<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>love_history</genre><author><first-name>Heinrich</first-name><middle-name>August</middle-name><last-name>Luyken</last-name></author><book-title>Pro I&#x15D;tar</book-title><annotation><p>Romano el la antikva Babela historio de la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel unu el la romanpresonoj.</p></annotation><date>1924</date><lang>eo</lang></title-info><document-info><author><first-name>S.</first-name><last-name>P.</last-name></author><date>2014-10-27</date><src-url>http://home.att.net/~karlpov/proisxtr.htm</src-url><id>isxtar_2014-10-27_luyken</id><version>1.0</version><history/><program-used>fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used></document-info><publish-info><book-name>H. A. Luyken: Pro I&#x15D;tar</book-name><publisher>Ferdinand Hirt &amp; Sohn</publisher><city>Leipzig</city></publish-info></description><body><title><p>Pro I&#x15D;tar</p></title><section><title><p>&#x108;apitro I</p><p>Renkonto</p></title><p>Nokta mallumo kovris la landon Araban. Estis la horo anta&#x16D; la matena
krepusko en la vasta altplata&#x135;o de la nordorienta parto de Arabujo,
nomita �Lando Uc�. Stela baldakeno, ornamita kvaza&#x16D; per milionoj da
tremetantaj diamantoj, etendi&#x11D;is super mistere silenta pejza&#x11D;o. Timiga
blekado de leonoj kaj hienoj, kiu interrompadis la silenton, jam &#x109;esis,
kaj nun la tuta, virga naturo &#x15D;ajne &#x11D;uis la plej profundan ripozon, &#x11D;is
la suno vekos &#x11D;in al nova, &#x11D;oja aktiveco.</p><p>Tamen ne mankis signo de homa vivo. Sur malgranda alta&#x135;o vidi&#x11D;is neforta
ardo de estingi&#x11D;onta fajro, kiu &#x135;etis rubenoru&#x11D;an lumon sur altkreskan,
senmovan figuron de viro, staranta kelke da pa&#x15D;oj for de &#x11D;i. Se facila
venteto okaze ne flirtigus la randa&#x135;on de lia ba&#x15D;likosimila kapovesto,
oni pensus, ke &#x11D;i estas senviva statuo. La viro, kiu estis vestita per
longa mantelo el &#x15D;afofelo, peze apogis sin per amba&#x16D; manoj sur longa,
per tufo ornamita lanco, tenante la kapon kaj la &#x15D;ultrojn iom klinitaj
anta&#x16D;en. La lumo de la mortanta fajro vidigis el inter la randoj de la
kapu&#x109;o viza&#x11D;on kun bruna barbo. Profunda enpenseco kaj mal&#x11D;ojo sin
pentris sur tiu viza&#x11D;o, kaj liaj malhelaj okuloj reve rigardis en la
mallumon de apuda valeto. Steloj post steloj, en sia majesta, silenta
irado mallevi&#x11D;is en la okcidento, kaj malaperis trans neklare siluetita
horizonto.</p><p>Ankora&#x16D; tie la viro staris, senmove; stranga vida&#x135;o! La brilega Siriuso
alproksimi&#x11D;is al la hordo de la granda nekonatejo, kaj jam pala,
flavru&#x11D;a lumo ekkolorigis la orientan &#x109;ielon, kiam la solulo malrapide
levis la kapon, kaj direktis la rigardon al la Plejadoj, briletantaj
super li. Dum momento la malgajeco de lia viza&#x11D;o cedis lokon al esprimo
de espero kaj preska&#x16D; &#x11D;oja, arda sopiro.</p><p>� Amataj steloj, � li diris malla&#x16D;te, � bonekonataj, kiel la trajtoj de
la amatoj, kiuj ne estas plu. Kiel mirinda estas la mano, kiu senerare
vin gvidas! Kaj &#x109;u ne gvidas tiu sama mano, same senerare, la homajn
aferojn, la sekretajn aferojn de koroj, dedi&#x109;itaj al Vi? Mi ne petas,
Eternulo, ke Vi lumigu per brila lumo mian teran vojon. Donu al mi nur
en la koro radieton, trankvilon, kaj helpu al via sklavo ekpa&#x15D;i sentime;
sen timo pro mi mem; pro miaj duboj; pro mia� pasio!</p><p>Rimarkante la malaperon de la brila stelo, li subite rekti&#x11D;is kaj
rigardis la orientan &#x109;ielon. Ne pli frue ol tiam, li sentis, ke liaj
membroj rigidi&#x11D;is de la malvarmo.</p><p>� Unu duonon de
<emphasis>Ka&#x15D;buo</emphasis><a l:href="#n1" type="note">[1]</a> plu, �
li diris al si, � &#x11D;is plena taglumo; du ka&#x15D;buojn plu, kaj eble mi
vidos Lemuelon, &#x124;aranidon, la senripozan agemulon, kiu tamen posedas
tian mirindan animpacon.</p><p>La granda taglumiganto plenumis preska&#x16D; kvaronon de sia flama vojo. La
tranoktinto trovi&#x11D;is jam kelke da mejloj for de sia soleca haltejo, kaj
nun vigle iris suden la&#x16D; longuzita karavanvojo, portante sian pezan
mantelon per la lanco, metita trans la maldekstra &#x15D;ultro. Li surhavis
blankan, zonitan tunikon kun mallongaj manikoj, kiu lasis preska&#x16D; tute
nudaj sunbrunigitajn brakojn kaj, malsupre de la genuoj, fortmuskolajn
krurojn. Liaj piedoj estis vestitaj per ledaj sandaloj. &#x108;irka&#x16D; la
muskola&#x135;o de la maldekstra brako li portis oran braceleton kvin
centimetrojn lar&#x11D;an, kaj ornamitan per seso da grandaj turkisoj; kaj
&#x109;irka&#x16D; la kapo similan, sed malpli lar&#x11D;an kaj malpli dikan strion,
ordotenantan al li la kapoveston. Sur &#x109;i tiu strio brilis, en la mezo de
la frunto, aro da belaj briliantoj en formo de rikoltilo a&#x16D; kvaronluno;
kaj &#x109;e amba&#x16D; flankoj vidi&#x11D;is aroj da malgrandaj turkisoj, iom
serpentosimile aran&#x11D;itaj. La fizionomio de la viro, kiu havis la a&#x11D;on de
kvardek jaroj, estis alloga, pensema kaj nobla. Lia tuta sinteno estis
plena de digno.</p><p>La regiono, tra kiu li pasis, estis bela kaj ridetanta en la matena
sunlumo. Ondoformeco de la tero, kaj multaj disaj aretoj da arboj, pleje
kverkoj, terebintarboj kaj cirpresoj, donis al la pejza&#x11D;o tre pla&#x109;an
aspekton. Sed la tuta lando estis ankora&#x16D; virga, kaj la sola homa signo
estis serpentumanta, &#x15D;ajne senfina karavanvojo.</p><p>Atinginte la supron de malgranda alta&#x135;o, la viro ekvidis en kelka
malproksimeco la atendatan de li karavanon, envolvitan en polva nubo. &#x11C;i
estis longa karavano kun pli ol kvindek kameloj, el kiuj tri kvaronoj
estis peze &#x15D;ar&#x11D;itaj per komercaj paka&#x135;oj kaj tenda&#x135;oj. Kiam la
voja&#x11D;istaro sufi&#x109;e alproksimi&#x11D;is, la viro faris signon per svingo de la
mano. Tiu signo tuj ricevis respondon per simila mansvingo de unu el la
unuaj karavananoj. Momenton poste la respondinto dekameli&#x11D;is, donis la
bridon al kunrajdanto, kaj rapidpa&#x15D;e venis anta&#x16D;en. Li estis vestita per
ru&#x11D;ebruna tuniko kaj griza, polvokovrita mantelo, vasta kaj malpeza, kiu
gaje flirtis en la vento pro la rapida, energia movi&#x11D;ado de la portanto.
Lia kapovesto estis malvasta &#x109;e la supro, ligita &#x109;irka&#x16D; la frunto per
simpla rubando, sed pendis en faldoj sur la &#x15D;ultroj. La parte nudaj
brakoj kaj kruroj, kiujn la tuniko lasis vidi&#x11D;i, estis maldikaj. Lia
tuta, iom malgrasa korpo estis tre fleksebla kaj facilmova, elmontrante
muskolan energion kaj mensan viglecon. Ne estus facile, per unu rigardo,
konjekti lian a&#x11D;on. Longa, grizi&#x11D;anta barbo supozigis alproksimi&#x11D;on al
maljuneco, sed liaj viglaj, lumaj okuloj kaj lia juneca movi&#x11D;ado &#x15D;ajne
kontra&#x16D;diris tiun supozon. Se forestus la grizi&#x11D;anta barbo, oni pensus,
ke li havas la a&#x11D;on de ne pli ol kvindekkvin jaroj. Efektive li estis
preska&#x16D; okdekjarulo.</p><p>Amba&#x16D; viroj haltis momenton je interspaco de dekkelke da pa&#x15D;oj, kaj
profunde klinsalutis; poste, levante la manojn, ili rapidpa&#x15D;e
alproksimi&#x11D;is kaj &#x109;irka&#x16D;brakis unu la alian. La pli maljuna viro kisis
sian amikon sur amba&#x16D; vangoj, kaj diris &#x11D;oje, tamen kun deca seriozeco:</p><p>� La Eternulo vin benu, Omar.</p><p>� Dio estu kun vi, Lemuel, � respondis la alia fervore, kun mieno plena
de amo kaj respekto. � Mi &#x11D;ojas, ke vi alvenis. La karavano malfruas jam
plenan tagon.</p><p>� Jes; unu kunvoja&#x11D;anto el Uzal malsani&#x11D;is survoje kaj mortis anta&#x16D; tri
tagoj; tial la malfrui&#x11D;o. Sed, de kie vi venas, Omar, tiel frue en la tago?</p><p>� Mi vizitis, la&#x16D; mia kutimo, la karavanrenkontejon Padar por a&#x109;etado.
La karavano el Damasko jam alvenis hiera&#x16D; matene, iom pli frue ol oni
atendis. En la vespero mi malplezuri&#x11D;is &#x109;e la konduto de multaj Babelaj
kaj Feniciaj komercistoj pro iliaj blasfemaj kaj mal&#x109;astaj paroloj en la
gastejo de Modad, la Kadmonido; kaj mi preferis solecon sub amika
stelaro. Mi do pasigis la nokton sola, mezdistance de &#x109;i tie. Verdire,
mi volis, anta&#x16D; nia renkonti&#x11D;o, ordigi al mi la pensojn; mi volis estigi
en mia interna&#x135;o iom li klaran bildon de la multaj aferoj, kiuj
embarasas kaj premas mian koron. Ho, Lemuel, mi sopiris kun granda
sopiro al via sa&#x11D;a konsilo, al via trankviliga kunuleco. Vidi vian
viza&#x11D;on estas por mi kiel ekbrilo de la suno post nokta uragano.</p><p>Lemuel rigardis la pli junan viron kun grava mieno. En liaj grizaj,
penetremaj okuloj montri&#x11D;is sincera kunsento kaj malka&#x15D;a korinklino.</p><p>� Omar, � li diris, � mia konsilo kaj multo krom tio &#x109;iam ja estas je
via dispono. Sed, &#x109;u vi estas inklina atenti mian konsilon? Jam &#x109;e mia
lasta vizito en Betra&#x125; mi penis forpeli el via koro nubon de mal&#x11D;ojo;
sed nun e&#x109; pli malhela ombro ku&#x15D;as sur vi, kaj &#x15D;ajne ankora&#x16D; pli peza
malfeli&#x109;o premas al vi la koron. Via senorda barbo tion ja montras.</p><p>� Pro kompreneblaj ka&#x16D;zoj.</p><p>� Kiaj?</p><p>La viro kun la ora strio &#x109;irka&#x16D; la kapo ne tuj respondis. Li kondukis
Lemuelon for de la karavano, je distanco de unu &#x15D;ton&#x135;eto; kaj dum kelka
tempo la du viroj iris flankon &#x109;e flanko, ne parolante. La kapo de Omar
estis klinita, kaj lia viza&#x11D;o aspektis pensema, kvaza&#x16D; li ser&#x109;as &#x11D;ustajn
vortojn, por esprimi siajn neklarajn pensojn. Fine li ekparolis:</p><p>� La suno trapasis ok stelbildojn de la zodiako, de kiam ni priparolis
la staton de nia lando &#x109;e nokta fajro anta&#x16D; mia tendo en Betra&#x125;; kaj ni
same opiniis, ke tiu stato estas priplorinda. Hodia&#x16D; &#x11D;i, efektive la
stato de la tuta mondo, estas ankora&#x16D; pli malbona ol tiam.
&#x108;irka&#x16D;rigardu! Krom nemultaj disaj fideluloj, la tuta mondo dronas en
demonadora&#x109;o; kaj la morala stato konformi&#x11D;as al la malvirtaj karakteroj
de la falsaj dioj. &#x108;u vi iam a&#x16D;dis pri la malnova, pura kredo inter la
disi&#x11D;intaj posteuloj de Jafet? Vi konstante travoja&#x11D;as la landojn de la
&#x124;amidoj: la &#x124;aldeoj; la triboj lo&#x11D;antaj la&#x16D;longe de la orienta kaj suda
marbordoj de Arabujo; la Egiptoj; la Kanaanidoj ktp. &#x108;u ili ne &#x109;iuj jam
delonge forlasis la servon al la Eternulo, kaj tute perdi&#x11D;is en la plej
absurdaj kaj malvirtaj kredaroj? Restas la &#x15C;emidoj. Kio fari&#x11D;is el la
posteuloj de la grandaj patriarkoj, Abraham, Isaak kaj Izrael, la
sanktuloj, al kiuj la okuloj de la fideluloj sin turnadis? La Izraelidoj
ankora&#x16D; estas en la lando Egipta. La Eternulo estas por ili preska&#x16D; nur
nomo. La ri&#x109;aj kampoj grasigis al ili la koron; kaj &#x15D;ajnas, ke ili tute
malatentas la altan destinon proponitan al ili.</p><p>� Vi troigas, Omar. Mi scias, ke inter ili trovi&#x11D;as ne malmultaj, kiuj
ankora&#x16D; alkro&#x109;i&#x11D;as al la promesoj donitaj al la granda princo Abraham.</p><p>� Mi &#x11D;ojas tion a&#x16D;di; sed kio fari&#x11D;is el la ceteraj posteuloj de
Abraham: la I&#x15D;maelidoj kaj la filoj de Ketura; la Esavidoj? Nenio krom
rabistoj kaj gor&#x11D;otran&#x109;uloj. La idoj de Lot neniel superas ilin, nek la
multenombraj triboj de la Joktanidoj en via lando, kiuj jam delonge
fordonis sin al feti&#x15D;ismo kaj adorado al la steloj, anstata&#x16D; al la Kreinto.</p><p>� Ree vi troigas, amiko, � trankvile respondis la grizbarbulo. � Mi
komercadas inter Nineve kaj Bubastis kun multaj komercistoj, kiuj ne
meritas tian severan ju&#x11D;on; kiuj, male, estas honestaj en negocoj.</p><p>� Jes, kiam honesteco estas pli profitema ol friponeco.</p><p>Ne atentante &#x109;i tiun diron, Lemuel da&#x16D;re parolis:</p><p>� Vi anka&#x16D; malmemoras
la <emphasis>Hik-&#x15D;asu</emphasis><a l:href="#n2" type="note">[2]</a>,
la posteulojn de &#x15C;em. Kio ajn estus iliaj
nunaj pensoj pri la Eternulo, ili ne estas idolanoj. Plue, &#x109;u ne
trovi&#x11D;as kredo en Teman, kaj sa&#x11D;o en la lando Edoma?</p><p>� Buletoj da oro en sabla dezerto; solecaj floroj en sova&#x11D;ejo, kiujn
viaj indulgemaj okuloj vidas. Sed fine, ni rigardu mian propran
hejmlandon. Eble vi ne povas prezenti al vi la insidajn klopodojn de la
Babela pastraro, delogi la jam nemultajn fidelulojn, kaj semi la
pereigajn semojn de sia satandevena kulto. La kulto de <emphasis>I&#x15D;tar</emphasis><a l:href="#n3" type="note">[3]</a> jam havas inter ni multe pli da sekretaj anoj, ol vi eble
supozas. Kelkaj el niaj junulinoj sekrete kunvenas &#x109;e la somera
solstico, por priplori la morton de Tamuz kaj la foreston de I&#x15D;tar en la
subtera mondo. Ofte ni a&#x16D;das en la nokto, el tendoj kaj el luksaj domoj,
belsonajn, sed vere blasfemajn himnojn al la diino de la amo, kiel fonto
de la plej amaj kaj sanktaj sentoj. Ili enhavas por malfirmanimaj
gejunuloj la plej allogajn kaj fantaziajn ideojn pri naturaj
interrilatoj kaj pri la interna, spirita vivo. La imago flami&#x11D;as, kaj
sentamo sekvas. Ho, Lemuel, &#x109;u venos anka&#x16D; &#x109;i tien la senhontaj ritoj el
Uruk kaj Babel, por malvirtigi la tutan landon? Memoru la gefilojn de
Ijob. Dio, vidante ilian malvirti&#x11D;on, juste pereigis ilin kaj multajn
aliajn. Per tio Li senigis Ijobon je kordoloroj e&#x109; pli akraj ol li jam
suferis.</p><p>La polvokovrita voja&#x11D;isto nun interrompis la parolanton, kaj ekkriis:</p><p>� Ijob! Kiel fartas via amata amiko kaj mia? Mi jam a&#x16D;dis en malproksima
Saba, ke Dio mirinde benadis lin, kaj ree kovras lin per honoro kaj favoro.</p><p>Radio de &#x11D;ojo eklumigis la seriozan viza&#x11D;on de Omar. Kun emocio li
respondis:</p><p>� Tiu famo estas &#x11D;usta. Lia sorto&#x15D;an&#x11D;o vere estas tiel miriga, kiel
subita estis lia anta&#x16D;a malfeli&#x109;o.</p><p>� Nu, &#x109;u tio ne pruvas, ke liaj suferoj estis nur Dia provotempo?</p><p>� Mi neniam dubis pri tio; sed, malfeli&#x109;e, la fido de multaj malforti&#x11D;is
per liaj teruraj traviva&#x135;oj. Ankora&#x16D; mi demandas min, kial�</p><p>� Kial? � tuj rediris Lemuel, � <emphasis>mi</emphasis> demandas min �<emphasis>kiel</emphasis>� &#x109;io &#x109;i tio
fari&#x11D;is. Mi diras al vi, Omar, ke mi ne ripozos, &#x11D;is mi malkovros la
misterojn &#x109;irka&#x16D;antajn la malfeli&#x109;a&#x135;ojn de Ijob. Mi jam pensas, ke mi
estas sur &#x11D;usta vojo. Demandadi sin �kial� faras &#x109;i tion a&#x16D; tion la
Eternulo, kaj plendadi pri la malbonega&#x135;oj en la mondo, tio egalas
dubadon pri Lia sa&#x11D;o. &#x108;u la nuboj demandas: �<emphasis>Kial</emphasis> ni peli&#x11D;as orienten
a&#x16D; okcidenten?� A&#x16D; &#x109;u la marondoj demandas: �<emphasis>Kial</emphasis> vi furiozigas nin?� Dum
vi plor&#x11D;emas, mi agas.</p><p>� Volonte kaj danke mi profitas vian sa&#x11D;on, Lemuel, anta&#x16D; kiu mia scio
estas nur malsa&#x11D;o. Mia koro instigus min meti la manon sur mian bu&#x15D;on,
se mi ne sentus, ke, esplorante la �kialojn�, mi nur penas firmigi mian
fidon en tempo, kiam disfalas la kredo de tiom da homoj; kiam ektremas
&#x11D;uste la fundamentoj de &#x109;io, por ni sankta. � Vidante en senpacienca
gesto de Lemuel, ke &#x109;i tiu ree volas interrompi lin, Omar eklevis la
manon, kaj milde parolis plue:</p><p>�A&#x16D;skultu min pacience, sa&#x11D;a amiko. Mi ne
volas &#x109;i tie denove starigi diskuton pri tiaj malsimplaj demandoj, kiujn
vi ne &#x15D;atas; prefere mi petas vin, lumigi per via sa&#x11D;o la mallumon de
mia vojo. Sciu do, ke jam delonge mi ne povas for&#x135;eti suspekton, ke mi
estas celo de sekretaj, misteraj intrigoj. &#x108;i tiuj intrigoj estas por mi
des pli misteraj, &#x109;ar mi ne havas malamikojn, kun escepto, eble, de
homoj, kiuj estas malamikoj al nia prapatra maniero servi Dion.</p><p>Lemuel enpense ekbalancis la kapon.</p><p>� Jam dufoje � Omar da&#x16D;re parolis, � iu faris atencon kontra&#x16D; mia vivo
per veneno. Iu a&#x16D; iuj persiste penas kalumnii min tiel, ke mi preska&#x16D; ne
scias, kiu estas mia vera amiko, kaj kiu vere kredas je mia honesteco.
Nekonatoj kaj trapasantoj penadas malpaci&#x11D;i kun mi, dum aliaj volas per
diversaj rimedoj konsentigi min forlasi la landon de miaj prapatroj, kaj
eklo&#x11D;i en Babel. Kelkaj e&#x109; parolas delogeme pri ebleco penetri en la
misterojn de la postmorta vivo per interrilati&#x11D;o kun demonoj<a l:href="#n4" type="note">[4]</a>.</p><p>Lemuel ree balancis la kapon kun serioza mieno. Post kelkmomenta silento
Omar da&#x16D;rigis:</p><p>� Pluan ka&#x16D;zon de mia mal&#x11D;ojo vi ja konas: Hodia&#x16D; estas la dua reveno de
la tago, kiu rabis al mi la amatajn filetojn kaj ilian patrinon per unu
terura sortobato.</p><p>Omar &#x109;esis paroli, kaj la du viroj ree iris dum kelke da minutoj,
flankon &#x109;e flanko, ne parolante. Superrega kordoloro silentigis unu, kaj
respekta kunsento la alian. Fine Lemuel parolis:</p><p>� Mi ne malestimas vian mal&#x11D;ojon, Omar. Mi kunsentas kun vi en viaj
afliktoj. Tamen, mi ne povas deteni min de admono: Via mal&#x11D;ojo estas
ka&#x16D;zata grandaparte de tro malvasta perspektivo. Via spirito estas
katenita de memfor&#x11D;itaj katenoj; kaj viaj pensoj tro multe lo&#x11D;as en via
propra interno. Vi estas juna kaj ri&#x109;a: voja&#x11D;u tra la vasta, bela mondo,
kiun Dio plenigis per bela&#x135;oj kaj bona&#x135;oj por nia &#x11D;uado kaj nia profito;
kaj via animo malpezi&#x11D;os kaj feli&#x109;i&#x11D;os. Eli&#x11D;u el la malvasta rutino de
via vivo; eli&#x11D;u el vi mem! Kiom da tempo vi kaj viaj amikoj en Betra&#x125;
senutile pasigas, plor&#x11D;emante pri la stato de la mondo, anstata&#x16D; agi! Mi
senpacienci&#x11D;as pri viaj senfinaj, sencelaj diskutadoj pri senutilaj
subtila&#x135;oj. Kian utilon iam donis al vi la longaj rezonadoj kaj
harofendadoj kun Bildad, kun Zofar kaj Elifaz kaj aliaj? Ili paradas
sian ekstere senmakulan justecon; kaj per sia malvastanimeco kaj sia
malsincereco forpelas la nemultajn fidelulojn, kiuj ankora&#x16D; restas en
via lando. Kaj dume vi &#x109;iuj fari&#x11D;as blindaj je la politikaj, socialaj
kaj spiritaj dan&#x11D;eroj &#x109;irka&#x16D;antaj vin. Kiam fine vi veki&#x11D;os el viaj
meditoj, vi estos tiel senhelpaj, kiel vespertoj en sunlumo. &#x108;u iam
venis en vian kapon suspekto, ke Ijob estis viktimo de konspiro de
fanatika pastraro, kiu volas &#x109;iurimede elradikigi la kredon al Jehova,
kaj firmigi adoron al Meroda&#x125; kaj I&#x15D;tar kaj la tuta arego da malsuperaj
dioj? Ili malsukcesis. Vin gardu, ho Omar, ke, celante vin, ili ne sukcesu!</p><p>Omar rigardis sian amikon iom maltrankvile. Kun sincera respekto li
respondis:</p><p>� Niaj temperamentoj estas ja malsimilaj, Lemuel: vi estas tre agema,
iom impulsema kaj, eble, kelkafoje e&#x109; senpacienca. Ni, en la trankvileco
de nia kamparo estas pli meditemaj. Ni amas diskutojn. Vi ne amas ilin.
Ofte mi pasigis feli&#x109;ajn kaj profitajn vesperojn anta&#x16D; la tendo de Ijob,
priparolante la profundajn aferojn de amba&#x16D; mondoj. Ne malofte tiam la
malsa&#x11D;o de babilemuloj vidigis en bela lumo la sa&#x11D;on kaj la virtojn de
nia aminda amiko. Tamen mi devas konfesi, ke via parolo enhavas multon
da vero kaj bonan konsilon. Mi konservos &#x11D;in en mia koro. Sed mi nur
aludis la aferojn, pri kiuj mi deziras konsili&#x11D;i kun vi, kaj mi tre
esperas, ke vi ne akompanos &#x109;i tiun karavanon al Babel, sed pasigos
kelkan tempon kun ni en Betra&#x125;. Ijob sopiras revidi vin. Liaj traviva&#x135;oj
kaj lia nuna prospero pli profundigis lian internan vivon; kaj lia
&#x15D;an&#x11D;ita animstato sendube &#x109;armos vin, malgra&#x16D; via emo rigardi &#x109;ion per
la okuloj de praktikemulo.</p><p>Lemuel volonte konsentis, dirante, ke post seninterrompa voja&#x11D;ado en la
da&#x16D;ro de ses monatoj li bezonas ripozon, kaj ke la reviga trankvileco de
la pa&#x15D;tejoj en la lando Uc allogas lin tiel forte, kiel la plezuro
revidi amatajn amikojn. Dum li parolis, stranga rideto flirtis trans lia
viza&#x11D;o. Omar vane penis diveni la signifon de tiu rideto, sed ne kura&#x11D;is
peti klarigon.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro II</p><p>Antikva foiro</p></title><p>La du amikoj alvenis al Padar, grava renkontejo de karavanoj, iom post
tagmezo, du horojn post la alveno de la voja&#x11D;istoj el la sudo de la
lando. Vivegaj, bruaj scenoj sin prezentis anta&#x16D; ili. &#x108;i tie, en
ekstrema&#x135;o de la malgranda urbo, ku&#x15D;is dormeme en la ombro de
terebintarboj aro da kameloj, &#x109;irka&#x16D;itaj de la &#x15D;ar&#x11D;oj deprenitaj de sur
iliaj dorsoj. Tie, inter aro da disaj palmoj, novalvenintoj starigis
tendojn, dum virinoj pretigis man&#x11D;a&#x135;ojn. Bruemaj buboj interpu&#x15D;i&#x11D;is,
proponante sian servon, kriegante kaj malpaci&#x11D;ante. En alia, pli centra
parto de la urbo, inter&#x15D;an&#x11D;ado, vendado kaj brokantado jam estis en
plena fluo. Sur stabloj, mata&#x135;oj a&#x16D; sur la herbo elmontri&#x11D;is multespecaj
komerca&#x135;oj: I&#x15D;maelidoj kaj Midjanaj komercistoj alportis el Egiptujo
kosmetikojn, parfumojn, juvelojn multekostajn, delikatajn tola&#x135;ojn ktp.
Sabaanaj karavanistoj el Dedan brue asertis la superecon de siaj hindaj
spicoj kaj oraj ornama&#x135;oj super similaj komerca&#x135;oj el &#x109;iuj aliaj landoj.
Same brue kaj e&#x109; pli insiste, Kanaananoj proponis siajn tapi&#x15D;ojn, lanajn
&#x15D;tofojn kaj tran&#x109;ila&#x135;ojn el Damasko. Dume senditoj de la Babela pastraro
vendis, senbrue sed persiste kaj elokvente, amuletojn kontra&#x16D; la potenco
de malbonaj spiritoj; statuetojn de la diino I&#x15D;tar; rozariojn de la
�Sankta Koro� a&#x16D; ringojn &#x109;iuspecajn kun kabalaj surskriboj.</p><p>Multaj karavanistoj kaj a&#x109;etantoj salutis Lemuelon kun signoj de
respekto, la&#x16D; la salutmaniero de sia lando. Al &#x109;iuj Lemuel respondis
afable, sed kun dignoplena sinteno: La Eternulo, kreinto de la &#x109;ielo kaj
de la tero, benu vin.</p><p>La homaj lo&#x11D;ejoj en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o de la urbo estis plejparte tendoj. &#x108;i
tie kaj tie vidi&#x11D;is &#x15D;tonaj tereta&#x11D;aj konstrua&#x135;oj, &#x109;irka&#x16D;itaj de boskoj
el diversaj arboj. Kelkaj el ili, sufi&#x109;e grandaj, montris nur altan,
eksteran muron kun unu pordego. Preska&#x16D; &#x109;iuj pordoj estis fermitaj; nur
malmultaj donis vidon al mallar&#x11D;aj vestibloj a&#x16D; neinviteme aspektantaj
koridoroj. En la mezo de la urbo trovi&#x11D;is kelke da grandaj, &#x15D;tonaj domoj
kun plataj tegmentoj, konsistantaj el du a&#x16D; tri eta&#x11D;oj. &#x108;i tiuj domoj
estis neregule kaj krude konstruitaj, kaj, tre kredeble, estis lo&#x11D;ataj
de nombro da malri&#x109;aj familioj. En tiu kvartalo trovi&#x11D;is anka&#x16D; seso da
gastejoj, grandaj kaj malgrandaj. La gastejo, al kiu Omar kaj Lemuel sin
direktis, estis elstare la plej granda, kaj vizitadata de la plej ri&#x109;aj
voja&#x11D;istoj. Aleo da cipresoj kondukis al granda malferma&#x135;o en alta,
ekstera muro, konstruita el glazuritaj brikoj. Tra tiu malferma&#x135;o estis
videbla la interna, vasta korto. La du amikoj eniris grandan vestiblon,
flankumitan per vicoj da kolonoj. El unu flanka lo&#x11D;io vigle elpa&#x15D;is
Modad, la gastejomastro, interfrotante al si la manojn kun tro humila,
kompleza&#x109;a rideto sur la senbarba viza&#x11D;o. Li bonvenigis Lemuelon kun
multaj profundaj klinsalutoj kaj ripete eldirita deziro, ke la
�Eternulo� lin benu. (Cetere li elvokadis la benojn de diversaj dioj kaj
diinoj sur la kapon de siaj gastoj, la&#x16D; iliaj kredoj.)</p><p>Lemuel respondis la&#x16D; sia kutima, dignoplena maniero, sed kun iom
malvarmeta sindeteno. La Kadmonido salutis Omaron kun montro de
surprizo, kiu enhavis, tamen, ion malsinceran, demandante lin, kie li
pasigis la nokton kaj la tutan matenon. Omar iom malplezure respondis:</p><p>� Sub la steloj, Modad. Se vi ne bridos la malpurajn bu&#x15D;ojn de kelkaj el
viaj gastoj, vi perdos la favoron de &#x109;iuj bonmoraj voja&#x11D;istoj.</p><p>Ne atentante la senkulpigojn de la domomastro, la du viroj iris anta&#x16D;en
en la korton. En la mezo de vasta, rektangula spaco vidi&#x11D;is ovala lageto
kun fontano, &#x109;irka&#x16D;ita de deko da negrandaj arboj. Tri flankojn de la
korto formis vicoj da gasto&#x109;ambroj, plejparte nur senpordaj &#x109;eloj. Sur
la dekstra, suda flanko, tamen, trovi&#x11D;is nombro da pli grandaj kaj
luksaj &#x109;ambroj, anta&#x16D; kiuj multekoloraj baldakenoj invite proponis
agrablan ombron. Aretoj da viroj ku&#x15D;is sur molaj tapi&#x15D;oj en la ombro de
la arboj a&#x16D; de la baldakenoj, a&#x16D; sidis sur la &#x15D;tona rando de la lageto,
vigle interparolante. Preska&#x16D; &#x109;iuj estis, supozeble, komercistoj,
vendantoj kaj a&#x109;etantoj, kiuj sin retiris tien, por pli oportune kaj
trankvile fari siajn negocojn.</p><p>&#x108;e unu flanko de la enirejo, la&#x16D;longe de la korto, trovi&#x11D;is vasta,
publika &#x109;ambro kun verando. &#x108;i tie sidis sur tapi&#x15D;oj disaj grupetoj da
viroj. Ili estis komercistoj, farantaj kontraktojn sub la gvido de
skribistoj, interpretistoj a&#x16D; spertuloj pri la le&#x11D;aro de <emphasis>&#x124;ammu-rabi</emphasis><a l:href="#n5" type="note">[5]</a>. La skribistoj lerte skribis la dokumentojn per grifeloj sur
malseke mola, enkadrigita brika&#x135;o. Aliaj, pograndistoj, dungis
kolportistojn, kiuj devis kvitanci liston de la vendotaj komerca&#x135;oj, kaj
surskribi la kondi&#x109;ojn de la interkonsento.</p><p>Tuj kiam Omar kaj Lemuel eniris la korton, viro elvenis el unu el la
baldakenohavaj &#x109;ambroj, kaj, salutinte Omaron kun granda respekto,
informis Lemuelon, ke &#x109;io estas aran&#x11D;ita, kaj ke du komercistoj el
Damasko atendas lian alvenon, por konfirmi la negocon preparitan de li.
La viro, meza&#x11D;ulo, estis Hagaj, iama sklavo, al kiu Lemuel redonis la
liberecon, kiel rekompencon por eksterordinare fidela servado, kaj al
kiu li konfidis la prizorgon de gravaj negocoj. La sinjoro levis la
sklavon al pozicio de konfidato kaj amiko, kiu repagis tiun honoron per
kortu&#x15D;a aldoniteco.</p><p>Dum Lemuel konfirmis siajn negocojn, Omar refre&#x15D;igis sin per lavo kaj
man&#x11D;o, kaj poste ripozis mediteme sur la rando de la lageto en la korto.
Subite lia medito interrompi&#x11D;is de bruo ekster la gastejo. Tra la lar&#x11D;a
pordegejo li ekvidis infanojn amasi&#x11D;i, kaj a&#x16D;dis ilin brue voki unu al
aliaj:</p><p>� Venu infanoj; venu rapide; nova belega karavano alvenas!</p><p>Viroj kaj virinoj haltis, kaj &#x109;iuj rigardis en la sama direkto, malla&#x16D;te
interparolante, kvaza&#x16D; ili inter&#x15D;an&#x11D;as sekreton. La koro de Omar tuj
eksaltis, kaj trudis al li la demandon:  �&#x108;u tio povas esti � &#x15D;i?� La
unua impulso instigis lin eliri por rigardi la kavalkadon, sed tuj poste
li venkis tiun deziron. Sento de digneco retenis lin. Nombro da
scivolemaj gastoj, tamen, kaj la gastejomastro eliris sur la straton,
kaj pligrandigis la amason, kiu jam &#x109;irka&#x16D;is la alvenintojn. Post
nemultaj minutoj Modad, la Kadmonido, revenis kaj rekte aliris Omaron
kun dignoplena sinteno, kvaza&#x16D; li estas portanto de tre grava komuniko.</p><p>� Omar, mia sinjoro, � li diris, � Zalmuna, la Belulino, mia sinjorino,
honoris min per ordono. &#x15C;i petas vin elveni kaj interparoli kun &#x15D;i.</p><p>Omar tuj levi&#x11D;is kaj, ne parolante, eliris. En lia koro diversaj emocioj
furioze interbatalis: &#x11D;ojo, maltrankvilo, espero. Ne malproksime de la
enirejo en la gastejon, apud la kapo de la cipresa aleo, staris vico da
belege ornamitaj kameloj, &#x109;irka&#x16D;itaj de duonnudaj infanoj. La
plenkreskuloj, ne malpli scivolaj, sin tenis je kelka distanco, pro
respekto.</p><p>Sur la unua duo da bestoj, starantaj flankon &#x109;e flanko, sidis du viroj,
tute same vestitaj per blankaj tunikoj, kaj armitaj per longaj lancoj
kun grandaj ru&#x11D;aj kvastoj. Amba&#x16D; viroj estis dikaj kaj senbarbaj, kun
iom virina aspekto. Kredeble ili estis e&#x16D;nukoj. Ilia sinteno estis
preska&#x16D; ridinde pompa. Kun senmovaj, senesprimaj mienoj ili rigardis en
la spacon, kvaza&#x16D; ili estas tute indiferentaj pri &#x109;io okazanta &#x109;irka&#x16D;
ili. Post ili ku&#x15D;is genue tre ri&#x109;e ornamita kamelo, portanta vastan,
sferosimilan sun&#x15D;irmilon, faritan el fleksitaj kanoj kaj kovritan per
verda &#x15D;tofo. &#x108;e la kapo de la kamelo staris sklavo de la gastejo,
tenante la bridon. Sekvis du kameloj kun similaj, sed malpli luksaj
&#x15D;irmiloj, el kiuj elrigardis du virinoj. La postgvardion formis kvar
sklavoj, peze armitaj, rajdantaj sur dromedaroj.</p><p>Omar aliris la unuan kamelon, portantan &#x15D;irmilon, al kiu la plimulto el
la rigardoj de la &#x109;irka&#x16D;starantoj direkti&#x11D;is. Kiam li alproksimi&#x11D;is, du
blankaj manoj, ornamitaj per multekostaj ringoj, dis&#x15D;ovis la kurtenojn,
kaj vidigis en facila duonlumo la viza&#x11D;on kaj la formon de
eksterordinare bela virino. &#x15C;ia beleco estis la matura beleco de virino
jam preter la fruaj jaroj de junula &#x109;armo. &#x15C;i aspektis kiel virino,
konscia pri neordinaraj allogeco kaj inteligenteco, kaj plue, konscia
pri la potenco, kiun donas &#x109;i tiuj naturaj ecoj. Abundaj, ru&#x11D;ebrunaj
haroj, ligitaj nur &#x109;e la frunto per orfadena rubando, kovris &#x15D;iajn
&#x15D;ultrojn, kaj kelkaj bukloj falis sur la bruston kaj nudajn, belformajn
brakojn. &#x15C;i estis bonguste vestita per blanka, tunikosimila kaj zonita
vesto. La&#x16D;forme &#x15D;ia vesto ne multe diferencis de vira tuniko, sed &#x11D;i
estis tre arte kaj bele surbrodita per oraj kaj koloraj fadenoj, kaj
havis fran&#x11D;ojn &#x109;e la malsupro kaj &#x109;e la &#x15D;ultroj. La vesto atingis &#x11D;is
malsupre de la genuoj, kaj vidigis blankan, vastan pantalonon,
kunfalditan &#x109;e la maleoloj. La sandale vestitaj piedoj estis ornamitaj
per juveloj. De braceleto pendis malgranda, cilindroforma sigelilo.</p><p>� Mi &#x135;us scii&#x11D;is, ke vi estas &#x109;i tie, Omar, sur la vojo al Babel, �
ekparolis la virino per belsona vo&#x109;o. La tono de la vo&#x109;o estis duone
karesa, duone plenda. &#x15C;ajne la parolantino volis per &#x11D;i esprimi samtempe
surprizon, virinan ofendi&#x11D;on kaj ioman deziremon.</p><p>� La Eternulo vin benu, Zalmuna, mia sinjorino, kaj prosperigu vian
voja&#x11D;on. Sed oni mal&#x11D;uste informis vin. Mi ne intencas iri al Babel; mi
venis &#x109;i tien por a&#x109;etoj kaj por renkonti Lemuelon, mian malnovan
amikon. Kune ni iros morga&#x16D; matene al mia domo en Betra&#x125;.</p><p>Omar diris tion kun kelka maltrankvilo en la vo&#x109;o, kaj kun embaraso en
la mieno. Distrite li palpis la bordera&#x135;on de la &#x15D;irmilotuko, kaj nur
unu- a&#x16D; dufoje ekrigardis la viza&#x11D;on de Zalmuna, kvaza&#x16D; li timas &#x15D;iajn
sor&#x109;ajn, bluajn okulojn. Tamen li sopiregis per sia tuta koro,
enrigardi, kaj atingi per la okuloj &#x11D;is la animo mem de la virino, kaj
esplori la tutan por li allogan, sed turmentan misteron de &#x15D;ia koro. La
sinjorino, aliflanke, ne forprenis la okulojn for de lia viza&#x11D;o; kaj
facila, sen&#x11D;ena rideto ludis &#x109;irka&#x16D; &#x15D;ia ru&#x11D;a, belforma bu&#x15D;o. Tiu rideto
kune kun memfida mieno divenigus al rigardanto, ke jam prosperis al &#x15D;i
sondi liajn pensojn kaj lian koron, kaj ke &#x15D;i ludas sian ludon konforme
al tiu eltrovo. &#x108;e la mencio de la nomo Lemuel la rideto &#x109;irka&#x16D; &#x15D;ia bu&#x15D;o
transiris en malestiman kaj malplezuran esprimon.</p><p>� Lemuel, � &#x15D;i diris tordetante la supran lipon, kaj vidigante blankan,
perlosimilan dentaron, � Lemuel, la kolportisto! Mi ne povas kompreni
vian amikecon al tiu viro, Omar.</p><p>� Vi komprenus, mia sinjorino, se vi konus lin, kiel mi lin konas.</p><p>� Dankon, ne. Mi jam a&#x16D;dis sufi&#x109;e pri liaj ridindaj, malnoblaj
principoj. Li, nura komercisto, volas renversi nian antikvan socian
sistemon, sin enmiksi en la aferojn de superaj klasoj, kaj plibonigi la
sorton de la sklavoj! Prefere li restu &#x109;e sia metio.</p><p>Omar enpense rigardis la vivecan, inteligentan viza&#x11D;on de Zalmuna kaj
respondis iom malgaje, tamen pla&#x109;ivole:</p><p>� Ne malpla&#x109;u al vi, Zalmuna, mia sinjorino; Lemuel estas ri&#x109;a
komercisto, famekonata en la tuta mondo pro sia honesteco kaj pro sia
sa&#x11D;eco. Povas esti, ke liaj sociaj idealoj estas iom neordinaraj kaj
anta&#x16D;tempaj, eble tro altaj, sed ili estas tute sinceraj.</p><p>La virino montris ioman senpaciencon; kaj kun malkontenta mieno, kvaza&#x16D;
de dorlotita infano, &#x15D;i diris:</p><p>� Kaj nun vi iros kun li al Betra&#x125;, anstata&#x16D; plenumi vian jam ofte
donitan promeson akompani min al Babel. Kiam vi fine plenumos tiun promeson?</p><p>� Mi plenumos, mia sinjorino, kiam oportuna okazo venos, � respondis
Omar heziteme.</p><p>� Pli ol unu jam venis anta&#x16D;e.</p><p>� La voja&#x11D;o estos por mi alsopirata plezuro, kvankam verdire la urbego
Babel kun sia brua interpu&#x15D;i&#x11D;ado kaj kun sia idolkulto ne allogas min.
Mi pli amas la kvietan, mediteman vivon en la lando de niaj prapatroj.</p><p>� Omar, � rediris Zalmuna vivece kaj senpacience, � via malgajeco,
kutima jam delonge, tre dolorigas &#x109;iujn viajn amikojn. Vi devas forskui
la �kvietan, mediteman vivon� en nia urbeto, kaj ser&#x109;i en pli &#x11D;ojaj
&#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj novajn, pli feli&#x109;ajn, pli lumajn pensojn � novajn idealojn!
La mondo ekster la mallar&#x11D;a amplekso de via nuna vivo estas pli bela,
pli luma kaj pli bona, ol vi kaj kelkaj el viaj amikoj supozas. La
veron, kiun vi ser&#x109;as, vi neniam trovos per mallar&#x11D;animaj, sencelaj
diskutadoj. Tre povas esti, ke vi trovos &#x11D;in en kunuleco kun viroj,
havantaj altajn, liberajn vivocelojn. Almena&#x16D; esploradu kun el&#x109;enigita
animo, kaj poste decidi&#x11D;u.</p><p>Omar enpense, preska&#x16D; nerve, palpis la fran&#x11D;ojn de la &#x15D;irmilo, kaj
rigardis la kapon de la grumblanta kamelo. Li sentis doloran &#x11D;enatecon
pro ondo post ondo da konfliktaj pensoj, kiuj premis lian koron. Li
sentis, kvaza&#x16D; la ardantaj okuloj de la bela virino trapenetras lin, sed
li ne kura&#x11D;is &#x15D;in rigardi, timante, ke li dis&#x135;etos al la kvar ventoj
&#x109;iujn konsciencajn konsiderojn kaj anta&#x16D;avertojn de la prudento, kaj
konfesos al &#x15D;i sian pasian amon. Io, lia pli bona memo, instigis lin,
kontra&#x16D;e, paroli pri la maltrankviligaj aferoj, pri kiuj li interparolis
kun Lemuel sur la vojo al Padar. Li sopiris ekscii, kie staras la
mistera virino anta&#x16D; li, rilate al &#x109;i tiuj demandoj. Li sentis, ke li
devus eltrovi tion. Tamen li ne kura&#x11D;is ekparoli pri &#x11D;i, pro timo,
apena&#x16D; klare konsciata, ke la eltrovo eble estos por li maldol&#x109;a
seniluzii&#x11D;o. Li penis kredigi sin, ke la nuna momento ne estas oportuna
okazo por tia esploro, kaj ke li bezonas pluan prepari&#x11D;on, anta&#x16D; ol
komenci &#x11D;in. Samtempe li ne povis subpremi en si akuzan vo&#x109;on, ke li jam
anta&#x16D;e lasis preterpasi pli ol unu okazon.</p><p>Lian mediton interrompis rava sento, kiu travibris kaj preska&#x16D; tremigis
lin: Zalmuna metis manon sur lian nudan brakon kaj diris karese:</p><p>� Venu kun mi morga&#x16D; matene, Omar.</p><p>Omar rigardis al suprenturnitan viza&#x11D;on de la virino, kaj lia koro
ekbatis furioze: �Kiel bela &#x15D;i estas, � li pensis, � kiel &#x109;arma &#x15D;ia
mola vo&#x109;o, kiel frenezigaj &#x15D;iaj bluaj okuloj!� La animkonflikto estis
mallonga, sed terura.</p><p>� Kiel mi povus akompani vin morga&#x16D;, Zalmuna, � li respondis malgaje kaj
petege. � Mi insiste petis Lemuelon pasigi kelkajn tagojn en mia domo.
Li do estas kvaza&#x16D; jam mia gasto; kaj la sankteco de la moro de
gastigado malpermesas tion.</p><p>� La moro de gastigado ne estas la sola sankta moro, Omar, � rediris la
virino iom malfervore. &#x15C;ajnas al mi, ke la viroj Babelaj estas pli
&#x11D;entilaj, ol la viroj en la lando Uc.</p><p>Omar sentis sin trapikita &#x11D;is la koro:</p><p>� Ne estu kruela, mia sinjorino,
� mi ne sciis, ke vi intencis akompani &#x109;i tiun karavanon al Babel, alie�</p><p>� Nu, alie�</p><p>� Alie mi &#x11D;oje konsentus. Sed kiam ajn vi ree iros norden, via deziro
estos por mi ordono.</p><p>Omar sentis kreskantan &#x11D;enatecon pro la &#x109;irka&#x16D;starantaj kaj scivole
alrigardantaj homoj; kaj kiam la kamelo, sur kiu Zalmuna sidis, ree
montris senripozecon, li kaptis la okazon por &#x109;esigi la interparolon.</p><p>� Via voja&#x11D;o estu prospera, Zalmuna, � li aldiris, � kaj Dio vin
rekonduku hejmen, kaj vian servistaron.</p><p>� Dankon, Omar; tiel estu. Mi havas gravajn aferojn en Babel. Mi volas
viziti miajn <emphasis>Egibojn</emphasis><a l:href="#n6" type="note">[6]</a>, por vendi akciojn en komerca
entrepreno, kiujn mi heredis de mia patro. Via kunesto kaj via konsilo
estus por mi tre valoraj. Tamen, sendube mi devos tre balda&#x16D; ree viziti
la grandan urbon.</p><p>Adia&#x16D;e sin klinante, Omar diris, dum rideto eklumigis lian kutime
seriozan viza&#x11D;on:</p><p>� La famo diras, ke vi superas per lerteco &#x109;iujn komercistojn kaj
ju&#x11D;istojn en Babel.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro III</p><p>Lemuel da&#x16D;rigas sian esploron</p></title><p>Nokto ree kovris la landon. Kiel malsamaj estis por Omar la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj
hodia&#x16D;, kompare kun la trankviliga soleco, kiun li &#x11D;uis la anta&#x16D;an
nokton sub la majesta silento de la stelbrila &#x109;ielo! La samaj, mildaj
steloj supre ridetis, invitante maldormantojn al animaltiga medito a&#x16D; al
esploro pri iliaj misteraj vojoj; la sama, ridetanta luno &#x135;etis ar&#x11D;entan
lumon sur la pejza&#x11D;on, sor&#x109;aliformante ordinarajn vida&#x135;ojn en revigan
feinejon. Sed ne unu alia persono en tiu senripoza urbeto dedi&#x109;is e&#x109; unu
penseton al la nokta beleco. Komercado, disputado kaj trompado jam &#x109;esis
dum kelka tempo, kaj multaj anoj de la karavanoj kune kun multaj el la
lo&#x11D;antoj de la urbeto ankora&#x16D; sin fordonis al diversaj amuza&#x135;oj.</p><p>Jen venis el kelka malproksimeco bruaj sonoj de kanto el rondo da viroj,
ka&#x16D;rantaj &#x109;irka&#x16D; fajro; jen eksonis la&#x16D;ta ridado el alia grupo, kaj brua
malpacado inter ebriaj karavanistoj el tria. En la korto de unu el la
duaklasaj gastejoj dancis kaj kantis dubindaj virinoj, hierodulinoj<a l:href="#n7" type="note">[7]</a> el Uruk. En la gastejo de Modad regis malpli da tumulto ol la
anta&#x16D;an nokton; kaj malkonvenaj scenoj preska&#x16D; tute malestis. &#x15C;ajnis, ke
la admono de Omar estis bonefika. Aro da nesubpremeblaj Fenicianoj kaj
Damaskanoj, kiuj trinkis fortan vinon el la montoj de Elam kaj mielakvon
pli libere ol prudente, de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de
la loko, sed la Kadmonido la&#x16D;dinde penis subteni la kutiman dignon de
sia gastejo. En unu parto de la vasta korto dudeko da gastoj &#x109;irka&#x16D;is
&#x124;aldean rakontiston, kiu ensor&#x109;is la a&#x16D;skultantaron per vivecaj recitoj,
en poezia formo, pri fabelaj heroa&#x135;oj de Gilgame&#x15D;, la <emphasis>Sumera</emphasis> pratipo
de Herkuleso.</p><p>Anta&#x16D; la &#x109;ambro de Lemuel sidis la du amikoj, apud lignofajro. &#x15C;ajnis,
ke unu temo de ilia interparolo &#x135;us fini&#x11D;is, kaj kelkminuta silento
regis inter ili. Omar enpense rigardis la ardantajn karbojn, dum Lemuel
ame esploris per siaj viglaj, penetremaj okuloj la allogan kaj noblan
fizionomion de la amiko. La pli maljuna viro subite demandis:</p><p>� Kie vi havigis al vi tiujn multekostajn zonetojn, Omar?</p><p>� Ili estis donaco de Zalmuna.</p><p>� De Zalmuna, la Belulino?</p><p>� Jes.</p><p>� Kion signifas tia multekosta donaco?</p><p>� Nenion, Lemuel, krom signo de dankeco pro tio, ke mi savis al &#x15D;i la
vivon � almena&#x16D; tion Zalmuna persiste asertas.</p><p>En la da&#x16D;ro de &#x109;i tiu dialogo Omar ne levis la okulojn for de la
fajrujo; kaj Lemuel klare vidis, ke lia amiko ne estas tre inklina
paroli pri Zalmuna. Sed Lemuel anta&#x16D;e decidi&#x11D;is, ser&#x109;i okazon direkti la
interparolon al tiu stranga virino, kaj, se eble, malvolvi la misteron,
&#x109;irka&#x16D;antan &#x15D;in. &#x11C;uste pro tio, ke Omar montris malinklinon priparoli
tiun sinjorinon, Lemuel volis da&#x16D;rigi la temon, &#x109;ar li ne dubis, ke lia
amiko profunde enami&#x11D;is en &#x15D;in. Li rigardis &#x15D;in kun forta suspekto.</p><p>� Kia temo por balado! Sendube el la bu&#x15D;egoj de leonoj?</p><p>Omar devigis sin rideti. � Ne, � li respondis, � la savo ne estis tia
heroa afero. Mi kune kun seso el miaj servistoj savis &#x15D;in el la manoj de
Sabaanaj rabistoj. Ni &#x109;iuj ricevis donacon.</p><p>� La fasono de la kapzono estas tute Babela, kaj memorigas al mi tre
similajn, kiujn mi vidis &#x109;e kelkaj sindedi&#x109;intoj al I&#x15D;tar en Uruk. La
briliantoj, aspektantaj kiel rikoltilo, povas figuri kvaronlunon,
sankta&#x135;on de I&#x15D;tar; kaj la aran&#x11D;o de la turkisoj suspektinde similas al
serpentoj.</p><p>Omar moveti&#x11D;is iom maltrankvile, kaj, rigardante la fajron, diris post
kelke da momentoj:</p><p>� Anta&#x16D;ju&#x11D;a imaga&#x135;o, Lemuel. Mi ne scias, kio igas vin tiel suspektema.
Se mi pensus tion, mi ne portus &#x109;i tiun zoneton unu momenton plu.
Verdire, mi ne tre amas tiajn luksajn ornamojn, sed mi ne volis
malkontentigi mian samurbaninon. La tuta lando montras al &#x15D;i respektegon.</p><p>� Por multaj &#x15D;i estas mistera persono. Mi demandis min pli ol unu fojon,
kion signifas &#x15D;iaj tre oftaj voja&#x11D;oj al Uruk, al Eridu kaj al Babel. &#x15C;i,
senedza virino, vizitas Damaskon kaj e&#x109; vizitis foje
&#x108;itimon<a l:href="#n8" type="note">[8]</a> kaj Egiptujon.</p><p>� &#x15C;ia deveno de la <emphasis>Akkadanoj</emphasis> � de la flanko de &#x15D;ia patrino � klarigas
&#x15D;ian sendependecon kaj &#x15D;ian
memstarecon<a l:href="#n9" type="note">[9]</a>. Aldonu al tio, ke &#x15D;i
estas tre ri&#x109;a, heredinte de sia patro poseda&#x135;on en diversaj lokoj,
nome, grandan renton el turkisa minejo en la lando Sinaj; domojn en
Babel kaj aliaj urboj; akciojn en tri a&#x16D; kvar gravaj entreprenoj kaj
tiel plu.</p><p>� Tion mi jam sciis, kaj multajn aliajn interesajn aferojn; sed ne en
tio konsistas la mistero, kiu &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;as. Oni a&#x16D;dadas multajn
strangajn famojn, sidante, en la vespero, &#x109;irka&#x16D; karavanfajro.</p><p>Lemuel atendis, ke Omar demandos, kiajn famojn oni a&#x16D;das; sed &#x109;i tiu ne
demandis. Iom poste Lemuel parolis plue:</p><p>� &#x15C;ia domo en Betra&#x125; estas malgranda palaco. &#x108;u vi konas la internon de
la domo?</p><p>� Mi ofte vizitis Dusadadon, &#x15D;ian patron, en lia aparta &#x109;ambraro a&#x16D; la
&#x11D;ardeno, sed de lia morto anta&#x16D; kvar jaroj mi nur du- a&#x16D; trifoje estis
en la vestiblo a&#x16D; en la akceptejo. Memoru, ke Zalmuna estas senedza
virino. La domo estas treege lukse ornamita.</p><p>� &#x108;u vi vidis ion rimarkindan?</p><p>Omar rigardis sian amikon kun miro, kaj respondis:</p><p>� Ne� kial?</p><p>Eviteme Lemuel respondis:</p><p>� Mi ne mirus, se vi trovus. � Tuj poste, por
&#x15D;an&#x11D;i la temon, li diris, parolante kun tono de sincera kunsento:</p><p>� Vi diris, Omar, ke hodia&#x16D; estas la dua reveno de la malfeli&#x109;a tago,
kiam vi perdis la edzinon kaj la filetojn. &#x11C;is nun mi ne volis aludi
tiun mal&#x11D;ojan temon, &#x109;ar mi vidis, ke via kordoloro estas profunda; sed
mi &#x109;iam tre deziris ekscii pli detale, kiel tio okazis.</p><p>Omar silentis en la da&#x16D;ro de kelkaj minutoj. Fine li respondis:</p><p>� &#x108;iuj vundoj cikatri&#x11D;as post paso de tempo; sed mia sopiro al rekuni&#x11D;o
estas ankora&#x16D; ne malpli dolorplena ol tiam. La knaboj, sesjaraj &#x11D;emeloj,
estis la lumo de miaj okuloj; kaj la edzino� krom ioma, kelkafoje
nekomprenebla strangeco de konduto dum la lastaj jaroj, estis aminda,
bona virino. Nu, jam de kelka tempo &#x15D;i suferis de korpremateco � tion vi
ja anka&#x16D; rimarkis � kaj imagis, ke &#x15D;i korpe fartas malbone. &#x15C;ia animo
rifuzis konsolon, krom de Zalmuna, kiun &#x15D;i vizitadis. Zalmuna estas
eksterordinara virino kun mirindaj sagaco kaj kono de la homa koro.
Multaj virinoj en nia lando iradas al &#x15D;i, por ricevi helpon, konsilon
kaj resanigon. Tiun fatalan tagon, en la vespero, Amtelaj iris viziti
Zalmunan la&#x16D; instigo de sia servistino Nupta.</p><p>� Nupta, la silentema virino el Nippur?</p><p>� Jes. Vidante la kompatindan staton de sia sinjorino, Nupta petegis &#x15D;in
iri. Amtelaj do iris. Mi ne vidis &#x15D;in, kiam &#x15D;i revenis; sed Nupta diris,
ke &#x15D;ia sinjorino aspektis trankvila, preska&#x16D; serena. Tiun nokton &#x15D;i
venenis la knabetojn kaj sin mem. Stranga, nekomprenebla fatalo!</p><p>La vo&#x109;o de Omar tremis. Li volis diri ion plu, sed &#x15D;ajne timis, ke pro
emocio li ne povos regi sin; kaj nur eligis &#x11D;emon. Ree li fikse rigardis
la fajron, kaj silento regis inter la du viroj. Post kelka tempo Lemuel
sin klinis al la amiko, metis manon sur lian genuon, kaj diris kun
kortu&#x15D;a bonkoreco:</p><p>� Vi scias, Omar, ke via aflikto estas mia aflikto. Ne bezone estas, ke
mi diru ion plu pri tio. Sed, � li aldiris milde kaj delikate, � &#x109;u vi
iam kunrilatigis tiun malfeli&#x109;an okazon kun la misteraj intrigoj, per
kiuj oni jam de kelka tempo turmentas vin? Plue, &#x109;u vi eltrovis, kie
Amtelaj havigis al si la venenon?</p><p>Omar ree ekrigardis la amikon kun miro:</p><p>� Ne� � li respondis, � mi
devas konfesi, ke ne; eble pro tio, ke tiam tiuj misteraj intrigoj
ankora&#x16D; ne komenci&#x11D;is. Sed vi estas iom stranga hodia&#x16D;, Lemuel; kaj viaj
demandoj konfuzas min.</p><p>� Mi volas nur malplekti interkonfuza&#x135;ojn.</p><p>Anta&#x16D; ol Omar povis intermeti vorton, Lemuel diris plue:</p><p>� Ne ofendi&#x11D;u, amiko, pro konsilo, kiun mi volas al vi doni: reedzi&#x11D;u.
Mi konas junan virinon, kiu adoras e&#x109; la polvon defalintan de viaj
piedoj, kaj kiu estos bonega kaj ama patrino por via filineto.</p><p>Omar ankora&#x16D; unu fojon rigardis sian amikon demande kaj maltrankvile,
sed silentis; kaj Lemuel da&#x16D;re parolis:</p><p>� Mi aludas Adahan, vian servistinon. &#x15C;i estas bela knabino el bona,
altestimata familio en Dhafer en Hadamaut. Mi bone konas &#x15D;ian onklon
Sabad, Joktanidon, tre honestan viron, kiu estas parenco de princo
Nooman, do posteulo de Joktan kaj &#x15C;em. Krom tio, Adaha estas fidela
adorantino de Jehova.</p><p>� Mi scias tion, � respondis Omar, � kaj mi estimas Adahan; sed glora
deveno, e&#x109; se kunigita kun beleco kaj aliaj estimindaj ecoj, ne estas
&#x109;io, kion la koro postulas. Mi neniam pensis pri &#x15D;i en tiu rilato.</p><p>Tiel la amikoj interparolis.</p><p>Kiam post noktomezo Omar ser&#x109;is dormon sur ku&#x15D;ejo, farita el &#x15D;afofeloj,
li ne povis, malgra&#x16D; korpa laceco, forpeli el siaj pensoj la traviva&#x135;ojn
de la &#x135;us pasinta, longa tago. En la da&#x16D;ro de pli ol unu horo li vane
penis ekdormi. Li ne povis dubi, ke ekzistas inter Lemuel kaj Zalmuna
reciproka malinklino, a&#x16D; e&#x109; efektiva malamikeco. Konfuzis lin la
demando, kiel stari&#x11D;is &#x109;i tiu malamikeco; &#x109;ar ili, kiom li sciis, havis
preska&#x16D; neniajn personajn interrilatojn. Li miris des pli multe, &#x109;ar
malamemo estis ja tiel kontra&#x16D;a al la karaktero de amba&#x16D;. Zalmuna neniam
aspektis en liaj okuloj tiel rave bela, tiel sor&#x109;e &#x109;arma, kiel hodia&#x16D;.
Neniam anta&#x16D;e li sentis tiel forte, ke lia tuta animo estas alligita al
&#x15D;ia animo. Kaj tamen, li ne povis elpeli el sia kapo strangan
anta&#x16D;timon, sinadmonon, ke lia pasia amo al Zalmuna enhavas en si ion
nebonan, ion, kontra&#x16D; kio la konscienco lin avertis. Lemuel &#x15D;ajne nutras
suspekton kontra&#x16D; &#x15D;i � kaj li alte estimis la sa&#x11D;on kaj la sagacon de la
amiko. Li penis subpremi en sia propra koro naski&#x11D;antan suspekton, kaj
konvinki sin, ke suspektemo estas malinda je li mem, kaj maljusta kaj
mallojala kontra&#x16D; Zalmuna.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Frumatene, la sekvintan tagon, Omar kaj Lemuel kune ekforiris al Betra&#x125;;
unu hejmen, la alia por pasigi �kelkajn tagojn da ripozo kaj medito�
inter karaj amikoj. Sed ili ne voja&#x11D;is duope. Viro el Babel, kiu
prezentis sin per la nomo <emphasis>Ilu-ittia</emphasis><a l:href="#n10" type="note">[10]</a>, petis permeson
akompani ilin sur parto de la vojo. Li estis bone vestita, kaj havis
&#x11D;entilajn, delikatajn manierojn. Lia aspekto estis pla&#x109;a kaj milda. Per
montro de ne malgranda klereco kaj preciza scio pri tre multaj,
komuninteresaj aferoj, li igis sin tre agrabla kunulo en la da&#x16D;ro de la
unua duono de la kunvoja&#x11D;o. Evidente li estis viro de vasta sperto pri
registaraj kaj internaciaj aferoj, kaj parolis kun aplombo de persono,
kiu havas envidon en aferojn administrajn kaj politikajn. Sed &#x109;ar la
spirita stato de la tiama mondo estis elstare en la pensoj de Omar kaj
Lemuel, la interparolo post kelka tempo turni&#x11D;is al tiu temo.</p><p>La Babelano, kiu lerte evitis aludajn demandojn pri la celo de sia
voja&#x11D;o kaj pri sia ordinara okupo, penis naski en la pensoj de siaj
kunvoja&#x11D;antoj la impreson, ke li estas lar&#x11D;anima liberpensulo.</p><p>� Mi &#x109;iam lasas, � li diris, � al &#x109;iuj, kiuj posedas la kapablon
memstare pensi, plenan liberecon pri religiaj aferoj. Ne estas grave,
kion kredas la vulgaruloj. Ili efektive ne kredas; ili nur senpripense
sekvas. Malgra&#x16D; &#x15D;ajna fendego, la diferenco inter ni, prudentaj
instruituloj, estas surprize malgranda: pli-malpli diferencaj opinioj
pri negravaj detaloj; sed preska&#x16D; la sama fundamenta koncepto pri la
eterna esta&#x135;o, kiun oni nomas per diversaj nomoj, per nomoj, kiuj
montras nur parton de la tuta&#x135;o de lia ecaro.</p><p>Omar, kiu ne volis ofendi la &#x15D;ajne bonkoran nekonaton, parolis kun
fervora elokventeco pri la pureco kaj la beleco de la origina
Jehova-kulto, kaj pri &#x11D;ia granda simpleco. Lemuel, la&#x16D; sia malka&#x15D;ema
karaktero, kaj estante malpli zorgema pri delikataj sentoj de idolanoj,
parolfrapis lin kun sincera indigno pri abomenaj maldeca&#x135;oj, okazantaj
&#x109;e iuj idolservoj, precipe pro la honoro de la diino I&#x15D;tar de Uruk, kaj
pri la insidaj kaj senskrupulaj penadoj de la Babela pastraro detrui la
resta&#x135;on de la Jehova-kulto.</p><p>Al &#x109;io &#x109;i tio Ilu-ittia respondis milde kaj senpasie:</p><p>� Multaj trajtoj
de la I&#x15D;tar-kulto en Uruk estas ja tre beda&#x16D;rindaj, sed jam multaj
sinceraj kaj � mi ne dubas � altanimaj adorantoj kaj precipe adorantinoj
de la diino forte klopodas purigi kaj altigi &#x15D;ian kulton. Cetere I&#x15D;tar
en Uruk, kaj I&#x15D;tar en Babel kaj Ninive jam ne estas unu sama diino. Kion
vi, Lemuel, nomas malbonaj spiritoj, estas ne tiaj, sed herooj-dioj,
animoj de eminentaj, homaj bonfarintoj, adorataj de vulgara posteularo,
kiel dioj, sed rigardataj de kleraj pensuloj kiel eblaj peruloj inter
homoj kaj la pli alta dieco. La homa koro, konsciante pekemecon,
sopiradas ja al peranto.</p><p>Omar interrompis la parolanton:</p><p>� La Eternulo efektive promesis al la
unuaj geedzoj Savonton, sed la tempo por Lia alveno ankora&#x16D; ne estas.</p><p>� Tion mi scias, kaj mi ne malmemoras &#x11D;in, � tuj respondis afable, sed
eviteme la Babelano, kaj, sin turninte ree al Lemuel, li parolis plue, �
Lemuel, mia amiko, ne tro facile kondamnu kiel blasfemulojn la homojn,
kiuj sincere ser&#x109;as interrilati&#x11D;on kun la Plejalta pere de dioj kaj
diinoj, kiujn ili eble mem elektis. Kio estas blasfemo por unuj, estas
religiaj penso kaj emocio por aliaj. Kredu, ke la �blasfemo� de
religiuloj estas pristudinda. Multaj, kiujn vi kondamnas, en efektiveco
adoras la Eternulon, kvankam ili timas kaj, sekve, anka&#x16D; servas diojn
kaj diinojn, kiuj, en multaj okazoj, nur reprezentas ecojn de la
plejalta dieco. Multaj kleruloj, cetere, vidas en la aventuroj kaj
klopodoj de Gilgame&#x15D;, kaj en la bataloj de Meroda&#x125;, la printempa suno,
kontra&#x16D; Timat, la malbonulo, la eternan batalon kontra&#x16D; pekaj emoj.
Plue, en la diino I&#x15D;tar vidas multaj homoj sopiron de la koro al &#x109;io
bela kaj, � li aldiris kun milda rideto, � tute naturan deziron diigi
tiun superegan, sanktan interrilaton, la amon inter la viro kaj la
virino. Por aliaj I&#x15D;tar estas fonto de la plej delikataj kaj la plej
sanktaj sentoj kaj imagoj, efektive de interna, morala kaj spirita vivo.
Al la militemaj kaj &#x109;asamaj Asirianoj I&#x15D;tar estas diino de la milito kaj
de la &#x109;asado; emblemoj pli ol reala&#x135;o, naskitaj de deziro esti brava,
kaj venki.</p><p>Kun montro de senpacienco Lemuel diris:</p><p>� &#x108;io &#x109;i tio estas nur subtila&#x135;oj. Nekompreneble por mi estas, kiel
prudentaj homoj povas okulmalferme kredi tiajn doktrinojn; kiel homoj
povas adori siajn kompatindajn kunhomojn, kiel diojn, ankora&#x16D; regatajn
de la samaj malvirtoj. Ne nur tiajn ili adoras, sed anka&#x16D; &#x15D;tipojn kaj
&#x15D;tonojn kaj stelojn en la &#x109;ielo, kiuj &#x109;iuj estas senanimaj objektoj,
kreitaj de la Eternulo. La racio kontra&#x16D;as tiujn &#x125;aosajn sentotrompi&#x11D;ojn.</p><p>� Nenio estas pli trompa, � rediris Ilu-ittia, � ol ampleksa dira&#x135;o,
pretendanta la racion kiel patrinon. La racio limigas la animon, kiu
ser&#x109;as diecon en &#x109;io dia.</p><p>Lemuel jam laci&#x11D;is pro la elturni&#x11D;emo de la Babelano, kaj pensante, ke
plua argumentado kun li estos senutila, li ne da&#x16D;rigis &#x11D;in. Omar
indigni&#x11D;is pro la indiferenteco de la fremdulo pri la vero; kaj pro tio
silentis. Ilu-ittia siaflanke pensis, ke li jam gajnis sufi&#x109;e da
poentoj, kaj ke li prefere ne persistu. La interparolo do nature
transiris en aliajn temojn. Ne longe poste, &#x109;e vojkruci&#x11D;o, la Babelano
adia&#x16D;is siajn kunvoja&#x11D;intojn, dirante, ke li deziras, se eble, atingi
anta&#x16D; vesperi&#x11D;o la apudriveran urbon Damar.</p><p>Tuj kiam li estis sufi&#x109;e malproksime, Omar diris:</p><p>� Kia sensenta indiferenteco &#x109;e klerulo! &#x15C;ajnas, ke estas por li tute
indiferente, &#x109;u Jehova a&#x16D; Baal estas la reganto de la mondo. Tamen mi
ricevis la impreson, ke li estas bonkora, eble e&#x109; aminda homo.</p><p>� Tre povas esti, � diris Lemuel, � ke tiu indiferenteco estas nur
&#x15D;ajna. &#x108;iuokaze Ilu-ittia estas misterulo. Vi sendube rimarkis, kiel
eviteme li respondis al miaj pli personaj demandoj. Mi nun demandas min,
kion tia klerulo kun delikataj gustoj povas ser&#x109;i en Damar, loko lo&#x11D;ata
nur de krudaj maristoj kaj fi&#x15D;kaptistoj. Cetere, por iri de Padar al
Damar ekzistas ja pli rekta vojo, kaj parto de la karavano el Damasko
trapasas &#x11D;in hodia&#x16D; a&#x16D; morga&#x16D; matene. Eble vi ne rimarkis, fine, ioman
fremdlandan elparolon &#x109;e li. Mi dubas, &#x109;u li estas Babelano.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro IV</p><p>Ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn</p></title><p>Vespera suno &#x135;etis longajn, groteskajn ombrojn de la voja&#x11D;antoj kaj de
iliaj bestoj sur la vojon, kiam la urbeto Betra&#x125;, la celo de ilia
voja&#x11D;o, ekvidi&#x11D;is. Jam ili alproksimi&#x11D;is al la unuaj anta&#x16D;urbaj tendoj,
en kiuj lo&#x11D;is bonhavaj urbanoj. Dum la somero multaj preferis la
pla&#x109;egan, liberan aeron sub tendo pli ol la sufokecon en urbaj domoj.
Apud la tendoj virinoj pretigis simplan vesperman&#x11D;on, dum gravmienaj
viroj ripozis post la taga laboro, kaj feli&#x109;koraj infanoj ludis sur la
herbejo. Pla&#x109;a, alloga vida&#x135;o sin prezentis al la okuloj de la lacaj
viroj, vigligante ilin per promeso pri dol&#x109;a ripozo. Inter foliori&#x109;aj
arboj vidi&#x11D;is aretoj da blankaj domoj kun plataj tegmentoj, aspektantaj
kiel ovoj en verdaj nestoj. &#x108;i tie kaj tie staris pli grandaj domoj,
&#x109;irka&#x16D;itaj de belaj &#x11D;ardenoj, kies &#x109;efa trajto estis aleoj da cipresoj.
La malhela verdo de la cipresoj bele kontrastis la blankon de la muroj.
La tuta pejza&#x11D;o estis beligita de la surbiranta suno kaj prezentis
treege &#x109;arman aspekton.</p><p>La rajdantoj nun alproksimi&#x11D;is al loko, kie vojo el la okcidento ali&#x11D;is
al ilia vojo. Samtempe alproksimi&#x11D;is al tiu vojforko, de la alia flanko,
kvar voja&#x11D;antoj, rajdantaj sur kameloj. Esplore rigardante la venantojn,
Lemuel diris:</p><p>� La garna&#x135;oj de la kameloj supozigas, ke ili venas el la lando Egipta.
&#x108;iuokaze la&#x16D; aspekto ili venas de tre malproksime. Ili estas
polvokovritaj kaj montras signojn de longa voja&#x11D;o.</p><p>� Ni do malrapidigu nian iradon, por saluti ilin, � diris Omar.</p><p>� Unu el ili estas a&#x16D; Izraelido, a&#x16D; Hiksoso el Egiptujo; pli kredeble la
lasta, � aldiris Lemuel, kaj tuj poste ekkriis:</p><p>� Ho! &#x11D;uste tiun, la blankharan maljunulon mi konas! Tio estas efektive
Hamul el Bubastis, posteulo de &#x15C;em, la Potenculo, viro de granda dia
sa&#x11D;o! Kio venigas tian granda&#x11D;ulon &#x109;i tien?</p><p>Omar kaj Lemuel haltis kaj salutis la fremdulojn per tiel profunda
riverenco, kiel permesis al ili la sida pozo, kaj poste per levo de la
manoj.</p><p>Omar ekparolis:</p><p>� En la nomo de la Eternulo, mi bonvenigas vin al
Betra&#x125;, ho fremduloj el malproksima lando Egipta!</p><p>Lemuel siaparte salutis ilin kun montro de granda respekto kaj &#x11D;ojo:</p><p>� Benoj de Dio restu sur vi, Hamul, mia sinjoro, kaj sur vi, liaj feli&#x109;aj
kunuloj!</p><p>La kvar voja&#x11D;antoj el la lando de la Nilo anka&#x16D; haltis momenton, kaj
gravamiene respondis al la salutoj en simila maniero. Post reciproka
konatigado amba&#x16D; aroj da viroj kune eniris la urbon. Scii&#x11D;inte, ke la
Egiptujanoj volas viziti Ijobon survoje al Babel, la du enlandanoj sin
detenis de demandoj pri pluaj celoj de ilia voja&#x11D;o, la&#x16D; la kutimoj de la
lando, kiuj tion malpermesis, anta&#x16D; ol la gastoj refre&#x15D;i&#x11D;os per lavo kaj
man&#x11D;o.</p><p>Por atingi la tendon de Ijob la voja&#x11D;antoj devis trapasi la tutan urbon.
La fremduloj &#x109;irka&#x16D;rigardis kun granda intereso, komparante la aspekton
de &#x109;io vidata kun similaj objektoj en sia propra lando. Ili estis por la
vulgaruloj de la loko ne malpli grandaj interesa&#x135;oj, &#x109;ar nur malmultaj
fremdlandaj voja&#x11D;antoj maltrankviligis &#x11D;ian dormeman serenecon.
Preterpasinte aron da dometoj de malri&#x109;uloj, la fremduloj ekvidis en
kelka malproksimeco, sur alta&#x135;eto, rimarkinde belan palacon, ne grandan,
sed konstruitan, kun parada mal&#x15D;paremo, el multekostaj materialoj.
Lar&#x11D;aj &#x15D;tuparoj kaj terasoj alterne kondukis al kolonejo, &#x109;irka&#x16D;anta
parton de la domego. La glataj, poluritaj kolonoj kun ri&#x109;e ornamitaj
kapiteloj kaj altaj frisoj estis el kalk&#x15D;tono, kaj montris influon de
Egipta ar&#x125;itekturo, dum la masiveco de la &#x109;efa konstrua&#x135;o mem vidigis
labora&#x135;on de Babela konstruisto. Tute glata, flanka muro sen pordo a&#x16D;
fenestroj, kiu sin prezentis al la voja&#x11D;antoj, estis konstruita el
kolorigitaj kaj brile emajlitaj brikegoj. Diversaj koloroj estis
harmonie aran&#x11D;itaj la&#x16D; longaj vicoj. La surbiranta suno moderigis kaj
moligis la diverskolorecon de la muro, origante la pli helajn nuancojn,
kaj lumigante la pli malhelajn. La sama sunlumo dol&#x109;e rozkolorigis la
blankecajn kalk&#x15D;tonojn, kaj donis al la tuta konstrua&#x135;o magian, majestan
aspekton.</p><p>Hamul ekbridis sian kamelon, kaj kun silenta admiro rigardis la
okulfrapan vida&#x135;on. Post kelke da momentoj li diris:</p><p>� Anka&#x16D; &#x109;i tie malri&#x109;eco trovi&#x11D;as flankon &#x109;e flanko kun luksego kaj amo
al la belo. Kia belega palaco! Miksa&#x135;o de Egipta delikateco kaj Babela
solideco. Mi ne anta&#x16D;vidis trafi &#x109;i tie tian domegon; kredeble &#x11D;i estas
la sola tiaspeca en via urbo; &#x109;u ne, Omar?</p><p>La alparolito, kiu estis ne malpli ravita de la neordinara beleco de la
vida&#x135;o, respondis iom distrite, kvaza&#x16D; li veki&#x11D;as el revo:</p><p>� Jes� &#x108;iuj surprizi&#x11D;as. Ni fieras pri &#x11D;i. La domon konstruigis tre
ri&#x109;a viro kun vastaj komercaj rilatoj en Babel kaj Egiptujo.</p><p>� Kaj la beleco de la nuna posedantino, � aldiris Lemuel kun, por Omar,
signifoplena balanceto de la kapo, � e&#x109; superas la belecon de &#x15D;ia palaco.</p><p>Trapasinte la urbeton, la rajdantoj alvenis al neprofunda valo, en kies
mezo staris granda longeforma tendo kaj, malanta&#x16D; &#x11D;i, en kelka
malproksimeco, areto da plimalgrandaj tendoj kaj terkulturaj budoj.</p><p>Apud la malferma&#x135;o de la granda tendo sidis viro, senokupe. &#x15C;ajne li
reve rigardis aretojn da malpezaj, lanerosimilaj nubetoj, malrapide
na&#x11D;antaj en la dubeverda bluo de la vespera &#x109;ielo. Rimarkinte la alvenon
de voja&#x11D;antoj, li levi&#x11D;is kaj &#x15D;irmis al si la okulojn per mano kontra&#x16D;
la preska&#x16D; horizontalaj sunradioj, por pli oportune rigardi ilin. Li
estis viro de iom pli ol mezkreska staturo kun zorge frizita, malhele
bruna barbo kaj impona mieno. Alta kaj lar&#x11D;a frunto indikis profundan
pensulon. La&#x16D; aspekto li havis la a&#x11D;on de &#x109;irka&#x16D; sesdekkvin jaroj. Kun
dignoplena sinteno li atendis, &#x11D;is la rajdantoj estis en la proksimeco
de centkelke da pa&#x15D;oj de li, kaj tiam li malrapide ekiris renkonte al
ili, &#x11D;entile sin klinante de tempo al tempo.</p><p>La voja&#x11D;antoj dume haltis kaj facilmove desaltis de la kameloj, kun
escepto de la granda&#x11D;ulo, Hamul, kiu devis igi sian beston, ne sen ioma
peno, ka&#x16D;ri, por ke li povu elseli&#x11D;i. Lemuel, facile montrante al la
alproksimi&#x11D;anta viro, diris simple, sed solene:</p><p>� Amikoj, jen Ijob; � kaj sin turnante al &#x109;i tiu, li diris kun mieno,
kiu vidigis samtempe respektegon kaj &#x11D;ojon, � la Eternulo volas aldoni
al via beniteco, ho benita Ijob, kondukante al vi Hamulon, &#x15C;emidon kaj
tri el liaj intimuloj. Ili estas sur la vojo el Egiptujo al Babel kaj
deziras vidi vian viza&#x11D;on, kaj amiki&#x11D;i kun vi. Mi bone konas Hamulon, la
famekonatan Hiksoson el Bubastis, kaj tre alte estimas lin, kiel viron
de granda sa&#x11D;o kaj diotimo.</p><p>La tiel interprezentitaj viroj profunde riverencis. Ijob, post afabla
rigardo al la tri kunuloj de la blankharulo, sin turnis al &#x109;i tiu lasta,
kiu videble estis homo de elstara eminenteco inter la fremdularo. En
liaj iomete enkavaj, reve penetremaj okuloj eklumis &#x11D;oja bonvenigemo.
Dum li alparolis la gloran &#x15C;emidon kun princa digno, feli&#x109;a rideto ludis
&#x109;irka&#x16D; lia bu&#x15D;o. Tamen, nek tiu rideto, nek la &#x11D;ojo sin montranta en
liaj okuloj, povis tute forigi la &#x15D;ajne kutiman seriozecon de lia mieno
kaj la postesignojn, kiujn akraj animdoloroj gravuris sur lia vireca
viza&#x11D;o. Li diris:</p><p>� Mia kara amiko Lemuel estas konanto de la homa koro; li estas sagaca
viro, kiu ne vane uzas sonorajn vortojn. Sed anka&#x16D; la vido de la okuloj
certigas al mi, ho Hamul, ke vi estas viro ri&#x109;e benita de la Eternulo.
Li sendube, direktis vian vojon &#x109;i tien: Benata la homo, kiun Li
kondukas per Sia okulo. Venu, vi kaj viaj kunuloj, sub mian humilan
tendon, kaj restu, &#x11D;is pla&#x109;os al vi da&#x16D;rigi vian vojon. Mia havo estas
je via dispono.</p><p>La alvenon de la fremduloj rimarkis anka&#x16D; du servistoj, kiuj tuj
prizorgis kun bonkora vigleco la kamelojn de la Egiptujanoj. Du knaboj
&#x11D;oje plenumis ordonon konduki la kamelojn de Lemuel kaj Omar al la domo
de tiu lasta. Dum la gastoj refre&#x15D;i&#x11D;is per lavo, Ijob, lia edzino Dina
kaj la geservistoj pretigis vesperman&#x11D;on. Post mirige mallonga tempo
abundaj man&#x11D;a&#x135;oj estis pretaj. &#x108;iu &#x11D;oje plenumis sian apartan, jam
anta&#x16D;e al li difinitan taskon. Rapide prepari man&#x11D;a&#x135;on por neatenditaj
gastoj evidente ne estis malofta&#x135;o.</p><p>La man&#x11D;oresta&#x135;oj estis forprenitaj; kaj la sep viroj duonku&#x15D;is sur
tapi&#x15D;etoj kaj kusenoj &#x109;e la lar&#x11D;e malfermita kurtenpordo de la tendo. La
tri kunvoja&#x11D;antoj de Hamul ne multe partoprenis la interparoladon; ili
estis junaj, modestaj kaj iom silentemaj homoj, kiuj traktis la
granda&#x11D;ulon kun sinretirema respektego, preska&#x16D; adoro. La impona indeco
de Ijob, lia stranga, transmonda trankvileco, kune kun la profunda
estimo, kiun Hamul montris al li, estigis en ili sentojn
alproksimi&#x11D;antajn al solena timo. Krom tio, ili ne sufi&#x109;e sciis la
dialekton de la lando Uc, kaj tial interparolo kun ili plejparte fari&#x11D;is
per Babela lingvo, kiu jam tiam estis internacia komunikilo. Dina sin
tenis aparte, sed a&#x16D;skultis la interparoladon kun stre&#x109;a atento.</p><p>En la komenco &#x109;iuj silentis, &#x11D;is Hamul estos parolinta. La kapo de la
maljunulo estis frapante bela. Longaj, ne&#x11D;oblankaj haroj falis bukle sur
la &#x15D;ultrojn. La mentonon ornamis blanka rektangula barbo, proksimume dek
centimetrojn longa kaj zorge frizita. Alie la viza&#x11D;o estis glate razita.
Lia, malgra&#x16D; eksterordinare granda a&#x11D;o, vireca kaj vigla viza&#x11D;o tre
imponis al liaj novaj konatoj. &#x108;iu trajto en &#x11D;i montris majstrecon,
dignon kaj trankvilecon, kvankam kelkaj linioj indikis, ke anka&#x16D; li iam
suferis multajn animdolorojn. Post nelonga medito Hamul ekparolis:</p><p>� Kun granda deziro, ho Ijob, mi deziris vidi vian viza&#x11D;on, kaj a&#x16D;di la
vo&#x109;on de la viro, kiun la Eternulo tiel mirinde honoris kaj benis. En
tempoj pasintaj Li ofte parolis kun niaj prapatroj, viza&#x11D;on kontra&#x16D;
viza&#x11D;o, sed mi kredas, ke, de la tempo, kiam Li a&#x16D;digis Sian vo&#x109;on al
Izrael, Li ne vizitis homidojn, &#x11D;is Li parolis kun vi. Survoje ni estis
gastoj de via malproksima parenco Bara&#x125;el, Buzano, kaj de lia filo
Elihu<a l:href="#n11" type="note">[11]</a>. De ili mi scii&#x11D;is pri la mirindaj aferoj okazintaj &#x109;i
tie, kaj avide mi a&#x16D;skultis. Vivovere la juna viro priskribis la
diskutadon inter vi, Ijob, kaj viaj animblindaj amikoj. Kun la&#x16D;dinda
malka&#x15D;emo li anka&#x16D; recitis siajn proprajn vortojn. Multaj el liaj pensoj
estis ja bonaj kaj &#x11D;ustaj, aparte konsiderite. Tamen nun, post la subita
interveno de la Eternulo, post Liaj detruaj argumentoj, kaj post
traser&#x109;a meditado, Elihu hontas sian malsa&#x11D;an memkonfidon, kaj pentas
pri sia senama ju&#x11D;emo. Ho, Eternulo! � ekkriis Hamul kun ardo de
profunda adoro en la okuloj, kvaza&#x16D; li ne plu estas konscia pri la
&#x109;eesto de a&#x16D;skultantoj, � kiel senfine pli alte staras Via sa&#x11D;o, Via
potenco, Via pureco super niaj malsa&#x11D;aj, pekemaj, malmodestaj koroj! Ni,
sensciuloj, ne scias la vojon de la ventoj, des malpli ni komprenas la
misterajn vojojn de Viaj pensoj. Neesploreblaj mirinda&#x135;oj por ni estas
la pluvo, la ne&#x11D;o, la glacio; kiom malpli do ni scias pri la senlima
potenco, per kiu Vi regas la gloron de la stelaro. Misteraj ja estas
Viaj vojoj, sed elpensitaj en vero kaj amo. En la lastaj tagoj Via
justeco brilos kun brilega gloro, kaj la okuloj de &#x109;iuj homoj &#x11D;in vidos
� miaj okuloj &#x11D;in vidos.</p><p>En la da&#x16D;ro de kelkaj minutoj Hamul silentis, profunde enpensa. Poste li
ree parolis, sed tiam jam kun senekstaza trankvilo:</p><p>� Adia&#x16D;inte la Buzanojn, ni turnis la viza&#x11D;on &#x109;i tien. Premata estis mia
koro, kaj konfuzitaj miaj pensoj; sed mi decidi&#x11D;is, sentime lukti
kontra&#x16D; la animkirlaj problemoj, kiujn mia vizito al la Buzanoj altrudis
al mi. Travoja&#x11D;ante la senakvan dezerton Nafad, kie la okulo per vidado
al enuigaj objektoj laci&#x11D;as, mi forte okupis miajn pensojn. Mi igis ilin
vagi tra la mondo kaj esplori mian propran koron. A&#x16D;skultu mian parolon,
kaj ripro&#x109;u al mi mal&#x11D;ustajn konkludojn: La suferoj de la homidoj estas
la nepra sekvo de la peko, sed suferoj povas esti por ni benoj tiel
grandaj, kiel akraj estis la doloroj, e&#x109; multe pli grandaj, &#x109;ar dia sa&#x11D;o
elpensas kaj dia amo regas. La seninspiraj pensoj de la homa koro estas
mal&#x11D;ustaj, kaj &#x11D;iaj deziroj vagadas tra malvirtaj lokoj. Nur pro nia
naturo, de perfekteco defalinta, ni sentas doloron kiel senrimedan
malbonon. Kaj, se ne estus malfortigita nia animo, kaj malsanema nia
korpo, sekve de la peko, afliktoj estus por ni pordo al pli alta vivo:
vere, ni rigardus ilin kiel necesan parton de la feli&#x109;o. Elihu ne estus
parolinta malsa&#x11D;e, kaj viaj amikoj &#x109;i tieaj ne estus irintaj en la
irejon de la kolerego de la Eternulo, se ili komprenus, ke &#x109;iu aflikto
homa estas parto de la aflikto de la tuta homaro, pro la peko, kaj se
ili estus kredintaj anka&#x16D; je dia amo, krom je diaj sa&#x11D;o kaj justo. &#x108;u la
Eternulo povus trovi ian alian rimedon purigi la mondon, ol suferojn?
Tre diligente mi traser&#x109;is mian propran koron, sed ne trovis.</p><p>Hamul eksilentis. Neniu respondis en la da&#x16D;ro de kvarono de horo; &#x109;iuj
pesis en la koro la vortojn de la respekteginda granda&#x11D;ulo. Fine Ijob,
klini&#x11D;inte anta&#x16D; Hamul, ekparolis:</p><p>� Viaj sa&#x11D;aj vortoj, ho &#x15D;atata gasto el malproksima lando, estis por ni
&#x109;iuj � &#x109;u ne vere? � kiel refre&#x15D;iga roso kaj kiel bonodoro, venanta el
&#x11D;ardeno aroma&#x135;a. Avide ni plue a&#x16D;skultos vin, sed mi timas, ke pro via
laciga voja&#x11D;o kaj via granda a&#x11D;o, korpo kaj animo nun postulas ripozon.</p><p>Respondinte al la &#x11D;entila&#x135;o de la gastiganto per simila klinsaluto,
Hamul diris kun afabla rideto:</p><p>� Mi ne povas nei, ho Ijob, ke kelkafoje mi sentas la pezon de la
multenombreco de miaj jaroj, sed memoru mian devenon; memoru, ke mi
estas pranepo de &#x15C;em, kiu atingis la a&#x11D;on de sescent jaroj kaj mortis
kun plena posedo de &#x109;iuj siaj sentoj kaj spiritpovoj. Mi ne estas tro
laca por a&#x16D;skulti vian parolon, al kiu mi sopiris kun granda sopiro.
Anta&#x16D;&#x11D;uo de &#x11D;uste tia kunveno helpis al mi spiti la dan&#x11D;erojn de sova&#x11D;a
lando, kaj elporti la suferojn de longa voja&#x11D;o tra laciga dezerto.
Parolu, &#x109;ar grandaj ja estas la benoj, kiujn la Eternulo enver&#x15D;is en
vian animon.</p><p>� Grandaj, vere, estas la benoj, kiujn la Eternulo enver&#x15D;is en mian
animon, � solene ripetis Ijob, � multe pli grandaj, ol vortoj povus
eldiri. Ankora&#x16D; mi havas la senton, kvaza&#x16D; mi estas viro, kiu, pasiginte
multajn jarojn en la plej profunda infero, subite sin trovas en
paradizo. Ankora&#x16D; mi iradas kvaza&#x16D; en son&#x11D;o. &#x108;io &#x15D;ajnas al mi nova; kaj
per novaj okuloj mire mi rigardas la mondon. Ho! kiel mal&#x11D;uste mi
komprenis la celon de mia vivo! Kiel miope mi penegis atingi eksteran,
unutagan perfektecon! Penante trafi la celon de la vivo en la savo de
sia propra animo sole, oni fari&#x11D;as blinda pri la tutmonda spirito,
luktanta kontra&#x16D; la malbono, kaj peneganta retrovi la vojon al Dio. Mi
citadis miajn virtojn (a&#x16D; pli &#x11D;uste mi fanfaronis pri malesto de
malvirtoj) kaj justecon anta&#x16D; la Eternulo, anta&#x16D; kiu e&#x109; la an&#x11D;eloj ne
estas puraj. Memamo kaj memestimo estas la ka&#x16D;zoj de &#x109;iu mal&#x11D;usta
kompreno de niaj traviva&#x135;oj. Mizero ne plu estas mizero, kiam oni
sentas, ke &#x11D;i estas ellaborado de dia amo. Dia amo! Kun honto mi
konfesas, ke, en la da&#x16D;ro de niaj longaj diskutadoj, la penso pri dia
amo e&#x109; ne unu fojon venis al ni en la kapon. Sed la Eternulo favorkore
donis al ni novan vizion. Nun mi vidas, ke la vera interna realo estas
la amo. Ju pli ni celas sinforgesadon kaj benadon por niaj kunhomoj, des
pli feli&#x109;a kaj bela estos nia interna vivo. La amo estas ja la
fundamento de la dia vivo en ni.</p><p>En tiu momento a&#x16D;di&#x11D;is el la profundo de la tendo malla&#x16D;ta krio de
infaneto, kaj Dina, kiu kun ama admiro a&#x16D;skultis la edzon, rapidis for,
por atenti la etulon. Esprimo de feli&#x109;a kontenteco kaj profunda dankeco
survenis la gravmienan viza&#x11D;on de Ijob, kiam li diris:</p><p>� Jen, amikoj, vi a&#x16D;das garantia&#x135;on de la favorkoreco de Dio al
senmeritulo. Kaj ne la plej malgranda el la benoj, per kiuj Li
super&#x15D;utis min, estas la &#x15D;an&#x11D;ita koro de Dina, mia edzino.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro V</p><p>Lemuel aktivi&#x11D;as</p></title><p>La suno jam staris alte en la &#x109;ielo kaj plenigis per brilega lumo sufi&#x109;e
vastan korton de la domo de Omar. La &#x109;efa, sinjora parto de la domo
trovi&#x11D;is &#x109;e unu el la pli mallongaj flankoj de kvarangula korto. &#x11C;i
estis dividita en tri partojn; &#x109;iu havis unu pordon, komunikigantan
&#x109;ambraron kun neprofunda kolonejo, kiu okupis la tutan lar&#x11D;on de la
korto. La du longajn flankojn de la kvarangulo formis lo&#x11D;ejoj de la
servistaro, domoficejoj, provizejoj ktp. La kvara flanko estis alta,
blanka muro, apartiganta la biendomon de arbareto kaj, pli malproksime,
de staloj por kameloj, &#x109;evaloj kaj azenoj, kaj de terkulturaj konstrua&#x135;oj.</p><p>&#x108;e baseno en la mezo de la korto, en kiu fontano ritme pla&#x16D;dis,
duonku&#x15D;is Lemuel sub multekolora baldakeno, karesante belan kvarjaran
knabineton. Elpreninte el &#x109;ebrusta po&#x15D;o malgrandan, proksimume dekkvin
centimetrojn longan figuron de infano el marverda &#x15D;tono, kaj montrante
&#x11D;in al la knabineto, li diris:</p><p>� Rigardu, kion Lemuel kunportis el malproksima lando por sia amatineto!</p><p>� Ho! � ekkriis la infano ravite, � kia bela pupeto! � kaj avide prenis
&#x11D;in el la mano de la viro. � Dankon, kara Lemuel.</p><p>� Kiam mi estis tre, tre malproksime de &#x109;i tie, en la lando Egipta, mi
vidis knabinetojn, ludantajn kun tiaj pupetoj, kaj tuj mi memoris mian
dol&#x109;an Naaman, kaj ekpensis, kiel gaje &#x15D;i ludos kun tia pupo.</p><p>� Ho, mi estos tiel feli&#x109;a kun mia bela pupeto! � diris la infano, ame
&#x109;irka&#x16D;brakante Lemuelon.</p><p>� Nu, estu feli&#x109;a, infano; sed anka&#x16D; estu singarda, ke vi ne faligu &#x11D;in
sur la teron, &#x109;ar &#x11D;i tuj rompi&#x11D;us; kaj eble oni ne povus ripari &#x11D;in.</p><p>Liberiginte sin el la brako de Lemuel, Naama diris kun infana fervoro:</p><p>� Lasu, mi volas montri mian pupeton al Adaha.</p><p>� Ne, � respondis Lemuel, � lasu la pupon &#x109;i tie kaj iru, konduku Adahan
&#x109;i tien.</p><p>Obee la infano redonis la ludilon kaj kuris for en la domon. Post kelke
da minutoj elvenis el unu el la &#x109;ambroj, &#x109;irka&#x16D;antaj la korton, juna
virino, portanta la infanon sur brako. Lemuel rigardis &#x15D;in penseme kaj
bonkore. Videble la ekstera&#x135;o de la knabino kontentigis lin kaj pla&#x109;is
al li. &#x15C;i estis vere belaspekta, gracia knabino. &#x15C;ia plensana viza&#x11D;o kun
dol&#x109;aj, delikataj trajtoj altirus atenton en granda aro da knabinoj a&#x16D;
virinoj, precipe pro &#x15D;iaj lumaj, malhelaj okuloj, en kiuj speguli&#x11D;is
nobleco, malka&#x15D;emo kaj natura gajeco. &#x15C;iaj haroj, kiuj falis en abundaj
bukloj sur la &#x15D;ultrojn, estis brile nigraj, kaj &#x15D;ia viza&#x11D;ha&#x16D;to iomete
pli malhela ol &#x109;e la virinoj de la lando Uc. Kvankam &#x15D;i okupis en la
domanaro de Omar nur pozicion de servistino � anta&#x16D;e e&#x109; de sklavino �
sub la estrineco de Nupta, &#x15D;i sin tenis kun sen&#x11D;ena, natura digno,
supoziganta bonan devenon kaj bonedukitecon.</p><p>� Mia sinjoro Lemuel, � Adaha diris kun preska&#x16D; infana mikso de deca
respekto kaj facila familiareco, � Naama tre insistas, ke mi venu, por
vidi ian grandan bela&#x135;on.</p><p>� Jes, � respondis Lemuel gaje, � mi deziras, ke vi admiru belegan kaj
multekostan pupeton, kiun mi kunportis el Egiptujo por Naama. Jen!</p><p>Adaha, por pla&#x109;i al amba&#x16D;, Lemuel kaj la infano, &#x15D;ajnigis grandan
surprizon kaj admiron kaj gaje ekkriis:</p><p>� Ho, karulino, kia bela, aminda ludilo! &#x108;u vi dece dankis al mia
sinjoro Lemuel?</p><p>� Jes; mi ricevis sufi&#x109;egan dankon, dol&#x109;an kison kaj &#x109;irka&#x16D;brakon. Nu,
Naama, vi devas ne ami vian pupeton pli ol vivajn homojn. Diru do, kiujn
vi amas?</p><p>Tuj la knabineto respondis vivece:</p><p>� Vin! � kaj malsuprenrampis el la
teno de la juna virino, por pruvi la fervorecon de sia amo per plua kiso.</p><p>� Bone, � diris Lemuel kun feli&#x109;a rideto, � kaj kiujn plu?</p><p>� Mi anka&#x16D; amas Adahan, &#x109;u ne?</p><p>� Jes; da&#x16D;rigu.</p><p>� Anka&#x16D; la patron kaj la fratojn, Lodo kaj Akan.</p><p>Lemuel sin turnis al Adaha kun la demando: &#x108;u la infano vere memoras la
fratojn kaj ne la patrinon?</p><p>� Mi kredas, ke tiel estas, &#x109;ar mia sinjoro Omar tre ofte parolas pri la
kompatindaj knaboj, sed preska&#x16D; neniam pri &#x15D;ia patrino.</p><p>� Nu, da&#x16D;rigu Naama; kiujn plu? � persiste demandis la esploranto; kaj,
kiam la infano iom hezitis, li sugestis: &#x108;u vi anka&#x16D; amas Nuptan?</p><p>Ankora&#x16D; hezitante, la infano respondis:</p><p>� Ne multe.</p><p>� Kial ne?</p><p>� &#x108;ar &#x15D;i ne amas mian Adahan.</p><p>� Ho, vere? � demandis la maljunulo kun &#x15D;ajnigita surprizo. &#x108;u vi anka&#x16D;
amas la belan sinjorinon, Zalmuna, en la bela blanka domo?</p><p>� Ho, jes, � ekkriis la etulino, � mi amas &#x15D;in anka&#x16D;, &#x109;ar &#x15D;i ofte
venigas min, kaj donas al mi bongustajn kuketojn kaj belajn objektojn.</p><p>� Nu, kuru for, Naama, kaj montru vian pupeton al la patro, tuj kiam li
revenos el la kampoj. Atendu lin &#x109;e la pordego. Li estos tre feli&#x109;a &#x11D;in
vidi.</p><p>Adaha volis foriri kune kun la infano, sed Lemuel petis &#x15D;in postresti
kelke da momentoj. La knabino volonte obeis. &#x15C;i alte estimis la
bonkoran, afablan komerciston, kiu &#x109;iam alportis por &#x15D;i nova&#x135;ojn el &#x15D;ia
patrolando kaj ofte ian malgrandan donacon.</p><p>� Jen, Adaha, � li diris, � donante al &#x15D;i beletan oran kol&#x109;enon, � jen
malgranda juveleto por vi el foiro en Dedan. Mi &#x109;iam memoras vin,
trapasante la landon de niaj patroj.</p><p>Adaha estis ravita de la neordinare valora donaco kaj volis multavorte
eldiri dankon, sed Lemuel interrompis &#x15D;in, dirante:</p><p>� Lasu. Mi a&#x16D;skultos vian dankadon en pli oportuna okazo. En la nuna
momento mi havas tre ur&#x11D;an aferon, kiun mi volas priparoli kun vi.
A&#x16D;skultu. Mi ne tre miris, a&#x16D;dante, ke Nupta ne amas vin, kvankam en la
&#x109;eesto de aliaj personoj &#x15D;i &#x15D;ajnigas korinklinon al vi. Mi malfidas &#x15D;in.</p><p>� Mi anka&#x16D;.</p><p>� Kial?</p><p>La knabino heziteme respondis:</p><p>� Malfacile estas trovi ta&#x16D;gajn vortojn.
Mia koro diradas, ke &#x15D;i estas malsincera kaj dan&#x11D;era. Anta&#x16D; nia sinjoro
Omar &#x15D;i &#x15D;ajnigas kredon je la Eternulo, sed &#x15D;i amiki&#x11D;as kun virinoj,
kiuj ka&#x15D;e a&#x16D; e&#x109; malka&#x15D;e adoras la diinon I&#x15D;tar. E&#x109; anta&#x16D; la fideluloj &#x15D;i
montras &#x15D;aton al servantoj de la falsaj dioj el Babel. Ripro&#x109;oj kontra&#x16D;
ili neniam trovi&#x11D;as en &#x15D;ia bu&#x15D;o.</p><p>� Diru, de kiam vi malfidas &#x15D;in?</p><p>� Jam delonge; sed multe pli forte de la tago, kiam mortis mia
kompatinda sinjorino, Amtelaj.</p><p>� Kiam vi pensas pri la morto de via sinjorino, anka&#x16D; la bildo de Nupta
altrudi&#x11D;as al vi, &#x109;u ne?</p><p>Adaha aspektis embarasita. Preska&#x16D; timigite &#x15D;i rigardis la akratrajtan
viza&#x11D;on de la komercisto. Fine &#x15D;i respondis:</p><p>� La bu&#x15D;o ne kura&#x11D;as eldiri, kion la interna&#x135;o sentas. Ofte mia koro
estas premata de anta&#x16D;timoj, kaj teruro forprenas de mi la dormon.</p><p>� Pro Omar, &#x109;u ne? � kaj lia filineto.</p><p>Ru&#x11D;i&#x11D;ante, la knabino respondis:</p><p>� Jes, li havas ka&#x15D;itajn malamikojn &#x109;i
tie. Ho, se mi nur povus malka&#x15D;e paroli anta&#x16D; li; sed &#x11D;uste la
personojn, kiujn mi malfidas, mia sinjoro plenkore fidas.</p><p>� Zalmuna estas unu el ili; &#x109;u ne?</p><p>Mirigite, Adaha denove hezitis. Poste, &#x109;irka&#x16D;rigardinte, kvaza&#x16D; &#x15D;i timas
esti suba&#x16D;data, &#x15D;i respondis malla&#x16D;te:</p><p>� &#x15C;i estas bela vipuro.</p><p>� Mi estas tre kontenta, ke vi tion eltrovis, Adaha, � diris Lemuel. �
La amo do ne &#x109;iam estas blinda. Ne embarasi&#x11D;u, mia filino, mi ja konas
la sekreton de via koro. Ne timu, nek malesperu; sed konfidu vian vojon
al la Eternulo. Li plenumu vian deziron. Mi venis &#x109;i tien kun la celo
esplori la misteron, &#x109;irka&#x16D;antan tiun belan vipuron, kaj mi bezonas vian
helpon. &#x108;u vi kura&#x11D;as ion riski pro la viro, kiun vi amas, Adaha?</p><p>Kun ardo en siaj belaj, malhelaj okuloj la knabino respondis:</p><p>� &#x108;ion, centfoje mian vivon.</p><p>� Bone. Mi pasigos la nokton en la domo de Zalmuna�</p><p>� Ho, vere?</p><p>� �dum Omar forestos en la stelobservejo, kune kun la tri junaj gastoj
de Ijob. Zorgu, ke neniu rimarku mian foreston, ke �neniu maltrankviligu
min en mia dormo&#x109;ambro, &#x109;ar mi estos morte laca�. Morga&#x16D; ni interparolos
plue; sed nun rapidu for, &#x109;ar jen alvenas Omar kaj Ijob kaj &#x109;i ties gastoj.</p><p>Ses viroj eniris la korton: unue Ijob kaj Hamul, kaj poste Omar kaj la
junaj fremduloj. Lemuel, vigle levi&#x11D;inte, salutis la venintojn kun
bonkora &#x11D;entileco kaj tuj partoprenis en la interparolo okupanta ilin.
Kun viveca intereso la Egiptujanoj pririgardis la domon de Omar, kaj
admiris la fortikecon de la strukturo, la oportunan aran&#x11D;on de la
&#x109;ambroj, kaj la simplan elegantecon de la nemultaj mebloj en kelkaj el ili.</p><p>&#x15C;ajne senartifike Lemuel diris, ke la domo de Omar prezentas bonan
ekzemplon de bieno de bonhavulo en la lando Uc; sed ke, sendube, la
domego de Zalmuna estas, krom la re&#x11D;aj palacoj en Babel, la plej
interesa lo&#x11D;ejo en la tuta lando.</p><p>Unu el la junaj Egiptoj responde esprimis deziron trarigardi tiun belan
domegon, se tio estas permesata. Omar aspektis iom embarasita.</p><p>� Dum la foresto de la posedantino, � li diris, � mi ne estas certa, ke
la domestrino tion permesos.</p><p>� Nu, nu, � rediris Lemuel flatloge, � al vi, Omar, favorato de la tuta
domanaro, neniu rifuzus la peton montri tian vidindan palacon al aro da
eminentaj viroj el Egiptujo, kiuj forte interesi&#x11D;as pri tiaj
konstrua&#x135;oj. Cetere ili scias, ke Zalmuna furiozi&#x11D;us, scii&#x11D;inte, ke la
servistoj faris al vi kaj al Ijob tian ofendon.</p><p>Omar ne volis kontra&#x16D;diri &#x109;i tiun ver&#x15D;ajnan argumenton, kvankam li
sentis malinklinon preni sur sin la kondukantecon, precipe pro tio, ke
la sinteno de Lemuel rilate al Zalmuna jam de ilia renkonto anta&#x16D; du
tagoj pli kaj pli maltrankviligis lin.</p><p>Ili do iris al la domo de Zalmuna, la Belulino. Suprenirinte la lar&#x11D;an,
kalk&#x15D;tonan &#x15D;tuparon, ili haltis momenton, por admiri la simplan belecon
de la fasado, konstruita plejparte el poluritaj granitblokoj. La
grandaj, longformaj &#x15D;tonoj estis hakitaj kaj &#x109;izitaj kun rimarkinda
precizeco, kaj per tio altiris apartan atenton de Hamul, kiu diris, ke
li nenie vidis pli admirindan masona&#x135;on, krom &#x109;e la granda piramido en
Egiptujo, la &#x109;efverko de lia praavo &#x15C;em.</p><p>Ili eniris lar&#x11D;an, sed ne profundan vestiblon tra porda malferma&#x135;o,
formita el tri grandegaj, brile poluritaj kalk&#x15D;tonoj. Apud amba&#x16D;
ekstrema&#x135;oj de la lar&#x11D;a muro, frontanta la enirantojn, trovi&#x11D;is pordo,
tra kiu longa koridoro estis videbla. La solaj objektoj en la vestiblo
estis du grandaj, marmoraj vazoj, bele ornamitaj per arabeskoj kaj
flora&#x135;oj. Inter ili pendis per silkaj &#x15D;nuroj rondforma, kupra plato. &#x108;i
tiun platon Omar sonorigis per malgranda martelo, kiun li prenis el unu
el la vazoj. Post ne longe aperis el la pordo &#x109;e ilia dekstra flanko
meza&#x11D;a virino kun dignoplena sinteno, vestita per blanka vesto. En la
da&#x16D;ro de mallonga momento la virino montris embarason kaj malplezuron &#x109;e
la vido de fremdaj vizitantoj, sed &#x15D;ajne &#x15D;i venkis &#x109;i tiujn sentojn, tuj
kiam &#x15D;i vidis Omaron.</p><p>Omar ekpa&#x15D;is anta&#x16D;en kaj diris &#x11D;entile:</p><p>� Beno de la Eternulo estu kun
&#x109;i tiu domo, Ajla. Kvar eminentaj viroj el la lando Egipta,
respektegataj en konsilejoj de sa&#x11D;uloj, honoras nian urbeton per vizito.
Ili volas esplori la kutimojn de nia lando, kaj aparte interesi&#x11D;as pri
belaj konstrua&#x135;oj. Beda&#x16D;rinde via sinjorino kaj mia forestas; sed mi
petas pro miaj vizitantoj permeson trarigardi &#x15D;ian belan palacon.</p><p>Ajla respondis per vo&#x109;o, kiu, malgra&#x16D; &#x15D;ia peno vidigi facilan, sinceran
mienon, ne povis ka&#x15D;i ian maltrankvilecon.</p><p>� Estu certa, Omar, mia sinjoro, ke mia sinjorino Zalmuna kun &#x11D;ojo
plenumus &#x109;iujn viajn dezirojn, kaj ke &#x15D;i sentus sin honorata de vizito
de tiaj honorindaj vizitantoj. Tre volonte mi montros al vi &#x109;iujn
vidinda&#x135;ojn de la domo, kun escepto, kompreneble, de kelke da privataj
&#x109;ambroj, en kiujn, cetere, noblaj fremduloj ne volus sin trudi.</p><p>Omar kaj Ijob esprimis koran dankon kaj &#x15D;aton, kaj la Egiptujanoj
aprobis ilin per &#x11D;entila riverenco.</p><p>Ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra koridoro, montrante
al ili, unu post alia, dekkelke da belegaj &#x109;ambroj, bonguste ornamitaj,
sed enhavantaj nur malmultajn meblojn. La plimulto el ili estis longaj,
mallar&#x11D;aj &#x109;ambroj, apartigitaj per dikaj muroj. Ili estis are aran&#x11D;itaj;
kaj &#x109;iu areto havis unu pordon, komuniki&#x11D;antan kun la centra koridoro.
Konjekteble &#x109;iu areto da &#x109;ambroj havis apartan celon, jen por lo&#x11D;igi
vizitantojn, jen por kunvenoj ktp. Nur malmultaj &#x109;ambroj havis
fenestrojn, a&#x16D; pli &#x11D;uste, mallar&#x11D;ajn malferma&#x135;ojn por ventolado. &#x108;e
aliaj la plafono estis subtenata de sufi&#x109;e densaj vicoj da mallongaj
kolonoj, starantaj sur la eksteraj muroj, kvaza&#x16D; balustrado.</p><p>La pli grandaj &#x109;ambroj estis senplafonaj, a&#x16D; parte senplafonaj. Ili
estis kovritaj per al&#x11D;ustigebla vakstolo, allasanta mildan lumon kaj
aeron, kaj samtempe donanta agrablan ombron. La koloro de la vakstolo
&#x109;iam harmoniis kun la koloro de la &#x15D;tonaj muroj kaj kun la meblaro.</p><p>Lemuel preska&#x16D; ne partoprenis en la interparoloj, kaj &#x15D;ajne ne multe
interesi&#x11D;is pri la beleco de la objektoj, kiuj estigis en la fremdaj
viroj vivecan plezuron. La basketoj de lia blanka kapvesto ankora&#x16D; ka&#x15D;is
la supran parton de lia viza&#x11D;o, kvaza&#x16D; li da&#x16D;re estus sub brilegaj
radioj de la tagmeza suno. Tamen en la tuta da&#x16D;ro de la vizito lia cerbo
vigle laboris, esplorante per la okuloj la planon, la&#x16D; kiu la domo estis
konstruita; mezurante en la pensoj la distancojn inter diversaj lokoj,
kaj rimarkante pli ol unu aferon, kiujn la aliaj ne vidis, &#x109;ar ili ne
suspektis ilin.</p><p>Dum la vizitantoj kun admiro rigardis en granda, parada &#x109;ambro seson da
belegaj, el marmoro skulptitaj ripozejoj, kovritaj per leopardaj feloj
kaj multekostaj tukoj, Ajla malaperis momenton, por doni ordonojn al du
servistinoj, kiujn scivolemo allogis al tiu ne ofte uzata parto de la
domego. (&#x15C;i uzis kun egala facileco diversajn lingvojn: la Babelan, la
dialekton de la lando Uc, la Egiptan kaj la Sumero-Babelan dialekton de
sia patrolando.)</p><p>Fininte la pririgardon de la maldekstra parto de la domego, kiu, krom
unu pordo, estis tute apartigita for de la dekstra parto, ili elpa&#x15D;is en
vastan, kvarangulan &#x11D;ardenosimilan korton, &#x109;irka&#x16D;itan je &#x109;iuj flankoj de
kolonejo. En la mezo de la korto trovi&#x11D;is artefarita lageto, en kiu
staris granda, marmora baseno. Klara akvo elfluis el la baseno super
&#x11D;ian randon, kaj pla&#x16D;de falis en la lageton. &#x108;e la kontra&#x16D;a fino de la
lageto staris rondforma kiosko, sur kies supro brilis multekolore
emajlita, senpinta piramideto, kvaza&#x16D; miniatura templo, kronita per
orita kupolo. Neniu el la vizitantoj povis � a&#x16D; volis � diveni la celon
de la kiosko; kaj Ajla, pridemandite, iom eviteme &#x15D;ajnigis nescion.
Malanta&#x16D; la kiosko staris aleo da majestaj cipresoj, kondukanta al lar&#x11D;a
pordego, tra kiu estis videbla, en kelka malproksimeco, foliori&#x109;a &#x11D;ardeno.</p><p>Ili eniris, tra la pordego, la &#x11D;ardenon, a&#x16D; pli &#x11D;uste, vastan parkon. &#x108;i
tiu parko okupis la tutan deklivon de la monteto, sur kiu staris la
domego. &#x11C;i prezentis treege &#x109;arman vida&#x135;on en &#x109;iuj direktoj. La
Egiptujanoj haltis &#x109;e la supro de &#x15D;tuparo, kondukanta de teraso al
malgranda, artefarita ebena&#x135;o kun multekoloraj kaj simetrie aran&#x11D;itaj
florbedoj. La beleco de la pejza&#x11D;o &#x109;armis ilin pli ol &#x109;io alia, kion ili
vidis anta&#x16D;e dum ilia voja&#x11D;o.</p><p>� Kia paradizo! � diris Hamul solene. � La tuta lando Egipta ne posedas
lokon komparindan kun &#x109;i tiu &#x11D;ardeno.</p><p>Ajla, kiu &#x15D;ajne deziris, ke la vizitantoj ne plu esploru la &#x11D;ardenon,
rekondukis ilin tra kolonejo al la dekstra parto de la domo. Ili
preterpasis kelke da fermitaj pordoj, alirejoj, sendube, al la servista
kvartalo, en kiun tamen la virino ne invitis ilin eniri. Neniu el la
cetera domanaro estis videbla; kaj la vizitantoj miris pri mistera
silento, reganta en la tuta loko. Atinginte la finon de la kolonejo, ili
trovis, ke iu intertempe pretigis por ili man&#x11D;eton sub baldakeno anta&#x16D;
la domo. Sur malaltaj, el ligno skulptitaj tabloj staris sep oraj
pokaloj kaj karafoj, plenaj de trinka&#x135;oj, faritaj el mielakvo kaj
fruktosukoj, kaj pladoj kun diversaj kuka&#x135;oj kaj fruktoj. &#x108;irka&#x16D; la
tabloj estis metitaj salikaj se&#x11D;oj, kovritaj per feloj.</p><p>Post preno de la refre&#x15D;iga&#x135;oj la vizitantoj, gvidate de Ajla, eniris la
pli privatan parton de la domo. Tie la aero estis agrable parfumita, kaj
&#x109;io sentigis al ili la influon de sinjorino kun delikata kaj poeziema
gusto. La pezeco kaj la severeco de la konstrua&#x135;o estis moligita per
multaj subtilaj ornama&#x135;oj kaj aran&#x11D;o de luksaj kurtenoj, kusenoj,
drapira&#x135;oj ktp. La domestrino ne invitis la vizitantojn pririgardi
multajn &#x109;ambrojn en &#x109;i tiu parto de la domo. Kelkaj enirejoj estis
fermitaj per pezaj kurtenoj, kaj aliaj estis baritaj per tripiedoj kun
ornamaj kreska&#x135;oj. Oni ne povis ne senti, ke iu &#x135;us metis ilin tien, por
malhelpi eniron a&#x16D; peton pri permeso eniri.</p><p>&#x108;i tie Lemuel, &#x15D;ajnigante intereson nur pri ornama&#x135;oj kaj la
multekosteco de la konstruaj materialoj uzitaj, vigle esploris per
ka&#x15D;itaj rigardoj &#x109;ion esploreblan.</p><p>Ajla petis la gastojn eniri iom vastan salonon, en kiu trovi&#x11D;is, krom
bela meblaro, granda kolekto da kurioza&#x135;oj el multaj landoj. En la
momento, kiam Omar volis, la lasta, eniri la &#x109;ambron, Ajla ektu&#x15D;is lian
brakon kaj montris per kapsigno, ke &#x15D;i volas paroli kun li aparte. Omar
sekvis &#x15D;in.</p><p>� Jen, Omar, mia sinjoro, � &#x15D;i flustris, � trovi&#x11D;as privata &#x109;ambraro de
mia sinjorino Zalmuna, la Belulino. Rapide &#x135;etu rigardon en &#x11D;in.</p><p>Omar hezitis. Kontra&#x16D;aj sentoj ekbatalis en lia koro. De la morto de
Dusadad, la patro de Zalmuna, anta&#x16D; kvar jaroj, li nur unu fojon vizitis
la privatan parton de la domo, kune kun sia edzino. &#x11C;uste la atmosfero
de la &#x109;ambroj, en kiuj Zalmuna kutime spiradas kaj movi&#x11D;adas, enhavos
por li � li sentis � ion mistere allogan kaj dol&#x109;an. Tamen ne nur natura
modesteco hezitigis lin, sed anka&#x16D; maltrankviliga, admona sento, kvaza&#x16D;
li estas transpa&#x15D;onta en animstaton, el kiu li ne facile povus poste sin
liberigi. Interna vo&#x109;o &#x15D;ajne avertis lin, ke li sen&#x109;ese pentus &#x109;i tiun
pa&#x15D;on. Sed plua penso venis al li en la kapon: Foje li a&#x16D;dis malbelan
famon en la urbeto, ke en privata &#x109;ambro de Zalmuna trovi&#x11D;as idolkultaj
objektoj. Eble li nun povos konstati la mal&#x11D;ustecon de tiu famo.
&#x108;iuokaze, li ricevos certecon; kaj certeco, kiom ajn &#x109;agrena, estos
preferinda je la duboj, kiuj &#x109;iam atakadis lin, malgra&#x16D; lia peno forpeli
ilin. Li do eniris, &#x15D;ovi&#x11D;ante preter tripieda florvazo, per kiu,
sendube, oni volis montri la privatecon de la &#x109;ambraro. La unua &#x109;ambro
estis preska&#x16D; senmebla anta&#x16D;salono. Trapasinte tra peze kurtenita pordo,
li sin trovis en vasta, longforma &#x109;ambro, luksege meblita. Duono de la
plafono konsistis el flaveru&#x11D;a vakstolo, kiu donis al la loko tre
agrablan lumon, harmoniantan kun la delikataj koloroj de la meblaro kaj
de la ornama&#x135;oj. La alia parto de la &#x109;ambro estis plafonita per arte
skulptita ligna&#x135;o. En la luma parto, sub la vakstolo, trovi&#x11D;is mamora
akvujo, en kiu &#x15D;prucis fontano, kaj vigle movi&#x11D;adis fi&#x15D;etoj. &#x108;irka&#x16D; la
akvujo staris tri belaj vazegoj kun floroj kaj ornamaj kreska&#x135;oj, kaj,
inter la vazoj, kanapoj tegitaj per multekoloraj damaska&#x135;oj. Sur unu el
la kanapoj ku&#x15D;is kelke da muzikiloj, nome flutoj, cimbalo kaj &#x15D;almo; kaj
apude staris harpo.</p><p>La mezon de la plafonita parto de la &#x109;ambro okupis ortegita kanapolito,
surhavanta molajn kusenojn kaj kovrilon el cervaj feloj. &#x108;e amba&#x16D;
flankoj de la kanapolito, je kelka distanco, staris altaj tripiedoj el
polurita latuno kun oraj ujoj, kvaza&#x16D; por bruligi incenson. Molaj
tapi&#x15D;oj kovris &#x109;i tie kaj tie la blankmarmoran plankon; kaj grandaj,
flordesegnaj tapi&#x15D;oj pendis de oraj festonoj sur la muroj, &#x109;irka&#x16D;antaj
la liton.</p><p>Per rapidaj, avidaj rigardoj Omar esploris la plej okulfrapantajn
trajtojn de la &#x109;ambro. Dum kelke da momentoj li staris apud la pordo,
&#x109;armita de la miriga beleco de la vida&#x135;o, kaj preska&#x16D; duonebria de la
delikata bonodoro, pleniganta la ejon. Lia koro batis forte, kaj ree
superregema sopiro ekposedis lin, &#x109;ion riski pro la virino, kies spirito
&#x15D;ajne envolvis kaj ensor&#x109;is lin. En la kontra&#x16D;a, longa muro vidi&#x11D;is du
malferma&#x135;oj, kondukantaj al malpli grandaj &#x109;ambroj. Rapide Omar
transiris, por enrigardeti ilin. La unua estis banejo, konstruita el
diverskolore emajlitaj brikoj. La akvujo estis rektangula kava&#x135;o en la
mezo de la planko, enirebla per &#x15D;tupareto. Apud la akvujo staris ku&#x15D;ejo
por masa&#x11D;ado, kelke da kestoj, molaj se&#x11D;oj kaj tablo plena de &#x109;iuspecaj
tualetobjektoj.</p><p>La alia malferma&#x135;o estis peze kurtenita. La internaj randoj de la
kurtenoj estis kunplektitaj per longa rubando, kies finoj estis
sigelitaj, tiel, ke neniu povis eniri la &#x109;ambron, ne tran&#x109;inte la
rubandon, a&#x16D; rompinte la sigelon. Omar sciis, ke la tiel fermita
kabineto estis anta&#x16D;e skribo&#x109;ambro de Dusadad, kaj enhavis grandan
nombron da dokumentoj, skribitaj sur argilaj tabuletoj a&#x16D; cilindroj.
Supozeble &#x11D;i nun estas la skribo&#x109;ambro kaj dokumentejo de Zalmuna. Li
sin turnis, por foriri, timante, ke li jam restis tro longe. Ne pli frue
ol tiam li rimarkis malanta&#x16D; la litokanapo, &#x109;e unu el la mallongaj
muroj, objekton per tukoj kovritan. Konjekteble &#x11D;i estis tablo a&#x16D; granda
kesto, surhavanta kelke da ornama&#x135;oj a&#x16D; kandelingoj. &#x108;ar li ne volis, ke
oni rimarku lian foreston, Omar rapidpa&#x15D;e eliris, por aligi sin al la
amikaro. Kiam li transiris la koridoron, Ajla flustris al li:</p><p>� &#x108;u ne vera paradizo, mia sinjoro? &#x11C;i fari&#x11D;os via, se vi volas.</p><p>Neniu rimarkis lian foreston, krom Lemuel, kiu kun &#x15D;ajne vigla intereso
esploris antikvan duonreliefa&#x135;on, enmetitan en la muron super pordo.
Zorgeme li notis al si en la memoron la lokon de la &#x109;ambro, el kiu Omar
elvenis. Ijob dankis al la domestrino en la nomo de la fremdlandaj
gastoj pro &#x15D;ia komplezemeco; kaj Hamul komisiis al &#x15D;i salutojn kaj
bondezirojn por &#x15D;ia sinjorino.</p><p>La vizito tiel fini&#x11D;is, kaj la viroj eliris en la plenan taglumon. Tuj
ili komencis pridiskuti la belan domegon kaj &#x11D;ian posedantinon. La
opinioj esprimitaj montris la diversecon de la karakteroj de la
parolantoj. La unuaj egiptoj entuziasme la&#x16D;dis la belegecon kaj la
ri&#x109;econ de la bieno, kaj fervore eldiris esperon, ke estos donite al
ili, anta&#x16D; ol ili reiros en sian hejmlandon, konati&#x11D;i anka&#x16D; kun la
mastrino, pri kies mirinda beleco ili tiel multe a&#x16D;dis. Okran, la plej
juna el la trio, scivoleme demandis, kial tia bela kaj ri&#x109;a sinjorino
restis tiel longe senedza.</p><p>� &#x108;u ne trovi&#x11D;as en la landoj Araba a&#x16D; Babela, � li demandis, � junaj
aventuremaj princoj, kiuj perforte akiros tian kaptinda&#x135;on, se ili ne
povas gajni &#x11D;in per amindumado?</p><p>Dum Omar kaj Ijob pripensis, kion respondi, Lemuel ekparolis:</p><p>� Sendube tre multaj junuloj jam duonfrenezi&#x11D;is pro amo al Zalmuna, la
Belulino; sed Zalmuna ne estas cedema knabino, kiu inspiras aventuran
kaptadon. Ia mistera timo detenas ilin.</p><p>Tion li diris kun signifoplena rideto kaj facila balancado de la kapo,
kvaza&#x16D; li scias pli multe, ol li volas eldiri.</p><p>Hamul ree diris, kvaza&#x16D; li ne a&#x16D;skultis la interparolon de la aliaj:</p><p>� Kia paradizo! Tie mi tre volonte pasigus en paco la reston de mia
longa okazojplena vivo kune kun areto da sa&#x11D;aj, diotimaj viroj, kiuj,
same kiel mi, laci&#x11D;as de la batalo kontra&#x16D; la malbono en la mondo, kaj
sopiras ripozi en la sunbrilo de dia amo.</p><p>Ijob respondis, ame rigardante la granda&#x11D;ulon: Se la tagoj de mia vivo
estus duoble pli multaj, ol ili estas, mia koro ne povus deziri, nek mia
imago elpensi pli grandan feli&#x109;on, ho, nobla amiko, ol lo&#x11D;i &#x109;i tie en
sereneco &#x109;e via flanko. Sed la Eternulo savis min el mia animabismo por
nova vivo aktiva. Mia vivo devas pruvi, ke la Eternulo estas Dio,
potenca kaj favorkora, la sola Savonto el &#x109;iuj mizeroj, el &#x109;iuj malvirtoj.</p><p>Iom senpacience Lemuel diris, tuj kiam Ijob silentis:</p><p>� La gustoj de la homo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as. Kiu povas anta&#x16D;diri, kion la koro
deziros, kiam la kapo estas ar&#x11D;enteblanka kaj la pa&#x15D;oj nefortaj?
Ripozado kaj revado &#x109;i tie ne prezentas nun al miaj okuloj allogan
bildon. Donu al mi la liberan vivon de komerca voja&#x11D;isto; vizitadon al
fremdaj landoj; vidadon al naturaj bela&#x135;oj. Interparolado kun
multvoja&#x11D;intaj viroj en la vespero &#x109;irka&#x16D; tendara fajro allogas min nun
pli forte. Per tio mi povas pli bone plenumi la devojn, kiujn ambicio
trudas al volonta koro.</p><p>Kun bonkora scivolemo Hamul diris:</p><p>� La koro naskas ambiciojn. &#x108;ar mi
scias, ke via koro estas nobla, Lemuel, mi deziras scii, kiajn ambiciojn
vi en &#x11D;i gastigas.</p><p>Gravamiene Lemuel respondis:</p><p>� Per &#x109;iuj fortoj mi bataladas kontra&#x16D; la
insidaj penegoj de la Babela pastraro detrui la lastajn resta&#x135;ojn de la
kredo al la Eternulo, kaj kontra&#x16D; la kruelega ekspluatado de la
malri&#x109;uloj. La pastraro kaj la ri&#x109;ularo en niaj urboj konspiras, por
ankora&#x16D; pli mizerigi la laboristojn: tiuj, por sklavigi iliajn animojn;
&#x109;i tiuj � iliajn korpojn. Belaj palacoj kaj grandaj temploj ne &#x11D;ojigas
mian koron, &#x109;ar mi ne povas ne memori, ke ili konstrui&#x11D;as plejparte de
mizeraj sklavoj, lo&#x11D;antaj mem en doma&#x109;oj. La Eternulo ne trovas pla&#x109;on
en konstrua&#x135;oj, kiom ajn belegaj, starigitaj per maldol&#x109;aj &#x11D;emegoj kaj
riveroj da larmoj kaj &#x15D;vito de vipopelitaj mizeruloj.</p><p>Post kelkmomenta, peza silento, dum kiu la aliaj viroj metiteme pesis la
vortojn de Lemuel, Ijob respondis milde, sed kun sentebla embaraso en la
spirito:</p><p>� Viaj vortoj, ho ve! estas veraj, Lemuel. La koro de la Eternulo
doloras pro la suferoj de la subpremitoj. Sed vi scias, ke Dusadad estis
bona estro, pagis bonan salajron, kaj bonkore traktadis siajn servantojn.</p><p>� Tio estas vero, � vigle respondis la komercisto, � Dusadad alte taksis
sian reputacion de noblulo, kaj por konservi &#x11D;in, malavare pagadis, e&#x109;
parade kelkafoje, en la limoj de sia konataro. Mi e&#x109; ne volas dubi lian
bonkorecon; sed li ne esploris la transmontan valon. <emphasis>Mi</emphasis> vidis, pli ol
unu fojon, la &#x15D;vitgutojn de la sklavoj de &#x15C;edad, la konstruisto, kaj
a&#x16D;dis iliajn &#x11D;emegojn, kiam ili trenegadis trans la montojn de la sudo
&#x11D;uste la &#x15D;tonojn, kiujn vi admiris anta&#x16D; unu ka&#x15D;buo. <emphasis>Mi</emphasis> vidis tie
homidojn tordi&#x11D;i sub vipobatoj, kvaza&#x16D; ili estus obstinaj bestoj; kaj
ekflami&#x11D;is mia animo. La ostoj de unu el la malhomaj sklavopelistoj de
&#x15C;edad blanki&#x11D;is apud dezerta vojo inter Dedan kaj Uzal.</p><p>Ree peza silento regis inter la viroj. La a&#x16D;skultintoj ne povis dubi, ke
la vortoj de Lemuel estas tute veraj. Ijob kaj Omar bone konis la
fervoron de la komercisto pro la subpremitaj klasoj, kaj lian furiozon
kontra&#x16D; la &#x109;iam kreskantaj influo kaj povo de la Babela pastraro. Ili
admiris lin pro tiuj noblaj sentoj; sed ili ne partoprenis lian
optimismon, nek posedis sufi&#x109;e da energio kaj maltimo, por malka&#x15D;e sin
&#x135;eti, &#x109;e lia flanko, en la batalon kontra&#x16D; la senskrupula hierarkio kaj
la socia sistemo, kiu aprobe permesis la ekspluatadon de la sklavoj kaj
malri&#x109;uloj. Ilia temperamento preferis trankvilan, mediteman vivon en
kvieta vila&#x11D;o, malproksime de la brumovi&#x11D;ado en grandaj urboj.</p><p>Por &#x15D;an&#x11D;i la temon unu el la junaj Egiptoj ekparolis:</p><p>� Diru, Omar, &#x109;u Zalmuna estas tiel belanima, kiel, la&#x16D;fame, &#x15D;i estas
bela korpe?</p><p>Respondante post kelkmomenta medito, Omar penis paroli trankvile kaj
sen&#x11D;ene, sed ardo en liaj okuloj kaj kontra&#x16D;vola tremeto en la vo&#x109;o
montris, ke la demando ektu&#x15D;is senteman lokon en lia koro. Li diris:</p><p>� Kredeble tiuj, kiuj Zalmunan plej intime konas, fervore respondus
jese. Demandu en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o; &#x109;iuj malri&#x109;uloj kaj mizeruloj en la lando
prikantas &#x15D;ian bonkorecon. Neniam venis al &#x15D;i afliktito, kiu ne ricevis
konsolon kaj helpon. Se harpludado povas indiki animstaton, &#x15D;ia animo
superas per beleco &#x15D;ian ekstera&#x135;on; kaj neniu povus a&#x16D;di &#x15D;in paroli pri
interna lumo kaj pri la sopiroj de la homa spirito al la belo, ne
sentante sin anime altigata.</p><p>Ijob enpense skuis la kapon.</p><p>� &#x108;io &#x109;i tio povas esti vera, Omar, � li diris, � tamen Zalmuna jam
delonge estas por mi mistero. Kiam &#x15D;i estis pli juna, &#x15D;i ofte vizitadis
min kune kun sia patro, kaj kondutis malka&#x15D;eme kaj amikeme. Sed nun &#x15D;i
&#x15D;ajne evitas min; kaj ni estas preska&#x16D; fremduloj unu por la alia.</p><p>Lemuel silentis, sed lia silento kaj lia enpensa mieno estis por Omar
multesignifaj.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro VI</p><p>Nokta aventuro de Lemuel</p></title><p>Venuso jam estis brila stelo en mallumi&#x11D;anta okcidenta &#x109;ielo, kaj
ripozema naturo sin envolvis en silento, kiam rajdanto sur kamelo
alproksimi&#x11D;is al flanka pordego de la bieno de Zalmuna. Rajdanto kaj
besto estis polvokovritaj, kaj per tio supozigis, ke ili venis de tre
malproksime. Kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo
kun rimarkinda facilmoveco. Portante sakon sur la &#x15D;ultro, kaj kondukante
la kamelon per bridorimeno, li aliris parton de la domego, okupitan de
la servistaro.</p><p>� Hola! � kriegis la viro.</p><p>Tuj kiam li a&#x16D;dis alproksimi&#x11D;antan piedsonon, li alprenis aspekton de
malfortika maljunulo, laca pro longa voja&#x11D;o. Nejuna virino malfermis
kadron, kaj rigardis la alveninton kun preska&#x16D; malka&#x15D;a malplezuro.
Ignorante la malbonhumoron de la virino, Lemuel � &#x109;ar tio estis li,
lerte alivestita � salutis &#x15D;in kun humileco, miksita kun &#x15D;ajne
senartifika digno:</p><p>� Paco estu kun &#x109;i tiu palaco, virino. Mi venis, por demandi pri la
farto de mia sinjorino Zalmuna, la Belulino. Mi estas Ja&#x15D;ab, Joktanido
kaj komercisto el Uzal. Sciigu, mi petas, al via sinjorino, ke mi
atendas &#x15D;ian bonvolon la&#x16D; &#x15D;ia ordono.</p><p>� La sinjorino Zalmuna ne estas hejme, la virino respondis heziteme.</p><p>� Ne hejme! � ripetis Lemuel kun bone &#x15D;ajnigita konsterno, � ne hejme?</p><p>� Ne, � rediris la servistino per vo&#x109;tono, kiu jam montris iom da
scivolo kaj molkoreco. � Zalmuna iris Babelon anta&#x16D; kelke da tagoj, kaj
mi ne atendas &#x15D;ian revenon anta&#x16D; la fino de &#x109;i tiu monato.</p><p>� Tre &#x109;agrena afero, virino, � diris la Joktanido malrapide, kaj skuante
la kapon kun aspekto de laceco kaj profunda mal&#x11D;ojo. � La sinjorino
Zalmuna tion anka&#x16D; tre beda&#x16D;ros. &#x108;u mi povas paroli en la orelon de via
dommastrino� Halka, &#x109;u ne?� Ajla?� bone, de Ajla?</p><p>Li diris tion tre simple, kvaza&#x16D; jesa respondo nepre venos, bone sciante
tamen, ke Ajla en tiu sama momento estas en la domo de Omar, sekrete
babilante kun Nupta � tre kredeble pri la vizito de la fremdlandaj
gastoj, inkluzive de li mem. La servistino respondis iom surprizite:</p><p>� Ne, Ajla ne estas en la domo en la nuna momento. Tre eble &#x15D;i revenos
malfrue. Revenu morga&#x16D; matene.</p><p>La komercisto eklevis la manojn kun montro de granda surprizo kaj ekkriis:</p><p>� Morga&#x16D; matene? Kien mi iru, virino? Kiun mi povus peti gastigi min,
nekonatulon en Betra&#x125;, se la servistoj de Zalmuna, mia noblanima
sinjorino, rifuzas eniron al mi, kiun &#x15D;i efektive invitis? Mia ekstera&#x135;o
kaj la laceco de mia besto ja klare montras, ke mi venis de malproksime.
La suno jam de duonka&#x15D;buo finis sian iradon, kaj maljuneco sopiras al
dol&#x109;a ripozo. Jes, mi foriros kaj ka&#x16D;ros ie, laca kaj malsata,
primeditante la sanktajn morojn de la gastamo en la multaj landoj, kiujn
mi vizitadis, e&#x109; en landoj, kiuj ne estas sub la nobliga regado de la
diino de la vespera stelo. Mi foriros, ja, ka&#x15D;ante mian viza&#x11D;on anta&#x16D;
mia kamelo, pro honto.</p><p>Tamen li ne foriris, sed staris en la da&#x16D;ro de kelke da momentoj, kvaza&#x16D;
li estas tro malgaja por sin movi. La virino videble maltrankvili&#x11D;is kaj
fine diris kortu&#x15D;ite:</p><p>� Kredu min, filo de Joktan, prefere ol lasi vin foriri, mi mem pasigus
la nokton en la dezerto meze de sova&#x11D;aj bestoj. Sed dum la foresto de
Zalmuna estas al ni malpermesate akcepti fremdulojn. Almena&#x16D; en la
foresto de Ajla�</p><p>� Mi ne estas fremdulo por Zalmuna. Tamen tiel estu, virino. Ja&#x15D;ab, ido
de Joktan, la glora princo, neniam ankora&#x16D; humili&#x11D;is anta&#x16D; virino por
peta&#x109;i kompaton. Mi skuos la polvon for de miaj &#x15D;uoj kontra&#x16D; Betra&#x125;, kaj
iros kaj faros por mi kaj mia kompatinda kamelo sterna&#x135;on el folioj,
meze de bestoj de la dezerto, pli gastamaj ol Betra&#x125;anoj. Paco estu kun
&#x109;i tiu domo.</p><p>Dum Lemuel ankora&#x16D; parolis, li a&#x16D;dis strangan vo&#x109;on, kaj, momenton
poste, ekvidis e&#x109; pli strangan vida&#x135;on: Pigmeo de neproporcia staturo
kaj malpla&#x109;ega malbeleco survenis, kondukante per fera &#x109;eno preska&#x16D;
plenkreskan panteron. Grandega kapo sidis &#x15D;ajne senkole inter lar&#x11D;aj
&#x15D;ultroj. Liaj nudaj harkovritaj brakoj atingis &#x11D;is malsupre de la
genuoj, kaj aspektis kiel brakoj de granda simio. Liaj kruroj, anka&#x16D;
nudaj kaj abunde kovritaj de vilaj haroj, estis tre mallongaj kaj
kurbaj. Malgra&#x16D; lia eteco, la staturo de la viro supozigis
eksterordinaran muskolforton. Estus malfacile diri, kiu el la trajtoj de
lia senforma viza&#x11D;o kontribuis la plej elstaran parton de lia
malbelegeco; &#x109;u lia vasta bu&#x15D;o kun siaj neregulaj, malpuraj dentoj; a&#x16D;
&#x109;u lia lar&#x11D;a tubera&#x135;a frunto. Certe estis, ke liaj okuloj, kvankam
malgrandaj kaj enkavaj, ne estis kulpaj. Ili estis la sola, rimarkebla
trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon. En ili
briletis samtempe spriteco, petolemo kaj kelkafoje e&#x109; bonkoreco, tiel
konsistigante rimarkindan kontraston kun la tuta cetera ekstera&#x135;o de la
vireto. Alparolante la beston, kiu per &#x109;iuj fortoj, sed vane, penis sin
liberigi de sia gardisto, la pigmeo diris:</p><p>� &#x108;u vi vidas &#x109;i tiun vipon, mia belulino? Memoru la dancon, kiun ni
kune dancis hiera&#x16D; vespere. Ku&#x15D;i&#x11D;u!</p><p>La panterino &#x15D;ajne rememoris kaj obee ka&#x16D;ri&#x11D;is. Sin turnante al la
virino, la pigmeo diris:</p><p>� Kio malpla&#x109;as al vi, Alkana? Nova amanto, mi vidas. Kial vi ne invitas
lin enveni, junulino? Kiam mi estis juna kaj belaspekta, la belulinoj de
nia vila&#x11D;o estis pli komplezemaj. Ha� ha!</p><p>La etulo ekridegis pro sia &#x15D;erco, malanta&#x16D;en &#x135;etante la kapon, kaj
malfermegante la bu&#x15D;on kiel fa&#x16D;kon, dum liaj okuloj tute malaperis.
Subite li &#x15D;an&#x11D;is sian konduton kaj diris kun &#x15D;ajn&#x11D;entileco kaj ridinda
seriozeco:</p><p>� Ne foriru, amiko. Almena&#x16D; ne forportu kun vi tian malgajan koron.</p><p>La virino kolere sin turnis al la pigmeo kaj akre protestis:</p><p>� Silentigu vian malican langon, vi simia&#x109;o, kaj atentu viajn proprajn
aferojn. Vi bone scias, ke dum la foresto de nia sinjorino kaj de Ajla
ni ne povas inviti fremdulojn en la domon. Foriru tuj, alie mi fortiros
vin per la malbelaj oreloj viaj.</p><p>La ridego de la pigmeo kaj la akra vo&#x109;o de la virino survenigis du
pluajn servistinojn. Lemuel trankvile rigardis la scenon, atendante
oportunan momenton por ree paroli. Li jam a&#x16D;dis multon pri tiu stranga
vireto, sed neniam anta&#x16D;e vidis lin.</p><p>� Kial vi tiel eksciti&#x11D;as, Alkana? � demandis unu el la &#x135;us alvenintaj
virinoj. La aliaj preska&#x16D; samtempe diris, ripro&#x109;e sin turnante al la pigmeo:</p><p>� Vi devus ne konduki la panteron &#x109;i tien, kapegulo, anta&#x16D; &#x11D;ia
vesperman&#x11D;o. Krom tio, subita vido al sova&#x11D;a besto povas ja morte timigi
maljunulon.</p><p>� Ne, mia bona virino, � diris Lemuel tre &#x11D;entile; � katenita besto ne
timigas Ja&#x15D;abon, famekonatan Dedananon, kiu jam multfoje trafis pli
grandajn dan&#x11D;erojn. E&#x109; hodia&#x16D; mi eble estos devigata pasigi la nokton
sur la kamparo meze de dan&#x11D;eraj bestoj, &#x109;ar oni rifuzas al mi &#x15D;irmejon
en domo, kies mastrino petis min &#x15D;in viziti. &#x108;u mi povus peti &#x15D;irmilon
aliloke, ne riskante makuli la belan famon de mia sinjorino Zalmuna, la
Belulino, pro tia hontinda rompo de la sanktaj moroj de gastamo? Ne,
prefere mi perdus la vivon!</p><p>� Pro kio, do, Zalmuna invitis vin? � demandis la �bona virino�, sufi&#x109;e
bonkore, sed ne sen nuancoj de suspekto kaj malplezuro en la vo&#x109;o.</p><p>Lemuel respondis milde:</p><p>� Plivole mi renkontus koleran malsa&#x11D;ulon ol fari al vi malplezuron; sed
grandsinjorinoj ofte detenas gravajn aferojn for de junaj servistinoj.
Jenon tamen, mi povas diri sen nediskreteco: Mi renkontis Zalmunan la
unuan tagon de la monato <emphasis>Utulu</emphasis><a l:href="#n12" type="note">[12]</a>, dedi&#x109;ita al la diino I&#x15D;tar,
en la domo de <emphasis>Avel-ilu</emphasis><a l:href="#n13" type="note">[13]</a>, la &#x109;efpastro en Eridu, kaj sciigis
&#x15D;in pri nova kaj mirinde efika ensor&#x109;ilo, farita el <emphasis>ki&#x15D;kanu</emphasis><a l:href="#n14" type="note">[14]</a>
kaj el kelkaj aliaj kunmiksa&#x135;oj. Zalmuna tuj forte deziris posedi tiun
trezoron, kaj petis min senprokraste havigi al &#x15D;i provizon da &#x11D;i. Sola
mi voja&#x11D;is en tre malproksiman landon al granda sanktulo, spitante
dan&#x11D;erojn, kaj suferante pro maloportuna&#x135;oj. Longe mi prikantis anta&#x16D; la
sanktulo la noblecon kaj la belecon de via sinjorino; fervore mi parolis
pri la granda honoro, kiun tributas al &#x15D;i la tuta mondo. Fine prosperis
al mi konsentigi lin, kaj li donis al mi malgrandan provizon de la
konsista&#x135;oj, kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado, kondi&#x109;e
ke mi ne malka&#x15D;u la sekreton al iu alia persono. Mia saketo enhavas la
trezoron kaj anka&#x16D; kelke da bonegaj, maloftaj kosmetikoj. Sed� mi
devos foriri�</p><p>Lemuel haltis kaj finis la frazon per signifoplena gesto. Dum li
parolis, li ka&#x15D;e observis la viza&#x11D;ojn de la a&#x16D;skultantoj, precipe &#x109;e la
eldiro de la nomo Avel-ilu, demandante sin, kian efikon havos lia
fabelo. Al la tri virinoj lia parolo ka&#x16D;zis vivan intereson, sed anka&#x16D;
neka&#x15D;eblan maltrankvilon. Per demandaj ekrigardoj ili ser&#x109;is reciproke
la okulojn unu de la aliaj. Sed tiel honesta kaj fidinda estis la
aspekto de la komercisto, ke ilia timo iom post iom kvieti&#x11D;is. Tamen ili
restis ankora&#x16D; nedecidemaj. Kun &#x15D;ajna digno kiu aliokaze estus tre
amuza, la pigmeo ekkriis:</p><p>� Kiaj timemaj esta&#x135;oj estas virinoj! Kaj kiel sensentaj! Mi, &#x15C;aerhabil,
Irakano kaj posteulo de Hira, la granda <emphasis>tabaa</emphasis><a l:href="#n15" type="note">[15]</a>, invitas vin
Ja&#x15D;abon, Dedananon, pasigi la nokton sub la tegmento de nia gastama
sinjorino Zalmuna.</p><p>� Vin gardu, &#x15C;aerhabil, mia granda sinjoro, � diris Alkana, � Ajla tiros
vin for per viaj oreloj en la bestejon pro via malmodesteco!</p><p>� Ha� ha! � ekkriis la etulo, kaj incite respondis al la insultema
virino. � Mi mal&#x15D;atas Ajlan. Mi scias tro multe pri &#x15D;i; kaj rilate al
Zalmuna, ni estas geamantoj� tra-la-la!</p><p>Dirante tion la petolulo ekdancis sur unu piedo, fajfis kaj ritme
svingis siajn longajn brakojn. Pli ridindan ludon Lemuel neniam vidis,
kaj, forgesante sian rolon, li kore ekridis. La juna virino, kiun Lemuel
nomis �bona virino� nun sin intermetis kaj diris:</p><p>� Kion alian ni povus fari? Ni devas peti Ja&#x15D;abon pasigi la nokton &#x109;i
tie. Ajla ja agus tiel same.</p><p>La aliaj virinoj konsentis, kaj balda&#x16D; poste Lemuel sin trovis,
refre&#x15D;igita per lavo kaj man&#x11D;o, en la servistejo, &#x109;irka&#x16D;ita de la tuta
servistaro, kies favoron li jam gajnis per sia natura afableco.
&#x15C;aerhabil sidis kun krucigitaj kruroj alte sur kesto en la mezo de la
&#x109;ambro, kontra&#x16D; la gasto.</p><p>� Silentu, virina&#x109;oj, � li kriis, � donu libertempon al viaj langoj; ili
jam laboris kromtempon. Nia honorinda gasto nun plenumos promeson,
faritan al mi en la kamelejo, kaj rakontos al ni belan rakonton el la
lando de la Joktanidoj. Li estas ja fama rakontisto.</p><p>La virinoj tuj silentis kaj tre volonte pretigis sin por a&#x16D;skulti.
Lemuel faris al si oportune sur mola tapi&#x15D;o apud la fajrujo, kaj ekparolis:</p><p>� Jam en la da&#x16D;ro de multaj jaroj mi voja&#x11D;adas tra la tuta mondo, kaj
multajn belajn rakontojn mi a&#x16D;dis, &#x109;ar karavanvoja&#x11D;istoj tre amas
forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj, a&#x16D; sidante &#x109;irka&#x16D;
tendofajro, per rakontado de mirrakontoj. Tre ofte oni petas min dispeli
la enuon de senokupaj horoj per rakonto el mia vivo, a&#x16D; per instrua
historio; &#x109;ar tiuj, kiuj konas Ja&#x15D;abon, scias, ke li ne amuzas per
malkonvenaj historioj, nek sensencaj fabeloj. A&#x16D;skultu do.</p><p>Iam, anta&#x16D; multege da jaroj lo&#x11D;is en la sudo de mia vasta lando treege
potenca princo. Neniu princo anta&#x16D; li, a&#x16D; post li, estis tiel sa&#x11D;a, tiel
nobla kaj altanima, kiel li. Li havis tri filojn: Hamadan, Jabok kaj
Uru, kiujn li zorge edukis, admoninstruante al ili &#x109;ian virton. Sed, por
provi ilin, kaj ta&#x16D;gigi por la altaj pozicioj, al kiuj li volis poste
ilin voki, li sendis ilin for en la mondon, &#x109;iun en apartan malproksiman
landon, kun jena, adia&#x16D;a parolo:</p><p>� Miaj amataj filoj; iru en la belan
mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi, kaj kiuj sole
povas feli&#x109;igi vin. Por ke vi ne forgesu min, kaj por ke la amo liganta
vin al mi ne detrui&#x11D;u, akompanos &#x109;iun el vi unu kolombo nevidebla.
&#x108;iuvespere revoku al vi en la memoron la agojn faritajn kaj la pensojn
gastigitajn de vi dum la tago, kaj image komuniku ilin al mi. La kolombo
alportos al mi viajn pensojn, kaj sciigos al vi la respondon de mia
koro. En la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin, kaj difinos vin
princoj; kaj vi estos por &#x109;iam feli&#x109;aj. Sed, se vi persiste mal&#x15D;atos
miajn amajn ordonojn, la kolombo forlasos vin, kaj ne plu revenos al vi.
Tiam malfeli&#x109;ego vin trafos.</p><p>� La tri junaj viroj do eliris en la mondon, &#x109;iu en landon destinitan al
li. Sed la granda princo havis tre potencan malamikon, kiu malamegis
&#x109;ion bonan kaj virtan. Pro tio li malamis anka&#x16D; la noblan princon. &#x108;i
tiu malbonulo penis per &#x109;iuj rimedoj detrui la lojalecon de la filoj,
kaj tuj komencis plenumi siajn malicajn planojn. Malfeli&#x109;e li estis tiel
lerta kaj ruza, kiel malvirta, kaj konanto de la homa koro kun &#x11D;ia
malforteco kaj &#x109;iuj &#x11D;iaj malbonaj inklinoj.</p><p>� Hamadan estis fortika, aventurama homo, tamen pli inklina sekvi aliajn
ol konduki mem; pli preta akcepti la ideojn de aliaj, ol ellabori
proprajn. Al li la malbonulo sendis senskrupulajn amikojn, kiuj delogis
lin de la virta vojo. Ili flamigis lian imagon per brilaj bildoj pri la
gloro de venkakirado kaj pri la honoro, kiun la mondo ver&#x15D;as sur
militheroojn. Verve Hamadan partoprenis en iliaj militiroj; kaj ju pli
la malsinceraj amikoj alskribis al lia heroeco la glorajn venkojn, des
pli lia animo fremdi&#x11D;is for de lia patro; kaj des pli lia koro hardi&#x11D;is.
En la komenco li pli-malpli regule komuniki&#x11D;is kun la malproksima princo
pere de la nevidebla kolombo, obeeme al lia ordono; sed balda&#x16D; li
konsciis, ke liaj nunaj vivoceloj tute ne estas en harmonio kun la
spirito de la altanima, malegoista re&#x11D;o. La amikoj pli kaj pli malka&#x15D;e
mokadis lin kaj kredigis al li, ke la sola virto posedinda estas la
heroeco, kaj ke &#x109;e viro molkoreco, tia, kian lia patro dorlotas, estas
vere nur malestiminda malvirto. Ili prezentis al li la esperon, ke post
lia morto la homaro diigos lin, kaj &#x109;iuj viroj kaj virinoj adoros lin.
Unu tagon la kolombo flugis for, hejmen, kaj neniam revenis. Kompreneble
tiu espero ne efektivi&#x11D;is; kaj Hamadan neniam trovis feli&#x109;on en la da&#x16D;ro
de sia vivo; male, nur &#x109;agrenojn kaj malkontentecon.</p><p>� Jabok havis tute malsaman karakteron. En li la malbonulo trovis emon
al komforto kaj al molaj plezuroj de la vivo. Lin li tentis per lukso
kaj per amindumado de belaj virinoj. Anka&#x16D; Jabok falis viktimo de la
ruza malamiko. Anka&#x16D; li en la komenco regule interkomuniki&#x11D;adis kun la
patro, kaj penis konservi bonan konsciencon en la da&#x16D;ro de pli ol du
jaroj. Sed tio tre malpla&#x109;is al unu belega amantino, kiu unu tagon
devigis lin elekti a&#x16D; &#x15D;in, a&#x16D; la patron. Longe li hezitis, sed fine,
ensor&#x109;ite per magia&#x135;oj, li venki&#x11D;is; kaj la kolombo mal&#x11D;oje flugis for,
senrevene. Jabok dronis pli kaj pli profunden en malvirtoj, kaj e&#x109;
adoris abomene malvirtajn diinojn, kiuj nur ekzistas en la imago de
malvirtuloj. Anka&#x16D; Jabok ne trovis feli&#x109;on en la vivo, sed nur
senripozecon kaj nesatigeblajn pasiojn.</p><p>� Uru, aliflanke, posedis feli&#x109;e pli noblan animon kaj pli firman volon.
Pura estis lia koro, kaj simpla estis liaj deziroj. Li amis &#x109;ion belan
kaj bonan. Tuj li petis la princon de la lando, en kiun li venis, doni
al li ta&#x16D;gan oficon, por ke li povu inde okupi sian tempon kaj siajn
naturdonojn; kaj por ke li ne falu en tentojn. La princo, vidante lian
noblecon kaj lian sincerecon, difinis lin kanceliero de la regno, kaj
honoris lin per senlima konfido. La sekreto de lia virta vivo kaj de lia
sukceso estis konstanta inter&#x15D;an&#x11D;o de amaj pensoj kun lia patro. Sed li
neniel estis libera de la konspiro de la malbonulo. Per la plej teruraj
tentoj la malamiko lin tentis: per ri&#x109;oj � lian honestecon; per
korteganinoj � lian &#x109;astecon; per flatado de malsinceruloj � lian
korsimplecon; per falsaj doktrinoj � lian kredemon al la vero.</p><p>� Nu, per priskriboj de tiuj tentoj mi povus distri vin tre longan
tempon, sed mi estas por tio tro laca. Post longa kaj laciga voja&#x11D;o mia
maljuna, kaduka korpo sopiras al ripozo, kaj mia interno al forgeso en
dormo. Pro tio mia historio rapidu al sia fino; kaj viaj pensoj liberi&#x11D;u
por profita medito. Fine la granda princo revokis la lojalan filon la&#x16D;
sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando. Li kovris lin per
honoroj kaj ri&#x109;a&#x135;oj, kaj donis al li, kiel edzinon, la plej belan kaj
virtan knabinon, kun kiu li vivis en sennuba feli&#x109;eco multajn jarojn,
vidante feli&#x109;ajn posteulojn &#x11D;is la kvina generacio.</p><p>Tiel Lemuel finis sian fabelon, esperante, ke la a&#x16D;skultintoj eltrovos
&#x11D;ian moralan instruon, kaj de &#x11D;i profitos. Ili ne lasis lin longe dubi,
almena&#x16D; pri la unua demando; kaj li e&#x109; ektimis, ke li faris la celon de
la rakonto tro videbla por la plenumado de sia plano. La virinoj,
kvankam ili &#x11D;entile dankis lin pro lia �belega historio�, tamen aspektis
seriozaj, kaj maltrankvile inter&#x15D;an&#x11D;is demandajn rigardojn. La pigmeo,
kiu eble neniam anta&#x16D;e silentis tiel longan tempon, ne inter&#x135;etante
komikajn a&#x16D; malicajn dira&#x135;ojn, ekparolis:</p><p>� Ho, nobla kolportisto, tio estas ja stranga rakonto; kaj mi demandis
min, kion Ajla pensus pri &#x11D;i. Ajla ne amas rakontojn, kiuj celas
&#x15D;irvundi &#x15D;ian maljunan, malvirtan koron. Ha! ha! <emphasis>Mi</emphasis> tre &#x15D;atas tiajn
fabelojn, &#x109;ar ili malhelpas al nia virinaro fari&#x11D;i pli malvirtaj, ol ili
jam estas.</p><p>Responde al tiu insulto, peco da ligno &#x135;eti&#x11D;is al lia kapo,
preterflugante &#x11D;in je distanco de malpli ol kvin centimetroj. La
petolulo rapide sin klinis kaj, turnante sin al Alkana, incite kriis:</p><p>� Ho, mia sageto do pli bone trafis la lokon celitan, ol via kruela
&#x135;eta&#x135;o! Malsa&#x11D;ulino vi estas, Alkana, tiel konfesante al fremdulo, ke
via kulpa koro per &#x11D;i trapiki&#x11D;is.</p><p>Nemultajn minutojn poste Lemuel sin trovis en malgranda gasto&#x109;ambro,
ku&#x15D;anta sur molaj tapi&#x15D;oj. La &#x109;ambro estis lokita apud la kolonejo,
&#x109;irka&#x16D;anta la internan korton, kaj komuniki&#x11D;is per kurtena pordo kun la
maldekstra koridoro, kiun la vizitantoj trairis unue en la mateno.
Lemuel tiom impresis la servistaron, kiel viro multe supera al ordinaraj
kolportistoj, ke ili ne volis trakti lin kiel tian kaj lasi lin okupi
rapide preparitan sterna&#x135;on en la servistejo. Ku&#x15D;iginte la kapon sur
sian sakon, li &#x15D;ajnigis profundan dormon per a&#x16D;debla, regula spirado.
Tamen li stre&#x109;e a&#x16D;skultis. En la da&#x16D;ro de unu horo plena silento regis.
Nun a&#x16D;di&#x11D;is, unue, obtuzaj sonoj de vo&#x109;oj, kaj poste kolera parolo de
virino. Lemuel duonlevi&#x11D;is, por pli bone a&#x16D;skulti: Ajla revenis kaj
akravo&#x109;e ripro&#x109;is la servistinojn, precipe pro tio, ke ili ku&#x15D;igis la
fremdulon en gasto&#x109;ambro anta&#x16D; &#x15D;ia reveno.</p><p>� Vi estas tro malsa&#x11D;aj kaj tro kredemaj, � &#x15D;i diris. � Zalmuna ne
sciigis al mi ion pri tiu renkonti&#x11D;o en Eridu, nek menciis iam la nomon
de Ja&#x15D;ab. Mi ne kredas lian fabelon.</p><p>Alproksimi&#x11D;antaj piedsonoj a&#x16D;di&#x11D;is de sur la marmora planko de la
koridoro. Tuj Lemuel ree ku&#x15D;i&#x11D;is kaj tiris la baskojn de sia kapovesto
sur la viza&#x11D;on. Ree li spiradis profunde kaj regule. Mano senbrue
for&#x15D;ovis la pordokurtenon, kaj virina figuro ekaperis en la malferma&#x135;o,
tenante oleolampon super la kapo. Tio estis Ajla. Rigardante kun
malplezuro la ku&#x15D;antan viron en la da&#x16D;ro de kelke da minutoj, &#x15D;i sin
turnis kaj diris al unu el la servistinoj:</p><p>� Nu, mi ne volas veki lin, &#x109;ar en tio oni vidus abomenan rompon de la
gastole&#x11D;oj. Tamen, kial li kovras al si la viza&#x11D;on? Mi devos esplori
tiun viza&#x11D;on tre zorge morga&#x16D; matene.</p><p>Nelonge poste &#x109;io silenti&#x11D;is. Lemuel atendis ankora&#x16D; unu plenan horon,
stre&#x109;ante la a&#x16D;don, kaj restante preska&#x16D; senmove. Fine li levi&#x11D;is kaj
malplenigis sian sakon, elprenante el &#x11D;i kelke da malgrandaj, lignaj
skatoletoj kaj paka&#x135;etoj per katuno envolvitaj, kaj lampeton el
glazurita argilo. Li eliris en la koridoron kaj, tenante per unu mano la
sakon kaj la lampon, li palpe ser&#x109;is per la alia mano la malferma&#x135;on,
komunikigantan la du koridorojn. Feli&#x109;e li trovis la pordon nefermita.
Lia unua celo estis la pordo, el kiu li vidis Omaron ka&#x15D;e eliri la
pasintan matenon. Lia ser&#x109;o iom malfacili&#x11D;is per tio, ke forestis la
alta tripieda vazo, kiu en la mateno duone baris tiun enirejon. Sed,
zorge mezurinte siajn pa&#x15D;ojn, li ne povis dubi, ke li atingis la &#x11D;ustan
pordon, kaj eniris. Tuj li vidis strion da lumo elvenantan tra
kurtenopordo el apuda &#x109;ambro. &#x108;i tiu lumeto videbligis la tripiedan
vazon, starantan en la mezo de la anta&#x16D;&#x109;ambro. Tio estis tre feli&#x109;a
cirkonstanco, &#x109;ar, se en la mallumo li renversus la mebleron, la
frakasbruo certe malsukcesigus lian tutan entreprenon. (Li ankora&#x16D; ne
kura&#x11D;is eklumigi per silikoj sian lampon, pro la bruo, kiun tio farus.)
Singarde li trairis la anta&#x16D;&#x109;ambron kaj eniris la dormo&#x109;ambron de
Zalmuna, el kiu la lumo venis.</p><p>Lemuel jam vizitadis dum siaj oftaj voja&#x11D;oj en la &#x109;efaj kulturlandoj
multajn belajn domegojn kaj palacojn, sed nenie li vidis tiel &#x109;arme kaj
artiste meblitan &#x109;ambron. Malgra&#x16D; sia mal&#x15D;ato al superflua lukso, kaj la
rigida simpleco de siaj personaj gustoj, li ne povis ne senti ravitecon
pro la belegeco de la meblaro, kaj la poezieco de la ornama&#x135;oj. Tamen li
ne longe permesis al la bela&#x135;oj, &#x109;irka&#x16D;antaj lin, okupi liajn pensojn.
&#x108;iu momento estis por li altvalora; kaj eble li devos longe ser&#x109;i, &#x11D;is
li trovos tion, pro kio li entreprenis &#x109;i tiun noktan esploron.</p><p>Lian atenton tuj altiris malgranda altaro, staranta &#x109;e muro, super kiu
pendis de la plafono la sola lampo, kiu lumigis la &#x109;ambron. Tiu altaro
estis la objekto, per tukoj kovrita, kiun Omar ekrimarkis en la momento,
kiam li eliris el &#x109;i tiu &#x109;ambro. Se Omar tiam havus sufi&#x109;e da scivolemo
� a&#x16D; kura&#x11D;o � por esplori la kovritan objekton, tre kredeble la direkto
de lia vivo tute alii&#x11D;us.</p><p>Sur la altaro vidi&#x11D;is bela, per multekostaj gemoj ornamita statueto de
la diino I&#x15D;tar, staranta sur kvaronkreska luno, kaj &#x109;irka&#x16D;ita de aro da
pli malgrandaj objektoj, tiaj, kiaj figura&#x135;oj de kolomboj kaj oraj
skatoletoj, plenaj de incensa&#x135;o. Vidante tiun altaron, Lemuel nek
surprizi&#x11D;is, nek malgaji&#x11D;is; efektive ekbalanco de la kapo montris, ke
li atendis ion similan, kaj ke la trovo estis kontentiga. &#x134;etinte
rigardon en la ban&#x109;ambron, li aliris la sigelitan pordon. Tuj kiam li
vidis la sigelitan rubandon, e&#x109; pli granda kontenteco lumigis lian
viza&#x11D;on. Senhezite li prenis el sia zono malgrandan ponardon, kaj
fortran&#x109;is la sigelon &#x109;e la malsupro. Eklumiginte per la lampo super la
altaro la lampeton, kiun li kunportis, li eniris la sekretan
skribo&#x109;ambron kaj dokumentejon de Zalmuna.</p><p>&#x11C;i estis sufi&#x109;e vasta &#x109;ambro, kies meblaro kaj ekipa&#x135;o indikis, ke &#x11D;i
estas destinita por la okupo de aferulo, krom tio, ke sur unu muro,
kovrita per emajlitaj kaheloj, trovi&#x11D;is brilkolora bildo de granda
monstro, la Babela drako. Tiu monstra&#x135;o havis skvamokovritan korpon,
kiel serpentego. La anta&#x16D;aj kruroj estis panteraj, kaj la malanta&#x16D;aj
similis krurojn de ia birdego kun grandaj ungegohavaj piedoj. La kapo,
portate de longe etendita, serpentosimila kolo, estis ekipita per rekta
korno, kaj el &#x11D;ia bu&#x15D;o elstaris duobla lango. &#x108;e la fino de longa,
skvamohava vosto vidi&#x11D;is skorpia pikilo<a l:href="#n16" type="note">[16]</a>. En la mezo de la
&#x109;ambro trovi&#x11D;is, krom tablo kaj du se&#x11D;oj, aro da aparatoj kaj iloj por
fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn. Du longajn murojn okupis
deponejoj por dokumentoj kaj ricevitaj leteroj, argilaj kaj papirusaj.
Eklumiginte du lampojn, pendantajn de la plafono, Lemuel tuj atakis
avide &#x109;i tiujn deponejojn. La konservejoj estis facilvideble dividitaj
en fakojn por skriba&#x135;oj rilatantaj al apartaj aferoj. La unuaj faketoj,
kiujn Lemuel esploris, rilatis al komercaj aferoj, kontraktoj,
posedaktoj, juristaj dokumentoj ktp. Poste li trovis, sur la sama flanko
de la &#x109;ambro, grandan kolekton da cilindroj, surhavantaj la komercan
le&#x11D;aron de &#x124;ammu-rabi. &#x108;i tiuj objektoj, kvankam interesaj, &#x109;ar ili
montris la vastajn komercajn kaj publikajn rilatojn de Zalmuna, tamen ne
tenis la atenton de Lemuel, kaj ilin li ne venis ser&#x109;i. Li do sin turnis
al la alia deponejo, kaj trovis, ke la tuta kolekto sur tiu flanko
rilatas al religiaj aferoj en diversaj landoj. Sed la amaso de la
skriba&#x135;oj estis granda kaj, pro la diverseco, konfuza. Egiptaj legendoj
kaj doktrinaj traktatoj estis tie, skribitaj sur longaj papirusaj ruloj.
En du a&#x16D; tri fakoj ku&#x15D;is nigre poluritaj &#x15D;tontabuletoj el la landoj
Fenika kaj Midjana, kaj en kelke da aliaj granda nombro da tre antikvaj
skriba&#x135;oj de la Akkadoj kaj Sumeroj, kiuj estis por li plejparte
nekomprenebla&#x135;oj. Fine li eltrovis kun nemalgranda kontenteco tute
fre&#x15D;datajn skriba&#x135;ojn el Babel kaj Elamujo, kiujn li fervore kaj rapide
tralegis. Tuj li scii&#x11D;is, ke Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre
altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro, servanta al la diino I&#x15D;tar
en Babel. Altaj pastroj, e&#x109; &#x109;efpastroj, kies nomojn li rekonis, skribis
al &#x15D;i kun profunda respekto; aliaj raportis pri plenumitaj ordonoj.</p><p>Deko da cilindroj, konservitaj en aparta faketo, tuj ekscitis lian plej
vivan intereson, kvankam ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la
Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj en sekretaj
komunikoj. Ili &#x109;iuj komenci&#x11D;is jene: �Avel-ilu, Kalu<a l:href="#n17" type="note">[17]</a>, al
Zir-Nana, Asipit<a l:href="#n18" type="note">[18]</a>, saluton�� Lemuel povis de&#x109;ifri tro
malmulte da vortoj por kompreni, e&#x109; supra&#x135;e, la leterojn, sed li
rimarkis en kelkaj el ili la nomojn de �Ijob� kaj �Mag-Mada�, kaj
unufojon la nomon �Omar�. Lemuel tuj rekonis en Avel-ilu unu el la plej
fanatikaj propagandistoj de la I&#x15D;tar-kulto kaj plej atakemaj malamikoj
de la origina, pura Jehova-kredo. Mag-Mada estis malbonfama estro de
potenca &#x124;aldea bando da rabistoj, kun kiuj li havis jam pli ol unu
neamikan renkonton. La kunigo de &#x109;i tiuj kvar nomoj: Avel-ilu, Mag-Mada,
Ijob kaj Omar, kredigis al li, ne sen sento de singratula kontenteco, ke
li ne eraris, sed ke li sin trovas sur &#x11D;usta vojo malkovri la veran
karakteron de la sor&#x109;istino Zalmuna, kaj malplekti la misteron, kiu
&#x109;irka&#x16D;as la katastrofan malfeli&#x109;on de Ijob.</p><p>Zalmuna, do, estas identa kun Zir-Nana, virga sindedi&#x109;intulino de I&#x15D;tar,
pri kies kvaza&#x16D; fabela beleco viroj ofte parolis kaj kantis. Lemuel
neniam vidis tiun faman pastrinon, nek konis iun, kiu iam renkontis &#x15D;in.
La&#x16D; famo Zir-Nana posedis eksterordinarajn psikajn povojn. &#x108;i tiu
kromnomo ne surprizis lin, &#x109;ar virinoj en altaj pozicioj, sin dedi&#x109;ante
al la diino, ne malofte alprenis religiajn nomojn por ka&#x15D;i sian
identecon. Lemuel jam anta&#x16D;e eltrovis &#x109;e bestofoiro en la lando de la
&#x15C;ebaanoj, ke Zalmuna estas adoratino de rabistaro, kiu vendis tie
brutaron de aparta raso. Suspektante, ke la brutoj estas, a&#x16D; estis,
propra&#x135;o de Ijob, li faris pluajn esplorojn, kaj eltiris el ebria ano de
la bando da rabistoj konfeson, ke tiel estas, kaj ricevis plue informon,
ke foje, anta&#x16D; kelke da monatoj, li portis leteron de sia estro al
Zalmuna. Ion plu la viro ne volis malkovri. Tamen tiu eltrovo tiam
decidigis Lemuelon da&#x16D;rigi sian esploron kaj por tiu celo viziti Betra&#x125;on.</p><p>Lemuel metis la cilindraron en sian sakon kun la intenco, kiel eble plej
balda&#x16D; iri al amiko, nomita Sahiba, lo&#x11D;anta apud Eridu, por peti lin
traduki la antikvan skriba&#x135;on. Eble li trovis ion multe pli gravan ol li
esperis trovi. Sahiba estis ermito, sed samtempe spirita estro de
kunularo, nomita �blankvestuloj�. Li estis profundeklera homo, kvankam
strangulo, sed tute honesta pri iom fantazia kredaro. Konfesante,
almena&#x16D; ne neante kredon al Jehova, li anka&#x16D; asertis, ke estas eble per
sindetenado kaj korpureco, kaj post plenumado de aparta ritaro atingi
ian mistikan unuecon kun malsupera dia&#x135;o, kaj partopreni lian spiriton.
Per tio li kaj aliaj �blankvestuloj� kredis ne nur, ke &#x109;iuj iliaj pekoj
pardoni&#x11D;os, sed ke ilia pekemeco por &#x109;iam elradiki&#x11D;os. Tiu kredo allogis
ne malmultajn, bonintencajn virojn, al kiuj na&#x16D;zis la neesprimeble
malpura idolkulto de ilia tempo<a l:href="#n19" type="note">[19]</a>. Sendube la origino de tiu
kredo estis malklara memoro de la popolo pri la longe promesita Savonto.</p><p>Ekkrio de koko nun memorigis al Lemuel, ke li jam pasigis tro longan
tempon en la skribejo de Zalmuna. Anstata&#x16D;iginte la forprenitajn
cilindrojn per aliaj, simile aspektantaj, kaj estinginte la pendajn
lampojn, li eliris el la &#x109;ambro kaj zorge reordigis la pordajn
kurtenojn, tiel, ke oni ne tuj povis rimarki la entrudon. Ne multajn
minutojn poste li &#x15D;teliris el la domo. Matena krepusko kaj profunda
silento ankora&#x16D; regis en la urbeto. Evitante kiom eble lo&#x11D;ejojn kaj
multuzatajn vojojn, li atingis nerimarkite la domon de Omar kaj sian
propran &#x109;ambron.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro VII</p><p>Ijob kaj Hamul</p></title><p>Dum Lemuel rakontis al la servistaro de Zalmuna sian fabelon, kaj dum
Omar kune kun siaj novetrovitaj amikoj penis solvi la komplikecon de la
vojo de la luno, Ijob kaj Hamul sidis &#x109;e la pordo de la tendo, intime
priparolante aferojn, kiuj havis por ili profundan gravecon. Amba&#x16D;
sentis sin forte altirataj, unu al la alia. Post nur dutaga
interkonati&#x11D;o iliaj koroj jam estis kunigitaj per ligo de sankta
amikeco, kies varmeco plenigis ilin per tiom da miro, kiom da feli&#x109;o.
Kunigis ilin multe da komunaj aspiroj kaj sopiroj, similaj traviva&#x135;oj
kaj mondproblemoj. Tamen, anta&#x16D; nur dek monatoj estus malfacile trovi du
same bonajn kaj admirindajn homojn, kies elvido sur la mondon estis pli
malsimilaj. &#x11C;uste la noveco de &#x15D;an&#x11D;ita mondkoncepto kaj la, anta&#x16D;e ne
sentita feli&#x109;o, per kiu tiu koncepto plenigis Ijobon, estis la &#x109;efaj
ka&#x16D;zoj de kortu&#x15D;a aldoniteco de la pli juna viro al la granda&#x11D;ulo. Anta&#x16D;
&#x109;i tiu Ijob sentis sin, rilate al spiritaj aferoj, kvaza&#x16D; infano, kaj
kiel juna dis&#x109;iplo de eminenta, nobla sa&#x11D;ulo, kiu rigardas sinoferadon
kiel vivocelon, kaj suferadon pro la aferoj de la dia regno kiel &#x11D;ojon.</p><p>Ili parolis pri la voja&#x11D;oceloj de la Egiptujanoj al Babel: Hamul iris
kiel famekonata spertulo, kiu volis kompari kalkulojn pri venonta
eklipso kun similaj kalkuloj, faritaj de Babelaj astronomoj. La tri
junaj viroj iris kiel gastoj-studentoj, inter&#x15D;an&#x11D;e de seso da Babelaj
studentoj, kiuj jam alvenis en Bubastis. Omar tre volonte akceptis
proponon de Hamul akompani ilin, kaj pasigi kelke da tagoj kiel kungasto
en la astrologia kolegio. Priparolinte tion, Hamul aldiris:</p><p>� Sed tio, mia amiko, ne estas la sola celo de mia voja&#x11D;o al la lulilo
de &#x109;iu idolkulto; &#x11D;i estas preska&#x16D; nur preteksto. Mi havas du multe pli
gravajn celojn. A&#x16D;skultu: Nur unu el la filoj de Noa da&#x16D;re iradis la&#x16D; la
vojo de la Eternulo, nome &#x15C;em, la Potenculo; kaj el la filoj de &#x15C;em nur
du: Arfak&#x15D;ad, prapatro de Abraham, kaj Lud, alinomita en Egiptujo:
&#x108;efren a&#x16D; Boen, kies pranepo mi estas. Tricent jarojn post la terura
diluvo &#x15C;em kaj lia grandnombra idaro invadis Egiptujon, kaj sen ver&#x15D;o de
sango subigis la landon. La celo de ilia militiro estis, elradikigi la
idolkulton de la &#x124;amidoj kaj Ku&#x15D;idoj, kiuj jam delonge detronigis en
siaj koroj la Eternulon. &#x108;i tiuj adoris prapatraron, kiun pekema imago
transformis en dia&#x135;ojn. Ili faris tion en la komenco sub la gvido de
Nimrod, la Apostatulo, kiun oni nun adoras kiel dion, nomante lin
Osiris. Kiel vi scias, ne tute prosperis al &#x15C;em atingi sian celon, &#x109;ar
la malvirtaj koroj de multaj el la Egipta pastraro firme sin alkro&#x109;is al
sia nova kulto; amo al la peko jam tro profunde enradiki&#x11D;is en ilia animo.</p><p>Sub dia inspiro &#x15C;em konstruis tie la grandan piramidon, kaj poste sin
retiris al Salem, kie en la da&#x16D;ro de cent jaroj li servis al sia Dio
kiel pastro kaj re&#x11D;o. Oni nomis lin tie Melkicedek<a l:href="#n20" type="note">[20]</a>. Liaj
posteuloj, nomitaj de la Egiptoj diverse Hiksosoj a&#x16D; pa&#x15D;tistoj-re&#x11D;oj, a&#x16D;
Am��, a&#x16D; Mon�ti�, regis la landon en la da&#x16D;ro de jarcentoj, sed pli kaj
pli malamite de la Ku&#x15D;idoj, tiel ke &#x109;iu pa&#x15D;tisto nun estas por ili
abomena&#x135;o. Iom post iom ilia potenco malkreskis, sekve de malkreskanta
fideleco al la Eternulo.</p><p>La Egipta pastraro nun malkonfesas la homan originon de siaj dioj,
precipe la identecon de Osiris kun Nimrod, filo de Ku&#x15D;, kaj la identecon
de Isis kun Semiramis, la edzino de Nimrod, kiujn la Babelanoj adoras
sub la nomoj Bel-Meroda&#x125; kaj I&#x15D;tar. Mi volas pruvi la identecon per
antikvaj surskriboj sur rokoj en Babel kaj Elamujo. Jen, unu el miaj
celoj. Sed pelas min tien plua afero, kiu fine decidigis min entrepreni
&#x109;i tiun longan, lacigan voja&#x11D;on. Kiel vi anka&#x16D; scias, de tempo al tempo
venas en nian landon Babelaj kantistinoj, kiuj ofte estas efektive
hierodulinoj<a l:href="#n21" type="note">[21]</a>. Multaj el ili estas belegaj virinoj, kiuj jam
ofte delogis niajn gejunulojn for de la vojo de virto. Unu tia, treege
bela knabino, kaptis la koron de la sola filo de mia lastenaskito. Li
estis tiam junulo, kiu per siaj bonegaj talentoj kaj &#x15D;ajna amo al la
virto estigis en ni grandan esperon, ke li helpos teni luma la tor&#x109;on de
la vero. Ho ve! Li forlasis la hejman landon kaj postkuris la belan
kantistinon. Tio okazis anta&#x16D; dektri jaroj. La lastan nova&#x135;on pri li ni
ricevis de amika komercisto, kiu lin vidis du jarojn poste en Babel en
vesto de ia pastra kolegio. Mia filo, la patro de la junulo, jam delonge
malsana, mortis korrompite pro la apostateco de la amata filo. Anta&#x16D; lia
morto mi promesis al li, ke, se la Eternulo donos al mi sanon kaj
forton, mi voja&#x11D;os al Babel, por ser&#x109;i la perdi&#x11D;inton.</p><p>Ijob a&#x16D;skultis kun viva intereso kaj profunda kunsento, memorante siajn
tri filojn, kiuj ka&#x16D;zis al li tiom da kordoloro, kaj kiujn la Eternulo
tiel tragedie forprenis de li, eble por evitigi al li pli grandan
aflikton. La paso de lia vivo estis, kompare kun la traviva&#x135;oj de Hamul,
tre trankvila, esceptinte la fajran provon, tra kiu Dio lin irigis. Des
pli avide li a&#x16D;skultis la rakonton de la eminenta Hiksoso, precipe pri
la sociala vivo en Egiptujo, kaj pri la &#x109;iam pligrandi&#x11D;anta potenco de
la pastraro kontra&#x16D; la pli kaj pli senforti&#x11D;anta influo de la posteuloj
de &#x15C;em. Kiam Ijob parolis pri la granda piramido, Hamul tre volonte
kaptis la okazon pritrakti temon, kiu estis por li neel&#x109;erpebla fonto de
&#x11D;ojo kaj entuziasmo.</p><p>� Jes, � li diris solene, � la starigo de tiu kolosa monumento estis
sendube la celo, pro kiu Dio sendis &#x15C;emon al Egiptujo kaj donis al li
tian superhoman sa&#x11D;on; eble &#x11D;i estis la &#x109;efa celo, pro kiu Li lin kreis.
Mi partoprenas la pian respektegon, kiun mia patro alportis al la
dioinspirita konstrua&#x135;o. Mi ne ofte parolas pri &#x109;i tiu sankta afero, sed
&#x109;ar vi, ho Ijob, estas viro, speciale starigita de la Eternulo, por
elmontri Lian potencon kaj Lian favorkorecon, a&#x16D;skultu: Neniam mi
rigardas tiun silentan, majestan monumenton, ne sentante mian animon
altigata &#x11D;is Lia trono. Jen, brilegante en la sunlumo &#x11D;i fortike staras,
fermita jam pli ol kvincent jarojn; silenta mistero por la dionspitantaj
Egiptoj; kaj multege da generacioj ankora&#x16D; pasos for, anta&#x16D; ol &#x11D;ia
mistero estos malkovrita. Tiam, anta&#x16D; la fina plenumi&#x11D;o de la
mondplanoj, kiujn la Eternulo ellaboris, tiu silenta atestanto de dia
sa&#x11D;o ekparolos kaj malkovros siajn mirinda&#x135;ojn, ka&#x15D;itajn en la da&#x16D;ro de
multaj jarcentoj plu. Tiam la sa&#x11D;uloj de tiu malproksima tempo miregos.
Homoj, pelitaj de nesatigebla deziro al sciado, vidos siajn plej gravajn
esplordemandojn solvitaj per la mezuroj, esteraj kaj internaj, de la
piramido. Ili vidos per okuloj, spirite malfermitaj, la tutan, vastan
mondplanon simbole kronikita la&#x16D; sankta mezurunuo. Tiam ili miregos pri
la sa&#x11D;o de Dio, kaj plenkore la&#x16D;dos Lian gloran nomon, konfesante la
blindecon de siaj propraj okuloj kaj la malmolecon de siaj koroj. Tio,
en kio la homoj, en la da&#x16D;ro de multaj jarcentoj, vidis kaj vidos nur
senutilan amasegon da &#x15D;tonoj, tiam montri&#x11D;os altaro al la Eternulo en la
mezo de la lando Egipta, kaj atesta&#x135;o por Li &#x109;e &#x11D;ia bordo, kvankam &#x11D;i
estos per malpiaj manoj difektita<a l:href="#n22" type="note">[22]</a>.</p><p>La okuloj de la respekteginda granda&#x11D;ulo brilis, kiam per profeta vizio
li trapenetris la intertempajn jarmilojn, kaj vidis la amatan
konstrua&#x135;on ricevi la honoron, kiu decas al &#x11D;i. Post kelkminuta silento
Ijob ekparolis:</p><p>� Mia animo alti&#x11D;as, kaj &#x11D;ojo plenigas mian koron pro la profeta
parolo, kiun la Eternulo metis en vian bu&#x15D;on, ho Hamul! Multaj
voja&#x11D;antoj rakontas al ni pri la belegeco de la granda piramido. La
kolosa grandeco de la konstrua&#x135;o mirigas ilin kaj demandigas, kial oni
konstruis &#x11D;in.  Ili anka&#x16D; rakontas, ke la pastroj kaj la popolo forte
malamas la konstrua&#x135;on kaj la memoron de la konstruintoj, kies nomojn
ili e&#x109; ne volas eldiri. Granda do estas la favoro al vi de la &#x108;iopova,
kiu detenas la malpiulojn, ke ili ne persekutu vin; kiu diras al la
leonoj: �Ne difektu mian favoraton�; kaj al la vipuroj: �ne
alproksimi&#x11D;u al mia servanto�.</p><p>Hamul kortu&#x15D;ite respondis:</p><p>� Certe, la &#x108;iopova estis mia &#x15D;irmo kaj lampo sur mia vojo. Li anka&#x16D;
donis al mi trovi favoron en la okuloj de la faraonoj, kaj komplezon &#x109;e
princoj kaj pastroj. La granda sa&#x11D;o de mia patro kaj la profunda sciado
de mia prapatro &#x15D;ajne eltimigis ilin. La regantoj de la popolo
eksilentis anta&#x16D; ili, kaj por sciaviduloj estis &#x15D;atinda honoro sidadi &#x109;e
iliaj piedoj, a&#x16D;skultante ilian instruon. E&#x109; nun la pastroj honoras min
pro la memoro pri ilia sa&#x11D;o kaj anka&#x16D; pro mia scio pri la irado de la
steloj kaj pri la le&#x11D;oj, la&#x16D; kiuj la Eternulo regas la mirindajn
fara&#x135;ojn de siaj manoj sur la tero. Mi da&#x16D;re restis en la lando Egipta
ne pro mia propra plezuro nek mia profito. Silenta vo&#x109;o de Dio ordonis
al mi konservi la lumon de Lia sa&#x11D;o en tiu lando, kiun kovras densa
spirita mallumo, kaj kie regas &#x109;iuspecaj malvirtoj.</p><p>La Egiptujanoj intencis da&#x16D;rigi la voja&#x11D;on al Babel la postmorga&#x16D;an
tagon. Tial la du viroj, kies koroj estis tiel ame kunigitaj, taksis
karega &#x109;iun momenton, kiun ili povis kune pasigi. Estis jam longe post
noktomezo, kiam ili invitis dormon sur siaj ku&#x15D;ejoj en la tendo.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro VIII</p><p>Konsterno</p></title><p>� Iru, Alkana, kaj vidu, &#x109;u via honorata gasto ankora&#x16D; ne veki&#x11D;is, �
diris Ajla ordonvo&#x109;e, la sekvintan matenon, � jam sufi&#x109;an tempon li
postulis nian gastamon. Mi volas interparoli kun li.</p><p>Post kvaronhoro Alkana revenis, tremetante de timo, kaj diris:</p><p>� La fremdulo ne estas en la &#x109;ambro, nek ie en la servistejo. Sed lia
kamelo ankora&#x16D; ku&#x15D;as inter niaj bestoj.</p><p>Ajla akre respondis:</p><p>� Venigu &#x15C;aerhabilon, la senta&#x16D;gulon!</p><p>La pigmeo alvenis kun multe malpli impertinenta mieno, ol supozigus la
heroeca paroleto, kiun li faris la pasintan vesperon.</p><p>� Vi hibrida ida&#x109;o de simio kaj inkubo, � &#x15D;i diris severe, � kie estas
la viro, kiun vi, arogantulo, invitis en la palacon de via sinjorino?</p><p>� Mi dezirus, ke mi povus sciigi al vi, kie li estas. Sed mi ne scias
pri tio pli, ol la virinoj.</p><p>� Kial do vi ne ku&#x15D;igis vian malbelegan paka&#x135;on da osta&#x109;oj anta&#x16D; la
pordo de lia &#x109;ambro, por malhelpi lian forrampon?</p><p>Incitite, la pigmeo rediris iom kolere:</p><p>� &#x108;ar al neniu tiu ideo venis en
la kapon anta&#x16D;e.</p><p>Ajla anta&#x16D;ensaltis, ekkaptis lin je orelo, kaj, senkompate lin trenante
kelke da pa&#x15D;oj, ekkriis:</p><p>� A&#x109;ulo, fori&#x11D;u kaj ne lasu min revidi vin &#x11D;is vi trovos lin.</p><p>Dirinte tion, &#x15D;i ordonis al la tuta servistinaro traser&#x109;i la domon, por
eltrovi, &#x109;u io &#x15D;teli&#x11D;is. Poste &#x15D;i forsendis du fidindajn virojn en la
urbeton, por fari diskretajn demandojn pri la malaperinta gasto; kaj al
du aliaj &#x15D;i ordonis sin teni pretaj postkuri lin sur rapidaj &#x109;evaloj, en
la okazo, se tio estos necesa. Ajla mem iris kun maltrankvila anta&#x16D;sento
en la dormo&#x109;ambron de Zalmuna. Post nur mallonga &#x109;irka&#x16D;rigardo &#x15D;ia
akrevida okulo rimarkis la foreston de la sigelo &#x109;e la malsupro de la
kurteno anta&#x16D; la skribo&#x109;ambro.</p><p>� Ha! � &#x15D;i siblis, � la fripono estis tie!</p><p>Ajla estis certa, ke la sigelo estis sendifekta, kiam &#x15D;i reekbruligis la
lampon super la altaro post la kelkminuta enesto de Omar en la &#x109;ambro.
&#x15C;i malplektis la rubandon kaj eniris. &#x108;io &#x15D;ajne estis en ordo,
unuarigarde. Sed superkura rigardo ne kontentigis Ajlan. &#x15C;i precize
konis la enhavon de la bretaroj. &#x15C;i posedis faksimilon de la sigelilo de
Zalmuna, kaj ofte eniris sekrete tiun dokumentejon por kontroli la
aferojn de sia sinjorino, kiel spionino en la servo de la Babela
&#x109;efpastraro. Ne longe &#x15D;i ser&#x109;is, &#x11D;is &#x15D;i eltrovis la foreston de la
cilindroj, kiujn Lemuel forprenis, kaj la anstata&#x16D;igon per similaj
skriba&#x135;oj. &#x108;io alia estis en bona ordo.</p><p>Ajla sidi&#x11D;is en la se&#x11D;o de Zalmuna por ordigi al si la pensojn, kaj
esplori tiun misteran aferon. &#x15C;i preterpasigis anta&#x16D; &#x15D;iaj internaj
okuloj &#x109;iujn personojn, kiuj, kiom &#x15D;i sciis, povus sin interesi, &#x11D;is tia
grado, pri la korespondado, al kiu la &#x15D;telitaj cilindroj rilatis. � &#x108;u
Ijob? Omar? Ne. Ili havis e&#x109; ne la plej malgrandan suspekton, kiam ili
vizitis la domon la anta&#x16D;an tagon. Tro bone &#x15D;i konis amba&#x16D; virojn kun
ilia travidebla simpleco kaj honesteco. Ili ne povis agi tiel hipokrite.
&#x108;u iuj malicaj, intrigemaj pastroj: Gamil-Sin, Ilu-Bur, Ri-is-Vul,
A-bil-Sin? � Ne tre kredeble; &#x109;ar ili malutilus al siaj apartaj aferoj
tiom, kiom al la partio, al kiu Zalmuna apartenas. &#x108;u iu ven&#x11D;ema
malamiko de Mag-Mada? Ankora&#x16D; malpli imageble. &#x108;u aliflanke Nupta
fari&#x11D;is perfidulino? Ridinda ideo! Nupta jam donis tro multe da pruvoj
pri absoluta fideleco en provaj cirkonstancoj. A&#x16D; &#x109;u tio estas ia
sekreta, ruza plano de Zalmuna mem?</p><p>Dum kelka tempo la virino enprofundi&#x11D;is en tiajn demandojn, esplorante
&#x109;iun eblan motivon, kiu povus aktivigi la personojn pripensitajn; sed &#x15D;i
povis prezenti al si nenian sufi&#x109;e prudentan klarigon. En la da&#x16D;ro de &#x109;i
tiuj meditoj la penso pri Lemuel persiste altrudis sin al &#x15D;i; kaj nun,
foriginte &#x109;iujn aliajn, malpli ver&#x15D;ajnajn eblojn, &#x15D;i diris al si en la
pensoj: �Restas do nur du a&#x16D; tri Jehova-fanatikuloj; kaj el tiuj Lemuel
estas elstare la plej dan&#x11D;era�. � &#x15C;i bone sciis, ke la interrilatoj inter
Zalmuna kaj Lemuel tute ne estas amikaj; ke Zalmuna rigardas la
komerciston kun akra suspekto. Ajla malamis lin, kvankam &#x15D;i preska&#x16D; ne
konis lin persone, kiel nur fanatikulino povas malami fervoran kaj
lertan kontra&#x16D;ulon. Ju pli &#x15D;i pensis pri la vizito, hiera&#x16D;, de Omar kaj
Ijob kaj ties kvin Egiptaj amikoj, des malpli &#x15D;i dubis, ke la silentema
maljunulo estis Lemuel. &#x15C;i do ne bezonis fortan penon igi sin kredi, ke
Lemuel estas la fripono, kiu &#x15D;telis la kompromitajn koresponda&#x135;ojn de
Avel-ilu, por malkovri la konspiradon kontra&#x16D; la resto de la
Jehova-adorantoj en la lando Uc.</p><p>Vero estis, ke la priskribo de la servistoj pri la mistera gasto ne tute
akordis kun la ekstera&#x135;o de Lemuel. La&#x16D; ilia priskribo, la viro estis
pli maljuna ol Lemuel, kaj preska&#x16D; kaduka. Tamen tion sendube povis
klarigi ne nur supozo, ke li devis per diversaj rimedoj ka&#x15D;i sian
identecon, sed anka&#x16D; komprenebla, pli-malpli intenca troigemo de la
servistaro, kiu volis sin senkulpigi. Pli ol unu demando ankora&#x16D; tre
embarasis Ajlan: &#x108;u la Dedanano vere sciis, a&#x16D; nur supozis, ke Zalmuna
estas I&#x15D;tar-adorantino kaj pastrino; &#x109;u li sciis ion pri la ekzisto de
la koresponda&#x135;oj, a&#x16D; &#x109;u li nur okaze trovis ilin. Se li havis informon
pri ilia ekzisto, kiu estas la perfidinto? &#x108;iuokaze la afero estis
treege &#x109;agrena, kaj la sekvoj povus esti gravegaj.</p><p>En la da&#x16D;ro de pli ol unu horo plu Ajla sidis, preska&#x16D; senmove, en la
apogse&#x11D;o de Zalmuna, cerbumante. &#x15C;iaj grizaj, &#x15D;talecaj okuloj fikse
rigardis en la spacon. En ili esprimi&#x11D;is samtempe malkompata decideco
kaj flama fanatikeco. La linioj de &#x15D;ia malgrasa viza&#x11D;o alprenis e&#x109; pli
malmolan aspekton ol ordinare, kaj &#x109;irka&#x16D; &#x15D;ia firma, maldiklipa bu&#x15D;o
vidi&#x11D;is malestima, spitema esprimo, kvaza&#x16D; &#x15D;i kredis sin tute kapabla
venkobati la malestimindan aron da obstinemuloj, kiuj ankora&#x16D; alkro&#x109;i&#x11D;as
al antikva, eluzita kredo.</p><p>Post kelka tempo la servistinoj certigis al Ajla � pri kio &#x15D;i jam ne
dubis � ke e&#x109; ne unu objekto en la domo forestas. La viroj, kiujn &#x15D;i
sendis en la urbeton, revenis kun malkontentiga informo: nur unu stulta
virino kaj kelke da infanoj rimarkis, la pasintan vesperon, ian
fremdulon, rajdantan sur kamelo, kies ekstera&#x135;o iel akordis kun la
priskribo, kiun la servistoj faris pri la mistere malaperinta gasto.
Neniu lin vidis en la frua mateno trapasi la urbon. La postlasita besto
estis &#x11D;uste ordinara kamelo kun ordinaraj ekipa&#x135;oj el la sudo de la
lando Araba, kaj, elpelite el la bestejo, trankvile komencis man&#x11D;i
herbon apud la vojo. Evidente &#x11D;i ne sciis, kien iri, kaj tre kredeble ne
apartenis al Betra&#x125;.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Omar kaj lia amikaro tre suprizi&#x11D;is, kiam Lemuel sciigis al ili, ke
subite fari&#x11D;is por li necese iri al Eridu, por konsulti sian amikon
Sahiba pri ia grava afero, pri kiu li poste parolos malka&#x15D;e. Li volis
akompani Omaron kaj la gastojn el Egiptujo &#x11D;is Uruk, de tie iri al
Eridu, kaj post tri a&#x16D; kvar tagoj ser&#x109;i ilin en la astrologia kolegio en
Babel.</p><p>De tempo al tempo Omar ekpensis, ke la konduto de Lemuel estas iom
stranga kaj nekomprenebla; sed la vizito de la novaj amikoj, la okazonta
voja&#x11D;o al Babel kaj ebla renkonti&#x11D;o tie kun Zalmuna tiel okupis liajn
pensojn, ke li atentis pri la kapricoj de la malnova amiko malpli, ol
alie li tion farus. Lemuel pasigis multe da tempo en la urbeto,
vizitante virojn, kies amikecon li anta&#x16D;e ne ser&#x109;is, kaj esplorante la
ruinon de la domo de Lotan, la mortinta plej a&#x11D;a filo de Ijob. Lia
preteksto estis, ke li ne interesi&#x11D;as pri astronomiaj diskutoj, kaj
mal&#x15D;atas astrologia&#x135;ojn, opiniante ke ili estas malkonfeso je la
superregado de la &#x108;iopova super &#x109;iuj homaj aferoj.</p><p>Tre frue en la sekvanta tago la domanaro de Omar ekmovi&#x11D;is. Ijob jam
alvenis, por akompani la voja&#x11D;antojn &#x11D;is la karavanrenkontejo Padar, kie
li intencis pasigi kelke da tagoj.</p><p>� &#x108;u vi vidis Ajlan &#x109;i tie hiera&#x16D; vespere? � Lemuel demandis Adahan
anta&#x16D; la foriro de la karavaneto.</p><p>� Jes, Lemuel, mia sinjoro.</p><p>� &#x108;u vi rimarkis ion nekutiman &#x109;e la virino?</p><p>� &#x15C;ajnis al mi, ke &#x15D;i estas tre malserena. &#x15C;i ne povis duope paroli kun
Nupta, &#x109;ar Nupta estis multokupita kune kun mia sinjoro Omar pri
preparado por la voja&#x11D;o.</p><p>� &#x108;u Ajla petis Nuptan viziti &#x15D;in? � demandis Lemuel.</p><p>� Ne.</p><p>� Nu; a&#x16D;skultu, knabino, kaj vigladu. Sendube Ajla venos &#x109;i tien, tuj
kiam ni estos for. &#x15C;ia interparolo kun Nupta tre eble rilatos Omaron kaj
Ijobon kaj la viziton de mistera gasto en la domo de Zalmuna. Elpensu
eblon ka&#x15D;e a&#x16D;skulti ilin. Vi a&#x16D;dos pri aferoj tre gravaj, kiuj koncernas
la feli&#x109;on de via sinjoro. Pro via amo al Omar, estu tre singarda, kaj
agu sa&#x11D;e, &#x109;ar ni havas aferon kun aro da treege senskrupulaj virinoj. En
la okazo, se vi eltrovos, ke dan&#x11D;ero minacas al Omar, avertu lin, tuj
kiam li revenos. Se vi bezonas konsilon anta&#x16D; lia reveno, kaj dum la
foresto de Ijob, konfidu al neniu krom Hadad, &#x109;efpa&#x15D;tisto de Omar. Estu
sa&#x11D;a kaj vigla, Adaha, kaj vi povos helpi, ke via amata sinjoro ne
enfalu en la reton de ruza virino.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Kun tremanta koro kaj obtuzaj anta&#x16D;timoj Adaha staris &#x109;e la pordego,
tenante Naaman sur la brako, por diri adia&#x16D; al la forirontoj. &#x15C;i
respondis al la pepado de la dol&#x109;a infano nur malatente per unusilaboj,
kaj malvolonte a&#x16D;skultis al unu el la junaj Egiptoj, kiu, jam sidante
sur kamelo, volis per afabla&#x135;oj kaj &#x15D;ercoj gajni la favoron kaj aman
rideton de la bela knabino. Naama rimarkis la malgajecon de la junulino,
kaj, ekprenante &#x15D;ian viza&#x11D;on per amba&#x16D; manetoj, demandis karese:</p><p>� &#x108;u vi mal&#x11D;ojas, Adaha, &#x109;ar la patro foriras? Li ne estos for tre
longe, � &#x15D;i diris konsoleme, � li ja promesis balda&#x16D; reveni.</p><p>En tiu momento Omar venis, por unu fojon plu adia&#x16D;kisi sian infanon,
anta&#x16D; ol surkameli&#x11D;i. La junulino ekru&#x11D;i&#x11D;is kaj flustris:</p><p>� Silentu,
malsa&#x11D;ulineto!</p><p>Kisinte la infanon, Omar diris ame:</p><p>� &#x11C;is revido, mia dol&#x109;a filineto; kaj Dio en la &#x109;ielo gardu vin. �
&#x11C;entile salutante Adahan, li aldiris: � La Eternulo restu kun vi anka&#x16D;,
Adaha.</p><p>La koro de la knabino batis forte, kaj &#x15D;ia vo&#x109;o tremetis, kiam &#x15D;i respondis:</p><p>� Dio vin protektu kaj revenigu en paco, Omar, mia sinjoro.</p><p>Neniam anta&#x16D;e &#x15D;i sentis, kiel profunda estas &#x15D;ia aldoniteco al tiu viro,
kaj kiel volonte &#x15D;i oferus sian vivon, por evitigi al li dan&#x11D;erojn. &#x15C;i
sopiris rigardi al li en la okulojn kaj diri: �Estu singarda; dan&#x11D;eroj
vin minacas. Zalmuna estas nur bela vipuro.� � Sed &#x15D;i ne kura&#x11D;is; &#x15D;i
estis ja nur humila servistino; kaj Omar grandsinjoro; kaj Zalmuna, la
Belulino � &#x109;ie respektegata kaj adorata nobelino.</p><p>Kvankam Omar penis eviti inter&#x15D;an&#x11D;on de rigardoj kun Adaha, por ne
starigi en &#x15D;ia koro nerealigeblajn esperojn, li ne povis ne rimarki, ke
ia neordinara maltrankvilo a&#x16D; emocio premas &#x15D;in. Sed amba&#x16D;flanka
&#x11D;enateco fari&#x11D;is forta embaraso, kiam la infano naive diris al Omar:</p><p>� Memoru, mia patro, vian promeson, balda&#x16D; reveni. Mia kara Adaha tre
mal&#x11D;ojas pro via foriro. Adaha diras, ke multaj malbonaj homoj lo&#x11D;as en
Babel.</p><p>Adaha unue pali&#x11D;is pro timego, ke la sekreto de &#x15D;ia koro ne malka&#x15D;i&#x11D;u,
kaj ke Omar ne &#x109;agreni&#x11D;u. Sed &#x109;i tiu ka&#x15D;is sian embarason per bonkora
rideto al la infano, dirante:</p><p>� Ne timu, karulineto, mi nepre revenos en paco post nemultaj tagoj. Unu
devas gajigi la alian.</p><p>Vidante, ke la mieno kaj la vo&#x109;o de la sinjoro ne montras malplezuron,
la timigita knabino trankvili&#x11D;is, kaj ru&#x11D;eto surrampis &#x15D;ian belan
viza&#x11D;on. Ofte dum la voja&#x11D;o, kaj e&#x109; dum la ekscitaj tagoj poste en la
granda urbo, Omar rememoris la aspekton de la knabino kaj la lastan
rigardon el &#x15D;iaj belaj, sentoplenaj okuloj, en kiuj li vidis ne nur ian
strangan maltrankvilon, sed anka&#x16D; adoran amon. La rigardo persekutis
lin, kaj li deziris, ke li ne estus vidinta &#x11D;in.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>La anta&#x16D;diro de Lemuel plenumi&#x11D;is. Ne longe post la foriro de la
karavaneto, Adaha vidis Ajlan alproksimi&#x11D;i al la domo. &#x15C;i jam liberigis
sin de la infano, forsendinte &#x15D;in per kunservistino al la tendo de Ijob,
por vidi la&#x16D; invito de Dina la novalvenintan infaneton. Kun febra
dezirego la knabino pripensis, kiamaniere &#x15D;i povos suba&#x16D;skulti la du
virinojn. Tio estos neebla � &#x15D;i timis � se &#x15D;i ne anta&#x16D;e sin ka&#x15D;os en
&#x109;ambro, en kiun ili sin retiros. Jam pli ol unufoje Nupta kaj Ajla havis
sekretajn kunvenojn, dum la foresto de Omar, en la dormo&#x109;ambro de Nupta,
kie ili povis trankvile interparoli. Tiujn &#x15D;telajn kunvenojn Adaha
rigardadis kun suspekto. Konfidinte sin do kun ekpre&#x11D;eto al la gvido de
la Eternulo, &#x15D;i decidis sin ka&#x15D;i, se eble, en la &#x109;ambro de Nupta, kaj
atendi okazonta&#x135;ojn. Sed tuj poste &#x15D;i trovis, ke &#x15D;ia plano ne estas
plenumebla: kie &#x15D;i povus sin ka&#x15D;i en &#x109;ambro, kie trovi&#x11D;as nur malmultaj
mebloj, kaj nenia, kiu prezentus ta&#x16D;gan ka&#x15D;ejon? Maltrankvile &#x15D;i ser&#x109;is
alian rimedon. Subite Adaha memoris, ke la longa, mallar&#x11D;a &#x109;ambro de
Nupta ricevas lumon kaj ventoladon per subtegmentaj interspacoj inter
vico da kolonetoj, starantaj sur ekstera, dika muro, kaj subtenantaj la
platan tegmenton. &#x15C;i esperis, ke sur la supro de la muro, ekstere de la
kolonaro, estos sufi&#x109;e da spaco por &#x15D;i en ku&#x15D;a pozicio.</p><p>Feli&#x109;e la koncerna parto de la domo tu&#x15D;is kvietan angulon de la &#x11D;ardeno,
rezervitan por la uzado de Omar kaj liaj astronomiaj studoj. Kelke da
apudstarantaj arboj malvidigos &#x15D;in. Tuj Adaha penis provi tiun planon.
Ne malfacile estis nerimarkite suriri la tegmenton, &#x109;ar parto de &#x11D;i
estis ofte uzata kiel astronomia observejo. Sed &#x15D;i trovis malfacila la
taskon atingi, de la supro de parapeto, la randon de la muro; kaj e&#x109; pli
malfacile estis sin teni sur la mallar&#x11D;a randa&#x135;o. &#x15C;ia pozicio tie estis
treege malkomforta kaj kapturna. La plej malgranda ekmovi&#x11D;o povus ka&#x16D;zi,
ke &#x15D;i perdos la tenon de la fingroj &#x109;irka&#x16D; la plintoj de la kolonetoj,
al kiuj &#x15D;i alkro&#x109;i&#x11D;is. Pluan dan&#x11D;eron &#x15D;i ekkomprenis: Nupta povus
rimarki la malplii&#x11D;on de la lumo en la &#x109;ambro pro &#x15D;ia korpo. Tamen &#x15D;i
esperis, ke la pensoj de la du virinoj estos tro okupitaj por atenti tion.</p><p>Adaha ne atendis longe. Nupta kaj Ajla eniris la &#x109;ambron, kaj sidi&#x11D;is
apud la muro, sur kies supro &#x15D;i ku&#x15D;is, &#x109;ar tie ili estis plej
malproksime de la peze kurtenita enirejo. Ili sidis sur nelar&#x11D;a, mole
tegita estrado a&#x16D; divano, okupante la plenan longon de la muro, kaj
interparolis sufi&#x109;e la&#x16D;te, pensante, ke neniu en la koridoro povas a&#x16D;di
ilin. Adaha forte stre&#x109;is la a&#x16D;don, kaj ne lasis multajn vortojn
maltrafi &#x15D;in. Ajla evidente estis en tre malserena humoro kaj parolis
kun tono de maldol&#x109;a &#x109;agreno.</p><p>� &#x108;u Lemuel pasigis &#x109;i tie la nokton anta&#x16D;hiera&#x16D;, � &#x15D;i demandis.</p><p>� Jes, � respondis Nupta, � kiom mi scias. Li sin retiris tre frue, tuj
kiam Omar kaj ties gastoj eliris. Mi vidis lin hiera&#x16D; matene elveni el
sia &#x109;ambro kun sia kutima mieno, serena kaj trankvila.</p><p>� Nu, unue, lasu min rakonti al vi, Nupta, kio okazis, kaj poste ni
priparolos la signifon de la tuta malbela afero.</p><p>Per mallongaj, vivecaj frazoj, karakterizaj je &#x15D;ia verva, observema
menso, Ajla priskribis la okazinta&#x135;ojn, kiuj tiom maltrankviligis &#x15D;in,
kaj poste tre klare kaj koncize metis anta&#x16D; la alia virino la kialojn,
kiuj konvinkis &#x15D;in, ke nur Lemuel povas esti la fripono. Kiam Nupta
esprimis dubon, &#x109;u Lemuel kura&#x11D;us tiel spiti la tutan Babelan pastraron,
kaj per tio riski sian vivon, Ajla senpacience ekkriis:</p><p>� Vi estas tro naiva, Nupta. La mildeco kaj la komplezemeco de la ruza
komercisto trompis anka&#x16D; vin! Kompreneble, � &#x15D;i diris kun mokrideto, �
viro, kiun tiu amema naivulo, via sinjoro, rigardas kiel senkompare
sa&#x11D;an noblulon, nepre estas en viaj okuloj modela virtulo. Sed mi diras
al vi, virino, ke la&#x16D;fame Lemuel estas la plej ruza kaj la plej dan&#x11D;era
malamiko, kiun havas la kredo al niaj dioj. Li estas viro, kiun
hezitigas nek malfacila&#x135;oj, nek dan&#x11D;eroj. � Responde al demando farita
de Nupta, Ajla parolis plue: � Lemuel, kredeble, havas du celojn:
Malkovri niajn penadojn subfosi la firman kredon de Ijob kaj, samtempe,
la kredon de la tuta �fidelularo� en la lando Uc. Ne, Nupta, ni ne tute
malsukcesis. La fido de multaj aliaj jam neripareble detrui&#x11D;is pro la
malfeli&#x109;oj de Ijob. Cetere, ni ankora&#x16D; ne pafis nian lastan sagon al la
�granda sanktulo�. La dua celo de Lemuel estas malhelpi, ke Omar pli
profunde enami&#x11D;u en Zalmunan. Li volas &#x15D;an&#x11D;i lian blindigan amon en
abomenon. Supozeble Omar jam scii&#x11D;is�</p><p>� Ne, Ajla, mi estas tute certa, ke nek Omar, nek Ijob scii&#x11D;is anta&#x16D;
ilia foriro. Tia, por ili terura nova&#x135;o nepre forprenus la gajan,
feli&#x109;an humoron, kiu regis inter la viroj; &#x11D;i dronigus ilin en granda
mal&#x11D;ojo. Lemuel, verdire, estis ja iom pli gravamiena ol kutime, sed
anka&#x16D; li partoprenis de tempo al tempo la gajecon de la aliaj. Cetere,
vi devas scii, ke Lemuel intencas iri unue al Eridu, kaj post kelke da
tagoj ser&#x109;i Omaron kaj la Egiptojn en la astrologia kolegio en Babel,
kie ili lo&#x11D;os. Ijob akompanos la voja&#x11D;antojn nur &#x11D;is Padar.</p><p>� Ho! � ekkriis Ajla, � tio estas stranga afero. � Post kelkmomenta
enpenseco &#x15D;i diris plue: � Sendube Lemuel volas havigi al si pluajn
detalojn, kaj poste, tenante en la manoj &#x109;iujn &#x15D;nurojn, uzi ilin kun des
pli granda forto. Kiun do li volas ser&#x109;i en Eridu? Suba&#x109;eti Mag-Madan?
A&#x16D; trompi Avel-iluon, kiel li trompis nian domanaron? &#x108;iuokaze, Nupta,
viaj informoj estas tre gravaj, kaj, mi pensas, plifaciligas mian
taskon. Tuj mi sendos komunikojn per la plej rapidkuraj &#x109;evaloj al Eridu
kaj al Babel; kaj se Lemuel atingos viva la grandan urbon, mi estos
senkulpa.</p><p>Ajla &#x109;esis paroli; kaj en la da&#x16D;ro de kelke da minutoj silento regis en
la &#x109;ambro. La vigla cerbo de la spionino super la sekreta pastrino forte
laboris; kaj Nupta iom maltrankvile pripensis, kian &#x15D;an&#x11D;on tiu
okazinta&#x135;o alportos al &#x15D;ia vivo.</p><p>La knabino, ku&#x15D;anta sur la muro ekstere, a&#x16D;skultis kun febra atento kaj
granda miro, malgra&#x16D; sia doloriga pozicio.</p><p>Ajla ekparolis denove:</p><p>� En la okazo, se prosperos al mi mutigi Lemuelon
por &#x109;iam, anta&#x16D; ol li malkovros al iu nian sekreton, ni atingos nian
celon, spite &#x109;io. Aliokaze mi ne plu volas ludi hazardan ludon, kaj mi
konsilos al la &#x109;efpastraro uzi la plej malkompatajn rimedojn, por
malhelpi pluan disvastigon.</p><p>� &#x108;u <emphasis>vi</emphasis> konsilos, Ajla? � kun miro demandis la alia virino.</p><p>� Jes, <emphasis>mi</emphasis>, Nupta, � respondis la spionino emfaze. � Mi okupas &#x109;e la
estroj en Babel pli grandan pozicion, ol vi, ol iu ekster la plej
interna rondo de la sekreta konsilantaro supozas. Sed tio estas fakto,
el kiu vi faros sekreton, se vi estas prudenta. Mi ne estas virino, kiun
oni povas senpune mal&#x15D;ati.</p><p>Adaha ektremis, a&#x16D;dante &#x109;i tiujn vortojn; kaj timego ekposedis &#x15D;in,
tiel, ke &#x15D;iaj manoj preska&#x16D; ne povis tenadi la kolonetojn. Febre &#x15D;i
demandis al si, kiamaniere &#x15D;i povos averti Omaron, anta&#x16D; ol estos tro
malfrue. Nupta ne faris respondon � eble &#x15D;i estis tro konsternita � kaj
Ajla da&#x16D;rigis la parolon:</p><p>� Kvankam &#x11D;is nun ni &#x15D;ajne malsukcesis &#x109;e Ijob, mi ankora&#x16D; forte
opinias, ke nenio povas tiel efike skui la fidon al nebuleca dia&#x135;o, ol
sinsekvo da sortobatoj. Omar konsistas el alia materialo. Mi kredas, ke
Omar estas hodia&#x16D; multe malpli certa pri sia �Eternulo�, ol anta&#x16D; la
unua sortobato, kiun ni aran&#x11D;is por li. Zalmuna tiam longe hezitis, sed
fine cedis, kaj per sia eksterordinara, sugestia povo metis en la kapon
de Amtelaj la penson mortigi la du &#x11D;emeletojn kaj sin mem.</p><p>Nupta nun interrompis la fluon de la parolo de Ajla, dirante kun &#x11D;emo:</p><p>� Mi ne povas rememori tiun teruran tagon sen akra doloro. Amtelaj estis
tia milda sinjorino, kaj la knabetoj estis tiaj dol&#x109;aj an&#x11D;eletoj.</p><p>� Mi ja komprenas, � rediris Ajla iom senpacience, � tio estas tute
natura; sed oni ne povas inde servi al la dioj, kaj meriti ilian
favoron, sen korrompoj, Nupta. La koro de Omar ankora&#x16D; ne estas sufi&#x109;e
martelita.</p><p>Adaha a&#x16D;skultis &#x109;i tiujn vortojn kun teruro, kiu preska&#x16D; rabis al &#x15D;i la
povon pensi. &#x15C;i eksentis nur fortan deziron eligi kriegon, por mal&#x15D;ar&#x11D;i
al si la premitan koron. Sed feli&#x109;e &#x15D;i regis sin sufi&#x109;e por kompreni, ke
tre eble la feli&#x109;o kaj la vivo mem de Omar, de Naama, de Lemuel kaj de
aliaj personoj nun dependas de &#x15D;ia sinregado kaj de &#x15D;ia eltrovemeco. &#x15C;ia
pozicio fari&#x11D;is de momento al momento pli turmenta; tamen &#x15D;i ne kura&#x11D;is
e&#x109; moveti&#x11D;i pro timo, ke &#x15D;i falos, kaj tiel malebligos la savon de la
amataj homoj. Fine Ajla levi&#x11D;is por foriri, dirante:</p><p>� Mia tasko ur&#x11D;as. &#x108;iu momento estas multvalora.</p><p>Tuj kiam prosperis al Adaha nerimarkite malsupreniri, &#x15D;i retiris sin en
la dormo&#x109;ambron, kiun &#x15D;i okupadis kune kun Naama, por ordigi al si la
konfuzegitajn pensojn. Tio ne estis facila afero. La koro de la
kompatinda knabino furioze batis, kaj &#x15D;iaj membroj neregeble tremis,
parte de timo, kaj parte de la eksterordinara stre&#x109;i&#x11D;ado de la muskoloj,
kiun &#x15D;ia korpo &#x135;us eltenis. Kun febra avido &#x15D;i penis revoki al si en la
memoron &#x109;iun frazon a&#x16D;ditan, kaj eltrovi &#x11D;ian veran signifon. � &#x108;u vere
estas eble, � &#x15D;i demandis sin, � ke Zalmuna estas tiel malvirta, ke &#x15D;i
per magiaj rimedoj ka&#x16D;zis la frenezi&#x11D;on de Amtelaj kaj tiom da
malfeli&#x109;ego al Omar, nur por igi lin malkonfesi sian Dion, kaj sin turni
al la falsaj dioj de la Babela pastraro?</p><p>� Kaj Ajla la instiginto! � Kaj kion signifas la diro de Ajla: �la
koro de Omar ankora&#x16D; ne estas sufi&#x109;e martelita?� � Certe oni jam
pripensas pluajn afliktojn por &#x15D;ia amata sinjoro! � Naama! La penso, ke
iu volus malutili, eble pereigi la dol&#x109;an infanon por tia malica celo
preska&#x16D; glaciigis al &#x15D;i la koron.</p><p>Kun impulsa sinoferemo Adaha decidis senprokraste meti la infanon en la
manojn de Hadad, kaj rapidi al Babel, por averti Omaron. Sed tuj kiam la
decido estis farita, kaj &#x15D;i ekpripensis, kiamaniere &#x15D;i povos &#x11D;in
efektivigi, la malfacila&#x135;oj aspektis preska&#x16D; nevenkeblaj. Tamen, sentime
&#x15D;i diris al si, ke &#x15D;i nepre devos preni sur sin &#x109;i tiujn taskojn, kiel
ajn grandaj estus la malhelpa&#x135;oj. Adaha tute ne dubis pri tio, ke &#x15D;ia
sinjoro elmetus sian infanon al multaj dan&#x11D;eroj, prefere ol lasi &#x15D;in
tu&#x15D;ebla de la malico de tiaj abomenindaj virinoj. Demando pri personaj
dan&#x11D;eroj e&#x109; ne unu fojon hezitigis la knabinon, kvankam &#x15D;i klare
komprenis, ke tia entrepreno prezentas multajn timindajn riskojn.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro IX</p><p>Aventura voja&#x11D;o</p></title><p>Nokta mallumo ankora&#x16D; kovris la lo&#x11D;ejojn de Betra&#x125;, kaj profunda silento
regis &#x109;ie, kiam ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita
rajdanto senbrue glitis trans herbejo apud la rando de la urbeto. La
rajdanto estis Adaha, tenanta en la brakoj teruritan infanon, Naama.</p><p>� Silentu, karulino, � flustris la juna virino, � fermu la okulojn kaj
ekdormu.</p><p>� Estas al mi malvarme, Adaha.</p><p>Adaha deprenis de siaj &#x15D;ultroj lanan mantelon, kaj metis &#x11D;in &#x109;irka&#x16D; la
knabineton. Post kelke da minutoj la infano malla&#x16D;te demandis:</p><p>� Diru, Adaha, kial ni iras al Hadad en la nokto?</p><p>� Silentu, kara infano, � denove respondis la junulino, � mi &#x109;ion
rakontos al vi, kiam tagi&#x11D;os.</p><p>� Kiam ni atingos lian domon? Mi sentas timon pro la mallumo, Adaha. &#x108;u
vi a&#x16D;das blekon de leonoj, a&#x16D;�</p><p>� Ne, infano, neniaj rabaj bestoj estas proksime. La Eternulo tenas ilin
for de infanoj, kiuj Lin amas.</p><p>La matena krepusko trovis la rajdantinojn jam sur la &#x109;efa vojo al la
nordo. Adaha instigis la beston kuri pli kaj pli rapide, tiel rapide, ke
kelkafoje &#x15D;i preska&#x16D; elglitis el la selo; sed &#x15D;i bone komprenis, ke nun,
&#x109;ar &#x15D;i komencis la riskan entreprenon, &#x109;io dependos de la plej granda
rapideco. Vivece &#x15D;i prezentis al si la konfuzan bruon, kiun tuj ka&#x16D;zos
en la urbeto ilia malapero. Kiel konsternitaj estos Nupta kaj Ajla! Post
vana traser&#x109;o &#x11D;is la limoj de la komunumo, oni persekutos ilin en &#x109;iuj
direktoj per la plej rapidaj bestoj. &#x108;u ili suspektos, ke &#x15D;i ka&#x15D;e
a&#x16D;skultis ilian interparolon? Tiaj kaj multaj similaj demandoj preme
okupis la pensojn de la knabino, tiel ke &#x15D;i ne rimarkis, ke la grandaj
okuloj de la infano mire &#x15D;in rigardis dum kelka tempo.</p><p>� Kial vi ne parolas al mi, Adaha? &#x108;u iu volas mortigi nin?</p><p>� Ne lasu tiajn malsa&#x11D;ajn pensojn maltrankviligi vin. Sed mi eltrovis,
ke Nupta estas tre malbona virino, kaj via patro volas, ke vi ne restu
en la hejmo kune kun &#x15D;i. Mi iros al Babel por sciigi lin. Dume vi devas
resti &#x109;e maljuna Hadad kaj lia edzino Sara. Vi ja konas ilin. Ili estas
tre bonkoraj homoj, kaj vi tuj ekamos ilin. Vi estos bonkonduta kaj
obeema infano; &#x109;u ne?</p><p>Kun miro la knabineto respondis:</p><p>� Jes, Adaha; sed mi ne volas, ke vi
foriru kaj lasu min tie tute sola.</p><p>� Sed, Naama, &#x109;u vi ne volas, ke mi kiel eble plej rapide iru al Babel,
por averti vian patron? Tio estas ja nepre necesa; kaj vi devas ami vian
patron pli ol vin mem.</p><p>� &#x108;u mi ne povas iri kun vi?</p><p>Adaha penis rideti, por pli bone konvinki la infanon, kaj respondis:</p><p>� Tio estas tute neebla, malsa&#x11D;ulineto. <emphasis>Mi</emphasis> neniam a&#x16D;dis pri malgrandaj
knabinetoj, kiuj voja&#x11D;is tiel malproksimen. &#x108;u vi?</p><p>� Ne.</p><p>Dum la infano konfuzite meditis, la juna virino &#x109;irka&#x16D;rigardis, kaj
irigis la azenon sur alta&#x135;on, de kie &#x15D;i povis esplori la kamparon. Tie,
en kelka malproksimeco, vidi&#x11D;is en verda valo seso da tendoj, kaj, sur
herbori&#x109;aj deklivoj, aroj da bovinoj kaj &#x15D;afoj. Adaha tuj rekonis la
lokon, kiun &#x15D;i vizitis foje, anta&#x16D; kelke da jaroj, kune kun la
malfeli&#x109;aj filetoj de Omar kaj eskorto de servistoj. Feli&#x109;e la unua
persono, kiun la forkurantoj trafis, estis maljuna Hadad mem. Kun
bastonego en la mano li iris en direkto al la tendaro, kantetante
malnovan psalmon. Li estis, krom &#x109;efpa&#x15D;tisto, fidela intendanto super
ekstera bieno de Omar, kaj amata konfidato de sia sinjoro, kiel anta&#x16D;e
anka&#x16D; de ties patro. Lia ekstera&#x135;o estis dignoplena, kaj lia mieno
pensema, tamen serena. Rekoninte la alvenantojn, li ekparolis milde:</p><p>� La &#x11D;ojon ekvidi la dol&#x109;an filineton de mia sinjoro, kaj Adahan, &#x15D;ian
amindan vartistinon, egalas nur la surprizo vidi ilin tiel frue en la
tago, kaj sen eskorto. Certe vi ekforiris anta&#x16D; la matena krepusko, kaj
grava motivo venigas vin.</p><p>&#x11C;is tiam Adaha eltenis la teruran stre&#x109;i&#x11D;on de la sentoj; sed nun, kiam
&#x15D;i devis priparoli la celon de sia eksterordinara aventuro, kaj, farante
tion, malka&#x15D;i iom de la sekreto de sia koro, la subpremitaj emocioj
subite sin liberigis per elfluo de larmoj. Ne parolante la maljunulo
prenis la infanon el la brako de la juna virino, ame kisis &#x15D;in, kaj
starigis sur la tero. Kun trankvila, sed profunde kunsenta rigardo en la
okuloj li helpis al Adaha elseli&#x11D;i, kaj, ekprenante la bridon de la
azeno, li diris:</p><p>� Venu en mian tendon, man&#x11D;u kaj trinku kaj poste sciigu al mi, kio
premas al vi la koron.</p><p>Dum Naama kun la facilkoreco kaj senzorgeco propraj al feli&#x109;a infana&#x11D;o,
amuzi&#x11D;is kun aro da katidoj, Adaha, tremetante pro emocio, rakontis al
Hadad la okazinta&#x135;ojn de la lastaj tagoj, kaj sciigis al li sian deziron
senprokraste iri al Babel kaj averti Omaron pri la dan&#x11D;eroj minacantaj
lin. La blankhara pa&#x15D;tisto a&#x16D;skultis gravamiene, e&#x109; ne unu fojon
interrompante la parolantinon, kaj nur de tempo al tempo ekbalancante la
kapon, kvaza&#x16D; li ne surprizi&#x11D;as pri la intrigado de la malamikoj de la
antikva kredo. En la da&#x16D;ro de kelke da minutoj li meditis en serioza
silento. Poste li ekparolis:</p><p>� Adaha, mia infano, � li diris grave, � terura ja estas via rakonto;
sed &#x11D;i ne tre surprizas min. Kvankam mi pasigas la vivon &#x109;i tie en
feli&#x109;a trankvileco, mi ne estas nescia pri la insidaj penadoj de la
idolanoj elradikigi la puran prapatran kulton, kiu estas por ili &#x109;iama
ripro&#x109;o kaj sablero en la okulo. La mallumo malamas la lumon.
Klarvideble estas en &#x109;io &#x109;i tio la mano de la Eternulo, kiu volas uzi
vian kortu&#x15D;an fidelecon kiel ilon por vanigi la malvirtajn planojn de
fanatikuloj; alie mi forte konsilus al vi, forigi el via kapo tian
dan&#x11D;eran intencon. Granda ja estas via kura&#x11D;o, knabino, kaj admirinda
via sinoferemo. Sova&#x11D;aj bestoj, rabistoj kaj detruantoj de virina honoro
minacos vin, mia infano, sed ne timu. Dio, kiu estigis en via koro tiun
noblan deziron; la Eternulo, kiu eble ka&#x16D;zis, ke bur&#x11D;ono de sindonemo al
bona sinjoro ekfloris kiel bela virina amo, nepre vin gardos. Se mi
havus &#x109;i tie unu personon, al kiu mi povus konfidi la zorgon pri la kara
filineto de mia sinjoro, mi nepre kondukus vin al Babel, malgra&#x16D; la
multeco de mia jaroj kaj la kadukeco de miaj ostoj. Malfeli&#x109;e mi ne
havas. Sara, mia edzino, ku&#x15D;as malsana en jena tendo; kaj al Dani, mia
sola filo, restanta al mi, Dio ne donis sufi&#x109;e da sa&#x11D;o. Mi do devas
resti &#x109;i tie kaj gardi la knabineton. Sendube Ajla kaj Nupta ser&#x109;os vin
kaj Naaman &#x109;i tie. Sed ne timu pro &#x15D;i, mi trovos rimedojn &#x15D;in gardi. Sur
&#x109;iu pa&#x15D;o de via vojo miaj pensoj estos kun vi.</p><p>Adaha a&#x16D;skultis la maljunulon kun respekto kaj dankeco, sed ne sen
maltrankvilo. Tuj kiam li &#x109;esis paroli, &#x15D;i levi&#x11D;is kaj diris:</p><p>� Mi scias, ke Naama estos en sendan&#x11D;ereco sub via gardo, Hadad. Rilate
min, mi ne timas la dan&#x11D;erojn de la vojo; tiel granda estas mia deziro
atingi la urbegon. Mi nur timas la ven&#x11D;emon de Ajla. Nun lasu min
foriri, sen plua prokrasto, por ke mi povu trafi Padaron anta&#x16D; nokti&#x11D;o.</p><p>� Konsilinde estas eviti trairon tra Padar. Dani kondukos vin al la
tendo de mia filino Zeri, edzino de Rivul, kiu estas &#x109;evaledukisto en
vila&#x11D;o apud Padar. Dani estas bonkora kaj fidinda homo kun sufi&#x109;e da
prudento por tia tasko. Mia filino volonte vin akceptos kaj montros al
vi la vojon al Ur morga&#x16D; matene. Sed ne fidu Rivulon; li estas Belialido.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>La sekvinta tago alproksimi&#x11D;is al sia fino, kaj vesperaj ombroj pli kaj
pli longi&#x11D;is sur la ebena herbejo &#x109;e la flanko de la mallar&#x11D;a vojo, kiun
Adaha sekvis la&#x16D; la konsilo de Zeri. &#x15C;i trovi&#x11D;is jam multajn mejlojn
preter la karavanrenkontejo, sed ne estis progresinta tiel malproksimen,
kiel &#x15D;i esperis. La knabino estis tre laca, kaj la fidela azeno anka&#x16D;
montris signojn de ellaci&#x11D;o, kvankam &#x11D;i estis rimarkinde fortmuskola kaj
verva besto. Pli ol unu fojon Adaha devis halti, por sin orienti kaj
peni rememori la vojopriskribojn donitajn al &#x15D;i de la filino de Hadad.</p><p>La fajra sunglobo jam alproksimi&#x11D;is al la &#x109;ehorizontaj nuboj. Adaha ree
haltis kaj kun maltrankvila koro &#x109;irka&#x16D;rigardis, demandante sin, &#x109;u
efektive &#x15D;i estas sur &#x11D;usta vojo al Ur, kaj kia distanco ankora&#x16D; disigas
&#x15D;in de tiu urbo. La vespero estis bela kaj serena. &#x108;ie regis silento,
paco; nenia homa lo&#x11D;ejo vidi&#x11D;is; nenia sono a&#x16D;di&#x11D;is. &#x108;i tiu sereneco de
la naturo strange kontrastis kun &#x15D;iaj propraj sentoj; kaj la senbrueco
&#x15D;ajne ankora&#x16D; pligrandigis &#x15D;ian maltrankvilecon.</p><p>Okaze rigardante al arbareto en kelka malproksimeco de la vojo, Adaha
ekvidis kun teruro dudekon da viroj sur &#x109;evaloj, elvenantaj, unu post
alia, el inter la arboj. Ili rekte alrajdis al &#x15D;i, kaj poste disi&#x11D;is
amba&#x16D;flanken, kredeble por malhelpi, ke &#x15D;i ne forkuru. &#x108;i tiu
anta&#x16D;zorgo, tamen, estis tute nenecesa, &#x109;ar la azeno ne povus forkuri;
&#x11D;i estis tro laca. Adaha ne dubis unu momenton, ke la rapide kaj minace
alproksimi&#x11D;antaj viroj estas aro da &#x124;aldeaj rabistoj. Krom unu, &#x109;iuj
estis kanajle aspektantaj uloj, kiuj ne hezitus fari &#x109;ian perforta&#x135;on.
La esceptulo estis viro, kiun &#x15D;i tuj supozis esti la estro de la bando
pro lia pli fiera sinteno, lia pli bona ekipa&#x135;o kaj pli inteligenta
mieno, kvankam li estis unu el la plej junaj. Li estis belstatura viro
kun pla&#x109;a aspekto, efektive viro, kiun neniu, krom pro liaj kunuloj,
suspektus esti rabisto.</p><p>Granda surprizo sin montris sur lia viza&#x11D;o kaj sur la maldelikataj,
sunbrunigitaj viza&#x11D;oj de la aliaj rabistoj, kiam ili vidis, ke juna,
sendefenda virino estas la sola persono, kiun ili atakas. Kiam la juna
estro sufi&#x109;e alproksimi&#x11D;is, la signoj de surprizo ankora&#x16D; pliforti&#x11D;is;
sed ne malpli evidenta sur lia viza&#x11D;o estis malka&#x15D;a sento de admiro. Li
vidis anta&#x16D; si mildan, sinjorinecan junulinon kun gracia, dignoplena
sinteno, voja&#x11D;antan tute sola en senhoma, kvaza&#x16D; dezerta lando sur la
plej bela azeno, kiun liaj okuloj iam trafis. Kaj tiu junulino estis
surprize bela, kun dol&#x109;aj, delikataj viza&#x11D;otrajtoj kaj grandaj,
esprimoplenaj okuloj! Sur la viza&#x11D;o de la knabino liaj avidaj rigardoj
ekvidis rapide &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;antajn emociojn: unue &#x109;agrenon kaj timon, kiujn &#x15D;i
volis forpeli, &#x15D;ajne, per forta peno sin trankviligi; eble per silenta
ekpre&#x11D;o; poste ili vidis senparolan alvokon al kompato, a&#x16D; al ia eta, en
lia brusto restanta vira nobleco.</p><p>La aspekto de la knabino tuj ka&#x16D;zis rimarkeblan &#x15D;an&#x11D;on en la sinteno de
la estro; e&#x109; kelkaj el la mal&#x11D;entilaj rabistoj alprenis malpli sova&#x11D;an
mienon. Al du kanajloj, kiuj, de&#x109;evali&#x11D;inte, volis sin &#x135;eti kontra&#x16D;
Adahan, la juna kapitano severe kriegis:</p><p>� Haltu, Gamil! Haltu, Buga&#x15D;, brutuloj! Neniu kura&#x11D;u tu&#x15D;i la knabinon!</p><p>Li desaltis de la &#x109;evalo, kaj kun ioma embaraso, kvaza&#x16D; li hontas anta&#x16D;
siaj kunuloj pro sia nerabista konduto, aliris Adahan. Preska&#x16D; kun
respekto li diris:</p><p>� Stranga afero, vidi junan virinon, voja&#x11D;antan sola en tia dan&#x11D;era
lando. Via kura&#x11D;o plenigas min per admiro. Kien vi iras?</p><p>Intertempe Adaha esploris per la okuloj la ekstera&#x135;on de la juna estro,
kaj &#x135;etis pli maltrankvilajn rigardojn al la marodistoj starantaj &#x109;irka&#x16D;
&#x15D;i. La mieno de kelkaj el ili estis minaca kaj malpla&#x109;ega; kaj
malbonhumora murmurego inter ili certe ne efikis forigi &#x15D;ian timon.
Singarde &#x15D;i respondis:</p><p>� Sinjoro, mi tre volas atingi la urbon Ur anta&#x16D; nokti&#x11D;o.</p><p>� &#x108;u tio estas la celo de via voja&#x11D;o? � demandis la vojorabisto.</p><p>� La celo de mia vojo estas afero de mia sinjoro, � Adaha respondis post
momenta hezito.</p><p>Mokrido de du a&#x16D; tri rabistoj kolerigis la estron, kaj igis lin diri kun
eble malpli bonhumora tono, ol li intencis uzi:</p><p>� Mi ne povas protekti
vin kontra&#x16D; miaj kunuloj, se vi ne respondas pli malka&#x15D;e.</p><p>Signifoplena murmuro, a&#x16D;di&#x11D;anta el inter la rabistoj, montris, ke ili
ofendi&#x11D;is pro la neordinara, kavalireca konduto de la estro, kaj ke
Adaha havas aferon kun obstina kanajlaro. Post momento la knabino ree
alparolis la banditestron, ignorante, tamen, lian averton:</p><p>� Mi petas, sinjoro, � &#x15D;i diris, rekte rigardante al li en la okulojn, �
ordonu al viaj viroj, ke ili lasu min preterpasi. Mi havas nenion, kio
valorigus atakon kontra&#x16D; sendefenda virino. Mi elmetas min al dan&#x11D;eroj
pro fideleco al mia sinjoro. � Adaha penis vesti sian parolon per
trankvila digno, kaj doni al &#x11D;i kortu&#x15D;an, e&#x109; facile karesan tonon.</p><p>Tio preska&#x16D; prosperis al &#x15D;i; tamen la viro, kiu staris tre proksime,
vidis ne nur la petegan rigardon en &#x15D;iaj belaj malhelaj okuloj, sed
anka&#x16D; tremeton &#x109;irka&#x16D; &#x15D;iaj belformaj, ankora&#x16D; iom infanaj lipoj, kaj
rimarkis vibreton en &#x15D;ia vo&#x109;o. Kvankam viroj de lia gento kaj de lia
vivmaniero ne havis emon elmontri subitajn emociojn, tuj evidenti&#x11D;is, ke
li estas profunde kortu&#x15D;ita. Adaha vidis, multe pli klare ol la
malsentimentalaj, &#x124;aldeaj rabistoj, ke &#x109;i tiu dua alvoko iris &#x11D;is la
fundo de lia animo. Efektive &#x11D;i tu&#x15D;is dormetantan kordon de vira
nobleco, kiun e&#x109; vivado inter sangavida kanajlaro ne povis tute detrui,
kaj pri kiu eble li mem ne estis konscia. Aventuramo allogis lin al
rabista vivo, pli ol avareco, kaj &#x109;irka&#x16D;is per sor&#x109;o profesion, en kiu
multege da homoj en la tempo de Ijob vidis nenion malnoblan. Sed Adaha
ekvidis en la okuloj de la juna &#x109;efrabisto ion pli, kiu tremigis &#x15D;ian
koron: subita ekflami&#x11D;o de pasia amo. &#x15C;i sentis konfuzi&#x11D;on kaj timon e&#x109;
pli grandan, ol ka&#x16D;zis al &#x15D;i la minaca sintenado de la aliaj rabistoj.</p><p>Anta&#x16D; ol la viro &#x109;e &#x15D;ia flanko povis formuli ta&#x16D;gan respondon, stari&#x11D;is
tumulto inter la rabistaro. Furioza disputo komenci&#x11D;is, kaj koleraj, e&#x109;
ribelaj paroloj &#x135;eti&#x11D;is kontra&#x16D; la estron. La vortojn de la disputado
Adaha ne komprenis, &#x109;ar ili estis parolataj en &#x124;aldea dialekto, kiun &#x15D;i
ne sciis; sed pri ilia signifo &#x15D;i ne povis dubi e&#x109; unu momenton.
Subpremante sian koleron kaj sian &#x109;agrenon, la estro &#x11D;entile diris al la
tremetanta knabino:</p><p>� Ne timu, juna virino, mi zorgos pri via sendan&#x11D;ereco; sed anta&#x16D;e mi
devos rezoni kun &#x109;i tiuj ribelemuloj. Dume da&#x16D;rigu vian vojon. Du el
miaj viroj akompanos vin, &#x11D;is mi finos mian rezonadon &#x109;i tie.</p><p>Li ordonis al du junuloj sekvi la knabinon, kaj trakti &#x15D;in kun plena
respekto. Adaha forrajdis senvorte. &#x15C;i konfuzi&#x11D;is, ne sciante, &#x109;u estas
pli konsilinde rajdi malrapide, por lasi la junan estron atingi &#x15D;in; a&#x16D;
rapidi tiel forte, kiel la laca azeno povos &#x15D;in porti. Krom tio &#x15D;i ja ne
estis certa, ke &#x15D;i estas sur &#x11D;usta vojo al Ur.</p><p>Dume la disputado inter la rabistoj fari&#x11D;is pli kaj pli furioza. La plej
diversaj sugestoj kaj postuloj elmeti&#x11D;is, kaj la plej akraj protestoj
kaj insultoj &#x135;eti&#x11D;is de unu kontra&#x16D; alian. Kelkaj el la pli junaj viroj
proponis la ideon lotumi la knabinon, donante al Benoe, la estro,
duoblan, trioblan &#x15D;ancon. Pli ol unu el la nejunaj rabistoj akre
protestis, ke estas ridinda sentimentala&#x135;o liberigi tian kaptita&#x135;on. �
Tian belegan knabinon, � alia opiniis, � multaj princoj en Babel a&#x16D;
Nineve a&#x109;etus por mil kvincent sikloj. Krom tio la azeno ta&#x16D;gas por
princido a&#x16D; re&#x11D;ino. � Aliaj, iom pli ribelemaj bandanoj malka&#x15D;e kaj
la&#x16D;te asertis, ke nenia estro havas la rajton tiel senigi la kunularon
je tiel bela kapta&#x135;o.</p><p>Benoe sciis, ke senutile estas alvoki al ia nobla sento &#x109;e la granda
plimulto de la rabistoj, kaj tial li ne mal&#x15D;paris argumentojn, por
konsentigi ilin agi grandanime en la nuna okazo. Al &#x109;iuj iliaj protestoj
li respondis nur, ke li arogas al si la rajton trakti belan kaj
altaniman knabinon la&#x16D; sia pla&#x109;o. Fine, furiozigite kaj senpaciencigite
de preska&#x16D; &#x109;iuflanka kontra&#x16D;starado, li ekkriis kun kolera rigardego al
la plej ribelemaj subuloj:</p><p>� A&#x16D;skultu miajn vortojn, vi malnobluloj, kaj bone memoru, kion mi
diras: Mi, Benoe, protektos per mia vivo tiun sendefendan knabinon. Ve
al iu, kiu kura&#x11D;os &#x15D;in tu&#x15D;i! Rilate al &#x109;i tiu afero mi ne toleras
kontra&#x16D;staron; alie vi devos elekti novan estron. Pripensu tamen, anta&#x16D;
ol mia tuta tribo fari&#x11D;os viaj mortaj malamikoj!</p><p>Dirinte tion, li saltis sur la &#x109;evalon, kaj galope rajdis post la
knabino kaj &#x15D;ia eskorto, kiuj jam delonge malaperis el lia vido. La
disputo kun la ribelantoj jam okupis multe pli longan tempon, ol li
intencis forpasigi super &#x11D;i.</p><p>Intertempe Adaha akcelis la iradon de sia rajdobesto, esperanti trafi
iujn konfidindajn homojn, kies protekton &#x15D;i povos alvoki kontra&#x16D; la du
junaj rabistoj, rajdantaj post &#x15D;i. La suno jam malaperis, postlasante
sangoru&#x11D;an, kiel fornego ardantan horizonton. Kelke da disaj,
lanosimilaj nubetoj en la okcidento, kiujn la subiranta taglumiganto
estis pentrinde koloriginta per &#x109;iuj rozaj kaj sukcenaj nuancoj, nun
komencis alpreni grizan aspekton. Sed Adaha, ordinare impresebla de
naturbela&#x135;oj, preska&#x16D; ne atentis la grandiozan kolorspektaklon; &#x15D;iaj
okuloj sopire travagadis la ebenan landon por ser&#x109;i signa&#x135;on de homa
lo&#x11D;ejo. Fine &#x15D;i ekvidis kun &#x11D;ojo, malproksime, la unuajn anta&#x16D;urbajn
tendojn de Ur, kaj samtempe maljunan viron, elvenantan el apuda arbaro.
Li portis sur la &#x15D;ultro malgrandan faskon da sekaj vergoj, kaj peze sin
apogis sur &#x15D;afistan bastonegon. Tuj Adaha alproksimi&#x11D;is al la viro, kaj,
kura&#x11D;igite de lia bonkora aspekto, &#x11D;entile demandis lin, &#x109;u en lia tendo
a&#x16D; en najbara lo&#x11D;ejo &#x15D;i povos trovi dumnoktan &#x15D;irmon kaj protekton
kontra&#x16D; du &#x15D;in sekvantaj rabistoj. La maljunulo haltis, deprenis sian
faskon, kaj kun miro rigardis la junan virinon, &#x15D;ian neordinare belan
azenon kaj la du virojn, kiuj intertempe anka&#x16D; haltigis siajn &#x109;evalojn.</p><p>� Venu, mia infano, � li diris afable, � ni estas humilaj neri&#x109;uloj,
tamen neniam ankora&#x16D; ni rifuzis &#x15D;irmon sub nia tendo al iu, kiu bezonis
&#x11D;in. Ne timu; jen elvenas el la arbaro du el miaj filoj, kiuj pli ol
sufi&#x109;os por viaj persekutantoj.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Ree la suno alproksimi&#x11D;is al la okcidenta horizonto. Adaha sin trovis
jam multajn mejlojn preter Ur, da&#x16D;rigante en soleco sian vojon norden,
kaj de tempo al tempo galopigante la bonegan beston, kiu &#x15D;ajne elvokis
&#x109;ies admiron. Post du a&#x16D; tri tagoj plu &#x15D;i esperis atingi la grandan,
nekonatan urbon. Multaj maltrankvilaj pensoj kaj obtuzaj anta&#x16D;timoj
okupis &#x15D;ian kapon; sed superreganta &#x109;iujn sentojn estis la dezirego
averti Omaron pri la dan&#x11D;eroj, minacantaj lin kaj lian infanon. � Kiel,
� &#x15D;i demandis sin jam la centan fojon kun tremetanta koro, � kiel
akceptos Omar &#x15D;ian rakonton; kaj &#x109;u &#x15D;ia ago malkovros al li la sekreton
de &#x15D;ia koro? � Ju pli ofte &#x15D;i pripensis la venontan renkonton kun sia
sinjoro, des pli aroganta aspektis al &#x15D;i la tuta entrepreno.</p><p>Subite la medito de la knabino interrompi&#x11D;is de la&#x16D;ta leona bleko,
elvenanta el apuda densejo. Momenton poste elsaltis el &#x11D;i leono, sekvata
de leonino, kiu rampis pli ol kuris, post &#x11D;i. La azeno ektremis kaj pro
teruro preska&#x16D; ne povis sin movi. Post mallonga &#x109;irka&#x16D;rigardo la
virleono, majesta meza&#x11D;a besto, sin turnis al la knabino kaj &#x15D;ia azeno,
kaj nerapide, kvaza&#x16D; iom singarde alproksimi&#x11D;is. Adaha nevole eligis
krion, kaj duonfreneze, sed vane penis per &#x109;iuj rimedoj instigi la
timoparalizitan azenon forkuri. Granda do estis &#x15D;ia surprizo, kiam la
leono subite haltis kaj ekrigardis, jen en la direkto, el kiu &#x15D;i venis,
jen malanta&#x16D;en al sia videble vundita kunulino. Dum momento &#x11D;i hezitis,
kvaza&#x16D; ne sciante, kion fari. Poste &#x11D;i komencis singarde sin retiri,
furioze kaj minace siblante. Ne pli frue ol tiam, Adaha rimarkis la
alproksimi&#x11D;on de viro sur galopanta &#x109;evalo.</p><p>La viro estis Benoe, la rabistestro! Anta&#x16D; ol li atingis &#x15D;in, li
ekkriis:</p><p>� Ne timu, knabino! Mi alvenas &#x11D;ustatempe, dank� al via
bon&#x15D;anca stelo. � Rapide de&#x109;evali&#x11D;inte, Benoe metis la bridon de sia
&#x109;evalo en la manon de Adaha, kaj tuj preti&#x11D;is ataki la rabobestojn. La
vundita leonino diskrete sin retiris en direkto al la arbareto, sed la
virleono montris inklinon batali kaj defendi sian inon. &#x11C;i ka&#x16D;ris kaj,
murmuregante, svingis la voston de unu flanko al alia, kvaza&#x16D; pretigante
sin &#x109;iumomente saltegi kontra&#x16D; la atakanton. La unua sago, forte tirite
kaj boncelite, trafis la beston en la bruston, kaj saltigis &#x11D;in en la
aeron. Dua sago trapikis orelon, kaj enfiksis sin en la kapo. Freneze la
mortevundita kaj abunde sanganta leono ekmordis kaj batis la aeron,
kvaza&#x16D; &#x11D;i povus trafi la malamikon. Post kelke da momentoj &#x11D;i kuntiris,
&#x15D;ajne, &#x109;iujn siajn fortojn, kaj volis sin &#x135;eti kun bela furiozo kontra&#x16D;
Benoen. Sed la heroa viro jam ne estis en granda dan&#x11D;ero, kaj forta piko
per lia &#x135;etlanco balda&#x16D; faris finon al la vivo de la bestego.</p><p>La leonino, observinte la batalon el inter la arbetoj, nun elvenis, por
ven&#x11D;i la morton de sia kunulo. Mal&#x15D;atante pro blinda furiozo sian
malfortecon, &#x11D;i sentime atakis Benoen; sed la batalo ne estis egal&#x15D;anca.
Poste nemultaj minutoj la brava leonino ku&#x15D;is senviva apud la leono.</p><p>Intertempe Adaha iris anta&#x16D;en centkelke da pa&#x15D;oj, kondukante la &#x109;evalon
de la rabisto, kaj observante kun miro, sed ne sen stranga maltrankvilo,
la unuopan, heroan atakon kontra&#x16D; du sova&#x11D;aj bestegoj. Kiam Benoe post
sia mirinda venko alproksimi&#x11D;is al la knabino kun esprimo de gaja
triumfo en la viza&#x11D;o kaj ne malkomprenebla sopiro en la okuloj, tre
konfliktaj emocioj ekregis &#x15D;in, kaj tremetigis &#x15D;ian nespertan koron: &#x15C;i
timis la ardan rigardon el liaj lumaj okuloj. La penso, ke &#x15D;i estas sola
kun li, rabisto, eble malproksime de homa lo&#x11D;ejo, plenigis &#x15D;in per
teruro. Tamen &#x15D;i sentis grandan malpezi&#x11D;on pro la forigita dan&#x11D;ero, kaj
profundan dankecon al Dio pro Lia mirinda kaj &#x11D;ustatempa savo. &#x15C;i ne
povis ne senti anka&#x16D; grandan admiron kaj vivan dankecon al la
noblaspekta kaj beltalia viro, kiu jam la duan fojon savis &#x15D;ian vivon.
Kredeble la rabisto divenis iom el la emocioj, regantaj la koron de la
knabino, per la embaraso kaj la konfuziteco, kiuj klare sin pentris sur
&#x15D;ia viza&#x11D;o, kaj sin montris en &#x15D;ia sinteno, &#x109;ar lia gaja, triumfa mieno
cedis lokon al rigardo, esprimanta &#x109;agrenon kaj embarason. Tamen liaj
okuloj perdis neniom el la pasia sopiro, kiu ka&#x16D;zis al &#x15D;i tiun
nedifineblan timon.</p><p>Prenante la bridon de sia &#x109;evalo el la mano de Adaha, kaj rigardante al
&#x15D;i en la okulojn, Benoe diris:</p><p>� Timo mallumigas viajn belajn okulojn. Kial? &#x108;u vi ne povas fidi al
viro, kiu dufoje savis vian vivon? En amba&#x16D; okazoj mi riskis mian
propran vivon pro vi.</p><p>Timeme Adaha respondis:</p><p>� Natura timo, nepetate, eniras la koron de
soleca knabino, voja&#x11D;anta en sova&#x11D;a lando. Sed volu kredi, sinjoro, mi
estas al vi tre, tre danka pro via heroa helpo.</p><p>� Sincera dankeco, tamen, devus forpeli &#x109;iun timon el via koro.</p><p>� Ne mal&#x15D;atu mian dankemecon, tial ke ne tute prosperis al &#x11D;i forpeli
&#x109;iun timon. Du kontra&#x16D;aj sentoj ofte lo&#x11D;as samtempe en la koro.</p><p>� Eble dankeco ne sufi&#x109;as. Mi sopiras al io pli forta, Adaha � via
gastiganto en Ur sciigis al mi vian nomon. Amo kaj timo ne povas esti
kunuloj.</p><p>La knabino ne respondis al &#x109;i tiu aludo, kaj timeme palpis la bridon,
ku&#x15D;antan sur la ar&#x11D;enteblanka kolo de la azeno. Tiam, rimarkinte la
longajn ombrojn, kiujn la subiranta suno &#x135;etis sur la vojon, &#x15D;i subite
ekkriis:</p><p>� Jam vesperi&#x11D;as, kaj mi devas rapidi. Mia voja&#x11D;o estas treege ur&#x11D;a.</p><p>Ombro de malplezuro trakuris la viza&#x11D;on de la rabisto:</p><p>� Bone, � li
diris, � ni rapidu. � Facile saltinte sur la selon, li ekprenis la
bridon de la azeno, kaj trotigis la beston. Post kelke da minutoj li
demandis: � Kien vi iras?</p><p>Heziteme la knabino respondis:</p><p>� Al Babel.</p><p>� Al Babel! � Benoe ripetis kun granda miro, � sola?</p><p>� Jes. Tamen ne sola. La Eternulo estas &#x109;e mia flanko kaj &#x15D;irmas min.</p><p>� Vere granda estas via fido, kaj granda la fideleco al via sinjoro, ho
junulino! Kiu estas la feli&#x109;a mortemulo, kiun vi nomas sinjoro?</p><p>Denove Adaha hezitis. � Li estas posedanto de granda, princa bieno en la
lando Uc, � &#x15D;i fine respondis eviteme.</p><p>Benoe ektiris la bridorimenojn, por malakceli la kuron de la bestoj, kaj
kun tono, samtempe malgaja kaj malpacienca, li demandis:</p><p>� Adaha, &#x109;u mi meritas &#x109;i tiun malkonfidon? � Tiam, dezireme esplorante
&#x15D;ian viza&#x11D;on, li diris pasie: � De la unua momento, kiam mi vidis vin
hiera&#x16D; vespere, mia koro sklavi&#x11D;is, kaj mi &#x135;uris per Nana, la diino de
la amo<a l:href="#n23" type="note">[23]</a>, ke mi ne ripozos, &#x11D;is vi estos mia.</p><p>Adaha, kiu jam atendis kun timo ian pli definitivan amkonfeson,
konfuzi&#x11D;is de tia eksplodo, kaj nevole retiri&#x11D;is iomete de la viro &#x109;e
sia flanko. &#x15C;i pali&#x11D;is, kaj la mano tenanta la bridon, ektremis. Tion la
juna rabisto rimarkis, kaj pli milde li parolis plue:</p><p>� Solece al mi estas en mia tendo dum la somero, kaj la domo de la patro
en Uruk sopiras al la delikata influo de dol&#x109;a virino. Adaha, mi, Benoe,
filo de &#x15C;amkuratu, devenas de princa gentestro. Mi povas &#x109;irka&#x16D;i vin per
lukso kaj feli&#x109;o. Iru kun mi (post kiam vi estos plenuminta vian devon)
en mian landon, kaj fari&#x11D;u patrino de gento, inda je miaj princaj
anta&#x16D;uloj� &#x109;u vi havas nenian respondon por mi, Adaha? Memoru, ke
hiera&#x16D; mi povus esti perforte kondukinta vin en mian tendon � kaj aliaj
sur mia loko tion farus � sed via nobla mieno inspiris min per pli
altanima deziro, nome, gajni vian koron per amo.</p><p>Adaha ankora&#x16D; restis silenta, kaj Benoe post momento da&#x16D;rigis:</p><p>� &#x108;iuokaze, mi intencas nepre atingi mian celon.</p><p>Dum la parolo de la amindumanto Adaha maltrankvile cerbumis, kiumaniere
&#x15D;i povos agi prokraste. Fine &#x15D;i diris milde:</p><p>� La penso pri via okupo teruras min. Kiel povus mia koro harmonii kun
la koro de kunulo de kruela, maldelikata rabistaro?</p><p>Fervore Benoe respondis:</p><p>� Volonte mi forlasos pro vi mian vivokupon.
Juneca aventuramo igis min alpreni &#x11D;in, kaj malakordo kun parencoj, kiu
jam ne ekzistas. Volu kredi, ke jam delonge na&#x16D;zas min la besteco de la
kanajlaro. Pri tio vi mem ja povas atesti. � Ekprenante la manon de la
knabino, li diris espereme: � Se tio estas la sola malhelpo, Adaha�</p><p>� Estas alia, tre grava. � Per tio tuj interrompis lin la junulino,
&#x11D;entile eltirante la manon el lia teno.</p><p>� Kia?</p><p>� Mi eduki&#x11D;is en la antikva kredo al Jehova, la Eternulo, kaj nun lo&#x11D;as
inter fervoraj kredantoj al Li, la sola, vera Dio. Mi tutkore
partoprenas ilian fervoron.</p><p>� Ho; figon por la tuta &#x124;aldea gediaro! Montru al mi, ke via Jehova
estas la vera dio, kaj mi servos al Li kune kun vi &#x11D;is la fino de miaj
tagoj!</p><p>� Ne, � ekkriis Adaha, � tio ne estas &#x109;e ni afero kiel vesto&#x15D;an&#x11D;o. &#x11C;i
estas afero tu&#x15D;anta la profundon de la animo.</p><p>� Sendube. Kredu, Adaha, mi sentas &#x11D;ian gravecon; mia, pro &#x11D;ojo saltanta
koro malsa&#x11D;e pu&#x15D;is min en &#x109;i tiun facilanimecon. Donu do al mi esperon.
Vian amon mi meritas; ne fortenu &#x11D;in.</p><p>� &#x108;u la koro povas doni, kion la koro ne posedas?</p><p>� Ne. Sed vi kapablas ami. &#x108;iu trajto de via dol&#x109;a viza&#x11D;o montras
amemon. Trezoro da amo ku&#x15D;as en la profundo de viaj lumaj okuloj. Adaha,
jam al mi vi apartenas per &#x109;iuj le&#x11D;oj, homaj kaj diaj.</p><p>� &#x108;u iu povas aparteni al pli ol unu? Prezentu do al vi, ke iu &#x15D;uldas al
mi dankon tiel grandan, kiel mi &#x15D;uldas al vi; ke mi� jam &#x15D;uldas al iu
senmortan dankon.</p><p>� Vi estas tro evitema, junulino�</p><p>Anta&#x16D; ol Adaha povis pripensi pluan argumenton, ili rimarkis kolonon de
fumo, levi&#x11D;antan malanta&#x16D; herbokovrita alta&#x135;eto, kaj, momenton poste,
a&#x16D;dis gajan ridadon, venantan el la sama direkto. Ili trafis malgrandan
karavanon, konsistantan el dudeko da viroj kaj virinoj, kiuj en tiu
momento komencis fari aran&#x11D;ojn por dumnokta lo&#x11D;o en oportuna valeto. La&#x16D;
aspekto la homoj estis bonhavaj kaj &#x11D;entilaj, kaj ili tuj akceptis la
alvenantojn kun afableco kaj bonhumoro; kelkaj el ili e&#x109; kun tumulta
gajeco. Poste Adaha kaj Benoe scii&#x11D;is, ke la karavano konsistis el tri
aroj, nome, kelke da pastroj kaj hierodulinoj; dekkelke da pleje junaj
sinjoroj kaj sinjorinoj el Eridu; kaj, fine tri korteganoj de la re&#x11D;a
palaco en Babel; &#x109;iuj kune voja&#x11D;antaj al la &#x109;efurbo. La unua aro volis
partopreni grandan religian feston; kaj la dua iris, por &#x109;eesti edzi&#x11D;an
festenon en la palaco de re&#x11D;a oficisto, kaj por sin amuzi en la gaja urbego.</p><p>Adaha komence sentis sin trankviligita kaj feli&#x109;a pro tiu &#x15D;ajne bon&#x15D;anca
renkonto, sed balda&#x16D; poste &#x15D;i maldol&#x109;e &#x109;agreni&#x11D;is. Frivola kaj ofte
malkonvena konduto de la tuta Eriduanaro &#x109;irka&#x16D; la tendara fajro, kaj
preska&#x16D; cinika amindumado al &#x15D;i de du viroj na&#x16D;zis &#x15D;in. &#x108;i tiu lasta
malagrabla&#x135;o estus evitigita al &#x15D;i, se &#x15D;i ne estus sin retirinta de la
kunuleco de Benoe, kiam ajn oportuna okazo sin prezentis. Benoe
observadis tion kun tre diversaj sentoj. Krom kreskanta kolerego pro la
konduto de la du altrudi&#x11D;emaj viroj, kiu &#x109;iumomente minacis eksplodigi
lin, du sentoj pleje lin regis: &#x109;agreno, ka&#x16D;ze de la peno de Adaha eviti
lin, kaj profunda raviteco pro &#x15D;ia natura nobleco kaj &#x15D;ia korpureco,
kiujn akra kontrasto kun la aliaj virinoj tre klare elmontris. Neniam
anta&#x16D;e li vidis knabinon, tiel altaniman, tiel nature virtan, kiel estis
tiu belega junulino el la lando Uc. &#x15C;i estis por li revelacio,
okulmalfermo. La virinoj kaj e&#x109; la junulinoj de lia konataro difekti&#x11D;is
de malvirtoj; kaj korpurecon malmultaj atendis, a&#x16D; &#x15D;ajne deziris. Lia
amo al Adaha ankora&#x16D; pliprofundi&#x11D;is; kaj li sentis strangan sopiron,
forkuri de la vivo, la&#x16D; kiu li &#x11D;is nun iradis; for de la malvirtoj de
sia propra lando, kaj eklo&#x11D;i en la lando, kiu posedas tiajn homojn, kiel
tian perlan knabinon kaj &#x15D;ian sinjoron, kiu povis inspiri al &#x15D;i tian
eksterordinaran fidelecon.</p><p>Kiam &#x109;iuj retiri&#x11D;is en la tendojn, krom du gardantoj apud la tendara
fajro, Benoe envolvis sin en mantelon, kaj ku&#x15D;i&#x11D;is transe anta&#x16D; la
malferma&#x135;o de la tendo, en kiu Adaha dormis kune kun la hierodulinoj, �
por maldormi.</p><p>La sekvantan matenon, unu el la malagrablaj amindumantoj de Adaha (kiu
vane &#x109;irka&#x16D;vaga&#x109;is &#x15D;ian tendon en la nokto) ree ofendis &#x15D;in per
persistaj atenta&#x135;oj. Admone, kaj eble iom severtone Benoe alparolis lin:</p><p>� &#x108;u vi ne rimarkas, sinjoro, ke viaj aminduma&#x135;oj tre malpla&#x109;as al la
juna virino? Do, &#x109;esigu ilin!</p><p>Kun malbeno la Eriduano ekkriis:</p><p>� Kiu vi estas, impertinentulo?
Maldelikata vojorabisto!</p><p>� Kaj vi? � kolerege rediris la rabistarestro, � vendisto de rabita&#x135;oj
kaj malbonfama dibo&#x109;ulo!</p><p>Insulto sekvis insulton; kaj balda&#x16D; la du viroj furioze interbati&#x11D;is.
Benoe facile venkus sian fieran, sed de dibo&#x109;a vivo malfortigitan
kontra&#x16D;ulon, se ties intimulo ne pikegus lin de malanta&#x16D;e per ponardo.
Grave vundite kaj forte sangante, Benoe falis teren. Granda tumulto
fari&#x11D;is. Preska&#x16D; la tuta karavananaro elmontris vivan maltrankvilon pri
sia kunulo, kaj nur ian malestiman mal&#x15D;aton pri la malnoble traktita gasto.</p><p>Unu horon poste Adaha estis denove duope kun la rabisto. &#x15C;i zorge lavis
lian vundon, kaj banda&#x11D;is &#x11D;in la&#x16D; sia eblo per tola&#x135;o &#x15D;irita el &#x15D;ia
propra subvesto. La knabino sentis sin treege malgaja kaj konfuzita.
Akre konfliktantaj emocioj plenigis &#x15D;ian koron. Forte pelis &#x15D;in
dezirego, rapidi anta&#x16D;en al Babel, por plenumi sian ur&#x11D;an mision, anta&#x16D;
ol la tiea pastraro povos aktivi&#x11D;i. La senditoj de Ajla sendube voja&#x11D;os
per la plej rapidkuraj &#x109;evaloj de Zalmuna, seninterrompe tage kaj nokte;
kaj jam povos anta&#x16D;i &#x15D;in. Tamen &#x15D;i ne povis ne senti, ke &#x15D;ia tuja devo
nepre estas &#x109;e la flanko de la grave vundita viro, kiu refoje savis &#x15D;in
el granda dan&#x11D;ero. La rabisto nun dormis en ombra&#x135;o sub terebintarbo,
kien du pastroj lin portis la&#x16D; &#x15D;ia peto. Adaha sidis apud li, meditante
kaj mirante pri la stranga situacio, en kiu &#x15D;i sin trovis: duope kun
eble morte vundita rabisto, por &#x15D;i fremdulo, kiu altrudis al &#x15D;i sian
amon; en vasta, nekonata lando, kun proviza&#x135;o kaj akvo apena&#x16D; sufi&#x109;aj
por unu tago. Du a&#x16D; tri tagoj povos veni kaj forpasi sen preterpaso de
homa esta&#x135;o. Kaj rabaj bestoj! Sen fajro ili tre kredeble fari&#x11D;os
viktimoj de la unua sova&#x11D;a besto &#x109;irka&#x16D;vaganta en la nokto.</p><p>&#x108;ion &#x109;i tion Adaha plene kaj vive komprenis, tamen &#x15D;i ne hezitis
momenton. &#x15C;i decidi&#x11D;is resti, kvankam &#x15D;ia koro &#x15D;iri&#x11D;is de maltrankvilo
pri Omar kaj la aliaj endan&#x11D;erigitaj amikoj. Unu penso donis al &#x15D;i ioman
konsolon: Omar ne dezirus, ke &#x15D;i agu alimaniere. Tiam, vidante sian
azenon kaj la &#x109;evalon de la rabisto trankvile man&#x11D;i, flanko &#x109;e flanko,
&#x15D;i trovis pluan konsolon en la penso, ke la Eternulo, kiu &#x11D;is nun tiel
mirinde &#x15D;irmis &#x15D;in, ne forlasos &#x15D;in, sed helpos al &#x15D;i plenumi la mision,
kiun &#x15D;i entreprenis.</p><p>La vundito &#x11D;emis, kaj Adaha aliris lin, por fari al li pli oportune.
Tiam, la unuan fojon, &#x15D;i atente rigardis lin kun scivolemo, sin
demandante, kia efektive estas la animo de la viro, kiu, kiom &#x15D;i jam
vidis, montris tian strangan miksa&#x135;on de malnobleco kaj nobleco, de
sova&#x11D;eco kaj mildeco, de fiereco kaj humileco. � Certe, � &#x15D;i pensis, �
li estas influebla de noblaj homoj, kaj inklina, en la profundo de sia
animo, al pli altaj idealoj, ol tiuj, kiujn la idolana edukado povus
meti anta&#x16D; lin. � Lia ekstera&#x135;o supozigis kvaza&#x16D; nobelan devenon; kaj
lia viza&#x11D;o, kvankam en tiu momento pala kaj dolorstre&#x109;ita, estis pla&#x109;a
kaj inteligenta, kaj ne sen noblaj trajtoj.</p><p>Sed tie ni devas lasi dum kelka tempo la du tiel strange
interrilati&#x11D;intajn homojn, kaj transloki nin al Babel, kie Omar kaj liaj
novaj amikoj &#x135;us alvenis.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro X</p><p>Babel</p></title><p>Dek jaroj pasis de kiam Omar, la lastan fojon, vizitis la mirindan
urbegon Babel. Tiam li esploris, kune kun du filoj de Ijob, &#x11D;iajn
multajn vidinda&#x135;ojn kun viva intereso kaj multe da plezuro. De tiu tempo
mal&#x11D;ojaj traviva&#x135;oj faris el li seriozan, ofte tre malgajan homon. Nun
li diradis al si, ke li malamas la urbegon kun &#x11D;iaj delogaj belega&#x135;oj
kaj mirinda&#x135;oj, pro la morala pereo, kiun &#x11D;i ka&#x16D;zas al multaj homoj, kaj
pro tio, ke &#x11D;i estas la fonto mem de &#x109;iuj spiritaj abomena&#x135;oj. Tamen,
malgra&#x16D; tiu malamo, li sentis sin strange allogata de &#x11D;uste &#x109;i tiuj
abomena&#x135;oj. Li preska&#x16D; ne sciis kial. Eble per ili li povos certigi al
si, ke li estas prava rilate al la malutilego de la idolkulto. Ju pli
malbonaj do ili estas, des pli prava estas lia kondamna ju&#x11D;o. Krom tio,
la espero, ie renkonti Zalmunan en Babel neniam estis tre malproksime de
liaj pensoj.</p><p>Fojon post fojo li decidi&#x11D;is, se li &#x15D;in renkontos, kaj se oportuna okazo
sin prezentos, fine havigi al si certecon pri la malagrablaj onidiroj
rilate al &#x15D;i. La necerteco pri &#x15D;i fari&#x11D;is &#x109;iam pli neelportebla. Kaj
tamen, kelkafoje altrudis sin la penso, ke eble preferinde estus, vivadi
en trompa paradizo, ol esti senespere kaj por &#x109;iam apartigita for de &#x15D;i.</p><p>La &#x109;efoj de la astrologia kolegio akceptis la Egiptajn gastojn kaj
Omaron kun grandaj parado kaj koreco; kaj &#x109;iuj esperis kune pasigi tre
agrablan tempon. Kvankam Omar bone sciis, ke, por la Babelanoj,
astronomiaj laboroj estas nur rimedo al celo, nome, astrologiaj
konstatoj � precipe preska&#x16D; &#x109;iutagaj horoskopaj anta&#x16D;diroj pri la
bonfarto de la re&#x11D;o � li sentadis fortan ambicion viziti la kolegion, en
kiu li nun estis honorata gasto, kaj interparoli kun la famekonataj
astrologoj, kiuj nun kun aparta &#x11D;entileco faris sian eblon, agrabligi al
li la viziton.</p><p>Hamul verdire ne supozis, ke lia vizito al la kolegio donos al li
senmiksan kontentecon. Li timis, ke kelkaj neeviteblaj diskutoj kun la
astrologoj estos tiel senutilaj, kiel la debatoj estis kun la Egipta
pastraro, kvankam ekzistis silenta interkonsento, ke li venis nur kiel
sciencisto. Hamul posedis ian tradician sciadon, hereditan post &#x15C;em, kaj
komunikitan de patro al filo. Tio ebligis al li formi pli verajn ideojn
pri la misteroj de la stela &#x109;ielo, kaj fari multe pli &#x11D;ustajn kaj
precizajn kalkulojn. Du sekretoj de lia sciado estis scioj pri la
oblikveco de la ekliptiko kaj pri la fakto, ke la tero estas globego,
flugpende ekvilibrigita en la spaco � pri kiuj aferoj nek la Egiptaj
pastroj, nek la Babelaj astrologoj havis supozeton. Krom tio, li posedis
multe pli precizajn mezurinstrumentojn.</p><p>La &#x15C;emido ensor&#x109;is la tutan kolegianaron per sia eksterordinara scio pri
la steloj. Kun kortu&#x15D;a elokventeco kaj preska&#x16D; solena timo li paroladis
pri la mirinda&#x135;oj de la universo, la nekomprenebla vasteco kaj la
senerara precizeco de la stelvojoj. Sed, kiam li sentime asertis, ke lia
sciado estas nur resta&#x135;o de sciado, komunikita de la Eternulo mem al la
unuaj prapatroj, kaj precipe al lia praavo &#x15C;em; kiam li malkovris la
misteron de la zodiako, montrante, ke &#x11D;i estas eterna bildaro, donita de
la Eternulo pri Sia granda savoplano rilate al la tuta homaro, tiam la
Babelaj astrologoj konsterni&#x11D;is kaj nekredeme ekskuis la kapon. Kelkaj
el ili rigardis liajn asertojn kiel aferojn limtu&#x15D;antajn al blasfemo kaj
malpia malkonfeso pri la dioj de Babel. Tamen, tiel granda estis ilia
respektego anta&#x16D; la granda&#x11D;ulo, kaj la sento de ilia propra malsupereco
al li, ke ili ne kura&#x11D;is starigi diskutojn pri lia malortodokseco.</p><p>Granda honoro atendis en la sekvanta tago la &#x109;efdirektoron de la kolegio
kaj liajn gastojn. Altranga oficisto de la re&#x11D;a kortego venis kun
komuniko, ke la re&#x11D;o deziras vidi ilin. Lia sankta mo&#x15D;to, kiel la plej
alta &#x109;efpastro kaj tera enkorpi&#x11D;o de Meroda&#x125;, bonvolas honori per sia
&#x109;eesto la solenan enkondukon de lia plej a&#x11D;a filo en la misterojn de la
plej sekreta pastra kredo. Sur la vojo al la templo li permesos
a&#x16D;diencon al kelke da privilegiuloj. &#x108;i tiu neatendita sciigo ka&#x16D;zis
&#x11D;ojon kaj eksciti&#x11D;on &#x109;e la invititoj, kun escepto de Hamul, kiu
trankvile kaj dignoplene respondis al la altrangulo:</p><p>� Mi tre volonte plenumos la afablan deziron de la re&#x11D;o.</p><p>Parade sin vestinte, la invititoj akompanis la korteganon al la palaco
sur aro da luksaj &#x109;aroj, atendintaj ilin anta&#x16D; la pordego de la kolegio.
Amaso da scivolemaj homoj jam kolekti&#x11D;is &#x109;irka&#x16D; la &#x109;araro, kaj brue
salutis la fremdulojn. La famo de la Egipta sa&#x11D;egulo jam disvasti&#x11D;is en
la urbo. Dekkelke da junaj fervoruloj kure eskortis lian veturilon, jen
super&#x15D;utante lin per la&#x16D;doj, jen la&#x16D;tvo&#x109;e sciigante al la popolo, ke tio
estas la fama ducentjarulo, la plej granda sa&#x11D;ulo en la mondo, vizitonta
la re&#x11D;on. Anta&#x16D; ol ili atingis la pordegon de la palaco, tia densa
popolamaso kunkuris, ke la irado de la &#x109;aroj malhelpi&#x11D;is, kaj la palacaj
gardistoj devis malobstrukci la vojon. Hamul milde admonis la
trooficialemajn gardosoldatojn ne uzi perforton, dirante:</p><p>� Mi mal&#x11D;ojus, se la bonkoreco de &#x109;i tiuj bonaj homoj ka&#x16D;zus al iu
malfeli&#x109;on. � Tuj la gardistoj &#x109;esis kruele forpu&#x15D;i la amason per siaj
lancoj; kaj la homoj mem respektoplene iom sin retiris, por lasi al la
re&#x11D;aj gastoj liberan vojon.</p><p>La kvartalo, tra kiu la veturiloj pasis, konsistis plejparte el domegoj
kaj palacoj de altranguloj kaj korteganoj, kaj el temploj. Omar, kiu
trovi&#x11D;is en la sama veturilo kune kun Hamul, rimarkis, ke lia kunulo ne
dedi&#x109;as multe da atento al &#x109;i tiuj interesa&#x135;oj, sed pli zorge esploras
per la okuloj la homojn sur la stratoj. Diveninte la pensojn de la
granda&#x11D;ulo, li demandis kunsenteme:</p><p>� &#x108;u vi esperas, Hamul, okaze vidi la viza&#x11D;on de via nepo?</p><p>� Jes, la bildo de la junulo &#x109;iam staras anta&#x16D; miaj okuloj. La spirito,
kiu pelis min &#x109;i tien, ne sendis min for al vana ser&#x109;ado. Mi trovos lin.</p><p>Aro da feste vestitaj korteganoj atendis la invititojn anta&#x16D; la impona
pordego de la palaco, por konduki ilin al la loko destinita por la
a&#x16D;dienco. Solene ili salutis la re&#x11D;ajn gastojn:</p><p>� Paco estu kun vi.</p><p>La alvenantoj tiel same ceremonie respondis:</p><p>� Paco estu via.</p><p>&#x108;e amba&#x16D; flankoj de la pordego staris kolosaj, granitaj figuroj,
flugilhavaj virbovoj kun homaj kapoj. Ili estis majeste aspektantaj
genioj, nomitaj <emphasis>Sedi</emphasis>, kies speciala, imputita devo estis forteni
malbonajn spiritojn for de la re&#x11D;a lo&#x11D;ejo. Interne de la altaj muroj
regis viva dismovi&#x11D;ado. En la vasta korto anta&#x16D; la &#x109;efa parto de la
granda palaco multenombraj oficistoj kaj servistoj rapidadis &#x109;i tien kaj
tien. La sub&#x109;ambelanoj afable kondukis la fremdulojn tra kelke da
neprivataj &#x109;ambroj de la vasta konstrua&#x135;o. Plej interesa por la gastoj
estis grandega festenejo, sentegmenta, kun escepto de unu parto, kie,
sub tre alta plafono, konstruita el masivaj traboj, trovi&#x11D;is treege
luksa baldakeno. Sub la baldakeno staris lar&#x11D;a estrado kun re&#x11D;a trono,
kelke da honorse&#x11D;oj kaj longa, ortegita tablo. &#x108;e amba&#x16D; flankoj de la
spaco tuj anta&#x16D; la re&#x11D;a estrado, kaj ankora&#x16D; sub la tegmento, oni vidis
balkonojn kun belaj drapira&#x135;oj.</p><p>La planko de la halo estis pavimita per lerte kunmetitaj platoj kun
desegna&#x135;oj, jen geometriaj, jen arabeskaj a&#x16D; florbildoj de multaj brilaj
koloroj. La altaj muroj estis interne kovritaj, preska&#x16D; tute, per
diverskolore emajlitaj brikoj. Je regulaj interspacoj vidi&#x11D;is grandaj
&#x15D;tonaj tabuloj kun gravuritaj a&#x16D; reliefe skulptitaj bildoj kaj
surskriboj, kronikantaj heroa&#x135;ojn de la re&#x11D;oj a&#x16D; de la nacia heroo kaj
duondio Gilgame&#x15D;. Multenombra servistaro estis okupita pretigi la
festenejon por parada regalo je la honoro de la re&#x11D;ido, enkondukota en
la misterojn de la pastra kredo.</p><p>Trapasinte la festenejon, oni eliris la &#x11D;ardenon, en kiu la a&#x16D;dienco
okazos. Tiu &#x11D;ardeno estis pli &#x11D;uste vasta parkosimila tera&#x135;o, supozeble
uzata por aliaj celoj krom promenado. Tie jam staris disaj grupoj da
viroj, atendantaj la trapason de la re&#x11D;o. La kortegano, kiu alportis la
inviton, lokis siajn protektatojn sub grandan ombrori&#x109;an kverkon apud
pordo, kondukanta al pli malgranda kaj pli bela, privata &#x11D;ardeno. Tie
ili estis devigataj atendi pli ol unu horon; sed la afablaj korteganoj
tiel bone distris siajn gastojn, ke la tempo agrable forflugis.</p><p>Fine viva movi&#x11D;ado anoncis la alvenon de la re&#x11D;o kun lia sekvantaro. Du
aroj da viroj, lokitaj pli proksime al la pordo, el kiu la re&#x11D;o venis,
estis prezentitaj al li anta&#x16D;e. Tio estis por niaj pli junaj amikoj
oportuna okazo rimarki la procedon &#x109;e re&#x11D;a a&#x16D;dienco. La anoj de la unua
grupo preska&#x16D; surventri&#x11D;is, tuj kiam la re&#x11D;o haltis. &#x108;e signo de unu el
la korteganoj, kiu anka&#x16D; tre profunde sin klinis, ili levi&#x11D;is kaj
atendis, &#x11D;is la re&#x11D;o etendis al ili sian oran sceptron. Tiam ili
alproksimi&#x11D;is malrapide, da&#x16D;re riverencante. La unua a&#x16D;dienco ne da&#x16D;ris
pli ol du a&#x16D; tri minutojn, kaj &#x15D;ajne ne estis tre kontentiga por &#x109;iuj
koncernatoj. La dua grupo konsistis el tri altrangaj oficiroj, al kiuj
estis permesate adia&#x16D;i la re&#x11D;on, anta&#x16D; ol ili foriros por entrepreni ian
militiron. Ili anka&#x16D; profunde riverencis tri fojojn, sed respondis al la
re&#x11D;o kun soldata sinteno, kaj &#x15D;ajne pli sen&#x11D;ene ol la unuaj prezentitoj.
Post kelke da minutoj la re&#x11D;o foriris de la oficiroj, kaj sin turnis al
la grupo sub la kverko.</p><p>La a&#x16D;tokrata reganto de la vasta Babela imperio estis impona, re&#x11D;a
figuro, meza&#x11D;a, altkreska kaj fortmuskola. Lia mieno estis la fiera
mieno de viro plene konscianta sian preska&#x16D; senliman potencon,
kutiminta, esti adorata kiel dio, kaj blinde obeata. Liajn
viza&#x11D;otrajtojn oni povus nomi pla&#x109;aj, se li ne estus alpreninta en tiu
momento severan mienon, kiun, la&#x16D; lia supozo, la okazo postulis. Lia
longa barbo kaj liaj abundaj kapoharoj estis tre zorge frizitaj en formo
de apartaj, longaj bukloj. &#x108;irka&#x16D; la kapo li portis oran zoneton, tre
similan al la zoneto, kiun portis Omar. Super soldata vesto li surhavis
blankan &#x109;efpastran mantelon kun orfadenaj surbroda&#x135;oj, reprezentantaj
drakosimilajn serpentojn.</p><p>La&#x16D; &#x11D;entila peto de la &#x109;ambelano, Hamul staris en la mezo de la vico de
la prezentotoj. &#x108;e lia dekstra flanko staris la tri Egiptaj studentoj,
kaj &#x109;e lia maldekstra, Omar kaj la &#x109;efdirektoro de la astrologia
kolegio. La kortegano pa&#x15D;is anta&#x16D;en kelke da pa&#x15D;oj renkonte al lz re&#x11D;o
kaj ties luksege vestita sekvantaro, kaj profunde riverencis multfoje.
La tuta grupo sub la kverko, kun escepto de Hamul, sekvis lian
ekzemplon. La blankhara granda&#x11D;ulo salutis la regnestron per facila, sed
solena klino, kvaza&#x16D; li salutas respektindan samstatanon, kaj poste
staris rekta inter la humilege riverencadantaj viroj, trankvile kaj
dignoplene, atendante respondan saluton, a&#x16D; almena&#x16D;, salutan alparolon
de la re&#x11D;o. Sur la viza&#x11D;oj de la rampa&#x109;ema sekvantaro aperis signoj de
granda miro; sur kelkaj el ili e&#x109; signoj de konsterno kaj indigno. La
re&#x11D;o e&#x109; ne klinetis la kapon. Preska&#x16D; nerimarkebla rideto, per kiu li,
momenton anta&#x16D;e, volis moderigi la kutiman severecon de sia mieno,
malaperis, kaj esprimoj de malplezuro kaj &#x109;agreno ekvidi&#x11D;is en liaj
malhelaj okuloj. Tute nature li pensis, ke kelkminuta a&#x16D;dienco estos por
&#x109;iu homa esta&#x135;o, kiel ajn altega, netaksebla honoro, kaj plenigos lin
per pia timo. Sed anta&#x16D; li staris fremdulo, kiu per sia mieno montris al
li, ke ekzistas majesto, krom imperiestra majesto: la majesto de sa&#x11D;o
kaj de senmakula nobleco. Krom tio, &#x109;u tiu fremdulo ne sentas la dignon
de rekta deveno � la&#x16D; lia pretendo � de eksterordinare potenca kaj klera
re&#x11D;o, &#x15C;em?</p><p>La re&#x11D;o Babela estis tro fiera elmontri anta&#x16D; siaj korteganoj la
profundecon de sia &#x109;agreno, kaj verdire, tro altanima da&#x16D;re senti
koleron pro tiu stranga sinteno. Male, li ne povis ne senti � kion li
neniam sentis anta&#x16D;e � spiritan malsuperecon anta&#x16D; alia homo. Plue,
altrudi&#x11D;is al li la penso, ke e&#x109; imperiestra majesto estas en la okuloj
de tia homo, kompare, nur vana&#x135;o. En la da&#x16D;ro de unu momento li ricevis
tre gravan lecionon: li venkis sin mem. La viroj, starantaj &#x109;irka&#x16D; li,
kutimintaj zorge observi &#x109;iujn humornuancetojn sur la viza&#x11D;o de la re&#x11D;o,
miris, vidante sur &#x11D;i signojn de animbatalo. Ankora&#x16D; pli ili miris,
vidante la fieran, majestan re&#x11D;on alpreni afablan, preska&#x16D; humilan
mienon. La korteganaro tuj alkonformigis siajn mienojn al la sinteno de
la re&#x11D;o, sin demandante tamen, kun respekta timo, kia homo &#x109;i tiu estas,
kiu kura&#x11D;as tiamaniere sin teni anta&#x16D; lia glora majesteco, ne ka&#x16D;zante
eksplodon de lia kolerego!</p><p>La kortegano, kiu kondukis la fremdulojn, nun alparolis la re&#x11D;on:</p><p>� Ho, re&#x11D;o, vivu eterne! Volu favorkore permesi, ke mi humile prezentu
al vi jen Hamulon el la lando Egipta, kiu per la multenombreco de siaj
jaroj kaj la granda sa&#x11D;o de sia koro montras, ke la dioj rigardas lin
kun aparta favoro. Lia mirinda scio pri la stela &#x109;ielo kaj pri multaj
aliaj aferoj superas e&#x109; la grandan sciadon de la &#x124;aldeoj. Jen staras
Noba&#x125;, Zelofedad kaj Okran, liaj feli&#x109;aj kunvoja&#x11D;antoj, kiuj, kune kun
li, estas senditoj de la alta Egipta pastraro al la astrologia kolegio
de via re&#x11D;a mo&#x15D;to. Kaj jen estas amiko de Hamul, Omar, el la lando Uc,
famekonata, tiel same pro sia diligenta obervado de la steloj, kiel pro
siaj grandaj virtoj. Gamil-Sin, la &#x109;efdirektoro de la astrologia kolegio
jam havis la honoron esti prezentata al la re&#x11D;o.</p><p>Plenuminte sian komision, kaj ree riverencinte, la altrangulo sin
retiris inter la korteganaron malanta&#x16D; la prezentitaro. La re&#x11D;o
respondis al la riverencoj de la ses viroj, kiam ili la&#x16D;vice
prezenti&#x11D;is, per facila klino de la kapo kaj afabla rideto, kiu tamen ne
povis tute ka&#x15D;i la malgajecon de lia koro. Unue li alparolis Hamulon.
Dum la parolo li penis, pli ol unu fojon, konservi sian kutiman
sintenadon de re&#x11D;a supereco, sed kontra&#x16D;vole profunda sento de
respektego igis lin akcepti humilan aspekton kaj mildan vo&#x109;tonon. Li diris:</p><p>� La kolegio, kies gasto vi estas, ho Hamul, kaj mia tuta korteganaro
rigardas vian viziton kiel grandan honoron. Mi partoprenas ilian senton.
La plej alta privilegio de re&#x11D;o ja estas honori la sa&#x11D;on kaj la noblon.
La famo pri via sa&#x11D;eco kaj via nobleco jam atingis miajn orelojn; kaj
nun mi &#x11D;ojas vidi vin anta&#x16D; mi, kvankam miaj dioj ne trovas &#x15D;aton en via
koro. � Ombreto de malplezuro trakuris lian viza&#x11D;on dum mallonga
momento, sed, tuj regante sin, li milde parolis plue: � Kiom estas la
jaroj de via vivo?</p><p>Hamul ree salutis la re&#x11D;on la&#x16D; la sama maniero, kiel anta&#x16D;e, kaj
respondis gravamiene:</p><p>� La Eternulo aldonu multajn, feli&#x109;ajn tagojn al la vivo de la re&#x11D;o de
&#x109;i tiu granda lando, kaj benu lian popolon. Mi estis centjarulo, kiam la
patro de via re&#x11D;a mo&#x15D;to ekvidis la lumon de la mondo. Ducent jaroj kaj
unu forpasis, de kiam mi naski&#x11D;is. Tio estas longa vivo; sed, mezurite
per la multenombreco de miaj aventuraj traviva&#x135;oj kaj la diligenteco de
miaj laboroj, &#x11D;i estas multe pli longa. La vivo ja ne mezuri&#x11D;as per
jaroj, sed per la nombro de la taskoj plenumitaj en &#x11D;i.</p><p>� Tio estas vero, � respondis la re&#x11D;o penseme, � mia vivo anka&#x16D; estas
sinsekvo de penigaj laboroj. Ne estas, eble, en mia regno homo, kiu
malpli ripozas ol mi. � Sin turnante al la tri junaj Egiptoj, li diris,
alprenante iomete pli rigidan sintenon: � Mi esperas, ke via vizito al
mia kolegio estos feli&#x109;a kaj fruktodona. Nenio povas amikigi du
parencajn popolojn pli, ol altaj, komunaj celoj. Vi estas enviindaj,
sinjoroj; pli noblan okupon mi ne povas al mi prezenti, ol aman
observadon al la steloj kaj elser&#x109;adon de la volo de la dioj.</p><p>Alparolante Omaron, la re&#x11D;o rigardis lin kun iom stranga scivolemo. Li
parolis, kvaza&#x16D; li ne estas certa, &#x109;u liaj propraj vortoj estas
konvenaj; &#x109;u ne ku&#x15D;as en la profundo de la animo de la viro anta&#x16D; li
sentoj, kiujn ties honesta, pensema viza&#x11D;o ne vidigas. Tamen li parolis
afable, preska&#x16D; pla&#x109;ivole:</p><p>� Omar, via nomo kaj mi ne estas fremduloj. Mi a&#x16D;dis pri viaj esceptaj
virtoj. Tiajn virojn mi bezonas en Babel. Pripensu tion.</p><p>Honorinte per kelke da konvenaj vortoj Gamil-Sinon, la &#x109;efdirektoron de
la kolegio, la re&#x11D;o ampleksis per la rigardo kaj svingo de la sceptro la
vicon de la &#x135;us alparolitaj viroj, kaj diris plue:</p><p>� Hodia&#x16D; vespere okazos festeno pro la honoro de princo Ilu-Zat, mia
filo. Honoraj lokoj estos rezervitaj por vi &#x109;iuj. &#x11C;is la revido, do;
bonfartu. � Respondinte al la saluto de la tuta grupo per facila klino
de la kapo, la re&#x11D;o foriris, sekvate de granda nombro da oficistoj,
korteganoj kaj aliaj altranguloj. La postrestantaj korteganoj fervore
gratulis la invititojn pri la rimarkinda afableco de la re&#x11D;o.</p><p>Vidante, ke la plimulto de la Babelanoj avide &#x109;irka&#x16D;is Hamulon, por pli
proksime konati&#x11D;i kun tia eminentulo, Omar, &#x109;e oportuna okazo, forlasis
la grupon, kaj eniris la apudan, malgrandan &#x11D;ardenon. Li volis esti
sola, kaj pripensi la eksterordinaran parolon de la re&#x11D;o al li. Kiu
menciis lian nomon al la re&#x11D;o? Kaj kio estas la celo de lia lakone
esprimita invito, eklo&#x11D;i en Babel? &#x108;u tio estas aludo pri farota
propono, ke li akceptu ian oficialan pozicion? Se jes, kian? La ideo
estas ja fantazia, neebla! Tamen &#x11D;i ludeme ensor&#x109;is lin; kaj li ne volis
tute elpu&#x15D;i &#x11D;in el siaj pensoj.</p><p>Kvankam la lando Uc ne estis sub efektiva regado de la Babela re&#x11D;o, &#x11D;i
ne povis sin rigardi kiel sendependan regionon. La influo de la Babela
kulturo kaj la &#x109;iutagaj interrilatoj kun la potenca imperio igis &#x11D;ian
sendependecon nur &#x15D;ajna. Iaj malgravaj, konfliktaj interesoj, a&#x16D; interna
malpaco povus ka&#x16D;zi plenan enkorpi&#x11D;on de la lando sub pli-malpli severa
administranto. Multaj homoj do rigardus &#x11D;entilan inviton de la re&#x11D;o,
tian, kian Omar sendube &#x135;us ricevis, preska&#x16D; kiel ordonon, kiun mal&#x15D;ati
estus tre malsa&#x11D;e.</p><p>En la brusto de Omar ekbatalis kontra&#x16D;aj inklinoj. &#x11C;is anta&#x16D; nemultaj
tagoj nenia difinebla deziro venis al li, forlasi la trankvilecon de sia
bela hejmlando kaj la multenombran, simpatian amikaron, por komenci
novan vivon en Babel. Lia meditema kaj trankvilama temperamento &#x11D;is nun
ligis lin forte al la kvietaj kampoj kaj la naivaj kamparanoj de Betra&#x125;.
Sed la konsiloj de lia sa&#x11D;a amiko Lemuel, la instigadoj de Zalmuna, kaj
la agrablaj interrilatoj kun la kolegianoj kaj korteganoj jam iome
inklinigis lin rigardi kun malpli da malfavoro periodan translo&#x11D;i&#x11D;on al
la &#x109;efurbo. Nun li ne povis ne senti, ke malgra&#x16D; lia denatura
sindetenemo, malgra&#x16D; lia forta malamo kontra&#x16D; la pli abomenaj formoj de
la idolkulto, vivo en Babel proponus al li multajn alloga&#x135;ojn, eble tiun
feli&#x109;on, kiun li ja jam delonge vane ser&#x109;is. &#x108;u li ne povis, � li sin
demandis, � vidi en tio kaj en la eksterordinara invito de la re&#x11D;o � se
tia &#x11D;i estas � montrilon de la Dia volo?</p><p>Dum &#x109;i tiuj pensoj trapasis lian kapon, li ne estis sensenta pri la
&#x109;arma beleco de la &#x11D;ardeno, en kiu li sin trovis. Lia animo estis tro
impresebla de &#x109;io bela, por ne rimarki &#x11D;in kaj plezuri&#x11D;i en la
florbedoj, arte aran&#x11D;itaj fremdlandaj arboj kaj ombrori&#x109;aj la&#x16D;boj.
&#x108;irka&#x16D;rigardante kaj &#x11D;uante la okulpla&#x109;an vida&#x135;on, li eksentis
facilkorecon kaj esperemon, kiuj &#x15D;ajnis al li mem strangaj.</p><p>Subite Omar vidis tra nedensa arbeta&#x135;aro, tute proksime, areton da
blankevestitaj virinoj. Diskrete li jam volis sin retiri, kiam li
rimarkis, ke unu virino senscie alproksimi&#x11D;is al li, dum la aliaj
ekforiris kaj balda&#x16D; malaperis.</p><p>� Omar!</p><p>� Zalmuna!</p><p>La nomoj eli&#x11D;is sammomente kaj la&#x16D; maniero, kiu amba&#x16D;flanke esprimis ne
nur grandan surprizon, sed anka&#x16D; grandan &#x11D;ojon. La subiteco de la
renkonto igis ilin elmontri en la okuloj, kvaza&#x16D; per mallonga ekbrilo,
amon tiel profundan, ke amba&#x16D; forte embarasi&#x11D;is � tamen de malsamaj
ka&#x16D;zoj. Post momenta silento Omar ekparolis la unua:</p><p>� Kia surprizo, vidi vin &#x109;i tie en privata &#x11D;ardeno de la re&#x11D;o!</p><p>� Kaj kiu atendus vidi vin &#x109;i tie, Omar? Mia suprizo certe estas tiel
granda, kiel povas esti la via.</p><p>� Sendube vi jam a&#x16D;dis pri la alveno de Hamul, la fama astronomo kaj
sa&#x11D;ulo el Egiptujo�</p><p>� Jes, la tuta urbo parolas pri li.</p><p>� Nu, li kaj liaj tri kunuloj, survoje al Babel, venis Betra&#x125;on por
viziti Ijobon, pri kies mirindaj traviva&#x135;oj ili a&#x16D;dis. Ni kore
interamiki&#x11D;is, kaj la aminda granda&#x11D;ulo tre petis min akompani ilin &#x109;i
tien, kaj kune kun ili gasti en la re&#x11D;a astrologia kolegio.</p><p>� &#x108;u kun permeso de via nobla gasto Lemuel? � Zalmuna demandis per
vo&#x109;tono, sugestanta samtempe plendemon, petolemon kaj malestimon.</p><p>� Ia ur&#x11D;a afero vokis Lemuelon al Eridu. Ni voja&#x11D;is kune &#x11D;is Uruk; sed
li promesis ser&#x109;i nin post nemultaj tagoj. La re&#x11D;o deziris vidi Hamulon,
kaj sekve ni &#x109;iuj havis la honoron esti prezentataj al li anta&#x16D; kelke da
minutoj en la apuda parko.</p><p>� Ho, vere! &#x108;u la re&#x11D;o alparolis anka&#x16D; vin?</p><p>� Liaj vortoj ankora&#x16D; strange zumas en miaj oreloj kaj plenigas min per
granda miro. Li diris: �Omar, via nomo kaj mi ne estas fremduloj.
Virojn, tiajn, kia vi, mi bezonas en Babel. Pripensu tion.�</p><p>� Vi naski&#x11D;is por pli granda feli&#x109;o, ol vi imagis, Omar. &#x108;u la re&#x11D;o
invitis anka&#x16D; vin al la granda festeno, okazonta hodia&#x16D; vespere?</p><p>� Jes, lia invito ampleksas min.</p><p>� Feli&#x109;ulo!</p><p>� Mi demandas min, kiu parolis pri mi anta&#x16D; la re&#x11D;o. &#x108;u vi?</p><p>Ridetante, Zalmuna respondis:</p><p>� Nu, oni priparolas ja siajn intimajn
amikojn anka&#x16D; anta&#x16D; re&#x11D;oj. Preparu do vian respondon.</p><p>� Efektive, Zalmuna, mi venis &#x109;i tien, por pripensi la tutan mirindan
aferon, kiu verdire ka&#x16D;zas al mi ioman konfuzitecon. Sed, kion <emphasis>vi</emphasis>
faras &#x109;i tie; kaj kion signifas via stranga vesto? &#x11C;i aspektas ja kiel
vesto de virga sindedi&#x109;intino.</p><p>Omar rigardis kun miro kaj maltrankvilo la virinon, starantan anta&#x16D; li.
&#x15C;i surhavis longan, ne&#x11D;eblankan kostumon kun mallar&#x11D;a skarlata bordero
kaj zono de la sama koloro. Sur la &#x109;ebrusta&#x135;o vidi&#x11D;is skarlata,
surbrodita figuro de fluganta kolombo � sankta emblemo de la diino
I&#x15D;tar. Zalmuna dol&#x109;e ridetis, kaj la&#x16D; &#x15D;ajno, sen&#x11D;ene.</p><p>� Mi portas &#x109;i tiun veston, � &#x15D;i respondis, � por kontentigi la re&#x11D;inon,
kiu petis min &#x109;eesti gravan, religian ceremonion, nome, adeptigon de &#x15D;ia
amata filo, Ilu-Zat. La re&#x11D;ino estas la plej klera kaj la plej altanima
virino el &#x109;iuj virinoj, kiujn mi konas; kaj ni harmonias unu kun la alia
rilate al multaj aspiroj de la animo. &#x15C;i honoras min per intima amikeco.</p><p>Omar aspektis konfuzita. � Vi mirigas min, Zalmuna, � li diris. � Mi
sciis, ke vi prezenti&#x11D;is al la re&#x11D;ino; sed neniu en Betra&#x125; supozetas, ke
vi estas intima amikino &#x15D;ia.</p><p>� Fanfaronante pri mia amikeco, mi detruus &#x11D;in.</p><p>La lerte evitemaj respondoj de Zalmuna ne kontentigis Omaron; efektive
lia embarasi&#x11D;o pligrandi&#x11D;is. Dum kelke da momentoj li sopire rigardis
&#x15D;in, observante la signojn de facile &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;antaj emocietoj, kiuj
flirtadis trans &#x15D;ia rave bela viza&#x11D;o. La dol&#x109;a, preska&#x16D; naiva rideto
subite cedis lokon al esprimo de sopiro, kaj tio, same rapide, &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is
en strange malgajan mienon. Pli ol iam anta&#x16D;e, Omar sentis pasian,
superregantan deziron, sen pripenso pri la sekvoj, eldiri sian amon. Des
pli, &#x109;ar li nun ekvidis en &#x15D;iaj okuloj amon, tiel profundan, kian li
neniam esperis vidi en ili. Sed aliflanke, pli forte ol iam anta&#x16D;e, la
konscienco retenis lin kaj instigis ne lasi preterpasi la nunan
oportunan okazon havigi al si certecon pri la duboj, kiuj, li sentis, ne
pli longe povos resti duboj. Fine li kura&#x11D;i&#x11D;is diri:</p><p>� Mi ne povas kompreni, Zalmuna, kiel vi povas tiel harmonii kun virino,
kvankam re&#x11D;ino, kiu malkonfesas la Dion de niaj prapatroj. � Li volis
diri ion plu: frazon, kiun li jam formulis kaj anta&#x16D;ripetadis al si
multfoje; sed, anta&#x16D; ol li povis &#x11D;in eligi, Zalmuna interrompis lin kun
mieno de senafekta bonvolo:</p><p>� Ne estu malgrandanima, Omar. � Kondukante lin al apuda florbedo, kaj
per mangesto montrante al aro da diversaj floroj, &#x15D;i diris plue: � El
multespecaj kaj multekoloraj kaliketoj suprenlevi&#x11D;as agrabla miksa&#x135;o de
odoroj, facile kaj dol&#x109;e blovetita de la ventoj al la &#x109;ielo. Same
levi&#x11D;as el multaj, diversnaturaj koroj unu komuna adoro al la eterna
spirito, portate de esta&#x135;oj, kiuj jam transiris el &#x109;i tiu neperfekta
vivo en kvaza&#x16D; diecan staton. Tro malgranda rondo da amikoj kun tro
malvasta perspektivo malhelpis al via nobla animo malvolvi&#x11D;i. E&#x109; vi,
sa&#x11D;istoj, se vi nur volus rompi la katenojn, per kiuj viaj spiritoj
ligi&#x11D;is al tro malvastaj konceptoj, vi anka&#x16D; povus vidi alirejojn al la
vero en multaj aferoj, kiujn vi nun malprudente kondamnas. Omar, � da&#x16D;re
parolis la sor&#x109;istino, preska&#x16D; ekstazi&#x11D;ante kaj gracie levante la
manojn, � la animo, liberigite el malnoblaj katenoj, kaj beligite de la
interna lumo, alten levi&#x11D;as en gajeco, ravite de profunda sento pri
unueco kaj harmonio kun la plej supera dieco, kaj &#x11D;uas nepereeman
belecon en &#x109;io &#x109;irka&#x16D; si kaj en si.</p><p>A&#x16D;skultante Zalmunan, kaj rigardante jen &#x15D;ian gracie pozitan figuron,
jen &#x15D;ian suprenlevitan viza&#x11D;on, ardantan de emocioj, parte veraj, parte
meminspiritaj, Omar ankora&#x16D; pli konfuzi&#x11D;is. La lingvo de la mistera
virino estis por li nova kaj strange ensor&#x109;a. Tiam, sed nur en la da&#x16D;ro
de unu mallonga momento, li sentis inklinon adorklini&#x11D;i anta&#x16D; &#x15D;i. Io en
&#x15D;iaj vortoj ektu&#x15D;is kordon en lia animo, kaj malkovris al li aspirojn
kaj sopirojn, delonge sentitajn, sed nur tre malklare komprenatajn.
Tamen li ne povis ne senti samtempe, ke en &#x15D;ia deklamado estas multo da
dan&#x11D;era rezonado, malpreciza neado, kaj tre nebulecaj asertoj, kiuj
povus konduki lin al pozicio, el kiu estus malfacile retrovi la vojon.
Se li ne estus sub la sor&#x109;o de virino kun eksterordinara psika forto, li
tuj ekvidus la celon de &#x15D;iaj subtila&#x135;oj, kaj severe refutus ilin. Sed li
nur milde protestis:</p><p>� Vi parolas enigme; kaj mi timas sekvi vin, Zalmuna. Vi scias, ke mi
estas &#x135;aluza pri la kredo de la prapatroj, viaj kaj miaj, kaj mi jam
delonge pli kaj pli forte maltrankvili&#x11D;as pri la invado, kiun faras en
nian fidelularon la I&#x15D;tar-kulto, precipe &#x11D;iaj pli malbelaj formoj.</p><p>Zalmuna tuj respondis:</p><p>� Sendube beda&#x16D;rinda&#x135;oj okazas; sed ne ju&#x11D;u ilin
tro severege. Viroj kun via spirita konsisto neniel povas kompreni la
animpozicion de homoj, precipe de virinoj, kun tia malsimila edukiteco.
Ni ne parolu pri tiaj aferoj, kiuj nur koncernas la vulgarulojn. Ni
povas okupi niajn pensojn per pli altaj aspiroj.</p><p>En tiu momento amba&#x16D; subite rimarkis virinon, starantan dekkelke da
pa&#x15D;oj de ili, kiu videble volis paroli al Zalmuna. &#x15C;i estis vestita per
vesto tre simila al tiu, kiun portis la Betra&#x125;anino, krom tio, ke &#x11D;i ne
havis broditan kolombon sur la &#x109;ebrusta&#x135;o. &#x108;e signo de Zalmuna la virino
alproksimi&#x11D;is kaj diris humile:</p><p>� Mia sinjorino, la re&#x11D;ino ordonis al mi ser&#x109;i vin.</p><p>� Mi tuj venos, � respondis Zalmuna, kaj, sin turnante al Omar, diris, �
beda&#x16D;rinde mi ne povas resti. Mi revidos vin hodia&#x16D; vespere &#x109;e la
festeno. Fartu bone.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XI</p><p>Pluaj insidoj</p></title><p>Omar ree estis sola. Li frotis al si la frunton, kaj reve rigardis la
florbedon, kiu servis al Zalmuna kiel objekto por &#x15D;ia duba alegorio.
Multaj diversaj pensoj trapasis lian kapon, kaj konfliktaj emocioj �
lian koron. &#x108;u li ricevis la certecon, kiun li ser&#x109;adis? Li timis
honeste respondi al sia propra demando. Dum li pesis la �por � kaj �
kontra&#x16D;�, du sentoj regis lin: &#x11D;ojo pri la nepridubebla, ama rigardo,
kiun li vidis en &#x15D;iaj okuloj; kaj obtuza, sed insistema timo, ke la
certeco pri &#x15D;ia amo al li igas lian animbatalon ankora&#x16D; pli furioza �
kaj eble senutila.</p><p>La amikaro jam malaperis el la parko. Tion li ne beda&#x16D;ris, &#x109;ar li ne
sentis inklinon babili kun iu. Li do vagis tra la &#x11D;ardeno, admirante la
pla&#x109;an aran&#x11D;on de la florbedoj kaj de la fremdlandaj kreska&#x135;oj, kaj
rigardante de malproksime la imponajn konstrua&#x135;ojn de la re&#x11D;a palaco.
Subite li a&#x16D;dis vo&#x109;on, ne tute fremdan, alparoli lin. Turninte sin, li
ekvidis Ilu-ttian la iom misteran kunvoja&#x11D;anton de anta&#x16D; nelonge. &#x108;i
tiu, kortegane vestita, per mantelosimila, longa tuniko kun oraj
ornama&#x135;oj, salutis Omaron kun &#x15D;ajne bonkora, facila familiareco:</p><p>� Ho, Omar, vidi vin &#x109;i tie, en mia favorata mensripozejo, donas al mi
grandan plezuron. Mi deziras gratuli vin pri la rimarkinda favoro, kiun
vi trovis en la okuloj de la re&#x11D;o, kaj pri la bonvolo, kiun portas al vi
la sinjorino Zalmuna, la Belulino. Admirinda virino &#x15D;i estas, nobla kaj
lar&#x11D;anima! Mi estis inter la sekvantaro de la re&#x11D;o, sed mi vidis, ke vi
ne rimarkis min.</p><p>Post konvena saluto de Omar, Ilu-ittia diris plue:</p><p>� Vi &#x135;us rigardis la
palacon de ekstere. Se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj
apartamentoj de la re&#x11D;o, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi
tre volonte kondukos vin, kaj &#x15D;atos tian okazon kiel honoron.</p><p>Kvankam Omar ne povis facile liberigi sin de la nefavora impreso, kiun
Ilu-ittia faris sur lin &#x109;e ilia unua renkonto, li ne povis ne admiri la
&#x11D;entilan, korteganan mienon de la komplezema viro. Se la bonkoreco kaj
la &#x109;arma &#x11D;entileco de Ilu-ittia ne estis tute sinceraj, ili certe estis
treege lertaj &#x15D;ajniga&#x135;oj, kapablaj trompi &#x109;iun nesuspektemulon,
nekutimintan al kortegaj artifikoj kaj manieroj. &#x108;ar do la propono de
Ilu-ittia estis nature alloga, Omar akceptis &#x11D;in kun plezuro kaj kun
dankesprimo.</p><p>Ilu-ittia estis bonega gvidisto. Tre klere kaj per bele frazitaj paroloj
li klarigis al Omar multajn vidinda&#x135;ojn. Sen&#x11D;ene kaj sen malhelpo de iu,
ili iris de unu impona kaj lukse meblita &#x109;ambraro al alia. Servistoj kaj
oficistoj &#x109;ie montris al ili grandan respekton, kaj tenis sin aparte.
Famo pri multaj mirinda&#x135;oj de la re&#x11D;a palaco atingadis la plej
malproksimajn limojn de la Babela imperio kaj fremdajn landojn; sed
efektiva vido kaj deproksima esploro sub lerta gvidado de kortegano,
&#x15D;ajne konanta &#x109;iun anguleton de la granda konstrua&#x135;o, estis por Omar
afero multe pli miriga kaj interesa, ol li anta&#x16D;e povus imagi. La tuta
lando Babela kaj &#x109;iuj konataj fremdlandoj &#x15D;ajne kontribuis el siaj plej
bonaj trezoroj al la konstruado kaj ornamado de lo&#x11D;ejo, inda je potenca
reganto de vasta imperio. Tre lukse kaj bele ornamitaj mebloj kaj
mal&#x15D;para parado de multekostaj dekoracioj montris, ke la re&#x11D;oj estis
ri&#x109;aj patronoj de la artoj. Multaj multspecaj murskulpta&#x135;oj vidigis, ke
ili estis fieraj pri siaj militaj sukcesoj, kaj piaj adorantoj de siaj
dioj. Kiam la du viroj eliris el la palaco en la &#x11D;ardenon, Ilu-ittia diris:</p><p>� Supozeble la re&#x11D;a &#x109;evalejo, la azenejo kaj la bovejo estos por vi ne
multe malpli interesaj, ol la palaco mem, &#x109;ar ili enhavas la plej belajn
bestarojn kie ajn troveblajn. Sed, por esti tute verema, mi devas mencii
unu escepton. Anta&#x16D; du tagoj, voja&#x11D;ante de Uruk &#x109;i tien, ni trafis tre
belan kaj amindan knabinon, rajdantan sur la plej bela kaj la plej forta
azeno, kiun mi iam vidis. &#x11C;i estis preska&#x16D; ar&#x11D;enteblanka, kaj mi tre
dubas, &#x109;u trovi&#x11D;as tia belulo en la tuta re&#x11D;a azenejo. La knabino estis
akompanata de bonekonata juna Urukano, kiu, oni diras, fari&#x11D;is estro de
unu el la plej maltimaj &#x124;aldeaj rabistaroj. Jam &#x109;irka&#x16D;as lin nimbo de
mirrakontoj. Cetere, la re&#x11D;o bezonas novan intendanton por sia &#x109;evalejo,
kaj &#x109;efekonomon super aro da disaj re&#x11D;aj bienoj. Tiu oficisto havus
princan rangon. Nenio donos al mi pli grandan plezuron, Omar, ol montri
al vi morga&#x16D; a&#x16D; postmorga&#x16D; tiujn vidinda&#x135;ojn. Hodia&#x16D; beda&#x16D;rinde mi ne
povos, &#x109;ar mi devos &#x109;eesti, la&#x16D; aparta ordono de la re&#x11D;o, la solenan
ceremonion en la templo de Meroda&#x125;, pri kiu sendube vi jam a&#x16D;dis.</p><p>Omar jam estis tiel &#x109;armita de la eleganta kortegano, ke li tuj volonte
akceptis la proponon. Per tio kura&#x11D;igite, Ilu-ittia petis Omaron
akompani lin al la templo, aldirante:</p><p>� Tio estos tre grava, historia okazo, kiu certe estos tre interesa por
viro, kiel vi, kion ajn vi pensas pri la kredo de la homoj, kiuj
partoprenas en la ceremonioj. Mi anka&#x16D; rigardas multajn tiajn aferojn el
aparta vidpunkto de liberpensulo. &#x108;ar vi neniam anta&#x16D;e vidis tian
solenan ceremonion, precipe tian brilegan ceremonion, mi forte konsilas
al vi veni. Mi povos montri al vi kelke da pli-malpli sekretaj aferoj,
&#x109;ar mi povos sen ies malhelpo trovi enirejon al preska&#x16D; &#x109;iuj partoj de
la templo. Tre ver&#x15D;ajne la sinjorino Zalmuna anka&#x16D; estos tie.</p><p>Al Omar, unuapense, malpla&#x109;is &#x109;i tiu propono, kaj li &#x11D;entile, sed iom
heziteme malakceptis &#x11D;in. Admona sento, ke sekreta vizito al idoltemplo
kaj &#x109;eesto &#x109;e mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj,
maltrankviligis lin. Aliflanke instigis lin iri natura scivolemo kaj
deziro observadi la pli kaj pli misteri&#x11D;antan virinon, kiu tiel plene
ensor&#x109;is lian koron. Ilu-ittia parolis &#x15D;ajne sen artifiko, sed
konsentige kaj kun kelka aplombo de viro, kiu estas certa, ke li
sukcesos. Omar fine cedis. Trapasinte la parkon kaj kelke da belaj
stratoj, ili atingis pordegon kaj anta&#x16D;konstrua&#x135;on, dedi&#x109;itajn al I&#x15D;tar,
kiuj formis alirejon al vasta korto, en kiu staris la granda templo de
Meroda&#x125;. La muroj &#x109;e amba&#x16D; flankoj de la alirejo estis &#x109;irka&#x16D; kvardek
futojn altaj, kaj estis kovritaj interne per dekkelke da vicoj da brile
kolorigitaj kaj glazuritaj platoj kun desegna&#x135;oj, reprezentantaj alterne
unikornon kaj drakon. La templo mem, same kiel la re&#x11D;a palaco, estis pli
rimarkebla pro grandegeco kaj masiveco, ol pro beleco. Amba&#x16D; konsistis
el vastaj, brikaj masoj, &#x109;irka&#x16D;itaj per same masivaj muroj. Videble oni
pensis iom malpezigi la aspekton, kaj malseverigi la unutonecon de la
tuto per pilonoj kaj per malgrandaj turoj sur la muroj je regulaj
interspacoj.</p><p>Alproksimi&#x11D;ante el flanka strato al la pordego de I&#x15D;tar, Omar kaj
Ilu-ittia vidis longan procesion da pastroj kaj akolitoj, solene
portantaj statuojn de dioj. En tiaj festaj okazoj la statuoj kutime
estis portataj tra la apudaj stratoj por adoro de la popolamaso. La
lar&#x11D;an �Strato de la Procesio� plenigis densa amaso da homoj, kiuj devis
kontentigi sin per rigardo al la sanktaj statuoj; eniro en la templon
estis permesata nur al privilegiuloj. La du viroj eniris la templon per
flanka pordo sen kontra&#x16D;staro de la gvardianoj. La kortegano tuj
kondukis sian novan amikon en unu el la multenombraj flankaj &#x109;ambroj,
longan kaj mallar&#x11D;an, kaj, elpreninte el &#x15D;ranko du blankajn, pastrajn
mantelojn, proponis unu al Omar. &#x108;i tiu instinkte retiri&#x11D;is. Sin vesti
per idolpastra vesto, estis pli, ol li anta&#x16D;vidis. Ilu-ittia serene ridetis:</p><p>� Kial do ne, Omar? � li demandis milde, � portado de pastra mantelo
neniel transformas vin en pastron; ne pli, ol vestado per mallibereja
kitelo farus el vi krimulon, a&#x16D; surmeto de funebra vesto rabus al vi
amatan parencon. &#x108;i tiuj senkulpaj vestoj evitigos al ni &#x11D;ena&#x135;ojn kaj
tempoperdon. Estu prudenta.</p><p>Por ne ofendi sian afablan kondukanton, Omar cedis, sed kun maltrankvila
spirito. Ili eniris luman, de kolonejoj &#x109;irka&#x16D;itan korton en la mezo de
la multampleksa templa konstrua&#x135;aro. La kvar muroj estis ornamitaj per
belaj kaheloj, prezentantaj per brilaj koloroj flordesegnojn kaj
leonojn, pa&#x15D;antajn kun majesta digno. La fono de la bildoj estis blua;
la leonoj mem flavaj; kaj la&#x16D;longe de la supra kaj malsupra randoj
vidi&#x11D;is blankaj rozetoj kun flava centro. En la kolonejoj kaj en la
korto regis viva dismovi&#x11D;ado, tamen kun preska&#x16D; mistera senbrueco.
Subite fari&#x11D;is, en la mezo de la korto, lar&#x11D;a pasejo inter la amaso da
homoj, tra kiu, momenton poste, iris solena procesio. &#x11C;in anta&#x16D;iris vico
da akolitoj, portantaj sanktajn figurojn a&#x16D; fumi&#x11D;antajn incensilojn.
Post la akolitoj venis tri <emphasis>patesi</emphasis> a&#x16D; &#x109;efpastroj, kaj post &#x109;i tiuj
majeste pa&#x15D;is la re&#x11D;o en &#x109;efpastra vesto, sekvate de sia filo, la
princo, enkondukota en la misterojn de la dieco, kun klinita kapo kaj
grava mieno. Ilin sekvis longa vico da pastroj kaj pastrinoj. La finon
de la procesio formis dua aro da akolitoj, portantaj statuetojn de
malsuperaj dia&#x135;oj.</p><p>Tuj post la preterpaso de la procesio Ilu-ittia kondukis Omaron
rapidpa&#x15D;e tra koridoroj kaj longformaj &#x109;ambroj, tralaborante al ili
vojon tra amasoj da pastroj, temploservistoj, gvardianoj, korteganoj
ktp. Fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur &#x109;ambregon,
en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenci&#x11D;is. Malfeli&#x109;e la
galerio estis jam tiel plena de homoj, ke ili ne povis atingi la
balustradon. Ili do rapidis for, ree trairante labirinton da pasejoj kaj
&#x109;ambroj, al la kontra&#x16D;a parto de la &#x109;ambrego, kie prosperis al ili
havigi al si oportunajn vidlokojn.</p><p>En densa amaso da lukse vestitaj altranguloj, pastroj kaj pastrinoj
regis solena silento. Apud la kontra&#x16D;a ekstrema&#x135;o de la salonego sidis
la re&#x11D;o sur masiva, ortegita trono, starigita sur marmora estrado, sub
alta baldakeno. Anta&#x16D; la trono, je kelka interspaco, staris granda
neprofunda pelvo el polurita latuno, duonplena de akvo<a l:href="#n24" type="note">[24]</a>. En la
momento, kiam Ilu-ittia kaj Omar ekokupis la lokojn apud la balustrado,
la juna princo elpa&#x15D;is senvesta el tiu pelvego. Tuj du senbarbaj
pastroj<a l:href="#n25" type="note">[25]</a> kun rondformaj, razitaj kapoj alproksimi&#x11D;is al li,
kaj sanktoleis lian tutan korpon per speciale preparita bonodora
timianoleo. Dume du vicoj da pastroj, starantaj &#x109;e amba&#x16D; flankoj de la
pelvego, svingadis fumi&#x11D;antajn incensilojn, kaj kantis sor&#x109;okantojn en
antikva Sumera lingvo. Post la sanktoleado du aliaj pastroj<a l:href="#n26" type="note">[26]</a>
aliris kaj vestis la princon per blanka mantelo, kaj zonis lin per ora
zono, dum tria pastro donis al li oran pokalon, enhavantan vinon
fortigitan per spica&#x135;oj. Trinkinte tion, la princo ricevis de unu el la
pastroj oran pladon, ornamitan per multaj brilaj gemoj, sur kiu brulis
forte odoranta incenso. Tiun incensujon li portis malrapide kaj solene
al altaro, staranta en la mezo de la &#x109;ambrego, kaj demetis &#x11D;in sur la
supra&#x135;on. Farinte tion, li ekgenuis kaj sufi&#x109;e la&#x16D;te pre&#x11D;is:</p><cite><p>� Ho, <emphasis>Marduk</emphasis>, sinjoro de la lando, potenculo, &#x109;iupova, unika,
perfekta, altega heroo, kiu restas sen&#x15D;an&#x11D;a; ho, Marduk, gloregulo!</p><p>Kiel lazur&#x15D;tono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj; &#x11D;i ricevu kompaton.</p><p>Kiel oro, ho mia dio, ho mia diino, estu kun mi prospero.</p><p>En la bu&#x15D;o de la popolo mi estu benita.</p><p>Kiel la &#x109;ielo lasu min brili inter la sor&#x109;a&#x135;oj, kiuj min &#x109;irka&#x16D;as; kiel
la tero lasu min brili en la mezo de malbonaj sor&#x109;oj.</p><p>Kiel la koro de la &#x109;ielo lasu min brili, kaj detruu la povon de miaj pekoj.</p><p>Ho mia dio, miaj pekoj estas sepoble sep. Pardonu miajn pekojn.</p><p>Ho mia diino, miaj pekoj estas sepoble sep. Pardonu ilin, por ke mi povu
servi al vi en humileco<a l:href="#n27" type="note">[27]</a>.</p></cite><p>En la da&#x16D;ro de kelke da minutoj, dum kiuj la princo restis surgenue,
profunda, preska&#x16D; peza silento plenigis la &#x109;ambregon. &#x108;iuj kapoj estis
adorklinitaj. Omar ne povis ne senti, ke multaj koroj tie estas regataj
de religiaj emocioj, sinceraj kaj profundaj, kiom ajn eraraj. Li mem
sentis sin strange kortu&#x15D;ita, kunsente solenigita. La princo levi&#x11D;is de
anta&#x16D; la altaro, kaj, sekvate de nur tri pastroj � la&#x16D; aspekto
&#x109;efpastroj � eliris tra peze kurtenita pordo en &#x109;ambron, super kiu Omar
kaj Ilu-ittia staris. &#x108;iuj aliaj personoj en la &#x109;ambrego postrestis,
senmove da&#x16D;rigante sian silentan, mediteman sintenon. Ilu-ittia informis
Omaron, ke la princo, kune kun la &#x109;efpastroj, eniris la plejsanktejon de
la templo, en kiun eniri estas permesate nur al la &#x109;efpastroj kaj la
persono, enkondukota en la misterojn.</p><p>� En tiun misterejon, � li aldiris, � mi ne povas vin konduki, &#x109;ar &#x11D;i
havas nur unu enirejon. Sed okazas alia, e&#x109; multe pli interesa afero en
apuda turotemplo. Multaj scivolemuloj elspezus multon por permeso
&#x109;eesti; kaj ne malmultaj piuloj eble fordonus la dekstran manon, por
vidi &#x11D;in. Venu; mi konas sekretan, sendan&#x11D;eran observejon.</p><p>Omar obeeme sekvis, sed ree ne sen konsciencaj duboj. En la tuta da&#x16D;ro
de la tempo, kiam li portis la pastran mantelon, stranga maltrankvilo
premis lin. Ju pli li sentis sian anta&#x16D;an abomenon kontra&#x16D; la idolkulto
malforti&#x11D;i; ju pli li sentis sin impresita de la spirito de sincera
adoremo, reganta &#x109;irka&#x16D; li, des pli li sentis inklinon malda&#x16D;rigi tiun
entreprenon kaj forkuri. Tamen li ne posedis sufi&#x109;e da volpovo sukcese
batali kontra&#x16D; la deziroj, kiuj anta&#x16D;e instigis lin akcepti la proponon
de la Babelano, kaj kontra&#x16D; lia subtila influo.</p><p>Ili eliris do el la templo de Meroda&#x125;, kaj trapasis korton al granda
turotemplo<a l:href="#n28" type="note">[28]</a>, staranta aparte, sed videble formanta parton de
la tuta, vasta konstrua&#x135;aro. La vida&#x135;o anta&#x16D; ili estis tre bela kaj
impona. Sep grandegaj, kvadrataj kaj diverskoloraj eta&#x11D;oj, kvaza&#x16D;
&#x15D;tupegoj, formis tre altan, piramidosimilan konstrua&#x135;on, kronitan per
ortegita kupolo. Aliro de unu vico al alia fari&#x11D;is per deklivaj pasejoj.
La sep eta&#x11D;oj estis ornamitaj per brile kolorigitaj kaheloj kun longaj
vicoj da paneloj, similaj al fenestregoj. En la brila sunlumo la tuta
turotemplo aspektis kiel grandega juvelo. El la sep eta&#x11D;oj nur du havis
&#x109;ambrojn, la kvina kaj la sepa; la aliaj estis masiva, a&#x16D; preska&#x16D;
masiva, masona&#x135;o. La korto inter la temploj estis en tiu momento tre
kvieta; nur tri a&#x16D; kvar blankevestitaj pastroj, &#x15D;ajne en profunda
medito, trairis &#x11D;in.</p><p>Ilu-ittia kaj Omar supreniris la deklivojn &#x11D;is la kvina eta&#x11D;o, kaj,
pasinte tra preska&#x16D; nerimarkebla pordeto en unu el la paneloj, eniris
malgrandan &#x109;ambron, unu el kvar vicoj da flankaj &#x109;ambroj, &#x109;irka&#x16D;antaj
centran kapelon. La &#x109;ambreto estis senluma, krom pro strio da lumo,
envenanta tra ventotruo apud la plafono. Ilu-ittia zorge palpis la&#x16D;longe
de muro, kaj post iom da tempo trovinte platon el &#x15D;tono, kiun li ser&#x109;is,
premis per la tuta pezo de sia korpo kontra&#x16D; &#x11D;in. La &#x15D;tono cedis,
turni&#x11D;is sur pivoto, kaj malka&#x15D;is sekretan, tute senluman pasejon. Amba&#x16D;
viroj eniris tiun pasejon, kaj senbrue refermis la malferma&#x135;on. Poste
ili supreniris mallar&#x11D;an, krutan &#x15D;tuparon, kondukantan tra la alie
masiva masona&#x135;o de la sesa eta&#x11D;o al la sepa. Ilu-ittia anta&#x16D;iris, kaj
Omar mirante sekvis. Ankora&#x16D; pli alten ili grimpis en la mallumo, nun
sur preska&#x16D; vertikala &#x15D;tupareto kun gvidstangoj, tre singarde palpante,
&#x11D;is ili atingis malgrandan plata&#x135;on, apena&#x16D; sufi&#x109;e lar&#x11D;an por du personoj.</p><p>� Tio estas nia celo, � flustris la Babelano. � Ni trovas nin &#x109;i tie
interne de unu el kvar tre dikaj, altaj kolonoj, starantaj en la
sanktejo de la sepa eta&#x11D;o, kiuj subtenas la plafonon kaj la oran kupolon
super &#x11D;i. &#x108;i tie ni povos rigardi de supre la okazonta&#x135;ojn en la plej
sankta loko, dedi&#x109;ita al <emphasis>Sin</emphasis> kaj <emphasis>Nana</emphasis><a l:href="#n29" type="note">[29]</a>. Mi venis &#x109;i tien
kiel konfidato de la re&#x11D;o, por observi kaj poste raporti.</p><p>Dirante tion, li palpe ser&#x109;is ion sur la muro &#x109;e alto de la &#x15D;ultroj, kaj
post nelonge eltiris du kojnoformajn &#x15D;tonojn, kiuj ekstere formis parton
de la skulptitaj kapiteloj de la kolonegoj. La truoj, tiamaniere
faritaj, donis vidon sur la &#x109;efajn partojn de la &#x109;ambro, sen dan&#x11D;ero por
la rigardanto esti rimarkata de iu malsupre.</p><p>La kapelo estis senfenestra kaj nur duone lumigita per kvarlampa
kandelabro, staranta en la mezo. Krom tio la &#x109;ambro estis plena de
ebriiga fumo, elvenanta el du incensujoj sur oraj tripiedoj. Post iom da
tempo Omar povis distingi la diversajn objektojn en la sanktejo. Inter
du kolonoj staris bela, ora ku&#x15D;ejo, subtenata de du figuroj de ka&#x16D;rantaj
leonoj. Anta&#x16D; la ku&#x15D;ejo, apud la kapoj de la leonoj, staris la tripiedaj
incensujoj. Sur la kanapo, kovrita per leopardaj feloj, ku&#x15D;is virino,
&#x15D;ajne dormanta. &#x15C;i estis vestita per blanka, tre malpeza, preska&#x16D;
diafana drapa&#x135;o, kaj &#x15D;ia staturo, kiom oni povis vidi en la duonlumo,
estis rimarkinde bela, kaj &#x15D;ia pozo nature gracia. La kapo de la virino
ku&#x15D;is sur kuseno, kiun &#x15D;iaj displektitaj, ru&#x11D;ebrunaj haroj abunde
kovris. Ili aspektis en la ardo de la kandelabro kiel fluida kupro.</p><p>En la momento, kiam Ilu-ittia kaj Omar ekrigardis &#x15D;in, neniu alia
persono estis videbla en la kapelo, en kiu regis silento, tiel strange
mistera, ke kontra&#x16D; lia volo ia solena timo ekposedis Omaron. � &#x108;u li
estas vidanta, � li demandis sin, � a&#x16D; vidonta ion, kiun li devus ne
vidi? Fikse, sciavide rigardante la ku&#x15D;antan figuron, malsupre �
dormantan kaj tamen ne aspektantan, kiel en natura dormo � li ne povis
ne rilatigi &#x15D;in en la pensoj al Zalmuna, kiom forte ajn li penis forpu&#x15D;i
tiun malagrablan ideon.</p><p>Ilu-ittia flustris:</p><p>� Tio estas Zir-Nana, pastrino de eksterordinaraj
kapabloj kaj beleco. Multaj vidas en &#x15D;i la teran edzinon de Meroda&#x125;. &#x15C;i
estas en sor&#x109;odormo; kaj oni atendas sortodivenon pri Ilu-Zat, la
princo, malka&#x15D;otan al &#x15D;i de la dio.</p><p>Omar parolis tre malla&#x16D;te:</p><p>� Se vi ne nomus &#x15D;in Zir-Nana, mi preska&#x16D;
pensus, ke &#x15D;i estas Zalmuna.</p><p>� Silentu, � diris Ilu-ittia, � jen envenas la pastroj � sor&#x109;istoj.
A&#x16D;skultu.</p><p>En la sama momento eka&#x16D;di&#x11D;is el &#x109;ambreto, malanta&#x16D; la ku&#x15D;ejo, malla&#x16D;taj,
melodiaj sonoj de muziko, religie solena. Du a&#x16D; tri liroj kaj sama
nombro de kaninstrumentoj ludi&#x11D;is kun akompano de plendaj kaj kortu&#x15D;aj
harpakordoj. La molaj tonoj &#x15D;ajne estis en plena harmonio kun la sceno
anta&#x16D; la rigardantoj; kaj Omar havis la senton, kvaza&#x16D; la muziko estas
son&#x11D;opre&#x11D;o de la dormanta virino. Post kelka tempo envenis de la
kontra&#x16D;a flanko tri altrangaj, grandioze vestitaj pastroj, kiuj stari&#x11D;is
inter la kandelabro kaj la incensujoj, dum amaseto da aliaj pastroj,
anka&#x16D; lukse vestitaj, senbrue plenigis la spacon inter la kvar kolonoj
kaj la muroj. Levinte la manojn en pre&#x11D;a pozo, kaj fervore rigardante la
ortegitan plafonon, unu el la altranga trio pre&#x11D;is:</p><p>� Patro, tolerema kaj plena de pardonemo, kies mano subtenas la vivon de
la tuta mondo, unuenaskita, &#x109;iopova.</p><p>Kies koro estas vasteco, kiun neniu povas sondi.</p><p>Kiu en la &#x109;ielo estas superega?</p><p>Vi sola estas superega.</p><p>Rilate vin, via volo koni&#x11D;as sur la tero; kaj la spiritoj malsupre kisas
la grundon<a l:href="#n30" type="note">[30]</a>.</p><p>Bonvolu favorkore sciigi al ni pere de la senmakula sanktulino, via tera
edzino, la destinon de la princo Ilu-Zat.</p><p>Vi en la &#x109;ielo konas lian koron. Lia amo al princino en la lando Asiria
ne estas ka&#x15D;ita anta&#x16D; viaj &#x109;ionvidantaj okuloj.</p><p>� Diru, ho Dio, re&#x11D;o de la &#x109;ielo, diru, &#x109;u la deziro de lia koro
kondukos al feli&#x109;o. Diru, &#x109;u edzi&#x11D;o pligrandigos la gloron de la regno,
kiu honoras vian nomon.</p><p>� Parolu, ho donanto de konsiloj!</p><p>Ree solena silento regis en la sanktejo. Post kelke da minutoj unu el la
tri &#x109;efaj pastroj pa&#x15D;is anta&#x16D;en, sin klinis super la ku&#x15D;antan virinon,
kaj fikse rigardis de proksime &#x15D;ian viza&#x11D;on. &#x108;e mansigno de li, la du
aliaj pastroj, liaj kolegoj, anka&#x16D; alproksimi&#x11D;is kaj sin klinis super &#x15D;in.</p><p>Tiam Zalmuna, alinomita Zir-Nana, ne malfermante la okulojn kaj restante
senmova, ekparolis malla&#x16D;te, sed sufi&#x109;e a&#x16D;deble, tiel, ke la
a&#x16D;skultantoj en la ka&#x15D;ejo povis kompreni preska&#x16D; &#x109;iun vorton. &#x15C;i parolis
unutone, per mallongaj frazoj, interrompitaj de pli-malpli longaj pa&#x16D;zoj:</p><p>� Princidino estas malalta prezo por vasta regno� Mi vidas belajn
princinojn en malproksima lando de eterna sunbrilo� en ri&#x109;a lando,
trafluata de sankta, fruktodona rivero<a l:href="#n31" type="note">[31]</a>. Vera amo estas krea&#x135;o
de la diino de la amo mem� Ve al &#x109;iuj intriguloj!</p><p>Du el la tri pastroj inter&#x15D;an&#x11D;is signifoplenajn rigardojn. Sur iliaj
sagacaj viza&#x11D;oj aperis konsterno kaj akra &#x109;agreno. Unu el ili
maltrankvile ekrigardis malanta&#x16D;en al la amaseto da pastroj en la
profundo de la &#x109;ambro; sed &#x15D;ajne la vo&#x109;o de Zalmuna ne atingis ilin.
Ilu-ittia subridis. Unu frazo de la virino frapis Omaron, kaj igis lin
demandi al si: �&#x108;u mia amo estas vera amo kaj sekve dioinspirita?� � Sed
la penso apena&#x16D; traflugis lian kapon, kiam Zalmuna plue parolis:</p><p>� Volas dio, ke &#x109;iu homo memstare pensu� kredu� amu. Li malkonsentu
esti nutrata per kulereto� &#x108;u la princo estos feli&#x109;a? Mi vidas fluojn
da larmoj kaj mi a&#x16D;das &#x11D;emojn� pro intrigemuloj. Sed li estos feli&#x109;a
en vivo estonta, se nur� lia spirito ser&#x109;os unuecon kun la spirito
superega.</p><p>Zalmuna &#x109;esis paroli, sed restis senmova. Iom poste la tri pastroj sin
retiris gravamiene en apudan &#x109;ambreton, por interkonsili&#x11D;i pri la
enigmaj eldiroj, &#x135;us a&#x16D;ditaj; kaj aro da virinoj, hierodulinoj, envenis,
por servi al la veki&#x11D;onta pastrino.</p><p>� Ni devas nun senprokraste reiri, Omar, � flustris Ilu-ittia, � anta&#x16D;
ol kunveno okazos en la sanktejo malsupre, en la kvina eta&#x11D;o. Ne estus
tiam facila afero nerimarkite eli&#x11D;i el la sekreta pasejo. Volu do
singarde malsupreniri la &#x15D;tuparon, dum mi remetas la &#x15D;tonojn.</p><p>Tre malvolonte Omar obeis. Lia cerbo preska&#x16D; &#x15D;anceli&#x11D;is. Li oferus
multon por eblo resti tie kaj atendi la veki&#x11D;on de la mistera virino;
sed li ne kura&#x11D;is sciigi al Ilu-ittia sian deziron. Per &#x109;iuj fibroj de
la animo li ankora&#x16D; volis alkro&#x109;i&#x11D;i al la jam iom post iom malaperanta
espero, ke la virino tie malsupre, ku&#x15D;anta sur la ora ku&#x15D;ejo, ne estas
Zalmuna, la sola celo de lia superreganta pasio; ke Zalmuna ne estas
adorantino, pastrino de I&#x15D;tar, de malmorala diino. La necerteco fari&#x11D;is
pli kaj pli freneziga. Kiel ajn furioze li forpu&#x15D;is la penson, li ne
povis ne konfesi, ke la aspekto de la virino, kvankam neklara, tamen
estas la aspekto de Zalmuna, kaj ke la vo&#x109;o, kvankam nenatura kaj
kaverneca, tamen tre similas &#x15D;ian vo&#x109;on. � Sed aliflanke, &#x109;u povas esti,
ke Zalmuna, prudentulino, vidas en si homan edzinon de la plej alta
dia&#x135;o? Kiel tia, &#x15D;i ja neniam povus fari&#x11D;i ies edzino en la &#x11D;usta
signifo de la vorto<a l:href="#n32" type="note">[32]</a>. � &#x108;u do Zalmuna faris el li nur ludilon?
Nekredeble!</p><p>&#x108;i tiuj turmentaj demandoj okupis la pensojn de Omar, kiam li malrapide
malsupreniris sur la &#x15D;tuparo en la mallumo. Estis mallumo anka&#x16D; en lia
animo. Maldol&#x109;eco kaj malkontenteco pri si mem plenigis lian koron. Akre
li ripro&#x109;is sin pro nedecidemo kaj senkura&#x11D;eco, pro manko de vireco en
batalo kontra&#x16D; pasio, kiu, li ne povis ne sentadi, estas malinda je li.
Kaj tamen, malgra&#x16D; &#x109;io, li ankora&#x16D; penis kredigi sin, ke li eraris, ke
tia dol&#x109;a, noblaspekta virino ne povas tiel kruele trompi lin.</p><p>� Ne, ne, � li diris al si, � tio ja ne povas esti.</p><p>La du viroj atingis la korton anta&#x16D; la templo de Meroda&#x125;. Omar aspektis
malgaja kaj enpensa, kaj videble malinklina paroli. Anka&#x16D; Ilu-ittia
estis enpensa, kaj lia kutima, gaja babilemo &#x15D;ajne forlasis lin. Li do,
ignorante la seriozecon de la kunulo, &#x11D;entile senkulpigis sin per tre
ur&#x11D;a afero en la re&#x11D;a palaco, pro kiu li nepre devis forrapidi. Li
alvokis temploserviston, kaj ordonis al li konduki Omaron, kien ajn &#x109;i
tiu deziros iri.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XII</p><p>Lemuel kaj Adaha</p></title><p>Decas, ke ni nun demandu al ni, kio okazis al Lemuel, de kiam li foriris
de Betra&#x125; al Eridu. Sed sufi&#x109;as por la malvolvi&#x11D;o de nia historio,
renkonti lin ie inter Ur kaj Uruk sur la vojo al Babel. Sahiba, la
ermito, volonte tradukis por li la kulpigajn cilindrojn, kaj skribis
kopiojn de la traduko sur fre&#x15D;aj tabuletoj.</p><p>El tiuj koresponda&#x135;oj tre klare evidenti&#x11D;is, ke Zalmuna ne nur aran&#x11D;is
kaj kontrolis la samtempajn invadojn de la &#x124;aldea kaj Sabaana rabistaroj
kontra&#x16D; Ijobon, sed anka&#x16D; sekrete difektigis la &#x109;efajn angulkolonojn de
la domo de Lotan, la plej a&#x11D;a filo de Ijob, kun la celo ka&#x16D;zi &#x11D;ian
disfalegon &#x109;e la unua uragano el la dezerto. &#x108;u &#x15D;i efektive iniciatis la
tutan konspiradon, tion li ne povis konkludi el la leteroj, sed tio ne
estis elbarita.</p><p>Trapasinte la antikvan urbon Ur, li trafis areton da malpli rapide
rajdantaj voja&#x11D;antoj, irantan al Uruk. Du el ili estis Babelanoj,
konatoj de Lemuel. Ili estis anoj de sekreta societo, kies &#x109;efa celo
estis subfosi la superregan povon de la reakcia, hereda &#x109;efpastraro, kaj
detrui &#x11D;ian velkigan influon sur la politikon de la lando. Per tio oni
esperis enkonduki pli liberan regadon, jam ekzistantan en Asirio; kaj
fine, perforte forigi � per sanga revolucio, se necese, � la fremdan
dinastion de la Kasidoj.</p><p>Sciante pri la malamo de Lemuel kontra&#x16D; la Babela pastraro kaj pri lia
radikalismo, ili &#x11D;oje salutis lin. Unu el la Babelanoj ekkriis:</p><p>� Lemuel! Se miaj okuloj ne trompas min! Vi estas &#x11D;uste tiu viro, kiun
ni bezonas, kaj pri kiu ni interparolis anta&#x16D; nur kelke da momentoj.</p><p>Konfidence ili malka&#x15D;is al Lemuel la &#x109;efajn aferojn de sia konspiro, kaj
penis konsentigi lin ali&#x11D;i al ilia societo, promesante al li eminentan
pozicion en &#x11D;i. Sed ili tre mal&#x11D;uste taksis la komerciston. Lemuel
dankis ilin pro ilia konfidenco, sed firme malkonsentis:</p><p>� Vian asocion, � li diris, � mi jam konas, kaj viajn celojn. Mi anka&#x16D;
jam havas pli ol supozeton pri la fendo ekzistanta en la pastraro; pri
la reformemaj tendencoj de unu partio, kaj la reakciaj inklinoj de la
alia. Mi anka&#x16D; scias, ke tamen la &#x109;efa celo de amba&#x16D; partioj estas
fortordi la absolutan � almena&#x16D; nominale absolutan � povon for de la
re&#x11D;o. Volonte mi helpus &#x15D;anceli la potencon de la pastraro kaj de la
re&#x11D;o, sed, sinjoroj, viaj armiloj ne estas miaj armiloj, nek viaj celoj
� miaj. La pastroj Asiriaj, same kiel la pastroj Babelaj estas miaj
malamikoj, &#x109;ar ili estas malamikoj de la Eternulo kaj de Liaj adorantoj.
Mi do ne povas helpi al unuj kontra&#x16D; la aliaj. Sed en viaj klopodoj,
kondi&#x109;e ke ili estas pacaj, malpezigi la sorton de la subpremitaj
mizeruloj en la lando, mi fervore partoprenos. Sangover&#x15D;ado neniam
kondukos al la feli&#x109;o de popolo. Almena&#x16D;, � li aldiris post momento, �
elprovu anta&#x16D;e &#x109;iujn aliajn rimedojn.</p><p>La diskutoj sur la vojo pri tiu temo fari&#x11D;is akraj, sed ne maldol&#x109;aj. La
kontra&#x16D;uloj de Lemuel povis kompreni nek liajn altajn idealojn, nek la
neprofitemecon de liaj, &#x11D;is nun unuopaj klopodoj. Fine ili &#x109;iuj
konsentis amike labori kune interne de la limoj de la komunaj celoj.</p><p>La posttagmezo pasis, kaj la vespero alproksimi&#x11D;is. Subite unu el la
voja&#x11D;antoj ekkriis:</p><p>� Ho, rigardu! Jen estas knabino, sola kune kun &#x109;evalo kaj azeno. Ne; &#x15D;i
ne estas sola; jen sub arbo ku&#x15D;as viro, &#x15D;ajne vundita.</p><p>Kiam ili sufi&#x109;e alproksimi&#x11D;is, Lemuel rekonis en la knabino, kun granda
surprizo, Adahan. Tuj li konjektis, ke lia ruzo malkovri&#x11D;is, kaj ke
grava dan&#x11D;ero minacas Omaron kaj lin mem. Sed kion signifas la &#x109;eesto de
fremda, vundita viro? � li demandis sin kun kreskanta surprizo.</p><p>&#x108;e la neatendita apero de la fidinda amiko la koro de Adaha eksentis
sen&#x15D;ar&#x11D;i&#x11D;on, kiun imagi estus pli facile ol priskribi. Sekvante la
rigardon de Lemuel, kaj vidante en &#x11D;i miron, &#x15D;i konfuzi&#x11D;is. Tio ankora&#x16D;
pligrandigis la surprizon de la bonkora komercisto. Tamen li ne perdis
sian kutiman egalanimecon. Sin turnante al siaj kunvoja&#x11D;antoj, kiuj
rimarkis kun miro &#x109;i tiun inter&#x15D;an&#x11D;on de rigardoj, li diris:</p><p>� Sinjoroj, nia vivo estas plena de surprizoj. Mi bone konas tiun
junulinon, kaj anta&#x16D; nur kvar tagoj adia&#x16D;is &#x15D;in, vizitinte la vila&#x11D;on,
kie &#x15D;i lo&#x11D;as. Sendube tre ur&#x11D;a estas la afero, kiu devigis &#x15D;in
entrepreni sola longan, dan&#x11D;eran voja&#x11D;on. Permesu, mi petas, ke mi
interparolu kun &#x15D;i aparte, dum vi prizorgas la vunditan viron. Unu el
vi, Dingir, estas ja lerta pri la kuracarto.</p><p>Lemuel, elseli&#x11D;inte, ekprenis la manon de la knabino, kiu tremetis de
eksciteco, kaj kondukis &#x15D;in mallongan distancon for de la viroj. Per
rigardo plena de trankvila kura&#x11D;igo kaj samtempe de scivolo, li petis
&#x15D;in sciigi al li, kio okazis.</p><p>� Ho, Lemuel, mia sinjoro, � Adaha diris per vo&#x109;o preska&#x16D; sufokita de
emocio, � kian teruran nova&#x135;on mi havas por vi!</p><p>� Trankviligu vin, mia knabino, � rediris la maljunulo, � kaj rakontu al
mi mallonge viajn traviva&#x135;ojn.</p><p>� Volonte. Mi jam tiel ofte en la pensoj rakontis al vi kaj al Omar
&#x109;ion, kio okazis, de kiam vi foriris el Betra&#x125;, ke mi ne bezonas ekskui
al mi la memoron.</p><p>Tiam sekvis konciza rakonto pri la okazinta&#x135;oj en Betra&#x125; kaj pri &#x15D;iaj
postaj aventuroj sur la vojo. Rilate al la unuaj, la knabino parolis kun
eksterordinara envido kaj klereco, montrante, ke &#x15D;i plene komprenas la
elstarajn faktojn, kaj &#x11D;uste taksas ilian gravecon; rilate al la duaj,
&#x15D;i parolis kun naiva simpleco, ne ka&#x15D;ante anta&#x16D; la patreca amiko sian
elkomprenon pri la amo, kiun &#x15D;i senkulpe estigis en la koro de la
rabisto, nek la sentojn de dankemo kaj preska&#x16D; admiro, kiujn &#x15D;i ne povis
ne tributi al li pro lia konduto kontra&#x16D; &#x15D;i. Adaha finis sian rakonton
per la vortoj:</p><p>� &#x108;u vi pensas, Lemuel, ke mi agis malbone a&#x16D; malsa&#x11D;e, postrestante &#x109;e
la vundita viro?</p><p>� Tute ne, � respondis Lemuel emfaze, � via devo estis postresti kaj
fidi al la Eternulo, ke Li superregos la sekvojn. Efektive jam
montri&#x11D;is, ke Li tion faris. Se vi estus foririnta kune kun la
voja&#x11D;antoj el Eridu, mi ne estus trafinta vin, kaj eble la senditoj de
Ajla atingus vin anta&#x16D; via alveno en Babel. En tio mi klare vidas la
manon de la &#x108;ionscianto. Sed ni jam perdis altvaloran tempon, kaj ni
devas tuj da&#x16D;rigi la voja&#x11D;on.</p><p>� Sed, kio okazos al Benoe?</p><p>� Mi jam elpensis planon, Adaha. Ne tre malproksime de &#x109;i tie lo&#x11D;as
Kedar, fidela adoranto al Jehova. Li volonte gastigos kaj flegos lin.
&#x108;ar nia afero tre ur&#x11D;as, ni rapidos al lia domo kaj petos lin tuj venigi
la vunditon sub lian tegmenton. Miaj kunvoja&#x11D;antoj restos kun li &#x109;i tie
&#x11D;is la alveno de Kedar. Ne konsilinde estas iri rekte al Babel, &#x109;ar tie
ni eble jam kurus en la fa&#x16D;kon de la morto. Ni devas esti tre singardemaj.</p><p>Vidante maltrankvilan, demandan rigardon en la okuloj de la knabino,
Lemuel aldiris:</p><p>� Ne timu pri Omar, mia infano. Oni ne tu&#x15D;os lin tiel
longe, kiel li nenion scias pri la malkovri&#x11D;o de la krima konspiro de la
pastraro kaj pri la terura malvirteco de Zalmuna. Lia nescio estas lia
sendan&#x11D;ereco. Pro tio mi ka&#x15D;is anta&#x16D; li la celon de mia vizito al Betra&#x125;
kaj la rezultaton de miaj esploroj tie. Krom tio, li estas ja gasto de
grava instituto kaj sekve sub la protektado de la sankta le&#x11D;o de
gastamo. Sed ni povos priparoli &#x109;i tiujn aferojn sur nia longa vojo. Venu.</p><p>Intertempe la kunuloj de Lemuel, prizorginte la vunditon, foriris por
pririgardi la belegan azenon de Adaha kaj la rimarkinde fortmuskolan
&#x109;evalon de la rabisto. Lemuel aliris la viron, ku&#x15D;antan sub la arbo; kaj
Adaha sekvis lin, maltrankvile sin demandante, kion sentos kaj diros
Benoe pri ilia subita foriro. La bonkora komercisto sin klinis super la
rabiston, kaj diris kun kortu&#x15D;a afableco:</p><p>� Amiko, mi dankas vin por la mirinda nobleco, kiun vi montris al
junulino, kara por mi kiel filino. Vi kondutis grandanime kontra&#x16D; &#x15D;i,
kaj ni neniam forgesos viajn servojn. La Eternulo rekompencu vin kaj
konduku vin al pacaj vojoj, kie la nobleco de via koro trovos
fruktodonajn kampojn. Ne aflikti&#x11D;u, mi petas, pro tio, ke Adaha kune kun
mi devas senprokraste forrapidi. Nia afero estas eksterordinare ur&#x11D;a,
kaj de nia rapideco dependas homaj vivoj kaj sortoj, gravaj pli ol &#x109;iuj
aliaj konsideroj.</p><p>Sur la viza&#x11D;o de la vundita viro aperis signoj de forta korpremo; kaj el
liaj lacaj okuloj venis petega rigardo, kiu plenigis la koron de Lemuel
per profunda kunsento. Adaha estis tu&#x15D;ita &#x11D;is larmoj, kiujn &#x15D;i vane
penis reteni. Benoe respondis, parolante malfacile pro emocio kaj
malforteco:</p><p>� Vi estas afabla, sinjoro; sed la penso perdi Adahan rompas al mi la
koron. &#x108;u mi ne revidos &#x15D;in?</p><p>Lemuel metis la manon sur la kapon de la suferanto kaj post momento diris:</p><p>� Via aflikto trovas kunsenton en mia koro; kaj dankeco al vi tre
malfaciligas al mi la taskon pligrandigi vian &#x109;agrenon. Vi ne konas la
cirkonstancojn. Vi ne komprenus ilin. Sed, kredu min, estas nepre
konsilinde por vi elpeli el via memoro &#x109;i tiun aventuron. &#x11C;i estu por vi
son&#x11D;o, bela en la komenco, sed maldol&#x109;a en la fino; &#x11D;i estu son&#x11D;o, el
kiu vi veki&#x11D;as pli sa&#x11D;a kaj pli nobla, ol vi estis anta&#x16D;e.</p><p>� Kiel mi povus forgesi? � rediris Benoe. � Mia animo nedisigeble
alfor&#x11D;i&#x11D;is al la animo de la knabino. Blindi&#x11D;into ne povas forgesi la
sunlumon; nek mi, en mallumo de malespero, la sunan esta&#x135;on, kiu foje
lumigis mian animon. Adaha, parolu! &#x108;u krueleco povas ekzisti en koro,
kiu elrigardas el tiaj okuloj?</p><p>Inter plor&#x11D;emoj la knabino balbutis:</p><p>� Ne povas esti, Benoe. Mia bonkora
zorganto estas prava. Mi devas lasi lin gvidi min per sia sa&#x11D;a konsilo.</p><p>Dezireme, sed jam pli firme la eksrabisto respondis:</p><p>� Mi scias, Adaha, ke vi venis el la lando Uc. Via lando estos mia
lando; kaj via Dio � mia Dio!</p><p>&#x108;e tiuj &#x109;i vortoj la aliaj viroj revenis kaj miris pri la gravaj mienoj
de la tri homoj; sed &#x11D;entileco kaj la evidenta profundeco de iliaj
emocioj malpermesis scivolajn demandojn.</p><p>Lemual ekparolis:</p><p>� Amikoj, tre gravaj aferoj devigas &#x109;i tiun junulinon
kaj min tuj forrapidi, kvankam noktaj ombroj jam komencas fali. Pardonu,
ke mi ne sciigas al vi la ka&#x16D;zon de nia subita foriro. Tion fari mi
havas nek la rajton, nek sufi&#x109;an tempon. Mi petas vin, prizorgu la
vunditan viron &#x11D;is morga&#x16D; matene. Anta&#x16D; ol la suno malaperigos la roson
sur la herbo, venos viroj kun portilo. En la domo de bonkoraj homoj li
trovos gastamon, sendan&#x11D;erecon kaj resanigon.</p><p>La alparolitoj volonte promesis preni sur sin la zorgon pri Benoe.
Lemuel, sin turnante al &#x109;i tiu lasta, plue parolis:</p><p>� Ni beda&#x16D;ras, fremdulo, ke ne&#x15D;ancelebla sorto malpermesas al ni resti
unu momenton plu. Volu kredi, ke nur terura neceso pelas nin for anta&#x16D;
la nokti&#x11D;o. La Eternulo resanigu kaj konsolu vin. Adia&#x16D;!</p><p>Adaha anka&#x16D; alproksimi&#x11D;is kaj sin klinis super la korpe kaj anime
suferantan viron. La dolorplena, amavida rigardo el liaj okuloj tiele
kortu&#x15D;is la molkoran knabinon, ke en la da&#x16D;ro de kelke da momentoj &#x15D;i ne
povis eligi e&#x109; unu vorton. Poste, superregante sin, &#x15D;i ekparolis malla&#x16D;te:</p><p>� Adia&#x16D;, Benoe, penu vire kaj noble forgesi. Mia koro kompatas vin kaj
deziras al vi bonon. Mi ne povas diri ion plu.</p><p>Dirinte tion, &#x15D;i forkuris por ka&#x15D;i siajn larmojn. Tiam, kvaza&#x16D; obeante
al subita impulso, &#x15D;i aliris sian azenon, kaj, surmetinte la selon,
suri&#x11D;is. Lemuel anka&#x16D; sen plua parolo aliris sian &#x109;evalon kaj
surseli&#x11D;is. Amba&#x16D;, per mangestoj adia&#x16D;e salutinte la postrestantan aron
da viroj, rajdis for rapidpa&#x15D;e en direkto al Babel kaj balda&#x16D; poste
perdi&#x11D;is el ilia vido. Mire la anta&#x16D;aj kunvoja&#x11D;antoj de Lemuel sekvis
per la okuloj la strangan paron, &#x11D;is &#x11D;i malaperis malanta&#x16D; alta&#x135;eto, kaj
tuj komencis pridiskuti la por ili eksterordinaran okazinta&#x135;on. Benoe
estis tro laca kaj tro enprofundigita en sia &#x109;agreno por babilado, kaj
montris al siaj novaj kunuloj, ke li ne volas servi al ilia scivolemo.</p><p>Lemuel kaj Adaha da&#x16D;rigis la vojon dum kelka tempo en peza silento. Post
duonhora rajdo Lemuel subite alprenis flankan vojeton, nordorienten,
kondukantan unue tra senherba, dezerta regiono. Nun la vespera krepusko,
mallonga en tiu lando, survenis kaj balda&#x16D; cedos al plena mallumo, &#x109;ar
duonluno levi&#x11D;os super la horizonton nur post unu a&#x16D; du horoj. En la
duonlumo la signoj de la vojeto fari&#x11D;is pli kaj pli malklaraj, kaj
kelkafoje &#x15D;ajne tute malaperis. Rapideco en tiaj cirkonstancoj estis
neebla. Lemuel de tempo al tempo iom maltrankvile esploris per la okuloj
la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;on. La ka&#x16D;zo de lia maltrankvilo estis precipe zorgo pri
Adaha, kiu montris signojn de granda laceco. Li amis la knabinon kiel
filinon, tiom pli nun, kiam li havis okazon vidi, en tiu akra
provotempo, la neordinaran belecon de &#x15D;ia karaktero. Pluaj ka&#x16D;zoj estis
la vundita viro kaj lia promeso sendi helpontojn, por liberigi siajn
anta&#x16D;ajn kunvoja&#x11D;antojn. Se li perdos la vojon, kaj malprosperos al ili
atingi, en la sama tago, la domon de Kedar, li ne povos &#x11D;ustatempe
plenumi sian promeson; kaj la fidindeco de lia parolo aspektos dubinda.
Male, Adaha ne sentis ian maltrankvilon pro si mem; &#x15D;i havis ja la
kunulecon de sia patreca amiko, al kies sa&#x11D;o &#x15D;i nepre fidis; kaj kune
kun li &#x15D;i esperis plenumi sian mision. Sed la pensoj de la junulino
direkti&#x11D;adis maltrankvile al Benoe, kvankam la serioza mieno de Lemuel
pligrandigis &#x15D;iajn anta&#x16D;timojn pri Omar, kaj kvankam la graveco de la
aferoj, en kiuj &#x15D;i enmiksi&#x11D;is, nun staris ankora&#x16D; pli klare anta&#x16D; &#x15D;iaj
internaj okuloj.</p><p>Intertempe la nokto atingis ilin kaj plimultigis iliajn malfacila&#x135;ojn.
Se Lemuel ne havus grandan sperton pri elser&#x109;ado de vojoj kaj reteneman
memoron pri orientiloj en trapasitaj regionoj, ili tre kredeble
erarvagus. Plua cirkonstanco helpis al ili. En la domo de Kedar okazis
edzi&#x11D;a festo; kaj gajaj festofajroj brulis sur placo inter aro da
tendoj. La ardo de tiuj fajroj estis videbla en granda distanco, kaj
servis al ili kiel kondukilo. Noktomezo jam estis proksima, kiam la
voja&#x11D;antoj alvenis. Tuj ili sin trovis &#x109;irka&#x16D;itaj de tumulta gajeco.
Granda estis la surprizo de Kedar kaj de liaj kunfestantoj, kaj ne
malpli granda la koreco de ilia bonvenigo.</p><p>� Kia doma&#x11D;o, mia amata amiko, � bonkore ekkriis Kedar, � ke vi ne
alvenis tri plenajn tagojn pli frue! Neniu el mia konataro pli inde
aldonus solenecon al nia festo; kaj tia bela knabino estus &#x109;arma ornamo
por la plej brila kunveno. Ni intencis disi&#x11D;i morga&#x16D; matene, sed nun ni
nepre devos da&#x16D;rigi la festadon. Nun, sendube, vi amba&#x16D; estas lacaj kaj
preferos ripozon je dancado.</p><p>La alvenintoj jam elseli&#x11D;is, kaj iliaj bestoj estis prizorgataj de
servemaj junuloj. Lemuel, afable salutinte la gajan festantaron, kore
dankis al sia malnova amiko pro lia &#x11D;oja bonvenigo:</p><p>� Mia &#x109;efa zorgo, � li diris, � estas pri mia juna kunulino, kiu estas
mortelaca. Morga&#x16D; matene, je frua horo, ni nepre devos da&#x16D;rigi la vojon.
Malfeli&#x109;e la graveco de la celo de nia voja&#x11D;o ne permesas prokraston.</p><p>Malgra&#x16D; &#x11D;entila protestado de la flanko de Lemuel, la brua gajeco de la
junuloj tuj &#x109;esis, kaj &#x109;iuj montris la plej sinceran respekton kaj vivan
simpation al amba&#x16D; novaj gastoj.</p><p>Krom Lemuel kaj Kedar, la tutaj domanaro kaj gastaro jam retiri&#x11D;is, kaj
silento regis post gaja fina interdezirado pri bona ripozo, dol&#x109;aj
son&#x11D;oj ktp. La malnovaj amikoj sidis apud ardantaj cindroj de la
festofajro en la mezo de la intertendara placo. Ili ne estis vidintaj
unu la alian de kelka tempo, kaj tiu neatendita vizito donis al amba&#x16D;
grandan kontentecon. Lemuel rakontis al sia gastiganto la okazinta&#x135;ojn
de la lastaj dekdu monatoj, rilatantajn al nia historio, per tiel
malmultaj vortoj, kiel plena komprenigo permesis. Kedar a&#x16D;skultis kun la
plej viva intereso, tamen sen interrompo. Post kelkminuta, silenta
medito li ekparolis gravatone:</p><p>� Ho, Lemuel, ilo en la mano de la Eternulo, via rakonto tu&#x15D;as la
profundon de mia animo. De nun mia feli&#x109;o por &#x109;iam estos ligita kun via
sorto kaj kun la sorto de viaj noblaj amikoj. Ni vivas &#x109;i tie en
trankvila, feli&#x109;a izoleco, &#x11D;is nun sendan&#x11D;era. Reciproka amo kaj
harmonio dol&#x109;igas al ni la vivon. Nia vivmaniero estas simpla, la&#x16D; la
antikvaj le&#x11D;oj de niaj prapatroj; kaj kvankam ni trovi&#x11D;as en la limo de
dutaga voja&#x11D;o de Babel, la tumultoj de la granda urbo ne atingas nin,
kaj la intrigoj de la kortego, la konspiroj de la pastraro kaj la
dibo&#x109;oj de la malvirtuloj ne tu&#x15D;as nin. Mia domo &#x109;iam estos azilo por vi
kaj por viaj kunfideluloj en la okazo, se vi a&#x16D; ili bezonos rifu&#x11D;ejon.
Kvankam via rakonto estas terura, mi &#x11D;ojas pro tio, ke ankora&#x16D; trovi&#x11D;as
animoj, pretaj sin oferi pro la antikva kredo. Mi &#x11D;ojas, ke nia kredo
ankora&#x16D; ne formortis. Ofte mi sidas &#x109;e la pordo de mia tendo en la
silento de somera nokto kaj meditas pri la stato de la mondo. Malgajaj
tiam estas miaj pensoj. Ofte tiam, memorante, ho Lemuel, vian grandan
fervoron en batalado kontra&#x16D; la artifikoj de la pastraro kaj vian
pretecon helpi al &#x109;iuj subpremitoj, mi sentas honton pro mia propra
nenionfarado. Sed ne oportune estas en la nuna momento tion priplori. Mi
tuj devas fari aran&#x11D;on, por venigi &#x109;i tien vian vunditan amikon.</p><p>Li foriris, kaj post kelke da minutoj revenis, kaj diris:</p><p>� Nehemo, mia filo, kaj du servistoj ekforiros post nelonge kun duo da
kvietaj azenoj kaj komforta portilo. Ni volonte prenos sur nin la zorgon
pri Benoe. Ni ja konas lin kaj lian bandon � je nia mal&#x11D;ojo.</p><p>Longe ankora&#x16D; la amikoj priparolis la situacion, en kiu ili sin trovis,
kaj la eventualan agadon de la Babela pastraro. Se ne estus decidite, ke
Benoe eklo&#x11D;os en la domo de Kedar, Adaha ne povus trovi en tiu tempo pli
oportunan kaj sendan&#x11D;eran rifu&#x11D;ejon, ol la izolan bienon de la bonkora
gentestro. Sed, &#x109;ar la cirkonstancoj tion elbaris, Lemuel decidi&#x11D;is
ser&#x109;i lo&#x11D;ejon por Adaha en la domo de aliaj fideluloj, nome &#x15C;almana,
filino de lia servisto Hagaj, kaj &#x15D;ia sindonema edzo, Peor. Ili estis
humilaj terkulturistoj apud negranda vila&#x11D;o, nomita Ilajim, kvin &#x11D;is ses
mejlojn nordoriente de Babel. De tie li volis ekkomuniki&#x11D;i kun Omar, kaj
aran&#x11D;i renkonton kun li, kaj renkonton inter li kaj Adaha. Li volis, ke
Adaha proprabu&#x15D;e rakontu al sia sinjoro, kion &#x15D;i faris kaj suferis pro
li. Tio, li pensis, estas deca justa&#x135;o por la altanima knabino; kaj
ekkono de tia pura sinoferema amo, kian &#x15D;i alportis al Omar, estos, li
esperis, la plej bonefika kontra&#x16D;ilo kontra&#x16D; la pasio, kiun inspiris al
li tiu bela sor&#x109;istino, Zalmuna.</p><p>Kedar proponis iri mem al Babel kiel eble plej frue en la venonta mateno
kaj transdoni al Omar ian komunikon, kiun Lemuel deziros sendi. &#x108;i tiu
tre volonte akceptis la proponon de la amiko, sed serioze avertis lin
esti treege singarda:</p><p>� En la okazo, � li diris, � se Zalmuna a&#x16D; la pastroj jam ricevis
nova&#x135;on de Ajla, anta&#x16D; ol vi renkontos Omaron, via komisio tute ne estos
sen dan&#x11D;ero. Sendube la pastroj tre zorge observadas &#x109;iujn pa&#x15D;ojn de
Omar, kaj atentos pri &#x109;iuj personoj, vizitantaj lin. Ili uzos senkompate
&#x109;iujn rimedojn, por malhelpi disvasti&#x11D;on de la scio pri iliaj
kanajla&#x135;oj. Mi mem anta&#x16D;vidas akran konflikton kun ili. Mi konas ilin.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>La postsekvantan tagon, nelonge anta&#x16D; la vespero, Lemuel kaj Adaha
alvenis en la tendon de Peor kaj &#x15C;almana, kiuj akceptis ilin kun sincera
&#x11D;ojo. Amba&#x16D; rigardis viziton de Lemuel kiel grandan honoron. &#x15C;almana
estis sola infano de Hagaj. De sia senpatrina infaneco &#x15D;i estis
favoratino de Lemuel, kiu, kiel fra&#x16D;lo kaj preska&#x16D; senparenculo, &#x109;iam
ame interesi&#x11D;is pri &#x15D;ia bonfarto. Kiel infano, kaj nun kiel edzino kaj
patrino de aro da infanoj, &#x15C;almana alportis al li sinceran kaj
dankoplenan amon, des pli kortu&#x15D;an, &#x109;ar &#x11D;in inspiris la plej profunda
respekto. &#x15C;i sciis, ke en tio &#x15D;i partoprenas la sentojn de la patro,
kies sindonemo al sia iama posedanto kaj nuna konfidanto estis senlima.
La bieno, sufi&#x109;e granda kaj bone ekipita, estis donaco de Lemuel.</p><p>Adaha tuj gajnis la sinceran korinklinon de la tuta domanaro per sia
natura amindeco. Dum la knabino, post kuna vesperman&#x11D;o, amuzi&#x11D;is kun la
infanoj, Lemuel alparolis siajn gastigantojn jene:</p><p>� Scivolemo estas natura eco de la homa koro. Mi scias, ke vi, de nia
alveno, vin demandadis, kiu estas Adaha, kaj kial ni kune venis &#x109;i tien.
Ne ofendi&#x11D;u pro tio, ke mi ne povas malka&#x15D;e paroli pri &#x109;i tiuj demandoj.
Fidu al mi; estos pli bone, ke vi ne sciu pli multe, ol mi opinias
prudente sciigi al vi, e&#x109; se via scivolemo per tio pligrandi&#x11D;os. Nu,
Adaha estas anino de mia lando kaj tre fidela kaj tre &#x15D;atata servistino
de kara amiko mia. &#x15C;i estas en granda dan&#x11D;ero, minacanta &#x15D;in de la
flanko de senskrupulaj homoj. Pro amikeco al mi, gastigu &#x15D;in dum kelka
tempo, kaj kiom eble, gardu sekreta &#x15D;ian viziton, ne ka&#x16D;zante tamen
suspekton pri &#x15D;i en la vila&#x11D;o.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XIII</p><p>La batalo komenci&#x11D;as</p></title><p>La granda vesperfesteno en la re&#x11D;a palaco estis atingonta la plej brilan
epizodon. La vastan kaj brilege lumigitan festenejon plenigis du mil
lukse vestitaj gastoj, jen duonku&#x15D;antaj sur molaj kanapoj, jen sidantaj
sur apogse&#x11D;oj, &#x109;e longaj vicoj da arte skulptitaj, lignaj tabloj. Inter
la vicoj staris, je regulaj interspacoj, multebrakaj kandelabroj,
belforme for&#x11D;itaj, kaj alterne altaj, masivaj tripiedoj kun oritaj ujoj,
en kiuj brulis ligna karbo a&#x16D; ia parfumita oleo. Sur la estrado prezidis
la re&#x11D;o, &#x109;irka&#x16D;ita de la &#x109;efaj nobeloj kaj pastroj de la lando; kaj sur
bele ornamita balkono, &#x109;e unu flanko de la estrado, vidi&#x11D;is la re&#x11D;ino
kaj kvindeko da kortegaj sinjorinoj, nobelinoj kaj pastrinoj. Zalmuna
okupis honoran se&#x11D;on apud la re&#x11D;ino.</p><p>Omar kaj Hamul sidis inter la plej eminentaj sa&#x11D;uloj, ne malproksime de
la re&#x11D;o, sub la alta plafono. Ilu-ittia trovi&#x11D;is &#x109;e la alia ekstrema&#x135;o
de la honora tablo, inter aro da dignoplenaj ministroj.</p><p>La &#x109;efa man&#x11D;o jam fini&#x11D;is, kaj la tabloj estis kovritaj per oraj vinujoj
kaj fruktujoj. La re&#x11D;aj gastoj trinkis la plej bonajn vinojn kaj
fruktosukojn, kaj man&#x11D;is la plej bongustajn fruktojn, kiujn la
hejmlando, Sirio kaj Kanaano povis produkti. Aro da harpistoj &#x135;us
forlasis &#x109;irka&#x16D;baritan spacon anta&#x16D; la re&#x11D;a estrado, kaj seso da
&#x135;onglistoj eniris &#x11D;in. Post multfoja riverencado ili ludis serion da
treege lertaj &#x135;ongla&#x135;oj; jen unuope, jen du- a&#x16D; triope, a&#x16D; &#x109;iuj kune.
Unu el la prezentistoj ludis malspritulon, kaj lude fari&#x11D;is mokata&#x135;o de
siaj kunuloj. Per trafaj &#x15D;ercoj ili ofte elvokis &#x109;iuflanke koran
ridadon. Tuj kiam tiu prezentado fini&#x11D;is, enkuris facilmove kvar tre
malpeze, preska&#x16D; diafane vestitaj dancistinoj. Gracie riverencinte anta&#x16D;
la gere&#x11D;oj, ili komencis serion da malsimplaj, figura&#x135;aj dancoj &#x109;e
ritmaj sonoj de cimbalo kaj tambureto. Tondra apla&#x16D;do sekvis &#x109;iun eron
de la programo. La viroj, junaj kaj maljunaj, tributis al la beleco kaj
la lerteco de la dancistinoj la plej malavaran admiron. La plej fervoraj
admirantoj &#x15D;ajne elektis por si lokojn apud la dancejo por inter&#x15D;an&#x11D;i
rigardojn kun la virinoj, kaj por flustri al ili aminduma&#x135;ojn. Kelkaj el
ili e&#x109; kura&#x11D;is, dum la pa&#x16D;zoj, prezenti sian oran vinpokalon al aparta
favoratino, por ke &#x15D;i trinku el &#x11D;i. Sed tio videble malpla&#x109;is al la
re&#x11D;o, kaj oni sin detenis &#x11D;is post la foriro de la gere&#x11D;oj. Tiam la
gastoj sin fordonis al &#x109;iuspecaj ekscesoj. � Stranga fino de solena,
religia festo!</p><p>Iom da tempo, anta&#x16D; ol tio okazis, Zalmuna subite rimarkis, ke tri
&#x109;efpastroj, kiuj &#x11D;is anta&#x16D; nelonge sidis tre proksime de la re&#x11D;o, estis
for, kaj ke Omar, Hamul kaj Gamil-Sin, la &#x109;efdirektoro de la astrologia
kolegio, okupas iliajn lokojn, interparolante kun li. &#x15C;i anka&#x16D; rimarkis,
ke Ilu-ittia e&#x109; ne unu fojon vizitis la parton de la festenejo, kie
sidis Omar, malgra&#x16D; la intima amikeco, stari&#x11D;anta inter ili, pri kiu li
fanfaronis. Scivole &#x15D;i demandis sin � kial?</p><p>La re&#x11D;ino atentigis kun malplezuro la korteganinojn, sidantajn apud &#x15D;i,
pri du junaj dandoj, kiuj sintrudeme amindumis la dancistinojn. &#x15C;i estis
altkreska, belstatura virino kun dignoplena mieno. Kvankam &#x15D;i ne estis
tiel lukse vestita, kiel kelkaj el la korteganinoj, ne estus malfacile
diveni, kiu el la virinoj sur la balkono estas la re&#x11D;ino. &#x15C;ia beleco �
&#x109;ar bela &#x15D;i estis, malgra&#x16D; la tridekna&#x16D; jaroj de sia a&#x11D;o � estis beleco,
kiu eble ne allogus tre multajn virojn, kaj certe trovus mal&#x15D;aton &#x109;e
multaj kritikemulinoj. Alta, belforma frunto kaj grandaj, vivecaj okuloj
indikis inteligentecon pli ol ordinaran. La mieno estis fiera, sed &#x15D;ajne
ne tiom pro &#x15D;ia re&#x11D;a rango, kiom pro ia konsciata a&#x16D; imagata supereco de
la spirito. &#x15C;ia viza&#x11D;o estis kutime bonkora, sed esprimo de amindeco sur
&#x11D;i ofte difekti&#x11D;is per moka rideto &#x109;irka&#x16D; la iom maldikaj lipoj,
suspektiganta iom nefirman kaj nesinceran karakteron.</p><p>Dum la re&#x11D;ino parolis, servistino timeme alproksimi&#x11D;is, tenante en la
mano malgrandan, per sigelo fermitan saketon.</p><p>� Volu permesi, via re&#x11D;ina mo&#x15D;to, � &#x15D;i diris, � treege ur&#x11D;a komunika&#x135;o
alvenis por mia sinjorino Zir-Nana.</p><p>� Prenu &#x11D;in, Zir-Nana, kaj sen&#x11D;ene legu, � diris la re&#x11D;ino, � mi
esperas, ke &#x11D;i ne enhavas malbonan nova&#x135;on.</p><p>Zalmuna prenis la saketon, kaj, rompinte la sigelon, eltiris el &#x11D;i du
malgrandajn, surskribitajn cilindrojn. Tuj post lego de la unuaj du a&#x16D;
tri linioj, &#x15D;i pali&#x11D;is, kaj la mano, tenanta cilindreton, ektremis. La
re&#x11D;ino, vidante tion, flustris al &#x15D;i kunsenteme:</p><p>� Vi &#x109;agreni&#x11D;as, Zir-Nana; kio okazis?</p><p>Zalmuna embarasi&#x11D;is kaj respondis eviteme:</p><p>� Ajla raportas, ke nokta &#x15D;telisto eni&#x11D;is en la domon kaj &#x15D;telis
altvalorajn objektojn. Mi ne povas klare de&#x109;ifri la skriba&#x135;on, &#x109;ar la
lumo ne estas sufi&#x109;e hela.</p><p>� Sinjorinoj, � diris la re&#x11D;ino, kun signifoplena rigardo al la
dancistinoj, � jam venis la tempo, kiam sinjorinoj devas sin retiri de
la festeno. Ni iru. � Sin turnante al Zalmuna, &#x15D;i aldiris: � En via
propra &#x109;ambro, Zir-Nana, vi povos legi la cilindrojn pli oportune. Mi
esperas a&#x16D;di morga&#x16D;, ke la nova&#x135;o estas malpli malbona, ol vi timas.</p><p>Tuj kiam Zalmuna povis sin liberigi, &#x15D;i rapidis al la &#x109;ambraro en la
palaco, metita je &#x15D;ia dispono. Lampoj jam estis eklumigitaj en &#x15D;ia
buduaro, kaj en portebla fajrujo brulis amaseto da lignokarbo,
plenigante la &#x109;ambron per komfortiga ardo. En &#x15D;ia dormo&#x109;ambro servistino
atendis &#x15D;in, por prizorgi &#x15D;ian senvesti&#x11D;on.</p><p>Starante sub duo da lampoj, pendantaj de plafontrabo, Zalmuna avide
legis kaj relegis la kojnoforman skriba&#x135;on. &#x15C;ia bela viza&#x11D;o, kiu la&#x16D;vole
povis aspekti tiel serena, kiel lago en trankvila, suna mateno, pli kaj
pli tordi&#x11D;is de kolerego; kaj en &#x15D;iaj okuloj, el kiuj &#x15D;i povis eligi,
la&#x16D;vole, rave dol&#x109;ajn a&#x16D; revemajn rigardojn, fulmece aperis intersekve
esprimoj de morta malamo, dolorplena &#x109;agreno kaj timo. Post kelke da
momentoj &#x15D;i sidi&#x11D;is sur kanapo por stre&#x109;e mediti pri la embarasa
situacio, en kiun &#x15D;i subite &#x135;eti&#x11D;is.</p><p>&#x15C;i ne dubis unu momenton, ke la ruza &#x15D;telisto estis Lemuel, kaj ke lia
celo estas malfermi la okulojn de Omar, kaj malkovri al la tuta mondo
&#x15D;iajn intrigojn. &#x15C;ia koro furioze batis &#x109;e la penso, ke Omar ekscios pri
la parto, kiun &#x15D;i prenis en la okazigo de la malfeli&#x109;oj en Betra&#x125;, kaj
ke lia amo cedos lokon al la plej profunda abomeno. Tuj &#x15D;i klare
komprenis, ke &#x15D;i povas trovi sendan&#x11D;erecon nur en la morto de Lemuel,
okazigota, anta&#x16D; ol li povos komuniki la nova&#x135;on al sia intimulo.
Zalmuna estis certa, ke Omar estos la unua persono, al kiu li sciigos
sian eltrovon. Tiel same, kiel Ajla, &#x15D;i rompis al si la kapon, kial
Lemuel iris al Eridu, kaj kial li ne tuj informis Omaron kaj Ijobon.
Fine &#x15D;i konkludis, ke plej kredeble li ne sufi&#x109;e komprenis la sekretan,
antikvan skriba&#x135;on, kaj volis ser&#x109;i en Eridu pluajn klarigojn.</p><p>Unu fakto iom senpezigis al &#x15D;i la koron kaj enlasis esperon en &#x11D;in: &#x11D;is
anta&#x16D; nemultaj minutoj Omar sciis nenion pri tiu embarasega afero! &#x15C;i do
nepre devos tuj klopodi, ke li neniam eksciu. Pri eblaj anta&#x16D;rimedoj &#x15D;i
stre&#x109;is al si la cerbon, ellaborante, en rapida intersekvo, seson da
planoj, kaj tuj forlasis ilin kiel malta&#x16D;gajn a&#x16D; mankohavajn. &#x15C;i volis,
se iel eble, zorgi, ke la &#x109;efpastroj ne scii&#x11D;u, &#x109;ar &#x15D;i timis, ke ili
samtempe eltrovos &#x15D;ian pekan amon al Omar. Tamen fine &#x15D;i konvinki&#x11D;is, ke
&#x15D;i ne povos sukcese silentigi Lemuelon sen ilia helpo. Decidi&#x11D;inte do,
Zalmuna energie levi&#x11D;is kaj sciigis al la servistino, atendanta &#x15D;in en
la dormo&#x109;ambro, ke &#x15D;i nepre devas tuj viziti Uzibitumon, la &#x109;efpastron,
kaj ke &#x15D;i forestos eble unu <emphasis>ka&#x15D;buon</emphasis>. La knabino surprizite balbutis:</p><p>� Ho, kio estas al vi, mia kara sinjorino? Vi ja aspektas mortepala kaj
tre &#x109;agrenita!</p><p>Kortu&#x15D;ite de la sincera maltrankvilo de la servistino pro &#x15D;i, Zalmuna
respondis:</p><p>� Ne aflikti&#x11D;u, Belizunu; la vojoj de nia vivo ne &#x109;iam kondukas tra
flor&#x11D;ardenoj. Zorgu, ke la noktogardisto en la &#x11D;ardena vestiblo atendu
mian revenon, kaj admonu lin, teni sian bu&#x15D;on fermita. Mi scias
rekompenci diskretecon.</p><p>Surmetinte &#x15D;alon sur la kapon kaj &#x15D;ultrojn, Zalmuna eliris. &#x15C;i trapasis
rapidpa&#x15D;e la &#x11D;ardenon, kie anta&#x16D; kelke da horoj &#x15D;i subite renkontis
Omaron, kaj kie, la unuan fojon, &#x15D;i eksentis la plenan forton de sia
pasia amo al tiu viro. Unu momenton &#x15D;i haltis kaj rigardis la lokon apud
la florbedo, kie ili staris, viza&#x11D;on kontra&#x16D; viza&#x11D;o. Tie iliaj okuloj
faris reciprokan konfeson de amo, kontra&#x16D; kiu ili anta&#x16D;e vane batalis.
Senscie &#x15D;i frotis al si la frunton, kvaza&#x16D; &#x15D;i povus per tio elveki&#x11D;i el
malbela son&#x11D;o. Nun la alie sagaca virino ekkomprenis, kiel malsa&#x11D;e &#x15D;i
agis. &#x15C;i legadis la koron de la honesta, nobla viro, kiel
skribotabuleton de infano; &#x15D;i komprenis lian hezitemon, kaj ne povis ne
admiri lin pro &#x11D;i. Penante trompi lin, &#x15D;i efektive trompis sin mem; &#x109;ar
&#x15D;i ne sufi&#x109;e konis sian propran koron.</p><p>Tiaj pensoj fulmorapide trapasis &#x15D;ian febran cerbon, dum &#x15D;i momente
haltigis la pa&#x15D;ojn. Poste &#x15D;i rapidis anta&#x16D;en tra la silenta parko, kiu
en kaprica lunlumo aspektis timiga kaj fantomplena. � Kio ajn estos la
sekvoj, � &#x15D;i diradis al si en la pensoj, � mi amas lin, kaj devas
malhelpi renkonton inter li kaj Lemuel.</p><p>Per la pozicio de la steloj Zalmuna vidis, ke noktomezo ne estas
malproksima; kaj, timante, ke Uzibitum sin retiros anta&#x16D; &#x15D;ia alveno, &#x15D;i
duobligis la rapidecon de siaj pa&#x15D;oj. Trapasinte la parkon, &#x15D;i prenis
interdoman, solecan vojeton por &#x15D;pari tempon. Ne malproksime de la
enirejo en la vojeton, &#x15D;i trafis festene vestitan viron, pli ol duone
ebrian. La festemulo, gaje ridante pro sia bon&#x15D;anco, penis bari la vojon
al Zalmuna, kaj per malklara, balbuta vo&#x109;o kantetis:</p><p>� Kien vi rapidas, &#x109;armulino? Rave estas en la re&#x11D;a parko. Venu�</p><p>� Fori&#x11D;u, malsa&#x11D;ulo, el mia vojo!</p><p>Forta vangofrapo igis la trudi&#x11D;eman amindumanton &#x15D;anceli&#x11D;i kaj fali; kaj
Zalmuna rapidis anta&#x16D;en, ne plu atentante lin. Anta&#x16D; ol &#x15D;i trapasis la
interdomejon, la afero jam forflugis el &#x15D;iaj pensoj.</p><p>Zalmuna eniris longan, kompare mallar&#x11D;an &#x109;ambron, lumigitan nur en la
profundo per duopa lampo, pendanta de plafona trabo. Sub al lamplumo, &#x109;e
malgranda tablo, sidis tri viroj, la &#x109;efaj pastroj, kiuj kune
konsistigis la plej grandan kaj la efektivan potencon de la regno. Unu
el la viroj, Uzibitum, la mastro de la domego, sidis sur masiva &#x15D;tona
kaj &#x15D;ajne senkomforta se&#x11D;o, tiel ke lia dorso estis turnita al la
enirejo. La aliaj viroj sidis &#x109;e la kontra&#x16D;a flanko de la tablo sur pli
luksaj kaj molaj se&#x11D;egoj. Ni rigardu la tri virojn iom pli atente.</p><p>&#x108;iuj estis senbarbaj � okulfrapanta kontrasto kun la &#x11D;enerala kutimo de
la lando en tiu antikva tempo � kaj tonsurhavaj. Uzibitum estis el &#x109;i
tiu altranga trio senkontra&#x16D;dire la plej rimarkinda persono. Malgra&#x16D; lia
pli ol meza a&#x11D;o, lia altkreska, malgrasa figuro aspektis preska&#x16D; junece
fleksebla kaj fortetendena. Lia viza&#x11D;o devigus tujan atenton en &#x109;ia
amaso da inteligentuloj. &#x108;e masiva kapo kaj lar&#x11D;a frunto, liaj makzeloj
estis rimarkeble maldikaj. Tio kaj iom kavaj tempioj supozigus homon,
dotitan per imagemo kaj poeziemo, pli ol viron de superestrema volpovo,
tian, kia li efektive estis. Liaj klaraj, penetremaj okuloj, lia firma
bu&#x15D;o kaj elstara, kurba nazo tuj indikis viron sagacan, neflekseblan,
severan; tamen viron de vizioj, kaj ne tute sen pli noblaj impulsoj.</p><p>La du &#x109;efpastroj, sidantaj kontra&#x16D; li, montris tre malsamajn
karaktertrajtojn. Oni povis tuj vidi, ke ili devenis de alia gento. Ili
apartenis al la Sumero Sumero -Akkada, hereda hierar&#x125;io, dum Uzibitum,
posteulo de la pralo&#x11D;antoj de la lando, sin levis sole per genieco kaj
volpovo, &#x15D;tupon post &#x15D;tupo, &#x11D;is nedisputebla pozicio de estro de la
&#x109;efpastraro. La heredaj pastroj havis multajn komunajn trajtojn. Ili
havis tian saman rondan kapon kaj malaltan frunton; tian saman dikan,
muskolan nukon kaj fieran sintenadon. Sed unu frapanta malsameco
evidentigis grandan diferencon en iliaj karakteroj. &#x108;e la anguloj de la
bu&#x15D;o de &#x15C;ankhatum, la pli a&#x11D;a viro, vidi&#x11D;is profundaj sulketoj, kurantaj
de la flanko de dika nazo malsupren &#x11D;is la mentono. &#x108;i tiuj sulketoj kaj
maldikaj kunpremitaj lipoj aspektigis lin kiel viron kun maldol&#x109;a
temperamento kaj kutima malkontenteco.</p><p>La bu&#x15D;o de Ilu-ulba, la tria &#x109;efpastro, per multaj jaroj pli juna, estis
rimarkinde malgranda kaj diklipa. &#x108;irka&#x16D; &#x11D;i ludetis malpla&#x109;a cinika
rideto, kiu tamen ne povis ka&#x15D;i sentamemon, kiu estis eble la plej
elstara trajto de lia karaktero.</p><p>Oni povis konjekti, ke, e&#x109; en la plej bonaj cirkonstancoj, ili ne estis
feli&#x109;a trio. Sed en tiu nokto iliaj viza&#x11D;oj aspektis zorgopremitaj kaj
treege malbonhumoraj. Tian areton da viroj Zalmuna renkontis, kiam
rapidpa&#x15D;e &#x15D;i eniris la &#x109;ambron. &#x15C;iaj viglaj okuloj tuj vidis, ke
neordinare grava afero okupas ilin.</p><p>� Miaj sinjoroj, � &#x15D;i ekparolis, � tre ur&#x11D;a afero devigas min veni &#x109;i
tien je tre malfrua horo.</p><p>Uzibitum turnis al &#x15D;i la viza&#x11D;on, kaj iom malafable respondis:</p><p>� Ni jam
scias pri &#x11D;i.</p><p>La heredaj pastroj, ne salutante &#x15D;in, rigardis &#x15D;in kun preska&#x16D; neka&#x15D;ita
malplezuro. &#x108;i tiu malfervora akcepto tre surprizis kaj konfuzis
Zalmunan. &#x108;iam anta&#x16D;e la &#x109;efpastroj traktis &#x15D;in kun aparta kaj &#x15D;ajne
sincera respekto kaj nepridubebla bonkoreco. Ilu-ulba ofte e&#x109; kun
pla&#x109;ivolemo, kiun &#x15D;i mal&#x15D;atis. Tiun nokton neniu el la trio levi&#x11D;is por
saluti &#x15D;in kaj proponi al &#x15D;i se&#x11D;on; almena&#x16D; ne tuj. Diversaj sentoj
trakuris la kapon de Zalmuna: Surprizo kaj suspekto pri ies perfideco
kontra&#x16D; &#x15D;i; flama indigno pro la nekutima mal&#x11D;entileco de la viroj; kaj
anta&#x16D;timo, ke en &#x109;i tiu kriza afero &#x15D;i ne ricevos la plenkoran simpation
kaj la helpon, kiujn &#x15D;i bezonis. Tiu lasta penso igis &#x15D;in agi singarde.
Ekvidante tri argilajn cilindretojn, ku&#x15D;antajn sur la tablo, &#x15D;i demandis:</p><p>� Kiu sciigis vin?</p><p>Neniu tuj respondis. Uzibitum kaj &#x15C;ankhatum sammomente levi&#x11D;is
malrapide, por alporti al &#x15D;i se&#x11D;on. Eble ili volis per tio gajni tempon,
por formuli respondon al &#x11D;ena demando. Eksidinte, Zalmuna ripetis la
demandon:</p><p>� Kiu do sciigis vin?</p><p>Uzibitum respondis:</p><p>� Ajla.</p><p>� Ajla! � ripetis la virino surprizite kaj malplezurege, � kial?</p><p>La eldiro de la lasta vorto montris, ke &#x15D;i malfacile subpremis
ekkoleri&#x11D;on. &#x15C;i jam ne dubis, ke ia mistera konspiro ekzistas kontra&#x16D;
&#x15D;i. Gravamiene Uzibitum respondis:</p><p>� Pli oportunaj okazoj venos, por priparoli la kialon, Zir-Nana. En la
nuna momento la plej ur&#x11D;a afero estas � agi, ne diskuti.</p><p>Ankora&#x16D; pli konfuzite, Zalmuna ekrigardis unu viron post alia. Kun
sento, kvaza&#x16D; &#x15D;i sufoki&#x11D;as, &#x15D;i diris:</p><p>� Multon riskante, mi kuris &#x109;i tien tuj post kiam mi ricevis la
komunikon de Ajla. Tiel forte mi deziregis <emphasis>agi</emphasis>. Sed, sinjoroj, pli ol
strangaj estas viaj mienoj. Mi atendis simpation, sed ricevas repelon;
mi atendis viajn kutimajn, decajn &#x11D;entila&#x135;ojn, sed ricevas malafabla&#x135;ojn.</p><p>Ree la &#x109;efo parolis; jam iom pli respekte kaj malpli severe:</p><p>� Serio da
&#x109;agrenaj okaza&#x135;oj, la premanta &#x15D;ar&#x11D;o de nia politiko kaj precipe via
dan&#x11D;era malsukceso en Betra&#x125;, Zir-Nana, forprenis momente al
multokupitaj aferuloj emon al kortegaj &#x11D;entila&#x135;oj. Pardonu.</p><p>&#x15C;ankhatum enigme ekparolis:</p><p>� Nur la plej senprokrasta kaj malkompata
agado povas eble malhelpi la plej gravan malutilon. Ni jam priparolis
rimedojn malhelpi &#x109;ian disvasti&#x11D;on de la nova&#x135;o.</p><p>Uzibitum diris:</p><p>� Ajla pensas, ke tre kredeble Lemuel, Dedana
komercisto, estas la ruza &#x15D;telisto. Ni opinias, la&#x16D; tio, kion ni scias
pri tiu persista malamiko de nia kredo, ke &#x15D;i estas tute prava. Ni agos
do la&#x16D; tiu supozo.</p><p>&#x15C;ankhatum kolere aldiris:</p><p>� Jam anta&#x16D; longe ni devus esti silentiginta
lin por &#x109;iam�</p><p>Ilu-ulba, fikse rigardante Zalmunan, intermetis:</p><p>� Ne estas elbarite, ke Omar�</p><p>Tuj Zalmuna interrompis lin, dirante:</p><p>� Mi certigas al vi, sinjoroj, ke
&#x11D;is anta&#x16D; unu duonka&#x15D;buo Omar ne sciis ion pri &#x109;i tiu afero. Anka&#x16D;
Ilu-ittia ne dubas pri tio. Mi tro bone konas Omaron por pensi, ke li,
kun tia scio, povus� aspekti facilanima kaj feli&#x109;a.</p><p>Ilu-ulba respondis malafable:</p><p>� Ni lasu Ilu-ittian ekster nia konsidero
en la nuna momento. Ni ne bezonas la opinion de senkreda alilandulo.
&#x108;iuokaze ni devas ne malpli zorge fiksi niajn okulojn sur Omaron. Kiu
ajn scias a&#x16D; ekscios ion pri &#x109;i tiu afero, nepre estos forigita el nia vojo.</p><p>Zalmuna pali&#x11D;is, sed, ne perdante sinregon, diris kun &#x15D;ajna egalanimeco:</p><p>� Tre kredeble Lemuel iris unue al Eridu, por havigi al si pluajn
atesta&#x135;ojn, anta&#x16D; ol sciigi O� Ijobon kaj Omaron.</p><p>Rapide sin turnante al Zalmuna, Uzibitum demandis:</p><p>� Kial Omaron?</p><p>Kun &#x15D;ajna trankvilo la pastrino respondis:</p><p>� &#x108;ar Lemuel kaj Omar estas pli intimaj amikoj, ol Lemuel kaj Ijob; kaj
&#x109;ar la trovita koresponda&#x135;o sen ia dubo malkovris al Lemuel, ke anka&#x16D;
Omaron minacas dan&#x11D;eroj.</p><p>La tri pastroj rigardis la vizitantinon kun miro kaj nekredemo.</p><p>� Ankora&#x16D;? � Ilu-ulba seke demandis.</p><p>La paleco de la viza&#x11D;o de Zalmuna cedis lokon dum momento al ekru&#x11D;i&#x11D;o,
sed timo tuj poste superis honton. Eviteme &#x15D;i respondis:</p><p>� Vi bone scias, Ilu-ulba, ke dan&#x11D;eroj minacas lin de pli ol unu flanko.</p><p>Dirante tion, &#x15D;i &#x135;etis al Ilu-ulba ekrigardon, kiu &#x15D;ajne faris el
atakinto atakiton, kaj efike silentigis lin. Sin turnante al Zalmuna,
Uzibitum parolis plue:</p><p>� La&#x16D; la ricevita komuniko Lemuel intencis renkonti Omaron kaj la
Egiptojn en Babel post nemultaj tagoj. Li do povas alveni tre balda&#x16D;.
Efektive ni jam elfaris niajn planojn. De matenru&#x11D;o &#x109;iuj alirejoj al
Babel estos zorge gardataj. Miaj kolegoj eltrovos &#x109;iujn amikojn de
Lemuel, &#x109;iujn personojn, al kiuj li povos sin turni &#x109;i tie a&#x16D; aliloke.
Unu ta&#x109;mento da pastraj gvardianoj tuj iros al Eridu kaj alia al Betra&#x125;,
por ser&#x109;i lin. &#x108;iu persono, enironta la astrologian kolegion, estos
severe esplorita. Ni scias, ke ni havas aferon kun lerta, rimedoplena
viro, kaj ni ne kalkulas kun bon&#x15D;ancoj.</p><p>Amba&#x16D; heredaj pastroj nun levi&#x11D;is, dirante, ke ili volas ne perdi pluan
tempon, sed tuj alpreni rimedojn efektivigi la faritajn planojn.
Uzibitum aprobis tion, kaj anka&#x16D; levi&#x11D;is. La unuaj adia&#x16D;is Zalmunan kun
malvarma &#x11D;entileco, kaj eliris. Uzibitum sin turnis al la pastrino, kiu
intertempe anka&#x16D; stari&#x11D;is, kaj diris:</p><p>� La nokto preska&#x16D; pasis for. Mi bezonas iom da ripozo, Zir-Nana, anta&#x16D;
penoplena tago, kiu komenci&#x11D;os por mi &#x109;e matenru&#x11D;o. Mi ordonos al duo da
e&#x16D;nukoj konduki vin al la palaco. Mi ne volas nun starigi malagrablan
diskuton; sed volu memori, ke sekreta laboro por la partio, kiu
kontra&#x16D;staras niajn dezirojn, ne prosperigos la viajn. Tio sufi&#x109;u. Adia&#x16D;!</p><p>Kiam Zalmuna, sen plua aventuro, atingis la solecon de sia dormo&#x109;ambro
en la re&#x11D;a palaco, &#x15D;ia kapo estis ankora&#x16D; pli konfuzita, ol anta&#x16D;e. &#x15C;i
klare vidis nur tion, ke &#x15D;ia vizito al la palaco de Uzibitum havis
teruran malsukceson. &#x108;ar por &#x15D;i dormo estis neebla, &#x15D;i proponis al si
pasigi la restantajn horojn de la nokto per forta cerbumado analizi la
embarasajn cirkonstancojn, en kiuj &#x15D;i sin trovas. La plej prema penso
estis, ke la dan&#x11D;ero, &#x109;irka&#x16D;anta Omaron, estas e&#x109; pli granda, ol &#x15D;i
supozis. � Mi tuj devos, � &#x15D;i diris al si, � trovi rimedojn sekrete
averti lin. � Sed unu planon post alia, kiun &#x15D;ia vigla cerbo sugestis,
&#x15D;i devis for&#x135;eti kiel neta&#x16D;gan. � Kiun, � &#x15D;i demandis sin malgaje, �
kiun mi nun povas fidi? � La &#x109;efpastraro, kies karulino &#x15D;i imagis sin
esti, subite montris al &#x15D;i mal&#x11D;entila&#x135;ojn pro &#x15D;iaj malsukcesoj en Betra&#x125;
kaj maldense vualitan malamikecon pro suspekto, ke &#x15D;i favoras, kune kun
la re&#x11D;ino kaj ties politika partio, interligon, per re&#x11D;a edzi&#x11D;o, kun
Egiptujo anstata&#x16D; kun Asirio. Evidente ili forte suspektis, ke &#x15D;iaj
mistikaj eldiroj en la templo de Meroda&#x125; estis inspiritaj de la re&#x11D;ino,
pli ol de la dio. Ajla, kiun &#x15D;i estis senrezerve fidinta, estis spionino
de la pastraro super &#x15D;i � abomeninda perfidulino! Post kelka tempo,
dolore meditante pri la kapriceco de la sorto, Zalmuna sin demandis kun
miro: �Kiajn strangajn petola&#x135;ojn ludas al ni la sorto! Anta&#x16D; malpli ol
ses monatoj mi volonte estus seniginta al Omar &#x109;ion: havon, feli&#x109;on, la
vivon mem, por varbi kelke da vila&#x11D;ana&#x109;oj por nia kredo; hodia&#x16D; mi tre
volonte oferus &#x109;ion: la vivon, feli&#x109;on kaj honoron, por savi lin el la
sekvoj de mia propra fanatikeco!�</p><p>Fine, kiam la servistoj jam komencis &#x109;irka&#x16D;kuradi en la koridoroj,
Zalmuna decidi&#x11D;is, kiel eble plej balda&#x16D; konsili&#x11D;i kun la re&#x11D;ino. Plena
konfeso pri &#x15D;ia amo al Omar ne multe konsternos &#x15D;in, &#x109;ar &#x15D;i estis pli
politikema, ol religiema. Krom tio Zalmuna sciis pri jam longeda&#x16D;ra
ama&#x135;o inter la re&#x11D;ino kaj Ilu-ittia. &#x15C;i pensis, ke &#x15D;i estas la sola
persono, posedanta &#x109;i tiun sekreton, kaj kredis, ke milda aludo al &#x11D;i ne
nur senfortigos &#x109;ian indignon kontra&#x16D; &#x15D;i, sed inklinigos la re&#x11D;inon
helpi al &#x15D;i. Sed preska&#x16D; la tuta tago forpasis, &#x11D;is &#x15D;i trovis okazon
efektivigi sian decidon.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XIV</p><p>Ruzo kontra&#x16D; ruzo</p></title><p>La fondintoj kaj la konstruintoj de la astrologia kolegio elektis por
&#x11D;i, pli ol cent jarojn anta&#x16D; la tempo de nia rakonto, belan, kvietan
lokon ekster la limoj de la tiama urbo Babel. La situacio de la
instituto sur la maldekstra bordo de la majesta rivero E&#x16D;frato, estis
tre pla&#x109;a. Vasta &#x11D;ardeno &#x109;irka&#x16D;is konstrua&#x135;aron, konsistantan el apartaj
lo&#x11D;ejoj por la direktoroj kaj la studentoj, lernejoj, oficejoj kun
grandaj ar&#x125;ivoj, kaj, en kelka distanco sur alta&#x135;eto, temploturo, kies
supro servis kiel astronomia observejo. Alta muro, havanta nur unu
grandan pordon kun bazaltaj <emphasis>Sedi</emphasis> a&#x16D; genioj, apartigis la instituton de
la ekstera mondo, kaj donis al &#x11D;i, en la okuloj de la popolo, sanktan
aspekton.</p><p>Iom post iom la rapide kreskanta urbego ensorbis preska&#x16D; la tutan
interspacon inter si kaj la muro de la kolegio. Sed tiel granda estis la
respektego al tiu kolegio, ke la manoj de la monavidaj, spekulemaj
konstruistoj reteni&#x11D;is la&#x16D; re&#x11D;a ordono; kaj sufi&#x109;e vasta, libera spaco
restis anta&#x16D; la muro. Tamen du tre multuzataj stratoj limtu&#x15D;is &#x109;i tiun
liberan spacon ne tre malproksime de la pordego; kaj apuda rivera
transirejo anka&#x16D; ka&#x16D;zis, ke la placo anta&#x16D; la kolosaj sanktfiguroj estis
dum kelkaj horoj de la tago tre vivoplena. Komercistoj kaj profesiuloj
ofte uzis tiun placon kiel renkontejon, kvaza&#x16D; borson.</p><p>Varmega tagmeza suno brile lumigis la placon, la sekvantan tagon, kaj
vibrigis la aeron super &#x11D;ia brika pavimo. Ne multaj homoj preterpasis.
&#x108;i tie kaj tie vidi&#x11D;is disaj aretoj da viroj, nevigle interparolantaj,
kaj tri a&#x16D; kvar stratvendistoj kun pu&#x15D;veturiloj a&#x16D; porteblaj budetoj,
dormeme atendantaj okazajn preterpasantojn, al kiuj ili povos proponi
siajn fruktojn a&#x16D; bagatelajn komerca&#x135;ojn. Maljuna kamparano elvenis el
unu el la diritaj &#x109;efstratoj en la vastan placon anta&#x16D; la pordego,
haltis momenton heziteme, kaj &#x109;irka&#x16D;rigardis. Poste li ekiris malrapide
en direkto al la enirejo de la kolegio. Videble li estis profunde
enpensa. Unu el la stratvendistoj, kadukaspekta maljunulo, staranta apud
kaduka pu&#x15D;veturilo, alparolis lin per unutona, duone plenda, duone
almozonpetanta vo&#x109;o:</p><p>� A&#x109;etu miajn fre&#x15D;ajn granatojn; a&#x109;etu miajn dol&#x109;ajn vinberojn.</p><p>La kamparano unue ekrigardis la vendiston malatente, sed, kortu&#x15D;ite de
lia mizera aspekto, diris:</p><p>� Ne en la nuna momento, amiko, poste, kiam mi revenos.</p><p>Li sin turnis por da&#x16D;rigi la vojon. Tuj a&#x16D;di&#x11D;is malanta&#x16D; li &#x15D;an&#x11D;ita vo&#x109;o:</p><p>� Kedar!</p><p>Surprizite la kamparano, a&#x16D;dinte sian propran nomon, returnis sin, kaj
rigardis la nun ridetantan kadukulon kun miro. Momenton poste li ekkriis:</p><p>� Lemuel! Per &#x109;iuj sanktaj patriar&#x125;oj! Kia transformigo!</p><p>� &#x15C;� &#x15D;, � faris Lemuel, � a&#x16D;skultu, Kedar. Ni povas inter&#x15D;an&#x11D;i nur
malmultajn vortojn. Jen mia plano: Volu eniri la pordegon post
kvaronka&#x15D;buo; ne tuj. Petu unu el la pordistoj konduki vin al Sanbalto,
unu el la astrologoj. Sciigu al la pordisto, ke vi deziras komuniki al
Sanbalto gravan astronomian eltrovon. Hiera&#x16D; nokte mi rimarkis en la
stelbildo, nomita �La Leono� tre malalte &#x109;e la tero, steleton, kiun mi
tie neniam anta&#x16D;e vidis. Sanbalto ne estas en la kolegio, &#x109;ar mi vidis
lin eliri anta&#x16D;nelonge, rajdantan sur kamelo, kaj ekipita por longa
voja&#x11D;o. Oni sendube petos vin reveni poste, kiam tute nokti&#x11D;os. &#x15C;ajnigu
esti unu Dana-ilu el Karkhar apud Iridu, samprovincano kun Sanbalto.
Dana-ilu mortis anta&#x16D; kelke da tagoj. En la okazo, se prosperos al vi
renkonti Omaron, avertu lin pri la dan&#x11D;eroj minacantaj lin de la flanko
de la &#x109;efpastroj. Petegu lin sin savi tuj kiam li povos, ne estigante
suspekton. La plej sendan&#x11D;era loko estas malpura gastejo, nomita �La
Ankradejo�. &#x11C;i estas lo&#x11D;ejo kaj renkontejo por malnoblaj &#x15D;ar&#x11D;pramistoj,
&#x15D;telistoj kaj aliaj kanajlaroj. &#x11C;i trovi&#x11D;as apud la rivero ne
malproksime de la malnova kajo. &#x108;iu suspektindulo en tiu kvartalo povos
vin gvidi. Plenuminte vian komision, iru tien. Vi kaj Omar trovos min
tie, a&#x16D; mian konfidaton, Hagaj: Min sub alinomo Nanar; Hagajon sub la
nomo Gomer. Ne revenu &#x109;i tien. La Sinjoro iru kun vi.</p><p>Kedar a&#x16D;skultis &#x109;i tiujn, rapide parolitajn vortojn kun miro, kaj ne sen
maltrankvilo; sed, neniel dubante la sagacon de la amiko, li konsentis
kaj tuj foriris, kunportante kelke da granatoj, por &#x15D;ajnigi a&#x109;eton.
Lemuel anta&#x16D;enpu&#x15D;is sian veturilon, kriadante unutone:</p><p>� A&#x109;etu miajn dol&#x109;ajn granatojn; a&#x109;etu miajn fre&#x15D;ajn vinberojn.</p><p>Samtempe li ka&#x15D;e observis la homojn sur la placo. Kelkaj el ili &#x15D;ajnis
al li suspektindaj, kvaza&#x16D; ili ne havas tie honestan aferon. Lemuel
pensis, ke por li la plej granda sendan&#x11D;ereco ku&#x15D;as en maltimo. Li do
aliris, unu post alia, la personojn, pri kies sinteno li dubis,
proponante al ili siajn fruktojn, la&#x16D; la sama plenda, kompatelveka
maniero. Precipe altiris lian atenton unu viro, kiu &#x15D;ajne sencele
&#x109;irka&#x16D;vagis, sed de tempo al tempo la rigardon turnis al la pordego de
la kolegio. Lemuel alparolis lin. La viro estis videble tre kontenta
pri tiu interludo, kaj volonte a&#x109;etis vinberaron. En la mallonga da&#x16D;ro
de la a&#x109;eto la viro &#x135;etis, pli ol unu fojon, rigardon al la
pordego. Lemuel, konfidence okulumante lin, kaj per signifoplena
kapsigno montrante al la pordego, diris:</p><p>� Mi esperas, ke balda&#x16D; prosperos al ni kapti la birdojn. Mi ne volus
pasigi multe da <emphasis>ka&#x15D;buoj</emphasis> &#x109;i tie.</p><p>� Kiajn birdojn? � la viro demandis surprizite kaj iom maltrankvile.</p><p>Io tamen en lia vo&#x109;tono kaj en lia mieno certigis al la ruza komercisto,
ke li ne eraris. Li do respondis:</p><p>� La dan&#x11D;eran komerciston kaj lian
pia&#x109;an amikon.</p><p>Tamen li ne estis tute prava. La suspektindulo, rigardante la
pse&#x16D;do-fruktvendiston iom dubeme, diris:</p><p>� Do, vi estas spiono, sendita de la pastroj? &#x108;u?</p><p>� &#x108;u ne vi anka&#x16D;?</p><p>Post mallonga hezito, dum kiu li ankora&#x16D; iom dubeme esploris la viza&#x11D;on
de Lemuel, la viro respondis:</p><p>� Ne; nobela sinjorino el la re&#x11D;a palaco komisiis min.</p><p>� Ha; Zir-Nana!</p><p>En tiu momento Lemuel rimarkis, ke du viroj, elveninte el unu el la
gvardiejoj &#x109;e la pordego, rekte alproksimi&#x11D;is al ili. Li do anta&#x16D;enpu&#x15D;is
sian fruktveturilon, &#x11D;uste en direkto al tiuj viroj, kvaza&#x16D; li kredas,
ke ili volas a&#x109;eti ion &#x109;e li, kaj rekomencis sian unutonan kanta&#x109;on. La
du viroj iom mal&#x11D;entile alparolis la &#x109;irka&#x16D;vagulon, kaj demandis lin,
kiu li estas, kaj kion li ser&#x109;as tie. La komisiito de Zalmuna respondis
kun bela montro de indigno, ke li estas oficisto de la re&#x11D;a palaco, kaj
ke la celo de lia promenado ne koncernas scivolemulojn. Unu el la
alvenintoj iom pli afable rediris, ke ili devas en la nomo de la sankta
&#x109;efpastraro peti lin, akompani ilin en la gvardiejon de la kolegia
pordego. Malhumile la komisiito tuj respondis, ke oficisto de la re&#x11D;a
palaco neniel rigardas kiel sian devon obei sur publika strato al anoj
de la &#x109;efpastra gvardio, des malpli al civiluloj, pretendantaj esti
tiaj. Dirinte tion, li foriris.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Dekdu horojn poste Kedar eniris la gastejon de Turani, Mitanido, nomitan
�La Ankradejo�. &#x108;e la eniro al komuna gasto&#x109;ambro salutis lin sonoj de
maldelikataj kantoj kaj bruoj de ebriaj, malpacantaj homoj kaj
malagrablaj odoroj. La vida&#x135;o na&#x16D;zis la bonkoran kamparanon. La malalta,
longa &#x109;ambro, preska&#x16D; sen ventolado, vere odora&#x109;is pro malpureco kaj pro
amaso da maldelikataj homoj. &#x15C;ajne preska&#x16D; &#x109;iuj &#x109;eestantoj en la &#x109;ambro
estis pli-malpli ebriaj. Du a&#x16D; tri ku&#x15D;is mortebriaj en angulo, kvaza&#x16D;
sub la piedoj de kunuloj, kiuj konjekteble balda&#x16D; sekvos ilian
ekzemplon. La viza&#x11D;otrajtoj de kelkaj el la viroj, enlo&#x11D;antoj de krimula
kvartalo, plenigis la senteman koron de Kedar per teruro. Tie vidi&#x11D;is
fizionomioj, apena&#x16D; homaj, kiujn &#x109;iuspecaj malvirtoj de pli ol unu
generacio stampis per signoj de morala degenereco.</p><p>Turani, la Mitanido, venis anta&#x16D;en, por informi&#x11D;i pri la bezonoj de la
alveninto. Li miris pri tio, ke kamparano kun tia respektinda aspekto
vizitas lian gastejon.</p><p>� Kion vi bezonas, sinjoro? � li demandis, ne tro afable.</p><p>Venkante naturan na&#x16D;zon, Kedar respondis:</p><p>� Mi ser&#x109;as maljunan Nanaron,
stratvendiston.</p><p>� Jen li estas, � diris la mastro, � en tiu angulo, kune kun viro, kiu
sin supervestas per la nomo Gomar, a&#x16D; io simila.</p><p>Kedar faris al si vojon tra la amaso da gastoj, kaj ali&#x11D;is al siaj
amikoj, Lemuel kaj Hagaj. Unu el &#x109;i tiuj sidis sur kaduka kesto, kaj la
alia sur malbonodora volva&#x135;o da gudrita &#x15D;nurego. Inter ili trovi&#x11D;is
objekto, kiu iam en la pasinteco similis al tripieda tablo. Sur &#x109;i tiu
mebla&#x109;o staris du potoj kun netu&#x15D;ita biero. Neniu atentis ilin; ili do
povis sen&#x11D;ene paroli.</p><p>� Kian nova&#x135;on vi alportas, mia bona Kedar? � demandis Lemuel.</p><p>� A&#x16D;skultu la raporton de simpla kamparano, kiu simple plenumis sian
komision. Sed mi viglis, kiel viro kutiminta al subitaj dan&#x11D;eroj en
kampoj kaj arbaroj. La gvardianoj &#x109;e la pordego traesploris min, sed ili
trovis nur kamparanan simplecon. Kondukite al oficisto de la instituto,
mi ripetis mian rakonton. Kiel vi, ho Lemuel, prave anta&#x16D;diris, li
invitis min reveni post nokti&#x11D;o; kaj mi reiris. Gamil-Sin kaj dekduo da
astrologoj akceptis min tre afable sur la supro de alta temploturo en
bela &#x11D;ardeno. Oni jam rimarkis vian novan steleton, Lemuel; tamen ili
estis tre kontentaj pro mia observemo kaj mia komplezemo, kaj la&#x16D;dis
min. Gamil-Sin sciigis al mi, ke la subita apero de stelo en tiu stelaro
estas treege grava por la horoskopo de Ilu-Zat, la princo. Dum ili tre
lerte diskutis pri la nova stelo, mi lokis min apud Omar, kiun mi facile
ekkonis per via priskribo, kaj en oportuna momento flustris al li:</p><p>� Mi portas al vi treege gravan komunikon de Lemuel.</p><p>Post iom da tempo ni iris aparten kelke da pa&#x15D;oj, kaj, &#x15D;ajnigante, ke
ni interparolas pri astronomiaj aferoj, mi komunikis al li per
malmultaj vortoj la nova&#x135;on, kiun mi portis. En la komenco li estis
tro konsternita por kompreni la plenan signifon de mia rakonto. Tuj
kiam liaj konfuzitaj pensoj sufi&#x109;e klari&#x11D;is, terura mal&#x11D;ojo ekposedis
lin. E&#x109; ne unu demandon li faris. Kun klinita kapo, kvaza&#x16D; en pre&#x11D;o,
li staris dum kelka tempo en dolore profunda medito. Subite li levis
la okulojn al la steloj, kaj, &#x15D;ajne ne konsciante mian apudeston, li
murmuretis: �Fari&#x11D;u via volo; mi meritas tion�. Sin turnante al mi, li
diris tre malla&#x16D;te, kun penege subpremita emocio:</p><p>� Pli profunda ol la
maro estas la malvirteco de la homa koro; kaj nesondebla la mistero de
la koro virina, ho Kedar. � Li eksilentis kaj, en malgaja enpenseco
rigardante la teron, malrapide skuis la kapon.  Poste li diris firme:
� La malbono ankora&#x16D; ne triumfis, Kedar; &#x11D;i neniam venkos.</p><p>&#x15C;ajnis al mi, ke du junaj viroj observas nian interparolon pli atente,
ol konvenas, kaj ke ni estas la temo de ilia interflustrado. Mi
atentigis Omaron pri tio, kaj admonis lin esti treege singarda, kaj ne
lasi al iu rimarki suspektindan malgajecon.</p><p>En tiu momento malhelpis nian interparolon alproksimi&#x11D;o de viroj, kiuj
volis paroli kun Omar, kaj beda&#x16D;rinde mi ne havis pluan okazon
inter&#x15D;an&#x11D;i vorton, nek rigardon kun li. Mi rimarkis tiam, ke unu el la
du junaj viroj sidas sur la randomuro, kiu &#x109;irka&#x16D;as la plata&#x135;on, tre
proksime de la sola alirejo al &#x11D;i. Gamil-Sin afable kondukis min &#x11D;is la
elirejo el la &#x11D;ardeno. Kiam ni alproksimi&#x11D;is al &#x11D;i, tiu sama junulo
kuratingis nin kaj diris: �Gamil-Sin, mia sinjoro, permesu al via
servanto paroli. Via vizitanto estas viro de granda a&#x11D;o, kaj eble li ne
konas la dan&#x11D;eran reta&#x135;on de Babelaj stratoj. Volonte mi kondukos lin al
lia lo&#x11D;ejo.� � �Kie vi lo&#x11D;as, mia bona amiko?� � li demandis min. Jen &#x11D;ena
momento. Sed mia kamparana simpleco savis min: �Junulo, � mi diris, �
en la da&#x16D;ro de mia sepdekjara vivo mi renkontis multajn dan&#x11D;erojn; mi ne
timis rabajn bestojn sur ebena&#x135;oj, nek ursojn sur montoj, kaj batalis
kontra&#x16D; &#x124;aldeaj rabistoj en arbaroj. E&#x109; nun mi ne tremus anta&#x16D; noktaj
stratrabistoj, sed fidus mian fortan fraksenan bastonegon. Via propono,
mia junulo, estas bonkora; mi dankas vin.� � Dirinte tion, mi adia&#x16D;is
ilin. Trapasante la placon anta&#x16D; la pordego, tiam plene lumigita de la
luno, mi ekrigardis malanta&#x16D;en de tempo al tempo, por certigi min, ke
neniu min sekvas.</p><p>� Mi ne surprizi&#x11D;as pri la apudesto de spionoj, � diris Lemuel, �
efektive mi ne dubis, ke gardohundoj de la pastroj observos &#x109;iun pa&#x15D;on
de Omar. Estas bone, ke li ne penis eliri kune kun vi. Vi plenumis vian
mision tre lerte, Kedar; neniu povus anta&#x16D;vidi pli bonan sukceson. Vi
silentis pri la nova&#x135;o, kiun portas Adaha; &#x109;u ne?</p><p>� La&#x16D; via deziro, jes.</p><p>� Vi bone faris, Kedar; &#x109;iuokaze jam sufi&#x109;e kor&#x15D;ira estas por nia amiko
la nova&#x135;o, kiun li ricevis. &#x11C;i preparu lian koron por la terura bato,
ankora&#x16D; atendanta lin. � Lemuel eksilentis kaj enpensi&#x11D;is, kvaza&#x16D; li
prezentas al si la doloregon de la amata amiko, ankora&#x16D; trafonta lin.
Poste li parolis plue: � Unu cirkonstanco tre favoras nin: Omar estas
gasto de la kolegio kune kun Hamul, kaj e&#x109; la &#x109;efpastroj ne kura&#x11D;os
ofendi la direktoron per malka&#x15D;a atako kontra&#x16D; lin. Krom tio, mi a&#x16D;dis,
ke ili ne &#x109;iam interharmonias. Uzibitum kaj liaj kunfriponoj dependas
tro multe en siaj intrigoj de la irado de la steloj, a&#x16D; pli &#x11D;uste, de la
interpretado, kiun la astrologia kolegio elektas almeti al &#x11D;i. Ne; tiel
longe, kiel Omar estas gasto en la kolegio, lia vivo ne estas en granda
dan&#x11D;ero; sed tuj kiam li forlasos la &#x15D;irmon de &#x11D;ia tegmento, li povos
fali viktimo al la plej senskrupula kanajlaro, kiu iam malhonoris
sanktan oficon.</p><p>Dume Hagaj atente kaj kun korinklino rigardis la viza&#x11D;on de Kedar, en
kiu trankvila nobleco, honesteco kaj sagaco sin montris. Li demandis lin:</p><p>� &#x108;u vi estas certa, Kedar, ke neniu vin sekvis?</p><p>La kamparano respondis iom dubeme:</p><p>� Mi &#x135;etis la lastan rigardon trans
la placon, anta&#x16D; ol mi eniris la unuan flankostraton. Sed tuj poste miaj
pensoj tiel okupi&#x11D;is de mia tasko trovi la vojon &#x109;i tien, ke mi lasis
tiun demandon elgliti el mia kapo. &#x108;u vi ellaboris pluajn planojn? � li
demandis, rigardante unu post la alia.</p><p>Lemuel respondis:</p><p>� Neniajn definitivajn; &#x109;ar ni ne sciis, kian
rezultaton havos via vizito al la kolegio. Tamen intertempe ni ne estis
malaktivaj. Hagaj dungis posedanton de pramo sur la rivero kune kun seso
da viroj, kiuj por sufi&#x109;e da ar&#x11D;ento sin metus absolute je &#x109;ies dispono.
Du el ili esploras en la nuna momento la eblon komuniki kun Omar trans
la muro &#x109;e la riverbordo, a&#x16D; efektivigi forkuron tie. Mi ne scias, &#x109;u
ekzistas en tiu muro pordeto, donanta alirejon al la rivero. Neniu el la
pramistoj sciis tion. Tiaj viroj ne havas okulojn por io, krom la
objektoj, kiuj rekte koncernas ilin. Frumatene, morga&#x16D;, mi denove vendos
�dol&#x109;ajn vinberojn kaj fre&#x15D;ajn granatojn�. Per sendito mi petis
Dingiron, la revoluciulon, veni sur la placon anta&#x16D; la kolegio, por
a&#x109;eti miajn bongustajn komerca&#x135;ojn. Mi okaze renkontis lin sur la vojo
apud Uruk. Rilate al vi, Kedar, mi konsilas al vi iri hejmen, anta&#x16D; ol
tagi&#x11D;os. Vi plenumis vian taskon. &#x108;i tie nun dan&#x11D;eroj vin minacas.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>&#x108;irka&#x16D; la sama tempo, kiam Omar sin retiris en sian dormo&#x109;ambron, kun
kapo konfuzita, kaj koro premegita de angoro kaj memripro&#x109;oj, Zalmuna
eniris la buduaron de la re&#x11D;ino. En &#x15D;ia pala viza&#x11D;o batalis decidemo kaj
maltrankvilo pro la malka&#x15D;o, kiun &#x15D;i volis fari al la re&#x11D;a amikino. La
re&#x11D;ino duonku&#x15D;is sur divano inter molaj kusenoj, kaj afable invitis
Zalmunan per mangesto, okupi similan sidlokon apude.</p><p>� Zir-Nana, � la re&#x11D;ino diris kunsenteme, � vi aspektas, kvaza&#x16D; vi
maldormis tra la tuta nokto. Multajn fojojn hodia&#x16D; mi rompis al mi la
kapon, demandante min, kia estas la nova&#x135;o, kiu tiel subite povis &#x15D;an&#x11D;i
vian trankvilfeli&#x109;an mienon en aspekton plenan de teruro. Avide mi
a&#x16D;skultos vian rakonton, kaj volonte mi helpos la&#x16D; mia povo.</p><p>Kore dankinte al la re&#x11D;ino, Zalmuna rakontis al &#x15D;i tiom, kiom la&#x16D; &#x15D;ia
ju&#x11D;o, estis necese diri. La pastrino de I&#x15D;tar, kvankam &#x15D;i &#x135;urpromesis
&#x109;iaman fra&#x16D;lecon, ne ka&#x15D;is la profundecon de sia amo al Omar anta&#x16D; la
virino, kiu, la&#x16D; &#x15D;ia scio, estis pli malla&#x16D;dinda ol &#x15D;i mem. Samtempe &#x15D;i
penis kredigi al la re&#x11D;ino � kion eble &#x15D;i mem sincere kredis � ke &#x15D;i
estas viktimo de la sorto, a&#x16D; pli &#x11D;uste, viktimo de la okultaj povoj,
kiujn &#x15D;i uzadis � a&#x16D; kredis esti uzinta. Aludinte tre delikate, sed
nemalkompreneble al Ilu-ittia, Zalmuna ekkriis pasie:</p><p>� Ne estu severa kontra&#x16D; mi, mia amata re&#x11D;ino. Povas ja esti, ke la
dioj, malgra&#x16D; &#x109;io, kreis la inan koron por amo. Mi dedi&#x109;is min al la
glora diino, imagante, ke mia koro estas netu&#x15D;ebla de vira amo. Per
aplikado de &#x109;iuj fortoj mi klopodis elvoki lian amon, por malfeli&#x109;igi
lin, kaj per tio servi al mia diino. Farante tion, mi estigis
kontra&#x16D;vole en mia propra koro amon, tiel superregan, ke nun mi volonte
oferus &#x109;ion, &#x109;ion! por savi lin, kaj batalus kontra&#x16D; la tuta Babela
pastraro, se necese estus. Diru, mia sa&#x11D;a re&#x11D;a amikino, diru, &#x109;u povas
esti, ke I&#x15D;tar, la diino de la amo, malaprobis mian agon, naskitan de
sincera sindonemo al &#x15D;i, &#x109;ar &#x11D;i estis peko kontra&#x16D; la sankteco de la amo?</p><p>La re&#x11D;ino penseme ekbalancis la kapon; kaj Zalmuna, per tio kura&#x11D;igite,
plue parolis:</p><p>� Mi volas kredi do, ke I&#x15D;tar, kreante tian profundan amon en amba&#x16D; niaj
koroj, ne volas, ke ni restu apartaj, kaj ke &#x15D;i volonte liberigos min de
mia &#x135;urpromeso.</p><p>Vigle la re&#x11D;ino ekkriis:</p><p>� Sed tio, Zir-Nana, ka&#x16D;zus ja skandalon, &#x109;u ne?</p><p>� En Babel, jes, sed ne en aliaj landoj.</p><p>� Pripensu tamen, Zir-Nana, ke Omar ne da&#x16D;re amus vin, scii&#x11D;inte pri
viaj anta&#x16D;aj intrigoj.</p><p>Rapide Zalmuna respondis:</p><p>� Pasie mi alkro&#x109;i&#x11D;as al la espero, ke
prosperos al mi forigi de la vojo Lemuelon, anta&#x16D; ol li trovos oportunan
okazon renkonti Omaron. � Reveme rigardante en la spacon, &#x15D;i aldiris: �
nuntempe la koro de Omar estas sub mia regado, kaj e&#x109; se poste li sin
deturnus de mi; okazu, kio okazos, mi estos travivinta feli&#x109;egan tempon,
kiu kompensos &#x109;iujn postajn dolorojn.</p><p>Enpense la re&#x11D;ino diris:</p><p>� Vi estas stranga virino, Zir-Nana. Mi vidas
vin hodia&#x16D; vespere per tute novaj okuloj, en stranga lumo! Per kio do mi
povos helpi al vi?</p><p>Zalmuna respondis:</p><p>� Vi scias, ke la re&#x11D;o volas instali Omaron kiel
administranton de la re&#x11D;aj bienoj. Venigu lin, mi petas, sinjorino, per
re&#x11D;a &#x109;aro. Sur la vojo ni povos perforte konduki lin al unu el la re&#x11D;aj
&#x109;asdomoj en la montoj, kaj ka&#x15D;i lin tie, &#x11D;is preterpasos la dan&#x11D;ero.</p><p>La re&#x11D;ino malgaje kaj dubeme ridetis:</p><p>� Sed kion diros la re&#x11D;o?</p><p>� En la okazo, se oni eltrovos la kapton, oni devos sciigi al li, ke
morta dan&#x11D;ero minacas lin de malkompataj malamikoj.</p><p>La re&#x11D;ino ekpali&#x11D;is:</p><p>� Ne, Zir-Nana, � &#x15D;i diris, � ne; elpensu alian
planon, mi petas. Tio ja neeviteble ka&#x16D;zus konflikton inter la re&#x11D;o kaj
la &#x109;efpastraro; kaj tion ni devas &#x109;iamaniere eviti en la nuna
maloportuna tempo. Jam sen tio ekzistas inter ili stre&#x109;itaj rilatoj. Vi
ne scias &#x109;ion, kion mi scias: Uzibitum sekrete volas enkonduki en nian
regnon, kion li nomas pli liberalan re&#x11D;imon, tian, kia trovi&#x11D;as en
Asirio; kaj &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba inside klopodas fortordi &#x109;ian
potencon de la Kasidoj, kaj restarigi la absolutan a&#x16D;tokratecon de la
hereda, Sumero Sumero -Akkada pastraro. Mi timas ilin.</p><p>� Mi bone scias tion, sed kontra&#x16D;e opinias, ke la nuna tempo estas
oportuna por kojne fendi la rilatojn inter Uzibitum kaj la heredaj
pastroj. Kredu min, la batalo inter la Kasida dinastio kaj la &#x109;efpastroj
nepre venos. &#x11C;i venu nun. Estos pli facile venki du disigitajn partiojn,
ol unu kontra&#x16D;ularon unuaniman. Hiera&#x16D; nokte ili traktis min kun
hontinda mal&#x15D;ato. Ili konjektis mian amon al Omar, kaj nepre volas
detrui lin. Ili havos aferon kun volforta virino! Krom tio mi ne dubas,
ke tre malpla&#x109;is al ili mia profeta&#x135;o sur la dia ku&#x15D;ejo. Uzibitum
avertis min per facile kompreneblaj vortoj, ne subteni la kontra&#x16D;pastran
partion rilate al la elekto de edzino por la princo.</p><p>La re&#x11D;ino aspektis maltrankvila.</p><p>� Zir-Nana, � &#x15D;i ekparolis heziteme, � la nuna tempo estas treege
konfuza. Kien ajn la okulo rigardas, montri&#x11D;as malhelaj, minacaj
nuboj. � Malla&#x16D;tigante la vo&#x109;on &#x11D;is flustro, &#x15D;i diris plue: � Mi tre
timas konflikton inter la re&#x11D;o kaj la &#x109;efpastroj � &#x109;u unuanimaj, &#x109;u
disigitaj. La re&#x11D;o ne egalas ilin per ruzeco. Li estas jen tro
impulsema kaj kolerema, jen tro &#x15D;anceli&#x11D;ema a&#x16D; cedema; kaj per sia
rekteco li ofte igas pli efika la ruzecon de intriguloj.</p><p>� En &#x109;i tiu ju&#x11D;o vi estas tute prava, ho sa&#x11D;a re&#x11D;ino; sed en la nuna
kriza tempo <emphasis>lia</emphasis> rekteco estas tre oportuna, helpate de <emphasis>nia</emphasis>
subtileco, kaj la vigleco de Ilu-ittia. La armeo malamas intrigulojn,
kaj fidele staras &#x109;e la flanko de honestakora re&#x11D;o.</p><p>� Sendube, � respondis la re&#x11D;ino, ankora&#x16D; skeptike, � sed la pastroj
batalos per pli subtilaj kaj dan&#x11D;eraj armiloj, ol krudaj fortoj, kaj
fine triumfos.</p><p>En la da&#x16D;ro de kelke da minutoj regis en la &#x109;ambro peza silento, dum kiu
Zalmuna observis, kiel kato, la belan penseman profilon de la re&#x11D;a
amikino. Kun kontenteco &#x15D;i rimarkis � ne la unuan fojon � en &#x15D;iaj
viza&#x11D;otrajtoj signetojn de morala malforteco.</p><p>� Mia re&#x11D;ino, � &#x15D;i diris &#x15D;ajnfunebre, � ne povas esti dubo pri tio, ke
ekzistas malpaco inter la &#x109;efpastroj kaj Ilu-ittia, almena&#x16D; malbonvolo
de ilia flanko kontra&#x16D; Ilu-ittia. Hiera&#x16D; nokte, kiam okaze mi aludis
lin, Ilu-ulba vigle kaj mal&#x11D;entile intermetis: �Ni lasu Ilu-ittian
ekster nia konsidero. Ni kontra&#x16D;as al intermiksi&#x11D;o de senmorala,
senkreda alilandulo.�</p><p>La re&#x11D;ino ekru&#x11D;i&#x11D;is kaj estis ekkoleri&#x11D;onta, sed regis la impulson, kaj
silentis. Zalmuna parolis plue:</p><p>� Povas veni tempo, kiam mia pozicio en la interna rondo de la pastraro
ebligos min malhelpi, ke malutilo survenu lin. Nu, rilate al Omar, mi
cerbumis &#x11D;is duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan
planon, ol tiun, kiun mi sugestis. � Tiam, glitante sur la plankon anta&#x16D;
la re&#x11D;ino, &#x15D;i ekprenis kaj kisis &#x15D;ian manon: � Dol&#x109;a amikino, � &#x15D;i
flustris, levante al &#x15D;i petegan rigardon el siaj mistere belaj kaj
sor&#x109;aj okuloj, � ne rifuzu al mi &#x109;i tiun helpon!</p><p>La re&#x11D;ino tremis, parte de emocio, parte de timo. Malforte &#x15D;i
kontra&#x16D;rezonis, sed fine diris:</p><p>Zir-Nana, mi timas, ke mi grave endan&#x11D;erigas min, tiel malbone uzante la
nomon de la re&#x11D;o. Tamen mi ne povas &#x109;agreni vin. Mi cedas.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XV</p><p>Omar fari&#x11D;as ventegocentro</p></title><p>Malvarmetaj, frumatenaj ventetoj, venantaj de la majesta, silenta rivero
E&#x16D;frato, blovis tra la arbeta&#x135;oj de la &#x11D;ardeno &#x109;irka&#x16D;anta la astrologian
kolegion. Omar estis levi&#x11D;inta de sia senripoza ku&#x15D;ejo, anta&#x16D; ol iu alia
en la instituto ekmovi&#x11D;is. Por li la aero en la dormo&#x109;ambro estis
sufoka; sed pli &#x11D;uste, lia spirito estis elturmentata. Li sopiris spiri
la fre&#x15D;an aeron de frua mateno en la &#x11D;ardeno, por forskui el sia kapo la
fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion. Li anka&#x16D;
volis eviti la okulojn de la du viroj, kiuj, li ne povis dubi, spiona&#x109;is
lin. Eble li trovos truon ie, tra kiu li povos sin forsavi. A&#x16D;, &#x109;u li
kura&#x11D;e eliru el la pordego, kaj risku la sekvojn, malgra&#x16D; la avertoj de
la sa&#x11D;a amiko Lemuel? Sed la penso &#x15D;telire forlasi la instituton, ne
adia&#x16D;inte la direktoron kaj Hamulon, tre malpla&#x109;is al li.</p><p>Tiaj kaj similaj pensoj okupis la turmentatan kapon de Omar, kiam li
vagis tra belaj aleoj de ornamarbeta&#x135;oj malanta&#x16D; la temploturo. Subite
li a&#x16D;dis pa&#x15D;ojn post si, kaj, sin turninte, vidis kun surprizo Hamulon.
La respekteginda granda&#x11D;ulo tuj ekparolis:</p><p>� La dormo forflugis de mi &#x109;e la levi&#x11D;o de la tago, Omar; kaj
maltrankvilaj pensoj pri vi turmentis min. &#x108;u vi permesos al maljunulo,
en kies koro vi vekis amon, demandi, kio estas la ka&#x16D;zo de via subita
mal&#x11D;ojo? Ia peza aflikto premegas al vi la animon.</p><p>� Viaj okuloj ne trompis vin, ho, sa&#x11D;a &#x15C;emido; terura &#x109;agreno dis&#x15D;iras
al mi la koron. Honto kaj memripro&#x109;oj kaj mal&#x11D;ojo interbatalas en &#x11D;i,
pretendante la &#x109;efan lokon en miaj pensoj.</p><p>Omar eksilentis kaj en la da&#x16D;ro de kelke da minutoj iris &#x109;e la flanko de
la maljunulo, rigardante la teron en profunda enpenseco. Hamul kunsente
konservis la silenton, kaj Omar reprenis la parolon:</p><p>� Pri mia malfeli&#x109;o mi faras al mi ripro&#x109;on: mi sola &#x11D;in ka&#x16D;zis; ne la
sorto; ne aliaj personoj. Anta&#x16D; la Eternulo mi vidas min kulpa pro
obstine blinda, malsankta pasio. Longa peno silentigi la vo&#x109;on de la
konscienco forprenis al mi la volforton, kaj igis min animblinda,
malsincera � malfeli&#x109;ega. Kaj nun, kiam la bela idolo de mia koro
frakasi&#x11D;is, la malindeco de miaj revoj staras anta&#x16D; miaj internaj okuloj
en malbela nudeco, kaj mi malestimas min mem.</p><p>Ree Omar eksilentis. Post kelka hezito, dum kiu &#x15D;ajne en li animbatalo
okazis, li parolis plue:</p><p>� Neniam ekzistis inter mia edzino kaj mi plena, feli&#x109;a simpatio, tia,
kiun mia animo sopiris. Post &#x15D;ia morto anta&#x16D; du jaroj, Zalmuna, la
Belulino, iom post iom plenigis min per pasia, blinda amo. En &#x15D;i mi
vidis animbelecon e&#x109; pli maloftan kaj pli brilan ol eksteran belecon. &#x15C;i
estis por mi la sola virino, kiu povis respondi al mia idealo. Ne, vere,
&#x15D;i staris multe pli alte, ol iam mi lokis idealan virinon en miaj revoj.
Por mi &#x15D;i estis dum kelka tempo kvaza&#x16D; bela stelo, kvaza&#x16D; diino,
neatingebla, adorebla nur de malproksime. Sed kiam unu tagon mi vidis
amon al mi en &#x15D;iaj belaj okuloj; kiam mi eksentis, ke jam ekzistas inter
ni animkunuleco, tiam la dezirego posedi tiun virinon, fari&#x11D;is superrego
de mia vivo. Tamen, stari&#x11D;adis en mia pensoj kreskadantaj duboj pri &#x15D;ia
fideleco al la kredo de niaj prapatroj. Mi ne volas tedi vin per longa
rakonto pri miaj teruraj internaj bataloj. Vi povas imagi ilin. Nu,
Lemuel jam delonge suspektis, ke Zalmuna estas sekreta adorantino de
I&#x15D;tar, kaj ke &#x15D;i per multaj rimedoj klopodas, kunlaborante kun Babela
pastraro, subfosi la puran kredon al Jehova. Li divenis mian amon, kaj
por savi min el fatala malsa&#x11D;eco, kaj por kontra&#x16D;batali la insidojn de
la konspirantaro, li penis havigi al si pruvojn. Tio mirige prosperis al
li. Dum sia vizito en Betra&#x125; li pasigis, sen mia scio, nokton en la domo
de Zalmuna, alivestite kiel kolportisto, kaj traser&#x109;is &#x15D;ian sekretan
dokumentejon. La cilindroj kaj koresponda&#x135;oj, kiujn li tie trovis,
evidentigas, ekster &#x109;ia dubo, ne nur ke Zalmuna estas alta pastrino de
I&#x15D;tar, kaj virga sindedi&#x109;intino, sed anka&#x16D;, ke &#x15D;i helpis okazigi la
rabirojn de &#x124;aldea kaj Sabaana bandoj kontra&#x16D; Ijobon, kaj la falegon de
la domo de Lotan, la plej a&#x11D;a filo de Ijob.</p><p>Mirigite Hamul ekkriis:</p><p>� Preska&#x16D; nekredebla rakonto! Sed, kiel vi
scii&#x11D;is pri tio, Omar?</p><p>� Per Kedar, la kamparano, kiu vizitis la instituton hiera&#x16D; nokte. Li
estis sendito de Lemuel. Malfeli&#x109;e la &#x15D;telo de la cilindroj eltrovi&#x11D;is,
kaj nun la ven&#x11D;o de la fanatikuloj minacas Lemuelon kaj &#x109;iujn, kiuj la&#x16D;
ilia supozo, scias la sekreton. La pastroj jam penas per &#x109;iaj ruzoj
malhelpi la disvasti&#x11D;on de la honta nova&#x135;o. Sed tio, mi timas, ne estas
&#x109;io. Mallumaj aludoj de Kedar plenigas min per anta&#x16D;timoj, ke pli
teruraj batoj min atendas. Veneno de aspidoj min minacas, kaj dentoj de
leonoj min &#x109;irka&#x16D;as. Unu penso ne volas lasi sin elpu&#x15D;i el mia memoro:
Lemuel, kies sagaco estas eksterordinara, kaj anta&#x16D; kiu hipokriteco
estas vana; Lemuel, mi kredas, jam delonge suspektis, ke <emphasis>iel</emphasis> Zalmuna
estas kulpa pri la morto de mia edzino kaj de miaj filoj � Zalmuna! mia
idealo, ha! � li ekkriis kun maldol&#x109;ega, duonfreneza rido, � adorebla
nur de malproksime! Mia blinda amo tiam malhelpis al mi kompreni liajn
aludojn. Nun liaj vortoj ricevas novan, teruran signifon, kiu kruele
dis&#x15D;iras mian koron. Mia animo estas plena de maldol&#x109;eco, kaj tedas al
mi la vivo. Volonte mi irus anta&#x16D; la &#x109;efpastrojn, kaj dirus: �Vidu, mi
estas tiu, kiun vi persekutas, kies sangon vi soifas. Sed mi devas
konservi mian vivon pro mia amata filineto, kaj kompensi miajn
malbonagojn per batalo kontra&#x16D; la detruantoj de nia kredo. Pereu iliaj
malvirtaj elpensa&#x135;oj; pereu iliaj nomoj de sur la tero! Iliaj soifantaj
animoj travagadu dezertajn lokojn en la interna&#x135;oj de la tero, vane
ser&#x109;ante ripozon!�</p><p>Kun serioza mieno Hamul respondis:</p><p>� Via stranga rakonto, Omar, forprenas al mi la kutiman trankvilecon de
la animo. En la da&#x16D;ro de tre multaj jaroj mi mal&#x15D;atis aferojn
politikajn, kaj evitis intermiksi&#x11D;on en intrigoj de la malvirtuloj.
Trovi&#x11D;as ja en la lando Egipta similaj konspiroj de la fanatika
hierar&#x125;io kontra&#x16D; herezuloj; kaj en pasintaj tagoj mi multe suferis pro
Lia nomo. Sed dank� al mia, de miaj prapatroj heredita sciado, kiu multe
superas la komprenon de la pastroj Egiptaj kaj de la Babelaj sa&#x11D;uloj, mi
okupis en mia lando eksterordinaran pozicion, kvankam mia abomeno
kontra&#x16D; &#x109;ia idolkulto ne estas ka&#x15D;ita anta&#x16D; ili. Malgra&#x16D; mia konata
deveno de la malamegata &#x15C;em, nomita de ili Nubti-Set a&#x16D; Tifono, neniu
kura&#x11D;as min tu&#x15D;i. Oni traktas min &#x109;i tie kun e&#x109; pli miriga respekto. Se
mi la&#x16D;te proklamus &#x109;e la pordego de urboj kontra&#x16D; la malvirtoj de la
lando kaj la malsa&#x11D;eco de adorado al idoloj, tiam sur min anka&#x16D; sin
elver&#x15D;us la kolero de la pastraro, kiel sur Lemuelon. Eble pli bone
efikas protestado per malsama vivo. Ne tro aflikti&#x11D;u, Omar, pro la
persekutoj de malvirtuloj. La Eternulo maldormas super Siaj fideluloj,
kaj neniigas la planojn de &#x109;iuj, kiuj volas malutili al ili. Prefere
rigardu &#x109;i tiun aflikton kiel signon de Dia favoro. Cetere vi ja trovis
favoron en la okuloj de la re&#x11D;o; kaj mi ne volas kredi, ke li
senkontra&#x16D;stare lasos vin fali en la manojn de fanatika pastraro.</p><p>&#x108;i tiuj vortoj apena&#x16D; eldiri&#x11D;is, kiam aperis unu el la pordistoj de la
instituto, akompanate de oficisto el la re&#x11D;a palaco, kiu volis paroli
kun Omar. Kiam la pordisto retiri&#x11D;is, Omar petis la oficiston sen&#x11D;ene
paroli anta&#x16D; Hamul. Riverencinte, la sendito diris:</p><p>� Mi havas ordonon peti vin veni en la re&#x11D;an palacon. Re&#x11D;a &#x109;aro atendas
nin apud la pordego.</p><p>Omar kaj Hamul rapide inter&#x15D;an&#x11D;is rigardojn. La pli juna viro demandis
per la okuloj, kion la sa&#x11D;a amiko pensas pri la farita propono.
Ricevinte kura&#x11D;igan respondon, li diris al la oficisto:</p><p>� Mi dankas vin, sinjoro. Kiu ordonis al vi venigi min?</p><p>� La re&#x11D;ino sendis min. Sendube via vizito rilatas al la afero, pri kiu
la re&#x11D;o bonvolis paroli kun vi anta&#x16D;e.</p><p>Hamul ekparolis gravamiene:</p><p>� Iru, Omar, kaj la Eternulo estu kun vi. Mi
anka&#x16D; esperas, ke la re&#x11D;o honoros min post nelonge per a&#x16D;dienco.</p><p>Omar do sciigis al la oficisto, ke li estos preta post nemultaj minutoj
akompani lin, kaj iris en sian dormo&#x109;ambron por &#x15D;an&#x11D;i siajn vestojn. Lia
kapo estis plena de maltrankvilaj kaj konfliktaj pensoj. Anta&#x16D; dekdu
horoj invito al la re&#x11D;a palaco restarigus en li akran batalon, &#x109;ar li
ankora&#x16D; ne decidi&#x11D;is, kion fari en tia okazo. Sed nun la ordono venanta
de la re&#x11D;ino, la amikino de Zalmuna, &#x135;etis lin en e&#x109; li grandan
konfuzitecon. Pri unu afero, tamen, li ne povis havi dubon, nome, ke la
favoron de la re&#x11D;o li &#x15D;uldas al Zalmuna. Malgra&#x16D; la terura hipokriteco
de la Belulino, li energie forpu&#x15D;is la penson, ke ia korpa dan&#x11D;ero
minacas lin de &#x15D;ia flanko.</p><p>� &#x108;u eble, � li demandis sin, � Zalmuna kune kun la re&#x11D;ino penas varbi
la re&#x11D;on en batalo kontra&#x16D; la &#x109;efpastroj? Sed, se tiel estus, &#x109;u ne
estus kontra&#x16D;e al &#x109;iuj sentoj de memestimo kaj vireco sin apogi al tia
virino, kaj per tio da&#x16D;rigi la anta&#x16D;ajn interrilatojn kun &#x15D;i? A&#x16D; &#x109;u,
aliflanke, tio nur estas ruzo de la &#x109;efpastroj, elirigi lin el la
sendan&#x11D;ereco de la kolegio? Tamen, kio ajn estus la solvo de tiaj
demandoj, li devos iri; &#x109;ar li ne povos mal&#x15D;ati la ricevitan ordonon, &#x109;u
&#x11D;i venis de la re&#x11D;o, a&#x16D; de la re&#x11D;ino.</p><p>Kelke da minutoj poste Omar veturis en la &#x109;aro de la re&#x11D;o en direkto al
la palaco, a&#x16D;skultante bonkoran babiladon de la &#x11D;entila oficisto.</p><p>Unu el la du junaj spionoj de la pastroj tuj rapidis al la palaco de
Uzibitum, por raporti la okazinta&#x135;on. La alia jam anta&#x16D;e kuris al la
re&#x11D;a palaco, por vidi, &#x109;u ilia prizorgato efektive eniros la re&#x11D;an pordegon.</p><p>Atento al la babilado de la oficisto ne malhelpis al Omar zorge
&#x109;irka&#x16D;rigardi en la espero ekvidi Lemuelon. Li ne malkontenti&#x11D;is. Tie,
&#x109;e stratangulo, de kie la pordego de la instituto estis facile
observebla, staris la fidela amiko, proponante al la preterpasantoj
siajn �bongustajn, fre&#x15D;ajn fruktojn el la kamparo�. Dank� al la
priskribo, donita al li de Kedar, Omar tuj rekonis lin. Feli&#x109;e en tiu
momento la &#x109;aro iom malrapidi&#x11D;is, por eviti kunfrapegon kun aliaj
veturilo; kaj la amikoj povis inter&#x15D;an&#x11D;i rigardojn.</p><p>La surprizo de Lemuel estis granda, kiam li vidis Omaron en re&#x11D;a &#x109;aro,
iranta en direkto al la palaco; sed, kvankam la viza&#x11D;o de la amiko estis
grava, tamen trankvila salutrideto sur &#x11D;i iom rekura&#x11D;igis lin. Li tuj
decidi&#x11D;is &#x15D;an&#x11D;i sian observejon, kaj loki sin apud la &#x109;efpordego de la
palaco.</p><p>La &#x109;aro, portanta la &#x109;ariston, la oficiston kaj Omaron, da&#x16D;rigis la
vojiron, trapasante straton post strato, kaj post kelka tempo eniris
maldense lo&#x11D;atan kvartalon, kiun Omar ne konis. Kun surprizo kaj
suspekto li sin turnis al sia kondukanto, kaj demandis:</p><p>� Kien vi kondukas min, sinjoro? Tio ja ne estas rekta vojo al la re&#x11D;a
palaco.</p><p>&#x11C;entile la oficisto respondis:</p><p>� Ne, &#x11D;i ne estas; &#x11D;i ne kondukas al la
granda palaco, sed al iom malproksima &#x109;asdomo de la re&#x11D;o. � Vidante, ke
Omar estas ekkoleri&#x11D;onta, li eklevis la manon, kaj milde aldiris: � Ne
malsereni&#x11D;u, Omar. Ni iras tien pro via sendan&#x11D;ereco. Via vivo estas en
granda dan&#x11D;ero &#x109;i tie. Ne penu nun enpenetri en la misteron, kiu
necesigas &#x109;i tiun artifikon. Mi ne povas klarigi &#x11D;in; mi nur scias la
ordonon de la re&#x11D;ino konduki vin en tiun sendan&#x11D;eran lokon. &#x15C;ia re&#x11D;ina
mo&#x15D;to kaj altranga palaca sinjorino petas, ke vi volonte konsentu, pro
via propra bonstato, esti senigita je via libereco dum kelka tempo, &#x11D;is
forpasos la dan&#x11D;ero. Tre kredeble la re&#x11D;o balda&#x16D; vokos vin anta&#x16D; sian
viza&#x11D;on. Ne penu forkuri, mi petas, &#x109;ar la okuloj de viaj malamikoj
viglas. Tiuj, kiuj deziras al vi bonon, opinias, ke tiu &#x109;asdomo estas la
plej ta&#x16D;ga rifu&#x11D;ejo por vi. Krom tio, &#x109;ia peno liberigi vin mem estus
tute senutila. Viaj bondezirantoj jam alprenis &#x109;iujn necesajn rimedojn,
tion malhelpi.</p><p>Ne pli frue ol tiam Omar, &#x109;irka&#x16D;rigardante, rimarkis, ke en kelka
malproksimeco de ili, anta&#x16D;e kaj malanta&#x16D;e sur la vojo, rajdas aretoj da
armitaj viroj, la&#x16D; aspekto anoj de la palaca gvardio.</p><p>&#x108;irka&#x16D; la vespero Omar sin trovis en &#x109;arma lo&#x11D;ejo, kie nenio mankis al
lia komforto. Parto de la re&#x11D;a palaceto kaj aro da atentemaj, &#x11D;entilaj
servistoj estis metitaj je lia dispono. La domo staris en la mezo de
bela arbaro, proponanta malvarmetan ombrecon kaj ripozoplenan
&#x109;irka&#x16D;a&#x135;on. La pli grandaj, paradaj &#x109;ambroj enhavis multajn trofeojn el
militoj kaj &#x109;asejoj, krom multaj aliaj interesaj objektoj, kiuj povus
agrable okupi la menson e&#x109; de homo distrita de maltrankvilaj pensoj.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>La prema varmego de somera tago estis forpasonta, kaj balda&#x16D; cedos al
pli agrabla, vespera aero kun refre&#x15D;igaj ventetoj. Ni eniru &#x11D;ardenon
malanta&#x16D; la palaco de Uzibitum, la &#x109;efpastro. Apud lageto, en kiun
&#x15D;prucakvoj el bela fontano revige faladis, sidis en malhela ombro de aro
da cipresoj la potenca estro de la vasta kaj majeste organizita
pastraro. Lia malgrasa viza&#x11D;o estis pensema, kaj de tempo al tempo
signoj de malbonhumoro kaj malpacienco ekaperis sur &#x11D;i. Li sidis sur
masiva, &#x15D;tona brakse&#x11D;o anta&#x16D; marmora tablo, sur kiu ku&#x15D;is aro da
letercilindroj kaj tabuletoj. Subite, kvaza&#x16D; perforte vekinte sin el
profunda, malagrabla medito, li levi&#x11D;is kaj ekrigardis kun malplezuro la
longan ombron de la majestaj arboj, kiuj &#x15D;irmis lin kontra&#x16D; la ankora&#x16D;
brulantaj radioj de la suno.</p><p>� Jam unu duonka&#x15D;buon ili malfruas, � li diris al si preska&#x16D; a&#x16D;deble. �
La ombroj jam estas duoble pli longaj ol la alto de la arboj; kaj la
afero ne permesas prokraston.</p><p>De bran&#x109;o de apuda arbo pendis kupra tamtamo, en kiu, en tiu momento,
pentrinde speguli&#x11D;is oraj sunradioj, movi&#x11D;eme penetrantaj la foliaron de
tremolo. Uzibitum aliris la sonorilon, por venigi serviston, kiam li
eka&#x16D;dis alproksimi&#x11D;antajn pa&#x15D;ojn sur &#x15D;tona vojeto. Li ne sonorigis, sed
atendis. La alvenantoj estis liaj atendataj kolegoj, &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba.</p><p>� Pardonu, Uzibitum, nian malfruecon, � ekparolis Ilu-ulba, � sed
plivaloras veni malfrue kun gravaj sciigoj ol &#x11D;ustatempe sen informoj.</p><p>� Mi devas konsenti, � respondis Uzibitum kun apena&#x16D; ka&#x15D;ita
malbonhumoro, � sed mi petis a&#x16D;diencon de la re&#x11D;o pri subvencio por la
nova templo, kaj la tempo tre ur&#x11D;as. Kio do estas viaj gravaj sciigoj?</p><p>&#x15C;ankhatum respondis:</p><p>� Pri la suspektinda vizito de kamparano en la
astrologia kolegio, kaj pri la posta melankolia mieno de Omar vi jam
scias, Uzibitum. El &#x109;iuj pluaj eltrovoj, faritaj hodia&#x16D;, rezultas resume
jenaj faktoj: Frue en la mateno alvenis palaca oficisto, nomita
Padan-Rimmu, en re&#x11D;a &#x109;aro, pretekste por konduki Omaron anta&#x16D; la viza&#x11D;on
de la re&#x11D;o. Unu el la spionoj, Rimum, tuj kuras en direkto al la palaco,
por observi, se eble, la eniron kaj atendi la eliron de Omar. Hamul, kiu
gravamiene interparolas kun Omar en la &#x11D;ardeno, deziras al li benon de
sia dio. Kelke da momentoj poste Omar akompanas Padan-Rimmun. La alia
spiono tuj kuras &#x109;i tien kun tiu nova&#x135;o. &#x108;e stratangulo, apud la domo de
Abu kaj Ballut-Sin, la <emphasis>Egiboj</emphasis>,Omar inter&#x15D;an&#x11D;as rigardojn kun
suspektinda viro, maljunulo, vendanta fruktojn, kaj &#x109;i tiu tuj poste
mistere malaperas. La &#x109;aro, veturigite de re&#x11D;a servisto, nomita Hamor,
ne eniras la re&#x11D;an palacon, sed deflanki&#x11D;as apud la tapi&#x15D;obazaro, irante
en nordorienta direkto. Ili eliris el la urbo &#x109;e la gvardiejo, staranta
ne malproksime de la nova palaco de Odad-No, la ri&#x109;a Asiria komercisto.
Ili trapasis kelke da vila&#x11D;oj. La lastaj personoj, kiuj ilin vidis,
estis du negrandaj infanoj kaj unu juna virino apud malgranda vila&#x11D;o,
nomita Ilajim, apud la loko, kie la &#x15D;oseo dividi&#x11D;as en tri vojojn. La
infanoj asertas, ke la veturilo prenis la vojon, kondukantan al la
arbaro, sed la juna virino estas tute certa, ke &#x11D;i sin turnis en la
nordan karavanvojon al Akkad, A&#x15D;ur kaj Ninive. Pli ver&#x15D;ajne la junulino
estas prava. &#x15C;i havis fremdlandan aspekton kaj fremdlandan parolmanieron.</p><p>� Do estas anta&#x16D; ni tri ebla&#x135;oj rilate al la celo de la voja&#x11D;o: Asirio;
la arbara &#x109;asdomo de la re&#x11D;o; a&#x16D; la vasta re&#x11D;a bieno kun &#x109;eval- kaj
brutedukejoj. Oni flustras, ke la re&#x11D;o volas honori Omaron, kaj loki lin
tien kiel intendanton de la re&#x11D;aj bestoj.</p><p>� La&#x16D; ama rekomendo de Zir-Nana, tre kredeble, � aldiris Ilu-ulba.</p><p>&#x15C;ankhatum, ne atentante la interrompon de la kolego, da&#x16D;rigis sian raporton:</p><p>� Staras plue anta&#x16D; ni jenaj demandoj: &#x108;u efektive la re&#x11D;o mem
sendis forkonduki Omaron, kaj se jes, kial? A&#x16D; &#x109;u iu alia volas lin
&#x15D;irmi kontra&#x16D; ni? La palacestro kaj la gvardiestro havas nenian scion
pri a&#x16D;dienco donita a&#x16D; donota al Omar. Lia nomo ne trovi&#x11D;as sur la
taglisto. Neniu scias, kiu donis la ordonon al Padan-Rimmu a&#x16D; al Hamor
venigi Omaron. Cetere Padan-Rimmu estas unu el la oficiroj de la
gvardio, kiuj ofte havas la honoron prizorgi komisietojn por la re&#x11D;ino
a&#x16D; sinjorinoj de la kortego.</p><p>Ree Ilu-ulba interrompis la raportanton:</p><p>� Mi tute ne dubas, ke Zir-Nana
estas la aran&#x11D;intino de &#x109;i tiu filudo. &#x15C;i amas Omaron.</p><p>Uzibitum respondis dubeme:</p><p>� &#x15C;i ne kura&#x11D;us ordoni en la nomo de la re&#x11D;o, sen permeso.</p><p>Ilu-ulba rediris: Dirante tion, vi montras, Uzibitum, ke vi ne konas la virinon.</p><p>� Kial ne pere de la re&#x11D;ino, � seke demandis &#x15C;ankhatum.</p><p>� Eble, � respondis Uzibitum penseme, � la du virinoj havas unu
kunfanditan koron; kaj la re&#x11D;ino estas senvola anta&#x16D; la alia. Tamen la
re&#x11D;ino estas tre singarda. � Alirante la marmoran tablon, kaj deprenante
de &#x11D;i du cilindretojn, li diris plue: � Jen alvenis plua komplika&#x135;o.
Nelonge post via foriro hodia&#x16D; matene, mi ricevis jenan komunikon de
Ajla. A&#x16D;skultu:</p><cite><p>�Al Uzibitum, plej riverencinda &#x109;efpastro, Ajla, lia
servistino, sendas saluton. Nana kaj &#x15C;ama&#x15D; pligrandigu la nombron de
viaj feli&#x109;aj tagoj. Unu tagon post la malapero de Lemuel malaperis anka&#x16D;
Adaha, bela juna servistino de Omar, kune kun ties filineto. Adaha estas
samlandanino kun Lemuel, kaj ties konfidatino. Nupta diras, ke Omar
estas dio en &#x15D;iaj okuloj. &#x108;iuj ser&#x109;oj en la da&#x16D;ro de du tagoj estis
vanaj. Povas esti, ke la knabino ka&#x15D;e a&#x16D;skultis interparolon inter ni,
kaj scii&#x11D;is pri niaj sekretaj planoj kaj pri la morto de la edzino kaj
de la filoj de Omar, kiun Zir-Nana okazigis. &#x108;u Adaha vojiras al Babel?
La servistoj de via sankta mo&#x15D;to ser&#x109;u tie; ni da&#x16D;re ser&#x109;os &#x109;i tie kaj
en &#x15D;ia hejmlando. Bonfartu.�</p></cite><p>� Fantazia ideo! � ekkriis &#x15C;ankhatum.</p><p>Ilu-ulba diris:</p><p>� Fantazia&#x135;oj ne lo&#x11D;as en la kapo de Ajla. &#x15C;i konas la
knabinon; ni ne konas &#x15D;in. Enami&#x11D;intaj knabinoj ofte faras strangajn heroa&#x135;ojn.</p><p>Gravamiene Uzibitum diris:</p><p>� Tio estas tre malagrabla nova&#x135;o. &#x108;u la ideo
estas fantazio a&#x16D; ne, ni nepre devas agi la&#x16D; &#x15D;ia konsilo, kaj duobligi
nian viglecon. Nia honoro estas en dan&#x11D;ero.</p><p>Ilu-ulba sugestis:</p><p>� Ni devas unue eltrovi, kion Zir-Nana scias pri la malapero de Omar�</p><p>� Mi opinias, � rapide interrompis lin &#x15C;ankhatum, � ke ni devas demandi
la re&#x11D;on, kion <emphasis>li</emphasis> scias pri la mistera voja&#x11D;o de Omar. Estas ja tre
oportune, ke li atendas vin, Uzibitum; ni &#x109;iuj iru.</p><p>Uzibitum ne tuj respondis. Li vidis en la intenco de &#x15C;ankhatum grandan
dan&#x11D;eron, timante, ke tia pa&#x15D;o povus trofruigi teruran batalon kontra&#x16D;
la re&#x11D;o kaj la kontra&#x16D;pastra partio. Jam de kelka tempo politikaj
fajreroj subbruladis, kaj disputo pri Omar facile povus ventumi ilin &#x11D;is
neregeblaj flamoj. &#x15C;ankhatum ree parolis:</p><p>� La batalo nepre okazos. Ne gravas, kiam &#x11D;i okazos. <emphasis>Ni</emphasis> estas pretaj
komenci.</p><p>Uzibitum remetis la cilindretojn sur la tablon kaj dum kelka tempo
rigardis la marmoran supron, &#x15D;ajne en profunda enpenseco. Li faris tion
por doni al Ilu-ulba tempon eldiri sian opinion. La pli juna hereda
&#x109;efpastro kaptis la okazon kaj diris:</p><p>� Kiom pli longe ni hezitadas? &#x108;u vi ne vidas, Uzibitum, ke la re&#x11D;o de
tago al tago plifortigas sian pozicion? Li sin &#x109;irka&#x16D;as per kreskanta
nombro da potencaj princoj, liaj kreita&#x135;oj, kiuj pro dankemo staros &#x109;e
lia flanko, kio ajn okaze estus lia plano de agado. Mi laci&#x11D;as de
senfina prokrastado, kaj tiel same, kiel nia sa&#x11D;a kolego &#x15C;ankhatum,
opinias, ke ni devas tuj agi.</p><p>Kun trankvila decideco, kiun la heredaj pastroj timis, Uzibitum respondis:</p><p>� Miaj fratoj, la batalo, pri kiu vi parolas, nepre venos. Vero. Sed
sa&#x11D;a generalo elektas la plej ta&#x16D;gan lokon kaj la plej &#x11D;ustan tempon por
batalo. Ni ne trovi&#x11D;as en la nuna momento sur la plej ta&#x16D;ga loko, nek
alvenis la plej oportuna tempo. La afero ne estas tiel ur&#x11D;a. La re&#x11D;o
estas &#x15D;anceli&#x11D;ema. Mankas al li oportuna ka&#x16D;zo, e&#x109; preteksto starigi
publikan malpacon kontra&#x16D; ni, � supoze, ke li havas la kura&#x11D;on necesan.
Dume ni zorge pesu la oportuna&#x135;ojn kaj la maloportuna&#x135;ojn; kaj decidu
post deca primedito: unue, la okazinta&#x135;oj en Betra&#x125;, en la okazo, se ili
diskoni&#x11D;us, ne helpus al ni gajni la subtenon de la popolo. La re&#x11D;o kaj
lia kortego la&#x16D;te malaprobus ilin kun abomeno, pro politikaj motivoj.
Due, per sia afableco kaj prudenta malavareco, okaze de la adeptigo de
la princo, la re&#x11D;o plie firmigis sin en la favoro de la Babelanoj. La
bruaj salutoj sur la stratoj nepridubeble tion montris. Trie, la
politiko de la re&#x11D;a partio, nutrata, se ne iniciatita de tiu rampa&#x135;o,
Ilu-ittia, prosperis en la lasta tempo pli bone, ol vi &#x15D;ajne estas
inklinaj konfesi. Kvare, la sekreta societo, estrata de Dingir, kiu
volas detrui la pastran potencon e&#x109; pli, ol &#x11D;i celas detrui la re&#x11D;an
potencon, estas tro bone organizita. Ni unue malfortigu la influon de
Ilu-ittia, kaj kaptu Dingiron kaj liajn le&#x16D;tenantojn. Mi a&#x16D;dis, ke
Dingir alvenis en Babel anta&#x16D; nemultaj tagoj, ktp. &#x108;i tiuj konsideroj
jam sufi&#x109;e plipezas &#x109;iujn favorajn oportuna&#x135;ojn, kiuj sin povus prezenti
hodia&#x16D;. &#x108;iuokaze mankas al ni hodia&#x16D; vespere la tempo por deca
interkonsili&#x11D;o, &#x109;ar mi jam devas forrapidi, por ne malfrui. Adia&#x16D;.</p><p>Uzibitum sin turnis por foriri. Liaj kolegoj ekaspektis &#x109;agrenitaj.
&#x15C;ankhatum diris iom malafable:</p><p>� Bone, Uzibitum, ni do atendos vin en nia &#x109;ambro en la granda templo.
&#x108;i tiu afero ne permesas prokraston.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XVI</p><p>Heroa sinofero</p></title><p>La saman posttagmezon kolekti&#x11D;is anta&#x16D; la &#x109;efa pordego de la re&#x11D;a palaco
granda popolamaso. La re&#x11D;ino, du horojn anta&#x16D;e, iris en la templon de
sia favorata diino Ninmakh, por publike danki al &#x15D;i pro &#x15D;ia favorkoreco
al la princo Ilu-Zat. &#x15C;i veturis en bele ornamita, parada portilo,
akompanate de Zalmuna kaj aro da korteganinoj. Multaj homoj, precipe
virinoj, avide kaptis la okazon rigardi de proksime, ne nur la majestan
re&#x11D;inon, sed anka&#x16D; la belan pastrinon, kiu estis por ili sor&#x109;a persono,
inspiranta preska&#x16D; solenan timon pro siaj supozitaj magiaj povoj kaj pro
sia sankteco. La popolamaso estis tute kontenta atendi la nerapide
movi&#x11D;antan procesion en la da&#x16D;ro de du horoj kaj pli, sub brulantaj
radioj de somermeza suno. Tia oportuna okazo, saluti la eminentajn
sinjorinojn kaj, feli&#x109;e, ricevi de ili rideton a&#x16D; afablan rigardon,
egalvaloris multan &#x11D;enon.</p><p>Inter la svarma homamaso estis Lemuel kaj Hagaj, kune kun seso da
dungitaj sentimuloj, kiuj, je diversaj distancoj, tenis sin pretaj
&#x109;iamaniere helpi en okazo de bezono. La&#x16D; sugesto de Hagaj, li kaj lia
sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi
eventualajn persekutantojn. Neordinara simileco de ekstera&#x135;o faris tion
praktika sugesto. Longe anta&#x16D; la alveno de la re&#x11D;ina procesio Lemuel
elvendis siajn �fre&#x15D;ajn, bongustajn fruktojn�, kaj vendis, je altaj
prezoj, starlokojn sur sia iom kaduka pu&#x15D;veturilo. Li mem staris en la
unua vico de la amaso, anta&#x16D; la veturilo, kaj Hagaj malanta&#x16D; &#x11D;i. Fine
alvenis la anta&#x16D;gvardio, kaj la vidavida homamaso elstre&#x109;is la kolojn,
por ne maltrafi iajn vidinda&#x135;ojn. Post vico da kortegaj oficiroj,
mar&#x15D;antaj kun pompa parado, venis du homportiloj, flankon &#x109;e flanko,
portataj de po kvar fortmuskolaj viroj. Sur unu portilo vidi&#x11D;is la
re&#x11D;ino, kaj sur la alia, iom malpli granda kaj malpli lukse ornamita,
ku&#x15D;is Zalmuna malanta&#x16D; diafanaj kurtenoj. Amba&#x16D; afable &#x109;irka&#x16D;rigardis
kaj per pla&#x109;ivolaj ridetoj respondis al la fervoraj vivu-krioj de la homoj.</p><p>Sentante sin ekster dan&#x11D;ero pro sia alivestiteco, Lemuel sentime
rigardis Zalmunan, kiam &#x15D;i tre proksime de li preterpasis. Sed li tro
malalte taksis la viglecon de la virino. Subite la bonhumora esprimo de
&#x15D;ia viza&#x11D;o &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is en aspekton de eksciti&#x11D;o. &#x15C;i rekonis lin. Sin
turnante al la re&#x11D;ino, &#x15D;i flustris:</p><p>� Rigardu, mia re&#x11D;ino, jen staras Lemuel, alivestite kiel kamparano. Mi
estas tute certa, ke tio estas li. Volu ordoni, mi petas, ke venu &#x109;i
tien unu el la oficiroj.</p><p>La re&#x11D;ino tuj eldiris la ordonon; kaj juna, viglaspekta gvardiano aliris
la re&#x11D;an portilon. &#x108;i tiu okaza&#x135;eto ne maltrafis la atenton de la
&#x109;irka&#x16D;starantoj, kiuj tamen ne havis supozeton pri &#x11D;ia signifo, krom
Lemuel kaj Hagaj.</p><p>� &#x15C;i rekonis vin, Lemuel, � flustris Hagaj en Egipta lingvo al sia
sinjoro. � Forsavu vin kiel eble plej rapide, mi petas vin.</p><p>� Eble vi estas prava, mia bona Hagaj. Mi iros maldekstren; vi iru
dekstren. Ni vesto&#x15D;an&#x11D;u kaj renkonti&#x11D;u post subiro de la suno en la domo
de la pramisto.</p><p>� Bone. Prenu kun vi du a&#x16D; tri virojn. Mi prizorgos la veturilon.</p><p>� Ne�</p><p>� Tamen; forrapidu. Ne timu pro mi, mi petas.</p><p>Tuj kiam la popolamaso komencis formovi&#x11D;i, Lemuel tralaboris al si
vojon, kaj malaperis kune kun tri el la dungitoj, kiuj, diveninte, ke ia
maloportuna&#x135;o okazis, ne ordonite sekvis lin.</p><p>Hagaj trankvile restis apud la veturilo. Per signo alvokinte filon de la
pramisto, li ordonis al li, sin teni preta, kaj poste sekvi lin, je
kelka distanco.</p><p>Intertempe la re&#x11D;ino kaj &#x15D;ia sekvantaro eniris la pordegon, gardatan de
la kolosaj �Sedoj�. Nemultajn minutojn poste elvenis el la gvardiejo
nombro da viroj, malkune, kiuj tuj sin enmiksis en la jam disi&#x11D;anta
popolamaso, sub estreco de la juna oficiro, kiun la re&#x11D;ino anta&#x16D;e
alvokis al si. Hagaj tion atendis. Li ne evitis la ser&#x109;on, sed male
restis, &#x11D;is li estis certa, ke la oficiro lin ekvidis. Tiam li prenis la
timonojn de la veturilo, kaj &#x15D;ajne indiferente kaj nesuspekteme
forruladis &#x11D;in. Lia nobla viza&#x11D;o estis gravamiena, kaj en liaj okuloj,
kiuj de tempo al tempo kvaza&#x16D; pre&#x11D;e levi&#x11D;is al la &#x109;ielo, vidi&#x11D;is solena
decidemo. Malrapide li iris tra strato post strato, celante magazenon de
Lemuel, kiu tiam, la&#x16D; lia scio, estis preska&#x16D; malplena kaj tute senhoma.
Li sciis, ke la viroj, ses a&#x16D; sep, da&#x16D;re sekvis lin je diversaj interspacoj.</p><p>Post duonhoro li eniris malri&#x109;ulan kvartalon apud la rivero, kaj fine
atingis la celitan magazenon, starantan aparte inter disaj budoj,
barakoj kaj aliaj tenejoj. Malferminte pezan pordon, li pu&#x15D;is la
veturilon en la tenejon. Apena&#x16D; li sin trovis trans la sojlo, eniris
post li du el la viroj, kiuj sekvis lin de proksime. Hagaj sin turnis,
kaj kun &#x15D;ajnigita surprizo demandis:</p><p>� Kion vi volas? Kion vi ser&#x109;as &#x109;i tie?</p><p>Intertempe anka&#x16D; la ceteraj viroj envenis. Unu el ili fermis la pordon,
dum la aliaj rapide &#x109;irka&#x16D;is Hagajon por malhelpi forkuron. La oficiro
ekparolis:</p><p>� Viaj malicaj intrigoj fini&#x11D;as &#x109;i tie, Lemuel. Oni rekonis vin malgra&#x16D;
via lerta alivesti&#x11D;o.</p><p>� Mi estas malri&#x109;a fruktovendisto, � respondis Hagaj. � Vi trompi&#x11D;as,
sinjoro.</p><p>� Ne, mi ne trompi&#x11D;as, trompulo! � rediris la oficiro, � mi mem vidis
vin, starantan anta&#x16D; via pu&#x15D;veturilo. Via alivesto ne estis sufi&#x109;e efika.</p><p>Interplektante la brakojn sur la brusto, kaj elrektigante sin, Hagaj
spite rigardis al viza&#x11D;on de la oficiro kaj diris:</p><p>� Nu, mi estas Lemuel! Kion do vi volas, mortigema lakea&#x109;o de malvirta
virino?</p><p>� Vin &#x135;etu sur la hundon! � furioze ekkriis la gvardiano.</p><p>Momenton poste la nobla maljunulo sen&#x15D;anceli&#x11D;e ricevis seson da mortigaj
vundoj, kaj malvive falis teren.</p><p>� Envolvu la kadavron en saka&#x135;on, � ordonis la estro, � kaj forigu la
sangon de sur la tero. Ni devas atendi &#x11D;is mallumi&#x11D;o. Tiam forportu &#x11D;in
kaj &#x135;etu en la riveron. Tiele pereu &#x109;iuj blasfemantoj kaj malamikoj de
la dioj!</p><p>Tri horojn poste la bando &#x15D;teliris el la magazeno per pordo, donanta
alirejon al kajo. Ili portis la mortigiton en malgranda boato. Du viroj
remis kelkan distancon al la mezo de la rivero, kaj faligis en la akvon
la kadavron, pezigitan per &#x15D;tonoj.</p><p>Elon, la juna pramisto, estis sekvinta la bandon je sendan&#x11D;era
interspaco, kaj observis la tutan okazinta&#x135;on, parte tra fendeto en la
pordo. Kun miro li demandis sin, kial tia, &#x15D;ajne viglega viro tiel
mallerte lasis ilin kapti kaj mortigi lin. Ke tio povus esti nobla,
intence farita sinofero, neniel venis en la kapon de la krudulo.</p><p>Gaje kaj tre kontenta pri si mem la estro de la bando iris al la
renkonto de Zalmuna en la parko malanta&#x16D; la re&#x11D;a palaco. Bonege
prosperis al li plenumi la komision, konfiditan al li de la re&#x11D;ino kaj
de la bela pastrino. Jam li vidis sin en la pensoj sekreta konfidato de
la plej altaj kaj belaj sinjorinoj de la kortego, kaj revis pri belaj
aventuroj kaj rapida plialtrangi&#x11D;ado. Zalmuna atendis lin senpacience de
pli ol unu horo. La &#x11D;ojo, kiun inspiris al &#x15D;i la espero, ke la oficiro
sukcesos okazigi la morton de &#x15D;ia &#x109;efa malamiko, Lemuel, multe sufoki&#x11D;is
de nova&#x135;o, intertempe ricevita, pri la subita malapero de Adaha kaj de
Naama. Kvankam &#x15D;i forte penis kredigi al si, ke la aludo de Ajla pri la
amo de Adaha al Omar kaj pri la ver&#x15D;ajna celo de la knabino estas
ridindaj fantazia&#x135;oj, &#x15D;i ne povis forigi la eblecon el siaj pensoj. Levi
la okulojn al tia nobelo, kiel Omar, estus de la flanko de juna
servistino, iama sklavino, netolerebla aroganteco. Kaj pri juna, alloga
virino, entrepreninta tian dan&#x11D;eran voja&#x11D;on, sola, oni e&#x109; ne a&#x16D;dis en
baladoj. Pa! sensenca&#x135;o! � Kaj tamen, supoze, ke la knabino lin amas.
Kio do? &#x108;u &#x15D;i mem, sur &#x15D;ia loko, ne estus inklina fari tion saman?
Certe! &#x108;iuokaze, estus tre nekredeble, ke &#x15D;i eltrovos la ka&#x15D;ejon de
Omar; kaj en la okazo, ke &#x15D;i ankora&#x16D; ne trafis Lemuelon, &#x15D;i certe
perdi&#x11D;os en tia urbego kiel Babel.</p><p>La maltrankvilajn meditojn de Zalmuna interrompis la alveno de la
atendita gvardiano. &#x15C;i akceptis la iom ornamitan raporton de la oficiro
kun granda &#x11D;ojo kaj sen&#x15D;ar&#x11D;i&#x11D;o de la koro.</p><p>� &#x108;u vi estas certa, ke la viroj scias nenion pri la personoj, kiuj
komisiis vin? � demandis Zalmuna.</p><p>� Ili ne havas e&#x109; supozeton, mia sinjorino, mi &#x135;uras per la glora diino,
kies honorata pastrino vi estas. Kiel Lemuel, tiel pereu &#x109;iuj viaj
malamikoj kaj &#x109;iuj blasfemantoj al la dioj!</p><p>� Nu, � diris Zalmuna, tre kontenta pri la fervoro de la juna kavaliro,
� se vi estas diskreta kaj sindonema, eble vi povos servi al ni per
pluaj komisioj. Sed memoru, ke la aferoj de la granda diino postulas
nepran sekretecon.</p><p>La koro de la viro eksaltis de &#x11D;ojo. Riverencinte anta&#x16D; la adorata
pastrino, li diris:</p><p>� De nun mi havos nur unu deziron, nome fidele servi al la re&#x11D;ino kaj al
vi, mia sinjorino. Mi taksos mian vivon kiel grenventuma&#x135;on, kompare kun
la feli&#x109;o servi al vi!</p><p>� Mi kredas, � respondis Zalmuna kun dignoplena sinteno, � en okazo de
bezono ni scias, kie vin trovi. Nun, foriru tra la pordo apud la
&#x109;evalejo; kaj la dioj gardu vin.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Se amo al Omar kaj indignego kontra&#x16D; Zalmuna kaj la &#x109;efpastroj ne
subtenus Lemuelon, li jam anta&#x16D;e forlasus la na&#x16D;zan kvartalon, en kiu li
eklo&#x11D;is, kaj rompus la interrilatojn al la malnobla pramistaro, kiun li
dungis. Kutiminte al kunuleco kun &#x109;iuspecaj homoj en multaj landoj, li
ne estis tre na&#x16D;zi&#x11D;ema, sed kuntu&#x15D;i&#x11D;ado kun kanajlaro, tia, kiun li
renkontadis en la malpura gastejo de la Mitanido, preska&#x16D; transpa&#x15D;is por
li la limon de elportebleco. Tamen li kredis, ke nur tie li povas trovi
sendan&#x11D;erecon, kaj ke la krudaj riverlaboristoj estas por li en la nunaj
cirkonstancoj la plej ta&#x16D;gaj helpantoj.</p><p>Jam longan tempon post la subiro de la suno Lemuel atendis en la doma&#x109;o
de la pramisto la alvenon de Hagaj kaj de Dingir, kiun li anta&#x16D;e petis
viziti lin tie la saman vesperon. Li sentis kreskantan maltrankvilon pro
Hagaj kaj beda&#x16D;ris, ke li konsentis sin vesti sammaniere kiel li.</p><p>Elon eniris la &#x109;ambron, en kiu Lemuel sidis sur paka&#x135;o da komerca&#x135;oj. La
juna viro estis el la dungitaj viroj la plej inteligenta kaj la plej
fidinda kaj la sola, kiu montris sufi&#x109;e da intereso en la misteraj
aferoj de la sinjoroj, kies verajn nomojn li ne sciis.</p><p>� Nu, � demandis Lemuel, � kie estas Gomer?</p><p>� Sinjoro, � respondis Elon eviteme, � mi precize plenumis la ordonon de
Gomer, kaj sekvis lin de malproksime.</p><p>� Kio do okazis?</p><p>� Aro da viroj el la palaco anka&#x16D; sekvis lin de pli proksime, sed kun
malbona intenco�</p><p>� Da&#x16D;rigu.</p><p>� Mi timas, sinjoro, ke mal&#x11D;ojo plenigos vin, kiam vi scios, ke via
amiko plu ne vivas.</p><p>Lemuel eksaltis kriante:</p><p>� Kio? Plu ne vivas?</p><p>� Tiel estas. La viroj sekvis lin &#x11D;is senhoma kvartalo apud la rivero,
kie staras kelke da malnovaj tenejoj. Mi ofte miris, ke Gomer ne
rimarkas, ke viroj sekvas lin. Poste la afero aspektis, kvaza&#x16D; li volas
konduki ilin en embuskon. Gomer eniris unu el la konstrua&#x135;oj, kaj la
viroj sekvis lin. Tra fendo en la pordo mi observis la tutan aferon.
Post amba&#x16D;flankaj insultoj Gomer ricevis dekon da mortigaj pikegoj. Li
neniel penis sin defendi; kaj mi ne povis savi lin, sinjoro. Kio estis
mi, kontra&#x16D; ok armitaj gvardianoj? mi atendadis, por vidi, kio okazos
plue. Jam komencis mallumi&#x11D;i. Fine la viroj metis la kadavron en boaton,
kaj du el ili remis rivermezen. Tie ili &#x135;etis lin en la akvon. Mi a&#x16D;dis
la pla&#x16D;don. Poste mi &#x15D;teliris &#x109;i tien kun mal&#x11D;ojo en la koro, por sciigi
al vi. Vidu; mi diris al vi la veron. Morga&#x16D; matene vi povos rigardi la
postesignojn de la sango de via amiko, kvankam la friponoj kovris ilin
per sablo. Mi povos konduki vin al la loko.</p><p>Per mangesto Lemuel petis Elonon lasi lin sola, kaj ree sidi&#x11D;is sur la
paka&#x135;o, de kiu li saltis momenton anta&#x16D;e. Ka&#x15D;ante la viza&#x11D;on en la
manoj, li ekploris:</p><p>� Hagaj, Hagaj, � li &#x11D;emis, � &#x109;u iam trovi&#x11D;is alia animo tiel fidela
kiel vi?</p><p>Lemuel ne povis dubi, ke Hagaj intence oferis sian vivon, por ebligi al
li plenumi siajn planojn pli libere kaj sendan&#x11D;ere. El la profundo de la
koro li beda&#x16D;ris la teruran oferon de la amata servisto, sentante, ke la
plej grandaj profitoj, kiujn li povos tiri el &#x11D;i, estas kompare sensignifaj.</p><p>Fine la alveno de Dingir levis lin el lia mal&#x11D;oja medito. &#x108;i tiu estis
meza&#x11D;a viro kun impona ekstera&#x135;o. Rekta, iom fiera sinteno; alta,
pensema frunto; sentimaj okuloj kaj firmetrajta bu&#x15D;o donis al li
aspekton de viro destinita estri aliajn. Li haltis &#x109;e la pordo de la
malalta kaj malhele lumigita &#x109;ambro, kaj dum kelke da momentoj rigardis
kun miro la viron, kiun renkonti li venis � malgajan, kurbi&#x11D;intan
figuron en profunda enpenseco.</p><p>� Ho, Lemuel, � li ekkriis fine, � neordinara&#x135;o estas vidi vin en tia
senespera humoro!</p><p>Lemuel levi&#x11D;is kaj respondis:</p><p>� Mia animo estas plena de mal&#x11D;ojo. Hagaj,
la plej fidela servisto, kiun iam sinjoro havis; Hagaj, kiu estis por mi
amata frato, jam ne vivas. Post trankvila pripenso li oferis sian vivon
por savi mian, por plifaciligi al mi la plenumadon de miaj planoj. Li
donis al Zalmuna, alinomita Zir-Nana, kaj al la &#x109;efpastroj okazon
mortigi lin per siaj oficialaj mortigistoj. Li pensigis ilin, ke ili
silentigis min, la &#x109;efmalamikon, por &#x109;iam. Lia korpo ripozas sur la
fundo de la rivero. Lemuel do estas mortinta; kaj mi povos tiom pli
libere da&#x16D;rigi mian agadon kontra&#x16D; ili.</p><p>� Granda estas via perdo, ho Lemuel; kaj komprenebla via mal&#x11D;ojo, �
diris Dingir. � La mondo ne posedas multajn tiajn noblulojn, kiel Hagaj,
nek multajn tiajn sinjorojn, kiel vi. Kiu iam a&#x16D;dis pri alia sinjoro,
kiu el sklavo faris amikon liberan kaj fraton amatan? Nobleco noblecon
naskas.</p><p>� Nu, Dingir, � demandis Lemuel, dezirante &#x109;esigi la fluon de la
multvorta&#x135;o, kiun la amiko &#x15D;ajne volis elver&#x15D;i, � kian nova&#x135;on vi alportas?</p><p>� Nia sekreta samideano en la palaca gvardio raportas jene: La re&#x11D;a
&#x109;aro, kiu venigis vian amikon Omar el la astrologia kolegio, ne eniris
la anta&#x16D;korton de la palaco per la granda &#x109;efpordo. La veturigisto de la
&#x109;aro, viro, nomita Hamor, estas unu el la &#x109;efaj veturigistoj de la re&#x11D;o,
kaj, kompreneble, &#x109;ie bone konata. La oficiro estis unu Padan-Rimmu, unu
el la plej dandaj oficiroj de la palaca gvardio, kaj ano de altranga
familio. De tempo al tempo li ricevas negravajn komisiojn de la re&#x11D;ino,
kiuj preska&#x16D; kirlas al li la kapon, kaj igas lin neelporteble fiera.
Liaj kolegoj pro tio ne amas lin. Malfrue, en la posttagmezo, &#x109;irka&#x16D; la
tempo de la vespera brulofero, revenis Hamor sola kun sia &#x109;aro, enirante
la palacan korton tra la pordo apud la &#x109;evalejo. El tio oni povas
iamezure konkludi la distancon de la loko, kien ili kondukis vian
amikon. Padan-Rimmu ankora&#x16D; ne estis reveninta anta&#x16D; unu ka&#x15D;buo.</p><p>Dingir &#x109;esis paroli, kaj Lemuel, per mangesto petinte la amikon sidi&#x11D;i
sur rulo da vela&#x135;o, ree eksidis sur la paka&#x135;o, sur kiu li sidis anta&#x16D;e.
Tie la maljunulo ree enfalis en longan, profundan mediton. La mistero
&#x109;irka&#x16D;anta la subitan forveturon de Omar pliprofundi&#x11D;is. Ju pli li
pririgardis la tutan aferon el &#x109;iuj eblaj flankoj, des pli li
konfuzi&#x11D;is. Kio &#x15D;ajnis al li plej nekomprenebla, estis la trankvila,
kura&#x11D;iga rideto, kiun li vidis sur la viza&#x11D;o de Omar, kvaza&#x16D; &#x109;i tiu
volis diri: �Ne timu pro mi, amiko, &#x109;io iros bone�.</p><p>Dingir atendis kun pacienco, ne interrompante la mediton de la
komercisto, kies mieno vidigis ne nur mal&#x11D;ojon, sed anka&#x16D; konfuzitecon.
Fine Lemuel levis la okulojn, kaj senekscite diris:</p><p>� Mi dankas vin, Dingir, por via bona servo; � kaj ree silenti&#x11D;is.</p><p>Post kelka tempo, vidante, ke Lemuel ne volas priparoli la aferon,
rilatantan al Omar, Dingir diris:</p><p>� Mi havas pluan nova&#x135;on, Lemuel, kiu surprizos vin.</p><p>� Parolu, mi petas.</p><p>� Anta&#x16D; ol mi venis &#x109;i tien � kaj tio ka&#x16D;zis mian malfrui&#x11D;on � sendito
de Uzibitum sekrete vizitis min.</p><p>� Ha!</p><p>� La ulo estis lerte malpreciza kaj tiel elturni&#x11D;ema, kiel lia sankta
sendinto. Apartigite de beleta multvorteco, la komuniko estas la jena:
Uzibitum proponas al mi personan kunlaboradon.</p><p>� Ho! Kontra&#x16D; kiu?</p><p>� &#x11C;uste tiun saman demandon mi faris, same subite, sed la vulpo ne volis
sin fordoni, kaj malrekte sugestis, ke sendube ekzistas inter ni por
utila kunlaborado sufi&#x109;e da komunaj idealoj, kiujn mi povos aerumi kune
kun lia &#x109;efpastra mo&#x15D;to. Tamen tiom prosperis al mi elpremi el li, ke
Ilu-ulba kaj &#x15C;ankhatum nenion scias pri &#x109;i tiu propono.</p><p>� Kompreneble ne. Evidenta fendeto en ilia harmonio. Kion vi faros?</p><p>� Mi ne &#x15D;teliros en morta silento de la nokto en la palacon de Uzibitum,
por eble meti mian piedon en reton, a&#x16D; mian kapon en la bu&#x15D;egon de
leono. Mi jam informis liajn karajn kolegojn pri tiu proponeto.</p><p>� Per tio vi faros el fendeto fendegon.</p><p>� &#x11C;uste tion, � vivece rediris Dingir. � Fendita bastono facile rompi&#x11D;as.</p><p>� Vera&#x135;o, ho Dingir; tamen, memoru: malgra&#x16D; la nedubebla supereco de
Uzibitum super siaj fieraj kolegoj, povas esti, en okazo de disrompi&#x11D;o,
ke li malvenkos. La hereda principo estas tre profunde enradikigita en
la popolo. Estu singarda, do, ke vi ne tro fortikigu la reakcian
partion. Vi gajnus nenion per tio.</p><p>� El publika rompo povas rezulti nur malforti&#x11D;o de amba&#x16D; partioj; kaj mi
zorgos, ke la reputacio de amba&#x16D; sufi&#x109;e difekti&#x11D;u.</p><p>Lemuel ree enfalis en mediton. Post kelka tempo li subite levis la kapon
kaj diris:</p><p>� Mi povus sciigi al vi aferojn rilate al la karakteroj de la sankta
&#x109;efpastraro, kiuj ankora&#x16D; pliprofundigus vian abomenon kontra&#x16D; &#x11D;i,
kvankam vi estas adoranto de la samaj dioj.</p><p>Dingir ne tuj respondis. Malpla&#x109;is al li esti rigardata kiel kunadoranto
kun la &#x109;efpastroj; sed, havante sufi&#x109;an scion pri la kontra&#x16D;eco de
Lemuel kontra&#x16D; la preska&#x16D; universala kredo al multenombra diaro sub
malsamaj, naciaj nomoj, kaj pri liaj vastaj scioj pri la religia
historio de la mondo, li ne avidis entiri&#x11D;i en diskuton kun li. Fine li
diris eviteme:</p><p>� Mi timas, ke mi ne estas tre fervora adoranto de la dioj.</p><p>� Se la dioj estas adorindaj, vi devus adori ilin per via tuta fervoro,
Dingir. Se ne, esploru, &#x109;u Jehova, la Eternulo kaj Kreinto de la mondo,
ne indas vian adoron kaj vian servon?</p><p>Dingir respondis:</p><p>� Tio havas aspekton de sana prudento. Sed kion vi
povas sciigi al mi pri la sankta trio?</p><p>Lemuel rakontis al la revoluciulo tiajn okazinta&#x135;ojn en Betra&#x125;, pri kiuj
li ju&#x11D;is, ke li povas prudente paroli, ne malkovrante, tamen, la
interrilatojn inter Omar kaj Zalmuna. Fininte la rakonton, Lemuel demandis:</p><p>� &#x108;u ili vere pensas, ke ili povas servi al dio per tiaj malnoblegaj
faroj? Aliflanke, &#x109;u oni povas havi altan ideon pri la sankteco de dioj,
kiuj bezonas tiajn servojn?</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Jam vidi&#x11D;is en la oriento la unuaj signoj de venanta matenru&#x11D;o, kiam
Dingir levi&#x11D;is, por ser&#x109;i la vojon al la lo&#x11D;ejo, kie li sin ka&#x15D;is anta&#x16D;
tiuj, kiuj promesis malavare rekompenci &#x109;iun, kiu lin kaptos. Lemuel
ku&#x15D;i&#x11D;is sur amaso da vela&#x135;o en angulo de la &#x109;ambro, sin kovris per
mantelo, kaj balda&#x16D; poste endormi&#x11D;is. La maljunulo multe bezonis dormon.
Jam dum pli ol unu nokto li ne fermis la okulojn.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XVII</p><p>Adaha ser&#x109;as Omaron</p></title><p>Iafoje la sorto kondukas nin la&#x16D; vojo, sur kiu ni trafas mal&#x11D;ojojn,
&#x15D;ajne tre misterajn. Ni ne povas diveni ilian celon, nek ilian signifon.
Alifoje, &#x15D;ajnas al ni, ke ni estas luda&#x135;o de strangaj kunokaza&#x135;oj. En
pli meditemaj momentoj ni demandas nin, &#x109;u tiuj kunokaza&#x135;oj povas esti
tute sensignifaj; &#x109;u ili ne estas anta&#x16D;signoj de gravaj &#x15D;an&#x11D;oj en nia
sorto. Kio ajn estus la celoj de malfeli&#x109;oj trafantaj nin, kaj &#x109;u
strangaj okaza&#x135;oj &#x15D;an&#x11D;as la iradon de nia vivo, a&#x16D; ne, la sorto estas
nek blinda, nek kaprica.</p><p>Jarojn poste tiaj pensoj trairis la kapon de Adaha, kiam &#x15D;i rememoris la
okazinta&#x135;ojn de la tago, kiu nun okupos nian atenton. Sendube la leganto
jam konjektis, ke la junulino kun fremdlandaj aspekto kaj parolmaniero,
kaj la infanoj, pri kiuj &#x15C;ankhatum aludis en la raporto al Uzibitum,
estis Adaha kaj la infanoj de &#x15D;iaj gastigantoj. La leganto anka&#x16D;
konjektis, ke Adaha intence trompis la virojn, kiuj demandis pri la
direkto, en kiu la &#x109;aro iris.</p><p>La koro de la knabino eksaltis de eksciti&#x11D;o, kiam &#x15D;i subite vidis Omaron
preterpasi en eleganta veturilo; kaj e&#x109; pli furioze &#x11D;i batis de timo,
kiam, kelke da horoj poste, aro da viroj alvenis, rapidege rajdante sur
&#x15D;a&#x16D;mokovritaj &#x109;evaloj, kaj avide esplordemandis pri la preterpasintoj.
Okaze Adaha ku&#x15D;is sur la herbo apud la vojkruci&#x11D;o kune kun la du
infanoj, al kiuj &#x15D;i estis rakontanta historietojn el malproksima lando,
la lando de sia naski&#x11D;o. Ili estis preska&#x16D; tute ka&#x15D;itaj de la herba&#x135;o
kaj arbeta&#x135;oj; kaj la okupantoj de la &#x109;aro neniel atentis ilin, kvankam
la infanoj scivoleme levi&#x11D;is kaj salute balancis la manon al ili.</p><p>De kiam Lemuel, anta&#x16D; tri tagoj, foriris al Babel, alivestite kiel
malri&#x109;a kamparano, Adaha restis fidela al liaj konsiloj. Sed la tempo
pasis tre malrapide, kaj &#x15D;i &#x109;agreni&#x11D;is pro sia neaktiveco. &#x15C;i sentis kun
beda&#x16D;ro, ke &#x15D;i ka&#x16D;zas al siaj amindaj gastigantoj nemalgrandan
&#x11D;enatecon, kvankam ili penis ne vidigi &#x11D;in, kaj &#x11D;entile sin gardis, ke
ili ne embarasu &#x15D;in per scivoleco.</p><p>La subita apero de Omar en bela, princa &#x109;aro, kaj poste, de la
persekutantoj, evidente neamikaj, tre konfuzis la knabinon. &#x15C;i forte
sopiris ekkomuniki&#x11D;i kun Lemuel, sed por tio mankis al &#x15D;i &#x109;iuj rimedoj.
Per diskretaj demandoj &#x15D;i eltrovis, ke la vojo, la&#x16D; kiu la veturilo
iris, kondukas nur al re&#x11D;a &#x109;asdomo; kaj ke tiu domo trovi&#x11D;as en la mezo
de vasta arbaro, aparta &#x109;askonservejo de la re&#x11D;o. Ludante kun la
infanoj, a&#x16D; plenumante facilajn hejmdevojn, kiujn &#x15D;i prenis sur sin, &#x15D;i
forte penis penetri en la misteron de la voja&#x11D;o de Omar, sed pro manko
de donita&#x135;oj, la peno estis sensukcesa. Tamen, longe anta&#x16D; nokti&#x11D;o &#x15D;i
decidi&#x11D;is, ke &#x15D;i devas ser&#x109;i sian sinjoron sen ia evitebla prokrasto,
kaj jam faris &#x109;iujn necesajn preparojn por efektivigi sian intencon.</p><p>Apena&#x16D; krepuski&#x11D;is, la sekvantan tagon, Adaha milde vekis la pli a&#x11D;an
infanon, okjaran knabinon, apud kiu &#x15D;i ku&#x15D;is en la sama tendo, kaj flustris:</p><p>� &#x15C;� &#x15D;� silentu. Kiam tagi&#x11D;os, sciigu al la gepatroj, ke mi devis
foriri. Mi revenos anta&#x16D; la vespero. Ili ne maltrankvili&#x11D;u pro mi. Ne
movi&#x11D;u, kaj ree ekdormu.</p><p>Senbrue la knabino &#x15D;teliris el la tendo, selis sian azenon, kiu noktis
en apuda herbejo, kaj rapide rajdis for en direkto al la re&#x11D;a &#x109;asdomo.
Tuj kiam &#x15D;i sin trovis ekster vido de la hejmbieno, &#x15D;i malrapidigis la
kuron de la besto, kaj alprenis la lar&#x11D;an kaj bone pavimitan vojon,
kondukantan al la arbara domo. La mateno estis malvarmeta; kaj morta
silento regis &#x109;ie. Post kelka tempo &#x15D;i elseli&#x11D;is kaj piediris &#x109;e la
flanko de la bela, kvieta azeno, por sin movi kaj dispeli la sensentecon
de la membroj. La silento premis kaj timigis &#x15D;in, kaj por faciligi al si
la koron, &#x15D;i parolis al la azeno, kvaza&#x16D; &#x11D;i estus homa esta&#x135;o.
Tiamaniere ili iradis kvar a&#x16D; kvin mejlojn, &#x11D;is ili atingis la randon de
la arbaro. La&#x16D; informoj, okaze ricevitaj, ankora&#x16D; kvin- &#x11D;is sesmejla
vojo tra densa arbaro ku&#x15D;is anta&#x16D; &#x15D;i. Anta&#x16D;en la knabino iris, malrapide
kondukante la azenon. &#x15C;ia koro estis premata de timoj. Maltrankvilaj
pensoj tumulte &#x135;eti&#x11D;adis en &#x15D;ia kapo: &#x108;u Omar efektive estas en la
arbara kastelo; &#x109;u dan&#x11D;eroj minacas lin tie; kaj &#x109;u prosperos al &#x15D;i vidi
lin, kaj interparoli kun li? &#x15C;i ankora&#x16D; ne sciis, kiel eniri en la
domon, kaj kiamaniere klarigi sian alvenon. &#x108;ia preteksto, kiu venis al
&#x15D;i en la kapon, aspektis tro never&#x15D;ajna kaj suspektinda. Post kelka
tempo &#x15D;i rimarkis &#x109;e la dekstra flanko malplenan spacon en la arbaro,
lumigitan de la suno, kiu jam sufi&#x109;e alten levi&#x11D;is super la horizonto.
Gaja kantado de birdoj, venanta el tiu direkto, allogis &#x15D;in; kaj
pensante, ke estas ankora&#x16D; tro frue en la mateno por prezenti al la
kastelanoj kredindan rakonton, &#x15D;i kondukis la azenon en tiun senarbejon.
Cetere, &#x15D;i povos tie man&#x11D;i la pecon da hordea pano, kiun &#x15D;i kunportis,
kaj lasi la beston &#x11D;ui la sukan herbon.</p><p>Adaha neniam anta&#x16D;e estis en tia densa, bela arbaro; kaj neniam anta&#x16D;e
&#x15D;i a&#x16D;dis tian ravan &#x125;oron de birdoj. &#x15C;i ankora&#x16D; ne vidis templon; sed al
&#x15D;ia viveca imago la majestaj arboj kun siaj densaj, kvaza&#x16D;
tegmentonformantaj bran&#x109;oj, prezentis solenejon similan al tiaj grandaj
temploj, pri kiuj &#x15D;i tiel ofte a&#x16D;dis Nuptan kaj vizitantojn el Babel
rakonti. Dum kelka tempo &#x15D;i fordonis sin al la animaltigaj impresoj,
kiujn faris sur &#x15D;in la neordinara &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o. La plumaj kantuloj &#x15D;ajne
prezentis matenajn la&#x16D;dhimnojn al la Kreinto; kaj la tuta naturo en
harmonia silento partoprenis la adorservon. Sed ne longe povis &#x109;i tiuj
sor&#x109;a&#x135;oj forlogi la knabinon for de la pensoj, kiuj premadis &#x15D;ian koron.
Senripozeco denove ekregis &#x15D;in. Tiel pasis pli ol unu horo.</p><p>Subite &#x15D;ajnis al &#x15D;i, ke &#x15D;i a&#x16D;das bruon de hufoj frapantaj la vojon.
Stre&#x109;e kaj kun maltrankvile batanta koro &#x15D;i a&#x16D;skultis. Jes; la
hufofrapado alproksimi&#x11D;as; kaj viraj vo&#x109;oj a&#x16D;di&#x11D;as. Rapide la vigla
knabino ka&#x15D;is la azenon kaj sin mem malanta&#x16D; oportuna arbeta&#x135;o, kaj
atendis. Post momento &#x15D;i vidis preterpasi kvin a&#x16D; ses virojn, rapide
rajdantajn sur &#x109;evaloj. Apena&#x16D; la bruo de la hufoj ekmalproksimi&#x11D;is,
Adaha a&#x16D;dis la&#x16D;tan, koleran interparolon de viroj. Scivoleme &#x15D;i
al&#x15D;teli&#x11D;is al la loko, kie la disputo, eble interbati&#x11D;o, okazis. Konfuza
sceno sin prezentis al &#x15D;i; sed balda&#x16D; &#x15D;i komprenis, ke unu aro da viroj,
proksimume ok armitaj piedsoldatoj, baris la vojon al la seso da
alrajdintoj, kiuj penis perforte sin pu&#x15D;i tra la homan barilon. Unu el
la alvenintoj, kredeble ilia estro, levis la manon kaj kriis:</p><p>� A&#x16D;skultu! En la nomo de la &#x109;efpastraro ni postulas liberan pasejon!</p><p>Unu el la kontra&#x16D;a partio respondis fiere:</p><p>� Spite al vi, molkapuloj, ni kontra&#x16D;staras vin en la nomo de la re&#x11D;o!</p><p>Adaha senbrue reiris al la azeno, kaj, &#x109;irka&#x16D;irante la disputantojn, ree
trafis la vojon en loko, kie ili ne povis &#x15D;in vidi. De tie &#x15D;i rapide
rajdis en direkto al la arbara kastelo, kaj atingis &#x11D;in post tri
kvaronoj de horo.</p><p>La re&#x11D;a &#x109;asdomo staris en la mezo de sufi&#x109;e vasta malplenejo, havanta la
formon de hufofero, kaj &#x109;irka&#x16D;ita de alta plektobarilo. &#x11C;i estis
belaspekta, unueta&#x11D;a konstrua&#x135;o, okupanta tri flankojn de rektangulo,
kaj, kompare kun la masiva palaco en la urbo, tre malpeze kunmetita,
pleje el ligno. Apud la enirejo en la &#x109;irka&#x16D;ejon, &#x109;e amba&#x16D; finoj de la
hufofero, staris aro da pli malgrandaj konstrua&#x135;oj, supozeble gardejoj,
&#x109;evalejoj ktp.</p><p>Elseli&#x11D;inte, Adaha eniris la pordejon, kondukante la azenon, kaj timeme
&#x109;irka&#x16D;rigardis. Momenton poste elvenis el amba&#x16D; flankoj seso da
gardistoj. Kun miro ili rigardis la belan knabinon kaj &#x15D;ian belan
azenon. Du el ili preska&#x16D; samtempe demandis:</p><p>� Kion vi volas &#x109;i tie?</p><p>Penante paroli kiel eble plej nature, kaj &#x15D;ajnigante surprizon, Adaha
respondis:</p><p>� Mi volas iri al Akkad; sed mi timas, ke mi prenis mal&#x11D;ustan direkton.</p><p>� Al Akkad? � demandis unu viro, iom dubeme. � Tio ja estas en longa
distanco de &#x109;i tie.</p><p>Alia demandis:</p><p>� Kion vi ser&#x109;as sola en Akkad?</p><p>Kun lerta rideto Adaha diris:</p><p>� Vere, jam de kelka tempo mi suspektis,
ke mi estas sur mal&#x11D;usta vojo; &#x109;ar mi ne a&#x16D;dis pri irejo tra tia densa
arbaro. Mi devas do iri returne &#x11D;is la vojkruci&#x11D;o. &#x108;u ne? Sed mi petas,
donu al mi trinki kaj al mia azeno. Volu anka&#x16D; pririgardi la dekstran
piedon de la besto. &#x15C;ajnas al mi, ke &#x11D;i iom lamas.</p><p>Du el la viroj foriris, por alporti akvon; kaj la aliaj sin okupis per
esplorado de la piedo de la azeno, &#x135;etante, dume, admirajn rigardetojn
al la knabino, kun &#x15D;iaj fremdlandaj ekstera&#x135;o kaj parolmaniero.
Kompreneble ili ne trovis ian difekton, &#x109;ar la piedo estis tute
bonstata. Unu viro, kredeble estro de la gvardianoj, montris iom da
suspektemo. Li diris:</p><p>� Sendube nia sinjoro Padan-Rimmu estos tre kontenta vidi &#x109;i tiun belan
beston kaj &#x11D;ian &#x109;arman rajdantinon. Unu el vi, Baltu, iru voki lin. Li
trovi&#x11D;as en la armilejo kune kun la malliberulo.</p><p>Ne bezone estis voki Padan-Rimmun. La alveno de Adaha ka&#x16D;zis jam sufi&#x109;e
da movado en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o de la palaco; kaj li, sekvate de Omar, venis,
por vidi, kio okazas. Sur la viza&#x11D;o de Omar sin montris apatio, kiu
tamen subite &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is en rigardon de granda surprizo. Feli&#x109;e lia
gardanto tion ne rimarkis; kaj Omar tuj devigis sin ree alpreni
indiferentan mienon. La gvardiestro raportis al Padan-Rimmu, kiu
a&#x16D;skultis kun miro, kaj iom nekredeble eklevis la brovojn. Okulumante
Adahan kun videbla plezuro, kiu tre malpla&#x109;is al Omar, kaj &#x11D;enis la
knabinon, la danda oficiro demandis &#x15D;in afable:</p><p>� Sed, &#x109;u vi ne trafis sur la vojo tra la arbaro anta&#x16D;gvardion? &#x108;u la
viroj ne sciigis vin, ke tio ne estas trairejo?</p><p>Adaha alvokis tutan sian kura&#x11D;on, kaj respondis &#x15D;ajne sen embaraso,
vidigante delikatan aktorina&#x135;on:</p><p>� Jes, mia sinjoro, mi vidis en kelka distanco <emphasis>du</emphasis> arojn da viroj,
la&#x16D;te interdisputantaj kaj poste interbatalantaj. &#x15C;ajnis, ke unu aro
volas trabati al si vojon tra la alia. Mi do &#x109;irka&#x16D;is la batalantojn tra
la arbaro, kaj da&#x16D;rigis mian vojon. En la arbaro, mi timas, ke mia bona
azeno difektis al si postan piedon.</p><p>Sciavide Padan-Rimmu demandis:</p><p>� Kiom da atakantoj vi vidis?</p><p>� Mi ne povis kalkuli ilin; eble ok a&#x16D; na&#x16D;.</p><p>� Ho! � ekkriis la oficiro, � seso da viroj, armi&#x11D;u kaj sur&#x109;evali&#x11D;u! Unu
alkonduku por mi anka&#x16D; viglan &#x109;evalon.</p><p>Sin turnante al Omar, li diris:</p><p>� Mi devas persone atenti &#x109;i tiun
aferon. Mi fidas vian honorparolon, Omar.</p><p>Omar respondis:</p><p>� Trankvili&#x11D;u, mia amiko, mi ne mal&#x15D;atos mian
honorpromeson. Cetere, forkuri estus tiel same senutile, kiel malprudente.</p><p>� Bone, mi fidas vin. &#x108;u tio ne estas eksterordinare bela azeno? Vi ja
estas spertulo pri bestoj.</p><p>Omar milde frapetis la preska&#x16D; blankan kolon de sia favorata azeno. �
Efektive, � li respondis, &#x15D;ajnigante nur neviglan intereson, � &#x11D;i estas
belega besto, tre fortmuskola kaj tamen gracia.</p><p>Dum la azeno montris signojn de kontenteco pro la ama atento de sia
sinjoro, &#x11D;i &#x15D;ajne ofendi&#x11D;is pro iom pli fortaj manfrapoj de la alia
viro. &#x108;i tiu kun surprizo kaj ioma malplezuro kriis:</p><p>� Vere &#x15D;ajnas, Omar, ke vi uzas sor&#x109;an influon sur &#x109;evaloj kaj azenoj!</p><p>Trankvile Omar respondis:</p><p>� Bestoj instinkte sentas inklinon al tiuj,
kiuj amas ilin.</p><p>En tiu momento la gvardianoj, preti&#x11D;inte, alrajdis, kaj Adaha faris uzon
el la okazanta tumulto, por flustri al Omar:</p><p>� Ho! mia sinjoro, � mi venis por averti vin pri dan&#x11D;eroj minacantaj
vin. &#x108;u Lemuel jam sciigis vin?� Efektive! Sed mi havas por vi ankora&#x16D;
pli teruran nova&#x135;on.</p><p>Padan-Rimmu facilmove sur&#x109;evali&#x11D;is. Bridante la senpaciencan beston, li
demandis Adahan:</p><p>� Kia estas via nomo?</p><p>� Sara, sinjoro.</p><p>� Nu, Sara, restu &#x109;i tie, &#x11D;is mi revenos. Mi havas ankora&#x16D; kelke da
esplordemandoj por vi� Unu el la virinoj prizorgu la knabinon.</p><p>La virinoj de la domanaro avide &#x109;irka&#x16D;is Adahan, kaj trudeme &#x11D;enis &#x15D;in
per multaj demandoj. La bela fremdlanda knabino tuj elvokis iliajn
scivolemon kaj korinklinon. La soleco de la mezarbara &#x109;asdomo ja ne ofte
interrompi&#x11D;is de tia interesa kaj iom mistera vizitantino.</p><p>Nur post duonhoro prosperis al Adaha kaj Omar duope interparoli dum
nemultaj minutoj ekster la pordego. Intertempe iliaj koroj furioze
batis. La kapon de Omar tumulte trapasis multaj pensoj, maltrankvilaj
kaj maldol&#x109;aj. Ne multe pli ol unu tago pasis, de kiam Kedar alportis al
li tiun konsternan nova&#x135;on; kaj tamen, li havis la senton, kvaza&#x16D; li
travivis jarojn en animdoloregoj. La furiozaj ventegoj, kiuj trablovis
lian animon, postlasis nur ruinon. Lia koro konsumi&#x11D;is kaj fari&#x11D;is kiel
elbrulinta domo, kies kvar nigrigitaj muroj sole restas. La plej
maldol&#x109;a ingredienco en lia sortopokalo estis memripro&#x109;oj pri nedireble
blinda malsa&#x11D;o kaj malforteco de la volo. En la da&#x16D;ro de tiu duonhoro li
multfoje kaj maltrankvile sin demandis, &#x109;u la �ankora&#x16D; pli terura
nova&#x135;o� koncernas lian karan filineton, a&#x16D; &#x109;u &#x11D;i malkovros al li ian
ankora&#x16D; pli abisman malvirtecon de Zalmuna.</p><p>Li ne povis dubi, ke ne nur sindonemo al sinjoro, sed anka&#x16D; forta virina
amo al li pelis Adahan entrepreni tiun longan, dan&#x11D;eran voja&#x11D;on. Kvankam
li devis konfesi al si, ke vere bela, altanima knabino proponas al li
sian tutan ri&#x109;on da pura, heroa amo � tion li ja vidis en &#x15D;iaj
esprimoplenaj okuloj � li ne sentis en la koro e&#x109; la plej malgrandan
respondan amon al &#x15D;i. Lia koro, rilate al amo, jam estis malviva; tro
atrofia por senti e&#x109; la indignon kontra&#x16D; Zalmuna, kiun li ja nepre devus
senti. Tion li obtuze konsciis; kaj &#x109;i tiu konscio ankora&#x16D;
pliprofundigis lian mizeron. Li beda&#x16D;ris, ke Adaha venis; kaj tamen, li
ne povis subpremi senpaciencan deziron ekscii, kio estas la terura
nova&#x135;o, kiun la fidela knabino alportis.</p><p>Fine do Adaha liberi&#x11D;is de la scivolema virinaro, kaj la du homoj
renkonti&#x11D;is, viza&#x11D;on kontra&#x16D; viza&#x11D;o. La alsopirata momento alvenis por
Adaha, kaj kune kun &#x11D;i maldol&#x109;a seniluzii&#x11D;o. La neeldireble malgaja
rigardo el la okuloj de Omar, montranta obtuzan doloron kaj
senesperecon, plenigis &#x15D;ian koron per teruro.</p><p>� Ho, Omar, mia sinjoro, � &#x15D;i balbutis, � kiel mi povos diri al vi, kion
vi devas scii; kiel mi povus pliakrigi vian jam grandan aflikton?</p><p>� Tamen, parolu, mia fidela knabino.</p><p>Parolante tre rapide kaj kun preska&#x16D; neregebla emocio, Adaha diris:</p><p>� Lemuel do jam sciigis vin pri sia eltrovo en la domo de Zalmuna; &#x109;u ne?</p><p>� Jes, pere de sendito.</p><p>� Nenion plu?</p><p>� Nenion.</p><p>� Nu, Lemuel ordonis al mi anta&#x16D; sia foriro ka&#x15D;e a&#x16D;skulti interparolon
inter Nupta kaj Ajla, kaj� ho! Mi a&#x16D;dis, ke ili � Zalmuna kaj la
Babela pastraro � volas detrui vin pro via fideleco al la Eternulo. Unue
ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian Dion. Mi
anka&#x16D; a&#x16D;dis� ho! tio ja estas tro terura� ke Zalmuna ka&#x16D;zis la
frenezi&#x11D;on de mia sinjorino Amtelaj kaj &#x15D;ian morton kaj la morton de la
dol&#x109;aj knabetoj, por forpreni de vi la fidon al Jehova.</p><p>Omar eligis kor&#x15D;iran &#x11D;emon, sed tuj poste, ekreginte sin, diris per
ra&#x16D;ka vo&#x109;o:</p><p>� Da&#x16D;rigu.</p><p>� Mi timis, ke Ajla � &#x15D;ajnas, ke &#x15D;i estas potenca spionino por la
pastraro super Zalmuna � kaj Nupta faros malbonon al Naama, kaj tial, en
la nokto, anta&#x16D; la matena krepusko, mi prenis unu el viaj plej fortaj
azenoj, kaj rapidkure kondukis la infanon al Hadad. Sub lia gardado &#x15D;i
estas tute en sendan&#x11D;ereco. Poste, ho mia sinjoro, mi venis &#x109;i tien por
averti vin. Per la favoro de Dio mi sendifekte trapasis multajn terurajn
dan&#x11D;erojn sur la vojo, kaj anka&#x16D; renkontis Lemuelon inter Ur kaj Uruk.
Li kondukis min al la domo de Peor kaj &#x15C;almana. Nun mi lo&#x11D;as kun ili.
Apud ilia bieno mi feli&#x109;e ekvidis vin preterpasi hiera&#x16D; en princa &#x109;aro.</p><p>Adaha &#x109;esis paroli; parte pro spiromanko, kaj parte pro tropleneco de la
koro. Omar rigardis la suprenturnitan viza&#x11D;on de la knabino kun sentoj
de admiro kaj sincera dankemo, sed ne malpli kun sento de senespera
korpremateco.</p><p>� Adaha, � li diris kortu&#x15D;ite, � vi estas bona, heroa knabino. La
Eternulo ri&#x109;e rekompencos al vi &#x109;i tiun superegan servon. Mi ne povas.
Dio pardonu al mi; mi ne povas.</p><p>&#x108;e la lastaj vortoj de Omar la koro de la juna virino kvaza&#x16D; &#x15D;toni&#x11D;is
dum kelke da momentoj. &#x11C;is tiam &#x15D;i ne kura&#x11D;is image prezenti al si, kion
diros a&#x16D; faros &#x15D;ia sinjoro, scii&#x11D;inte, kiom por li &#x15D;i faris kaj riskis
kaj suferis. &#x15C;i nur fordonadis sin al malpreciza, tamen profunda sopiro,
ke &#x15D;ia sindonema amo vekos en lia koro respondan senton. Sed unu rigardo
al lia dolortordita viza&#x11D;o komprenigis al &#x15D;i, ke &#x15D;ia espero estas vana.
La obtuza sento de dolora konfuzeco cedis sian lokon al akra &#x109;agreno,
kaj samtempe ne malpli al kor&#x15D;ira kunsento kun la sufereganta viro; Omar
iam amis Zalmunan per &#x109;ionkonsumanta amo. Li ne povos denove ami.</p><p>&#x108;ion &#x109;i tion Omar facile divenis el la senartifika mieno de la knabino;
kaj la eltrovo ankora&#x16D; pligrandigis lian suferon. Ankora&#x16D; pli forte li
ripro&#x109;is sin mem pro sia malsa&#x11D;o kaj pro siaj senkoreco kaj sendankeco
kontra&#x16D; tiu bela, nobla junulino, kiu estis ja senkompare pli inda je
lia amo, ol la perfidema serpento, kiun li sopiradis premi al sia
brusto. Maldol&#x109;e li malestimis sin mem pro la elbruliteco de sia koro;
sed peni, vire kontra&#x16D;batali &#x109;i tiun malindan animstaton, li ne povis en
tiu momento.</p><p>Adaha demandis heziteme:</p><p>� Sed� Omar, kial vi estas &#x109;i tie?</p><p>� Mi estas &#x109;i tie kvaza&#x16D; malliberulo. Vane mi penas penetri la misteron,
kiu &#x109;irka&#x16D;as min. &#x15C;ajnas, ke mi iel trovis pla&#x109;on en la okuloj de la
re&#x11D;o kaj de la re&#x11D;ino. Mi nur scias, ke la re&#x11D;ino volas &#x15D;irmi min
kontra&#x16D; dan&#x11D;eroj.</p><p>Dolore &#x11D;ena silento ekregis inter la du homoj; sed la vigla kaj elasta
menso de Adaha ne lasis &#x11D;in longe da&#x16D;ri.</p><p>� Omar, mia bona sinjoro, � &#x15D;i ekparolis, � prenu vian azenon, kaj savu
vin for el &#x109;i tiu mallibereco kaj el la dan&#x11D;eroj, kiuj minacas vin de la
flanko de la pastroj. Sendube la viroj, kiuj volis perforte entrudi sin
&#x109;i tien, volas fari atencon kontra&#x16D; via vivo.</p><p>Omar milde respondis:</p><p>� Kiel mi povus tion fari, Adaha, kaj rompi la
honorpromeson, kiun mi donis al Padan-Rimmu, la konfidato de la re&#x11D;ino.
Kiel mi povus forkuri, lasante vin &#x109;i tie al la furiozo de miaj
malamikoj kaj viaj? Tia abomeninda sendankeco ja la&#x16D;te krius al la &#x109;ielo
por ven&#x11D;o. Ne, mia bona knabino, reiru la&#x16D; la sama vojo, la&#x16D; kiu vi
venis, anta&#x16D; ol Padan-Rimmu revenos. Verdire, malpla&#x109;is al mi la
rigardoj, kiujn &#x135;etis sur vin tiu danda kortegano. Adaha, � li aldiris
solene, per vo&#x109;o preska&#x16D; sufokita de emocio, � Dio benu kaj rekompencu
vin. Mi devas konfidi mian amatan filinon al via ama prizorgado. Ni &#x109;iuj
estas sub la &#x15D;irma flugilo de la Eternulo. Fidu la sa&#x11D;an gvidon de
Lemuel. Bonfartu!</p><p>Dirinte tion, Omar sin turnis kaj reiris en la parton de la domo,
metitan je lia dispono.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Vesperaj ombroj jam komencis fali, kiam Adaha atingis la farmbienon de
Peor kaj &#x15C;almana. &#x15C;ia reveno ka&#x16D;zis grandan senpezi&#x11D;on de la koro ne nur
al &#x109;i tiuj bonaj homoj, sed anka&#x16D; al Lemuel, kiu intertempe alvenis.
Lemuel pensis, ke li nepre devos alporti la mal&#x11D;ojan nova&#x135;on pri la
morto de Hagaj al lia filino kaj ties edzo, kaj sciigi al ili la
cirkonstancojn, kiuj ka&#x16D;zis tiun malfeli&#x109;on. Tion li jam faris kun
doloranta koro kaj profunda kunsento, anta&#x16D; ol Adaha revenis. La penso
premis lin, ke li mem estas en granda mezuro kulpa pri la morto de la
fidela servisto; sed la varmkoraj geedzoj noblanime penis forpeli el lia
koro tiun malgajan senton, certigante lin, ke ili ne povus deziri al
Hagaj pli noblan morton.</p><p>La&#x16D; peto de Lemuel, Adaha rakontis siajn traviva&#x135;ojn en la &#x109;eesto de la
gastigantoj, kiuj miregis, trovante, ke la dol&#x109;a, simplanima knabino
konsistas el tia heroa materialo. Kiam Lemuel kaj Adaha estis solaj, la
maljunulo patrece metis manon sur la &#x15D;ultron de la knabino, kaj diris:</p><p>� Via rakonto estas treege mal&#x11D;oja, mia kara Adaha; kaj la mistero
envolvanta lin ankora&#x16D; plidensi&#x11D;as. Diru al mi malka&#x15D;e, &#x109;u ne vidi&#x11D;is en
liaj okuloj ekbrileto, montranta, ke lia koro iom respondas al via amo?</p><p>� Tute nenia. Se tra liaj karaj okuloj mi enrigardis en lian koron, mi
vidis nur nigran abismon de mal&#x11D;ojo kaj senespereco. Lemuel, � &#x15D;i
flustris kun tremetantaj lipoj, � &#x109;u Omar anta&#x16D;e tiel pasie amis Zalmunan?</p><p>Lemuel ne tuj respondis, kvankam li jam atendis tian demandon.
Kunsenteme li diris post momento:</p><p>� Jam delonge mi timis, ke tiu bela diablino serpente sin volvis &#x109;irka&#x16D;
lian koron. En Zalmuna ja kuni&#x11D;as &#x109;iuj virinaj sor&#x109;oj. Krom neordinaraj
&#x109;armoj de la korpo, &#x15D;i posedas ian magian povon, kiu igas &#x15D;in treege
dan&#x11D;era virino. Multe da viroj sin &#x135;etus al &#x15D;iaj piedoj &#x109;e la unua
kura&#x11D;iga signo el &#x15D;iaj belaj okuloj. &#x15C;ajnas, ke per &#x109;iuj subtilaj
rimedoj &#x15D;i ensor&#x109;is lin por detrui lin. &#x108;ar, sin dedi&#x109;inte al I&#x15D;tar, do
al senedzeco, &#x15D;i neniel povus celi edzecan feli&#x109;on kun li. Ni ne ju&#x11D;u
lin severe, Adaha.</p><p>� Ne, � respondis la knabino malgaje, � kian rajton mi havas ju&#x11D;i lin?</p><p>Silentaj larmoj ekfluis malsupren sur &#x15D;iaj rondaj vangoj. La molkora
maljunulo altiris la knabinon al sia brusto, kaj lasis &#x15D;in plori.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XVIII</p><p>Maltrankvilo en la re&#x11D;a palaco</p></title><p>Hamul, la granda sa&#x11D;ulo!</p><p>Tiel &#x109;ambelano anoncis, la&#x16D;tvo&#x109;e kaj kun majesta ceremonieco, al la re&#x11D;o
la granda&#x11D;an &#x15C;emidon. Hamul eniris kun grava mieno tra kurtena pordego
en vastan, luksan &#x109;ambron � a&#x16D; pli &#x11D;uste korton, &#x109;ar la salonego estis
preska&#x16D; tute senplafona. Tie la reganto de la Babela imperio donis
frumatenajn a&#x16D;diencojn. Li sidis sur ortegita trono, staranta sur
estrado, kaj &#x15D;irmita kontra&#x16D; la suno per granda, bele ornamita
baldakeno. Lin &#x109;irka&#x16D;is aro da ministroj kaj korteganoj, el kiuj la
&#x109;efaj staris apud la plej malsupra &#x15D;tupo de la estrado, amba&#x16D;flanke de
la trono, dum la ceteraj okupis diversajn lokojn pli malproksime de la
&#x15D;tuparo.</p><p>Sulkigita frunto de la re&#x11D;o kaj malbonhumora rigardo el liaj malhelaj
okuloj indikis, ke la okazanta konferenco ne estas gaja afero. La
&#x15D;tataferoj diskutataj evidente estis gravaj kaj embarasaj. Sed tuj kiam
la re&#x11D;o vidis Hamulon, lia mieno heli&#x11D;is. Salutinte la sa&#x11D;ulon per
afabla rideto, li alvokis lin per mangesto, alproksimi&#x11D;i. Samtempe li
signe ordonis al la ministroj kaj korteganoj, sin retiri je kelka
distanco. Tio estis granda honoro por fremdulo. Hamul aliris &#x11D;is la
malsupro de la estrado, facile, sed dignoplene riverencis, kaj diris:</p><p>� La Eternulo donu al vi, ho re&#x11D;o, eternan vivon.</p><p>Akceptinte per balanceto de la kapo la solene eldiritan kaj senteble
sinceran saluton de Hamul, la re&#x11D;o parolis:</p><p>� Venu pli alten, mia patro. Mi &#x11D;ojas revidi vin. Kion mi povas fari por vi?</p><p>&#x108;i tiu sinmalaltigo de la flanko de la re&#x11D;o ka&#x16D;zis grandan surprizon kaj
malkontentajn rigardojn inter la altrangularo. Hamul supreniris kelke da
&#x15D;tupoj, kaj diris:</p><p>� Post nelonge mi foriros, ho re&#x11D;o�</p><p>� Kial tia rapideco? Miaj sa&#x11D;uloj esperis, ke vi lo&#x11D;ados inter ni
multajn tagojn, por ke ili povu &#x109;erpi el la fonto de via granda sa&#x11D;o.
Estu do kontenta resti &#x109;e ni pli longe; kaj via animo &#x11D;uu &#x109;i tie ripozon
kaj la respektegon de mia popolo. Volonte mi lo&#x11D;igos vin en mia palaco
a&#x16D; en la re&#x11D;a domo apud la rivero, la&#x16D; via prefero.</p><p>� Ne malpla&#x109;u tio al la re&#x11D;o, � rediris Hamul. � La fino de miaj tagoj
jam ne povas esti tre malproksime; kaj gravajn laborojn mi ankora&#x16D; volas
fari. Unu el la celoj de mia longa voja&#x11D;o &#x109;i tien estas esplorado pri la
antikva historio de mia gento. Multaj postesignoj pri &#x11D;i trovi&#x11D;as en la
lando &#x15C;inear, precipe en la re&#x11D;aj arkivoj en Akkad kaj &#x124;alne. Bonvolu
do, ho re&#x11D;o, doni al mi leterojn al la provincestroj de tiu lando,
rajtigantajn min fari tiajn esplorojn. Volu kredi, nobla re&#x11D;o, ke mi
neniel mal&#x15D;atas vian grandan favorkorecon.</p><p>� Mi kredas, ho Hamul. Leteroj estos donitaj al vi, � respondis la re&#x11D;o,
aldirante kun rideto, � kondi&#x109;e, ke vi revenos kaj sciigos al miaj
kronikistoj la rezultatojn de viaj esploroj.</p><p>� Via re&#x11D;a mo&#x15D;to super&#x15D;utas min per afabla&#x135;oj. La deziro de la re&#x11D;o
estos por mi bonvena ordono.</p><p>Hamul eksilentis kaj post momento demandis iom pli malla&#x16D;te:</p><p>� &#x108;u via re&#x11D;a mo&#x15D;to scias, kie estas mia amiko Omar?</p><p>� Kie estas via amiko Omar? � demande ripetis la re&#x11D;o kun granda
surprizo. � Kial vi supozas, ke mi scias, kie li estas?</p><p>La viza&#x11D;o de la granda&#x11D;ulo alprenis ankora&#x16D; pli seriozan mienon. Post
momento li respondis:</p><p>� Volu la re&#x11D;o pardoni mian demandon. Mi sentas maltrankvilon pro li.</p><p>� Kial?</p><p>� Hiera&#x16D; matene, je tre frua horo, Omar kaj mi promenis en la &#x11D;ardeno de
la kolegio, priparolante gravajn aferojn. Jen alvenis oficiro de la
palaca gvardio en re&#x11D;a &#x109;aro, kiun veturigis bonekonata re&#x11D;a veturigisto.
La oficiro sciigis al Omar, ke li havas ordonon de la re&#x11D;ino konduki lin
en la palacon, kaj ke lia vizito sendube rilatas al afero, pri kiu via
re&#x11D;a mo&#x15D;to anta&#x16D;e parolis kun li. &#x108;ar mia amiko ne revenis, mi demandis
pri li la gvardiestron, kiu tamen ne scias ion pri tia komisio. Li
certigis min, ke tiu veturilo ne eniris la palacon tra la &#x109;efa pordego.
La&#x16D; scio de via vic&#x109;ambelano Omar ne havis a&#x16D;diencon &#x109;e via re&#x11D;a mo&#x15D;to.</p><p>Dum la parolo de Hamul la viza&#x11D;o de la re&#x11D;o aspektis pli kaj pli
maltrankvila.</p><p>� Tio estas treege stranga afero, � li diris. � Mi ja intencis voki
Omaron, kaj proponi al li gravan re&#x11D;an oficon; sed mi ankora&#x16D; ne venigis
lin, nek ordonis al iu tion fari en mia nomo. Mi devas tuj ser&#x109;i
klarigon &#x109;e la re&#x11D;ino mem.</p><p>Li levi&#x11D;is. Hamul, pa&#x15D;inte flanken, demandis:</p><p>� &#x108;u mi povas esperi ricevi komunikon de la re&#x11D;o?</p><p>� Restu en la palaco; mi revidos vin poste.</p><p>La re&#x11D;o eliris kun signoj de konfuzeco kaj kolero sur la viza&#x11D;o, kiuj
tre surprizis la korteganojn. Por eviti scivolajn demandojn, Hamul anka&#x16D;
tuj eliris. Sencele kaj regate de maltrankvilaj pensoj, li vagis tra
koridoroj kaj du &#x11D;is tri interkomuniki&#x11D;antaj &#x109;ambregoj. Por distri sin,
li haltis de tempo al tempo, kaj rigardis aparte belan ornama&#x135;on a&#x16D; unu
el la &#x109;ieaj evidenta&#x135;oj de idolkulto. Vidante, ke &#x109;ambro, kiun li
eniris, havas iom privatan aspekton, li volis sin retiri, kiam elpa&#x15D;is
viro el malanta&#x16D;e de paro da pezaj, multekoloraj kurtenoj, kiuj dividis
longan &#x109;ambron en du partojn.</p><p>Hamul sin trovis viza&#x11D;on kontra&#x16D; viza&#x11D;o kun Ilu-ittia.</p><p>� Abidan! � ekkriis la maljunulo kun tono, en kiu surprizo kaj &#x11D;ojo
konkuris.</p><p>� Jes, mia patro, mi estas Abidan, alinomita Ilu-ittia.</p><p>� Vi sciis, ke mi estas &#x109;i tie; kial do vi evitis min?</p><p>� Mi hontis, Hamul, mia sinjoro. Sed volu kredi, ke mi jam decidi&#x11D;is
ser&#x109;i vian viza&#x11D;on.</p><p>Dum momento la granda&#x11D;ulo silente klinis la kapon, kaj poste diris solene:</p><p>� Mi adorklini&#x11D;as anta&#x16D; la Eternulo, kiu prosperigis mian voja&#x11D;on, kaj
gvidis miajn pa&#x15D;ojn &#x109;i tien. � Sin turnante al Abidan, li diris: � La
&#x109;efa celo de mia voja&#x11D;o estis ja ser&#x109;i vin. Abidan, mi promesis tion al
via patro, anta&#x16D; ol li redonis sian animon al la Eternulo, kaj
kolekti&#x11D;is al siaj prapatroj. Li metis sian plej altan esperon sur vin,
dezirante, ke vi da&#x16D;rigu la batalon kontra&#x16D; la potencoj de la malbono.
Via forkuro kun Babela hierodulino estis por li terura bato. Kian oficon
vi havas &#x109;i tie; kaj kiom vi konservis el la kredo, kiun via patro
instruis al vi?</p><p>Abidan hezitis momenton. Kelkjara lo&#x11D;ado en la re&#x11D;a palaco, enmiksi&#x11D;ado
en &#x109;iuspecaj intrigoj, kaj precipe alpreno de mal&#x15D;atema sintenado rilate
al &#x109;iuj religiaj aferoj preska&#x16D; nekapabligis lin esti regata de
profundaj emocioj; sed la subita renkonti&#x11D;o kun lia respekteginda avo,
kaj la nova&#x135;o pri la morto de lia patro, vivece revokis al li memorojn
pri sanktaj vivoj kaj heroa batalado kontra&#x16D; nesupereblaj fortoj, kaj
vekis en li sentojn de honto kaj profunda mal&#x11D;ojo. Dum kelke da momentoj
li klinis la kapon, kaj lia beltrajta, inteligentula viza&#x11D;o montris
signojn de interna batalo. Fine li respondis:</p><p>� Mi estas konfidenca, eksterlanda sekretario de la re&#x11D;o kaj anka&#x16D; de la
re&#x11D;ino, kiujn mi alte estimas. Kiam la bela kantistino trompis kaj
forlasis min, mi sentis fortan deziron reiri al Egiptujo, sed honto
retenis min. De tiu tempo, beda&#x16D;rinde, miaj traviva&#x135;oj &#x109;i tie rabis al
mi la deziron kredi ion. Kelkafoje la malsincereco kaj la malvirteco de
la pastraro na&#x16D;zas min. Ordinare mi estas indiferenta, sed � mi ne estas
feli&#x109;a.</p><p>� Reiru do kune kun mi en nian landon.</p><p>Abidan malgaje skuis la kapon:</p><p>� La sciigo pri la frua morto de mia patro plenigas min per doloro. Kaj
nun, &#x109;ar la patro ne plu vivas, la lando Egipta ne allogas min. Miaj
parencoj tre kredeble ne bonvenigus min. Krom tio, mi okupas &#x109;i tie
utilan pozicion, kaj &#x11D;uas la konfidon de la gere&#x11D;oj.</p><p>Hamul rigardis kun korinklino la imponan staturon kaj la delikate
&#x109;izitan viza&#x11D;on de la elegante vestita kortegano. Milde li diris kun
duone sopira, duone rezigna vo&#x109;tono:</p><p>� Dekkvin jaroj pasis, Abidan, de kiam vi forlasis Egiptujon; kaj multaj
aferoj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. Kvankam via reiro kune kun mi tre feli&#x109;igus la
nemultajn tagojn, kiuj povas esti al mi donitaj, mi ne volas peti vin
tiom oferi pro mi. Granda estas mia kontenteco pri tio, ke miaj okuloj
revidas vin; sed mi tre mal&#x11D;ojas, ke vi ne restis pli fidela al la Dio
de viaj prapatroj. Vi povus esti en la Babela kortego potenca influo puriga.</p><p>Abidan ridetis malgaje:</p><p>� Tio estas e&#x109; pli neebla en &#x109;i tiu kortego, ol
en la kortego de la faraonoj. Krom tio, por nun komenci prediki adoron
al Jehova, mi bezonus pli da heroeco, ol mi posedas. Tute sola rekonduki
la korteganaron al ia kredo, kiom ajn supera kaj racia, estus superhoma
tasko.</p><p>� Jes, superhoma; sed super la homo estas la Eternulo.</p><p>� Ni eniru mian skribejon malanta&#x16D; la kurteno. Tie ni povos pli oportune
paroli, � diris Abidan, kaj kondukis Hamulon en tre lukse kaj komforte
meblitan &#x109;ambron. � &#x108;i tie mi pasigas multe da tempo, kiun mi dedi&#x109;as,
krom miaj devoj kiel sekretario, al miaj amataj studoj pri matematikaj
problemoj. La astrologoj en la kolegio ofte konfuzi&#x11D;us sen mia kontrolo
de iliaj malsimplaj kalkuloj. Sidi&#x11D;u, mi petas.</p><p>� En tio vi trovos en Omar altvaloran helpon. Vi ja konas lin. Mi tre
deziras, ke vi intime amiki&#x11D;u kun li, kaj pasigu multe da tempo en
Betra&#x125;, lia urbo. Tie trovi&#x11D;as ankora&#x16D; nombro da lojaluloj.</p><p>� Jes, mi konas Omaron, kaj alte estimas lin. Mi esperas, ke li akceptos
la pozicion de ekonomo de la re&#x11D;aj bienoj, kiun la re&#x11D;o intencas proponi
al li. Tiam ni sendube fari&#x11D;os intimaj amikoj. Efektive mi tion tre deziras.</p><p>� &#x108;u vi scias, kie estas Omar?</p><p>Post mallonga hezito Abidan respondis:</p><p>� Nu, &#x109;u vi volas enmiksi&#x11D;i en
unu el tiuj abomenaj intrigoj inter la pastraro kaj la palacanoj?</p><p>� Mi sentas grandan maltrankvilon pro li. Mi scias, ke granda dan&#x11D;ero
minacas lin de la flanko de la &#x109;efpastroj.</p><p>Malla&#x16D;tigante la vo&#x109;on, Abidan diris:</p><p>� En la nuna momento li estas en
sendan&#x11D;era loko, gardate, kvaza&#x16D; kiel malliberulo, en izola &#x109;asdomo de
la re&#x11D;o.</p><p>� La re&#x11D;o tamen ne scias, kie li estas.</p><p>� Ho! � ekkriis Abidan, salte levi&#x11D;ante de la se&#x11D;o, � &#x109;u vi demandis la
re&#x11D;on? Tiuokaze la tuta grasujo enfalis en la fajron! Ho ve! mi vidas,
ke vi ne estas spertulo pri kortegaj aferoj, Hamul, malgra&#x16D; via granda sa&#x11D;o.</p><p>Mirante pri la konsterno de la kortegano, Hamul respondis:</p><p>� Nu, &#x109;ar la gvardia oficiro, kiu forkondukis Omaron en re&#x11D;a &#x109;aro,
diris, ke la re&#x11D;o mem volas paroli kun li, mi supozis, ke la re&#x11D;o scias,
kie li estas.</p><p>� Sed la re&#x11D;ino venigis lin; ne la re&#x11D;o.</p><p>� Tion mi sciis.</p><p>� &#x108;u vi sciigis tion al la re&#x11D;o?</p><p>� Jes.</p><p>Abidan iom pali&#x11D;is, kaj diris kun tre grava mieno:</p><p>� Kompatinda re&#x11D;ino! Nun okazos frakasbruo. Mi timas, ke la re&#x11D;ino kaj
Zalmuna enfalos en malfeli&#x109;on. Eble tio fine ka&#x16D;zos publikan konflikton
inter la re&#x11D;o kaj la tuta hierarkio. Mi avertis ilin.</p><p>Hamul rigardis kun miro la &#x109;agrenoplanan viza&#x11D;on de la nepo, kaj diris:</p><p>� Mi tre mal&#x11D;ojas, ke mia senkulpa demando ka&#x16D;zos malfeli&#x109;on al iu.
Nenion mi malamas pli ol enmiksi&#x11D;on en palacaj intrigoj a&#x16D; politikaj
aferoj. Tamen, eble, mi nun ne povos tion eviti. La re&#x11D;o volas ree
paroli kun mi. Li videble tre &#x109;agreni&#x11D;is kaj tuj foriris ser&#x109;i klarigon
&#x109;e la re&#x11D;ino. Mi do jam devas reiri en la a&#x16D;diencejon.</p><p>� Mi petas vin, mia patro, estu tre singarda. Zorgeme pesu vian parolon
la&#x16D; la humoro de la re&#x11D;o. Li estas honorinda kaj honesta homo en &#x109;iuj
aferoj, kiuj ne minacas lian honoron, a&#x16D; pli &#x11D;uste, kiuj ne endan&#x11D;erigas
la firmecon de lia trono. Kaj memoru, ke la &#x109;efpastraro, precipe la
heredaj &#x109;efpastroj, estas kanajlaro sen egaluloj en kiu ajn lando. Mi,
kiel eksterlanda sekretario de la re&#x11D;o, kredeble ne estas nesciulo pri
homoj en altaj pozicioj. Ili estas fanatikuloj, kiuj ne hezitus anta&#x16D; la
plej malnobla ago.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Dum Hamul kaj Abidan tiel interparolis, okazis en privata &#x109;ambro dolora
sceno inter la gere&#x11D;oj. Vokite tuj sin prezenti anta&#x16D; la re&#x11D;o, la re&#x11D;ino
eniris lian privatejon kun tre maltrankvila koro. Vidante lian koleran
viza&#x11D;on, &#x15D;i pali&#x11D;is kaj ektremis per la tuta korpo. La re&#x11D;o staris en la
mezo de la &#x109;ambro kun interplektitaj brakoj. Severtone li demandis:</p><p>� Kiu kura&#x11D;is forkondukigi Omaron per re&#x11D;a &#x109;aro sen mia permeso; kaj
forsekretigi lin sen mia scio?</p><p>� Ho, mia re&#x11D;o, � balbute respondis la re&#x11D;ino, sin &#x135;etante anta&#x16D; lin
genue, � mi konfesas, ke mi meritas vian koleron, sed volu min a&#x16D;skulti:
Mi tion faris ne pro mi mem, sed pro korrompita virino, kiun mi amas.</p><p>� Nenia korrompiteco de cento da virinoj povus pravigi tian malrespektan
agon. La viroj, kiuj plenumis vian ordonon, perdos la vivon. Sed mi
a&#x16D;skultos vin; parolu.</p><p>� Ho, mia dol&#x109;a edzo, ne tiele koleri&#x11D;u kontra&#x16D; la patrino de viaj
filoj; kaj ne tiel severe punu virojn, kiuj endan&#x11D;erigis sin, por servi
al re&#x11D;ino! La &#x109;efpastroj volas mortigi Omaron pro tio, ke li scias pri
iliaj hontindaj metodoj eldetrui la antikvan kulton al Jehova en Betra&#x125;,
en la lando Uc. Amikino mia amas lin per tuta sia koro. Kun larmoj kaj
per vortoj brulantaj de pasio, &#x15D;i petegis min helpi al &#x15D;i; kaj ni,
malsa&#x11D;aj virinoj, ne povis elpensi alian planon ol forsekretigi lin.
Sciu, ho re&#x11D;o, ke Omar estis &#x109;irka&#x16D;ita en la astrologia kolegio de
spionoj, dungitaj de la &#x109;efpastroj, kaj kiuj ombrumis &#x109;iujn liajn
pa&#x15D;ojn. Do nur per re&#x11D;a &#x109;aro ni povis trompi ilin.</p><p>Dum la re&#x11D;ino parolis, la viza&#x11D;o de la re&#x11D;o ankora&#x16D; pli kaj pli
malsereni&#x11D;is. Lia vundita fiero kaj lia kolero &#x15D;ajne cedis lokon al
granda maltrankvilo.</p><p>� &#x108;u vi komprenas, virino, � li demandis malgaje, � ke per via malsa&#x11D;a
ago vi eble venigas al krizo la &#x11D;is nun retenitan konflikton inter la
trono kaj la <emphasis>Sumera</emphasis> hierarkio? Sed levi&#x11D;u kaj penu per via sagaco
helpi al mi eviti &#x109;i tiun malfeli&#x109;on. Verdire, mi ne scias, kiun mi
povas fidi en la palaco, krom Ilu-ittia; e&#x109; en la armeo trovi&#x11D;as
insidemuloj. Kvankam mi alte &#x15D;atas Omaron, kaj tre deziras lian servon,
cent ha&#x16D;toj liaj kaj cent &#x15D;iritaj virinaj koroj ne egalvaloras la pacon
inter la du partioj, kiom ajn supra&#x135;a &#x11D;i estas.</p><p>La re&#x11D;ino levi&#x11D;is kun malpli peza koro pro la &#x15D;an&#x11D;ita vo&#x109;tono de la re&#x11D;a
edzo.</p><p>� Ho, mia kara edzo, � &#x15D;i diris, � mi efektive deziris evitigi al vi la
jam delonge minacantan konflikton. En la okazo, se la pastroj mortigus
Omaron, sciante, ke via re&#x11D;a mo&#x15D;to deziras honori lin per alta ofico,
malpaco ja estus neevitebla.</p><p>Dum kelke da momentoj la re&#x11D;o restis silenta; kaj la re&#x11D;ino jam volis
peti permeson sin retiri.</p><p>� Kie trovi&#x11D;as Omar? � li demandis subite; sed anta&#x16D; ol la re&#x11D;ino povis
respondi, li aldiris: � Haltu, ne respondu. Povas okazi, ke la
&#x109;efpastroj demandos min; kaj estos pli bone por mi ne scii.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Hamul &#x135;us levi&#x11D;is, por reiri, gvidate de Abidan, al la a&#x16D;diencejo, kiam
la re&#x11D;o, disigante la kurtenojn, aperis en la malferma&#x135;o.</p><p>� Mi ne anta&#x16D;vidis, ho Hamul, � diris la re&#x11D;o, � renkonti vin &#x109;i tie.
Anta&#x16D; ol plenumi mian promeson al vi, mi volis paroli kun Ilu-ittia pri
grava politika afero, kiu subite ekstaris.</p><p>La granda&#x11D;ulo facile riverencis, kaj diris:</p><p>� Permesu do, ke mi eliru
kaj atendu la vokon de la re&#x11D;o.</p><p>Ilu-ittia, levi&#x11D;inte &#x109;e la eniro de la re&#x11D;o, anka&#x16D; riverencis. Parolante
kun graveco, tamen kun sen&#x11D;eneco, kiu enhavis e&#x109; ioman familiarecon, li
diris:</p><p>� Volu pardoni, via re&#x11D;a mo&#x15D;to; decas, ke mi sciigu al vi, ke Hamul, la
senkompara sa&#x11D;ulo, kiun vi juste honoras pro lia elstara nobleco, estas
mia avo. Mi fieras pri &#x109;i tiu parenceco. Gravaj motivoj &#x11D;is nun
hezitigis min tion konfesi. Sed la nunaj, maltrankvilaj cirkonstancoj
kura&#x11D;igas min malka&#x15D;e paroli.</p><p>La ombroj malaperis dum momento de la viza&#x11D;o de la re&#x11D;o; kaj sincera
surprizo sin montris sur &#x11D;i. Afable li diris:</p><p>� Juste vi fieras pri tia parenceco, Ilu-ittia; kaj al Hamul ne mankas
ka&#x16D;zoj esti tre kontenta pri sia nepo; &#x109;u ne? Sed malka&#x15D;e parolu, Ilu-ittia.</p><p>Ilu-ittia riverencis kun la gracieco de delikata kortegano, kaj respondis:</p><p>� La vortoj de la re&#x11D;o feli&#x109;igas nin amba&#x16D;. Ilia bonkoreco kura&#x11D;igas min
sentime paroli. Hamul jam scias pri la deziro de la &#x109;efpastroj detrui
Omaron kaj &#x109;iujn, kiuj povas atesti pri la sekretaj metodoj, uzitaj de
ili, por elradikigi la Jehova-kulton en Betra&#x125; kaj en la tuta lando Uc.
Mi mem sciigis al li, kie Omar nun trovi&#x11D;as. Plue, Hamul anka&#x16D; ne estas
nescia pri la klopodoj de la hereda hierarkio subfosi la potencon de la
re&#x11D;a trono. Penu do, ho re&#x11D;o, konsentigi lin resti en nia lando, kaj
dedi&#x109;i sian grandan sa&#x11D;on al &#x11D;ia prospero. La re&#x11D;o ne povus trovi en la
vasta mondo pli noblan, pli honestan kaj sentiman homon.</p><p>Ekvidante embarason kaj rifuzemon en la mieno de la avo, Ilu-ittia
fervore aldiris:</p><p>� &#x11C;uste pro tio, ke Hamul ne estas spertulo pri la ma&#x15D;a&#x135;oj de nia
interna politiko, lia senanta&#x16D;ju&#x11D;emo estos por la re&#x11D;o altvalora.</p><p>&#x108;i tiu subita kaj eksterordinara sugesto embarasis la re&#x11D;on kaj Hamulon.
La re&#x11D;o respondis:</p><p>� Via konsilo, Ilu-ittia, surprizas min, kaj montras al mi en bela lumo
vian malegoismon. Tia penso ankora&#x16D; ne klare formuli&#x11D;is en mia kapo,
kvankam la deziro ja naski&#x11D;is profiti de la sa&#x11D;o de via avo en la nunaj
konfuzaj tempoj, kaj mi jam petis lin resti pli longe en mia lando.
Hamul, mia patro, � li diris, sin turnante al la blankharulo, � e&#x109; re&#x11D;o
de Babel ne povas proponi al vi honorojn; sed vi trovos &#x109;i tie, en la
antikva lando de via glora prapatro &#x15C;em, &#x109;ion, kion via animo povas
deziri. Estu unu el tiuj &#x15D;atinda&#x135;oj sincera bonvolo de dankema re&#x11D;o.</p><p>Kortu&#x15D;ite Hamul respondis:</p><p>� Vere, ho nobla re&#x11D;o, mi rigardas vian
proponon kiel elstaran honoron, des pli, &#x109;ar la vortoj, kiuj &#x11D;in
alportas, estas tiel afablaj. Se efektive mi posedas ian sa&#x11D;on, tio
estas pro longa vivo anta&#x16D; la Eternulo, kaj a&#x16D;skultado al Lia vo&#x109;o en la
koro. Li ja estas la fonto de &#x109;ia sa&#x11D;o. Rilate al subteraj politikoj mi
estas kvaza&#x16D; nur infano, kaj mia animo abomenas ilin; sed en la okazo,
se miaj lastaj tagoj povos trovi okupon pli utilan &#x109;i tie, ol en
Egiptujo, volonte mi pasigos ilin en via lando, ho re&#x11D;o.</p><p>� Mi &#x11D;ojas kaj dankas vin, ho benito de la eterna Spirito. &#x11C;uste pro
tio, ke anka&#x16D; mia animo abomenas la subtilajn intrigojn kaj la
malnoblajn konspirojn, &#x109;iam &#x109;irka&#x16D;antajn la tronon, mi alte &#x15D;atos la
konsilojn de viro, en kiu estas la sa&#x11D;a spirito de Dio. La Eternulo, via
Dio, aldonu ankora&#x16D; multajn tagojn al via jam longa vivo, kaj kronu ilin
per granda feli&#x109;o.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Kiam la re&#x11D;o revenis en la a&#x16D;diencejon, la &#x109;ambelano sciigis al li, ke
la &#x109;efpastroj &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba deziras a&#x16D;diencon la sekvantan
matenon pri tre grava afero.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XIX</p><p>La krizo</p></title><p>Apena&#x16D; komenci&#x11D;is la ordinara, matena aktiveco sur la stratoj de Babel;
nur homoj, kies okupo devigis ilin frue forlasi siajn ku&#x15D;ejojn, vidi&#x11D;is
ekstere, dum multaj ankora&#x16D; sin dorlotis per dormetado. Subite
kolekti&#x11D;is anta&#x16D; la pordego de la granda templo de Meroda&#x125; malgranda
amaso da ekscititaj homoj, malla&#x16D;te interparolantaj. Scivoleme ili
enrigardis la anta&#x16D;korton, ne kura&#x11D;ante eniri.</p><p>Post kelke da minutoj deko da pastroj elvenis el la templo kun viza&#x11D;oj
palaj de teruro: io eksterordinara okazis. Kio? La pastroj ne volis
disvastigi la nova&#x135;on inter la popolo; ili estis tro konsternitaj, kaj
la afero estis tro terura. Kelkaj el la templanoj iris en direkto al la
apudaj palacoj de la &#x109;efpastroj; aliaj sin turnis al la re&#x11D;a palaco, dum
ankora&#x16D; aliaj malaperis sur flankostratoj, sekvate de la plej
persistemaj el la scivoluloj.</p><p>Iom post iom grandaj svarmoj da homoj amasi&#x11D;is sur la vastaj stratoj kaj
placoj en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de la palacoj kaj temploj; kaj diversaj,
pli-malpli fantaziaj famoj rondiris en la urbego. Fine jena terura
nova&#x135;o diskoni&#x11D;is: Uzibitum, la granda &#x109;efpastro, <emphasis>sin mortigis!</emphasis> Oni
trovis la malvarman, rigidi&#x11D;intan kadavron, pendanta de trabo en la
templo de Meroda&#x125;.</p><p>Granda konsterno regis la popolon. El la tri &#x109;efpastroj Uzibitum estis
la plej respektata kaj, eble la sola vere amata, &#x109;ar li plene konis la
popolon, kaj simpatiis kun &#x11D;i. Por la pli pensemaj estis terura la
penso, ke tia eminenta sanktulo povis fari tion, kion la homa koro &#x109;iam
instinkte rigardis kiel krimon kontra&#x16D; Dio. Neniu povis konjekti sufi&#x109;an
motivon: Uzibitum, krom okaza malsano, ne havis � kiom sciis la popolo �
ka&#x16D;zojn senti sin malfeli&#x109;a. Li atingis per siaj naturdonoj la plej
altan eminentecon en la lando, &#x15D;ajne ne minacatan de iu. Li estis
fra&#x16D;lo, kaj liaj familiaj rilatoj estis kontentigaj. Anka&#x16D; liaj financaj
aferoj estis en bona ordo.</p><p>La tragika okazinta&#x135;o estis mistero por &#x109;iuj, kaj fari&#x11D;is la sola temo
de interparoloj en la tuta urbo.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Kelkan tempon anta&#x16D; la aran&#x11D;ita a&#x16D;dienco, la heredaj &#x109;efpastroj,
&#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba, iris malrapide tra la re&#x11D;a parko al la granda
palaco. Iliaj mienoj estis gravaj kaj ne sen signoj de maltrankvilo.
&#x15C;ankhatum parolis:</p><p>� Kian grandan bruon faras la popola&#x109;o pri lia morto!</p><p>� Kredeble, � respondis Ilu-ulba, &#x109;agrenite kaj kun facila tono de
ripro&#x109;o, � la popola&#x109;o amis lin pli, ol vi supozis. Certe, la okaza&#x135;o
skuis la tutan urbon, de la plej altaj klasoj &#x11D;is la a&#x109;uloj de la
krimulaj kvartaloj.</p><p>� Nu, &#x109;ar la afero rilate al Betra&#x125; jam iris anta&#x16D;en &#x11D;is la nuna
oportuna stato, ni devas firmigi al ni la koron, kaj ne retiri&#x11D;i. Nun,
&#x109;ar Uzibitum ne povas malhelpi nin plu, ni atingos nian celon pli
facile. Jam pli frue ol vi, Ilu-ulba, mi suspektis lin pri deziroj
renversi nian politikon. Fine lia peno interrilati&#x11D;i kun Dingir kaj ties
dan&#x11D;eraj revoluciuloj malebligis &#x109;ian pacan kunlaboradon kun li.</p><p>� Tia perfidulo, � diris Ilu-ulba patose, � ne indas okupi la plej altan
pozicion en la lando. Ni zorgu, ke la kolegio elektu posteulon el la
hereda pastraro; tamen mi timas, ke la malutilega influo de Uzibitum jam
sin montros.</p><p>Dum kelka tempo la altranguloj da&#x16D;rigis la vojon en silento. Amba&#x16D; estis
premitaj de maltrankvilaj pensoj, kiujn ili ne kura&#x11D;is konfesi unu al la
alia. Fine Ilu-ulba parolis:</p><p>� Mi ne povas ne senti, kontra&#x16D;vole, &#x15C;ankhatum, ke iom maloportune
estas, ke nia tuj komenci&#x11D;onta lukto kontra&#x16D; la re&#x11D;o pri Omar kaj la
morto de Uzibitum kunokazas.</p><p>� Tute ne, � rediris la pli a&#x11D;a viro emfaze, � la &#x109;iea tumulto fortiros
la atenton for de la malapero de Omar. La pli grava afero englutos la
malpli gravan.</p><p>Ili eniris la palacon per malmulte uzata pordo. Tuj ili alprenis treege
seriozan, funebran mienon, kiu forte impresis la preterpasantajn
oficistojn kaj servistojn en la koridoroj. La &#x109;ambelano scivole rapidis
renkonti la funebrantajn sanktulojn, por ricevi de ili la plej
a&#x16D;tentikan nova&#x135;on. &#x15C;ankhatum petis lin indulgi ilin, kaj konduki en
apartan &#x109;ambron apud la a&#x16D;diencejo, kie ili povos pasigi la tempon
restantan anta&#x16D; la a&#x16D;dienco per meditado kaj silentaj pre&#x11D;oj.</p><p>Iliaj piaj meditoj tamen interrompi&#x11D;is post nemultaj minutoj. Tatnaj, la
re&#x11D;a kuracisto, envenis kaj, profunde riverencinte, diris:</p><p>� Pardonu, viaj sanktaj mo&#x15D;toj, ke mi malhelpas vin en viaj pia&#x135;oj; mi
tre deziras ricevi de vi permeson pririgardi la kadavron de la
priplorinda &#x109;efpastro.</p><p>Iom malafable, sed konservante pla&#x109;an mienon, Ilu-ulba respondis:</p><p>� Niaj interrilatoj kun la dioj en la unua momento estas afero tro
sankta por sinentrudo de profanuloj. Ni donis ordonojn, ke neniu
alproksimi&#x11D;u al la kara mortinto, &#x11D;is ni revenos. Cetere, ne estas ur&#x11D;a
bezono, ke kuracisto pririgardu lin. La sankta viro estas malviva, kaj
&#x109;i tiun fakton neniu kuracisto povus malestigi.</p><p>Tatnaj, furioza pro tiu rifuzo, sin retiris.</p><p>La re&#x11D;o akceptis la &#x109;efpastrojn ne en la granda a&#x16D;diencejo, sed en la
sama &#x109;ambro, en kiu li interparolis kun la re&#x11D;ino, la anta&#x16D;an tagon, kaj
kiu certigis plenan privatecon. Lia viza&#x11D;o estis tre grava. Sidi&#x11D;inte
sur tronosimila se&#x11D;ego, li diris malgaje:</p><p>� Sidi&#x11D;u, sanktaj pastroj<a l:href="#n33" type="note">[33]</a>. La
nova&#x135;o pri la subita morto de Uzibitum profunde kortu&#x15D;as min. Efektive
&#x11D;i konsternas min kaj &#x15D;ajne la tutan urbon. Sinmortigo estas ja krimo
en la okuloj de la dioj; tiom pli &#x109;e viro de supoze granda
sankteco. Oni diras, ke lia viza&#x11D;o estas terure tordita. &#x108;u vi, sa&#x11D;aj
pastroj, povas &#x135;eti lumon sur &#x109;i tiun misteran aferon?</p><p>Ilu-ulba respondis kun malgaja skuo de la kapo:</p><p>� Ne, via re&#x11D;a mo&#x15D;to; ankora&#x16D; ne. Niaj koroj estas tiel &#x15D;iritaj, kaj
niaj mensoj tiel konfuzitaj, ke ni ankora&#x16D; ne povis ordigi al ni la
pensojn. Intertempe ni pasigis per pre&#x11D;oj &#x109;iun momenton, kiun lasis al
ni la devoj premantaj nin. En tia terura kaj mistera afero ni volas ju&#x11D;i
nur post sankta inspiro de la dioj.</p><p>� Mi admiras vian sa&#x11D;on, sanktaj viroj, � diris la re&#x11D;o, kvankam la
respondo de la &#x109;efpastro tute ne kontentigis lin. Poste li demandis: �
Vi amba&#x16D; petis a&#x16D;diencon. Kial ne anka&#x16D; Uzibitum?</p><p>La pastroj trovis &#x109;i tiun demandon &#x11D;ena, precipe en la tiamaj
cirkonstancoj; sed &#x15C;ankhatum sentime respondis:</p><p>� Uzibitum, ho re&#x11D;o, plene konsentis kun ni pri la fina celo de nia
peto; sed li volis &#x11D;in atingi per malsamaj rimedoj, almena&#x16D; li volis
provi unue aliajn, ne tiel rektajn.</p><p>La re&#x11D;o tre malkontenti&#x11D;is pri la enigma kaj evidente evitema respondo
de &#x15C;ankhatum, sed retenis akran rediron, kiu volis salti el liaj lipoj.
Post momento &#x15C;ankhatum parolis plue:</p><p>� Nia peto, ho re&#x11D;o, rilatas al unu Omar el Betra&#x125; en la lando Uc, kie
lo&#x11D;as anka&#x16D;, en bela palaco, Zir-Nana, la &#x109;efpastrino de I&#x15D;tar. Tie, en
la lando Uc, trovi&#x11D;as multaj blasfemuloj, kiuj mal&#x15D;ategas niajn grandajn
diojn, kaj penas forlogi iliajn adorantojn. La &#x109;efpastra kolegio de
kelka tempo penis, per rimedoj inspiritaj de la dioj mem, elradikigi
tiun herezon, kaj enplanti adoron al niaj dioj en tiuj regionoj, apud la
Babela imperio. Omar, kiu estis gasto en la astrologia kolegio kune kun
la Egiptaj vizitantoj, estas unu el la plej dan&#x11D;eraj fervoruloj. Dum lia
vizito li ricevis informon pri trovo de dokumentoj, rilatantaj al niaj
klopodoj. Tiu informo povus, en liaj manoj, esti treege dan&#x11D;era al nia
kulto. Plue, Omar kun malpia aroganteco levis la okulojn al Zir-Nana,
sindedi&#x109;intino; kaj ni timas, ke jam prosperis al li, kapti &#x15D;ian koron.</p><p>� Kio? La koron de Zir-Nana?</p><p>� Jes, ho re&#x11D;o; tio estas por ni, fervoruloj pri la honoro de nia granda
diino, terura eltrovo.</p><p>� Sed, � demandis la re&#x11D;o, � &#x109;u Omar sciis, ke Zalmuna estas &#x109;efpastrino
kaj sindedi&#x109;intino al I&#x15D;tar? Eble li &#x15D;in konas nur per la nomo �Zalmuna�.</p><p>� En tiu okazo, � tuj respondis Ilu-ulba, � li posedas multe malpli da
sagaco, ol oni supozas.</p><p>&#x108;iuokaze, � plue parolis &#x15C;ankhatum, � Zir-Nana, scii&#x11D;inte, ke la
&#x109;efpastra kolegio kondamnis lin al morto, konsentigis la re&#x11D;inon
forsekretigi lin en la arbara &#x109;asdomo de la re&#x11D;o.</p><p>Dum la parolo de &#x15C;ankhatum la mieno de la re&#x11D;o i&#x11D;is pli kaj pli
malbonhumora. Fine, &#x109;e la lastaj vortoj, la re&#x11D;o ekflami&#x11D;is:</p><p>� Omar trovis grandan pla&#x109;on en miaj okuloj, � li diris. � La&#x16D; la ju&#x11D;oj
de &#x109;iuj, kiuj lin konas, li estas sa&#x11D;a viro de nedubebla rekteco kaj
eksterordinara sperteco pri ekonomiaj aferoj � &#x11D;uste tia viro, kian mi
ser&#x109;as kiel administranton por miaj bienoj. Anta&#x16D; ol tia viro estos
kondamnita al morto, decas, ke mi, la re&#x11D;o, konsentu.</p><p>&#x15C;ankhatum respondis kun firma, decida tono tia, kian neniu iam anta&#x16D;e
kura&#x11D;is alpreni anta&#x16D; la re&#x11D;o:</p><p>� La rajto de la &#x109;efpastroj, en tiaj okazoj kondamni al morto, estas
antikva kaj netu&#x15D;ebla, via re&#x11D;a mo&#x15D;to.</p><p>La viza&#x11D;o de la re&#x11D;o ru&#x11D;i&#x11D;is de kolero:</p><p>� La &#x109;efpastroj, � li diris, plila&#x16D;tigante la vo&#x109;on, � dum jarcentoj
ju&#x11D;adis en aferoj aparte rilatantaj al sia sankta ofico, sen
kontra&#x16D;staro de la re&#x11D;oj. Sed tio ne donas al ili ian neforpreneblan rajton.</p><p>&#x15C;ankhatum respondis kun ekstera trankvilo, sed kun signifoplena, tran&#x109;a
tono de vo&#x109;o, kiu mirigis e&#x109; Ilu-ulban, kaj kiu ekfrostigis la koron de
la re&#x11D;o:</p><p>� Volu la re&#x11D;o reiri en la pensoj al ankora&#x16D; pli antikva tempo, al la
komenci&#x11D;o de la vico da re&#x11D;oj el la Kasida gento. Sen la helpo de la
heredaj &#x109;efpastroj la unua Kasida princo neniam estus ekokupinta la
tronon de Babel. Memoru, ho re&#x11D;o, ke la posteuloj de tiu sama hereda
&#x109;efpastraro, kiu havis la povon surtronigi, nun havas la povon detronigi
ilin.</p><p>La re&#x11D;o pali&#x11D;is kaj videble konsterni&#x11D;is. Amaso da maltrankvilaj kaj
doloraj sentoj torente trafluis lian kapon: furiozo pro la maltimo kaj
la malrespekto, montritaj al li de la pastroj; duonfreneza deziro refuti
iliajn asertojn, kiuj, tamen � &#x109;i tiu terura penso subite altrudis sin
al li � ne estas senbazaj; turmentaj duboj, &#x109;u en mortiga batalo kontra&#x16D;
la pastroj, kiu la tutan landon implikus, estos por li &#x15D;anco konservi la
tronon de la Kasidoj; a&#x16D; &#x109;u ne pli prudente estus, cedi al la postulo de
la viroj anta&#x16D; li, oferi sian fieron, kaj transdoni Omaron al ili.
Tamen, &#x109;iu pli nobla impulso en li forpelis &#x109;i tiun lastan ideon. Anka&#x16D;
venis al li, fulmorapide, la sugesto konsili&#x11D;i kun Ilu-ittia kaj Hamul,
por gajni tempon. Sed samtempe kun &#x109;i tiu sugesto venis la certeco, ke
almena&#x16D; la nobla granda&#x11D;ulo forte malaprobus &#x109;ian intencon, tiel
malkura&#x11D;e &#x135;eti Omaron al la lupoj. Post peza silento, kiu de momento al
momento fari&#x11D;is pli &#x11D;ena, la re&#x11D;o respondis, akceptante mienon, en kiu
re&#x11D;a digno kaj nobla mal&#x11D;ojo ricevis egalmezuron:</p><p>� Via sankta ofico, pastroj, &#x15D;irmas vin kontra&#x16D; la sorto, kiu trafus
&#x109;iun alian maltimulon, kiu tiel parolus anta&#x16D; Babela re&#x11D;o. Memoru, ke
per la volo de la altaj dioj mi okupas la tronon de la lando, kie ilia
honoro lo&#x11D;as. La volo de la dioj ja sanktigas la Babelan tronon kaj &#x11D;ian
okupanton. Ho vi &#x109;efpastroj, kiuj devus esti modeloj de sankteco, ve al
malpiaj manoj, kiuj sin levas kontra&#x16D; tiun volon!</p><p>La re&#x11D;o &#x109;esis paroli. Lia viza&#x11D;o estis pala; lia brusto ondadis, kvaza&#x16D;
&#x11D;i volas krevi, kaj la mano, ku&#x15D;anta sur brako de la se&#x11D;o, tremetis. Lia
aspekto kontra&#x16D;diris liajn bravajn vortojn. Tio ne ka&#x15D;i&#x11D;is anta&#x16D; la
akraj okuloj de la pastroj. Ili estis tro certaj pri sia afero, por esti
facile trompataj. &#x15C;ankhatum ree prenis la parolon:</p><p>� La interpretado pri la dia volo estas aparta afero de la &#x109;efpastra
kolegio, ho re&#x11D;o. Tre zorge ni pripensis la sorton de Omar. Unu Lemuel,
komercisto el Dedan, fanatika malamiko de niaj dioj, kiu estis intimulo
de Omar, kaj kuniniciatinto de ribelo kontra&#x16D; ili, jam pagis per la vivo
sian blasfemadon. La kolero de la dioj ekbrulis kontra&#x16D; &#x109;i tiuj
malpiuloj. La honoro de la lo&#x11D;antoj en la &#x109;ielo postulas, ke ni ekstermu
ilin. Ke Omar trovis pla&#x109;on en la okuloj de la re&#x11D;o, tion ni tre
beda&#x16D;ras; sed cedi en &#x109;i tiu afero ni ne povas.</p><p>La senhonta aroganteco de &#x15C;ankhatum preska&#x16D; eksplodigis la re&#x11D;on de
kolerego; sed prudenta diskreteco, a&#x16D; timo pri la sekvoj sufokis lian
bolantan indignon. Ree li pesis en la pensoj la &#x15D;ancojn en eventuala
batalo kontra&#x16D; la hereda hierarkio: venko en la nunaj cirkonstancoj
sendube firmigus, por multe da jaroj, lian tronon, kaj evitigus al li
kaj eble al liaj tujaj posteuloj la dan&#x11D;erojn, kiuj jam delonge
maldol&#x109;igis lian vivon. Aliflanke, cedo por &#x109;iam malfortigus la potencon
de la trono, kaj starigus nedisputeblan superecon de la hierarkio.
Malvenko! Li ne kura&#x11D;is pripensi &#x11D;in! Sed tio ne estis &#x109;io: en la
profundo de lia animo senti&#x11D;is timo, ke, batalante kontra&#x16D; la
&#x109;efpastroj, kiom ajn malsinceraj ili estus, li ofendus la diojn.</p><p>Povas esti, ke Ilu-ulba divenis iom el la pensoj de la hezitema re&#x11D;o. Li
ekpensis, ke eble pli prudente estos, uzi alian taktikon, kaj faciligi
al la fiera, sed nefortanima re&#x11D;o sin humiligi kaj cedi.</p><p>� Ho, re&#x11D;o, � li diris kun preska&#x16D; milda tono de vo&#x109;o, � volu kredi, ke
ni tre malvolonte ka&#x16D;zus malpacon inter la &#x109;efpastra kolegio kaj la
trono de Babel. Tio malutilus al amba&#x16D;, kaj malpla&#x109;us al la dioj. Ni do
nur <emphasis>petas</emphasis>, ke via re&#x11D;a mo&#x15D;to donu al ni komunikon al la kapitano de la
gvardio de via &#x109;asdomo, ordonantan al li liveri Omaron en niajn manojn.
Ni uzos &#x109;ian dezirindan diskretecon.</p><p>La re&#x11D;o respondis kun dignoplena mieno, kiu tamen ne povis ka&#x15D;i momentan
senpezi&#x11D;on de la koro:</p><p>� Tio estas multe pli konvena lingva&#x135;o, Ilu-ulba. Mi cedas al peto; ne
al minaco. Tian komunikon al mia kapitano mi havigos al vi, kondi&#x109;e ke
vi faru vian eblon helpi, ke la afero ne diskoni&#x11D;u. Vi komprenas.</p><p>Li levi&#x11D;is, por indiki, ke la a&#x16D;dienco fini&#x11D;is.</p><p>Longan tempon ankora&#x16D; la re&#x11D;o restis en sia &#x109;ambro, droninte en la plej
malgajaj meditoj. Li ripro&#x109;is sin pro la &#x15D;anceli&#x11D;emo, kiu en la da&#x16D;ro de
dek jaroj regis lian politikon, kaj kiu fine metis lin en &#x109;i tiun treege
humiligan pozicion. Se li estus sekvinta � li diradis al si en la pensoj
� la pli energiajn konsilojn de Ilu-ittia, kiu avertadis lin pri
intrigoj de la &#x109;efpastra kolegio, li eble nun evitigus al si tian malvenkon.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Febra eksciteco regis en la granda urbo. &#x108;i tie kaj tie grupetoj da
homoj kolekti&#x11D;is en kvietaj flankostratoj kaj kortoj, por priparoli,
duonvo&#x109;e, la strangajn, maltrankviligajn nova&#x135;ojn kaj famojn, kiuj dum
la tuta tago traflugis &#x11D;in. Neniu precize sciis, kio okazis; neniu
komprenis la signifon de la misteraj okazanta&#x135;oj. Gravmienaj oficistoj
rapidis de la re&#x11D;a palaco al la domoj de altranguloj, kaj returne al la
palaco; en la kortoj de la temploj amasi&#x11D;is piuloj, malgajaj kaj
konfuzitaj, kune kun scivolemuloj kaj skandaluloj � sed ne en la loko de
la terura malfeli&#x109;o, la granda templo de Meroda&#x125;, al kiu oni allasis nur
rajtigitajn oficistojn. Movi&#x11D;ado en la kazernoj kaj forgalopado de
oficiroj sur rapidaj &#x109;evaloj al apudaj urboj, ankora&#x16D; pligrandigis la
miradon. En unuj esti&#x11D;is malpreciza timo, ke la jam delonge bruletantaj
revoluciaj konspiroj balda&#x16D; ekflamos; dum aliaj konjektis, ke milito
kontra&#x16D; fremda nacio tuj okazos. Aldone al &#x109;io &#x109;i tio, funebra spirito
kaj mistera, silenta mal&#x11D;ojo &#x15D;ajne pendis kiel nigra nubo super la vasta
urbo.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XX</p><p>Lemuel faras eltrovon</p></title><p>&#x108;e unu el aro da malgrandaj, malsanigaj stratoj, limtu&#x15D;antaj
malbonodoran, mezurban havenon, staris budo de selfaristo. Du viroj,
kamparane vestitaj, aliris tiun budon, kaj pririgardis kelke da
objektoj, elmetitaj sur tabulo por vendo. Unu el la viroj estis Lemuel,
la alia Dingir. La&#x16D; interkonsento ili renkonti&#x11D;is tie por konsili&#x11D;o. La
selfaristo estis samideano kaj amiko de Dingir, kaj volonte permesis al
ili fari uzon el lia butiko. Ili do sidi&#x11D;is sur tapi&#x15D;oj, kaj priparolis
la gravajn aferojn okazintajn de post ilia nokta renkonto en la domo de
la pramisto.</p><p>Okaze elrigardante trans la montran tabulon, Dingir subite ekkriis:</p><p>� Ho! jen alproksimi&#x11D;as mia frato Tatnaj, &#x109;efkuracisto de la re&#x11D;o!�
He, Tatnaj, envenu &#x109;i tien, kaj sciigu al ni, kial via viza&#x11D;o estas e&#x109;
pli funebra, ol la viza&#x11D;oj de la pastroj kaj de la palaca flategularo.</p><p>Tatnaj, kiu vere aspektis treege malbonhumora, eniris la butikon, kaj,
ne parolante, sidi&#x11D;is &#x109;e la flanko de sia frato en angulo, kie la
rigardoj de la preterpasantoj ne povis lin trafi. Dingir diris plue:</p><p>� Vi povas malka&#x15D;e paroli anta&#x16D; mia amiko Lemuel, ri&#x109;a komercisto, kiu,
tamen, plene simpatias kun ni. Efektive ni kune luktas en la nuna
momento kontra&#x16D; la &#x109;efpastroj en afero, kiu plej forte provas nian sagacon.</p><p>Post inter&#x15D;an&#x11D;o de salutoj inter Lemuel kaj Tatnaj la re&#x11D;a kuracisto
ekparolis:</p><p>� En lukto kontra&#x16D; la &#x109;efpastroj vi sendube bezonas pli ol ordinaran
sagacon, sinjoroj. Tre volonte mi partoprenas en la lukto, &#x109;ar mi
ricevis de ili hodia&#x16D; matene ofendegon.</p><p>� Kian? � demandis Dingir.</p><p>� Mi estis stulta malsa&#x11D;ulo, kaj dankas la ricevitan repu&#x15D;on al mia
propra malprudento. &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba venis en la palacon por
a&#x16D;dienco. Trovante, ke restas kelke da momentoj anta&#x16D; la voko de la
re&#x11D;o, la sanktuloj volis pasigi ilin per pia meditado kaj pre&#x11D;o. Nu, mi,
malsa&#x11D;ulo, instigite de scivolemo, pla&#x109;ivolemo, parademo, kaj mi ne
scias de kiuj ceteraj malsa&#x11D;aj emoj, eniris la &#x109;ambron, por peti ilian
permeson pririgardi la kadavron de la sankta sinmortiginto. Kompreneble
mi povus fari tion sen permeso de iu &#x109;efpastro, sed� nu, en fatala
momento mi perdis la prudenton. La repu&#x15D;o, kiun mi ricevis, por &#x109;iam
estos maldol&#x109;ega&#x135;o en mia interno. Levante siajn sanktajn okulojn al la
&#x109;ielo je ofendi&#x11D;o pro mia malpia interrompo al iliaj pia&#x135;oj, ili
komprenigis al mi, pri kia terura profana&#x135;o mi fari&#x11D;is kulpa. Ili anka&#x16D;
sciigis al mi, ke ili postlasis severajn ordonojn, ke neniu alproksimi&#x11D;u
al la mortinto; ke plue, la sanktulo estas malviva kaj jam ne bezonas
pririgardon de ia kuracisto. Dirinte tion, ili turnis al mi la dorson,
kaj mi devis eliri, kiel vipita hunda&#x109;o kun la vosto inter la kruroj.</p><p>Lemuel diris kun grava mieno:</p><p>� Tio estas suspektinda konduto, kiu tre
forte dezirigas min pririgardi la sanktan kadavron. Kiu balzamos &#x11D;in?</p><p>Tatnaj respondis:</p><p>� Potipanea, Egipto, la re&#x11D;a balzamisto. Efektive mi
estis sur la vojo al lia domo, la&#x16D; ordono de la re&#x11D;o. Potipanea lo&#x11D;as ie
en &#x109;i tiu abomena kvartalo.</p><p>� Bone, � diris Lemuel, � tio estas bonega bon&#x15D;anco. Kun via permeso,
Tatnaj, mi petos la Egipton dungi min kiel helpanton &#x109;e la balzamado. Mi
bone pagos al li mian metiolernantecon.</p><p>La fratoj esplore rigardis la komerciston. Dingir kun &#x11D;ojo kaj admiro,
Tatnaj kun kelka maltrankvilo. La kuracisto respondis:</p><p>� Mi ne scias vian motivon, Lemuel; sed estu singarda, kaj precipe ne
endan&#x11D;erigu min.</p><p>� Ne timu, mia klera amiko, � diris Lemuel, � la dan&#x11D;ero, al kiu mi
elmetas min, estas centoble pli granda. La &#x109;efpastroj soifas � a&#x16D; pli
&#x11D;uste soifis � mian sangon. Efektive ili pensas, ke ili jam sate trinkis
&#x11D;in; sed &#x11D;i estis la sango de iu alia. � Levi&#x11D;inte, li aldiris: � Ni ne
perdu altvaloran tempon, sinjoroj. Dum &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba traser&#x109;as
la palacon de Uzibitum, kaj, kredeble, elkovas novajn planojn, ni povas
esplori� esplorinda&#x135;ojn en la templo. Mi rakontos al vi, Tatnaj, sur
la vojo al la domo de Potipanea, kiel okazis, ke Zir-Nana, alinomita
Zalmuna, la Belulino, kaj &#x15D;iaj sanktaj kunkonspirantoj pensas, ke mi
estas malviva.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Malpli ol unu horon poste tri viroj sin prezentis anta&#x16D; flanka pordo de
la granda templo de Meroda&#x125;. Tatnaj, la re&#x11D;a kuracisto, kaj Potipanea,
flavaviza&#x11D;a Egipto, en pastra vesto de sia lando (kiun porti li ne
rajtis) staris &#x109;e la pordo, dum Lemuel, vulgarule vestite, sin tenis
kelke da pa&#x15D;oj malanta&#x16D; ili, portante pezan sakon sur la dorso. Viro,
la&#x16D; aspekto temploservisto, kiu okaze malfermis la pordon, responde al
ilia frapo, ne kura&#x11D;is preni sur sin la respondecon enlasi ilin, sed
volonte iris ser&#x109;i iun pli gravan personon. Dum la viro forestis, Lemuel
flustris al Tatnaj:</p><p>� Alprenu kura&#x11D;an mienon, mia sinjoro, kaj donu al ili la tutan pezon de
la digno de via alta ofico. Per &#x11D;usta kvanto da aroganteco oni ordinare
impresas la homojn � e&#x109; ruzulojn, kiuj mem uzadas la saman artifikon.</p><p>Post kelka tempo alvenis unu el la malsuperaj pastroj, kiu demandis la
vizitantojn, kio estas la celo de ilia veno. Li havis funebran aspekton,
kaj parolis duonvo&#x109;e, kvaza&#x16D; li timas veki la mortinton, a&#x16D; ofendi lian
&#x109;irka&#x16D;&#x15D;vebantan spiriton. Tatnaj respondis kun dignoplena sinteno, sed
kun la afableco de kortegano:</p><p>� &#x15C;ajne vi ne konas min, pastro. Mi estas Tatnaj, &#x109;efkuracisto de la
re&#x11D;o. La re&#x11D;o volas, ke la sankta mortinto balzami&#x11D;u la&#x16D; la plej lerta
metodo, kaj persone ordonis al mi venigi &#x109;i tien lian propran
balzamiston Potipanean, el la lando Egipta. Potipanea kaj lia helpisto
volas do pririgardi la mortinton, kaj fari aran&#x11D;ojn pri la transloki&#x11D;o
al ta&#x16D;ga loko por la plenumado de sia laboro.</p><p>La pastro tuj akceptis maltrankvilan aspekton, kaj heziteme diris:</p><p>� Mi ne scias, kion fari. Miaj sinjoroj, &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba,
postlasis ordonon, ke neniu aliru la mortinton &#x11D;is ilia reveno.</p><p>Tatnaj milde respondis:</p><p>� Mi povas bone kompreni, ke la sanktaj viroj,
konfuzite de tia terura okazinta&#x135;o, ne zorge anta&#x16D;pripensis tian
deziresprimon. La enbalzamigo ja tre ur&#x11D;as kaj ne permesas prokraston.
La &#x109;efpastroj, la&#x16D; mia scio, estas en la nuna momento preme okupitaj de
tre gravaj &#x15D;tataferoj, kaj, kredeble, ne revenos anta&#x16D; nokti&#x11D;o. Krom tio
eliris definitiva ordono de la re&#x11D;o, ke mi, kiel kuracisto, tuj persone
kontrolu la aran&#x11D;ojn pri la enbalzamigo, por ke &#x109;io dece fari&#x11D;u kun la
plej granda respekto al la indo de la sankta viro. Tuj poste mi devos
raporti al li pri la plenumado de la ordono.</p><p>Ankora&#x16D; la pastro hezitis tre embarasite.</p><p>Lemuel rimarkis, ke la pastro de tempo al tempo metis la manon sur la
lumban regionon de sia dorso, kaj aspektas, kvaza&#x16D; io doloras lin tie.
Parolante respektoplene kaj bonkore, li diris:</p><p>� Mia sinjoro Tatnaj, bonvolu pardoni; eble la sankta pastro ne
bonfartas, kaj pro tio la afero aspektas al li multe pli grava, ol &#x11D;i
vere estas. Eble vi povas doni al li bonan konsilon.</p><p>Tatnaj avide kaptis la sugeston de la ruza komercisto, kaj tre afable
demandis la pastron pri la simptomoj de lia malsano. La pastro volonte
priskribis detale siajn dolorojn kaj sian farton. Tatnaj a&#x16D;skultis kun
bonkora, sed grava mieno, kaj respondis:</p><p>� Via malsano povas esti ka&#x16D;zata de unu el du malordoj. Kiu el ili la
ka&#x16D;zo estas, mi ne povas konstati sen zorga kaj preciza esploro. Tio
estas ur&#x11D;a afero, kaj prokrasto estus dan&#x11D;era. Do, dum Potipanea kaj lia
helpisto prizorgas la mortinton, mi povas esplori vian aferon.</p><p>La penso liberi&#x11D;i de siaj doloroj, kaj esti prizorgata de la re&#x11D;a
kuracisto mem, venkis &#x109;iujn restantajn skrupulojn de la pastro, kaj li
kondukis la tri virojn tra koridoroj kaj anta&#x16D;&#x109;ambroj al la privata
vestejo de la &#x109;efpastroj. Survoje li elver&#x15D;is mal&#x11D;ojajn sentojn pri la
terura sorto de la &#x109;efo. Por li la afero estis doloriga, konfuza
mistero. Li sciigis al ili, ke la tri &#x109;efpastroj estis kune &#x11D;is
neordinare malfrua horo en &#x109;ambro, apuda al la vestejo, kiu servis ilin
kiel privatejo, ripozejo a&#x16D; ejo por okazaj interkonsili&#x11D;oj. Nemultajn
minutojn poste, temploservisto, okaze enirinte la vestejon, trafis la
teruran vida&#x135;on kaj tuj, freneza de konsterno, trakuris la templon
kriegante. La pastro plue informis ilin, ke la &#x15D;nuro estas ankora&#x16D;
&#x109;irka&#x16D; la kolo de la mortinto, la&#x16D; insista ordono de la ju&#x11D;ista
inspektoro. Tion la bona viro tre beda&#x16D;ris kaj rigardis kiel
malrespekta&#x135;on kontra&#x16D; la sankta viro. � Mi kovris lian kapon per blanka
tuko, � li diris, � &#x109;ar mi ne povis elporti la aspekton de la tordita
viza&#x11D;o.</p><p>Dum Tatnaj kaj la pastro sin retiris en la &#x109;efpastran privatejon, Lemuel
kaj la Egipto eniris la vestejon. La mortinto ku&#x15D;is sur benko kaj estis
vestita per longa, blanka surpliso, ordinare portata de pastroj &#x109;e
negrava de&#x135;orado interne de la templo. Potipanea sin okupis per mezurado
kaj pretigado de la kadavro por sia na&#x16D;za laboro. Dume Lemuel rigardis
&#x11D;in kun stre&#x109;a atento. Liaj viglaj okuloj &#x15D;ajne atentis &#x109;iun detaleton,
ne nur de la kadavro mem, sed anka&#x16D; de &#x11D;ia pozo, de la &#x15D;nuro &#x109;irka&#x16D; la
kolo, kaj de la tola vesto. Plej zorgeme li pririgardis la viza&#x11D;on, la
bu&#x15D;on kaj la okulojn de la mortinto. Subite li vokis la Egipton kaj
petis lin perforte malfermi lian bu&#x15D;on. Potipanea volonte plenumis tiun
deziron; kaj Lemuel da&#x16D;rigis sian esploron. Kontenta rideto ludis &#x109;irka&#x16D;
lia bu&#x15D;o, kiam iom poste li turnis la atenton al diversaj objektoj en la
&#x109;ambro. Evidente li trovis interesaj la enhavon de ligna kesto kaj de
vesto&#x15D;ranko, kaj la trabon en la mezo de la plafono, de kiu, kredeble,
la &#x109;efpastro pendis, kiam la timema temploservisto eniris la &#x109;ambron.</p><p>Lemuel &#x135;us finis sian esploron, kaj la Egipto sian preparan laboron,
kiam envenis Tatnaj kaj la pastro.</p><p>� Nu, diris la re&#x11D;a kuracisto, bonhumore ridetante, � nia konsultado
malhelpis min plenumi mian devon &#x109;i tie, Rigan, sed sendube nia Egipto
kaj lia pia helpanto dece traktis la eminentan sanktulon. Mi nur volas
formale konstati, ke efektive tiel estas.</p><p>Lemuel, per mangesto montrante al la vesto&#x15D;ranko, demandis la pastron
tre humile kaj kun lerte &#x15D;ajnigita, solena timo:</p><p>� Via pastra mo&#x15D;to; &#x109;u tiu &#x15D;ranko enhavas la vestojn de la sanktaj
&#x109;efpastroj?</p><p>Rigan afable malfermis la meblon, vidigante du dubeblankajn vestojn,
similajn al la vesto, kiun surhavis Uzibitum. Sed ilia blankeco ne estis
tiel pura; efektive ili havis iom flavan nuancon.</p><p>� Jes, � li diris, � jen estas la surplisoj, kiujn portas miaj sinjoroj
&#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba, kiam ili okupas sin per ordinaraj, piaj devoj en
la templo. La tria loko � ho ve! � ricevadis la surplison de tiu
beda&#x16D;rinda viro. Multekostaj kaj bele ornamitaj, ceremoniaj vestoj
trovi&#x11D;as en aparta vestejo apud la plejsanktejo en la kvina eta&#x11D;o de la
Zikurati<a l:href="#n34" type="note">[34]</a>.</p><p>� Mi tre volus tu&#x15D;i per la mano la sanktajn vestojn, � Lemuel diris. �
En ili certe estas ia efikeco.</p><p>La pastro bonhumore ridetis kaj flankenpa&#x15D;is por permesi al la pia
helpanto palpi la vestojn. Alproksimi&#x11D;ante al la &#x15D;ranko, Lemuel demandis:</p><p>� Kiu el la du vestoj apartenas al mia sinjoro &#x15C;ankhatum? Mi aparte
respektegas lin pro lia sankteco, kaj volus tu&#x15D;i lian zonon per la lipoj.</p><p>� Jen, amiko, � respondis Rigan, � la vesto &#x109;e via dekstra mano. La
vestoj de la heredaj &#x109;efpastroj estas tute tiaj samaj, krom la longoj.
&#x15C;ankhatum estas pli altkreska, ol Ilu-ulba.</p><p>� Ho, � diris Lemuel kun facila &#x109;agreno en la vo&#x109;o, � malestas la zono;
mi do kisu la surbrusta&#x135;on.</p><p>La re&#x11D;a kuracisto observis &#x109;i tiun sceneton kun miro, demandante sin,
kion celas la araba komercisto.</p><p>Gajninte per tiu pia&#x135;o la favoron de la pastro, Lemuel diris plue:</p><p>� Por kompletigi niajn preparojn, ni bezonas malgrandan oleolampon,
sankta pastro; ni volas ekbruligi aroma&#x135;on. Eble ne tro &#x11D;enos vin havigi
al ni tian objekton.</p><p>Tuj kiam la pastro eliris el la vestejo, Lemuel sin turnis al Tatnaj kaj
petis lin iri kun li en la apudan privatejon de la &#x109;efpastroj. La
kurteno, apartiganta la du &#x109;ambrojn, apena&#x16D; falis post ili, Lemuel
ekparolis rapide kun tre grava mieno:</p><p>� Mia sinjoro, rigardu atente la kadavron. Uzibitum ne mortigis sin mem.
La pastroj &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba pendigis kaj mortigis lin, dum li
estis sub epilepsia atako.</p><p>� Kio? Mortigita de siaj kolegoj? Terura akuzo, tio, Lemuel!</p><p>� Tamen facile pruvebla. Atente pririgardu la kadavron, precipe la
strange torditan viza&#x11D;on. Mi malfermigis lian bu&#x15D;on kaj konstatis, ke li
mordis al si la langon. Esplorante la bu&#x15D;on, mi trovis en &#x11D;i ankora&#x16D;
resta&#x135;on de sanga &#x15D;a&#x16D;mo. Plue, rigardu liajn kunpremitajn manojn kaj
liajn piedojn. Ili, la piedoj, ne malsuprenpendis malrigide, kiel oni
supozus, sed rekte elstaras kiel &#x109;e homo sub tia atako. Por &#x15D;ajnigi
sinmortigon, la du sanktuloj pendigis lin de la trabo supre, per lia
propra zono. La zono rompi&#x11D;is. &#x15C;ankhatum, la pli decidema el ili,
deprenis sian zonon, kaj tiun zonon ili uzis. &#x11C;i ankora&#x16D; trovi&#x11D;as &#x109;irka&#x16D;
la kolo de la mortigito. Vi rimarkos, ke la koloro de la zono &#x109;irka&#x16D; la
kolo de Uzibitum tute akordas, ne kun la koloro de lia surpliso, sed kun
la koloro de la surpliso de &#x15C;ankhatum, al kiu mankas la zono. La
rompi&#x11D;intan zonon vi trovos en la kesto apud la vesto&#x15D;ranko, ka&#x15D;itan sub
tola&#x135;oj.</p><p>Dum momento Tatnaj staris senmove, konfuzite. Poste li reeniris la
vestejon, sekvate de Lemuel, kaj, rapide pririgardinte la signojn kaj
objektojn, indikitajn de la komercisto, diris malla&#x16D;te kun grava mieno:</p><p>� Ho, Lemuel, vi estas tute prava: sinmortigo estas elbarita. Kio estos
la sekvo de &#x109;i tiu eltrovo?</p><p>� Tertremoj en la &#x109;efpastraj palacoj; kaj la plej bruega tumulto, kiu
iam okazis en Babel!</p><p>� Mi tuj sciigos Ilu-ittian.</p><p>� Ilu-ittian? Kiu li estas?</p><p>� Li estas kortegano; privata sekretario de la re&#x11D;o en eksterlandaj
aferoj. Li havas grandan, iom misteran influon en la re&#x11D;a palaco. Entute
li estas mistera homo, sed, mi kredas, fidela kaj honesta; unu el la
malmultaj, pri kiuj oni povas tion diri. Cetere, ne ekzistas amikaj
rilatoj inter li kaj la &#x109;efpastroj. &#x108;i tiu informo estos por li tre
valora, kaj anka&#x16D; por mia frato Dingir.</p><p>Lemuel tiam rememoris la fremdulon, kiu akompanis lin kaj Omaron sur
parto de la vojo de Padar al Betra&#x125;. Post momenta medito li petis la
re&#x11D;an kuraciston prokrasti la disvastigon de la nova&#x135;o &#x11D;is la vespero. �
Eble, � li aldiris, � mi volos fari uzon el mia eltrovo por miaj propraj
celoj, anta&#x16D; ol &#x11D;i diskoni&#x11D;os.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XXI</p><p>Zalmuna batalas kontra&#x16D; la &#x109;efpastroj</p></title><p>Zalmuna kaj la re&#x11D;ino sin retiris en la urbdomon de la unua, sen la scio
de iu en la palaco, por sen&#x11D;ene interkonsili&#x11D;i pri la konfuza stato, en
kiu &#x109;io trovi&#x11D;is; por eviti la re&#x11D;on; kaj fine, por atendi raporton de
Ilu-ittia. Jam vesperi&#x11D;is, kaj la komplezema Hiksoso ankora&#x16D; ne venis.
La virinoj rigardis unu la alian maltrankvile de tempo al tempo. Iliaj
koroj estis tro premitaj por interparolo; kaj silento regis en la &#x109;ambro
dum kelka tempo. Fine pa&#x15D;oj a&#x16D;di&#x11D;is en la koridoro, kaj, momenton poste,
la atendita viro disigis la pezajn pordokurtenojn, kaj envenis. Facile
riverencante kun la pla&#x109;a rideto, kiu malofte forlasis lian allogan
viza&#x11D;on, li diris:</p><p>� Volu pardoni, viaj sinjorinaj mo&#x15D;toj, ke mi malfruas. &#x108;iu momento de
la tago estis premokupita kaj sortoplena. Kaj nun la re&#x11D;o atendas min
post malpli ol unu ka&#x15D;buo; do mi devas rapidi super mia longa raporto.
Volu do a&#x16D;skulti. Kiam mi vidis mian re&#x11D;an sinjoron post la a&#x16D;dienco,
kiun li donis al &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba, mi trovis lin en furioza
humoro, kaj en la komenco tre malbabilema. Sed iom post iom prosperis al
mi eltiri el li la tutan aferon. Nu, la batalo komenci&#x11D;is; kaj
beda&#x16D;rinde en la unua lukto la re&#x11D;o estis devigata cedi lokon. Vi jam
scias, ke, malgra&#x16D; &#x109;iuj anta&#x16D;zorgoj, la &#x109;efpastroj eltrovis la ka&#x15D;ejon
de Omar kaj sendis al &#x11D;i duonroton el sia propra gvardio, supozeble kun
ordono perforte eniri kaj mortigi nian amikon. En tio ili malsukcesis.
Ili kredeble estus sukcesintaj, se ne alvenus &#x11D;ustatempe bela knabino,
rajdanta sur same bela azeno. &#x15C;i avertis la re&#x11D;an gvardion. Nu, Ilu-ulba
kaj &#x15C;ankhatum rekte postulis, ke la re&#x11D;o donu al ili leteron al
Padan-Rimmu, ordonantan al li transdoni Omaron en iliajn manojn. Ili
prezentis Omaron kiel treege dan&#x11D;eran malamikon de la dioj, efektive
kiel fanatikulon, kiu posedas scion pri dokumentoj rilatantaj al kelkaj
planoj kaj faroj de la &#x109;efpastra kolegio, �inspiritaj de la dioj mem�,
por elradikigi la Jehova-kulton en la lando Uc. La&#x16D; la pretendita,
netu&#x15D;ebla rajto de la kolegio ili kondamnis Omaron al morto, ne nur pro
tio, sed anka&#x16D; pro lia aroganteco kaj lia malpieco amindumi altan
pastrinon, sin dedi&#x109;intan al I&#x15D;tar.</p><p>Dirante tion, Ilu-ittia multsignife ekrigardis Zalmunan, kiu komprenis
la aludon, kaj pali&#x11D;is. Ilu-ittia da&#x16D;rigis:</p><p>� En la komenco la re&#x11D;o
furiozi&#x11D;is kaj malkonsentis. Li e&#x109; pli furiozi&#x11D;is, kiam &#x15C;ankhatum
senpasie sciigis lin, ke, en okazo de malkonsento, la &#x109;efpastra kolegio
uzos rimedojn detronigi la Kasidan dinastion. Kolera argumentado sekvis.
Longe la re&#x11D;o noble kontra&#x16D;staris, ne nur &#x109;ar li klare vidis la
gravegajn sekvojn de cedo, sed anka&#x16D; &#x109;ar lia tuta re&#x11D;a animo kun abomeno
forpelis la penson, tiel oferi al ili viron, kiu trovis pla&#x109;on en liaj
okuloj. Tamen, miaj sinjorinoj, fine, post lerta alvoko de Ilu-ulba al
prudento kaj pieco kaj al respekto anta&#x16D; la honoro de la dioj ktp., la
re&#x11D;o sentis sin devigata cedi. Efektive, a&#x16D; pretekste, la re&#x11D;o cedis al
peto, ne al minaco. &#x108;iuokaze tio estas treege beda&#x16D;rinda, sed tiam,
konsidere &#x109;iujn cirkonstancojn, neevitebla.</p><p>Zalmuna estis eksplodonta de indigno, sed, ekvidante dolorplenan kaj
petegan rigardon en la okuloj de la re&#x11D;ino, &#x15D;i sin detenis. Ilu-ittia
rimarkis kaj komprenis &#x109;i tiun inter&#x15D;an&#x11D;on de rigardoj, kaj plue parolis:</p><p>� Anta&#x16D; unu ka&#x15D;buo kaj duono la re&#x11D;o sendis la postulitan leteron al
&#x15C;ankhatum, sed mi tre beda&#x16D;ras, ke li tion faris tiel senprokraste; &#x109;ar
mi &#x135;us scii&#x11D;is, ke prosperis al Tatnaj fari eltrovon, kiu eble remetos
la tutan aferon en la fandujon, kaj espereble elvenigos &#x11D;in en stato pli
oportuna por la re&#x11D;o. � Post momenta, impresa pa&#x16D;zo li diris grave: �
Uzibitum ne mortigis sin mem. Liaj kolegoj, Ilu-ulba kaj &#x15C;ankhatum
mortigis lin, dum li estis sub epilepsia atako; kaj pendigis lin de
trabo en la vestejo, por &#x15D;ajnigi, ke li mortigis sin mem.</p><p>La du sinjorinoj salte levi&#x11D;is de la divanoj &#x109;e la unuaj vortoj de la
kortegano kun ekkrioj de surprizo kaj teruro. Amba&#x16D; tuj komprenis la
gravajn sekvojn de tia eltrovo, pri kiuj Ilu-ittia aludis.</p><p>� Nekredebla rakonto, Ilu-ittia! � ekkriis la re&#x11D;ino.</p><p>Samtempe Zalmuna diris kun flamaj okuloj:</p><p>� Do, la batalo komenci&#x11D;is. Bone, ni tri kune batalu.</p><p>La Hiksoso reprenis la parolon:</p><p>� Pri la faktoj ne povas ekzisti duboj. La nuna stato de la kadavro
klare montras, ke la morto okazis, dum Uzibitum ankora&#x16D; estis sub la
atako. Plue, temploservisto, okaze enirante la vestejon, nur malmultajn
minutojn post la eliro de Ilu-ulba kaj &#x15C;ankhatum, ekvidis la
malfeli&#x109;ulon pendantan per &#x15D;nuro de plafona trabo. Li estis tiel
konsternita, ke mankis al li sufi&#x109;e da prudento, por depreni la viron.
Eble li tiam povus savi lian vivon. Homo &#x135;us suferinta de epilepsia&#x135;o,
ne estas en la da&#x16D;ro de longa tempo en sufi&#x109;e konscia stato, por pendigi
sin.</p><p>Tiam sekvis detala priskribo pri la cirkonstancoj, kiujn Tatnaj raportis
al Ilu-ittia, kaj kiujn ripeti ne estas bezone.</p><p>Zalmuna kaj la re&#x11D;ino a&#x16D;skultis kun la plej viva intereso: la pastrino
esplordemandis sin, kian personan uzon &#x15D;i povos fari el la nova&#x135;o; kaj
la re&#x11D;ino maltrankvile pripensis, &#x109;u &#x15D;ia edzo nun kura&#x11D;us kapti la
okazon, por detrui la heredan potencon de la Sumera hierarkio; a&#x16D; &#x109;u &#x15D;i
mem devos peni okazigi ilian falon.</p><p>Nelonge post la fino de la raporto de Ilu-ittia, la re&#x11D;ino reiris al la
palaco, portate de kvar lakeoj en &#x15D;irmilfermita portilo, kaj akompanate
de sia amanto. Tuj kiam ili estis for, Zalmuna rapidis al la palaco de
&#x15C;ankhatum, kiu ne estis tre malproksime de &#x15D;ia lo&#x11D;ejo. En kelka distanco
sekvis &#x15D;in la du dikaj e&#x16D;nukoj. &#x15C;ia koro batis furioze. Du fortaj
emocioj interbatalis en &#x11D;i, kaj preska&#x16D; dis&#x15D;iris &#x11D;in: duonfreneza timo
pro la sorto de Omar, kaj nedifinebla teruro &#x109;e la penso, ke, per minaco
malkovri la krimon de la &#x109;efpastroj � por devigi ilin cedi rilate al
Omar � &#x15D;i ka&#x16D;zos definitivan rompi&#x11D;on de &#x109;iuj interrilatoj kun la
religiaj a&#x16D;toritatoj de la lando, kaj por &#x109;iam detruos sian pastrinan
karieron. Sed ju pli &#x15D;i alproksimi&#x11D;is al la celo de sia voja&#x11D;eto, des
malpli terura aspektis &#x109;i tiu lasta penso. Tion ka&#x16D;zis vico da
konsideroj, kiuj &#x11D;is tiam ankora&#x16D; ne alprenis en &#x15D;ia menso tre precizajn
formojn, sed kiuj nun subite revenis al &#x15D;i en la memoron kun unuigitaj
fortoj. La &#x109;efaj konsideroj estis la jenaj: &#x15D;ia malsukceso e&#x109; skueti la
fidon de Ijob; kaj lia subita kaj eksterordinara prospero tuj post lia
resani&#x11D;o; dubo pri tio, &#x109;u la terura sortobato, kiun &#x15D;i faligis sur
Omaron, kaj lia pasia amo al &#x15D;i vere iel &#x15D;ancelis lian fidon al Jehova;
la elstara, neignorebla nobleco de Ijob, de Omar, Adaha kaj Hamul, kies
la&#x16D;don Ilu-ittia ne povis sufi&#x109;e prikanti; fine &#x15D;i ne povis ne vive
senti, ke tiu nobleco de anoj de la malestimata kulto akre kontrastas la
malbonfarojn de la &#x109;efpastroj, &#x15D;iajn proprajn farojn, kaj la abomenan
mallojalecon de Ajla kaj Nupta. &#x108;u &#x15D;i, pro kunlaborado kun tiaj homoj,
oferus la vivon de viro, kiu, malgra&#x16D; &#x15D;iaj anta&#x16D;aj kontra&#x16D;bataloj, nun
estis la idolo de &#x15D;ia koro? Tamen, la penso esti mallojala kontra&#x16D; sia
granda, adorata diino ankora&#x16D; teruris &#x15D;in.</p><p>&#x15C;ankhatum estis for de la domo. Almena&#x16D; tiun sciigon &#x15D;i ricevis de lia
edzino. Senhezite do &#x15D;i direktis la pa&#x15D;on al la domego de Ilu-ulba, kiu
trovi&#x11D;is tute apude. &#x15C;i alvenis kaj petis serviston sciigi al sia
sinjoro, ke &#x15D;i deziras paroli kun li. Anstata&#x16D;, tamen, atendi en
anta&#x16D;&#x109;ambro, Zalmuna sentime sekvis la serviston, kaj eniris &#x109;ambron, en
kiu, en tiu momento, Ilu-ulba kaj Aramis, lia edzino, la&#x16D;te kaj akre
diskutis pri ia familia afero. Amba&#x16D; estis en tre malbona humoro, kaj
malka&#x15D;e montris malplezuron pro la senceremonia entrudi&#x11D;o. Precipe
Aramis, kiu sentadis malinklinon kontra&#x16D; Zalmuna pro &#x135;aluzo, rigardis
&#x15D;in tre malafable. Zalmuna iom ne&#x11D;entile esprimis deziron paroli kun
Ilu-ulba sola. Lia edzino tuj diris:</p><p>� Mi restos &#x109;i tie.</p><p>Zalmuna respondis kun ia malestima mal&#x15D;ato � alude al Ilu-ulba:</p><p>� Mi certigas al vi, Aramis, ke vi havas nenian ka&#x16D;zon &#x135;aluzi&#x11D;i. Sed nia
afero ne estas por profanaj oreloj, kaj cetere treege ur&#x11D;as.</p><p>La pastredzino kolere ripetis:</p><p>� Mi restos &#x109;i tie!</p><p>Ilu-ulba konfuzi&#x11D;is. Miro pri la stranga konduto de Zalmuna superis e&#x109;
lian kreskantan koleron. Maltrankvile li sin demandis, kia afero povas
instigi Zir-Nanan tiel arogante insisti pri duopa interparolo kun li. Li
subtenus la edzinon, se li ne &#x135;us malpacus kontra&#x16D; &#x15D;i. La sceno estis
maledifa, kaj por &#x109;esigi &#x11D;in, li diris malbonhumore, sed kun tiom da
digno, kiom li povis kolekti:</p><p>� Bone, Zir-Nana, ni iru en mian privatan sanktejon.</p><p>Aramis tuj diris kun malica mokrideto:</p><p>� Nu, por ke vi ne malsanktigu la sanktejon, mi prefere eliros.
Interparolu do &#x109;i tie.</p><p>&#x134;etante al la pastrino rigardon, plenan de malamo, &#x15D;i eliris.</p><p>Tuj kiam la pezaj pordokurtenoj refermi&#x11D;is post Aramis, Zalmuna sin
turnis al Ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno,
esprimanta koleron, honton kaj anta&#x16D;timon.</p><p>� &#x108;u vi jam forsendis la leteron de la re&#x11D;o al la arbara &#x109;asdomo? � &#x15D;i
demandis subite.</p><p>� Jes, aro da gvardianoj foriris anta&#x16D; unu ka&#x15D;buo.</p><p>� Kun kiaj instrukcioj?</p><p>� Vere, Zir-Nana, via konduto stranga malfaciligas al mi, e&#x109; en mia
propra domo, respondi al vi kun la respekto deca al &#x109;efpastrino!</p><p>� Kun kiaj instrukcioj, viro?!</p><p>� Plenumi la dekreton de la &#x109;efpastra kolegio, kaj mortigi Omaron,
blasfemanton de la dioj kaj malpiulon, kiu kaptis la koron de pastrino
de I&#x15D;tar!</p><p>� Ja, koron, kiun vi, sankta &#x109;efpastro, kaj edzo de nebela, sed ri&#x109;a
virino, vane penis kapti. Sed mi forpu&#x15D;adis viajn na&#x16D;zajn penojn. Nun,
tuj forsendu komisiistojn sur la plej rapidaj &#x109;evaloj post la
gvardianoj, por nuligi viajn instrukciojn, anta&#x16D; ol estos tro malfrue.</p><p>La furiozo de la fiera &#x109;efpastro fari&#x11D;is neregebla. Lia ronda viza&#x11D;o
purpuri&#x11D;is, kaj liaj malhelaj okuloj el&#x135;etis fulmecajn rigardegojn al la
virino anta&#x16D; li.</p><p>� Via aroganteco, Zir-Nana, transpa&#x15D;as &#x109;iujn limojn. Mi ne faros ion tian!</p><p>� Tamen, vi faros, tuj kiam mi rakontos al vi ion, kiu okazis hiera&#x16D;
vespere.</p><p>Zalmuna parolis &#x15D;ajne sen ekscito, sed kun morda akreco. &#x15C;ia viza&#x11D;o
estis morte pala, kaj la mano, per kiu &#x15D;i apogis sin al divano, tremis:</p><p>� A&#x16D;skultu! Vi, &#x15C;ankhatum kaj Uzibitum estis kune en via vestejo en la
granda templo. Vi malpacis. Vi kaj &#x15C;ankhatum akre ripro&#x109;is Uzibitumon
pri politikaj intrigoj. Subite Uzibitum ricevis epilepsian atakon.
&#x15C;ankhatum, pli cerbovigla ol vi, tuj sugestis uzi la oportunan okazon
&#x15D;ajnigi, ke li mortigis sin mem, kaj pendigi lin de trabo sub la plafono
per lia propra zono.</p><p>Ilu-ulba pali&#x11D;is, kaj en la da&#x16D;ro de momento liaj okuloj akceptis
vitrecan aspekton pro teruro. Tamen li penis per &#x109;iuj fortoj sin regi,
kaj nun &#x15D;ajnmoke demandis:</p><p>� Kaj kiu frenezulo rakontis al vi tian fabelon?</p><p>� Silentu! � Kun glacieca mal&#x15D;ato Zalmuna parolis plue. � La &#x15D;nuro
rompi&#x11D;is, kaj &#x15C;ankhatum malligis sian propran zonon, kiun vi amba&#x16D; uzis.
La rompita zono de Uzibitum trovi&#x11D;as en la nuna momento en kesto en
angulo de la vestejo, ka&#x15D;ita per vesta&#x135;oj. Silentu, &#x11D;is mi finos! Iru
kaj malfermu la bu&#x15D;on de la mortigito, kaj vi trovos, ke la malfeli&#x109;ulo
mordis al si la langon. Eble ankora&#x16D; trovi&#x11D;as sanga &#x15D;a&#x16D;mo en lia bu&#x15D;o.
Plue, rigardu liajn manojn, liajn piedojn, liajn suprenturnitajn
okulglobojn. &#x108;io indikas epilepsian atakon. Homo en lia stato ne povas
sin mem pendigi. En la da&#x16D;ro de multe da horoj poste li ne kapablas tion
fari.</p><p>Kvankam la viza&#x11D;o de Ilu-ulba nun aspektis cindrece pala; kaj &#x15D;vitgutoj
vidi&#x11D;is sur lia frunto, tamen li ankora&#x16D; ne volis cedi en la lukto.</p><p>� Kiu frenezulo� � li balbutis.</p><p>Sed Zalmuna tuj interrompis lin, alprenante solenan vo&#x109;tonon:</p><p>� Nenia homa okulo vidis la malnoblegan krimon. Nur la &#x109;ieestantaj dioj
&#x11D;in vidis. Plua neado estas senutila, Ilu-ulba. Kulpan animon via viza&#x11D;o
perfidas. Rapidu kaj forsendu la virojn, pre&#x11D;ante, ke flugiloj doni&#x11D;u al
la &#x109;evaloj. Sciu, ke, se Omar mortos per la manoj de viaj senditoj,
morga&#x16D; matene la tuta urbo ekscios, kiamaniere la amata &#x109;efpastro trafis
la morton!</p><p>En la da&#x16D;ro de kelke da momentoj la cerbo de Ilu-ulba, obtuzigite de
teruro, malkapablis labori. Tamen per grandega peno li stimulis sin.
Tiam trakuris lian duonfrenezan kapon, fulmorapide, vico da konfuzaj
demandoj kaj furiozaj deziroj: &#x109;u senutile estas da&#x16D;rigi la batalon? &#x108;u
vere Zir-Nana ricevis tiun sciigon senpere de la dioj? &#x108;u &#x15D;i sola scias
pri la mortigo? A&#x16D; &#x109;u iu alia &#x11D;in eltrovis kaj sciigis &#x15D;in? Freneza
deziro ekkaptis lin, &#x109;ion riski, sin &#x135;eti sur la anta&#x16D;e amatan, sed nun
malamegatan virinon, kaj, silentigante &#x15D;in por &#x109;iam, eble malhelpi
diskonigon de la sekreto.</p><p>Zalmuna divenis liajn pensojn. Spitante la memkondamnitan malkura&#x11D;ulon,
&#x15D;i diris:</p><p>� Senutile estas, Ilu-ulba, peni mortigi anka&#x16D; min. Ekstere staras du el
miaj servistoj, fortmuskolaj viroj, tiel aldonitaj al mi, kiel amantoj.</p><p>Sen plua argumentado Ilu-ulba konsentis tuj forsendi du fidindajn
virojn, kvankam li tre timis, ke jam estos tro malfrue. La plifrueco de
la unua senditaro kaj la severaj instrukcioj donitaj al &#x11D;i estis
malesperigaj.</p><p>Emfaze ripetinte la minacon, ke &#x15D;i nepre malkovros al la mondo ilian
krimon, en la okazo se Omar estos mortigita, Zalmuna eliris kaj, sekvate
de la du sindonemaj servistoj, revenis hejmen.</p><p>Tuj kiam Zalmuna estis sola en sia propra buduaro, granda senripozeco
kaptis &#x15D;in. Konsiderinte, sur la vojo hejmen, la situacion, en kiu &#x15D;i
sin trovis rilate al &#x109;io, kiu konsistigadis &#x15D;ian &#x11D;isnunan vivon, kaj
konante nun la verajn karakterojn de la viroj, kun kiuj &#x15D;i plenkore
laboradis, &#x15D;i ne volis lasi la aferojn flosi la&#x16D;flue. &#x15C;i forte malfidis
Ilu-ulban, kaj neniel povis esti certa, ke li efektive jam forsendis la
duan komunikon al la arbara &#x109;asdomo. La mortigema rigardo, kiun &#x15D;i
ricevis el la okuloj de la viro, kiu iam altrudis al &#x15D;i sian amon, sed
kiu nun malamegis &#x15D;in, kaj lia preska&#x16D; malespera situacio igis &#x15D;in timi,
ke li faros atencon kontra&#x16D; &#x15D;ia vivo anta&#x16D; la morga&#x16D;a mateno, prefere ol
riski certan kaj plenan ruini&#x11D;on de sia tuta kariero. Tiam venis al &#x15D;i
la penso, ke eble Padan-Rimmu dubos pri la a&#x16D;tentikeco de la re&#x11D;a
letero, a&#x16D; malvolos plenumi la ordonon, a&#x16D; deziros prokrasti &#x11D;ian
plenumon. Tuj do &#x15D;i decidi&#x11D;is sen plua mal&#x15D;paro de tempo forrapidi mem
al la &#x109;asdomo. &#x15C;i ne klare sciis, kion &#x15D;i faros tie, nek kion &#x15D;i diros
al Omar, se feli&#x109;e li ankora&#x16D; estas viva. Tion, &#x15D;i pensis, &#x15D;i povos
pripensi sur la longa vojo.</p><p>Malpli ol unu horon poste, Zalmuna rajdis sur verva &#x109;evalo, nerekoneble
vualite, tra jam senhomaj stratoj de la granda urbo. Post &#x15D;i rajdis, en
malgranda distanco, &#x15D;iaj fideloj e&#x16D;nukoj, armitaj kvaza&#x16D; por batalo. Sed
unu fojon plu la kalkulema virino eraris. &#x15C;i mal&#x11D;uste taksis la
dan&#x11D;erojn de nokta voja&#x11D;o en tempo de nacia maltrankvilo kaj politika
konfuzeco. Neniu el la tri homoj havis tre precizan scion pri la vojo al
la &#x109;asdomo, kaj, penante eviti la &#x109;efvojojn, ili erari&#x11D;is en unu el la
disaj anta&#x16D;urboj<a l:href="#n35" type="note">[35]</a>. Vojirinte en la da&#x16D;ro de pli ol unu horo en
mal&#x11D;usta direkto, ili estis devigataj sin returni kaj reiri la&#x16D;
postesignoj kaj orientiloj.</p><p>Zalmuna, kiu okaze iom aparti&#x11D;is de sia eskorto, subite a&#x16D;dis post si
tumultan bruon. La du viroj estis atakitaj de duonroto da soldatoj, kiuj
gardis por la re&#x11D;a partio la &#x109;efajn &#x15D;oseojn komunikigantajn la grandan
urbon kun la ekstera mondo. La rondaj, senbarbaj viza&#x11D;oj de la armitaj
e&#x16D;nukoj ka&#x16D;zis suspekton, ke ili estas Elamidoj, irantaj al Babel, por
pligrandigi la partianaron de la &#x109;efpastroj. &#x108;ar ili ne povis, a&#x16D; ne
volis, fari kredindan klarigon pri la celo de sia nokta voja&#x11D;o, la
rotestro ordonis aresti ilin. Tion la fidelaj servistoj forte penis
malhelpi, kaj furioza batalo okazis. La subita bruo ektimigis la &#x109;evalon
de Zalmuna kaj neregeble forkurigis &#x11D;in. Unu el la soldatoj, ekvidante
la forgalopantan figuron, sendis post &#x11D;i sagon kun la intenco trafi la
beston, kaj malhelpi la forkuron. La sago estis bone celita kaj
enfiksi&#x11D;is en la posta&#x135;o de la &#x109;evalo. La vundita besto ankora&#x16D; pli
teruri&#x11D;is kaj freneze saltis trans fosojn kaj kuregis tra kampoj. Okaze
trafinte &#x15D;oseon, &#x11D;i galopis dum kelka tempo la&#x16D; &#x11D;ia mezo.</p><p>Zalmuna tenegis sin per amba&#x16D; manoj je la selo kaj per stre&#x109;o de &#x109;iuj
fortoj feli&#x109;e konservis sian pozicion. Sed iom post iom la rapideco de
la &#x109;evalo malplii&#x11D;is de doloro kaj sangoperdo; kaj &#x11D;iaj pa&#x15D;oj fari&#x11D;is
pli &#x15D;anceli&#x11D;aj kaj tremaj.</p><p>La nokta mallumo nun komencis cedi al matena krepusko. Arbeta&#x135;oj kaj
aliaj objektoj akceptis fantomecajn aspektojn. Timo kaptis la koron de
la virino. De malanta&#x16D; &#x109;iuj malhelaj, mistere aspektantaj senforma&#x135;oj
&#x15D;ajne ekaperis atakontoj, kontra&#x16D;uloj, kiuj volis malsukcesigi &#x15D;ian
celon. Ne longe poste Zalmuna alproksimi&#x11D;is al la vojoforko, kie jam du
scenetoj de nia historio ludi&#x11D;is. Nedecideme kaj nerve &#x15D;i bridis la
&#x109;evalon, kaj &#x109;irka&#x16D;rigardis, ne sciante, kie &#x15D;i sin trovas, nek kion &#x15D;i
devas fari. &#x15C;ia koro estis peza; kaj de tempo al tempo nerva timo
transiris en obtuzan senesperecon a&#x16D; akran maldol&#x109;econ de la spirito pro
&#x15D;ia sorto.</p><p>Subite Zalmuna vidis figuron de viro, kvaza&#x16D; elpa&#x15D;antan el la griza
mallumo. La viro alproksimi&#x11D;is tre malrapide al la vojoforko. Lia kapo,
kovrita per kapu&#x109;o, estis klinita anta&#x16D;en, kaj peze li apogis sin sur
longan bastonon. Li aspektis kiel laca maljunulo en profunda, malgaja
enpenseco. Kredeble li preterpasus, ne rimarkinte la virinon, se la
senfortigita &#x109;evalo en tiu momento ne ektimi&#x11D;us &#x109;e la neatendita,
fantomosimila apera&#x135;o. &#x11C;i flankensaltis, &#x15D;anceli&#x11D;is kaj falis, teren
&#x135;etante la rajdantinon. Veki&#x11D;inte el sia malgaja medito, la viro tuj
alkuris, por helpi al la malfeli&#x109;a virino. Li faris tion kun pli granda
vigleco, ol lia kaduka mieno supozigus ebla. Zalmuna ricevis nur
elartiki&#x11D;on de piedo kaj fortan skuon.</p><p>� Dankon al vi, bonulo, � &#x15D;i diris, � feli&#x109;e mi ne falis sub la &#x109;evalon.
Sed unu piedo forte al mi doloras. Beda&#x16D;rinde pereo alrigardas mian
beston. Noktaj vojorabistoj vundis &#x11D;in per sago� kiu� ho! � &#x15D;i
ekkriis kun signoj de terurego, � Lemuel!</p><p>� Jes, Zalmuna, alinomita Zir-Nana, � respondis la maljunulo, rigardante
la virinon kun larme malsekaj okuloj, � jes, mi estas Lemuel, la
malestimata kolportisto, kies sangon vi soifis, kaj pensis esti
ver&#x15D;inta. Jes, mi vivas, Zalmuna. La viro, kiun vi mortigis, estis
Hagaj, mia servisto. Noble li oferis sian vivon, por savi mian.</p><p>Pasis momentoj, dum kiuj Lemuel videble penis regi profundan emocion.
Poste li parolis plue per vo&#x109;tono, en kiu esprimi&#x11D;is samtempe akra
animdoloro, abomeno kaj furiozo.</p><p>� Sed, diablino, bone prosperis al vi mortigi vian viktimon, viron, kies
piedon lavi indas nek vi nek viaj kunkrimuloj.</p><p>� Kio? � ekkriis Zalmuna kun tremanta vo&#x109;o, � &#x109;u Omar vere estas
malviva? Parolu!</p><p>� Jes, viaj senditoj, a&#x16D; la senditoj de la &#x109;efpastroj, mortigis lin
anta&#x16D; ka&#x15D;buo kaj duono. Malfeli&#x109;e mi alvenis tro malfrue por morti kune
kun li. Iru for, do, malvirtulino, kaj &#x11D;uu la triumfon de via venko!
A&#x16D;skultu tamen. Per &#x109;i tiiu bastono mi povus frakasi vian kapon, a&#x16D; per
&#x109;i tiu ponardo mi povus eltran&#x109;i tiun malnoblan koron vian. Sed mi
scias, ke la Eternulo vivas; kaj al Li prefere mi lasos la ven&#x11D;on al la
mortigintoj de Lia servisto.</p><p>Zalmuna nur duone a&#x16D;skultis la furiozan ripro&#x109;on de Lemuel, kiu
torentosimile elver&#x15D;i&#x11D;is el lia tro&#x15D;ar&#x11D;ita koro. Konsternite kaj
&#x15D;anceli&#x11D;ante &#x15D;i ser&#x109;is per la manoj apogon, kvaza&#x16D; &#x15D;i timas sveni.
Ekscitite &#x15D;i interrompis lin:</p><p>� Vi eraras, Lemuel; vi eraras. Vere, mi rapidis al la &#x109;asdomo, por savi
lin, se eble. Mi ja pasie amas lin, kaj jam riskis &#x109;ion, &#x109;ion &#x15D;atindan
en la mondo, por savi lin.</p><p>Kun tran&#x109;a malestimo Lemuel rediris:</p><p>� Ne parolu pri amo, malnoblulino! La vorto malsankti&#x11D;as en via bu&#x15D;o. Mi
scias, ke de kelka tempo vi &#x109;irka&#x16D;volvis lian honestan koron kiel
vipuro. Vipuro vi ja estas!</p><p>� Vi maljuste ju&#x11D;as min, vi, nokta &#x15D;telisto!</p><p>� Jes, Zalmuna, por savi karan amikon el la reto de malvirta virino, mi
pasigis kelke da noktaj horoj en via skribejo. Jes, mi &#x15D;telis dekduon da
cilindroj, por malkovri vian idolanecon, kaj por tiri en la taglumon
viajn intrigojn okazigi la spiritan pereon de Ijob kaj de aliaj
adorantoj de la Eternulo. &#x108;u mi maljuste vin ju&#x11D;as, vipuro, sciante,
kiamaniere vi ka&#x16D;zis la morton de Amtelaj kaj de &#x15D;iaj filetoj; sciante,
ke vi konspiris, kune kun viaj spioninoj, Ajla kaj Nupta, dispremigi per
pluaj kordoloroj la fidon de Omar al lia Dio? Via koro estas putra
abismo de malvirto.</p><p>Momenton Lemuel pa&#x16D;zis, kaj poste moke da&#x16D;rigis:</p><p>� Kaj &#x109;ion &#x109;i tion, por plivastigi la regnon de viaj dia&#x109;oj. Vi kaj la
&#x109;efpastroj estas vere indaj reprezentantoj de dioj, kiuj estas nenio,
krom esta&#x135;oj, kiuj iam estis mortemuloj, pekoplenaj, kiel vi mem. Noblaj
dioj, en vero, kiuj bezonas tiajn servistojn! Vi kaj viaj kunkrimuloj
penegis detrui min, sed mi ankora&#x16D; ne finis mian laboron. Vana estas la
freneza peno de la pastroj ekstermi la kredon al Jehova. La vivanta Dio,
kiu amas la justecon kaj la virton, fine detruos Siajn malamikojn. Sciu,
virino, morga&#x16D; matene, anta&#x16D; ol la butikoj malfermi&#x11D;os, &#x109;iuj buba&#x109;oj en
Babel scios, ke la sanktuloj &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba malnoble mortigis
sian kolegon Uzibitum, dum li estis sub epilepsia atako. Jes; mi,
malestimata komercisto, tion eltrovis. El dudeko da apartaj lokoj la
nova&#x135;o diskuros kiel fajro en seka herbejo.</p><p>Zalmuna, terurite, rigardis duonfreneze anta&#x16D; si. Per amba&#x16D; manoj &#x15D;i
premis al si la febrajn tempiojn, kaj &#x11D;emis. Forgesante sian
elartikigitan piedon, &#x15D;i sin turnis, kredeble por forkuri, sed eligis
dolorkrion, kaj preska&#x16D; falis teren. Tuj Lemuel rapidis subteni &#x15D;in, kaj
kun jam malsevera vo&#x109;tono diris:</p><p>� Vi ne povas reiri sen helpo, Zalmuna. En la plej proksima tendo lo&#x11D;as
diotimaj homoj. Ili flegos vin kaj venigos vin hejmen.</p><p>� Ne! � ekkriis Zalmuna malespere, � mi ne volas esti flegata de ili!</p><p>� Ne estos necese, � Lemuel respondis sarkasme, � &#x109;ar jen venas
Padan-Rimmu, kiu sendube kun plezuro levos vin sur sian &#x109;evalon, kaj
tenos vin en la brakoj.</p><p>Dirinte tion, Lemuel sin turnis, rapidpa&#x15D;e foriris, kaj balda&#x16D; malaperis
en apuda arbaro.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XXII</p><p>La fino de la intrigoj</p></title><p>La mistera �atmosfero�, kiun estigis la nova&#x135;o pri la supozita
sinmortigo de Uzibitum, ankora&#x16D; peze pendis super la vasta urbo Babel,
la sekvantan matenon, kiam la ordinara aktiveco sur la stratoj rekomenci&#x11D;is.</p><p>Subite nova famo mistere disvasti&#x11D;is, samtempe el multaj diversaj partoj
de la urbo: unue flustritaj aludoj; poste pli la&#x16D;taj onidiroj; kaj fine
nedubebla fakto, akompanata de &#x109;iuj spirohaltigaj detaloj. Preska&#x16D; neniu
sciis, kiel fari&#x11D;is, ke post ne pli ol unu horo la terura nova&#x135;o
resonadis de la plej kvietaj kortoj en la centro de la urbego &#x11D;is la
plej malproksimaj anta&#x16D;urboj, nome, ke la beda&#x16D;rinda, sankta &#x109;efpastro
Uzibitum ne mortigis sin mem, sed ke li estis malnoblege mortigita de
siaj kolegoj, la heredaj &#x109;efpastroj Ilu-ulba kaj &#x15C;ankhatum! Anta&#x16D; ol
pasis plua horo, la publikaj placoj, precipe la placoj anta&#x16D; la temploj
kaj palacoj, bolis per ekscititaj popolamasoj.</p><p>La eksciteco de la pasinta tago estis granda, sed kompare senbrua pro la
profunda doloro subku&#x15D;anta &#x11D;in. La nunan tumulton karakterizis flama,
minaca indigno. Eksterordinare estis vidi, kun kia volonteco la
vulgaruloj kredis la malbelan famon. &#x15C;ajnis, ke la solvo de la mistero,
kvankam terura, iom mal&#x15D;ar&#x11D;is al ili la koron. La sinteno de la popolo
anka&#x16D; enlumigis &#x11D;ian respektegon al la viro, kiu sin levis el &#x11D;ia mezo
&#x11D;is la plej alta pozicio en la lando, krom la trono de la re&#x11D;o; kaj
samtempe &#x11D;i montris � kaj per tio malfermis la okulojn de multaj � la
ka&#x15D;itan malinklinon kontra&#x16D; la fremda, hereda pastraro.</p><p>La konsterno en la pastraj rondoj ne havis paralela&#x135;on en la tuta
historio de la idolkulto. En la re&#x11D;a palaco la eksciteco estis preska&#x16D;
ne malpli granda, sed, kompreneble, bridita de kortega konveneco. Tiuj,
kiuj sciis ion pri la stre&#x109;itaj rilatoj inter la re&#x11D;o kaj la
&#x109;efpastraro, tuj furioze pripensis la politikajn sekvojn de tiu miriga
eltrovo.</p><p>La re&#x11D;o ricevis la nova&#x135;on kun miksitaj sentoj. Li tuj komprenis, ke la
renversitaj cirkonstancoj � se la rakonto efektive estas vera � ne nur
forprenis al la nuna hereda pastraro la povon almiliti lin, sed anka&#x16D;,
prezentas al li la plej oportunan okazon fordetrui siajn personajn
malamikojn, &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba, kaj sufi&#x109;e restarigi la firmecon de
sia trono. Tio deprenis pezan &#x15D;ar&#x11D;on de lia koro. Tamen la penso, pu&#x15D;i
la batalon en la kampon de la kontra&#x16D;uloj, ankora&#x16D; timigis lin.
Aliflanke la nova&#x135;o &#x109;agrenis kaj maltrankviligis lin. Malgra&#x16D; kelkaj
nebelaj karaktertrajtoj, la re&#x11D;o estis profunde religiema. Li sincere
beda&#x16D;ris, ke viroj, altigitaj al tiuj oficoj, kaj, la&#x16D; supozo, elstare
sanktaj, povus vere esti tiaj abomenaj krimuloj. Plua konsidero
mal&#x11D;ojigis kaj maltrankviligis lin: li timis, ke la farita eltrovo
malpligrandigos, almena&#x16D; dum kelka tempo, la simplan religiemon de la
popolo, kaj sekve, ankora&#x16D; malpligrandigos la pian timon, kun kiu oni
rigardis lin kiel teran enkorpi&#x11D;on de la plej alta dieco.</p><p>Longe kaj dolore la re&#x11D;o meditis sola en sia privatejo, evitante la
&#x109;eeston e&#x109; de siaj plej favorataj konsilistoj. Li estis malinklina
malka&#x15D;i siajn plej internajn sentojn al iu el ili, des pli, &#x109;ar li nun
kun maldol&#x109;a &#x109;agreno beda&#x16D;ris, ke li, malgra&#x16D; la admonoj de sia pli bona
memo, malnoble transdonis Omaron al tiuj fanatikuloj. En tiaj
cirkonstancoj la konsiloj de liberpensulo, kiel Ilu-ittia, estus
senutilaj, eble e&#x109; malpla&#x109;aj. Ankora&#x16D; malpli da inklino li sentis,
konsili&#x11D;i kun Hamul. Ia stranga timo ekposedis lin, ke la malka&#x15D;emo de
la preska&#x16D; superhome sa&#x11D;a Hiksoso &#x15D;ancelos la fundamenton mem de lia kredo.</p><p>Ju pli longe la re&#x11D;o meditis, des pli maltrankvila kaj mal&#x11D;oja li
fari&#x11D;is. Fine li sopiregis esti for el &#x109;iuj &#x109;i tiuj &#x109;agrenoj kaj
konfuzoj. Li volis esti sola en ia malproksima templo de Meroda&#x125;. Eble
tie li trovos, senpere de la dio mem, inspiron kaj gvidon. Sed tio ja
povis resti nur sopiro. Kion ajn nevole, li devos tuj kaj energie agi.</p><p>Li do levi&#x11D;is, kiam la suno jam alproksimi&#x11D;is al la okcidenta horizonto,
kaj eliris el la &#x109;ambro, por havigi al si la plej fre&#x15D;ajn nova&#x135;ojn. La
koridoro, kondukanta al tiu privata &#x109;ambro de la re&#x11D;o, estis preska&#x16D;
plena de altaj oficistoj, kiuj evidente atendis lian elvenon. Ili
aspektis malgajaj kaj maltrankvilaj, kaj preska&#x16D; ne kura&#x11D;is e&#x109; flustri
vorton unu al la aliaj. Vidante, ke la re&#x11D;o kolere sulkigas la frunton,
la plimulto el la korteganoj diskrete sin retiris en apudajn koridorojn
a&#x16D; &#x109;ambrojn. Al la &#x109;ambelano kaj al kvar ministroj la re&#x11D;o ordonis sekvi
lin en la a&#x16D;diencejon. Enirinte &#x11D;in, la re&#x11D;o tuj sidi&#x11D;is sur la trono,
kaj diris:</p><p>� Viaj viza&#x11D;oj, ho konsilistoj, estas gravamienaj. Kio do estas la lasta
nova&#x135;o?</p><p>Unu el la ministroj, viro kun fiera sinteno, respondis:</p><p>� Marduk donu al la re&#x11D;o eternan vivon. La popola&#x109;o�</p><p>Kolere la re&#x11D;o interrompis lin:</p><p>� Ne nomu mian popolon popola&#x109;o!</p><p>La ministro profunde sin klinis kaj kolere mordis al si la malsupran
lipon. Kiam li elrekti&#x11D;is, lia viza&#x11D;o jam montris humilan, preska&#x16D;
mildan mienon:</p><p>� Volu la re&#x11D;o ordoni. Flama indigno metis tiun malbelan vorton en la
bu&#x15D;on de via servisto. La plej malaltaj klasoj de la urbo, forgesante la
netakseblajn benojn, per kiuj la re&#x11D;o ilin super&#x15D;utadas, kura&#x11D;as kriegi
kaj postuli, ke la re&#x11D;o tuj ju&#x11D;u la &#x109;efpastrojn.</p><p>Alia ministro, kura&#x11D;igite de rigardo de la re&#x11D;o, diris:</p><p>� Granda estas la tumulto, ho re&#x11D;o; kaj la spiritoj de la vulgaruloj
bolas. Sed tio estas faro de agitistoj. En &#x11D;i vidi&#x11D;as la mano de Dingir,
la estro de sekreta societo de revoluciuloj.</p><p>La malfeli&#x109;a re&#x11D;o klinis la kapon, kaj apogis la frunton sur manplaton,
por ka&#x15D;i la viza&#x11D;on anta&#x16D; la korteganoj. Dum kelke da minutoj silento
regis en la &#x109;ambro; kaj neniu kura&#x11D;is interrompi la doloran mediton de
la okupanto de la trono. Tiam la &#x109;ambelano rimarkis movi&#x11D;on de la
pordokurtenoj, kaj aliris ilin sur la piedpintoj.</p><p>� Kio estas? � subite demandis la re&#x11D;o.</p><p>� Alveno de novaj raportoj, ho re&#x11D;o, � respondis la &#x109;ambelano, � la
popolo penas perforte eniri la palacon de Ilu-ulba.</p><p>La re&#x11D;o vigle levi&#x11D;is kaj kolere kriis:</p><p>� Tion mi ne volas toleri. Melzar, iru, ordonu al la palaca gvardiestro
pretigi ta&#x109;menton, por gardi la pordegon de lia palaco.</p><p>� Mi tre timas, via re&#x11D;a mo&#x15D;to, � Melzar, la &#x109;efmilitestro, kura&#x11D;is
diri, � ke unu ta&#x109;mento ne sufi&#x109;os.</p><p>� Sendu du� tri. La le&#x11D;o de la lando, kaj mia sento de justeco ne
permesas, ke malutilo trafu iun anta&#x16D; deca enketo kaj la&#x16D;le&#x11D;a kondamno.</p><p>Anta&#x16D; ol Melzar eliris el la a&#x16D;diencejo, la &#x109;ambelano enlasis &#x135;us
alvenintan oficiron, kiu, post profunda riverenco, raportis, ke granda
amaso da ekscititaj homoj kolekti&#x11D;as sur la placo anta&#x16D; la re&#x11D;a palaco,
kaj ke la &#x109;efoj kun brua aroganteco postulas a&#x16D;diencon &#x109;e la re&#x11D;o.
Apena&#x16D; fini&#x11D;is la raporto, eniris en la &#x109;ambron Ilu-ittia, sen anta&#x16D;e
ricevita permeso. Tiel granda estis la eksciteco, kaj tiel
eksterordinaraj la cirkonstancoj, ke &#x15D;ajne neniu miris pri tio, ke li
rekte supreniris la &#x15D;tupojn anta&#x16D; la trono kaj alparolis la re&#x11D;on!</p><p>� Decas, ke via re&#x11D;a mo&#x15D;to sciu, � li flustris, � Zalmuna mistere
malaperis hiera&#x16D; nokte kune kun du servistoj, la famaj <emphasis>Elamaj</emphasis> e&#x16D;nukoj.
La servistojn oni trovis hodia&#x16D; matene mortigitaj sur soleca kampo
ekster la urbo; sed nenian postesignon de la sinjorino. &#x15C;ia re&#x11D;ina mo&#x15D;to
estas nekonsolebla kaj ploregas. La re&#x11D;ino timas, ke &#x109;i tiu malfeli&#x109;o
kaj la krimo de la &#x109;efpastroj ne estas sen interrilato.</p><p>La nova&#x135;o kortu&#x15D;is la re&#x11D;on pli profunde, ol Ilu-ittia anta&#x16D;vidis. Lia
viza&#x11D;o vidigis akran doloron kaj pene subpremitan furiozon. Ilu-ittia
parolis plue, nun jam pli la&#x16D;te:</p><p>� La tumulto de la popolo fari&#x11D;as pli dan&#x11D;era de momento al momento, ho
re&#x11D;o. Ni devas tuj agi. Se la re&#x11D;o volas, mi alparolos la amason el re&#x11D;a
&#x109;aro.</p><p>� Tion faru, mia fidela princo, � respondis la re&#x11D;o, indikante per la
vorto �princo�, ke li altigas Ilu-ittian al princa rango, � sed ne
elmetu vin al tro granda dan&#x11D;ero. Tuj kiam prosperos al vi trankviligi
la popolon, venigu la &#x109;efpastrojn &#x109;i tien, sub protekta eskorto, se ili
volas. Intertempe mi iros paroli al la re&#x11D;ino. Kie &#x15D;i estas?</p><p>� En sia buduaro, kredeble.</p><p>La re&#x11D;o kaj Ilu-ittia eliris el la a&#x16D;diencejo, sekvate de malbonvolaj
rigardoj de la korteganoj, kiuj malestimis la unuan pro lia nedecidemo,
kaj malamis la alian pro la supereco super ili, kiun li atingis en la
re&#x11D;a konsilejo.</p><p>Duonhoron poste eliris el la impona pordego de la re&#x11D;a palaco eleganta
&#x109;aro, brile ortegita kaj ornamita per multekoloraj juveloj. Duo da
belaj, fortmuskolaj &#x109;evaloj &#x11D;in tiris, altpa&#x15D;e kaj kun dignoplena
malrapideco. Honora eskorto de re&#x11D;aj gvardianoj akompanis la veturilon.
Du lancistoj anta&#x16D;iris la &#x109;evalojn, kaj dekduo da aliaj solene mar&#x15D;is &#x109;e
amba&#x16D; flankoj. Apud la veturigisto staris Ilu-ittia parade vestita. Sur
lia brusto pendis longa, ora &#x109;eno, indikanta lian princan rangon. La
profundon de la &#x109;aro okupis Hamul, sidanta sur remburita angulse&#x11D;o. Tuj
kiam la trankviligontoj alproksimi&#x11D;is al la popolamaso, kiu sin tenis je
kelka distanco de la kolosaj sanktfiguroj, la anta&#x16D;irantoj kriis:</p><p>� Cedu lokon, Babelanoj, al la re&#x11D;a &#x109;aro. A&#x16D;skultu la parolon de la re&#x11D;o
per la bu&#x15D;o de la princo Ilu-ittia!</p><p>Ilu-ittia trankvilmiene rigardis la bolantan amason da homoj, kaj post
momento ekparolis, la&#x16D;te kaj impone:</p><p>� Viroj de la granda urbo! Nia amata, sankta &#x109;efpastro Uzibitum jam ne
vivas�</p><p>Iu en la amaso ekkriis: Malnoblege mortigita!</p><p>Trankvile Ilu-ittia respondis:</p><p>� Kredeble. Sed la le&#x11D;o de la granda re&#x11D;o &#x124;ammu-rabi diras, ke neniun
oni rigardu kulpa anta&#x16D; deca jura esploro. Kiom malpli virojn, kiuj
okupas tiajn altajn, sanktajn oficojn! Jam preparoj fari&#x11D;is, por esplori
tiun eksterordinaran aferon. Mi certigas vin, ke la koro de la re&#x11D;o
estas &#x15D;irita de granda doloro. Sed ankora&#x16D; pli forte &#x109;agrenas la bonan
re&#x11D;on via tumulto, kiun la sankta mortinto certe malaprobus. Do, noblaj
Babelanoj, montru vin indaj je la plej granda urbo en la mondo, indaj je
la granda re&#x11D;o, kaj indaj je Uzibitum. Kviete foriru, &#x109;iu en sian domon.
Justeco nepre fari&#x11D;os.</p><p>A&#x16D;di&#x11D;is en la popolamaso jen aprobaj murmuroj, jen malkontentaj eldiroj
de pli tumultemaj viroj; sed la plimulto estis senesprime konfuzitaj.
Kiam do, la&#x16D; okulordono de Ilu-ittia, la veturigisto anta&#x16D;enirige
vipetis la &#x109;evalojn, trairejo tuj malfermi&#x11D;is tra la densa arego. En &#x11D;i
la pli juna Hiksoso vidis nemalmultajn, kiuj evidente miris mute, kial
ili tiel stulte obeas. Post multaj malhelpoj la veturilo atingis la
palacon de Ilu-ulba. Tie la popolamaso estis e&#x109; pli granda kaj ankora&#x16D;
pli forte ekscitita, ol anta&#x16D; la re&#x11D;a pordego.</p><p>Ilu-ittia tuj alparolis la maron da malafablaj, minacaj viza&#x11D;oj &#x109;irka&#x16D;
li, uzante preska&#x16D; la samajn argumentojn. Sed balda&#x16D; evidenti&#x11D;is, ke li
havas aferon kun pli obstina kaj dan&#x11D;era amaso, ol li anta&#x16D;vidis.
Mokripro&#x109;oj, incitoj kaj kriegoj a&#x16D;di&#x11D;is el &#x109;iuj flankoj. La sperta
diplomato tamen sentime da&#x16D;rigis sian deklamon. Unu la&#x16D;tvo&#x109;a estro,
suprengrimpinte piedestalon de obelisko apud la pordego, kriegis:</p><p>� Kiu estas Ilu-ittia, ke ni a&#x16D;skultu lin?</p><p>Pli kaj pli proksime la amaso premis la gvardianojn, starantajn &#x109;irka&#x16D;
la veturilo, kiuj jam singarde tenis la armilojn, pretaj defendi la
&#x109;aron de la re&#x11D;o kaj &#x11D;iajn okupantojn. Tiam Hamul levi&#x11D;is kaj majeste
&#x109;irka&#x16D;rigardis. &#x15C;ajnis, ke preska&#x16D; neniu rimarkis lin anta&#x16D;e. Tuj la
tumulto en la proksimeco de la &#x109;aro trankvili&#x11D;is, kaj murmuro trakuris
la popolon:</p><p>� Silentu, � oni diris, � tio estas la granda&#x11D;a Egipta
sa&#x11D;ulo; a&#x16D;skultu!</p><p>� Babelanoj, � ekparolis la blankharulo, � negrave, kiu estas Ilu-ittia.
Sufi&#x109;as, ke li staras &#x109;i tie en la loko de la re&#x11D;o mem. Vi ser&#x109;as
juston. Prave. Sed la justo postulas &#x109;e la ju&#x11D;antoj egalanimecon kaj
senpasian sintenon. &#x108;u ne konfuza pasio kaj flama indigno regas vin en
la nuna momento? Via bona re&#x11D;o promesas al vi per la bu&#x15D;o de Ilu-ittia,
ke justeco fari&#x11D;os. Kredu lin. Iru do trankvile hejmen, kaj ne ka&#x16D;zu, ke
viaj posteuloj vin ripro&#x109;os, kaj hontos pro konduto via, malinda je via
granda urbo.</p><p>La efekto de la simplaj vortoj de la granda&#x11D;ulo estis miriga. La tumulto
liminterne de lia vo&#x109;o tuj &#x109;esis; kaj iom post iom la tuta vasta
homamaso trankvili&#x11D;is. Multaj tuj obeis lian konsilon, kaj foriris;
aliaj scivoleme restis en konvena distanco, por vidi, kio plue okazos.
Momenton poste la pordego de la palaco duonmalfermi&#x11D;is, kaj viro
elvenis, kiu, riverencinte anta&#x16D; Ilu-ittia kaj Hamul, respekte alparolis
la unuan:</p><p>� Laomer, la domestro de Ilu-ulba, mia sinjoro, humile petas vin enveni.
Li havas gravegan sciigon.</p><p>Ilu-ittia volonte konsentis kaj sekvis la serviston, kiu post la eniro
fermis kaj zorge riglis la pordon. La domestro, aspekte respektinda
maljunulo, atendis Ilu-ittian en la sama, lukse meblita anta&#x16D;&#x109;ambro,
kiun Zalmuna eniris la anta&#x16D;an tagon. Li estis pala kaj videble profunde
mal&#x11D;oja. Tuj la kortegano demandis:</p><p>� Kie estas via sinjoro?</p><p>� For.</p><p>� For? Kien?</p><p>� Mi ne scias. Jam anta&#x16D; la matena krepusko hodia&#x16D; matene li kaj
&#x15C;ankhatum rajdis for sur la plej rapidaj &#x109;evaloj, alivestite kaj en
plena sekreteco. Ili petegis, ne ordonis, sed petegis min kaj
promesigis, per &#x109;iuj rimedoj ka&#x15D;i la sekreton de ilia foriro &#x11D;is la
vespero. E&#x109; Aramis, mia sinjorino, nenion scias pri la celo de ilia
subita voja&#x11D;o.</p><p>� Sinkondamno; &#x109;u ne?</p><p>Laomer malgaje kapjesis, dolor&#x11D;emis kaj respondis kun tremantaj lipoj:</p><p>� Mi tre timas, mia sinjoro, ke tio estos la ju&#x11D;o de la popolo. Verdire
mi ne rigardis ilin kiel apartajn sanktulojn, sed� sed�</p><p>La maljunulo ne finis la frazon, kaj da&#x16D;re balancis la kapon.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Noktaj ombroj jam kovris la grandan &#x109;efurbon, kiam Zalmuna &#x15D;tele eniris
sian domon, lamante. &#x15C;ia kapo estis klinita anta&#x16D;en, kaj &#x15D;ia mieno kaj
&#x109;iu movo de la korpo montris ekstreman lacecon kaj korprematecon.
Senbrue trapasinte koridoron kaj aron da anta&#x16D;&#x109;ambroj, &#x15D;i eniris sian
buduaron. La &#x109;ambro estis duonlumigita en la profundo per unu lampo,
pendanta super altarosimila tablo kun statueto de la diino I&#x15D;tar.</p><p>Subite levi&#x11D;is de anta&#x16D; &#x109;i tiu tablo virino el pre&#x11D;a pozo. Tio estis
Belizunu, &#x15D;ia konfidenca Babela servistino. Eklumo de &#x11D;oja surprizo, kiu
ekvidi&#x11D;is en la larmemalsekaj okuloj de la virino, tuj malaperis.
Alkurante al Zalmuna, kaj &#x135;etante sin anta&#x16D; &#x15D;in genue, Belizunu kriis:</p><p>� Ho, Zir-Nana, mia dol&#x109;a sinjorino; vi revenis! Sed kiel malfeli&#x109;a vi
aspektas! Ho, kio okazis? kio tiel korpremas vin?</p><p>Zalmuna ne respondis. &#x15C;ajnis, ke &#x15D;ia kordoloro estas tro peza por
parolo. Belizunu ree parolis:</p><p>� La bona diino a&#x16D;skultis miajn pre&#x11D;ojn kaj redonis vin al ni� sed
parolu, sciigu al via fidela servistino�</p><p>Per vo&#x109;o, en kiu emocio kaj senespereco interbatalis, Zalmuna interrompis &#x15D;in:</p><p>� Mia bona Belizunu, mi &#x15D;uldas al vi senfinan dankon. La diino pagu al
vi tion, kion mi ne povas repagi. Se vi amas min, ne demandu min, kio
okazis. Sed tuj pretigu mian skribilaron kaj la incensilon.</p><p>� Sed, mia kara sinjorino� la afliktita virino balbutis.</p><p>� Ne parolu, Belizunu; per silento montru vian kunsenton.</p><p>Belizunu eliris kaj post nemultaj minutoj revenis, alportante malgrandan
kupran ujon, en kiu ardis lignokarboj, kaj pleton kun aro da objektoj
necesaj por leterskribado. Zalmuna staris anta&#x16D; la altarotablo, fikse
rigardante en obtuza sensenteco la sanktfiguron. Silente plorante, la
fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la incensilon sur
tripiedon, starantan apud la tablo, kaj destinitan por &#x11D;i. Silente &#x15D;i ree eliris.</p><p>La neevitebla brueto, kiun &#x15D;i faris, &#x15D;ajne vekis la korpremegatan
virinon el duona senkonscieco. Kun ekmovo, kvaza&#x16D; &#x15D;i devigas sin alpreni
finan decidon, Zalmuna elprenis el interna po&#x15D;o de sia mantelo
malgrandan argilan botelon, kaj elver&#x15D;is el &#x11D;i brunan fluida&#x135;on en oran
pokalon, starantan sur la sankta tablo. Farinte tion, &#x15D;i sidi&#x11D;is sur la
kanapo, kaj per mallonga grifelo kun alfiksa&#x135;o en formo de sagokapo
presis kojnoformajn literojn sur du malseke molaj cilindroj. Senhezite
&#x15D;i skribis leteron, pri kies teksto &#x15D;i &#x15D;ajne jam anta&#x16D;e decidi&#x11D;is:</p><cite><p>�Zir-Nana al sia dol&#x109;a, re&#x11D;a amikino sendas la lastajn salutojn. La
re&#x11D;ino de la &#x109;ielo forprenu el via koro &#x109;iun mal&#x11D;ojon pro mia terura
sorto. En la brakoj de la kompatema diino mi esperas trovi pardonon,
forgeson, pacon. Omar ne estas plu. Tial la vivo estas por mi
malamata&#x135;o. Honeste mi penis servi al la dioj. Sed vanaj kaj
malsa&#x11D;aj estis miaj penoj; kaj nun mi abomenas ilin. Regas min
malespero, kiun nenio surtera povus malpezigi. Jam staras anta&#x16D; mi
pokalo, plenigita per cikuta veneno. Post nemultaj momentoj mia
spirito estos for. Adia&#x16D;. Volu akcepti, kiel memorigilon al ama
amikino, mian domon kaj mian bienon en Betra&#x125;. Miaj <emphasis>Egiboj</emphasis>
administru mian turkisominejon en Sinaj kaj mian bienon en Elasar
pro la profito de Naama, filino de Omar. Ili donu decajn donacojn al
mia servistaro, krom al Ajla, kiun la sep malbonaj dioj turmentu en
amba&#x16D; mondoj. La tuta resta&#x135;o de mia havo elspezi&#x11D;u pro la profito
de la temploj de I&#x15D;tar en Uruk kaj Babel.�</p></cite><p>Zalmuna levi&#x11D;is, kvaza&#x16D; en revo, kaj kun mieno de anima laceco
malmoligis la cilindrojn super la ardantaj lignokarboj. Poste &#x15D;i metis
la cilindrojn en silkan saketon, fermis &#x11D;ian bu&#x15D;on per silka &#x15D;nuro kaj
sigelis la fina&#x135;ojn per sigelilo, pendanta de braceleto.</p><p>La komuniko estis skribita kaj preta por sia fatala vojo al la re&#x11D;a
palaco. Ankora&#x16D; &#x11D;i estis en &#x15D;ia mano; sed forsendite, &#x11D;i igos neevitebla
&#x15D;ian sorton. Rememorigante al si la jam faritan decidon, Zalmuna freneze
laboris forpeli el la pensoj sin altrudantajn konsiderojn pri la sekvoj,
kiujn havos &#x15D;ia senespera ago. Timante do, ke &#x15D;i &#x15D;anceli&#x11D;os, &#x15D;i energie
sonorigis vokilon, kaj iris renkonte al la tuj venanta servistino.</p><p>� Belizunu, � &#x15D;i diris per funebra vo&#x109;o, � tuj preti&#x11D;u. Prenu kun vi du
virojn, kaj iru al la re&#x11D;a palaco. Transdonu al la re&#x11D;ino mem &#x109;i tiun
saketon. &#x11C;i enhavas treege gravan komunikon. En la okazo, se la re&#x11D;ino
ne povas akcepti vin hodia&#x16D; nokte, restu en la palaco, kaj plenumu vian
komision kiel eble plej frue morga&#x16D; matene.</p><p>Ne donante al la surprizita virino okazon diri e&#x109; unu vorton, Zalmuna
sin turnis kaj reiris al la sankta tablo. Tie &#x15D;i staris senmove dum
kelke da minutoj, rigardante alterne la statueton kaj la pokalon,
enhavantan la mortigan venenon. Treege maldol&#x109;a penso turmentis &#x15D;in:
trinki la venenon signifus malvenkon por &#x15D;i, kaj venkon por la
Jehova-kultanoj, kiuj blasfemas Meroda&#x125;on kaj la grandan diinon. Terura
penso! Des pli terura, &#x109;ar la bildo de la malamata Lemuel da&#x16D;re
persekutis &#x15D;in, kaj &#x109;ar lia mordanta parolo ankora&#x16D; sonis en &#x15D;iaj
oreloj. Denove venis al &#x15D;i la &#x109;agrena penso, ke inter la adorantoj de la
�Eternulo� trovi&#x11D;as homoj de elstara nobleco, kompare kun kiuj la
&#x109;efpastroj kaj multaj aliaj aspektas kiel abomenaj malvirtuloj!</p><p>Sur la vojo hejmen Zalmuna forte penis imagi ian ekstazon, kiun &#x15D;i
sentos en la solena soleco de sia buduaro anta&#x16D; la statueto de la amata
diino, kaj &#x109;e la penso pri balda&#x16D;a unui&#x11D;o kun &#x15D;i. Tia rava sento tiam
neniel volis veni. Nun &#x11D;i estis e&#x109; pli malproksime de &#x15D;i. &#x15C;ia viza&#x11D;o
ricevis pli kaj pli dolorplenan aspekton. La okuloj, ru&#x11D;randaj kaj
sekaj, estis vitrecaj, kaj el ili elrigardis dum kelka tempo malluma,
duonfreneza senespereco. &#x15C;i volis pre&#x11D;i, sed ne povis. Sopire &#x15D;i
rigardis la statueton de la diino, deziregante lumeton de helpa
simpatio. Nenia respondo venis. Poste &#x15D;i prenis el ora skatoleto
plenmanon da incenso, kaj &#x15D;utetis &#x11D;in sur la ardantajn karbojn,
esperante, ke la ebriiga parfumo vekos en &#x15D;ia koro iom el la kutima
fervoro kaj amo al la diino. La &#x109;ambro iom post iom pleni&#x11D;is de forte
odoranta fumo, kiu tamen, ne alportis al &#x15D;i la deziratan adorsenton.</p><p>La&#x16D; subita impulso Zalmuna prenis harpon, apogitan al la kanapo, kaj,
sidi&#x11D;inte, komencis ludi favoratan himnon al I&#x15D;tar. Kanti &#x15D;i ne povis.
Iom post iom la melodio de la himno transiris, sen konscio de la
ludantino, en treege plendajn akordojn. Ili estis nevola elfluo el
&#x15D;irita, senespera koro.</p><p>Subite &#x15D;i veki&#x11D;is, kvaza&#x16D; el morta premson&#x11D;o, forpu&#x15D;is la harpon kaj
firmamiene aliris la sanktan tablon. Rapide &#x15D;i prenis la pokalon,
eltrinkis &#x11D;ian enhavon, kaj &#x135;etis sin genue anta&#x16D; la statueton de la
diino. Ektremo kaptis &#x15D;in. Post kelke da momentoj &#x15D;iaj pensoj
konfuzi&#x11D;is, kaj &#x15D;iaj membroj ekrigidi&#x11D;is. Silento, senkonscieco, kaj
fine morto.</p></section><section><title><p>&#x108;apitro XXIII</p><p>Paca Betra&#x125;</p></title><p>Kvar jaroj pasis, kaj duono. Kelkaj el la strangaj okazinta&#x135;oj en Babel,
kiuj okupis nian atenton dum sufi&#x109;e longa tempo, diskoni&#x11D;is en Betra&#x125;,
kaj ankora&#x16D; vive restis en la memoro de la urbetanoj. La tragika morto
de Omar, amata kaj respektata de &#x109;iuj; la sinmortigo de Zalmuna, la
mistera belulino; la abomena krimo kontra&#x16D; la potenca &#x109;efpastro
Uzibitum; kaj fine, la sinakuza forkuro de liaj kolegoj estis oftaj
temoj por gravaj diskutoj inter pensemaj viroj, kaj bonvenaj fontoj de
flustritaj interrakontoj de ne malpli babilemaj virinoj. Ankora&#x16D; la
vulgaruloj priparolis la sortojn de Omar kaj Zalmuna kun kelka
singardemo, se ne kun solena timo. Jam la imagema popolo vestis la tutan
aferon per pli-malpli fantaziaj aldona&#x135;oj, eble semante per tio semojn
por miraklaj legendoj.</p><p>La perdo de la amata amiko &#x135;etis Ijobon en profundan mal&#x11D;ojon. La
nova&#x135;eroj pri la cirkonstancoj, okazigintaj lian morton, kiam ili iom
post iom trafiltri&#x11D;is el Babel, ka&#x16D;zis al li multajn horojn de malgaja
kaj stre&#x109;a medito. Post kelka tempo alvenis al li sekreta informo, ke
Naama kaj Adaha rifu&#x11D;is en la ekstrema sudo de la lando Araba, kaj lo&#x11D;as
tie en trankvila sendan&#x11D;ereco kune kun Lemuel en bieno apartenanta al la
maljunulo.</p><p>La pleja&#x11D;uloj de Betra&#x125; opiniis konsilinde, ke amba&#x16D; knabinoj restu tie
dum kelka tempo, &#x11D;is oni povis esti certa, ke &#x109;iuj dan&#x11D;eroj forpasis.
Petite de la urba konsilantaro, Ijob volonte konsentis kontroladi la
administradon de la bienoj de Omar dum la neplena&#x11D;o de ties filino.</p><p>La re&#x11D;ino de Babel ekposedis, la&#x16D; le&#x11D;a procedo, la domegon kaj tera&#x135;on,
testamentitajn al &#x15D;i de Zalmuna. Jam de du jaroj lo&#x11D;is tie Hamul kaj
Ilu-ittia, kiu, almena&#x16D; en Betra&#x125;, ree uzis sian unuan nomon, Abidan. De
la renkonti&#x11D;o kun sia granda&#x11D;a parenco Ilu-ittia pli kaj pli na&#x16D;zi&#x11D;is
pro la &#x15D;limaj politikoj de Babel. Tion la gere&#x11D;oj klare vidis; kaj, por
ne tute perdi lin, la re&#x11D;ino proponis al Hamul kaj li, ke ili okupu la
belan palaceton en Betra&#x125;. Ilu-ittia da&#x16D;re servis al la re&#x11D;o kiel
privata konsilisto, kaj tre ofte voja&#x11D;is Babelon, kiam lia konsilo estis
dezirata en malfacilaj aferoj. Lian politikan sintenon forte influis lia
kunuleco kun Hamul kaj Ijob. La re&#x11D;o rimarkis tion kun kreskanta
kontenteco. La elstara nobleco kaj la preska&#x16D; superhoma sa&#x11D;o de la
granda&#x11D;ulo tre imponis al li; kaj la famo pri la miriga historio kaj la
sankteco de Ijob vekis en li vivan intereson, eble ion pli profundan.
Efektive li jam promesis al Ilu-ittia viziti Betra&#x125;on la venontan
printempon kune kun la re&#x11D;ino kaj la princo Ilu-Zat.</p><p>La animoj de Hamul kaj Ijob kunligi&#x11D;is per la plej fortaj ligoj de ama
amikeco. Unu trovis en la karaktero kaj en la traviva&#x135;oj de la alia ion,
kio ankora&#x16D; pliri&#x109;igis lian internan vivon. Tiom da tempo, kiom Ijob
povis apartigi de siaj multaferaj okupoj, li tre volonte pasigis en
feli&#x109;a kuneco kun la amata kaj respektegata amiko, en kiu li vidis
kvaza&#x16D; enkorpi&#x11D;on de dia sa&#x11D;o, kaj kiu strange kunligis lin kun la longa
vico da grandaj patriarkoj.</p><p>En la administrado de sia tre rapide kreskanta havo kaj en la kontrolado
de la bienoj de la mortinta Omar, Ijob ricevis tre kompetentan kaj
fidelan helpon de viro, kiu nelonge post la tragediaj okazinta&#x135;oj en
Babel alvenis en Betra&#x125;, kaj petis de li ian humilan okupon. Li diris,
ke lia nomo estas Oriel, sed insiste petis, ke oni ne faru demandojn pri
lia deveno. &#x108;ar Ijob ur&#x11D;e bezonis servistojn, kaj la okupopetanto alie
pla&#x109;is al li, li dungis lin.</p><p>La personeco de Oriel tuj ka&#x16D;zis en la malgranda urbo neordinaran
scivolon. Efektive la Betra&#x125;anoj havis sufi&#x109;an ka&#x16D;zon rigardi lin kiel
enigmon. Li estis juna aligentulo, kiu, malgra&#x16D; sia senornama, preska&#x16D;
malri&#x109;ula vesto, havis la aspekton de nobelo. Li estis malbabilema kaj
pensema, ofte e&#x109; malgaja, kaj kutime tenis sin, kiom eble, aparte de la
vila&#x11D;anoj. Kvankam la viro ne rekte malkonfesis kredon je la dioj de
Babel, li ne volis kunigi sin kun iliaj, jam ne multenombraj adorantoj.
Pri Jehova li havis, en la komenco, nur tre ombrecan scion. Per
konstanta &#x11D;entileco kaj malofta servemo Oriel balda&#x16D; gajnis la bonvolon
de &#x109;iuj, kun kiuj li havis aferon. Al tio helpis en ne malgranda mezuro
lia vire bela viza&#x11D;o, lia meditema mieno kaj strange revema rigardo el
liaj esprimoplenaj okuloj. La virinoj, precipe la junaj virinoj de
Betra&#x125;, avidis sondi la misteron, &#x109;irka&#x16D;antan la belan fremdulon, sed
iom post iom, post paso de du &#x11D;is tri jaroj, ili &#x109;esigis la penon.</p><p>La solaj personoj, kies kuneston Oriel ne evitadis, e&#x109; kelkafoje malka&#x15D;e
deziris, estis la intimaj amikoj de Ijob. Kiam ajn en la tendo de lia
sinjoro, a&#x16D; anta&#x16D; &#x11D;ia pordo okazis diskutoj pri politikaj, filozofiaj a&#x16D;
religiaj aferoj, Oriel penadis sin okupi apude, kaj avide a&#x16D;skultis. Unu
tagon, pli ol unu jaron post lia alveno, li konfesis al Ijob, ke jam
delonge li sentis mal&#x15D;aton al la dioj de sia lando; kaj ke, scii&#x11D;inte
pri adorantoj al Jehova en la lando Uc, kies vivo estas multe pli nobla
kaj pura, ol la vivo &#x11D;enerale de la adorantoj al la dioj de Babel, li
decidi&#x11D;is eklo&#x11D;i en Betra&#x125; kaj ali&#x11D;i al la kultanoj de la Eternulo.
Dirinte tion, li ree petis Ijobon ne fari demandojn pri lia deveno. Ijob
tre &#x11D;ojis pri tiu decido, kaj de tiu tempo diligente penis instrui la
junan viron pri la vojo de la vero, traktante lin kiel estimindan amikon
kaj egalulon, kelkafoje e&#x109; kvaza&#x16D; amatan filon. Oftaj intimaj
interparoloj kunligis la korojn de la du viroj. La respekto, kiun sentis
la pli juna viro al la sanktulo, kreskadis preska&#x16D; &#x11D;is adoro tiel same,
kiel poste li anka&#x16D; respektegis la granda&#x11D;ulon, Hamul.</p><p>La Betra&#x125;anoj do jam &#x109;esis rigardi Orielon kiel kurioza&#x135;on. Ili
alkutimi&#x11D;is al lia sindetenemo kaj lia pensemo. Kiel intimulon de Ijob,
de Hamul kaj, kvankam en ne tre granda mezuro, de Abidan, ili traktis
lin kun granda respekto. Anka&#x16D; lia fideleco kaj la elstara lerteco, kun
kiu li plenumis siajn administrajn devojn, plenigis ilin per admiro.</p><p>Ofte okazis, ke Oriel forestis for el Betra&#x125;, prizorgante aferojn de
Ijob a&#x16D; administrante malproksimajn partojn de la bieno de la mortinta
Omar. Dum unu tia okazo trafis Betra&#x125;on nova&#x135;o, kiu &#x109;ie ka&#x16D;zis ne
malgrandan eksciti&#x11D;on: per tuj venonta karavano el Dedan alvenos Naama
kaj Adaha, akompanataj de Lemuel!</p><p>Post foresto en la da&#x16D;ro de tiom da jaroj la sopiro de la knabinoj,
revidi la amatan urbeton kaj la karajn amikojn tieajn, fari&#x11D;is treege
forta; kaj fine prosperis al ili konsentigi la patrecan prizorganton
konduki ilin al la malnova hejmo. La vundo, kiun ka&#x16D;zis en la koro de
Lemuel la morto de Omar kaj de Hagaj ankora&#x16D; ne volis cikatri&#x11D;i. Dum
longa tempo li sentis fortan malinklinon ree viziti la urbeton Betra&#x125;,
&#x109;ar li ne povis liberigi sin de prema penso, ke li estas en kelka mezuro
kulpa pri la morto de Omar. Li diradis al si, ke en la batalo kontra&#x16D; la
&#x109;efpastroj kaj Zalmuna li ja en aliaj rilatoj venkis; sed ofte li
demandis sin malgaje, kiom efektive li gajnis per tiu venko por la
aferoj, pro kiuj li tiel fervore bataladis. Tiam li ankora&#x16D; ne sciis, ke
la insidaj klopodoj de la Babela pastraro en la lando Uc jam tute &#x109;esis,
kaj ke la tuta malfidelularo, hontante pri la malnoblega konduto de la
estroj de la I&#x15D;tar-kulto, revenis al la simpla servado al Jehova,
sekvate de multaj aligentaj idolanoj.</p><p>Lemuel trapasis tempon, kiam regis lin malgajeco kaj deziro sin retiri
de la mondo kaj ripozi. Lia sola &#x11D;ojo tiam estis la kunuleco de la
knabinoj, Adaha kaj Naama, kies filina amo kaj sincera aldoniteco
kompensis en ne malgranda mezuro la maldol&#x109;ajn traviva&#x135;ojn en Babel kaj
la perdon de floranta komerco. Sed tiu kunuleco, aliflanke, sklavigis
lian koron pli, ol li konsciis.</p><p>Ijob estis irinta al Padar, por bonvenigi la malnovan amikon kaj liajn
zorgatojn, alvenontajn per la granda karavano el la sudo, kaj konduki
ilin al Betra&#x125;, kie multaj amaj kaj scivolaj koroj sopire atendis ilin.
En la posttagmezo aro da virinoj eliris el la urbeto, por renkonti la
knabinojn sur la vojo.</p><p>Fine, &#x109;irka&#x16D; la vespero, polvonubeto anoncis ilian alvenon. La revido
estis kortu&#x15D;a: &#x11D;ojo, kunsento kaj torento da malgajaj memoroj elver&#x15D;i&#x11D;is
per abundaj larmoj. Dum kelka tempo la tuta amikaro vojiris en solena
silento, kun koroj tro plenaj por interparolo. Poste komenci&#x11D;is inter la
virinoj kaj la knabinoj pli kaj pli vivi&#x11D;anta inter&#x15D;an&#x11D;o de demandoj kaj
respondoj kaj klarigoj.</p><p>La malnovaj servistoj de Omar, kiuj ankora&#x16D; plenumis siajn anta&#x16D;ajn
devojn en la domo, kaj nova domomastrino, dungita de Ijob, akceptis la
knabinojn kun signoj de sincera emocio kaj ama sindonemo. Adahan ili
rigardis ne nur kiel eksterordinaran heroinon, indan je loko en baladoj,
sed anka&#x16D; kiel superulinon, vidante, ke Naama, ilia estonta sinjorino,
traktas &#x15D;in kun filina amo kaj granda respekto. Ne plu &#x15D;i estis
servistino: Lemuel rigardis &#x15D;in kiel amatan filinon, kaj Ijob honoris
&#x15D;in kiel virinon de modela virteco, kaj malka&#x15D;e montris al &#x15D;i patrecan
korinklinon de patriarko.</p><p>Noktaj ombroj jam falis, kiam fine Adaha kaj Naama sin trovis solaj en
la &#x109;ambro, kiun ili kune okupadis. Cedante al natura impulso, ili
&#x109;irka&#x16D;brakis unu la alian, kaj silente ploris. Malgra&#x16D; la paso de la
jaroj, Naama vivece kaj ame konservis en la memoro la bildon de la
patro. Sed neniam anta&#x16D;e &#x15D;i sentis tiel akre lian foreston, ol kiam &#x15D;i,
kune kun Adaha, trairis la domon, rememorigante al si, &#x109;e &#x109;iu pa&#x15D;o,
okazinta&#x135;ojn rilatantajn al li, a&#x16D; apartajn kutimojn, karakterizajn de li.</p><p>La koro de Adaha estis plena de emocioj, kiujn &#x15D;i vane penis analizi.
Reve &#x15D;i miris pri tio, ke &#x15D;ia mal&#x11D;ojo ne estas pli granda, ol &#x11D;i
efektive estis. &#x11C;is anta&#x16D; kelke da monatoj &#x15D;i imagadis, ke revidi la
domon en Betra&#x125; denove dis&#x15D;iros &#x15D;ian koron; ke &#x109;iam &#x15D;i sentos sin treege
malfeli&#x109;a en &#x11D;i. Soleneco kaj sincera mal&#x11D;ojo ja regis &#x15D;in; sed la
revoj, kiujn &#x15D;i gastigadis kaj nutradis en la koro anta&#x16D; la tragedio en
Babel, nun &#x15D;ajnis al &#x15D;i jam afero de malproksima pasinteco. Nun, kiam &#x15D;i
post preska&#x16D; kvin jaroj revidis la anta&#x16D;an hejmon, en kiu &#x15D;i servadis
kiel vartistino, &#x15D;ia amo al Omar, nobela grandsinjoro, aspektis al &#x15D;i
pli vana kaj pli aroganta, ol iam anta&#x16D;e, malgra&#x16D; ke &#x15D;i konsciis, ke la
longa kunesto kun Lemuel kaj Naama en plena samstataneco, kaj vizitoj al
ri&#x109;aj kaj respektataj parencoj en &#x15D;ia hejmlando estis levintaj &#x15D;in sur
pli altan socialan nivelon. Tiam ankora&#x16D; Adaha ne komprenis, ke la stato
de &#x15D;ia koro estas sekvo de tiu benoplena, saniga efiko, kiun tempopaso
ka&#x16D;zas, precipe en la fre&#x15D;a kaj elasta menso de sana junuleco. Kiam
alproksimi&#x11D;is la tempo por reiri al Betra&#x125;, kaj dum la longa voja&#x11D;o la
pensoj de Adaha sin okupis ne nur per malgajaj rememoroj pri Omar kaj
pri la vaneco de knabinaj revoj. Venis al &#x15D;i anka&#x16D; de tempo al tempo,
komence iom kontra&#x16D;vole, la bildo de pli juna viro, de Benoe, la strange
alloga rabistestro. Dum la longa karavano pene tiri&#x11D;is la&#x16D; la antikva,
polva vojo, sub brulanta somera suno, kaj dum la mensoj fari&#x11D;is tro
obtuzaj por triviala interparolo, la juna virino ofte meditis kaj
demandis sin, kio fari&#x11D;is kun tiu noblaspekta rabisto, tiu stranga
miksa&#x135;o de sova&#x11D;eco kaj &#x11D;entileco, de malnobla okupiteco kaj noblaj
impulsoj: &#x109;u li efektive forlasis sian malbonan okupon, kaj eklo&#x11D;is en
la lando Uc? &#x108;u vere ekscio pri Jehova povus tiele &#x15D;an&#x11D;i la koron de
homo, ke &#x11D;i faris el idolana rabisto sinceran kaj noblan serviston de la
Eternulo? &#x108;u vere &#x15D;ia Dio nun estas anka&#x16D; lia Dio, la&#x16D; lia promeso? Pli
ol unu fojon Adaha ekkonsciis pri fervora espero, ke Benoe plenumis sian
promeson.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Varmega posttagmezo alproksimi&#x11D;is al vespero, promesanta pli agrablan
aeron. Jam fre&#x15D;igaj ventetoj ekludis en la suproj de majestaj
terebintarboj en la plej alta parto de la parko, kiu iam apartenis al
Zalmuna. En malvarmeta ombro de foliodensa arbo duonku&#x15D;is sur tapi&#x15D;oj
tri viroj: Hamul, Abidan kaj Lemuel, interparolante. La &#x15D;an&#x11D;ita politiko
de la Babela lando estis la &#x109;efa temo de la interparolado. Lemuel, kiu
en la da&#x16D;ro de la pasintaj kvar jaroj vivadis preska&#x16D; en izoleco, sen
kontakto kun la tumultaj aferoj de la granda mondo, avide a&#x16D;skultis la
rakontojn kaj sciigojn de Abidan. Kelkaj el la demandoj de Lemuel
embarasis la &#x11D;entilan korteganon, kaj li respondis ilin iom eviteme. E&#x109;
anta&#x16D; fidelulo, kiel la honesta Dedanano, li ne volis diri ion, kio
povus restarigi politikajn dan&#x11D;erojn, a&#x16D; reveki la aktivecon de
agitistoj, kiu feli&#x109;e dum kelka tempo trankvili&#x11D;is. Iom nevole, do, li
sciigis al Lemuel, ke &#x15C;ankhatum kaj Ilu-ulba, la&#x16D; sekreta informo
ricevita de li, nun trovi&#x11D;as en Hindujo, gastante en pastra kolegio sub
alinomoj, kaj pretekstante esti piaj ser&#x109;antoj al la vero. Sekretaj
detektivoj observadas ilin, por raporti al la re&#x11D;o &#x109;iun signeton de
intrigoj &#x109;e la kortegoj de Hindaj princoj kontra&#x16D; la Babela regno.
Lemuel parolis vigle:</p><p>� Se mi scii&#x11D;us anta&#x16D; tri a&#x16D; kvar jaroj, kie mi povos trovi tiujn
kanajlojn a&#x16D; la rampulinojn, Ajla kaj Nupta, mi estus sentinta fortan
tenton elser&#x109;i ilin, por saldi mian kalkulon kun ili. E&#x109; nun mi
beda&#x16D;ras, ke la virinoj malaperis, ne postlasinte piedsignojn.</p><p>� Lasu ilin, � diris Hamul milde, � ven&#x11D;ado estas afero de Dio. Li repagos.</p><p>� Ne estas ven&#x11D;o, mia patro, � respondis Lemuel ame, sin klinante anta&#x16D;
la jam tre malfortika Hiksoso, � kio min pelas, sed deziro helpi, ke ili
ne faru pluan malutilon al la knabinoj.</p><p>� Lemuel, � diris Abidan &#x11D;entile, kun la kvieta parolmaniero de viro,
kutiminta doni gravajn konsilojn, � ne veku dormantajn leonojn. Nenia
dan&#x11D;ero minacas ilin de la flanko de la du virinoj, ili havus aferon kun
la tuta urbeto Betra&#x125;. Mi ne anta&#x16D;vidas atakon de ili. Kaj rilate vin,
vi povas nun sentime rekomenci vian komercon en Babel, se tio estas via
deziro.</p><p>Enpense Lemuel rigardis dum kelka tempo la suprojn de alta arbo,
moveti&#x11D;antajn en la facila vento, kaj poste respondis:</p><p>� Mi estas ankora&#x16D; juna kaj agema. Tre ofte senpacienco turmentas min,
kaj forta deziro kaptas min denove travagi la mondon. Ne facile ja
estas, tiel plene &#x15D;an&#x11D;i sian vivmanieron. Sed en solena momento anta&#x16D; la
Eternulo mi prenis sur min la devon la&#x16D;pove gardi la vivon de la du
knabinoj, kiuj al mi estas tre karaj. En la okazo, se mi post kelka
tempo denove reprenos mian komercadon, mi ne voja&#x11D;os malproksimen de
Betra&#x125;. Mia koro restos &#x109;i tie.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Adaha staris &#x109;e la &#x109;efa pordego de la bieno, kiu ree fari&#x11D;is &#x15D;ia hejmo.
&#x15C;i &#x15D;irmis al si la okulojn per la mano kontra&#x16D; &#x11D;enaj radioj de la
subiranta suno. Videble &#x15D;i atendis iun kun maltrankvilo. La pasintaj
kvar jaroj kaj duono ne pasis for sen rimarkebla efekto sur la ekstera&#x135;o
de la knabino. &#x15C;i havis nun la a&#x11D;on de dudektri jaroj. &#x15C;ia figuro jam ne
montris la knabinan, gracian nedikecon de la dekokjarulino, kiun ni
renkontis unue en la korto, portantan Naaman sur la brako. &#x11C;i estis nun
pli virine ronda kaj digna. &#x15C;ia beleco intertempe ankora&#x16D; malvolvi&#x11D;is
kaj atingis eble jam la plej altan gradon de sia plena, matura &#x109;armo.</p><p>� Jen, fine &#x15D;i venas, � Adaha malla&#x16D;te diris al si kun ek&#x11D;emeto, kiu
malpezigis al &#x15D;i la koron.</p><p>Tuj kiam Naama, la ka&#x16D;zo de la maltrankvilo de Adaha, ekvidis la amatan
vartistinon, &#x15D;i komencis kuri. Kun serioza mieno Adaha ekiris renkonte
al la infano. Sur la viza&#x11D;o de Naama vidi&#x11D;is tre feli&#x109;a rideto, kiu
fari&#x11D;is esprimo de infana ekstazo, kiam &#x15D;i saltete alproksimi&#x11D;is, kvaza&#x16D;
&#x15D;i havas &#x11D;ojan nova&#x135;on. Tamen Adaha ekparolis kun tono de ripro&#x109;o:</p><p>� Naama, mia kara knabino, kie do vi estis la tutan posttagmezon? Ni
ser&#x109;is vin kun zorgo &#x109;ie en la urbo!</p><p>� Ho, karulino, ne koleru min. Mi estis kun tre bona kunulo, kiun vi
ankora&#x16D; ne konas. Divenu!</p><p>� Nu, kun kiu?</p><p>� Kun Oriel, nia nova administranto. Ho, Adaha, li estas tia aminda
homo; kaj vi anka&#x16D; tre &#x15D;atos lin. Mi iris kun li al la granda &#x109;evalejo
post la arbaro. Tie li volis lastfoje kontroli aron da belegaj &#x109;evaloj
kaj azenoj, anta&#x16D; ol ili foriros al foiro en Damasko. Oriel estis por mi
tiel bona kaj afabla, ke mi tuj ekamis lin. Li rajdigis min sur la plej
bela azeno, kaj ni gaje galopis, supren kaj malsupren sur la montetoj.
Ho! kia &#x11D;ojo &#x11D;i estis! Mi tre amas la� la ardon en liaj lumaj okuloj.
La servistoj anka&#x16D;, &#x109;iuj, &#x15D;atas kaj tre respektas lin. Li ne konas
timon, Adaha. Imagu; kiam ni alproksimi&#x11D;is al la &#x109;evalaro, ni vidis, ke
granda tumulto okazas inter la bestoj. La viroj ne povis regi ilin, sed
Oriel tuj sin &#x135;etis sentime en la mezon de la &#x109;evaloj kaj devigis ilin
kvieti&#x11D;i. Li aspektis kiel heroo!</p><p>Tiel Naama babilis kun knabina entuziasmo, dum ili, manon en mano,
reiris al la domo. Adaha a&#x16D;skultis sen interrompo. Ne montri&#x11D;is sur &#x15D;ia
viza&#x11D;o signo, ke &#x15D;i partoprenas la entuziasmon de la knabino. &#x15C;i
aspektis pensema, kaj &#x15D;ia koro batis pli rapide. Naama mire rigardis la
kunulinon, kaj post momento da&#x16D;rigis sian rakonton:</p><p>� Oriel tamen estas iom stranga viro, Adaha. Li parolas, kvaza&#x16D; li venis
el malproksima lando. Ekzemple li diras: �<emphasis>gatu</emphasis>� anstata&#x16D; �<emphasis>&#x125;atu</emphasis>� kaj
�<emphasis>kibit</emphasis>� anstata&#x16D; �<emphasis>&#x125;ibet</emphasis>�<a l:href="#n36" type="note">[36]</a>. Sed, Adaha, kial vi aspektas
tiel malgaja, kaj ne parolas? &#x108;u vi ankora&#x16D; koleras min? Mi pentas. Sed
vi ne povas imagi kiel rapidege la tempo forflugis.</p><p>� Ne, karulino, � mi ne koleras vin, � ame respondis Adaha. �
Maltrankvilo pro vi premis al mi la koron; kaj nun via rakonto vekas en
&#x11D;i memoron pri longe pasintaj traviva&#x135;oj, kiuj ankora&#x16D; konfuzas min.</p><p>En tiu momento elvenis el la korto Mirjam, la dommastrino.</p><p>� Ho! � &#x15D;i ekkriis, � Naama, fine vi revenas! Infano, kie vi estis kaj
kial vi ne sciigis al Adaha, kien vi iros?</p><p>La knabino ripetis sian rakonton al Mirjam, sed kun jam sufokita
fervoro. Ili kune eniris la domon; kaj Naama forkuris feli&#x109;a, ke &#x15D;ia
petola&#x135;o ne ricevis pli severan ripro&#x109;on.</p><p>Kolerete la dommastrino diris:</p><p>� Oriel devus ne tiel forkonduki la
infanon. Tamen, mi ne volas tro la&#x16D;te plendi kontra&#x16D; li; &#x109;ar li estas
bona, nobla homo. &#x108;u vi jam vidis lin?</p><p>� Ne.</p><p>� Nu, kvankam li lo&#x11D;as inter ni jam pli ol kvar jarojn, tre malmultaj
komprenas lian spiriton, kun escepto, eble, de Ijob kaj ties intimuloj.
Ijob efektive tre estimas kaj amas lin. Sendube iam Oriel estis idolano,
sed nun li estas fidela servanto de Jehova. La junulinoj de Betra&#x125;
sekvadas lin per sopiraj rigardoj; kaj la plej belaj sin &#x135;etus en liajn
brakojn, tuj kiam li ekmalfermus ilin. Sed Oriel ne havas okulojn por
belulinoj; li estas por ili &#x11D;entila kaj afabla, sed � nenio pli. Neniu,
e&#x109; la plej amindumindaj el ili, povus fanfaroni pri la plej eta
kura&#x11D;igo. Strangulo li estas.</p><p>� Ne, Mirjam, � Adaha respondis enpense, � mi ankora&#x16D; ne vidis lin. �
Tiam, penante aspekti egalanima, &#x15D;i aldiris:</p><p>� Vere, vi igas min dezirema, renkonti tiun mirinda&#x135;on.</p><p>La koro de Adaha estis strange ekscitita; kaj tuj kiam &#x15D;i povis liberigi
sin de la babilema domomastrino, &#x15D;i rapidis al malmultuzata &#x109;ambro, por
pripensi la &#x135;us a&#x16D;ditan nova&#x135;on. Unu demando post alia sin prezentis al
&#x15D;i: &#x108;u tiu Oriel estas Benoe? � &#x15C;ia koro respondis per arda deziro, ke
li estu &#x15D;ia iama, heroa savinto. � &#x108;u li venis &#x109;i tien, ne nur por
eklo&#x11D;i inter Jehovanoj, sed anka&#x16D; pro &#x15D;i? &#x108;u la ka&#x16D;zoj de lia
sindetenemo anta&#x16D; junulinoj en Betra&#x125; estas amo al &#x15D;i, kaj certeco, ke
&#x15D;i revenos? � Post kelka tempo tamen &#x15D;i iom maltrankvile demandis sin,
kial ili ankora&#x16D; ne renkonti&#x11D;is. &#x108;u li evitas &#x15D;in? &#x108;u eble por doni al
&#x15D;i okazon a&#x16D;di iom pri lia &#x15D;an&#x11D;ita vivo?</p><p>La sekvantan posttagmezon, &#x109;irka&#x16D; la vespero, Adaha kaj Naama iris la&#x16D;
invito al la tendo de Dina, la edzino de Ijob. Lemuel akompanis ilin sur
parto de la vojo. Sur lia ordinare pensema viza&#x11D;o ludis feli&#x109;a rideto,
kiu iafoje havis e&#x109; petolan aspekton. La pensoj de Adaha estis tro
okupitaj por tion vidi. Dume la infano gaje babilis, ne rimarkante, ke
&#x15D;iaj kunuloj nur distrite a&#x16D;skultas.</p><p>Adaha kaj Naama eniris la tendon de Dina, nun feli&#x109;a patrino de tri
infanoj. La pleja&#x11D;a infano, dol&#x109;a knabeto, petis la vizitantojn iri kun
li, por vidi lian novan azenidon. Naama estis tro absorbita de la &#x109;armo
de la infanetoj, kaj prefere restis en la tendo. Adaha do sola akompanis
la knabeton, kiu gvidis &#x15D;in la&#x16D; la plej mallonga vojo, tenante &#x15D;ian
manon. Gaje kaj vivece la bubeto babilis:</p><p>� Ho, Adaha, vi devas scii, ke &#x11D;i estas tute mia propra azenido. La
patro donacis &#x11D;in al mi. &#x11C;i naski&#x11D;is anta&#x16D;� mi ne scias, kiom da
tagoj; kaj &#x11D;i estas la plej dol&#x109;a kaj la plej bela azenideto, kiun vi
iam vidis. Oriel diras, ke, kiam &#x11D;i estos sufi&#x109;e granda, mi anka&#x16D; estos
sufi&#x109;e forta, por rajdi sur &#x11D;i. Ho! kiom mi deziras, ke &#x11D;i jam estu
sufi&#x109;e granda!</p><p>Adaha a&#x16D;skultis bonhumore kaj penis montri gajan partoprenon en la &#x11D;ojo
de la infano; sed &#x15D;iaj pensoj de tempo al tempo sin okupis per la
demando, &#x109;u eble &#x15D;i renkontos Orielon sur la vojo a&#x16D; apud la azenejo. En
la da&#x16D;ro de la tuta tago li ne vidigis sin en la bieno de Omar; kaj la
domanaro jam rimarkis la maloftecon de liaj vizitoj al &#x11D;i. Subite la
knabo vekis Adahan el &#x15D;ia enpenseco, kriante:</p><p>� Jen, &#x11D;i estas kun sia patrino, malanta&#x16D; tiu arbeta&#x135;o. Rigardu!</p><p>Adaha rigardis kaj vidis ne nur la bestojn, sed anka&#x16D; � Benoen.</p><p>� Ho! jen estas anka&#x16D; mia kara Oriel, � &#x11D;oje diris la infano.</p><p>La okuloj de Adaha kaj Benoe renkonti&#x11D;is. En la lumaj okuloj de Adaha
ekbrilis &#x11D;ojo; sed ili tuj poste mallevi&#x11D;is anta&#x16D; la arda rigardo de la
viro.</p><p>� Adaha! � ekkriis Benoe, impulse iom levante la manojn kaj ekpa&#x15D;ante,
kvaza&#x16D; li volas kuri kaj &#x109;irka&#x16D;braki &#x15D;in. Per tiu ekkrio esprimi&#x11D;is
granda &#x11D;ojo kaj forta sopiro kaj anka&#x16D; sento de malpezi&#x11D;o de la koro
post longa, turmenta atendado. Sed tuj li retenis sin kaj aldiris, jam
pli trankvile:</p><p>� Fine vi venis! Mi atendis vin &#x109;i tie longajn jarojn; kvar jarojn kaj
duonon; kaj mia animo konsumi&#x11D;is de sopiro.</p><p>Adaha relevis la okulojn. Anta&#x16D; &#x15D;i staris viro, kiun &#x15D;i facile rekonis,
kvankam la pasinta tempo efikis sur li rimarkindajn &#x15D;an&#x11D;ojn. Al lia
natura allogeco &#x11D;i aldonis la &#x109;armon de digno, sincereco kaj honesteco.
Tion la juna virino vidis per unu rigardo; kaj &#x15D;ia koro eksaltis de
&#x11D;ojo. Tamen &#x15D;i respondis iom sindeteneme:</p><p>� Saluton al vi, Benoe!</p><p>� Ne �Benoe�, Adaha, � la viro rediris, � sed nun <emphasis>�Oriel� � �mia lumo
estas Dio�</emphasis>. Kedar donis al mi tiun novan nomon. &#x108;u vi &#x11D;ojas revidi min
&#x109;i tie en Betra&#x125;?</p><p>� Jes, mi &#x11D;ojas.</p><p>� &#x108;u vi kredis, ke mi plenumos mian promeson?</p><p>� Mi esperis, ke vi sincere penos.</p><p>� Ja efektive, sincere mi povas diri, Adaha, ke nun via Dio estas mia Dio.</p><p>La infano mire rigardis la interparolantojn, kiuj &#x15D;ajne malmemoris lian
&#x109;eeston.</p><p>� Venu do, Adaha, � li diris iom senpacience, � kaj rigardu mian azeneton.</p><p>Oriel respondis por Adaha, prenante la manon de la etulo:</p><p>� Bone, karulo, ni rigardu vian belan azenidon. Venu. Sed estu singarda,
Palti, ke &#x11D;ia patrino ne piedfrapu vin.</p><p>Por pla&#x109;i al la infano, Adaha fervore admiris la idon kaj frapetis la
preska&#x16D; blankan kolon de la patrinbesto.</p><p>Oriel diris:</p><p>� &#x11C;i estas belega azenido, Adaha, sed ne egalas la azenon,
sur kiu vi rajdis dum via aventura voja&#x11D;o al Babel.</p><p>� Ne, � respondis Adaha, &#x15D;ajne kun iom senpezigita koro, kvaza&#x16D; &#x15D;i
bonvenigis &#x109;i tiun malpli embarasan temon. � Ne; &#x11D;i estis pli granda kaj
multe pli fortmuskola besto.</p><p>Oriel preska&#x16D; ne atentis la respondon de la juna virino. Subite li
prenis &#x15D;ian manon, ku&#x15D;antan sur la kolo de la azeno, kaj diris kun tono
de konsentigema sincereco, kiu tamen ne povis ka&#x15D;i profundan emocion:</p><p>� Adaha, lumo de mia vivo; la&#x16D; &#x109;iuj le&#x11D;oj pri homaj interrilatoj vi
apartenas al mi. &#x108;u vi povas tion nei?</p><p>Adaha penis &#x11D;entile, sed senefike � &#x109;ar tro neforte � fortiri la manon
el la teno de la arda amindumanto:</p><p>� Mi ne deziras nei tion, Oriel, � &#x15D;i diris milde, � sed anta&#x16D; ol doni
al vi respondon, mi volas paroli kun mia patreca prizorganto Lemuel.</p><p>� Ho! Se via respondo dependas de konsilo de Lemuel, kiu ne mal&#x15D;atos la
opinion de Ijob, vi jam estas mia, Adaha. Sed rigardu! Ni ne restos
longe en dubo; &#x109;ar jen venas &#x11D;uste la viroj, kiujn ni bezonas, Lemuel
kaj Ijob. Demandu ilin!</p><p>&#x11C;is tiu momento nek Oriel, nek Adaha rimarkis la alproksimi&#x11D;on de la du
viroj. Palti, la etulo, al kiu tedis pro la nesufi&#x109;a atento donita al li
de la geamantoj, estis vidinta la patron kaj ties amikon, kaj forsaltis
al ili. Tuj kiam Ijob kaj Lemuel ekvidis la junan paron, feli&#x109;a rideto
anstata&#x16D;is la seriozan aspekton de iliaj viza&#x11D;oj. Ili komprenis la
situacion, kaj volis sin retiri.</p><p>� Ne foriru, sinjoroj, mi petas, � gaje vokis Oriel, � Adaha deziras
ricevi de vi konsilon pri grava afero.</p><p>La esprimo de &#x11D;ojo, kiu tuj montri&#x11D;is en la mienoj de la alvenantoj, jam
estis respondo al nefarita demando. Ne bezone estis eldiri &#x11D;in. Tion,
kredeble, pensis Lemuel, &#x109;ar li ekparolis:</p><p>� Mi tuj rekonis Benoen, kaj jam rakontis al mia sa&#x11D;a amiko Ijob la
aventuron de Adaha kun li. Mi a&#x16D;dis kun granda &#x11D;ojo bonan raporton pri
nia heroa amiko. La&#x16D;data estu la nomo de la Eternulo, kiu &#x15D;an&#x11D;is la
koron de perfortulo, kaj kondukis liajn piedojn en vojon de paco kaj
virto. Se la beno de mondaferulo iom valoras, mi &#x11D;oje benas vin, miaj
infanoj: estu feli&#x109;aj! Via feli&#x109;o estos mia feli&#x109;o.</p><p>Ijob kortu&#x15D;ite alpa&#x15D;is al la geamantoj, kaj, metante la manojn sur
iliajn &#x15D;ultrojn, li diris solene:</p><p>� La beno de la &#x108;iopova estu kun vi. A&#x16D;dinte la strangan historion, kiun
Lemuel rakontis al mi, &#x109;u iu povus dubi, ke Li destinis unu por la alia?
Adaha, mia kara filino, kun plena konfido vi povas meti vian manon en la
manon de Oriel. Mi konas lin, kaj amas lin kiel filon. Kaj vi, Oriel,
per via nobleco vi gajnis perlon de granda valoro. Nia lando ne posedas
pli dol&#x109;an, noblan virinon ol vian estontan edzinon.</p><p>� Venu, Ijob, � diris Lemuel. � Iru kun ni, Palti, mia amiketo; ni ne
havas pluan aferon &#x109;i tie.</p><p>Prenante la manon de la mirigita knabeto, Lemuel forkondukis lin; kaj
Ijob sekvis, lasante solaj la feli&#x109;ajn amantojn. Ili foriris; kaj en la
da&#x16D;ro de kelke da minutoj la du viroj iris flankon &#x109;e flanko en profunda
enpenseco, preska&#x16D; ne a&#x16D;dante la babilon de la etulo. Lemuel la unua
parolis:</p><p>� Ijob, mi estas tre feli&#x109;a.</p><p>� Ne pli feli&#x109;a ol mi.</p><p>� Pri la profundeco de niaj propraj sentoj ni ne volas disputi. Tamen,
&#x109;i tiu feli&#x109;a okazo vekas en mia koro mal&#x11D;ojan emocion. �Homo proponas,
Dio disponas.� Mi destinis Adahan por Omar.</p><p>Ijob respondis milde:</p><p>� Adaha estos pli feli&#x109;a kun Oriel, ol &#x15D;i estus
kun Omar. Omar estis tro pezanima por tia suna esta&#x135;o, kiel Adaha.
Strigo ne estas ta&#x16D;ga kunulo por ala&#x16D;do.</p><p>� Vero, ho sa&#x11D;a amiko; sed la ala&#x16D;do per siaj triloj dispelus la sor&#x109;on,
en kiu vipuro tenis la strigon. Suna radio estas bona kuracilo kontra&#x16D;
malgajeco. Cetere, la ala&#x16D;do tiam amis la strigon. � Du larmoj &#x15D;tele
elfluis el liaj okuloj, kiam, momenton poste, li aldiris: � Mi volis
savi la noblan viron el terura animmizero.</p><p>� Ho, vere, Lemuel, la Eternulo mem savis lin el animpereo. Karega estis
al mi tiu belanima viro. Mi funebris pro li, kiel mi funebris pro miaj
propraj filoj. Sed nun, amiko, ni &#x11D;oju kune kun la &#x11D;ojantoj; ni trovu
feli&#x109;on en la feli&#x109;o de aliaj.</p></section></body><body name="notes"><title><p>Notoj</p></title><section id="n1"><title><p>1</p></title><p><emphasis>Ka&#x15D;bu</emphasis> a&#x16D; <emphasis>Kazab</emphasis> = 2 horoj. En Babel kaj apudaj regionoj la tago kaj la nokto dividi&#x11D;is &#x109;iu en 6 Ka&#x15D;buojn a&#x16D; Kazabojn de
 horoj.</p></section><section id="n2"><title><p>2</p></title><p>a&#x16D; <emphasis>Hiksosoj.</emphasis></p></section><section id="n3"><title><p>3</p></title><p>Astarto.</p></section><section id="n4"><title><p>4</p></title><p>Mortintaj herooj, adorataj kiel dioj.</p></section><section id="n5"><title><p>5</p></title><p>Re&#x11D;o de Babel, 2327 &#x11D;is 2284 a.K.; en la Biblio nomita Amrafel. Vidu Genezo XIV, 1.</p></section><section id="n6"><title><p>6</p></title><p><emphasis>Egibi</emphasis> estis bankieroj, tiel nomitaj la&#x16D; la nomo de la fondinto de la unua banka firmo Egibu.</p></section><section id="n7"><title><p>7</p></title><p>Virinoj, aligitaj al la temploj de I&#x15D;tar kiel servistinoj.</p></section><section id="n8"><title><p>8</p></title><p>La insulo Cipro.</p></section><section id="n9"><title><p>9</p></title><p>La virinoj &#x109;e la primitivaj &#x15C;emidoj estis nur �ombroj�, sklavinoj de la edzo; sed &#x109;e la <emphasis>Akkadai</emphasis> (a&#x16D; montanoj), la pralo&#x11D;antoj en la orienta, monta parto de la Babela regno, ili okupis preska&#x16D; egalrajtan pozicion kun la viroj, kaj posedis multe da libereco.</p></section><section id="n10"><title><p>10</p></title><p>Dio kun mi.</p></section><section id="n11"><title><p>11</p></title><p>Vidu: La Libro de Ijob, &#x109;ap. XXXII, 2.</p></section><section id="n12"><title><p>12</p></title><p>A&#x16D;gusto.</p></section><section id="n13"><title><p>13</p></title><p>Servanto de Dio.</p></section><section id="n14"><title><p>14</p></title><p>Herbo.</p></section><section id="n15"><title><p>15</p></title><p>&#x11C;enerala titolo, princa a&#x16D; re&#x11D;a.</p></section><section id="n16"><title><p>16</p></title><p>Vidu: <emphasis>Friedr. Delitzsch, Babel und Bibel.</emphasis> Fig. 65.</p></section><section id="n17"><title><p>17</p></title><p><emphasis>Kalu</emphasis> = &#x109;efpastro a&#x16D; e&#x16D;nuko-pastro.</p></section><section id="n18"><title><p>18</p></title><p><emphasis>Asipit</emphasis> = profetino a&#x16D; interpretistino de la dia volo.</p></section><section id="n19"><title><p>19</p></title><p>A&#x16D;tentika.</p></section><section id="n20"><title><p>20</p></title><p>Vidu: <emphasis>Colonel Garnier: �The worship of the Dead�;</emphasis> a&#x16D; <emphasis>�The Origin and Nature of Pagan Idolatry�</emphasis> p. 263.</p></section><section id="n21"><title><p>21</p></title><p>Mal&#x109;astulinoj, aligitaj al la temploservo al I&#x15D;tar, precipe en Eridu kaj Uruk.</p></section><section id="n22"><title><p>22</p></title><p>Jesaja XIX, 19. Vidu: <emphasis>Prof. C. Piazzi Smyth: Our Inheritance in the Great Pyramid,</emphasis> V. Edition.</p></section><section id="n23"><title><p>23</p></title><p>Tio estas I&#x15D;tar, adorata en Uruk sub la nomo �Nana� = sinjorino, kiel diino de la amo.</p></section><section id="n24"><title><p>24</p></title><p>La akvo en tiu ceremonia pelvego estis &#x109;erpita el la rivero Tigris; &#x11D;i estis anta&#x16D;e sanktigita per trempi&#x11D;o en &#x11D;in de brulanta tor&#x109;o.</p></section><section id="n25"><title><p>25</p></title><p><emphasis>pasitu</emphasis> = oleo&#x15D;miristoj.</p></section><section id="n26"><title><p>26</p></title><p>Kali = e&#x16D;nukoj-pastroj.</p></section><section id="n27"><title><p>27</p></title><p>A&#x16D;tentika pre&#x11D;o, multe mallongigita.</p></section><section id="n28"><title><p>28</p></title><p>Zikkurati = pinto.</p></section><section id="n29"><title><p>29</p></title><p>Sundio kaj I&#x15D;tar, diino de la luno.</p></section><section id="n30"><title><p>30</p></title><p>A&#x16D;tentika.</p></section><section id="n31"><title><p>31</p></title><p>Egiptujo.</p></section><section id="n32"><title><p>32</p></title><p>Virgulinoj, sin dedi&#x109;inte al dumviva servo al I&#x15D;tar, kelkafoje fari&#x11D;is nominalaj edzinoj de nobeloj. En tia okazo ili donis al siaj edzoj kromvirinon, konservante mem la virgecon.</p></section><section id="n33"><title><p>33</p></title><p>La &#x109;efpastroj estis la solaj personoj, al kiuj la re&#x11D;oj de Babel donis la privilegion sidi &#x109;e a&#x16D;dienco en privata &#x109;ambro.</p></section><section id="n34"><title><p>34</p></title><p>Temploturo.</p></section><section id="n35"><title><p>35</p></title><p>En tiu antikva tempo la poste fama murego &#x109;irka&#x16D; Babel ankora&#x16D; ne ekzistis.</p></section><section id="n36"><title><p>36</p></title><p><emphasis>gatu, &#x125;atu</emphasis> = mano; <emphasis>kibit, &#x125;ibit</emphasis> = ordono.</p></section></body></FictionBook>