<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>religion</genre><genre>sci_philosophy</genre><author><first-name>Lidja</first-name><last-name>Zamenhof</last-name></author><book-title>La Bahaa filozofio</book-title><annotation><p>Lidja Zamenhof, la plej juna filino de d-ro Esperanto, L.L. Zamenhof, naski&#x11D;is la 29-an de januaro 1904 en Varsovio. &#x15C;i estis agema anta&#x16D;enigantino de Esperanto kaj anka&#x16D; de homaranismo, speco de religia kaj etika mondcivitaneco formulita fare de &#x15D;ia patro.</p><p>&#x108;irka&#x16D; 1925, &#x15D;i ali&#x11D;is la Bahaan movadon. Fine de 1937, &#x15D;i iris
Usonon por instrui la Bahaan religion kaj Esperanton. En 1938,
pro enmigradaj problemoj en Usono, &#x15D;i devis reveni Pollandon, kie &#x15D;i
da&#x16D;re instruis kaj anka&#x16D; tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.</p><p>Apartan famon alportis al &#x15D;i la traduko de �Quo Vadis?�, romano de
Sienkiewicz, esperantlingve publikigita en 1933.</p><p>Jud-devena, &#x15D;i estis murdita en la germana ekstermejo Treblinka iam post la somero 1942.</p></annotation><date>1936</date><coverpage><image l:href="#cover"/></coverpage><lang>eo</lang></title-info><document-info><author><nickname/></author><date>2021-03-18</date><src-url>https://bahai.works/Bah%C3%A1%E2%80%99%C3%AD_World</src-url><src-url>http://www.esperanto.cz/soubory/Lidja%20Zamenhof%20-%20Bahaa%20filozofio.pdf</src-url><id>BA20210318</id><version>0.2</version><program-used>fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used></document-info><publish-info><book-name>The Baha�i World, Vol. VI (1934--1936)</book-name><publisher>Baha'i Publishing Committee</publisher><city>New York</city><year>1937</year></publish-info></description><body><title><p>Lidja Zamenhof</p><p>La Bahaa filozofio</p><empty-line/></title><section><p>En &#x109;iuj tempoj la homa menso levadis sin super la aferojn de la
&#x109;iutaga vivo, por ser&#x109;i la verojn kaj le&#x11D;ojn, regantajn la homojn kaj
la universon. Grandaj filozofoj postlasadis sistemojn; tiuj sistemoj
ofte bildis la pensmanieron de la epoko, kaj kune estis ofte por la
membroj de tiu epoko fundamento, sur kiu ili bazis siajn konceptojn.</p><p>La pasinta jarcento vidis naski&#x11D;on de nova granda penso, kiu aperis en
Persujo sub la nomo �Bahaismo�, kaj el sia orienta naski&#x11D;loko
disvasti&#x11D;as tra la mondo. La filozofiaj principoj de tiu movado estas
konataj al la okcidentanoj &#x109;efe el la verkoj kaj paroloj de
�Abdu�l-Bah�, la filo de la fondinto de la Bahaa Movado, Bah�u�ll�h.
Ofte li respondadis al diversaj prezentitaj al li demandoj, kaj la
&#x109;efaj principoj de la Bahaa filozofio klare elaperas en liaj
respondoj. Esplorante la &#x109;efajn trajtojn de la Bahaa filozofio ni
turnu nin unue al tio, kio nin &#x109;irka&#x16D;as, al la naturo, kaj ni vidu,
kio &#x11D;i estas kaj kia &#x11D;i estas.</p><p>La naturo, la&#x16D; �Abdu�l-Bah�, estas tiu stato, tiu reala&#x135;o, kiu
konsistas, unuavide, el vivo kaj morto, a&#x16D;, dirante pli precize, el
kombini&#x11D;ado kaj malkombini&#x11D;ado. &#x108;iuj formoj de la kreita&#x135;aro estas
rezulto de kombinado. Certaj atomoj, kunligitaj per la forto de
altirado, kreas delikatan kaj aroman floron, aliaj kreas la homan
korpon, aliaj amasi&#x11D;as, por doni formon al giganta suno. Neniu el la
formoj estas eterna. Kiam la povo de altirado, kiu cementis la tuton,
&#x109;esas efiki, la kombina&#x135;o malkombini&#x11D;as kaj venas tio, kion, rilate al
la vivaj esta&#x135;oj, ni nomas morto. La morto ne estas tamen por la
materio nenii&#x11D;o, nur transformi&#x11D;o. La atomoj ne pereas. Kiam denove
ekagos je ili altira forto, ili formos novajn formojn, &#x11D;is kiam anka&#x16D;
tiuj novaj formoj, subi&#x11D;ante al la sorto de &#x109;io kombinita, iam
malkombini&#x11D;os. Tiun &#x109;i principon la moderna scienco konas sub la nomo
�konservi&#x11D;o de la materio�.</p><p>La naturon, t.e. stataron de la ekzisto, oni povas dividi en kelkajn
klasojn, el kiuj &#x109;iu malpli alta estas &#x15D;tupo kaj grado, tra kiu
evoluas la supera klaso. Tiel sur la plej malalta &#x15D;tupo trovi&#x11D;as la
regno de mineraloj. Ili havas nek inteligentecon, nek instinkton, nek
movkapablon. Ilia sola atributo estas ekzisto. Tamen la mineralo,
solvita en la tero, donas vivon al klaso pli alta, al la vegeta&#x135;a
regno. La regno de vegeta&#x135;oj, bazita sur tiu de mineraloj, posedas
kune kun ili la atributon de ekzisto, sed &#x11D;i superas la mineralan
regnon per speciala kapablo, la kreskokapablo, kiu estas fremda al la
mineralo. La vegeta&#x135;a regno, siavice, prezentas &#x15D;tupon, tra kiu
evoluas la besta regno. Tiu &#x109;i regno, krom la ecoj de la minerala kaj
vegeta&#x135;a regnoj, sur kiuj &#x11D;i apogas sin, posedas atributojn fremdajn
al la anta&#x16D;aj klasoj, t.e. movokapablon, instinktojn kaj sentojn.</p><p>Kaj super tiuj &#x109;i klasoj, kiel ilia krono, trovas sin kreita&#x135;o la plej
perfekta, la homo.</p><p>Li heredis de la anta&#x16D;aj regnoj iliajn atributojn � la ekziston,
kreskopovon, movkapablon kaj sentojn. Per la atributoj de sia fizika
ekzisto li ne multe diferencas de la besta regno. Same kiel la besto,
la homo estas dependa, por sia fizika bonstato, de aero, akvo,
nutra&#x135;o, de certa minimumo kaj maksimumo de temperaturo. Ofte e&#x109; la
kapabloj de lia korpo malsuperas tiujn de la bestoj. Li ne povas
kompari sian flaron kun la flaro de hundo, sian vidon kun la vido de
aglo, sian lertecon kun la lerteco de simio, sian forton kun la forto
de leono.</p><p>Kaj la grandegan diferencon inter la besto kaj la homo oni devas ser&#x109;i
ne en la ecoj kaj kapabloj de lia fizika korpo. La distinga&#x135;o, kiu
levas la homon super &#x109;iujn anta&#x16D;ajn regnojn, estas lia intelekto, tiu
forto abstrakta sed potenca, kiu permesas al la homo, apartenanta
fizike al la mondo de naturo, alti&#x11D;i super tiun &#x109;i mondon kaj
grandparte sklavigi &#x11D;in al si.</p><p>Observante la naturon, ni devas rimarki, ke &#x11D;i estas blinda sklavo de
la le&#x11D;oj, kiuj &#x11D;in regas. Vere, tiuj le&#x11D;oj trapenetras &#x11D;in kun tiel
mirinda precizeco kaj harmonio, ke &#x15D;ajnas, kvaza&#x16D; ili venus de la
naturo mem. Sed la naturo ne havas le&#x11D;okrean povon. La tiel nomataj
le&#x11D;oj de la naturo ne estas le&#x11D;oj, per kiuj &#x11D;i regas; kontra&#x16D;e � ili
estas la le&#x11D;oj, kiuj regas la naturon. Elrompi sin el sub ili la
naturo ne kapablas. &#x11C;i posedas nek la intelekton nek la volon por tion
fari. La grandega suno vole a&#x16D; nevole, sen la propra iniciativo kaj
kompreno, devas brili, &#x11D;is konsumi&#x11D;os &#x11D;ia varmo, sed anta&#x16D; tiu
konsumi&#x11D;o &#x11D;i ne kapablas, la&#x16D; sia pla&#x109;o, favori per sia brilo unu
planedon kaj deteni la radiojn de la alia. Akvo de meza temperaturo
devas flui, kaj ne povas, la&#x16D; sia pla&#x109;o kaj fantazio, transformi&#x11D;i en
solidan korpon. Tiu giganta universo, kies senlima grandeco imponas al
nia limhava, homa menso, estas nur sklavo en la manoj de la Potenco,
kiu &#x11D;in kreis, konservas kaj regas.</p><p>Kiamaniere ekestis la naturo? &#x11C;enerale, oni povas distingi 3 manierojn
de kreo a&#x16D; kombino:
1. akcidentan kreon,
2. senvolan kreon,
3. volan kreon.</p><p>Se ni volus deklari, ke la naturo ekestis akcidente, ni estus
mallogikaj, &#x109;ar tio signifus akcepti efikon sen ka&#x16D;zo � &#x109;ar kreo
akcidenta nepre supozigas anta&#x16D;ekziston de cirkonstancoj, al kiuj &#x11D;i
estas &#x15D;uldata. Nek unu el la sennombraj atomoj de la universo povus
krei&#x11D;i akcidente el la granda �nenio�, kiu devus esti ekzistinta
anta&#x16D;e.</p><p>La dua konstrukoncepto, la koncepto pri la senvola konstruo,
supozigas, ke la elementoj havas kvaza&#x16D; denaskan emon al kombini&#x11D;ado,
unu kun la alia. Tiu &#x109;i koncepto ne klarigus la ekekziston de la
elementoj mem; kaj plie, la kombina&#x135;oj vole krei&#x11D;intaj, devus esti
tiel da&#x16D;raj, kiel la elementoj mem, kaj dume plej firma roko, plej
potenca suno iam devas malkombini&#x11D;i, kaj la elementoj, &#x11D;in
konstruintaj, devas disfali.</p><p>Restas do la tria konstrukoncepto � la koncepto pri la vola kreo. Tio
signifas ekziston de iu supera Volo, de kiu devenas la elementoj kaj kiu pu&#x15D;as
ilin unujn al la aliaj.</p><p>La Bahaa filozofio akceptas ekziston de Superega Volo, kiu regas la
Universon kaj estas &#x11D;ia le&#x11D;odonanto. Tiu Superega Potenco estas nomata
Dio.</p><p>Multaj homoj neas la ekziston de tiu Supera Potenco. Ili argumentas,
ke ili povas &#x11D;in nek percepti, nek koncepti. Sed tiu argumento pruvas
nur, ke nia homa menso estas limigita kaj super la destinitan al si
kompren-sferon ne povas levi&#x11D;i. Por kompreni ion a&#x16D; iun necesas, ke la
komprenanto estu almena&#x16D; egalgrada kun la komprenato. Plej potenca
roko, plej pura diamanto neniel povas koncepti la misteron de la
&#x11D;ermanta semo, &#x109;ar la &#x11D;ermokapablo estas fremda al mineralo kaj estas
super &#x11D;ia sfero. Same plej potenca kverko ne povas kompreni birdon,
kiu nestas en &#x11D;ia foliaro, saltas de bran&#x109;o al bran&#x109;o kaj kantas
melodie, turnante la kapeton por a&#x16D;di kanton de alia birdo � &#x109;ar la
movopovo de la besta mondo, &#x11D;iaj instinktoj kaj kapabloj estas fremdaj
e&#x109; al plej perfekta vegeta&#x135;o.</p><p>Kaj siaflanke besto, &#x109;u formiko, &#x109;u elefanto, neniel povas koncepti
tion, kio estas konceptebla por la homa intelekto � &#x11D;i ne komprenas la
le&#x11D;ojn, kiuj regas la naturon kaj kiujn la homo grandaparte fleksis al
sia volo � &#x11D;i vidas kaj a&#x16D;das fulmotondron, sed &#x11D;i ne komprenas la
elektron kaj ne scias apliki &#x11D;ian forton al siaj bezonoj. &#x11C;i vidas
briletojn sur la nokta &#x109;ielo, sed ne komprenas, ke tiuj briloj estas
mondoj, nestantaj en la senlima spaco de la universo.</p><p>Tiel do, &#x109;ar nenio, staranta sur unu grado de ekzisto, povas kompreni
tion, kio estas sur pli alta grado, anka&#x16D; la homo, kvankam li estas
plej alta el la kreitoj, sed tamen nur kreito, neniel povas kompreni
la senkompare superantan lin Krean Potencon. Por povi kompreni Dion,
li devus esti egala al Dio. Se li prezentus al si ion egalan al si
mem, tio ne estus Dio. La homo povas kompreni nur tion, kion li povas
imagi, kaj povas imagi nur tion, kion li povas kompreni. Dion li povas
nek imagi, nek kompreni. Tio, kion li kapablus imagi kaj kompreni, ne
estas Dio.</p><p>La mineralo ne povas imagi kaj kompreni la kreskokapablon de la floro
� malgra&#x16D; tio la floro kreskas, bur&#x11D;onas kaj floras. La besto ne povas
kompreni la eltrova&#x135;ojn de la homa intelekto, malgra&#x16D; tio la homo
sklavigas la elektron en telegrafan fadenon kaj transportas sin de
lando al lando per potenco de la vaporo. Kaj same, la homo ne povas
kompreni la Superegan Potencon, sed tiu supera Potenco ekzistas
malgra&#x16D; kaj super lia kompreno, kaj tenas lin en sia povo.</p><p>Kia estas la rilato de tiu krea Potenco al la krea&#x135;oj? &#x11C;i estas kiel
tiu de a&#x16D;toro al sia verko, kiel tiu de suno al la planedo, al kiu &#x11D;i
donas la lumon, varmon kaj vivon. La suno mem restas en sia loko kaj
ne forlasas &#x11D;in, por kontakti&#x11D;i kun la planedo. La varmo kaj lumo
emanas de la suno al la planedo, sed la suno mem ne disparti&#x11D;as, por
veni sur la teron. Same la skriba&#x135;o emanas de la skribanto kaj kanto
emanas de la kantanto, sed la skribanto ne transformi&#x11D;as mem en la
skriba&#x135;on nek la kantanto en la kanton. Alie okazas, ni diru, en la
ekzemplo de arbo, kreskanta el la semo. Tiam okazas ne emanado, sed
transformi&#x11D;o, &#x109;ar la semo mem transformi&#x11D;as en la kreska&#x135;on, kiu
naski&#x11D;as el &#x11D;i kaj je &#x11D;ia kosto. La semo mem &#x15D;an&#x11D;as sian formon, kaj
kiel tiu &#x109;i semo, &#x109;esas ekzisti.</p><p>La krea Potenco ne transformi&#x11D;as en la krea&#x135;ojn. &#x11C;i restas &#x109;iam en sia
esenco sendependa, neel&#x109;erpebla, nedispartigebla, nedividebla. La
rilato inter la krea Potenco kaj la kreita&#x135;oj estas do la rilato de
emanado. Tiu krea Potenco estas absolute sendependa. Sendependa de
tempolimoj, &#x109;ar &#x11D;i ekzistis &#x109;iam kaj da&#x16D;ros &#x109;iam. Nenia komenco kaj
nenia fino por &#x11D;i ekzistas. La tempo mem, sekve, rilate al &#x11D;i ne
ekzistas, &#x109;ar tempo estas mezurata per templimoj, kaj kie la templimoj
ne ekzistas, kian signifon havas la tempo?</p><p>Tiu krea Potenco estas anka&#x16D; sendependa en sia Esenco, &#x109;ar &#x11D;ia ekzisto
ne estas sekvo de iu anta&#x16D;a ka&#x16D;zo, same kiel neniu ka&#x16D;zo povas meti
finon al &#x11D;i.</p><p>Kaj tiamaniere, sen komenco kaj fino, sen ka&#x16D;zo kaj konsumi&#x11D;o, &#x11D;i
estas la Alfo kaj Omego de la ekzisto.</p><p>Krea Potenco, signifas � la Potenco, kiu kreas. La kreado estas &#x109;iama,
kiel la krea Potenco mem. La koncepto mem pri la Krea Potenco sen la
kreo estus nelogika, kiel koncepto pri instruanto sen instruato, pri
donanto sen ricevanto, pri suno sen radioj. Sed la radioj de la suno,
kvankam tiel pratempaj, kiel la suno mem, estas tamen esence dependaj de la suno,
&#x109;ar la suno estas ilia ka&#x16D;zo kaj kondi&#x109;o. Kaj la kreita universo,
kvankam rilate al la tempo senkomenca kaj senfina, en sia esenco, t.e.
en sia ka&#x16D;zo, dependas de la Krea Potenco, la Unua Ka&#x16D;zo. &#x11C;i estas do
absoluta rilate al la tempo, sed ne rilate al la esenco, &#x109;ar en sia
esenco &#x11D;i estas emana&#x135;o de la krea Potenco.</p><p>Tamen la ekzisto, kvankam eterna, ne estas eterna en sia formo. Kiel
ni diris anta&#x16D;e, &#x109;iu formo konsistas el certa kombino, kaj tio, kio
foje estis kombinita, nepre devas iam esti malkombinita. La da&#x16D;ro de
iu formo povas esti kelkaj tagoj, kiel vivo de insekto, a&#x16D; miliardoj
da jarmiloj, kiel ekzisto de sun-sistemo, sed eterneco kaj absoluto
rilate al la formo neniel ekzistas. Kiel fenikso, la mondo de ekzisto
&#x109;iam renaski&#x11D;as el la propraj cindroj. Kiel pelikano, per la propra
sango &#x11D;i nutras siajn idojn.</p><p>En la mondo de kreiteco ne ekzistas halto kaj staro. La konstanta
movado, la konstanta &#x15D;an&#x11D;ado estas la le&#x11D;o de la naturo. Se birdo
ekhaltus en sia flugo, &#x11D;i falus. Same la astroj ne povas ekhalti en
sia kurado, nek la organismoj en sia evoluado. Halti, ne iri plu
anta&#x16D;en, signifas iri malanta&#x16D;en. Tiel la homo kreskas kaj maturi&#x11D;as,
&#x11D;is li atingas sian plej eblan staton de evoluo. Kaj kiam plua evoluo
ne estas ebla, komenci&#x11D;as la malevoluo, la malprogreso de la korpo
t.e. la maljuni&#x11D;ado, &#x11D;is venas la morto kaj metas finon al tiu &#x109;i
formo de ekzisto, kiu estis la homa korpo.</p><p>De kie venas la homo? &#x108;u la homa speco dekomence ekzistis kiel speco
homa, distingi&#x11D;anta de la besta mondo, a&#x16D; &#x109;u &#x11D;i estas rezulto de
longega evoluado, eliranta el la besta regno? El la anatomia konstruo
de la homa korpo, el la konstruo de lia vertebra kolonaro oni
konkludas, ke iam, en la frua epoko de sia evoluado, la homo havis
voston. El tio kaj el similaj premisoj kelkaj deduktas, ke la homo
devenas de besto. Sed tiu dedukto estas erara. &#x108;ar tiuj premisoj
montras nur, ke la homo evoluis, ke en iaj pratempoj de sia ekzisto
li, homo, havis voston, simile al la besto, sed la&#x16D;grade, kiel la
speco evoluis, tiu organo ne estis plu bezona kaj iom post iom
malaperis. Nenio tuj venas en la ekziston en sia perfekta formo. &#x108;io
evoluas, pasante de la originaj primitivaj formoj al formoj &#x109;iam pli
perfektaj. En la komenco de la evoluado la evoluanta esta&#x135;o povas
ankora&#x16D; forte malsimili de la poste atingota formo, tamen la evoluado
okazas &#x109;iam en la kadroj de la speco. Nek &#x11D;i venis el trans la limoj
de la speco, nek &#x11D;i iam trapasos tiujn limojn. Tiel la roza arbusto,
kovrita de florantaj bonodoraj rozoj, forte malsimilas de la
senaspekta semo, el kiu &#x11D;i naski&#x11D;is. Rigardante la semon, la
&#x11D;ardenisto scias, kion &#x11D;i ka&#x15D;as en si kaj kion &#x11D;i aperigos, sed
persono nekompetenta pri la &#x11D;ardenkulturo povas kredi, ke el tiu semo
naski&#x11D;os eble violo, a&#x16D; eble potenca arbo.</p><p>Krom la individua evoluado ekzistas speca evoluado � tiel la rozo
povas evolui de la kvinpetala modesta floro &#x11D;is la re&#x11D;ino de niaj
&#x11D;ardenoj, dank� al la sa&#x11D;a flegado de la kulturisto. Sed &#x109;iam &#x11D;i estos
rozo. Kiel ajn &#x11D;i povus evolui, neniam &#x11D;i i&#x11D;os lilio a&#x16D; kverko. Kaj
kiam ni vidas rozon, ni scias, ke &#x109;e &#x11D;ia komenco estis roza semo,
dotita potenciale per &#x109;iuj kvalitoj de la roz-speco. Ne estas eble
imagi, ke la roza speco evoluis, ni diru, el tritiko.</p><p>Kaj anka&#x16D; &#x109;e la komenco de sia pratempa evoluado la homa gento estis
&#x109;iam homa gento, aparta de &#x109;ia besta speco. Vere, la&#x16D; sia aspekto,
vivmaniero, lingvo &#x11D;i povis simili la beston. Sed simileco ne signifas
identecon. Kiel en la ekzemplo de la rozo, en la pratempo de la homa
gento ekzistis jam la poste aperontaj kvalitoj, kiuj markos la
diferencon inter homo kaj besto. Kiel en la ekzemplo de la rozo, tiuj
kvalitoj ne tuj elmontri&#x11D;is, sed kvankam ne elmontritaj, ili ekzistis
potenciale kaj ekfloris, kiam venis la tempo. La evoluado de la homa
gento similas la evoluadon de la homa individuo. Komence la embrio
neniel similas la maturan homon. En certa stadio de la evoluo &#x11D;i e&#x109;
similas fi&#x15D;on. Kaj tamen de la komenco &#x11D;i estas homa embrio, dotita
per &#x109;iuj homaj kvalitoj kaj perfektecoj, kiuj elmontri&#x11D;os en la posta
grado de la evoluo de la individuo.</p><p>Ne el la besta regno devenas la homo. La homa speco estis &#x109;iam speco
aparta, speco supera al la regnoj minerala, vegeta&#x135;a kaj besta.</p><p>Krom la korpo, kiu prezentas la fizikan, videblan parton de la homa
esta&#x135;o, la bahaa filozofio distingas en homo animon, menson kaj spiriton. Per la animo oni komprenas la movantan forton de la
korpo. Se la animo kro&#x109;as sin al la mondo materiala, &#x11D;i restos
malluma, &#x109;ar &#x11D;i transprenos &#x109;iujn malperfektecojn de la materiala
mondo, kiel avidecon, voluptamon, egoismon.</p><p>La menso estas tiu kapablo, per kiu la homo malkovras la sekretojn de
la ekzisto kaj ekkonas ilian esencon.</p><p>La animo, lumigita per la lumo de la intelekto, levas sin super la
bestan, materialan mondon. Kaj la esprimo �la homa spirito� signifas
&#x11D;uste tiun animon, dotitan per intelekto.</p><p>Tiu intelekta animo, estante abstrakta, ne dependas de loko. &#x11C;i ne
enkorpi&#x11D;as en la homan korpon kaj en sia ekzisto &#x11D;i ne dependas de la
korpo, sed estas kun &#x11D;i ligita, kiel lumo, respegulanta sin en
spegulo, estas ligita kun la spegulo. La lumo ne dependas de la
spegulo. Kiam rompi&#x11D;as la spegulo, la lumo plie brilas. Plie e&#x109;, se en
la mondo ekzistus nenia lumo, &#x109;u la spegulo entute estus imagebla kaj
uzebla? Anka&#x16D; rilate al la korpo kaj spirito � esenca estas la
spirito, &#x109;ar sen &#x11D;i la korpo ne havus signifon. Kaj kiel la lumo ne
pereas malgra&#x16D; la rompo de la spegulo, anka&#x16D; la spirito ne pereas
malgra&#x16D; la detruo de la korpo.</p><p>La korpo en sia esenco estas mortema, &#x109;ar estante kombinita, &#x11D;i devas
malkombini&#x11D;i. Sed la spirito ne konsistas el atomoj, &#x11D;i ne estas
kombinita, &#x11D;i ne malkombini&#x11D;as, &#x11D;i ne pereas. Malligita de la korpo,
&#x11D;i plue vivos en la propra sfero, en la regno de spirito, kie &#x11D;i
eterne evoluos, celante la perfektecon.</p><p>Nia surtera vivo estas por nia spirito kvaza&#x16D; la vivo de embrio en la
patrina sino. En la stato de embrieco la homa esta&#x135;o kapablas nek
kompreni, nek e&#x109; imagi la mondon, en kiun &#x11D;i venos poste. Vere, &#x11D;i
havas jam la okulojn, sed ili ankora&#x16D; ne vidas. &#x11C;i havas orelojn, sed
la a&#x16D;dopovo manifesti&#x11D;os nur post la veno en la mondon. La ekstera
mondo atendas &#x11D;in, plena de beleco, sed vane la embrio en la patrina
sino demandus, ekzemple, kio estas la �&#x109;ielarko�? Ne, tia demando mem
estas neimagebla! Kaj vane &#x11D;i demandus, por kio servas la okuloj. La
patrino mem scias tion, sed klarigi al la ido ne estas eble. &#x108;io, kion
&#x15D;i povus respondi, estus: atendu, &#x11D;is vi venos en la mondon.</p><p>Anka&#x16D; nia spirito dum sia surtera ekzisto maturi&#x11D;as je kapabloj, kiuj
manifesti&#x11D;os nur poste, kiam &#x11D;i ne estos plu ligita al la korpo, same
kiel birdido jam en la ova &#x15D;elo ricevas la flugilojn, sed neniel povas
flugi anta&#x16D; la elkovi&#x11D;o.</p><p>Kaj komprenante tiun &#x109;i veron, la homo ne devas, dum sia surtera
ekzistoparto, glui sian animon al la mondo de argilo kaj koto. Li
devas zorge flegi la flugilojn de la spirito, por ke li povu flugi,
kiam venos la tempo.</p><p>Tamen, kiagrade la homo estas libera en sia celado? &#x108;u li, kreito, ne
dependas entute de la kreinta lin Potenco? Tiu krea Povo, estante
absoluta, havas la scion pri &#x109;iu homa ago, tiuj homaj agoj estas do
kvaza&#x16D; enskribitaj en la libro de destino. &#x108;u estas do eble
kontra&#x16D;stari la anta&#x16D;destinitan sorton?</p><p>La anta&#x16D;scio ne estas ka&#x16D;zo de la destino. Ekzemple nun ni &#x109;iuj scias,
ke post kelkaj horoj la suno ka&#x15D;os sin sub la horizonto, sed tiu nia
anta&#x16D;scio ne estas ka&#x16D;zo de la fakto, kontra&#x16D;e, &#x11D;i mem venas de tiu
fakto. La astronomoj scias de anta&#x16D;e, kiam okazos la eklipso de la
suno, sed ilia scio ne estas ka&#x16D;zo de la sun-eklipso.</p><p>Same, kvankam en la anta&#x16D;scio de la Plej Supera Krea Potenco
enskribita estas nia sorto, tiu anta&#x16D;scio ne signifas destinon, &#x11D;i
estas nur unu el la atributoj de la Krea Potenco.</p><p>La sorto estas duspeca: nepra kaj akcidenta. Por klarigi la
diferencon, ni uzu ekzemplon. La&#x16D; sia nepra destino la suno devas
brili kaj de la mateno &#x11D;is la vespero lumigi la teron. Sed sorto
akcidenta a&#x16D; hazarda povas ka&#x16D;zi, ke nubo aperas inter la suno kaj la
tero kaj detenas de la tero la sunajn radiojn.</p><p>La&#x16D;destine, kiam oleo en lampo konsumi&#x11D;as, la lampo nepre devas
estingi&#x11D;i. Sed povas okazi, ke e&#x109; anta&#x16D; la konsumi&#x11D;o de la oleo
hazarde forta vento estingos la flamon.</p><p>Anka&#x16D; la nepra sorto de la homo estas veni en la mondon, maturi&#x11D;i,
atinginte la staton de la matureco, komenci maljuni&#x11D;adi, kaj fine,
kiam plenumi&#x11D;os la tempo, redoni sian korpon al la tero � sed povas
okazi, ke briko falas sur lian kapon kaj pli frue tran&#x109;as la fadenon
de lia korpa vivo. La nepran sorton ni ne povas eviti, sed ni povas
eviti tiujn flankajn ka&#x16D;zojn, kaj estas sa&#x11D;e gardi sin kontra&#x16D; ili.</p><p>La homo estas responda por tiuj siaj agoj, kiujn li plenumas la&#x16D; sia propra elekto. Se ekzistus nenia libereco de
la volo, ekzistus nenia respondeco � nek merito, nek kulpo. Ne estus
kulpo de Judaso, se superega fato estus iginta lin perfidi sian
Majstron, same kiel ne estus merito de Kristo, se tiu sama superega
fato igus lin, por la bono de la homaro, elporti persekutadon kaj
morti sur la kruco. Same &#x15D;tono ne estas respondeca, &#x109;u &#x11D;i estas &#x135;etita
por frakasi ies kranion, a&#x16D; &#x109;u &#x11D;i estas metita kiel bazo de templo.
Konscie, libervole celi al la perfekteco � jen la merito de la homo.</p><p>Sur sia vojo li ofte renkontas malfacila&#x135;ojn. &#x108;agreno kaj mal&#x11D;ojo
akompanas lin ofte tra la vivo. Sed ili ne venas hazarde. Ili estas
senditaj al ni desupre, por ke ni lernu kaj perfekti&#x11D;adu tra ili.
Facile estas veli sur trankvila maro � sed vere brava estas nur tiu
maristo, kiu meze de ondegoj kaj uraganoj ne perdas la kapon, sed
scias konduki la &#x15D;ipon al sekura haveno. Per la malfacila&#x135;oj ni lernas
kaj hardi&#x11D;as. Sen ili ni estus neelprovitaj. Ju pli granda estas la
sufero, des pli granda estas la rikolto de la spiritaj virtoj,
elmontritaj en la homo.</p><p>La &#x11D;ojo iafoje igas la homon memfida kaj forgesema. Sed kiam venas la
mal&#x11D;ojo, la homo rememoras sian malgrandecon kaj senpovecon, kaj
turnas sin supren, al la supera Potenco, kiu sola havas la povon savi
lin el liaj malfacila&#x135;oj. Kaj tiel degelas lia memfido kaj kreskas lia
spiriteco.</p><p>Doloro ne signifas malbonon. &#x124;irurgiisto, tran&#x109;anta la malsanan
korpon, ka&#x16D;zas doloron, sed ne faras malbonon.</p><p>Pozitiva malbono, la&#x16D; la bahaa filozofio, ne ekzistas. Se la krea
Potenco estus kreinta malbonon, &#x11D;i estus neperfekta. En la krea&#x135;o ne
ekzistas malbono. &#x108;io estas bona. Tio, kion ni nomas malbono, estas
nur manko a&#x16D; malforta grado de bono. Homo tiel nomata malbona estas
homo, kies pli alta naturparto ne estas ankora&#x16D; disvolvita, dum viglas
la malpli alta, besta parto de lia naturo. Kiam disvolvi&#x11D;os la parto
pli alta, la &#x11D;isnuna malbonulo i&#x11D;os bonulo. Se li estas memama, la
malbono ne konsistas en lia amo al si mem, &#x109;ar &#x109;ia amo, e&#x109; la propra,
estas bona. La malbono konsistas en tio, ke tiu amo estas direktita
ekskluzive al li mem, ne al aliaj. La malbono konsistas do en manko de
amo al la aliaj. Kiam al la aliaj direkti&#x11D;os lia amo, ne ekzistos plu
la egoismo. Same avideco en sia esenco ne estas malbona &#x109;ar deziro je
io plia estas stimulilo de la progreso. La malbono ku&#x15D;as en tio, ke la
deziro direkti&#x11D;as al celoj materialaj, anstata&#x16D; al la spiritaj. Tie
do, kie ni kredas malbonon, estas nur manko de bono, manko de
harmonio. Tiel anka&#x16D; la venena serpento ne estas io malbona: la veneno
estas ja &#x11D;ia armilo, per kiu &#x11D;i defendas sin. Sed &#x109;ar mankas harmonio
inter &#x11D;iaj elementoj kaj la niaj, pro tio, rilate al ni, la venena
serpento aperas kiel malbona.</p><p>La homo devas peni, ke la besta parto de lia naturo neniel superregu
la spiritan parton. La supereco kaj evoluo de la spirita parto devas
esti lia celo, la kialo de lia vivo.</p><p>Kiel atingi tiun celon? &#x108;u forturnante la okulojn de &#x109;iuj &#x11D;ojoj kaj
beloj de la vivo kaj lacigante la korpon per la asketismo? Tute ne. La
&#x11D;ojoj estas kreitaj por ni, por ke ni uzu ilin, kondi&#x109;e nur, ke ni ne
donu al ili tro da loko, ke ni ne permesu al ili ekposedi nin. Kaj la
korpa malforteco ne estas virto. Paralizito povas neniun frapi, mutulo
ne povas mensogi, sed tio ne estas virtoj. La homo devas lerni ne
bati, havante fortan brakon kaj ne mensogi, havante sanan langon. Tio
&#x109;i estas la vera mildeco kaj boneco.</p><p>Rigardante la homojn, ni vidas, ke ili &#x109;iuj apartenas al la sama,
homa, speco. &#x108;iuj ili estas faritaj el la sama argilo, kiel potfaristo
el la sama argilo faras ujojn, sed donas al ili diversajn formojn,
destinas por diversaj celoj kaj pentras per diversaj koloroj. Simpla,
ordinara poto ne rajtas kritiki la potiston kaj ripro&#x109;i, ke li ne
donis al &#x11D;i subtilan formon kaj luksajn kolorojn � &#x109;ar la potisto plej
bone scias, kio estas bezona. Aliflanke eleganta vazo ne rajtas fieri
super la ordinara poto, &#x109;ar en la sama fabriko &#x11D;i estas formita, el la
sama argilo, de la sama potisto.</p><p>Kaj se ni vidas homon simplan, e&#x109; krudan, egale ni ne rajtas fieri
super li, &#x109;ar se ni e&#x109; superas lin, &#x109;u per nia inteligenteco, &#x109;u per
aliaj kvalitoj, ni tamen apartenas al la sama, homa speco. Kaj nia
supereco � se entute ni rajtas paroli pri supereco � devenas ne de ni
mem, sed estas al ni donita de nia Kreinto. Bah�u�ll�h diras: &#x109;u vi
scias, kial Ni faris vin &#x109;iujn el la sama argilo? Por ke neniu el vi
fieru super la alia.</p><p>&#x108;iun el ni kreis, formis, vokis al ekzisto unu sama Povo � &#x109;u ni ne
estas do fratoj en la plej vera senco de tiu &#x109;i vorto? &#x108;u ni ne estas
kiel gutoj en unu maro, folioj sur unu bran&#x109;o, floroj de unu &#x11D;ardeno?</p><p>Kiam ni eniras belan &#x11D;ardenon, ni vidas tie florojn kaj arbojn
diversajn. Kaj &#x11D;uste tiu diverseco faras, ke la &#x11D;ardeno estas bela,
&#x109;ar se &#x11D;i konsistus nur el samaj floroj, ni trovus &#x11D;in monotona. Anka&#x16D;
en la &#x11D;ardeno de la homaro kreskas diversaj floroj � blankaj, nigraj,
flavaj kaj ru&#x11D;aj. Tiu diverseco devas esti inter la homoj ka&#x16D;zo de
harmonio, same kiel en muziko diversaj tonoj formas unu harmonian
akordon. Tiu diverseco faras, ke la &#x11D;ardeno de la homaro estas tiel
bela kaj ri&#x109;a.</p><p>Same, kiel ni devas esti en harmonio kun niaj alikoloraj, alilingvaj,
alinaciaj homfratoj, ni devas anka&#x16D; esti en harmonio kun tiuj, kies
opinioj diferencas de la niaj. &#x108;ar &#x109;ies pensokapablo venas el la sama
fonto, &#x109;iuj opinioj estas radioj de la sama suno de intelekto, radioj,
kiuj, kvaza&#x16D; pasante tra diverskoloraj vitroj, &#x135;etas diversajn
brilojn. &#x108;iuj homoj estas &#x15D;er&#x109;antoj de la Vero, kaj multaj estas la
vojoj, kiuj kondukas al la Vero. Tiuj vojoj povas preni la nomojn de
plej diversaj religiaj, sciencaj, sociaj, filozofiaj sistemoj, sed sur
kaj tra &#x109;iuj vojoj, &#x109;ie kaj &#x109;iam, al la sama celo, al la progreso kaj
perfekteco iras la homoj. Ni do respektu &#x109;iun homon kaj &#x109;iun opinion.
Ni penu kompreni &#x109;iun nian homfraton, ni amu lin tiel, kiel unu frato
amas alian, ni vivu en paco kun &#x109;iuj homoj kaj en harmonio kun tiuj
superegaj le&#x11D;oj, kiuj kondukas la stelojn sur iliaj orbitoj kaj la
homojn en ilia celado supren, al la perfekteco.</p></section></body><binary id="cover" content-type="image/png">iVBORw0KGgoAAAANSUhEUgAAAY0AAAIvAgMAAAD19W86AAAACXBIWXMAAA7EAAAOxAGVKw4bAAAADFBMVEX///8JCQloaGi6urqQ2OPfAAAK3UlEQVR42uydwYvfxhXHnyREkWutL5WdPyAKLQSai5Kauq3SnAsK0ftJyaqtKKSQeEtFSg8ppCgxOfhQ8CFa78HQS9JToL60pdCD0lAoFEMP1m6hOeSyhdx8TQ6l741Gv9Uar3d/kmZJ4X1ZdpbR76fP781782Z+qxkJQCQSiUQikUgkEolEIpFIZEwPTn/JxbkMrzr9NXvDHza2kyDu6RAnH/56zi83BlzcFPIvp9iU4ez1kG+fGXILNm4uO1cQJz0rxEk2d4eynSw5M8TeGNKUoCH5UeVW+ziItSnEwxSSHrK3rkJcFnLZzsiPCnJHV0WIK1gUUsBqgHyiq0LEdFGIXUI2dMZPdd2/AYpFIX6sg2rUGStGLwnxYrt4GNIyekmIW/sVp5XDVxUk7M/jtiq0/cKvohacpoZdyqBOzt3W+wc7rd0M8h+A9yitYgXfAke/+ylqR8zATaOki8HFhNJuVzq5R/476OoAcSNLovoBUD7xqsOKWF7V1Vx7n2z6eAXfTIMEYzjwi62wxsTJowzsH2O1aXNFdFKCRK1KKxFc0HFNnK/DM2n3EsZOYudO9A5Dggz8XzTJFAid/XKfu66s47oP4vRnL/4htmLyePT2WwTZ26U3ePlES97rIXvgxH1cE8cHyJ5/0Y29mhJidPMjgpQHEIKdToTkPaSgkO6Dy6rodLB6+xU3dlurhOhdK3G2432yGSZCKNkzhItYB1cFAUE+yt04ohCE6E8EeaU+gAOKr2k+GSBJDzlQLUYQtFI3DhkavU+Ql9t9uA3wtVmW2BrCXU5BVhZZErY0BkR3CIKEJ8iT0yD2sebiga9vrswqCHKPkkF4iyAr2KeuPxXCMdpDIoKQ0xnSaUj0U35dSZCMLKHaJyZAHIKkEDIkhzDmVANwr4SG44ggbgE2fQYF2YeghU82hlDKJcQKAg7hFChVUb8H/yP2AAcr9ZMCniMLCZKSJfRhyk0hYfP6LqSfdjfe/AkjPn7zDYArzSuNk/mHf1eQX1sr5w5ZbL10I4X9p93crzeFBDzUYhXizRVBQrxHo3uDlIGbLMoZQomXM3RU2/hxDkFp0/i/KeS3lz4rYL/dymioSMHfpjhzfu58Rrlyh6bguVVaFAzbAM+2cJvjoobDnc0nEqPvDKPZw7VhMBwqnhm/YwJkrfysL5wDKc4Dcua3WuVkhnPmt9rtZIgdm/9i+rTXmodgZp5hY2Ee4qzOobVEIpFIJBKJRCKRSCQSiUQikUgkEolEIpFIJBKJRKIvlWYsgTq7DutzgKBABCIQltNsH6/4xmjDxFKQh3dh+IjJ0hAHeUXwSAFivjTEK2wsx9AMmnRpSFjzjpZRayUQZktDdgG6MSSKwV3aEt4z1419ErTLQ6wC1Er3sWXu0o4nF0DTHvM7uEuHMJ3QGW9js6mpwmppSAn+eI24RZCgHkGcZv4wH5b9B7ebnb75cuWWoQJrH9ljF/AuHBWbQ5xsnFy8Qu8t6yuwjlQ+aPpVy820xctBad/VyUX1FrcAtRlWV2AdcEH5jL2jiwmQvpUypyk0JGyPKrBuGBIVW2yQLqZCopJ/+I+iby1dgTe2+RVdzT9DMRVCAdXvLI0K7/Xdu+sKfLuk0AAKct6yq4upkGadugq1N2SowN/EBLHTdR+CGRAOGrVZI/rRdTikqNUVeLMlCOceeDAUUyH8GbUvCl4AnwwV+C73JI/yjL8upkIs3py1hkCTDxX4R4ZQWhgVkyHFMUiYDhX4vjp7BaNiKsQ/DomyoQL3+LRRf/ZoHoRbewRxs6EC76jsFsOomANxH4ZwBRbD2YN1sTwkWRBSHIekQwUlLj0YBOtiIuQinzMaOT4dKigfaki3LiZAOKs+yUNVOArhYqjoIZwqm3UxAcLj3p7Pg+4RpEuGCkowDElUw+liAuTP+PvPE4tT4hEEq6FCQZ7h/YZ0dl1srq7hIdBGcF5Lr2mIhe1QQQNhmNzyUvA/SB7oYnMIM+jjYnX1B2rzPUOiDIYKgtAgT9TDCBNdTPgqhWrc7hAttfmI253HXV1BkwmXpkWIqYuVLjafpW7Df3laEmHOe9TVrkKPJwu6gr6E2duMLLdW62LKP2gu/Y5nWXpCdVF/vdMVemJ3od/9dGGxTVCH5/CN18cPzX+pvvQARCKRSCQSiUQikUgkEolEX1J9eg6MSddfNlWYnAdELBFL/m8tOdx+jCWH24swbHUt/wRLbFzmX95exVc0TrCkPzhfUc2Xl06wpD84XwHYqxMt6Q/OV6MWyJxgSXN89cxkrdS1/BMsWU270P+o85zcT1bL9BLdHI+2xFkYcsySSwtD7Ictsbbb7+0eP7gYhC3x47a/dbm66OiMIPcvLuaT7l6hFivxRUcni6o1xC+6diFLrCxU1xPV2ki3aPI1JHhj0mXfR/kkShpKh8T4gJJi931cDWY66GE+F3JBXROH7gW2oVW3tHXQR2z1QT+N5t2Y0u0vMrMlCFdRBdmBWhl3iLE+6CZOg3MgkYaUYGf0+VViL9TCCR+r4WBFL5vj+XBtCa9a6Ljp+WbcUUnEUh/saiLWM33SKUvU+otUdZd+pWKX6INNS8R4AUhCLU+tpLph2y+fCAcI+6OJF7EkUl2Fqi6DWvxGXaU/qAJZrQyZ0+N7SziK1ZJFfjYCLwLwNUR1pahaxBKVvjL9FAqGWGOIWy3iE7Ue57a6R3a/LtXWEGsFZ3uAyRksUZD3+vtk95BkDImX8UnSQ54CHUwDxMa5kJFPit7p9xWk4k45QHiYqRfxiVoZlfRPElELoKxYhzC3nQuLWOJm6p7JfMflrTYglF8PnZHMehaW8Mk1D9Ud2L1fUb6CMOXb8A9phbx1ZbYlLxDkE4vSU1SrjJnSCACwPxwM0tEDY6ZCgtfaCEsHt53dfvjlPL+zlSsz1cG7V2cPv2Gm1hB1aqMDqhXJ/bpkfXDqeuRjPvF2eMTiyVAFzvX2u5xT1Apruz84dWX1wxMJxRtvRtnCnaODV6etEX8UxNxc+LEQe9kJt1nIuVhi7zzOzJ2FmmvyQZFIJBKJRCKRSCQSiUQikUgkEolEIpFIJBKJRCKRSCQSiUTXzgPyxHlA7p8H5PZ5QPAcGM6sDS1nlG36BoRfBb65ZQxGt5nzRgD/tQpgqzQH4Y1B7lsE4Du+mpLF98x8PjHrFxt3IHynmLll6tQ+soLAyWdu/jpNKyz3IfVw1yRkP8xuw25TGE0tgY0pBFinJiFh2+UQ5PN2aZymqPYptu5ahUmIG8M/4StgJSYhej+WV5qE6FtjzNpgdnpe6dspik1CvtN7PNwxyPgc+w4S4HVTyevSB6ghIeLqrqHBHdcGfIFoKBF3o1v/bqGhTu+PPryNpqK4Ocom0cpUcF1dn9lpjPV5Z7173Fu1xvrJ+rk3ncE0PMxSfKOzSP0gHN/oyKif5OJkJiFDeDWtQZ8MzWRymuoNQeUaHH/X+7otg9OV9cNanJVJvzv87efCA+iMed7Ktxp2hosfhsamEt7LiD2kL82kLnXya+C+imjM8x1e/2sCV2ge+QWa8ryz+gvYCSBPVi+Z6vNOq7beY+xyfzeZWAoPS9foBJItid7KjUOK7kZmHrKC7m+mIT9MIfylaQj1Rg+NQyr9fyKjkFY9xMUshKcQnWlIbvzbXH8HnHl38jgLJB5+mYSo3zWIRCKRSCQSiUT/aw8OCQAAAAAE/X/tCSMAAAAAAACXAEXtS7uy99wLAAAAAElFTkSuQmCC</binary>
</FictionBook>