<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>sci_religion</genre><genre>sci_linguistic</genre><author><first-name>Arieh</first-name><middle-name>ben</middle-name><last-name>Guni</last-name></author><book-title>Recenzo: La Esperanta traduko de la Malnova Testamento</book-title><annotation><p>&#x108;i tiu artikolo estas recenzo pri la studa&#x135;o:</p><cite><p>D.B. Gregor: �La Esperanta Traduko de la Malnova Testamento�. Dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj; 58 p&#x11D;.; komisie &#x109;e �Heroldo�, Scheveningen (Nederlando), 1959.</p><p>La recenzo aperis en �La nica literatura revuo�, n-ro 5/5 pa&#x11D;oj 194-197.</p></cite></annotation><date value="1959-05-01">1959</date><lang>eo</lang></title-info><document-info><author><first-name>Don</first-name><last-name>Harlow</last-name></author><program-used>OOoFBTools-2.30 (ExportToFB21), fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date value="2019-04-23">23.04.2019</date><src-url>http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr55/testamento.html</src-url><id>F31DCF3E-65CC-11E9-8A1B-A088B4D543F0</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><book-name>la nica literatura revuo</book-name></publish-info></description><body><title><p>Recenzo de Arieh ben GUNI pri</p><p>�La Esperanta traduko de la Malnova Testamento�</p><empty-line/></title><section><p>La libreto, kiun mem publikigis s-ro D.B. Gregor, levas pli da problemoj, ol &#x11D;i estas dika. La komenca intenco de la a&#x16D;toro estis kontroli la valoron de la traduko, eldonita de la Britaj Bibliaj Societoj sub la nomo de L. Zamenhof. La fakto mem, ke tiu eldono estis provizita de la cititaj Societoj Britaj, ver&#x15D;ajne ne sufi&#x109;is, por trankviligi �Tomason� Gregor. Li do decidis esplori mem, kaj difinis al si metodon, kies principo estis tute &#x11D;usta: elekti sufi&#x109;e grandan nombron da malfacilaj lokoj, kaj kompari, pri &#x109;iu el ili, la tradukon Esperantan kaj aliajn nacilingvajn tradukojn. Se la tradukoj de Zamenhof estas apogitaj de la plimulto de la aliaj tradukistoj (e&#x109; se tiuj apogantoj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as kun la lokoj) tio pruvos, ke la Esperanta Biblio tenas kontentige sian rangon inter la ceteraj. </p><p>Por apliki sian metodon s-ro Gregor estis aparte kompetenta: ne nur li estas pacienca kaj pedanta, sed anka&#x16D; li estas vera poligloto: la hebrea, la helena, la latina, la franca, la germana, la hispana, la itala, la nederlanda, la pola, la rusa, e&#x109; la kimra &#x15D;ajne ne havas sekretojn por li. (&#x108;u al tia eminentulo, mi, maljuna hebreo, kura&#x11D;us prezenti dubojn pri du liaj esprimoj? P&#x11D; VI �ili jam estis <strong>serie</strong> aperintaj en �La Revuo��: &#x109;u <strong>periode</strong> ne estus pli klara, internacie? P&#x11D; 49 �Estu tio, kiel estos�: tiu ripetita dirmaniero &#x15D;ajnas al mi malpli klara, ol la zamenhofa �Kiel ajn la afero estas� �) S-ro Gregor do elektis, lasante sin gvidi de la ekzegezistoj, 518 lokojn, kie la originalo estas obskura, kaj, 518 fojojn, komparis tiujn dek tradukojn kun la esperanta, klasante ilin la&#x16D; tio, &#x109;u la esperanta traduko akordi&#x11D;as kun unu a&#x16D; du el la aliaj ktp. Aparta &#x109;apitro listigas la 140 tekstlokojn, kie la esperanta traduko staras sola. La sekvanta &#x109;apitro klarigas la rilaton de la E-a traduko kun tiuj, kiujn la a&#x16D;toro nomas �la kritikistoj�; kaj fina &#x109;apitro esploras la parton alju&#x11D;eblan al la �Biblia Komitato� en la fina redakto de la zamenhofa traduko. La konkludo de tiuj komparoj kaj esploroj estas optimisma: �Kunigante &#x109;iam la klarecon kaj la ekzaktecon, &#x11D;i (la E-a traduko) sukcesis esti samtempe konservativa kaj originala � (kaj) ne cedas al iu ajn el la naciaj Biblioj � (&#x11D;i) meritas altan lokon inter la grandaj Biblioj de la mondo�. </p><p>La tuta verko, kies legado postulas kompreneble iom da seriozeco kaj da amo al la bibliaj aferoj, estas valora akira&#x135;o en kampo &#x11D;is nun tre malmulte kultivita kaj &#x11D;i certe interesos &#x109;iujn amantojn de la hebreaj sanktaj Skriboj. Sed mi ne povas diri, ke &#x11D;i plene kontentigas min. </p><p>Konfesinde, mi estas nur humila spicovendisto, kaj ne kapablus dismeti, en mia recenzo, tiom da erudicio, kiom ekz-e mia altestimata samkredano J. Kohen-Cedek enmetis, en la �Scienca Revuo�, en sian komentarion <a l:href="#n1" type="note">[1]</a>. Tamen, inter du klientoj, kaj e&#x109; kelkfoje dum mi pesas la zingibron a&#x16D; la cinamon, mi pripensadis pri tiuj problemoj kaj penis klarigi al mi mian impreson de &#x11D;enateco. Jen al kio mi alvenis. </p><p>Oni devus unue fari netan distingon inter la �Londona Biblio� kaj la Zamenhofa traduko: la senckorektoj de la Biblia brita komitato estis tiel multaj, ke oni ne rajtas kompromiti kun ili la nomon de Zamenhof. La stilo estis, la&#x16D; mia komparo kun la aparte eldonitaj pecoj de la zamenhofa traduko, bone konservita da &#x11D;i � sed trans tio estus ne singarde konfuzi amba&#x16D;. Cetere, por la praktikaj celoj de s-ro Gregor, sufi&#x109;is konsideri la Londonan tekston. </p><p>Due, alia distingo estis observenda: &#x11D;is la komenco de la nuna jarcento, ku&#x15D;is abismo inter la popularaj bibli-tradukoj unuflanke, kaj la sciencaj tradukoj aliflanke: la angla �a&#x16D;toritata� (kaj e&#x109; la �reviziita�), la franca de Segond, la germana de Luther, la rusa �sinoda� estis esence tradiciaj tradukoj, bazitaj sur la �targuma� interpretado de la hebrea teksto, a&#x16D; sur la helena (Septuaginto) a&#x16D; latina (Vulgato) tradukoj. Ili celis prezenti &#x109;iuloke al la leganto kompreneblan sencon kaj pre&#x11D;e utiligeblan tekston. La sciencaj tradukoj siaflanke, ordinare nebonstilaj, liveris interpretadon apogitan sur la kompareca filologio kaj lasis seninterprete la lokojn, kie la teksto estas senespere difektita (kaj tiaj estas sufi&#x109;e multaj en tiuj antikvaj tekstoj). Sed, en la komenco de la XXa jarcento, sub la influo de la progresoj faritaj en la malkovro de la antikvaj civilizoj, de&#x109;ifro de la kojnoformaj skriboj, elfosado de pereintaj imperioj, eble anka&#x16D; &#x109;ar la granda amaso de la kredantoj en la diversaj religioj malfermi&#x11D;is al pli historia vido de la sanktaj Skriboj, la du &#x109;i-supre montritaj tendencoj unui&#x11D;is, kaj oni nun disponas tradukojn samtempe popularcelajn kaj sciencmetodajn, ekz-e en franca lingvo, la protestantan <emphasis>�Bible du Centenaire�</emphasis> a&#x16D; la katolikan <emphasis>�Bible de J�rusalem�.</emphasis></p><p>La kontrolo, intencita de s-ro Gregor, povis do efektivi&#x11D;i en du manieroj: a&#x16D; oni komparus la koncernajn dublokojn en la E-a traduko kaj en la popularaj tradukoj de la Zamenhofa tempo (Segond, Luther, Rusa Sinoda ktp.); a&#x16D; oni komparus ilin en la E-a kaj en la sciencaj tradukoj de nia epoko, en kiuj la difektitaj vortoj estas sisteme korektitaj per konjektaj modifoj<a l:href="#n2" type="note">[2]</a>. Nu, la traktato de s-ro Gregor konstante konfuzas tiujn du komparsistemojn; tio estas des pli &#x11D;ena, ke, &#x109;e la unua, la traduko de la Biblia brita komitato efektive tenas bonan rangon, sed ke tio ne plu estas vera &#x109;e la dua. </p><p>Alia demando estus, kiajn tradukojn Zamenhof uzis por kontroli sian laboron: tio principe ne koncernis la enketon de s-ro Gregor, sed li tamen, en pluraj lokoj, ne povas sin malhelpi &#x11D;in ektu&#x15D;i. &#x15C;ajnas, la&#x16D; &#x109;io, kion ni povis ricevi de la tradicio pri tiu punkto, ke Zamenhof uzis precipe la rusan sinodan tradukon (kiu tre proksimi&#x11D;adas al la Septuaginto) kaj la germanan tradukon de M. Mendelssohn, tiu �biblio� (se mi povas riski tian vortludon) de la orientaj klerismanoj: komparo de la a&#x16D;tentika teksto de Zamenhof kun tiuj du sufi&#x109;us por pruvi, la&#x16D; mia humila opinio, ke ili estas la &#x109;efaj fontoj de liaj interpreta&#x135;oj. </p><p>La traktato de s-ro Gregor estas do tre bonvena, &#x109;ar &#x11D;i levas multajn demandojn, kaj plejparte prezentas mem la rimedon por ilin respondi: nur pli netan apartigon de la problemoj oni estus dezirinta. Restus plu, cetere, alia tasko plenumenda, kiun s-ro Gregor plej kompetente povus ataki, nome mallonga enkonduko al la legado de la Biblio, montrante la kunmet-aran&#x11D;on de la �Le&#x11D;o�, la proksimuman kronologian ordon de verkado de la diversaj libroj kaj la grandajn liniojn de malvolvi&#x11D;o de la hebrea kredo: &#x109;iuj sciigoj, sen kiuj laiko havas la impreson de &#x125;aosa librego, ege teda kaj malloga, kie li balda&#x16D; rezignos ser&#x109;i la altinspirajn pa&#x11D;ojn kaj literaturajn belega&#x135;ojn. Sed mi deflanki&#x11D;as: mi prefere revenu al miaj pesiltasoj! </p></section></body><body name="notes"><title><p>Notoj</p></title><section id="n1"><title><p>[1]</p></title><p>Tamen ne tute seneraran: 1� la �Vulgato�, oficiale aprobita de la Romkatolika Eklezio, prezentas ja la tradukon faritan de Hieronimo el la hebrea originalo, krom pri la Psalmoj, por kiuj la �oficiala teksto� konservis la revizion de la malnova latina traduko komence faritan de Hieronimo; 2� Estas arbitra simpligo citi, sur la sama ebeno, kaj kiel �unuarangajn sciencajn atingojn�, la tradukon de Luther kaj tiun de Tyndale, kiu tradukis nur la �Le&#x11D;on�, kaj kies traduko estis tute eklipsita de la �Authorised Version� (1611), a&#x16D; tiun de Calvin, kiu neniam estis kompleta kaj aperis libroforme nur en 1897! La protestanta franca traduko estis tiu de Olivetan (1535), kiu post serio da revizioj, fine ricevis la nomon de Osterwald (1744), &#x11D;is aperis tiu de Segond (1874).</p></section><section id="n2"><title><p>[2]</p></title><p>Oni pli bone komprenos per bildiga ekzemplo. Ni supozu, ke E-o estus skribata same kiel la Biblia hebrea, t.e. per la nuraj konsonantoj, al kiuj tre malfrua iniciato aldonis (superliniajn) vokalojn, kaj ke la tradicio prezentus jene la versojn 7-8 de nia himno:</p><poem><stanza><v>KaJ RaPiDe KReSKaS LaaFeRo</v><v>PeRLo BRoDiLa SuPeR NoToJ</v></stanza></poem><p>La konservativaj, popularaj tradukoj penus interpreti iel la duan verson, jene ekz-e: �la Afero, super &#x109;ia takso, valorplena kiel perlo en broda&#x135;o�. Dume, la sciencaj tradukoj rezonus, ke la posttempe aldonitaj vokaloj kaj eble la distran&#x109;o de la vortoj estas mal&#x11D;usta, kaj ili proponus diversajn korektojn, &#x109;iujn konjektajn:</p><p><code>PRo La BaRo De La SePaRaNToJ </code>a&#x16D;:</p><p><code>PoR LiBeRo De La SoPiRaNToJ </code>a&#x16D;:</p><p><code>PeR LaBoRo De La eSPeRaNToJ </code>a&#x16D; e&#x109;, supozante �haplografion�:</p><p><code>PRi La BReDo [De] La SuPeRaNToJ</code></p><p>kaj neniu certe scius, kiu estis la originala lego.</p></section></body></FictionBook>