<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>prose_classic</genre><author><first-name>Ги</first-name><middle-name>де</middle-name><last-name>Мопассан</last-name></author><book-title>La diablo</book-title><date/><lang>eo</lang><src-lang>fr</src-lang><translator><first-name>Roland</first-name><last-name>Dupuis</last-name></translator></title-info><document-info><author><first-name>J.</first-name><last-name>S.</last-name></author><program-used>calibre 2.34.0, FictionBook Editor Release 2.6, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2015-08-13">13.8.2015</date><id>965e17a5-8053-416b-aa66-43babb3b2358</id><version>1.0</version></document-info></description><body><section><title><p>Guy de Maupassant</p><p>La diablo</p></title><p>La kamparano restis staranta kontra&#x16D; la kuracisto, anta&#x16D; la lito de la mortantino. La maljuna virino, trankvila, rezignomontra, klarpensa, rigardis la du virojn kaj a&#x16D;skultis iliajn dirojn. &#x15C;i nun estingi&#x11D;is; &#x15D;i ne ribelis; &#x15D;ia tempo estis forpasinta. &#x15C;i havis na&#x16D;dek du jarojn.</p><p>Tra la fenestro kaj la pordo malfermitaj, la julia suno abunde penetrigis siajn radiojn, &#x135;etis sian flamon sur la grundon el tero bruna, onda kaj elbatita per la ligno&#x15D;uoj de kvar krudulaj generacioj. La odoroj de la kamparo anka&#x16D; envenis, pu&#x15D;itaj de l' varmega venteto, odoroj de l' herboj, de l' grenoj, de l' folioj, bruligitaj sub la tagmeza varmo. La akridoj &#x109;irpis gor&#x11D;o&#x15D;ire, plenigis la kamparon per klara kraketado simila al tiu de la lignaj bruigiloj, kiujn oni vendas al la infanoj en la foiroj.</p><p>La kuracisto la&#x16D;tigante la vo&#x109;on prononcis:</p><p>— Honor&#xE9;, vi ne povas lasi vian patrinon tute sola en tia stato. Tuj a&#x16D; post mallonge &#x15D;i fini&#x11D;os.</p><p>Kaj la kamparano &#x109;agrenite, ripetis:</p><p>— Mi tamen devas enporti mian grenon; jam de tro longa tempo &#x11D;i ku&#x15D;as surtere. La vetero &#x11D;uste nun estas favora. Kion vi pensas pri tio, panjo mia?</p><p>Kaj la maljuna mortantino, ankora&#x16D; turmentata de l' normanda avaremo, jesis per la okuloj kaj la frunto, komprenigis al sia filo ke!i enportu sian grenon kaj lasu &#x15D;in morti tute sola.</p><p>Sed la kuracisto ekkoleris kaj, piedfrapante, admonis:</p><p>— Vi estas nur bruto, &#x109;u vi a&#x16D;das? Kaj mi ne permesas ke vi tion faru, &#x109;u vi a&#x16D;das? Kaj se vi estas devigata enporti vian grenon hodia&#x16D; mem, vi tutsimple iru al la gladistino Rapet, kaj venigu &#x15D;in por gardi vian patrinon. Tion mi volas, &#x109;u vi a&#x16D;das? Se vi min ne obeas, mi lasos vin krevi kiel hundo, kiam vi estos malsana; &#x109;u vi a&#x16D;das?</p><p>La kamparano, maldikulo alta kun malrapidaj gestoj, turmentata de maldecidemo pro timo al la kuracisto kaj pro sova&#x11D;a amo al la &#x15D;parado, hezitis, kalkulis, balbutis:</p><p>— Kiom da mono &#x15D;i postulas, la Rapet, por gardado?</p><p>La kuracisto kriis:</p><p>— &#x108;u mi scias, mi? Tio dependas de l' tempo, kiun vi bezonos de &#x15D;i. Vi interkonsentu kun &#x15D;i, diable! Sed mi volas ke &#x15D;i estu &#x109;i tie post unu horo; &#x109;u vi a&#x16D;das?</p><p>La viro fine sin decidigis:</p><p>— Mi iras, mi iras, ne koleru, sinjoro doktoro.</p><p>Kaj la doktoro foriris, aldonante:</p><p>— Kaj vi scias, atentu, atentu, &#x109;ar mi ne &#x15D;ercas kiam mi koleras, mi!</p><p>Tuj kiam li estis sola, la kamparano sin turnis al sia patrino kaj diris kun rezigna vo&#x109;o:</p><p>— Mi iras ser&#x109;i la Rapet; estas lia volo. Ne maltrankvili&#x11D;u; mi balda&#x16D; revenos.</p><p>Kaj siavice li eliris.</p><p>La Rapet, maljuna gladistino, gardis mortintojn kaj mortantojn de la komunumo kaj &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o. Kaj tuj post kiam &#x15D;i kudris siajn klientojn en la tuko el kiu ili ne plu estis elirontaj, &#x15D;i revenis hejmen por kapti la gladilon, per kiu &#x15D;i frotis la subvesta&#x135;ojn de la vivantoj. Sulketita kiel pomo de l' anta&#x16D;a jaro, malbonkora, &#x135;aluza, monavidega je fenomena avaremo, ekstreme kurba kvaza&#x16D; &#x15D;i estus rompita &#x109;e la renoj pro la eterna movado de l' fero glitigata sur la tola&#x135;oj, oni povus diri ke &#x15D;i havas por la agonio ian monstran kaj cinikan amon. &#x15C;i neniam parolis pri io alia ol pri la homoj, kiujn &#x15D;i vidis morti, a&#x16D; pri &#x109;iuj diversaj mortoj, kiujn &#x15D;i &#x109;eestis, kaj &#x15D;i rakontis pri ili kun granda precizeco en la detaloj &#x109;iam egalaj, same kiel &#x109;asisto rakontas pri siaj fusilpafoj.</p><p>Kiam Honor&#xE9; Bontemps eniris en &#x15D;ian hejmon, li trovis &#x15D;in pretigantan bluan akvon por la kolumetoj de la vila&#x11D;aninoj.</p><p>Li diris:</p><p>— Nu, bonan vesperon, &#x109;u vi fartas la&#x16D;dezire, patrino Rapet?</p><p>&#x15C;i turnis al li la kapon:</p><p>— Nu jes. Kaj kiel estas viaflanke?</p><p>— Ho, miaflanke estas anka&#x16D; la&#x16D;dezire, sed estas mia patrino, kiu ne bonfartas.</p><p>— &#x108;u via patrino?</p><p>— Jes, mia patrino.</p><p>— Kion &#x15D;i do havas, via patrino?</p><p>— &#x15C;i havas… ke &#x15D;i balda&#x16D; turnos la okulojn!<a l:href="#n_1" type="note">[1]</a></p><p>La kamparanino tiris siajn manojn el la akvo, kies gutoj bluetaj kaj travideblaj deglitis &#x11D;is la ekstremo de &#x15D;iaj fingroj, por refali en la kuvon.</p><p>&#x15C;i demandis kun subita simpatio:</p><p>— &#x108;u estas tiel grave?</p><p>— La kuracisto diris ke &#x15D;i ne &#x11D;isvivos la posttagmezon.</p><p>— Tiam efektive, estas vere grave.</p><p>Honor&#xE9; hezitis. Li bezonis kelkan enkondukon por la propono, kiun li preparis. Sed, &#x109;ar li trovis nenion, li decidi&#x11D;is subite:</p><p>— Kiom da mono vi postulos de mi por &#x15D;in gardi &#x11D;is la fino? Vi scias ke mi ne estas ri&#x109;a. Mi e&#x109; ne povis havigi al ni servistinon, kio cetere estas la ka&#x16D;zo, pro kiu mia patrino tiel eluzi&#x11D;is; troa maltrankvilo, troa laci&#x11D;ado! &#x15C;i laboris kiel dek homoj, malgra&#x16D; siaj na&#x16D;dek du jaroj. Nun oni ne plu produktas tian grenon.</p><p>La Rapet deklaris grave:</p><p>— Estas du tarifoj: po kvardek soldoj tage kaj tri frankoj nokte por la ri&#x109;uloj. Po dudek soldoj tage kaj kvardek nokte por la aliaj. Vi donos al mi po dudek kaj kvardek.</p><p>Sed la kamparano pripensadis. Li bone konis sian patrinon. Li sciis kiel fortika, vigla, rezista &#x15D;i estas. Povus da&#x16D;ri ok tagojn, malgra&#x16D; la diro de la kuracisto.</p><p>Li diris kun decida tono:</p><p>— Ne. Al mi pla&#x109;as ke vi fiksu prezon; estu fiksa sumo por la tuta restanta tempo. Ni riskas la &#x15D;ancon amba&#x16D;flanke. La kuracisto diras ke &#x15D;i fini&#x11D;os hodia&#x16D;. Se tiel okazos, estos bone por vi, malbone por mi. Sed se &#x15D;i eltenos &#x11D;is morga&#x16D; a&#x16D; pli longe, estos bone por mi, malbone por vi! La gardistino, surprizite, rigardis la viron. &#x15C;i neniam estis farinta mortnegocon la&#x16D; probabla gardotempo. Si hezitis, tentate de la ideo pri ebla bon&#x15D;anco. Kaj &#x15D;i suspektis, ke oni volas trompi &#x15D;in.</p><p>— Mi povas nenion diri anta&#x16D; ol mi vidos vian patrinon, &#x15D;i respondis.</p><p>— Nu, venu kaj vidu.</p><p>&#x15C;i sekigis siajn manojn kaj tuj sekvis lin.</p><p>Survoje ili tute ne parolis. &#x15C;i iris per rapidigitaj piedoj, dum li anta&#x16D;enigis siajn longajn krurojn kvaza&#x16D; li devus je &#x109;iu pa&#x15D;o transiri kanaleton.</p><p>La bovinoj, ku&#x15D;antaj sur la kampoj, premataj de la varmo, levis peze la kapon kaj eligis malfortan mu&#x11D;adon al tiuj du pasantaj homoj por peti de ili fre&#x15D;an herbon.</p><p>Proksimi&#x11D;ante al sia domo, Honor&#xE9; murmuris:</p><p>— Se jam estus finite, tamen.</p><p>Kaj la senkonscia deziro, kiun li havis je tio, montri&#x11D;is per la sono de lia vo&#x109;o.</p><p>Sed la maljunulino ne estis mortinta. &#x15C;i restis sur la dorso en sia lita&#x109;o kun la manoj sur la kovrilo el indieno violkolora, manoj terure malgrasaj, ondaj, similaj al kraboj, al strangaj bestoj, kaj fermitaj de la re&#x16D;matismo, la lacoj, la laborado preska&#x16D; jarcenta, kiun ili estis plenumintaj.</p><p>La Rapet proksimi&#x11D;is al la lito kaj atente rigardis la mortantinon. &#x15C;i esploris &#x15D;ian pulson, palpis &#x15D;ian bruston, a&#x16D;skultis &#x15D;ian spiradon, faris al &#x15D;i demandon por a&#x16D;di &#x15D;ian parolon; kaj post kiam &#x15D;i ankora&#x16D; longe &#x15D;in observis, &#x15D;i eliris sekvate de Honor&#xE9;. &#x15C;i nun havis firman opinion.La maljunulino ne atingos la nokton. Li demandis:</p><p>— Nu?</p><p>La gardistino respondis:</p><p>— Nu, da&#x16D;ros du tagojn, eble tri. Vi donos al mi ses frankojn, &#x109;io enkalkulita.</p><p>Li ekkriis:</p><p>— Ses frankojn! Ses frankojn! &#x108;u vi perdis la prudenton? Mi, mi diras al vi ke restas al &#x15D;i kvin a&#x16D; ses horoj, ne pli!</p><p>Kaj ili diskutis longan tempon pro sia amba&#x16D;flanka obstinego. Sed &#x109;ar la gardistino volis retiri&#x11D;i, &#x109;ar la tempo pasis, &#x109;ar lia greno ne mem enporti&#x11D;is, li fine jesis:</p><p>— Nu, interkonsentite, ses frankoj.</p><p>Kaj li foriris per longaj pa&#x15D;oj al sia greno ku&#x15D;anta sur la grundo, sub la peza sunvarmo, kiu maturigas la rikoltojn.</p><p>La gardistino eniris en la domon.</p><p>&#x15C;i estis kunportinta labora&#x135;on; &#x109;ar apud la mortantoj kaj mortintoj, &#x15D;i senhalte laboris, jen por si mem, jen por la familio, kiu &#x15D;in okupigis por tiu duobla laboro kontra&#x16D; ekstra salajro.</p><p>Pasiginte &#x109;e la maljunulino jam unu nokton, la gladistino subite demandis al &#x15D;i:</p><p>— &#x108;u oni almena&#x16D; sanktoleis vin, patrino Bontemps? La kamparanino faris «ne» per la kapo, kaj la Rapet, kiu estis bigotino, levi&#x11D;is viglece.</p><p>— Sinjoro Dio, kiel estas eble! Mi iras ser&#x109;i la pastron.</p><p>Kaj &#x15D;i ekkuregis al la paro&#x125;ejo tiel rapide ke la kamparanidoj, vidante &#x15D;in trotadi tiamaniere, kredis ke okazis malfeli&#x109;o.</p><p>La pastro tuj venis en sia surpliso malanta&#x16D; la akolito, kiu tintigis sonorileton por anonci la preterpason de Dio en la brulanta kaj trankvila kamparo. Viroj, kiuj laboris en la malproksimo, demetis siajn grandajn &#x109;apelojn kaj restis senmovaj, atendante &#x11D;is la blanka vesto malaperos malanta&#x16D; farmdomo; la virinoj, kiuj kolektis de l' tero la garbojn, rektigis sin por fari krucosignon; nigraj kokinoj forkuris timegante kaj balanci&#x11D;ante sur la piedoj, la&#x16D;longe de fosa&#x135;o &#x11D;is la truo kiun ili bone konis, kaj en kiun ili subite malaperis; &#x109;evalido, ligita en herbejo ektimis vidante la surplison kaj hufbatante ekkuris en rondo &#x109;e l' ekstremo de sia &#x15D;nuro.</p><p>La akolito en ru&#x11D;a jupo iris rapide; kaj la pastro, kun la kapo klinita sur unu &#x15D;ultro kaj surhavanta la kvadratan kufon, sekvis lin murmurante pre&#x11D;ojn; kaj la Rapet venis malanta&#x16D;e tute klinite, faldite kvaza&#x16D; por surgenui&#x11D;i dum la mar&#x15D;ado kaj kun interplektitaj manoj, kiel en la pre&#x11D;ejo.</p><p>Honor&#xE9;, de malproksime, vidis ilin pasi. Li demandis:</p><p>— Kien li do iras, nia pastro?</p><p>Lia servisto, pli subtila, respondis:</p><p>— Li portas la bonan Dion al via patrino kompreneble!</p><p>La kamparano ne ekmiris.</p><p>— Efektive, povas esti!</p><p>Kaj li da&#x16D;rigis sian laboron.</p><p>Patrino Bontemps konfesis, estis absolvata kaj komunii&#x11D;is; kaj la pastro foriris, lasante solaj la du virinojn en la sufoka pajlodomo.</p><p>Tiam la Rapet komencis observi la mortantinon, demandante al si mem, &#x109;u tiel ankora&#x16D; longe da&#x16D;ros.</p><p>Fari&#x11D;is krepusko; la aero pli fre&#x15D;a eniris en pli fortaj blovoj, igis saltetadi sur la muro epinalan bildon, fiksitan per du pingloj; la malgrandaj kurtenoj de l' fenestro, iam blankaj sed nun flavi&#x11D;intaj kaj kovritaj de mu&#x15D;aj makuloj, &#x15D;ajnis ekflugi, ekribeli kaj voli forkuri same kiel la animo de l' maljunulino.</p><p>&#x15C;i, senmova, kun la okuloj malfermitaj, &#x15D;ajnis atendi kun indiferento la tiel proksiman sed malfrui&#x11D;antan morton. &#x15C;ia spiro mallonga iomete siblis en &#x15D;ia premata gor&#x11D;o. &#x11C;i estis balda&#x16D; haltonta, kaj surtere post mallonga tempo estis forpasonta virino, kiun neniu kompatos.</p><p>&#x108;e la nokti&#x11D;o, Honor&#xE9; revenis. Alproksimi&#x11D;inte al la lito, li vidis sian patrinon ankora&#x16D; vivantan kaj li demandis:</p><p>— &#x108;u pli bone nun? same kiel li iam kutimis fari kiam &#x15D;i estis malsaneta.</p><p>Kaj li elirigis la Rapet rekomendante al &#x15D;i:</p><p>— Morga&#x16D; matene, nepre je la kvina.</p><p>&#x15C;i respondis:</p><p>— Morga&#x16D; je la kvina.</p><p>&#x15C;i alvenis efektive &#x109;e la tagi&#x11D;o.</p><p>Anta&#x16D; ol iri al la kampoj, Honor&#xE9; man&#x11D;is la supon, kiun li mem estis pretiginta. La gardistino demandis:</p><p>— Nu, &#x109;u la patrino forpasis?</p><p>Li respondis kun malica sulketo &#x109;e l' okulanguloj:</p><p>— &#x15C;ajnas male ke &#x15D;ia farto iom pliboni&#x11D;is.</p><p>Kaj li eliris.</p><p>La Rapet, kaptita de maltrankvilo, proksimi&#x11D;is al la agoniantino, kiu restis en la sama stato, anhelanta kaj senmova, kun malfermaj okuloj kaj krispaj manoj sur sia kovrilo.</p><p>Kaj la gardistino ekkomprenis ke tiel ankora&#x16D; povos da&#x16D;ri du tagojn, kvar tagojn, ok tagojn eble, kaj terurego ekpremis &#x15D;ian avarulinan koron dum furioza kolero komencis eksciti &#x15D;in kontra&#x16D; tiu ruzulo, kiu &#x15D;in trompa&#x109;is, kaj kontra&#x16D; tiu virino, kiu ne mortis.</p><p>&#x15C;i tamen komencis labori kaj atendis kun la rigardo fiksita sur la sulketita viza&#x11D;o de la patrino Bontemps.</p><p>Honor&#xE9; revenis por tagman&#x11D;i; li &#x15D;ajnis kontenta, preska&#x16D; rikana, kaj li reiris. Li fakte enportis sian grenon en bonegaj cirkonstancoj.</p><p>La Rapet furiozegis; &#x109;iu pasinta minuto &#x15D;ajnis nun al &#x15D;i tempo &#x15D;telita, mono &#x15D;telita. &#x15C;i deziregis, &#x15D;i freneze deziregis kapti la kolon de tiu maljuna azenino, tiu malcedema grizulino, tiu a&#x109;a obstinulino kaj haltigi per nura premeto tiun rapidetan spiron, kiu &#x15D;telis &#x15D;iajn tempon kaj monon.</p><p>Sed &#x15D;i pensis pri la dan&#x11D;ero; nun aliaj ideoj trairis &#x15D;ian kapon; &#x15D;i alproksimi&#x11D;is al la lito.</p><p>Kaj &#x15D;i demandis:</p><p>— &#x108;u vi jam vidis la Diablon?</p><p>Patrino Bontemps murmuris:</p><p>— Ne.</p><p>Tiam la gardistino ekparolis, rakontis al &#x15D;i historiojn por teruri la senfortan animon de la mortantino.</p><p>Kelkajn minutojn anta&#x16D; ol oni mortas, la Diablo, &#x15D;i diris, aperas al &#x109;iuj agoniantoj. Li portas balailon &#x109;e la mano, kaldroneton sur la kapo kaj eligas grandajn kriojn. Post kiam oni vidis lin, estas finite, restas nur tre mallonga momento. Kaj &#x15D;i citis &#x109;iujn personojn, anta&#x16D; kiuj la Diablo aperis dum &#x15D;ia &#x109;eesto tiun jaron. Jos&#xE9;phine Loisel, Eulalie Ratier, Sophie Padagnau, S&#xE9;raphine Grospied.</p><p>Patrino Bontemps fine emociita gestadis, movis la manojn, klopodis turni la kapon por rigardi al la fundo de la &#x109;ambro.</p><p>Subite, la Rapet for&#x15D;ovi&#x11D;is de la litpiedo. El la &#x15D;ranko &#x15D;i prenis littukon kaj per &#x11D;i sin envolvis; &#x15D;i surkapigis la kaldroneton, kies tri mallongaj kaj kurbaj piedoj elstaris kvaza&#x16D; kornoj; &#x15D;i kaptis balailon per la dekstra mano kaj per la maldekstra sitelon el lado, kiun &#x15D;i rapidmove supren&#x135;etis por ke &#x11D;i refalu kun bruego.</p><p>Frapante la grundon, &#x11D;i faris teruran frakason; tiam, grimpinte sur se&#x11D;on, la gardistino levis la kurtenon, kiu pendis &#x109;e l' ekstremo de la lito kaj &#x15D;i aperis gestadante, eligante akutajn &#x15D;irsonojn en la fundo de l' ferpoto, kiu ka&#x15D;is &#x15D;ian viza&#x11D;on, kaj minacante per sia balailo, kvaza&#x16D; marioneta diablo, la maljunan fini&#x11D;antan kamparaninon.</p><p>Skuegita, kun frenezaj okuloj, la mortantino faris superhoman klopodon por levi&#x11D;i kaj forkuri; &#x15D;i e&#x109; eligis el sia ku&#x15D;ejo siajn &#x15D;ultrojn kaj sian bruston; sed tiam &#x15D;i refalis kun longa &#x11D;emo. Estis finite.</p><p>Trankvile, la Rapet reordigis &#x109;iujn objektojn, remetis la balailon en angulon apud la &#x15D;ranko, la littukon en &#x11D;in, la kaldroneton super la fajrejon, la sitelon sur la tabulon kaj la se&#x11D;on kontra&#x16D; la muron. Post tio, &#x15D;i fermis kun metia lerto la ekstermezurajn okulojn de la mortintino, sur la liton metis teleron, ver&#x15D;is en &#x11D;in la akvon el la sanktakvujo por trempi la buksan bran&#x109;eton najlitan sur la komodo, kaj surgenui&#x11D;inte, komencis fervore eldiri la pre&#x11D;ojn por mortintoj, parkere sekve de sia profesio.</p><p>Kiam Honor&#xE9; revenis post la vesperi&#x11D;o, li trovis &#x15D;in pre&#x11D;antan kaj li tuj kalkulis ke &#x15D;i tamen gajnas dudek troajn soldojn de li, &#x109;ar &#x15D;i pasigis nur tri tagojn kaj unu nokton, kio farus entute kvin frankojn anstata&#x16D; ses, kiujn li nun &#x15D;uldis al &#x15D;i.</p></section></body><body name="notes"><title><p>Примечания</p></title><section id="n_1"><title><p>1</p></title><p>«Turni la okulojn» kaj «rompi sian pipon» estas popularaj esprimoj, kiuj signifas «morti»</p></section></body></FictionBook>