<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>prose_classic</genre><author><first-name>Ги</first-name><middle-name>де</middle-name><last-name>Мопассан</last-name></author><book-title>En la kamparo</book-title><date/><lang>eo</lang><src-lang>fr</src-lang><translator><first-name>Roland</first-name><last-name>Dupuis</last-name></translator></title-info><document-info><author><first-name>J.</first-name><last-name>S.</last-name></author><program-used>OOoFBTools-2.34 (ExportToFB21), FictionBook Editor Release 2.6, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2015-07-20">20.07.2015</date><id>07339053-2303-42D5-8BEE-4FB191D8FD46</id><version>1.0</version></document-info></description><body><section><title><p>Guy de Maupassant</p><p>En la kamparo</p></title><epigraph><p>Al Octave Mirbeau</p></epigraph><p>La du pajlokovritaj domoj staris unu apud la alia malsupre de monteto, proksime al malgranda somera banloko. La du kamparanoj pene laboradis sur la nefekunda tero por kreskigi &#x109;iujn siajn idojn. &#x108;iu geedza paro havis kvar infanojn. Anta&#x16D; la du pordoj najbaraj la tuta etularo svarmis de la mateno &#x11D;is la vespero. La du plej a&#x11D;aj havis ses jarojn kaj la du plej junaj &#x109;irka&#x16D; dek kvin monatojn; la geedzi&#x11D;oj, kaj poste la naski&#x11D;oj, okazis en amba&#x16D; familioj proksimume en la sama tempo.</p><p>La du patrinoj apena&#x16D; distingis siajn idojn en la amaso, kaj la du patroj ilin tute intermiksis. La ok nomoj dancis en iliaj kapoj, miksi&#x11D;is sen&#x109;ese; kaj kiam necesis voki unu, la viroj ofte kriis tri nomojn anta&#x16D; ol diri la &#x11D;ustan.</p><p>El la du lo&#x11D;ejoj, la unuan — la&#x16D; veno el la somerloko Rolleport — okupis la geedzoj Tuvache, kiuj havis unu filon kaj tri filinojn; la alia kampodomo gastigis la paron Vallin, kiu havis unu filinon kaj tri filojn.</p><p>&#x108;io tio vivis nur el supo, terpomoj kaj multa aero. Je la sepa horo matene, en la tagmezo, kaj je la sepa vespere, la mastrinoj kunigis sian bubaron por doni al &#x11D;i la ka&#x109;on, same kiel ansergardistoj kunigas siajn bestojn. La infanoj sidis la&#x16D; a&#x11D;ordo anta&#x16D; la tablo ligna, polurita de kvindekjara uzado. La bu&#x15D;o de la lasta ideto apena&#x16D; atingis la nivelon de l' tabla tabulo. Oni metis anta&#x16D; ilin la kavajn telerojn plenajn de pano moli&#x11D;inta en la akvo, en kiu estis kuiritaj la terpomoj, duona brasiko kaj tri bulboj; kaj la tuta vico man&#x11D;is &#x11D;is sati&#x11D;o. La patrino enmetis mem la kulerplenon en la bu&#x15D;on de la plej malgranda. Iomete da boligita viando en la diman&#x109;o estis festo por &#x109;iuj; tiam la patro lasis da&#x16D;reti la man&#x11D;on ripetante: "Mi volonte havus tion &#x109;iutage."</p><p>En unu posttagmezo de l' a&#x16D;gusta monato, eleganta veturilo subite haltis anta&#x16D; la du domoj kaj juna sinjorino, kiu mem kondukis, diris al la sinjoro sidanta apud &#x15D;i:</p><p>— Ho! Rigardu, Henri, tiujn infanetojn! &#x108;u ili ne estas belegaj, tiel svarmantaj en la polvo.</p><p>La viro nenion respondis, alkutimi&#x11D;inte al tiuj admiroj, kiuj estis dolorigaj kaj preska&#x16D; ripro&#x109;aj por li.</p><p>La juna sinjorino da&#x16D;rigis:</p><p>— Mi devas ilin kisi! Ho! kiel mi volus havi unu, tiun, la plej malgrandan.</p><p>Kaj subite el la veturilo &#x15D;i kuris al la infanoj, prenis unu el la du lastaj, tiun de l' geedzoj Tuvache, kaj levinte &#x11D;in en siajn brakojn &#x15D;i kisis lin pasie sur liaj malpuraj vangoj, sur liaj blondaj, ondaj haroj &#x15D;miritaj de tero, sur liaj manetoj, kiujn li formovis por sin liberigi de la tedaj karesoj.</p><p>Nun &#x15D;i reiris en la veturilon kaj foriris kun trota rapido.</p><p>Sed &#x15D;i revenis la postan semajnon, eksidis mem surtere, prenis la bubon en siajn brakojn, plen&#x15D;topis lin per kremkukoj, donis bombonojn al &#x109;iuj aliaj kaj ludis kun ili kvaza&#x16D; knabineto, dum &#x15D;ia edzo pacience atendis en la eleganta transportilo.</p><p>&#x15C;i ankora&#x16D; revenis, interkonati&#x11D;is kun la gepatroj, reaperis &#x109;iutage kun po&#x15D;oj plenaj de franda&#x135;oj kaj moneroj.</p><p>&#x15C;i nomi&#x11D;is S-ino Henri d'Hubi&#xE8;res.</p><p>Iun matenon &#x109;e la alveno, &#x15D;ia edzo sekvis &#x15D;in el la veturilo, kaj ne atentante pri la etularo, kiu nun &#x15D;in bone konis, &#x15D;i penetris kun li en la lo&#x11D;ejon de la kamparanoj.</p><p>Ili staris tie, fendante lignon por kuiri la supon; ili rekti&#x11D;is tute surprizitaj, prezentis se&#x11D;ojn kaj atendis. Tiam la juna sinjorino komencis diri tremante inter pa&#x16D;zetoj en la parolo:</p><p>— Bravuloj miaj, mi venas al vi, &#x109;ar mi tre dezirus… mi tre dezirus kunpreni kun mi vian… vian malgrandan bubon…</p><p>La kamparanoj, miregantaj kaj senideaj, ne respondis.</p><p>&#x15C;i retrovis spiron kaj da&#x16D;rigis:</p><p>— Ni ne havas infanojn; ni estas solaj, mia edzo kaj mi… ni lin gardus… &#x109;u vi volas?</p><p>La kamparanino komencis kompreni. &#x15C;i demandis:</p><p>— &#x108;u vi volas preni nian Karleton? Ha, ne! kompreneble ne!</p><p>Tiam S-ro d'Hubi&#xE8;res intervenis:</p><p>— Mia edzino malklare sin esprimis. Ni volas lin adopti, sed li revenos por viziti vin. Se li dece kondutos, kiel &#x109;io jam prave supozigas, li fari&#x11D;os nia heredonto. Se hazarde ni poste havus infanojn, li ricevus same kiel &#x109;iu alia. Sed se li ne dezirus niajn zorgojn, ni donacus al li, kiam li fari&#x11D;os plena&#x11D;a, la sumon de dudek mil frankoj, kiu estos tuj deponata por li &#x109;e la notario. Kaj &#x109;ar ni anka&#x16D; pensis pri vi, ni pagos al vi &#x11D;is via morto renton de cent frankoj &#x109;iumonate. &#x108;u vi bone komprenis?</p><p>La virino estis levi&#x11D;inta, tute furioza.</p><p>— &#x108;u vi volas ke mi vendu al vi Karleton? Ha, ne! Ne tiajn aferojn oni povas peti de patrino! Ha ne! Tio estus abomena&#x135;o.</p><p>La viro diris nenion, serioza kaj pripensanta; sed li aprobis sian edzinon per da&#x16D;ra kapmovado.</p><p>S-ino d' Hubi&#xE8;res maldol&#x109;e seniluzii&#x11D;inte ekploris, kaj turni&#x11D;inte al sia edzo, per vo&#x109;o plena de plorsingultoj, vo&#x109;o de infano, kies &#x109;iuj ordinaraj deziroj estas kontentigataj, &#x15D;i balbutis:</p><p>— Ili ne volas, Henri, ili ne volas!</p><p>Tiam ili faris ekstreman klopodon.</p><p>— Sed amikoj miaj, pensu pri la estonteco de via infano, pri lia feli&#x109;o, pri…</p><p>La kamparanino, koleregante, lin interrompis:</p><p>— Estas tute vidite, tute a&#x16D;dite kaj tute pripensite. Foriru, kaj neniam, vi a&#x16D;das, neniam mi revidu vin &#x109;i tie. &#x108;u estas imageble ke oni tiel volas forpreni infanon!</p><p>Tiam S-ino d' Hubi&#xE8;res rimarkigis elirante, ke ili estas du etuloj, kaj &#x15D;i demandis tra siaj larmoj kun la persistemo de ordonema kaj dorlotata virino, kiu neniam volas atendi:</p><p>— Sed la alia etulo, li ja ne estas via, &#x109;u?</p><p>Patro Tuvache respondis:</p><p>— Ne, li apartenas al la najbaroj; vi povas iri al ili se vi volas.</p><p>Kaj li reeniris en sian domon, kie resonis la indigna vo&#x109;o de lia edzino.</p><p>La Vallin-anoj sidis &#x109;etable man&#x11D;ante kun malrapido pantran&#x109;a&#x135;ojn, kiujn ili &#x15D;pareme &#x15D;miris per iomete da butero pikprenita el telero ku&#x15D;anta inter ili.</p><p>S-ro d' Hubi&#xE8;res rekomencis siajn proponojn sed kun pli da komentarioj, kun pli da oratora singardo, kun pli da ruzo.</p><p>La du kamparanoj skuetis la kapon kiel rifuzosignon; sed kiam ili a&#x16D;dis ke aldoni&#x11D;os cent frankoj &#x109;iumonate, ili mirrigardis unu la alian, terure allogitaj, farante al si reciproke perokulajn demandojn.</p><p>Ili restis longatempe silentaj, turmentataj, hezitantaj; la virino finfine demandis:</p><p>— Kion diras la mastro?</p><p>Li deklaris kun verdikta tono:</p><p>— Mi diras ke ne estas neglektinde.</p><p>Tiam S-ino d' Hubi&#xE8;res, kiu tremis de angoro, parolis al ili pri la estonteco de la bubo, pri lia feli&#x109;o, kaj pri la tuta mono, kiun li povus doni al ili poste. La kamparano demandis:</p><p>— Tiu rento de mil ducent frankoj, &#x11D;i ja estos promesata en notaria &#x109;eesto?</p><p>S-ro d' Hubi&#xE8;res respondis:</p><p>— Tute certe, jam morga&#x16D;.</p><p>La farmistino, meditante, da&#x16D;rigis:</p><p>— Po cent frankoj en la monato, tio ne sufi&#x109;as por kompensi la foreston de la etulo. Li laboros post kelkaj jaroj, la knabeto; ni devas havi cent dudek.</p><p>S-ino d' Hubi&#xE8;res, piedfrapetante pro malpacienco, tuj konsentis; kaj &#x109;ar &#x15D;i jam volis kunpreni kun si la infanon, &#x15D;i donis cent frankojn kiel donacon, dum &#x15D;ia edzo faris skriba&#x135;on. La komunumestro kaj unu najbaro rapide venigitaj &#x109;eestis kiel bonvolaj atestantoj.</p><p>Kaj la juna edzino, radianta, forprenis la hurlantan bubeton same kiel oni kunprenas el magazeno deziritan frivola&#x135;on.</p><p>La geedzoj Tuvache, sur la sojlo de sia pordo, rigardis lin foriri, mute, severe, eble beda&#x16D;rante sian rifuzon.</p><p>Oni tute ne plu a&#x16D;dis ion pri la malgranda Johano Vallin. &#x108;iumonate la gepatroj iris al la notario por ricevi de li siajn cent dudek frankojn; kaj ili nun ne plu interrilatis kun siaj najbaroj, &#x109;ar la edzino de Tuvache super&#x15D;utis ilin per insultoj, kaj sen&#x109;ese ripetis de pordo al pordo, ke oni ja devas esti tute degenerinta por vendi sian infanon, ke tio estas terura&#x135;o, na&#x16D;za&#x135;o, korupta&#x135;o.</p><p>Kaj kelkfoje &#x15D;i prenis en siajn brakojn sian Karleton, kriante al li kun vantemo, kvaza&#x16D; li komprenus:</p><p>— Mi ja ne vendis vin, mi ja ne vendis vin, etulo mia. Mi ne estas ri&#x109;a sed tamen mi ne vendas miajn idojn.</p><p>Kaj dum jaroj kaj ankora&#x16D; jaroj estis tiel &#x109;iutage krudaj aludoj fikriataj anta&#x16D; la pordo, tiel ke ili penetru en la najbaran domon. Patrino Tuvache finfine kredis ke &#x15D;i superas &#x109;iujn homojn en la regiono &#x109;ar &#x15D;i ne vendis Karleton. Kaj tiuj, kiuj parolis pri &#x15D;i, diris:</p><p>— Pensu tamen, tiel alloga estis la propono; nu vere &#x15D;i kondutis kiel bona patrino.</p><p>Oni citis &#x15D;in kiel ekzemplon; kaj Karleto, kiu fari&#x11D;is dekok-jara, kreskinta kun tiu opinio, kiun oni sen&#x109;ese ripetis al li, kredis sin mem pli valora ol siaj kamaradoj &#x109;ar oni ne vendis lin.</p><p>La familio Vallin vivetis pli komforte dank' al la pensio. Tio estis la ka&#x16D;zo de la nekvietigebla kolerego de la najbaroj Tuvache, kiuj da&#x16D;re estis mizeraj.</p><p>Ilia plej a&#x11D;a filo foriris por militservi. La dua mortis; Karleto restis sola, pene laborante kun la maljuna patro por nutri la patrinon kaj du pli junajn fratinojn.</p><p>Li nun fari&#x11D;is dudekunu-jara, kiam en unu mateno brila veturilo haltis anta&#x16D; la du domoj. Juna sinjoro kun ora po&#x15D;horlo&#x11D;a &#x109;eno malsupreniris kaj donis la manon al blankhara sinjorino. Tiu persono diris al li:</p><p>— Estas tie, infano mia, &#x109;e la dua domo.</p><p>Kaj li eniris kvaza&#x16D; hejmen en la farmdometon de la familio Vallin.</p><p>La maljuna patrino lavis siajn anta&#x16D;tukojn; la patro, paralizita, dormetis &#x109;e la fajrejo. Amba&#x16D; levis la kapon, kaj la junulo diris:</p><p>— Bonan tagon, pa&#x109;jo; bonan tagon, panjo.</p><p>Ili rekti&#x11D;is, miregante. La kamparanino lasis fali pro emocio la sapon en la akvon kaj balbutis: — &#x108;u estas vi, knabo mia?</p><p>Li prenis &#x15D;in en siajn brakojn kaj &#x15D;in kisis ripetante: "Bonan tagon, panjo."</p><p>Dume, la maljunulo tremante diris kun la trankvila tono, kiun li neniam perdis: "&#x108;u vi revenis, Johano?", kvaza&#x16D; li estus vidinta lin anta&#x16D; unu monato.</p><p>Tuj post la rekoni&#x11D;o, la gepatroj volis eliri por elmontri la fierigan filon &#x109;ie en la regiono. Oni kondukis lin al la urbestro, al la skabeno, al la pastro, al la instruisto.</p><p>Karleto, starante sur la sojlo de sia farmdomo, rigardis lin pasi.</p><p>Vespere &#x109;e la man&#x11D;o li diris al la maljunuloj:</p><p>— Kiel stultaj vi estis, kiam vi lasis preni la knabon de la familio Vallin!</p><p>Lia patrino obstine respondis:</p><p>— Ni ne volis vendi nian infanon!</p><p>La patro nenion diris.</p><p>La filo da&#x16D;rigis:</p><p>— &#x108;u ne estas terure, ke mi estis tiel oferata!</p><p>Tiam patro Tuvache parolis kun kolera tono:</p><p>— &#x108;u vi nun ripro&#x109;as, ke ni vin konservis?</p><p>Kaj la junulo, krude:</p><p>— Jes, mi ripro&#x109;as tion al vi; vi estas senta&#x16D;guloj. Gepatroj kiaj vi nur ka&#x16D;zas la malfeli&#x109;on de l' infanoj. Vi meritas ke mi vin forlasu.</p><p>La virino ploris en sian teleron. &#x15C;i &#x11D;emis glutante kulerojn da supo, kies duonoj perdi&#x11D;is refalante:</p><p>— Penu do &#x11D;ismorte por eduki infanojn!</p><p>Tiam la knabo krude:</p><p>— Mi preferus ne ekzisti ol esti tio, kio mi nun estas. Kiam mi vidis la alian &#x109;i tiun matenon, mia sango ekbolis. Mi diris al mi: jen kio mi nun estus!</p><p>Li sin levis:</p><p>— Nu, mi sentas ke estas pli bone ke mi ne restu &#x109;i tie, &#x109;ar mi vin ripro&#x109;adus de mateno &#x11D;is vespero kaj mi havigus al vi mizeran vivon. Tion, — vi a&#x16D;du — mi neniam pardonos al vi!</p><p>La du maljunuloj silentis, teruritaj, larmantaj.</p><p>Li da&#x16D;rigis:</p><p>— Ne, tiu ideo estas al mi tro obseda. Mi preferas foriri por vivi aliloke.</p><p>Li malfermis la pordon. Bruo de vo&#x109;oj eniris. La familio Vallin festenis kun la reveninta filo.</p><p>Tiam Karleto kolere piedfrapis sur la sojlo kaj li kriis, turnante sin al la gepatroj:</p><p>— Adia&#x16D;, nula&#x109;oj!</p><p>Kaj li malaperis en la mallumon.</p></section></body></FictionBook>