<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>Charles</first-name><last-name>Richet</last-name></author><book-title>Sokrato</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>Charles</first-name><last-name>Richet</last-name></author><program-used>calibre 3.8.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>11.3.2019</date><id>e14ac93a-9ca2-48b9-8a89-1b38e539e125</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p><strong>Sokrato </strong></p><p><strong>de Charles Richet </strong></p><p><strong>trad. J. Couteaux</strong></p><empty-line/><p><strong>Kelkaj</strong><strong/><strong>vortoj</strong><strong/><strong>pri</strong><strong/><strong>la</strong><strong/><strong>teatra&#x135;o</strong><strong>, </strong><strong>pri</strong><strong/><strong>ties</strong><strong/><strong>a&#x16D;toro</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>pri</strong><strong/><strong>la</strong><strong/><strong>tiama</strong><strong/><strong>epoko</strong><strong/><strong>ne</strong><strong/><strong>estas</strong><strong/><strong>senutilaj</strong></p><p><strong>Pri</strong><strong> "</strong><strong>Sokrato</strong><strong>"</strong></p><p>Tiu teatra&#x135;o estis originale verkita franclingve de Charles Richet kaj ludita en 1908 kiel atestas la apuda afi&#x15D;o � elkopiita el la retejo de la Parizaj bibliotekoj.</p><p>Jean Couteaux belstile tradukis &#x11D;in por esti ludata dum la Esperanto-Kongreso de A&#x16D;gusto 1914 en Parizo. Li estis ludonta la rolon de Sokrato, kaj lia kuzeno Ren� Dubois la rolon de la tirano, sed la mondmilito malokazigis la kongreson por proponi pli vastan tragedion al la internacia publiko.</p><p>La teatra&#x135;o aspektas spirite fidela al la klasika <emphasis>Apologio</emphasis><emphasis/><emphasis>de</emphasis><emphasis/><emphasis>Sokrato</emphasis><emphasis/>verkita de Platono. Specife, &#x11D;i iomete lasas la opinion ke Sokrato estis homo simpla, e&#x109; naiva, tial malpli stulta a&#x16D; malbona ol la tiamaj Atenanoj, inkluzive liaj dis&#x109;iploj.</p><p><strong>Pri</strong><strong/><strong>Charles</strong><strong/><strong>Richet</strong></p><p>Charles Richet (elparoli "&#x15D;arl� ri&#x15D;e", 1850�1935) estis fiziologiisto kaj ricevis la Nobelpremion de medicino en 1913. Lia scienca laboro estas vasta ;  per eksperimento pri alergio, &#x15D;ajne inversa sed praktike komplementa de la tezo de Pasteur, li kunfondis imunologion.</p><p>Sed post honoro okazis la hororo kiun, kia progresisto kaj a&#x16D;tentika pacifisto, li spertis kuracante dum la mondmilito.</p><p>Reage en 1919 en la libro <emphasis>L</emphasis><emphasis>�</emphasis><emphasis>Homme</emphasis><emphasis/><emphasis>stupide</emphasis><emphasis/>li pentris sentabue kaj iom sarkasme � tipa maniero de medicinisto � la multdiversajn aspektojn de la <emphasis>Homo</emphasis><emphasis/><emphasis>stulta</emphasis>. Katalogo plenplena de malkleroj, de maltrafoj, de supersti&#x109;oj &#x109;e &#x109;iuj rasoj, klasoj, religioj, kutimoj, kies &#x109;apitroj senvarie konkludas ke la bestoj estas malpli stultaj ol <emphasis>Homo</emphasis><emphasis/><emphasis>Sapiens</emphasis><emphasis/>� la latina scienca nomo de la homa specio kiu signifas ke &#x11D;i scias per inteligento.</p><p>En la &#x109;apitro <emphasis>XXI</emphasis><emphasis/><emphasis>La</emphasis><emphasis/><emphasis>Mare</emphasis><emphasis/><emphasis>aux</emphasis><emphasis/><emphasis>grenouilles</emphasis><emphasis/>(ranoj en mar&#x109;o) li temas pri la mokoj (sekvitaj de silento) vekitaj de la projekto por internacia lingvo ; kaj konklude li citas la ranojn de Aristofano : � Brekekekek, koaks, koaks �.</p><p>Kvankam tre favora al Esperanto, Charles Richet tamen ne aspektas a&#x16D;tentika Esperantisto &#x109;ar tiu eseo ne rilatas al edukado (a&#x16D; bona a&#x16D; malbona), al psikosociologio a&#x16D; socialo. Liaj priskriboj forgesas klarigi la ka&#x16D;zon de la homa stulteco, tio estas la diversaj violentoj faritaj al la homidoj � familioj anka&#x16D; estas batalkampoj, kaj stulteco estas violento &#x109;e la animo.</p><p>Richet verkis nenion Esperantlingve kaj probable ne aktivis en Esperantujo. Liaj asertoj, kvankam &#x11D;enerale trafaj, kelkafoje pure sennaciismaj, beda&#x16D;rinde ankora&#x16D; tro respegulis la tiaman kredon je sanga heredo de la (mal)virtoj de la animo � li mem estis ido de konatuloj.</p><p>Tiaj opinioj hereditaj de la tradicia pensmaniero de la kultivistoj-bredistoj hodia&#x16D; malpli viglas en Okcidentujo. La edukado, la medicinaj, ekonomiaj kaj socialaj progresoj malla&#x16D;tigas la malnovajn kredojn &#x109;ar ili sukcesis kontra&#x16D; la malsanoj kaj tre malmultigis la kazojn de infanoj senvartataj kaj forlasitaj. Sed beda&#x16D;rinde multaj infanoj estas forlasitaj anta&#x16D; ekrano, kaj aliflanke, genetikaj manipuloj kaj ideoj je transa homa specio estas novaj formoj de la tradicia pensmaniero � de rasismo, asertas iuj, dum aliaj taksas aborton krimo.</p><p>La plej menciinda tezo de tiu postmilita kolerlibro montras la efikon retroevoluigan de militoj, kiuj ka&#x16D;zas retroan evoluon la&#x16D; la ordinara Darvena vidpunkto. (Inverse, la natura selekto kaj la tradicia selekto far bredistoj aspektas malpli violenta kaj ne postulas mortigi a&#x16D; suferigi la "nebonulojn".) Richet ne konis la duan mondmiliton.</p><p>En lia libro de 1919 anka&#x16D; menciinda estas la &#x109;apitro pri la beleco kaj la ekologia rolo de la arbaroj, kiujn la homoj stulte malrespektas � Richet tamen ne asertis ke la arboj estas pli inteligentaj ol la homoj.</p><p>Charles Richet anka&#x16D; verkis moralajn fabelojn por infanoj, tre similaj al fabeloj de La Fontaine : <emphasis>Pour</emphasis><emphasis/><emphasis>les</emphasis><emphasis/><emphasis>grands</emphasis><emphasis/><emphasis>et</emphasis><emphasis/><emphasis>les</emphasis><emphasis/><emphasis>petits</emphasis><emphasis/>(Por la plenkreskuloj kaj la idoj), 1891.</p><p>Richet kredis al progreso kaj al paco, de aviadado &#x11D;is internacia arbitracio kaj internacia kortumo de justico, kiel multaj Esperantistoj.</p><p>Li anka&#x16D; interesi&#x11D;is pri psikismo, metapsikismo, spiritismo kaj pli &#x11D;enerale pri psikologio kaj pri la dissemo de inteligenteco, racia a&#x16D; instinkta, en la Naturo.</p><p>Je la fino de lia vivo li verkis <emphasis>La</emphasis><emphasis/><emphasis>Grande</emphasis><emphasis/><emphasis>esp�rance</emphasis><emphasis/>(La Granda espero) kiu proponas belan epopeon por la tuta homaro, homaro kiu, kapo de la tuta vivanta mondo, ankora&#x16D; multe malkovros per scienco, komprenos, evoluos, kaj plue, kiu aperas skizo je pli vasta kosma inteligento, kiun &#x11D;uos la pranepnepoj. Pli ol granda espero t.e. morala devo.</p><p><image l:href="#0"/>&#x15C;ajnis necese mencii &#x109;ion-&#x109;i por sentabuigi Charles Richet, unu <emphasis>Homo</emphasis><emphasis/><emphasis>Sapiens</emphasis>, kiu pensis ke dolorigi aliulon, tio estas la komenco de la malbono, kiu sincere komunikis siajn pensojn kaj provis sin sendependigi de la multegaj tabuoj kaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj de sia epoko, kiel Sokrato, Sokrato la sola kiu scipovis a&#x16D;di la malla&#x16D;tan prudentigan vo&#x109;eton�</p><empty-line/><p><strong>AKTO I</strong></p><p><strong>Unua Dekoracio</strong></p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Placo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>publika</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>en</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Ateno</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>I</strong></p><p><strong>KRIZIPO</strong><strong>, </strong><strong>NICIAS</strong><strong>, </strong><strong>poste</strong><strong/><strong>POLEMON</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>CEBES</strong></p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Kredi mi ne povas ankora&#x16D;�</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Sed mi vidis, mi ripetas.</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Likaon ?</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Likaon, mia kara, tiu hundo mireginda,</p><p>La trezoro de Ateno, fiera&#x135;o de la urbo, kompatinda hundo,</p><p>Kiun oni estus rigardinta tiel Dion, jam estas nenio !</p><p>Alcibiado fortran&#x109;igis &#x11D;ian voston !</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Strange !</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Kaj kruele ! Kion al &#x11D;i kompense li povas donaci ?</p><p>Ha ! Se &#x11D;in vi estus vidinta, malgaja, kun okulo konsternita�</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Tre strange !</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>&#x11C;i komprenas, ke &#x11D;i estas senhonorigita.</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Misteron vualas tiu malsprita&#x135;o.</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Kiel ?</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Tio estas evidenta ! Sagaca ja estas Alcibiado.</p><p>&#x108;iu ago enhavas motivon, &#x109;iu ka&#x16D;zo havas celon.</p><p>Perdi sian hundon ! Oni bezonas motivojn por tia konduto !</p><p><strong>NICIAS</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Polemon</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kiu</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eniras</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Saluton !</p><p><strong>POLEMON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>enirante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>&#x108;u vere ?</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Kion ?</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>La hundo.</p><p>De Alcibiado ?</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>He ! Jes !</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Kiel li rigardas la aferon ?</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Alcibiado ? Li ridas.</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Kaj Likaon ?</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Malgajema.</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Beleco forpasas�</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Restas malbeleco !</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Nu !</p><p>Ridu, se vi volas ! Mi krimon divenas !</p><p>Sekretajn intencojn havas tiu juna Alcibiado.</p><p>Sokrato kaj li mem�</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Anka&#x16D; Sokrato ?</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Pri tio mi &#x135;urus,</p><p>&#x108;ar amba&#x16D; konspiras. Al abismoj ni alpa&#x15D;as !</p><p>&#x108;io detrui&#x11D;as, &#x109;iu ruini&#x11D;as, nenio jam staras.</p><p>Tisafernes, Kuros, Dion, &#x109;ie la dan&#x11D;ero�</p><p>Sparto, la malpardonema malamiko, ekstaras armite�</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Por hundo fu&#x15D;ita jen multaj alarmoj !...</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>&#x108;io malboni&#x11D;as. Oni, &#x109;e l� teatro, insultas la Diojn.</p><p>Fremduloj malpuraj dismontras, &#x109;e niaj okuloj,</p><p>La tiaron de Persujo kaj la morojn de Scitio.</p><p>Kiu regas ? Honto ! Virino ! Aristio !</p><p>Timon la Arkonto�</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Silentu ! Malla&#x16D;te !</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>La maljuna frenezulo,</p><p>Sesdekjara, enami&#x11D;eginta, kaj kiel pediko malbela,</p><p>Por &#x15D;i mal&#x15D;paregas la trezorojn de Ateno,</p><p>Ne vidante, en la Urbo, ribelantan homamason,</p><p>Kiu de retoroj malvirtemaj akceptante la instruon�</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Kiel ? Por hundo !</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>La fino de &#x109;io ! Ni pereas !</p><p><strong>CEBES</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>enirante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Vi scias, Likaon, perlo de Attike !</p><p>Neniu jam vosto !</p><p><strong>POLEMON</strong></p><p>Jes ! Mi scias.</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>Kaj moloso a&#x16D;tentika !</p><p>&#x11C;i devenis de Larissa, en Trakujo. Du talantoj !</p><p>Sed jen &#x11D;i perdita !</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>Jen okazoj konfuzantaj.</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>Sen vosto ! Iun tagon, sen piedo oni &#x11D;in ekvidos !</p><p><strong>NICIAS</strong></p><p>La dis&#x109;iplon ripro&#x109;os Sokrato.</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Sokrato</p><p>Por Alcibiado havas indulgemon�</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>Ne !</p><p>Tiun noblan nomon devas trafi neniu ofendo !</p><p>En Ateno, nenio pli bona hodia&#x16D; ekzistas !</p><p>Li estas sa&#x11D;ulo�</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Diru ribelulo�</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>Kiu ja vin &#x11D;enas,</p><p>&#x108;ar pli malproksimen li vidas, ol via malvasta spirito.</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Pro tiaj sa&#x11D;uloj pereas la Urbo.</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>He ! Jen li kiu venas ! Al li do kura&#x11D;u kontra&#x16D;stari !</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Per Polluks ! Vi vidos, &#x109;u besto mi estas !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>II</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SAMAJ</strong><strong>, </strong><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>KRITON</strong><strong>, </strong><strong>PLATON</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>vokante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Krizipon</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Krizipo !</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Kion vi volas ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi &#x15D;ajnas fu&#x11D;anta. Pro kio ?</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Pro nenio ! Al mi malpla&#x109;as kun vi batali !...</p><p>Vanaj estas &#x109;iuj paroladoj ; &#x109;i tion mi diras sen alegorioj.</p><p>La faktojn mi &#x15D;atas tro multe, por &#x15D;ati la vortojn.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;u homo vi estas ?</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Jes !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Homo estas pensanta esta&#x135;o.</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Jes !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Por ke li, al aliuloj, komprenigu siajn sentojn,</p><p>Por ke li malka&#x15D;u l� abismon malhelan de sia pensaro,</p><p>Li bezonas la parolon, malmoderan a&#x16D; prudentan ;</p><p>&#x108;iuj, en ni, ni havas lumilon : la Prudenton !</p><p>Tiel, kial tiun flamon konservi sekreta,</p><p>Kiel, en sia karcero masone fermita, la malliberulo,</p><p>Kiu, por si tenas la trezorojn de sia animo ?</p><p>Sen parolo, ni nur estas stultaj bestoj.</p><p>Ni parolas� kaj la Virto, la Justeco�</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Anka&#x16D; la Malbono !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Por batali kontra&#x16D; la Malbonon, necesas paroli�</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Sendube.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vidu ! Per malrekta vojo al mi vi revenas.</p><p>&#x108;u vere ?</p><p><strong>KRIZIPO</strong></p><p>Mi min komprenas� Ne ! Sufi&#x109;e ! Sed atentu !</p><p>La honestaj homoj estas lacaj vidi en la Urbo</p><p>Profesorojn de ruzeco kaj de malvirteco.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>III</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>KRITON</strong><strong>, </strong><strong>PLATON</strong><strong>, </strong><strong>KALIMAKO</strong><strong>, </strong><strong>HOMOJ</strong><strong/><strong>DE</strong><strong/><strong>L</strong><strong>� </strong><strong>POPOLO</strong><strong>, </strong><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Ni nin apartigu, la popolo estas tie, kiu nin rigardas.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Al &#x11D;i ni aliru, Platon. &#x108;i tiuj purkoraj simpluloj</p><p>Estas por la vero rifu&#x11D;o sekura.</p><p>Ili estas sankta vazo, mia filo, kaj kiu entenas,</p><p>Por la estonta&#x135;o vastega, la esperon, kiu &#x11D;ermas.</p><p>Saluton ! Amikoj !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Saluton ! Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Bela suno !</p><p>Nu ! Infano ! &#x108;u vi scias, kial la astro belega</p><p>Iradas, de l� pala mateno &#x11D;is ru&#x11D;a vespero,</p><p>&#x134;etante la orajn radiojn sur nian avidan terglobon ?</p><p>Parolu sen&#x11D;ene ; diru vian kredon.</p><p>Tiu suno, kiu movi&#x11D;adas en &#x109;ielo, vi &#x11D;in vidas ?</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>&#x11C;i estas la &#x109;aro, kiun en Etero kondukas Foibos !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;aro ! Sed, E&#x16D;rilas, vi konas Pireon.</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Certe !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Necesas por &#x109;aro�</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Unu horo almena&#x16D;.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nu !</p><p>Por la cirklo de la supro, la linio &#x109;i-malsupra &#x11D;i estas nenio</p><p>Nu, de Pireo &#x11D;is Sparto kaj de Sparto &#x11D;is Kreto,</p><p>Neniu rapida &#x109;evalo, e&#x109; ne malhelpite,</p><p>Sukcesus galope la&#x16D;iri, dum unu tagtempo,</p><p>La linion, kies &#x109;irka&#x16D;on tie supre desegnas Foibos.</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>La &#x109;evaloj de Foibos, tiel� ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Per kiu miraklo</p><p>Ili trenus, ne falante, kvar&#x109;evalan &#x109;aron ?</p><p>Kie estas, en blua &#x109;ielo, herbejoj por ilin nutradi ?</p><p>&#x108;u do anka&#x16D; ili estas Dioj, &#x109;ar neniam ili mortas ?</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Kaj la suno, tamen, kiu malaperas en la ondo ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>La suno ! &#x11C;i ne estas Dio, sed ja mondo !</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Kaj la nobla Pallas, kiu gardas la Civiton,</p><p>Pri &#x15D;i, kion vi diras ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ke ni devas &#x15D;ian nomon respektadi !</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Homero raportis, ke iam, de l� frunto de la Olimpano,</p><p>&#x15C;i eliris kun sia kiraso kaj kun sia ponardego.</p><p>&#x108;u vere ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi ne scias. Sed rigardu tiun feron :</p><p>&#x108;u &#x11D;i povas, ne vundante, enpenetri vian karnon ?</p><p>Kaj vi volas, ke lanco, egido, arma&#x135;o,</p><p>Povu &#x15D;pruci el la frunto sen kruela vundo !...</p><p>Pallas, kiel &#x15D;i naski&#x11D;is ? &#x15C;i &#x109;iam ekzistis,</p><p>Kiel la ondoj lazuraj, kaj la &#x109;ieloj brilegaj !</p><p>Bone koni l� Diojn, estas ilin respektegi.</p><p>Estante senmortaj, naski&#x11D;i, kiel ili povus ?</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Kiuj estas do la Dioj ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>La Dioj, ili estas Virto,</p><p>Kura&#x11D;o, Honoro, Beleco, Justeco ! Vi komprenas ?</p><p>Al &#x109;i tiuj Dioj vi devas oferi,</p><p>En via animo, al ili starigu luksegan altaron.</p><p>Estu milda por la frato, severega por viaj malvirtoj,</p><p>Kaj vi povos al &#x109;ielo levi vian kapon.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Je</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>tiu</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>momento</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>oni</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>a&#x16D;das</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>aklamojn</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>bruojn</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>muziko</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kiuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>okazas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>malanta&#x16D;</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kuliso</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Lamprias, la &#x135;onglisto Lamprias ! Venu ! Rapide alvenu !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>&#x108;iuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>foriras</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Platon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>restas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>solaj</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>IV</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>PLATON</strong><strong>, </strong><strong>poste</strong><strong/><strong>FEDON</strong></p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Vidu ! Por &#x135;onglisto tiu tuta popolaro vin forlasas.</p><p><strong>FEDON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>genui&#x11D;ante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Parolu !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Al vi sola !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Via nomo� ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Fedon.</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Sklavo ! Foriru !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ne ! Restu ! Tie !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>restas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>sola</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kun</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Pardonu !</p><p>O Sokrato ! se mi havas la kura&#x11D;on ! Mondo nin disigas !</p><p>Mi estas nur sklavo, nekonata filo de barbaro !</p><p>De la lando apud Hellesponto, Nicias venkinta,</p><p>En Atenon, iam, min kondukis infaneton�</p><p>Kaj de tiam� Kiom gravas por vi vana ekzista&#x135;o ?</p><p>Sed &#x109;ar, Majstro, vi konas la homan animon,</p><p>Mi venas vin peti por iu konsilo. Morton mi deziras !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi ! Juna, fortika kaj bela !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi estas lacega suferi.</p><p>Nu, anta&#x16D; kiam Morto vualados tiun lumon,</p><p>Mi deziras koni. Mian pre&#x11D;on, Sokrato, respondu !</p><p>kiam nia koro ne plu batas, kaj kiam fermi&#x11D;as la okuloj,</p><p>Kiam dormas la kadavro sub malhela &#x15D;tono,</p><p>&#x108;u ankora&#x16D; estas, diru, ploroj kaj &#x11D;emadoj ?</p><p>Kaj &#x109;u la &#x109;erko malvarma estas malplena abismo ?</p><p>Sur l� alia bordo, kion ni renkontos ?</p><p>&#x108;u lo&#x11D;ata a&#x16D; senviva estas por ni l� ombro,</p><p>Kaj &#x109;u oni devas retrovi, en la brakoj de la Morto,</p><p>La kor&#x15D;irojn, kiuj nin plorigis sur la tero ?</p><p>&#x108;ar, mi frapos tiun koron mian ridetante,</p><p>Se vi, kiu scias &#x109;ion, povas &#x135;uri al mi,</p><p>Ke la venka morto neniecon malfermadas,</p><p>Kaj disver&#x15D;as la forgeson ripozigan kaj konsolan.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Morto estas estonta&#x135;o. &#x108;i tion mi scias &#x109;ar, nokte,</p><p>Iafoje, se sola mi estas, mi a&#x16D;das kvaza&#x16D;vo&#x109;on,</p><p>Kiu, en la ombro, kie harmonie la e&#x125;o perdi&#x11D;as,</p><p>Min vokas kaj diras : � Sokrato ! Apude mi estas ! �</p><p>Mi ektremis, la unuan nokton kiam &#x11D;i parolis.</p><p>� Kaj Vi ! Kiu do vi estas ? � Via Feo ! �</p><p>Kaj de tiam, Fedon, ofte al mi &#x11D;i parolis.</p><p>&#x11C;i venas la&#x16D;vole kaj nealvokite,</p><p>Libere kaj min vizitante, kiel re&#x11D;o sian regnon.</p><p>Sed neniam formon mi vidis de tiu fantomo.</p><p>Tamen, kiam &#x11D;i foriras, simila je son&#x11D;o malpeza,</p><p>Blanka vualo aperas, kiun flirtanta mi a&#x16D;das.</p><p>Jen &#x109;io ! Sed &#x11D;i ne parolas, Sa&#x11D;eco profunda,</p><p>Kiu venas de la bordoj malproksimaj de mondo pli granda,</p><p>&#x11C;i mirigas, kvietigas, &#x11D;i konsolas, resanigas.</p><p>&#x11C;i ne estas la malpura materio, sed &#x11D;i estas la Spirito !</p><p>La okazonta&#x135;ojn, la okazinta&#x135;ojn,</p><p>&#x108;ion &#x11D;i konas ! &#x11C;i divenas, kie vagas nia penso,</p><p>&#x11C;i super la mondon posedas timigan potencon.</p><p>Vi komprenas, ke oni ne povas kredi al la nenieco.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Majstro, mi vin a&#x16D;das, kaj apena&#x16D; mi komprenas.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ha ! Vereco tro peza por la homa malforteco !</p><p>Balda&#x16D; tago venos, por ke la &#x109;ielon al li mi vidigu�</p><p>Sed vi ! Kia estas via malfeli&#x109;o ? &#x108;u kruela, via mastro ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Li estas tirano.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kaj kiu li estas ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Timon, la Arkonto !</p><p>Sed ne gravas la nomo de l� mastro, por kiu hontinde vivadas !</p><p>Malestimo faras sklavon senkura&#x11D;a kaj malnobla.</p><p>Kaj se ami anka&#x16D; li kura&#x11D;us !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Kial ne ?</p><p>Homa fiereco &#x109;e mi suferadas en &#x109;iu korpfibro !</p><p>Jes, mi amas ! Sed la rajto al la amo, estas rajto al la libereco.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Timon povas liberigi vin�</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Avara, malmilda li estas,</p><p>Pli bone ja estus, petegi de muro ian pardonemon.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Iru peti vian savon de la bela Aristio.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>&#x15C;i ? Ne ! Ne !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;u vi de &#x15D;i timas ian punon ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Eble.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x15C;i ne estas senkompata.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Ne ! Neniam !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nu ! Jes ! Mi iros al Timon, malgra&#x16D; ke li min malamas.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Majstro�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Via libereco ja valoras &#x109;i tiun oferon !</p><p>Sed, de nun, promesu ekvivi.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi promesas.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kaj esti feli&#x109;a.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Certe !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Feli&#x109;a ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Jes !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Dankon, Majstro !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Ksantipo</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>foriras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>V</strong></p><p><strong>KSANTIPO</strong><strong>, </strong><strong>SOKRATO</strong></p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Jen do vi, fripono !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>He ! Kviete !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Vagemulo ! Perfidulo !</p><p>Jes ! Via edzino ! Mi, Ksantipo ! Vi komprenas ?</p><p>Kun mizerula&#x109;o, &#x109;ifone vestita,</p><p>Mi ankora&#x16D; vin renkontas, sur la vojo parolada&#x109;antan !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ksantipo !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Por al li ekpla&#x109;i, sufi&#x109;as a&#x16D;skulti.</p><p>Sa&#x11D;a homo, &#x109;iam parolanta pri sia prudento.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Malpli la&#x16D;te !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Vi unue hejmen tuj reiros.</p><p>Nu ! Rapidu al nia lo&#x11D;ejo ! Rekte ! Senafekte !</p><p>Kaj se vi deziras da&#x16D;rigi viajn frenezulajn dirojn,</p><p>Inter la kvar muroj, se al vi agrablas,</p><p>Vi povos anta&#x16D; mi paroli &#x11D;i sate�</p><p>Sed Sokrato en la Urbo preferas instrui,</p><p>Trenante &#x109;e siaj kalkanoj sklava&#x109;an akompanantaron,</p><p>Monludulojn, kaj ama&#x109;istinojn, sklavojn kaj malsategulojn.</p><p>Pro tiu mizero mi estas lacega,</p><p>Kaj sako tro peza estas por mi la filozofio via.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Faru, Dze&#x16D;s ! ke Ksantipo eksilentu !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Oni sin diras sa&#x11D;ulo ! Nu ! Pri tio nenion mi kredas !</p><p>Por mi, kiu, amiko, vin konas, vi estas stultulo !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Sed Platon &#x109;i tie certe min atendas�</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Mi mokas pri tio.</p><p>En la hejmo devus esti via loko kaj &#x109;iu alia estas suspektinda.</p><p>Mi scias, ke senhontulino, en lina tuniko,</p><p>Surhavante, por kuri pli bone, viran veston,</p><p>Al filozofio via montras grandan amon !</p><p>Al klerulina&#x109;oj tiaj Ksantipo malfidas.</p><p>Pri &#x109;iuj aliaj, Platon, Kriton, parolada&#x109;antoj,</p><p>Ili helpos al vi, Sokrato, morti kiel almozulo.</p><p>Sed vin mi prigardas, mia edzo�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Jes ! Vi gardas !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Mar&#x15D;u ! Kaj pli longe ne min kolerigu !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Dum</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ili</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fotimo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>VI</strong></p><p><strong>FOTIMO</strong><strong>, </strong><strong>TIMON</strong></p><p><strong>TIMON</strong></p><p>&#x108;u tie ne estas Sokrato ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Jes.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Ruzega retoro.</p><p>Kiu al niaj infanoj instruas malami la Diojn !</p><p>&#x108;u pri li nenion vi scias ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Jes ja ! &#x108;ar en mia rolo</p><p>Estas &#x109;ion koni.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Nu ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>La afero estas iom stranga.</p><p>La severa filozofiisto fari&#x11D;is amanta.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vere ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>La filino de potfabrikisto : Diotimo !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>&#x108;arme !</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>La virto de la belulino estas el &#x15D;tofo ja bona !</p><p>Sed filozofio alkondukas apud filozofiisto !</p><p>Kaj Sokrato estas Dio, kies pa&#x15D;ojn &#x15D;i sekvadas,</p><p>A&#x16D;skultante instrua&#x135;ojn, kiujn &#x15D;i e&#x109; ne komprenas.</p><p>Amba&#x16D;, aliparte, kun akraj paroloj,</p><p>Kontra&#x16D; vin mem, garbe, dis&#x15D;utas insultojn,</p><p>Tiel, ke, volinte priskribi maljunulon dibo&#x109;eman,</p><p>Ve ! vian portreton Sokrato celadis !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Bone ! Balda&#x16D; li elpagos ! Sed venu al mia afero.</p><p>&#x108;u vi bone observadis ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Kiel Cerbero.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Ne mensogu.</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Per Stiks kaj per nigra Lete,</p><p>Via Aristio estas la trezoro de pureco !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>&#x108;u &#x15D;i ne akceptas amanton� nek e&#x109; amantinon ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Kiel ? La malforta sekso vin do anka&#x16D; interesas ?</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>&#x108;io ! Kiam temas pri &#x15D;i. Kaj kiam mi nokte eliras� ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Tri viroj ka&#x15D;itaj senbrue observas.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj neniam iu ? &#x108;u vere ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Per Herakles !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj la sklavoj &#x15D;iaj ?... Ne ! Silentu ! Ridinda estas tio !</p><p>Hiera&#x16D; &#x15D;i la&#x16D;dis Lamprias la &#x135;ongliston.</p><p>Mi tuj lin ekzilos.</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Kaj tamen neniam�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Grava malfeli&#x109;o !</p><p>Histriono fierega pro siaj muskoloj !</p><p>Ha ! Se vi divenus, Fotimo, la mian torturon !</p><p>&#x108;ar neniam tia amo faris tian turmentadon.</p><p>Kiam en la brakoj mi &#x15D;in havas,</p><p>&#x108;iujn &#x15D;iajn amantojn mi vidas,</p><p>Kaj mi vane ekindignas pro la malkura&#x11D;a frenezeco,</p><p>Kiu al mi trudas amon kaj forgeson malpermesas.</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Re&#x11D;o de la estanta&#x135;o ! Kiom gravas al vi l� estinta&#x135;o !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Maljunulo kun ama&#x109;istino ! Sensenca kuni&#x11D;o !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Oni</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>a&#x16D;das</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>bruon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>muziko</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Kiaj estas tiuj kantoj ?</p><p><strong>FOTIMO</strong></p><p>Estas &#x11D;oja sekvantaro,</p><p>Kiun kunkondukas Alcibiado.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Ateno lin gardu !</p><p>Florojn ridetante sub liaj piedoj dissemas Ateno,</p><p>Se ne� Mi lin malamegas. Venu ! Tien ni reiru !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>VII</strong></p><p><strong>ALCIBIADO</strong><strong>, </strong><strong>sekvata</strong><strong/><strong>de</strong><strong/><strong>JUNULOJ</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>JUNULINOJ</strong><strong/><strong>kronitaj</strong><strong/><strong>per</strong><strong/><strong>rozoj</strong><strong>, </strong><strong>FLUTISTINOJ</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>MUZIKISTOJ</strong></p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Liroj kun kordoj el oro ! Vi, kitaroj kaj cimbaloj !</p><p>Silentu do ! &#x108;esu vian triumfan mar&#x15D;kanton !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Silentu ! Alcibiado !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Jes ! Li mem ! Vi a&#x16D;du !</p><p>Amikoj ! Popolo frivola kaj &#x109;arma, kaj kiun mi amas !</p><p>Mi imitas Anakreon, la Kantinton de l� volupto.</p><p>Atenanoj ! Venu a&#x16D;di &#x109;i tiun poemon.</p><p>For de la kadukaj maljunuloj</p><p>Kaj de la viza&#x11D;oj malgajemaj,</p><p>Ni maltimu la fal&#x109;ilon de la Tempo,</p><p>Kiu subite defalas sur &#x109;iun aferon,</p><p>Kaj apud la ondoj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;emaj,</p><p>Per rozoj ni kronu nian frunton !</p><p>Mi, inter la Dioj, elektis</p><p>En Olimpo, kiu min a&#x16D;skultas,</p><p>Tiujn, kiuj, kun rideto &#x109;e l� okuloj,</p><p>Al mi montras la plej bonan vojon,</p><p>Kaj, sub la &#x109;iela volbo,</p><p>Diras : &#x11C;oja vi estu, infano !</p><p>Kiam Eros frapas &#x109;e la pordo mia,</p><p>Mi tuj lin akceptas, &#x109;ar li ridas�</p><p>Kaj mi ne volas, ke li eliru</p><p>Kaj forlasu mian florantan tegmenton.</p><p>La karesoj, kiujn li kunportas,</p><p>Igas Eros mia preferato.</p><p>Kaj vi, Forto, kiun mi adoras !</p><p>Dionusos ! Mia mastro, mia re&#x11D;o !</p><p>Tiun nokton, &#x11D;is la matenru&#x11D;o,</p><p>Mi vin tenos sub mia tegmento.</p><p>Kaj ni kune la amforon malplenigos,</p><p>&#x108;ar Eros, for de vi, pali&#x11D;as !</p><p>Se malplenokula Morto</p><p>Do venas min preni per mano,</p><p>Se nur mi min vidas sen faltoj,</p><p>Kaj staranta sur la vojo,</p><p>Saluton ! O Morto ! Vi, kiu nin gvidas</p><p>Al morga&#x16D;a nenieco !</p><p>Liroj kun kordoj el oro ! Vi kitaroj kaj cimbaloj !</p><p>Kantu, rea&#x16D;digu la vian triumfan mar&#x15D;kanton</p><p>Dionusos estas kun Eros la mastro de l� Tempo.</p><p>Ni nin ebriigu per vino, printempo kaj amo !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Dum</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ili</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>estas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>forirontaj</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>Kuriero</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>alvenas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kurante</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>VIII</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SAMAJ</strong><strong>, </strong><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong><strong>, </strong><strong>poste</strong><strong/><strong>TIMON</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ekfalas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>lacekonsumite</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>spiregante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>apud</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>fontano</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kiu</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>trovi&#x11D;as</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>meze</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>placo</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Ha !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Lokon ! Kuriero !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>Mi devenas de Korintos.</p><p>Timon la Arkonto !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Li tuj venos ; parolu sentime.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>Trinka&#x135;on !... Trinka&#x135;on ankora&#x16D;�</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Oni</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>prezentas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>trinka&#x135;on</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>iu</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>la&#x16D;</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ordono</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Alcibiado</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>por</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ser&#x109;i</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Parolu�</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>&#x108;io detruita !</p><p>Argos cindrigita !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>&#x108;iopovaj Dioj !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>Nenio postrestis !</p><p>Kaj kontra&#x16D; Ateno, armite, dudek mil soldatoj de Sparto.</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Malgra&#x16D; la promeso &#x135;urfarita ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>Ili sentas nur malamon.</p><p>Post kvar tagoj ili estos anta&#x16D; niaj sanktaj muroj.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Timon ! Greklando pereas kaj petas por helpo !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kuriero !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>El Argos !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Li sciigas al mi� ?</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>La militon.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>Dudek mil soldatoj�</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>De Sparto.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>KURIERO</strong></p><p>Post tri tagoj�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kion fari ?</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Scii morti, amikoj, jen por ni la devo !</p><p>&#x134;etu tiujn florojn ! Adia&#x16D; al la amo kaj al la plezuro !</p><p>Nia festa kanto fini&#x11D;u per kanto milita !</p><p>Ekstaru ! Filoj de Platea, filoj de Salamis !</p><p>Tie nin atendas la animoj de l� prapatroj.</p><p>Ni &#x11D;oje kuru al &#x11D;oja morto !</p><p>Oni ridas en la morto ! Oni ploras en la honto !</p><p>Jen, kion la urbo ordonas al sia Arkonto.</p><p>Al bravuloj Pallas promesas triumfon,</p><p>Venu ! Ni komputos morga&#x16D; niajn malamikojn !</p><p>Ho ! Pallas, kun okuloj belbrilegaj,</p><p>Se nin vi prenos per mano,</p><p>Vi ja nin trovos avidaj</p><p>Morti sur vojo la via !</p><p>Saluton ! O Pallas ! Vi, kiu nin gvidas</p><p>Al gloro morga&#x16D;a !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>&#x108;iuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>akompanataj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>je</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis>. � </emphasis></strong><strong><emphasis>Eknokti&#x11D;as</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Platon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>IX</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>PLATON</strong></p><p><strong>PLATON</strong></p><p>La loto nun estas tirita ! Majstro ! Jen do la milito !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kaj, Platon, anka&#x16D; la malamo, mortiga malamo !</p><p>Kvaza&#x16D;, pro l� amo de tiuj funebraj luda&#x135;oj,</p><p>La homoj rifuzus la dol&#x109;an feli&#x109;on.</p><p>Tamen, tio estas por vi la mia konsilo,</p><p>Civitanoj kaj soldatoj, &#x109;ar tiel Ateno ordonas,</p><p>Ni volos obei al kruela tiu devo,</p><p>Kiu penetrigos nian manon en la fratan sangon.</p><p>&#x108;e l� armeon, ni kuniros tuj tagi&#x11D;e.</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Ni vin sekvos !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ve ! Estas barbara ankora&#x16D; la homo !</p><p>E&#x109; por militisto, la milito &#x11D;i estas malbono !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Mi scias�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kaj anka&#x16D; vi scias, ke devoj kontra&#x16D;aj</p><p>Trudas al l� animo malkvieta elekton fatalan.</p><p>La filoj de Sparto, tiuj de Ateno, estas miaj fratoj.</p><p>Sed, la tagon de l� batalo, en dan&#x11D;ero estas ja Ateno,</p><p>Kaj la frato por mi fari&#x11D;as fremdulo�</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Necese do estas foriri ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Sen ia prokrasto,</p><p>Al nia armeo, tuj matene, mi aliros.</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Kiu scias, kion morga&#x16D; por ni tenas en siaj vualoj ?</p><p>Kiu scias, kion Sorto el ni faros morga&#x16D; !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Tion, kion nia devo estos ordoninta fari�</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Silenta</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>momento</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Vi a&#x16D;skultu !... &#x11C;i parolis�</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Kiu ? Via Dio ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mia lumo !</p><p>� Ne timu, infano ! Post tri tagoj, mi &#x109;eestos !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Tiel, estonta&#x135;on al vi &#x11D;i konigis ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Eble !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Sed, kiu do estas tiu forto nekonata,</p><p>Kiu, por vi malsuprenirante de l� volboj &#x109;ielaj,</p><p>O Majstro amata, al vi donas tian povon ?</p><p>&#x108;u e&#x109; vi ne estas Dio, vi, kiu vidigas</p><p>Al malfeli&#x109;uloj, obseditaj per revoj funebraj,</p><p>Mondojn radiantajn, disajn en la nokto ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Iun tagon, vi komprenos� Adia&#x16D; !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Majstro !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x11C;is balda&#x16D; !</p><p>La tuta scienco, infano, resumi&#x11D;as en unika vorto,</p><p>&#x11C;in konservu en la koro, kiel vivantan misteron�</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Kaj kiu gi estas, tiu vorto de l� sa&#x11D;eco ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Espero !</p><p><strong>AKTO II</strong></p><p><strong>Dua Dekoracio</strong></p><p><strong><emphasis>La</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>tendo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Alcibiado</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Arma&#x135;oj</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>trofeoj</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>lito</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong></p><p><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>duonmalfermas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>pordon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>tendo</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>a&#x16D;skultas</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>poste</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>revenas</emphasis></strong><strong><emphasis>.</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>I</strong></p><p><strong>TIMON</strong><strong>, </strong><strong>poste</strong><strong/><strong>SKLAVO</strong></p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Nenio ankora&#x16D; ! Kruele ja estas atendi� kaj jen mi atendas.</p><p>Sed oni ne povas akceli la forfluon de l� marapidema tempo.</p><p>Ne la&#x16D;vole oni povas rapidigi la grandi&#x11D;on de la ombro.</p><p>Atendadi kion ? Nun ne gravas ! &#x108;io estas malgajiga ;</p><p>Nu ! Se venkos Sparto, malfeli&#x109;on al mi !</p><p>Kadavro sternita nur estos Ateno.</p><p>Se triumfos nia Urbo, tiam� Sed kiu do estros ?</p><p>Alcibiado ! Frenezulo, kiu sin senkreditigos eble ;</p><p>Li ne scias, ke Ateno estas ri&#x109;a el forlasoj�</p><p>Atendi, atendi ankora&#x16D; !... Nu ! Jes ! Ni atendu !</p><p>Jen lia armeo, lia lito, lia tendo kaj lia arma&#x135;o !</p><p>Kaj min oni malakceptis ! Mi memoros pri l� ofendo !</p><p>Al mi oni diris ridetante : � Flankeniru, maljunulo ! �</p><p>Li venku unue, kaj poste ni vidos !</p><p>Timon, pro viaj bonfaroj, ne havos animon sendankan,</p><p>Li vin ne forgesos, nek Sokraton, vian instruanton.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>sklavo</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SKLAVO</strong></p><p>Al vi, virino deziras paroli.</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>II</strong></p><p><strong>TIMON</strong><strong>, </strong><strong>ARISTIO</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Jen mi estas !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Aristio !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Nu ! Jes !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>&#x108;e nia armeo ? Pro kio ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Pro kio ? Mi enuis, tie malproksime, for de la milito ;</p><p>&#x108;iuj viroj forestantaj�, Ateno dezerta !</p><p>Kaj mi venis !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Freneza&#x135;o !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Kial do ! Tio estas agrablega !</p><p>Sed ridu, Sinjoro ! Ridu ! Mia juna koramanto !</p><p>Por konsilantaro konservu &#x109;i tiun severan viza&#x11D;on�</p><p>Ian ordon en viajn aferojn mi venas alporti.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kion oni diros ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Oni scias, ke vi malbone regadas !</p><p>Kaj mi venas, por ke vi evitu mallerta&#x135;ojn. Norma estas tio !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Sed�</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>&#x108;u vi opinias nezorginda mian &#x135;aluzecon ?</p><p>Mi konas, Sinjoro, kian moron vi alprenis el Azio !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Tamen�</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Ni malka&#x15D;e nun parolu ! Vi sciu, ke, por mi,</p><p>Ne sufi&#x109;as jam la ombro de l� Potenco,</p><p>Kaj la rolo de la amistino, amanta kaj sola,</p><p>Kiun la mastro forlasas en la fundo de la gineceo.</p><p>Se vi aspiras min ami, mi aspiras miavice</p><p>Al rolo pli nobla, ol tiu de amservistino.</p><p>Mi regadas super Timon, por regi Atenon !...</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Aristio !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Pla&#x109;as al mi esti la suverenino !</p><p>De Psuke Eros naskis la flamecon !</p><p>Sed estas inter ni, amiko, alia kontrakto.</p><p>&#x108;u vi vere opiniis, ke min logas via gracieco,</p><p>Vekante, la nokton, la mian deziron ?</p><p>Rigardu min ! Tiun korpon, kiun gloris &#x109;iuj grekoj,</p><p>Tiun korpon, kiun elskulptis Fidias el marmoro,</p><p>Se &#x11D;in al vi mi kelkfoje konsentas oferi,</p><p>Tio estas por akiri per vi la potencon de l� regado.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Nu, kion vi volas ? Mi &#x109;ion demetas &#x109;e viaj piedoj !...</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>&#x108;ion ?... Bone ! Mi povos forgesi viajn malprava&#x135;ojn,</p><p>Precipe se ilin vi volas sincere konfesi.</p><p>Via ammastrino ? Nu ! Ne ! Diru, ke mi estas via mastro !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Tiel estu ! Mia mastro !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Nu, do ! Por vin rekompenci,</p><p>Mi faktojn tre gravajn, kaj verajn, tuj al vi sciigos�</p><p>&#x108;i tiu batalo�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Parolu !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Ni venkis.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiel do vi scius ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Mi scias.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiel ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Fidu al mi.</p><p>La Spartanoj fu&#x11D;as, kaj ni, ni triumfas !</p><p>Leena, tiu sor&#x109;istino, kun okuloj nigraj kaj profundaj,</p><p>Kiu konas la efikojn kunligitajn kun la ka&#x16D;zoj,</p><p>Kiu legas, ne timante, en la estonta&#x135;o,</p><p>&#x108;e l� ar&#x11D;enta granda vazo, staranta sur la tripiedo,</p><p>Montris al mi nigran sangon, kiu surfluigas la&#x16D;ron.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>&#x124;imero !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Vi a&#x16D;skultu ! Oni venas !...</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>III</strong></p><p><strong><emphasis>Granda</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>tumulto</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Alvenas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>trupo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>da</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>soldatoj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>armitaj</emphasis></strong><strong><emphasis>.</emphasis></strong></p><p><strong>ALCIBIADO</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>anta&#x16D;e</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ili</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SOLDATOJ</strong></p><p>Evoe ! Gloron ! Gloron !</p><p>Gloron al la nobla estro, kiun prikantos la historio !</p><p>Gloron al Alcibiado ! Gloron al venkinto !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Vi haltu !</p><p>Ekzistas, amikoj, nur unu venkinto : &#x109;i tiu !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>montras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokraton</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Mi &#x135;us estis kondukinta mian trupon en la plej fortan batalon,</p><p>&#x108;e la centron, kie, movi&#x11D;ante en ondoj tremantaj,</p><p>Niaj penantaj falangoj blinde bataladis !</p><p>Oni mortigadis, frapis, baton por bato redonis.</p><p>Subite, kiel fluso returneniranta,</p><p>&#x108;io &#x15D;anceli&#x11D;as, &#x109;io fu&#x11D;as. Kaj mi, surtere ku&#x15D;ante,</p><p>Mi sentis, sub kasko rompita, malrapide forfluanta</p><p>Nigran sangon el senfortigita mia korpo !</p><p>Kaj mi vidis, kiel dum konfuza son&#x11D;o, preter mi pasantaj,</p><p>La densajn terurajn multegojn de l� glavoj kaj lancoj !</p><p>Mi, Sinjoro, estis pereanta ; fu&#x11D;is la armeo�</p><p>Sed, subite, militisto sin ek&#x135;etas. &#x11C;i estis Li !</p><p>Kaj anta&#x16D;e de niaj soldatoj, kiuj malvenke forkuras :</p><p>� Homoj malkura&#x11D;aj ! li diris, timu la malgloron por Ateno !</p><p>Malhonoro vin atendas : por kio utilas kuradi !</p><p>Anta&#x16D; via estro nun mortinta, venu min vidi mortonta ! �</p><p>Li diris, kaj kiel Homera heroo, sen ia kolero,</p><p>Kun serena tiu frunto, kiun lumigas sa&#x11D;eco,</p><p>Al batalo li ree kondukas nian tremantan armeon !</p><p>Lia &#x15D;ildo, same kiel Egido, min &#x15D;irmas !</p><p>Tiel, Pallas, inter siaj blankaj brakoj, prenis Odusseus</p><p>Tiam, mi min restarigas, kaj poste� Kion mi aldiros ?</p><p>Vi a&#x16D;skultu tiun &#x11D;ojan krion ! &#x11C;i sufi&#x109;as.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Viaj heroa&#x135;oj sur marmoro estos iam gravuritaj.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Kaj al vi tiun la&#x16D;ron virino donacas.</p><p>Sur la frunton vian, filo de Klinias, metu tiun kronon.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Alcibiado</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>prenas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la&#x16D;ran</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kronon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x11D;in</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>portas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>forpu&#x15D;ante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kronon</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Li nenion volas� Sokrato, karega infano,</p><p>Li &#x11D;ojas en koro pro via triumfo�</p><p>Mi nenion volas� Tamen, vi a&#x16D;skultu mian pre&#x11D;on,</p><p>Timon, por soldato, kiun lia sentima animo</p><p>Alkondukis ridetanta al dan&#x11D;ero !...</p><p>Kion vi faros por tiu bravulo, por tiu heroo ?</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Mi ne scias. Sed kiu li estas ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Fedon.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiel ? Mia sklavo ?</p><p>Li do bataladis�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kiel leono.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Tio estas grava.</p><p>Kion li deziras ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Trezoron.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vere !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Liberecon.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiu al mi redonos la monon elspezitan pro lia a&#x109;eto ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Mi !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Sed�</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Sokrato, iru al li porti la sciigon.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Heroon malkovras tiu grava tago !...</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Sed�</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Mi komprenas. Al li pli multe vi volus donaci.</p><p>Nu ! Jen por li, Sokrato, talanto el oro !</p><p>Por tiaj soldatoj, &#x109;u &#x15D;parema oni devas esti ?</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kion ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Se vi diros unu vorton, mi la sumon duobligos.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>soldato</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SOLDATO</strong></p><p>La sendito de Korintos tie vin atendas.</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Venu kun mi, Arkonto�</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>&#x108;iuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>esceptante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristion</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokraton</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>IV</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong><strong>, </strong><strong>SOKRATO</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>&#x108;u, Sokrato, vi estas kontenta ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Jes ! Homan animon vi &#x135;us savis, ho ! virino !</p><p>Tiu feli&#x109;ega Fedon, kies katenon vi rompis,</p><p>Cedis al la peza &#x15D;ar&#x11D;o de la malmilda sklaveco.</p><p>Jam la feron, por sin frapi, li pretigis.</p><p>Sed al li la vivon, la esperon, kaj la forton, vi redonas.</p><p>La vivega suko povos sub la &#x15D;elo ankora&#x16D; ektremi.</p><p>Mi kredas, ke amo profunda, kiun ka&#x15D;i li ne sciis,</p><p>Senespera amo�</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Nu ! Iru lin ser&#x109;i !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>V</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SAMAJ</strong><strong>, </strong><strong>FEDON</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>vokante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Fedon ! Venu ! Vi estas libera !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi povos vivi.</p><p>Vi alproksimi&#x11D;u ! Jen la mano, kiu vin, amiko, liberigas !</p><p>Vi miregas. Tamen, anta&#x16D; malgranda momento,</p><p>Kontra&#x16D; nudaj glavoj, vi ne tiel tremis !</p><p>Pri la milda libereco, kiun &#x15D;ategas via animo,</p><p>Vi povas nun esti fiera, &#x109;ar vi prave &#x11D;in akiris.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>&#x108;ion al vi, o Majstro, mi &#x15D;uldas.</p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>montrante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristion</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Kaj &#x109;u nenion vi diros,</p><p>Al tiu, kiu vin el sklavo faris civitano ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Vidu ! Malfidela je via instruo, Sokrato !</p><p>Al li pla&#x109;as la malhumileco de lia sendanka pensaro.</p><p>Kaj jen li, staranta, silentanta kaj malmilda,</p><p>Ka&#x15D;anta misteron &#x109;e l� flamoj de siaj okuloj.</p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>&#x108;ion al &#x15D;i vi povas sciigi. &#x15C;i komprenos.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristio</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Vi pardonu ! &#x108;ar li estas pli timema ol sendanka.</p><p>Nu ! Fedon ! Diru al &#x15D;i la sekreton, kiun mi ne scias.</p><p>Mi kunhavas, por min &#x109;armi, la verkon de Anaksagoras,</p><p>Kiu donas al la penso rolon fundamentan,</p><p>Kaj priskribas la iradon de la astroj en &#x109;ielo.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>iras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>en</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>angulon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>tendo</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Tiun gravan kaj sekretan amon, pri kiu parolas via Majstro,</p><p>Kiu vin senkura&#x11D;igas kaj malserenigas nun vian spiriton :</p><p>Eble, Fedon, mi rajtas &#x11D;in koni.</p><p>Parolu !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi ne volas riski vian malestimon.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Vin mal&#x15D;ati ! Kial ? Neniu ajn amo estas malgloriga,</p><p>Kaj, malgra&#x16D; ni, Afrodite nin flamigas.</p><p>Virino, vi diras ? Mi deziras scii &#x15D;ian nomon.</p><p><strong>FEDON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>falante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>sur</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>genuojn</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Aristio ! Aristio !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Ha ! &#x15D;i estis mi !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Pardonu !</p><p>Pri tio la Dioj atestu ! Mi volis silenti !</p><p>Sed paroli vi ordonas� Vi min a&#x16D;du sen kolero.</p><p>Estis la vespero de tago, dum kiu pro Dio ni festis.</p><p>Procesio supreniris, gajaspekta, sub blua &#x109;ielo.</p><p>La virinoj anta&#x16D;iris la pastraron de Kibele.</p><p>Vi tiam aperis, tiel pura, tiel bela,</p><p>Kaj kviete vi mar&#x15D;adis, rigardante l� horizonton,</p><p>Kiel enkarcerigito hontema pri sia karcero,</p><p>Kaj, kiel Diino surpa&#x15D;anta la nubaron,</p><p>Vi ser&#x109;adis malproksimen matenru&#x11D;on nekonatan !</p><p>Tiam, &#x109;ion mi komprenis ! La &#x109;ielon mirindegan,</p><p>Kaj tion, kion diras al la noktoj, en silvoj vastegaj,</p><p>L� astro pala, disver&#x15D;ante la lumon serenan ;</p><p>Kaj tiun grandegan belecon, kiun entenas la mondo ;</p><p>Kaj la vastajn penojn, kaj la febrajn revojn,</p><p>Kaj la homan penson, abismon en kiu &#x109;io estas nigra,</p><p>Se la amo, kiu plinobligas la animon de malfeliculo,</p><p>Al li ne venas malkovri stelojn en la ombro.</p><p>Jen kion revadis, vin vidinte, sklavo.</p><p>Kaj nun, adia&#x16D; ! La revo fini&#x11D;is.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Kial do adia&#x16D; ? &#x108;u vi opinias, ke ni vin forlasas ?</p><p>Granda estas via frenezeco ! Oni vin pardonas.</p><p>Sklavoj ! Mian portse&#x11D;on ! � Nu, jen mia mano !</p><p>Mi forgesos tiun amon. Sed, morga&#x16D;, vi venu min vidi.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>enprofundi&#x11D;inta</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>en</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>revo</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Sokrato ! Nu ! Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kion ! Ne koleru !</p><p>Anaksagoras diris�</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Sklavoj ! Mian portse&#x11D;on !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>&#x15C;i</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>VI</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>FEDON</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi konservas saman opinion. Tiu filozofiisto estas lerta !</p><p>Sed li kredas je senmorta materio ! Li estas malprava.</p><p>Nur en intelekto estas eterneco !</p><p>Esceptante la animon, kiu pensas, &#x109;io estas fumo.</p><empty-line/><p><strong>Tria Dekoracio</strong></p><p><strong>LA FESTENO</strong></p><p><strong><emphasis>Festsalono</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x109;e</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristio</emphasis></strong><strong><emphasis>.</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>I</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong><strong>, </strong><strong>TIMON</strong><strong>, </strong><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>ALCIBIADO</strong><strong>, </strong><strong>KRITON</strong><strong>, </strong><strong>PLATON</strong><strong>, </strong><strong>APOLLODORO</strong><strong>, </strong><strong>DIOTIMO</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Foriru, kantistoj ! Kaj vi anka&#x16D;, sklavoj !</p><p>Flutistoj, sufi&#x109;e ! Nin solaj &#x109;i tie vi lasu.</p><p>Libere paroli &#x109;iu el ni sin pretigu.</p><p>Vi, Sokrato, komencu !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Kaj ni kontra&#x16D;diros.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Jes, al li, la&#x16D;vice, vi respondos, se vi povos.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Pri kio mi devas paroli !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Hodia&#x16D;, pri Amo,</p><p>Kiu estras fenezulojn kaj sa&#x11D;ulojn.</p><p>Sed, ho ! Timon ! pro kio &#x109;i tiu malgaja viza&#x11D;o ?</p><p>&#x108;u ne pla&#x109;as al vi la vinoj kaj la paroladoj ?</p><p>Vi murmuras� Tamen por vi ni aran&#x11D;is,</p><p>Kiel epilogon, plej neordinaran surprizon.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiun do ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Vi vidos. Sed estas avara la Tempo.</p><p>Vi parolu !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Pri Amo ? Mi komencas.</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>Ni a&#x16D;du !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Do, Amo, la Dio pro kiu hodia&#x16D; ni festas,</p><p>Estas rozkolora knabo, kun flugiloj,</p><p>Sagujo sur &#x15D;ultro, kaj sago en mano.</p><p>Knedita el lilioj kaj karmino estas lia korpo.</p><p>Sur kruelaj liaj lipoj rideto vagadas.</p><p>Juna li estis hiera&#x16D;, juna li morga&#x16D; restados.</p><p>Fidias al li donis, &#x109;e l� pura marmoro,</p><p>Formon ja senmortan, kiun Tempo ne difektos,</p><p>Kaj suferas &#x109;iuj homoj lian superhoman povon.</p><p>La pentristo, la poeto, fiksis lian bildon,</p><p>Kaj &#x109;iuj, malgranduloj a&#x16D; granduloj, ni lin respektegas,</p><p>Adorante lian regon kaj benante lian le&#x11D;on !</p><p>Nu ! Mi lin konas, kaj li estas anka&#x16D; mia mastro !</p><p>Sed la rozkoloran kaj perfidan knabon neniam mi vidis.</p><p>Kiam mi pensas pri Amo, nur vin mi povas ekvidi !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Vi malpie paroladis ! Tamen vi min ravis.</p><p>Diotimo ! Viavice ekparolu, vi, kiun oni diras tiel lerta.</p><p>La instruojn de Sokrato, &#x109;u vi efike profitis ?</p><p>&#x108;u vi, tiel bela, povas prikanti belecon ?</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>La brileco unutaga de &#x109;i tiu korpo malfortika</p><p>Pasas, kiel floro, kiun blova&#x135;o velkigas ;</p><p>En la brakoj de l� amanto, l� amanto lin vidas perei !</p><p>Por ne &#x109;irka&#x16D;braki, do, vanan &#x125;imeron,</p><p>Li bezonas aliajn hava&#x135;ojn, kies morto ne povos okazi.</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>II</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SAMAJ</strong><strong>, </strong><strong>ANTISTENO</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Kia bruo ! Kiaj krioj !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Antisteno !</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Li mem sin invitas.</p><p>Saluton ! &#x108;iuloke, kaj kiel Tersito, hejme li sin sentas.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>&#x108;u vinon el Cipro ?</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Ne.</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Nektaron ?</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Ne ! Akvon !</p><p>&#x108;e la sojlo de viaj palacoj, mi lasis la mian barelon,</p><p>Kaj mi venas kun vi simple priparoli.</p><p>Vi diskutis ?</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Pri Amo.</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Jen temo por belaj paroloj.</p><p>Jes ja ! Mi vin &#x109;iujn konas ! Jen &#x109;i tie la maljuna Timon.</p><p>Aristio kaj Sokrato, Platon kaj Alcibiado.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Parolu pri Amo, cinikulo, ni volas vin a&#x16D;di !</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Por Amo, Dio stulta kaj malbona, &#x109;u mi estos malsevera ?</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>&#x108;u Amon vi konas ?</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Certe ! Kaj mi lin malamas ;</p><p>Monstro kun okuloj malbone kovritaj per dikaj vinda&#x135;oj,</p><p>Kiu de &#x109;iu abomeninda&#x135;o estas legitima patro,</p><p>Kiu aliigas viron en virinon, kaj virinon en vipuron.</p><p>Oni diras, ke li estas blinda : li vidas por fari malbonon.</p><p>Li frapas, mensogas, li estas hipokrita kaj malmilda :</p><p>Lin en &#x109;iu malglorego ni retrovas ;</p><p>Ho ! Amo ! Mi, la hundo, mi lin malkonfesas !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Al li, Sokrato, respondu !</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Per Stiks, estas bone,</p><p>Ke homo al Eros senindulge iam diru sian penson.</p><p>Oni ja asertas, ke de Afrodite li sin gloras esti filo.</p><p>Eble ! Sed lia filino estas la Teruro.</p><p>Kaj kiam li estas ebria pro la larmoj kaj doloroj,</p><p>Kiujn ridetante li ellasas sur bestojn malnoblajn,</p><p>Li nur kvietigas ilian soifon per iom da koto.</p><p>Kaj mi, rigardanto, kun la manoj sub mentono,</p><p>Mi amuzi&#x11D;adas, kaj &#x109;eestas &#x109;e tiu strangega spektaklo,</p><p>Kiun pla&#x109;as al mi admiri de l� supro de mia bastono.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Al li, Sokrato, respondu !</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Respondo lin &#x11D;enas.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Neniel ! Sen Amo, &#x109;u ni havus Antistenon ?</p><p>&#x108;ar Amo, malgra&#x16D; vi, per la diaj siaj manoj,</p><p>Cinikulo, vin mem knedis kiel &#x109;iujn homojn.</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Mirinda donaco, kiun li estus pli prave lasinta &#x109;e l� pordo.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>La tero sen Amo ! Maso sen movo, nek vivo !</p><p>Kaj la dia Suno, sub kiu ni pre&#x11D;as,</p><p>Kolere, for de &#x11D;i, estus deturninta sian radiaron !</p><p>Kaj homo sen Amo, malkapabla je kompreno,</p><p>Malvarma, malnobla atomo, kaj cindro en cindro,</p><p>Malfortika, ne plu aspiranta al la senmorteco,</p><p>&#x108;ar &#x11D;i neniam ekzistis, ekzisti ne povos estonte.</p><p>Dze&#x16D;s iam prenis malgravegan polvon,</p><p>Kaj li modlis el &#x11D;i homan korpon.</p><p>Poste, por doni la vivon al inerta tiu materio,</p><p>Li prenis en sia Olimpo radion de lumo,</p><p>Fajreron de amo, kreontan inter siaj fingroj.</p><p>De &#x109;i tiu nin torturas la blinda forteco ;</p><p>&#x11C;i estas la dia lumilo, kiun &#x109;iu kreita&#x135;o</p><p>Tenas en la brusto, por ke, iun tagon, &#x11D;i ekbrilu.</p><p>Kaj ni, kiuj estas nur iom da putro,</p><p>Ni fari&#x11D;as Dioj kiam vi alvenas, Amo !</p><p><strong>ANTISTENO</strong></p><p>Li min senspritigas, per la belaj siaj frazoj.</p><p>Mi do estus Dio, la&#x16D; vi, mi, la hundo ?</p><p>Ne ! Donu al mi panon, mi estos kontenta.</p><p>Sen danko. Min atendas la mia barelo.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Bonan apetiton, cinikulo !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>&#x108;u do tio estas la surprizo,</p><p>Re&#x11D;ino, per kiu hodia&#x16D; via afableco nin favoras ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Vere, ion pli bonan mi havas ! Pri Amo,</p><p>Vi, kiel infanoj, parolis la&#x16D;vice.</p><p>Oratoroj kaj poetoj, nu ! mi vin spitvetas !</p><p>Virino ja estas pli klera ol filozofio.</p><p>&#x15C;i ne nombras la bonfarojn a&#x16D; malbonojn,</p><p>Kiujn, la&#x16D; sia kaprico, disdonas la Dio ;</p><p>&#x15C;i scias, ke Amo, inter &#x109;iuj belaj vortoj,</p><p>Deziras el ili konservi nur unu, &#x11D;i estas : ofero.</p><p>Sin forgesi, e&#x109; perei, kaj sin neniigi por li,</p><p>Mar&#x15D;i, kun okuloj malfermitaj, al abismo profundega,</p><p>Ne plu vidi plenalume la sunon brilantan,</p><p>Nenion timegi, nek la turmentadon, nek la krimon,</p><p>Rekte anta&#x16D;en alpa&#x15D;i, senbeda&#x16D;re kaj sentime,</p><p>Sin &#x135;eti ridante al la fero de la lancoj,</p><p>Mal&#x15D;ati palacojn, Arkontojn kaj oron,</p><p>Kaj suferi, kun frunto levita, epopeajn doloregojn !</p><p><strong>TIMON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>ekstarante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Kion vi intencas diri !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Kiel ? Nia ebriiga man&#x11D;o</p><p>Tiom malklarigas vian cerbon, ke &#x11D;i ne komprenas ?</p><p>Rigardu en miajn okulojn, &#x109;u Amo ilin ebriigas.</p><p>&#x108;i tiuj sa&#x11D;uloj lin prikantis : mi, lin vivi mi pretendas.</p><p>Amo estas nun la sola Dio, kiun mi adoras !</p><p>Al &#x109;iuj sentime, anta&#x16D; li, mi tion deklaras !</p><p>Do, estu rompata, Arkonto, simile al tiu kaliko,</p><p>La mal&#x109;asta pasinta&#x135;o, kies honton mi komprenas !</p><p>Nur la estonta&#x135;o estas vera, mensogas la pasinta&#x135;o :</p><p>&#x108;io estas forgesita, se mian amanton mi amas.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Tiu amanto, kiu li estas ? Parolu !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Por vi nun ne gravas !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Sklavo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eniras</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SKLAVO</strong></p><p>Aristio !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>parolas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>malla&#x16D;te</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristio</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Jes ! Li eniru ! Sklavo, malfermu la pordon !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Aristio</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kurante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>li</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Ha ! Fedon !</p><p><strong>TIMON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x109;eestantoj</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kiuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>ridas</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Vi ridas ! Sed, pro tia insultego,</p><p>Vi sciu, ke iam multegaj viza&#x11D;oj pali&#x11D;os.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Timu la dan&#x11D;eron de tuja kolero !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Aristio ! Aristio ! Vin demono inspiris !</p><p>Vi ridu ! Banditoj ! Vi ridu !... Vin oni retrovos !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kvieti&#x11D;u !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi unue, la severa filozofiisto !</p><p>Kaj vi, la sklavo malnobla, kiun oni vendas &#x109;e l� vendejo !</p><p>Kaj vi, la ama&#x109;istino ! Kaj vi, la dibo&#x109;emulo,</p><p>Vi atentu ! Estas le&#x11D;oj kontra&#x16D; la sakrilegio !</p><p>Vi ridu ! Sed petu de Pluton, ke li vin protektu !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kolerege</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Kurioza epilogo, kaj multe amuza !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Kiel malbela li estis kun siaj sangru&#x11D;aj okuloj !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Nu ! Venu ! Kaj sian poemon ilin ni lasu finontaj !</p><p><strong>FEDON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Ha ! Majstro ! Ankora&#x16D; unu vorton� Mi vin amas kaj admiras !</p><p>Amon ! Liberecon ! &#x108;ion al vi mi nun &#x15D;uldas ! Dankon !</p><p>Al mi vi donis la rajton vivi kaj esti libera,</p><p>Sed sankta la via parolo anka&#x16D; estas bonfara&#x135;o</p><p>Grava kaj kvietiganta la animon, kiun &#x11D;i faras libera ;</p><p>Do, kaj tio ne estas, Sokrato, vana parolado,</p><p>Se krimo, se iu dan&#x11D;ero vin minacus, mi alkurus !</p><p>Kaj, kiu ajn estu la bato, kiun por vi tirano destinus,</p><p>Nur tra mia brusto, oni vin ekfrapus.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>&#x108;iuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Aristio</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>restas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>solaj</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Ili foriru ! Mia re&#x11D;o ! Mi estas la via sklavino !</p><p>Kaj nur vin mi konas en la tuta mondo !</p><p><strong>AKTO III</strong></p><p><strong>Kvara Dekoracio</strong></p><p><strong><emphasis>Anta&#x16D;</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>domo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>I</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>KSANTIPO</strong></p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Sokrato ! Jen li, kiu vagabundas !</p><p>Sokrato ! Mi vin vokas ! Sokrato ! Hu ! Mi furiozas !</p><p>&#x108;i tie li estas, pacema, revanta sur benko.</p><p>Li e&#x109; fulmobatojn ne atentus !</p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kion vi deziras ?</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Mi volas, ho, trankvila homo !</p><p>Ke vi zorgu pri la malfeli&#x109;oj de la urbo.</p><p>&#x108;ar sakrilegio� Ho ! Dioj senmortaj ! tiun nokton�</p><p>Jen de via instrua&#x109;o la &#x11D;usta rezulto !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kio do ?</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Ku&#x15D;antaj sur la stratoj, oni trovis�</p><p>Kompatu nin, Dioj !... jes, tri cent statuojn !</p><p>De Hermes, de la granda Hermes, plej amata el la Dioj,</p><p>Kiu donas oron al siaj piegaj infanoj,</p><p>Kiun e&#x109; rabisto respekte salutas,</p><p>Monstroj abomenaj rompis la statuojn !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Statuoj de Hermes ?</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Jes ! Sed, en via frosta koro,</p><p>Simpla&#x109;a filozofiisto ! kiel pala sango fluas !</p><p>Rulu do dikajn okulojn, mute indiferentegajn,</p><p>Kiel en plena sunlumo, la stultaj otusoj !</p><p>Hermes ! Nia granda Hermes ! tricent marmora&#x135;oj ! Mi bolas !</p><p>Kiu krimo sciencon la vian povos do malserenigi ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;u Hermes ankora&#x16D; estas senmortulo ?</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Certe !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nu ! Por kio utilas la marmoro kaj altaroj ?</p><p>Ne povas la homo, rompante malfortikan &#x15D;tonon,</p><p>Atenci la luman potencon de l� Dioj.</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Tial ili bone agis ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ksantipo !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>En Partenon,</p><p>Respektege, &#x109;u nomon ilian la popolo ja devos gravuri ?</p><p>A&#x16D; kronojn al ili alju&#x11D;os ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ksantipo !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Feste en E&#x16D;ripos oni &#x135;etos niajn marmora&#x135;ojn !</p><p>Kaj, re&#x11D;o de l� sakrilegio, kun paroladoj kaj kantoj,</p><p>Sokrato kondukos la trupon de la malvirtuloj !</p><p>Niaj Dioj, kompatindaj Dioj, insulte mokitaj !</p><p>Kaj en la cielo, ni havos nenion alian, ol nubojn !</p><p>Prava estis Aristofanes. � Jen via lota&#x135;o !</p><p>Malfeli&#x109;ulino ! Alligite al la sorto de mastro malsprita !</p><p>Nebuloj ! vagemaj vaporoj kaj nuboj kapricaj� !</p><p>Kion vi atendas por paroli ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Sed� la finon de l� ventego !</p><p>Kontra&#x16D; la insultoj de la sorto, kiun oni devas venki,</p><p>Kontra&#x16D; &#x109;io, post Ksantipo, oni povas kontra&#x16D;stari.</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Kaj &#x109;u tio estas la limvorto de via grandega scienco ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Eble !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Vi volas elprovi mian paciencon !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ksantipo !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Mi &#x11D;in ja bezonas, por toleri vian amikaron,</p><p>Viajn frazojn malklarajn, viajn gestojn malviglajn ;</p><p>Tiun serenecon, kiu volas &#x15D;ajni sagaceco,</p><p>Kaj kies aspekto frostiga &#x11D;is la ungoj min agacas !</p><p>Nuntempe mi ploras, monstro senkompata !</p><p>Kion vi povas ripro&#x109;i al &#x109;asta edzino ?</p><p>Vi forlasu viajn argumentojn ! Revenu malsupren sur teron !</p><p>Kaj forlasu unu tagon la plezuron esti severmora.</p><p>Pano, akvo, fruktoj, jen la tuta nia horizonto,</p><p>Kaj unu obolon hejme ni jam ne posedas.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi havas nenion ! Tamen iru por ser&#x109;i olivojn !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Sed por povi revi, vi devos ekzisti !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Iru ! Morga&#x16D; trezoron ni trovos.</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Jen viaj mizeraj amikoj, kiuj babila&#x109;as sur la vojo.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Forlasu nin !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Sed�</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Post</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>gesto</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>&#x15D;i</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>foriras</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>II</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>KRITON</strong><strong>, </strong><strong>PLATON</strong><strong>, </strong><strong>DIOTIMO</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>aliaj</strong><strong/><strong>DIS&#x108;IPLOJ</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Saluton !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Saluton ! Gravajn sciigojn !</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>Tricent statuoj de Hermes faligitaj de siaj kolonoj.</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>La tuta popolo indignas kaj kriadas, kolerante,</p><p>Ke &#x11D;i sange ven&#x11D;os siajn Diojn profanitajn.</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>Malpreciza famo akuzas jam Alcibiadon.</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Oni diras, ke li faris tiun krimon.</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>Spitinsulte,</p><p>Kaj por pla&#x109;i al la instruanto.</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Nu ! Vi estas tiu instruanto !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Venu do, amikoj, interparoladi sub mian tegmenton.</p><p>Pri tiu senluksa lo&#x11D;ejo iam vi memoru !</p><p>Pla&#x109;u al la Dioj, ke &#x11D;i povu esti plena je amikoj !</p><p><strong>DIOTIMO</strong></p><p>Atentu, Sokrato ! Vin oni akuzas !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi scias.</p><p>Sed kion do povas la monto kontra&#x16D; nuboj minacantaj !</p><p><strong>PLATON</strong></p><p>Tiel kruela estas la popolo !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Jes, Platon ! Tamen mi &#x11D;in amas,</p><p>&#x108;ar &#x11D;i estas nobla, e&#x109; kiam kruela,</p><p>Dum &#x11D;i plej fame ardegas, &#x11D;i senkonscii&#x11D;as,</p><p>Sed nur pro amo al bono, &#x11D;i malbonon faras.</p><p>Pri mi, &#x109;ar nenion malhonoran mi plenumis,</p><p>Fiera kiel senkulpulo, rekompencon mi atendas.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Granda</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>tumulto</emphasis></strong><strong><emphasis> ; </emphasis></strong><strong><emphasis>Alcibiado</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>alvenas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>trankvile</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>sekvate</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>popolamaso</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kiu</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>lin</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>insultas</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>III</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SAMAJ</strong><strong>, </strong><strong>ALCIBIADO</strong><strong>, </strong><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong><strong>, </strong><strong>poste</strong><strong/><strong>TIMON</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Jen li ! Jen li !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Jes ! Per Afrodite ! Jen mi !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Profananto de la Dioj ! Sakrilegiulo !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Majstro,</p><p>Vi vidas ! Nian respublikon malpacigas alarma demono.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Hermes ! Niaj Dioj Hermes !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Civitanoj !</p><p><strong>EN</strong><strong/><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong><strong>, </strong><strong>VO&#x108;OJ</strong><strong/><strong>DIVERSAJ</strong></p><p>Klarigojn li donu !</p><p>Ne ! Ne ! Sokrato ! Malpiulo ! Ne ! Alcibiado !</p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>demandante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>unu</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>el</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>plej</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>proksimaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kriantoj</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Vi unue, kies nomon mi ne konas,</p><p>Vi pri kio lin akuzas ? &#x108;u do &#x109;ar li savis nian Urbon ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>DEMANDITO</strong></p><p>Hermes !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Hermes ne trovi&#x11D;as en malforta marmora&#x135;o !</p><p>Hermes estas en Olimpo ! Li regadas kun la Dioj.</p><p><strong>JUNA</strong><strong/><strong>INFANO</strong></p><p>Morton por Alcibiado !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Okulojn malfermu, infano !</p><p>Li ! Kiel ! La estro kura&#x11D;a, kiu al ni evitis katenojn !</p><p>Li ! La filo de Pallas, kaj la gloro de Ateno !</p><p>Li, kiu konservis esperon, kiam &#x109;iuj malesperis !</p><p>&#x108;u lin vi akuzos, infano freneza ?</p><p><strong>TIMON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>enirante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Per la bluokula Pallas, kiun la Urbo adoras,</p><p>Mi, Timon, lin diras ankora&#x16D; pli sakrilegia !</p><p>Niaj Dioj Hermes, en la polvon ! Nu ! Bone !</p><p>Kompare kun krimo alia, tiu krimo ja estas nenio,</p><p>&#x108;ar, post la batalo, li niajn karegajn mortintojn,</p><p>Kiujn li ne entombigis, forlasis al putro malpura ;</p><p>Amatajn heroojn, niajn fratojn, kaj niajn infanojn,</p><p>Civitanoj, mi defendas en &#x109;i tiu tago !</p><p>Kiu estas venka kaj samtempe krima, estas duoble malglora.</p><p>Neniun karegan mortinton li purigis per la flamo,</p><p>Kaj en malbelegaj kampoj, al kiuj neniu kura&#x11D;as alpa&#x15D;i,</p><p>La kadavroj putri&#x11D;intaj atendas la fajron.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Abomene ! Morton !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Civitanoj !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Li respondu !</p><p>Morton ! Li parolu ! Morton !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi multe eraras !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Li mensogas !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi vidis�</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Ekzilon !</p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>forte</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Mi vidis &#x109;ielenirantajn</p><p>Flamojn de l� brulejoj, kiujn li starigis ;</p><p>Kaj se iuj kura&#x11D;uloj, sur la bu&#x109;adejo,</p><p>Ankora&#x16D; atendas la fajron, el kiu liberi&#x11D;as la animo,</p><p>Por li vi ne timu la mortigan malpurigon !</p><p>Li estis bravulo. Ne gravas de karno peco senvalora !</p><p>Lia sorto de vi povas esti enviata ;</p><p>Per la belaj heroa&#x135;oj oni supreniras Elizeon !</p><p>Kaj neniam fajro skuita de l� vento</p><p>Heroon mortintan aliigos en heroon postvivantan.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Montrante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Alcibiadon</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Rigardu lin ! Vidu, &#x109;u li havas perfidan viza&#x11D;on !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Li do sin defendu !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi respondu, filo !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Dankon, Majstro !</p><p>Popolo ! Unue vi diru, &#x109;u li jam mensogis.</p><p>Inter &#x109;i tiu sa&#x11D;ulo kaj tiu alia</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>montras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Timon</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>vi devas elekti !</p><p>Vi komprenas ke, pro tio, mi ne malalti&#x11D;os</p><p>Al subtilaj argumentoj, kiuj povus min defendi.</p><p>Mi amas la Amon, Pallas, la militon kaj la Urbon.</p><p>Pla&#x109;as al mi esti iam citota de la historio.</p><p>Kaj se tiu koro de infano faris kelkajn freneza&#x135;ojn,</p><p>Ilin, per monto de gloro, &#x11D;i volas kovregi.</p><p>&#x108;ion, kion mi plenumis, mi povus rakonti ;</p><p>Sed la filo de Klinias ne sufi&#x109;e faris ;</p><p>Li volas, ke iam sur soklon lian gloron oni metu,</p><p>En Partenon, kun Sokrato kaj kun Temistoklo.</p><p>Kaj vi Diino ! Kaj vi, Diino kiu nin vidas�</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Pallas ! Vi a&#x16D;skultu !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Grandaj Dioj ! Mi eka&#x16D;das &#x15D;ian vo&#x109;on !</p><p>Popolo ! &#x15D;i diras, &#x109;esu vian malnoblan kverelon !</p><p>Taskon alian pli belan vi havas por fari !</p><p>Nun, en Sicilio, Grekoj, viaj filoj, estas premegataj</p><p>Kaj timeme vi restadas enfermitaj en Attike ;</p><p>Tie la tiranoj senhavigas viajn fratojn,</p><p>Kaj vi lasas putri&#x11D;antaj la galerojn en viaj havenoj !</p><p>Post Platea, kaj Salamis, kaj Maraton,</p><p>Nia gloro kampon pli vastan postulas,</p><p>Ni volas Katane, Surakuze kaj Segeste !</p><p>Granda penso nasku grandan geston !</p><p>Por kroni vian frunton per la&#x16D;ro &#x109;iam verda,</p><p>Trudu al vi la honoron obeigi l� universon !</p><p><strong>VO&#x108;OJ</strong><strong/><strong>EN</strong><strong/><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Civitanoj ! Al la &#x15D;ipoj !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Niaj militistoj�</p><p><strong>VO&#x108;OJ</strong><strong/><strong>EN</strong><strong/><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Surakuze !!!</p><p>Ne ! Alcibiado ! Armu vin !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Mi lin akuzas !</p><p><strong>ALCIBIADO</strong></p><p>Civitanoj ! Venu ! Anta&#x16D;en ! Min sekvu !...</p><p>Ni kunportu kun ni niajn protektantajn Diojn !</p><p><strong>TIMON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fotimo</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Nu, jes ! Al pereo ni lasu lin iri ! Li ne plu revenos !</p><p><strong>VO&#x108;OJ</strong><strong/><strong>EN</strong><strong/><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Al Pireo ! Al la &#x15D;ipoj ! Al armiloj ! Al galeroj !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>IV</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>TIMON</strong></p><p><strong>TIMON</strong></p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>sin</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>alproksimigante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Kiel ! Vi ellasas &#x109;i tiun karegan dis&#x109;iplon !</p><p>Li bezonas iom plori, tiel multe ridadinte !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi ? Timon !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>He jes ! Mi !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi volas ?</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Al nenio mi malhelpas !</p><p>La justajn fini&#x11D;ojn mi &#x109;iam preferas !...</p><p>Nun, a&#x16D;skultu ! Oni vin akuzas, oni vin malamas !</p><p>Nu ! Mi ne forgesis, ke hiera&#x16D;, &#x109;e tiu festeno,</p><p>Inter tiuj junaj frenezuloj, viaj apostoloj,</p><p>Vi &#x15D;ercadis, pli kruele kaj pli akre ol ceteraj�</p><p>&#x108;ion mi pardonas !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kia estas la kosto de via pardono ?</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Tiu bela sklavo, la via dis&#x109;iplo, tiu Fedon�</p><p>Vi komprenas ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Neniel !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Aristion ankora&#x16D; mi amas !</p><p>Mi scias !... Min punas Afrodite kolerega !</p><p>Kontra&#x16D; tia amo, kiam ni &#x11D;in spertas,</p><p>Vane la sa&#x11D;uloj faras instrua&#x135;ojn�</p><p>Resume, Sokrato, oni vin malamas. Vin tiu malamo</p><p>Estas kondukonta morga&#x16D; al Atena ju&#x11D;istaro !</p><p>Super vi jam vagas la ombroj de l� morto !</p><p>Sed per unu vorto vi povas decidi pri via destino.</p><p>Tiu Fedon !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi parolu !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Nu ! Li mortu� a&#x16D; li sin ekzilu !</p><p>&#x108;iopova estas via diro super lia malforta spirito,</p><p>Li foriru ! Kaj pro sia liberi&#x11D;o li triumfu !</p><p>Sed al mi venkita li lasu la amon !...</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Timon ! Mi kompatas vian malgajan turmenton !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Al li do vi diros�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nenion al li mi povos diri !</p><p>&#x11C;is nun mia lipo neniam mensogis,</p><p>Kaj diris parolon, kiun mia koro malakceptis !</p><p>&#x108;u vi volas, ke, &#x109;e l� a&#x11D;o, kiam klini&#x11D;as la homo,</p><p>Kiel tro matura frukto, kiu kurbfleksas la bran&#x109;on,</p><p>Mi konsilu malnoble al mia amiko</p><p>Forlasi la amon por morton eviti !</p><p>Tiel proksime de la momento, kiam l� animo sin liberigas,</p><p>Por konservi nur la &#x15D;ajnon de la vivo,</p><p>Pro &#x109;i tiu karno mal&#x15D;atinda, Sokrato perfidus</p><p>Tiun noblan amon al vereco, pri kiu li tiel fieras !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi volas do &#x11D;ui la prezon de via sa&#x11D;eco ?</p><p>Adia&#x16D; !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Timon !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Adia&#x16D; ! Filozofiisto !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eliras</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>sola</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Ho ! malforteco !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>V</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>FEDON</strong></p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Jen mi, Majstro ! Vi scias, ke Timon volas, ke vi mortu !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ne grave !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>&#x15C;ipo nin atendas &#x109;e l� haveno.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ne !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Mi volas vin savi !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Sa&#x11D;ulo atendas la horon.</p><p>Se mia patrujo iam volos, ke mi mortu,</p><p>&#x11C;i min trovos en la hejmo kaj staranta.</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Sokrato ! Vi devas ekfu&#x11D;i !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kial min petegi ?</p><p>Mi ja ne foriros, Fedon, tion al vi mi certigas !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Nu ! Por vin defendi, ho, Majstro, mi restas !</p><empty-line/><p><strong>Kvina Dekoracio</strong></p><p><strong>LA TRIBUNALO</strong></p><p><strong>La</strong><strong/><strong>dek</strong><strong>-</strong><strong>unu</strong><strong/><strong>ju&#x11D;istoj</strong><strong/><strong>prezidataj</strong><strong/><strong>de</strong><strong/><strong>Timon</strong><strong>. </strong></p><p><strong>Sokrato</strong><strong/><strong>estas</strong><strong/><strong>alkondukata</strong><strong/><strong>anta&#x16D;</strong><strong/><strong>ilin</strong><strong>.</strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>I</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>LA</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTOJ</strong><strong>, </strong><strong>TIMON</strong></p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Jen do vi, Sokrato, al ni alvokita !</p><p>&#x108;i-tiuj ju&#x11D;istoj, sen ia malamo, sen ia kolero,</p><p>Por ke sur la kulpoj la le&#x11D;o pezi&#x11D;u,</p><p>Kun la sereneco de la senpasia justeco,</p><p>La&#x16D; viaj paroloj, decidos pri via destino :</p><p>Libero, ekzilo, karcero a&#x16D; morto.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi respektas la le&#x11D;ojn, kiuj regas Atenon.</p><p>Sed, komence, liberigu miajn membrojn !</p><p>&#x108;ar mi estas senkulpulo, oni formetu &#x109;i tiujn katenojn,</p><p>Kies ringoj kruelegaj enpenetras mian karnon.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi scias, ke Dioj ekzistas, al kiuj ni estas fieraj kredadi.</p><p>Tiuj Dioj, justaj Dioj, kiujn via patrujo adoras,</p><p>Dze&#x16D;s, Afrodite, Ares, Pluton, Herakles�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Sufi&#x109;e !</p><p>Mi konas�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Ilin vi tamen ofendis !</p><p>Neniu vin vidas, la&#x16D;rite, aliri la templon</p><p>Oferi kolombon al la blanka Afrodite.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kial do ! &#x15D;i havas &#x109;iujn birdojn de l� &#x109;ielo !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Foibos kun arko ar&#x11D;enta, kies altaron vi konas</p><p>&#x108;u de vi li iam ricevis viktimon ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Se Dio de lumo li estas, li certe mal&#x15D;atas la krimon ;</p><p>Neniu diulo sati&#x11D;as pro sango,</p><p>Kaj soifas al doloroj de senkulpa kreita&#x135;o�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Malfeli&#x109;ulo !... Mi konsentas ! La tagon de l� Panateneoj,</p><p>Kiam &#x109;iuj domoj, per kronoj dekoraciite,</p><p>Festas nian Pallas kun justa fiero,</p><p>Via domo sen krono nek floroj, &#x15D;ajnas funebranta ;</p><p>Kaj kiam, al templo, niaj civitanoj,</p><p>Sub rigardoj de Olimpo, amase aliras,</p><p>Per purpuro kaj oro vestite,</p><p>Vi, sur la sojlo via, kiun vi ne lasis,</p><p>Vi mok&#x15D;ercas la Diinon kaj nian piecon.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi neniam mokis tiujn homojn, kiuj, kun kredo sincera</p><p>Prezentas respektan piecon al Pallas,</p><p>Al nia patrino ! Procesioj, ludoj,</p><p>&#x108;aroj kaj lumiloj, la &#x15D;afinoj kaj virkaproj,</p><p>Kiujn, &#x109;e la tomboj, oni oferbu&#x109;as�</p><p>Pallas de siaj infanoj ankora&#x16D; pli multe postulas,</p><p>Kaj pli bone, ol per tiu luksa pompo,</p><p>Oni &#x15D;in adoras per la sereneco</p><p>De koro lojala kaj pura ; jen kion &#x15D;ategas</p><p>Nia virgulino kun okuloj el lazuro.</p><p>La tumultaj krioj, kiujn festo naskas,</p><p>Estas malpli dol&#x109;aj al koro la &#x15D;ia</p><p>Ol tegmento silentada, kie revas</p><p>Maljunulo meditema kaj izola</p><p>Anta&#x16D; l� horizonto, pri l� potenco de la Dioj.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiel ! Pallas ! Oni scios, kiel pri &#x15D;i vi parolas.</p><p>Viaj diroj estas tie, sur tiu fidela skriba&#x135;o.</p><p>Ni da&#x16D;rigu ! &#x108;iuhore, &#x109;e la vojkruci&#x11D;oj,</p><p>Krimon vi predikas en vortoj abundaj.</p><p>Kaj, en frazoj, la filozofio via, sur la stratoj,</p><p>Al vi alkurigas la popolamasojn.</p><p>&#x108;ar, en via nefleksebla malhumilegeco,</p><p>Vi asertas, ke vi &#x109;ion konas, por &#x109;ion neadi !...</p><p>Kaj niaj infanoj, kies cerbo, kiel mola vakso,</p><p>Konservas la frapon fatalan faritan de iu parolo,</p><p>Vi ilin delogas, vi, per la mantelo, ilin tenas,</p><p>Ilin kaptas per la vorto, kiel en premilo,</p><p>&#x108;ion senhonorigante, &#x109;ion senkreditigante,</p><p>De l� supro de via malkura&#x11D;a ironio.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;u vi havas pruvojn ?</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Jes ! Oni venigu E&#x16D;rilas !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>E&#x16D;rilas</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>E&#x16D;rilas</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Kiel do Sokrato, iun tagon, parolis pri Pallas ?</p><p><strong>E&#x16C;RILAS</strong></p><p>Li diris, la&#x16D; mia memoro, ke neniam &#x15D;i naski&#x11D;is.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi a&#x16D;das. Per tiu infano, vi havas la pruvon.</p><p>&#x108;u aliajn atestantojn vi deziras ? Mi havas dudekon.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Se min ili ne komprenis, vana estas ilia atesto.</p><p>Sed se vi, ju&#x11D;istoj ! deziras kompreni, vi a&#x16D;du !</p><p>Malka&#x15D;ata estas ja doktrino mia ! jen &#x11D;i tuta :</p><p>Mi respektas Diojn, patrujon kaj le&#x11D;ojn ;</p><p>Sed &#x109;i-tiuj Dioj, kies heroa&#x135;ojn prikantis Homero,</p><p>Tiuj Dioj, kiujn la poeto home paroligas,</p><p>Estas reala&#x135;oj nue kiel simboloj,</p><p>Kaj la stranga vesto, per kiu li ilin surkovris,</p><p>Ka&#x15D;as la grandan spiriton, kiu regadas la mondon.</p><p>Se Dze&#x16D;s estas Dio, &#x109;u li povas, por mortemulinoj,</p><p>Senti la ekscitojn de krimaj pasioj ?</p><p>&#x108;u Apollon havas &#x109;aron ? &#x108;u Pallas do, &#x15D;ildon ?</p><p>&#x108;u &#x109;evalojn Pozeidon ? &#x108;u Artemis, leporhundon ?</p><p>Ebria Dionusos ? Kaj lama Hefaistos ? Kaj Hera &#x135;aluza ?</p><p>Afrodite, malfidela kaj edzino ridetanta,</p><p>Blanka perlo, eliranta el maraj abismoj ?</p><p>Ne ! Ne ! Karnan formon ne havas la Dioj ;</p><p>Pro nia malforto nur, ilin ni vidas similaj al ni mem ;</p><p>Ili ne suferas pro l� homaj makuloj.</p><p>La nobla animo de l� Dioj, for de &#x109;iu formo,</p><p>Estas &#x109;iuloke : en la grenoj de la tero fruktori&#x109;a,</p><p>En la silvoj, en la montoj, en l� abismoj de la ondo,</p><p>&#x108;e l� astroj pendantaj de l� volboj de l� nokto,</p><p>Kaj en la spacego superplena je ilia potencego ;</p><p>Kaj tiu animo de l� Dioj, kiun surgenue mi adoras,</p><p>Kaj kiu neniam aperas kruela, mensoga, perfida,</p><p>Kiu al la bono superrega, kun amo, nin gvidas,</p><p>&#x108;i tiu animo tutmonda, en ni anka&#x16D; &#x11D;i trovi&#x11D;as !</p><p>Kaj &#x11D;i diras : � Unue, kaj &#x109;iam, Justeco !</p><p>Ne grave se l� frunto, klinata de iaj doloroj, pali&#x11D;os !</p><p>Vi povos ja &#x109;ion maltimi, pli forta ol re&#x11D;o,</p><p>Se dia &#x109;i tiu animo estas je vi kontentega.</p><p>Lasu forfluanta la ondegon de l� Plezuroj,</p><p>Kaj koron serenan starigu al la krioj de la homoj ;</p><p>Mal&#x15D;atu la falsajn ri&#x109;a&#x135;ojn kaj ilian maskon erarigan ;</p><p>Vi estu lojala kaj forta, senripro&#x109;a kaj sentima,</p><p>Kaj &#x109;ar en vi vivas la Dio, de kiu dependas l� ekzisto,</p><p>Por koni la mondon, eklernu vin koni. �</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj jen, kion li kura&#x11D;as, &#x15D;ajne triumfanta,</p><p>Tiu barbarulo, instrui al la kompatindaj infanoj !</p><p>&#x108;iuj viaj diroj estas tie, kaj en siaj &#x11D;ustaj frazoj.</p><p>Sed vi devas, pri aliaj agoj, ankora&#x16D; respondi,</p><p>&#x108;ar &#x11D;i estas ago, la instruo de l� eraro.</p><p>Oni diras, kaj sen abomeno tion diri mi ne povas,</p><p>Ke la malpieco via, ri&#x109;a el ludoj funebraj,</p><p>Ser&#x109;adas demonojn flugantajn tra l� nokto,</p><p>Kaj ke unu el &#x109;i tiuj, transpasinte l� akvojn de l� Flegeton,</p><p>Forlasas por vi la la kavernojn de Pluton !</p><p>&#x108;u vere ? Respondu !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Tio estas vera. Sed mi neas,</p><p>Ke de la Inferoj, ju&#x11D;istoj, &#x11D;i venas.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj tiel, de kie gi venas ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>De la mondoj nekonataj.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Ne &#x15D;ercu, Sokrato, en tiu sanktega momento.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vera&#x135;oj ekzistas, kiujn la scienco ne posedas.</p><p>Ne venis ankora&#x16D; la horo por ilin ekkoni.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi tamen respondos. Tiu feo, kiu do &#x11D;i estas ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Iu forto, kiu, for de mondo peza kaj malnobla,</p><p>Forskuinte la resta&#x135;ojn de maldelikata gango,</p><p>Estas kiel animo de homo forlasinta nian teron !</p><p>Trans la &#x15D;ar&#x11D;o de la spaco kaj de l� tempo.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj &#x109;u vi &#x11D;in a&#x16D;das al vi parolanta ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi &#x11D;in a&#x16D;das !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi blasfemas ! Niaj le&#x11D;oj, niaj libroj, niaj pastroj,</p><p>&#x108;iam malaprobis tiujn mal&#x15D;atindajn kreita&#x135;ojn.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kaj en viaj le&#x11D;oj, la mondon vi kredas enteni !</p><p>En malvastaj viaj libroj enfermadi l� universon !</p><p>Kaj &#x109;ar vi devigis maljunulon al silento,</p><p>Forstreki per iu dekreto la senfinon de l� mistero !</p><p>Sed, ju&#x11D;istoj ! vidu : &#x109;io estas al ni nekonata ;</p><p>Sur tero &#x135;etita, la homo, senvesta, kaj blinda esta&#x135;o,</p><p>Nenion ankora&#x16D; komprenis pri la &#x109;eno de la ka&#x16D;zoj.</p><p>Kiam &#x11D;i travidis de l� aferoj la sencon profundan,</p><p>La trezoron mirindegan de l� sekretoj, enfositan</p><p>En senlima tiu Kosmos, kiu nin blindigas ?</p><p>Pitagoras kaj Zenon, Demokritos kaj Tales,</p><p>Ankora&#x16D; ne trafis la limon ekstreman.</p><p>Aliaj pensuloj, post ili, venos iun tagon,</p><p>Ne tiel barbaraj kiel ni, klinante pli multe la frunton,</p><p>Kaj ne pretendante doni, en sia frenezo,</p><p>Homan limon al grandega universo�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Ne pli multe da blasfemoj, kaj tro bone mi komprenis !</p><p>Ni alvenu al la puno, kiun le&#x11D;o� Vi ridetas ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Pro la vundo ricevita sur la kampoj apud Potidea,</p><p>Pro l� defendo de l� ideo kaj de mia patrolando,</p><p>Pro mia instruo, pro mia batalo,</p><p>Pro ekzemploj de kura&#x11D;o kaj admonoj al la virto,</p><p>Mi meritis, posedante nur tunikon,</p><p>De vi kaj de l� Respubliko, dumvivan nutradon.</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Nu ! Jes ! Ni tuj vidos &#x109;u vi &#x109;iam ridos !</p><p>Lin, gardistoj, forkonduku !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>II</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTOJ</strong></p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Sufi&#x109;e da vanaj paroloj !</p><p>Kiun punon ni difinos por &#x109;i tiu malpiulo ?</p><p><strong>1</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>La ekzilon !</p><p><strong>2</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>Kiel Aristido ? Nu ! Ne ! Li elpagu !</p><p>La morton !</p><p><strong>3</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>La morton !</p><p><strong>4</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>La ekzilon !</p><p><strong>5</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>La karceron !</p><p><strong>6</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>Mi, la morton !</p><p>La karcero &#x109;iam estas malbone fermita. El &#x11D;i oni liberi&#x11D;as.</p><p><strong>7</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>Mi ? Tiu multvorta retoro, je emfazo abundega,</p><p>Min lacigis. Mi malsatas kaj diras : La morton, senfraze.</p><p><strong>8</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>La morton !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj vi, Krates ?</p><p><strong>9</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>Liberecon !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kiel !</p><p><strong>9</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong><strong> (</strong><strong>KRATES</strong><strong>)</strong></p><p>Kompatinda frenezulo. Ni lasu sen puno &#x109;iujn frenezulojn !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Li estas sufi&#x109;e malvirta por &#x15D;ajnigi frenezecon,</p><p>Kaj estas necese, ke &#x109;iu &#x15D;tatano al Le&#x11D;o obeu.</p><p><strong>10</strong><strong>a</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTO</strong></p><p>Kaj mi, liberecon ! La popolo ja apla&#x16D;dos !</p><p>Li estas amiko de l� popolo�</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Kaj sendanka estas la popolo.</p><p>Mi, la morton ! Kaj la morton kuntrenas la mia vo&#x109;dono !</p><p>Bona estas nia ju&#x11D;o. Por Ateno &#x11D;i estas la savo !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>III</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong><strong>, </strong><strong>LA</strong><strong/><strong>JU&#x11C;ISTOJ</strong><strong>, </strong><strong>en</strong><strong/><strong>la</strong><strong/><strong>popolamaso</strong><strong/><strong>FEDON</strong><strong/><strong>kaj</strong><strong/><strong>ARISTIO</strong></p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Malfermu la pordojn. Popolo ! Vi a&#x16D;du la ju&#x11D;on !</p><p><strong>VO&#x108;OJ</strong><strong/><strong>EN</strong><strong/><strong>LA</strong><strong/><strong>POPOLO</strong></p><p>Ho ! Sokrato ! Li perfidis ! Li estas sa&#x11D;ulo !</p><p><strong>TIMON</strong></p><p>Vi silentu !</p><p>Por, de niaj Dioj, la honoro malkura&#x11D;e profanita,</p><p>Ni, je l� morto, post du tagoj, Sokraton kondamnis !</p><empty-line/><p><strong>AKTO IV</strong></p><p><strong>Sesa Dekoracio</strong></p><p><strong>LA KARCERO</strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>I</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong><strong>, </strong><strong>SOKRATO</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>enirante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Sokrato ! Ankora&#x16D; li revenas, nenio lin &#x11D;enas !</p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nu ! mia amiko !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>&#x11C;i estas afero plej stranga !</p><p>De dekkvin jam jaroj, mi estas provoso de tiu karcero,</p><p>Kaj tiuj kvar muroj malhelaj estas mia tuta horizonto !</p><p>Nu ! &#x108;iuj kondamnitoj, post kiam sonoris la horo,</p><p>Plenigis je siaj kriadoj &#x109;i tiun malhelan restejon.</p><p>Unuj, kiujn peza timo &#x15D;an&#x11D;is en blankajn fantomojn,</p><p>Sin trenis al miaj piedoj, palegaj, tremantaj ;</p><p>Aliaj, al mi dis&#x15D;utante multegajn insultojn,</p><p>Vokis al mi la koleron de l� Furioj !</p><p>Sed nenio vin malkvietigas ! Senplende,</p><p>Senkrie, vi dol&#x109;e parolas, vi revas, ridetas !</p><p>Kaj tamen, vi scias, kion al mi le&#x11D;o trudas !</p><p>Post iu momento, mi devos� &#x11D;i estas afero plej stranga.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kaj vi, vi ne scias, ke ver&#x15D;ante al mi la venenon,</p><p>Amiko ! vi helpos forlasi karceron�</p><p>&#x108;i tiun karceron de l� korpo, &#x109;e kiu animo</p><p>Suferas kaj ploras, avida ektrafi la domon &#x109;ielan.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Kaj vi revas tiel ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Pri la libereco !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Tio estas bela.</p><p>Revi, kaj rideti !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ami !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Sur la sojlo de la tombo.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>E&#x109;, mi faris por vi, kiel faris maljuna Esopo,</p><p>Apologon, en kiu vereco sin ka&#x15D;as.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Esopo ! ho !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi povas kompreni nuntempe.</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Apologo anta&#x16D; la cikuto ! Mirigante !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kiam estis malfermita la skatolo</p><p>De la bonoj kaj malbonoj,</p><p>For de l� homoj &#x109;e l� tero fiksitaj,</p><p>&#x108;iuj al &#x109;ielo ekflugis, kaj en la skatolo</p><p>Sola restis la Espero.</p><p>Tamen la Plezuro, ri&#x109;ege vestita</p><p>Supreniras &#x11D;is mem al Olimpo ;</p><p>Tie supre, oni &#x11D;in akceptas, &#x11D;in festas, &#x11D;in amas,</p><p>Jen &#x11D;i estas diigita !</p><p>Sed rapide oni vidis la grandan eraron</p><p>Pro tia akcepto de l� brila fremdulo.</p><p>La&#x16D;te &#x11D;i parolas, aroganta, &#x11D;i ordonas,</p><p>&#x108;ion prenas, kaj &#x109;ion intencas regadi.</p><p>La tagon, la nokton, &#x109;e l� lito, &#x109;e l� tablo,</p><p>&#x11C;i faras bruadon grandegan.</p><p>Pro l� bruo de &#x11D;iaj tintiloj,</p><p>La dol&#x109;a kvieto de l� koro forkuras</p><p>Malbenante sian brueman venkinton.</p><p>� He jes ! diras Dze&#x16D;s,</p><p>Komprenante sian kulpon,</p><p>Senkora plezuro, gasto mal&#x15D;atinda,</p><p>Vin nun oni konas ! Dankon !</p><p>Nu, senta&#x16D;gulo, for de &#x109;i tie !</p><p>Sur ilia bulo, iru peti de l� homoj azilon !... �</p><p>Kaj jen la Plezuro, kiu de Olimpo ekruli&#x11D;as !</p><p>Sed, &#x109;ar Olimpo estas alta,</p><p>Ruli&#x11D;ante, sian mantelon &#x11D;i perdas,</p><p>Mantelon el oro, purpuro, kaj silko,</p><p>Kies fran&#x11D;o en koloroj belbrilegaj malfaldi&#x11D;as !...</p><p>Kaj tiu mantelo, &#x11D;i estis trovita�</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>De kiu ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>De l� Doloro !</p><p>&#x11C;i anka&#x16D;, kurante for de la skatolo ensor&#x109;a,</p><p>&#x11C;i estis ser&#x109;inta bon&#x15D;ancon ;</p><p>Sed en &#x109;iu loko, malbelega kaj sendentigita,</p><p>Nuda kaj malbonodora, &#x11D;i estis, kun timo, pelita.</p><p>Nu, sur sin &#x11D;i metis la brilan mantelon,</p><p>Kaj belega, sian vualante la karkason tragedian,</p><p>&#x11C;i &#x109;iun portikon per pa&#x15D;o fiera trairas,</p><p>&#x108;ar homoj, logataj de l� vesto trompema,</p><p>Kredas vidi la Plezuron kaj akceptas la Doloron.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Oni</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>frapas</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>II</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>SAMAJ</strong><strong>, </strong><strong>KSANTIPO</strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Kiu povas veni ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ksantipo !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>O Sokrato ! o mizero !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Fieran animon en &#x109;i tiu tago oni devas havi !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Ili vin kondamnis, vin, la Sa&#x11D;an, vin, la Bonan !</p><p>Kaj nun estas via lasta horo ! Sokrato ! Pardonu !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Edzino, restaru. Vi estis lojala kaj pura !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Ne ! ne ! mi vian malamon, insulton, meritis !</p><p>&#x108;ar mi vin ne sciis kompreni, kaj tamen vin amis,</p><p>Kaj estas &#x109;i tio konsciencripro&#x109;o,</p><p>Kiu min subpremos &#x11D;is &#x109;iam !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>O Ksantipo ! miavice mi min devas ekripro&#x109;i,</p><p>&#x108;ar oni ne povas doni sian revon kiel senkulpigon,</p><p>Kaj la revo, &#x109;e kiu la mia animo &#x15D;atis flugvagadi�</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Kaj mi, ve ! nur ser&#x109;is &#x11D;in malserenigi !</p><p>Teda kaj kruela, kaj simila al Harpio !</p><p>Mi iros &#x11D;in trovi, vian ju&#x11D;istaron malpiegan !...</p><p>Malfeli&#x109;ulino ! Ho ! Doloro ! Ho ! Sokrato !</p><p>&#x108;i tiun vesperon ! &#x108;u &#x11D;i estas ebla !</p><p>Ho ! Dioj ! Sokrato ! Malespero mia !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ne ! nur la malbonulo malesperas, ho ! edzino !</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Kaj miaj infanoj !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Pro la patro ili ne devos ru&#x11D;i&#x11D;i.</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Infanoj ! Ho ! niaj infanoj ! Mi viajn genuojn kisadas !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ksantipo ! Sufi&#x109;e ! Malindaj je ni estas tiuj ploroj.</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Forkonduku &#x15D;in�</p><p><strong>KSANTIPO</strong></p><p>Ha !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kompatinda fidela estulo !</p><p>Adia&#x16D; ! Ksantipo ! Vi, amikoj ! Zorgu pri &#x15D;i !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>&#x108;e</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>fino</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>sceno</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>eniris</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Kriton</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>Simias</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>Cebes</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>III</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong><strong>, </strong><strong>KRITON</strong><strong>, </strong><strong>SIMIAS</strong><strong>, </strong><strong>CEBES</strong><strong>, </strong><strong>FEDON</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nu ! do ! mia kara Kriton ! jen la grava tago !</p><p>Kaj l� animo de Sokrato balda&#x16D; trafos sian vicon.</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>&#x108;u la morton vi deziras ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>La morto nur estas trapaso,</p><p>Terura por la malbonulo, liberiga por la sa&#x11D;ulo.</p><p>Ploroj ? Vere tio estas malbone kompreni mian instruadon !</p><p>&#x108;esas bati l� koro, kaj ni, ni komencas.</p><p>&#x108;u vi vidis &#x15D;prucanta la flamon el ligno malhela ?</p><p>&#x11C;i sin &#x135;etas supren &#x11D;is &#x109;ielo ; tiel la animo !</p><p>&#x108;ar korpo la nia, simila je tiu malnobla kaj peza ligna&#x135;o,</p><p>En sia hontinda karnaro entenas spiriton subtilan.</p><p>Fajron vere sanktan ka&#x15D;as tiu karno,</p><p>Kaj la dia morto liberigas la fajreron.</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>Kaj &#x109;u estas tiel &#x109;iu homo ? jen perfida, jen senkulpa ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Tio estas, mia kara Kriton, fakto perpleksiga,</p><p>Sed� eble� Ni vidu� La suno ankora&#x16D; briladas.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>faras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>signon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>siaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>amikoj</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kiuj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>sin</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>lokas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x109;irka&#x16D;</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>li</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Animoj do iras al celoj sekretaj ;</p><p>La animo de l� justulo, kiel tiu de la malvirtulo.</p><p>Sed ritmo profunda regadas la mondon,</p><p>Kaj estus rompata tiu vasta harmonio,</p><p>Se unu restadus sen puno, alia sen danko.</p><p>La festojn, la amojn, la kronojn, &#x109;i tiujn hava&#x135;ojn</p><p>Mi ja konsideras kiel trompegantajn, kiel mal&#x15D;atindajn.</p><p>Kiam, de la brilegeco de la Belo, la penso fari&#x11D;as ravita,</p><p>La morto aperas al &#x109;iu sa&#x11D;ulo la fonto de vivo,</p><p>Kaj niaj vanegaj brila&#x135;oj nur estas vesta&#x109;oj,</p><p>Kiam, trans la tombo, oni atendas radiojn.</p><p>Jen kial mi estas sen ia kolero, sen ia malamo.</p><p>E&#x109; kun &#x11D;iaj kulpoj, mi amas Atenon.</p><p>Mia ju&#x11D;istaro, se &#x11D;i povis min konduki al la morto,</p><p>Al mi ja senton malnoblan ne povis havigi,</p><p>Unutaga voja&#x11D;anto, sur la tero &#x109;e kiu ni estas,</p><p>Mi sentas grandegan kompaton por homaj eraroj�</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>provoso</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>La&#x16D; ordono de l� arkonto, jen grava letero.</p><p><strong>SOKRATO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>legante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>leteron</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Aristio ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Tie &#x15D;i estas. Por vi sola, &#x15D;i atendas.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kion do &#x15D;i povas esti al mortanto ankora&#x16D; dironta ?</p><p>Nu, jes ! Kaj vi, dum momento, amikoj, foriru !</p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>IV</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong><strong>, </strong><strong>SOKRATO</strong></p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Al vi mi alportas la vivon kun la libereco !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kion vi diras ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>La provoso, kiun suba&#x109;etis nia mono,</p><p>Al vi la fatalan trinka&#x135;on ne ver&#x15D;os.</p><p>La pordo, &#x109;i tiun vesperon, malfermi&#x11D;os la&#x16D;kutime,</p><p>Kaj vi povos tiam, &#x15D;irmate de l� nokto�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi ! ne. Mi ne estas la kulpulo kiu fu&#x11D;as !...</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>&#x108;io estas preta ! Ni, en la haveno, posedas mar&#x15D;ipon.</p><p>Sindonaj kunuloj, kiujn inspiradas via nobla koro�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kial, infanino, vi ser&#x109;as alian havenon ?</p><p>&#x108;u ni povos trovi pli certan, ol morton ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Dioj ! Kiel do cedigi &#x15D;tonkoran la homon !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Milda estis via amikeco dum &#x109;i tiu lasta horo,</p><p>&#x108;e la mondoj malproksimaj, al kiuj mi estas trenata,</p><p>Mi konservos ridetante la figuron vian, ho ! Beleco !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Tiel maltimi la morton ! Estas preska&#x16D; ja sakrilegio !</p><p>Mi promesis al Fedon�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>La amo vin &#x15D;irmu !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Li vin respektegas, Majstro, via morto lin mortigos !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Li vivu per l� amo, li estu dankema !</p><p>Kiu scias, &#x109;u parolo lia, al jarcentoj konfidita,</p><p>Ne ekvenkos pri mi la memoron forgesitan ?...</p><p><strong>IU</strong><strong/><strong>VO&#x108;O</strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;iopovaj Dioj ! &#x108;u vi a&#x16D;das ! Estas lia vo&#x109;o !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Dioj !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Li venas por min alparoli je la lasta fojo.</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Kiu do paroli ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>La spirito, kiu min gardadas !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>VO&#x108;O</strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kion vi volas ?</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Dioj ! mi ektremas !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>VO&#x108;O</strong></p><p>Rigardu !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;u vi vidas, tien naski&#x11D;anta, palan lumon ?</p><p>De tiu malhela karcero la muro fori&#x11D;is.</p><p>Tie� olivarboj� popolo� monteto�</p><p>Kiu estas tiu nekonato, kies bela frunto mallevi&#x11D;as.</p><p>Kaj, agoniante, malseka pro sango kaj &#x15D;vito,</p><p>Dis&#x135;etas &#x109;irka&#x16D;en la brilon de sia lumeco ?</p><p>La du brakoj etenditaj� kruco� turmentado�</p><p>Kiuj abomenaj Dioj postulas &#x109;i tiun oferon ?</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>La</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>lumo</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>malaperis</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>&#x11D;i</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>reaperas</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>VO&#x108;O</strong></p><p>Ankora&#x16D; rigardu !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x108;iopovaj Dioj ! Punbrulejoj ! Turmentistoj !</p><p>La malliberuloj almontrantaj la viza&#x11D;on al la kradoj !</p><p>&#x108;i tiuj martiroj, kiuj ili estas, Forto, kiu nin senesperigas ?</p><p>Kial al mi ilin montri, kial ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>VO&#x108;O</strong></p><p>Ili estas viaj fratoj !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Granda</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>silento</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kion de mi, Majstro, vi volas ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>VO&#x108;O</strong></p><p>&#x11C;is balda&#x16D; !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Jes, mi vin obeos, Vo&#x109;o de l� &#x109;ielo !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristio</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Kaj nun adia&#x16D; !</p><p><strong>ARISTIO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>petegante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Jen la horo !</p><p><strong>ARISTIO</strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mia sorto volas, ke mi mortu !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>forsendas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Aristion</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>enirigas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>siajn</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>amikojn</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>SCENO</strong><strong/><strong>V</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong><strong>, </strong><strong>KRITON</strong><strong>, </strong><strong>FEDON</strong><strong>, </strong><strong>CEBES</strong><strong>, </strong><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi venu, amikoj ! Jam estas vespero !</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>Kaj tiu letero ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Ne, nenio !</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>Kiel ! neniu espero ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Kompatinda Kriton, &#x109;iam enigita en la materio !</p><p>Sed estas l� espero al tiuj, kiuj iras al la lumo !</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>Kiel oni devos, Majstro, zorgi vian korpon ?</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Vi vidas, ke Kriton, malgra&#x16D; &#x109;iuj penoj miaj,</p><p>Kredas, ke Sokrato estas tiu karno unutaga ?</p><p>Ne ! Ne ! La vera Sokrato ne estas kaptebla !</p><p>Kaj kiam vi kredos lin teni en manoj,</p><p>Forlasos Sokrato l� popolon de l� homoj.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>provoso</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>alportante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>pokalon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Jen mi ! Mi volus prokrasti la horon !</p><p>Sed al vi mi devas alporti�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Bone !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>plorante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Li ploras !</p><p>Nu ! kura&#x11D;on, amiko ! Tiu viro estas simpla, estas bona !</p><p>&#x108;iutage, li venis &#x109;i tien en mian karceron,</p><p>Ser&#x109;ante por diri la frazon konsolan,</p><p>Kaj parolojn multajn trovis lia dol&#x109;a amikeco.</p><p>&#x11C;i do estas la veneno ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Ve !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>&#x11C;i estas pistita ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Ve ! kaj en la vino jam miksita.</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Sed, post kiam oni trinkis, diru, kion oni devas fari !</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong></p><p>Oni mar&#x15D;as, kaj kiam eksentas l� efikon dormigan,</p><p>Oni sin etendas sur la lito ; poste supreniras fortega malvarmo.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Eniras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>FEDON</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>sin</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x135;etante</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>genuoj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>de</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>Sokrato</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Dioj ! &#x11D;ustatempe ankora&#x16D; ! mi vin vidas !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Dankon &#x109;ar vi venis &#x109;e la lasta horo.</p><p>La plej dol&#x109;a &#x11D;ojo, kiun sa&#x11D;ulo kura&#x11D;as esperi,</p><p>&#x11C;i estas foriri, sekvate de &#x109;iuj rigardoj amataj,</p><p>Kaj povi rideti al &#x109;iuj plorantaj !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Al</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>provoso</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Nun, amiko, donu al mi la trinka&#x135;on.</p><p>Via mano tremas ?</p><p><strong>LA</strong><strong/><strong>PROVOSO</strong><strong/><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>plorante</emphasis></strong><strong><emphasis>)</emphasis></strong></p><p>Sokrato !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Nu ! donu <strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>trinkas</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong><emphasis/>Farite !</p><p>La potencaj Dioj benu la voja&#x11D;on !</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>O doloro !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>O Sokrato !</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>Krimo abomena !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>La mondo por &#x109;iam malbenu ilian memoron !</p><p><strong>KRITON</strong></p><p>O nia Majstro !</p><p><strong>CEBES</strong></p><p>O martiro !</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Nigra krueleco !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Amikoj ! Ha ! Kia funebra kaj &#x11D;emanta pompo !</p><p>Kial tiuj ploroj ?</p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Ve !</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Mi estas senkulpa !</p><p>&#x108;u vi estus preferintaj, se oni min estus puninta pro kulpo ?</p><p>Kaj tiu veneno verdire nenion teruran posedas.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>mar&#x15D;adas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>en</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x109;ambro</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>kaj</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>subite</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>haltas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>&#x15D;anceli&#x11D;ante</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Tamen, mi jam sentas alti&#x11D;anta al la koro la malvarmon !</p><p>Helpu al mi� Sur tiu ku&#x15D;ejo� Sen ploroj kaj sen timo.</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Oni</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>lin</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>etendas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>sur</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>la</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>lito</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Silento</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p>Fedon ! Li parolas nun ankora&#x16D; en apoteozoj !</p><p>Estonta&#x135;o ! Estonta&#x135;o ! Ri&#x109;a el noblaj okazoj !</p><p>La homoj jam malpli kruelaj, potencaj, similaj al Dioj !</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Silento</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>KRITON</strong></p><p>La morta vualo jam liajn okulojn ekkovras�</p><p><strong>SOKRATO</strong></p><p>Eskulapo� kokon� vi devus� oferi�</p><p><strong><emphasis>(</emphasis></strong><strong><emphasis>Li</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>mortas</emphasis></strong><strong><emphasis>. </emphasis></strong><strong><emphasis>Fedon</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>alproksimi&#x11D;as</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>fermas</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>liajn</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>okulojn</emphasis></strong><strong><emphasis>, </emphasis></strong><strong><emphasis>lin</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>kovras</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>per</emphasis></strong><strong><emphasis/></strong><strong><emphasis>mortotuko</emphasis></strong><strong><emphasis>.)</emphasis></strong></p><p><strong>FEDON</strong></p><p>Ne ploru !... &#x108;i tiu Justulo estas kun vi, ho ! Justeco !</p><p><strong>KURTENO</strong></p></section></body><binary id="0" content-type="image/jpeg">/9j/2wBDAAUDBAQEAwUEBAQFBQUGBwwIBwcHBw8LCwkMEQ8SEhEPERETFhwXExQaFRERGCEYGh0dHx8fExciJCIeJBweHx7/2wBDAQUFBQcGBw4ICA4eFBEUHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh4eHh7/wAARCAAyAMgDASIAAhEBAxEB/8QAHAAAAgIDAQEAAAAAAAAAAAAAAAgBBwIFBgQD/8QAPxAAAQIFAgMEBwYEBQUAAAAAAQIDAAQFBhEHEiEiMQgTQVEUIzJCUmFxFWJygZGSFoKhsSQoOLLBQ8LS4vL/xAAZAQEAAwEBAAAAAAAAAAAAAAADAAECBAX/xAAvEQACAgEDAwAIBgMAAAAAAAABAgADEQQSMRMhQRQiMkJRUnGhBSNhcpHwgZKx/9oADAMBAAIRAxEAPwByQICQBkkAfOAnCST4Qq193JfuqmpE5ZNtVg0WjSjnduONnZ3wTxUpXv8A8sFZZtxgZJg22rSuTGmC8nBwfzEZwvdnaAVWiXTT6w5fM881LOb1tpdVuXFvak3jTbFtGauGp7ltMgJQ2j2nVnokfMxEdiu5xiRLGZdzLidIlSSMggD5xOcnqP1hT5aX1g1oQZ9M+qi0An1Tbbimkncf1VgR7pns4XOygv06+ZkzTYyyC64nKvr4QQ1DNwv3gelH3UOI0Q2mBWEjKlADzJhVtH77u6z9QmbOvqrvzUlMnuWVzB3LaX0QM+A93H5x2XbDemk2bRmZeemZVL0+UL7lzbu5eGYo6uvpNZ8s0NTlScS+MnGcjEQQI5K3J2Vt/TORq1WnnFNMU5DzzzqsnG3P/OIo/Sqq6jX9qS5X2q9UJG2kThX6Kl7c0UeAGeH5QrXKpUHkzdl4V1U+YzvACIBEctqvMvymnNdflnFNvCTWErT1GeH/ADCs6OaWTmoVtTFRN0VGSfaUlA9cvb8W6KsuKtgCHdqenYK1XJjogg9CDEwqNlXBf2lOqMlaFy11VYo8/M4W45z7N3BLm72vLl+kNaDkcPGLrs3jjBj12rZnEmMSoDqQIxcUlCVLWcJSMknpiE217uqf1MuF9dvmfTQaIhTaXWSQFu7uZz6co/bGdRetCb24h33rSuTHLHHiOIjEhAOAoAxxGiNwt3HpvTJlDri3JdHorxWebejgY4K5uz2xWLgnqqu/K/L+lvKc7tKyoJz4ZyITqFlDATZsZlDVjMvXd95P6wbvvJ/WEps/TaYq+qdTsl+7quz6AV+tQpfPtSn2cqi0muzHLocC1agXAAeoCzx/rA13u5Pq/eBXqnsUMiZ/zGEBBGQAR5iIKsdQB9TiKb1MvqV0isamWvRy/VK4W+4kxMOc+Ob1znxc3h70V1J6W6uahvfa943SunsPDvGmkuqGz4cIHs+0qI94R9gGWiW6jacIu4xqW1ccEp/Ix9MiFUqOg9/Wy39p21eE1OTiOIbRMFtXDjw8+nSOi7O2rVUqM4bMvN11yqhWJWYIyp0fCr/yihqgH2OMfCUmpJOHXBjFQQCCOrM6piRwxC06s2Xelj3s9f8AYMs0+w4VGZl8bsqX15fxf7oZXMSRmDdN3nGIF1K3LgykNJtd6ddlVZoNapExRqu7ytg8W3FfCM8wPyxHKa/PPXNrDQbNy69LeqLstngtRVu3cfHHCPD2naVSJbUGhJo0v3VVcAWUyvJz7+VRCfe/3Rlr87ULR1Nt2+ZhgvBpllZQ2E86kD1gV+7+0cF9uU2tyCM/eeZfc9itSeVK/wCuYztOkpaQkWZOUZQww0kJQ2kYCR5CPTiNHZty0m66FLVekTjMwy82lZDawooJGcHHQxtZ6Zl5KUcmpuYaYZbGVuOrCUpHmSekeiAMdp7CNkRbe1VJD+O7YVLMAzcyAjKRzHC+H9423azynT+1xPZDomh3nH/qd35/WNfTEr1a13+3ZP11t0RSdjveKwsp6eW3J3cv80bHtizCTSbdkdo55p14nPQJSBjHz3dflHlWKNtr/NPHcHbdYPePacJdN/zWpzVu6YW6yUtbGW5qYJ5V7E44HyhmrEtqVtO1pKiyieVhA7xWc7lnqYou4dD3f4bpl0WHVZunVhuWanEgHKt+1KuT9Twjc6X64LlZlNp6nyyqNWWfViad4IfV4bh7pjpqfY35ncx6DZWx6/Yt/EtDV3jptXQPGVP9xFBaC6i2jYlkzTFYniJyZeT6PLNhS1r4YHT5+MX3qo429ppWVtLStCpU8wOR1ELbpbpZI6hafTc/Lv8AdVmReCJKY9nKcbtvy+78MVqS4vQof72lasuLV6ftbTLOpNsT2pd7SN9ViV9CpEqdktLLWoLcSnO1X7uvsxeQGBw8BC12jqldmnM2i1NU6ap2Wa4NVKXTzDy7zjtV/L/WGBlLkoM1QFV2Xq8k7TEtlxU0h5KmwkeO4cIXTvV3x7XmdOlKd8c+frKt7Tl+Jtu3G7dknAKpWkd2TnCmmSrBV9Oo/WPbpNa1s0LTM0KYn6dNCotZnCh8KSvcn5+WYqShWvMa8X3Wa9PzK5WjIVsadDfEpTwSgf8A1HZJ7LdnAZTU6kB+KDQs9nVA7TlrssstawDK8CaLs+1Rdn6t1qx3psO0+aVmWIVvHeJOEq4eY/8AbpDObfPxhSNXdIlaaScjcltTC5hiVmEF1Th50K3eXiIZTTm55O77Ska7JEBLyMLbCtwQsdU5+UXpSULVN/cxNC2xTSeV/wCeJS2mv+rK6B85n/thj/KFu01P+bK6frM+5+GGQHhCaUdm+pmtAfVf9xiw6fNm/u0XVKzUR3zNO7zu0nm2JSralPN4Z+GGdwCM4AEKfbFeOl3aCqzNyI7mTqUwpj0gg7EIW4FJc+nSGqlZiXmpdD8o+2+ysZStCgQR9RA/h+Crk87jNaJvUYHncZ9MAHOIVduSYk+1k21JspabbnSvYjgnijyhjr2uelWlQX6tV5plhptJKQpYBWcdAPExSfZ1t+YuS5anqfXZchx6ZX6Kg8OPxY/Cf3QmoXfagH6w9UvUeuvzuz/EYzjBEjpBHZPQxMeOw7Rk44QtV1VbtJz1Tn5KSp0tS5MzCkNOstpUru88FJVzeEMqmMOOYFq+p5xDurNi4BxKY0j0gnKTVk3ReFUdqtcK+89Yc7FeBz/XEWZeNqUa7KQqmVqW75knKVJ4LQfNJ8I6DwjHEaFYAxJXSqjEVOpdnS8KFWHXrKuJxlhwkgCY7rx4BSfej3SmiWpFzTbYvu8JhyTG0loO5/Enanl84Z/EEANHV8IHoNQ4nN2FaFJsyhN0mkMpS2kDvHNvO6rxUo+JiqtftNbxve7ZSbprzf2dLspQEFwJOc5VF7pHGMjCW6dLU2NxFs06PX0/E09p0oUS3JCkBwu+ispbKz7xxxP65jlNX9MaJqBSFMTSUS8+gEsTYTlQPgFeaf7eEWGYjEKUBG3xEepbF2txKd0r0urVA0rqdp1isqmX6iFhKFHe3LcuE7flyp4RuNDLGm7EtR2Qn3EGYffU4pKPZSnoExZcR4wfRXIJ8Q106KVI8TRXnbFKuqhTFJqkoy6062pIK0BRQSMZGfGFXrOhF/0CmTshQVzM5IzbndrZbdTjZ8W3MOMIDGbtMlvMzbpa7zl5wOh1pfwdp1TaY8wWpxbYcmkqA3JWfdOPLpHep6ROImFC7V2x60Fa7V4nH6s2wu7bKnaQyrbMLTuayrAKh0z8o0ug1hVCwLVeptQnvSXHnu+CELJQ1kDgnPSLJxEjpGemN+/zD6KdTqY7yrbV0vVR9WKle32iHGptKtjBBUtKj1yoxaHhGWIItEVM7RzNJWEGBK61b0vol/yX+JHo06Oj6BxVw4AxSsropq9Qp3Zbd3rk5NorDY9JO0feSnw3Q12PlBj5Qb6ZXbdxBs0yOcmLXbnZ/rldqiatqNdExUsOEmV3b0L9n8hnmhiaZIylNkWZGRl25eWZSEtttpwlIHgBHqiY3XUtfESula+JMEEELGhBBBEkhEQQRJJMEEEUJJAiT0ggi5IGIggiSSYIIIkkIIIIoyhCCCCIZcIIIIhkhBBBFSQgggjUzCCCCJLhBBBElz//2Q==</binary>
</FictionBook>