<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>prose_classic</genre><author><first-name>Ги</first-name><middle-name>де</middle-name><last-name>Мопассан</last-name><id>18043</id></author><book-title>La konfeso de Th&#xE9;odule Sabot</book-title><date/><lang>eo</lang><translator><first-name>Roland</first-name><last-name>Dupuis</last-name></translator><sequence name="Maupassant, Guy de. Nouvelles" number="0"/></title-info><document-info><author><nickname>Lykas</nickname></author><program-used>FictionBook Editor Release 2.6, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2016-01-15">15 January 2016</date><id>9A27C94E-1420-4CD7-82D1-9A620C1EE340</id><version>1.0</version><history><p>V1.0 — Lykas (конвертация из rtf)</p></history></document-info><custom-info info-type="librusec-id">162639</custom-info></description><body><section><title><p>Guy de Maupassant</p><p>La konfeso de Th&#xE9;odule Sabot</p></title><p>Kiam Sabot eniris en la kafejon de Martinville, oni jam komencis ridi. Kia &#x15D;ercemulo li fakte estas, tiu neimagebla Sabot! Krome, estas li, kiu ne &#x15D;atas la pastrojn! Ho ne, tute ne, absolute ne! Male li man&#x11D;us ilin, se li povus.</p><p>Sabot (Th&#xE9;odule), &#x109;efligna&#x135;isto, reprezentis la a&#x16D;dacan politikan partion de Martinville. Li estis alta, malgrasa viro kun grizaj kaj malicaj okuloj, kun haroj gluitaj sur la tempioj, kun maldika bu&#x15D;o. Kiam li diris: "Nia sankta drinkema patro" la&#x16D; sia propra maniero, &#x109;iuj tordi&#x11D;is. Li ne forgesis labori &#x109;iudiman&#x109;e dum la meso. Li bu&#x109;is sian porkon &#x109;iujare en la lundo de la sankta semajno por ke li ankora&#x16D; havu kolbason &#x109;e Pasko, kaj kiam la pastro preterpasis, li &#x109;iam diris por &#x15D;erci: "Jen li, kiu drinke englutas sian bonan Dion."</p><p>La pastro, homo dika, anka&#x16D; tre alta, timis lin pro lia &#x15D;ercemo, kiu havigis al li partianojn. Abato Maritime estis politikulo, amiko de la lertaj rimedoj. La luktado inter ili da&#x16D;ris jam de dek jaroj, luktado sekreta, obstina, sen&#x109;esa. Sabot estis komunuma konsilanto. Oni kredis ke li fari&#x11D;os komunumestro, kio certe signifus la definitivan malvenkon de la eklezianoj.</p><p>La vo&#x109;donado estis balda&#x16D; okazonta. La religia partio de Martinville forte tremis. Nu, iun matenon la paro&#x125;estro foriris al Rouen, sciigante al sia servistino ke li vizitos la &#x109;efepiskopon.</p><p>Li revenis du tagojn poste. Li aspektis &#x11D;oja, triumfa. Kaj &#x109;iu sciis en la morga&#x16D;a tago, ke la pre&#x11D;eja &#x125;orejo estos tute renovigata. Sumo de sescent frankoj estis donacita de lia episkopa Mo&#x15D;to, el privata kaseto.</p><p>Oni detruos &#x109;iujn malnovajn abiosidilojn de la &#x125;orejo kaj anstata&#x16D;igos ilin per novaj el kverka kerno. Do jen tre granda ligna&#x135;ista laboro, pri kiu oni parolis la saman vesperon en &#x109;iuj domoj.</p><p>Th&#xE9;odule Sabot ne ridis.</p><p>Kiam li iris en la posta tago tra la vila&#x11D;o, la najbaroj, amikaj a&#x16D; malamikaj, demandis al li &#x15D;erce:</p><p>- &#x108;u estas vi, kiu renovigos la &#x125;orejon de la pre&#x11D;ejo?</p><p>Li trovis neniun respondon, sed li koleregis, maldol&#x109;e koleregis.</p><p>La maliculoj aldonis:</p><p>— Estos profitiga laboro; ne malpli ol ducent a&#x16D; tricent frankoj da gajno.</p><p>Du tagojn poste oni sciis ke la riparado estos konfidata al C&#xE9;lestin Chambrelan, la ligna&#x135;isto de Percheville. Kaj oni neis la nova&#x135;on, kaj oni anoncis ke &#x109;iuj benkoj de la pre&#x11D;ejo estos anka&#x16D; refarataj. Tio certe sumi&#x11D;us je du mil frankoj, kiujn oni petis de la paro&#x125;a estraro. Granda estis la emocio.</p><p>Th&#xE9;odule Sabot pro tio ne plu povis dormi. Neniam la&#x16D; homa memoro iu regiona ligna&#x135;isto plenumis tian laboregon. Kaj nun grava diro disvasti&#x11D;is. Oni flustris tre malla&#x16D;te, ke la paro&#x125;estro beda&#x16D;regas ke li devas konfidi tiun laboron al profesiulo ekster la komunumo pro tio ke la opinioj de Sabot absolute malebligas ke oni komisiu &#x11D;in al li.</p><p>Sabot eksciis tion. Kiam komencis nokti&#x11D;i, li iris al la paro&#x125;estra domo. La servistino respondis al li ke la abato estas en la pre&#x11D;ejo. Li iris tien.</p><p>Du fra&#x16D;linoj de la Virgulino, maljunaj acidaj sekulinoj, ornamis la altaron por la Maria-monato sub gvidado de la pastro. Li, starante meze de l' &#x125;orejo, &#x15D;veligante sian imponan ventron, estris la laboron de la du virinoj, kiuj supreni&#x11D;inte sur se&#x11D;ojn aran&#x11D;is bukedojn &#x109;irka&#x16D; la tabernaklo.</p><p>Sabot sentis sin &#x11D;enata en tiu loko, kvaza&#x16D; li estus enirinta &#x109;e sia plej granda malamiko, sed la soifo je la prolito piketadis lian koron. Li proksimi&#x11D;is kun la &#x109;apo en la mano, ne sin okupante pri la virgulinaj fra&#x16D;linoj, kiuj restis surprizitaj, konsternitaj, senmovaj sur la se&#x11D;oj.</p><p>Li balbutis:</p><p>— Bonan tagon, sinjoro paro&#x125;estro</p><p>La pastro respondis sed ne rigardis lin, plene okupate de sia altaro:</p><p>— Bonan tagon, sinjoro ligna&#x135;isto.</p><p>Sabot, malplena je ideoj, ne plu povis trovi vorton. Post silento li tamen diris:</p><p>— Vi faras preparojn, &#x109;u ne?</p><p>Pastro Maritime respondis:</p><p>— Jes, balda&#x16D; estos la Maria-monato.</p><p>Sabot ankora&#x16D; diris: "Ha, tial!" kaj li silentis.</p><p>Li nun sentis la bezonon retiri&#x11D;i parolinte pri nenio, sed rapida ekrigardo al la &#x125;orejo lin retenis. Li ekvidis dek ses refarendajn sidilojn, ses dekstre kaj ok maldekstre, plus du &#x109;e la sakristia enirejo. Dek ses kverkaj sidiloj, tio valoras pli ol tricent frankojn, kaj se oni bone finlaboros ilin oni povos gajni nete ducent frankojn, kondi&#x109;e ke oni ne estu mallerta.</p><p>Tiam li balbutis:</p><p>— Mi venas por la laboro.</p><p>La pastro &#x15D;ajnis surprizita. Li demandis:</p><p>— Kiu laboro?</p><p>Sabot, tute konfuzita, murmuris:</p><p>— La farenda laboro.</p><p>Tiam la pastro turnis sin al li kaj lin rigardis en la okulojn:</p><p>- &#x108;u vi volas paroli pri la riparoj en la &#x125;orejo de mia pre&#x11D;ejo?</p><p>La&#x16D; la tono, kiun pastro Maritime a&#x16D;digis, Th&#xE9;odule Sabot sentis ektremegon trakuri lian dorson kaj lin kaptis furioza deziro forkuregi. Li tamen respondis humile:</p><p>— Fakte jes, sinjoro paro&#x125;estro.</p><p>Tiam la abato krucigis la brakojn sur sia lar&#x11D;a ventro kaj diris, kvaza&#x16D; mirparalizita:</p><p>- &#x108;u estas vi… vi… vi, Sabot.. kiu venas por peti tion de mi?.. Vi… la nura malpiulo de mia paro&#x125;o?.. Sed tio estus skandalo, publika skandalo. Lia &#x109;efepiskopa Mo&#x15D;to min admonus, aliloken min forsendus, eble.</p><p>Li spiris kelkajn sekundojn kaj reparolis la&#x16D; pli trankvila tono:</p><p>— Mi komprenas ke estas al vi maldol&#x109;e vidi tian ampleksan laboron konfidita al la ligna&#x135;isto de paro&#x125;o najbara. Sed mi ne povas fari alie, escepte se… eble… sed ne… tio ne povas… Vi pri tio ne konsentus, kaj sen tio, neniam.</p><p>Sabot rigardis nun la vicon de la benkoj ordigitaj &#x11D;is la elireja pordo. Hmm… se oni &#x109;ion tion &#x15D;an&#x11D;us!.. Kaj li demandis:</p><p>— Kion vi do postulus? Vi tamen diru.</p><p>La pastro respondis kun firma tono:</p><p>— Mi devus havi brilegan pruvon pri via bonvolo.</p><p>Sabot murmuris:</p><p>— Mi ne kontra&#x16D;diras… Mi ne kontra&#x16D;diras… eble ni povos akordi&#x11D;i.</p><p>La pastro deklaris:</p><p>— Vi devos publike komunii&#x11D;i dum la &#x109;efmeso la venontan diman&#x109;on.</p><p>La ligna&#x135;isto sentis sin pali&#x11D;i kaj ne respondinte li demandis:</p><p>— Kaj la benkoj, &#x109;u anka&#x16D; ili estas refarotaj?</p><p>La paro&#x125;estro respondis kun akcento:</p><p>— Jes, sed poste.</p><p>Sabot rediris:</p><p>— Mi ne kontra&#x16D;diras, mi ne kontra&#x16D;diras. Mi ja ne estas ribelema, mi ja konsentas pri la religio, ho jes! Kio jukados min estas la praktikado, sed tiuokaze mi ne montri&#x11D;os kontra&#x16D;stara.</p><p>Malsupreni&#x11D;inte de sur siaj se&#x11D;oj, la fra&#x16D;linoj de la Virgulino estis nun ka&#x15D;itaj malanta&#x16D; la altaro; kaj ili a&#x16D;skultis, palaj pro emocio.</p><p>La pastro, sentante sian venkon, fari&#x11D;is subite afabla, familiara:</p><p>— Bonege, bonege. Jen parolo sa&#x11D;a; kaj ne stulta, mi garantias. Vi vidos, vi vidos.</p><p>Sabot ridetis kun &#x11D;enata mieno; li demandis:</p><p>- &#x108;u ne estus eble &#x11D;in iomete prokrasti, tiun komunion?</p><p>Sed la pastro ree montris sian seriozan viza&#x11D;on:</p><p>- &#x108;ar la laboroj estos al vi konfidataj, mi volas esti certa pri via konverti&#x11D;o.</p><p>Kaj li da&#x16D;rigis pli dol&#x109;e:</p><p>— Vi venu por la konfeso morga&#x16D;; estos necese ke mi vin ekzamenu almena&#x16D; dufoje.</p><p>Sabot ripetis:</p><p>- &#x108;u dufoje?</p><p>— Jes.</p><p>La pastro ridetis:</p><p>— Vi ja bone komprenas ke vi bezonas &#x11D;eneralan purigadon, kompletan lavadon. Mi do atendos vin morga&#x16D;.</p><p>La ligna&#x135;isto, tre emociita, demandis:</p><p>— Sed kie vi operacios?</p><p>— En la konfesejo, kompreneble.</p><p>- &#x108;u en tiu kesto, tie… en la angulo? Sed… sed… &#x11D;i ne tre pla&#x109;as al mi, tiu via kesto.</p><p>— Kial ne?</p><p>— Tial ke… tial ke mi ne kutimas je tio. Kaj anka&#x16D; tial… ke mi havas iomete surdajn orelojn.</p><p>La pastro montris sin kompleza:</p><p>— Nu, vi venu al mia lo&#x11D;ejo, en mian &#x109;ambron. Ni faros tion kune, kapon &#x109;e kapo. &#x108;u pla&#x109;as al vi?</p><p>— Jes, tiel certe konvenas al mi, sed ne en via kesto.</p><p>— Nu, &#x11D;is morga&#x16D; je la sesa, post la taga laboro.</p><p>— Interkonsentite; estas dirite, estas akceptite; &#x11D;is morga&#x16D;, sinjoro paro&#x125;estro.</p><p>Kaj li etendis sian grandan krudan manon, en kiun la pastro brue faligis la sian.</p><p>La sono de la klako kuris sub la volboj &#x11D;is malanta&#x16D; la orgenaj tubegoj, kie &#x11D;i formortis.</p><empty-line/><p>Dum la tuta posta tago, Th&#xE9;odule Sabot ne estis trankvila. Li spertis ion similan al la timo, kiun oni havas, kiam oni devas eltirigi denton. En &#x109;iu momento tiu penso revenis al li: "Mi devos konfesi hodia&#x16D; vespere". Kaj lia malserena animo, animo de ateisto nebone konvinkita, baraktis pro konfuza kaj forta timo al la dia mistero.</p><p>Li sin direktis al la paro&#x125;estra domo tuj post kiam li finis sian laboron. La pastro lin atendis en la &#x11D;ardeno, legante sian pre&#x11D;olibron en malgranda aleo. Li aspektis radianta kaj proksimi&#x11D;is al li kun sonora rido:</p><p>— Nu! Jen ni estas. Eniru, eniru, sinjoro Sabot; oni ne man&#x11D;os vin.</p><p>Kaj Sabot pasis la unua. Li balbutis:</p><p>— Se tio ne &#x11D;enas vin, bonvolu tuj aran&#x11D;i la&#x16D; nia amika interkonsento.</p><p>La pastro respondis:</p><p>— Je via servo. Mi havas tie &#x109;i mian surplison. Post nur unu minuto ni povos komenci.</p><p>La ligna&#x135;isto, tiel emociita ke li ne plu povis pensi, rigardis lin surmeti la blankan faldoplenan veston. La pastro faris al li signon:</p><p>— Surgenui&#x11D;u sur tiu kuseno.</p><p>Sabot restis staranta, honta ke li devas surgenui&#x11D;i. Li balbutis:</p><p>- &#x108;u estas vere necese?</p><p>Sed la pastro estis majesti&#x11D;inta.</p><p>— Nur sur la genuoj oni proksimi&#x11D;u al la tribunalo de la pentemuloj.</p><p>Kaj Sabot surgenui&#x11D;is.</p><p>La pastro diris:</p><p>— Eldiru la Konfiteoron. (1)</p><p>Sabot demandis:</p><p>— Kion do?</p><p>— La Konfiteoron. Se vi &#x11D;in ne plu scias, ripetu unu post la alia la parolojn, kiujn mi nun prononcos.</p><p>Kaj la pastro klare eldiris la sanktan pre&#x11D;on per malrapida vo&#x109;o, skandante la vortojn, kiujn la ligna&#x135;isto ripetis, kaj li diris:</p><p>— Nun vi konfesu.</p><p>Sed Sabot diris nenion plu, ne sciante per kio komenci.</p><p>Tiam pastro Maritime denove helpis:</p><p>— Infano mia, mi faros al vi demandojn &#x109;ar vi &#x15D;ajnas sufi&#x109;e malsperta. Ni pritraktu unu post la alia la diajn ordonojn. Vi min a&#x16D;skultu kaj ne konfuzi&#x11D;u. Parolu tute senka&#x15D;e kaj neniam timu ke vi diros tro multe.</p><empty-line/><p>Adoru unu Dion nur,</p><p>perfekte &#x109;iam amu Lin.</p><empty-line/><p>&#x108;u vi amis iun a&#x16D; ion tiel, kiel Dion? &#x108;u vi Lin amis per via tuta animo, via tuta koro, kun la tuta energio de via amo?</p><p>Sabot &#x15D;vitis pro la klopodego al pensado. Li respondis:</p><p>— Ne. Ho ne, sinjoro paro&#x125;estro. Mi amas la bonan Dion tiel, kiel mi povas. Ho — jes — mi amas Lin sufi&#x109;e. Diri ke mi ne amas miajn infanojn, ne; tion mi ne povas. Diri ke se estus necese ke mi elektu inter ili kaj Dio, mi ne preferus… Diri ke, se estus necese, mi kunsentus perdi cent frankojn pro amo al la bona Dio… tion mi ne povas. Sed mi Lin amas sufi&#x109;e; mi Lin tamen amas.</p><p>La pastro, gravmiena, prononcis:</p><p>— Via amo al Li devas superi &#x109;iun alian.</p><p>Kaj Sabot, plena de bonvolo, deklaris:</p><p>— Mi faros mian eblon, sinjoro pastro.</p><p>Abato Maritime da&#x16D;rigis:</p><empty-line/><p>Ne &#x135;uru vane vi per Di'</p><p>kaj same ne per io ajn.</p><empty-line/><p>- &#x108;u vi foje diris iun blasfemon?</p><p>— Ne. - Ho! certe ne! — Mi neniam blasfemas, neniam. Hazarde en kolera momento mi ja povas diri: Dia fulmotondro! Sed vere, mi ne blasfemas.</p><p>La pastro ekkriis:</p><p>— Tio estas ja blasfemo!</p><p>Kaj grave:</p><p>— Vi ne plu faru tion. Mi da&#x16D;rigas:</p><empty-line/><p>Diman&#x109;ojn memortenu vi</p><p>por servi Dion kun sindon'.</p><empty-line/><p>— Kion vi faras en la diman&#x109;oj?</p><p>Nun Sabot gratis orelon:</p><p>— Nu, mi servas la bonan Dion kiel mi plej bone povas, sinjoro paro&#x125;estro. Mi lin servas… hejme. Mi laboras en la diman&#x109;oj.</p><p>La pastro, imponega, lin interrompis:</p><p>— Mi scias; vi kondutu pli dece en la estonteco. Mi preterlasas la sekvantajn ordonojn, certa ke vi ne pekis je la du unuaj. Ni pritraktu la sesan kune kun la na&#x16D;a. Mi da&#x16D;rigas:</p><empty-line/><p>Hava&#x135;on de alia hom'</p><p>ne &#x15D;telu nek retenu vi.</p><empty-line/><p>- &#x108;u vi iel senhavigis iun je ties poseda&#x135;o?</p><p>Sed Th&#xE9;odule Sabot ekindignis:</p><p>— Ha, ne! Mi estas honesta viro, sinjoro pastro. Tion mi &#x135;uras, absolute. Diri ke mi ne kelkfoje kalkulis kelkajn pliajn horojn al bonstataj klientoj, mi tamen ne povas. Diri ke mi neniam aldonas kelkajn centimojn al la fakturoj, nur kelkajn centimojn, mi tamen ne povas. Sed &#x15D;telinta, ha ne, vere mi ne estas.</p><p>La pastro diris severe:</p><p>— Forpreni unu nuran centimon konsistigas &#x15D;telon. Vi ne plu faru tion.</p><empty-line/><p>Malvere ne atestu vi</p><p>kaj ne mensogu iel ajn.</p><empty-line/><p>- &#x108;u vi mensogis?</p><p>— Ne, vere ne. Mi ne estas mensogulo. Tio estas mia aparta virto. Diri ke mi neniam persvadis iun pri io, kio ne ekzistas, kiam temis pri mia intereso, mi tamen ne povas. Sed mensogulo mi certe ne estas.</p><p>La pastro simple diris:</p><p>— Vi pli atentu estontece pri via konduto.</p><p>La paro&#x125;estro ne insistis kaj absolvis.</p><p>Th&#xE9;odule Sabot plenumas la laborojn de l' &#x125;orejo kaj komunii&#x11D;as &#x109;iumonate.</p><empty-line/><p>1. Konfiteoro, lat. confiteor (: mi konfesas): la komenca vorto de la konfeso de pekoj, la&#x16D; la romkatolika eklezio.</p><empty-line/><p>Tradukis Roland Dupuis</p></section></body></FictionBook>