<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>Leon</first-name><last-name>Denis</last-name></author><book-title>La kialo de l’ vivo</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>Leon</first-name><last-name>Denis</last-name></author><program-used>calibre 3.8.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>17.9.2018</date><id>f43dfb18-fd5f-4562-9945-44d30e7cce7f</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p><image l:href="#1"/></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>lйon denis</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>а</emphasis></p><p>FEB</p><p>La kialo de Г vivo</p><p>La Kialo de l' Vivo</p><p>RACIA SOLVO de la</p><p>PROBLEMO DE L' EKZISTADO</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Kio ni estas.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>De kie ni venas.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Kien ni iras.</emphasis></p><p>DE</p><p><strong/></p><p><strong>LЙON DENIS</strong></p><p><image l:href="#0"/></p><p><strong/></p><p><strong><emphasis>Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio </emphasis>DEPARTAMENTO EDITORIAL e GRБFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO</strong></p><p><strong/></p><p><strong>1<sup>a</sup>. eldono en Esperanto</strong></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>5.000 ekzempleroj</emphasis></p><p>Titolo de la franca originalo: LE POURQUOI DE LA VIE</p><p>Kovrilo de Joгo Guilherme Andery Tayer</p><p>El la franca lingvo tradukis Esperanten</p><p>Affonso Soares</p><p>80 - AA; 001.5 -O; 2/1982</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Copyright by</emphasis></p><p><strong/></p><p><strong>FEDERAЗГO ESPНRITA BRASILEIRA</strong></p><p><strong><emphasis>(Brazila Spiritisma Federacio) </emphasis></strong>SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasнlia - DF - Brasil - CEP 70.830-030</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Presejo de la Eldona Fako de FEB</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Rua Souza Valente, 17</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>20941-040 - Rio de Janeiro - RJ - Brasil</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>C.G.C. n°33.644.857/0002-84 IE. n°81.600.503</emphasis></p><p>Presita en Brazilo <emphasis>Impresso no Brasil</emphasis></p><p><strong/></p><p><strong>TABELO DE LA ENHAVO</strong></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Prezento		11</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Al la suferantoj		15</emphasis></p><p>- Devo kaj libero		17</p><p>- La problemoj de la ekzistado		19</p><p>- Spirito kaj materio		21</p><p>- Harmonio de l' Universo		24</p><p>- La sinsekvaj ekzistadoj		27</p><p>- Justeco kaj progreso		29</p><p>- La superega celo		35</p><p>- Eksperimentaj pruvoj		37</p><p>IX - Resumo kaj konkludo		42</p><p><strong/></p><p><strong>PREZENTO</strong></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Estas tute nenecese prezenti al la &#x11D;enerala brazila legantaro la a&#x16D;toron de tiu &#x109;i libro, la francan verkiston Lйon Denis. Sed &#x109;ar tiu &#x109;i esperantlingva eldono sin destinas memkompreneble anka&#x16D; al tutmonda publiko, tial ni ne povas ne fari almena&#x16D; mallongan prezenton de la homo kiu, pere de didakta metodo, plej multe kontribuis, dum 50 jaroj de sia vivo, por la disvastigo de la Spiritisma Doktrino.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Lйon Denis naski&#x11D;is en la franca urbo Foug, juris- dikcio de Toul, la 1an de Januaro 1846, kaj forpasis en Tours, la 12an de Aprilo 1927, en la a&#x11D;o de 81 jaroj.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Li estis samtempulo de Allan Kardec, la Kodiginto de Spiritismo, kies verkaron li komencis studi jam en sia juna&#x11D;o.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Pro la graveco de siaj libroj kaj la alta moraleco de sia vivo &#x109;iam dedi&#x109;ita al la studado kaj disvastigado de la Doktrino de la Spiritoj, Lйon Denis estas nomata La Apostolo de Spiritismo.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Dotita per brila talento kaj neordinara kapablo profunde esplori &#x109;iujn fenomenojn de la Naturo, li povis krei verkon imponan pro la ri&#x109;eco de gravaj informoj sciencaj, filozofiaj, historiaj kaj precipe moralaj. Super la mirindaj pa&#x11D;oj de liaj verkoj &#x15D;vebas ia dol&#x109;a, diafana lumo de estuziasmo kaj raviteco,naskita de lia senmezura amo al la Naturo, al la Vivo kaj al &#x109;io lin &#x109;irka&#x16D;anta. &#x108;iuj liaj verkoj, e&#x109; tiuj, en kiuj estas pritraktitaj la plej altpensaj kaj subtilaj temoj, estas a&#x16D;tentaj poemoj en prozo, dank 'al la poezia ligva&#x135;o, kiu vestas liajn ideojn.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>El la titoloj mem de liaj libroj oni povas konkludi, ke la verkaro de Denis prezentas vastegan panoramon de la filozofio, de la scienco kaj de la &#x11D;enerala kulturo de la epoko de la a&#x16D;toro.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Pro tiuj kvalitoj kaj anka&#x16D; pro la beleco de sia stilo, tiuj libroj &#x109;iam okupis elstaran lokon en la biblioteko de seriozaj studemuloj el pluraj landoj. En Brazilo, speciale, la edifaj instruoj de la Apostolo de Spiritismo, &#x109;iam bazitaj sur la evangeliaj lecionoj de Amo kaj Frateco kaj sur la plej aktualaj sciencaj esploroj, alportis netakseblan kontribuon al la formado de la unuaj generacioj de eminentaj spiritistoj.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Ni prezentas &#x109;i-sube la titolojn de la verkaro de Lйon Denis:</emphasis></p><p>Doktrina kaj Praktika Sintezo de Spi-</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>ritualismo.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>—La Granda enigmo.</emphasis></p><p>Johana Dark, mediumino.</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>—La Kelta Genio kaj la Nevidebla Mondo</emphasis></p><p>La Kialo de l ' Vivo.</p><p>Kristanismo kaj Spiritismo.</p><p>En la Nevideblo.</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>—La Nevidebla mondo kaj la Milito. —Post la morto.</emphasis></p><p>La Problemo de la Esta&#x135;o kaj de la Destino.</p><p>Spiritoj kaj Mediumoj.</p><p>Spiritismo kaj la kontra&#x16D;diroj de la</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Katolika Eklezio.</emphasis></p><p>La Transtombo kaj la Supervivo de</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>la Esta&#x135;o.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>La Brazila Spiritisma Federacio jam de tre longe prenis sur sin la taskon disvastigi la verkaron de Lйon Denis pere de majstraj tradukoj en la portugalan lingvon. Nun, tiu respekteginda organiza&#x135;o da&#x16D;rigas sian serion de esperantlingvaj eldonoj, prezentante al la publiko &#x109;i tiun gravan verkon en majstra traduko de la kompetenta samideano Affonso Borges Gallego Soares.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>La enhavo de LA KIALO DE L' VIVO estas esence filozofia kaj morala. Tiun &#x109;i libron la a&#x16D;toro dedi&#x109;is al la suferantoj, asertante, ke &#x11D;i estas frukto de liaj maldormoj, meditoj kaj esperoj, de &#x109;io, kio konsolas kaj subtenas lin &#x109;e tiu &#x109;i vojirado.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Ni esperas, ke per tiu &#x109;i eldono BSF komencos la publikigon de la tuta serio de libroj de Lйon Denis en la internacia lingvo de Zamenhof.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Monte Aprazнvel, la 27an de Majo 1981.</emphasis></p><p>BENEDICTO SILVA</p><p><strong/></p><p><strong>AL LA SUFERANTOJ</strong></p><p>Al vi, ho miaj fratoj kaj fratinoj en humaneco, al vi &#x109;iuj, kurbigitaj sub la vivo&#x15D;ar&#x11D;o kaj afliktitaj de pezaj luktoj, angoroj kaj elprovado, mi ja dedi&#x109;as &#x109;i tiujn pa&#x11D;ojn. Mi ilin verkis, celante ja vin, afliktitojn kaj neniohavulojn de tiu &#x109;i mondo. Humila batalanto por la vero kaj la progreso, mi metis en ilin la fruktojn de miaj maldormadoj, pripensoj kaj esperoj, &#x109;ion, kio min konsolis kaj subtenis dum mia surtera irado.</p><p>Dio volu, ke en ili vi trovu utilajn instruojn, iom da lumo por prilumi al vi la vojon. Povu &#x109;i tiu modesta verko esti por via mal&#x11D;oja spirito tio sama, kiel ombro por sunbruligita laborulo, kiel fre&#x15D;a, klara fonto por soifa voja&#x11D;anto en seka dezerto!</p><p><strong/></p><p><strong>I</strong></p><p><strong/></p><p><strong>DEVO KAJ LIBERO</strong></p><p>Kiu homo, en siaj horoj de silento kaj enpensi&#x11D;o, ne demandis la Naturon kaj sian koron pri la sekreto de la aferoj, la kialo de la vivo, la pravo de ekzisto de l' Universo? Kie estas tiu, kiu ankora&#x16D; ne penis koni siajn destinojn, levi la mortvualon, scii &#x109;u Dio estas fikcio a&#x16D; realo? Ne ekzistas tiu homo, kiel ajn indi- ferenta li estas, kiu ankora&#x16D; ne alfrontis tiujn kons- ternajn problemojn. La malfacileco trovi ilian solvon, la mallogikeco kaj plureco de la rezultintaj teorioj, la be- da&#x16D;rindaj sekvoj de la plimulto el la konataj sistemoj nur konsistigas konfuzan tuta&#x135;on, kiu tedas la homan spiriton kaj lin pu&#x15D;as al indiferenteco kaj skeptikeco.</p><p>Sed la homo bezonas scii; li bezonas la lumon, kiu klarigas, la esperon, kiu konsolas, la certecon, kiu lin gvidas kaj subtenas. Li ja havas la rimedojn por koni la veron, la eblecon vidi &#x11D;in eli&#x11D;i el la mallumo kaj pri- ver&#x15D;i lin per sia bonfara lumo. Por tio li devas forlasi la anta&#x16D;ju&#x11D;ajn sistemojn, funde esplori sin mem, a&#x16D;s- kulti tiun internan vo&#x109;on, kiu sin turnas al &#x109;iuj sen- escepte kaj kiun la sofismoj ne povas falsi: la vo&#x109;on de la prudento, la vo&#x109;on de la konscienco.</p><p>Tiele mi faris. Dum longa tempo mi pripensis; mi primeditis la problemojn de la morto kaj de la vivo kaj persiste sondis ties profundajn abismojn. Al la Eterna Sa&#x11D;o mi direktis ardan pre&#x11D;on, kaj la Eterna Sa&#x11D;o ela&#x16D;dis min, same kiel &#x11C;i ela&#x16D;das &#x109;iun spiriton posed- itan de la amo al la bono. Pruvoj evidentaj, faktoj rekte observitaj konfirmis la konkludojn de mia rezonado, liver- is solidan, neskueblan bazon al mia konvinko. Post dubo, mi kredis; post neado, mi vidis. Kaj paco, fido, morala forto falis sur min. Jen la bonoj, kiujn, kun sincereco de la koro, kun la deziro esti utila al miaj proksimuloj, mi proponas al tiuj, kiuj suferas kaj malesperas.</p><p>Neniam la bezono de lumo fari&#x11D;is tiel forta, kiel nun. Radikala transformi&#x11D;o efektivi&#x11D;as en la sino de la homaj socioj. Submetita dum pluraj jarcentoj al la prin- cipo de a&#x16D;toritateco, la homo aspiras &#x109;iam pli kaj pli al libereco kaj memregado. Samtempe kiel &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as la po- litikaj kaj sociaj institucioj, la religiaj kredoj, la fido al la dogmoj malvigli&#x11D;as; la kultoj estas forlasataj. Anka&#x16D; en &#x109;i tio ku&#x15D;as unu el la sekvoj de la aplikado de libero al la aferoj de la konscienco kaj pensado. Libero, en &#x109;iuj siaj kampoj, emas anstata&#x16D;i perforton kaj a&#x16D;torit- atecon kaj gvidi la naciojn al novaj horizontoj. La rajto de kelkiuj fari&#x11D;is la rajto de &#x109;iuj; sed por ke tiu suve- rena rajto regu konforme al la justeco kaj produktu siajn fruktojn, necesas, ke &#x11D;ian uzadon reguligu la konado de moralaj le&#x11D;oj. Por ke libero estu fruktodona, por ke &#x11D;i liveru solidan, temporezistan bazon al la homaj verkoj, necesas, ke &#x11D;i estu kompletigita de la lumo, la sa&#x11D;o kaj la vero. &#x108;u libero, en la manoj de malkleruloj kaj mal- virtuloj, ne same efikus, kiel potenca armilo en la manoj de infano? Tiuokaze la armilo ofte turni&#x11D;as kontra&#x16D; la portanto kaj vundas lin.</p><p><strong/></p><p><strong>II</strong></p><p><strong/></p><p><strong>LA PROBLEMOJ DE LA EKZISTADO</strong></p><p>Anta&#x16D; &#x109;io gravas scii, kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kiaj estas niaj destino. La ideoj, kiujn ni faras al ni pri la Universo kaj ties le&#x11D;oj, pri la rolo, kiun &#x109;iu el ni devas ludi sur tiu &#x109;i vasta scenejo, estas ja gravegaj, &#x109;ar &#x11D;uste la&#x16D; tiuj ideoj ni starigas nian kon- duton, la celon de nia vivo, al kiu celo ni nepre mar&#x15D;as. Jen la bazo, la vera instigilo de &#x109;ia civilizacio.<strong> Kia la idealo, </strong><strong>tia </strong><strong>la homo.</strong> Tiel por la kolektivoj, kiel anka&#x16D; por la individuo, la konceptado de la mondo kaj de la vivo precizigas la devojn; &#x11D;i difinas la irendan vojon, la pre- nendajn rezoluciojn.</p><p>Sed, ni jam diris, la malfacileco solvi tiujn problem- ojn ka&#x16D;zas, ke oni ofte flankelasas ilin. La opinio de la plejmulto estas malfirma, duboplena, kaj tio nepre influ­as la agojn kaj la karakterojn. Jen la malbono de la nuna epoko, la ka&#x16D;zo de la &#x11D;in reganta konfuzo. Ekzistas ja la inklino al la progreso; oni volas iri, sed kien? Neniu sufi&#x109;e pensas pri tio. La homo, nescianta pri siaj des- tinoj, similas la voja&#x11D;anton, kiu ma&#x15D;ine iradas sian vojon, nesciante ties punktojn de deiro kaj alveno, e&#x109; nesciante la kialon de sia voja&#x11D;o, de kio sendube rezultas lia emo halti &#x109;e la plej malgranda obstaklo kaj tiel perdi sian tempon, malzorgante pri la atingenda celo.</p><p>La malpleneco, la malklareco de la religiaj doktrinoj, la ekscesoj, kiujn ili naskis, &#x135;etas en materialismon mult- ajn spiritojn. Oni emas kredi, ke &#x109;io fini&#x11D;as kun la morto, ke la destino de la homo estas fornenii&#x11D;i en la vakuo.</p><p>Pli forte ni rezone elpruvos, kiel tiu &#x109;i kredo estas rekte kontra&#x16D;a al la racio kaj eksperimentado. Ni diru jam nun, ke &#x11D;i estas kontra&#x16D;a al &#x109;ia nocio pri justeco kaj progreso.</p><p>Se la vivo estas limigita inter lulilo kaj tombo, se la perspektivoj de la senmorteco ne klarigas al ni la ekzistadon, tiam neniu alia le&#x11D;o povas gvidi la homon, krom tiu diktata de liaj instinktoj, apetitoj kaj plezuroj. Ne gravas, &#x109;u li amas la bonon, la justecon. Se lia rolo en la mondo estas nenio alia ol aperi kaj malaperi; se li kunportas en forgeson siajn esperojn kaj korin- klinojn, tiam li des pli suferos, ju pli puraj kaj noblaj estos liaj aspiroj; amanto de la justeco, defendanto de la rajto, li rigardos sin kondamnita neniam vidi ties plen- umi&#x11D;on; entuziasma amanto de la progreso, sentema por la suferado de siaj similuloj, li kredas, ke li estingi&#x11D;os anta&#x16D; ol li vidos triumfintaj siajn principojn.</p><p>Kun la perspektivo de l' nenio, la vivo estos des pli ri&#x109;a je amara&#x135;oj kaj elrevi&#x11D;oj, ju pli oni praktikos abnegacion kaj justecon. Egoismo bone komprenata estus do la superega sa&#x11D;o; la ekzistado perdus sian tutan indon kaj grandecon. La plej noblaj fakultoj kaj inklinoj de la homa spirito velkadus &#x11D;is kompleta estingi&#x11D;o.</p><p>La neado de la estonta vivo anka&#x16D; forigas &#x109;ian moralan sankcion. Tiel &#x109;ia ago, bona a&#x16D; malbona, krima a&#x16D; nobla, kuntrenas la samajn sekvojn: nenian kom- penson al tiuj ekzistadoj mizeraj kaj humilaj, al sub- premado kaj doloro; ne plu esperon por la afliktitoj, konsolon en la surtera elprovado. Nenia diferenco, en la estonteco, inter la egoismo, kiu nur por si vivis, ofte je la kosto de siaj similuloj, kaj la martiro, a&#x16D; la apos- tolo, kiu, suferante, pereis en la batalo por la emancip- i&#x11D;o kaj progreso de la homaro. Ilin englutos la sama obskuro.</p><p>Se &#x109;io fini&#x11D;as kun la morto, tiam la homo havas nenian motivon por sin deteni, subpremi siajn instin- ktojn kaj apetitojn. Ekster la sociaj reguloj, nenio povas lin bridi! Bono kaj malbono, justo kaj maljusto egali&#x11D;as, fordisi&#x11D;as en la nenion, kaj memmortigo estos &#x109;iam ri- medo por eskapi el la rigoro de la homaj le&#x11D;oj.</p><p>La kredo pri la nenio ne nur detruas &#x109;ian moralan sankcion, sed anka&#x16D; lasas sen solvo la problemon pri la malegaleco de la ekzistadoj en tio, koncernanta la diversecon de la fakultoj, kapabloj, situacioj kaj meritoj. Efektive, kial unuj estas dotitaj per &#x109;iuj kapabloj de la spirito kaj la koro, favorataj de la sorto, dum aliaj nur havas intelektan malri&#x109;econ, malvirtojn kaj mizeron? Kial en unu sama familio parencoj, fratoj, naskitaj el la sama karno, esence diferencas la&#x16D; tiom da vidpunktoj? Jen demandoj nesolveblaj tiel por la materialistoj, kiel anka&#x16D; por multe da kredantoj. Sed ni ilin mallonge ekzamenos &#x109;e la lumo de la racio.</p><p><strong/></p><p><strong>III</strong></p><p><strong/></p><p><strong>SPIRITO KAJ MATERIO</strong></p><p>Ne estas efiko sen ia ka&#x16D;zo; la nenio ne povas pro- dukti ion. Jen aksiomoj, t.e. nekontesteblaj vera&#x135;oj. Nu, &#x109;ar ja ekzistas en &#x109;iu homo potencoj, fortoj, kiuj ne povas esti rigardataj kiel materiaj, necesas ser&#x109;i ilian originon en alia fonto ekster la materio, nome en tiu principo konata kiel animo a&#x16D; Spirito.</p><p>Kiam, malsuprenirante en la fundon de la animo, ni volas lerni kiel koni nin mem, analizi niajn fakultojn; kiam tiun animon ni senbalastigas je la &#x15D;a&#x16D;mo, kiun la vivo amasigis sur &#x11D;in, kaj ni forskuas de nia intelekto la dikan envolva&#x135;on el anta&#x16D;ju&#x11D;oj, eraroj kaj sofismoj - tiam ni eniras la plej ka&#x15D;ajn angulojn de nia memo kaj trovi&#x11D;as anta&#x16D; tiuj noblaj principoj, sen kiuj ne estus grandeco en la homaro: la amo al la bono, la sento de justeco kaj progreso. Tiuj principoj, kiuj en diversaj gradoj trovi&#x11D;as tiel en la malklerulo, kiel anka&#x16D; en la genio, ne povas deveni de la materio, &#x109;ar tiajn atributojn &#x11D;i ne posedas. Kaj se &#x11D;i ilin ne posedas, kial &#x11D;i sola povus formi esta&#x135;ojn havantajn tiajn ecojn? La sento pri la belo kaj la vero, la admiro, kiun ni spertas &#x109;e la grandaj kaj noblaj faroj, havus tiel la saman originon, kiel la karno de nia korpo kaj la sango en niaj vejnoj. Ni tamen devas ilin rigardi, kiel rebrilojn de pura, super- ega lumo, brilanta interne de &#x109;iu homo, same kiel la Suno rebrilis en la akvoj, &#x109;u ili estas klaraj a&#x16D; ne. Vane oni pretendus, ke &#x109;io estas materio! Kiel do! Ni sentas potencajn strebojn al la amo kaj la bono, ni amas la virton, la sindonon, la heroecon; en ni estas gravur- ita la sento pri la morala beleco; la harmonio de la le&#x11D;oj kaj aferoj nin ravas kaj penetras; kaj nenio el &#x109;io &#x109;i distingus nin de la materio? Ni sentas, ni amas, ni havas konsciencon, volon, prudenton; kiel do ni devenus el ka&#x16D;zo, kiu posedas tiajn ecojn en nenia grado; kiu nek sentas, nek amas; kiu konas nenion; kiu estas blinda kaj muta! Estante superaj al la ka&#x16D;zo, kiu nin kreis, ni ja estus pli bonaj, pli perfektaj ol &#x11D;i.</p><p>Tia vidmaniero ne eltenas ekzamenon. La homo hav- as duoblan naturon. La&#x16D; la korpo kaj ties organoj li devenas el la materio; la&#x16D; siaj intelektaj kaj moralaj kapabloj li devenas el la Spirito. Rilate al la homa korpo ni pli &#x11D;uste aldiru, ke la organoj formantaj tiun mirindan ma&#x15D;inon similas al radoj, kiuj ne povas movi&#x11D;i sen ia motoro, sen ia funkciiga volo. Tiu motoro estas la animo. Tria elemento ilin amba&#x16D; kunligas, transsendante al la korpo la komandojn de la penso. Tiu elemento estas la perispirito: etereca materio, neperceptebla por niaj sentumoj. &#x11C;i envolvas la animon, kiun &#x11D;i akompanas en ties senfinaj migradoj kaj al kiu, per plipuri&#x11D;o kaj progresado, &#x11D;i liveras vaporecan, diafanan korpon. Ni pritaktos pli poste la ekziston de tiu perispirito, anka&#x16D; nomata fluideca duobla&#x135;o. <sup>()</sup></p><p>La Spirito vivas en la materio, kiel arestito en kar- cero; la sentumoj estas kvaza&#x16D; fendoj, tra kiuj la Spirito komuniki&#x11D;as kun la ekstera mondo. Sed dum la materio frue a&#x16D; malfrue senforti&#x11D;as kaj diseri&#x11D;as, la Spirito tamen fari&#x11D;as pli potenca kaj pli forta per edukado kaj sperto. Liaj aspiroj pligrandi&#x11D;as, plu da&#x16D;ras en la transtombo; lia bezono scii, koni, vivi ne havas limojn. &#x108;io &#x109;i montr- as, ke la homa esta&#x135;o nur kelkatempe apartenas al la materio. La korpo estas ne pli ol pruntita vesta&#x135;o, pasema formo, ia instrumento per kiu la animo da&#x16D;rigas en tiu &#x109;i mondo sian puri&#x11D;adon kaj progreson. La spirita vivo estas la normala, vera, senfina vivo.</p><p><sup>(,)</sup> De kelke da jaroj certa skolo penas anstata&#x16D;igi la dualismon de la materio kaj de la spirito per la teorio de l' unu- eco de la substanco. Por tiu skolo materio kaj spirito estas diferencaj statoj de unu sama substanco, kiu tra eterna evoluado plipuri&#x11D;as, rafini&#x11D;as, fari&#x11D;as inteligenta kaj konscia. Ni ne funde pritraktos &#x109;i tie tiun demandon, kio postulos pli longan elvolvon, sed necesas rekoni, ke la ideo, kiun oni &#x11D;is nun faris pri la materio, estis erara. Dank'al la eltrovoj de Crookes, Becquerel, Curie, Lebon, la materio nun montri&#x11D;as al ni sub tre subtilaj statoj, kaj en tiuj statoj &#x11D;i posedas senfine variajn proprecojn. &#x11C;ia &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;emo estas ekstrema. &#x108;e certa grado da maldensi&#x11D;o &#x11D;i &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en forton. G. Lebon povis diri, kun &#x15D;ajna pravo, ke la materio estas ne pli ol densi&#x11D;o de la forto, dum la forto estas diseri&#x11D;inta materio. Sed restas ankora&#x16D; nura hipotezo dedukti el tiuj faktoj, ke en difinita momento de sia evoluado la forto fari&#x11D;as inteligenta kaj konscia. Por ni ekzistas inter la esto kaj la ne-esto ia la&#x16D;esenca diferenco. Aliflanke, la monismo de Haeckel, malakceptante &#x109;e la homa spirito ian vivon sendependan de la korpo kaj repu&#x15D;ante &#x109;ian nocion pri la postvivo, logike enfluas en la samajn konsekvencojn de la pozitivisma material- ismo kaj meritas la samajn kritikojn.</p><p><strong/></p><p><strong>IV</strong></p><p><strong/></p><p><strong>HARMONIO DE L' UNIVERSO</strong></p><p>Post kiam demonstri&#x11D;is la ekzisto en la homo de ia principo inteligenta kaj racia, la interligado de la ka&#x16D;zoj kaj ties efikoj metas nin, por klarigi &#x11D;ian originon, sur la vojon al la fonto, de kiu &#x11D;i devenas. Tiu fonto, en la malri&#x109;a kaj neesprimebla homa lingvo, estas nom- ata Dio.</p><p>Dio estas la centro, el kiu emanas kaj kien revenas &#x109;iuj potencoj de l' Universo. Li estas la fokuso, el kiu radias &#x109;ia koncepto pri justeco, solidareco kaj amo; la komuna celo, al kiu sin turnas &#x109;iuj esta&#x135;oj, &#x109;u konscie, &#x109;u senkonscie. &#x11C;uste el niaj rilatoj kun la granda Arki- tekto de la mondoj rezultas la universala harmonio, la unueco, la frateco. Por ke ni vere estu fratoj, estas ne- cesa la ekzisto de komuna patro, kaj tiu patro povas esti nur Dio.</p><p>Certe oni diros, ke la sektuloj prezentas Dion kun aspektoj tiel strangaj, kelkfoje tiel malamindaj, ke la moderna spirito sin deturnis de li. Sed kion valoras la disrezonado de la sektuloj? Pretendi, ke Dio povas esti malaltigita de la homa volo samvaloras kiel diri, ke la Monto Blanka kaj la Himalajo povas esti &#x15D;ancelitaj de moskita blovo. La vero, blindige brilega, &#x15D;vebas tre alte super la teologiaj malklara&#x135;oj.</p><p>Por vidi tiun veron, la penso devas liberi&#x11D;i el la mal- vastaj scioj, el la vulgaraj praktikoj; &#x11D;i devas for&#x135;eti tiujn maldelikatajn formojn, per kiuj certaj religioj en- volvis la superegan idealon. La penso devas koni Dion en la majesteco de liaj verkoj.</p><p>En la tempo, kiam &#x109;io ripozas, kiam la nokto estas diafana kaj la silento etendi&#x11D;as super la dormanta Tero, tiam, homo, mia frato, levu vian rigardon kaj kontemplu la senfinan &#x109;ielon!</p><p>Observu la ritman iradon de la astroj evoluantaj en la profunda&#x135;oj. Tiuj nekalkuleblaj fajraj fokusoj estas aliaj mondoj, kompare kun kiuj la Tero estas nenio alia ol atomo; miregindaj sunoj, kiujn rondiras sekvantaroj el sferoj, kaj kies rapida movo mezuri&#x11D;as per milionoj da mejloj en minuto. Teruraj distancoj disigas ilin de nia mondo, kaj &#x11D;uste tial ili &#x15D;ajnas al ni nuraj lumaj punktoj. Sed direktu al ili tiun kolosan lornon de la Scienco, la teleskopon. Tiam vi distingos iliajn supra&#x135;ojn, similajn al fajraj oceanoj. Vane vi penos kalkuli ilian nombron; ili multobli&#x11D;as &#x11D;is plej foraj regionoj kaj iom post iom kun- fandi&#x11D;as en luman polvon. Rigardu al la mondoj najbaraj al la Tero kaj vidu la konturojn de iliaj valoj, montoj kaj maroj, la movi&#x11D;on de iliaj nuboj. Konstatu, ke &#x109;ie montri&#x11D;as la manifestado de l' vivo kaj ke admirinda ordo kunigas, sub samaj le&#x11D;oj, por komunaj destinoj, la Teron kaj ties fratojn, la planedojn vagantajn en la senfino. Sciu, ke &#x109;iuj mondoj, lo&#x11D;ataj de aliaj ho- maroj, movi&#x11D;as, fori&#x11D;as, alproksimi&#x11D;as, en diversaj ra- pidoj, la&#x16D;irante grandegajn orbitojn; ke &#x109;ie la movi&#x11D;- ado, la aktiveco kaj la vivo montri&#x11D;as en grandioza spek- taklo. Observadu anka&#x16D; nian planedon, la Teron, tiun pa- trinon, kiu &#x15D;ajnas diri al ni: via karno estas mia karno: vi estas miaj idoj. Observu tiun grandan nutristinon de la homaro; rigardu la harmonion de &#x11D;iaj konturoj, la kontinentojn, kie la nacioj naski&#x11D;is kaj kreskis, la vast- egajn oceanojn en konstanta movi&#x11D;ado; sekvu la re- novi&#x11D;adon de la sezonoj, kiuj &#x11D;in vestas per verdaj ornamoj kaj orkoloraj rikoltoj; rigardu &#x109;iujn vivajn es- ta&#x135;ojn, kiuj lo&#x11D;as sur la Tero: birdojn, insektojn, bestojn, vegeta&#x135;ojn, florojn, kaj vidu, ke &#x109;iu el ili estas mirinda verko, gemo el la dia juvelujo. Observu vin mem; rigardu la admirindan funkciadon de viaj organoj, la miregindan kaj kompleksan mekanismon de viaj sentumoj. Kiu homa genio povus imiti tiajn delikatajn majstroverkojn, kiaj la okuloj kaj la oreloj?</p><p>Primeditu &#x109;iujn &#x109;i aferojn kaj demandu vian racion, vian ju&#x11D;kapablon, &#x109;u tiom da beleco, brilegeco kaj har- monio povas rezulti el la hazardo, a&#x16D; &#x109;u oni ne devas pli &#x11D;uste &#x109;ion atribui al la agado de ia ka&#x16D;zo inteligenta, prezidanta en la ordo de la mondo kaj en la evoluado de l' vivo. Kaj se vi, kontra&#x16D;dire, alludas la malfeli&#x109;egojn, la katastrofojn, fine &#x109;ion, kio perturbas tiun mirindan ordon, mi responde diras al vi: Profunde esploru la pro- blemojn de la Naturo, ne haltu sur la supra&#x135;o, malsu- preniru &#x11D;is la plejprofundo de la aferoj, kaj vi malkovros, kun surprizo, ke tiuj &#x15D;ajnaj kontra&#x16D;diroj vere konfirmas la &#x11D;eneralan harmonion, &#x109;ar ili &#x109;iuj estas utilaj al la progreso de la esta&#x135;oj, la sola celo de la ekzistado.</p><p>Se Dio, aplombe replikas kelkaj materialistoj, faris la mondon, kiu do faris Dion? Jen malsa&#x11D;a kontra&#x16D;- diro. Dio ne vici&#x11D;as en la &#x109;eno de siaj kreita&#x135;oj. Li estas la Universala Esta&#x135;o, senlima en la tempo kaj la spaco, kaj tial senfina kaj eterna. Ne povas ekzisti alia esta&#x135;o supera a&#x16D; egala al Li. Dio estas la fonto kaj la principo de &#x109;ia vivo. En Li unui&#x11D;as, ligi&#x11D;as kaj harmonias &#x109;iuj individuaj fortoj, kiuj, sen Li, izoli&#x11D;us kaj diver&#x11D;us. Forlasitaj al si mem, regataj de nenia le&#x11D;o, de nenia supera volo, tiuj fortoj estus produktintaj nur konfuzon kaj &#x125;aoson. La ekzisto de &#x11D;enerala plano, de komuna celo, en kiuj partoprenas &#x109;iuj potencoj de l' Universo, pruvas la ekziston de ia superega intelekto, kiu estas Dio.</p><p><strong/></p><p><strong>V</strong></p><p><strong/></p><p><strong>LA SINSEKVAJ EKZISTADOJ</strong></p><p>Ni diris, ke por klarigi al si la estontecon, la homo devas anta&#x16D; &#x109;io lerni kiel koni sin mem. Por entrepreni sekuran mar&#x15D;on estas necese scii, kien oni iras. Nur konformigante sian agadon al la superaj le&#x11D;oj la homo efike laboros por sia pliboni&#x11D;o kaj la pliboni&#x11D;o de la socio. Gravas do distingi tiujn le&#x11D;ojn, difini la devojn, kiujn ili trudas al ni, anta&#x16D;vidi la sekvojn de niaj agoj.</p><p>Kiam la homo konvinki&#x11D;os pri la grandeco de sia misio, li pli bone scios liberi&#x11D;i de &#x109;io, kio lin malaltigas kaj malfortigas; tiam, sciante sin regi pli sa&#x11D;e, li pre­paros per siaj klopodoj la fruktodonan unui&#x11D;on de la homoj en unu grandan fratan familion.</p><p>Sed kiel malproksime ni staras de tiu stato! Kvankam la homaro anta&#x16D;eniras sur la vojo de la progreso, tamen oni povas diri, ke la grandega plimulto de la homoj iradas tra la vivo, kiel en malluma nokto, sciante nenion pri si mem kaj pri la reala celo de la ekzistado.</p><p>Densa mallumego vualas la homan prudenton. La radioj de la vero trafas &#x11D;in jam palaj, malfortaj, sen- povaj por klarigi la kurbajn vojojn iratajn de la multe- nombraj mar&#x15D;antaj legioj, kaj ne sukcesas lumbriligi an- ta&#x16D; ili foran kaj idealan celon.</p><p>Nesciante sian destinon, &#x15D;anceli&#x11D;ante sen&#x109;ese inter auta&#x16D;ju&#x11D;o kaj eraro, la homo kelkfoje malbenas la vivon. Kurbigita sub ties jugo, li kulpigas siajn similulojn pri la elportataj suferoj, kiuj, preska&#x16D; &#x109;iam, estas ka&#x16D;zitaj de lia neanta&#x16D;zorgemo. Ribelema kontra&#x16D; Dio, kiun li akuzas pri maljusteco, li kelkfoje, en sia frenezeco kaj malespero, e&#x109; forkuras el la edifa batalo, el la sola lukto, kiu povas fortikigi lian animon, klarigi lian ju&#x11D;adon, prepari lin por pli altrangaj laboroj.</p><p>Kial &#x11D;uste tiel? Kial la homo malsupreniras, mal- forta kaj senarma, sur tiun grandan arenon, kie li sin fordonas, senhalte kaj senripoze, al senfina, giganta batalo? Certe tial, &#x109;ar la terglobo estas malsupra &#x15D;tupo en la hierarkio de la mondoj. Sur &#x11D;i lo&#x11D;as nur komenc- antaj Spiritoj, t.e. animoj, &#x109;e kiuj ekesti&#x11D;as la racio. La materio regas superege sur la mondo. &#x11C;i kurbigas nin sub sia jugo, limigas niajn fakultojn, bridas niajn impulsojn al la bono, niajn aspirojn al la idealo.</p><p>Tiel, por distingi la kialon de la vivo, por ekvidi la superegan le&#x11D;on, kiu regas la animojn kaj la mondojn, estas necese, ke oni sciu liberi&#x11D;i el la maldelikataj in- fluoj, el la materiaj zorgoj, el &#x109;iuj aferoj pasemaj kaj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;emaj, kiuj vualas nian spiriton kaj malklarigas nian ju&#x11D;adon. Nur levi&#x11D;ante, per la penso, super la hori- zontoj de la vivo, abstraktante tempon kaj spacon, iel &#x15D;vebante super la bagatela&#x135;oj de la vivo, ni povos ekvidi la veron.</p><p>Per stre&#x109;o de la volo, ni momente forlasu la Teron kaj levi&#x11D;u &#x11D;is tiuj eksterordinaraj alta&#x135;oj. Tiam mal- volvi&#x11D;os anta&#x16D; ni la grandega panoramo de la sennombraj epokoj kaj senlimaj spacoj. Kiel la soldato, kiu meze de la batalo nur vidas tumulton &#x109;irka&#x16D; si, dum la generalo, kies rigardo ampleksas &#x109;iujn okaza&#x135;ojn de la batalo, kal- kulas kaj anta&#x16D;vidas la rezultatojn; kiel la voja&#x11D;anto, perdi&#x11D;inta sur la intermontaj vojoj, povas, suprenirante la monton, rigardi ilian grandiozan tuta&#x135;on, tiel la homa spirito, de super la alta&#x135;oj, kie li &#x15D;vebas, malproksime de la surteraj bruado kaj mizeroj, malkovras la universalan harmonion. Kio &#x109;i malsupre &#x15D;ajnis al li kontra&#x16D;dira, ne- klarigebla, maljusta, tio de alte fari&#x11D;as harmonia kaj klara; la vojaj kurba&#x135;oj rekti&#x11D;as; &#x109;io unui&#x11D;as, kun&#x109;en- i&#x11D;as; al la ravita spirito montri&#x11D;as la majesta ordo re- ganta la kuron de la ekzistadoj kaj la iradon de l' Universo.</p><p>De tiuj lumaj alta&#x135;oj, la vivo ne plu estas anta&#x16D; niaj okuloj - kiel &#x11D;i estas por la plimulto - ia vana ser&#x109;ado de pasemaj &#x11D;uoj, sed ja rimedo por intelekta pliboni&#x11D;o, morala plialti&#x11D;o; ia lernejo, kie oni lernas la dol&#x109;econ, la paciencon, la devon. Kaj por esti profita, tiu vivo, ne povas esti ununura. Ekster &#x11D;iaj limoj, anta&#x16D; kaj post la morto, ni vidas, kvaza&#x16D; en duon- lumo, malvolvi&#x11D;i multego da ekzistadoj, tra kiuj, per la­borado kaj sufero, ni iom post iom konkeris niajn kva- litojn, nian malgrandan scion; kaj tiel ni konkeros ja tion, kio mankas al ni: perfektan prudenton, senmankan sciencon, senfinan amon al &#x109;io vivanta.</p><p>La senmorteco, simila al senfina &#x109;eno, malvolvi&#x11D;as por &#x109;iu el ni en la vasteco de l' tempoj. &#x108;iu ekzistado ligi&#x11D;as, per la estonteco kaj la estinteco, al aliaj ekzist­adoj malsamaj kaj distingi&#x11D;aj, sed solidaraj inter si. La estanteco rezultas el la estinteco kaj preparas la estont- econ. Iom post iom la esta&#x135;o kreskas kaj plialti&#x11D;as. Far- anto de sia propra destino, la homa spirito, libera kaj respondeca, elektas sian vojon, kaj se tiu vojo estas mal- bona, tiam liaj faloj kaj la &#x15D;tonoj kaj dornoj, kiuj lin vundos, disvolvos lian sperton, fortikigos lian nask- i&#x11D;antan prudenton.</p><p><strong/></p><p><strong>VI</strong></p><p><strong/></p><p><strong>JUSTECO KAJ PROGRESO</strong></p><p>La superega le&#x11D;o de l' Universo estas la sen&#x109;esa pro- greso, la supreniro de la esta&#x135;oj &#x11D;is Dio, fokuso de la perfekta&#x135;oj. El la profundaj abismoj de la vivo, tra sen­fina vojo kaj konstanta evoluado, ni alproksimi&#x11D;as al</p><p>Dio. Interne de &#x109;iu animo ku&#x15D;as la &#x11D;ermo de &#x109;iuj fakultoj, de &#x109;iuj potencoj, kiujn &#x11D;i devas fruktigi per siaj klopodoj kaj laborado. La&#x16D; tiu &#x109;i vidpunkto, nia progreso kaj est- onta feli&#x109;o estos ja nia verko. Ne plu nepotismo. La justeco disradias sur la mondo; se &#x109;iuj luktis, se &#x109;iuj suferis, &#x109;iuj savi&#x11D;os.</p><p>Same montri&#x11D;as &#x109;i tie, la&#x16D; sia tuta grandeco, la bezono de doloro, ties utileco por la progreso de la est- a&#x135;oj. &#x108;iu globo, ruli&#x11D;anta en la spaco, estas vasta la- boratorio, kie la spirita substanco estas sen&#x109;ese pri- laborata. Kiel la kruda mineralo, sub la agado de la fajro a&#x16D; de la akvo, iom post iom transformi&#x11D;as en puran metalon, tiel la homa animo, sub la pezaj batoj de la doloroj, alii&#x11D;as kaj fortiki&#x11D;as. La grandaj kara- kteroj hardi&#x11D;as en la elprovado. La doloro estas la superega purigilo, la fornego, kie fandi&#x11D;as &#x109;iuj mal- puraj elementoj, kiuj nin makulas: la fiereco, la egoismo, la indiferenteco. &#x11C;i estas la sola lernejo, kie plipuri&#x11D;as la sensa&#x135;oj, kie oni lernas kompaton kaj la stoikan re- zignacion. La voluptaj &#x11D;uoj, katenante nin al la ma- terio, malfruigas nian plialti&#x11D;on, dum sinofero kaj abne- gacio pli frue liberigas nin el tiu dika tavolo, preparante nin por novaj etapoj, por pli alta supreniro. La animo, purigita kaj sanktigita de la elprovado, vidas &#x109;esi siajn dolorajn enkarni&#x11D;ojn. &#x11C;i forlasas por &#x109;iam la materiajn sferojn kaj levi&#x11D;as en la grandioza hierarkio de la fe- li&#x109;aj mondoj, trapasante la senliman kampon de la spacoj kaj epokoj. &#x108;iu venko super la pasioj, &#x109;iu pa&#x15D;o anta&#x16D;en plivastigas &#x11D;iajn horizontojn, plilar&#x11D;i&#x11D;as &#x11D;ian kampon de agado; &#x11D;i komprenas, &#x109;iam pli kaj pli klare, la grandan harmonion de la le&#x11D;oj kaj aferoj, ilin partoprenante en pli intima kaj efektiva maniero. Tiam la tempo nuli&#x11D;as, la jarcentoj forflugas kvaza&#x16D; sekundoj. Unui&#x11D;ante al siaj fratoj, kunuloj de la eterna voja&#x11D;o, &#x11D;i da&#x16D;re konstruas sian intelektan kaj moralan progreson en la sino de &#x109;iam kreskanta lumo.</p><p>El niaj observadoj kaj esploroj eli&#x11D;as do unu granda le&#x11D;o: la plureco de ekzistadoj de la animo. Ni vivis anta&#x16D; ol ni estis naskitaj, kaj ni pluvivos post la morto. Tiu le&#x11D;o liveras la &#x15D;losilon de &#x11D;is nun nesolveblaj problemoj, &#x109;ar &#x11D;i sola klarigas la malegalecon de la vivkondi&#x109;oj, la senfinan variecon de la kapabloj kaj karakteroj. Ni konis, a&#x16D; certe iam konos, &#x109;iujn sinsekvajn stadiojn de la socia vivo; &#x109;iujn mediojn ni nepre travivos. En la pasinteco ni estis kiel la sova&#x11D;uloj, lo&#x11D;antaj en malprogresintaj re- gionoj; en la estonteco ni povos levi&#x11D;i al la alteco de la sen- mortaj genioj, de tiuj grandaj spiritoj, kiuj, kvaza&#x16D; lum- turoj, klarigas la vojon de la homaro. La historio de la homaro estas nia propra historio. Kun la homaro ni trapasis krutajn irejojn, elportis jarcentajn evoluojn, pri kiuj raportas la naciaj historioj. La tempo kaj la laboro: jen la elementoj de nia progreso.</p><p>Tiu le&#x11D;o pri la reenkarni&#x11D;o brile montras la super- egan justecon, regantan super la esta&#x135;oj. Niajn katenojn ni mem alterne for&#x11D;as kaj rompas. La teruraj provoj, kiujn certaj personoj elportas, estas la sekvo de ilia pasinta konduto. La despoto renaski&#x11D;os kiel sklavo; la virino malhumila kaj fiera pri sia beleco lo&#x11D;os en mal- sanema, suferema korpo; la mallaborulo fari&#x11D;os sa- lajrulo, kurbigita sub sendanka laboro. Kiu suferigis, suferos siavice. Vane oni ser&#x109;as la inferon en nekonataj, malproksimaj regionoj; la infero estas en ni, trovi&#x11D;as en la nekonataj ka&#x15D;anguloj de peka animo, kies dolorojn nur kulpela&#x109;eto povas &#x109;esigi. Ne estas eternaj punoj.</p><p>Sed, kelkaj diras, se la naski&#x11D;on anta&#x16D;is aliaj ekzist- adoj, kial ni ne rememoras ilin? Kiel ni profite ela&#x109;etus forgesitajn kulpojn?</p><p>La memoro! &#x108;u &#x11D;i ne estus pli &#x11D;uste peza &#x15D;ar&#x11D;o, ligita al niaj piedoj? Apena&#x16D; elirintaj el la epokoj de sova&#x11D;eco kaj besteco, kia povis esti la pasinteco de &#x109;iu el ni? Tra la pasigitaj stadioj, kiom da sango kaj larmoj ver&#x15D;i&#x11D;is pro ni! Ni spertis malamon kaj praktikis mal- justecon. Kia morala &#x15D;ar&#x11D;o estus tiu longa perspektivo de kulpoj por spirito ankora&#x16D; febla kaj &#x15D;anceli&#x11D;ema!</p><p>Krom tio, &#x109;u la memoro pri nia pasinteco ne estas intime ligita al la memoro pri la pasinteco de aliaj homoj? Kia situacio tiu de la kulpulo poreterne montranta la brulstampon de siaj pekoj! Pro la sama ka&#x16D;zo, la mal- amo, la eraroj da&#x16D;rus senfine, estigante profundajn, sen- finajn malpacojn en la sino de tiu jam multe suferinta homaro. Dio estas sa&#x11D;a, forvi&#x15D;ante el niaj malfortaj cerboj la memoron pri timinda pasinteco. Trinkinte akvon de Leteo, ni renaski&#x11D;as por nova ekzistado. Alia edukado kaj pli vasta civilizacio forpelas la &#x125;imerojn, kiuj iam hantis nian spiriton. Liberaj de tiu embarasa &#x15D;ar&#x11D;o, ni pli rapide anta&#x16D;eniras sur la vojo, kiu etendi&#x11D;as anta&#x16D; ni.</p><p>Sed tiu pasinteco ne forvi&#x15D;i&#x11D;is en tia maniero, ke ni ne povus vidi kelkajn postsignojn. Se, liberi&#x11D;inte el la eksteraj influoj, ni malsupreniros &#x11D;is la fundo de nia memo; se ni skrupule analizos niajn inklinojn, niajn as- pirojn, ni malkovros aferojn neniel klarigeblajn la&#x16D; la vidpunkto de nia nuna ekzistado a&#x16D; de nia edukado. Deir- ante de tiuj elementoj, ni povos rekonstrui tiun pasint- econ, se ne detale, almena&#x16D; la&#x16D; &#x11D;iaj &#x109;efaj trajtoj. Kvan- kam dumtempe forvi&#x15D;itaj el nia memoro, tiuj kulpoj, kuntrenantaj nepran ela&#x109;eton en la nunan ekzistadon, tamen ne &#x109;esas ekzisti, almena&#x16D; en sia primara ka&#x16D;zo, nome en niaj pasioj kaj en nia ardanta karaktero, kiujn ni nepre devas bridi kaj korekti en novaj enkarni&#x11D;oj.</p><p>Tiamaniere, se ni lasas &#x109;e la vestibloj de la vivo la plej dan&#x11D;erajn rememorojn, ni tamen kunportas en la novan ekzistadon la fruktojn kaj sekvojn de la faritaj laboroj, nome konsciencon, ju&#x11D;okapablon kaj karakterojn tiajn, kiajn ni mem formis. La denaskaj ideoj estas nenio alia ol intelekta kaj morala hereda&#x135;o de niaj pasintaj ekzistadoj.</p><p>Kaj &#x109;iufoje, kiam malfermi&#x11D;as anta&#x16D; ni la enirejo al la morto; kiam, libera el la materia jugo, nia animo forlasas la karnan maliberejon por eniri la mondon de la Spiritoj, tiam la tuta pasinteco iom post iom reaperas anta&#x16D; niaj okuloj. La&#x16D; la irita vojo, ni revidas, unu post la alia, niajn ekzistadojn, niajn falojn, niajn haltojn, niajn hastajn iradojn. Kaj &#x109;e tiu taksado de la vojo, ni ju&#x11D;as nin mem. &#x108;e la vidado de niaj meritoj a&#x16D; malmeritoj, ni trovas rekompencon a&#x16D; punon.</p><p>&#x108;ar la celo de la vivo estas la intelekta kaj morala perfekti&#x11D;o de la esta&#x135;o, kiu kondi&#x109;o, kiu medio pli kon- venus al ni por atingi tiun celon? La homo povas labori por sia perfekti&#x11D;o en iu ajn kondi&#x109;o, en iu ajn socia medio; li tamen pli facile sukcesos, agante sub certaj kaj difinitaj kondi&#x109;oj.</p><p>La ri&#x109;eco liveras al li potencajn studrimedojn; per- mesas al li havigi al sia Spirito pli vastan kaj ri&#x109;an kulturon; donas al li pli grandajn kapablojn por helpi siajn malfeli&#x109;ajn fratojn, por favori ilian destinon per faroj utilaj al ili. Sed estas malmultegaj tiuj personoj, kiuj opinias devon laboradi por mildigi la mizeron, ins­trui kaj plibonigi siajn similulojn.</p><p>La ri&#x109;eco plej ofte &#x15D;toni&#x11D;as la homan koron; &#x11D;i es- tingas tiun internan flamon, tiun amon al la progreso kaj al la sociaj plibonigoj, kiu inspiras la noblajn animojn; &#x11D;i intermetas baron inter la potencaj kaj la humilaj; &#x11D;i igas la homon vivi en sfero ne atingebla por la ne- favoritoj de la mondo kaj kie, sekve, iliaj bezonoj kaj suferoj estas nekonataj, ignorataj.</p><p>La mizero anka&#x16D; havas siajn terurajn dan&#x11D;erojn: la malnobli&#x11D;on de la karakteroj, la malesperon, la mem- mortigon. Sed dum la ri&#x109;eco faras nin indiferentaj kaj egoismaj, la malri&#x109;eco, nin proksimigante al la humilaj, faras, ke ni kompatu iliajn dolorojn. Estas necese, ke ni mem suferu, por ke ni povu taksi la suferojn de la aliaj. Dum la potenculoj, meze de siaj honoroj, &#x135;aluze klopodas konkuri inter si pri pompoj, la senhavuloj, unu- i&#x11D;intaj pro la necesbezono, kelkfoje vivadas en kortu&#x15D;a kunfrati&#x11D;o.</p><p>Rigardu la birdojn en la vintraj monatoj, kiam la &#x109;ielo estas malhela kaj la Tero kovrita per blanka, ne&#x11D;a mantelo: grupi&#x11D;intaj sur tegmentrando, silente ili sin re- ciproke varmigas. Ilin unuigas komuna bezono. Sed jen revenas la belaj tagoj kun brilega suno kaj abundaj ri- koltoj; tiam ili pepadas en reciproka spitado kaj &#x109;iuj persekutas, atakas, &#x15D;iras unu la alian. Anka&#x16D; tia estas la homo. Dol&#x109;a, afabla al siaj similuloj en la okazo de bezono, li preska&#x16D; &#x109;iam fari&#x11D;as indiferenta kaj mal&#x11D;en- tila pro la posedo de la materiaj hava&#x135;oj.</p><p>Modesta kondi&#x109;o pli ta&#x16D;gas al la spirito deziranta progresi kaj akiri la virtojn necesajn por sia morala plialti&#x11D;o. For de la tumulto de la trompaj &#x11D;uoj, li pli &#x11D;uste taksos la vivon. El la materio li prenos &#x109;ion ne- cesan por la konservado de siaj organoj, sed li evitos fali sub la jugon de malutilaj kutimoj, sklavi&#x11D;i al multego da fikciaj bezonoj, kiuj ja estas la malfeli&#x109;egoj de la homaro. Li estos sobra, laborema, kaj kontentigos sin per malmulto, preferante super &#x109;io la plezurojn de la intelekto kaj la &#x11D;ojojn de la koro.</p><p>Tiamaniere, fortikigita kontra&#x16D; la atakoj de la ma- terio, la sa&#x11D;a homo, inspirita de la lumo de la prudento, vidos brilegi siajn destinojn. Komprenante pli bone la celon de la vivo kaj la kialon de la aferoj, li eltenos la doloron firme kaj rezignacie; kaj la elprovadon li alfrontos kura&#x11D;e, sciante, ke &#x11D;i estas utila kaj ke nur &#x11D;i povas el&#x15D;prucigi la galon, kiu estas en li. Se oni ridind- igas lin kaj faras lin viktimo de maljusteco kaj intrigo, li lernos pacience elteni la suferojn, memorante siajn anta&#x16D;ulon: Sokraton cikutvenenitan, Jesuon krucumitan, Johanan Dark &#x15D;tiparumitan. Li konsoli&#x11D;os per la penso, ke estuloj pli altaj, pli virtaj, pli dignaj suferadis kaj mortis pro la homaro.</p><p>Fine, post faroplena ekzistado, kiam eksonos la so- lena horo, li akceptos la morton trankvile kaj sen be- da&#x16D;ro; la morton, kiun la monduloj vestas per terur- elvoka ceremoniaro; kiu plenigas per timego potenculojn kaj voluptamulojn, sed kiu por severmora pensulo estas nura liberi&#x11D;o, la horo de transformi&#x11D;o, la pordo konduk- anta al la luma regno de la Spiritoj.</p><p>Serene li eniros tiun vestiblon de la transteraj re- gionon. Lia konscienco, liberi&#x11D;inta el la materiaj ombroj, stari&#x11D;os anta&#x16D; li, kiel ju&#x11D;isto, reprezentanto de Dio, kun la demando: Kion vi faris el la vivo? Kaj li respondos: Mi luktis, mi suferis, mi amis, mi instruis la bonon, la veron, la justecon, al miaj fratoj mi donis la ekzemplon de honesteco kaj dol&#x109;eco; mi mal&#x15D;ar&#x11D;is la suferantojn kaj konsolis la plorantojn. Sed min ju&#x11D;u la Eternulo, &#x109;ar en Liaj manoj mi estas!...</p><p><strong/></p><p><strong>VII</strong></p><p><strong/></p><p><strong>LA SUPEREGA CELO</strong></p><p>Homo, frato mia, fidu vian destinon, &#x109;ar &#x11D;i estas grandioza. Vi naski&#x11D;is kun nekulturitaj kapabloj, kun senlimaj aspiroj, kaj al vi estas donita la eterneco por disvolvi unujn kaj kontentigi la aliajn. Plialti&#x11D;i tra la sinsekvaj ekzistadoj, kleri&#x11D;i per la studado, plipuri&#x11D;i per la doloro, akiri &#x109;iam pli vastan sciencon, &#x109;iam pli noblajn kvalitojn: jen via destino. Dio ankora&#x16D; pli favoris vin: li havigis al vi la rimedojn, por ke vi kunlaboru en lia verko, partoprenu en la le&#x11D;o de la senfina progreso, malfermante novajn vojojn al viaj similuloj, plialtigante viajn fratojn, ilin altirante al vi, ilin inicante en la bril- egecon de vero kaj bono kaj en la sublimajn harmoniojn de l' Universo. &#x108;u la progresigo de la animoj kaj la mondoj ne estas la efektivigo de la dia verko? &#x108;u tiu giganta, &#x11D;uoplena laboro ne estas preferinda al ripozo teda kaj senfrukta? Kunlabori kun Dio! En &#x109;io kaj &#x109;ie realigi la bonon kaj la justecon! Kio pli granda, pli nobla povas ekzisti por via senmorta spirito?!</p><p>Levu do vian rigardon kaj &#x109;irka&#x16D;prenu la vastajn perspektivojn de via estonteco! &#x108;erpu el tiu spektaklo la energion necesan por alfronti la mondajn ventegojn kaj uraganojn. Mar&#x15D;u, brava batatalanto! Transgrimpu la kruta&#x135;ojn, kiuj kondukas al tiuj suproj nomataj virto, devo, sinofero! Ne haltu survoje, de&#x15D;irante floretojn el la arbustoj a&#x16D; distri&#x11D;ante per orkoloraj &#x15D;tonetoj. Anta&#x16D;en, &#x109;iam anta&#x16D;en!</p><p>&#x108;u vi vidas, en la plej belaj &#x109;ieloj, tiujn lumegajn astrojn, tiujn sennombrajn sunojn, kiuj trenas, en sia rondiro, miregindajn sekvantarojn el brilaj planedoj? Kiom da sinsekvaj jarcentoj estis necesaj por ilia form- i&#x11D;o! Kiom da jarcentoj ankora&#x16D; forpasos &#x11D;is ilia dis- solvi&#x11D;o! Nu bone, venos iam la tago, kiam &#x109;iuj tiuj fokusoj estingi&#x11D;os, kiam tiuj gigantaj mondoj malaperos por cedi lokon al novaj sferoj, al novaj familioj de astroj, eli&#x11D;ontaj el la abismaj profunda&#x135;oj. Kion vi vidas hodia&#x16D;, tio ne longe da&#x16D;ros. La blovo de la spacoj forbalaos por &#x109;iam la polvon de tiuj el&#x109;erpitaj mondoj; sed vi, homa spirito, vi &#x109;iam vivos, da&#x16D;rigante la eternan voja&#x11D;on en la sino de sen&#x109;ese renovi&#x11D;anta kreitaro. Kion do signifos, por via animo purigita kaj plialti&#x11D;inta, la ombroj kaj la zorgoj de la nuntempo? Tiuj neda&#x16D;raj survojaj akci- dentoj restigos en la spirito nur dol&#x109;ajn a&#x16D; maldol&#x109;ajn rememorojn. Anta&#x16D; la senfinaj horizontoj de la sen- morteco, la malbonoj de la nuntempo kaj la elportitaj suferoj estos kiel pasema nebulo sur serena &#x109;ielo.</p><p>Vi do konsideru la surterajn aferojn la&#x16D; ties &#x11D;usta valoro. Certe ne kun mal&#x15D;ato, &#x109;ar ili estas bezonaj por via progreso kaj via misio estas kunlabori por ilia pli- bonigo, mem plibonigante vin; sed ne al ili ekskluzive vi alkro&#x109;u vian animon; anta&#x16D; &#x109;io profitu el la lecionoj, kiujn ili enhavas. Ili instruos al vi, ke la celo de la vivo ne estas &#x11D;uoj kaj plezuroj, sed ja per laborado, studado kaj plenumado de la devoj, la disvolvi&#x11D;o de via animo, de tiu esta&#x135;o, kiun vi renkontos en la transtombo tia, kia vi &#x11D;in faris dum la surtera ekzistado.</p><p><strong/></p><p><strong>VIII</strong></p><p><strong/></p><p><strong>EKSPERIMENTAJ PRUVOJ</strong></p><p>La &#x135;us donita solvo de la problemoj de l' vivo bazi&#x11D;as sur la plej rigora logiko. &#x11C;i estas tiel konforma al la kredoj de la plej altaj genioj de la antikveco, al la ins- truoj de Sokrato, Platono kaj Origeno, kiel anka&#x16D; al tiuj de la Druidoj, kies profundaj doktrinoj, rearan&#x11D;itaj de la Historio post dudek jarcentoj, hodia&#x16D; ravas la homan spi- riton. Tiu solvo estas esenca parto de la filozofioj de l' Oriento kaj inspiris verkojn kaj farojn sublimajn. El &#x11D;i la Galloj &#x109;erpis sian nevenkeblan kura&#x11D;on, la mal- timon kontra&#x16D; la morto. En la nuna epoko tiu solvo estas akceptita de Jean Reynaud, Henri Martin, Esquiros, Pierre Leroux, Vitor Hugo, k.a.</p><p>Sed malgra&#x16D; &#x11D;ia absolute racia karaktero kaj la a&#x16D;toritateco de la tradicioj, sur kiuj &#x11D;i bazi&#x11D;as, tiu solvo estus kvalifikita, kiel pura hipotezo, apartenanta al la regno de la imago, se ni ne povus starigi &#x11D;in sur ne- skuebla bazo, sur senperaj eksperimentoj, senteblaj kaj atingeblaj por &#x109;iuj.</p><p>Laca de la teorioj kaj sistemoj la homa spirito &#x109;e &#x109;iu nova aserto postulas pruvojn. Kaj tiujn pruvojn de la ekzistado kaj senmorteco de la animo la eksperimenta spiritualismo prezentas al ni materiaj, evidentaj. Sufi&#x109;as al ni senpartie kaj serioze observadi, persiste studadi tiujn fenomenojn nomatajn spiritismaj, por ke ni kon- vinki&#x11D;u pri ilia realeco kaj graveco, por ke ni komprenu iliajn grandegajn sekvojn el la vidpunkto de la sociaj transformi&#x11D;oj, &#x109;ar ili portas pozitivan bazon, solidan apogon al la moralaj le&#x11D;oj, al la idealo de justeco, sen kio nenia civilizacio povus disvolvi&#x11D;i.</p><p><strong/></p><p><strong>La animoj de la mortintoj sin malka&#x15D;as al la homoj. Ili manifestas sian &#x109;eeston, interparolas kun ni, inicas nin en la sekretojn de la renovi&#x11D;antaj ekzistadoj, en la brilegecon de tiu estonteco, kiu ja estos nia estonteco.</strong></p><p>Jen fakto reala, tro malmulte konata kaj tro ofte neata. La eksperimentojn de la nova spiritualismo oni renkontis kun sarkasmo, kaj &#x109;iujn, kiuj, malgra&#x16D; tio, okupi&#x11D;is pri &#x11D;i, oni mokadis, ridindigis kaj rigardadis, kiel frenezulojn.</p><p>Tia estis, en &#x109;iuj epokoj, la destino de la novaj ideoj, la akcepto de la grandaj eltrovoj. Multaj rigardas, kiel banala&#x135;ojn, la turni&#x11D;adon de la tabloj; sed la plej gravaj le&#x11D;oj de l' Universo, la plej potencaj fortoj de la Naturo ne koni&#x11D;is en pli digna maniero. &#x108;u oni ne malkovris la elektron dank'al eksperimentado kun ranoj? La falo de pomo elmontris la universalan altiron, kaj kaserola bolado evidentigis la efikon de vaporo. Koncerne la fakton, ke oni moknomas ilin frenezuloj, la spiritistoj &#x109;i-rilate estas sortokunuloj de Salomono el Caus, de Harvey, de Galvani kaj multaj aliaj genioj.</p><p>Notinda afero: la plejmulto el la pasiaj kritikantoj de la fenomenoj a&#x16D; ne observadis nek studadis ilin, a&#x16D; tion faris tre supra&#x135;e, dum al la nombro de tiuj, kiuj ilin konas kaj asertas ilian ekziston, estas alkalkulitaj la plej grandaj scienculoj de la nuntempo. Ili estas inter aliaj: en Anglujo, William Crookes, membro de la Re&#x11D;a Londona Societo, eminenta fizikisto, al kiu oni &#x15D;uldas la eltrovon de la radianta materio; Russel Wallace, rivalo de Darwin; Varley, telegrafia &#x109;efin&#x11D;eniero; F. Myers, prezidanto de la<strong> Societo </strong><strong>por </strong><strong>Psikaj Esploroj;</strong> O. Lodge, rektoro de la universitato de Birmingham; en Usono, la juristo Edmonds, prezidanto de la Senato; kaj profesoro Mapes, de la Nacia Akademio; en Germanujo, la astro- nomo Zollner kaj la profesoroj &#x109;e la Universitato de Leipzig, Ulrici Weber kaj Dechner; en Francujo, Camille Flammarion, D-ro Paul Gibier, dis&#x109;iplo de Pasteur, krom Vacquerie, Eugиne Nus, C. Fauvety, Kolonelo de Rochas, profesoro Charles Richet, membro de la Instituto, dok- toro Maxwell, &#x109;efprokuroro &#x109;e la Apelacia Kortumo de Bordo, k.c. En Italujo, la fama profesoro Lombroso, kiu post longtempa neado de la ebleco de la spiritismaj faktoj, studis la fenomenojn kaj fine publike konfesis ilian realecon. &#x108;e tio, ni petas, ke oni diru al ni kiu- flanke trovi&#x11D;as la garantioj de fidinda ekzameno kaj serioza konsiderado. Al tiuj, kiuj neadis la movon de la Tero, Galilejo respondis:<strong> "E pur si muove!"</strong><sup>(</sup>*<sup>)</sup> Kaj Crookes tiel opinias pri la spiritismaj faktoj:<strong> "Mi ne diras, ke </strong><strong>tio estas </strong><strong>ebla, mi asertas, ke </strong><strong>tio estas </strong><strong>reala." </strong>La vero, komence rigardata kiel utopio, fine &#x109;iam venkas.</p><p><sup>(,)</sup> Sed tamen &#x11D;i movi&#x11D;as! -<strong/><strong>La trad.</strong></p><p>Ni anka&#x16D; konstatas, ke senteble &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as la gazetara sinteno rilate al la fenomenoj. Oni ne plu mokas nek ridindigas. Oni komprenas, ke en tio estas io grava. La grandaj parizaj gazetoj, kiel<strong/><strong>Figaro, </strong><strong>Le </strong><strong>Matin, </strong><strong>L' Йclair, Le </strong><strong>Journal, </strong><strong>Le Petit Parisien,</strong> k. a. ofte publikigas se- riozajn artikolojn pri la temo. La doktrino pri la ekspe- rimenta spiritismo disvasti&#x11D;as en la mondo kun mir- inda rapideco. En Usono &#x11D;iaj adeptoj kalkuli&#x11D;as per miloj; la Okcidenta E&#x16D;ropo estas inicita pri &#x11D;i, kaj en la plej malproksimaj centroj, en Hispanujo, en Rusujo fondi&#x11D;as societoj de esploroj kaj aperas multenombraj eldona&#x135;oj. Kun &#x15D;tata helpo estas fondita en Parizo meta- psikia instituto por la studado de tiuj faktoj.</p><p>Por la efektivigo de la spiritismaj fenomenoj estas nepre necesa la kunhelpo de certaj speciale dotitaj per- sonoj. La Spiritoj ne povas agi sur la materiajn korpojn kaj tu&#x15D;i niajn sentumojn sen ia provizo da vivo-fluida&#x135;o, kiun ili &#x109;erpas el certaj personoj nomataj<strong> mediumoj.</strong> &#x108;iuj homoj rudimente posedas la mediuman kapablon, kiu el- volvi&#x11D;as per laborado kaj ekzercado.</p><p>La animo, en sia transtomba ekzistado, ne malhavas ian formon. &#x11C;i posedas fluidecan korpon el vaporeca, kvintesenca materio, kiu alprenas &#x109;iujn aspektoj de la homa korpo kaj kiu nomi&#x11D;as<strong/><strong>perispirito.</strong> Tiu<strong> perispirito </strong>a&#x16D; fluideca korpo anta&#x16D;ekzistas kaj postvivas la materian korpon, de kiu &#x11D;i estas samtempe skizo, modelo kaj mo­toro. &#x11C;i formas subtilan organismon, kaj &#x11D;uste per &#x11D;ia agado sur la vivo-fluida&#x135;on de la mediumoj la Spirito manifesti&#x11D;as al la homoj, a&#x16D;di&#x11D;as frapojn, movas obje- ktojn, korespondas kun ni per interkonsentita signaro. En certaj okazoj &#x11D;i povas fari&#x11D;i videbla, tu&#x15D;ebla, pro- dukti la senperan skribadon, dikti mesa&#x11D;ojn kaj e&#x109; lasi premsignojn kaj mulda&#x135;ojn de sia materii&#x11D;inta envolva&#x135;o.</p><p>&#x108;iuj tiuj faktoj estis multfoje observataj de la supre cititaj sciencistoj kaj de personoj de &#x109;iuj klasoj, a&#x11D;oj kaj landoj. Ili eksperimente pruvas la ekzistadon, &#x109;irka&#x16D; ni, de nevidebla mondo, lo&#x11D;ata de la animoj forlasintaj la Teron, inter kiuj trovi&#x11D;as tiuj estuloj, kiujn ni konis kaj amis, kaj al kiuj ni iam alkolekti&#x11D;os. &#x11C;uste tiuj animoj instruas al ni la konsolan kaj grandiozan filo- zofion, kies &#x109;efajn trajtojn ni skizis &#x109;i-supre.</p><p>Kaj estas notinde, ke tiuj manifesti&#x11D;oj &#x109;iam ekzistis. Kontinuaj rilatoj unuigas la mondon de la Spiritoj al la mondo de la vivantoj. Pri tio ni trovas apogon &#x109;e la Historio. La apero de Samuel al Saul, la familiara Genio de Sokrato, tiuj de Tasso kaj Hieronimo de Cardan, la vo&#x109;oj de Johana Dark kaj multaj aliaj similaj faktoj fontas el la samaj ka&#x16D;zoj. Sed kio estis iam rigardata kiel supernatura, tio hodia&#x16D; montri&#x11D;as kiel havanta ra- cian karakteron, kiel kolekto da faktoj regataj de rigoraj le&#x11D;oj, kies studado naskas &#x109;e ni profundan kaj klaran konvinki&#x11D;on.</p><p>La nevidebla mondo estas ne pli ol kontinua&#x135;o de la mondo videbla. Trans la limoj de niaj sentumoj trov- i&#x11D;as formoj de la materio kaj de la vivo, kies ekzisto estas &#x109;iam pli kaj pli akceptata de la Scienco, depost kiam tute nekonata regiono de la Naturo estis al &#x11D;i malfermita per la elkovro de la radianta materio, per la aplikado de la ikso-radioj, per la esploroj de Hertz pri la senfadena telegrafio, per tiuj de Lockyer pri la nebulozoj, kaj de Becquerel, Curie kaj Lebon pri la radio- aktiveco.</p><p>Oni klare vidas, ke tiuj faktoj konsistigas tute ne mal&#x15D;atindan aferon, sed ja unu el la plej grandaj inte- lektaj kaj moralaj revolucioj, kiuj iam fari&#x11D;is en la his­torio de nia mondo. Ili estas la plej serioza argumento, kiun oni povus starigi kontra&#x16D; materialismo. La certeco, ke ni da&#x16D;re vivos transtombe, en la pleneco de niaj fa- kultoj kaj de nia konscienco, faras, ke la morto ne plu estu ka&#x16D;zo de timo. La konado de la feli&#x109;aj a&#x16D; mal- feli&#x109;aj situacioj, en kiuj la Spiritoj enfalis pro siaj bonaj a&#x16D; malbonaj faroj, liveras potencan moralan sankcion. La perspektivo de la senfinaj progresoj kaj intelektaj akiroj, kiuj atendas &#x109;iujn estulojn kaj ilin kondukas al komunaj destinoj, nepre alproksimi&#x11D;as kaj unui&#x11D;os la homojn per la ligiloj de la frateco. La doktrino de la eksperimenta spiritualismo estas la sola pozitiva filo- zofio, kiu respondas al la moralaj bezonoj de la homaro.</p><p><strong/></p><p><strong>IX</strong></p><p><strong/></p><p><strong>RESUMO KAJ KONKLUDO</strong></p><p>Resume, la principoj, kiuj rezultas el la nova spiri­tualismo - principoj instruataj de elkarni&#x11D;intaj Spiritoj, kiuj do trovi&#x11D;as en pli bonaj kondi&#x109;oj ol ni por distingi la veron - estas jenaj:</p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Ekzisto de Dio, direktanta intelekto, vivanta le&#x11D;o, animo de l' Universo, superega unuo, kie fini&#x11D;as kaj harmonias &#x109;iuj rilatoj, grandega fokuso de la perfekta&#x135;oj, de kie disradias kaj disvasti&#x11D;as en la senfino &#x109;iuj moralaj potencoj: Justeco, Sa&#x11D;o, Amo!</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Senmorteco de la animo, spirita esenco portanta en si la &#x11D;ermon de &#x109;iuj fakultoj, &#x109;iuj potencoj, kiujn &#x11D;i devas disvolvi per siaj laboroj, enkarni&#x11D;ante en materiaj mond- oj, alti&#x11D;ante tra sennombraj kaj sinsekvaj ekzistadoj, grado post grado, &#x11D;is la perfekteco.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Komuniki&#x11D;o inter la vivantoj kaj la mortintoj; re- ciproka agado de unuj sur la aliajn; konstanteco de la rilatoj inter amba&#x16D; mondoj; solidareco inter &#x109;iuj estuloj, identaj la&#x16D; sia origino kaj diferencaj nur per siaj pro- vizoraj situacioj: unuj, kiel Spiritoj, liberaj en la spaco, aliaj, portantaj pereeman envolva&#x135;on; &#x109;iuj tamen alterne pasas de unu stato al alia, kaj la morto estas nenio alia ol tempo de ripozo inter du surteraj ekzistadoj.</emphasis></p><p><emphasis/></p><p><emphasis>Senfina progreso, eterna justeco, morala sankcio; la animo, respondeca kaj libera en sia agado, - mem konstruas sian estontecon; la&#x16D; &#x11D;ia morala stato, la fluida&#x135;oj, maldelikataj a&#x16D; subtilaj, kiuj konsistigas &#x11D;ian perispiriton, kaj kiujn &#x11D;i altiras al si pro siaj kutimoj kaj inklinoj, - tiuj fluida&#x135;oj, submetataj al la universala le&#x11D;o de altiro kaj gravito, &#x11D;in trenas al tiuj malsuperaj sferoj, al tiuj mondoj de doloro, kie &#x11D;i suferas, ela&#x109;etas, elpagas la pasintecon, a&#x16D; &#x11D;in kondukas al tiuj feli&#x109;aj sferoj, kie la materio estas malpli potenca, kie regas harmonio kaj feli&#x109;o; la animo, en sia vivo supera kaj perfekta, kunlaboras kun Dio, formas la mondojn, direktas ties evoluadon, prizorgas la progreson de la homaroj kaj la plenumadon de la eternaj le&#x11D;oj.</emphasis></p><p>Tiaj estas la instruoj de la eksperimenta Spiritual- ismo. Ili estas ne aliaj ol tiuj de la primitiva Kristanismo, liberigita je la formoj de la materia kulto, sen tiuj do- gmoj, falsaj interpretadoj kaj eraroj, per kiuj la homoj vualis kaj ali&#x15D;an&#x11D;is la filozofion de la Kristo.</p><p>Malka&#x15D;ante la ekziston de mondo nekonata, nevid- ebla, sed tiel reala, tiel viva, kiel la nia, la nova doktrino malfermas por la penso de la homo horizontojn, anta&#x16D; kiuj li, konfuzita kaj mirigita, ankora&#x16D; &#x15D;anceli&#x11D;as. Sed la ri- latoj, kiujn tiu &#x109;i revelacio ebligas inter la vivantoj kaj la mortintoj, la konsolo kaj kura&#x11D;igoj, kiuj rezultas el tiuj rilatoj, la certeco, ke ni revidos &#x109;iujn, kiujn ni su- pozis perdi&#x11D;intaj por &#x109;iam, ke el tiuj ni ricevas la super- egajn instruojn, &#x109;io &#x109;i konsistigas komplekson da fortoj, da moralaj rimedoj, kiujn la homo ne povas malatenti a&#x16D; mal&#x15D;ati senpune.</p><p>Sed, malgra&#x16D; &#x11D;ia granda valoro, la nuntempa homo, profunde skeptika, penetrita de anta&#x16D;ju&#x11D;oj, ne konsiderus tiun doktrinon grava, se la faktoj ne konfirmus &#x11D;in. Por skui la homan spiriton, supra&#x135;an kaj indiferentan, estis necesaj la materiaj, bruegaj manifesti&#x11D;oj. Jen kial, &#x109;irka&#x16D; la jaro 1850, en malsamaj medioj, &#x109;iaspecaj mebloj estis skuataj, frapoj sonoris &#x109;e la muroj, pezaj korpoj de- loki&#x11D;is, kontra&#x16D;starante la konatajn le&#x11D;ojn de la Fiziko; sed post tiu kruda, komenca fazo, la spiritismaj feno­menoj fari&#x11D;is pli kaj pli inteligentaj. La psikaj faktoj (el la greka<strong/><strong>psychй,</strong> animo) postvenis la fizikajn mani- festi&#x11D;ojn; tiam ekaperis la mediumoj skribivaj, parolivaj, somnambulaj kaj sanigivaj, ricevantaj, mekanike a&#x16D; in- tuicie, inspirojn, kies ka&#x16D;zoj trovi&#x11D;is ekster ili; okazis videblaj kaj tu&#x15D;eblaj aperoj, kaj la ekzisto de la Spiritoj fari&#x11D;is afero nerefutebla por &#x109;iuj observantoj, kiuj ne estis blindigitaj de la anta&#x16D;ju&#x11D;oj.</p><p>Tiel aperis al la homaro la nova kredo, bazita unu- flanke sur la tradicioj de la pasinteco, sur la universal- eco de la principoj, kiuj trovi&#x11D;as en la origino de &#x109;iuj religioj kaj de la plimulto el filozofioj; aliflanke, sur la multenombraj psikologiaj pruvoj kaj sur la faktoj observataj de &#x109;iurangaj personoj en &#x109;iuj landoj.</p><p>Afero notinda: tiu scienco, tiu nova filozofio, simpla kaj alirebla por &#x109;iuj, libera je &#x109;iuj ceremonioj kaj formoj de kulto, aperas ja en oportuna tempo, kiam la mal- novaj kredoj malforti&#x11D;as kaj ruini&#x11D;as, kiam sensualismo disvasti&#x11D;as, kiel senlima plago, kiam malnobli&#x11D;as la moroj kaj senforti&#x11D;as la sociaj ligiloj, kiam la malnova mondo erarvagas en aventuroj, sen brido, sen idealo, sen morala le&#x11D;o, kiel drivanta senrudra &#x15D;ipo.</p><p>&#x108;iu serioza observanto ne povas ka&#x15D;i al si, ke tim- indan krizon trapasas la hodia&#x16D;a socio, kiun surde korodas profunda putri&#x11D;o. Profitamo kaj &#x11D;uavido far- i&#x11D;as kun &#x109;iu tago pli akutaj, pli ardaj. Oni deziras posedi je &#x109;ia ajn kosto. &#x108;iaj rimedoj estas bonaj, por ke oni atingu bonstaton, ri&#x109;econ, kaj tion oni opinias la sola celo inda je la vivo. Tiaj aspiroj nur povos havi kiel sekvon la neflekseblan egoismon de la feli&#x109;uloj kaj la malamon kaj malesperon de l' malfeli&#x109;uloj. Dolora estas la situacio de la malgrandaj kaj malri&#x109;aj, kiuj, preska&#x16D; &#x109;iam &#x135;etitaj en tiun moralan mallumon, kie ne vidi&#x11D;as ia konsolo, ser&#x109;as en memmortigo la finon por siaj mal- bonoj. La nombro de la memmortigoj, kiuj en la jaro 1830, nur en Francujo, estis 1500, progresive kreskis &#x11D;is la nuna kvanto de pli ol 8000.</p><p>La spektaklo de la sociaj malegalecoj, la suferoj de unuj kontraste kun la &#x15D;ajna feli&#x109;o, la voluptaj plezuroj, la indiferenteco de aliaj; tiu spektaklo ekscitas ardan malamon &#x109;e la koro de l' neniohavuloj. La postulado de la materiaj hava&#x135;oj jam fari&#x11D;as pli intensa. Nur orga- nizi&#x11D;u kaj levi&#x11D;u tiuj grandegaj homamasoj kaj la Mal- nova Mondo povos esti skuata de teruraj revoluciaj ren- versegoj.</p><p>La Scienco estas senpova por deturni la malbonon, levi la karakterojn, resanigi la vundojn de la vivobatal- antoj. Vere la nuntempaj sciencoj nur pritraktas supr- a&#x135;ajn aspektojn de la Naturo, kunigante faktojn, don- ante al la homa spirito tuta&#x135;on da scioj pri sia propra objekto. Tiamaniere la fizikaj sciencoj eksterordinare ri&#x109;- i&#x11D;is de anta&#x16D; duonjarcento, sed tiuj disaj laboroj estas mankhavaj la&#x16D; interligiteco, unueco kaj harmonio. La vera scienco, nome tiu, kiu, el la aro de la faktoj, devas reiri al ilia ka&#x16D;zo, ligi, unuigi la diversajn sciencojn en unu majestan, grandiozan sintezon, el kiu naski&#x11D;u &#x11D;e- nerala konceptado pri la vivo, estu difinitaj niaj destinoj, rezultu morala le&#x11D;o kaj bazo por socia pliboni&#x11D;o, tiu universala kaj nepre necesa scienco ankora&#x16D; ne ekzistas.</p><p>Se la religioj agonias, se forpasas la malnova kredo, se la Scienco montras sin senpova por liveri al la homo la necesan idealon, por gvidi lian mar&#x15D;on kaj plibonigi la so- cion, &#x109;u tial devos &#x109;io resti en malespera situacio?</p><p>Ne; &#x109;ar doktrino de paco, frateco kaj progreso venas sur &#x109;i tiun konfuzitan mondon por kvietigi la sova&#x11D;ajn malamojn, moderigi la pasiojn, al &#x109;iuj instrui la soli- darecon, la pardonon, la bonecon.</p><p>Al la Scienco &#x11D;i liveras tiun deziratan sintezon, sen kiu la Scienco por &#x109;iam restas senfrukta. &#x11C;i triumfas super la morto kaj malfermas por la Spirito, trans &#x109;i tiu vivo de provoj kaj suferoj, la brilegajn perspektivojn de senlima progresado en la senmorteco.</p><p>Al &#x109;iuj &#x11D;i diras: Venu al mi kaj mi revigligos vin, mi konsolos vin, mi faros al vi la vivon pli dol&#x109;a, la kura&#x11D;on kaj la paciencon pli facilaj, la provojn pli elten- eblaj. Ian malluman kaj serpentan vojon mi heligos per potenca lumo. Al la suferantoj mi donas la esperon; al la ser&#x109;antoj mi liveras la lumon; al tiuj, kiuj dubas kaj malesperas, mi havigas la certecon kaj la fidon.</p><p>Al &#x109;iuj &#x11D;i diras: Estu fratoj, helpu vin unuj aliajn, subtenu vin reciproke en via kolektiva irado. Via celo est­as pli nobla ol la celo de &#x109;i tiu materia kaj pasema vivo, &#x109;ar &#x11D;i konsistas en tiu spirita estonteco, kium vin &#x109;iujn kunigos, kiel anojn de unu sola familio, &#x15D;irmitajn kon- tra&#x16D; &#x109;agrenoj, bezonoj kaj sennombraj malbonoj. Penu &#x11D;in meriti per viaj klopodoj kaj loboroj!</p><p>Kiam tiu doktrino, neel&#x109;erpebla fonto de konsoloj, estos komprenata kaj praktikata, tiam la homaro estos granda kaj forta. Estingi&#x11D;os la malamo kaj la envio.</p><p>La potenculo, sciante, ke li jam estis malforta kaj povas denove esti tia, ke sian ri&#x109;econ li devas rigardi, kiel prunton de la komuna Patro, ja fari&#x11D;os pli karitema, pli afabla al siaj malfeli&#x109;aj fratoj. La Scienco, komplet- igita, fekundigita de la nova filozofio, forpelos supersti&#x109;on kaj mallumon. Ne plu ekzistos ateistoj a&#x16D; skeptikuloj. Tiam kredo simpla, grandioza, frateca, etendi&#x11D;os super la nacioj kaj &#x109;esigos la resentojn, la profundajn mal- amikecojn. La Tero, libera je la &#x11D;in konsumantaj malfe- li&#x109;egoj, da&#x16D;rigos sian moralan supreniron kaj alti&#x11D;os je plia grado en la hierarkio de la mondoj.</p><p><strong/></p><p><strong>SPIRITISMAJ LIBROJ EN ESPERANTO</strong></p><p>Ago kaj Reago</p><p>Anta&#x16D; du mil jaroj</p><p>&#x108;ielo kaj la Infero (La)</p><p>En Ombro kaj en Lumo</p><p>En pli Granda Mondo</p><p>Evangelio la&#x16D; Spiritismo (La)</p><p>Feli&#x109;aj la Simplaj</p><p>Filigranoj el Lumo</p><p>Homeopatio kaj Spiritismo</p><p>Katalogo de Spiritismaj Libroj en Esperanto</p><p>Kialo de l' Vivo (La)</p><p>I&#x15D;mael Gomes Braga</p><p>Kio estas Spiritismo?</p><p>Konsolanto (La)</p><p>Kristana Agendo</p><p>Libro de la Mediumoj (La)</p><p>Libro de la Spiritoj (La)</p><p>Malbona Lupo Reenkarni&#x11D;inta</p><p>Mediuma Poemaro</p><p>Nia Hejmo</p><p>Pa&#x16D;lo kaj Stefano</p><p>Sur la Vojo al la Lumo</p><p>Turmentego de la Memmortigintoj (La)</p><p>Vo&#x109;oj de Poetoj el la Spirita Mondo</p><p>Krom tiuj, la brazila Spiritisma Federacio anka&#x16D; eldonis la senmortan "Bhagavad-Gitв", tradukitan de Francisco Valdomiro Lorenz el la sanskrita originalo.</p><p>Mendu &#x109;e la Eldonejo, &#x109;e la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio a&#x16D; &#x109;e vialanda libroservo.</p><p><strong>Brazila Spiritisma Federacio </strong>SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasнlia - DF - Brasil - CEP 70.830-030</p></section></body><binary id="1" content-type="image/jpeg">/9j/2wBDAAUDBAQEAwUEBAQFBQUGBwwIBwcHBw8LCwkMEQ8SEhEPERETFhwXExQaFRERGCEYGh0dHx8fExciJCIeJBweHx7/2wBDAQUFBQcGBw4ICA4eFBEUHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh7/wAARCACJAHQDASIAAhEBAxEB/8QAHQAAAgEFAQEAAAAAAAAAAAAABwgAAQIFBgkEA//EAFoQAAAEBAMEAgoJDwcNAAAAAAECAwQABQYHCBESEyEiMTJRFBUjQVJhcXKSsgkYMzVCYnOBoRYXJCY3OENFgpGxwcLR0iVTVVZldHU0ZHaEk5SVorO04vDy/8QAFAEBAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAP/EABQRAQAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAD/2gAMAwEAAhEDEQA/AGiuRW9P0HIVZzP3qLdMpDbIpx4lDd4oQv8ALZpf68SqU6kL4lC04oOSSn4VQvheOPtO2TS/GIpSVLZnpqjSaHAfAcr6/wD30YZtBBNBAiCRCkTIGkpQDIACAAjmyFxniAJvL3VIrx7T3InS64yqNhRcsux53cSsJlq6Yg82Wr0ACNuvRcaXW4pfti4J2TMXBtjLmYdJwsPIoQKpFTOIuuGyc7nldpUgRYgilL2iGRidWqAzE9w2y+YC3SSr6r0GzcmkiQvjGy+ePHM7M3Lp6WANvbsThfY702M0yMkf8qK09X9fW4rNnSV2RazKWTEwIS6fN09Oo/UrDBkEDFASjmAhmAhABq113nDuoBoa4kqGQ1ekGQAIdxfD4SRoFdraPC7dyK8WqypKjDtfMTINk2cwFIpC5/Fg24gaBb1hRy7hsoDSdy4Bcy96UMjpKF38+qBBgFfu5ktWj2YGAzpR6UFz+EbrgCAphuo8wF+2Ss+H+2VI0qiaRCgsWjOn5fOJu7lTiRqr7N48MsOvh8KGhhfqsEzLGdS6rdoKp3kkVIvkO4hdfTgGCTi+LCxdlAViRIkBIkSJALhgmdtZwyr6oEUdmo9qVbn0gT0lMQo+TUP54YwsLL7H1kFEVcHf+qI//SLDNl5wC73xZIzrE5bCVvMxRIVV1sx6ImKJxL6sMMUMoA11tPttbZk/zJwb14PRecAGsYElJNrET1Y3CrLgI8SP3ymKYP3xuVjZ05qK0tMzp37u7lyKh/RAP1RhcVJzEsDV2kojmw73nlj74ZDAFhKNDL8WJ/ogCKoUDl0iG4Y1uiqEpijlpgpT0rSYjMFts4BMOExuuNn1RTV4oCkL/cFd0yxgUQslls3cqVbn9OD/AJwuNzc/bp0BvHLtcfd6UAx5ecXxYXnF2cBWJEiQEiRIkAr+AMUVqRrBX8MpPDbvi7IkM6ADlC04E22uVVzNdomfbVAdHuJNKfAQpuH04ZnKAAV1Np7bO2nCGXYbnf8AMaD0QIBd0vvq7ZhkOfYbv1TQdwDKA1u5VMkrKh5tTKi2wI/bilr6oBFHWYvRIJKMpYXYSZMmxNDJJNqJtEM3ziQC5Ora4g+5dh3jTEdHddbYel4o9WGGaXCeVXWUmraphmismWKzIGn4Xhwfz84XfD0ir7Yu7SvZQ5A6IUUvyjb4BiShu3wAbnrtEsWFugKkAuVGixBMIbwLmMH8oQvt3EjJYr7auDEKYFEFSAIc/hQDBE5xdFhQi4OcBWJEiQEiRIkAr/sfZgLRNWI57yT44gHi2ZMoZ8d8LPgpRVbz25SCybcihZ4ICDcuSXwujDLl3hAL3eh6q0xSWuMkAHFRNwkOfez1wwgCTPLPf1QHr+WlnNdTqRVDTNS9o5zJz5oLClqDrjUW1sb+hPVXq92miQqtykOomx156TdHT88Ax5jZRQp84XKraVvrIKXmU8G7jdwDBAyxku1mnUBQzyz1/qgo2Fnc8qK01PzyoVkVnzxqChzplyz58/zQG+n5wtuH376i8QfHR9c0MiceUAKzst7CxS3VUTJ3JdBoqJ8/hHMY0Afy8oXLEIocmI20olOYoi6OGYD58MYXlAEv9JheX2tK9RVzMV8sQ6fglIXVr+mAPhYrHzIaL84CsSKCMVgJEiRIBbsGyII1hdUAHPKeh+3DHFhc8HWYVjdXMfx6H7cMYSACWIq69TUTUNO0xRslQmM3nIm2fZB8ieSNVrO8N37eU0E7rWmqUBJY5SN0kHh9sc3m5xdi1mEupi6luKsmW9u1M71h4ykzL9JoTi71yJ/ciqVpzOXAgTPJBAg5ESL1BAG+pcYU7msmdy41Iy4oOUzpCY6xjZFN3o1y2OKarKLpZhTgSaXvmDIwlKKgmA2zH4GecL7nqGM3SVKz6q5mSWU/KncxdH3FIgkJsvKPeCAZj261Rd0ypCXb/c+7G4P3xqVv8SkwkNzp9Ws6kiT3tymmmq3bqbPQBOWWcDysrL3KpFkD2d0u9TbCGYqpF2hSecIcoHZgEByHmEB0xs9iIoS4zwJW0WWl81N0Gzndr803fi+/9E1ZP5nStS0V2u7cSF4ZTZvFDlIcpi9HgjmkzcrNFgWbqnSULyOQwlEPnCHFtTiwcEpdlJpnScxqCepdzL2GbeuTwujzgCu2mGJbM22kNCgAE4PshXiNFO2mJvvU/Qf+9Kx5D3/qVutnObK1c0badQHQ+yDeiQsbjbG8dL1vNTyMhHknnRCbQZdME9mro6wgB9NLkX+pFyLipraS6bS1PeqpKlzGPl4v/mCJaG8dJXJQBKVuRazVMupxLnHCsn83fgiiAGzLuEPHCw4rLcPKcdI3foAosp1LR1PQS3FOTwtMA0WuJA8sbW4XCtnKql26SLhUmzdE8FYvS/SESAGmD8ftyuoP9u8vShjSws2EEVvrjXUDPuXbj8nVqPDMkgE99keSErSkVhXMOo7kASEOH8HvhLjw6/slHvNRn94deqSEnHnAXJlExylLzMIAEdOcM1u2VCWvliYNCpzRyiVd6p3zHMH7o5koCAKEEe8cB+mOu1FvWjqlZYu1cJqoi1SyMBviBAZJwgi6bnQcJFVTULpOUwZgIRy/xN0qyo28k7kss3MwU2yRPA18Wn5s46i7dvy2yXpBHOLHAmmnfuYGTcFXAyCYjp+COnlAAmDLg134hadAd4Zn9SA1BlwaffDU55T+pAdLQKfxQEsVlLJpUWFfSluKdRU8cHKLlIMjCTVxFMPgwcgCB1iW+4TV+X9HHgNpoWbBPaRlM5Emkz1mmsbyiWL6xl5JtTkxligZkdNVUx+co5RhrKfcopb/AA1L1Y3BbLTAI/hvF+woqYy4jlUgNJy4RyA/ggSJHosnl2tqX/SR76xYkBuuEDP68F3ertiT11oaQA3QseEzbI3iuyx3bLtoU4jmU3FqVhnsoBQPZKPemjfl3PqkhJx5w6/slI/yRRvy7n1SQk8BcSMuhUM7QKCaU2fETKGRSgubIPpjEEDMwB1jHQK1uGq004t1I5lN5Cq5fO2RFllezFS6jGDPkU0AjH1U1H/Tj/8A25oxbty4duDuHKyiypxzMc5sxEfLHSL2rtl/6qGH/XVv44FlF2LttNL+VtS7iSZymVtGqrVLspQokMfPVxZ5wCVaIMWDj74enPOP6gw5aeGiy6QDqpYT9Wt4sP7UDifWypm3uIq3f1EywWJXpluyM1BOG4PjQDXhA7xGpKr2RqxFLpHl5w+kIIRBgc4mRysZVvP3uP6xYD22DX7Is7SyvBxS1IeE2fejd1QzDIO+MDnDHsPrB0f2Nr2Xa4mWrnzGCMp0B8kAhtvJ0SSKVPLnTLNVOoXef5yxI1iSbIk6qkpDbQvb51xde8sSAPuEvP6913s88+2JeZcvwi0NB3oW7DUsm4xDXiVROU6Rn6OQl89aGRgE+9kmAe1FHG6lnH6CQlEPN7IPK3s7+oSTy5IFXbt24TRJnlqNpJuhI3jVdo6VauUTpLJGEpyGDISiHegPgmPGUeoc46p4fZwynloacfMFdaJWZETeI5el+qOVfRGC9Y6/FT2sMo2YopzCUq8QsnChhKQ3WQc+GA6aifdCMXdvC5tpiSqaa0uZvNAdtkG71NUeADkDo8PVFlWYzKmmUuXayOmmkqOoTSVY7gyhieMBACwrz1yu8dqu3KplVlTCc5jDmIiMA0Q41ax4PtTknD0uNbi/5489C3irC8OIGiyu9jL2rF6ZZNu3EdPQ4v0QrsG3DNTFdtqtllwqcphecM2LzZKJkNpz4d8B0lAcucDvEoqmnY2rCnMmAnl5yhq68wjBTi5VxUhS7U2amj7+cIvMUUdPrRpU3pS617pw3a11KiUdSDRXaqS9NxtVXRijmTVAFjDkyVltj6SYr5bRKXEA2XXvjflR7mbzY8zFNuyaJtkSgRNIhSFKAZAAQO8RVxW9u7eO5imsAzV0HY0vRAeI6puQ/NAJrTyplZrU5wBPfPnXJv4yxIYHDrZiap24TeVK5BGYzF0o9UKYvGAHAvS+NuHOJAaHZ+7VHW6vXc5xVbtw1CZzHuGybmV6Bj+D58FU+LO0YOtimrPVifzpGPD9Js/ohaLx/d0qn5c3rDHyp73yL/eUvXLAFC7t16TuZdi26NKGdTAGE1KdTslqZJLiMTjL8L4Mbjicw4oVmqNSUUmg0nmWblDcVNz8bz416y33U6f+WP8A9uWG2S90N5YDlBVFtq4pt+LGcUzM0HGnVkVuY4CHlAIwykgqBMM1JHM0ieEdooAfojrqp7sfyBGNnnvef8n14Dk0jIJ6oPcpJMFNHS+xTxcpIJ6mIbWSzBPadD7FPHWeV+6K+QsfOcf5a0+VGA5gULIJGjPimuK1qJjKU+fY0vOJ1DeDv05Q49KYkbPU1JW8mlMkqdoxbk0IpElI5FD0oPs86JPOjGLe5B5IAahiaobmFPVv/wAFP/FFfbNUP/V6t8/8FP8AxQZA6MROAWqf4j6umroJTby2U4eulc9LmYtVCFDq4P8Ayj328sZUNQ1ehcC8z9OYzBMdTeWENqSR8H5viwx6fugRcTpn8sBQhAKQClDIADIAiR9B5xID/9k=</binary>
<binary id="0" content-type="image/jpeg">/9j/2wBDAAUDBAQEAwUEBAQFBQUGBwwIBwcHBw8LCwkMEQ8SEhEPERETFhwXExQaFRERGCEYGh0dHx8fExciJCIeJBweHx7/2wBDAQUFBQcGBw4ICA4eFBEUHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh7/wAARCAF/AasDASIAAhEBAxEB/8QAHQAAAQUBAQEBAAAAAAAAAAAAAgABAwQFBgcJCP/EAEUQAAIBAwIEAwYDBQUHAwUBAAECAAMEERIhBSIxQRMyURQjQlJhkgYzcRUkNFSBRFNicpEHCEOClKHDF4SyJTWxwfDy/8QAGgEAAwEBAQEAAAAAAAAAAAAAAAECAwQFBv/EACcRAQACAgIBBAICAwEAAAAAAAABAhESAyExBBMUIjJBI1EzQmFS/9oADAMBAAIRAxEAPwB9CZ/LWMUT+7WaHstL0i9lpehnzUcmWjNdE0H3aykUTUeQTee2o6DtKPs1HUdo9wztFP5Fi0J8izQ9lo/L/wB4vZaPy/8AeP3Qz9KfKsfSnyrL/stH5I/stH5JPvSGdoX+7SIKuPy0mh7PRx0g+z0fSHvBSCIP+GkXJ/dpLho0fSD4FLPSOL5CqEp58ixBKfyLLJpLHFJY9gqFKfyrIL5afhryr0l801lW8RNK9IbBm6EJ3CYi0ICcFQP0lTjFdrZ6SU9s/SUvbq/TIx+keknq2GRMbaT/AEiKAnOlP9JSp1qxVW1jB+ktUXVgQz/9oaJ0HpT5BG00/kENMN6Q9C+kjwNUQRCPIItCD4BJ9Ai0p3EJtgINFP5Vi0p8ok+hPpFoWG5oNFP5BFoT5Vk+hIiiwi5YYtwg8VuWDpHyy1cqniNI9C/WTN8DRBoXPlj6V9JMKa/WLwl9TCL5GiHQnpFoT0ljwki8JI9xor6E9ItCSx4SReEkNxor6Ui0pLHgrF4Kw3GivpSLSkseCsXhJDcaM+8C+E0z9I7Tau6aeE20oCkkrbCNVXTtGKGW/CWMaS+sNgq6PrFplvw1i8FYbDtU0xad+st+EsE01hsFfHpERkdJDeGom1M4lL2m4pnzZEqK2sMZaYC+hiwM5GZmpdXJbzAZkj16yrnWJpp/Y0XsjMWJPSoo1NGMkNFJjM4EQ9dAiIiimUS6NAVPIZRPmMv1PIZnnZj0iTbo0UUW8Igyij7xjDoABjnpERtBJhBBzvHyI0bMuAHO0cGM+0HMAXeVbwci/wCaWAd5XujlF3+OMQ5bjlY1OJBdWySq23bMl4h/9yr995EG3wROysdNk/tBWmiaTLdo5yT6zOL6nUjpNC0DN1OBJt0zaFPaGN5Gu0kVt5zFIt4Wn1xAOe0ffEmYyQzjEEgxCOMwiDNiNDOIJhjAwzq5HitGwMRq/wCa28cdJFoBo8aOJngZNvFHimkEaOIogIGeKKKBFFvFFAIbvHhGUNpeu/yjKEpFyjYEeKOEGEKNjeKNdSaA0I9ILdOsAzb9zlsnAmUjtnrneaHFOwJlFlXTyTq4pmPIr2mHrGKOwOncwaWcbya31eLlRKs0a9jU126gjBEnJiwi7KMR9QnFhm9bjHrEYh1kNSbyTOPmmi55JnN5oJuaKOekaAMIzR+8YmAD2gw4JlgOY2YooAJ3iPSKMTGAjrILk8gkx7ytdnFMRzBw464YG7qse7Qdt8wauRc1NXZoRwZ2zLSD1G0rgS/YlCVYTOI3mjwsqqjaZ38i3hpjpHBwZHvDB2nP5YZSZ2japHqxFkNCYwqO0sUjzvCz9YjwMxFtoOY/aAwzqv5r/wCaD3hVvzm/zQZNwIR4A6wpGCPFBjiAPFFGhkHizFFAFGijwCG8/LlAy/d/lyiYROEBjxRS0SUUUUaq9mkb9ZJjaRvFMnLK4rUV6hwZnIhB3lniFH3+Q2wkJbadvH+IqPG30k9m4W4WQoei9oT5Dhk6iO4dFjpmIrvK1tXNekrSyGE4Ts9bMYdYnMEHeRHTS5VTyzPPX+sv1PLKB6/1gRGNmPBgRGAYTQRAGzE0XeM0uAaMY5gsZQJ4EcnMaADKt7+Wv6y00qXu6L+sA5PiiaOI1AOhO0il38SgJd0iNtUz8npOyndcroNWBcCatmoFPlmPT1tVAx3m7bKq0QTtI5RZKX6RZwfpBJz1GJRub1KWVDZMz07Z6NBmRRnVj6SNK1JGIO+ZmVb1WCsZWqVyauUPWa65hejZ9qXHqYzVKLEZqEN8vaYrVHH/ABMQUNSq3Jqc/STqejYp3dOkxDMB+suUryjVGFcZExWsr1mTVRGD80l9m8N9BBdvlWRpx/stZR311Uq8Up21tV8P4nj+BU8fK12aQXtrb+2U6u9u6Sf2myzy3igxW/4i64j79YerJlRFNQe7uEYwhTu07q0zVhPq9IQK436yCiCDobzSVl7d5lPZJGZRGAVpl1qlS3rP8aQE4tb83ih6ePUSo4bfo8tfAHfeIq3czNr8XtVpgqebtKB48y1gpXOTL9nkLpvn6RNVROrCYJ4i5v8AWH92V6SG5vmqDCk9YfHufTbvLhFQc+3pKJuk33mFxGtWYZD4Imebi51ZLmbV9MzdYtemxHOJLsd8icnTu6ieZpdS6UlX9pI+kOT0/t9jTLfxHxMujxCnnepyNyrNFHVh5pzzS1fyA+0iaS9oB6yfIYvFaTB9SmUk64l/ja1fEXT0mbqOvE9Cn4BYSEjjVIkbbEFz8sMHl0VmgSgoEkEGnhVQfSGNxOG0s3rrx/hjPGJ2kNrBfySgesu1Dyyl3jBo0ftBERmjExRjGRoiY0RlQCOJE/WHBIlAx8sboYngtAG528ozK16yqq6jpIlizuaFct4LY0weJKjph1zCJNyv4jXNe3cHCacSgPKAJc/ELAvQt87rKathMd52cc9KqOy1NX09Js+VFWYtEubtAu2ZueH4dPrqkchWU7y7dKopJuB1xM2vSJcux6y+tJ3rtU5dMir0h4hLBgIqiqiyIcBf6xyukZUS2lCj5iSBJOGU6WqpVrA+GDtnvLm+GmApY6KKV7xuU9aclF4KVM07SitJe0GrVq167moRj4VkFTQDl20AdZONiSNdVKgAJbMiSpW9o8TcP80TVKQOVq742MBKrY2eXoFG4vrt7ol6iOo7GCKxVvFp0KSMe8irOjXD4GYuR1xnEU1TdNecJqUrf26hclqj+bSZWocR4kKeadc+7+aXeE1TSbwKje6boBKtyuivUC405j44mPySOjxW6uOIW/iD4p0+czleE0y/ELckfExnU0/inNz+YDnbviRHF2bzC32WWW43bFee1DmZt/Q/erlxtmptAoIKh8JUw03ikBqtd8MrUTcVbEkZ0gYkSfspmf2OyPjY7wxSorQVdbFF3OZWqvT0s9o2hmPWLWsSQ/2NduhrgKjfKJAbC+oc70M/QQmuLqkMNdOT9DLFtxaqrDxmYriLvJsW9rqaY1BkcbdJWFGpnYjedfcVuE3NHFZaan1mXeWGhRXt1DUpfu4jDPZii3qjJYbfSHUsgVV1qNtvvNagaVWly4Y+npJVpIwAO0j3InobSwGoVVO+QJqcN8alQJVg0s+x0ju7s4iNvTpDNIMPoYcnJhEXldt6pZN4feQ26FZYAGJy8kZXHbP4wpWn4pHMvSYbebUfi6zpL9TUt2TGTObfWlcowBxOv09t4yEiNjEkpLruRTA3eBRVnckDaanBrJzXarU2K7rK57RMYHhddBoAXtCUgKJZ0oFO0qNWoBiMzimcoexNAaHAaQ2sBvJKR6y8/kMonrGIDBEKBAG7xHpFGJ2jgGjGPGMcAxgmI5jSgbrERlX/AEiJjFtn/SAcrb1alB2qUz8U1PbvEpLr7mZZwtWrTX1iqs9AU1fuZ1Xp9FadqXFF18YxnII2lcqy1GUDaSXD6btKp+bEtcWpAFKqDAaH4rxhRoNpuqbDqTOibyic/wAMRat7pY+QzbvC/glE2Yd4r9osiqKucKNMIrtk4Mzxc6qbUrqmwbOzCVfa3pVWRKh047xaijQvAEwFdVBEgr3HhW64Oog+X1me71XOWfUD0mn4KV7Omyrzr1xLwuVPxK11XVRhC3lYSfidp7K1FCTWY+fMrtbOj5p1MY6fSWbkXFa3VGGpl+KFup6NBmiH0uRp+g6QrhaVOor0m1LIlpvpJwIVFGOCxCfQy48EocSpkXGpMUwe2JXTTrw2T9ZPftVrXLg9pBSRy2kr3kzKLJsBSpHaVqrl6jMCTLFdzQp6VXfvFb0vaCtGmmNXmaXtE+SWvwxSZma6YbHlSdBiV7GktFFpKOVd5bxPP5uTeQwKyH9q17T4a/Mv0Mg4enh1qyA+8Tr+s0+K0NYFzQ/Ppnl+sz7U0hf+055K401P8LTqpGOMfs7NUI3AkFZHAy2hVmslKmGKlSWXeUr2zuKpLOcDqFxM4vE2CrbWb16b1lddNPrvKhIboJo2FhXSlVQVwmvqpgLwusodadbbvtN96zIZt1ZLWtXcVfeL2zI+EX15brzc1suz57TT4hwt1t2CVQzkSinD3PD/AGXxN3PMRFvS1MM7R2K9t6ZpG/4dUIXqQDIbbiihOYNq7y/w/htKwtWp+MzBh0MoNwta5ZreppOeYTOmuMHDWtqoqqGXMsHtnacvSocQo1NKVHT9ZuWFWsyBKrB2jtxFiGkvWGYCk5h5GZyzGDoBh6zl7wZv6gweUzq3GV+s5+6tK1S+YrsGbea+n+hfpc4VQXwQSp5prUwEG22IFBBTphBjYYkF7XZBoXdyJHJM3shT49xBz+5W3/PMzwj6S7WsvDHin855R8Y/NOmnDWv4tJl7/kwSYTwROFRP5JRJ3l6p5JQ7wBdoIjwO8AcwT0jExjKrAPGMYmLMsBaNvHJg5gCjCIneKGA5Xiy1LfibU2HK7zY4xb0X4XRJTJUSD8UIT7PcY+PeWOJ19FgikjDjab3V5cpcJzae0vtor29Om23Lgyi/Mzc2wjUajpUGxYTVa/w1aSNqRWU6OuZb0h1759ZlJxC2Djw7eqmF6SdeMWyKoNK4zjsswitoRdZqWhcqWaoUiWztySwp4PrIU4pZINVQ1gP8sNeLWjrU9mxUY+UNtH90k1kDvsR6QWoVF95QbToHOMSKpf3/AEanSpN2AMCpfXdOrrqMrU8c2kSoraVR0npU0uaaVreplG2wYFcVrUtTr0i4PlIkD0Gq3Be0qulDsJPQbiRVlNSlVVemqVK0C1FKhAuhoZdNOShcj6SXTeatb0rdT2ME178Kw1UsjsBFkZZVamx8Vwvgj1brKhv6NtSAoIatbux6SapY3l7Vd69VmT0k9Pg9BNGUfT9Y0WZ70Uq6Go1nqu/5xbvNnhlPw6eiikJLJUOpNOmWqYVd9pla2CwmojCyVekBByw1nLcI5g/iewxSFza+Jr16nSdA8EfWVWwU6FUPRoe8Tx3TyRE6NeU55SveDG5re1Wt14dwPJ8siq31al7rjFqf8FajNo+3gLmKjLzHQfSP4VZyAtTI75ldFerivZ3Ar01+FvNDp3Vdanh1LY0w3rLIHEfa6auKSIyH1maj3LZR0Kg/LNK4rs6HKFB9ZVDal2zCsxCLCtvGfYpM2gdHFLi3V9NDVvJ+J3/s/wC60adSpeOnlk3C7I0LNBXTXcFueHhC0qqq6XOoQKNrQV9dJcGTRwkyi2AkMJYIhCQuvZydpXqLqbMsEbSJ2VYRKbGq1NKStw9i9y7mqB/hkfGLpEQ00bm9Jl8Pq4vFODnvNacX0yTobxfEtnG4wJy5IyZ1rgPSOD1Ey24bRZid95PHfHSoh7a8CG5gNMWgah5JSxvLreSUz1gAwDDEF4AMGON4JlwA5izHOIMoBJiBjmNABGYUcCLMAzuPUjV4a4/uzmZvEl8fg1tV1eU4M37mkatpWpHqwnPUjngdW3I5qb7TWna6sR+U4Es0beo1sa+rRg7SrQ0VLtKQzztOg4jRFNERPJNr2UoUbtqFQ07y3BGPOFk1K9sEJPijH1ElLB1wtQMvoRIXsrZ1PukyZl3KET8UscFQrMCPklNr21rIKSWBRf7wrggzWtLO3pqnulGOkuVKSOhR0BXvtC16wm0swW6pbUkLCseuv/8AUhrBKXDKqOyeJWbCLLFOzuKN1mjcHwG+AiOOHfvniVH8TPlDDYQpaP7OJVrejcghXXmh1KPE9emjT0J3aaXg780lTK7CO9i3hmjhtWp7y5q/8qy3bWNrR8iGW4pnNhvDOrIviNiQsu0krH3zSN25ZnEnlEy5j00OYGsscCTU8wkJUEOMvSLvMyC8YQmgxmdIJFOpT0Ea4QhiVEmyrnglu7hrUm3qHqVkKJxS0R1x7Qi/E0240qOaf6S5XiPHLqipSvZBcnGcSy6rd2QIYoWXPL1mvxG3pVaJNVFb64meqhANI5fSE89JSw/w/Suba9qU6tr4lPX/ABD+edBmNFFe24DpjgR48WCNFEYowLVnaROgJ3hnMY7xYChxiwWvatcp+aJm8KpGoVLeYHedKwzTcfARMXhaLTu3Rc9ZvXk+gbY5aYHWMFXEYRzVpg4IGZzIesOZHETEYmxqnkMpkdZbc8hlQneMI4DwjkRmlACmJ44xGaEAxgkRHaNmUC3jR40AcdYjEIjAGmZej2e7x7tEqTUmX+J6dT2NKtv56LaoHlzfs72/HF1JinqzmbfEHWpTGk98yG1ZOJcMSqv5i+f1kFO4pMrUCcOu01tOx0JM7bSZOu8r0Rp6vlZZCg/H1jwdlijJWlei20mzmZTGEH0xad44MLIiOCizGPSIDaAI9IxhHyyJ2wsAz7moBVaRMS4wINc662D/AFk6qi9D1h2FcLoHSGkN19YK43h0aZYYkSNJJmQW6xon6x6eO8RAYYjAyUpmRVOUyqwBAQswEfMcx+DgN5+VM8y/d/lSgY4jAk56RRHpEIMyxgRDpGOPWIkY6wBmOYMUYkYxAWODF5ukiGYe6jMEAv67U7ZwjbnvI+FUPDoiox1l5EmqvcYc8q/SX0IRcf6SvxrgSaqxSkzYmOxJYnwx/rLvFanuvDyeaZ6jCgbyuPwHubCMYTwZk2M45DKLHcy9U/LMonqYAzmRmE8EGFegYRGImNKBjGxEY2TAFGjxjAEIoywoA3qZDenVS0yaVrw4xAMnhvDxa3Fw1Jz4dQ5CynxGyqperdUqe3xCatyzrbu9M846TPtr2u1uGrL520iXB5QJVzyaNvWTJhmHYSFFVKrYbKyWmfhEvB5WKfKJLTfeV1bMkXIkzCZnC1tGJ3keraLVvICXEWo4wYOvlgM+2xiBqrheplW5uGC8oj3D+vWVaVUuxRhNaVVWEi+GKeturRg66RvMm74iiXHgnYLIv2lSdsKTJjhsXlueIjd5EDvtM03DJuDJ7e4LLuYvZkeGgmBC1yoKkLxZnoSyd46SulWH4kNAslvpiDXGpMSr7VTxhqmMfWKndUaraab5Ii0uDry7GSKRjrI6vXJiTc5lRGAe8PupQJly8/KlKMSMdIsx4hEgHeKKp1jdusWQZn7YkZftiNU3OxkL6l7yohCUk9oRyySBHOjeSUmLCK1JCVWRRtsY3ihtusgqaw3qsTultR8UDm+UytdoCtfO73OgFSFEr+00RsUbIkdHxWr1HekV17gwwlT0WdNaRgnuxgwoJnFVuap5DKFSXah5DKVSVIA8ZRGOYhEDNBzHaNKgGzGiMaAPFFmLtAFBizvETsYAeRiVb3yrJ5XvPKsAq1PJIPd6dkGRLJwe0pXP8V4NPzYziH7NRuF/ey56+kWo74HLAuarPU3pkP0iHkCn+s3/AEdVlDgA5kisdWA20rZ0qoG8Jeux3gLLHeGHHxGV9W+D1h4DptImEpWY4xIdXNkHeHqXOmQHQhYt1gVYyr1qpq5T4sye2pKpOvriBRphqpI/WPeVUSlynnlQtznGqb+1s3X6TOZRqHrLt49VlZnz+srIuq28VtjmdFVnpVXRdL7iXaNfbKnaZurOY1Oqw26CEwNWv7UucZMJLtQCDnJ6TLFU74ERdjJ0GrRqXmjIV5TuLy6rJzNhZAuc4MPIl6wNULUq1ZyiEu3edFwKyaytTr8zdpm8LvBSrDVSBDf6zogUq0dSn+npMua6L9k45MkwFfSNeqEDyHAkIcMTTZf0nNKUlywe3G+ZSzvLFzhKGlRtKq5wMxRMIv2k1bx94GMtJsbRYESjYGAxxD1YEiqfSAsiqNvtInaSONuWRHPeaVQkRdsyehp9JAuwyY9R6qpqphd9sx3+wT1FVW1jO0xbqt4t/q1E46Se4uyqeGKup+hxIzTHhgHr1zHSunYIu2C7bMfpIdDnfVJqp1NoABIg6m/ulmwe6RGd0f8AZR+Lv7u0/wCogn/ZR+Lv7u0/6ic/xub/AMrcIfIZQYzqvxf+FuLfhf2f9reH+96vB8F9Xk//ANzlGkXrosjiCSI5gGKAYwTmPmMzRgxMGLrFiAODEWjEwTGDpmL1jK0XrAExMguzyJJyZBeeRYgqqebMzeIe747Y1PJrV1mgpOJm/iTw6Zs7j5KsdPrbJrvG0Z7XBGdLZmUu5x0m7eZa2qfVczATJGozWnSqJUOBg7w+j5HWRnQBkSRGGzZlyJSDAXUTvD1YTfaQNhcv1kdatyqWOAZI1TsFfTozrz2hFQaZdmGAd8wkp1aVPcjLbjEoV6wq1hwujlmzqqN9ItMEluLi3UrprEux3KygtX2i8ajpLUUOWdu0sU0V7p9CKtCjyhvVpau7LNmlCmQpqN779JpHQZPGKtFOHrUQbNhETvMxtFvb+8OpgpKj0lvilOm/E01HFO38g9TIKtuKl7SqN5yjMydpNfqN2drd8DA5dm+sJw9PGqnNHh9rQtUNW5BNQny/MY9zVNKo1WvS5nHKvyib7nN2YGOcx9RPSOronMy5z0gndtWMSyqfmyZKhzp23MOgqVLKoWBDrH0mm1u4XNNpnEzB3XaFj4NWqxPP1QfSaXDyopu3iDmPSZaXPhcWRS2pGGneHxGlVtKtV6YLBTqWZXS2ay+GUOrKvtt2lKjXYX3stRcU8cr94ra8VLKndN7wVDhh8sC/Km4S4Q+6ZeQ/WZTULN2tSmHSoOXsZUR4qdeq6p47ZUiCuFYZ8rnaZ345Z3lKnXMPVvB6Qc7xYTk1RvQQTnTGLZH1gl+WVghHBTaVqgZevSSaxjYwamnTljtKiQqcVNwOHt4SknvMy2qXRoqusjV1yZocVrsoSkj8zdRINNNkCICXM6KR9MhItv4egpgs3mYyWsSAcMIqa1dOhxygbmPXoUiinfTFn6jKAuuS52J+shOknzn/AFkp8N6YUKQ36wwtLG4jD6YRRRT2YgPHf95HpwL9Lj/xTxOpsZ7Z/vI9OBf+4/8AFPEqpnieqn+Sy6mJzAaIGMZzNDZgbk5hxbCBAPWLv1iLfSCD3jgxZ2gONURJzENz1lxBEqEbxE7xy3aNFgDXGZXvCNC/rJh13kF6OVZE1NWHTaU+PUWqcKqY3K7yzqOCJJWXXRdSc61xDP2AbWr4lglQ96cw1bRWZPll/wDDtU1uGhD1pnQZSuqei9rY7CbVj7nTwdGds6k2bvEmjun9YbKQow3SQujqfP13xNDTef4Yx8On4lz8FFOTX8UjpVHBK06eTp6SlSSpcXxS4qZUDyQMLXlxTRqrA+K68g+VZf4FQp2nC6txcOF8bdcypVGriFR6+Eo4/wD4StxS7N0fDp5FIDCASsBoWFVbq/aoU02tvuo+vrI7niL1LxlpnUurJPpKwrPb8PNJOtXZvpKtFhSpuR0Y6c+sNTVSTe8Zz4uw5nia6JuGd31IfIsrvW006tMbF2kFHUKpMrVFlo+LVrGp4v5KallerUc9fNJatxTp6xT53qrzNApWd3V3Wl/3jr30QdWQcQxljmA1vcU85QjeFh18ykStzosU7h1qax5WGkxKzU6YqUyPD1YMqsamnYcsSuBQajuB1jzkXW6p9n4qDU5+aaR4gLoGlVpaH+B5iXtQVwgbzoY1Cog0F+paZ6kv2rU0o1ETW47r6RcPv1oE2dVKhp1DsT2kNKv4F6yjyvLnEFoXtqHtX016XVfWRIWuNPb0OHrTdvdHam8A1rakKNuXwoTNP6mVLb9/4DW4fcAeLTXk9RMKrVuG4Qq1hirbHCvJjj2EutPkEWSe20zuF8UW9tuVdLrLyOdIzvmYaSwKoBiV3TCMPWWDkrAqAEZPWOImQhI5eYRmB8vwyR+YQcL8RMeAzb9la9Ax5R0ipks2FUrjvK9dvaK7si4wfPLFE6U95Vzt0nVEYqEoqIaugsS0dPDZmVcaj2kaMQPECRnGXVlTSe7Sf0SM6PFK5AMfkG2qM2jxSzHLfSNlfkErDR9N4oop6yHjv+8h5eB/pcf+KeIOdzPb/wDeR2Xgf6XH/inh1Tzf1nieq/yWXUL9MCIjCiMRzQGY6sTmhphITgSN23j6toHXeOII+qMM5zBB1RZwZWAJnHeCDkxHmjudI6SgUIMMSLVscwh5cwAz+sr3ecLJRzSG8GEG8mTVticmOp+sBj3hUirKWBkGzuBn2fit5ZNsHfxU/SRcXPh3zf4zJeKkWnFbS96Z900f8SUsvRqL3m1f8goqs5O2pv6wA51mmMvoHm9fpDpq9QY109HzEyWveWdnbYpgNVPb6ylhNWpbWouHXSw8q+kyapfKH4380u0bvxVepW56SboT8Tekyi71qr1vmmlaZCWvoNRaYPLjeBRwKwX4VgU99TP0EIFRnTNjK5qNUYnGwkajTJdWo6cQdHMYBk3B1XLYgmk7MCvSS1aTGsx9ZMtM4VcmTNsosltrPCB3AY+k0hV0gLTT9ZVUuoGxxLSKcbjGZhbtJF2qMQyjEp3FE1GzkAiWtZC5xmRV2HmWAyzWpMSVyBiQOmDLlZMNq3yd5AVJB1ib0tAQ6dsyLcdO0sKjE9OQyGquk6RKi50S1KlOrTGrZx0jUnNJldXw0jC75j9SOWKZXplcqXFJPeUifE+I+sy7mvSWsVYkpVPlivXdKLVF6qekC8VavCad7SA1qd4RDG4OF1GsOJ4U66Tes6pKqFfTPScS1UsVPQzobLilsqIlxy6R1kclYTo2m0sMqZHnmPpiVH4hZKR4dTK4k4q020aGyGnLHHePKDucYwOsjL4SpjH6ybUQW2yolXiRpi0VEJDMY6hlUQtNcDJB7yxRPMBoDAd5UcutRVxyy1R8xbWMfLOr9BNXdiANQVcwHVmUgHttEuls53PpISzIMjOo9osdANDxCWqEED6xtjvqaMgrHUWchYS50j3ka307inA/+rP4R/vrz/pzF/6sfhH+9vP+nM7/AJHH/aXM/wC8r04F/wC5/wDFPEH6z1H/AGy/izhH4nHC/wBlPVb2bxfE8RNPm0Y/+JnlbtuZ5XPbblV+j/0zI3zqjlvpB+pnPhZEQduzYjs2RtGH1EqAbYHpEcs3SGi6mkjaVMoI0QxVcCET6QHwRvAIajbYEkpLqXcwRTV2EmCAEAGIG0YO0hutqYlzAxKPEPIuJnMmqIJlX2aV7TNOqab/AAp8LTW6SOrTWqumoiN/SKDV6zWvE7N6dUjI/wDlKd3xK0q8O9lrONaNnMk/YNpUqufFqU9fwq0qLwO2Xi/s1ao2hk1A5m+az4kVUa94Kq+FRGKZHeQ21v4lXxajkBBvjvJltVoX1Wk6konk+ssKfkQAGbRf9LVa1WpXKUSpWgh5Qe8YoV+HeXTzMAcGCUALBQSw6SgqeHtgCLwjg7S3oBGxOY5TTjIJj3wMqaUmLjaHTpHJ1CXDTDMuFbEmS3Ut5WkxeAzDbDLHYxloOHUhRiX3txrfYp9Y9KnpABy8ym7OZVGx4unEkRC4bGRj1lwWuo6wuJJTpaTuAZnN8BTW3OM+vaBUt9TdJpGmAcjrEKZxnAkzcmVUsgB0kD2h05HkPabjICu4lepTGrGI45TYrUMAhFxK9ajm3Ic4M3alEHOBiUHpEA8uoZmsXgMdqWjrloAVtWe3pNV0bB00wBKfhMjE4JJm0citlG7pF6B7DvM2mDSBQEsp6zcukK0SCDM9VNIZ0gky/wDqZll6OZtv0lgU0a3BB94OimX3oLVGSnNjrKx4ZXz41AlsdjLm5RdXoV6lrUHKHyejTSo8btldTUoeC6GKz4dUuQfaqelkPWXafA7IsXLFz/imVr0/2H1Qvx+2ZWalTZ6hP9JUuOMXFXY0lB+kvtYWlkjVGxjsBMJKn/1BamnKaukKVp/qWKwsUOLJhEq2w1DrtL9nc29dyKShT3Bl2tSoEgpboQw8wEgq06T4VEC4PmAim1JZdkCVBYKPSQ19dPDa9vlEsEKqspJKmV6oVm8NASTICLUcNV92VzF47fIv+kShfDZNgoMNTSAAyZvlb3lgQN4WeWM7EiBlis4c5WjYtpPpM+oxy2kTSKvof0xMypqzyxeTCjH4hEWPYRgDjzZgkNnaMhHp9YOWJwRAOxiVjnmEYSI3hRw5c5geeOxFNYBJkQXGekHJZciHSVgoJgDIhxmSgZkeosGxJU2WKZAGyD1le8HIssN1le8HIMzOYNScc+YYO8ciRnlOYGNHmb+IgaZtr8fmUX5/8k0V6ROniUmpN8S6YTP2klDjFJLmxp3dEAEekzERiM9BNX8PMH4fVtX5jQbS0zq9NqF7Wt3zp8yj0m0T9sHTsOBt4i4b6R9GV5WxHTm27wwvzbGaTP2XIEpqHLbyRF1HHqY66tWnRtJwnlOMReYSZF+H0k9IesFVGvOZOgAO0wxOSZ9RPfGSogCxVN6pjzPBCKxwNo0MbSLiDCMYRjGBIysRWSRoBC65WVjQ5SZc6bCA/SXE4UzXpc2DIq9LA2AEv1Bv0kTpq6zSlyljcUVlojGGx1mTVRalMFGOAes6C/RDRBI3mP5dQpgY7CdVbs7Bp+JkKyDTjzSWiz+Js+U7rAOoLlslvQdoYZXp4QBvmI6iE9oysIo168vJeXTjH/eRIp0actMfjfEPD/cbb/neR+YRcdvvaKvs9v5E80oDUIKqNv8AvJGC5GPL3ndrq3dHwqt7TYqysVK7MIdOnnIDdJz3DL97StpOfCfdp0Ct4lAVqDalfoJx2rGemdowiqjRUCsCxO+0i0hn1LkOJNVJpoXdSG6QVTO4OJUeEK9VPD06+ZZDpb1lvz1PJqjaU9ZpF1vdC2CR1ibp6QOnSOzHbUTOJoFsBG3MzmbB5ZfrkeEdLTLOrJzFIHqBXEDViI6cQOWEQQsM24xiN5TAGrtnEZ/rKCbIO0A9YK4IzkwwAYAVOSkseUSMYHeSB0TmJiAl5BHzIS5ZpKJmoOdzK955RJ9OxkN75RAKjwYREWIAh1hrI5IkUhn8M93xe+pD5kaL8SVLanbUxXqDxS/LKF5frw3j9xVVOeom0o8HpNxbjD3t421DmE3imO5Oq3jTWbWIRdMdZQp3j3N7VzjSzYWS1kaiWDde02iMGurVynXeErYIOrfvKaVAeqyZHXIPT9ZnqcrqOmcDb1k1Oo4GFEq0gGbIlpXXGxGZM1yxvCtVJ1NnrGztBqP7x/1geIOkx1waUt6R9UgFTm0mOHEiaZNPri1SMvG1R6kl1RFpGDmI5hqBqYjIUYwte0MGCpu0jPmhM2MyJmwMxmqX9LTTZszJbCNgJ5prcSOq32O4MyGbLhtfOOizooyucYONR0xs0WY0idpFWr0tY1HEr3F5a0kO/N9JriRol4rf07GhikfePOZpZxkwrqpUr3L136Rk2Sb0rquqfVkRd94GrVjtCzLiDkjpk1pc3Fn7ymdY+JZDFGToKV1SuE10xqMQZtW5wJz9KpVtziidP0mnZXa3C+FcnSfWY6YC4deN8YkZqDPlEJ2D7gmR7fKJGpvdoLNiJ2xkQNWF+s4/JUNWINInVM525SRvL53ouTM05Az2lC5b9Mxgmk+bMfr0EE8vWMfoRGkbttBC5OS20Y6nbbpC074McQKnAB2HSOulTFlVEUkWgjgmL6Roapq6Q8CBKuOsJTtHdt8QASDM1DOcSve+US18GZXvcaVgFSPHaNiTkilXi3EEsLXW/X4Vkt5c0rK28eq++OScXeXNW8uXr1H2zNOGu6qlWrVbuqbmruwGJq8KHs34ZvbpRk1H05mLV/wTdpe7/A5f/FOvm7nCsMThTaLilnoDkzoK6rVbOd5zdBhgP6zXRzpDq2+iOxhdatN8jy+sJGBOoHVJ6dRSh1jm9JGiq2piuk9sSMklRuwbBlhKqeRzzDuJmtqGdXN6YiRyeu0IGEtStzsVO2Yy1Tj1mXWrstdwPJJadfK8hyDI1Tbppa1Cam6xjWHQSs1TlCDrAZwDzbESdUroq7esdK64II5ZRoXCnIx2gpV5DnrmGoaPjBQD0EE1QxJziZrVgDlm5MwhcYRyR25YahoCr7vWzbQGq6+YeWZrXJZdPQQfH008BoRwho17hBt3lepX0jMzLniSJ5t3hULXifE/7ynT+ZpccM18gHFL+nTpsGdtuue0wzeVrnBtrd6wHfE7RPw7Y0KB9o13DDfLTE49xq0saIsrKilOp0yo6Q4+XH8fGJ/uXN3FxUI0OctKpcsSH6/WI5PPneJE1kkztiIA0fYrCd+Qb9ISIuOggvp3TG8YO2FxC67wG7d4QgBr03iiMdF23gC3jDVmGo3haDmATWd1VonQ++ZoBtQ1a03mPUzAzU+eRjIfo0t8wkZ06sgkR9RPXrBYvjcCecYw3KwNTYiZLhfEYJuczRd9KHlzM2r5iw5TGJg5HJymCTy4YbxxjMYlSe8oYMWPQCPT69IR6wQwzEclp3hwY4G+YkWHjaEDtBxmFp2gBg7xNAQ7w5mo4O0r33wyc95DedEimAq7naC7pRpNUbooyYThFXW9TSO/0nLfiDiJua/s9vUIpr3+aPjpvJ1V+MXj8RuNbnTSXyiUv6bQhuN4m6T0YjWFBqToOEfvP4Ru7f5JgPOh/AwyLoHyFpjzTiuTcxbMSmZq2mDS0p5pF+I+H1eGX1SrSFT2d5Da1PkeaTfauCaaOSdOmShW+F8GVbZz4h3lqk3KylebsZnjALQMc3WVaylTyDMtEgDGd4NeoqJkiETgOduNa1iG6Ra+blIEe7uqRYhv9ZnVblEraqSmoPpN8zPhF2k9UIwLMRDS6ckDxMp9JUp0b+80tbWpwe7TSs/wzdVlDXdwEHosxvelO7p7/Sk94qjLKo+gg+2VKg5KRYfpOqtuA2FAYNLUfVpcFpQRNC0qSj6CYfK4zxLh2qFRqKP/AEjaqrrrSk5+pnaNw63PVMR1s6SjSqjH6R/JoHGqL9wlOlRbJ9RLdtwXiFZyKukKZ1yUUQcqj/SFgAHAk39VMhjcO4Ba2mKlRBVq/wD4mudK7BcRd/SZnHuImyoEo6+IegmE78gUPxfxg2dr4VF/eN6Tz+pruKzVapLs01L93rK1WtU5g2ADKDA9p6vDxe3BInUgaRGpjRCOxzIy765oZO+IHxao77xYwu8AINyQ6e3UQR5YaMW6iMDDc8RIJjR+ggDg7wxjvIV5j6SQbMMxSBP+kDxJI75GSMSuUyesRP0WUJqkk7QHOpu+BESxO+0VU9NPTvOCFQBmBBwekoPzOTLr6cHEzXbUzaTFK4S6iV9DGTOMnEjZiBzdYS8yxgXxZY7RzuTjpGOxAMfmzsu0ESIDeFtGhIMxSkQj5zGhosQAN9sw0XAyRmLT4eW1bd5Q4hxa3ooVpPqf6RVg2hUrU6Sl6z6FAmFxrj1tTor7OpquDMy5uLm8cs9XCdllC/TTSXp1mtOJVKouIcRvLw8/InyrKlNIcU68tNZLRkxmGMQxAdgdokk82PwTWK3txT9UmPjk3mh+EagXjOj5kmfL1QOxqqtWm6Vk1KfhnPcR/DBDi44c+hj8M6GEJwVtNGO8OFpWvEfa/Z/Zilb5/gmpQ4PxFRq1p906Z8EdJS4n7SLMm286JyrNY9Rt4GzJuuC8Qr0sB0+6An4cuGGa15t/hl/gXFqlxaoLjkrjzLNYbpC17VGzk1/C/D0r66pNU/Walvw+0oJppUFX6lZYr/mP/mjzCeWbeVSDoNgBG7R+2I2NpjEEUUeNNAUUUcQmTIbHrI6hHU5H1kV7fW9lTLXFQKB27zkeL/iCvfk0bUmnS6Z9ZVeG9p7HTY43x6jZnwaD66h7zla717is1eu5ZmgJSK5ap7z6mIvkz0ePirWO1VnIbzAoTMLTSvP4eZXxTorGIFj1GzIu8leQVIJCT6Qg228jToYadOaAGIak5xmAN4aadOSYA6ZxvEz4bYZi1YXeLPeAOmrOegkyc7dYyjUnSC2adMkDeIid88p3hDTjoYKrjm6wtbfIIB7+S+SQYJYscknVI1fQD5/pECN3LsH7DE89cCrsiUmYeaZTZqc2pJoPV9y4xqP6TP1Fk0+Bj6wwqEqNqbOwWEjbkSLDa99l+kMa8E82O2RHAlIcHYR8Y33gIDjOF/1kqwlMjVQxz0hPy7Sld8St7XZn1t9Jl3HF7is3ul0rCK3v4E0dCWpqmp6gUShccZt6bFKfORMJ3rVT7yqwgKoDes0jhx+RaLN3xC7vP+JoSU9C+skG8BtppWqxEjEp8QbkT9JZMrX+PDWWtT69I2nG5iDoDDDIfNAIWZs4EHfPSE7pqwsbvGk7uxkvCqzUeLWx7h9H9JFvItTKwYedWzFaCekv54UjsrincWdOp8ySSeVLOJKKKKInOcYR7HjFO7pDFKtysZu0ayVVBQ7Y2Mi4rareWVS2OxxyH6zG/Ct05WtZVj72g2mdNv5OMR5aVce9b9YJirN71/1jdTOTAyJesTjePHMkI/1EQ6Ex+gyTt9Zi8W/EdraMaSYrVPlXpNKU5LRk8NktTpoajsETuSZzfGfxNSos1GxXxH9ZgcT4vf8AEammo2ml2RZXp09s9J28PpNfvZVaFcvXvLj2is+t/WGqxkhKZ15VoHdY+xg8x6xs6eso0V+QLcfSZRfU2RtNG+YmicjaZJbfAGI6yiw2Y+XGYzbAFT0iXVglYBJ3Bgk+luuY/wAGCYJLrsY43O8AMA6Y4LaoOrtHU75MYECARnpCfsEjahCTr1gDqCRq32gl9TbdY9eqVp6BtGpLpUOTmILKs5p6jgekNUBAJIkQVzyMMaY2ZMk97bONWvYRlqBm6DX2zB0qBvmAyeLUBPJjpOGZxLWIEWZEfWo1GUC+GzUOF/WWLmslOkyrzuOswriq1SpzDCy/IXql/RzoGXEhr8Qcp4SqNMqCA+c+XaVoGnb8QoUrfSw3lW94o9QhKXKsoudtxAxvk7iaaVGTuqs2deow6Z09oGPSL9DLWkLFj1jHlMFcqeohP0zEAu0bORAcRx0j8ApU4gcUx/mlgtgyrf8ANT/54eQqKObOI9ZuXaEW0pnTKzOWPSCTr13hkgd4HaMem8CPn6xcveAIQjgOk/B1/wCHSr2dU+XmSdKlRD0KTzbJHQkSS3r1063dectuDZOj0iKefJxTiajC39QCHT4txdGyLp3mMelvJaO+OJh8UtDa3tO+o6PDf86YNXi/E6n/ABFgnivEKo8OrcbfFLp6a9Rr/bfqVVbmBAEH223pZ13NJD6Fpw11XYVKi+PV0ny4aVda6ANJZu7PCfRizuavG+G0xhrim/0Eiq/iXhtKllKmv/CJxFPc6Yb03XabV9Jxl20OKcevr1tNJjSon0mYlJQS4JLHqYQGjbrDXbcTb8ZOpKm2YSAjOrpEGMTNtuJecrJiPWDkYiGjOM7xPy/WBl2gOwHSMXke5aADfN+7gruJlO4J2E0r519nGNpldWjrGEWFkjvHbpB1Kdo/aCTjneOx32jbL3iUZBMAINpHSPux7QD0hIurpAJtKlo2nDas7Ryq7KcyOvynQuSIA+PFqbdJP4egbbiR0UCrJ6mnSFTdoAqWQdb5wZJppnfeI5K6NQjcw2yIpJ7k9XfmB0+kirVAqYGSp7Q7iphdSjMpaiTq3nNSGqN8sGxM+qcHE0icIx+kyqmcygZm2kWpiYnfG0HXGDOdUHaJswcGXCsCAjgYjZIMdskQM24OYiciJukEDlhEAzEweohYg9DAFiVr3IRdpZPWV74qKa5j7CnUY43lbzNJaxyuqBSXbVtF0k4ER9Ia4gt+kOgEkZxHjHEWYdEfUDtAqLjeOMasyRwGXrDo0Y3EJNYiQHsIfNiHQIZh/DBTPeO3TYwDHuM+M20hP6S1WHvWkOJUCQId+kMbmBg52kiqcx9lqZEzJfKuBEdIGAILkARYkyOMSItCHrFpB3h4AFb1iLjPrG0Bs42kfkOIZBO2+wgJ1j1Cc7CCBjeOMhHfH3EofCJdvPyZSTpKZ2Cy7wk2MPG0DoYiP5t448sd8baYkG+DGDJpz0knm2BxGwqd4Wk4DKMwAqraU1SCirPV1k/0idjUOnMsUfCWnjHPEBhT2joUU4YSMNhcr5o66c6m6xdl0mZx6Rtf+GCWB6R/6iHch7I1Z2O3liDAze9mt8fw6ZjeyW3a3ScEci9mBWPum/SZbYz1nZG1ttDe4TpKBtrMH+HSXHNBbOVfJgADvOrNrZfy9P7Y3slkf7PT+2ae6N3Ktpg951nsdmf7PT+2N7HaD+z0/ti94buW05EWNp1nslnuPZqP2wWs7MD+Go/bF7p7uVKwcdp1Zs7T+Wo/bHFlZgZ9lo/bD3Ru5FhiD3nXmzsf5Wj9sXsVgf7JR+2HujdyhwRKPEV5F3nc+w2Of4Sj9sgvrGxKL+6UPtjj1EQNnndZ8nTEGwuJ2jcP4fr1G1o/bCPDeH5z7LR+2T8mpbuNQcuqOz5XpOxaxsU29lo4/wAsQsbA/wBlo/bD5FRu4pRqMB2wcTuP2fYfytH7Y54bw87+y0c/5Yo9RWRu4ZTmHnHedr+zbD+Vo/bEeG2H8rR+2V8mo3cclVceWDrYt0nZDh/Du1pR+2L2CxH9lo/bFHqaSN3Ibxdp2HsNjn+Fo/bHNhYn+y0fthPqawN3nNwPfN+shbpO6r8PsfFb91o/bIv2fY/ytD7Y49TCd3FUwZKP6zsfYLIDa0o/bHWxsz/ZaH2xz6mB7rkF+pgVWBnZ/s6xH9lo/bBbh1h/KUfth8ge64xTy9ZG9RgcCdr+z7EnHstH7Yjwvh/8rR+2HyK/se64kOcSFss+SZ3g4bw8f2Sj9sb9ncP/AJOj9sPkVHuuGixtO7/ZnD8fwdH7Y37NsM/wlD7YfIHuvP7lD4DbykoxPR7vh1gLd/3Wj9kzf2fYfytH7IfKoU8riT06wZ3I4fw/H8JR+yIcO4dn+Fo/ZK+ZSU+64ZYYTfM7b9m8OP8AZaI/5YQ4fYDpa0ftlfLoXvOMTUBgAwKzuvQEztzYWH8rR+2B+z7HO9rRP/LF8uh7uLpIvUg5ku3lK/1nY+w2WP4Sj9sf2Cyzva0c/wCWZxzjdxo0rtiJ1UnlnYtYWPe1o/bAFjY52taX2w+RJ71cj0h5Wdf7DY/y1L7Y/sNl/K0v9I/kFu//2Q==</binary>
</FictionBook>