<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>prose_classic</genre><author><first-name>Ги</first-name><middle-name>де</middle-name><last-name>Мопассан</last-name><id>18043</id></author><book-title>Toni</book-title><date/><lang>eo</lang><src-lang>fr</src-lang><translator><first-name>Roland</first-name><last-name>Dupuis</last-name></translator><sequence name="Maupassant, Guy de. Nouvelles" number="0"/></title-info><document-info><author><nickname>Lykas</nickname></author><program-used>FictionBook Editor Release 2.6, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2016-03-29">29 March 2016</date><id>6063FB4E-59BD-4FD2-9BC7-7FDC42D941A4</id><version>1.0</version><history><p>V1.0 — Lykas (конвертация из rtf)</p></history></document-info><custom-info info-type="librusec-id">159340</custom-info></description><body><section><title><p>Maupassant</p><p>Toni</p></title><p>Li estis konata &#x11D;is dek mejloj<a l:href="#c_1"><sup>{1}</sup></a> en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o, patro Toni, la dika Toni, Toni-mia-Brando, Antonio Grenma&#x109;ulo kromnomita Brandul', la kafejestro de Tournevent.</p><p>Li estis fami&#x11D;inta la domaron en la fundo de la vala sulkego, kiu kondukas malsupren al la maro, malri&#x109;an vila&#x11D;eton konsistantan el dek normandaj domoj, &#x109;irka&#x16D;itaj de fosa&#x135;oj kaj arboj.</p><p>Ili staris tie, tiuj domoj, kunpremitaj en tiu kava&#x135;ego kovrata de herboj kaj kanoj, malanta&#x16D; la kurbo, kiu havigis al tiu loko la nomon Tournevent. Ili &#x15D;ajne ser&#x109;is rifu&#x11D;ejon en tiu truo, simile al la birdoj, kiuj ka&#x15D;i&#x11D;as en la kampaj sulkoj en la tagoj de &#x15D;tormego, rifu&#x11D;ejon kontra&#x16D; la forta marvento, la vento de l' oceana malproksimo, la vento maldol&#x109;a kaj sala, kiu rodas kaj bruligas same kiel fajro, sekigas kaj detruas same kiel vintrofrosto.</p><p>Sed la tuta domaro &#x15D;ajnis esti la poseda&#x135;o de Antonio Grenma&#x109;ulo kromnomita Brandul', kiun cetere oni anka&#x16D; ofte nomis Toni, kaj Toni-mia-Brando, sekve de l' esprimo, kiun li sen&#x109;ese uzis:</p><p>— Mia brando estas la plej bongusta de Francujo.</p><p>Lia brando… estis lia konjako, kompreneble.</p><p>Jam dudek jarojn li sensoifigadis la trinkemularon de la regiono per sia brando kaj siaj "distila&#x135;oj" pro tio ke &#x109;iufoje, kiam oni demandis al li:</p><p>— Kion mi nun trinku, patro Toni?</p><p>Li senvarie respondis:</p><p>— Brandodistila&#x135;on, bofilo; tio hejtas la intestojn kaj netigas la kapon; nenio estas pli bona por la korpo.</p><p>Li anka&#x16D; kutimis nomi &#x109;iun "bofilo" kvankam li neniam havis filinon, kiu edzini&#x11D;is a&#x16D; edzini&#x11D;os.</p><p>Ha jes, oni lin konis, Toni Brandul', la plej dikan viron de la komunumo kaj e&#x109; de la distrikto. Lia malgranda domo &#x15D;ajnis ridinde tro malvasta kaj tro malalta por lin enhavi, kaj kiam oni lin vidis starantan &#x109;e sia pordosojlo, kie li pasigis tutajn tagojn, oni demandis al si, kiel li povos reeniri en sian lo&#x11D;ejon. Tamen li &#x11D;in eniris &#x109;iufoje, kiam sin prezentis konsumonto, &#x109;ar Toni-mia-Brando a&#x16D;tomate rajtis depreni glaseton el &#x109;io ajn, kion oni trinkis &#x109;e li.</p><p>Lia kafejo havis kiel &#x15D;ildanoncon: "La Rendevuejo de la Amikoj", kaj li certe estis, patro Toni, la amiko de &#x109;iuj regionanoj. Oni venis el F&#xE9;camp kaj Montivilliers por lin vidi kaj ridega&#x109;i lin a&#x16D;skultante, &#x109;ar li kapablus ridigi tombo&#x15D;tonon, tiu dikulo. Li havis tian kapablon primoketi la homojn, kiuj tamen ne povis ekkoleri, okulumante por esprimi tion, kion li ne diris, frapante sian femuron dum siaj &#x11D;ojeksplodoj, kio &#x109;iufoje eltiris la ridon el &#x109;ies ventro. Cetere, nur &#x109;eesti kun li estis &#x11D;ui kuriozegan spektaklon. Li trinkadis tiom, kiom al li oni proponis, &#x109;ion ajn, kun &#x11D;ojego en sia malica rigardo, &#x11D;ojego naskita de lia duobla plezuro, plezuro unue pro frandado, kaj due pro monricevo sekve de la regalado.</p><p>La &#x15D;ercemuloj de la regiono demandis al li:</p><p>— Kial vi do ne trinkas la maron, patro Toni?</p><p>Li respondis:</p><p>- &#x108;ar de tio du ka&#x16D;zoj min retenas; unue, pro tio ke &#x11D;i estas sala, kaj due, pro tio ke estus necese enver&#x15D;i lin en botelojn, &#x109;ar mi ne povas faldi mian abdomenon por trinki klini&#x11D;ante al tiu tasego!</p><p>Krom tio oni vere devis lin a&#x16D;skulti dum li kverelis kun sia edzino! Estis tia komedio, ke oni pagus kun plezuro por la &#x109;eestado. De tridek jaroj, de kiam ili estis geedzoj, ili disputis &#x109;iutage. Sed Toni ridega&#x109;is, dum lia bur&#x11D;ino ekkoleris. &#x15C;i estis alta kamparanino kun kapo de kolera simio mar&#x15D;anta per longaj pa&#x15D;oj de longkruraj birdoj. &#x15C;i pasigis sian tempon per bredado de kokinoj en korto malgranda malanta&#x16D; la trinkejo, kaj &#x15D;i estis fama pro la maniero, la&#x16D; kiu &#x15D;i sciis grasigi sian kortbirdaron.</p><p>Kiam oni okazigis festenon en F&#xE9;camp &#x109;e la altranguloj, estis necese, por ke la man&#x11D;o estu &#x15D;atata, ke oni konsumu breditinon de patrino Toni<a l:href="#c_2"><sup>{2}</sup></a>.</p><p>Sed &#x15D;i estis denaski&#x11D;e malbonhumora kaj &#x15D;i da&#x16D;re montris poste pri &#x109;io malkontenton. Malamika kontra&#x16D; la tuta mondo, &#x15D;i ripro&#x109;is al li lian gajon, lian famon, lian sanon kaj lian ventrodikon. &#x15C;i nomis lin senta&#x16D;gulo pro tio, ke li gajnis monon senlabore, malpurulo, &#x109;ar li man&#x11D;is kaj trinkis kiel dek ordinaraj homoj, kaj ne pasis tago, en kiu &#x15D;i ne deklaris kun ekscitega mieno:</p><p>- &#x108;u ne estus pli juste ke li restu en la porka stalo, tiu malpurula&#x109;o? Li tuta estas nur grasa&#x109;o, kia &#x11D;iskore vin na&#x16D;zas.</p><p>Kaj &#x15D;i kriis al lia viza&#x11D;o:</p><p>— Atendu nur, atendu iomete; ni vidos, kio okazos, ni ja vidos ion! Li krevos kvaza&#x16D; grensako, la dikula&#x109;o!.. Fi!..</p><p>Toni ridis tutkore sin frapante sur la ventro kaj respondis:</p><p>— He! kokina panjo, he! tabulo mia, provu do grasigi vian kortbirdaron kiel mi grasigas min mem. Klopodu, por ke ni vidu!</p><p>Kaj lev&#x15D;ovante la manikon &#x109;irka&#x16D; sia dikega brako:</p><p>— Jen flugileto, patrin', jen flugileto, jen!</p><p>Kaj la konsumantoj, pro &#x11D;ojo tordi&#x11D;antaj, frapis per la pugno sur la tabloj, frapis per la piedoj sur la grundo, kaj kra&#x109;is surteren en gajeca deliro.</p><p>Furioza, la kamparanino rekomencis:</p><p>— Atendu nur… atendu iomete… ni vidos, kio okazos… li krevos kvaza&#x16D; grensako…</p><p>Kaj kolerigante &#x15D;i eliris en la &#x109;ambro dum la trinkantoj da&#x16D;re ridis.</p><p>Toni efektive estis miregiga, tiel dika kaj korpulenta, ru&#x11D;a kaj pufa li fari&#x11D;is. Estis iu el tiuj kolosaj esta&#x135;oj, je kiuj la morto &#x15D;ajnas sin amuzi per ruza&#x135;oj, gaje kaj perfide, farante nerezisteble komika sian malrapidan detruan laboron. Anstata&#x16D; sin montri same kiel &#x109;e la aliaj, anstata&#x16D; sin montri per blankaj haroj, per malgrasi&#x11D;o, per sulketoj, per konstanta malforti&#x11D;o, kiuj igas diri kun timtremo: "Diable! kiel li &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is", &#x11D;i trovis plezuron, la kruela fal&#x109;isto, grasigante tiun, lin farante monstra kaj stranga, brilkolora per bluo kaj ru&#x11D;o, lin dikigante, donante al li la &#x15D;ajnon de superhoma farto; kaj la misformi&#x11D;oj, kiujn &#x11D;i trudas al &#x109;iuj esta&#x135;oj, fari&#x11D;is &#x109;e li ridigaj, distraj, komika&#x109;aj, anstata&#x16D; ili estu teruraj kaj kompatigaj.</p><p>— Atendu nur, ripetadis patrino Toni, ni ja vidos, kio okazos!</p><p>Okazis ke Toni ekhavis apopleksion kaj paralizi&#x11D;is. Oni ku&#x15D;igis la koloson en la malgranda &#x109;ambro, malanta&#x16D; la intermuro de l' kafejo por ke li povu a&#x16D;skulti tion, kion oni diras apude, kaj paroli kun la amikoj, &#x109;ar lia kapo restis libera, dum lia korpo, monstra korpo, absolute nemovebla, restis trafita de inerto. Oni esperis en la komenco, ke tiuj dikaj kruroj reprenos ian energion, sed tiu espero balda&#x16D; malaperis, kaj Toni-Superbrando pasigis siajn tagojn kaj siajn noktojn en la lito, kiun oni reordigis nur unu fojon &#x109;iusemajne, dank' al la helpemo de kvar najbaroj, kiuj eklevis la kafejestron per la kvar membroj, dum oni turnis lian pajlomatracon.</p><p>Li tamen restis gaja; sed lia gajo estis iel alia; malpli a&#x16D;daca, pli humila, kun infaneca timemo al la edzino, kiu pepa&#x109;is la tutan tagon:</p><p>— Jen li estas, la dikula&#x109;o, la senta&#x16D;gulo, la maldiligentulo, la ebriula&#x109;o! Ha, estas bele; jes, estas bele!</p><p>Li ne plu respondis. Li nur palpebrumis malanta&#x16D; la kriemulino kaj li turni&#x11D;is sur sia ku&#x15D;ejo, la nura movo, kiu restis al li farebla. Li nomis tiun movon "nordeni&#x11D;o" a&#x16D; "sudeni&#x11D;o".</p><p>Lia granda distro nun estis a&#x16D;skulti la konversaciojn de la kafejo kaj dialogi tra la muro, post kiam li rekonis la vo&#x109;ojn de la amikoj. Li kriis:</p><p>— He, bofilo, &#x109;u estas vi, C&#xE9;lestin?</p><p>Kaj C&#xE9;lestin Maloisel respondis:</p><p>— Estas mi, pa&#x109;jo Toni. &#x108;u vi nun eble regalopas, kuniklego?</p><p>Toni-Superbrando prononcis:</p><p>— Ho, pri regalopo ankora&#x16D; ne temas. Sed mi ne maldiki&#x11D;is, la kofro estas fortika.</p><p>Balda&#x16D; li venigis la plej intimajn konatojn en sian &#x109;ambron kaj oni faris al li societon, kvankam li plende beda&#x16D;ris, ke li estas la sola, kiu ne trinkas. Li ripetis:</p><p>— Jen kio min funebrigas, bofilo; ke mi ne plu &#x11D;uas mian superbrandon, vere! Pri la resto mi supermokas, sed nenion trinki, tio estas por mi kvaza&#x16D; funebrado.</p><p>Tiam la simia kapo de patrino Toni aperis en la fenestra aperturo. &#x15C;i kriis:</p><p>— Atentu, observu lin &#x109;i hore, la dikan senfarulon, kiun oni nutras, kiun oni lavas, kiun oni purigas kiel porkon.</p><p>Kaj kelkfoje, kiam la grizulino estis malaperinta, unu koko kun ru&#x11D;aj plumoj saltis al la fenestro, rigardis per rondaj kaj scivolaj okuloj al la &#x109;ambro kaj el&#x135;etis sian sonoran kikerikon. Kaj kelkfoje anka&#x16D; unu a&#x16D; du kokinoj alflugis &#x11D;is la piedoj de la lito, ser&#x109;ante panerojn sur la planko.</p><p>La amikoj de Toni-mia-Super balda&#x16D; forlasis la kafejan salonon sed venis al la dikulo &#x109;iun posttagmezon por konversacii &#x109;irka&#x16D; lia lito. Nu, kvankam ku&#x15D;anta, kia li estis, tiu &#x15D;ercema Toni, li ankora&#x16D; amuzis ilin. Li povus ridigi la Diablon, tiu maliculo. Ili estis tri, kiuj reaperis &#x109;iutage: C&#xE9;lestin Maloisel, alta maldikulo, iomete torda kvaza&#x16D; trunko de pomarbo, Prosper Horslaville, etulo seka kun &#x109;asputora nazo, malica, ruzega kiel vulpo, kaj C&#xE9;saire Paumelle, kiu neniam parolis sed tamen amuzi&#x11D;is.</p><p>Oni alportis tabulon el la korto, metis &#x11D;in sur unu randon de la lito kaj oni ludis domenojn, kompreneble, oni vigle batalludis de la dua horo &#x11D;is la sesa.</p><p>Sed patrino Toni fari&#x11D;is balda&#x16D; neelportebla. &#x15C;i ne povis toleri ke &#x15D;ia dika&#x109;a, malinteligenta edzo da&#x16D;re sin distru ludante domenojn en la lito; kaj &#x109;iufoje, kiam &#x15D;i vidis komencitan ludadon, &#x15D;i ensaltis kun furiozo, renversis la tabulon, kaptis la ludilon, reportis &#x11D;in en la kafejon kaj deklaris, ke estas sufi&#x109;e ke oni nutras tiun sebula&#x109;on nenion farantan, kaj ke ne estas tolereble vidi ke li sin distras kvaza&#x16D; por moke spiti la kompatindan mondon, kiu laboras dum la tuta tago.</p><p>C&#xE9;lestin Maloisel kaj C&#xE9;saire Paumelle klinis la kapon, sed Prosper Horslaville ekscitis la grizulinon, amuzi&#x11D;is je sia kolerado.</p><p>Vidante &#x15D;in iun tagon ankora&#x16D; pli ekscititan ol kutime, li diris al &#x15D;i:</p><p>— He! patrin', &#x109;u vi scias, kion mi farus, se mi estus vi?</p><p>&#x15C;i atendis la klarigon de lia ideo, fiksinte sur lin sian strigan rigardon.</p><p>Li da&#x16D;rigis:</p><p>— Nu, li estas tiel varma kiel forno, via edzo, kiu ne lasas sian liton; jen, mi devigis lin kovi ovojn.</p><p>&#x15C;i restis surprizegita, kredante ke oni mokas pri &#x15D;i kaj rigardante la malgrasan kaj ruzan viza&#x11D;on de la kamparano, kiu da&#x16D;rigis:</p><p>— Mi metus kvin ovojn sub unu brakon kaj kvin sub la alian. En la sama tago mi anka&#x16D; donus kovotan kvanton al kokino. Naski&#x11D;us tute egale. Post kiam ili elovi&#x11D;us, mi portus al via kokino la kokidetojn de via edzo, por ke &#x15D;i prizorgu ilin. Nu, kreskegus via kortbirdaro, patrino Toni!</p><p>La kamparanino, mireganta, demandis:</p><p>- &#x108;u tio estas ebla?</p><p>La viro ripetis:</p><p>- &#x108;u tio estas ebla! Kial tio ne estus ebla! Oni ja metas kovendajn ovojn en varman skatolon, oni do anka&#x16D; povas meti ilin en liton.</p><p>&#x15C;i estis trafita de tiu rezonado kaj foriris, pensante kaj kvietigite.</p><p>Ok tagojn poste &#x15D;i eniris en la &#x109;ambron de Toni kun sia anta&#x16D;tuko plena de ovoj. Kaj &#x15D;i diris:</p><p>— Mi &#x135;us metis la flavulinon en la neston kun dek ovoj. Jen por vi dek aliaj. Zorgu ke ili ne rompi&#x11D;u.</p><p>Toni, konsternegite, demandis:</p><p>— Kion vi volas?</p><p>— Mi volas ke vi kovu ilin, senta&#x16D;gulo.</p><p>Unue li ridis, sed &#x109;ar &#x15D;i insistis, li ekkoleris, li rezistis, li decide rifuzis ke oni metu sub liajn dikajn brakojn tiun kortbirdan materion, kiun lia varmo elovigu.</p><p>Sed la grizulino, furioza, deklaris:</p><p>— Vi havos neniun man&#x11D;a&#x135;on se vi ne prenas ilin. Ni ja vidos, kio okazos!</p><p>Toni, maltrankvila, nenion respondis. Kiam li a&#x16D;dis soni la tagmezon, li vokis:</p><p>— He! patrin', &#x109;u la supo estas kuirita?</p><p>La kriemulino elsendis el sia kuirejo:</p><p>— Ne estas supo por vi, senfarula&#x109;o.</p><p>Li kredis ke estas nur &#x15D;erco kaj atendis, kaj li petis, petegis, blasfemis, faris "nordeni&#x11D;ojn" kaj "sudeni&#x11D;ojn" pro malespero, frapis la muregon per pugnobatoj, sed li devis rezigni kaj permesi ke &#x15D;i enmetu en lian ku&#x15D;ejon kvin ovojn al la dekstra flanko kaj same multajn al lia maldekstra, post kio li ricevis sian supon.</p><p>Kiam liaj amikoj alvenis, ili kredis lin tute malbonfarta, tiel stranga kaj &#x11D;enata li aspektis.</p><p>Kaj oni komencis ludi la &#x109;iutagan batalludon. Sed Toni &#x15D;ajnis trovi en tio neniun plezuron kaj li anta&#x16D;enigis la manon nur kun ekstremaj malrapido kaj atento.</p><p>- &#x108;u do rigidi&#x11D;is via brako? demandis Horslaville.</p><p>Toni respondis:</p><p>— Mi kvaza&#x16D; havas peza&#x135;on en la &#x15D;ultro.</p><p>Subite oni a&#x16D;dis personojn, kiuj eniris en la kafejon; la ludantoj eksilentis.</p><p>Estis la komunumestro kun sia skabeno. Ili mendis du glasojn da superbrando kaj ekdiskutis pri la aferoj de la regiono. &#x108;ar ili parolis per malla&#x16D;ta vo&#x109;o, Toni Brandul' volis almeti sian orelon sur la muron, sed forgesante siajn ovojn li subite movi&#x11D;is per "nordeni&#x11D;o", kiu ku&#x15D;igis lin sur omleton.</p><p>&#x108;e la blasfemo, kiun li eligis, patrino Toni alkuris, kaj diveninte la katastrofon, malkovris &#x11D;in per unu tukoskuo. Tro sufokita por paroli, &#x15D;i restis unue silente indigna anta&#x16D; la flava kataplasmo algluita al la flanko de &#x15D;ia edzo.</p><p>Kaj konvulsie pro furiozo &#x15D;i sin &#x135;etis sur la paraliziton kaj komencis frapi lin per grandaj batoj sur la ventro, same kiel &#x15D;i faris, kiam &#x15D;i lavis sian tola&#x135;on &#x109;e la bordo de l' mar&#x109;eto. &#x15C;iaj manoj faladis, unu post la alia, kun surda bruo, rapidaj kiel piedoj de kuniklo, kiu tamburadis.</p><p>La tri amikoj de Toni ridegis &#x11D;is sufoki&#x11D;o, tusante, ternante, eligante kriojn, kaj la dikulo timanta sin &#x15D;irmis kun singardo de l' atakoj de l' edzino, por ke li ne rompu anka&#x16D; la kvin ovojn, kiujn li da&#x16D;re havis &#x109;e la alia flanko.</p><subtitle>* * *</subtitle><p>Toni estis venkita. Li devis kovi. Li devis rezigni la domenajn ludbatalojn kaj rezigni &#x109;iun movon, &#x109;ar la grizulino sova&#x11D;e rifuzis doni al li la nutra&#x135;on, &#x109;iufoje kiam li rompis unu ovon.</p><p>Li restis sur la dorso, rigardante la plafonon, senmova, kun la brakoj suprenlevitaj kvaza&#x16D; flugiloj, kiuj varmigis kontra&#x16D; li la kortobirdajn &#x11D;ermojn interne de la blankaj ovo&#x15D;eloj.</p><p>Li nun parolis nur per malla&#x16D;ta vo&#x109;o, kvaza&#x16D; li timus la bruon tiel kiel la movi&#x11D;adon, kaj li scivole informi&#x11D;adis pri la flava kovantino, kiu plenumis en la kokinejo same kiel li egalan laboron.</p><p>Li demandis al sia edzino:</p><p>- &#x108;u la flavulino man&#x11D;is pasintnokte?</p><p>Kaj la kamparanino iris de siaj kokinoj al sia edzo kaj de sia edzo al siaj kokinoj, absorbate de l' okupoj pri la kokidetoj, kiuj maturi&#x11D;is en la lito kaj en la nesto.</p><p>La regionanoj, kiuj sciis la historion, alvenis, scivolaj kaj seriozaj, por informi&#x11D;i pri la farto de Toni. Ili eniris per malpezaj pa&#x15D;oj, same kiel oni eniras &#x109;e la malsanuloj, kaj demandis kun interesi&#x11D;o:</p><p>— Nu, kiel vi fartas?</p><p>Toni respondis:</p><p>— Ho, pri fartado mi ne bezonas plendi, sed mi havas strangegan senton pro varmi&#x11D;ado. Mi havas kvaza&#x16D; for-mii-kojn, kiuj galopas sur mia ha&#x16D;to.</p><p>Nu, iun matenon, lia edzino eniris tre emociita kaj deklaris:</p><p>— La flavulino faris sep kokidojn. Tri ovoj estis malbonaj.</p><p>Toni sentis ke lia koro bategas. Kiom li mem havos, li?</p><p>Li demandis:</p><p>- &#x108;u okazos tiun &#x109;i posttagmezon? — kun angoro de virino, kiu balda&#x16D; patrini&#x11D;os.</p><p>Turmentata de l' timo pri malsukceso, la malpla&#x109;ulino respondis kun furioza mieno:</p><p>— Kredeble!</p><p>Ili atendis. La amikoj avertitaj pri la proksimi&#x11D;ania momento balda&#x16D; alvenis, mem anka&#x16D; maltrankvilaj.</p><p>Pri la afero oni konjektadis en la domoj. Oni informpetis &#x109;e la najbaraj pordoj.</p><p>&#x108;irka&#x16D; la tria horo Toni ekdormetis. Li nun dormis la duonon de la tagoj. Li subite veki&#x11D;is pro tiklado nekutima sub la dekstra brako. Li tuj almetis la maldekstran manon kaj kaptis beston kovritan de flava lanugo, kiu movi&#x11D;is en liaj fingroj.</p><p>Lia emocio estis tia, ke li eligis kriojn, kaj li ellasis la kokideton, kiu kuris sur lia brusto.</p><p>La kafejo estis homplena. La trinkantoj enrapidegis, en&#x135;eti&#x11D;is en la &#x109;ambron, faris cirklon kvaza&#x16D; &#x109;irka&#x16D; foira &#x109;arlatano, kaj la edzina&#x109;o nun realveninta rikoltis kun singardo la besteton ka&#x15D;itan sub la barbo de la edzo.</p><p>Neniu plu parolis. Tio okazis en varma aprila tago. Oni a&#x16D;dis tra la malfermita fenestro la flavan kokinon, kiu vokis siajn novnaskitojn. Toni, kiu &#x15D;vitis pro emocio, angoro, maltrankvilo, murmuris:</p><p>— Jen, mi ankora&#x16D; havas unu sub la maldekstra brako.</p><p>Lia edzino enprofundigis en la liton sian grandan malgrasan manon kaj eltiris duan kokideton kun zorgoplenaj movoj de aku&#x15D;istino.</p><p>La najbaroj volis &#x11D;in vidi. Oni transdonis &#x11D;in, unu al la alia, kun atento &#x11D;in observadis, kvaza&#x16D; &#x11D;i estus fenomeno.</p><p>Dum dudek minutoj naski&#x11D;is neniu, sed jen, kvar eliris samtempe el siaj &#x15D;eloj. Kaj Toni ridetis, kontenta pri sia sukceso, komencante fieregi pro tiu patreco vere originala.</p><p>Oni ja ne ofte vidis tian ulon, fakte! Nu, li vere estas kurioza homo!</p><p>Li deklaris:</p><p>— Fari&#x11D;as ses. Diable, kia baptado!</p><p>Kaj granda ridado eli&#x11D;is tra la publiko. Aliaj personoj plenigis la kafejon. Aliaj ankora&#x16D; atendis anta&#x16D; la pordo. Oni demandis al si reciproke:</p><p>— Kiom li nun havas?</p><p>— Li havas ses.</p><p>Patrino Toni portis al la kokino tiun novan familion kaj la kokino klukis, hirtigis siajn plumojn, malfermis plenetende siajn flugilojn por &#x15D;irmi la kreskantan trupon de siaj idetoj.</p><p>— Jen ankora&#x16D; unu! kriis Toni.</p><p>Li estis erarinta. Naski&#x11D;is tri! Fari&#x11D;is triumfo! La lasta krevigis sian &#x15D;elon je la sepa horo vespere. &#x108;iuj ovoj estis bonaj. Kaj Toni kvaza&#x16D; freneza pro &#x11D;ojo, liberi&#x11D;inta, glori&#x11D;inta, kisis sur la dorso la delikatan beston, preska&#x16D; &#x11D;in sufokis per siaj kisoj. Tiun &#x109;i li volis konservi en sia lito &#x11D;is la morga&#x16D;a tago, kaptite de patrina dol&#x109;o por tiu esta&#x135;o tiel malgranda, al kiu li donis la vivon; sed la sekulino &#x11D;in forportis same kiel la aliajn, ne a&#x16D;skultante la petegojn de sia edzo.</p><p>La &#x109;eestintoj, ravitaj, foriris komentante la okazinta&#x135;on kaj Horslaville demandis:</p><p>— He, diru, patro Toni, vi invitas min por man&#x11D;i la unuan sa&#x16D;ckuiritan, &#x109;u ne?</p><p>&#x108;e tiu ideo pri kokida plado, la viza&#x11D;o de Toni ekbrilis kaj la dikulo respondis:</p><p>— Kompreneble mi invitas vin, bofilo!</p><empty-line/><p>1. La franca mejlo, malnova long-unuo, egalas kvar kilometrojn.</p><p>2. Estas kutimo en Normandio, precipe en la kamparo, ke oni nomas kiun ajn iomete a&#x11D;an virinon kiel "patrino" e&#x109; se &#x15D;i ne havas nek edzon nek infanojn.</p><empty-line/><p>Tradukis Roland Dupuis</p></section></body><body name="comments"><title><p>Комментарии</p></title><section id="c_1"><title><p>1</p></title><p>La franca mejlo, malnova long-unuo, egalas kvar kilometrojn.</p></section><section id="c_2"><title><p>2</p></title><p>Estas kutimo en Normandio, precipe en la kamparo, ke oni nomas kiun ajn iomete a&#x11D;an virinon kiel "patrino" e&#x109; se &#x15D;i ne havas nek edzon nek infanojn.</p></section></body></FictionBook>