<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><stylesheet type="text/css">
   body[name=""] &gt; title p {font-size:200%; margin-bottom:0.5em; font-weight:normal;}
   body[name=""] &gt; section title p {page-break-before:always}
   p[style="p0"], annotation p, title+p, empty-line+p, cite p, cite+p {text-indent:0px}
   p {word-spacing:0.4em;}
   annotation p {font-style: normal;}
   cite {margin-right: 0px; margin-left: 5%; font-size: 90%; font-style: italic;}
   text-author {font-style: italic; text-align: right;}
 </stylesheet><description><title-info><genre>sci_linguistic</genre><author><first-name>Edmond</first-name><last-name>Privat</last-name></author><book-title>Esprimo de sentoj en Esperanto</book-title><annotation><p>Edmond Privat (1889�1962) estis franclingva sviso, doktoro pri literaturo, verkisto, &#x135;urnalisto. Li estis i.a. prezidanto de UEA kaj iniciatis la prezenton de Esperanto al la Ligo de Nacioj.</p><cite><p>La &#x109;armaspekta libreto enhavas la materialon de la kurso kiun Privat faris &#x109;e la Universitato de &#x11C;enevo. La temo estas unika kaj ekstreme interesa (�)</p><p>La enkonduka parto pritraktas la gramatikan skeleton de Esperanto kompare al la �naturaj� lingvoj, diferencigas &#x11D;iajn dudirektajn evolu-ebla&#x135;ojn: la sisteman <emphasis>internan</emphasis> konstrui&#x11D;on kaj la reageman asimilan forton al la fremdaj elementoj; frape &#x11D;i demonstras, ke la regulo de nia lingvo kompare al la pli formri&#x109;aj �gepatraj� lingvoj ne kunportas ian malri&#x109;igan ligitecon, &#x109;ar, kion ni perdis &#x109;e la formoj, ni abunde regajnas per nia elasta esprimpova vortordo (�)</p><p>La &#x109;efan parton de l� libro okupas mikroskopa kaj sprita analizo de nia lingvo uzata en la vivo, precipe ser&#x109;ante la esprimmanierojn de l� sentoj. Tion oni devas legi! La problemoj svarmas anta&#x16D; ni, la afiksoj manifestas sian propran mistikan vivon: jen mortintaj, jen aliforme reenkarni&#x11D;intaj! Estas beda&#x16D;ronde, ke la libro estas nur rapida skizo, ke la problemoj estas nur rapide tu&#x15D;ataj, sed tion klarigas, ke anstata&#x16D; pli detala studo la libro enhavas nur la materialon de kelkaj kursaj prelegoj.</p><p>La libro apartenas al la malmultaj pensigaj libroj de nia lingva literaturo.</p><text-author>1931, Ludoviko Totsche, �Literatura Mondo�, pa&#x11D;o 159</text-author></cite></annotation><date>1931</date><coverpage><image l:href="#cover"/></coverpage><lang>eo</lang></title-info><document-info><author><nickname/></author><date>2020-07-26</date><src-url>http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20privat,%20edmund%20-%20esprimo%20de%20sentoj%20en%20esperanto.pdf</src-url><src-ocr>Franko Luin</src-ocr><id>EPE20200726</id><version>0.2</version><history><p>0.0 � fb2-strukturo</p><p>0.1, 0.2 � skaneraroj, notoj de la redaktinto</p></history><program-used>fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used></document-info><publish-info><book-name>Esprimo de sentoj en Esperanto</book-name><publisher>INKO</publisher><city>Tyres�</city><year>2001</year><isbn>91-7303-099-6</isbn></publish-info></description><body><title><p><emphasis>Edmond Privat</emphasis></p><p>Esprimo de sentoj en Esperanto</p></title><section><title><p>Enkonduko</p></title><p>Tiu &#x109;i verketo ne estas lernolibro. &#x11C;i ne celas doni konsilojn a&#x16D; regulojn. &#x11C;i estas nur observa rigardo al la lingvo Esperanto en &#x11D;ia nuna viva stato. La unuaj kvar &#x109;apitroj priskribas la parolan materialon kompare kun tiu de aliaj lingvoj. La sekvantaj &#x109;apitroj montras, kiamaniere fleksi&#x11D;as tiu materialo sub la vigla ludo de la homaj sentoj, kiuj neeviteble postulas kaj trovas kontentigon de siaj esprimbezonoj. Kompreneble &#x109;i tiu studo tute ne estas kompleta, kaj fakte &#x11D;i prezentas nur &#x11D;eneralan ekvidon super vasta esplorinda kampo. Teknikajn esprimojn de lingvoscienco mi kiom eble evitis intence, por faciligi la legadon al &#x11D;enerala publiko.</p><p>Al Profesoro Charles Bally, la konata lingvisto kaj fondinto de la stilistika scienco, mi enskribas &#x109;i tie mian memoran dankon pro lia decida vo&#x109;o en la kreo de la katedro, kiu ebligas tiun kurson, kaj pro la intereso, kiun li vekis al tiaj studoj pri lingvo kaj vivo. Al Profesoro Collinson, kiu bonvolis afable tralegi la presprova&#x135;on, mi anka&#x16D; esprimas sinceran dankon kaj bondeziron por la nova katedro pri Esperanto &#x109;e la Universitato en Liverpulo.</p><p><emphasis>&#x11C;enevo, Junio 1930</emphasis></p><cite><text-author>Edmond Privat</text-author></cite></section><section><title><p>1. Studo post kutimo</p></title><cite><p>Komparo kun gepatra lingvo. Historia vidpunkto. &#x11C;ia trouzo. Anta&#x16D;ju&#x11D;oj. Kiel funkcias lingvo. Konformi&#x11D;o al bezonoj. Stato en difinita periodo.</p></cite><p>La gepatran lingvon oni scias anta&#x16D; ol oni studas &#x11D;in en lernejo. Esperanton kaj ceterajn fremdajn lingvojn oni plej ofte studas anta&#x16D; ol oni scias ilin. &#x108;i tiu verko sin turnas al homoj, kiuj &#x15D;atus agi pri Esperanto simile kiel por gepatra lingvo: studo post kutimo.</p><p>Tre interesa fari&#x11D;as tia studado, &#x109;ar ekzistas jam bazo por komparo inter almena&#x16D; du lingvoj inkluzive la gepatra[n]. &#x108;iu komparo helpas koni pli bone la eblecojn de amba&#x16D; kaj samtempe fari al si ekideon pri kelkaj aspektoj de &#x11D;enerala lingvo-scienco.</p><p>La historian vidpunkton ni provizore lasos tute flanke. Se ekzemple la leganto estas angla-lingvano, li ja scias, ke la vortradikoj de amba&#x16D; lingvoj havas ofte la saman historion kaj &#x109;iam la saman prahistorion, &#x109;ar amba&#x16D; lingvoj el&#x109;erpis sian materialon el germanaj kaj latinidaj dialektoj devenantaj de antikva hinde&#x16D;ropa<a l:href="#HE" type="note">[1]</a> fonto. Studante la radikon <emphasis>du</emphasis> a&#x16D; <emphasis>tri</emphasis> en sanskrita, latina a&#x16D; gota lingvoj, oni studas samtempe parton el historio de esperantaj <emphasis>du</emphasis> kaj <emphasis>tri</emphasis> a&#x16D; anglaj <emphasis>two</emphasis> kaj <emphasis>three.</emphasis> Studante la gramatikan sistemon de tiuj antikvaj paroliloj, oni samtempe studas la devenon de la esperanta kaj angla, kiuj bazas sur komuna tradicio. Same la rusa a&#x16D; hispana, franca a&#x16D; germana.</p><p>Ni lasu tion. En la nomo de historio estas ofte dirataj rimarkindaj malsprita&#x135;oj en lingva instruado a&#x16D; en senpripensaj ju&#x11D;oj de homoj. En la nomo de historio, dum tuta generacio, intelektuloj, kiuj neniam a&#x16D;dis e&#x109; unu frazon en Esperanto, asertis, ke &#x11D;i estas �ma&#x15D;ino senanima� kaj ke &#x11D;ia sukceso estus �grava dan&#x11D;ero por la civilizacio�.</p><p>&#x108;ar la fundamentaj elementoj en Esperanto estis iom orde elektitaj kaj klare kunmetitaj de genia E&#x16D;ropano scianta multajn lingvojn, ili supozis, ke la rezultato devas esti barbara fabrikita miksa&#x135;o. Dume la fundamentaj elementoj de ilia lingvo � plej parencaj � estis senorde elektitaj kaj malklare miksitaj de barbaraj homoj, nesciantaj e&#x109; legi kaj ripetantaj esprimojn a&#x16D;ditajn de senkulturaj gepatroj a&#x16D; batalintaj malamikoj. En la nomo de tiu diferenco ili ju&#x11D;is.</p><p>Tio estas aspekto de la historia vidpunkto. &#x11C;i similas la sintenon de nobelo, kies prapatro estis siatempe &#x109;efrabisto regiona. Li mal&#x15D;ate rigardas al juna poeto, kies patro modeste vendas legomojn.</p><p>Por ju&#x11D;i la valoron de tiuj du homoj � amba&#x16D; nepoj de Adamo �, ni ne rigardu nur la arkivojn de la vila&#x11D;o, sed anta&#x16D; &#x109;io ilian nunan konduton, scion kaj utilon al la komunumo.</p><p>Ni lasu do la historian disputon pri nobeltitoloj la&#x16D; deveno, a&#x11D;o, socia rango ktp kaj rigardu tute simple la koncernajn lingvojn en ilia nuna stato, kvaza&#x16D; ni scius nenion pri ilia deveno � ekzemple kiel azia a&#x16D; afrika junulo lerninta anglan kaj Esperantan lingvojn dum restado en iu haveno.</p><p>Ni ekzamenu, kiel funkcias la parolilo, kiel &#x11D;i plenumas sian rolon, kiel &#x11D;i kapablas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, kiel &#x11D;i sukcesas ilin komprenigi al la ceteraj homoj. Kiam ni plene konos &#x109;iujn ekzistantajn rimedojn de la lingvo, tiam ni povos, se ni tion ankora&#x16D; deziros, amuzi&#x11D;i je ju&#x11D;o post komparo kaj ludi je tiu festa disdonado de kvalitaj adjektivoj: ri&#x109;a, malri&#x109;a, klara, malklara, anima, senanima ktp. Anka&#x16D; tiam ni povos mem konstati, &#x109;u la faktoj konfirmas, &#x109;u malkonfirmas tiun rimarkindan supozon, ke miloj da homoj, kutimantaj uzi ri&#x109;ajn kaj delikatajn kulturlingvojn en sia nacia vivo, povis por siaj internaciaj rilatoj en kunvenoj, vizitoj, korespondado, verkado, a&#x16D; e&#x109; foje en dugentaj hejmoj, kontenti&#x11D;i je �senanima ma&#x15D;ino� a&#x16D; �barbara fabrika&#x135;o sen ia ajn esprima povo�.</p><p>La esprimbezonoj de la homa animo ne &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as la&#x16D; la ilo uzata. Ili restas konstante samaj kaj kreskas kun la kulturo. Estis do multe pli racie supozi, ke tiuj bezonoj nepre devigis donitajn rimedojn alti&#x11D;i al plena kontentigo de siaj postuloj � sed ni vidu la faktojn mem.</p><p>Esperanto prezentas al lingvistoj interesan okazon kontroli plurajn hipotezojn. E&#x109; se nur pro tio, &#x11D;i devus ilin allogi kiel observinda fenomeno. &#x11C;in ni provos nun studi anta&#x16D; &#x109;io <emphasis>state.</emphasis> Se legantoj deziras precize scii, je kiu akurata momento loki&#x11D;as tiu &#x109;i provo, ni petos ilin turni sin al la lastaj &#x109;apitroj de nia �Historio de la lingvo Esperanto� (dua volumo, 1927).</p></section><section><title><p>2. Priskribo de la lingvo</p></title><cite><p>La sonoj. La ritmo. Valoro de la signoj. Sono kaj rolo. Fina&#x135;oj. Frazordo. Egalvalora&#x135;oj. Interpenetro de vortaro kaj gramatiko. Afiksoj. Vivantaj kaj &#x15D;toni&#x11D;intaj. Komparo kun francaj sufiksoj.</p></cite><p>La&#x16D;sone Esperanto similas la plej sudajn latinidajn lingvojn: italan, provenc<strikethrough>al</strikethrough>an, hispanan, sed &#x11D;i ne konas duoblajn konsonantojn samajn. Kiel la &#x135;us menciitaj lingvoj, &#x11D;iaj vortoj ofte fini&#x11D;as per vokalo neakcentita. Je vokaloj &#x11D;i estas modesta, kiel la itala lingvo. Krom <emphasis>a, e, i, o, u,</emphasis> estas a&#x16D;deblaj diftongoj <emphasis>oj</emphasis> kiel en rusa, <emphasis>aj</emphasis> kiel en germana (<emphasis>mein, sein, dein</emphasis> ktp) kaj <emphasis>a&#x16D;</emphasis> kiel angle (<emphasis>mouse, house</emphasis> ktp). <emphasis>E&#x16D;</emphasis> estas malofta.</p><p>Aliaj vokaloj, kiel nazaj <emphasis>an, in, un, on</emphasis> a&#x16D; fermita <emphasis>u (�)</emphasis> de la franca lingvo, tute forestas. Same la diversaj specoj de fermitaj kaj malfermitaj <emphasis>a, e, o,</emphasis> kaj la multnombraj diftongemaj �glitvokaloj� svarmantaj en la angla lingvo tute forestas el Esperanto.</p><p>Simile kiel en japana lingvo, konsonantoj plej oftaj estas <emphasis>k, t.</emphasis> Pli malofta estas <emphasis>s.</emphasis> Iom frapas germanajn kaj francajn orelojn la uzo de duopaj konsonantoj <emphasis>&#x109;</emphasis> kaj <emphasis>&#x11D;,</emphasis> kiujn kutimas angloj kaj slavoj.</p><p>La ritmon de la lingvo regas regula kaj forta akcento &#x109;iam sur anta&#x16D;lasta silabo de la vortoj, kiel kutimas poloj. Plej multaj vortoj estas du- a&#x16D; trisilabaj. Pli malmultaj estas unusilabaj (nur prepozicioj, konjunkcioj, artikolo, ciferoj a&#x16D; personaj pronomoj). Ili &#x11D;enerale kunsonas kun la sekvanta vorto (<emphasis>mihavas, laknabo, delvorto, &#x109;etablo</emphasis>), escepte de <emphasis>kaj,</emphasis> kies senco estas kunliga, sed kies evidenta kroma rolo estas frape soni inter vortoj a&#x16D; frazoj aparte kaj apartige.</p><p>Kiel &#x109;iu alia lingvo, Esperanto konsistas el sonaj signoj por la diversaj ideoj. Kiam unu ne sufi&#x109;as, pluraj signoj kune a&#x16D; apude elvokas la intencitan ideon.</p><p>La diversaj specoj de signoj a&#x16D; vortoj estas similaj en &#x109;iu hinde&#x16D;ropa lingvo. Oni klasigas ilin la&#x16D; ilia plej kutima rolo. En Esperanto la sameco de rolo kuniras kun simileco de formo, t.e. kun samsona fina&#x135;o.</p><p>Ekzemple la nomoj de konkretaj objektoj, bestoj, homoj a&#x16D; abstraktaj aferoj estas vortoj fini&#x11D;antaj kun <emphasis>-o.</emphasis> Kvalitojn de tiuj objektoj oni povas aldone montri per vortoj fini&#x11D;antaj kun <emphasis>-a.</emphasis> Agojn a&#x16D; statojn oni priskribas per vortoj kun <emphasis>-as, -is, -os</emphasis> la&#x16D; la tempo, kiam ili okaz<emphasis>as,</emphasis> okaz<emphasis>is</emphasis> a&#x16D; okaz<emphasis>os.</emphasis> Kvalitojn de tiuj agoj oni povas montri per aldonaj vortoj kun <emphasis>-e.</emphasis></p><p>Tio estas la &#x109;efa diferenco inter Esperanto kaj gepatra lingvo. En tiu &#x109;i lasta, tiuj helpaj fina&#x135;oj tute mankas a&#x16D; male ili tiom multnombras kaj diversas interne de &#x109;iu speco a&#x16D; samsonas kun tiuj de alia speco, ke ili konfuzigas anstata&#x16D; helpi. Sole &#x109;e adverboj, en franca kaj angla lingvoj, la konataj sufiksoj <emphasis>-ment</emphasis> kaj <emphasis>-ly</emphasis> atingas grandan oftecon, se ne absolutan &#x109;iufojecon.</p><p>Ke tiuj rolmontraj fina&#x135;oj ne estas nepre necesaj, tion pruvas la fakto, ke lingvoj povas ekzisti kaj funkcii sen ili. Sed ni tuj vidos la koston.</p><p>Ekzemple la germana lingvo ne posedas adverban signon. Iu ajn simpla adjektivo servas por kvalitumi aferon a&#x16D; agon, kvaza&#x16D; ni dirus: <emphasis>li kantas bel�</emphasis> a&#x16D; mi <emphasis>konas bel� kanton.</emphasis></p><p>Simile afrikanoj balbutantaj anglan a&#x16D; francan lingvon diras tute trankvile <emphasis>chanter beau</emphasis> a&#x16D; <emphasis>sing beautiful.</emphasis> Tio neniel rilatas al diferenco de civilizo, sed tute simple ilustras le&#x11D;on de neceso kaj sufi&#x109;o.</p><p>Prenu frazon el nuraj radikoj, kiel <emphasis>jun knab renkont hiera&#x16D; malri&#x109; hom sur pont apud vila&#x11D;.</emphasis> &#x11C;i estas komprenebla, kondi&#x109;e, ke la vortoj sekvu sisteman ordon.</p><p>En iu ajn lingvo necesas &#x109;u konvencia loko, &#x109;u konvencia formo, kiel signo de la rolo. Tio aperas plej klare &#x109;e la diferencigo inter a&#x16D;toro kaj suferanto de iu ago.</p><p><emphasis>Kat man&#x11D; mus hiera&#x16D;</emphasis> estas tute klara, <emphasis>sed mus hiera&#x16D; man&#x11D; kat</emphasis> lasas dubon, &#x109;ar mankas tie amba&#x16D; ordo kaj signoj. Unu el amba&#x16D; devas ekzisti. Angla kaj franca lingvoj montras la suferanton de la ago per ordo: post la aga vorto (verbo). Germana kaj Esperanto per signo <emphasis>-n:</emphasis></p><p><emphasis>kato man&#x11D;is la fi&#x15D;on</emphasis></p><p><emphasis>la fi&#x15D;on man&#x11D;is kato</emphasis></p><p>Amba&#x16D; estas klaraj. Uzante por tiu celo la forman signon kaj ne la ordon, Esperanto &#x15D;paras do tiun lastan rimedon kaj povas &#x11D;in utiligi por alia celo: insisto pri tiu a&#x16D; alia ideo. La du supre cititaj frazetoj entenas senteblan diferencon �koloran�
en la senco. Tian diferencon angla a&#x16D; franca lingvo povus traduki nur per aldono de pluraj pliaj vortoj la&#x16D; modelo:</p><p><emphasis>Estas kato, kiu man&#x11D;is la fi&#x15D;on.</emphasis></p><p>Akuzativan signon la franca lingvo konservis &#x109;e la pronomoj kaj tiam &#x11D;uste renversas sian kutiman ordon</p><p><emphasis>je me regarde</emphasis> � mi min rigardas</p><p><emphasis>qui, que</emphasis> � kiu, kiun</p><p><emphasis>soi, se</emphasis> � si, sin</p><p><emphasis>il, le</emphasis> � li, lin</p><p><emphasis>tu, te</emphasis> � vi, vin</p><p><emphasis>elle, la</emphasis> � &#x15D;i, sin</p><p><emphasis>ils, les</emphasis> � ili, ilin</p><p>Esperanto uzas unikan signon <emphasis>j</emphasis> por montri multnombrecon &#x109;e objektoj. Tiu signo etendi&#x11D;as al la kvalitaj vortoj aldoneblaj. Anka&#x16D; tia signo ne estas necesa. La franca parolata lingvo apena&#x16D; konas &#x11D;in, sed tiam<a l:href="#alors" type="note">[2]</a> &#x11D;i bezonas &#x109;iam artikolon a&#x16D; ciferon<a l:href="#num" type="note">[3]</a> anta&#x16D; nomoj de objektoj. &#x108;ar <emphasis>tabl (table, tables)</emphasis> havas tute saman sonon (ne skribon) multnombre a&#x16D; ne, la franca lingvo bezonas kvar artikolojn <emphasis>la, les, une, des,</emphasis> por diferencigi <emphasis>la tablo, la tabloj, tablo, tabloj;</emphasis> dume la angla lingvo havas preska&#x16D; la saman sistemon kiel Esperanto (&#x109;e numeroj 1, 2 kaj 4):</p><p>1. the table;</p><p>2. the tables;</p><p>3. a table;</p><p>4. tables.</p><p>Sed la angla lingvo ne uzas sian signon de plureco <emphasis>(s)</emphasis> &#x109;e la kvalitaj vortoj (adjektivoj). &#x11C;i lasas ilin &#x109;iam sen&#x15D;an&#x11D;aj. Denove tion devas kompensi ordo. Se ni dirus kiel angle <emphasis>blank &#x109;evaloj,</emphasis> tiam <emphasis>blank</emphasis> devus &#x109;iam resti &#x109;e <emphasis>&#x109;evaloj.</emphasis> La fakto, ke Esperanto diras tie <emphasis>blankaj,</emphasis> ebligas liberecon uzi la distingilon ordan por alia celo.</p><p>En lingvoj, kiel &#x109;e aliaj temoj, multo estas afero de kompensado. Latina lingvo ri&#x109;e konjugadis la verbojn:</p><p><emphasis>laudo</emphasis> � mi la&#x16D;das</p><p><emphasis>laudas</emphasis> � ci la&#x16D;das</p><p><emphasis>laudat</emphasis> � li la&#x16D;das</p><p><emphasis>laudamus</emphasis> � ni la&#x16D;das</p><p><emphasis>laudatis</emphasis> � vi la&#x16D;das</p><p><emphasis>laudant</emphasis> � ili la&#x16D;das</p><p><emphasis>laudavi</emphasis> � mi la&#x16D;dis</p><p><emphasis>laudavisti</emphasis> � ci la&#x16D;dis</p><p><emphasis>laudavit</emphasis> � li la&#x16D;dis</p><p><emphasis>laudavimus</emphasis> � ni la&#x16D;dis ktp</p><p style="p0">Esperanto uzas nur unu saman fina&#x135;on por &#x109;iuj personoj &#x109;e la sama tempo, sed kompense &#x11D;i nepre devas montri la personon almetante la pronomon a&#x16D; nomon de la aganto anta&#x16D; la verbon. Al oreloj la formo ne sonas <emphasis>la&#x16D;das</emphasis> a&#x16D; <emphasis>la&#x16D;dis,</emphasis> sed <emphasis>mila&#x16D;das</emphasis> a&#x16D; <emphasis>mila&#x16D;dis, vila&#x16D;das, vila&#x16D;dis</emphasis> ktp</p><p>Nia supozita afrika junulo rajtus diri, ke, &#x109;e verboj en Esperanto, la tempon montras fina&#x135;o kaj la personon prefikso. En lingvoj, kiel franca kaj germana, la personon montras amba&#x16D; fina&#x135;o kaj �prefikso� tute superflue:</p><p><emphasis>il loue, er lobt</emphasis></p><p><emphasis>nous louons, wir loben</emphasis></p><p><emphasis>vous louez, ihr lobet</emphasis></p><p style="p0">kaj la fina&#x135;oj tiom diversas kun tempoj, modoj, specoj de verboj ktp, ke tio &#x15D;ar&#x11D;as la memoron per centoj kaj e&#x109; miloj da formoj.</p><p>Certe la &#x109;efa tipa karaktero de Esperanto estas la fakto, ke vortaro kaj gramatiko tiom interpenetras unu la alian, ke ili fari&#x11D;as nedisigeblaj. Studo de vortaro sola povas apliki&#x11D;i nur al radikoj, kaj tiujn oni ne renkontas nudaj en la parolata lingvo. Nur foje en poezio aperas senvestaj <emphasis>kor�</emphasis> a&#x16D; <emphasis>&#x109;iel�</emphasis> kaj e&#x109; tiam la forta akcento sentigas, ke temas tie pri intencita elizio. Nur la malgrandaj vortetoj kontenti&#x11D;as je sia loko en la frazo por montri e&#x109; senveste sian utilon. &#x108;iuj ceteraj aperas senescepte vestitaj per kolora signalvosto.</p><p>Tiuj signalvostoj � &#x109;iam neakcentataj en la parolo � havas du efikojn en la kompreno: unu (gramatika) montrante rolon de la vorto kaj unu sona (fonetika) helpante la orelon ripozi inter du pli gravaj silaboj kaj lasante pa&#x16D;zeton por plene enkapti unu vorton anta&#x16D; atenti pri la sekvanta.</p><p>Estis ofte konstatite, ekzemple en radio-a&#x16D;dado, kiam oreloj devas iom peni, ke lingvoj kun fina&#x135;oj, kiel itala a&#x16D; Esperanto, pli klare kompreni&#x11D;as ol lingvoj kiel la angla, kie unusilabaj radikoj rapide sekvas unu la alian. Komparu: <emphasis>Juna knabo vidis grandan domon</emphasis> kun</p><p><emphasis>Jun knab vid grand dom</emphasis></p><p><emphasis>A young boy saw a large house</emphasis></p><p>La saman rezultaton atingus kompreneble angla parolanto, kiu zorge haltus inter vortoj, sed tio ne estus natura. Fina&#x135;oj tion devigas germane a&#x16D; itale.</p><p>Kiel gramatiko penetras vortaron plej profunde? Per la prefiksoj kaj sufiksoj. La sufiksa vivo en Esperanto estas &#x11D;ia speciala kaj aparta eco plej karakteriza.</p><p>En alia latinida lingvo la sufiksoj mortis, almena&#x16D; preska&#x16D; &#x109;iuj. Ilin oni studas nur historie por klarigi devenon de vortoj. Ili utilas por etimologio, ne por natura esprima kreado. Tie ku&#x15D;as la funda diferenco inter la franca kaj Esperanta lingvoj.</p><p>En amba&#x16D; lingvoj la granda plimulto de la vortaro konsistas el radikoj kun sufiksoj, sed la francaj vortoj fari&#x11D;is unuecaj tutoj, dume la Esperantaj estas konstantaj krea&#x135;oj, kie la diversaj elementoj ankora&#x16D; senti&#x11D;as aparte.</p><p>Kiam ni diras Esperante <emphasis>ridinda,</emphasis> ni ankora&#x16D; kreas &#x109;iufoje kvaza&#x16D; kunmetitan vorton <emphasis>rid-merita</emphasis> a&#x16D; frazeron <emphasis>inda-je-rido.</emphasis> Dum la francoj diras <emphasis>ridicule</emphasis> unupense tute kiel ili dirus <emphasis>�trange</emphasis> a&#x16D; kiel ni dirus <emphasis>stranga.</emphasis> Ili neniel pensas pri radiko <emphasis>rid�</emphasis> kaj sufiksoj <emphasis>-ik�</emphasis> kaj <emphasis>-ule.</emphasis> Por ili la esprimo <emphasis>ridicule</emphasis> estas unubloka etikedo<a l:href="#etiked" type="note">[4]</a> tute same kiel nia <emphasis>stranga.</emphasis></p><p>Multajn tiajn vortojn ili heredis a&#x16D; prunteprenis el latina lingvo jam kun la sufiksoj kaj tute ne konscie pri ili. Simile Esperanto prunteprenis <emphasis>doktoro</emphasis> kaj <emphasis>froma&#x11D;o</emphasis> kaj tute ne konscias pri <emphasis>dokt</emphasis> kaj <emphasis>or</emphasis> a&#x16D; pri <emphasis>from</emphasis> kaj <emphasis>a&#x135;.</emphasis> Anka&#x16D; en franca lingvo ekzistas multegaj memforma&#x135;oj &#x15D;toni&#x11D;intaj post longa uzo. Anka&#x16D; Esperanto jam konas tiajn. Ni ja ne plu pensas je miro, kiam ni diras <emphasis>mirinda,</emphasis> simile kiel ni diras <emphasis>bela.</emphasis></p><p>Tamen, e&#x109; inter &#x15D;toni&#x11D;intaj vortoj (kun sufiksoj) de franca kaj Esperanta lingvoj, restas ankora&#x16D; granda diferenco rilate al memorigo kaj kompreno. La sufikso mem restas vivanta en Esperanto, preta regi unuece super novaj generacioj de naskotoj, samkiel sur la malnovaj statuoj. La vivo konservas al &#x109;iu Esperanta sufikso &#x11D;ian propran sencon, tiom pli, ke &#x11D;i restas anka&#x16D; vivanta kiel aparta vorto (<emphasis>inda, eta, eco</emphasis> ktp).</p><p>Dume en franca lingvo unu sufikso reprezentas foje unu, foje alian, e&#x109; trian a&#x16D; kvaran ideon. Renverse sama ideo reprezenti&#x11D;as per tri a&#x16D; kvar sufiksoj. Ekzemple:</p><p>� <strong><emphasis>eur</emphasis></strong></p><p><emphasis>moqueur</emphasis> signifas <emphasis>mok<strong>ema</strong></emphasis> 1.</p><p><emphasis>grandeur</emphasis> signifas <emphasis>grand<strong>eco</strong></emphasis> 2.</p><p><emphasis>instituteur</emphasis> signifas <emphasis>instru<strong>isto</strong></emphasis> 3.</p><p>� <strong><emphasis>age</emphasis></strong></p><p><emphasis>plumage</emphasis> signifas <emphasis>plum<strong>aro</strong></emphasis> 1.</p><p><emphasis>laitage</emphasis> signifas <emphasis>lakt<strong>a&#x135;o</strong></emphasis> 2.</p><p><emphasis>ramage</emphasis> signifas <emphasis>pep<strong>ado</strong></emphasis> 3.</p><p>� <strong><emphasis>esse</emphasis></strong></p><p><emphasis>une gentillesse</emphasis> signifas <emphasis>&#x11D;entil<strong>a&#x135;o</strong></emphasis> 1.</p><p><emphasis>la gentillesse</emphasis> signifas <emphasis>&#x11D;entil<strong>eco</strong></emphasis> 2.</p><p><emphasis>doctoresse</emphasis> signifas <emphasis>doktor<strong>ino</strong></emphasis> 3.</p><table><tr><td>1. <emphasis>grand<strong>eur</strong></emphasis></td><td>signifas <emphasis>grand<strong>eco</strong></emphasis></td><th rowspan="4">eco</th></tr><tr><td>2. <emphasis>gentill<strong>esse</strong></emphasis></td><td>signifas <emphasis>&#x11D;entil<strong>eco</strong></emphasis></td></tr><tr><td>3. <emphasis>rapid<strong>it�</strong></emphasis></td><td>signifas <emphasis>rapid<strong>eco</strong></emphasis></td></tr><tr><td>4. <emphasis>esclav<strong>age</strong></emphasis></td><td>signifas <emphasis>sklav<strong>eco</strong></emphasis></td></tr></table><p>La varieco de sufiksoj en franca lingvo ne estas pli granda ol en Esperanto. (En tiu &#x109;i listo aperas por sep ideoj kvin francaj kaj sep Esperantaj sufiksoj.) Sed la malkonstanteco forprenas fortecon de la sufiksoj kaj malri&#x109;igas ilian esprimpovon, faciligante la &#x15D;toni&#x11D;on.</p></section><section><title><p>3. Reagoj el ekstero</p></title><cite><p>Pruntoj el ekstero. Komparo kun du akvujoj. Asimila potenco. Eksteraj afiksoj. �Administracio� kaj �Administrejo�. Isto kaj ismo. Interna sistemeco. Batalo kun �internacieco�. �Interkonsento� kaj �konvencio�.</p></cite><p>Ke vortaro kaj gramatiko estas profunde interpenetritaj en Esperanto, tion montras anka&#x16D; la reagoj de la ekstero. Pli ol iu alia lingvo, Esperanto prunteprenis el ekstero dum mallonga periodo tempa. Aperinte kun malgrandega vortaro, &#x11D;i devis, pro la bezonoj de la uzado, egali&#x11D;i al kapableco de la najbaroj vole, nevole. Tio estas fakto almena&#x16D; por la komuna lingvo kaj por tiuj el la kampoj teknikaj, kie Esperanto jam servas. En kelkaj aliaj kampoj teknikaj la enfluo ankora&#x16D; ne okazis, &#x109;ar la uzo mankas.</p><p>Imagu akvujon novan kun iom da akvo kaj kelkaj fi&#x15D;oj. Metu &#x11D;in inter plurajn aliajn akvujojn plenajn je akvo kun multego da fi&#x15D;oj kaj malfermu kontakton inter &#x109;iuj per tuboj.</p><p>Kio okazos? En la malpli plenan tuj enfluos amase akvo kaj fi&#x15D;oj &#x11D;is samalteco de la nivelo &#x109;ie. Pri la aliaj sekvoj, interman&#x11D;ado, naskado ktp de la fi&#x15D;oj vi mem imagu.</p><p>Sufi&#x109;e simila montri&#x11D;is la situacio de Esperanto inter naciaj lingvoj. &#x11C;enerale &#x11D;i sufi&#x109;e firme rezistis kaj konservis sian ordeman karakteron e&#x109; dum kaj post la enfluo. La unueciga potenco de la medio efikis iom simile kiel en Usono &#x109;e la enmigrinta lo&#x11D;antaro. Tamen interesaj influoj estas observindaj.</p><p>Ekzemple enfluis certa kvanto da internaciaj vortoj kun sufiksoj ne Esperantaj, kiel <emphasis>redakcio, evolucio, administracio, redaktoro, direktoro.</emphasis> Ankora&#x16D; nun ili batalas kun a&#x16D;tentikaj Esperantaj formoj <emphasis>redaktejo, evoluo, administrejo, redaktisto, direktisto,</emphasis> kaj fakte vivas apude en lingvo. Kiu venkos en tiu konkurenco? La&#x16D; observo de la nunaj faktoj &#x15D;ajnas, ke pli sukcesas &#x11D;enerale la Esperanta formo, se &#x11D;ia senco estas plenegala kun la fremda, ekz. <emphasis>evoluo = evolucio, civilizo = civilizacio,</emphasis> sed kiam la senco estas iom malsama, la lingvo emas konservi amba&#x16D; por ri&#x109;igi siajn eblecojn de esprimado.</p><p><emphasis>Administracio</emphasis> estas oportuna vorto por kovri ejon kaj aron da homoj, anoniman tuton de administrantaro en administrejo, kiun oni povu kulpigi pri multaj eraroj a&#x16D; krimoj ne akuzante iun apartan personon. Same pri <emphasis>redakcio. Redaktoro</emphasis> estas funkcio, kiun povas plenumi okaza redaktanto a&#x16D; profesia redaktisto. Same estis pri <emphasis>prezidento,</emphasis> kiu tamen preska&#x16D; malaperis sub la premo de la a&#x16D;tentika Esperanta formo <emphasis>prezidanto,</emphasis> malgra&#x16D; la avanta&#x11D;oj konservi la eblecon uzi la adjektivon <emphasis>prezidenta</emphasis> (palaco a&#x16D; dekreto).<a l:href="#prez" type="note">[5]</a></p><p>Interesa estas la ekstera internacia influo &#x109;e <emphasis>-ist.</emphasis> En Esperanto tiu sufikso primitive montris profesion, sed la fremda ondo envenigis amason da internaciaj nomoj, kiel <emphasis>socialisto, kalvinisto</emphasis> ktp. Pro analogio oni balda&#x16D; diris <emphasis>Esperantisto, Beaufront-isto</emphasis><a l:href="#Bofr" type="note">[6]</a> ktp. La sufikso ricevis duan vivantan sencon, iom similan al tiu de <emphasis>-ano,</emphasis> &#x109;ar oni ja diras ankora&#x16D; <emphasis>Luter-ano, kristano,</emphasis> ne nur la&#x16D; fundamenta reguleco, sed anka&#x16D; pro analogio kun eksteraj vortoj <emphasis>Lutherans, Luth�riens, Christians, Chr�tiens.</emphasis></p><p>Simila&#x135;o okazas &#x109;e landnomoj. Tiuj en malnovaj kontinentoj estas formataj el gentnomo kun sufikso <emphasis>-ujo</emphasis> (Italo, Italujo; Perso, Persujo). Dume tiuj de novaj landoj de Ameriko kaj A&#x16D;stralio aperas male kiel geografiaj internaciaj nomoj: <emphasis>Kanado, Kolombio, Bolivio.</emphasis> &#x108;ar ne ekzistas tie nacia gento, la lo&#x11D;antojn oni nomas simple per aldono de la sufikso <emphasis>-an</emphasis> same kiel urbaj a&#x16D; kontinentaj nomoj <emphasis>Parizano, A&#x16D;straliano, Kolombiano.</emphasis></p><p>La fakto, ke tiom multaj el tiaj nomoj fini&#x11D;as per <emphasis>-io,</emphasis> instigis analogie uzi <emphasis>Italio, Persio,</emphasis> anka&#x16D; sub influo de eksteraj internaciaj formoj <emphasis>Italie, Italien, Persia, Persien</emphasis> ktp. Kaj <emphasis>-io</emphasis> e&#x109; emis enkonduki&#x11D;i en la lingvon kiel geografia sufikso malgra&#x16D; tre forta kontra&#x16D;staro de Esperantista Akademio kaj oficialaj a&#x16D;toritatoj.<a l:href="#ioujo" type="note">[7]</a> Se &#x11D;i sukcesus, tiam eble &#x109;iuj landnomoj iam unuformi&#x11D;us e&#x109; kontra&#x16D; la internacieco, &#x109;ar en laboristaj gazetoj oni vidis e&#x109; <emphasis>Kanadio, Meksikio</emphasis> (uzita de Zamenhof por distingi la landon de la &#x109;efurbo), kiuj estas tute ne internaciaj kaj e&#x109; iom monstraj.</p><p>Rimarkinda estas en Esperanto la &#x109;iutaga batalo inter la interna sistemeco, ema al unuecigo kaj la ekstera �internacieco� malpli regula. La interna unueciga forto estas tiel granda, ke reguleco rekrei&#x11D;as el malreguleco por konformi&#x11D;i al la interna medio.</p><p>&#x108;ar multaj vortoj eniris la lingvon kiel <emphasis>transform<strong>ismo</strong>, kalvin<strong>ismo</strong></emphasis> ktp, <emphasis>-ismo</emphasis> fari&#x11D;is vivanta sufikso kaj libere uzi&#x11D;as.<a l:href="#ism" type="note">[8]</a></p><p>La batalo inter eksteraj kaj internaj fortoj estas la &#x109;iutaga vivado de Esperanto. Por &#x109;iu nova bezono de la lingvo ekzistas &#x109;iam du eblecoj: &#x109;u formi vorton el propra fonto, &#x109;u prunti el ekstero. Kiam ekzistas tre internacia formo, jam konata de multaj nacioj, kiel <emphasis>telefon</emphasis> a&#x16D; <emphasis>telegraf,</emphasis> la vorto kompreneble &#x11D;enerali&#x11D;is rapide kaj e&#x109; ne lasis tempon al iu prova&#x135;o kiel germana <emphasis>Fernsprecher</emphasis> (malproksimparolilo), sed kiam internacia vorto ne ekzistas a&#x16D; kiam &#x11D;i estas internacia nur la&#x16D;forme, sed ne la&#x16D;sence, la propra Esperanta&#x135;o venkas la batalon. <emphasis>Interkonsento</emphasis> estas pli sukcesa ol <emphasis>konvencio,</emphasis> &#x109;ar &#x11D;i garantias pli da sekureco ol vorto, kiu signifas en aliaj lingvoj tro da malsamaj aferoj: kongreso, moro, dokumento ktp.</p><p>Anka&#x16D; la ofteco ludas sian rolon. Se temas pri vorto ne tiom ofte uzata kiel <emphasis>kiropedist�</emphasis> a&#x16D; <emphasis>veterinar�</emphasis>, esprimo <emphasis>piedflegisto</emphasis> a&#x16D; <emphasis>bestokuracisto</emphasis> multe pli sukcesas. La le&#x11D;o de la malpli granda peno efikas tie.</p></section><section><title><p>4. Ecoj karakterizaj</p></title><cite><p>Priskribemo. Etikedoj. Germana kaj franca. Konstruado propra kaj kopiema. Kreo kaj difinemo. Juneco. Konfuzo kun artefariteco. Libereco. Travidebleco. Chaucer kaj Rabelais. Analogio kaj reguleco.</p></cite><p>Cetere Esperanto estas priskribema lingvo, kiel la germana, kaj ne etikeda, kiel la franca. Tio parte devenas de la fakto, ke nur malmultaj homoj ofte kaj kutime parolas &#x11D;in. La memoro retenas nur la ofte uzatajn vortojn. Kiam venas tempo paroli, la malofta&#x135;oj ne alsaltas la&#x16D;dezire al lipoj. Tiam, anstata&#x16D; halti kaj ser&#x109;adi en tirkestoj, la parolanto trovas pli rapide eblecon fari mem vorton por priskribi la ideon a&#x16D; la senton. E&#x109; se li forgesis la vortojn <emphasis>plumo, krajono, kulero</emphasis> a&#x16D; <emphasis>forko,</emphasis> li &#x109;iam povas komprenigi sin per <emphasis>skribilo</emphasis> kaj <emphasis>man&#x11D;ilo</emphasis> (ilo por skribi, ilo por man&#x11D;i).</p><p><emphasis>Katedralo</emphasis> estas tre ta&#x16D;ga vorto, sed <emphasis>&#x109;efpre&#x11D;ejo</emphasis> certigas e&#x109; pli akuratan komprenon &#x109;ie. Nun prenu vorton, kiel france <emphasis>susceptible,</emphasis> angle <emphasis>sensitive</emphasis> a&#x16D; germane <emphasis>empfindlich.</emphasis> Por certigi seneraran komprenon, Esperanto ne kontenti&#x11D;as je <emphasis>sentema,</emphasis> sed priskribas iom detale <emphasis>ofendsentema.</emphasis> Tiuj priskriba&#x135;oj ekzistas amase en Esperanto: <emphasis>&#x135;etfermi, mortfrapi, birdfluge</emphasis> ktp.</p><p>Kelkaj estas originalaj, kelkaj estas interesaj kombina&#x135;oj el memformado kaj ekstera internacieco, ne sona, sed konstrua. Vidu <emphasis>mirinda</emphasis> kiel tradukvalora egala&#x135;o de <emphasis>wunderbar, wonderful, merveilleux.</emphasis> En sama kategorio observu <emphasis>senta&#x16D;gulo, akvofalo, suboficiro, terpomo.</emphasis></p><p>Same kiel Esperanto &#x15D;uldas sian fundamentan vortaron al latina kaj germana fontoj, same &#x11D;i esprimas ideojn la&#x16D; la etikeda metodo (latina) kaj la&#x16D; la priskriba maniero (german-slava). Inter la radikoj forte regas la romana elemento, sed en la tuta vivanta lingvo parolata certe regas ne la etikeda tradicio, kiel en la franca lingvo, sed multe pli la priskriba, kiel en la germana.</p><p>Kiu parolas france, tiu ser&#x109;as en abunda kaj ri&#x109;a tirkestaro la &#x11D;ustan etikedon por ideo. Lia scio de la lingvo mezuri&#x11D;os je lia kapablo memori kaj elekti �&#x109;iam la &#x11D;ustan vorton�, kiu kovras la ideon tiel severe, kiel la latina surskriba&#x135;o sur &#x109;iu botelo de la apotekisto. El tio la famo de la franca lingvo pri �klareco� � kvaza&#x16D; kodo � kaj anka&#x16D; &#x11D;ia karaktero de lingvo mortfiksita, finplena, definitiva.</p><p>Kiu parolas Esperante, tiu kreas grandan parton de siaj esprimoj uzante libere la ekzistantajn rimedojn kaj interalie la vivantajn sufiksojn kaj prefiksojn. Li penas malpli memori kaj elekti, ol krei kaj priskribi. La lingvo estas ankora&#x16D; juna. Anka&#x16D; &#x11D;i malpli rapide eluzi&#x11D;as ol naciaj lingvoj &#x109;iutage parolataj. La libereco estas anka&#x16D; multe pli granda ol en ili, kaj kompensas la malpli ri&#x109;an sperton. La proporcio de persona stampo sur la parolo estas pli notinda kaj la ripetado malpli absolute reganta. La personeco de la parolanto aperas pli ol lia nacieco. Tiu priskriba libereco donas al la lingvo travideblecon, kiu &#x11D;in igas aparte ta&#x16D;ga kiel tradukilo, ebligante alformi&#x11D;on pli proksiman al originala teksto ol tion kapablus pli rigida lingvo.</p><p>Multflanke Esperanto similas anglan a&#x16D; francan lingvon en la tempo de ilia juneco. Komparu &#x11D;in ekzemple kun la lingvo de Chaucer a&#x16D; Rabelais. Vi trovos tiun saman flekseblon kaj liberecon en uzado, kreado a&#x16D; elektado de plej trafaj esprimoj. &#x108;e la franca lingvo de Rabelais vi sentas &#x109;iufraze la viglecon de la sufiksoj, ankora&#x16D; plene vivantaj. Se vi &#x11D;in komparos kun la hodia&#x16D;a franca lingvo, vi trovos multajn samajn diferencojn kiel inter Esperanto kaj tiu &#x109;i lasta.</p><p>Komparante Esperanton kun nacia lingvo, supra&#x135;aj eksteruloj kalkulas &#x109;iujn diferencojn al konto de �vivanteco� por unu kaj �artefariteco� por la alia. &#x11C;i estas grandega eraro. La plej gravaj diferencoj estas &#x15D;uldataj al �maljuneco� kaj �juneco�, kio estas tute alia afero.</p><p>Ke vi devas diri france <emphasis>navals</emphasis> kaj <emphasis>fatals</emphasis> multnombre anstata&#x16D; <emphasis>navaux</emphasis> kaj <emphasis>fataux,</emphasis> kiel vin instigas premanta analogio, sendube tiu fakto estas �natura�, se vi nomas naturo la nuran imitadon de malnova tradicio. Male la senescepta regulo de Esperantaj multnombroj estas �artefarita�, &#x109;ar tiun tradicion anta&#x16D;vidis kaj e&#x109; anta&#x16D;decidis D-ro Zamenhof. Tamen estas nediskutebla fakto, ke plej multaj Francoj sentas tute malnaturan lernejan devigon dirante <emphasis>fatals</emphasis> kaj <emphasis>navals</emphasis> kontra&#x16D; sia emo analogia, kiu instigus ilin diri tute trankvile <emphasis>fataux</emphasis> kaj <emphasis>navaux</emphasis> kiel <emphasis>royaux</emphasis> kaj <emphasis>imp�riaux.</emphasis> Necesas haltiga rememoro pri instruo a&#x16D; puno en lernejo. Dume nenio estas pli natura por Esperantistoj ol diri senescepte <emphasis>fatalaj, re&#x11D;aj, imperiaj</emphasis> la&#x16D; konstanta kaj sen&#x11D;ena analogio, jam de longe fari&#x11D;inta senpripensa kutimo.</p></section><section><title><p>5. Esprimaj rimedoj</p></title><cite><p>Sentoj kaj ideoj. Logiko kaj pasio. Esprimiloj. Sona plila&#x16D;tigo. Aliordigo. Ripeto, forigo, aldono. Kreo a&#x16D; modifo. Logiko kaj Analogio. Eg� kaj a&#x109;�. La vera bazo de reguleco. Senco subjektiva kaj objektiva. Valora kaj estetika ju&#x11D;o. <emphasis>El�</emphasis> de Profesoro Christaller.</p></cite><p>Estas konate, ke &#x109;iu lingvo servas por esprimi sentojn kaj ideojn, plej ofte amba&#x16D; kune. Jen ekzemple du frazoj:</p><p><strong>A)</strong><emphasis>&#x15C;i eliris el la vendejo je la deka. Mi estis atendinta &#x15D;in ekstere de la na&#x16D;a kaj duono. La pluvo tre malsekigis min.</emphasis></p><p><strong>B)</strong><emphasis>Finfine &#x15D;i aperis el tiu butika&#x109;o! Horojn mi atendegis sub pluvo kaj estis dronigita &#x11D;is &#x109;emizo!</emphasis></p><p>La unua frazo (A) estas tipo de lingvo intelekta, logika, akurata, senpasia, simpla komuniko de faktoj, kiel oni postulas de enketa ju&#x11D;isto a&#x16D; honesta protokolanto. La dua (B) estas tipo de lingvo senta, pasia, intencanta malpli la komunikon de la faktoj ol la samtempan nereteneblan esprimon de forta malkontenteco kaj bezonon kompatigi a&#x16D; indignigi la a&#x16D;danton.</p><p>Komparante amba&#x16D; frazojn a&#x16D;skulte, kiel ili sonas al orelo, vi balda&#x16D; observos, kiujn rimedojn oni uzas por ion esprimi (krom komuniki). Ni disponas jenon:</p><p><strong>1:</strong><emphasis>Sona plila&#x16D;tigo de iu a&#x16D; alia frazero.</emphasis> Rediru la simplan frazon A, sed plila&#x16D;tigante la vorton <emphasis>�deka�,</emphasis> jam tuj vi ricevos iom da sango kaj sento en tiun simplan aserton.</p><p><strong>2:</strong><emphasis>Aran&#x11D;o de la frazo en iu a&#x16D; alia ordo.</emphasis> Movu la esprimon <emphasis>�je la deka�</emphasis> al la komenco de la frazo. Anka&#x16D; tiel vi ricevas ioman diferencon favoran al sentesprimo. Aldonante la sonan plila&#x16D;tigon, la diferenco estas tre sentebla.</p><p><strong>3:</strong><emphasis>Ripeto a&#x16D; forigo de vortoj.</emphasis> Diru <emphasis>�mi atendis, mi atendis, mi atendis�.</emphasis> Tuj oni sentos kompaton al vi kaj simpatios kun via sufero trafe esprimita. Forigo de vortoj anka&#x16D; efikas: <emphasis>�Dek minutoj, kvaronhoro, duonhoro. Fine &#x15D;i!�</emphasis> La verbo malaperis, sed la sento kreskis. Se vi klopodas esprimi vian surprizon pri tio, ke sinjoro X fari&#x11D;is ministro, kaj vian konvinkon, ke li estas nekapabla por tiu posteno, a&#x16D;du, kiel efikas radikala &#x15D;paro de vortoj: <emphasis>�Li? Ministro? Nu!�</emphasis>; kompreneble aldono de vortoj � same kiel forigo � estas anka&#x16D; esprimrimedo, kvankam ne &#x109;iam la plej potenca: <emphasis>�Li? Ministro? Tia azeno? Nu, la respubliko havos belan kapon�</emphasis> ktp.</p><p>Jen tri konstantaj rimedoj por esprimi sentojn. Kiel vi mem rimarkis, ili estas <emphasis>nerektaj</emphasis> rimedoj, t.e. ili ne ku&#x15D;as en la vortoj mem, sed nur en ilia elparolo a&#x16D; aran&#x11D;o.</p><p>Nun venas la <emphasis>rektaj</emphasis> rimedoj troveblaj en la vortoj mem:</p><p><strong>4:</strong><emphasis>Elekto inter ekzistantaj vortoj.</emphasis> Dirante <emphasis>�Je la deka &#x15D;i eliris�</emphasis> kun pli forta akcento sur <emphasis>�deka�,</emphasis> vi esprimis senton samtempe kun akurata konstato. Se vi preferis elekti la vorton <emphasis>�finfine�</emphasis> anstata&#x16D; �je la deka�, tio montras, ke via indigno pri la longa atendado estis pli forta ol via deziro akurate informi. La &#x11D;ustan informon vi oferis al la impresa ekkrio.</p><p>Simile, dirante <emphasis>�horojn mi atendis�</emphasis>, vi oferas ne nur la precizecon, sed e&#x109; la veron, &#x109;ar fakte vi atendis nur duonhoron, sed tiuj 30 minutoj &#x15D;ajnis al vi horoj kaj tion vi sentas kaj emas sentigi al via a&#x16D;danto. Tiu mensogo estas nur speco de trograndigo, unu el la plej oftaj formoj de sentesprimo. &#x11C;i ne estas profunde pli mensoga ol multaj koloroj kaj linioj de artisto, kiu vidas la naturon alia ol fotografilo. Same pri <emphasis>�dronigita�</emphasis> a&#x16D; <emphasis>�malseka &#x11D;is &#x109;emizo�.</emphasis></p><p><strong>5:</strong><emphasis>Kreo a&#x16D; modifo de vortoj.</emphasis> Tiu &#x109;i paragrafo estu ja nur aldono al la kvara. Via varma malkontenteco ne lasas vin aludi al la magazeno (kie restadis la sinjorino) sub trankvila teknika nomo. Brule necesas anka&#x16D; &#x11D;in insulti pro indigno. Estas juko, nepra bezono. Vi do nature elektos <emphasis>butiko</emphasis> anstata&#x16D; <emphasis>vendejo,</emphasis> &#x109;ar jam pli senvaloriga. Sed tie helpas vin la krea ebleco en la lingvo. <emphasis>Butiko</emphasis> ne sufi&#x109;as. Devas esti <emphasis>butika&#x109;o.</emphasis> Oportuna sufikso <emphasis>-a&#x109;,</emphasis> kvaza&#x16D; aldonebla kra&#x109;o, ta&#x16D;gas por esprimi la furiozan senton kontra&#x16D; la kulpa loko.</p><p>Simile pri <emphasis>�atendegis�.</emphasis> Se vi diras �mi atendis longe�, e&#x109; �tre longe�, neniu sento vibras tie. &#x11C;i estas tro logika, tro intelekta. Sed <emphasis>atendegi</emphasis> almena&#x16D; sonas iom forte. La pligrandiga sufikso <emphasis>-eg</emphasis> frapas tie pro neatenditeco. &#x11C;i respondas al via bezono pri trograndigo kaj disponi&#x11D;as tre oportune.</p><p>Nu, bonvolu observi tamen unu diferencon inter <emphasis>-a&#x109;</emphasis> kaj <emphasis>-eg</emphasis> uzataj tie, kiel tre vivantaj esprimiloj de sento. Kiam vi diras, ke vi <emphasis>�atendegis�</emphasis> a&#x16D; ripro&#x109;as vian filon pri <emphasis>�erarego�</emphasis>, iom da logiko restas en la uzo. Kvankam la &#x109;efa eg�-eco sendube brulas en via propra koro, tamen iom da &#x11D;i efektive kaj fakte apartenas al la longa atendado a&#x16D; granda eraro. Sed kiam la plej bonan magazenon en la urbo vi kolere nomis <emphasis>�butika&#x109;o�</emphasis> nur pro momenta persona ka&#x16D;zo, tiam absolute neniom da logiko restas en tia uzo. La a&#x109;�-eco fakte ku&#x15D;as nur &#x109;e vi, en la pasia koloro ombrumanta, pro pure persona kaj momenta ka&#x16D;zo, vian rigardon al tiu respektinda vendejo.</p><p>�Nu�, ekkrios severa leganto, �tiam vi ne rajtas uzi la sufikson. La lingvo devas esti logika.� Se tiel estus, ho kara severulo, tiam la lingvo estus plene mortinta, seka kiel &#x15D;tona skeleto kaj juste meritanta &#x109;iujn eksterajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn pri �artefariteco�. E&#x109; pli. Neniu povus &#x11D;in paroli, &#x109;ar neniu estas logika. Vi ja mem ofte diras, ke virinoj ne estas logikaj. Estu modesta: la homo � inkluzive viroj � ne estas logika besto. &#x11C;in regas ne la logiko, sed la sentoj. Lingvo nekapabla ilin esprimi ne estus lingvo, sed matematiko.</p><p>Nu, je kio do utilas la granda reguleco de Esperanto? Sur kio &#x11D;i bazas, se ne sur logiko? La respondo estas klara: la reguleco estas granda faciligo al libera uzo de la lingvo, sed &#x11D;i bazas ne tiom sur logiko, kiom sur <emphasis>analogio,</emphasis> natura emo de la memoro al malpli da laboro, t.e. al tuja trovo de la samaj formoj en la samaj cirkonstancoj.</p><p>Rigardu bone la aferon pri �butika&#x109;o�. Tre ofte <emphasis>-a&#x109;</emphasis> havas sencon faktan, teknikan, do logikan, se vi volas. Tiun econ vi kredeble konsentos al &#x11D;i en la vorto �butika&#x109;o� signifanta de &#x109;iuj konatan malbonan, etan, mizeran butikon en iu ekstera kvartalo de la urbo. Same pri <emphasis>�veturila&#x109;o�</emphasis> signifanta malnovan, difektitan &#x109;aron forlasitan en iu angulo de vila&#x11D;o kaj sole disponeblan post invado de armeo kaj rabado de &#x109;iuj a&#x16D;tomobiloj kaj ta&#x16D;gaj veturiloj.</p><p>Tamen pripensu momente. Tiuj samaj butika&#x109;o kaj veturila&#x109;o povus fari&#x11D;i palacaj trezoroj al sova&#x11D;aj pilgrimantoj en afrika dezerto a&#x16D; e&#x109; al infanoj de montarloko neniam vidintaj ion pli bonan. Male ni &#x135;us konstatis, ke la plej bela vendopalaco kaj luksa a&#x16D;tomobilo facile ricevas bapton kiel butika&#x109;o kaj veturila&#x109;o, se ili ka&#x16D;zis al vi malagrablan atendadon. Kion konkludi?</p><p>Ke la tuto estas afero de ju&#x11D;o. Kiam la ju&#x11D;o estas &#x11D;enerala, vi trovas la uzon logika; kiam &#x11D;i estas persona, vi plendas pri mallogiko. Fakte la ideo de a&#x109;�-eco &#x109;iam sidas en la parolanto mem multe pli ol en la objekto. La uzo subjektiva estas e&#x109; multe pli ofta tie ol la objektiva. Tial potenca analogio regas kaj, a&#x16D;dinte vin ekkrii <emphasis>�butika&#x109;o�</emphasis> kaj <emphasis>�veturila&#x109;o�</emphasis>, la infano a&#x16D; alia ripetanto tute nature emos diri <emphasis>�knaba&#x109;o�</emphasis> al tiu, kiu lin batas, a&#x16D; <emphasis>�snura&#x109;o�</emphasis> al tio, kio rompi&#x11D;as sub liaj fingroj, kiam li penas fari paka&#x135;on.</p><p>&#x108;ar la homoj estas &#x109;ie similaj, tia uzo ekzistas en &#x109;iuj lingvoj sub iu a&#x16D; alia formo kaj neniel povus fari&#x11D;i ka&#x16D;zo de miskompreno. Fine en &#x109;iuj okazoj tamen regas la ideo pri a&#x109;�-eco en la parolanto a&#x16D; en la objekto.</p><p>La samo okazus al supozita sufikso <emphasis>el�</emphasis> (iam proponita de Prof. Christaller por montri la malon de <emphasis>a&#x109;�,</emphasis> do belon, bonon, admiron, &#x15D;aton, la&#x16D; vortoj kiel <emphasis>an&#x11D;elo, modelo, &#x109;ielo, belo, mielo</emphasis> ktp). Lingvo ne posedanta tian �admiran� sufikson uzas bildojn por &#x11D;in anstata&#x16D;i. &#x11C;i diras �an&#x11D;elo� por <emphasis>hom�elo</emphasis> (bonega homo) a&#x16D; �nektaro� por <emphasis>vin�elo</emphasis> (bonega vino) ktp. La procedo estas bone konata kaj neniu eraras pri &#x11D;i a&#x16D; esperas trovi verajn blankplumajn flugilojn sub la &#x109;emizo de la bonkora homo nomita �an&#x11D;elo�.</p></section><section><title><p>6. Logiko kaj sento</p></title><cite><p>Esprimo de �nuancoj�. Logikaj distingoj. Sentaj distingoj. Sama listo de rimedoj. Insisto. &#x108;u. Vera kaj falsa demando. Ne. Mallogika uzo de la neo kaj malo. Ironio. Kontrolo de la kompreno. Telefona stilo. Bildoj. Propraj kaj internaciaj. Du roloj de sufiksoj. Komparo de la rimedoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj.</p></cite><p>En anta&#x16D;a &#x109;apitro ni donis liston de diversaj rimedoj uzataj (plej ofte senkonscie) por esprimi sentojn. Nu, tiuj samaj rimedoj povus esti anka&#x16D; uzataj por esprimi logikan ideon. Fakte &#x109;iu ajn lingva rimedo povas servi al unu a&#x16D; la alia kaj plej ofte al amba&#x16D; samtempe. Estas afero de grado.</p><p>Ni reprenu la kvar a&#x16D; kvin notitajn rimedklasojn, unue la nerektajn:</p><empty-line/><p>1-e: <emphasis>Sona plila&#x16D;tigo de iu a&#x16D; alia frazero.</emphasis></p><p>Jen senkolora frazo: <emphasis>�Li venis je la oka�</emphasis>. Diru nun kun forta akcento: �Je la <emphasis>oka</emphasis> li venis� (ne je la na&#x16D;a). Tiu plila&#x16D;tigo certe montras logikan distingon kaj insiston pri akurata fakto. Se vi diras nun �Je la <emphasis>oka?</emphasis> Vi frenezas. Mi bezonas ripozi diman&#x109;on matene.� Tiam vi sentas evidente kaj a&#x16D;deble indignon, ke oni kura&#x11D;as proponi al vi tiel frumatenan inviton a&#x16D; ordonon. Tie estas ne nur plila&#x16D;tigo, sed vere alitonigo, kiu transformas la frazon kvaza&#x16D; en demandon, duone indignan, duone mokan. En simpla ordono kiel <emphasis>�Venu je la oka, ne je la na&#x16D;a�</emphasis> diferenco en la tono a&#x16D;digus, &#x109;u temas nur pri logika a&#x16D; krome pri avertripro&#x109;a insisto.</p><empty-line/><p>2-e: <emphasis>&#x15C;an&#x11D;o en la ordo de la frazo.</emphasis></p><p>Se vi diras �Vi a&#x109;etu tian skatolon, ne alispecan�, la plila&#x16D;tigo jam efikas. Tamen, same kiel en la &#x109;i supra ekzemplo, ia &#x15D;an&#x11D;o de la ordo en la frazo ankora&#x16D; pli impresas: �Tian skatolon vi a&#x109;etu, ne alispecan�. Tie temas certe pri teknika ordono, do insisto kun senco &#x109;efe logika. Sed se vi, reveninte, a&#x16D;das la komisianton ekkrii �Tian skatolon vi kura&#x11D;is a&#x109;eti!�, tiam certe vi tuj komprenas lian senton pri miro kaj malkontenteco, esprimitan per la frazaran&#x11D;o kaj plila&#x16D;tigo samtempe.</p><p>Sub tiu &#x109;i sama kategorio rimarku la uzon de demanda a&#x16D; nea formoj. La logika uzo de &#x109;u estas ja la demanda, kiel en la tipa <emphasis>�&#x108;u vi venos a&#x16D; ne?�</emphasis>, sed en <emphasis>�&#x108;u vi povis tiel agi?�</emphasis> la logiko jam preska&#x16D; malaperis kaj la sento regas. Temas ne pri demando, &#x109;ar oni &#x135;us konstatis, ke vi agis tiel kaj do ja povis agi tiel, sed la demanda ordo tie montras miron, surprizon, eble &#x109;agrenon. Tamen en Esperanto la vorto <emphasis>&#x109;u</emphasis> estas tiel forte logika en la uzado, ke &#x11D;enerale tiuj falsaj demandoj kun senta esprimeco konsistas pli ofte en ordo&#x15D;an&#x11D;o en la frazo sen <emphasis>&#x109;u.</emphasis></p><p>Vidu ekzemple: <emphasis>�Eliri nokte sen lumo? Koran dankon, mi preferas atendi hejme.�</emphasis></p><p>Mallogika uzo de la neo kun senta forto estas konata en ironio a&#x16D; en plendo. Malri&#x109;aj laboristoj okupataj je iu riparo en palaco de milionulo babilas inter si laborante, dum la mastrino ankora&#x16D; dormas a&#x16D; legas en lito supre: �La malfeli&#x109;ulino neniam havas libertempon, ne havas por man&#x11D;i, nek por trinki, nenion en la kelo, nenion en la banko�!�</p><p id="ironio6">Rimarkinde tia uzo ne tre ofte okazas en Esperanto, dum &#x11D;i estas ofta&#x135;o en multaj lingvoj. Kial? &#x108;ar ironio estas unu el la malplej internaciaj aferoj. &#x15C;erco, kiu ridigas en unu lando, tute ne efikas en alia pro malsimileco de kutimoj. Tiam la &#x109;ion reganta sankcio de la kompreno a&#x16D; nekompreno malkura&#x11D;igas kaj maloftigas en internacia lingvo tro riskajn a&#x16D; malprudentajn esprimojn sur tiu kampo. Atentinda fenomeno.</p><empty-line/><p>3-e: <emphasis>Forigo a&#x16D; ripeto de vortoj.</emphasis></p><p>Ni prenu la unuan disponeblan rimedon, la forigon de vortoj: <emphasis>�Skatolon? Ne. Keston prefere!�</emphasis> Jen kvaza&#x16D; telefona interparolo. &#x108;iuj verboj, pronomoj ktp mankas. Tie la forigo de vortoj anta&#x16D; &#x109;io helpas logikon. La celo estas precizigo teknika. Sed a&#x16D;du alian telefonan interparolon: <emphasis>�Min, prezidanto? Neniam!�</emphasis> Tie la forigo de vortoj havas akre sentan signifon kaj vi tuj komprenas kun kia malplezuro la parolanto sin defendas kontra&#x16D; nedezirata elekto.</p><p>Nun revenu al la rektaj rimedoj, el&#x109;erpeblaj el la vortoj mem:</p><empty-line/><p>4-e: <emphasis>Elekto inter ekzistantaj vortoj.</emphasis></p><p>Elektu ekzemple la vortojn <emphasis>paroli</emphasis> kaj <emphasis>bleki.</emphasis> Jen tute logika uzo de &#x11D;i: <emphasis>�Homoj parolas, bestoj blekas.�</emphasis> Tio estas scienca konstato. Se vi nun ekkrias en diskuto: <emphasis>�Neeble interparoli! Vi nur blekas kaj insultas!�</emphasis> Tiam certe la elekto de la vorto <emphasis>blekas</emphasis> havas malpli logikan intencon oI nereteneblan sentan signifon. Sub tiu &#x109;i kategorio vi povas ekzameni &#x109;iujn bildojn uzatajn en la lingvo. Ju pli nelogikaj, e&#x109; mallogikaj ili &#x15D;ajnas, des pli forta estas la sento esprimata.</p><p>Por kompreni, kial vi &#x135;us povis nomi <emphasis>elefanto</emphasis> vian &#x109;arman delikatan filineton, necesas ekscii, ke &#x15D;i renversis tason da teo kaj mar&#x15D;is sur vian plej belan silkan robon! Tiam oni ekkompatas vian senton, forte esprimitan.</p><p>Esperanto el&#x109;erpas siajn bildojn el tri &#x109;efaj fontoj: propraj-komunaj, propraj-personaj kaj eksteraj-tradukitaj. Tiu &#x109;i lasta klaso ekzistas en &#x109;iuj lingvoj, kiuj konstante pruntas unu al alia, &#x109;ar la homoj havas &#x109;ie similajn emojn. Do en Esperanto, kiel en plej multaj aliaj lingvoj, oni diras <emphasis>�forta kiel leono�</emphasis>, nomas malican knabon <emphasis>�diableto�</emphasis> a&#x16D; priskribas malbonan junulon kiel <emphasis>�senta&#x16D;gulon�</emphasis>. Tiu &#x109;i lasta vorto estas internacia kopia&#x135;o tipa kun la&#x16D;vortaj egala&#x135;oj en preska&#x16D; &#x109;iuj lingvoj (france: <emphasis>propre � rien</emphasis> a&#x16D; <emphasis>vaurien,</emphasis> angle <emphasis>good for nothing</emphasis> ktp).</p><p>Sed &#x109;iu Esperanto-parolanto kreas proprajn bildojn la&#x16D;bezone a&#x16D; ripetas tiujn a&#x16D;ditajn de ceteraj homoj, do la lingvo posedas jam sian apartan materialon tiurilate kaj ri&#x109;igas &#x11D;in per uzado. Cetere kategorioj estas tie neniel solidaj. &#x108;u la uzo de �bleki�, &#x109;i supre notita, estas propra a&#x16D; kopiita? &#x108;iukaze &#x11D;i respondas al nepra senta bezono, kaj la uzantoj, kiuj &#x11D;in ripetas en simila okazo, plej ofte ne pensas al sia propra gepatra lingvo.</p><empty-line/><p>5-e: <emphasis>Kreo a&#x16D; modifo de vortoj.</emphasis></p><p>Sub tiu kategorio de rimedoj envenas la ri&#x109;a produktado per vortkombinoj kaj &#x109;efe per prefiksoj kaj sufiksoj. Ilian uzon por logikaj celoj instruas &#x109;iu gramatiko. Se vin informas kompetentuloj, ke <emphasis>�la fosistoj malkovris romanan vazegon malfacile transporteblan�</emphasis>, vi ja ne a&#x16D;dus el la uzitaj sufiksoj ion alian ol pure logikan, sed se vi priskribas iun kiel <emphasis>�Azenego! Nea&#x16D;skultebla ulo!�</emphasis> vi certe montros nek admiran, nek &#x15D;atan senton al tiu malpla&#x109;anto kaj oni povos konstati, ke vi uzis la sufiksojn malpli logike ol subjektive.</p><p>Nu, se vi komparas diversajn naciajn lingvojn kun Esperanto rilate al tiuj kvinspecaj disponeblaj esprim-rimedoj, vi povos iel mezuri ilian relativan ri&#x109;econ en viveco kaj trafeco.</p><p>Rigardu la nerektajn rimedojn denove:
Sub paragrafo unua (plila&#x16D;tigo sona) la kapablecoj estas pli-malpli egalaj. Oni disponas tiun eblecon sufi&#x109;e abunde.</p><p>Sub klaso dua (aliordigo en la frazo) Esperanto havas ian avanta&#x11D;on pro sia granda libereco tiurilate. &#x108;ar en &#x11D;i la ordo de vortoj ne havas fiksan logikan rolon, tiu rimedo disponi&#x11D;as libere por insistaj celoj a&#x16D; sentesprimaj bezonoj.</p><p>&#x108;e la tria rimedspeco (ripeto, forigo) la kapablecoj estas denove pli malpli egalaj kaj tiun rimedon konas &#x15D;ajne &#x109;iuj lingvoj.</p><p>Nun atentu ree pri la rektaj rimedoj:</p><p>La kvaran (elekton inter sinonimoj) la malnovaj lingvoj posedas pli ri&#x109;e ol Esperanto havante pli vastan kvanton da radikvortoj en sia disponebla materialo.</p><p>Male sub paragrafo kvina (kreo kaj modifo de vortoj) Esperanto disponas preska&#x16D; senliman fonton kaj vivan ri&#x109;econ &#x109;iam malfermitan, kiu mankas al fiksitaj lingvoj.</p><p>Tio &#x109;i estas &#x11D;ia eco plej tipa kaj meritas apartan &#x109;apitron.</p></section><section><title><p>7. Diversaj roloj de afiksoj</p></title><cite><p>Unueco de senco. Varieco de roloj. <emphasis>Mal-.</emphasis> Mortinta kaj vivanta. Influo de la uzofteco. Kelkaj sufiksoj. Tri gradoj de stato. Vortara enkorpi&#x11D;o kaj senca limigo. Fiksitaj blokoj. Plena forto nur logika. Spica valoro senta. Dependo de la uzofteco. La le&#x11D;o de Meillet. Eluzo. Sindefendo de la lingvo kontra&#x16D; eluzo. Emo al novaj formoj. Malforti&#x11D;o pro kutimo. Frapeco per eksterkutimeco.</p></cite><p>Afiksoj en Esperanto konservas unuecon de senco, sed ilia praktika rolo varias en diversaj okazoj. Ilin observante en la vivo lingva oni povos ekkoni ilian espriman valoron kaj e&#x109; mezuri gradojn.</p><p>Rigardu <emphasis>mal-,</emphasis> ekzemple. En la vorto <emphasis>malgranda</emphasis> &#x11D;ia valoro estas nur etimologia a&#x16D; memorhelpa, fluaj uzantoj de la lingvo jam delonge ne plu pensas pri la malo de <emphasis>granda.</emphasis> Ili kutimas senkonscie uzi unupense kaj unuparole <emphasis>malgranda</emphasis> same kiel france <emphasis>petit,</emphasis> germane <emphasis>klein</emphasis> a&#x16D; angle <emphasis>small.</emphasis> Tie la rolo limi&#x11D;as al faciligo por lernantoj de la lingvo.</p><p>Se vi diras <emphasis>malsimpla,</emphasis> tiam la penso videble intervenas por ser&#x109;i kaj montri la malon de <emphasis>simpla,</emphasis> kreante sinonimon al <emphasis>komplika.</emphasis> En tiu okazo la rolo de <emphasis>mal-</emphasis> estas ankora&#x16D; viva logika senctransformo.</p><p>Nun sonos al viaj oreloj la jena frazo: �Kiam li ricevis, kiel solan dankon, tiun efektivan <emphasis>malsalajron,</emphasis> li kompreneble <emphasis>malridis.</emphasis>� Tiam certe la penso de la parolanto kaptis <emphasis>mal-</emphasis> por &#x11D;in utiligi kiel esprimilon de sento pli ol de logiko.</p><p>Se vi ser&#x109;os kaj enklasigos grandan kvanton da tiaj ekzemploj, vi balda&#x16D; trovos mem la kondi&#x109;ojn de tiuj diversaj gradoj. Ili &#x109;efe dependas de la ofteco. <emphasis>Malgranda</emphasis> estas uzata tiom da milionfojoj kiom <emphasis>granda,</emphasis> kaj fari&#x11D;is unu el la plej kutimaj vortoj de la lingvo. Por esprimi forte la senton pri malgrandeco necesas nun uzi <emphasis>eta,</emphasis> &#x109;ar malpli eluzita. <emphasis>Malsimpla</emphasis> estas jam multe pli malofta ol <emphasis>malgranda,</emphasis> sed <emphasis>malridi</emphasis> a&#x16D; <emphasis>malsalajro</emphasis> estas tiel maloftaj, ke ili frapas. &#x11C;uste tiun frapecon pro malofteco la forta sento uzas por esprimi&#x11D;i kaj impresi la a&#x16D;danton.</p><p>Similan observon oni povas fari pri multaj afiksoj en la lingvo, &#x109;efe sufiksoj. Ekzamenu la&#x16D;grade:</p><table><tr><td>mirinda</td><td>leginda</td><td>rigardinda</td></tr><tr><td>Esperantisto</td><td>Einstein-isto</td><td>frazisto</td></tr><tr><td>timema</td><td>kantema</td><td>frazema</td></tr><tr><td>&#x109;ambrego</td><td>&#x11D;ardenego</td><td>tagman&#x11D;ego</td></tr><tr><td>beleta</td><td>liteto</td><td>sinjoreto</td></tr><tr><td>rideti</td><td>dormeti</td><td>rigardeti</td></tr><tr><td>tran&#x109;ilo</td><td>man&#x11D;ilo</td><td>sukcesilo</td></tr></table><p style="p0">En vortoj de la unua kolumno<a l:href="#kol" type="note">[9]</a> (mirinda, beleta, tran&#x109;ilo ktp) la sufikso tiom �mortis� a&#x16D; enkorpi&#x11D;is, ke &#x109;iuj vortoj de tiu klaso jam akiris apartan sencon kiel etikedo de unu ideo speciala (a&#x16D; nomo de unu aparta objekto). Ili ne plu kovras la tutan logikan kampon regatan de la sufikso. Ekzemple <emphasis>tran&#x109;ilo</emphasis> ne signifas &#x109;ian eblan ilon por tran&#x109;i, sed nur unu specialan tre komunan specon. <emphasis>&#x108;ambrego</emphasis> havas jam propran apartan sencon de loko, kie oni povas organizi kunvenon a&#x16D; paroladon. <emphasis>Rideti</emphasis> ne signifas etan ridon, sed alian multe pli afablan lumi&#x11D;on de la viza&#x11D;o. Tiuj vortoj fari&#x11D;is tutoj kun fiksa bloka senco. La rolo de la sufikso reduktigis al nura memorhelpilo en lernado de vortoj.</p><p>Tiuj de la dua kolumno konservas la vivan uzon de la sufikso, aldonebla al radiko kun plena logika forto <emphasis>(leg�inda, kant�ema, dorm�eti).</emphasis></p><p>Sed la vortoj de la tria kolumno montras e&#x109; ankora&#x16D; pli vivan uzon de la sufikso kun spica valoro senta. En ili suferas iom la logiko, sed impresas la kontenteco de la knabeto pri
<emphasis>�tagman&#x11D;ego�</emphasis> (kiu eble tute ne estus ega por vi, sed &#x15D;ajnis al li tia) a&#x16D; la moko de la kritikanto pri la <emphasis>�frazisto�</emphasis>, kiu uzis flatan paroladon kiel <emphasis>�sukcesilon�</emphasis> por akiri postenon.</p><p>Nu, tiuj tri kolumnoj anka&#x16D; korespondas al gradoj de uzofteco. Por la unua la uzofteco estas tiel granda, ke la sufikso perdis tie sian apartan vivon kaj enkorpi&#x11D;is a&#x16D; �mortis�. Por la dua, la uzofteco estas malpli granda kaj oni ankora&#x16D; sentas la pensan intervenon formi la vorton kun intenco logika. Por la tria la uzo estas escepta, malofta. Pro tio &#x11D;i frapas kaj ta&#x16D;gas por esprimi senton.</p><p>Tiuj ekzemploj konfirmas la konatan lingvosciencan le&#x11D;on de Meillet, asertantan, ke &#x109;iufoje, kiam lingvero estas parolata, &#x11D;i perdas iom de sia esprima potenco.</p><p>Estas interesa kaj e&#x109; admirinda fenomeno, kiamaniere lingvoj reagas kontra&#x16D; tiu konstanta perdado, trovante &#x109;iam novajn rimedojn por rena&#x11D;i kontra&#x16D; la fluo. Vidu Esperanton mem. La sufikso <emphasis>eg�</emphasis> estas vivoplena, tiel sangori&#x109;a, ke ni &#x109;iuj emas &#x11D;in uzadi ofte kaj oftege por kontentigi nian naturan bezonon al trograndigo. Italoj uzas <emphasis>-issimo.</emphasis> Nu, en vortoj kiel <emphasis>&#x109;ambrego, pordego, belega</emphasis> &#x11D;i jam mortis. &#x11C;i kunlaboris por krei tiujn fiksajn etikedojn, sed &#x11D;i perdis &#x109;iun sendependan forton por surrajdi, sproni kaj influi la radikon. Do kiel fari, se ni bezonas esprimi nian pasion por grandigo rilate al <emphasis>&#x109;ambro, pordo</emphasis> a&#x16D; <emphasis>bela</emphasis>? Nu, la lingvo neniam estas embarasata. Tiam la &#x15D;atata sufikso, trovante la pordon fermita, eniras tra la fenestro. &#x11C;i alivesti&#x11D;as kiel adjektivo a&#x16D; adverbo kaj, anta&#x16D; ol vi havis tempon tion konstati, vi jam ekkriis <emphasis>ega &#x109;ambro, ega pordo</emphasis> a&#x16D; <emphasis>ege bela.</emphasis> Tie la sento kaj vivo forte korbatas. <emphasis>Eg�</emphasis>, nia karulo &#x109;iuminuta, ne konsentas morti, e&#x109; ne ripozi. Tro sangoplena &#x11D;i estas.</p><p>Similon ni jam rimarkis pri <emphasis>et�</emphasis> en parenca okazo. Perdinte forton en tro uzita <emphasis>dometo,</emphasis> &#x11D;i retrovas &#x11D;in en <emphasis>eta domo.</emphasis> Vidu kiel <emphasis>kantema, parolema, plorema</emphasis> jam ricevis per uzo veston de &#x11D;enerala kutimo. Ili jam etikedas konstantajn kvalitojn a&#x16D; malkvalitojn. Se io subite okazis al vi kaj vi sentas boli en vi mem la deziron a&#x16D; bezonon kanti, a&#x16D; plori, a&#x16D; paroli, vi ja ne diros: <emphasis>mi estas kantema,</emphasis> a&#x16D; <emphasis>plorema,</emphasis> a&#x16D; <emphasis>parolema.</emphasis> Tio estus kvaza&#x16D; diri: <emphasis>mi estas blondhara</emphasis> a&#x16D; <emphasis>bluokula.</emphasis> Ne, vi diros move: <emphasis>mi estas ema kanti</emphasis> a&#x16D; <emphasis>ema paroli.</emphasis> Vi diros e&#x109; ankora&#x16D; pli fortesprime: <emphasis>mi emas plori.</emphasis> Kaj jen via sufikso jam fari&#x11D;is, ne nur adjektivo, sed e&#x109; verbo � por ke &#x11D;i povu vivi.</p><p>Se vi a&#x16D;dis tro multfoje <emphasis>�pali&#x11D;is�,</emphasis> vi trovos &#x11D;in tro eluzita kaj ne sufi&#x109;e forta por esprimi vian impreson rakontante pri malfeli&#x109;a homo, kiu a&#x16D;das pri mortigo de la filo. <emphasis>�Lia viza&#x11D;o pali&#x11D;is�</emphasis> ne ta&#x16D;gas. Anka&#x16D; ne <emphasis>�blanki&#x11D;is�</emphasis>. Sed kiel forte sonas la malpli kutima formo <emphasis>�i&#x11D;is pala�</emphasis> a&#x16D; <emphasis>�i&#x11D;is blanka�</emphasis>!</p><p>Kontra&#x16D;e, &#x109;ar vi pli kutimas a&#x16D;di ke <emphasis>sinjoro A. a&#x16D; B. fari&#x11D;is grafo</emphasis> a&#x16D; <emphasis>i&#x11D;is kapitano,</emphasis> vi nature diros, ke li <emphasis>grafi&#x11D;is</emphasis> a&#x16D; ke li <emphasis>kapitani&#x11D;is</emphasis> por esprimi mokon. &#x108;iam la nekutima, do ne eluzita, e&#x109; neatendita esprimo estas la plej trafa por esprimi sentan koloron.</p></section><section><title><p>8. Sento kaj gramatiko</p></title><cite><p>Sentaj intervenoj en elementajn signojn gramatikajn. Sentoplena uzo de <emphasis>-as, -o, -a, -e.</emphasis> Libera rajdado sur sintakso. Nelogika uzo de verbaj tempoj kaj modoj: <emphasis>-us, -u.</emphasis> Falsaj neoj. Falsaj demandoj. Diferenco inter aserto, priskribo kaj esprimo de sentoj. Fotografado kaj pentrado. Komuna lingvo kaj literaturo.</p></cite><p>Ni konstatis la emon de la sentoj elekti prefere kiel plej trafan esprimilon &#x109;iam la malplej kutiman formon. Tiun emon oni konstatas ne nur en ordigo de la vortoj en frazo a&#x16D; en uzo de sufiksoj, sed e&#x109; en rimarkindaj influoj &#x109;e la plej simplaj elementaj signoj gramatikaj, kiel <emphasis>-o, -a, -e, -as, -is</emphasis> ktp.</p><p>La plej konata estas la verbigo de adjektivoj: <emphasis>�El la maro roko grandegas.�</emphasis> &#x108;iu sentas la esprimfortan diferencon inter tio kaj <emphasis>�estas grandega�</emphasis>. Same <emphasis>�la maro bluas�</emphasis> a&#x16D; <emphasis>�la kampoj verdas�</emphasis>. Iu klopodis klarigi tiun fenomenon asertante, ke <emphasis>verdas</emphasis> similas kvaza&#x16D; agon, kiel <emphasis>brilas</emphasis> a&#x16D; <emphasis>radias.</emphasis> Li ne bezonis tiom klopodi. Certe la impreso estas simila, sed la lingva ka&#x16D;zo de la uzo estas anta&#x16D; &#x109;io la malofteco de la formo kaj pro tio &#x11D;ia frapeco.</p><p>Ion tute similan vi rimarkos &#x109;e <emphasis>�imperiestre�</emphasis> anstata&#x16D; <emphasis>�kiel imperiestro�</emphasis> por priskribi tonon de ordono, a&#x16D; <emphasis>�instruista�</emphasis> anstata&#x16D; <emphasis>�de instruisto�</emphasis> por priskribi prelegon. Ne cerbumu longe por ser&#x109;i abstraktajn filozofa&#x135;ojn, se mi ekkrios <emphasis>kiel blanka! kiom blanke!</emphasis> a&#x16D; <emphasis>kia blanko!</emphasis> ekvidante la &#x109;ionkovrantan ne&#x11D;on je la unua vintra mateno. La plej forta estas la plej nekutima, nenio pli.</p><p>Fine, la gramatiko ne ekzistis en &#x109;ielo anta&#x16D; ol naski&#x11D;is homoj. &#x11C;i estas nur konvencio por faciligi � kaj foje malfaciligi � la studon pri lingvoj. Miljarojn la homoj uzis hakilojn &#x15D;tonajn kaj poste metalajn anta&#x16D; ol lerni, &#x109;u <emphasis>hakilo</emphasis> estas substantivo kaj <emphasis>haki</emphasis> verbo. E&#x109; hodia&#x16D; la angla lingvo ne diferencigas inter <emphasis>vesto</emphasis> kaj <emphasis>vesti</emphasis> (dress).</p><p>E&#x109; ankora&#x16D; pli libera estas la rajdado de la sentoj sur la sintakso kaj ilia dancado kun la verbaj tempoj kaj modoj. Tie vi povos observi la plej petolajn forvagojn el la rekta vojo de la strato Logiko. Vi rakontas aferon, kiu okazis hiera&#x16D;, do en la pasinteco, kaj jen mi a&#x16D;das vin diri <emphasis>�jen alvenas tiu fripono, eniras sensalute, iras al la &#x15D;ranko��</emphasis></p><p>&#x108;u tio estas logika? Ne, sed vi uzis <emphasis>-as</emphasis> anstata&#x16D; <emphasis>-is</emphasis> por esprimi vian surprizon kaj igi min kompreni &#x11D;in. Multaj lingvoj faras la samon, &#x109;ar ili ne havas pli ta&#x16D;gan rimedon.</p><p>Vi kare amas vian fileton kaj ne deziras al li doloron. Tamen oni a&#x16D;dis vin diri al la knabeto: <emphasis>�Metu la manon al la forno kaj vi ja bruligos vin�</emphasis>. &#x108;u vi efektive ordonas kaj volas, ke li faru tion ? Male, vi avertas, ke li ne faru. Logike vi devus diri <emphasis>�se vi metos��</emphasis>, sed tio estus tro trankvila. Simile vi krias: <emphasis>�Nu, prenu la tutan kukon sur vian teleron, kial ne? Ni lekos niajn fingrojn dume.�</emphasis> Tio estas ironio, &#x109;ar li eltran&#x109;is por si tro lar&#x11D;an pecon. Tiu mallogika&#x135;o esprimas mokon, hontigon.</p><p>Esperanto posedas apartan formon por supozoj, hipotezoj, tio estas la verba fina&#x135;o <emphasis>-us,</emphasis> &#x11D;enerale uzata kun <emphasis>se.</emphasis> Logiko instruas diri: <emphasis>�Se vi a&#x109;etus a&#x16D;tomobilon, vi konstatus, ke &#x11D;i poste ka&#x16D;zas sufi&#x109;e grandan elspezon &#x109;iujare pro riparoj, purigado ktp�.</emphasis></p><p>Tiel oni diras logike, tiel oni skribas eble en lernolibroj. Sed neniu parolas tiel. Kun sento kaj vivo la informanto ekkrias: <emphasis>�A&#x109;etu ma&#x15D;inon kaj vi vidos, kiom &#x11D;i kostas &#x109;iujare!�</emphasis> Kial uzi ordonan formon kun <emphasis>-u</emphasis> anstata&#x16D; la logika supoza formo kun <emphasis>-us?</emphasis> Vi povus egale bone demandi kial vivi, kial ami.</p><p>Sed ne haltu tie. La logika formo por la deziro estas &#x11D;uste <emphasis>-u,</emphasis> kaj ni devus diri: <emphasis>�Mi povu iam voja&#x11D;i al Romo!�</emphasis> Tamen vi konstante a&#x16D;das: <emphasis>�Se mi povus iam voja&#x11D;i al Romo!�</emphasis> Tiu mallogika&#x135;o esprimas sopiron. &#x11C;i estas falsa supozo.</p><p>La tuta sintakso de vivanta lingvo abundas en tiaj falsaj supozoj, falsaj demandoj, falsaj neoj. La angla lingvo konstante uzas �&#x108;u vi faris?� post asertoj, ke vi efektive faris ion. Anka&#x16D; en Esperanto ni &#x15D;atas esprimi per <emphasis>&#x109;u,</emphasis> per <emphasis>kiom</emphasis> a&#x16D; per <emphasis>ne</emphasis> nian surprizon, kiam ekzistas neniu ajn intenco demanda a&#x16D; nea: <emphasis>�&#x108;u vi parolas tiel al via panjo? Kiom da fojoj mi jam klarigis al vi?�</emphasis> Simile: <emphasis>�Jan&#x109;jo, vi ne faris tion!�</emphasis> kiam la fakto frapis la okulojn viajn kaj vi jam ekripro&#x109;as.</p><p>Multaj hinde&#x16D;ropaj lingvoj esprimas miron per tiaj esprimoj: <emphasis>�Vi ne diras!�</emphasis> kaj admiron per rimarkindaj demandaj formoj kiel ekzemple <emphasis>�Kion li posedas kiel sanon, fortikecon, elastecon?�</emphasis> Esperanto kontenti&#x11D;as per pli simplaj formoj kiel: <emphasis>�Kia sano, fortikeco, elasteco!�</emphasis> a&#x16D;, por esprimi surprizon, la nudan kaj tre fortan <emphasis>�&#x109;u?�</emphasis> ekster la logika senco kaj starantan sole.</p><p>Lingvo absolute logika devus enteni apartajn gramatikajn formojn por esprimi &#x109;iujn sentojn. Tiam &#x11D;i bezonus neniajn tiajn �nerektajn� esprimrimedojn. Sed eble mankus tiam salo kaj vivo. &#x108;ar ekzistas granda diferenco inter <emphasis>esprimi</emphasis> senton kaj nur <emphasis>aserti</emphasis> a&#x16D; e&#x109; <emphasis>priskribi</emphasis> &#x11D;in.</p><p>Mi ja povas tute bone trovi la trafajn vortojn por diri, ke <emphasis>�Min tre surprizas via neanoncita alveno. &#x11C;i min frapas kaj kortu&#x15D;as.�</emphasis> La sento estas tie asertita kaj priskribita. Sed se vi ekkrios: <emphasis>�Vi, tie &#x109;i! Ne eble! Ho mia Jan&#x109;jo!�</emphasis> Tiam la sento estos esprimita. La diferenco estas grandega, kvankam la senco tute sama.</p><p>Simila diferenco apartigas arton de simpla fotografado a&#x16D; de nura muldado je mortinta figuro. Esprimante sian impreson, artisto forlasas logikan akuratecon, forigas, trograndigas, elektas, emas frapi per malkutimaj, eksterordinaraj formoj. Tion oni nomas lia originaleco.</p><p>&#x108;iu lingvo posedas sian originalecon en la komunaj spontanaj esprimiloj uzataj kaj ripetataj de siaj parolantoj, sed anka&#x16D; en tio, samkiel pri vortradikoj, la lingvoj estas interparencaj.</p><p>Se temas ne pri spontana kaj komuna parolado, sed pri ellaborita kaj tute persona elekto de tiaj esprimiloj, kun intenco da&#x16D;re impresa kaj estetika, tiam ni tu&#x15D;as la kampon de literaturo.</p></section><section><title><p>9. Sentoj kaj internacieco</p></title><cite><p>Rezultatoj de la studo. Nura ekgusto. Kompara stilistiko. Internacia komuneco. Samaj bezonoj. Similaj procedoj. Miro kaj admiro. Hako, ripetado, trograndigo. Ironio. Sankcio de la kompreno. Unueco. Influoj de la ekstero. Reagoj. Limigita internacieco okcidenta. Influo de la Oriento. Esperantaj propra&#x135;oj. Malsukceso de <emphasis>-&#x109;j</emphasis> kaj <emphasis>-nj.</emphasis> &#x11C;ia klarigo.</p></cite><p>La anta&#x16D;aj &#x109;apitroj ne pretendas esti plena kaj sistema studo de &#x109;iuj esprimrimedoj en Esperanto. Ili celas nur ekmontri la vojon al tia studo, kiu estus vasta kaj interesplena laborkampo por ser&#x109;istoj en lingvoscienco.</p><p>&#x11C;is nun oni plej ofte studis lingvojn el nura vidpunkto de iliaj ekzistantaj elementoj. Valorus ilin ekstudi anka&#x16D; el vidpunkto de ilia celo. E&#x109; la multvalora iniciato de Profesoro Bally pri stilistiko ankora&#x16D; ne pu&#x15D;is la lingvosciencon al sufi&#x109;e radikala provo de metodrenverso. Mi &#x15D;atus vidi studentojn esplori kaj priskribi, kiel Esperanto � a&#x16D; alia lingvo � esprimas miron, admiron a&#x16D; mal&#x15D;aton ktp kaj klasigi la rimedojn la&#x16D; la bezonoj kaj ne nur la&#x16D; la eblecoj.</p><p>Fakte tia studo kondukus rekte al kompara kaj komuna stilistiko, unue de hinde&#x16D;ropaj lingvoj, kaj poste de &#x109;iuj homaj lingvoj. Estas nedubeble, ke la bezonoj de la sentoj estas &#x109;ie samaj kaj ke pluraj esprimrimedoj retrovi&#x11D;as preska&#x16D; &#x109;ie, speciale en la lingvoj � hinde&#x16D;ropaj a&#x16D; ne � de tiuj nacioj, kiuj partoprenas la saman komunan civilizon.</p><p>Cetere la &#x109;efaj bezonoj ne estas tiom multaj. Vi jam plenumos grandan parton de la esploro, se vi atentas pri la jenaj sentoj: surprizo kaj miro, beda&#x16D;ro kaj sopiro, timo kaj dubo, amo kaj malamo, kun korespondaj impresoj: admiro kaj malpla&#x109;o, ironio karesa a&#x16D; moka, &#x11D;ojo kaj mal&#x11D;ojo.</p><p>Fakte la procedoj estas sufi&#x109;e limigitaj en &#x109;iuj lingvoj kaj nur ilia kombinado kreas abundan variecon de nuancoj. Observu ekzemple, ke miro, surprizo, timo kaj dubo preska&#x16D; same agas:</p><p><emphasis>�Kio? Li? Tie &#x109;i? &#x108;u eble?�</emphasis></p><p style="p0">Tran&#x109;o, hako de la frazo kaj reganta demandado, jen la komuna procedo, ne nur en Esperanto, sed en kiom da ceteraj lingvoj?</p><p>Sentaj ju&#x11D;oj, favoraj a&#x16D; malfavoraj, uzas &#x109;iam la rektan procedon de trograndigo kaj trovas en vortaro kaj sufiksoj abundan materialon por tio: <emphasis>�Bona, bonega, an&#x11D;elo, la plej bona sur tero!�</emphasis></p><p>Sufikso, bildo, komparo servas egale al tiu konstanta emo. E&#x109; simpla ripetado de primitivaj lingvoj ankora&#x16D; efikus en niaj: �Bona, bona, bona! Vi ne povas imagi e&#x109; kiom.�</p><p>Por esprimi malpla&#x109;on, vi trovas tute simile: <emphasis>�Teda, teda, teda, netolerebla, mortiga�</emphasis>; kaj se tiuj procedoj ne sufi&#x109;as, vi retrovas &#x11D;uste la samajn, kiujn oni uzas jam por miro kaj surprizo: <emphasis>�Kion? Tio? Pentra&#x135;o? &#x108;u vi mokas?�</emphasis> Hako de la frazo en pecetojn, demandado, denove la samaj procedoj. Fakte la surprizo mem fari&#x11D;as rimedo por esprimi la malpla&#x109;an senton. En multaj lingvoj vi observos tion.</p><p>Krom la trograndigo, vi notos anka&#x16D; la procedon ironian. &#x108;u &#x11D;i multe varias? Ne tiom. Rido venas el kontrasto. Tial ironio konstante uzas falsajn neojn a&#x16D; falsajn malojn, diras �bela laboro!� por signifi skandalan fu&#x15D;a&#x135;on a&#x16D; nomas �kompatinda malri&#x109;ulo� usonan miliardulon.</p><p>Tamen sur la kampo pri &#x15D;ercoj kaj ironio, unu el la plej interesaj, mankas la sama grado de internacieco, kiun oni trovas en aliaj. Tial Esperanto, &#x109;iam gardata per la kontrolo de la kompreno, restis multe pli prudenta, kiel ni rimarkis <a l:href="#ironio6">en &#x109;ap. 6</a>. Ne forgesu, ke &#x11D;in uzas por interparolo &#x109;efe diversnaciuloj kaj nur esceptokaze samlingvanoj. Tiu konstanta sankcio estas la plej efika konservanto kaj e&#x109; akcelanto de unueco.</p><p>Sub natura kontrolado kaj limigo Esperanto devis fatale fleksi&#x11D;i al &#x109;iuj postuloj de la sentoj, sen kiuj homoj ne estus homoj, sed nur intelektaj ma&#x15D;inoj. Kaj tio estas la plej internacia parto de la lingvo, multe pli ol &#x11D;ia regula gramatiko kaj e&#x109; ol &#x11D;ia roman-germana vortaro.</p><p>Efektive la homa psikologio estas profunde unueca malgra&#x16D; &#x109;iuj rasaj kaj lingvaj bariloj. &#x11C;i do emas al unueca speguli&#x11D;o. Samaj sentoj el&#x15D;prucas similmaniere en homan parolon. Plie, se la lingvaj sistemoj estas jam parencaj, kompreneble iliaj fleksi&#x11D;oj estos ankora&#x16D; pli similaj.</p><p>Anka&#x16D; ne forgesu la potencan agadon de la ekstero. Ni &#x135;us konstatis &#x11D;in en la limiga kontrolo de la kompreno, sed ni &#x11D;in observis anka&#x16D; en la enfluo de radikoj a&#x16D; novaj sufiksoj. Kompreneble &#x11D;i estas egale rimarkebla en la rimedoj de la lingvo por esprimi sentojn.</p><p>Ni &#x11D;in montris jam &#x109;e la bildoj (<emphasis>leono a&#x16D; an&#x11D;elo</emphasis>). Reprenu la ekzemplon de �mirinda�. En granda nombro da lingvoj vi retrovas tiun procedon de interprunto de procedoj inter la diversaj sentoj: kiam trograndigo ne plu sufi&#x109;as al admiro por sin esprimi, &#x11D;i pruntas &#x109;e surprizo a&#x16D; e&#x109; similas mem surprizon: <emphasis>�mirinda!�</emphasis> Internacia fenomeno.</p><p>Kio estos plej interesa, tio estas la studoj kaj kritikoj de Esperanto-parolantaj lingvistoj orientaj, &#x109;inaj a&#x16D; japanaj. Ili montros al ni, kiuj el tiuj internacia&#x135;oj estas al ili facile a&#x16D; malfacile kompreneblaj, kiuj ekzistas a&#x16D; mankas en iliaj gepatraj lingvoj. Tiam ni havos ekbildon de tio, kio estas absolute internacia a&#x16D; nur rilate internacia, kiel la radikaro de Esperanto.</p><p>La sankcio mem de la kompreno, ne nur en Okcidento, sed en Oriento, jam helpis en aliaj rilatoj la venkon de interna sistemeco kontra&#x16D; ekstera �internacieco�. Inter la rektaj rimedoj de sent-esprimado, tio anka&#x16D; efikas por plisukcesigi la proprajn Esperanta&#x135;ojn, kiel ekzemple la tre vivan sufikson <emphasis>�eg,</emphasis> tiun nekompareblan ilon por trograndigi.</p><p>Ke la du karesaj sufiksoj <emphasis>&#x109;j</emphasis> kaj <emphasis>nj</emphasis> (el slava deveno) preska&#x16D; ne sukcesis, tion klarigas evidente du &#x109;efaj ka&#x16D;zoj: unue la fakto, ke ili ne konformi&#x11D;as al la interna sistemeco de la ceteraj sufiksoj, &#x109;iam komenci&#x11D;antaj per vokalo kaj aldoneblaj al la radikfino.</p><p>Forigi parton de la radiko por diri <emphasis>pa&#x109;jo, panjo, fra&#x109;jo, franjo,</emphasis> tio timigas &#x109;iujn neslavajn parolantojn, instinkte sintenantajn al la solida bazo de la Esperanta analogio. La lingvo preska&#x16D; re&#x135;etis tiujn du �fremda&#x135;ojn� kaj anstata&#x16D;is ilin en la praktiko per pli facile uzebla <emphasis>-et.</emphasis> La logiko suferis, sed la analogio gajnis &#x109;iurilate, interne kun la ceteraj Esperantaj sufiksoj, kaj ekstere kun la tre internacia kutimo esprimi amon per procedoj de <emphasis>etigo,</emphasis> speciale, kiam temas pri virinoj kaj infanoj.</p><p>La dua ka&#x16D;zo de la malsukceso de <emphasis>&#x109;j</emphasis> kaj <emphasis>nj</emphasis> estas la fakto, ke la neslavaj nacioj ne tiom kutimas enmeti karesan nuancon en sian parolon. Multaj estas pli sinretenaj en esprimo de sentoj, speciale anglo-saksoj. Tial la internacia lingvo ne kreskigis &#x109;e si la uzon de tiu disponebla rimedo kaj parte malprofitis okazon de ri&#x109;igo<a l:href="#nj" type="note">[10]</a>, sed anka&#x16D; de malsimpligo.</p></section><section><title><p>10. Sentoj kaj Fundamento</p></title><cite><p>&#x108;u vivo detruas simplecon? Komparo de la bazoj en Esperanto kaj gepatra lingvo. Ludo de la sentoj sur baza klavaro. Komparo de fundamentoj. &#x124;aosa bazo. Orda bazo. Klara rekonebleco de la devoji&#x11D;oj. Konfuzo inter ri&#x109;eco kaj malordo. Normala elkresko el bazo. Normala konservo de la bazo. Komparo inter uzo de fremda nacilingvo kaj uzo de Esperanto.</p></cite><p>Se la leganto kura&#x11D;is alveni &#x11D;is lasta &#x109;apitro de tiu &#x109;i resuma studo, estas necerte, &#x109;u li konsentos kun nia konsilo al studantoj, da&#x16D;rigi sur tiu kampo kaj aperigi la rezultaton de siaj ser&#x109;laboroj.</p><p>Nu, ekkrios pli ol unu, tiam Esperanto aperos tiom malfacila, kiom iu ajn lingvo. Vi prezentos al la publiko veran &#x125;aoson kaj perdos <emphasis>&#x109;iun</emphasis> profiton de la simpla, genia Fundamento.</p><p>Kia eraro! Komparu momente Esperanton kaj vian nacian lingvon. Amba&#x16D; posedas logikan skeleton a&#x16D; gramatikan fundamenton. Sur tiu baza klavaro viaj sentoj ludas kvaza&#x16D; fortepianon. Per pli-malpli fortaj tu&#x15D;oj a&#x16D; tu&#x15D;etoj, iomaj devoji&#x11D;oj el pura logiko, trograndigoj a&#x16D; kolorigoj, viaj impresoj a&#x16D; emocioj komuniki&#x11D;as al viaj a&#x16D;dantoj samtempe kun la faktoj priparolataj. &#x11C;uste tio faras vivantan lingvon. Sen tio vi havus nur signalkodon a&#x16D; algebran sistemon, sed ne homan lingvon.</p><p>Sed observu tuj la diferencon. La fundamento de via nacia lingvo estas malsimpla, malregula, ofte e&#x109; nelogika. La klavaro, sur kiu vi devas ludi kun fantazio de la sentoj, estas ja fiksa kiel en Esperanto, sed difektita kaj senorda kun multegaj signoj por montri simplajn ideojn, kiel <emphasis>-is</emphasis> a&#x16D; <emphasis>-o,</emphasis> kaj nur unu signo por montri grave malsamajn ideojn, kiel <emphasis>ke, kiujn, ol�</emphasis><a l:href="#que" type="note">[11]</a> ktp.</p><p>Sur tiu necerta bazo viaj sentoj ludas, kaj iliaj tu&#x15D;oj, devojigoj, trograndigoj ktp aldonas novan elementon de malordo al jam ekzistanta malordo. La rezultato estas efektive &#x125;aoso, almena&#x16D; en la okuloj de la fremdulo, kiu ne povis pasigi tutan sian juna&#x11D;on, kiel vi mem, por funde koni la fundamentan klavaron.</p><p>En Esperanto estas malsame, &#x109;ar la fundamento estas klara, simpla kaj orda. Vi ne nur sufi&#x109;e facile ekkonas kaj mastras la bazan klavaron de la fortepiano, sed vi &#x109;iam nete rekonas &#x11D;in en ludado kun &#x11D;iaj fiksaj unuformaj signoj <emphasis>-o, -a, -e, -as, -is, -os, kio, tio, kiam, tiam</emphasis> ktp.</p><p>Viaj sentoj ludas, tu&#x15D;as, saltas, trograndigas, kolorigas, devojigas, sed la klavaro &#x109;iam restas klara kaj orda, brilante sub la movantaj ondoj. Fakte la forteco mem de viaj parolaj fantazia&#x135;oj devenas &#x11D;uste de tio, ke oni povas &#x109;iam konstati vian salton el la logiko kaj kvaza&#x16D; mezuri sente la distancon inter viaj flankensaltoj kaj la rekta linio.</p><p>En lingvo, kie jam la fundamenta linio terure zigzagas, imagu la cerbumadon por retrovi&#x11D;i!</p><p>Estas granda eraro imagi, ke la ri&#x109;eco de naciaj lingvoj konsistas el la malsimpleco a&#x16D; senordeco de ilia gramatika fundamento. Tute ne. &#x11C;i konsistas el la abundeco de sinonimoj kaj &#x11D;eneraligitaj bildoj, kio estas tute alia afero.</p><p>Renverse, estas simila iluzio kredi, ke �nepre� la ri&#x109;i&#x11D;o de Esperanto je sinonimoj kaj bildoj igos &#x11D;ian Fundamenton balda&#x16D; tiom malsimpla kaj senorda kiel tiu de nacia lingvo. Kial?
Neniu fakto pravigas tian supra&#x135;an konkludon. &#x108;u <emphasis>ega</emphasis> &#x15D;an&#x11D;is la fundamentan rolon de <emphasis>eg?</emphasis> Tamen <emphasis>granda</emphasis> ricevis utilan sinonimon.</p><p>En fajro de la rakonto vi ja diros, ke vi �sidis &#x109;e tablo� kaj �jen envenas trudulo�. Tiu nelogika <emphasis>�as</emphasis> tradukas vian senton de surprizo, &#x11D;uste &#x109;ar oni ricevas la frapon de &#x11D;ia neatenditeco. &#x108;u tio &#x15D;an&#x11D;as la Esperantan konjugadon de verboj <emphasis>�as, �is, �os?</emphasis> &#x108;u iam ni havos tricent diversajn fina&#x135;ojn anstata&#x16D; <emphasis>�is?</emphasis> Ne kredeble. La klareco de la fiksa Fundamento estas tiel oportuna, ke la natura le&#x11D;o de la �malpli granda peno� plej supozeble konservos &#x11D;in sen&#x15D;an&#x11D;e.</p><p>Kio devigas al plia lernado, tio estas la eksteraj pruntoj de novaj radikoj a&#x16D; la internaj kristaligitaj bildoj. En Fundamento restas sen&#x15D;an&#x11D;e <emphasis>sam�, ide�, an�</emphasis> kaj <emphasis>�o,</emphasis> sed vi devas klarigi nun al la lernanto la specialan kaj sentoplenan sencon de �samideano�. Tio neniel estas rompo de la Fundamento, &#x11D;i estas nur la vivo, la karno sur ostoj kaj la florado de bela korpo sur &#x109;iam solida skeleto.</p><p>Kion oni povas konkludi el tiu aro de faktoj observitaj? Ke Esperanto vivas, kiel &#x109;iuj lingvoj uzataj parole, sed ke &#x11D;i konservas sian fiksan Fundamenton, kiel &#x109;iuj lingvoj skribataj kaj presataj. &#x11C;ian vivon kaj &#x11D;ian evoluon regas la samaj le&#x11D;oj kiel &#x109;e ceteraj lingvoj. Ni tamen notu unu gravan diferencon, tio estas la fakto, ke Esperanto tre malofte ludas rolon de &#x109;iutaga a&#x16D; gepatra lingvo. Por la plimulto de la anoj, &#x11D;i restas helpa lingvo, uzata en esceptaj okazoj. Tio malrapidigas &#x109;iujn movojn en la lingvo, inkluzive la efikojn de la le&#x11D;o pri eluzo de esprimoj.</p><p>Sed oni tamen ne povas kompari la uzon de Esperanto kun la uzo de fremdaj naciaj lingvoj. Tiu &#x109;i lasta estas tute ne natura kaj tute ne libera. La fremduloj sin esprimas &#x11D;enerale kun &#x11D;eno kaj embaraso, timante fari erarojn kaj i&#x11D;i ridindaj. Ni lasu flanke la esceptajn okazojn, kiam fremda lingvo fari&#x11D;is la &#x109;iutaga lingvo de enmigrinto.</p><p>En Esperanto kontra&#x16D;e la homoj parolas multe pli libere kaj sentime. Ne havante anta&#x16D; si �nacianojn� por kontroli kaj moki, &#x109;iuj sentas sin egalaj kaj pli sen&#x11D;enaj. Tial ili riskas esprimi sentojn kvaza&#x16D; en gepatra lingvo kaj lasi la langon flui pli senkontrole, se ili kutimi&#x11D;is iom al uzo de la lingvo.</p><p>Ili sentas sin mastroj de la ilo kaj ne la ilon mastro de ili. Pro tio Esperanto estas vivanta lingvo, dum la uzo de fremdaj lingvoj estas multe pli malproksima de la vivo kaj plej ofte peza, malnatura, �lernolibra� kaj tute ne spontana.</p><p>Fine la uzo de la diversnaciaj parolantoj faras Esperanton, dume la uzo de la fremduloj ne faras nacian lingvon, sed nur difektas &#x11D;in, kio estas ja fundamenta diferenco. Dum la homoj &#x11D;enerale sentas sin nur gastoj a&#x16D; sklavoj &#x109;e fremda lernita lingvo, ili sentas sin mastroj de la domo &#x109;e Esperanto. Tio estas situacio multe pli proksima je ilia rilato al propra nacilingvo.</p><p>Se nenion alian, almena&#x16D; tion ilustras &#x109;iu studo pri la fluado de la vivo en Esperanto.</p><p>Necesas tamen ankora&#x16D; klarigi la vorton �mastroj�. Anka&#x16D; en gepatra nacilingvo la homoj ne estas mastroj de la Fundamento. Ili ne sentas kaj ne havas liberecon &#x15D;an&#x11D;i la hereditan bazon, la skeleton de la lingvo. Ili e&#x109; ne pensus je sistema &#x15D;an&#x11D;o de la verbaj fina&#x135;oj a&#x16D; de la parola signo por multnombro. Kiuj &#x15D;an&#x11D;oj okazis tra jarcentoj, tiuj efektivi&#x11D;is en epokoj sen presado, sen unuigo centra, sen lernejoj ktp. Nuntempe la lingvoj estas multe pli fiksaj kaj unuecaj.</p><p>En iuj esceptaj kazoj vi povas observi iompostioman forlason de malregulaj maloftaj formoj, sukceson de popolaj �eraroj�, ka&#x16D;zitaj de la natura emo por analogio. Sed neniu sentas sin libera kontra&#x16D; la fundamento mem. Tia libereco ja kostas tro kare en sociaj rilatoj.</p><p>Ne. Liberaj kaj mastroj sin sentas la homoj, ne kontra&#x16D; la skeleto de sia nacilingvo, sed en la viva ludado de la sentoj sur tiu netu&#x15D;ebla bazo, do &#x11D;uste en la kampo de nia studo. Rilate al Esperanto la situacio estas &#x11D;uste la sama tiurilate.</p><p>Dume, &#x109;e lernita eksterlanda lingvo, escepte en maloftaj okazoj en absoluta plenakiro (�kiel enlandano�), la parolantoj sentas nenie liberecon kaj ne povas esprimi facile siajn sentojn pro timo rompi la skeleton mem. Kiuj tamen kura&#x11D;as, tiuj elbu&#x15D;igas apartan personan dialekton, eble &#x109;arman kaj amuzan, eble teruran kaj suferigan. &#x108;e internaciaj kongresoj ili preferas &#x11D;enerale prepari skribe tion, kion ili deziras diri fremdlingve kaj tiam &#x11D;i perdas &#x109;iun vivon kaj redukti&#x11D;as al nura intelekta&#x135;o. Tion ili legas, sed ne kura&#x11D;us presigi kiel bro&#x15D;uron sen submeto al ekstera korektado. Oni ne rakontu pri libereco, kiam la homoj devas timi improvizan paroladon kaj ne povas e&#x109; skribe publikigi sen&#x11D;ene sian intelektan penson kaj ankora&#x16D; malpli sian vivan sentesprimadon.</p><p>Estas dezirinde, ke en mondlingvo, kiel en propra nacilingvo, la homoj povu tute libere, mastre kaj anka&#x16D; egale sin esprimi parole kaj skribe. Kiam grandnacia lingvo ludas la rolon, tiu kondi&#x109;o estas plenumita almena&#x16D; por &#x109;iuj ties nacianoj, sed ne por la plimulto de la ceteraj. Kiam Esperanto ludas la rolon, la kondi&#x109;o malfermi&#x11D;as al &#x109;iuj egale. Unu horo &#x109;e internacia kongreso en Esperanto kaj unu horo &#x109;e tutmonda kunveno en angla a&#x16D; franca lingvo jam ilustras la diferencon. En la dua, elokventaj a&#x16D; spritaj rimarkoj venas nur el unu flanko, en la unua ili venas de &#x109;iuj, kaj la a&#x16D;dantaro &#x109;ion partoprenas kaj sekvas same kiel en iu kunveno <emphasis>nacia.</emphasis></p><p>Estas nedubeble, ke la plej forta anta&#x16D;ju&#x11D;o kontra&#x16D; Esperanto venas de sincera kredo, ke &#x11D;i posedas nur la fiksan �skeleton� kaj neniun eblecon de vivo kaj delikata esprimo de nuancoj. Se la intelektuloj tion kredantaj bonvolus fari la pa&#x15D;on de nura anta&#x16D;ju&#x11D;o al objektiva scienca esplorado, tio estus granda gajno por la vero kaj sekve por la homaro. Nur sur la vero estas eble konstrui tion, kio da&#x16D;ru.</p></section></body><body name="notes"><title><p>Notoj</p></title><section id="HE"><title><p>[1]</p></title><p>&#x108;i tie kaj poste E. Privat uzadas la adjektivon <emphasis>hindo-e&#x16D;ropa;</emphasis> en &#x109;i tiu bitlibro &#x11D;i estas &#x15D;an&#x11D;ita al la moderna formo de la termino: <emphasis>hinde&#x16D;ropa.</emphasis> � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="alors"><title><p>[2]</p></title><p>T.e. �sed tial &#x11D;i bezonas��. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="num"><title><p>[3]</p></title><p>T.e. �nombro(vort)on�, �numeralon�. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="etiked"><title><p>[4]</p></title><p>En &#x109;i tiu verko E. Privat uzadas la vorton <emphasis>etiketo</emphasis> en la senco de la nun oficiala <emphasis>etikedo.</emphasis> Por la oportuno de la legantoj en &#x109;i tiu eldono tiu arkaika&#x135;o &#x109;i tie kaj poste estas anstata&#x16D;igita per la vorto moderna. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="prez"><title><p>[5]</p></title><p>En la moderna Esperanto �prezidento� havas specialan signifon �respublikestro�; �prezidanto� rilatas al �prezidento� kiel �studanto� al �studento�. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="Bofr"><title><p>[6]</p></title><p>Vo&#x109;legu /bofrontisto/. <emphasis>Louis de Beaufront</emphasis> (1855�1935) estis unu el la plej aktivaj esperantistoj, kuna&#x16D;toris kun <emphasis>Couturat</emphasis> /kutira'/ la reformprojekton Ido. <emphasis>Bofrontisto</emphasis> estas do �adepto de Ido�, �idisto�. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="ioujo"><title><p>[7]</p></title><p>Tiu malaprobo ne plu validas. En la jaro 1974� la Akademio �nuligante la anta&#x16D;an malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne &#x15D;an&#x11D;ante &#x11D;in al rekomendo, lasas al la &#x11D;enerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo� (La 8� Oficiala Aldono). � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="ism"><title><p>[8]</p></title><p>La Akademio oficialigis la sufikson <emphasis>�ism�</emphasis> per la 2� Oficiala Aldono (1919). � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="kol"><title><p>[9]</p></title><p>En &#x109;i tiu verko E. Privat uzadas la vorton <emphasis>kolono</emphasis> en la senco de la nun oficiala <emphasis>kolumno.</emphasis> En &#x109;i tiu bitlbro la vortuzo estas modernigita. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section><section id="nj"><title><p>[10]</p></title><p>Cetere tiuj du sufiksoj estis intencitaj de D-ro Zamenhof speciale por propraj anta&#x16D;nomoj, kaj oni trovas ilin ja &#x109;e <emphasis>Sonjo, Jan&#x109;jo</emphasis> ktp. Sed ili havis certe &#x15D;ancon pli enpenetri en la komunan lingvon tra la pordo malfermita per <emphasis>panjo</emphasis> kaj <emphasis>pa&#x109;jo</emphasis> sen la du supre montritaj kontra&#x16D;kondi&#x109;oj. (<emphasis>Noto de la a&#x16D;toro.</emphasis>)</p></section><section id="que"><title><p>[11]</p></title><p>Supozeble aludo al la franca <emphasis>que,</emphasis> kiu kombinas (a&#x16D; konfuzas) la signifojn de la 3 indikitaj konjunkcioj esperantaj. � <emphasis>Red.</emphasis></p></section></body><binary id="cover" content-type="image/png">iVBORw0KGgoAAAANSUhEUgAAAXoAAAIvAgMAAAAHZfjaAAAACXBIWXMAAA7EAAAOxAGVKw4bAAAADFBMVEX///8HBwdmZma4uLin9i7AAAANhUlEQVR42uydz4/eRhnHH9vywWq8e4nTKxenAg4EwUhshRTTv8AFP7Y366oGKYKEVLiHHpGsRBw40UOcDVUPXFai2wjthQNSBQbEjd7iSNzZS1ShXHqARl2eZ8b7I5s3m/cdexArzfewu6/f9/14PD+eGfs7MwtgZWVlZWVlZWVlZWVlZWVlZWVlZWV13vR44dHX26ncABEZki98N+K3/oHX5Iuw0eCHxO/P5nc3u5pf+LUOvzr4kvn3Fr4bM3/ow/I0/zvL89Xv7cV8PvUAnry6tePC8Mql+ekSfOhOHTfNd2fmD70u33k5P5qe/o18GzaS/WYt78HF38BaukGENdw5yp/YrfzaTyFI3G4PIsyWT/8Vqp07BYg3sBwwgfhmQWftkFL/EY7pLyD6G/GDCvxW3Mjgq/lvl29fFTiVW4D/3h+Lrf2acirqnbd+NrRE7VT6KTuiR6lfUzvw+0vUVlbIf+YHDVH9LcA2TKnq+YmDvUjcasz//vMaovfBb9wMYrhIF7RK/l99CqJlfk0Jc1KHTlc7fJKwHusPR5CoIb5XwKvwFTq6Yv0hDPETyacCJ35KL+mqVPr/sycjEb3O4aH8+Ir1JzrJr+mY5PvNUf2XHyH+APcB1rtV0x/BMT845idH9V9eIvGjPgWvw96ttNMfnJX++E4NG7fiSfx0IV+lX7xBedSvzD9VvuGz5Xsi/cG7CWSwOp/RI5/rZ6P46di/jHy6nvCdltrHSnz+JLWcfORX1IZEIvl0pu4Zfk2tEbyM6uoK9ZP7x7ASR3z6MfT0S1BrClH1j0d8SgbkLq7Cp/49cbG4R0DFl/GN+dDh/jG/lf1vQbEUPy88vL/C+CSB/VuDBDJ4DfdG/saWSHj8cIJ/l2L5Fr076IwlrKysrKysrKysrKysrKysrKysrKysrP7/tX7w5Llj3t5McO9xJx/Mn1JYzoNfYzpiffq4n83DHyQe09PHRTFP7ij88+mPi/nS/8HubmuKz47XwsNz8aPFfJHNxW8XHg5Ks3zvyUz8oTUbHM47vzPN7/+HfK81y3fr2fl4ku+MbvfXXxQ2dPhX/3Ugz7FfjHOwvuthEjXuT+BrPXzAufarCWWEO2P4DxEhePvxA4ptn2JN/MzDxuHIHV+/NYHP4mR3zJdz7KJfYho1ThFiHdBb1EcU0/khbhYg5LVEvxfp0DiZv5OK6yW906F2BnmH3VeMn5Yed8YlRD9mfphdFmn8i5K6ShcbfX7+sey+sAr2qAh+ulNAVIqa+Rf9dPBLGCrAWp8/1kye4BBQ4r17BBR1R/z7frpN/UBXQ5RO5QdchAFXpBiGVCRdE5SpX5d+6fFMr3Iq39/i5rtD+eD3Qx30XRJs1eJHlV+6VLj+ZL7AnEaEMfGDdqDSJP5mI35Y+5WDU0Zb7hEf80N+N/IT8U7jVyEdDybzw5u7VAmZ77ddwnwfW3EjESmXzHQ+yAk60TN8CgytSH3ih3PwnUzy4xN8BOJnc6W/kPyhH/kFxDmIeja+kHyqUCM/40FiXHP+6I+2DvluCkPBc/+C/Jgf0SlqLl+/0udzaLz6hV97mDF/yA75FOjKQ752fAjw4IDvkPZ7Dj5Rs0GxeuRXih+O7UJzeD7eYDyi/qWGYROpFRzzU4hTbr+Rdm883h8Vj/7NPdcg53Cr9kt5IvkeHdcfJEWKvzfI+DDIrpDTP0h+DTFlV+3mMC1/PmFyDeNPTr/iNyCoCK7t698MuFS2u0/4PJzG4T2uTpx+0QYNXKbqmvLAQrt7PL4PRr5hH35+axxSr4NHf/XyPn5/a7bBuqwnF8zdDCRgVJZv+ZZ/jvnN+eZHhvPnNbN4g5HfysrKyspqsR7pf3V9mQ+hft8slviqN+EmL17iqxOescrHPi/n1/p8w+k/a9jmzZD/3Rlf9dvp9adLlqhbcoWins5K2hxGzFn8OYa82J7Bb83y5/Anz7JXZuB7Z/E70/x+Bv6ZefdU/fEtXXr/Av4FeKWX/tW0jBryvxLB6w49wP1CPY1z/wlDKqenKANSkx8ivo38nDg/es1PE0twCg8zH/m5qDQgUY/PlqAkjo2YbUj5wymczYL4+QNlQGryt2Gfk961KkhLG9LNqUo5RfC9PNhEGA1IPb5XgUN8txifkbMNCQGvh3YK/zZKf0AakJ4ePyTqr3Ne3C1SWR2rYI9j8pCEWewqvjQgPT0PNaBc/2bOK8Jj5ksbkpdYd8S/xHzOOzYgNfmCeE4O4pbyMKUNCcMehewwe0h8ek8ZkK4en5LKjKhQnaS0ISmTiBZm9xVfGZAT+GEOA96Q9VPakFQfdxDCrFJ8ZUC6qNf1cqbk0EUqDEgb0s0QMwiLVPGVATmB7+dwj90dGG1It4xpMBXkNSc+B2VAavL5WyKH3Nvtx5FOWDnl2sdwIdhsFF8ZkI4+P87lpjyhOuJkDl/KtwNMmF+AMggn8AfF98f0F5J/UfHDqXyOvLm6jLFFFA67mXd9pBAh+dKAdPQ8JGqvLir+JRhtSMkvfQ5xzFcGpCafhoYcI7nzkHnENiTHBIf4DD/kp7r8FOI3kUfQTiEHmVRROdT4lZ+PfGVAavKH/Et8FyGq1Iw9ZUPSUHxIRTHylQGpyWf/jsK8wF05iWa0IfOPsKHzqfqpDEhNPnewrpqYw/2LsiH5pK0oR74yIEM9votYcpgZ58gqA5JPynNCXMWXBqQmn4iNJ3v0XGVXPp4URMWbbLgFKANSl0+hBj4E2EA5/lE2JHX5e7B+RfbPXOpsQIYTJ4QePNPrPz368zP160o414TTxSrN8r0iMMp3DfOdLMjOMz8sTfP98jzzA9Ppr0RlNn/U8N1Y/Sz1p+gs1X7LZZ6hTYg/WZeY5ENnNjyD2ew/foxoZWVlZWVlZWVlZXXe5YH7xBSajcE/zLde+bk7c36ih/2AhvgxP1DFPtdfIviSG0M2BvEvqaa9+NIbZ2kM4p9rQ/e30hj0MEgM8aUx6KFaVGZA0hj0UIAhvjQGPbxsii+NQQ9fNcWXxqCHD03xpTHo4n0wVP+lMejmlTE+twEXU5N83yBfGoO8ittQfJPGoIONKb40Bh1uAmb40hh0sDXFl8ZgiL0pvjQGQwRT9Ucagwb50hgMcnP7WLAxyN5WZKh/Z2PQ+7vBsduBHb5aWVlZWVlZWVlZWc0m7+CpQfhjXLQ/6lx60f6osz0feMH+qHPlzov2R50x/fnN3d3eWPkuvb5Oc2+FpdfXXdLkt8vmpGF+p1nAy/LRMD83y/c0+Z1p/pJNy52Df8b+qG4xA/+5/VHXPzn8yyn0tvRduD+q0gOeSE9XdAW+ISfpZ3r8q1/8SZ7jaH9UNUv/Scir1yiyvvK+h8nryPz1q6vzD/dHDY72R5XLE2FbYBvcGkrwqxDTSO4M2q2+CHvB/qhqMUMeYxK3IuOlKtcr4l/bC9Untfgn9keVyxMhfzgkA68N86vYL+PrGS+0Wnkn1kX7o8rliYAfDsk2nZb4l4JMbrE4VMGqj8E9zH93cn/Um/z/o3l5ImA93MmYL9K7ii/3q21X5Y8188T+qHJ5IsGG2xnw/3dOefJ8wDZWu/Iq+IX7o/LyRKqTg1NK/g9S4vu8Ua1cC6nFP7k/qlye6GH72sj/fq34nIZIk39if9Q7cnkirzpyS2rAIN5sFJ8XskUrjpQW7I96Wy5PlOspP1ujRiHeShRfUKuLNfkn9ke9LZcnqjdiXoi02XLi/9veFSM5DUNRJR4XYTZQ5Qjut0kFzHAEF5adhTDrmipcYCc5RI6wFQUcYeEOOcL2tGyz6H3ZExY8gB2/IjPvNSk086Io8vf/kt7TCl6Lg/nd0R91Z/JEa0j8FdTLd5F/EfiXw/lbf9SdyROtYeZ3JVxSwW92lyf1v/FH/WryRGtYFJOq4V+ezN/6o0Z5ojXsa3wpQpDxr/ufc+/wR43yRDSEORTm/KJq+PH/9pUZdPijRnki+Oclzr0sCpCDf9XfDuK1f3x8uH3ijxrlieAPMedQwCU18mP+990m6/JHNXki+NPchR91WDf8eH77Zold/qgmT8TALTfTq8CfN/NzXvbPUrr8UU2eiP5nb2bvqyN/iM+9jXa7/FFNnmj932YfS4TkmfG7/XXf8Nzpj2ryRBv/G/+ttC3oNV6aCIJDC7Vf/VFNnoh8fOKrkNa+Mk5c3340cRhaTcbZbfLESyQXtXvZvii+jFGt/vb0vHDjQv6T4hf/GfNvzptf/qiCIAiCIAjCGHj4RKW/9/4dkX6OJRhi5n3wH249z58j8dfO/SCdj3ew77vD0k3N4s9sT4km4GuURSfcYfR3tMQsAUF7t1lGmqFp/vRz9L93g6W6i9FuJP6jpt1iUfewnZIm0N5h09DXjjSBSpdC/pMPPYDxr+hQtfwcBUpSxPHJR3GK7ni8zKYPKzsZhR9HAr7bSu//uMwP4484d/6Uyn/J7f805/JnKxL/1MLmc78izf8YNnEOhvP8JlXTfZYCzva17NQKK/6HBHHtHCv+h2G3+4FZ769sMzPvUNb7N80zJIi0/GFeLGtm/jMtn1Hztyb/nLDyzzZ/pvlH2pkpYv6foLi759Uvgfsts/6i14/s+jfU75+1hiEIgiAIgiAIgiAIgiAIgiCcP34CktPdmIT6yEwAAAAASUVORK5CYII=</binary>
</FictionBook>