<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>Kamilo</first-name><middle-name>Kastelo</middle-name><last-name>Branco</last-name></author><book-title>Memorajhoj de Sinmortiginto</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>Kamilo</first-name><middle-name>Kastelo</middle-name><last-name>Branco</last-name></author><program-used>calibre 3.8.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>17.9.2018</date><id>06ecb048-8656-4702-8a74-22ebe9774ae4</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p>/s</p><p>MEMORAJOJ DE SINMORTIGINTO</p><p>De Ia Spirito Camilo Cвndido Botelho</p><p>@э</p><p>Yvonne A. Pereira (Mediumino)</p><p><strong/></p><p><strong>Memora&#x135;oj de Sinmortiginto</strong></p><p>El la portugala lingvo esperantigis: Affonso Borges Gallego Soares</p><p>Unua eldono 1998</p><p>SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ</p><p>Korespondadreso: Caixa Postal 3.133 BR - 20001-970 - Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo</p><p>La Direktoroj kaj konsilantoj de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz ne ricevas ajnan honorarion. La publikigo de &#x109;i tiu libro celas informi Esperantistojn pri la transtomba vivo.</p><p>&#x108;iuj rajtoj transdonitaj de</p><p>Brazila Spiritisma Federacio al</p><p>Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz.</p><p>Tradukita el la 19-a eldono en la portugala lingvo de Affonso Borges Gallego Soares.</p><p>Kovrilo de Douglas Martins.</p><p>Kompostado de Gersi Alfredo Bays - FONTO. Chapecу (SC), Brazilo.</p><p>Presita de Centro Espнrita Lйon Denis, Rio de Janeiro (RJ), Brazilo.</p><p>ISBN 85-86984-01-9</p><p>Eldonis</p><p>SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ Sidejo: Rua dos Invбlidos n° 34, grupo 903 BR - 20231-040 - Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo.</p><p><strong/></p><p><strong>Tabelo de Enhavo</strong></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Prezento	 9</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Enkonduko 	 13</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Anta&#x16D;parolo al la dua eldono 	 19</emphasis></p><p><strong/></p><p><strong>Unua Parto La Damnitoj</strong></p><p>&#x108;ap. I -	La Valo de la Sinmortigintoj 	 21</p><p>&#x108;ap. II -	La Damnitoj 	 36</p><p>&#x108;ap. III -	En la Hospitalo "Maria el Nazareto"	 58</p><p>&#x108;ap. IV -	Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra kaj familio	 87</p><p>&#x108;ap. V -	La komuniki&#x11D;o kun la Supro	138</p><p>&#x108;ap. VI -	Niaj amikoj - la dis&#x109;iploj de Allan Kardec 	169</p><p><strong/></p><p><strong>Dua Parto La Departementoj</strong></p><p>&#x108;ap. I -	La Gardostara Turo 	189</p><p>&#x108;ap. II -	La arkivoj de la animo	219</p><p>&#x108;ap. III -	La Frenezulejo	244</p><p>&#x108;ap. IV -	Denove Hieronimo kaj Familio	271</p><p>&#x108;ap. V -	Preparaj pa&#x15D;oj por reenkarni&#x11D;o	306</p><p>&#x108;ap. VI -	"Al &#x109;iu la&#x16D; liaj faroj"	333</p><p>&#x108;ap. VII -	Unuaj provoj 	363</p><p>&#x108;ap. VIII - Novaj direktoj 	385</p><p><strong/></p><p><strong>Tria Parto La Universitata Urbo</strong></p><p>&#x108;ap. I -	La Lo&#x11D;ejo de la Espero	405</p><p>&#x108;ap. II -	"Venu al mi" 	426</p><p>&#x108;ap. III -	"Homo, konu vin mem!"	440</p><p>&#x108;ap. IV -	La "malnova homo" 	469</p><p>&#x108;ap. V -	La ka&#x16D;zo de mia blindeco en la</p><p>19a jarcento 	487</p><p>&#x108;ap. VI -	La ina elemento	507</p><p>&#x108;ap. VII -	Lastaj trajtoj 	531</p><p><strong/></p><p><strong>Prezento</strong></p><p>La spirita a&#x16D;toro de &#x109;i tiu verko, Kamilo Kastelo Branco, naski&#x11D;is en Lisbono (1825) kaj mortis en Sankta Mikelo de Sejde (1890). En la literaturaj rondoj de Portugalujo li brilis kiel fekunda romanisto kaj novelisto kaj fari&#x11D;is la plej alta reprezentanto de romantikismo en sia lando. Liaj diverstema verkaro, klasika stilo kaj vorta ri&#x109;eco faris lin unu el la majstroj de la portugala idiomo.</p><p>Lian vivon kaj lian verkon forte influis orfeco, malri&#x109;eco, pasia karaktero kaj sentimentala malpleno. Trafita de nekuracebla blindeco, li metis finon al la vivo per pafarmilo. Liaj traviva&#x135;oj kiel sinmortiginto &#x109;efe konsistigas la enhavon de &#x109;i tiu libro.</p><p>Anta&#x16D; ol mediume skribi siajn transtombajn memora&#x135;ojn, Kamilo jam estis diktinta plurajn komunika&#x135;ojn, en la komenco de &#x109;i jarcento, al la portugala mediumo Fernando de Lacerda, kies fratan amikecon kaj helpon li dankoplene reliefigas en &#x109;i tiu verko. Tiuj komunika&#x135;oj, krom multaj aliaj de pluraj Spiritoj, plejparte eminentaj portugalaj literatoroj, trovi&#x11D;as en kvarvoluma verko titolita "El la Lando de Lumo", kiun la Brazila Spiritisma</p><p>Federacio de longe tenas en sia eldona programo. Unu el la plej sensaciaj sekvoj de tiuj mediumaj leteroj estis la rezigno de granda amiko de Kamilo, anka&#x16D; literatoro, Antono da Silva Pinto (1848-1911), pri sia intenco sinmortigi.</p><p>La mediumo, Yvonne do Amaral Pereira, naski&#x11D;is la 24an de Decembro 1906, en la urbeto Rio das Flores, Brazilo, kaj forpasis la 9an de Marto 1984, en Rio-de-&#x134;anejro. &#x15C;i estis unu el la plej respektindaj spiritistoj en Brazilo. Dek du verkojn &#x15D;i mediume ricevis, el kies spiritaj a&#x16D;toroj du estis mondfamaj literatoroj: Kamilo Kastelo Branco kaj Lev Nikolajevi&#x109; Tolstoj (1828-1910). &#x15C;ia vivo de simpla virino kun mezgrada instruiteco estis tute dedi&#x109;ita al la Spiritisma Doktrino, el kies konsolaj revelacioj &#x15D;i &#x109;erpis forton kaj inspiron por praktiki la virtojn, kiujn Jesuo-Kristo ekzemplis en sia Evangelio.</p><p>&#x15C;iaj mediumaj kapabloj manifesti&#x11D;is jam en tre frua infaneco. Ankora&#x16D; kvinjara - kaj tiel estis &#x11D;is la fino de &#x15D;ia vivo - &#x15D;i ofte vidis la Spiritojn kaj kun ili interparolis. &#x15C;i anka&#x16D; havis la kapablon eli&#x11D;i en spirito el la korpo kaj en tia stato interrilati kun la lo&#x11D;antoj de la nevidebla mondo, viziti ties regionojn, &#x109;iam sub la zorga protekto de pli progresintaj Spiritoj, &#x15D;iaj amemaj Gvidantoj. Sed &#x15D;ia &#x109;efa mediuma agado, krom la literatura psikografio, konsistis en la perado de kuracaj receptoj kaj emanigo de fluida&#x135;oj por rebonigo de malsanuloj, sub la inspiro kaj kontrolo de spiritaj kuracistoj kaj &#x109;iam absolute senpage, la&#x16D; la rekomendo de la Majstro Jesuo en la Evangelio (Mateo, 10:8):<emphasis/><emphasis>donace vi ricevis, donace vi donu.</emphasis></p><p>Esperanton &#x15D;i anka&#x16D; amis kaj uzis por same altaj celoj. Du korespondantojn &#x15D;i havis, en Pollando kaj en tiama &#x108;e&#x125;oslovakio. Al amba&#x16D; &#x15D;i bonfaris, refirmigante la edzan vivon de unu kaj solidiginte la fidon de la alia pere de sia sincera sento de frateco kaj solidareco kaj helpe de la inspiroj de siaj bonaj spiritaj konsilantoj.</p><p>Pri Lйon Denis, al kiu la Supro komisiis la taskon doni definitivan redakton al &#x109;i mediuma laboro, la leganto povas bone informi&#x11D;i, konsultante la verkon<emphasis/><emphasis>La </emphasis><emphasis>Kialo </emphasis><emphasis>de</emphasis> Г<emphasis/><emphasis>Vivo, </emphasis>eldonitan de Brazila Spiritisma Federacio en Esperanto, en kies "Prezento" la kompetenta brazila esperantisto, D-ro Benedicto Silva, skizas liajn biografiajn trajtojn. Ni nur resumu, dirante, ke li estis franco, brila kaj fekunda disvastiganto de la Spiritisma Doktrino, samtempulo de ties sistemiginto Allan Kardec. Altstila oratoro, lia verkaro tu&#x15D;as plej profundajn temojn sciencajn, filozofiajn, historiajn kaj moralajn, el vidpunkto spiritisma. Krom <emphasis>La Kialo </emphasis><emphasis>de l' </emphasis><emphasis>Vivo,</emphasis> anka&#x16D; estas esperantigita la bela<emphasis/><emphasis>Post la </emphasis><emphasis>Morto,</emphasis> kiun la eldonaj rondoj de la brazilaj spiritistoj tre balda&#x16D; publikigos. Lйon Denis naski&#x11D;is en Foug, la unuan de Januaro 1846, kaj forpasis en Tours, la 12an de Aprilo 1927. Lian moralan staturon ni povas taksi per tio, ke spiritistoj lin alnomas "Apostolo de Spiritismo".</p><p>Fine, en mia nomo kaj en la nomo de &#x109;iuj, kiuj kunlaboris por la aperigo de la esperanta versio de &#x109;i tiu verko, mi volas esprimi eternan dankon al la an&#x11D;ela Spirito, kiu sur la Tero ricevis la honoran mision esti la Patrino de la Dia Mesio - Maria el Nazareto - kies sen&#x109;esa subteno kaj protekto formovis &#x109;iujn obstaklojn levi&#x11D;intajn kontra&#x16D; la efektivigo de &#x109;i tiu laboro. Tute sendube &#x15D;i anka&#x16D; zorgos, ke<emphasis/><emphasis>Memora&#x135;oj </emphasis><emphasis>de Sinmortiginto </emphasis>plenumu sian konsolan mision, nun pere de la idiomo de Frateco, nia amata Esperanto.</p><p>Rio-de-&#x134;anejro (RJ), la 30an de Septembro 1997.</p><p>La Tradukinto.</p><p><strong/></p><p><strong>Enkonduko</strong></p><p>&#x108;i tiujn pa&#x11D;ojn mi &#x15D;uldas al la amo de eminenta lo&#x11D;anto de la spirita mondo, al kiu mi sentas min ligita per dankemo, pri kiu mi anta&#x16D;sentas, ke &#x11D;i plu da&#x16D;ros trans la nuna vivo. Se ne estus la amoplena zorgo de tiu klera reprezentanto de la Doktrino de la Spiritoj - kiu, sur la brilaj pa&#x11D;oj de sia surtera verkaro pri la spiritisma filozofio, promesis respondi la alvokon de &#x109;iu sincera koro, kiu lin petus pri helpo por progresi, post lia transiro en la nevideblan regionon kaj en la okazo se al li tion permesus la konsento de la &#x108;ielo - certe perdi&#x11D;us la notoj, kiujn, ekde la jaro 1926, tio estas, de la tagoj de mia juna&#x11D;o kaj la apero de mia mediuma kapablo, kune ekflorintaj en mia vivo, mi penege ricevadis de sinmortigintaj Spiritoj, kiuj memvole manifesti&#x11D;is en la seancoj de la malnova "Spiritisma Centro de Lavras", en samnoma urbo situanta en la sudekstrema regiono de la &#x15C;tato Minas Gerais, al kies Estraro mi dumtempe apartenis. Mi parolas pri Lйon Denis, la granda apostolo de Spiritismo, tiel admirata de la adeptoj de tiu grandioza filozofio, kaj al kiu mi, pro plej pravaj motivoj, atribuas la intuiciojn, kiujn mi ricevis por <emphasis>kompilado kaj redaktado</emphasis> de &#x109;i tiu verko.</p><p>Dum &#x109;irka&#x16D; dudek jaroj mi &#x11D;uis la feli&#x109;on senti, ke tiel nobla lo&#x11D;anto de la spirita mondo kompateme zorgas pri mi, min inspirante en unu tago, min konsilante en alia, vi&#x15D;ante miajn larmojn en decidaj momentoj, kiam dolorplenaj rezignoj trudi&#x11D;is kiel kulpelpagoj nepre necesaj al la renobli&#x11D;o de mia konscienco ankora&#x16D; droninta en la malhonoraj sekvoj de sinmortigo en anta&#x16D;a ekzistado. Kaj dum dudek jaroj mi kunvivis, se tiel diri, kun tiu respekteginda Frato, kies lecionoj plenigis mian animon per konsoloj kaj esperoj, kies konsilojn mi &#x109;iam penis sekvi, kaj kiu hodia&#x16D;, kiel neniam anta&#x16D;e, kiam la vivo jam krepuski&#x11D;e subiras, ankora&#x16D; pli tenere parolas al mi en la modestega &#x109;ambro, en kiu mi skribas &#x109;i tiujn liniojn!</p><p>El inter la multenombraj sinmortigintaj Spiritoj, kun kiuj mi komuniki&#x11D;is per miaj mediumaj kapabloj, unu elstari&#x11D;is pro la konstanteco kaj simpatio, per kiuj li min &#x109;iam honoris kaj, &#x109;efe, pro la glora nomo, kiun li postlasis en la portugala literaturo, &#x109;ar temis pri fekunda kaj talenta romanverkisto, posedanta tiel vastan sciadon, ke &#x11D;is nun mi mem demandas, kial li min distingis per tiel profunda inklino, se mi, obskura, portanta malgrandegan intelektan provizon, nur posedis, por proponi al lia eksterordinara intelekto kiel instrumenton, mian respekteman koron kaj la firman akcepton de la Doktrino, &#x109;ar en tiu tempo mi e&#x109; ne havis solidan doktrinan klerecon!</p><p>Ni lin nomos sur &#x109;i tiuj pa&#x11D;oj - Kamilo Kandido Boteljo, tamen kontra&#x16D;ante lian propran deziron esti identigita per sia vera nomo. Tiu nobla Spirito, al kiu min ligas potenca spirita inklino, ofte videbli&#x11D;is, &#x11D;oja ke li sentas sin amata kaj akceptata. Sed &#x11D;is la jaro 1926 mi nur tre supra&#x135;e a&#x16D;dis pri li. Mi ne konis e&#x109; lian literaturan verkaron, abundan kaj erudician.</p><p>Malgra&#x16D; tio, li trovis min &#x109;e tablo de eksperimenta seanco, kiu okazis en la bieno de Kolonelo Kristiano Jozefo de Souza, malnova prezidanto de la "Spiritisma Centro de Lavras", kie li donis al mi sian unuan mesa&#x11D;on. De tiam, jen dum ordinaraj, jen dum intimaj seancoj efektivigitaj en privataj domoj a&#x16D; en la silento de mia dormo&#x109;ambro, malfrue en la nokto, li liveris al mi notojn, periodajn nova&#x135;ojn, skribajn a&#x16D; parolajn, literaturajn eseojn, ja veran raportadon pri okazoj de sinmortigo kaj ties beda&#x16D;rindaj sekvoj en la Transmondo, kiuj tiam vere min konsternis. Sed multe pli ofte min forprenis, li kaj aliaj spiritaj amikoj kaj protektantoj, el la korpa karcero, por pliampleksigi dikta&#x135;ojn kaj spertojn. Tiam mia Spirito suprenflugis kune kun ili en la nevideblan mondon, kaj la mesa&#x11D;oj jam ne estis skribataj, sed<emphasis/><emphasis>rakontataj, montrataj, elmetataj</emphasis> al mia mediuma kapablo, por ke mi, veki&#x11D;inte, pli facile komprenu tiun, kiu, pro netaksebla favoro de la &#x108;ielo, min helpos ilin priskribi, &#x109;ar mi ne estis literaturisto por mem tion fari! &#x108;i tiuj pa&#x11D;oj do, la&#x16D; plej strikta vero, ne estis psikografie ricevitaj, &#x109;ar mi nete vidis kaj a&#x16D;dis la &#x109;i tie priskribitajn scenojn, observis ties personojn kaj lokojn kun absolutaj klareco kaj certeco, kvaza&#x16D; mi ilin vizitus kaj &#x109;ion &#x109;eestus, tute ne kvaza&#x16D; mi nur ekscius per simplaj rakontoj. Se ili priskribis iun personon a&#x16D; pejza&#x11D;on, la koncerna bildo tuj nete montri&#x11D;is samtempe kiel ilin kreis la brila parolo de Kamilo a&#x16D; la vibra ondo de lia penso. Ja per tiu maniero esence poezia, mirinda, kaj ne psikografie, mi ricevis la longan serion da literaturaj eseoj diktitaj de la lo&#x11D;antoj de la Nevidebla Mondo kaj &#x11D;is nun tenataj en la ka&#x15D;iteco de l' tirkestoj. La Spiritoj, kiuj min helpis, utiligis la psikografian procedon nur por la preskribado de receptoj kaj diktado de mallongaj mesa&#x11D;oj koncernantaj la medion, en kiu mi laboris. Kaj mi e&#x109; povas aserti, ke de tiu stranga kunvivado kun la Spiritoj venis la solaj horoj de feli&#x109;o kaj &#x11D;ojo, kiujn mi &#x11D;uis en &#x109;i tiu mondo, krom anka&#x16D; la rezistemo por la elprovoj, kiujn mi devis plenumi anta&#x16D; la Granda Le&#x11D;o!</p><p>Sed tiuj mesa&#x11D;oj kaj notoj, skribitaj post mia veki&#x11D;o, estis tre malprecizaj, prezentis nek la romanan formon nek la doktrinajn konkludojn, per kiuj la kompilinto poste ilin stampis, celante dol&#x109;an rimedon por elmontri vera&#x135;ojn amarajn sed ja konendajn en tiuj tempoj, kiujn ni nun travivas. Oni al si demandos, kial tion ne faris Kamilo mem... &#x109;ar li certe &#x11D;in kapablus!</p><p>Mi respondas, ke, &#x11D;is la momento, kiam &#x109;i tiuj linioj estas skribataj, mi &#x11D;in ne scias tiel same, kiel &#x109;ia ajn persono! Cetere, mi neniam esploris &#x109;e la Spiritoj pri &#x11D;ia kialo. Aliflanke, dum &#x109;irka&#x16D; kvar jaroj estis al mi neeble, pro motivoj sendependaj de mia volo, starigi normalajn komunikojn kun la Spiritoj. Kaj, kiam tiuj baroj estis formovitaj for de mia vivo, la a&#x16D;toro de la mesa&#x11D;oj respondis al miaj sinsekvaj alvokoj nur por informi pri sia balda&#x16D;a reveno al la surplaneda ekzistado. Mi trovi&#x11D;is do en nefavoraj kondi&#x109;oj por redakti la laboron kaj doni formon edukan kaj doktrinan al la revelacioj montritaj al mia Spirito dum la magneta dormo, pri kiuj mi sciis, ke ili devos esti konigitaj al la kolektivo la&#x16D; la deziro de la noblaj protektantaj esta&#x135;oj, &#x109;ar ne estante literaturisto, mi ne kapablus mem provi tiun taskon. Mi do forlasis la mesa&#x11D;ojn al la forgeso en tirkesto de skribotablo, kaj pre&#x11D;adis, petegante pri helpo kaj inspiro. Dum ok jaroj mi &#x109;iutage pre&#x11D;is, sentante en la koro la ardon de viva flamo de intuicio, flustre avertanta, ke mi atendu la estontecon kaj ne detruu la malnovajn manuskriptojn. Tiel estis &#x11D;is kiam, anta&#x16D; &#x109;irka&#x16D; unu jaro, mi ricevis instrukciojn por repreni la aferon, &#x109;ar al mi estos donita la necesa helpo!</p><p>Mi plue deklaras, ke mi havas la plej fortajn motivoj n por aserti, ke la parolo de la Spiritoj estas sceno viva, kreiva, reala, perfekta! &#x11C;i estas anka&#x16D; vibrado de la penso povanta subteni, per efiko de la volo, &#x109;ion, kion &#x11D;i deziras! Dum &#x109;irka&#x16D; tridek jaroj mi iel penetris la sekretojn de la nevidebla mondo, kaj ne alian veron mi tie konstatis. Estas tamen rimarkinde, ke, veki&#x11D;inte, mi povis konservi la koncernan rememoron nur tiam, <emphasis>kiam la helpantaj Spiritoj </emphasis><emphasis>&#x11D;in </emphasis><emphasis>permesis al mi!</emphasis> En la plimulto de la okazoj, kiam oni al mi &#x11D;uigis tiujn flugojn, restis nur la impreso pri la traviva&#x135;oj, la intima certeco, ke mi dumtempe kunvivis kun la Spiritoj, sed ne la memoro.</p><p>La plej sensignifaj detaloj povas esti vidataj, kiam Supera a&#x16D; nur progresinta Spirito "parolas", kiel, ekzemple - polvtavolo sur meblo; flirtado de brizo ondiganta iun kurtenon; ia vualo, ia gracia banto, e&#x109; ties silkeca brilo, sur virina vesta&#x135;o; la kraketado de flamoj en kameno kaj e&#x109; ia parfumo. &#x108;ion &#x109;i mi povis konstati &#x109;e la magia parolo de Kamilo, de Viktoro Hugo, de Charles kaj e&#x109; de la apostolo de Spiritismo en Brazilo - Bezerra de Menezes, kiun miaj gepatroj al mi kutimigis respektegi ekde la lulilo. Iun fojon, kiam Kamilo priskribis rigorvintran vesperon en Portugalujo, montrante la internon de &#x109;ambro, kiun varmigis bone hejtita kameno, mi sentis min invadita de tiela malvarmosento, ke mi frostotremis kaj proksimi&#x11D;is al la fajro por min varmigi, dum Kamilo, &#x11D;oja pri sia efekto, ekridis... Cetere, tiu fenomeno estas nenio nova. Ne alimaniere Johano Evangeliisto ricevis la dikta&#x135;ojn por sia Apokalipso kaj la Judaj profetoj siajn revelaciojn por instruado al la popolo.</p><p>En la Apokalipso, paragrafoj 10, 11 kaj sekvantaj de la unua &#x109;apitro, la eminenta servanto de la Sinjoro evidentigas la aluditan fenomenon per jenaj mallongaj vortoj: "<emphasis>Mi min trovis en la Spirito en la tago de la sinjoro, kaj mi </emphasis><emphasis>a&#x16D;dis malanta&#x16D; </emphasis><emphasis>mi grandan </emphasis><emphasis>vo&#x109;on kvaza&#x16D; </emphasis><emphasis>de trumpeto, dirantan: </emphasis><emphasis>- </emphasis><emphasis>Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj..."-</emphasis> ktp, ktp: kaj la tuta grava libro estis tiel diktita al la apostolo, nome per scenoj realaj, kortu&#x15D;aj, vivaj, per vizioj detalplenaj kaj precizaj! Spiritismo vaste pritraktas &#x109;iujn tiujn interesajn okazojn, ke ne ka&#x16D;zu miron tio, kion ni &#x109;i tie priparolas; kaj en la unua &#x109;apitro de la majstra verko de Allan Kardec -<emphasis/><emphasis>La Genezo </emphasis><emphasis>-</emphasis> trovi&#x11D;as &#x109;i tiu loko, certe tre konata de la studantoj pri la Spiritisma Doktrino: "La instruoj (de la Spiritoj) povas esti transigataj per diversaj rimedoj; per la simpla inspiro, per a&#x16D;digo de la parolo, per la videbli&#x11D;o de la instruantaj Spiritoj, per vizioj kaj aperoj, &#x109;u en son&#x11D;o, &#x109;u en maldorma stato, kaj de &#x109;io estas multaj ekzemploj en la Evangelio, en la Biblio kaj en la sanktaj skriboj de &#x109;iuj popoloj".</p><p>Mi tute ne pretendas, ke mi staras sur la sama nivelo de tiu supre dirita misiulo, nome Johano Evangeliisto. La&#x16D; la malfacila&#x135;oj, kontra&#x16D; kiuj mi batalis por skribi &#x109;i tiun libron, montri&#x11D;is tre evidentaj al mia kompreno la &#x15D;ar&#x11D;on da malperfekta&#x135;oj, malaltigantaj mian Spiriton. Sed la amata dis&#x109;iplo, kiu, kvankam elektita misiulo, estis tamen anka&#x16D; modesta fi&#x15D;kaptisto, sendube havis sian spiritan protektanton por ke li tiel povu skribi tiujn belajn pa&#x11D;ojn a&#x16D;reolitajn de scienco kaj aliaj instruoj, de nekontestebla valoro, kiuj trapasus la jarcentojn glorante la Veron! Tre povas esti, ke tiu lia helpanto estis la Majstro mem...</p><p>Mi ne povas taksi la meritojn de &#x109;i tiu verko. Dum longa tempo mi al mi mem malpermesis &#x11D;in konigi al iu ajn, &#x109;ar mi rigardis min nekapabla &#x11D;in analizi. Mi e&#x109; ne opinias min kompetenta por &#x11D;in repu&#x15D;i, same kiel mi ne kura&#x11D;as &#x11D;in akcepti. Vi mem, leganto, tion faru. Sed pri unu afero mi estas nepre certa, nome ke &#x109;i tiuj pa&#x11D;oj, de la unua &#x11D;is la lasta, estis skribitaj kun la plej profunda respekto al la Doktrino de la Spiritoj kaj &#x109;e la sincera alvoko al la sanktega nomo de la Plejaltulo.</p><p>Rio-de-&#x134;anejro, la 18an de Majo, 1964</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Yvonne A. Pereira</emphasis></p><p><strong/></p><p><strong>Anta&#x16D;parolo al la dua eldono</strong></p><p>Nepre necesis skrupula reviziado de &#x109;i tiu verko, kiu anta&#x16D; kelke da jaroj estis al mi konfidita por ekzameno kaj kompilado, tiel pro la taskoj al mi submetitaj en la spirita mondo, kiel anka&#x16D; pro la a&#x16D;toritato, kiun mi akiris super la mediuma instrumento je mia dispono.</p><p>Sed iom ne&#x11D;ustatempe mi tion faris, &#x109;ar ne estis eble &#x11D;in plenumi en la oportuna tempo, pro motivoj ligitaj pli al la malbonoj de la surtera socio, kontra&#x16D; kiuj baraktis tiu mediuma instrumento, ol al mia volo de laboristo atenta al la plenumado de la devo. Kaj tiu revizio ja trudi&#x11D;is des pli tial, ke, transigante la verkon, mi devis ampleksigi en tia grado la ankora&#x16D; krudajn vibrojn de la mediuma cerbo, en &#x109;i tiu estigante psikajn eblecojn por kaptado de la vida&#x135;oj nepre necesaj al la laboro, ke tiuj vibroj, aktivigitaj &#x11D;is maksimuma grado elportebla por tiu cerbo, fari&#x11D;is tro ekscititaj kaj efikis kvaza&#x16D; senbride torentaj kataraktoj, ne &#x109;iam facile obeantaj al mia premo por eviti tromultvortecon, akumuladon de vortfiguroj, kiuj nur nun estas forigitaj. Nenio tamen alii&#x11D;is en la doktrina trajto de la verko, tiel same, kiel en &#x11D;ia aparta revelacia karaktero. La verkon mi, je la dua fojo, transdonas al la leganto ja tia, kia mi &#x11D;in ricevis de la Superaj Spiritoj, kiuj al mi komisiis tiun dornan taskon &#x11D;in prezenti al la homoj. Kaj kvankam mi, celante faciligi al la publiko la komprenon pri la spirita vivo, ne &#x109;iam konservis la literaturan formon de la originaloj, kiujn mi havis anta&#x16D; miaj okuloj, tamen mi ne &#x15D;an&#x11D;is &#x11D;iajn altvalorajn informojn nek &#x11D;iajn konkludojn, kiujn mi respektis kiel sanktan aliulan laboron.</p><p>Meditu pri &#x109;i tiu pa&#x11D;oj, leganto, e&#x109; se al via orgojlo estos malfacile ilin kredi! Kaj se iafoje, &#x109;e la legado de pli drama epizodo, larmoj prirosos al vi la palpebrojn, ne kontra&#x16D;staru la bonfaran impulson altigi vian koron per kompatema pre&#x11D;o por tiuj tordi&#x11D;antaj en la tragikaj konvulsioj, rezultintaj el la senpripensa malobeo al la le&#x11D;oj de Dio!</p><p><emphasis>Lйon </emphasis><emphasis>Denis </emphasis><emphasis>(Spirito) </emphasis>Bela-Horizonto, la 4an de Aprilo 1957</p><p>UNUA PARTO</p><p><strong/></p><p><strong>LA DAMNITOJ</strong></p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro I La Valo de la Sinmortigintoj</strong></p><p>Precize en la unua monato de la favorjaro 1891 min surprizis mia malliberigo en regiono de la Nevidebla Mondo, kies dezertecan panoramon formis profundaj, ombroplenaj valoj. Tio estis serpentaj interkrutejoj kaj sinistraj kavernoj, en kiuj ululis, kvaza&#x16D; hordoj da rabiaj demonoj, Spiritoj de iamaj homoj, frenezaj pro la vere ne imageblaj intenseco kaj strangeco de la suferoj, kiuj ilin turmentadis.</p><p>En tiu morna regiono, al la afliktitaj okuloj de l' kondamnito ne montri&#x11D;is e&#x109; la dol&#x109;a bildo de ia arbareto, kiu vidus liajn horojn de malespero; nek konsolaj pejza&#x11D;oj, kiuj povus distri lin el la teda rigardado al tiuj kruta&#x135;oj, kien penetris nenia formo de vivo krom tiu manifesti&#x11D;anta per la ekstrema hororo!</p><p>La grundo, kovrita per nigraj, fetoraj substancoj, fulgsimilaj, estis malpurega, pasteca, glitiga, na&#x16D;za! Pezega, sufoka kaj glacia estis la aero, kiun nigrigis minacantaj nebulegoj, kvaza&#x16D; &#x109;irka&#x16D;e mu&#x11D;adus eternaj fulmotondroj, kaj &#x11D;in enspirante, la tie malliberigitaj Spiritoj sufoki&#x11D;is, kvaza&#x16D; pulvorigitaj substancoj, pli nocaj ol cindro kaj kalko, invadus iliajn spirajn organojn, ilin torturante per turmentego neimagebla por la homa cerbo, kutiminta al la glora heleco de la Suno - &#x109;iela donaco &#x109;iutage benanta la Teron - kaj al la vivigaj fluoj de la salubraj ventoj, kiuj donas viglon al la fizika korpo de ties lo&#x11D;antoj.</p><p>Tiam ne estis en tiu regiono - kaj ja neniam estos -, paco, nek konsolo, nek espero: &#x109;io, en tiu loko stampita per la malfeli&#x109;o, estis mizero, teruro, malespero kaj hororo. &#x11C;i kvaza&#x16D; estus la hida kaverno de l' Nekompreneblo, nepriskribebla e&#x109; por Spirito suferinta la punon tie eklo&#x11D;i.</p><p>La valo de la lepruloj, abomena loko de la antikva Jerusalemo, tiel ri&#x109;a je emocivekaj tradicioj, kiu en nia mondo bildigas la plej malaltan gradon de la homaj mizero kaj suferado, estus konsola ripozejo en komparo kun la regiono, kiun mi provas priskribi. Tie almena&#x16D; ekzistis solidareco inter la elpelitoj! Tiuj malsamseksaj e&#x109; sin reciproke amis! Ili unui&#x11D;is per bonaj amikosentoj, frati&#x11D;ante en sia doloro por &#x11D;in mildigi; formis sian societon, amuzi&#x11D;is, faris servojn, unuj al aliaj, dormis kaj son&#x11D;is, ke ili estas feli&#x109;aj!</p><p>Sed en la malliberejo, pri kiu mi volas raporti, nenio el &#x109;io &#x109;i estas ebla, &#x109;ar la larmoj tie ver&#x15D;ataj estas tro ardaj por permesi aliajn interesojn, krom tiuj naskitaj de ilia propra intenseco!</p><p>En la valo de la lepruloj ekzistis la kompensa grandiozo de la Suno, por revigligi la korojn, la fre&#x15D;eco de la anta&#x16D;matena aero kun siaj rebonigaj rosoj! Tie la malliberulo povis kontempli pecon el la blua &#x109;ielo... Sekvi, kun kortu&#x15D;ita rigardo roton da transflugantaj hirundoj a&#x16D; kolomboj!... Li revus, kiu scias? Kvieti&#x11D;inte pri la amara&#x135;oj de sia vivo, &#x109;e la poezia prilumeco de l' plenluno, li ravi&#x11D;is de la milda trembrilo de la steloj, kiuj el la Neatingeblo kvaza&#x16D; signus al lia malfeli&#x109;o, flustrante konsolojn en la izoleco al li trudita de la tiamaj feraj le&#x11D;oj!... Kaj poste, la Printempo revenis, renovigante la kreska&#x135;ojn, kiuj per siaj dol&#x109;aj parfumoj balzamis la aeron, kiun la ventetoj &#x109;iutage repurigis per aliaj refortigaj balzamoj el sia tenera sino... Kaj &#x109;io tio estis kvaza&#x16D; &#x109;ielaj donacoj, kiuj per kelktempa mildigo de lia malfeli&#x109;o celis repacigi lin kun Dio!</p><p>Sed tio tute ne ekzistis en la kaverno, kie mi suferis la turmentegon, min surprizintan en la transtombo, &#x109;ar tie regas la doloro, kiun nenio konsolus, la malfeli&#x109;o, kiun nenia favoro mildigus, la tragedio, kiun prirosus nenia trankviliga penso! Ne estas &#x109;ielo, nek lumo, nek suno, nek parfumo, nek pa&#x16D;zoj!</p><p>Estas nur la konvulsia, nekonsolebla plorado de l' kondamnitoj, kiuj neniam kvieti&#x11D;as! La terura "grincado de dentoj" la&#x16D; la sa&#x11D;a kaj prudenta averto de la Nazareta Majstro! La spitema blasfemo &#x109;e &#x109;iu nova frapo de la menso turmentata de doloraj rememoroj! La ne&#x15D;an&#x11D;ebla frenezeco de konsciencoj kontuzitaj per la hontiga skur&#x11D;ado de l' rimorso! Estas ja la venenita kolero de tiu jam ne povanta plori pro el&#x109;erpi&#x11D;o sub troo da larmoj! Estas la desaponti&#x11D;o, la teruriga surprizo de tiu, kiu sentas sin viva, malgra&#x16D; tio, ke li sin &#x135;etis en la morton! La ribelo, la sakro, la insulto, la ululado de koroj, kiujn la monstra batado de la kulpelpago aliigis en bestiojn! Estas la flagrado de konscienco, la animo vundita de siaj propraj, senprudentaj agoj, la menso en tumulto, la spiritaj fakultoj envolvitaj en la mallumo fontanta el si mem! Estas ja la "grincado de dentoj en la ekstera mallumo" propra al malliberejo starigita de l' krimo kaj destinita al turmentego kaj korektado! Ja la infero, la&#x16D; plej hida kaj drama bildo, &#x109;ar tie montri&#x11D;as, krom &#x109;io &#x109;i, abomenegaj sceno de bestia&#x135;oj, la malnoblega manifesti&#x11D;o de la plej mal&#x109;astaj instinktoj, kiujn mi hontus priskribi al vi, homoj, miaj fratoj!</p><p>Kiuj tie provizore restas, kiel mi, tiuj estas grandaj krimuloj; la fe&#x109;o de la spirita mondo - legioj da sinmortigintoj, kiuj de tempo al tempo tien enfluas, kondukitaj de la kirlego el malfeli&#x109;oj, en kiuj ili impliki&#x11D;is, por tie seni&#x11D;i je siaj vitalaj fortoj, kiuj, kiel damna sekvo de la sinmortigo, &#x11D;enerale restas en sia tuteco &#x109;irka&#x16D; iliaj fizikaj-spiritaj envolva&#x135;oj. Tiujn legioj n, prefere venintajn el Portugalujo, Hispanujo, Brazilo kaj portugalaj kolonioj en Afriko, konsistigas malfeli&#x109;uloj bezonantaj la konsolan helpon de la pre&#x11D;o, ja tiuj homoj, senprudentaj kaj senpripensaj, kiuj sati&#x11D;inte pri la vivo, kies celon ili ne volis kompreni, riskis enabismi&#x11D;i en la Nekonata&#x135;on, strebante al Forgeso, tra la kruta&#x135;oj de la Morto!</p><p>La Transtombo tute ne estas tia abstrakta&#x135;o, kia oni &#x11D;in supozas sur la Tero, a&#x16D; iaj paradizaj regionoj facile atingeblaj per iaj nemultaj sensignifaj formuloj. &#x11C;i simple estas, &#x11D;ustadire, la Reala Vivo, kaj kion oni trovas, penetrinte &#x11D;iajn regionojn, tio ja estas Vivo! Vivo intensa, manifesti&#x11D;anta per sennombraj aspektoj, sa&#x11D;e aran&#x11D;ita la&#x16D; kontinentoj kaj grupoj, same kiel sur la Tero &#x11D;i estas organizita la&#x16D; landoj kaj gentoj. Vivo, kiu tie disponas ekzemplajn instituciojn, edukajn kaj sociajn, prezentantajn modelon por la progreso de la homaro. Ja en la Nevidebla, prefere ol en la surplanedaj mondoj, la homaj esta&#x135;oj &#x109;erpas inspiron por fari sian malrapidan surteran progresadon.</p><p>Mi ne scias, kiel disvolvi&#x11D;as la laboroj de korektado al sinmortigintoj en la ceteraj samcelaj centroj a&#x16D; spiritaj kolonioj, funkciantaj sub la &#x109;ieloj de Portugalujo, Hispanujo kaj samlingvaj nacioj. Mi nur scias, ke mi apartenis al tiu sinistra legio, kiu pro logika kaj natura sekvo, estis malliberigita en tiu terurega regiono, kies memoro ankora&#x16D; hodia&#x16D; ka&#x16D;zas abomenon al mia sentemeco. Tre povas esti, ke iuj personoj akre kontestas la verecon de &#x109;i tiuj priskriboj, asertante, ke la malsaneca fantazio de senpripensulo, kiun tro lacigis la asimilado de Danto, el si mem produktis la &#x109;i-prezentitan raporton... sed ili certe forgesas, ke, kontra&#x16D;e, la florenca poeto ja sciis, kion la nuna jarcento ne kapablas agnoski!...</p><p>&#x108;i tiujn mi ne admonos kredi. Tia temo trudi&#x11D;as ne simple al la kredo, sed ja al la rezonado, al la ekzameno, al la esplorado. Se ili scias rezoni kaj povas esplori - ili tion faru kaj nepre venos al logikaj konkludoj, kiuj ilin metos sur la spurojn de vera&#x135;oj tre interesaj por la homa speco! Sed al kio mi ilin admonas, kion mi arde deziras kaj por kio mi plej fervore klopodas, tio estas, ke ili ne provu koni tiun reala&#x135;on tra la mallumaj vojoj, en kiujn mi &#x135;etis min, kiam mi plenumis la memmortigon pro mal&#x15D;ato de la averto, ke la morto estas nenio alia ol la vera formo de ekzistado!...</p><p>Alivorte, kion vi, leganto, povus supozi ekzistanta en la nevideblaj sferoj, &#x109;irka&#x16D;antaj la mondojn a&#x16D; planedojn, se ne la matricon de &#x109;io, kio en &#x109;i tiuj rebildi&#x11D;as?!... Nenie oni trovus la abstrakta&#x135;on, a&#x16D; la nenion, &#x109;ar tiaj vortoj havas nenian sencon en la Universo kreita kaj regata de &#x108;iopova Intelekto. Nei kion oni ne konas, &#x109;ar oni ne kapablas tion kompreni, estas malsa&#x11D;o nepravigebla en la nuntempo. La nuna jarcento invitas la homon al esplorado kaj libera ekzameno, &#x109;ar la Scienco, en siaj multoblaj manifesti&#x11D;oj, sen&#x15D;an&#x11D;e pruvadas, ke la neeblo estas erara nocio en &#x11D;ia pli kaj pli vasta kampo de agado. Kaj la pruvoj pri la realeco de la superteraj kontinentoj ja trovi&#x11D;as en la arkanoj de la transcendaj psikaj sciencoj, al kiuj la homo &#x11D;is nun donis tre relativan gravecon.</p><p>Cetere, kion la homo konas en sia planedo mem, kie li de jarmiloj renaski&#x11D;as, por kategorie malagnoski tion, kion la estonteco popularigos sub la a&#x16D;spicioj de la Psikismo?... Sian vila&#x11D;on, sian knabon, a&#x16D;, se pli vastaj estas iliaj ambicioj, kelke da najbarlandoj, kies moroj egalas liajn proprajn?...</p><p>&#x108;ie, &#x109;irka&#x16D; li, ekzistas realaj mondoj, enhavantaj abundan, intensan vivon: kaj se li tion ignoras, &#x11D;i estas tial, &#x109;ar li plezuras en la blindeco, perdante tempon &#x109;e frivola&#x135;oj kaj pasioj tiel pla&#x109;aj al sia karaktero. Li neniam esploris la oceanajn profunda&#x135;ojn - e&#x109; nuntempe li ankora&#x16D; ne povos &#x11D;in fari. Malgra&#x16D; tio, sub la verdaj, ondi&#x11D;antaj akvoj, ekzistas ne nur perfekte organizita mondo, sed ja ia universo, kiu konsternus pro sia grandiozeco kaj ideala perfekteco! En la aero mem, kiun li spiras, en la grundo, sur kiu li pa&#x15D;as, la homo trovus aliajn organizitajn vivocentrojn, obeantajn la intelektan, sa&#x11D;an impulson de grandanimaj le&#x11D;oj, kies fundamento sidas em la Dia Penso, kiu tiujn centrojn instigas al la progreso por la konkero de l' plenperfekteco! Sufi&#x109;as, ke li sin provizu per precizaj aparatoj, por konstati la ekzistadon de tiuj socioj, kiuj kvankam estante, unuj nevideblaj kaj aliaj apena&#x16D; suspektataj, tamen tute ne &#x109;esas esti konkretaj, harmoniaj, veraj!</p><p>Tiucele, li anka&#x16D; mem kapabli&#x11D;u, disvolvante tiujn naturdotojn, kiujn li heredis de sia dia origino... Li ekmovu penson, volon, agon, koron tra la altaj vojoj de la supera Spiriteco... kaj li ja atingos la astralajn sferojn &#x109;irka&#x16D;antajn la Teron!</p><p>Mi estis do malliberulo en tiu abomena kaverno de l' hororo!</p><p>Sed mi tie ne lo&#x11D;is sola. Mi estis en kompanio kun ia grupo, multnombra legio da kulpuloj kiel mi.</p><p>Tiam mi ankora&#x16D; sentis min blinda. Almena&#x16D; mi sugestis min tia, kaj tia mi restis, kvankam mia blindeco vere rezultis de la morala malsupereco de mia Spirito, aparti&#x11D;inta for de la Lumo. Sed preter mi, blinda, ne pasis nerimarkite tio, kio prezenti&#x11D;is malnobla, malbela, sinistra, malmorala, obscena, &#x109;ar miaj okuloj konservis vidpovon sufi&#x109;an por tiun tutan fe&#x109;on rigardi - pro kio mia malfeli&#x109;o pliintensi&#x11D;is.</p><p>Dotita per forta sentemeco, mi nun, por mia pli granda sufero, havis &#x11D;in superekscitita, kio anka&#x16D; spertigis al mi la suferojn de la aliaj turmentatoj, miaj samsortanoj. Tiun fenomenon estigis la mensaj fluoj, kiuj fontante el la legio mem, ver&#x15D;i&#x11D;adis sur &#x11D;in tutan, tiel okazigante impresan fenomenon de klasa altiri&#x11D;emo, kio estas tio sama, kiel aserti, ke &#x109;iu el ni anka&#x16D; ricevis la sugestiojn pri la suferoj de la aliaj, krom esti submetita al la embuskoj de siaj propraj suferoj.</p><p>Kelkfoje sova&#x11D;aj bataloj okazis en la vojetoj, la&#x16D;longe de kiuj vici&#x11D;is la kavernoj servantaj al ni kiel lo&#x11D;ejoj. En sen&#x15D;an&#x11D;a kolerhumoro, ni, pro sensignifaj motivoj, nin &#x135;etadis unuj kontra&#x16D; aliaj por violentaj luktoj, en kiuj, simile kiel fari&#x11D;as &#x109;e la malaltklasaj tavoloj de la surteraj socioj, &#x109;iam venkis tiu plej lerta kaj kruela. Tie mi ofte estis insultata, mokata je miaj plej karaj kaj delikataj sentoj per pik&#x15D;ercoj kaj sarkasmoj, kiuj min &#x11D;ismedole indignigis; pri&#x135;etata per &#x15D;tonoj kaj bategata tiel longe &#x11D;is mi, ekscitita de identa fobio, min donis al sova&#x11D;aj repagoj, egali&#x11D;ante al la agresintoj kaj kun ili baraktante en la koto de sama spirita speco!</p><p>Malsato, soifo, glaciiga malvarmo, laceco, maldormado; turmentaj fizikaj bezonoj, facile imageblaj por la leganto; la naturo akrigita &#x109;e &#x109;iuj siaj deziroj kaj apetencoj, kvaza&#x16D; ni ankora&#x16D; portus la karnan envolva&#x135;on; la komuna&#x109;a vivado, tre hontiga, de Spiritoj, kiuj estis viroj, kun aliaj, kiuj animis inajn korpojn; konstantaj tempestoj, e&#x109; inundoj, koto, fetoro, &#x109;iama mallumo, la senespero pri liberi&#x11D;o de tiom da amasigitaj turmentoj, la ekstrema malkomforto, fizika kaj morala - jen la, por tiel diri, "materia" panoramo, kiu kadris niajn ankora&#x16D; pli akrajn moralajn suferojn![1]</p><p>E&#x109; revi pri la Belo, sin doni al korfaciliga meditado a&#x16D; al bonfaraj rememoroj ne estis permesite al tiu, kiu okaze kapablus tion fari. En tiu medio superplena de malbonoj, la penso restis enfermita en la &#x11D;in &#x109;irka&#x16D;antaj fajroj, nur povante elsendi vibrojn, kiuj agordus al la insido propra al tiu loko... Kaj, pro la envolviteco en tiel frenezigaj flamoj, estis neniu, kiu povus havigi al si ian momenton da kvieteco kaj konsiderado por ekpensi pri Dio kaj petkrii Lian patran favorkorecon! Oni ne povis pre&#x11D;i, &#x109;ar la pre&#x11D;o estas bono, estas balzamo, estas suferpa&#x16D;zo, estas espero! Kaj al la mizeruloj, kiuj tien sin &#x135;etis en la torentoj de la sinmortigo, estus neeble ekhavi tiel altajn favorojn!</p><p>Ni ne sciis, &#x109;u lumas la tago a&#x16D; refalas la nokto, &#x109;ar &#x109;iamaj ombroj &#x109;irka&#x16D;is la horojn de ni travivatajn. Ni estis perdintaj la ideon pri tempo. Regis nur, por vipadi al ni la demandojn, ia premeganta sento pri malproksimeco kaj longatempeco rilate al &#x109;ia pasinta&#x135;o, kaj al ni &#x15D;ajnis, ke de anta&#x16D; jarcentoj ni estas aljungitaj al tiel akra kalvario! Ni ne esperis el tie eliri, kvankam tiu deziro estis unu el la mordantaj obsedoj, kiuj nin frenezigis... &#x109;ar la Senkura&#x11D;eco naskinta la malesperon, kiu armis nin por la sinmortiga bato, asertis al ni, ke tia stato da&#x16D;ros eterne!</p><p>La kalkulado de la tempo, por Spirito droninta en tiu abismo, &#x109;esis en la &#x11D;usta momento, kiam li por &#x109;iam pereigis sian karnan arma&#x135;on! De tiam estis nur - teruro, konfuzo, trompaj induktoj, insidaj supozoj! Ni anka&#x16D; ne sciis, en kiu loko ni trovi&#x11D;as, la signifon de tiu konsterna situacio, el kiu ni afliktite provis eskapi, ne komprenante, ke &#x11D;i estas produkto de nia flameganta menso mem, de niaj propraj vibroj interfrapi&#x11D;intaj pro milo da nepriskribeblaj malbonoj! Kaj ni penadis fu&#x11D;i el tiu loko, celante reveni al niaj hejmoj, kion ni faris blinde, per furiozaj kuregoj, kvaza&#x16D; rabiaj frenezuloj! Sed kiel malbenitaj Ahasveroj, ni nenie trovis konsolon, pacon, ripozon... samtempe kiel nekontra&#x16D;stareblaj fluoj, kvaza&#x16D; potencaj magnetoj, nin altiris returne al nia malluma lo&#x11D;ejo, trenante nin meze en nigra kirlego el sufokaj svenigaj nuboj!</p><p>Aliajn fojojn, palpe erarante en la ombroj, ni iradis tra interkrutejoj, stratetoj kaj vojetoj, ne sukcesante trovi ian indicon pri elirejo... Kavernoj, &#x109;iam kavernoj - &#x109;iuj numeritaj -; a&#x16D; vastaj mar&#x109;oj similaj al kotaj lagoj, &#x109;irka&#x16D;itaj de apikaj kruta&#x135;oj, kiuj al ni &#x15D;ajnis faritaj el &#x15D;tono kaj fero, kvaza&#x16D; ni estus entombigitaj vivaj en la profundaj tenebroj de ia vulkano! Tio ja estis ia labirinto, kie ni perdi&#x11D;is, neniel povante atingi la finon! Iafoje okazis, ke ni ne scias reveni al la deirpunkto, nome al la kavernoj servantaj al ni kiel lo&#x11D;ejoj, kio devigis nin resti sen&#x15D;irme tiel longe &#x11D;is ni trovos ian malplenan rifu&#x11D;ejon, por ke ni denove nin &#x15D;irmu. Nia plej ordinara impreso estis, ke ni trovi&#x11D;as enfermitaj sub la grundo, en karcero elfosita en la sino de la Tero, - kiu scias, en la interna&#x135;oj de ia montaro, al kiu anka&#x16D; apartenus ia estingi&#x11D;inta vulkano, kiel &#x15D;ajne pruvis tiuj nemezureblaj kotejoj kun elhakitaj muroj, memorigantaj pri pezaj mineraloj?!...</p><p>Terurite, kvaza&#x16D; bando da rabiaj &#x15D;akaloj, ni tiam komencis &#x125;ore, furioze blekadi, ke oni nin forprenu de tie kaj redonu al ni la liberecon! Postsekvis la plej krudaj terurmanifesti&#x11D;oj, kaj &#x109;io, kion la leganto povas imagi, kiel ian konfuzan bildon de tragikaj scenoj elpensitaj de l' Hororo, restos tre malproksime de la realo, kiun ni tiam travivis kaj kiun kreis niaj pensoj mem, aparti&#x11D;intaj for de la Lumo kaj de la Amo de Dio!</p><p>Kvaza&#x16D; fantaziaj speguloj obsede persekutus niajn fakultojn, jen tie rebildi&#x11D;adis la terura vida&#x135;o: la korpo malkomponi&#x11D;anta pro la atako de la malsategaj vibrioj, la abomeninda aktiveco de l' putrado iranta la naturan vojon de la organa ruini&#x11D;o, forman&#x11D;anta nian karnon, niajn viscerojn, nian sangon difektitan de l' fetoro, unuvorte nian korpon, kiu por &#x109;iam malaperis en la na&#x16D;za bankedo de miliono da voremaj vermoj, nian korpon, kiu estis malrapide detruata anta&#x16D; niaj konsternitaj okuloj!... kiu mortis, tio ja estis la vero, dum ni, la mastroj, la Memo sentema, pensokapabla, inteligenta, kiu &#x11D;in uzis kiel nuran provizoran vesta&#x135;on, restis plu vivanta, sentema, pensokapabla, inteligenta, desaponti&#x11D;inta kaj timplena, spitante la eblecon anka&#x16D; morti! Kaj - ho terura magia&#x135;o, superanta nian tutan povon pripensi kaj kompreni! ho neforigebla puno, suferiganta la dizertinton, kiu a&#x16D;dacis insulti la Naturon, anta&#x16D;tempe plenumante tion, kion nur al la Naturo koncernis decidi kaj efektivigi: - Ni, vivantaj en spirito, sentis, anta&#x16D; la putra korpo, ke ties ruini&#x11D;o nin atakas!... Nian astralan korpon doloris la monstra pikado de la vermoj! &#x11C;isfreneze kolerigis nin tiu tortura reefiko, pro kiu nia perispirito, ankora&#x16D; animaligita, portanta abundan provizon da vitalaj fortoj, refletis tion, kio okazis al &#x11D;ia iama &#x15D;lima envolva&#x135;o - kvaza&#x16D; la e&#x125;o de bruo resendi&#x11D;anta tra inter la kruta&#x135;oj de monto, la&#x16D;longe de la tuta valo...</p><p>Tiam nia malkura&#x11D;eco, tiu sama, kiu nin brutigis kaj kondukis al sinmortigo, devigadis nin iri returne.</p><p>Kaj ni reiris.</p><p>Sed la sinmortigo estas kvaza&#x16D; &#x109;irka&#x16D;volvanta aranea&#x135;o, en kiu la viktimo - la sinmortiginto - baraktas nur por tio, ke li &#x109;iam pli kaj pli embarasi&#x11D;u, impliki&#x11D;u, enreti&#x11D;u. Jen superregis la konfuzi&#x11D;o. Nun la persistado de la malbona memsugesto rememorigis al ni la supersti&#x109;ajn legendojn, a&#x16D;skultitajn dum la infana&#x11D;o kaj longe tenatajn en la subaj tavoloj de la konscio; ili korpi&#x11D;is en ekstravagancaj vizioj, al &#x109;i tiuj donante kompletan realecon. Ni kredis nin starantaj anta&#x16D; nenio alia, ol la Inferaj tribunaloj!... Jes! Ni ja vivis en la plena interno de la mallumaj regionoj!... Kaj Spiritoj el la plej malaltaj klasoj de la Nevidebla Mondo - obsedantoj, kiuj svarmas en &#x109;iuj malsuperaj sferoj, tiel de la Tero kiel anka&#x16D; de la Transtombo; tiuj samaj, kiuj nutris niajn mensojn per la sugestoj al memmortigo, por amuzi&#x11D;i per niaj afliktoj, profitis el tiu nenormala situacio, en kiun ni enfalis, por kredigi al ni, ke ili estas ju&#x11D;istoj, komisiitaj nin ju&#x11D;i kaj puni, sin prezentante al niaj fakultoj, malordigitaj de la suferado, kiel fantastaj esta&#x135;oj, tragikaj kaj impresaj fantomoj. Ili elpensis satanajn scenojn por nin turmenti, submetis nin al nepriskribeblaj humiligoj, trudis al ni hontinda&#x135;ojn kaj mal&#x109;asta&#x135;ojn, nin perforte devigante partopreni en iliaj abomenegindaj obscena&#x135;oj! Junulinoj, kiuj la sinmortigon pravigis per amaferoj, forgesante, ke la vera amo estas pacienca, virta kaj obeema al Dio; mal&#x15D;atante, per efektiva ampasia egoismo, la sanktegan amon de la patrino, kiu restis nekonsolebla; malrespektante la honorindajn blankajn harojn de la patro - kiuj amba&#x16D; ja neniam forgesos la baton al iliaj koroj donitan de sendanka filino, kiu preferis la morton al pluvivado en tiu sanktejo, la patra domo, - havis nun, tiuj junulinoj, sian koron kaj sian pudoron ofendataj de tiuj fiaj bestiaj esta&#x135;oj, kiuj al ili kredigis la devon fari&#x11D;i iliaj sklavinoj, &#x109;ar al tiuj apartenas tiu regno de mallumo, kiun ili preferis al la forlasita hejmo! Sed vere tiaj esta&#x135;oj estis nenio alia ol Spiritoj de iamaj homoj, vivantaj en krimado: - voluptamuloj, drinkemuloj, dibo&#x109;uloj, intriguloj, hipokrituloj, mensoguloj, perfiduloj, delogistoj, kruelaj murdistoj, kalumniuloj, satirusoj - unuvorte, tiu malbonfara legio, turmentadanta la surteran socion, kiu ofte havas pompajn funebra&#x135;ojn kaj solenajn enterigojn, sed kiu en la spirita mondo simple konsistigas tiun &#x135;us menciitan abomenindan kanajlaron... &#x11D;is reenkarni&#x11D;oj kulpelpagaj, mizeraj kaj mal&#x15D;atindaj &#x11D;in pelos al novaj progresigaj provoj.</p><p>Post tiel beda&#x16D;rindaj sinsekvoj, venis aliaj, ne malpli dramaj kaj ardaj: - mal&#x11D;ustaj faroj de ni plenumitaj dum la enkarni&#x11D;o, niaj kulpoj, niaj pekoj, niaj krimoj mem, korpi&#x11D;adis anta&#x16D; niaj konsciencoj kiel novaj akuzantaj vizioj neelpeteblaj en la sen&#x109;esa kondamno, kiun ili verdiktis kontra&#x16D; ni. Nun la viktimoj de nia egoismo reaperis en hontigaj, obstinaj rememoroj, irante kaj reirante preter ni en konstanta interpu&#x15D;i&#x11D;ado, per kio ili trudis al nia jam tiel konsumita korpo spirita la plej afliktantan nervan malekvilibron, kies ka&#x16D;zo estis la konsciencripro&#x109;o!</p><p>Sed super tiel beda&#x16D;rinda amaso da malfeli&#x109;oj, super tiela honto kaj tiel krudaj humiligoj viglis, kompatema, la patra favorkoreco de la Plejalta Dio, de la justa kaj bona Patro, kiu "ne volas, ke la pekinto mortu, sed ke li vivu kaj pentu".</p><p>En la kadro de la traviva&#x135;oj, spertataj de la sinmortiginto post la pereo, kiu lin anta&#x16D;tempe kondukis en la tombon, la Sinistra Valo nur reprezentas kelkatempan stadion. Li tien porti&#x11D;as pelata de ia natura impulso, kun kiu li harmonias &#x11D;is forkonsumi&#x11D;os la pezaj &#x109;enoj lin katenantaj al la surtera fizika korpo, detruita anta&#x16D; la tempo difinita de la natura le&#x11D;o. Estos necese, ke de li aparti&#x11D;u la potencaj tavoloj da vivfluida&#x135;oj, kiuj envolvis lian fizikan korpon, tavoloj al&#x11D;ustigitaj, pro specialaj altiri&#x11D;emaj proprecoj de la Granda Patrino, la Naturo, al la astrala korpo, nome la perispirito, kaj kiuj en &#x109;i tiu aglomeri&#x11D;as en kvanto sufi&#x109;a por la elplenumo de kompleta ekzistado; estos necese unuvorte - kaj neniel anta&#x16D; tio &#x109;i - ke malforti&#x11D;u tiuj altiri&#x11D;emoj, kio &#x109;e sinmortiginto fari&#x11D;os sub la plej afliktaj malfacila&#x135;oj, kun impresa malrapideco, por ke li atingu vibran staton povantan havigi al li kvietigon kaj progreson.[2]</p><p>Alivorte, kiaj estis la trajtoj de lia karaktero, liaj malmeritoj kaj la grado de liaj &#x11D;eneralaj &#x15D;uldi&#x11D;oj - tia estos la graveco de lia situacio, la intenseco de la spertotaj suferoj, &#x109;ar en tiuj okazoj afliktos la animon ne nur la disrevigaj sekvoj de la memmortigo, sed anka&#x16D; la reverso de la anta&#x16D;e faritaj kulpoj.</p><p>De tempo al tempo kurioza karavano vizitadis tiun ombrejon.</p><p>Tio estis kvaza&#x16D; la inspektado de ia bonfara asocio, la protekta helpado de ia homama institucio, kies abnegaciajn celojn oni tute ne povus pridubi.</p><p>&#x11C;i venis ser&#x109;e de tiuj el ni, kies vivofluida&#x135;oj, malfortigitaj pro la kompleta diseri&#x11D;o de la materio, permesis ilian translokadon en la mezajn a&#x16D; transirajn regionojn de la Nevidebla Mondo.</p><p>Ni supozis, ke tiu karavano estas ia grupo da homoj. Sed vere temis pri Spiritoj, kiuj pelis la fratecon &#x11D;is la ekstremo materii&#x11D;i en sufi&#x109;a grado, ke ili fari&#x11D;u plene perceptataj de nia malforta vidado kaj tiel inspiru al ni konfidon al ilia helpo.</p><p>Ili sin prezentis en blankaj vestoj, irante en unuopa vico sur la kotaj stratoj de la Valo, en severe disciplinita kolumno, kaj per atenta rigardo oni distingis sur &#x109;ies brustoj malgrandan &#x109;ielbluan krucon, ver&#x15D;ajne ian emblemon a&#x16D; insignon.</p><p>Sinjorinoj apartenis al tiu karavano, kaj la kolumnon anta&#x16D;iris ta&#x109;mento da lancistoj, kvaza&#x16D;a gvidistaro, samtempe kiel aliaj samarmilaj soldatoj kvaza&#x16D; izolkordone &#x109;irka&#x16D;is la vizitantojn, kio evidentigis, ke &#x109;i tiuj estas severe &#x15D;irmataj kontra&#x16D; &#x109;ia ajn malamika&#x135;o, kiu povus veni de ekstere. En la dekstra mano la eskortestro tenis, alte levitan, ne&#x11D;blankan flagon, sur kiu legi&#x11D;is, per same &#x109;ielbluaj literoj, &#x109;i tiu eksterordinara skriba&#x135;o, kiu havis la efikon trudi neordinaran, nevenkeblan timon:</p><p><strong/></p><p><strong>LEGIO DE LA SERVANTOJ DE MARIA</strong></p><p>La lancistoj, portantaj &#x15D;ildon kaj lancon, havis bronzkoloran ha&#x16D;ton kaj estis sobre vestitaj, kvaza&#x16D; soldatoj de la antikva Egiptujo. Kiel estro de tiu ekspedicio distingi&#x11D;is respektinda viro, portanta blankan kitelon kaj kuracistan insignon krom anka&#x16D; la supredirita kruceto. Sed lian kapon, anstata&#x16D; la karakteriza &#x109;apo, kovris hinda turbano, kies faldojn ligis en la fronto la tradicia smeraldo, emblemo de la kuracistoj.</p><p>Ili penetradis en la lo&#x11D;atajn kavernojn, por ekzameni ties okupantojn. Kompatplenaj, ili sin klinis &#x109;e la strataj kloakoj, levante &#x109;i tie kaj tie iun malfeli&#x109;ulon falintan sub la troa suferado;</p><p>elprenis tiujn, trovi&#x11D;antajn en kondi&#x109;oj ricevi helpon, ilin ku&#x15D;igante sur brankardojn portatajn de viroj, kiuj la&#x16D;&#x15D;ajne estis servistoj a&#x16D; lernantoj.</p><p>Superreganta, serioza vo&#x109;o de iu nevidebla, kiu parolis kvaza&#x16D; &#x15D;vebante en la aero, ilin gvidis en la karitata agado, klarigante detalojn a&#x16D; nuligante momente okazintajn miskomprenojn. Tiu sama vo&#x109;o alvokadis la helpotajn malliberulojn, dirante iliajn nomojn, pro kio sin mem prezentis, sen la bezono esti ser&#x109;ataj, tiuj en pli bonaj kondi&#x109;oj, tiel faciligante la laboron de la karavanuloj. Hodia&#x16D; mi povas aserti, ke &#x109;iuj tiuj amikaj kaj protektaj vo&#x109;oj estis transsendataj per delikataj, sentivaj ondoj de la etero kun la sublima helpo de magnetaj aparatoj, instalitaj por bonfaraj celoj en difinitaj lokoj de la Nevidebal Mondo, t.e., &#x11D;uste en la regiono, kiu nin akceptis post nia eliro el la Valo. Sed ni tiam ne sciis &#x109;i tiun detalon, pro kio ni sentis nin tre konfuzitaj.</p><p>La brankardoj, zorge transportataj, estis gardataj de tiu jam menciita izolkordona soldataro kaj &#x15D;irmataj en la interno de grandaj veturiloj, similantaj trajnojn, kiuj akompanis la ekspedicion. Sed tiuj trajnoj prezentis interesan, priskribindan aparta&#x135;on. Anstata&#x16D; konsisti el tiuj de ni konataj fervojaj vagonoj ili pli &#x11D;uste rememorigis ian primitivan veturrimedon, &#x109;ar ilin formis malgrandaj, interligitaj dili&#x11D;encoj, &#x109;irka&#x16D;fermitaj per tre dikaj persienoj, kio neebligis al la pasa&#x11D;ero rigardi la traveturatajn lokon. Blankaj, le&#x11D;eraj, kvaza&#x16D; el&#x109;izitaj el specialaj, lerte lakitaj materialoj, ili estis tirataj de &#x109;armaj, same blankaj &#x109;evalparoj, noblaj bestoj, kies unika beleco kaj neordinara eleganteco vekus nian atenton, se ni povus rimarki ion alian, ol la malfeli&#x109;ojn, kiuj nin tenadis absorbitaj en la rondo de niaj personaj bezonoj. Temis ver&#x15D;ajne pri ekzempleroj de la plej alta normanda raso, fortikaj kaj inteligentaj, kun belaj, gracie ondi&#x11D;antaj kolhararoj, kiuj ornamis iliajn fierajn kolojn, kvaza&#x16D; silkaj manteloj, ne&#x11D;blankaj kaj rafine fran&#x11D;itaj. Sur la veturiloj anka&#x16D; distingi&#x11D;is la samaj &#x109;ielblua emblemo kaj respektinda skriba&#x135;o.</p><p>La malfeli&#x109;uloj, ricevantaj tian helpon, ordinare trovi&#x11D;is senkonsciaj, forkonsumitaj, kvaza&#x16D; ilin trafis stranga komato. Sed aliaj, frenezi&#x11D;intaj a&#x16D; dolorpremataj, vekus ja kompaton pro la ekstrema senkura&#x11D;eco, en kiu ili da&#x16D;re restis.</p><p>Post skurpula ser&#x109;ado, la stranga kolumno mar&#x15D;is returne al la loko kie staris la trajno, same defendata de hinda lancistaro. Silente &#x11D;i trapasis vojetojn kaj stratetojn, fori&#x11D;ante, fori&#x11D;ante... &#x11D;is &#x11D;i malaperis for de niaj okuloj kaj ni refoje dronis en la peza, nin envolvanta soleco... Vane kriegadis pri helpo tiuj, kiuj sentis sin flanke lasitaj. Vere ili ne kapablis kompreni, ke tiel okazas &#x109;ar ne &#x109;iuj trovi&#x11D;as en tia vibra stato, kiu al ili ebligus translo&#x11D;i&#x11D;i en malpli suferigajn regionojn. Ili vane petegadis pri justeco kaj kompato, a&#x16D; ribele ektumultis, postulante, ke anka&#x16D; ilin oni lasu veturi kun la aliaj. La karavanuloj ne respondis per e&#x109; ia ajn gesto; kaj se iu, pli malfeli&#x109;a a&#x16D; a&#x16D;daca, provis alsalte atingi la veturilojn por eniri, tuj dek, dudek lancoj, barante al li la vojon, devigis lin retropa&#x15D;i.</p><p>Tiam, abomena &#x125;oro da sinistraj hurloj kaj ploroj, da blasfemoj kaj satanaj ridegoj, - la grincado de dentoj propra al la damnito, kiu stertoras en la mallumo de l' malbonoj, kiujn li mem for&#x11D;is - ree&#x125;is longe kaj dolore tra la kotaj stratoj, pro kio &#x15D;ajnis, ke kolektiva frenezo atakis la mizerajn malliberulojn, pliintensigante ties rabion &#x11D;is grado nevortigebla en homa lingvo!</p><p>Kaj tiaj ili restis... Kiel longe?... Ho kompatema Dio! Kiel longe?...</p><p>&#x11C;is ilia neimagebla stato de sinmortigintoj, de mortintoj- vivantoj, permesos anka&#x16D; al ili transloki&#x11D;on en malpli sinistran regionon...</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro II La Damnitoj</strong></p><p>Kiuj sin &#x135;etas en la memmortigon, tiuj ordinare esperas liberi&#x11D;i de malfeli&#x109;oj rigardataj kiel neelteneblaj, de suferoj kaj problemoj, kiujn ili opinias nesolveblaj pro la malvigleco de misedukita volo, ofte senkura&#x11D;i&#x11D;anta anta&#x16D; la honto pro senkreditigo a&#x16D; malhonoro, anta&#x16D; la humiligaj rimorsoj, kiuj makulas la konsciencon kiel sekvo de agoj plenumitaj ekster la le&#x11D;oj de Bono kaj Justeco.</p><p>Anka&#x16D; mi tiel pensis, malgra&#x16D; tiu a&#x16D;reolo de idealisto, kiun pro vanteco mi kredis glorkronanta al mi la frunton.</p><p>Sed mi trompi&#x11D;is, kaj luktoj senfine pli vivaj kaj krudaj atendis min en la tombo, por plenjuste skur&#x11D;i al mi la animon nekredantan kaj ribeleman.</p><p>Dum la unuaj horoj sekvantaj la brutala&#x135;on, kiun mi faris kontra&#x16D; mi, mi efektive perdis la memkonscion. Mia Spirito, krude perfortita, kvaza&#x16D; svenis posedita de abomena kolapso. La sentoj, la fakultoj eksterigantaj la racian "memon", paralizi&#x11D;is, kvaza&#x16D; nepriskribebla kataklismo disbatis la mondon. Sed super tiuj ruinoj regis forta konscio pri la prostracio, kiu falis sur mian esta&#x135;on. Estis kvaza&#x16D; tiu malbenita krako, kiu &#x11D;is hodia&#x16D; sinistre ree&#x125;as en miaj mensaj vibroj -, &#x109;iam, kiam, for&#x15D;ovante la vualojn de la memoro, kiel nun, mi revekas la abomenegindan pasintecon - dis&#x135;etus unu post alia la molekulojn, kiuj en mia esta&#x135;o konsistigis la Vivon!</p><p>La homa lingvo ankora&#x16D; ne bezonis elpensi vortojn sufi&#x109;e &#x11D;ustajn kaj kompreneblajn por difini la absolute neimageblajn impresojn, kiuj ekinfektas la "memon" de sinmortiginto, tuj en la unuaj horoj sekvantaj la malfeli&#x109;egan okaza&#x135;on. Tiuj impresoj levi&#x11D;as kaj pliintensi&#x11D;as, envolvi&#x11D;as en kompleksoj, radiki&#x11D;as kaj kristali&#x11D;as, en kresko esprimanta ian mensan kaj vibran staton, kian la homo ne povas kompreni, &#x109;ar &#x11D;i neatingeblas por la kreito, kiu dank' al Dio tenis sin for de tiu anormala&#x135;o. Kompreni kaj &#x11D;uste mezuri la intensecon de tiu tragedia surprizo povas nur la Spirito, kies fakultoj brulis en la bolado de sama doloro!</p><p>Dum tiuj unuaj horoj, kiuj per si mem bildigus la abismon, en kiun li sin &#x135;etis, se ili ne prezentus sole nur la preludon al la diabla simfonio, kiun li kontra&#x16D;vole devos interpreti pro la logikaj dispozicioj de la naturaj le&#x11D;oj, kiujn li rompis, la sinmortiginto, duonkonscia, en torpora stato, svenigita, sed, por lia pli granda turmento, ne tute senigita je siaj sensokapabloj, sentas sin dolore kontuzita, diserigita en siajn milionojn da psikaj filamentoj, kiujn violente trafis la kruela okaza&#x135;o. Paradoksoj kirli&#x11D;as &#x109;irka&#x16D; li, suferigante lian feblan perceptopovon per turmentegaj fajra&#x135;oj el konfuzaj sensacoj. Li perdi&#x11D;as en la vakuo... sin mem ne konscias... Sed li tamen teruri&#x11D;as, malkura&#x11D;i&#x11D;as, konscias la timegigan profundecon de la eraro, kontra&#x16D; kiu li albati&#x11D;is, deprimi&#x11D;as &#x109;e la pereiga certeco, ke li transpasis la limojn de al li permesitaj agoj, senorienti&#x11D;as, duonvidante, ke li iris tro malproksimen, trans la linion strekitan de la Prudento! Tio estas la psika tra&#x16D;matismo, la pereiga &#x15D;oko, kiu, lin dis&#x15D;irinte per siaj neeviteblaj tenajloj, postulos de li, por malpliintensi&#x11D;i, vojon plenan de dornoj kaj larmoj, jardekojn da severaj elprovoj, &#x11D;is li estos rekondukita al la normalaj vojoj de la progreso, interrompitaj pro tiu arbitra kaj kontra&#x16D;efika ago.</p><p>Iom post iom mi sentis, ke el la konfuzaj ombroj, en kiuj mi dronigis mian malfeli&#x109;an Spiriton post la falo de la karna korpo, relevi&#x11D;as la plej supera el la atributoj, kiuj la Dia Patro donis al la homoj kiuj tra la jarmiloj devos Lin respeguli la&#x16D; Lia bildo kaj simileco: - la Konscienco! la Memoro! la dia kapablo de pensado!</p><p>Mi sentis, ke mi glacii&#x11D;as de malvarmo, ja frostotremas! la &#x11D;ena impreso kvaza&#x16D; vestoj el glacio alglui&#x11D;us al mia korpo, ka&#x16D;zis al mi netakseblan maltrankvilon. Krom tio, mankis al mi la aero por la libera funkciado de la pulmoj, kio igis min kredi, ke, &#x109;ar mi deziris forkuri el la vivo, tio estas do la morto, kiu proksimi&#x11D;as kun sia sekvantaro el dis&#x15D;irantaj simptomoj.</p><p>Putraj, abomenaj odoroj krude na&#x16D;zis al mi la flarsenton, kaj akra, intensega, freneziga doloro subite atakis mian tutan korpon, loki&#x11D;ante aparte en la cerbo kaj radiante el la a&#x16D;da organo. Skuata de nepriskribeblaj kovulsioj de fizika doloro, mi almetis la manon al la dekstra orelo - la sango fluadis el la truo, kiun boris la pafa&#x135;o de la pulvarmilo, uzita por la menmortigo, makulante al mi la manojn, la vesta&#x135;ojn, la korpon... Sed mi nenion vidis. Ni rememoru, ke mia memmortigo rezultis el la ribelo, ke mi fari&#x11D;is blinda, kion mi rigardis kiel suferon superan al miaj fortoj, kiel maljustan punon de la naturo kontra&#x16D; miaj okuloj, kiuj ja bezonis vidi, por ke mi povu digne kaj noble perlabori la propran vivtenon.</p><p>Mi do ankora&#x16D; sentis min blinda, kaj, por pliintensigo de mia senorienti&#x11D;o, anka&#x16D; vundita, ne mortinta! &#x109;ar la vivo plu da&#x16D;ris en mi, kiel anta&#x16D; la sinmortigo!</p><p>Malgra&#x16D;vole mi komencis kolekti la pensojn. Mi retrospektis mian vivon &#x11D;is la infana&#x11D;o, ne preterlasante e&#x109; la dramon de la lasta akto, ekstra programero de mia ekskluziva respondeco. Sentante min viva, mi konsekvence konstatis, ke la vundo, kiun mi faris al mi mem, ser&#x109;ante la memmortigon, estis nesufi&#x109;a, kio ja pliakrigis tiujn jam tre grandajn suferojn, kiuj de anta&#x16D; longe turmentadis mian ekzistadon. Mi supozis min alfor&#x11D;ita al ia lito en hospitalo a&#x16D; en mia propra hejmo. Sed la neebleco rekoni la lokon, &#x109;ar mi tute ne povis vidi; la &#x109;agrenoj, kiuj min afliktadis, la &#x109;irka&#x16D;anta soleco, ekmetis min en profundan angoron, samtempe kiel sinistraj anta&#x16D;sentoj avertis min pri la konfirmo de senrevena efektiva&#x135;o. Mi krie vokis al miaj familianoj, al amikoj, kiujn mi sciis sufi&#x109;e korligitaj por helpi min en krizaj momentoj, sed da&#x16D;re kolerekscitis min la plej konsterna silento. Mi galhumore demandis pri flegistoj, kuracistoj, kiuj povus helpi min en la okazo, se mi, ne estante en mia domo, restus tenata en iu hospitalo; pri servistoj, &#x109;ambristoj, pri iu ajn, kiu povus helpi min, malfermante la fenestrojn de tiu &#x109;ambro, kiun mi supozis okupi, por ke la puraj aerfluoj revigligu al mi la pulmojn; kiu komplezus al mi per varmaj kovriloj, bruligus la kamenfajron por mildigi la froston, kiu rigidigis al mi la membrojn; kiu havigus kvietigilon por la doloroj turmentantaj mian organismon, kaj anka&#x16D; nutra&#x135;on kaj akvon, &#x109;ar mi malsatis kaj soifis!</p><p>Anstata&#x16D; la amikaj respondoj, kiujn mi tiel forte sopiris, kion post kelkaj horoj mia a&#x16D;dosento kun mirego distingis, tio estis surdiga vo&#x109;bruado, kiu, estante en la komenco svaga kaj malproksima, kvaza&#x16D; &#x11D;i reliefi&#x11D;us el premson&#x11D;o, iom post iom pliklari&#x11D;is &#x11D;is precizi&#x11D;i en konkludigaj detaloj. Tio estas sinistra &#x125;oro el multaj vo&#x109;oj, parolataj en interpu&#x15D;i&#x11D;a konfuzo, sen interligo, kiel okazus &#x109;e grupo da frenezuloj.</p><p>Sed tiuj vo&#x109;oj ne sin turnis unuj al aliaj, ne konversaciis. Ili blasfemis, plendis pri sennombraj malfeli&#x109;oj, lamentis, protestis, hurlis, kolerkriis, &#x11D;emis, stertoris, ploris senkonsole, elver&#x15D;ante ploron ja abomenan pro ties malespera tono; rabie petegis pri helpo kaj kompato! Teruregita, mi sentis, ke strangaj pu&#x15D;oj, kvaza&#x16D; nekontra&#x16D;stareblaj frostotremoj, transigis al mi abomenajn influojn, kiuj, venante de tiu tuta&#x135;o kaptata de la a&#x16D;dosento, estigis afinan fluon inter mia superekscitita esto kaj tiuj, kies vo&#x109;ojn mi distingis. Tiu &#x125;oro, izokrona, manifesti&#x11D;anta per rigora kadenco la&#x16D; siaj intervaloj, ka&#x16D;zis al mi tielan teruron, ke, kolektante &#x109;iujn fortojn disponeblajn en tiel aflikta situacio, mi ekmovi&#x11D;is, celante fori&#x11D;i de tie en alian lokon, en kiu mi ne plu a&#x16D;dus &#x11D;in.</p><p>Palpante en la mallumo, mi provis ekiri. Sed &#x15D;ajnis, ke potencaj radikoj alnajlis min al tiu malseka kaj glacia loko. Mi ne povis dekro&#x109;i&#x11D;i! Jes! Tio estis pezaj &#x109;enoj min senmovigantaj, plensukaj radikoj, kiuj, min kateninte al tiu stranga lito, neebligis al mi la deziratan fori&#x11D;on. Cetere, kiel forkuri, se mi estis vundita, konsumi&#x11D;anta pro internaj hemoragioj, kun sangomakulitaj vestoj, kaj ja blinda, efektive blinda?! Kiel min montri al la personoj en tiel abomena stato?!...</p><p>La malkura&#x11D;eco - tiu sama hidro, kiu logis min en tiun abismon, kie mi nun rabiis - ankora&#x16D; plilongigis siajn nesatigeblajn tentaklojn por senrimede kapti min. Ankora&#x16D; duan fojon mi forgesis, ke mi estas homo! ke necesas lukti por atingi la venkon, kiel ajn suferiga estos &#x11D;ia prezo! Mi do redukti&#x11D;is al la mizero de l' venkito! Kaj rigardante tiun situacion kiel nesolveblan, mi cedis al la larmoj por angorplene ploradi, ne sciante, kion provi por havigi al mi helpon. Sed dum mi ver&#x15D;adis abundajn larmojn, tiu frenezula &#x125;oro, restante &#x109;iam la sama, tragika, funebra, regula kiel horlo&#x11D;a pendolo, akompanis min per stranga similtoneco, altirante min kvaza&#x16D; &#x11D;i posedus magnetajn, nekonstra&#x16D;stareblajn afinecojn...</p><p>Mi persistis en la deziro ne plu a&#x16D;di la teruran sonon. Post obstinega penado, mi ekstaris. La strebadon tre malfaciligis mia frosti&#x11D;inta korpo kaj la muskoloj, kiuj stre&#x109;i&#x11D;is pro &#x11D;enerala rigidi&#x11D;o. Mi tamen ekstaris. Sed kiam mi &#x11D;in faris, jen &#x109;irka&#x16D;e haladzis la penetrema odoro de sango kaj interna&#x135;oj putrantaj, kio ka&#x16D;zis al mi &#x11D;isna&#x16D;zan abomenon. &#x11C;i venis &#x11D;uste de la loko kie mi dormis, kaj mi ne komprenis, kiel povis tiel malagrable odori la lito, en kiu mi ku&#x15D;is kaj kiu por mi estis tiu sama, kiu akceptis min en &#x109;iu nokto. Sed tamen, kiom multe da putraj odoroj min surprizis nun! Por iel klarigi al mi tiun strangan, afliktantan fakton, mi &#x11D;in atribuis al la vundo, kiun mi faris celante la memmortigon, al la sango, kiu fluadis makulante al mi la vestojn. Efektive! Mi trovis min kovrita per ia pasteca venensera&#x135;o, ia kvaza&#x16D;a abomeninda koto, el&#x15D;vitanta el mia propra korpo kaj &#x11D;ene sorbiganta mian vesta&#x135;on, &#x109;ar kun miro mi konstatis, ke mi portas ceremoniajn vestojn, malgra&#x16D; ke mi estis alfor&#x11D;ita al lito de doloro. Sed samtempe kiel mi prezentis al mi klarigojn, mi anka&#x16D; konfuzi&#x11D;is &#x109;e la demando, kiel tio povas fari&#x11D;i, &#x109;ar estis ne akcepteble, ke ia simpla vundo, e&#x109; tia kvanto da ver&#x15D;ita sango, povus elspiri tielan putran odoron kaj ke, &#x109;e tio, miaj amikoj kaj flegistoj malzorgus la necesan purigadon.</p><p>Mi maltrankvile palpis en la mallumo, celante trovi la kutime uzatan elirpordon, &#x109;ar &#x109;iuj forlasis min en tiel kriza horo. Sed en iu momento, mi stumblis sur rubamaso kaj instinkte alklinis min al la tero por esplori, kio tiel baras al mi la vojon. Tiam senrimeda frenezo subite potencis miajn fakultojn, kaj mi komencis kriadi kaj hurladi kiel rabia demono, respondante per same drama tono al tiu makabra simfonio, kies &#x125;ora blekado sen&#x109;ese trafis mian orelon la&#x16D; intermitoj de angora atendo!</p><p>Tiu amaso da ruboj estis nenio alia, ol la tero de tombofoso anta&#x16D; ne longe fermita!</p><p>Mi ne sciis, kiel mi, blinda, povas duonvidi, meze en la min envolvantaj ombroj, la &#x109;irka&#x16D;an medion!</p><p>Mi trovi&#x11D;is en tombejo! La tomboj, kun siaj malgajaj krucoj el blanka marmoro a&#x16D; nigra ligno apud impresaj figuroj de enpensi&#x11D;aj an&#x11D;eloj, vici&#x11D;is en la majesta senmoveco de la dramo, en kiu ili rolis.</p><p>La konfuzi&#x11D;o kreskis: - kial mi trovi&#x11D;is tie? Kiel mi venis, se pri tio mi konservas nenian memoron?... Kaj por kiu celo mi tien iris sola, vundita, dolorita, lacekonsumita?... Vere mi "provis" la memmortigon, sed...</p><p>Terura flustro, kvaza&#x16D; la konscienco, per neforpelebla averto, klarigus la memoron konsternitan de tiu senekzempla efektivo, tondre ree&#x125;is tra la alarmitaj interna&#x135;oj de mia esto:</p><p>"&#x108;u vi ne strebis al la memmortigo?... Jen vi havas &#x11D;in..."</p><p>Sed kiel do?... kiel tio povas esti... se mi ne mortis?!... &#x108;u mi ne sentas min viva?... Kial do mi restas sola, droninta en la funebra izoliteco de mortintejo?!...</p><p>Sed la senrimedaj faktoj trudi&#x11D;as tiel al la homoj, kiel al la Spiritoj, kun impona simpleco. Mi ankora&#x16D; ne venis al ia konkludo rilate miajn naivajn kaj patosajn demandojn, kaj jen mi vidas min, - mian propran figuron! - kvaza&#x16D; anta&#x16D; spegulo,<emphasis> mortinta, sternita en </emphasis><emphasis>&#x109;erko, </emphasis><emphasis>en plena putrado, sur la </emphasis><emphasis>fundo </emphasis><emphasis>de </emphasis><emphasis>tombofosa&#x135;o,</emphasis> &#x11D;uste tiu, sur kiu mi &#x135;us stumblis!</p><p>Mi forkuris terurigita, dezirante ka&#x15D;i min de anta&#x16D; mi mem, obsedita de la plej abomena hororo, dum tondraj ridegoj de uloj, kiujn mi ne sukcesis vidi, eksplodis malanta&#x16D; mi, samtempe kiel tiu sinistra &#x125;oro, ke ajn mi rifu&#x11D;is, da&#x16D;re persekutis miajn turmentatajn orelojn. Kiel ia frenezulo, kia mi efektive fari&#x11D;is, mi kuradis, kuradis, dum anta&#x16D; miaj blindaj okuloj bildi&#x11D;is la satana abomeneco de mia propra kadavro, putranta en la tombo, pastece tegita per grasa koto, kovrita de na&#x16D;zaspektaj vermoj, kiuj voreme luktadis por kontentigi en &#x11D;iaj pustuloj sian neestingeblan malsaton, transformante &#x11D;in en la plej abomenan kaj teruran putra&#x135;amason, kiun mi iam vidis!</p><p>Mi volis malaperi de anta&#x16D; mi mem, provante plenumi la agon, kiu min malfeli&#x109;igis, tio estas -<emphasis> mi mense reproduktis la tragikan scenon </emphasis><emphasis>de mia </emphasis><emphasis>memmortigo, kiel se mi duan fojon </emphasis><emphasis>ser&#x109;us </emphasis><emphasis>la morton, </emphasis><emphasis>por </emphasis><emphasis>malaperi en tiun regionon, kiun, pro </emphasis><emphasis>mia </emphasis><emphasis>nescio pri la transtombaj </emphasis><emphasis>reala&#x135;oj, </emphasis><emphasis>mi supozis la </emphasis><emphasis>eterna </emphasis><emphasis>forgeso!</emphasis> Sed estis nenio, kio povus malpliakrigi tiun kruelan vizion! &#x11C;i ja estis vera! Perfekta bildo de la efektiva&#x135;o, kiu refiguri&#x11D;is sur mia fizika- spirita organismo kaj kiu pro tio akompanis min &#x109;ie, kien ajn mi iris, persekutis miajn senlumajn retinojn, invadis miajn animajn, &#x15D;okta&#x16D;zitajn fakultojn, kaj trudi&#x11D;is al la blindeco de mia pekinta, Spirito, min senkompate turmentante!</p><p>Dum mia hastega forkuro, mi eniradis tra &#x109;iuj malfermitaj pordoj por ie min ka&#x15D;i. Sed mi estis &#x15D;tonpelata el &#x109;iu lo&#x11D;ejo, en kiu mi, en la kirlo de la min reganta frenezo, provis min &#x15D;irmi, ne povante distingi tiujn, kiuj traktis min kun tiela malrespekto.</p><p>Kaj mi erarvagis sur la stratoj, jen palpante, jen stumblante, &#x109;iam afliktita kaj persekutata, en tiu sama urbo kie oni min diigis kiel genion. Koncerne la okaza&#x135;ojn rilatajn al mia persono, mi a&#x16D;dis komentariojn elver&#x15D;itajn en formo de kritikoj mordantaj a&#x16D; nerespektaj, a&#x16D; penetritajn per sincera beda&#x16D;ro pro mia lamentata forpaso.</p><p>Mi revenis al mia domo, en kies &#x109;ambroj regis surpriza malordo &#x109;e la objektoj por mia pesona uzo, &#x109;e miaj libroj, manuskriptoj kaj notoj, jam ne trovataj en la kutimaj lokoj, kio tre kolerigis min. &#x15C;ajnis, ke &#x109;io disloki&#x11D;is! Mi trovis min fremda en mia propra domo! Ser&#x109;ante amikojn, parencojn, al kiuj mi korligi&#x11D;is, mi surprize konstatis ilian indiferentecon rilate al mia malfeli&#x109;ego, kio dolorige min &#x15D;okis kaj pligravigis mian ekscitecon. Mi do iradis al kuracistaj konsultejoj, provis enhospitali&#x11D;i, &#x109;ar mi suferis, febris, mensomalsanis, samtempe kiel ekstrema perturbostato turmentegis mian interna&#x135;on, metante min en beda&#x16D;rindan staton de humili&#x11D;o kaj aflikto.</p><p>Sed &#x109;ie, kien mi iris, mi sentis min senhelpa, oni neadis al mi atenton, malzorgaj kaj indiferentaj anta&#x16D; mia situacio. Vane el miaj lipoj eli&#x11D;is acidaj ripro&#x109;oj, kiujn mi mem akompanigis per la prezentado de mia stato kaj de miaj personaj kvalitoj, rigardataj de mia nekorektebla orgojlo kiel nerezisteble allogaj: - &#x109;iuj &#x15D;ajnis senatentaj al mia insista plendbabilo, ne konsentante al mi e&#x109; afablan rigardon!</p><p>Afliktita, malkvieta, freneza, baraktante en ondoj da malbona&#x16D;guraj &#x109;agrenoj, mi nenie trovis eblecon por ekvilibri&#x11D;i kaj tiel havigi al mi konsolon kaj mildigon! Mankis al mi io ne plu havebla, mi sentis min nekompleta! Mi perdis ion, kies manko lasis min en tiu stato de konsterniteco, kaj tiu perdita "io", parto de mi mem, altiradis min al la loko, kie &#x11D;i mem trovi&#x11D;is, per la nerezistebla forto de ia magneto; &#x11D;i vokis min al si trudeme, nekontra&#x16D;stareble! Kaj &#x11D;i efikis sur min kun tiela altirforto, tiu okaza&#x135;o estigis en mi tian malplenecon, tiel profunda estis la vere vitala aficeco min liganta al tiu "io", ke, neniel povante da&#x16D;re resti ie ajn, kien mi iris, mi returnis min al la terura loko, de kiu mi venis: - la tombejo!</p><p>Tiu "io", kies manko tiel forte frenezigis min, estis mia propra korpo - mia kadavro! - putranta en la mallumo de tombo![3]</p><p>Klininte min, &#x11D;emplorante, super la tombon, kiu entenis miajn mizerajn resta&#x135;ojn, mi tordi&#x11D;is en timegigaj konvulsioj de doloro kaj kolero, baraktante en krizoj de satana rabio, &#x109;ar mi komprenis, ke mi mortigis min, ke, kvankam enterigita, mi tamen plue vivas kaj multe, multe pli suferas ol anta&#x16D;e, supermezure, troe pli multe ol kiel anta&#x16D; la malkura&#x11D;a kaj senpripensa ago!</p><p>Dum &#x109;irka&#x16D; du monatoj mi vagis senkonsila kaj perpleksa, en stato de turmenta nekomprenado. &#x108;ar mi restis ligita al la karna porta&#x135;o, regis en mi &#x109;iuj nekontra&#x16D;stareblaj homfizikaj bezonoj, kaj tiu &#x109;agreno, kune kun la ceteraj &#x11D;enoj, kondukis min al konstantaj krizoj de malespero. Pu&#x15D;oj de ribelo kaj blasfemado, krizoj de rabio atakis min, kvaza&#x16D; la infero mem blovus sur min siajn pereigajn inspirojn, tiel kronante la malbonfarajn vibrojn, kiuj &#x109;irka&#x16D;volvis min per mallumo.</p><p>Malgra&#x16D; mia blindeco mi vidis, ke fantomoj, afliktitaj kaj plorantaj, vagas tra la aleoj de la sankta loko, kaj iafoje neimageblaj teruroj skuis al mi la vibran sistemon &#x11D;is tia grado, ke tio reduktis min al stranga svenstato, kvaza&#x16D; miaj animaj fakultoj malvigli&#x11D;is, perdinte la forton por da&#x16D;re vibradi!</p><p>Malesperigita anta&#x16D; tiu eksterordinara problemo, mi &#x109;iam pli kaj pli nutradis la deziron formalaperi, forkuri de anta&#x16D; mi mem, por ne plu fari al mi demandojn ne havante lucidecon por al ili respondi, &#x109;ar mi ja ne kapablis rezoni, ke la fizika- materia korpo, formita el la putrema surtera &#x15D;limo, vere pereis pro la memmortigo, kaj ke kion mi konfuze prenis por &#x11D;i, dank' al la stre&#x109;a ligiteco, per kiu ilin kunigis la naturaj le&#x11D;oj de afineco, tute nenuligeblaj por la memmortigo, tio estis la fizika-spirita korpo, nedetruebla kaj nemortema, vivanta kaj duonmateria organismo anta&#x16D;destinita por noblaj celoj, por glora estonteco en la kadro de senfina progresado, trezorejo, en kiu estas gardataj, kvaza&#x16D; la kofro entenanta valora&#x135;ojn, miaj sentoj kaj agoj, miaj pensoj kaj faroj, &#x109;ar tiu spirita korpo ja estas envolva&#x135;o de la sublima fajrero viviganta la homon, nome la Animo! eterna kaj senmorta kiel Tiu, kiu &#x11D;in kreis el Si Mem!</p><p>Foje, dum mi palpe iris kaj reiris la&#x16D; la stratoj nerekonebla por amikoj kaj admirantoj, kompatinda blindulo suferanta en la transtombo la humiligan malho no ron pro sinmortigo; mizerulo en la spirita socio, malsatege baraktanta en ekstrema senhaveco de Lumo; afliktita, erarvaganta fantomo, sen ia hejmo, sen ia &#x15D;irmejo en la vastega, senlima mondo de la Spiritoj; elmetita al abomenaj dan&#x11D;eroj, &#x109;ar &#x109;i tiuj ekzistas anka&#x16D; inter la elkarni&#x11D;intoj; persekutata de malicegaj esta&#x135;oj, banditoj de la nevidebla mondo, kiuj amas surprizi, per abomenaj embuskoj, estulojn travivantajn la saman doloran situacion kiel mi, por fari ilin siaj sklavoj kaj per ili plimultigi la hordojn de obsedantaj Spiritoj, kiuj turmentas la surterajn sociojn kaj ruinigas la homojn, ilin subigante al la plej hontindaj tentoj pere de fatala influado - &#x109;e stratangulo mi renkontis ian amason da &#x109;irka&#x16D; ducent individuoj de amba&#x16D; seksoj. Estis nokto. Almena&#x16D; mi tiel supozis, &#x109;ar la mallumo &#x109;iam ankora&#x16D; envolvis min, kvankam &#x109;ion, kion mi nun rakontas, mi vidus pli &#x11D;uste per la sensado, ol per la vidorgano mem. Cetere, mi rigardis min blinda, ne povante &#x11D;is tiam klarigi kiel mi, kvankam senigita je tiu netaksebla senso, tamen kapablis vidi tiom multe da honteginda&#x135;oj kaj ja ne kapablis e&#x109; distingi la sunlumon kaj la &#x109;ielbluon!</p><p>Tiu amaso estis la sama koncertanta tiun sinistran &#x125;oron, kiu min teruregis, kaj mi &#x11D;in rekonis pro tio, ke en la momento de nia renkonto, &#x11D;i komencis furioze hurli, &#x135;etante al la &#x109;ielo tiajn blasfemojn, kompare kun kiuj la miaj estis nuraj &#x15D;ercoj!</p><p>Mi provis reiri, ka&#x15D;i min, timegante fari&#x11D;i konata al &#x11D;i. Sed &#x109;ar &#x11D;i mar&#x15D;is en direkto kontra&#x16D;a al la mia, tuj &#x11D;i min envolvis, miksante min en sian tuta&#x135;on por fine sorbi min tutan en siajn ondojn!</p><p>Mi estis malgra&#x16D;vole turnopelata, pu&#x15D;ata, trenata, kaj tiel multenombra estis tiu amaso ke mi tute perdi&#x11D;is en &#x11D;iaj faldoj. Nur pri io mi certis, &#x109;ar &#x11D;uste tion mi a&#x16D;dis el la &#x109;irka&#x16D;a blekado: nin &#x109;iujn gardis soldatoj, eskortantaj la amason, &#x135;us kaptitan! &#x108;iumomente novaj erarvagantoj, unu post alia, alkolekti&#x11D;is al la amaso, de kiu ili, same kiel mi, ne plu povis aparti&#x11D;i. &#x15C;ajnis, kvaza&#x16D; senmanka ta&#x109;mento da rajdantaj militistoj eskorte kondukas nin al malliberejo. A&#x16D;di&#x11D;is la piedfrapado de la &#x109;evaloj sur la strataj slaboj, kaj akrepintaj lancoj brilis en la mallumo, inspirante timon.</p><p>Kredante min objekto de perforta&#x135;o, mi protestis kontra&#x16D; &#x11D;i. La&#x16D;vo&#x109;e kriegante, ke mi ne estas ia krimulo, mi konigis min per citado de miaj titoloj kaj kvalitoj. Sed se la rajdantoj a&#x16D;dis min, ili tamen ne degnis respondi. Silentaj, mutaj, rekte sidantaj, ili rajdis sur siaj bestoj, tenante nin enfermitaj en netranspasebla rondo! En la fronto, trabatante vojon en la mallumo, la estro tenis bastonon, &#x109;e kies supro flirtis malgranda flago, sur kiu ni duonvidis ian skribon, sed la ombroj estis tiel densaj, ke ni ne povus &#x11D;in legi, e&#x109; se la nin vipanta malespero konsentus halton por la manifesti&#x11D;o de unu tia deziro.</p><p>Longa estis la irado, dum kiu tran&#x109;a frosto glaciigis nin. Miajn larmojn kaj kriojn de doloro kaj malespero mi miksis kun la terurega &#x125;oro, tiel kunludante la monstran simfonion el blasfemoj kaj lamentoj. Ni anta&#x16D;sente konsciis, ke ni estas severe gardataj, ke ni neniam povos eskapi! Ne sukcesante eltiri e&#x109; unu solan monosilabon el niaj kondukantoj, ni mar&#x15D;is, malrapide pelate, &#x11D;is ni fine komencis penigan vojon tra profunda valo, dum kiu ni devis iri po du en vico, kaj per la sama aran&#x11D;o anka&#x16D; iris niaj gardistoj.</p><p>Kavernoj, &#x109;iuj numeritaj, ekaperis amba&#x16D;flanke de la stratoj, kiuj &#x15D;ajnis pli &#x11D;uste mallar&#x11D;aj trapasejoj inter krutaj, ombroplenaj montoj. Temis ver&#x15D;ajne pri ia stranga "vila&#x11D;o", ia "urbo", kie la lo&#x11D;ejoj estis kavernoj pro la mizero de ties lo&#x11D;antoj, kiuj ne posedus suficajn rimedojn por fari ilin pli agrablaj kaj komforte lo&#x11D;eblaj. Sed tia estis la reala&#x135;o nome, ke &#x109;io ankora&#x16D; restis farota en tiu loko, kiu ja &#x11D;uste bildigis la sidejon de la Malfeli&#x109;o! Anstata&#x16D; grundo, oni nur distingis &#x15D;tonojn, kotejojn a&#x16D; mar&#x109;ojn, ombrojn, pluvegojn... Sub la ardego de la febro, kiu ekscitis mian malfeli&#x109;on, mi e&#x109; pensis, ke, se tia loko ne estas malgranda regiono de la Luno, certe tie ekzistas lokoj tre similaj...</p><p>Oni internigis nin &#x109;iam pli kaj pli funden en tiun abismon... kaj ni iradis, pluen, pluen... &#x11D;is fine, en la mezo de vasta placo mar&#x109;aspekte inundita, la rajdantoj haltis. &#x108;e tio, anka&#x16D; haltis la amaso.</p><p>Meze en la subite ekreganta silento, jen la soldataro turnis sin en la kontra&#x16D;a direkto por retiri&#x11D;i.</p><p>Efektive! Ni vidis, ke &#x109;iuj, unu post alia, forrajdis en la serpentajn kurbi&#x11D;ojn de la kotplenaj vojetoj, nin tie forlasante.</p><p>Konsternitaj kaj timoplenaj, ni postkuris ilin, deziregante anka&#x16D; fori&#x11D;i. Sed vana estis nia peno! La stratetoj, la kavernoj, kaj la mar&#x109;oj sinsekve aperis, unu post alia, miksi&#x11D;e formante ian labirinton, en kiu ni vojeraris, &#x109;ar kien ajn ni nin direktis, &#x109;iam ni trafis la saman scenejon, la saman fizikan konturon. Neimagebla teruro ekposedis la strangan hordon. Miaflanke, mi ne povis e&#x109; pripensi a&#x16D; prikalkuli por ser&#x109;ado de ia tuja solvo. Mi havis la senton, kvaza&#x16D; min envolvas la tentakloj de terura premson&#x11D;o. Kaj ju pli da penoj mi faradis por trovi racian klarigon pri la okaza&#x135;oj, des malpli mi &#x109;i tiujn komprenis, des pli humiligita mi min rigardis &#x109;e tiu premeganta konsterni&#x11D;o!</p><p>Miaj kunuloj estis hidaspektaj, kiaj same montri&#x11D;is la ceteraj malfeli&#x109;uloj, kiujn ni renkontis en tiu malbenita valo kaj kiuj nin akceptis kun samaj larmoj kaj stertoroj, kiel la niaj. Malbelaj, vidi&#x11D;ante hororalarmitajn fizionomiojn; palegaj, kripligitaj de la intensa suferado; kun dista&#x16D;zitaj vestoj kaj neimageble tragika aspekto, ilin ne rekonus e&#x109; tiuj, kiuj ilin amas kaj al kiuj ili ja inspirus na&#x16D;zabomenon! La normala homo ne kapablas, ne falinte en la kaptilojn de l' frenezo, taksi kion mi eksuferis, de kiam mi konvinki&#x11D;is, ke tio, kion mi vidas ne estas son&#x11D;o, ia inkubo ka&#x16D;zita de la beda&#x16D;rinda frenezo de l' ebrieco! Ne! Mi ne estis alkoholmaniulo, ke mi lasus min kapti de la ungegoj de tiel perversa delito! &#x11C;i ja ne estis son&#x11D;o, inkubo kreanta en mia menso, koruptita de mal&#x109;astado, tiun bildon, kiu anta&#x16D; miaj okuloj, alarm&#x15D;okitaj de tiel infera surprizo, montri&#x11D;is kiel la plej turmenta reala&#x135;o, kiun povus elpensi la infero mem - reala&#x135;o ja kruela, konsterna, abomena! - kreita de legio da damnitaj sinmortigintoj, kies malliberigo en medio konforma al ilia krize grava stato signifis anta&#x16D;zorgan protekton kaj karitaton al la homa gento, kiu ne elportus, sen grandaj perturboj kaj malfeli&#x109;egoj, la enmiksi&#x11D;on de tiaj mizeruloj en ilian &#x109;iutagan vivon![4]</p><p>Jes! Prezentu al vi multnombran aron da misformaj estuloj - viroj kaj virinoj - karakterizitan de ties halucinoj, respondaj al intimaj problemoj; ke &#x109;iuj surhavas vestojn kvaza&#x16D; pastece sorbigitajn de la tomba &#x15D;limo, vidigante dolordifektitajn viza&#x11D;ojn, sur kiuj stampi&#x11D;is la stigmatoj de akregaj suferoj! Imagu lokon, vila&#x11D;on envolvitan en densaj ombrovualoj, frostan kaj aersufokan, kie amasi&#x11D;us, trafitaj de memmortigo, transtombaj estuloj, portantaj sur si la malhonoran makulon de la speco de morto, kiun ili elektis, celante trompi la Dian Le&#x11D;on - kiu al ili ja konsentis la korpan vivon kiel altvaloran rimedon de progreso, netakseblan instrumenton por elpago de gravaj kulpoj de la pasinteco!</p><p>Ja tiel aspektis la amaso, kiun miaj teruritaj okuloj vidis en mallumo ta&#x16D;ga por tia timegiga speco de percepto. Cetere, mi forgesis, en la frenezo de la min karakterizanta orgojlo, ke anka&#x16D; mi apartenas al tiel abomenega tuta&#x135;o, ke mi same estas malbelega halucini&#x11D;into, &#x15D;limtegita stigmatulo!</p><p>&#x108;i tie kaj tie mi vidis unujn, kiuj de tempo al tempo eksterigis, per konvulsiaj movoj, la angorojn de la pendumo, penegante per instinktaj, emociegaj gestoj, liberigi sian kolon, violkolore &#x15D;velintan, de &#x109;ifonaj &#x15D;nuroj a&#x16D; tola&#x135;oj, kiuj reflekti&#x11D;is en la perispirito dank' al la malharmoniaj vibradoj de la menso, da&#x16D;re nin turmentantaj! Kaj aliajn, irantajn kaj reirantajn, kiel frenezuloj, en miregigaj kuroj, la&#x16D;te petegantajn pri helpo per tondaj kriegoj, &#x109;ar ili &#x109;iumomente sentis sin envolvitaj en flamoj kaj timegis anta&#x16D; tiu fajro, kiu, forkonsuminte al ili la fizikan korpon, de nun sen&#x109;ese brulas en la duonmateria sentivo de la perispirito! Mi rimarkis, ke &#x109;i tiuj plejparte estas virinoj.</p><p>Jen aperadis aliaj kun la brusto, a&#x16D; la orelo, a&#x16D; la gor&#x11D;o sangokovritaj. Ho tiu sango, sen&#x15D;an&#x11D;e, konstante fluanta, kiun nenio kapablus forvi&#x15D;i de la subtila strukturo de la perispirito, krom la ela&#x109;eta, ripara reenkarni&#x11D;o! Tiuj malfeli&#x109;uloj, krom esti atakataj de multspecaj mizeroj, anka&#x16D; konstante maltrankvili&#x11D;is de la obseda provo haltigi la sango-&#x15D;prucadon, jen per la manoj, jen per la vestoj a&#x16D; per ia ajn rimedo, kiun ili supozis je sia dispono, sed ili neniam sukcesis, &#x109;ar tio estis ia beda&#x16D;rinda mensa stato, ilin &#x11D;enanta kaj impresanta &#x11D;is malespero! La &#x109;eesto de tiaj mizeruloj impresis &#x11D;isfreneze pro la neimagebla drameco de tiuj izokronaj, sen&#x15D;an&#x11D;aj gestoj, kiujn ili malgra&#x16D;vole devis plenumadi. Kaj ankora&#x16D; aliaj, sufoki&#x11D;antaj en la barbara asfiksio de l' dronado, baraktantaj en furioza angoro ser&#x109;e de ia helpo, simile al tio, kio okazis en ilia ekstrema horo kaj kion ili registris en siaj mensoj; englutantaj akvon per seninterrompaj, lacegigaj plengor&#x11D;oj, en senfina ripetado de scenoj de sova&#x11D;a agonio, kiujn la homaj okuloj ne kapablus vidi sen vuali&#x11D;i de l' frenezo!</p><p>Sed estis ankora&#x16D; pli!... Kaj la leganto pardonu mian memoron pri tiuj detaloj, eble seninteresaj por lia literatura bongusto sed certe utilaj kiel averto por lia ver&#x15D;ajne senbrida karaktero, devigita travivi la malfacila&#x135;ojn de jarcento, dum kiu la terura "morbus"[5] de la memmortigo fari&#x11D;is endemia. Cetere, mi ne intencas prezenti beletra&#x135;on por delekto de gusto kaj inklino artismaj. Mi nur plenumas sanktan devon, provante min turni al tiuj, kiuj suferas, por al ili malka&#x15D;i la veron pri tiu abismo, kiu, per malicaj logoj, jam ruinigis multe da nekredemaj animoj meze en tiuj &#x109;agrenoj komune trafantaj &#x109;iun homon dum la vivo!</p><p>Sed tre proksime al la loko, en kiu mi enfermi&#x11D;is por rifu&#x11D;i de la abomena hordo, distingi&#x11D;is, pro sia impresa malbeleco, dekkelke da malfeli&#x109;uloj, kiuj ser&#x109;is la "eternan forgeson" sin &#x135;etante sub la radojn de vagonaro. Kun siaj perispiritoj misforme kripligitaj, ili montri&#x11D;is kiel la armaturo de monstra aberacio, vestitaj per flugetantaj &#x109;ifona&#x135;oj kaj kovritaj per sangaj, konfuze distran&#x109;itaj cikatroj, ia intermiksa&#x135;o el kontuzvundoj, unuj sur la aliaj, kvaza&#x16D; fotografe fiksi&#x11D;is sur tiu subtila, impresebla plako, nome la perispirito, tiu beda&#x16D;rinda stato, al kiu la memmortigo reduktis ilian karnan envolva&#x135;on - tiun templon, ho mia Dio, pri kiu la Dia Majstro admonas, ke ni &#x11D;in prizorgu kiel altvaloran, efikan instrumenton destinitan por helpi nin dum nia mar&#x15D;o rekte al la gloraj spiritaj konkeroj! Frenezigitaj de intensega suferado, poseditaj de la plej ekstrema aflikto, kiu povas trafi la dioriginan animon, montrantaj al la timigitaj okuloj de observanto tion, kion plej tragikan, plej emocian kaj hororan entenas la malsuperaj regionoj de la Nevidebla Mondo, tiuj malfeli&#x109;eguloj hurladis per tiel impresa kaj drameca plorlamentado, ke ili tuj konta&#x11D;is, per sia malsaniga influado, kiun ajn ili renkontus sur sia vojo; kaj &#x109;i tiu tuj ekinfekti&#x11D;us de la nekonsolebla, ilin reganta frenezo... &#x109;ar tiu terura speco de sinmortigo, unu el la plej beda&#x16D;rindaj priskribitaj en tiu &#x109;i verko, tiel profunde kaj violente skuis ilian nervan strukturon kaj ceterajn sentivojn de la perispirita korpo, - similajn al tiu, kiu tra&#x16D;matis la tuton, paralizante, pro la brutaleco de la ago, e&#x109; la intelektajn fakultojn - ke &#x11D;uste pro tio, la intelekto mem ne kapablis orienti&#x11D;is, disdividita kaj konfuzita meze en la &#x125;aoso, kiu formi&#x11D;is &#x109;irka&#x16D; &#x11D;i!</p><p>"saturita" de tiu terura momento, sen&#x109;ese &#x11D;in reproduktis, vidigante al la afinaj kunuloj siajn abomenindajn rememorojn![6]Torentaj riveroj kaj e&#x109; longaj etenda&#x135;oj de la oceano ekaperis subite meze de tiuj ombraj vojetoj: - tio estis dekkelke da damnitoj, kiuj pasis, frenezi&#x11D;intaj, elmontrante scenojn de dronado, &#x109;ar iliaj ardegantaj mensoj trenis kun si la tragikan memoron pri la sin&#x135;eto en la akvon!... Viroj kaj virinoj iradis senesperaj: unuj sangokovritaj, aliaj konvulsie tordi&#x11D;antaj sub la torturaj doloroj de venenigo kaj, kio estis pli &#x15D;oka, vidigantaj la refigura&#x135;on de siaj interna&#x135;oj, koroditaj de la englutita tokson; kaj ankora&#x16D; aliaj, kiuj brulante kaj kriegante pri helpo en frenezaj kuregoj, komunikis pli grandan panikon al siaj malfeli&#x109;kamaradoj, kiuj timis brulvundi&#x11D;i de ilia kontakto - &#x109;iujn ja posedis kolektiva frenezo! Kaj, kompletige al la profundeco kaj intenseco de tiuj neimageblaj turmentoj - la moralaj &#x109;agrenoj; rimorsoj, sopirado al la amataj karuloj, pri kiuj oni havis nenian sciigon, la samaj &#x109;agrenoj, kiuj ka&#x16D;zis nian malesperon kaj ankora&#x16D; persiste afliktis nin!... kaj la fizikaj-materialaj &#x109;agrenoj; - malsato, malvarmo, soifo, la ordinaraj, fiziologiaj bezonoj, turmentaj, kolerekscitaj, senesperigaj! laceco, deprima maldormo, malvigleco, sveno! Trudaj bezonoj, &#x109;iaspecaj &#x11D;enoj, nesolveble deriantaj &#x109;ian eblon de mildigo - ho, la insida kaj neevitebla vido de la putranta kadavro, ties na&#x16D;zegaj fetoroj, la ree&#x125;a efiko, en la ekscitita menso, de la vermoj konsumantaj la karnan &#x15D;limon, kio igis la malfeli&#x109;egan turmentaton supozi, ke anka&#x16D; lin atakas la putrado!</p><p>Kaj kurioza afero: &#x109;iu, el tiu skorio, trenis, pendantajn de si, fragmentojn de ia fosforeska, luma &#x15D;nuro, kiu kvaza&#x16D; &#x15D;irrompita, violente tran&#x109;ita, dis&#x15D;pruce splitigis, simile al kompakta elektra kablo kun rompitaj fadenoj, elver&#x15D;ante fluida&#x135;ojn, kiuj devus resti kunigitaj por difinita celo. Nu, tiu detalo, &#x15D;ajne sensignifa, havis fundamentan gravecon, &#x109;ar &#x11D;uste en &#x11D;i ku&#x15D;as la ka&#x16D;zo de la perturboj regantaj la sinmortiginton. Nun ni scias, ke tiu fluidec-magneta &#x15D;nuro, kiu ligas la animon al ties karna envolva&#x135;o kaj al &#x109;i tiu komunikas la vivon, atingos la ta&#x16D;gajn kondi&#x109;ojn por malligi&#x11D;i de la korpo nur okaze de la natura morto, kiam tio fari&#x11D;os nature, senrompe, ne perforte. Sed &#x109;e la sinmortigo, ja pro tran&#x109;o, do ne malligi&#x11D;o, pro kruda el&#x15D;iro, rompo, dum &#x11D;i ankora&#x16D; konservas sian tutan fluidecan kaj magnetan forton, &#x11D;i estigos grandan parton, se ne &#x109;iujn &#x109;i tie priskribitajn perturbojn, &#x109;ar ankora&#x16D; ne estingi&#x11D;is la provizo da magnetaj fortoj subtenantaj vitalan strukturon destinitan al ekzistado, kiu en multaj okazoj devus longe da&#x16D;ri, kio igas la sinmortiginto senti sin ia "mortinto-vivanto", la&#x16D; la plej esprimiva signifo de &#x109;i tiu vorto. Sed kiam ni unuafoje &#x11D;in rimarkis, ni ne konis tiun naturan fakton, kiun ni rigardis kiel plian motivon por konfuzo kaj teruro.</p><p>Tia beda&#x16D;rinda stato, por ties kompreno la homo ne disponas adekvatajn vortojn nek bildojn, da&#x16D;ras &#x11D;is el&#x109;erpi&#x11D;os la rezervoj de vitalaj kaj magnetaj fortoj, kio varias la&#x16D; &#x109;ies grado de vivipoveco. La individua karaktero mem kontribuas por la plilongigo de tiu delikata stato en la okazo, kiam la turmentato estas pli a&#x16D; malpli cedema al la allogoj, krudaj kaj malsuperaj, de la sensoj. Temas ja pri ia komplekso, kiun nur la tempo, kun la helpo de longa serio da suferoj, sukcesos korekti.</p><p>kvaza&#x16D; sveninta. Mi kaj multaj aliaj samsortanoj de mia grupo estis lacekonsumitaj, nekapablaj por plua rezistado al tiel senesperiga situacio. Ur&#x11D;a bezono de ripozo nin ofte svenigis, devigante nin rifu&#x11D;i en niaj malkomfortaj kavernoj.</p><p>Sed e&#x109; ne dudek kvar horoj pasis, depost kiam min trafis tiu nova stato, kaj jen ankora&#x16D;foje ekagitis min la murmuro de tiu sama "vagonaro", jam aperinta en la Valo en aliaj okazoj.</p><p>Mi kaj kvar kamaradoj, portugaloj kiel mi, havis kiel lo&#x11D;ejon la saman kavernon, kaj en la da&#x16D;ro de nia longa, kune travivita turmento, ni fari&#x11D;is nedisigeblaj kompanoj por la kuna suferado en tiu komuna dolorrifu&#x11D;ejo. El &#x109;iuj, unu tamen tre incitadis nin pro la portado, malgra&#x16D; la premiteco de la situacio, de konstante surmetita monoklo, de bone tajlita frako kaj respektiva orkapa bastono, kolekto kiu, la&#x16D; mia ne&#x16D;rastenia kaj impertinenta opinio, faris lin pedanta kaj malsimpatia en loko kie oni vivis turmentata de fetoro kaj putrado kaj kie niaj vestoj montri&#x11D;is kvaza&#x16D; pastece sorbigitaj de strangaj, grasegaj substancoj, ja mensaj refigura&#x135;oj de la putra&#x135;oj formi&#x11D;intaj sur niaj karnaj envolva&#x135;oj. Sed mi forgesis, ke anka&#x16D; mi &#x109;iam ankora&#x16D; portadis nazumon kun ties kordoneto, redingoton por la ceremoniaj tagoj, abundajn, kombitajn lipharojn... Mi konfesas, ke tiam, malgra&#x16D; la longa kuvivado, mi ankora&#x16D; ne sciis iliajn nomojn. En la Sinistra Valo la malfeli&#x109;o estas tro arda, ke la tiea malliberulo zorgu pri aliula identeco...</p><p>La konata murmuro &#x109;iam pli kaj pli alproksimi&#x11D;is...</p><p>Ni haste eliris sur la straton... Vojetoj kaj placoj kiel anta&#x16D;e plini&#x11D;is per damnitoj, samtempe kiel tiuj samaj angoraj kriegoj por helpo e&#x125;i&#x11D;is tra la ombroplenaj deklivoj, celante altiri la atenton de tiuj venantaj por la kutima inspektado...</p><p>Kaj jen, meze en la peznebula ombra atmosfero, ekaperis la blankaj veturiloj, trarompante la mallumon per potencaj lum&#x135;etiloj.</p><p>La karavana vagonaro haltis sur la kotplena placo kaj el &#x11D;i eliris ta&#x109;mento da lancistoj, tuj poste eli&#x11D;is sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj &#x15D;ajnis flegistoj, krom la ekspediciestro, kiu, kiel ni anta&#x16D;e klarigis, distingi&#x11D;is per tio, ke li portis hindajn turbanon kaj tunikon.</p><p>Silentaj kaj diskretaj, ili komencis la rekonadon de la helpotoj. Tiu sama a&#x16D;stera vo&#x109;o, kiu, same kiel en la anta&#x16D;aj okazoj, &#x15D;ajne vibradis en la aero, pacience vokadis la forkondukotojn, kiu, a&#x16D;dinte siajn proprajn nomojn, sin mem prezentis.</p><p>Sed estis aliaj, kies ne &#x11D;ustatempa prezenti&#x11D;o trudis al la helpistoj la bezonon ilin ser&#x109;adi. &#x108;e tiu okazo, la stranga vo&#x109;o indikis la &#x11D;ustan lokon, kie trovi&#x11D;is tiuj mizeruloj, per jenaj simplaj klarigoj.</p><p>&#x15C;irmejo numero tia... Strato tia:...</p><p>A&#x16D;, la&#x16D; la cirkonstanco:</p><p>- Demenci&#x11D;inta... Senkonscia... Ne trovebla en la &#x15D;irmejo... Erarvaganta en tia strato... Li ne respondos nomvokon... Rekonebla per tia a&#x16D; tia aparta&#x135;o...</p><p>Ver&#x15D;ajne iu, de tre malproksime, celturnis potencajn teleskopojn al niaj mizeraj lo&#x11D;ejoj, por tiel liveri al la laborema ekspedicio detalajn informojn pri la okazanta&#x135;oj...</p><p>La laboristoj de la Frateco, post konsultado sur mapo, rapidis al la indikita loko kaj de tie elkondukis la vokitojn, unujn en siaj komplezemaj brakoj, aliajn en brankardoj...</p><p>Subite eksonis en la drameca atmosfero de tiu infero, en kiu mi multe suferadis, tondre e&#x125;i&#x11D;ante tra la plej profundaj anguloj de mia esta&#x135;o, mia nomo, vokata por la liberi&#x11D;o! Tuj poste a&#x16D;di&#x11D;is la nomoj de tiuj kvar kamaradoj, kiuj trovi&#x11D;is kun mi en la placo. Nur tiam mi eksciis iliajn nomojn kaj ili la mian.</p><p>Kvaza&#x16D; per nevidata, potenca la&#x16D;tparolilo, la malproksima vo&#x109;o precizigis:</p><p>&#x15C;irmejo numero 36 de la strato numero 48 - Atentu!... &#x15C;irmejo numero 36 - Eniri en la sukurvagonaron - Atentu!... Belarmino de Queiroz e Souza - Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra - Johano d' Azevedo - Mario Sobral - Eniru en la vagonaron... [7]</p><p>Kun larmoj de nesprimebla emocio mi suriris la malgrandajn &#x15D;tupojn de la platformo, kiun al mi montris &#x11D;entila kaj pacienca flegisto, dum la soldatoj garde &#x109;irka&#x16D;is min kaj miajn kvar kamaradojn, por eviti, ke la ankora&#x16D; tie restantaj malfeli&#x109;eguloj supreniru kun ni a&#x16D; nin kuntrenu en sian tumulton, tiel estigante konfuzon, kiu ja prokrastus la revenon de la ekspedicio.</p><p>Mi eniris. Tio estis lar&#x11D;aj, oportunaj, komfortaj &#x109;aroj, kies nekomunaj sofoj, kvaza&#x16D; remburitaj per blanka ermeno, havis la dorson turnitan al la ventolaperturoj, kiuj similis la lukojn de la modernaj aviadiloj. En la mezo staris kvar samformaj sofoj, en kiuj sin komfortigis kvar flegistoj, kaj &#x109;io signis, ke ili tie restas por gardi nin.</p><p>&#x108;e la enirpordoj legeblis tiu skribo jam anta&#x16D;e vidita sur la flago portata de la ta&#x109;mentestro:</p><p><strong/></p><p><strong>Legio de la Servantoj de Maria</strong></p><p>Post nelonge, tute elplenumi&#x11D;is la tasko de la abnegaciemaj legianoj. En la interno a&#x16D;di&#x11D;is la obtuza tintado de sonorileto, sekvita de rapida peno por levado de alirpontoj kaj envagoni&#x11D;o de la laboristoj. Almena&#x16D; tia estis la imagserio, kiun mi konceptis en la menso...</p><p>La stranga vagonaro ekmovi&#x11D;is, sen ke ia ruli&#x11D;o a&#x16D; la plej eta balanci&#x11D;o impresus nian sensaron. Sed ni ne povis reteni niajn larmojn, a&#x16D;dante la senesperan, furiozan kriegadon de la malfeli&#x109;uloj, kiuj tie devis resti tial, ke ili ankora&#x16D; ne sufi&#x109;e senmaterii&#x11D;is por transi&#x11D;i en malpli densajn regionojn de la nevidebla mondo.</p><p>Sinjorinoj akompanis nin kaj nin prizorgis dum la voja&#x11D;o. Per dol&#x109;aj paroloj ili invitis nin al ripozo, certigante al ni sian solidarecon. Ili plenzorge komfortigis nin sur la kusenoj de la sofoj, kvaza&#x16D; sindonaj, bonkoraj fratinoj de la Bon-farado...</p><p>La veturilo fori&#x11D;is... Iom post iom la griza nebulo aerdisi&#x11D;adis anta&#x16D; niaj okuloj, turmentataj dum longaj jaroj de la plej dolora el la blindecoj: tiu de la kulpa konscienco!</p><p>La veturo plirapidi&#x11D;is... Tiu nebulo el ombroj perdi&#x11D;is en la fora posto kvaza&#x16D; horora inkubo, kiu &#x109;esi&#x11D;us &#x109;e la fino de malbona dormo... Nun la vojoj estis lar&#x11D;aj, rektaj &#x11D;is perdi&#x11D;o el la vido... La atmosfero fari&#x11D;is blanka kiel ne&#x11D;o... Fekundaj ventoj blovadis, gajigante la aeron...</p><p>Ho Dio Kompatema!... Ni ja forlasis la Sinistran Valon!... Tie &#x11D;i restis, malaperinta en la mallumo de la abomeneco!... Tie &#x11D;i restis, inkrustita en la nevideblaj abismoj kreitaj de la homaj pekoj, por turmentado de la animo, kiu forgesis sian Dion kaj Kreinton!</p><p>Kortu&#x15D;ita kaj timenta, mi tiam povis altigi la penson al la Senmorta Fonto de la Eterna Bono, por humile danki la grandan ricevitan favoron!</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro III En la Hospitalo "Maria el Nazareto"</strong></p><p>Post kelkatempa veturado, dum kiu ni havis la impreson, ke ni trairas grandajn distancojn, jen oni malfermis la persienojn, tiel ebligante al ni distingi, &#x109;e la ankora&#x16D; malproksima horizonto, severan tuta&#x135;on el fortikigitaj muregoj, &#x109;e kiuj alte staris peza fortika&#x135;o turdanta respekton kaj timon en la &#x109;irka&#x16D;a soleco.</p><p>Tio estis malgaja, senhoma regiono, envolvita en nebuloj, kvaza&#x16D; la tutan pejza&#x11D;on kovrus ia tega&#x135;o el sinsekvaj ne&#x11D;adoj, sed kiu tamen permesis la travidon. Oni &#x109;e la unua vido ne distingis vegeta&#x135;aron nek signojn de lo&#x11D;antoj en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de la grandega fortika&#x135;o, sed nur longajn, blankajn ebenejojn kaj montetojn, kiuj, makulpunktante la vasta&#x135;on, similis al buloj amasigitaj de la ne&#x11D;o. Kaj sur la fono, plantitaj en la mezo de tiu solece nostalgia regiono, la minacaspektaj muregoj, la impona fortika&#x135;o, tipo de la malnovaj mezepokaj konstrua&#x135;oj, havantaj, kiel &#x109;efan trajton, seson da turoj, kies forte impresaj linioj vekus la atenton de la preterpasantoj.</p><p>Profunda maltrankvili&#x11D;o forte frapis nian sentemon, revekante timojn iel kvietigitajn dum la traveturo.</p><p>Kio atendas nin transe de tiel malgajaj limoj?... &#x109;ar oni evidente nin tien kondukas...</p><p>Vidate de malproksime, tiu konstrua&#x135;o inspiris timegon, sugestante rigorajn regulojn kaj severajn disciplinojn... Ekposedis nin tia impreso de potenco, grandeco kaj majesto, ke ni sentis nin plej malsuperaj, senkura&#x11D;igitaj je &#x11D;ia nura vido.</p><p>La vagonaro &#x109;iam pli kaj pli alproksimi&#x11D;is, &#x11D;is &#x11D;i fine haltis anta&#x16D; pordego, ver&#x15D;ajne la &#x109;efa enirejo. Trans la kornico legeblis, zorge prilaborita kaj formita el grandaj, artisme desegnitaj literoj, tiu portugallingva, jam de ni konata skribo, kiu, kvaza&#x16D; sor&#x109;efike, nin retrankviligis tuj kiam ni &#x11D;in malkovris:</p><p><strong/></p><p><strong>Legio de la Servantoj de Maria</strong></p><p>kaj kiun sekvis tiu indiko, kies impresivo pelis nin en novajn maltrankvili&#x11D;ojn:</p><p><strong/></p><p><strong>Korekta Kolonio</strong></p><p>Sen respondo al la konfuzaj demandoj de la penso, ankora&#x16D; malrapidema kaj konsternita pro la konstantaj turmentoj, kiuj jam de longe min persekutadis, mi sendevigis min je &#x109;ia esplorado kaj lasis liberan kuron al la okazoj, rimarkante, ke same agis miaj kunuloj.</p><p>Al tiu fortika&#x135;o ne mankis e&#x109; la ekstera defendo de ia &#x109;irka&#x16D;fosa&#x135;o. Super &#x109;i tiu mallevi&#x11D;is ponto, kaj la vagonaro, venkinte la baron, nin definitive enirigis en tiun Kolonion, kio tamen ne liberigis nin de la pezaj maltrankviloj koncerne la nin atendantan estontecon. &#x108;e la eniro, ni rimarkis multenombrajn militistojn en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj, kvaza&#x16D; ia regimento tie enkazerni&#x11D;is. Ni forte miris, ke ili tre similas la antikvajn soldatojn de Egiptujo kaj Hindujo. Sur la portiko de la &#x109;efa turo legeblis tiu alia skribo, kaj &#x109;io &#x15D;ajnis al ni tre interesa, kvaza&#x16D; son&#x11D;o, kiu plenigus nin per necertecoj:</p><p><strong/></p><p><strong>Gardostara Turo</strong></p><p>En kiu loko ni trovi&#x11D;as?... &#x108;u ni revenis Portugalujon?... &#x108;u ni voja&#x11D;is tra iu nekonata lando, dum la ne&#x11D;o &#x109;ie dis&#x15D;uti&#x11D;is, superregante la pejza&#x11D;on?...</p><p>Ni senhalte trapasis la vastan militistan placon, certaj ke temas pri fortika&#x135;o identa al tiuj surteraj, kvankam a&#x16D;reolita de neesprimebla nobleco, neekzistanta en tiuj samspecaj, kiujn ni konis en E&#x16D;ropo, &#x109;ar en tiu okazo ni ne kapablis kompreni la veran celon de &#x11D;ia ekzistado en tiuj solecaj regionoj de la malsupera Nevidebla Mondo, &#x109;irka&#x16D;itaj de dan&#x11D;eroj multe pli seriozaj, ol kiel ni povus supozi.</p><p>Ni surprizite konstatis, ke ni eniras en ege movplenan urbon, kvankam &#x11D;in kovris vastaj ne&#x11D;vualoj a&#x16D; densa nebulo. Sed ne forte frostis, kio nin anka&#x16D; surprizis, kaj la Suno, timeme aperante tra la nebulo, donis al ni la eblon ne nur por varmi&#x11D;ado sed anka&#x16D; por la distingo de &#x109;io staranta &#x109;irka&#x16D;e.</p><p>Grandiozaj konstrua&#x135;oj sin trudis al &#x109;ies rigardo, prezentante la admirindan klasikan, portugalan stilon, kiu tiel forte kortu&#x15D;is niajn animojn. Tre okupitaj estuloj eniradis kaj eliradis, en laborplena movado, kaj &#x109;iuj estis uniforme vestitaj per longaj, blankaj kiteloj, sur kies brustoj montri&#x11D;is la &#x109;ielblua kruco kun apudaj komencliteroj: L. S. M.</p><p>Tiuj konstrua&#x135;oj &#x15D;ajnis publikaj ministerioj a&#x16D; departementoj. Lo&#x11D;domoj vici&#x11D;is, gracliniaj kaj elvokivaj en sia nobla kaj supera stilo, desegnante artajn stratojn, kiuj etendi&#x11D;is kun blankelaka koloro, kvaza&#x16D; tegitaj per ne&#x11D;o. La vagonaro haltis anta&#x16D; unu el tiuj konstrua&#x135;oj, kaj ni estis invititaj eliri. Sur la portiko legeblis &#x11D;ia celo, per videblaj literoj:</p><p><strong/></p><p><strong>Departemento de Viglado</strong></p><p>(Sekcio de Identigo kaj Enmatrikuligo)</p><p>Tio estis la sidejo de la Departemento, kies direkcio nin identigos kaj enmatrikuligos kiel internulojn de la Kolonio. Ekde tiu momento ni trovi&#x11D;os sub la rekta protektado de unu el la plej gravaj institucioj apartenantaj al la Legio direktata de la altranga Spirito Maria el Nazareto, an&#x11D;ela, sublima estulo, kiu en la Tero meritis la honoran mision akompani, per patrinaj zorgoj, Tiun, kiu estis la ela&#x109;etinto de la homaro!</p><p>Kondukite en vastan, imponaspektan korton, kiu memorigis malnovajn klostrojn de Portugalujo, ni poste estis transportitaj en malgrandaj grupoj, po dek en grupo, al iu kabineto, kie pluraj funkciuloj kunlaboradis en la taskoj de enskribado. Tie ni devis informi la surteran identecon, la motivojn, kiuj instigis nin al sinmortigo, ties specon kaj la lokon, kie restis la kadavro. En la okazo, se la &#x135;usveninto ne kapablis respondi, la ekspediciestro tuj plenigus la mankon, &#x109;ar li &#x109;eestis dum la tuta ceremonio, raportante al la estro de la Departemento pri la grava, &#x135;us plenumita misio. Tiel peniga laboro, koncernanta tutan legion, da&#x16D;ris maksimume du kvaronhorojn, &#x109;ar la uzitaj procedoj ne egalis tiujn de la surteraj oficejoj. La respondoj de la pacientoj estis &#x11D;ustadire gravuritaj en kuriozaj diskoj, ia speco de albumoj animitaj de scenoj kaj movoj dank' al la efiko de specialaj magnetaj aparatoj. Tiaj albumoj reproduktis e&#x109; la sonon de nia vo&#x109;o, nian bildon kaj la ceterajn informojn pri ni mem, se oni nur ilin kontaktigus kun mirinda, tiucela me&#x125;anismo, tute same kiel surteraj diskoj kaj filmoj reproduktas la homan vo&#x109;on kaj &#x109;iaspecajn sonojn kaj bildojn, kiuj en ili gravuri&#x11D;is por esti konservataj. Nian identecon oni do pli &#x11D;uste fotografis: la bildoj elsenditaj de niaj pensoj en la momento, kiam ni respondis la koncernajn demandojn, estis kaptataj per procedoj tiam ne kompreneblaj por ni.</p><p>Dum longa tempo ni ne plu vidis la virinojn, kiuj alvenis kun ni al la Departemento de Viglado. La regularo de la Kolonio devigis, ke ili estu apartigitaj for de siaj malfeli&#x109;o-kunuloj. Tiel, &#x109;e la alveno, tuj post la enmatrikuligo, ili estis konfiditaj al la sinjorinoj, funkciistinoj de la Viglado, iuj ilin kondukos al la Virinaj Departementoj. Ni do, ekde la enmatrikuligo, estis apartigitaj for de la ina elemento.</p><p>Post nelonge, transdonite al la prizorgo de aliaj servantoj, kies laboroj disvolvi&#x11D;is ene de la muroj de la institucio, ni devis eniri en novajn transportilojn, klare destinitajn por interna uzado, &#x109;ar al ni ja estis necese da&#x16D;rigi la veturadon komencitan en la Valo.</p><p>Nun niaj veturiloj estis malpezaj kaj graciaj, tirataj de tiuj samaj admirindaj, normandaj &#x109;evalparoj, kaj povantaj enteni po dek pasa&#x11D;erojn. Post unuhora moderrapida veturado, lasante post ni la kvartalon de la Viglado, kaj penetrante, por tiel diri, la kamparon, &#x109;ar ni anta&#x16D;eniradis tra nelo&#x11D;ata regiono, malgra&#x16D; ke ties &#x15D;oseoj prezentis plej zorgan planadon, ornamitaj per arbetoj ne&#x11D;blankaj kiel la Alpaj floroj, ni ekvidis grandajn lim&#x15D;tonojn, kvaza&#x16D; triumfarkojn, signantajn la eniron en novan Departementon, novan provincon de tiu Korekta Kolonio situanta en la nevideblaj limoj inter la Tero kaj la &#x11D;ustadiraj Spiritaj Regionoj.</p><p>Efektive. Tie trovi&#x11D;is la necesa indiko sur la fronto de la &#x109;efa arkado, ia gvidilo por helpi la &#x135;usveninton solvi siajn eblajn dubojn:</p><p><strong/></p><p><strong>Hospitala Departemento</strong></p><empty-line/><p>Amba&#x16D;flanke distingi&#x11D;is aliaj, deirpunkton de novaj vojoj, dum scivolon a&#x16D; la bezonon de la voja&#x11D;anto: Dekstre: Frenezulejo. Maldekstre: Izolejo.</p><p>kiuj per sagoj montris la novaj skriboj kontentigis la</p><empty-line/><p>Niaj kondukistoj enveturigis nin tra la meza,	kie anka&#x16D; legeblis subtitole:</p><p><strong/></p><p><strong>Hospitalo Maria el Nazareto</strong></p><p>Trans la mark&#x15D;tonoj ni surprize ekvidis	vastegan</p><p>&#x11D;ardenornamitan parkon kaj grandajn konstrua&#x135;ojn,	starantajn</p><p>sur vidpla&#x109;aj lokoj de la regiono. Sen&#x15D;an&#x11D;e prezentante la portugalklasikan stilon, tiuj konstrua&#x135;oj distingi&#x11D;is per forte elvokiva beleco kun siaj arkadoj, kolonoj, turoj, terasoj, &#x109;irka&#x16D; kiuj plekti&#x11D;is floraj grimpkreska&#x135;oj, kreante agrablan estetikon. Por tiuj, kiel mi, mizeraj kaj angorplenaj, venintaj de mallumaj regionoj, tia loko, kvankam &#x109;armomanka pro sia sen&#x15D;an&#x11D;a blankeco, montri&#x11D;is kiel plej alta espero pri ela&#x109;eto! Kaj ornamante la parkon, ne mankis e&#x109; artisme konstruitaj fontanoj, &#x15D;prucigantaj kristalpuran akvon, kiu silente faladis, kaskade naskante delikatajn perlosimilajn gutojn, samtempe kiel mildaj birdoj, aroj da graciaj kolomboj, le&#x11D;ere flugetadis inter lilioj.</p><p>Diference de la ceteraj hospitalaj fakoj, kiel la Izolejo a&#x16D; la Frenezulejo, la Hospitalon Maria el Nazareto ne &#x109;irka&#x16D;is ia ajn barilo. Nur frondaj arboj, bedoj de lilioj kaj rozoj desegnis por &#x11D;i graciajn murojn. Mi ofte pensis, en la tagoj de mia resani&#x11D;ado, kiel rava fari&#x11D;us la tiea pejza&#x11D;o, se la natura diverskoloreco dirrompus la ne&#x11D;blankan vualon, kiu, &#x109;ion envolvante, malgajigis la medion per malcedema monotoneco!</p><p>Lacaj, dormemaj kaj mal&#x11D;ojaj, ni supreniris la vastan &#x15D;tuparon. Grupoj da &#x11D;entilaj flegistoj, kiuj estis &#x109;iuj viroj, sub la estreco de du hinde vestitaj junuloj, asistantoj de la direktoro de la Departemento, - pri kiuj ni poste sciis, ke ili nomi&#x11D;as Romero kaj Alcesto - akceptis nin el la manoj de la funkciuloj de la Viglado, komisiitaj por nia &#x11D;isnuna gardado, kaj nin bonkore subtenante, enkondukis nin en la internon de la hospitalo. Ni penetris belegajn galeriojn, la&#x16D; kies longo lar&#x11D;aj, vitritaj pordoj, kun palebluaj kadroj, travidigis la internon de la malsanulejoj, kio komprenigis, ke la malsanulo neniam sin trovos sola. &#x108;e indiko de la flegistoj, la grupoj aparti&#x11D;is: - dek dekstren... dek maldekstren... &#x108;iu dormejo havis dek blankegajn, komfortajn litojn, vastajn salonojn kun balkonoj rigardantaj al la parko. Oni karitate havigis al ni banon, hospitalajn vesta&#x135;ojn, tirante al ni larmojn de danko kaj &#x11D;ojo. Al &#x109;iu el ni oni proponis bongustan buljonon, varmetan kaj revigligan, en teleroj tiel blankaj kiel la littukoj; kaj &#x109;iu sentis la guston de tio, kio plej pla&#x109;as al li. Kurioza fakto: dum ni prenis nian simplan man&#x11D;on, venis en nian memoron la gepatra domo, la familiaj kunvenoj, la man&#x11D;o- tablo, la dol&#x109;a figuro de niaj patrinoj servantaj al ni, la seriozaspekta patro &#x109;e la kapo... kaj nedifineblaj larmoj miksi&#x11D;is kun la revigliga man&#x11D;o...</p><p>En angulo oportuna por la dek litoj, kameno varmigis la &#x109;ambron, refre&#x15D;igante al ni la fortojn. Kaj supre, alte pendanta de la muro, kiu kvaza&#x16D; havis porcelanan konsiston, fascinanta kolora pentra&#x135;o, luma kaj kvaza&#x16D; animita per vivo kaj inteligento, vekis nian atenton, tuj kiam ni transpasis la gastaman sojlon. Tio estis bildo de la Virgulino el Nazareto, iel simila al la fama pentra&#x135;o de Murilo, kiun mi tre bone konis, sed superbeligita per talento ne trovebla &#x109;e la surteraj genioj de la pentrarto!</p><p>Post kiam ni finis la man&#x11D;on, jen eniris nian &#x109;ambron du hindaj viroj, kies aparta&#x135;oj komprenigis, ke ili estas kuracistoj. &#x108;i tiuj akompanigis sin per du aliaj viroj, kiuj devos prizorgi nin dum la tuta tempo de nia hospitala kuracado, &#x109;ar ili respondecis pri la malsanulejo en kiu ni estis lokitaj. La nomoj de &#x109;i tiuj estis Karlo kaj Roberto de Canalejas, respektive patro kaj filo, kiuj dum sia enkarna vivo estis hispanaj kuracistoj. Sed ilin &#x109;iujn ni malklare distingis pro nia stato de malfortikeco. Tio estis, kvaza&#x16D; ni son&#x11D;as, kaj kion ni rakontas al la leganto, tion ni nur duonvidis, kiel dum la varioj de son&#x11D;o...</p><p>Malgra&#x16D; tio, la hindoj alproksimi&#x11D;is al &#x109;iu lito, dol&#x109;e parolis al &#x109;iu el ni, almetis super niaj turmentataj kapoj siajn manojn, tiel delikatajn kaj ne&#x11D;blankajn, ke ili &#x15D;ajnis diafanaj, oportune aran&#x11D;is al ni la kusenojn, tiel devigante nin al ripozo, nin patre kovris al&#x15D;ovante kovrilojn sur niajn frostigitajn korpojn, samtempe kiel murmuradis, per tiel karesaj kaj sugestioplenaj tonoj, ke peza dormemo tuj venkis nin:</p><p>"- Vi bezonas ripozon... Ripozu sentime, amikoj... Vi &#x109;iuj estas gastoj de Maria el Nazareto, la dol&#x109;a Patrino de Jesuo... &#x108;i tiu domo apartenas al &#x15D;i..."</p><p>Kaj se oni tiel agis kun ni, certe aliaj asistantoj same traktis la ceterajn anojn de la mizera legio kolektita de la Amo de Dio!</p><p>Veki&#x11D;inte, post profunda kaj reboniga dormo, mi havis la impreson, ke &#x11D;i da&#x16D;ris longajn horojn. Mi iel sentis, ke mia rezonado fari&#x11D;as klara, plifaciligante la distingon kaj komprenon de la cirkonstancoj. Mi konstatis, ke mi &#x109;iam ankora&#x16D; posedas la memkonscion, ke mi sen&#x15D;ar&#x11D;i&#x11D;is de tiu malsaneca inkuba stato, kiu naskis tiom da paroksismoj. Sed, ve al mi! Tia mensa revigli&#x11D;o, anstata&#x16D; mildigi, &#x11D;ustadire profundigis la afliktojn, &#x109;ar &#x11D;i instigadis min ekzameni pli prudente kaj serene la gravecon de la malbono, kiun mi faris al mi mem! Arda sento de beda&#x16D;ro, rimorso, timo, desaponti&#x11D;o malhelpis al mi &#x11D;uste taksi la pliboni&#x11D;on de la situacio. Kaj &#x11D;ena premo de honto vipadis al mi la honorsenton, kriante al mia orgojlo, ke mi tie trovi&#x11D;as senmerite, &#x11D;uante nenian rajton al tia trakto, sed sole nur tolerata de la grandanimeco de plej karitataj estuloj, kiujn inspiris la vera amo al Dio!</p><p>Amaregaj duboj da&#x16D;re kirli&#x11D;adis en mia menso. Ne eble estas, ke mi mortis. La memmortigo tute ne metis finon al mia vivo! Mi da&#x16D;re restas viva, ja tre viva!...</p><p>Kio do okazis?... Miaj kamaradoj de malsanulejo kaj certe &#x109;iuj ceteraj, kiuj apartenis al tiu multenombra grupo veninta el la malluma Valo, fordonis sin al similaj pensoj. Konsterniteco, timo kaj nekonsolebla beda&#x16D;ro stampi&#x11D;is en tiuj misformitaj viza&#x11D;oj.</p><p>Kaj, akompanante la novan serion da &#x109;agrenoj, kiuj invadis nin, malgra&#x16D; la enhospitali&#x11D;o kaj la reboniga dormo, la fizikaj doloroj, rezultantaj de la vundo, kiun ni faris al ni mem, da&#x16D;re turmentadis nian sentemon, kvaza&#x16D; ili memorigus al ni pri nia senrimeda stato de damnitoj.</p><p>Mi kaj Hieronimo iam kaj iam &#x11D;emadis pro la vundo, kiun &#x109;e la orelo boris la pulvarmilo uzita en la tragika momento; Mario Sobral konvulsie tordi&#x11D;adis, kun &#x15D;velinta kolo, baraktante, en periodaj kuntiri&#x11D;oj, kontra&#x16D; la asfiksio, &#x109;ar li sin pendumis; Johano d'Azevedo, konservante en sia torturata menso la venenadon de la korpo, kiu forkonsumi&#x11D;is en la sekreto de la tombo, malla&#x16D;te ploradis, petante pri vizito de kuracistoj; kaj Belarmino, en sen&#x109;esa sangado, kun brako doloranta, rigida, paralizita - ho ve, jam de tiam anta&#x16D;ludante tiun enkorpan dramon, kiun li devos travivi en estonta enkani&#x11D;o - &#x109;ar li sin mortigis per tratran&#x109;o de la manartiko!</p><p>Tamen la revigligo estis sentebla. Sufi&#x109;us al ni rimarki, ke ni jam ne plu vidas la mensajn scenojn eli&#x11D;antajn el &#x109;ies kapo kaj reproduktantajn, per teruraj refigura&#x135;oj, nian ekstreman momenton, kiel ja okazis en la Valo, en kiu, krom tiuj bildoj, ekzistis neniu alia pejza&#x11D;o. La malsanulejo, tre komforta, atestis pri tio, kiel zorge oni enlo&#x11D;igis nin. E&#x109; elmontroj de arto kaj beleco trovi&#x11D;is en tiuj pordoj kun palebluaj kadroj, formitaj el substanco glazurpolurita kiel porcelano; en tiuj kurtenoj el same bluaj punto&#x15D;tofoj, en tiuj blankaj grimpkreska&#x135;oj, kiuj suprenrampante la balkonojn, en&#x15D;ovi&#x11D;is en la terason, kvaza&#x16D; ili gvatus niajn drame grimacajn viza&#x11D;ojn de damnitoj kaptitaj &#x109;e l' fre&#x15D;a faro.</p><p>Subite, la vo&#x109;o de malsanulo, iu el niaj kamaradoj, rompis la silenton de la meditado, en kiu ni drongis la penson, vortigante siajn proprajn impresojn, kvaza&#x16D; li nur al si parolus:</p><p>"- Mi venis al la konkludo - li diris, lante kaj amare - ke ni faros la plej bonan, se ni rekomendos nin al Dio, senplende rezignaciante anta&#x16D; la ankora&#x16D; venontaj okaza&#x135;oj... Por nenio servis la malespero, krom por fari nin ankora&#x16D; pli malfeli&#x109;aj! Tiom da ribelo kaj malsa&#x11D;o... kaj nenion alian ni atingis, ol la pligravigon de niaj jam tre akraj suferoj!... El tio oni vidos, ke ni &#x11D;is nun elektis mal&#x11D;ustajn vojon por niaj destinoj... Sed estas neneigeble, ke ni &#x109;iuj estas subordigitaj la Plejalta Direktado, sendependa de nia volo!... Afero ja tre signifoplena... Mi ne bone scias, &#x109;u mi mortis... Sed mi sincere kredas, ke ne!...</p><p>La sinjorino mia patrino estis persono simpla, humila, ne multe instruita, sed pie sindona al sia kredo kaj respekto al Dio. Alkolektinte la filojn &#x109;e la kameno, por al ili lernigi la vesperajn pre&#x11D;ojn, &#x15D;i, per stranga konvinko, asertadis, mikse kun la principoj de la kristana kredo, ke &#x109;iuj homoj havas nemorteman animon, kreitan de la Plej supera Estulo kaj destinitan al glora ela&#x109;eto per la amo de Jesuo-Kristo, kaj ke pri tiu animo ni iam devos prezenti respondecan kalkulon al nia Kreinto kaj Patro! Neniun pli altan scion mi de tiam akiris! Mi rigardas tiujn lecionojn, donitajn de mia patrino dum la familiaj vesperkunvenoj, superaj al tiuj, kiujn mi ricevis en la Universitato. Beda&#x16D;rinde, por mia malfeli&#x109;o, mi ridetis la patrinan sa&#x11D;on, interni&#x11D;ante en la flankajn vojojn de la mondumaj pasioj... Sed tamen, ho mia patrino! mi konsentis la eblecon de la nobla kredo, kiun vi provis enver&#x15D;i en mian ribeleman animon! Mi ne estis &#x11D;ustadire ia ateisto!...</p><p>Hodia&#x16D;, post la paso de tiom da jaroj, travivinte tiom multe da suferoj, enfalinte en situaciojn, kiajn mi ne kapablas &#x11D;uste taksi, mi konvinki&#x11D;as, ke la sinjorino mia patrino pravis: - mi devas posedi ja nemorteman animon! Oni savi&#x11D;as el revolvera pafo, el &#x11D;i oni povas e&#x109; resani&#x11D;i! Oni bonfartas post engluto de koroda&#x135;o, depende de la cirkonstancoj, en kiuj oni &#x11D;in prenis. Sed oni ne eskapas el pendumo, kiel mi elektis! Kaj se mi trovi&#x11D;as &#x109;i tie, se mi travivis tiun tutan suferadon, ne sukcesante neniigi en mia interno la fortojn de la vivo, mi do estas nemortema! Kaj mi estas nemortema tial, ke mi efektive havas ian animon, dum la karna korpo, ja tute ne senmorta, devas forkonsumi&#x11D;i en la tombo! Kaj se mi posedas animon, &#x11D;uantan la doton de la senmorteco, tio signifas, ke &#x11D;i originas el Dio, la Eterna Estulo! Ho mia patrino, vi diradis la veron! Ho mia Dio! mia Dio! Vi ekzistas! Kaj mi &#x109;iam malkonfesis vin per miaj agoj, miaj pasioj, mia malatento al viaj le&#x11D;oj, mia krima indiferenteco kontra&#x16D; viaj principoj!... Nun... jen sonis la horo, ke mi prezentu al vi respondecan klakulon pri tiu animo, kiun vi kreis - pri mia animo! Kaj nenion mi havas por diri al vi Sinjoro, krom tio, ke miaj pasioj malfeli&#x109;igis &#x11D;in, dum vi ordonis, &#x109;e &#x11D;ia kreado, ke mi &#x11D;in obeeme konduku al via sino el Lumo! Pardonu min! Pardonu min, Sinjoro, mia Dio!..."</p><p>Abundaj larmoj miksi&#x11D;is kun asfiksiaj stertoroj, sed, kvankam ekspirante amarecon, ili jam ne prezentis la makabran karakterizon de la konvulsioj, kiujn la plorado ka&#x16D;zis en la Valo.</p><p>Kiu parolis, estis Mario Sobral.</p><p>Mario havis grandajn nigrajn okulojn, dista&#x16D;zitan hararon, frenezecan rigardon. Li studis en la Universitato de Coimbra kaj prezentis la perfektan tipon de la Lisbona ri&#x109;a bohemiulo. Lia parolo ordinare montri&#x11D;is nervoza kaj facila, kaj li estus bonega oratoro, se la Universitaton li estus fininta ne kiel bohemiano sed kiel klerulo. Dum la malliberigo en la Valo li estis unu el la plej suferantaj, kiujn mi konis, kaj tia li restis dum la tuta longa tempo de la internigo de la Kolonio.</p><p>Per tiu parolado komenci&#x11D;is sinsekvo da konfidencoj inter la dek. Mi ne scias la ka&#x16D;zon, kial ni deziris interparoli. Ver&#x15D;ajne la bezono de reciproka konsolado instigis nin malfermi niajn korojn, kio cetere montri&#x11D;us senefika por mildigo de la &#x109;agrenoj, &#x109;ar, se konsoli&#x11D;o malfacile atingeblas por sinmmortiginto, li des pli certe ne sukcesos malpliakrigi la mizeron premantan lian animon per rememorado de pasintaj doloroj kaj malfeli&#x109;oj.</p><p>"- Amiko, potenca estas via dialektiko, kaj mi vin gratulas pro la progreso de via rezonado: - ja ne tia vi estis, kiam mi havis la honoron ie koni vin..."- mi &#x109;ikanis, tre incitita pro la rompo de la silento.</p><p>"- Anka&#x16D; mi tiel kredas, amiko Sobral, kaj admiras la logikecon de viaj konsideroj"- enmiksi&#x11D;is sin portugalo kun abundaj lipharoj, mia litnajbaro, kies dekstrorela vundo, sen&#x109;ese sanganta, ka&#x16D;zis al mi senfinan maltrankvilon, &#x109;ar &#x109;iufoje, kiam mi atentis &#x11D;in, mi konsciis, ke anka&#x16D; mi portas egalan vundon, kio min turmentadis per akraj rememoroj.</p><p>Tiu estis Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra, el la dek la plej malpacienca, pretendema, nekonsekvenca kaj ribelema. Li da&#x16D;rigis:</p><p>"- Cetere mi neniam malkredis la ekziston de Dio, Kreinto de &#x109;iuj Esta&#x135;oj. Mi estis... pli &#x11D;uste mi estas! Mi estas, &#x109;ar mi ne mortis! - praktikanta katoliko, dumviva frato de la respekteginda Kunfrataro de la Sankta Triunuo, &#x11D;uanta la rajton pri specialaj benoj kaj indulgencoj, en okazo de bezono..."</p><p>"- Mi kredas, kara najbaro, ke alvenis, a&#x16D; jam pasis, la okazo, ke vi postulu la favorojn, kiujn vi rajtas... Neniam vi ilin pli bezonis ol nun..."- mi rebatis, en kreskanta malbona humoro, kiel obsedanta turmentisto.</p><p>Li ne respondis, plu parolante:</p><p>"- Sed ekde la juna&#x11D;o mi estis tre malpacienca kaj nervoza! Mi facile impresi&#x11D;is, estis malkvieta kaj malkontenta, iafoje melankolia kaj sentimentala... kaj mi konfesas, ke mi neniam rigardis serioze la verajn kristanajn devojn, esprimitajn en la sanktaj admonoj de nia konsilanto kaj konfesprenanto el Lisbono. Kaj certe &#x11D;uste pro tio, kiam trafis min la ruini&#x11D;o de mia komerca negoco, &#x109;ar, tion vi eble ne scias, mi estis import- eksporta vinkomercisto; droninta en ne elpageblaj &#x15D;uldoj; surprizita de brua kaj senrimeda bankroto; senpova por eviti la mizeron, kiu anta&#x16D; mi kaj mia familio malfermegis fa&#x16D;kojn fatalajn; akuzata de amikoj kaj familianoj kiel sola respondeculo pri la drama malsukceso; senkura&#x11D;igita de la perspektivo pri tio, kio okazos al mia edzino kaj filoj, kiujn pro granda amo mi kutimigis al troa komforto, e&#x109; al lukso, sed kiuj nun vidis min punita kaj suferanta kaj min krude kulpigis pri &#x109;io, anstata&#x16D; pacience helpi min forigi la krucon de l' ruini&#x11D;o, kiu nin &#x109;iujn dispremis - tiam &#x15D;anceli&#x11D;is la kura&#x11D;o, kiun mi ankora&#x16D; havis, kaj mi "provis" forkuri de &#x109;iuj, e&#x109; de mi mem, por &#x15D;pari al mi ripro&#x109;ojn kaj humiligojn. Sed mi trompi&#x11D;is: - mi nur translo&#x11D;i&#x11D;is, ne sukcesis trovi la morton kaj aparti&#x11D;is for de mia familio, kio &#x15D;ar&#x11D;is min per neelporteblaj &#x109;agrenoj!"</p><p>"- Jes, ja beda&#x16D;rinde! - reparolis Mario per la sama mal&#x11D;oja tono, kvaza&#x16D; li ne estus a&#x16D;dinta la &#x135;usfinitan plendon. - Mi falis en la tenebron de l' Malfeli&#x109;o!... kvankam mi trovis la&#x16D;longe de la vivo favorajn okazojn, kiuj, ebligante al mi la regadon super la pasioj, metus min sur la vojon al la honestaj akiroj!... Mi forgesis, ke la respekto al Dio, al la Familio, al la Devo, estas sankta, atingenda celo, &#x109;ar en la gepatra domo oni ja instruis min pri la bonaj principoj de la Moralo!... Juna, alloga, inteligenta, klera, mi fieri&#x11D;is pro tiuj dotoj kaj flegis mian egoismon, senbridigante malnoblajn instinktojn, kiuj postuladis &#x11D;uojn &#x109;iam pli kaj pli ekscitajn... La paveca kunvivado en la Universitato faris el mi ian pedanton, ian vantemulon, kies ekskluziva intereso estis la bruaj, se ne skandalaj, paradoj... Pro tio mi perdi&#x11D;is en la tumulta kirlo de la inklinoj al la malnoblaj pasioj... Kaj poste, ne plu povante retrovi min mem, por min redoni al mia propra regado mi strebis al la morto en la supozo, ke mi tiel povos ka&#x15D;i&#x11D;i de la rimorsoj malanta&#x16D; la forgeso de tombo!... Mi trompi&#x11D;is! La morto ne akceptis min! &#x11C;i certe trovis min tro malnobla por doni al mi favoron de sia protekto! Tial &#x11D;i redonis min al la vivo, kiam la tombisto havis la honoron ka&#x15D;i mian na&#x16D;zan figuron de anta&#x16D; la lumo de la suno!...</p><p>Sed mia patrino, jes, &#x15D;i ja ne eraris: - mi estas nemortema! Neniam mi mortos! Mi ekzistos dum la tuta eterna tempo, anta&#x16D; la viza&#x11D;o de Tiu, kiu estas mia Kreinto! Jes! &#x108;ar nur nemortema estulo povas supervivi la malfeli&#x109;ojn, kiuj turmentis mian sentemon, depost tiu fatala printempa nokto de la jaro 1889!"</p><p>Li malproksimen direktis siajn kongestitajn okulojn, kvaza&#x16D; li vokus pasintajn rememorojn en la nunon, kaj spiregante murmuris, terurita anta&#x16D; tiu plej nigra pa&#x11D;o, makulanta al li la konsciencon:</p><p>"- Jes, mia Dio! Pardonu min! Mi pentas kaj submeti&#x11D;as, &#x109;ar mi konfesas, ke mi eraris! Mi pereis anta&#x16D; vi, mia Dio, &#x109;e la furioza ampasio, kiun mi nutris por E&#x16D;lina! Sed se vi &#x11D;in permesos, mi rehonori&#x11D;os pro amo al vi...</p><p>E&#x16D;lina! Vi ne valoris e&#x109; la panon, per kiu mi kvietigadis vian malsaton! Sed mi amis vin super &#x109;iaj konvencioj, e&#x109; spite mian honoron mem! Perfida kaj malica vi estis, sed anka&#x16D; mi estis maldigna, ankora&#x16D; pli ol vi, &#x109;ar mi estis edzo, ligita al edzino nobla kaj digna! Patro de tri senkulpaj infanetoj, al kiuj mi &#x15D;uldis amon kaj protekton! Mi ilin forlasis, E&#x16D;lina, kaj indiferenti&#x11D;is anta&#x16D; iliaj &#x109;armoj, &#x109;ar mi lasis min forravi&#x11D;i de la viaj, formantaj vian strangan sudamerikan belecon!... Ho kiel bela vi estis!... Sed vi ne amis min... Kaj post kiam vi trenis min, falon post falo, elsu&#x109;ante mian monujon kaj mian koron, vi forgesis min en la senespero de l' mizero kaj sendanko, &#x109;ar al mi vi preferis tiun brazilan kapitaliston, vian samlandanon, kiu vin amindumis!</p><p>Mi iris al via domo kaj ricevis vian mal&#x15D;aton... Senespera, ke mi perdis vin, mi petegis, rampis frenezpasie &#x109;e viaj piedoj, agante la&#x16D; mia &#x109;iama senprudenteco! Ereton de via kompato mi plorpetis, vidante, ke jam ne eblis via amo!</p><p>Mi provokis vin al disputo, kompremante, ke vi nesenteme reagis al miaj malesperaj provoj por repaci&#x11D;o... kaj, blindigite de viaj ripetataj insultoj, mi vin agresis, vundante la adoratan viza&#x11D;on, mi vin senkompate bategis, piedfrapis kaj, ho mia Dio! ho Dio mia! mi vin strangolis, E&#x16D;lina! Mi murdis vin! Murdis vin!..."</p><p>Li sufoki&#x11D;e haltis, atakita, kiel perfekta damnito, de la abomenaj konvulsioj, kaj poste da&#x16D;rigis kvaza&#x16D; li sin turnus al siaj kamaradoj:</p><p>"- Kiam, regata de hororo, mi konsciis mian abomeninda&#x135;on, nur unu rimedo venis en mian kapon, rapida kiel obseda impulso, por eskapi el sekvoj, kiujn, en tiu momento, mi rigardis neelteneblaj: - la sinmortigo! Kaj en tiu loko mem, sen tempoperdo, mi &#x15D;iris la litkovrilojn de la malfeli&#x109;a... kaj pendigis min sur trabo en la kuirejo..."</p><p>"- Ja ne tre poezieca formo por la morto de amanto... - mi mokis, tedita de tiu longa rakonto, kies &#x109;iutagan ripetadon mi a&#x16D;dis detempe de la Valo. - Mi vetas, ke Via Mo&#x15D;to, S-ro Profesoro, kiu strebis al tiel eleganta fino, kiel Petronio, mortis pro la platona amo al iu angla sinjorino, blonda kaj beltalia... Al kleraj portugaloj, kiel Via Mo&#x15D;to, pla&#x109;as ami anglajn damojn..."</p><p>Nur mi turnis min al Belarmino de Queiroz e Souza, kies nomo odoris nobelecon.</p><p>&#x11C;is tiu tempo ankora&#x16D; incitis min la teni&#x11D;oj de tiu kompatinda kunludanto de la granda dramo, kiun mi anka&#x16D; travivis; kaj &#x109;e &#x109;iu favora okazo, mi lin ridindigis, elmontrante esence propran malbonan inklinon, kiu ka&#x16D;zis al mi multe da &#x11D;enoj kaj &#x109;agrenoj, &#x11D;is mi korektis &#x11D;in dum la klopodoj por la interna renovi&#x11D;o, kiun en la Spirita Patrolando mi trudis al mia karaktero.</p><p>Belarmino estis alta kaj magra, tre eleganta kaj bonmaniera. Li sin deklaris ri&#x109;a kaj multevoja&#x11D;inta profesoro de Dialektiko, Filozofio kaj Matematiko kaj poligloto, ornamaro respektinta por unu sola, surtere treni&#x11D;anta homo, sed kiu ne evitigis al li resti, kaj kun li la monoklo, la frako kaj la bastono, en la kotejoj de la Sinistra Valo, dum tiu interesa provtempo, kiun al li trudis la memmortigo. Tion mi multfoje &#x135;etis al li rekte en la viza&#x11D;on, incitegita pro la malmodesta citado de siaj diversaj titoloj. Sed la doktoro - &#x109;ar li ja estis doktoro, honorita de pli ol unu Universitato -, neniam rebatis al mi la impertinenta&#x135;ojn. &#x11C;entila, bonedukita, sentimentala, li anka&#x16D; atingus la bonkorecon, se malgra&#x16D; tiuj belaj dotoj, lian karakteron ne difektus la orgojlo, la egoismo, pro kiuj li sin mem diigis kaj opiniis supera al &#x109;iuj ceteraj.</p><p>A&#x16D;dinte mian parolon, li, kiel &#x109;iam, respondis ne kolere. Tute male, li al &#x109;iuj sin turnis, elver&#x15D;ante sian koron, per milda, e&#x109; malgaja tono:</p><p>"- Mi sincere opiniis, ke la tombo ensorbos mian personecon, &#x11D;in transmutaciante en tiun esencon perdi&#x11D;ontan en la abismojn de la Naturo: - nome la Nenio!</p><p>Dis&#x109;iplo de A&#x16D;gusto Comte, la filozofio entiris min en la Materiismon, en la akcidencan Me&#x125;anismon - la solan kontentigan eksplikon, kiun al mia intelekto mi povis proponi, &#x109;e la anomalioj, kiujn mi renkontis &#x109;e &#x109;iu pa&#x15D;o dum la vivo, alarmantaj mian koron kaj disrevigantaj al mi la menson!</p><p>Mi &#x109;iam nutris grandan teneron kaj kompaton al la homoj, kiujn mi rigardis kiel Malfeli&#x109;o-kunulojn, &#x109;ar miaopinie la vivo estis la kulmino de Malfeli&#x109;o, kvankam mi &#x109;iam penis kiel eble plej multe aparti&#x11D;i de ili, timante alligi&#x11D;i per troa amo kaj sekve suferi! Kaj ne alie mi rigardus, ol kiel malfeli&#x109;on, la fakton, ke homo naski&#x11D;as, vivas, laboras, sufera, &#x109;iamotive luktas... por iam fatale dispolvi&#x11D;i en la tombo!</p><p>Mi neniam inklinis al amindumoj de alta a&#x16D; malalta klaso. Kial ami, fondi familion, kontribuante por &#x135;eti pliajn malfeli&#x109;ujojn en la vivofluon, se la Filozofio krome venigis min al la konvinko, ke Amo estas nura sekrecio de la cerbo?... Mi estis ja studemulo kaj studadis por min mem surdigi kaj tiel eviti alsvarmon da pensoj pri la mizera situacio de la homaro. Tial ne restis al mi liberaj horoj por la flegado de korinklinoj al anglaj a&#x16D; portugalaj damoj... Mi studadis por forgesi, ke anka&#x16D; mi iam forperdi&#x11D;os en la vakuo! Mi estis malfeli&#x109;ulo, kiel la tuta homaro! Nur en la serena etoso de la hejmo mi &#x11D;uadis ian plezuron... Mi kiel eble plej forte alkro&#x109;i&#x11D;is al la hejmo, mal&#x11D;oja, ke mi iam estos truddevigita forlasi &#x11D;in por nenii&#x11D;i &#x109;e la vermoj, eldetruontaj mian individuecon! Mia patrino, kiu konfesis la samajn konvinkojn kiel mi, &#x109;ar anka&#x16D; &#x15D;i ricevis ilin de mia patro, sufi&#x109;is al mi kiel kompanio por la senokupaj horoj. Kiel vi vidas, ne la malfeli&#x109;o &#x109;e amo estis la motivo de mia "provo" por sinmortigo, sed ja la perdo de la sano! Mi &#x109;iam estis fizike febla, malfortika, ia tristulo, malfeli&#x109;a kaj malkontenta revemulo, kiun timegigis la Ekzisto! Nekorektebla senkonsoleco mallumigis la tagojn de mia vivo! Enfermita en tiu deprima rondo, mi vidis, ke mian organismon ektrafas tuberkulozo, hereda malsano, kiun mi ne povis kontra&#x16D;batali! Seniluziigite de la Scienco, mi tial preferis elfini, sen pli grandaj suferoj, la mizeran materion, kiu ekputradis pro la diseriga efiko de nekuracebla malsano, materio, kiu pro sia naturo mem estis destinita al la putrado de morto, al la eterna falo en la abismojn de la Nenio!</p><p>Kial do mi atendus, &#x11D;is la dolora avanco de la tuberkulozo estingos mian individuecon post malrapidaj turmentoj, sen ia konsolo, sen la kompensa espero al postmorta estonteco, kie mi trovus nenion alian, ol la absolutan nenii&#x11D;on, la kompletan diseri&#x11D;on, mi, homa bubo &#x135;etita en forlasitecon, de kiu &#x109;iuj forkurus, e&#x109; la patrino mem - kiu scias? - pro timo al la dan&#x11D;ero de konta&#x11D;o?!...</p><p>La morto estis bona, tre logika solvo por mi, kiu nur havis, kiel malkura&#x11D;igan perspektivon, la korpon ruinigitan de la malsano kaj la absolutan neniigon de la esto..."</p><p>"- Mi ne havas la kompetentecon de Via Mo&#x15D;to, Sinjoro Profesoro, nek la kapablon por tiel subtila rezonado. Sed kun la respekto, kiun Via Ekscelenco meritas, mi opinias abomeneginda peko, ke oni ne agnoskas la ekziston de Dio, Lian patrecon al &#x109;iuj kreitoj kaj la eternecon de la animo, kiel ajn krima kaj malnobla oni estas. Feli&#x109;e por mi, tio estis aferoj, kiujn mi &#x109;iam plej fervore kredis..."- naive en&#x15D;ovi&#x11D;is Hieronimo, ne konsciante la profundan tezon, kiun li prezentis al eksprofesoro de Dialektiko.</p><p>"- Kiel do kaj kiaka&#x16D;ze vi ekribelis kontra&#x16D; la naturaj cirkonstancoj de la homa vivo, nome la suferoj, kiuj vi trafis en tiu beda&#x16D;rinda disdivido, en tia maniero, ke vi, kiel vi diris, deziris morti, S-ro de Arau&#x135;o Silvejra?!... ke mi, ne helpata de la Fido, senigita je la Espero, senprotekta por la malkredo je iu Superega Estulo, regata de la pesimismo, al kiu min kondukis miaj konvinkoj, rigardanta la tombon nur kiel forgeson, nenii&#x11D;on, ensorbi&#x11D;on en la vakio - senkonsili&#x11D;is &#x109;e la ekfrapo de la malfeli&#x109;o kaj "provis" min mortigi, por eviti vanan, neegalan lukton, tio estas komprenebla! Sed vi?!... Vi, kiuj kredas la Patrecon de iu Kreanta Dio, sidejo, kiel vi diras, de senfinaj perfekta&#x135;oj, sub kies sa&#x11D;a gvidado vi iradas; vi, certaj pri la senmorteco de via animo, destinita al la sama gloro de &#x11D;ia Kreinto, heredanta ties eternecon mem, al kiu &#x11D;i iras pro la natura ondo de la le&#x11D;o de altiro kaj reciproka inklino; vi e&#x109; tiel falis en malesperon kaj ekribelis kontra&#x16D; tiu sama le&#x11D;o, &#x109;ar mi scias, ke la kredo je ia Absoluta Povo malpermesas, kiel pekon, la memmortigon! Jen tute ne akceptebla paradokso! Vi, posedantoj de unu tia scienco, kun koroj prilumitaj de la fervoroj de tiel radluma kredo, kun energioj revigligitaj de la potenco de tiel sublima espero, vi devis vin rigardi anka&#x16D; dioj, superhomoj, por kiuj la malfeli&#x109;oj estus nuraj momenta kontra&#x16D;a&#x135;oj! Ho, se mi nur povus konvinki&#x11D;i pri tiu vera&#x135;o! Mi ja ne timus denove alfronti la &#x109;agrenojn, kiuj ruinigis al mi la vivon, nek la tuberkulozon, kiu reduktis min al tio, kion vi nun vidas!"- replikis kun fera logiko la dis&#x109;iplo de Comte, kies sincereco vekis mian simpation.</p><p>"- Kaj nun, kia la opinio de Via Ekscelenco pri la nuna situacio? Kian klarigon proponas la comtista filozofio pri tio, kio al ni okazas?!..."- mi demandis kun granda scivolo, interesi&#x11D;ante pri la diskuto.</p><p>"- Nenion! - li simple respondis. - &#x11C;i proponas ja nenion... Mi restas la sama... Mi ne sukcesis morti!..."</p><p>Estis evidente, ke perpleksigaj duboj nin &#x109;iujn atakis, inkluzive lin. Ni ja ne volis klini&#x11D;i anta&#x16D; la evidenteco de ia reala&#x135;o, kiun ni timis rigardi rekte en la viza&#x11D;on.</p><p>"- Parolu al ni ion pri vi, S-ro Boteljo - tiel Johano kura&#x11D;is puni min. - De longe vi plezuras, nin observante, sed silentas pri via persono, kiu tiel kurioza &#x15D;ajnas al ni... Kio min koncernas, mi ne deziras resti nekonata! Vi bone scias la motivojn, kiuj min &#x135;etis en la abomenon de la memmortigo: - la pasio al ludo. - Mi &#x109;ion forludis! Inkluzive la honoron, ja la propran vivon!..."</p><p>"- Pardonu, amiko d' Azevedo, kiel vi forludis la vivon... se &#x109;i tie vi estas, al ni parolante pri vi?! - malkonsente sin enmiksis Hieronimo.</p><p>La interparolanto surprizi&#x11D;is kaj ne respondinte, insistis &#x109;e la deziro eksciti min:</p><p>"- Nu, glora romanisto, malnova bohemiano de Porto, malsupreniru de via malbela piedestalo el orgojlo... Diru al ni ion pri via "majesta" supereco..."</p><p>Mi eksentis la ka&#x16D;stikecon de tiuj mal&#x11D;entilaj esprimoj de Johano, kiu antipatiis al mi samproporcie kiel mi al lia tre kara amiko Belarmino, kaj kiu momente &#x109;esis ploreti por malbonhumorigi min.</p><p>Mi inciti&#x11D;is, &#x109;ar mi &#x109;iam estis homo trosentema kaj ofendi&#x11D;ema, kaj la morto ankora&#x16D; ne korektis al mi tiun gravan anomalion.</p><p>"- Kiel do?!... &#x108;u mi devus konfidenci privata&#x135;ojn al tiaj fe&#x109;uloj nur pro tio, ke ili al mi konfesis la siajn?!... &#x108;u mi &#x15D;uldas ian konsideron al tia skorio, kiun mi trovis en la abomeninda Valo?!..."- mi pensis, ja sufokita de la orgojla inklino rigardi min supera estulo.</p><p>La konsideron, kiun mia malsa&#x11D;eco neadis al miaj malfeli&#x109;o-kunuloj, mi &#x109;iam ankora&#x16D; afablis al mi mem, opiniante, ke mi tien estis &#x135;etita, &#x109;ar min trafis krianta maljusta&#x135;o; ke mi ne meritis tiun malliberigon, &#x109;ar mi estis pli bona, pli digna, pli inda je favoroj ol la ceteraj kamaradoj, kiuj kun mi tie rifu&#x11D;is. Kiel ajn tamen, mi preferis ne elver&#x15D;i mian koron, &#x109;ar min malinstigis la orgojlo. Sed malaltklasaj estuloj, kiel ni, ne kapablas bridi impulsojn de la penso kaj silentigi korelver&#x15D;ojn anta&#x16D; egaluloj; superregi emociojn por eviti la hontigajn esploradojn de sia interno en la &#x109;eesto de nekonatoj. Pro tio, la torentoj da senbridaj vibroj elver&#x15D;i&#x11D;as el iliaj koroj vestitaj per arda kaj emocia parolo, e&#x109; malgra&#x16D; ilia volo, kvaza&#x16D; la magnetaj kluzoj, ilin retenantaj en la abismoj de la menso, rompi&#x11D;us pro la ilin trafintaj skuoj. Cetere, la sincera vo&#x109;o, la nobla afableco de la profesoro de Filozofio kaj Dialektiko, invitante al konduto malpli kruda ol tiu, al kiu mi &#x11D;is tiam alkutimi&#x11D;is, igis min konsenti la proponon de Johano d' Azevedo. Sed mi prefere min turnis al tiu unua, pensante, ke nur lia klereco kapablos kompreni min, kaj al li mi rakontis serioze kaj gravmiene, atribuante al mia persono gravecon ridindan pro la humilega situacio, en kiu mi trovi&#x11D;is:</p><p>"- Mi, Sinjoro Profesoro, estas persono, kiu sin opiniis iluminita de senmanka sciado, sed mi vere komencas nun kompreni, ke mi nenion sciis, kaj ankora&#x16D; ne scias e&#x109; tion, kio trovi&#x11D;as anta&#x16D; mia propra nazo. Mi estis malri&#x109;egulo (mi diras "mi estis", &#x109;ar io sekrete diras al mi, ke &#x109;io tio apartenas al la pasinteco), portanta tiun netolereblan malvirton, la orgojlon. Fine, mi ja ne malkredis la ekziston de Superega Estulo, direktanta Sian Kreitaron, sed &#x11D;in rigardante kiel Nekonata&#x135;on, defiantan la homan povon por de&#x109;ifro de ties enigmojn, mi ne nur ne penetrigis en mian vivon la respekton al tiu Estulo sed anka&#x16D; prezentis al &#x11D;i nenian kalkulon pri tio, kion mi intencis a&#x16D; faris por kontentigo de miaj kapricoj kaj pasioj. Estas do superflue aserti, ke, min opiniante tre sa&#x11D;a, mi kuntrenis tiun disonancan mankon, ke mi malkredis la ekzisteblecon de &#x109;iopovaj, neeviteblaj le&#x11D;oj, fontantaj el la kreanta kaj Gvidanta Dia&#x135;o por direkti la Kreitaron, kaj ja pro tio mi kulpis gravegajn erarojn!</p><p>Mi suferis, kaj en mia vivo abundis senesperigaj situacoj! La rezignacio estis virto, al kiu neniam konformi&#x11D;is mia esence perfortema kaj malserena karaktero. La profundeco de mia suferado faris min acidhumora, inciti&#x11D;ema. La orgojlo izolis min en la konvinko, ke escepte de mi ekzistis nur meze bonaj valoroj.</p><p>Post jardekoj da vanaj luktoj, da aspiroj elpelitaj el la menso kiel objektive nerealigeblaj, da fiaskintaj idealoj, da deziroj tiel justaj kiel nekontentigeblaj, da streboj repu&#x15D;itaj, da klopodoj dispelitaj de sinsekvaj elrevi&#x11D;oj, da voladoj, kiuj, celante la bonon, revenadis al sia dirpunkto senfortaj kaj rompitaj de senkompataj malsukcesoj - jen, amiko, la blindeco, kiu trafis miajn lacajn okulojn kiel perpleksiga premio al la luktoj, kiuj de miaj fortoj postulis kulminajn stre&#x109;ojn!</p><p>Mi fari&#x11D;is blinda!</p><p>La nigra fantomo de la eterna mallumo etendis super miaj teruregitaj okuloj sian mantelon el tenebroj, kiun nek la homa scienco, nek la sublima kaj naiva fido de tiuj amikoj, kiuj provis min konduki al la rezignacio, nek la mistikaj votoj de la min amantaj koroj al la &#x108;ielaj Potencoj - kapablus formeti!</p><p>Mi ankora&#x16D; pli forte malkredis je tiuj Potencoj:</p><p>Blinda! Ja mi, blinda?!...</p><p>Kiel mi vivus, blinda?!...</p><p>Mi konsideris, ke, se tiu Superega Estulo, je kiu mi &#x11D;is tiam ne malkredis, vere ekzistus, tio ja ne okazus, &#x109;ar Li certe ne dezirus malfeli&#x109;igi min. Mi forgesis, ke, dissemitaj tra la mondo, estas milionoj da blinduloj, multaj en situacio ankora&#x16D; pli prema ol la mia, kaj ke &#x109;iuj, kiel mi, estas kreitoj de tiu sama Dio! Mi malkredis, &#x109;ar mi pensis, ke, se aliaj fari&#x11D;is blindaj, tio tute ne koncernas min - sed ne mi devus fari&#x11D;i tia! Vera maljusta&#x135;o estis asigni al mi unu tian destinon!</p><p>Blinda!!... Tio estis la kulmino!</p><p>Tiel profunda, kiel surpriza malespero forman&#x11D;is mian volon, la forton de mia menso, mian moralan kura&#x11D;on, reduktante min al la mal&#x15D;atinda stato de malkura&#x11D;ulo! Mi, kiu tiel heroe sciis transsalti la rifojn, malhelpintajn al mi la penojn por venki la batalojn de la vivo, mi de tiam ne plu povos luktadi! Mi konfesis min kiel venkiton. Blinda, mi rigardis mian vivon, kiel ion apartenantan al la pasinteco, reala&#x135;on, kiu "estis" sed kiu ne plu "estas"...</p><p>La fatala obsedo de la memmortigo ekrondiris miajn fakultojn. Mi inklini&#x11D;is al &#x11D;i kaj enlasis &#x11D;in per la tuta sento de forlasiteco, kiu regis mian eston, senkura&#x11D;an kaj venkitan. La morto allogis min kiel honora krono por ekzistado, kiu neniam klinis la nukon anta&#x16D; io ajn! La morto etendis al mi siajn allogajn brakojn, false montrante al miaj pensoj, difektitaj de la malkredo je Dio, la tomban pacon pere de konsolaj vizioj!</p><p>Preninte firman decidon sub la inspiro de malsanecaj sugestoj, profunde mal&#x11D;oja kaj soleca en mia ekstrema malfeli&#x109;o;</p><p>sen la protekto de la milda konsolo de la Fido, kiu malpliakrigus la ardecon de mia intima malespero; &#x109;e la eksciteco de la imagemo, jam per si mem trokura&#x11D;a kaj pasia, mi kreis doloran romanon pri mi mem, kaj, min opiniante martiro, mi senapelacie min kondamnis!</p><p>Mi ja timis kaj hontis fari&#x11D;i blinda!</p><p>Mi min mortigis por ka&#x15D;i anta&#x16D; la socio, anta&#x16D; la homoj, anta&#x16D; miaj malamikoj, la nekapablecon al kiu mi estis reduktita!</p><p>Ne! Neniu plezuros, vidante min ricevi la amaran panon, anta&#x16D; la aliula kompatemo! Neniu &#x11D;uos la spektaklon, por mi humiligan, kiun donus mia &#x15D;anceli&#x11D;a figuro blindpalpanta en la mallumo de ne plu vidpovaj okuloj! Miaj malamikoj ne &#x11D;ojos, sin amuzante per la ven&#x11D;a vido de mia senrimeda malvenko! Milfoje ne! Mi ne stulti&#x11D;os en tiu marasmo, ke mi rigardus nur al mia interno, dum ekstere, &#x109;irka&#x16D; mia ombro velkinta pro la blindeco, la Universo da&#x16D;re radios vivon fekundan kaj progreseman!</p><p>Mi min mortigis, &#x109;ar mi taksis min tro malforta por da&#x16D;rigi, en la intima nokto de l' blindeco, tiun vojiradon, kiu, jam &#x109;e la bona lumo de la okuloj, abundis je malhelpoj kaj kontra&#x16D;a&#x135;oj!</p><p>Estis troe! Mi &#x11D;ismedole ekribelis kontra&#x16D; la Destino, kiu rezervis por mi tiel konsternan surprizon, kaj sub la frakasa premo de drama maljusteco, kiun mi supozis venata de Dio, mi restis senkonsola! Miaopinie, la Providenco, la Destino, la mondo, la socio, &#x109;iuj eraris: - nur mi pravis, ja trograndigante la tragedion de mia malespero!</p><p>Kiel do?!... Mi, posedanto de potenca inteligenteco, estis malri&#x109;ega, preska&#x16D; malsata, dum &#x109;irka&#x16D; mi cirkuladis stultuloj kaj malkleruloj kun far&#x109;itaj kasoj! Mi, kiu rigardis min idealista kaj bona, estis atakata de malfeli&#x109;oj, kiuj, per konstanta sie&#x11D;ado, pelis min en situaciojn spitantajn &#x109;ian eblecon de venko! Mi, kies sentimentala koro flamis per noblaj kaj teneraj aspiroj, ver&#x15D;ajne sublimaj, sen&#x109;ese trafi&#x11D;is de nekomprenemo, de nereciproko, de mal&#x15D;atoj des pli amaraj, ju pli intensa estis la radiado de mia sento! Mi, honesta, justa, kondutanta la&#x16D; noblaj principoj, &#x109;ar &#x109;i tiujn mi rigardis pli belaj, pli konformaj al la idealismo, ornamanta mian karakteron, mi devis havi rilatojn kun friponoj, negoci kun &#x15D;telistoj, disputi kun hipokrituloj, konfidi al ruzuloj, respekti malhonestulojn!...</p><p>Ja estis troe!...</p><p>Kaj post tiel longa vico da malfeli&#x109;oj - &#x109;ar por mi, individuo senpacienca kaj tute ne rezignaciema, tiuj faktoj, tiel ordinaraj en la &#x109;iutaga vivo, superstaris kiel veraj moralaj katastrofoj -, jen la dolora krono de la blindeco, kiu reduktis min al la senvaloreco de vermo, al la angoro de la forlasiteco de l' idioto, al la izoleco de l' enkarcerigito!</p><p>Mi ne plu eltenis!</p><p>Mankis al mi kompreno pri tiel granda anomalio! Mi ne komprenis Dion! Mi ne komprenis lian Le&#x11D;on! Mi ne komprenis la Vivon! Ja torento da nesolvebla konfuzo inundis al mi la penson, konsternegitan &#x109;e tiu reala&#x135;o! Nur tion mi komprenis: - ke mi bezonas morti, devas morti! Kaj kiam homo ne plu fidas sian Dion kaj Kreinton - malfeli&#x109;ega li fari&#x11D;as! Ja ia mizerulo, ia demono, ia damnito! Al abismo li sin tiras, la abismon li ser&#x109;as, en la abismon li sin &#x135;etas!</p><p>Mi &#x135;eti&#x11D;is!</p><p>Mi ne scias, kiajn kruelajn sugestojn mia blasfema parolo disblovis en la malsaneca etoso de mia &#x109;ambro, sed mi vidis, ke la malgaja grupo lasis sin gliti en malharmonian vibradon, cedante al dolora plorado kaj al impresaj krizoj, precipe la eksa vineksportisto - Hieronimo - kaj la universitatano Sobral, el &#x109;iuj la plej suferantaj. Mi mem, la&#x16D;grade kiel mi elvolvis mian korpreman raporton, tiel intense revenis, en la menso, al la pereigaj situacioj de mia pasinta enkarna vivo, al ties stadioj, dolorplenaj kaj neeviteblaj, kiuj min tiel kruele deprimis - ke varmegaj larmoj denove efluis sur mia palega viza&#x11D;o, dum ankora&#x16D;foje mallumi&#x11D;is mia vidado kaj la ombroj anstata&#x16D;is tiujn dol&#x109;ajn detalojn de la flirtantaj, bluaj kurtenoj kaj de la rozaj grimpkreska&#x135;oj suprenvolvi&#x11D;antaj &#x109;irka&#x16D; la balkonaj kolonanoj.</p><p>Servemaj flegistoj, pro la neatenditeco de la incidento, alkuris, por vidi, kio okazas. En la Hospitalo Maria el Nazareto, la malsanulo, envolvita en la revigligaj mensaj emana&#x135;oj de siaj protektantoj kaj gvidantoj, superver&#x15D;ita de magnetaj ondoj, resanigaj kaj fortikigaj, celantaj lian bonfarton, devis kunhelpi en la kuracado, tenante silenton kaj neniam distri&#x11D;ante per konversacioj pri personaj aferoj. Estis grave, ke li ripozu, penu forgesi la turmentan pasintecon, forvi&#x15D;u &#x15D;okajn rememorojn, reboni&#x11D;ante, kiel nur eble, el tiuj sen&#x109;esaj dis&#x15D;iroj, kiuj lin de longe vundis. Oni nin ripro&#x109;admonis do kiel malobservantojn de unu el la plej gravaj internaj reguloj. Kaj ni tute ne povus senkulpigi nin, prezentante kiel motivon la nescion, &#x109;ar, la&#x16D;longe de la intermuroj, fosforeskaj afi&#x15D;oj &#x109;iumomente vekis nian atenton per konstanta admono al silento, dum la institucio mem donis la ekzemplon, kondukante siajn sen&#x109;esajn laborojn sub la regado de sa&#x11D;a diskreteco. Kaj, kvankam per bonkora tono, oni avertis, ke en okazo de rekulpo, la direkcio punos nin per la transloki&#x11D;o al la Izolejo, &#x109;ar la ripeto de tiu fakto estigus malordon kun neanta&#x16D;videblaj sekvoj ne nur por nia farto entute, sed anka&#x16D; por la hospitala disciplino, kiu nepre devas esti rigore observata - kio komprenigis al ni, ke pli severaj estas la reguloj en la Izolejo, pli timinda ties disciplino. Kaj por eviti tiel drastan decidon, oni starigis pli severan vigladon en nia sekcio. Depost tiu okaza&#x135;o, oni komisiis soldaton el la ta&#x109;mento da hindaj lancistoj por de&#x135;orado en niaj apartamentoj.</p><p>Post &#x109;irka&#x16D; kvaronhoro, blonda, ridetanta flegisto, junulo eble a&#x11D;anta dudek tri jarojn, kiun ni ekvidis, dum nia eniro en tiun gravan transmondan institucion, &#x109;ar li estis unu el tiuj, kiuj kun Romeo kaj Alcesto nin tie akceptis, vizitis nin en la kompanio de aliaj du laboristoj de la domo; kaj elradiante simpation, li ekparolis tre afable, forpelante el ni &#x109;ian &#x11D;enatecon:</p><p>"- Miaj amikoj, mi nomi&#x11D;as Joel Steel. Mi estas - a&#x16D; estis, se tiel vi volas - denaska portugalo, tamen anglodevena. Vere la malnova Portugalujo &#x109;iam estis tre kara al mia koro... Neniam mi povis forgesi la feli&#x109;ajn tagojn, kiujn mi travivis en ties malavara sino... Mi estis feli&#x109;a en Portualujo... sed poste... la sorto trenis min en Kimrujon, naskolandon de mia kara patrino, Doris Mary Steel da Costa, kie... Nu, kiel sampatrujano kaj amiko, mi invitas vin en la kirurgian kabineton, kie vi estos submetataj al la necesaj ekzamenoj, &#x109;ar nun komenci&#x11D;is la kirurgia kuracado... "</p><p>Ni volonte konsentis, esperplenaj. Nenion alian ni de tre longe deziris! La doloroj, kiujn ni sentis, nia &#x11D;enerala malbonfarto, kiel suferiga ree&#x125;o de &#x109;io, kio okazis al nia fizika- materia korpo, de anta&#x16D; longe igis nin sopiregi la viziton de kuracisto.</p><p>Mario kaj Johano, kies stato estis pli grava, estis transportitaj sur brankardoj, kaj la ceteraj iris apogite sur la frataj brakoj de bonkoraj flegistoj.</p><p>Tiam mi povis observi ion el tiu bonfara domo, ricevanta la mildan protekton de la altega Patrino de la Nazaretano.</p><p>Ne nur la arkitektura tuta&#x135;o indis admiron. Anka&#x16D; la instala&#x135;oj, la grandioza kolekto da aparatoj, da eksterordinaraj instrumentoj, konformaj al la bezonoj de la astralmonda kuracado, vidigis la tre altan gradon, kiun la Medicinon atingis &#x109;e niaj protektantoj, kvankam tiu loko, kie ni trovi&#x11D;is, ne estis altnivela regiono de la Spirita Mondo.</p><p>Sindonaj kaj diligentaj kuracistoj helpis per frata komplezemo la mizerulojn, bezonantajn iliajn servojn kaj protekton. &#x108;e iliaj bonkoraj fizionomioj stampi&#x11D;is la kompatema zorgo de supera estulo pri tiu malpli forta, de la progresinta intelekto pri sia malfeli&#x109;a frato, ankora&#x16D; droninta en la mallumo de nescio. Sed ne &#x109;iuj portis hindostilajn uniformojn. Multaj surhavis longajn, tre blankajn kaj vaporecajn kitelojn, similajn al kuriozaj tunikoj el fosforeska &#x15D;tofo...</p><p>Mi ne vidis, kio okazis al miaj malfeli&#x109;-kunuloj. Sed, kio min koncernas, atinginte la pavilonon, destinitan al la kuracaj laboroj, mi transdoni&#x11D;is el la flegado de Joel Steel sub la zorgon de la juna doktoro Roberto de Canalejas, kiu enkondukis min en iun fakon, kie mia fizika-spirita korpo estis submetita al gravaj, detalaj ekzamenoj. Lia patro, Karlo de Canalejas, respekteginda maljunulo, eksa hispana kuracisto, kiu praktikis la Medicinon kiel sanktan apostoladon, farante el &#x11D;i heroan mision de abnegacio kaj karitato, indan je la aprobo de la &#x108;iela Kuracisto, kaj unu el tiuj hindaj psiko-kuracistoj, nin sukurintaj &#x109;e nia alveno - Rosendo -, prizorgis min kiel kuracistoj. Dume, Roberto asistis ilian gravan laboron, same kiel kandidato al doktoreco la lecionojn de l' majstroj en la temploj de la Scienco, kio klarigis, ke li ankora&#x16D; sta&#x11D;as kiel studento pri la tiea Medicino.</p><p>Al mia astrala korpo oni aplikis fizik-astralajn kuracprocedojn &#x11D;uste &#x109;e la partoj respondaj al tiuj, kiujn, &#x109;e la surtera fizika envolva&#x135;o, dis&#x15D;iris la pafa&#x135;o de la pulvarmilo uzita por la memmortigo, nome la faringo, la a&#x16D;da kaj la vida aparatoj kaj la cerbo, &#x109;ar la vundo etendi&#x11D;is tra tiu tuta delikatega regiono de mia kompatinda karna envolva&#x135;o.</p><p>Tio estis kvaza&#x16D; mi, ankora&#x16D; kiel enkarni&#x11D;into (kaj efektive tiel estis, &#x109;ar ja tiel estas &#x109;e &#x109;iuj homoj), havis ian duan korpon, muldilon, modelon de tiu, kiun detruis la brutala memmortigo; kvaza&#x16D; mi estus ia "duobla&#x135;o", kaj tiu dua korpo, kvankam estante nedetruebla, tamen spertus la efikon de &#x109;io, kio okazus al la unua; kvaza&#x16D; stranga akustikaj proprecoj subtenadus vibrajn ree&#x125;ojn, povantajn da&#x16D;ri dum nedifinita tempo kaj malsanigi tiun duan korpon.</p><p>Mi nun scias, ke la duonmateriaj histoj de tiuj menciitaj regionoj de mia perispirito, profunde difektitaj, ricevis la efikon de lumsondoj, de magnetaj banoj, de kvintesencaj balzamoj, de lumaj substancoj &#x109;erpitaj el la sunradioj; ke el tiuj histoj oni prenis movi&#x11D;antajn, sonorajn fotojn kaj mapojn por specialaj analizoj; ke tiujn fotografa&#x135;ojn kaj mapojn oni poste alsendis al la "Sekcio por Planado de Fizikaj Korpoj", de la Departemento de Reenkarni&#x11D;o, por studoj koncernantaj la preparadon de la nova karna vesta&#x135;o, kiun mi ricevos por reveno al la surteraj elprovoj kaj kulpela&#x109;etoj, pri kiuj mi supozis, ke mi povus ilin eviti per tiu freneza ago. Dum unu horo mi submeti&#x11D;is al tiu stranga kuracado, &#x109;irka&#x16D;ita de subtilaj, lumaj, transcendaj aparatoj, kaj dum tiu tempo la pli a&#x11D;a doktoro de Canalejas kaj la hinda kirurgo amplene sin dedi&#x109;is, min revigligante per kura&#x11D;igaj vortoj, admonante min al konfido je la estonteco, al espero je la Superega Amo de Dio! Kaj mi ankora&#x16D; scias, ke mi ka&#x16D;zis ne nur tre penigajn laborojn kaj e&#x109; laci&#x11D;on al tiuj sindonaj servantoj de la Bono, sed anka&#x16D; maltrankviligajn zorgojn, kiuj ilin devigis al stre&#x109;aj oferoj &#x11D;is la estingi&#x11D;o, en mia fizika-astrala organismo, de tiuj magnetaj fluoj, kiuj &#x11D;in afinigis al tiu surtera fizika, kaj kiuj tenadis tiun konsternan perturbon, kiun nenia homa esprimo kapablos priskribi!</p><p>Tiel okazas, &#x109;ar la "astrala korpo", tio estas, la perispirito - a&#x16D;, ankora&#x16D;, la "fizika-spirita korpo"- ne estas, kiel oni &#x11D;in supozis, ia abstrakta&#x135;o, ia senkorpa, etereca esta&#x135;o. Kontra&#x16D;e &#x11D;i estas viva, reala organismo, sidejo de la sensacoj, &#x109;e kiu stampi&#x11D;as kaj reefikas &#x109;iuj okaza&#x135;oj impresantaj la menson kaj tusantaj la nervan sistemon, de kiu &#x11D;i estas la direktanto.</p><p>Kaj en la konsisto de tiu admirinda envolva&#x135;o de la Animo - la Dia Esenco, kiu ekzistas en &#x109;iu homo kaj montras ties originon -, anka&#x16D; estas ia materia, kvankam kvintesenca substanco, kiu al &#x11D;i ebligas malsani&#x11D;i, sentivi&#x11D;i, &#x109;ar tiaspeca materio estas tre impresi&#x11D;ema kaj sentiva, havanta naturon delikatan, nedetrueblan, evoluipovan, subliman, kaj &#x11D;uste pro tio ne povantan suferi, sen tre gravaj perturboj, la perforton, kiun brutala ago, kiel la memmortigo, faras al la surtera envolva&#x135;o.</p><p>Sed &#x109;e tiel zorga kuracado ankora&#x16D; pligrandi&#x11D;is la duboj pri mia situacio. Multajn fojojn, dum tiu senesperiga restado en la Sinistra Valo, mi, ho jes! mi ja kredis, ke mi mortis kaj mia damnita animo elpagas en la infero por la gravegaj malsa&#x11D;a&#x135;oj, kiujn mi faris dum la vivo. Sed nun, pli serena, vidante, ke oni min internigis en bonan hospitalon, ke oni min submetas al kirurgia kuracado, kvankam la &#x109;i-tieaj procedoj estas tre malsamaj, ol tiuj al mi konataj, jen novaj ondoj da necerteco maltrankviligis al mi la spiriton:</p><p>Ne! Ne eble estas, ke mi mortis!</p><p>&#x108;u tio estus morto?... &#x108;u vivo?...</p><p>Ver&#x15D;ante do amaran ploron, jen mi, en iu momento de tiu unua tago sub la sindona prizorgado de Karlo kaj Rosendo, febra, ekscitita, nekapabla regi min plu, ekkriis:</p><p>"- Sed kie, efektive, mi trovi&#x11D;as?... Kio okazis?... &#x108;u mi son&#x11D;as?... &#x108;u mi mortis a&#x16D; ne?... &#x108;u mi vivas?... &#x108;u mi estas mortinta?... "</p><p>Respondis al mi la hinda kirurgo, ne haltigante sian delikatan laboron. Fiksante sur mi mildan rigardon, eble por vidigi, ke mia situacio ka&#x16D;zas al li beda&#x16D;ron a&#x16D; kompaton, li, elektinte plej persvadan esprimtonon, klarigis, lasante nenian eblecon al dua interpreto:!</p><p>"- Ne, mia amiko! Vi ne mortis! Vi neniam mortos!... &#x109;ar ne ekzistas morto en la Le&#x11D;o reganta la Universon! Fari&#x11D;is nur tio, ke ia beda&#x16D;rinda malfeli&#x109;ego trafis vian surteran fizikan korpon, detruitan anta&#x16D; la &#x11D;usta tempo pro malbona decido de via menso... La Vivo tamen ne sidis en tiu via surtera fizika korpo, sed ja en &#x109;i tiu, kiun vi nun vidas kaj sentas &#x109;e vi; &#x11D;uste &#x109;i tiu efektive suferas, vivas, pensas kaj posedas la subliman atributon de la senmorteco, dum tiu alia, el karno, kiun vi for&#x135;etis, ta&#x16D;ga nur por uzado en la surtera scenejo, jam malaperis sub la malgaja &#x15D;tono de tombo, kiel provizora vesta&#x135;o de &#x109;i tiu, kiu plu vivas &#x109;i tie... Sed trankvili&#x11D;u... vi pli klare komprenos vian situacion la&#x16D;grade kiel vi reboni&#x11D;os..."</p><p>Oni portis min sur brankardo direkte al la malsanulejo. Mia stato postulis ripozon. Oni donis al mi refortigan buljonon, &#x109;ar mi malsatis, kaj &#x109;ar mi anka&#x16D; soifis, oni trinkigis al mi balzaman, kristalpuran akvon. &#x108;irka&#x16D;e, la silento kaj la kvieteco, envolvitaj en ondoj da konsolo kaj bonfarado, invitadis al enpensi&#x11D;o. Obeante bonkoran sugeston de Rosendo, mi provis endormi&#x11D;i, dum la desaponti&#x11D;o, trudita de la neelpetebla realeco, a&#x16D;digis siajn definitivajn klarigojn en mia turmentata menso:</p><p>"- La Vivo ne sidis en tiu surtera fizika korpo, kiun vi detruis, sed ja en &#x109;i tiu, kiun vi nun vidas kaj sentas, kaj kiu posedas la subliman atributon de la senmorteco!"</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro IV Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra kaj familio</strong></p><p>Nenian sciigon ni ricevis pri niaj familioj, nek pri niaj amikoj. Akrega resopirado, kvaza&#x16D; koroda acido mordus al ni la amokapablojn, enver&#x15D;is en niajn malfeli&#x109;ajn korojn la disrevigan amarecon de milo da afliktantaj necertecoj. Joel kaj Roberto multfoje trovis nin ka&#x15D;plorantaj, sopirantaj pri amataj karuloj, kies nomojn ni tie neniam a&#x16D;dis! Tiuj bonaj amikoj nin karitate revigligadis per kura&#x11D;igaj vortoj, asertante, ke tiu &#x109;agreno estas pasema, &#x109;ar nia situacio emas mildi&#x11D;i, kio nepre kondukos nin al la solvo de tiuj plej ur&#x11D;aj problemoj.</p><p>Sed al ni estis permesate scii&#x11D;i pri mensaj vizitoj kaj frataj deziresprimoj por paco kaj estonta feli&#x109;o, pri &#x109;ia ajn elmontro de Amo sendita de karuloj, restintaj sur la Tero, a&#x16D; de simpatiantoj, krom anka&#x16D; de tiuj, kiuj, lo&#x11D;ante en la spiritaj regionoj, amas nin kaj interesi&#x11D;as pri nia reboni&#x11D;o kaj progreso. Tiuj pensoj, se nur ilin elradius menso vere alti&#x11D;inta al noblaj deziroj, estis al ni transsendataj per plej kurioza kaj tre efika rimedo, kiu tiam, pro nia spirita perturbo, nin perpleksigis, sed pri kiu ni poste eksciis, ke &#x11D;i estas natura, e&#x109; ordinara afero &#x109;e edukaj institucioj en transiraj regionoj de la transmondo.</p><p>En &#x109;iu dormejo, staris ia delikatega aparato de strukturo formita el elektromagnetaj substancoj, kiuj, kunigante netakseblajn potencojn por altiro, selekto, reprodukto kaj elsendo, bildigis sur sia speguleca surfaco &#x109;iajn imagojn kun ties sonoj, kiujn oni bonvoleme kaj karitate sendis al ni. Kiam la afabla koro de iu familiano, a&#x16D; e&#x109; de iu nekonato, &#x135;etis fratajn vibrojn, tra la senmezura Spaco, petegante la Plejaltan Patron pri favoroj al niaj animoj afliktataj de l' &#x109;agrenoj, tiam nin tuj atentigis subita eklumo, kiu, a&#x16D;digante la flustron de pre&#x11D;o, anka&#x16D; reproduktis la bildon de la pre&#x11D;anto, kio iafoje tre surprizis nin, &#x109;ar okazis, ke ofte montri&#x11D;is sur tiu magneta spegulo personoj, kiujn ni ne &#x109;iam honoris per amikeco kaj sindono, dum aliaj, kiuj de niaj koroj ricevis plej multajn komplezojn, malofte mildigis la akrecon de nia intima situacio per la sankta kareso de Pre&#x11D;o! Tiel ni povis ekscii, kion oni pensas pri ni; la petojn adresitajn al la Diaj Potencoj, &#x109;ian bonon, kiun oni al ni deziris a&#x16D; faris.</p><p>Sed beda&#x16D;rinde tia okazo, kiu tiom multe mildigus la akran solecon de nia vivo; kiu efikus kiel kvietiga konsolo sur la ardega sopirado, malvigliganta al ni la menson kaj la koron, estis maloftega en preska&#x16D; la tuta Hospitalo, se paroli pri la korligoj lasitaj sur la Tero, &#x109;ar la genia aparato kapablis registri nur la sincerajn elvokojn, tiujn, kiuj, pro la sublima naturo de la vibroj elsenditaj en la momento de la Pre&#x11D;o, povus alagordi&#x11D;i al tiuj magnetaj ondoj kun transsenda povo por rompi la naturajn malhelpojn kaj atingi la plej altajn spiritajn sferojn, kie la Pre&#x11D;o estas ricevata &#x109;e brilegoj kaj benoj. Sed la fari&#x11D;o de tiel konsola fakto ne ebligis, kiel ni ja deziregis, la akiron de detalaj sciigoj pri ties okaziganto, kio ka&#x16D;zis al ni tro amaran aflikton, konsternan sopiradon, &#x109;ar ni sentis nin forgesitaj, senigitaj je &#x109;ia ajn informo!</p><p>Malgra&#x16D; tio, tiuj samaj elsendaparatoj sen&#x109;ese montradis, ke nin tamen memoras lo&#x11D;antoj de l' transtombo. De aliaj spiritaj regionoj, same kiel de aliaj lokoj de nia Kolonio mem, alvenis frataj deziresprimoj por paco, amika konsolado, kura&#x11D;igado por la estontaj tagoj. Oni pre&#x11D;is por ni per fervoraj petegoj, alvokante ne nur la patrinan protekton de Maria al niaj senmezuraj malforta&#x135;oj, sed anka&#x16D; la favorkoran helpon de la Dia Majstro.</p><p>Sed el la Tero, ne maloftaj estis la okazoj, kiam dis&#x109;iploj de Allan Kardec, penante konformigi siajn konduton al la kristanaj instruoj, regule kunvenadis en sekretaj kabinetoj, simile al la antikvaj inicitoj en la sekreteco de l' temploj kaj, respektemaj, obeante fratajn impulsojn pro amo al la Dia Kristo, elsendis amajn pensojn por nia bono, nin ofte vizitante pere de potencaj mensaj fluoj, kiujn la Pre&#x11D;o benis kaj sanktigis per mildeco kaj kompato kaj kiuj ver&#x15D;i&#x11D;is, kiel hela lumo de konsola espero, en la internon de niaj animoj, turmentataj kaj forgesitaj!</p><p>Sed ne nur tio.</p><p>Sub la gvido de eminentaj Mentoroj, fratecaj karavanoj da Spiritoj sin dedi&#x109;antaj al bonfarcelaj studoj kaj lernadoj, vizitadis nian malgajan lo&#x11D;ejon, veninte el pli feli&#x109;aj spiritaj regionoj, por al ni alporti sian kompateman solidarecon dum restado, kiu plenigis nin per &#x11D;ojo. Ni tiel starigis bonajn amikrilatojn kun estuloj morale multe pli superaj al ni, sed kiuj ne disdegnis honori nin per sia estimo. Tiaj amikecoj, tiel dol&#x109;aj inklinoj, estis por&#x109;iamaj, &#x109;ar ili havis kiel fundamenton la neprofitemajn, noblajn principojn de la kristana frateco!</p><p>Nur post tre longe oni permesis al ni la &#x11D;ojon akcepti la viziton de tiuj karuloj, kiuj nin anta&#x16D;iris en la tombon. Sed e&#x109; en tiuj okazoj, ni devis kontenti&#x11D;i per rapidaj intervidi&#x11D;oj, &#x109;ar memmortiginto rilatas al la spirita vivo kiel kondamnito al la surtera socio: li ne &#x11D;uas normalajn rajtojn, vivas en malgaja kulpela&#x109;eta regiono, kie estas permesata la &#x109;eesto de neniu krom liaj edukistoj, dum li mem, pro la nestabileco de sia vibrado, ne sukcesos eliri el la malvasta rondo, en kiu li movi&#x11D;as, &#x11D;is komplete estingi&#x11D;os la efikoj de tiu malfeli&#x109;ega kulpo.</p><p>"-... Kaj oni vin ligos mane kaj piede, kaj el&#x135;etos vin en la eksteran mallumon, kie estos la plorado kaj grincado de dentoj.</p><p>Kaj vi neniel eliros el tie, &#x11D;is vi pagos la lastan kodranton... " - sa&#x11D;e avertis la &#x108;iela Instruisto, anta&#x16D; multe da jarcentoj...</p><p>Du faktoj profunde signifaj por la disvolvi&#x11D;o de niaj fortoj, &#x109;e tiu al&#x11D;usti&#x11D;ado al la spirita vivo, okazis en la tagoj tuj sekvintaj nian akcepton en tiun gravan transmondan institucion. Ni dedi&#x109;os &#x109;i tiun &#x109;apitron al la pli sensacia el amba&#x16D;, lasante al la sekvanta la raporton pri la dua okaza&#x135;o, ne malpli grava, &#x109;ar ja decida pro la leciono, kiun &#x11D;i tiam havigis al ni.</p><p>Iun matenon, prezenti&#x11D;is al ni la juna D-ro Roberto de Canalejas por komuniki, ke ni estas invititaj por grava &#x109;i-vespera kunveno, dum kiu &#x109;iuj &#x135;usvenintoj rendevuos kun la estro de la Departemento, al kiu ni tiam estis konfiditaj, por komuninteresaj klarigoj.</p><p>Hieronimo, kies malbona humoro timige pliakri&#x11D;adis, formale deklaris sian malinklinon &#x11D;in &#x109;eesti, &#x109;ar liaopinie la nura enhospitaligo ne devigas lin al servema&#x109;a obeemo, kaj li aldone sciigis, ke tiumomente lia nura intereso estas ekhavi informojn pri sia familio. Sed Roberto delikate klarigis, elmontrante nenian inciti&#x11D;on, ke inviton li portas, ne ordonon, kaj ke, &#x11D;uste tial, neniun oni devigos konsenti.</p><p>Hontigite kaj anka&#x16D; &#x15D;okite de la malgentila konduto de nia kamarado, ni konsentis, montrante la plej afablan el la ridetoj, konservataj en la arkivo de malnovaj rememoroj, kaj krome dankante pro la honoro, kiun oni faras al ni.</p><p>En tiu tempo, ni jam estis submetataj al faka kuracado, kiun ni poste priparolos kaj pri kiu anka&#x16D; ne konsentis la eksa frato de la Sankta Triunuo, el Lisbono, kiam li eksciis, ke temas pri terapio bazita sur magnetopsikaj principoj, afero, kiun li tute ne akceptis!</p><p>Malgra&#x16D; tio, li malpacience kaj sen&#x11D;ene sin turnis al la bonkora kuracisto, tuj post tiu incidento, kaj diris, jam tute forgesinte sian &#x135;usan, beda&#x16D;rindan konduton:</p><p>"- S-ro Doktoro, mi nutradas la esperon, fidante la noblajn sentojn sendube ornamantajn vian tiel noblan karakteron, ricevi de Via Mo&#x15D;to netakseblan komplezon... "</p><p>Roberto de Canalejas, kiu anta&#x16D; ol fari&#x11D;i Spirito konvertita al Bono, sindona laboristo de l' Frateco, certe estis perfekta &#x11D;entilulo en la surtera socio, apena&#x16D; montris neesprimeblan rideton kaj respondis:</p><p>"- Mi estas tute preta servi al vi, mia amiko! Pri kio temas?... "</p><p>"- Temas pri... Mi havas ur&#x11D;an bezonon direkti ian peton al la honorinda direkcio de &#x109;i tiu domo... Mi aflikti&#x11D;as pro la manko de informoj pri mia familio, kiun de longe mi ne vidas... mi e&#x109; ne scias kiel longe!... Vane mi atendas nova&#x135;ojn... kaj jam ne restas al mi fortoj por elteni en la brusto tiun kor&#x15D;iran sopiradon... Mi deziras ricevi de la alte estiminda estraro de tiu &#x109;i Hospitalo la permeson iri en mian hejmon kaj scii&#x11D;i pri la motivoj ka&#x16D;zantaj tiel sendankan silenton... Miaj familianoj ne vizitas min... Mi ne ricevas leterojn... &#x108;u estos eble al Via Mo&#x15D;to porti petskribon al S-ro Direktoro? &#x108;u la interna reglamento ne malpermesas tiun mian pa&#x15D;on?... "</p><p>&#x108;e tio evidenti&#x11D;is, ke la kompatinda ekskomercisto &#x15D;ajne ne faris al si &#x11D;ustan ideon pri sia situacio, kaj, pli ol siaj samsortanoj, baraktis, pro la mensa malordo, inter la statoj surtera kaj spirita.</p><p>"- Tute ne, mia kara! Estas nenia malpermeso! La direktoro de &#x109;i tiu institucio &#x11D;ojos a&#x16D;skulti vin!"- asertis la pacienca kuracisto.</p><p>"- &#x108;u mi do prezentu hodia&#x16D; mem la peticion?... " "- Mi parole komunikos vian peton... kaj Joel sciigos vin pri la koncerna decido..."</p><p>Post &#x109;irka&#x16D; du kvaronhoroj, Joel revenis en la malsanulejon por informi al la afliktita malsanulo, ke la direktoro invitas lin persone prezenti&#x11D;i en lia kabineto. La flegisto tamen montri&#x11D;is enpensi&#x11D;a, kaj sur lia viza&#x11D;o, ordinare klara kaj ridetanta, ni trovis ian nuancon de beda&#x16D;ro.</p><p>Nia kunulo, kiu, kiel sciate, estis la plej ribelema kaj sendisciplina el la dekopo, postulis, ke Joel redonu al li la kompleton, kiun oni deprenis de li &#x109;e la enhospitali&#x11D;o, &#x109;ar estus por li abomene prezenti&#x11D;i anta&#x16D; la &#x109;efo vestita per malbela malsanulkitelo, same kiel ni &#x109;iuj cetere trovi&#x11D;is.</p><p>Kun tre serioza mieno, Joel ne volis kontra&#x16D;i lin kaj al li redonis tiun vesta&#x135;on.</p><p>Amba&#x16D; eliris, kaj anta&#x16D; ol ili trairis la vastegan galerion, al kiu estis turnitaj la pordoj de la dormejoj, jen la juna D-ro de Canalejas envenis nian &#x109;ambron kune kun unu el niaj hindaj kuracistoj, kiu, ridetante kaj per amika tono, nin alparolis:</p><p>"- Ni venis &#x109;i tien, karaj amikoj, por inviti vin akompani vian kamaradon Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra dum la migrado, kiun li provos fari. Ni scias, ke al neniu el vi pla&#x109;as la reguloj de &#x109;i tiu domo, iel malhelpantaj la ricevon de detalaj nova&#x135;oj el la surteraj regionoj. Sed konvenas al vi scii, ke tian rigoron oni starigis por via bono, kvankam ne estas formala malpermeso por neda&#x16D;ra vizito al la Tero, kiel vi post ne longe konstatos. Atentu &#x109;i tiun jam de vi konatan aparaton por vidado je longa distanco kaj ekde nun sekvu la pa&#x15D;ojn de nia amiko Hieronimo. En la okazo, se li elpetos al si la permeson, kio miaopinie estas atendebla pro lia obstina insistado, vi lin akompanos dum lia tre dezirata voja&#x11D;o por revidi la familion, sed por tio vi ne bezonos eliri el &#x109;i tiu loko... Kaj morga&#x16D;, se vi ankora&#x16D; strebos en viajn hejmojn por anta&#x16D;tempa vizitado, vi estus senprokraste kontentigitaj... por ke la ribelemaj impulsoj, ta&#x16D;zantaj al vi la menson, ne plu prokrastu la akiron de tiuj novaj inklinoj, kiuj al vi portos utilon en la estonteco... &#x108;iuj ceteraj malsanuloj, en la samaj kondi&#x109;oj kiel vi, en &#x109;i tiu momento ricevas egalan admonon... "</p><p>Li proksimi&#x11D;is al la aparato kaj per gracia lerteco donis al &#x11D;i tian amplekson, ke &#x11D;i povu reprodukti homan bildon la&#x16D; ties natura staturo.</p><p>Perpleksaj, sed interesitaj, ni eliris el la litoj, kiujn ni malofte forlasis, kaj prenis lokon anta&#x16D; la lumi&#x11D;anta ekrano. Oni nin komforte sidigis en foteloj ornamantaj la &#x109;ambron, dum tiuj zorgemaj laboristoj de la Bono loki&#x11D;is apud ni. Tio estis, kvaza&#x16D; ni atendus la komenci&#x11D;on de teatra ludo.</p><p>Subite, Joel ekaperis anta&#x16D; ni, tiel nature kaj videble, elstarante sur tiu sama plano, sur kiu ni trovi&#x11D;is, ke ni kredis vidi lin iranta en la malsanulejo, a&#x16D; ke ni mem iras post li... Li subtenis Hieronimon per la brako... direkti&#x11D;ante al la servista elirejo... kaj tiel intensa fari&#x11D;is la sugestio, ke ni tuj eksteri&#x11D;is el la realo, forgesante, ke efektive ni &#x109;iam ankora&#x16D; restas komforte sidantaj en foteloj, en niaj &#x109;ambroj...</p><p>Pli realeca ol la hodia&#x16D;a kinematografo kaj supera al la nuntempa televidilo, tiu eksterordinara ricevilo de scenoj kaj faktoj, tiel ofte uzata en nia Kolonio kaj kiu ka&#x16D;zis al ni tiel fortan admiron, en pli progresintaj sferoj plipotenci&#x11D;as, evoluas &#x11D;is transcendeco kiel helpilo por la instruado de Spiritoj celantaj la akiron de teoriaj scioj, kiuj en la estonteco ebligos al ili plenumi decidajn elprovojn dum la surteraj luktoj. &#x108;e tia grado, &#x11D;i kapablas traser&#x109;i kaj selekti, en la plej foraj regionoj de la &#x109;iela spaco, la pasintecon mem de la tera Globo kaj de ties homaroj, ties Historion kaj ties Civilizaciojn, krom anka&#x16D;, se necese, la pasintecon de la individuoj, &#x109;ar tiuj elementoj dise trovi&#x11D;as kaj intermiksi&#x11D;as en la eterecaj ondoj, eterne movi&#x11D;antaj en la nevidebla mondo, en tiuj ondoj ili restas gravuritaj, reproduktitaj kvaza&#x16D; en spegulo, kvankam en konfuzi&#x11D;o, kunpu&#x15D;i&#x11D;ante kun aliaj bildoj, same kiel en la homa konscio anka&#x16D; gravuri&#x11D;as liaj agoj, liaj &#x109;iutagaj faroj!</p><p>Tiele do ni trapasis kelkajn aleojn de la blanka parko kaj atingis la Centran Konstrua&#x135;on, sidejon de la direkcio de tiu nobla legio da scienculoj-inicitoj, laborantaj en la Hospitala Departamento.</p><p>Sed alveninte, Hieronimo estis transdonita al la zorgo de unu asistanto de la direktoro, kaj Joel retiri&#x11D;is. La asistanto tuj enkondukis la vizitanton en &#x109;ambron, kies lar&#x11D;aj fenestroj rigardis al &#x11D;ardeno, vidigante la melankolian panoramon de tiu urbeto, kie tiom multe da doloroj interpu&#x15D;i&#x11D;adis!</p><p>Tio estis kabineto, iaspeca konsultejo a&#x16D; vizito&#x109;ambro, aran&#x11D;ita la&#x16D; perfekta hinda stilo. Ia subtila parfumo, el esenco nekonata al nia flarsento, delektis nin, samtempe kiel pligrandi&#x11D;is nia admiro al la netaksebla naturo de tiu nin servanta aparato. Malpeza kurteno el supla, dol&#x109;e briletanta &#x15D;tofo, svingi&#x11D;is &#x109;e fronta pordo kaj jen ekaperis la &#x109;efdirektoro de la Hospitala Departemento.</p><p>Per eksalto, la kompatinda Hieronimo, kiu jam sidis, provis ekstari, kaj lia unua movo celis la forkuron, sed lia akompananto lin retenis.</p><p>Anta&#x16D; li staris viro, kies a&#x11D;o estis inter kvardek kaj kvindek jaroj, vestita la&#x16D; strikte hinda maniero, surhavanta blankan turbanon, kie plej bela smeraldo stelsimile scintilis, lar&#x11D;manikan tunikon, zonon &#x109;irka&#x16D; la talio kaj tipajn sandalojn. La ovala, mildebruna viza&#x11D;o prezentis pure klasikajn trajtojn, kaj el la lumaj, penetremaj okuloj kvaza&#x16D; radiis inteligentaj, magnetefikaj fajreroj. Sur la ringa fingro de la maldekstra mano, altvalora gemo, simila al tiu sur la turbano, distingis lin, eble kiel majstron, disde la ceteraj anoj de tiu nobla plejado da kuracistoj servantaj en la Hospitalo Maria el Nazareto.</p><p>Tiel ravitaj kiel Hieronimo mem, ni konfesis nian fortan altiri&#x11D;on al tiu nobla figuro.</p><p>La asistanto Romeo, kiu akceptis la peticianton, senprokraste sciigis la motivon de la vizito:</p><p>"- Kara frato Teokrito, jen nia zorgato Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra, kiu nin tiom maltrankviligas... Li deziras viziti la familion en la surtera medio, asertante, ke la obeo al la reguloj de nia institucio transpasas la limojn de lia rezignaciemo... Pro tio li preferas la amasi&#x11D;on da &#x109;agrenoj, al la atendo de oportuna okazo por efektivigi sian deziron..."</p><p>La prezentito nerespekte interrompis, regata de nervozeco:</p><p>"- Ja tio estas la &#x11D;usta esprimo de la vero, Via Mo&#x15D;ta Princo! - &#x109;ar li kredis, ke li trovi&#x11D;as anta&#x16D; ia regnestro. - Mi preferas denove barakti en la kirlo da doloroj, el kiu mi anta&#x16D; ne longe eliris, ol plu elporti la kruelan sopiradon, kiu min turmentas, pro la manko de sciigoj pri mia familio!... Se do ne estas nefleksebla malpermeso por tia ebleco en la regularo, mi petegas Vian Mo&#x15D;ton pri la favorkora konsento, ke mi revidu miajn gefilojn!... Ho miaj karaj filinoj! Kiel &#x109;armaj ili estas, sinjoro! Tri filinoj kaj unu sola viro: - Arinda, Marieta, Margareta, sepjara kiam mi &#x15D;in forlasis, kaj Albino, jam dekjara!... Mi suferas de tiom da sopirado, Sinjoro mia Dio!... Mia edzino, bela virino, nomi&#x11D;as Zulmira! Tre bonedukita &#x15D;i estas!... Mia aflikto estas ekstrema! Mi ne sukcesas havigi al mi trankvilon por la necesa konsidero pri mia nuna stranga situacio!... Tial mi humile petegas Vian Mo&#x15D;ton pri kompato al miaj turmentoj!"</p><p>La fajrerantaj okuloj de la &#x109;efo de la kuracista legio kompateme turni&#x11D;is al tiu maltrankvila Spirito, ankora&#x16D; bezonanta longan tempon por lerni la memregadon. Kortu&#x15D;ite &#x109;e la mensa malordo de la peteganto, li fiksis sur lin bonkoran rigardon, anta&#x16D;vidante lian longan, luktoplenan vojon, al li konvenan tiel longe, &#x11D;is li sukcesos atingi la feli&#x109;igan staton de rezignaciemo a&#x16D; kontenti&#x11D;emo! Hieronimo, kredante, ke li renkontos la malmodestecon de la surteraj burokratoj, hardi&#x11D;intaj en sia ordinara burleska fanfaronado, al kiu li estis kutiminta, surprizite rimarkis en tiu penetrema rigardo la humilecon de larmo pendanta en la okuloj.</p><p>La nobla viro lin dol&#x109;e prenis per la brako, sidigis lin anta&#x16D; si sur komforta kuseno, dum Romeo, staranta, respekteme observis. La hindo proponis al la sinmortiginto tason kun kristalpura akvo, kiun li mem &#x109;erpis el eleganta kru&#x109;o, brilanta kiel sunkaresata nebulo. Ne povante rifuzi, la portugalo trinkis &#x11D;in kaj poste, iel kvietigita, prenis teni&#x11D;on de atendo &#x109;e sia &#x135;us farita peto.</p><p>"- Mia amiko! Mia frato Hieronimo! - komencis Teokrito. Anta&#x16D; ol respondi &#x109;i tiun version de via petego, mi devas klarigi, ke mi tute ne estas, la&#x16D; via supozo, ia princo, kaj do mi ne kuntrenas tiun Mo&#x15D;tan titolon. Mi simple estas Spirito, iama homo! kiu, vivinte, suferinte kaj laborinte dum multe da surteraj ekzistadoj, lernis, dum tiu irado, ion rilatan al la Tero mem. Servanto de Jesuo Nazaretano - ja tio mi havas la honoron esti, kvankam tre modesta, malmultmerita, havanta multajn mankojn! la humila laboristo, kiu apud vi, suferantaj animoj, provas fari la unuajn pa&#x15D;ojn en la kultivado de la Vinberejo de la Dia Majstro; provizore komisiita, la&#x16D; Lia milda decido, por servadi al Maria el Nazareto, Lia respekteginda Patrino!</p><p>Inter ni amba&#x16D;, Hieronimo - mi kaj vi -, malgranda estas la diferenco, ne tre longa la distanco: - vivinte pli multajn fojojn sur la Tero, mi tial pli multe suferis, iom pli longe laboris, kaj do lernis pli facile rezignacii, &#x109;iam rezigni pro amo al Dio, kaj regi la proprajn emociojn; mi observis, luktis pli fervore, tial mi havigis al mi pli grandan sperton. Mi ne estas, kiel vi vidas, suvereno de &#x109;i tiu regiono, sed ja simpla laboristo de la Legio de Maria - Maria, la sola Suverena Majesto reganta &#x109;i tiun Korektan Institucion, en kiu vi provizore lo&#x11D;as! Unu via pli maljuna frato - jen mia vera karaktero, ja tia vi devas rigardi min!... sincere deziranta helpi vin por la solvo de tiuj gravaj problemoj, en kiuj vi impliki&#x11D;is... Nomu min do<emphasis> frato Teokrito,</emphasis> kaj vi pravos..."</p><p>Li faris mallongan pa&#x16D;zon, turnante siajn belajn okulojn al la nebuleca vasta&#x135;o vidata tra la fenestroj, kaj da&#x16D;rigis kortu&#x15D;ita:</p><p>"- &#x108;u vi do deziras revidi viajn gefilojn, Hieronimo?!... Estas juste, mia amiko! La filoj anka&#x16D; estas partoj de nia morala esto, kies amo ravas nin per plej altaj emocioj, sed kiu ne malofte anka&#x16D; nin kondukas al la konsterno de profundaj &#x109;agrenoj! Mi komprenas viajn fervorajn sopirojn de amoplena patro, &#x109;ar mi scias, ke vi amis viajn gefilojn sincere kaj sindone! Mi konas la akrecon de viaj duboj nun, kiam vi trovi&#x11D;as disigita de tiuj karaj estuloj, kiuj tie restis, en Porto, orfaj je via gvido kaj je via protekto! Kiel vi, Hieronimo, mi estis patro kaj anka&#x16D; amis! Estas plej juste do, ke mi, valorigante viajn inklinojn la&#x16D; la grado de la miaj, la&#x16D;du vian aspiron anstata&#x16D; &#x11D;in ripro&#x109;i, &#x109;ar &#x11D;i forte atestas pri via respekto al la Familio! Sed mi neniel konsilus vin &#x15D;an&#x11D;i &#x109;i tiun domon, en kiu vi tiel pene relevi&#x11D;as, por la pereigaj influoj de la surteraj medioj, e&#x109; se nur dum unu horo! e&#x109; por tio, ke vi ser&#x109;us informojn pri viaj gefiloj!..."</p><p>"- Sinjoro! Kun la respekto, kiun meritas via a&#x16D;toritato, mi petegas vin pri kompato!... &#x11C;i estos neda&#x16D;ra vizito... Kaj mi donas al vi mian vorton de honoro, ke mi nepre revenos... &#x109;ar mi bone scias, ke mi estas nenio alia, krom arestito..."- ankora&#x16D; kontra&#x16D;staris la obstina senpacienculo, denove baraktante en la mensaj konfuzoj, en kiuj li emis impliki&#x11D;i.</p><p>"- E&#x109; tiel mi ne aprobas la efektivigon de tiu deziro nun, kvankam mi &#x11D;in opinias justa... Bridu iom pli la impulsojn de via karaktero, mia Hieronimo! Lernu regi la emociojn, reteni la sopirojn, ilin transformante en sa&#x11D;ajn aspirojn, sub la sankta protekto de la Espero! Memoru, ke &#x11D;uste tiaj impulsoj, senprudentaj, bazitaj sur la nerezignaciemo, sur la malpacienco kaj sur misuzo de la ju&#x11D;okapablo, &#x135;etis vin en la perfortecon de memmortigo! Vi ja vidos viajn gefilojn! Sed, por via propra bono, mi petas, ke vi konsentu prokrasti la deziratan projekton &#x11D;is post kelke da monatoj... kiam vi estos pli bone preparita por alfronti la sekvojn de via senbrida ago! Konsentu, Hieronimo, submeti&#x11D;i al la kuracado konvena al via stato, al kiu viaj kamaradoj volonte submeti&#x11D;as, fidante al tiuj lojalaj servistoj, kiuj ame kaj sindone deziras vin &#x109;iujn helpi! Akceptu la inviton por tiu hodia&#x16D;a nokta kunveno, &#x109;ar el &#x11D;i vi &#x109;erpos grandan bonon... dum ia vizito al la Tero en &#x109;i tiu momento, la kontakto kun la familio, en via nuna nefirma situacio, malhelpos la mildajn, jam ellaboritajn planojn por vin konduki al la tiel bezona reordigo de viaj fortoj... "</p><p>"- Sed... Mi ne akiros, Sinjoro, serenecon por ia ajn estonta projekto, &#x11D;is mi havigos al mi la deziratajn informojn!... Ho Dio el la &#x108;ielo! Greta, mia plej juna infano, kiu tie restis, sepjara, tiel blonda, tiel bela!..."</p><p>"- &#x108;u vi jam pensis peti helpon al la patra grandanimeco de la &#x108;iopova Sinjoro, ke vi estu forta por rezignacia, tre prudenta atendo, kiu ja kroni&#x11D;os per sukceso?... Ni celas vian bonstaton, Hieronimo, nia deziro, estas konduki vin al tia situacio, kiu havigu al vi kelktempan pacon por via nepre necesa rehono- rindi&#x11D;o... estas necese, ke vi havigu al vi bonvolon por alti&#x11D;i al la Bono! Praktiku la pre&#x11D;on... penu agordi&#x11D;i al la superaj vibroj kapablaj instigi vin al ela&#x109;etaj realigoj... Estas nepre necese, ke vi tion faru meminiciate kaj libervole, &#x109;ar ni povas nek vin devigi, nek mem fari anstata&#x16D; vi... Vi do rezignu tiun kontra&#x16D;efikan projekton, kaj konfidu nian volontecon helpi kaj protekti vin..."</p><p>Sed la ekskomercisto el Porto estis nekonvinkebla. Lia rebelema kaj perfortema karaktero, kiu pro impeto de pereiga obstino, preferis morti, ol lukti, por alfronti la malfeli&#x109;an situacion &#x11D;is li &#x11D;in korektos kaj venkos, senpacience rediris, ne konsciante la altan esprimon de la karitato, kiun oni faris al li.</p><p>"- Mi konfidos, sinjoro... frato Teokrito... se necese, mi rampados &#x109;e la piedoj de vi &#x109;iuj!... sed nur post kiam mi revidos miajn karulojn kaj scii&#x11D;os pri la motivoj, kial ili forlasis min, por ke mi iel trovu kompenson al tiu min dis&#x15D;iranta sopirado... "</p><p>Plenuminte sian devon de konsilanto, Teokrito komprenis la vanecon de insistado. Rigardante la zorgaton, kiu ver&#x15D;adis abundajn larmoj, li mal&#x11D;oje murmuris, dum Romeo kompateme balancis la kapon:</p><p>"- Vi eldiras profundan veron, kompatinda frato! Jes! Nur poste!... Nur poste vi trovos la vojon al rehonorindi&#x11D;o!... Estas karakteroj, kiujn nur la akraj pikiloj de la doloro estos sufi&#x109;e potencaj por korekti kaj konduki al la Devo!... Vi ankora&#x16D; ne sufi&#x109;e suferis por konscii, ke vi devenas de &#x108;iokompatema Patro!..."</p><p>Li dum momento fari&#x11D;is enpensa, kaj plu parolis:</p><p>"- Ni povus eviti tiun incidenton, malpermesi la viziton kaj puni &#x109;i tiun vian agon. Por tio ni havas a&#x16D;toritaton kaj rajton. Sed vi ankora&#x16D; estas tro materieca, vin ankora&#x16D; regas multe da surteraj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, por ke vi povu kompreni nin!... Cetere, niaj procedoj, persvadaj, ne trudaj, estus neakordigeblaj kun ia necedema malpermeso, kiom ajn &#x11D;in pravigus la Prudento... Sed mi konsultos niajn Gvidantojn en la Templo, kiel ni ja devas &#x109;e tiaj problemoj, kian vi &#x135;us estigis..."</p><p>Li enfermi&#x11D;is en sekretan &#x109;ambron apudan al la konsultejo, kaj profunde enpensi&#x11D;inte, ekkomuniki&#x11D;is kun la supera direkcio de la Kolonio, kun sidejo en la regiono kie situis la Templo. Post mallonga spaco da tempo, li revenis kaj informis pri la fina decido:</p><p>"- Niaj plej altaj gvidantoj konsentas al vi liberecon de agado. Kvankam estulo, en tia situacio kiel vi, ne povas &#x11D;ui la naturan liberecon de la Spirito liberi&#x11D;inta de la karna jugo, tamen ni anka&#x16D; ne povas perforte trudi al vi devojn, kies plenumadon vi abomenus. Vi ja vizitos viajn karulojn sur la Tero... Vi do iros al Portugalujo, en la urbon Porto, kie vi lo&#x11D;is, en Lisbonon, kiel vi deziras... Kaj &#x109;ar la patra kompatemo de la Kreinto ofte eltiras el kondamninda a&#x16D; senprudenta ago utilan lecionon por la kulpinto mem a&#x16D; por ties observanto, tial mi estas certa, ke via senprudenteco ne estos senfrukta por vi mem kaj samtempe havigos amason da profundaj avertoj al &#x109;iuj, kiuj ilin akcepteme ekscios. Sed atentu la jenon, kara Hieronimo: - Rifuzante niajn konsilojn kaj ribelante kontra&#x16D; la regularo de &#x109;i tiu Institucio, vi faras kulpon, kies sekvoj falos sur vin mem. Tiun viziton vi faros sub via ekskluziva respondeco! Ne estas permeso por &#x11D;i: - &#x11D;in trudas ja via libervolo! Se la &#x109;agrenoj el &#x11D;i rezultontaj transpasos la limojn de via sufereltena kapablo, vi devos plendi kontra&#x16D; vi mem, &#x109;ar niaj klopodoj nur celos la mildigon de la malfeli&#x109;oj kaj ties evitigon, se nenecesaj... Jen kial ni ne konsentas havigi al vi la deziratajn informojn pere de la disponeblaj rimedoj... &#x109;ar la vero estas, ke, por ilin ricevi vi tute ne bezonus forlasi &#x109;i tiun lokon... "</p><p>Sin turninte al la asistanto, li plu parolis:</p><p>"- Preparu lin por la veturo... kontentigu liajn surterajn mondumajn kapricojn... &#x109;ar tre balda&#x16D; li &#x109;agreni&#x11D;os pri la Tero... Lasu lin agi la&#x16D; sia pla&#x109;o... Amara estos la leciono, sed &#x11D;i liveros al li pli fruan komprenon kaj sekve progreson..."</p><p>Ekestis pa&#x16D;zo en la prezentado de la sinsekvaj okaza&#x135;oj. Spertante grandan korprematecon, ni samtempe malla&#x16D;dis nian kamaradon pro lia kapricema konduto. Ni interkonsente atribuis al la malbona edukiteco de Hieronimo tiun evidentan malobeon al la regularo de la nobla institucio, sed nian paroladon interrompis la &#x109;eestantaj servantoj:</p><p>"- Sendube, la socia bonedukiteco multe helpas al adapti&#x11D;o al la spiritaj medioj. Sed &#x11D;i ne prezentas &#x109;ion. La elpurigitaj sentoj, la menso harmonianta kun noblaj principoj, la bonaj kvalitoj de la karaktero kaj de la koro, kiuj kune konsistigas la moralan "bonedukitecon", jen la bazo por promesplena situacio en la Transtombo... se nur memmortigo &#x11D;in ne nuligos..."</p><p>"- &#x108;u la estroj de &#x109;i tiu domo ne povus liveri la deziratajn sciigojn, tiel evitigante al la malsanulo la riskon de ia voja&#x11D;o, alportonta gravajn difektojn al li &#x11D;enerala stato?..."- mi scivole demandis.</p><p>"- Jes, se tiaj sciigoj kontribuus al la bonstato de la paciento. Cetere, al estuloj en viaj kondi&#x109;oj preska&#x16D; &#x109;iam konvenas sin deteni de &#x15D;okoj a&#x16D; emocioj, kiuj nutrus ilian staton de eksciteco... Nova&#x135;oj el la Tero neniam alportos ian konsolon al ni, lo&#x11D;antoj de la Spirita Mondo! En &#x109;i tiu kazo, estas evidente, ke la direktantoj de la institucio deziras ka&#x15D;i de la kompatinda malsanulo ion, kio sennecese lin profunde vundos. Se li volonte submeti&#x11D;us al la protektaj regularoj, la reala&#x135;on, kiun li post ne longe &#x109;eestos, li konus en la tempo, kiam li estus sufi&#x109;e preparita por &#x11D;in alfronti, kio evitigus al li tre dolorajn skuojn. Sed lia ribelemo metas lin en tre delikatan situacion, &#x109;ar li transdoni&#x11D;is al siaj propraj senprudenta&#x135;oj, kiuj perforte efektivigos &#x109;e li tiun edukan laboron, kiun liaj konsilantoj farus milde kaj amoplene... "</p><p>Sed, jen ni denove rimarkis movi&#x11D;on sur la lumanta plato de la bildricevilo. Kaj tio, kio tiam montri&#x11D;is, tiele transpasis la limojn de nia atendo, ke ni eksuferis kun la malfeli&#x109;a Hieronimo la dramajn situaciojn, kiujn lia familio travivis post lia morto.</p><p>La asistanto Romeo ekspedis instrukciojn al la Departemento de Viglado, kiu respondecis pri &#x109;iuj servoj ekster la Kolonio. Olivier de Guzman, lia zorgema direktoro, petis la Sekcion de Eksteraj Rilatoj pri disponigo de du gardistoj, gvidantoj, de elpruvita kompetenteco, por akompani la vizitanton al la Tero, &#x109;ar ne akcepteblus lasi, ke zorgato de la Legio de la Servantoj de Maria, ankora&#x16D; sensperta kaj malforta, risku sola la dan&#x11D;eron de unu tia ekskurso.</p><p>Prezenti&#x11D;is - Ramiro de Guzman -, en kiu ni rekonis la estron de tiuj ekspedicioj, kiuj vizitadis la Sinistran Valon, anka&#x16D; sub kies zorgo ni eliris el tie; kaj alia, kies nomon ni ne sciis, amba&#x16D; surhavantaj tiun jam popularan veston de hindaj inicitoj.</p><p>Ni komencis kompreni, ke en tiu modela institucio la avangardaj postenoj, portantaj plej gravan respondecon; la malfacilaj taskoj, postulantaj pli multe da energio, volo, scioj kaj virtoj, estas komisiataj al tiuj allogaj, belkarakteraj personoj, &#x109;e kiuj ni, ekde la unuaj tagoj, konstatis altajn kvalitojn, intelektajn kaj moralajn.</p><p>Sub la estreco de Olivier estis organizita inda ekspedicio, al kiu ne mankis e&#x109; la soldata eskorto.</p><p>Dume, sentebla &#x15D;an&#x11D;o fari&#x11D;is en la manieroj de la kompatinda Hieronimo. La memobseda penso pri vizito al la familio, perturbante al li la fakultojn, faris lin senatenta al &#x109;io &#x109;irka&#x16D;a, revenigante lin, pli forte ol iam anta&#x16D;e, al lia pasinta homa pozicio: - ri&#x109;a bur&#x11D;o en Portugalujo, vinkomercisto &#x135;aluza pri la socia reputacio, sklavo de la anta&#x16D;ju&#x11D;oj, amoplena, fervora familiestro. Ni nun vidis lin surhavanta bonkvalitan redingoton, belan kravaton, orkapan bastonon, kaj portanta sub la brako bukedon da rozoj por donaci al la edzino, &#x109;ar &#x109;ion &#x109;i li postulis de la pacienca zorgemo de Joel, al kiu oni rekomendis kontentigi &#x109;iujn liajn dezirojn. Kaj niaj mentoroj, kiuj trovi&#x11D;is en la malsanulejo, komprenante nian miron, klarigis, ke la vulgaraj a&#x16D; la tre homecaj Spiritoj nur tre malrapide sukcesas liberi&#x11D;i de tiuj etaj frivola&#x135;oj nedisigeblaj de la surteraj rutinoj.</p><p>Voja&#x11D;ante, sub severa gardado, en diskrete fermita veturilo, Hieronimo vere similis ian arestiton, sed tion li ne konsciis. &#x15C;ajnis, ke, pro sia profunda absorbiteco, li e&#x109; ne rimarkis la &#x109;eeston de Ramiro kaj ties adjutantoj, kredante, ke li faras voja&#x11D;on similan al multaj aliaj, kiujn li iam la&#x16D;kutime entreprenis.</p><p>La veturilo ruli&#x11D;is sen&#x15D;an&#x11D;e. Se ne &#x109;eestus la gardistoj, kiuj konstante memorigis pri la spirita naturo de tiu sceno, ni asertus, ke tiu kale&#x15D;o tute ne estas ia "duonmateria krea&#x135;o", kian necesigas la edukaj metodoj de la Transtombo, sed ja ia tre peza kaj komforta transportilo, pri kiu oni facile supozus, ke &#x11D;i apartenas al la Tero mem.</p><p>Ni vidis, ke ili trapasas vojojn ombroplenajn, interkrutejojn kovritajn per plumbaj ne&#x11D;tavoloj, intermontojn, kotajn valojn similajn al mornaj ma&#x109;oj, kaj tiuj bildoj lasis nin maltrankvilaj pro tio, ke, la&#x16D; la klarigo de la komplezemaj asistantoj, tiuj panoramoj estas malpurmensaj krea&#x135;oj de surteraj homoj kaj de malfeli&#x109;aj elkarni&#x11D;intoj, ankora&#x16D; alkro&#x109;itaj al la trivialaj manifesti&#x11D;oj de la penso. Sed ili anka&#x16D; traveturis a&#x109;ajn domarojn, similajn al mizeraj vila&#x11D;oj, lo&#x11D;atajn de estuloj apartenantaj al la plej malsuperaj regionoj de la nevidebla Mondo, de elkarni&#x11D;intaj banditoj kaj krimulaj hordoj, kiuj maliceme kaj kolere impetis kontra&#x16D; la kale&#x15D;o kun la intenco &#x11D;in ataki pro la certeco, ke en &#x11D;ia interno trovi&#x11D;as estuloj pli feli&#x109;aj ol ili. Sed la purblanka flago, prezentanta la emblemon de la respekteginda Legio, igis ilin timoplene returniri. Multaj el tiuj estontaj pentantoj kaj regeneri&#x11D;intoj - &#x109;ar ili ja devenis, kiel &#x109;iuj ceteraj kreitoj, el la Amo de ia Kreinto Superega Justa kaj Bona, kaj tiel ja emis al la progreso kaj al la morala renovi&#x11D;o -, kiuj ankora&#x16D; konservis la kutimon, tiel ordinaran sur la Tero, uzi &#x109;apelon, &#x11D;in demetis oma&#x11D;e al la respektinda nomo elvokita de la flago, dum aliaj fori&#x11D;is kriante kaj plorante, dirante blasfemojn kaj sakra&#x135;ojn, kio al ni ka&#x16D;zis miregon kaj kompaton. Plu ruli&#x11D;is la veturilo, sed &#x11D;iaj okupantoj sin turnis al neniu el ili, estante certaj, ke por iliaj koroj, &#x15D;toni&#x11D;intaj en la malbono, ankora&#x16D; ne sonis la horo ricevi helpon por memvole celi sian rehonorindi&#x11D;on.</p><p>Subite, ekkrio unisona, kvankam diskreta, eli&#x11D;is el niaj brustoj, kvaza&#x16D; singulto el tenera sopiro, dol&#x109;e vibrante en la malsanulejo:</p><p>Portugaluj o! Amegata Patrolando! Portugaluj o!...</p><p>Ho Dio el la &#x108;ielo!... Lisbono! Jen Ta&#x125;o, fiera kaj bela!... Porto! Porto, elvokanta tiel karajn rememorojn!...</p><p>Dankon, Sinjoro Dio!... Dankon pro la favoro, ke ni revidas nian naskolandon post multjara forestado kaj tumulta resopirado!... Kaj ni ploris kortu&#x15D;itaj, dankoplene emociitaj!</p><p>Efektive, portugalaj pejza&#x11D;oj, &#x109;iuj tre karaj al niaj dolorplenaj koroj, nin &#x109;irka&#x16D;is, kvaza&#x16D; ni, kiel komence asertis la &#x109;eestantaj mentoroj, apartenus al la akompanantaro de la kompatinda Hieronimo!</p><p>Ju pli funde, pro la bonegeco de la ricevilo, nin regis la konsola sugestio, des pli intensi&#x11D;is en niaj fakultoj la impreso, ke ni persone atingas la portugalan landon, dum la vero estis, ke ni ne eliris el la Hospitalo!...</p><p>La svage fora silueto de la urbo Porto pale ekkonturi&#x11D;is en la malgajaj brumoj, envolvantaj la surteran atmosferon, kvaza&#x16D; desegno krajonita sur griza tolo. Nelonge pasis kaj jen la stranga karavano pa&#x15D;is en la urbaj stratoj, kvaza&#x16D; ili irus en la regiono mem de la Viglado, kio tre edifis nin.</p><p>Iuj portugalaj arterioj, malnovaj konatoj de nia tumulta pasinteco, preterpasis anta&#x16D; niaj okuloj nebuligitaj de emocia ploro, kiel se ni anka&#x16D; ilin trairus. Tre ekscitita, anta&#x16D;sentante la realecon de tio, kion malbona&#x16D;gura korpremo sekretis al lia animo, kaj kiun nur freneza timego anta&#x16D; la fatalo provis obstine kaj vane ka&#x15D;i, Hieronimo, haltinte anta&#x16D; bonaspekta domo kun &#x11D;ardenoj kaj balkonoj, haste supreniris la peronon, dum liaj protektantoj karitate alprenis atendan teni&#x11D;on.</p><p>Tio estis lia iama lo&#x11D;ejo.</p><p>La eksa vinkomercisto sen&#x11D;ene eniris, kaj la unua impulso de lia sopiranta koro celis la malpli a&#x11D;an filinon, al kiu li plej pasie sin tiris:</p><p>"- Greta, ho mia kara filineto! Jen via pa&#x109;jo, Greta!... Greta?!..." - tiel li &#x15D;in vokis, kiel iam, kiam &#x109;iuvespere li revenis al la hejmo post la penigaj tagaj laboroj.</p><p>Sed neniu respondis al liaj amoplenaj alvokoj! Nur malatentemo, la &#x109;irka&#x16D;a seniluziiga soleco, a&#x16D;guris malfeli&#x109;ojn eble ankora&#x16D; pli akrajn ol tiuj, kiujn lia koro &#x11D;is nun eltenis, dum en la sentimentalaj profunda&#x135;oj de lia animo, turmentata de multaj &#x109;agrenoj, senkonsole tondris la amaj, sed vanaj, krioj de lia patra karesemo, nun sen la respondoj de la preferata infano, jam forlasinta tiun lokon, kiu al li iam estis tiel kara!</p><p>"- Greta!... Kie vi estas, filineto?... Greta!... Estas via patreto mem, kiu alvenas, mia filino!..."</p><p>Li ser&#x109;is &#x15D;in tra la tuta domo. &#x15C;ajnis tamen, ke malaperis de sub la suno tiuj sanktegaj pecoj de lia animo, kiujn li tie forlasis, kaj ke li, la sola postvivinto de ia senmezura katastrofo, ne povas sin akomodi al tiu frakasa reala&#x135;o, nome revidi nelo&#x11D;ata, dramece malplena, la hejmon, kiun li amegis!</p><p>Li alvokis la edzinon, kriis la nomon de &#x109;iu filo, unu post alia, kaj fine kriege vokis la servistojn: - Neniun li vidis!</p><p>Sed strangaj ombroj kaj figuroj, movi&#x11D;antaj en la &#x109;ambroj, kiuj iam apartenis al lia familio, indiferente lasis lin kriadi kaj demandadi, ne degnante respondi nek perceptante lian aleston... &#x109;ar tio estis enkarni&#x11D;intaj estuloj, la novaj lo&#x11D;antoj de la domo, kiu iam apartenis al li! La meblaro mem, la interna dekoracio, &#x109;io &#x15D;an&#x11D;igis, vidigante ian efektivon, kiu lin konfuzis. Kor&#x15D;ira elrevi&#x11D;o pikis lin per trafa bato, forpelante el lia animo la komencan entuziasmon kaj permesante, ke korpremaj induktoj lin regu &#x109;iam pli kaj pli forte. Rimarkinte, ke sur la muroj de iu &#x109;ambro pendas pentra&#x135;oj al li nekonataj, li fiksis sian rigardon sur kromolitografo &#x109;e angulo de la kameno, kies kalendaro montris la daton de la kuranta tago. Li legis:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>- 6a de Novembro 1903 -</emphasis></p><p>Neretenebla terurtremo morne trakuris liajn vibrokapablojn. Por eksterordinara stre&#x109;o, li elmovis kaj prifosis rememorojn, forskuante de la menso la polvon de milo da konfuzaj ideoj, malklarigantaj lian rezonadon. La kapturna surprizo anta&#x16D; tiu senrimeda reala&#x135;o, kies konscion li &#x11D;is nun prokrastis per malcedema elpensado de naivaj sofismoj, &#x15D;ancelis al li la prudenton: - de longe li ne ekpensis informi&#x11D;i pri datoj! La vero estis, ke li perdis &#x109;ian ideon pri tempo, envolvite en la kirlo el malfeli&#x109;oj, kiuj lin trafis post lia fatala ago de dizertinto el la surtera vivo! Tiel akra fari&#x11D;is la frenezo, en kiu li baraktis post la tragika momento, kiam li provis sinmortigi; tiel grava la malsano, kiu lin trafis post la &#x15D;oko pro la penetro de la pafa&#x135;o en lian cerbon, ke pro la rezultintaj turmentoj li perdis la kalkulon de la tagoj, deflanki&#x11D;is funden en la Nekonatan, ne plu konsciante, &#x109;u la tagoj estas noktoj, &#x109;u la noktoj estas tagoj... &#x109;ar en tiu abismo, kie li longe restis malliberigita, la sola vida&#x135;o estis mallumo! Por li, por lia perceptopovo sufokita de la malespero, la surtera kalkulado de la Tempo ankora&#x16D; ne transpasis tiun fatalan tagon, &#x109;ar li memoris neniun alian, kiu &#x11D;in sekvus:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>- 15a de Februaro 1890 -</emphasis></p><p>Kaj jen tiu kalendaro anta&#x16D; li, indiferenta sed signifoplena, servante al grandioza celo, malka&#x15D;is al la turmentato, ke li estis for de sia hejmo dum dek tri jaroj!</p><p>Batite kaj terurite &#x109;e la kunpu&#x15D;i&#x11D;o de la pasinteco kun la realeco de l' nuno, kun la menso ta&#x16D;zita de neforpelebla senkonsoleco, li kuregante sin &#x135;etis al la strato. Li demandos la najbarojn pri la loko, kie trovi&#x11D;as la familio, &#x109;ar ili certe translo&#x11D;i&#x11D;is dum lia foresto. Sed la lancistoj, starantaj &#x109;e la pordo, per krucado de siaj armiloj formis netranspaseblan barilon, haltigante al li la senpripensan forkuron kaj devigante lin eniri en la veturilon. &#x108;e la impresaj plendkrioj de la kompatinda, kiu ne submeti&#x11D;as al tio, kion li opiniis malliberigo, alsvarmis scivoluloj kaj senokupuloj de la nevidebla mondo, Spiritoj ankora&#x16D; lo&#x11D;antaj en la mallumaj spiritaj regionoj de la Tero. Inter mokoj, insultoj kaj ridegoj, &#x109;i tiuj lin turmentadis per kulpigoj kaj ripro&#x109;oj kaj samtempe informis lin pri tio, kio okazis al tiuj, kiujn li ser&#x109;as. Ramiro de Guzman kaj liaj adjutantoj ne interhelpis por evitigi al li la &#x109;agrenan paroladon, &#x109;ar pri tiu vizito li mem respondecas, kaj la sola rekomendo estis, ke oni garantiu al li la revenon en la kolonion post ne multaj horoj.</p><p>"- &#x108;u vi ja deziras ekscii, kie trovi&#x11D;as via tre amata familio, ho mal&#x15D;atinda princo de la bonaj vinoj?!... - koler-blekadis tiuj malfeli&#x109;uloj. - Sciu do, ke &#x109;iuj anta&#x16D; multe da jaroj estis forpelitaj el &#x109;i tiu loko!... Viaj kreditoroj forprenis de ili la domon kaj tiuj malmulton, kiun vi lastahore ka&#x15D;kolektis por viaj filoj! Ser&#x109;u vian Albinon en la Lisbona Prizono! Vian "Gretan" &#x109;e la stratkloakoj de la Ribejra Kajo, kie &#x15D;i vendas fi&#x15D;ojn, transportservojn kaj amoron al tiuj, kiuj bonvolas pli malavare rekompenci, &#x109;ar &#x15D;in ekspluatas la patrino mem, via edzino</p><p>Zulmira, kiun vi kutimigis al lukso, translimanta viajn hava&#x135;ojn kaj kies orgojlo neniam permesis al &#x15D;i alkonformi&#x11D;i al honesta laborado kaj al malri&#x109;eco!... Viaj filinoj Marieta kaj Arinda?... Ho ve! la unua, kiu edzini&#x11D;is, estas super&#x15D;ar&#x11D;ita per malsanaj filoj, baraktas en mizero, suferante pro malsato kaj batoj de kruda&#x109;a, ebrii&#x11D;ema edzo... La dua... frotlavas plankojn, briligas marmitojn kaj poluras la botojn al malpuregaj voja&#x11D;antoj &#x109;e lastklasaj hoteloj! &#x108;u vi miras, ke vi a&#x16D;das tion?... &#x108;u vi tremas kaj teruri&#x11D;as?... Kial?... kian efektiva&#x135;on vi esperis?!... &#x108;u ne tian hereda&#x135;on vi al ili postlasis per via sinmortigo, kanajlo?!..."</p><p>Kaj ili ekofendis la malfeli&#x109;an per insuloj kaj ripro&#x109;oj, kvaza&#x16D; senkompata prifajfado, intencante ataki la veturilon kaj el tie lin forpreni, sed tion malhelpis la protektanta gardistaro.</p><p>Malgra&#x16D; tio, la ribelema zorgato de la Legio de la Servantoj de Maria postulis, ke oni lin konduku al la loko kie trovi&#x11D;as tiu filo, kiu estis la espero de lia vivo, tiu ido plej kara, kiu ankora&#x16D; travivadis la delikatan floradon de la a&#x11D;o dekjara, kiam li, lia patro mem, decidis pere de sinmortigo lin forlasi al la dan&#x11D;eroj de la orfeco.</p><p>Sub la konvulsia ardeco de stranga ploro, li rimarkis, ke oni lin kondukas kaj ke li enveturas trans la mornaspektajn murojn de ia malliberejo, ne povante tamen distingi, &#x109;u li trovi&#x11D;as en Porto a&#x16D; ja en Lisbono.</p><p>Efektive! Enfermita en ombra karcero, tie restis Albino, kiu impliki&#x11D;inte en krimojn de &#x109;anta&#x11D;o kaj rabo, estis kondaminita al izola malliberigo dum kvin jaroj kaj, kiel rekulpinto pri tiuj eraroj, al samjara punlaboro en Afriko! Malgra&#x16D; la frapanta diferenco pro dektrijara disi&#x11D;o, Hieronimo rekonis la filon, kiu, malpurega, pala, kadukigita de la mallibereja severeco, brutigita de suferado kaj mizero, prezentis la tragikan bildon de homo, kiun difektis la malvirtoj!</p><p>La eksa komercisto rigardadis, en la duonlumeco de la karcero, la mizeran figuron, sidantan sur &#x15D;tonbenko kaj havantan la viza&#x11D;on inter la manoj. El liaj senesprimaj okuloj, fiksitaj sur la slaboj de la grundo, ruli&#x11D;is malesperaj larmoj, per kio la sinmortiginto komprenis, ke la junulo profunde suferas. Tra la menso de la enkarcerigito defiladis longa vico da nigraj pensoj, kaj dank' al la magneta altiri&#x11D;emo ekzistanta inter amba&#x16D;, la gasto de la Hospitalo Maria el Nazareto povis ekscii pri la kortu&#x15D;aj peripetioj, trenintaj la junulon en tiel beda&#x16D;rindan krepuskon de la socia vivo, apena&#x16D; &#x109;i tiu eliris el la infaneco! Kvaza&#x16D; la alesto de la turmentata animo de Hieronimo sorbigus telepatiajn sugestiojn al liaj sentivaj kapabloj, Albino komencis rememoradi, ne sciante, ke li tiel kontentigas la dezirojn de sia patro, kiu celis informi&#x11D;i pri la okazinta&#x135;oj. La junulo, hontante pri la faritaj kulpoj, rememoris la patron mortintan anta&#x16D; dek tri jaroj kaj en penso diradis al si mem, kun la viza&#x11D;o banata per ardantaj larmoj, dum Hieronimo lin a&#x16D;dis, kvaza&#x16D; li parolus per la&#x16D;ta vo&#x109;o:</p><p>"- Pardonu min, Sinjoro, mia bona Dio! Kaj helpu min, per via Favorkoreco, en &#x109;i tiu dolora krizo de mia vivo! Tute ne estis mia deziro, &#x135;eti min en tian senrevenan abismon, kiu min por &#x109;iam makulis. Mi volis esti bona, mia Dio! sed al mi mankis bonkoraj amikoj, kiuj donus al mi helpemajn manojn, oportunojn, kiuj malfermus al mi honestajn perspektivojn! Post la morto de mia patro, mi, sensperta kaj sendefenda infano, vidis min &#x135;etita en forlasiteco! Mi ne havis la rimedojn por instrui&#x11D;i kaj tiel min kapabligi al io honesta kaj digna! Mi suferis malsaton! Kaj malsato samtempe turmentas la korpon kaj venenas la koron per ekscitado al ribelemo! Mi travivis la nigran aflikton de la mizero sen esperoj nek pa&#x16D;zoj, de soleco de orfo mordata de la sopiroj pri la pasinteco, kaduki&#x11D;inta en la plena a&#x16D;roro de la vivo pro la seniluzii&#x11D;o el multoblaj &#x109;agrenoj! Mi ne povis alproksimi&#x11D;i al la bonaj, al la honestaj kaj respektindaj, celante ke ili min komprenu kaj helpu por la peniga konkero de digna estonteco, &#x109;ar tiuj niaj malnovaj amikoj, kiujn mi kun konfido ser&#x109;is, min suspekteme forpu&#x15D;is, opiniante, ke mi apartenas al senhonorigita posteularo, &#x109;ar, krom &#x109;io &#x109;i, mia patrino ekprenis mal&#x109;astan konduton, tuj post kiam &#x15D;i vidis sin senprotekta kaj sola! Mi fari&#x11D;is viro post frapi&#x11D;ado kontra&#x16D; la plej malbonaj aspektoj kaj elementoj de la socio! Mi bezonis vivi! Vipadis min la ofendita fiereco, la nebridebla ambicio liberi&#x11D;i de tiu abomeninda mizero, kiu min persekutis ekde la sinmortigo de mia kompatinda patro! Forlogis min tentoj ja malicaj sed kiuj anta&#x16D; miaj neklereco kaj malforteco montri&#x11D;is kiel savantaj solvoj!... Kaj mi cedis al ilia delogo, &#x109;ar mi ne havis la gvidan protekton de iu vera amiko, kiu al mi montrus la &#x11D;ustan elektindan vojon!... Ho mia Dio! Kiel mal&#x11D;oja estas la orfeco de homo forlasita, ankora&#x16D; en la infaneco, en tiu &#x109;i mondo plena de honteginda&#x135;oj!... Ho mia kara kaj kompatinda patro, kial vi vin mortigis, kial?... &#x108;u vi do ne amis viajn gefilojn, kiuj ja falis en malfeli&#x109;egon pro via morto?... Kial vi vin mortigis, mia patro?... Ho, e&#x109; ne kompaton vi sentis al ni? Kiel ofte mi memoras vin!... Multajn fojojn, en la komenco, mi ploris senkonsola pro sopirado pri vi, kiu estis tiel bona al ni, viaj filoj!... Se vi amis nin, kial vi vin mortigis, kial?... Kial vi preferis la morton, &#x135;eti nin en mizeron kaj forlasitecon, ol lukti pro amo al ni? Kial vi ne kontra&#x16D;staris la &#x109;agrenon, anta&#x16D;vidante, ke via eraro ruinigos viajn malfeli&#x109;ajn gefilojn, kiuj nur pri vi kalkulis en tiu &#x109;i mondo? Se vi estus viva kaj tiel elplenuminta nian edukadon, hodia&#x16D; mi certe estus homo utila, honesta kaj respektata, dum efektive mi estas nenio alia ol ia sendignulo, makulita de neriparebla malhonoro!..."</p><p>Tio estis ombraj, ka&#x16D;stikaj vibroj, kiuj refrapis en la konscienco de la memmortiginto, kiel se stiletoj &#x15D;irus al li la koron! Li sin rigardis la sola kulpinto pri la neripareblaj malfeli&#x109;oj de la filo, kaj tia konvinko pliintensi&#x11D;is, per torturaj diastoloj, la&#x16D;grade kiel la rememoroj, emer&#x11D;inte el la ardeganta menso de Albino, preterpasis, kvaza&#x16D; eltran&#x109;a&#x135;oj el doloraj epizodoj, anta&#x16D; liaj teruritaj okuloj de dizertinto el la Devo! Neniam, sur la Tero, iun homon trafis, anta&#x16D; justica tribunalo, tiel signifoplena akto de akuzado, kiel tiu, kiun la malfeli&#x109;a sinmortiginto kontra&#x16D; si mem faris, validigante raporton pri tiuj malfeli&#x109;oj, kiujn priskribis la rememoroj de lia filo, kaj kiujn la ombroj de la prizono garnis per la nigraj ornamoj propraj al la profundaj kaj senrimedaj dramoj!</p><p>Senkosila, li sin &#x135;etis al la junulo kun la neretenata deziro kompensi tiun multon da tiel profundaj &#x109;agrenoj per sia alesto, per sia &#x109;arma patra zorgemo, per sia nepereema amo preta etendi al li amikan, protektan manon. Li volis sin senkulpigi, petegi lin pri pardono, li, la pekinta patro, doni al li varmkorajn konsilojn, kiuj, konsolante kaj revigligante, liberigu lin de tiel ruiniga senkura&#x11D;eco. Sed vana estis lia penado, &#x109;ar Albino da&#x16D;re ploradis, lin ne vidante nek a&#x16D;dante, neniel povante supozi, ke tie alestas tiu mem, kiun li ankora&#x16D; priploras!</p><p>Tiam la kompatinda anka&#x16D; ekploris, elsendante &#x15D;oke deprimajn vibrojn, &#x109;ar li rigardis sin senpova por helpi la filon enkarcerigitan. Kaj &#x109;ar lia alesto, kiu disradiis senesperigajn sentojn kaj dis&#x135;etis dan&#x11D;erajn ondojn da dramaj pensoj, povus efiki pereige sur la debilan menson de la maliberulo kaj eble sorbigi al li la senkura&#x11D;econ mem kondukantan la memmortigo - tial Ramiro de Guzman kaj lia asistanto alproksimi&#x11D;is kaj vanigis lian sie&#x11D;on, ka&#x15D;inte Albinon for de liaj okuloj.</p><p>"- Ni revenu, mia amiko, al nia paca domo, kie vi trovos ripozon kaj mildan solvon al viaj akraj mizeroj... - amike admonis la estro de la ekspedicio. Ne plu kalcitru! Turnu vin al la Amo de Tiu, kiu, alnajlita al la kruco, donis al la homoj, kiel anka&#x16D; al la Spiritoj, la lecionojn pri rezignacio anta&#x16D; la malfeli&#x109;o, pri submeti&#x11D;o anta&#x16D; suferado!... Vi estas laca... vi bezonas sereni&#x11D;i por pripensi, &#x109;ar en tia stato de malfortikeco vi nenian helpon povos alporti al iu ajn!..."</p><p>Sed &#x109;io signis, ke Hieronimo ankora&#x16D; ne sufi&#x109;e suferis por cedi al la avertoj de siaj spiritaj gvidantoj.</p><p>"- Ekskuzu min, sinjoro, sed mi ne povas!... - li kriante obstinis. - Mi nepre vidos mian filinon, mian Gretan! Mi volas vidi &#x15D;in! Mi bezonas senmaskigi tiun bandon da kla&#x109;istoj, kiuj &#x15D;in da&#x16D;re misfamigas!... Mia plej juna filino, &#x135;etita en la Kajon de Ribejra?... Mankis nur tio!... Neeble! Neeble, ke tiom da malfeli&#x109;o amasi&#x11D;is sur unu sola koro! Ne! Tio ne estas, ne povas esti vera! Mi konfidas al Zulmira! &#x15C;i ja estas patrino! &#x108;e mia foresto &#x15D;i zorgus pri &#x15D;i! Mi volas vidi &#x15D;in, mia Dio! mia Dio! Mi bezonas vidi mian filinon! Mi bezonas vidi mian filinon, ho Dio el la &#x108;ielo!"</p><p>Montri&#x11D;is tamen, ke novaj kaj pli akraj torentoj da elrevi&#x11D;oj nepre superver&#x15D;os lian vunditan koron, &#x11D;in plinigante per nekvietigeblaj doloroj!</p><p>Ankora&#x16D; en la malproksimo, konturi&#x11D;is anta&#x16D; la angorplena rigardo de la stranga voja&#x11D;anto la perspektivo de la Ribejra Kajo, kie granda amaso svarmis tien kaj reen en senlaca movi&#x11D;ado, el kiu elstare distingi&#x11D;is la vendistinoj kaj la mar&#x109;andistinoj, virinoj kiuj sin proponis por transportservoj, kun tre krudaj manieroj kaj suspektinda honesteco.</p><p>Hieronimo ekpa&#x15D;is inter la homamaso, kaj de proksime lin sekvis la soldatoj kaj tiu pacienca gardisto, kiu &#x15D;ajnis lia ombro mem. Premegantaj anta&#x16D;sentoj avertis lin pri pri la vereco de tio, kion asertis la "kla&#x109;istoj". Sed, dezirante mensogi al si mem, fortege rifuzante agnoski tiun abomenan reala&#x135;on, li sentis sin devigata esplori la viza&#x11D;ojn de la vendistinoj; li nervoze iradis kaj reiradis, afliktita, terurita de la penso, ke li trovos inter tiuj senzorgaj kaj senhontaj personoj la karmemorajn trajtojn de sia adorata plej juna filino!</p><p>Subite li haltis per drama, alarma repa&#x15D;o: - li &#x135;us rekonis Zulmiran, gestantan en arda disputo kun delikata, blonda junulino, kiu plorante sin defendis kontra&#x16D; nejustaj kaj neelporteblaj akuzoj, kiujn tiu &#x135;etis sur &#x15D;in. La zorgato de la nobla Teokrito rapide alproksimi&#x11D;is, kvaza&#x16D; pelate de malesperiga diastolo, kaj tuj, trafite de finofara bato, li staris senmove, regata de ne malpli tortura sistolo, &#x109;ar en la ploranta junulino, li rekonis sian Gretan.</p><p>&#x15C;i ja estis fi&#x15D;vendistino! Apude ku&#x15D;is la korboj, preska&#x16D; malplenaj. &#x15C;i surhavis la tipajn vesta&#x135;ojn de tiu klaso kaj malpuregajn ligno&#x15D;uojn. Zulmira male portis sinjorinan veston, kio tamen ne forprenis de &#x15D;i la vendistinajn manierojn.</p><p>La hontinda disputo temis pri la tiutaga enspezo. Zulmira akuzis la filinon pri &#x15D;telo de parto de la profito por apliko en ka&#x15D;itaj celoj. La junulino larmante protestis, hontoplena kaj suferanta, asertante, ke ne &#x109;iuj klientoj en tiu tago pagis siajn &#x15D;uldojn. En la ardego de la disputo, Zulmira pli forte eksciti&#x11D;is kaj vangofrapis la filinon, dum la &#x109;irka&#x16D;antoj elmontris nenian miron nek provis malpermeis tiun perforton per kvietigaj procedoj.</p><p>Indignante, la ekskomercisto metas sin inter amba&#x16D; kun la intenco fini tiun beda&#x16D;rindan scenon. Li ripro&#x109;as la edzinon, karese alparolas la filinon, al &#x15D;i vi&#x15D;as la larmojn fluantajn sur la viza&#x11D;o kaj invitas &#x15D;in reiri en sian hejmon. Sed neniu el la virinoj povis lin vidi nek a&#x16D;skulti, tute ne konsciis liajn intencojn, kio, lin tre forte kolerante, igis lin konvinki&#x11D;i pri la vaneco de siaj provoj.</p><p>Malgra&#x16D; tio, Greta levprenis la korbojn, ilin oportune metis sur la &#x15D;ultrojn kaj foriris. Zulmira, kiun la malprosperoj, ne bone komprenitaj nek elportitaj, trenis en tiujn ekscesojn, &#x15D;in transformante en abomenegindan megeron, sekvis &#x15D;in furiozante, eksplodante per trivialaj sakroj kaj insultoj.</p><p>Ne longe da&#x16D;ris ilia irado. Ili lo&#x11D;is en ombra mansardo en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de Ribejra. Veninte en tiun mizera&#x109;an domon, la kruela patrino komencis turmente bategadi la malfeli&#x109;an junulinon, de &#x15D;i postulante &#x109;iakoste la tutan enspezon, dum la senpova fi&#x15D;istino petegadis pri &#x109;eso kaj kompato. Fine, la senkorulino - al kiu la turmentata Spirito de la lojala edzo portis, el la Transmondaj regionoj, bukedon el rozoj - krude eliris, kuntrenante malhelajn ondojn da malamo kaj nigraj pensoj, &#x135;etante en la aeron insultojn kaj blasfemojn en tiu nun al si propra slango, pri kiu Hieronimo miris, ke li &#x11D;in ne konas.</p><p>La junulino restis sola. Apud &#x15D;i la nevidebla figuro de la amema kaj suferanta patro fordoni&#x11D;is al kor&#x15D;ira plorado, rigardante sin senpova por helpi la adoratan idon de sia koro, sian Gretan, kiun en la menso li ankora&#x16D; vidis tiel blonda kaj bela en la lilia senkulpeco de la sepjara a&#x11D;o!... Sed kiel okazis al &#x15D;ia frato Albino, tiel same la malfeli&#x109;a junulino ka&#x15D;is la larmobanatan viza&#x11D;on en la manoj kaj, elsidinte &#x109;e iu angulo, dolorplene rememoris la nigran tagojn de sia ankora&#x16D; tre mallonga sed jam tiel aventurplena vivo!</p><p>Margareta malfermis la kluzojn de la penso, kaj ondoj da kor&#x15D;iraj rememoroj &#x15D;pruce elver&#x15D;i&#x11D;is, konigante al la patro la longan kalvarian vojon, kiun &#x15D;i ekiris ekde tiu fatala tago, kiam li kulpi&#x11D;is anta&#x16D; la Providenco, deklini&#x11D;ante de la devo vivi por &#x15D;in protekti kaj el &#x15D;i fari virinon honestan kaj utilan al la socio, al la familio kaj al Dio. Li a&#x16D;dis &#x15D;in, kvaza&#x16D; &#x15D;i parolus per la&#x16D;ta vo&#x109;o, kaj ju pli efektivaj sin montris al li la malfeli&#x109;oj de la mizera orfino, des pli intensi&#x11D;is lia elrevi&#x11D;o, la dolorega surprizo, la nekonsolebla &#x109;agreno, kiuj trapikis lian koron, simile al mortigaj lancoj, kiuj de li forprenus la vivon! Li falis surgenue &#x109;e la piedoj de sia malfeli&#x109;a plej juna filino kun plektitaj petegantaj manoj, dum el lia animo de kondamnito ver&#x15D;i&#x11D;is konvulsia ploro kaj lian spiritan korpon skuis tra&#x16D;matizaj tremoj, kvaza&#x16D; li estus tuj atakota de strangaj febroj.</p><p>Kaj je en tiu humiliga kulpula teni&#x11D;o la zorgato de la sublima legio ricevis la plej ekstreman punon, kiun al lia konscienco povus trudi la sekvoj de lia sova&#x11D;a kaj malpia sinmortiga bato!</p><p>Jen la amara resumo de la dramo travivita de Margareta Silvejra, tiel ordinara en la nuntempaj societoj, kie &#x109;iutage senkonsciencaj gepatroj forlasas sian sanktan respondecon kiel gvidantoj de la Familio, kie vantemaj kaj frivolaj patrinoj, sen tiu sublima a&#x16D;reolo, per kiu la skrupule plenumita devo kronas siajn heroojn, malvirti&#x11D;as &#x109;e la brutalaj skuadoj de la frenezaj pasioj, senbridigitaj de la malnobli&#x11D;intaj moroj:</p><p>Fari&#x11D;inte orfa je la patro en la sejpara a&#x11D;o, la blonda kaj bela Greta, malfortika kaj delikata kiel florantaj lilioj, elkreskis en la mizero, meze de ribeloj kaj miskomprenoj, &#x109;e la patrino, kiu, kutiminte tiel al la malmodero pro insidema orgojlo, kiel anka&#x16D; al la subi&#x11D;o anta&#x16D; pereiga vantamo, neniam rezignaciis pri la socia kaj financa dekadenco, kiu &#x15D;in trafis post la tragika forpaso de la edzo. Zulmira sin prostituis, vane esperante, per tiu kulpa kaj kondamninda rimedo, reveni al la iama brilo. La nespertan filinon &#x15D;i trenis en la koton, kiu &#x15D;in makulis. Sendefenda kaj ne konscianta la brutalajn insidojn de la malvirtaj medioj kaj kutimoj, kiuj &#x15D;in embuskis kiel rabobestoj, la junulino frue kapti&#x11D;is en la retoj de la malbono, malgra&#x16D; ke &#x15D;i ne havis inklinon al tiuj mizeraj, &#x109;iutage travivataj okaza&#x135;oj. La dekadenco frue alvenis, same kiel la malhonora falo. La lacegiga laboro kaj la Ribejra Kajo, kun ties ordinara foireca movado, liveris al amba&#x16D; la rimedojn, por ke ili ne konsumi&#x11D;u sub la akregaj torturoj de la malsato! Zulmira traktis transportservojn, diversaspecajn vendojn, negocojn ne &#x109;iam honestajn, ordinare utiligante por ilia plenumo la fortojn kaj la allogan junecon de la filino, kiun &#x15D;i sklavigis, akaparante al si profitojn kaj gajnojn por sia ekskluziva plezuro. Sed la kompatinda fi&#x15D;istino, kies karaktero ne alkonformi&#x11D;is al la galo de tia abomeneginda sklaveco, suferis pro tio, ke &#x15D;i ne vidis eblecon sin ka&#x15D;i for de tiu mizera ekzistado, kiun al &#x15D;i rezervis la destino. Kaj malklera, nesperta, timeme, &#x15D;i ne scius sin mem defendi, kio faris &#x15D;in cedema anta&#x16D; la nigra situacio kreita de &#x15D;ia patrino mem! Same kiel Albino, anka&#x16D; &#x15D;i pensis pri la patro, sentante, en la fundo de la koro, lian nevideblan aleston, kaj &#x15D;i murmuris, premata kaj anhelanta:</p><p>"- Kiel forte mi sentas vian mankon, ho amata, karmemora patro!... Mi tiom multe memoras pri vi!... kaj miaj malfeli&#x109;oj neniam vin forgesigis al mi, vin, kiu estis tiel amema kaj sindona al viaj gefiloj! Kiom da malbonoj la destino estus al mi &#x15D;parinta, ho patro, se vi ne estus deklini&#x11D;inta de la devo prizorgi viajn gefilojn &#x11D;is la fino!... Kie ajn vi estas, akceptu miajn larmojn, pardonu min pri la veneno, kiun mi nevole &#x135;etis sur vian nomon kaj kompatu miajn malhonorajn suferojn, helpante, ke mi malimpliki&#x11D;u el tiu dolorega dornejo, &#x109;e kiu mi sufoki&#x11D;as sen ia lumo de espero pri liberi&#x11D;o, por kura&#x11D;igi min!..."</p><p>Tio estis la maksimumo eltenebla por la Transmonda malliberulo! Li ne havis fortojn por da&#x16D;re trinki la galon el la amara&#x135;oj, kiujn en la sanktegan sinon de lia familio &#x135;etis la kondamninda ago, kiun li faris kontra&#x16D; si mem! A&#x16D;dante la lamentojn de la malfeli&#x109;a filino, kiun li tiel forte amis, li sentis sin abomene vundita &#x109;e la plej delikataj kaj profundaj fibroj de sia patra koro, kie la suferaj krioj de la rimorsoj violente refrapis kaj vekis en liaj spiritaj interna&#x135;oj la nekonsoleblan doloron, la doloron naskitan de la plej sincera kompato, kiun li iam povus sperti! Malesperante pro la neebleco doni tujan helpon al la malfeli&#x109;a filineto, a&#x16D; almena&#x16D; &#x15D;in alparoli, kura&#x11D;igante &#x15D;ian animon per la konsolo de sia alesto a&#x16D; per konsiloj, Hieronimo pliintensigis la tonon de sia kutima senprudenteco kaj falis en deliran staton, absolute regata de frenezo pro malrezignacio.</p><p>&#x108;e neperceptebla signalo de Ramiro Guzman, la lancistoj alkuris, lin &#x109;irka&#x16D;is kaj protektis kontra&#x16D; la dan&#x11D;ero de eventuala forkuro, rapide forkondukante lin. Kortu&#x15D;ite de la suferoj de la juna Greta, Ramiro, kiu estis viro, estis patro kaj havis tre amatan filinon, kredeble ankora&#x16D; pli malfeli&#x109;an, amoplene alproksimi&#x11D;is kaj surmetante siajn protektemajn manojn sur &#x15D;ian frunton, transigis en &#x15D;ian eston magnetajn efluvojn, kvietigajn kaj kura&#x11D;igajn. Greta iris en la liton kaj falis en profundan dormon, sub la patra beno de la servanto de Maria... dum la sinmortiginto, baraktante en la "plorado kaj grincado de dentoj", petegadis, ke oni lasu lin iel ajn helpi la filinon trafitan de abomena malhonorigo!</p><p>Sed lin energie superregante, por ke li dum momento provu rezoni, la pacienca gvidanto rediris:</p><p>"- Sufi&#x109;e, frato Hieronimo, &#x109;esigu viajn malprudenta&#x135;ojn! Vi atingis la kulminon de malobeo kaj kapricemo, akcepteblan por nia toleremo! &#x108;u vi do ne volas kompreni, ke nenion ajn vi kapablos fari helpe al viaj gefiloj, &#x11D;is vi akiros la por tio nepre necesajn kvalitojn, kiuj al vi tute mankas?... &#x108;u vi ne komprenas, ke viaj gefiloj, kiuj baraktas en akrega elprovado, fatale cedus, kiel vi, al memmortigo, se vi restus apud ili, influante ilian sendefendan sentemon per tiuj pereigaj, al vi esence propraj vibroj, kaj estante ne sufi&#x109;e konscia pri via stato entute, kia vi ja preferas resti?... Ni foriru Hieronimo! Ni revenu al la Hospitalo... A&#x16D; &#x109;u vi anka&#x16D; deziras spuri Marietan kaj Arindan?!..."</p><p>Konsterni&#x11D;ante, kvaza&#x16D; sub la efiko de renovigaj fortoj, la kondamnito trudis momentan pa&#x16D;zon al si mem, por ne da&#x16D;ra pripenso. Kaj forskuinte la malesperajn halucina&#x135;ojn, kiuj nebuligis lian rezonkapablon, li plendecide respondis:</p><p>"- Ho ne! Ne, mia bona amiko! Sufi&#x109;e! Mi ne eltenas plu! Miaj kompatindaj gefiloj! En kielan abismon mi &#x135;etegis vin, &#x11D;uste mi, kiu vin tiel forte amis!</p><p>Pardonon, frato Teokrito! Nun mi komprenas... Pardonon, frato Teokrito... "</p><p>De nia malsanulejo, ni vidis, ke ili revenas kun la samaj anta&#x16D;zorgoj...</p><p>Hieronimo ne plu apartenis al nia grupo.</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro V La Sinkono</strong></p><p>Dua okaza&#x135;o, krom tiu &#x135;us rakontita, sin trudis kiel decida etapo en niaj destinoj. &#x11C;i komenci&#x11D;is per tiu honora invito de la Hospitala Estraro, ke ni partoprenu en akademia kunveno por studoj kaj psikaj eksperimentoj.</p><p>Kiel dirite, Hieronimo rifuzis la inviton, kaj tial, dum ni iris al la sidejo de la Departemento por &#x109;eesti la kunvenon, li, posedita de profunda konsterno, de ekstrema senkonsoleco, petis pri la alesto de pastro, &#x109;ar, kiel konfesanto de la romkatolika kredo, li havis la bezonon tiamaniere konsili&#x11D;i kaj revigli&#x11D;i, por refortigi sian fidon al la Dia Povo kaj kvietigi al si la koron, kiu, pli ol iam anta&#x16D;e, trovis sin disrompita. La grandanima gvidanto de la Hospitala Departemento konsentis, komprenante, ke en la spirito de la portugala ekskomercisto elkrepuski&#x11D;as la progreso, kaj ke, pro liaj religiaj principoj, al kiuj li sin obstine alkro&#x109;i&#x11D;is, estus konvene, ke la parolo, inspiranta al li pli da respekto kaj konfido, lin anka&#x16D; same preparu por la adapti&#x11D;o al la spirita vivo kaj ties &#x15D;an&#x11D;oj.</p><p>En la Legio de la Servantoj de Maria kaj e&#x109; en la servoj de la Kolonio, kiu nin gastigis, estis eminentaj Spiritoj, kiuj dum pasintaj ekzistadoj surhavis la albon kaj &#x11D;in honoris per noblaj faroj, kiujn al ili inspiris la lumaj fontoj de la sanktegaj ekzemploj de la Dia Pa&#x15D;tisto. El inter multaj, kiuj kunlaboradis en la edukaj servoj de la Institucio, &#x109;i-supre menciitaj, distingi&#x11D;is pastro Mikelo el Santaremo, servanto de Maria, humila kaj respektema dis&#x109;iplo de la Doktrinoj konsekritaj sur la supro de Kalvario.</p><p>Li oficis kiel direktoro de la Izolejo, kiu, kiel ni scias, estis fako de la Hospitalo Maria el Nazareto uzanta severajn edukprocedojn, sub rigida disciplino, &#x109;ar en &#x11D;i estis akceptataj nur malcedemaj individuoj, kiujn malbonigis multego da surteraj pasioj a&#x16D; kiujn hardis insidemaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj ardegaj &#x109;agrenoj de la koro. Havante nesupereblan paciencon, estante respektinda ekzemplo de humileco, sa&#x11D;eco kaj obeemo, a&#x16D;reolita de noblaj sentoj de amo al malfeli&#x109;uloj kaj malvirti&#x11D;intoj, kaj penetrita de patra kompato al &#x109;iu ajn Spirito de sinmortiginto, pri kies ekzisto li sciis, la pastro estis la konvena konsilanto, la ta&#x16D;ga mentoro por la internuloj de la Izolejo. Krom pastro, li anka&#x16D; estis profunda filozofo, psikologo kaj scienculo. Anta&#x16D; tre longe, en pasinta ekzistado, li studis la Sekretajn Doktrinojn, en Hindujo. &#x11C;in sekvis aliaj surteraj enkarni&#x11D;oj, dum kiuj li &#x109;iam elmontris la plej noblajn inklinojn al la kristana servado. La lastan li travivis en Portugaluj o, kie li ricevis la supre diritan nomon, kiun li konservis en la transmondo, kune kun sia titolo de sincera kaj honesta religiulo.</p><p>Frato Teokrito transdonis la pentantan Hieronimon al tiu sindona laboranto, certa pri lia kompetenteco por solvi tiel dornajn problemojn. Kaj tiel, en tiu sama vespero, kiam la linioj de l' krepusko reliefigis per grizeta nebulo la ne&#x11D;kovritajn &#x11D;ardenojn de la hospitalaj kvartaloj, Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra translo&#x11D;i&#x11D;is en la Izolejon, sub la protektaj zorgoj de iu pastro, kiel li ja deziris. De post tiu tago ni ne plu vidis nian samkulpan kunulon. Sed unu jaron poste, ni havis la &#x11D;ojon retrovi lin. En sekvontaj &#x109;apitroj ni denove parolos pri tiu tre amata kamarado &#x109;e la luktoj por rehonorindi&#x11D;o.</p><p>De la morga&#x16D;o de tiu tago, en kiu ni enlo&#x11D;i&#x11D;is en la granda Astralmonda Institucio, oni nin &#x109;iutage kondukis al psiko-kuracaj kabinetoj, kie oni havigus tre efikan magnetan kuracadon, &#x109;ar post kelke da tagoj ni konstatis, ke ni fari&#x11D;is pli viglaj, pli klare rezonas kaj la&#x16D;grade fortiki&#x11D;as, kvaza&#x16D; ni ingestus refortigajn tonikojn pere de la al ni farataj aplikoj. Niaj amataj flegistoj &#x109;iumatene kondukis nin al tiuj kabinetoj. &#x108;iu dekopo eniris en anta&#x16D;&#x109;ambron, &#x109;irka&#x16D; kiu vice staris remburitaj benketoj, kaj kie ni devis mallonge atendi. Ni rimarkis, ke tie estas multe da tiaj &#x109;ambroj, situantan en longa galerio, la&#x16D;, kiu impresaj kolonoj linie vici&#x11D;is en majesta perspektivo. En tiuj lokoj regis la hinda stilo, invitanta al meditado kaj seriozo.</p><p>Poste ni eniris la labor&#x109;ambron.</p><p>Saturitaj de blua luminesko, tiam ankora&#x16D; ne perceptebla por niaj spiritaj kapabloj, tiuj kabinetoj havis ne grandajn dimensiojn. Atendis nin malgrandaj orientstilaj kusenoj, teksitaj el materialo simila al blanka plu&#x15D;o. Duoncirkle dismetitaj, ili indikis, ke ni devas eksidi. Sed hindoj, absorbi&#x11D;intaj en sia karitata tasko, atendis la pacientojn.</p><p>En la komenco, tiaj ceremonioj, impresaj kaj &#x109;irka&#x16D;itaj de ia preska&#x16D;a mistero, tre ekscitis nian scivolon. Ni ne konis hindajn psikistojn en Portugalujo, nek nin okupis pri studoj kaj esploroj de transcenda naturo. Sed jen ni nun surprize nin trovas sub la dependeco kaj protekto de ia legio da orientaj inicitoj, kies realan ekziston ni apena&#x16D; kredis, &#x109;ar al ni tio &#x15D;ajnis io tro mistika kaj legenda. Tamen la nun rigardata medio, saturita de religia pieco, kiu potence efikis sur niajn fakultojn, ilin kvietigante pro la influo de sankta fervoro, faris tiel profundajn kaj ravajn impresojn sur niaj Spiritoj, ke, konsternite de tiel senprecedenca efektivo, ni kredis, ke ni son&#x11D;as. Kiam, en la unuaj fojoj, ni eniris en tiujn kabinetoj n saturitaj n de nekonataj povoj, nin e&#x109; regis nevenkebla dormemo, kiu al ni ka&#x16D;zis ian kvaza&#x16D;an duonkonsciencon.</p><p>La operaciantoj montris al ni la duoncirklon formitan de la blankaj kusenoj. Malanta&#x16D;e sin metis kvin el la kuracistoj, distancaj unu de alia je simetria egala spaco, tiel kie amba&#x16D; ekstrema&#x135;ojn de la duoncirklo okupis unu kuracisto. La sesa, kontra&#x16D;e staranta, kvaza&#x16D; fermis la cirklon, en kiu ni restis entenataj - kaj li havis la brakojn krucitaj &#x109;e la zono, la frunton atenta kaj enpensi&#x11D;a, kvaza&#x16D; li elsendus mensajn, superregantajn fortoj n por karitata sondado kaj ekzameno en la ardega interno de nia turmentata esto.</p><p>&#x108;irka&#x16D; ni malla&#x16D;te vibradis harmoniaj pre&#x11D;omurmuroj. Ni ne kapablus distingi &#x109;u ili pre&#x11D;as, alvokante la sublimajn povojn de la &#x108;iela Kuracisto por nia konsolo, a&#x16D; &#x109;u ili nin admonas kaj instruas. Kio tamen trovi&#x11D;is ekster &#x109;ia dubo, estis tio, ke ili trasondas nian penson per siaj mensaj povoj, funde esploras nian karakteron, ekzamenante nian personecon kun la celo decidi pri la plej &#x11D;usta korekto - simile al kirurgo, kiu esploras la interna&#x135;ojn de paciento por lokalizi kaj ataki la malsanon. Tia certeco ka&#x16D;zis al ni multoblajn impresojn, malgra&#x16D; la strangeco de nia stato. La honto pri tio, ke ni intencis trompi la Superajn Le&#x11D;ojn de la Kreado, ilin mal&#x15D;atante per nia brutala ago; la konsciencripro&#x109;o, por la insulto &#x135;etita kontra&#x16D; la Majesto de la &#x108;iopova; la deprima mal&#x11D;ojo pro tio, ke ni oferis niajn plej bonajn fortoj n al la malsuperaj materiaj &#x11D;uoj kaj prefere kontentigis la mondumajn postulojn, neniam konsiderante la ur&#x11D;ajn bezonojn de la animo, nek al ni mem konsentante ian tempon por la interna prilumado - estis akregaj stiletoj, kiuj en nin funde penetris dum tiu sublima esplorado, al kiu ni submeti&#x11D;is, al ni sentigante &#x109;agrenojn kaj beda&#x16D;rojn, kiel anta&#x16D;ludon al efektiva kaj fekunda pento. Niaj pasintaj, plej sensignifaj agoj revenis el la mallumaj abismoj, en kiuj ili restis, por revivi&#x11D;i anta&#x16D; ni, nete gravuritaj en nia esto mem! Nia vivo, interrompita de la memmortigo, rebildi&#x11D;is, ekde la infaneco, anta&#x16D; niaj okuloj surprizitaj kaj teruritaj, kaj al ni estis neeble reteni la torenton da scenoj reaperigitaj por ekzameno! Ni volis forkuri por eviti la honton malkovri tiom da abomeninda&#x135;oj, kiujn ni supozis por &#x109;iam ka&#x15D;itaj, e&#x109; de ni mem, &#x109;ar estis dolore, tro suferige malligi tiel diversajn paka&#x135;ojn, enhavantajn malicon kaj fia&#x135;ojn, anta&#x16D; tiel noblaj kaj respektindaj atestantoj!</p><p>Sed vana estus tia deziro! Ni sentis ke al tiuj kusenoj ligas nin la efiko de voloj, kiuj potencis nian eston! Sed post kelkaj minutoj, ili &#x109;esigis la operation. Fornenii&#x11D;is la torporo. La malgajaj ombroj de la pasinteco, repu&#x15D;ite en la tumultan profundega&#x135;on de la subkonscio, malaperis for de nia vido, kio mildigis la torturon el la rememorado. Tiam la enpensi&#x11D;a frunto de la operacianto eksereni&#x11D;is, kvaza&#x16D; diafana &#x109;ielarko. Kun la mieno kaj sinteno superver&#x15D;itaj per amoplena kompato, li alproksimi&#x11D;is, surmetis siajn ne&#x11D;blankajn manojn sur niajn kapojn, kaj dume liaj kvin asistantoj sekvis lin per samaj gestoj kaj esprimoj. Post tio, ili kompateme sorbigis al ni bonefikajn fluida&#x135;ojn - ja dia terapio -, kiuj helpos nin iom post iom forigi la impresojn de malsato kaj soifo; ignori la frenezigan senton de intensa frosto, kiun &#x109;e sinmortiginto ka&#x16D;zas la kadavra malvarmeco komuniki&#x11D;anta al la perispirito; malpliardigi la nekonfesindajn apetitojn kaj forlogojn, kiaj la seksaj misuzoj, la alkoholdrinkado, la fumado, kies refrapantaj efikoj ka&#x16D;zis konsternajn perturbojn al niaj spiritaj sensojn, neebligante al ni ian progreson &#x109;e la adapti&#x11D;o kaj trudante neordinaran humiligon, &#x109;ar ili evidentigis la malsuperegan klason, al kiu ni apartenis en tiu grava societo de la Spiritoj, kiuj nin gastigis.</p><p>El inter la ekzercoj, al kiuj oni nin tie instigadis, distingi&#x11D;is tiu, celanta la edukadon de la menso, pro la neceso forbalai el nia esto tiun dramecan kaj teruran kutimon, fari&#x11D;intan jam freneza tiko, nome ke ni povas nin mem helpi &#x109;e la obstina, angora deziro mildigi la fizikan suferon, kiun al ni ka&#x16D;zis tiaspeca morto.</p><p>Kiel supre dirite, tie estis tiuj, kiuj penadis &#x109;esigi hemoragiojn; pendumitoj, kiuj iam kaj iam konvulsiis, tordi&#x11D;ante en la iluzia penado por liberi&#x11D;i de dis&#x15D;iritaj &#x15D;nuroj a&#x16D; &#x109;ifonoj, pendantaj de iliaj koloj; dronintoj, baraktantaj kontra&#x16D; la fluoj, kiuj ilin trenis en la akvofundon; la "dis&#x15D;iritoj", hidaj kiel fabelaj fantomoj, kiuj, en makabre intermitaj kurbi&#x11D;oj, siniluzie provis kolekti la disajn, sangokovritajn fragmentojn de la karna korpo, kiu ie restis sur la tero, dispecigita sub la radoj de la veturilo, anta&#x16D; kiu ili, en a&#x16D;daca aventuro, sin &#x135;etis, supozante ke ili tiel eskapas el la sankta kompromiso de la vivo! Tiaj gestoj - ni denove klarigu - ripeti&#x11D;ante de la momento, kiam efektivi&#x11D;is la memmortigo kaj kiam la instinko de memkonservado gravuris en la menso la primitivan impulson por eviti la morton, degeneris en mensan misordon de la nervoj, refari&#x11D;ante pere de la vibroj esence propraj al la vivoprincipo, kiuj refrapadis en la menso kaj transi&#x11D;is al la spirita korpo. Estis ur&#x11D;e, ke la Karitato, &#x109;iam preta disetendi siajn protektemajn flugilojn super la turmentatoj, korektante, mildigante, malakrigante malbonojn kaj suferojn, apliku sian favorkorecon al la malfeli&#x109;uloj baraktantaj en tiu mar&#x109;o de perfidaj halucinoj. Tial, kun la manoj metitaj sur niaj kapoj, ilin envolvante en magnetaj ondoj ta&#x16D;gaj por la karitata celo, la fratoj-operaciantoj flustradis mildajn sugestojn, kiuj klare kaj forte ree&#x125;is tra la labirintoj de nia "mem", kvaza&#x16D; trumpetalvokoj vekantaj nin por esperplena a&#x16D;roro:</p><p>"- Memoru, ke vi jam ne estas homoj!... Post kiam vi el &#x109;i tie eliros, rigardu vin ne alie, ol kiel nemortemajn animojn, ne plu trafeblajn por la misordoj de la karna envolva&#x135;o!... Vi estas Spiritoj! Kaj ja nepre kiel Spiritoj vi da&#x16D;rigos vian progresadon en la spiritaj sferoj!"</p><p>&#x11C;ojigis nin la invito al la kunveno prezidota de Teokrito. Ni ja estis sentemaj por tiaj elmontroj de amikeco kaj konsidero.</p><p>Horortremo trakuris miajn sensojn, kiam mi rekonis en la multenombra &#x109;eestantaro tiujn hirtaspektajn, dista&#x16D;zitajn, terurvekajn figurojn de la Sinistra Valo, kvankam mi devis al mi mem konfesi, ke ili tie sin trovas iel serenigitaj, kiaj same estis mi kaj miaj lo&#x11D;kunuloj. Konvenas klarigi, ke la anoj de nia grupo povus esti klasitaj kiel "pentantoj" pro tio, ke ili obeeme sekvis la gvidadon de la eminentaj direktoroj de tiu &#x15D;irmanta azilo. Unu a&#x16D; alia tenis malpli harmonian konduton, tiel kreante seriozan, solvendan problemon. Sed la plimulto sendube ankora&#x16D; forte kateni&#x11D;is al sia animala naturo, &#x109;u pro la malsupereco de sia karaktero, &#x109;u pro la perforteco de la bato, rezultinta el la brutala speco de memmortigo. El inter &#x109;i tiuj distingi&#x11D;is la "dis&#x15D;iritoj", la dronintoj, la sin&#x135;etintoj de granda alteco, ktp, ktp. Menskonfuzitaj, kvaza&#x16D; idiotigitaj, al ili ne estis facile atingi sufi&#x109;an rezonkapablon por kompreni la devojn de la spirita vivo. Ili lo&#x11D;is en la Frenezulejo pro multe da konvenaj motivoj, interalie la neceso ilin ka&#x15D;i de nia vido, &#x109;ar ilia &#x109;eesto, abomena por nia sentemo, ka&#x16D;zis al ni ekscite perturbajn impresojn, kiuj nin malhelpis akiri la serenecon necesan al nia resani&#x11D;o.</p><p>Malgra&#x16D; tio, anka&#x16D; ilin oni kondukis al la loko de la kunveno; kaj kiam, akompanate de niaj sindonaj amikoj Joel kaj Roberto, ni eniris en la vastan salonon, tiam ni ilin distingis inter multaj aliaj malsanuloj, kiuj, same kiel ni, anka&#x16D; estis invititaj.</p><p>Observante la malnovajn kunulojn de la malluma valo, mi vidis, ke ili penadas, same kiel ni mem de kelke da tagoj anka&#x16D; faris, korekti tiujn malbelajn tikojn, jam supre menciitajn, &#x109;ar, pelate de la kutimo al ilia ripetado, ili &#x11D;ustatempe ekatentis kaj dume haltigis la koncernan mensan impulson, sekvante la sugeston donitan de la amemaj asistantoj. En tiuj okazoj, ili nervoze ridis pri si mem, &#x109;e emociaj korelver&#x15D;oj, pensante, ke ili <emphasis>devas ne plu senti tiajn impresojn...</emphasis> kvaza&#x16D; per la rido ili forskuus turmentaj vibrojn. Ili ridis por dekutimi&#x11D;i de tiu malutila ploro, vekanta dan&#x11D;erajn sentojn!... En la Hospitalo estis malpermesataj tiuj rabiaj konvulsioj de la Sinistra Valo... kaj ploradi malesperigite de tiuj samaj turmentoj, pro kiuj ni anta&#x16D;e ploris, estus maldigi la torentojn da agonioj, kiujn la sanktega karitato de Maria malpliakrigis per la sindono de siaj servantoj...</p><p>Kaj dum mi ilin observadis, mi anka&#x16D; ridis, ne ka&#x15D;ante mian similecon kun la stranga grupo...</p><p>&#x108;e signalo de Roberto, ni eksidis.</p><p>La &#x109;ambro prezentis nenion, kio vekus apartan intereson. Sed se ne estus malsufi&#x109;a nia vidpovo por distingi la sublimajn manifesti&#x11D;ojn de karitato svarmantajn &#x109;irka&#x16D;e, ni tiam estus rimarkintaj, ke delikataj, fluidecaj vaporoj, kiel milda, refre&#x15D;iga roso, disblovi&#x11D;adis en la loko, &#x11D;in saturante per dol&#x109;aj vibroj.</p><p>&#x108;e angulo de la podio, kiu en la salonfundo frontis kontra&#x16D; la &#x109;eestantaro, trovi&#x11D;is aparato tre simila al tiuj starantaj en la malsanulejoj, kvankam tiu &#x109;i prezentis distingi&#x11D;ajn aparta&#x135;ojn. Du junaj inicitoj komencis ekzameni &#x11D;in, kaj dume Frato Teokrito okupis la katedron, havante amba&#x16D;flanke de si du aliajn kolegojn, kiujn li prezentis al la &#x109;eestantoj kiel nin gvidontajn instruistojn kaj al kiuj ni devos dedi&#x109;i la plej grandan respekton. En ili ni &#x11D;oje rekonis tiujn du hindajn junulojn, kiuj nin akceptis, kiam ni interni&#x11D;is en la hospitalon: Romeo kaj Alcesto.</p><p>Silento religia disradiis harmoniajn ondojn da pia seriozeco en la vasta salono, kie kunvenis &#x109;irka&#x16D; ducent Spiritoj kapti&#x11D;intaj en la plej implikaj retoj de la malfeli&#x109;o kaj trenantaj la hontigan &#x15D;ar&#x11D;on de la propraj malvirtoj, de la sennombraj amara&#x135;oj, kiuj mallumigis al ili la vivon.</p><p>En la regionon, kie situis nia malgaja kolonio, falis la tristaj nuancoj de la krepusko, kiu tie inspiris tiel pezan melankolion, ke &#x11D;i multfoje elfluigis larmojn el nia koro.</p><p>Ses melodiaj batoj de nevidata horlo&#x11D;o dol&#x109;e eksonis en la salona vasteco, anoncante la komencon de la kunveno. Kaj harmonia pre&#x11D;okanto, rava, kortu&#x15D;a, duonvo&#x109;e a&#x16D;di&#x11D;is, kvaza&#x16D; &#x11D;i venus al ni, tra nevideblaj ondoj de la etero, el malproksima, por ni neprecizigebla loko, dum sur ekrano apuda al la katedro de Frato Teokrito desegni&#x11D;is la impresa bildo de la apero de Gabrielo al la Virgulino el Nazareto, por anonci la malsupreniron de la Redemptoro en la sendankajn regionojn de la Planedo.</p><p>Estis la dol&#x109;a tempo de la An&#x11D;eluso...</p><p>Stari&#x11D;inte, la direktoro faris mallongan, kortu&#x15D;an saluton al Maria, kaj tio estis la unua fojo, ke li nin kolektis por pre&#x11D;i. Dol&#x109;a konsolo ver&#x15D;i&#x11D;is en niajn korojn. Larmoj ek&#x15D;prucis kaj mildaj emocioj, levi&#x11D;ante el la profundoj, kie ili restis entombigitaj, veki&#x11D;is en ni &#x109;e la rememoroj pri la patra domo, pri la fora infanceco, pri niaj patrinoj, nin instruantaj &#x109;e la lito la sankatan eldiron de la unuafoja pre&#x11D;o, kaj kiujn certe neniu el ni amis per inda amo!...</p><p>Kiel &#x109;io &#x109;i ku&#x15D;is malproksime, preska&#x16D; forvi&#x15D;ita en la abismoj de la pasioj kaj de ties malfeli&#x109;oj!... Kaj jen tiuj rememoroj neatendite relevi&#x11D;is, kiel bonfara fantomo, venanta por patrinkise tu&#x15D;i niajn humiligitajn fruntojn!</p><p>Fundaj resopiroj faciligis nian animon, inklinigante &#x11D;in al la tenera influo de tiu grandioza okazo, al ni donita kiel benata favoro...</p><p>Estus longe priskribi detalojn de tiel bela kiel utila sinsekvo da instruoj kaj spertoj, kiujn ni ekricevis depost tiu memorinda vespero. Ili konsistigis tiun delikatan kuracadon, - ja iaspecan moraligan terapion, - kiu decide instigis nin al reagoj nepre necesaj por la ur&#x11D;e bezonata reeduki&#x11D;o. Ni limi&#x11D;os nur al tio, ke dum tiu unua leciono oni nin submetis al tiel delikataj operacioj, faritaj en la interno de nia esto, ke la necertecon pri la spirita stato, en kiun ni anta&#x16D;e falis, oni lerte kaj karitate malaperigis for de nia menso, ebligante, ke al ni libere evidenti&#x11D;u la lumo de la vero. Ni kategorie konvinki&#x11D;is pri nia stato de Spiritoj aparti&#x11D;intaj de la surtera karna envolva&#x135;o, kio por la plimulto estis &#x11D;is tiam ka&#x16D;zo de akraj konfuzoj, de nekompreneblaj konsternoj! Kaj &#x109;io disvolvi&#x11D;is simplamaniere, &#x109;ar ni mem estis la vivantaj libroj uzataj por tiuj grandiozaj lecionoj - nome la nerefuteblaj operacioj! Jen kiel la erudiciaj instruistoj procedis por plenumi sian sanktegan komision:</p><p>Belarmino de Queiroz e Souza, kiu, kiel ni scias, portis vastan intelektan kulturon kaj krome sekvis la filozofiajn doktrinon de A&#x16D;gusto Comte, estis invitita, el inter aliaj poste ricevontaj la saman privilegion, supreniri la estradon, sur kiu efektivi&#x11D;os la admirinda instrua operacio. Ni rimarku, ke Frato Teokrito partoprenis en tiel delikata ceremonio kiel honora prezidanto, eminenta profesoro de la aliaj, tie funkciantaj profesoroj.</p><p>Oni sidigis la eksinstruiston de lingvoj anta&#x16D; tiu lumanta aparato, kiu &#x109;e la alveno kaptis nian atenton. Kun &#x11D;i oni kontaktigis lin pere de ia diademo ligita al ege maldikaj fadenoj similaj al subtilegaj lumstrioj. Dum Alcesto &#x15D;altis la aparaton, Romeo sciigis al li, per gravtona vo&#x109;o, ke li devas reveni je kelke da jaroj en la pasintecon, per rigora kunordigo de la rememoroj, deirante de la &#x11D;usta momento, kiam la tragika decido ekposedis liajn fakultojn. Por ke li sukcesu, Romeo helpis, revigligante lian menson per bonfaraj emana&#x135;oj, kiujn li &#x109;erpis el siaj propraj fortoj.</p><p>Belarmino obeeme submeti&#x11D;is, senrezista anta&#x16D; ia a&#x16D;toritato, kontra&#x16D; kiu li havis nenian forton por malcedi. Kaj rememorante, li denove travivis la suferojn al li truditajn de la tuberkulozo, la luktojn tenatajn kontra&#x16D; si mem &#x109;e la ideo pri memmortigo, la nekonsoleblan mal&#x11D;ojon, la kruelan angoron, kiu ekpotencis liajn fakultojn, baraktantajn inter la deziro vivi, la timo anta&#x16D; la senkompata malsano, kiu konsumadis lian fizikan eston per sen&#x109;esa turmentado, kaj la ur&#x11D;a bezono de la memmortigo, por, la&#x16D; sia malsaneca rezonado, pli milde trafi la destinon, kien la malsano lin trenus sub akra suferado. Sed la&#x16D;mezure kiel proksimi&#x11D;is la fino, la pozitivista filozofo fari&#x11D;is evitema, ebstine rezistante al la ricevita ordono. &#x15C;ajnis, kvaza&#x16D; glacia &#x15D;vito banas lian frunton de pensulo, sur kiu la teruro &#x109;iam pli kaj pli intensi&#x11D;is, elmontrante esprimojn de malespero &#x109;e &#x109;iu nova &#x15D;pruco de la doloraj rememoroj...</p><p>Sed, kio pli forte surprizis estis tio, ke sur la lumineska ekrano, al kiu li estis ligita, sinsekve aperadis la scenoj rememorataj de la paciento, fakto ja impresa, kiu tiel al li, kiel anka&#x16D; al la spektantaro, ebligis vidi, &#x109;eesti la tutan amaran dramon, anta&#x16D;intan lian malesperan agon, kaj la emociajn, beda&#x16D;rindajn detalojn de tiu abomeneginda momento! &#x108;i tiun sekvis la turmentaj transtombaj situacioj, la abomena dramo, kiu lin konsternis, la konfuzaj sensacoj, kiuj dum longa tempo tenis lin en stato de frenezo.</p><p>Dum la unua operacianto helpis la pacienton eltiri siajn proprajn rememorojn, la dua ilin komentariis, klarigante la faktojn okazintajn anta&#x16D; kaj post la memmortigo, kiel eminenta instruisto klariganta lernendan objekton al nekleruloj. Tiucele, li montris la fenomenojn rezultintajn el la disi&#x11D;o de la inteligenta estulo for de sia korpa kokono el &#x15D;limo, perfortita de la pereiga bato, kiun li donis al si mem. Ni tiel spektis la surprizan, sengloran odiseon travivitan de Spirito, kiu sin mem elpelis el la karna ekzistado. Pro la ignoro al la Le&#x11D;o, kiun li malobeis, li freneze baraktadis, kaptita de la monstraj tentakloj de neeviteblaj sekvoj, kiujn naskis la rompo de harmonia kaj difinita kolekto da naturaj, sa&#x11D;aj, ne&#x15D;an&#x11D;eblaj, eternaj Le&#x11D;oj!</p><p>Tiuj eksterordinaraj scenoj fine forbatis la materiismajn - jam tre skuitajn - konvinkojn de la pozitivista filozofo, ebligante al li konstati en si mem, pere de detala ekzameno, la aparti&#x11D;on de lia astrala korpo disde la materia envolva&#x135;o el koto, dum li mem postvivis kun &#x109;iuj siaj fakultoj, malgra&#x16D; la memmortigo kaj la kadavra putri&#x11D;o.</p><p>Per tiel efika kiel simpla procedo, la plimulto el la &#x109;eestantoj povis kompreni la ka&#x16D;zon de la nepriskribebla ardeco de siaj suferoj, de la turmentaj, ankora&#x16D; da&#x16D;rantaj fizikaj sensacoj, de la multoblaj perturboj, kiuj al ili neebligis la sereni&#x11D;on a&#x16D; la forgeson, kiun ili erare esperis atingi en la tombo.</p><p>Inter aliaj faritaj observoj, aparte komentariindas, pro sia strangeco, la fakto, ke ni &#x109;iuj, dum ni ankora&#x16D; estis en la Valo, trenis, pendantaj de nia astrala korpo, brilegantajn fragmentojn, kiel se de &#x15D;irrompita &#x15D;nuro, a&#x16D; elektra kablo, elsaltus sparkoj el la subtilegaj fadenoj de ties strukturo, pro la ankora&#x16D; ne el&#x109;erpita energio. La mentoroj klarigis, ke la ka&#x16D;zo de nia akrega suferado ku&#x15D;as tuta en tiu tre kurioza fenomeno, &#x109;ar &#x109;e la natura morto tiu &#x15D;nuro milde malstre&#x109;i&#x11D;as, liberi&#x11D;as el la altirfortoj &#x11D;in kuntenantaj al la karna korpo helpe de la karitataj zorgoj de la laboristoj en la Kultivejo de la Sinjoro, kiujn koncernas la sanktega misio flegi la mortantojn, dum &#x109;e memmortigo &#x11D;i estas violente &#x15D;irita kaj, kio pliakrigas la situacion, kiam la vivorezervujoj, ankora&#x16D; plenaj de suko por la da&#x16D;ro de kelkfoje longa ekzistado, faras &#x11D;in ankora&#x16D; pli fortika, por tenado de la kuni&#x11D;emo necesa al la ekvilibro de la vivo.</p><p>Nu, oni klarigis al ni, ke por liberi&#x11D;i de la profunda malekvilibro, kiun tia efiko estigis &#x109;e nia fluideca organismo, (ni &#x109;i tie ne parolas pri la morala malordo, eble ankora&#x16D; pli dolora) ni nepre bezonos lo&#x11D;i novan karnan korpon, &#x109;ar sen tio ni da&#x16D;re status kiel estuloj malharmoniigitaj kun la le&#x11D;oj regantaj en la Universo, kaj &#x109;iam neesprimeblaj &#x109;agrenoj al ni barus &#x109;ian efektive progresocelan realigon.</p><p>Sed Belarmino, plorante kaj sub la atako de spasmaj konvulsioj, baraktis &#x109;e la rememorado de siaj afliktoj, dum la &#x109;eestantoj, kunsentaj kun li, el tiu terura demonstrado tiris konkludojn rilatajn al si mem.</p><p>La instruisto dume klarigis:</p><p>"- Vi povas konstati, miaj amikoj, ke &#x11D;uste pro la forkuro de la surplaneda ekzistado tra la trompaj deklivoj de la memmortigo, la homo, krom evitigi al si neniun el la amaraj situacioj, kiuj lin afliktis, tute male aldonis novajn, eble pli ardajn kaj suferigajn, al la kolekto de siaj iamaj malbonoj, kiujn li certe eltenus, se pli solida morala edukado, bazita sur la plenumado de la Devo, inspirus lian &#x109;iutagan konduton. Tiun edukadon gvidan, avertan kaj ja preventan kontra&#x16D; tiaj malfeli&#x109;oj, kiajn ni nun beda&#x16D;ras, la homo ne havigas al si sur la monda scenejo, kie li estas vokita al ur&#x11D;aj devoj, nur tial, ke li &#x11D;in ne volas, &#x109;ar &#x109;irka&#x16D; li, en lia planeda lo&#x11D;ejo, abundas instruoj kaj lecionoj kapablaj konduki lin al la ela&#x109;etontaj a&#x16D;roroj de la Bono kaj Devo!</p><p>Li tamen, la nesingarda surtera voja&#x11D;anto, &#x109;iam preferas mal&#x15D;pari la bonfarajn oportunojn, donatajn de la Dia Providenco kaj celantajn lian moralan kaj spiritan alti&#x11D;on, por pli libere envolvi sin en la insidajn ombrojn de la pasioj, ekscitantaj la malvirtojn kaj malprudenta&#x135;ojn, kiuj lin senrimede faligas en la abismon.</p><p>En la kirlo de la surteraj ambicioj, same kiel &#x109;e la kunfrapi&#x11D;o kun la lin afliktantaj elprovoj; &#x109;e la batoj de la &#x109;iutagaj sortovicoj, neforigeblaj en la medio kie li faras siajn provojn por progresi, kiel anka&#x16D; &#x109;e la &#x11D;uado de la dol&#x109;aj plezuroj de prospera kaj feli&#x109;a hejmo - al la homo neniam venas en la kapon fari ian ajn penon por la lumigado de sia interno, por la morala, mensa kaj spirita reedukado al li nepre necesa en tiu estonteco, kiun lia Spirito devos konkeri la&#x16D; la natura ordo de la Le&#x11D;oj de l' Kreado. Li e&#x109; ne komprenas, ke li havas animon dotitan per diaj &#x11D;ermoj, por la akirado de altvaloraj moralaj kapabloj kaj eternaj spiritaj kvalitoj; &#x11D;ermoj, kies disvolvon li devas efektivigi &#x11D;is perfekteco tra glora penado por supreniri al Dio, al la Senmorta Vivo! Li ne scias, ke &#x11D;uste &#x109;e la kulturado de tiuj dotoj ku&#x15D;as la sekreto de la plena realigo de liaj plej karaj idealoj, de liaj plej sopirataj son&#x11D;oj; kaj, krome, ke ignorante la dian esencon en li pulsantan, kiu estas li mem, lia senmorta Spirito, ido de la &#x108;iopova, li memvole sin kondamnas al la Doloro, glitante en la abomenindajn devoji&#x11D;ojn de la besta naturo kaj eble de la krimado, kiuj lin trenos en la logikan sekvon de la ela&#x109;etoj, de la reboni&#x11D;oj kaj doloraj spertoj &#x109;e la elprovoj de la reenkarni&#x11D;o, dum al li tiu suprenirado fari&#x11D;us pli milda, se li per sa&#x11D;a primedito provus esplori sian propran originon kaj la estontecon, kiun li devas konkeri!</p><p>Ja tia fatala nescio pelis vin, miaj karaj fratoj, en tiun beda&#x16D;rindan situacion, en kiu vi hodia&#x16D; baraktas, sed kiun nia frata zorgo, inspirata de la ekzemplo de la Dia &#x15C;afido, provos mildigi, kvankam nur la tempo kaj viaj klopodoj mem, turnataj al direktoj kontra&#x16D;aj al tiuj, kiujn vi prenis &#x11D;is nun, montri&#x11D;as kiel la nepra kaj plej &#x11D;usta provo por via ur&#x11D;e necesa reboni&#x11D;o.</p><p>Kiel vi vidas, vi detruis la materian korpon, ja necesan al la Spirito reenkarni&#x11D;inta sur la Tero, sed kiun vi obstine rigardis kiel la solan absolutan formon de vivo. Vi tamen nek formalaperis, kiel vi deziris, nek liberi&#x11D;is de la &#x109;agrenoj, kiuj vin malesperigis. Vi vivas! Vi ankora&#x16D; vivas! Vi &#x109;iam vivos! Vi vivos, dum la tuta eterneco, vivon ja senmortan, kiu neniam, neniam estingi&#x11D;os en via esto, sen&#x109;ese komunikante al via konscienco nekontra&#x16D;stareblan impulson, pelantan anta&#x16D;en, &#x109;iam plu transen!...</p><p>&#x108;ar vi ja estas lampo de netaksebla valoro, kiun fekundigis tiu Eterna Fokuso, ver&#x15D;anta Sian Senmortecon sur la Kreitaron, kiun Li eligis el Si mem, kaj al kiu Li donis la benon de la progresado tra la eternaj tempoj, &#x11D;is &#x11C;i atingos la plenan gloron &#x109;e la Superega harmonio en Lia Sino!</p><p>Kion vi nun rigardas en vi mem, en &#x109;i tiu por vi solena kaj neforgesebla momento, elsendi&#x11D;antan el via menso impresita de tiuj sensaciaj, vin koncernantaj okaza&#x135;oj, tio sendube signos decidajn etapojn sur la vojo, kiun vi nekontra&#x16D;stareble iros tra la estonteco. Ekde nun vi certe deziros ion lerni pri vi mem... &#x109;ar la vero estas, ke vi scias neniom pri la Esto, la Vivo, la Doloro kaj la Destino... malgra&#x16D; la diplomoj, per kiuj vi brave paradis sur la Tero, kaj malgra&#x16D; la titoloj kaj honora&#x135;oj, kiuj tiel bone alkonformi&#x11D;is al via stulta vanteco de homoj deturni&#x11D;intaj for de la dia idealo!..."</p><p>Revigligite de la sa&#x11D;aj disdonantoj de magnetaj energioj, Belarmino revenis al sia loko inter la &#x109;eestantaro, dum alia paciento supreniris la estradon por nova demonstracia ekzameno. Sed nun lia viza&#x11D;o, anta&#x16D;e malgaja kaj deprimita, radiis per esperplena &#x11D;ojo! Li eksidis apud ni kaj, ka&#x15D;premante al ni la manojn, ekkriis:</p><p>"- Jes, miaj amikoj!<emphasis> Mi estas nemortema!</emphasis> Mi &#x135;us, sen ia ombro da dubo, konstatis en mi mem la konkretan ekziston de mia senmorta "memo", de tiu spirita esta&#x135;o, kiun mi neis! Mi scias nenion! Nenion! Mi devas rekomenci miajn studojn!... Sed tiu sola certeco signifas por mi netakseblan konkeron de feli&#x109;o: - Mi estas nemortema!... Mi estas nemortema!..."</p><p>En la sekvantaj tagoj, dum samcelaj seancoj, ni estis devigitaj ekzameni kun doloregaj detaloj la misagojn faritajn en la da&#x16D;ro de tiu ekzistado, kiun ni forfinis, observante la interplekton da malbonoj moralaj, materiaj, kiuj nin trenis en la nunan, abomenegindan situacion. Helpate de la paciencaj mentoroj, ni per la penso revenis al la infana&#x11D;o, reiris sur la irita vojo, kaj, multfoje banataj de abundegaj larmoj, sen&#x15D;an&#x11D;e desapontitaj, ni rekonis nin mem kiel la a&#x16D;torojn de la elrevi&#x11D;oj, kiuj faligis nin en la ombrojn de la memmortigo. Kiel fie ni agis en la plenumado de la &#x109;iutagaj taskoj truditaj de la socia vivo! Kiel konstante kruda&#x109;a estis nia konduto, malgra&#x16D; la &#x15D;miro el civiliziteco, pri kiu ni fieris!...</p><p>El la anoj de tiu pentanta legio, multaj klare vidigis en si la abomenindan frukton de nesufi&#x109;a morala edukado, kiun ili ricevis en hejmoj ne gvidataj de la vera kristana instruado! Junuloj, kiuj, apena&#x16D; elirinte el la adoleskanteco, falis, senhelpaj, &#x109;e la unua kunpu&#x15D;i&#x11D;o kun la ordinaraj &#x109;agrenoj de la surtera vivo, kaj kiuj pro tio preferis la aventuron de la memmortigo, &#x109;ar al ili tute mankis idealo, prudento, respekto al si mem, al la Familio kaj al Dio! La malfeli&#x109;egoj, kiujn ili trovis post la sinmortigo, prezentis teruran ateston, timegigan akuzon kontra&#x16D; la neprirespondeco de iliaj gepatroj a&#x16D; de tiuj, kiuj pri ili respondecis anta&#x16D; Dio, la malhonoran pruvon pri ilia neglekta konduto, la&#x16D; kiu ili ne klopodis havigi solidan moralan edukadon al siaj zorgatoj! Ni tiam eksciis, ke, &#x109;e tiaj okazoj, severajn kalkulojn devos iam prezenti al la Superegaj Le&#x11D;oj tiuj malzorgemaj gepatroj, kiuj lasis liberan kuron al la malicaj inklinoj de la filoj, ne provante ilin korekti kaj tiel faciligante la ekeston de tiuj malesperaj senprudenti&#x11D;oj, kies logika rezulto ja estis la memmortigo!</p><p>Post tiel kompleksaj ekzamenoj, ni &#x109;eestis novajn seancojn, por lerni kiel ni preferinde devus agi por eviti la sinmortigon, kiaj devus esti nia &#x109;iutaga konduto, niaj klopodoj, se ni ne estus forpu&#x15D;intaj la rezonadon inspiratan de la Devo, la fidon al ni mem kaj al la patra amo de Dio! &#x108;e multaj okazoj, la solvo de la problemoj, kiuj kondukis sur la randojn de la abismo, trovi&#x11D;is tre proksime de la suferanto; la helpo, sendota de la Providenco al &#x11D;ia tre amata filo, aperus post kelke da tagoj, monatoj, dum al li sufi&#x109;us nur kura&#x11D;i por ne longa atendo, en glora atesto pri firma volo, pacienco kaj morala braveco, necesa al sia spirita progreso! Tiam ni konkludis, kun senreviga surprizo, ke ni estus facile gajnintaj la venkon kaj e&#x109; la feli&#x109;on, se ni estus ser&#x109;intaj &#x109;e la Dia Amo la inspiron por plenumi la devojn de tiu ekzistado, kiun ni malfeli&#x109;e forfinis!</p><p>Tiuj instruoj, kiuj al ni &#x109;iuj havigis rimarkindajn bonfarojn, okazis &#x109;iun duan semajnon, kaj al ili la eminentaj mentoroj aldonis klarigajn prelegojn. Promesplenajn reboni&#x11D;ojn ni spertis en nia &#x11D;enerala stato, dum dol&#x109;aj esperoj flustris edifan konsolon al niaj dolorantaj koroj. La &#x109;eesto de la instruistoj fari&#x11D;is motivo de grandega &#x11D;ojo por niaj animoj, resani&#x11D;antaj de tiel akraj afliktoj. La paroloj, kiujn ili direktis al ni dum la lecionoj, efikis kvaza&#x16D; refre&#x15D;iga roso sur la ardecon de nia suferado; tiel same iliaj prelegoj kaj instruoj, la karesa kaj kompatema kuracado en la kabinetoj, estis aliaj motivoj, por ke ni sentu nin plenaj je konfido kaj espero. Sed ni neniam vidis ilin, krom dum tiuj difinitaj okazoj; kaj en ilia &#x109;eesto ni tiel forte timis, ke ni ne kura&#x11D;is eldiri e&#x109; monosilabon, sen esti anta&#x16D;e alparolitaj.</p><p>Post iom pli ol du monatoj, ni kapabli&#x11D;is al pli vastaj induktoj, komparante la ricevitajn lecionojn kaj ilin pripensante en la soleco de niaj &#x109;ambroj.</p><p>El la faritaj analizoj rezultis la certeco, &#x109;iam pli kaj pli klara, pri la graveco de nia situacio. Sed nia sen&#x15D;ar&#x11D;i&#x11D;o je tiuj konsternaj, anta&#x16D;e travivitaj &#x109;agrenoj, ne signifis malpligravi&#x11D;on de nia kulpeco; kontra&#x16D;e, la ebleco rezonadi vidigis detalplene la gravecon de la eraro, kio nin forte senrevigis kaj mal&#x11D;ojigis. Kaj el la instruoj kaj spertoj, kiujn oni karitate donis al nia komprenpovo kiel bazon kaj instigon al ia ur&#x11D;a, nepre necesa sinrebonigo, cele al ja neprokrastebla progreso, ni kunmetis la &#x109;i-suban resumon, kiun ni aldonas al niaj simplaj, transtombaj skriboj:</p><p>1 - La homo estas kunmeta&#x135;o de triobla naturo: - homa, astrala kaj spirita, t.e. - materio, fluido kaj esenco. Tiun kunmeta&#x135;on oni anka&#x16D; povas esprimi en maniero pli konkreta kaj populara, konforma al la unua grado de observo: - karna korpo, fluideca korpo a&#x16D; perispirito, kaj animo a&#x16D; Spirito; de &#x109;i tiu lasta radias la Vivo, la Intelekto, la Sento ktp, ktp. - fajrero enhavanta la dian esencon kaj kiu, &#x109;e la homo, signas ties &#x109;ielan devenon! El tiuj tri korpoj, la unua, provizora, respondas nur al la neceso de la neforigeblaj cirkonstancoj, kiuj sin trudas al &#x11D;ia posedanto, kaj estas destinita al kompleta malkomponi&#x11D;o pro sia propra naturo, kiel devenanta de la primitiva &#x15D;limo: - tio estas la korpo el karno. La dua, nemortema, emas progresi, disvolvi&#x11D;i, perfekti&#x11D;i per sen&#x109;esa laborado en la miljaraj luktoj: - tio estas la fluideca korpo; kaj la Spirito, eterna kiel la Fonto, el kiu li devenas, nepereema lumo, kiu emas briladi &#x109;iam pli kaj pli bele, &#x11D;is li respegulos, en relativa grado, tiun Superegan Lumon, kiu al li donis la Vivon, por la gloro de ties Kreinto mem, estas la dia esenco, farita la&#x16D; la bildo (kio li iam ja estos) de Dio &#x108;iopova!</p><p>- Kiam li vivas sur la Tero, tiu inteligenta estulo, disvolvi&#x11D;onta tra la Eterneco, estas nomata Homo! La homo do estas Spirito malliberigita en karna korpo, a&#x16D;<emphasis> enkarni&#x11D;inta.</emphasis></p><p>- La Spirito plurfoje revenas sur la Teron por preni novan karnan korpon,<emphasis/><emphasis>renaski&#x11D;as </emphasis><emphasis>multajn fojojn </emphasis>por denove kunvivi, kiel homo, en la surteraj socioj, tute same, kiel &#x109;i tiu devas multfoje &#x15D;an&#x11D;i siajn vestojn...</p><p>- La memmortiginto estas krima Spirito, kiu fiaskis &#x109;e siaj devontigoj al la sa&#x11D;aj, justaj kaj ne&#x15D;an&#x11D;eblaj Le&#x11D;oj starigitaj de la Kreinto,<emphasis> kaj kiu, </emphasis><emphasis>pro </emphasis><emphasis>tio nepre devas denove travivi la surteran sperton, prenante novan korpon, </emphasis><emphasis>&#x109;ar </emphasis><emphasis>li detruis tiun, kiun la </emphasis><emphasis>Le&#x11D;o </emphasis><emphasis>havigis al li kiel helpilon por </emphasis><emphasis>perfekti&#x11D;i </emphasis><emphasis>-</emphasis> sanktan hava&#x135;on, kiun li devus prefere ami kaj respekti, ol detrui, &#x109;ar li tute ne rajtis malplenumi la grandajn devojn de la surplaneda ekzistado, kiujn li, anta&#x16D; ol naski&#x11D;i, prenis sur sin en la &#x109;eesto de la propra konscienco kaj anta&#x16D; la Dia Patro, kiu por tiu celo al li donis la Vivon kaj la necesajn rimedojn.</p><p>- La Spirito de sinmortiginto revenos en novan surteran korpon<emphasis> en tre suferigaj </emphasis><emphasis>kondi&#x109;oj,</emphasis> kiujn pli akrigos la sekvoj de tiu profunda malekvilibro estigita de la malespera ago en lia astrala korpo, t.e., en lia perispirito.</p><p>- La reveno de sinmortiginto en novan karnan korpon estas le&#x11D;o. Le&#x11D;o nenuligebla! &#x11C;i estas neevitebla kulpelpago, al kiu li vole-nevole devos submeti&#x11D;i, &#x109;ar nenia ajn rimedo ekzistas por lia bono, krom<emphasis> ripeti la surteran programon, kiun li ne plenumis.</emphasis></p><p>7 - Falinte pro sinmortigo, la homo for&#x135;etas kaj detruas sanktan, le&#x11D;e starigitan oportunon por la konkero de situacioj, kiuj honorigus kaj nobligus lian konsciencon, &#x109;ar la suferoj, kiam oni ilin heroe eltenas kaj superregas per potenca strebo al la venko, estas kvaza&#x16D; magia spongo, kiu forvi&#x15D;as de la kulpa konscienco la malhonoran ombron ofte devenantan de pasinta krimado en anta&#x16D;aj surteraj ekzistadoj. Sed se, anstata&#x16D; savanta heroeco, la homo preferas eskapi el la promesplenaj laboroj pere de mematenco, klare vidiganta la koton de la malsupereco, kiu malbeligas lian karakteron, tiam li prokrastos la sopiratan kontentigon de siaj plej karaj deziroj, &#x109;ar li ja neniam povos sin detrui pro tio, ke la fonto de lia Vivo ku&#x15D;as en lia Spirito kaj &#x109;i tiu estas nedetruebla kaj eterna kiel la Sankta Fokuso, el kiu li devenas!</p><p>8 - Sinmortiginto malofte restas dum longa tempo en la Spirita Mondo. A&#x16D; li tre balda&#x16D; reenkarni&#x11D;os, pro la multeco de la ruinigaj, kuntrenitaj sekvoj; a&#x16D; li prokrastos la kontentigon de tiu nepra bezono, en la okazo se malpligravigaj cirkons- tancoj ebligos al li vizitadi kursojn por lernado de edifaj objektoj, kiuj mildigos al li la estontajn luktojn por lia rehonorindi&#x11D;o.</p><p>9 - Sinmortiginto estas kvaza&#x16D; kontra&#x16D;le&#x11D;a fremdulo en la Spirita Mondo. Lia &#x109;eesto en &#x11D;iaj regionoj, anta&#x16D; la tempo nature difinita, kontra&#x16D;as la le&#x11D;ojn regantajn la harmonion de la nevidebla mondo; kaj, se oni ilin toleras, protektas kaj konvene gvidas, tio estas tial, &#x109;ar la perfekteco de tiuj le&#x11D;oj, fontanta el la amoplena sino de la Plejalta Patro, dekretis, ke al &#x109;iuj pekintoj estu konstante renovigataj la okazoj por reboni&#x11D;o kaj rehonorindi&#x11D;o!</p><p>- Per renaski&#x11D;o en nova karna korpo, la sinmortiginto ree plenumos tiun programon de laboroj kaj diversaj luktoj, pri kiuj li erare supozis, ke li povos el ili eskapi tra la misvojoj de la memmortigo; li denove travivos taskojn, elprovojn similajn a&#x16D; tute egalajn al tiuj, kiujn li deziris forpu&#x15D;i de si; li nepre suferos la tenton al memmortigo, &#x109;ar li mem sin metis en tiun malfacilan cirkonstancon,	trenante	en	kulpelpagan reenkarni&#x11D;on la amarajn sekvojn de sia krima pasinteco! Sed al tia tento li povos rezisti, &#x109;ar tiucele li estis instruita kaj preparita en la Spirita Mondo. Tamen, se li duan fojon fiaskos - kio estas neprobabla - tiam pligrandi&#x11D;os lia respondeco kaj sekve ruinige pligrandi&#x11D;os la nombro de la suferoj kaj revirtigaj luktoj, &#x109;ar li ja estas nemortema!</p><p>- La neesprimebla stato de senkonsola angoro, de aflikta maltrankvilo kaj de konstantaj mal&#x11D;ojo kaj nekonteteco; la nenormalaj situacioj, kiuj sinsekve krei&#x11D;as en la animo, en la menso kaj en la vivo de sinmortiginto, nepriskribeblaj por la homa penso kaj kiujn nur li povas kompreni, permesos al li reveni al sia normala stato nur post kiam fini&#x11D;os iliaj ka&#x16D;zoj, kio okazos post kulpelpagaj ekzistadoj, post akraj elprovoj, en kiuj li severe atestos pri sia morala valoro &#x109;e sen&#x109;esaj ploroj, nobligaj faroj kaj doloraj rezignoj, kiujn li tute ne povos eviti al si... Kaj tiel malfeli&#x109;a laboro povos postuli de li la persiston &#x109;e lukto centjara, ducentjara... eble pli longa... depende de la grado de liaj malmeritoj kaj de lia emo al tiaj justaj kaj neeviteblaj penadoj!</p><p>Tiuj konkludoj tute ne permesis, ke ni faru al ni iluziojn pri la nin atendanta estonteco. Ni do frue komprenis, ke en tiu dorna situacio, kiun ni nun travivis, unu sola principo montri&#x11D;as kiel rimedo por eblaj mildigoj en ia tempo, kies malproksimecon ni ne kapablis anta&#x16D;vidi: - submeti&#x11D;i al la ordonoj de la le&#x11D;oj, kiujn ni malobeis, sekvi la konsilojn kaj instruojn donatajn de niaj amoplenaj mentoroj, lasante nin eduki kaj gvidi la&#x16D; ilia alta kriterio, kiel &#x15D;afoj obeemaj kaj strebantaj al la superega konsolo de ia &#x15D;afejo...</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VI La Komuniki&#x11D;o kun la Supro</strong></p><p>"En tiu tempo, Jesuo elparolis kaj diris: - Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la &#x109;ielo kaj la tero, ke tion Vi ka&#x15D;is for de sa&#x11D;uloj kaj prudentuloj, kaj malka&#x15D;is al infanoj."</p><p>S. Mateo, 11:25</p><p>"Car kie du a&#x16D; tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili."</p><p>S. Mateo, 18:20</p><p>Malgra&#x16D; la efikeco de tiel &#x15D;atindaj metodoj, tamen e&#x109; en la Hospitalo kaj ankora&#x16D; pli multe &#x109;e la internuloj de la Izolejo kaj la Frenezulejo estis tiuj ankora&#x16D; ne povantaj rekoni la propran situacion kun la atendebla konfido. Ili da&#x16D;re restis konsternitaj, duonkonsciaj, dronintaj en beda&#x16D;rinda stato de mensa inerteco, nekapablaj por ia ajn konkero, kiu ebligus al ili ian progreson. Estis ur&#x11D;e ilin veki, ilin skui per la revivigo de animalaj vibroj, al kiuj ili estas kutimintaj, por tiel ebligi, ke ili ion komprenu pere de homaj agoj kaj paroloj! Kion fari, se ili ne kapablis kompreni la harmonian parolon de la spiritaj mentoroj, nek &#x109;i tiujn vidi tiel klare kiel necese kaj tiel ricevi iliajn karitatajn konsilojn, kvankam tiuj mentoroj la&#x16D;eble materii&#x11D;is kun la celo doni pli da efikeco al siaj operacioj?</p><p>La respekteginda Protektantino de la Instituto anka&#x16D; volis vidi ilin tuj resani&#x11D;intaj, &#x109;ar tion deziris &#x15D;ia sublima Patrina koro!</p><p>Tial la sindonaj servantoj de la nobla Legio, direktata de Maria, ne hezitis utiligi ekstremajn rimedojn, por atingi la karitatan celon.</p><p>Niaj instruistoj - Romeo kaj Alcesto - informis la eminentan direktoron de la Hospitala Departemento pri la ur&#x11D;a neceso viziti la Teron ser&#x109;e de lernantoj de la psikaj sciencoj, por tiel kuraci mensajn kompleksojn de iuj internuloj, nesolveblajn en la Spirita Mondo. Detale scii&#x11D;inte pri la afero, dum kunsidoj, en kiuj anka&#x16D; partoprenis la sindonaj kuracistoj de la kabinetoj, Frato Teokrito elektis la Komisionon, kiu devos senprokraste voja&#x11D;i al la Tero kun la celo esplori, &#x109;u estas ebla ia efika surtera kunlaboro. Li samtempe ekspedis peton pri helpo al la Departemento de Viglado, &#x109;ar, kiel ni scias, tiun sekcion koncernas la rilatoj inter nia Kolonio kaj la surteraj scenejoj.</p><p>Olivier de Guzman, kun tiu preteco, karakterizanta la decidojn kaj ordonojn en &#x109;iuj tieaj centroj de laboro, disponigis al sia malnova kamarado de bonfaraj servoj la kompetentan personaron necesan por la grava entrepreno. Samtempe li petis de la Sekcio pri Eksteraj Rilatoj fidindajn informojn pri la ekzisto de asocioj por studoj kaj eksperimentoj psikaj, de nekontestebla seriozeco, funkciantaj en la astrala regiono ampleksita de Portugalujo, Hispanujo, Brazilo, latinamerikaj landoj kaj portugalaj kolonioj, kaj kies agado havus kiel signon la kristanajn principojn de la vera frateco. Krom tio, li anka&#x16D; petis informojn pri la spirita situacio de la mediumoj apartenantaj al tiuj asocioj.</p><p>La prefero estis por Brazilo, por la tiea multeco da sciencaj organiza&#x135;oj, &#x109;e kiuj la religia sento kaj la luma kristana moralo trovi&#x11D;is en la bazo de la idealo pri Amo kaj Frateco, tiel admirata de tiu Legio, krom anka&#x16D; pro la impona falango da mediumoj, ri&#x109;e dotitaj por la dorna komisio, kaj kies ekzisto en la lando de la Sankta Kruco estis registrita en la sliparoj de la Viglado.</p><p>En tiu sama nokto, forveturis el la kvartalo de la Viglado, direkte al Brazilo, malgranda karavano sub la komando de nia jam tre estimata amiko Ramiro de Guzman. &#x108;ar temis pri lumaj, tute senmaterii&#x11D;intaj Spiritoj, tial, pro la neneceso de transportveturiloj, ili dumvoja&#x11D;e uzis la flugkapablon, pli rapidan kaj konvenan al siaj spiritaj agadoj. Krom la sindonaj instruistoj Alcesto kaj Romeo, tiun karavanon konsistigis du kirurgoj, specialistoj en la scienco pri la fizika astrala organismo, kiuj respondecis pri la koncernataj pacientoj, same kiel amba&#x16D; Canalejas respondecis pri niaj malsanulaj &#x109;ambroj. Kiel rajtigitoj de la direktoro, ili estis komisiitaj ekzameni la kapablecojn de la mediumoj, kies nomojn kaj la&#x16D;dajn referencojn liveris la Sekcio pri Eksterj Rilatoj, kaj de tiu ekzameno dependos la definitiva elekto de la vizitotaj asocioj.</p><p>Sed anta&#x16D; ol tiu komisiono forveturis, la &#x11D;enerala direkcio de la Instituto, lokita en la palaco de l' Templo, sendis telepatian mesa&#x11D;on al la spiritaj direktoroj kaj instrugvidantoj de la asocioj, al kiuj apartenis tiuj mediumoj, same kiel al ties propraj gvidantoj kaj apartaj protektantoj, por ilin peti pri la nepre necesa permeso kaj altvalora kunlaboro &#x109;e la aran&#x11D;otaj interkonsentoj kun iliaj protektatoj.</p><p>La servoj farotaj de la homaj perantoj - la mediumoj - nepre estu volontaj. Absolute nenion oni trudos a&#x16D; postulos. Kontra&#x16D;e, la senditoj de la Instituto iris peti, en la nomo de la Legio de la Servantoj de Maria, pri ilia bonvola kunlaboro, &#x109;ar estis principo de la inicaj skoloj, de kiuj estis adeptoj la direktantoj de la Korekta Instituto Maria el Nazareto, apartenanta al la Legio, nenion trudi al iu ajn, sed male persvadi al plenumado de la devo.</p><p>Post kiam oni venis al interkonsento per la telepatia kominiki&#x11D;o, estis decidite, ke la spiritaj gvidantoj de la elektitaj mediumoj sugestu al ili enliti&#x11D;i pli frue ol kutime kaj metu ilin en staton de milda magnetisma dormo, kio ebligos al iliaj Spiritoj mensklarecon kaj agliberecon cele al la bona kompreno pri la traktado, okazonta dum la nokto. Post kiam la dormo ilin eksterigos el la fizika korpo, &#x109;iun kandidaton oni kondukos al la sidejo de la asocio, al kiu li apartenas, &#x109;ar tiun lokon oni elektis por la interparoloj.</p><p>Post finpretigo de la plano, forveturis de la Instituto la misiista karavano, konsistanta el ok personoj, nome kvar specialistoj de la Hospitalo kaj kvar asistantoj de la Viglado, por tiujn sekure gvidi &#x11D;is la indikitaj lokoj.</p><p>Sonis &#x11D;uste la dudek-tria horo en la simplaj kampaniloj de la unue vizitajtaj lokoj, kiam la sindonaj servantoj de Maria komencis &#x15D;vebi super la pitoreskaj regionoj de la lando de la Sankta Kruco, sin direktante, sen ia hezito, al la centro de Brazilo.</p><p>La milda heleco, venanta el la lastaj fazoj de la plenluno, dol&#x109;e ver&#x15D;is, sur la dorson de la planedo por elprovoj, melankoliajn, sugestiplenajn tonojn, dum la vivaj odoroj de la brazila fla&#x16D;ro, ri&#x109;a je bonefikaj esencoj, balzamis la atmosferon, kvaza&#x16D; oni bruligus incensujojn da raraj parfumoj oma&#x11D;e al la eminentaj vizitantoj, sciante ties preferojn de orientaj inicitoj...</p><p>Tiam, konsultinte sian mapon kun la necesaj informoj, ili elektis kelkajn urbojn en la centra regiono de tiu granda lando, indikitajn de la Sekcio pri Eksteraj Rilatoj kiel havantajn seriozajn societojn por studo kaj praktikado de la psikaj sciencoj; kaj, sin dividinte en kvar grupojn, po nur du en &#x109;iu grupo, ili rapide atingis la celitajn puktojn, &#x109;ar estis decidite, ke por la ser&#x109;ado de la mediumoj ili vizitos kvar urbojn en &#x109;iu fojo kaj ke, post starigo de la definitivaj interkonsentoj, ili kolekti&#x11D;os en difinita loko de la Spirita Mondo kun ties gvidantoj kaj mentoroj, por nepre necesaj traktadoj rilate al la grava entrepreno.</p><p>Tial, dum tiu trankvila nokto en la brazila internlando, kie la kvieteco kaj la morsimpleco ne infektas per gravaj malpura&#x135;oj la socian medion, karitata agado de la spirita mondo efektivi&#x11D;is &#x109;e kelke da centroj de studo, en lokoj tre modestaj, sed kie tamen la sanktega lumo de la Frateco &#x109;iam ankora&#x16D; brilis en la senmorta kulto de la amo al Dio kaj al la proksimulo.</p><p>Elvolvinte sian celon, la senditoj petis la mediumojn, kies Spiritoj estis tien kondukitaj dum iliaj korpoj profunde dormis, pri ilia kompatema kunlaboro por helpi mizerajn sinmortigintojn, nekapablaj n konvinki&#x11D;i, sole nur per spiritaj rimedoj, pri la devoj de la spirita vivo. La beda&#x16D;rindan staton, al kiu redukti&#x11D;is tiuj malfeli&#x109;uloj, la petantoj ne mankigis en sia longa elvolvo.<emphasis> La mediumoj devos oferi grandan kvanton de siaj propraj fortoj por mildigi la suferadon de tiuj mizeruloj, kiuj frapos al iliaj pordoj.</emphasis> Ili probable el&#x109;erpi&#x11D;os en la karitata penado por sekigi iliajn larmojn kaj e&#x109; povos esti, ke dum tia kontakto ilin trafos kaj &#x109;agrenos impresoj pri neesprimeblaj koramarecoj, maltrankviliga angoro, perdo de la apetito, sendormeco, e&#x109; malpligrandi&#x11D;o de la natura korpa pezo. Sed la direkcio de la Instituto Maria el Nazareto garantiis reprovizi ilin, post la fino de ilia sindevontigo, per la konsumitaj fortoj, &#x109;u organaj, &#x109;u mensaj a&#x16D; magnetaj. Krome, la Legio de la Servantoj de Maria, ekde tiu dato, neniam lasos ilin sen sia frata kaj dankema protekto. Se ili sin riskis por la plenumo de tiel grava kunlaboro, tio estis tial, ke ili opinias, ke<emphasis> la mediumoj edukitaj </emphasis><emphasis>la&#x16D; </emphasis><emphasis>la ora kristana moralo estas modernaj inicitoj kaj </emphasis><emphasis>pro </emphasis><emphasis>tio devas scii, ke la taskoj rilataj al iliaj postenoj en tia Skolo, al kiu ili apartenas, nepre devas obei al du esencaj kaj sanktaj principoj de la Kristana Inicado, heroe ekzemplitaj de la Eminenta Majstro, kiu </emphasis><emphasis>&#x11D;in </emphasis><emphasis>postlasis: </emphasis><emphasis>- </emphasis><emphasis>Amo kaj Abnegacio!</emphasis></p><p>Ili tamen estos liberaj akcepti a&#x16D; ne la inviton. La komisio distingi&#x11D;os per sia volonteco, estos pleumita sen ia ajn trudo, surbaze de la konfido kaj de la dudek gemediumoj, el inter kiuj tamen nur kvar sinjorinoj, humilaj, bonkoraj, de kies spiritaj envolva&#x135;oj radiis, &#x109;e la koro, lumfadenoj, senkondi&#x109;e kaj abnegacie proponis siajn servojn al la senditoj de la Lumo, pretaj por la nobla laboro. El la viroj, nur du konsentis, certe ne movate de vera abnegacio sed fidelaj al siaj mediumaj devoj, tute simile al oficisto asidue vizitanta sian laborejon pro sia nura devo de subulo. La ceteraj, kvankam honestaj, sinceraj en la idealo, al kiu ili sin donis pro amo al Jesuo, tamen senkura&#x11D;i&#x11D;is por ia formala interkonsento. La montritaj bildoj, prezentantaj la debilan staton de la helpotaj pacientoj, ties transtomban turmentegon, sentigis al ili tielajn impresojn kaj teruron, ke ili preferis reteni siajn helpemajn impulsojn, tamen devontigante sin al konstanta helpo pere de la bonfara elsendo de sinceraj pre&#x11D;oj. &#x108;i tiuj estis do liberigitaj je &#x109;ia rekta devoligo, kaj la vizitantoj rigardis plenkontentigaj la rezultojn de sia misio. Rimarkindis tamen, ke Brazilo estis indikita kiel preferinda loko, kie trovi&#x11D;is mediumoj ri&#x109;e dotitaj, honestaj, sinceraj, absolute neprofitamaj!</p><p>Post tio sekvis la nepre necesaj ekzamenoj de la spirita organismo kaj materia envolva&#x135;o de &#x109;iuj, kiuj sin devontigis al tiu grava komisio.</p><p>&#x108;e iliaj litoj, oni submetis iliajn karnojn porta&#x135;ojn al detala esplorado. La cerba vigleco, la kora funkciado, la harmonio de la sangcirkulado, la &#x11D;enerala stato de la visceroj kaj de la nerva sistemo, kaj e&#x109; la funkcioj stomaka, rena kaj intesta estis zorge ekzamenitaj. La okaze observitajn misondojn oni &#x11D;ustatempe korektos pere de fluideca kaj magneta procedoj, &#x109;ar ili ankora&#x16D; disponis dudek kvar horojn por la preparaj aran&#x11D;oj.</p><p>Oni poste transiris al la ekzameno de la fizika-astrala envolva&#x135;o, nome la perispirito. La Spiritojn de la ses kontraktitaj mediumoj oni kondukis al unu el la ur&#x11D;ahelpaj domoj, kiujn la Kolonio, al kiu ili devis doni sian karitatan kunlaboradon, tenis en siaj &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj a&#x16D; proksime de la Tero mem - iaspeca Helpdepartemento kie ofte efektivi&#x11D;is gravaj esploradoj kaj alispecaj laboroj ligitaj al la Kolonio. Tie ili ricevis plendetalajn instrukciojn koncernajn al la plenumotaj servoj, iliaj perispiritoj estis ekzamenitaj kaj revigligitaj per aplikado de fluideca&#x135;oj ege bonefikaj por la celata entrepreno, la nombro kaj grado de ties vibroj estis analizitaj kaj la aperintaj ekscesoj a&#x16D; mankoj estis korektitaj, por ke tiuj vibroj<emphasis/><emphasis>kontra&#x16D;staru, </emphasis><emphasis>sen </emphasis><emphasis>&#x15D;anceli&#x11D;oj, </emphasis><emphasis>kaj, </emphasis><emphasis>kiel nur eble, </emphasis><emphasis>anka&#x16D; </emphasis><emphasis>superregu, ilin korektante per la saniga efiko de sia vigleco </emphasis><emphasis>-</emphasis> la dan&#x11D;erajn, malsanigajn, afliktoplenajn emana&#x135;ojn el la mensoj de tiuj sinmortigintoj freneze obseditaj de plej ekstrema doloro! Oni e&#x109; povas aserti, ke la mediuma kontakto kun tiuj komuniki&#x11D;ontaj Spiritoj ekestis tiuokaze, kiam, ilin interligante al la mediumoj per harmoniaj magnetaj fluoj, oni tiel estigis la simpatian altiri&#x11D;emon, la kombini&#x11D;on de la fluida&#x135;oj, ja nepre necesan kondi&#x109;on por fari&#x11D;o de tiel delikata kiel superbela speco de fenomenoj.</p><p>Fininte tiajn preparojn, oni rekondukis hejmen la surterajn kunlaborantojn kaj ilin liberigis de tia dormo, en kian oni ilin metis, por ke ili reprenu siajn materiajn korpojn tiam, kiam ajn ili deziros. Kaj, kiel senlacaj herooj de la frata amo, &#x109;iuj revenis al siaj postenoj en la Nevidebla Mondo, por sin donadi al nova serio da preparaj aktivecoj celantaj la laboron dum la morga&#x16D;a nokto, kiam komenci&#x11D;os sinsekvo da seancoj en kvar urboj de la brazila internlando. Kaj nenion mirigan prezentas ilia agado, &#x109;ar, kiel sciate, &#x109;iuj altrangaj inicitoj estas doktoroj pri Medicino, anka&#x16D; havantaj vastajn sciojn pri la fizika-astrala organismo.</p><p>Depost la reveno de tiu intertrakta komisiono, neordinara movado regis en la sekcioj de la Viglado kaj de la Hospitalo. La morga&#x16D;an matenon oni informis nin, ke &#x109;e la vesperkrepukso ni forveturos por instrucela voja&#x11D;o al la surteraj regionoj, pro kio forte ek&#x11D;ojis niaj koroj, &#x109;ar ni anta&#x16D;vidis la eblecon revidi niajn amikojn kaj familianojn. De la Viglado, &#x109;e la tagi&#x11D;o, forveturis teamoj da laboristoj kaj teknikistoj, portante aparatojn necesajn al la grava laboro okazonta je la unuaj horoj de la nokto. Kiel la direktantoj de nia Kolonio, tiel anka&#x16D; iliaj helpantoj, nome instruistoj kaj edukistoj, severe observadis la tie uzatajn metodojn, skrupule sekvis la reguloj n postulatajn por la komuniki&#x11D;o inter la Tero kaj la Spirita Mondo, fidele plenumis la programojn starigitajn &#x109;e la orientaj sanktejoj, kie ili, anta&#x16D; tre longe, ankora&#x16D; kiel homoj, lernis la gravajn Psikismajn Sciencojn. Pro tio, anka&#x16D; venis malsupren ta&#x109;mento da lancistoj, kiuj, post rigora inspektado en la interno de la konstrua&#x135;o, en kiu okazos la psikisma kunsido, a&#x16D;, kiel &#x11D;i ordinare estas nomata - la Spiritisma Seanco - garde posteni&#x11D;i, farante protektan rundon ekde la unuaj horoj post la noktomezo. Tiamaniere, la hindaj soldatoj, kvaza&#x16D; nevenkebla baro, tute &#x109;irka&#x16D;is la modestan domon, sidejon de la Spiritista Centro, elektita por la unua etapo de la laboro, kaj la respektegindan emblemon de la Legio oni starigis super la fasado de la konstrua&#x135;o, nevideblan por la ordinara homa vido sed neniel malpli realan kaj veran, &#x109;ar la nobla asocio estis provizore cedita al tiu eminenta kaj honorinda spirita institucio. Sindonaj laborantoj, sub la gvidado de teknikistoj kaj direktoroj de la Sekcio de Eksteraj Rilatoj, preparadis la &#x109;ambron destinitan por la okazigo de la fenomenoj, farante &#x11D;in kiel eble plej simila al tiuj medioj en la Instituto ta&#x16D;gaj por la instruado al iliaj pacientoj. Dume, oni petis la spiritan direktoron de la koncernata Centro pri la komplezo mediume rekomendi, al ties surtera direktoro, ke li<emphasis> tute ne enlasu laikan </emphasis><emphasis>a&#x16D; </emphasis><emphasis>malseriozan </emphasis><emphasis>&#x109;eestantaron </emphasis><emphasis>en la </emphasis><emphasis>&#x109;i-noktajn </emphasis><emphasis>laborojn, pro ties graveco kaj delikateco,</emphasis> &#x109;ar ja nenion alian ol<emphasis> legion da sinmortigintoj oni tien kondukos </emphasis><emphasis>por </emphasis><emphasis>helpo, kaj </emphasis><emphasis>anka&#x16D; &#x109;ar </emphasis><emphasis>en tiaspecaj laboroj, kiuj nepre estu sekretaj, </emphasis><emphasis>devas </emphasis><emphasis>partopreni nur tiuj honestaj, diligentaj kaj sinceraj adeptoj de la kristana inicado jam </emphasis><emphasis>reboni&#x11D;intaj </emphasis><emphasis>per la lumoj de la evangeliaj virtoj.</emphasis></p><p>Oni malavare disver&#x15D;is magnetajn fluida&#x135;ojn en la operacia &#x109;ambro, pro duobla celo: - ilia utiligo kiel materialo necesa al la estigo de demonstraciaj bildoj dum la instruado al la pacientoj, kaj ilia refre&#x15D;iga kaj tonika efiko por kontra&#x16D;stari la malutilajn, maltrankviligajn kaj misharmoniajn vibrojn tiel de la &#x109;eestantaj afliktitaj Spiritoj, kiel anka&#x16D; de iu surtera kunlaboranto mem, kiu en tiu tago ne pre&#x11D;us nek viglus kaj tiel kuntrenus sur la sanktegan tablon, &#x109;e kiu okazos la komuniki&#x11D;o kun la Nevidebla Mondo, la emana&#x135;ojn el sia malordigita menso.</p><p>Por la finpreparo de &#x109;io, &#x109;e la vesperkrepusko komenci&#x11D;is la transportado de la Spiritoj vokitaj por tiu gravega entrepreno.</p><p>Sed en la mateno de tiu sama tago, post la prelego, kiu &#x109;iam sekvis la balzamefikajn aplikojn por nia kuracado, oni atentigis nin pri la graveco de tiu kunveno, en kiu ni estis partoprenontaj.</p><p>Dum la voja&#x11D;o, estos preferinde, ke ni detenu nin de &#x109;ia ajn konversacio. Ni devos teni la ekvilibron de niaj mensaj fortoj, donante al ili noblan direkton. Ni provu rememori, dum la irado, la instruojn, kiujn de du monatoj ni ricevadis, ilin resumante kiel se ni estus submeti&#x11D;ontaj al ekzameno. Tio, tenante nin koncentritaj, helpos niajn kondukantojn la&#x16D;deve defendi nin, &#x109;ar ni estis trapasontaj dan&#x11D;erajn, malsuperajn regionojn de la Nevidebla Mondo, kie svarmas hordoj da banditoj de la malsuperaj spiritaj sferoj, kio evidentigis la gradan respondecon de tiuj, kiuj ricevis la komision gardi nin dum la veturo. La silento kaj la koncentri&#x11D;o, kiun ni kapablos observi, plirapidigos la nin trasportontajn veturilojn, tiel neebligante &#x109;ian atakon de tiuj banditoj, kvankam la legianoj havis la certecon, ke ili povos facile nuligi iliajn probablajn sturmojn.</p><p>Pro nenia ajn motivo ni povos aparti&#x11D;i de la grupo, e&#x109; ne pro la la&#x16D;dinta intenco viziti la Patrujon a&#x16D; la familion. Tia maldisciplino povus kosti al ni multe da &#x109;agrenoj kaj larmoj, &#x109;ar ni estis malfortaj, senspertaj, kaj apena&#x16D; konis la nevideblan mondon, kie svarmas delogoj, tentoj, hipokriteco, mistifikado, malico, ankora&#x16D; pli multe ol sur la Tero! En oportuna okazo, ni vizitos niajn karulojn sen malhelpoj, kiuj nin &#x109;agrenus.</p><p>En la loko de la operacioj ni devos konduti kvaza&#x16D; ni starus anta&#x16D; la Plej Alta Tabernaklo mem, pro la respekteginda karaktero de tiu kunveno, kiun oni efektivigos post alvokoj al la sanktega nomo de la Plej Alta, kaj kiun anka&#x16D; alestos Lia Ununaskito pere de favorkoraj radiadoj el Sia granda frata amo, &#x109;ar ja &#x109;i tion mem Li promesis al la sinceraj dis&#x109;iploj de Sia Sublima Doktrino, kiuj en Lia nomo kunvenos por la komuniki&#x11D;o kun la Cielo.</p><p>Se estas devo de honesta kaj serioza kristano subpremi pasiojn kaj malpurajn dezirojn, sin apogante al la bonvolo por ilin superregi dum la &#x109;iutaga revirti&#x11D;ado, do en la okazo, kiam ni trovi&#x11D;os en la respekteginda Templo, kie oni celebros la subliman misteron de la interfrati&#x11D;o de mortintoj kaj vivantoj por inter&#x15D;an&#x11D;i ideojn kaj tiamaniere sin reciproke klerigi, instrui kaj inspiri, des pli grava devos &#x109;iuj, homoj kaj Spiritoj, sin anta&#x16D;gardi per la plej dignaj sintenoj, vokante al si la plej purajn pensojn, por a&#x16D;reoli siajn mensojn per nobleco konvena al tiu sankta evento; forgesi &#x109;agrenojn, trivialajn zorgojn, tre alten levante la nivelon de siaj karitataj sentoj por bonfarado al la proksimulo, &#x109;ar al ni konvenus &#x109;iam memori, ke al nia grupo apartenas estuloj ankora&#x16D; pli malfeli&#x109;aj ol ni mem, kiuj restas katenitaj al tielaj nerva malordo kaj mensa ta&#x16D;ziteco, ke ilia stato spertis ankora&#x16D; nenian mildi&#x11D;on, kaj pri kiuj la frateco ordonas, ke ni ilin helpu malgra&#x16D; nia malforteco, kunlaborante per firmaj, bonvolemaj pensoj kaj al ili sendante favorajn vibroj n. Per tia sinteno ni ilin &#x109;irka&#x16D;os per pli fre&#x15D;aj energioj, kiuj, mildigante la ardecon de la ilin premantaj angoroj, al ni anka&#x16D; havigos la meriton de la vera kunlaborado.</p><p>- Oni plu diris al ni, ke sur la Tero ne &#x109;iuj homoj, enlasitaj en la sanktan kunvenejon por la elvokoj, observas tiun moralan kaj mensan higienon, necesan al la bona irado de la interkomuniki&#x11D;o kun la Nevidebla Mondo. Ke nuntempe, inter la enkarni&#x11D;intoj, e&#x109; frivoleco kaj ekscesoj regas en la interrilatoj kun la mortintoj, kio estas beda&#x16D;rinda, &#x109;ar kiu kondutas frivole a&#x16D; senpripense &#x109;e tiel respektinda kiel delikata afero, tiu amasigas sur sin gravegajn respondecojn, kiuj amare pezos sur lia konscienco en la estonteco. &#x11C;uste tial malofti&#x11D;as tiuj spirite lumaj seancoj, dum kiu oni povus &#x11D;ui la vidon de multo el la spirita grandiozo, &#x109;ar ne &#x109;iam la anoj de la partoprenanta teamo estas efektive indaj je la alta komisio, kiun ili pretendas plenumi. Ili ja forgesas jenon: por ke la vera&#x135;oj de la &#x109;ielaj misteroj elmontri&#x11D;u al ilia intelekto, travidi&#x11D;u al ilia kompreno, malka&#x15D;ante sian esence propran sublimon, estas kaj &#x109;iam estis necesaj al ties esplorantoj la morala kaj mensa memdisciplino, anta&#x16D;a individua sinpreparo, kiu de &#x109;iuj postulas efektivan internan alii&#x11D;on, a&#x16D; almena&#x16D; la fervoran deziron revirti&#x11D;i, firman strebadon al la vera celo de Bono!... Sed ke, e&#x109; tiel kaj malgra&#x16D; &#x109;io, Frateco ordonas, ke an&#x11D;elaj Spiritoj ofte turnu sian atenton al la societoj, kie okazas tiuj misuzoj, por, karitate profitante la plej konvenan oportunon, ilin viziti kaj admoni ties senprudentajn anojn, &#x109;i tiujn kiel eble instrui, veki en ilia konscienco la &#x11D;ustan komprenon pri la terura respondeco, per kiu ili sin &#x15D;ar&#x11D;as, &#x109;ar ili ja ne volas surmeti la tunikon el virtoj, montritan en la malnova parabolo de la &#x108;iela Gvidanto kiel devigan veston &#x109;e la tablo por la dia festeno kun la socioj de la Spirita Mondo![8] Kaj ke, tiel agante, tiuj Spiritoj faras nenion alian ol observi principojn de la frateco ekzemplita de la Nazareta Majstro mem, kiu ne disdegnis malsupreniri el diaj sferoj en la turmentoplenan abismon de la homaj malicoj por montri al la pekuloj la vojon de la Devo kaj la praktikadon de la regeneraj virtoj!</p><p>Ni do ekveturis, &#x109;e la vesperkrepusko, direkte al la surteraj regionoj. Gardis nin peza eskorto da lancistoj, skipoj da asistantoj, psikistoj kaj teknikistoj de la Viglado, &#x109;ar neniu, el ia ajn sekcio de la Kolonio kaj e&#x109; el la Templo mem, vizitus la Tero a&#x16D; aliajn najbarajn regionojn sen la altvalora helpo de la sindonaj kaj kura&#x11D;aj laboristoj de tiu Departemento, kiuj efektive respondis pri la tieaj plej penigaj taskoj. Ricevinte sufi&#x109;an instruadon, ni tial kondutis tute konforme al la ricevitaj rekomendoj. Niaj kamaradoj en malpli bonaj kondi&#x109;oj, &#x11D;uste tiuj, kiujn koncernis tiom multe da aktivecoj, estis transportataj en specialaj veturiloj, tute fermitaj kaj gardataj de la fidela hinda trupo, kvaza&#x16D;aj moveblaj izolejoj por pestuloj, kio neebligis al ni ilian vidon. Sed iliaj kor&#x15D;iraj krioj, iliaj &#x11D;emoj kaj konvulsia plorado, kiujn ni tiel bone konis, klare atingis nin, vekante en ni kortu&#x15D;econ kaj profundan kompaton. Afliktoplenaj, ni ser&#x109;is helpon por la angoro, kiun tio ka&#x16D;zis al ni, en la prudentaj konsiloj de Romeo kaj Alcesto, niaj karaj mentoroj, firme tenate niajn mensajn fortojn &#x109;e karitata vibrado favora al ili, kio ja bonfaris e&#x109; nin mem.</p><p>Ni atingis la celon de la voja&#x11D;o, kaj rava vido surprizis niajn okulojn, kutimintajn al la malgajaj brumoj de la Hospitalo. Estis rimarkinde, kiel ni sur la Tero povis pli bone rigardi &#x109;ion &#x109;irka&#x16D;an, &#x109;ar neniam anta&#x16D;e ni vidis konstrua&#x135;on tiel pompe ornamitan per lumon, kiel tiu modesta domo, sur kiun ver&#x15D;i&#x11D;is brilegoj, radiantaj el la Supro kaj &#x11D;in envolvantaj per kvaza&#x16D;a kristalbrila brakumo! Supre staris, kun la konataj komencliteroj, la radiluma Kruco - emblemo de la servantoj de Maria, rezidantaj en la Instituto, kies blua scintilado konfuzis kaj ravis. Lancistoj gardostaris &#x109;e la malgranda domo, alii&#x11D;inta en stelpalacon, kaj e&#x109; ia luma &#x15D;nuro, kvaza&#x16D; defendilo el orkoloraj nebuloj, &#x11D;in zorge &#x109;irka&#x16D;is, en dumetra distanco de la strato. Al spertulo ne estus malfecile kompreni la celon de tiaj anta&#x16D;zorgoj postulataj de la eminentaj servantoj de la Instituto de Maria el Nazareto: eviti la en&#x15D;ovi&#x11D;on en la operaciejon e&#x109; de nepuraj mensaj emana&#x135;oj, por &#x11D;in kiel eble anta&#x16D;gardi kontra&#x16D; &#x109;iaspecaj malutilaj atakoj el la ekstero!</p><p>Ni eniris kaj nia miro kreskadis...</p><p>La aktiveco en la spirita sfero estis intensa sed, kiel facile konstateble, la parto, kies plenumo koncernis la homon, &#x15D;ajnis malgranda.</p><p>Enirinte en la salonon destinitan por la nobla evento, ni nur vidis maljunan viron, absorbi&#x11D;e leganta kompendion pri transcenda filozofio, kio &#x15D;ajnis entuziasmigi lin, &#x109;ar dum li profunde sin koncentris sur la instruoj, kiujn li &#x109;erpadis en la sa&#x11D;oplenaj pa&#x11D;oj, el lia frunto radiis lumaj fajreroj, kiuj lin alte rekomendis al la ju&#x11D;o de la Nevidebla Mondo. Li evidente komprenis la gravecon de la laboroj en tiu nokto, pri kiuj li anka&#x16D; respondecis, kaj pro tio li &#x11D;ustatempe sin preparadis, starigante harmoniajn komunikajn fluojn inter si kaj siaj tre amataj spiritaj amikoj. Li estis la surtera direktanto de la domo.</p><p>La vidinda sceno, cetere, estis grandioze impresa.</p><p>La limoj de la labor&#x109;ambro malaperis, kvaza&#x16D; oni magie formovis la murojn por plivastigi la lokon. Anstata&#x16D; ili ni vidis rondajn vicojn da sidlokoj, similajn al balkonoj, kaj la tuto havis la aspekton de akademia amfiteatro. Niaj gvidantoj montris al la balkonoj, indikante la al ni rezervitajn lokojn. Ni sendiskute obeis, kaj dume la malfeli&#x109;aj kunuloj, kies grava stato motivigis tiun laborplenan iniciaton, estis pacience kondukataj de siaj flegistoj kaj kuracistoj-asistantoj kaj sidigataj en la plej anta&#x16D;a vico de la balkonoj, en loko adekvata al ilia stato.</p><p>En la &#x109;ambro jam trovi&#x11D;is la surteraj personoj invititaj por &#x109;i tiu nokto, nome la elektitaj mediumoj, la rektanimaj, bonvolemaj kunlaborantoj, &#x109;iu okupanta la koncernan lokon. Al &#x109;i tiuj montri&#x11D;is en la kruda &#x109;ambro nenio alia, krom la blankaj, senornamaj muroj, la tablo kovrita per simpla tuko, libroj, blankaj paperfolioj dismetitaj proksime al la manoj de la mediumoj kaj kelke da krajonoj. Sed la vidivaj mediumoj perceptis ion nekutiman, eksterrutinan, kaj timeme sciigis al siaj kolegoj, per diskretaj konfidencoj, ke<emphasis> gravaj vizi tan toj el la Transmondo honoras la Domon en </emphasis><emphasis>&#x109;i </emphasis><emphasis>tiu nokto,</emphasis> kaj al tio ili aldonis la priskribon de iuj detaloj, kiel &#x109;eesto de la lancista ta&#x109;mento, de la kuracistoj kun siaj kiteloj kaj emblemoj kaj la diligentaj flegistoj.</p><p>Al ili tamen oni vere ne kredis, &#x109;ar ankora&#x16D; dum la unua jardeko de &#x109;i tiu jarcento multaj spiritistoj, e&#x109; tiuj pli forte konvinkitaj, tre malfacile akceptis la eblecon, ke en la Spaco estas necesa la agado de militistoj, de flegistoj kaj kuracistoj, kiuj praktikus sian noblan sciencon por helpo al elkarni&#x11D;intaj malsanuloj...</p><p>Sed se ne estus la malhonora mizero, kiu nin katenis al spirita malsupereco kaj al ni neebligis pli ampleksan vidpovon, ja naturan en aliaj kondi&#x109;oj, ni certe kapablus vidi la scenejon en ties respekteginda realeco, anstata&#x16D; malklare percepti tion, kion niaj gvidantoj kaj mentoroj rigardis en la tuta brilego de ties glora signifo:</p><p>En la mezo de la salono elstaris la labortablo de la surteraj kunlaborantoj, &#x109;e kiu sidis la prezidanto kune kun la grupo da mediumoj kaj ceteraj partoprenantoj, por la starigo de simpatia, altira pensofluo. Anta&#x16D;e krudforma, kia ni &#x11D;in vidis enirante, nun &#x11D;i fari&#x11D;is brilblanka, &#x109;ar el la foraj regionoj de la Supera Transmondo ver&#x15D;i&#x11D;is sur &#x11D;in brilega lumkaskado, &#x11D;in altigante al la nivelo de respekteginda altaro, kie la celebro de la Frateco inter la homoj kaj la Spiritoj okazos sub la sankta protektado de la &#x15C;afido de Dio, kies honorindan nomon oni tie alvokis.</p><p>&#x108;irka&#x16D;prenante tiun unuan magnetan fluon, estigitan de la harmoniaj vibroj de la enkarni&#x11D;intoj, estis dua, formita de &#x109;armaj, diafanaj estuloj, kies viza&#x11D;ojn ni apena&#x16D; povis fikse rigardi pro la intensaj briloj de tie elradiantaj, kiuj ilin pli &#x11D;uste similigis al sor&#x109;e ravaj siluetoj, ornamitaj per kristalpuraj radioj: tio estis la Spiritoj Gvidantoj de la vizitata Centro, la protektantoj de la mediumoj, Spiritoj helpantaj kaj familiaraj de la &#x109;eestantoj, kiuj abnegacie, eble de jarmiloj sin dedi&#x109;adis al ilia spirita ela&#x109;eto!</p><p>Krom tiu &#x109;eno, okupante pli grandan spacon en la ejo, kaj, samkiel la du unuaj, ronde aran&#x11D;ita etendi&#x11D;is la pli vasta &#x109;eno formita de la vizitantoj kaj kiun tutan konsistigis la fakularo komisiita de la Departemento de Viglado kaj subordigita al la Sekcio de Eksteraj Rilatoj, sub la direktado de nia amiko Ramiro de Guzman.</p><p>La estro de la Domo sidis &#x109;e la tablokapo, honorloko, kiu postulas de sia okupanto noblan inklinon al Bono kaj kiu, la&#x16D; la hindaj procedoj uzataj en la Instituto, estis la &#x15D;losila punkto de tiu cirklo favoranta la gravan entreprenon; &#x109;e tiu loko, krom li, anka&#x16D; staris la spirita direktanto de la domo kaj la estro de nia ekspedicio, Ramiro de Guzman, kaj pli supre posteni&#x11D;is Romeo kaj Alcesto, la rektaj instruantoj de la turmentata grupo, kies delikata partopreno efikos pere de la parolo de la surtera instruanto - la prezidanto de la seanca tablo.</p><p>Al amba&#x16D; koncernas kolekti la vibrojn de la pensoj kaj paroloj de la prezidanto, elvolvitajn dum la grava evento; kunigi ilin, kun la disponeblaj kvintesencaj elementoj, intermiksante la tuton kun la magnetaj ondoj de la enkarni&#x11D;intaj partoprenantoj; ilin prilabori kaj transformi en scenojn, donante al ili vivon kaj movon, ilin konkretigante kaj materiigante &#x11D;is tia grado, ke tiuj malfeli&#x109;aj elkarni&#x11D;intaj spektantoj povu &#x109;ion facile kompreni. Pro tio ili ricevas la kunlaboron de la fakuloj disponigitaj de la Viglado, t.e. de la Sekcio de Eksteraj Rilatoj, kaj la amoplenan, nepre necesan helpon de la sciencaj kabinetoj lokitaj en la Hospitalo, direktataj de Teokrito.</p><p>Niaj kuracistoj kaj flegistoj jam trovi&#x11D;is sur siaj postenoj, &#x109;u apud la mediumoj, &#x109;u apud la malsanuloj, irante kaj reirante, fidelaj al tiu apostoleco, tiel &#x109;arma kiel sublima, kiun en la Transmondo la Medicino asignas al ili - e&#x109; pli sankta ol tiu sur la Tero, &#x109;ar transmonde ili sin dedi&#x109;as al tiel noblaj laboroj sole nur sub la altega insppiro de Amo kaj Frateco.</p><p>... Kaj, serene starantaj sur siaj postenoj, de&#x135;oris la lancistoj - tiuj silentaj kaj bravaj kunlaborantoj - kies potenco trovi&#x11D;is ne en la lancoj, kiuj en liaj manoj ne esprimis perforton, sed ja en liaj mensoj, rigore edukitaj en la for&#x11D;ejoj de a&#x16D;steraj laboroj, de netrompeblaj disciplinoj, de abnegacioj kaj lernadoj nobligitaj &#x109;e la doloro de l' sinoferoj!</p><p>&#x108;iu kunlaboranto do okupis la koncernan lokon, kaj nun, kiel preskribis la inicaj reguloj, oni devis fari la nomvokadon, kies plenumo apartenis al la frato Grafo de Guzman, kiel estro de la multnombra karavano. Alestis, por la laboro dum tiu nokto, la komisiitoj de la estroj de l' Instituto Maria el Nazareto. Vokite, la spirita estro de la Societo same agis, informante, ke anka&#x16D; liaj subalternuloj &#x109;eestas por la sanktiga tasko. Koncerne la surterajn kolegojn, la homajn helpantojn - ne &#x109;iuj akurate kolekti&#x11D;is je la difinita horo! La nomvoko, kiu ilin celis el la spirita mondo montris nenion alian ol tion, ke tri personoj forestas je la plenumo de la Devo...</p><p>Fine komenci&#x11D;is la laboroj, en la nomo de la Plejaltulo kaj sub la petita protekto de la Plej Alta Majstro el Nazareto. Videble inspirata de la potencaj pensoj de la &#x109;eestantaj, lumaj estuloj, la prezidanto de la Domo eldiris varman pre&#x11D;on, profundan kaj kortu&#x15D;an, kiu inklinigis niajn korojn al emocio kaj al pie enmemi&#x11D;o. Kaj dum li pre&#x11D;adis, pli intense faladis sur la tablon la ne&#x11D;bluaj radioj venantaj de la Supro kvaza&#x16D; malavaraj benoj, kiuj al nia imago &#x15D;ajnis ekbriloj de la kompatema rigardo de Maria, gvidanta siajn servantojn en la karitata misio helpi malfeli&#x109;ajn pekintojn.</p><p>Sed ni petegu la &#x109;eestantajn mentorojn kaj protektantojn, ke ili favoru nin per la kapablo de la malproksima vidado, kiun ni ankora&#x16D; ne havas sed kiu &#x109;e ili esprimas unu el la belaj atributoj de la farita progreso, kaj ni respektoplene la&#x16D;iru tiun bluan kaskadon, kiu pompe ornamis la modestan sidejon de la societo, kie kunvenas la dis&#x109;iploj de la granda inicito Allan Kardec, por provi, &#x109;u ni sukcese malkovros &#x11D;ian originon...</p><p>Jen ni estis kontentigitaj, sub la kondi&#x109;o, ke ni prenu la leganton kun ni dum tiu ekskurso por la dezirataj esploroj... Celumite, la magia binoklo montris al ni, ke sub la puregaj ekbriloj, kiuj penetradis la krudan konstrua&#x135;on, malaperis la limoj, &#x11D;in enfermintaj en la kadro de simpla surtera domo, kaj &#x109;i tiu transfiguri&#x11D;is kiel celo de amaj radioj venantaj el la direktoroj de nia Instituto. Ni vidis, reflektitan en la senmakulaj ondoj de tiuj plendol&#x109;aj scintiladoj, la bildon de tio, kio okazas en la sekreta kabineto de la Templo-sanktejo, kie kunsidas tiuj, kiuj respondecas, anta&#x16D; la Plej Alta Estraro de la Legio, pri &#x109;iuj lo&#x11D;antoj de la Kolonio. Anka&#x16D; tiuj a&#x16D;steraj majstroj do alestas la kunvenon, en kiu ni partoprenas, &#x109;ar ni ja ilin vidas: kiel ni, ili kunsidas &#x109;e sankta, senmakule blanka tablo - la tablo por la komuniki&#x11D;o kun la Plejsupro -, respekteginda altaro &#x109;iutage atestanta iliajn noblajn idealistajn manifesti&#x11D;ojn, iliajn profundajn studojn, kiel kristani&#x11D;intaj scienculoj, pri la Dia Kreado kaj la gravaj problemoj rilataj al la homo; iliajn fervorajn vibrojn de amo kaj respekto al la &#x108;iopova Patro kaj al la proksimulo! Temas pri dek du viroj, belaj, noblaspektaj, kies a&#x11D;on, oni je la unua vido ne povus precizigi, sed pli atenta observado montrus, ke &#x11D;i ja povus esti tiu plej kara al ilia koro a&#x16D; al iliaj rememoroj! De iliaj seriozaj, pripensantaj mensoj, samkiel de iliaj noblaj koroj, radias ar&#x11D;entlumaj scintiloj, atestantaj la firman solidecon de la virtaj principoj, kiuj ilin impulsas!</p><p>Ni ne vidas alestantojn al ilia kunsido. Ili estas solaj, izolitaj en la &#x109;ambro, kiun sanktigas la vibroj de la pre&#x11D;oj eli&#x11D;antaj el iliaj animoj, suprenlevitaj de la Fido! E&#x109; iliaj rektaj dis&#x109;iploj mem, tiuj, kiuj &#x109;iutage kunlaboras por la prospero kaj bonstato de la Kolonio, ne rajtas partopreni en tiu sekreto. Temas pri intima, ekskluzive privata kunveno! Ili bezonas homogenecon, la plej firman, kiun povus disponi iliaj fortoj celantaj la Bonon! -<emphasis/><emphasis>&#x109;ar </emphasis><emphasis>gravas subteni la </emphasis><emphasis>&#x11D;eneralan </emphasis><emphasis>harmonion de la grupo, kiu </emphasis><emphasis>kura&#x11D;is </emphasis><emphasis>kunsidi en la nomo de la Superega Kreinto de la Universo kaj </emphasis><emphasis>sub </emphasis><emphasis>la protekto de Lia Solenaskito, kies </emphasis><emphasis>&#x109;eesto </emphasis><emphasis>estis fervore petita en la komenco de la laboroj.</emphasis> Anta&#x16D; Maria ili respondecas pri &#x109;io okazonta en la humila kunvenejo de dis&#x109;iploj de Allan Kardec, sur kies supro oni starigis la emblemon de Sia Legio! Kaj kio estas ankora&#x16D; pli grava, anta&#x16D; &#x15C;ia Respekteginda Filo, la Majstro kaj Redemptoro, al kiu &#x15D;uldas obeon &#x109;iuj Legioj, &#x109;ar Li estas la Plej Alta Direktanto, al kiu la Kreinto donis la povon ela&#x109;eti la Teron kaj ties homarojn.</p><p>&#x15C;i ja respondecas, krom anka&#x16D; ili, pri la laboroj en la kunve­nejo, tial estos nepre necese tenadi la harmonion por sukcesigi la aferon!</p><p>Por ke la Amata Majstro estu ankora&#x16D;foje glorata; por ke Lia Respekteginda Nomo ne estu preteksto por frivola&#x135;oj; por ke oni ne faru la sakrilegion degenerigi la alvokon adresatan al la Senmakula &#x15C;afido de Dio en sensignifan, banalan formulon; por ke Li &#x109;eestu tiujn laborojn kaj ja estu efektiva Lia &#x108;eesto, en spirito kaj vero, en la templo de la sekvantoj de Kardec, vizitata de iliaj zorgatoj, ili tie vibras, en sekreta kunsido, altigante, per sublimaj streboj, siajn pensojn, koncentritajn kaj firmajn, etendante, per la plej bonaj energioj de siaj mensoj, la proprajn animojn en sia pre&#x11D;o, por ke &#x109;iuj - ja &#x109;iuj senescepte! - partoprenantaj en la grava kunveno, meritu la &#x109;eeston de la Plej Alta Konsolanto kaj tiel ekestu la nevenkeblaj, sanktaj kaj puraj fluoj konvenaj por tiu nokto, ligilo nepre necesa inter la &#x109;eesto de la Dia Majstro kaj la surtera spiritista seanco, serioza kaj bone direktata!</p><p>&#x11C;uste tial la ceteraj servantoj, kvankam honestaj, sindonaj kaj sinceraj, ne povas &#x109;eesti tiun gravan kunvenon, kiu havas lokon en la Transmondo. Ankora&#x16D; ne prosperis al &#x109;i tiuj atingi vibrostaton perfekte egalan al ilia, kiel &#x11D;in necesigas la sankteco de tia mandato. En la vasta kolonio de la Instituto Maria el Nazareto, nur tiuj dek du majstroj de la inicado perfekte identi&#x11D;as la&#x16D; moralaj kvalitoj, niveloj de virto kaj sciado kaj spirita stato, por la kunuleco &#x109;e tiu sublima kunsido!</p><p>Sed malgra&#x16D; tio ili estas simplaj kaj modestaj. Ili konscias, ke el si mem ili tre malmulton povas disdoni al tiuj, kiuj plej bezonas kaj suferas, &#x109;ar ili opinias malgranda sian provizon da scioj, kvankam longa estis ilia vojo al sperti&#x11D;o, la pilgrimado sur la irejoj de sinofero kaj larmoj! Ili sekve ne malscias, ke ili ankora&#x16D; restas malproksime de la perfekteco! Sed ili klopodas iradi per &#x109;iam pli firmaj pa&#x15D;oj cele al la grandioza flegata idealo - la definitiva unui&#x11D;o kun Jesuo, kaj tiel ili vidigas, per nedubelaj atestoj, ke nek personaj pasioj nek malpuraj deziroj plu &#x15D;ancelas iliajn volojn funde harditajn en Amo, Justeco kaj Devo!</p><p>Tiel, formante harmonian grupon, ili pre&#x11D;as kaj petegas, kaj neniu rigardas sin sufi&#x109;e inda esti nomata majstro a&#x16D; estro de la ceteraj! Ili nur scias, ke ili devas servi, &#x109;ar ja nenio alia ili estas ol servantoj de granda organizo, kies reganta le&#x11D;o estas la amo al la proksimulo, la sindono al noblaj aferoj, la justeco, la abnegacio, la laboro, la progreso por konkero de tio plej bona! Por ili, la vera estro, la Majstro - estas Jesuo el Nazareto - kaj kiel tian ili honoras lin kaj lin respekte alvokas &#x109;iam, kiam estas postulate de la cirkonstancoj! Kaj kiel servantoj, kiel dis&#x109;iploj kaj subuloj, ili strebas fari noblajn agojn, konkeri meritojn por alti&#x11D;i en la ju&#x11D;o de la Amata Sinjoro!</p><p>Ili fervore kredas, ke la Eminenta Instruisto, kiun ili petegas pri helpo kaj protekto, ne malatentis la alvokojn, elsenditajn el la plej sentema profundo de iliaj Spiritoj; kontra&#x16D;e, ke Li ja malsuprenvenis, favorkora kaj tenera kiel &#x109;iam, ne nur en la purbrilan sanktejon, en kiun nur ili rajtas eniri, sed anka&#x16D; en la modestan dometon kie okazas la festeno de Frateco, al kiu anka&#x16D; venis humilaj viroj kaj virinoj, ankora&#x16D; enkarni&#x11D;intaj, kiuj penege treni&#x11D;as tra la dornoj de la elprovado por la plenumo de ela&#x109;etaj lernadoj. Tion atestas la torento el spirita lumo, kiu &#x11D;in sanktigis! &#x108;ar ilia certeco pri la &#x109;eesto de Jesuo al la kunvenoj nobligitaj de la virtoj kaj moralaj kaj intelektaj voloroj de ties direktantoj, &#x109;u enkarni&#x11D;intaj, &#x109;u elkarni&#x11D;intaj, ja venas de tio, ke el ilia spirita a&#x16D;dosento neniam forvi&#x15D;i&#x11D;is la miregindaj esprimoj de tiu amoplena, neforgesebla kaj sublima vo&#x109;o, stariganta la senmortan promeson:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Kie du a&#x16D; tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili" [9]</emphasis></p><p>Kiel kutime okazas en la veraj kunvenoj de la spiritisma- kristana inicado, kies noblaj principoj postulas de ties adeptoj, kiel nepre necesan kondi&#x109;on, la moralan kaj mensan renovi&#x11D;on, en tiu nokto, memorinda por &#x109;iuj anoj de mia malfeli&#x109;a legio, oni elektis la evangelian temon por studo kaj komentarioj. Kiel ni vidas, la instruon proponis Jesuo, kiun oni tie rigardis kiel &#x108;efinstruiston, Honoran Prezidanton, kies lecionoj formis la fundamenton de &#x109;io, tie okazonta.</p><p>Oni do komencis la legadon de la Evangelio, kiun sekvis rava, fekunda komentario de la surtera prezidanto. La klarigaj paraboloj, la grandanimaj kaj amoplenaj faroj, la neforgeseblaj promesoj ankora&#x16D;foje kortu&#x15D;is la lernantojn de la Doktrino de Allan Kardec, sidantajn &#x109;e la tablo, kaj tiam,<emphasis> la unuan fojon, </emphasis>dol&#x109;e resonis en la interno de &#x109;iu el ni la dia invito al ela&#x109;eto - &#x109;ar &#x11D;is tiu momento ni ankora&#x16D; ne a&#x16D;dis samspecajn predikojn. Por la tie alestantaj homoj, tio estis nur la frato-prezidanto, leganta kaj komentarianta la elektitan temon, en momento de brilega inspiro, kiam de la Supro &#x15D;pruce kaskadis vivegaj, radilumaj intuicioj, rebildigantaj la longan vicon da ekzemploj de la Dia Modelo kaj la esprimojn de Lia senmakula moralo. Sed por la Spiritoj amase kolekti&#x11D;intaj en la &#x109;ambro, nevideblaj por preska&#x16D; &#x109;iuj surteraj partoprenantoj, kaj ja aparte por la malfeli&#x109;uloj, tien kondukitaj por instrui&#x11D;i, estis multe, multe pli ol tio! Por &#x109;i tiuj tio estis bildoj, figuroj, sinsekvoj, kiuj agiti&#x11D;as &#x109;e &#x109;iu frazo de la parolanto! Tio estis ia leciono - ja stranga, originala kuracrimedo! - kiun oni donas la ni kiel medikamenton por mildigo de niaj mizeroj! La parolo, vibrado de la kreiva penso, resonante per sonoraj ondoj, en kiuj rebildi&#x11D;is la mensaj imagoj de tiu &#x11D;in elsendanta, kaj disvasti&#x11D;ante tra la &#x109;ambro saturita per ta&#x16D;gaj fluidecaj, magnetaj substancoj kaj animalaj fluida&#x135;oj de la enkarni&#x11D;intaj mediumoj kaj &#x109;eestantoj, estis tuj utiligata kaj konkretigita, videbli&#x11D;ante dank' al naturaj efikoj, kiujn estigis la mensaj fortoj de la Protektantoj, kunsidantaj en la Templo, kune kun tiuj de la ceteraj kunlaborantoj. Pliintensi&#x11D;is la agado de la teknikistoj de la Viglado, komisiitaj por la delikata tasko kaptadi la ondojn kie rebildi&#x11D;is la mensaj imagoj, kunordigi kaj stabiligi la sinsekvojn, ktp, ktp. Kaj tiele prilaborita en la mirinda laboratorio de la menso, muldita kaj retenita de eminentaj specialistoj sin dedi&#x109;antaj al la bono de la proksimulo - la parolo korpi&#x11D;is, fari&#x11D;is reala&#x135;o, &#x109;ar ja krei&#x11D;is la vivanta sceno de tio, kion oni legis kaj komentariis!</p><p>Sur la balkonoj, &#x109;irka&#x16D;garditaj de lancistoj, kiel malliberuloj de la peko, kiaj ni ja estis, ni &#x11D;uis la senatendan kaj agrablan surprizon spekti la elvolvon de la elektitaj rakontoj, movi&#x11D;antan sur la flambrila lumfasko, kiu, venante de la Supro, lumigis la tablon kaj la &#x109;ambron. Se oni aludis la senkomparan personon de la Nazareta Majstro - jen aperis la bildo de Lia respekteginda figuro,<emphasis> kian </emphasis><emphasis>&#x109;iu </emphasis><emphasis>el ni kutimis imagi en la penso detempe de la infaneco!</emphasis> Se oni rememorigis Liajn farojn, Lian vivon el sublimaj ekzemploj, Liajn neforgeseblajn agojn kiel Senkondi&#x109;a Protektanto de la suferantoj - tia ni Lin vidis, kiel Lin priskribas la evangelia teksto: - bonkora kaj amoplena, disdonanta aromojn de Sia Amo kaj de la diaj virtoj, kies Sublima Relikvujo Li estis - al malri&#x109;uloj kaj suferantoj, al blinduloj kaj paralizuloj, al maniuloj, al frenezuloj kaj lepruloj, al nekleruloj kaj al infanoj, al maljunuloj kaj al tiuj de bona volo, al pekuloj kaj adultulinoj, al impostistoj, al samarianoj, al doktoroj, al senesperuloj kaj afliktitoj, al malsanuloj en la korpo kaj en la spirito, al pentantoj, kiel anka&#x16D; al la kredantoj de Lia Doktrino el Lumo kaj al Siaj apostoloj mem!... kaj dume la prezidanto - kiu ne vidis per la materiaj okuloj tiujn majestajn scenojn, eli&#x11D;antajn el liaj legado kaj komentarioj, sed kiu kortu&#x15D;i&#x11D;is pro la harmoniaj kaj dol&#x109;aj vibroj, kiuj ilin estigis - eldiradis kaj klarigadis la ravajn, neforgeseblajn parolojn, kiuj tra la jarcentoj forvi&#x15D;is tiom multe da larmoj, kvietigis tiom multe da soifantaj koroj, aliigis tiom multe da angoraj duboj en la serenecon de solida kaj nerompebla konvinkiteco:</p><p>"- Venu al mi &#x109;iuj, kiuj estas laborantaj kaj &#x15D;ar&#x11D;itaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu &#x109;e mi, &#x109;ar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Car mia jugo estas facila, kaj mia &#x15D;ar&#x11D;o estas malpeza."</p><p>"- Feli&#x109;aj estas la plorantaj kaj suferantaj, &#x109;ar ili konsoli&#x11D;os. Feli&#x109;aj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, &#x109;ar ili sati&#x11D;os. Feli&#x109;aj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, &#x109;ar ilia estas la regno de la &#x109;ielo."</p><p>"- Feli&#x109;aj estas vi malri&#x109;uloj, &#x109;ar via estas la regno de Dio. Feli&#x109;aj estas vi, kiuj nun malsatas, &#x109;ar vi sati&#x11D;os. Feli&#x109;aj estas vi, kiuj nun ploras, &#x109;ar vi ridos."</p><p>"- Car la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita."</p><p>"- Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el &#x109;io, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion."</p><p>"- Se vi volas eniri en la regnon de Dio, venu, levu vian krucon, kaj sekvu min." [10]</p><p>"- Kiel mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta." [11]</p><p>"- Mi estas la granda kuracisto de l' animoj kaj mi venas alporti la kuracilon, kiu devas vin resanigi; la malfortuloj, la suferantoj kaj la malsanuloj estas miaj preferataj filoj, kaj mi venas savi ilin. Venu do al mi, vi &#x109;iuj, kiuj suferas kaj estas &#x15D;ar&#x11D;itaj, kaj vi estos mal&#x15D;ar&#x11D;itaj kaj konsolataj."</p><p>"- Mi venas instrui kaj konsoli la neniohavajn malfeli&#x109;ulojn; mi venas diri, ke ili levu sian rezignacion al la nivelo de siaj provoj; ili ploru, &#x109;ar la doloro estis sanktigita en la &#x11D;ardeno de l' Olivarboj; sed ili esperu, &#x109;ar la konsolantaj an&#x11D;eloj anka&#x16D; venos sekigi iliajn larmojn."</p><p>"- Viaj animoj ne restas forgesitaj; kaj mi, la dia &#x11D;ardenisto, kulturas ilin en la silento de viaj pensoj."</p><p>"- Dio konsolas la humilulojn kaj donas al ili la forton, kiun ili petas de Li. Lia potenco kovras la Teron, kaj &#x109;iam apud larmon Li metis ian balzamon."</p><p>"- Nenio perdi&#x11D;as en la regno de mia Patro, kaj viaj &#x15D;vitoj, viaj afliktoj formas la trezoron, kiu vin ri&#x109;igos en la superaj sferoj, kie la lumo anstata&#x16D;as la mallumon kaj kie la plej nuda el vi &#x109;iuj estos eble la plej brila." [12]</p><p>Kaj ekestis rava sinsekvo da scenoj, el kiuj elstari&#x11D;is la Amoplena Konsolanto, disradiante nekontra&#x16D;stareblajn invitojn al ni, suferantaj kaj senesperaj pekintoj, dum la preleganto rememorigis Liajn diajn farojn!...</p><p>Religia silento regis en la balkonoj, la vibrado el nekonataj emocioj ekflamigis, en la sensivaj profundoj de niaj turmentataj kaj mal&#x11D;ojaj Spiritoj, a&#x16D;roron de konfido, preludon al la Fido, nin instigonta al la ela&#x109;etaj laboroj. Kaptite de la interesoj de tiu forte alloga doktrino, ni ravi&#x11D;e rigardis tiujn signifoplenajn bildojn, momente kreitajn por nia instruado, kaj en kiuj ni distingis la Nazaretanon, helpantan la malfeli&#x109;ulojn, dum la dol&#x109;a vo&#x109;o de la parolanto, envolvita en la fluidecaj, ankora&#x16D; pli dol&#x109;aj ondoj, radiantaj el la karitata penso de la an&#x11D;elaj estuloj, kiuj nin protektis, karese predikadis, per tonoj, kiuj resonis en la plej profundo de niaj Spiritoj soifantaj konsolon, kvaza&#x16D; ili por &#x109;iam gravuris en ties plej ka&#x15D;aj anguloj la senkomparan figuron de la &#x108;iela Kuracisto, kiu nin nepre resanigos! Tiam ni sentis, ke la unuan fojon, de post multe da jaroj, la Espero etendis sian lumomantelon super niaj animoj, ombritaj de malluma senkura&#x11D;eco kaj malpia nekredemo!</p><p>Subite la angorplena ekkrio de ekstrema malespero rompis la majestecon de la religia silento benanta la kunvenejojn!</p><p>Unu el niaj mizeraj samsortuloj, &#x11D;uste el tiuj, kiujn dum la malliberigo en la sinistra Valo ni alnomis "dis&#x15D;iritoj" pro tio, ke ili konservis sur sia astrala korpo la tragikajn signojn de la disfrakaso de iliaj karnaj envolva&#x135;oj sub la radoj de pezaj ferveturiloj, kaj kies ege grava stato de nekomprenemo kaj sufero nepre bezonis la homan helpon por esti mildigita - anka&#x16D; esperante pri kvietigo al la kruelaj turmentoj, kiuj lin ekscitegadis, &#x135;etis sin sur la genuojn kaj petegis en larmoj tiel kor&#x15D;iraj, ke ekvibris el kompato la fibroj de la &#x109;eestantoj - kiel iam kondutis la malfeli&#x109;eguloj en la &#x109;eesto de la Milda Galilea Rabeno:</p><p>"- Jesuo-Kristo! Mia Sinjoro kaj Savanto! Kompatu anka&#x16D; min! Mi kredas, Sinjoro! kaj mi volas vian favorkorecon! Mi ne povas elteni plu! Mi ne povas plu! Mi frenezi&#x11D;is en la suferado! Helpu min, Jesuo el Nazareto, anka&#x16D; min, pro kompato!..."</p><p>&#x108;e iu signo de Alcesto kaj Romeo, la bonkoraj flegistoj lin subtenis kaj kondukis apud la mediumon, ankora&#x16D; junan sinjorinon, kun gracia talio kaj delikata viza&#x11D;o, kiu en la anta&#x16D;tago, kiam la laboristoj de la Instituto faris siajn esplorojn, celante efektivigi la kunvenon, devontigis sin por la grava tasko. Du kuracistoj, kiuj respondecis por la dirita spirito, akompanis lin kaj efektivigis lian kunligon kun la netaksebla perantino, al kiu ili anka&#x16D; havigis plej sindonan flegadon, por ke okazu nenia malhelpa&#x135;o.</p><p>Tiam la sceno atingis tian kulminon, samtempe la plej patosan kaj la plej subliman, kian oni povas prezenti al si!</p><p>Ekposedante iun karnan aparaton, kiun oni por momento pruntis al li kun la kristana, bonfara celo helpi lin ekhavi ian faciligon, la malfeli&#x109;a sinmortiginto eksentis, la&#x16D; ties tuta intenseco, la tragedion, kiun jam de multe da jaroj li trasuferadis, vivante en la mallumo de neimagebla turmentego!... &#x109;ar nun li disponis aliajn materiajn organojn, &#x109;e kiuj liaj vibroj, ardegaj kaj uraganaj, sova&#x11D;e interpu&#x15D;i&#x11D;ante, resendi&#x11D;is plene animaligitaj por estigi en lia torturata astrala korpo plendetalajn rebildi&#x11D;ojn de tio jam pasinta! Kor&#x15D;irajn kriojn, makabrajn stertorojn, satanajn terurojn, la tutan hororan mensostaton, kiu lin regis, li komunikis al la mediumino, kiu tiel esprimis, kiom al &#x15D;i permesis la potenco de &#x15D;ia sublima doto, por la tie alestantaj enkarni&#x11D;intoj - la terurvekan malfeli&#x109;egon ka&#x15D;itan de la tombo!</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Frenezi&#x11D;inta, vidante sur la tablo la fragmentojn, al kiuj redukti&#x11D;is lia mizera karna korpo, kiun li mem &#x135;etis sub la radojn de vagonaro, &#x109;ar lia nekredebla mensostato igis lin &#x109;ie vidi la malbonon, kiu ja trovi&#x11D;is en li mem, kiel malfeli&#x109;ego perfortanta al li la konsciencon - li ekposedis la junan mediuminon per suferiga agiti&#x11D;ado kaj, sin klinante super la tablo, li ekkolektis tiujn fragmentojn, penante rekunmeti la korpon, kiun li hororplene vidis por &#x109;iam dispecigita sur la reloj, sub la tragedia potenco de unu el la plej abomenaj halucinoj, ordinare okazantaj en la transmondo!</emphasis></p><p>Trafita de la fajro el la neimagelba turmentego de la pekinto, kiu en si mem portas la efektivigon de tiu severa admono de la Evangelio:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"- estos el&#x135;etitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj ".</emphasis></p><p>la malfeli&#x109;a, perdi&#x11D;inta &#x15D;afo, kiu mal&#x15D;atis la admonojn de la prudenta kaj sa&#x11D;a Galilea Pa&#x15D;tisto, nervoze ekprenis paperojn, librojn kaj krajonojn, kiuj, por uzo de la psikografoj, estis dismetitaj sur la tablo, kaj,<emphasis> kredante rekoni en </emphasis><emphasis>&#x109;i </emphasis><emphasis>tiuj la proprajn, disfrakasitajn viscerojn, muelrompitajn ostojn, sangantajn karnojn </emphasis><emphasis>- </emphasis><emphasis>la koron, la cerbon </emphasis><emphasis>- </emphasis><emphasis>reduktitajn al abomenaj buletoj </emphasis><emphasis>-</emphasis> li, en konvulsia plorado, ilin montradis al la prezidanto de la kunveno, kiun li facile vidis, petegante lian interhelpon &#x109;e Jesuo Nazaretano, tiel bone konata de la prezidanto, ke Tiu rebonigu al li tian halucinan situacion, nome ke li, sentante sin tiele, dispecigita, tamen sin rekonas kaj sentas viva!</p><p>Nervoza, malkvieta, ekscitegita, la danteska malliberulo de la kruelaj tentakloj de la memmortigo samtempe ridegis kaj ploris, petegis kaj &#x11D;emis, tordi&#x11D;is kaj ululis, elmontrante, sufokita de brulturmentegaj larmoj, la neimageblan dramon, kiun per la memmortigo li por si mem kreis, la nekonsoleblan konscien- cripro&#x109;on, ke li preferis la nekredadon, en kiu li vivis kaj mortis, al la admona kaj prudenta rezignacio anta&#x16D; la &#x109;agrenoj de la malfeli&#x109;o, &#x109;ar li nun malfrue rekonis, ke<emphasis/><emphasis>&#x109;iuj </emphasis><emphasis>dramoj de la surtera vivo </emphasis><emphasis>estas </emphasis><emphasis>nur pasemaj </emphasis><emphasis>kontra&#x16D;a&#x135;oj, </emphasis><emphasis>banalaj </emphasis><emphasis>malfacila&#x135;oj </emphasis><emphasis>kompare kun la monstraj suferoj </emphasis><emphasis>ka&#x16D;zataj </emphasis><emphasis>de la memmortigo, kies naturon kaj intensecon neniu homo, </emphasis><emphasis>e&#x109; </emphasis><emphasis>ne </emphasis><emphasis>elkarni&#x11D;inta </emphasis><emphasis>Spirito mem, kapablus taksi, ilin ne spertinte!</emphasis></p><p>Kortu&#x15D;a - la &#x109;efa persono &#x109;e la tablo - la prezidanto, kiun ame inspiras nevideblaj protektantoj, lin kompateme alparolas kaj konsolas, montrante la sanktegan lumon de la Evangelio de la Dia Majstro kiel la superegan kaj solan rimedon povantan lin helpi, kaj ankora&#x16D; certigante al li, per sia honorvorto, kiun li ne hezitas doni kiel garantia&#x135;on, tiel certa li estas pri sia aserto, la interhelpon de la Ciela Kuracisto, kiu tuj kvietigos la strangajn malbonojn lin afliktantajn. Li tiam faras pre&#x11D;on, simplan kaj amoplenan, anta&#x16D;e invitinte &#x109;iujn alestantajn korojn suprenflugi kun li la senfinan spacon direkte al la ama sino de Jesuo, por petegi pri tujaj favoroj al la malfeli&#x109;egulo bezonanta serenecon por elvi&#x15D;i el la menso la makabran vizion, per kiu liaj kulpoj vipas al li la animon kaj la da&#x16D;radon de la Vivo, kiujn amba&#x16D; li intencis neniigi, forkurante sur la misaj vojoj de la memmortigo!</p><p>Volonte akompanas lin &#x109;iuj, kiuj interesi&#x11D;as pri la malfeli&#x109;a halucinato: - enkarni&#x11D;intoj sidantaj &#x109;e la tablo, elkarni&#x11D;intoj efektivigantaj la majeste noblan seancon, nome mentoroj, gardistoj, asistantaj gvidantoj de la Domo, lancistoj kaj e&#x109; ni mem, la pli kvietaj kulpuloj, profunde kortu&#x15D;itaj. Anka&#x16D; pre&#x11D;as la direktantoj de nia Kolonio, kiuj en la sekreteco de l' templo vidas &#x109;ion okazantan &#x109;e ni; pre&#x11D;as Teokrito kaj liaj adjunktoj, kiuj, en la Hospitalo, anka&#x16D; atentas la laborojn pere de tiuj potencaj, de ni konataj, aparatoj, a&#x16D; simple uzane la duoblan vidadon, kiun ili facile agigas. Kaj tiel dol&#x109;e harmoniigita kaj fervorigita pro la vigla impulso de la homogenaj pensoj de tiom multe da koroj frate unui&#x11D;intaj per la sublima kiso de la karitato, la&#x16D; tio, kion Karitato povas enteni plej belan kaj abnegacieman - la sankta kaj senmakula pre&#x11D;o transformi&#x11D;is en viglan, brilegantan lumfluon, kiu post ne multe da minutoj atingis la Sanktan Celon kaj revenis fekundigita per la efiko de Lia dia favorkoreco! &#x108;iu penso, unui&#x11D;inta al la ceteraj per kompatemaj streboj, &#x109;iu karitata esprimo &#x109;erpita el la koro, kiuj supreniris direkte al la Plejalta Patro kun peto por la malfeli&#x109;ulo, kiun memmortigo senhonorige brulstampis, kaj kiu bezonis homan helpon por adapti&#x11D;i al la transtomba vivo - estas vo&#x109;oj, kiuj al li flustras esperon, fekundaj, netakseblaj balzamoj sur lin gutigantaj kelktempan ripozon, signoj de kvieteco &#x109;e la kruelaj tempestoj, kiuj skuas lian Spiriton enfermitan en malfeli&#x109;ego!</p><p>Post la pre&#x11D;o sekvis impresa silento, kia nur en la pasinteco ekzistis sur la Tero, kiam oni praktikis la misterojn en la sanktejoj de la antikvaj temploj de orientaj sciencoj. &#x108;iuj tenis sin en koncentri&#x11D;o, dum la mediumino konvulsie tordi&#x11D;adis kaj ploradis, esprimante la teruron de la komuniki&#x11D;anta estulo.</p><p>Iom post iom, dum oni ne plu eldiris unu solan vorton kaj nur agadis la mensaj fortoj de la elkarni&#x11D;intoj kune kun tiuj de la enkarni&#x11D;intoj, efektivi&#x11D;is la Dia Interveno... de kies priskribo ni ne detenos nin, &#x109;ar &#x11D;ia transcendeco indas nian ekzamenon.</p><p>La mensaj vibroj de la &#x109;eestantaj enkarni&#x11D;intoj kaj aparte tiuj de la mediumino, kies sano fizika-materia, fizika-astrala, mo rala kaj mensa trovi&#x11D;is en kontentigaj kondi&#x109;oj,<emphasis> &#x109;ar &#x11D;in anta&#x16D;e ekzamenis </emphasis><emphasis>la </emphasis><emphasis>organizintoj </emphasis><emphasis>de tiu grava spirita entrepreno,</emphasis> reagis kontra&#x16D; tiuj de la komuniki&#x11D;anta Spirito, kiuj, difektitaj, malsanaj, senbridi&#x11D;intaj, krudege atakis la unuajn, kvaza&#x16D; sova&#x11D;aj ondoj de potenca torento, kiu abrupte enver&#x15D;i&#x11D;us en la smeraldan sinon de la oceano, admirinda kaj grandioza, reflektanta la brilegojn de la suna firmamento. Ekestis do arda batalo por la efektivigo de la sublima psika operacio, &#x109;ar estis necese, ke sanigaj efikoj, magnetaj fluida&#x135;oj miksitaj kun spiritaj, speciale ta&#x16D;gaj esencoj liveritaj de la mediumino kaj la asistantaj spiritaj gvidantoj, sin trudu kaj superregu tiujn elsenditajn de la suferanta estulo, kiu ne kapablis ion ajn produkti trans la limoj de sia malsupereco. La potenca fluo iom post iom prezentis la atendeblajn, bonefikajn fruktojn kaj milde regis la pereigajn vibrojn de la memmortiginto, trapasinte la altvaloran mediuman portilon, kiu,<emphasis> materiigante tiun fluon, adaptante </emphasis><emphasis>&#x11D;in </emphasis><emphasis>por </emphasis><emphasis>altiri&#x11D;emo </emphasis><emphasis>al la paciento, faris </emphasis><emphasis>&#x11D;in </emphasis><emphasis>asimilebla por </emphasis><emphasis>&#x109;i </emphasis><emphasis>tiu, kies astrala </emphasis><emphasis>envolva&#x135;o </emphasis><emphasis>forte suferis pro la animaligitaj impresoj, postlasitaj de la karna korpo,</emphasis> kiu estingi&#x11D;is sub la tomba &#x15D;tono!</p><p>Tio estis kvaza&#x16D; apliki&#x11D;us al la fluideca organismo de la pentanto sendolorigaj kompresoj, kvietigantaj en &#x11D;i la boladon de la multoblaj ekscitoj, por fari &#x11D;in kapabla elporti la solan terapion konvenan al tiu delikatega okazo. &#x11C;i estis kvaza&#x16D; dia sedativo, kiu kompateme gutigus lumsanigajn efikojn sur liajn animajn vundojn,<emphasis> tra tiu homa filtrilo, </emphasis><emphasis>nome </emphasis><emphasis>la mediuma </emphasis><emphasis>magnetismo,</emphasis> sen kiu la malfeli&#x109;a neniel asimilus ian ajn bonfaron, kiun oni dezirus apliki al li! Kaj tio anka&#x16D; estis kvaza&#x16D; sangotransfuzo en mortanton, kiu revenus en la vivon post kiam li pendis &#x109;e la rando de l' tombo, la sorbigo de alvaloraj esencoj, kiujn la mediumino abunde ricevis de la Supro, a&#x16D; de la &#x109;eestantaj mentoroj, por ilin poste transigi al la suferanto.</p><p>Iom post iom la mediumino kvieti&#x11D;is, &#x109;ar pli trankvila fari&#x11D;is la kompatinda "dis&#x15D;irito", kiu ne plu vidis la mensajn bildojn de sia senprudenta ago, kio estas la samo kiel diri, ke malaperis la satana vido de la fragmentoj de lia propra korpo, kiujn li vane provis rekolekti por rekunmeto.</p><p>Agrabla sensaco de kvieteco trakuris liajn perispiritajn fibrojn, dolorantajn pro la longe elportitaj afliktoj... &#x108;iam ankora&#x16D; regis tiu solena silento favoranta la dol&#x109;ajn, nemateriajn manifesti&#x11D;ojn de la patrina protekto de Maria, de la neesprimebla favorkoreco de &#x15D;ia Senmakula Filo. Tra la salono ankora&#x16D; resonis</p><p>la dol&#x109;aj tonoj de la evangelia kantantaj pri espero:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"- Venu al mi &#x109;iuj, &#x15D;ar&#x11D;itaj, kaj mi vin ripozigos..."</emphasis></p><p>melodio, kvaza&#x16D; &#x109;ielaj kavatinoj</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>kiuj estas laborantaj kaj</emphasis></p><empty-line/><p>dum li ploradis meze en grandaj korelver&#x15D;oj, duonvidante la eblecon de pli bona situacio. Liaj larmoj tamen jam ne esprimis la malkvietegajn stertorojn de la komenco sed ja la dankemon de iu spertanta bonfaran intervenon...</p><p>Tiam Romeo kaj Alcesto energie direktas la fortojn de la intuicio sur la menson de la prezidanto, kiu ornami&#x11D;is per diamantaj lumoj. La specialistoj alproksimi&#x11D;as al la mediumino,</p><p>al kiu la malfeli&#x109;ulo estas ligita. Kaj la prezidanto per detalaj klarigoj, rakontas al li &#x109;ion, kio al li okazis kaj kial &#x11D;i okazis. Lia havigas al li signifoplenan lecionon, kiun tiuj agentoj konkretigas pere de demonstraj bildoj. Tiam ni vidis la ripeton, en la surtera spiritista seanco, de tio, kion ni estis vidintaj en tiuj kunvenoj en la Hospitalo, preziditaj de la eminenta Teokrito: - La vivo de la paciento, kvaza&#x16D; fotografita, reflektita en tiuj bildoj, reaperas el liaj propraj rememoroj, preterpasante anta&#x16D; liaj okuloj, ekde la lulilo &#x11D;is la tombo, kiun li mem elfosis! Li revidis kion li faris, &#x109;eestis la neda&#x16D;rajn stertorojn de la agonio, kiun li mem trudis al si sub la radoj de iu veturilo; rigardis, kun perplekso kaj teruro, la rompita&#x135;ojn, al kiuj lia brutala ago reduktis lian homan figuron, plenan de forto kaj de suko por da&#x16D;re vivi... sed nun li fari&#x11D;is libera je tiuj rompita&#x135;oj, kvaza&#x16D; li estus veki&#x11D;inta el hida terurson&#x11D;o!... Li e&#x109; rimarkis, ver&#x15D;ante abundajn larmojn, ke ies kompatemaj manoj kolektis liajn sangokovritajn resta&#x135;ojn de sur la reloj; &#x109;eestis, emociita, ties enterigon en sanktan lokon... kaj li vidis la konsolan bildon de Kruco garde staranta &#x109;e lia tombo. Tiel li komprenis kaj konfesis tiun efektivon, kies akcepto estis al li malfacila kaj na&#x16D;za, nome ke li estas senmorta kaj plu vivos, ankora&#x16D; kaj por &#x109;iam vivos, malgra&#x16D; la memmortigo! Ke la infera decido, provi trompi la diajn le&#x11D;ojn, utilis al nenio alia, krom super&#x15D;ar&#x11D;i al li la ekzistadon kaj la konsciencon per tiom gravaj, kiom pezegaj &#x15D;uldoj! Kaj ke, se la materia korpo ja estingi&#x11D;adis en la putrema &#x15D;limo de ia tombo - tamen la Spirito, kiu estas la reala personeco, &#x109;ar li devenas de la Eterna Lumo de la Superega Kreinto, mar&#x15D;os nedetruebla direkte al la estonteco, spite &#x109;iujn &#x109;agrenojn kaj malhelpojn, viva kaj eterna kiel la Senmorta Esenco mem, kiu al li donis la Vivon!</p><p>Ho Dio en la Cielo! Kia religia ceremonio superus per gloroj tiun simplan kunvenon, havantan, nek ornamojn nek socian ree&#x125;on, sed en kiu la turmentata animo de sinmortiginto, nekredanta la favorkorecon de sia Kreinto, malesperanta pro la amaso da rezultintaj suferoj kaj kruelaj rimorsoj, konverti&#x11D;as al la hela lumoj de la Fido dank' al la nerezistebla dol&#x109;eco de la Evangelio de la Milda Nazaretano?!... Kia Diservo, kia rito, kiaj festoj kaj pompoj surteraj povus egali la grandiozon de la sekreta sanktejo de iu centro de studoj kaj laboroj spiritaj, kie la misiistoj de Amo kaj Karitato, senditaj de la Solenaskito de Dio, &#x109;irka&#x16D;&#x15D;vebas envolvitaj en puraj, senmakulaj vibroj, donante al la nuntempaj inicitoj, kiuj kunvenas &#x109;e bonegaj mensaj &#x109;enoj, la altvaloran ekzemplon pri nova praktikado de Frateco?!... En kiu kampo de la homa aktiveco la homo trovus pli honoran glorigon, kiu ordenus al li la animon, ol tiun, ke li estas altigita al la meritplena rango de kunlaboranto kun la Cielaj Sferoj, dum la Senditoj de la Lumo malka&#x15D;as al li la transtombajn misterojn, donante al li sanktegajn instruojn pri ia ela&#x109;eta Moralo, pri ia Dia Scienco, kun la nobla celo reeduki lin por la definitiva eniro en la &#x15D;afejon de la Dia Pa&#x15D;tisto?!...</p><p>Homo, ho mia Frato, kiu, kiel mi, devenas de la sama Glora Lumfokuso! Senmorta animo naskita por altegaj destinoj en la malavara sino de la Eterneco! Akcelu vian evoluadon direkte al la Supro sur la vojoj de la Sciado, reedukante vian karakteron &#x109;e la helaj lumoj de la Evangelio de la Kristo de Dio! Kulturu viajn animajn kapablojn en la sankta silento de la noblaj kaj sinceraj meditadoj; for&#x135;etu la malnobligajn vanta&#x135;ojn; forpu&#x15D;u la mondumajn plezurojn, kiuj utilas por nenio, krom por eksciti al vi la sentumojn malprofite por la feli&#x109;aj elver&#x15D;i&#x11D;oj de la dia esto, kiu pulsas en vi; for&#x135;etu plej malproksimen el via koro la pereigan egoismon, kiu vin malaltigas en la sino de la spiritaj socioj... &#x109;ar &#x109;io tio estas nenio alia ol teruraj rifoj malhelpantaj al vi la supreniron al la lumo!... Malfermu vian eston por la akcepto de aktivaj virtoj kaj lasu vian koron pli vaste vibri por la komuniki&#x11D;o kun la Cielo... Tiam la dornoj de via surtera kalvario estos malakrigitaj kaj &#x109;io montri&#x11D;os pli milda kaj justa al via ju&#x11D;o, nun prilumita de la sublima kompreno pri la Vero, &#x109;ar vi estos akceptinta en vian sinon la fortojn de Bono, kiuj fontas el la Superega Amo de Dio!... Kaj poste, kiam vi sentos vin inklina al abnegaciemo; kiam vi estos kapabla por la severaj sindetenoj necesaj al la vera inicito pri la Ela&#x109;etaj Sciencoj; kiam vi estos apartiginta vin koron for de la pasemaj iluzioj de la mondo, en kiu vi spertas la sa&#x11D;econ de la Vivo, kaj kiam vian senmortan animon regos la entuziasmo pri la sankta idealo de la Dia Amo - tiam ekbur&#x11D;onu, kvaza&#x16D; milda, plej &#x109;arma &#x109;iela floro, via mediumeco por la malka&#x15D;a komuniki&#x11D;o kun la Nevidebla Mondo, elpetalante la rozon de la frata amo sur la preterpasantajn malfeli&#x109;ujojn, kiuj ne povosciis &#x11D;ustatempe sin gardi, kiel vi, per la nevenkeblaj fortoj, kiujn al la animo havigas la Senmorta Scienco de la Evangelio de la Kristo!</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VII Niaj amikoj - la dis&#x109;iploj de Allan Kardec</strong></p><p>En la intertempoj de la kunvenoj, ni ne revenis al nia transmonda &#x15D;irmejo. Ni restadis en la surtera medio mem. La koncerna voja&#x11D;o estis tro malfacila, ke ia multenombra kaj peza grupo, kiel la nia, povus &#x11D;in &#x109;iutage ripeti. Tiel okazis, ke ni restis &#x109;irka&#x16D; du monatojn inter la homoj, la tempon necesan por efektivigo de tiuj intimaj kunvenoj, kiujn ni tiel bezonis, kaj de aliaj, celantaj nian inicadon, dum kiuj oni nur pritraktis la principojn kaj konceptojn moralajn kaj filozofiajn, sen la praktikado de la misteroj.</p><p>Nia stato de memmortigintoj, kies a&#x16D;ro, infektita de malsuperaj vibroj, povus komuniki perturbon kaj deprimon al la kompatindaj enkarni&#x11D;intoj, al kiuj ni alproksimi&#x11D;us, a&#x16D; de &#x109;i tiuj ricevi influojn malutilajn por la delikata kuracado, al kiu ni estis submetataj, detenis nin restadi en ia ajn loko lo&#x11D;ata a&#x16D; vizitata de enkarni&#x11D;itaj animoj.</p><p>Estas grave klarigi, ke ni estis animoj irantaj la vojon al reeduki&#x11D;o, kaj, &#x11D;uste pro tio, submetitaj al tre severaj kondutreguloj, kio al ni malpermesis vivadi sencele inter la homoj, ruinige influante la surteran socion... situacio, kiu nepre efektivi&#x11D;us, se ni da&#x16D;re restus ribelemaj kaj obstinaj en la eraro.</p><p>Ni estis do kondukataj en pitoreskajn lokojn, malfacile alireblajn por la homoj, en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o de la vila&#x11D;oj, en kiuj ni paslo&#x11D;is: - boskojn agrablajn, herbejojn ombratajn de fruktarboj, verdantajn, fruktdonajn montetojn, kie la brutaro plezure man&#x11D;adis fre&#x15D;an, preferatan herbon. Oni starigis tendojn, kaj jen &#x109;arma kampadejo, nevidebla por homaj okuloj sed perfekte reala por ni, kaj kiun la dol&#x109;a bukolikeco signis per allogaj nuancoj, ekaperis sub la sen&#x15D;an&#x11D;e blua volbo de la brazila &#x109;ielo, kie la flamanta &#x109;aro de la Suno brilegadis per la senegala pompo de siaj revigligaj radioj.</p><p>Nokte, milda melankolio dol&#x109;igis la amara&#x135;ojn de nia situacio, kiel forpelitoj el la hejmo kaj el la familio, kaj tiam, reveninte de la ravaj evangeliaj prelegoj, okazintaj dum la kunvenoj de la kristanaj spiritistoj, ni restis en meditado en la sen&#x15D;an&#x11D;a silento de la montetoj a&#x16D; de la kvietaj fruktejoj. Rememorante la fekundajn instruojn pri la ekzisto de ia Superega Estulo, Kreinto kaj Patro, ni rigardis la &#x109;ielan kupolon, inkrustitan per belegaj, lumbrilaj steloj. Tiam profundaj pensoj vastigis nian rezonadon, dum ni kontempladis, kortu&#x15D;itaj kiel enami&#x11D;intaj junuloj, tiun sideran spacon kuntrenantan la netakseblan gloron, per kiu &#x11D;in donis la Superega Arkitekto: - &#x109;i tie, jen brilegantaj, enormaj astroj, potencaj sunoj, centroj de forto, lumo, varmo kaj vivo; tie, mondoj de raveganta beleco kaj neimagebla grandeco, kies splendo trafis niajn okulojn de transmondaj kondamnitoj, kvaza&#x16D; frata, amoplena signo, certiganta, ke anka&#x16D; ili estas lo&#x11D;ejoj de aliaj homaroj, de animoj, niaj fratoj, mar&#x15D;antaj direkte al la ela&#x109;eto, enami&#x11D;intaj al Bono kaj Lumo, kaj same kiel ni, devenintaj de la sama patra, dia blovo, kiun en nia interno ni nun sentis pulsadi, malgra&#x16D; la ekstrema morala mizero, en kiu ni baraktadis! Kaj &#x109;ie la glora esprimo de la penso de la Plejalta, parolanta pri Ties povo, Ties amo, Ties sa&#x11D;o!</p><p>Ne malofte, sub la dol&#x109;a susurado de la frondaroj, kiuj girlande ornamis tiujn montetojn, &#x109;e la mildaj ventetoj refre&#x15D;igantaj la nokton, kiun prilumis la brilo de la astroj ruli&#x11D;antaj en la senlima spaco, niaj amikoj, la dis&#x109;iploj de Allan Kardec, tio estas, la mediumoj, la moralinstruistoj, la evangelizistoj, kies altruismo kaj bonvolemo tiom multe kunefikis por mildigo de niaj afliktoj, nin vizitadis, en la nokta silento, apena&#x16D; iliaj fizikaj korpoj ekripozis en profunda dormo. &#x11C;uante la rajton libere eniri en nian porokazan tendaron, ili kompate kaj amoplene konversaciis kun ni, donis pli vastajn klarigojn pri la bonegeco de la doktrino, kiun ili praktikadis, sin montrante kiel piajn kredantojn al la patreco de Dio, al la senmorteco de la animo kaj al la evoluado de la esta&#x135;o sin direktanta al sia Ciopova Kreinto!</p><p>Kun fervora entuziasmo pri sia Fido, ili nin instigadis al la amo al Dio, al la espero pri Lia patra boneco, al la konfido je tiu estonteco, kiun Li rezervis por la homa speco, al la kura&#x11D;o por venki, montrante &#x109;ion &#x109;i kiel nepre necesan bazon de sereneco por la granda strebado al la progreso! Ili &#x109;iuj sin prezentis kiel nekontesteblajn, kortu&#x15D;ajn atestojn pri la nobleco de la filozofiaj instruoj donitaj de la Doktrino, de kiu ili estis adeptoj kaj kies bazoj, sidantaj sur la grandioza moralo de la Dia Modelo kaj sur la Scienco pri la Nevideblo, ilin transformis en neskueblajn fortika&#x135;ojn de la Fido, kapablajn kontra&#x16D;stari &#x109;ian ajn malfeli&#x109;on kun sereneco, firma menso kaj surlipa rideto, per kio elmontri&#x11D;is la &#x109;ielo, kiun ili portis en si mem dank' al siaj superaj scioj pri la Vivo kaj la homaj destinoj! Tiam ili plenelokvente rakontis pri la ardeco de la malfeli&#x109;o, kontra&#x16D; kiu multaj el ili luktadis. Ilin a&#x16D;skultante, ni forte miregis, kaj samtempe kreskadis nia admiro al ili, kio plialtigis ilian indon en niaj okuloj: - &#x109;i tiu respektinda viro, estro de multnombra familio, estis malri&#x109;ega kaj tenadis senhaltan batalon por la vivteno de la siaj; tiu alia, nekomprenata en la hejmo, soleca en la sino de la propra familio, kiu ne respektis lian sanktan rajton pensi kaj kredi la&#x16D; sia pla&#x109;o; &#x109;i tiu sinjorino, elportanta la pezan krucon de malfeli&#x109;a edzini&#x11D;o, sub la imperativa jugo de akraj humiligoj kaj &#x109;iutagaj &#x109;agrenoj! Sed jen anka&#x16D; &#x109;i tiu alia, kiu vidis morti en plena juneco la solan filon, protekton kaj dol&#x109;on por &#x15D;ia vidvineco kaj maljuna&#x11D;o!... krom anka&#x16D; &#x109;i tiu junulino, kiu, en la tagoj anta&#x16D;aj al la ame dezirata edzini&#x11D;o, ricevis, kiel rekompencon al sia dol&#x109;a kaj esperplena korligi&#x11D;o, la abomenindan &#x135;urrompon de tiu, kiu vekis en &#x15D;i la unuajn ravi&#x11D;ojn de la koro!... &#x109;ar la iniciteco en la Kristanan Spiritismon ne evitigas al la homo la necesecon de la grandaj riparadoj kaj doloraj elprovoj!</p><p>Sed la sereneco, la pacienca rezignacio superregis tiajn batojn kontra&#x16D; iliaj koroj! Ili sin turnis, konfidoplenaj, al la amema koro de Jesuo, fidelaj al Lia dol&#x109;a alvoko, pri kiu ili sciis, ke &#x11D;i ja estas konstanta! Al la dol&#x109;aj, &#x109;ielaj influoj ili malfermis siajn korojn, nobli&#x11D;ante &#x109;e la spirita helpo de siaj gvidantaj mentoroj... kaj nun ili mar&#x15D;is kun konfido direkte al la estonteco, certaj pri la fina venko! Sen ia sin&#x11D;eno, male kun videbla bonhumoro, ili rekontis, ke inter ili estas tiuj, kiuj iras plenumi sian devon en la seancoj, ne preninte la vesperman&#x11D;on pro manko de rimedoj, sed kiuj pro tio ne sin opinias malfeli&#x109;aj, &#x109;ar ili esperas, ke la Superega Patro, kiu vestas la kampajn liliojn kaj zorgas pri la bezonoj de la birdoj de la &#x109;ielo[13] anka&#x16D; havas rimedojn por rebonigi ilian situacion, kiel eble plej balda&#x16D;... kaj tial ili sentas sin fortaj por, per si mem kaj kun la helpo de la Fido kaj de la kura&#x11D;o, kiu el &#x11D;i fontas, reagi kontra&#x16D; la momenta manko kaj venki!</p><p>De tiu, por tiel diri, &#x109;iutaga kunvivado rezultis, ke fortaj, nedetrueblaj korinklinoj kaj simpatioj de amba&#x16D; flankoj ekestis, &#x109;efe el ni, la elkarni&#x11D;intoj, &#x109;ar ni estis sincere dankaj pro la konsidero, kiun oni donis al ni, kaj pro la netakseblaj favoroj, kiujn al ili ni &#x15D;uldis.[14]</p><p>Ni &#x11D;uis la permeson, ilin sekvi dum laborplenaj voja&#x11D;oj por plenumo de la bonfarado. Forte interesaj, tiaj laboroj servis al ni kiel grandiozaj instruoj, &#x109;ar alkro&#x109;ite al freneza egoismo, ni ne komprenis, kiel iu povas sin dedi&#x109;i al aliula bono per tiel noblaj elmontroj de neprofitemo kaj frata amo. Mi ne detenos min dedi&#x109;i kelkajn liniojn de &#x109;i tiuj rakontoj al la priskribo de la aktivecoj, kiujn ni tiam &#x109;eestis, aludante nur tion, kion ili efektivigis en spirita korpo, dum la horoj de dormo kaj fizika- materia ripozo.</p><p>La mediumoj kaj la ceteraj enkarni&#x11D;intaj kristanaj inicitoj, komisiitaj de la Instituto Maria el Nazareto, meritis ties konfidon kaj &#x11D;uis ties gardadon tiel longe &#x11D;is ili elplenumos la taskojn, pri kiuj ili sin devontigis &#x109;e la Instituta estraro. Sed tiu gardado ofte etendi&#x11D;is tra ne difinita tempo, dum kiu la surtera lernanto estis akceptita kiel ano de la Kolonia servantaro, kio estas la samo kiel diri, ke li fari&#x11D;is kunlaboranto de la nobla Legio de la Servantoj de Maria. Se ili montri&#x11D;us vere sindonaj al la apostola servado, farata sub la a&#x16D;spicioj de la granda doktrino, kiun kunordigis la &#x109;efo de la Skolo, &#x109;e kiu ili inici&#x11D;is, nome Allan Kardec; ili do ne limigus sian bonvolan kunlaboradon al la sekretaj &#x109;iusemajnaj seancoj en la societoj, al kiuj ili apartenis.</p><p>Male, li pliampleksigus la trafon de sia propra agado, klopodante favore al la glorigo de la Afero, al kiu ili servadis.</p><p>Tra la nokto, tiuj, al kiuj ni korligi&#x11D;is, transporti&#x11D;is, en spirita korpo, en grandaj distancoj, kunlaborante kun siaj mentoroj kaj gvidantoj &#x109;e noblaj taskoj. &#x108;e ni, &#x109;iu dekpersona, a&#x16D; e&#x109; malpli granda grupo, povus ilin akompani celante instrui&#x11D;i, ilin sekvi dum tiuj edifaj migradoj favoraj al la afero subtenata de la Grandanima Majstro, se nur la protektantoj kaj asistantoj de la grupoj gvidus la laborojn kaj la mentoroj &#x109;e la Legio partoprenus en la karavano.</p><p>Dum nia dumonata, surtera kunvivado, mi havis la okazon ilin kelkfoje sekvi, kune kun aliaj kamaradoj de nia grupo, inkluzive de Belarmino, kaj akompanataj de niaj afablaj amikoj, de Canalejas kaj Ramiro de Guzman.</p><p>Gvidate de siaj spiritaj instruantoj, ili vizitadis hospitalojn en la nokta silento, alproksimi&#x11D;ante al tiuj litoj, en kiuj &#x11D;emadis kompatindaj malsanuloj, senesperaj kaj mal&#x11D;ojaj, kun la karitata deziro havigi al ili kvietigon kaj novajn energiojn per aplikado de vivigaj magnetismaj elementoj, de kiuj ili estis ri&#x109;egaj rezervujoj. Profitante la dormemon, en kiu dronis tiuj malsanuloj, niaj enkarni&#x11D;intaj kunuloj ilin amike alparolis kaj revigligis, enver&#x15D;ante en ilin la helan lumon de Fido kaj Espero, kiu prilumis iliajn Spiritojn de fidelaj kredantoj; vekis en ili la kura&#x11D;on kaj la strebon al la venko pere de konsiloj kaj sugestoj, kiujn al ili inspiris iliaj bonkoraj akompanantoj. Tiel, ni kun ili anka&#x16D; eniris en privatajn lo&#x11D;ejojn, rimarkante, ke ili &#x109;iam strebis al servado kaj lernado, tute egale &#x109;u ili vizitadis palacojn, kabanojn a&#x16D; e&#x109; bordelojn, &#x109;ar ili konsciis, konsente kun siaj gvidantoj, ke anka&#x16D; tie trovi&#x11D;as konsolbezonaj koroj, senfortigitaj Spiritoj por revigligi kaj admoni! En aliaj okazoj, ili petis nin pri kunhelpo &#x109;e iliaj klopodoj por konsoladi grandajn malfeli&#x109;ulojn, nome enkarni&#x11D;intajn personojn, kiuj travivis dolorajn elprovojn el la vico de la al ili konvenaj suferoj, kaj kies emo al senkura&#x11D;eco kaj malespero povus esti fatala. Tiam ili tiujn kondukis al la sidejo de la asocio, al kiu ili apartenis, kaj dum iliaj karnaj porta&#x135;oj, same kiel tiuj de iliaj protektatoj, restis en profunda dormo, ili revigligadis tiujn kompatindajn suferantojn, al ili elvolvante sa&#x11D;ajn, konvinkajn argumentojn, konigante la grandiozajn evangeliajn instruojn, kiuj ri&#x109;igis iliajn proprajn animojn kaj el ili faris grandajn, konstante bravajn batalantojn, kiuj neniam rigardus sin venkitaj, senkura&#x11D;aj, senesperaj!... &#x11C;uste tiam ni prezentis al ili nian doloran traviva&#x135;on, konsentante priparoli la pereigan aventuron, kiun al ni rezervis la senkura&#x11D;eco kaj kiu nin trenis en la abismon de memmortigo! En tiuj okazoj, Belarmino profitis la oportunon por elver&#x15D;i sian entuziasmigan parolon de fekunda kaj brila oratoro. Pli ol unufoje li povis forpreni, el nedubebla falo, malfeli&#x109;ulojn jam sin &#x135;etontajn en la ombran regionon, de kiu ni devenis. Cio tio havigis al ni utilegan profiton, altvalorajn lecionojn, allogan ekzempladon, samtempe kiel konsola reago nin revigligis kaj havigis al ni la esperon!</p><p>Sed post du monatoj, &#x109;ar ni ne plu bezonis ion ajn ricevi de la surtera, materia medio, estis ordonite al la grupo iri returne al sia Kolonio en la Astrala Mondo. Ne sen profunda emocio ni brakumis, &#x109;e ilia lasta, adia&#x16D;a vizito en nia bukolika tendaro, tiujn tenerajn kaj korsimplajn amikoj n, kies komuniki&#x11D;ema kormildo tiel sanigan viglon havigis al niaj &#x15D;anceli&#x11D;emaj kaj maltrankvilaj animoj. Kvankam iliaj karnaj korpoj restis dormantaj dum ilia vizito al ni, tamen ili ja nedubeble montri&#x11D;is al nia rigardo kiel viroj kaj virinoj, kaj ni neniel rimarkis ian diferencon koncerne iliajn envolva&#x135;ojn.</p><p>Ni certigis ilin pri nia eterna dankemo, eldiris niajn esprimojn de nerompebla korinklino, promesis al ili oftajn vizitojn, tiel balda&#x16D; kiel al ni permesos la cirkonstancoj, kaj ja reciprokecon de la afabla&#x135;oj kaj konsiderado, per kiuj ili nin honoris, tuj kiam ni sentos nin kapabla por tio. Ili siaflanke promesis al ni da&#x16D;re interesi&#x11D;i pri tiu drama situacio, kiu nin malliberigis, &#x109;u pre&#x11D;ante por ni al la Dia Indulgemo, &#x109;u transsendante al ni siajn esprimojn de amikeco pere de tiuj telepatiaj mesa&#x11D;oj, kiujn iliaj mediumaj kapabloj komencis produkti, kaj tiu promeso tre feli&#x109;igis nin.</p><p>Efektive, veninte en nian ne&#x11D;an azilon, ni ofte vidis, ke iliaj amikaj figuroj aperadis en la hela lumo de la televidiloj, &#x109;iam envolvitaj en la opalecaj ondoj de la pre&#x11D;o kaj de la bonkoraj pensoj, per kiuj ili esprimis al Dio siajn bondezirojn por la plibonigo de nia situacio.</p><p>Se al ni, dum tiuj du longaj monatoj sur la terkrusto kiel gastoj sub la serena &#x109;ielo de Brazilo, la gardantaj Spiritoj ne donis la permeson viziti regionojn al ni karajn de nia Patrolando, kies sopiraj rememoroj plormalsekigis sentemajn fibrojn de niaj animoj, ili tamen konatigis al ni tiujn amikojn komplezemajn kaj afablajn, mildajn kaj humilajn, nome la dis&#x109;iplojn de la nobla majstro de la Inicado - Allan Kardec -, kies memoron ni de tiam honoradis per respektoplena kulto de admiro! Kaj ni pensis, kortu&#x15D;itaj kaj sincere ravitaj: - Unu tia doktrino, kapabla eduki la korojn, ilin prilumi per la puraj manifesti&#x11D;oj de la Boneco, kiujn ni vidis radiantaj el niaj novaj amikoj, ne povas esti malproksima de la &#x109;ielaj vera&#x135;oj!</p><p>Pasis du longaj, penplenaj jaroj, dum kiuj ni multe ploradis, sub la pezo de korskuaj rimorsoj, en la &#x109;iutaga ekzamenado de la eraro, kiun ni faris kontra&#x16D; ni mem, kontra&#x16D; la Naturo kaj kontra&#x16D; la sa&#x11D;aj Le&#x11D;oj de la Eternulo, kaj kiu metis nin en tiun amaran situacion naskitan de la memmortigo! Kelkajn fojojn ni denove &#x109;eestis aliajn seancojn en la surteraj kabinetoj por psikaj eksperimentoj, vizitante niajn amikojn kaj al ili parolante per la mediumaj komunikrimedoj.</p><p>En tiu tempo, mi ekrilatis kun afabla mediuma aparato, nome iu mediumo dotita per eksterordinaraj kapablecoj, kiu ofte vizitadis min kaj la ceterajn, &#x109;u per bonvolaj pensoj kaj elradiadoj senditaj por nia bono, &#x109;u per fervora pre&#x11D;ado. Li estis mia sampatrujano, kaj mi ne povas ne konfesi, ke tio ja potence min altiris kaj kortu&#x15D;is! Esplorema, kura&#x11D;a, sentima, e&#x109; nesingarda, krom anka&#x16D; pasia, entuziasma amanto de la Sciencoj pri la Nevideblo, al kiuj li sin tiris kun arda ravi&#x11D;o, li iris &#x11D;is la ekstremo, kvaza&#x16D; revema enami&#x11D;anto, rondiri &#x109;irka&#x16D; la muregoj de nia Kolonio, en astrala korpo, dum la nokta ripozo a&#x16D; dum profundaj mediumaj trancoj, kun la inteco veki nian atenton por senpere komuniki&#x11D;i kun ni, kio forte maltrankviligis niajn mentorojn kaj la estraron de la Kolonio. Oni al li ne permesis la eniron pro la granda dan&#x11D;ero de tiel rekta kontakto kun medio ekskluzive destinita por kondamnitoj, sed oni havigis al li gardon kaj helpon por la reveno, konsiderante la sincerecon de la intencoj, kiuj lin motivis, kaj la fakton, ke li trapasos abismajn lokojn de la Spirita Mondo. Tiel aminda kiel kura&#x11D;a amiko nedubeble havis, kiel mediumo, siajn konsilantojn kaj gvidantojn, &#x11D;uis apartan protektadon. Malgra&#x16D; tio, li anka&#x16D; havis - la liberan volon -, la kapablon libere agi la&#x16D; sia pla&#x109;o, &#x109;ar al li estis rekomendite sin gardi per la disciplino konvena al la praktikado de la mediumaj kapabloj, disciplino, kiun &#x109;iu inicito devas observadi kun la plej granda rigoro! Sed li neprudente sin &#x135;etadis en la Nevideblan Mondon, a&#x16D;dace eniradis ombrajn regionojn, ne atendante invitojn a&#x16D; oportunajn okazojn donitajn de siaj superuloj, uzante kiel &#x15D;ildon la ardan Fidon, kiu al li inspiris la deziron de Bono. Nu, en unu el la okazoj, kiam ni vizitis niajn brazilajn amikojn, la sindonaj mentoroj &#x11D;uigis al ni koran intervidi&#x11D;on kun tiu amema samlandano. Ni neatendite vizitis lin, kiu nin facile vidis kaj pro tio sincere ek&#x11D;ojis. Dume oni ordonis al ni mediume komuniki al li ian parolon, kiel rekompencon pro lia granda sindono! Kaj jen mi fari&#x11D;is kortu&#x15D;ita, hezitema, konfuzita, skribante al miaj malnovaj amikoj el Lisbono kaj Porto, post tiom multaj jaroj da foresto! Ni tamen vizitis nur la mediumon kaj tuj revenis al la koncentrejo de la legio.</p><p>Sed malgra&#x16D; &#x109;io tio, la disciplinoj de la unuaj tagoj plu da&#x16D;ris sen&#x15D;an&#x11D;e: - ni &#x109;iam ankora&#x16D; restis enhospitaligitaj, submetataj al plej zorga kuracado kaj kompleksaj ekzercoj por korektado de niaj mensaj misfunkcioj, krom anka&#x16D; al instruado kaj praktiko &#x109;e la reedukaj servoj. Ni jam konis la feran logikon de la Reenkarni&#x11D;o - fantomo kiu teruregas &#x109;ian kulpan Spiriton, aparte tiun de sinmortiginto, kaj kiun li malemas akcepti, kvankam li estas intime konvinkita, ke temas pri sin altrudanta vero; kiun li provas nei, &#x109;ar li &#x11D;in timas, tamen sentante, ke kun &#x109;iu tago, kun &#x109;iu minuto elfluanta &#x109;e tiu konsola sta&#x11D;o, kie servas iliaj sindonaj gvidantoj, li estas de &#x11D;i altirata same kiel la etan &#x15D;talpecon altiras la potenca, nekontra&#x16D;starebla magneto; kaj kiun li obstine penas forpeli el siaj pensoj, tamen sciante, ke &#x11D;i estas neevitebla en lia destino, kia la morto en la destino de homo! Sed ni persone ankora&#x16D; ne rememore spertis &#x11D;in, esplorante la rivelajn arkivojn de la subkonscio, por tiel rigardi nian eston la&#x16D; ties tuta morala malsupereco. Nia stato de memmortigintoj, kies ekscititaj vibroj torturadis al ni la mensojn per tro doloraj refrapoj kaj impresoj, malfruigis la posedon de tiu kapablo, kiu facile efektivi&#x11D;as &#x109;e la normalaj a&#x16D; progresintaj estuloj.</p><p>En tiu tempo jam tre fortiki&#x11D;is niaj rilatoj de amikeco kun la personaro de la hospitalaj servoj kaj aparte inter &#x109;iu grupo kaj ties rektaj respondecaj gvidantoj, nome kuracistoj, flegistoj, gardistoj, instruistoj kaj psikistoj.</p><p>Nu, la asistanto, kiu pli konstante akompanis nin, estis la juna hispana kuracisto Roberto de Canalejas, kies belajn kvalitojn, intelektajn kaj moralajn, ni &#x109;iutage observadis. Li kaj lia patro, Karlo de Canalejas, hispana, an&#x11D;elkora etnobelo kun animo de apostolo, krom anka&#x16D; Joel Steel, meritis de nia pavilono entute kaj de nia malsanulejo aparte la plej korajn elmontrojn de amikeco kaj respekto. Roberto ne estis tamen tre progresinta estulo, malgra&#x16D; la vasteco de sia kapitalo da moralaj bonkvalitoj, kiun li penege akiris dum surteraj ekzistadoj. Temis pri Spirito senhezite mar&#x15D;anta sur la malglata vojo al la progreso, kaj ankora&#x16D; ne pasis unu jarcento de kiam li venis en la Transtomban vivon, post tre akra, ela&#x109;eta enkarni&#x11D;o, dum kiu la doloro de brutala edzinperfido dis&#x15D;iris al li la koron kaj la feli&#x109;on, kiun li supozis &#x11D;ui. Roberto travivis nenion alian ol la ruini&#x11D;on de sia hejmo pro la &#x135;urrompo de la edzino, kiun li amis kun la tuta sindono ebla por edza koro; li vidis morti la karan, sepjaran filinon, naskitan la unuan el tiu ligo, kiun &#x109;io supozigis bona&#x16D;gura kaj longeda&#x16D;ra, viktimon de la sopiro ka&#x16D;zita de la patrina malesto kaj pligravigita de la tuberkulozo heredita de el la patro mem, kiu siavice infekti&#x11D;is dum abnegaciaj esploroj &#x109;e malsanuloj portantaj la teruran morbon, &#x109;ar, kiel kuracisto, li sin dedi&#x109;is al homamaj studoj pri tiu &#x11D;is nun nesolvebla problemo! Pezajn humiligojn kaj milon da malfacilaj situacioj li travivis pro sia malsamnivela edzi&#x11D;o, &#x109;ar la sorto pelis lin en pasian enami&#x11D;on al la &#x109;arma Lejla, filino de la Grafo de Guzman, nia tre estimata amiko el la Viglado! Pro la varma reciproka amo de la nekonstanta junulino, kiu tiam a&#x11D;is nur dek kvin jarojn, li edzoligi&#x11D;is al &#x15D;i, malgra&#x16D; la kontra&#x16D;staro de Don Ramiro, kies psikologia esploro pri la propra filino a&#x16D;guris ne feli&#x109;an finon al tiu grava okaza&#x135;o. Roberto de Canalejas vere estis nenio alia ol malri&#x109;a kaj senfama adopta filo de malavara nobelo, kiu al li donis nomon kaj socian pozicion sed kies ri&#x109;a&#x135;o estis dise utiligita &#x109;e entreprenoj por helpo kaj protekto al la senhelpa infanaro.</p><p>En la lastaj tempo de la 17a jarcento, Roberto, travivante unu ekzistadon de la centro de E&#x16D;ropo, sinmortigis en la jaro 1680. Pro tiu dolora motivo, jam en la 20a jarcento, kiun ni travivis en la Spirita Mondo, li ankora&#x16D; suferis la sekvojn de sia pasinta, kondamninda ago, &#x109;ar lia geedzeca dramo, okazinta en Hispanujo dum la unua duono de la 19a jarcento, ja estis nenio alia ol ripeto de la traviva&#x135;o, al kiu li ne volis submeti&#x11D;i en la fino de la 17a jarcento! Tiu nobla amiko, kies serioza meditema aspekto nin tiel forte allogis, sin montris en la Transmondo tia, kia li estis en la karno dum sia lasta ekzistado travivita en Hispanujo: - meza staturo, densa, nigra barbo elegante pintigita la&#x16D; tiama aristokrata modo, akompanata de zorge flegitaj lipharoj; vasta kaj abunda hararo, ha&#x16D;to blankega, preska&#x16D; ne&#x11D;kolora, nigraj okuloj, grandaj kaj pensemaj, memorigantaj pri andaluziaj ciganoj, kaj longaj manoj vidigantaj la konstantan ekzerci&#x11D;adon de pianisto a&#x16D; la teruran malsanon, kiu faligis lian lastan karnan porta&#x135;on. Li mem al mi malka&#x15D;is tiun teruran resumon de sia vivo dum noktaj promenoj, kiam li akompanis nin tra la senhomaj aleoj de la Hospitala parko. Sed li tion faris kun la altruisma intenco nin instrui kaj admoni, ke ni brave alfrontu la severan estontecon, kiu nin atendas, &#x109;ar la sinmortiginto devas ripari la malfortecon, kiun li elmontris, liberi&#x11D;ante, per seriozaj atestoj pri forteco kaj per ela&#x109;etaj decidoj, el la senkura&#x11D;o, kiu lin katenas al la morala malsupereco.</p><p>Cu pro tio, ke li amis kaj konis Portugalujon, kie li vivis la lastajn monatojn de sia ekzistado kaj ricevis, kiel lastan restadejon por sia karna arma&#x135;o, la portugalan teron; &#x109;u pro tio, ke krom kuracisto li anka&#x16D; estis altmerita artisto, &#x109;ar li sin dedi&#x109;is al beletro kaj muziko, kaj nia grupo ja konsistis el portugalaj intelektuloj fieraj pri sia heroa Patrolando, la vero estis, ke ni ligi&#x11D;is al li per kora simpatio, kiu tuj fandi&#x11D;is en nemorteman, fratan korinklinon.</p><p>Belarmino de Queiroz e Souza, la filozofo-poligloto, kiu en tiu tempo nur iam kaj iam sin montris kun la malnova monoklo, estis el tiuj, kiuj la plej forte entuziasmis pro la nova amikrilato, &#x109;ar en la amiko li asertis iel rekoni iun similan al li. De Canalejas konfesis, ke dum sia enkarni&#x11D;o li falis en la malfeli&#x109;on adopti materialismajn doktrinojn, neante la ideon pri la Superega Esta&#x135;o kaj forpu&#x15D;ante la lumon de la kristanaj sentoj prefere por la ekskluziva superregado de la Scienco, kio senrimede mal&#x15D;irmis lin dum la sinsekvaj &#x109;agrenoj de la ekzistado kaj poste pligravigis al li la propran moralan situacion, kiam la doloro donis finofaran baton al lia hejmo. Ili da&#x16D;re subtenadis inter si longajn paroladojn pri la tiel interesaj materialismaj temoj &#x109;e la lumoj de la psika scienco, kaj Roberto respondis per nerefutebla logiko la vivajn argumentojn de Belarmino, kiu apena&#x16D; komencis sian reeduki&#x11D;on sur la spirita kampo, &#x109;ar super li Roberto avanta&#x11D;e posedis pli profundajn sciojn ne nur pri Filozofio sed anka&#x16D; pri Scienco kaj Moralo... kaj estis pla&#x109;e ilin vidi, amike kaj frate pridiskutantaj la plej belajn kaj profundajn temojn: - la poligloto strebis al relernado, renovigante sciojn super la ruinoj de la malnovaj konvinkoj; la juna kuracisto enmanigis al li garbojn da anta&#x16D;e ne konataj lumoj, kiuj lin gvidus sur la estontecaj vojoj, kaj tiucele la kuracisto bazi&#x11D;is sur konkretaj faktoj, kiuj tiel pla&#x109;is al lia kunparolanto! Multfoje ni, la a&#x16D;dantoj, ka&#x15D;e ridetis, rimarkante la nulecon de la kompatinda Belarmino, kiu sur la Tero rigardis sin kiel grandan klerulon, en la &#x109;eesto de simpla hospitala asistanto &#x109;e iu Kolonio de sinmortigintoj, ia maleminenta laboristo, kiu ne havis e&#x109; signifajn meritojn en la Spirita Mondo!...</p><p>Unu tagon, kiam li iom plilongigis la viziton en niaj apartamentoj, komunikante al ni la informon, ke post ne multe da tagoj estos finita nia kuracado, mi alparolis lin, ne sen ia &#x11D;enateco pro mia maldiskreteco:</p><p>"- Kara S-ro Doktoro! Tiuj mallongaj rakontoj pri via vivo, kiujn vi plej bonvole konfidencis al mi, faris tiel fortan impreson en la interno de mia esto, ke ili min profunde kortu&#x15D;is kaj instigis al pripensado. Sur la Tero mi estis romanverkisto kaj al miaj modestaj produktoj mi celis doni certan moralan karakteron. Mi postlasis grandan verkaron, se ne la&#x16D; la kvalito - &#x109;ar hodia&#x16D; mi konfesas, ke tre malmulta estis mia intelekta kapitalo - almena&#x16D; la&#x16D; la kvanto!... Sed mi asertas, ke tre malofte mi elpensis miajn romanojn! Ili estis pli &#x11D;uste fruktoj de la kuni&#x11D;o de observado kun la sentimentalaj ornamoj, kiujn mi plurfoje uzis por mildigi la durecon de la reala&#x135;o kaj tiel tre balda&#x16D; allogi eldonistojn kaj legantojn, de kiuj dependis mia monujo, preska&#x16D; &#x109;iam malplena... stato, kiu ja ne tre rekomendas surteran verkiston!</p><p>Kiu scias, S-ro Doktoro, &#x109;u via afableco ne havigus ankora&#x16D; pliajn informojn pri via persona dramo, kiu tiel forte impresis min, por ke mi iam, vizitante la Teron, provu rakonti, helpe de iu mediuma peranto, ion interesan traplektitan per tiuj lumaj doktrinoj, kiujn mi &#x109;i tie komencas lerni?... Mi povus, kiu scias informi la malnovajn legantojn de miaj surteraj verkoj pri la lumradiantaj nova&#x135;oj, kiujn mi &#x109;i tie trovis, ilin romanece traplektante per realaj aspektoj de la intima vivo, tiel homa kaj tiel instrua, de Spiritoj, kun kiuj mi &#x109;i tie konati&#x11D;us, kaj kiuj anka&#x16D; estis homoj, anka&#x16D; suferis, amis, anka&#x16D; luktis kaj mortis, same kiel la tuta homaro?... Kaj tion mi celas, &#x109;ar mi a&#x16D;dis de la &#x109;i- tieaj majstroj, ke al Spirito, deziranta progresi, alportas grandan meriton rompi la tombajn barierojn por raporti al la homoj pri siaj transmondaj spertoj, pri la moralo, kiu &#x109;i tie surprizas &#x109;iujn &#x135;usvenintojn de la Tero?!..."</p><p>Li fari&#x11D;is enpensi&#x11D;a, kaj peza melankolio ombris al li la viza&#x11D;on, kiun mi kutimi&#x11D;is vidi serena, kio min pentigis pri miaj paroloj. Sed post ne longe li respondis, kvaza&#x16D; li relevi&#x11D;us el la pasinteco, de mi timeme elvokita:</p><p>"- Jes! Al spirito tiaspeca laboro havigas meriton &#x11D;uste tial, &#x109;ar temas pri unu el tiuj plej malfacile efektivigeblaj por ni! Ni plej senpene penetrus en la ka&#x15D;ejon de obsedantoj en la krudaj surteraj regionoj de la nevidebla mondo, por ilin reteni, kaj al ili forpreni la liberecon; a&#x16D; en iun sor&#x109;istejon kun &#x11D;ia arsenalo da trompa&#x135;oj, kie oni faras kruela&#x135;ojn kontra&#x16D; elkarni&#x11D;intoj kaj enkarni&#x11D;intoj, por ke ni tiel nuligu krimajn iniciatojn; pli rapide ni konvinkus hardi&#x11D;intan malbonulon submeti&#x11D;i al ela&#x109;eta reenkarni&#x11D;o, ol ni venkus tiun densan dornejon, kia estas la menso de mediumo, por transsendi sparkojn el la lumoj, kiuj &#x109;i tie nin ravas!</p><p>Mi unue devas klarigi, ke ne multaj mediumoj ekzistas, kiuj pretus sin doni al tiel delikata speco de laboro!... kaj kiam ni trovas iujn dotitajn per la necesaj kapablecoj, ili, krom montri&#x11D;i ne edukitaj la&#x16D; la kristana moralo - elemento nepre necesa al la celo starigita de la grandaj mentoroj instigantaj al tiaspeca praktiko -, anka&#x16D; tiele sin tenas &#x109;e memkomfortemo, rezistemaj al la disciplinoj, kiujn ni de ili postulas por ilia bono mem, krom anka&#x16D; &#x109;e la dubemo kaj &#x109;e la vanteco sin rigardi iluminitoj, elektitoj, nepre necesaj al tiu propaganda movado de la Nevidebla Mondo, ke ili tute nuligas nian entuziasmon, kvaza&#x16D; iliaj mensoj trafus nin per glaciaj du&#x15D;oj! Pro tio ni preferas la simplajn animojn, la humilajn kaj malgrandajn, kiuj tamen havante nenion alian krom tre malgrandaj intelektaj kapitaloj, postulas de ni persistecon, sindonon kaj penegajn laborojn, por ke ni ion povu malka&#x15D;i al la homoj pere de iliaj kapablecoj!</p><p>Se mia vivo, estimata amiko, a&#x16D; pli &#x11D;uste, miaj vivoj, tra la surteraj migradoj, dum kiuj mi submeti&#x11D;is al la progresigaj laboroj, ja estus rakontataj al viaj legantoj, certe ili havigus al ili tute ne for&#x135;etindajn leciojojn! La vivo de iu ajn homo, de iu ajn Spirito, estas &#x109;iam ri&#x109;a je klarigaj spertoj, la instruplena romano, kiu forte ravas pro tio, ke &#x11D;i reflektas la batalon de la homaro kontra&#x16D; si mem dum longa irado direkte al la florplena, orkolora haveno de ela&#x109;eto! Vi povos kolekti viajn observojn ja &#x109;i tie, &#x109;ar en la malvasteco de &#x109;i tiu azilo troveblas edukaj temoj transigindaj al la homoj per la mediuma kanalo. Sed mi proprasperte devas averti vin, ke kontra&#x16D; viaj la&#x16D;dindaj deziroj amasi&#x11D;os la plej elrevigaj malhelpoj, des pli &#x109;ar<emphasis> &#x109;iaj </emphasis><emphasis>obstakloj </emphasis><emphasis>levi&#x11D;as anta&#x16D; </emphasis><emphasis>memmortiginto pro </emphasis><emphasis>tio, </emphasis><emphasis>ke li enfalis en nenormalan situacion, kiu afekciis </emphasis><emphasis>e&#x109; </emphasis><emphasis>la plej sensignifan fibron </emphasis><emphasis>de lia </emphasis><emphasis>psika </emphasis><emphasis>organismo, </emphasis><emphasis>kiel </emphasis><emphasis>anka&#x16D; </emphasis><emphasis>lian destinon!</emphasis> Sed viaj noblaj intencoj, via persisteco, la amo al laboro, la aspirado al bono kaj belo povos fari miraklojn, kaj mi ne dubas, ke viaj estontaj majstroj kaj gvidaj edukontoj donos al vi la koncernan orientadon.</p><p>Koncerne la petitajn informojn, mia amiko, mi plezure havigus ilin al vi! Mi rigardas vin sincere bonintenca. Liberi&#x11D;inte de la surteraj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, la Spirito ne plu konservas la homan honton malka&#x15D;i al siaj amikoj la lin turmentantajn suferojn kaj intimajn aparta&#x135;ojn. Sed beda&#x16D;rinde mi ne sentas min sufi&#x109;e abnegaciema por revidi la teruran dramon, kiu ankora&#x16D; perturbas min! Rerigardi la pasintecon, kies cindroj ankora&#x16D; ardas pro la interna fajro de neforgesebla amo, kiu &#x109;iujn miajn pa&#x15D;ojn en la Spirita mondo envolvas per la mortotuko de resopirado kaj nereteneblaj &#x109;agrenoj; eltiri el la subkonsciaj ombroj la adoratan figuron de la perfidulino, kiun mi neniam povis mal&#x15D;ati, penante havigi al mi la superegan konsolon de forgeso; vidi &#x15D;in relevi&#x11D;i el la faldoj de miaj rememmoroj tia, kia &#x15D;i estis ankora&#x16D; hiera&#x16D;, bela kaj alloga, ligita per edzeco al mia destino, kaj rememori la feli&#x109;ajn horojn de la edzeca kunvivado, kiujn mi kredis senmortaj, ne komprenante, ke ili ja estis trompaj, falsaj, kaj fontis sole nur el mia sincereco, el la min inspiranta fido, el mia granda bonvolo - tio ja estos duan fojon suferi la neelporteblan aflikton konfesi &#x15D;in kiel adultulinon, kiam mia tuta esto deziregas vidi &#x15D;in ela&#x109;etita el tiu malnonoro, kiu &#x15D;in &#x135;etis en la abomenan abismon de la plej hontinda kaj honormakula situacio por virina Spirito: - la adulto! Mi ne povas, Kamilo, mi ne povas! Mi amas Lejlan kaj sentas, ke tia amo disvolvi&#x11D;os kun mi tra la eternaj tempoj, &#x109;ar jam de multe da jarcentoj &#x11D;i sekvas mian destinon... ekde kiam la dol&#x109;a pura vo&#x109;o de Pa&#x16D;lo el Tarso, anoncante la Bonan-Nova&#x135;on, triumfe e&#x125;is sub la potencaj frondaroj en la arbaroj de la Malnova Iberujo!... Kaj mi senripoze klopodos tiel longe, &#x11D;is &#x15D;i estos denove kun mi, elpaginta per la kor&#x15D;ira riparado, al kiu &#x15D;i submeti&#x11D;is pelite de la konsciencripro&#x109;oj, la insulton faritan al mi, al si mem, al la Le&#x11D;o de Dio, al niaj filoj kaj al sia patrineco kaj edzineco!"</p><p>Farinte pa&#x16D;zon, dum kiu li lasis vidi en siaj okuloj la grandegan amon regantan lian koron, li da&#x16D;rigis per humilaj tonoj, duobligantaj mian admiron al tiu noblega karaktero, kiun de tri jaroj mi &#x109;iutage observadis.</p><p>"- Se mi nur povus, Kmilo, mi evitigus al mia kompatinda Lejla la dolorojn de la kulpelpago, &#x15D;in altirante al karesema kunvivado kun mi kaj forvi&#x15D;ante el niaj rilatoj, kiel mi iam ja provis, la makulojn de la kulpo per la kiso de pardono, kiun mi spontanee kaj volonte donis al &#x15D;i jam de longe! Sed &#x15D;i volas nenion akcepti de mi, anta&#x16D; ol pagi sian &#x15D;uldon sub la batoj de tempestoplena reenkarni&#x11D;o, kiun mornigos la plorado pro akraj suferoj, por ke &#x15D;i iam povu rigardi sin inda je mia amo kaj je la pardono de Dio! &#x15C;ia konscienco, nigrigita de la kulpo, estis la a&#x16D;stera ju&#x11D;isto, kiu &#x15D;in ju&#x11D;is kaj kondamnis, &#x109;ar &#x15D;i, kun la animo vundita de mordantaj rimorsoj, tiele timegas kaj abomenas sian pasintecon, ke nenio, ja nenio kapablos mildigi la ardegon, kiu &#x15D;in torturas, krom la neevitebla doloro &#x109;e turmenta surtera ela&#x109;eto! Mi ja volus alproksimi&#x11D;i, malpliakrigi mian resopiron, rekte parolante al &#x15D;i, dum maldormo a&#x16D; dum dormo, por &#x15D;in konsoli kaj instigi, per miaj esprimoj de eterna amikeco, al batalado por la venko! Sed e&#x109; alproksimi&#x11D;i mi ne povas, &#x109;ar, se &#x15D;i min perceptas, &#x15D;i teruri&#x11D;as kaj provas forkuri, hontante la makulon, pri kiu &#x15D;in akuzas la konscienco! Mi tamen povos vidi a&#x16D; akompani &#x15D;in, kiam ajn mi volos, sed nepre singarde, evitante ke &#x15D;i min perceptu, por ne konfuzi &#x15D;in..."</p><p>"- Mi konvinki&#x11D;as &#x109;iam pli kaj pli, S-ro Doktoro, ke miaj legantoj multe &#x11D;ojus, se mi revenus por prezenti al ili la kortu&#x15D;ajn epizodojn, kiujn mi rimarkas en la interlinioj de viaj rakontoj..."</p><p>"- Mi petos la patron de Lejla konigi al vi, mia kara portugala verkisto, tiun dramon, kiu tiel forte allogas vin... kiu scias?!... Laboro estas rekonata kiel fundamenta rimedo de progreso, kaj &#x109;ia nobla, grandanima intenco, inspiranta sinceran laboranton, nepre ricevos dian aprobon por efektivi&#x11D;i... Don Ramiro de Guzman kapablas tion fari. Li estas hardita Spirito, kiu sperti&#x11D;is pri la batoj de l' malfeli&#x109;o kaj povoscias regi la emociojn, &#x109;ar li posedas en plej alta grado la mensan disciplinon. Li povos kaj ja volos fari &#x11D;in, &#x109;ar li sin devontigis anta&#x16D; mi mem klopodi por la morala reeduki&#x11D;o de la juna&#x11D;a virino sur la Tero, memore al la malfeli&#x109;a filino, tiel amata de lia patra koro, sed kiu tiom multaj kaj akraj &#x109;agrenoj ka&#x16D;zis al li... malgra&#x16D; la rafinita edukado kiun li klopodis havigi al &#x15D;i. Mi parolos al li pri la afero."</p><p>Komprenante, ke li pretas foriri, mi ankora&#x16D; demandis, fidela al la malnova, impertinenta scivolo de l' romanverkisto, kiu &#x109;ie priflaras sentimentalajn materialojn, per kiuj li altigu siajn temojn:</p><p>"- Kaj... pardonu min, bonega doktoro... Via edzino... la &#x109;arma Lejla... kie &#x15D;i nun trovi&#x11D;as?..."</p><p>Li trankvile stari&#x11D;is kaj serioze fiksis sian penson, kvaza&#x16D; li provus sendi telepatian mesa&#x11D;on al siaj superuloj. Poste li alproksimi&#x11D;is al tiu mirinda bildoricevilo, zorge agordis &#x11D;in al la surtera krusto kaj atendis, murmurante kvaza&#x16D; al si mem:</p><p>"- Eble vesperi&#x11D;as en la sudokcidenta hemisfero... Ni ne estos maldiskretaj, se ni provos &#x15D;in vidi nun..."</p><p>Efektive! Iom post iom infana figuro elstari&#x11D;is el la duonlumo de &#x109;ambro &#x109;e malri&#x109;ega familio. &#x108;io montris, ke temas pri plej modesta, kvankam ne mizera, brazilana hejmo. Iu knabino, la&#x16D;&#x15D;ajne kvinjara, kies enpensi&#x11D;a kaj mal&#x11D;oja mieno vidigis la krudecon de la &#x15D;tormoj agitantaj &#x15D;ian Spiriton, distri&#x11D;is per siaj modestaj ludiloj de malri&#x109;a infano kaj &#x15D;ajnis mense maltrankvili&#x11D;i de rememoroj, kiuj konfuzi&#x11D;is kun la nunaj okaza&#x135;oj, &#x109;ar &#x15D;i alparolis siajn pupojn kvaza&#x16D; &#x15D;i konversacius kun personoj, kies figuroj desegni&#x11D;is simile al konturoj de "crayon", en &#x15D;iaj mensaj vibroj. Roberto mal&#x11D;oje rigardis &#x15D;in kaj sin turnis al mi, kiu alprenis la instruon, ravite anta&#x16D; la majesteco de l' dramo, kies originon oni konigas la mi:</p><p>"- Jen &#x15D;i! Reenkarni&#x11D;inta en la lando de la Sankta Kruco... kie &#x15D;i trairos sian doloran kalvarion el ela&#x109;etoj... Nun &#x15D;i vivas for de la medioj, kiujn &#x15D;i tiel multe amis!... senprotekta pro la foresto de tiuj, kiuj tiel sindone amegis &#x15D;in, sed kies korojn &#x15D;i piedpremis per plej kruela sendanko! Lejla malaperis por &#x109;iam en la abismo de la pasinteco!... Alia nun estas &#x15D;ia nomo: - Maria... la honorinda nomo de nia respekteginda Gardantino... Por la surtera mondo &#x15D;i estas bela, &#x109;armoplena infano, naiva kaj senkulpa kiel la an&#x11D;eloj en la &#x108;ielo! Sed anta&#x16D; sia propra konscienco kaj la ju&#x11D;o de la Sanktega Le&#x11D;o, kiun &#x15D;i malrespektis, &#x15D;i estas la virino adulta, &#x135;urrompinta, malfidela, blasfema kaj sinmortiginta, &#x109;ar Lejla anka&#x16D; sinmortigis, mal&#x15D;atinte la gepatrojn, la edzon, la filojn, la Familion, la Honoron, la Devon, pro la pereigaj logoj de la malnoblaj pasioj..."</p><p>Du larmoj pendis &#x109;e la veluro de liaj helaj, andaluzaj okulharoj, dum li kortu&#x15D;ite da&#x16D;rigis:</p><p>"- Ho Kamilo! Gloro al Dio! Hosana al Lia Patra Boneco, kiu ka&#x15D;as anta&#x16D; la enkarni&#x11D;intoj la nigran vicon de ties pasintaj eraroj!... Kio fari&#x11D;us el la homa socio, se &#x109;iu homo povus rememori siajn pasintajn ekzistadojn?!... se ili reciproke konus sia spiritan pasintecon?!...</p><p>Subite, nepriskribebla krio, plena samtempe de teruro, de emocio a&#x16D; honto, kiu randumus frenezecon, rompis la silenton de la humila brazila hejmo, e&#x125;i&#x11D;ante en la kvieteco de nia transtomba malsanulejo: - la knabino &#x135;us perceptis Roberton, vidis lin kvaza&#x16D; reflektita en la telepatiaj ondoj, &#x109;ar la rimorso komunikis al &#x15D;ia konscienco, ke li estas la granda viktimo de &#x15D;iaj eraroj. Ploregante, &#x15D;i ser&#x109;is rifu&#x11D;on en la patrinaj brakoj, kaj la ka&#x16D;zon de tiu subita krizo ja neniu komprenis...</p><p>La asistanto de Teokrito sin detenis da&#x16D;rigi, rapide el&#x15D;altante la impresan aparaton.</p><p>"- &#x108;iam estas same - li mal&#x11D;oje ekkriis -, &#x15D;i ne kura&#x11D;as rigardi min... &#x15C;i tamen pensas pri mi kaj deziras reveni al kunvivado kun mi..."</p><p>Post adia&#x16D;o, li foriris enpensi&#x11D;a. Mi neniam plu parolis al li pri tiu afero. Sed en tiu sama vespero mi ekskribis notojn por preparado de &#x109;i tiuj modestaj pa&#x11D;oj...</p><p>Kiu povus scii, kion al mi rezervus la favorkoreco de la Plej Alta?... Eble ne estus tute malprobable, ke mi povos verki kiel iam... &#x108;u mi nun ne havas kelkajn surterajn amikojn kapablajn min a&#x16D;skulti kaj kompreni?</p><p>Jes ja! Mi tre multe pliboni&#x11D;is dank' al la efika kuracado &#x109;e la Hospitalo Maria el Nazareto... Tion atestis la radianta Espero, kiu fortigis al mi la Spiriton!</p><p>DUA PARTO</p><p><strong/></p><p><strong>LA DEPARTEMENTOJ</strong></p><p><strong/></p><p><strong>Capitro I La Gardostara Turo</strong></p><p>Kiel vi pensas? Se viro havas cent &#x15D;afojn, kaj unu el ili erarvagis, &#x109;u li ne lasas la na&#x16D;dek na&#x16D;, kaj iras al la montoj, kaj ser&#x109;as tiun, kiu erarvagas? Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la &#x109;ielo, ke unu el &#x109;i tiuj malgranduloj pereu.</p><p><strong/></p><p><strong>Jesuo-Kristo La Nova Testamento. [15]</strong></p><p>Frato Teokrito sendis al ni kurieron kun honora invito al kunveno en la a&#x16D;ditorio de la Hospitalo.</p><p>Tie alveninte, ni konstatis, ke malgrandan nombron da hospitaligitoj oni distingis per la sama alvoko, &#x109;ar la &#x109;eestantaro konsistis nur el tiuj anoj de nia grupo, kies kuracado balda&#x16D; fini&#x11D;os.</p><p>La nobla direktoro de la Hospitala Departemento alvenis senprokraste. Akompanate de Romeo kaj Alcesto, kiuj sidis apud li, frato Teokrito okupis la honoran katedron, dum &#x109;e dua plano, sur al ili destinita podio, prenis lokon la kuracista skipo, kiu nin prizorgis dum nia restado en la hospitalo.</p><p>Prenante la kutiman, dignoplenan teni&#x11D;on kaj uzante esprimojn de plej altaj afableco kaj sa&#x11D;o, neniam dementitaj, la klera inicito alparolis al &#x109;eestantojn pli-malpli jene:</p><p>"- Ni danku Dion en la plej alta &#x108;ielo, Kreinton de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj, ke Li, amataj amikoj kaj fratoj, &#x109;eestas tiun &#x109;i kunvenon, por kiu ni petegas Lian protekton de Patro kaj Sinjoro!</p><p>Sincera &#x11D;ojo igas niajn animojn hodia&#x16D; elver&#x15D;i hosanajn dankojn al la Korfavora Majstro, pro la feli&#x109;ega triumfo, kiun al ni estas konsentite rigardi: - ke vi bonvole akceptis kredi je la Dia Patreco kaj sekve je la Spirito kiel fajrero originanta el la volo de la &#x108;iopova kaj destinita al glora evoluado tra la Eterneco! Vi tamen ankora&#x16D; restas malfortaj, &#x15D;anceli&#x11D;antaj kaj malgrandaj. Sed tio ne malhelpos, ke anta&#x16D; vi, dum la estontaj jarmiloj, malfermi&#x11D;u senfina vojo de revirtigaj bataloj, invitante vin al la persista laborado por la Progreso, cele al la konkero de l' definitiva ela&#x109;eto en la amoplena sino de la Kristo de Dio.</p><p>Certaj pri tio, ke korfavora, justa, plej amanta Patro sindone zorgas pri Sia idaro, preta etendi al &#x11D;i protektan manon por levi &#x11D;in al la nepereemaj &#x11D;ojoj de Sia regno - kiu el vi ne sentos sin kura&#x11D;a, sufi&#x109;e entuziasma por tiu kompensa batalado, nedubanta la finan venkon?!... Kiu ne kolektos la tutan en si disponeblan bonan volon por &#x109;iutage peni sin levi je unu plia grado en la longa kaj malfacila, sed neniel neplenumebla, suprenirado, kies kulmino estas la kuneco kun la Tre Amata Majstro, la glora unueco en Lia Amo?!...</p><p>Ni vin kunvenigas por informi, ke hodia&#x16D; fini&#x11D;as la kuracrestado al vi permesita en &#x109;i tiu Hospitalo, &#x109;ar la stato de via fizika-astrala organismo, pro &#x11D;ia okulfrapa pliboni&#x11D;o povos nenion pli aspiri el nia gastamo. Vi tamen ankora&#x16D; ne estas resani&#x11D;intaj, vi e&#x109; ja restas malsanaj... kaj tiaj vi ankora&#x16D; longe restos se vi ne helpos vin mem per forta kaj disciplinita volo cele al la kompleta reboni&#x11D;o! Ni ja konas la neesprimeblajn suferojn, la pezajn angorojn kaj afliktajn malsanetojn, kiuj en via interno krias por helpo, kaj vi ne povas kompreni, kial ni vin forpermesis el la hospitala kuractempo, se vi ankora&#x16D; sentas vin bezonantaj tiom multe da zorgoj! Tiel estas, karaj fratoj, &#x109;ar vi nun eniras novan fazon de la kuracado konvena al via resani&#x11D;o, kuracado de karaktero ekskluzive morala kaj mensa, &#x109;ar la vero estas, ke vi ne bezonus hospitalon, e&#x109; ne kirurgojn kaj flegistojn, por atingi resani&#x11D;on en la spirita medio, se vi posedus noblajn moralajn kvalitojn, mensan progreson bazitan sur la virtoj de la koro kaj la plenumado de la devo. Tiaokaze via volo, harmonianta kun la superaj vibroj, al kiuj vi devus agordi viajn proprajn vibrojn, for&#x15D;ovus la vualojn kovrantajn la spiritan sciencon, al kies posedo viaj mensoj kapabli&#x11D;us pro spontanea altiri&#x11D;emo... kaj vi enirus, nature kaj libere, la Nevideblan Mondon, kvaza&#x16D; en vian hejmon mem - &#x109;ar Tiu Mondo ja estas la origina patrolando de &#x109;iuj kreitoj! Sed beda&#x16D;rinde - kaj tion vi bone scias - vian surteran vivon, viajn agojn ne inspiris tiu sintenado necesa al feli&#x109;a eniro en la astralmondajn sociojn. Vi mal&#x15D;atis la noblajn principojn, la altajn celojn; vi misformis al vi la karakteron &#x109;e la febra interfrapi&#x11D;o de la malnoblaj pasioj, kiuj sur la Tero venenas la menson; vi sklavigis la koron al la malicaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj; vi malgrandigis vian propran animon &#x109;e la insidaj delogoj de la trompa orgojlo kaj kronis la vicon da malprudenta&#x135;oj, &#x109;e kiuj vi plezuris, per malnobla ago kontra&#x16D; la Le&#x11D;o de Tiu, kiu estas la Sola Sinjoro de la tuta Kreitaro kaj kiu, pro tio, anka&#x16D; estas la Sola Superege Potenca por disponi pri la Vivo de Siaj kreitoj!</p><p>En tiel morale malsuperaj kondi&#x109;oj, katenitaj al pereigaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, vi nenion sukcesus asimili en la Spirita Mondo, se ne estus la helpo de la konkretigitaj formoj, de la rimedoj, al kiuj kutimi&#x11D;is viaj mensoj. Konvenis toleri viajn nesciadon kaj mensmalfortecon favore al via progreso mem! Konvenis apliki la karitaton, sufi&#x109;e sanktan por plej gravaj atingoj en mallonga tempo! Senfine favorkora, la Superega Providenco donas al siaj komisiitoj liberecon por ke ili servadu al Bono, uzante mildajn procedojn, prefere prudentajn kaj persvadajn. Pro tio ni havigis al vi, &#x109;e la malfeli&#x109;ego, en kiun vi falis, tiun kuracadon plej konforman al via mensostato, nome tiun pli rapidan kaj efikan por la ur&#x11D;a helpo, kiun vi bezonis! Car vere sufi&#x109;us nur via mensa reago por deturni la malbonon, kiu afliktis vin - se via stato &#x11D;in ebligus!</p><p>Dank' al la Sa&#x11D;a Providenco, ni hodia&#x16D; kunvenigas vin &#x109;i tie por tiuj simplaj instruoj, kies valoron vi jam kapablas &#x11D;uste rekoni.</p><p>Tiel do, kio nin koncernis fari por via bono, tion ni entute efektivigis, tio estas, lerte kaj pacience levi vian vibran staton &#x11D;is vi trovi&#x11D;is en la kondi&#x109;oj elteni novan programon sur via vojo de kulpintaj Spiritoj, kiuj, &#x11D;uste pro tio, devos labori. Reakirinte pli bonajn kondi&#x109;ojn en via spirita mondo, vi devos klopodi por via morala reboni&#x11D;o. Via restado en &#x109;i tiu Departemento estis kvaza&#x16D;a prepara kurso por via akcepto en sferojn kie vi devos elmontri vian tutan valoron kaj bonvolon!</p><p>Via situacio neeviteble necesigos novan reenkarni&#x11D;on. Vi devos ripeti la surteran ekzistadon, kiun vi fiaskigis per memmortigo, rifuzante la plenumon de la sankta devo sperti la lernadon &#x109;e la Doloro, favoran al vi mem, al via progreso, al via estonta feli&#x109;o! Vi tamen rajtas libere elekti, &#x109;u &#x11D;i okazu nun a&#x16D; poste, kiam vi akirinte pli bonan moralan provizon &#x109;e ni, opinios vin kapablaj por, dum unu sola surtera ekzistado, solvi pli ur&#x11D;ajn ela&#x109;etajn &#x15D;uldi&#x11D;ojn -, kio al viaj Spiritoj havigos multe da gajno kaj merito!</p><p>Vi certe komprenis, kion &#x109;i tio signifas, nome ke, se vi tuj reenkarni&#x11D;os, vi pagos nur etan parton de via &#x15D;uldo, se vi prokrastos, vi &#x11D;in likvidos, &#x109;ar tiam vi &#x11D;uos favorajn kondi&#x109;ojn por rezisti kontra&#x16D; la batoj trudataj de tiel ampleksa elpurigo.</p><p>Estus do nepre konsilinde ankora&#x16D; iom malfruigi la ripeton de via surtera kompensa elprovado. Dume vi povos, se vi vere inklinas al studado de la Scienco pri la Nevideblo, fari inican kurson &#x109;e ni, kio - tion ni certigas al vi - vin multe kapabligus por la venko kaj anka&#x16D; mildigus la amara&#x135;ojn kaj kontra&#x16D;a&#x135;ojn esence proprajn al la renobligaj traviva&#x135;oj, kiuj, kiel vi scias, estas dolorplenaj, &#x109;ar kion ni havigus al vi per tia instruado, tio ja estus la Scienco pri la Vivo, sub la a&#x16D;spicioj de la granda Edukanto Jesuo el Nazareto, kies doktrinojn la homaro obstine malakceptas, nesciante, ke per tio &#x11D;i forigas sian propran feli&#x109;on, la nepereeman gloron de sia senfina destino &#x11D;is tre malproksima estonteco!</p><p>Tiun Sciencon vi povus lerni sur la Tero mem, &#x109;ar tie ekzistas diversaj elementoj, solidaj kaj veraj, kapablaj lumigi cerbojn kaj korojn, ilin kondukante sur la vojon de Vero. En la grandioza historio de la homaro brilegas eminentaj figuroj, distingi&#x11D;antaj per la vera posedo de virtoj kaj sa&#x11D;o, kiuj al ili donis la titolon de mentoroj kapablaj konduki la homojn al ties grandiozaj destinoj kiel filojn de la Superega Dio. Ili malsuprenvenis el altaj spiritaj sferoj, reenkarni&#x11D;is inter siaj fratoj, la homoj, humili&#x11D;is &#x109;e la memofero de enkarna ekzistado, celante plenumadi la superegajn decidojn de la Kreinto per Amo al la malpli progresintaj kreitoj, kiujn ili klopodas eduki kaj nobligi, oferante al la laboroj por tiel sublima idealo la plej zorgajn penadon kaj bonvolon altigantajn iliajn animojn de misiuloj kaj mentoroj! En Jesuo el Nazareto vi vidu la plej eminentan el tiuj figuroj, kiuj trairis la ombrajn surterajn regionojn. Sub lia orientado agis &#x109;iuj ceteraj, &#x109;ar &#x11D;is nun neniu estulo, lo&#x11D;inta sur la Tero, kapablis atingi, per la penso turnita al la origino de la planedo, la &#x11D;ustan tempon, kiam la Amata Sinjoro ricevis el la manoj de la &#x108;iopova la Teron kaj ties homarojn, por ilin levi el la komenca abismo, eduki kaj glorigi en la radiado de la senmorta Lumo!</p><p>Sed... de jarmiloj vi reenkarni&#x11D;as sur la Tero, kies altvalorajn trezorojn, en &#x11D;i deponitajn de la &#x108;iela boneco, vi neniam pensis utiligi... vi indiferente preterpasis ilin sen e&#x109; ekzameni ilian &#x11D;ustan valoron, kaj estas timinde, ke, forirante de &#x109;i tie sen tiuj kapabloj anka&#x16D; akireblaj por vi sur la Tero, vi &#x109;iam ankora&#x16D; baraktados en tiu sama neelirebla rondo, al kiu vi da&#x16D;re kateni&#x11D;as... &#x109;ar vi estas malfortaj, ne scipovas kontra&#x16D;stari la tentojn de via orgojlo kaj ja bezonas fortojn por rekomenci la iradon...</p><p>El tiuj, kiuj kun vi anta&#x16D; tri jaroj eniris &#x109;i tien, multaj da&#x16D;re restas absolute senpovaj por provi ion ajn. Kelkaj, katenitaj al la memoro de absorbaj pasioj, hardi&#x11D;intaj en la erara vojo de malkredo kaj senkura&#x11D;i&#x11D;o, tute nekapablaj, morale kaj mense, por la laboroj de la normala progreso, ankora&#x16D; bezonos la toleremon kaj la sanktan amon de Maria, kiu, kiel Modela Patrino, tre multe kompatas la mizerulojn. Aliaj male devos tuj reenkarni&#x11D;i, por korekti tiujn gravegajn difektojn, kiuj da&#x16D;re restas en iliaj astralaj korpoj kiel sekvo de la perfortega bato donita de la memvola morto. Se ili ne reenkarni&#x11D;os por la korekto de tiaj malordoj, kiuj nebuligas e&#x109; ilian prudenton, ili povos nenion provi, e&#x109; ne la ripeton de tiu dramo, kiu ilin pu&#x15D;is al la abomeninda ago, dramo, kiun ili fatale reludos, &#x109;ar &#x11D;i estis, a&#x16D; la elpago de krimoj faritaj en pasintaj ekzistadoj, a&#x16D; la sekvo de nuntempaj kulpoj, pri kiuj ili respondecas anta&#x16D; la Granda Le&#x11D;o, el kiuj ili volis eskapi pere de la memmortigo, kaj kiujn ili anka&#x16D; devos elpagi, &#x109;ar tiel &#x11D;in postulos ilia propra konscienco, kiu anta&#x16D; si mem misharmonii&#x11D;is kaj malhonori&#x11D;is! Ili estas tiuj samaj, kies speco de memmortigo, tre violenta, translimis la eblecon de mildigo per la psika terapio al vi aplikita, kies procedojn vi sufi&#x109;e bone konas, por ke oni ilin priskribu al vi. Kiel kompreneble, la longa kaj ja utila lo&#x11D;ado en la materio estos terapio ur&#x11D;a kaj de pruvita efikeco, &#x109;ar &#x11D;i korektos la vibran malordon, moderigante ties ardecon kaj intensecon. Post tiel konsterna intertempo, la Spirito reprenos tiun mensklarecon favoran al nova etapo, dum kiu li nur zorgos pri la revirtigaj spertoj, &#x109;ar tiam li jam trovi&#x11D;os en la konvena stato, kun &#x15D;ancoj por venki!</p><p>Kiel vi vidas, karaj amikoj, unu jarcenton, du jarcentojn... eble pli!... kaj la sinmortiginto ankora&#x16D; estos trinkanta la galon el la konsterna sekvo de sia malrespekto kontra&#x16D; la le&#x11D;o de la Granda Kreinto de Ciuj Ekzista&#x135;oj!"</p><p>Ni atente a&#x16D;dis, scivolaj kaj malkura&#x11D;aj anta&#x16D; la perspektivo de la estonteco, kiun ni ne kapablis precize prezenti al ni, timeme konsciante la gravecon de nia eraro, kiu al nia animo gustis tiel a&#x16D; pli amare, ol kondamno al pendumo, kaj komprenante, kun beda&#x16D;ro, la neceson, ke ni forlasu tiun bonfaran &#x15D;irmejon, sub kies protekto, se ne la sopiratan &#x11D;ojon - kiun ni ja ne meritis - ni almena&#x16D; akiris la plej valoran bonon, kiujn kulpinta Spirito povas aspiri kiel esperdonan lumilon sur la vojoj de sia kalvario el kulpelpagoj: - abnegaciemajn fratojn, protektemajn amikojn, fidelajn al la noblaj kristanaj principoj de Amo kaj Frateco!</p><p>Sed Teokrito da&#x16D;rigis, &#x11D;oja pro nia mensa teni&#x11D;o, petanta malka&#x15D;an konsilon:</p><p>"- Alvenis la okazo por vizito en la Tero, tiel forte dezirata de vi! Ni havigos al vi gardistojn kaj sekuran transportadon, pro tio ke vi estas nespertaj kaj ankora&#x16D; trovi&#x11D;as sub la zorgo de la Legio, &#x109;ar ni ne konsideras finita nian kunhelpon al via morala reboni&#x11D;o! Konvenas, ke vi, atinginte la surteran kruston, plej prudente pripensu - pre&#x11D;ante kaj viglante - la&#x16D; la konsilo de nia Dia Modelo, tio estas, rezonante sub la klaraj inspiroj de Devo, Moralo, kaj Bono, kaj ne lasante vin treni de la malnovaj deziroj kaj logoj, de la vantamo, de la senzorgemo tiel ordinara &#x109;e la malsuperaj regionoj de la planedo.</p><p>Ni avertas vin, ke al vi estos malbone, se vi preferos resti sur la Tero, forgesante viajn amikojn en tiu &#x109;i Kolonio, la fratan kristanan protekton, kiun vi &#x11D;uas &#x109;i tie. Penu, ke vi ne maldeziru reveni kun la sindonaj kompaniuloj, kiuj servos al vi. Se vi revenos al &#x109;i tiu hejmo, kiu estas la sola, al kiu vi vere apartenas, volonte submeti&#x11D;ante al la patrina gvidado de nia Plej Nobla Protektantino, estos al vi permesite eniri en alian Departementon de tiu &#x109;i Instituto, pli bone dotitan ol la Viglado kaj la Hospitalo, kaj tien vi supreniros ne por &#x11D;ui feli&#x109;ojn kaj &#x11D;ojojn, kiujn vi ankora&#x16D; ne rajtas, &#x109;ar vi ilin ne konkeris, sed por akiri sciojn, kiuj kapabligu vin por la bataloj de la progreso, kiun vi devas atingi!</p><p>Anta&#x16D; ol voja&#x11D;i al la Tero, vi estas invitataj al instruvizito en la Departementoj, kiuj konsistigas la unuajn fakojn de nia Instituto. Multon vi profitos de la scioj, kiujn vi povos ricevi, kiel en la Viglado, tiel anka&#x16D; en la fakoj de la Hospitala</p><p>Departemento, nome la Izolejo, la Frenezulejo kaj anka&#x16D; en la Departemento de Reenkarni&#x11D;o kun ties interesaj sekcioj, kiuj plej intime vin interesos... &#x109;ar vere vi ne devas revidi la surteran Patrolandon sen tiuj scioj havigotaj de la Departementoj; ili faros vin pli fortaj por kontra&#x16D;stari la memoron pri la malnovaj logoj... Sed estas necese, ke vi ne faru al vi iluziojn pri tio, kio vin atendas dum tiu migrado sur la Tero: memoru Hieronimon!... Jam pasis multe da jaroj, depost kiam vi forlasis la karnajn resta&#x135;ojn en la koto de l' tombo... Multaj el vi jam estas forgesitaj de tiuj, kiujn vi korvundis per la sinmortigo... se ne tute, almena&#x16D; sufi&#x109;e por tio, ke ili seninteresi&#x11D;is pri la sorto de la sendankulo, kiu ne hezitis ilin trapiki per tiel kruela aflikto: - envolvita en la bolado de la materiala vivo, la homo &#x109;ion facile forgesas... Vi do ne kredu, ke vi rikoltos &#x11D;ojon dum tiu migrado! Cetere, la Tero neniam regalis per feli&#x109;igaj kompensoj tiun, kiu, konsciante, ke li devenas de dia fajrero, klopodas mar&#x15D;i al Dio entuziasmante pro la &#x109;ielaj &#x11D;ojoj, kiuj lin atendas... Sed ni sentas nin trankvilaj koncerne tiajn aparta&#x135;ojn! Al vi ne okazos tio, kio surprizis Hieronimon: - vi estas preparitaj por la eblaj elrevi&#x11D;oj, por la neatenditaj batoj de okaza&#x135;oj, pri kiuj vi ankora&#x16D; ne scias!</p><p>Nun, iru ripozi... kaj la Dia Majstro konsentu al vi siajn inspirojn..."</p><p>En la morga&#x16D;a tago, ni &#x15D;an&#x11D;is nian lo&#x11D;ejon.</p><p>Joel kondukis nin al pavilono aneksita al la Hospitalo, ia gastejo por lo&#x11D;ado de tiuj &#x135;us forlasintaj la grandan institucion. Girlandornamita per grimprozujoj kaj tute &#x109;irka&#x16D;ita de sveltaj cipresoj, &#x11D;i rememorigis pri klasikaj pejza&#x11D;oj de la malnova Hindujo, tiel amata kaj glorata de tiu plejado da majstroj, al kiuj ni sentis nin ligitaj. Oni nomis &#x11D;in Hinda Pavilono a&#x16D;, ankora&#x16D;, Domo de l' Rozoj. Sed nebulo kovris per nostalgio anka&#x16D; tiun kvietan lokon, envolvante &#x11D;in en sian eternan mortotukon.</p><p>Neesprimebla bonfarto regis nian animon en tiu &#x109;arma mateno. Belarmino, kiu ordinare sin tenadis serioza kaj pensema, montris sin gaja, komuniki&#x11D;ema. Johano d' Azevedo deklaris sin esperplena kaj preta volonte plenumi nur tion, kion al li konsilos Frato Teokrito, kaj tiucele li intencis interparoli kun la tre bonkora direktoro. Kaj mi - mi sentis min e&#x109; feli&#x109;a, e&#x109; permesis al mi pensi pri estontaj literaturaj projektoj, &#x109;ar mi kredis, ke okaze de balda&#x16D;a vizito en la Tero mi atingos tondran transtomban sukceson, reprenante la kutimajn literaturajn laborojn kun la helpo de la unua renkontita mediumo. Tiam ni ankora&#x16D; tute ne suspektis pri la amplekso de la ardaj luktoj, kiujn al ni trudos la ela&#x109;etaj devoj... kaj la komforto, la karesa akcepto, al ni donitaj de tiuj abnegaciemaj servantoj de Bono, formetinte la tragikan dolormantelon, kiu kovris niajn Spiritojn, igis nin pensi, ke finfine la memmortigo ne estis tiel kruela kiel &#x11D;i eble &#x15D;ajnus...</p><p>Mario Sobral estis la sola, kiu sin ne iluziis, &#x109;ar, vidante nian &#x11D;ojon dum la unuaj horoj pasigitaj en la Hinda Pavilono, li diris:</p><p>"- Dio tiel konservu vin por &#x109;iam, amikoj!... Tion al mi ne permesas la konscienco!... &#x11C;i necedeme akuzas min, konsentante nenian pacon al mia malfeli&#x109;a koro! La silento, kiun niaj amikoj gardas pri mia krimo, teruregas min pli multe, ol se oni min &#x109;iutage kulpigus kaj al mi anta&#x16D;sentigus repagojn!... Ne eble estas, ke mia konduto kontra&#x16D; miaj edzino kaj filoj, kontra&#x16D; la mizera E&#x16D;lina, kontra&#x16D; miaj kompatindaj gepratroj, pasis nerimarkite de la Le&#x11D;o, kies sojlo ekmalfermi&#x11D;as por mia kompreno... Se mi krimis kontra&#x16D; mi mem per sinmortigo, mi anka&#x16D; krimis pro la malbono farita al aliulo. &#x108;u vi scias, Kamilo, jam de kelka tempo mi sentas la manojn rigidi&#x11D;intaj... inertaj... malplenaj... kvaza&#x16D; ili estus detran&#x109;itaj... kelkfoje mi ilin ser&#x109;as, konfuzita, &#x109;ar mi sentas ilian mankon... kaj tiam, subite, dum mi demandas al mi, kio povus ka&#x16D;zi tian stranga&#x135;on, kor&#x15D;ira vido malordigas al mi la menson: - mi vidas E&#x16D;linan faligita sur la kanapo, konvulsie tordi&#x11D;anta sub la klakado de la vangofrapoj, per kiuj mi kontuzadis &#x15D;ian viza&#x11D;on... stertoranta inter miaj manoj de murdisto... manoj, kiuj tie restas, apartigitaj de la pojnoj, &#x15D;in strangolante!... Ho Dio mia! Kion signifas tia nenormala&#x135;o?!... Kiu alia mensa perturbo sin prezentos por puni min?!... Mi vin petas, amiko Kamilo, donu al mi vian multevaloran opinion... "</p><p>"- Tio eble estas, mia kara amiko, la &#x109;agrenoj, kiuj halucinas al vi la menson... la rimorsoj, kiuj maltrankviligas vian konsciencon... &#x109;ar, finfine, vi ne &#x109;esis ami tiun kompatindan virinon... Kial vi ne konsili&#x11D;as kun Frato Teokrito?!..." "- Mi jam faris, Kamilo, mi jam &#x11D;in faris..." "- Kaj do?... kion li diris al vi?"</p><p>"- Li konsilis al mi konfidi la Dian Providencon, kiu neniam forlasas iun ajn kreiton petegantan pri helpo; ke mi rezignaciu &#x109;e la senrimedeco de la situacio, kiun mi mem kreis, kaj revigli&#x11D;u &#x109;e la Fido por korekti &#x11D;in... Li admonis min al konstanta pre&#x11D;ado, al penado por starigi simpatian, magnetan fluon, tiucele petegante Marian, ke &#x15C;i min helpu, instruu, konsolu, por ke mi mense prepari&#x11D;u por la estonteco... &#x109;ar en la nuna momento neniun alian rimedon mi povas disponi krom &#x109;i tiu..."</p><p>"- Vi do tion faru!... Se li tion konsilis al vi, &#x11D;i signifas, ke nur tio povas havigi al vi, kion vi ja bezonas... "</p><p>"- Mi ja tion faras, Kamilo, mi nepre tion faras!... li insiste rediris, ekscitita kaj suferanta. - Sed ju pli mi &#x11D;in provas, kun sindona fervoro, despli mi konvinki&#x11D;as, ke tiu vido anta&#x16D;signas la estontecon: - mi reenkarni&#x11D;os, kiel ja asertas Romeo kaj Alcesto, por elpagi mian duoblan krimon... mi reiros mutilita, sen la manoj... &#x109;ar ili aparti&#x11D;is por sin fordoni al krimado... ili kune kun mi senhonori&#x11D;is, strangolante kompatindan, sendefendan virinon... Mi jam e&#x109; ne havas ilin, Kamilo!... Mi ilin ne sentas, ne vidas... ili estas entombigitaj kune kun la korpo de E&#x16D;lina... kaj por ilin rehavi, rehonori&#x11D;intaj kaj elpuri&#x11D;intaj el tiu abomeneginda makulo, mi devos sperti la turmentegon travivi ekzistadon sen ili, por ke mi lernu &#x109;e la suferado, &#x109;e la neimageblaj torturoj el &#x11D;i rezultontaj, &#x109;e la honto de humiliga anomalio, ke la manoj estas sanktega propra&#x135;o de la karna korpo, nin konstante avertantaj, ke ni devas ilin servigi ekskluzive al Bono kaj al Justeco, neniel al krimado!... E&#x16D;lina estis duoble sendefenda: - &#x15D;i estis virino kaj sekve malforta, krom anka&#x16D; forlasita de la familio kaj de la socio, &#x109;ar nenio alia &#x15D;i estis ol mizera publikulino! Sed... e&#x109; fari&#x11D;inte tiel malfeli&#x109;a kaj mizera, &#x15D;i estis, super &#x109;io, kreita&#x135;o de Dio, ido de la Superega Esta&#x135;o, Ciopova kaj Justa... same kiel mi, kiel vi, amiko Kamilo, kiel la tuta homaro! Tiu Patro, kiu sendistinge amas &#x109;iujn Siajn filojn, nun postulas de mi respondecan kalkulon pri la vivo, kiun mi forprenis, tiu superega hava&#x135;o, pri kiu nur Li scias kaj povas disponi, &#x109;ar nur Li scias kaj povas &#x11D;in doni! &#x15C;ian rajton kiel ido de la Superega Kreinto neniu povus forpreni de E&#x16D;lina!... de &#x15D;i, kompatinda, kiu neniun alian rajton &#x11D;uis en tiu mondo el fia&#x135;oj, e&#x109; ne la rajton vivi, &#x109;ar<emphasis/><emphasis>mi, volante ke </emphasis><emphasis>&#x15D;i </emphasis><emphasis>ne plu vivu,</emphasis> murdis &#x15D;in! Mi murdis E&#x16D;linan!... Kaj nun mi a&#x16D;das la ree&#x125;on, en la plej ka&#x15D;itaj anguloj de mia Spirito trapenetrita de rimorsoj, de la a&#x16D;stera kaj kortu&#x15D;a vo&#x109;o de la Konscienco - kiu kvaza&#x16D; estas la vo&#x109;o de Dio mem resonanta en la interno de nia senmorta esto: "- Kaino, Kaino!... Kion vi faris kontra&#x16D; via frato?..." Ho Kamilo, Kamilo, mia amiko!... Kiam mi strangolis E&#x16D;linan, mi forgesis, ke anka&#x16D; &#x15D;i estas filino de Dio! ke anka&#x16D; &#x15D;i havas sanktajn rajtojn donitajn de tiu Korfavora kaj Justa Patro! Kaj nun... "</p><p>Larmoj torente elfluis, interrompante lian parolon, kaj kortu&#x15D;a ombro de mal&#x11D;ojo kovris la kvietan etoson de la Domo de l' Rozoj. Cetere, la &#x11D;ojo, kiu regis nian internon en tiu mateno, fontis nur el tio, ke ni &#x11D;ojigis Teokriton por la progreso farita dum nia trijara restado en la Hospitalo...</p><p>Karlo kaj Roberto volonte konsentis nin akompani dum la instruvizito proponita de la sperta direktoro de la Hospitala</p><p>Departemento. Ni opiniis, ke &#x11D;i komenci&#x11D;u &#x11D;uste de la Gardostara Turo, kiu, kvaza&#x16D; nevenkebla fortika&#x135;o staranta en la mezo de kruda regiono de la Nevidebla Mondo, defendis avangardan postenon de viglado kontra&#x16D; dan&#x11D;eraj, diversspecaj atakoj, &#x109;ar e&#x109; la malsuperajn mensajn emana&#x135;ojn, venantajn de ekstere, oni tie kontra&#x16D;batalis kiel unu el la plej timindaj invadoj.</p><p>Longa estis la irota vojo. Simpla, rapidfluga &#x109;aro transportis nin, &#x109;ar &#x11D;is tiam ni e&#x109; ne anta&#x16D;vidis la eblecon transloki&#x11D;i per la penso, praktikante la memflugadon. &#x108;e certa punkto de la voja&#x11D;o, jam tre malproksime de la hinda Pavilono, ni a&#x16D;dis, ke Roberto parolas, respondante iun konfidencon de Mario Sobral:</p><p>"- La senkura&#x11D;eco estas malbona konsilisto, amiko Sobral! Bone estus al vi serene pripensi la proponon, kiun al vi faris la sperto de Frato Teokrito. Kvankam &#x11D;i &#x15D;ajnas banala, sensignifa konsilo, &#x11D;i tamen enhavas profundan sa&#x11D;on kaj prezentas al vi la oran &#x15D;losilon, per kiu vi malfermos tiujn barojn, kiujn vi kredas ekzisti sur la vojoj de l' revirti&#x11D;o! Cetere, per kio gravas ekzistado kun tridek, sesdek jaroj da sinoferoj, en kiu la karna korpo povos suferi mutilon, se &#x11D;uste per &#x11D;i ni rekonkeros la spiritan honoron, la pacon mankantan en la konscienco, &#x109;ar &#x11D;i havigos la oportunon por tiu ela&#x109;eta verko, nin harmoniigonta kun la Le&#x11D;o, kiun ni malobeis?!... Ne timu, Mario, la ela&#x109;etajn klopodojn, &#x109;ar ni &#x109;iuj, kiuj eraras, bezonas ties helpon por liberigi la konsciencon, sekve nian destinon, de la malnobligaj &#x15D;uldi&#x11D;oj, kies amaso nin tiom malagordas al la harmonioj de la Dia Le&#x11D;o, prisemante nian vojon per anomaliaj situacioj. Anta&#x16D; vi etendi&#x11D;as la Estonteco, por helpi vin &#x109;e la bezonata morala renovi&#x11D;o! &#x11C;i montros al via menso, se vi volonte okupi&#x11D;os per serioza, prudenta pripensado, ke vi povos forvi&#x15D;i el via animo la humiligan makulon de la malbonaj agoj per la plenumado de la nobligaj devoj! Se do estas necese denove sperti la surteran ekzistadon en mutilita korpo, por ke vi lernu, &#x109;e ties sekvaj malfacila&#x135;oj, uzi vian tutan karnan envolva&#x135;on por ekskluzive noblaj celoj, vi tute senhezite akceptu tiun oferon! Vi ja konvinki&#x11D;is, ke vi eraris, tial vi certe rigardos justa preni sur vin la respondecon pri la agoj, kiujn vi faris malutile al vi mem, &#x109;ar ja tion postulas la spirita honoro, la morala digno de la Spirito! Kaj se vi dume scios klarigi vian internon per la brilaj lumoj de la konfido al Dio, de la espero pri Lia patra boneco, nutrante &#x11D;in per kura&#x11D;o kaj rezignacio, certa pri tio, ke vin neniam forlasos &#x109;e la malglata&#x135;oj de la revirtiga vojo la Amo de tiu Patro, kiu ne kondamnas sed ja helpas Sian kreiton relevi&#x11D;i el la abismo, en kiun li lasis sin engliti, vi e&#x109; povos rideti al la malfeli&#x109;o, trovi &#x109;armojn la&#x16D;longe de via irota kalvario!"</p><p>La entuziasmo, kun kiu la juna doktoro eldiris siajn fundamentitajn avertojn, &#x15D;ajne revigligis nian mizeran kunulon, kiu silentis kaj restis trakvila dum la cetera parto de la tago.</p><p>Sed jen en la malproksimo duonvidi&#x11D;is la impresaj domblokoj de la Departemento, al kiu ni apartenis. Enpensi&#x11D;inte, mi murmuretis, ne anta&#x16D;vidante, ke mi estos komprenata:</p><p>"- En kiu, el tiuj domoj, trovi&#x11D;as la kompatinda Hieronimo?... "</p><p>"- Via amiko Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra trovi&#x11D;as tie, malliberigita en la Izolejo - respondis Karlo de Kanalejas -, kiel malobeinto al la hospitalaj reguloj."</p><p>"- Kial tiu sekcio estas nomata Izolejo?..." timeme alparolis</p><p>Mario.</p><p>"- &#x108;ar tien estas sendataj tiuj, kies konduto kontra&#x16D;staras al la disciplinoj postulataj de la Hospitala regularo, la nerezignaciuloj, kiuj misuzis sian liberon, ne estante tamen veraj ribeluloj... &#x11C;i estus kvaza&#x16D; ia arestejo... Sed tiu humiliga vorto ege malpla&#x109;as al la direktantoj de la kolonio, vorto, kiu cetere ne esprimus la veran naturon de &#x11D;ia celo, kiel vi poste konstatos..."</p><p>"- &#x108;u do Hieronimo estas malliberigita?..."</p><p>"- &#x11C;uste!... Por sia bono kaj por la bono de tiuj, kiujn li amas... "</p><p>Mario impresite agiti&#x11D;is kaj denove demandis:</p><p>"- Kiel oni povas kompreni, Doktoro de Canalejas, ke Hieronimo, ameganta edzo, tre karesema patro, estas arestita, dum mi, duoble, trioble, dekoble krima, restas inter bonaj amikoj?!..."</p><p>"- Vi, Mario, estas sincere pentanta Spirito, kiu akceptas la konsilojn de tiuj respondecantaj pri via protekto anta&#x16D; Maria; kiu deziras, ke ili vin la&#x16D;cele konduku al rebonigantaj kondutreguloj, &#x109;ar vi ja vin montras inklina al la plej krudaj oferoj por elvi&#x15D;i la kulpan pasintecon... dum Hieronimo obsede sin tenis &#x109;e malrezignacio kaj nekomprenemo, obstine alkro&#x109;i&#x11D;ante al &#x109;iuj rememoroj pri la pasinteco, kies perdon li beda&#x16D;ras kaj el kiu li sin nutras, sen fortoj por &#x11D;in forgesi, &#x109;ar li malinklinas doni al si la penon pensi pri rimedoj, kiuj mildigus lian situacion, kiu estus ja tute alia, se li ser&#x109;us la prudentan &#x15D;irmon de la rezignacio!... Cetere, &#x109;u vi ne pasigis longajn jarojn kiel malliberulo en la horora mallumo de la Valo, kaptita de malesperaj afliktoj, suferegante pro la fera pezo, kiu premegadis al vi la konsciencon?... Kaj &#x109;u vi ne restas en la kaptiteco, kiun vi trudis al vi mem, &#x109;ar ja via menso, mal&#x11D;oja kaj senkonsola, malpermesas al via koro kaj al via intelekto &#x109;ian ajn feli&#x109;on?..."</p><p>"- Surprizas min konstati, ke post la morto ni povas sperti, inter multe da aliaj strangaj neatendita&#x135;oj, la suferon esti &#x135;etitaj en iun karcera&#x109;on..."- mi grumblis, &#x109;agrenita pro la nova&#x135;o, kiu al mi &#x15D;ajnis absurda.</p><p>"- Unue, Kamilo, estas vi, kiu aludas ian "karcera&#x109;on", dum mi nur parolis pri ia Izolejo, al kies celoj la vorto prizono ja tute ne konformas. Due, vi &#x109;iuj nepre konsentos, ke neniel devus surprizi vin la ekzisto de prizonoj &#x109;i tie, en la transtombaj regionoj. Vi estis tre kleraj homoj, erudiciaj pensuloj, kun potenca dialektiko... kaj tia nescio rimarkindas &#x11D;uste pro via klereco!</p><p>Post kiam ni ekkomprenas la &#x11D;eneralan agadon de la malsuperaj elkarni&#x11D;intaj Spiritoj, ni &#x109;i tie ofte pensas pri tio, kio okazus al la surtera homaro, se ne ekzistus krimobridaj procedoj en la spiritaj socioj, &#x109;ar e&#x109; malgra&#x16D; ilia ekzisto, mallumaj hordoj da transmondaj banditoj &#x109;iumomente atakas la nesingardajn homojn cedantajn al ties influo, kaj tiel kunefikas por iliaj faloj kaj por la malordo inter la popoloj!</p><p>Sur la Tero estas homoj ja konantaj tiun reala&#x135;on, kiun vi &#x109;i tie &#x135;us eltrovis kaj kiu &#x15D;ajne vin tiom &#x109;agrenas. Jesuo plurfoje aludis tiun gravan fakton kaj e&#x109; anta&#x16D;vidis la eblecon, ke la kulpulon oni ligu mane kaj piede. La religioj insiste predikas tiun severan instruon, kaj kvankam ili &#x11D;in neperfekte faras, ili tamen ne misprezentas la reala&#x135;on! De alia flanko, la Tria Revelacio, kiu, sur la Tero, jam de kelke da jaroj prezentas longajn raportojn pri la Nevidebla Mondo, tute malka&#x15D;as al la kompreno de &#x109;ia ajn inteligento impresajn detalojn pri tiu ege interesa reala&#x135;o, kiun e&#x109; la plej antikvaj popoloj akceptis kaj komprenis, la&#x16D; ties &#x11D;usta formo, kiel kredindajn verojn! Se vi nun surprizi&#x11D;as pro la informo, ke via amiko restas malliberigita en tiu Izolejo por ribeluloj, tio estas tial, &#x109;ar vi neniam anta&#x16D;e okupi&#x11D;is pri efektive seriozaj temoj, preferante direkti viajn eksterordinarajn intelektajn kapablojn al la neproduktivaj frivola&#x135;oj esence propraj al la homaj socioj, plezurantaj &#x109;e la mensa malpenemo, &#x109;e la inercio de la intelekta neagemo!..."</p><p>Mi &#x11D;enita silentis, efektive rememorante ne malmultajn informojn pri la afero, kiujn mi, kiel homo, ekhavis per legadoj kaj studoj, sed al kiuj mi donis nur relativan atenton, &#x109;ar blindigita de la vanta supozo, ke mi estas sa&#x11D;a, prudenta kaj logika, mi rigardis la religiajn filozofiojn entute kiel suspektegindajn fontojn kreitajn de la kolektiva intereso, rezervante respektoplenan estimon nur al la Sanktaj Evangelioj, kiujn mi konsideris kiel bonegajn regularojn pri Moralo kaj Frateco starigitajn de efektive Supera Homo, kiu, kvankam modelo por la homaro, tamen estis tro mistika por esti imitata de homoj konstante bategataj de frakasaj obstakloj, des pli ke por mia malsaneca kompreno, venenita de tiu vantema senscieco, kiu ekster siaj orgojlo-mucidaj limoj vidas nenion alian ol mallumon, li mem falis &#x109;e la praktikado de siaj oraj reguloj, &#x109;ar li lasis sin venki sur malhonora kruco, dum la homaro da&#x16D;re glitadis en sinsekvajn, nesondeblajn abismojn.</p><p>Sed de Canalejas da&#x16D;rigis, logante nin per sia parolo:</p><p>"- Cetere, kial &#x109;i flanke de la vivo ne ekzistus prizonoj kaj rigoroj, se &#x109;i tie trovi&#x11D;as pli multe da krimuloj ol tie sur la Tero?!... &#x109;ar la homoj ja faras grandajn krimojn, kontra&#x16D; kiuj ne ekzistas puno en la homaj kodoj, sed kiuj multe pezas &#x109;e la nekorupteblaj regularoj de la Transtomba Justico! Krom tio, kiom da krimoj ne ricevas korektadon sur la Tero, malgra&#x16D; la ekzisto de koncernaj punoj en la surteraj punkodoj mem?! A&#x16D; &#x109;u vi pensas, ke la homo povas vivi spitante la Justecon, la&#x16D; la kaprico de siaj propraj malbona&#x135;oj?!... &#x108;u vi kredas, ke la morto faras feli&#x109;aj tiujn, kiuj sin fordonis al ekscesoj en la materia mondo?... Vi trompi&#x11D;as! La homo, kiu malpie vivis, en &#x109;iutaga spitado al la diaj le&#x11D;oj per malnoblaj agoj malutilaj al si mem, al la proksimulo kaj al la socio, en &#x15D;oka mal&#x15D;ato al la lin atendanta spirita estonteco, eniros kiel malpiulo, kiel efektiva kulpulo en la mondon de la reala&#x135;oj, kie li estos punita de la logikaj kaj neeviteblaj sekvoj de la ka&#x16D;zoj, kiujn li mem estigis! Jen la origino de tio, kion vi vidas &#x109;i tie a&#x16D; en aliaj regionoj, kie svarmas la spirite malsupera elemento, kaj anka&#x16D; en la surtera scenejo mem, &#x109;ar la Tero liveras al la Dia Justeco vastegajn kampojn por aplikado de la punoj necesaj al la kulpuloj: - amaso da suferoj, ardegaj nenombreblaj luktoj, celantaj estingi en la kulpaj konsciencoj la fajron de la frenezigaj rimorsoj... Kaj &#x109;ar en tiujn mornajn regionojn de la Nevidebla Mondo eniras nur krimaj Spiritoj, kiuj, kapricemaj kaj tiranaj, volas &#x109;iam ankora&#x16D; malutili al la proksimulo kaj al si mem, tial necese trudi&#x11D;as la rigoraj procedoj, same kiel okazas en la surtera socio al tiuj, kiuj malobeas la homajn le&#x11D;ojn, &#x109;ar bone estas al vi ekscii, ke la surteraj organizoj estas nenio alia, ol neperfektaj refigura&#x135;oj de la modelaj institucioj de la Spirita Mondo!"</p><p>Glitante, la veturilo jam alproksimi&#x11D;is al la celo de nia voja&#x11D;o. Cirka&#x16D; ni ekregis silento, kaj ni fari&#x11D;is enpensaj pro tio, kion ni &#x135;us a&#x16D;dis. Tiel simpla, tiel reala montri&#x11D;is tiu astrala mondo, ke &#x11D;ia realeco mem, &#x11D;ia impresa simpleco kunagis por tiu konfuzo, ke ni rigardas nin homoj, estante ja Spiritoj!</p><p>La Gardostara Turo montri&#x11D;is kvaza&#x16D; inkrustita en la grizaj nebultavoloj, rememorigante antikvajn fortika&#x135;ojn de E&#x16D;ropo. Imprese majesta, &#x11D;i trudis respekton, se ne timegon, al vojiranto en la Nevidebla Mondo, kiu ne konus &#x11D;ian celon.</p><p>Akompanate de niaj gvidantoj, ni ricevis la rajton libere transpasi &#x11D;iajn portikojn. Aflikta emocio ver&#x15D;is angorajn vibrojn en nian eston, senkura&#x11D;igitan de la rememoroj pri la elportitaj &#x109;agrenoj, &#x109;ar estis al ni, kvaza&#x16D; tiu peza kaj morna medio revekus en nia animo la dramojn travivitajn en la ombroj de la Sinistra Valo.</p><p>La Turo, kiel ni scias, estis fako de la Departemento de Viglado, kaj kvankam &#x11D;ia direkcio &#x11D;uis memstarecon, &#x11D;i tamen nepre devis funkcii en harmonio kun la &#x11D;enerala direkcio de la Departemento, en perfekta akordo de ideoj kaj frata solidareco. &#x11C;i estus la plej grava posteno en la tuta Kolonio, se tie povus ja ekzisti iu malpli grava inter ili, &#x109;ar &#x11D;i situis en dan&#x11D;era regiono de la malsupera astrala mondo, &#x11D;in &#x109;irka&#x16D;is nocaj perturbaj elementoj, kiujn &#x11D;i devis kontra&#x16D;batali, forpeli, por tiel neebligi la sie&#x11D;on de atakemaj Spiritoj, krom anka&#x16D; konduki al aliaj regionoj tiujn malfeli&#x109;ulojn, kiuj, persekutate de obsedantaj Spiritoj, volis je ajna kosto ricevi &#x15D;irmon en la Kolonio, kio ja estus neebla, &#x109;ar temis pri ejo speciale destinita por lo&#x11D;ado de sinmortigintoj.</p><p>Pri la interna administracio respondecis iama katolika pastro, portugalo, kiu anta&#x16D; longe anka&#x16D; estis inicito &#x109;e Hinduismaj Temploj. Sub lia orientado, servadis aliaj kundis&#x109;iploj, kiuj, kvankam ne incitoj, tamen obeeme sin fordonis al la plej penigaj laboroj en malsuperaj regionoj. Tiajn servojn ili mem volonte elektis kiel elpagon pro la ekscesoj, kiujn ili, ricevinte sur la Tero la honoran komision esti pa&#x15D;tistoj de animoj, faris kontra&#x16D; la interesoj de la Evangelio de la Krucumito, de ili makulita per mensogado, hipokrita&#x135;oj kaj falsaj, trompaj interpretadoj! Sed la funkcioj de direktado estis nur internaj kaj limi&#x11D;is al ia inspektado (asistado de Superulo); la defendaj procedoj koncernis la centran sidejon de la Departemento.</p><p>Ricevite de afablaj asistantoj, ni estis tuj kondukitaj al la &#x109;ambro de la direkcio kaj prezentitaj de la bonaj amikoj Canalejas, kiuj siavice transdonis la rajtigleteron subskribitan de Teokrito, petantan pri la vizito, kiu tiom konvenis al la grupoj komencantaj sian lernadon.</p><p>Post la afabla akcepto, oni bonvenigis nin en la nomo de la Majstro inter la Majstroj kaj de la Gardistino de la Legio, kaj la direktoro esprimis bondezirojn por nia kompleta resani&#x11D;o kaj konsekvenca progreso. Ravite, ni rimarkis, ke nenia supra&#x135;eco a&#x16D; afektado estas en la manieroj de tiuj, kiuj nin alparolas. Kontra&#x16D;e, la simpleco, la &#x109;armaj esprimoj de vera kunsento elradiis nedifineblan altiron, nin kaptante per dol&#x109;a logo!</p><p>Post kiam niaj gvidantoj kaj la direktoro, Pastro Anselmo el Sankta Maria, interkonsentis pri la vizitprogramo, oni ne perdis tempon &#x109;e senutilaj konversacioj, &#x109;ar la nobla direktanto tuj elpa&#x15D;is kun gravaj klarigoj, dum ni iris direkte al la supraj eta&#x11D;oj. Mi ne detenos min de la agrabla devo fini &#x109;i tiun &#x109;apitron per la informoj ricevitaj dum la kurioza vizito.</p><p>"- Mi komence klarigos al vi, miaj karaj amikoj - parolis Pastro Anselmo dum nia supreniro -, ke la Gardostara Turo nuntempe akumulas taskojn pro la fakto, ke nia Institulo ankora&#x16D; ne estas definitive instalita. Mankas specialigitaj laborantoj, kaj &#x109;iuj niaj Departementoj super&#x15D;ar&#x11D;ite sin okupas pri multoblaj laboroj. Ni, ekzemple, apartenantaj al la Turo, pritraktas, kiel vi vidos, okazojn tiel variajn kiel dornajn, e&#x109; nekonformajn al nia ekskluziva specialeco."</p><p>Jen ni atingis la plej altan eta&#x11D;on, &#x109;ar nia esplorvizito sekvos la&#x16D; inversa direkto, tio estas, de la supra al la malsupraj eta&#x11D;oj.</p><p>Droninta en duonombro, kvaza&#x16D; la kvintesencoj, el kiuj &#x11D;i konsistis, fontus el la plej pezaj specoj tie ekzistantaj, aperis anta&#x16D; ni ronda, vastega salono, &#x109;irka&#x16D;ita de komfortaj remburitaj benkoj. Lar&#x11D;aj, vitritaj pordoj sin sekvis la&#x16D; &#x11D;ia tuta limrondo kaj ebligis, ke oni vidu &#x109;ion okazantan en la interno de &#x109;iu &#x109;ambro. Invitite de la afabla &#x109;i&#x109;erono, ni alproksimi&#x11D;is al la pordoj kaj, kiel nur eble, esplorrigardis en la internon, sed ne estis al ni permesita la eniro. Ni tamen a&#x16D;dis nenian sonon: - la vitra&#x135;oj konsistus el izolaj, tute bruimunaj substancoj!</p><p>En la unua kabineto trovi&#x11D;is stranga aparataro, kiu &#x15D;ajnis esti potencaj teleskopoj, ma&#x15D;inoj perfektigitaj &#x11D;is ideala efikeco, por sondado je grandaj distancoj per iaspecaj "x-radioj", kapablaj esplori la abismojn de la senfina Spacego, krom anka&#x16D; la Nevidebla Mondo kaj la Tero. Sed estis aliaj, defiantaj nian komprenon de novicoj en la spirita mondo.</p><p>En la dua kabineto, ekranoj lumaj kaj kolosaj, &#x109;e kiuj la ekranoj en la Hospitalaj malsanulejoj &#x15D;ajnis graciaj miniaturoj, vidigis, ke anka&#x16D; tie necesas reprodukti faktojn kaj scenojn okazintajn je nemezureblaj distancoj, ilin bildigi al la tiucele rajtigitaj teknikistoj kaj observantoj por iliaj skrupulaj ekzameno kaj studo.</p><p>Tiaj aparatoj, kies perfektecon la homo ankora&#x16D; ne konceptas, malgra&#x16D; ke li jam iras survoje al ilia eltrovo, ebligis al la manipulanto ekkoni e&#x109; la minimumajn detalojn pri ia ajn afero, inkluzive, se necese, la disvolvi&#x11D;on de infuzorioj en la abisma sino de l' oceano, kiel anka&#x16D;, la&#x16D;bezone, la sinsekvajn pa&#x15D;ojn de unu homa ekzistado, a&#x16D; la agojn de iu Spirito aktivanta en la Nevidebla Mondo, en la malsuperaj tavoloj a&#x16D; dum penigaj komisioj kaj ekskursoj rilataj al la helpservoj. Sed la regularoj, tie rigore observataj, preskribis ilian utiligon nur en vere necesaj okazoj.</p><p>Sed anka&#x16D; estis tria kabineto, el &#x109;iuj la plej granda, &#x109;ar &#x11D;i okupis tutan eta&#x11D;on de la majesta turo. &#x11C;i &#x15D;ajnis prefere ia, por tiel diri, mekanika oficejo kies laboristoj estus eminentaj scienculoj. &#x108;i tiu loko estis destinita por la magneta ma&#x15D;inaro ebliganta la utiligon kaj funkciadon de &#x109;iuj mirindaj aparatoj ekzistantaj en la Kolonio, inkluzive de la noktolumiga sistemo. &#x11C;i ja similis iaspecan elektran centralon distribuantan diversajn fluideca&#x135;ojn ta&#x16D;gajn por la bona funkciado de la menciita aparato. Kaj en &#x109;iuj fakoj regis seninterrompa aktiveco, sen&#x109;esa, peniga, eble lacekonsuma laborado. Multaj sinjorinoj apartenis al la skipo da funkciuloj, kiujn en tiu loko ni vidis plenumantaj noblajn servojn. Ili &#x15D;ajnis flugilhavaj estuloj, en silenta iro-reiro, seriozaj kaj atentaj, envolvitaj en belaj blankaj vestoj, tiel blankaj, ke ili &#x15D;ajnis lumaj. Tiu aparta&#x135;o vekis nian atenton kaj igis nin supozi, la&#x16D; nia senscieco, ke temas pri uniformoj por interna uzo. Sed tio vere elmontris nenion alian ol la bonstatan vibronivelon de iliaj mensoj, kiujn ili penadis malaltigi en loko neakordigebla kun ties efektiva ekspansiopovo!</p><p>"- En &#x109;i tiu fortika&#x135;o - da&#x16D;rigis Anselmo el Sankta Maria -, al kiu apartenas ne nur la Gardostara Turo sed anka&#x16D; &#x109;iuj ceteraj, kazerne lo&#x11D;as la re&#x11D;imento da milicianoj kaj specialigitaj lancistoj, kiuj &#x11D;in gardas kaj defendas kontra&#x16D; eblaj atakoj, venontaj de ekstere. Multaj el tiuj re&#x11D;imentoj estas dis&#x109;iploj de la populara Kristana Inicado, kiuj faras siajn unuajn pa&#x15D;ojn sur la vojo de la noblaj laboroj direkte al sia ela&#x109;eto! Kelkaj anka&#x16D; estis memmortigintoj, kiuj nun provas &#x109;e ni la riparadon de malnovaj kulpoj. Sed aliaj eliris el la plej nigra maliceco, &#x109;ar krom sinmortigintoj ili estis dan&#x11D;eraj obsedantoj, kaj pro tio facile takseblas iliaj kulpoj, la krimoj farataj &#x109;e tiel beda&#x16D;rinda konduto! &#x108;iujn tamen traktas kun sindona amo kaj kristana karitato la direkcio de la Kolonio, kiun koncernas la laboroj kunhelpantaj por ilia reedukado. &#x108;i tiujn lastajn, nome la iamajn obsedantojn, e&#x109; celas specialaj rekomendoj, venintaj de la plej altaj Sferoj, &#x109;ar la Respekteginda Gardistino de la Legio deziras vidi ilin kiel eble plej frue apartenantaj al la armeo de tiuj veraj konverti&#x11D;intoj al la Doktrino de &#x15C;ia Amata Filo, al la Legio de la sindonaj laborantoj por la Nobla afero de la Majstro inter la Majstroj! Tial, krom la laboroj, kiujn ili plenumas anka&#x16D; en la kadro de la ilin koncernanta instruado, &#x109;iuj studas, lernas de siaj instruantoj nemalhaveblajn nociojn pri Amo, Justeco, Devo, la vera Bono, prepari&#x11D;as por praktiki la Moralon de la Kristo de Dio, la &#x15D;uldatan respekton al la &#x108;iopova, &#x11D;is ili denove reenkarni&#x11D;os por la decidaj elprovoj. Multaj tamen jam venke transpasis la unuajn etapojn de tiuj nepre necesaj atestoj, tio estas, jam revenis de la teruraj kulpelpagaj reenkarni&#x11D;oj kaj &#x109;i tie da&#x16D;re ricevas instruadon por estontaj progresoj! Mi ne povos ne mencii la batalionojn da hindaj lancistoj, anka&#x16D; &#x109;i tie enkazernigitajn, kiuj volonte kaj abnegacie pretas servi kiel modelo por tiuj &#x135;us pentintaj, ilin kontrolante, kun ni kunlaborante por ilia regenerado, kaj dume anka&#x16D; farante aliajn netakseblajn servojn al la direkcio de nia Instituto. Tiuj hindoj, malnovaj apartaj dis&#x109;iploj de la &#x109;i tie lo&#x11D;antaj inicitoj, el kiuj kelkaj jam bone progresis sur la vojo al la lumo de Vero, estas, kiel facile videblas, la vera subtenilo de la ordo kaj disciplino garantiantaj la pacon inter &#x109;iuj ceteraj.</p><p>Nia viglado nepre devas esti senlaca, severa, skrupula pro la tumulta karaktero de la regiono kie situas nia kolonio, kiu, proksima al la Tero, de &#x109;i tiu ricevas perturbajn influojn; ne nur de la Tero sed anka&#x16D; de la hororaj kruta&#x135;oj, &#x109;e kiuj situas tiu valo, en kiu ni kolektas niajn estontajn gastojn; de la malsuperaj regionoj kie svarmas la malicaj estuloj venantaj el la surteraj socioj; kaj de la irejoj, sur kiuj vagas hordoj hardi&#x11D;intaj en la malbono, kies sola okupo estas delogado por eniri en siajn vicojn nesingardajn kaj nespertajn Spiritojn kiel vi. Krom &#x109;io &#x109;i ni menciu la nevideblajn, ruinigajn ondojn da fluida&#x135;oj kaj mensaj emana&#x135;oj, kiuj, suprenvenante de la Tero, kunflue dikigas tiujn venantajn de la malsupera nevidebla mondo kaj kiujn ni kontra&#x16D;batalas kvaza&#x16D; tio estus mikroboj de pesta epidemio.</p><p>Per &#x109;i tiuj aparatoj ni do estas konstante informitaj pri la faktoj okazantaj en la Valo de la Sinmortigintoj. Dank' al ili ni &#x109;eestas &#x109;ion tie fari&#x11D;antan, &#x109;ion ni ekscias kaj a&#x16D;das. Ni povus utiligi la klarvidadon, la transvidadon, krom aliaj animaj kapabloj, kiujn anka&#x16D; posedas niaj teknikistoj, por ke ni informi&#x11D;u pri &#x109;io necesa, &#x109;ar e&#x109; en la Turo ni havas funkciulojn kapablajn por tiel gravaj kiel delikata servo, kiel tiuj diligentaj fratinoj, kiujn ni tie vidis skrupule plenumantaj sian devon. Sed ni &#x11D;enerale preferas la aparatojn, por eviti nenecesan tro&#x15D;ar&#x11D;on de tiel delikataj animkapabloj en medio mikskonsista kiel &#x109;i tiu, saturita de pezaj influoj, kiuj postulus de niaj fratinoj grandan elspezon de altvaloraj energioj, superegajn penojn, dum la disponebla aparataro plenumas la saman servon sen postuli treajn mensostre&#x109;ojn.</p><p>Kiel ajn malfeli&#x109;aj estas do la malliberuloj en la Valo, a&#x16D; la devoji&#x11D;intoj plezurantaj &#x109;e malbono, kies agado trovi&#x11D;as en la limoj de niaj aktivecoj, ili tamen neniam restos senprotektaj, &#x109;ar la servantoj de Maria ilin gardas pere de tiuj mirindaj aparatoj por vidado kaj komunikado kaj ilin helpas en la oportuna momento, tio estas, kiam ili mem plenumos la kondi&#x109;ojn por ricevi helpon kaj esti transportataj en alian lokon. Sed... ia fatala sekvo el la memmortigo levi&#x11D;as kontra&#x16D; ties turmentataj viktimoj, neebligante al la Karitato de la servantoj de Frateco ilin helpi kun la dezirata rapideco: ili nome ne estas komplete liberaj je la ligiloj ilin katenantaj al la karna envolva&#x135;o, alivorte ili restas duonenkarni&#x11D;intaj a&#x16D;, se vi volas, duonelkarni&#x11D;intaj!</p><p>La vivigaj potencoj, kiujn la Dia Naturo &#x11D;enerale enmetis en &#x109;iujn genrojn de la Kreita&#x135;aro kaj, aparte, en la homan esta&#x135;on, agas sur la sinmortiginton per la tuta forto de sia mirinda kaj subtila aktiveco, pro la duonmateria naturo de tiu astrala korpo, kiun li, krom la materia envolva&#x135;o, posedas. Li tial ankora&#x16D; tre longe vivos animalan vivon e&#x109; malgra&#x16D;, en pluraj okazoj, la malkomponi&#x11D;o de la karna korpo! Pulsados en li, kun impresa potenco, la vivegaj altiroj de lia homa naturo, &#x11D;is la vivofortoj, liveritaj por la tuta, anta&#x16D;e konsentita da&#x16D;ro de la ekzistado, estingi&#x11D;os, atinginte la tempon, kiun la Le&#x11D;o difinis por lia elkarni&#x11D;o. Restos do la sinmortiginto en tiel nenormala kiel beda&#x16D;rinda situacio, kaj ni, malgra&#x16D; nia bonvolemo, povos fari nenion por helpi lin![16] Kaj tiel, miaj filoj, ja devas esti, kaj vi, pli bone ol iu ajn, tion scias! Tiele preskribas la le&#x11D;o, rigora, nekoruptebla, neevitebla, &#x109;ar ja perfekta kaj sa&#x11D;a, kaj nin koncernas peni &#x11D;in kompreni kaj respekti por nin mem ne malfeli&#x109;igi, intencante &#x11D;in malobei!</p><p>De tio venas la malfeli&#x109;ego, trafanta la memmortigintojn kaj nia senpoveco mallongigi la da&#x16D;ron de iliaj turmentoj. Kio al ili okazas estas natura efiko de ka&#x16D;zo, kiun ili mem estigis, &#x109;ar ili ja enfalis en tian delikatan situacion, nome ke nur la tempo povas helpi ilin. Kion ni povas fari por ilia bono, tion ni provas sen &#x15D;pari penojn, nome: - iam kaj iam, a&#x16D; pli bone, en la &#x11D;usta kaj oportuna okazo, aran&#x11D;i ekspediciojn da misiuloj, kiuj volonte malsupreniru en ilian inferon kaj ilin elkonduku en &#x109;i tiun institucion, en kiu ili ricevas &#x15D;irmon kaj konvenan instruadon por respekti Dion, kiun ili, kiel homoj, neniam memoris; &#x109;iutage kunveni por pre&#x11D;adi por ili, ver&#x15D;ante bonfarajn radiojn el niaj vibroj sur iliaj n superekscititajn mensojn, penante mildigi la ardecon de iliaj suferoj per dol&#x109;aj inspiroj pri espero! Se ili ne sin tenus en tiela halucina stato, dronintaj en la profundega&#x135;oj de malespero, de la pereiga nekredo al Dio, &#x109;e kiu ili &#x109;iam plezuris, ili perceptus la invitojn al pre&#x11D;ado, kiujn al ili ni &#x109;iutage sendas dum la vesperkrepusko, kiel anka&#x16D; la kura&#x11D;igajn parolojn, per kiuj ni provas ilin veki por la a&#x16D;roro de la konfido al la korfavoraj potencoj de la Plejalta Patro, &#x109;ar ni ne povas ne konsideri, ke ni rilatas al kristanaj popoloj, kiuj pli a&#x16D; malpli emocie rememoras la foran infanecon, kiam &#x109;e la kameno, sub la &#x15D;irmo de la patrina sino, ili balbutadis la dol&#x109;ajn frazojn de la anonco de Gabrielo al la Virgulino el Nazareto, ricevonta kiel filon la ela&#x109;etonton de la homaro... kaj ja tial premas nin la zorgo utiligi &#x109;iujn permesatajn rimedojn, por iel ajn sekigi la larmojn al tiaj mizeraj nekredantoj, kiuj sin &#x135;etis en tiel hororan abismon!</p><p>&#x108;iufoje, kiam &#x109;e iu kondamnito estingi&#x11D;is a&#x16D; e&#x109; malplii&#x11D;is lia provizo da animala vivoforto - tute egale &#x109;u li sincere pentis a&#x16D; ne -, ni komunikas al la sukurservon de la Viglado, kiu tuj iros renkonte al li por lin elkonduki sub la &#x15D;irmon de la Legio. Tiam, la&#x16D; tio, kia estas lia morala kondi&#x109;o - pentinta, ribelema, &#x15D;tonkora - tiu Departemento lin sendos al la koncernaj fakoj, kiujn vi jam konas, nome: - la Hospitalo, la Izolejo, la Frenezulejo kaj e&#x109; al &#x109;i tiuj Turoj, &#x109;ar, kiel jam dirite, pro la fakto ke nia fako ankora&#x16D; ne komplete instali&#x11D;is, ni akumulas taskojn, tenante &#x109;i tie provizorajn postenojn por gardo de tiuj grandaj krimuloj, kies libereco estas forprenita pro ilia tro longeda&#x16D;ra restado sur la vojoj de malbonfarado - nome la memmortigintoj-obsedantoj.</p><p>Helpe de niaj aparatoj por transvidado - (klarvida- magneta-mekanika) - kiuj proksimigos al ni la faktojn kaj scenojn, kiujn ni bezonas vidi, ilin selektante disde tiom da aliaj, dank' al inteligentaj dispozicioj, per kiuj ilin funkciigas niaj teknikistoj, - same kiel potenca magneto altiras al si &#x15D;talsplitojn - ni lokalizas la helpoton, skizas la planon de nia itinero, kiun ni poste prezentas al la direkcio de la Viglado; &#x109;i tiu liveras la rimedojn por la ekspedicio... kaj ni forprenas, kun la favoro de Dio kaj la konsento de Lia Ununaskito, unu plian &#x15D;afinon el la ungegoj de l' malbono...</p><p>La eniro en tiujn kabinetojn estas severe malpermesata al &#x109;iu, kiu en ili ne laboras. Tial ni ne invitos vin al pli detala ekzameno en la aparato. La funkciularo konsistas el elitaj Spiritoj, misiuloj de Amo, teknikistoj kiuj speciali&#x11D;is pri tiaspeca servado kaj kiuj, povante plenumi laborojn en sferoj brilantaj per lumoj kaj benoj, preferas malsuprenveni en la ombroplenajn abismojn de malfeli&#x109;ego por servadi, pro amo al la Dia Majstro, al la sanktega afero de siaj mizeraj, malsuperaj fratoj - kiel veraj gardan&#x11D;eloj de la malfeli&#x109;uloj, kiujn ili tenas sub sia protekto!</p><p>&#x108;iun dekduan horon ili estas anstata&#x16D;ataj de alia skipo por la&#x16D;pla&#x109;e ripozi en la &#x11D;ardenoj de l' Templo, kiu, kiel vi scias, estas la plej alta regiono de nia humila Kolonio; a&#x16D; sin dedi&#x109;i al aliaj okupoj ilin koncernantaj, a&#x16D; suprenflugi al siaj veraj lo&#x11D;ejoj. Tie ili revigli&#x11D;as el la angoroj elportitaj en la malluma medio, kie ili laboras por la bono de la proksimulo kaj kien ili revenos la sekvantan tagon, fidelaj al la devo, kiun ili volonte prenis sur sin... &#x109;ar necesas reliefigi, karaj amikoj, ke la servojn de helpo kaj protekto al la parioj de memmortigo subtenas nenia komisio a&#x16D; le&#x11D;a dispozicio &#x11D;uste pro tio, ke memmortigo ja trovi&#x11D;as ekster la Le&#x11D;o! Temas do pri volontulaj taskoj, sankta florado de la sentoj de Karitato kaj Abnegacio &#x109;e tiuj, kiuj deziras ilin praktiki pro amo al la puraj doktrinoj de la Dia &#x15C;afido, de tiu Dia Modelo, kiu la Karitaton prezentis kiel la plej altan virton, &#x109;ar la le&#x11D;o, rajtiganta &#x11D;ian plenumon, permesas, ke oni kiel eble plej multe bonfaru al tiuj, kiuj suferas!</p><p>"- Mi miras, vidante, ke personoj tiel ri&#x109;e dotitaj sin fordonas &#x109;e lokoj kaj al laboroj tiel malmulte agrablaj - rimarkigis Belarmino kun la acida impertinenteco de iu, kiu sur la Tero &#x11D;uis la nobelecan vivon de kapitalisto, por kiu estas malhonoraj la penigaj laboroj, la sen&#x109;esaj klopodoj pro la devo. - &#x108;u ne trovi&#x11D;as en la Legio funkciuloj spirite malpli progresintaj kaj do pli konformaj al la naturo de la medio kaj de la lacigaj taskoj en &#x11D;i plenumataj?... Ci tiuj certe malpli suferus pro tio, ke malpli granda estus ilia sentemo... "</p><p>Kun afabla kaj simpatia rideto, Anselmo respondis:</p><p>"- Klare videblas, frato Belarmino, ke vi ne konscias la delikatecon kaj la profundecon de la spiritaj aferoj, kies intensecon oni ne suspektas sur la Tero! Nia skipo da malpli progresintaj funkciuloj, policistoj, asistantoj, flegistoj, gardistoj, ktp, ktp, povos elmontri, kaj ja elmontras, bonegan kapitalon da bonvolo, konstantan laborpretecon, strebon pregresi per heroaj faroj, sed &#x11D;i ankora&#x16D; ne kapablas plenumi tiel gravan laboron!</p><p>Nur Spirito kun senmakuloj virtoj kaj elpruvita sperto scipovus distingi, en la meandroj de la kompleksa karaktero de kulpulo, kia la sinmortiginto, la verajn inklinojn al pento, a&#x16D; &#x109;u tropezaj efikoj de la vivo-principo jam ne agas sur lian fizikan- astralan korpon, por, nur tiam, aran&#x11D;i helprimedojn, kiuj lin konduku al sekura loko. Nur teknikisto, posedanta vastajn sociojn pri la psiko, scipovus eltiri, el la profundaj memortavoloj de unu tia kulpulo, turmentegita de la sufero, liajn anta&#x16D;ajn ekzistadojn, reirante kun li sur la vojoj de la pasinteco, revidante la historion de lia surtera vivo, por esplori, surbaze de tiu biografio, la ka&#x16D;zon, kiu lin faligis, kaj tiel orienti la koncernan edukprogramon aplikotan en la Instituto, &#x109;ar &#x11D;uste la&#x16D; la informoj liveritaj de la teknikistoj de la Departementoj de Viglado kaj de la Hospitalo, oni enklasigos la pacientojn akceptitajn en la Kolonion kaj ilin sendos al la diversaj disponeblaj fakoj por rebonigo, kiuj funkcias e&#x109; en la surteraj regionoj, en la kadro de la reenkarni&#x11D;a programo. Nur abnegaciema animo, sufi&#x109;e progresinta en la regado de si mem, povus rigardi, sen frenezi&#x11D;i pro terurego, la malsuperajn regionojn, kie la degenerado kaj la doloro atingas la kulminon de la malbono, kaj kompare kun kio la Valo, kie vi restis, &#x15D;ajnus komforta loko!</p><p>Kiel ekzemplon, mi informas, ke estas animoj de memmortigintoj, kiuj ne sukcesas eniri la Valon la&#x16D; la naturaj vojoj. Tien eniri signifas, ke la kulpulo jam ricevas ian protekton, &#x109;ar li trovi&#x11D;as sub nia zorgo kaj gardo, kvakam ka&#x15D;itaj, kaj estas enskribita en la registroj de la Kolonio, kiel kandidato al estonta enhospitaligo. Estas tamen tiu, kiuj, anta&#x16D; ol atingi la Valon, estas kaptitaj, a&#x16D; forlogitaj kaj devojigitaj de hordoj da obsedantoj, kelkfoje iamaj sinmortigintoj, a&#x16D; da mistifikantoj, krimaj perversaj estuloj, fe&#x109;o de la nevidebla mondo, kiuj plezurante &#x109;e malbonfarado, da&#x16D;re vivas sur la Tero inter la homoj, infektante la sociojn kaj tiujn hejmojn, kiuj al ili ne kontra&#x16D;staras per viglado &#x109;e bonaj pensoj kaj prudentaj agoj, malfeli&#x109;igante nesingardajn homojn, kiuj akceptas ilian influon pro sia propra malsupereco morala kaj mensa! Sklavigite de tiela hordo, la sinmortiginto submeti&#x11D;as al torturoj, &#x109;e kiuj la okaza&#x135;oj en la Valo - kiuj estas la logika sekvo de la memmortigo - &#x15D;ajnus nuraj &#x15D;ercoj.</p><p>Malhavante efektivajn spiritajn povojn, tiuj malfeli&#x109;uloj, kiuj vivas for de la lumo de Bono kaj Amo al la proksimulo, &#x11D;enerale kolekti&#x11D;as en sinistraj, terurvekaj lokoj de la Tero mem, akordaj kun siaj mensaj statoj, kiel la sino de mallumaj praarbaroj, forlasitaj katakomboj, solecaj kavernoj en montoj &#x11D;enerale nekonataj de l' homoj, kaj e&#x109; ombraj grotoj en surmaraj rokoj a&#x16D; krateroj de estingitaj vulkanoj.</p><p>Hipokritaj kaj mensogemaj, ili kredigas al siaj viktimoj, ke tiaj regionoj estas ilia verko, konstruitaj per la potenco de iliaj kapabloj, &#x109;ar ili envias tiujn Koloniojn de regenerado direktatajn de lumaj estuloj. Malliberiginte tiujn animoj n, ili &#x109;iamaniere torturas ilin, komencante per aplikado de "fizikaj" suferoj kaj pudorofendaj procedoj, &#x11D;is la frenezigo de iliaj mensoj jam brulantaj &#x109;e la profundeco de iliaj propraj personaj turmentoj; fine, ili trudas al ili torturojn, kies kompreno translimas la imagivon de viaj mensoj kaj kies vidon vi ne eltenus pro tio, ke vi ankora&#x16D; estas tro malfortaj por teni vin imunaj kontra&#x16D; la pezaj sugestoj, kiuj, falinte sur vin, povus vin malsanigi!</p><p>Sed... sur la speciali&#x11D;intajn laboristojn, prilumitajn de vasta progreso, nenio malbone efikas! Ili akiris imunecon, regas la terursenton, vekitan de tiaj vida&#x135;oj, per siaj vibraj kaj mensaj fortoj, kaj direkte al la plej ekzotaj regionoj de la globo ili turnas la lensojn de siaj magnetaj teleskopoj, de sia potenca televidilo, same kiel la prizorgemon de siaj noblaj pensoj de kristana frateco... kaj ili ekiras, ser&#x109;e de la superturmentataj animoj de tiuj malfeli&#x109;uloj, duoble deturni&#x11D;intaj de la natura vojo de l' destino, nome pro la sinmortigo mem kaj pro la malnobla altiri&#x11D;emo, kiu ilin trenis al kuni&#x11D;o kun la plej malaltklasaj elementoj de la Nevidebla Mondo!</p><p>Kelkfoje, ili trovas tiujn animojn, post persista, peniga ser&#x109;ado. Sed ne &#x109;iam, post la lokalizo kaj koncerna informo al la direkcio de Viglado, kiu siavice &#x11D;in komunikas al la &#x11D;enerala direkcio de la Instituto, ni povas ilin tuj forpreni. Iaokaze necesas skizi planon por la liberigo, starigi ian nete difinitan programon; peti helpon de aliaj falangoj, iafoje tre malsuperaj al ni la&#x16D; kapableco kaj moralo, sed tamen konantaj la dornan, malluman terenon, sur kiu ni devas agi; fari klopodojn, sendi komisiulojn, akcepti kompromisojn, doni garantiojn kaj e&#x109; utiligi ruza&#x135;ojn, teni akrajn batalojn, certe sen uzo de glavo, sed en kiuj la pacienco, la toleremo, la celado al Bono, la morala energio, la kura&#x11D;o por labori, montrataj de la liberigantoj, ka&#x16D;zus admiron kaj respekton pro ilia heroeco! Ne malofte ili malsuprenvenas en la satanajn lokojn, kie la kaptita animo tordi&#x11D;as sub la torturoj de krueleguloj dezirantaj trudi al &#x11D;i siajn proprajn kutimojn. Ili sin miksas en la hordon, submeti&#x11D;as al la drama neceso multfoje &#x15D;ajnigi sin sektanoj de la Mallumo!... En tiuj okazoj &#x109;iam suferas tiuj abnegaciaj laboristoj de Amo, ver&#x15D;as amarajn larmojn, sed restas fidelaj al la sanktegaj devoj rilataj al la ela&#x109;eta afero, al kiuj ili sin fordonis! Nenian heziton ili montras en tiu misiula komisio, per kiu ili &#x15D;uldigis sin &#x109;e la Dia Modelo, kiu sin oferis por la homaro, kaj ili da&#x16D;re servadas, energiaj kaj heroaj, por la bono de siaj malpli progresintaj fratoj!</p><p>Fine, post neimageblaj luktoj, ili kokektas tiujn suferantojn, kiuj ne iris, en la &#x11D;usta tempo, en la Valon; la&#x16D;regule transdonas ilin al la Viglado, kiu, siavice, ilin sendas al konvena loko, &#x11D;enerale la Frenezulejo, &#x109;ar tiuj malfeli&#x109;uloj efektive eliras frenezaj el la retoj de obsedo, en kiujn ili lasis sin impliki... Kaj, kio estas tre grava: - ili anka&#x16D; forprenas la obsedantojn mem, la turmentistojn, kiuj estas nenio alia, ol a&#x16D;dacaj Spiritoj de malicaj homoj vivintaj en la mallumo de krimado, aparti&#x11D;intaj de Dio! Se ili, krom obsedantoj, anka&#x16D; estas sinmortigintoj, nia Kolonio povas ilin reteni. Sed tiuokaze ni lo&#x11D;igas ilin &#x109;i tie, en la Viglado mem, en ta&#x16D;ga loko de &#x109;i tiu fortika&#x135;o, &#x109;ar krom havi altiri&#x11D;emon al neniu alia regiono pli bona ol &#x109;i tiu, ili anka&#x16D; estas rigardataj kiel estuloj dan&#x11D;eraj kaj nebonvenaj en fakoj, kie oni klopodas por la morala altigo de aliaj krimuloj inklinaj al bono! Ni ilin tenas sub severa gardado, kiel eble penante havigi al ili fortojn kaj rimedojn, por ke ili reeduki&#x11D;u kaj rehonorindi&#x11D;u. De &#x109;i tie ili ne supreniros al pli agrablaj, malpli densaj regionoj, sen unue reveni al nova karna ekzistado, por sen&#x15D;ar&#x11D;i&#x11D;i el siaj pli indignaj krimoj, &#x109;ar iliaj moralaj kaj mensaj kondi&#x109;oj, tro difektitaj, malpermesas al ili pli grandajn eblecojn. Ilia instruado limi&#x11D;os al malvasta lernado pri si mem, al elementaj konoj pri la le&#x11D;oj de frateco prezentitaj en la Evangelio de l' Sinjoro kaj al regeneraj laboroj plenumataj a&#x16D; sur la scenejoj de la Tero, sub la gvidado de rigoraj asistantoj, a&#x16D; &#x109;e nia ta&#x109;mento de milicianoj, kie tiucele speciali&#x11D;intaj mentoroj ilin orientos por la farado de nobligaj servoj, kiel reago al la multa malbono farita en la pasinteco. Servante kiel milicianoj, ili &#x109;asos aliajn, de ili konatajn, hordojn da obsedantoj; montros al ni maliculajn ka&#x15D;ejojn, pri kies ekzisto, &#x109;i tie kaj aliloke, ili bone scias, tiamaniere donante valoran helpon al nia afero, kio estos al ili tre favore kreditita por la programado de la kulpelpagoj, al kiuj ili &#x15D;uldi&#x11D;is. Sed se temas pri nur malicaj estuloj, ne sinmortigintaj, tiam al ni ne estas permesite ilin gastigi. Sed nia Helposervo ilin kondukos al la &#x15D;irmejoj ekzistantaj, po malmulte sed &#x109;ie, en la transi&#x11D;aj regionoj - iaspecaj policejoj de la Nevidebla Mondo - kie ilin atendos la sorto plej konforma al ilia beda&#x16D;rinda kondi&#x109;o de malsuperaj Spiritoj, sorto ja responda al la le&#x11D;oj de afineco, justeco kaj frateco."</p><p>Sekvis mallonga silento. Ni estis ravitaj, surprizitaj pro la neatenditeco de tiu elvoko, kiu vere samvaloris kiel alterudicia leciono! Anselmo el Sankta Maria dol&#x109;e fiksis sian rigardon sur niaj viza&#x11D;oj, absorbitaj pro la atento vekita de lia parolo, kaj malla&#x16D;te konkludis, kvaza&#x16D; li etendus sian penson tra la florplenaj vojoj parfumitaj de la senkompara esenco de l' Evangelio de la Grandanima Edukanto:</p><p>"- Jes, miaj filoj!... Tiele &#x11D;i devas okazi, &#x109;ar la Nazaretano mem asertis, ke la bona pa&#x15D;tisto lasas la obeeman &#x15D;afaron &#x15D;irmitan en la pa&#x15D;tejo, ekiras por ser&#x109;i la perditan &#x15D;afon, kaj ripozas nur post kiam li revenigas &#x11D;in libera je la dan&#x11D;eroj, kiuj &#x11D;in minacis!... Kaj Li aldonis, kiel pravigon kaj glorigon de niaj klopodoj por kunlabori kun Li:</p><p>"- Ne estas la voko de via Patro, kiu estas en la &#x109;ielo, ke unu el &#x109;i tiuj malgranduloj pereu..."</p><p>&#x108;apitro II</p><p><strong/></p><p><strong>La arkivoj de la animo</strong></p><p>"Respektu vian patron kaj vian patrinon." (Dekalogo)</p><p>ELIRO, 20: 12</p><p>Vesperi&#x11D;is. La ombroj plidensi&#x11D;is sur la plumba horizonto de la peza regiono. Ni malsupreniris al la tuj sekvanta eta&#x11D;o kaj dumire mi riskis fari demandon:</p><p>"- Indulgu min, Respekteginda Pastra Mo&#x15D;to, pro la deziro detale esplori aferon, kiu tiele pla&#x109;as al miaj kristanaj sentoj kaj al mia intereso de lernanto: - Kiamaniere la direktoroj de &#x109;i tiu eminenta Institucio ekscias, ke Spiritoj, malfeli&#x109;igitaj de la memmortigo, malaperis, kaptitaj de malamikaj falangoj?..."</p><p>"- Se ni devontigis nin anta&#x16D; Jesuo kiel kunlaborantoj por lia ela&#x109;eta idealo, ani&#x11D;ante al ia Legio patronata de Lia respekteginda Patrino - li tuj respondis -, ni do devas teni en &#x109;i tiu Turo teknikistojn, kies ekskluziva rolo estas ser&#x109;i la malaperintojn helpe de la senerara efikeco de tiuj aparatoj, kiujn vi &#x135;us ekvidis... Al &#x109;iu oni destinis regionon kun difinitaj limoj por sondado... Malnovaj turmentistoj siavice, regeneri&#x11D;intaj sub nia zorgo kaj ali&#x11D;intaj al la ta&#x109;mento de milicianoj, volonte sin prezentas, tu&#x15D;itaj de pento, por indiki lokojn de ili konatajn, en la Nevidebla Mondo a&#x16D; sur la Tero, kie estas kolektitaj la viktimoj de la obseda opreso kaj kie estas farataj la plej grandaj kruela&#x135;oj.</p><p>Post kontrolo de la lokalizo, tiujn lokojn oni vizitas kaj rebonigas... Sed la informoj kaj ordonoj &#x11D;enerale venas de la Plej Altaj Regionoj... de tie, kie &#x15D;vebas la karitata protektado de la kompatoplena Patrino de la homaro, la Guberniestrino de nia Legio... Se la koncernataj animoj ne klasi&#x11D;as kiel rektaj zorgatoj de la Gardistino, la Gvidanto de la falango, a&#x16D; legio, al kiu ili apartenas, rajtas elpeti &#x15D;ian favoron por la devoji&#x11D;intoj, &#x15D;ian aman kunhelpon por tiu celado, &#x109;ar frata solidareco ligas la diversajn instituciojn de la Sidera Universo, senmezure pli perfektajn ol tiuj ekzistantaj en la materiaj, surteraj regionoj... Krom tio, kiel ajn mizera kaj forgesita estus kulpulo, &#x109;iam trovi&#x11D;os iu, kiu lin amas, pri li sincere interesi&#x11D;as, kaj kiu pro tio adresos fervorajn petegojn por li al Maria, e&#x109; rekte al la Dia Majstro a&#x16D; al la Kreinto mem! Se do la sinmortiginto lasas sur la Tero neniun, kiu kompatus lian enorman malfeli&#x109;on kaj al li sendus mildajn, karesajn esprimojn de karito per la bonfara pre&#x11D;o, nepre certe estas, ke en la transtombo ekzistas iu, kiu &#x11D;in faros: - korinklinaj ligoj de malproksima pasinteco, malnovaj amikoj kelkatempe forgesitaj pro la enkarni&#x11D;o; amataj estuloj, kiuj lin akompanis dum pasintaj migradoj sur la Tero; lia protektanto, la amoplena Gardan&#x11D;elo, kiu konas &#x109;iujn liajn pa&#x15D;ojn kiel anka&#x16D; liajn plej ka&#x15D;itajn pensojn; &#x109;iuj zorgos pri li per veraj atestoj de la frata amo, kiun ili kulturadas sub la inspiro de la amo al Dio! Se la petego estas adresita al Maria, tiam instrukcioj estas tuj sendataj al &#x15D;iaj kurieroj, kiuj siavice ilin dissciigas al la pluraj postenoj kaj organizoj de helpo kaj &#x15D;irmado al sinmortigintoj, tenataj de la Legio. Tiuj instrukcioj indikas al la servantoj la momenton de la agado por helpo al la nova suferanto, lian nomon, naciecon, la daton de la akcidento, la lokon kie &#x11D;i okazis, la specon de memmortigo elektitan. Se, ekzemple, la koncernata animo trovi&#x11D;as en regiono apartenanta al nia kampo de agado, tiam la ser&#x109;adon, kiel jam dirite, plenumos la servistoj de Viglado. Kie ajn li trovi&#x11D;os, oni lin lokalizos, malgra&#x16D; &#x109;ia sinofero! Se la perversaj kaj obsedantaj hordoj, kiuj lin dekomence persekutis, ne forturnis lin de la kondi&#x109;oj normalaj, tiam la klopodado ordinare estas facila. Se tamen la laboro montri&#x11D;as tre dorna kaj peniga kaj pro tio necesigas la kunhelpon de aliaj rimedoj, apartenantaj al nia Legio a&#x16D; fremdaj al &#x11D;i, ni rajtas ilin elpeti kaj ja estas tuj kontentigitaj. Estas okazoj, kiel ni jam klarigis, kiam ni bezonas e&#x109; alvoki malpli progresintajn grupojn, nome peti la helpon de falangoj malsuperaj al ni la&#x16D; moralo kaj scioj!</p><p>Se la petegon oni tamen adresos al alia eminenta Spirito, &#x11D;i estos prezentita al Maria, kaj fari&#x11D;os la samaj disponoj, &#x109;ar Maria estas la sublima gastigantino de la kulpeguloj sin &#x135;etintaj en la timegindajn abismojn de la memmortigo... &#x108;io tio tamen ne signifas, ke nia Plej Alta Direktorino devas atendi petegojn kaj alvokojn de kiu ajn por fari siajn kompatemajn disponojn! &#x108;i tiuj, kontra&#x16D;e, estas konstante farataj, per tenado de specialaj organizoj destinitaj al observado kaj helpo al memmortigintoj; per tenado de tiuj, kiuj, kvankam ne specialaj, tamen ilin anka&#x16D; akceptos en oportuna okazo, estante dissemitaj &#x109;ie, en la Nevidebla Mondo kiel sur la Tero; kaj per la dispozicioj mem de la le&#x11D;o de amo kaj frateco, kiu al ni preskribas plenumi &#x109;ian eblan bonon, farante al la proksimulo tion, kion ni dezirus, ke la proksimulo faru al ni, le&#x11D;o amoplene kaj rigore observata en la spirite progresintaj rondoj de la Nevidebla Mondo!</p><p>Kiel ajn tamen, la Pre&#x11D;o, kiel vi vidis, eldirita kun amo kaj fervoro por la bono de sinmortiginto, estas la sanktega vehiklo portanta, en &#x109;iu tempo, netakseblajn konsolojn, &#x109;ielajn favorojn al tia malfeli&#x109;ulo, &#x109;ar &#x11D;i estas unu el la helprimedoj, kiujn la supredirita le&#x11D;o starigis favore al la suferantoj, instrumento, kiun la le&#x11D;o disponas por agigi balzamajn vibrojn necesajn al la kuracado postulata de la bezonoj de tiu turmentita animo. &#x11C;uste pro tio, grave eraras la surteraj homoj, rifuzante plenumi tiun agon de solidareco, intereso kaj bonfaro pro la nejusta supozo, ke &#x11D;ia apliko restus senutila, &#x109;ar senrimeda estus la malfeli&#x109;a situacio de la memmortigintoj! Kontra&#x16D;e, la Pre&#x11D;o efikas tiel la&#x16D;dinde kaj utile, ke tiu, kiu pre&#x11D;as por iu el vi, ja volonte kunlaboras kun la servistoj de la Legio de Maria, kunhelpante iliajn penojn kaj sinoferojn &#x109;e la klopodado por malplisuferigo kaj reedukado, al kiu ili sin fordonis!</p><p>Kiel vi konstatis, per tiu &#x109;i pala bildo, nia laboro estas ampleksa kaj intensa. Se la homoj, kiuj atencas kontra&#x16D; tia sankta dono, la enkorpa vivo - kiun la Ciopova konsentas al la kulpa animo kiel benatan kaj nobligan oportunon por rehonorindi&#x11D;o - mezurus la intensecon de la suferoj kaj sinoferoj, kiujn ni afrontas por ilia bono, ili certe sin detenus &#x109;e la rando de la abismo kaj pripensus la gravan respondecon, kiun ili prenos sur sin, se ne pro amo a&#x16D; kompato al si mem, almena&#x16D; pro konsidero kaj respekto al ni, iliaj spiritaj gvidantoj kaj sindonaj amikoj, kiuj tiom da penigaj luktoj, tiom da &#x109;agrenoj eltenas, tiom da larmoj ankora&#x16D; mem ver&#x15D;igos el niaj koroj, &#x11D;is ni povos ilin konduki al la konsolaj regionoj protektataj de la espero!</p><p>La afabla &#x109;i&#x109;erono informis, ke en unu el tiuj ombraj fakoj &#x109;irka&#x16D;antaj la centran turon, simple nomatan - la Turo - trovi&#x11D;as tiaj timindaj obsedantoj, &#x109;efoj a&#x16D; anoj de mallumaj, perversaj bandoj, kiuj, krom esti sinmortigintoj, anka&#x16D; respondecas pri abomenegaj krimoj, punindaj, la&#x16D; la sublimaj le&#x11D;oj de la Eterna Le&#x11D;odonanto, per akregaj jarcentaj riparadoj. Ni esprimis la deziron vidi ilin, kaj ni prezentis al ni, ke temas pri nenormalaj esta&#x135;oj, tute ne koncepteblaj por nia imagemo, eble iaj apokalipsaj monstroj, inferaj fantomoj, kiuj e&#x109; ne havus homan formon. Kun patreca rideto, la maljuna doktoro de Canalejas demandis al la eminenta instruanto, kiu nin gvidis, &#x109;u estos eble, ke ni konu iun el tiuj Spiritoj, &#x109;ar tio nin utilos, ke ni gardu nin dum la proksima voja&#x11D;o al la surteraj regionoj, kie svarmas multenombraj samspecaj bandoj. Pastro Anselmo afable konsentis, sed ne sen malgranda limiga kondi&#x109;o:</p><p>"- Mi estas informita de la direkcio de via Hospitalo pri la interesoj, kiuj konvenas al la &#x109;i tie &#x109;eestantaj lernantoj. Tial mi konsentos al vi ne vastan rigardon al la loko, kie ni lo&#x11D;igas tiujn kompatindajn zorgatojn respondecajn pri tiom da krimoj, kiu loko estas &#x11D;uste tiu frontestaranta Turo. Tie trovi&#x11D;as la tiel nomataj karceroj, kie ili estas tenataj sub konstanta gardo tiel, kiel oni neniam gardus surterajn arestitojn!</p><p>Mi devas konigi al vi, ke tiaj obsedantoj jam ekiris la vojon de regenerado. La afliktaj batoj de la unuaj rimorsoj jam skuas la pezan torporon, en kiu ili tenadas siajn konsciencojn. Timuli&#x11D;ante anta&#x16D; la fantomo de l' estonteco, ili bone konscias tion, kio atendas ilin en la korprema regiono de kulpelpagoj, sub la ardegeco de la diversaj riparadoj, kiujn ili, frue a&#x16D; malfrue, devos travivi. Timigitaj de la malhonora amplekso de siaj kulpoj, ili supozas, ke tiel longe dum ili rezistos kontra&#x16D; la &#x109;iutagaj admonoj al regenerado, ili restos liberigitaj je tiuj &#x15D;uldoj... El &#x109;i tie ili tamen ne sukcesos eliri por regajni la liberecon, &#x11D;is la pento montros novan vojon al iliaj konsciencoj nigrigitaj de la blasfema pekado... e&#x109; se por tio ili devus resti malliberigitaj dum jarcentoj - kio estas tre malprobabla.</p><p>Ho miaj karaj amikoj, farantaj la unuaj n pa&#x15D;ojn sur la savantaj vojoj de tiu Dia Scienco, kiu ela&#x109;etas kaj nobligas la karakteron de la kreito, &#x109;u homo, &#x109;u Spirito! Ho vi, kies vizito en mia humila posteno de laboristo en la kultivejo de la Sinjoro min tiom honoras kaj feli&#x109;igas! Kunlaboru kun mi kaj kun miaj helpantoj en &#x109;i tiu fako de la Departemento de Viglado! Kunlaboru kun la direkcio de &#x109;i tiu Instituto, sur kies respondeco pezas tiom da destinoj de kreitoj devantaj mar&#x15D;i al Dio! Kunlaboru kun la Legio de la Servantoj de Maria kaj kun la afero de la Ela&#x109;eto, iniciatita de la Dia Majstro, fervore pre&#x11D;ante por tiuj perditaj &#x15D;afoj, kiuj obstine preteratentas la dol&#x109;an alvokon de sia Milda Pa&#x15D;tisto! Estu do la unua ago, per kiu vi ekiros la longan vojon de la farendaj riparoj - la sublima karitata servo, elspironta siajn senmortajn aromojn el bonfaroj en la amoplena sino de la Kristo de Dio - la Pre&#x11D;o por la revirti&#x11D;o de tiuj malfeli&#x109;aj le&#x11D;orompintoj, kiuj sin &#x135;etegis, temeraraj kaj frenezaj, en la plej malluman kaj tragikan abismon, en kiu povas droni kreito havanta prudenton kaj libervolon! Pre&#x11D;u! Kaj al vi mi certigas - kredu tion! - ke vi tiamaniere bele komencos tiun agadprogramon, kiun vi devas plenumi por firmigo de via progreso!</p><p>Sed &#x109;i tie - li plu parolis, post pa&#x16D;zo, kiun per nenia maldiskreta&#x135;o ni a&#x16D;dacis profani - ilin helpas sindonaj prizorgantoj. Prenante en kalkulon la fatalan sensciencon, kiun ili montris, inklinante al malbonfarado, ja la solan malpligravigan cirkonstancon, kiu al ili meritigas helpon kaj protekton, la korfavoro eksplicita en la nin reganta le&#x11D;o preskribas, ke al ili ni havigu instruadon kaj klarigojn, efikajn rimedojn por ke ili rekapabli&#x11D;u denove eniri la normalajn vojojn de evoluo kaj progreso, rimedojn per kiuj ili disbatu la mallumon, kiun ili mem amasigis &#x109;irka&#x16D; si. Tiucele, ilin retenante, senigante je la libereco, kiun ili ege misuzis, ni al ili donas konvenajn konsilantojn kaj instruantojn, nome tiajn longe sperti&#x11D;intajn pri la katekizado de sova&#x11D;uloj kaj indi&#x11D;enoj de barbaraj surteraj regionoj en Afriko, Hindo&#x109;inujo, Amerikoj kaj la malproksima, preska&#x16D; nelo&#x11D;ata Patagonujo...</p><p>Venu... kaj vi vidos pere de televidaj aparatoj tion, kio okazas en la frontestaranta Turo...</p><p>Li aliris al vasta salono, ver&#x15D;ajne direktora kabineto por &#x11D;enerala kontrolado. Sobraspekta meblaro, studilaroj kaj abunda aparataro por transsendo de parolo kaj bildoj cele al rapida interkomuniki&#x11D;o kun la tuta Kolonio: jen &#x109;io, en kio konsistis la aran&#x11D;o de tiu soleca &#x109;ambro. Li sidigis nin kaj starante, en la karaktero de majstro, kiu tiam li ja estis, da&#x16D;re elvolvis siajn &#x109;armajn klarigojn:</p><p>"- Jen en kio konsistas la "karceroj" en &#x109;i tiu ombra loko de la Instituto Maria el Nazareto..."</p><p>Proksimi&#x11D;inte al la televidigaj aparatoj, li ilin lerte funkciigis... kaj jen ni mirakle trovi&#x11D;is en longa galerio, kies arkadoj, memorigante malnovajn klostrojn, esprimis la klasikajn, al ni tiel karan, portugalan stilon.</p><p>Mi ne scias, &#x109;u la fluidecmagnetaj ondoj, servantaj kiel vehiklo de tiuj aparatoj, havis la povon penetri la fibrojn de nia fizika-astrala organismo, agordi&#x11D;ante al nia propra animradiado; mi ne scias, &#x109;u ili, elradiante la efikojn de siaj nekonataj proprecoj tra la &#x109;ambro anta&#x16D;enigis niajn mensojn al la alta fenomeno de la maldorma sugestio, a&#x16D; &#x109;u tio estis la potenca efiko de la mensa forto de tiuj majstroj pri psika magnetismo, kiuj nin akompanis &#x109;iam, kiam oni kondukis nin por spekti la televidajn elsendojn. Sed certe ja estis, ke en tiuj momentoj ni havis la impreson, ke ni efektive iradas tra tiu galerio tute envolvita en peza duonlumo, kio al niaj nespertaj Spiritoj transigis korpremajn sentojn de angoro kaj timo.</p><p>Lokitaj en amba&#x16D; flankoj de la galerio, tiuj "karcera&#x109;oj" montri&#x11D;is al niaj okuloj kiel malgrandaj &#x109;ambroj pri studado kaj lo&#x11D;ado, nome kiel lerno&#x109;ambro, man&#x11D;o&#x109;ambro kaj dormo&#x109;ambro, tiel havigante sufi&#x109;an komforton por ne &#x15D;oki la malliberulon per la humiligo de nekontentigebla bezono, kio lin inklinigus al malkonfido kaj ribelemo. Ili ja similis malgrandajn apartamentojn de modela internulejo, kie la lernantoj lo&#x11D;us unuope, &#x109;ar tiuj &#x109;ambroj destini&#x11D;is al gastigo de po unu sola malliberulo!</p><p>Mi ne povis deteni min kura&#x11D;e vortigi miajn impresojn, kaj min turnis al Pastro Anselmo:</p><p>"- Kiel do?!... &#x108;i tie mi vidas edukejon, ne malliberejon!... &#x108;irka&#x16D;itaj de lar&#x11D;aj fenestroj kaj belaj, impresivaj balkonoj, tra kiuj penetras sanigaj aerfluoj, tiuj &#x109;ambroj, sen kradoj kaj gardistoj, prefere invitas al enpensi&#x11D;o, al meditado kaj al utila studado, dank' al la nerompebla, &#x109;irka&#x16D;reganta silento... Ho, mi &#x109;i tie klare vidas la bonfaran influon de sa&#x11D;aj misiulaj edukistoj, spertaj pri direktado de edukejoj, ne provosoj, kiuj sin trudus per forto!..."</p><p>"- Jes - ridetante respondis la nobla estro de la Turo -, ni obeas la dispoziciojn de la le&#x11D;oj de Amo kaj Frateco, la&#x16D; la esence edukaj normoj de la Plej Alta Majstro. Efektive, ne koncernas nin puni iun ajn, kiom ajn krima li estus, &#x109;ar e&#x109; la Majstro ne tiel agis! Nia devo estas instrui kaj eduki, revigligante la kura&#x11D;on, la &#x15D;anceli&#x11D;antan karakteron per edifaj klarigoj, cele al regeneri&#x11D;o per praktikado de Bono!... &#x109;ar la punon, la turmenton, la krimulo portas en si mem &#x109;e la infero, en kiun aliformi&#x11D;is lia konscienco sen&#x109;ese flamigata de miloj da malsanaj afliktoj... kio ne necesigas lin turmenti per kromaj punoj kaj repagoj! Li mem sin ju&#x11D;os kaj al si mem aplikos la merititajn punojn... Cu vi volas konkretan ekzemplon, el tiuj plej impresaj?... Rigardu..."</p><p>Li alproksimi&#x11D;is al unu el tiuj aparatoj ornamantaj la salonon, lerte funkciigis alian luman prembutonon, kaj dum sur la magneta ekrano bildi&#x11D;is vira figuro en la viglo de siaj kvardek jaroj, per &#x109;io simila al ni mem, li &#x11D;entile da&#x16D;rigis siajn klarigojn:</p><p>"- Jen unu el la timindaj obsedantoj, estro de malgrandnombra bando da &#x15D;tonkoraj kaj malicaj estuloj, portanta multoblajn malvirtojn kaj moralajn degenera&#x135;ojn, krimulo kaj memmortiginto, kiu trenis en sian abismon de malnobleco kaj mizero tiujn senprudentulojn - elkarni&#x11D;intajn kaj enkarni&#x11D;intajn - kiujn li sukcesis delogi kaj entiri en sian vojon, kaj kies krimoj havas tielan gravecon anta&#x16D; la dia le&#x11D;aro, ke nin ne mirigus la senatenda alveno de decidoj el la Altaj Sferoj ordonantaj lian alkondukon al la koncernaj kanaloj por kulpelpaga reenkarni&#x11D;o ekster la surtera Globo, en planedo pli malsupera ol la nia, a&#x16D; por restado en ties spiritaj &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj, kie li povus, dum relative mallonga tempo, elpagi &#x15D;uldon, kies likvido sur la Tero postulus multajn jarcentojn! Sed tia programo ja estus tro severa rimedo, ege abomena por la karitato kaj por la neimagebla amo de nia Milda Pa&#x15D;tisto, kiu preferos unue el&#x109;erpi &#x109;iujn logikajn kaj la&#x16D;le&#x11D;ajn rimedojn por persvadi kiel al pento, tiel anka&#x16D; al regeneri&#x11D;o, tiucele uzante la grandan amemon kaj kompaton, kiujn nur Li scipovas apliki!</p><p>Maria propetis sian Dian Filon pro tiu &#x109;i malfeli&#x109;ulo, kaj al ni &#x15D;i rekomendis maksimuman paciencon, la plej fekundan karitaton kaj amon, kiujn ni kapablos esprimi, por apliko al lia beda&#x16D;rinda situacio! Tial, kvankam malliberigita, kiel vi vidas, li sen&#x109;ese ricevas &#x109;ian helpon, moralan, spiritan kaj e&#x109; "fizikan", se mi tiel povas min esprimi, kiun lia kruda, animala naturo postulas. La kristanan moralon, kiun li tute ne konas, oni al li &#x109;iutage prezentas, kiel nutra&#x135;on nepre necesan pro lia tiurilate konsterna mizero... Li &#x11D;in ricevas pere de la instruoj de la sankta Evangelio, dum kolektivaj lecionoj, enscenige ludataj, kiajn vi &#x109;eestis en tiuj surteraj seancoj, kiuj ja estas nenio alia, ol malgrandaj postenoj por helpo al la servoj plenumataj en la Nevidebla Mondo; kaj, kiel la ceteraj lernantoj-arestitoj, li estas helpata &#x109;e la ekzameno de la plej altaj instruoj de la Ela&#x109;etinto kaj &#x109;e ilia komparo kun liaj propraj agoj... nome tiu Ela&#x109;etinto, kiu, fidela al Sia misio kiel Majstro kaj Savanto, al li etendis sian kompateman manon, por levi lin el la peko!</p><p>Sed niaj metodoj utiligas alispecan instruadon, energian, preska&#x16D; perfortan, kiun nur la inicitoj povos apliki pro la delikateco de tia procedo, postulanta specialan teknikon... Tial &#x11D;i estas &#x109;iam komisiata al unu el la plej popularaj specialistoj de nia Kolonio - ia teknikisto - tiu Olivier de Guzman, kiun vi konas kiel la direktoron de la Departemento de Viglado. Tiel li akumulas plej delikatajn taskojn, ne nur pro tio, ke &#x11D;i estas lia devo, &#x109;ar la bona laboristo neniam restos senaga en la Kultivejo de la Sinjoro, sed anka&#x16D; pro la de mi jam parolita manko de laboristoj. Rigardu, kio okazas en la apartamento de tiu krimulo-lernanto kaj ju&#x11D;u vi mem... "</p><p>Efektive, sidanta &#x109;e la studotablo, kun la viza&#x11D;o inter la manoj, en teni&#x11D;o de senkura&#x11D;eco a&#x16D; profunda maltrankvilo; kun dista&#x16D;zitaj haroj, densaj kaj ondaj; mieno turmentata de tumultaj pensoj radiantaj &#x109;irka&#x16D; la kapo per pezaj emana&#x135;oj similaj al plumbogrizaj nuboj, jen tie estis anta&#x16D; ni la malliberulo, kvaza&#x16D; li trovi&#x11D;us en tiu sama salono kiel ni! Sed surprizite ni en tiu obsedanto rekonis nur homon, simple kaj nur homon - a&#x16D; Spiriton, kiu estis homo! - tute ne ian fabelan estulon! Spirito disi&#x11D;inta de la karno, jes, sed portanta la homan formon, krudan kaj pezan, kiel signon de la morala malsupereco, kiu lin tenis malproksima de la spiriteco! Li estis vestita tiel same, kiel en la momento, kiam li pereis, en sia karna envolva&#x135;o, sub la memmortiga bato: - pantalono el fajna nigralana &#x15D;tofo, montranta, ke sur la Tero li estis altsocieta persono, kaj &#x109;emizo el blanka silko kun manumoj kaj anta&#x16D;o el Flandra punto. Ju&#x11D;ante la&#x16D; la vesta&#x135;oj, ni kredis, ke lia restado en la ombroj de transmonda malbonfarado estas ne malproksima de centjara da&#x16D;ro, kio estigis en la profundoj de niaj animoj doloran vibradon el kompatemo. &#x108;e la koro, malgra&#x16D; la longa tempo pasinta, tragika stigmato perfidis lin kiel anon de la sinistra falango da kulpuloj, al kiu anka&#x16D; ni apartenis: la sango, viva kaj fre&#x15D;a, kvaza&#x16D; &#x11D;i estus &#x135;us ek&#x15D;prucinta, elver&#x15D;i&#x11D;is de lar&#x11D;a truo, kiun certe malfermis rapiro a&#x16D; ponardo, kruele makulante la fizikan- astralan organismon; malgra&#x16D; la tempo pasinta, &#x11D;i konstante, seninterrompe elver&#x15D;i&#x11D;adis, kiel se &#x11D;i estus pli &#x11D;uste impreso el la okazinta&#x135;o efikanta sur la halucinitan, malluman menson de tiu mizerulo!</p><p>Sed jen eniris la lin gvidanta majstro, kiu kompateme vizitadis la &#x109;ambrojn, unu post alia, lumigante en la krudaj koroj de tiuj mizeraj krimuloj la stelajn lampojn de la Sciado, per kiuj ili sin turnu al pli utilaj vojoj!</p><p>La malnova obsedanto ekstaris respektoplene, farante riverencon propran al nobelo. Olivier de Guzman - tiu estis lia majstro - lin afable salutis:</p><p>"- La paco de la Sinjoro estu al vi, Agenor Penalva!"</p><p>La kulpulo ne respondis kaj restis kun nekontenta viza&#x11D;o. &#x108;e signo de la majstro, li denove sidi&#x11D;is &#x109;e la tablo, dum la nobla gvidanto restis staranta.</p><p>Gravmiena, kun afabla teni&#x11D;o kaj patra parolo, Olivier de Guzman, kiu, same kiel la ceteraj superaj inicitoj, portis la veston de la bela kaj diligenta legio, al kiu li apartenis, ekelvolvis al sia dis&#x109;iplo la lecionon de tiu tago, devigante, ke li skribu &#x11D;in en kajeroj, por ke, &#x11D;in analizante kaj primeditante, li &#x11D;in zorge stampu en sia menso. En la sekvanta tago, la dis&#x109;iplo devos prezenti detalan raporton pri siaj konkludoj rilataj al la studita temo. Tiu leciono, kiun ni &#x109;eestis, konsistis el grava tezo pri individuaj rajtoj, tiel en la surteraj kiel en la astralaj socioj, &#x109;e la lumo de la Grandanima Le&#x11D;o de la Kreinto; pri la rajtoj de reciproka respekto, de solidareco kaj frateco, kiujn la homaro &#x15D;uldas al si mem en la harmonia &#x109;eno de la unuopaj agoj de homo kontra&#x16D; si mem kaj kontra&#x16D; siaj similuloj. La lernanto devos ekzameni tiun delikatan tezon, konsiderante sian konduton dum la lasta surtera ekzistado kaj dum sia &#x11D;isnuna restado en la Nevidebla Mondo, kaj anka&#x16D; &#x11D;in submetante al la reguloj de la le&#x11D;oj regantaj la astralan mondon kaj al tiuj de la kristana moralo, kiuj estas nepre necesaj al la progreso kaj bona stato de &#x109;iuj homoj, kaj pri kiuj li jam de kelka tempo ricevadas klarigojn. La lernanto havis la rajton kontra&#x16D;argumenti, demandi pri eventualaj duboj kaj e&#x109; konfesi... sed rimarkinda estis la ampleksa kvanto da profundaj klarigoj de la majstro &#x109;e &#x109;iu malkonsento de la obstina dis&#x109;iplo[17]! Kaj tian penadon, ekskluzive koncernantan la konsciencon, &#x109;iu malliberulo povus provi sendepende de sia klereco!</p><p>Perpleksaj &#x109;e la intenseco kaj amplekso de la servoj en la Turo, ni demandis la paciencan instruanton:</p><p>"- En la okazo, se tiu kompatinda Spirito konvinki&#x11D;os pri la neceso de Bono, kien oni sendos lin?... Kio fari&#x11D;os el li?... Kaj kial, malgra&#x16D; lia evidenta malbonvolo, oni al li donas majstron de tia rango, tiajn profundegajn lecionojn, kiajn ni &#x109;i tie &#x109;eestas, dum ni, inklinantaj bonvole trairi la estontecon gvidate de viaj konsiloj, apena&#x16D; duonvidas tiujn al ni tiel karajn inicitojn kaj ne ricevas e&#x109; ian tekston, kie ni lernu la le&#x11D;ojn, kiuj de nun nin inspiros, des malpli skribilojn?!..."</p><p>Tuja kaj konkludiga estis la respondo:</p><p>"- Unue - klarigis Pastro Anselmo - ne forgesu, ke vi estas malsanuloj &#x135;us ricevintaj forpermeson de la Hospitalo kaj, krome, ke, enirinte anta&#x16D; nur tri jaroj en &#x109;i tiun &#x15D;irmejon, vi ankora&#x16D; estas nenio alia, ol &#x135;usvenintoj, kiuj e&#x109; ne la psikan ekvilibron sukcesis atingi... Cetere, tiel evidenta estas la diferenco inter viaj kondi&#x109;oj kaj liaj, ke ili ne akceptas e&#x109; ian komparon por diskutado! Ne miru do, ke tiu, kiun ni tie observas, ricevas tion, kio al vi &#x15D;ajnas senrajta... Via horo de spirita instruado eksonos &#x11D;ustatempe, kaj pro la atendo vi neniom perdos... Enirinte anta&#x16D; tridek ok jaroj en &#x109;i tiun Turon, nur nun Agenor Penalva konsentas entrepreni la nepre necesan konadon de si mem, por obei la Le&#x11D;on kaj malpligravigi sian propran situation, kiu amare pezas sur li... Aliflanke, &#x11D;uste pro sia morala malsupereco, li bezonas pli grandan vigladon kaj zorgon ol vi, kies inklino konverti&#x11D;i al la Lumo a&#x16D;guras favoran estontecon...</p><p>Jam longeda&#x16D;ra estas la laboro postulata de la &#x15D;tonkoreco, en kiu sin &#x15D;irmis tiu pekulo, pro lia timo anta&#x16D; la estontaj sekvoj de la ekscesoj, kiuj mallumigis al li la vivon. Por konvinki tiun deviinton, ke li kura&#x11D;u revirti&#x11D;i, estis e&#x109; necesa la patra persistemo de iu Oliver de Guzman, kutiminta al traktado kun la indi&#x11D;enoj de l' Nordo kaj duonbarbaroj de l' Oriento! Li tre balda&#x16D; reenkarni&#x11D;os! Tro difektita estas lia mensostato, por ebligi, ke li sin direktu al efektive progresigaj situacioj! Nur longa, dolorplena surtera ekzistado, kiu estigus definitivajn &#x15D;an&#x11D;ojn en lia menso &#x109;ar &#x11D;i senbalastigus lian ombro&#x15D;ar&#x11D;itan konsciencon je granda amaso da malpura&#x135;oj, donos al li okazon por novaj itineroj sur la vojo de la normala progreso... kaj &#x11D;uste por lin inklinigi al tia decido, neniel tamen &#x11D;in trudante; por lin prepari al la akirado de sufi&#x109;aj fortoj por la ardaj bataloj, kiujn li eltenos en la surteraj scenejoj, ni lin &#x109;i tie retenas, penante lin kiel eble plej moraligi, lin repacigante kun li mem kaj kun la Le&#x11D;o! Se ni tiel ne faros, lia venonta kaj neevitebla reenkarni&#x11D;o refalos en la saman eraran rondon, en kiu la ceteraj degeneris, kio tute ne konvenas al li nek al ni mem, &#x109;ar pri lia reeduki&#x11D;o ni respondecas anta&#x16D; tiu Le&#x11D;o!</p><p>Sed plu observu tion, kio okazas en lia &#x109;ambro..."</p><p>Da&#x16D;re tenante plej stre&#x109;an atenton, ni estis surprizitaj de rapide sin sekvantaj okaza&#x135;oj, kiuj pro sia alte eduka karaktero meritas aparte zorgan raporton.</p><p>Ni vidis, ke, &#x109;e gesto de la mentoro, la paciento ekstaris kaj lin obeeme sekvis, kvaza&#x16D; pelate de nekontra&#x16D;stareblaj influoj. Ili iris, Olivier anta&#x16D;e, la&#x16D;longe de granda galerio, kie trovi&#x11D;is la "karceroj" de la gardatoj. Post ne longe, ili eniris vastan salonon, iaspecan kabineton por scienca eksperimentado. &#x11C;i &#x15D;ajnis ia tabernaklo, kie sanktegaj misteroj senvuali&#x11D;is, montrante al la observanto, kiom li devos lerni kaj progresi &#x109;e la psikaj sciencoj, por meriti la senmortan trezoron, kiun la &#x108;ielo heredigis al la homa gento.</p><p>Tiu kabineto konservi&#x11D;is konstante saturita de magnetaj emana&#x135;oj ta&#x16D;gaj al &#x11D;ia celo, milde disradiantaj bluan fosforeskon, delikategan, subtilan, preska&#x16D; nepercepteblan por nia ankora&#x16D; tro nesufi&#x109;a kapablo vidi la spiritajn aferojn, kaj absolute nevideblan por la malakrega vidado de tiu, kiu tien penetris por submeti&#x11D;i al la konvena operacio. Sur estrado polurbrila kiel kristalo vidi&#x11D;is se&#x11D;o strukturita per substancoj anka&#x16D; kristalsimilaj pro sia diafaneco kaj tra kies interno cirkuladis, kiel sango trafluanta la arteriojn de karna envolva&#x135;o, ia fosforeska, blua fluida&#x135;o, se nur oni funkciigis malgrandajn prembutonojn, similajn al steletoj, apartenantajn al la tuta&#x135;o de tiu stranga aparato.</p><p>Anta&#x16D; la kurioza objekto, samspeca kiel tiu ekzistanta en la akceptejo de la Hospitalo, - kie ni vidis tiun fenomenon, nome nian disi&#x11D;on de la materia organismo, per mensa regreso &#x11D;is la tago de la sinmortigo, sub la direktado de Teokrito kaj la asistado de Romeo kaj Alcesto -, elstari&#x11D;is kvarangulo &#x109;irka&#x16D; du metrojn alta, brilega kiel spegulo, iaspeca fluide-magneta, ultra-sensiva plato, kapabla registri en sia senmakula pureco la plej etan impreson, mensan a&#x16D; emocian, de iu, kiu tien eniris. Ni vidis, ke pro la eniro de Agenor la plato grade malklari&#x11D;is, kvaza&#x16D; malpura spira&#x135;o estus &#x11D;in senbriliginta.</p><p>Atentante la aparaton, mi senpacienca kaj scivola, demandis, forgesante la diskretecon, kiu konvenus konservi:</p><p>"- &#x15C;ajnas, ke tio estas ia kabineto por okazigo de transcenda fenomenaro! Por kio &#x11D;i utilas, via Pastra Mo&#x15D;to?..."</p><p>"- Trafa estas via penso! Efektive, mia amiko, temas pri ia sanktejo por transcendegaj operacioj! La aparataro, kiun vi vidas, harmonie strukturita per substancoj &#x109;erpitaj el la sunradioj - kies altirpotenco efikas kiel la magneto -, estas iaspeca termometro a&#x16D; fotografilo, per kiu ni kutime mezuras, reproduktas kaj movas la pensojn... la rememorojn, la farojn pasintajn, kiuj stampi&#x11D;is en la psikaj faldoj de la menso, kaj kiuj, pro la magneta agado, reaperas, kvaza&#x16D; per sor&#x109;o, el la ruinoj de la profunda memoro de niaj dis&#x109;iploj, por impresi la platon kaj videbli&#x11D;i kiel la reala&#x135;o mem iam travivita!..."</p><p>Ektremo de timego trakuris niajn psikajn fibrojn. Nia unua impulso, a&#x16D;dinte la respondon mallonga, same kiel profundan la&#x16D; ties kapturna amplekso, estis forkuri, terurigitaj pro la perspektivo anka&#x16D; vidi niajn pensojn kaj pasintajn agojn tiele konigitaj.</p><p>Ni havis intiman suspekton, ke niaj mentoroj plendetale konas &#x109;ion pri ni, ne esceptante e&#x109; niajn pensojn. Sed la diskreteco, la karitato de tiuj senkomparaj amikoj, kiuj neniam uzis tian povon por nin aflikti a&#x16D; humiligi, lasis nin trankvilaj, &#x109;ar nian internon regis la komforta sento, ke ni restos tute ignorataj. Sed vere alarmis nin ne tio, ke ili nin tute konas, sed ja la ebleco, ke ni mem vidu tiujn fotografa&#x135;ojn de la pasinteco; ke ni mem spertu la monstrajn scenojn fatale refiguritajn en tiu fidinda spegulo, kaj ilin mezuru kaj analizu, kio neatendite aperis anta&#x16D; ni kiel malhonora pendumilo nin atendanta kun novspeca torturo!</p><p>"- Iluminita estulo - da&#x16D;re klarigadis la sa&#x11D;a instruanto, interna direktoro de la Gardostara Turo -, jam edukita la&#x16D; bonaj principoj de moralo kaj scienco, ne utiligos tiujn aparatojn, en la okazo se li deziros a&#x16D; bezonos elriti el la arkivoj de la memoro siajn pensojn, rememorojn, unuvorte la pasintecon. Al li simple sufi&#x109;os la volo, la mensoforto agigata la&#x16D; inversa direkto... kaj tio pasinta fari&#x11D;os estanta, &#x109;ar li travivos tiujn elvokitajn momentojn tiel same, kiel li ilin iam efektive travivis! Sed por la reedukado kiel de la nespertaj animoj, tiel anka&#x16D; de la malprogresintaj, ili montri&#x11D;as utilaj kaj nepre necesaj, tial ni ilin uzas &#x109;i tie, per kio ni ege faciligas al ni la laboron.</p><p>Sed &#x109;ion, kion ni &#x109;erpas el &#x109;ies menso, ni rigardas kiel sanktan, neniam perfidotan konfidita&#x135;on, kaj ni e&#x109; povas sciigi, ke nur la majstro-instruanto de la paciento konas ties terurajn sekretojn, kiujn li zorge konservas por ties instruado, &#x109;ar tiel preskribas la le&#x11D;oj de Karitato. Nur sporade, kiel en &#x109;i tiu momento, ni povas ion ekkoni, &#x109;ar temas pri instruado al la kolektivo, des pli prave, kiam tiu kolektivo lasas sin gvidi de volonta deziro al progreso kaj de tiu kriterio, kiun ni vidas radianta el vi mem... "</p><p>Agenor, videble teruregita pro la direkto, kiun la okaza&#x135;oj prenis, provis helpi al si per mistifikado, tute ne konsciante la altnivelan mensokapablon de tiu, kiu al li servis kaj kiu, por esti pli bone komprenata, kompateme sin malaltigis:</p><p>"- Ne, mo&#x15D;ta sinjoro, mia majstro, ne! Mi ne estis malbona filo kontra&#x16D; miaj gepatroj!... La notoj, kiujn mi hiera&#x16D; prezentis al vi, koncernantaj tiun aparta&#x135;on de mia vivo, estas ja veraj, mi &#x135;uras la vi!... Sendube estas ia eraro &#x109;e tiu detalo, kiu igis vin ilin for&#x135;eti!... Eraro kaj troa rigoro kontra&#x16D; mi!... Vi ordonas, ke mi skribu la devojn de bona filo la&#x16D; la le&#x11D;oj de Dio &#x108;iopova, kiun mi timas kaj respektas! Vi volas, ke mi ankora&#x16D;foje ilin lernu, por ke mi morga&#x16D; elmetu tiujn rememorojn de filo sur la pa&#x11D;ojn de tiu intima taglibro, kiun oni min trudas verki por komparado kun la filaj devoj... Sed se mi estas certa pri la vereco de miaj asertoj rilataj al tiuj rememoroj, por kio do tiel laciga laboro?!... Prefere vi bonvolu adresi al la koncerna a&#x16D;toritatulo mian petegon pri liberigo... Kial vi tiom suferigas min?... &#x108;u do ne ekzistas pardono kaj bonvolemo en la le&#x11D;o de la bona Dio, kiun mi tiom multe amas?... &#x109;ar mi ja estas profunde religiema... kaj pentis miajn grandajn pekojn... &#x109;i tie mi restas jam de tiom da jaroj!... Mi restadis en inferaj karceroj tenata de tiu malica hordo, kiu min trude aligis, post la memmortigo, al sia tendaro... Turmentata, mi travagis senhomajn insulojn, anta&#x16D; ol submeti&#x11D;i al iliaj abomenindaj deziroj... Mi alfrontis la terurajn furiojn de la oceano, forlasita kaj perdita sur solecaj rokoj... Dum dek jaroj mi restis alkatenita al malpurega fosa&#x135;o de tombejo, en kiun oni enterigis mian na&#x16D;zan, kotkovritan, fetoran korpon! Mi estis persekutata de mallumaj bandoj da ven&#x11D;emaj malamikoj; batata kvaza&#x16D; rabia hundo, forpelata kvaza&#x16D; rampulo, mordata de milionoj da vermoj, kiuj min frenezigis per hororo kaj angoro, sub la superega torturo de konfuziteco ebliganta nenian klarigon, ne povante kompreni tiun tragikan aflikton, ke mi sentas min viva dum mi ku&#x15D;as en tombo, putranta kaj forman&#x11D;ata de abomenegindaj vibrioj!... La maliceguloj trenis min kiel kaptiton, ligitan per fortikaj &#x15D;nuroj, kaj min enfermis &#x11D;uste en tiun tombon, kie ku&#x15D;is... bone... mi volas diri... Vi tion ja scias, mia majstro... Kie ku&#x15D;is tiu, kiun mi amis... Jes! Kiun mi malfeli&#x109;igis kaj poste murdis, timante reven&#x11D;on de &#x15D;ia familio, &#x109;ar temis pri aristokrata knabino... Oni neniam identigis la murdinton... Sed tiuj maliceguloj &#x109;ion sciis kaj post mia memmortigo ven&#x11D;is la mortintinon... Oni min tiele persekutis, ke por liberi&#x11D;i de tia jugo kaj evitigi al mi la turmentadon, mi devis ali&#x11D;i al la bando kaj fari&#x11D;i tia, kiel ili, &#x109;ar nur tiun alternativon ili proponis... Multo da cirkonstancoj do malgravigas miajn erarojn... Krom tio, mi poste estis arestita de lancistoj, malliberigita en la Sinistra Valo, kie mi suferis novan &#x109;enon da teruraj turmentoj... Kaj nun en &#x109;i tiu Turo, senigita je mia libereco, ne povante e&#x109; distri&#x11D;i sur la stratoj de Madrido, kiun mi tiel amis, nek spiri la puran, fre&#x15D;an aeron de la kamparo, kio min tiel plezurigas!... Cu mi estas, a&#x16D; ne, filo de la Bona Dio?!... A&#x16D; &#x109;u mi estas frato de Satano mem?!..."</p><p>Elmontrante plej rimarkindan serenecon, la bonkora mentoro respondis:</p><p>"- Se nekonato a&#x16D;dus viajn konstantajn plendojn, Agenor Penalva, li supozus, ke oni faras maljusta&#x135;ojn en la limoj de tiu loko, kiun lumigas la sanktaj favoroj de la Nobla Direktorino de nia Legio!... Tamen, la longa vico da malfeli&#x109;oj, kiujn vi priskribis, fontis ekskluzive el la pekaj ekscesoj de viaj agoj mem kaj el la sova&#x11D;aj, brutalaj instinktoj, kiujn vi ankora&#x16D; konservas... De tridek ok jaroj oni vin pacience admonas al intima reformo, kiu certigu al vi malpli dolorajn situaciojn! Sed vi obstine rifuzas &#x109;ian ajn sperton celantan la bonon, restante enfermita en malbonvola orgojlo, kies venena efiko sur vian Spiriton malhelpas vin elpa&#x15D;i direkte al la progresoj, kiujn vi de longe jam devus esti farinta! Oni plej tolereme traktas vin &#x109;i tie, malgra&#x16D; ke vi tion ne konfesas! Vi bone scias, ke via malliberigo sub nia gardo samvaloras kiel protekto kontra&#x16D; la obseda jugo de tiu falango, kiun vi estris, kaj vi ja scias anka&#x16D;, ke de vi mem dependas la akiro de la libereco, kiun vi tiel forte sopiras! Oni neniam vin molestis &#x109;i tie. Al vi ni &#x109;iutage proponas spiritajn trezorojn, &#x109;ar estas nia deziro, vidi vin ri&#x109;igita per la lumoj, kiuj el ili radias! Kiel gasto de la Legio de Maria, vi estas de &#x15C;i mem rekomendita al la direkcio de &#x109;i tiu Instituto, ke ni rekonduku vin al la karna rondo - al la reenkarni&#x11D;o - ne anta&#x16D; ol vi atingos progresonivelon sufican por la bona sukceso de la estontaj surteraj provoj, kiuj ja estos severaj pro la graveco de viaj &#x15D;uldoj anta&#x16D; la Le&#x11D;o!</p><p>Oni &#x109;iutage elmetas por via ekzameno la motivojn pro kiuj oni forprenis vian liberecon. Vi scias, ke vi estas kulpa. Vi scias, ke vi trenis en la abismon de memmortigo kelkdekon da nesingarduloj, kiuj lasis sin trompi de la pereigaj sugestoj de la ruzo, kiun vi uzis kiel inteligenta obsedanto... ilin malfeli&#x109;igante pro la nura plezuro fari malbonon a&#x16D; pro la envio, kiun vi iel sentis kontra&#x16D; ili... same kiel vi iam, estante ankora&#x16D; homo, delogadis kompatindajn fra&#x16D;linojn, enami&#x11D;intajn kaj senprudente konfidemajn, kaj ilin kondukis al memmortigo pro la amara perfido, per kiu vi ilin elrevigis - ja anta&#x16D;signoj, montrantaj vin kiel estontan obsedanton... Sed via orgojlo sufokas la logikajn konkludojn de la rezonado kaj vi preferas, kiel pli komfortajn, la ribelemon kaj la sofismon, evitante la respondecojn kaj tiel prokrastante la akcepton de &#x15D;uldoj, kiuj vin teruras, &#x109;ar vi ja timas tiun estontecon, kiun vi mem preparis per la perversa&#x135;oj, kiujn vi decidis plenumi! Sed nun de pli altaj sferoj venas dispozicioj pri vi: - estas ur&#x11D;e, ke ni akcelu vian mar&#x15D;on al la progreso, &#x15D;parante al vi senfinan restadon en tiu erara rondo, kiu plilongigas al vi la suferojn. Por meti finon al tiel beda&#x16D;rinda stato de la aferoj, ni submetos vin al la ekstrema procedo! Pro &#x11D;ia dolora karaktero, ni preferus &#x11D;in ne uzi, havigante al vi tempon pli ol tiun necesan, por ke vi mem ser&#x109;u la vojon al via rehonorindi&#x11D;o. Ni avertas vin, ke de nun vi &#x109;iutage, trudate de nia volo, faros memekzamenon, malrapidan, grandan, detalan, kiu konvinku vin pri la ur&#x11D;eco de la intima reformo, kiun vi tiel bezonas... Mi scias, ke tia memesplorado estos suferiga, sed vi mem &#x11D;in provokis per via obstina rezisto kontra&#x16D; la eniro en la vojon de la morala reboni&#x11D;o!</p><p>Vi do asertas, ke vi estis bona filo al viaj gepatroj?... Des pli bone, &#x109;ar tial vi tute ne timos la elvokon de via pasinteco! Ni do per tiu memesplorado komencos la serion da analizoj necesaj en via kazo, &#x109;ar la devo, kiu unua koncernas la homon plenumi en la socio, aperas en la sankta sino de la hejmo, en la Familio!</p><p>Ni do vidu, kiajn meritojn vi havas kiel filo, &#x109;ar &#x109;iuj senescepte estos rigore kredititaj al vi, por mildigo de viaj estontaj riparoj:</p><p>Agenor Penalva! Eksidu anta&#x16D; &#x109;i tiu spegulo, sub la magneta baldakeno, kiu fotografos viajn pensojn kaj rememorojn! Turnu vian atenton al la tempo, kiam vi a&#x11D;is kvin jarojn en via lasta surtera ekzistado! Rememoru &#x109;iujn viajn agojn kontra&#x16D; viaj gepatroj... aparte kontra&#x16D; via patrino!... Vi spertos la defiladon de viaj propraj faroj kaj estos ju&#x11D;ata de vi mem, de via konscienco, kiun &#x109;i-momente trafos la potenca e&#x125;o de jam pasinta reala&#x135;o, kaj de tiu reala&#x135;o vi ne povos fu&#x11D;i, &#x109;ar &#x11D;i estis fidele kaj rigore gravurita en la nepereemaj interna&#x135;oj de la senmorta animo!..."</p><p>Kiel &#x109;ia grandkulpa Spirito, Agenor en la decida momento ekprovis elturni&#x11D;i. Alpremi&#x11D;inte, per subita movo, kontra&#x16D; angulo de la &#x109;ambro, li terure kriegadis, en paroksismo de aflikto, kun la freneza rigardo de perfekta damnito:</p><p>"- Ne, sinjoro, mia majstro, estu bonvola, mi vin petegas!... Lasu min ankora&#x16D;foje reveni en mian &#x109;ambron por nova sinpreparo! Mi..."</p><p>Sed la unuan fojon, de kiam ni eniris tiun gravan edukejon, a&#x16D;di&#x11D;is ordona, a&#x16D;toritata esprimo, el la bu&#x15D;o de unu el tiuj delikataj edukistoj, &#x109;ar Olivier de Guzman energie rediris: "- Eksidu, Agenor Penalva! Mi ordonas al vi!" La pekulo eksidis kaj ne plu diris unu solan vorton. Ekregis religia silento. Oni povus aserti, ke la respekteginda ceremonio &#x11D;uas la benplenan, sanktegan &#x109;eeston de la Dia Kuracisto de la animoj, kvaza&#x16D; Li dezirus prezidi super la konsciencekzameno de unu plia perdita filo, tuj sin turni&#x11D;onta al la pardonemaj brakoj de la Patro.</p><p>Nun Agenor &#x15D;ajnis tre kvieta. Olivier, kies mieno alprenis profunde gravan esprimon, kvaza&#x16D; li stre&#x109;us siajn mensaj n fortojn &#x11D;is ekstrema intenso, lin konvene komfortigis, envolvante lian frunton per rubando el luma strukturo, kies transcenda blankeco elmontris, ke &#x11D;i fontas el la sunlumo mem. Sed tiu bendo, kiu rememorigus diademon, estis ligita al la baldakeno, kovranta la se&#x11D;on, per lumaj, samnaturaj, preska&#x16D; nevideblaj fadenoj, kio igis nin konkludi, ke la baldakeno estas la &#x109;efmotoro de tiu aparato tiel simpla, kiel grandioza la&#x16D; sia celo. La ekrano, kiu siavice anka&#x16D; ligi&#x11D;is al la baldakeno per multoblaj lumbrilaj strioj, &#x15D;ajnis harmonie strukturita per la sama sunluma elemento.</p><p>Tiam a&#x16D;di&#x11D;is la vo&#x109;o de la mentoro, kiu kvankam a&#x16D;toritata, tamen estis envolvita en neesprimeblaj vibroj de kareso:</p><p>"- Vi a&#x11D;as kvin jarojn, Agenor Penalva, kaj lo&#x11D;as en la patra domo, en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o de Malago... kiel solfilo de honesta, feli&#x109;a edzi&#x11D;o... kaj viaj gepatroj revas prepari al vi brilan elstaran estontecon!... Profunde religiemaj, ili praktikas noblajn virtojn en siaj &#x109;iutagaj, ordinaraj agoj... kaj karesas la belan celon konsekri vin al Dio, vestante al vi la pastran albon... Revoku el la faldoj de la animo viajn agojn, kiel filo, kontra&#x16D; viaj gepatroj... aparte tiujn kontra&#x16D; via patrino! Faru tion senhezite! Vi trovi&#x11D;as en la &#x109;eesto de la &#x108;iopova Kreinto! kiu al vi donis la konsciencon kiel koniganton de Liaj Le&#x11D;oj!..."</p><p>Tiam ekaperis anta&#x16D; niaj miregitaj okuloj tio nepriskribebla por la homa lingvo! La penso, la rememoroj de la mizerulo, lia pasinteco, liaj kulpoj, e&#x109; liaj krimoj,<emphasis> de filo </emphasis><emphasis>kontra&#x16D; </emphasis><emphasis>siaj gepatroj, </emphasis>ekmovi&#x11D;is per vivaj scenoj sur la sensiva, senmakula spegulo, pentrante al li lian propran moralan bildon, por ke li, &#x109;ion spektante, sin mem revidu en la tuta abomeneco de siaj faloj, kvaza&#x16D; lia Konscienco estus la tenejo de &#x109;iuj liaj faroj, kiuj nun, elprenitaj el la fundo de la dorminta memoro pere de transcendega magneta altiro, tumulte levi&#x11D;is, lin dispremante per la neeltenebla pezo de malluma reala&#x135;o!</p><p>La beda&#x16D;rinda historio de tiu persono - murdinto, sinmortiginto, deloginto, obsedanto - ampleksus profunde draman volumon. Ni ne cedos al la deziro &#x11D;in rakonti. Sed kiel kompletigan aldonon al &#x109;i tiu &#x109;apitro ni prezentos mallongan resumon de tio, kion ni &#x109;eestis en tiu memorinda transtomba vespero, niaopinie ne tute seninteresan por la leganto... &#x109;ar beda&#x16D;rinde, e&#x109; nuntempe ne estas oftaj la modelaj filoj en tiu respektinda institucio, nome la surtera Familio!</p><p>Ekde la unuaj jaroj de sia juna&#x11D;o Agenor Penalva montri&#x11D;is kiel filo malobeema, malinklina al kareso kaj respekto al la gepatroj. Neniam li danke konfesis la zorgojn, kies objekto li estis: - liaj gepatroj estus prefere sklavoj, kiujn koncernus servadi al li kaj por li prepari decan estontecon, &#x109;ar ja li, la filo, estis la sinjoro!</p><p>Interne de la hejmo, liaj sintenoj estis sen&#x15D;an&#x11D;e despotaj, malamikaj, malrespektaj, kruelaj! Ekster la hejmo li tamen mal&#x15D;paris komplezojn, afabla&#x135;ojn, &#x11D;entila&#x135;ojn!</p><p>Ribelema kontra&#x16D; &#x109;ia ajn provo celanta lian korektadon.</p><p>Dezirante certigi al li estontecon liberan de la troa laborado &#x109;e la agrikulturaj okupoj, kiujn ili tiel bone konis; kaj krome sciante, ke li estas ambicia kaj nekontenta pro sia obskura deveno, la heroaj gepatroj sin fordonis al senmezuraj memoferoj por lin vivteni en la Regna &#x109;efurbo, pagante por li la rajton akiri lokon &#x109;e kompanio de la re&#x11D;a armeo, &#x109;ar nenian alvoki&#x11D;on li montris por la eklezia kariero, frue el&#x15D;irante la patron el lia revo. Li prefere strebis al la militista kariero, pli konforma al la mondumaj aspiroj, kiuj lin entuziasmigis, kariero kiu cetere faciligus al li la eniron en tiujn, de li enviatajn, aristokratajn rondojn.</p><p>Li hontis la humilan situation de tiuj, kiuj lin generis kaj abnegacie zorgis pri lia vivo kaj bonstato ekde la lulilo; li for&#x135;etis la honorindan patran nomon, Penalva, kontra&#x16D; alia fiktiva, kiu pli pompe sonus &#x109;e</p><p>aristokrataj oreloj, sin mensoge proklamante ido de Krucistaj generaloj kaj noblaj kavaliroj, liberigintaj Hispanujon de la araba jugo.</p><p>Pro la forpaso de la maljuna patro, kiun li ne vizitis dum la necedema malsano, kiu lin viktimis, li malhumane forlasis la propran patrinon! &#x15C;iajn hava&#x135;ojn, la rimedojn, je kiuj &#x15D;i kalkulis por trapasi la maljuna&#x11D;on, li forprenis de &#x15D;i, forgesante &#x15D;in, sen vivteno, en la Provinco.</p><p>Li ver&#x15D;igis al &#x15D;i la nekonsoleblajn larmojn de seniluzii&#x11D;o pro la sendanko, per kiu li &#x15D;in regalis, kiam, vidante &#x15D;in pli bezonanta protekton kaj kareson, li lasis &#x15D;in sur dolorplena<emphasis> via crucis</emphasis> el humiligoj pro lo&#x11D;ado &#x109;e malproksima parencaro, kiuj rigardis la mizerulinon kiel netolereblan &#x11D;enon!</p><p>Li rifuzis gastigi &#x15D;in &#x109;e si en Madrido - kompatindan krudmanieran maljunulinon, kun simpla parolo kaj maleleganta ekstera&#x135;o -, &#x109;ar lian domon frekventis elstaraj personoj de la altranga bur&#x11D;aro kaj etnobelaro, en kies klaso li edzi&#x11D;is, sin &#x15D;ajnigante nobeldevena.</p><p>Li ka&#x15D;e irigis &#x15D;in al Portugalujo, &#x109;ar la malfeli&#x109;ulino insiste petadis lin pri protekto &#x109;e la senrevena mizero, en kiu &#x15D;i estis dronanta. Li sendis &#x15D;in al unu sia patroflanka onklo, kiu jam de longe translo&#x11D;i&#x11D;is al Porto. Sed li agis malzorge, sen certi&#x11D;i pri la &#x11D;usta loko de &#x15D;ia celo. Tiel, lia patrino, ne sukcesinte trovi la bofraton, kiu ne plu lo&#x11D;is tie, perdi&#x11D;is en la teroj de Luzitanio, kie kompatemaj sampatrujanoj &#x15D;in karitate gastigis.</p><p>Tiuj samaj sampatrujanoj skribis al li, sciigante lin pri la suferiga situacio de la patrino, kiu refoje petegis lin pri helpo. Li ne respondis, senkulpigante sin anta&#x16D; la konscienco per la balda&#x16D;a entreprenota voja&#x11D;o.</p><p>- Efektive, nutrante senlime ambiciajn idealojn, li translo&#x11D;i&#x11D;is al la malproksima Ameriko, forlasinte e&#x109; la edzinon, kiun li trompis per iluziaj promesoj, celante eviti la sekvojn de indigniga amintrigo, en kiu li ankora&#x16D;voje ludis la rolon de turmentisto, delogante, senhonorigante kaj e&#x109; kondukante al memmortigo malfeli&#x109;an, simplaniman fra&#x16D;linon el la rondo de siaj konatoj. Tiele, tute forgesinte sian patrinon, li &#x15D;in por &#x109;iam forlasis, kaj la kompatinda maljunulineto falis en tiun ekstremon, ke &#x15D;i devis mizere treni&#x11D;i sur la stratoj, vivante el aliula kompatemo, dum li prosperadis en la libera, multpromesa Ameriko!</p><p>Tio estis dramaj, na&#x16D;zaj bildoj, kiuj sin sekvadis per scenoj de kortu&#x15D;a realeco, premante al ni la korojn kaj &#x109;agrenante la &#x109;eestantajn mentorojn, kiuj mal&#x11D;oje klinis siajn kapojn malsupren.</p><p>Sed Agenor, kiu komence &#x15D;ajnis trakvila, grade ekzalti&#x11D;is &#x11D;is malespero; kaj nun, konvulsie plorante, li blekpetegadis, per alarmaj krioj, ke oni lin indulgu, ke la mentoro lin kompatu, kaj dume, kun kongeste ru&#x11D;a viza&#x11D;o, freneza pro ekstrema angoro, atakata de la centoble turmenta fobio de la rimorsoj, li forpu&#x15D;adis de si la vida&#x135;ojn kvaza&#x16D; la infero mem minacus lin forman&#x11D;i!</p><p>"- Ne! Ne, mia majstro, milfoje ne! - li blekadis en larmoj kaj per dramaj gestoj de malespera abomeno. - Sufi&#x109;e, pro amo al Dio! Mi ne povas! Mi ne povas! Mi frenezi&#x11D;as de doloro, mia bona Dio! Patrino! Mia kompatinda patrino, pardonu min! Aperu al mi, patrino mia, kaj certigu al mi, ke vi ne malbenas la sendankan filon, kiu vin forgesis, por ke mi tiel povu senti ian faciligon! Helpu min per la almozo de via pardono, &#x109;ar iri al vi por &#x11D;in petegi mi ne povas, mi, damnito, vivanta en la infero, kondamnita de la sa&#x11D;a le&#x11D;o de Dio!... Mi ne povas plu elteni la vivon sen via &#x109;eesto, patrino mia! La plej turmentaj resopiroj konsternas mian koron, en kiu via bildo, humila kaj de mi ofendita, gravuri&#x11D;is per neforvi&#x15D;eblaj trajtoj sub la forkonsumanta fajro de la rimorso pro la malbono, kiun mi faris al vi! Ho venu via mal&#x11D;oja figuro ver&#x15D;i lumon sur la tenebran malfeli&#x109;on en kiu mia mizera animo perdi&#x11D;is, galvenenita de tiom multe da krimoj! Almena&#x16D; en son&#x11D;oj, almena&#x16D; en miaj halucinoj, aperu al mi, por ke mi almena&#x16D; &#x11D;uu la konsolon provi sendi al vi ian geston respektan, kiu mildigus la neelteneblan doloron de tiu dispremanta torturo, ke mi ofendis vin! Aperu al mi, por ke Dio, per vi, povu min pardoni pri &#x109;iuj malbonoj, kiujn mi amasigis sur vin!... Pardonon, mia Dio, pardonon! Mi ja estis, ho Dio, abomeneginda filo! Mi scias, ke mi estas nemortema, Dio mia! kaj ke Vi estas senlime sa&#x11D;a kaj favorkora! Konsentu do al mi la gracon reveni al la Tero por elpurigi la konsciencon je la abomena&#x135;o, kiu &#x11D;in difektas! Lasu min, Sinjoro, ripari tiun monstran kulpon! Havigu al mi la suferadon! Mi volas suferi pro mia patrino, por meriti &#x15D;ian pardonon kaj tiun amon, kiu estis tiel sankta kaj kiun mi tamen mal&#x15D;atis! Punu min, Sinjoro Dio! Mi pentas! Mi pentas! Pardonu min, patrino mia! Pardonu min!...</p><p>La sa&#x11D;a instruanto deprenis de lia frunto la lumbrilan rubandon.</p><p>"- Levi&#x11D;u, Agenor Penalva!"- li a&#x16D;toritate ordonis.</p><p>La malfeli&#x109;a obeis, &#x15D;anceli&#x11D;ante, kun frenezaspekta rigardo, kvaza&#x16D; li estus ebria.</p><p>La vida&#x135;oj &#x109;esis aperi.</p><p>Sed li, nekonsolebla, kompatinda konscia frenezulo - sin &#x135;etis sur la genuojn, kovris al si la konfuzitan viza&#x11D;on per la kunstre&#x109;itaj manoj kaj da&#x16D;re ploradis, venkita de la plej impresa senkura&#x11D;eco, kiun mi &#x11D;is tiam vidis en nia Instituto...</p><p>Olivier de Guzman ne interhelpis per provo konsoli lin. Li nur starigis lin kaj, lin patre subtenante, rekondukis lin al la apartamento. Tie alveninte, li sur la tablo reordigis grandan albumon, kies pa&#x11D;oj &#x15D;ajnis &#x109;ifitaj; kaj sur blanka folio li skribis titolon kaj subtitolon, kies profundeco skuis nian animon per ektremo de granda, suferiga emocio:</p><p>TEZO: La 4a Ordono de la Le&#x11D;o de Dio: - "Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe da&#x16D;ru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi."</p><p>Listo de la devoj de filoj al siaj gepatroj.</p><p>Li poste fori&#x11D;is, ne dirante e&#x109; unu plian vorton. Atendis lin alia dis&#x109;iplo. Nova tasko postulis liajn sindonajn zorgojn...</p><p>Pastro Anselmo turnis la etan butonon de la aparato. Anka&#x16D; &#x109;esis por ni la vida&#x135;oj!</p><p>Mi ne povis min deteni kaj, preska&#x16D; malbonhumora, mi demandis:</p><p>"- &#x108;u oni do lasas la malfeli&#x109;ulon tiele senhelpa, droninta en tiel senespera situacio?... &#x108;u tiela ago sufi&#x109;e elmontras la karitaton de la laboristoj de tiu nobla, nin gastiganta Legio, komisiitaj por lia protektado?... "</p><p>Karlo kaj Roberto svage ridetis, ne respondante, dum la maljuna inicita pastro bonvole kontentigis mian maldiskretan scivolon:</p><p>"- La mentoroj plendetale konas siajn dis&#x109;iplojn kaj siajn taskojn. Agante, li nepre scias, kion ili faras!... Cetere, kiu asertis al vi, ke tiu pentanto restos sola kaj senprotektaj!... Tute male, &#x109;u li ne trovi&#x11D;as sub la patrina protekto de Maria el Nazareto?... "</p><p>Kiam la pordegoj de la fortika&#x135;o fermi&#x11D;is post ni, signante, ke ni devas ekiri returne, ni ankora&#x16D; a&#x16D;dis, korpreme resonantan en niaj konsternitaj mensoj, la kriegadon de la malbona filo en la rabiaj konvulsioj de l' rimorso:</p><p>"- Pardonu min, patrino mia! Ho mia Dio, pardonu min!".</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro III La Frenezulejo</strong></p><p>"Kaj se via mano a&#x16D; via piedo faligas vin, detran&#x109;u &#x11D;in kaj for&#x135;etu &#x11D;in de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla a&#x16D; lama prefere ol, havante du manojn a&#x16D; du piedojn, esti en&#x135;etita en la eternan fajron."</p><p><strong/></p><p><strong>Jesuo Kristo La Nova Testamento[18]</strong></p><p>Ni ne detenos nin de la deziro rekonti la sensaciajn impresojn, kiuj sur ni faris la dua el la vizitoj zorge programitaj de Frato Teokrito cele al nia instruado, en la vespero de la tago sekvinta tiun, en kiu ni vizitis la Turon.</p><p>Lar&#x11D;e malfermi&#x11D;is la imponaj pordegoj de la Frenezulejo, enlasante nin kvaza&#x16D; ni estus eminentaj personoj.</p><p>Kiel tre &#x11D;uste montris &#x11D;ia nomo, la Frenezulejo akceptadis tiajn esta&#x135;ojn, kies mensa stato, tro deprimita pro la refrapoj de la memmortigo, nekapabligis al ili normalan rezonadon.</p><p>La direktoro de la Frenezulejo estis malnova psikisto deveninta de la antikva Hindujo - originejo de la surtera spirita sa&#x11D;eco - profunde konanta la esoteran sciencon pri la homa animo, klarvida kaj sperta alienisto, kies ne&#x11D;blankaj haroj, el&#x15D;ovi&#x11D;e pendantaj &#x109;irka&#x16D; blanka turbano, aspektis kiel &#x109;arma la&#x16D;rokrono, atestanta liajn meritojn konkeritajn en laboro kaj sindono al siaj malfeli&#x109;aj fratoj. Lia nomo - kristana nomo -, adoptita post lia inici&#x11D;o en la ela&#x109;etan lumon de Kirstanismo, estis Johano, la sama de tiu respekteginda apostolo, kiu al li malka&#x15D;is la arkanojn de la Pura Doktrino, al kiu li de tiu tempo por &#x109;iam sin fordonis. Kaj ja simple kiel Fraton Johanon ni konis tiun &#x109;arman personon, sur kies &#x15D;ultroj pezis la timeginda respondeco pri la plej seriozmalsanaj internuloj de la tuta Kolonio! Sufi&#x109;e materii&#x11D;inta, por ke ni lin pli bone komprenu, Frato Johano havis brunan ha&#x16D;ton kiel &#x11D;enerale la hindoj; grandajn, penetremajn okulojn, vastan kaj inteligentan frunton, tute blanki&#x11D;intajn harojn kaj altan staturon. Smeraldoj, ku&#x15D;antaj unu sur la maldekstra ringa fingro kaj alia alte sur la turbano, atestis, ke li estas kuracisto, &#x109;ar vere e&#x109; ne unu solan el tiuj sa&#x11D;aj inicitoj ni vidis, kiu ne estus vestita same kiel la ceteraj kolegoj, escepte de la pastroj, kiuj preferis uzi, pro cirkonstancaj devoj, la sacerdotajn vestojn.</p><p>Forte simpatiante tiun respektegindan figuron, ni lin tute senceremonie &#x109;irka&#x16D;is, kvaza&#x16D; ni delonge konus lin, altirataj de la bonegaj, al li esence propraj vibroj, dum li estis eniranta en tiun gravan institucion, kiu al nia rigardo konstateble montri&#x11D;is aran&#x11D;ita la&#x16D; la postuloj de Frateco, inspirata de la dia kristana amo, kiel anka&#x16D; la&#x16D; tiuj de la psiko-kuraca scienco.</p><p>"- Anta&#x16D; ol pritrakti &#x109;ian ajn interesan temon - li klarigis, &#x11D;entila kaj atentema -, mi devas certigi al vi, ke miaj karaj zorgatoj, estuloj afekciitaj de la suferado, estas sendan&#x11D;eraj. Kelkaj ankora&#x16D; trovi&#x11D;as en halucina stato; aliaj estas dronintaj en impresa prostracio, bezonantaj, kiel vi vidos, nian zorgon kaj specialan flegadon. Sed mi asertas al vi, prenante por komparo surteran frenezulejon, ke ili estas sendan&#x11D;eraj, &#x109;ar miaj kompatindaj zorgatoj konscie ofendus neniun ajn; ili ne agresus, ne atakus, kiel ofte okazas kun malsanuloj de l' surteraj frenezulejoj. Sed ili portas en si plej pereigajn dan&#x11D;erojn - ne nur kontra&#x16D; enkarnuloj sed e&#x109; kontra&#x16D; Spiritoj, kiujn ankora&#x16D; ne imunigas la sanaj, viglaj mensaj sintenoj -, pro kio ni ilin apartigas de vi, tenante ilin en izolo. Ilia beda&#x16D;rinda vibrostato, malaltigita &#x11D;is la ekstrema nivelo de deprimo kaj malsupereco, havas tielan nocivon, ke se ili alproksimi&#x11D;us al enkarnulo kaj restus apud li dudek kvar horojn, kaj se tiu homo, nenion scianta pri psikaj aferoj, mense similus al ili, pasive cedante al la efiko de sugestiado, tiam povus ja okazi, ke ili nekonscie kondukus lin al memmortigo a&#x16D; faligus lin grave malsana, halucinita a&#x16D; e&#x109; freneza! Apudi&#x11D;e al infano, ili povos &#x11D;in mortigi pro subita malbonfarto, en la okazo se proksime al la etulo ne trovi&#x11D;os iu, kiu, pro natura dispozicio, al si altirus tiel dan&#x11D;erajn emana&#x135;ojn, a&#x16D; ia tuja spirita terapio, kiu &#x11D;in gardus kontra&#x16D; la pereiga konta&#x11D;o, kio, en tiu okazo, montri&#x11D;os kiel logika sekvo de disvasti&#x11D;inta pesto... "</p><p>Impresite, Belarmino, kun kuntirita viza&#x11D;o, demandis:</p><p>"- Kiel unu tia grava okazo povus fari&#x11D;i, Frato Johano?!... &#x108;u do ekzistas tiaj eblecoj sub la Sa&#x11D;a Le&#x11D;o de la Kreinto?... Kiel mi ilin komprenu, sen difekti la respekton, kiun mi havas al tiu Le&#x11D;o?!..."</p><p>La kunparolanto, farinte geston de nedifinebla mal&#x11D;ojo, sa&#x11D;e respondis:</p><p>"- La Le&#x11D;o de la Dia Providenco, mia filo, preskribis kaj ordonis Bonon kaj Belon, kiel superegan normon por la harmonio en &#x109;iuj fakoj de la Universo. Deklini&#x11D;ante de tiu grandioza principo - ja ne&#x15D;an&#x11D;ebla vojo de evoluado - la homo respondos por &#x109;ia malordo, en kiu li enreti&#x11D;os! Tiaj okazoj, kiel la &#x135;us pritraktitaj, povas fari&#x11D;i kaj rezultas de le&#x11D;malobeoj ka&#x16D;zitaj de nia morala malprogreso, estante ja suferigaj malbonoj esence propraj al la malsupereco de la koncerna planedo. Mi devas tamen rimarkigi, ke mi ne asertas ilian oftecon, sed ke ili povas okazi kaj ja estas okazintaj! Kaj tiel ili nepre okazos, kiam estos simileco de inklinoj - afineco - &#x109;e amba&#x16D; flankoj, tio estas, inter la elkarni&#x11D;into kaj la enkarnulo. Koncerne la infanon, delikatan kaj plej impresi&#x11D;eman esta&#x135;on, ni konfesu, ke &#x11D;i estas vundebla per plej sensignifaj agantoj, kondi&#x109;e nur ke &#x109;i tiuj ne harmoniu kun &#x11D;ia delikata naturo. Ni ja scias, ke ektimo, ia forta impreso, ia superreganta sento kiel la resopiro pri tre amata persono anka&#x16D; povas igi &#x11D;in malsani kaj forlasi sian etan karnan porta&#x135;on!</p><p>La sama Le&#x11D;o, kontra&#x16D; kiu tiuj ebla&#x135;oj povas sin teni, anka&#x16D; havigas la la homoj efikajn defendrimedojn!</p><p>Purigante la menson per harmoniigo de l' sentoj al la farado de la vera Bono, kiel anka&#x16D; al la plenumado de Devo; &#x109;ar la harmoniaj vibroj naskitaj de la komuniki&#x11D;o de la menso kun la Lumo, kiu de la Supro disradias per bonfaraj tonoj sur tiujn, kiuj &#x11D;in ser&#x109;as, la enkarna esta&#x135;o povos imunigi sin kontra&#x16D; tia konta&#x11D;o, same kiel la homo imuni&#x11D;as kontra&#x16D; la surteraj epidemioj pere de la profilaktikaj substancoj konformaj al la karna organiza&#x135;o, nome la vakcinoj... &#x108;ar temas pri psika viruso, la antidoto nepre estos samnatura, strukturita per energioj kontra&#x16D;aj, anka&#x16D; psikaj... De nia flanko, &#x109;ar la Le&#x11D;o reganta la nevideblan Regionon nenuligeble preskribas, ke tielajn malfeli&#x109;egojn oni kiel eble plej evitigu, ni tial &#x109;iamaniere klopodas por tion plenumi, kaj estas al ni sankta devo anta&#x16D;gardi la homojn &#x11D;enerale kaj la infanojn speciale kontra&#x16D; tiaspecaj akcidentoj.</p><p>Beda&#x16D;rinde oni ne &#x109;iam nin komprenas kaj helpas por tiu celado, &#x109;ar la homoj volonte sin &#x135;etas per malpiaj, tute senbridaj sintenoj, en tiajn situaciojn, kiuj, kiel ni asertis, kvankam nenormalaj, povas ja esti&#x11D;i...</p><p>Por tiu, kiu cedis al la sie&#x11D;o de la elkarnulo, la rezultintaj malbonoj estos la sekvo de lia malviglado, de liaj malnoblaj kutimoj kaj sentoj, de la tuto de liaj malsuperaj mensaj sintenoj, de lia indiferenteco kontra&#x16D; la ideo pri Dio, &#x109;e kio li preferis stagni, &#x109;ar li forgesis, ke la ideo pri Dio estas la nepereema fonto liveranta la elementojn nepre necesajn al la bonfarto, al la venko, kie ajn movi&#x11D;as la homa esta&#x135;o! Por la "nekonscia" ka&#x16D;zinto de la farita malbono, tio estos unu plia malmerito rezultinta el la memmortigo kaj kies respondeco aldoni&#x11D;os al la ceteraj, kiuj pezas sur lin..."</p><p>"- Kaj &#x109;u ne ekzistas sekura rimedo anta&#x16D;gardi la homon kontra&#x16D; tiu pereiga dan&#x11D;ero, al kiu li estas elmetata, kvaza&#x16D; li pa&#x15D;us sur trompaspekta tereno traborita de mortigaj eksploda&#x135;oj?..." mi enpensi&#x11D;e demandis, anta&#x16D;vidante multe da surteraj dramoj kies ka&#x16D;zo sidus sur klarigoj, kiujn oni tie donis al ni.</p><p>"- Jes, ili ekzistas! - vive respondis la klera doktoro. Diversaj rimedoj ekzistas, per kiuj ili estas avertataj, kaj mi povas e&#x109; aserti, ke la alarmo estas konstanta, senlaca, senhalta, eterna! - kaj celanta ne nur tiun a&#x16D; tiun alian homgrupon sed ja la tutan homaron!</p><p>La avertoj, kiujn la homoj bezonas por eviti ne nur tiun pereigan sekvon sed anka&#x16D; la ceterajn turmentojn, kiuj povas trafi ilin dum iliaj surteraj provoj por progresi, trovi&#x11D;as en &#x109;ies konscienco mem, &#x109;ar la konscienco estas la koniganto pri la le&#x11D;aro, la&#x16D; kiu la homoj devas konduti kaj kiu al ili difinas la plenumadon de Devo kiel &#x15D;irmon kontra&#x16D; &#x109;ia ajn fiasko, kiu povus ilin surprizi tiel en la surtera socio kiel anka&#x16D; en la spirita! Tiuj avertoj aperas en la preskriboj, kiujn la kredoj kaj sanktaj tradicioj de &#x109;iuj popoloj disvastigis tra la generacioj, same kiel trovi&#x11D;as en la lecionoj pri tiu eduka moralo, kiun la Granda Nazareta Majstro postlasis tiel al la homa gento, kiel anka&#x16D; al la Spiritoj apartenantaj al la Tero. Tia moralo, kiu tute ne estas frukto de la hiperbola mistikemo de pasia kaj fantaziema popolo, kontra&#x16D;e montri&#x11D;as kiel logika kaj viva normo, kies aplikado al la agoj de la &#x109;iutaga ordinara vivo certigos al la homo - al la homaro - la feli&#x109;on, pri kiu li de jarmiloj revas, pri kiu li baraktas dum sen&#x109;esaj sengloraj luktoj, sed por kies konkero li mal&#x15D;paradas altvaloran tempon, for&#x135;etante la solajn rimedojn, kiuj povus lin helpi en tiu heroa odiseado, nome la obeon al la le&#x11D;oj regantaj la Universon kaj direktantaj lian destinon, same kiel la memreformon nepre necesan kaj de tio rezultantan! Kaj nun, havantaj absolutan efikecon, tiuj avertoj aperas en la lumaj kodoj de la tiel nomata Tria Revelacio, kiu nuntempe direktas la socian transformi&#x11D;on konturi&#x11D;antan sur la Tero. Ebligante rektajn rilatojn inter la videbla kaj nevidebla regionoj; starigante kaj popularigante la inter&#x15D;an&#x11D;on de ideoj inter ni, la elkarni&#x11D;intaj Spiritoj, kaj la homoj ankora&#x16D; enfermitaj en la karna arma&#x135;o, la Nova Revelacio instruos &#x109;iujn, kiuj interesi&#x11D;os pri la grandiozaj temoj specife apartenantaj al &#x11D;ia kampo, tiel ebligante al la homoj ricevi el la Nevidebla Mondo &#x109;ion, kion ili efektive bezonas por sin fortikigi kaj akiri la sciencon pri la Venko. Tiamaniere la homo nepre ekkonos &#x109;iujn aspektojn de la vivo en la Nevidebla Mondo, kiujn al li permesas lia morala kaj mensa progreso! Ties gloroj kaj bela&#x135;oj estos al li malka&#x15D;ataj; la supozataj sekretoj, kiuj enfermas la morton en nepenetreblaj regionoj, estos solvitaj per videblaj kaj klarigaj faktoj, same kiel la lin &#x109;irka&#x16D;antaj dan&#x11D;eroj - kiel tiuj &#x135;us pritraktataj - la abismoj kaj la malfeli&#x109;egoj, per kiuj povus lin trafi la lo&#x11D;antoj de la ankora&#x16D; malsuperaj regionoj de la Nevidebla Mondo. &#x108;ion ajn, kion la Spiritoj povis fari por veki la atenton de la homoj cele al ilia instruado, per admonoj koncernantaj ilian spiritan destinon, tion la Spiritoj ja provis pere de la Nova Revelacio. Sed la homoj volonte a&#x16D;skultas nur la ordonojn de la pasioj! Ilin interesas nur la personaj opinioj, la momentaj &#x11D;uoj! Ili preferas kontentigi siajn kapricojn, malgra&#x16D; ties malnobleco, krom anka&#x16D; la postuloj de la orgojlo, fonto de fatalaj faloj... kaj &#x11D;uste tial ili ofte mal&#x15D;atas &#x109;ion, kio povus ilin altigi al Dio kaj al ili evitigi malfeli&#x109;egojn kaj seniluzii&#x11D;ojn - timegindajn eblecojn, kiel tiuj, kiujn mi &#x135;us menciis -, &#x109;ar ja ne per &#x109;iutaga malvirti&#x11D;ado, lulate de malnobligaj pasioj, ili sin imunigos kontra&#x16D; tiaspeca malbono, kies sola antidoto trovi&#x11D;as en la praktikado de la veraj virtoj, same kiel en la mensa alti&#x11D;ado al la regno de la Lumo! Ili volonte restas surdaj al la admonoj de la Dia Protektanto, kies deziro estas gardi ilin, kontra&#x16D; la atakoj de la malbono, en la ombro de Sia Evangelio de Amo same kiel per la parolo de la Nova Revelacio, kiu &#x109;iujn alvokante, en Lia nomo, por la plej nobla transformi&#x11D;o, tiele avertas:</p><p>- Ho Homo, esta&#x135;o farita el la radilumaj spiroj de la Dia Fokuso: - memoru, ke vi estas nemortema!... Konsideru, ke &#x109;io, kion vi vidas, kion vi tu&#x15D;as kaj posedas - la hodia&#x16D;ajn konkerojn, kiuj naskas la orgojlon en via sino, la vanta&#x135;ojn, kiuj flatas vian egoismon, la frenezajn pasiojn, kiuj frakasas vian karakteron, kompromitante al vi la estontecon, la fiktivajn surterajn glorojn, kiuj vin lulas kaj flatas vian vantemon, vin sklavigante al la materio - &#x109;io forpasos, iam malaperos, konsumi&#x11D;inte en la neelpetebla fajro de la realo, &#x109;ar &#x109;io ja dronos en la forgeso de la nekonservebla&#x135;oj, kiuj ne povos resti en la sino de Perfekta verko. Sed vi restos por &#x109;iam! Vi staros por rigardi la beda&#x16D;rindajn ruinojn de viaj propraj eraroj, timeme atendante la a&#x16D;roron de novaj estontaj okaza&#x135;oj! Memoru, ke la mondoj ruli&#x11D;antaj en la senfina lazuro, tiuj fokusoj de lumo kaj energio, kiuj dol&#x109;igas al vi la pensojn, kiam nokte, &#x11D;uante la merititan ripozon post la tagaj laboroj, vi vin fordonas al la kontemplado de ilia lumo, brileganta je nesondeblaj distancoj; ke la malproksimaj planedoj, kiuj en la multaj sideraj regionoj de la Senlima Universo kreskas, progresas kaj &#x109;iam pli brilornami&#x11D;as dum sia jarmila vojirado, portante sur sia malavara dorso aliajn homarojn, viajn fratojn, en konstanta ascendo al la Eterna Disdonanto de Vivo, kaj trenante en sia &#x109;arma orbito plejadojn de aliaj juvevoj el la neimitebla juvelujo de la universo; ke la Astro Re&#x11D;o mem, kiu vidis vin naski&#x11D;i kaj renaski&#x11D;i tiom multe da fojoj sur la Tero, subtenante al vi la vivon, vin gvidante kaj varmigante al vi la iradon, ridetante &#x109;e viaj venkoj de mar&#x15D;anta Spirito, zorgante pri via sano kaj vin protektante en la nokto de l' jarmiloj, kunlaborante kun vi &#x109;e la penigaj lernadoj necesaj al via edukado kiel diheredonto - vi, Homo, memoru, ke anka&#x16D; ili forpasos, mortos, por cedi lokon al aliaj novaj, pli bonaj ekzempleroj, kiuj siavice vojos al la sama sorto! Sed vi ne forapsos! Vi transvivos la sinsekvadon de l' tempoj same kiel Tiu, Kiu vin kreis kaj faris vin eterna kiel Li mem, dotante vin per la esenco de la Vivo, kiu ja estas Li mem, de kies Sino vi originis!</p><p>Tial do, Homo, gardu vin! Estante, pro heredaj rajtoj, destinita al la dia gloro en la sino de la Eterneco, vi ne povos eviti la laborojn de la evoluado, kiun vi nepre bezonas konstrui, de la ascendaj streboj esence propraj al via naturo, por ke vi iam atingu tiun orbiton, de kiu vi devenas!... kaj dum tiu nepre necesa vojiro, kiomfoje vi malobeos la preskribojn regulantajn la harmonian gradi&#x11D;on de via alti&#x11D;ado, tiom same vi suferos la efikojn de la disonanco, kiun vi estigis per kontra&#x16D;staro al Le&#x11D;o, al kiu vi estas submetita kiel kreito de Perfekta Esta&#x135;o!... Zorgu pri vi dum ankora&#x16D; estas tempo!... dum vi iras sur la vojo de la normala itinero, kiu de vi postulas nur bonfarajn realigojn... Evitu la viziton de Doloro, kiu, pro via neglekto en la plenumado de Devo, trudos al vi suferigajn provtempojn, vin devigante lesivi la konsciencon per nenuligeblaj riparoj krom la suprediritaj realigoj!... Lernu de Via Plejalta Patro, kiu vin plej bone dotis por la gloro de Sia Regno, la amon kaj la respekton al Bono, la solan bazon, por ke vi akiru tiun grandiozan venkon, al kies efektivigo vi estas alvokata cele al via propra honoro, &#x109;ar, la&#x16D; la Le&#x11D;o, tiu feli&#x109;o estas hereda&#x135;o de via senmorta Spirito!... Vi do klopodu por perfektigi vian karakteron, ornamante per virtoj tiun animon, kiu, en iu tago de la Eterneco, devos respeguli la&#x16D; simileco la bildon de Sia Kreito!</p><p>Por la atingo de tiel glora celo la Grandanima &#x108;ielo donis al vi - la Idealan Modelon, la Nesupereblan Instruanton, kapablan konduki vin al la pinto de la destino al vi asignita: - Jesuo el Nazareto, la Kriston de Dio!</p><p>Amu lin! Sekvu lin! Imitu lin!... kaj vi atingos la Regnon de la Plejalta Patro!...</p><p>Tiel admonas la Nova Revelacio, kiun la Nevideblaj Esta&#x135;oj proklamas sur la Tero.</p><p>Sed kiuj ja volontas atenti &#x11D;in kun respekto, penante akcepti la sublimajn invitojn kiujn la Cielo per &#x11D;i sin malka&#x15D;ante, faras al la homoj?...</p><p>Prefere ja la filoj de l' malfeli&#x109;o! Tiuj, kies animoj, batitaj de l' ekstremaj seniluzii&#x11D;oj surteraj, akceptis en la koron la revivigan influon de la &#x109;ielaj vera&#x135;oj, kiujn &#x11D;iaj altvaloraj instruoj permesas duonvidi! La bonkoraj idealistoj kun animoj sentemaj kaj humilaj, allogitaj de l' Bono kaj Belo, la pensuloj ne infektitaj de nedigesteblaj teorioj fontintaj el personaj eraremaj opinioj, kaj kies mensaj streboj transsaltis la surterajn barojn &#x109;e la nebridebla, nobla dezirego agordi&#x11D;i kun la harmoniaj vibroj radiantaj el la Perfektulo!... Sed la granduloj kaj potenculoj, la superranguloj trola&#x16D;ditaj pro siaj komfortaj surteraj pozicioj, kies bone provizitaj kasoj kaj abunde kovritaj tabloj spitas la zorgojn: unuvorte tiu sennombra amaso, kiu nur al si mem kredas kaj nur sin mem adoras, &#x109;ar &#x109;iajn kapricojn &#x11D;i povos a&#x109;eti, &#x109;iajn pasiojn sukcesos &#x11D;issate kontentigi, distrante sin &#x109;e la logo de la malnoblaj plezuroj, kiuj trompas la sentojn kaj samtempe venenas la animojn - tiuj preferas nenion kompreni, turnante la dorson al &#x109;io, kio povus deteni ilian mar&#x15D;on en la abismon... &#x11D;is ili tien efektive falegos, malgra&#x16D; la avertoj dise ripetataj dum jarmiloj tra la tuta mondo... kie ili enreti&#x11D;as kaj redukti&#x11D;as al tia beda&#x16D;rinda stato... Cu vi volas konstati?...</p><p>Dirinte tion, li ekpa&#x15D;is kaj direktis sin al balkono rigardanta al vasta korto, iaspeca pitoreska klostro, kie graciaj arbedoj donis agrablan aran&#x11D;on al la limigita pejza&#x11D;o. Kelke da artaj benkoj ornamis la malgrandajn aleojn, kie imprese mal&#x11D;ojaj figuroj de suferantaj esta&#x135;oj, kiuj, kiel ni, iam estis homoj, sidis en silenta ripozo.</p><p>Frato Johano invitis nin klini&#x11D;i super la balkono, alta je unu metro super la korto, kaj da&#x16D;rigis:</p><p>"- Tiuj strangaj figuroj, kiujn nur de tie vi rigardos, &#x109;ar ne estas bone, ke vi al ili alproksimi&#x11D;u, venis, same kiel vi, el la Valo de la Sinmortigintoj. Sed dum vi reakiris la serenecon kaj atingis sufi&#x109;an kondi&#x109;ojn por esperigaj provoj, tuj kompatindaj fratetoj nur sukcesis liberi&#x11D;i de la ekscitego, kiu ilin turmetegis, por fali en apation, kio evidentigas, ke tre malsamaj estas via morala nivelo kaj la grado de via respondeco &#x109;e la memmortigo. Ili restas konsternitaj, stuporigitaj sub impresoj tre &#x15D;okaj kaj dume nevenkeblaj! Ili ne povas rezonadi kiel dezirinde &#x109;e elkarni&#x11D;inta Spirito; ne kapablas pripensi la&#x16D; la pleneco de sia prudento, kaj konscias la &#x109;irka&#x16D;antajn okaza&#x135;ojn nur tiel, kvaza&#x16D; ili vidus la realon el la fundo de &#x109;erko!</p><p>La dramaj pu&#x15D;egoj, kiuj ilin surprizis en la tempestoj de iliaj malprudenta&#x135;oj, kaj la kruelegeco de la malbonoj, per kiuj ili de longe sin mem &#x109;irka&#x16D;is, alti&#x11D;is &#x11D;is tiela grado, ke al ili febli&#x11D;is la vigleco esence propra al la Spirito, tiu konscia esta&#x135;o origininta el dia ekvolo!</p><p>&#x108;i tie, en la morna izoliteco de tiu &#x109;i korto, pri kiu la eterna korfavoro de la Sinjoro de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj permesis, ke &#x11D;i estu provizita per komforto kaj agrablaj aspektoj, trovi&#x11D;as, kun granda morala necesbezono, multe da esta&#x135;oj, kiuj sur la Tero estis famuloj, pri kiuj sindonaj admirantoj publikigis elokventajn nekrologojn en gravaj &#x135;urnaloj kaj memore al kiuj oni celebris pompajn funebrojn; kiuj posedis &#x109;ion, kion plej bonan ekzistas sur la Tero... sed kiuj beda&#x16D;rinde forgesis, ke ne &#x109;io en la Senlima Universo estas plezuroj, lukso; ke ne &#x109;iam la altaj sociaj rangoj a&#x16D; la materiaj ri&#x109;a&#x135;oj estos &#x15D;irmo al tiuj, kiuj ilin ligis al siaj eraroj; ke ne &#x109;iam la farado de perversa&#x135;oj a&#x16D; la senprudenta&#x135;oj de l' malmoraleco, same kiel la abomenindaj egoismaj agoj, restos senpunaj dum ties a&#x16D;toroj forgesi&#x11D;os en sia fatala descendo en la mallumon!</p><p>&#x108;i tie kolekti&#x11D;as fieruloj kaj sensamuloj, kiuj kredis, ke ili povos senprudente uzi siajn karnajn korpojn, sin fordonante al dibo&#x109;aj moroj, satigante la sensojn per multego da koruptaj pereigaj &#x11D;uoj. Ili tamen sciis, ke ili tiel malbonigas al si la sanon kaj iros en la tombon anta&#x16D; la tempo difinita en la le&#x11D;oj de la Kreado - &#x109;ar &#x11D;uste pri tio ilin avertadis la kuracistoj, al kiuj ili sin turnis, kiam &#x109;iaspecaj ekscesoj sin elperfidis per organaj misfunkcioj &#x109;e iliaj karnaj arma&#x135;oj -, se ili ne &#x11D;ustatempe sin detenos, korektante la perturbojn per modera konduto.</p><p>Ili &#x109;iuj tion anka&#x16D; sciis! Tamen ili da&#x16D;re krimadis kontra&#x16D; si mem! Ili sentis la deprimajn efikojn, kiujn la abomenaj, malnoblaj kutimoj estigis kiel en la fizika, tiel anka&#x16D; en ilia morala strukturo. Sed ili da&#x16D;rigis, sen ia ajn penso por sin korekti! Ili do malrapide, konscie sin mortigis, sen ia dubo pri sia ago, &#x109;ar ili havis tempon por &#x11D;in pripensi! Ili malvarme kaj malnoble sin mortigis, obsedate de siaj malvirtoj, konsciante, ke ili sin mem turmentadis, mal&#x15D;atante tiun netakseblan donacon, kiun ili ricevis de la Eternulo, nome la korpon, per kiu ili povus fari novajn progresojn!</p><p>Vi rimarkos, miaj karaj amikoj, ke el ili multaj volus forgesi premajn malfeli&#x109;ojn per dormigo de la menso en drinkado; ke ili, nekonsoleblajn, premate de nerebonigeblaj angoroj, ser&#x109;us superegan konsolon &#x109;e ebrieco, kiu eble havigus al ilia sufero la deziratan faciligon. Sed tiu &#x15D;ajna malgravigo estas sofismado esence propra al la ribelema obstinulo, &#x109;ar la invito por malpezigo de la &#x109;agrenoj, kiuj afliktas kaj persekutas la homaron, vibradas de anta&#x16D; du jarmiloj, en &#x109;iuj anguloj de la Planedo, kaj mi povas ja aserti al vi, ke e&#x109; ne unu sola homo, depost kiam tiun inviton eldiris la Plej Alta Esprimo de Amo sin oferinta sur la supro de la Kalvario, ne a&#x16D;dis pri &#x11D;i, &#x109;u dum li portis la karnan vesta&#x135;on, &#x109;u dum li restis en la Nevidebla Mondo, atendante la reenkarni&#x11D;on. Tial anka&#x16D; &#x109;i tiuj kompatinduloj certe &#x11D;in a&#x16D;dis ie sur la Tero a&#x16D; en la Spirita Patrolando:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"- Venu al mi &#x109;iuj, kiuj estas laborantaj kaj &#x15D;ar&#x11D;itaj, kaj mi vin ripozigos..." [19]</emphasis></p><p>... Kial ili do volis forgesi akrajn &#x109;agrenojn kaj malfeli&#x109;ojn, &#x109;e dibo&#x109;a, malhonora kaj malnobliga drinkado, kiu krom ne povi helpi ilin, e&#x109; pligravigis ilian situacion, farante el ili sinmortigintojn centfoje pli respondecajn?!... &#x108;ar, sciu bone, tiaspecaj kulpuloj havas multe pli grandan respondecon ol la malfeli&#x109;ulo, kiu, perfide vundita de intensega pasio, en momento de ekstrema senkura&#x11D;eco lasis sin engluti de la abismo!</p><p>Sed atentu &#x109;i tiun novan specon: - tio estas kokainmaniuloj, opiomaniuloj, &#x109;iaspecaj toksikomaniuloj, kiuj pro sia miskutimi&#x11D;o lasis sin fali &#x11D;is la plej malsupera stato de dekadenco atingebla por Spirito, krea&#x135;o de Dio! Ili trovi&#x11D;as en beda&#x16D;rinda stato de vibra deprimo, kiel veraj mensdebiluloj, idiotoj de la spirita regiono, malhonori&#x11D;intaj morale, mense kaj spirite, &#x109;ar iliaj monstraj malvirtoj ne nur deprimis kaj mortigis la materian korpon sed anka&#x16D; komunikis al la fizika-astrala organismo la pereigajn sekvojn de ilia abomeninda malmodero, infektante &#x11D;in per malpura&#x135;oj, per pestaj influoj, kiuj akrege makulis &#x11D;in - tiun delikatan kaj impreseblan strukturon, teksitan per fajnaj scintiloj, kiun la homo devos plibeligi per la akirado de &#x109;iam pli aktivaj kaj meritaj virtoj, nobligi kaj altigi per puraj pensoj elsendataj en noblaj impulsoj proksimaj al la diaj spiroj - sed kiun li neniam! neniam malnobligu per farado de tiel beda&#x16D;rindaj fia&#x135;oj!...</p><p>Ni efektive vidis, sekvante per atenta rigardo la indikojn de la eminenta moralisto, esta&#x135;ojn misfiguritajn de la malbono, kiun ili en si mem portis, kiel malfeli&#x109;egajn sekvojn de la malmodero - ili montri&#x11D;is idiotaj, ploremaj, suferplenaj, senkura&#x11D;igitaj, kaj iliaj viza&#x11D;oj misformitaj, malbelaj, deprimitaj, ankora&#x16D; rememorigis la tragikajn scenojn de la Sinistra Valo. Treege da makuloj montris, sur iliaj astralaj ekstera&#x135;oj, la stigmatojn de la malvirtoj, al kiuj ili sin fordonis. Unuj e&#x109; aspektis kvaza&#x16D; lepruloj, dum aliaj elspiradis na&#x16D;zajn haladzojn, kvaza&#x16D; ia miksa&#x135;o el la tabako, alkoholo kaj toksa&#x135;oj, kiujn ili trouzis, fermentus per putraj fetoroj, kies reefikoj infektus ilajn proprajn vibrojn, kiuj tiel, pezaj kaj difektitaj, esprimus la viruson, kiu venenis al ili la materian korpon!</p><p>Anka&#x16D; la "distran&#x109;itoj" konsistigis la malfeli&#x109;egan legion internigitan en la Frenezulejon. Ili ankora&#x16D; konservis sur si la impresan kovron el sangaj vundoj. Iam kaj iam doloregaj spasmoj ilin skuis, kvaza&#x16D; ili konvulsius pro la rememoro de la pasinteco. Pezaj kaj lantaj estis iliaj movoj, kaj nur penege ili pa&#x15D;is, vidigante mankon de vibrofortoj por agigi la menson kaj utiligi tiujn kapablojn, kiuj estas naturaj propra&#x135;oj kiel de homoj, tiel anka&#x16D; de Spiritoj. &#x15C;ajnis, ke ili estas re&#x16D;matuloj, malsanuloj, kiujn kvaza&#x16D; ligus banda&#x135;oj rigidigantaj al ili la artikojn...</p><p>Mal&#x11D;ojaj anta&#x16D; tiel akraj suferoj kaj tiel konsterna morala dekadenco, ni angorplene demandis:</p><p>"- Kaj kio fari&#x11D;os el tiuj kompatindaj esta&#x135;oj?... Kia estonteco ilin atendas?...</p><p>Per rapida gesto kaj sama tono, la eminenta estro de tiu neordinara fako kontentigis nian angoran scivolon, esprimante la senduban mal&#x11D;ojon, kiu, &#x109;e tiel beda&#x16D;rindaj elmontroj de morala malsupereco, kompatigis lian noblan animon de dis&#x109;iplo de la Evangelio:</p><p>"- Ho ve! Ilin atendas drama estonteco &#x109;e la ela&#x109;eta kirlo de proksima, neevitebla reenkarni&#x11D;o! - li respondis. - La ekzemploj, kiujn mi nun prezentas, estas senrimedaj en la spirita vivo! Nenio &#x109;i tie povos kuraci la kruelajn angorojn, kiuj ilin premegas, nek &#x15D;an&#x11D;i la komplikan situacion, kiun ili al si mem preparis per siaj sova&#x11D;e malmoderaj agoj kaj malpia nesingardemo, &#x109;e kiuj ili plezure plensati&#x11D;is, donante liberan kuron al la malvirtoj, kiuj ilin mal&#x15D;atindigis! Ja ili, kaj sole nur ili peros korfavoron al si mem, &#x109;ar ili volonte fari&#x11D;is la ka&#x16D;zintoj de la eraroj, kiujn ili ne volis evitigi al si! Sed tio kostos al ili mal&#x11D;ojon, korpremon kaj senfine amarajn dolorojn, anta&#x16D; kiuj estulo en normala situacio restus konsternita! Por ke ili konvinki&#x11D;u pri la propra situacio kaj submeti&#x11D;u pli malpli rezignacie al la venontaj sekvoj de la pasintaj malprudenta&#x135;oj, estas necese, ke ni, dum ili &#x109;i tie restos, faru penigan katekizan laboron, senlacan aplikadon de speciala terapio morala kaj fluideca, kaj al ili havigu karesan subtenon de sankta respondeco. Sed ofte okazas, ke multaj el tiuj kompatinduloj portas en la koro ribelemon, obstinan koleron pro la malfeli&#x109;ego, rilate al kiu ili rigardas sin kiel viktimojn kaj ne kiel respondeculojn. Ne akceptante la evidentecon de la nuna realo, ili malrezignacie ekprenos novan surteran envolva&#x135;on, pligravigante sian situacion per la malbonvolo, en kiu ili enfermi&#x11D;as, per malsubmeti&#x11D;o kaj senpacienco, senkura&#x11D;igitaj de la anta&#x16D;sentoj pri la turmentataj interfrapi&#x11D;oj de la neevitebla kulpelpago! Kiaj ili sin montras &#x109;i tie, &#x109;i tiuj anta&#x16D;vidigas nenion alian ol etan bandon da estontaj lepruloj, renaski&#x11D;ontaj en la amara&#x135;ojn de la ombraj surteraj regionoj, en la mizerajn tavolojn de la surplaneda socio; krom anka&#x16D; kanceruloj kaj paralizuloj, mensdebiluloj kaj idiotoj, nervozuloj, konvulsiuloj, neresanigeblaj malsanuloj, portontaj kompleksojn, kiuj konfuzos la surteran medicinon kaj spitos &#x109;iujn bonfarajn provojn de tiu nobla scienco... Krom tio, ili anka&#x16D; malagrable pezos sur la homan socion, &#x109;ar ja de &#x109;i tiu, de ties eraroj ili estas frukto, al &#x11D;i ili apartenas, pro kio estas juste, ke &#x11D;i mem ilin gastigu kaj subtenu tiel longe &#x11D;is tio estos necesa... &#x11D;is tiu malfeli&#x109;ega situacio malakri&#x11D;os!</p><p>Ili balda&#x16D; reenkarni&#x11D;os. Kun ni ili restos nur la tempon necesan por reboni&#x11D;i el la plej severaj krizoj sub la prizorgo de tiuj niaj sindonaj kunlaborantoj, komisiitaj por ilia gardado. Ili foriros en la reenkarni&#x11D;on tiaj, kiaj ili nun statas, &#x109;ar ne alia kuracilo kapablos malgrandigi la profundecon de ilia malsano. En la estontan korpon, kiun ili modlos la&#x16D; sia nuna, makulplena figuro, ili kunportos &#x109;iujn malbonojn naskitajn de la dibo&#x109;aj kutimoj, al kiuj ili senbride sklavi&#x11D;is... kaj en tia situacio, kiel jam klarigite, ili estos malfeli&#x109;eguloj, kiuj sin peze trenados tra stacioj de mizeroj kaj larmoj...</p><p>Sed tiel ardaj suferoj liveros al ili ri&#x109;an rikolton da estontaj gajnoj. &#x108;e la ela&#x109;etaj fajroj de la malfeli&#x109;o, la malpuraj tega&#x135;oj, neebligantaj brilon al iliaj astralaj korpoj, maldiki&#x11D;os, dum akceli&#x11D;os ties vibroj, kiuj, venkante la inercion, reakiros ta&#x16D;gan movon por la spiritaj riparoj. Iliaj koroj, impulsate de la eduka doloro, ascendos en streboj de ardaj pre&#x11D;oj al la Superega Ka&#x16D;zo de la Vivo, per konstanta kreskado de fervoro kaj fido, &#x11D;is ili atingos la lumajn tavolojn de la Spirita Mondo, kie ili ree&#x125;os kaj agordi&#x11D;os al bonfaraj, superaj vibroj, kiuj malrapide, reefike korektos ilian malsuperan vibradon... Tiamaniere la malbona fokuso iom post iom estingi&#x11D;os &#x11D;is ili fine, post la diseri&#x11D;o de la karna envolva&#x135;o, estos kvietigitaj kaj en kondi&#x109;oj por ion lerni &#x109;e ni cele al sia reeduki&#x11D;o, post kiam &#x109;esos ilia kuracado en nia fako... "</p><p>"- Se mi bone komprenis, tio signifas, ke la kulpelpaga reenkarni&#x11D;o, atendanta tiujn malfeli&#x109;egulojn, estas al ili trudata de &#x109;i tiu Departementa sekcio kiel nura hospitala kuracado?... Temas do pri antidoto... ia medikamento?..."- mi demandis, skuate de suferiga desaponti&#x11D;o.</p><p>"- Jes! - mal&#x11D;oje respondis la klera konferencisto. - Nura medikamento! Iaspeca kuracado trudata de la ur&#x11D;eco kaj graveco de la malsano! Dolora operacio, kiun ni faras kun beda&#x16D;ro, sed al kiu ni senhezite submetas la pacientojn, kun la certeco, ke nur post &#x11D;ia efektivi&#x11D;o ili ekresani&#x11D;os. &#x11C;i do ne estos &#x11D;ustadire ia puno, kiel vi &#x11D;in rigardis, &#x109;ar ja neniu trudis punon a&#x16D; eldiris verdikton, kaj kontra&#x16D; tio atestas la fakto, ke &#x109;iuj el ni &#x109;i tie servantaj al la Le&#x11D;o klopodas, kiom nur eble, por mildigi ilian turmentan situacion. &#x11C;i estos pli &#x11D;uste - jes ja!<emphasis> la efiko de la </emphasis><emphasis>ka&#x16D;zo, </emphasis><emphasis>kiun la </emphasis><emphasis>paciento </emphasis><emphasis>mem estigis per al ekscesoj, </emphasis><emphasis>&#x109;e </emphasis><emphasis>kiuj li plezuradis...</emphasis> Sed, kiel vi havis la okazon ekscii, la patrina zorgado de Maria, sub la inspiro de la ora le&#x11D;o de Frateco, preskribita de tiu Senlaca amiko nin kondukanta al la ela&#x109;eto, havigas al ili konstantan, sindonan helpon. Dum la reenkarni&#x11D;o, droninte en la ondoj de la surtera kulpelpago, ili da&#x16D;re restos sub nia dependeco, tiel same enhospitaligitaj kaj enskribitaj en nia Departemento, vizitataj kaj kuracataj de niaj kuracistoj kaj gardistoj, kiel se ili ankora&#x16D; &#x109;i tie lo&#x11D;us... kaj &#x11D;uste &#x109;i tien ili revenos post la fino de tiu terura ekzilo, al kiu ni ilin preparis."</p><p>Plu da&#x16D;ris nia vizitado al la kuracistaj kabinetoj interne de la konstrua&#x135;o. Sed dumire Frato Johano enirigis nin en tiujn malsanulejojn, kie restis tiuj, kiuj ekde sia eniro en la Sinistran Valon, da&#x16D;re restis poseditaj de impresa prostracio. Deprimite de &#x109;iaspecaj ekscesoj, &#x109;efe tiaj de seksa naturo, iliaj animaj fakultoj degeneris kaj ilin reduktis al tia neordinara situacio - senduba atesto pri la kvalito de la instinktoj, de kiuj ili lasis sin regi!</p><p>Ku&#x15D;antaj en litoj, kiujn la superega boneco de Jesuo al ili permesis okupi, la&#x16D; la amoplenaj dispozicioj de la le&#x11D;oj de Karitato, kiuj inspiradis &#x109;iujn servojn en la Kolonio, ili restis izolitaj de la ceteraj en vastaj, plenplenaj ejoj, kaj apartenis al &#x109;iuj sociaj klasoj kaj naciecoj sub la jurisdikcio de la Kolonio. Turmentaj inkubson&#x11D;oj tenadis ilin en konstanta maltrankvilo, sed malgra&#x16D; tio, ili ne sukcesis veki&#x11D;i el sia angora apatio. Nekapablaj movi&#x11D;i kaj sin esprimi, por vortigi la turmentojn, kiuj kirli&#x11D;adis en iliaj cerboj, nur malfortajn &#x11D;emojn ili eligadis mikse kun na&#x16D;zaj tordi&#x11D;oj, kvaza&#x16D; ili estus infektitaj de nekonata viruso.</p><p>Kortu&#x15D;ite, ni preterpasis inter la litovicoj, ilin rapide rigardante la&#x16D; la indikoj de nia klera mentoro, kiu ilustris la impresan prezentadon per la alloga parolo, kiun li tiel bele scipovis uzi.</p><p>"- Se via spirita vidpovo estus sufi&#x109;e disvolvi&#x11D;inta - li plu klarigadis - vi konstatus, ke teruraj emana&#x135;oj eli&#x11D;as el iliaj mensoj, vidigante bildojn kaj scenojn malnoblajn kaj hontigajn, kiel rezulton el iliaj dibo&#x109;aj moroj, el iliaj agoj kontra&#x16D;aj al la dececo kaj al la moralo, &#x109;ar eksciu, ke tiel la agoj faritaj de l' homoj, kiel anka&#x16D; la pensoj eli&#x11D;intaj el iliaj mensoj, neforvi&#x15D;eble stampi&#x11D;as en ilia spirita strukturo por poste elaperi anta&#x16D; niaj okuloj, per beda&#x16D;rindaj vida&#x135;oj, kiam ili, spite al la Le&#x11D;o, sin &#x135;etas en &#x109;i tiun flankon de la vivo! En tiuj litoj trovi&#x11D;as &#x109;iaspecaj sinmortigintoj: - ekde tiuj, kiuj ekprenis la fatalajn armilon a&#x16D; toksa&#x135;on, &#x11D;is tiuj, kiuj pereis pro siaj propraj fikutimoj! Ilin unuigas la plej abomena altiri&#x11D;emo, nome la malsupereco de karaktero kaj sentoj!..."</p><p>Efektive! Kvankam ni ne povis vidi la menciitajn mensajn bildojn, kiel iam en la Sinistra Valo, kiam ni priskribis tiujn rilatajn al la perforteco de la sinmortigo, ni tamen ekvidis nigregajn vaporojn, kiuj, kvaza&#x16D; densaj nuboj, eli&#x11D;adis el iliaj cerboj per dikaj ondoj kaj disi&#x11D;is tra la medio, kiun ili ja nebuligis, envolvante la &#x109;ambrojn en peza krepuska duonombro, kvaza&#x16D; tie regus eterna nokta mallumo... kaj tio estas la samo kiel aserti, ke por tiuj kompatindaj viktimoj de si mem ankora&#x16D; ne ekbrilos la konsola a&#x16D;roro, kiu anta&#x16D; ni jam bildi&#x11D;is &#x109;e la horizontoj de la estonteco. Cetere, kial ne tiel okazi, se tie kolekti&#x11D;is grandaj krimuloj kontra&#x16D; la moralo, turmentistoj kiuj la plej multe koruptis kaj malfeli&#x109;igis la proksimulon, homaj monstroj milfoje sati&#x11D;intaj de la afliktegoj, kiujn ili faligis sur la koron kaj la destinon de aliuloj?!... Kiel ne infekti&#x11D;i de mallumo la ilin &#x15D;irmantaj &#x109;ambroj, se la mallumo, kiu ilin &#x109;irka&#x16D;is, fontis de ili mem, &#x109;ar ja &#x109;e &#x11D;iaj faldoj ili &#x109;iam plezuregis, &#x11D;in ili estigis kaj ekscitis, per &#x11D;i ili sin regale nutradis dum sia socia kaj intima vivo, kaj &#x11D;in ili faris pli densa per la akrega apogeo de l' sinmortigo?!... Tie ni ilin vidis tiaj, kiaj ili iam estis sur la Tero: galantaj, delogemaj, flatemaj, hipokritaj, mensogemaj, senmoralaj, multfoje levitaj al la plej altaj sociaj rangoj, voluptamaj, drinkemaj, nekredantaj al Bono, nekredantaj al Dio, servantoj de la malbono, sklavoj de la besta naturo, treni&#x11D;antaj en la koto de la instinktoj &#x109;e la nivelo de l' vermoj, forgesintaj, ke ili estas kreitaj de Dio kaj al Dio iam devos prezenti kalkulon pri la misuzo de la libereco, en kiu la Kreado tenas la homan esta&#x135;on! Sed nun, ili restis nuligitaj, stigmatizitaj de hontiga pasinteco, kies bildo ilin persekutadis kiel akuzanta fantomo kaj atestis pri ilia mizera stato, la sola, kiun ili devas elteni kiel rezulton el sia maldeca konduto!</p><p>Rimarkinte nian intereson, la klariganto da&#x16D;rigis, fidele plenumante la peton de Teokrito, ke oni al ni permesu instrui&#x11D;i:</p><p>"- La reenkarni&#x11D;o estos la sola korektilo sufi&#x109;e energia por kura&#x11D;ige stimuli iliajn malvigligitajn fortojn. Ci tie ili nur tre malforte asimilos la tonikajn emana&#x135;ojn sen&#x109;ese disver&#x15D;atajn en la malsanulejoj, &#x109;ar ankora&#x16D; tre dikaj estas la tavoloj el malpura&#x135;oj, envolvantaj iliajn fakultojn, por ebligi aliajn bonfarajn helpojn, kiel okazas al aliaj internuloj en nia Instituto.</p><p>Same kiel iliaj samsortuloj en &#x109;i tiu fako, ili ofte estas kondukataj al la Tero cele al rebonigaj kontaktoj &#x109;e mediumoj morale kapablaj el si mem elradii emana&#x135;ojn, kiuj bonefike kunhelpus por ilia veki&#x11D;o...</p><p>"- Kaj kiam ili reenkarni&#x11D;os?... Kiaj ili sin montros en la socio, en kiu ili iam vivis?..."- neatendite demandis la ekslernanto de Coimbra, kun la grandaj okuloj flamigitaj de intereso.</p><p>"- Kiam malpli intensa fari&#x11D;os ilia prostracio, ni ilin kondukos al nova reenkarni&#x11D;o, kion ili efektive ne konscios, kaj kio signifas, ke ili ne kapablos ion peti por la nova ekzistado, (car krome al ili mankas koncernaj meritoj), partopreni en la aran&#x11D;oj por la grava batalo, en kiu ili ludos la cefan rolon - bonkore klarigis la servanto de Maria. - Tial, nur ni, la direktantoj de la Frenezulejo, krom anka&#x16D; la fakuloj de la Departemento de Reenkarni&#x11D;o, decidos pri la pa&#x15D;oj, kiuj ilin koncernos, la&#x16D; la justeco de la le&#x11D;oj starigitaj de la Kreinto kaj la preskriboj de la amoplena karitato de la Savanta Majstro, kiu &#x109;iujn malfeliculojn celas helpi, mildigante ilian suferon per Sia nepereema dolceco, al kiu Majstro ciuj servantoj &#x15D;uldas submeti&#x11D;on, obeon kaj respektegon!</p><p>Kia do funebraspekta legio kulpelpage migros sur la scenejojn de la Tero kune kun miaj kompatindaj pacientoj! Mi ankora&#x16D; ne povas precizigi detalojn. Sed miaj scioj pri spiritaj aferoj permesas al mi en ci tiuj anta&#x16D;vidi intelektajn malfrui&#x11D;intojn, frenezulojn, epilepsiulojn, eble surda-mutulojn kaj ec blindulojn - kaj ciuj portos la beda&#x16D;rindajn signojn de la abomeninda&#x135;o, al kiu ili sin donis, en grado konforma al la faritaj krimoj!"</p><p>"- &#x108;u tiu ci puno ne estas tro severa, respekteginda S-ro direktoro?... se ni konsideras la principon, la&#x16D; kiu la tuta homaro eraras per &#x109;iutaga pekado?... mi malrezignacie demandis, dum anta&#x16D; mia interna vidado elvolvi&#x11D;is bildoj similaj al la klarigaj rimarkoj de la eminenta moralinstruisto, bildoj kiujn mi iam &#x109;iutage konstatis en la surteraj scenejoj."</p><p>"- Ne tiel kredu, mia amiko! - li serioze rediris. Vi prefere pripensu, kion mi elvolvis rilate la le&#x11D;ojn pri ka&#x16D;zo kaj efiko, kiujn la Superega Le&#x11D;donanto starigis, celante averti, kiel la homojn tiel anka&#x16D; la Spiritojn, pri la eraroj, kiujn ili faras kontra&#x16D; la harmonia regado de la ceteraj le&#x11D;oj. Konsideru la punon, kiun al si mem trudas la dibo&#x109;ulo: malobeinte tiujn le&#x11D;ojn, li falis en tian situacion, ke li suferas ilian resalton, &#x109;ar la radilumajn fakultojn donitajn de la Eternulo al siaj kreitoj neniu makulos pro fia misuzo sen tio, ke neeviteblaj sekvoj lin dolorige atingus! &#x108;ar Bono estas la superega fundamento de la Vivo, en kian situacion do sin metos tiu, kiu &#x11D;in atencis, sin fordonante al la malbono, sin &#x109;iutage deklini&#x11D;ante de la natura, ascenda vojo al la Perfekteco, trenate de agoj kontra&#x16D;aj al tiuj, kiujn la Sinjoro difinis kiel normalan vojon por la nobla irado?... &#x108;u vi do forgesas la larmojn, kiujn tiuj kompatinduloj ver&#x15D;igis al siaj fratoj, al kiuj ili trudis turmentojn naskitajn de la egoismo kaj ceteraj fia&#x135;oj elfluantaj el iliaj nigraj koroj?... La kalumniojn, per kiuj ili vundis siajn viktimojn, ilin plezure senkreditigante &#x109;e la bonreputaciaj personoj?... La denuncojn, la malicajn kritikojn, la abomeninda&#x135;ojn, per kiuj ili ofte malhonorigis la respektindan personon de la proksimulo, uzante sian rezonkapablon kaj sian intelekton ekskluzive por malfeli&#x109;igi la homojn kaj tiel fosante anta&#x16D; si mem la abismojn, en kiujn ili nepre falegos?... &#x108;u vi pensis pri la maldankoj kaj perfidoj truditaj al naivaj virinaj koroj, kiujn ili kaptis en siaj abomenaj ungegoj for&#x11D;itaj el sordidaj instinktoj?... pri la infana kaj junula senkulpeco, kiun multaj el &#x109;i tiuj monstre makulis?... pri la hontegindaj scenoj, kiujn ili ofte kreis kaj ludis dum la surtera ekzistado, portante korupton kaj perversecon al atestantoj de la videbla kaj nevidebla regionoj, malpurigante la fluidec-magnetajn emana&#x135;ojn suprenfluantajn de la Tero en la Nevideblan Mondon kaj nin super&#x15D;ar&#x11D;ante per maltrankvilo, &#x109;ar ili tiel devigis nin plenumi lacigajn laborojn por rebonigo kaj purigo de la medio, por eviti la infektadon de niaj kolonioj?...</p><p>Ha miaj filoj! Kiel vi nun miregas, ke tiuj &#x109;i kompatindaj renaski&#x11D;os limigitaj per nevenkeblaj mankoj, se el la ekzistado, al ili donita por progresi, ili faris armilon kontra&#x16D; la sanktaj ordonoj de la kreinto de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj mem, kiun ili tre, tre multe ofendis, ofendante sin mem kaj la proksimulon?!... Cetere, ili ne restos eterne &#x135;etitaj en tiuj abismoj plenaj de siaj malica&#x135;oj!...</p><p>La anomaliojn, per kiuj ili sin kovris, korektos la eduka doloro, ilin repacigante kun la Le&#x11D;o! Ho miaj amikoj, Dio estas la Senfina Pardonemo kaj deziras, ke Liaj kreitoj harmoniu kun la eterna beleco de Liaj le&#x11D;oj! Se ni do scias, ke tiuj le&#x11D;oj estas ne&#x15D;an&#x11D;eblaj, ni ilin observu kaj respektu, por ne trinki la neeviteblan galon el la sekvoj, kiujn ni memvole estigos per niaj deklini&#x11D;oj de la natura, luma vojo..."</p><p>Kiel &#x109;iam, mi mallevis la frunkton &#x109;e la nerefutebla logiko de tiu alia dis&#x109;iplo de la Nazareta Majstro...</p><p>En la galerioj kaj anta&#x16D;&#x109;ambroj proksimaj al la sanktejoj, nome la kuracistaj kabinetoj, kie oni kompetente kaj karitate aplikadis la mildigajn emana&#x135;ojn, ni vidis, ke flegistoj iris kaj reiris, subtenante malfortikajn kaj timigitajn malsanulojn venintajn de tiu korto, kiun ni &#x135;us vizitis, kaj de aliaj lokoj, por ricevi la bonefikan kuracadon. Ni rimarkis, ke la "distran&#x109;itoj" estas objekto de speciala kompato, pro tio ke ili povis nur tre pene movi&#x11D;i. La&#x16D; la informoj de Frato Johano, kiu donis gravajn klarigojn pri &#x109;io, kio aperis anta&#x16D; ni, tiuj estos paralizuloj, denaskaj malsanuloj, kiuj ekde la infana&#x11D;o prezentos impresajn nenormala&#x135;ojn.</p><p>Efektive! Iliajn teni&#x11D;ojn malhelpis ekstremaj perturboj &#x109;e iliaj vibroj, kiujn la terura memmortiga &#x15D;oko disigis; iliaj gestoj estis pezaj, seninteligentaj, kvaza&#x16D; ilin senmovigus la ombroj de la batoj kaj rebatoj, tragike refiguri&#x11D;intaj en la spegula sentivo de ilia astrala korpo! Ili ploradis sen&#x109;ese, kvaza&#x16D; plorado estus degenerinta en kruelan kutimon truditan de la intenseco de ilia turmento. Kvankam &#x109;iam malkvietaj pro la dolorega aflikto de konstanta malbonfarto, ili tamen estis obeemaj, ne inklinaj al blasfemado kiel ordinare okazas &#x109;e tre malfeli&#x109;aj sinmortigintoj.</p><p>Forlasinte la sanktejojn, kien ni efektive ne eniris, ni atingis vastan salonon, ian specon de simpla kaj impresaspekta a&#x16D;ditorio, kie moralinstruaj lecionoj estis donataj de juna servanto, kiu en anta&#x16D;longe pasinta ekzistado tre digne portis la malbelan, franciskanan ordenveston, sed kies animo lumi&#x11D;is per la virtoj lernitaj &#x109;e la ela&#x109;eta instruoj de la Testamento de l' Dia Sendito, al kiu lia patrono tiel fidele servadis.</p><p>Uzante tiun karakterizan dol&#x109;econ, ja distingi&#x11D;an trajton de la karakteroj formitaj de la vera kristana inicado, tiu nova legiulo simplavorte prezentis, kiel iu konsilanta a&#x16D; instruanta &#x11D;ian observadon, la ideon pri Dio kaj Lia patreco super la tuta krea&#x135;aro, krom anka&#x16D; la misio de Lia Sendito kaj ties vastaj sekvoj bonfaraj al la homaro.</p><p>La invito al pre&#x11D;ado, al interna individua memekzameno, estis &#x109;iutage ripetata kaj kontentige pravigata, anta&#x16D; ol oni eniris en la kabinetojn por la fluideca purigado aplikata de la sindonaj psikistoj. Ci tiuj estis la &#x109;efaj rimedoj tiam provataj por kuracado de la malsanuloj, &#x109;ar ili celis la mensan reeduki&#x11D;on, estis ekzercoj kondukontaj la pacientojn al posta starigo de fluoj harmoniaj kun la bonfaraj fortoj de la Supro; kaj tiel transcenda instruado estis simplamaniere donata, sub la gvido de metodoj kompreneblaj por tiuj perturbitaj mensoj kaj sub la inspiro de dol&#x109;a, frateca karitato, kies parfumo penetris &#x11D;is la fundo de niaj animoj kortu&#x15D;itaj &#x109;e la vido de tiel noblaj koroj, kiuj sin fordonadis al amoplena helpo al la proksimulo!</p><p>La juna laboranto, sincera, humila en sia netaksebla karitata klopodo, ne vidis en tiuj na&#x16D;ze malbelaj kondamnitoj, al kiuj li servadis, estulojn makulitajn de hontindaj kulpoj, nek en ili atentis la abomenan astralan korpon de iamaj diboculoj, kiuj metis siajn noblacelajn sensojn sub la regadon de malpuraj &#x11D;uoj. Kion li vidis kaj kompateme amis, kun la deziro servi kaj altigi, tio estis fratoj malpli a&#x11D;aj ol li, pri kiuj la Devo ordonis, ke la pli a&#x11D;aj ilin helpu surgrimpi la kruta&#x135;ojn de la progreso; tio estis animoj destinitaj al glori&#x11D;o en la Lumo, bezonantaj gvidon sur la longa vojo, en kiu ili faros la dornan ascendoj al la Sublima Fokuso, generanto de la Vivo!</p><p>"- &#x108;u ni povas informi&#x11D;i anka&#x16D; pri la<emphasis> dйmarches</emphasis>[20], koncernantaj tiujn kamaradojn kaj celantajn tiun gravan okaza&#x135;on, nome ilian revenon al materia korpo?!... - denove petis la doktoro el Coimbra, kiun tre forte interesis ciaj aludoj al tiel delikata temo kiel la reenkarni&#x11D;o sur la Tero, car sencese afliktis lian konsciencon fortaj intuicioj pri la ur&#x11D;ega bezono, ligita al lia kazo, ree lo&#x11D;i en homa korpo por liberi&#x11D;i, per la kulpelpago, de la krimo farita kontra&#x16D; la sendefenda persono de tiu, kiun li amis.</p><p>"- Jes, mia juna amiko - pozitive respondis la afabla gvidanto -, estos eble kaj ec nepre necese informi vin pri ciuj klopodoj koncernantaj tiun gravan temon, kiu vin tiel profunde interesas. Sed ne koncernas ci tiun sekcion liveri al vi pli vastajn klarigojn, car en la Instituto funkcias Departemento komisiita por la &#x11D;eneralaj servoj rilataj al la reveno al la korpaj ekzistadoj. Certe vi iam vizitos &#x11D;in.</p><p>En tiu Departemento, vi vidos, ke pro sia neordinara graveco elstaras la laboratorioj, en kiuj estas farataj planoj por la grava okaza&#x135;o, desegnoj kaj mapoj rilataj al la korpoj, kiujn estonte lo&#x11D;os la kulpuloj, kies protekto estas al ni provizore konfidita. Se iu bezonas renaski&#x11D;i kun difektita envolva&#x135;o, a&#x16D; ekhavi dum la ekzistado ian malsanon, ekzemple la blindecon, a&#x16D; ankora&#x16D; dum &#x11D;ia kurso suferi akcidenton kaj fari&#x11D;i kripla, tiucele la desegno de lia mapo prezentos la necesajn indikojn, &#x109;ar la signo de lia estonta kripla&#x135;o jam stampi&#x11D;is sur lia perispirita organismo. Kaj tiel okazas, &#x109;ar lia mensa, vibra stato, sub la premo de la konsciencripro&#x109;oj, sugestie stampis en la potenca sentivo de tiu subtila organismo la volon fari&#x11D;i kripla, blinda, muta, ktp., cele al la ela&#x109;eto de la pasinteco, same kiel okazas al vi mem, kara frato Sobral, kiu nun tiel forte impresi&#x11D;as pro la afero de viaj propraj manoj...</p><p>Memkompreneble, pri la preparo de tiaj skizoj nepre sin okupos teknikistoj konsciantaj la gravecon de la tasko al ili komisiita, kio atestas, ke temas pri Spiritoj meritantaj la plenan konfidon de la direktoroj de tiu &#x109;i Kolonio.</p><p>Elfinite, la skizoj estos senditaj al la direkcio de la analizaj kabinetoj, kiuj plenumos siajn servojn en konformeco kun la ela&#x109;etaj ur&#x11D;bezonoj de la koncernato, pesante la justecon de liaj meritoj kaj sin subigante al la devigaj malavanta&#x11D;oj de la malmeritoj, &#x109;io en akordo kun la konkludoj anta&#x16D;e faritaj de la sekcio "Programado de Provoripetoj". Kio permesos malpliakrigi la mizerojn de la elprovado, tio estos la&#x16D;le&#x11D;e konsentita al la kulpulo renaski&#x11D;onta sur la Tero. Anka&#x16D; en tiu alia flanko de la vivo liaj moralaj fortoj kaj lia rezistkapablo same estos kompensitaj.</p><p>Konvenas akcenti, miaj karaj amikoj, ke la reenkarni&#x11D;o estas plej alta oportuno, kiun la Superega Patro donas al Siaj Kreitoj, por ke &#x109;i tiuj progresu kaj nobli&#x11D;u, sin preparante por la hereda&#x135;o, kiu al ili estas rezervita en la gloro de Lia regno. Tiel preskribas la le&#x11D;o. Kaj neniu atingos sian senmortan destinon, ne pa&#x15D;inte sur la &#x15D;tupoj de la renaski&#x11D;oj, sur la Tero a&#x16D; aliaj planedoj! Sed en la okazo, se ribelema animo mal&#x15D;paris longan tempon, misuzante tiun donon per evidenta malobeo al la Milda Le&#x11D;o, kiu al li tiomfoje konsentas tiun saman oportunon, tiam &#x11D;i fari&#x11D;as dono ankora&#x16D; pli valora, &#x109;ar &#x11D;enerale tiaj okazoj fontas el la propeto mem de la Ela&#x109;etanta Majstro, kiu la Superegan</p><p>Kreinton petegas pri novaj etapoj de elprovado, por ke la ribelulo povu rehonorindi&#x11D;i..."</p><p>"- El viaj klarigoj, respektinda frato, mi devas konkludi, ke, &#x109;ar la surtera fizika korpo estas sanktega konfidita&#x135;o, ja vera &#x109;iela donaco, la enkarnuloj do agus multe pli inteligente, se ili kondukus sian vivon konforme al la valoro de la ricevita donita&#x135;o, kondutante kun respekto, pripensemo kaj prudento dum la tempo, kiam ili devus profiti la moralajn avanta&#x11D;ojn, kiujn al ili havigus la estado sur la planedo?... kaj &#x11D;uste tial, ke ili evitigus al si ripetadon de kulpelpagaj ekzistadoj, nepraj kaj dolorplenaj, rezultantaj el la malobeado al tiuj respektegindaj le&#x11D;oj, al kiuj estas submetita la Universa Vivo?..."- mi intervenis iom nekontenta.</p><p>"- Ja tiel estas, mia amiko! Tiel oni povus evitigi al si multajn dolorojn! - rediris la direktoro de la Frenezulejo. - Kaj se la surtera fizika korpo estas sanktega konfidita&#x135;o, kiun la homo devas respekti kaj protekti, &#x11D;in kiel eble gardante kontra&#x16D; malpura&#x135;oj kaj difektoj, do la fizika-astrala, nome tiu, kiun vi nun portas, tia ne malpli estas!... kaj nia Animo-Intelekto, Konscienco, Prudento, Sento, unuvorte la Memo, estas esenco mem de la Kreinto, ero de Li, sparko eli&#x11D;inta el Lia Superega Esto!</p><p>Tiel vi komprenos, miaj karaj amikoj, ke ni &#x109;iuj estas respektegindaj temploj, &#x109;ar ni havas la gloron porti Dion en ni, kaj ke, &#x109;u sur la Tero kiel homaj esta&#x135;oj, &#x109;u en la Nevidebla Mondo, kiel liberaj Spiritoj, ni &#x15D;uldas amon kaj respektegon kiel al ni mem, tiel anka&#x16D; al niaj similuloj, konsciante, ke &#x109;iuj kreitoj estas perfekte egalaj anta&#x16D; sia Kreinto, tre amataj gemoj en la eterna juvelujo de Tiu, kiu estas la Superega Ka&#x16D;zo de la Vivo! De tio certe originas la baza dia le&#x11D;o:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"- Ami Dion super &#x109;io kaj la proksimulon kiel sin mem."</emphasis></p><p>Sekvis longa pa&#x16D;zo, dum kiu la lojala servanto atentis neprokrasteblajn devojn rilatajn al sia funkcio kaj ni restis penseme silentaj, kiel eble observante la afliktoplenajn figurojn de tiuj kompatindaj internuloj, kiuj montri&#x11D;is al nia rigardo. Pli proksime al la mentoro, Mario Sobral, malkvieta kaj interesita, rompis la silenton, milde parolante:</p><p>"- Al mi pla&#x109;us, se eble, da&#x16D;re a&#x16D;skulti viajn teknikajn klarigojn, respekteginda frato..."</p><p>La malnova servanto de Jesuo ridetis kaj, konsentante la humilan peton per amika gesto, plu parolis, denove altirante nian atenton:</p><p>"- Sed, kiel mi diris, estas okazoj, kiam nia Gardistino ne konsentas la reenkarni&#x11D;on tia, kia ni &#x11D;in planis. Tiam &#x15D;i komplezas nin per la favoro de sia inspiro por programado pli &#x11D;usta, konforma al la stato de la koncernato. Sed, kiel ajn la afero estas, la planoj, celantaj la okaza&#x135;ojn de unu enkarni&#x11D;o, nepre estos rigore studataj, registritaj, provataj kaj reviziitaj, &#x109;iam konformaj al la plej egalpeza justeco... kaj tiel plenumi&#x11D;as la altesprima, senmorta sentenco, kiun la Dia Majstro sankciis kaj kiu anka&#x16D; klarigas &#x109;iujn grandajn kaj nesolveblajn problemojn afliktantajn kaj elrevigantajn la homaron:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"- Al &#x109;iu la&#x16D; lia faro."</emphasis></p><p>Ordinare la aspiranto mem al la reenkarni&#x11D;o elektas la travivotajn provojn, la akrajn dornojn, kiuj &#x15D;irpikos al li la tagojn de la ekzistado, dum kiuj al li konvenos ripari la sekvojn de sia kulpa pasinteco. Li mem petegos la Gvidantajn Potencojn pri novaj oportunoj, kiuj al li permesu atesti sian penton kaj deziron komenci regeneran mar&#x15D;on, kiu al li donus la okazon sin korekti el la malvirtaj impulsoj lin trenintaj al la malbona konduto... kaj tiajn atestojn li povos plenumi kiel en relative sana korpo, en la okazo se lin superregas ekstremaj moralaj suferoj, tiel anka&#x16D; en korpo kripla a&#x16D; katenita al nekuraceblaj malsanoj, depende de la pligravigaj motivoj de la kulpo, de la akumulitaj malmeritoj...</p><p>Tiamaniere, la paciento mem kunlaboros en la skizo de la planoj por sia estonta korpo kaj en la programado de l' &#x109;efaj, neeviteblaj okaza&#x135;oj, kiujn li nepre travivos kaj kiuj ja estos logikaj efikoj nedisigeblaj de liaj kulpoj. Sed por tio li &#x109;iam ricevos helpon de siaj sindonaj mentoroj.</p><p>Ne tiel tamen fari&#x11D;os koncerne la internulojn de &#x109;i tiu hospitala fako. Miaj kompatindaj zorgatoj ne trovi&#x11D;as en la kondi&#x109;oj por ion meminiciate provi. Ilia reveno al la karno estos do la plenumo de unu preskribo de la Granda Le&#x11D;o, kiu konsentas novan oportunon al la kulpulo &#x109;iam, kiam li fiaskis en la lasta oportuno... &#x11C;i estos impulso al la progreso, la decida medikamento, kiu ilin kondukos al la stato de resani&#x11D;antoj kaj signos la a&#x16D;roron de ela&#x109;etaj etapoj en iliaj destinoj..."</p><p>Konsternita &#x109;e tiel profunda kiel delikata tezo, kiu, kiel mi klare komprenis, plenigus multajn volumojn, mi ankora&#x16D; plu demandis, dum ni, pensante pri la reveno, nin direktis eksteren:</p><p>"- Pardonu mian insistadon, respekteginda frato direktoro... Sed la &#x135;us elvolvita temo, pro la intenseco kaj profundeco de la rezonoj, kiujn &#x11D;i elvokas, kaj pro la nesuperebla surprizo, kiun &#x11D;i ka&#x16D;as al pensulo, ne nur entuziasmigas sed anka&#x16D; sincere kortu&#x15D;as... &#x108;u al ni estus eble ankora&#x16D; nun ekzameni iujn el tiuj planoj, e&#x109; anta&#x16D; ol ni preparos tiujn nin koncernontajn?... Kiaj ili estas?... A&#x16D; &#x109;u tiel nobla laboro devas resti ka&#x15D;ita al profanaj okuloj?..."</p><p>Kaj mi efketive sentis min kortu&#x15D;ita, e&#x109; timigita, memorante, ke anka&#x16D; mi estas kulpulo, ke mi min mortigis por eskapi el la blindeco, ke la&#x16D; &#x109;iuj signoj la plano por la estonta korpo de la kompatinda Mario prezentos manmutilon kaj ke io flustradis en mian kapon, ke mi denove fari&#x11D;os blinda, iel ajn blinda!</p><p>Frato Johano certe perceptis la angoron ombrantan al mi la menson kaj la koron, &#x109;ar, respondante, li prenis esprimon de senkompara boneco:</p><p>"- Estas eksterdube, ke tiel gravan servon oni ne faros publike, por amuzi videmulojn, kiuj anka&#x16D; &#x109;i tie trovi&#x11D;as. Sed la &#x109;ambroj povos akcepti vizitantojn, se la koncernaj a&#x16D;toritatoj al tio rajtigos. Mi ne dubas, ke vi iam tien eniros, &#x109;ar tiel postulas la neceso havigi al vi instruadon... Penu ne senkura&#x11D;i&#x11D;i anta&#x16D; la perspektivoj de la estonteco, mia amiko! Kontra&#x16D;e, konfidu la nesupereblan dolcecon de nia Amata Majstro kaj Sinjoro, kiu estas la senduba Gvidanto de niaj destinoj... Vi anka&#x16D; memoru, ke Tiu, kiu faris la sa&#x11D;ajn le&#x11D;ojn regantajn la Universon, anka&#x16D; scios vin fortigi por la venko super si mem!..."</p><p>&#x108;io spiris dolcecon cirka&#x16D; la Hinda Pavilono, en kiu ni &#x135;us alvenis. Al niaj oreloj sonoris la mildaj invitoj por la nokta meditado. Tio estis la solena horo, kiam la Kolonio sin okupis per la komuniki&#x11D;o kun sia grandanima protektantino, Maria el Nazareto...</p><p>Miaj rememoroj ankora&#x16D; registris, ke en tiu vespero niaj pre&#x11D;oj estis pli mildaj, pli humilaj, pli puraj...</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro IV Denove Hieronimo kaj familio</strong></p><p>"Ve al la mondo pro la faliloj! &#x109;ar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!</p><p><strong/></p><p><strong>Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[21]</strong></p><p>Ankora&#x16D; frue, Karlo de Canalejas venis al la Hinda Pavilono por nin forkonduki, kaj, post koregaj salutoj, diris al ni:</p><p>"- Miaopinie nia hodia&#x16D;a programo devas komenci&#x11D;i de la Izolejo. Tie lo&#x11D;as via amiko Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra, kaj vi profitos la okazon por fari al li la viziton, kiun vi de longe projektas. Li certe sentos sin konsolita de via &#x109;eesto kaj vi certe estos plenuminta dol&#x109;an devon de solidareco kaj frateco."</p><p>La Izolejo situis ne tre malproksime de la &#x109;efa konstrua&#x135;o, en kies &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o trovi&#x11D;is nia lo&#x11D;ejo.</p><p>For de la vido etendi&#x11D;is la altebena&#x135;o, kie sidis la centro de tiu grava Departemento, envolvita en sia trista mortotuko el nebuloj. La&#x16D;longe de la irataj vojoj elstari&#x11D;is bedoj de lilioj kaj blankaj rozoj, ver&#x15D;ajne la floroj pli konformaj al tia melankolia retiri&#x11D;ejo. Ni ricevis la impreson, kvaza&#x16D; la Hospitala Departemento kaj tiu de Viglado estus bukolikaj kvartaloj de iu granda urbo, kies e&#x125;ojn la distanco al ni ne permesus a&#x16D;di. Kaj ni intime konversaciis, preska&#x16D; ne konsciante, ke ni ne plu estas homoj sed ja Spiritoj demetintaj siajn karnajn vestojn.</p><p>La direktado de la Izolejo, same kiel la traktado havigata al la pentintoj, egalis tiujn de la ceteraj vizititaj fakoj, nome ilin inspiris plej prava justeco, frata kaj amoplena karitato.</p><p>Efektive, trans tiuj grandegaj muroj, al kiuj ne mankis ec la baro de levponto, ricevis azilon tiuj niaj kompatindaj kolegoj, ce kiuj la doloroj truditaj de senkura&#x11D;eco a&#x16D; ribelemo superis la suferojn de l' pento pro la farita malbono. &#x108;e tiuj afliktitaj, nekonsoleblaj koroj, la pento limi&#x11D;is al la neeltenebla, mal&#x11D;oja konkludo, ke la memmortigo servis por nenio alia, ol plivastigi kaj plilongigi la suferojn, kiujn ili anta&#x16D;e opiniis neelporteblaj, krom anka&#x16D; havigi al ili interalie la senkura&#x11D;igan, elrevigan konstaton, ke ili restas vivaj, sed apartigitaj for de cio, kion ili plej amas. Oni povas ec aserti, ke la Izolejo speciale destini&#x11D;as al la sentimentalaj kazoj... car estas sciate, ke la ekstrema sentimentaleco prezentas gravegan komplekson, estas morala malsano, povanta naski la plej beda&#x16D;rindajn rezultojn. Ni tie efektive trovas la plej diversajn kazoj n de sentimentala memmortigo, ce kiu la kondamniton skuas vera, kvankam senbrida, sento de la koro, ekde la amanto anhelanta pro pasio kaj &#x135;aluzo pri la felico veninta al la &#x11D;oja rivalo, &#x11D;is la familiestro konsternita pro seneliraj malfacila&#x135;oj, a&#x16D; la patro premata de mal&#x11D;ojo ce la cerko de tiu adorata esta&#x135;eto, kiu estis la kialo de lia felico!</p><p>&#x11C;enerala beda&#x16D;ro regis la etoson de tiu fako de la Hospitalo Maria el Nazareto. Sen&#x15D;an&#x11D;e nekontentaj, &#x11D;iaj gastoj prezentis la karakterizan signon de la homoj pri cio senrezignaciaj kaj senpaciencaj, kaj kiuj, krom tio, lasis sin regi de la doloro, sen provi ian penon por &#x11D;in venki, prefere &#x11D;in retenante ce si per la troigo de ia malsaneca kaj ridinda sento kaj sercante novajn motivojn de suferado per pezaj memsugestoj, kiuj ilin sencese venenadis.</p><p>La interna direkcio de la Izolejo, same kiel tiu de la Turo, estis konfidita al katolika pastro, ne al unu el tiuj &#x109;armaj inicitoj, kiujn ni jam kutimi&#x11D;is vidi direktantaj la servojn de la Kolonio.</p><p>Cetere, la tuta skipo da internaj helpantoj konsistis el katolikaj religiuloj, escepte de la klinikistaro, kiu konsistis el inicitaj psikistoj. Malgra&#x16D; tio, la plej gravan funkcion, nome tiun de direktanto, konsilisto kaj edukisto, okupis sacerdoto, sed li anka&#x16D; inici&#x11D;is pri la altaj sekretaj doktrinoj, estas eminenta Spirito konkerinta distingindajn meritojn anta&#x16D; la Le&#x11D;o, &#x11D;uanta altan estimon &#x109;e la Legio de la Servantoj de Maria, kaj krome okupanta honoran rangon en la legio de sciencistoj, kiuj estris la Korektan Instituton Maria el Nazareto.</p><p>Tie la disciplino estis efektive mona&#x125;a, &#x109;ar estis ur&#x11D;e, ke tiuj obstinaj nekontentuloj kaj ribelemuloj liberi&#x11D;u de sia altiri&#x11D;emo al la personaj mondumaj pasioj, al la malpuraj, kapricemaj forlogi&#x11D;oj, kiuj ilin ruinigis. Koncernis la institucion, kiu ilin gastigis, eduki ilin por rezignaciado en la malfeli&#x109;o, por la definitivaj decidoj, por la neprokrasteblaj rezignoj, krom anka&#x16D; ilin repacigi kun la vera kristana kredo, kiun ili &#x11D;is tiam rifuzis koni en la lumo de la &#x11D;usta kriterio.</p><p>Ciuj ricevis edukon sur la Tero, bazitan sur la romkatolikaj principoj. En iliaj koroj kaj mensoj, en la religiaj konceptoj direktantaj iliajn pensojn, ne estis loko por aliaj principoj krom tiuj de la Romkatolika Eklezio, kiujn ekde la infana&#x11D;o ili kutimis obei. Fanatikaj kaj kapricemaj sentimentaluloj, mense malvigligitaj pro la neglekta rifuzo rezonadi pri altaj temoj, ili miksis la malsanecajn, al ili esence proprajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn kun la religiaj konkludoj de la katekismoj, pasie sin fordonante al &#x109;io, kion la katolikaj tradicioj penetrigis en la ne multe maturi&#x11D;intan intelekton de la homaro. Multaj e&#x109; ne havis ian difinitan kredon. Nekredemaj, e&#x109; malpiaj, ili neniam atentis la flankon religian a&#x16D; dian de la aferoj. Kutimi&#x11D;intaj al la Eklezio pro malpenemo kaj tradiciemo, nur en &#x11D;i ili rekonis la rajton gvidi konsciencojn, sufi&#x109;an sa&#x11D;on por plenumi la servojn de katekizado.</p><p>Estus do karitate, ke la reedukado de tiaj mensoj fari&#x11D;u en etoso identa al tiu, kiu al ili inspiris konfidon kaj respekton.</p><p>Tiucele, la pastro mem parolos al ili pri la Evangelio de Vero, por ke ili lernu, ke super ilia dogmema fanatikeco &#x15D;vebas la eterna lumo de reala&#x135;oj, kiujn ili bezonas agnoski por &#x11D;uste adori la Kreinton! La pastro mem konigos al ili la astralmondan vivon, ilin instruos per observoj kaj eksperimentoj, forbalaante el iliaj cerboj tiujn stultajn supozojn, al kiuj ili malpeneme sin konformigis, kaj for&#x15D;irante anta&#x16D; ilia kompreno la vualojn de la vera sciado, por ke ili proprasperte konkludu, ke tiel en la sino de la Religio kiel anka&#x16D; en tiu de la Scienco povos brilegi la flamo de tiu Fido, kiu kondukas la koron al la Supro, &#x11D;in purigante per la &#x109;iam vigla Amo de Dio!</p><p>Eksciinte nian deziron revidi unu amikon tie internigitan, post la vizito, kies detalojn ni ne rakontos pro ilia simileco kun tiuj de la ceteraj vizitoj, Pastro Mikelo el Santeremo, estro de la komunumo, bonkore kaj ridetante ekkriis kun &#x11D;ojo:</p><p>"- Bone vi agis, venante &#x109;i tien, miaj filoj!... Mi vin dankas pro la amika interesi&#x11D;o pri iu sortkunulo tiel konsolbezona kiel &#x109;i tiu. Viziti malsanulon, rekura&#x11D;igi per sia konsola &#x109;eesto la kompatindan malliberulon, kiu mal&#x11D;ojas pro la angoro el kruelaj rimorsoj, estas meritplena faro, aprobita de la Dia Modelo, amiko de malri&#x109;uloj kaj senhavuloj... Hieronimo ek&#x11D;ojos... Mi tuj sendos voki lin... "</p><p>Dum li parolis, ni en li rekonis la religiulon, kiu konsolis la ekskomerciston de vinoj en la memorinda vespero, kiam &#x109;i tiu vizitis sian familion anta&#x16D; proksimume tri jaroj! Frato Teokrito, kiel ni certe memoras, kunvokis lin por helpi la ribelemulon, la&#x16D; ties peto mem, kaj ekde tiam Hieronimo restis sub la protekto de tiu kompetenta konsilisto.</p><p>Dum ni atendis la &#x109;eeston de nia malfeli&#x109;okunulo, la direktoro de la Izolejo klarigis:</p><p>"- Via amiko eniras transiran fazon, preparan al lia resani&#x11D;o.</p><p>La cirkonstancoj, kiuj lin &#x109;irka&#x16D;as, vidigos al vi la tipon de la ceteraj internuloj de nia edukejo, &#x109;ar la Izolejon interesis tiuj kazoj havantaj plimalpli la saman originon, kiel ja okazas en la ceteraj servoj de nia Institucio.</p><p>Venkinte la apation, al kiu lin pu&#x15D;is liaj senutilaj ribeloj, rezultintaj el kor&#x15D;iraj elrevi&#x11D;oj, li estos preparita por ripeti la traviva&#x135;ojn, &#x109;e kiuj li fiaskis.</p><p>Li nun sin trovas sub severa prizorgado, kiel &#x109;iuj al ni konfiditaj, &#x109;ar lia perispirita envolva&#x135;o, same kiel lia menso, bezonas profundan kuracadon. La kuracistaron komisiitan por servado en &#x109;i tiu fako koncernas la traktado de la unua, kiu resume konsistas en specialaj magnetismaj aplikoj; sed la duan, nome la menson, ni traktas per procedoj inspirataj de la statuto de nia Legio, kiu &#x109;i-okaze aplikas la reedukadon, ekskluzive moralan kuracadon, &#x109;ar la malbono, kiu malfeli&#x109;igas Hieronimon, same kiel tiu, kiu vin turmentas, malaperos nur per la individua reboni&#x11D;o de la paciento, kaj tion li mem efektivigos en sia interno...</p><p>La malsaneca pasio, kiun li malprudente nutris por la edzino kaj la filoj, servis kiel instrumento por la gravaj kulpelpagoj de liaj karuloj, la&#x16D; la debetaj registroj de la Le&#x11D;o de Justeco, kiu regas la homajn destinojn! Hieronimo amis egoisme, malmodere, fermante sian koron kontra&#x16D; &#x109;ia ebleco de helpo, kiun al li povus havigi la prudento kaj la klara rezonado... kaj, kiel vi certe scias, ni devas &#x109;iam konscii, ke e&#x109; ne siajn proprajn filoj n, la homo devas ami kaprice, la&#x16D; la blindaj impulsoj de la pasio!</p><p>Certe lia sindono al la familio havigos al li meriton anta&#x16D; la Superega Le&#x11D;odonanto. Sed pli honoraj estus liaj la&#x16D;roj se li estus inicinta siajn karulojn en la veran kulton al Devo, anstata&#x16D; esti ilin regalintaj per lukso kaj mondumaj &#x11D;uoj, neglektante ilian moralan edukadon, kio ja devintus esti lia unua zorgo, e&#x109; se li baraktus kontra&#x16D; la batoj de malfavora malri&#x109;eco, &#x109;ar &#x109;iuj kreitoj de la Sinjoro estas utilaj kaj &#x11D;uste por helpi ilian progreson kaj bonan edukon Dio havigas la patran a&#x16D;toritaton al la enkarni&#x11D;inta homo. Se li tiele agus, plenumante la sanktan devon de honesta kaj anta&#x16D;zorgema patro, Hieronimo evitigus al si la amarecon de embarasaj situacioj, pri kiuj li respondecas pro sia drama memmortigo... Jen li alvenas... Li mem rakontos interesajn aferojn..."</p><p>Tiel ja okazis. Akompanate de religia helpanto nomata Frato Ambrozio, la ekskomercisto el Porto eniris la cambron, en kiu ni lin atendis, kaj emocie sin &#x135;etis en niajn brakojn.</p><p>"- Dankon, karaj amikoj! - li ekkriis - ke vi tiel &#x11D;entile memo ris mian humilan personon! Via vizito min dolce kortu&#x15D;as! Se vi scius, kiel teruraj estas miaj afliktoj!..."</p><p>Ni lin korege brakumis, esprimante dezirojn por lia persona felico, car &#x11D;is tiam ni nenion alian kapablis esprimi a&#x16D; deziri al amikoj.</p><p>Al ni &#x15D;ajnis, ke Hieronimo multe &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. Ni renkontis lin serena, kun manieroj penetritaj de carma &#x11D;entileco, kian ni anta&#x16D;e ne trovis en li. Kaj ni pensis, ke la Izolejo, sub la direktado de virtoplenaj Spiritoj de malnovaj pastroj, certe havas la mision anka&#x16D; altigi la nivelon de la societa bonedukiteco, la&#x16D; sia karaktero de morala internulejo!</p><p>Ni ardis el la deziro pridemandi la malonovan samsortanon el la Sinistra Valo, rikolti nova&#x135;ojn pri liaj malfelicaj filoj, kiuj, envolvitaj en la morno de larmoj kaj suferoj, restis sur la Tero. La timo agi maldiskrete tamen nin detenis, kio plilongigis la silenton post la salutoj. Sed la mentoro Santaremo, konante la sincerecon de niaj motivoj, kondukis nin al felica oportuno.</p><p>"- Ni parolis pri vi, kara Hieronimo... Viaj amikoj deziras ekscii, cu vi sentas vin pli bonfarta kaj konsolita en la amo de Dio, car ili balda&#x16D; forveturos en alian regionon de nia Kolonio. Veninte por adia&#x16D;i vin, ili tre dezirus kunporti la impreson, ke ili lasas post si amikon sur la vojo al vera reboni&#x11D;o...</p><p>Ni apla&#x16D;dis, konfirmante tiujn asertojn per la instigo, ke al li mem ni nin montras rezignaciintaj kaj esperplenaj por la estonteco, kaj ni aldonis:</p><p>"- Protektate de amikoj tiel sindonaj kiel tiuj, kiujn ni trovis ekde kiam oni venigis nin &#x109;i tien, ni sentus nin e&#x109; feli&#x109;aj, se ne kruelaj estus la suferoj, kiuj nin persekutas pro la malhonoro, per kiu ni malnobligis al ni la animon... "</p><p>La malnova kunulo mallevis la frunton kun kortu&#x15D;a humileco kaj denove parolis:</p><p>"- Vi pravas, miaj karaj amikoj! Ja estos eble! Al ni estos eble atingi la kompletan kvieti&#x11D;on per submeti&#x11D;emo kaj fido, kiuj nin kondukos al rezignacio... Sed mi ne kredas, ke ni povos frue fari&#x11D;i feli&#x109;aj, &#x109;ar ne per memmortigo la homo renkontos tiun diinon Feli&#x109;o, kiu des pli malproksimi&#x11D;as ju pli grandaj estas la ribelemo kaj la necedemo de la koro, kiu &#x11D;in aspiras! Mi ja deziris, ke la memmortigo por eterne estingu mian memon. Sed tiel ne estis!... Kaj &#x109;ar tiel ne estis, mi komprenis, ke al mi restus nur kurbi&#x11D;i anta&#x16D; la neeviteblo alfrontante rezignacie kaj kura&#x11D;e la amaran situacion, kiun mi mem estigis! Mi &#x15D;uldas al la bonvolemo de Frato Santaremo, al liaj konsiloj kaj al la vere providencaj reguloj de &#x109;i tiu edukejo, la alii&#x11D;on, kiu en mi fari&#x11D;as. Kiel vi, anka&#x16D; mi trinkis el la suferkaliko, englutis multajn amara&#x135;ojn elkriante blekojn de malespero kaj blasfemojn de damnito! Sed hodia&#x16D; mi sentas, ke mi estas alia persono, kiun la fido al la amo de la Superega Esta&#x135;o relevis el la ruinoj de plej pereiga nekredemo, &#x109;ar tia nekredemo portis la maskon de la hipokrita falsa fido, de la &#x15D;ajna virto, kiuj sin esprimis per konvencia parademo, kiu, kvankam pla&#x109;a al la socio, tamen ne utilas e&#x109; por konvinki tiun, kiu ilin &#x15D;ajnigis, des malpli por fari lian animon merita anta&#x16D; la Kreinto!...</p><p>Mi iel povus esti feli&#x109;a, miaj amikoj, sub la prizorgado de tiuj noblaj, bonegaj instruistoj, konsolita, kia mi efektive estas, de ilia senlaca karitato, konvinkita ke min koncernas luktoj kaj devoj, preta ilin konscie alfronti. Sed el mia krimo rezultis doloregaj sekvoj, sekvoj de vasta amplekso, kiel por mi tiel anka&#x16D; por la miaj! Mi vidas min super&#x15D;ar&#x11D;ita per neperfekta&#x135;oj... tial mi tute ne povas senti min &#x11D;oja ie ajn, &#x109;ar viva kaj arda pento turmentas miajn horojn, postulante tujan elpagon por ke sereneco denove regu mian koron kaj tiel permesu al mi fari novajn, honorajn kaj noblajn entreprenojn... nome &#x11D;uste la malon de iamaj faroj!</p><p>Mi devas konfesi al vi, ke, kiel komercisto bankrotinta, ruini&#x11D;inta, trompinta la konfidon de honestaj firmaoj, kun kiuj mi tenis rilatojn, de bankaj institucioj, kies honorindecon mi ne sufi&#x109;e &#x15D;atis, kaj e&#x109; de la urbaj a&#x16D;toritatoj, &#x109;ar grandajn malprofitojn mi ka&#x16D;zis kiel al fisko, tiel anka&#x16D; al la dogano, pro tio, ke mi ne malofte kontrabandis - mi devas konfesi, ke pro &#x109;io &#x109;i mi forte hontas, &#x109;ar mi faris nenian klopodon por honore eliri el tia reto el malnobla&#x135;oj; mi tiel hontas, ke mi likvidis tiajn &#x15D;uldojn, min ka&#x15D;ante sub la makabra iluzio de la memmortigo, ke ru&#x11D;eco malaperos de sur mia viza&#x11D;o nur tiam, kiam mi povos denove esti komercisto, por ilin elpagi persone, digne kaj honeste! Ho miaj amikoj, kielan honteginda&#x135;on mi faris anta&#x16D; la socio! Mi &#x15D;uldas kaj ne pagis! Mi fra&#x16D;dis la sanktegajn rajtojn de la Patrujo, de la benata lando, en kiu mi vivis! Mi havas &#x15D;uldojn nelikviditajn, pagotajn pruntojn, kaj multajn, tre multajn debetojn kaj bilojn!... kaj nenion mi &#x11D;is nun ela&#x109;etis! La pezo de tiu malhonoro faris el miaj tagoj sen&#x109;esan turmentadon, sen paroli pri la malfeli&#x109;oj, kiuj pro mia malzorgeco trafis miajn filojn!..."</p><p>"- Sed feli&#x109;e la Le&#x11D;o de Sa&#x11D;a Providenco havigas al la erarinta Spirito honorajn rimedojn, por ke li liberi&#x11D;u de tiel &#x11D;enaj kaj hontigaj situacioj, kiel &#x109;i tiu, kaj Hieronimo, en ne malproksima estonteco, povos elpagi siajn &#x15D;uldojn, reakiri la aprobon de sia konscienco, travivante novajn spertojn kaj oportunojn dank' al la reenkarni&#x11D;o, kiu al &#x109;iu estas donita kiel rimedo de progreso kaj rehonorindi&#x11D;o... kaj li sentas sin tre kura&#x11D;igita por la nova migrado..."- interhelpis frato Santaremo, haltigante tiun korelver&#x15D;on humiligan por la parolanto.</p><p>"- Mi estas tre &#x11D;oja, ke mi vidas vin konsolita kaj preta elbatali honoran venkon, kiu forka&#x15D;u de vi la sengloran vidon de tiu gravega falo, kiu anka&#x16D; vin trenis en la malfeli&#x109;on, amiko Hieronimo!... La &#x109;ielo voju, ke centobli&#x11D;u la fortoj de via animo, same kiel la miaj multobli&#x11D;as &#x109;e &#x109;iu nova frapo de mia doloro... &#x109;ar anka&#x16D; mi sentas min kura&#x11D;igita por la plej krudaj traviva&#x135;oj, se nur formalaperos de miaj intimaj vida&#x135;oj la tragika fantomo de la rimorsoj pro mia monstra krimo"- vibre parolis Mario Sobral, kiun ekskuis impresa tremo, pro kiu liaj manoj agiti&#x11D;is, kvaza&#x16D; li penadus por forskui de ili ion, kio lin &#x109;agrenus kaj afliktus.</p><p>"- La pre&#x11D;ado, kiun mi lernis praktiki, el &#x11D;i farante bonfonton nepre necesan al mia kompatinda animo, gvidate de la fekundaj admonoj de Frato Santaremo - da&#x16D;rigis la ekskomercisto el Porto -, la fervoraj petegoj, kiujn mi lernis adresi al Maria - nia Patrino kaj Gvidantino - havigis al mi la bezonan pa&#x16D;zon por rekolekti la pensojn dispelitajn de la malespero kaj ilin fikse teni &#x109;e klara rezonado... kaj tio estis la ora &#x15D;losilo por solvi multajn problemojn, kiujn mi rigardis nesolveblaj...</p><p>La anta&#x16D;vidita sorto de miaj malfeli&#x109;aj filoj, kiuj mi tiel multe amis, la konduton de Zulmira, kiu sin prostituis kaj senhonori&#x11D;is - nekapabla, kiel mi, sinoferi al Devo, por honeste venki la malfacilajn cirkonstancojn de la mizero - estis faktoj, kiuj min konsternis &#x11D;is frenezo kaj blasfemado, aliigante mian animon en sova&#x11D;an, rabian kondamniton, kian ne egalus afrika sova&#x11D;besto! Sed la pre&#x11D;o, humila kaj konstanta, kiel rekomendis la bona konsilanto, korektis tiun anomalion; kaj, iom post iom, mi reakiris prudentoklarecon, kaj al mi &#x15D;ajnis, post kiam mia animo sereni&#x11D;is, ke mi restis dum jarcentoj droninta en la abisma mallumo de la neprirespondeco! Sed e&#x109; tiel, la situacio de miaj filoj, kiel vi certe memoras, ka&#x16D;zis al mi nekonsoleblan suferadon!..."</p><p>&#x108;e la flamo de tiuj elvokoj, Hieronimo revigli&#x11D;is. Nia grupo restis tre atenta, en agordita vibrado kun la rakontanto. Kaj tiel vivaj kaj sugestiaj estis la koloroj, per kiuj li sciis priskribi la lin koncernantajn okaza&#x135;ojn, tiel ardaj estis la esprimoj elsenditaj de la vibroj, per kiuj li tradukis la subtila&#x135;ojn de la memoro, ke ni kredis revidi kun li la rakontatajn epizodojn. Kaj ni ilin prezentos al la leganto, kvaza&#x16D; ni ilin estus efektive ceestintaj.</p><p>"- Iun tagon, ce vesperi&#x11D;o, - plu diris la malliberulo de la Izolejo -, mi trovi&#x11D;is preska&#x16D; tute sola, mal&#x11D;oje vagante sur la melankoliaj stratoj de tiu vastega parko, kiun vi nun vidas... Proksimi&#x11D;is la dolca, emocia momento de la An&#x11D;eluso. La religia pieco - konsolo kaj espero de l' senrimedaj malfeliculoj - subtile penetris la plej profundajn angulojn de mia memo, portante mian penson al la patrina sino de Maria, plej bonkora Patrino de l' pekuloj kaj afliktitoj... Vi certe scias, ke la momento, kiam oni salutas Marian, estas fidele respektata de &#x15D;iaj legianoj, memorata per sinceraj elmontroj de danko en tiu ci Kolonio, kiu fondi&#x11D;is, kreskis kaj donis bonegajn fruktojn de amo kaj karitato, - por tiel uzi la esprimojn, kiujn mi a&#x16D;das de miaj bonkoraj instruistoj -, sub la nobla &#x15D;irmo de &#x15D;ia protektado.</p><p>Anka&#x16D; strebante al enmemi&#x11D;o, mi eksidis sur la herbotapi&#x15D;o. Kun la koro pulsanta je fido, mi atendis la solenan momenton de la pre&#x11D;o, kiun tuj anoncis dolcaj melodioj, etendi&#x11D;antaj de la Templo &#x11D;is la plej foraj lokoj de ci tiu lo&#x11D;ejo - e&#x125;oj de la vibroj de la plej altaj estroj de ci tiu Kolonio, komuniki&#x11D;antaj kun la superaj spiritaj sferoj - por tiel ankora&#x16D; uzi la esprimojn de la mentoroj de ci tiu domo...</p><p>&#x108;i-foje mi pre&#x11D;is, kiel neniam anta&#x16D;e mi faris! Mi petegis la amoplenan Patrinon de nia Elacetinto pri helpo kaj korfavoro al miaj filoj! Ke &#x15D;i propetu Jesuon, Nian Sinjoron, ke Li protektu la kompatindajn infanojn, kiujn mi forlasis al la senkompataj batoj de la malfelico! Mi nomis Gretan, mian plej junan filinon, &#x135;etitan en la koton de la strataj kloakoj pro la orfeco, en kiun &#x15D;in pelis mia memmortigo! Mi memoris Albinon, &#x135;etitan, ankora&#x16D; juna&#x11D;an, en karceron pro tio, ke li ne havis patron, sufi&#x109;e dignan por malfermi al li vojojn per nobla orientado, &#x109;ar mi! mi! kiu estis lia patro, kiu anta&#x16D; Dio kaj la socio min devontigis al la nobla misio de patreco, mi senhonori&#x11D;is kaj lin senhonorigis per la malbonaj ekzemploj, postlasitaj kiel sola kaj malvirtiga hereda&#x135;o! Mi kripetegis pri &#x15D;ia patrina interveno en la afliktan situacion de amba&#x16D; e&#x109; se pro tio miaj suferoj devos da&#x16D;ri nedifinitan tempon! Mi proponis al &#x15D;i, kiel ateston pri mia danko pro &#x109;ia ajn bonfaro, kiun &#x15D;ia dol&#x109;a Patrina kompatemo havigus al ili, la rezignon pri ili, &#x109;ar mi bone komprenis, ke mi ne meritas la sanktan mision de patreco! Mi de ili por &#x109;iam disi&#x11D;us, se tio estus necesa... sed kondi&#x109;e ke Greta, sub &#x15D;ia patrina protekto, estu forkondukita el la Ribejra Kajo kaj Albino ne konduku sian malesperon &#x11D;is enfalo en memmortigon, ke li prefere rezignacie elportu la karceron, la ekzilejon, kie li poste - kiu scias? - povos rehonorindi&#x11D;i!...</p><p>Frato Ambrozio, gardisto komisiita kolekti nin &#x109;e nokti&#x11D;o, trovis min banata en larmoj. Plian fojon mi rakontis al li miajn malfeli&#x109;ojn, lin sciigante pri la petegoj, kiujn mi &#x135;us adresis al Maria. Li diris al mi dol&#x109;ajn konsolajn frazojn, plenigante per esperoj mian dolorantan koron, kaj dum li min afable subtenis por la reveno al la komunumo, li konklude admonis:</p><p>"- Vi devas persisti en viaj petegoj, mia kara Hieronimo! Faru tion fervore kaj kura&#x11D;e, energie altigante, kiel nur eble, la gradon de via vibrado, por ke viaj petoj, kiuj nun estas tre pravaj, harmonie ree&#x125;u en la superaj spiritaj sferoj, kie brilas, elradiante florojn de helpon kaj benoj, la amoplena karitato de la dol&#x109;ega Gardistino de nia Legio. Sed mi anka&#x16D; konsilas al vi la komunan pre&#x11D;adon, kiu unuigus viajn pensojn al aliaj mensoj, por ke viaj fortoj, ankora&#x16D; senspertaj, revigli&#x11D;u kaj kresku &#x109;e la fervoro de aliaj koroj... &#x109;ar via nuna pre&#x11D;ado estas tre grava en sia karaktero de mesa&#x11D;o adresita al Maria... Pri tio mi informos nian bonkoran konsilanton."</p><p>Efektive, en la sekvinta mateno Frato Mikelo el Santeremo faris al mi diskretan viziton, invitante min partopreni, kune kun aliaj afinaj kolegoj, en liaj privataj kunsidoj, por ke ni, en frata unui&#x11D;o, petu la favorojn, kiujn mi deziris koncerne tiujn faktojn min plej afliktantajn, &#x109;ar estas ja juste, ke ili min helpu, ne nur pro tio, ke mi estas dis&#x109;iplo en la internulejo sub ilia direktado, sed anka&#x16D; &#x109;ar, super &#x109;io alia, estus karitate helpi la suferanton, devo, kiun ili &#x11D;oje plenumos pro la justeco de miaj aspiroj rilate al miaj karuloj.</p><p>Kaj tiel ja okazis.</p><p>Sub murmurantaj frondaroj, en iu izolita angulo de la vastega parko, kiam la melodioj de la &#x109;iutaga saluto al Maria envolvis per mildaj sugestoj la harmonian kvietecon de la vesperkrepusko, Frato Santaremo altigis sian fidelan penson kaj humile transsendis per sentoplenaj pre&#x11D;oj mian peton al la &#x109;iela Sinjorino. Tiel, mi plurfoje lasis mian animon treni&#x11D;i sur la luma vojo strekita de la virtaj mensoj de miaj bonegaj konsilantoj, kaj mi sekvis, kun fervoraj konfido kaj espero, la esprimojn, kiujn el la profundo de siaj koroj ili eldiris por mia bono. Tiuj simplaj kaj dol&#x109;aj kunvenoj, farataj en granda sekreto, sinsekve ripeti&#x11D;is, bonfaraj kaj varmaj, kelke da fojoj. La karmemoraj nomoj de miaj filoj tie estis &#x109;iutage eldirataj! Kaj kiel konsole estis al mia kortu&#x15D;ita Spirito a&#x16D;di, ke al ili karitate aludis tiuj amemaj sekvantoj de la indulgema Majstro kaj Sinjoro, kiu, e&#x109; levita sur la malhonora kruco, klopodis por regeneri la pekulojn, kompatante iliajn grandajn mizera&#x135;ojn!... Kaj dol&#x109;a espero, humila pacienco, respektema rezignacio penetris &#x109;iujn angulojn de mia memo, kiel sunradio anoncanta halelujan en la angoraj mallumoj post &#x15D;torma nokto!</p><p>Post paso de kelkaj tagoj, mi havis la surprizon esti vokita al la kabineto de la Frato Direktoro. Mi prezentis min maltrankvila kaj kortu&#x15D;ita, &#x109;ar jam de multe da jaroj mi kutimis rigardi &#x109;ion &#x109;irka&#x16D;an kiel &#x109;agrenojn. Sed la Direktoro min tuj trankviligis, montrante al mi malgrandan pergamenrula&#x135;on, ian specon de "papiruso" strukturita per radioj de kunpremita lumo, kaj min samtempe informante pri la afero:</p><p>"- Anta&#x16D; &#x109;io, kara Hieronimo, danku la Sinjoron &#x108;ioindulgan kaj &#x108;iokompateman! Viaj pre&#x11D;oj al Maria renkontis sukceson anta&#x16D; la eternaj kaj seneraraj le&#x11D;oj!... Jen &#x109;i tie la respondo de nia Aminda Sinjorino kaj Gardistino, kiu, honore al sia Respekteginda Filo, konsentas la intervenon, pri kiu vi petegis &#x15C;in!... De la templo, kie servas la direktantoj de nia Kolonio, kaj kien venas la instruoj de la Plej supro, niaj gvidantoj sendas &#x109;i tiujn instrukciojn, iaspecan programon celantan viajn filojn Albino kaj Margareta... &#x108;ar &#x11D;i jam portas la subskribon de Frato Teokrito, ni ankora&#x16D; hodia&#x16D; povos komenci la taskon... "</p><p>Konsternita pro la neatenditeco de la nova&#x135;o, mi en tiu momento nenion respondis, sed lasis mian animon tuj esprimi, en la ka&#x15D;iteco de la penso, mian dankon al la Dio Bona, al la Dio Korfavora, kiu senprokraste permesis la kontentigon de miaj tiamaj plej fortaj deziroj!</p><p>Mi prenis al lumbrilan pergamenon, &#x11D;in plurfoje turnadis en la manoj, ne kura&#x11D;ante malruli &#x11D;in. Sed la direktoro mem, per la boneco esence propra al li, donis al mi sian helpon, &#x11D;in zorgeme disvolvante...</p><p>Temis pri kvar apartaj folioj, kiuj en liaj manoj stellume scintilis. Per bluaj literoj, kvaza&#x16D; la iluminitoj de l' Templo utiligus filamentojn de la blua &#x109;ielo por transigi la sublimajn inspirojn, kiujn ili ricevis por bonfara helpo al la suferantoj, esprimi&#x11D;is la ordonoj de la Grandanima Sinjorino celantaj definitan helpon al mi!</p><p>Estis decidite, ke mian kompatindan Gretan, kiel anka&#x16D; Albinon, oni alkonduku al ur&#x11D;ahelpa servo tenata de &#x109;i tiu Instituto, sur la Tero, a&#x16D; en ties proksimeco, por ke amba&#x16D; submeti&#x11D;u al speciala magnetisma kuracado celanta la psikan reekvilibron de la nerva kaj mensa sistemoj, &#x109;ar &#x109;i tiuj stre&#x109;e impliki&#x11D;is en la dornoj de la malvirta medio, en kiu ili vivis, kaj difekti&#x11D;is pro la intenseco de l' batoj en la luktoj, kiujn ili tenadis en la ciutaga elprovado. Ke la kompatinduletoj anka&#x16D; ricevu konsilojn, admonojn, instruojn, car kion ili la plej multe bezonas, tio estas la lumigado de la propra memo. Kaj ke amba&#x16D; estu envolvitaj en karitata vibrado de amo, simpatio kaj protekto, car la Superega Spirita Mondo prenos sur sin la respondecon estigi la kondicojn favorajn al la okaza&#x135;oj...</p><p>Sed mi devas konfesi al vi, bonkoraj amikoj, ke mi &#x11D;is nun tre malmulte komprenas tiajn aferojn... Mi ilin rekontas, kiel iu, kiu scias pri fakto, car li ceestis &#x11D;in, sen tamen havi kapablon por la necesa analizo...</p><p>Koncerne Marietan kaj Arindan, mi trankvili&#x11D;u: - amba&#x16D; estas honestaj, laboremaj, kaj estas alkonformi&#x11D;intaj al siaj situacioj. Oni tamen klopodu por helpi la malfelican edzon de la unua -<emphasis/><emphasis>por kiu mi ne </emphasis><emphasis>pre&#x11D;is </emphasis><emphasis>dum miaj fervoraj petegoj,</emphasis> sed kiun ne forgesis la Aminda Patrino de la Sinjoro Jesuo -, car li fari&#x11D;is sklavo de malsuperaj forlogi&#x11D;oj, kiuj lin transformis en hejman tiranon. Strecan vigladon oni tenadu cirka&#x16D; li, car li obeeme cedos al cia bonfara influado. La Spiritojn, kiuj lin obsedas, oni malliberigu kaj alkonduku al siaj respektivaj spiritaj komunumoj... kaj cio tio havigos al li novajn helpojn kaj oportunojn..."</p><p>"- Ni vidas, ke tre malfacila estas la laboro komisiita al la Izolejo, de ciuj el vi postulanta plej strecajn klopodojn kaj ciam pli grandan bonvolemon - interrompis Roberto de Canalejas, kiu anka&#x16D; videble interesi&#x11D;is pri la afero. - &#x108;u vi jam komencis tiun rebonigan agadon?...</p><p>Frato Santeremo, al kiu li sin turnis, ridetante alpa&#x15D;is kaj kontentigis cies pravan scivolon.</p><p>"- Jes - li diris -, kaj kun tre bonaj sukcesoj, car la Patrino de la Patrinoj mem a&#x16D;spicias tiajn regenerajn okazojn... kies bonegajn sekvojn ni klare anta&#x16D;vidas..."</p><p>"- Mi vin petas, Frato Santeremo, klarigojn pri la plenumado de tiel dorna kiel nobla tasko"- rediris la juna doktoro.</p><p>"- Plej plezure, mia juna amiko, &#x109;ar ni konstatas, ke ni parolas al sinceraj, noblaj amikoj, kiuj e&#x109; povos nin helpi per sia frata simpatio...</p><p>Kiel nepre devus okazi - plu parolis la nobla religiulo -, mi prenis sur min la direktadon de tiu entrepreno, la&#x16D; la ordonoj de la Frato Direktoro de la Departemento, estante certa, ke la interveno de nia nobla Protektantino, same kiel la grandanima helpo de niaj superuloj en la Templo, ne forlasos nin al la nedecidemo de nia neperfekteco.</p><p>En tiu mateno mem, al la direkcio de la Departemento estis sendita peticio pri komisio de volontuloj por la malfacilega entrepreno, &#x109;ar vi certe scias, ke en nia fako la partopreno en tiaspecaj taskoj ne estas deviga. Kiuj laboros en la eksteraj servoj, tiuj sin memvole prezentos, respondante al la anoncata speciala alvoko... &#x109;ar cetere ja &#x109;iuj servantaj en nia Kolonio estas volontuloj...</p><p>Ricevinte senprokrastan konsenton, mi amike traktis kun la altvaloraj kunlaborantoj, kiuj sin prezentis, &#x109;iuj havantaj intereson kaj bonvolon por la afero de Bono. Estis decidite ke, anta&#x16D; ol pretigi la definitivan planon, ni vizitos la koncernajn personojn por studi &#x109;iujn flankojn de la afero kaj ilin kompari kun niaj ebloj. Tiele ni agis &#x11D;is la nokto de la tria tago, kiam post la oma&#x11D;o, kiun ni en &#x109;iu tago plej dankeme faras al nia Gardistino, ni &#x109;iuj kune forveturis direkte al la Tero...</p><p>Estis la plenluno. La dol&#x109;a, melankolia lumo de tiu humila fratino de la Tero ver&#x15D;is mildan helon sur la tristajn vojojn de la malsupera transmondo, kiujn ni devis trairi. Por la voja&#x11D;o ni uzis la malrapidan levitacion, &#x109;ar la pezaj reginoj, de ni trapasotaj, neebligus rapidecon, krom se ni farus grandan penon, kio neniel konvenus, &#x109;ar ni bezonus energiorezervojn por la plenumotaj servoj.</p><p>Ho miaj karaj amikoj! - da&#x16D;rigis la malnova sacerdoto kun neesprimebla dol&#x109;eco. - Ni ne povis nin deteni de emociskuo, vidante la konturojn de la malnova urbo Porto, envolvita en la vualoj de la atmosferaj ondoj, kiuj faris &#x11D;in kvaza&#x16D; inundita de subtila torento de maldensaj fumnebuloj anta&#x16D; niaj okuloj de Spiritoj, por kiuj la vakuo estas sencomanka vorto!</p><p>Nia klera frato, Grafo Ramiro de Guzman, kiu, kiel vi scias, estras la misiajn ekspediciojn ekster nia Kolonio kaj kiu, kiel &#x109;iam, estis la volontulo kiu unua pretis akcepti nian alvokon al tiu ekstra tasko, regalis nin per eta ekskurso tra la urbo, kiun ni tiel multe amis, &#x109;ar anka&#x16D; li vivis en Porto, lo&#x11D;is sub tiuj amikaj tegmentoj, kies firstojn kaj fenestrajn vitra&#x135;ojn ni nun distingis, kisataj de la mildaj scintiloj de la lunlumo...</p><p>Ni ser&#x109;is Margaretan Silvejra en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de la Ribejra Kajo. La amika Do&#x16D;ro milde pla&#x16D;dis, kaj &#x11D;ia poezieco rea&#x16D;di&#x11D;is en niaj oreloj de portugaloj, por kiuj la dol&#x109;aj rememoroj pri la malnova naskolando - kiu denove estos nia naskolando en sekva reenkarni&#x11D;o - ankora&#x16D; ne estingi&#x11D;is, malgra&#x16D; nia longa restado en la Spirita Patrolando, nome la Spaco!..."</p><p>"- Kaj Hieronimo sendube partoprenis en tiu grava ekspedicio, &#x109;u ne?!..."- mi scivolege demandis.</p><p>"- Ho ne! Tio ne estus prudenta! Ni devis evitigi al li la &#x109;agrenon de kruelegaj reala&#x135;oj... kaj krom tio Hieronimo, anstata&#x16D; helpo, estus al ni vera malhelpo...</p><p>Sed mi detenos min, karaj amikoj, priskribi la mal&#x11D;ojigan scenon, en kiu Greta ludis la &#x109;efan rolon! Vi tamen prezentu al vi unu el tiuj fidomoj por dibo&#x109;o kaj mal&#x109;astado, da kiuj beda&#x16D;rinde tiom multe ekzistas sur la Tero, klasigitan de la polico kiel lastrangan, kvaza&#x16D; povus ekzisti fikutimoj malpli hontigaj ol aliaj! Imagu la tie regantan senpudoron, la dibo&#x109;on, la obscenajn forlogi&#x11D;ojn de la instinktoj malaltigitaj kaj malnobligitaj de la morperverseco - kaj vi faros al vi palan ideon pri la infero, el kiu ni devus forpreni Margaretan Silvejran - &#x109;ar tion ordonis la Superaj Spiritaj Sferoj kiel respondon al niaj petegoj!</p><p>Sed kiel ni tion efektivigu?</p><p>&#x108;e la beda&#x16D;rindaj scenoj anta&#x16D; niaj okuloj, angorplena abomeno provis superregi niajn animojn, por kio ni bezonis vigladi per mensa komuniki&#x11D;o kun niaj direktantoj el la Templo kaj el la Plejsupro, por ke niaj voloj ne malfortigu la mision.</p><p>Torturata per kruelaj brutala&#x135;oj, insultata de l' malhonorado, katenita al la mizera trunko de situacio nesolvebla por &#x15D;ia sensperteco, Greta aperis al ni kiel la granda viktimo de iu nova Kalvario, kie anka&#x16D; mankis la kura&#x11D;igo, la helpo de bonaj koroj, kiuj pretus al mildigo kaj konsolado! Ni vidis &#x15D;in, malgra&#x16D; &#x15D;ia intima abomensento, kiun ni ja tuj rekonis, submetita al la fiaj kapricoj de senkompataj turmentantoj, kiuj devigis &#x15D;in drinki glasegojn da vino, &#x15D;in kruele toksante kaj ebriegante! La mizera virino, duonnuda, &#x109;ar &#x15D;iajn vestojn, sorbigitajn de vino, dis&#x15D;iris la brutala&#x135;oj trudataj de &#x15D;iaj turmentantoj; kun ta&#x16D;zitaj haroj kaj freneza rigardo pro la alkoholaj deliroj; kun bu&#x15D;o &#x15D;a&#x16D;manta, tordita de ridindaj grimacoj, anka&#x16D; estis devigata danci la&#x16D; la sono de tedegaj gitaroj, kantante plej furorajn kanzonojn por amuzi siajn malnoblajn turmentantojn. Sed ne povante konvene ludi tiun rolon por sia beda&#x16D;rinda stato, &#x15D;i estis senkompate vangobatata de tiu, a&#x16D; alia persono, dum la samaj brutalaj manoj &#x109;iam ankora&#x16D; dis&#x15D;iradis &#x15D;iajn vestojn.</p><p>Memorante, ke la instrukcioj, ricevitaj el la Plejsupro, rekomendis, ke ni ur&#x11D;e forprenu la kompatindan junulinon el tiu fimedio, mi senhezite faris tujajn disponojn, uzante ekstremajn rimedojn.</p><p>Al lernanto de la Viglado, kiun mi prenis kun mi, &#x11D;uste unu el tiuj, kiuj komencis sian memregeneran ekzercadon per bonfaraj servoj al la proksimulo, mi montris la mizeran junulinon kaj diris al li:</p><p>- Estos necese &#x15D;in forpreni de &#x109;i tiu loko... La Supera Spirita Mondo rekomendas tujan helpon al &#x15D;i... Dormigu &#x15D;in, mia amiko, utiligante, per forta magnetisma mal&#x15D;argo, fluidecajn elementojn de la &#x109;eestantoj... Faru, ke &#x15D;i aspektu grave malsana... kaj senprokraste forpelu tiujn fiulojn, kiuj &#x15D;in kruele traktas...</p><p>Tiu lernanto scipovis agi kun ia lerteco, malgra&#x16D; siaj modestaj scioj kaj sia malgranda morala progreso. Anta&#x16D; ne longe li estris legiojn kontra&#x16D;ajn al Bono kaj Amo. Sed de kelka tempo li konverti&#x11D;is al sincera lernado pri Lumo kaj Vero kaj nun fari&#x11D;os obeema laboranto, sub la gvidado de noblaj Spiritoj kapablaj konduki lin al kompleta regeneri&#x11D;o. Tiuj Spiritoj helpis lin ne nur instrui&#x11D;i sed anka&#x16D; morale alti&#x11D;i, kaj cele al tio ili donis al li la oportunon de rehonorigaj servoj. Li nomi&#x11D;as Ozorio kaj memkompreneble ankora&#x16D; trovi&#x11D;as sub nia prizorgado. Iam li vivis en la brazila internlando, kie li praktikadis afrikajn ritojn kaj magiojn.</p><p>La rezulto el mia ordono senprokraste aperis.</p><p>Alproksimi&#x11D;inte al la kompatinda fi&#x15D;vendistino de la Ribejra Kajo, li cirka&#x16D;brakis &#x15D;in ce la genuoj, kvaza&#x16D; li lin lazus. La kompatinda junulino ek&#x15D;anceli&#x11D;is kaj apogis sin sur proksima benko. Preska&#x16D; seninterrompe tiu sama "emana&#x135;fluigo" ripeti&#x11D;is ce la brusto kaj, tuj sekve, cirka&#x16D;e de la frunto, ce la tuta kapo! Greta peze falis sur la plankon, kaptita de impresaj konvulsioj, kaj, almetante la manon sur la bruston, &#x15D;i plende &#x11D;emadis. Sen interrompi la taskon al li komisiitan, kaj dum mi disdonis aliajn rekomendojn al la ceteraj volontuloj, Ozorio alproksimi&#x11D;is al unu el la kunman&#x11D;antoj perpleksigitaj de la incidento kaj flustris ion en lian orelon kun varmo kaj emocio, celante sukcesi en sia tasko. La homo teruri&#x11D;is kaj kun timego ekkriis, estigante nepriskribeblan panikon inter la diboculoj:</p><p>- Ho ve! La kompatinda mortas pro nia kulpo!... Ni forkuru, anta&#x16D; ol aperos la policanoj!...</p><p>Kunpu&#x15D;i&#x11D;ante, ili tumulte elpafi&#x11D;is, lasante la malfelican viktimon de tiom multaj brutala&#x135;oj sub la dependeco de la probablaj karitataj sentoj de la mastro de tiu fidomo.</p><p>Efektive, Margareta konvulsie baraktadis, kvaza&#x16D; &#x15D;i agonius. Celante bonfari al &#x15D;i per la tiumomente disponeblaj balzamoj, mi kaj miaj sindonaj helpantoj cirka&#x16D;is &#x15D;in. Necesas tamen rimarkigi, ke nek mi nek miaj helpantoj estis ec perceptataj de &#x15D;i a&#x16D; de la ceteraj ceestantoj en la materia sfero, car nia stato de elkarni&#x11D;intaj Spiritoj faris nin nevideblaj por ili.</p><p>Dume la junulino suferis la nervan efikon de tiu kruda magnetisma mal&#x15D;argo, ja necesa pro &#x15D;ia beda&#x16D;rinda stato. Kortu&#x15D;itaj de &#x15D;ia suferado, ni aplikis kvietigajn balzamojn. Iom post iom &#x15D;i kvieti&#x11D;is kaj perdis la konscion, sed &#x109;iam ankora&#x16D; restis sterni&#x11D;inta sur la &#x15D;tonplanko de la dibo&#x109;ejo, kaj dume la drinkejmastro, terurita pro la okaza&#x135;o, sendis voki kuracistan helpon kaj petegis por &#x15D;i liton en la domo, &#x109;ar necesis ka&#x15D;i la veron koncerne tiun aferon tial, ke, pro la eksterle&#x11D;eco de sia komerco, li ne volis impliki&#x11D;i en policajn aferojn.</p><p>Kio koncernis nin, la servantoj n de Maria, ni deziris, ke &#x15D;i restu en hospitalo, tute ne en karcero! Tial ni malebligis la &#x109;eeston de policanoj kaj samtempe klopodis ser&#x109;i la helpon de iu kuracisto, kies karitato inspirus al ni konfidon.</p><p>Post kelkaj minutoj alvenis la kuracisto, kiu, trovinte &#x15D;in grave malsana pro la forta alkohola toksi&#x11D;o, faris homamajn disponojn, &#x109;ar ni lin envolvis en harmonia fluo de kompatemaj sugestoj...</p><p>Kaj tiel, kiel ni deziris kaj ja estis necese, post la dramecaj ombroj de tiu decida nokto, la filino de &#x109;i tiu nia zorgato eniris en modestan hospitalon kie estis sufi&#x109;a kompatemo por gardi &#x15D;in dum la tempo kiam ni, gvidate de la noblaj inspiroj de Maria, klopodos por anta&#x16D;zorgi &#x15D;ian estontecon..."</p><p>"- Se nia Hieronimo ne devis partopreni en la ekspedicio, &#x109;ar oni volis &#x15D;pari al li la ekscion pri tiel doloraj amara&#x135;oj, kial li estas informita pri la okaza&#x135;oj?!... &#x108;u vi, mia amiko, ne sentas vin &#x109;agrenita, &#x15D;okita de tiuj raportoj?... &#x108;efe tial, ke ilin a&#x16D;das fremduloj?..." mi kura&#x11D;e, esplorcele demandis.</p><p>"- Efektive mi sentas min &#x109;agrenita, kaj tiel ne povis ne esti... Cetere, &#x109;agreno kaj beda&#x16D;ro estas al mi konstantaj kunuloj... Malgra&#x16D; tio, la suferado kaj la instruado, kiujn mi &#x109;i tie ricevas, sufi&#x109;e helpis min por nun pli bone rezoni ol iam ajn... Konvenas konsideri, kara S-ro Boteljo, ke, se Frato Santaremo al vi priskribas tiujn min koncernantajn okaza&#x135;ojn, tiel estas &#x109;ar vi &#x109;i tien venis por celado instrui&#x11D;a, krom anka&#x16D; tial, ke vi estas sinceraj, afinaj amikoj, kapablaj je frataj agoj celantaj ne nur mian bonon sed anka&#x16D; de miaj karuloj! Ne de hodia&#x16D; dati&#x11D;as nia alligiteco... mi bone memoras, ke kortu&#x15D;a amikeco interligas nin ekde la mizeraj traviva&#x135;oj en la Malbenita Valo... "</p><p>"- Jes! - interrompis la klarvida instruanto -, li en oportuna okazo devus esti informita pri &#x109;io, kvakam pro karitato konsilindus lia foresto for de la loko de la okaza&#x135;oj... Li ja povis nenion nescii, &#x109;ar li estis la ka&#x16D;zinto de &#x109;io, kio rezultis el la forlasiteco trudita al la familio, kaj anka&#x16D; &#x109;ar ur&#x11D;is pripensi tiujn gravajn okaza&#x135;ojn cele al starigo de planoj por la estontaj riparadoj... "</p><p>La incidenton sekvis mallonga pa&#x16D;zo, kiun Hieronimo mem rompis, dirante:</p><p>"- Mi petegas vin, respekteginda Frato Santaremo, plu instruadi miajn samsortanojn pri la sinsekvo de mia persona dramo, &#x109;ar mi &#x11D;in opinias ege signifa, kiel vi jam multfoje atentigis, por anka&#x16D; aliajn personojn edifi kaj instrui..."</p><p>"- Jes, mia filo, mi estas certa, ke al iliaj animoj estos plej edife a&#x16D;di la nun rakontatajn epizodojn... - pacience konsentis la pastro, kies bonvolema rideto dol&#x109;igis la &#x109;agrenon ka&#x16D;zitan de mia impertinenteco. - La vivo de &#x109;iu el ni enhavas grandiozajn, sublimajn instruojn, se nur ni penos &#x11D;in kompreni en la lumo de la diaj le&#x11D;oj regantaj la homajn destinojn..."</p><p>Li momente eksilentis, kvaza&#x16D; li kunligus rememorojn, kaj da&#x16D;rigis:</p><p>"- Kiam Margareta Silvejra falis sur la plank&#x15D;tonojn de la drinkejo, ni prizorgis forkonduki &#x15D;ian Spiriton - duone kaj dumtempe eli&#x11D;intan el la karna porta&#x135;o - al la Ur&#x11D;ahelpa Servo, kiun la Instituto tenas en la proksimeco de la surtera globo.</p><p>La tieaj servoj estas diversaj kaj konstantaj, kiel en la interno de la Kolonio. Multaj enkarni&#x11D;intaj malsanuloj estas tie resanigitaj de la transmonda medicino, multaj homoj forklini&#x11D;intaj de la</p><p>Devo estas ricevintaj en tiuj gastamaj &#x15D;irmejoj novaj n fortojn kaj kura&#x11D;on por korekti&#x11D;i kaj sekve regeneri&#x11D;i, kaj multaj koroj larmantaj kaj afliktitaj tie ricevadas konsolon, konsilojn, estas realproksimigitaj al Dio, savitaj el la memmortigo, remetitaj en la agadprogramon, por kies plenumo ili naski&#x11D;is sed de kiu ili deflanki&#x11D;is.</p><p>Tien oni kondukis la Spiriton de Margareta, kiu submeti&#x11D;is al rigora ekzameno. Niaj fratoj, komisiitaj por tiu tasko, konstatis, ke &#x15D;ia fluideca organismo - la perispirito - trovi&#x11D;as en malbona stato, ur&#x11D;e bezonanta severan kuracadon. Dume anka&#x16D; la karna korpo estis ekzamenata de la surtera fakulo, nome la kuracisto asistanta &#x109;e la hospitalo, en kiun &#x11D;i estis transportita en komata stato.</p><p>Ni interkonsente decidis, ke favore al la estonteco de Margareta Silvejra, tiu letargia stato da&#x16D;ru tiom da tagoj, kiom necese por la ur&#x11D;ega morala helpo, kiun postulis la premeco de la situacio. &#x11C;uste tial, plej stre&#x109;an atenton, plej skrupulan zorgadon ni dedi&#x109;is al &#x15D;ia fizika-materia korpo, en kiun ni transigis vivofortojn necesajn al konservado de la sano. Cetere, la junulino ne estis &#x11D;ustadire malsana sed nur toksita de la deviga alkoholdrinkado. &#x15C;iaj organoj estis en normala stato, escepte de la nerva sistemo, kiu suferis la sekvojn de la dolora nenormaleco de &#x15D;ia vivo. &#x15C;iaj pli gravaj suferoj, kies naturo postulis sindonan prizorgadon, estis moralaj, kaj pro tio la kuracistoj de la hospitalo en Porto, kies ku&#x15D;is &#x15D;ia karna porta&#x135;o, tenis &#x15D;in sub observado, konfuzitaj pro tia stranga letargia stato."</p><p>Frato Santeremo dummomente sin interrompis, deman­dante, &#x109;u interesas nin la da&#x16D;rigo de la rakonto. Ni unuvo&#x109;e petegis de li ne &#x109;esi ne nur pro tio, ke nin forte interesas la sorto de la kompatinda junulino, &#x109;ar dum multe da jaroj a&#x16D;dante la patron paroli pri &#x15D;i, ni nun tutkore amas &#x15D;in, sed anka&#x16D; pro tio, ke nin profunde tu&#x15D;as la koncerna moralinstruo, kiu en nian animon penetras kun fortaj ree&#x125;oj. Aliflanke, Hironimo mem instigis lin rakonti la okazinta&#x135;on, kio ja estis la plej bona kura&#x11D;igo al la rakontanto.</p><p>La bonkora konsilanto dankis per afabla rideto kaj da&#x16D;rigis. dume nia atento fari&#x11D;is pli streca.</p><p>"- Sciu, miaj amikoj, ke Greta ne nur ne estis malnobla, sed ja nevolonte konformi&#x11D;is al malvirto. &#x15C;i ec &#x11D;in abomenis kaj sopiregis liberi&#x11D;i de &#x11D;i. &#x15C;ia dolorplena kazo prezentis teruran kulpelpagon, beda&#x16D;rindan kaj neeviteblan sekvon de arbitraj agoj, kiujn &#x15D;i mem faris en anta&#x16D;aj enkarni&#x11D;oj, kaj kiuj tra la jarcentoj kriegadis pri justeco kaj riparado, ne nur en la faldoj de &#x15D;ia konscienco sed anka&#x16D; en la harmoniaj kodoj de la Superega Le&#x11D;o, kiu tute ne konformi&#x11D;as al ia ajn deflanki&#x11D;o de la rekta vojo!".</p><p>" - &#x108;u vi povus resume konigi al ni la agojn, kiujn la Spirito de tiu junulino faris en anta&#x16D;aj enkarni&#x11D;oj, donintajn ka&#x16D;zon al la grava situacio, kiun &#x15D;i nun travivas?"- mi kura&#x11D;is, peti, instigate de la sincera deziro lerni.</p><p>"- La studo de la Le&#x11D;o de Reenkarni&#x11D;o estas profunda kaj delikata, mia amiko, sed anka&#x16D; simpla kaj facile komprenebla, car &#x11D;i prezentas al ni la &#x15D;losilon klarigantan multajn problemojn, kiuj turmentas la homaron kaj kiuj la&#x16D;&#x15D;ajne montri&#x11D;as nesolveblaj. En la estonteco vi faros &#x11D;in en vi mem, relegante la pa&#x11D;ojn de la libro de l' konscienco... Sed &#x11D;is tiam tute ne estos nekonvene, kontentigi vian naturan scivolon, car vi ja profitos konante unu plian el &#x11D;iaj multoblaj flankoj.</p><p>Jes, miaj amikoj! La profundeco de la diaj le&#x11D;oj estas kapturna kaj povas ec timegigi la malmulte progresintajn Spiritojn ankora&#x16D; ne ekzercitajn por ilia kompreno! Sed la justeco elstaranta el tiuj le&#x11D;oj elver&#x15D;as tiom da sa&#x11D;o kaj tiel grandan korfavoron, ke la teruro alii&#x11D;os en respektoplenan admiron post pli prudenta kaj detala esploro!</p><p>Kiel ajn nekredebla kaj malagrabla tio &#x15D;ajnas al vi, miaj filoj, en anta&#x16D;aj surplanedaj vivoj, tio estas, en pli ol unu surtera ekzistado la Spirito, kiun vi nuntempe konas sub la nomo Margareta Silvejra, reenkarni&#x11D;adis en viraj korpoj! Tiu Spirito, kiel viro - car la Spirito ne estas submetita al la regado de la sekso, kia oni &#x11D;in komprenas sur la Tero - misuzis sian liberecon, la prerogativojn, kiujn la surtera socio konsentas al la viroj malprofite de la spiritaj valoroj, kaj makulatencis sanktajn devojn! Kiel viro, li malhonoris respektindajn hejmojn, malvirtigis konfidemajn virinojn, disver&#x15D;is sur sia vojo la galon de prostituo, malfeli&#x109;igis kaj ruinigis destinojn, kiuj &#x15D;ajnis rozkoloraj, dol&#x109;e karesatajn esperojn!... Sed... Venis iam la tago, kiam la Superega Le&#x11D;o,<emphasis/><emphasis>kiu deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta</emphasis>[22] - detenis lin da&#x16D;rigi la abomenegindan malrespekton kontra&#x16D; &#x11C;ia Suverena Povo! &#x11C;i forprenis lian liberecon, havigis al li favorajn oportunojn por ke li reboni&#x11D;u el la anomalio ka&#x16D;zita de liaj multaj maljusta&#x135;oj, devigante lin renaski&#x11D;i en inaj karnaj vestoj cele al tio, ke li gustumu la saman galon, kiun li trinkigis al aliaj homoj kaj anka&#x16D; &#x15D;paru al si mem valoran tempon de la kulpela&#x109;eta programo, submeti&#x11D;ante al la severa re&#x11D;imo de elpago per punoj samspecaj kiel la turmentoj iam truditaj de lia misuzita libervolo! Li reenkarni&#x11D;is kiel virino por lerni, &#x109;e la malfeli&#x109;o esti perfidita en sia &#x109;asteco, fifamigita, malhonorigita, forlasita, la impresan lecionon, ke ne senpune oni malobeas e&#x109; unu solan el la ordonoj preskribitaj en la supro de Sinajo kiel plej alta honorkodo por la homaro, kies &#x109;efa celo nepre estu la sublima praktikado de amo al Dio kaj al la proksimulo!"</p><p>Maltrankviliga &#x109;agreno estigis sentojn de teruro en nia menso surprizita de tiu sciigo. Ni ektremis kaj sentis, kvaza&#x16D; glacia &#x15D;vito elgutus el nia ha&#x16D;to. En tiu momento ni vive rememoris, ke ni estis viroj, ke niaj konsciencoj vidigis al ni ne nur an&#x11D;elajn agojn koncerne tiun gravegan aferon. Malgra&#x16D; tio, fidele konservante enradiki&#x11D;intan disputemon, miskutimon, kiu timige obstine akompanis min e&#x109; en la transtombaj regionoj, mi ardvo&#x109;e parolis, konfuzita kaj senrevigita:</p><p>"- Se tiel okazis, kiamaniere Hieronimo fari&#x11D;is respondeca pri la malfeli&#x109;oj de la filino?..."</p><p>"- Ha mia amiko! Sufi&#x109;us eta dozo da rezonado por kompreni, ke e&#x109; tiel la konscienco de la kompatinda patro ne &#x109;esos lin severe akuzi!..."- vespiris la sacerdoto inicito. - "La faliloj venos, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas"- asertis nia Sa&#x11D;a Majstro kaj senkompara edukisto, &#x109;ar se li tiel agis, tio estis tial, ke li efektive ne harmoniis kun la justaj ordonoj de la Superega Le&#x11D;o! Margareta Silvejra certe devis plenumi iujn riparojn, sed malfeli&#x109;e la memmortigo de &#x15D;ia patro, kiu metis &#x15D;in en forlasiteco, estis la provilo, kiu &#x15D;in &#x135;etis en tiun beda&#x16D;rindan situacion! La teruran &#x15D;uldon &#x15D;i povus elpagi kun la paso de l' tempo, ne nepre en la nuna ekzistado, sed en oportuna okazo. La libervolo de &#x15D;ia patro, kiu lin kondukis al tiu fatala eraro, nome la memmortigo, akcelis okaza&#x135;ojn, pri kiuj li ja ne bezonus respondi por ne suferi la efikojn de konsciencripro&#x109;o! Kion vi diros, kara amiko, pri homo, kiu, ka&#x16D;zinte la tragikan morton de amata estulo, tamen ne intencis murdi lin kaj e&#x109; abomenegis la ideon vidi lin morta?!... &#x108;u li ne suferus?... &#x108;u li ne pasigus la reston de sia vivo mordata de rimorsoj, suferanta, por &#x109;iam mal&#x11D;oja?!... Greta sendube devis ela&#x109;eti la pasintecon. Sed ne necesus, ke la falilo sur &#x15D;ia vojo naski&#x11D;u el la sekvoj de ago farita de la neanta&#x16D;zorgemo de &#x15D;ia patro mem!... "</p><p>Desapontita, mi silentis, kaj dume Frato Santaremo da&#x16D;rigis:</p><p>"- &#x108;ar la juna fi&#x15D;vendistino ne plezuris &#x109;e la malvirto, sed kontra&#x16D;e suferis pro sia humiliga situacio, sopiratendante la savan horon por liberi&#x11D;i, estis al ni facile helpi &#x15D;in relevi&#x11D;i, konvinki &#x15D;in regeneri&#x11D;i, &#x15D;in direktante al sekura celo.</p><p>Dum la sestaga restado en la ripozdomo de tiu Spirita Servo, mi tenis longajn konversaciojn kun &#x15D;i, &#x109;ar cele al la solvo de tiu ampleksa dramo mi estis komisiita funkcii kiel konsilanto kaj hierarkia peranto de la veraj Spiritaj Gvidantoj, kiuj laboras favore al la regeneri&#x11D;o de la pentanta junulino.</p><p>Tie interni&#x11D;inte, &#x15D;i estis kondukita al ia kabineto konforma al la naturo de la konversacioj, kiujn konvenus tenadi kun &#x15D;i. Tio estis iaspeca parolejo, en kiu magnetaj ondoj de plej alta kvalito faciligis la retenadon de miaj vortoj en &#x15D;ia konscienco, &#x11D;ustacele efikante sur &#x15D;ian memoron kaj tiamaniere farante, ke &#x15D;i kolektu, en la delikataj tavoloj de la subkonscio, &#x109;iujn miajn rekomendojn, kiujn al &#x15D;i konvenus, post veki&#x11D;o, rememori en la oportuna okazo. Tiel efektive fari&#x11D;is, sed &#x15D;i ne konsciis, ke &#x15D;i simple plenumis rekomendojn donitajn al &#x15D;ia Spirito dum la letargio, en kiu dronis &#x15D;ia fizika korpo, &#x109;ar veki&#x11D;inte &#x15D;i memkompreneble &#x109;ion forgesis!</p><p>Mi unue admonis Margaretan al pre&#x11D;ado. Mi igis &#x15D;in pre&#x11D;i, kion &#x15D;i faris banata en larmoj! Mi konatigis al &#x15D;i la pre&#x11D;on kiel savrimedon, ela&#x109;etan lumon kapablan forpreni &#x15D;in el la mallumoj, en kiuj &#x15D;i baraktis, kaj konduki &#x15D;in al rehonoriga situacio. Kiom al mi permesis la mallonga disponebla tempo krom anka&#x16D; la neordinara cirkonstanco, kiun mi devis estigi, mi havigis al &#x15D;i rudimentojn de moralreligia edukado, kiujn &#x15D;i neniam anta&#x16D;e ricevis, al &#x15D;i parolante pri la devoj truditaj de la Superega Kreinto en Liaj Le&#x11D;oj kaj ankora&#x16D; al &#x15D;i rememorigante, ke en la amo de la Dia Krucumito &#x15D;i ne nur trovos animfortecon por deloki la montojn el maljusta&#x135;oj, kiuj tenadis &#x15D;in sklavigita al la malsupereco, sed anka&#x16D; balzamojn sufi&#x109;e efikajn por mildigi la galon, kiu malfeli&#x109;igis &#x15D;ian vivon. Mi inspiris al &#x15D;i esperon, novan viglon, kura&#x11D;on por dua etapo nepre necesa en &#x15D;ia destino, konfidon al la &#x108;iela Amiko, kiu &#x109;iam etendas kompateman kaj protektan manon al la pekintoj, ilin subtenante; por ke ili sin mem renovigu... kaj mi konvinkis &#x15D;in pri tio, ke, se &#x15D;i, kiel virino, estis malfeli&#x109;a, tamen &#x15D;ia animo enhavas valorojn, kies dia origino postulas de &#x15D;ia volforto noblajn kaj heroajn agojn, kapablajn konstrui &#x15D;ian rehonori&#x11D;on anta&#x16D; &#x15D;ia konscienco kaj anta&#x16D; Tiu, kiu el Si mem eltiris lumerojn por al ni doni la Vivon!</p><p>Fidele plenumante la rekomendojn, kiujn de la Templo ni telepatie ricevis, mi admonis &#x15D;in klopodi por forlasi Porton a&#x16D; ec Portugalujon! La restado en la naski&#x11D;loko neebligus al la volo reagi cele al &#x15D;ia korekti&#x11D;o... car &#x15D;i bezonis ec forgesi, ke &#x15D;i iam vivis en la Ribejra Kajo! &#x15C;i devis elfosi, per heroa peno de sia bonvolo, ian abismon inter si kaj la nigra pasinteco, por komenci novan etapon en sia vivo. Estis nepre necese, ke &#x15D;i fidu sin mem, rigardante sin bona kaj forta por venki la batalon kontra&#x16D; la malfelico!... car la &#x108;ielo ja havigos al &#x15D;i favorajn okaza&#x135;ojn por &#x15D;ia reboni&#x11D;o! Brazilo estas gastama lando, amika al malfeliculoj, kaj tiel &#x11D;iaj havenoj kiel anka&#x16D; la koro de &#x11D;iaj filoj estas sufice grandanimaj por &#x15D;in akcepti sen konsideri aparta&#x135;ojn de &#x15D;ia pasinteco... &#x15C;i do preferu la ekzilon en la brazila lando, car la ekzilejo poste transformi&#x11D;os en hejman komfortejon... kaj anka&#x16D; tial, ke la Spirito estas universala civitano, havanta la infiniton kiel veran patrolandon, pro kio li komprenos, ke la homo, kie ajn li trovi&#x11D;os, ciam estos en sia Patrolando, kiun li devas konstante ami kaj servi, &#x11D;in honorante kaj glorigante por &#x11D;in konduki &#x11D;is altaj moralaj celoj! &#x15C;i forgesu la pasintecon! Kaj, kun animo kaj koro turnitaj al la Kompatema Eternulo, atendu la agadon de l' tempo, la donacojn de la estonteco: - ne mankos al &#x15D;i la ciela prizorgado en &#x15D;ia regenera elprovado!"</p><p>Ni kortu&#x15D;ite a&#x16D;dis, taksante la valoron de tiu tezo, ja sufice vasta por ampleksi ciujn, kiuj impliki&#x11D;is en la samaj eraroj. Sed ni tenis nin silentaj, dum la nobla edukisto, kies parolo fari&#x11D;is pli kaj pli milda la&#x16D;grade kiel li entuziasmi&#x11D;is en sia carma prelego, da&#x16D;rigis post momenta pa&#x16D;zo:</p><p>"- Konvenis veki Margaretan, tio estas, revenigi &#x15D;ian Spiriton al tiu sankta templo, nome la karna aparato, lin rekonduki por ke li da&#x16D;rigu la taskojn al li truditajn de la ekzistado.</p><p>&#x108;ar &#x15D;i efektive ne estis malsana, &#x15D;ia veki&#x11D;o fari&#x11D;is nature kaj milde sub nia zorgema protekto, kvaza&#x16D; &#x15D;i rekonscii&#x11D;us post longa kaj bonfara dormo. Kuracistoj kaj flegistoj konfesis sian konsterni&#x11D;on. Sed la junulino elmontris beda&#x16D;ron, ke &#x15D;i revenis al la materia vivo, kaj pro tio ver&#x15D;adis abundajn larmojn.</p><p>Neretenebla angoro pezis sur &#x15D;ia koro. &#x15C;i tute ne kapablis rememori tion, kio okazis al &#x15D;ia Spirito dum tiu sestaga magnetisma dormo. Nur svaga tenersento vibrigis en la fundo de &#x15D;ia memo dol&#x109;an kaj misteran, por &#x15D;i nedifineblan resopiron...</p><p>Post kelkaj tagoj en angora atendado, &#x15D;i decidis forveturi al Lisbono ser&#x109;e de sia fratino Arinda, pri kiu &#x15D;i scias, ke &#x15D;i servas en bonreputacia hotelo.</p><p>Sed la situacio de la malfeli&#x109;a junulino montri&#x11D;is malfacila. &#x15C;i ne disponis rimedojn por fari la voja&#x11D;on. &#x15C;ia makulplena pasinteco, &#x15D;ia malbona reputacio malpermesis al &#x15D;i dungi&#x11D;i &#x109;e honestaj domoj kiel servistino. Sed &#x109;irka&#x16D; la malfeli&#x109;uloj &#x109;iam trovi&#x11D;as an&#x11D;eloj-protektantoj pretaj por &#x11D;ustaokaze interhelpi kaj rebonigi situaciojn, kiujn oni rigardas nesolveblaj. Koncerne Gretan, la &#x108;iela interveno, por havigo de la necesaj veturrimedoj, manifesti&#x11D;is pere de &#x15D;iaj kompatindaj kunulinoj en la malsanulejo, kiuj, vidante &#x15D;in ofte ploranta eltiris de &#x15D;i la konfeson pri la dolora situacio. Malri&#x109;aj, humilaj, bonkoraj, suferantaj, kaj, ja &#x11D;uste pro tio, en la plej bonaj kondi&#x109;oj por kompreni la aliulajn malfeli&#x109;ojn, tiuj bonaj virinoj kotizis inter si, postulis helpon de siaj edzoj kaj parencoj kaj, post nemultaj tagoj, Margareta ekhavis tion necesan por transloki&#x11D;i al la Regna &#x109;efurbo.</p><p>Arinda gastigis la fratinon, pardonis al &#x15D;i la pasintajn malprudenta&#x135;ojn, fine komprenante ke tiel beda&#x16D;rindan dramon naskis pli &#x11D;uste nescio kaj mizero, ol vera malico, &#x109;ar Arinda ne havis filozofian klerecon por duonvidi, en la okaza&#x135;oj travivataj de la pli juna fratineto, tiujn spiritajn antecedentojn, kiujn mi &#x135;us malka&#x15D;is al vi.</p><p>&#x15C;i dungigis Gretan en la hotelo, tenante &#x15D;in proksima al si. &#x15C;i tiamaniere provis kapabligi la fratinon por la hejma mastrumado, celante trovi por &#x15D;i, en la estonteco, lokon en familia medio. Sed efektive, miaj amikoj, la filino de Hieronimo voja&#x11D;os al Brazilo pli frue, ol oni atendis... En tiu hotelo nuntempe gastas portugala familio, kiu lo&#x11D;as en San-Pa&#x16D;lo, la granda brazila industria centro. Vizitante sian naskolandon, ili ekskursas en la &#x109;efurbo, kiun nur nun ili havis la okazon ekkoni... Margareta, sub la gvido de sia fratino, ilin servas kompleze kaj bonvoleme... Ekestas simpatioj de amba&#x16D; flankoj... La junulino estis &#x135;us invitita forveturi al Brazilo kun la familio, kiel servistino... Arinda intervenis, komprenante la profitojn, kiuj el tio rezultos... Greta plezure konsentis... kaj post kelkaj tagoj definitive fini&#x11D;os tiu nigra pa&#x11D;o de &#x15D;ia ekzistado kaj &#x15D;i komencos novaj n spertojn per novaj oportunoj de progreso kaj realigoj... "</p><p>Ni korpremataj nin rigardis, unu la alian, kvaza&#x16D; ni spertus neordinaran kormal&#x15D;ar&#x11D;on, kaj kortu&#x15D;ite longe rigardis Hieronimon, kiu partoprenis en la turmentoplena, &#x135;us a&#x16D;dita odiseado, kun la terura prirespondeco, anta&#x16D; la dia le&#x11D;o, ke li mem &#x11D;in ka&#x16D;zis per tia malprudenta ago, kia la sinmortigo! Sed la eksa vinkomercisto, kun mallevita frunto, enmemi&#x11D;is en profundajn pensojn.</p><p>Subite, meze en la solena silento sekvinta la kortu&#x15D;an rakonton, iu kompatema vo&#x109;o, elmontranta karesan tonon, demandis kun sincera interesi&#x11D;o:</p><p>"- Kaj Albino, Frato Santaremo?... La &#x108;ielo kompreneble anka&#x16D; rezervis por li ian donacon, &#x109;u ne?..."</p><p>Tio estis Belarmino, kies bonkora animo, inklina al la revirti&#x11D;o, jam prezentis la plej bonajn kaj plej solidajn sentojn de frateco inter &#x109;iuj el nia grupo.</p><p>"- Albino?!... - ridetante respondis la nobla sacerdoto, kvaza&#x16D; absorbita de agrabla rememoro. - Albino statas tre bone, multe pli bone ol la fratino!... La izolo en karcero inklinigis lin al meditado, igis lin mature pripensi, instigante lin al ser&#x109;ado de Dio helpe de la ela&#x109;etaj flugiloj de la suferado!</p><p>Same kiel ni agis kun lia fratino, ni en nia ripozdomo havigis moralinstruon al Albino, kiu facile akceptante niajn admonojn, balda&#x16D; rezignaciis pri la dolora situacio, komprenante, ke li suferis justan punon, &#x109;ar li ja kulpis en la socio! Li sin fordonis al legado kaj edukaj studoj, sub la rekta gvidado de elita animo, al kiu ni havas plenan konfidon kaj kiu nun vivas enkarni&#x11D;inta sur la Tero - unu nia fidela agento kaj sincera peranto - t.e. iu mediumo, kristana inicito pri la Tria Revelacio, kun la nomo Fernando...</p><p>Nu, ankora&#x16D; dum la servoj plenumitaj en la jam menciita Ur&#x11D;helpa Fako, al tiu nia kara peranto estis donitaj instrukcioj pri tio, kion li devos fari por nin helpi &#x109;e la afero de la junulo, &#x109;ar la sindona Spirito de Fernando al tiu loko estis forkondukita dum lia korpo restis en profunda dormo. Tiucele, Fernando, kiu profesie laboras en la polica inspektejo, kiom nur eble klopodas, kiel adepto de la Tria Revelacio, por praktiki la instruojn de la Dia Misiisto. El inter la multenombraj bonfaroj, kiujn li efektivigas kiel spiritisto-kristano, ni elstarigas lian intereson pri prizonuloj kaj kondamnitoj, kiujn li klopodas por helpi kaj servi kaj al kiuj li portas, en &#x109;iu sia vizito, radion de amo. Li enver&#x15D;as esperon en iliajn senforti&#x11D;intajn korojn kaj kvietigas ilian internan ribelemon per la frata kaj bonfara dol&#x109;eco de sia inspirita parolo, el kiu &#x15D;prucas edifaj klarigoj mildigantaj ilian soifon al justeco kaj protekto!</p><p>Albino sentis sin altirata de tiuj mildaj esprimoj, kiuj al li malka&#x15D;is la dol&#x109;econ de la Evangleio de la Dia Regno kaj anoncis ian novan mondon, ian novan eraon ekaperontan en lia vivo de senprotekta junulo! La grandaj, revemaj okuloj de Fernando, kvaza&#x16D; ili reflektus la fonton de Lumo, kiu heligis lian animon de elektito de la &#x108;ielo, forte impresis la filon de Hieronimo, kiu konfuzita kaj regata de neordinara simpatio, konfidis al li la turmentoplenan historion de sia vivo! Nia kara agento sincere kortu&#x15D;i&#x11D;is kaj, konsolante la junulon, donis al li, la&#x16D; niaj rekomendoj, moralreligian edukon sub la inspiro de la Tria Revelacio, kio &#x15D;paris al ni grandajn klopodojn rilate al la juna malliberulo...</p><p>Tiel Albino, en la soleco de sia karcero, povis rekte ricevi niajn kura&#x11D;igojn, &#x109;ar, dank' al la kompatemaj klopodoj de tiu servanto de la Sinjoro kaj al la bonvolemo de la pentinto mem, ci tiun ni povis senpere alparoli, prenante lian manon kaj al li diktante edukajn instuojn, kiujn li tiel multe bezonis por fortiki&#x11D;i cele al la elaceta vojirado! Kaj Albino mem, banata en larmoj kaj intime promesanta konstantan bonvolon en la estonteco, skribadis, kion ni intuicie flustris al li en la penson!</p><p>Sed ne limi&#x11D;is al tio la vera frateca sindono de nia kara Fernando.</p><p>Li havis rilatojn de socia amikeco ce la Palaco de la Bezonoj. Per siaj klopodoj li altiris la atenton de &#x15C;ia Mo&#x15D;to, la Re&#x11D;ino Amelia, al la malfelica filo de nia sinmortiginto. Li komprenigis al &#x15D;i, ke temas pri senprotekta orfo, kiun nesperto kaj malicaj delogoj malfelicigis sed kiun oni ankora&#x16D; povos helpi, farante el li homon utilan al la socio, per iom da protekto kaj frata subteno.</p><p>&#x108;i tie, en la Instituto, oni scias, ke la Spirito de tiu nobla damo estas grandanima, kompatema, ciam strebanta al senerara konduto. Aliflanke, la&#x16D; la instrukcioj de la Plejsupro, al la morala kaj spirita progreso de Albino ne estus necesa la karcera elprovado ankora&#x16D; da&#x16D;ronta tri jarojn. Tial ni nuntempe kunhelpas en la klopodoj de Fernando, kiu fidele agas sub nia inspiro, celante kiel eble plej frue atingi la projektitan transloki&#x11D;on de la malliberulo en Afrikon, kie, kiel decidite, li vivos en libereco... "</p><p>"- Pardonon, respekteginda Pastro Santaremo! Miaopinie preferindus, ke Albino estu sendita eksterlanden... Ekzemple, en Brazilon, la duan patrolandon de la portugaloj, kie al ni tiom placus vivi kaj anka&#x16D; morti, se ni forlasus Portugalujon... Kompatinda Albino! En Afrikon!... Negastama kaj kruda lando!..."- naive kura&#x11D;is malkonsenti Mario Sobral, ne taksante la nekonvenecon de sia parolo.</p><p>"- Ne, mia juna amiko! Albino ankora&#x16D; bezonas resti sub la gardado, cu surtera-polica, cu spirita, de tiuj, kiuj prizorgas lian estontecon. En Brazilo li renkontus tro da faciligoj, kiuj povus lin ellogi el la pieco, en kiu li konservi&#x11D;as ekde kiam li konis Fernandon kaj akceptis la grandiozan Spiritan Sciencon! Li &#x11D;uus troan liberecon, tial la granda brazila demokratio ne estas la loko por li konvena en la nuna tempo... Tie li lasus sin treni de malutilaj forlogi&#x11D;oj &#x11D;uste tiam, kiam, komencante sian regeneradon kaj sub la pezo de tiom da &#x15D;uldi&#x11D;oj, li ankora&#x16D; trovi&#x11D;as tre malforta por venki la multajn kaj tre grandajn tentojn, kiuj anta&#x16D; li levi&#x11D;us en tiu malavara lando. La sova&#x11D;a Afriko estos pli favora al liaj spiritaj interesoj! Estos pli karitate sendi lin tien, ol en mediojn malfavorajn al la revirti&#x11D;o, kiun li devas provi profite al siaj senmortaj destinoj!</p><p>Ni do atendas la horon, kiam li estos forsendita en Lourenзo Marques a&#x16D; en iun alian lokon en Afriko..."</p><p>Konsiderante, ke la okaza&#x135;oj rakontitaj de la elokventa kaj elvokiva parolo de la konsilanto de l' Izolejo nepre afekcios la afliktitan koron de tiu memmortiginta patro, al li samtempe havigante turmentajn rememorojn kaj revigligajn esperojn, mi lin sincere gratulis pro la bela sukceso de liaj pre&#x11D;oj kaj anka&#x16D; &#x11D;oje la&#x16D;dis la amoplenan sindonon de la Virgulino el Nazareto, kies interveno rebonigis situaciojn, kiujn oni supozis senrimedaj. Kaj mi konkludis per demando, kies respondo montri&#x11D;is al mi tiel interesa, ke mi ne detenos min de la deziro &#x11D;in aldoni al &#x109;i tiuj notoj kiel finon al tiu &#x109;i &#x109;apitro. Lin frate brakumante, mi demandis al Hieronimo, dum miaj kunuloj de la karavano &#x15D;ajnis aprobi mian agon per amikaj ridetoj:</p><p>"- Kaj nun, kara Hieronimo, post kiam solvi&#x11D;is la plej ur&#x11D;aj problemoj, kiuj vian vivon kovris per amataj ombroj, &#x109;u vi ne sentas vin pli serena por prizorgi vian estontecon, kiu, kiom mi komprenas, jam estas tre kompromitita de la konstantaj afliktoj kaj malbonefika senpacienco, en kiuj vin tenis la resopiro pri la amataj gefiloj?... &#x108;u vi ne &#x11D;ojegas, sciante, ke la heredinto de via nomo balda&#x16D; povos honeste servi al la socio, &#x109;ar lia koro enlasis la &#x109;ielan lumon de religia kredo, kiu samvaloras kiel beno de la &#x108;iopova, certiganta al li gloran estontecon?... &#x108;u vi ne ridetos rezignacie, sciante, ke via blonda Greta estas akceptita en la sino de respektinda familio, tiel respektinda, ke &#x11D;in honore distingis la atento de la Virgulino, de kiu vi petis konduki &#x15D;in al por&#x109;iama rehonori&#x11D;o?... Jes, Hieronimo, vi ja &#x11D;ojegas! Kaj pro tio, mia amiko, ni &#x109;iuj vin gratulas!..."</p><p>Nur tiam li levis sian mal&#x11D;ojan viza&#x11D;on, larmotone respondante:</p><p>"- Jes, amiko Kamilo! Tiel grandaj kaj profundampleksaj estas la bonfaroj, kiujn mi ricevis pro la helpo donita al miaj plej karaj amatoj, ke el &#x109;iuj esprimoj de mia koro neniu estos sufi&#x109;e elokventa por pruvi al la Sankta Patrino de mia Savinto la dankon, kiu plenigas mian bruston per tenera emocio... escepte se, pro ankora&#x16D; pli granda korfavoro, mi fari&#x11D;os protektanto de orfoj kaj forlasitoj kaj al ili evitigos la falon en la samajn abismojn, en kiuj mi vidis dronintaj miajn karajn infanojn!</p><p>Kura&#x11D;igas min la espero, ho Kamilo, ke unu tia miraklo efektivi&#x11D;os! &#x108;ar mi lernis &#x109;e miaj sindonaj majstroj en &#x109;i tiu gastama domo, ke la Spirito vivas sur la Tero sinsekvajn ekzistadojn, ke li naski&#x11D;as kaj renaski&#x11D;as en homaj korpoj tiomfoje, kiom necese, por ke lia animo disvolvi&#x11D;u sub la beno de Dio! Mi do esperas, ke mi &#x11D;uste tion iam efektivigos sur la Tero, en alia homa formo! Se ni, kiel mi nun varme kaj sincere agnoskas, posedas senmortan animon progrese irantan al Dio, mi elmontros mian dankon al la &#x108;ielaj Potencoj, fondante, dum mia reenkarni&#x11D;o sur la Tero, orfejojn, amoplenajn kaj gastamajn internulejojn, kristanjan hejmojn, kie orfaj infanoj trovu &#x15D;irmon kontra&#x16D; tiuj dramaj situacioj, en kiujn mia memmortigo &#x135;etis miajn sendefendajn gefilojn!... Jes ja! Konsolita, dankema, esperplena, mi ja estas! Sed ankora&#x16D; ne &#x11D;ojega, &#x109;ar &#x11D;ena lavango da pagotaj &#x15D;uldoj ardigas al mi la konsciencon, &#x11D;in bruligante per la senkompata fajro de milmotiva rimorso! Ho, mi ne akuzas Zulmiran, &#x109;ar mi anka&#x16D; sentas min kulpa pri &#x15D;ia abomeninda falo! La senrimeda malri&#x109;eco, la akumuli&#x11D;intaj necesbezonoj, la torturanta malsato estis turmentegistoj, kiuj &#x15D;in persekutis kaj vekobatis, &#x15D;in trovante nepreparita por la necesa rezistado &#x109;e la &#x109;iutaga batalado kontra&#x16D; la malfeli&#x109;o, &#x109;ar la kompatinda, ricevinte senaman edukadon en la gepatra domo, estis de mi, kiu &#x15D;in tiel multe amis, kutimigita al ekscesa malutila komforto, al la ruiniga senokupeco, kiun &#x109;iam naskas misuzata mono! Se mi, la viro, kiun koncernis la sankta devo prizorgi la estontecon de la familio, nome eduki la idaron, &#x11D;in defendante kaj honorigante, pereige fiaskis, &#x11D;in forlasante en la malfeli&#x109;ego, ka&#x15D;ante min malanta&#x16D; memmortigo por eviti la honorigan lukton, &#x109;ar mi tute perdis la kura&#x11D;on por elplenumi mision, al kiu e&#x109; la malsuperaj esta&#x135;oj de la Krea&#x135;aro sin donas ame, dol&#x109;e kaj &#x11D;oje; se mi, la natura &#x109;efo, kiu, anta&#x16D; homoj per la Edzi&#x11D;o kaj anta&#x16D; Dio per la Patreco, devontigis min konduki la familion al la sanktejo de la Honoro kaj Feli&#x109;o, &#x11D;in forlasis en la viva fajro de la mondaj maljusta&#x135;oj, ka&#x15D;ante min en tombo elfosita de tia malkura&#x11D;ula ago, kia la memmortigo - kiu alia do plenumus la devon, kiu nur min koncernis?!... Kion povus fari la kompatinda Zulmira, se mi, agante malpli noble ol &#x15D;i, e&#x109; min mortigis, por evitigi al mi la plenumadon de netransigeblaj devoj?!... Ho! Por venki la malfeli&#x109;on, defendante kaj honorigante siajn kvar neplena&#x11D;ajn gefilojn, Zulmira bezonus esti edukita en la lumo de noblaj principoj, sub la inspiro de alta kristana orientado, kiel ja tiomfoje asertis Frato Santaremo, vidante min suferanta kaj &#x109;agrenita pro &#x15D;ia konduto! Ho kompatinda Zulmira, kiu tamen, kiel mi, e&#x109; ne sciis, &#x109;u &#x15D;i efektive estas dia kreita&#x135;o!... malgra&#x16D; la religia afektado postulata de la hipokrita kaj hereza socio, en kiu ni vivis! Pre&#x11D;ado estas mia konsolo, same kiel la studoj, kiujn mi nun faras kun la intenco ricevi novan surteran korpon... Kaj pro &#x109;io &#x109;i, mia amiko, mi dankas Dion, &#x109;ar tio jam prezentas multon por mi, kiu absolute nenion faris por meriti tiom da korfavoro..."</p><p>"- &#x108;u vi povus, Frato Santaremo, doni al ni kelkajn informojn pri la kondi&#x109;oj, en kiuj efektivi&#x11D;os la novaj spertoj de nia kara Hieronimo?"- mi demandis, altirata de la sinsekvaj instruoj rezultintaj el tiuj faktoj.</p><p>"- Tio postulos simplan rezonadon, mia amiko, altireblan por &#x109;iu diligenta lernanto.</p><p>Farinte, en la surtera socio, neripareblajn erarojn, ni devos, post la reveno en la Spiritan Patrolandon, prepari&#x11D;i por reiri, en postaj reenkarni&#x11D;oj, al la scenejo de niaj kulpoj, cele al tio, ke &#x109;e la ripeto de la pasintaj provoj<emphasis> ni havu konduton </emphasis><emphasis>kontra&#x16D;an </emphasis><emphasis>al tiu, </emphasis><emphasis>pro </emphasis><emphasis>kiu ni fiaskis.</emphasis> Surbaze de tiu regulo, &#x109;e &#x109;i tiu kazo ni nepre vidos mian zorgaton denove renkonti la financan ruini&#x11D;on, la komercan malhonori&#x11D;on, kia la mondo rigardas la bankroton de komerca entrepreno; la malri&#x109;econ, la senkrediti&#x11D;on - ja la motivojn, kiuj lin iam pu&#x15D;is en la memmortigon - por ke li pruvu sian penton kaj la moralajn valorojn, kiujn al li akirigis la amara transtomba traviva&#x135;o. Por ke tiel estu, la ruini&#x11D;o nepre devos efektivi&#x11D;i, malgra&#x16D; liaj klopodoj por &#x11D;in eviti kaj malgra&#x16D; lia honesteco; sed tute ne pro la senzorgo, kiun li &#x135;us elmontris, kaj pro kiu li disperdis en &#x11D;uoj kaj mondumaj vanta&#x135;oj la ri&#x109;a&#x135;on, kiun la Superega Disdonanto konfide pruntis al li, kiel pli vastan rimedon por lia progreso kaj la progreso de liaj similuloj... Restos ankora&#x16D; la grava demando rilata al la familio, kiun li forlasis en dorna situacio, deflanki&#x11D;inte de la sankta devo lukti por &#x11D;in defendi... La konscienco lin konsilos koncerne la aparta&#x135;ojn de tiel delikata riparado, la&#x16D; liaj sentoj mem, &#x109;ar li posedas sian liberan volon. Sed la ela&#x109;etaj luktoj, la amaraj provoj, la dramoj, kiujn li travivos en la kadro de la neprokrasteblaj riparoj, estos intensigitaj de malfortika stato de lia sano, organa kaj morala, de nedifineblaj malsanoj, kiujn la homa scienco ne kapablos forigi, &#x109;ar ilin ka&#x16D;zos malsanigaj refrapoj de la vibroj de la perispirito, tra&#x16D;matisme trafita de la memmortigo, sur la nerva sistemo de lia estonta fizika-materia envolva&#x135;o. Estas eble, ke e&#x109; surdeco kaj parta paralizo, kiu povos afekcii la vidan aparaton, markos lian estontan reenkarni&#x11D;on... &#x109;ar li preferis sin mortigi dis&#x15D;irante sian a&#x16D;daparaton per pulvarmila pafa&#x135;o... kaj vi scias, miaj amikoj, ke la astrala korpo - la Perispirito -, estante, kia &#x11D;i fakte estas, viva kaj duonmateria organismo, nepre sentos la brutalan efikon de memmortigo... kaj tiel li modelos sian naski&#x11D;ontan korpon, anka&#x16D; suferante en la menso la efikon de tiuj samaj difektoj..."</p><p>Ni adia&#x16D;is Fraton Santaremo kun larmoj pendantaj en niaj okuloj. Ni ne havis esprimojn por danki la &#x11D;entilecon de la donitaj klarigoj. Ni brakumis Hieronimon kaj foriris, beda&#x16D;rante la gravecon de tiu lin premanta situacio, &#x109;ar, malgra&#x16D; &#x109;io, kion ni &#x135;us eksciis, la kompatinda kamarado estis nenio alia ol soleca malliberulo en la Izolejo, de kiu li ne povus eliri e&#x109; por viziti siajn gefiloj n, escepte nur por instrui&#x11D;i en la limo de siaj kapabloj kaj sub la severa gardado de la mentoroj. Saturita de pezaj, &#x15D;okaj vibroj, li povus, per sia kontakto kun la amataj karuloj, ilin infekti per angoraj sugestoj kaj treni en ruinigajn situaciojn.</p><p>"- Vi devas fini &#x109;i tiun serion da vizitoj per mallonga haltado en la Departemento de Reenkarni&#x11D;o - konsilis la maljuna Doktoro de Canalejas -, &#x109;ar post kelkaj tagoj vi realigos vian malnovan revon, nome revidi la Patrujon kaj la iaman hejmon..."</p><p>Atendis nin malgranda veturilo. Super ni fermi&#x11D;is la grandega levponto kaj ni eliris en la vastegan kampon bunte kovritan de lilioj. Nedifinebla maldol&#x109;o afliktis niajn korojn, kaj mi mem esprimis la impresojn de &#x109;iuj miaj kompatindaj kunuloj, eldirante:</p><p>"- Adia&#x16D;, kompatinda Hieronimo! Mi ne scias, &#x109;u ni nin revidos, anta&#x16D; ol nin disigos la granda kaj neevitebla reenkarni&#x11D;cela voja&#x11D;o!... La &#x108;iela Bonfaranto kompatu vian Spiriton, lumigante per la favoroj de Sia patra indulgemo la vojon, sur kiu vi migrados &#x109;irka&#x16D;ita de dornoj kaj elrevi&#x11D;oj! Via historio estas anka&#x16D; nia historio, mi &#x11D;in bone scias!... Kiam la nobla Frato Santaremo ilustris viajn problemojn per sia klariga kaj signifa parolo, mi bone konsciis, ke li karitate celas averti nin pri la malfacilaj momentoj, kiuj anka&#x16D; nin atendas..."</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro V Preparaj pa&#x15D;oj por reenkarni&#x11D;o</strong></p><p>"Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio"</p><p>"Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj."</p><p><strong/></p><p><strong>JesuoKristo La Nova Testamento[23]</strong></p><p>La Departemento de Reenkarni&#x11D;o situis en la ekstremo de la Korekta Kolonio Maria el Nazareto, estante samlima kun la &#x11D;ustadire spiritaj regionoj, a&#x16D; eduka sfero. Tion oni facile komprenas, se oni konsideras, ke, venante tiel el la malsupera, kiel anka&#x16D; el la regenera regiono de la Kolonio, ofte frapas je &#x11D;iaj pordoj grupoj da aspirantoj al la gravaj elprovadoj en la karno, t.e., en la surplaneda reenkarni&#x11D;o.</p><p>Tiu grava fako konsistis el la jenaj sekcioj, kiuj, kvankam interdependaj, plenumis apartajn funkciojn:</p><p>- Azilo.</p><p>- Analizejo (Sekreta kabineto, nealirebla por vizitantoj).</p><p>- Programado de la retravivotaj provoj.</p><p>- Esplorado.</p><p>- Planado de la surteraj fizikaj korpoj.</p><p>- Laboratorio por malgrandigo (Sekreta kabineto, nealirebla por vizitantoj).</p><p>Tiam komencis aperi la virina elemento, &#x109;ar granda parto el la laborantoj kaj funkciuloj, kiuj tie oferis siajn fortojn, konsistis el Spiritoj alti&#x11D;intaj en la spirita hierarkio tra konstanta reenkarni&#x11D;ado en virinaj korpoj. Sed la &#x109;efaj komisioj, kiel anka&#x16D; la &#x11D;enerala direktado de la Departemento &#x109;iam ankora&#x16D; apartenis al inicitoj el tiu brila, al ni jam konata plejado.</p><p>Kiam ni transiris &#x11D;iajn limojn, difinitajn de muroj netrapaseblaj por nerajtigitaj vizitantoj, la milda sunlumo havigis al ni agrablan surprizon, vidigante la unuajn kolorajn tonojn, kiujn ni povis percepti post kvarjara hospitali&#x11D;o.</p><p>Ni kun miro konstatis, ke temas pri movplena uibo, en kiu staris grandiozaj konstrua&#x135;oj la&#x16D; rafinita hinda stilo. La legenda Hindujo, kun siaj tiel pensaltigaj sugestoj, aperis en tiuj &#x109;armaj, pitoreskaj avenuoj, &#x15D;ajne invitantaj al meditado, al studo, al la nobla kulturado de la sanktaj aferoj rilataj al la Spirita Mondo kaj al la destinoj de la Animo!</p><p>En tiuj palacoj, &#x109;irka&#x16D;itaj de kolonoj a&#x16D; ornamitaj de tipaj kupoloj, same kiel en la domoj, graciaj kaj elvokivaj, ja &#x109;armaj miniaturoj de la palacoj, en kiuj lo&#x11D;is servantoj sin fordonantaj al la Ela&#x109;eta Afero de la Majstro el Jerusalemo, regis la solena, nepriskribeble bela etoso de tiaj Transmondaj Sferoj, en kiu laboradas elitaj animoj, kies idealo estas la observado de la Superega Le&#x11D;o, la servado al Jesuo kaj la protektado al la humilaj kaj malfortaj. &#x15C;ajnis, ke tie trovi&#x11D;as la vera hinda civilizacio, nome tiu, kiun nur duonvidis en siaj ekstazoj la inicitoj de la antikvaj sekretaj sanktejoj, kiun oni neniam komprenis kaj kies principojn oni &#x11D;uste tial neniam sekvis sur la Tero!</p><p>Ni sentis nin bone. &#x11C;ojigaj emocioj komunikis konsolon kaj esperon al niaj animoj. Kaj por akcenti nian &#x11D;ojon, brilis la bela Suno, kunligante en la samaj dolcaj esprimoj de beleco parkojn kaj &#x11D;ardenojn, lagojn kaj fajrerantajn kaskadojn, la domaron kaj la horizonton etendi&#x11D;antan &#x11D;is la senfino, cion karesante per mildaj tonoj, kvaza&#x16D; &#x11D;ia orfluideska lumo filtri&#x11D;us tra maldensaj vualoj, maldikigante la volumenon de la belega paroramo en tia maniero, ke cio aspektis kvaza&#x16D; farita el delikatega porcelano...</p><p>Gvidate de niaj karaj amikoj de Canalejas, ni eniris en la belan konstrua&#x135;on kie sidis la centra administracio de la Departemento.</p><p>La boneco kaj la &#x11D;entileco de la emineta inicito-direktoro, Frato Demetrio, decidis havigi al ni ec lokan instruanton, kapablan doni informojn konformajn al nia kompreno, kiel lernantoj pri la spirita vivo. Tiu estis juna virino, kies ridetanta kaj alloga viza&#x11D;o tuj inspiris al ni konfidon. Pri tiu aminda persono, ni povis ekscii nenion pli, ol ke dum sia lasta surtera migrado &#x15D;i nomi&#x11D;is Rozalia kaj vivis en Portugalujo.</p><p>La kompanio de Karlo kaj Roberto ne plu estis necesa. Ili do nin transdonis al la zorgado de Rozalia kaj adia&#x16D;is por plenumi pli ur&#x11D;ajn taskojn, promesante reveni por nin rekonduki al la Pavilono, en kiu ni lo&#x11D;is.</p><p>La sinjorino kolektis nin cirka&#x16D; si kaj en la mezo de la grupo &#x15D;i sciigis, dum ciuj malsupreniris la &#x15D;tuparon de la konstrua&#x135;o:</p><p>"- Miaj karaj amikoj, mi komencos la malgrandan taskon al mi komisiitan de nia kara cefo, Frato Demetio, asertante al vi, ke al mia koro estos ege place kunlabori por via instrui&#x11D;o, same kiel mi farus al amegataj fratoj. Mi sentas, ke en viaj mensoj ekfloras la&#x16D;dinda deziro esplori por lerni kaj progresi. Tial mi a&#x16D;guras al vi kompensan estontecon en nia institucio, kies celo estas servi por altigi la proksimulon bezonantan amon kaj helpon! Sed mi detenas min de cia gratulo, kiu ja estus anta&#x16D;tempa. Mi prefere esprimas la deziron, ke la Supro al vi donu Sian korfavoran subtenon, kiel helpon por ke vi tenu vin je viaj nunaj streboj... "</p><p>Ni plej &#x11D;oje dankis kaj plu iris sur unu el tiuj grandiozaj avenuoj borderitaj de tufoj el foliri&#x109;aj kreska&#x135;oj, tra kiu nin haste preterpasis funkciuloj kaj laboristoj, plenigante la medion per intensa movado.</p><p>La juna sinjorino plu parolis, kaj dume ia sentebla fluo de supereco emanis el &#x15D;ia persono kaj penetris en nian internon, vekante tiujn plej bonajn esprimojn de respekto kaj estimo, kiujn ni povis prezenti:</p><p>"- Kiel vi konstatos, neniu, akceptita en &#x109;i tiu Instituto kiel kelkatempa zorgato kaj bezonanta retravivi surterajn provojn, povus &#x11D;in efektivigi sen unue interni&#x11D;i en nia Departemento por sta&#x11D;o, kies da&#x16D;ro varias inter unu kaj du jaroj, la&#x16D; lia stato, anta&#x16D; ol oni faros la necesajn pa&#x15D;ojn rilatajn al la korpo, kiun li devos animi. &#x108;iutage venas &#x109;i tien Spiritoj sopiregantaj pri reveno al la scenejo de siaj propraj faloj, maltrankvile strebantaj al riparado de sia pasinteco, kies rememoro ilin afliktegas, al elpago de siaj kulpoj, al ripetado de sia intima dramo, por sukcesi forskui de si la premegantan rimorson, kiu frakasas ilian konsciencon - ja sangantaj fantomoj, katenitaj al la malhonora sekvo de la memmortigo!</p><p>Ricevinte la aprobon de la Templo al la celata reenkarni&#x11D;o, aprobon kiun la Templo siavice jam estis ricevinta de la Plejsupro, kie &#x15D;vebas la Supera Direkcio de la legio, la aspiranto sin prezentos en la direktejo de la Departemento. De tie oni lin unue sendos al la Azila Sekcio kie oni enskribos la registrojn pri lia surtera vivo kaj en kies internulejo li estos akceptita sub la patraj zorgoj de gvidantoj, kiuj ekde tiu tago lin fidele subtenos kaj senkondi&#x109;e, senlace akompanos dum lia kulpelpaga "via crucis"[24] en la surteraj scenejoj.</p><p>Post tiu unua pa&#x15D;o, venos la vico por la fakuloj de la sekcio de Analizo, kiuj esploros la karakterizajn inklinojn de tiuj internuloj, ilin detale ekzamenante el psikologia vidpunkto. Ilia animo, ilia memo, la plej ka&#x15D;itaj faldoj de ilia konscienco estos profunde esplorataj de tiuj sa&#x11D;aj laboristoj de la Sinjoro, kiuj, estante &#x109;iuj superaj incitoj de tiu brila legio, senescepte kompetentas pri la delikata tasko. Tiucele, uzante siajn superajn magnetismajn kapablojn, ili devigas sian pacienton transturni la foliojn de la grandega libro de la Animo, revidi en &#x109;i tiu sian pasintecon kaj tiel sin montri tia, kia li ja estas, &#x109;ar eksciu nun, - se vi tion ankora&#x16D; ne scias - ke &#x109;iuj kreitoj portas sian propran historion skribitan per neforvi&#x15D;eblaj karakteroj sur la meandroj de la memo, pro kio ili povas, en difinitaj cirkonstancoj, &#x11D;in detale reaperigi kaj elmeti por aliula ekzameno, &#x109;u li restas ligitaj al la karno, &#x109;u ili de &#x11D;i liberi&#x11D;is...</p><p>Sed la internuloj de la Frenezulejo prezentas escepton. &#x108;i tiuj beda&#x16D;rinde reenkarni&#x11D;os tiaj, kiaj ili statas! Por bonfari al ili, eblos provi nenion alian, krom ilin revenigi al la karno, kiu tiuokaze efikos kiel terapio nepre necesa por korekti la &#x11D;eneralan malordon de iliaj vibroj kaj tiamaniere estigi kondi&#x109;ojn por novaj estontaj provoj. Tiu terapio, mildigata de la &#x109;iutagaj pre&#x11D;oj, kiujn, de &#x109;i tie, en simpatiaj, dol&#x109;aj, bonfaraj fluoj, oni faros por ili, prezentas &#x109;ion, kion tiuj malfeli&#x109;uloj povas &#x109;i-momente ricevi, malgra&#x16D; nia granda deziro vidi ilin serenaj kaj feli&#x109;aj!</p><p>Post kiam fini&#x11D;is la analiza studo pri la karaktero de &#x109;iu internulo, tiuj samaj fakuloj ellaboras raporton, plendetalan kaj rigore ekzaktan pri siaj konstatoj, kaj transigas la kazon al la sekcio de Programado de Retravivotaj Provoj.</p><p>La&#x16D; &#x109;io dirita, vi certe komprenis, ke tiuj analizoj estas nepre necesaj &#x11D;uste pro tio, ke ili liveras la materialon por programado de la estonta ekzistado. La meritoj kaj malmeritoj de la reenkarni&#x11D;onto, liaj pli gravaj pasintaj faloj, kiuj &#x11D;uste pro sia graveco postulas ur&#x11D;an riparadon; la mildigaj favoroj, kiun oni povas konsenti al ili, unuvorte la plektadon de la planita ekzistado oni faros helpe de la dirita esplorado. Sed necesas klarigi, ke tiel grava laboro alprenas du distingi&#x11D;ajn formojn, kiuj estigas senteble diferencajn procedmanierojn. &#x11C;i estos malfacila, postulante multajn provojn, suferigajn e&#x109; por la operacianto mem, se la kondamnito al la karna karcero devenas de la malsupera regiono de la Kolonio, t.e. de la hospitalaj departementoj a&#x16D; de la malliberejoj de la Turo; sed &#x11D;i male konsistos en simpla revizio pro teknikaj kialoj, kontrola konstato nepre necesa al la raportoj, se la aspiranto estis internulo de la Instituto mem, t.e. de la regenera regiono, en kiu funkcias la reedukaj sta&#x11D;oj, la Inica Lernejo, ktp, al kiuj vi estas balda&#x16D; sendotaj. Sed en &#x109;iuj okazoj, tiun laboron multe faciligos la informoj donitaj de la Templo kaj la helpo de la Gvidantoj- misiitoj senditaj de la Superaj Sferoj, sen kies &#x109;eesto oni faros nenian reenkarni&#x11D;celan provon.</p><p>Post kiam oni difinis la programadon, skizis la ela&#x109;etajn a&#x16D; riparajn luktojn de la reenkarni&#x11D;onto, la&#x16D; liaj fortoj por morala eltenado - fortoj disponeblaj por la venko -; post kiam oni anta&#x16D;vidis la entreprenojn, kiujn li povos efektivigi krom anka&#x16D; la ela&#x109;etoj; la verkojn, kiujn li kapablos fari; la faciligojn, kiujn li renkontos survoje, ja justajn efikojn de meritoj anta&#x16D;e konkeritaj; a&#x16D; la malfacila&#x135;ojn, kiuj, por lia propra bono lin kontra&#x16D;staros dum la ekzistado, kiel justa sekvo de malmeritoj, kiujn li kuntrenas el sia malbona pasinteco; post kiam, fine, oni definitive starigis la scenejon de la vivo, kiu lin atendas en surtera reenkarni&#x11D;o, kiu al li tiel konvenas, kaj kiun la pekinto mem forte deziras, skur&#x11D;ate de pento, - tiam tiun belegan laboron, veran, sa&#x11D;e planitan epopeon, oni sendos al la &#x109;efdirekcio de la Kolonio, kiu &#x11D;in ekzamenos.[25]</p><p>En iuj okazoj, necesos fari plibonigojn, kiuj povos preskribi, a&#x16D; la malpliigon de provoj, prokrastante &#x11D;is malproksima estonteco la solvon de kelkaj problemoj, kiel aldonon de favorkoreco, a&#x16D; la pliigon de riparoj en malpli longa tempo, depende de la &#x11D;eneralaj fortoj de la zorgato! Sed tiaspecajn preskribojn oni nur ordonos, ec la Templo mem, se oni pro tio estas rajtigitaj de la Plejsupro. &#x108;ar, tamen, la misiistaj Gvidantoj de la pentinto, krom anka&#x16D; la fakuloj de la Departemento de Reenkarni&#x11D;o estas altrangaj Spiritoj el la virtoplenaj sferoj de la Transmondo, posedantaj vastan sciadon kaj ricevantaj gloran inspiradon por servi al la afero de la homa elaceto, tial iliaj programoj estas &#x11D;enerale aprobataj de la Superega Direkcio de la Legio, al kiu ni apartenas kaj kiu, pere de la Templo, rajtigas la preparon de la surtera fizika korpo cele al la elprovado sur la krusto de la planedo..."</p><p>Haltinte sub la foliricaj arboj starantaj la&#x16D;longe de la avenuo, sur kiu ni iradis, ni plenatente a&#x16D;dis tiajn instruojn kaj memoris la informojn, entenatajn en iuj antikvaj libroj, pri lecionoj donitaj de Pitagoro, Sokrato kaj Platono al cirka&#x16D;starantaj disciploj, anta&#x16D; kurteno da platanoj en Atenaj parkoj, lecionoj, kiuj pli-malpli bazi&#x11D;as sur analogaj principoj.</p><p>Enpensi&#x11D;a, Belarmino, kiu sorbadis la parolojn de Rozalia kun videbla entuziasmo, intervenis:</p><p>"- El viaj asertoj ni sekve induktu, mia sinjorino... mia fratino, ke la dramoj de la homa vivo, la malfelicoj, la tragedioj, kiuj ciutage skuas la mondon, farante el la homaro kvaza&#x16D; ian ludilon de superaj, blindaj fortoj, estas direktataj de neretenebla fataleco?!..."</p><p>Kun carme simpla rideto, la klarvida servantino de Maria responde korektis kaj dume mansignis, invitante nin supreniri la &#x15D;tuparon de impona konstrua&#x135;o cirka&#x16D;ita de kolonoj kaj prigardata de allogaj puntformaj vicoj de florplenaj arbedoj kaj foliricaj arboj, kaj sur kies portikoj legi&#x11D;is ci tiu simpla surskribo: -<emphasis/><emphasis>"Internulejo":</emphasis></p><p>"- Ne, mia amiko! La sa&#x11D;o montras, ke la homaron de povas direkti ia blinda, abomena fatalo! Vi devus pli &#x11D;uste kompreni, ke tio, kion vi nomas fatalo estas nenio alia, ol efiko de ka&#x16D;zo, kiun la homo mem estigis per la implika&#x135;o el siaj agoj, kiam sur la Tero li vivis malproksime de bono, moralo kaj devo, a&#x16D; en la Transtombo, kiel Spirito deflanki&#x11D;inta for de la Le&#x11D;o, bruti&#x11D;inta en la mallumo, kiun li amasigis &#x109;irka&#x16D; si, &#x109;ar ja li mem, per siaj bonaj a&#x16D; malbonaj agoj, difinas la naturon, konsolan a&#x16D; punan, de sia propra estonteco! La fatalo ja regas, se vi tiel preferas, sed ne blinde, reduktante la homaron al nura ludilo; &#x11D;i estas la logika sekvo, inteligente korekta, de kulpaj devoji&#x11D;oj, trudita de lia libervolo post kiam li preferis la eraron al la avertoj de la prudento kaj konscienco! &#x108;ar temas pri punkorektado, tiu situacio &#x109;esos en la momento, kiam &#x109;esos la ka&#x16D;zo, kiu &#x11D;in originis, nome la malsupera trajto de malico, kiu inspiris la faritajn agojn. Tiel, anka&#x16D; la programoj, kiujn oni &#x109;i tie ellaboras, celante la estontecon de la kulpinto, ne enhavos la detalojn, la &#x109;iutagajn agojn, kiujn li devos plenumi dum la aktivecoj de la surtera vivo, same kiel oni ne pripensos la aparta&#x135;ojn al li necesajn por ke li trafu la neeviteblan! Ni nur enskribos la &#x109;efajn punktojn, nome tiujn, kiuj prezentas riparojn, decidajn traviva&#x135;ojn, sinsekvojn, &#x11D;uste respondantajn al la logiko de la anta&#x16D;aj okaza&#x135;oj, tio estas, de la Ka&#x16D;zo! La kulpelpago tiele radikas en la pekula konscienco, kiel efiko de la rimorsoj, de la bezono progresi post krima pasinteco, ke<emphasis> li mem, </emphasis><emphasis>sub </emphasis><emphasis>la impulso de sia libera volo, </emphasis><emphasis>&#x11D;in </emphasis><emphasis>efektivigus, </emphasis><emphasis>e&#x109; </emphasis><emphasis>se </emphasis><emphasis>&#x11D;i </emphasis><emphasis>ne estus programita </emphasis><emphasis>la&#x16D; </emphasis><emphasis>la kriterio de niaj raportoj.</emphasis> Konvenas tamen, ke ni tiel procedu, &#x109;ar, lasita al si mem, li glitus al malutilaj ekscesoj, estigante ruinigajn situaciojn.</p><p>Krom tio, anka&#x16D; registri&#x11D;os liaj kapabloj por meritaj faroj, kiujn oni povos e&#x109; ekspliciti, montri... &#x109;ar al neniu Spirito, enkarni&#x11D;inta a&#x16D; ne, nur pro tio, ke li restas sub la jugo de la elprovado, oni rajtas neebligi, ke li konstruu sian progreson, sin dedi&#x109;ante al noblaj entreprenoj favore al la bono de la proksimulo. Sed en la karno li estos libera efektivigi, a&#x16D; ne, tiujn entreprenojn, kiujn li promesis realigi, anta&#x16D; ol reenkarni&#x11D;i, kiam estis difinitaj la linioj de lia estonteco. Li ja estos libera, sed en la okazo se li deklini&#x11D;os de tiu sindevontigo, tiam lin afliktos intensa beda&#x16D;ro, kiam transmonde li konscios, ke, ne plenuminte la vorton donitan al siaj Gvidantoj, li foi&#x135;etis la glorkronon de meritoj, kiuj al li povus multe mallongigi la dornan vojon de la retravivotaj provoj... Kiel vi vidas, mia amiko, temas ne pri fatalo, sed ja pri harmonia kun&#x109;enado de "ka&#x16D;zoj" kaj "efikoj... "</p><p>Ni eniris vastan anta&#x16D;&#x109;ambron, kies pordojn, neniam fermitajn, kovris, kiel sola baro al la interno, diskretaj kurtenoj el delikatega &#x109;ielblua &#x15D;tofo. Impresa silento da&#x16D;re vekis nian atenton, igante nin kredi, ke la impona konstrua&#x135;o dronas en soleco. Sed sugestia, delikata aromo havigis neesprimeblan &#x109;armon al &#x11D;ia plenalloga interno, en kiun milde blonda lumo penetris tra graciaj ogivoj girlanditaj per blankaj rozoj. Samfloraj bukedoj diskrete ornamis la lokon, vidigante, ke la ornamadon inspiris ina gusto.</p><p>En angulo de la salono, elstaris kvaza&#x16D;a tribuno, eltran&#x109;ita en formo de duonluno. Sinjorino kun nedifinebla a&#x11D;o, nin ekvidinte, tuj stari&#x11D;is kaj lasante ekaperi bonkoran rideton sur siaj lipoj, salutis nin per &#x109;i tiu signifoplena esprimo, dum &#x15D;i venis renkonte al ni kaj &#x11D;entile etendis sian dekstran manon: "- Estu kun vi la paco de la Dia Majstro!" Rozalia nin afable prezentis al &#x15D;i.</p><p>"- Mi vin atendis, miaj amikoj! Frato Teokrito &#x109;imatene komuniki&#x11D;is kun mi kaj sciigis, ke vi bezonas mallongajn informojn pri &#x109;i tiu fako... Mi mem akompanos vin tra la interno de nia &#x15D;irmejo... nome &#x109;i tiu Azilo, kiu iam vin &#x109;iujn gastigos, &#x109;ar estas neniu, kiu post interni&#x11D;o en tiu &#x109;i Kolonio, ne devus transpasi &#x11D;ian sojlon... "</p><p>&#x15C;i estis religiulino. &#x15C;ia ne&#x11D;blanka vesto, kvaza&#x16D; nuancita de orpalaj forforeskoj, kiujn oni kredus venantaj de la lumo ver&#x15D;i&#x11D;anta sur tiun &#x109;arman lokon, estis tre bela kaj similis la tunikon de legenda virgulino glorita de rava religia poemo.</p><p>Mi ne pensis ekscii, al kiu kongregacio apartenis, dum sia surtera vivo, tiu &#x109;arma sinjorino, kiu nun, en la spirita mondo, sin montris, por nia surprizo, kiel funkciulinon de helpa Kolonio por regenerado de sinmortigintoj, kunlaborante, apud eminentaj incitoj pri la Sekretaj Doktrinoj, en la servoj de la Kultivejo de l' Sinjoro. Sed mi ja scias, ke &#x15D;i certe honoris sian humilan ordenveston en la plenumado de nobligaj surteraj taskoj, veston, kiun &#x15D;i nun sublimigas en la Transtombo, kiel ano de frata, modela kongregacio, en kiu &#x15D;i merite rajtus direkti, kiel fidela kristanino, kia &#x15D;i ja estas, unu el &#x11D;iaj plej gravaj fakoj, nome tiu Internulejo!</p><p>&#x11C;entila kaj bonkora, &#x15D;i invitis nin al mallonga ripozo, donante al ni, kiel anka&#x16D; al Rozalia, po unu el siaj belaj rozoj, kaj dume &#x15D;i parolis, ridetanta kaj simpla, kiel gracia knabino:</p><p>"- Kiam mi vivis, enfermita kaj kvieta, en la Mona&#x125;inejo de Sankta Maria, en la tempo de mia surtera ekzilo, mi kultivadis rozoj n dum miaj distrohoroj, kiam iu a&#x16D; alia malsanulo ne bezonis miajn servojn trans la muroj, kiuj min izoligis... Tio estis la sola distro, kiun mi &#x11D;uis en la mondo el ombroj, dum mia lasta migrado sur &#x11D;i! Mi alparoladis la rozojn, same kiel la ceterajn florojn! Mi ilin komprenis, edukis, nutradis, kvaza&#x16D; ili estus al mi tre karaj pensohavaj estuloj, kun ili mi amuzi&#x11D;is kaj al ili mi faris konfidencojn, deponante en iliajn bonodorajn korolojn la larmojn, kiujn el mia koro elver&#x15D;igis la suferoj naskitaj de elrevi&#x11D;oj kaj teneraj resopiroj! En la komunumo ne licis posedi e&#x109; besteton, ian birdeton, nome ion ajn, kio povus deturni la inklinon kaj la atenton de la internulinoj for de la a&#x16D;steraj devoj, al kiuj ili estis ligitaj, a&#x16D; for de la intima kontemplado, &#x109;e kiu ili sen&#x15D;an&#x11D;e devus resti, celante purigi al si la karakteron kaj la sentojn por tute harmonii kun la diaj efluvoj... E&#x109; tiujn florojn mi kultivis ne por mi, sed por la komunumo... Sed &#x109;ar mi sekvis la regulojn starigitajn de Francisko el Asizo, tial mi estis certa, ke nenion malbonan mi faras, dedicante iom el mia inklino anka&#x16D; al la delikataj floroj, elkreskantaj el miaj bedoj... kaj de tiam mi kutimis al ili... kiuj tute ne malhelpis min harmonii kun la sferoj de Amo kaj Bono, car mi ja da&#x16D;re kultivas ilin en la tuta pleneco de la spirita vivo, neniam ilin forgesante... "</p><p>Forte impresita de la carmoj radiantaj el la virga religiulino, Belarmino prezentis demandon, kiun mi opiniis maldiskreta kaj tre nekonvena.</p><p>"- Jes - li parolis -, mi vidas, ke vi ankora&#x16D; kultivas rozojn en ci tiu transtomba regiono... Sed mi sentas min konfuzita... &#x108;u do tia afero estas ebla, fratino...?"</p><p>"-... fratino Celestina... por al vi servi, kara frato Belarmino! Kiel do?!... &#x108;u vi ne vidas la florojn ci tie?... Kiel &#x11D;i do ne estus ebla? Ho! kial oni ne kultivus florojn en la Transtombo, se &#x11D;uste ci tie, kaj ne sur la materiaj mondoj, trovi&#x11D;as la vera modelo de la Vivo, kiu kun ciu tago fari&#x11D;as pli rica pro la progreso de ciu el &#x11D;iaj lo&#x11D;antoj?!... &#x108;u ekzistas io sur la Tero, rilata al la Bono kaj Belo, kio ne estus pala rememora&#x135;o de la Spirita Patrolando, portita de la kondamnitoj al la karna karcero?... &#x108;u la Vivofluida&#x135;o, kiu &#x11D;ermigas la surterajn florojn kaj kreska&#x135;ojn, ilin parfumante, beligante, carmigante, ne estas la sama, kiu fekundas kaj animas la kvintesencon, kaj ties deriva&#x135;ojn, de ni utiligatajn en ci tiuj regionoj?... &#x108;u la Dia Artisto, kiu ornamis la Teron per tiom da bela&#x135;oj ne estas tiu sama, kiu vivigas kaj beligas la tutan Universon?..."</p><p>Ni dankis la delikatan donacon, kiu &#x15D;ajnis lumi kaj vibri, saturita per nekonataj magnetaj principoj. Ni enspiris la subtilan aromon, kiu plenigis la salonon, kaj dume &#x15D;i pasigis nin al vasta galerio subtenata de majestaj kolonaroj. &#x11C;i aspektis kiel kla&#x16D;stro. Amba&#x16D;flanke vici&#x11D;is klasikstilaj pordoj, kaj de supre la sama heleco, fluideca kaj dolca, lumis per blondaj tonoj, inspirante ce ciu pa&#x15D;o konfidon kaj &#x11D;ojon.</p><p>La &#x11D;entila sinjorino nin alkondukis al iuj el tiuj pordoj, kaj enirante ni surprize konstatis, ke ili apartenas al vastaj dormejoj. &#x15C;i klarigis:</p><p>"- Kiam &#x109;e la internulo de &#x109;i tiu Kolonio pozitive montri&#x11D;as la bezono kaj la tempo por reveni al lernado en la karno, cele al kompletigo de la ekzistado interrompita de la memmortigo, tiam li prezenti&#x11D;as en la Departemento de Reenkarni&#x11D;o, akompanate de la mentoroj, kiuj lin gvidas, kaj portante la necesajn rekomendojn kaj rajtigojn, elsenditajn de la direkcio de la Departemento, en kiu li sta&#x11D;is inter ni.</p><p>El la kabineto de Frato Demetrio li estos sendita al &#x109;i tiu sekcio, en kiu li eklo&#x11D;os kiel internulo. Ni lin gastigos kun amo kaj &#x11D;ojo, penante fari lian sta&#x11D;on kiel eble plej konsola kaj kura&#x11D;iga... &#x109;ar sinmortiginto ordinare estas tristemulo, kiun nenio &#x11D;ojigos, nekonsolebla estulo, kiu, konsciante sian balda&#x16D;an revenon sur la surteran arenon en plej afliktaj kondi&#x109;oj, pli forte angoras post kiam li transpasas la sojlon de &#x109;i tiu sekcio...</p><p>&#x108;i tie li restos dum la preparoj por la granda voja&#x11D;o. Liaj timoj, liaj meditoj pri la estontaj traviva&#x135;oj, kiam li estos denove metita en karnaj vestoj, pliintensi&#x11D;os kun &#x109;iu minuto, &#x109;ar, anstata&#x16D; nescio, kontra&#x16D;e klaran konscion li havas pri tio, kio lin atendas en la areno, kie li devos ludi la heroan rolon de estulo nepre bezonanta kapabli&#x11D;i por la konkero de si mem, por atingi la regionojn de la vera Bono! Tiu korpremateco, kiu pliintensi&#x11D;as la&#x16D;grade kiel konkreti&#x11D;as tiuj preparoj fari&#x11D;as vere angora, ver&#x15D;igante oftajn larmojn el lia koro dis&#x15D;irita de pento, timo, resopirado... &#x109;ar ekde la tago, kiam aspiranto al reenkarni&#x11D;o transigas la sojlon de la Internulejo, li adia&#x16D;as la Kolonion a&#x16D; la Instituton, la majstrojn, kiuj lin instruis, la kunulojn kaj amikojn, kiujn li tie havigis al si, por ilin revidi nur post kiam fini&#x11D;os lia ekzilo... Estas ja vere, ke, reenkarni&#x11D;inte, li ne restos apartigita disde &#x109;i tiuj, kiel oni unuavide povus supozi. Kontra&#x16D;e, li &#x109;iam ankora&#x16D; estos objekto de la atento de &#x109;iuj, kiuj lin prizorgis dum la interni&#x11D;o en la Kolonio, &#x109;ar lia restado en la materia kampo ne malpliigos ilian respondecon pri li, nek signifas, ke li estas malligita disde la Kolonio. Li ja povos &#x109;iam ankora&#x16D; veni &#x109;i tien por ricevi konsilojn, instruojn, konsolon de siaj iamaj mentoroj, dank' al la dormo, kiu por tio ebligos al li relativan liberecon; kaj tion li nepre faros, &#x109;ar li ankora&#x16D; restos sub nia prizorgo, kiel internulo en &#x109;i tiu Instituto, kaj &#x109;ar anka&#x16D; la travivota reenkarni&#x11D;o estas nenio alia, ol unu el la rimedoj, kiujn ni disponas por la edukado nepre necesa al lia reboni&#x11D;o kaj al tio, ke li reprenu la normalan vojon al la glora konkero de la Progreso!</p><p>Sed... tiuj Spiritoj scias, ke, preninte sur sin la pezan &#x15D;ar&#x11D;on el surtera &#x15D;limo, ili ne plu &#x11D;uos sian iaman mensklarecon, forgesos la &#x109;itiean fratan kunvivadon, la bonfaran benplenan &#x109;eeston de tiuj, kiuj estis al ili kvaza&#x16D;aj protektantaj an&#x11D;eloj kaj kiuj al ili sekigis la larmojn el malfeli&#x109;o. &#x11C;uste tial ili angoras kaj suferas!</p><p>Mi kaj miaj asistantoj prigardos ilin &#x109;i tie, en la Azilo, helpante ilin readapti&#x11D;i al la surteraj aferoj, vekante en ili la amon al la ekzistado sur tiu malavara planedo, kiun la Sa&#x11D;o de la &#x108;iokompatema tiel ri&#x109;e dotis kaj kiun nur la malprudenta&#x135;oj de la homo, faris malmilda kaj sendanka!... &#x109;ar estas grave ne forgesi, ke la sinmortiginto seniluzii&#x11D;is pri la vivo en la surtera socio, li &#x11D;in malamas kaj volus ligi&#x11D;i al alia, kiu plibone respondus al liaj intimaj aspiroj! Multaj, terurite de la kulpelpagaj perspektivoj, kiujn nur &#x109;i tie ili plendetale ekkonas, pentas pri sia intenco kaj, pro senkura&#x11D;i&#x11D;o, petas pri ioma prokrasto de la tempo de ilia naski&#x11D;o, kaj tio estas al li konsentita. Plorante, ili estas rekondukitaj al sia deveno, transdonitaj al siaj lokaj protektantoj, kaj tie ili restos senprogresaj &#x11D;is ili decidis fari la solan pa&#x15D;on kiu al ili povos efektive ebligi pli bonan estontecon: - la reenkarni&#x11D;on!</p><p>Sed interni&#x11D;inte &#x109;i tie, ili ne restas senokupaj, atendante, ke iu por ili preparu la estontan surteran lo&#x11D;ejon. Kun siaj instruantoj ili klopodas por la preparaj pa&#x15D;oj al sia reenkarni&#x11D;o, kunlaboras en la penigaj esploroj por elekti gepatrojn plej konvenajn al la naturo de la elprovado, al kiu ili devas submeti&#x11D;i anta&#x16D; la sanktegaj le&#x11D;oj, kiujn ili iam malobeis, &#x109;ar la memmortigintoj &#x11D;enerale reenkarni&#x11D;as, por elpagi siajn kulpojn, ne en la rondo de siaj plej amataj estuloj sed ja ekstere; ili studas, sub la orientado de la gvidantoj-misiistoj, la planadon de siaj surteraj aktivecoj, lernante, en iaspeca praktika leciono, pere de inteligente movi&#x11D;antaj bildoj similaj al teatraj a&#x16D; kinematografaj scenoj, disvolvi tiujn aktivecojn, ilin realigi, rebonigi kaj konduki al ilia heroa celo, per &#x11D;usta kaj prudenta agado; ili regule voja&#x11D;as al la Tero, &#x109;iam akompanate de siaj bonkoraj protektantoj, por restado dum kiu ili provos orienti&#x11D;i rilate al la kutimoj, al kiuj ili devos adapti&#x11D;i la&#x16D; la medioj, en kiuj ili kuntrenos sian hontindan kondamnon, &#x109;ar al ili ja konvenas rezignacii pri tia situacio anta&#x16D; ol droni en la karnon, por ne senti tro arda la &#x15D;an&#x11D;on de la kutimoj alprenitaj dum la kunvivado kun ni; kaj post kiam estas finitaj tiuj esploroj kaj elektita la familia rondo, ili ankora&#x16D; restos &#x109;e la estontaj gepatroj, penante altiri&#x11D;i de ili, ilin pli funde koni, adapti&#x11D;i al iliaj manieroj, precipe se al ili trudi&#x11D;as, kiel puno a&#x16D; necesa kondi&#x109;o de progreso, renaski&#x11D;i en malfavora medio, kie dum &#x109;iuj tagoj de sia vivo ili havos &#x109;irka&#x16D; si nur iamajn malamikojn de pasintaj ekzistadoj, Spiritojn fremdajn kaj pro tio indiferentajn al la malfeli&#x109;oj, kiuj ilin skuos..."</p><p>"- Tio signifas, mia fratino, ke la aluditaj esploroj..." mi demandis, profitante mallongan pa&#x16D;zon de la elokventa kunparolantino.</p><p>"-... rilatas al ser&#x109;ado de iu familio, de iu hejmo, &#x109;efe de gepatroj sufi&#x109;e karitataj por en sian sinon akcepti fremdan idon, kiu al ili ja estos motivo de konstantaj zorgoj, pro tio, ke li estas kondamnita al la doloraj elprovoj ligitaj al la reenkarni&#x11D;o de sinmortiginto! Ekzistas, miaj amikoj, e&#x109; doloraj, malfacile solveblaj kazoj! &#x108;i tiujn prezentas tiaj malfeli&#x109;eguloj, kiujn vi vidis en la Frenezulejo. Ili devas resti &#x109;i tie, en la Azilo, tiel longe &#x11D;is oni trovos gepatrojn por ili, &#x109;ar, kiel vi scias, tiaj Spiritoj, krom esti nekapablaj por kunlabori kun la mentoroj por sia propra afero, anka&#x16D; statas tiel malbone, ke al ili eblos renaski&#x11D;i nur en materia envolva&#x135;o senfortigita de nekuraceblaj malsanoj, nekomprenebla por normalstata enkarni&#x11D;into, kio estos suferiga elprovado por la akceptontaj gepatroj! Kiel oni jam klarigis al vi, multaj el tiuj malfeli&#x109;uloj revenos al la surplaneda vivo kiel paralizuloj, mensdebiluloj, eble surdmutuloj, nekuraceblaj malsanuloj, ktp, ktp, kaj rajtos aliri nur tiujn rondojn, kie gepatroj devas kulpelpagi per akraj elprovadoj. Tiuokaze, iliaj gvidantoj kaj sindonaj mentoroj starigas kun tiuj, kiuj povas fari&#x11D;i gepatroj kaj kiuj sin kompromitis per gravaj &#x15D;uldoj anta&#x16D; la Dia Justeco, kortu&#x15D;ajn interkonsentojn, ekstremajn kontraktojn, kiel jena, la&#x16D; kiu:</p><p>"- Ili konsentu akcepti tiujn malfeli&#x109;ulojn kiel filojn, ilin subtenante dum ilia kulpelpaga "via crucis", &#x109;ar &#x109;i tiuj bezonas la reenkarni&#x11D;on por rekonscii&#x11D;i el la torporo, en kiun ilin &#x135;etis la memmortigo, kaj tiel havigi al si pli bonan situacion.</p><p>"- Ili faru tiel sanktan karitaton pro amo al la Dia &#x15C;afido, oferita en la supro de Kalvario pro tio, ke li multe amis la pekulojn kaj deziris rekonduki ilin al la jubilo de la Senmorta Vivo, kaj rekompence la Superega Le&#x11D;o de Amo al la Proksimulo alju&#x11D;os al ili la meriton de l' Bonfaro kaj al ili donos honorajn oportunojn por efektivigi negrandajn verkojn sur la vojo de evoluado cele al kompensaj, feli&#x109;aj situacioj.</p><p>"- Ili konsentu provizore fari&#x11D;i agentoj de la Legio de Maria, &#x15D;irmante en sia amika hejmo iujn el &#x11D;iaj zorgatoj nome tiujn plej malfeli&#x109;igitajn de peka pasinteco, &#x11D;is fini&#x11D;os ties necesa elpago, kiu ja estas la sola resta&#x135;o el la terurega aventuro de l' memmortigo!... &#x108;ar la Le&#x11D;o ordonas, ke Karitato kovru amason da pekoj... tial ili, la gepatroj, kiuj anka&#x16D; pekis kontra&#x16D; la superregado de la Neerarema Le&#x11D;o, kviti&#x11D;us el multaj kulpoj per tiu sublima virto, kiun ili ja povus praktiki, servante al la sanktaj decidoj de la Kreinto!</p><p>Sed, miaj amikoj, se unuj karitate konsentas plenumi tiel honoran kiel amaran taskon, aliaj tamen ilin rifuzas, preferante elpagi siajn &#x15D;uldojn &#x11D;is la lasta lepto, ol kontribui per siaj penoj por tio, ke unu el tiuj malfeli&#x109;uloj riparu la sekvojn de sia makabra ago sub la &#x15D;irmo de ama kaj digne konstruita hejmo. Konsciante, ke al tio ili ne estas le&#x11D;e devigitaj, ili preferas travivi la malglata&#x135;ojn de siaj propraj elprovoj havante &#x109;arman, sanan idaron, ol mildigi ilin per ricevo de kompensaj kaj malavaraj oportunoj tamen kondi&#x109;itaj al tia sublima karitata faro, nome fari&#x11D;i gepatroj de malgrandaj nenormalaj monstroj, kiuj al ili havigus nur &#x109;argrenojn kaj zorgojn... "</p><p>"- Kaj kiel do reenkarni&#x11D;os tiuj mizeraj malfeli&#x109;kunuloj, ho &#x108;iela Dio?!... Kiel ni reenkarni&#x11D;os, ni, al kiuj &#x109;io mankos, e&#x109; gepatroj?..."- mi demandis, impresita kaj maltrankvila, memorante, ke mi sendube revenos blinda al la karno, Mario sen la manoj, Belarmino malsana kaj malfeli&#x109;a ekde la lulilo..."</p><p>"- Vi ricevos novajn informojn, miaj karaj fratoj, en la Sekcio de Esplorado! Sed nun mi da&#x16D;rigu la viziton en tiuj &#x109;ambroj, kiuj anka&#x16D; vin iam gastigos, kiam vi komencos viajn ela&#x109;etajn klopodojn..."</p><p>La Azilo similis grandegan internulejon kaj konsistis el kvar tre distingi&#x11D;aj fakoj, kvakam ili prezentis inter si nenian diferencon la&#x16D; sia interna aran&#x11D;o.</p><p>En la unua kolekti&#x11D;is Spiritoj devenintaj de tiuj malpli malfeli&#x109;aj regionoj de la Kolonio, nome la internuloj kaj lernantoj en la Instituto, jam inicitaj pri la &#x11D;ustadira Spirita Scienco. En la dua restis la internuloj de la Hospitalo Maria el Nazareto krom anka&#x16D; tiuj de la Izolejo, kiuj preferis tujan reenkarni&#x11D;on. La tria gastigis la malliberulojn de la Turo kaj la kvara estis destinita al tiuj de la Frenezulejo. La saman lo&#x11D;adon oni havigis al la virinoj sed en aparta konstrua&#x135;o situanta sur tereno apuda al la nia.</p><p>Celestina ebligis al ni &#x109;ion plendetale esploradi. Tie oni faras registron pri la reenkarni&#x11D;onto: lia nomo, la loko de reenkarni&#x11D;o, la naski&#x11D;dato, la nomo de la lando, la tempo de lia surplaneda ekzistado ktp, ktp; &#x109;io pri li tie restas modele arkivita!</p><p>La internuloj tie ligi&#x11D;as per samaj zorgoj, estas orientataj de senlacaj asistantoj, kiuj &#x109;ion provas por ilin venkigi en la luktoj de la surtera elprovado. Kien ajn ilin alvokus iliaj bezonoj, - cu al la Tero, cu al la kabinetoj por Analizo, en kiuj ili submeti&#x11D;as al la jam priskribita delikata operacio; cu al la sekcioj de Programado de Retravivotaj Provoj a&#x16D; de Esplorado -, ciam ili nepre devas reveni al la Azilo, cies komuna koncentri&#x11D;a punkto &#x11D;is la fino de ilia preparado kaj kien ili denove revenos post la fino de la planita korpa ekzistado. Tiu preparado ofte da&#x16D;ras iom pli longe, escepte por la zorgatoj de la Frenezulejo, kiuj revenas al la materia kampo post mallongaj klopodoj limi&#x11D;antaj ekskluzive al la esplorado.</p><p>Post la fino de tiuj penigaj preparaj pa&#x15D;oj, komenci&#x11D;as la etapoj de efektivigo. Tiam la direkcio de la Departemento elsendas ordonojn al la direktoro de la Laboratorio por Malgrandigo, ke ci tiu komencu la magnetan operacion necesan al la renaski&#x11D;o kaj la koncernan altiri&#x11D;on al la feto, kies biologiaj elementoj jam disvolvi&#x11D;as en la fekundigita ovolo, en la sanktejo de la patrina ventro. &#x108;i tiu fari&#x11D;as do nenio alia ol kontinua&#x135;o de tiu Laboratorio, iaspeca provizora a&#x16D; krizokaza fako de la Departemento de Reenkarni&#x11D;o, super kiu vigladas la teknikistoj komisiitaj por tiu grandioza servo kaj la spiritaj gvidantoj de la Spirito, kiu sub tia premo kaj kun la normalaj vibroj reduktitaj muldas sian korpon proporcie kiel progresas la gravedeco. Oni anka&#x16D; klarigis al ni, ke la ideala muldilo difininta la formon de la elkreskanta feto estas &#x11D;uste tiu astrala korpo, kiun ni tiam portis sur ni - nome la perispirito -, kio donis al ni vastan komprenon pri la stato de nia estonta korpo, strukturota sub la malsaneca magnetismo de vibroj fontantaj el grandaj malfeliceguloj, kiaj ni estas. Tiujn klarigojn ni efektive jam pli frue ricevis de niaj paciencaj mentoroj!</p><p>Oni ne permesis al ni eniri en la "Laboratorio por Malgrandigo" nek en la kabineton de Analizoj, sed oni informis al ni, ke la interni&#x11D;o en la Laboratorion ne sekvigas, ke la kondamnito restus ligita al &#x11D;i. Kontra&#x16D;e, potencaj magnetaj fluoj, fontantaj el la diaj, nemezureblaj fortoj, kiuj subtenas la Universon, peladas lin al la korpo, kiun li devas lo&#x11D;i, estigante inter amba&#x16D; reciprokan altiri&#x11D;emon kaj samtempe harmoniigante lian perispiriton al la perispirito de tiu, kiu konsentis, volonte a&#x16D; devigite de iu dispozicio de la Granda Le&#x11D;o, fari&#x11D;i lia patrino kaj tiel kun li suferi kaj plori pri la dramaj kaj neeviteblaj sekvoj de memmortigo, de gravaj kaj malhonoraj kulpoj! Ke dum la tempo de tiu sinaltirado, kiu fari&#x11D;as malrapide, la&#x16D;grade kiel progresas la gravedeco, la kondamnito iom post iom perdas la kapablon rememori sian pasintecon pro tio, ke lia astrala korpo suferis malgrandigon necesan al la muldado de la feto, kio anka&#x16D; fari&#x11D;as dank' al la vibracia kaj magneta efiko de la psikistoj, sin okupantaj pri la delikata operacio, sur la volon kaj la mensajn vibrojn de la paciento. Ke, proporcie kiel anta&#x16D;eni&#x11D;as la gravedeco en la patrina ventro, liaj vibroj, &#x109;iam pli premitaj, plej profunde enpu&#x15D;as en la astralan organismon liajn pensojn kaj rememorojn, la vivajn impresojn de la doloraj dramoj de li travivitaj en la pasinteco, el kio rezultas la Forgeso, vera aldono de Favorkoreco trudita de la Superega Le&#x11D;donanto, kiu kompatoplene konsideras la malfeli&#x109;egojn, kiuj okazus, se la homoj kapablus libere rememori la verajn kialojn de sia renaski&#x11D;o sur la Tero en beda&#x16D;rindaj kondi&#x109;oj, ofte luktante kaj plorante de la lulilo &#x11D;is la tombo! Ke, tien enirinte, li ekspertas en sia afliktita memo ian anta&#x16D;agonian staton, facile kompreneblan pro la konfuziteco reganta &#x109;iujn liajn fakultojn, lian menson, liajn vibrojn! Ke tia stato, tre dolora por iu ajn Spirito, fari&#x11D;as abomeneginda por memmortiginto, &#x109;ar lia astrala organismo trovi&#x11D;as turmentege skuita de la &#x15D;oko, kiun al li trudis la violento de la memmortigo kaj kies muldi&#x11D;on li spertos nur multajn jarojn poste, kiam okazos la natura, malrapida malligi&#x11D;o el la magnetaj katenoj lin kuntenantaj la la korpo, al kiu li estas ligita ekde tiu operacio en la Laboratorio. Ni anka&#x16D; eksciis, ke tiu tuta epopeo, inda je la Dia Kreado, havos sian plenumon faciligita kaj siajn perspektivojn malakrigitaj, se la paciento elmontros sinceran penton pri sia malbona pasinteco krom anka&#x16D; bonvolon kaj humilecon por ripari faritajn erarojn kaj progresi celante la honoran aprobon de sia konscienco, &#x109;ar tiam lia volo fleksibli&#x11D;os sub la protekta agado de la sindonaj Gvidantoj, kiuj tutcerte klopodos por elirigi lin venkinta kaj rehonori&#x11D;inta el iu malbela implika&#x135;o el faloj kaj krimoj kontra&#x16D; la Neerarema Le&#x11D;o de la &#x108;iopova!</p><p>Tiel vizitinte &#x109;iujn fakojn, &#x109;iam ricevante, &#x109;u de Fratino Celestina, &#x109;u de Rozalia, &#x109;u de unu a&#x16D; alia estro de kabineto, altvalorajn klarigojn, ni alvenis al la &#x109;ambroj destinitaj al la Programado de Retravivotaj Provoj, kies celon ni kontentige prezentis en &#x109;i tiu &#x109;apitro. Ni nun aldonos, ke, enirinte la komfortan konstrua&#x135;on, en kiu funkciis tiu sekcio, ni estis kaptitaj de agrabla surprizo: &#x11D;ia funkciularo konsistis el sinjorinoj, el kiuj unu estis junaj, e&#x109; tre junaj, apena&#x16D; elirintaj el la infaneco, dum aliaj trovi&#x11D;is jam en plena matureco a&#x16D; e&#x109; atingis respektindan maljuna&#x11D;on! Aktivaj, klarmensaj, perfekte kapablaj por la alta komisio al ili konfidita, ili konsultadis notojn venintajn de la kabinetoj de la Analiza sekcio kaj la ordonojn de la Templo kaj kompetente skizis la fekundan planon de la ekzistado, kiu konvenus al &#x109;iu zorgato de la Kolonio revenonta al la Tero en karnaj vestoj. Sed ilin direktis inicitaj sa&#x11D;uloj kaj la spiritaj Gvidantoj de &#x109;iu el ili, kiujn ili obeadis kvaza&#x16D; filoj. Kiel jam dirite, ni vidis, ke multaj el la aspirantoj mem kunlaboradis en la farado de tiuj planoj, kiuj prezentus nenion alian ol ekstreman &#x109;enon de liaj kulpelpagoj, la angorplenajn tagojn, kiuj el iliaj premegataj koroj eltiros ardegajn larmojn; la decidajn atestojn, kiujn &#x109;iu kulpulo bezonas prezenti al si mem por senpezigi la konsciencon el la malhonoro, kiu &#x11D;in mallumigas, &#x109;efe sinmortiginto, kiu pli ol &#x109;iu alia, restas nekonsolebla anta&#x16D; la abismo de li mem elfosita.</p><p>Mi ne povis min deteni. Anta&#x16D; ekzemplero de tiuj planoj - vera savogvidilo, kiu el la pekulo, se &#x109;i tiu &#x11D;in observos, faros idealan homon, konverti&#x11D;intan al la sublima scienco pri la Devo -, mi demandis, min turnante al unu el la kompetentaj teknikistoj, kiuj direktis la gravan fakon:</p><p>"- Kaj cu ni ciuj, la sinmortigintoj, perfekte plenumos, reenkarni&#x11D;inte, unu tian programon?..."</p><p>La eminenta psikisto, ne malka&#x15D;ante ian melankolian esprimon, ridetis kaj samtempe respondis:</p><p>"- Se cio al vi &#x135;us prezentita, mia amiko, devenas de ia ka&#x16D;zo, estas memkompreneble, ke ci tiun ka&#x16D;zon oni devas korekti, por ke la respektivaj efikoj harmoniu kun la neerarema le&#x11D;o reganta la krea&#x135;aron! Se estas plenumenda programo, tio signifas, ke la Supera Justeco povis &#x11D;in proponi kaj ke, pro tio, &#x11D;i estos observata malgra&#x16D; ciuj interesoj kaj sinoferoj! La le&#x11D;aro, kiu fundamentas la principojn de ci tiu institucio, estas la sama, kiu movas la Absolutan Universon! Tio estas la ka&#x16D;zo, kial niaj decidoj konformas al la plej perfekta justeco, kio estas la samo kiel diri, ke la pentinto ne povos ne rigore plenumi tian programon, car &#x11D;i ekzistas &#x11D;uste tial, ke li mem &#x11D;in estigis per sia malbona konduto! &#x11C;i do kunekzistas kun li! &#x11C;i trovi&#x11D;as en li, kiel konsista parto de lia personeco! Li nepre bezonos plenumi &#x11D;in por liberi&#x11D;i de la multego da ombroj, kiujn &#x11D;ia malobservo ver&#x15D;as sur lian animon! Cetere li povos &#x11D;in observi, car li tiucele disponas ciujn eblecojn! Se li ne ciam tiel agas, tio estas tial, ke li denove deflanki&#x11D;is de la bona vojo! Tiuokaze li trenos sur sin novajn respondecojn kaj ripetos du, tri, kvar fojojn sian surplanedan migradon, por ke li povu elpagi, &#x11D;is la lasta cendo, siajn &#x15D;uldojn kontra&#x16D; la Superega Le&#x11D;o, la&#x16D; la averto de la Eminenta Majstro!..."</p><p>&#x108;e tio ni adia&#x16D;is la &#x11D;entilan florkultivistinon kaj, forlasinte la sekcion pri Programado de Retravivotaj Provoj, ni direktis nin al tiu pri Esplorado.</p><p>Grandnombra funkciularo tie donis sian kunlaboron, sub la direktado de unu estro kaj pluraj subestroj, car la tieajn taskojn devis plenumi komisionoj el du &#x11D;is kvar personoj krom unu direktanto, kiuj estis komisiitaj prepari eblecojn por la renkarni&#x11D;o de difinita grupo da enazili&#x11D;intoj.</p><p>Sed, kiel sciate, mankis laboristoj. Tiel ni tie trovis, donantajn sian altvaloran helpon anka&#x16D; al tiu Departemento, iujn personojn, kiujn ni jam konis en aliaj lokoj, nome Teokriton mem, kiu gvidis malgrandan esplorkaravanon konsistantan el liaj dis&#x109;iploj Romeo kaj Alcesto, kies laboroj disvolvi&#x11D;as, kiel ni scias, sur la krusto de la Tero; la Grafon Ramiro de Guzman, estrantan alian komisionon, al kiu apartenis la du Canalejas; Olivieron de Guzman, la eminentan edukiston &#x109;e la Turo, kune kun Pastro Anselmo; Frato Johano, respektegindan pro sia impresa orienta teni&#x11D;o, krom multaj aliaj efike prudentaj kaj kleraj por la plenumo de sia grava komisio.</p><p>Ni kortu&#x15D;e rekonis la nenegeblan bonvolemon de tiuj servantoj de la Milda Nazaretano, kiuj la&#x16D; la ekzemplo de la tre amata Majstro - kiu ne disdegnis aperi sur la Tero en homa formo, celante la instruadon de la kreitoj konfiditaj de la Superega Patro al Lia Prizorgo - anka&#x16D; malplialti&#x11D;is, retenis siajn vibrojn, materii&#x11D;is, fari&#x11D;is densaj kaj preska&#x16D; homnaturaj por servi al la afero iniciatita de Tiu neforgesebla kaj nesuperebla Majstro! Mirigis nin la fakto, ke de ili ni ricevadis tre esprimoplenajn elmontrojn de frateco, dum niaj animoj, kortu&#x15D;itaj, murmuretis al nia komprenado, ke ni devas respondi al tiel amaj zorgoj per deca obeema sintenado kontra&#x16D; tiel noblaj instruantoj. Frato Teokrito deturnis nin de tiaj pensoj venante al ni kaj nin salutante, kaj tuj poste li kun rideto demandis:</p><p>"- La&#x16D; mia observado, amikoj, vi multe profitas el la instruoj, kiujn oni al vi havigas &#x109;i tie... Mi estas informita, ke vi pri &#x109;io interesi&#x11D;as, kio min bonege impresas, &#x109;ar &#x11D;i anta&#x16D;vidigas kompensan &#x15D;an&#x11D;on en viaj destinoj... Kion vi induktas el &#x109;io, kion vi &#x11D;is nun observis?... "</p><p>Nun estis Belarmino de Queiroz e Souza, kiu esprimis la &#x11D;eneralan opinion:</p><p>"- Ni induktas, plej eminenta frato - li varmosente diris -, ke se ni, kiel homoj, sciintus tiajn aferojn, ni tre probable estus evitintaj la memmortigon, lasante nin konduki la&#x16D; reguloj kontra&#x16D;aj al tiuj, kiuj nin ruinigis!... Kio min aparte koncernas, mi konscias, ke mi estos forta anta&#x16D; la sekvoj, kiujn mi devos alfronti la&#x16D;longe de mia destino... &#x11D;is mi kovros la deficitojn, kiuj makulas al mi la konsciencon! Ho kara Frato Teokrito! Kvankam mi suferas, mi tamen sentas, ke mi nun estas alia homo... tio estas, alia Spirito! En mia memo eklumis tor&#x109;oj de neestingeblaj esperoj, kiuj min potence fortigas kaj rekura&#x11D;igas, instigante min ekmar&#x15D;i cele al la estonteco, kia ajn &#x11D;i estos! Pozitive scii, ke mi<emphasis> Ekzistas,</emphasis> ke mi<emphasis> Estas,</emphasis> ke mi<emphasis> Estos,</emphasis> konvinkita pri tio, ke e&#x109; ne unu solan el miaj plej sanktaj inklinoj, el miaj aspiroj kaj idealoj, el miaj klopodoj por ri&#x109;igi miajn intelektajn kaj moralajn provizojn, mi iam ajn perdos disfrakasitajn inter la fina punkto de &#x109;ia ekzista&#x135;o; certa pri tio, ke la Eterneco estas mia sankta hereda&#x135;o, kiun mi la&#x16D;le&#x11D;e plenrajtas pro tio, ke mi, kiel Spirito, havas dian originon; kaj konvikita pri tio, ke mi devos trapasi la sinsekvon de l' tempoj progresante sen&#x109;ese, ri&#x109;igante miajn fakultojn per atributoj, kiuj min honore kondukos al grandiozaj sferoj de la Spirita Vivo, per la konkero de mi mem cele al la konkretigo de la dia idealo - jen por mi raveganta feli&#x109;o, kiu igos min forgesi sinoferojn kaj larmojn, venki lacecon, alfronti &#x109;iujn krimajn sekvojn de la pasinteco, kaj nur zorgi pri la konkero de la estonteco, e&#x109; se mi por tiu celo devos supreniri dolorajn, afliktoplenajn kalvariojn! Kiel homo, mi neniam konceptis la eblecon, ke mi iam fari&#x11D;os la heroo de tiel sublima epopeo! Mi estas preta por lukti, Frato Teokrito! Lukti kaj suferi, por lerni, konstrui kaj venki! Mi scias pri tio, kio min atendas &#x109;e la batoj de la ekzistadoj sinsekvontaj dum mia irado! Mi scias pri la amaraj horoj, kiuj skuos la potencojn de mia animo en la da&#x16D;ro de la jarcentoj fluontaj dum mia evolua mar&#x15D;o. Sed tio ne gravas! Ne gravas! Mi estas nemortema! Kaj se iu &#x108;iopova Dio destinis min al la Eterneco, tio celas ja la efektivigon de sublima idealo, kies reala perfekteco nealireblas por la ankora&#x16D; mallar&#x11D;a kompreno de kondamnito en Korekta Kolonio; sed tute ne por&#x109;iaman pekadon kaj suferadon, &#x109;ar la &#x108;iopova Kreinto ne sin kontentigus havigi al sia idaro tiel nesufi&#x109;ajn agrimedojn!... Ho respekteginda Teokrito! Mi ankora&#x16D; sentas min tre malprogresinta! Mi ankora&#x16D; ne liberi&#x11D;is e&#x109; de la baciloj, kiuj formordis mian lastan animalan organismon, de mi detruitan anta&#x16D; ol la viruso de la terura tuberkulozo &#x11D;in tutan putrigis, &#x109;ar mi senkura&#x11D;i&#x11D;is vidante &#x11D;in na&#x16D;zaspekta kaj abomeninda! Mi scias, ke al la Tero mi devos tre balda&#x16D; reveni, malri&#x109;a, orfa, ankora&#x16D; tuberkuloza, premota de &#x109;iutagaj elrevi&#x11D;oj, kiel kondamnito, kiu ne &#x11D;uos la varmon de e&#x109; unu sola iluzio! Mi scias tion! Sed mi estas preta por &#x109;ion venki! Mi e&#x109; &#x11D;ojas pro la severeco de tiu Superega Justeco, &#x109;ar la nerefutebla logiko, kiu &#x11D;in proklamas, anka&#x16D; montras, ke &#x11D;i fontas el sa&#x11D;o imponanta per la forto de la Rajto! Kaj pro tio, mi klinas min anta&#x16D; &#x11D;i, rezignacie kaj respektoplene!... "</p><p>Teokrito ridetis, bonvoleme almetis sian desktran manon sur la &#x15D;ultron de la parolinto kaj diris kun patra tono:</p><p>"- Vi havas brilan, flaman parolon, mia kara Belarmino!... kaj dum vi paroladis, mi pensis pri tio, kiel admirindaj estis la prelegoj, kiujn vi faris dum viaj klasikaj lecionoj pri Dialektiko!... Persistu &#x109;e tiel belaj kiel edifaj decidoj - jen mia plej sincera deziresprimo... &#x109;ar tiamaniere la vojoj de la progreso, kiun vi nepre devos efektivigi, estos ebenigitaj kaj facile trapaseblaj!... Sed ne lasu vin tro entuziasmi&#x11D;i pro la brilego de la dia panoramo de la Vivo, kiu jam multajn anta&#x16D; vi blindigis... La evoluado de la Spirito direkte al la Lumo estas sendube bela kaj grandioza. La vivo de l' homo, la&#x16D; ties sen&#x109;esa celado al la plibona &#x11D;is la dia supro, estas glora epopeo honoranta tiun, kiu &#x11D;in travivas! Sed peniga estas tiu irado, mia amiko! La vojo estas semita per dornoj kaj erikoj, kiuj postulas de la migranto al la Lumo la plej aktivajn energiojn, la plej edifajn sinoferojn! Mi konstatas, ke vi estas sincera idealisto instigata de nobla bonvolemo, kaj tio multe &#x11D;ojigas min! Sed la sola entuziasmo kondukos neniun al efektiva venko, sed ja al riskoplena aventuro! Konsideru la neceson, ke vi provizu vin per solidaj moralaj armiloj por la tumulta voja&#x11D;o, kiun vi devos fari por supreniri la unuan &#x15D;tupon de tia senmezura evolua spiralo, kia estas via destino, kaj kiu &#x15D;tupo estos nenio alia ol via proksima ekzistado en la surtera scenejo... En via lasta enkarni&#x11D;o vi estis la unuenaskito de bonreputacia familio, en kies sino ne mankis al vi protektaj zorgoj kaj respekto! Vi estis klera homo, vivanta senzorge meze de diversaj &#x11D;uoj kaj komforta&#x135;oj, kiujn al vi havigis la oro kaj la sendubaj prizorgoj de tenera, sindona patrino... Malgra&#x16D; cio tio, vi tamen fiaskis, ne eltenante ec la suferojn de fizika malsano, elprovado komuna al la tuta homaro! Pensu nun, mia kara Belarmino, pri tio, kia estos via vivo se vi, kiel vi deziras, fari&#x11D;os orfa, malrica, malsana, se vi &#x11D;uos nenian konsolon, nenian esperon kaj estos persekutata de neforigebla malfelico!... &#x11C;i ja estos ia epopeo, ne malgranda nek senigita je sublima grandiozeco, kiun vi travivos kaj venkos - car vi volas venki! - jes, ia epopeo, car &#x11D;i estos elaceta kalvario, kiun vi irados digne kaj rezignacie, sen ribeloj nek blasfemoj kontra&#x16D; la Providenco, kiuj ja paligus vian venkon a&#x16D; ec &#x11D;in nuligus!... Necesos, Belarmino, tre necesos ia alia, krom la entuziasmo!... kaj konvenas, ke vi prepari&#x11D;u, anta&#x16D; ol komenci&#x11D;os la batalo... "</p><p>Mario, kiel ciam maltrankvila, alproksimi&#x11D;is:</p><p>"- &#x108;u vi bonvolus a&#x16D;skulti min dum momento, Frato Teokrito?... "</p><p>"- Tute preta, mia filo! Parolu cion kun konfido..."</p><p>"- Temas pri tio... mi volas preni decidon... mi jam prenis &#x11D;in... sed mi bezonas helpon... mi sentas min iom senkonsila..."</p><p>"- Da&#x16D;rigu, Mario, mi tion bone scias..."- kortu&#x15D;ite kura&#x11D;igis la direktoro de la Hospitalo Maria el Nazareto.</p><p>"- Frato Teokrito! Kiu rekte respondecas pri mi en ci tiu Korekta Kolonio, kie mi gastas kiel internulo?..."</p><p>"- Mi mem, Mario"..."</p><p>"- Des pli bone, car mi tiel esperas renkonti faciligojn por la projektoj, pri kiuj mi entuziasmas... Sinjoro... Frato... Mi vin petegas, kompatu min, mi ne eltenas plu! Konsentu mian revenon en la surteran socion, mi volas denove esti homo! Mi volas sen&#x15D;ar&#x11D;igi min el la ofendoj, kiujn mi mem faris kontra&#x16D; mia familio!... kontra&#x16D; mia patrino, ho Dio de l' &#x108;ielo, kiun mi kovris per &#x109;agrenoj de l' lulilo &#x11D;is la tombo; kontra&#x16D; mia edzino, kiun mi perfidis kaj forlasis al la &#x109;iutagaj sorto&#x15D;an&#x11D;oj! Kontra&#x16D; miaj filoj, kiujn mi forpu&#x15D;is kaj forgesis... kaj kontra&#x16D; E&#x16D;lina... Mi volas liberi&#x11D;i de la obseda premo, kiun sur mian memoron faras la rimorso pri mia krima konduto kontra&#x16D; tiu kompatinda virino! Mi bezonas forgesi, Frato Teokrito, ho, super &#x109;io forgesi, por &#x11D;ui kelkatempan pacon, serenecon, dum kiu mi disvolvu mildigocelajn klopodojn kapablajn kvietigi la angorojn, kiuj boligas al mi la konsciencon! &#x108;ion mi volas provi, por ke mi anka&#x16D; progresu - &#x109;ar la Le&#x11D;o instigas la tutan Krea&#x135;aron al sen&#x109;esa progreso, la&#x16D; la instruoj, kiujn ni &#x109;i tie ricevas. Mi volas kulpelpagi kaj ripari!</p><p>La humiligita kaj malfortika bildo de E&#x16D;lina, sendefenda sub mia brutaleco, baraktanta en malhumana strangolado inter miaj manoj, absorbas miajn fakultojn, obsedas al mi la pensojn, frenezigante la plej intimajn fibrojn de mia memo! Kaj mi bezonas forskui de mia menso tiun satanan bildon, por ke la pardono de la &#x108;ielo povu prirosi per esperoj mian nekonsoleblan konsciencon! Mi volas suferi, Frato Teokrito! La tragika turmento en la Sinistra Valo ne sufi&#x109;is! Mi tie baraktis ne pro E&#x16D;lina sed pro mi mem, travivante la disonancajn fazojn de mia memortigo! Mi surgenue promesis al la dolorplena, agonianta ombro de E&#x16D;lina, ke mi denove estos homo, ke mi trenos ekzistadon, de la lulilo &#x11D;is la maljuna&#x11D;o kaj la tombo, senigita je tiuj manoj, kiuj &#x15D;in strangolis!... Mi mem trudos al mi tian punon, kiel pruvon pri mia sincera pento! &#x11C;in trudas al mi ne Dio, la Sinjoro! &#x11C;in postulas ne la Le&#x11D;o: estas mi, kiu meminiciate petegas la &#x108;iokompateman Patron &#x11D;in konsenti al mi, kiel superegan konsolon al mia malfeli&#x109;o de perfidinto kontra&#x16D; Lia Le&#x11D;o de Amo al la Proksimulo; kiel ekstreman oportunon por ke mi rehonorindi&#x11D;u anta&#x16D; mi mem, &#x109;ar la morto estas &#x125;imero tromploganta la nesingardulojn, kiuj sin &#x135;etas en la densejon de memmortigo! Jes! Mi vivos sen la manoj, kiujn mi uzis por murdi kompatindan, sendefendan virinon. Resaltu kontra&#x16D; min la krimon kontra&#x16D; E&#x16D;lina! Kaj mi fari&#x11D;u tiel sendefenda, sen la manoj, kiel E&#x16D;lina, en tiu abomeneginda nokto, estis senforta kaj konsternita de mia kruelegeco! Mi kredas, Frato Teokrito, ke nur tiel mi trovos faciligon por poste alfronti la ceterajn &#x15D;uldojn kaj ilin pagi kun la patra helpo de mia Dio kaj Kreinto!..."</p><p>La eksbohemiano el Lisbono larmegante paroladis, kiam nia nobla spirita protektanto kortu&#x15D;ite kaj serioze rimarkigis:</p><p>"- &#x108;u vi jam mature pripensis la amplekson de la &#x15D;uldi&#x11D;oj, kiujn vi alfrontos &#x109;e tia reenkarni&#x11D;o, mia kompatinda Mario?..."</p><p>"- Jes, Frato Teokrito!"</p><p>"- Mi efektive konstatas, ke vi estas sincera kaj forta por tiu kulpelpago kaj plene pentas vian kulpan pasintecon! Tio sendube prezentas la konsilindan vojon por la solvo de via afero, drastan rimedon, kiu vin malpli lante kondukos al la rehonorindi&#x11D;o, kiun via konscienco postulas! Sed pripensu, ke vi anka&#x16D; estas sinmortiginto kaj ke, pro tio, la malbona stato de via nuna organismo, de via fluideca envolva&#x135;o, kiu funkcios kiel muldilo de via estonta karna strukturo, nepre trudos al vi, &#x109;e la renaski&#x11D;o, ian malsanan korpon, debiligitan de malordoj nekuraceblaj en la materia, a&#x16D; surtera, vivo..."</p><p>"- Mi ja tion volas, Frato Teokrito!... &#x108;io, &#x109;io estos preferinda al tiu turmentega rimorso, kiu tenas min katenita al la infero, brulkonsumanta mian animon!... Kiel homo, kiam &#x109;io mankos al mi kaj la malfeli&#x109;oj min skur&#x11D;ados, mi almena&#x16D; havos ian konsolon, kiun la Favorkoreco de la &#x108;ioindulgema konsentos al mi kiel ekstreman almozon pro mia senrimeda situacio: la Forgeson!... "</p><p>Kortu&#x15D;ite, la bela inicito promesis tujan interesi&#x11D;on pri lia peto kaj patrece aldonis:</p><p>"- Post kiam fini&#x11D;os la instruado, kiun ni ci tie havigas al vi, vizitu min, Mario, en mia Departemento, por ke ni interkonsentu pri la preparoj por tiel delikata entrepreno..."</p><p>Tuj poste li invitis nin ali&#x11D;i al la grupo, kiu, sub lia direktado, esplorsercos rimedojn por la jam ordonita kaj programita reenkarni&#x11D;o de iuj el liaj zorgatoj, kiuj tiel submeti&#x11D;os al tiu plej bona terapio ankora&#x16D; sub lia prizorgo, kvankam multaj el ili jam estis ligitaj al la Hospitalo Maria el Nazareto. Sed ni partoprenos kiel simplaj observantoj, car nia stato ne permesis al ni ian ajn kunlaboron.</p><p>Ricevinte jam la koncernajn instrukciojn, preta por komenci la dornan komision, la sindona servanto de Maria sin turnis al ni kaj parolis:</p><p>"- Ni ankora&#x16D; disponas multe da tempo, car la min koncernantaj laboroj plenumeblas nur en la nokta silento. Iru do ripozi, miaj karaj amikoj, &#x11D;is mi sendos voki vin, por ke ni aliru la difinitan lokon, car ni revenos nur tre malfrue en la nokto... "</p><p>Roberto kaj Karlo alproksimi&#x11D;is kun la celo rekonduki nin al la pavilono, en kiu ni lo&#x11D;is. Rozalia adia&#x16D;is, promesante renkonti&#x11D;i kun ni en tiu sama loko, en la sekvanta tago, por da&#x16D;re plenumi la rekomendojn de nia tre amata protektanto, Frato Teokrito.</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VI "Al &#x109;iu la&#x16D; liaj faroj"</strong></p><p>"Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, &#x11D;is vi pagos la lastan kodranton."</p><p><strong/></p><p><strong>Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[26]</strong></p><p>Kun emocio ni forlasis, &#x109;irka&#x16D; la noktomezo, la Hindan Pavilonon, obeante la alvokon, kiun nia patra amiko sendis pere de amba&#x16D; Canalejas.</p><p>&#x11C;is tiam ni ankora&#x16D; ne eliris nokte. La severa disciplino de la hospitalaj domoj, kiel vera korekta metodo, trudis al ni la devon enfermi&#x11D;i je la sesa vespere, kaj al internulo neniel estis permesite restadi ekster la muroj de sia lo&#x11D;ejo post tiu horo. Escepton povus ordoni nur la direktoro de la Departemento, kiu tre malofte kaj ekskluzive por instruaj celoj tion faris.</p><p>La lokoj, kiujn ni trapasos &#x11D;is la kvartalo de la Viglado, same kiel la ceteraj fakoj kaj Departementoj, ne estis mallumaj, kontra&#x16D;e heligis ilin ia sistemo de lumigado komparebla kun neniu alia samspeca. Al ni estis nekomprenebla la naturo de tiu lumo, kiu etendi&#x11D;is tra la vastaj aleoj inter arboj kovritaj de nebulo. Sed ni poste venis al la konkludo, ke temas pri elektro mem, oportune utiligata en la astrala medio. Sed efektive, tiu heleco, kvankam modera, diskreta, irizi&#x11D;is &#x109;e la vesperroso, estigante kristalecajn efektojn tre rimarkindajn, e&#x109; belajn, sur la ne&#x11D;koloran ekstera&#x135;on de la loko.</p><p>Atendis nin veturilo, el tiuj ordinare uzataj de la internuloj por la loka cirkulado. Alveninte en la sidejo de la Viglado, ni vidis, ke multenombra karavano pretas forveturi kaj ke en &#x11D;i partoprenas lancistoj kaj milicianoj certigantaj la &#x11D;eneralan bonordon. Dum kelka tempo ni sentis, ke la veturilo glate glitadas, estigante nenian malkomforton. Kaj tiela estis &#x11D;ia ordinareco, ke ni neniel konscius la veran naturon de &#x11D;ia movoforto.</p><p>Subite la veturilo haltis kaj unu gardisto afable invitis nin eliri, kion ni faris kun &#x11D;ojo kaj scivolo.</p><p>Ni trovi&#x11D;is en vasta korto &#x109;irka&#x16D;ita de potencaj muroj, kiu, malgra&#x16D; la malfrua horo, prezentis viglan cirkuladon de piedirantoj, elkarni&#x11D;intaj kaj e&#x109; enkarni&#x11D;intaj. &#x108;i tiuj sin montris en siaj astralaj envolva&#x135;oj, dum la materiaj korpoj restis en la litoj, ripozante &#x109;e reboniga dormo. En la fundo, la konstrua&#x135;o grandega, ri&#x109;e lumigita, tute blanka kaj brilanta &#x109;e la heleco de potenca lumilaro, &#x15D;ajnis al ni ia hotelo a&#x16D; publika oficejo destinita al nokta funkciado. Vere temis nur pri iu fako de la Kolonio, kvartalo necesa pro la diverseco de servoj plenumataj de tiu grava institucio, ia translokebla krizokaza fako, pri kiu al ni parolis la estro de nia Departemento kaj kiu al ni ne estis tute fremda, &#x109;ar pri &#x11D;i ni a&#x16D;dis aludojn, kiam ni eksciis la aferon de Greta Silvejra. Milicianoj de la Le&#x11D;o gardostaris &#x109;e la enirpordegoj kaj ankora&#x16D; etendis la vigladon al la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj.</p><p>&#x108;iu grupo da karavanuloj disponis en tiu konstrua&#x135;o apartajn fakojn, en kiuj ili instalis laborkabinetojn. Alveninte la lokon destinitan al Teokrito, ni konstatis, ke &#x109;iu fako, ja estis ia laborkabineto kun ties diversaj aparatoj, anka&#x16D; ekzistantaj en la Kolonio, kaj sekreta parolejo.</p><p>Teokrito venigis al si Romeon kaj Alceston kaj dum li invitis nin sidi&#x11D;i sur la komfortaj foteloj, per kiuj estis meblita la anta&#x16D;&#x109;ambro, li transdonis al ili du adresojn, kun jena instrukcio:</p><p>"- Anta&#x16D; &#x109;irka&#x16D; du horoj la sinjorinoj, kies adresojn mi al vi konfidas, dronis en reboniga dormo. Alportu ilin &#x109;i tien, sed ne anta&#x16D; ol provizi ilian fizikan korpon per magnetaj rezervoj... Penu kune alkonduki anka&#x16D; iliajn edzojn a&#x16D; konkubojn... &#x108;i tiu rekomendo tamen ne estas nepre plenumenda... "</p><p>Teokrito disponigis al ili helpantojn prenitajn el la gardantaro mem de la Fako krom anka&#x16D; milicianoj por la necesa sekureco, kaj ilin amba&#x16D; forsendis kun kura&#x11D;igaj vortoj. Tuj poste li sin turnis al ni kaj, sidi&#x11D;inte apud ni, komencis viglan konversacion.</p><p>Ni sentis nin tre feli&#x109;aj. La &#x109;eesto de tiu alloga persono, kies demokrataj sintenoj nin tiel multe &#x11D;ojigis, efikis sur nian memon per tiel dol&#x109;aj kaj bonfaraj impresoj, ke ni sentis nin revigligitaj kaj ravitaj. Ia natura timemo malhelpis, ke ni lin alparolu anta&#x16D; ol li sin turnus al ni, sed li, konstatinte la sciavidon na&#x11D;antan en niaj pensoj, nepetate &#x11D;in kontentigis, bonvoleme kaj ridetante, per tre utilaj klarigoj:</p><p>"- Mi bone konscias la demandemon, kiu ekde la hodia&#x16D;a anta&#x16D;vespero ekscitas vian scivolon, ja la&#x16D;dindan &#x109;e tiu okazo, &#x109;ar mi rekonas, ke el viaj pensoj radias la nobla strebo la lernado. Dum ni atendas la revenon de miaj karaj dis&#x109;iploj el sia misio, ni profitu la okazon por malgrandaj rimarkoj. Do demandu min, mi estas je via dispono."</p><p>Estis Mario, kiel &#x109;iam, kiu la unua kura&#x11D;is, &#x109;ar, kiel ni scias, li agiti&#x11D;is &#x109;iufoje kiam li a&#x16D;dis aludojn pri la Tero kaj la renaski&#x11D;o en ties scenejoj:</p><p>"- Jes, mia amiko! Mi ne venigus vin &#x109;i tien, krom por liveri al vi kelkajn informojn pri nia esplorlaboroj. Romeo kaj Alcesto iris al la insulo Sankta Mikelo kaj al iu vila&#x11D;eto en la brazila Nordoriento - lokoj kie la malfeli&#x109;o pro necesbezonoj atingas amplekson neimageblan por la feli&#x109;aj lo&#x11D;antoj de la civilizitaj regionoj - ser&#x109;e de du niaj fratinoj, kies nomoj estas enskribitaj en niaj registroj kiel respondecaj pri grandaj krimoj en la pasinteco, kaj kiuj nuntempe klopodas morale relevi&#x11D;i pere de ekzistadoj kun severaj elprovoj pri pento, rezignacio, humileco kaj pacienco... Miaj disciploj kondukos iliajn Spiritojn ci tien, car pro la malfrua horo iliaj materiaj envolva&#x135;oj dronas en profunda kaj reboniga dormo. &#x108;i tie ni provos interkonsenti kun amba&#x16D; pri la ebleco, ke ili fari&#x11D;u patrinoj de du kompatindaj internuloj de la Frenezulejo, por kiuj la sola rimedo mildigi sian situacion estas reenkarni&#x11D;i en familio obskura kaj suferanta, car nur tiel ili sukcesos liberi&#x11D;i de la hontigaj ombroj, de kiuj ili lasis sin infekti... "</p><p>"- La&#x16D; niaj observoj, tiuj malfeliculoj renaski&#x11D;os en tre malfacilaj kondicoj, cu ne?..." impresite intermetis Belarmino.</p><p>"- Efektive, frato Belarmino! - li da&#x16D;rigis. - Ili trovi&#x11D;as en tiel malfavora situacio, ke anta&#x16D; ol sin submeti al la &#x11D;ustadiraj elprovoj, kiujn ili nepre ripetos car de tiuj provoj ili sin fortiris per konscia kaj tute respondeca memmortigo, ili povos animi nur malsanan, difektitan karnan envolva&#x135;on - al kiu ili altiri&#x11D;as pro siaj agoj -, kaj vivos dum la tempo, kiu kompletigus ilian lastan surteran ekzistadon, interrompitan de la memmortigo anta&#x16D; la difinita momento. Tiamaniere ili malakrigos siajn vibrajn malordojn kaj havigos al si kapablon kaj trankvilon por ripeti la fiaskintajn provojn... sed tio postulos duan surteran traviva&#x135;on, nome novan reenkarni&#x11D;on, kiel oni facile konkludos... Ni jam anta&#x16D;e konsultis plurajn sinjorinojn, en aliaj similaj regionoj, cu ili volonte inklinus al la karitato akcepti malsanajn filojn pro amo al Bono kaj respekto al la sublimaj principoj de la Universala Frateco. Sed beda&#x16D;rinde neniu el ili lasas sin gvidi de moralaj principoj sufice altaj por konsenti servi al la Dia Afero volonte kaj abnegacie! Tial la reveno de tiuj suferantoj en la mondon de kulpelpagoj prokrasti&#x11D;is, kvankam estis nepre ur&#x11D;e mildigi ilian situacion per tiu ekstrema rimedo! Tiam la cefdirekcio de la Instituto sendis al ni informojn pri tiuj du menciitaj sinjorinoj, kiuj amba&#x16D; estas kapablaj alfronti la dornan komision tial, ke ili &#x15D;uldas grandajn riparojn al la Le&#x11D;oj de la Krea&#x135;aro!..."</p><p>"- Ni supozu, Frato Teokrito, ke amba&#x16D; rifuzos?..." mi demandis, fidela al la acida pesimismo, kiu min ankora&#x16D; ne forlasis.</p><p>"- &#x11C;i ne estos probabla, mia kara Kamilo, &#x109;ar temas pri du animoj, kiuj forte pentas sian malbonan pasintecon kaj kiuj nun, humilaj, obskuraj, nur strebas al rehonorindi&#x11D;o per sinofero kaj abnegacio! Mi ricevis la komision konvinki ilin volonte akcepti la delikatan kaj heroan taskon. Sed se ili rifuzos, la Dia Providenco, enkorpigita en la Le&#x11D;o reganta la kampon de la Ka&#x16D;zoj, rajtos trudi al ili tiun komision, kiel elprovon, cele al riparado de iliaj malbonaj faroj, &#x109;ar amba&#x16D; estas Spiritoj, kiuj, en anta&#x16D;aj surteraj ekzistadoj, miskondutis kiel patrinoj, krime mal&#x15D;atante la sublimajn funkciojn de la Patrineco, senvivigante, en sia propra ventro, la karnajn envolva&#x135;ojn destinitajn al Spiritoj, kiuj devus per ili renaski&#x11D;i, - kelkaj por plenumo de brilaj misioj -, kaj beda&#x16D;rinde neglektante la protekton kaj prizorgadon al tiuj samaj filoj, kiujn la Providenco al ili iam konfidis... Nun, dronintaj en la mallumo de l' krimoj, kiujn ili faris kontra&#x16D; la Dia Le&#x11D;aro, mal&#x15D;atante la Naturon, la Moralon, la Edzecon, la aliulajn rajtojn kaj anka&#x16D; sin mem; malliberigitaj, unu en la soleco de insulo, kiun &#x15D;i neniam povos forlasi, kaj la dua en la krudeco de rigorklimata internlanda regiono, amba&#x16D;, anstata&#x16D; ricevi filojn misiohavajn, inteligentajn, rigardatajn de la Astrala Mondo kiel noblaj kaj dignaj kaj, &#x11D;uste pro tio, utilaj kaj estimataj - kiaj ili nepre estus en la surtera socio - devos kontra&#x16D;e elpagi la faritajn infanmurdojn, klinante sin super mizerajn lulilojn, en kiuj<emphasis/><emphasis>&#x11D;emos, </emphasis><emphasis>per grincado de la dentoj,</emphasis> aliaj Spiritoj, kulpaj, rigardataj kiel grandaj krimuloj en la Spirita Mondo, alii&#x11D;intaj, pro la renaski&#x11D;o, en na&#x16D;zajn monstra&#x109;ojn, sed al kiuj amba&#x16D; devos sin dedi&#x109;i kiel patrinoj: amoplenaj, paciencaj, rezignaciaj, pretas por sinofere defendi la frukton de siaj ventroj kiel ajn misformaj ili estas!..."</p><p>Post &#x109;agrena silento, dum kiu, per aflikta rezonado, ni &#x109;iuj perdi&#x11D;is en konfuzaj konjektoj, Belarmino ankora&#x16D; alparolis, pravigante sian malnovan renomon kiel profesoro pri dialektiko:</p><p>"- Bonvolu diri al ni, Frato Teokrito: &#x109;u la Le&#x11D;o trudas al ni reenkarni&#x11D;i inter fremduloj?... kiel filoj de gepatroj, kies Spiritoj estus al ni tute fremdaj?... Ni opinias, ke tia korekta rimedo estos ekstreme dolora!..."</p><p>"- Jes, mia amiko, &#x11D;i sendube estas dolora! Sed ne pro tio &#x11D;i ne estos justa kaj sa&#x11D;a! Tio &#x11D;enerale okazas ne nur al sinmortigintoj, sed anka&#x16D; al tiuj, kiuj kulpis kontra&#x16D; la familio, iel ajn suferigante la koron de tiuj, kiuj ilin amis! Kaj la memmortiginto, malrespektinte sian propran familion, kontra&#x16D; kiu li, per sia ago, ka&#x16D;zis akran doloron, ofendinte per efektiva mal&#x15D;ato la sanktan Hejmon, kiu lin amis, kaj tiel perdinte la meriton ricevi novan, afinan familion, ja kreis al si la doloran bezonon repreni korpan ekzistadon ekster tiu familia rondo, kiu al li estis kara. Estas tamen okazoj, kiam li povas reveni en amprotektan medion, nome se iamaj malnovaj karuloj denove travivas la surterajn elprovojn en la sama tempo, kiam li devos reenkarni&#x11D;i, kaj se &#x109;i tiuj konsentos lin akcepti por helpi en lia kulpelpago... Kiel ajn tamen, li renaski&#x11D;os en medio konforma al la speco de lia travivota elprovado. Estas aliaj, ne maloftaj okazoj, ja la plej doloraj, kiam ili devas rekomenci la lernadon en la karno, kiun ili evitis, inter malamikaj Spiritoj, kio estos multe pli suferiga, ol se li &#x11D;in farus inter nuraj fremduloj... Cetere, ni konsideru, ke &#x109;iuj kreitoj estas fratoj pro sia spirita origino kaj tial necesas, ke tiaj aferoj fari&#x11D;u la&#x16D; la sublima le&#x11D;o de Amo, kiu devas altiri kaj nedisigeble unuigi &#x109;iujn filojn de la sama Kreinto kaj Patro!..."</p><p>Intertempe, eniris la kuriozan kabineton du kompatindaj internuloj de la Frenezulejo, kiujn subtenis asistantoj de Frato Johano. Ili mal&#x11D;oje preterpasis, senatentaj al &#x109;io &#x109;irka&#x16D;a, kun svaga, sencela rigardo, treni&#x11D;aj pa&#x15D;oj kaj esprimo de nedifinebla angoro! Kondukite al la parolejo, ili tien eniris kun Teokrito kaj malaperis el nia vidado. Forfluis kelke da minutoj. Dume la asistantoj de Frato Johano, en respekta teni&#x11D;o, atendis novajn ordonojn en tiu salono mem kie ni trovi&#x11D;is. Ni ne kura&#x11D;is eldiri e&#x109; ian nuran silabon. La silento superregis la vastan, kuriozan Fakon, kaj ia neklarigebla timo detenis nin de plua interparolo.</p><p>Subite ia movado ekestis ekstere, kvaza&#x16D; fari&#x11D;us io tre grava... kaj Romeo, Alcesto, Karlo kaj Roberto, kune kun aliaj helpantoj, eniris la salonon kondukante du sinjorinojn, du virinojn de plej humila socia rango, kiujn lancistoj skortis kvaza&#x16D; gravajn arestitojn!</p><p>Ni ilin scivole ekzamenis. Unu, maldika, delikata, &#x15D;ajne malsanema kaj malfortika, rebildiganta en sia astrala organismo la vestojn kutime uzatajn &#x109;iutage en la materia ekzistado, estis portugalino, a&#x11D;is ne pli ol dek ok jarojn, kaj la &#x11D;enerala aspekto supozigis, ke temas pri &#x135;us edzini&#x11D;inta virino. &#x15C;in akompanis, humile kaj respekteme, la edzo: iu fi&#x15D;kaptisto! La alia, bruna, vigla, timema kaj nervoza, videbla estis la brazilanino, memoriganta la klasikan egiptan tipon, kun la nigraj kaj glataj haroj sur&#x15D;ultre disliberigitaj, elstaraj vangostoj, enigma esprimo sur la belaj, kavaj kaj lumaj okuloj, en kiuj pendantaj larmoj &#x15D;ajnis signi nekonsekvencajn afliktojn! &#x15C;i venis sola, ne estis edzino! La trompo de deloginto lasis &#x15D;in sub la kapricaj sekvoj de malfeli&#x109;a amsento, miskondukita kaj profanita de vira perfido - en socio, kiu ne pardonas al virino, ke &#x15D;i lasis sin trompi de la viro, al kiu &#x15D;i konfidis! - &#x109;ion tion ni poste kompatoplene eksciis!</p><p>La tri esta&#x135;ojn kvaza&#x16D; &#x15D;irmis ia maldikega envolva&#x135;o &#x15D;ajne el kristalo, kies formo ekzakte respondis al ilia silueto, kaj el &#x109;iu pendis mallar&#x11D;a luma strio, kiu fore etendi&#x11D;is kvaza&#x16D; &#x11D;i estus ligita al &#x15D;tipo de netrarompebla prizono[27]!</p><p>Teokrito ilin bonkore akceptis kaj traktis plej tenere, kaj enkondukis &#x109;iujn en la kabinetojn de la parolejo, kie jam trovi&#x11D;is la zorgatoj de Frato Johano. Tuj sekve ni surprizi&#x11D;is de la &#x109;eesto de Frato Johano mem, kiu ridetante alproksimi&#x11D;is. Kortu&#x15D;ite kaj respektoplene ni ekstaris je lia preterpaso, kaj de li ni ricevis afablan saluton. Kune kun Teokrito li penetris en la parolejon... kaj la silento denove regis en la salono.</p><p>Kvankam ni tie trovi&#x11D;is por instrui&#x11D;o, ni tamen ne ceestis ion, kio sekrete fari&#x11D;is inter la laboristoj de Jesuo kaj tiuj kulpuloj bezonantaj elaceton. Sed hodia&#x16D;, skizante ci tiujn memora&#x135;ojn - post kiam super tiuj scenoj pasis tridek jaroj - mi povos informi la leganton pri la drama epizodo okazinta en tiu respektinda loko, kiun ni tiam ne rajtis eniri, car dum tiu longa tempo ni akiris solidan sciadon, ebligantan ke ni nun &#x11D;in rakontu.</p><p>"- Ne, mia sinjoro, mi ne povas esti patrino, mi prefere elektus la morton! Kiel mi trenos tian honton anta&#x16D; miaj gepatroj, la najbaroj, miaj karaj amikinoj?!... &#x108;iuj min certe mal&#x15D;atus... kaj e&#x109; "li" mem, mi bone scias! Paralizulon, kiel filon!... Ho Dio en la &#x109;ielo, kiel lin eduki, lin elteni?... "</p><p>Sed elpa&#x15D;is Teokrito, helpata de Frato Johano, logika kaj serioza, inda defendanto de tiu Ela&#x109;eta Idealo, kies &#x109;efo, mortinte sur kruco, montris al la homoj la subliman vojon de la abnegacio:</p><p>"- Se vi, kiel virino, eraris, neglektante la sesan ordonon de la Superega Le&#x11D;o, kiu preskribas al virgulino la respektindan devon teni &#x109;astecon &#x11D;is la sanktega ligi&#x11D;o per Edzeco, vi do nepre bezonos rehonorindi&#x11D;i per abnegacia sinoferado, fidele observante aliajn preskribojn de tiu sama Le&#x11D;o, kiuj, pro la amplekso de sia efiko, povos nuligi vian malobeon al la supredirita ordono! Jen vi havas la oportunon, kiu nature sekvis el viaj agoj mem! Se vi neeviteble fari&#x11D;os patrino, &#x109;r la patrineco ja estas natura funkcio de la virino fekundigita por la dia tasko de reproduktado de la homa genro, vi do akceptu, por animi la argilon, kiu de vi naski&#x11D;os, iun kompatindan, kulpan Spiriton, kia vi anka&#x16D; estas, kaj same kiel vi anka&#x16D; bezonantan rehonorindi&#x11D;i! Helpante lin relevi&#x11D;i el la abismo, en kiun li sin &#x135;etis, vi akiros vian propran ela&#x109;eton, kaj mi asertas al vi, mia fratino, en la nomo de la Dia Mesio, ke, se vi plenumos viajn patrinajn devojn sub la mal&#x15D;atado kaj humiligado far la homoj, punante vin mem pro via eraro, la &#x108;ielo fortigos vin, por ke vi kontra&#x16D;staru &#x109;iujn batojn kaj venku la elprovadon, akirante spiritan gloron pro viaj heroaj oferoj kiel patrino de mizera malsanulo, de kompatinda iama sinnmortiginto, bezonanta homon sufi&#x109;e karitatan por lin ami kaj protekti, malgra&#x16D; lia mizerego, homon, kiu, plenumante la favorkorajn decidojn de la Sinjoro, lin prizorge konduku tra la kulpelpagoj en nova karna migrado! Klinita super la malri&#x109;a kaj humiligita lulilo de via filo, kiun mal&#x15D;atos &#x109;iuj, sed ne vi nek la Dia Providenco; ame ridetante al la eta paralizulo, kiu sin tiros al vi kun mal&#x11D;ojaj, plenkonfidaj okuloj, rekonante vian vo&#x109;on inter milo da aliaj kaj kvieti&#x11D;ante &#x109;e viaj amoplenaj flustroj, vi, mia filino, ekhavos la bonfaran akvon, forlavontan la malhonoran makulon, per kiu vi malpuri&#x11D;is... "</p><p>Sed la alparolatoj kalcitris. Malgra&#x16D; tio, Johano kaj Teokrito da&#x16D;re elmontris la avanta&#x11D;ojn de tia sinofero, la meritojn, kiujn ili akiros anta&#x16D; la Superega Le&#x11D;o, la &#x109;ielan helpon pri kiu ili rajtos, la triumfan honoron, kiun al ili poste donos la Legio patronata de Maria, kiel plej altan premion pro la karitato farita al &#x15D;iaj kompatindaj zorgatoj!</p><p>Dume, &#x109;i tiuj zorgatoj, kiuj &#x109;eestis la gravan interparolon kaj malfacile duonvidis tion, kio tie okazas, sentis strangan altiri&#x11D;on al la du sinjorinoj, agordi&#x11D;is kun la vibra tono produktata de iliaj mensaj kaj sentaj radioj, kaj oni e&#x109; povas aserti, ke la magneta altiri&#x11D;o, nepre necesa por la perkoncipa enkorpi&#x11D;o, ekde tiu momento ricevis la dian impulson &#x11D;in firmigontan! Sed &#x109;ar tiuj tri homoj, ploremaj kaj senrezignaciaj, ne kura&#x11D;is veni al definitiva akordo, la du senlacaj instruantoj, petinte Romeon kaj Alceston pri kunlaboro, decidis utiligi pli drastan rimedon, kiu povus inklinigi ilin al volonta, akceptebla interkonsento.</p><p>Sub la efiko de la volo de tiuj du abnegaciaj laborantoj de l' Frateco, la du virinoj komencis revidi la scenojn de siaj pasintaj, surteraj ekzistadoj, arkivitajn en la nedifekteblaj tavoloj de la perispirita organismo: la nekonfesindajn agojn faritajn kontra&#x16D; la Suverena Le&#x11D;aro malprofite al la proksimulo kaj sekve al si mem; la nigrajn krimojn, kies sekvoj postulis riparadojn kaj memkorektadon dum jarcentoj, &#x109;e larmoj fontantaj el milo da elrevigaj doloroj!</p><p>La portugala paro revidis sin kiel ri&#x109;aj nobelojn, kiuj, migrinte en Brazilon, &#x11D;uadis de sklavigitaj brakoj la bonhavan staton, pri kiu ili fieris, malesperige turmentante mizerajn afrikanojn, kiuj kurbi&#x11D;is, malsamaj kaj lacegaj, sub la krudeco de ekscesaj laboroj, kaj kiuj &#x109;iutage spertis bruta&#x135;ojn pro novaj decidoj, kapricaj kaj senkompataj! La malfeli&#x109;a nordorienta brazilanino rekonis sin kiel virinon orgojlan pro sia beleco, kia &#x15D;i ja estis en anta&#x16D;a surplaneda ekzistado, nerespekteman kaj vantan, kiu profanis la geedzajn devojn, rompate la &#x135;urojn konsekritajn sur la altaro de l' Edzeco kaj cetere rifuzante sian tributon al la sublimaj le&#x11D;oj de la Naturo, kiuj de &#x15D;i postulis la plenumon de la Patrina Misio, rifuzo, kiu e&#x109; &#x15D;in pelis al infanmurdo!</p><p>Horora defilo de abomenindaj kulpoj, de pereigaj eraroj, de malrespektaj, beda&#x16D;rindaj faroj eli&#x11D;is el la profunda&#x135;oj de la konscienco de tiuj kompatinduloj, kiuj reenkarni&#x11D;is celante la rehonorindigajn elprovojn kaj kiuj nun, kiel aldonan korfavoron de la &#x108;iopova, ricevas la malavaran inviton helpi sin mem per la tre bonfara ago servadi kiel surteraj gepatroj al aliaj kulpuloj, kiuj, kiel ili mem, bezonas evolui kaj morale progresi! Kaj tiela estis la intenso de la revivigitaj scenoj, ke kor&#x15D;iraj krioj a&#x16D;di&#x11D;is en la salono, en kiu ni trovi&#x11D;is, kio nin forte kortu&#x15D;is kaj surprizis.</p><p>Post kelka tempo denove regis silento. La pordoj remalfermi&#x11D;is kaj tra ili eliris &#x109;iuj, kiuj trovi&#x11D;is en la sekretaj kabinetoj. Mal&#x11D;oja, sed rezignacia, preta por plenumi sian bonfaran mision, la portugalino pa&#x15D;is apud la edzo, kiu kunsentis &#x15D;ian submeti&#x11D;on al la neeviteblo. Dume, la brazilaninon, kiu ploradis ardantajn larmojn, rekondukis, per frata helpo, la maljuna de Canalejas kaj lia nedisigebla filo Roberto.</p><p>En la sekvanta tago, oni venis, jam en malfrua horo, forkonduki nin por da&#x16D;rigo de tiu instrucela vizito, kiun ni devis efektivigi anta&#x16D; ol malligi&#x11D;i de la Hospitala Departemento.</p><p>Rekondukite al la centra sidejo de la vizitota Departemento, ni tie renkontis Rozalian, kiel &#x15D;i mem promesis, kaj kiu nin servoprete atendis.</p><p>"- Hodia&#x16D; ni faros nian lastan ekskurson - &#x15D;i informis. Frato Teokrito deziras konduki vin al la Tero, kiel kulminon de via instrucela promeno. &#x108;ar vi jam havas ideon pri tio, kio estas ia "Esplorlaboro" celanta elekti medion favoran al la kondicoj, en kiuj ciu el vi enkarni&#x11D;os, tial mi vin kondukos al la Sekcio por Planado de Fizikaj Korpoj.</p><p>Vi certe scias, miaj amikoj, ke, anta&#x16D; ol via reenkarni&#x11D;o estos definitive decidita, oni jam studis ne nur la medion sed anka&#x16D; la fiziologian staton de la estontaj gepatroj, nome ilian sanon, demandojn pri fizika heredeco ktp, ktp, cefe en tiuj okazoj, kiam la kulpa Spirito devas sperti kripla&#x135;ojn, seriozajn, nekuraceblajn malsanojn, ktp. Nur post kiam cio ci tio estos difinita, oni skizos la planojn por la estontaj korpoj, kiujn planojn oni tute ne aran&#x11D;os sen la partopreno de la reenkarni&#x11D;onta Spirito nek, des malpli, de la scienculoj, komisiitaj de la Sinjoro kontroli tiun gravan entreprenon.</p><p>"- Estu bonvenaj en ci tiun domon, miaj amikoj! - ekkriis la sinjorino, kiu nin akceptis kaj al kiu nin prezentis nia &#x11D;entila akompanantino. - Eniru konfide... Fratino Rozalia vin akompanos... "</p><p>Tuj poste &#x15D;i kondukis nin en salonon de grandiozaj proporcioj, kiun cirka&#x16D;is pordoj, kies arkadoj, ellaboritaj la&#x16D; rafinita arto, estis vualitaj de longaj kurtenoj, lumbrilaj kaj simplaj kiel plej altkvalita silko.</p><p>Ni penetris en la internon tra unu el tiuj pasejoj, kaj tuj alpa&#x15D;is nin ridetanta, simpatia inicito.</p><p>Surprizite, ni konstatis, ke ni eniris lokon, kiu al niaj okuloj aspektis kiel Artkunvenejo, ia carma kabineto, se ni tiel povas nomi atelieron de eminentaj artistoj, en kiu majstroj de la plastiko plenumis sublimajn taskojn, konsciante la respondecon, kiun al ili trandonis la Dia Providenco.</p><p>Pluraj cambroj vici&#x11D;is la&#x16D; bela ronda perspektivo kaj ciuj rekte komuniki&#x11D;is inter si per grandiozaj arkadoj, kiujn desegnis altinspiraj arkitektoj la&#x16D; la plej pura hinda konstruarto. Krom tio, ciu cambro komuniki&#x11D;is kun la ekstero per aparta enirejo, same kiel ce la anta&#x16D;cambro anta&#x16D; kiu viglis la gardisto.</p><p>En la unua fako de tiu mirinda vico da rondaj &#x109;ambroj vidi&#x11D;is laboristoj klinitaj super notfolioj kaj gravaj dokumentoj necesaj por la efektivigotaj komisioj. Ilin liveris aliaj sekcioj, nome tiuj de Analizo kaj de Esplorado, krom anka&#x16D; de la Templo, kaj &#x109;iuj koncernis la plurajn aspirantojn al reveno en la materian, fizikan mondon.</p><p>Tio estis longa vico da stabloj por studo kaj laboro, aran&#x11D;itaj la&#x16D; la formo de la &#x109;ambro, tio estas, ronde, sub la impresa orblua helo, kiu malsuprenvenis de majestaj kupoloj memorigantaj pri malnovaj katedraloj. De la fenestroj, veraj perfekta&#x135;oj de la arkitekturo, elstaris la vasta panoramo de la Departemento kun siaj &#x11D;ardenoj, kiuj kolori&#x11D;is je la milda lazuro de la &#x109;ielo pompanta pro la helo de l' Suno, kiu, tien disver&#x15D;ante la sanigajn elementojn de sia magnestismo, &#x15D;ajnis inspira beno lumiganta la menson de la artistoj.</p><p>Por la studado de la notoj venintaj de ekstere, instrukcioj estis sendataj al la sekcio por Modelado, instalita en la sekva &#x109;ambro, cele al skizo de la estonta korpo tia, kiel &#x11D;in difinis la instrukcioj, nome:</p><p>- mutilita ekde la naski&#x11D;o;</p><p>- mutilota dum la ekzistado, pro malsano a&#x16D; akcidento;</p><p>- trafota de seriozaj, nekuraceblaj malsanoj;</p><p>- normala.</p><p>kio do anta&#x16D;vidigis, &#x109;e &#x109;i tiuj lastaj, decidajn faktojn el la planado de la vojo irota de la paciento, kiuj alkonformi&#x11D;us al &#x109;iu kazo kiel kulpelpagoj a&#x16D; elprovoj, &#x109;ar estas grave ne forgesi, ke multaj el tiuj mizeraj enazili&#x11D;intoj, niaj sortkunuloj, eble reenkarni&#x11D;os en normalaj materiaj envolva&#x135;oj, e&#x109; belaj kaj sanaj, &#x109;ar tion postulis iliaj novaj spertoj, &#x109;e kiuj elstaros neeviteblaj, ekskluzive moralaj luktoj kaj suferoj.</p><p>En la sekva kabineto vidi&#x11D;is anka&#x16D; la skizoj de la anta&#x16D;aj korpoj, nome tiuj, kiujn la memmortigo malorganizis, detruis anta&#x16D; la normala tempo. Ili okupis oportunan lokon, facile alireblan por la observanto, kaj staris sur konvenaj piedestaloj, &#x109;ar tiuj skizoj estis moveblaj statuoj, ja tre belaj, kiuj pro sia natureco kaj perfekteco sugestis la realan &#x109;eeston de la jam detruita envolva&#x135;o mem. Ili vici&#x11D;is la&#x16D; jena lerte aran&#x11D;ita ordo:</p><p>- la sendifekta envolva&#x135;o, kia &#x11D;i estis anta&#x16D; ol &#x11D;in detruis la memmortigo.</p><p>- apude, sur fosforeska plato, informoj pri la stato de tiu envolva&#x135;o en la momento de la fatala&#x135;o, nome: - sanstato, kvanto da vivoforto, grado de la vibroj, mensa stato, grado de socia instruiteco, medio en kiu &#x11D;i vivis, dato de naski&#x11D;o, dato en kiu &#x11D;i normale forpasus, dato de la memmortigo, loko de la fatala&#x135;o, speco de sinmortigo, ties ka&#x16D;zoj, nomo de la kulpinto;</p><p>- la organo trafita de la atenco, kies difekto ka&#x16D;zis la estingi&#x11D;on de la vivoforto provize tenata en la envolva&#x135;o, prezentis, en tiu skizo, la saman lezon, kiu difektis la materian korpon;</p><p>&#x109;) - specialaj kazoj: sindronigo, mueli&#x11D;o pro dispremego, falego. Plastika reprodukto de la resta&#x135;oj de la korpo, kia &#x11D;in reduktis la memmortigo.</p><p>La impresa perfekteco de tiu &#x109;i reprodukto &#x15D;okus &#x109;iun ajn alian observanton ne spertan kiel tiuj majstroj a&#x16D; ne hardigitajn de l' doloro kiel ni.</p><p>&#x108;i tiun &#x109;ambron, kiu estus la plej bela kaj impresa, se tie ekzistus ia loko malpli interesa ol la ceteraj, sekvis tiu, en kiu oni preparis la skizojn de la generotaj korpoj kaj ties reenkarni&#x11D;o. Temis pri la sekcio de Modelado. Kvankam simila al la aliaj, &#x11D;i tamen ekstaris pro la intenseco kaj delikateco de la tie plenumata laboro kaj pro la granda nombro da laborantoj. La desegnado de la petitaj mapoj a&#x16D; skizoj severe observis la ricevitajn instrukciojn. Oni poste ilin sendis, por revizio kaj aprobo, al la Templo, al la sekcioj de Analizo kaj Esplorado kaj e&#x109; al la Azilo, kie la aspirantoj, kun la helpo de siaj mentoroj kaj apartaj</p><p>Gvidantoj, ilin longe ekzamenadis. Ne malofte la reenkarni&#x11D;ontoj ilin aprobis &#x109;e angoraj larmokrizoj, sed anka&#x16D; estis okazoj, kiam ili petis pri prokrasto de la lastaj preparoj, celante ankora&#x16D; iom pli da fortoj kaj kura&#x11D;o por alfronti la neeviteblan! Sed se la stato de la pentinto, ankora&#x16D; tro mizera, ne ebligis al li mensklarecon por la konvena ekzameno kaj aprobo, tiam la Templo kaj liaj Gvidantoj-misiistoj plenigis liajn mankojn, zorgante liajn interesojn kun justeco kaj amo, kiel konsciencaj advokatoj rilate al siaj klientoj.</p><p>Ni trairis la &#x109;ambrovicon regataj de intensa kortu&#x15D;o, &#x109;ion observante kun plej granda intereso. Krom nia bonkora Rozalia, anka&#x16D; akompanis nin, donante al ni altvalorajn klarigojn, la inicito respondeca pri la sekcio, nome Frato Klemento, kies klereco kaj progresogrado en tiu mondo, en kiu ni vivis, facile videblus la&#x16D; la respondecoj, pri kiuj li estis komisiita.</p><p>"- Jes, miaj karaj amikoj, miaj fratoj! - admonis Klemento, dum li patrece nin kondukis de &#x109;ambro al &#x109;ambro, al ni elvolvante belegajn kaj konsolajn tezojn pri la Suverenaj Le&#x11D;oj, de kiuj li estis inda intrepretisto, tezoj kiuj liveris al mia kompatinda animo, nebuligita de la peko, tiom multe da klarigoj, ke mi ne detenos min de la deziro transkribi ilin sur &#x109;i tiujn senpretendajn, transtombajn pa&#x11D;ojn. - Jes, miaj amikoj, estu la&#x16D;data la Superega Kreinto, Direktanto de la Universo, kies nesupereblaj sa&#x11D;o kaj boneco levas nin el la miskomprenoj de l' eraro en la sublimajn vojojn de regenerado, tra la sen&#x109;esaj laboroj en la surplanedaj renaski&#x11D;oj! Sur la Tero ankora&#x16D; multe mankas, por ke la homoj komprenu la subliman esprimon de tiu Le&#x11D;o, kiun efektive nur la Dia Penso kapablus starigi por al sia Kreitaro ebligi la venkon!</p><p>La nescio pri la altaj principoj gvidantaj la destinon de la homaro, la malvolonto ekhavi sciojn, kiuj ilin kondukus al la fontoj klarigantaj pri la Vivo, krom anka&#x16D; la anta&#x16D;ju&#x11D;oj esence propraj al la mensoj ankora&#x16D; sklavi&#x11D;intaj al malsupereco, baras al la homoj agnoski tiun vastan kaj gloran fundamenton de sia propra evoluado, de sia spirita emancipi&#x11D;o! La scienculo, por ekzemplo, rigardata kiel duondio en la surteraj socioj, de kiuj li postulas ciajn honorojn kaj fikciajn glorojn, neniel ajn konsentos, ke la granda orgojlo, kiun li kuntrenas kune kun sia erudicio, povos lin poste kondamni al obskura, humila reenkarni&#x11D;o, dum kiu lia koro, seka kaj senfrukta koncerne la nobligajn virtojn, akiros la dolcajn sentojn de la amo al la proksimulo, la delikatajn esprimojn de la vera frateco, kiun nur la respekto kaj la riverenca sinteno al la kristana idealo povos inspiri, dum la intelekto ripozas... La suvereno, la magnato, la klasoj surtere rigardataj kiel "privilegiitaj", kiuj senpripense misuzis la donojn, kiujn la Superega Sinjoro al ili havigis, celante, ke ili kunlaboru por la protektado al la homaro kaj la progreso de la planedo, ne konsentos, ke iliaj malprudentaj agoj, faritaj kontra&#x16D; la diaj le&#x11D;oj, ilin kondukus al malfelicaj renaski&#x11D;oj, dum kiuj ili spertos mizeron, sklavecon, humiligojn, sencesajn, suferigajn luktojn, cele al tio, ke ili, per tiel penigaj provripetoj, kulpelpagu pro la indiferento a&#x16D; pro la malico, kiun ili elmontris en la pasinteco, ne helpante la prematajn klasojn, la &#x11D;eneralan bonstaton de la socio kaj de la lando, en kiu ili vivis, preferante la nenifaran memkomfortemon de egoismo al la frata solidareco, kiun la homoj &#x15D;uldas, unuj al la aliaj! La blankha&#x16D;tulo, &#x135;aluza pri ia raspureco, kiun la anta&#x16D;ju&#x11D;a koluzio de orgojlo kun vantamo kredigas al li kiel difavoran privilegion, ne konsentos oma&#x11D;i Universan, Dian Le&#x11D;on, povantan iam trudi al li la bezonon travivi novan enkarnan ekzistadon, dum kiu li portos envolva&#x135;on kun ha&#x16D;to nigra, a&#x16D; flava, bruna, mestizkolora ktp, ktp, kaj anka&#x16D; lin devigantan agnoski, ke ne lia provizora, cirkonstaca fizika- materia envolva&#x135;o, sed ja la Spirito bezonas blankpuri&#x11D;i kaj brili per sindonemaj virtoj kaj konkeroj mensaj, intelektaj, kiujn li povos akri en la sino de tiu a&#x16D; de tiu alia raso! Ankora&#x16D; pli: ke nigruloj, blankuloj, flavuloj ktp, devenas de la sama Principo de Lumo, de la sama Eterna Senmorta Fokuso, nome la Superega Patro de la tuta Krea&#x135;aro!</p><p>Sed, miaj amikoj, malgra&#x16D; la konsento a&#x16D; malkosento de &#x109;iuj tiuj respektindaj surteranoj, malgra&#x16D; ilia, kiel anka&#x16D; via, abomena sento kontra&#x16D; la imperativo de tiu perfekta Le&#x11D;o, tamen &#x11D;i nepre estas neevitebla kaj ne&#x15D;an&#x11D;ebla, kaj &#x11D;uste tial &#x109;iuj homoj mortas en karna korpo por reaperi en iu spirita vivo kaj poste renaski&#x11D;i en novaj homaj korpoj... &#x11D;is al ili estos konsentite, pro la farita progreso, eklo&#x11D;i en pli feli&#x109;aj planedoj - anka&#x16D; reenkarni&#x11D;intaj -, en kies socioj ili komencos novan etapon de progreso la&#x16D; la ascenda skalo de la longa kaj glora prepari&#x11D;ado al la Eterna Vivo! Sed &#x109;i tio da&#x16D;ros jarmilojn super jarmiloj!...</p><p>Neniu homo do, same kiel neniu Spirito, povos eskapi el la nekontra&#x16D;stareblaj efikoj de tiu Le&#x11D;o, &#x109;u li &#x11D;in mal&#x15D;atas a&#x16D; respektas, &#x109;ar &#x11D;i estas necesa al la tuta krea&#x135;aro kiel faktoro de ties progreso, de ties ascendo &#x11D;is la Plibona, &#x11D;is la Perfekteco!</p><p>En la Vinberejo de la Sinjoro - la Senfina Universo - ekzistas laboristoj speciali&#x11D;intaj pri la delikata laboro apliki tiun Le&#x11D;on. Koncerne la Teron, ili agas sub la gvido de la Ununaskito de Dio, al kiu estas komisiite la ela&#x109;eto de la homa gento. Kaj kiel la homo &#x109;iutage rigardas la levi&#x11D;on de la Suno kaj &#x11D;ian subiron en la horizonto; sentas la blovadon de l' ventoj kaj vidas la plantojn kreski kaj frukti&#x11D;i, la florojn elspiri siajn aromojn kaj la astrojn brilegi en la senfinaj spacoj, tute ne taksante la ampleksan kaj fortokonsuman laboron en &#x109;io &#x109;i implicita, kaj des malpli la sindedi&#x109;on, la sinoferadon, kiujn tiel sublimaj laboroj postulas de la legioj da nevideblaj servantoj, kiuj en la astrala mondo estas komisiitaj pri la konservado de la planedo, la&#x16D; la altaj decidoj de la &#x108;iopova Kreinto; tiel same li vidas milojn da renaski&#x11D;oj de siaj simululoj krom anka&#x16D; de aliaj vivaj, organizitaj esta&#x135;oj, ignorante la kortu&#x15D;an, &#x109;arman, dian epopeon, kiu al li estas donite rigardadi! Kaj tiel longe la homo kutimis al la vido de la diaj manifesti&#x11D;oj, kiuj lin &#x109;irka&#x16D;as, ke li fari&#x11D;is kontra&#x16D; ili indiferenta, ne donante al si la penon &#x11D;ui kaj la&#x16D;di ilian grandecon, ilin rigardante kiel naturajn, e&#x109; ordinarajn aferojn, kiaj ili efektive estas! kaj kiel ne esti tiel, se li mem dronas en la sino de la Dia Universo, kiel ido de la Dia Kreinto de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj?!..."</p><p>Ni &#x109;ion a&#x16D;dis kun granda plezuro, ne kura&#x11D;ante al ia ajn interrompo. &#x108;io montri&#x11D;is al ni nova kaj tre emocia. Ni sentis nin malaltigitaj, hontigitaj anta&#x16D; socio, pri kiu ni rekonis, ke ni al &#x11D;i ne alkonformi&#x11D;as. Kaj ni miris, ke de &#x11D;i ni ricevas tiel &#x11D;entilan traktadon, tiel amikan atenton, kiajn oni al ni donis en &#x109;i tiu momento!</p><p>Ni altiri&#x11D;is de unu el la splendaj galerioj, en kiu vici&#x11D;is la belegaj mapoj-statuoj. Anta&#x16D; &#x109;iu staris la tablo de la manipulisto. Pluraj inicitoj tie trovi&#x11D;is, fidelaj al la nobla devo servadi al fratoj malpli spertaj pri la scienco de la Vivo, malpli progresintaj en la migrado al Dio! Kelkaj atente ekzamenis la detalojn de la bildo sub sia respondeco, aliaj studis notojn kaj instrukciojn, kaj aliaj ekzamenis la fotografion de mortrestata&#x135;oj, skizante planojn por estontaj karnaj envolva&#x135;oj, sendotaj al la elprovado ktp, ktp. Kaj &#x109;iu el ili, aplikante por tiu eksterordinara tasko siajn maksimumajn atenton kaj bonvolon, igis nin koncepti la idealan bildon de la perfekta funkciularo, konscia pri la plenumota devo!</p><p>Ni alproksimi&#x11D;is al la statuoj. Temis pri reproduktoj de korpoj, kiaj ili estis anta&#x16D; la memmortigo. Surprizite, ni rimarkis, ke tiuj senkomparaj modeloj estas animataj de movoj kaj vibroj, kaj tial montri&#x11D;is kiel ideala specimento por prezentado. Ni tiel vidis, ke tra la arterioj fluadis, kun la tuta viglo kaj impeto naturaj &#x109;e homa korpo, strio da lumru&#x11D;a likva&#x135;o, prezentante la sangon kaj ties normalajn funkciojn en surtera, materia korpo. Same kiel al sango, anka&#x16D; la visceroj konsistis el diafanaj, subtilegaj, lumfluidecaj substancoj, kvaza&#x16D; por ilia formado estus necese kunpremi rebrilojn de la delikata lunlumo... La kartilagoj, la nerva plekta&#x135;o, la karno same konsistis el delikatstrukturaj substancoj, respektive ne&#x11D;blankaj, helflavaj kaj rozkoloraj, kio al la figuro donis esprimon de granda beleco!</p><p>Tie do trovi&#x11D;is, majstre bildigita de veraj artistoj, de veraj anatomiistoj, la&#x16D; &#x109;iuj siaj detaloj, la malgranda universo de la homa korpo!</p><p>Estis &#x109;ambroj aparte destinitaj al la virinaj modeloj kaj kazoj. Cetere, dum niaj observoj, ni neniam trovis miksitajn servojn en iu ajn sekcio!</p><p>Post kelkaj minutoj, ni a&#x16D;dis, ke Rozalia ekparolas, elperfidante neordinaran emocion:</p><p>"- Efektive, miaj amikoj! Temas pri admireginda ma&#x15D;ino!... La surtera homo devus rigardi sin honorita kaj feli&#x109;a, ke li ricevis de la nesuperebla boneco de la Kreinto la favoron fari sian surplanedan progreson uzante tian portilon!... En la Senfina Universo ekzistas materiaj mondoj, en kiuj la tie reenkarni&#x11D;intaj Spiritoj devas treniri progresetapojn en pezegaj materiaj korpoj, kiuj, kompare kun &#x109;i tiuj, estus rigardataj kiel monstraj..."</p><p>Ni silentis, konsternitaj, senkura&#x11D;aj por malkonsenti per polemikoj, kiuj tiel pla&#x109;is al ni pro nia nuna senscieco pri la interesega, avangarda temo... Sed la nobla instruanto intermetis, sin turmante al ni kun la kutima rideto:</p><p>"- Jes! &#x11C;i estas pli ol nura ma&#x15D;ino, miaj amikoj! &#x11C;i estas miniaturo de la Universo mem, kaj en &#x11D;i &#x109;iumomente ripeti&#x11D;as grandiozaj fenomenoj, &#x109;ar per sia naturo &#x11D;i efektive reproduktas multajn kondi&#x109;ojn entenatajn en la strukturo de la Universo mem! &#x11C;i estas ia Templo!... la santktejo, en kiu estos enfermita la sanktega fajrero, emaninta el la &#x108;iopova, nome la Senmorta Animo, por ke &#x109;i tiu per &#x11D;i plibeli&#x11D;u kaj perfekti&#x11D;u tra sinsekvaj renaski&#x11D;oj...</p><p>Rigardu la koron! Sentema kaj heroa organo, nelacigebla gardostaranto destinita al la plej noblaj servoj dum la reenkarni&#x11D;o, juvelejo, en kiu la Spirito havas la sidejon de la sentoj, kiuj n li portas kun si jam de la spirita vivo!...</p><p>Ekzamenu la cerbon, miregindan aparaton, juvelon, kiun nur la Sublima Artisto povus koncepti, netakseblan trezoron, kiun la homo ricevas ce la naski&#x11D;o kaj sur kiun agos la spirita menso, &#x11D;in utiligante por elklopodi novajn konkerojn! &#x11C;i ja estas alia miniatura universo, lumturo gvidanta la homan vivon, protekta kompaso meze de la mallumoj de l' surtera fizika enkarceri&#x11D;o!</p><p>Kaj la vidaparato?!... kiu kondukas en la cerbon la vidimpreson de la bildoj, ilin esprimante per percepto, kompreno, certeco, fakto?!... &#x108;u &#x11D;i ne inde egalas la unuajn?... En tiu altvalora lumtrezorejo koncentri&#x11D;os la sublimaj potencoj de la spirita vidpovo, harmonie kaj sa&#x11D;e dozitaj, por ke la homo ilin konvene uzu dum la karna migrado kaj tiel facile efektivigu la entreprenojn, kiuj lin koncernos en la komuncela vivo de la homaj socioj...</p><p>Atentu, mi petas, tiujn anguletojn de la a&#x16D;daparato, fantaziajn labirintojn elmontrantajn senduban harmonion kun la ceteraj kaj tiel bone dotitajn, tiel perfekte aran&#x11D;itajn, ke ili permesos al la surtera enkarcerigito percepti la plej delikatajn vibrojn, tiujn necesajn al lia progreso, al la plenumo de liaj taskoj kaj ec, en multaj okazoj, la subtilan esprimon de ia aspiro, de ia flustro, venantan de la nevideblaj sferoj!...</p><p>Sed ne nur tion. Jen la gustuma aparato, sidejo de la gustumado. Subtila, obskura, modesta, tamen tiu grava funkcio de la karna envolva&#x135;o, nepre necesa por la homa genro, ci tiun malavare helpas, partoprenante en la nutrado, fidele kunlaborante por la konservado de la altvalora materia korpo! Kiel grandioza anka&#x16D; montri&#x11D;as al la konscienca observanto la laboro de la lango, organo, kiu, krome, esprimas la penson de la enkarni&#x11D;inta esta&#x135;o per la magio de la parolo! Ho, kiel la homo respektindi&#x11D;us, se tiun subliman aparaton li servigus nur al Bono, al Belo, al Vero! El la kompleksa strukturo de la lango eli&#x11D;as la vibroj elsenditaj de la penso, ebligantaj al la homaro interkompreni&#x11D;i per la parolo. Dank' al &#x11D;ia produktiva laboro a&#x16D;di&#x11D;as la plej belaj esprimoj konataj sur la Tero, nome la dolcaj ampromesoj, kiam la entuziasma koro, nobligita de altaj sentimentalaj projektoj, flami&#x11D;as per ardaj aspiroj; la ravaj harmonioj de liaj plej karaj poemoj, krom anka&#x16D; la teneraj lulkantoj de la patrina amo apud la lulilo, en kiu ekdormas la ridetanta kerubo... kaj la sanktega nomo de la &#x108;iopova dum la fervoraj flustroj de la pre&#x11D;o!...</p><p>Nenia senutila peco! E&#x109; ne unu sola superflua linio, destinita al senaktiveco! &#x108;iuj detaloj, kunmetantaj la grandiozan tuta&#x135;on, estas esencaj, nepre necesaj al &#x11D;ia perfekta harmonio; ili sin kompletigas, interkonformi&#x11D;as, sin reciproke altiras, kunfrati&#x11D;as en majesta belo de sinsekvaj, heroaj aktivecoj, kaj &#x109;iuj dependas, unuj de la aliaj, por ke la gracia tuta&#x135;o atingu sian subliman celon, favore al la ekvilibro de la Spirito, kiu en &#x11D;i dumtempe lo&#x11D;os, kvaza&#x16D; sakrala lampo en alkonforma sanktejo!...</p><p>La Naturo, miaj amikoj, kiu estas la Volo de Dio manifesti&#x11D;anta per la potenca efiko de Lia Dia Magneta Povo, faris el la homa korpo luksan lo&#x11D;ejon de la Spirito Bezonanta reenkarni&#x11D;i por la lernado, kiu lin koncernas dum la surtera etapo... &#x109;ar vi devas konvinki&#x11D;i pri tio, ke la reenkarni&#x11D;o celas prepari la spiritan esta&#x135;on por lia venko en la senmorteco, ne nur lin submeti al kulpelpago! &#x108;i tiu estas nura sekvo de lia deflanki&#x11D;o de la vera vojo kaj &#x15D;uldas sian ekziston ekskluzive al la prirespondeco de &#x109;ies memo.</p><p>La definitiva stato de la homaj korpoj, destinitaj esti provizora lo&#x11D;ejo de tiu, kiu fontis el dia spiro, la formo naskita de la volo de la Sublima Artisto, pene ellaborita tra la jarcentoj, celas ja la belecon! La ekzisto de misharmonioj en la tuto devenas de tio, ke la Spiritoj, kiuj &#x11D;in modelis por en &#x11D;i eklo&#x11D;i, laborante por sia progreso a&#x16D; por alia nobla celado, ja tion deziris, &#x109;u pro modesteco kaj humileco, &#x109;u pro oportuneco kaj timo al embarasaj situacioj, &#x109;ar la korpa beleco, tiel admirata sur la Tero, montri&#x11D;as tamen kiel dan&#x11D;era eco en la socia vivo pro la tentoj kaj ekscesoj, al kiuj &#x11D;i elmetas la esta&#x135;on. Ja ofte &#x11D;in evitas, preferante &#x11D;ian malon a&#x16D; la vulgarecon de ordinaraj trajtoj, tiuj, kiuj renaski&#x11D;as por elpagi grandajn erarojn de la pasinteco, &#x109;ar vi sendube scias, ke ne estante natura stato, la malbeleco, la nenormaleco de trajtoj, fari&#x11D;as abomena, suferiga por tiu, kiu &#x11D;in trenas, kaj pro tio &#x11D;i efikas kiel elprovado!</p><p>Rigardu &#x109;i tiujn naturdimensiajn modelojn!... Por reenkarni&#x11D;i, iliaj mastroj ricevis tielajn, perfektajn korpojn el karno: belajn, provizitajn per vitalajn kaj magnetajn fortojn, certigantajn bonegan organan funkciadon, konstantan sanon, kapablecon por la &#x109;iutaga vivobatalo. Nenio mankis al iliaj okupantoj krom la volforto, la kura&#x11D;o por lukti kaj venki! La helpon, kiun al la Naturo koncernis liveri por ilia venko, la Naturo ja liveris en la formo de karna envolva&#x135;o konvena al la speco de laboro, kiun ili devis plenumi, ia kvaza&#x16D;a arma&#x135;o de alispecaj krucmilitistoj, kiuj celus spiritan venkon! Sed malgra&#x16D; &#x109;iuj donoj de la &#x108;ielo, ili tamen ne nur fiaskis, malplenumante la devojn, kiuj ilin koncernis dum la reenkarni&#x11D;o, sed anka&#x16D; e&#x109; pereigis la altvaloran, tiel bone provizitan porta&#x135;on, kiun ili ricevis kiel poseda&#x135;on, &#x11D;in detruante per la memmortigo!...</p><p>La klarigoj de la emineta fakulo de la Planado &#x11D;ene impresis al ni la konsciencon. Maldol&#x109;a tristo invadis niajn plej intimajn fakultojn &#x109;e &#x109;iu nova eldirita argumento. Malgra&#x16D; tio, ni lin volonte sekvis &#x109;e lia nova invito, ke ni alproksimi&#x11D;u al la tabloj, &#x109;e kiuj inspirataj anatomiistoj strekis mapojn pri naskotaj envolva&#x135;oj, kiujn balda&#x16D; renaski&#x11D;ontaj Spiritoj formos al si en la karno.</p><p>"- &#x108;e &#x109;i tiuj stabloj - li da&#x16D;rigis detaleme - miaj helpantoj ellaboras planoj n de korpoj por sinmortigintoj &#x15D;ar&#x11D;itaj per grandegaj &#x15D;uldoj. &#x108;i tiuj, anta&#x16D; ol fiaski, ricevis materiajn aparatojn bone dotitajn la&#x16D; ties tuta admirinda strukturo.</p><p>Ili misuzis sian bonegan sanon. Sano! Netaksebla hava&#x135;o, kiun la homo preteratentas, &#x15D;ajnigante ne scii, ke &#x11D;i estas dia helpo, kiun la zorgemo de la Plejalta havigas al la kreitoj, celante kura&#x11D;igi ilin al la nobligaj laboroj, kiuj al ili ebligos konkeri la la&#x16D;rojn de la spirita progreso!</p><p>Montrante nenian respekton al la a&#x16D;toritato de la Kreinto, tiuj niaj malfeli&#x109;aj fratoj venenis siajn altvalorajn porta&#x135;ojn per &#x109;iaspecaj ekscesoj, ilin malrapide ruinigante per la alkohola trouzado, toksante per tabakfumado, malhonorigante per la seksaj dibo&#x109;oj, krom anka&#x16D; ilin brute traktante per la malmodera man&#x11D;egado, kio estigis stomakan misfunkciadon, hepatan &#x15D;velon, beda&#x16D;rinde difektantajn, pro troa aktivado, la delikatan digestan aparaton, kiun vi tie vidas reproduktita, la&#x16D; ties origina modelo, per tiuj statuoj, kiujn vi tiel admiris! Aliaj, ne kontentaj pri tiu malhonora malrespekto tiel al si mem, kiel anka&#x16D; al la Malavara Vivodonanto - kio per si mem samvalorus kiel efektiva memmortigo -, senkura&#x11D;aj por elporti la sekvojn de tiom da malmodero, nome ian kanceron, la ofte turmentegan tuberkulozon, ian ulceron, la ne&#x16D;rastenion, ia mensan malordon, halucinojn ka&#x16D;zitajn de la mizera stato de la nerva sistemo, la hipokondrion, univorte malsanojn fizikajn, mensaj n kaj moralajn, kiujn ili mem ka&#x16D;zis al si - tiuj ja uzis same ripro&#x109;indan perforton... kaj kronis tiun amason da senpripensa&#x135;oj per la kompleta eldetruo, per la bruta mortigo de la porta&#x135;o, kiun al ili donis la patra boneco de Dio, turnante kontra&#x16D; si vivodetruajn armilojn!</p><p>Jen tamen la rezulto, kiu ilin timegigas!</p><p>Ili ne mortis, &#x109;ar la vera esta&#x135;o ne estis tiu detruita sanktejo, sed ja la animo, kiu en &#x11D;i lo&#x11D;is! Kaj nun, pentantaj, turmentataj de la neevitebla doloro pro la konsciencripro&#x109;oj, konvinkitaj pri siaj eraroj, ili revenas al la scenejo de siaj malprudenta&#x135;oj por animi korpajn argilojn ne plu samajn kiel tiuj, kiujn ili memvole detruis, sed ja konformajn al la speco de kulpelpago, kiun ili mem difinis, kiel naturan sekvon de siaj pekoj... "</p><p>&#x108;e tiu punkto ni sentis nin kvaza&#x16D; lacaj de aflikti&#x11D;o, profunde melankoliaj. La konsterna realo radianta el tiuj planadoj, la etoso mem, envolvita per sugestoj aludantaj kulpelpagajn reenkarni&#x11D;ojn, penetrigis en niajn koroj n angoran premsenton, kiu nin senkura&#x11D;igis &#x11D;is aflikta maltrankvilo! Sed la stato de korpremo kaj angoro fari&#x11D;is tiel ordinara en nia memo, ke ni eldiris nenian plendon, prefere silentis enpensi&#x11D;aj.</p><p>Frato Klemento invitis nin plue lin a&#x16D;skulti, ripozante sur komfortaj foteloj, kiujn li proponis al ni. Prenante lokon apud ni, la diligenta Frato rekomencis:</p><p>"- Vi scii&#x11D;is de Fratino Celestina pri tio, kiel efektivi&#x11D;as via internigo en &#x109;i tiun Departementon, tial mi ne longe priparolos la aferon. Mi nur aldonos, ke ni respondecos pri vi dum la da&#x16D;ro de via surplaneda ekzistado, tiu ja nenormala ekzistado, kiun vi trudis al vi mem ekster la programo difinita de la Dia Providenco; ni helpos vin en la malfacilaj momentoj de via arda kulpelpago; ni sekigos viajn larmojn en la kulminoj de via elprovado, enblovante novan kura&#x11D;on en viajn korojn pere de bonfaraj sugestoj, kiujn ni ne &#x15D;paros al vi; ni flustros, tra via intuicia senso ekscitita de la insida suferado, inspirojn por mildigo de la afliktoj, kiuj trafos vin; ni prizorgos vian sanon, vian fizikan staton, necesan al via restado en la surtera elprovado; ni viglos, ke ne pligravi&#x11D;u la provoj, kiujn vi nepre travivos, konsiderante la egoisman sintenon de la socioj, en kiuj vi devos atesti vian penton, socioj, kiuj povus tro malfaciligi al vi la venkon, amasigante ekscesajn dolorojn sur vian vojon jam mem prisemitan per erikoj kaj dornoj... Kaj ni rigardos elplenumita tiel ampleksan kiel dornan mision nur tiam, kiam, pro la fino de via kulpelpaga riparo de la memmortigo, ni tran&#x109;os la fluidecajn ligilojn, vin katenantajn al la nature kadavri&#x11D;inta porta&#x135;o, kaj vin rekondukos &#x109;i tien, en la Departementon, kiu vin iam transdonis al ni kaj kiu siavice atendos ordonojn de la Templo por vin sendi al novaj lokoj, kiuj al vi konvenos la&#x16D;rajte kaj la&#x16D; natura altiri&#x11D;emo...</p><p>Sed neniam - ni ripetu - la reveno al la fizika-materia kampo efektivi&#x11D;os kontra&#x16D; via volo. Pli longe vi povos da&#x16D;rigi vian restadon en &#x109;i tiu Kolonio, &#x109;ar kontra&#x16D; via volo vi ne reenkarni&#x11D;os. E&#x109; ne la Suverena Le&#x11D;o trudos al vi novajn provojn en la surtera areno, &#x109;ar unu el &#x11D;iaj plej sublimaj dispozicioj estas ne trudi al iu ajn la plenumadon de la Devo, sed al ciuj faciligi la eblecojn &#x11D;in volonte observi! Kion ni nepre faros, celante kura&#x11D;igi vin al la nobla entrepreno, tio estas vin konsili, penante konvinki vin pri la renaski&#x11D;o, per rezonado kaj ekzameno de l' faktoj. Sed tiuj klopodoj efektivi&#x11D;os dum via restado en tiu Departemento, kiu vin akceptis, ne en ci tiu, kiel vi jam havis la okazon rimarki dum via instrui&#x11D;ado.</p><p>&#x11C;enerale la sinmortiginto tamen trovi&#x11D;as en tiel malbonaj kondicoj, cu fizikaj-astralaj, cu moralaj kaj mensaj, ke tre malofte ni devas penadi por decidigi lin al reenkarni&#x11D;o! Li mem &#x11D;in sopirege deziras, klopodas por plifruigi &#x11D;in, ec petegas &#x11D;in de la &#x108;iokompatema per ardaj pre&#x11D;oj kaj, ne malofte, en maloportuna tempo, kio devigas nin malkonsenti kaj al li trudi prokraston, kiu ja ebligos pli grandan probablecon de sukceso... "</p><p>Nia respektinda instruanto permesis al si mallongan pa&#x16D;zon, dum kiu li kontentigis kelkajn disciplojn, kiuj lin konsultis pri gravaj disvolvi&#x11D;antaj servoj.</p><p>Ni plej atente lin observis dum la nemultaj minutoj de lia konversacio kun tiuj. Al ni ne prosperis distingi, kion ili pritraktis, sed ni rimarkis, ke li sen&#x15D;an&#x11D;e konservas sur la delikata viza&#x11D;o tiun carman rideton, kiu ver&#x15D;ajne ja estus la karakteriza trajto de lia poreterne afabla esta&#x135;o! Krom tio, Frato Klemento estis juna kaj dotita per granda pureco de linioj, kaj aspektis kiel tiu ideala modelo, kiu al la statuistoj de la antikva Grekujo inspiris tiujn cefverkojn, kiajn la homoj poste neniam plu kapablis produkti! &#x15C;ajnis, ke li ankora&#x16D; ne havas tridek jarojn, kio nin forte surprizis pro la grava prirespondeco, kiu al li estis komisiita, car tiam ni ne sciis, ke la Spirito estas libera de la a&#x11D;oefiko, ke li povas montri&#x11D;i kun la fizionomia aspekto, kiu plej karas kiel al lia koro, tiel anka&#x16D; al liaj rememoroj. Ni vidis lin vere aspektanta kiel homo, dignoplene vestita per la legia uniformo. Sed io, por ni nedifinebla, radiis el lia memo, atestante lian altegan spiritan rangon, malgra&#x16D; lia karitata bonvolo tiel dense materii&#x11D;i por nin konsoli kaj servi.</p><p>Reveninte al nia grupo, li da&#x16D;rigis, pacience kaj serioze:</p><p>"- El la tuta legio da pentantoj, kiuj &#x109;i tien transsojlis, mi esceptas el &#x109;i tiuj klarigoj la internulojn de la Frenezulejo. Ekscese afekciitaj, sub tre limigita vibropremo, ili reenkarni&#x11D;os sub la imperativo de la Le&#x11D;o, sed anka&#x16D; protektataj de la Patra Zorgo de tiu, kiu estas la Superega Amo por &#x109;iuj kreitoj! &#x108;ar ilia situacio ne ebligas, ke ili sin mem helpu, tial iliajn mankojn kovros iliaj Superaj Gvidantoj krom anka&#x16D; &#x109;iuj ceteraj sindone interesi&#x11D;antaj pri ili, kiuj rekte decidos pri &#x109;io, kio plej bone konvenos al la koncerna kompatinda zorgato, nekapabla uzi sian rezonadon kaj sian libervolon!... "</p><p>Li proponis al ni por ekzameno iujn mapojn, kiujn li prenis de unu el siaj dis&#x109;iploj kaj kiuj balanci&#x11D;e pendis inter liaj manoj. Temis pri skizoj por la estonteco, miniaturoj projektitaj por la venonta enkarni&#x11D;o, dum la naturdimensiaj statuoj vere prezentis tion, kio ankora&#x16D; devus esti funkcianta, &#x109;ar ili bildigis la karnan figura&#x135;on detruitan de la memmortigo. Preninte tiujn miniaturojn, ni rimarkis, ke en ili ne trovi&#x11D;as, e&#x109; desegne, imitaj trajtoj de la unuaj, sed ja pale malfortikaj figuroj, torturataj de impresaj simptomoj pri profunde intima mal&#x11D;ojo, karikaturoj signitaj per kruelaj malsanoj, kiel la paralizo, la blindeco, la demenco, ktp - kiuj tiom afliktas la homojn en &#x109;iuj surteraj sociaj klasoj!</p><p>Li irigis nin kun si &#x11D;is unu el tiuj klasikaj modeloj, kiuj vidi&#x11D;is la&#x16D;longe de la admirinda statu-galerio, kaj klarigis, ne sen vidigi signifoplenan esprimon de mal&#x11D;ojo, dum ni, konsternitaj, legis sur la piedestala plato &#x109;i tiun kuriozan surkribon:</p><p>"Vincento de Siqueira Fortes[28].</p><p>Reenkarni&#x11D;inta la 10an de Oktobro 1868.</p><p>Devus reveni en la Spiritan Hejmon sepdekkvarjara, tio estas, &#x109;irka&#x16D; la jaro 1942.</p><p>Mortigis sin en la urbo Rio-de-&#x134;anejro, Brazilo, en 1897, sin &#x135;etante anta&#x16D; fervojan vagonaron kun la a&#x11D;o de dudek na&#x16D; jaroj".</p><p>"- &#x108;u vi vidas &#x109;i tiun miniaturon? - da&#x16D;rigis Klemento, elstarigante unu el tiuj, kiujn ni ekzamenadis. - &#x11C;i reproduktas, per siaj misformaj linioj, la mensan kaj vibran staton, al kiu Vincento redukti&#x11D;is pro sia malespera ago! &#x11C;i estas modelita la&#x16D; la nuna stato de lia fizika-astrala organismo, kio samvaloras, kiel diri, ke li tiele statas &#x11D;uste tial, ke li tia sin mem faris, &#x109;ar la Le&#x11D;o kreanta la Belon ne trudas &#x109;i tiun draman, malbelan situacion al siaj kreitoj! Nun la kompatinda Vincento, same kiel multaj aliaj, kiuj trovi&#x11D;as &#x109;i tie, nepre devas repreni novan karnan korpon,<emphasis> denove </emphasis><emphasis>naski&#x11D;i, </emphasis><emphasis>por </emphasis><emphasis>kompletigi la tempon, kiu mankis, </emphasis><emphasis>por </emphasis><emphasis>ke </emphasis><emphasis>&#x11D;isfine da&#x16D;ru </emphasis><emphasis>la vivo, kiun li mem </emphasis><emphasis>&#x109;esigis!</emphasis> Estas ja ur&#x11D;e, ke li reenkarni&#x11D;u post nur na&#x16D;jara restado en la Nevidebla Mondo, &#x109;ar tiel grava estis la &#x15D;oko, kiun al lia astrala organismo trudis la infera decido mortigi la karnan korpon, ke por havigi al si tiun komprenkapablon, kiu al li ebligus konvenan progreson, li nepre bezonas la ekzistadon en la karno, ja la solan terapion, kiel vi jam scias, sufi&#x109;e efikan por revenigi lin al pli milda stato! Sed por reveni, li modelos la karnan argilon la&#x16D; la perispirita muldilo, kiun li nun kuntrenas, kio signifas, ke li renaski&#x11D;os malsana, turmentata de kruelegaj doloroj, nekuraceblaj en la materia vivo, nedifineblaj ekster la kampo de la psikaj le&#x11D;oj; skuata de nenormalaj vibroj, kiuj neebligos al li la &#x11D;uon kiel de bona sano, e&#x109; se li heredos de siaj gepatroj fortikan korpan konstitucion, tiel anka&#x16D; de &#x109;ia sento de paco kaj &#x11D;ojo! Kaj se lia konstitucio devenos ekzemple de gepatroj anemiaj, alkoholdrinkemaj, ktp, ktp, li eble estos paralizulo, a&#x16D; mensdebilulo, a&#x16D; tuberkulozulo ktp, ktp!"</p><p>"- &#x108;u la malfeli&#x109;egulo ne povus ankora&#x16D; plu restadi en la Frenezulejo, &#x11D;is iel ajn malpliakri&#x11D;os tiel beda&#x16D;rinda situacio, por ke li dum la reenkarni&#x11D;o ne estu elmetata al tiel dramaj kaj suferigaj cirkonstancoj?"- mi konsternite demandis.</p><p>"- Ho ne! Tia prokrasto absolute ne konvenus al liaj spiritaj interesoj! - denove klarigis la sa&#x11D;a estro de la Planado. - Tia procezo estus tro longa kaj suferiga! Li ne posedas nek povos akiri kapablojn por percepti la spiritan vivon dum li restos en tia stato! Li nepre bezonas reboni&#x11D;i &#x109;e la kontakto kun la vitalaj fortoj, kiuj, pro la memmortigo, nekonvene disi&#x11D;is en lia fizika- astrala organismo, al kiu ili estis ligitaj per potenca kemi- magneta-psika afineco. El tio rezultis &#x109;i tiu abomena efiko, &#x109;i tiu hontinda toksi&#x11D;o perispirita kaj mensa, ne anta&#x16D;vidita de la le&#x11D;o sed ja efektivigebla por tiu, kiu mal&#x15D;atis la mensajn kaj moralajn le&#x11D;ojn, inklinigantajn al la vera ideo pri Dio!..."</p><p>"- Sed... mia eminenta Frato!... &#x108;u tia stato de la aferoj ja elmontrus la altgradan nivelon de la &#x108;iela Justeco, pri kiu ni tiom esperis?... konsiderante tion, kion vi &#x135;us asertis, nome ke la Superega Amo de la Plej Alta Patro akompanos &#x109;i tiujn malfeli&#x109;egulojn dum iliaj kulpelpagaj reenkarni&#x11D;oj?... Sed kion mi diras?... akompanos min, Belarminon, Marion, Johanon, &#x109;ar anka&#x16D; ni estas &#x109;enitaj al tiu malfeli&#x109;a legio?... &#x108;u estas korfavoro en tio, ke la Providenco konsentas tiun amasi&#x11D;on da turmentoj, se la ka&#x16D;zo de nia perdi&#x11D;o en la densejoj de la memmortigo - ho ve, kiel kompatindaj ni estas! - trovi&#x11D;as en la multoblaj malfeli&#x109;oj, kiuj jam maldol&#x109;igis al ni la ekzistadon?..." - mi mem esplordemandis, posedite de ekstrema angoro.</p><p>Frato Klemento bonkore ridetis, ne konsiderante miajn protestojn. Li simple respondis, per senafekta maniero, kiu nin &#x109;iujn konfuzis:</p><p>"- &#x108;u vi forgesis, mia amiko, ke la tuta Universo estas regata de Ne&#x15D;an&#x11D;eblaj Harmoniaj Le&#x11D;oj, kiujn ni devas peni koni kaj respekti, havigante al ni honoron per ties nobliga observado? Kial la enkarni&#x11D;intaj homoj tiom neglektas la devon sin mem studadi cele al pli &#x11D;usta memkonado, klopodante por la respekto al si mem, donante al si la valoron, kiun ili ja indas kiel diaj krea&#x135;oj?... Tio, kion ni nun pritraktas, estas nura malobservo de tiuj Le&#x11D;oj... nenio alia ol simpla, logika sekvo de misharmonio!... &#x11D;i estas ja tio, nome elpenso de l' homoj, por sin mem turmenti, ne konforma al tio, kion la Kreinto, celante lian feli&#x109;on, preskribis per Siaj Harmoniaj, Ne&#x15D;an&#x11D;eblaj, Perfektaj</p><p>Le&#x11D;oj... Cetere, cu ne estas &#x11D;uste por malpliakrigi la suferon de la sinmortiginto, forprenante lin el tiu situacio neeltenebla por Spirito, ke la Le&#x11D;o lin pu&#x15D;as al reenkarni&#x11D;o?... Kion do, la&#x16D; via opinio, ni devus fari al Vincento a&#x16D; al iu ajn el vi, sub la amoplenaj okuloj de la &#x108;iela Kuracisto kaj la&#x16D; la konsiloj de Lia Patrino, kiu nin ciujn gvidas?!... Por Vincento, la reenkarni&#x11D;o - la&#x16D; lia stato kaj kiel &#x11D;i ja estos - montri&#x11D;as kiel la medikamento konvena en ci tiu kazo! Reenkarni&#x11D;inte, li ciam ankora&#x16D; estos internulo de nia Instituto! kaj same restos hospitali&#x11D;inta en la Frenezulejo, kiel nun! Same prizorgata de la kuracistoj kaj psikistoj de tiu Fako, krom anka&#x16D; sub la protekta viglado de la direkcio de la Hospitala Departemento, de la Departemento pri Reenkarni&#x11D;o, de la &#x11C;enerala Direkcio de l' Templo, krom anka&#x16D; de la asistantoj-misiuloj komisiitaj de la Supro! Tiu reenkarni&#x11D;o, kiu &#x15D;ajne vin terurigas, estos kvaza&#x16D;a delikata operacio, la drasta rimedo anta&#x16D;vidita de la Granda Le&#x11D;o kaj celanta la reagon de l' Plibona sur la malsuperan, rimedo kiu tamen efikos kvietige kaj resanige, revigligante la vibrajn fortojn, reaktivigante fakultojn kontuzitajn de la kruela tra&#x16D;mato!</p><p>&#x108;u la Le&#x11D;o agas favorkore kaj ame - vi demandas -, permesante la revenon sur la surteran arenon en tielaj kondicoj?!... Ho, kiel vi kura&#x11D;as imagi pli grandajn toleremon, protekton, favorkoron ol tiuj, pro kiuj la Plejalta konsentas novajn oportunojn al la granda pekinto - nomata sinmortiginto - por ke li povu relevi&#x11D;i el la abismo, en kiu li sin &#x135;etis, sed relevi&#x11D;i honore, sub la prizorgo de la Milda Nazareno, per la propra penado, per la nobledifa, fidela plenumado de la Devo?... &#x108;u li estas senigita el siaj rajtoj kiel kreito de Dio, kiel Spirito evoluanta al la gloro de la Senmorta Vivo?!... &#x108;u, kontra&#x16D;e, al li ne estas donataj altvaloraj oportunoj per la reenkarni&#x11D;o?... &#x108;u li ne estas subtenata hodia&#x16D;, same kiel li estos morga&#x16D;, de la prizorgado de Jesuo Nazaretano, patre gvidata de Ties laboristoj, de la legianoj de Maria, kiuj lin helpos sur la dolora vojo al tiu kalvario, kiun li mem for&#x11D;is per la freneza ago kontra&#x16D;a al la Le&#x11D;o de</p><p>Dio?... &#x108;u Spiritoj &#x15D;vebantaj, kiel la Dia Kuracisto de la Animoj, en &#x109;ielaj sferoj ne sin okupas pri li, petante la &#x108;iopovan Suverenon pri novaj oportunoj, por ke li reboni&#x11D;u per justaj, noblaj agoj kaj tiel liberi&#x11D;u, kiel eble plej balda&#x16D;, de sia nuna, humiliga situacio?...</p><p>Li ja suferas, sed kiu &#x11D;in ka&#x16D;zis?... Cetere, &#x109;u sufero ne estas grandioza leciono, haviganta sa&#x11D;on per sperto?...</p><p>Kiu, sur la Tero, ne scias, ke la memmortigo estas eraro, kiun oni devas ne fari pro tio, ke &#x11D;i kontra&#x16D;as la Naturon, la Le&#x11D;on kaj la Amon de Dio?!...</p><p>&#x108;io sur la Tero &#x11D;in malaprobas kaj kondamnas: la religioj, la prudento, la sento, la sa&#x11D;o, la honoro! Kaj jen la ka&#x16D;zo: la komuna sa&#x11D;o, per la penso, per la intuicio, konscias la beda&#x16D;rindan mizeron, al kiu redukti&#x11D;as la animo de sinmortiginto!</p><p>Al Vincento, kiel vi vidas, la Le&#x11D;o donis la sanktan rajton vivi sur la Tero en perfekta fizika-materia envolva&#x135;o, kiel &#x109;i tiu modelo sur la piedestalo!</p><p>Kion li tamen faris el tiu korpo?...</p><p>Li &#x11D;in for&#x135;etis, mal&#x15D;ate traktis, brute detruis!... Tiel malrespekte kvaza&#x16D; li &#x11D;in &#x135;etus kontra&#x16D; la viza&#x11D;on de Dio mem!</p><p>Sed tiu ofendo kontra&#x16D; la Le&#x11D;o kostos al li tre kare!</p><p>Li elpagos la naturajn sekvojn de sia ago, riparos la malbonojn, kiujn li ka&#x16D;zis kiel al si, tiel anka&#x16D; al aliaj, en la okazo se lia malbona faro trafis iun krom li mem; li travivos amarajn sinoferojn kaj larmojn, kiel logikan sekvon de sia freneza&#x135;o, &#x11D;is li havigos al si sufi&#x109;ajn vibrofortojn por ricevi de la Providenco la prunton de nova korpo simila al tiu, kiun li detruis, de alia templo, perfekta kaj sana, kun kiu li rekomencu la normalan evoluan iradon, interrompitan de la falo en la misvojojn de la memmortigo!</p><p>Cetere, li suferas. Sed... kiu igis lin suferi?... Kial li suferas?...</p><p>Kiu la &#x109;efa ka&#x16D;zinto de liaj suferoj?..."</p><p>Mal&#x11D;oja kaj &#x109;agrenita, mi mallevis la frunton, preferante la silenton.</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VII Unuaj provoj</strong></p><p>"Kiom vi faris al unu el &#x109;i tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi."</p><p><strong/></p><p><strong>Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[29]</strong></p><p>Pasis du tagoj post tiuj &#x135;us rakontitaj okaza&#x135;oj, kaj dum tiu tempo ni nin fordonis al seriozaj konsideroj pri &#x109;io, kion ni vidis kaj lernis dum la vizitoj en la Hospitalaj Departementoj.</p><p>Ni komprenis la lecionojn.</p><p>Nenian iluzion ni plu povus fari al ni, post kiam ni finstudis tiun spegulklaran kaj sa&#x11D;oplenan biblion, kiun formis &#x109;iu el la vizititaj sekcioj!</p><p>Angorsento premis al ni la korojn! Kaj en la plumba atmosfero de la Hinda Pavilono, envolvitaj en nostalgio kaj soleco, ni vidis, ke larmoj banas al ni la viza&#x11D;on! En la mateno de la tria tago, ankora&#x16D; tiu sama Roberto de Canalejas nin helpis forskui la deprimon, en kiun ni ekglitis, invitante nin promeni kun li tra la parko.</p><p>Per tiu &#x109;arma afableco, diskreta kaj senartifika, kiu lin karakterizis, li dum la irado avertis:</p><p>"- Senkura&#x11D;eco &#x109;iam estas malbona konsilanto, kies inspirojn ni devas forpeli per &#x109;iuj niaj plej bonaj fortoj! Kontra&#x16D;staru &#x11D;in, miaj amikoj, turnante vian volon al la Superega Forto, de kiu emanas la energioj, kiuj nutras la Universon... kaj vi tuj eksentos, ke revigliga humoro revivigos al vi la kapablojn por da&#x16D;rigi la iradon...</p><p>Kiam vi sentos vin senkura&#x11D;aj kaj mal&#x11D;ojaj anta&#x16D; la neeviteblo, eklaboru! Ser&#x109;u en la oportuno de nobla kaj honesta agado la rebonigilon por la krizostataj fakultoj! Ni neniam estos tiel sensignifaj kaj senpovaj, &#x109;u sur la Tero kiel homoj, &#x109;u en la Nevideblo kiel elkarni&#x11D;intaj Spiritoj, ke al ni ne eblos servi al la proksimulo, kunhelpante por lia konsolo kaj bonstato. Anstata&#x16D; enfermi&#x11D;i en &#x109;i tiu Pavilono, donante liberan kuron al turmentaj, senfruktaj pensoj, kiuj ja pligrandigas viajn suferojn, venu kun mi vizitadi tiujn viajn fratojn, multe pli suferantajn ol vi, kiuj ankora&#x16D; restas en la Hospitalo, enkarcerigitaj en tiu tenebra dramo, kiu iam anka&#x16D; vin envolvis... Ni revenu al la Hospitalo por revidi la amikojn, la kolegojn, la flegistojn, kiuj vin bonkore prizorgis kaj konsolis viajn korojn senkura&#x11D;igitajn de la doloro, la kuracistojn, kiuj helpis vin forpeli el la menso tiujn obstinajn impresojn, kiuj malfortigis al vi la kura&#x11D;on..."</p><p>Ni konsentis. La tutan tagon, akompanataj de Roberto, ni vizitadis novajn malsanulojn, eldiris solidarajn esprimojn al kompatindaj &#x135;usvenintoj el la Sinistra Valo, brakumis Joelon kaj la ceterajn sindonajn amikojn, kiuj nin sindedi&#x109;e prizorgis dum tagoj kaj noktoj, kies memoro estas plena je angoro, prezentis respekton kaj oma&#x11D;on al tiuj emimentaj psikistoj, kiuj tiomfoje sin klinis super niaj litoj, portante al ni karitatan kvietigon per la revigligaj energioj de siaj gloraj virtoj!... Kaj pro &#x109;io tio milda konsolado envolvis nian maltrankvilecon, lernigante al ni ser&#x109;i kvietigon al niaj suferoj en la kvietigado de aliulaj doloroj kaj en la varmo de virtaj koroj kapablaj nin kompreni!</p><p>Vespere, kiam ni pretis reveni al nia rifu&#x11D;ejo, iu sendito de Teokrito komunikis al ni, ke en la morga&#x16D;a tago ni devos atingi la sidejon de la Viglado por kolekti&#x11D;i al granda karavano forveturonta al la Tero.</p><p>Teokrito ne apartenis al la gvidistaro de tiu karavano, sed lian a&#x16D;toritaton reprezentis la personoj de liaj noblaj disciploj Romeo kaj Alcesto, kiuj zorgos pri niaj interesoj kaj bezonoj dum niaj liberaj tempoj, kvankam ili tion devos fari ka&#x15D;ite, por ne forpreni de ni la meriton kaj la prirespondecon. Sed Karlo kaj Roberto de Canalejas, Ramiro kaj Olivier de Guzman, Pastro Anselmo kaj aliaj amikoj, kiujn ni kutimis ami, apartenis al tiu multnombra grupo, komisiite, la&#x16D; superaj ordonoj, pri la instrukcioj plenumotaj en la okazo se nia libertempa konduto kuntrenos la neceson de pli ampleksaj aktivecoj.</p><p>... Kaj kiam la unuaj pejza&#x11D;oj de la naskolando malprecize konturi&#x11D;is inter la pezaj emana&#x135;oj de la atmosfero, la ploro ruli&#x11D;is el la profunda&#x135;oj de mia memo per sanktega spiro de sa&#x16D;dado, respekto kaj &#x11D;ojo!</p><p>Pasis jam dek ses jaroj, de kiam la karna porta&#x135;o, kiun mi ricevis de la Patrino-Naturo kaj per kies netaksebla helpo mi devus prepari&#x11D;i por la radiluma regno de la Senmorteco, falis en hororaj konvulsioj, disfrakasita en la turpaj ungegoj de la memmortigo!</p><p>Dek ses jarojn en mallibereco, plorado, kor&#x15D;iraj doloroj nepriskribeblaj la&#x16D; ties vera esprimo!</p><p>Konfuzita, fremdi&#x11D;inta al mia propra naskolando, mi estis ekposedita de la neretenebla timo iradi sola sur la tiel konataj kaj sopirataj stratoj de Lisbono, Porto, Coimbra, kiujn mi tiom multe amis! Mi sentis min korpremita kaj mal&#x11D;oja, konstatante, ke mi &#x11D;uas liberecon. Niaj amikoj fortiri&#x11D;is de nia vidado, ka&#x15D;ante sin en nevidebleco neatingebla por niaj kapabloj, kaj lasis nin al nia propra gvido, kvankam ili nin ne tute forlasis. Profundajn &#x15D;an&#x11D;ojn la longa fazo el transtombaj suferoj faris en mia interno, car mi rekonis min timema kaj terurigita, denove starante fronte al tiu societo, kiun mi samtempe amis kaj mal&#x15D;atis; kiun mi jen skur&#x11D;adis en nebrideblaj koleroj, &#x109;e la konstato de &#x11D;iaj makuloj, jen la&#x16D;degis per kortu&#x15D;aj pa&#x11D;oj elver&#x15D;i&#x11D;intaj el mia koro &#x109;iam vundita pro tre dramaj motivoj! Mi tiam memoris la malfavorajn etapojn teksintajn la ekzistadon, kiun &#x135;us detruis mia malespero kaj kiu, kvankam sen virtoj, kiujn mi ja ne posedis, tamen almena&#x16D; distingi&#x11D;is per la grado de malfeli&#x109;eco, kiun &#x11D;i kuntrenis!</p><p>&#x108;e la veki&#x11D;o de la subkonscio, kiun tiel dol&#x109;e lulis kaj dormigis la kuracado en la Instituto Maria el Nazareto, veki&#x11D;o ka&#x16D;zita de mia reveno en la scenejon de la pasinteco, la dramo, kiun mi travivis, malvolvi&#x11D;is &#x109;e mia rememorado same akraguste kiel anta&#x16D;e, agitante la interna&#x135;ojn de la animo per la iamaj amaroj kaj &#x109;agrenoj! Mi memoris tiujn, kiujn mi amis, kaj tiujn, kiuj amis min, a&#x16D;, almena&#x16D;, havis la devon min ami, kaj mi timis ser&#x109;i ilin!</p><p>La elrevi&#x11D;oj, kiujn Hieronimo Silvejra suferis, ankora&#x16D; estis tre vivaj en mia memoro, ke mi malprudente kura&#x11D;us same eksciti&#x11D;i de ili, vizitante, sen sufi&#x109;e da pripenso, la malnovan hejmon, la geamikaron, la parencojn, pri kiuj mi ekhavis nur svagajn informojn kaj de kiuj mi ricevis nenian elmontron de resopiro per bondeziroj envolvitaj en la fervoro de tiu pre&#x11D;o!</p><p>Mi tiam profitis de la amika inklino de Belarmino, kiun mi ekkonis en la tagoj de malfeli&#x109;o, petegante, ke li ne forlasu min, ke ni prefere restu kune dum niaj iroj kaj revenoj... &#x109;ar Mario foriris ser&#x109;e de informoj pri la edzino kaj la filoj, pri kiuj li &#x11D;is nun eksciis nenion en la Nevidebla Mondo!</p><p>La ekinstrutisto pri lingvoj lasis sin regi de la samaj impresoj. Li restis silenta kaj enpensi&#x11D;a, dum mi lasis liberan esprimi&#x11D;on al mia penso, &#x11D;in &#x109;ial vortigante.</p><p>Kun li mi revenis al la malnova hejmo, kiu vidis lin naski&#x11D;i kaj kreski; kie li &#x11D;uis la aman kunvivon kun la familio, kiu lin tiel estimis; kaj en kies tapetitaj &#x109;ambroj la figuro de lia nekonsolebla patrino &#x15D;ajnis ankora&#x16D; movi&#x11D;i en freneza stato, ekde tiu momento kiam &#x15D;i vidis lin mortanta kun tratran&#x109;itaj manradikoj. La &#x109;arma bieneto jam ne apartenis al la familio Queiroz e Souza, nek tie trovi&#x11D;is la amoplena oldulineto, kiun li nun, kun rimorsoj elspirantaj el la profunda&#x135;oj de la animo, aflikte ser&#x109;adis, nekonsolebla ke li neniam ekhavis sciigojn pri &#x15D;i dum lia tuta esto ardis je sopirado!... Mi tiam vidis la eksinstruiston pri Dialektiko ekplori anta&#x16D; la kameno, genui&#x11D;inta &#x11D;uste sur la loko iam okupita de la balancose&#x11D;o de la maljuna sinjorino, de kiu li nun petegis pardonon pri la kruela &#x109;agreno ka&#x16D;zita al &#x15D;ia dol&#x109;a patrina koro; petegis, en aflikta kaj kortu&#x15D;a plorado, &#x15D;ian resopiratan &#x109;eeston, e&#x109; se nur dum momento, por ke en lia brusto mildi&#x11D;u la akra doloro de sa&#x16D;dado, kiu tordadis al li la animon!</p><p>Kvaza&#x16D; senkonsola pilgrimanto, li &#x15D;in ser&#x109;adis en &#x109;iuj lokoj, pri kiuj li supozis, ke &#x15D;i tie sin trovas. Sed la amoplena maljunulino, por kiu la vivo, la &#x11D;ojo kaj la feli&#x109;o koncentri&#x11D;is en li, trovi&#x11D;is nenie! Sed jen konsterna ideo montris al li la lastan eblecon: li sin direktis al la familia tombo, kie ku&#x15D;is la cindroj de liaj prapatroj... Certe tie anka&#x16D; trovi&#x11D;os lia patrino...</p><p>Efektive! La adorata nomo tie estis, gravurita sur la tomb&#x15D;tono apud lia propra nomo...</p><p>Belarmino genui&#x11D;is &#x109;e sia propra tombo kaj, banata per larmoj, pre&#x11D;is por la patrino.</p><p>Vesperi&#x11D;is, kiam ni silente malsupreniris la herbkovritan deklivon de la tombejo. Mi kiom eble provis rekura&#x11D;igi la karan amikon, kaj dum ni vagadis sur la stratoj, mi rimarkigis, penante montri&#x11D;i al li konfida kaj konsola:</p><p>"- Estas facile konkludi pri la destino de via respekteginda patrino, mia amiko! &#x15C;e certe ne ku&#x15D;as enfermita en tiu putra&#x135;plena ka&#x11D;o el marmoro, diseri&#x11D;ante kun la lastaj materiaj elementoj, kiuj tie restas... &#x109;ar nek vi mem tie trovi&#x11D;as!... La prudento montras, ke, &#x109;ar ni estas eternaj, anka&#x16D; tia &#x15D;i estas... kaj ke &#x15D;i, same kiel ni, sin trovas en loko konvena al &#x15D;ia eksterkorpa ekzistado, tute ne en ia tomba fosa&#x135;o..."</p><p>"- Jes! mi jam pensis pri tio, Kamilo... Sed kie &#x15D;i estas?...</p><p>En kiu loko de la Nevidebla Senfino?... kaj kiaka&#x16D;ze mi, estante anka&#x16D; nemortema, neniam, neniam plu renkontis mian karan patrinon?... Kial mi &#x15D;in neniam vidis reflekti&#x11D;i en la potencaj aparatoj de nia malsanulejo, per telepatia vizito?... &#x108;u mi iam revidos &#x15D;in?... "</p><p>"- Pardonon, Belarmino... Iam &#x15D;ajnis al mi a&#x16D;di vin sciigi, ke via respektinda patrino same konfesis materialismajn kredojn kiel vi?...</p><p>Kiel vi do volus, ke &#x15D;i pre&#x11D;adu por vi reflekti&#x11D;ante en la sentivo de iu mezurilo de spiritaj vibroj, se uzi la klarigojn de niaj karaj amikoj el la Kolonio?... Ni prefere demandu D-ron de Canalejas a&#x16D; nian Roberton, kie &#x15D;i trovi&#x11D;as... Kio min koncernas, mi neniel dubas la eblecon, ke vi &#x15D;in revidos! Se &#x109;io, kio nin envolvas, de post kiam ni venis en la transtomban vivon, imponas per la justeco de la logiko, do tiu sama logiko kondukos vin al la patrino, pli a&#x16D; malpli frue... "</p><p>"- Jes, ni ankora&#x16D;foje demandu la doktorojn de Canalejas... Kiom da fojoj mi jam faris &#x11D;in, tamen amba&#x16D; evitis definitivajn respondojn?!... Sed... kie ni ilin trovos nun?... Neniun adreson ili lasis kun ni!..."</p><p>"- Ni do atendu, &#x11D;is ni ilin trovos... Ni estu paciencaj... amiko de Queiroz e Souza! Post dek ses jaroj da mirigaj malfeli&#x109;oj, mi kredas, ke mi lernis rudimentojn de tiu sublima virto nomata Pacienco!..."</p><p>"- Mi tamen, amiko Kamilo, estus preferinta ne reveni Portugalujon... Mi sentas min maltrankvila kaj mal&#x11D;oja...'</p><p>Malgra&#x16D; &#x109;io, ni estis lacaj kaj strebis al ripozo.</p><p>Kie tamen trovi &#x15D;irmon?!...</p><p>La dececo, la respekto al aliulaj hejmoj detenis nin engasti&#x11D;i en fremdaj domoj... Koncerne la malnovajn amikojn, ne povante nin vidi, ili tial meritis des pli da respekto, &#x109;ar ni ne volis partopreni ilian intimecon kiel maldiskretaj entruduloj.</p><p>Kutimintaj al la komforta disciplino de la Instituto, ni da&#x16D;re iradis sur la stratoj de la urbo premataj de la sopiro pri tiu dolca &#x15D;irmo. Neretenebla mal&#x11D;ojo nebuligis al ni la korojn, dum la krepusko cirka&#x16D;en elver&#x15D;is nostalgion, plipezigante la ombrojn kaj la impresojn, kiuj nin konsternis.</p><p>Belarmino sugestis, ke ni engasti&#x11D;u en iu pre&#x11D;ejo, kies navo, plenplena je kredantoj, klare invitis al eniro. Mi tamen &#x11D;in forpu&#x15D;is, min fidele tenante je malnova neakordigebleco kun la pastraro. Multaj lokoj pro tio estis memoritaj, sed, ilin proponinte, ni tuj sekve ilin foi&#x135;etis...</p><p>Subite, kvaza&#x16D; la frata zorgemo de Teokrito nin observus per tiuj magnetaj speguloj, sekvante niajn pa&#x15D;ojn same kiel li agis kun Hieronimo, savanta ideo prilumis al mi la menson kaj mi plen&#x11D;oja ekkriis:</p><p>Fernando!...</p><p>Jes, Fernando de Lacerda! la neforgesebla protektanto, kies karitataj pensoj pri amo kaj paco, disfluantaj en pre&#x11D;oscintilado, tiom da fojoj min vizitis en la terura senkonsoleco de tiu malluma rifu&#x11D;ejo, en kiu mia animo elpagis la trokura&#x11D;an malrespekton anta&#x16D;tempigi la decidon de la Justa Le&#x11D;o!</p><p>Jes, Fernando! la bonega koro, kiu, senlace kaj kompateme, ciam ankora&#x16D; min allogis per siaj konstantaj mensaj vizitoj, siaj amplenaj brakumoj alii&#x11D;intaj en bonfaran radiadon el novaj pre&#x11D;oj, ke mi konkeru novajn, pli felicajn tagojn en mia destino!...</p><p>Ni ja sciis, kie lo&#x11D;as tiu malnova amiko, kie li plenumas sian honestan laboron, kaj kie li prefere kunvenas por siaj sciencaj kaj kulturaj eksperimentoj, al kiuj, kune kun &#x11D;entilaj kamaradoj, li oferadis siajn plej bonajn energiojn, car ni jam vizitis lin tiam, kiam la unuan fojon ni malsuprenvenis al la Tero. Ni do direktis nin al lia domo, kie ni diskrete kaj humile engasti&#x11D;is, okupante iun subtegmentan cambron, ian "mansardon", speciale adaptitan, por tiel diri, de la Nevidebla Sfero por gastoj de nia klaso.</p><p>Kelktaga restado &#x109;e Fernando kaj liaj kolegoj estis sufi&#x109;a por mia readapti&#x11D;o al la surteraj okaza&#x135;oj kaj alkonformi&#x11D;o al la socia vivo. Sed tio fari&#x11D;is ne sen grandaj &#x11D;enoj al mi, kiu sincere sopiradis la trankvilan kaj lojalan kunvivadon en tiu nevidebla socio, al kiu mi jam kutimis.</p><p>Mi senrezerve faris konfidencojn al tiu altvalora mediumo, tiel amata en nia Instituto. En la dol&#x109;a &#x15D;irmo de tiu "mansardo", mi kolektis ideojn kaj decidis plenumi iun programon, celante efektivigi la rekomendojn de Teokrito. Mi, anta&#x16D; &#x109;io, revenu al miaj malnovaj amikoj, kolegoj, eldonistoj kaj e&#x109; kontra&#x16D;uloj por al &#x109;iuj informi, ke la memmortigo ne fortran&#x109;is al mi la vivon, e&#x109; ne la inteligenton kaj la agpovon. Mi tiam ekskribis, per la cerbo de Fernando, en amikaj konversacioj, kiuj multe konsolis min, kaj uzante lian manon kvaza&#x16D; ganton, kiun mi &#x15D;ovus sur mian propran manon, longajn leterojn al iamaj amikoj, kiujn la morto ne forgesigis al mi; sincerajn kaj verajn informon pri miaj impresoj, penante identigi min per tiu literatura stilo de &#x109;iuj konata. Sed mia iniciato entenis jam nenian vantamon! Mi prefere celis krei kondi&#x109;ojn por estontaj, pli ampleksaj raportoj. Mia intenco estis, anta&#x16D; &#x109;io, anonci al tiu societo, ke mi estas viva, tre viva kaj pensanta, malgra&#x16D; la neimagebla tragedio, kiun la tombo ka&#x15D;is al la malfortikaj homaj okuloj! Mia deziro estis montri min al tiu sama socio, kiu iam konis min, re&#x11D;ojigi &#x11D;in per la feli&#x109;ega nova&#x135;o, ke anka&#x16D; &#x11D;i, kiel mi, estas nemortema; fine, konscience averti &#x11D;in pri la dan&#x11D;eroj ekzistantaj en la mallumaj kaptiloj for&#x11D;itaj de tiu monstro - la Memmortigo!</p><p>Sed... malgra&#x16D; la bonvolo, kiu min posedis, kaj la sindonemo de tiu malavara amiko, kiu al mi havigis netakseblan helpon, mi travivis la elrevi&#x11D;on kaj honton esti forpu&#x15D;ita de la plimulto el tiuj, al kiuj mi deziris servi, min prezentante al ili kiel pensantan individuon, vivantan inteligenton, normalan kaj sendependan, malgra&#x16D; la fakto, ke mi estis nevidebla. Malgra&#x16D;vole mi venigis grandajn &#x109;agrenojn sur la kompatindan Fernandon, kiun mi kontra&#x16D;e deziris vidi respektata kaj honorata pro lia mireginda kapablo facile transsendi la penson de forpasintaj animoj: efektive li fari&#x11D;is objekto de tro akraj kaj maljustaj kritikoj, sendankaj insultoj, tro pika mokado!</p><p>&#x108;agrenite, mi desaponti&#x11D;is. Malgra&#x16D; mia bonvolo, al mi ne eblis defendi la noblan amikon, &#x109;ar oni malvolontis a&#x16D;di mian vo&#x109;on. Neniom valoris tiom da tre interesaj nova&#x135;oj, kiujn mi portis el la ne&#x11D;blankaj transtombaj regionoj, celante surprizi malnovajn rivalojn en la literaturo; tiom da tre impresaj dramoj kaj rakontoj, ri&#x109;igontaj eldonistojn, kiuj sendube rekonus min la&#x16D; tiu al ili tre konata stilo! Mi vidis min devigita al silento, &#x109;ar tre malmultaj agnoskis mian revenon!</p><p>Sed la kunvivado kun Fernando kompensis al mi la malvenkojn sur aliaj kampoj, &#x109;ar grandan edifon mi ricevis de la oftaj konversacioj kun li, al kiu mi esprimis plej grandan amikecon, &#x109;iam pli kreskantan dankemon pro la simpatio, kiun al mi, same kiel al miaj kamaradoj, li sen&#x15D;an&#x11D;e elmontris.</p><p>En iu suna vespero, unu monaton post nia alveno en Portugalujo, kiam la dol&#x109;a aromo de l' oleandroj miksi&#x11D;is al la alloga odoro de la ri&#x109;aj fruktarbejoj, dissemante vivon kaj ravon en la serena atmosfero, mi, per senpripensa kaj temerara iniciato, revenis, sola kaj enpensi&#x11D;a, al la Bieneto de S...</p><p>Doloraj rememoroj levi&#x11D;is, kvaza&#x16D; obsedantaj koboldoj, &#x109;e &#x109;iu pa&#x15D;o sur la duonvarma, herbokovrita vojo... kaj dume la Pasinteco, iom post iom trudi&#x11D;ante, forskuadis el mia memoro la cindrojn de la forgeso, kiujn la dol&#x109;aj &#x109;ielaj favoroj dis&#x15D;utis sur miajn dolorojn, kiuj tiel revivi&#x11D;ante, denove &#x15D;iradis al mi la koron!</p><p>La malnova domego al mi &#x15D;ajnis nuda. &#x11C;iajn &#x109;ambrojn mi eniris, unu post alia, sub la mensa ka&#x16D;stikeco de obstinaj angoroj. Ombroj de abomenegindaj amara&#x135;oj kovris al mi la menson, &#x11D;in regresigante &#x109;e &#x109;iu reveki&#x11D;o de la rememoroj estigantaj strangan retrospektivon pri mia vivo, tiel ri&#x109;a je suferigaj, elrevigaj epizodoj! Reala panoramo de mia ekzistado, kun ties &#x109;iutagaj luktoj kaj prirespondecoj, mirakle rebildi&#x11D;is en mia konscio superekscitita de tiu fenomeno nomata memvola introspekto, nerezisteble devigante min refoje sperti, suferi kaj tute revivigi &#x109;ion, kio anta&#x16D;e min afliktis kaj premegis al mi la animon! Kaj agonia &#x15D;vitado elgutadis el la subtilaj interna&#x135;oj de mia astrala memo, vidigante al la konscienco la aboslutan mankon de meritoj, kiuj, en tiu delikata momento, konsolus min per honoraj favoroj! &#x15C;ajnis, ke la epizodoj elvokitaj de la emocioj sorbi&#x11D;intaj de la medio, en kiu mi iam vivis, pensis, agis, kaj kiun mi saturis per venenaj mensaj emana&#x135;oj, pligrandi&#x11D;is anta&#x16D; mia &#x109;imomenta hipersentiveco, alii&#x11D;ante en tiranajn fantomojn, kiuj min deprimis, se ili ne povis min akuzi!</p><p>La neelportebla hejma kunvivado, kiun iam &#x109;eestis tiuj malnovaj muroj; ka konstantaj malpaci&#x11D;oj kaj malkonsentoj, kiuj faris el mia vivo ian &#x15D;torman oceanon; la morna pezo de pensoj, kiujn difektis mania nekontenteco, trenita de ne&#x16D;rastenia temperamento &#x11D;is absoluta nerva malordo; la konsternaj tenebroj, kiuj konfirmi&#x11D;is, estingante la lumon al miaj blindi&#x11D;antaj okuloj; la longe intencata decido cele al la fatala fini&#x11D;o; la ekstrema malespero; la fina falo en la abismon; &#x109;io &#x109;i miregige levi&#x11D;is el la interna&#x135;oj de mia memo, sub la pezaj sugestioj de tiu malbeninda medio, kiu vidis la lastajn tagojn de mia homa ekzistado! Kaj - ho grandioza fakulto, kiu tiel premias kiel punas la konsciencon, la&#x16D; la agoj impresintaj ties sentivon! - mi revidis, sentante iliajn efikojn, e&#x109; la lastajn scenojn, tio estas, la makabrajn stertorojn de la morto detruinta, anta&#x16D; la &#x11D;usta tempo, tiun porta&#x135;on, kiun la dia zorgemo konfidis al mi kiel sanktan deponon, por la honora riparado de ia abomenega, honteginda pasinteco!</p><p>Senkonsila, trafita de konsterna krizo, mi perdis la memoron pri la nuno, lasante min interni&#x11D;i en la veprejojn de la pasinteco, kvaza&#x16D; min ekposedus infera retrospektiva frenezo, kaj mi damne ekblekis, kiel iam en tiuj sinistraj konvulsioj, ululante kaj &#x11D;emante, blasfemante kaj ver&#x15D;ante la satanan ploron de tiu, por kiu ne plu estos espero pri konsolo, ia halto por ripozi kaj pripensi!... Kaj se iu tie ankora&#x16D; lo&#x11D;us, a&#x16D; preterpasus la cirka&#x16D;a&#x135;ojn, povante, per disetendo de siaj psikaj kapabloj, percepti la tragedion, kiun mi tiam rememoris, tiu asertus, ke dek ses jarojn post mia morto li ankora&#x16D; sentis ke mi tie ceestas, plor&#x11D;emante kaj tondre blekante pro nebrideblaj doloroj!</p><p>Kiam mi rekonscii&#x11D;is el tiu malbeninda kolapso, Romeo kaj Alcesto, per tenera zorgo, ver&#x15D;adis sur mian frunton kvietigajn emana&#x135;ojn el siaj bonegaj magnetaj fortoj, kiuj revigligis al mi la animon kvaza&#x16D; bonfara roso sur velkinta, malfortika kreska&#x135;o!</p><p>La lunhela cielo montris, ke multajn horojn mi pasigis en tia stato, frenezi&#x11D;inta en la fajra regiono de la Pasinteco, car jam estis nokto, la foraj steloj trembrilis beligante la firmamenton!</p><p>Mi trovis min ripozanta sub la fre&#x15D;eco de aromaj arbaretoj, kaj la malnovaj brancplekta&#x135;oj de proksima vinber&#x11D;ardeno sciigis, ke mi ankora&#x16D; trovi&#x11D;as en la Bieneto. Nekredebla cagreno &#x15D;iris al mi la koron, dum larmoj ruli&#x11D;is, mildigante la premon, kiu sufokis mian bruston.</p><p>Mi petegis la eminetajn Gvidantojn pri la aparta favoro min rekonduki al la Hinda Pavilono, car tie mi sentus min sekura, &#x15D;irmita kontra&#x16D; cia kaptilo de mia menso ta&#x16D;zita de pasintaj malprudenta&#x135;oj. Portugalujo kun siaj amaregaj rememoroj, Lisbono, la malnova Porto - la Tero entute - cio afliktis mian Spiriton, inklinigante lin reveki ombrojn kaj sufefojn, kiujn mi deziris, bezonis forgesi! Sed oni tion ne konsentis, profite al mia morala reboni&#x11D;o, car la noblaj mentoroj asertis al mi, ke mi ion devos entrepreni en tiu medio, kiel ateston pri la akiro de la kapablo rezigni kaj abnegacii cele al novaj esploroj en la spiritaj regionoj, kiujn &#x11D;is tiam nek mi nek miaj kamaradoj efektive atingis, malgra&#x16D; la abomensento trudita de tiuj turmentaj lokaj rememoroj!</p><p>&#x11C;islarme kortu&#x15D;ita, mi tiam eldiris ardan pre&#x11D;on, timigite anta&#x16D; la pezaj prirespondecoj, kiuj min super&#x15D;ar&#x11D;is:</p><p>"- Noblaj kaj karaj mentoroj, bonvolu do montri al mi, kion mi povas provi por malakrigi la moralajn torturojn, kiuj, venenante miajn energiojn, malfortigas al mi la volon! La reveki&#x11D;intaj rememoroj, la etoso, la elrevi&#x11D;oj, la sentimentala forgeso, en kiun mian memoron &#x135;etis tiuj, al kiuj mi plej konfidis, estas &#x109;agrenoj, kiuj suferige &#x15D;iras mian koron, superekscitante mian sentemon &#x11D;is konsterna grado!... Helpu, ke mi scipovu &#x11D;uste agi, realigi ion meritan, sufi&#x109;e honoran por al mi permesi la &#x11D;uon de ia faciligo kaj efika konsolo! Konsilu min!..."</p><p>Eldirinte tiun petegon, kaj dum la belaj figuroj de amba&#x16D; junuloj &#x109;iam pli kaj pli diafani&#x11D;is, maldensi&#x11D;ante sub la opalecaj radioj de la kreskanta luno, kiu donis romantikan tonon al la pejza&#x11D;o, mi a&#x16D;dis, ke oni al mi respondas per demando:</p><p>"- Kiajn admonojn Roberto faris al via grupo, en la anta&#x16D;tago de via malsupreniro por plenumi &#x109;i tiujn instrukciojn?..."</p><p>"- Ha jes, mi memoras... Ni provu kvietigi la fakultojn ta&#x16D;zitajn de la suferado... portante balzaman helpon al suferantoj en pli krizaj situacioj... kaj ni ser&#x109;u revigli&#x11D;on &#x109;e la bona kaj sinceraj amikoj, kies koroj, prilumitaj de la brilo de puraj virtoj, estus sufi&#x109;e fortaj por de ni forvarmigi la froston de l' senkura&#x11D;eco kaj gvidi niajn pasojn al multpromesaj vojoj..."</p><p>"- Vi do faru tiel... Roberto vin plej &#x11D;uste konsilis..."</p><p>Mi tiam kolektis &#x109;iujn al mi disponeblajn fortoj n, trudis serenecon al la sensoj skuitaj de la emocioj, altigis mensajn energiojn, rememorante la petojn al la Nazareta Majstro, kaj anka&#x16D; pre&#x11D;is, fervore kaj humile, petnte pri helpo kaj protekto.</p><p>La &#x109;irka&#x16D;a soleco min teruregis. Mi rigardis la sinistran domaron, kaj abomenaj emocioj instigis min foriri tre malproksimen, tien kie al mi eblus forgesi la tragedion, kiun &#x109;io tio rememorigis al mi! Mi rapidigis miajn pa&#x15D;ojn kaj malproksimi&#x11D;is... sed, transpasinte la malbenindajn sojlojn, mi ekvidis, ke al mi estas rezervita kompensa surprizo, certe la respondo al tiu petego adresita al la Dia amiko:</p><p>Atendante min, tie trovi&#x11D;is	Ramiro de Guzman kaj Roberto de Canalejas!</p><p>"- Dio estu la&#x16D;data!"- mi	ekkriis, per elver&#x15D;o de profunda dankemo...</p><p>Kaj plenkonfide mi iris kun tiel altvaloraj akompanantoj,</p><p>kiuj, min karitate rekondukinte	al mia modesta surtera lo&#x11D;ejo, senprokraste foriris.</p><p>Longe pripensinte, ni ekdecidis agi la&#x16D; la inspiro de iamaj konsiloj, admonoj kaj ekzemploj de niaj gardistoj kaj instruantoj, kaj organizis kvaza&#x16D;an "klasasocion", celante plani kaj realigi agadon, kiu kontra&#x16D;batalus la ideojn pri memmortigo, la malsanecajn inklinojn elmontrantajn tiun inferan dispozicion, kiu infektis la diversajn sociajn tavolojn, al kiuj ni nun povis reveni kiel nevideblaj esta&#x135;oj. Sed tiel ampleksa entrepreno levis kontra&#x16D; ni malfacilajn barojn... kaj se ne estus la efikaj helpoj de la luma gvidantaro, kiu nin inspiris, ni certe atingus nenian kontentigan rezulton.</p><p>Komence ni volis nin vidigi kaj komprenigi al la homoj, gajni ilian konfidon pere de atestoj, sinceraj kaj detalplenaj, pri la realeco de la mondo, en kiu ni vivas, &#x109;u pozitive pruvante nian identecon, &#x109;u per aliaj al ni eblaj apartaj rimedoj. Ni volis starigi kun ili seriozajn amikajn rilatojn, interesajn kaj instruajn konversaciojn, ian konstantan liveradon de nova&#x135;oj, kion ni rigardis plej utila al la tuta homaro, &#x109;ar &#x11D;i celis averti ilin kontra&#x16D; la nekonata dan&#x11D;ero, kiun la memmortigo reprezentas por la surtera socio. Tre malmultaj tamen estis tiuj, kiuj konsentis akcepti niajn tiel sincerajn manifesti&#x11D;ojn, kaj el ili preska&#x16D; &#x109;iuj estis al ni fremdaj, e&#x109; lo&#x11D;antaj ekster Portugalujo! Sed plejofte okazis, ke post grandaj, lacigaj penoj en la klopodo krei cirkonstancojn favorajn al la dezirata celo; post sinsekvaj tagoj &#x109;e penigaj provoj kun mediumoj, kiujn ni kun premata koro trovis tie kaj aliloke, jen oni akceptis nin malagnoske kaj nin krude kaj &#x15D;oke forpu&#x15D;is tial, ke nia poezio a&#x16D; prozo transtombaj al ili montri&#x11D;is misfiguritaj pro manko de nia iama stilpureco, kvaza&#x16D; ni ne estus devigitaj superi fortorabajn malfacila&#x135;ojn prezentatajn ne nur de tiuj perantoj sed anka&#x16D; &#x109;efe de la senkompata kaj postulema sekvantaro, kiu ilin &#x109;irka&#x16D;as. La kritikoj, per kiuj ili nin akceptis, esprimi&#x11D;is per mokoj kaj ofendaj sarkasmoj, nekonvenaj &#x109;e edukitaj karakteroj, kaj ili nin forpelis kiel senokupulojn kaj nebonvenulojn de la Astrala Mondo, nin mal&#x15D;ate rigardante kiel mistifikulojn kaj malbonintenculojn! Se ni provis rakonti la surprizajn traviva&#x135;ojn spertitajn sur la flankvojoj de la memmortigo, a&#x16D; priskribi la transmondan vivon per &#x109;iuj fortaj koloroj de l' neanta&#x16D;viditeco, &#x109;ar ni rigardis kiel solidaran devon admoni senprudentulojn al singardemo, ili tiam forklinis sian atenton de la seriozaj, edifaj temoj kaj permesis al si demandi nin pri trivialaj aferoj, kiuj nur ilin interesis kaj pri kiuj ni, tute ne sciante respondi, hontis peti helpon de niaj noblaj instruantoj, nur por al tiuj homoj montri&#x11D;i agrablaj. Ili preferis pritrakti frivola&#x135;ojn kaj malsuperajn temojn, plej ofte maledifajn, kio nin elrevige mal&#x11D;ojigis, ordinare ver&#x15D;igante al ni larmojn, &#x109;ar la tempo pasadis kaj ni nenion enskribis, noblan kaj meritigan, en la a&#x16D;steran libron de la Konscienco!</p><p>Dum tiu klopodado por atingi la revatan celon, jen ekposedis nin la arda deziro transloki&#x11D;i al Brazilo. Ni sciis, ke tiu frata lando prezentas vastan kaj oportunan kampon por tiu ekzerci&#x11D;ado, kiun ni intencis efektivigi, kaj en &#x11D;i ni certe renkontos multe malpli da anta&#x16D;ju&#x11D;emo ol kiel ni spertis en nia Patrolando. Ankora&#x16D; e&#x125;is en nia memoro la bela seanco, kiun, en iu nokto, ni &#x109;eestis en la postregionoj de la &#x15D;tato Minas Gerais, kien nin ope kondukis la sindonaj edukistoj de la Instituto. Kaj nun, ni volis provi la kontakton kun la brazilanoj, &#x109;u ni atingos ion pli pozitivan. Sed kiel procedi, por iri tien?!...</p><p>Estis &#x109;iam ankora&#x16D; tiuj senlacaj legianoj, kiuj respondis al la ardaj helpopetoj, adresitaj de niaj sopiregantaj mensoj, per komuna pre&#x11D;ado, al la Sublima Karitato, de kiu ili estis indaj reprezentantoj. Per facila transportado sub sia protekto, ili nin kondukis al la dezirata loko, helpante nin per novaj instrukcioj en sekura &#x15D;irmejo, kiu nin gardus kontra&#x16D; malagrablaj surprizoj. Temis pri honormerita institucio, registrita en la Spirita Mondo kiel deponejo de superaj inspiroj, servanta kiel modelo por ciuj ceteraj, kiuj strebus disvolvi&#x11D;i en la lando de la Sankta Kruco, sin dedicante al la studado kaj praktiko de la sekretaj doktrinoj kaj al la bonfaraj agoj karakterizantaj la verajn kristanajn inicitojn.</p><p>Ni do komencis nian malfacilan, penigan agadon.</p><p>&#x108;iujn disponeblajn rimedojn ni tiam ekprovis, celante utiligi la brazilajn mediumojn por efektivigi la deziratan, respektindan kaj sanktegan projekton! Humilaj, obeemaj, afablaj, amemaj, sinceraj en sia strebo al servado, multaj el ili povintus esti cirenanoj por nia suferado, mildigante nian kalvarion el viparoj kaj spertoj. Ni cion faris por utiligi iliajn kapablojn en literaturaj laboroj, per kiuj ni volus pruvi al Dio nian penton pri la malobeo al Liaj Le&#x11D;oj.</p><p>Sed, ho ve, la torturo de la idiomo!</p><p>Kial la brazilanoj, ho Dio en la &#x108;ielo, idaro nia, samgentaj, ec samsangaj kiel ni, tiom deklini&#x11D;is de la kulto al la nacia lingvo?!... Kaj kial la homoj ne provus almena&#x16D; kapabli&#x11D;i por la uzo de iu universala idiomo, kiu tiel al ni, Spiritoj, kiel anka&#x16D; al ili, ebligus brilajn komuniki&#x11D;ojn?!... kion do ni povus produkti, utiligante tiajn mediumojn, kiaj ekzistas en Brazilo!...</p><p>Mi memoris, ke Roberto iam avertis min pri la baroj, kiujn mi renkontus provante komuniki&#x11D;i kun la homoj, kaj mi nun ilin agnoskis sendubaj, veraj!</p><p>Invadis min senkura&#x11D;eco, kaj profunda mal&#x11D;ojo minacis renovigi deprimajn cagrenojn, malvigligante al mi la animon, kiam en iu nokto, dum ni kunvenis en nia &#x15D;irmejo ce tiu grava brazila institucio, konsiderante tion, kio nin tiel maltrankviligis, jen ni estis surprizitaj de la vizito de Fernando, kies karna vesta&#x135;o profunde endormi&#x11D;is en lia domo en la malnova kaj amata Portugalujo, car jam estis malfrua nokto. Enliti&#x11D;ante, li pre&#x11D;is por ni, impresite de niaj oftaj aperoj al sia eksterordinara mediuma kapablo. Kaj certe impulsita de karitataj inspiroj el la eterecaj regionoj, li balda&#x16D; nin trovis por ankora&#x16D;foje nin kompateme helpi per sia sen&#x15D;an&#x11D;a servemo.</p><p>Ekestis tiam amika kaj utila konversacio &#x109;e la favora silento de tiu grava asocio. Li invitis nin al pli ofta utiligo de la bonfara rimedo de pre&#x11D;ado, por tiel starigi, per li, pli rektajn komunikkanalojn kun niaj mentoroj, por de ili pli pozitive ricevi la inspiron permesatan en la koncerna okazo, &#x109;ar ni estis kvaza&#x16D; lernantoj, kiuj elmetus al provado la ricevitajn instruojn, celante novajn estontajn oportunojn. Li ree proponis sian komplezan helpon por niaj projektoj, vidante nin maltrankvilaj anta&#x16D; la malfacila&#x135;oj, kiuj levi&#x11D;is kontra&#x16D; ni. Li anka&#x16D; admonis, ke ni &#x109;iam ankora&#x16D; ion diru al la mondo pere de lia kapablo kaj neniel venki&#x11D;u de la tumulta vo&#x109;bruado de kontra&#x16D;uloj kutimintaj al malsa&#x11D;a kritikado. Por tio li, kiel &#x109;iam, disponigis al ni siajn purajn psikajn kapablojn, en kiuj ni reflekti&#x11D;is kvaza&#x16D; en spegulo! El sia bonfara koro li sukcesis el&#x109;erpi konsilojn kaj admonojn, per kiuj li malakrigis la angoran teruron, kiu nin korpremis &#x109;e la penso pri fiasko en la malfacilaj ekzamenoj, al kiuj ni estis la&#x16D;deve submetataj. Kaj li aldonis, sincere kaj kortu&#x15D;ite, dezirante pu&#x15D;i nin sur la rektan vojon:</p><p>"- Se, anstata&#x16D; viaj &#x11D;isnunaj vanaj iniciatoj, vi ser&#x109;us rimedojn por labori kiel agantoj de la vera Frateco, kiun tiel fruktodone ekzemplis la Dia Modelo de Amo, vi certe jam estus venkintaj, disdonantaj feli&#x109;igajn bonfarojn, kiuj neniel tenus viajn animojn en tiela stato de morozo kaj tempesta angoro.</p><p>La Karitato, miaj amikoj - permesu, ke mi tion rememorigu al vi -, estas la bonfara ela&#x109;etanto de tiuj, kiuj deklini&#x11D;is de la vojo strekita de la Providenco! &#x11C;uste tial la sa&#x11D;a Rabeno el Galileo &#x11D;in prezentis kiel superegan instruon al la homaro, kiun Li vidis aparti&#x11D;inta de la Lumo, &#x109;ar &#x11D;i ebligas pli facilan kaj rapidan aliron al regeneri&#x11D;o!</p><p>Estas jam tempo, ke vi abnegacie pripensu la Dian Mesa&#x11D;on, portitan de Jesuo, kaj saturu la profundojn de via esta&#x135;o per kelkaj gutoj el &#x11D;iaj senmortaj, senkomparaj esencoj!</p><p>Riparante la momentan agon, kiu vin &#x135;etis en la abismon, vi povos &#x11D;in plenumi, servante samtempe al vi kaj al via proksimulo.</p><p>Svarmas en la surteraj sociaj tavoloj, kiel anka&#x16D; en la transmondaj, doloraj nepre solvendaj problemoj, kvietigendaj perturboj, senfine diversspecaj malfeli&#x109;oj, akregaj suferoj, kiuj, afliktante la homaron, postulas la fratan kunhelpon de &#x109;iu bonvolema koro por esti elpagitaj, konsolitaj!</p><p>En la hospitaloj, en la karceroj, en la modestaj domoj, kiel anka&#x16D; en la luksaj palacoj, &#x109;ie trovi&#x11D;as mensoj mallume premataj de nekompreno kaj malespero, koroj renversitaj de la perforta intenseco de la elprovoj kaj de la nesolveblaj, &#x109;i-jarcentaj problemoj! &#x108;ie ajn, kie nekredemo embuskis, kie pasio ekregas kaj kie malfeli&#x109;o kaj doloro miksi&#x11D;as kun ribelemo a&#x16D; senkura&#x11D;eco; kie honoro, moralo kaj respekto al si mem kaj al aliulo ne gvidas la konduton, kaj kie fine la vivo fari&#x11D;is fonto de besteco kaj egoismo, latentas la ebleco de falo en tiujn mallumegajn abismojn, en kiuj vi baraktadis, kaptitaj de rabiaj konvulsioj!</p><p>Klopodu por ilin lokalizi: ili trovi&#x11D;as &#x109;e &#x109;iu pa&#x15D;o! Admonu la pekulon, en nomo de via sperto, ke li sin detenu!... kaj montru al li, kiel balzamon al liaj &#x109;agrenoj, tiun saman, kiun vi iam, kiel homoj, disdegnis, kaj kiun vi hodia&#x16D; agnoskas kiel la solan kvietigilon, la solan forton kapablan relevi la homon el la malfeli&#x109;o, por lin honorindigi je la mireginda lumo de la rezignacio &#x109;e tiuj nobligaj luktoj, el kiuj li eliros kiel venkinto, kiaj ajn estos la lin skur&#x11D;antaj elrevi&#x11D;oj: la Amon al Dio! La submeti&#x11D;on al la Neevitebla! Fari&#x11D;u konsolantoj, klopodante praktiki Bonfaradon, flustrante kura&#x11D;igajn kaj konsolajn sugestojn al la koro de afliktitaj patrinoj, de junuloj senesperi&#x11D;intaj pro anta&#x16D;tempaj disrevi&#x11D;oj, de malfeli&#x109;egaj virinoj &#x135;etitaj en la koton, kies suferoj tre malofte renkontas aliulan kompaton, kiuj suferas izolitaj en la dornejo de siaj propraj senprudenta&#x135;oj, ne kura&#x11D;ante elpeti por si mem la patran amemon de Dio, pri kiu, same kiel la ceteraj homoj, ili havas sanktegan rajton! &#x108;iuj &#x109;i kreitoj bezonas la protektan kura&#x11D;igon de la sentemaj, bonintencaj koroj, e&#x109; se nur per la luma donaco de ia pre&#x11D;o! Vi do havigu &#x11D;in al ili, &#x109;ar vi anka&#x16D; &#x11D;in ricevis de servemaj, amoplenaj animoj, viam vi dolorkrie baraktadis en la mallumo, kiu vin surprizis post tiu tragedio, en kiun vi lasis vin enreti&#x11D;i! Rakontu al ili tion, kio okazis al vi kaj admonu ilin travivi &#x109;iujn beda&#x16D;rindajn situaciojn, kiuj ilin deprimas, kun la pacienco kaj kura&#x11D;o, kiuj mankis al vi, por ke ili ne trasuferu tiujn dramajn okaza&#x135;ojn, kiuj vin frenezigis trans la limoj de la materia vivo!</p><p>... Kaj se vi eble trovos mediumojn, kies vibra strukturo konformi&#x11D;as al la via, ne faru al vi zorgojn pri viaj iamaj la&#x16D;roj, kiuj a&#x16D;reolis vian nomon en la homaj societoj. Tiu gloro enfalis kun vi en la profundega&#x135;ojn de la pasinteco, kiun vi ne sciis la&#x16D;deve honorigi! Evitu la vantan plezuron identigi vin en viaj paroladoj a&#x16D; psikografiaj komunika&#x135;oj pere de mediumoj. E&#x109; asertante grandajn vera&#x135;ojn, vi ne estus tiaj samaj, kiaj vi iam estis, kiel cetere vi &#x11D;in nun ne estas! Viaj nomoj kovri&#x11D;is per tre glora populareco sur la tero, por ke la Tero senproteste vidu ilin reaperi en la socio tra la mensa filtrilo de humilaj, senfamaj mediumoj!...</p><p>Vi do preferu, nepre preferu la sanktigajn procedojn de la Karitato, diskreta kaj humila!... kaj vi frue renkontos, tra la irotaj vojoj, la floradon de tre dol&#x109;aj &#x11D;ojoj..."</p><p>Ni lin a&#x16D;dis plej plezure kaj kun granda intereso. Fernando, e&#x109; parolante per sia astrala korpo, dum lia karna vesta&#x135;o dormis en Portugalujo, &#x15D;ajnis inspirata de iu el nia sopirata Kolonio, kiu interesi&#x11D;is pri nia sukceso. Ni e&#x109; plurfoje rekonis en lia parolo, samtempe energia kaj tenera, la dol&#x109;ajn esprimojn de Teokrito, la patran ak&#x109;enton, simplan, amoplenan, de la malproksima amiko, kiu nin ne forgesis... kaj larmoj ruli&#x11D;is el niaj okuloj, dum profunda resopiro plenigis niajn korojn...</p><p>En la sekvanta tago, ni ekdecidis viziti hospitalojn, malsanulojn &#x11D;enerale, prokrastante aliajn iniciatojn rilatajn al servoj por helpo al la proksimulo, kiujn oni proponus al ni. Nia grupo entute konsistis el tridek Spiritoj, kaj ni interkonsentis dividi&#x11D;i en tri apartajn grupojn, tiel sekvante la metodojn uzatajn en nia astralmonda &#x15D;irmejo.</p><p>Kun miro ni konstatis, ke la kompatindaj malsanuloj, en siaj litoj de suferado, ne nur perceptis, sed anka&#x16D; ec nin nature a&#x16D;dis dank' al la somnolo, en kiu ilin tenis la graveco de ilia malsano, la febro kaj la malstrececo de la fluida&#x135;oj ilin ligantaj al la korpa porta&#x135;o. Kiom nur eble, ni portis al tiuj animoj, malliberigitaj en la karna ka&#x11D;o, la mildigon de nia kunsento, jen inspirante al ili rezignacion pri la nuno kaj esperon pri la estonteco, jen provante, per ciuj disponeblaj rimedoj, malpliigi la moralajn ka&#x16D;zojn de multaj el tiuj cagrenoj, kiujn ni vidis duobligantaj iliajn suferojn.</p><p>Belarmino, kiun la tuberkulozo pu&#x15D;is al dizerto el la materia vivo, preferis sin turni al tiaspecaj malsanuloj por inspiri paciencon, esperon kaj kura&#x11D;on al tiuj, kiuj per &#x11D;i forvi&#x15D;as komplikajn &#x15D;uldojn de pasintaj ekzistadoj a&#x16D; ruinigajn sekvojn de senprudenta&#x135;oj faritaj en la nuno mem. Mi, kiu estis malricega, kiu preferis sen&#x15D;ar&#x11D;i&#x11D;i el la devo &#x11D;isfine treni la vivon, tra la dornoplena vojo de blindeco, min &#x135;etante en la satanan aventuron de memmortigo, mi estis malgra&#x16D;vole pelita de la pento, sercadi ne nur en la hospitaloj tiujn, kiuj blindi&#x11D;is malgra&#x16D; cia kuracado, sed anka&#x16D; sur la stratoj kaj vojoj kompatindajn blindulojn kaj mizerulojn, por ilin helpi kiel konsilanto, flustrante en iliajn pensojn, kiel al mi tion permesis la renkontitaj malfacila&#x135;oj, la grandan konsolon de la Radiluma Moralo, kiun mi konis ce tiuj eminentaj amikoj, kiuj min helpis kaj konsolis dum tiu hospitala interni&#x11D;o, per kiu min gardis la favoro de la Superega Sinjoro! Kaj mi multfoje konstatis, ke mi sukcesas, ke koroj trafitaj de senkura&#x11D;eco kaj konsterno revigli&#x11D;as ce miaj sinceraj kaj ardaj telepatiaj admonoj! Johano d' Azevedo, la kompatindegulo, kiu malnobli&#x11D;is en la mallumo de hontindaj spiritaj sekvoj, sklavi&#x11D;ante al la fikutimo hazardludi; kiu &#x109;ion oferis al la abomena potenco de ludkartoj kaj ruleto: hava&#x135;ojn, sanon, dignon, honoron, e&#x109; la propran vivon, krom anka&#x16D; la spirita paco, revenis, afliktita kaj korpremata, al tiuj dibo&#x109;ejoj, en kiuj li morale sin mem difektis, por proponi avertojn kaj prudentajn konsilojn al aliaj kompatinduloj regataj, kiel li iam estis, de tiu pereiga forlogi&#x11D;o, &#x109;iel klopodante por fortiri de la abismo almena&#x16D; unu el tiuj malfeli&#x109;uloj, petegante la Supron pri fortoj, helpo de la mentoroj, pri kiuj li estis certa, ke ili sin dedi&#x109;as al la laboro forturni de la memmortigo tiujn nesingardulojn, kiuj lasas kapti de sennombraj pereigaj cirkonstancoj.</p><p>Sed ankora&#x16D; pli akraj estis la atestoj de la malfeli&#x109;a Mario</p><p>Sobral!</p><p>Afekciita de la iamaj kutimoj, lia menso trenadis lin en bordelojn, malgra&#x16D; la pento, de kiu li sentis sin penetrita, kaj tiel postulis de li riparojn malfacile plenumeblajn por iu Spirito, heroajn klopodojn, kiuj lin ofte pelis al perfortaj, neesprimeblaj suferoj, ver&#x15D;igante al li ardegajn larmojn! Ni vidis lin en la maltrankviliga penado por deadmoni la senprudentan junularon de ilia obstinado en la malbona konduto, al kiu ili lasis sin sklavigi, kaj tiucele li rakontadis al unuj kaj aliaj, per paroladoj en nekonvenaj lokoj, siajn proprajn malfeli&#x109;ojn, sed oni lin tute ne atentis, &#x109;ar kie mal&#x109;asto tenas sian pereigan superregadon, tie ne estas perceptataj la transmondaj intuicioj, ka&#x16D;ze de tio, ke la ekscitado de la bestaj instinktoj, infektitaj de abomene malpuraj toksoj, materiaj kaj psikaj, efikas kiel baroj, kiujn nenia estulo en lia stato kapablos forigi por tiel sin komprenigi!</p><p>Poste ni etendis tiajn provojn al la malliberejoj, anka&#x16D; sukcesante en la ombra silento de l' karceroj, kie rimorsoj elkovi&#x11D;as &#x109;e la efiko de pripensado... Kaj fine ni invadis privatajn domojn ser&#x109;e de suferantoj, inklinaj al memmortigo, kiuj akceptus niajn deadmonajn avertojn en formo de bonfaraj inspiroj. Estis okazoj, kiam la sola disponebla rimedo estis enblovi la penson pri pre&#x11D;o kaj fido al la Superega Potenco, instigante tiujn, al kiuj ni nin turnis, virinoj &#x11D;enerale, al pli intensa dedi&#x109;o al siaj kredoj. Sed ni suferadis, &#x109;ar la laboro estis tro peniga, tro ampleksa por nia malforteco de pentintoj, kies sola merito ku&#x15D;is en la sincereco de nia agado, en nia bonvolemo por la revirti&#x11D;a penado!</p><p>Tiel okazis, ke ni voja&#x11D;is en la landinternon de Brazilo, provante kiom eble averti kontra&#x16D; tiu pereiga inklino, kiun niaj Gvidantoj mal&#x11D;oje konstatas en la impulsi&#x11D;ema karaktero de la brazilanoj, inklino, kiu rezultigis maltrankviligajn statistikojn pri memmortigo!</p><p>Ni tiucele vizitis la mornajn etenda&#x135;ojn de la kruda Nordoriento, respekte klini&#x11D;ante anta&#x16D; la heroa enlandulo, kiu en sen&#x109;esa, malfacilega luktado kontra&#x16D; la mizero pro tiea eterna sekeco, neniam malfidas sian Dion nek la estontecon, &#x109;iam esperante pri la a&#x16D;roro de pli bonaj tagoj, de iu kompensa Patrujo, kiun li efektive nur trovos en la Transmonda Vivo!</p><p>Dum la tre instruaj migradoj, kiujn ni karavane faris, ni ricevis gravajn lecionojn, kiuj profunde penetris niajn korojn, lumigante niajn mensojn per novaj kaj fekundaj konceptoj filozofiaj. Reprezentantoj de la spirita direktado de la Sanktakruca Lando, kiel la eminenta, bonkorega Bezerra de Menezes, kaj la dol&#x109;a poeto de la Sinjoro - Bittencourt Sampaio - instruadis nin, kune kun niaj mentoroj, pere de fekundaj ekzemploj &#x109;erpitaj en la &#x109;iutaga vivo de multaj brazilanoj, super kiuj ni ploris de kompato kaj pento, &#x109;ar ni havis la okazon &#x109;e ili ekzameni specojn de malfeli&#x109;oj kaj suferoj, kompare kun kiuj, la niaj, nome tiuj, kiuj nin pelis en malesperon, estis nenio alia ol farsa&#x135;oj de sentimentalaj	bohemianoj...	Tamen,	nordorientanoj,</p><p>amazonianoj kaj e&#x109; indi&#x11D;enoj de la necivilizita regiono de la lando &#x109;ion rezignacie elportis, e&#x109; la indiferentecon de siaj pli feli&#x109;aj sampatrujanoj, per la kura&#x11D;a sintenado de tiu, kiu scias kredi, kiu scias esperi!</p><p>Sed ni konstatis, kun beda&#x16D;ro, ke Mario Sobral iom post iom malproksimigis la eblecon de alia tuja estonteco, krom tiu, kiun li mem elektis, cetere la solan, al kiu li sentis sin altirata: la senprokrasta reenkarni&#x11D;o por pezaj kulpelpagoj en familia medio konforma al lia mensa stato!</p><p>Mario ofte malatentis la devon partopreni en la instruaj kunvenoj kaj karavanoj preziditaj de la asistantoj, ne &#x109;eestis la karitatajn ekspediciojn por vizitado al suferantoj, forgesante sanktajn devojn, kiujn al li konvenus plenumi favore al sia propra reboni&#x11D;o! &#x15C;ajnis, ke &#x109;e la kontakto kun la surtera socio li lasis sin brutigi de la malnovaj mondumaj allogoj, forgesante la Hospitala Departemento. Li sentis sin altirata de tiuj filokoj, por kiuj li iam havis preferon. Kaj je preteksto provi konverti delogitojn kaj senprudentulojn al bonmora konduto, li grave kompromiti&#x11D;is anta&#x16D; la observantaj Gvidandoj, tiele reagordi&#x11D;ante al la pasinteco, ke ni anta&#x16D;sentis &#x109;irka&#x16D; li la eblecon de renaski&#x11D;o en la brutaj sferoj de la malvirto! Jam plurfoje lin kompateme avertis Alcesto kaj Romeo, provante konvinki lin pri la dan&#x11D;ereco de tiu prefero por siaj ela&#x109;etaj taskoj.</p><p>Beda&#x16D;rinde, la pasia amo al E&#x16D;lina, kiu lin malfeli&#x109;igis sur la Tero kaj perturbis en la Tansmondo, alkro&#x109;is lin al la pretenda deziro provi, memore al &#x15D;i, anta&#x16D;tempe relevi el la kotejo de l' malvirtoj aliajn homojn defalintajn de la piedestalo de la Devo!</p><p>Nia sta&#x11D;o sur la Tero estis kvaza&#x16D;a ekzameno por kapabli&#x11D;o al novaj kursoj. Ni &#x11D;uis liberecon de agado, malgra&#x16D; la fakto, ke ni ne laboris senprotekte kaj tre relativa estis la libereco al ni permesata.</p><p>Ni sukcesis en la ekzamenoj sed Mario donis motivojn por malaprobo.</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VIII Novaj direktoj</strong></p><p>"Ne maltrankvili&#x11D;u via koro; vi kredas al Dio, kredu anka&#x16D; al mi. &#x108;e la domo de mia Patro estas multe da lo&#x11D;ejoj."</p><p><strong/></p><p><strong>Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[30]</strong></p><p>Anta&#x16D; du monatoj fini&#x11D;is nia sta&#x11D;o en la surteraj regionoj. Reveninte al la Instituto Maria el Nazareto, ni denove enlo&#x11D;i&#x11D;is en la pavilono apuda al la Hospitalo, kie ni lo&#x11D;is depost nia forpermeso. Sed ankora&#x16D; ne prosperis al ni intervidi&#x11D;i kun Frato Teokrito por ekkoni lian opinion pri la maniero, kiel ni kondutis memstare, kaj ja tio nin plej zorgigis, krom anka&#x16D; la decidoj de la &#x11D;enerala direkcio pri nia estonteco.</p><p>Kien ni iros?... Kio fari&#x11D;os el ni, post kiam ni disi&#x11D;os de Teokrito, de Roberto, de Karlo, de Joel, de tiu afabla elito de la Hospitalaj Departementoj?... &#x108;u ni tuj reenkarni&#x11D;os, en la okazo se ni ne havigis al ni meritojn por pli longa spirita lernado?...</p><p>En iu el tiuj tagoj de maltrankvila atendo, nin surprizis la vizito de la malnova amiko Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra.</p><p>Li alvenis en la Hinda Pavilono dum la mateno, akompanata de la asistanto Ambrozio, al kies bonkoreco li tiom multe &#x15D;uldis. Li jam vizitis la Hospitalon por adia&#x16D;i Teokriton kaj liajn helpantojn, en kies koroj li &#x109;iam trovis solidajn inklinojn, kaj nun li ser&#x109;is nin por reciproki niajn iamajn vizitojn kaj anka&#x16D; adia&#x16D;i, &#x109;ar &#x11D;uste en &#x109;i tiu semajno li sin direktos al la Azilo por aran&#x11D;i la preparojn por sia proksima reenkarni&#x11D;o. Oni vidis, ke amarsento stampi&#x11D;as sur lia viza&#x11D;o, donante al &#x11D;i aspekton de evidenta mal&#x11D;ojo. Hieronimo neniam estis rezignacia! Ekde la Sinistra Valo ni lin konis, kiel unu el la plej senekvilibraj el nia misharmonia falango! Kortu&#x15D;ite, mi sugestis, taksante la&#x16D; la miaj la dornojn, kiuj lin pikvundas:</p><p>"- Kial vi ne iom prokrastas la revenon en la scenejon de la malfeli&#x109;oj, kiuj iam &#x15D;iris vin, amiko Silvejra?!... Kiom mi scias, la reveno, &#x109;e certaj kazoj, ne estas deviga... kio min koncernas, mi kiel eble plej longigos la restadon &#x109;i tie... escepte nur se postaj decidoj igos min &#x15D;an&#x11D;i &#x109;i tiun direkton..."</p><p>Sed la decidoj, kiujn li faris post nia lasta vizito en la Izolejo estis sendube tre seriozaj kaj gravaj, &#x109;ar li respondis kun ardega viveco:</p><p>"- Absolute ne konvenas al miaj personaj interesoj pli longe prokrasti la plenumon de la devo... kion mi diras?... de la verdikto, kiun mi mem eldiris en la tago, kiam mi komencis deklini&#x11D;i de la Suverena Le&#x11D;o reganta la Universon! Mi estas plene preparita de miaj noblaj mentoroj, Frato Santeremo kaj Frato Ambrozio, por tiu entrepreno, kiu al mi trudi&#x11D;as pro miaj &#x109;i-momentaj krizaj bezonoj. Post longa konsiderado, mi venis al la konkludo, ke mi efektive devas kiom eble plej frue preni novan homan ekzistadon, &#x109;ar miaj eraroj estis gravaj, multnombraj estis miaj &#x15D;uldi&#x11D;oj, kiuj nun, &#x15D;ar&#x11D;inte mian maltrankvilan konsciencon per ekscesaj kulpoj, devigas min el &#x11D;i forvi&#x15D;i la malhonorajn makulojn, kiuj &#x11D;in nigrigas, kio povos efektivi&#x11D;i nur tiel, se mi revenos en la scenejon de miaj deklini&#x11D;oj de la le&#x11D;o por denove entrepreni - sed en honora maniero - tion saman, kion en la pasinteco mi ruinigis, inkluzive de mia materia korpo!"</p><p>"- &#x108;u vi per tio volas diri, ke vi renaski&#x11D;os en la urbo Porto mem?..."- ni &#x125;ore demandis.</p><p>"- Jes, amikoj! Dio estu la&#x16D;data!... Mi renaski&#x11D;os en Porto mem, kiel anta&#x16D; nelonge... Mi reaperos por la materia vivo en biendomo! Mi denove estos bonhava persono, administros financajn kapitalojn, miajn kaj aliulajn, duan fojon alfrontos la neflekseblajn tentojn blovotajn de fiero, vantamo kaj egoismo!... Mi alti&#x11D;os en la opinio de miaj proksimuloj, kiuj rigardos min kiel honorindan gravan personon... Mi fari&#x11D;os tia sama, kia mi estis hiera&#x16D;!... Sed oni ne plu konos min sub la malhonora nomo Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra, &#x109;ar alian mi ricevos &#x109;e la naski&#x11D;o por ka&#x15D;i la honton, kiu sekvas miajn pa&#x15D;ojn... Kaj &#x109;ion &#x109;i mi faros kiel kulpelpagan provon, la teruran provon posedi ri&#x109;a&#x135;ojn, pli dan&#x11D;eran kaj timigan ol la mizero, &#x109;ar &#x11D;i la plej malfacile havigas meritojn al la kompatinda, kiu &#x11D;in travivas!</p><p>&#x108;e la rando de nova lulilo por ankora&#x16D;foje esti homo kaj elpagi malonovajn kulpojn, mi &#x11D;islarme kortu&#x15D;i&#x11D;as konstatante la patran bonecon de la &#x108;iopova, kiu konsentas al mi la favoron reveni sub la protekto de l' Forgeso, de la naskovesto de nova karna arma&#x135;o, kun nova nomo, por ke mian iaman malhonoron ne rekonu kaj malbenu la socio, en kiu mi vivis kaj por ke mi, konfidplena kaj fortigita, povu provi rehonorindi&#x11D;i anta&#x16D; la Universa Le&#x11D;o, kiun mi &#x109;iel malobeis, kaj anta&#x16D; mi mem!... &#x108;ar estu certaj pri tio, amikoj: la honto pro la malhonoro ankora&#x16D; ru&#x11D;igas al mi la spiritan viza&#x11D;on, kiel en tiu fatala tago, kiam mi, intencante liberi&#x11D;i de tiu malhonoro, &#x135;etis min en la memmortigon!... "</p><p>"- Impresas min via argumentado, Hieronimo! Kun &#x11D;ojo mi konstatas, ke ne vanaj estis la klopodoj de Frato Santaremo kaj Frato Ambrozio rilate al via situacio..."- intervenis Johano d' Azevedo.</p><p>' - Jes, - mi interhelpis, kortu&#x15D;ita kaj avidanta elfosi nova&#x135;ojn, kiel notojn por miaj projektitaj memora&#x135;oj. - Mi rimarkas, ke seriozaj &#x15D;an&#x11D;oj mirakle efikis sur vian pensmanieron... Sed de kiu familio vi renaski&#x11D;os?!... Ni ankora&#x16D; memoras multajn ri&#x109;ajn familiojn tie ekzistantajn..."</p><p>"- E&#x109; se mi scius, mi kara S-ro Boteljo, mi tion ne povus malka&#x15D;i al vi! Miaj zorgantoj informis al mi, ke tiu tre subtila entrepreno efektivi&#x11D;as en sanktejo de nepenetreblaj sekretoj, &#x109;ar la Grandanima Le&#x11D;o ne permesas, ke ia ajn maldiskreta&#x135;o perturbu la bonan iradon de la plenumi&#x11D;onta aran&#x11D;o... La&#x16D; klarigoj de Frato Ambrozio, ni maksimume nur ekscios pri la loko, kien ni migros... &#x11D;is nia interni&#x11D;o en la Azilo, kiam &#x109;io klare montri&#x11D;os al ni..."</p><p>"- Sed mi iam &#x109;eestis rendevuon de du reenkarni&#x11D;ontoj el la Frenezulejo kun iliaj estontaj gepatroj... kaj mi a&#x16D;das de iuj el niaj gardistoj, ke multajn detalojn koncernatajn la aferon oni povos liveri, e&#x109; al la homoj... " mi kolerete objektis, rememorante viziton en la Ur&#x11D;ahelpa Fako de la Kolonio, kiun mi faris kun la ekspedicio de la Departemento de Reenkarni&#x11D;o.</p><p>Interhelpis Frato Ambrozio, a&#x16D;toritate konfirmante la asertojn, kiujn ni a&#x16D;dis de tiu jam nun estonta kapitalisto de la urbo Porto:</p><p>"- Jes! Por la celo de kolektivaj studoj a&#x16D; personaj klarigoj, kiuj rezultigus edifajn efikojn, krom anka&#x16D; kiel premion al la sincereco de intencoj a&#x16D; al la sindono en la laboro, oni permesos certajn malka&#x15D;ojn pri tiu delikata afero, e&#x109; al nefakuloj! &#x108;efe al la homoj estas donitaj multe da koncernaj informoj, kiuj servu al ili kiel stimulo al progreso kaj e&#x109; kiel konsolo dum iliaj akraj riparadoj. Sed nenion pozitivan oni konsentos, &#x109;u inter ni, &#x109;u inter la homoj, por nura kontentigo de scivolo. Interni&#x11D;inte en la Azilo, la reenkarni&#x11D;onto ricevos informojn pri &#x109;io, kio lin koncernas, kio al li estas utila kaj necesa.</p><p>Vi do aludas tiun okaza&#x135;on en la ur&#x11D;ahelpa Fako?... Sed, kiuj estas tiuj personoj?!... Iliaj nomoj?... Iliaj lo&#x11D;adresoj?... Sole nur la insulo sub la portugala flago!... la regiono en la vastega brazila nordoriento... Ni konfesu, mia amiko, ke la sanktega sekreto ne estas malka&#x15D;ita, cu ne?..."</p><p>Mi mallevis la frunton, venkita, dum Belarmino, interesoplena, sin turnis al la malnova amiko Hieronimo:</p><p>"- Kaj cu vi fidas, ke vi sukcese rehonorindi&#x11D;os?..."</p><p>"- Sincere, jes! Kvankam afliktas min la penso reprodukti, agon post ago, en pligravigaj cirkonstancoj, tiun ekzistadon, en kiu mi fiaskis! Mi tamen kredas, ke mi estas tiucele preparita car kontra&#x16D;e mi ne plu ricevus de miaj superaj gvidantoj la permeson da&#x16D;re klopodi ce tiu al mi konsentita oportuno, la sola, kiu povas min rebonigi! Cetere, mi kara profesoro, nenion pli mi sukcesos atingi en la Nevideblo, se mi ne gajnos la triumfan liberi&#x11D;on de miaj grandegaj &#x15D;uldoj! Estas al mi nepre necese kompreni, ke mi mem malfelicigis mian familion! Ke mi &#x135;etis en la pereigajn torentojn de la mizero aliajn familiojn, kies cefoj helpis min per siaj hava&#x135;oj kaj sanktaj laboroj, kiujn mi mal&#x15D;atis en mia freneza malmodero de ludisto kaj diboculo! Estas anka&#x16D; necese rememori, ke mi fra&#x16D;dis la Patrujon, krimo, kiun abomenas, ciu honesta homo, kaj per kiu mi kompromitis funkciulojn, kiuj bonkore klopodante por helpi min, donante al mi pluan limtempon por mia rekrediti&#x11D;o, ne agis la&#x16D;deve, tio estas, ne registris pro&#x15D;uldajn deprenojn, ne denuncis min ce la tribunalo, ne deklaris mian bankroton! &#x108;iuj tiuj malbela&#x135;oj, ho Belarmino, pezas sur la pesilo de mia konscienco vekita de la pento! car temas pri krimo farita sub la inspiroj de malsincereco, de neglekto, de morkorupti&#x11D;o, de senpripensa nerespondeco, de manko de amo al Bono! Mi tiele enreti&#x11D;is en la sinistraj motivoj de memmortigo, ke mi nun sentas min katenita al la pasinteco per tiu insida ceno, kiun, por ion entrepreni en la spiritaj regionoj, mi devas rompi, revenante al la scenejo de miaj kulpoj, por noble ripari kion mi malsa&#x11D;e detruis!"</p><p>&#x108;ar neniu el ni kura&#x11D;is lin interrompi, la vizitanto da&#x16D;rigis, dum peza mal&#x11D;ojo ombris niajn korojn:</p><p>"- Mi ne plu havos filojn kun mi! &#x108;ar mi ne &#x11D;isfine zorgis pri la familio, forlasante en la mezo de la vojo la honoran komision estri la Hejmon, kiun la &#x108;ielo al mi donis, celante altigi min per akiro de meritoj, tial mi kreis al mi tiun situacion, ke dum la venonta ekzistado mi ne havos la eblon fondi familion kaj denove esti patro!</p><p>Sed malgra&#x16D; tio, celante kompensi la malbelan konduton kontra&#x16D; Zulmira kaj miaj gefiloj, mi promesis al Maria, la bonega patrino de mia Savinto, kies patrina bonvolo regeneris Gretan kaj Albinon, &#x109;iel klopodi dum la surtera vivo por protekti georfojn, iel ajn konstrui &#x15D;irmejojn por la infanaro kaj fari&#x11D;i zorganto de tiuj kompatinduletoj, kiel mi agus kun filoj, kiujn mi mem naskigus! En tio ja konsistos mia idealo dum tiu kulpelpaga ekzistado, en kiun mi balda&#x16D; eniros... "</p><p>"- La &#x108;ielo volu, ke vi starigu viajn orfejojn, anta&#x16D; ol la financa ruini&#x11D;o baros al vi la estontajn eblecojn, amiko Hieronimo!"- mi interrompis, surprizita de la kura&#x11D;o, kiu montri&#x11D;is en liaj asertoj.</p><p>"- La &#x108;ielo volu, amiko!... &#x109;ar anta&#x16D; a&#x16D; post la financa ruini&#x11D;o, kiu min atendas en la surtera kulpelpago, mi nepre fari&#x11D;os protektanto de multe da orfoj: la larmantaj figuroj de miaj gefiloj, kiujn mia anta&#x16D;tempa morto &#x135;etis en senprotektecon kaj malfeli&#x109;on, estas neforvi&#x15D;eble stampitaj en mia konscienco, kaj de mi postulas indan ela&#x109;eton, kia ajn estos mia ofero!..." Frato Ambrozio denove interrompis per zorga klarigo: "- Jes, la &#x108;ielo volu, ke, &#x109;u en la apogeo de la financa bonhavo, &#x109;u en la prosperkrepusko, liaj pensoj kaj lia volo ne deklini&#x11D;u de tiu rehonoriga vojo, kiun li decidis la&#x16D;iri. Nun nian pentinton instigas la plej bonaj intencoj. Sed la sukceso de la projektitaj entreprenoj dependos de lia volforto, de lia sintenado &#x109;e la bonaj decidoj, kiujn li faris. Ordinare la Spirito, reenkarni&#x11D;inte, lasas sin iluzii per la trompemaj logoj de la medio, al kiu li estas elmetita, forgesante honorajn devojn, kiujn li prenis sur sin en la Transmondo kaj kiujn al la forgesinto tre multe konvenus plenumi en maniero konforma al ilia graveco... Sed se lin konstante impulsos firma strebado al venko, superreganta la ruinigajn influojn de l' monduma egoismo, li tial nepre starigos harmonian telepatian komunikfluon kun siaj nevideblaj mentoroj, kiuj klopodos lin anta&#x16D;enigi pere de noblaj, kvankam diskrete ka&#x15D;aj inspiroj, helpante lin la&#x16D; la le&#x11D;o de solidareco, kies celo estas la frata unui&#x11D;o de la tuta Universo... "</p><p>"- Ni supozu, ke Hieronimo malplenumos la promesojn, kiujn li faris anta&#x16D; la reenkarni&#x11D;o... Kio okazos?..."- mi demandis, alkro&#x109;ita al la acida kriterio de pesimisma raportisto.</p><p>"- La konscienco lin konstante maltrankviligos, kaj poste, reveninte en la Spiritan Mondon, li hontos, ke li ne honoris sian vorton, krome komprenante, ke li nepre devos plenumi &#x11D;in en nova surtera migrado... Sed ni esperas, ke tio ne okazos &#x109;i- afere. Hieronimo disponas la &#x109;efan faktoron ebligontan la efektivigon de lia promeso: la bonan volon, teneran amon al la forlasita orfo... "</p><p>Subite, meze en la mallonga silento, kiu tuj poste ekregis, Belarmino, kies delikatajn sentojn la leganto jam havis la okazon observi, turnis atentan rigardon al la estonta kapitalisto de la urbo Porto kaj amike demandis:</p><p>"- Kiujn sciigojn vi portas al viaj amikoj pri via Greta?... &#x108;u &#x15D;i ja translo&#x11D;i&#x11D;is al Brazilo... Kaj pri Albino?... ankora&#x16D; en la malliberejo?... &#x109;u &#x15C;ia Re&#x11D;ina Mo&#x15D;to vere interesi&#x11D;is pri li?..."</p><p>"- Ha jes!... - ekkriis la nekonsolebla sinmortiginta patro, kvaza&#x16D; oni vibrigus afliktajn akordojn &#x109;e la plej sentivaj fibroj de lia koro. - Mi ja estis al vi dononta &#x11D;ojigajn nova&#x135;ojn!... Kiel vi scis, mi neniam plu povis viziti ilin, &#x109;ar tion ne permesis mia morala stato pasia kaj tre inklina al maldiskreta&#x135;oj... Sed oni certigis al mi, ke Greta, alveninte en Brazilo, edzini&#x11D;is kun samlandano digna kaj honesta, kiu al &#x15D;i proponis lojalan korinklinon kaj bonreputacian nomon! Dio estu la&#x16D;data! Kiel bonfaras al mia animo doni al vi &#x109;i tiun sciigon!... Koncerne Albinon, li estas komercisto, kvankam modesta, en Lourenзo</p><p>Marques, regule korespondadas kun sia amiko Fernando, kiu lin tre edife konsilas, kiu &#x109;iel klopodis por havigi al li honestajn vivtenajn rimedojn, kaj kiu krome instruas lin pri la Scienco de la Spiritoj, de kiu li estas fidela adepto. Anta&#x16D; iom pli ol unu jaro Albino edzi&#x11D;is kun bela portugal-afrikana brunulino... kaj nun li estas patro de du &#x109;armaj, &#x135;usnakitaj &#x11D;emelinoj!..."</p><p>"- Kvankam vi ilin ne vizitas, tamen vi ilin vidas, &#x109;u ne?..." - mi demandis, kunsentante la resopiron travidi&#x11D;antan en liaj esprimoj.</p><p>"- Jes, amiko Boteljo! Mi ilin vidas dank' al la aparatoj de Frato Santeremo. Kaj estas kvaza&#x16D; mi ilin vidus de proksime kaj al ili parolus, &#x109;ar tio estas al mi permesita... Koncerne Zulmiran, malfeli&#x109;an komplicon de miaj senprudenta&#x135;oj, &#x15D;i finas sian mizeran vivon sub la protekto de la du malpli junaj filinoj, kiuj ne rifuzis - dank' al Dio - &#x15D;in helpi, kiam &#x15D;i ilin ser&#x109;is. &#x15C;i provis malhelpi, ke Greta forveturu al Brazilo, sed ne sukcesis. Kompatinda Zulmira! Kiel mi amis &#x15D;in, ho Dio! Mi estis la ka&#x16D;zinto de &#x15D;iaj faloj! Anka&#x16D; al &#x15D;i mi &#x15D;uldas kompensojn, kiujn mi poste prizorgos kun la helpo de la &#x108;ielo... "</p><p>Post du tagoj, Roberto de Canalejas denove vizitis nin kun invito de Frato Teokrito, ke &#x109;i-nokte ni &#x109;eestu solenan kunsidon okazontan en la sidejo de la Hospitala Departemento. Temis, la&#x16D; informo de la juna Canalejas, pri adia&#x16D;a ceremonio, dum kiu ni estos malligitaj disde la zorgado de la Departemento kaj deklaritaj kapablaj por sekvi novajn vojojn cele al la riparadoj konstruontaj nian progreson.</p><p>El la kvartalo apudaj al la Hospitalo venis malnovaj zorgatoj por &#x109;eesti la gravan eventon, kiu &#x109;iujn profunde interesis. Facile kompreneblas, ke tie la movado estis intensa, dum tiu krepusko, kiam &#x109;iuj fakoj de la granda Departemento sendis grupoj n da Spiritoj, kiujn oni rigardis jam kapablaj alfronti a&#x16D; bezonantaj la terurajn luktojn de kulpelpaga reenkarni&#x11D;o pro tia krimo, kiu prezentas la plej gravan kulpon de kreito anta&#x16D; sia Kreinto!</p><p>La unuan fojon ni eniris la sidejon de tiu Departemento, kie Teokrito tenis kabinetojn por direktado kaj laborado, kaj tie nin surprizis &#x11D;ia majesta interno, kiu, kiel la ceteraj, prezentis la klasikan portugalan stilon, de grandioza, sobralinia beleco.</p><p>Alveninte, ni estis &#x11D;entile kondukitaj al vasta kaj modela kunsidocambro, simila al tiuj parlamentaj. Kiel en amfiteatroj, la lokon de la paroladtribunoj okupos al granda publiko, tio estas, ni mem, la zorgatoj, dum la direktoroj loki&#x11D;os plankonivele. Super tiu scenejo, al kiu anka&#x16D; ne mankis grandiozeco, svebis neordinara lumpaleco, kiu &#x15D;ajne enver&#x15D;i&#x11D;is de la ekstero, irizante la medion per mirindaj blankbluaj gradi&#x11D;oj.</p><p>La cambro iom post iom pleni&#x11D;is. La lokoj rezervitaj al la sekcioj estis rigore apartigitaj per dividlinioj, pro kio la benkovicoj, a&#x16D; tribunoj, fari&#x11D;is kvaza&#x16D; grandaj lo&#x11D;ioj destinitaj al malsamaj sociklasoj. Se tie tamen la diferenco ne estis socia, &#x11D;i sendube estis morala kaj vibra, kio signifas, ke la grupoj, okupantaj la lo&#x11D;iojn, perfekte harmoniis, prezentante la saman gradon en la skalo de respondecoj, de meritoj kaj malmeritoj.</p><p>Dume la estroj de la diversaj fakoj en la granda Departemento staris apud sia direktoro, nome Teokrito, ce la honortribuno lokita sur la planko de la salono. Asistantoj kaj gardistoj siaflanke akompanis la internulojn en la lo&#x11D;ioj, al ili frate egali&#x11D;ante kiel modestaj spektantoj.</p><p>Tiel ni rimarkis, inter la unuaj la ceeston de Pastro Anselmo, edukisto de la legio el sinmortigintoj-obsedantoj arestitaj en la Turo; de Frato Mikelo el Santaremo, la abnegacia konsilisto de la Izolejo; de Frato Johano, la respekteginda maljunulo, pacienca kaj karitata gvidanto de la malgaja legio el la Frenezulejo. &#x108;iuj sidis apud la direktoro de la Departemento, kiu mem respondecas pri la Hospitalo Maria el Nazareto. Sed liaj asistantoj restis kun ni, escepte de Romeo kaj Alcesto, kiuj, kiel inicitoj, okupis pli altan &#x15D;tupon en la spirita hierarkio, malgra&#x16D; sia rango kiel disciploj de Teokrito.</p><p>De malproksime ni povis klare distingi, &#x109;e la ar&#x11D;enta helo ver&#x15D;i&#x11D;anta de majesta volbo, kelke da malnovaj kamaradoj, kiel Hieronimo, kapkline enpensi&#x11D;a; kiel Agenor Penalva, kiun Pastro Anselmo kaj Olivier de Guzman konvertis, post tridekokjara pacienca penado, kaj kies peza, severa mieno kvaza&#x16D; esprimis malkonfidon, angoran, ombran anta&#x16D;vidon, nedifineblan timegon.</p><p>Sed la grava ceremonio disvolvi&#x11D;is en sublima simpleco. Nenia signo a&#x16D; trajto de neanta&#x16D;viditeco surprizis nian scivolon avidan je la surtera, maledifa sensacio. La &#x108;ielo volu, ke iam la enkarni&#x11D;intaj homoj, respondecaj pri la gravaj problemoj, maltrankviligantaj la homaron, lernu de la Spiritoj tiun simplecon, kiun ni tiam havis la okazon observi, kaj al &#x11D;i inklini&#x11D;u, kiam ili kunvenos por festi a&#x16D; decidi! Temis tamen pri gravega kunsido, en kiu oni decidos pri la destino de centoj da kreeitoj, kiuj nepre devos forlasi la vojon de eraroj por rekte direkti&#x11D;i al Dio!</p><p>Efektive, Teokrito ekstaris, lasante elradii el sia delikattrajta, preska&#x16D; diafana viza&#x11D;o, amoplenan rideton al siaj zorgatoj, kvaza&#x16D; tre fratan saluton, kaj post afabla mansigno, li komencis enblovi novajn vivstrebojn en niajn animojn, rejunigajn fortojn por la estonta batalado, kiun li balda&#x16D; anta&#x16D;vidigos al ni:</p><p>"- Ni vin salutas, plej amataj dis&#x109;iploj! karaj fratoj en Jesuo- Kristo! Kaj en Lia altega nomo ni al vi deziresprimas la gloran konkeron de la Paco!"</p><p>La vo&#x109;o de la eminenta direktoro a&#x16D; la vibroj de lia nobla, al ni bonfara penso, kiun ni komprenis kvaza&#x16D; lian vo&#x109;on mem, atingis nin dol&#x109;e kaj flustre, preska&#x16D; sekrete. Sed la multenombra &#x109;eestantaro lin klare a&#x16D;dis sen perdo de e&#x109; unu sola vortero. Hispanoj poste asertis, ke en tiu nokto la oratoro parolis en ilia patra lingvo kaj e&#x109; uzis esprimojn kutimajn en iliaj hejmoj, de ili konatajn ekde la infana&#x11D;o, kio ilin forte emociis. Sed ni, la portugaloj, malkonsentis, &#x109;ar kion ni a&#x16D;dis, tio estis la bona, klasika portugala lingvo de Coimbra; dum la &#x109;eestantaj brazilanoj asertis, ke ili a&#x16D;dis mildan, dol&#x109;an parolmanieron de sia lando, kun ties propraj ak&#x109;ento kaj prononco, kiu tiom malpla&#x109;as en Portugalujo[31]...</p><p>Kaj sincera ravi&#x11D;o plenigis la tutan &#x109;eestantaron per mildigaj emocioj...</p><p>Dume li da&#x16D;rigis:</p><p>"- Al vi ne fremdas, miaj amikoj, la motivo de &#x109;i tiu kunsido. &#x108;i tie skizi&#x11D;as via estonteco, la vin atendanta destino estos aran&#x11D;ita la&#x16D; plano, kiun vi devos ne nur koni sed anta&#x16D; &#x109;io prepari kaj aprobi!</p><p>Depost la tago, kiam la pordoj de &#x109;i tiu Korekta Kolonio, la&#x16D; ordonoj de la supro, malfermi&#x11D;is, por ke ni vin akceptu kaj gastigu, vi vivas inter la alternativoj de iu hospitalo-prizono. Sed ja viaprofite ni tiel agis, por ke viaj malfeli&#x109;oj ne estu pli fundaj, ne pli akraj fari&#x11D;u viaj kompromiti&#x11D;oj pro mispa&#x15D;oj sur la vojo de pereigaj malprudenta&#x135;oj, kiuj vin fatale trenus en jarcentojn da gravegaj kulpoj, se ne estus la kompatoplena interveno de la Senmakula Pa&#x15D;tisto, kiu ekiris por vin ser&#x109;i, sopirante revenigi vin al Sia &#x15D;afejo. Kaj hodia&#x16D; mi venas al vi por komuniki, ke tiuj samaj pordoj, kiuj fermi&#x11D;is post vi, vin malliberigante pro imperativoj de severa protektado kaj gardado, nun malfermi&#x11D;as, redonante al vi la liberecon! Vi estas liberaj, miaj fratoj, je la zorgado de la Hospitala Departemento! &#x108;io, kion &#x109;i tiuj hospitaloj kaj malliberejoj devis provi por vin helpi en la kriza situacio, en kiun vi impliki&#x11D;is, estas farita! De nun novaj provoj trudi&#x11D;as al vi dum via irado, novaj laboroj kaj vivkondi&#x109;oj postulas de vi klopodojn kaj strebojn, pri kiuj ni sincere deziras, ke vi ilin disvolvu sen malfervoro nek timo... &#x109;ar vi jam bone komprenis, ke neniam! neniam vi mortos! neniam vi povos malaperi de anta&#x16D; vi mem, a&#x16D; de anta&#x16D; la Krea&#x135;aro a&#x16D; de la Universo! Kaj tiel okazas, &#x109;ar vi emanis el la Eterna Fluida&#x135;o de la Dia Menso, en vi pulsas la Eterna Vivo de Tiu, Kiu al vi donis la gloron, ke Li vin kreis similaj al Li, kio signifas, ke vi estos tiaj, kia Li estas: vivantaj tra la tuta Eterna Tempo!</p><p>Konsciu, ke, havante la Eternan Vivon, vi estas vokitaj al glora celo en la sino de la Eterna Patrujo, kie la Superega Sinjoro de la Universo tenas la brilon de Sia Gloro!</p><p>Kial do kalcitri kontra&#x16D; via dia origino?! Kial malalti&#x11D;i &#x109;e obstinega malobeo al la ne&#x15D;an&#x11D;eblaj le&#x11D;oj de la kreado, se &#x11D;uste &#x109;e ties observado la homo trovos ne nur la verajn motivojn por senti sin honorigita, sed anka&#x16D; la feli&#x109;on, por kies posedo li tiom klopodas kaj revas, kaj la &#x11D;ojon, la pacon, la senmortan gloron?!... Por kio utilis via memmortigo?... Nur por evidentigi al vi mem la gradon de via nescieco, de via malsupereco, dum vi pretendis posedi vastan sciadon kaj sciencon; nur por etendi viajn &#x109;agrenojn &#x11D;is amplekso netaksebla por via penso, kiam al vi estus pli milda, &#x109;ar ja merita, la submeti&#x11D;o al la ordonoj de la le&#x11D;o, kiu permesas la &#x109;iutagajn &#x109;agrenojn kiel instigon al la Spirito, ke li progresu kaj disvolvu tiujn sublimajn fakultojn, kiujn li latente posedas.</p><p>Tiu amara leciono, miaj amikoj, servu al vi kiel sperto! La larmoj ver&#x15D;itaj de viaj animoj, nekonsoleblaj &#x109;e tiu reala&#x135;o, kiun vi mem da&#x16D;re travivas, neforvi&#x15D;eble stampi&#x11D;u en viaj konsciencoj kiel edifa averto por la venontaj tagoj, kiam vi, refarante spertojn, en kiuj vi fiaskis, efektivigos viajn sublimajn provojn por rehonorindi&#x11D;i!</p><p>Parolante al vi pri la libereco, kiu al vi estas la&#x16D;le&#x11D;e donita, ni aludas la rajton, kiun vi havas memstare zorgi pri viaj interesoj, tio estas, direkti proprainiciate la vin atendantan destinon! Jes! Vi estas liberaj por elekti tion, kio viaopinie plej konvenas al vi! Dum via restado &#x109;i tie, vi ricevis ta&#x16D;gajn instruojn, kiuj al vi ebligas kriterian elekton:</p><p>&#x108;u vi volas tuj reveni al la Tero por surmeti novan karnan veston, vi, kies prudento, konvene instruita, rigardas la reenkarni&#x11D;an kuracadon imperativa, nepre necesa, ja la sola kiu vin kondukos al la definitiva resani&#x11D;o el tiuj kompleksoj, kiuj vin tenas dronintaj en marcoj de senrimedaj cagrenoj?...</p><p>Vi &#x11D;uas liberecon por tiel agi, car por tio vi ja estas preparitaj!</p><p>&#x108;u vi preferas resti kaj dum kelka tempo kun ni kunlabori, prokrastante la tempon de la neevitebla reveno al la terglobo, cu por lerni servadi kiel ano de nia milicio, cu por disvolvi amokapablojn ce la lernado de frata katekizado al obsedantaj legioj, kiuj turmentas la Teron kaj la malsuperan Nevideblan Mondon, a&#x16D; ce komplezema servado en niaj hospitaloj, vin dedicante al flegado, nome al karitata bonfarado, frata konsolado, viglado, ktp?...</p><p>Vi ja rajtas ci tion elekti!</p><p>Nia kampo de agado estas intensa kaj tre vasta, kaj en la vicoj de nia institucio estos bonvena la volontulo, kiu amante la Sinjoron, respektante Liajn le&#x11D;ojn, strebante al laborado kaj servado, kaj, se ankora&#x16D; nesperta, submeti&#x11D;ante al niaj principoj kaj al nia direktado, deziras kunlabori por la gloro de Bono kaj Justeco!</p><p>Observu Joelon, kiun vi tiom multe amas: ci tien li eniris en samaj kondicoj, kiel vi. La amo de Jesuo transformis lin en pacaman &#x15D;afidon. Kaj malgra&#x16D; la granda amplekso de tio, kion li devos travivi sur la Tero, kiel sekvon de sia malfelica ago dum la migrado, en kiu li devus triumfi, tamen kiom da amo li kapablas doni al siaj suferantaj fratoj, kiom da noblaj, meritplenaj bonfaroj li disdonas al tiuj, kiujn oni konfidis al lia gardado!...</p><p>&#x108;u vi deziras resti ci tie, nenion provante por via propra bono, vagante de unu Departemento al alia, observante faktojn, fermitaj en senelira rondo de neproduktiva rigardado, a&#x16D; vivi inter la malsupera Nevidebla Mondo kaj la Tero, riskante dan&#x11D;erajn tentojn, senokupaj kaj senutilaj, kiel astralaj almozuloj, ne entreprenante ion ajn meritan, kvankam nekapablaj fari malbonon, car malbonaj vi ja ne estas?...</p><p>Tion ni anka&#x16D; ne oponos, kvakam ni, per ciuj fortoj de niaj animoj kaj la tuta sincera deziro de niaj koroj, al vi konsilas, ke vi tiel ne agu, &#x109;ar tio rezultigus tre gravan difekton al via situacio, nenecesajn afliktojn, kiuj, kreskante &#x11D;is neelportebla intenseco, super&#x15D;ar&#x11D;us vin per amaraj malbonoj, per necertecoj kaj respondecoj, kiujn al vi tre konvenus eviti!...</p><p>A&#x16D;, alie, &#x109;u vi deziras plilongigi vian restadon inter ni, celante inici&#x11D;i en la superan sciencon pri la Vivo, vizitante preparajn kursojn pri la Vera Inicado, kiun al vi eblos akiri nur post la kulpela&#x109;etoj, al kiuj vi vin devontigis anta&#x16D; via Konscienco?</p><p>Estu bonvenaj, amikoj! Kaj lernu de la Majstro super la majstroj la bazan instruadon, kiu mankas al vi! Akceptu, en Lia Nomo, la elementojn, kiuj vin fortigos, por ke vi plenumu la idealojn de Amo, Justeco kaj Vero!</p><p>Multaj el vi, &#x109;eestantaj &#x109;i tiun kunvenon, kapabli&#x11D;is por tiu prepara kurso. Sed por aliaj la horo ankora&#x16D; ne venis. Iliaj konsciencoj flustre montros al ili la irotan vojon, tiel evitigante al ni la &#x11D;enon eldiri iliajn nomojn. Sed neniu estos devigita akcepti la &#x135;us faritan inviton, e&#x109; ne tiuj, kiuj kapabli&#x11D;is. Ili akceptos se ili volos, libere kaj spontane... "</p><p>Diskreta murmuro trakuris la &#x109;eestantaron. &#x11C;i esprimis nian admiron al la karitata subtileco de la aplikita procedo, kiu ne permesis al iu ajn el nia falango sin opinii posedanta ian ajn superecon, &#x109;ar ni ja ne povis reciproke taksi la admonojn de niaj konsciencoj. Tiu procedo anka&#x16D; forigis la supozon pri ia prefero flanke de la mentoroj. Post pa&#x16D;zo, Teokrito da&#x16D;rigis:</p><p>"- Al vi estos donita limtempo de tridek tagoj, por ke vi meditu kaj decidu pri tio kion vi &#x135;us a&#x16D;dis; &#x109;ar, kvankam vi de longe ricevis detalajn klarigojn kaj instruadon por mem preni la decidon, kiu al vi konvenas, tamen la toleremo ordonas, ke ni vin anta&#x16D;gardu, donante al vi ankora&#x16D; kelkan tempon por meditado pri la estontaj provoj.</p><p>Dum tiu tempo vi rajtos &#x109;iutagan akcepton en la sidejon de la Departemento, en la okazo se vi deziros informojn, pliajn klarigojn, kiuj aparte koncernos vin... kaj vi povos sen ia &#x11D;eno elver&#x15D;i vian koron anta&#x16D; tiu, kiu &#x109;i tie vin akceptos, &#x109;ar li parolos en la nomo de la Dia Pa&#x15D;tisto kaj anka&#x16D; &#x109;ar li vin konas la&#x16D; &#x109;iuj viaj aparta&#x135;oj kaj subtila&#x135;oj de viaj karakteroj, povante legi en via animo kvaza&#x16D; en facila libro! Krom tio, vi estas invititaj al la kunvenoj, kiuj por vi efektivi&#x11D;os en tiu sama loko, kaj en kiuj ni pritraktos &#x109;ion, kio &#x11D;enerale povas vin eduki, instrui kaj revigligi por tiu estonteco, al kiu vin pelas viaj personaj altiri&#x11D;emoj. Post la fino de tiu limtempo, vi komunikos viajn decidojn al la estraro de la fako, al kiu vi estas ligitaj, kaj &#x109;i tiu siavice, sub nia kontrolo, prizorgos konduki vin al tiu destino, kiun vi<emphasis> memvole</emphasis> elektis!"</p><p>Tiel simplan, kiel gravan parolon, sekvis la unua elvolvo pri la devoj, kiuj nin koncernos kiel Spiritojn pentintajn kaj strebantajn al revirti&#x11D;o. &#x11C;i estis la unua el tiu serio da prelegoj, al kiuj ni estas invititaj. Teokrito mem estis la preleganto. Li parolis patre kaj konsileme, sen pasiaj oratoraj ekzalti&#x11D;oj, sed penetrigante &#x11D;is la kerno de niaj animoj profundajn konsiderojn pri al malsuperaj trajtoj de &#x109;iu el ni. Oni povus aserti, ke li, profunda konanto de la kompleksoj, en kiuj nia memo impliki&#x11D;is, havas la celon helpi, ke ni ilin rekonu, mezuru, detale esploru, por tiel nin kura&#x11D;igi al kontra&#x16D;batalo. Kaj en tiu memorinda nokto ni de tie foriris konsolitaj, fortikigitaj de bonfara espero... Tien ni multfoje revenis por a&#x16D;di lin disvolvi la plej altajn konceptojn, kiujn ni povus kompreni, pri la Vivo, la Le&#x11D;oj de la Universo, la plej grandiozaj moralaj rezultoj el la plenumado de Devo, el la observado de Justeco, el la farado de Amo kaj Frateco, el la obeado al Prudento, al Moralo, krom anka&#x16D; al &#x109;iuj ceteraj principoj de Bono!</p><p>Post la fino de la limtempo difinita de la internaj regularoj, granda movado &#x15D;an&#x11D;is la kvietan mienon de la Hospitala Departemento kaj de la Turo. Grupoj da internuloj transiris la ne&#x11D;kolorajn aleojn de l' parko, akompanataj de siaj mentoroj, direkte al la sidejo de la Departemento, por komuniki al la plej alta a&#x16D;toritato en tiu nobla institucio siajn definitivajn decidojn, faritajn post plej profundaj pensoj kaj analizoj pri sia propra situacio, kun la helpo de la sindonaj konsilistoj kaj edukistoj kaj sub la gvidado de Teokrito mem.</p><p>Agenor Penalva, same kiel pluraj aliaj arestitoj en la Turo, sinmortigintoj-obsedintoj, kiuj iam, &#x109;u kiel enkarni&#x11D;intoj, &#x109;u poste kiel malsuperaj Spiritoj, semis malordon, larmojn, sennombrajn malfeli&#x109;egojn; krom anka&#x16D; Hieronimo de Arau&#x135;o Silvejra, Mario Sobral kaj aliaj, deklaris preferi tujan reenkarni&#x11D;on, &#x109;ar tre pezaj estis la &#x11D;enoj de la rimorsoj, la afliktaj perspektivoj de la pasinteco, kiuj obsedis iliajn mensojn per neelteneblaj turmentoj, ilin senpovigante por &#x109;ia ajn alia provo. Ili ur&#x11D;e bezonis la kulpela&#x109;eton, por havigi al si ripozon &#x109;e la provizora forgeso en la klopodoj por sia surtera reeduki&#x11D;o. Nur poste, jam pli serenaj, ili pensos pri pli ampleksaj entreprenoj. Multaj aliaj strebis al provtempo en la aktivecoj de la Viglado, kie ili povus ion lerni kaj tiel gajni iom pli da forto, &#x109;ar estante senkura&#x11D;aj kaj hezitemaj, ili ankora&#x16D; timis la kontakton kun la karno, suspektante la proprajn malforta&#x135;ojn. Kelkatempa partopreno en la heroaj karavanoj, &#x109;e la taskoj por helpo tiel al la mizeruloj de la Sinistra Valo, kiel anka&#x16D; al tiuj de la Tero, dum kiuj ili praktikus la bonfaradon, - pli sekure, la&#x16D; sia propra opinio -, preparus ilin kaj al ili montrus pli vastajn horizontojn en la kampo de Frateco! Mi, Belarmino, Johano d' Azevedo krom iuj malmultaj al ni tre afinaj, &#x109;iuj el la Hospitalo Maria el Nazareto, altirate de la grandiozaj instruoj de la eminenta direktoro de la Departemento, okaze de liaj admirintaj lecionoj, kaj post multe da zorgaj esploroj en nia memo, nin prezentis al li kaj komunikis, ke, se ni meritus la honoran favoron da&#x16D;re sekvi la vojon preparan al la Inicado, malgra&#x16D; la malmeritoj, pri kiuj ni scias, ke ili &#x15D;ar&#x11D;as al ni la konsciencon, ni tion preferus, &#x109;ar logis nin la perspektivo atingi tiun Scion, kiun li anta&#x16D;vidis al ni.</p><p>"- Estu bonvenaj, amikoj! - jen lia respondo. - En la morga&#x16D;o mem vi povos preni vian novan direkton... Kial plu prokrasti?... Vi tamen ne plu restos sub mia dependeco... Elplenumi&#x11D;is la misio, kiun pri vi oni al mi konfidis, &#x109;ar vi devos anta&#x16D;eni&#x11D;i sub la gvidado de novaj mentoroj... Sed nin &#x109;iam ligos la dol&#x109;a inklino, kiu naski&#x11D;is en niaj Spiritoj dum la tempo, kiun vi pasigis &#x109;i tie... "</p><p>&#x108;ar ni estis certaj, ke en la tuj sekvanta tago ni forlasos la Hospitalan Departementon kaj disi&#x11D;os de la bonkoraj amikoj, kiuj nin tiom konsolis en nia malfelico, tial profunda mal&#x11D;ojo ombris al ni la korojn. Sed ni ciuj sciis, ke restado en hospitalo estas provizora, ordinare mallonga.</p><p>Ni ekpa&#x15D;is al la adia&#x16D;oj, komencante per la Hospitalo mem, najbara al ni. Joel, brakumante nin kun rideto dum unuminuta pa&#x16D;zo en la taskoj, kiuj cimatene montri&#x11D;is multoblaj pro la alveno, post ne multaj horoj, de nova aro da kondamnitoj prenitaj el la Valo, parolis al ni, ankora&#x16D;foje nin konsolante:</p><p>"- Ne pensu, ke vi estos disi&#x11D;intaj de ni... Ni nepre intervidi&#x11D;os multajn fojojn... Paciencon, miaj amikoj, paci- encon... "</p><p>Karlo kaj Roberto, kiel ciam, pretis nin akompani dum tiuj adia&#x16D;aj vizitoj. Ni revidis kaj brakumis ciujn noblajn mentorojn, la amikojn senlacajn en sia sindono, al kiuj ni tiom dank&#x15D;uldis pro la amindaj konatecoj, kiujn ni havis la honoron fari ekster nia Departemento, kaj kiuj trada&#x16D;ros la tempon, solidi&#x11D;ante en porciamaj inklinoj!</p><p>Ni trovi&#x11D;is en la Departemento pri Reenkarni&#x11D;o, akompanataj de la afablaj servantinoj, Fratinoj Rozalio kaj Celestina, kiam tien eniris pluraj kandidatoj al matrikulo en la Azilo. Estis kortu&#x15D;e ilin observi, pripensantaj la pereigajn dramojn, kiuj ilin tiel rapide pelas en la severan sed elacetan estontecon! &#x15C;ajnis, kvaza&#x16D; ili estus damnitoj forpelitaj el la Paradizo pro manko de altiri&#x11D;emo por en &#x11D;i pli longe resti: malgaja elmigro de kondamnitoj al la inferoj pro plej gravaj malobeoj al la Le&#x11D;oj de la Sinjoro &#x108;ioindulga kaj &#x108;iokompata!</p><p>&#x11C;i efektive estis cio tio! &#x11C;i estis legio da pentintoj, kiuj, meze de la luktoj en la malkompreni&#x11D;oj de la surteraj provoj, purigos la konsciencon makulitan de la peko, baptante &#x11D;in per la elaceta fajro de la suferado, kaj sekve &#x11D;in liberigante el la malhonoro!</p><p>Duope formante longan vicon, ili supreniris la &#x15D;tuparon de la Departementa sidejo kaj balda&#x16D; malaperis en &#x11D;ian internon... Kaptitoj de abomena pasinteco, katenitaj al la nigreco de siaj mensoj, nekapablaj, pro siaj kor&#x15D;iraj rimorsoj, por ia ajn provo, anta&#x16D; ol ili travivos kulpelpagan reenkarni&#x11D;on, ili iris kun klinitaj kapoj, malgajaj, korpremataj, donante la impreson, ke ili sin submetas al tiu akra puno nur tial, &#x109;ar alian vojon ili ne trovis, kiu al ili rehavigus la spiritan honoron, la internan serenecon, krom tiu providenca rimedo al ili montrata de la korfavora Le&#x11D;o: denove fari&#x11D;i homoj! Reboni&#x11D;i en la surplanedaj luktoj per la rehonorigaj provoj por plenumo de la Devo!</p><p>Konsterna timego tremigis al ni la plej sentemajn fibrojn, kiam ni ekvidis la grupon kondukatan de Frato Johano, la direktoro de la Frenezulejo! Nekapablaj rezonadi per si mem, ili sin direktis al la reenkarni&#x11D;o pelate de la imperativa bezono de ia pliboni&#x11D;o, de ioma progreso; kaj nur la tre malmultaj kulpomildigoj, kiujn ili eble rajtis, same kiel iliaj evidentaj malmeritoj, krom anka&#x16D; ilia beda&#x16D;rinda vibrostato, povus difini la kondi&#x109;ojn de la celata reenkarni&#x11D;o. Frato Johano, la bonkora Teokrito, la fakuloj de la Departemento pri Reenkarni&#x11D;o, la &#x11D;enerala direkcio de la Kolonio, &#x11D;iaj plej altaj Gvidantoj - &#x109;iuj sa&#x11D;e inspirataj de la Justeco kaj Korfavoreco de la Superegaj Le&#x11D;oj de la &#x108;iopova Kreinto -, estis &#x11D;uste tiuj, kiuj helpis ilin en ilia nekapableco klare distingi por libere elekti sian estontecon, kaj por ili interkonsente difinis tion, kio al ili plej konvenos, tiucele ricevinte la permeson de la Ela&#x109;etanta Majstro-Jesuo!</p><p>Ni ne povis reteni niajn larmojn, ekvidante Hieronimon kaj Marion, niajn kompatindajn kamaradojn kaj samsortulojn depost la nigraj malesperoj en la Sinistra Valo. La unua, deprimita, tenis la kapon klinita sur la brusto, kvaza&#x16D; rezignacia kondamnito en la ekstrema momento. Li tiel absorbi&#x11D;is en la afliktaj ondoj de siaj pensoj, ke de malproksime li ne vidis nin! Sed la dua montri&#x11D;is ridetanta kaj kura&#x11D;a, kun ta&#x16D;zitaj haroj, same kiel en la unua fojo, kiam ni lin vidis; lia brusto, maltime levita, kvaza&#x16D; spitis la estontajn luktojn, kaj li rigardis anta&#x16D;en, kvaza&#x16D; revemulo, kiu anta&#x16D;vidus la honoran apogeon de entrepreno pene komencita inter la oferoj postulataj de la Racio kaj la larmoj ver&#x15D;itaj de la Koro, amba&#x16D; flamantaj pro sincera pento, kiun necesos forvi&#x15D;i! Nin ekvidante, li amike mansignis adia&#x16D;on, kiu &#x15D;ajnis la lasta, dum vibro de nepriskribebla hororo premis niajn animoj n: la malfeli&#x109;ulo signis per du mizeraj brakstumpoj, kie ne plu estis la manoj; &#x109;i tiuj tamen elstare montri&#x11D;is, alfiksitaj al lia kolo, kvaza&#x16D; ili rememorigus la violentan morton pro strangolado, same kiel li faris al la malfeli&#x109;a E&#x16D;lina!</p><p>"- &#x108;i tiu nepre venkos - profetis Fratino Celestina, enpensi&#x11D;a. - Lia balda&#x16D;a surtera migrado estos severa kalvario, kiun nur travivas la kura&#x11D;aj pentantaj animoj! De la lulilo &#x11D;is la tombo li renkontos nur larmojn kaj akrajn dolorojn! Li treni&#x11D;os sen esperoj nek konsoloj, mutilita, malsana, humiligita, mokata, perfidita de sia patrino mem, kiu lin forpu&#x15D;os ekde la naski&#x11D;o, &#x109;ar sian korpon li ricevos nur en tiuj koruptaj medioj, en kiuj li iam malvirti&#x11D;is... Sed, ho mia Dio, necesas, ke tiel estu! por ke li repacigu kun sia propra konscienco kaj retrovu la harmonion kun la natura progreso, kiel &#x109;iu kreito sin direktanta al Dio! Tion li tiel bone komprenis, ke li mem skribis la al si konvenan verdikton kaj &#x11D;in transdonis al Frato Teokrito, ke &#x109;i tiu &#x11D;in sendu al la &#x11D;enerala direkcio por la aprobo de ties Plej Alta Gvidanto, nome de Maria, estrino de la Legio, al kiu ni apartenas... Mario trudis al si, same kiel tiom multe da niaj fratoj vivantaj sur la Tero, akregan kulpelpagon, kiel severan kaj decidan ela&#x109;eton!"</p><p>... Kaj &#x109;e la vesperkrepusko de la sekvanta tago ni forlasis la Hospitalan Departementon...</p><p>Modesta veturilo, kiun ni rekonis aparteni al la tipo plej uzata en la interno de la Kolonio, alvenis por nin forkonduki. Silente kaj kortu&#x15D;itaj ni prenis niajn lokojn kaj konsolate de la &#x109;eesto de Romeo kaj Alcesto, kiuj devis nin akompani al nia nova lo&#x11D;ejo, ni rimarkis, ke dum la veturilo milde glitadis, la pejza&#x11D;o kolori&#x11D;is per &#x109;armaj perlamotaj nuancoj, floroj ekaperis en polikromia gajo rande de la zorge kulturitaj &#x15D;oseoj... kaj la unuaj domaroj de grandioza hinda urbego montri&#x11D;is al niaj surprizaj okuloj, kiuj tiam kredis, ke ili son&#x11D;as!</p><p>Dio estu la&#x16D;data! Estis ja vere, ke ni progresis!</p><p><strong/></p><p><strong>TRIA PARTO LA UNIVERSITATA URBO</strong></p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro I La Lo&#x11D;ejo de la Espero</strong></p><p>La unuan nokton ni pasigis en korprema atendado. Niaj &#x109;ambroj rigardis al la &#x11D;ardeno, kaj de la ilin &#x109;irka&#x16D;antaj pintarkoj ni vidis la vastan horizonton de la urbo inkrustsimile ornamitan per graciaj pavilonoj kvaza&#x16D; el perlamoto, de kies la&#x16D;boj, ilin pitoreske garnantaj, eli&#x11D;is delikataj parfumoj de miriadoj da arbedoj kaj vivofre&#x15D;aj floroj, kiuj ne plu montri&#x11D;is enue ne&#x11D;koloraj, kiel en la Hospitala Departemento.</p><p>&#x108;io supozigis, ke ni gravitis, la&#x16D; niaj altiri&#x11D;emoj, al ia Universitata Urbo, kie novaj etapoj de studo kaj lernado malfermi&#x11D;os por ni, la&#x16D; niaj deziroj.</p><p>Dum ni promedadis, anta&#x16D; niaj interesataj okuloj etendi&#x11D;is milda kaj alloga pejza&#x11D;o, kie grandiozaj konstrua&#x135;oj, rafine ellaboritaj la&#x16D; ideala stilo, kiu sugestus la modelon de ia civilizacio neniam aperonta en la surteraj regionoj, igis nin pripensi la eblecon, ke nevideblaj nebuloj, irizitaj de same nevideblaj palbriloj, servis kiel inspiro al artistoj por krei tiujn allogajn kupolojn, tiujn esprimoplenajn filigranojn, la pitoreskan &#x109;armon de tiuj balkonoj invitantaj la poetan menson al longaj revoj ser&#x109;e de la Idealo! Grandegaj avenuoj etendi&#x11D;is inter majestaj arbaretoj kaj dol&#x109;e krispi&#x11D;antaj lagoj, kies bordojn ornamis bonodoraj, florplenaj tufoj. Kaj en vico, kvaza&#x16D; neforgesebla bildo de ia feinurbo, staris la Akademioj, en kiuj la mizerulo, mal&#x15D;atinta la sanktegan provtempon de surtera ekzistado, devos kapabli&#x11D;i por la decidaj, nepre necesaj personaj reformoj, kaj tiel, post nova reenkarni&#x11D;o, dum kiu li elmontru la akiritajn valorojn ce tiu lernado, sin prepari por iam esti akceptita en la veran Inicadon.</p><p>Mi ne permesos al mi la provon priskribi la carmon elradiantan el iu kvartalo, kie la kupoloj kaj turoj de la konstrua&#x135;oj &#x15D;ajnis filigranoj, kiuj, kvaza&#x16D; roskovritaj, diskrete trembrilis, kaj al kiuj la radioj de la Re&#x11D;o-Astro, kune kun vapornebuloj el ravkoloraj gasoj donis nuancojn, kies belecon mi ne povas kompari al io ajn konata!</p><p>Sed en cio elmontri&#x11D;is solena supereco, elspiranta grandiozajn sugestojn neimageblajn por la enkarni&#x11D;inta homo.</p><p>Malgra&#x16D; tio, &#x11D;i tamen ne estis privilegiita lo&#x11D;ejo! &#x11C;i situis je nur unu grado super la malgaja hospitala azilo!...</p><p>Kortusitaj, ni haltis anta&#x16D; tiuj Lernejoj, kiujn ni devos frekventi. Sur iliaj frontoj elstaris la afi&#x15D;oj sciigantaj pri la lernotaj objektoj:</p><p>- Moralo, Filozofio, Scienco, Psikologio, Pedagogio, Kosmogonio kaj ec ia nova idiomo, kiu ne estus nura plia lingvo, uzota sur la Tero kiel intelekta superflua&#x135;o de riculoj, frivola ornamo de personoj sufice bonhavaj por havigi al si la privelegion lerni &#x11D;in. Tute ne! La idiomo, kies prezento nin tre surprizis, estas la definitiva<emphasis> Idiomo,</emphasis> kiu en la estonteco strecos la rilatojn inter homoj kaj Spiritoj, faciligante ilian interkomuniki&#x11D;on, anka&#x16D; forigante la surterajn barojn kontra&#x16D; la homa interkompreni&#x11D;o kaj kontribuante por la kunfrati&#x11D;o planata de Jesuo el Nazareto:</p><p>"Nur unu lingvo, nur unu flago, nur unu pa&#x15D;tisto!"</p><p>Tiu idiomo, kies manko ce la brazilaj mediumoj neebligis al mi dikti verkojn, kiel mi deziris, kio faris al mi pli penigaj la klopodojn por rehonorindi&#x11D;i, havis nomon harmoniantan kun la dolca konsolo, kiu lumigadas niajn mensojn, kaj similan al tiu de nia urbo:<emphasis> Espero.</emphasis> Tie trovi&#x11D;is, apud la ceteraj, la majesta konstrua&#x135;o, en kiu oni instruas &#x11D;in kaj la fratajn idealojn por kiuj &#x11D;i estis kreita! Al ni konvenis do &#x11D;ia lernado, por ke dum la reenkarni&#x11D;o, portante &#x11D;in stampita en la profundaj anguloj de la animo, ni ne neglektu &#x11D;ian uzadon sur la Tero.</p><p>La bonfara fre&#x15D;o de la mateno portis al nia flarsenso dol&#x109;egan odoron, pri kiu ni asertus, ke &#x11D;i venas de sangokoloraj diantoj, kiujn al la portugalinoj tiom pla&#x109;as kultivi en siaj bedoj, de delikataj glicineoj ekscititaj de la saniga matenkrepuska roso. Kaj, kvaza&#x16D; kantante en la malproksimo, birdoj fajfis tenerajn melodiojn, tiel kronante la &#x109;armon de tiu sceno.</p><p>Ni alvenis vespere, kiam la steloj ekbrilis, radiante lumajn karesojn.</p><p>Romeo kaj Alcesto prezentis nin al la direkcio de nia nova lo&#x11D;ejo kaj tuj poste adia&#x16D;is, deklarante elplenumita sian mision pri ni. Ne sen profunda emocio ni &#x109;eestis la foriron de tiuj bonkoregaj junuloj, al kiuj ni tiom multe &#x15D;uldis kaj kiujn ni kortu&#x15D;ite brakumis. Sed ridetante ili rimarkigis:</p><p>"- Ni ne estos apartigitaj. Vi nur &#x15D;an&#x11D;is vian &#x109;ambron en la sama hejmo. &#x108;u la Senfina Universo mem ne estas la hejmo de la kreitoj de Dio?!..."</p><p>Frato Sosteneso estis la estro de la Urbo Espero. Li alparolis nin grave, diskrete, bonkore, sed ni ne kura&#x11D;is rekte rigardi lin:</p><p>"- Estu bonvenaj, miaj karaj filoj! Jesuo, la sola Majstro, kiun vi vere trovos &#x109;i tie, inspiru al vi la konduton dum la nova etapo, kiu hodia&#x16D; skizi&#x11D;as por vi. Konfidu! Lernu! Laboru! - por ke vi povu venki! &#x108;i tiu lo&#x11D;ejo apartenas al vi. Vi do nun vivas en hejmo, kiu ja estas via, kaj en kiu vi havos fratojn, filojn de la Eternulo, kiel vi! Maria, kun la aprobo de sia Plejeminenta Filo, ordonis &#x11D;ian fondon, ke &#x11D;i havigu al vi honorajn rimedojn pro via nepre necesa revirti&#x11D;o. En &#x15D;ia patrina amo vi trovos subliman subtenon por forvi&#x15D;i la nigrajn erarojn, kiuj vin deklinis de la pa&#x15D;osignoj de la Granda Majstro, al kiu vi &#x15D;uldas prefere amon kaj obeon! Al vi konvenas do rapidigi vian mar&#x15D;on, regajni la tempon perditan! Mi esperas, ke vi scios inteligente kompreni viajn proprajn bezonojn..."</p><p>Ni nenion respondis. Larmoj malsekigis al ni la palpebrojn. &#x15C;ajnis, kvaza&#x16D; ni estus timemaj knaboj, kiuj la unuan fojon trovi&#x11D;us solaj kun la maljuna kaj respektinda, ankora&#x16D; nekomprenata instruisto. Tuj poste oni kondukis nin al la Internulejo, en kiu ni de nun eklo&#x11D;os. Tie ni pasigis la nokton kaj matene ni eliris por promeni.</p><p>Tie kaj tie, tra la parkoj ornamantaj la urbon, ni renkontis grupojn da lernantoj a&#x16D;dantaj siajn majstrojn sub la dol&#x109;ega poezieco de bran&#x109;ori&#x109;aj arbetaroj, atentaj kaj ravitaj, tiel same kiel iam sur la Tero la dis&#x109;iploj de Sokrato a&#x16D; de Plantono, sub la murmurantaj platanoj de Ateno; a&#x16D; kiel la inicitoj de la granda Pitagoro; a&#x16D; kiel la mizeruloj de Galileo kaj Judeo, la suferantoj de Kapernaumo a&#x16D; Genesareto, ravitaj de la neesprimebla magio de la mesia parolo!</p><p>Sinjorinoj iradis sur la aleoj, akompanataj de severaj gardistinoj kiel Marie Nimiers, kiun ni poste pli intime konos; a&#x16D; nepenetreblaj kiel Vincenta de Guzman[32], juna religiulino de la malnova Ordeno de Sankta Francisko, fratino de nia iama protektanto, Grafo de Ramiro de Guzman. &#x15C;in ni ekamis tuj kiam ni eksciis pri la nepereema inklino, kiu &#x15D;in ligas al tiu sindona servanto en la Sekcio pri Rilatoj kun la Tero.</p><p>Absorbitaj, ni permesis al nia imago longe flugi, trenata de la sugestoj, lasante, ke en nia menso flagru multoblaj impresoj, kiam jen iu plej delikate tu&#x15D;is mian &#x15D;ultron, estigante en mia sentivo la mildan emocion de infankareso, kiu min kvaza&#x16D; vekis el longa torporo. Mi turnis min, kaj tiel same agis miaj pli afinkarakteraj kunuloj, kiuj nun redukti&#x11D;is al Johano kaj Belarmino, &#x109;ar la ceteraj eniris kiel internuloj en la Azilon.</p><p>Du virinoj staris apud ni kaj nin invitis por honorkunsido, al kiu estis vokita la ne multenombra grupo alveninta en la hiera&#x16D;a tago. Ili informis, ke ni estos prezentataj al niaj novaj mentoroj, nome tiuj, kiuj al ni havigos definitivan edukon. Al ili ni estos transdonitaj kiel al veraj Gardantoj, kiuj nin patre prizorgos &#x11D;is fini&#x11D;os tiu kurso pri renovigaj spertoj, kiun ni nepre ur&#x11D;e faru dum venonta surtera enkarni&#x11D;o.</p><p>La unua el tiuj virinoj, &#x11D;uste tiu min tu&#x15D;inta, estis delikata, blonda junulino, kiu a&#x11D;is &#x109;irka&#x16D; dek kvin jarojn kaj havis nerezisteblan &#x109;armon. Sed &#x15D;i portis kuriozan veston, pro kio ni ne povis deteni nin de impertinenta observado: blanka tuniko &#x109;etalie zonita, blua mantelo surmetita la&#x16D; la antikva greka modo kaj malgranda girlando el rozetoj orname sidanta sur &#x15D;ia ebura frunto. Oni kredus, ke temas pri an&#x11D;elo, al kiu mankas la flugiloj. En la unua momento mi supozis, ke min kaptas nova formo de halucino, kiu, transportita el la Valo de l' Damnitoj en la Urbon de l' Espero, havus la povon krei la malon de la turpo, nome la agrablon kaj la belon. La junulino havis la poezian, imponan nomon Rita de Kasja de For&#x135;as' Frazan', deksilaba verso supoziganta, ke dum sia lasta surtera etapo, travivita en la portugala lando, &#x15D;i apartenis al aristokrata familio. Post paso de kelke da tagoj, ne retenante mian deziron ekscii la kialon de &#x15D;iaj kuriozaj vestoj, mi vidis &#x15D;in mal&#x11D;oje reagi al mia maldiskreteco, kaj jenan klarigon &#x15D;i donis al mi:</p><p>"- Oni min tiel entombigis, a&#x16D; pli &#x11D;uste, oni tiel vestis mian karnan korpon, kiam mi &#x11D;in forlasis en la lasta surtera ekzistado. Tiel kara al mia koro estis la reveno en la Nevideblan Mondon, malgra&#x16D; la tragedio, kiun &#x11D;i ka&#x16D;zis al estulo de mi tre amata, ke mi retenis en la menso la memoron pri mia lasta surtera tualeto..."</p><p>La dua, alta, same blonda, eble demetis sian lastan korpan vesta&#x135;on ne malproksime de la a&#x11D;o kvindekjara, &#x109;ar &#x15D;i ankora&#x16D; konservis la mensajn trajtojn, kiuj pravigis tiujn rimarkojn. Simpatia kaj alloga, &#x15D;i tre &#x11D;entile etendis al mi sian dekstran manon kaj sin prezentis en maniero al ni tre &#x109;arma:</p><p>"- Mi estas certa, ke vi jam a&#x16D;dis pri mi... Mi estas Doris Mary Steel da Costa... kaj mi venis de surtera ekzistado, en kiu tre placis al mi esti la patrino de mia kompatinda Joel... via amiko el la Hospitala Departemento."</p><p>Ni sentis nin ravitaj kaj ne trovis frazojn sufice esprimivajn por vortigi la emocion, kiu nin tiam posedis. Respektoplene ni kisis la manon, kiu al ni estis tiel demokratie etendita, sed ni &#x11D;in faris sincere, sen tiu afektado, al kiu ni delonge estis kutimintaj...</p><p>En la difinita horo, fratinoj gardistinoj komisiitaj pri la internaj servoj, nin enkondukis en la kunsidocambron, lokitan en la centra sidejo de tiu alia Departemento.</p><p>Nia klaso, kiu konsistis el cirka&#x16D; ducent pekuloj, estis unu el la plej multnombraj tiam lo&#x11D;antaj en la Urbo, kaj al &#x11D;i apartenis granda grupo da brazilaj virinoj venintaj el diversaj sociaj tavoloj de la Tero, kio nin tre mirigis kaj igis konstati, ke la statistikoj pri sinmortigoj inter virinoj en Brazilo multe superas tiujn en Portugalujo. Tiun gravan kunsidon prezidis Frato Sosteneso, la Estro de tiu urbo.</p><p>&#x11C;in komencinte, li admonis nin al mensa oma&#x11D;o al la Kreinto, kion ni faris, kiel al ni nur eble, per intima pre&#x11D;o, sed penetritaj de sincera respekto. &#x108;e lia dekstro trovi&#x11D;is maljunulo, kies ne&#x11D;kolora barbo, &#x11D;istalia kaj akute fini&#x11D;anta, donis al lia persono tielan respektegindan aspekton, ke ni, emociplene kredis, ke ni trovi&#x11D;as en la ceesto de unu el tiuj patriarkoj, pri kiuj parolas la sanktaj skriboj, a&#x16D; de iu hinda fakiro sperti&#x11D;inta pri virtoj kaj sciencoj pere de la plej a&#x16D;steraj disciplinoj. Maldesktre, alia inicito vekis nian atenton per sia klasika, hinda tipo, estigante en nia animo apartan altiri&#x11D;emon. Tiel respekteginda kiel la unua, lia persono tamen montri&#x11D;is malpli a&#x11D;a, prefere respegulante maturecon, kaj la potenco de lia mensa ekvilibro stampi&#x11D;is en la viveco de lia viza&#x11D;o, kiun li permesis al ni klare observi. Malpli proksime, iu junulo, preska&#x16D;a adoleskanto, pli forte altiris nian atenton, car li trovi&#x11D;is ne en la loko rezervita por la adjunktoj sed ja okupis alian majstran katedron. Kun belega viza&#x11D;o kaj ekstera&#x135;o por tiel diri an&#x11D;ela, lia hebrea profilo radiis tiel impresan dol&#x109;econ, ke ni inklinis prefere supozi, ke temas pri ia apero, el tiaj abunde menciitaj en la orientaj libroj, se &#x109;io nin &#x109;irka&#x16D;anta ne estus la esprimo de nekontestebla realo. Li estis dekstre de Sosteneso, apud la maljunulo.</p><p>&#x108;e signo de Frato Sosteneso, komenci&#x11D;is la kontrolvokado de la pacientoj. Niaj nomoj, enskribitaj en dika matrikullibro, kiun ni subskribis &#x109;e la alveno, resonis, unu post alia, eldiritaj de la potenca vo&#x109;o de iu adjunkto, kiu apud la honortribuno kvaza&#x16D; sekretarioficis en la kunsido. Kaj a&#x16D;dinte niajn nomojn, ni timeme respondis kvaza&#x16D; novicaj lernantoj, dum la resonado ilin ripetadis pli transe, en la &#x109;ambroj kaj galerioj, tra la malproksimaj aleoj kaj parkoj de la urbo etendi&#x11D;anta inter floroj kaj grandiozaj pavilonoj, por ilin eternigi, kiu scias? -, per e&#x125;ado tra la Spaco kaj Tempo Senfinaj!...</p><p>&#x108;iuj &#x109;eestis, kaj la direktoro ekstaris por la honorparolado:</p><p>"- Nun, miaj karaj amikoj, komenci&#x11D;as nova etapo en via ekzistado kiel kulpintaj Spiritoj! El inter tiom da suferantoj, kiuj kun vi venis en &#x109;i tiun Kolonion, vi estas la solaj atingintaj la nepre necesajn kondi&#x109;ojn por la luktoj en la spirita lernado, kiu al vi havigos solidan bazon por la konkero de personaj meritoj en la estontaj tagoj. Vi estos matrikulitaj en niaj lernejoj, &#x109;ar vi jam prezentas la necesan moralan kaj mensan disvolvi&#x11D;on, dum kiu vi povos definitive ripari la eraron, kiu vin pereigis.</p><p>Kiel vi de longe certe komprenis, vi ne estas neabsolvindaj kondamnitoj, al kiuj la Le&#x11D;o trudus ekstremajn punojn, vin eterne restigante en via malsupereco, forlasitaj al viaj nunaj nekonsoleblaj afliktoj, kaj tiel vin tenante ekstere de la harmonio nature konforma al &#x109;iu esta&#x135;o kreita de la Eterna Amo! Tute male, ni nun komunikas al vi, ke vi rajtas multon esperi de la patra boneco de la &#x108;iopova Kreinto, &#x109;ar tiu sama Le&#x11D;o, kiun Li starigis kaj kiun vi malobeis per via malrespekta ago de malutila ribelemo, donos al vi &#x109;iuj la eblon rekomenci la provon interrompitan de la memmortigo, havigante al vi honoran rimedon, kiu al vi certigos la rehonorindi&#x11D;on.</p><p>Sed vi neniom scias pri la Spirita Vivo, kaj ja estas ur&#x11D;e, ke vi konati&#x11D;u kun &#x11D;i. &#x11C;is nun viajn provtempojn transmondajn vi pasigis en malsuperaj regionoj de la Nevideblo, kie vi malmulte profitis el morala vidpunkto pro la bestnatura kiraso, kiu envolvas viajn mensajn vibrojn aparte alfor&#x11D;itajn al la regno de la sensoj. Alvenis tamen la tempo, anta&#x16D; &#x109;irka&#x16D; unu jarcento, ke rigoraj disciplinoj haltigu viajn sen&#x109;esajn malprudenta&#x135;ojn kaj vin forprenu el la erariga rondo, en kiu vi memvole restis, por lumigi al vi la a&#x16D;roron de via ela&#x109;eto kun Jesuo, ela&#x109;eto vin kondukonta al la vera celo, kiun, kiel kreitoj de Dio, vi nepre devas atingi!</p><p>Multaj el vi, kvankam estinte sur la mondo kleraj klarmensaj intelektoj, kiuj imponis al la ju&#x11D;o de la surtera socio, tamen ne konas la plej elementajn spiritaj n principoj n kaj e&#x109; kondukis sian indiferentecon &#x11D;is la ekstremo ilin nei kaj kontra&#x16D;batali, kiam vi konstatis, ke ili ornamas la karakteron de la proksimulo. Pro tio vi devas fari &#x109;e ni iun kurson, kiu celos vian moralan- mensan-spiritan reeduki&#x11D;on, ja nepre mankantan al vi, &#x109;ar viaj dispozicioj por tiel nobla entrepreno respondis la malesperajn alvokojn de viaj nunaj suferoj!</p><p>Se vi ne estus farintaj tiun a&#x16D;dacan senpripensan agon, malobeante ne&#x15D;an&#x11D;eblajn, al vi ankora&#x16D; nekonatajn le&#x11D;ojn, vi certe hodia&#x16D; &#x11D;uus la gloron de grandioza venko, la rekompencon pro la plenumado de la Devo, la kapablecon por novaj lernokursoj. Sed la memmortigo, kiu al vi ne donis la morton, &#x109;ar la morto ja estas fikcia&#x135;o en &#x109;i tiu Universo viva kaj regata de eternaj le&#x11D;oj starigitaj de la sa&#x11D;eco de la Eterna Kreanto; kiu havigis al vi nek ripozon, nek forgeson, nek nenii&#x11D;on, &#x109;ar &#x11D;i atingis sole nur la fizikan-surteran korpon, neniel tiun spiritan, kie sidas via vera, eterna personeco; la memmortigo, kiel ni diras, forprenis de vi la tutan meriton, kiun vi eble havis, vin &#x135;etante en malfeli&#x109;egan situacion, el kiu ne povos eliri anta&#x16D; ol vi efektivigos definitivajn riparojn. Kaj mi avertas vin, miaj amikoj, ke &#x109;e viaj klopodoj por atingi la deziratan celon pli ol unu jarcento pasos super la larmoj, kiujn vi ver&#x15D;os pro la sekvoj de via abomeneginda ago de malrespekto al vi mem kaj al Dio!</p><p>Sed la instruoj, kiujn ni donos al vi, multe kontribuos por via venko super vi mem. Vi tamen ne eliros el &#x109;i tie, por alflugi pli feli&#x109;ajn sferojn, ne anta&#x16D;e ricevinte de nia Instituto, a&#x16D; de viaj Konsciencoj, la atestojn pri reboni&#x11D;o, kiuj al vi permesos transloki&#x11D;i en la normalajn spiritajn lo&#x11D;ejojn la&#x16D; la gradaj &#x15D;tupoj de la evoluo. Kaj tiaj atestoj, miaj amikoj, estos donitaj al vi nur post tiu reenkarni&#x11D;o, en kiun vi balda&#x16D; dronos, nur post kiam fini&#x11D;os la kurso, kiu &#x109;imomente komenci&#x11D;as..."</p><p>Sekvis mallonga pa&#x16D;zo, kiu al ni donis la impreson, ke novaj dispozicioj ekvibrigas la fibrojn de niaj animoj. Sin turninte al la tri apudsidantaj kunuloj, la oratoro da&#x16D;rigis, eble pli forte kaptante nian atenton:</p><p>"- Jen viaj edukontoj. Ili estas kvaza&#x16D; gardan&#x11D;eloj, kiuj klini&#x11D;os super vi kaj viaj destinoj, subtenante vin dum via dornoplena irado! Ekde nun, ili vin akompanos dum &#x109;iuj tagoj de via vivo, kaj konsideros elplenumita sian mision &#x109;e vi nur tiam, kiam vi, jam gloritaj pro la observado de la Le&#x11D;o, kiun vi iam malobeis, ankora&#x16D;foje revenos el la Tero en &#x109;i tiun azilon, por ricevi ian kvaza&#x16D;an pasporton al alia spirita regiono kaj tiel repreni la normalan evoluan iradon, interrompitan de la memmortigo.</p><p>La titoloj de tiuj majstroj, al kiuj vi nun estas transdonitaj en la nomo de la &#x108;iela Pa&#x15D;tisto, radikas per virtoj kaj meritoj en tre malproksima pasinteco kaj multfoje elmontri&#x11D;is en sanktigaj atestoj.</p><p>Jen, dekstre de mi, Epaminondo el Vigo, kiu en brila ascendo, ekde la antikva Egiptujo &#x11D;is la ombraj tagoj de la Mezepoko, en Hispanujo, servadas al la Vero kaj gloradas Dion, kaj kies triumfoj da&#x16D;re sin sekvas &#x11D;is hodia&#x16D; en la Spirita Mondo.</p><p>En la apostolaj tempoj, kiam, kiel disciplo de Simono Petro, li gloris la Dian Majstron, Epaminondo havis la superegan honoron suferi la martiran morton de la cirko de Domicio Nerono. En Hispanio, sub la malluma regado de la le&#x11D;oj truditaj de la Sankta Ofico, li brilis kvaza&#x16D; savanta stelo, montrante sublimajn vojojn tiel al malfeliculoj kaj persekutatoj, kiel anka&#x16D; al multaj koroj strebantaj al la dia idealo, kies pa&#x15D;ojn li lumigis per la torco de sciencoj nobligitaj de amo kaj de la respekto al la Evangelio de la Senpeka &#x15C;afido, sciencoj, kiujn anta&#x16D; tre longe li iris rikolti, dum piaj pilgrimoj, en la sanktaj arkanoj de la antikva, sa&#x11D;a Hindujo, kiu sur la Tero restas kiel la gardantino de senmortaj veroj! Sed &#x11D;uste tial, ke li brilis meze de la mallumoj, oni lin denove oferis, tamen ne plu &#x135;etante lian kadukan korpon al la malsategaj sova&#x11D;bestoj sed lin bruligante en publika &#x15D;tiparumo, kie li ankora&#x16D;foje pruvis sian nepereeman sindonon al la Sinjoro Jesuo el Nazareto!</p><p>Jen, maldekstre, Souria-Omar, iama majstro de la antikva inicado en Aleksandrio, filozofo en Grekujo tuj post la alveno de Sokrato, kiam senmortaj lumoj ekbrilis por la popoloj, &#x11D;is tiam tenataj for de la altspiritaj scioj, kiujn oni konservis en sekreto por ekskluziva posedo kaj uzo de sa&#x11D;uloj kaj kleruloj. Same kiel tiu eminenta anta&#x16D;ulo de la Granda Majstro, Souria-Omar instruis la Sekretan Doktrinon al disciploj apartenantaj al la plej modestaj sociaj tavoloj, al senhavuloj kaj malfeliculoj; kaj sub la bonfara ombro de frondoricaj kverkoj, a&#x16D; sub la poezia dolceco de la platanoj, li sorbigis al ili instruojn plenajn de la dia grandiozo, ilin ravante per la felico pense alti&#x11D;i al la Eterna Dio, Kreinto de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj, al tiu Dio nekonata, kies figuro ne vici&#x11D;is en la kolekto de la &#x15D;tonaj altaroj de la antikva Helaso... Poste, jen li reenkarni&#x11D;inta en Judujo mem, altirata de la senkompara figuro de la Majstro super la majstroj, penadante, per faroj humilaj, obskuraj, sed grandanimaj kaj puraj, sekvi la lumajn piedsignojn de la &#x108;iela Pa&#x15D;tisto! Jam granda&#x11D;a, li renkontis, tuj post la &#x15D;tonumado de Stefano, la kruelajn persekutadojn en Jerusalemo. Stoika, fortikigita de nerompebla fido, li suferis longan martirecon en la sinistra fundo de malnova karcero; &#x109;ar oni lin rigardis kiel multescian viron kaj, pro tio, dan&#x11D;eran, nocan al la fariseaj interesoj, oni lin torture blindigis; oni lin martirigis per bategado kaj doloregaj mutiloj, &#x11D;is li pereis mal&#x15D;atata de la socio, nerekonebla por sia propra familio, sed glorata de la Altega Majstro, pro kies amo li &#x109;ion eltenis humile, amoplene kaj danke. Same kiel Epaminondo, Souria-Omar turnis sian menson, jam de multe da jarcentoj, al la altaj esprimoj de la Spirita Vivo, lia animo fervore bapti&#x11D;is en la sankta fajrejo de la Dia Scienco kaj de la amo al Dio! Hodia&#x16D; li aktivas en tiu regiono de afliktoj, en kiu ni trovi&#x11D;as, materii&#x11D;inta &#x11D;is tia grado, ke vi lin vidas sub la aspekto de lia lasta korpa formo, tamen ne pro tio, ke al li mankus lumoj kaj meritoj por alflugi aliajn regionojn harmoniajn kun lia progreso, sed ja &#x109;ar, estante fidelaj al la principoj de la kristana inicado, kiujn ili observas super &#x109;iuj ajn aliaj reguloj, amba&#x16D; preferas protekti per siaj prizorgado kaj amo tiujn pli malfeli&#x109;ajn kaj senkura&#x11D;ajn, ilin abnegacie kondukante al la ela&#x109;eto, inspirataj de la ekzemplo de tiu &#x108;iela Princo, kiu forlasis sian regnon el gloroj por sin dedi&#x109;i, per konstanta sinoferado, al la bono de siaj surteraj &#x15D;afoj...</p><p>... Kaj jen Hanibalo, miaj karaj filoj! Junulo, kiu persone konis Jesuon el Nazareto dum ties neforgeseblaj predikoj tra la suferanta Judujo! Hanibalo de Silas, unu el tiuj infanoj de la grupo, kiun Jesuo karesis, kiam elmontrante la karakterizan teneron, per kiu li denove envolvis la ankora&#x16D; &#x15D;anceli&#x11D;emajn &#x15D;afojn, li ekkriis:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Lasu la infanojn veni al mi, &#x109;ar el tiaj estas la regno de</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Dio..."</emphasis></p><p>Hanibalo, kiu instruos al vi la kristanajn lecionojn tiel same, kiel li a&#x16D;dis ilin de la Rabeno mem, kiun li amas kun la raviteco de fervora, entuziasma idealisto, ekde tiu sia fora infaneco travivita en la Oriento!</p><p>Li asertas, ke dum la Sinjoro predikadis sian belegan Doktrinon de Amo, klarigaj bildoj, mirinde precizaj kaj neesprimeble &#x109;armaj, subite ekaperis anta&#x16D; la vidado de la bonvolema a&#x16D;skultanto, &#x109;ion nekonfuzeble komprenigante, &#x109;ar ili stampis en la plej ka&#x15D;aj anguloj de lia memo la ekzemplon, kiun li neniam forgesos! Ke &#x11D;uste pro tio la granda Sendito povis, per sia parolo, tenadi malsategantajn amasojn en ne&#x15D;an&#x11D;ebla kvieto, dum longaj horoj, superregi ribelemajn hordojn, ravi a&#x16D;skultantojn, konvinki la korojn, kiuj, a&#x16D; adorklini&#x11D;is &#x109;e lia pasado, timantaj kaj konfuzitaj, a&#x16D; por &#x109;iam kapti&#x11D;is de Lia Doktrino, ravitaj kaj fidelaj. Sed la malpiuloj, kies malvirtaj mensoj malagordis al la diaj vibroj, nenion perceptis, nur a&#x16D;dis rakontojn, kies sublimo restis por ili ne atingebla, &#x109;ar iliaj animoj estis tute infektitaj de la pereiga viruso de la malbonvolo! Unu el tiuj bildoj, certe la plej bela el &#x109;iuj, kiujn la Amata Majstro kreis por instrui siajn perditajn &#x15D;afojn, &#x109;ar &#x11D;i prezentis Lin mem en Lia gloro de Ununaskito de la Plej Alta, estis sufi&#x109;a, por ke Sa&#x16D;lo el Tarso transformi&#x11D;u en fervoran subtenanton de la Ela&#x109;eta Doktrino, per kiu Li honoris la mondon!</p><p>Hanibalo kreskis, viri&#x11D;is, &#x109;iam sentante sin envolvita en la nepereemaj radioj de la Dia Pa&#x15D;tisto, kiuj ja neniam forvi&#x15D;i&#x11D;is el lia memoro. Li laboris pro Lia Idealo, ripetis &#x109;i tie kaj aliloke, kion li a&#x16D;dis de la Sinjoro a&#x16D; de liaj Apostoloj, sed li preferis instrui la infanojn kaj la junulojn, rememorante la nesupereblan dol&#x109;econ, kun kiu Jesuo alparoladis la infanaron. Li voja&#x11D;is kaj suferis persekutojn, insultojn, humiligojn, maljusta&#x135;ojn, &#x109;ar cetere estis socie bonguste kritiki la adeptojn de la Nazaretano, ilin ofendi, persekuti, mortigi! Kaj veninte en Romon, Hanibalo estis glorita per la martireco pro amo al la &#x108;iela Sendito: lia karna korpo estis bruligita sur unu el tiuj fostoj por festa iluminado uzitaj en la fama ornamaran&#x11D;o de la Neronaj &#x11D;ardenoj, kiam li a&#x11D;is tridek sep jarojn! Sed &#x109;e la torturo de la rezina fajro, eble la plej kruela, kaj la konsterno pro la kapti&#x11D;o en la sublima atesto, li, kiu sin opiniis senvalora, neinda je tiel alta honoro, ankora&#x16D;foje revidis la bordojn de la belega Tiberiada a&#x16D; Genesareta Lago, la simplajn kaj pitoreskajn vila&#x11D;ojn de Galileo, kaj tie Jesuon dol&#x109;e predikanta la &#x109;ielan Bonan-Nova&#x135;on per tiuj rave belaj bildoj, kiuj &#x109;e la ekstrema horo montri&#x11D;is ankora&#x16D; pli belaj kaj fascinaj anta&#x16D; la animo de humila kaj fervora adepto. Dume Lia vo&#x109;o dol&#x109;e ripetadis, kvaza&#x16D; last&#x15D;mira kiso, kiu benus lian animon, destinante por li la gloron de Senmorteco:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Venu al mi, benataj de Mia Patro, stari&#x11D;u dekstre de mi..."</emphasis></p><p>Sincera amanto de la Bona Nova&#x135;o de la Senpeka &#x15C;afido, li al vi instruos tiun Bonan Nova&#x135;on, &#x109;ar por li vi estas kiel infanoj nenion sciantaj pri &#x11D;i... Kaj tion li faros same kiel li &#x11D;in lernis de la Neforgesebla Majstro: - per klarigaj bildoj, kiuj al vi kiel eble plej fidele prezentu la &#x109;armon, kiu lin por &#x109;iam entuziasmigis kaj alligis al Jesuo.</p><p>Por speciali&#x11D;i pri tiel sublima rimedo de mensa konversacio, al la sindona Hanibalo estis necesaj sinsekvaj ekzistadoj de rezignacioj, laboroj, sinoferoj, multoblaj kaj dolorplenaj spertoj sur la vojo de la progreso, &#x109;ar nur tiel li povus disvolvi en siaj fakultoj tiel altvaloran kapablon. Sed li sukcesis, &#x109;ar en lia koro neniam mankis la strebon al la venko, li neniam forgesis al glorajn tagojn de la mesiaj predikoj, la momenton, por&#x109;iaman en sia Spirito, kiam li sentis, ke la &#x108;iela Kuriero metas sian dekstran manon sur lian malfortikan, infanan kapon, kaj eldiras la neforgeseblan inviton:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Lasu la infanojn veni al mi..."</emphasis></p><p>Efektive, Hanibalo estis tiucele preparata ekde tre malproksimaj tempoj!</p><p>Li vivis en la tempo de Elija, honorante la nomon de la vera Dio! Poste li inici&#x11D;is pri la grandiozaj misteroj de la Sciencoj, la&#x16D; la antikva egipta skolo. La respekto kaj la sindono al la Vera Dio kaj la nerompebla espero pri la alveno de la ela&#x109;etonta Dia Mesio de tiam iluminis lian menson per la lumo de neniam pali&#x11D;ontaj virtoj!</p><p>Malgra&#x16D; tio, li, senlaca laboranto, post la martirigo en Romo ankora&#x16D; renaski&#x11D;is sur la planeda krusto. Sorce regis lin potenca, neretenebla deziro sekvi la Majstron, respondi al Liaj diaj alvokoj. Tial li spertis novajn persekutojn en la tempo de Hadriano kaj &#x11D;ojegis pro la venko de Konstanteno!</p><p>De tiam li aparte sin dedicis al protekto kaj edukado de infanoj kaj junuloj kiel katolika pastro en la Mezepoko, li pli ol unu fojon fari&#x11D;is gardan&#x11D;elo por infanoj forlasitaj, forgesitaj de la despoteco de tiamaj nobeloj, farante el ili virojn utilajn kaj valorajn por la socio, virinojn honestajn, inklinajn al la kulto de la Devo kaj de la Familio! Kaj Hanibalo tiele zorgis pri la infanaro kaj junularo, tiel intense fiksis siajn mensajn energiojn sur tiuj carmaj, mildaj viza&#x11D;etoj, ke lia menso stampis sur lian viza&#x11D;on ciaman aspekton de &#x11D;entila adoleskanto, tiel ke, kiel vi vidas, li &#x15D;ajnas ankora&#x16D; esti tiu knabo, kiun la Nazareta Majstro karesis en Judujo, anta&#x16D; preska&#x16D; du mil jaroj!...</p><p>... Sed unu tagon, gloran por lia Spirito de amoplena kaj fidela servanto, rekta ordono venis de la altaj, lumaj sferoj, kiel favorkora rekompenco konsentita pro lia multjarcenta abnegacio kaj amo:</p><p>"- Iru, Hanibalo... servigu viajn talentojn al la Legio de Mia Patrino! Helpu per Miaj instruoj, kiujn vi tiel amas, tiujn, kiuj, sub via prizorgado, sin montras pli bezonantaj lumon kaj forton... Prefere celu tiujn, kies mensoj svenis ce la punsuferoj de la memmortigo... Ilin mi delonge konfidis al la gvidado de Mia Patrino, car nur la patrina sento estos sufice karitata por ilin altigi al Dio! Al ili instruu Mian Parolon! Veku ilin, rememorigante al ili la ekzemplojn, kiujn mi postlasis! Per Miaj instruoj, lernigu al ili kiel ami, servi, regi la pasiojn, ci tiujn bridi per la forto de la Scio; kiel trovi la elacetan vojon ce la plenumado de la Devo, kiun mi difinis por la homaro; kiel pacience suferi, car sufero estas preludo de gloro, potenca helpilo de l' progreso... Malfermu por ili la libron de viaj rememoroj! Elvoku la tempon, kiam vi a&#x16D;dis mian parolon en Judujo... kaj lumigu ilin per la heloj de Mia Evangelio, car al ili nur tio mankas!...</p><p>Tia li do estas, miaj karaj filoj, modesta, malgranda kiel adoleskanto, sed brulanta per la senmorta flamo de la inspiro, per kiu lin gvidas la nevelkema boneco de la Plej Alta Majstro... Al li mi konfidas vin!"</p><p>Intensa emocio regis niajn animoj n, elvokante el la profundo de nia esto efektivan senton de admiro al tiuj tri figuroj, kiujn oni prezentis al ni kaj kiuj tiel stre&#x109;e ligi&#x11D;os al niaj destinoj dum tempo, kiun ni tute ne povus anta&#x16D;kalkuli. Sed al ni anka&#x16D; estis apartamaniere prezentita la distingi&#x11D;a figuro de la Nazareta Majstro. Efektive, Li &#x11D;is nun montri&#x11D;is al nia penso pli kiel ideala sublimo, nekomprenebla por la homa menso, ol kiel reala persono, kiun la ceteraj kreitoj povus kompreni kaj imiti. Tiuj tri majstroj tamen estis Liaj samtempuloj. Ili konis Lin, a&#x16D;dis Lin paroli. Ili e&#x109; konversaciis kun Li, &#x109;ar ja rimarkindas, ke tiu Dia Majstro neniam rifuzis interparoli kun iu ajn, kiu Lin ser&#x109;us! Unu el tiuj majstroj spertis sur la kapo la dol&#x109;an karesadon de lia mano. Kaj tiele konata, tiele vidata, tiele amata, Jesuo-Kristo altiri al Si nian atenton.</p><p>Multaj el la &#x109;eestantaj internuloj mallevis sian frunton. Aliaj lasis flui silentajn diskretajn larmojn, kiuj rososimile elver&#x15D;i&#x11D;is sur liajn animojn, kvaza&#x16D; agrabla, fervora bapto! Post plua, nelonga silento, Sosteneso da&#x16D;rigis, kiel zorga orientisto:</p><p>"- Tempoperdo ja neniel pravi&#x11D;as, &#x109;ar la mal&#x15D;paro de kelkaj minutoj en la benata laboro de l' progreso povus rezultigi en la estonteco malfacile ripareblajn malbona&#x135;ojn. Tial ni ankora&#x16D; hodia&#x16D; faros iajn aran&#x11D;ojn utilajn al vi. Vi denove estos dividitaj en homogenajn, dekopajn grupojn, kaj, kiel en la Hospitalo, viroj restos apartigitaj disde vivinoj. Nur okaze de la lecionoj a&#x16D; en la tagoj difinitaj por la distraj kunvenoj, vi povos intervidi&#x11D;i kaj inter&#x15D;an&#x11D;i ideojn. Tiel estos, &#x109;ar vi ankora&#x16D; lasas vin regi de &#x109;agrenaj, materiaj forlogi&#x11D;oj, de perturbaj, mensaj eksciti&#x11D;oj, kiujn konvenas superregi. Viaj pensoj devos kutimi&#x11D;i al higiena disciplino por kiel eble plej frue konformi&#x11D;i al la noblaj manifesti&#x11D;oj de la Spirito, al streboj, kies celo harmoniu kun la le&#x11D;o de Dio!</p><p>Kun ni vi ekzercos vin por altigi vian menson al la Senfino, sed por tion atingi nepre necesos, ke vi liberi&#x11D;u de malsuperaj impulsoj. La pensado pri sekso estas unu el la plej &#x11D;enaj baroj kontra&#x16D; la mensaj konkeroj! La seksaj inklinoj premas la volon, tumultigas la energiojn de la animo, paralizas ties fakultojn, trenante &#x11D;in en pezan, malsuperan vibradon, kiu malplifruigas &#x11D;ian eniron en la veran spiritan staton. Pro tio, tiel longe &#x11D;is vi atingos sufi&#x109;an progreson, estos sa&#x11D;e trudi al vi tiun apartigon, ja bonan konsiliston, kiu igos vin forgesi, ke vi anta&#x16D; nelonge estis viroj kaj virinoj. Ni anka&#x16D; admonas vin al tio, ke nun vi devas strebi al la spirita amo en viaj rilatoj, al la frata, nepereema sento, dia inklino esence konforma al la spiritaj impulsoj. Malgra&#x16D; tio, estuloj, kiuj jam eduki&#x11D;is por la noblaj inklinoj de la animo, kaj kiuj sur la Tero vivis en inaj korpoj, estas komisiitaj gvidi vin, plenumante taskon samtempe edukan kaj familian. Elektitaj el inter nia gardistina skipo, ili rolos kvaza&#x16D; guvernistinoj, kiuj vin helpos por via efektiva adapti&#x11D;o al la spirita medio, kiun vi vere ne konas, &#x109;ar &#x11D;is nun viaj transmondaj spertoj fari&#x11D;is nur en la malsuperaj regionoj de la Nevidebla Mondo, kio ja ne estas la sama afero... Ili a&#x16D;skultos viajn konfidencojn, vin konsolos per siaj konsiloj kaj spertoj, kiam laceco kaj eblaj resopiroj minacos vian kura&#x11D;econ; ili atentos viajn petojn, ilin transsendos al la estraro de &#x109;i tiu Urbo, tiamaniere tenante &#x109;irka&#x16D; viaj koroj la dol&#x109;ajn, sanktegajn sentojn pri Familio, kaj evitante, ke vi, post longa aparti&#x11D;o, ilin forgesu, &#x109;ar tiajn sentojn, kiaj ili manifesti&#x11D;as sur la Tero, vi nepre bezonos tial, ke sur ties scenejoj vi ofte reenkarni&#x11D;os por refondi hejmojn, kiujn vi ne &#x109;iam kapablis respekti, kaj por praktiki instruojn, kiujn en la spirita mondo vi lernos de viaj majstroj, komisiitoj de Jesuo. &#x108;e vi ili plenumos la rolon tiel de patrinoj, per sia ama prizorgo, kiel anka&#x16D; de fratinoj, per siaj interesi&#x11D;o kaj sindono!</p><p>Kiel vi vidas, la tutan helpon, kiun la Le&#x11D;o permesas en via beda&#x16D;rinda situacio, havigos al vi la nobla direkcio de tiu vin gastiganta Korekta Kolonio, kies statuto, bazita sur la Altega</p><p>Doktrino de Amo kaj Frateco, havas kiel celon eduki por altigi kaj ela&#x109;eti!</p><p>Anta&#x16D;en do, karaj amikoj kaj fratoj! kura&#x11D;aj kaj decidemaj, por la batalo, kiu vin liberigos de la gravaj sekvoj de vi mem naskitaj en horo de malfeli&#x109;a, senpripensa inspiro!</p><p>En salono situanta tuj vice al la kunsid&#x109;ambro, ni konati&#x11D;is kun la Gardistaj Virinoj, nobla korporacio el legianinoj, kiu sin ekzercis &#x109;e sublima lernado cele al estontaj virinaj taskoj, plenumotaj sur la Tero, kaj tiun ekzercadon ili faris &#x109;e ni, siaj suferantaj fratoj, bezonantaj instruadon kaj konsolon. Tie ili atendis siajn protektatojn por la necesa prezentado. Nu, la grupo, kiun detempe de la hospitalo konsistigas mi, Berlarmino de Queiroz e Souza kaj Johano d' Azevedo, kaj al kiu nun ri&#x109;ige aldoni&#x11D;as aliaj afinaj lernantoj, brazilaj kaj portugalaj, ricevis, kiel estontajn "bonajn geniojn", tiujn sinjorinojn anta&#x16D;e nin kondukintajn al la kunsido, el kiu ni &#x135;us eliris, nome Doris Mary kaj Rita de Kasja. Ravite de la efektiva&#x135;o, &#x109;ar nekontra&#x16D;starebla simpatio al ili jam alligis niajn Spiritojn, ni emociplene konfesis la &#x11D;ojon, kiu nin regis, kiam al amba&#x16D; ni kisis la bonkore etenditan dekstran manon.</p><p>Sen perdo de tempo, ni estis kondukitaj al grandioza konstrua&#x135;o, en kiu funkciis la kursoj de Filozofio kaj Moralo, unu el tiuj admirindaj palacoj starantaj sur la belega Akademia Avenuo. Kiam ni eniris la klas&#x109;ambron, milda emocio vibrigis la dolorajn fibrojn de nia esto. Tio estis vastega, duoncirkla salono, kies komfortaj benkoj estis samforme aran&#x11D;itaj, kaj sur kies fundo luma ekrano kun grandaj dimensioj altiris la atenton de la vizitanto. &#x108;e tiu ekrano, en la mezo de la salono, staris la katedro de la profesoro, kiu gvidos la kurson al ni proponatan. Ni rimarkis, ke tiu aparato ne estas fremda al ni. Jam pli ol unu fojon ni &#x11D;in vidis en la hospitalaj fakoj. Sed &#x109;i tiu &#x15D;ajnis perfektigita, kun malpli pezaj linioj kaj malsamaj dimensioj.</p><p>Mildaj, blankebluaj kolornuancoj saturis la medion, en kiun ni la unuan fojon penetris, per la impresa ravo de la sanktejoj. Ni neniam anta&#x16D;e tiel profunde konsciis la sensignifon de nia personeco, kiel tiam, enirinte tiun neordinaran amfiteatron, kie la detalo, kiu la unua altiris nian atenton, estis la sublima invito de la Sinjoro el Nazareto, skribita super la ekrano per brilegaj literoj:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Venu al mi &#x109;iuj, kiuj estas laborantaj kaj &#x15D;ar&#x11D;itaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu &#x109;e mi, &#x109;ar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. &#x108;ar mia jugo estas facila, kaj mia &#x15D;ar&#x11D;o estas malpeza." [33]</emphasis></p><p>Sed jen softa tintado de sonorilo vekis nian atenton. Ekaperis la majstro: - Hanibalo de Silas, al kiu ni estis prezentitaj anta&#x16D; kelke da minutoj. Lin akompanis du adjunktoj, Petro kaj Salustio, adoleskantoj kiel li, afablaj kaj &#x109;armaj, kiuj tuj komencis la preparojn por la grava tasko. Pensoj tumulte kirli&#x11D;is en la ka&#x15D;itaj faldoj de mia konscienco, lasante, ke karaj rememoroj el la infana&#x11D;o agrable emer&#x11D;u en la koron... kaj mi vidis min denove malgranda, emocii&#x11D;a kaj timema, kiel iam, kiam la unuan fojon mi staris anta&#x16D; la maljuna majstro, kiu al mi konatigis la unuajn literojn de la alfabeto...</p><p>La adjunktoj ligis al la se&#x11D;o, kie Hanibalo jam sidis, nepercepteblajn, lumajn fadenojn, kaj tenis funkcipreta kvaza&#x16D;an diademon, kiun ni trovis simila al tiu vidita en la Turo okaze de la instruado de Agenor Penalva. Konstateblis la altgrada homogeneco de la &#x109;eestantaro, pro la reganta harmonio kiu estigis &#x109;e ni neesprimeblan bonstaton. Kvankam ni estis suferantaj, ekscititaj, afliktitaj kaj korpremataj, ni tamen silentigis plendojn kaj personajn zorgojn, atendante la sekvon de &#x109;i tiu momento!</p><p>Sur la podion pli venis ses aliajn inicitoj, kiuj eksidis sur duoncirkle dismetitaj kusenoj, dum Hanibalo restis en la mezo kaj malproksime staris Petro kaj Salustio.</p><p>Hanibalo stari&#x11D;is. &#x15C;ajnis, ke patrinaj kisoj kvaza&#x16D;rose tu&#x15D;as niajn mallumajn animojn. Blovoj el espero mistere flustris en niajn korojn, longe sufokitajn de la senespero, kaj sopir&#x11D;emetoj elspiri&#x11D;is, kvietigante abomenajn angorojn. Kvaza&#x16D; himnon religian, ni a&#x16D;dis forajn notojn kaj harmoniojn de kortu&#x15D;a melodio, kiuj anta&#x16D;enigis niajn Spiritojn, forigante el la medio ciajn ajn resta&#x135;ojn el malsuperaj zorgoj ankora&#x16D; flugantaj en la atmosfero. Ni instinkte lasis nin kapti de profunda kaj stranga respekto, kiu ec randumis la timon. Ektremoj, neniam anta&#x16D;e sentitaj, trakuris nian psikan strukturon, &#x11D;in dolce varmigante, dum stranga larmo&#x15D;prucado refre&#x15D;igis al ni la pupilojn bruligitajn de la arda plorado pro malfelico! Estis evidente, ke preparaj magnetaj ondoj porti&#x11D;is en la melodio de tiu mirinda himno, kiu unuigis niajn mensojn ce la lulado de sorce ravaj akordoj, igante nin agorde vibradi en harmonia stato de koncentri&#x11D;o de pensoj kaj voloj.</p><p>Meze en tomba silento, en kiu ni ne distri&#x11D;is ec de la cagrenoj fontantaj el niaj malbonoj, la voco de Hanibalo, samtempe grava kaj karesa, a&#x16D;digis tra la cambro kortu&#x15D;an inviton:</p><p>"- Ni pre&#x11D;u, miaj fratoj! Anta&#x16D; ol provi ian ajn noblacelan entreprenon, konvenas al ni plenumi la honoran devon prezenti&#x11D;i al Dio Plejalta pere de la mensaj fortoj de nia Spirito, por lin oma&#x11D;i per nia respekto kaj lin peti pri liaj diaj benoj..."</p><p>Liaj pupiloj, lumantaj per la flamo de lia menso, penetris la intimon de niaj koroj, kvaza&#x16D; ili levus, el la internaj ombroj de nia esto, la ciomon de niaj pensoj, celante ilin priver&#x15D;i per lumo. Ni havis la perfektan impreson, kvaza&#x16D; tiu fajrel&#x135;eta rigardo estus vivaj torcoj lumigantaj, unu post alia, niajn timemajn fruntojn, konsternitaj anta&#x16D; tiu supera psika forto, al ni sondanta la intimajn faldojn de la memo!</p><p>Bonkora, li pluparolis, kvaza&#x16D; en harmonia preludo:</p><p>"- La pre&#x11D;o, miaj karaj fratoj, estos al vi potenca fortika&#x135;o kapabla teni viajn pensojn serenaj &#x109;e la tempestoj venontaj el la provoj kaj revirtigaj streboj, nepre necesaj por la progreso, kiun vi celas. Se vi lernos altigi la menson al la Senfino, per la mildaj kaj simplaj esprimoj de sincera kaj inteligenta pre&#x11D;o, vi ekposedos la oran &#x15D;losilon, kiu malka&#x15D;os al vi la sekreton de la bona inspiro. Pre&#x11D;ante, vin prezentante, konfidemaj kaj respektoplenaj, anta&#x16D; la Superega Patro, kio por &#x109;iu el ni estas devo, vi de Li ricevos fluon da nekonataj energioj, kiuj al vi havigos la necesan heroecon por la luktado &#x109;e la &#x109;iutagaj laboroj, luktado karakterizanta tiujn, kiuj strebas anta&#x16D;eni&#x11D;i sur la vojo de progreso kaj lumo! Per la pre&#x11D;o, bone sentata kaj komprenata, vi iom post iom lernos penetri per la penso en la regionojn lumigitajn de la &#x109;ielaj heloj, de kiuj vi revenos kun menso pli klara por plenumi la plej penigajn taskojn!</p><p>Kaj ja celante enkonduki vin en tiun fruktodonan vojon, mi invidas vin kune kun mi etendi la penson tra la Senfino... Ne gravas, ke la bruliga rememoro pri faritaj krimoj pezas sur via konscienco, nek ke, pro tio, malhelpoj &#x109;e la korelver&#x15D;o baras al vi la necesan liberi&#x11D;on. Kio estas necesa, ur&#x11D;a, neprokrastebla, tio estas voli ekprovi kaj, forte revigligitaj de la plej granda kura&#x11D;o, kian vi kapablos el&#x109;erpi en la profunda&#x135;oj de via esto, strebi al irado sur la rekompencaj vojoj de la pre&#x11D;o... &#x109;ar sen la prepari&#x11D;o en tiu inica kurso pri mensa komuniki&#x11D;o kun la altaj spiritaj sferoj, kiel vi en ilin penetros por via reboni&#x11D;o?!"</p><p>Kaj Hanibalo ekpre&#x11D;is, altirante niajn mizerajn pensojn en tiujn mildajn vojojn, kiuj disdonas konsolajn balzamojn, revigligajn fortojn! Dum li pre&#x11D;is, etendi&#x11D;is fosforeska strio, radianta opalkoloran lumon, kiu, ampleksante la &#x109;eestantaron, &#x109;iujn envolvis kvaza&#x16D; per mirinda kiso el benoj. La himno akompanis, milde, sordine, la vortojn plenajn de fido, kiujn Hanibalo eldiris... kaj dol&#x109;egaj impresoj balzamis la ankora&#x16D; dolorantajn vundojn de la pasinteco...</p><p>Hanibalo de Silas sidi&#x11D;is en la mezo de la duoncirklo formita de tiuj ses kunhelpantaj inicitoj. Petro kaj Salustio surmetis la lumdiademon sur lian frunton, &#x11D;in ligante al la speguleca ekrano per tiuj ar&#x11D;entaj fadenoj, de ni jam konataj. Dum solena minuto de enmemi&#x11D;o kaj mensa stre&#x109;o, la majstroj, kies agadon ni spektis, harmonie koncentris sian volon, kaj tuj poste la &#x109;efinstruisto komencis elvolvi sian gravan lecionon.</p><p>Pro la amplekso de tio, kio okazis ne nur en tiu tago, sed anka&#x16D; en la sekvantaj, dum tiuj neforgeseblaj lecionoj; pro ties decida influo sur nian destinon, nian moralan kaj mensan disvolvi&#x11D;on, kaj pro la graveco de la tiam uzata pedagogia procedo, al ni absolute nekonata, ni dedi&#x109;os specialan &#x109;apitron al &#x11D;ia elvolvo, tamen konsciante, ke malgra&#x16D; nia bonvola penado, ni sukcesos prezenti al la leganto nur tre palan ideon pri <sup>&#x11D;</sup><sup>i:</sup></p><p>&#x108;apitro II</p><p><strong/></p><p><strong>"Venu al mi"</strong></p><p>Hanibalo komencis, priparolante la ur&#x11D;an bezonon, ke &#x109;iu el ni, same kiel la tuta homaro, &#x109;u el la fizika-surtera regiono, &#x109;u el la mezaj kaj malsuperaj sferoj de la Nevidebla Mondo, reeduki&#x11D;u sub la gvido de la fekundaj kristanaj principoj. Per mallonga analizo kontra&#x16D;diranta ideojn, kiujn multaj el ni konfesis, li asertis, ke ne el supersti&#x109;a mistikemo nek el miraklaj, nenormalaj faktoj, konsistas la grandioza epopeo de Kristanismo, kiu ne limi&#x11D;is inter la Betlehema sankta stalo kaj la Kalvaria dramo, sed ja etendi&#x11D;is de la Sferoj el Lumo &#x11D;is la surteraj ombroj, en konstanta efikado per faroj patosaj, pozitivaj, sublimaj, kiujn nur la blinda nescieco rifuzas &#x11D;uste taksi. Kontra&#x16D;e, la&#x16D; lia aserto, Kristanismo, universala doktrino kies origino sidas sur la Eternaj Le&#x11D;oj mem, havas esence praktitkajn principojn, kies celo estas la morala reboni&#x11D;o de la homo, favore al si mem kaj al la socio, en kiu li devos vivi dum sia longa evoluirado, survoje al la alti&#x11D;o de la homaro anta&#x16D; la Sa&#x11D;aj Le&#x11D;oj de la Kreinto. Li rimarkigis, ke la surteraj homoj kovris per ombroj la instruojn de la Altega Majstro, ilin envolvis en abomenajn komplika&#x135;ojn, difektis la brilon de &#x11D;ia primitiva esenco per ennova&#x135;oj kaj artifikoj, konformaj al sia persona malsupereco, tiele kripligante la veron, de kiu tiuj instruoj estas la plej alta esprimo. Li asertis, kun impresa ardo, kiun ni ne kredus ekzisti en adoleskanto, ke nur la grandiozaj kaj altruismaj instruoj de la edukaj doktrinoj prezentitaj de la Plej Eminenta Profesoro, Jesuo el Nazareto, ebligos al ni, same kiel al la homaro, la nepre necesan revirti&#x11D;on, nin preparante por al akiro de nova kaj alta Moralo, por la plenumo de noblaj agoj, povantaj malkovri, por niaj mizeraj koroj, vastegajn horizontojn de kolektiva kaj individua reboni&#x11D;o, de vera progreso en la ascenda skalo kondukanta al la ri&#x109;egeco de la Senmorta Vivo! Ke, tute egale &#x109;u ni estas kleruloj, erudiciuloj, geniuloj, al ni neniom utilos tiel brila titolaro, se ni da&#x16D;re ignoros la principojn de la Moralo de la Kristo de Dio, de kies aplikado fontas la gloro de la eterna feli&#x109;o, &#x109;ar Klereco sen Amo kaj Frateco rikoltas sian fikcian gloron nur en la sino de la surteraj scoioj...</p><p>Li poste komunikis, ke lia unua leciono konsistos en la prezentado de lia persono al ni, liaj dis&#x109;iploj; klarigis, ke necese estos al ni lin intime koni, por ke liaj ekzemploj servu al ni kiel stimulo sur la dorna vojo, sur kiu ni devos elpagi grandajn &#x15D;uldojn, &#x109;ar &#x109;iam estos bona pedagogio, ke la mentoro prezentu siajn proprajn ekzemplojn al siaj dis&#x109;iploj, kaj krome por ke ni lernu lin ami kaj konfidi, fari&#x11D;u liaj amikoj kaj lin rigardu sufi&#x109;e inda esti a&#x16D;skultata kaj respektata; anka&#x16D; necese estos, ke ni povu, en unua analizo, konstati &#x109;e li mem la nepereemajn trajtojn de karaktero rebonigita de la amo de la Bona Pa&#x15D;tisto, ela&#x109;etita per tiuj instruoj, kiujn niavice ni devos ekkoni por relevi&#x11D;i el la ombroj de la malpieco, en kiuj ni restas, &#x109;ar estas vero, ke ni tute ne konas la Kristanismon postlasitan de la Nazareta Majstro, ke ni ne estas kristanoj sed ja kontra&#x16D;uloj de la Kristo, ribelintaj &#x15D;afoj, kiuj efektive ne konas sian Pa&#x15D;tiston!</p><p>Kaj la juna Hanibalo rakontis al ni sian vivon! Ne nur pri la lasta ekzistado, travivita en la itala lando dum la nigraj tagoj de la Mezepoko, sed anka&#x16D; pri la pluraj surteraj migradoj, el kiuj konsistas lia evoluirado, pri siaj eraroj kiel progresanta Spirito, kia li ja estas, pri siaj elacetaj luktoj ce la sinoferoj kaj la larmoj de l' riparoj, pri liaj streboj al la Bono, pri la senlacaj laboroj, kiuj al li havigis meritojn sub la inspiroj de la vera pento pri la tempo perdita, laboroj ciam pli kaj pli ampleksaj, penigaj, pri la taskoj kaj misioj, tiel en la Spirita kiel anka&#x16D; en la Materia Mondo, per kiuj li pruvis la efikon de la faritaj progresoj, sian sindonon al Jesuo Nazaretano, al kiu li alligi&#x11D;is per tiel fervora amo, ke jam nenio povus &#x11D;in ombri a&#x16D; malpliintensigi!</p><p>Sed estis kun mirego, ke ni a&#x16D;skultis la parolon de Hanibalo, esprimatan per bildoj kaj scenoj aperantaj sur tiu mirakla ekrano apuda al li. Tiamaniere, dum li parolis, tie reale reprodukti&#x11D;is liaj surteraj migradoj kun tiel vera klareco, ke ni kredus esti en ili partoprenintaj tra la a&#x11D;oj relevitaj el la sekretaj tenejoj de liaj pensoj, car potenca sugestio superregis niajn fakultojn, ilin ligante al la volo de la mentoro kaj de liaj ceestantaj asistantoj, kaj igante nin forgesi, ke ni estas nenio alia ol nuraj lernantoj, kiuj tie ceestas la enkondukon en la unuan lecionon! Efektive pli realeca, pli perfekta kaj sugestia ol la nuntempa kinematografo, pli konvinka ol la teatraj scenoj, kiuj tiom absorbas kaj ravas la spektanton, car ja temis pri la vivo mem, natura, homa, reale travivita, la retrospektiva projekcio de la penso de Hanibalo grade aperis sur la ekrano, sed ec ci tiun ni ne plu konsciis, car ni distingis nenion alian krom la entuziasmigaj faktoj, kiuj stampi&#x11D;is en niaj mensoj kvaza&#x16D; stimulo al estontaj iniciatoj! Kiam cesis la drama defilo, la bela, adoleskanta instruisto montri&#x11D;is al nia rigardo kiel amata estulo, de kiu ni neniam volonte disi&#x11D;us! Kio rezultis el tiu pensoelvolvo, tio estis, se tiel diri, ia kunligi&#x11D;o de niaj animoj kun la lia, car ja la plej viva inklino nin altiris al li, tiel konformigante niajn sentojn al liaj noblaj kaj frataj deziroj.</p><p>Malgra&#x16D; tio, rimarkante nian konfuzitecon, car nin surprizis tiu okaza&#x135;o, por kies kompreno ni ne portis sufice da konoj en niaj intelektaj provizoj, la majstro plu parolis, post kio li finis sian laboron en tiu tago:</p><p>"- La scenoj, kiujn vi &#x135;us spektis, glite fluantaj sur tiu reprodukta ekrano, kiu estas nenio alia ol eksterordinara, al vi nekonata spegulo, kaj sur kiu mi lasis reflekti&#x11D;i mian animon; tiuj scenoj, karegaj dis&#x109;iploj, prezentis miajn rememorojn, kiujn mi vekis, senmankaj kaj vivantaj, el la plej profundaj faldoj de la Konscienco!</p><p>&#x108;iuj filoj de la Plejalta, travivante siajn ekzistadojn, tiel la surplanedajn kiel anka&#x16D; la transmondajn, registras en la ka&#x15D;aj anguloj de la animo, en la profundaj tavoloj de la Konscienco, la tutan grandiozan epopeon pri la travivitaj migradoj, siajn agojn, siajn farojn, kaj e&#x109; elsenditajn pensojn! Ilia longa kaj tumulta historio estas en ili mem gravurita, same kiel la historio de l' globo, sur kiu ni jam vivis, estas ne nur skribita en la geologiaj tavoloj sed anka&#x16D; por eterne konservita, fotografita, same arkivita en la lumaj ondoj de la etero, tra la Senfina Tempo! Siavice, la astrala korpo, kiun ni nun portas kiel Spiritoj liberaj de la karna korpo - delikatega kaj fidela aparato, kies mirindan strukturon vi ankora&#x16D; ne kapablas kompreni -, registras, kun egala klareco, tiujn samajn elementojn amasigitajn de la konscienco kun la kreskado de l' tempo, ilin arkivas en siajn sekretajn angulojn, ilin reflektas a&#x16D; elsendas la&#x16D; la okazaj bezonoj - &#x11D;uste tiel kiel mi nun faris -, kaj por tio nur sufi&#x109;as la agado de la edukita volo! Nu, se vi estus edukintaj viajn animkapablojn, se, krom frekventi Universitatojn kaj klerigi intelektojn vi, kiel surteraj homoj, anka&#x16D; estus kulturintaj la altvalorajn spiritajn donojn, tiam vi, krom fori&#x11D;i la eblecon de pereo pro memmortigo, vin altigante al sferoj tre superaj al tiuj, en kiuj &#x11D;emas la pasioj kaj frenezoj kondukantaj al memmortigo, vi nun kapablus kompreni miajn mensajn esprimojn sen la helpo, por tiel diri materia, de tiu aparataro, kiu fotografis kaj vivigis miajn pensojn kaj rememorojn, ilin reproduktante tiaj, kiaj ili estas registritaj en la sekretaj libroj de mia Spirito!</p><p>Tio, kion vi &#x135;us vidis, estas delikatega operacio, postulanta sinoferon de tiu, kiu &#x11D;in provas. Miaj idealofratoj, &#x109;i tie &#x109;eestantaj kaj miaj dis&#x109;iploj liveris al mi magnetajn fluida&#x135;ojn necesajn al la korpigo de la imagoj kaj al la reproduktado de la sonoj, por ke ne tro stre&#x109;a estu mia penado; kaj, envolvitaj en medio saturita de specialaj ondoj, de supera magnetismo, kiu estas nia &#x109;efa elemento, vi mem al vi sugestiis la konvinkon, ke kun mi vi travivis miajn ekzistadojn, dum la vero estas, ke vi nur spektis la elvolvi&#x11D;on de la pasinteco registrita en mia esto... Mi profitas la okazon por al vi komuniki, ke vi balda&#x16D; travivos tiujn samajn spertojn, nome ke vi eltiros el vi mem la pasintecon, kiu en vi ankora&#x16D; dormas, &#x109;ar tiuj spiritaj kapabloj, kiuj &#x109;e la normalaj esta&#x135;oj facile veki&#x11D;as tuj post ilia eniro en la transmondon, en vi restas brutigitaj pro la frakasaj reefikoj propraj al via stato de sinmortigintoj... Sed ne min koncernos orienti vin &#x109;e tiu akra kaj dolora retrospektado...</p><p>La kono, kiun, per la &#x135;us spektita okaza&#x135;o, vi akiris, kono ja ordinara, e&#x109; tre vulgara en la spiritaj regionoj, iam ri&#x109;ige aldoni&#x11D;os al la surteraj intelektaj, sciencaj konkeroj, por la gloro de l' homo, en la kadro de la Transcenda Psika Scienco. Sed &#x11D;is tiam la homo devos morali&#x11D;i, disvolvi altvalorajn spiritajn kapablojn, pri kies ekzisto li nun ne scias, &#x109;ar nur tiamaniere li fari&#x11D;os inda je tiel sublima akiro kaj &#x11D;in ne utiligos kiel instrumenton de krimado kaj kontentigo de malnoblaj pasioj, samkiel li agis kun aliaj sanktaj aferoj, kiujn li &#x11D;is hodia&#x16D; estas ricevinta!</p><p>Sur la Tero mem, tiu spirita kapablo, kies netaksebla valoro ankora&#x16D; restas nekonata por la ordinaraj intelektoj, estis aplikita kun la alta celo eduki la unuajn kristani&#x11D;intajn amasojn. Estus malfacile komprenigi la subliman gravecon de la Evangelio de la Regno al simplaj, malkleraj personoj, uzante nur la flamon de la elokvento, la magion de la parolo. La Nazaretano, posedanto de netaksebla psika potenco, de la plej granda mensoforto, kian ni povas imagi, a&#x16D;digante siajn &#x109;armajn lecionojn, kreis kaj konkretigis la respondajn scenojn, prezentante al la ravitaj a&#x16D;skultantoj belbrilegajn internajn viziojn, kiujn lia potenca kaj fekunda penso sen&#x109;ese elradiadis. Sed sendube ne &#x109;iuj a&#x16D;skultantoj kapablis lin kompreni. E&#x109; inter tiuj elektitaj por helpi lin en lia ela&#x109;eta misio, iuj lin ne komprenis. Sed la aliaj, por kiuj Li reprezentis la senmakulan lumon de la Vero, nome la simplaj, la suferantoj soifantaj justecon kaj esperon, la bonvolemaj, kiuj seni&#x11D;is je vantamo, kiujn jam ne regis la egoismo de la jarcento, kaj kiuj pli-malpli agordis kun Li, tiuj sekvis la kreivajn ondoj n de Lia luma penso kaj &#x109;iel ensorbis la ilustritan instruadon. Anka&#x16D; same Liaj dis&#x109;iploj, parolante pri Li, nekonscie projekciis rememorojn kaj ideojn, kiujn kunlaborantaj Spiritoj, komisiitaj por ilin helpi, rikoltis kaj tuj konkretigis, per potencaj sugestoj, por la vido de la sincera, bonvolema a&#x16D;skultanto, kiu tiel ne nur a&#x16D;dis rakonton sed ja &#x11D;in spektis, kvaza&#x16D; li &#x109;eestus la sublimajn farojn de la Neforgesebla Majstro.</p><p>Kaj same tiel, karaj dis&#x109;iploj, ni faros niajn prelegojn pri la Doktrino postlasita de la Dia Instrutisto, &#x109;ar la&#x16D; tre alta inspiro agis la direkcio de &#x109;i tiu Kolonio, adoptante tian metodon por la instruado al siaj internuloj, metodon kiu neebligas personajn interpretojn, erarajn argumentojn, sofismojn a&#x16D; interpolojn!"</p><p>Ekde tiu tago ni regule vizitadis la lecionojn de Hanibalo, tiel definitive komencante nian moralan eduki&#x11D;on en la lumo de la superaj doktrinoj elvolvitaj de la senmorta parolo de la Dia Mesio.</p><p>La profesoro komencis, priparolante la ka&#x16D;zojn de la veno de Jesuo sur la Teron. Rava defilado de civilizacioj iom post iom trapasis sur la magia ekrano, elmontrante al nia surprizita atento la plej fekundan pritrakton de la homaj bezonoj, el kiuj multaj ni jam havis la okazon konstati! La majstro prelegadis, kaj liaj rakontoj, liaj majstraj elvolvoj, liaj pli ol konvinkaj, ja nekontra&#x16D;stareblaj ekzemploj, lia parolo entuziasma kaj arda el&#x15D;iris el la polva krilo de la mortintaj jarcentoj, de la formalaperintaj a&#x11D;oj kaj ec de la nuntempo, imagojn kaj scenojn, realajn motivojn, individuajn a&#x16D; kolektivajn ekzemplojn, kiuj, sub la magneta varmo de lia superreganta volo, unui&#x11D;inta al la volo de liaj kunhelpantoj, revivi&#x11D;is anta&#x16D; ni, ebligante, ke ni ilin ekzamenu kaj studu sub la klariga kriterio de liaj instruoj.</p><p>Tiamaniere ni komencis superan kaj allogan kurson de Filozofio kaj Kompara Analizo. Kaj estis rave, bele, kortu&#x15D;e, kun nia eminenta instruisto, relevi el la silento de la jarcentoj, la sociojn forpasintajn en la sinsekvo de la a&#x11D;oj, iliajn morojn, iliajn falojn, iliajn heroa&#x135;ojn, iliajn venkojn! Al nia komprenpovo montri&#x11D;is, ekde sia komenco, la vivo de la homaro, kio al ni liveris la plej belan studon, kiun ni kapablus imagi, la plej fekundan instruon, kiun niaj mensoj povus enpreni, car temis ja pri la grandioza historio de la progreso de la socioj luktintaj sur la krusto de l' planedo, de la amasoj, kiuj tie komencis sian moralan kaj mensan disvolvi&#x11D;on, kiuj multfoje naski&#x11D;is kaj renaski&#x11D;is kaj poste foriris por pli altaj fazoj en aliaj lo&#x11D;ejoj de la Universo, tiel cedante kokon al aliaj amasoj, aliaj homaroj, siaj fratoj, kiuj siavice anka&#x16D; luktis, tra la renaski&#x11D;oj, sencese laborante por la sama progreso, allogitaj de la sama celo - la Perfekteco!</p><p>Sed, dum tiaj lecionoj, tiom multaj estis la esplorendaj malfelicoj, tiomaj la suferoj, la premaj situacioj, la neklarigeblaj problemoj, la konsternaj kompleksoj naskitaj de l' egoismo kun siaj multoblaj, pasiaj trajtoj, tiom intensaj la luktoj de la homaro nekonscianta sian propran celon, ke ni ne povus resti indiferentaj, kvaza&#x16D; malvarmsanga observanto, kiu esplorus nuran kadavron. Kiel konsista parto de la surtera socio, de tiu malfelica, malpia kaj suferanta homaro, kiu ignoras Dion pro amo al malnoblaj pasioj, ni kunsentis tiujn malfelicojn, car anka&#x16D; ni ilin spertis, kaj pro tio peza aflikto ensorbi&#x11D;is funde en niajn animojn, estigante neesprimeblajn angorojn, menshalucinajn statojn neimageblajn por la homa penso, same kiel sanktegajn aspirojn al io, kio nin liberigus el la fa&#x16D;kanta mallumejo, kiu nin englutis...</p><p>Sed iam, dum leciono en milda, harmoniplena tago, kiam en nia interno pulsadis svagaj sentoj de espero, kvaza&#x16D; benataj promesoj enver&#x15D;us &#x11D;ojon en nian memon, Hanibalo prezentis al ni la neforgeseblan figuron de la Milda Rabeno el Galileo, per siaj rememoroj rebildigitaj sur la magneta ekrano kun la vivaj kaj allogaj koloroj de la realo! Kaj la grandioza epopeo de Kristanismo, ekde la humila staltrogo en Betlehem alii&#x11D;inta en &#x109;ielan lulilon, estis majstre prezentitaj per studoj fekundaj por nia menso, kiu nur tiam komencis lerni la sanktan abocon de la ela&#x109;eto! La scenoj priskribitaj de la preleganto, kiu tiel bone konis la tempon, kiam alvenis la Bona Nova&#x135;o de la Regno de Dio, detale prezentis, kun impresa klareco, la neforgeseblajn predikojn de la Dia Sendito, liajn instruri&#x109;ajn paroladojn animatajn per la vivaj koloroj de tiuj supre diritaj bildoj, liajn lecionojn brilegantajn per la plej nobla kaj pura moralo, kiuj, kvankam a&#x16D;digataj en la atmosfero de la humila kaj premata Judujo, tamen resonis tra la plej foraj regionoj de la mondo, kiel konstantaj, amoplenaj invitoj al revirti&#x11D;o por starigo de la regno de la vera Bono, kiel mildaj alvokoj al la socia kaj individua kunfrati&#x11D;ado cele al la konkretigo sur la Tero de ia ideala Patrujo, kies normojn de regado Li proponis per Sia perfekta parolo, per Sia senprecedenca ekzemplado en la praktika vivo, same kiel per la nepereema brilo de tiu ora Doktrino, kies celo estas la morala edukado de la homo, lia altigo por la gloro de senkrepuska vivo, de la Vivo Eterna en unui&#x11D;o kun Dio! La alloga figuro de la &#x108;iela Sendito gravuri&#x11D;is, se tiel diri, anka&#x16D; en niaj mensoj, per &#x109;armaj, neforvi&#x15D;eblaj trajtoj, farante el niaj koroj sincerajn amantojn de Kristanismo, inklinajn, sub ties bonfaraj inspiroj, al la moralaj konkeroj, &#x109;ar dum Hanibalo rakontis faktojn, rememorante kortu&#x15D;ajn okaza&#x135;ojn, dum lia parolo vibradis per sonoraj ondoj da fekundaj komentarioj, ekstraktante fundamentajn instruojn nepre necesajn por nia lumigado, ni vidis la scenejojn, kie efektivi&#x11D;is la grandioza agado de la Granda Majstro, kaj lian senkomparan figuron, kiu, per potencinflua parolo, plenumis la subliman apostoladon! Ni havis la konvinkan impreson, ke ni lin a&#x16D;das eldiranta la Predikon sur la Monto, dum la aromaj ventetoj, kiuj dol&#x109;e ondadis en la supro de la monteto, flirtigis al li la mantelon, ta&#x16D;zante liajn harojn... Aliajn fojojn ni lin vidis en Tiberiado, &#x109;e la bordoj de la samnoma lago, en la urboj de Judujo a&#x16D; en la malri&#x109;aj vila&#x11D;oj de Galileo, kvaza&#x16D; anka&#x16D; ni lin sekvus kiel anoj de tiu popolamaso avidanta liajn konsolajn parolojn, liajn dol&#x109;egajn favorojn!... Kaj al &#x109;iuj lokoj Hanibalo nin kondukis por lin a&#x16D;skulti kaj de Li mem lerni eniri la vojon al nia ur&#x11D;a reboni&#x11D;o: tien, kie li konversaciis kun sekvantoj, amikoj kaj dis&#x109;iploj; en la Templon, kie Li klarigis al la tiamaj ekzegezistoj la orajn principojn de sia Bona Nova&#x135;o; &#x109;ien, kie Li resanigis, helpis, protektis, konsolis, admonis, edukis, ela&#x109;etis! Sed Hanibalo tion faris pacience, komentariante kiel instruisto sa&#x11D;a, kiu skrupule prizorgas la klarecon de la elvolvitaj temoj cele al la bona kompreno de la lernantoj... Ni tiam anka&#x16D; eksciis, ke ne nur la Tero ricevis la &#x11D;ojigan anoncon pri la Bona Nova&#x135;o, per lia parolo bonfara kaj ela&#x109;eta. Anka&#x16D; la malsuperan Nevideblan Mondon Li vizitis, &#x109;ar Li estis sufi&#x109;e pova por iri kien ajn Li volus kaj videbli&#x11D;i la&#x16D; sia pla&#x109;o. &#x108;ar ja temis pri regiono, kie la moralaj suferoj kaj ruini&#x11D;oj nekontesteble estas pli intensaj kaj profundaj ol tiuj surteraj, anka&#x16D; tien Li venis kaj konvertis Spiritoj n restintajn dum jarcentoj en la mallumo de senscieco a&#x16D; sur la deklivo de la forgeso, same kiel Li sur la Tero konvertis la homoj n, al &#x109;iuj etendante sian fratan, ela&#x109;etan helpon! Hanibalo anka&#x16D; klarigis, ke la surtera mondo ne konas grandan parton de liaj instruoj, &#x109;ar multaj el la intense brilaj aspektoj de la vivo, kiun Li elvolvis, estis detruitaj, forpu&#x15D;itaj de la malsincereco a&#x16D; de la vantama neklereco de l' homoj! Sed li asertis, ke jam sonis la horo, kiam lia Grandioza Doktrino devas konati&#x11D;i al &#x109;iuj sociaj tavoloj! Tiucele jam estas disvastigata al la homaro, en la nomo de la Ela&#x109;etanto, la Tria Revelacio de Dio... kaj ni mem, kiel Spiritoj, estas invititaj kunlabori en tiu grandioza movado kondukata de la Majstro, provante alparoli la homojn, por &#x109;ion al ili malka&#x15D;i, &#x109;ar la tiel nomata Tria Revelacio estas nenio alia ol detala, klare videbla inter&#x15D;an&#x11D;o de ideoj inter la Spiritoj kaj la homaro, subordigita al la reguloj tiel de la Universala Scienco kiel anka&#x16D; de la Altega Moralo de la Kristo de Dio mem!</p><p>Post la fino de la Kalvaria dramo, ni ekkonis la ardegajn luktojn de la dis&#x109;iploj por disvastigi la revirtigan Testamenton de la Majstro, la martiri&#x11D;on de la humilaj, abnegaciemaj kristanoj, &#x109;iam inspirataj de la imanenta forto de l' fido... kaj la rezultintan reboni&#x11D;on de la homoj, kiuj lasis sin gvidi de tiuj regeneraj, edukaj principoj! Ni studis, analizis, esploris &#x109;ion, kion al nia menso eblis kompreni koncerne la Doktrinon de Jesuo el Nazareto. Multajn volumojn, kun enhavo kompleksa, subtila, ni bezonus verki por informi la leganton pri la profundeco kaj amplekseco de tiu senkompara Doktrino, kiu originas el la dia penso mem kaj kiu, estante nenio alia ol la Le&#x11D;o starigita de la Kreinto de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj, iam envolvos en siaj nepereemaj brilegoj &#x109;iujn kampojn de aktiveco de la surteraj kaj spiritaj socioj!</p><p>Ni sentis nin altirataj kaj ravitaj. Nur tiam ni komprenis la kialon de la subita transformi&#x11D;o de tiu Maria el Magdala; de tiu Sa&#x16D;lo el Tarso, vazo elektita de la &#x108;iela Mesio; kaj kio anta&#x16D;e al ni &#x15D;ajnis ia mito, legendoj imagitaj de mistikaj orientanoj, tio trudi&#x11D;is al ni kompreno kiel logika, nekontestebla fakto, nepre ekzistinta tiel, kiel &#x11D;i fari&#x11D;is kaj &#x11D;in rakontis la tradicio! Tiel prezentita al nia kompreno, nome nature, simple, senigita je la misteroj, per kiuj la homoj obstine celas eklipsi lian grandecon, la &#x108;iela Sendito konvinke imponis al ni kiel efektiva, plej alta Majstro, la Senkompara Gvidanto, sindona al la supera idealo de la homa regenerado per Amo, Justeco, kaj Laboro! Kaj ni lin sufi&#x109;e komprenis kaj amis por akiri Fidon kaj Esperon, virtoj n nepre necesajn al la progresanta Spirito, mankantaj de jarcentoj al la sentoprovizoj de niaj koroj!</p><p>Tiu mirinda kurso postulis, kaj de niaj bonvolemo kaj streboj, kaj de la abnegaciemo de nia spirita mentoro, longajn jaroj n da sindono kaj senlacaj studoj, krom anka&#x16D; da ekzemplado kaj praktikado, &#x109;ar ja esence praktika estas la Mesia Doktrino, kio sen&#x15D;an&#x11D;e konfirmi&#x11D;as &#x109;e la &#x109;iutaga vivo de la adepto. Tiun kristanan inicadon oni skrupule havigis al ni, celante evitigi al ni motivojn kaj okazojn por estontaj deklini&#x11D;oj sur la kampo de la Moralo!</p><p>Sed la vojirado montri&#x11D;is peniga, tro longa por multaj el niaj kunuloj, kiuj maltrakvili&#x11D;is anta&#x16D; la dorna, konstanta, sed al ili nepre necesa penado. Ni tamen atingis fazon de nia spirita ekzistado, kiam ni ne plu povus halti premataj sub la denta&#x135;oj de la senkura&#x11D;eco. Ni kontra&#x16D;staris la minacojn de la malforteco, de la kruela angoro, kiu nin sie&#x11D;is, komprenante, ke nepre necesas da&#x16D;rigi malgra&#x16D; la sennombraj luktoj nin atendantaj en la faldoj de la estonteco, dum la protektanta vo&#x109;o de la Konscienco atentigis al ni, ke kun la helpo de la respekteginda Majstro el Nazareto ni ekhavos &#x11D;ustajn provizojn por tiu irado skizi&#x11D;anta anta&#x16D; la timema kompreno de pentintaj kulpuloj kiel ni!</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Venu al mi &#x109;iuj, kiuj suferas, kaj mi vin ripozigos..."</emphasis></p><p>Kaj obeante al tiu dol&#x109;a, nekontra&#x16D;starebla alvoko, ni anta&#x16D;eniris sur la vojo... Jesuo-Kristo, Dia Ela&#x109;etanto de la malfortaj, ribelemaj animoj, plenumis sian promeson: altiris nin per siaj sublimaj instruoj, kolektis nin en sian &#x15D;afejon kaj konvinkis nin persisti &#x109;e liaj konsiloj, al ni &#x109;iutage pruvante, per la mirakla transformi&#x11D;o esti&#x11D;anta en nia animo, sian karitatan zorgon por deturni nin de la malfeli&#x109;o kaj nin konduki al la ela&#x109;eto!</p><p>Entuziasmoplenaj pro tiu alloga kurso, kiu nin tiom konsolis, ni forgesis niajn dolorajn dramojn, la frenezajn pasiojn, kiuj nin malfeli&#x109;igis, ni forgesis la Teron kaj &#x11D;in memoris nur dank' al aliaj studoj, al kiuj oni alterne kondukis nin por pliefikigi nian preparadon, &#x109;ar, kiel supredirite, ni havis praktikajn lecionojn por pruvi la efikecon de la teoria lernado, anta&#x16D; ol la realaj provoj de ia nova surtera enkarni&#x11D;o gajnigos al ni la venkon &#x109;e la regeneraj luktoj.</p><p>Ne malofte, dum tiuj entuziasmigaj lecionoj, pri kiuj ni &#x135;us skizis palan raporton, ni ricevis la viziton de aliaj iamaj majstroj de la inicado, kiuj, prezentite de nia profesoro, elvolvis konceptojn kaj konsiderojn pri la kristanaj doktrinoj kaj reguloj kun ravanta kaj sublima fervoro! Ni tiam ekkonis novajn motivojn por la lernado, tute ne malpli belajn nek malpli agrablajn, ol tiuj, kiujn oni al ni ciutage instruis.</p><p>Estis ja vero, ke ni vivas kiel malliberuloj. Ankora&#x16D; ne estis permeso, ke ni eliru el la Kolonio krom eskortate en grupoj da lernantoj, sed anka&#x16D; ne malpli vere estis, ke ni vivas en la sino de elita rondo, en la societo de plejado da edukistoj kaj intelektuloj kies nobla moralo superis cion por ni imageblan! Kaj car ni komprenis, ke tia mallibereco estas al ni bonfara donaco helpanta nian progreson, tial ni &#x11D;in rezignacie akceptis kun pacienco kaj bonvolo.</p><p>&#x108;iutage, ce la vesperkrepusko, oni al ni permesis distri&#x11D;i en la granda parko de la Universitato. Ni kunvenis en homogenaj grupoj kaj konversaciadis, priparolante niajn vivojn kaj nian tiaman situacion. Niaj bonaj guvernistinoj, la gardistinoj de ciu grupo, kaj ec niaj fratinoj el la Virinaj Departementoj, ofte partoprenis en tiuj distri&#x11D;oj, kio al ni ebligis multe vastigi la rondon de niaj amikrilatoj. Post dekjara internula lo&#x11D;ado en la Instituto de la Urbo Espero, estus malfacile rekoni en ni la iamajn furiozajn, tragikaspektajn figurojn de la Sinistra Valo, tiujn ridindajn idiotojn, kiuj ciumomente reproduktis la malfelicigan agon de la memmortigo kaj ties satanajn impresojn! Lulate de la Espero, kvietigite de la carma magio de la Amo de Jesuo, kies instruoj inspiradis al ni novajn provojn por progresi, ni montri&#x11D;is kiel esta&#x135;oj, kiujn oni povus rigardi normalaj, se ne estus la konscio, kiun ni havis de nia propra malsupereco kiel fu&#x11D;intoj el la Devo, fakto, kiu nin tre afliktis kaj hontigis kaj faris nin malindaj anta&#x16D; nia propra ju&#x11D;o, ne meritantaj la helpon, per kiu oni nin cirka&#x16D;is!</p><p>&#x108;e la An&#x11D;elusaj pre&#x11D;oj ni ofte ankora&#x16D; trovi&#x11D;is en la parko. La krepuska ombro fari&#x11D;is pli intensa en nia Urbo kaj superreganta nostalgio envolvis niajn sentojn. De la Templo, lokita en la Regiono de la Harmonio, kie ofte restadis la direktoroj kaj edukistoj de la Kolonio, venis la invito al la oma&#x11D;oj, kiujn en tiu momento konvenus fari al la Protektantino de la Legio, al kiu ni &#x109;iuj apartenis - Maria el Nazareto. Tiam, tra la plej ombraj lokoj de la Kolonio, resonis dol&#x109;aj akordoj, mildegaj melodioj kantataj de la gardistinoj. Estis la horo, kiam la &#x11D;enerala direkcio dankis la Eternulon pro la favoroj konsentitaj al &#x109;iuj vivantaj sub la amika &#x15D;irmo de tiu korektejo, la&#x16D;dante la senlacan zorgadon de la Bona Pa&#x15D;tisto pri siaj ribelemaj &#x15D;afetoj, nun protektataj de la Legio de Lia amoplena, kompatema Patrino. Estis anka&#x16D; la momento, kiam el la Supro venis ordonoj, reguligantaj la intensajn servojn, kiuj disvolvi&#x11D;is sub la respondeco de la sindonaj laborantoj de la Legio. Sed oni ne devigis nin al pre&#x11D;ado. Ni &#x11D;in farus nur se ni volus. Sed ni neniam a&#x16D;dis, ke en la Urbo Espero iu lernanto a&#x16D; internulo rifuzis danki la Nazaretan Majstron a&#x16D; lian bonegan Patrinon, kun larmoj de sincera emocio, por la farovoj konsentitaj de ilia netaksebla protektemo!</p><p>La tenero de tiu pre&#x11D;o, kies simplecon egalis nur &#x11D;ia sublimo, vekis en niaj mensoj la plej agrablajn rememorojn pri la pasinta ekzistado: - ni revidis, sub la potenco de karaj impresoj, la dol&#x109;ajn, sopiratajn tagojn de la infaneco, la karesajn figurojn de niaj patrinoj - kiuj al ni lernigis la mildan saluton de la &#x108;efan&#x11D;elo al la Virgulino el Nazareto. Kaj la neforgeseblaj vortoj de Gabrielo, plenaj de adoro kaj respekto, resonis en la profunda&#x135;oj de nia "memo", saturitaj de la sopira impreso pri la patrina prizorgo, kiun dum la surplaneda vivo ni neniam sciis &#x11D;uste taksi. Ni ploradis! Kaj tre kor&#x15D;iraj resopiroj pri la Familio kaj la naskolando, pri la hejmo, kiun ni mal&#x15D;atis kaj funebrigis, pri la amikoj kaj karaj estuloj, kiujn ni vundis per la dizerto el la vivo, enver&#x15D;i&#x11D;is en nian eston, nin emigante al grandaj setimentalaj beda&#x16D;roj, kvaza&#x16D;aj novaj fazoj de doloraj rimorsoj. Tiam ni ekpre&#x11D;is tie mem, envolvitaj en la kvieteco de l' parko, a&#x16D; kolekti&#x11D;intaj en iu difinita loko. Ni pre&#x11D;is, sentante, en &#x109;iu tago, la kison de bonfara konsolo revigliganta niajn animojn, kvaza&#x16D; favorkoraj balzamoj refre&#x15D;igus niajn konsciencojn, elvi&#x15D;ante el ili la tro ardajn vundojn, malfermitajn en nia esta&#x135;o per la abomenegaj ungegoj de la memmortigo, kiu nin malaltigis kaj malfeli&#x109;igis anta&#x16D; ni mem! Kaj intermikse kun tiu refre&#x15D;igo, jen imponis la nepra bezono, ke ni fari&#x11D;u indaj je tiu korfavoro, kiu nin tiom protektis - la bezono de atestoj, kiu al Dio pruvus nian senmezuran beda&#x16D;ron, ke ni agnoskas nin, kiel gravajn malobeintojn de Liaj Grandiozaj Le&#x11D;oj.</p><p>&#x108;apitro III</p><p><strong/></p><p><strong>"Homo, konu vin mem!"</strong></p><p>Aliajn kursojn, ne malpli gravajn por nia reeduki&#x11D;o, ni anka&#x16D; faris, krom tiu pri la Moralo starigita de la eminenta Nazareta Majstro. Unu el ili rilatis al la Universa Scienco, kies rudimentojn oni tiam konigis al ni - du jarojn post kiam ni komencis nian kurson pri la Kristana Moralo -, pere de profundaj studoj, de analizoj tiel cerbostre&#x109;aj kiel sublimaj! Kaj en la kadro de tiuj analizoj montri&#x11D;is la neceso, ke ni studu nin mem, ke ni lernu intime koni nin mem! Delikataj memekzamenoj efektivi&#x11D;is kun detaloj ka&#x16D;zantaj teruron al nia orgojlo kaj al nia vantamo, nocaj pasioj kunhelpintaj por nia falo en la abismon. Kaj &#x109;ar la klasoj estis amba&#x16D;seksaj, ni samtempe duoble instrui&#x11D;is per tio, ke ni anka&#x16D; esploradis la karakteron, la konsciencon, unuvorte la animon, kiel de niaj kunuloj, tiel anka&#x16D; de niaj malfeli&#x109;okunulinoj, kio al ni havigis altvaloran konadon de la homa animo!</p><p>La profesoro de tiu grava studobjekto estis la respekteginda edukisto Epaminondo el Vigo, Spirito kies morrigideco, nekontesteblaj virtoj kaj nerompebla energio al ni trudis, pli ol respekton, veran senton de teruro! Anta&#x16D; li, senigitaj je la maskoj de &#x109;iaj ajn senkulpigoj, kiujn elpensas akomodemaj sofismoj, ni sentis la hontigan pezon de la nin karakterizanta malsupereco, la malhonoron pro tiu &#x11D;ena situacio, ke ni respondecas pri malnoblaj eraroj, &#x109;ar la potencojn de nia animo superregis la konvinko, ke ni estas nenio alia, ol ribelemaj esta&#x135;oj, kies malsa&#x11D;eco trudas al abnegaciemaj laboristoj de la Transmondo konstantan sinoferadon, celantan levi nin el la mallumo, en kiun ni nin &#x135;etis. Nu, la honto, kiu vipadis niajn Spiritojn en la &#x109;eesto de Epaminondo, estis nova, neatendita sufero, de naturo absolute morala sed ja tre intensa, kiu aperis en tiu dua fazo de nia stato de sinmortigintoj prepari&#x11D;antaj por novaj riparaj entreprenoj.</p><p>La eminenta edukisto helpis nin foliumi nian propran kosnciencon, &#x11D;in malvolvante &#x11D;is la rememoroj pri la sinsekvaj, de longe pasintaj surteraj migradoj! Kiam li sondis niajn animojn, ilin penetrante per rigardo fajreranta pro psikaj fortoj, kvaza&#x16D;aj baterioj de nekontra&#x16D;stareblaj energioj, tiam potencaj skuoj &#x15D;ancelis la profunda&#x135;ojn de nia esto, dum niajn sensojn turmentegis la aflikta deziro pri plej hasta fu&#x11D;o, kiu nin ka&#x15D;us de anta&#x16D; li, kiel anka&#x16D; de ni mem! Dum Hanibalo de Silas, per la konsola dol&#x109;eco de la Evangelio, bruligis en ni la bonfaran tor&#x109;on de fido al la estonteco, heligante niajn vivojn per la esperdonaj eblecoj de ela&#x109;eto, Epaminondo el&#x15D;prucigis larmojn el niaj koroj, renovigis angorojn, nin devigante studi en la vastega libro de la Animo, trenante nin en suferstatojn, kies intenseco kaj terurega komplekseco, absolute neimageblaj por la homa menso, igis nin atingi la randojn de la frenezeco! Tial ni timis lin, kaj &#x109;iam regataj de forta terursento, krom la nebrideblaj angoroj, ni &#x109;iutage supreniris la &#x15D;tuparojn de la Akademio, por lerni de li la rudimentojn de tiu timiga disciplino, iam anka&#x16D; postulata de la antikvaj inicitoj en la Lernejoj de Filozofio kaj Sciencoj de Egiptujo kaj Hindujo: la agnosko de sia malsupereco kiel metodo de morala alti&#x11D;o pere de la memedukado.</p><p>Sed tiuj lecionoj estis tiel necesaj al nia psika disvolvi&#x11D;o, kiel tiuj de Hanibalo! Ili ja estis ties da&#x16D;rigo, kiel ni poste elmontros.</p><p>Ankora&#x16D; trian kurson ni faris, kies celo estis la praktika aplikado de la principoj lernitaj en la studoj kaj observoj kadre de la supre menciitaj kursoj. Sed anstata&#x16D; prepari nin por ia "profesia praktiko", la&#x16D; la surtera lingva&#x135;o, tiu tria lernado, celanta praktikan observadon de la Providencaj Le&#x11D;oj, kiujn ni dum jarcentoj malobeadis, kaj havanta kiel mentoron Souria- Omar, &#x11D;enerale efektivi&#x11D;is ekster la sanktejo, tio estas, ekster la Lernejo, prefere sur la krusto de la Tero kaj en la malsuperaj regionoj de nia Instituto.</p><p>Ni ripozis ciudimance. Ni ankora&#x16D; estis individuoj, kies spiritaj kapabloj, malmulte disvolvi&#x11D;intaj kaj krome afekciitaj de la vibra tra&#x16D;mato de l' memmortigo, ne permesis senhaltan laboradon, kian plenumadis niaj sindonaj instruistoj, kiuj neniam restis senokupaj. Ni tial ripozadis, ec amuzi&#x11D;adis, partoprenante en fratecaj kunvenoj okazigitaj de la gardistinoj, a&#x16D; vizitante, en amikaj karavanoj, aliajn Departementojn de la Kolonio, malsuperajn al la nia, por revidi malnovajn amikojn kaj iamajn majstrojn, kiel Teokrito, kaj tiel helpi kaj konsoli fratojn pli malfelicajn ol ni, lo&#x11D;antajn tiujn de ni jam konatajn fakojn. Sed ec tiel ni ne tute interrompis nian laboradon. Ni ciam ankora&#x16D; lernis! Ni kreskigis nian scion, ricevante, en tiuj kunvenoj, rudimentojn de la Transcenda Klasika Arto, pri kiu elstare kompetentis ne nur niaj majstroj, sed anka&#x16D; aliaj, kiuj nin karitate vizitadis, kaj ec niaj gardistinoj mem, kiuj kun ili provis novan manieron servadi al Dio kaj al la Krea&#x135;aro, nome pere de l' Belo, de la belverkado!... car konvenas rimarkigi, ke niaj majstroj, krom scienculoj, anka&#x16D; estis estetikuloj, enami&#x11D;intoj al la Superega Beleco, kiu originas de la Eterna Artisto!</p><p>Ni do vidu, en kio konsistis la tiel gravaj kiel timegigaj lecionoj de la eminenta mentoro Epaminondo el Vigo, kiu, kiel ni scias, estis majstro pri inicado en antikvaj Lernejoj de la Sekreta Doktrino, en Hindujo kaj Egiptujo.</p><p>La Lernejo de Sciencoj de la Universitato de l' Urbo Espero estis instalita en unu el la &#x109;armaj palacoj de la Akademia Avenuo.</p><p>Transpasinte la sojlon de tiu konstrua&#x135;o, majesta kaj severa la&#x16D; la arkitekturaj linioj, ni ricevis la impreson, ke tie oni adoras Dion per &#x109;iuj fortoj de la Racio, de la Logiko kaj de la Scio! Blovoj de nevortigebla konvinko skuis la potencojn de niaj animoj, donante al ni la intuicion pri nia propra malgrandeco anta&#x16D; la Sa&#x11D;o, dum fortaj emocioj trudis al ni neordinaran respekton al la Nekonata&#x135;o, kiun ni tie renkontos, tiel pu&#x15D;ante nin &#x11D;is la randoj de la teruro! En tiuj okazoj ni memoris Hanibalon. Tio venigis al nia penso la dol&#x109;egan figuron de la Nazareta Majstro, kiun oni en la tuta Kolonio titolis Majstro super la Majstroj, la Plej Eminenta Rektoro en la Spirita Mondo! Kaj ni rekura&#x11D;i&#x11D;is, certaj, ke ni trovi&#x11D;as sub lia zorgo, efektive &#x15D;irmitaj en lia &#x15D;afejo, de Li mem amataj kaj protektataj.</p><p>Tute identa al la Sanktejo kie oni instruis la Sciencon pri la Evangelio, tiu alia templo prezentis la nuran diferencon, ke, la supron de tiu ekrano, nepre necesa en &#x109;iuj lecionoj por la kaptado de la vibroj de l' penso, videble ornamis, per diamanteca brilradiado, la fama greka admono:</p><p>"Homo! Konu vin mem!"</p><p>&#x108;i tiun admonon sekvis ne malpli fama, kristana sentenco, kies profundeco kaj sublimeco ankora&#x16D; revolucios la surteran mondon kaj ties sociojn, &#x109;ar temas pri ia ordono de la Dia vorto koncernanta la laborojn, kiuj efektivi&#x11D;os sub la inspiro de liaj Le&#x11D;oj:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Neniu povos eniri en la regnon de Dio, se li ne estos denove naskita."</emphasis></p><p>Evidenti&#x11D;is, ke la nin gvidantaj edukistoj subordigos siajn metodojn al la principoj starigitaj de Jesuo el Nazareto, kiun ili sen ia dubo respektegis kiel gvidanton kaj estron de tiu movado, elpetita ne nur por nia bono sed ja por la bono de la tuta homaro. Ke ili estas kristanoj de alta morala rango, ni do neniel dubis, kiel anka&#x16D; estis tute eksterdube, ke, estante, kiel ni poste povis konstati, filozofoj, scienculoj, esploristoj, sociologoj, eminentaj pedagogoj, ili &#x109;erpis, en la sublima Lernejo de Moralo kaj Frateco starigita de la Kristo de Dio, modelojn kaj metodojn por praktiki, inter la enkarni&#x11D;intaj homoj kaj la evoluantaj Spiritoj, siajn noblajn kapablojn.</p><p>Impresitaj de &#x109;io, kion oni al ni permesis observi, ni iafoje sentis kapturnon, pripensante la realecon de la vivo, kiun ni trovis en la transmondo, malgra&#x16D; nia iama opinio, ke nenio plu ekzistos, post iam la lasta sur&#x15D;uto da tero ka&#x15D;us nian senvivan korpon anta&#x16D; la homaj okuloj!</p><p>Sed jam de la komenco anta&#x16D;sentante gravajn okaza&#x135;ojn, kiuj nin mem koncernos, ni a&#x16D;dis diskretan kaj impresan sonoriltintadon, kiu averte altiris nian atenton. Solena silento ekregis en la salono. Oni povus diri, ke &#x109;iuj pensoj plekti&#x11D;is en fratan urui&#x11D;on de homogenaj sentoj, dum harmoniaj, fluidecaj ondoj ver&#x15D;i&#x11D;is de la Plejsupro, kvaza&#x16D; &#x15D;prucado de lumigaj benoj, protektante, inspirante la komenci&#x11D;ontajn sanktegajn laborojn.</p><p>Epaminondo el Vigo stari&#x11D;is.</p><p>Je la unua fojo ni "a&#x16D;dis" lian vo&#x109;on!</p><p>Energia, pozitiva, sentima, grandioza, la parolo de la nova majstro, de tiu, kiu iam alfrontis la torturon de &#x15D;tiparumo pro amo al la altaj idealoj de la Vero, disa&#x16D;di&#x11D;is en la vastega salono, vibrante sub la nin &#x15D;irmantaj volboj, kvaza&#x16D; por &#x109;iam gravuri&#x11D;ante en la faldoj de niaj animoj kaj vekante ties kapablojn por novaj konkeroj, moralaj, mensaj, intelektaj kaj spiritaj!</p><p>Malfortika, modesta, respekteginda pro la longa barbo, kiu senmakule blankis de transcenda lumeco, tiu maljunulo, kiun oni al ni prezentis anta&#x16D; du jaroj kaj kiun ni supozis senile malforta, nun montri&#x11D;is anta&#x16D; nia surprizita rigardo en virenergia agado, kiel giganto de l' parolarto, elvolvante la principojn de ia, al ni &#x11D;is nun nekonata, Renoviga Doktrino, kies fundamentoj sidas sur la Universa Scienco!</p><p>Li komence klarigis, ke ni efektive devas unue lerni la moralajn instruojn de la ela&#x109;etanta Evangelio, por ke, sub la &#x109;arma influo de &#x11D;iaj savantaj lecionoj, ni ekhavu sufi&#x109;an, nepre necesan kriterion por ricevi aliajn instruojn, kiuj, sen tiu moralevangelia reeduki&#x11D;o, donus rezultojn sterilajn, nulajn, e&#x109; malutilajn! Sed la dia moralo de Jesuo, iamaniere elpurigante al ni la menson, sekve nian karakteron, je multo el la malico saturanta niajn fakultojn, preparis, dum tiu dujara, senlaca lernado, nian "memon" por nun ricevi la da&#x16D;rigan materialon de la kurso, kiu nin kapabligos por la definitiva morala relevi&#x11D;o! Ke, pro tiu cirkonstanco, nur nun al ni estas permesite ekrilati kun li, Epaminondo. Ke, sub lia gvidado, ni faros neprofundan, rapidan, por tiel diri, preparan kurson pri la Universa Scienco, nomata, en antikvaj epokoj, - Sekreta Doktrino -, kaj tiam instruata nur al homoj kun menso tre klera kaj forta, kiuj do kapablis, per pruvado de siaj virtoj, penetri la diajn misterojn, kiuj nepre restas ka&#x15D;itaj anta&#x16D; vulgaraj, pigraj a&#x16D; vantamaj animoj! Ke, en antikvaj tempoj, anta&#x16D;aj al la alveno de la &#x108;iela Sendito, tiuj sekretaj instruoj estis malka&#x15D;ataj nur al homoj, kiuj, dum minimume dek jaroj, donus la plej rigorajn atestojn pri morala kaj mensa bonfarto; kiuj, dum sama tempo, elmontrus senduban intiman renovi&#x11D;on, tio estas, regadon super pasioj, instinktoj, &#x109;iaspecaj deziroj, emocioj, per Volo lumigita tiel de la sanktaj aspiroj al Bono kiel de la atestoj pri la Virto. Sed li klarigis, ke, por la descendo de la Indulgema Majstro el la Lumaj Sferoj en la ombrojn de la Tero kaj en ties malsuperajn spiritajn regionojn, tiu sekreta instruado populari&#x11D;is, &#x109;ar lia Doktrino, penetrante la koron de la homo, lin kapabligus al pli vastaj flugoj sur la kampo de la psika scienco! Des pli &#x109;ar la mesia Doktrino portis al la homaro aliajn konojn, repu&#x15D;itajn de la homoj, per kiuj Li malka&#x15D;is la senmortajn principojn de tiu Scienco! Ke, de tiam, diaj dekretoj ordonis, ke oni diskonigu tiun sekretan doktrinon al ciuj surteraj kreitoj, kiel anka&#x16D; al Spiritoj lo&#x11D;antaj en la malsuperaj spiritaj regionoj cirka&#x16D;aj al la planedo, car la Superega patro, kompatante la homajn suferojn naskitajn de la nescieco, deziris, ke ciujn Liajn filojn lumigu la radioj de la Eternaj Veroj! Ke pro tio la senditoj de la Lumo komencis intensan lukton akran kaj sencesan, da&#x16D;rantan jam preska&#x16D; du mil jarojn, kontra&#x16D; la instigantoj al malnoblaj pasioj, kaj ke jam ciujn rimedojn utiligis la laboristoj de la Mesio por instrui la ribelemulojn pri la &#x108;ielaj Vera&#x135;oj, kiujn ili obstine rifuzas akcepti! Kaj ke, &#x11D;uste pro tio, novaj dekretoj venis de la Plej supro, ke tiun Instruadon oni pli malka&#x15D;e diskonigu, kiel eble plej efike kaj plej klare, ne nur al unu a&#x16D; du bonvolemaj homoj, sed al la tuta homaro, same kiel al ciuj elkarni&#x11D;intaj Spiritoj, kiuj deziros &#x11D;in lerni, cu virtaj, cu pekemaj, car estis tuj proksima ia rigora apartigo, fare de la Providenco, tiel inter la homoj, kiel anka&#x16D; inter la Spiritoj apartenantaj al la surteraj sferoj, car la planedo balda&#x16D; aku&#x15D;os siajn valorojn kaj forpelos en malsuperajn mondojn tiujn, kiuj de du mil jaroj restas nekorekteblaj, kaj konservos en sia sino nur<emphasis> tiujn mildajn kaj pacemajn</emphasis>[34], tiujn bonvolemajn, por ke ne nur en la mondo, sed anka&#x16D; en ties spiritaj kontinentoj, ekestu tiu erao de progreso, pri kiu revis la Galilea Majstro kaj en kiu regos tiu frata socialismo starigita de la oraj principoj de lia Doktrino! Ke, &#x11D;uste pro tio, oni al ni anka&#x16D; instruos la rudimentojn de la Sekreta Doktrino, kaj ne pli ol la<emphasis> rudimentojn,</emphasis> nome tion sufican, ke ni fortiki&#x11D;u por sukcesi en la riparado, kiun ni &#x15D;uldas al la Le&#x11D;o, car ni ankora&#x16D; estas tre malfortaj, kun la mensoj tra&#x16D;matizitaj de la violenta ago, kiu transiris la limojn de la Natura Le&#x11D;o, kaj kun karakteroj difektitaj de tia eksceso, ke dum sinsekvaj jarcentoj ni dronis en la hontindeco de malnobla konduto! Ke la instruado de tiu Doktrino estos la&#x16D;grada, proporcia al niaj kapablecoj, kaj pro tio oni dividis nin en homogenajn grupojn. Ke la tutan Sekretan Doktrinon konas nur la Sinjoro Jesuo el Nazareto, kiu estas unuigita kun la Dia Patro, kaj liaj An&#x11D;eloj, legio da liaj helpantoj, iaspecaj ministroj, kiuj estas unuigitaj kun Li! Ke la instruado de tiu Doktrino komenci&#x11D;is sur la Tero, po etaj porcioj al la homoj dronintaj en la ombroj de la Origino, &#x11D;is, la&#x16D; senlime kreskanta progresio, la Infinita Sino de Dio, kaj ke &#x11D;uste pro tio oni tiun Doktrinon no mis Universa Scienco. Ke ni, mizeraj sinmortigintoj, plej malaltrangaj civitanoj de l' Universo de Dio, parioj de la transmondaj socioj, por kiuj &#x109;iam necesis fondi rifu&#x11D;koloniojn -, estas invititaj lerni de tiu luma legio de la Vero, &#x109;ar &#x11D;uste la nescio pri tiuj instruoj kondukis nin, falo post falo, al tia malfeli&#x109;ega ekstremo, kia la memmortigo! Kaj fine, li, Epaminondo, en la nomo de Jesuo Nazaretano, al kiu ni &#x15D;uldas la restarigon de niaj animoj por la ela&#x109;eto, kaj en la nomo de Maria, lia Patrino, al kiu ni &#x15D;uldas la &#x11D;is nun ricevitan protekton, admonis nin al rigora ekzerci&#x11D;o cele al estonta, severa inici&#x11D;o en la misteriojn, &#x109;ar de nia bona volo, de nia braveco en la praktikado de la nuna instruado, dependos la estontaj sukcesoj. &#x11C;israve vibranta kaj fekunda, kiel la leganto povas facile konstati, tiu oratora&#x135;o kaptis nian sinceran intereson kaj vekis en ni veran admiron, pro kio ni intime aklamis la instruiston, tuj post kiam li finis sian gradiozan anta&#x16D;parolon. Samtepe a&#x16D;digante sian parolon en brila, klasika portugala lingvo al portugaloj kaj brazilanoj, kaj en pura, vigla hispana lingvo al hispanoj, Epaminondo el Vigo elokventis per tonoj jen mildaj kaj melodiaj, jen vibrantaj kaj fortaj, kvaza&#x16D; nin delektus literatura himno, kiu anka&#x16D; povus muzike impresi, se tiel volus Epaminondo. Ravite, mi, Berlarmino, Johano kaj brazilaj amikoj Raulo kaj Amadeo, ali&#x11D;intaj al nia malnova grupo apena&#x16D; ni alvenis en la Urbo Espero, tuj sentis nin altirataj de la nova mentoro kaj sopirantaj al la novaj lecionoj. Kaj ni supozis, ke samaj impresoj regas la ceterajn kolegojn, &#x109;ar ni rimarkis, la&#x16D; la &#x11D;oje ridetantaj mienoj, ke vera intereso kaptas la &#x109;eestantojn.</p><p>Sed la scienca lernado normale disvolvi&#x11D;is, alterne kun tiu anta&#x16D;e komenci&#x11D;inta, krom anka&#x16D; kun la praktika instruado en la lecionoj de la eminenta Souria-Omar.</p><p>Kaj jen okazis, ke la respektinda maljunulo &#x11D;uigis al ni la ravon vidi la naski&#x11D;on kaj la malrapidan, brilan disvolvi&#x11D;on de la Terglobo mem! Kion ni konis supra&#x135;e (permesu, ke mi tiel min esprimu anta&#x16D; la grandiozeco de tio, kion oni al mi spektigis) la&#x16D; la fakoj de la surtera Scienco, nome Geologio, Arkeologio, Geografio, Topografio, tion la eminenta instruisto elmovis el la volva&#x135;oj de la jarmiloj kaj revivigis kiel nuntempan okaza&#x135;on per vivantaj scenoj, realaj faktoj, kvaza&#x16D; ni estus efektive &#x109;eestintaj al la naski&#x11D;o kaj evoluo de tiu malavara stacio de l' sunsistemo, iam nin gastigonta kaj protektonta dum nia ascendo al la Infinito, kaj nin helponta por la perfektigo de tiu dia &#x11D;ermo pulsanta tiel en ni, Homoj, kiel anka&#x16D; en &#x11D;i mem! Ni &#x109;ion vidis: la flamegantan fajreron, la &#x125;aosan mallumon, la teruregajn pluvegojn kaj diluvojn, la grandajn kataklismojn estigontajn oceanojn kaj riverojn, la mirindan aperon de la kontinentoj kaj la naski&#x11D;on de la majestaj montaroj, &#x109;enoj el granito eternaj kiel la globo mem, tiel konataj kaj amataj de tiuj, kiuj evoluas sur la Tero: la Alpoj, fieraj kiel potencaj monarkoj, spitantaj la a&#x11D;ojn, la sveltaj Pireneoj, la respektegindaj Himalajo kaj Tibeto, la ombra, majesta Mantikejro; &#x109;iuj, aperante, en diversaj epokoj, anta&#x16D; niaj ravitaj okuloj, eltiris larmojn el niaj animoj, kiuj timeme adorklini&#x11D;is anta&#x16D; tiom da beleco, grandiozo kaj majesto! Sed anta&#x16D;e, en splenda sinsekvo da mireginda&#x135;oj, montri&#x11D;is la furiozo de la elementoj, celanta la disvolvi&#x11D;on de la malgranda &#x109;iela kontinento, la tumulta oceano skuanta, en teruregaj konvulsioj, la sinon de la naski&#x11D;anta mondo, kiu dronis en soleco, la kataklisma frakaso de ventoj kaj &#x15D;tormoj, pri kio neniu povas havigi al la homo ian kvaza&#x16D;an ideon... krom anka&#x16D; la unuaj signoj de movo kaj vivo en la vastegaj profunda&#x135;oj de la tumultantaj akvoj, la vegeta&#x135;aro, grandioza kaj terura pro la giganteco de siaj dimensioj... la monstraj dinosa&#x16D;roj, la lagartoj kun formo kaj forto neimageblaj kompare kun la korpa delikateco de la homo, la mastodontoj, la Prahistorio!</p><p>Tio estis libro konsterna, grandioza, mireginda, pri la Dia Epopeo de la Kreado, a&#x16D;diganta iajn nemultajn akordojn de la Senmorta Simfonio tra la Infinito de l' Tempo, en la Eterneco de l' Ekzista&#x135;oj! Kaj en tiu libro ni literumis la abocon de la Inicado, la&#x16D;grade kaj pacience, iufoje kun entuziasmo, kiu randumis la ravitecon; alifoje banataj per larmoj &#x11D;islime de l' timo, sed &#x109;iam kun avida ravi&#x11D;o, sopiregante pliajn konojn, beda&#x16D;rante, pli ol iam anta&#x16D;e, pro niaj tre malvastaj kapabloj kiel sinmortigintoj, kiuj al ni ne permesis duonvidi e&#x109; la trionon de tiu nobla programo propanata de la Naturo!</p><p>Nepriskribebla defilado de genezaj periodoj &#x109;iutage prezenti&#x11D;is al nia observado, por kleriga, morale supera analizo, rezulte de kio &#x109;iam pli kaj pli radiki&#x11D;is en nia Spirito la amo, la respektego al Tiu Superega Kreiva Esta&#x135;o, kiun ni anta&#x16D;e negis, je kiu ni ne kredis la&#x16D;longe de la jarcentoj, sed kiun ni nun dankis, sentante nin teruritaj kaj malsuperegaj anta&#x16D; lia Grandeco, kvankam feli&#x109;egaj, ke ni estas liaj filoj, heredontoj de lia eterna gloro!</p><p>Jen nun montri&#x11D;is la fla&#x16D;ro kaj la fa&#x16D;no, grandegaj la&#x16D; la diverseco de la specioj: pli frue la geologiaj tavolaroj, ri&#x109;aj je allogoj kaj &#x109;armoj, plenigante la sinon de la globo per konsterna abundo da mineraloj; poste la senlima laboratorio de la planedo, kun siaj mirindaj infuzorioj, siaj provizejoj de vivo, krea&#x135;oj, specioj, unuvorte de ri&#x109;a&#x135;oj nekontesteble diaj, kaj &#x109;io je la dispono de la Homo, &#x109;io kreita por li, sed kion li volas ignori, vivante, kiel li ja vivas, droninta, dum la jarmiloj, en la mallumo de la besteco, kaj tiel restante nekapabla ekposedi tiun paradizon, kiun por li la Sinjoro imagis kaj kreis per la tuta delikateco de sia senfina Patra amo, per la tuta forto de sia potenca menso, kiel Superega Kreanto!</p><p>... Kaj jen alvenis, en lecionoj &#x109;iam intersekvaj kaj lerte dividitaj, la erao de la Homo, la formi&#x11D;o de la rasoj, la pleja gloro de l' planedo, nome ke &#x11D;i fine lo&#x11D;igos la dian eron, kiu iam nepre respegulos sian Kreinton, la&#x16D; lia bildo kaj simileco!</p><p>Dum longaj, seninterrompaj jaroj, ni legis tiun miregigan libron, kies intensa grandiozo ordinare ka&#x16D;zis al ni kapturnojn, malbonfarton, trudantajn la neceson, ke ni &#x109;erpu novajn mensajn energiojn &#x109;e la kuracistoj komisiitaj por nia prizorgo. Epaminondo mem plej sindone klopodis por nia resani&#x11D;o... Kaj hodia&#x16D;, balda&#x16D; revenonte al la scenejoj de tiu planeda stacio, kiun ni nun konas ekde &#x11D;ia naski&#x11D;o, ni konstatas, ke ni ankora&#x16D; nenion lernis, ke ni nur literumis la abocon de la materia, surtera vivo!</p><p>Sed kiamaniere Epaminondo kaj liaj helpantoj povis prezenti tiajn lecionojn, vidigante en la nuno tion, kion la jarmiloj forglutis en la pasinteco?!... Kiel rebildigi, kun tiel potenca realeco, ke ni teruri&#x11D;is, la primitivajn eraojn de la planedo, la periodojn ruinigitajn de la Tempo?!...</p><p>Ni &#x109;iuj ja vivas en la plena Eterneco, ni estas civitanoj de la Infinito, kaj &#x109;e la Eterneco nur ekzistas la nuntempo, sen krepuskoj, sen mankoj! &#x11C;i, la Eterneco, enas en la estanteco, &#x109;ar &#x11D;uste tio &#x11D;in karakterizas!</p><p>El la lumaj ondoj de la nevidebla etero, nome el la arkivoj de l' infinito kiel anka&#x16D; el la sanktegaj tenejoj de la Eterneco, Epaminondo el&#x109;erpis la grandiozan materialon por siaj lecionoj. La eterni&#x11D;intajn bildojn, retenatajn en la vibraj ondoj de la luma etero, la reprodukta&#x135;on de tio okazinta sur al Tero ekde &#x11D;ia kreado, konservita, fotografita, gravurita en la vibroj de la Lumo, kiel pejza&#x11D;o sur fragila sapveziko, tiuj magoj de la Transcenda Scienco apartigis, kaptis kaj al ni vidigis pere de procedoj kaj aparatoj, pri kie sentivo kaj magneta potenco jam hodia&#x16D; la homo ne estas tute senscia. Epaminondo ja povus, komuniki&#x11D;ante kun iu samranga kiel li, priparoli la pasintecon sen la helpo de aparatoj. Sed por ni ili estus nemalhaveblaj, se nur la sindona mentoro ankora&#x16D; pli malaltigus siajn proprajn kapablecojn por fari sin pli komprenebla, kaj samtempe pliintensigus la niajn, nin &#x11D;issufere premegante, kio estus tute nenecesa. Efektive, skipo da magoj specialistoj en tiu fako kaj artistoj spertaj pri la parolo kaj la sugestio traesploradis la eteron per siaj kapabloj de transcenda-scienca altirpovo, serce de tio, kio konvenus. Helpe de potenca sugestiado ili cion projekciis sur la sentivan ekranon kun tiela perfekteco, ke ni havis la impreson, kvaza&#x16D; la prezentitajn okaza&#x135;ojn ni estus reale vidintaj! Tia procedo por kaptado de imagoj, de okazinta&#x135;oj, ja ordinara en la Nevidebla Mondo, iam estos atingebla por la homo kaj al li permesos ec esplori interajn sferojn de la transmondo! Unu sola afero plifruigos al la homaro tian konkeron de la Scienco: - la superregado de la Moralo en &#x11D;iaj socioj, la potenco de la Virto!</p><p>Mi ne povos ne mencii tian subliman spektaklon, kia la harmonia irado de la astroj, kiu al ni anka&#x16D; estis montrita en la kadro de tiuj studoj. Sed ci-cele oni aplikis ne la limigitajn procedojn utiligeblajn en malvasta akademia cambro: oni ekskursigis nin en la Spaco, kaj, kiel universitatanoj farantaj praktikan kurson, ni voja&#x11D;is tra la Infinito. Niaj limigitaj fortoj tamen ne permesis al ni rigardi la splendon de la stelaj mondoj en ties mirinde grandioza tuta&#x135;o. Kiel stimulon, oni al ni nur havigis pli malpli proksimumajn vidojn de tiu splenda majesto, pere de aliaj aparatoj speciale distinitaj al la astronomia observado. Niaj observoj kaj studoj tial limis sin je la konado de niaj sunsistemaj fratoj kaj ebligis al ni fari la plej belaj n akirojn, al kiuj ni povus aspiri en nia nuna stato, kio jam tre multe nin &#x11D;ojigis kaj kontentigis... Kaj tiel okazis &#x11D;is ni iam transiris al la studado pri ni mem, nome pri la Animoj, kiel gemoj de la ciela juvelujo, estontaj ornama&#x135;oj de la universa Kortego, sur kiu stampi&#x11D;is la sankta sigelo de la Superega Penso kaj por kiu cio, senescepte cio, estis imagita kaj kreita de la Amoplena Patro, kiu, nenion bezonante, nur deziras, ke ni nin reciproke amu!</p><p>Dum la kurso, la majstro konvinke eksplikis al ni la trioblan naturon de la homo, praktike pruvante sian tezon per esploraj analizoj pri ni mem kaj pri aliaj animoj, kio alportis al ni surprizojn iafoje tre akrajn por niaj enradiki&#x11D;intaj orgojlo kaj anta&#x16D;ju&#x11D;emo. Tiun saman studon ni duonvidis en la Hospitala Departemento, kie la azilito lernis rudimentojn pri sia spirita naturo, sen tamen atingi tiujn detalojn, kiujn oni al ni konigis en la urbo Espero.</p><p>Li pruvis la realecon de la sinsekvaj ekzistadoj, &#x11D;iajn le&#x11D;ojn, &#x11D;iajn bonfarajn rezultojn, &#x11D;ian subliman, instruan celon, &#x11D;ian nepran neceson por la glora evoluado de la esta&#x135;o! Li montris al ni la dornan vojon de la Spirito &#x109;e tiu sublima ascendo al la Supro, klopodanta &#x109;e la renaski&#x11D;oj kaj renovi&#x11D;oj en karnaj korpoj, &#x109;e transtombaj provtempoj, &#x109;e seninterrompa laborado en amba&#x16D; Sferoj!</p><p>Sed ne sen emocioj, iafoje tre &#x15D;okaj, ni vidis, dum tiuj studoj, malfermi&#x11D;i anta&#x16D; ni la kampojn de la Spirita Vivo, kiun nur tiam ni sufi&#x109;e klare ekkomprenis, &#x109;ar &#x11D;iaj reala&#x135;oj, ne malofte tre amaraj, renversis malnovajn filozofiajn konvinkojn, detruis enradiki&#x11D;intajn, akomodemajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn, &#x15D;an&#x11D;is sciencajn konceptojn, kiujn ne nur la tradicioj sed anka&#x16D; la blinda orgojlo de la materiisma fanatikeco al ni admonis konservi kaj oma&#x11D;i!</p><p>Celante pli &#x11D;ustan konadon de certaj aparta&#x135;oj de la homa personeco, ni tiam karavane ekskursis kun niaj mjastroj por efektivigi praktikajn studojn. Souria-Omar estis la &#x109;efinstruisto pri tiu nova lernobjekto, kaj lin helpis klarmensaj, same kompetentaj asistantoj. Ni vizitadis la Hospitalajn Departementojn, observante, kvaza&#x16D; medicinaj studentoj, la strukturon de la spiritaj korpoj de niaj fratoj tie lo&#x11D;antaj kiel internuloj. Por tio kunhelpis Teokrito, kiu &#x109;ion al ni faciligis kaj kiun frate asistadis niaj amikoj Roberto kaj Karlo de Canalejas. Ni regule malsuprenvenis al la Tero, kiun dum sinsekvaj jaroj ni vizitadis por sta&#x11D;aj de&#x135;oroj, po kelkaj horoj en tago, en hospitaloj kaj kuracdomoj, dum kiuj ni studadis la okazojn de elkarni&#x11D;o, &#x109;iam sub la gvido de eminentaj fakuloj de la Spirita Patrolando. Samcele ni vizitadis privatajn lo&#x11D;ejojn kaj e&#x109; prizonojn, ser&#x109;e de kondamnitoj al la mortpuno, &#x109;ar ni devis ri&#x109;igi la menson per analizoj pri &#x109;iuj specoj de tiu fenomeno, nome la disi&#x11D;o de Spirito disde sia provizora karna envolva&#x135;o, tiel &#x109;e la feto elpu&#x15D;ita, pro anta&#x16D;tempa aku&#x15D;o a&#x16D; pro abortigo, el la patrina genera organo, kiel anka&#x16D; &#x109;e tiu kondamnita de la homa justeco al penduma morto! &#x108;iu karaktero, &#x109;iu personeco, &#x109;iu speco de malsano, same kiel la speco de morto ebligis la akiron de novaj konoj pere de sublimaj, detalaj studoj! Memkompreneble, ni neniam alestis ian okazon de murdo a&#x16D; katastrofo. Ni &#x109;iam alvenis post la efektivi&#x11D;o de la drama okaz&#x135;o, &#x11D;ustatempe por rikolti la koncernan klarigon. Ni ofte devis plenumi la doloran devon &#x109;eesti suferigan disi&#x11D;on, envolvitan en la afliktoj de teruregaj reefikoj, interne de la muroj de iu tombejo! Kaj tie Souria-Omar, genia instruisto, inda ke dis&#x109;iploj lin a&#x16D;skultu kun sinklina respektemo, elvolvis siajn majstrajn lecionojn! Kaj &#x109;e la susurado de l' bran&#x109;aroj, kie nokte pepadis delikataj birdetoj, kortu&#x15D;e revantaj pri la tagi&#x11D;o, a&#x16D; sub la solena ombro de l' majestaj, foliri&#x109;aj cipresoj, en la silento de nokto stelpunktita, same kiel en la brilegoj de la Re&#x11D;o-Astro, ni rikoltis la klarigojn de la malnova majstro el Aleksandrio, komprenante tiun miregindan fenomenon, nome la elkateni&#x11D;on de Animo el la &#x11D;in enfermanta armaturo por reveno en la liberecon de la spiritaj regionoj! Sed multfoje, dum tiuj grandiozaj spektakloj, ni ne povis fortiri&#x11D;i de vivaj suferigaj impresoj! La lernado inkluzivis la observadon de multaj aliulaj malfeli&#x109;egoj, ekstremaj suferoj, neimageblaj afliktoj, mizeroj kaj malesperoj, &#x109;e kiuj fluadis niaj larmoj, niaj brustoj dolore spiregadis, niaj koroj kompateme emocii&#x11D;is. Sed ja estis necese, ke ni lernu, &#x109;e tiaj spektakloj, regi la emociojn, kvietigi tiel la mensajn fortojn kiel anka&#x16D; la sentojn, prefere penante pripensi kaj tiel klopodi por helpi kaj rebonigi situaciojn, ne perdante altvaloran tempon en senfrukta lamentado kaj senrezulta plorado. Tiaj impresoj atingis sian klimakson, kiam trudi&#x11D;is al ni la observado de anta&#x16D;tempaj elkarni&#x11D;oj en okazoj de memmortigo! Tiam la frenezo, kiu iam nin atakis, elvenis el la profunda&#x135;oj de niaj animoj, kien ili estis repu&#x15D;itaj, kaj kontra&#x16D; nia volo el&#x15D;prucis, afliktante nin kiel fantomo de paseo fari&#x11D;anta nuno! La abomena tono de niaj iamaj rabioj kreskis &#x109;e la febro de turmentaj rememoroj, nin konsternante kaj &#x135;etante en kolektivan halucini&#x11D;on! En tiaj okazoj, niaj Gardantoj ekagis kaj helpis nin per siaj tutaj energio, karitato kaj sa&#x11D;o, kvietigante niajn emociojn, vigle repu&#x15D;ante niajn halucinajn histriona&#x135;ojn, vipante, per la bonfara aplikado de siaj fluidecaj terapioj, la mensajn eksciti&#x11D;ojn ka&#x16D;zitajn de la rememoroj, &#x11D;is denove superregis la estanteco!</p><p>Tiel okazis, ke ni revenis en la Sinistran Valon kiel anoj de la helpkaravanoj, por da&#x16D;rigi la subliman lernadon. Tie plorante super sama malfeli&#x109;ego kiel la nia, ni havis la okazon vidi niajn fratojn dronintajn en tia sama ekstrema situacio, kian ni tiel bone konis, kaj kun niaj majstroj ni ilin ekzamenis, por kontroli, &#x109;u ili trovi&#x11D;as en la kondi&#x109;oj esti transportataj al la konvena Departemento en la Kolonio. Ni ilin kompateme alparolis, kura&#x11D;igante, konsolante, sed ni pasis nerimarkate, de ili ne komprenataj... Tiel ni eksciis, ke ni iam estis same prizorgitaj de aliaj Spiritoj, tion anka&#x16D; ne konsciante pro nia mizera stato...</p><p>Pri &#x109;iuj scioj, kiujn ni iom post iom akiradis, ni devis mem ellabori notojn, prezenti ekzemplojn per tezoj, kiuj tre honorigus la surterajn edukejojn, en la okazo se ili volus adopti tiujn samajn instruoj n por klerigo kaj analizo de siaj lernantoj; ekstrakti analizojn, unuvorte &#x109;ion, kio pruvus nian progreson en la inici&#x11D;o pri psikismo. Por tio oni havigis al ni belegajn albumojn, kajerojn kaj librojn lumbrilajn kiel stelflokoj, kaj e&#x109; delikategajn aparatojn, pri kies funkciado ili anka&#x16D; instruis nin, ke ni anka&#x16D; lernu projekcii por aliaj la ekzemplojn de ni mem elpensitajn a&#x16D; e&#x109; tiujn analizojn ekstraktitajn el la ekzemploj, kiujn la majstroj donis okaze de praktikaj lecionoj sur la Tero a&#x16D; en alia loko de nia Kolonio. El tio fontis mia novelverkado kaj la sopirego dikti verkojn al la mediumoj, &#x109;ar tio estis permesata en la kadro de la praktikaj lecionoj, kondi&#x109;e ke tiaspecaj laboroj ricevu la aprobon de la superuloj; de tio anka&#x16D; venis nia sinofera penado por, dum cirka&#x16D; tridek jaroj, ion skribi, kio samtempe montrus al Dio nia danko pro la multo, kiun al ni permesis Lia Favorkoreco, kaj la deziron rakonti al niaj malfelicofratoj, malliberigitaj en la surtera suferado, tion, kion la Transmondo rezervas al ili. Por tia celado ne necesus, ke ni estu literatoroj, car la lernado ce niaj mentoroj edukis nian sentemon, ekvilibrigante al ni la menson en tia maniero, ke ni vere povus servi al la nin envolvanta vero!</p><p>Tiuj transcendaj studoj postulis multan diligenton kaj sindonon, car vastegaj estis la kampoj de esplorado kaj grandiozaj estis la ciutage prezentitaj temoj.</p><p>Konvenas elnombri la tre interesajn objektojn, kiujn ni studadis kaj esploradis tiel vaste kiel al ni permesis niaj mensaj fortoj:</p><p>Planeda genezo a&#x16D; Kosmogonio - Prahistorio</p><p>La evoluado de la esta&#x135;o</p><p>Senmorteco de la animo</p><p>La triobla naturo de la homo</p><p>La animaj fakultoj</p><p>La le&#x11D;o pri la sinsekvaj ekzistadoj en surteraj, karnaj korpoj, a&#x16D; reenkarni&#x11D;o</p><p>Psika Medicino</p><p>Magnetismo - Elementoj de transcenda magnetismo</p><p>Kristana Moralo</p><p>Psikologio - Surteraj civilizacioj</p><p>Alterne sekvante la lecionojn pri la Evangelio, tiaj studoj havis intiman rilaton al ili, kio igis nin pli bone kompreni kaj respekti la subliman personecon de Jesuo Nazaretano, kiun ni de tiam rigardis, la&#x16D; la ekzemplo de niaj instruistoj, kiel la superegan mentoron de la Inicado, car efektive, penante instrui&#x11D;i pri la Scienco, ni en ciuj konsultitaj kompendioj trovis lecionojn, klarajn instruojn, agojn kaj ekzemplojn de tiu Granda Majstro, kiuj montri&#x11D;is kiel plej alta esprimo de sa&#x11D;o kaj vero, nesupereblaj modeloj, gvidiloj nin invitantaj al plua irado, por ke ni atingu la celon gardate kontra&#x16D; la deklini&#x11D;oj ka&#x16D;zataj de la trompo kaj de la falsaj interpretoj.</p><p>Kiel ni jam pli ol unufoje klarigis, niajn studojn pliri&#x109;igis la praktiko kaj la ekzemplado. Sed tiu aparta&#x135;o, kiu e&#x109; kuntrenis farojn de ni efektivigotajn dum la nepre necesa renaski&#x11D;o en nova karna korpo, ne &#x109;iam ka&#x16D;zis &#x11D;ojon al nia koro. Kontra&#x16D;e &#x11D;i ofte afliktis, eltirante el niaj brustoj kor&#x15D;iregantajn larmojn, kaj e&#x109; travivigis al ni nigrajn statojn de malespero, kiuj nin senkura&#x11D;igis kaj malsanigis. Krizaj situacioj, hontigaj &#x11D;enoj amasi&#x11D;is super ni, kiel ni vidos, sed tiel malagrablajn rezultojn ni ne povus eviti, &#x109;ar &#x109;io estis sekvo de la malsupera moralprovizo, kiun ni kunportis en la Transtombo.</p><p>Jam en la unua leciono, fininte sian brilegan paroladon, la respekteginda Epaminondo el Vigo faris admonon, kiu neniam plu elvi&#x15D;i&#x11D;os el nia animo:</p><p>"- Neniu provo por morala reboni&#x11D;o estos efika, se nin da&#x16D;re katenos la nekonado de ni mem! Estos nepre necese, ke ni unue esploru, kiu ni estas, de kie ni venis, kien ni iros, por ke ni konvinki&#x11D;u pri la valoro de nia propra personeco, kaj por ties morala alti&#x11D;o ni klopodu, dedi&#x109;ante al ni mem &#x109;iom da konsidero kaj plej multan &#x15D;aton. &#x11C;is nun, miaj karaj dis&#x109;iploj (diference de Hanibalo, kiu nin karese nomis fratoj, Epaminondo nur permesis ceremonian, disciplinan titoladon), vi blinde iradas en viaj migradoj sur la Tero kaj restadoj en la Transmondo, movi&#x11D;ante en senelira rondo, sen scioj nek virtoj, kiuj povus vin pu&#x15D;i al kontentiga progreso. Dronintaj en la malsuperaj materiaj deziroj, pasive pelataj de la blindaj impulsoj de la plej nocaj pasioj a&#x16D; brutigitaj en la obskura gango de la instinktoj, vi ignoradas, pro malbonvolemo a&#x16D; krima indiferenteco, ke nian eston la &#x108;iopova altigis per Siaj propraj atributoj, kiujn ni devas kulturi sub la benoj de l' progreso tiel longe &#x11D;is ili ekfloru kaj fruktu en la pleneco de la triumfo, al kiu ni nepre estas destinitaj!..."</p><p>Tion dirite, li montris al unu el la pentintoj pli proksime sidantaj kaj enirigis lin en la rondon, kie staris lia katedro kaj kunsidis, koncentri&#x11D;intaj kaj silentaj, liaj asistantoj.</p><p>La hazardo, a&#x16D; la klarvideco mem de la mentoro, igis ci tiun elekti nian kungrupanon Amadeo Ferrari, romdevenan brazilanon, naski&#x11D;intan en la interna regiono de la &#x15C;tato San- Pa&#x16D;lo, kiu, kiom ni en tiu momento eksciis, mortigis sin trideksepjara, kredante, ke al li estos eble eskapi tiel el hontiga aresto pro iaj senprudenta&#x135;oj, kiel anka&#x16D; el minaca kancero, kiu ek&#x15D;veligis lian gloton. Epaminondo starigis lin anta&#x16D; si kaj per a&#x16D;toritata tono lin demandis:</p><p>"- Via nomo, kara disciplo?..."</p><p>Subita premsento ekregis la ceestantaron, ilin avertante, ke io tre grava trafis ilin. Ni volis forkuri, sendevigante nin el la terura lernado, kiu al ni subite montri&#x11D;is tro grandioza, tro delikata, ke al &#x11D;i ni fordoni&#x11D;u por ciam! Ni havis la intuicion, ke ni neeviteble travivos okaza&#x135;ojn, kiuj signos novan fazon de niaj destinoj, kaj ni ektimis! Epaminondo el Vigo tiam aperis al ni kvaza&#x16D; nepetegebla ju&#x11D;isto, kiu nin trenos &#x11D;is anta&#x16D; la timinda tribunalo de nia konscienco, kaj lia respekteginda persono al ni inspiris teruron, dum la dolca, afabla figuro de Hanibalo de Silas, kies esperdonaj prelegoj pri la Bona-Nova&#x135;o nin tiel funde konsolis, bildi&#x11D;is en nia imago, ka&#x16D;zante profundan resopiron al lia milda parolo tenere rememoriganta la sublimajn farojn de la Milda Nazaretano. Sed la maljunulo nin admonis, per altvalora, energia averto, surprizante nin per la kapablo senmanke ekkoni la impresojn esti&#x11D;intajn en niaj mensoj:</p><p>"- Memoru, ke la Sinjoro Jesuo el Nazareto, kiun vi nun elvokas, estas la Granda majstro nin inspiranta, kaj ke ja sub Lia a&#x16D;spiciado ni havigas al vi la Sanktajn Instruojn, kiuj altigos viajn Spiritojn &#x11D;is la konkero de estontaj meritoj, car Li mem estas la superega estro de nia Lernejo kaj donanto de nia Scienco!..."</p><p>Li sin turnis al la atendanta paciento kaj rediris: "- Via nomo, do?!..." "- Amadeo Ferrari..."</p><p>"- Kie vi lo&#x11D;is anta&#x16D; ol veni en &#x109;i tiun regionon?..."</p><p>"- En la urbo XXX, en Brazilo..."</p><p>"- Kial vi provis eskapi vian destinon, kies celo devas esti la unui&#x11D;o kun Jesuo, nia Ela&#x109;etinto, kiun destinon vi for&#x135;etis en la iluzion de memmortigo?!... &#x108;u vi ne sciis, ke vi tiel faras krimon kontra&#x16D; Dio, efektive kontra&#x16D; vi mem, &#x109;ar ni sendube portas en ni fajrerojn de la Kreinto?... &#x108;u vi do kredis, ke vi povos detrui la elementojn de Vivo en vi ekzistantajn, de tiu Vivo, kiu estas eterna &#x11D;uste tial, ke vi &#x11D;in ricevis de la Eterna Kreanto?..."</p><p>Videble &#x11D;enata, Amadeo elturni&#x11D;is per sofismo, la sola rimedo, kiu al li venis en la menson &#x109;e tiu delikata situacio:</p><p>"- Feli&#x109;e, sinjoro, tio estas nura premson&#x11D;o... ia halucino... Kvankam mi &#x11D;in deziris, mi tamen ne povis min mortigi, &#x109;ar mi estas viva! Viva! Viva! Dio estu la&#x16D;data, mi estas viva!"</p><p>Sed kun konsterna sereneco, kiu nin incitus se ni ne estus sincere inklinaj akcepti la instruadon, la sa&#x11D;a maljunulo insistis:</p><p>"- Mi refaras mian demandon, Amadeo Ferrari: - Kial vi deziris formalaperi tiel de anta&#x16D; vi mem kiel anka&#x16D; de anta&#x16D; viaj similuloj, se &#x109;irka&#x16D; vi la poemo de l' Universo prikantis la sanktegecon de la devoplenumado, same kiel la subliman belecon de la homa ekzistado, kiu kapabligas la Animon por la Senmorta Vivo?"</p><p>"- Sinjoro... Tiel okazis, &#x109;ar... mi senkura&#x11D;i&#x11D;is... jes... mi... Sed &#x109;u mi devas respondi &#x109;i tie, en alesto de &#x109;i tiu tuta spektantaro?... &#x108;u mi do denove trovi&#x11D;as anta&#x16D; tribunalo?..."</p><p>"- Ja ekzistas ia tribunalo, anta&#x16D; kiu vi &#x109;iuj staras, nome via konscienco, kiu komencas veki&#x11D;i el la longa letargio, kiu de jarcentoj tenas &#x11D;in katenita al la plej beda&#x16D;rindaj sekvoj! Estas nepre necese, ke mi, rajtigita de la superegaj povoj de mia kaj via Ela&#x109;etinto, vin orientu cele al tio, ke vi, sondante vian konsciencon, lernu liberi&#x11D;i de la orgojlo, kiu de multe da jarcentoj vin blindigas kaj tiel malebligas, ke vi konu vin mem kaj sekve la suverenecon de la Le&#x11D;oj regantaj la destinojn de la homaro!"</p><p>"- Sinjoro, la mizero, la malsano, la senkura&#x11D;eco estis la ka&#x16D;zoj... Mi faris gravan eraron &#x109;e tiuj tiel doloraj cirkonstancoj... Al mi montri&#x11D;is neniu alia rimedo, krom fari, kion mi ja faris... La aresto... la malsano..."</p><p>"- Kaj &#x109;u tiu ago - sinmortigo - forlavis la makulon, per kiu vi iam malpuri&#x11D;is?... &#x108;u vi rigardas vin senkulpigita, honesta, digna, post tiu ago?...</p><p>"- Ho ne! Mi ne povis eskapi el la respondeco pri miaj faroj! Mi sentas min maldigna, ke mi senrajte uzis sumojn al mi konfiditajn... kvankam mi per tio celis reakiri la sanon, &#x109;ar pro la nigra minaco de kancero mi senkonsili&#x11D;is, &#x11D;uste tiam kiam tre balda&#x16D;a edzi&#x11D;o fari&#x11D;is la pravo de mia ekzisto... La sumo estis granda... mi estis bankoficisto... karcero a&#x16D; morto... Kancero, &#x15D;telo, &#x109;ar tio ja estis &#x15D;telo... La ruini&#x11D;o de la revo pri amo! Mi preferis la memmortigon! Mi konscias, ke tio estis grandaj krimoj... Sed mi ankora&#x16D; sentas min konfuzita, kvankam mi lastatempe multe instrui&#x11D;is... Ho, kial mi estis metita en tiel mizerajn cirkonstancojn?... Konfuzo kirlas mian menson... Teruregaj intuicioj flustras al mi pri pasinteco, kiu min plenigas per timego... Ho Jesuo el Nazareto! Indulgu min!... Mi tremas kaj &#x15D;anceli&#x11D;as... Mi ne bone komprenas... "</p><p>"- Vi ja komprenos, Amadeo Ferrari! Estas nepre necese, ke vi komprenu!"</p><p>Epaminondo mansignis al du asistantoj, kiuj atendis liajn ordonojn. &#x108;i tiuj sidigis la pentinton anta&#x16D; la speguleca ekrano kaj poste surmetis al li diademon egalan al tiu, kiun la majstro uzis por siaj prelegoj.</p><p>Sincera religia etoso regis en la salono. Ni sentis, ke tuj malka&#x15D;i&#x11D;os al nia kompreno grandioza, sanktega mistero, kaj kortu&#x15D;ite kaj timeme ni atendis, dum bonfaraj influoj envolvis tiun sanktan, de ni travivatan momenton.</p><p>Epaminondo sin turnis al la kunsidantaj dis&#x109;iploj kaj admonis:</p><p>"- Estu atentaj! La historio de &#x109;i tiu via frato estas anka&#x16D; via historio! Liaj faloj prezentas nenion alian, ol la falojn de la homaro mem, en la &#x109;iutaga batalado kontra&#x16D; siaj pasioj! &#x11C;uste pro tio, vi devas ne komenti, kion vi &#x109;i tie spektos. Prefere atentu la lecionon, kiun oni al vi donos kiel ekzemplon, el kiu vi eltiros la koncernan moralon por &#x11D;in al vi mem apliki... &#x109;ar al vi estos utile memori, ke vi &#x109;iuj estas defalintaj animoj, kiujn per la inicado pri principoj de nobla, ela&#x109;eta moralo, oni klopodas enkonduki en la templon de la Devon!"</p><p>Li ekstaris kun brakoj levitaj al la Senfino en pre&#x11D;oteni&#x11D;o kaj fervora koncentri&#x11D;o. Liaj asistantoj lin &#x109;irka&#x16D;is por mense kunhelpi liajn intencojn. Ekestis potenca fluideca fluo, envolvanta en fortaj ondoj la kunsidantajn pekulojn, kiuj restis atentaj kaj respektemaj. Subite a&#x16D;di&#x11D;is stranga ordono en energia tono, kiu ne permesus elturni&#x11D;on!</p><p>Epaminondo el Vigo trudis al Amadeo Ferrari la revenon en la pasintecon, tio estas, detalan memekzamenon kun pririgardo al liaj faroj dum pasintaj surteraj migradoj, por ke li komprenu en &#x11D;ia tuta pleneco la kialon de la laste travivitaj doloraj cirkonstancoj, pri kiuj li ne rezignaciis kaj por kies solvo li ankora&#x16D; pli multe &#x15D;uldi&#x11D;is per malhonesta konduto kaj per memmortigo!</p><p>Tiel okazis, ke, en retrospektiva direkto, deire de la memmortigo al la komenco de lia vivo, ni lin trovis en tre malsamaj kondi&#x109;oj! Estis ja vere do, ke radikis en anta&#x16D;a enkarni&#x11D;o la ka&#x16D;zoj de tiu malri&#x109;eco, kies malpliakrigo spitis &#x109;iujn liajn klopodojn, &#x109;ar Amadeo ja estis obstine laborema kaj volforta; de tiu kancero, kiu lin torturadis per nevenkeblaj ungegoj kaj malrapide formordis al li la langon kaj la gor&#x11D;on; de tiu amrifuzo, kiu konsumis liajn lastajn fortojn, lin definitive senigante je la deziro pluvivi!</p><p>For&#x15D;ovi&#x11D;is la kurteno de la nuno... Levi&#x11D;is la unua vualo de la konscienco, por ke, en la scenejo de alia surtera ekzistado, malka&#x15D;i&#x11D;u ampleksega dramo, kies sekvoj atingis ne unu a&#x16D; du personojn sed ja tutan kolektivon, al kiu apartenis heroa, suferplena raso!</p><p>Amadeo Ferrari aperis al ni tia, kia lin montris lia menso, nome kiel transportisto de negraj sklavoj, el Angolo en Brazilon, en la jaro 1840... Tiam li havis la portugalan naciecon, de kio venis la altiri&#x11D;emo inter li kaj ni. Per multaj sinsekvaj voja&#x11D;oj li rici&#x11D;adis ce tiu abomeninda komerco, ne &#x15D;parante al si penojn en la fia ambicio reveni al la metropolo kiel milionulo, kaj tiucele li trudadis sennombrajn turmentegojn al la mizeruloj, kiujn li forrabis en ties patrolando kaj vendis kiel sklavojn al liaj malnobluloj, komplicantaj kun li en la samaj frenezaj ambicioj! Sub la regado de sova&#x11D;aj, malhumanaj inklinoj, li sati&#x11D;is je la brutala traktado kontra&#x16D; la negroj, kiujn li skur&#x11D;igis pro plej sensignifa a&#x16D; ec pro nenia kulpo, al ili trudante punojn, kies kruelegeco kriegis al la cielo, kiel malsato kaj soifo, torturado kaj apartigado disde la familio, car jen li ci tie vendis gefilojn, tie la patrinon, aliloke la patron... kiuj denove renkonti&#x11D;is nur en la Transmondo tial, ke multaj el tiuj malfeliceguloj mortis pro nostalgio kaj resopirado al amataj estuloj! Iam en sia bieno li seksperfortis junan negrinon apena&#x16D; elirintan el la infana&#x11D;o. Kaj car la malfelica patro de la mizerulino, maljuna sesdekjara sklavo, en momento de ekstrema malespero, freneza de doloro anta&#x16D; la kadavro de la filino, kiu per la morto celis ka&#x15D;i la &#x15D;in obsedantan honton, la&#x16D;te riprocis lian malnoblan agon, lin akuzante pri la memmortigo de la junulino, Amadeo ordonis al kruelegaj submastroj bruligi la langon de la maljunulo per ru&#x11D;arda fero &#x11D;is li falis tute senforta, en la konvulsioj de la agonio...</p><p>Dum ni instrui&#x11D;is per la grandioza leciono, la paciento vidis sin tia, kia li estas: portanta malnoblajn pasiojn, plurajn neperfekta&#x135;ojn, grandajn malmeritojn, kaj li senbride baraktis, kaptita de nepriskribeblaj konvulsioj, senkura&#x11D;igita anta&#x16D; la hontego, kiun al li ka&#x16D;zis la konscienco, konsternita pro la torturantaj rimorsoj.</p><p>"- Kompatu min, Sinjoro! - li kriegadis, esprimante doloron kaj penton, ripetante la varmkoran peton lin kondukintan al tiu kulpelpaga ekzistado, kiun efektive li krime interrompis, lasante sin impliki en konsternajn kompleksojn. - Malfeli&#x109;ega kaj mizera mi estas! Konsentu, ke mi ankora&#x16D;foje revenu en la homan naturon kaj vidu mian langon same kiel miajn bu&#x15D;on kaj gor&#x11D;on detrui&#x11D;i muelitaj de ia ajn malbono, difektitaj tiel same kiel mi iam difektis tiujn de la malfeli&#x109;a sklavo Felicio... Donu al mi la mizeron, Sinjoro! Mi suferu la turmenton de la malsato, de la soifo, kaj mi e&#x109; ne kapablu paroli por ne ellasi plendojn! &#x108;iuj foriru de anta&#x16D; mi kun na&#x16D;zo, lasante min sola elvi&#x15D;i tiun malhonoran makulon, kiu min malaltigas anta&#x16D; mi mem!..."</p><p>Sed la nobla mentoro silentigis la pekulon, fluigante sur lin balzamajn, kvietigajn emana&#x135;ojn. Kaj kvaza&#x16D; responde, li poste klarigis:</p><p>"- Estas ja certa, neevitebla, via reveno al la kulpelpagaj reenkarni&#x11D;oj, Amadeo Ferrari! &#x108;ar tio prezentas la benatan oportunon por ke kulpuloj ela&#x109;eti&#x11D;u! Denove la malri&#x109;eco, la kancero, la &#x135;urrompo... sed &#x109;i-foje &#x15D;ar&#x11D;itaj per la neesprimeblaj suferoj, kiujn memmortigo kuntrenas... &#x109;ar vi ja ne volis la&#x16D;deve submeti&#x11D;i... Sed estas nepre necese, ke vi ne faru al vi iluziojn: vi bezonos pli ol unu kulpelpagan reenkarni&#x11D;on por ripari la pligravigajn sekvojn de la &#x135;us rememoritaj agoj..."</p><p>Dume la leciono plu malvolvi&#x11D;is, kies fino ankora&#x16D; pli terurige konsternis nin:</p><p>Pasis la jaroj post la morto de la maljuna sklavo...</p><p>La &#x109;iopova sinjoro lin, kiel anka&#x16D; la ceterajn, forgesis, plene &#x11D;uante la luladon de la fortuno... Li revenis feli&#x109;a al E&#x16D;ropo, ri&#x109;i&#x11D;inte pro "honesta laborado", &#x15D;atata kaj respektata pro la multaj hava&#x135;oj kunportitaj el la Lando de la Sankta Kruco...</p><p>Sed... unu tagon oni lin prifunebirs: - solenaj ceremonioj, kortu&#x15D;aj kantoj, profunda mal&#x11D;ojo, doloraj larmoj kaj multe da floroj... &#x109;ar &#x109;ion &#x109;i tion povis a&#x109;eti la mal&#x15D;atinda, malnoble akirita oro!</p><p>Jen levi&#x11D;as anta&#x16D; li la Transtombo! Sonas la sankta horo de la realo, de la senmanka plenumi&#x11D;o de la Nekoruptebla Justeco! Kaj ni vidis lin baraktanta, perdita en la sino de la afrikaj sava&#x11D;regionoj, persekutata de abomena legio da nigraj fantomoj soifantaj justecon, kiuj de li postulis respondecan kalkulon pri siaj malfeli&#x109;egaj samlandanoj, kiujn li por &#x109;iam sklavigis kaj de ili disigis for de ties naskolando! Tio estis patroj perdintaj siajn filojn, kiujn li forsendis malproksimen... Patrinoj senigitaj je siaj etaj infanoj, kiujn li vendis kiel mal&#x15D;atindan varon! Filinoj malhonorigitaj kaj oferitaj for de la gepatroj, filoj kiuj, anstata&#x16D; patrinajn karesojn, ricevadis la senkompatan skur&#x11D;adon de siaj mastroj! &#x108;iuj postulis de li kalkulon pri la suferitaj turmentoj! Lian Spiriton ili malliberigis en la sino de hororaj arbaroj, kie ili lin turmentegis, lin terurigante per la reprodukto, ekstraktita el lia memo, de la kruela&#x135;oj, kiujn li faris al &#x109;iuj! La silento de la arbaro, kiun nur horora&#x135;oj interrompis; la sen&#x15D;an&#x11D;a mallumego, la blekado de l' sova&#x11D;aj bestoj, la sen&#x109;esa akuzado de la rimorsoj, la kolero kaj la ululado de la fantomoj, alternante kun &#x109;iuj aliaj ka&#x16D;zoj de timego, fine frenezigis lin. Tiam oni lin forlasis, tute senprotekta, kiel kaptita&#x135;on de li mem, de la fia&#x135;oj, kiujn li faris kontra&#x16D; siaj fratoj, kiuj, kiel li, estas filoj de la sama Kreinto kaj Patro, havas la saman Senmmortan Esencon! Malsato, soifo, mil nepre kontentigendaj bezonoj kuni&#x11D;is pro lin ankora&#x16D; pli suferigi, &#x109;ar li ja restis katenita al bestecaj instinktoj kaj malsuperaj inklinoj... Li malespere vagadis, kaptita de la plej absurdaj halucinoj, turmentegata de la menso, kiu sin nutris nur per malbono! Al &#x109;iu petego, kiun li provis eldiri, a&#x16D;di&#x11D;is, kiel sinistra respondo, la plorado de la sklavoj mortantaj pro resopiro, disigitaj for de siaj karuloj! Se iu petego pri indulgo ellasi&#x11D;is, &#x109;e la konfuziteco de l' frenezo, tiam lin trafis la sono de vipado sur la nuda dorso de la negroj sklavigitaj en lia Bieno a&#x16D; sur la profanita brusto de mizeraj sklaivnoj, kiuj mamsu&#x109;igis liajn filojn, &#x109;i tiujn ame nutrante, dum por iliaj filoj oni rezervis malsaton kaj malbontrakton! &#x108;e unu lia rimorsa plor&#x11D;emo, a&#x16D;di&#x11D;is la agonia lamentado de iu, kiu morti&#x11D;is &#x109;enligita al la biena pilorio... ho! la lasta kriego de tiuj mizeraj suferantoj, kiuj naive sin &#x135;etis en la akvujojn, en la rivertorentojn, terurpelataj de la kruela traktado!...</p><p>Tiam Amadeo fori&#x11D;is en freneza kurado tra la sova&#x11D;aj densejoj, kaptita de la plej konsterna spirita frenezo! Sed kien ajn li sin turnis, &#x109;u kuregante sub la jarcentajn bran&#x109;arojn de majestaj arbaroj a&#x16D; en kotajn mar&#x109;ojn, &#x109;u irante sur dornoplena vojo a&#x16D; en dan&#x11D;era liandensejo, &#x109;ie li renkontis siajn viktimojn plorantaj, agoniantaj, malesperantaj...</p><p>Sed iun nokton, post multe da jaroj, kiam li, sub la plena regado de la teruro, sentis sin lackonsumita, jen li vidas, en iu vojeto subite malfermi&#x11D;anta anta&#x16D; li, la sklavon Felicion venanta renkonte al li kaj portanta brilegan tor&#x109;on, kiu heligante la mallumegan vojon, ebligis al li sin orienti... Felicio, pasante malrapide, mienis serene, grave, ne plu turmentate de ru&#x11D;arda fero, sed ja kompateme, kun la dekstra mano etendita por lin restarigi:</p><p>"- Venu, "Nhonhф" \ stari&#x11D;u... Ni foriru de &#x109;i tie..."</p><p>Li sekvis Felicion... Kaj dum la disvolvi&#x11D;o de tiu intensa dramo, ni komprenis, ke la maljuna sklavo pardonis sian iaman torturinton, propetis la Dian Indulgemon por li... kaj venis por provi liberigi lin el la manoj de tiuj, kiuj ne pardonis lin...</p><p>Kaj &#x109;ion &#x109;i ni emociplene spektis, kvaza&#x16D; ni mem estus travivintaj tiujn scenoj n, dank' al eksterordinaraj, profundaj kapabloj, kiujn la homo ankora&#x16D; ne konas, esence propraj al la ne enkarni&#x11D;inta Spirito, kapabloj, kiuj igas &#x109;i tiun suferi, senti, kompreni, impresi&#x11D;i, kortu&#x15D;i&#x11D;i, &#x11D;oji ktp, &#x11D;is plej alta grado, kiu fulmobate mortigus la enkarni&#x11D;intan esta&#x135;on, se al &#x109;i tiu eblus provi atingi &#x11D;in. Dum tiu dramo disvolvi&#x11D;is, la majstro eldiris konsiderojn, per kiuj elmontri&#x11D;is la psikologiaj trajtoj de la prezentitaj personoj, kaj tiel li sa&#x11D;e instruis la admirindan tezon sub la inspiro de tiu Sankta Scienco, pri kiu ni tiam inici&#x11D;is! Kaj kiel finon al tiu serio da mallongaj paroladoj motivitaj de la spirita pasinteco de Amadeo, li, severa kaj flamanima, per tiu energia tono tiel bone karakterizanta karakteron, kiu alfrontis la torturon per fajro pro amo al la Vero, aldonis:</p><p>"- La brazila socio, miaj karaj dis&#x109;iploj, suferas hodia&#x16D; kaj ankora&#x16D; suferos dum spaco da tempo, kiun &#x11D;i povos plilongigi a&#x16D; malgrandigi, la sekvojn de maljusta&#x135;oj, kiujn en plena kristana erao &#x11D;i permesis efektivi&#x11D;i en sia sino. Mi aludas, kiel vi bone komprenas, la sklavigon de homoj, kiujn &#x11D;i traktis pli rigore ol la malsuperajan bestojn, por havigi al si la &#x11D;uadon kaj regadon de la pasioj! &#x108;ar tio estis krimo ne individua, sed ja kolektiva, tial la kolektivo elpagos kaj riparos la grandan malhonorigon, la grandan turmentadon truditan al raso, kiu bezonis la fratan protekton de la kristana civilizacio, por anka&#x16D; glori&#x11D;i per la promesdona edukado inspirita de la Bona-Nova&#x135;o de l' Regno de Dio! Sub tiu &#x109;ielo portanta la grandiozan simbolon tiel de la Inicado, kiel anka&#x16D; de Kristanismo - nome la Krucon -, ankora&#x16D; a&#x16D;di&#x11D;as, dolorplene resonante en la Spirita Mondo, la kor&#x15D;iraj kriegoj de miloj da turmentataj koroj, kiuj dum la pasado de la jardekoj aflikti&#x11D;is kiel viktimoj de tiela humiligo! &#x108;iam ankora&#x16D; e&#x125;as, en la delikatja ondoj de la etero, kie sidas la spiritaj sferoj protektantaj la homajn sociojn, la tragedia bruado de la skur&#x11D;oj, per kiuj rabiaj, satanaj submastroj batadis sendefendajn virojn kaj virinojn, kies larmoj, senmanke rikoltitaj de la Nekoruptebla Justeco de la &#x108;iopova Eternulo, estis poste, konforme al Lia le&#x11D;o, disver&#x15D;itaj sur tiun saman kriman kolektivon, ke &#x109;i tiu siavice ilin trinku dum estontaj suferoj cele al tio, ke &#x11D;i elpuri&#x11D;u el siaj malicaj kaj malhonoraj faroj! Pro tio la granda sudamerika Lando nuntempe baraktas kontra&#x16D; kompleksaj problemoj, &#x11D;iaj socioj travivas dolorajn luktojn en sia propra sino, trafitaj de akumuli&#x11D;intaj malbonoj, kiuj ilin konsternas. Iliajn elstarajn poziciojn nun okupas la hiera&#x16D;aj opresatoj, dum forlasitaj al la indiferenta traktado de la pli favorataj klasoj, kurbigitaj sub la premo de kolektivaj suferoj, restas la iamaj nesingardemaj fieruloj, kiuj en la oportuna tempo ne sin nutris per la ekzemploj de la &#x108;iela Sendito, mal&#x15D;atante la sa&#x11D;an konsilon frate konduti kontra&#x16D; siaj simululoj, la singardan sintenon semi amon por rikolti favorkorecon en la tago de la Ekstrema Ju&#x11D;o! Kaj tiel ili restos &#x11D;is la &#x108;iela Voco de la Senditoj de l' Sinjoro ilin kvietigocele konduku al la sublima laboro de la propra repaci&#x11D;o pro amo al la Kristo de Dio! Ho vi, disciploj, kiuj vidas la dramojn - iaman kaj nunan - travivitajn de Amadeo Ferrari! Ho vi, kiuj spektis lian paseon kaj lian nunon, kronitan per kontra&#x16D;efika memmortigo, pri kiu li anka&#x16D; donos respondecan kalkulon al la Sinjoro de la Vivo kaj de la Ekzista&#x135;oj! Sciu, ke inter la sklavoj, kiuj sub la cielo de la Sublima Kruco ploraids, kurbigitaj sub ekscesa laboro, malsataj, cifonvestitaj, malsanaj, tristaj, sopiregantaj, senesperaj anta&#x16D; premego, laceco kaj krueleco, ne ciuj portis en sia interno la karakteriza&#x135;ojn de la malsupereco, kiel &#x11D;in multfoje pruvis fidindaj atestintoj; ne ciuj prezentis primitivajn karakterojn! Multnombraj legioj da eminentaj romianoj el la imperio de l' Cezaroj; da orgojlaj patricioj, da fieraj militistoj, da a&#x16D;toritatoj el la kortegoj de Diokleciano, Hadriano kaj Maksenco, dolore pentintaj la amason da monstraj maljusta&#x135;oj faritaj en nomo de la Forto kaj la Povo kontra&#x16D; pacamaj adeptoj de la senpeka &#x15C;afo, petis pri reenkarni&#x11D;oj en la malgaja kaj malfelica Afriko, por atesti pri siaj novaj streboj pere de decidaj kulpelpagoj kaj tiel skur&#x11D;adi la senmezuran orgojlon, kiun la potenca romia gento akiris per siaj falsaj gloroj ce la mal&#x15D;ata nuligado de aliulaj digno kaj rajtoj! &#x108;iam ankora&#x16D; kura&#x11D;aj kaj fortanimaj, ili petegis pri novaj konkeroj! Sed nun la batalo estos kontra&#x16D; ili mem, kontra&#x16D; la noca orgojlo, kiu ilin ruinigis! Ili petegis pri karna maskovesti&#x11D;o en nigraj envolva&#x135;oj, kvaza&#x16D;aj elacetaj arma&#x135;oj, kiuj al ili malebligu cian reagon kaj permesu hisi en siaj konsciencoj la blankan pacostandardon, respektegindan flagon signantan la riparadon de la malbono! Kaj la sklavigintoj de tiom da popoloj kaj dignaj generacioj; la malhumanaj mastroj de la surtera mondo, kiuj ridegis dum la turmentatoj &#x11D;emadis; kiuj sin regaladis per la turmentego kaj la senkulpa sango de la kristanoj, elvi&#x15D;is en la Afrika sklaveco la makulon, kiu al ili nigrigis la Spiriton!</p><p>De tio venas, miaj karaj dis&#x109;iploj, la dol&#x109;a, e&#x109; sublima rezignacio de tiu afrika gento &#x109;ial inda je nia admiro kaj respekto; la heroa pasiveco, kiu ne &#x109;iam radikis en la neklereco a&#x16D; en la senkapableco pro malmulta progreso, sed anka&#x16D; fontis el la arda kaj sublima strebado al la spirita rehonorindi&#x11D;o! Kaj sciu anka&#x16D;, ke la sklavo Felicio, kiun vi &#x135;us rigardis kiel simbolon inter &#x109;iuj, sin ela&#x109;etinte, kiel multaj aliaj, el serio da abomenaj kulpoj, kiujn li faris kiel a&#x16D;toritato sub la ordonoj de Hadriano, revenis, post sia sen&#x15D;uldi&#x11D;o &#x109;e la afrika gento, al Romo, kiel Spirito, denove ali&#x11D;is al sia malnova itala legio kaj... "</p><p>Neretenebla murmuro de konsterna surprizo skuis la konfuzitan kunsidantaron el pekuloj, kiam Amadeo Ferrari falis sur la genuojn, ellasante krion, pri kiu ni ne kapablus distingi, &#x109;u &#x11D;i estis anka&#x16D; pro surprizo, a&#x16D; hororo, a&#x16D; &#x11D;ojo, honto a&#x16D; ia ajn alia nedifinebla sento, kiun spertas nur estuloj en liaj beda&#x16D;rindaj kondi&#x109;oj, dum intensega ploro lin skuadis per nepriskribeblaj konvulsioj:</p><p>&#x108;e signo de Epaminondo, flanka prodo silente malfermi&#x11D;is, kaj Felicio, serena, gravmiena, ekaperis kaj alpa&#x15D;is sian iaman sinjoron en pasintaj ekzistadoj... Terurigite, Amadeo, kiu nun jam reakiris la memoron pri sia tuta spirita pasinteco, rigardis lin kun timemaj okuloj... Sed malrapide kaj nepercepteble Felicio transformi&#x11D;is sub la efiko de la volo, kiu facile agas sur la figuron de la spirita envolva&#x135;o, kaj nun li sin montris kun sia nuna ekstera&#x135;o de Romulo Ferrari, la patro de Amadeo!</p><p>Reali&#x11D;inte al la legioj, al kiuj li apartenis, Felicio reenkarni&#x11D;is inter ili, celante da&#x16D;rigi sian iradon direkte al la definita ela&#x109;eto, sub la a&#x16D;spicioj de tiu Milda Nazaretano, kies adeptojn li persekutis en la tempo de Hadriano! Tiam komenci&#x11D;is pro li nova fazo de progreso, dum kiu li ricevis novan nomon. Ankora&#x16D; juna, li transloki&#x11D;is al la Lando de la Sankta Kruco, pelate de nedifinebla altiri&#x11D;emo, kie li fondis familion kaj kompateme konsentis fari&#x11D;i la patro de sia iama turmentinto...</p><p>Nun li sendube &#x109;iam ankora&#x16D; helpos Amadeon forvi&#x15D;i el la konscienco novan kulpon, nome la memmortigon!</p><p>Kiam ni, enpensi&#x11D;aj kaj silentaj, eliris el la Sanktejo, kie, kiel unua leciono, al ni estis malka&#x15D;ita tiel sublima mistero, resonis en la intimaj faldoj de nia Animo &#x109;i tiu profunda, nepriskribebla impreso:</p><p>- Ho Dio Favorkora! La&#x16D;data vi estu, ke Vi al ni donis la Le&#x11D;on de Reenkarni&#x11D;o!...</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro IV La "malnova homo"[35]</strong></p><p>Ni multfoje revenis al la Tero, en kies socioj ni restis, kun malgrandaj intertempoj en la Transmondo, ekde la komenco de la jaro 1906. Tien vokis nin multoblaj devoj. La Tero prezentis vastan kampon por niaj pli fruktodonaj spertoj, &#x109;ar, devante renaski&#x11D;i ankora&#x16D; multajn fojojn en ties arenoj, grandan utilon ni havigus al ni, praktikante inter niaj fratoj per la homaro la instruojn, kiujn ni grade ricevis okaze de la Transmondaj laboroj. Tiel, sub la zorgo de Hanibalo de Silas, sed praktike gvidataj de la jarcenta sperto de Souria-Omar, ni plivastigis la servojn de bonfarado, komenci&#x11D;intajn sub la direktado de Teokrito, multobligante la klopodojn pro helpi suferantajn korojn sub la dol&#x109;aj inspiroj de la mesiaj lecionoj, &#x109;u ni ilin trovus ankora&#x16D; katenitaj al la karno, &#x109;u dronintaj en konstanta luktado en la Nevidebla Mondo. Ni servadis tie en la fakoj por ur&#x11D;a helpo de la Kolonio, kiel anka&#x16D; en la Hospitalo Maria el Nazareto kaj ties filioj; ali&#x11D;is al karavanoj por helpo al kompatindaj sinmortigintoj, kiuj perdi&#x11D;is en la solejoj de la malsupera Nevidebla Mondo a&#x16D; en surteraj abismoj, persekutataj de legioj da obsedantaj Spiritoj;</p><p>sekvis niajn majstron el la Viglado, de kiuj ni lernis, kiel &#x109;asi timegindajn &#x109;efojn de mistifikemaj legioj, kiuj, persekutante mizerajn mortemulojn, ilin multfoje instigis al memmortigo; ofte vizitadis kunvenojn aran&#x11D;itajn de dis&#x109;iploj de Allan Kardec, kun kiuj ni kunlaboris proporcie kiel ili &#x11D;in permesis al ni; helpis multajn suferantojn, kiuj, kvankam ne konantaj la spiritismajn ideojn, tamen vere bezonis helpon; envenis prizonojn kaj hospitalojn; penetris en mornajn regionojn de la brazila kaj afrika landinternoj, celante kura&#x11D;igi kaj materiale helpi malfeli&#x109;ajn kaptitojn de malbona spirita pasinteco, kiuj tiam luktadis &#x109;e revirtigaj provoj en karnaj envolva&#x135;oj difektitaj de la lepro, humiligitaj de la demenco a&#x16D; stampitaj per mutilo; kaj ni e&#x109; invadis la domojn de la surteraj altranguloj, kie anka&#x16D; svarmis la eblecoj de intensaj doloroj a&#x16D; de dan&#x11D;eraj okazoj por la peko de l' memmortigo, malgra&#x16D; la fiktivaj gloroj, kiuj ilin &#x109;irka&#x16D;is! Kaj &#x109;ien, kie trovi&#x11D;is vi&#x15D;endaj larmoj, lacaj koroj refortigendaj, a&#x16D; admonendaj animoj, kiujn la suferoj &#x15D;ancelis kaj senkura&#x11D;igis, tien nin kondukis Hanibalo de Silas, celante konigi al ni la instruojn de la Modela Majstro, per kiuj ni lernos praktiki la subliman apostoladon de la Frateco!</p><p>&#x108;u malka&#x15D;aj, pere de la mediuma kunlaboro organizita por superaj celoj, &#x109;u ka&#x15D;itaj, obskuraj, pere de diversaj agadoj, kiujn ne eblas rakonti en ilia tuteco, niaj aktivecoj multobli&#x11D;is dum multaj jaroj sur la diversaj kampoj de la Karitato; kaj, kvankam pli ol unu fojon spitemaj afliktoj surprizis nin &#x109;e la kontakto kun aliulaj afliktoj, ni tamen ankora&#x16D; pli multajn fojojn ricevis dol&#x109;ajn konsolojn, konsciante, ke nia bonvolo kunhelpis por tio, ke ies a&#x16D; alies larmo seki&#x11D;is, ke unu a&#x16D; alia mizerulo envolvis siajn proprajn afliktojn en la sanktajn inspirojn de la Espero, ke tiu kaj tiu alia koro varmi&#x11D;is &#x109;e la sanktega lumo de Amo kaj Fido, kiujn ni same lernis respekti!</p><p>Post &#x109;iu leciono de la Evangelio de l' Sinjoro, elvolvita de la juna profesoro, post &#x109;iu studita ekzemplo de la Neforgesebla Majstro, sekvis niaj atestoj &#x109;e la praktikado inter la homoj kaj la malfelicaj suferantoj, same kiel analizoj helpe de temoj, kiujn ni poste devis disvolvi kaj prezenti al ekzamenkomisiono, kiu siavice kontrolis nian progreson kaj komprenon pri la lernobjekto. Tial ni ofte verkis tekstojn bazitajn sur noblaj temoj inspiritaj de la Evangelio, de la Moralo, kiel anka&#x16D; de la Scienco, nome romanojn, poemojn, raportojn ktp, ktp. Tiujn laborojn ni rajtus dikti a&#x16D; malka&#x15D;i al la homoj, en la okazo se ili estus aprobitaj, tio estas, se, pro sia karaktero eduka kaj instrua, ili estus utilaj al la homa revirti&#x11D;o. Tion ni farus helpe de mediuma perado, en la kadro de ia filozofia kredo, a&#x16D; de sugestoj kaj inspiroj blovataj en iun ajn seriozan menson kapablan kapti niajn ideojn pri moraligaj a&#x16D; instruaj temoj. En okazo de malaprobo, ni devus ripeti la provojn tiel longe, &#x11D;is ni sukcesos plene konformigi la temon ne nur al la Vero, kiun ni kredis, sed anka&#x16D; al la esprimoj de la Arto, kiujn ni ne povus preterlasi.</p><p>La tagoj dedicitaj al tiuj ekzamenoj havis festan karakteron en la tuta Urbo Espero. Kiel veraj konkursoj pri ia Sankta Arto nome tiu pri Bono, tiuj kunvenoj elspiris ian carmon, superantan cian koncepton, kiun ni iam faris al ni pri la belo! Tiam la gardistinoj klopodis por ornami la lokojn per dekoracio, kiu anka&#x16D; prezentis aran&#x11D;ojn kaj efikojn de transcendaj lumoj, nepriskribeblaj por la homa lingvo, dum eminentuloj de nia Kolonio, nome Teokrito, Ramiro de Guzman kaj Hanibalo de Silas, sin montris kiel artistoj portantaj superegajn talentojn, tiel en literaturo kaj muziko kiel anka&#x16D; en la bildiga retoriko, tio estas, en la mensa prezento, pere de imagoj, de siaj propraj verkoj. El aliaj najbaraj sferoj descendis frataj karavanoj por doni artisman kaj konsolan brilon al niaj provekzamenoj. Figuroj, kies nomoj sur la Tero estas eldirataj kun respekto kaj admiro, bonkore ceestis por kura&#x11D;igi nin al la progreso, kreskigante en niaj tre humilaj koroj la deziron da&#x16D;rigi la esperdonajn batalojn. En tiaj kunvenoj ne mankis ec la genia instigo de tiaj figuroj, kiel Viktoro Hugo kaj Frederiko &#x15C;openo. &#x108;i tiu lasta estis rigardata, en la Spirita Patrolando, kiel sinmortiginto pro sia malzorgo kontra&#x16D; la propra sano, kaj amba&#x16D;, same kiel multaj aliaj, kies nomoj anka&#x16D; surprizus la leganton, konkretigis la magion de siaj pensoj, plipotenci&#x11D;intaj pro la akiroj dum longa restado en la Transmondo, pere de krea&#x135;oj neesprimeblaj por la nuntempa konceptado de l' homo! Ni tiel havis la okazon a&#x16D;di la grandan komponiston, - kiu sur la Tero travivis pli ol unu karnan ekzistadon, &#x109;iam dedi&#x109;ante siajn plej bonajn mensajn energiojn al la Arto, al la Beletro - esprimi sian muzikon pere de imagoj kaj rakontoj, en konsterna varieco de temoj, dum la genio de Hugo montris, per netakseble belaj kaj instruaj lecionoj, la mensan realecon de siaj literaturaj krea&#x135;oj! La potenca kreivo de tiu intelekto, kiun la Tero ankora&#x16D; ne forgesis kaj kiu al &#x11D;i denove revenos por servado al la Vero la&#x16D; surprize mirinda inspiro, en vera artisma misio por la gloro de Tiu, Kiu estas la Superega Belo, ravis &#x11D;islarme nian sentemon, levante nin en adoradon al la Dia Esta&#x135;o eble samfervore kaj samaltire kiel faris Hanibalo de Silas kaj Epaminondo el Vigo per la Evangelio de la Ela&#x109;eto kaj de la Scienco. La penso de la granda Hugo, kiun vivigis la efiko de la realo, konkreti&#x11D;is en tia maniero, ke ni povis &#x11D;uste ekkoni la belegajn nuancojn de liaj emociaj vibroj transformi&#x11D;intaj en ravajn temojn rilatajn al la epopea progreso de la Spirito per surteraj migradoj kaj restadoj en la Nevidebla Mondo, kio montris, ke anka&#x16D; li kunlaboradis por nia reeduki&#x11D;o. Tiam surprizis nin la sciigo, ke la genio de Viktoro Hugo manifesti&#x11D;is sur la Tero jam de multe da jarcentoj, komence en Grekujo, poste en Italujo kaj Francujo, &#x109;iam lasante post si luman strion je supera kulturo kaj Arto. Pro tio, lia Spirito estas honorata de multaj generacioj kaj al li plenmerite apartenas la gloro, kiu lin kronas en intelektaj sferoj. Kaj &#x15C;openo, nekontenta animo, kiu nur nun komprenis, ke &#x109;e la humila &#x109;arpentisto el Nazareto li trovos la sekreton de la sublimaj idealoj, kiuj povos lin satigi, prezentis al ni, per miregindaj esprimoj de ravega muziko, transportata el la magio de l' sonoj en la splendon de l' konkreta realo, la draman poemon pri siaj surteraj migradoj, el kiuj unu okazis anta&#x16D; la alveno de la Granda Sendito, jam dedi&#x109;ita al la Arto, dum kiu li kulturis la Beletron kiel neforgesebla poeto, vivante, en plena imperio de l' forto, en la cezara Romio!</p><p>De nia flanko, la plenumotaj provekzercoj devus same esprimi niajn mensajn krea&#x135;ojn per imagoj kaj scenoj, kiel procedis niaj mentoroj kun siaj lecionoj kaj anka&#x16D; niaj &#x11D;entilaj vizitantoj. Por tiu celo ni disponis la helpon de teknikistoj komisiitaj por la delikata tasko, ia skipo da eminentaj sciencistoj konantaj la sekreton pri la kaptado de la penso en tiujn supre diritajn transcendajn aparatojn. Kelkaj mediumoj, &#x11D;uantaj la plenan konfidon de nia Instruisto, estis kondukataj, sub la protekto de siaj Spiritaj Gardantoj, en tiujn seancojn, kaj tie ili malfacile duonvidis tion, kio al ni montri&#x11D;is la&#x16D; sia tuta beleco! Por ili tio estis kvaza&#x16D; ia stimulo al la mediuma laborado, al kiu ili sindevontigis anta&#x16D; la reenkarni&#x11D;o, la instruado apartenanta al la reedukprogramo konvena al ilia progreso kiel interpretistoj de la Nevidebla Mondo, kaj ia rimedo malpli komplika por ilin prepari al tiuj plenumoj, kiujn ni celis kiel lernantoj. Tiam flamigis nin sankta entuziasmo pro tio, ke ni rigardis kiel facilan taskon malka&#x15D;i al la homoj tiujn nova&#x135;ojn, kun kiuj ni konati&#x11D;is, &#x109;ar ni estis konvinkitaj, ke oni tuj bonvole akceptos niajn klopodojn por sincere informadi. Sed ni ne prenis en kalkulon tiun konsternan embarason, nome la malmultan deziron flanke de la mediumoj, sincere sin dedi&#x109;i al la kristanaj idealoj, kiujn ili supozas defendi, tamen restante malvolontaj por e&#x109; unu sola rezigno; malinklinaj al la altaj studoj nepre farendaj por &#x109;iu, kiu sin rigardas inicito; moligitaj en la senintereso pri la revirtigo de si mem kaj de siaj similuloj, pri kiuj ili havas la sanktan devon ilin &#x15D;irmi kontra&#x16D; la nescieco pri la spiritaj aferoj, &#x109;ar por tia celo ili ja estas dotitaj per konvenaj kapabloj; kaj, pro malagordi&#x11D;o al si mem kaj al la lumaj sferoj, ili esprimas nenion alian ol efikojn de siaj propraj mensoj, personajn opiniojn, kun la konvinko, ke ili interpretas la penson de la Spiritoj, dum en multaj okazoj la vero postulas aserti, ke ili nenion faris por meriti tiun altan komision, e&#x109; ne moraligis sian propran menson! Tial ni kun profunda mal&#x11D;ojo atestas sur &#x109;i tiuj pa&#x11D;oj, kiujn ni skribis kun la plej fervora deziro esti utilaj, pri la beda&#x16D;ro de &#x109;iuj, kiuj, laborante en la Transmondo por la bono de la homaro, konstatas la malzorgemon de la plimultaj mediumoj, iliajn tre malfortajn penojn por kontra&#x16D;stari tiel la logojn, kiel anka&#x16D; la nenifaremon proprajn al la materia vivo, deklini&#x11D;ante de la ur&#x11D;a devo seni&#x11D;i je multaj inklinoj malutilaj al la sublima mediuma misio, de kiuj la dol&#x109;ega parolo de la Bona Pa&#x15D;tisto ankora&#x16D; ne sukcesis ilin liberigi! Kaj ni profitas tiun digresion por elstarigi la fakton, ke ja la mediumoj mem beda&#x16D;rinde malfaciligas la agadon de la instruantaj Spiritoj de nia planedo, &#x109;ar multaj mediumaj aparatoj, bonegaj la&#x16D; sia fizika-psika strukturo, falglitas en ostracismon kaj neproduktivon koncerne seriozajn rezultojn, dum &#x109;irka&#x16D;e akumule pligrandi&#x11D;as la servoj de la Sinjoro por manko de bonaj surteraj laborantoj kaj la homoj baraktas en la mallumo, en plena jarcento de lumo, irante sencele pro manko de spirita pano, malsatante la lumon de la Scio, soifante tiun Vivan Akvon, kiu povus sensoifigi al ili la animon senkonsolan kaj tristan pro la amasigo de malfeli&#x109;oj!</p><p>Du plej gravaj okaza&#x135;oj absolute &#x15D;an&#x11D;is certajn detalojn de iu situacio, kiu da&#x16D;re restis malklara kaj senvolva, kvankam ilin apartigis la intertempo de du jaroj.</p><p>Estis unu el tiuj festaj tagoj, kiam oni enlasis vizitantojn.</p><p>En la hiera&#x16D;o, oni anta&#x16D;sciigis nin, ke la internuloj ricevos la viziton de siaj karaj "mortintoj", nome familianoj, karuloj jam elkarni&#x11D;intaj. Sed, senatentaj al tiu movado, ni &#x11D;in supozis, kiel aman elmontron destinotan al tiuj pli malnovaj ol ni en la lernado &#x109;e la Instituto. Ni tial limigis nin je la espero, ke iun tagon anka&#x16D; venos nia vico revidi la niajn.</p><p>Bonkoraj kaj karitataj kiel &#x109;iu virino, kies morala edukado estis inspirita de la dia idealo, la gardistinoj aran&#x11D;is la parkojn por la granda akcepto okazonta en la sekvanta tago, tiucele utiligante la tutan kapablecon, kiun ili posedis, kaj kun artisma talento ili kreis lokojn dol&#x109;egajn por nia sentemeco, intimajn angulojn, kiuj nin ravis, &#x109;ar ili elvokis niajn plej karajn rememorojn tiel el la infaneco kiel anka&#x16D; el la juna&#x11D;o, kiam la malesperoj de la ekzistado ankora&#x16D; ne trinkigis al ni la fatalan kalikon de amara&#x135;oj. Tiajn krea&#x135;ojn ili proponis al ni kiel agrablajn surprizojn, ke en ili ni povu akcepti niajn alvenantajn parencojn kaj amikojn. Starigitaj sub la libera &#x109;ielo, tio estas, dissemitaj sur la parkoj kaj &#x11D;ardenoj, kiuj abundis en la urbo; &#x109;e la bordo de serenaj lagoj, sur la deklivoj de &#x109;armaj montetoj, kiuj &#x15D;ajnis trembrili pro milda irizado &#x109;e la nedifinebla reflekto de multkolora lumetado, tiaj lokoj ne longe da&#x16D;ris, provizore ekzistis nur dum la tempo, kiam ni ankora&#x16D; bezonus komprenemon kaj konsolon. Multaj el ili rebildigis la patran domon, tiun sanktan lokon, en kiu pasis nia infaneco kaj ekfloris niaj vivospiroj, niaj unuaj esperoj, kaj kiun tiel varme rememoris kaj sopiris tiu, kiu nur mallumon kaj malesperon renkontis, transloki&#x11D;inte en la Transtombon. Unuj memorigis pri scenejoj konstruitaj &#x109;e la dol&#x109;eco de la geedza amo: ia angulo de &#x109;ambro, ia florplena verando, dum aliaj prezentis certan pli karan pejza&#x11D;on de la naskolando: iun gracian ponton, impresan lokon de pla&#x11D;o, iun konatan aleon, kiun ni multfoje trairis en la protektata brako de niaj patrinoj...</p><p>Estis do en la scenejo de la domo, en kiu mi naski&#x11D;is, ke mi havis la neesprimeblan &#x11D;ojon revidi mian karan patrinon, kiun ankora&#x16D; kiel infano mi vidis morti kaj esti entombigita. Kiel iam, mi kisis al &#x15D;i la manojn kaj plor&#x11D;emante min &#x135;etis en la protektajn brakojn de mia maljuna patro, faciligante la bruston el sopirego, kiu neniam elvi&#x15D;i&#x11D;is el mia koro &#x109;iam turmentata de nekomprenemo kaj mil aliaj malfavoraj motivoj.</p><p>Mi revidis mian edzinon, kiun la morto forprenis el mia destino dum la plena revado pri feli&#x109;a geedzeco, kaj kiun mi de longe estus povinta renkonti en la Nevidebla Mondo, se mi ne ribelus per tiel pereiga ago! De ciuj mi ricevis karesajn admonojn, altvalorajn konsilojn, elmontrojn de ciama korinklino, kaj mi rimarkis, ke neniu de mi postulis kalkulon pri la malordo, kiun la pasioj kaj la suferoj trudis al mia vivo! Mi ilin akceptis kvaza&#x16D; ni trovi&#x11D;us en la iama surtera hejmo: la samaj mebloj, la sama interna dekoracio, la sama aran&#x11D;o de la hejma domo, kiun mi tiel bone konis... car Rinjo de Cassia kaj Doris Mary cion la&#x16D;cele preparis, por ke en mia koro da&#x16D;ru senfine la sanktegaj impresoj pri la veraj familioligiloj! Amba&#x16D; poste asertis, ke mi mem nekonscie liveris la elementojn por tia realigo, car niaj majstroj, kiuj, krom instruistoj kaj edukistoj, anka&#x16D; estis veraj agentoj de la Karitato, ekzamenante niajn pensojn kaj plej karajn rememorojn, malkovris tion, kio plej agrable tu&#x15D;us al ni la koron, kaj &#x11D;in sciigis al la gardistinoj pere de respondaj mapoj kaj vida&#x135;oj, celante kiel eble plej konsolan reprodukton, car ni bezonos plenan serenecon, kiel eble plej trankvilan mensostaton, por plej multe profiti el la farota lernado! Por nia pli granda surprizo, niaj karuloj aldone klarigis, ke nenion ili povos fari helpe al ni pro la delikata situacio ka&#x16D;zita de nia memmortigo, situacio simila al tiu de surtera kondamnito, al kiu la le&#x11D;aro reganta en lia lando trudas vivmanieron alian, ol tiu de la ceteraj civitanoj. Tiam mi multe da larmoj ver&#x15D;is, ka&#x15D;ante mian hontoplenan viza&#x11D;on en la kompateman bruston de mia patrino, kies edifaj konsiloj min refortigis, revivigante en mi la esperon pri malpli akraj tagoj por mia konscienco! Kaj dum ciuj kolekti&#x11D;is ce la bonodoraj arbokurtenoj, sub florplenaj baldakenoj memorigantaj pri la frukto&#x11D;ardenoj kaj kortoj de mia naskodomo, mi, lulata de la ama protekto de miaj neforgeseblaj gepatroj, multfoje &#x11D;uis dolcajn kunvenoj n kun multaj membroj de mia familio, kiuj, same kiel mi, jam estis forpasintaj! Siavice, miaj malfelico-kunuloj &#x11D;uis la samajn rajtojn, car tie estis nek specialaj favoroj nek privilegioj, sed nur rigora justeco bazita sur la le&#x11D;oj de altiri&#x11D;emo kaj spirita sameco.</p><p>Kaj fine Belarmino de Queiroz e Souza povis renkonti sian patrinon, kiun li amis per sia tuta koro kaj kiu lin neatendite vizitis en la posttagmezo de tiu sama tago. &#x15C;i sciigis al li, ke la surprizo vidi lin perei pro memmorigo trafis &#x15D;in per profunda kaj nekonsolebla doloro, kiu nekuraceble difektis al &#x15D;i la sanon, &#x109;ar post duona jaro, neniam rezignaciante &#x109;e la malfeli&#x109;o perdi lin en tiel tragedia maniero, &#x15D;i anka&#x16D; mortis! Ke plej afliktaj elrevi&#x11D;oj trafis &#x15D;in post la forpaso, &#x109;ar, kredante, ke &#x15D;i atingos la absolutan forgeson en la sino de la Naturo, tamen montri&#x11D;is, ke &#x15D;i postmorte restas vivanta kaj konsumita de &#x109;agrenoj tial, ke &#x15D;i posedas neniajn mensajn kaj spiritajn kapablojn, kiuj rajtigus &#x15D;in eniri la feli&#x109;ajn a&#x16D; konsolajn regionojn de la Nevidebla Mondo. Ke &#x15D;i vane lin ser&#x109;is en tiuj ombraj regionoj, kie &#x15D;i vagadis premata de pereigaj konfuzoj, baraktante inter la surprizaj efikoj de la orgojlo kaj egoismo, kiuj karakterizis &#x15D;ian personecon, kaj la pento, ke &#x15D;i mal&#x15D;atis la dol&#x109;ajn elver&#x15D;ojn de la amo al Dio, preferante la absolutan gvidon de la Materiisma Scienco, &#x109;ar la konscienco al &#x15D;i asertis, ke &#x15D;i grandparte respondecas pri la malfeli&#x109;ego de sia filo tial, ke &#x15D;i mem, kiel patrino nekredanta la diajn idealoj n, kiel patrino neanta&#x16D;zorgema kaj orgojla, kies aspiroj restis en la limoj de la mondumaj &#x11D;uoj kaj pasioj, formis lian karakteron, infektante lin per tiu sama mensa viruso, kiu ilin amba&#x16D; trenis en tiel beda&#x16D;rindajn moralajn falojn! Sed ke, fine submeti&#x11D;inte al la prudento, dank' al la disciplinoj de la eduka doloro, &#x15D;i laboris, luktis, rezignacie suferadis dum multe da jaroj en la Spaco, pre&#x11D;adis sincere konvinkita pri la Vero ekzistanta en la ideo pri Dio kaj Ties Le&#x11D;oj, kaj tiel, anka&#x16D; pro tio ke oni konsideris &#x15D;ian ardan aspiron al korekti&#x11D;o kaj progreso, &#x15D;i ricevis la permeson, kiel favorkoran konsenton de la Superega Esta&#x135;o, kiun &#x15D;i nun agnoskas respekteme kaj kortu&#x15D;e, revidi sian filon!</p><p>... Kaj Doris Mary kaj Rinjo de Cassia havigis al amba&#x16D; la dol&#x109;an konsolon resti en karega, resopirata loko: la malnova biblioteko en la domego de la familio Queiroz e Souza; &#x11D;ia fajrokrepitanta kameno; la malgranda fotelo de Belarmino, en kiu li sidis &#x109;e la sino de sia patrino kiel iam en la tempo de la infanaj jaroj...</p><p>La dua fakto, kiu, kvankam okazinta du jarojn post la unua, montris decidan vojon al mia Spirito, estis la konado, kiun mi ekhavis pri mi mem, elfosante en la granda libro de mia animo la rememorojn pri la pasinteco, kiujn mi de longe malkura&#x11D;e tenis sufokitaj pro tio, ke la konscienco malvolontis ilin tute kaj detale ekzameni. Tiel, kelkajn tagojn post la unua leciono pri Sciencoj, donita de Epaminondo el Vigo, venis mia vico ekstrakti el la profunda sekretejo de mia esto la memoron pri la pasintaj ekzistadoj, dum kiuj mia Spirito luktadis por progresi, memoron, kiun mia orgojlo forpu&#x15D;is, sentante timegon anta&#x16D; la perspektivoj, &#x109;irka&#x16D;e levi&#x11D;antaj. Sed Epaminondo, decideme kaj a&#x16D;toritate, ne konsentis prokraston en la &#x11D;usta momento al mi difinita. Mi do eksidis sur tiu se&#x11D;o, kiu al ni &#x15D;ajnis esti la respekteginda tribunalo de la Superega Justeco, kiam ni, en tiuj teruraj momentoj, devis rekte rigardi la klarmensan instruiston. Kiel &#x109;iam, absoluta silento regis en la salono. Nur la mensaj vibroj de Epaminondo, esprimataj per korekta parolo, plenigis la respektindan atmosferon, kie sanktegaj misteroj de la &#x108;iela Scienco malka&#x15D;i&#x11D;is por lumigi niajn Spiritojn ombritajn de nesciado. La &#x109;eestantoj certe sciis, kiaspecan individuon mi &#x135;us pozis en Portugalujo, kun enradiki&#x11D;inta orgojlo, kiu al mi difektis la karakteron, &#x109;ar tiel malbonan moralan &#x15D;ar&#x11D;on mi ankora&#x16D; trenis kun mi, &#x11D;i ankora&#x16D; obstine sie&#x11D;is min, malgra&#x16D; la mizera stato, al kiu mi estis reduktita. Sed kion eble ne &#x109;iuj sciis, &#x109;ar temas pri io, kion tiu sama orgojlo tre malofte al mi permesis malka&#x15D;i, tio estas la fakto, ke mi &#x109;iam estis malri&#x109;ega, &#x109;iam akre luktadis kontra&#x16D; la malfeli&#x109;o pro konsterna mizero, kiu ne sole ne indulgis min sed anka&#x16D; defiis &#x109;iajn ajn rimedojn, kiujn mia menso elpensis por &#x11D;in mildigi; kaj ke, por eskapi el la malfeli&#x109;ego de l' blindeco, kiu super miaj senrezistaj okuloj etendis densan ombrovualon, reduktante min al tia plej senkompata mizero, kia, miaopinie, povus ekzisti en la mondo, mi &#x135;etis min en tiun satanan aventuron, kies doloraj sekvoj kondamnis min al la nunaj, de &#x109;iuj konataj, cirkonstancoj.</p><p>La asistantoj delikate preparis min, kiel ja konvenus al la ju&#x11D;oto, kiu fronte al la tribunalo de la Konscienco sin mem ekzamenos, sin mem ju&#x11D;os sen la akomodaj malgravigoj de la homaj vidpunktoj kaj elturni&#x11D;oj, &#x109;ar li ja vidos tion, kion li mem lasis gravurita en la vibraj arkivoj de sia animo pere de &#x109;iu ago, kiun li faris dum sia ekzistado, &#x109;u kiel Spirito enkarni&#x11D;inta, &#x109;u kiel elkarni&#x11D;into.</p><p>La majstroj &#x109;irka&#x16D;is min, &#x135;etante sur la fakultojn de mia malsupera esto potencajn fluidecajn elementojn kun la celo min kompateme helpi. Tio estis, kvaza&#x16D; kuracistoj operacius al mi la animon, vidigante ties anatomian strukturon, por ke mi mem &#x11D;in ekzamenu kaj, malkovrante la originon de la akregaj malbonoj, kiuj min persekutadis, ne plu akuzu la Providencon!</p><p>Angoraj intuicioj a&#x16D;guris malesperon en mia interno. Mi certe estus banata per frosta &#x15D;vito, se mia envolva&#x135;o ankora&#x16D; estus el karno. Sed aflikta sento de teruro tute malkura&#x11D;igis min kaj mi provis kontra&#x16D;stari, anta&#x16D;vidante la malhonoran situacion, kiu min atendis inter la &#x109;eestantoj. Ver&#x15D;ajne nereteneblan ploron, mi petegis, kun la intenco esti a&#x16D;data nur de Epaminondo:</p><p>"- Sinjoro, pro kompato! Indulgu min!"</p><p>"- Ne hezitu! - li respondis per tiu a&#x16D;toritata, al li karakteriza tono, dum liaj paroloj, de &#x109;iuj a&#x16D;dataj, resonis en la amfiteatro. - Por efektivigi tiun internan renovi&#x11D;on, kondukontan la animon al la ela&#x109;eto, ni bezonas apogi nin sur la plej vigla kura&#x11D;o! Sen decidemo, sen heroeco, sen braveco ni ne sukcesos progresi, ni ne aliros la gloron! Memoru, ke la timemuloj estas punataj de la propra malsupereco, en kiu ili volonte restas, de la ilin &#x109;irka&#x16D;anta malhonoro! Memoru, ke ja via rehonorindi&#x11D;o trudi&#x11D;as, &#x109;iufoje kiam la doloro vin sie&#x11D;as, kiam la sufero dolore vibrigas la fibrojn de via esto! Estu do forta, &#x109;ar la Plej Alta Kreinto premias la bravajn animojn per la &#x11D;ojo de l' Venko!"</p><p>Mi rezignaciis sub la influo de tiu potenca menso, intime vokante la patrinan helpon de Maria el Nazareto, kiun mi lernis respektegi depost kiam mi eniris la bonfaran Instituton, kaj rememorante, ke ni estis azilitaj sub &#x15D;ia amoplena zorgado.</p><p>Tiam, post la submeti&#x11D;o de mia volo al la volo de tiuj min protektantaj mentoroj, io okazis en mia esto, kion mi efektive ne kapablus priskribi! Mi vidis, ke Epaminondo kaj lia skipo da asistantoj proksimi&#x11D;as al mi kaj min envolvas en strangajn lumfaskojn. Nevenkebla sveno trudis verti&#x11D;on al mia cerbo, kvaza&#x16D; el la sanktaj potencoj de mia "memo" levi&#x11D;us eksterordinaraj e&#x125;oj, eksterigante el la tenejoj de la animo, por ilin revivigi anta&#x16D; mi, la longan serion de miaj surplanedaj ekzistadoj, kiujn mi travivis havante jam prirespondecon kaj libervolon! Memkompreneble, la intensaj dramoj travivitaj sur la Tero nepre da&#x16D;ris dum miaj resta&#x135;oj en la Nevidebla Mondo inter la reenkarni&#x11D;oj, car ili estas nedisigeble ligitaj al la sekvoj de la agoj faritaj dum la surtera vivo. Mi havis la eksterordinaran kaj gradiozan impreson, ke mi trovi&#x11D;as anta&#x16D; mia "memo" - a&#x16D; anta&#x16D; mia duobla&#x135;o -, se mi tiel povas min esprimi, kvaza&#x16D; mi starus anta&#x16D; spegulo kaj spektus tion, kio en mia menso sinsekve aperis per konsterna revivi&#x11D;o! La nekontra&#x16D;starebla parolo de la instruisto resonis, kvaza&#x16D; superreganta trumpetvoko, tra la interno de mia Spirito kvietigita de la volonto obei, kaj invadis ciujn angulojn de mia Konscienco kvaza&#x16D; &#x15D;prucado de ondegoj, kiuj transsaltante digojn kaj sin &#x135;etante per nebridebla impulso, inundus senhelpan regionon:</p><p>"- Mi ordonas al vi, ho Animo kreita por la gloro de la elektiteco en la Dia Sino: Revenu al la punkto de deiro kaj ekstudu en la libro, kiun vi portas en vi mem, la lecionoj n al vi proponatajn de la sperto! Kaj de vi mem lernu plenumi la Devon kaj respekti la Le&#x11D;on de Tiu, kiu vin kreis! Poste skizu, vi mem, la planojn de kulpelpagoj kaj revirti&#x11D;o, kiuj al vi konvenos, por ke al vi mem vi &#x15D;uldu la gloron, kiun vi konstruos kaj kiu vin kondukos, en elacetaj flugoj, al la Eterna Sino, de kiu vi iam deiris!..."</p><p>Mi sentis, ke min iom post iom envolvas impresa torporo, kvaza&#x16D; &#x109;io &#x109;irka&#x16D; mi kapturne turni&#x11D;us... Dikaj ombroj, kvaza&#x16D; minacantaj nuboj, envolvis mian frunton... Mia penso fori&#x11D;is de la amfiteatro, de la Urbo Espero, de la Korekta Kolonio... Mi jam ne distingis Epaminondon, e&#x109; ne konis lin, kaj tute ne memo ris pri miaj malfeli&#x109;o-kunuloj... Sed mi ne endormi&#x11D;is! Mi restis konscia kaj rezonis, konsideris, pripensis, agis, kio vidigis, ke mi konservas absolutan regadon de miaj fakultoj... malgra&#x16D; ke mi retroiris la vicon da rememmoroj amasi&#x11D;intaj dum la jarcentoj!... Mi do perdis la konscion pri la nuno kaj dronigis la Konsciencon en la Paseon...</p><p>Tiam mi sentis min vivanta en la tridek-tria jaro de la kristana erao! Sed mi ne nur rememoris: - mi ja travivis tiun epokon, trovi&#x11D;is en &#x11D;i, kiel fakte okazis!</p><p>La antivka sankta urbo de la judoj - Jerusalemo - travivis febrajn momentojn en tiu varma, sunplena mateno. Posedis min satana &#x11D;ojo, dum mi iradis tien kaj reen sur la stratoj svarmantaj per fremduloj, estigante tumultojn, blovante kla&#x109;a&#x135;ojn, disvastigante maltrankviligajn famojn, instigante al malordo, &#x109;ar estis la granda tago de la Kalvario kaj oni sciis, ke ia revoluciulo nomata Jesuo el Nazareto, kune kun du aliaj kulpuloj, estis kondamnita de la Cezaraj reprezentantoj al morto sur la kruco. Mi alkuris al la Pretorio kun la certeco, ke de tie eliros al la tortura loko la kondamnito, kiun la judoj tiom malbenis. Mi estis mizera, malri&#x109;a kaj malica, &#x15D;uldis favorojn al multaj judoj en Jerusalemo, man&#x11D;is el la resta&#x135;oj de iliaj tabloj, vestis min per la &#x109;ifonoj, kiujn ili donis al mi. Tial, anta&#x16D; la Pretorio, mi freneze aklamis la vilan, na&#x16D;zaspektan figuron de Barabaso, sed &#x109;e la ekstrema provo de la Prokonsulo por liberigi la nazaretan &#x109;arpentiston mi postulis ties ekzekuton, blekegante kiel rabia demono, &#x109;ar al mi pla&#x109;is &#x109;eesti tragediojn, ebrii&#x11D;i per aliula sango, spekti la malfeli&#x109;on, vundante tiujn sendefendajn kaj senkulpajn, kiujn mi mal&#x15D;atis, ilin rigardante kiel senkura&#x11D;ulojn... Kaj vidi tiun delikatan junulon, tiel belan kiel modestan, pacience supreniranta la dan&#x11D;eran deklivon sub la senkompata ardegeco de l' Suno, sur&#x15D;ultre portanta la pezan lignon, trafata de la skur&#x11D;oj de la krudaj soldatoj el Romo, kiujn &#x109;agrenis la devo sin elmeti &#x109;e tiel peniga supreniro al la plena tagmeza varmo, estis spektaklo, kiu perfekte agordi&#x11D;is al la maliceco de mia karaktero kaj kiun mi nepre ne povus ne &#x109;eesti!...</p><p>Sed, rerigardante la paseon, la konscienco, kiu en si retenis tiun okaza&#x135;on, ekabomenis &#x11D;in per furioza sinakuzo. Mian frunton, konsterne pezigitan de la rimorso, banis kvaza&#x16D;a pasteca &#x15D;vito el teruro kaj agonio, kaj mi eligis frenezan kriegon, sentante, ke &#x11D;i resonas tra &#x109;iuj anguloj de mia Spirito:</p><p>"- Ho Jesuo Nazaretano! Mia Savinto, mia Majstro! Mi estis freneza, freneza! Mi ne plu rigardas min, kiel Vian malamikon! Pardonon! Pardonon, Jesuo!..."</p><p>Ardega ploro bruligis al mi la animon kaj mi kalcitris, repu&#x15D;ante la amaran memoron pri la pasinteco. Sed la eminenta majstro, vigle atenta kaj zorgema pri la progreso de sia protektato, tuj poste admonis:</p><p>"- Anta&#x16D;en, Animo, dia krea&#x135;o! Da&#x16D;rigu, sen perdo de l' kura&#x11D;o, &#x109;ar nepre necesas, ke el la legado, kiun vi faras en vi mem, vi eliru strebanta al servado al tiu Majstro, kiun vi hiera&#x16D; pri&#x135;etis per &#x15D;tonoj..."</p><p>Mi ne povus ne cedi al la vibra impulso, kiu min pu&#x15D;is en la sondadon de tiu malproksima pasinteco, &#x109;ar min potencis, per siaj voloj kompateme kuni&#x11D;intaj por mia bono, Epaminondo kaj liaj helpantoj. Kaj mi da&#x16D;rigis la hontigan rememoradon:</p><p>Jen mi staras, kun malica intenco, anta&#x16D; la Pretorio. Mia malhumana parolo &#x15D;paris nenian insulton kontra&#x16D; la Nazaretano. Kun sova&#x11D;a obstino, mi lin akompanis sur lia dolora vojo, blekante ofendajn sakra&#x135;ojn kaj trivialajn mokojn; kaj mi konfesas, ke mi ne agresis lin per &#x15D;tonoj a&#x16D; per mia murda brako nur tial, ke lin &#x109;irka&#x16D;is severa gardo. Tiel estis, &#x109;ar mi sentis min malsupera kaj mizera &#x109;ie, kien ajn portis miaj aventuroj. Mi nutris envion kaj malamon kontra&#x16D; &#x109;io, kion mi konstatis a&#x16D; rigardis supera al mi! Malbela, vila, abomeninda, mutilita &#x109;ar al mi mankis unu brako, malbonmora, ambicia, el mia koro elguti&#x11D;is la viruso de malico. &#x108;ion, kion mi rigardis bela kaj nobla, mi malbenis kaj persekutis, konsciante mian senpovecon &#x11D;in atingi!</p><p>Ali&#x11D;inte al la longa, procesie iranta homamaso, mi komencis malrespekti per fiaj kalumnioj kaj na&#x16D;zaj sarkasmoj lian suferantan kaj humilan Patrinon, an&#x11D;elon protektantan per neesprimebla kordol&#x109;o la homojn ekzilitajn en la surteran suferadon, jam tiam tiun saman Marian, kompateman kaj konsoleman, kiu nun min patrine &#x15D;irmis per &#x109;ielaj zorgoj! Kaj poste, per sinsekvo da sinistraj, teruraj agoj, jen mi da&#x16D;re ludas la abomenan rolon de turmentegisto: denuncante kristanojn al la Sinedrio, persekutante, spionante, meminiciate turmentante kiom mi nur povis; miksi&#x11D;ante kun la rabiaj hordoj de la kruda popola&#x109;o; perfidande la "sanktulojn de la Sinjoro" pro la simpla plezuro malici, &#x109;ar mi havis nek la rajtojn nek la zorgoj n, kiuj igis la hebrean genton supozi, ke, ekstermante la kristanojn, &#x11D;i defendas nacian hereda&#x135;on: mi ne estis ido de Izraelo! Nekredanto kaj aventuristo mi venis de malproksime, de la fora Gallujo, forkurinta el mia tribo, kie mi estis mortkondamnita pro la duobla krimo de perfido al la Patrujo kaj hommortigo, kaj nur hazarde, dum la lasta monatoj de la apostolado de la Savinto, mi alvenis en Judujo!</p><p>Al mi do estis donita la plej favora okazo por regeneri&#x11D;i, sed mi &#x11D;in for&#x135;etis, ribelante kontra&#x16D; la "Lumo, kiu brilis en la mallumo... "</p><p>Dume la tempo fluadis, trenante min en sen&#x109;esajn luktojn. Reenkarni&#x11D;oj sin sekvis tra la jarcentoj. Mi apartenis al la mallumo... kaj dum la interspaco de du ekzistadoj mi plezuris &#x109;e la malsuperaj sferoj de la besteco!... Ripetitajn invitojn al revirti&#x11D;aj penadoj mi ricevis en &#x109;iuj lokoj, kien pu&#x15D;is min la fluo de la vivo, &#x109;u kiel homo, &#x109;u kiel Spirito seni&#x11D;inta je la karna vesta&#x135;o, car anka&#x16D; en la malsuperaj spiritaj regionoj resonas la dolco de la Evangelio kaj la sublima figuro de la Krucumito estas montrata kiel nobla, imitinda ekzemplo! Sed, blindigite de malbonvolaj instinktoj, kiel ja okazas al multaj aliaj, mi fari&#x11D;is surda... Kaj mi asertas al vi, ke mi ec ne klare perceptis la diferencon inter la enkarni&#x11D;o kaj la restado en la Transmondo, car mi ciam ankora&#x16D; trovi&#x11D;is en tiu sama stato de besteco! Hodia&#x16D; mi scias, ke la imanenta le&#x11D;o de Progreso, kvaza&#x16D; sa&#x11D;a kaj ne kontra&#x16D;starebla magneto, altiris min al novaj eblecoj en karnaj korpoj, sub la orientado de sindonaj laboristoj de la Sinjoro, trudante, ke mi renaski&#x11D;u kiel homo cele al tio, ke la frapoj de la kulpelpago kaj la sencesaj luktoj propraj al la surtera vivo, krom anka&#x16D; la neeviteblaj suferoj rezultantaj el la stato de neperfekteco, tiel de la planedo kiel anka&#x16D; de ties homaro, iom post iom disvolvu al mi la kapablojn de la animo bruligita de la morala malsupereco. Sed en la tempo, kiam tio okazis, mi nenion kapablis percepti, kaj al mi la homa ekzistado kaj la intertempo en la Transmondo &#x15D;ajnis unu sola kaj sama afero!</p><p>Sed mi anka&#x16D; travivis, la&#x16D;longe de la jarcentoj, grandajn malfelicojn.</p><p>Kiel obstina krimulo, ekskluzive sin fordonanta al malbonfarado, mi memkompreneble suferis la refrapon de miaj agoj, kies efikoj reflekti&#x11D;is en la stato mem de mia persono. Iafoje mi ascendis al la pintoj de fameco en la surtera, socia skalo, kio tamen ne signifis, ke mi fari&#x11D;is virta, car senbrida ambiciemo min regadis! Tiaj ambicioj, abomenindaj kaj malhonorigaj, tamen pu&#x15D;is min al bruaj moralaj faloj, kaj mi ciam pli kaj pli baraktis en la marco de l' malmeritoj, pezigante mian Konsciencon per novaj konsternaj &#x15D;uldoj!</p><p>Sed miaj revenoj en la karnon ciam okazis inter la kristanaj popoloj. Estas tre ver&#x15D;ajne, ke en la Transmonda vivo, disciplina kaj laborplena, la Spiritoj grupi&#x11D;as la&#x16D; gentoj a&#x16D; kolonioj, sub kies protekto ili eduki&#x11D;as kaj progresas kaj de kiuj ili malligi&#x11D;as nur tiam, kiam ili finis normalan evolustadion, nome post kiam ili akiris sciadon, kiu al ili permesus &#x15D;an&#x11D;ojn produktivajn kaj utilajn por sia bono kaj por la bono de aliuloj. Fakte mi &#x11D;is nun neniam vivis ekster Gallujo a&#x16D; Iberujo.</p><p>La ideo pri regeneri&#x11D;o en&#x15D;ovi&#x11D;is al mi en la menson, flustrate en miajn orelojn dum la fluo de l' tempoj, &#x109;u mi trovi&#x11D;is homkorpe sur la Tero, &#x109;u mi dronis en la spirita ombro propra al la esta&#x135;oj de mia malalta klaso. &#x11C;in akceptinte kun profitama kalkulo, mi ekklopodis solvi la pezajn malfacila&#x135;ojn, kiuj tra la jarcentoj persekutadis mian destinon, per tiu kristana doktrino, kiu onidire tiom da bonoj havigas al tiu, kiu per &#x11D;i lasas sin gvidi. Sed kion mi absorbi&#x11D;inta en mia intima malsupera mondo, ne povis kompreni, tio estis la alta celo, morala kaj filozofia, de tiuj invitoj a&#x16D; konsiloj, kiuj konstante ripeti&#x11D;is &#x109;irka&#x16D; mi en &#x109;iuj lokoj, surteraj a&#x16D; transmondaj, kien la vivo min portis... kaj pro tio mi esperis de la Granda Doktrino nur personjan profitojn, misterajn a&#x16D; supersti&#x109;ajn povojn, per kiuj mi atingu la kontentigon de milo da kapricoj kaj pasioj...</p><p>Tamen, &#x109;ia aludo pri tiu Nazareta Majstro, kies virtoj estis modelo por la regeneri&#x11D;o de la homaro, ka&#x16D;zis al mi mensperturban &#x109;agrenon, kvaza&#x16D; &#x11D;enaj resonoj ekvibrus en mia interno, dum malagrabla fluo ekestis en mia konscienco, kiu &#x15D;ajnis timi esplorojn pri tiu delikata afero. Trudi&#x11D;is do la konkludo, ke dum mia inteligento kaj intelektaj konoj ampleksi&#x11D;is &#x109;e la vivobataloj kaj la malfeli&#x109;oj sub la potenca efiko tiel de la mempenado, kiel anka&#x16D; e&#x109; de la ambicioj, tamen la koro restadis inerta kaj frosta, kaj la animo brutigita anta&#x16D; la noblaj konkreti&#x11D;oj de Bono, Moralo kaj Justeco!</p><p>La unua duono de la 17a jarcento trovis min en beda&#x16D;rinde ruiniga situacio, forlasita en malluma surtera karcero, malgra&#x16D; tio, ke mi ankora&#x16D; lo&#x11D;is la nevideblan mondon.</p><p>Kia na&#x16D;za krimaro ka&#x16D;zis tian punon, tiel humiligan por la digno de Spirito liberi&#x11D;inta de la karnaj katenoj?... Kiajn abomenajn motivojn mi donis al la le&#x11D;o de altiro kaj afineco, ke la stato de mia menso kaj de mia konscienco agordi&#x11D;is nur al la mallumo de haladza, turmentega karcero en surtera malliberejo?...</p><p>Estas konvene, ke vi, leganto, eksciu, kion mi faris en tiu tempo...</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro V La ka&#x16D;zo de mia blindeco en la 19a jarcento</strong></p><p>Fluis la unuaj jardekoj de la 17a jarcento, kiam mi renaski&#x11D;is en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de Toledo, la antikva kaj nobla &#x109;efurbo de l' Visigotoj, kiun la amikaj, pla&#x16D;daj akvoj de la malnova Ta&#x125;o randiras kvaza&#x16D; nelacigebla gardisto...</p><p>Mi riskis novan renaski&#x11D;on en la krutaj surteraj scenejoj ser&#x109;e de favoraj okazoj por neprokrastebla lernado, kiu liberigu mian Spiriton dronintan en malfacila&#x135;oj kaj tiel malpligrandigu la &#x15D;uldon de la konscienco anta&#x16D; la Ne&#x15D;an&#x11D;ebla Le&#x11D;o, &#x109;ar mi nepre bezonis la elprovon de rezignacio &#x109;e malri&#x109;eco, de regenera, pasiva humileco, de submeti&#x11D;o anta&#x16D; amoperfido, pri kiu mi estis debete enskribita en la registroj de la Paseo, krom anka&#x16D; de plena fordoni&#x11D;o al la Familio.</p><p>En tiu tempo mi apartenis al malnova domo de senmoni&#x11D;intaj nobeloj, tiam persekutataj pro nesolveblaj kontra&#x16D;a&#x135;oj, nome politikaj kaj religiaj interbataloj kaj malkonsentoj kun la Re&#x11D;o.</p><p>Mi eliris el la plej frua juneco ankora&#x16D; analfabeta, baraktante en la pezaj laboroj de la terkultivado. Mi pa&#x15D;tadis &#x15D;afojn, plugadis la teron kiel mizera servutulo, dividante mian tempon inter pluraj taskoj sub la severa rigardo de mia patro, kruda provinca nobelo, kies senmezura religia fiero, inspirita en la Reformatio, lin faligis en la re&#x11D;an malfavoron, &#x109;ar lin suspektante pri malfideleco al la katolika kredo, oni tenadis lin sub viglado; homo ja rigora tiel kontra&#x16D; la familio, kiel anka&#x16D; kontra&#x16D; la servistaro, kvaza&#x16D; estro super siaj fe&#x16D;doj. Sed la stre&#x109;aj laboroj, min katenantaj al la agrokulturaj respondecoj, ankora&#x16D; pli intensigis en mia interno la strangan sopiremon, kiu igis min temperamente mal&#x11D;oja, &#x109;ar en la profundo de mia animo tumultis senbridaj ambicioj tute nepravigeblaj &#x109;e junulo en tiel malfavoraj kondi&#x109;oj. Mi revis nenion alian, ol forlasi la kamparon, ribeli kontra&#x16D; la patra despoteco, fari&#x11D;i homo klera kaj utila kiel miaj kuzoj lo&#x11D;antaj en Madrido, el kiuj multaj estis militistoj. Kovritaj per gloroj kaj ordenoj, dum aliaj apartenis al la potenca Kompanio de Jesuo kiel doktaj reprezentantoj de la Eklezio, kiun mi rigardis la sola justa kaj vera, malkonsente kun la opinio de la gepatroj, kiuj &#x11D;in mal&#x15D;atis. Mi enviis tiun ri&#x109;an, potencan parencaron kaj sentis min kapabla por la plej pezaj oferoj por atingi ilian socian rangon.</p><p>Iun tagon mi malka&#x15D;is al mia patrino tiun aspiron, kiu kreskadis kun la a&#x11D;o kaj faris min nekontenta kaj malfeli&#x109;a. La kompatinda virino, kiu, same kiel la filoj kaj servistoj, anka&#x16D; suferis la premadon de la hejma tirano, prudente konsilis al mi, kvaza&#x16D; inspirita de la &#x108;ielo, moderigi tiajn dezirojn pro obeo al la principoj de la Familio, kiujn mi renkontis ekde mia naski&#x11D;o, kaj krome &#x15D;i anka&#x16D; ob&#x135;etis, ke mia restado en la patra domo estas nepre necesa pro tio, ke la sukceso de la terkultivado ne povas malhavi la spertan kunlaboron de la unuenaskito kaj estonta familiestro. Malgra&#x16D; tio, pro mia insistado, &#x15D;i propetis &#x109;e la sinjoro kaj patro, ke li konsentu pri mia instrui&#x11D;o, kio havigis al mi krudan traktadon kaj punojn neimageblajn &#x109;e patra koro! Pro la rezultinta indigno mia aspiro pli intensi&#x11D;is &#x11D;is nekontra&#x16D;starebla obsedo, kiun nur per grandega stre&#x109;o mia impetema kaj ribelema temperamento sukcesis bridi.</p><p>Mi petis helpon de la distrikta parokestro, pri kiu mi sciis, ke li estas homo komplezema kaj literaturamanto. Al li mi rakontis la suferojn, kiuj min humiligis, konigante mian deziron scipovi legi kaj skribi kaj kiom eble instrui&#x11D;i. Li konsentis afable kaj abnegacie kaj komencis lernigi al mi cion, kion li scias. Kaj car li estis homo klera, kun potenca intelekto, mi plenspire ensorbis la lecionojn, kiujn li karitate donis al mi, ciam elmontrante tielajn mensklarecon kaj bonvolon, ke la nobla instruisto ciam pli kaj pli zorge sin dedicis, ravita de la intelektaj latentoj de sia lernanto. Sed konsentante mian peton kaj plej helpeme komprenante ties motivojn, li ne informis mian familion pri tiu fakto. Mian vizitadon en la parokestra domo oni interpretis kiel helpon al la parolo por al kulturado de la tero, komplezon, kiun mia patro ne kura&#x11D;us rifuzi pro timo al repagoj kaj denuncoj.</p><p>Unu tagon, post kiam mi longe trostrecis al mi la menson serce de ia solvo por tio, kion mi rigardis kiel mian malfelicon, naski&#x11D;is el la obstinaj cerbumadoj de miaj ambicioj la beda&#x16D;rinda ideo fari&#x11D;i pastro. Tio estus, mi pensis, sekura kaj facila rimedo por atingi tiujn min allogantajn celojn... Ne temis efektive pri nobla alvoki&#x11D;o al la diaj idealoj, nek pri strebo por servadi al Bono kaj Justeco per edifa apostolado, car en la religiaj praktikoj, miaj kaj de mia patrino, ne partoprenis la vera kredo al Dio nek la respekto, kiun oni devas havi al Liaj Le&#x11D;oj! Al la parokestro, mia malnova majstro, mi sciigis pri tiu projekto, kiun mia pretendema ambicio rigardis la&#x16D;dinda. Sed li surprizis min, bonkore kaj digne konsilante, ke mi evitu fari la sakrilegion profiti la sanktan protekton de la Dia &#x15C;afido por la kontentigo de personaj pasioj, kiuj, tumultante en mia koro, ombris al mi la ju&#x11D;on... car li, havante klaran vidon de mia karaktero, tre bone komprenis, ke nenia vera inklino altiras min al tiel delikata ofico.</p><p>"- La Evangelion de la Sinjoro, mia filo - li iam finadmonis, post unu el la sa&#x11D;aj paroladoj, per kiuj li kutime prezentis la gravajn respondecojn pezantajn sur la konscienco de pastro -, oni devas servi kun arda amo al la bono, per konstanta rezignaciado, dum kiu ni multfoje mortos tiel por ni mem kiel anka&#x16D; por la mondo kaj ties pasioj; per ciam aktiva, senlaca kaj renoviga laborado por la aliula bono kaj por la gloro de la Vero, laborado distingi&#x11D;anta per la vera honesteco, sendependeco kaj solidareco, sen ia ajn persona intereso, &#x109;ar la servanto de Jesuo devas senkondi&#x109;e fordoni&#x11D;i al la Idealo, rezignante pri propraj opinioj kaj deziroj, kiuj ja neniom valoras anta&#x16D; la reguloj kaj principoj de lia doktrino! &#x11C;i estas vojo malglata, prisemita per erikoj kaj obstakloj, per sen&#x109;esaj elprovoj, sur kiun la pilgrimanto ver&#x15D;os larmojn kaj konstante vundi&#x11D;os &#x109;e doloregaj &#x109;agrenoj! Florojn li nur rikoltos poste, kiam li povos prezenti al la Altega Sinjoro de la vinberejo la altvalorajn talantojn[36]konfiditajn al lia zorgo de obeema kaj laborema servisto...</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Se iu volas veni post mi — Li mem tion asertis —, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min!" [37]</emphasis></p><p>Ekster tio, mia kara filo, la servado de ambiciulo nur celas la kontentigon de liaj personaj ambicioj, kaj li, &#x15D;ajnigante servadon al la Sinjoro, de Li ja malproksimi&#x11D;as per siaj ripro&#x109;indaj agoj!</p><p>&#x108;u vi ne sentas inklinon al la rezignoj nepre sin trudantaj &#x109;e tiu honora tasko?... Restu do trankvile sur via loko, bonvoleme servante al la proksimulo, kiom vi nur povas, e&#x109; se nur en via familio, kaj tiel vi agos ne malbone...</p><p>&#x108;u vi ne sentas vin vere preta submeti&#x11D;i al la ordonoj de Tiu, kiu oferis Sin mem sur la traboj de Kruco?... Vi do ne trofruigu la aferojn, provante alfronti respondecojn tiel vastajn kaj pezajn, ke ili povos endan&#x11D;erigi vian spiritan estontecon! Revenu, filo, al viaj civitanaj devoj, strebante &#x109;e &#x109;iu via pa&#x15D;o al noblamora konduto... Reiru al via vila&#x11D;o, pa&#x15D;tu vian brutaron, klopodu forpu&#x15D;i senprudentajn ambiciojn, &#x109;ar per tio vi konkeros pli da meritoj, ol se vi perfidus oficon, por kiu vi ankora&#x16D; ne estas preparita... Plugu plej ame la amikan teron, &#x11D;oje zorgante pri la regiono, kiu vin lulile akceptis... kaj dis&#x15D;utante en ties malavaran sinon la malgrandajn, fruktodonajn semojn, vi tre frue komprenos, ke Dio restas kun vi, &#x109;ar Liajn benojn vi &#x109;iam vidos renovigitaj en la bongustaj fruktoj de viaj frukto&#x11D;ardenoj, en la blondaj spikoj de la tritiko nutronta vian tutan familion, en la sanodona lakto, kiu fortikigos la karnon de viaj filoj... Vi prefere fondu vian hejmon! Eduku filojn en la respekto al Dio, en la kulto al la Justeco, en la abnegacio de la Amo al la proksimulo! Estu, vi mem, amiko al &#x109;iuj vivantaj &#x109;irka&#x16D; vi, ne forgesante viajn plantarojn kaj viajn amikajn brutojn, kiuj al vi servadas tiel bone kiel anka&#x16D; viaj servistoj, &#x109;ar &#x109;io &#x109;i ja estas sublima pastra misio, estas sanktiga servo al la Sinjoro de la Vinberejo..."</p><p>Mi ekamindumis &#x15D;in kun ardo, kaj tuj de la komenco forte enami&#x11D;is, kiel nature &#x109;e karaktero kruda kaj ribelema. Mi sentis, ke &#x15D;i reciprokas, sed mi ne suspektis, ke tiu okazo, kiun mia revemo rigardis nekontra&#x16D;starebla, fari&#x11D;is nur dank' al la soleco de vila&#x11D;o izolita en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de Toledo, kie mankis galanta junularo! Mi ekamis la junan Magdan kun senbrida fervoro kaj en &#x15D;iajn manojn mi ku&#x15D;igis mian destinon. Volonte mi por &#x109;iam rifu&#x11D;us en la dol&#x109;eco de honeste fondita hejmo, praktikante la avertojn de mia nobla konsilanto. Sed la malfeli&#x109;o min gvatis, trenante kontra&#x16D; mi fortajn tentojn &#x109;e la neprokrasteblaj elprovoj, tentojn, de kiuj mi ne povis liberi&#x11D;i pro la temperamento difektanta al mi la karakteron, pro la nesubmeti&#x11D;emo de vundita orgojlo, kaj pro la ribelemo, kiu ekde la lulilo superregis miajn sintenojn &#x109;e iu &#x109;agreno a&#x16D; ia simpla kontra&#x16D;a&#x135;o!</p><p>Maria Magda, kun kiu mi sekrete interkonsentis pri geedzi&#x11D;o en oportuna okazo, forlasis min, preferinte junan madridanon, kuzon de mia patro kaj ka&#x15D;itan adepton de la Reformatio, kiu vizitis nian modestan domon por tie pasigi la someron! Li estis eleganta, dudekkvinjara militisto, al kiu bone alaspektis la longaj haroj, la glatbrilaj, zorge aran&#x11D;itaj lipharoj, kiel konvene al oficiro de la Re&#x11D;a Gardistaro; krom anka&#x16D; la spado kun orbrila pomelo, la gantoj el &#x15D;amo kaj la flirtanta, bonodora mantelo, kiu donis al li la aspekton de heroo! Li nomi&#x11D;is Hiacinto de Ornelas y Ruiz kaj pretendis esti, a&#x16D; efektive estis, provinca grafo, heredonto de bonaj teroj kaj bona ri&#x109;a&#x135;o. Inter lia figuro senkonteste eleganta, lia financa supereco, kaj mia ombra, kruda ekstera&#x135;o de nesperta, malri&#x109;ega terkulturisto, la elekto ne estus malfacila por junulino, kiu ankora&#x16D; ne atingis la dudekjaran a&#x11D;on!</p><p>Hiacinto de Ornelas ne revenis sola al sia luksa lo&#x11D;ejo en Madrido!</p><p>Konsentinte kunligi sian destinon al tiu de Hiacinto per la sankta ligo de la Edzeco, Maria Magda forlasis la vila&#x11D;on, de mi por &#x109;iam disi&#x11D;is, ridetanta kaj feli&#x109;a, profitante, por perfidi mian dignosenton, el la sekreteco de niaj projektoj, car niaj gepatroj nenion sciis pri tio, dum mi, humiligita, kun koro sanganta pro neeltenebla morala turmento, vidis mian estontecon senrimede malbonigita en la da&#x16D;ro de tiu ekzistado kaj tial fu&#x15D;is la celon de tiu reenkarni&#x11D;o, forgesante konsilojn kaj avertojn de abnegaciemaj amikoj pro la senrezignacio kaj ribelemo, kiuj estis karakterizaj trajtoj de mia personeco!</p><p>Mi &#x135;uris eternan malamon kontra&#x16D; ili amba&#x16D;. Rankorema kaj &#x135;aluzema, mi al ili deziris ciaspecajn malfelicojn, dum ven&#x11D;oprojektoj instigis mian menson al obstina elpensado de malicoj, kio faris mia ekzistado ian inferon sen balzamoj, ian dezerton sen esperoj! Mia vila&#x11D;o fari&#x11D;is malaminda! Kie ajn mi trovi&#x11D;is, tie estis al mi, kvaza&#x16D; mi vidus la gracian figuron de Magda kun ties nigraj harplekta&#x135;oj balanci&#x11D;antaj la&#x16D;longe de &#x15D;ia korpo... Nekonsolebla sopirado min deprimis kaj profunde humiligis! Mi hontis anta&#x16D; la vila&#x11D;aj lo&#x11D;antoj pro la perfido, kiu min trafis. Mi rigardis min objekto de ridindigo, montrata de malnovaj amuzkamaradoj, kredante, ke mia nomo cirkulas inter pikmokaj klacadoj, car multaj jam malkovris mian sekreton. La laboro ne plu altiris min, kaj la kampo fari&#x11D;is por mi netolerebla, humiligante min per la rememoro pri la eleganta ekstera&#x135;o de la rivalo, kiu de mi forrabis la revojn pri fianci&#x11D;o! Kompatemaj amikoj vane konsilis al mi elekti alian kunulinon por mia destino, asertante, ke tiu fakto, kiu min tiel profunde atingis, estas ordinara okaza&#x135;o en la vivo de iu ajn homo malpli rigora kaj kolerema. Sed mi, pasia kaj tro sentimentala, forstrekis la edzecon el miaj aspiroj, enfermante en mian indignantan koron la sopiron pri tiu mallonga enami&#x11D;o, kiu faris min malfelica.</p><p>Tiam denove flustre en&#x15D;ovi&#x11D;is en mian penson la malnovaj inklinoj al pastreco, kiujn mi akceptis kun entuziasmo, preta ne plu lasi min ensorci de la kantileno de iu ajn. Mi trovis grandan trankvilon kaj konsolon en la ideo servadi al la Eklezio tiel longe kiel &#x11D;i min helpus alti&#x11D;i el mia humilega socia rango. Efektive tio ne estus malfacila: kvankam mankis financaj rimedoj, tamen ekzistis respektinda nomo kaj bonreputaciaj parencoj, kiuj al mi ne rifuzus sian helpon por la realigo de tia granda projekto. Mi ankora&#x16D; apogis min al la arda espero, ke mi venkos, ke mi fari&#x11D;os ekstara, ke mi ajnarimede okupos altan pozicion, celante superi Hiacinton socie kaj a&#x16D;toritate, por lin subigi al mi kaj samtempe humiligi Marian Magdan, devigante &#x15D;in pensi pri mi e&#x109; se nur por min malami!</p><p>La morto de mia respekteginda patro faciligis la efektivigon de miaj novaj projektoj. Mi for&#x135;etis la motivojn, kiujn mia patrino elmetis por min reteni en la mastreco super la bieno, kiel anstata&#x16D;anton de la forta mano kiu forpasis. Nekvietigebla eksciti&#x11D;o frenezigis miajn tagoj n. Abomenaj ideoj tenadis mian cerbon en konstanta stato de agiti&#x11D;o kaj angoro, ka&#x16D;zante en mia esto ian komplekson malfacile solveblan en la da&#x16D;ro de unu sola ekzistado! Sub la sen&#x109;esa premo de halucinaj inkuboj, mi son&#x11D;is, en sinsekvaj noktoj, ke mia maljuna patro, kiel anka&#x16D; aliaj forpasintaj amikoj, revenas el la transtombo por admoni, ke mi detenu min de tiu plano celanta la estontecon kaj preferu honeste ekzinigi iun el miaj iamaj kamaradinoj de la infana&#x11D;aj tempoj, &#x109;ar tia estas la pli digna vojo al tio, ke mi havigu al mi trankvilecon de konscienco kaj senduban feli&#x109;on. Sed la resento kontra&#x16D; Magda, kiu min malemigis al novaj amindumaj iniciatoj, rapide neniigis la impresojn, kiujn por mia bono provis tiuj respektegindaj spiritaj amikoj, celante evitigi al mi la plenumon de novaj, beda&#x16D;rindaj kulpoj anta&#x16D; la Le&#x11D;o de la Providenco!</p><p>Mi tre facile fari&#x11D;is pastro!</p><p>La Kompanio de Jesuo, fama pro sia potencado super &#x109;iuj brancoj de la societoj regataj de la romkatolika principaro, kiel anka&#x16D; pro siaj faroj kaj entreprenoj, kiuj ne &#x109;iam distingi&#x11D;is per obeo kaj respekto al la rekomendoj de &#x11D;ia sublima patrono, kies nomon &#x11D;i uzis kaj misuzis - havigis al mi netakseblan helpon, vere grandvalorajn avanta&#x11D;ojn! Sub &#x11D;ia protekto mi brile kaj rapide instrui&#x11D;is, kiel mi ja tiom deziris ekde la infaneco! Mi avidege ensorbis la klerigmaterialon, kiun oni donis al mi en la komunumo, rimarkinte miajn flamajn ambiciojn kaj kiel facile mi fari&#x11D;us instrumento subigebla por la fera potencado de iliaj ungegoj! Tio estis, kvaza&#x16D; mia intelekto nur rememorus la proponitajn lerna&#x135;ojn, &#x109;ar tre granda estis la asimilforto de miaj fakultoj! Mia dankemo siavice ne havis limojn! Mi ligi&#x11D;is al la Kompanio per &#x109;iuj fortoj de mia arda animo. Mi obeis la superulojn kun fervora zorgo, al ili kontentige servante, e&#x109; anta&#x16D;plenumante iliajn dezirojn! La interesojn de la Eklezio, kiel anka&#x16D; tiujn de la dirita organiza&#x135;o, mi lernis obei kaj servi super &#x109;iaj ajn ceteraj interesoj, kiel ja tiel bone konvenus al vera jezuito!</p><p>Mi ne parolos pri la dia idealo. Al &#x11D;i mi ne ali&#x11D;is, &#x11D;in mi ne pripensis por edifi al mi la animon, per la helaj lumoj de Justeco kaj Devo. Mi anka&#x16D; ne lernis ami Dion a&#x16D; servi la Ela&#x109;etantan Majstron en la komunumo, al kiu mi ani&#x11D;is.</p><p>Sendube ekzistis en la Kompanio de Jesuo eminentaj servantoj, kiuj la&#x16D; la nivelo de sia kristana agado egalis la unuajn kunlaborantojn de la mesia apostolado. Sed kun tiuj mi ne kunsentis. Mi ilin ne konis kaj ilia vivo tute ne vekis mian intereson. De tiu potenca religia organizo, kia estis la Kompanio de Jesuo, mi nur deziris la socian pozicion, kiun &#x11D;i al mi povus havigi kaj kiu al mi kompensus la obskurecon de mia deveno; kiel anka&#x16D; la mondajn plezurojn, la frenezan kontentigon de la orgojlo, de la malnoblaj ambicioj, de la mal&#x15D;atindaj vanta&#x135;oj, &#x109;ar la &#x135;urrompo de la adorata fian&#x109;ino sufokis en la naski&#x11D;o miajn honestajn projektojn!</p><p>Pro tio, nome por havigi al mi tiun tutan mal&#x15D;atindan provizon, mi servadis kun freneza zorgo al la celoj de la Inkvizicio! Mi persekutis, denuncis, kalumniis, kla&#x109;e malpacigis, mensogis, kondamnis, torturis, murdis! Kaj tiela estis la frenezo, kiu min ekkaptis, ke mi denuncus mian propran patron, trenus lin anta&#x16D; la tribunalon kiel agenton de la Reformacio, se li, sub la protekto de la &#x109;iela favorkoro, ne estus jam transdoninta sian animon al la Kreinto! Sed mi &#x109;ion faradis ne pro ekstrema maliceco de karaktero: mia intenco estis servadi al la superuloj, famigi la idealon de la Kompanio, pruvi per konstanta kaj senkondi&#x109;a sindono la dankemon, kiu regis mian pasian animon pro la al mi donita subteno! Mi mem estis viktimo de tiu institucio, &#x109;ar konstatante mian submeti&#x11D;emon, mian dankemon pro la ricevitaj favoroj, la &#x109;efaj superuloj ekspluatis tiujn sentojn, min instigante al la plenumo de abomenaj krimoj, &#x109;ar ili estis certaj, ke mi ne povos elturni&#x11D;i. Se, anstata&#x16D; &#x109;i tiuj, mi estus elektinta iun franciskanan komunumon, mi certe estus ricevinta edukon, kiu el mi farus kredantan animon, ke kapablan por tiaj fia&#x135;oj. Mi almena&#x16D; estus kutimi&#x11D;inta al mordececo, al respekto al la nomo de la Kreinto, al interesi&#x11D;o pri la aliulaj malfeli&#x109;oj kaj ties forigo. Sed la Kompanio de Jesuo, malgra&#x16D; la sublima nomo, kiun &#x11D;i prenis kiel inspiron, faris el mi ian maliculon, &#x109;ar mi ali&#x11D;is &#x11D;uste al &#x11D;ia politik-socia departemento, kiu tiom da ekscesoj faris sine de la socioj en la nomo de la religio!</p><p>Dum longa tempo mi ne forgesis miajn perfidintojn, sed mi ilin ne ser&#x109;is, &#x109;ar min ne interesis ilia sorto. Efektive, ili transloki&#x11D;is al Nederlando, kie Hiacinto Ornelas devos plenumi certan militistan mision. Sed unu tagon la hazardo denove metis min anta&#x16D; ili! Pasis jam longaj dek kvin jaroj, depost kiam lia malbenita vizito en la domo de miaj gepatroj transformis mian sentimentalan koron en malamfornegon. La profesiaj devoj, kiuj igis lin forlasi la Patrujon, nun lin revenigis en la kondi&#x109;o de homo &#x11D;uanta altegan reputacion, e&#x109; en la re&#x11D;aj salonoj, kaj enviindan socian pozicion. En lia &#x109;eesto, dum iu religia ceremonio, mi devis premi al li la manon, kion mi faris kvaza&#x16D; al nekonato, tamen sentante, ke la koro tremadis en mia brusto, kaj ke la malnova rivaleco, la doloraj angoroj travivitaj en la pasinteco, tumulte boladis, anta&#x16D;avertante, ke, kvankam la amosento al Maria Magda malaperis, sufokinte min per la malhonoro de fia &#x135;urrompo, tamen la aperta vundo ankora&#x16D; sangadis, kriegante por ven&#x11D;oj kaj repagoj!</p><p>Mi tiam penis observadi la vivon de tiu viro, kiun mi tiel forte malamis: liajn pa&#x15D;ojn kiel akcepto de la Reformacio, lian agadon pasintan kaj nunan, kion li faras, kion li celas, kiel li kondukas sian vivon, kaj ec aparta&#x135;ojn de lia ekzistado, dank' al sperta spiontacmento, kiun mi disponis kiel sindona agento de la Sankta Ofico. Hiacinto de Ornelas vivis felica kun la edzino kaj amba&#x16D; sin reciproke amis per tenera kaj fidela sento. Ili havis infanojn, kiujn ili provis eduki la&#x16D; la principoj de la bona moralo. Maria Magda, carma, placaltira virino, kiu imponis al la socio per nesuspekteblaj virtoj, elmontris la fieran kaj dignan belecon de la tridekjara a&#x11D;o, kaj mi, perturbita, frenezigita de milo da fia, pereigaj projektoj, vidante &#x15D;in unuafoje post multjara foresto, eksentis, ke mi, male de mia supozo, ne forgesis &#x15D;in, ankora&#x16D; amas &#x15D;in, malfelice por ni ciuj!</p><p>La malnova pasio, kiun la tempo malfacile retenis, ankora&#x16D; pli arde el&#x15D;prucis depost kiam mi ciusemajne revidis &#x15D;in ceestanta diservojn en unu el la eklezioj de nia diocezo, penanta &#x15D;ajnigi sin bona katolikino por malka&#x15D;i la verajn reformaciajn simpatiojn de sia tuta familio.</p><p>Mi provis allogi &#x15D;in kaj nun ekkapti la amajn favorojn, kiujn &#x15D;i iam rifuzis al mi, kaj sub la premo de tia intenco, mi &#x15D;in vizitis kaj per troa flatado proponis al &#x15D;i miajn servojn. Sed malgra&#x16D; sinskevaj vizitoj, mi nenion atingis. Komprenante, ke mi estas tute forgesita, mi sentis, ke en mia sino la sentimentala furoro pliintensi&#x11D;is kvaza&#x16D; subita kaj violenta erupcio de vulkano dorminta dum jarcentoj! Mi ekprovis dolcan allogadon, rampante ce milo da agoj servemacaj, pasiaj, humiligaj. &#x15C;i tamen digne kontra&#x16D;staris, pruvante absolutan seninteresi&#x11D;on pri la inklino, kiun mi metis anta&#x16D; &#x15D;iaj piedoj, kiel anka&#x16D; pri la sociaj avanta&#x11D;oj, kiujn mi povus havigi al &#x15D;i. Mi provis delogi &#x15D;in, komprenigante al &#x15D;i la potencon, kiun mi disponis, la forton, kiun la kostumo de la Kompanio havigis al mi en la tuta mondo; la amason da favoroj, kiujn mi povus fari al &#x15D;i kaj al &#x15D;ia edzo, ec garantiojn por praktiki sian religian kredon, car mi scipovus protekti ilin kontra&#x16D; la malpermesoj de la le&#x11D;o, se nur &#x15D;i konsentus cedi al miaj febraj amoprojektoj! Sed &#x15D;i min repu&#x15D;is sen kompato nek timo, &#x15D;irmante sin en la plej sankta edza fideleco, kiun mi &#x11D;is tiam renkontis, kaj cetere lasante min konvinkita, ke pli fa&#x16D;ke ol iam anta&#x16D;e nun oscedas ekstrema abismo inter niaj destinoj, kiujn mi tiel forte deziris vidi por &#x109;iam unui&#x11D;intaj!</p><p>Nu, Hiacinto de Ornelas y Ruiz, kiu sciis pri la pasia enami&#x11D;o malfeli&#x109;iginta al mi la ekzistadon, nun, vidante, ke mi sie&#x11D;as lian hejmon per amikaj afabla&#x135;oj, facile komprenis la naturon de la intencoj, kiuj min instigadis. Cetere, mi ilin ne ka&#x15D;is. Kontra&#x16D;e, mi agis spiteme, &#x109;ar por laiko la persono de jezuito, kiu krome servis kiel gento de la Sankta Ofico, estis ja netu&#x15D;ebla! Scii&#x11D;inte pri la okaza&#x135;oj pere de la edzino mem, kiu de li provis &#x109;erpi fortojn kaj konsilojn por kontra&#x16D;stari miajn insidajn proponojn, Hiacinto, ne fidante al la povo de la parencaj ligiloj, pleni&#x11D;is per timo kaj, aran&#x11D;inte interkonsentojn kaj decidojn &#x109;e siajn superuloj, sin preparis por forlasi Madridon kaj ser&#x109;i rifu&#x11D;on por si kaj por la familio en eksterlando.</p><p>Sed mi &#x11D;in malkovris &#x11D;ustatempe! Vivi sen Magda estus turmento, kiun mi jam ne povus elteni! Mi prefere fari&#x11D;us mizerulo, e&#x109; se &#x15D;i min traktus per ankora&#x16D; pli konsterna mal&#x15D;ato, mi e&#x109; preferus, ke &#x15D;i malamu min per sia tuta koro, se nur &#x15D;i restus atingebla por miaj okuloj, se mi povus &#x15D;in ofte vidi, se mi havus &#x15D;in proksima al mi, kvankam nin vere disigas akraj, senrimede nevenkeblaj baroj!</p><p>Freneza, &#x109;ar mi deziris la neatingeblon je kia ajn kosto, mi denuncis Hiacinton de Ornelas kiel hugenoton al la Tribunalo de la Sankta Ofico, celanta liberi&#x11D;i de li por pli facile ekposedi la edzinon! La denuncon mi pruvis per faktoj: libroj herezaj kontra&#x16D; la Virga Patrino, kiuj &#x109;iam estis teruraj armiloj en la mano de denuncantoj por ruinigi la viktimojn de sia persekutado, ja teruriloj ne malofte for&#x11D;itaj de tiuj, kiuj denuncis mem; abunda, kompromita korespondado kun luteranoj el Germanujo; sekretaj interligoj kun adeptoj dissemitaj en la tuta lando, kiel anka&#x16D; en</p><p>Francujo; li sistema forestado en la konfesejo, la nomoj mem de liaj filoj, memorigantaj pri Germanujo kaj Anglujo, sed ne pri Hispanujo, kies atestojn pri bapto li ne povis prezenti, pretekstante, ke la koncernaj gravaj ceremonioj havis lokon en Nederlando! Sed &#x109;ion mi pruvis ne pro zorgo pri la idealoj de religio, kiun mi rigardus inda je respekto, sed ja por ven&#x11D;i min por la mal&#x15D;ato, kiun pro amo al li Maria Magda sentis kontra&#x16D; mi!</p><p>Arestite kaj procesite, Hiacinto estis transdonita al mi la&#x16D; ordono de miaj superuloj, kiuj al mi ne povis rifuzi la unuan tiaspecan peton, kiun mi prezentis al ili, pro la bonaj servoj de mi faritaj al la institucio.</p><p>De tiam mi sekrete tenis lin en haladza karcero, kie por la mizerulo komenci&#x11D;is longa serio da turmentegaj necesbezonoj, nepriskribeblaj angoroj kaj suferoj, kiujn ne povas imagi la menso de la nuntempa homo edukata sub la a&#x16D;spicioj de demokratiaj re&#x11D;imoj, kiuj, kvankam ankora&#x16D; tre neperfektaj, tamen ne plu kapablas precize kompreni la aplikon de la feraj, absurdaj le&#x11D;oj de la pasintaj epokoj! &#x108;e li mi satigis la koleron tordantan al mi la koron, sentante, ke pro li min forgesis la amata virino! Mia nekonsolebla envio kaj la pereiga &#x135;aluzo, kiu min frenezigis dum tiom da jaroj, inspiris al mi kruelajn torturprocedojn, kiujn mi aplikis kun demona plezuro, rememorante la rozajn vangojn de Maria Magda, kiujn mi neniam kisis; &#x15D;iajn belajn, karesemajn brakojn, kiuj alian viron - ja lin! - kaj ne min, tenere alpremis al &#x15D;ia busto! Malnoble kaj satane mi pagigis al Hiacinto de Ornelas y Ruiz, en la tortur&#x109;ambro de la Inkvizicia Tribunalo, en Madrido, por &#x109;iuj kisoj kaj karesoj, kiujn li rabis de mi &#x109;e tiu virino, kiun mi amis &#x11D;is frenezo kaj malespero!</p><p>Mi el&#x15D;irigis al li la ungojn kaj la dentojn; rompigis al li la fingrojn kaj elartikigis la pojnojn; brulvundigis la plandojn &#x11D;isulcere, sed malrapide, pacience, per ru&#x11D;ardaj lamenoj; distran&#x109;e skur&#x11D;igis al li la karnon; kaj &#x109;ion mi faris pretekste ke mi anta&#x16D;savos lin de proanatema kondamno en la inferon, devigante lin konfesi falsajn konspirojn kontra&#x16D; la Eklezio, sub kies nomo mi min ka&#x15D;is por la farado de abomenaj malnobla&#x135;oj!</p><p>Sub la premo de frenezaj maltrankviloj, Magda venis al mi...</p><p>Plorante, &#x15D;i petegis, ke mi &#x109;ion &#x109;esigu pro kompato! &#x15C;i memorigis al mi sian proksiman parencecon kaj la fakton, ke anka&#x16D; Hiacinto estas mia parenco; la malproksimajn tagojn de nia &#x109;arma infaneco, travivitajn en la dol&#x109;a kampara vivo &#x109;e la &#x11D;ojoj de la hejmo, kiam amba&#x16D; &#x11D;uis la &#x15D;irmon de preska&#x16D;frata intimeco...</p><p>Cinika kaj kruela, mi respondis, demandante, &#x109;u &#x15D;i pensis pri &#x109;iuj tiuj ravaj detaloj de nia juneco, kiam &#x15D;i, sola a&#x16D; kun la helpo de Hiacinto, planis la abomenan perfidon, kiun &#x15D;i suferigis al mi...</p><p>&#x15C;i parolis pri la filoj, kiuj restus sub la jugo de la akregaj rezultoj el tio, ke la patro estas akuzita de la Sankta Ofico; kaj des pli en la okazo se li mortos pro la longa aresto; kaj &#x15D;i finis, petegante en larmoj pri la vivo kaj la libereco de la edzo, krom anka&#x16D; pri mia protekto por ke ili trovu rifu&#x11D;on en Anglujo...</p><p>Kaj vidante &#x15D;in sub la kaprico de miaj decidoj, &#x135;etinte al &#x15D;i en la viza&#x11D;on la malamplenan galon ver&#x15D;i&#x11D;antan el mia animo, mi parolis:</p><p>"- Via edzo revenos al vi, Maria Magda... sed &#x109;e unu kondi&#x109;o, kiun mi neniel rezignos: Cedu! Estu mia! Konsentu kunligi vian ekzistadon al la mia, e&#x109; se ka&#x15D;ite... kaj mi redonos lin al vi kaj plu ka&#x16D;zos al li nenian &#x109;agrenon!..."</p><p>La kompatinda ankora&#x16D; rezistis dum kelke da tagoj. &#x108;iujn argumentojn, kiujn virta virino, fidela al la konscienco kaj al la siaj devoj, povus elvoki por evitigi al si la adulton, mia eksfian&#x109;ino prezentis, plorante kaj petegante al mia furioza avidego de malhumana kaj senskrupula deloganto, kun la celo deadmoni min de tiu malnobla decido. Sed mi restis nepetegebla kaj kruela, kia &#x15D;i mem iam fari&#x11D;is, kiam mi, malespere vidante min forlasita, petegis, ke &#x15D;i min kompatu kaj ne perfidu mian amon por felicigi Hiacinton! Tiu virino, kiun mi tiel forte amis, kiu el mi estus farinta humilan, sklavan edzon, sova&#x11D;igis min per &#x135;urrompo favore al alia viro! Kaj en ci tiu momento levi&#x11D;is el la profunda&#x135;oj de mia psiko la malnovaj malicaj instinktoj, kiuj en Jerusalemo, en la jaro 33, igis min peti la kondamnon de Jesuo el Nazareto por la liberi&#x11D;o de la bandito Barabaso! Cetere, estis multe da kapricemo kaj vatamo en la motivoj, pro kiuj mi deziris la ruini&#x11D;on de Magda; kaj dum la abomenegata paro trasuferis tiun kor&#x15D;iran dramon, kiun la hodia&#x16D;a homo ne povas kompreni krom per la koloroj de legendo, mi plezuregis ce la &#x11D;ojo venki &#x15D;in per disrompo de &#x15D;ia felico, kiu tiom ekscitis mian vunditan orgojlon!</p><p>Sed, kiam &#x15D;i, kelkajn tagojn post nia interparolo, malsuprenirinte en la cambron de torturoj, rigardis la spektron, al kiu redukti&#x11D;is &#x15D;ia bela musketoficiro, tiam la malfelicega fiancino de mia juna&#x11D;o ne plu hezitis cedi al miaj abomenegindaj kapricoj! Mi &#x15D;in intence kondukis tien, por lin viziti, car mi komprenis, ke &#x15D;ia &#x15D;anceli&#x11D;emo minacas longe da&#x16D;ri!</p><p>Por mildigi la suferon de la edzo, &#x15D;parante al li la ciutagajn, lin konsumantajn turmentojn; por konservi tiun vivon, por &#x15D;i multe pli valoran ol ciuj ceteraj bona&#x135;oj, kaj kiun mia murda furiozo minacis detrui, la malfelica edzino submeti&#x11D;is al la turmentisto, sin oferis, celante la liberi&#x11D;on, la vivon de la patro de siaj tre karaj filoj!</p><p>Malgra&#x16D; tio, mia &#x135;aluzo pliintensi&#x11D;is ce la triumfo, car mi sentis min pli abomenegata ol iam anta&#x16D;e! Mi intencis persvadi Magdan, ke &#x15D;i por ciam ligi&#x11D;u al mia destino, malgra&#x16D; ke mi al &#x15D;i redonis la edzon. Sed &#x15D;i, kiu sinofere cedis al miaj postuloj, celante savi lian vivon, ne povis ka&#x15D;i la mal&#x15D;aton, la malamon, kiun al &#x15D;i inspiris mia abomeneginda persono, kio fine ka&#x16D;zis al mi lacecon kaj koleron. Mi tial, lacekonsumita, cesis batali por ia neatingebla bono kaj rezignis la malsa&#x11D;ajn aspirojn, kiuj min frenezigis. Sed e&#x109; tiel mia menso, sub la inspiro de la potencoj de Malbono, planis sinistran ven&#x11D;on, kiu, efektivi&#x11D;inte kun la plej abomeninda kruelego, kiu povus el&#x15D;pruci el la profunda&#x135;oj de koro makulita de envio, resento, &#x135;aluzo kaj &#x109;iuj na&#x16D;zaj trajtoj de la malnobleco, en kiu &#x11D;i plezuras, - ka&#x16D;zis tiujn malfeli&#x109;egojn, kiuj de tri jarcentoj persekutas mian Spiriton kiel sinistra ombro de mi mem, kovranta mian destinon, malfeli&#x109;egoj kies dolorajn epilogojn la estontaj jarcentoj ankora&#x16D; vidos!</p><p>Maria Magda petis min pri la vivo kaj la libereco de la edzo, kaj mi min devontigis ilin redoni al &#x15D;i. Sed &#x15D;i forgesis promesigi min redoni la edzon sendifekta, sen mutiloj. Tial mi <emphasis>elpikigis al li la okulojn per </emphasis><emphasis>ru&#x11D;ardaj </emphasis><emphasis>ferpikiloj, tiel lin barbare ruinigante, </emphasis><emphasis>por </emphasis><emphasis>&#x109;iam </emphasis><emphasis>lin </emphasis><emphasis>&#x135;etante </emphasis><emphasis>en la malumon de nevortigebla turmentego,</emphasis> sed tamen ne komprenante, ke ekzistas unu &#x108;iopova Dio rigardanta, de la supro de Sia Justeco, mian abomenan agon, kiu ja gravuri&#x11D;is en la faldoj de mia konscienco, kvaza&#x16D; reflektita en spegulo, por min akuzi kaj de mi postuli nenuligeblajn kulpelpagojn tra la jarcentoj!</p><p>Ho ve! Ankora&#x16D; hodia&#x16D;, tri jarcentojn post la efektivi&#x11D;o de tiuj beda&#x16D;rindaj faktoj, &#x109;e la rememoro de tiel malluma pasinteco, dolorige &#x15D;iras al mi la animon la bildo de tiu malfeli&#x109;ega edzino, kiu, irinte, je mia invito, akcepti la kompatindan edzon en la mallibereja korto, kaj konstatinte la amplekson de mia perverseco, faris nenion alian, ol rigardi min kun surprizo kaj poste ploregi surgenue anta&#x16D; la blindigita edzo, brakumante al li la &#x15D;aceli&#x11D;antajn krurojn, kisante liajn manojn kun nepreskribebla tenero, akceptante lin, difektitan kaj invalidan, kun senlima amo, dum mi, per mokaj ridoj, sarkasmis:</p><p>"- Mi redonis al vi, sinjorino, la vivon kaj la liberecon de via amato, &#x11D;uste tiel kiel ni interkonsentis... Vi ne povos nei mian grandanimecon kontra&#x16D; la iama &#x135;urrompinta fian&#x109;ino, &#x109;ar, povante lin nun mortigi, mi lin remetas en viajn brakojn..."</p><p>Sed estis skribite, a&#x16D; ja tiel mi deziris, ke Maria Magda da&#x16D;re supreniros akran kaj &#x15D;torman kalvarion, senrimedan en tiu malfeli&#x109;a ekzistado: Hiacinto de Ornelas y Ruiz, nerezignacia &#x109;e tiel beda&#x16D;rinda kiel neatendita situacio, ne dezirante fari&#x11D;i malfeli&#x109;iga &#x15D;ar&#x11D;o en la vivo de sia sindona edzino, kiu nun transprenis la estrecon de la familio kaj plej penegis en heroaj aktivecoj, forlasita de la amikoj, kiuj timis pro la suspektoj de tiu sama tribunalo ju&#x11D;inta &#x15D;ian edzon; forlasita e&#x109; de mi mem, kiu seninteresi&#x11D;e rezignis posedi &#x15D;in, laca de la vanaj provoj fari&#x11D;i amata; Hiacinto, dezirante &#x15D;in mem kaj kaj siajn filojn savi de la religia persekutado, kiu fatale etendi&#x11D;us super &#x109;iuj liaj familianoj, sin mortigis du monatojn post sia liberi&#x11D;o, kaj por la sinistra ago li estis helpita de la pli juna filo, kiu, en la senkulpeco de sia kvinjara&#x11D;o, transdonis al la patro la diskrete petitan ponardon, kies pinton li almetis al la gor&#x11D;o dum la alian ekstrema&#x135;on li apogis sur la rando de tiu tablo, tiel metante finon al sia ekzistado!</p><p>Maria Magda, senkonsola kaj malfeli&#x109;a, revenis kun la filoj en sian naskovila&#x11D;on. De tiam, &#x11D;is la momento, en kiu mi skizas &#x109;i tiujn pa&#x11D;ojn, mi neniam plu vidis &#x15D;in, nek pri &#x15D;i ricevis sciigojn! Kaj, ho mia Dio, jam pasis tri jarcentoj!...</p><p>Ne longe da&#x16D;ris, kaj la pento komencis viglan reagon en mia mizeri&#x11D;inta esto. De tiam, mi ne plu &#x11D;uis trankvilecon, e&#x109; por endormi&#x11D;i. Nepriskribebla stato de nerva superekscititeco tenis min en konstanta konfuzi&#x11D;o kaj konsterni&#x11D;o, vidigante al mi, kie ajn mi trovi&#x11D;us, la figuron de Hiacinto de Ornelas, turmentegita kaj blinda, kvaza&#x16D; &#x11D;i neforvi&#x15D;eble gravuri&#x11D;us en mia memoro!</p><p>Mi e&#x109; asertas, ke mia strebo al pliboni&#x11D;o komenci&#x11D;is &#x11D;uste tiam, kiam, transdoninte Hiacinton al lia edzino, mi &#x15D;in vidis surgenui&#x11D;i anta&#x16D; li kaj kovri liajn manojn per kisoj kaj larmoj, donante al li, en la apogeo de malfeli&#x109;o, la pruvon pri ia sublima sento de amo kaj kompato, kian mi ne kapablas kompreni! Ekde tiu momento, mi provis ne plenumi la nigrajn ordonojn de miaj superuloj, kio malrapide pu&#x15D;is min al neobservado de la devoj al mi komisiitaj, senigis min je la favoroj, kiujn mi &#x11D;is tiam &#x11D;uadis, kaj fine &#x135;etis min en dumvivan enkarcerigon! Mi do, de la dua duono de la 17a jarcento &#x11D;is nun, komencis elpagi, &#x109;u sur la Tero kiel homo, &#x109;u en la Transtombo kiel Spirito, la krimojn kaj kruela&#x135;ojn faritajn sub la ombro de la Sankta Ofico! Sincera pento, pri kiu, miaj amikoj, mi asertas, ke &#x11D;i inspiras &#x109;iujn miajn agojn, kura&#x11D;igas min alfronti &#x109;iaspecajn malfeli&#x109;ajn situaciojn, kondi&#x109;e ke per ili elvi&#x15D;i&#x11D;u el mia konscienco tiu hontiga makulo, ke mi uzis la sanktan nomon de la Dia Krucumito por la farado de krimoj. Rakonti, kiaj &#x11D;is hodia&#x16D; estis la koncernaj elprovoj, la larmoj bruligantaj al mi la animon pentintan kaj senkonsolan, la konsternaj atakoj de turmentegaj rimorsoj, kiujn trudis la ekscitegita konscienco, kaj fine la serio da dramaj okaza&#x135;oj, kiuj ekde tiam min persekutas - ja estus laciga, e&#x109; terura tasko, al kiu mi ne elmetos min. Cetere, necesus verki po kelke da specialaj volumoj por &#x109;iu koncerna fazo...</p><p>Sed fine, en la dua duono de la 19a jarcento - nur tiam - mi prepari&#x11D;is por la lasta fazo de la neeviteblaj kulpelpagoj: - la blindeco!</p><p>Mi devis iel ajn perdi la vidkapablon, pro tio fari&#x11D;i senpova por la propra vivteno, por la honora laboro, kaj tiel akcepti la aliulan helpon, des pli hontigan kaj humiligan al la senmezura orgojlo, kiun mi ankora&#x16D; ne povis estingi en mia ribelema karaktero, ju pli kompatema kaj dol&#x109;a &#x11D;i estus; mi anka&#x16D; devis korfrakase rezigni revojn, dezirojn, ambiciojn, kaj samtempe rigardi la bruan disfalon de miaj moralaj kaj intelektaj valoroj, de mia socia pozicio, rezignacie vivante, kun por &#x109;iam senlumaj okuloj, en sen&#x15D;an&#x11D;a tenebro! Sed mi anka&#x16D; devis &#x109;ion suferi digne kaj pacience, atestante beda&#x16D;ron pri la kruelaj agoj kontra&#x16D; la iama rivalo, same kiel respekton kaj intimajn oma&#x11D;ojn al tiu sama Jesuo, kies memoro mi multfoje ofendis!</p><p>Vi &#x109;iuj scias pri la malkura&#x11D;o, kiu min ekposedis, kiam mi trovis min blinda! Mi havis neniajn fortojn por tiu terura elprovo en la kulmina horo de mia rehonorindi&#x11D;o! Ho, la imanenta</p><p>Justeco de la Kreinto, kiu lasas nin al niaj propraj respondecoj, por ke ni mem nin punu a&#x16D; glorigu tra la interplekti&#x11D;o kaj sinsekvo, ruinigaj a&#x16D; brilaj, de niaj faroj dum niaj sinsekvaj ekzistadoj! La saman teruron, kiun la blindeco sentigis al Hiacinto de Ornelas, mi anka&#x16D; sentis, post tri jarcentoj, komprenante, ke mi perdis la lumon de la okuloj! La moralaj turmentoj, la angoroj, la neelteneblaj humiligoj, la nekonsolebla malespero esti sub la kaprico de la mallumo, kiuj pu&#x15D;is tiun mizerulon al tiu pereiga eraro, nome la memmortigo, anka&#x16D; akumuli&#x11D;is en mi kun tiel potenca ekscito, ke mi imitis lian agon kaj fari&#x11D;is, en 1890, memmortiginto, same kiel li cirka&#x16D; la mezo de la 17a jarcento...</p><p>Kaj cio ja tiel okazis. &#x108;u prave, cu malprave, cu dubinde, tiele okazis... kaj kia &#x11D;i estis, tia mi devis rakonti.</p><p>&#x108;u el la interplekto de tiu horora intrigo oni komprenu, ke la Superega Le&#x11D;o de la Kreinto trudis al mi, kiel kulpelpagon, la memmortigon, ke mi suferu &#x11D;iajn sekvojn?</p><p>Tute ne!</p><p>La Superega Le&#x11D;o, kies dispozicioj havas kiel bazon la superregadon de Amo, Frateco, Bono, Justeco, kiel anka&#x16D; de Devo kaj la tuta luma strio de ties gloraj sekvoj, kaj kiu krome anta&#x16D;zorgas kontra&#x16D; ciuj eblecoj de misharmonio kaj diskriminacio, neniam starigus, kiel regulon, tiun kulpon, la plej gravan, kiun &#x11D;i mem kondamnas! Kio okazis kun mi, tio estis pli &#x11D;uste la logika efiko de ka&#x16D;zo, kiun mi mem estigis malobee al la Harmonia, Superega Le&#x11D;o reganta la Universon! Kondutante malharmonie kun &#x11D;i, impliki&#x11D;ante en pli kaj pli malnobligaj kompleksoj pro maldecegaj agoj faritaj dum la sinsekvaj korpaj ekzistadoj, mi fatale falus en la apogean malfelicegon, simile al la &#x15D;tona bloko, kiu, &#x135;etite el la montosupro, rapide kaj neeviteble ruli&#x11D;as en la fundon de la abismo...</p><p>&#x108;ar fatalo ja estas nia krea&#x135;o, naskita de niaj eraroj kaj senpripensa&#x135;oj la&#x16D;longe de la a&#x11D;oj kaj de la tempo!</p><p>&#x108;u vi, leganto, min kredas a&#x16D; ne, tio tamen ne elstrekos la liniojn de la vero, kiun mi pale elmontris sur tiuj pa&#x11D;oj: la malgaja</p><p>historio de la homaro, kun siaj &#x15D;ar&#x11D;oj el malfeli&#x109;egoj, kiujn vi tiel bone konas, &#x109;iutage elvolvi&#x11D;as anta&#x16D; vi, pruvante, per identaj ekzemploj, tiujn, kiujn mi &#x135;us prezentis...</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VI La ina elemento</strong></p><p>Subtenata de la kompatemaj brakoj de Petro kaj Salustio, mi forlasis la templon, kie la sanktega mistero de tiom da surteraj migradoj levi&#x11D;is el la tenejoj de mia animo, donante al mi kiel anka&#x16D; al miaj kunuloj altvalorajn klarigojn. Tiu rememorado estis penega, malgra&#x16D; la &#x109;eesto kaj la potenca kunhelpo de la eminentaj mentoroj, kiuj zorgis pri mi. La rememoroj pri la kulpa pasinteco, la suferoj, kiujn mi spertis tra la tempoj kaj kiuj nun emer&#x11D;is revivigitaj por taksado en la estanteco, min profunde konsternis kaj senkura&#x11D;igis, kvaza&#x16D; ili tra&#x16D;matizus al mi la sentojn kaj la fakultojn. Mi sekve ekmalsani&#x11D;is, &#x109;ar la mensaj fortoj, same kiel la sentoj, interpu&#x15D;i&#x11D;adis &#x109;e delikata kaj laciga proceso de persona psika memekzameno. Pro tio oni min kondukis en iun klinikan kabineton apudan al la loko, en kiu efektivi&#x11D;is tiuj operacioj, tiel strangaj kiel sublimaj. Du inicitoj plenumis tie sian tagde&#x135;oron, &#x109;ar tiaj akcidentoj, kiel tiu de mi travivita, estis ordinaraj, e&#x109; &#x109;iutagaj, inter la dis&#x109;iploj, kies peka mensoprovizo ilin &#x135;etadis en nebrideblajn halucinokrizojn, kiuj kelkfoje randumis la demencon.</p><p>Bonkore min akceptinte en tiu fako, kie unu plian parfumon de la Karitato oni enspirigis al niaj feblaj, senkura&#x11D;aj Spiritoj, la diligentaj servantoj de la Legio havigis al mi, &#x109;e tiu krizokaza situacio, kvaza&#x16D; balzaman magnetisman kuracadon, kiun sekvis, en la postaj tagoj, efikega, speciala psiko-klinika observado.</p><p>Post kelkaj tagoj, reveninte en la lumon de neneigebla realeco, tute konsciante mian veran personecon, mi mature pripensis kaj konkludis, ke la sola rimedo, per kiu mi iam atingos plenan rehonorindi&#x11D;on anta&#x16D; la konscienco kaj la Superega Le&#x11D;o, kiun mi de longe malobeadis, estas - Reenkarni&#x11D;i! Jes, ankora&#x16D;foje renaski&#x11D;i! Serene kaj digne suferi la provon perdi la vidkapablon, &#x109;e kiu mi anta&#x16D; ne longe fiaskis, &#x109;ar al &#x11D;i mi ne submeti&#x11D;is, preferante min mem mortigi, ol trapasi la vivon sen la vidado; fari la malon de tio, kion mi faris anta&#x16D;e, nome ami la similulojn karitate kaj kompateme, protekti, helpi, servi la proksimulon, uzante &#x109;iujn disponeblajn, honestajn kaj bonfarajn rimedojn; iri, se eble kaj necese, &#x11D;is abnegacia memoferado, sub la moralaj frakasaj sekvoj de mia amara pasinteco, por konkretigi sanktajn frujtojn de la Vera Bono, kiuj min helpus kompensi la iam dissemitan mallumon!</p><p>Nekontra&#x16D;starebla mal&#x11D;ojo, eble ankora&#x16D; pli dolore ol &#x11D;is nun, de tiu momento plenigis miajn horojn per novaj afliktoj; kaj la superregantaj, &#x109;agrenaj impresoj de ia rimorso, kiun nenio homa povas esprimi, neebligis al mi &#x11D;ui ian ajn formon de vera feli&#x109;o!</p><p>Sed min revigligadis tiel la bonkoraj mentoroj, la rondo de la amataj amikoj, la afablaj, karitataj gardistinoj, kiel anka&#x16D; miaj kunuloj en luktoj kaj malfeli&#x109;oj, &#x109;ar la suferoj de unu respegulis la suferojn de la ceteraj; kaj &#x109;iuj donis siajn plej bonajn konsilojn kaj ekzemplojn, insiste kura&#x11D;igante al la lernado, kiu iris sian normalan vojon, kaj nin tuj kondukante al la reeduka laborado sen atendi &#x11D;is la taskoj plenumotaj dum la fizika-materia renaski&#x11D;o, kiuj ankora&#x16D; e&#x109; ne estis skizitaj.</p><p>Nu, unu el la plej efikaj kura&#x11D;igaj rimedoj, celantaj, ke ni rezignaciu pri nia situacio, estis &#x11D;uste tiuj kunvenoj pri Arto kaj Moralo, pri kiuj ni jam havis la okazon paroli, kaj kiuj, kun la paso de l' tempo, prenis specialan karakteron pro tio, ke ili servis al nia individua reboni&#x11D;o per siaj ekzemploj, elmontroj kaj analizoj, kiuj al ni prezentis sekvindajn vojojn, imitindajn agojn ktp, ktp. Tiucele, en la parkoj de la Urbo, kies vastecon ni &#x11D;is tiam ne povis taksi, ekzistis lokoj de ia impresa beleco neimagebla por la homa esta&#x135;o, por la ideala supereco tiel de la tuto kiel anka&#x16D; de &#x109;iu detalo, por la elvokivaj nuancoj, altirantaj la penson en la regionon de la Harmonia Arto. Temis &#x11D;ustadire pri domoj, lo&#x11D;ejoj, kies arkitekturaj linioj kaj dekoracio superis &#x109;ion, kion plej grandiozan kaj belan kreis la surteraj klasikuloj; pri miniaturaj urboj a&#x16D; pitoreske belaj vila&#x11D;oj kun graciaj lagoj borderitaj per bonodoraj flortapi&#x15D;oj; pri temploj dedi&#x109;itaj al la praktikado de Beletro kaj de Artoj &#x11D;enerale, precipe de Muziko kaj Poezio, pri kiuj ni konstatis, ke ili tie atingas amplekson kapturnan, neimageblan pro &#x109;ia surtera pensulo, kiel ekzemple &#x109;e Frederiko &#x15C;openo, kiun ni havis la okazon vidi transfiguranta la magion de l' sonoj en &#x109;arman poezian verkon esprimatan per ravega sinsekvo da idealaj vizioj, kiuj translimis nian konceptadon pri la ideo de l' Belo kaj, ver&#x15D;igante al ni larmojn de neniam spertita kortu&#x15D;o, kunhelpis por la veki&#x11D;o de spiritaj kapabloj, kiuj en nia memo restis latentaj! Oni e&#x109; povus aserti, ke Muziko kaj Poezio estas la artoj preferataj de la inicitoj - se estus ebla la ekzisto de tiaj preferoj en tiaj mensoj, edukitaj la&#x16D; la principoj de la plej alta Idealo, kiun ni povus koncepti. Kaj e&#x109; refigura&#x135;oj ekzaktaj, sed prezentitaj en sublima kvintesenca stato, senmakule kaj &#x11D;isriverence plibeligitaj, &#x109;ar fluidece strukturitaj sub la premo de voloj sperti&#x11D;intaj pri la superaj, grandiozaj konceptadoj pri Amo kaj Bono - de la pejza&#x11D;oj elvokantaj la mesian pilgrimadon, de tiuj impresaj kaj &#x109;armaj scenejoj, kie a&#x16D;di&#x11D;is la unuaj melodioj de la senmorta vo&#x109;o, kiu malsuprenvenis el la &#x108;ielaj Regionoj por konsoladi la suferantojn kaj liberigi la &#x15D;ar&#x11D;itojn!</p><p>Tiel oni donis al ni la grandegan &#x11D;ojon iri la&#x16D;borde de la lago Genesareto, pilgrimi Tiberiason kaj aliajn karmemorajn lokojn, atestintajn la dian apostoladon de la Sinjoro; kaj tiaj estis la sugestioj saturantaj tiujn refigura&#x135;ojn, ke ni havis la impreson, kvaza&#x16D; la Dia Amiko estus &#x135;us de tie fori&#x11D;inta, &#x109;ar al ni ankora&#x16D; a&#x16D;di&#x11D;is, en la menso, la dol&#x109;a flustro de lia vo&#x109;o kvaza&#x16D; elsendanta la lastajn akordojn, kiuj &#x15D;ajnis vibri en la aero, de la neforgesebla melodio, kiu de du mil jaroj tiel funde tu&#x15D;as la korojn de la nefavoritojn de la sorto:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>"Venu al mi &#x109;iuj, kiuj estas laborantaj kaj &#x15D;ar&#x11D;itaj, kaj mi vin ripozigos. Lernu &#x109;e mi, car mi estas milda kaj korhumila, kaj vi trovos ripozon por viaj animoj..."</emphasis></p><p>&#x108;e tiuj grandiozaj elmontroj de amo kaj respektego al la Majstro, prezentitaj de la noblaj estuloj subtenantaj la belecon de la urbo, kiun mi lo&#x11D;is, mi multfoje enabismi&#x11D;is en profundajn, kortu&#x15D;ajn meditadojn, ver&#x15D;ante dolorajn, pentoplenajn larmojn &#x109;e la elvoko de tiu jaro 33, kiun mi nun povis facile rememori -, kiam, pacience, humile kaj rezignacie portante la krucon sur siaj &#x15D;ultroj, la Mesio, nun respektegata en mia koro, supreniris la deklivon direkte al la Kalvario, dum mi satane blekegadis, postulante lian tujan martirigon!</p><p>&#x108;e la enirejo al &#x109;iu el tiuj lokoj vidi&#x11D;is la emblemo de la Legio kaj la nomoj de tiuj servantinoj, kiuj ilin imagis kaj konkretigis, &#x109;ar konvenas rimarkigi, ke tiajn detalplenajn krea&#x135;ojn efektivigis la ina elemento servanta en la edukaj laboroj de nia Instituto.</p><p>En la tagoj de tiuj kunvenoj, oni &#x11D;uigis al la &#x109;eestantoj kaj speciale al la internuloj plej agrablajn momentojn de sublima lernado, dum kiuj al ni estis prezentitaj kortu&#x15D;aj ekzemploj de abnegacio, de sindono al la proksimulo, de humileco kaj pacienco, kiel anka&#x16D; de heroeco kaj morala valoro fronte al la malfeli&#x109;o, kaj tiuj ekzemploj penetris nian internon kiel bonfara instigo al la progreso, al kiu ni bezonis strebi. Tiu lernado, kiun al ni proponis la entuziasmigaj lecionoj &#x109;erpitaj el la historio de la homaro, kun ties sennombraj luktoj kaj suferoj, venkoj kaj renobli&#x11D;oj, efektivi&#x11D;is sub la gvidado de niaj mentoroj kaj instruistoj mem a&#x16D; de vizitantaj karavanoj, kiuj malsuprenvenis al ni kun la frata celo kunhelpi por nia konsolo kaj progreso. Sed multajn intensajn dramojn, travivitajn de la sinjorinoj mem de la Viglado kiel anka&#x16D; de elstaraj personoj de nia Kolonio, kiel Ramiro de Guzman kaj amba&#x16D; de Canalejas, oni al ni permesis ekkoni kiel ekzemplon kaj averton, el kiuj grandan parton oni ec prezentis kiel imitindajn modelojn de konduto. Tiuj dramoj estis nenio alia, ol ilia rakonto pri siaj luktoj tenataj dum la progresocelaj elprovoj, ce la sinoferoj faritaj dum la enkarna ekzistado a&#x16D; ce la senlacaj laboroj en la Spaco. Pri la donitaj lecionoj, oni poste petis nin prezenti nian opinion, fari konsiderojn kaj eldiri moralajn, artismajn komentariojn. En tiuj okazoj, ni rimarkis, inter multaj aliaj motivoj por nia reboni&#x11D;o sur la kampo de la Moralo, la surprizan fakton, ke la homon cirka&#x16D;as la plej carmaj esprimoj de ia Arto supera al ciuj ceteraj artoj, dum la absorbaj ciutagaj laboroj: - la glora Arto lerni disvolvi en si mem la spiritajn valorojn ankora&#x16D; latentajn en la profunda&#x135;oj de lia animo!</p><p>Unu tagon, oni fine informis al ni, ke al niaj bonkoraj gardistinoj venis la vico prezenti la frujton de siaj lumaj meditoj, de sia sentemeco noble turnita al la superaj idealoj. Kiel nature, granda entuziasmo ekscitis nian grupon; ni emocii&#x11D;is pro la atendado, kaj en la difinita tago, regataj de neretenebla &#x11D;ojo, ni iris al tiuj lokoj kreitaj de niaj afablaj amikinoj, kies fratina sindono tenadis ciam hela en nia interno la flamon de la sanktega amo al la Familio, la altiri&#x11D;on al la hejmo, la respekton al ni mem.</p><p>Rita de Kasja estis poetino. Sia sentema temperamento de sincere fervora kredantino kaj &#x15D;ia ciama karaktero forti&#x11D;inta en la ciutaga entuziasmo por la agoj de amo kaj sindono al la proksimulo, cu en la sino de la societo, en kiu &#x15D;i spirite vivis, cu en la plenumado de la taskoj al &#x15D;i komisiitaj en la surteraj regionoj, lasis sin gvidi de la vera inspiro. Si mem venis en la internulejon peti pri nia ceesto kaj nin kondukis en sian lo&#x11D;ejon, kien ni eniris je la unua fojo. Temis pri delikata sanktejo, konstruita la&#x16D; kortu&#x15D;aj inspiroj de &#x15D;ia granda filina amo, car &#x15D;i &#x11D;in konceptis la&#x16D; la sanktigaj kaj rezignaciaj resopiroj pri siaj iamaj surteraj gepatroj, kiuj &#x15D;in multe amis tial, ke Rinjo estis modelo de filino amema kaj milda, dankema kaj respektema! Al sia lo&#x11D;ejo en la Urbo Espero &#x15D;i donis do la formon, detalplenan sed altigitan &#x11D;is impresa beleco, de la gepatra hejmo, sub kies zorgoj &#x15D;i vivis sian mallongan, lastan surplanedan ekzistadon, en Portugalujo, fini&#x11D;intan en la jaro 1790...</p><p>... Dol&#x109;e falis la vespero. Mildaj nuancoj mikskolorigis per buntaj rebriloj la melankolian atmosferon de la Universitata Urbo, kiu aspektis kvaza&#x16D; saturita de rebonigaj, lumbrilaj fluida&#x135;oj. Tiuj fluida&#x135;oj plibeligis la urbon, plenigis &#x11D;in per paco, tiel emigante &#x109;iujn mensojn tie kolekti&#x11D;intajn al mildaj sentoj, agordante &#x109;iujn korojn al superaj taktoj.</p><p>Malgranda estis la nombro de la invititoj, kiujn la &#x109;arma esta&#x135;o akceptos en tiu vespero. &#x15C;iaj zorgatoj, iuj pli intimaj amikoj kaj la majstroj inicitoj, kies &#x109;eesto estis nepre necesa - &#x109;ar anka&#x16D; &#x15D;i lernis &#x109;e la kontakto kun tiuj klarmensaj inteligentoj, kiuj nin edukadis - jen la tuta &#x109;eestantaro. Inter la amikoj ni rimarkis kun plezuro la aleston de amba&#x16D; de Canalejas, de Joel Steel, al kiu la knabino &#x15D;ajne dedi&#x109;is fervoran, fratan amon, kaj anka&#x16D; de Ramiro de Guzman.</p><p>Post kiam &#x109;iuj kolekti&#x11D;is, la juna poetino invitis nin en iun agrablan angulon de la &#x11D;ardeno, kie la lastaj radioj de la Re&#x11D;o- Astro, harmonie miksi&#x11D;ante kun la mediaj fluida&#x135;oj, konkretigis ravegan nuancon, kio al ni, mizeraj esta&#x135;oj nekonantaj la fascinajn temojn ordinarajn en la spirita mondo, &#x15D;ajnis eltran&#x109;a&#x135;o el la &#x109;ielo tien transplantita kiel &#x109;arma kaj konsola beno. Ni eniris en &#x109;ambron kun vastaj kaj komfortaj dimensioj, veran son&#x11D;oregionan mira&#x135;on, kies gracieco kaj dol&#x109;a beleco estis mildaj atesta&#x135;oj pri la nobleco de ties a&#x16D;torino, knabino kies menso, kvankam tre progresinta, plezure konservis la delikatan sentemon de la dekkvinjara a&#x11D;o. Temis pri malgranda sub&#x109;iela salono, girlande ornamita per grimprozujoj, kies aromo delektis, ekscitante la senton pri la Belo, la fervoron pri la plejbono.</p><p>Artisme originalaj foteloj duonronde vici&#x11D;is, gracie anta&#x16D;emigante la lokon, kvaza&#x16D; tie estus atendataj an&#x11D;eloj a&#x16D; feinoj por elita kunveno, dum en la supro la dol&#x109;e blua firmamento lasis elflui la foran helecon de la planedoj kaj multkoloraj sunoj, anka&#x16D; kunelver&#x15D;ante la brilegan harmonion de sia &#x109;iela beleco.</p><p>Iu harpo, kiu &#x15D;ajnis strukturita per orbrilegaj esencoj, tre belaj kaj diafanaj, elstare sidis apud malgranda tablo de sama konsisto, artisme tajlita kvaza&#x16D; filigrana juvelo, kaj sur &#x109;i tiu iu libro - ja granda albumo - fluideca &#x109;arma&#x135;o, lumanta kiel eta blua stelo, tuj altiris la atenton de la &#x109;eestantoj.</p><p>Lokinte la gastojn en la foteloj, Rinjo de Cassia eksidis &#x109;e la tablo, dum ni, &#x15D;iaj zorgatoj, okupis la unuan vicon. La &#x11D;entila guvernistino prenis la libron kaj &#x11D;in malfermis. &#x11C;i estis la plej nova kolekto de &#x15D;iaj poezia&#x135;oj, puraj krea&#x135;oj de &#x15D;ia menso, turnita al superaj idealoj, sur la kampo de la nobla kaj la&#x16D;dinda versarto. La lumaj literoj, kvaza&#x16D; sub la efiko de nedifinebla, sankta magnetismo, scintiladis kvaza&#x16D; ili estus faritaj el strioj kisataj de la rebriloj el foraj steloj, kiuj kun ni &#x11D;uis la harmonion de la vesperkrepusko.</p><p>La juna amfitrionino petis fraton Ramiro de Guzman, ke li &#x15D;in akompanu per la harpo, kion li &#x11D;entile konsentis. Klasikaj akordoj de milda melodio ondadis tra la florplena, parfumita &#x109;ambro, donante tamen la impreson, ke tuta orkestro a&#x16D;di&#x11D;as ekskluzive dank' al la sugestia subteno de la dia muzikilo.</p><p>Kaj jen, en la harmoniplena silento de la bela Universitata Urbo, sub la flora baldakeno de la lumbrilaj rozoj kaj la splenda beno de la steloj, Rinjo ekdeklamis siajn poezia&#x135;ojn. Kaj ni, kiuj en tiu tempo apena&#x16D; agordi&#x11D;is al nia lo&#x11D;loko; kiuj, malgra&#x16D; tio, jam estis ricevintaj &#x109;armajn lecionojn pri Moralo, Filozofio kaj Scienco, ni en tiu momento anka&#x16D; estis regalitaj per neniam anta&#x16D;e viditaj bildoj de nepriskribebla literatura beleco, &#x11D;is tiam neimageblaj por niaj mensoj! Rinjo legadis el sia albumo. Sed &#x15D;ia supera legado, &#x15D;ia deklamado, pli ol mirinda - ja dia! -, kun artisma tono, el vibroj, kies kortu&#x15D;ega dol&#x109;eco neebligis, ke oni &#x11D;in priskribu en homa lingvo, &#x11D;uigis neimageblajn ravi&#x11D;ojn kaj emocioj n, dum de Guzman kompletigis la fascinpovon de la verko per akordoj de ia pura, grandioza muziko!</p><p>Spirito jam kapabli&#x11D;inta sekvi la vojon de senhalta progreso, Rita de Kasja de Foi&#x135;as' Frazan', kies nomo estis mem poezio, anka&#x16D; estis unu el tiuj malmultaj gardistinoj, kiuj plene scipovis krei scenojn el siaj pensoj, ilin kunordigi, vivigi, kaj al ili doni moralan, pedagogian formon, tiel konkretigante, per unu sola mensa laboro, la belon de la Arto, la moralon de la Le&#x11D;o, la Utilon de atentokapta leciono montranta al &#x109;iu la sanktan devon servadi, per siaj mensaj kaj intelektaj kapabloj, al la idealo de Vero! Ni, kiuj formis la &#x109;eestantan dekopan grupon da kulpuloj, ja kulturis Beletron dum nia enkarna ekzistado sur la terglobo. Sed neniu el ni sciis nobligi tiun subliman doton, kiun al ni havigis la sen&#x109;esa laborado de la Penso, &#x11D;in servigante al la morala altigo de niaj legantoj. Ni maksimume servadis al niaj monaj interesoj, al niaj vantamo kaj orgojlo, kontenti&#x11D;ante per tio, ke ni sentis nin kiel privilegiulojn, meritantajn specialan pozicion super &#x109;iuj ceteraj homoj. Ni efektive nur produktis banala&#x135;ojn destinitajn al la forgeso, a&#x16D; en malpli bona okazo, venenintajn, per eraraj teorioj, la impresi&#x11D;eman menson de iu a&#x16D; iu alia leginto, tiel frivolan kiel ni, kiu niajn opiniojn prenis serioze.</p><p>Sed jen, en la transtombo, knabino apena&#x16D; dekkvinjara montri&#x11D;is al ni kiel modelo de moraligita intelektulo, instruis al ni kiel labori por nia propra kaj por aliula ela&#x109;eto, samtempe kulturante tion plezuran kaj belan kaj tiel donante al ni utilan lecionon, kiu, penetrinte la subtilajn faldojn de nia menso, nin konfuzis kaj hontigis, &#x109;ar ni rememoris, kiel ni misuzis niajn intelektajn valorojn.</p><p>Dum la gracia poetino deklamis, legante en sia stelkolora albumo, el &#x15D;ia ebura frunto eli&#x11D;is lumaj ondoj, kiuj radiante en la tuta rozornamita &#x109;ambro, &#x11D;in envolvis en siaj dol&#x109;egaj vibroj kaj cion saturis per sia sugestia potenco. La scenoj pentritaj per la delektaj, muzikplenaj versoj, korpi&#x11D;is cirka&#x16D; ni, prezentis vivon kaj movi&#x11D;on, trenante nin en la nedifineblan iluzion, ke ni ceestis ciujn scenejojn kaj okaza&#x135;ojn kaj spektas, kvaza&#x16D; fabelaj kunludantoj, la elegiojn a&#x16D; la epopeojn, la dolcajn amintrigojn, majstre rakontatajn per la plej belaj kaj perfektaj poemoj, kiujn ni &#x11D;is tiam povis &#x11D;ui! La poezia hereda&#x135;o, kiun la Tero honoras kiel senmortan trezoron postlasitan de la genioj, kiuj &#x11D;in vizitis, donus nur palan ideon pri tio, kion ni ceestis ce tiu balzama verperkrepusko en la urbo Espero! La versoj prefere kantis la Naturon, tiel sur la Tero kiel en la Spaco, krom anka&#x16D; tiu en aliaj lo&#x11D;ataj planedoj jam de &#x15D;i zorge studitaj, la&#x16D;dante per ravaj inspiroj a&#x16D; glorante per la dolcaj tonoj de pre&#x11D;o la verkon de la Dia Sa&#x11D;eco, kiun ciam envolvas la miregindaj esprimoj de Belo kaj de Perfekteco!</p><p>&#x108;i tie estis la miregindaj maroj kaj oceanoj, kiujn la poetino dum sia deklamado lerte bildigis al ni, vidigante ties esence propran belecon. Sur la sekvanta pa&#x11D;o trovi&#x11D;is la majestaj ordoj al la imponaj, fieraj montoj, eternaj monumentoj de la Naturo glorantaj la Krea&#x135;aron, ricaj deponejoj de netakseblaj valoroj, ja sanktaj juvelujoj, kie la &#x108;iopova ka&#x15D;as trezorojn tiel longe &#x11D;is la homoj per si mem fari&#x11D;os indaj je ilia posedo, kiel heredontoj de la diaj hava&#x135;oj! Plue la superabundeco de la praarbaroj, nekonataj mondoj, anta&#x16D; kiuj la filistraj homoj timuli&#x11D;as kaj regresas, sed kiuj la idealiston kortu&#x15D;as kaj revigligas, inspirante fervoran respekton al Dio. La praarbaroj! Sanktejo fekunda kaj vivoabunda kiel la oceano, en kies sino miriadoj da esta&#x135;oj komencas sian multjarmilan evoluan ascendon al la kulminaj suproj de la Ekzistado, esta&#x135;oj, kiuj, same kiel la tuta Kreita&#x135;aro, bapti&#x11D;as en la vivigaj benoj de la Eternulo, kiu ilin kondukas per la absoluta perfekteco de siaj le&#x11D;oj! Sed ankora&#x16D; pli: - sur sekvanta pa&#x11D;o floradis elegioj prikantantaj la celadojn de l' homoj por sin elaceti; emociaj, carmaj historioj de amikoj de la poetino mem, kiuj suriris vojojn de sinofero por atingi felicajn poziciojn en la spirita skalo!... &#x108;e la ravega poezia elano de Rinjo, niaj mensoj vibris agorde kun &#x15D;i, kaptis &#x15D;iajn emociojn, kiuj penetris en niajn spiritajn fibrojn kaj efikis kvaza&#x16D; balzamoj kvietigantaj al ni la konstantajn &#x109;agrenojn, kiuj nin deprimis. Tio estis, kvaza&#x16D; ni &#x109;eestus kun &#x15D;ia penso en tiu tuta impona krea&#x135;o de &#x15D;ia imago: navigante sur maroj senmezuraj, grimpante grandiozajn montojn por ekvidi ravajn horizontojn; flugante en stelplenaj spacoj, dronante en la irizita etero por ekstaze rigardadi la harmonian iradon de la astroj; kunludante dramojn kaj okaza&#x135;ojn elokvente rakontatajn per tiuj altaj, sublimaj esprimoj, kiujn nur la poezio povas &#x11D;uigi al ni!</p><p>Vere la prezentitaj temoj ne estis fremdaj al ni.</p><p>&#x15C;i nur parolis pri tio, kio jam trovi&#x11D;as en nia sciprovizo. &#x11C;uste tial ni povis &#x11D;israve ensorbi la grandiozan belecon, kiu de &#x109;io radiadis. Sed &#x15D;iaj superaj analizoj elmontris karakteron neniam anta&#x16D;e konatan, sin prezentante kiel sensacian nova&#x135;on al niaj spiritoj dronintaj en nure homaj konjektoj, &#x109;ar kion ni nun vidis, tio estis la altesprima arto, per kiu oni povus prikanti la dian verkon! Kiam silentis &#x15D;ia vo&#x109;o kaj la sonoj de la harpo malforti&#x11D;is &#x109;e la lastaj akordoj, ni, kiuj jam de longe perdis la emon rideti, lasis radii el nia konsolita koro la bonan rideton de edifa &#x11D;ojo. &#x15C;i mem nin alparolis:</p><p>"- Kiel vi ja komprenis, miaj karaj fratoj, mi provis aligi la ideon pri la dieco al miaj humilaj verkoj. Mi invitis vin, anka&#x16D; kiel zorgantino pri la disvolvi&#x11D;o de la moral-religia sento en viaj koroj, por al vi rememorigi, ke vi, kiel homoj, forgesis kroni viajn literaturajn krea&#x135;ojn per edifaj konkludoj pri la pompoj, kiujn la Universo malka&#x15D;as al la vera pensulo... Dio sin montris al viaj okuloj en la senkomparaj mireginda&#x135;oj de la Naturo! Vi povus lin glori, farante el viaj verkoj ofera&#x135;ojn kaj la&#x16D;don al la Vero, tiel helpante aliajn homojn, malpli klerajn ol vi, anka&#x16D; trovi la Dian Penson dissemitan en la glora historio de la Krea&#x135;aro!... Sed vi preferis la detruan negativismon, la senenhavajn teoriojn kaj analizojn, la pure homajn konceptojn, saturitajn per anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj tial destinitajn al la forgeso, &#x109;ar e&#x109; vin mem ili ne sukcesis edifi kaj prepari por venko sur ajna kampo!... Kion mi prezentis &#x109;i-vespere, tion vi rigardis kiel la plej altan kaj subliman literaturan formon por vi koncepteblan. Sciu, tamen, ke por ni &#x11D;i nur estas la komenca punkto, simpla aboco de arto, &#x109;ar mi estas nenio alia ol nura lernantino, humila kaj ankora&#x16D; hezitema, pri la Universa Scienco..."</p><p>Mi ne finos &#x109;i tiun &#x109;apitron, anta&#x16D; ol informi la leganton pri la aktivecoj de la Virinaj Departementoj. &#x11C;is nun mi nur pritraktis la memmortigon de viroj. Sciu, tamen, ke tre malmulton mi aldonos al tio jam priskribita en tiu &#x109;i volumo, celante nur rimarkigi pri certaj aparta&#x135;oj rilataj al la instruado kaj intima edukado, iel malsamaj koncerne tiujn Spiritojn devontajn renaski&#x11D;i en inaj korpoj por renovigi fiaskintajn klopodojn a&#x16D; ripari gravajn kulpojn malhonorajn tiel por la sekso kiel anka&#x16D; por la persono, kiu ilin faris.</p><p>Estante Spiritoj, &#x109;iuj homoj egale respondecas pri siaj agoj, konformaj a&#x16D; ne al la dispozicioj de la &#x109;ion reganta Superega Le&#x11D;o, kio estas la samo kiel diri, ke niaj fratinoj, la virinoj, kiuj lasas sin posedi de la malespera ideo pri memmortigo, estas trafeblaj por la samaj efikoj de tiu sinistra ka&#x16D;zo, kiun ili mem estigis per ago de sia propra volo, efikoj jam sufi&#x109;e montritaj sur &#x109;i tiuj pa&#x11D;oj. Ili do respondecas pri siaj agoj, pensoj, mensaj statoj tiom, kiom ni, la viroj. El tio oni konkludos, ke ilia bona a&#x16D; malbona morala provizo decidige influos la staton, en kiun ili falos pro la memmortigo, stato per si mem mizera kaj tial nepre evitenda per la kontra&#x16D;ago de la morala kura&#x11D;o anta&#x16D; la ordinaraj sortobatoj kaj per la rezignacio &#x109;e la neeviteblo. Nu, dum nia praktika lernado, kies respondeca instruisto estis la eminenta majstro Souria-Omar, - admirinda estulo, kies reenkarni&#x11D;oj, ampleksinte &#x109;iujn surterajn sociajn kampojn, havigis al li ne nur vastajn sociologiajn sciojn sed anka&#x16D; neordinaran sperton psikologian -, tiu majstro, kies lecionoj havis ekskluzive praktikan karakteron, iam kondukis nin al tre interesaj observoj okaze de vizito en la lokoj, kie estis azilitaj niaj malfeli&#x109;o- kunulinoj, kompatindaj virinoj, kiuj, rifuzinte la noblan rolon ekzempli la sublimajn virtojn en la mondo, lasis sin treni en tiun saman abismon de senbridaj pasioj, kiu nin englutis. Ni memoru, ke, veninte de la Sinistra Valo, ankora&#x16D; &#x109;e la Departemento de Viglado kaj okaze de nia enmatrikuligo kiel zorgatoj de la Legio de la Servantoj de Maria, ni aparti&#x11D;is de ili pro la neceso transloki&#x11D;i al la fakoj destinitaj al nia reboni&#x11D;o. Viroj kaj virinoj do submeti&#x11D;is al la spirita rebonigo en apartaj departementoj, kiuj tamen estis direktataj de samaj nomoj, sub la a&#x16D;spicio de la sama institucio.</p><p>Ni neniam anta&#x16D;e kunvivis kun la sinmortigintaj virinoj. Sed translo&#x11D;i&#x11D;inte en la Universitatan Urbon, ni renkontis ilin, &#x109;ar tie multaj sinmortigintaj sinjorinoj anka&#x16D; faris saman reedukan lernadon kaj, kiel ni, tie devis lo&#x11D;i &#x11D;is sia reveno en la enkarnan ekzistadon, kvankam ili &#x109;iam ankora&#x16D; vivis apartigitaj de ni.</p><p>Klara, fre&#x15D;a mateno ornamis per orbluaj tonoj la vastajn avenuojn de la urbo Espero, kiuj tiam prezentis neordinaran movadon. Temis pri multnombra grupo da studentoj, kiuj foriris kun siaj mentoroj por instrucela vizito en la Virinaj Departementoj situantaj en la alia ekstremo de la Kolonio. Pro la voja&#x11D;o, ni &#x11D;uis staton de efektiva &#x11D;ojo, revigligitaj de la neesprimebla altirforto de tiu distinginda kompanio, kiu nin honoris per sia protekto, &#x109;ar anka&#x16D; Hanibalo de Silas, Epaminondo el Vigo kaj pluraj gardistinoj partoprenis en la karavano.</p><p>De jam precize dek jaroj ni vivis kiel internuloj en la Urbo Espero. Ni ne plu treni&#x11D;e piediris sur la grundo nek devis, kiel iam, helpi nin per ia veturilo... Ni ja progresis! Ni fari&#x11D;is malpli densaj, malpli atingeblaj por la planeda altirforto. Ni lernis &#x15D;vebi en la spaco, transloki&#x11D;i, per impulso de la volo, en mildaj flugoj, kiuj nin multe plezurigis, en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj de nia Kolonio, kie cio, kvaza&#x16D; ni estus en la gepatra domo, fari&#x11D;is al ni pli facila. Tio estis por Spirito la normala maniero de transloki&#x11D;o, sed kiun al ni longe neebligis nia mizera situacio de kondamnitoj.</p><p>Sed por aliri la Virinajn Departementojn ni ekmar&#x15D;is deire de la limoj inter la Viglado kaj la Hospitalaj Departementoj, car tie, en la grandioze bela, limiga avenuo staris la markoj indikantaj la direktojn al la diversaj fakoj, el kiuj konsistis la soleca Korekta Kolonio de tiu transira spirita regiono.</p><p>Enirinte en la Virinan Hospitalan Departementon, ni havis la surprizan impreson, ke ni trovi&#x11D;as en nia Departemento mem, nome en tiu, kiu ce nia alveno nin akceptis, car amba&#x16D; estis tre similaj inter si! Ili havis la samajn fakojn, kiel la Izolejo, la Frenezulejo; prezentis similajn karakterizojn koncerne la moralan kaj mensan staton de la pekulinoj, saman aran&#x11D;on en la interna strukturo de la kvartalo! Sed kvankam la direktantaro de ties fakoj estis la sama, car tie Teokrito estis la &#x11D;enerala direktoro de la hospitaloj, Frato Johano estris la Frenezulejon, Pastro Mikelo el Santaremo gvidis la servojn en la Izolejo kaj Pastro Anselmo respondecis pri dependa&#x135;o de la Turo, tamen la internaj funkciuloj, kiel flegistoj, gardistoj kaj gvardianoj ne estis tiuj samaj, kun kiuj ni konati&#x11D;is en la viraj fakoj. Tiajn funkciojn tie plenumis fratinoj, kiuj pri meritoj kaj virtoj neniom malsuperis al siaj kolegoj en la Vira Departemento. Male, tie trovi&#x11D;is, altruisme klopodante por instrui, konsoli, gardi, prizorgi kaj direkti la internajn aktivecojn de tiu kvartalo, virinaj figuroj tiel respektindaj kaj virtaj, ke, ne sen forta emocio saturanta nian spiritan sentemon, ni ilin rememoras kaj provas portreti sur ci tiuj pa&#x11D;oj. En la unua momento, kiel anka&#x16D; la&#x16D;longe de la sinsekvaj konkludoj, al kiuj niaj observoj nin kondukis, unu grandioza vero imponis al niaj okuloj, nin &#x11D;islarme kortu&#x15D;ante, dum en nia memo esti&#x11D;is justa respekto al la virino, kiun ni de tiam rigardis kun pli alta estimo, pli granda bonvolemo: - car fakte la Spirito multfoje reenkarni&#x11D;inta por virinaj taskoj kaj misioj pli rapide kaj efike akiras la solidajn kaj elacetajn virtojn, morale progresante dum malpli longa tempo! Estas do nepre necese konfesi, ke la funkciulinoj de la inaj departementoj, asistantaj la inicitajn &#x109;efojn, portis moralajn kaj spiritajn kvalitojn multe pli altajn, ol tiuj de niaj amikoj de Canalejas, Joel Steel, Frato Ambrozio, k.a., al kiuj ni tiom &#x15D;uldis pro ilia senlace zorga protekto. La klinikistaro, kiu, kiel ni scias, konsistis el inicitaj scienculoj, estis la sola vira grupo, kiu tie plenumadis laborojn, sed tiel diskrete, ke oni ilin vidis nur dum ilia mallongeda&#x16D;ra agado, pro kio ili montri&#x11D;is al niaj kunulinoj en la Kolonio same enigmaj kiel ili iam estis al ni. Ni neniam sciis iliajn nomojn, nek iam a&#x16D;dis la tembron de iliaj vo&#x109;oj! Sed kiom da komplezaj servoj ni &#x15D;uldis al ili! Kiom da &#x109;ielaj benoj ili altiris sur nin por mildigi niajn intimajn dolorojn, dank' al la fekundaj, psiko- magnetaj povoj, kiujn ili posedis! Kiel sindone ili klopodis por nia reboni&#x11D;o, kvietigante la ekscitecon de niaj mensoj per la efiko de potencaj fluidecaj balzamoj, refre&#x15D;igante la ardon de tiuj sova&#x11D;aj refrapoj, kiuj dum tiom da jaroj turmentis al ni la perispiritojn afekciitajn de la memmortiga bato!</p><p>Ridetante, frato Teokrito akceptis nin en la sidejo de la Departemento kaj permesis al ni la viziton en la hospitaloj. En tiu momento ni memoris la tempon, kiam, sub lia direktado, ni estis multfoje vizititaj de similaj karavanoj, kaj, anka&#x16D; ridetante, ni nun komprenis tiun pasintan okaza&#x135;on...</p><p>Tie estis unu vicdirektorino komisiita transigi la ordonojn de la inicitoj al la funkciulinoj, kiuj, sub &#x15D;ia estreco, plenumadis noblajn, edifajn laborojn. &#x15C;i nomi&#x11D;is Hortensa de Queluz, aspektis tridekjara kaj de &#x15D;ia mieno radiis impresa beleco, atestanta pri la serena ekvilibro de &#x15D;iaj pensoj turnitaj al Bono kaj pri la harmoniaj vibroj de &#x15D;ia menso solidi&#x11D;inta per nekorupteblaj principoj. &#x15C;i bonkore proponis al ni sian kompanion, kaj dum ni mildmove iradis sur la longaj avenuoj kovritaj de tiu al ni bone konata ne&#x11D;blanka tega&#x135;o, kiu tie, kiel anka&#x16D; en nia iama hospitala kvartalo, prezentis la karakterizan trajton de la tre densaj spiritaj regionoj, Hortensa de Queluz paroladis, elmontrante profundan konadon de la virina karaktero.</p><p>"- Mi unue vin kondukos, la&#x16D; la rekomendoj de viaj majstroj, al unu el la plej tragikaspektaj lokoj en nia Instituto, kie vi vidos la neimageblon refrapanta per neatenditaj efikoj sur niajn kompatindajn krimajn fratinojn... Estas utile rimarkigi, miaj fratoj, anta&#x16D; ol viaj mentoroj komencos la al vi necesan instruadon, ke la plimulto el la surteraj virinoj beda&#x16D;rinde ankora&#x16D; ne komprenas la veran celon de sia reenkarni&#x11D;o, la rolon de la virino en la harmonia kunvivado de la surteraj popoloj, en la sino de la homaro, al kiu &#x15D;i, kiel anka&#x16D; la viro, devas servadi! Kutiminte al mal&#x15D;ato kaj malnobla traktado tra la jarcentoj, la surtera virino fine konformi&#x11D;is al la malsupereco, sen kura&#x11D;o por levi&#x11D;i, sur la vojo de l' virto, el la &#x11D;is nun elportata malhonoro... kaj en tia grado, ke ankora&#x16D; nun, kiel iam anta&#x16D;e, &#x15D;i restas &#x109;e sklava submeti&#x11D;o al la viroj, malkredante la superajn idealojn, ne prepari&#x11D;ante por plenumi la celojn de la Kreinto, ankora&#x16D; pli malalti&#x11D;ante pro tio, ke &#x15D;i pensas fari&#x11D;i egala al la viro, imitante ties pasiojn kaj malnoblajn agojn, kio efektive malhonorigas la reprezentantojn de la vira sekso kaj implikas la inan en labirinton da malmeritoj anta&#x16D; la Superega Le&#x11D;o. De tio venas la malfeli&#x109;oj superregantaj la virinojn, kiuj certe restus senrimedaj se la Providenco, per siaj le&#x11D;oj indulgaj kaj sa&#x11D;aj, ne starigus necesajn korektadojn, kiuj &#x109;iam celos &#x15D;ian justan kaj rapidan rehonorindi&#x11D;on sur la kampoj de la Spirita Moralo!... Sed rigardu per viaj propraj okuloj... Viaj mentoroj scios elekti la materialon por la hodia&#x16D;a leciono..."</p><p>Ni alvenis en la Frenezulejo, kie nin akceptis religiulino. &#x15C;i estis Vincenta de Guzman, la nobla fratino de nia amiko el la Viglado.</p><p>Post la prezentadoj kaj salutoj, Hortensa nin rekomendis al la fratino Vincenta, kiun &#x15D;i rajtige komisiis konduki nin en tiujn lokojn malpermesatajn por ordinaraj vizitantoj, &#x109;ar nun temis pri programita instruado al universitataj lernantoj, kaj post tio &#x15D;i foriris. Afabla kaj delikata, la juna religiulino, kiu respondecis pri la laboro en la foresto de frato Johano, kondukis nin en pitoreskan, agrablan korton de grandaj dimensioj, al kiu rigardis multnombraj kadritaj fenestroj apartenantaj al sekretaj &#x109;ambroj, a&#x16D; pli &#x11D;uste, al individuaj &#x109;eloj, kie konvulsie baraktis sinmortigintaj virinoj atakataj de la plej abomena formo de demenco, kiun mi povis observi dum mia longa restado en la transtombaj regionoj. Malesperaj krioj, teruraj &#x11D;emoj plenigis la lokon per tragikaj vibroj, farante &#x11D;in na&#x16D;za kaj sinistra, kiel veran lo&#x11D;ejon de frenezuloj! Malgra&#x16D; la tempo pasinta ekde nia eniro en tiun bonfaran Kolonion, ni rememoris la Sinistran Valon kaj profunde miris, ke anka&#x16D; tie ni a&#x16D;das la nigran &#x125;oron propran al tiu malluma regiono. Sed neniun demandon ni faris, &#x109;ar ni estis certaj, ke la klarigoj venos en la &#x11D;usta tempo.</p><p>Efektive, kvaza&#x16D; &#x15D;i komprenus nian intereson, la religiulino mem forigis niajn dubojn, dum &#x15D;i kondukis nin proksime al la fenestroj, por ke ni rigardu la internon de la diritaj &#x109;ambroj, &#x109;ar neniel eblus al ni tien eniri:</p><p>"- Tiuj sinmortigintaj virinoj prezentas la plej altan gradon de respondeco pri sia krimo, kaj tial ili kuntrenas por la estonteco plej grandan nombron da malutiloj kaj devos la&#x16D;longe de l' tempo alfronti turmentegajn situaciojn, kiuj postulos jarcentojn por alii&#x11D;i kaj tute reboni&#x11D;i! &#x108;i tiuj kompatindulinoj, miaj karaj fratoj, lasis sin sklavigi de sinistraj kompleksoj disvolvi&#x11D;antaj la&#x16D; tiel malfeli&#x109;igaj sinsekvoj, ke, el morala vidpunkto, ili kvaza&#x16D; similas al tiu, kiu, dronante en kotejo, pli kaj pli enkoti&#x11D;as &#x109;e malhonoriga baraktado por sin liberi&#x11D;i... Unu karakteriza&#x135;o de tiuj teruregaj kompleksoj estas la hontiga motivo, kiu ilin for&#x15D;iris el la surtera ekzistado anta&#x16D; la tempo difinita de la natura le&#x11D;o... Multaj, krom tio, mal&#x15D;atis la le&#x11D;ojn de la Edzeco, perfidis la moralon de la edza ligo, forgesante, ke, anta&#x16D; ol reenkarni&#x11D;i, ili promesis tiel al la Le&#x11D;o, kiel anka&#x16D; al siaj Spiritaj Protektanoj, fari&#x11D;i fidelaj zorgantinoj pri tiu sankta institucio, la Familio, edukante siajn filojn la&#x16D; la le&#x11D;oj de la Devo kaj Justeco, klopodante por fari el ili civitanojn utilajn al la Patrujo kaj al la homaro, sekve al la Dia Idealo kaj al la Le&#x11D;o de Dio! Nu bone! Kun tielaj &#x15D;uldoj pezantaj sur la konscienco, kiel malobeo al la Superega Le&#x11D;o, ili profanis ne nur la sanktan ligon de l' Edzeco sed anka&#x16D; la le&#x11D;ojn de la Kreado, rifuzante la mision de la Patrineco kaj sin fordonante al la surteraj pasioj kaj malvirtoj, car ili preferis indiferente neglekti la plenumadon de sanktegaj devoj, lasante sin regi de la pereiga vantamo propra al korupti&#x11D;intaj sociaj klasoj kaj irante sur la vojoj de la morala malsupereco! Ili elpu&#x15D;is el sia ventro, sin deturnante de la noblaj kaj sublimaj devoj de la Patrinceo, la embrii&#x11D;antajn korpojn destinitajn por provizora lo&#x11D;ejo de kompatindaj Spiritoj, kiuj devis elpagi &#x15D;uldojn, vivante kun ili en la sama familio, kaj kiuj pro tio ur&#x11D;e bezonis esti de ili mem naskitaj cele al progreso sur la familia kaj socia kampoj. Per tiaj krimoj, multfoje faritaj, ili nuligis benatajn transmondajn klopodojn de sindonaj laboristoj de la Vinberejo de l' Sinjoro, kiuj la subliman programon por reenkarni&#x11D;o de Spirito, bezonanta progresi, plej zorge preparis, por ke la sukceso kronu ilian penadon. Plej grave estas, ke tiajn krimojn ili efektivigis post kiam la reenkarni&#x11D;anto jam estis ligita al sia nova, formi&#x11D;anta korpo, tio estas, ili plene konsciis, kion ili faras, kaj tial efektivigis abomenindajn infanmurdojn! Tiel, post tiom da plej gravaj krimoj kontra&#x16D; la Prudento, la Konscienco, la Devo, la Moralo, kaj anka&#x16D; kontra&#x16D; la pudoro esence propra al la virina karaktero, ili anta&#x16D;tempe forlasis sian karnan korpon, mortis en la fizika-materia mondo, malhonore atencinte la sanktajn rajtojn de la Naturo. Aliaj, post malvirta, malnobla konduto, pro kiu, per krimaj agoj, seki&#x11D;is en ili la sublimaj naskofontoj propraj al la homa esta&#x135;o, akiris, kiel naturan sekvon, beda&#x16D;rindajn malsanojn kiel tuberkulozon, kanceron, na&#x16D;zajn infektojn ktp, ktp, kiuj ilin anta&#x16D;tempe forsendis en la nevideblan mondon. Tiel ili ne nur pereigis la karnan korpon, sed anka&#x16D; difektis sian spiritan estontecon kaj la pacon de sia konscienco, makulante sian fizikan-astralan envolva&#x135;on - la perispiriton - per malhonorigaj stigmatoj, kiel vi povos konstati, kaj anka&#x16D; &#x109;irka&#x16D;ante sin per vibroj tiel misharmoniaj kaj pezaj, ke &#x109;i tiuj &#x11D;in tute misformis kaj reduktis al malnobla bildo de &#x15D;iaj mensoj..."</p><p>Timante pro tio, kion ni vidos, ni alproksimi&#x11D;is, dum la fratino de Ramiro de Guzman da&#x16D;rigis:</p><p>"- Ili apartenas al &#x109;iuj sociaj surteraj tavoloj, sed &#x109;i tie ili egalas per sama malsupereco, morala kaj mensa! Sed la plimulto devenas de la altrangaj klasoj, kun pligravigoj nesolveblaj en la da&#x16D;ro de du, tri a&#x16D; pli da jarcentoj... &#x109;ar mi beda&#x16D;ras aserti, miaj fratoj, ke kelkaj el ili, por liberi&#x11D;i de la ungegoj de tiela honto en malpli longa tempo, nepre trovos sin anta&#x16D; la terura neceso kelkatempe vivi en mondoj malsuperaj al la Tero, &#x109;ar ne senpune la homo a&#x16D;dacos kontra&#x16D;stari la diajn decidojn, sin fordonante al tiel senglora batalo kontra&#x16D; la Superega Le&#x11D;o!..."</p><p>&#x108;e unu signo de la zorgema laboristino, ni esploris la internon de la &#x109;eloj, sed tuj retropa&#x15D;is kun gesto de teruro.</p><p>Souria-Omar alproksimi&#x11D;is, devigante nin preni teni&#x11D;on noblan kaj respekteman, dum Vincenta retiri&#x11D;is en angulon de la korto.</p><p>Ni revenis al la observado, kaj dum la mentoro klarigis, instruante la sciencon per la praktika ekzameno de tio, kion ni vidis kaj kies amplekso enteni&#x11D;us en tuta volumo, anta&#x16D; niaj spiritaj okuloj elstari&#x11D;is la mizeraj figuroj de la infanmurdistinoj, anka&#x16D; rigardataj kiel sinmortigintoj.</p><p>Ho Dio &#x108;ioindulga! Kial ekzistas tiaj monstra&#x135;oj en la sanktega lumo de la Universo, kiun Vi kreis, por ke en &#x11D;i glori&#x11D;u la Homo, ke per &#x11D;iaj impulsoj li progresu en Amo, Virto kaj Sa&#x11D;o, &#x11D;is li Vin respegulos la&#x16D; Via bildo kaj simileco?!... Kiaj abomenaj kaj na&#x16D;zaj formoj tiam montri&#x11D;is al niaj timemaj okuloj de Spiritoj dezirantaj literumi la unuajn vortojn de la majesta libro de l' Vivo?!... Kiel la virino, delikata kaj bela esta&#x135;o, ornamita per nekontesteblaj &#x109;armoj kaj logoj, povis morale malalti&#x11D;i en tia grado, ke &#x15D;i falis en tiel mizeran situacion?!... Kion ni efektive vidas tie?... &#x108;u ja virino tio estas?!!! &#x108;u ia primitiva monstro?...</p><p>Ne! Tie ni vidas - jes ja! - Spiriton malobeintan plej subliman kaj respektegindan le&#x11D;on de la Kreinto, nome la le&#x11D;on de reproduktado de la specioj por la grandioza celo de la Progreso! La dian le&#x11D;on de generado!</p><p>Nigraj, dista&#x16D;zitaj figuroj, kvaza&#x16D; envolvitaj en &#x109;ifonoj, prezentantaj la tragikan bildon de la Ruino, baraktadis kontra&#x16D; mil turmentantaj ombroj, kiuj &#x109;irka&#x16D; ili plenigis la &#x109;elon. Sur iliaj korpoj, nigrigitaj de mensaj malpura&#x135;oj, distingi&#x11D;is makuloj similaj al ulceroj, sur kiuj montri&#x11D;is impresaj bildoj kvaza&#x16D; strekitaj per fajro a&#x16D; sango! Ni stre&#x109;is la atenton, &#x109;e signo de la instruisto, por pli bone observi. Temis pri la mensa reprodukto de homaj embrioj, kiuj, iam disvolvi&#x11D;inte en iliaj generaj aparatoj, estis tamen forpu&#x15D;itaj el la sankta patrina naskejo pro ago de malobeo kontra&#x16D; la Naturo kaj la dia patreco, sed kies bildoj restis gravuritaj sur la perispirito de la malfidela patrino kiel mensa registro de krimo farita kontra&#x16D; estulo sendefenda kaj meritanta &#x109;ian protekton kaj maksimuman sindonon!</p><p>Plurajn el tiuj krimaj estuloj misformis tri, kvin a&#x16D; dek etaj bildoj, kiuj tre difektis ilian vibradon, trudante al ili absolutan mensan malordon. Beda&#x16D;rindaj scenoj, fidelaj reproduktoj de la menso, kiu sin nutris ekskluzive per la nocaj malnoblaj pensoj; voluptaj rememoroj, abundegaj pruvoj pri konduto kontra&#x16D;a al la Moralo svarmis en tiu sinistra loko, &#x11D;in transformante en lo&#x11D;ejon de abomeneginda, freneziga kolektivo! La mizerulinoj luktadis, senhalte baraktadis, penante forpeli la makabrajn viziojn, kiuj fontis el iliaj pensoj mem! La esta&#x135;etoj, kiujn ili iam murdis en siaj ventroj, &#x109;irka&#x16D;e flugetis, sendite de la perispiritaj retrofrapoj en la vibrajn ondojn de la menso, kiuj disradiante kaj reflekti&#x11D;ante per admirinda, sublima konscienca mekanismo, punis la kulpulinon la&#x16D; la proceso de tute naturaj le&#x11D;oj, kiujn ili mem agigis per siaj krimaj faroj! Tiuj esta&#x135;etoj similis al mu&#x15D;oj sen&#x109;ese zumantaj &#x109;irka&#x16D; mizera kancerulo, lin perturbantaj &#x11D;is la frenezo pro la neeviteblaj mensmalordoj rezultintaj de tia agado! Kelkaj el tiuj virinoj cetere montri&#x11D;is plene obseditaj de la Spiritoj kiuj devus lo&#x11D;i en tiuj detruitaj korpoj. Ne pardoninte iliajn malnoblajn agojn, malutilajn por siaj ur&#x11D;aj spiritaj bezonoj, tiuj estuloj ekpersekutis ilin per malamaj, indignoplenaj turmentoj, kiujn faciligis la altiri&#x11D;emo inter la perispiritoj de patrino kaj ties ido dank' al la naturaj magnetaj &#x109;enoj ekzistantaj en la procesoj de la karna renaski&#x11D;o. Ili ja ankora&#x16D; restis ligitaj al siaj patrinoj, kvaza&#x16D; en la transtombo da&#x16D;rus la gravedi&#x11D;o komenci&#x11D;inta en la surtera-homa stato kaj kiun la infanmurdo interrompis! &#x108;i tiaj virinoj &#x15D;ajnis esti fabelaj monstroj kaj nenia homa esprimo povus priskribi ilian hidan aspekton! La&#x16D; la klarigoj de la eminenta profesoro, por elpagi sian fatalan, abomenegan eraron, ili renaski&#x11D;os neresanigeble frenezaj, celante re&#x11D;ustigi siajn malordigitajn vibrojn, &#x109;ar tiaj situacioj estas senrimedaj en la spirita mondo. Ili estos abomenaj, misformitaj, malsanaj, monstroj, kies grado de nenormaleco eble igus la homojn dubi la Sa&#x11D;econ de iu &#x108;iopova Dio, sed kiu male al ili prezentas tre belan elmontron de Lia Sa&#x11D;o! Aliaj virinoj estis el&#x135;etotaj<emphasis/><emphasis>en la eksteran mallumon, kie ili piorados kaj grincados per la dentoj</emphasis> tiel longe, &#x11D;is ili povos liberi&#x11D;i de la plej granda malhonoro, kiu malaltigus la Spiriton de virino anta&#x16D; &#x15D;ia Kreinto kaj Patro! Sed tiu<emphasis> ekstera mallumo</emphasis> estis nenio alia, ol la terura restado en planedoj malsuperaj al la Tero, la hontiga ekzilo de tiu, kiu ne indis akcepton &#x109;e la civilizitaj socioj de planedo alti&#x11D;onta sur la vojo de l' progreso cele al Frateco kaj al Moralo!</p><p>Konsterne teruritaj anta&#x16D; &#x109;io, kion ni vidas kaj a&#x16D;das de la mentoro, kaj ne sen surprizo, ni rimarkis, ke la Virina Frenezulejo prezentas kazojn profunde pli dolorajn kaj gravajn, ol iuj ekzistantaj en la sama fako por viroj, &#x109;ar &#x109;i tiujn la unuaj superas pro siaj pli tragikaj sekvoj!</p><p>Ni sentis nin forte impresitaj anta&#x16D; tiom da mizero por ni neimagebla malgra&#x16D; tio, ke ni anka&#x16D; estis kulpaj Spiritoj! Ni ja preferus la dol&#x109;an instruadon de Hanibalo, plenan de la milda magio de la Evangelio kaj de la ravaj vizioj pri la mesia apostolado... Sed car ni prenis la firman decidon progresi, tial lernado estis al ni nepre necesa. &#x108;io do, kion ni tie vidis, prezentis rimedon por reeduki&#x11D;o, sperton al ni ricigantan la menson kaj la koron!</p><p>Unu el la lernantoj elmovis demandon na&#x11D;antan en la ceteraj mensoj:</p><p>"- Ni memoras, ke ci tiujn ni ne vidis en la Sinistra Valo... &#x108;u ilia stato ne pli &#x11D;uste konformas al tia loko?..."</p><p>"- &#x108;u vi supozas, ke ja ciujn kulpulojn la le&#x11D;o devigos resti en unu sola, difinita regiono de la Nevidebla Mondo? - bonvoleme klarigis la mentoro. - A&#x16D; cu vi ne scias, ke ili anka&#x16D; treni&#x11D;as en la malsupraj tavoloj de la surteraj socioj, ce tiuj malvirtaj medioj, de kiuj ili altiri&#x11D;is ec anta&#x16D; sia elkarni&#x11D;o?... &#x108;u ilia infero, la ardego brulvundanta al ili la konsciencon, ne prefere trovi&#x11D;as en la fornegoj de la rimorsoj, kiujn ili mem bruligis en siaj mensoj?...</p><p>Ne! &#x108;i tiuj, kiujn vi nun vidas, ne estis en la Sinistra Valo tial, ke la eniro de sinmortiginto en tiun regionon jam signifas, ke li emas al reboni&#x11D;o la&#x16D; koncerna normala proceso... Sed ci tiuj malfelicaj fratinoj, absolute afinantan al la mallumo, kun la konscienco makulita de teruraj &#x15D;uldoj kaj de longe vivantaj en kompanio de estuloj malnobli&#x11D;intaj en la farado de malbono, al kies inspiroj ili alkroci&#x11D;is per samnaturaj mensaj ligiloj, - envolvi&#x11D;is, post la fizika morto, en ties malutilajn vibrojn, restante &#x11D;is nun en tia stato. Tiaj ili restos tra la estonteco tiel longe, &#x11D;is akregaj kulpelpagaj provoj, ekzistadoj ricaj je laboroj por la vera bono malfaros la ligilojn, kiuj ilin sklavigas al la malbono, kaj elpurigos iliajn konsciencojn el tiu tuta sinistra materialo, kiu ilin nun malbeligas... Estas ja vere, ke ec en sia nuna beda&#x16D;rinda situacio ili statas pli bone ol iam anta&#x16D;e. Ili almena&#x16D; &#x11D;uas la sindonan protekton de fidelaj amikoj de Bono kaj la &#x15D;irmon de sekura loko, kie ilin ne plu turmentos la iamaj malicemaj kunuloj de malbonfarado, nek la malamikoj, kiuj de longe sekvas iliajn pasojn kvaza&#x16D; korvoj priflarantaj putra&#x135;on. Multaj el &#x109;i tiuj malfeli&#x109;ulinoj estis postmorte kondukitaj de la perversa legio, kies kompanion ili meritis pro siaj frenezaj agoj, en sinistrajn lokojn de la Nevideblo kaj de la Tero mem, kie ili estis submetitaj al kruela&#x135;oj kaj hontigoj neimageblaj, nepriskribeblaj! Estas kazoj, &#x109;e kiuj la estuloj, kiujn ili devis naski sed kiujn ili forpu&#x15D;is, ka&#x16D;zante gradajn malutilojn kaj suferojn, kuni&#x11D;as kun tiuj malicaj Spiritoj ilin &#x109;irka&#x16D;antaj por anka&#x16D; puni ilin per abomeneginda ven&#x11D;ado. Aliaj virinoj, altiritaj de malnovaj inklinoj, longe restadis en surteraj lokoj de volupto kaj dibo&#x109;o, kie ili bestece vivis, mense sklavigitaj al mal&#x15D;atindaj instinktoj. Ankora&#x16D; aliaj, senesperaj, malicemaj, proksimi&#x11D;is al enkarni&#x11D;intaj virinoj akceptantaj ilian influon por al &#x109;i tiuj sugesti la faradon de tiuj samaj krimoj, kiuj iam ilin faligis, agante kiel perfektaj demonoj sub la inspiro de la plej malnoblaj sentoj de envio kaj &#x135;aluzo, ke ili jam ne portas karnan envolva&#x135;on! Paroli pri la lacigaj laboroj, al kiuj sin devontigas la laboristoj de la Sekcio de Eksteraj Rilatoj kaj ceteraj volontuloj, por liberigi ilin de la ungegoj de tiela malhonoro, estas superflue en &#x109;i tiu momento, &#x109;ar pri tiuj laboroj vi jam havas ian ideon dank' al via kunlaborado en la servoj de la Viglado, kunlaborado kiu, kiel vi scias, estas parto de la lernado, kiun vi devas fari &#x109;e ni. Ili reenkarni&#x11D;os tiaj, kiaj ili nun sin trovas, kaj estas jam faritaj &#x109;iuj necesaj pa&#x15D;oj por ilia reveno al la enkorpa vivo. &#x108;ar ilia stato ne permesas al ili ian ajn elekton, tial la Le&#x11D;o, por ke ili konkeru pli bonan situacion, trudas al ili la revenon en la karnon en kondi&#x109;oj konformaj al ilia grado de prirespondeco, a&#x16D; pli &#x11D;uste, la malmerito akumuli&#x11D;inta pro la sinsekvaj eraroj ilin pelas en terurajn kulpelpagajn enkarni&#x11D;ojn, kaj tio signifas, ke per sia iama krimado ili mem konstruis tiun sorton el mallumo, larmoj kaj kulpela&#x109;etoj, el kiu ili tute ne povos eskapi! La kompleksoj, kiujn ili amasigis sur sin estas nekuraceblaj en la transtombaj regionoj, kaj, pro sia ur&#x11D;a bezono de reboni&#x11D;o en siaj vibroj, ili renaski&#x11D;os en ia ajn surtera familio same travivonta dolorajn kulpelpagojn a&#x16D; sufi&#x109;e kristana kaj agnegacia por la karitata ago ilin akcepti pro amo al Dio... kio ja ne estos tiel facila..."</p><p>La ceteraj fakoj de la Frenezulejo, kiel anka&#x16D; tiuj de la Izolejo kaj de la Turo, prezentis al nia ekzameno dramecon egalan al tiu jam montrita en supraj raportoj, tial ni detenos nin de priskriba ripeto. Sed el &#x109;io pruvi&#x11D;is granda kaj bela vero: la virino estas spirite tiel respondeca anta&#x16D; la Le&#x11D;o kiel la viro, &#x109;ar, krom virino, &#x15D;i estas super &#x109;io Spirito, kiu devos altiri&#x11D;i de Bono, Justeco kaj Lumo per volonta plenumado de la noblaj kaj sanktigaj taskoj al &#x15D;i komisiitaj de la Kreinto, se &#x15D;i ne volas kulpi pri tiuj samaj malmeritoj kaj &#x15D;uldoj!</p><p>Sed ni trovis en la Virina Departemento ian sekcion ne ekzistantan en la viraj lo&#x11D;kvartaloj, kiun gravas priskribi. &#x11C;i estis la Internulejo por Junulinoj - kiel &#x11D;in nomis la bonaj gardistinoj -, iaspeca modela edukejo por sinmortigintaj junulinoj, kies sinistran agon ka&#x16D;zis senprudenti&#x11D;o, sentimentala a&#x16D; ne, amaj disrevi&#x11D;oj ktp, ktp. &#x108;ar tia fako ekzistis tiel en la hospitalaro kiel anka&#x16D; en la Urbo Espero, mi konkludis, ke la koncernaj internulinoj, ekde sia eniro en la Kolonion, ne vivas en kuneco kun la ceteraj pacientinoj. Sed kiuj, dum sia restado en la hospitalaj fakoj, submetataj al severa psika kuracado fare de tiuj samaj abnegaciaj kuracistoj, kiuj nin prizorgis, atingis vibran reboni&#x11D;on sufi&#x109;an por translo&#x11D;i&#x11D;i en la edukejojn de la Universitata Urbo, tiuj ricevis la gvidadon de virtaj inaj Spiritoj, komisiitaj ilin prepari por la reveno al la surtera elprovado, kie ili refoje provos plenumi devojn, kiujn ili &#x135;us mal&#x15D;atis per la grava krimo de memmortigo, kaj kie ili anka&#x16D; devos sin doni al taskoj propre koncernantaj la virinan zorgemon. Tiu instruado disvolvi&#x11D;is do sub la gvido de tiuj samaj majstroj, kiuj ni edukis, kaj kiuj anka&#x16D; kondukis la lernadon pri kunlaboro kun la internaj kaj eksteraj servoj de la Kolonio, kiel ni jam informis. Unuvorte, tiuj junulinoj intrui&#x11D;is &#x109;e Virina Akademio, kie ili devis lerni la veran rolon, kiun la virino devas plenumi en la surteraj socioj, nome la rolon de virino virta kaj kristana, &#x109;ar &#x11D;uste la deklini&#x11D;o de tiu devo ka&#x16D;zis la forlogi&#x11D;on, el kiu rezultis la timiga krimo, en kiun ili sin &#x135;etis! Sed el la Frenezulejo neniam eliris grupoj por vizitadi la kursojn de tiu Akademio, same kiel tre malmultajn internulinojn la Izolejo sendis partopreni en tiuj gravaj lernadoj. &#x11C;enerale tiuj grupoj estis malgrandaj kaj, same kiel &#x109;e la viroj, ili venis de la &#x108;efa Hospitalo. Sed de la Internulejo por Virinoj &#x109;iam venis la plimulto de la lernantoj en la diversaj kursoj en la Universitata Urbo.</p><p><strong/></p><p><strong>&#x108;apitro VII Lastaj trajtoj</strong></p><p>&#x11C;uste de anta&#x16D; kvindek du jaroj mi lo&#x11D;as en la spirita mondo. &#x11C;in enirinte per la violento de memmortigo, ankora&#x16D; nun mi ne &#x11D;uas la feli&#x109;on kaj la intiman pacon, kiuj estas senmorta konkero de la justuloj kaj obeantoj al la Le&#x11D;o. Dum tiel longa tempo mi propravole prokrastis la plenumon de la sankta devo renaski&#x11D;i en la fizika-materia kampo vestita en la arma&#x135;o de nova korpo, kio nun jam tre maldol&#x109;igas miajn tagojn, kvankam mi tiel agis celante ankora&#x16D; sorbi, &#x109;e la noblaj instruistoj, tiun edukan materialon, de kiu mi, droninte en la karno, ricevos sufi&#x109;an protekton por venki &#x109;e la grandaj bataloj, kiujn mi alfrontos por konkeri mian moral-spiritan rehonorindi&#x11D;on.</p><p>Multon mi lernis dum tiu duonjarcenta internula lo&#x11D;ado en la Korekta Kolonio, kiu min &#x15D;irme gastigis dum tiu tempo, kiam pli ardaj estis la larmoj ver&#x15D;itaj de mia animo, pli doloraj la stiletoj pikintaj mian &#x15D;anceli&#x11D;eman koron, pli akraj kaj senkura&#x11D;igaj la elrevi&#x11D;oj, kiuj surprizis mian Spiriton trans tombo elfosita de tia freneza ago, kiel la memmortigo! Sed se mi ion lernis pri tio, kion mi ne sciis kaj ja tre bezonis por rehonorindi&#x11D;i, mi tamen anka&#x16D; tre suferis kaj ploris, klinita super la perspektivo de la respondeco pri miaj agoj! E&#x109; &#x11D;uante la konsolan kunvivadon kun tiom da sindonaj amikoj, tiom da mentoroj zorgemaj pri la progreso de siaj zorgatoj, mi tamen ver&#x15D;adis kor&#x15D;iregan ploron, dum ofte la senkura&#x11D;eco, tiu malbeninda, opresa hidro, provis haltigi miajn klopodojn plenumi la planon, kiun mi mem starigis al mi.</p><p>Sed mi lernis respekti la ideon pri Dio, kio ja estis al mi potenca &#x15D;ildo, min helpanta en la batalo kontra&#x16D; mi mem. Mi lernis pre&#x11D;i kaj tiel konversacii kun la Amata Majstro sur la lumaj kaj konsolaj flugiloj de la vera kaj pura pre&#x11D;alvoko. Mi multe laboris, &#x109;iutage klopodante, dum kvardek jaroj, helpe de la superbelaj lecionoj de virtaj kaj sa&#x11D;aj majstroj, por ke el la nekonataj profunda&#x135;oj de mia esto la bela figuro de la Humileco aperu kaj kontra&#x16D;batalu la figuron pereigan kaj malican de la Orgojlo, kiu dum tiom da jarcentoj tenadas min en la dornejoj de la malbono, rampanta en la malsuperaj sferoj de la besteco! Sub la karitata influo de la legianoj de Maria, mi anka&#x16D; komencis legi la unuajn literojn de la dia alfabeto de Amo. Kun tiuj legianoj mi kunlaboris en la servoj de helpo kaj prizorgado al la proksimulo, dedi&#x109;ante min al la suferantoj en tia grado, pri kia mi neniam kredis, ke mi &#x11D;in atingos! Gvidate de tiuj noblaj estuloj, mi batalis por la bono, aktivis tiel en la spiritaj laborkampoj alireblaj por mia tre humila kapableco, kiel anka&#x16D; en la materiaj sferoj, kie al mi estis eble kunhelpi por ke la trankvilo denove lumu en multaj patrinaj koroj, por ke sur multe da infanaj viza&#x11D;etoj, belaj kaj &#x109;armaj, denove aperu la rideto post tagoj kaj noktoj da angora atendado, dum kiuj ili pali&#x11D;adis pro febro a&#x16D; tusado kaj bronkito. E&#x109; en la koro de gejunuloj, senesperaj pro la malamika realo, mi povis lumigi la benatan lampon de la Espero, kiu hodia&#x16D; gvidas miajn pa&#x15D;ojn, ilin deturnante de la perfida kaj dan&#x11D;era vojo de l' senkura&#x11D;eco, kiu ilin pelus en tiujn samajn, al mi konatajn abismojn! Mi do brave laboris, dum kvardek jaroj, &#x109;e miaj tre amataj Gardistoj! Mi servadis ne nur al Bono, ekzerci&#x11D;ante pri la fratama konduto, sed anka&#x16D; al Belo, lernante &#x109;e eminentaj artistoj kaj virtuozoj honori la Veron kaj respekti la Le&#x11D;on, oferante al la Arto tion, kion plej bonan kaj noblan mi povis &#x109;erpi en la sinceraj profundoj de mia animo.</p><p>Malgra&#x16D; &#x109;io, mi neniam sentis min trankvila kaj kontenta pri mi mem! En mia esto ekzistas malpleno, kiu malaperos nur post mia renaski&#x11D;o en la karno, nur post kiam mi atestos anta&#x16D; mi mem, ke mi tute plenumis la devon, ne komplete faritan dum mia lasta surtera migrado, kiun la memmortigo mallongigis! La dolora rememoro pri tiu Hiacinto de Ornelas y Ruiz, kiun mi malfeli&#x109;igis, pro envio kaj &#x135;aluzo, per senrimeda blindeco, restas neforvi&#x15D;ebla, sin trudante al la sentemaj fibroj de mia esto kiel tragika stigmato de nekonsolebla Rimorso kaj tiel postulante de mia destino egalan punon, tio estas - la blindecon, &#x109;ar tiun ekstreman elprovon fari&#x11D;i blinda mi nuligis, &#x109;e la unua okazo al mi donita de la Providenco, per la memmortigo, kiun mi rigardis kiel rimedon por eskapi sed kiu tamen igis min konservi tiun &#x15D;uldon en la konscienco!</p><p>Mi jam de longe devus esti reenkarni&#x11D;inta. Kion al mi estis permesite lerni en la Akademio de la Urbo Espero, tion al mi havigis la grandanima direkcio de la Kolonio, kiu starigis nenian baron kontra&#x16D; la longa lernado, al kiu mi strebis. E&#x109; vastajn konojn pri la psika medicino mi akiris &#x109;e la majstroj dum la lecionoj pri Scienco kaj plenumado de taskoj en la malsanulejoj de la Hospitalo Maria el Nazareto, kie mi servadas de anta&#x16D; dek du jaroj anstata&#x16D;e al Joel, kiu foriris por novaj surteraj spertoj submeti&#x11D;onte al elprovado, kiun, kiel sinmortiginto, li &#x15D;uldas al la Le&#x11D;o. Tia kapableco donos al mi la eblon iam fari&#x11D;i "sanigiva mediumo", kiam mi denove lo&#x11D;os sur la krusto de la planedo, kie trovi&#x11D;as tiom multaj kaj tre gravaj formoj de sufero, skur&#x11D;antaj la homaron kulpan pri konstanta pekado!</p><p>Sed mankis al mi la frata idiomo de la estonteco, tiu netaksebla trezoro de la homaro, kiu &#x109;i tiun envolvos en brakumo unuigonta rasojn kaj popolojn, kiuj interfrati&#x11D;os por la konkero de la sama idelao: - la progreso, la harmonio, la civilizacio lumigita de Amo! &#x11C;ia lernado, kiel cetere &#x109;iuj aliaj plenumotaj taskoj, estis nedeviga, sed la inicitoj &#x11D;in aparte rekomendis al ni, reliefigante &#x11D;ian trean gravecon, &#x109;ar tiu idiomo, kies simbola nomo estas la sama kiel tiu de nia Universitata Urbo, nome, Espero - (Esperanto) -, solvos e&#x109; transtombajn problemojn, permesante al la superaj Spiritoj efike kaj brile komuniki&#x11D;i pere de literaturaj kaj sciencaj verkoj, kiujn la surtera mondo emas ricevi el la nevideblo en la estonteco - helpe de mediumoj, anka&#x16D; akirintaj tian kapablon kun la celo bone servi al la imperativoj de la misio, kiun, en la nomo de la Kristo kaj pro amo al la Vero kaj al la ela&#x109;eto de la homaro, ili devos plenumi.</p><p>Nu, treege konvenis al miaj personaj &#x11D;eneralaj interesoj kaj aparte al tiuj spiritaj la akiro, en la nevidebla mondo, de tiu nova kono, nome la idiomo "Esperanto". Reenkarni&#x11D;inte, kaj &#x11D;in portante gravurita en la lumaj fibroj de mia perispirita cerbo, mi oportunokaze ricevos la intuicion relerni &#x11D;in &#x109;e la surteraj majstroj. Oni cetere sciigis al mi, ke mi estos mediumo en la proksima ekzistado kaj devos, dum tiu nova enkarni&#x11D;o, labori por la disvastigo de la &#x109;ielaj vera&#x135;oj inter la homaro, malgra&#x16D; la fantomo de blindeco min atendanta sur la vojoj de la estonteco. Mi profunde meditis tiel pri la utilo, kiun la konado de ia universala idiomo portos al la homoj kaj al la Spiritoj, kiel anka&#x16D; pri tio, kiom multe mi mem, kiel mediumo, povos produkti favore al la idealo de Frateco - la sama idealo de la Kristo -, se mia intelekto ekposedos tian trezoron! Kaj ricevinte permeson por fari ankora&#x16D; tiun kurson, mi matrikuli&#x11D;is en la koncerna Akademio kaj fervore min dedi&#x109;is al la nobla lernado.</p><p>Tiu Akademio prezentis ne nur unu plian konstrua&#x135;on starantan en la longa Akademia Avenuo, kie majestaj palacoj vici&#x11D;as, imponante kiel majstraj krea&#x135;oj de pura arto; &#x11D;i ja estis juvelujo, kies arkitektura beleco instigas pensulon al revado kaj ravi&#x11D;o! &#x11C;i anka&#x16D; estis, kiel la ceteraj konstrua&#x135;oj, ia templo, en kies majesta interno, sub la plej altaj inspiroj de la Espero, ministroj de l' Bono, senlace aktivantaj por la feli&#x109;o kaj progreso de la homaro, &#x109;iam fervore oma&#x11D;as la Universalan Fratecon.</p><p>Situanta &#x109;e unu fino de la &#x109;efa arterio de la nobla kaj gracia Transmonda urbo, la Akademio staris sur alta&#x135;eto &#x109;irka&#x16D;ita de &#x11D;ardenoj, kies ri&#x109;aj bedoj multoble vidi&#x11D;is en delikatnuancaj koloroj, elspirante parfumoferojn al la fre&#x15D;a aero, kiu saturi&#x11D;is per agrablaj, puraj esencoj. Florplenaj boskoj, fantazie mikskoloritaj per kvaza&#x16D; diafanaj verdflavaj tonoj, jen sveltaj, kun gajaspektaj bran&#x109;aroj, jen frondori&#x109;aj, ornamitaj per ridantaj girlandoj, kie dol&#x109;aj ventetoj &#x109;antis kortu&#x15D;ajn plendojn, vicigis la aleojn kaj malgrandajn placojn de la &#x11D;ardeno, havigante al tiu &#x109;arma loko la grandiozan idealecon de la medioj kreitaj sub la brila inspiro el plej altaj sferoj.</p><p>Ne sen ia sento de neordinara emocio, kiu vibrigis la plej subtilajn fibrojn de mia Spirito, mi malrapide supreniris la &#x15D;tuparojn kondukantajn al la &#x109;efa aleo, akompanate, en tiu unua fojo, de Petro kaj Salustio, kiuj, reprezentante la direkcion de la universitata movado de la urbo, funkciis kvaza&#x16D; lernejaj inspektoroj.</p><p>Malproksime, la konstrua&#x135;o dol&#x109;e brilis kvaza&#x16D; strukturita per la smeraldaj tonoj de ia delikata esenco de la Astralo. &#x15C;ajnis, kvaza&#x16D; la rebriloj de la Re&#x11D;a Astro, kiu tre delikate en&#x15D;ovi&#x11D;is en la horizonton de nia urbo kaj milde glitis la&#x16D; la zimborioj kaj la puntaj, graciaj kornicoj, &#x11D;in envolvus en &#x109;iutagajn benojn, varmigante, per kisoj de frata instigado, la genian ideon, kiun en &#x11D;ia interno kulturadis ia plejado da kleraj estuloj, fervore strebantaj al la progresigo de la homaro, al efektivigo de transcendaj entreprenoj tiel en la surteraj, kiel anka&#x16D; en la transmondaj socioj. Sed tiu konstrua&#x135;o estis la sola brilanta per smeraldaj kaj flavaj tonoj, diference de siaj samspecaj najbaroj, kiuj lumis je bluaj kaj blankaj nuancoj. &#x11C;iaj linioj ne respegulis la klasikan hindan stilon, sed prefere sekvis la gotikan kaj e&#x109; similis iujn famkonatajn konstrua&#x135;ojn en E&#x16D;ropo, kiel la Kolonja Katedralo, per siaj divida&#x135;oj kaj entajloj &#x109;izitaj kvaza&#x16D; filigranaj juveloj, per siaj turoj gracie montrantaj al la supro meze en flamaj brilegoj, kiuj &#x15D;ajnis ondoj transsendantaj sen&#x109;esajn inspirojn al la ekstero. La interno ne desapontis, &#x109;ar &#x11D;i prezentis tion, kion plej belan kaj grandiozan mi povis &#x11D;uvidi en la Urbo Espero. Pro tio, ke &#x11D;i similis al ia katedralo, kun surprizaj lumefektoj kaj ia trajto de la plej rafinita fluideca arto, kian mi kapablus koncepti, oni tuj komprenis, ke &#x11D;iaj konstruintoj ne estas orientanoj kaj des malpli inicitoj; ke ili ne apartenas al la legio sub kies zorgo ni reeduki&#x11D;is; ke temas, pli &#x11D;uste, pri transplantita aktiveco de aliaj legioj, ia kvaza&#x16D;a speciala ambasado kun sidejo en aliaj regionoj sed plenumanta altan mision inter ni, kaj kies celo sen ia dubo anka&#x16D; estas altruisma.</p><p>Efektive! Demandite de mi, Petro kaj Salustio respondis, ke temas pri unu filio de la granda transmonda Esperanta Universitato, kun sidejo en pli alta sfero, kiu disradias inspiron ne nur al siaj reprezentantaj organizoj en la Nevidebla Mondo, sed anka&#x16D; al tiuj sur la Tero, kie jam komenci&#x11D;is rimarkinda movado pri tiu noblega idealo inter la intelektuloj kaj pensuloj de &#x109;iuj surteraj rasoj!</p><p>&#x11C;i anka&#x16D; ne estis, diference de la ceteraj Lernejoj en nia urbo, direktata de inicitoj pri la Sekretaj Doktrinoj. Iliaj direktoroj, tiel sur la Tero kiel anka&#x16D; en la Transmondo, estis ne&#x16D;tralaj koncerne filozofiajn principojn kaj religiajn kredojn &#x11D;enerale. Ili pli &#x11D;uste estis eminentaj renovigantoj, idealistoj klopodantaj por plibonigi la komercajn, kulturajn kaj ceterajn sociajn rilatojn, kiuj tiom interesas la homaron. Tie ni rimarkis la distingi&#x11D;ajn figuroj n de grandaj pasintatempaj reformatoroj, donantaj sian altvaloran kunlaboradon por la bela idealo. El ili, kelkaj vivis sur al Tero a&#x16D;reolitaj de sendubaj virtoj kaj enskribis siajn nomojn en la Historio kiel martiroj de la Progreso, &#x109;ar ili noble kaj heroe klopodis, en pluraj surteraj ekzistadoj, por la plibonigo de la homa vivo kaj por la interfrati&#x11D;o de la socioj. Surprizita, mi tie trovis brilan plejadon da intelektuloj de la tuta E&#x16D;ropo, ali&#x11D;intaj al tiu movado, el kiuj distingi&#x11D;is la granda Viktoro Hugo, se mencii nur unu reprezentanton de la franca lando, &#x109;iam ankora&#x16D; genia kaj diligenta, uzanta siajn ampleksajn energiojn por la disvastigo de tia netaksebla trezoro &#x109;e la homaro. &#x11C;uste tial, preninte lokon en la vasta salono por la unuaj lecionoj, mi sentis min forte altirita de tiu nova kaj admirinda legio da servantoj de la Lumo.</p><p>Jam en la lerno&#x109;ambro, kie dol&#x109;e smeraldaj nuancoj kombini&#x11D;is kun la oraj filigranoj de la fluideca, subtila arkitekturo, al &#x11D;i havigante sugestoplenan &#x109;armon, mi ne povis deteni min de la surprizo konstati, ke, koncerne la lernantaron, la virinoj nombre superas la viroj n. Kaj dum la tuta da&#x16D;ro de tiu interesa kurso, mi povis rimarki, kiel fervore la virinoj, miaj &#x11D;entilaj kunlernantinoj, sin dedi&#x109;is al tiu grava akiro, nome konservi en la faldoj de la perispirita cerbo la spiritajn elementojn de idiomo, kiu, dum la enkarna ekzistado, servos al ili, en la estonteco, kiel konsola balzamo, bonfara kampo de laborado, kiu pli vastajn horizontojn malfermos tiel al ilia menso kiel anka&#x16D; al ilia koro, havigante al ili ankora&#x16D; pli ri&#x109;ajn rimedojn por mildigi krizajn situaciojn, formovi obstaklojn, solvi problemojn, kiujn ili eble renkontos sur la vojo de la estontaj neeviteblaj riparoj kaj elprovoj! Kaj kiom da puregaj kaj dol&#x109;aj inklinoj esti&#x11D;is dum tiu supre dirita lernado?!... &#x108;e la karesa kunvivado kun miaj esperantistaj samidealanoj, al kies vibroj, &#x11D;emelaj de l' miaj, mi ekde la unuaj tagoj agordis la kordojn de mia esto, mia animo pleni&#x11D;is per neesprimebla &#x11D;ojo, mia koro lar&#x11D;e malfermi&#x11D;is por enlasi la plej vivan kaj konsolan Esperon pri pli feli&#x109;aj tagoj por la estontaj surteraj socioj, en kies sino ni ankora&#x16D; multfoje renaski&#x11D;os survoje al la supraj regionoj de l' Progreso!</p><p>Kiel &#x109;e la krusoj de la iamaj majstroj, Hanibalo kaj Epaminondo, en la unua lernotago en la Akademio de Esperanto estis majstra prezentado de sinsekvaj surteraj civilizacioj. Iliaj malfacila&#x135;oj, el kiuj granda parto restas &#x11D;is nun nesolvita, kaj multaj el iliaj plej gravaj problemoj estis analizitaj anta&#x16D; niaj atentaj okuloj per bildoj klarigaj kaj sinsekvaj, kiel &#x109;e kinematografo, kiuj montris la homaron baraktanta kontra&#x16D; la ondoj, &#x11D;is hodia&#x16D; ne kontra&#x16D;stareblaj, de multoblaj idiomoj kaj dialektoj. Kaj tiuj malfacila&#x135;oj estis tie rigardataj kiel unu el la plagoj malfeli&#x109;igantaj la turmentatan homaron, ja embarasantaj &#x11D;ian spiritan estontecon, &#x109;ar e&#x109; en la Nevidebla Mondo oni batalas kontra&#x16D; malhelpoj ka&#x16D;zataj de la lingvodiverseco en la transiraj a&#x16D; malsuperaj regionoj, kie svarmas la malpli evoluinta, a&#x16D; ankora&#x16D; tre materieca, spirita elemento. Detaloj, disvolvi&#x11D;oj, surprizaj sekvoj e&#x109; en la hejmo, senkura&#x11D;igaj baroj kontra&#x16D; la plivasti&#x11D;ado de la rilatoj, kaj e&#x109; de la amo, inter la nacioj, la popoloj kaj la individuoj - &#x109;io estis majstre ekzamenita ekde la unue aperintaj civilizacioj sur la planedo &#x11D;is la 20a jarcento, kiun mi ne atingis en la materia sfero. Kaj poste, la simpligo de tiuj situacioj, la forigo de tiuj malfacila&#x135;oj, la a&#x16D;roro de senbara progreso anka&#x16D; bazita sur la klareco de unu idiomo, kiu, same kiel la Frateco kaj la Amo, fari&#x11D;os universala poseda&#x135;o kuniganta ideojn, mensojn, korojn kaj klopodojn en unu solan &#x11D;eneralan movadon, por glora konkero: - la &#x11D;enerala disvasti&#x11D;o de la kulturo, la unui&#x11D;o de la popoloj por la triumfo de la komuneco de celoj, por la feli&#x109;o de l' homoj!</p><p>Ni ekliterumis la vortojn, kiujn oni al ni gracie kaj artisme prezentis per vivaj, inteligentaj bildoj. &#x108;i tiuj montri&#x11D;is en mirindaj sinsekvoj da lega&#x135;oj, liverante al ni tion necesan por ekposedo de la sekretoj, kiuj iam ebligos al ni e&#x109; flue paroladi anta&#x16D; distingindaj kunvenantaroj. Temis ja pri albumoj, a&#x16D; inteligentaj, movi&#x11D;emaj libroj kvaza&#x16D; animitaj de ia stranga fluida&#x135;o, al ni instruantaj la konversacion, la skribon, fine la tutan brilan esprimpovon de idiomo, kies iompostioma registri&#x11D;o en nia intelekto estigos en ni, dum la nova enkarna vivo, la eksplodon de brilaj intuicioj en la momento, kiam ni ekinteresi&#x11D;os pri tiu afero! Kaj el la glora supro de tiu konkero montri&#x11D;is al ni tielaj perspektivoj, ke ni sentis nin trioble ligitaj al la tuta homaro: per la amaj ligiloj de la Doktrino de l' Kristo; per la beno de Scienco lumiganta al ni la korojn; kaj per la celo, al kiu nin tiras la uzado de idiomo, kiu estonte igos nin senti, ke ni trovi&#x11D;as en nia propra hejmo, tute egale &#x109;u ni lo&#x11D;as en nia Patrolando, a&#x16D; en aliaj landoj sur la plej diversaj regionoj de la terglobo, a&#x16D; e&#x109; en la nevidebla mondo!</p><p>Nu, la agado de la Esperantista Ambasado en nia Kolonio ne limi&#x11D;is al la instruado de lingvaj konoj ebligantaj al ni interfrati&#x11D;i kun la surteranoj, kun kiuj ni devos kunvivi sur la regionoj de la planeda krusto en proksima estonteco.</p><p>Iam kaj iam, de pli altaj sferoj malsuprenvenis interfratigaj vizitgrupoj kun la nobla celo kura&#x11D;igi siajn samideanojn ankora&#x16D; enkarcerigitajn en la malbonaj sekvoj de iama krimado. Tiuj vizitoj al nia Akademio, kiuj estis veraj kongresoj, pritraktis, en brilaj kunvenoj, la interesojn de la Afero, la aktivecojn celantajn la venkon de la Idealo, la oferojn kaj luktojn de multaj anoj de la nova movado por ties disvastigo kaj progreso! Tiam ni havis la okazon taksi la kunlaboradon de tiuj eminentaj figuroj, vivintaj sur la Tero, kies nomojn la Historio enskribis en siaj analoj kaj pri kiuj ni &#x109;i-supre parolis. Grandnombra lernantaro ali&#x11D;inta al tiu movado kaj lo&#x11D;anta en aliaj sferoj partoprenis en tiaj kongresoj, kompateme kunlaborante por la konsolado al siaj malfeli&#x109;aj fratoj katenitaj de l' memmortigo.</p><p>En tiuj okazoj, la tagoj estis festaj en la Urbo Espero! En la belegaj &#x11D;ardenitaj placoj &#x109;irka&#x16D;antaj la majestan palacon de la Esperantista Ambasado, sur tapi&#x15D;oj el satenaj gazonoj, kie gaje miksi&#x11D;is bluaj miozotoj kun ne&#x11D;blankaj a&#x16D; rozaj azaleoj, okazis la florludoj, perfektaj konkursoj pri Klasika Arto, dum kiuj la animo de la spektanto ekzalti&#x11D;is &#x11D;is la kulmino de gloraj emocioj, ravita anta&#x16D; la majesto de l' Belo, kiu tiam esprimi&#x11D;is per &#x109;iuj delikataj kaj dol&#x109;aj nuancoj por ni kompreneblaj! Elstari&#x11D;is la baletoj, ensemblaj a&#x16D; solaj, surscenigitaj de junaj diligentaj esperantistinoj, kies animoj, reeduki&#x11D;intaj en la bonfara lumo de la Frateco, ne disdegnis esprimi al siaj gefratoj kaptitaj de l' peko sian &#x15D;aton kaj konsideron, malsuprenvenante de la lumaj kaj feli&#x109;aj sferoj, kie ili lo&#x11D;is, por amika vizito, kaj tiel kvietigante iliajn turmentajn zorgojn per la balzama &#x11D;uo de grandiozaj artaj prezentadoj!</p><p>Kaj la beleco de la spektaklo randumis la nepriskribeblon, kiam, gracie glitante sur la florplena herbejo, &#x15D;vebante en la aero kvaza&#x16D; multkoloraj libeloj, la &#x109;armaj ensembloj movi&#x11D;is, prezentante la belegan arton de Terpsikora la&#x16D; la tempoj kaj la&#x16D; la karakteriza&#x135;oj de tiuj falangoj, kiuj scipovis &#x11D;in plej bone interpreti. Nun, jen junulinoj, iam vivintaj en Grekujo, interpretantaj la idealan belecon de la dancoj en sia malnova naskolando; poste, dancistinoj egiptaj, persaj, hebreaj, hindaj, e&#x16D;ropaj, ja multenombra legio da kulturantoj de l' Belo, kiuj nin ravis per siaj gracio kaj &#x109;armo. Kaj &#x109;iu grupo altigis &#x11D;is la sublimo la talenton, kiu ri&#x109;igis ilian eston, dum pompaj lumefektoj inundis la scenejon kvaza&#x16D; splendaj, impresaj artfajra&#x135;oj malsuprenvenus de la firmamento kaj disver&#x15D;us lumbenojn sur la urbon, kiu tuta ornami&#x11D;is per gradi&#x11D;a bunto, per belegaj, delikataj nuancoj &#x109;iumomente &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;antaj en radiojn, kiuj nepreskribeble interfrapi&#x11D;is kaj estigis artismajn kolorludojn, interkruci&#x11D;is, kunfandi&#x11D;is en &#x109;iam novajn kaj surprizefektajn scintilojn! Kaj tiu tuta entuziasmiga kaj neesprimebla astspektaklo, kiu per si mem estis ofera&#x135;o al la Superega Mastro de l' Belo, kiu havis lokon sub libera &#x109;ielo, ne en la sanktega interno de l' Temploj, estis akompanata de dol&#x109;aj orkestraj muzikoj, kies plej delikataj sonoj, kies feblaj akordoj de grandiozaj ensembloj da harpoj kaj violonoj, similaj al birdoj rulkantantaj &#x109;ielajn melodiojn, ver&#x15D;igis el niaj ravitaj okuloj, el niaj tu&#x15D;itaj koroj, spirojn el bonfaraj emocioj, kiuj vigligis niajn Spiritojn, fortikigante niajn inklinojn al la plejbono, malfermante anta&#x16D; nia ankora&#x16D; malfortika animo horizontojn neniam anta&#x16D;e viditajn de nia intelekto! Kiel ofte famaj komponistoj, iam vivintaj sur la Tero, partoprenis en tiuj karavanoj esperantistaj, kiuj vizitadis nian Kolonion, kunlaborante per siaj superbelaj inspiroj, nun multe pli ri&#x109;aj kaj noblaj, por tiuj frataj festoj aran&#x11D;itaj sub la inspiro de la Amo al la proksimulo kaj de la kulto al la Belo! Sed tiuj manifesti&#x11D;oj esprimis tiajn superecon kaj moralan grandecon, kiajn la homoj ankora&#x16D; tute ne povas koncepti!</p><p>Kaj la koncerta&#x135;oj sin sekvis, unu post alia: korusaj kantoj, kiuj atingis miregindaj n esprimojn; muzikaj kompona&#x135;oj, &#x109;e kiuj pali&#x11D;us la plej ravaj surteraj melodioj; poeziaj ludoj per deklamado, kies grandiozo randumis la neimageblon kaj nin &#x11D;isekstaze ravis! Kaj la elektita idiomo uzata de tiu eminenta plejado da artistoj, apartenantaj al falangoj, kiuj vivis kaj progresis sub la flago de &#x109;iuj regionoj, de &#x109;iuj Patrolandoj sur la terglobo, estis Esperanto, kiel krono al tiu inici&#x11D;o, kiu nin reedukis sub la principoj de Moralo, Scienco kaj Amo!</p><p>Sed nur la Klasika Arto estis permesita. En nia Universitata Urbo ni neniam &#x109;eestis ian ajn esprimon de regiona arto. Kaj post kiam larmoj banis al ni la viza&#x11D;on, kaj niaj animoj ravi&#x11D;is anta&#x16D; tielaj brilo kaj mirindo, jenon al ni parolis niaj bonaj gardistinoj, nin akompanante al la internulejo por la nokta ripozo: - Ne miru, amikoj! Kion vi spektis, tio prezentas nur la komencon de la Arto en la transtomba mondo... Temas pri plej simpla esprimo de l' Belo, la sola, kiun viaj mensoj dume kapablas kompreni... En sferoj pli ri&#x109;e dotitaj ol la nia ekzistas multo, ja pli multo!... Sed la animon pekintan koncernas relevi&#x11D;i el siaj faloj, revirti&#x11D;ante per rezignado, laboro, amo, por gajni la meriton translo&#x11D;i&#x11D;i en tiujn sferojn...</p><p>La devosento igas min serioze pripensi la neceson reveni en la surterajn regionojn por atesti pri mia deziro definitive harmonii kun tiu Scienco de l' Vero, kun kiu mi konati&#x11D;is dum mia sta&#x11D;o en &#x109;i tiu Kolonio. Mi devas ne plu resti en la Urbo Espero, &#x109;ar kontra&#x16D;e mi pligrandigos miajn &#x15D;uldojn per stagno neakordigebla kun la principaroj, kiujn mi &#x135;us finstudis kaj akceptis. Mi grave erarus, se mi plu prokrastus la riparon, kiun mi &#x15D;uldas al mi mem kaj al la le&#x11D;o de la Eternulo de mi mal&#x15D;atata de anta&#x16D; multe da jarcentoj. El la malnovaj amikoj kaj kamaradoj kun mi elmigrintaj el la Sinistra Valo, kiuj de la Hospitalo enlo&#x11D;i&#x11D;is en la Universitata Urbo, mi sola ankora&#x16D; &#x109;i tie restas, sen kura&#x11D;o por provi la proprajn fortojn en la kulpelpagaj luktoj sur la arenoj de la Tero. Belarmino de Queiroz e Souza, la nobla amiko, kies altvalora amikeco estis al mi unu el la plej karaj balzamoj dum la malfacilaj spiritaj klopodoj survoje al la rehonorindi&#x11D;o, anta&#x16D; dek jaroj foriris por novaj elprovoj, preferinte renaski&#x11D;i en Brazilo, kie li pli facile trovos la subtenon de la protekta Doktrino, kiun li alprenis dum la preparaj kursoj en la Akademioj. Mi klinis min, kortu&#x15D;e kaj amoplene, sur lian malgajan lulilon de malri&#x109;a orfo, &#x109;ar post unu jaro de sia naski&#x11D;o li perdis la patrinon trafitan de tuberkulozo. Mi ofte flustras en liajn infanajn orelojn certigajn esprimojn pri mia por&#x109;iama inklino, dum tiuj malgajaj horoj, kiam li, malfeli&#x109;a infano, pripensas la dornojn, kiuj jam pikas al li la koron. Kaj mi jam multe ploris pro kompato kaj mal&#x11D;ojo, rigardante lian doloran infanecon: - duonparalizita brako, neevitebla hereda&#x135;o de la sinmortigo en la 19a jarcento; gracila, malsana filo de ftizulino, kun egala sorto lin atendanta en la plenkreskula a&#x11D;o! Mi deziris foriri kun li, esti lia frato, vivi &#x109;e li por lin protekti kaj konsoli, kaj tiel min mem revigligi per la efiko de lia lojala amikeco. Sed al mi tio ne estis ebla! Tian mision de amo ne kapablus plenumi ia pekulo kiel mi, bezonanta samajn helpon kaj prizorgon! Diferencaj estos sur la Tero niaj destinoj kaj situacioj. Nur poste, kiam ni gajnos la venkon pro la kura&#x11D;e elportitaj provoj, ni renkonti&#x11D;os &#x109;i tie, en la Kolonio mem, por rekomenci la mar&#x15D;on direkte al la Plejbono. Doris Mary anka&#x16D; proponis sian helpon al li. &#x15C;i deziris lin akompani &#x109;e la familia rondo, &#x109;ar &#x15D;i amis lin per tenera sento kaj pretis sin oferi por mildigi al li la &#x109;agrenojn per la sindonaj zorgoj de sento inspirita de la kristana frateco. Sed oni al &#x15D;i ne konsentis la koncernan permeson, &#x109;ar tia abnegacio kuntrenus vicon da sinsekvaj malfeli&#x109;oj kaj Doris ja havas meritojn, rajtojn, kompensajn kreditojn asignitajn de la Le&#x11D;o, por &#x11D;uo en la surtera socia vivo, ka&#x16D;ze de tio, ke &#x15D;i travivis ekzistadon, dum kiu &#x15D;i iris akran vojon de kura&#x11D;e elportitaj suferoj kune kun brutala, nekomprenema edzo, vojon kiun la memmortigo de Joel faris ankora&#x16D; pli suferiga. Nun, &#x15D;iaj gvidantoj konsilas al &#x15D;i ne fari novajn oferojn por sia filo &#x109;e ties travivotaj elprovoj, nek por Belarmino, kiu la saman doloron ka&#x16D;zis al sia maljuna, sindona patrino! &#x15C;i prefere prigardu la du amatojn kvaza&#x16D; luma, protektanta an&#x11D;elo, kiu el la Transmondo ver&#x15D;us sur ilian vojon inspiron kaj konsolon en la decidaj horoj!</p><p>Kiel ni diris, ne nur Belarmino, sed anka&#x16D; Joel malsupreniris por la riparaj provripetadoj. Anka&#x16D; Johano d' Azevedo kaj Amadeo Ferrari revenis anta&#x16D; la devon retravivi la nevenkitajn provojn. Pasis jam ok jaroj, de kiam mi vidis ilin eniri la Azilon por la koncernaj preparoj. &#x108;i tiu lasta, sub la premo de &#x109;agrenoj kaj nekonsoleblaj rimorsoj, e&#x109; ne finis tiun preparan, al ni &#x109;iuj necesan kurson. Li &#x109;erpis fervoran kura&#x11D;on en la instruoj de la Dia Sendito kaj foriris denove en Brazilon, petinte pri la konsento, ke li renaski&#x11D;u en humila, negra korpo, per kiu li atestu pri la duobla beda&#x16D;ro, kiu lin turmentas: - la hiera&#x16D;a memmortigo kaj la iama tiraneco kiel mastro de sklavoj! Kaj mi ne scias, ho Dio mia, kial mi ankora&#x16D; ne kura&#x11D;is imiti ilian noblan decidon, &#x109;ar e&#x109; Roberto de Canalejas ne plu apartenas al la teamo de kuracistoj-lernantoj de la Hospitala Departemento, surmetinte novajn karnajn vestojn por bela komisio sur la kampoj de la Tria Revelacio. Lian decidon anka&#x16D; imitis Rinjo de Kasja, la bela kaj &#x109;arma gardistino, kiu tiom da larmoj forvi&#x15D;is el miaj dolorantaj okuloj de pentinto; Rinjo, al kiu mi inklinis per la plej dol&#x109;a, frata amo, kiun mia koro kapablus senti! La surplanedaj luktoj de tiu admirinda amiko ne inkluzivas la edzan ligon. Fidela al la malnova amo al sia adorata edzino, li preferis servi al pli ampleksaj aferoj, sin dedi&#x109;ante al agadoj por la bono de la kolektivo. Sed Rita, moralfirma karaktero, koro jam evoluinta por la altaj streboj, kaj &#x11D;uste tial kapabla por plenumi plej gravajn virinajn misiojn, petis kaj ricevis la permeson sekvi Joelon, kun kiu &#x15D;i edzini&#x11D;os post kiam li estos travivinta nepre necesan suferon kiel ripeton de la provoj, &#x109;e kiuj li iam fiaskis, kaj post lia rehonorindi&#x11D;o anta&#x16D; la propra konscienco &#x15D;i aperos en lia vivo kiel radiluma, &#x11D;ojiga a&#x16D;roro! Ili sin amas, unu la duan! Tion mi frue komprenis! Kaj nun, skribante &#x109;i tiujn pa&#x11D;ojn, mi pripensas la subliman bonecon de la Sinjoro de l' Mondoj kaj Kreita&#x135;oj, kiu konsentas tiajn kompensojn al la animo, post kiam &#x11D;i relevi&#x11D;as el la mallumo de la peko!...[38]</p><p>Same kiel en la Spaco, Rita anka&#x16D; estos sur la Tero la amema kaj &#x11D;entila gardistino, kiu en la familia rondo kolektos &#x109;irka&#x16D; si animoj n ankora&#x16D; bezonantajn protekton, kiujn &#x15D;i konsolos, revigligos, varmigos per la dol&#x109;eco de sia amo, ilin samtempe kondukante, per siaj virtaj ekzemploj, sur la vojo de l' Venko!</p><p>En la vasta dormejo de l' Internula Domo de la Urbo Espero, kie mi lo&#x11D;as ekde la komenco de la jaro 1910, estas nur "novuloj". Profunda mal&#x11D;ojo iafoje premas al mi la animon, simile al iu, kiu, vivinte multajn jardekojn sur la Tero, ne plu &#x11D;uas la &#x109;eeston de la plej karaj amikoj kaj familianoj kaj kontemplas la ruinojn, kiujn la foresto de la amataj estuloj, englutitaj de l' morto, amasigas &#x109;irka&#x16D; lia maljuna&#x11D;o, lo&#x11D;ejo de liaj intima, glaciaj afliktoj, farante lin nekomprenebla kaj netolerebla por la junuloj, liaj kunvivantoj en la nunaj tagoj. La litojn de miaj malnovaj amikoj hodia&#x16D; okupas aliaj estuloj, kiuj, kvankam kun mi harmoniaj la&#x16D; samaj idealoj kaj principoj, tamen ne estas al mi tiel kore ligitaj per tiuj &#x109;enoj for&#x11D;itaj en la tempo kaj en la komunaj suferoj... Tie trovi&#x11D;as la fenestro kun borderita balustrado, vasta, dividita en tri arkojn de artisme rafinita ellaboro, memoriganta pri hindaj konstrua&#x135;oj sublimigitaj de supera spirita klaso. &#x108;iumatene Belarmino klini&#x11D;is super &#x11D;ia balustrado por saluti la tagi&#x11D;on kaj komuniki&#x11D;i kun la Supro per la sankta pateno de l' Pre&#x11D;o! &#x108;i tie, jen la simpla tableto, &#x109;e kiu &#x15D;ajnas al mi ankora&#x16D; vidi la konsternitan, mal&#x11D;oje klinitan figuron de Johano d' Azevedo, studanta la programon de tiuj elprovoj al li konvenaj sur la kampo de la karno. Malpli proksime, pitoreske dismetitaj sub la bonodoraj kurtenoj el la parkaj bran&#x109;aroj, vidi&#x11D;is la benkoj kie mi kaj miaj malfeli&#x109;o-kunuloj distri&#x11D;is parolante pri la esperoj, estigantaj novajn energiojn en nia interno! Mi rigardadas tiujn etajn nenia&#x135;ojn kaj tuj la larmoj venas en miajn okulojn. Ja signo de l' resopiroj, kiuj, flustrante angorojn en mian animon, admonas, ke mi devas ilin senprokraste imiti ser&#x109;e de l' solvo por la &#x11D;enaj &#x15D;uldoj de la konscienco! Sed mi neniam restis senokupa. Mi &#x109;iam provas serenigi al mi la mal&#x11D;ojan koron per la penado, kune kun miaj karaj konsilantoj, servi al tiuj, kiuj pli suferas ol mi. Mi dividas min inter la Hospitalaj kaj diversaj aliaj taskoj por mi plenumeblaj, tiel sur la krusto de l' planedo kiel anka&#x16D; en la limoj de nia Kolonio, kiuj estas la solaj, en kiuj mi povas libere movi&#x11D;i, dum mi ne atestos al la Granda Le&#x11D;o, ke mi plenumis la postulatajn elprovojn! Sed nenio el &#x109;io &#x109;i povos formovi el miaj angorplenaj zorgoj la ju&#x11D;on, kiun pri mi mem mi nun faras, ju&#x11D;on malaltigan de iu klare konscianta, ke li ekkulpas novajn erarojn kaj tiel memvole gravigas la &#x15D;uldojn, kiuj pezas sur li. &#x15C;ajnas, ke mi estas nenio alia, ol senskrupula parazito, okupanta lokojn, kiuj pli &#x11D;uste konvenas al aliaj! Kaj la ru&#x11D;o kovras al mi la viza&#x11D;on, &#x109;iufoje kiam, sur la pitoreskaj aleoj de la Urbo, mi renkontas Hanibalon de Silas, Epaminondas el Vigo kaj Souria- Omaron, kiuj jam de longe sendevigis min &#x109;eesti iliajn lecionojn, &#x11D;is mi povos digne praktiki la akiritajn sciojn dum la reenkarni&#x11D;o. Ili bonkore ridetas al mi, min rigardas interesoplene, sed ilia rigardo efikas kiel fajraj sagoj sondantaj en mia konscienco la ka&#x16D;zon, ke mi ankora&#x16D; ne kura&#x11D;is plenumi mian devon!</p><p>Karlo de Canalejas kaj Ramiro de Guzman lastatempe multe konsiladas min. Anta&#x16D; ol foriri por la reenkarni&#x11D;o, Roberto klopodis por la streci&#x11D;o de miaj rilatoj kun lia eksbopatro kaj amiko, al &#x109;i tiu rekomendante ne forgesi iam rakonti al mi la draman historion de Lejla, kies amo portis la koron de amba&#x16D; en la kulminon de l' doloro. Miajn servojn mi ofte plenumas sub lia gvidado, kio al mi malfermis vastan laborkampon en la surteraj regionoj, &#x109;ar, kiel ni scias, li estras la Sekcion pri Eksteraj Rilatoj. Sub lia direktado mi ofte vizitas la iamajn amikojn, nun revenintajn en la karceron el karno. Anta&#x16D; &#x109;irka&#x16D; du monatoj mi revenis de dekdusemajna sta&#x11D;o en la brazilaj regionoj, kie min absorbe okupis eksperimentaj laboroj sur la kampo de la disvastigo de tiuj sublimaj vera&#x135;oj, kiuj hodia&#x16D; edifas mian koron. La bona mentoro kondukis min por vizito al Mario Sobral, reenkarni&#x11D;inta en iu tumulta brazila grandurbo. Mi ne povis min deteni ekver&#x15D;i larmoplenan ploron &#x109;e la lita&#x109;o kie ripozis la mutilita korpo de la malfeli&#x109;a amanto kaj murdinto de la bela E&#x16D;lina. Lia mizera lo&#x11D;ejo el malfortikaj pinarbaj tabuloj kun zinklada tegmento ruinigita de l' Tempo estas la esprimo de la plej abomena mizero de brazilanoj subjugitaj de fajraj, dolorplenaj kulpelpagoj &#x109;e la sublima penado por sia regeneri&#x11D;o. Sed tia hejmo estas la sola, kiu konvenas al la reenkarni&#x11D;o de eksa bohemiulo, vante fiera pri siaj fizikaj dotoj, kiu en la fidomoj por mondumaj senokupuloj kaj en la malhonorigaj bordeloj fordibo&#x109;is la patran hereda&#x135;on honeste kaj penege akiritan per la kampa laborado!</p><p>Vestita per &#x109;ifonoj, kun nudaj piedoj kaloplenaj pro la kontakto kun la &#x15D;tonoj kaj la polvo de la irataj vojoj; mutilita je la manoj, kun la haroj ta&#x16D;ze malkombitaj, kia ni lin vidis detempe de la Sinistra Valo, en la Nevidebla Mondo; kun fizionomiaj trajtoj similaj al tiuj, kiuj li havis en la Transmondo; malbonfarta kaj nervoza, portanta strangan malsanon, kiu dolortrafas al li la trakeon kaj la faringan kanalon kaj ofte ka&#x16D;zas al li turmentajn krizojn, altan febron kaj afonion; sen familio, &#x109;ar iam en Lisbono li insultis la familian rondon, honoran kaj amindan, en kiu li naski&#x11D;is, kiun al li konsentis la Providenco, por ke li, sub &#x11D;ia virta influo, havigu al si bonvolan emon al honestaj faroj; malri&#x109;a, mizera, e&#x109; malsata, &#x109;ar en la pasinteco li ne estis fidela administranto de la materiaj hava&#x135;oj al li konfiditaj de la &#x108;ielo kaj kiujn li male disperdis, ilin uzante por malbonmora konduto; analfabeta, &#x109;ar kiel universitatano en Coimbra, dum la pasinta ekzistado, li por nenia nobla celo utiligis la ri&#x109;an intelektan kulturon, per kiu lin dotis la beletro, kontra&#x16D;e li volonte glitis en neproduktivecon, baraktante en brutmora konduto kaj en morala nekapableco por la edifado de si mem kaj de siaj similuloj. Kiun mi havis nun anta&#x16D; miaj teruritaj okuloj, tiu jam ne estis tiu Mario, kies vortori&#x109;a, brila parolo revis la malsanulejajn kamaradojn, sed ja kompatinda almozulo peteganta la preterirantojn pri karitato! Tio estis la socia ruini&#x11D;o reduktita &#x11D;is la plej malalta kaj suferiga nivelo, kiun mi povis vidi, kaj &#x11D;uste pro tio mi elrompi&#x11D;is per aflikta, kompatoplena plorado. Sed apud mi Ramiro de Guzman ridetis kortu&#x15D;ita, provante min revigligi per la konsola lumo de siaj sa&#x11D;aj konsideroj:</p><p>"- Vi troigas, Kamilo! Ne ruinojn ni rigardas en &#x109;i tiu doma&#x109;o a&#x16D; en &#x109;i tiu mutilita korpo, sed ja la penadon de Animo Senmorta por relevi&#x11D;i, Animo, kiun la fajro de sincera rimorso brulskur&#x11D;is, &#x11D;in pelante al noblaj konkeroj! Profunde pentinta la malvirtan pasintecon, kiel vi ja memoras, Mario starigis - li mem! - la programon de la kulpelpagoj, kiujn vi nun konstatas, dum la penduma memmortigo originis la nervan malsanon kaj la vibran insuficiencon de la gor&#x11D;aj organoj, &#x109;ar lian perispiritan organismon profunde trafis la refrapoj venintaj de tiu regiono... kio ja pruvas, ke tiu beda&#x16D;rinda, nuna situacio estas verko de lia pasinta vivo mem, tute ne ia puno, kiun verdiktus severa a&#x16D; senkompata ju&#x11D;isto strebanta al reven&#x11D;o.</p><p>&#x108;u vi diras, ke vi rigardas ruinojn?... Nu bone, el &#x109;i tiuj ruinoj, kies vido vin afliktas, naski&#x11D;os por via amiko Mario Sobral la a&#x16D;roro de novaj progresoj, &#x109;ar per tiu &#x109;i reboniga proceso li elpagos la malhonoran &#x15D;uldon, kiu lin katenis al la pilorio de l' rimorso, kaj rehonorindi&#x11D;os anta&#x16D; si mem kaj anta&#x16D; la le&#x11D;oj, kiujn li malobeis... Krom tio, &#x109;u vi opinias, ke &#x109;i tie li estas forlasita, ekskluzive dependanta de la homa kompatemo?... Vi trompi&#x11D;as!... &#x108;u li, anta&#x16D; &#x109;io, ne estas zorgato de la Legio de la Servantoj de Maria?... &#x108;u li ne estas matrikulita en la Hospitalo Maria el Nazareto? Memoru, ke tia enkarni&#x11D;o estas la kuracado konvena al tiaj gravaj kazoj, kiel lia, ja sublima operacio, kiu lin tre balda&#x16D; kondukos al la resani&#x11D;a fazo... &#x108;u do Fraton Teokrito ne gvidas liajn pa&#x15D;sojn?... &#x108;u gardistoj kaj flegistoj de la Hospitalo, kiel anka&#x16D; de la Departemento, al kiu mi apartenas, ne lin karese helpas, lin prizorgante kiel gravan malsanulon, &#x109;iutage enver&#x15D;ante en lian animon energiojn, kura&#x11D;on, esperon, &#x109;iam novaj n kaj solidajn, en la sublima zorgo helpi lin formovi la pezajn montojn el maljusta&#x135;oj, kiujn en lia destino starigis la agoj de li mem faritaj kontra&#x16D;aj al Bono?... &#x108;u mi mem ne ofte vizitas lin, kiel nun, fidela al la min koncernantaj komisioj, kaj ne kondukas multfoje lian Spiriton al niaj Transmondaj ur&#x11D;ahelpaj postenoj, celante lian revigli&#x11D;on, renovigante fluidecajn energiojn en lia fizika-spirita envolva&#x135;o, por ke li elportu la doloran punon, kiun li mem difinis al si, sen troaj malforti&#x11D;oj?... &#x108;u vi cetere ne scias, ke li treni&#x11D;as kun ridetanta rezignacio, kiu grade preparas al li senduban venkon &#x109;e tiu neevitebla kulpelpaga fazo, kiun li nepre devas travivi?... Li mem sentas sin feli&#x109;a, &#x109;ar el la profundo de lia konscienco lumigas lin la esperdona certeco, ke ja en tia stato, kian vi nun vidas, li plenumas sian sanktan devon, kiel senmorta civitano de l' Universo, kies destino estos agordi&#x11D;i al la harmoniaj tonoj de la universaj le&#x11D;oj de Bono kaj Justeco!"</p><p>Mi silentis, rezignacia kaj enpensi&#x11D;a, kaj pripensis la ur&#x11D;ajn decidojn, kiujn mi mem devos preni. De Guzman surmetis siajn diafanajn manojn sur la ardan frunton de la iama zorgato de Teokrito, al li transigante fluidecajn medikamentojn por mildigo de lia aflikta dispneo. Mi restis en respektema enmemi&#x11D;o, petegante la amoplenan Guberniestrinon de nia Kolonio pri ia balzamo al la mizera kunulo en miaj iamaj malfeli&#x109;oj, kaj dume, fininte sian bonfaran agadon, la nobla amiko denove parolis, konsoleme:</p><p>"- La Providenco, kara amiko, kondukas nin al la gloro sur vojoj plenaj de fekundaj luktoj &#x109;e larmoj kaj ela&#x109;etaj okazoj... Kaj dum la irado &#x11C;i konsentas al la pentintaj kulpuloj kompensojn, kiujn, pro la kondi&#x109;oj truditaj de la enkarna vivo, ili ne kapablas &#x11D;uste taksi..."</p><p>Li sin turnis al ombra angulo de la doma&#x109;o, kiun mi preterrigardis, zorgoplena pro la vido de la reenkarni&#x11D;inta Mario, kaj montrante al iu figuro, kiu, humile kaj silente, prizorgis la malsanulon kaj samtempe flikadis &#x109;ifonajn vestojn, demandis:</p><p>"- &#x108;u vi vidas tiun kompatindan virinon?... Vi neniel povos taksi la bonegan ela&#x109;etproceson, kiu, sub la protekto de la Plejalta Majstro, efektivi&#x11D;is en la intimo de &#x15D;ia animo, tiel pentoplena kiel tiu de Mario, meze de la dornoj de ekstrema malri&#x109;eco, de bataloj tiel ardaj kiel digne elportataj!..."</p><p>Mi provis orienti&#x11D;i, interesita kaj kortu&#x15D;ita, &#x109;e la elkora tono de la nobla pensulo, kiu min akompanis. Apud la enirpordo, la sola en tiu malri&#x109;ega lo&#x11D;ejo, ser&#x109;ante iom da helo, kiu faciligus la humilan laboron, pri kiu &#x15D;i sin okupis, vidi&#x11D;is nigrulino, purema malgra&#x16D; la malri&#x109;aj vestoj, &#x15D;ajne a&#x11D;anta &#x109;irka&#x16D; kvindek jarojn. &#x15C;ia serena viza&#x11D;o travidigis simplecon kaj humilecon. Surprizite, mi demandis la karitatan mentoron:</p><p>"- Mi ne konas &#x15D;in... kiu &#x15D;i estas?..."</p><p>"- Penadu vi mem, Kamilo... Penetru la vibrajn ondojn de &#x15D;ia penso, kiu disvolvi&#x11D;as en la fluo de l' rememorado, kaj vidu, kio okazis anta&#x16D; kvardek jaroj, tio estas, en la tempo, kiam Maria revenis en la karnan, surteran rondon..."</p><p>Impresita, mi obeis, dum la negrino, alproksimi&#x11D;inte al la malsanulo, karese levis al li la kapon, donis al li ian homeopatia&#x135;on kaj tuj revenis al sia laboro. La &#x109;irka&#x16D;a silento ekscitis la &#x15D;prucadon de la rememoroj. Vesperi&#x11D;is, kaj la intensega sunlumo en Brazilo flamigis la okcidenton per siaj ardaj, orgajaj radioj, lumigante la firmamento per miloj da koralaj rebriloj. Interne la virino pensadis, pensadis... &#x108;irka&#x16D; &#x15D;ia cerbo la imagoj levi&#x11D;is per kapricaj movoj kaj sinsekvoj, dum mi, terurita kaj kortu&#x15D;ita, &#x109;ion legis kaj komprenis, kvaza&#x16D; edifa libro estus malfermita anta&#x16D; miaj okuloj:</p><p>- Mario renaski&#x11D;is en iu bordelo... Lia patrino, nerezignacia pri la patrineco, rimarkante, kiel kulminan malfeli&#x109;on, lian humiligan mutilon, kaj vidante lin senforta por eligi la gajajn krietojn de &#x135;usnaskito, duonsufokita pro spasmaj kontrahi&#x11D;oj, kvaza&#x16D; feraj manoj volus lin frue stangoli, forte hororis kaj, elrompi&#x11D;ante per kor&#x15D;irega plorado, forpu&#x15D;is la monstra&#x109;on, kiun &#x15D;i naskis. &#x15C;i estis kompatinda pekulino, al kiu la patrineco barus la &#x11D;uadon de la libereco, kiun &#x15D;i permesis al si. &#x108;agrenita, &#x15D;i konfidis sian mizeran idon al malri&#x109;a tollavistino, lo&#x11D;anta en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj, kiu honeste sin subigadis al la duraj laboroj truditaj de la malri&#x109;eco, kaj al kiu &#x15D;i promesis monatan gratifikon pro la servoj faritaj al la infaneto. La bona laboristino konsentis, celante ne nur kroman enspezon por sia monujo, sed &#x109;efe obeante al la karitataj impulsoj de sia noble edukita koro, &#x109;ar malgra&#x16D; sia obskura pozicio en la socia skalo, kaj kiel adeptino de ia doktrino, el kiu abundege fontas lumoj kaj instruoj - la Tria Revelacio -, &#x15D;i sciis, ke la adopto de tiu esta&#x135;eto, kiu tiele eniris en la surteran vivon, envolvita en tiel ombraj akuzoj de la pasinteco kaj tiel malgajaj perspektivoj en la nuno, certe estas plano starigita de la Supro! &#x15C;i do lin akceptis en sian humilan doma&#x109;on, penante lin kiel eble ami, &#x109;ar al &#x15D;ia pordo li frapis tuj post sia naski&#x11D;o. &#x15C;i anka&#x16D; havis unu filinon dekjara&#x11D;an, penseman kaj laboreman, kiu volonte kunlaboris kun la patrino en la &#x109;iutagaj, malfacilaj taskoj. Anka&#x16D; &#x15D;i korinklini&#x11D;is al la frateto, kiun la destino metis en &#x15D;iajn brakojn, kaj por helpi la patrinan klopodadon &#x15D;i pacience edukis la kompatindan malsanulon, sin dedi&#x109;ante dum kvardek jaroj al tiu nobla misio - kiel neniam &#x11D;in farus altranga sinjorino! Kvankam &#x15D;ia patrino mortis anta&#x16D; pli ol dek kvin jaroj kaj tre frue rompi&#x11D;is la promeso pri monata gratifiko, kiun la nerespondeca patrino de la infano faris, kiam &#x15D;i lin forpu&#x15D;is, la fratino tamen restis en sia posteno de abnegacio, laborante por ke la malfeli&#x109;a frato kiel eble plej malofte almozu sur la stratoj!...</p><p>Mi alproksimi&#x11D;is al la virino kaj per gesto de danko pro la multa bono, kiun &#x15D;i faris al mia amiko, mi apogis mian dekstran manon al tiu nigra frunto, kiu al mi, en tiu momento, montri&#x11D;is kvaza&#x16D; a&#x16D;erolita de diamantaj brilegoj:</p><p>"- Jesuo vin benu, kara fratino, pro la multa bono, farata al la kompatinda Mario, kiun mi &#x109;iam vidis en konstanta suferado!"- mi flustris, sentante, ke doloraj larmoj plenigas miajn kompatindajn spiritajn okulojn.</p><p>Kun grava mieno, Don Ramiro alproksimi&#x11D;is, kvaza&#x16D; li esprimus riverencan la&#x16D;don al la Sublima Le&#x11D;o, kies karitata splendo lumigis tiun kabanon konvenan por anima ela&#x109;eto, kaj murmuretis, min konsterne surprizante:</p><p>"- Eble vi ankora&#x16D; ne divenis, kiu &#x109;i tie trovi&#x11D;as, ka&#x15D;ita en tiu nigra korpa envolva&#x135;o, sin dedi&#x109;ante al kristanaj laboroj cele al sia propra spirita relevi&#x11D;o?... "</p><p>Kaj &#x109;ar mi lin fikse rigardis kun demanda mieno, li respondis:</p><p>"- E&#x16D;lina!..."</p><p>Mi prenis la neprokrasteblan decidon: morga&#x16D; mi iros al la Departemento pri Reenkarni&#x11D;o, celante la Azilon, por skizi la planon de mia estonta fizika-surtera korpo kaj esplori pri la medio plej favora al mia reboniga renaski&#x11D;o. &#x108;iujn a&#x16D;toritatojn de la Kolonio, ligitajn al mia afero, mi konsultis, kaj &#x109;iuj unuanime kura&#x11D;igis min al tiu nepre necesa kaj al mi profita iniciato. Mi mem deziris difini la programon de la taskoj, min real&#x11D;ustigontaj al la le&#x11D;oj, kiujn mi malobeis per la memmortigo, &#x109;ar mi jam estas sufi&#x109;e klarmensa por preni sur min tiel gravan respondecon. En la a&#x11D;o de kvardek jaroj mi fari&#x11D;os blinda, ja neresanigeble blinda, kvaza&#x16D; la malplenaj orbitoj de Hiacinto de Ornelas transloki&#x11D;us en mian viza&#x11D;on, post trijarcenta atendado, dum kiu mia Spirito restis dolore terurita anta&#x16D; la nekoruptebla figuro de la Justeco! Sed mi anka&#x16D; konsultis miajn karajn majstrojn, Hanibalo de Silas, Epaminondo el Vigo, Souria-Omar kaj Teokrito, ilin petante pri inspiro kaj helpo, kaj &#x109;iuj afable kontentigis mian peton, helpante min harmoniigi la &#x11D;eneralajn liniojn de la programo kun la preskriboj de la Le&#x11D;o. Sed la koncernaj informoj estos suprensenditaj al la Templo, por ties aprobo, nur post mia translo&#x11D;i&#x11D;o en la Azilon. Tiuj miaj karaj amikoj certigis al mi, ke ili sin klinos super miaj pa&#x15D;oj, gvidante min sur la vojo de l' devo, min inspirante en la decidaj horoj, kiel protektantoj komisiitaj pri mia gardo dum mia sta&#x11D;o en tiu bonfara Instituto. Oni informis al mi, ke la kuracistaro de la Hospitala Departemento prizorgos la evoluon de mia estonta karna envolva&#x135;o, ekde la embrio en la sankta geneza juvelujo &#x11D;is la lastaj momentoj de agonio kaj disi&#x11D;o de mia Spirito el la porta&#x135;o, kiun mi trenos por regajni la tempon perditan pro la memmortigo! Mia liberi&#x11D;o de la fizikaj, surteraj ligiloj okazos, kiam mi a&#x11D;os sesdek jarojn. Mi sekve disponos dudek jarojn por rigardi ekskluzive en mian internon kaj tiel plenumi fruktodonan kaj gloran memedukan laboron, per kiu mi subigos la impulsojn de la orgojlo ankora&#x16D; ne estingita en mia esto! Ofte min ekposedas la timo pri nova falo, pri forgeso de la devoj kaj taskoj plenumotaj dum mi restos droninta en la abismo de refoja enkorpa ekzistado, forgeso ja tre ordinara &#x109;e Spirito provanta reboni&#x11D;i. Sed miaj instruistoj al mi sciigis, ke mi kunportos solidajn, venkigajn elementojn, akiritajn dum mia longa reeduka sta&#x11D;o, kaj ke, &#x11D;uste tial estos tre malprobable, ke mia volo deklini&#x11D;u kaj min trenu en pli grandajn kaj gravajn &#x15D;uldi&#x11D;ojn.</p><p>En frateca migrado tra la Departementoj de la Kolonio, en la kompanio de Olivier de Guzman kaj Pastro Anselmo, komencante de la Viglado, mi adia&#x16D;is &#x109;iujn miajn amikojn kaj kamaradojn. &#x108;iuj unuanime promesis al mi helpon, dum tiu neevitebla ekzilo, pere de siaj pre&#x11D;oj al la Sinjoro de &#x108;iuj Ekzista&#x135;oj. Mi jam frue resopiras tiun dol&#x109;an rifu&#x11D;ejon, kiu dum tiel longa tempo min gastigis kaj en kiu tiom da altvaloraj instruoj mi akiris por denove labori en la sociaj medioj kie mi devos elmontri novajn moralajn valorojn. De anta&#x16D; kelke da tagoj vera procesio da amikoj venas al &#x109;i tiu Internulejo por min viziti. Sekciestroj, flegistoj, gardistoj kaj e&#x109; psikokuracistoj kaj instruistoj min &#x109;irka&#x16D;brakas kaj gratulas pro mia decido, a&#x16D;gurante glorajn tagoj n por mia Spirito en la klopodoj por rehonorindi&#x11D;o. Ili anka&#x16D; esprimas al mi plej bonkorajn kaj instigajn bondezirojn pri venko kaj akiro de meritoj. Kaj pro &#x109;io mi estas dankema, certa, ke en la nova elprovado, min atendanta &#x109;e la pitoreskaj bordoj de la malnova kaj amata Ta&#x125;o, kiun mi tre amas kaj de kiu mi ne volas disi&#x11D;i, luma legio da amikaj estuloj min akompanos kaj revigligos per sia honora inspirado. Kaj hiera&#x16D; ili &#x11D;uigis al mi adia&#x16D;an feston! Konsola surprizo atendis min dum tiu kunveno, kie la frateco kaj la beleco ankora&#x16D;foje montris nevortigeblajn esprimojn: - pere de niaj potencaj televidiloj, mi unuafoje povis kontempli, en la pleneco de ties harmonia kaj nedifinebla beleco, la Sidejon de l' Templo! Tiel mi &#x109;eestis kunvenon de inicitoj, a&#x16D;skultis ilajn sublimajn paroladojn inspiritajn de la plej altaj esprimoj de Moralo, Filozofio, Scienco, Belo - unuvorte, de Vero - kiujn mi kapablus kompreni! En la sanktejo, kie ili kunvenis, trovi&#x11D;is la sankta tablo por la komuniki&#x11D;o kun la Supro, &#x109;e kiu sidis la dek du viroj, kiuj respondecas pri la tuta Kolonio, unui&#x11D;intaj per komuneco de celoj kaj idealoj por la solena momento de la Pre&#x11D;o! Poste vidi&#x11D;is la rava panoramo de la urbo, kie mi povos denove lo&#x11D;i nur post la min atendanta enkarni&#x11D;o: - &#x11D;iaj domoj, la vastaj, florornamitaj horizontoj nuance koloritaj per delikataj tonoj de bluo, en kiujn la rebriloj de la Re&#x11D;o-Astro transfluigas orajn scintilojn... La larmoj abunde ekfluis sur mia viza&#x11D;o, dum mia animo, gravurante la grandiozan vida&#x135;on en la plej ka&#x15D;aj anguloj de la konscienco, kiel bonfaran stimulon por la akraj bataloj en la estonteco, murmuretis al si:</p><p>- Kura&#x11D;on, pilgrimanto de la peko! Revenu al la deirpunkto, rekonstruu vian destinon kaj revirtigu vian karakteron &#x109;e la ela&#x109;etaj batoj de la Eduka Doloro! Suferu kaj ploru kun rezignacio, &#x109;ar viaj larmoj estos la benata fonto, kie sensoifi&#x11D;os via animo sopireganta la pacon! Lasu, ke viaj piedoj sangu inter la kardoj kaj dornoj de la suferoj &#x109;e la surteraj riparoj; ke via koro disrompi&#x11D;u en la for&#x11D;ejoj de la malfeli&#x109;o; ke viajn horojn envolvu la nigra mantelo de la elrevi&#x11D;oj, kneditaj el angoroj kaj soleco! Sed estu pacienca kaj humila, memorante, ke &#x109;io tio estas pasema kaj alii&#x11D;os la&#x16D;grade kiel vi real&#x11D;usti&#x11D;os al la sanktaj le&#x11D;oj, kiujn vi malobeis... kaj lernu, unu fojon por &#x109;iam, ke - vi estas nemortema kaj ke neniel la&#x16D; la dan&#x11D;era misvojo de memmortigo la homo atingos la havenon de la vera feli&#x109;o...</p><p><sup>(1)</sup> Latina vorto kiu signifas "malsano".</p><p><sup>1</sup> Dum multaj seancoj, kiujn mi havis la okazon &#x109;eesti en spiritistaj societoj de la &#x15C;tato Minas Gerais, la vidivaj mediumoj akorde asertis, ke ili vidas ne nur la afliktitan Spiriton de la manifesti&#x11D;anta sinmortiginto sed anka&#x16D; la scenon de la sinmortigo mem, kiu malka&#x15D;is anta&#x16D; liaj mediumaj kapabloj la ekstreman momenton de la tragika okazo. -<emphasis> (Noto de la Mediumino.)</emphasis></p><p><sup>1</sup> Temas respektive pri la tego el vivofluida&#x135;oj, esence propraj al &#x109;iuj vivaj esta&#x135;oj, kaj pri la fluideca ligilo kuniganta la Spiriton kun la materia korpo dum la enkarna vivo.</p><p><sup>1</sup> Brazila karesnomo por sinjorido. Elparolu "njonjo". -<emphasis/><emphasis>(Noto de </emphasis><emphasis>la Trad.)</emphasis></p><empty-line/><p>[1] Postmorte, anta&#x16D; ol la Spirito orienti&#x11D;os kaj gravitos al la "spirita hejmo", kiu la&#x16D;merite al li konvenas, &#x109;iam estas necese, ke li dumtempe restu en ia "vestiblo" en regiono, kies denseco kaj korpremantaj, lokaj aspektoj respondas al la vibraj, mensaj statoj de la &#x135;uselkarni&#x11D;into. Tiel li restos &#x11D;is li estos nature "malanimaligita", tio estas, &#x11D;is li seni&#x11D;os je la vitalaj fortoj, de kiuj estas saturitaj &#x109;iuj vivantaj materiaj korpoj. El tio oni ja konkludos, ke la restado en tiu sojla regiono de l' Transtombo estas provizora, kvankam &#x11D;enerale aflikta. Kiaj estis la karaktero, la plenumitaj faroj, la vivmaniero, la speco de morto de la elkarni&#x11D;into - tiaj estos la tempo de restado kaj la suferado en tiu loko. Estas unuj, kiuj tie restas nur kelke da horoj, dum aliaj tie lo&#x11D;as monatojn, sinsekvajn jarojn, kaj reenkarni&#x11D;as ne atinginte la Superan Spiritan Mondon. Kiam temas pri sinmortigintoj, la afero alprenas specialajn dimensiojn, dolorajn kaj kompleksajn. Ili ordinare tie lo&#x11D;os dum la tempo, kiu al ili ankora&#x16D; mankis por veni al la fino de tiu ekzistado kiun ili frue tran&#x109;is. Estas facile anta&#x16D;vidi la situacion de tiuj malfeli&#x109;uloj, portantaj grandajn &#x15D;ar&#x11D;ojn da vitalaj, animaligitaj fortoj, abundon da krimaj pasioj kaj kompletan malordon mensan, nervan kaj vibran. Por ili unu sola balzamo ekzistas: - la pre&#x11D;o de la karitataj animoj!</p><p>Se pro &#x11D;ia troa longeco, tiu periodo translimos la normalajn aplikeblajn procedojn, tiam la tuja reenkarni&#x11D;o montri&#x11D;as kiel kuracrimedo elektinda, kvankam dolora kaj akra, kio estos preferinda al multo da jaroj en tiel mizera situacio. Tiel kompleti&#x11D;os la tempo, kiu mankis por la fini&#x11D;o de la tran&#x109;ita ekzistado.</p><p>[2] La dolorajn impresojn kaj sensacojn, fontantajn el la karna korpo, kiuj akompanas la ankora&#x16D; materiigitan Spiriton, ni nomas<emphasis/><emphasis>magnetaj revibroj, </emphasis>por la animala magnetismo ekzistanta en &#x109;iuj vivaj esta&#x135;oj kaj &#x11D;ia afineco kun la perispirito. Temas pri fenomeno identa kun tiu, iganta homon, kies brako a&#x16D; kruro estis amputitaj, senti jukadon &#x109;e la polmo a&#x16D; &#x109;e la plando, jam ne ekzistantaj. Ni konis, en unu hospitalo, kompatindan laboriston, kiu malgra&#x16D; amputita je amba&#x16D; krutoj, sentis ilin kaj la piedojn tiel vivaj &#x109;e si, ke pro la forgeso, ke li ne plu havas ilin, li, provante ekstari, suferis grandan falon kaj vundi&#x11D;is. Temas ja pri facile observeblaj fenomenoj.</p><p>[3] Jam, anta&#x16D; proksimume dudek jaroj, unu el miaj sindonaj spiritaj edukistoj</p><p>Charles - kondukis min al iu publika tombejo en la urbo Rio-de-&#x134;anejro, por viziti sinmortiginton, kiu rondiradis &#x109;irka&#x16D; siaj putrantaj resta&#x135;oj. Ne necese klarigi, ke tian viziton ni faris per astrala korpo. La perispirito de tiu kripligita sinmortiginto, abomenaspekta kiel demono, ka&#x16D;zis al mi hororon kaj na&#x16D;zegon. &#x11C;i montri&#x11D;is tute kripligita kaj nerekonebla, kovrita per cikatroj, tiom da cikatroj kiom estis la pecoj, al kiuj redukti&#x11D;is lia karna envolva&#x135;o, &#x109;ar la malfeli&#x109;a &#x135;etis sin sub la radojn de vagonaro kaj estis dis&#x15D;irita en pecojn. Oni tute ne povas priskribi la suferadon de tiu Spirito! Li estis freneza, konsternita, iafoje furioza, nekapabla por ia rezonado, nesentiva por &#x109;ia ajn vibro krom por tiu de sia senmezura malfeli&#x109;ego! Ni pro vis lin alparoli: li ne a&#x16D;dis nin! Kaj Charles, mal&#x11D;oje kaj per neesprimebla, tenera tono, klarigis:</p><p>"&#x108;i tie nur la pre&#x11D;o sukcesos efiki! &#x11C;i estas la sola balzamo, kiun ni povas bonfare ver&#x15D;i sur lin, sufi&#x109;e sankta por, post kelka tempo, nur post la kulpela&#x109;eto, post la riparado dum amaraj ekzistadoj, elver&#x15D;igontaj sen&#x109;esan ploradon, kaj tio da&#x16D;ros ne malpli ol jarcenton, eble multe pli... Dio kompatu lin, &#x109;ar &#x11D;is tiam..." Dum multe da jaroj mi petis por tiu malfeli&#x109;a frato en miaj &#x109;iutagaj pre&#x11D;oj. -<emphasis/><emphasis>(Noto de </emphasis><emphasis>la </emphasis><emphasis>mediumino)</emphasis></p><p>[4] Efektive, en la transtombo, la longe infektitaj	mensaj vibroj de</p><p>alkoholmaniulo, voluptamulo, kokainmaniulo, ktp, povas	krei kaj subteni</p><p>pereigajn, dibo&#x109;ajn viziojn kaj mediojn. Se, krom tio, ilin	trafis la perturboj de sinmortigo, tiam la situacio povos atingi neimageblajn proporciojn.</p><p>La menso konstruas kaj produktas. La penso - oni jam multfoje asertis - estas kreiva, sekve &#x11D;i naskas, korpigas, tenas la imagojn, kiujn &#x11D;i mem generis, realigas, retenas pasinta&#x135;on, kiun &#x11D;i tenajlopotence konservas vivanta tiel longe, kiel &#x11D;i volas!</p><p>&#x108;iu el ni, en la Sinistra Valo, per ekscitega vibrado kaj mensa fiksado de la dolora momento de l' memmortigo, kreis la scenejojn kaj respektivajn scenojn, kiujn ni travivis dum la lasta minutoj de nia surtera ekzistado. Tiuj scenoj, reflektitaj &#x109;irka&#x16D; &#x109;iu, estigis konfuzon en la loko, &#x109;ie dissemante tragedion kaj inferon kaj torturante per ekstremaj afliktoj la tie malliberigitajn malfeli&#x109;ulojn. Pro tio, tie kaj tie montri&#x11D;is pendingoj, &#x109;e kiuj balanci&#x11D;e pendis la korpo mem de la sinmortiginto, elvokante la momenton, en kiu li sin &#x135;etis en la memvolan morton. Diversspecaj veturiloj, krom anka&#x16D; rapidegaj, fumvomantaj vagonaroj, trafis kaj muel&#x15D;iris, sub siaj radoj, mizerajn senprudentulojn, kiuj celis senvivigi la propran korpon per tiu abomena rimedo, kaj kiuj nun, kun la menso</p><p>Unu tagon, post longda&#x16D;ra eksciti&#x11D;o, ekregis min profunda malvigleco. Stranga malforteco tenis min kvieta,</p><p>[7] La leganton mi pardonpetas, ke mi ne transkribas la &#x11D;ustajn nomojn de tiuj personoj, kiel ilin malka&#x15D;is la a&#x16D;toro de &#x109;i tiuj pa&#x11D;oj. -<emphasis/><emphasis>(Noto de la Mediumino)</emphasis></p><p>[8] Sankta Mateo, 22:1 &#x11D;is 14.</p><p>[9] Sankta Mateo, 18:20.</p><p>[10]	Jesuo Kristo - La Nova Testamento.</p><p>[11]	Je&#x125;ezkel 33:11 - La Malnova Testamento.</p><p>[12]	La Evangelio la&#x16D; Spiritismo, de Allan Kardec. (Komunika&#x135;o de la Spirito de la Vero).</p><p>[13] Sankta Mateo, 6:19 &#x11D;is 21 kaj 25 &#x11D;is 34.</p><p>[14] Efektive, dum nia mediuma praktikado ni havis la okazon starigi solidajn rilatojn de amikeco kun lo&#x11D;antoj de la Spirita Mondo. En certa fazo de nia ekzistado, kiam dolorajn kaj decidajn atestojn trudis al ni la Le&#x11D;o de Ka&#x16D;zoj, malgranda aro da malnovaj suferantoj, kiujn ni iam estis helpinta, inkluzive de iuj sinmortigintoj kaj du eksobsedantoj, kiuj al ni amiki&#x11D;is okaze de praktikaj laboroj por rebonigo de obseditoj, videbli&#x11D;is dum vizito, kiun ili faris al ni, tiam proponante sian helpon por mildigi nian situacion. Sed pro la neebleco, &#x109;ar la situacio estis senrimeda, ili kun la niaj miksis siajn larmojn kaj nin ofte vizitadis, al ni havigante grandan konsolon per la atesto de sia tiel bonvolema inklino. -<emphasis/><emphasis>(Noto </emphasis><emphasis>de la Mediumino.)</emphasis></p><p>[15] Mateo, 18:12 kaj 14.</p><p>[16] Altega Korfavoro &#x11D;enerale kondukas tiajn kazojn, konsideratajn kiel la plej gravaj, al tuja reenkarni&#x11D;o, &#x109;e kiu la kulpulo kompletigos la tempon, kiu restis por fini la tran&#x109;itan ekzistadon. Kvankam tre doloraj, e&#x109; nenormalaj, tiaj reenkarni&#x11D;oj estas preferindaj al la transtombaj turmentegoj, &#x109;ar cetere ili &#x15D;paras al la pacientoj grandan tempoperdon. Naski&#x11D;os do homoj misformitaj, mutaj, surdaj, mensodebilaj, idiotaj, intelekte malfrui&#x11D;intaj, ktp. Temas nur pri okazoj de misvibrado, &#x109;ar mankis al la perispirito sufi&#x109;a vibropotenco por muldi la no van korpon, malgra&#x16D; la helpo de la transmondaj tekniksitoj. Tiel ili kompletigos la tempon restantan por fini la frue tran&#x109;itan ekzistadon, korektos tiujn vibrajn perturbojn kaj memkompreneble spertos kvietigon. Tio estas nenio alia ol iu terapio, ekstremaj rimedoj postulataj de tiu situacio. Cetere la sola por tiaj kazoj, kiam longa devas esti la interrompita vivo! Ho vi, kiuj legas &#x109;i tiujn pa&#x11D;ojn! Kiam vi surstrate renkontos iun vian fraton en tiela nenormala stato, ne hontu pre&#x11D;i anta&#x16D; li: viaj harmoniaj vibroj anka&#x16D; efikos kiel bonega kuracado!</p><p>[17] &#x11C;i estis kvaza&#x16D;a "moralinstrua leciono" de la Gvidanto, kiajn ni kutime &#x109;eestas dum la bone direktataj spiritismaj seancoj, sed certe ampleksigita de la cirkonstancoj kaj de la klereco de l' instruanto.</p><p>[18] Sankta Mateo, 18:8.</p><p>[19] Sankta Mateo, 11:28, 29 kaj 30.</p><p>[20] France: dispozicioj, necesaj pa&#x15D;oj, anta&#x16D;aran&#x11D;oj. -<emphasis/><emphasis>(Noto de </emphasis><emphasis>la Trad.)</emphasis></p><p>[21] Sankta Mateo, 18:7.</p><p>[22] Je&#x125;ezkel, 33:11. -<emphasis/><emphasis>(Noto </emphasis><emphasis>de la Trad.)</emphasis></p><p>[23] Johano, 3:3 kaj 3:7</p><p>[24] Latine: vojo de la kruco. Figursence: suferplena vivo.</p><p>[25] Oni devas ne tiri absurdajn konkludojn el tiuj klarigoj. Anta&#x16D; ol enkarni&#x11D;i, la Spirito povos elekti, ekzemple, la provon de malri&#x109;eco, &#x109;e kiu ili submeti&#x11D;os al la traviva&#x135;oj rilataj al la grado de malri&#x109;eco, kiu konvenos al lia ekzistado. Oni sekve ne deduktu, ke en la transtomba vivo estis detale difinitaj &#x109;iuj aparta&#x135;oj kaj akcidentoj de la anta&#x16D;vidita malri&#x109;ula vivo. Se la reenkarni&#x11D;onto devas blindi&#x11D;i a&#x16D; mutili&#x11D;i, tio okazos sen la neceso indiki, en la programado farita anta&#x16D; lia reveno al karna korpo, la akcidenton a&#x16D; malsanon, kiu &#x11D;in metos en la konvenan elprovadon. &#x11C;uste tion oni deduktas el la baza verkaro de la Spiritisma Doktrino. -<emphasis/><emphasis>(Noto </emphasis><emphasis>de la mediumino)</emphasis></p><p>[26] Sankta Mateo, 5:25 kaj 26</p><p>Teokrito kaj Johano penis konvinki la portugalan paron kaj la nordorientan brazilaninon pri tio, kiom multe ili gajnus, se ili perus la renaski&#x11D;on de tiuj mizeraj malobeintoj al la Suverena Le&#x11D;o, kiuj bezonas korpan, surteran ekzistadon por mildigi la neelteneblajn suferojn &#x11D;is nun travivitajn! Al la tri oni plendetale elvolvis la aferon kaj anka&#x16D; prezentis tiujn, al ili proponatajn kiel naskotajn filojn, la&#x16D; la tuta drama realeco de la cirkonstancoj, en kiuj ili baraktis. La paciencaj campionoj de la Frateco procedis kiel spertaj juristoj de la Superega Le&#x11D;aro, kompetente kaj noblacele elmontrante la subliman gravecon de la rekomendata projekto. La koncernatoj pri tiu grandioza karitata misio, nome akcepti kiel sanktan gardota&#x135;on tiujn filojn de Dio, kiuj bezonis fari&#x11D;i filoj de l' homo por rehonorindi&#x11D;i el la peko, tamen kontra&#x16D;staris, rifuzante la impresan inviton:</p><p>"- Ho ne, ne! - ekkriis la humilaj portugalaj geedzoj. - Ni ne volas naski filojn malsanajn, kriplajn a&#x16D; mensdebilajn! Ni geedzi&#x11D;is anta&#x16D; nur unu monato!... kaj nia plej kara revo estas, ke la bona Dio donu al ni, kiel unuenaskiton, la animeton de rozkolora, sana kerubo! Filojn ni ja deziras, sed fortikajn kaj gajajn... ce kiuj ni trovu konsolan protekton en la maljuna&#x11D;o!...</p><p>Kaj same neadis la brazilanino, baraktante pro honto anta&#x16D; tia esta&#x135;o kiel Teokrito, kiu konis &#x15D;iajn plej sekretajn pensojn, ciujn &#x15D;iajn farojn:</p><p>[28] Fikcia nomo. &#x108;ia simila&#x135;o estas nura hazarda koincido.</p><p>[29] Sankta Mateo, 25:40.</p><p>[30] Johano, 14:1, 2 kaj 3.</p><p>[31] E&#x109; inter la elkarni&#x11D;intoj, nur tre progresintaj Spritoj povas produkti tielan telepatian fenomenon.</p><p>[32] Personoj de rakonto aldonita al la raportoj, kiujn la vera a&#x16D;toro de &#x109;i tiuj pa&#x11D;oj skribis en la da&#x16D;ro de dudekjara mediuma verkado, sed kiun la kompilinto decidis ne prezenti en &#x109;i tiu volumo, rezervante &#x11D;in por nova literatura provo la&#x16D; spiritismaj kriterioj.</p><p>[33] Sankta Mateo, 11:28, 29 kaj 30.</p><p>[34] Sankta Matero, 5:5 - Felicaj estas la humilaj, car ili heredos la Teron.</p><p>[35] Efesanoj, 4:22.</p><p>[36]	Sankta Mateo, 18:24.</p><p>[37]	Sankta Mateo, 16:24.</p><p>La ideo pri edzi&#x11D;o rapide anstata&#x16D;is la malnovajn aspirojn, &#x109;ar la konsiloj de la nobla servanto de la Evangelio funde penetris mian koron. Sentime kaj pasie mi fordoni&#x11D;is al tiu nobla celo kun granda korardo kaj &#x11D;oje prepari&#x11D;adis por &#x11D;in atingi. Sed pro la delikata situacio, en kiun mi metis min en la patra domo, neharmonie kun la temperamento de mia patro, kiel anka&#x16D; pro la konsterna malri&#x109;eco, kiu malhelpis al mi la agadon, mi tenadis en sekreto la projektojn pri edzi&#x11D;o terene ellaboratajn de la koro, kiu lasis sin freneze enami&#x11D;i...</p><p>El inter la multaj junulinoj, kiuj beligis nian vila&#x11D;on per la gracieco de siaj personaj &#x109;armoj kaj per la moralaj kvalitoj, kiuj ilin signis kiel neforgeseblaj rekomendoj, mi distingis unu nevivon de mia patrino, kiun mi de longe admiris tamen ne kura&#x11D;ante eksterigi, e&#x109; al mi mem, la ardajn sentojn, kiuj flamigis mian bruston kiam mi vidis &#x15D;in kaj kun &#x15D;i interparolis.</p><p>Maria Magda estis &#x15D;ia nomo. &#x15C;i estis svelta, bela, ru&#x11D;vanga, havis longajn harplekta&#x135;ojn, nigrajn kaj parfumitajn, kaj dol&#x109;e allogajn okulojn. Kiel mi, &#x15D;i anka&#x16D; estis filino de senmoni&#x11D;intaj nobeloj, sed kun la sola avanta&#x11D;o, ke &#x15D;i ricevis bonan edukon, hejman kaj e&#x109; socian, dank' al la favora komprenemo de siaj gepatroj.</p><p>[38] Kiel ofte en la bolado de &#x15D;ajne senrimeda sufero, la homo malespere sin&#x135;etas en la sinistran aventuron de memmortigo, ne konsciante, ke post nelonge li trovus la solvon por sia problemo, la kompenson, la helpon de la Providenco kaj la bezonatan konsolon! Sed al li mankis la pacienco, la necesa sereneco por pripensi kaj atendi la pliboni&#x11D;on de la situacio, kaj pro tio ia malluma abismo malfermi&#x11D;as en lia destino per jarcentoj da luktoj kaj renovigaj provoj egalaj al tiuj, &#x109;e kiuj li fiaskis, portante la instruon, ke al la homo utilas, dum la elprovado, la fortanimeco kaj la pacienco, tute ne la ribelo kaj la malespero, kiuj ja por nenio helpas!</p></section></body></FictionBook>