<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>prose_classic</genre><author><first-name>Ги</first-name><middle-name>де</middle-name><last-name>Мопассан</last-name></author><book-title>La farmisto</book-title><date/><lang>eo</lang><src-lang>fr</src-lang><translator><first-name>Roland</first-name><last-name>Dupuis</last-name></translator></title-info><document-info><author><first-name>J.</first-name><last-name>S.</last-name></author><program-used>calibre 2.34.0, FictionBook Editor Release 2.6, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2015-08-13">13.8.2015</date><id>ab413fab-06ba-4546-a445-30811d7beb05</id><version>1.0</version></document-info></description><body><section><title><p>Guy de Maupassant</p><p>La farmisto</p></title><p>Barono du Treilles diris al mi:</p><p>— &#x108;u vi volas veni por ke ni kune malfermu &#x109;asadon en mia farmobieno de Marinville? Vi min ravus, mia kara! Cetere mi estas tute sola. Tiu &#x109;asejo estas tiel maloportune atingebla, kaj la domo, kie mi tranoktas, tiel primitiva, ke mi vere povas kunvenigi tien nur plej intimajn amikojn.</p><p>Mi akceptis.</p><p>Ni do foriris en la sabato per la trajno direkte al Normandio. &#x108;e la stacidomo de Almivare ni envagoni&#x11D;is. Barono Ren&#xE9; tuj montris al mi kamparan, benkohavan veturilon jungitan al timema &#x109;evalo retenata de alta kamparano kun blankaj haroj, kaj li diris:</p><p>— Jen nia transportilo, mia kara.</p><p>La viro etendis la manon al sia mastro kaj la barono premis &#x11D;in varme, demandante:</p><p>— Nu, mastro Lebrument, kiel vi fartas?</p><p>— &#x108;iam same, s'joro barono.</p><p>Mi supreniris en tiun por-kokidan ka&#x11D;on almetitan sur du ekstermezurajn radojn, kaj la juna &#x109;evalo post subita ekpa&#x15D;o malanta&#x16D;en foriris galopante, nin skuante kaj &#x135;etante en la aeron kiel pilkojn; &#x109;iu reveno sur la lignan benkon faris al mi teruran doloron.</p><p>La kamparano ripetis per sia trankvila kaj monotona vo&#x109;o:</p><p>— Nu, nu, bele, Moutard, bele.</p><p>Sed Moutard apena&#x16D; obeis; &#x11D;i kuretis kiel kaprido.</p><p>Niaj du hundoj malanta&#x16D; ni en la malplena parto de la ka&#x11D;o estis stari&#x11D;intaj kaj ili flaris la ebena&#x135;an aeron, tra kiu pasis &#x109;asa&#x135;aj odoroj.</p><p>La barono rigardis de malproksime per malgajaj okuloj la grandan normandan kamparon, ondan kaj melankolian, similan al vastega angla parko, ekstermezura parko, kie la kortoj de la farmobienoj &#x109;irka&#x16D;itaj de du a&#x16D; kvar arbo-vicoj kaj plenaj de fortikaj pomarboj, kiuj faras la domojn nevideblaj, montras &#x11D;is la horizonto la perspektivojn de plenkreskaj arboj, boskoj kaj densaj vegeta&#x135;oj, kiajn ser&#x109;as la artistaj &#x11D;ardenistoj, kiam ili skizas princajn bienojn. Kaj Ren&#xE9; du Treilles subite murmuris:</p><p>— Mi amas tiun &#x109;i teron; mi havas &#x109;i tie mian pradevenon.</p><p>Li estis normando pursanga, alta kaj lar&#x11D;a, iomete dikventra, ido de l' malnova aventurista raso, kiu forveturis &#x15D;ipe por fondi re&#x11D;olandojn sur la bordoj de &#x109;iuj oceanoj. Li havis proksimume kvindek jarojn, eble dek jarojn malpli ol la farmisto, kiu nin kondukis. Tiu estis malgrasulo, kamparano farita nur el ostoj kovritaj de senkarna ha&#x16D;to, tia viro, kiu vivas unu jarcenton.</p><p>Post duhora veturado sur &#x15D;tonplenaj vojoj tra tiu ebena&#x135;o verda kaj &#x109;iam egala, la veturila&#x109;o eniris en unu el la pomarbaj kortoj, kaj &#x11D;i haltis anta&#x16D; malnova kaj malplena konstrua&#x135;o, kie maljuna servistino atendis apud juna kampara knabo kaptonta la &#x109;evalon.</p><p>Oni eniris en la farmobienon. La fumkolora kuirejo estis alta kaj vasta. La kupra&#x135;oj kaj fajenca&#x135;oj brilis, lumigataj de la rebriloj el la fajrejo. Kato dormis sur se&#x11D;o; hundo dormis sub la tablo. Oni flaris tie la lakton, la pomon, la fumon, kaj tiun nenomeblan odoron de l' malnovaj kampardomoj, odoron de l' tero, de la muroj, de la mebloj, odoron de la renversitaj supoj, de l' malnova lavado kaj malnova lo&#x11D;antaro, odoron de l' bestoj kaj homoj miksitaj, de la a&#x135;oj kaj estuloj, odoron de l' tempo, de l' tempo pasinta.</p><p>Mi reiris eksteren por rigardi la korton. &#x11C;i estis tiel granda, plena de antikvaj pomarboj, tordaj kaj fortikaj, kaj &#x15D;ar&#x11D;itaj de fruktoj, kiuj falis en la herbon &#x109;irka&#x16D; ili. En tiu korto la normanda parfumo de la pomoj estis same forta kiel tiu de la florantaj oran&#x11D;arboj &#x109;e la sudaj marbordoj.</p><p>Kvar fagovicoj &#x109;irka&#x16D;is tiun enfermitan bienon. Ili estas tiel altaj, ke ili &#x15D;ajnis atingi la nubojn &#x109;e tiu horo de la nokti&#x11D;o, kaj iliaj kapoj, kie pasis la vespera vento, moveti&#x11D;is kaj kantis senfinan kaj malgajan plendon.</p><p>Mi reiris en la domon. La barono varmigis al si la piedojn kaj a&#x16D;skultis sian farmiston, kiu parolis pri la aferoj de la regiono. Li rakontis unue pri la geedzi&#x11D;oj, la naski&#x11D;oj, la mortoj, kaj nun pri la prezmalalti&#x11D;o de la grenoj kaj la nova&#x135;oj rilate la brutaron. Veularde (bovino a&#x109;etita en Veules) naskis sian idon anta&#x16D; la mezo de junio. La cidro ne estis tre bongusta en la pasinta jaro. Pli kaj pli la «abrikotaj» pomoj malofti&#x11D;as en la regiono..</p><p>Kaj oni vesperman&#x11D;is. Bonan kamparan man&#x11D;on, simplan kaj abundan, longan kaj trankvilan. Kaj dum la tuta tempo mi rimarkis la specialan amikan familiarecon, kiu tuj frapis min &#x109;e la renkonti&#x11D;o de la barono kun la kamparano.</p><p>Ekstere la fagoj da&#x16D;rigis sian &#x11D;emadon sub la ekpu&#x15D;oj de la nokta vento, kaj niaj du hundoj, enfermitaj en la stalo, ploris kaj hurlis la&#x16D; malbonsigna maniero. La fajro estingi&#x11D;is en la granda kameno. La servistino estis foririnta por ku&#x15D;i&#x11D;i. Mastro Lebrument diris siavice:</p><p>— Se vi permesas, s'joro barono, mi nun enliti&#x11D;os. Mi ne kutimas longe maldormi vespere.</p><p>La barono etendis al li la manon dirante: «Iru, amiko mia», kun tiel kora tono, ke mi demandis tuj post kiam la viro malaperis:</p><p>— &#x15C;ajne tre sindona estas al vi tiu farmisto, &#x109;u?</p><p>— Pli ol tio, mia kara; estas dramo, malnova dramo tute simpla kaj tre mal&#x11D;ojiga, kiu min ligas al li. Jen cetere la historio…</p><p>Vi ja scias ke mia patro estis kavaleria kolonelo. Li havis anta&#x16D;e kiel ordonaton &#x109;i tiun viron, nun maljunulon, filon de farmisto. Kaj poste, kiam mia patro mem eksi&#x11D;is de l' servado, li reprenis kiel serviston tiun &#x109;i soldaton, kiu estis proksimume kvardekjara. Mi, mi havis &#x109;irka&#x16D; tridek jarojn. Mi lo&#x11D;is tiam en nia kastelo &#x109;e Valrenne apud Caudebec-en-Caux.</p><p>En tiu tempo la &#x109;ambristino de mia patrino estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni iam vidis, blonda, vigla, sprita, svelta kaj ruzeta, vere servistina tipo nuntempe malaperinta.</p><p>Nu, okazis ke la servisto de pa&#x109;jo, la iama soldato, la maljuna farmisto, kiun vi &#x135;us vidis, ekamis tiun knabinon; li ekamis &#x15D;in freneze, terure, &#x11D;is nesupozebla grado. Unue oni rimarkis ke li &#x109;ion forgesas, ke li plu pensas pri nenio.</p><p>Mia patro ripetis al li sen&#x109;ese:</p><p>— Nu, Johano, kia vi fari&#x11D;is? &#x108;u vi estas malsanu?</p><p>Li respondis:</p><p>— Ne, ne, s'joro barono. Mi havas nenion.</p><p>Li malgrasi&#x11D;is; kaj li rompis glasojn dum li servis &#x109;etable kaj li lasis fali telerojn. Oni kredis lin trafita de nervmalsano kaj oni venigis la kuraciston, kiu erare diagnozis la simptomojn de spinmedola afekcio. Tiam mia patro, ege zorgema pri sia servisto, decidis sendi lin en resanigejon. La viro a&#x16D;dinte pri tio konfesis.</p><p>Li elektis iun matenon, dum lia mastro sin razis, kaj kun hezita vo&#x109;o ekparolis:</p><p>— S'joro barono…</p><p>— Knabo mia.</p><p>— Kion mi bezonus ja ne estas drogoj…</p><p>— Ha! Kion do?</p><p>— Estas la geedzi&#x11D;o.</p><p>Mia patro surprizite turni&#x11D;is:</p><p>— Kion vi diras? Kion vi diras?</p><p>— Estas la geedzi&#x11D;o.</p><p>— &#x108;u la geedzi&#x11D;o? &#x108;u vi do estas, &#x109;u vi do estas… enami&#x11D;inta… &#x15D;ercemulo?</p><p>— Tiel estas, s'joro barono.</p><p>Kaj mia patro ekridis kun tiom da malmodero ke mia patrino krie demandis tra la muro:</p><p>— Kion vi do havas, Gontran?</p><p>Li respondis:</p><p>— Venu &#x109;i tien, Katarino.</p><p>Kaj post kiam &#x15D;i eniris, li rakontis al &#x15D;i kun okuloj plenaj de larmoj de gajeco, ke lia stulta servisto estas tutsimple amomalsana.</p><p>Anstata&#x16D; ridi panjo montris kortu&#x15D;i&#x11D;on.</p><p>— Kaj kiun vi do amas, knabo mia?</p><p>Li deklaris senhezite:</p><p>— Luizon, baronina Mo&#x15D;to.</p><p>Kaj panjo aldonis grave:</p><p>— Ni klopodos aran&#x11D;i plej bone la aferon.</p><p>Luizo estis do vokata kaj pridemandata de mia patrino; kaj &#x15D;i respondis ke &#x15D;i tre bone scias pri la kora flamo de Johano, ke Johano plurfoje malfermis sin al &#x15D;i, sed ke &#x15D;i lin ne volas havi. &#x15C;i rifuzis diri la kialon.</p><p>Kaj du monatoj pasis, dum kiuj pa&#x109;jo kaj panjo ne &#x109;esis instigi la knabinon edzini&#x11D;i al Johano. &#x108;ar &#x15D;i &#x135;uris, ke &#x15D;i amas neniun alian, ne povis ekzisti serioza motivo por rifuzi. Pa&#x109;jo finfine venkis &#x15D;ian reziston per bela mondonaco; kaj oni instalis ilin kiel farmistojn sur la tero, kie ni trovi&#x11D;as hodia&#x16D;. Ili forlasis la kastelon kaj mi ne plu vidis ilin dum tri jaroj.</p><p>Post tiu tempo mi a&#x16D;dis ke Luizo mortis pro pulmomalsano. Sed miaj patro kaj patrino anka&#x16D; mortis unu post la alia, kaj pasis ankora&#x16D; du jaroj anta&#x16D; ol mi revidis Johanon.</p><p>Fine, en iu a&#x16D;tuno &#x109;irka&#x16D; la fino de oktobro, venis al mi la ideo iri por &#x109;asi al tiu bieno gardata kun zorgemo, bieno — la&#x16D; la aserto de mia farmisto — tre ri&#x109;a je &#x109;asa&#x135;oj.</p><p>Mi do alvenis en iu vespero al tiu domo, en vespero pluva. Mi tre surprizi&#x11D;is revidante la iaman soldaton de mia patro kun haroj tute blankaj, kvankam li ne havis pli ol kvardek kvin a&#x16D; kvardek ses jarojn.</p><p>Mi sidigis lin kontra&#x16D; mi por vesperman&#x11D;i, &#x11D;uste &#x109;e tiu &#x109;i tablo. Pluvis torente. Oni a&#x16D;dis la akvon, kiu batis la tegmenton, la murojn kaj la vitrojn, diluve fluegantan tra la korto, kaj mia hundo hurlis en la stalo, kiel faras ia niaj hodia&#x16D; vespere.</p><p>Subite, post kiam la servistino iris al la lito, la viro murmuris:</p><p>— S'joro barono…</p><p>— Kio estas, mastro Johano?</p><p>— Mi volas rakonti ion al vi.</p><p>— Diru, mastro Johano.</p><p>— Sed tio… tio min &#x11D;enas.</p><p>— Nu, vi tamen diru.</p><p>— Vi bone memoras pri Luizo, mia edzino, &#x109;u ne?</p><p>— Kompreneble mi memoras.</p><p>— Nu, &#x15D;i petis min diri ion al vi.</p><p>— Kion?</p><p>— Nu, nu… oni nomu tion konfeso…</p><p>— Ha, kio do estas?</p><p>— Estas… estas… mi ja pli volonte ne dirus al vi tion… sed mi devas… nu jen: ne pro malsano de la pulmoj &#x15D;i mortis… sed… sed pro &#x109;agreno. Kaj jen la afero kun la detaloj, por klarigi &#x109;ion.</p><p>Tuj post &#x15D;ia veno &#x109;i tien &#x15D;i tiel malgrasi&#x11D;is kaj alii&#x11D;is, ke post ses monatoj &#x15D;i ne plu estis rekonebla; ne plu rekonebla, s'joro barono. Estis precize same kiel mi anta&#x16D; ol mi edzi&#x11D;is al &#x15D;i, sed nun fari&#x11D;is inversa kazo, &#x11D;uste la inversa.</p><p>Mi venigis la kuraciston. Li diris ke &#x15D;i havas hepatan malsanon… iun… iun… apation<a l:href="#n_1" type="note">[1]</a>. Tiam mi a&#x109;etis drogojn, drogojn kaj drogojn por pli ol cent frankoj; &#x15D;i diris:</p><p>— Ne estas necese, kara Johano. Ne estas malsano. Mi, mi ja bone vidis ke estas malbono interne. Kaj jen, foje mi trovis &#x15D;in plorantan; mi ne plu sciis kion fari; ne, mi ne plu sciis. Mi a&#x109;etis kufojn, robojn, pomadojn por la haroj, orelringojn. Nenio helpis. Kaj mi komprenis ke &#x15D;i balda&#x16D; mortos.</p><p>Nu, en iu vespero fine de novembro, en ne&#x11D;a vespero, ne elliti&#x11D;inte dum la tuta tago, &#x15D;i petis min iri al la pastro por venigi lin. Mi iris.</p><p>Tuj post lia alveno:</p><p>— Johano, &#x15D;i diris al mi, jen mia konfeso. Mi devas fari &#x11D;in al vi. A&#x16D;skultu, Johano. Mi neniam trompis vin, neniam. Nek anta&#x16D;, nek post la geedzi&#x11D;o, neniam. S'joro pastro estas tie &#x109;i por certigi tion; li, kiu konas mian animon. Nu, a&#x16D;skultu Johano, se mi mortos, estas &#x109;ar mi ne povis konsoli&#x11D;i je tio, ke mi ne plu estas en la kastelo; mi havis tro grandan… tro grandan amikecon al s'joro barono Ren&#xE9;… tro grandan amikecon, vi a&#x16D;das, nenion alian ol amikecon. Tio mortigas min. Kiam mi &#x109;esis lin vidi, mi sentis ke mi mortos pro tio. Se mi vidus lin, mi plu vivus; se mi nur vidus lin, nenion pli. Mi volas ke vi diru tion al li, iam estontece, kiam mi ne plu estos &#x109;i tie. Vi diru tion al li. &#x134;uru tion… &#x135;uru tion… Johano, anta&#x16D; s'joro pastro. Mi konsoli&#x11D;os pensante pri tio, ke li iam scios la ka&#x16D;zon de mia morto… jen… &#x135;uru tion…</p><p>Nu, mi promesis, s'joro barono. Kaj mi faras la&#x16D; mia promeso, kiel honesta viro.</p><p>Kaj li eksilentis kun okuloj fiksitaj al la miaj.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Diable, mia kara, vi ne havas imagon pri la emocio, kiu min kaptis, dum mi a&#x16D;dis la kompatindulon, kies edzinon mi mortigis senkonscie, kaj kiu rakontis tion al mi tiel, en tiu pluva nokto, en &#x109;i tiu kuirejo.</p><p>Mi balbutis:</p><p>— Mia kara Johano, mia kara Johano.</p><p>Li murmuris:</p><p>— Jen la afero, s'joro barono. Ni ne povas &#x15D;an&#x11D;i ion; nek mi… nek vi… tiel okazis…</p><p>Mi kaptis liajn manojn kontra&#x16D; mi sur la tablo, kaj mi ekploris.</p><p>Li demandis:</p><p>— &#x108;u vi volas veni al la tombo?</p><p>Mi jesis per la kapo, &#x109;ar mi ne plu povis paroli.</p><p>Li sin levis, eklumigis lanternon kaj jen ni iris tra la pluvo, kies oblikvaj gutoj same rapidaj kiel sagoj ekbrilis anta&#x16D; niaj &#x15D;irmitaj kandeloj.</p><p>Li malfermis pordon kaj mi ekvidis nigrajn lignokrucojn.</p><p>En unu momento li diris anta&#x16D; marmora tabulo: «Estas &#x109;i tie», kaj metis sur &#x11D;in sian lanternon, por ke mi povu legi la &#x109;izitajn skriba&#x135;ojn:</p><cite><p>AL LUIZO-HORTENSIO MARINET</p><p>Edzino de Johano-Francisko Lebrument</p><p>Terkulturisto</p><p>&#x15C;i estis fidelulino. Dio akceptu &#x15D;ian animon</p></cite><p>Ni restis sur la genuoj en la koto. Inter li kaj mi staris la lanterno; mi rigardis la pluvon, kiu frapis la blankan marmoron, resaltis kvaza&#x16D; akva polvo, kaj forfluadis al la kvar randoj de la malvarma kaj nepenetrebla &#x15D;tono por fine torenti al la tero. Kaj mi pensis pri la koro de tiu, kiu estis mortinta… Kompatinda koro!.. Kompatinda koro!..</p><p>De tiam mi revenas &#x109;i tien &#x109;iujare. Kaj mi vere sentas kulpecan konfuzi&#x11D;on nedifineblan, kiam mi staras kontra&#x16D; tiu viro, kiu &#x109;iam &#x15D;ajnas pardoni min.</p></section></body><body name="notes"><title><p>Примечания</p></title><section id="n_1"><title><p>1</p></title><p>La leganto komprenu ke temis ne pri apatio sed pri hepatito, vorto pli fremda al la neklera farmisto.</p></section></body></FictionBook>