<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>prose_classic</genre><author><first-name>Ги</first-name><middle-name>де</middle-name><last-name>Мопассан</last-name></author><book-title>La maljunulo</book-title><date/><lang>eo</lang><src-lang>fr</src-lang><translator><first-name>Roland</first-name><last-name>Dupuis</last-name></translator></title-info><document-info><author><first-name>J.</first-name><last-name>S.</last-name></author><program-used>calibre 2.34.0, FictionBook Editor Release 2.6, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2015-08-13">13.8.2015</date><id>87b9adcb-958a-4b1f-9f1f-13c1479eb6ab</id><version>1.0</version></document-info></description><body><section><title><p>Guy de Maupassant</p><p>La maljunulo</p></title><p>Varmetaj a&#x16D;tunaj sunradioj ver&#x15D;i&#x11D;is en la korton de la bieno, malanta&#x16D; la grandaj fagoj starantaj la&#x16D;ilonge de l' fosa&#x135;oj. Sur la herbejo tondita de l' bovinoj, la tero penetrila de &#x135;usa pluvo estis tute mola kaj for&#x15D;ovi&#x11D;is de sub la piedoj kun pla&#x16D;da bruo; kaj la pomarboj &#x15D;ar&#x11D;itaj de pomoj semis siajn palverdajn fruktojn en la malhelan verdon de la vegeta&#x135;a tapi&#x15D;o.</p><p>Kvar junaj bovidinoj pa&#x15D;ti&#x11D;is, ligitaj en unu vico, kaj mu&#x11D;is de tempo al tempo direkte al la domo; la kortobirdoj faris kolorplenan scenon sur la sterkomaso anta&#x16D; la stalo; ili gratis, movi&#x11D;is kaj bleketis, dum la du kokoj sen&#x109;ese kikerikis, ser&#x109;is vermojn por siaj kokinoj, kiujn ili vokis per vigla klukado.</p><p>La ligna barilo malfermi&#x11D;is; eniris viro, a&#x11D;a kvardek jarojn eble, sed kiu &#x15D;ajnis esti sesdek, sulketita, tordita, mar&#x15D;anta per grandaj pa&#x15D;oj malrapidigitaj de la pezaj ligno&#x15D;uoj plenaj de pajlo. Liaj tro longaj brakoj pendis &#x109;e la flankoj de lia korpo. Kiam li proksimi&#x11D;is a! la bieno, flava hundeto, ligita al la piedo de grandega pirarbo apud barelo uzata kiel hundodometo, movis la voston kaj ekbojetis por montri sian &#x11D;ojon. La viro kriis:</p><p>— Ku&#x15D;u, Finot!</p><p>La hundo eksilentis.</p><p>Kamparanino eliris el la domo. &#x15C;ia osta korpo, lar&#x11D;a kaj plata, siluetis sub lana kamizolo, kiu premis &#x15D;ian talion. Jupo griza, tro mallonga, pendis &#x11D;is la mezo de la kruroj ka&#x15D;itaj en bluaj &#x15D;trumpoj, kaj &#x15D;i anka&#x16D; portis pajloplenajn ligno&#x15D;uojn. Blanka kufo nun flavi&#x11D;inta kovris kelkajn harojn gluitajn al la kranio, kaj &#x15D;ia kapo bruna, malgrasa, malbela, sendenta, montris tian sova&#x11D;an kaj brutan fizionomion, kian ofte havas la kamparaj viza&#x11D;oj.</p><p>La viro demandis:</p><p>— Kiel fartas li?</p><p>La virino respondis:</p><p>— S'joro pastro diras ke estas la fino; ke li certe ne trapasos la nokton.</p><p>Kaj ili amba&#x16D; eniris en la domon.</p><p>Trairinte la kuirejon ili penetris en la &#x109;ambron, nigran, malaltan, apena&#x16D; lumigatan tra vitreto, anta&#x16D; kiu pendis tuka&#x109;o el normanda indieno. La dikaj traboj de la plafono, brunigitaj de l' tempo, nigraj kaj fumomalpuraj, trairis la &#x109;ambron de flanko al flanko, portante la maldikan plankon de l' grenejo, kie kuris tage kaj nokte amasoj da ratoj.</p><p>La tera grundo, onda, malseka, &#x15D;ajnis grasa, kaj en la fundo de la lo&#x11D;ejo la lito faris makulon difuze blankan. Ra&#x16D;ka, regula bruo de spirado sibla, maldol&#x109;a, stertora, kun tia akva pla&#x16D;detado, kian produktas rompita pumpilo, eliris el la malhela ku&#x15D;ejo, kie agoniis maljunegulo, la patro de la kamparanino.</p><p>La viro kaj la virino alproksimi&#x11D;is kaj rigardis la mortanton per kvietaj kaj rezignaj okuloj.</p><p>— Nun estas kvaza&#x16D; finite; li ne trapasos e&#x109; la nokton.</p><p>La bienulino aldonis:</p><p>— Jam de la tagmezo li tiel gluteta&#x109;as.</p><p>Kaj ili eksilentis. La patro tenis la okulojn fermitaj, kaj lia viza&#x11D;o kun tera koloro estis tiel seka ke &#x11D;i &#x15D;ajnis esti ligna. Lia malfermita bu&#x15D;o tralasis pla&#x16D;detantan kaj maldol&#x109;an spiron; kaj la griztola littuko leveti&#x11D;is sur lia brusto je &#x109;iu enspiro.</p><p>La bofilo post longa silento prononcis:</p><p>— Li nur fini&#x11D;u sola. Ni ja estas senpovaj. Tamen estas malkonvene pro la kolzo, kiun oni devos transplanti morga&#x16D; dum la vetero ankora&#x16D; estos bona.</p><p>Je tiu penso lia edzino &#x15D;ajnis maltrankvila. &#x15C;i pripensis dum kelka tempo kaj deklaris:</p><p>— &#x108;ar li balda&#x16D; forpasos, oni ne enterigos lin anta&#x16D; sabato; vi do morga&#x16D; povos prizorgi la kolzon.</p><p>La kamparano meditis; li diris:</p><p>— Jes, sed morga&#x16D; mi devos inviti por la enteri&#x11D;o; mi ja bezonos kvin a&#x16D; ses horojn por iri de Tourville al Manetot, al &#x109;iuj niaj homoj.</p><p>La edzino post du- a&#x16D; triminuta pripenso da&#x16D;rigis:</p><p>— Ankora&#x16D; ne estas la tria; vi povas komenci tuj vian rondiron kaj direkti vin al Tourville. Vi ja povas diri ke li forpasis, &#x109;ar li ne &#x11D;isvivos la posttagmezon.</p><p>La viro restis momenton enpense, mezurante la sekvojn kaj la avanta&#x11D;ojn de la ideo. Fine li deklaris:</p><p>— Nu, mi iros.</p><p>Li estis elironta; tamen li repa&#x15D;is malanta&#x16D;en kaj post hezito rekomendis jene:</p><p>— &#x108;ar vi havas neniun laboron, de&#x15D;iru kuirpomojn kaj faru kvar dekduojn da pomkukoj por tiuj, kiuj venos al la enterigo, pro tio ke estos necese resati&#x11D;i. Vi faru fajron en la forno per la fasko, kiu estas en la pom-premilejo. &#x11C;i estas seka.</p><p>Kaj li eliris el la &#x109;ambro, revenis en la kuirejon, malfermis ties &#x15D;rankon, prenis sesfuntan panon, faris kun zorgo tran&#x109;a&#x135;on, kolektis en la kavon de unu mano la erojn falintajn sur la tabuleton kaj &#x135;etis ilin en sian bu&#x15D;on por nenion perdi. Post tio li prenis per la pinto de sia tran&#x109;ilo iomete da sala butero el la fundo de brunargila poto kaj &#x15D;miris &#x11D;in sur la pano, kiun li komencis man&#x11D;i malrapide, la&#x16D; sia kutima ritmo.</p><p>Kaj li trairis denove la korton, kvietigis la hundon, kiu ree bojis, eliris sur la vojon paralelan al la fosa&#x135;o kaj malproksimi&#x11D;is direkte al Tourville.</p><p>Restinte sola, la virino komencis la laboron. &#x15C;i malkovris la farunujon kaj preparis la paston por la pomkukoj. &#x15C;i knedis &#x11D;in dum longa tempo, turnante kaj returnante, premante kaj platigante. Kaj &#x15D;i faris el &#x11D;i dikan bulon flaveblankan, kiun &#x15D;i lasis sur angulo de la tablo.</p><p>Tiam &#x15D;i iris por kolekti la pomojn kaj por ke la arbo ne estu vundata de la stango, &#x15D;i grimpis al &#x11D;i per &#x15D;tupetaro. &#x15C;i elektis la fruktojn kun zorgo por preni nur la plej maturajn kaj metis ilin en sian anta&#x16D;tukon.</p><p>Iu vo&#x109;o vokis &#x15D;in de sur la vojo:</p><p>— He! Sinjorino Chicot!</p><p>&#x15C;i turni&#x11D;is. Estis najbaro, mastro Osime Favet, la komunumestro, kiu iris al siaj teroj por ilin grasigi, sidante kun pendantaj kruroj sur la sterkveturigilo. &#x15C;i respondis al li:</p><p>— Je via servo. Kion vi volas, mastro Osime?</p><p>— Kaj la patro, kiel li fartas?</p><p>&#x15C;i kriis:</p><p>— Li estas kiel forpasinto. La enterigo okazos venontsabate je la sepa, &#x109;ar la kolzo devigas nin rapidi.</p><p>La najbaro respondis:</p><p>— Komprenite. Bon&#x15D;ancon! Fartu bone!</p><p>&#x15C;i reciprokis lian &#x11D;entila&#x135;on:</p><p>— Dankon, same al vi.</p><p>Kaj &#x15D;i rekomencis la pomde&#x15D;iradon.</p><p>Tuj post kiam &#x15D;i revenis en la domon, &#x15D;i iris al la patro, konjektante ke &#x15D;i trovos lin mortinta. Sed jam &#x109;e la pordo &#x15D;i distingis lian bruan kaj monotonan stertoron kaj opiniante nenecese alproksimi&#x11D;i al la lito, por perdi neniun momenton &#x15D;i komencis prepari la pomkukojn.</p><p>&#x15C;i envolvis la fruktojn unu post la alia en maldikan pastfolion, kaj envicigis ilin sur la rando de la tablo. Post kiam &#x15D;i faris kvardek ok bulojn, ordigitajn la&#x16D; dekduoj unu anta&#x16D; la alia, &#x15D;i pensis ke &#x15D;i nun devas pretigi la vesperman&#x11D;on kaj &#x15D;i alkro&#x109;is super la fajro sian kaldroneton por kuiri la terpomojn, &#x109;ar &#x15D;i fine opiniis ke ne estas necese jam en tiu tago hejti la fornon pro tio ke restos ankora&#x16D; la tuta morga&#x16D;a tago por fini la preparojn.</p><p>&#x15C;ia edzo revenis &#x109;irka&#x16D; la kvina horo. Tuj post kiam li transiris la sojlon, li demandis:</p><p>— &#x108;u estas finite?</p><p>&#x15C;i respondis:</p><p>— Ankora&#x16D; ne; la gluta&#x109;ado da&#x16D;ras plu.</p><p>Ili iris por vidi. La maljunulo estis absolute en la sama stato. Lia ra&#x16D;ka spirado, same regula kiel horlo&#x11D;a movo, estis nek pli nek malpli rapida. &#x11C;i revenis de sekundo al sekundo, montrante iomete varian tonon la&#x16D; tio, &#x109;u la aero eniris en lian bruston a&#x16D; eliris el &#x11D;i.</p><p>Lia bofilo rigardis lin kaj diris:</p><p>— Li fini&#x11D;os en momento, kiam ni ne pensos pri li, same kiel kandelo.</p><p>Ili revenis en la kuirejon kaj ne parolante komencis la vesperman&#x11D;on. Post kiam ili englutis la supon, ili ankora&#x16D; man&#x11D;is buterpanon kaj, lavinte la telerojn, ili tuj reiris en la &#x109;ambron de la agonianto.</p><p>La virino tenante malgrandan lampon kun fumanta me&#x109;o balancetis &#x11D;in anta&#x16D; la viza&#x11D;o de sia patro. Se li ne spirus, oni absolute kredus lin mortinta.</p><p>La lito de la du kamparanoj estis ka&#x15D;ita &#x109;e la alia ekstremo de la &#x109;ambro, en iuspeca alkovo. Ili enliti&#x11D;is ne dirante unu vorton, faris mallumon, fermis la okulojn; kaj balda&#x16D; du malegalaj ronkadoj, unu pli profunda, la alia pli akra, akompanis la seninterrompan stertoron de la mortanto.</p><p>La edzo veki&#x11D;is jam &#x109;e la unua helo de la taglumo. Lia bopatro ankora&#x16D; vivis. Li skuis sian edzinon, maltrankvila pro tiu rezisto de la maljunulo.</p><p>— Diru do, Femio, li ne volas fini&#x11D;i. Kion ni faru, la&#x16D; vi?</p><p>Li sciis ke &#x15D;i estas bonkonsila. &#x15C;i respondis:</p><p>— Li certe ne trapasos la tagon; absolute ne. Ni ne bezonas timi. Kompreneble la komunumestro ne kontra&#x16D;staros al la enterigo, kiu tamen okazos morga&#x16D;, &#x11D;uste kiel oni aran&#x11D;is por mastro Renard, la patro, kiu forpasis precize &#x109;e la tempo de la semado.</p><p>La evidento de &#x15D;ia rezonado konvinkis lin kaj li ekiris al la kampoj.</p><p>Lia edzino bakis la pomkukojn kaj plenumis &#x109;iajn bienulajn laborojn.</p><p>Tagmeze la maljunulo ankora&#x16D; ne estis mortinta. La taglaboristoj dungitaj por la replantado de l' kolzo venis are por rigardi la maljunulon, kiu &#x15D;ajnis malfruigi sian finon. &#x108;iu diris sian opinion kaj reiris al la teroj.</p><p>Je la sesa horo, kiam oni revenis, la patro ankora&#x16D; spiris. La bofilo finfine ektimegis.</p><p>— Kion vi farus &#x109;ihore, Femio?</p><p>Anka&#x16D; &#x15D;i ne plu sciis kiel aran&#x11D;i la aferon. Oni iris al la komunumestro. Li promesis ke li «fermos la okulojn» kaj permesos por la morga&#x16D;a tago la enterigon. La &#x109;efo de l' Higienservo, kiun oni vizitis, anka&#x16D; promesis anta&#x16D;dati la primortan ateston por helpi mastron Chicot. La viro kaj la virino revenis trankvilaj.</p><p>Ili enliti&#x11D;is kaj ekdormis kiel la anta&#x16D;an vesperon, miksante siajn sonorajn spirojn kun la spiro pli malforta de la maljunulo.</p><p>Kiam ili veki&#x11D;is, li ne estis mortinta.</p><p>Tiam ili teruri&#x11D;is. Ili restis starantaj &#x109;e la kapkuseno de la patro, lin rigardante kun malfido, kvaza&#x16D; li volus fari al ili malbonan &#x15D;ercon, trompi ilin por plezuro ilin &#x109;agreni, kaj ili estis al li koleraj, precipe pro tio ke li ka&#x16D;zis al ili tempoperdon.</p><p>La bofilo demandis:</p><p>— Kion ni faru?</p><p>&#x15C;i tute ne sciis; &#x15D;i respondis:</p><p>— Kia terura malagrabla&#x135;o!</p><p>Oni nun jam ne povis averti la invititojn, kiuj estis tuj alvenontaj. Oni decidis ke oni atendos ilin kaj klarigos al ili la aferon.</p><p>La unuaj aperis &#x109;irka&#x16D; dek minutoj anta&#x16D; la sepa. La virinoj nigre vestitaj, kun la kapo kovrita de granda vualo, venis kun malgaja mieno. La viroj &#x11D;enataj en siaj drapvestoj anta&#x16D;eni&#x11D;is pli libere, duope, amike parolante pri siaj aferoj.</p><p>Mastro Chicot kaj lia edzino, freneze konsternitaj, akceptis ilin kun mal&#x11D;ojaj vortoj; kaj amba&#x16D; subite kaj samtempe komencis plori dum ili proksimi&#x11D;is al la unua grupo. Ili klarigis la aventuron, rakontis sian embarason, prezentis se&#x11D;ojn, movi&#x11D;is, senkulpigis sin, volis pruvi ke &#x109;iu ajn estus aginta same kiel ili kaj parolis senfine. Ili subite fari&#x11D;is tiel babilemaj, ke ili lasis al neniu la eblon respondi.</p><p>Ili iris de unu al la alia.</p><p>— Ni ne povis supozi tion; estas vere nekredeble ke li povas tiel da&#x16D;radi!</p><p>La invititoj, konsternitaj, iom &#x109;agrenitaj kiel homoj, kiuj ne povas &#x109;eesti atenditan ceremonion, ne sciis kion fari, restis sidantaj a&#x16D; starantaj. Kelkaj volis foriri. Mastro Chicot retenis ilin.</p><p>— Ni tamen rompu krusta&#x135;on<a l:href="#n_1" type="note">[1]</a>. Ni faris pomkukojn; ni tamen profitu la okazon.</p><p>Je tiu ideo la viza&#x11D;oj ekradiis. Oni ekparolis per malla&#x16D;ta vo&#x109;o. La korto pleni&#x11D;is iom post iom kaj la unuaj vizitantoj diris la nova&#x135;on al la lastaj alvenintoj. Oni murmuris; la ideo pri la pomkukoj gajigis &#x109;iujn.</p><p>La virinoj eniris por rigardi la mortanton. Ili faris la krucosignon apud la lito, balbutis pre&#x11D;on kaj revenis eksteren. La viroj, malpli avidaj je tiu spektaklo, &#x135;etis nur unu supra&#x135;an rigardon tra la fenestro, kiun oni estis malferminta.</p><p>Sinjorino Chicot klarigis pri la agonio:</p><p>— Fari&#x11D;is nun du tagoj, de kiam li tiel statas nek pli esperiga nek malpli. &#x108;u li ne similas pumpilon, kies akvo tute el&#x109;erpi&#x11D;is?</p><p>Post kiam &#x109;iuj vidis la agonianton, oni pensis pri la posttagmeza man&#x11D;eto. Sed &#x109;ar ili estis tro multaj por sidi en la kuirejo, oni metis la tablon eksteren anta&#x16D; la pordo. La kvar dekduoj da pomkukoj orkoloraj, apetitigaj, servataj sur grandaj pladoj, altiris la rigardojn. &#x108;iu etendis la brakon por preni unu, timante ke la kvanto ne sufi&#x109;as. Sed restis kvar.</p><p>Mastro Chicot kun plena bu&#x15D;o prononcis:</p><p>— Se li nin vidus, la patro, kiel funebre li mal&#x11D;ojus. Li tiel &#x15D;atis ilin en sia vivo!</p><p>Dika gajema kamparano deklaris:</p><p>— De nun li ne plu man&#x11D;os ilin. &#x108;iu en sia vico.</p><p>Tiu parolo, anstata&#x16D; mal&#x11D;ojigi la invititojn, &#x15D;ajnis ilin meti en bonan humoron. Nun estis ilia vico; al ili nun la &#x11D;uo man&#x11D;i la bulojn!</p><p>Sinjorino Chicot, mal&#x11D;ojigita pro la elspezo, iris sen&#x109;ese al la kelo por preni cidron. La kru&#x109;egoj sekvis unu la alian kaj malpleni&#x11D;is tuj post &#x109;iu reveno. Nun oni ridis, oni parolis la&#x16D;te, oni komencis krii kiel oni kutimas &#x109;e la man&#x11D;oj.</p><p>Subite maljuna kamparanino restinta &#x109;e la mortanto, retenita de avida timo pri tiu afero, kiu estis balda&#x16D; al &#x15D;i mem okazonta, aperis &#x109;e la fenestro kaj kriis kun akra vo&#x109;o:</p><p>— Li forpasis! Li forpasis!</p><p>&#x108;iu eksilentis. La virinoj levi&#x11D;is rapide por iri kaj vidi.</p><p>Efektive li estis mortinta. Lia stertoro estis finita. La viroj rigardis unu la alian, mallevis la okulojn kun sento de embaraso. Oni ankora&#x16D; ne finma&#x109;is la bulojn! Li vere malbone elektas sian momenton, la senta&#x16D;gulo! La Chicot-anoj nun ne ploris plu. Estis finite. Ili nun estis trankvilaj. Ili ripetis:</p><p>— Ni ja sciis ke tio ne povos da&#x16D;ri. Se li nur estus decidi&#x11D;inta la pasintan nokton, ni nun ne havus tiom da &#x11D;eno.</p><p>Kiel ajn, estis finite. Oni lin enterigos lundon, simple tiel, kaj ree man&#x11D;os pomkukojn pro la okazo.</p><p>La invititoj foriris parolante pri la afero, tamen kontentaj ke ili tion vidis, kaj anka&#x16D; pro tio ke ili rompis krusta&#x135;on.</p><p>Kaj kiam la viro kaj lia edzino retrovi&#x11D;is tute solaj, viza&#x11D;on kontra&#x16D; viza&#x11D;o, &#x15D;i diris kun trajtoj kuntiritaj de la angoro:</p><p>— Iel ajn estos necese denove baki kvardek ok bulojn! Se li nur estus decidi&#x11D;inta pasintnokte!</p><p>Kaj la edzo, kvankam pli rezignema, respondis:</p><p>— Tio ne povus okazi &#x109;iutage.</p></section></body><body name="notes"><title><p>Примечания</p></title><section id="n_1"><title><p>1</p></title><p>Rompi krusta&#x135;on: «casser une cro&#xFB;te», signifas tutsimple man&#x11D;i.</p></section></body></FictionBook>