<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>J.</first-name><middle-name>E.</middle-name><last-name>Esslemont</last-name></author><book-title>Baha'u'llah kaj la Nova Epoko</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>J.</first-name><middle-name>E.</middle-name><last-name>Esslemont</last-name></author><program-used>calibre 5.27.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>4.2.2022</date><id>20fd9b2f-6c1d-4a3a-bd93-d68ed4c05397</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p><strong>bahA'u'llAh kaj la nova epoko</strong></p><p>ENKONDUKO AL LA BAHAA KREDO</p><p>Verkis: J. E. Esslemont</p><p>Tradukis: Lidia Zamenhof</p><p>&#x11C;isdatigis: Roan Orloff Stone</p><p>Dua eldono: Bahaa Esperanto-Ligo, 1978 (Unua eldono, Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago", 1930)</p><p>I.S.B.N: 0-87961-085-9</p><p><strong>ENHAVO</strong></p><p>ENKONDUKO AL LA ESPERANTO-TRADUKO	7</p><p>DANKESPRIMO	7</p><p>ANTA&#x16C;PAROLO AL LA ELDONO DE 1937 	8</p><p>ANTA&#x16C;PAROLO AL LA ELDONO DE 1950 	8</p><p>ANTA&#x16C;PAROLO AL LA ELDONO DE 1970 	8</p><p>ENKONDUKO	9</p><p>La Plej Granda Okazinta&#x135;o en la Historio	10</p><p>San&#x11D;i&#x11D;ado de la Mondo	10</p><p>La Suno de Justeco	11</p><p>La Misio de Baha'u'llah	11</p><p>Plenumi&#x11D;o de Profeta&#x135;oj	11</p><p>Pruvo de Profeteco	12</p><p>Malfacila&#x135;oj de la Esplorado	13</p><p>La Celo de la Libro	13</p><p>&#x108;APITRO II: BAB, LAANTA&#x16C;INTO	14</p><p>Naski&#x11D;loko de la Nova Revelacio	14</p><p>Lia Frua Vivo	14</p><p>La Deklaracio	15</p><p>Disvasti&#x11D;ado de la Baba Movado	15</p><p>La Pretendoj de Bab	15</p><p>Pligrandi&#x11D;o de Persekutoj	16</p><p>Martiri&#x11D;o de Bab	16</p><p>Tombo sur Monto Karmelo	16</p><p>Skriboj de Bab	17</p><p>Tiu, al Kiu Dio Sin Malka&#x15D;os	17</p><p>Relevi&#x11D;o, Paradizo kaj Infero	17</p><p>Sociaj kaj Etikaj Instruoj	17</p><p>Sufero kaj Triumfo	18</p><p>&#x108;APITRO III: BAHA'U'LLAH, LA GLORO DE DIO	19</p><p>La Naski&#x11D;o kaj Frua Juneco	19</p><p>Malliberigita kiel Babano	19</p><p>Ekzilo en Bagdadon	20</p><p>Du Jaroj en Sova&#x11D;ejo	20</p><p>Kontra&#x16D;staro de Mulaoj	21</p><p>La Deklaracio en Ridvan apud Bagdado	21</p><p>En Konstantinopolo kaj Adrianopolo	21</p><p>Leteroj al la Re&#x11D;oj	22</p><p>En la Malliberejo en Akreo	22</p><p>Malseverigo de la Rigoro	23</p><p>Malfermo de la Mallibereja Pordo	23</p><p>La Vivo en Bahji	24</p><p>La Morto	25</p><p>La Profeteco de Baha'u'llah	25</p><p>Lia Misio	27</p><p>Liaj Skriba&#x135;oj	28</p><p>La Bahaa Spirito	28</p><p>&#x108;APITRO IV: 'ABDU'L-BAHA: LA SERVANTO DE BAHA	30</p><p>Naski&#x11D;o kaj Infaneco	30</p><p>La Juneco	30</p><p>La Edzi&#x11D;o	31</p><p>La Centro de la Sankta Interligo	31</p><p>Ripetigo de la Rigora&#x135;oj	32</p><p>Turkaj Esplorkomisionoj	33</p><p>Voja&#x11D;oj tra la Okcidento	33</p><p>Reveno en la Sanktan Landon	33</p><p>La Milittempo en Hajfa	34</p><p>Sir Abdu'l-Baha Abbas, K.B.E	35</p><p>La Lastaj Jaroj	35</p><p>La Morto de Abdu'l-Baha	35</p><p>Skriba&#x135;oj kaj Paroladoj	36</p><p>La Posteno de 'Abdu'l-Baha	36</p><p>Ekzempliganto de Bahaa Vivo	37</p><p>&#x108;APITRO V: KIO ESTAS BAHAANO?	38</p><p>Vivi la Bahaan Vivon	38</p><p>Sindono al Dio	38</p><p>Ser&#x109;ado de la Vero	38</p><p>Amo al Dio	39</p><p>Sindetenemo	40</p><p>Obeo	40</p><p>Servado	40</p><p>Instruado	41</p><p>Afableco kaj Respektego	41</p><p>La Pekon-Nevidanta Okulo	42</p><p>Humileco	42</p><p>Veramo kaj Honesteco	43</p><p>Sin-Reali&#x11D;o	43</p><p>&#x108;APITROVI: PRE&#x11C;O	45</p><p>Interparolado kun Dio	45</p><p>La Spirita Sinteno	45</p><p>Neceso de Peranto	46</p><p>Pre&#x11D;ado Necesa kaj Deviga	46</p><p>Komuna Pre&#x11D;ado	47</p><p>Pre&#x11D;o estas La Lingvo de Amo	47</p><p>Liberi&#x11D;o de Sortobatoj	47</p><p>Pre&#x11D;o kaj la Le&#x11D;oj de la Naturo	48</p><p>Bahaaj Pre&#x11D;oj	48</p><p>&#x108;APITROVII: SANO KAJ KURACADO	50</p><p>Korpo kaj Animo	50</p><p>Unueco de &#x108;iuj Vivoj	50</p><p>Simpla Vivado	50</p><p>Alkoholo kaj Narkota&#x135;oj	50</p><p>Vivo&#x11D;uado	50</p><p>Pureco	51</p><p>Rezulto de la Obeo al Profetordonoj	51</p><p>La Profeto kiel Kuracisto	51</p><p>Kuracado per Materialaj Rimedoj	52</p><p>Kuraco per Nemateriaj Rimedoj	52</p><p>La Povo de la Sankta Spirito	53</p><p>Sintenado de la Paciento	53</p><p>Kuracisto	54</p><p>Kiel &#x108;iu Povas Helpi	55</p><p>La Ora Epoko	55</p><p>&#x11C;usta Uzado de la Sano	55</p><p>&#x108;APITROVIII: RELIGIA UNUECO	56</p><p>Sektismo en la Dekna&#x16D;a Jarcento	56</p><p>La Revelacio de Baha'u'llah	56</p><p>&#x108;u la Homa Naturo Povas Sin &#x15C;an&#x11D;i?	57</p><p>La Unuaj Pa&#x15D;oj al la Unueco	57</p><p>La Problemo de A&#x16D;toritato	58</p><p>Progresa Revelacio	58</p><p>Senerareco de la Profetoj	59</p><p>La Superega Revelacio	59</p><p>La Nova Situacio	60</p><p>Pleneco de la Bahaa Revelacio	60</p><p>La Bahaa Interligo	60</p><p>Ne Ekzistas Profesia Pastraro	61</p><p>&#x108;APITRO IX: VERACIVILIZACIO	63</p><p>Religio estas Fundamento de Civilizacio	63</p><p>Justeco	63</p><p>Registaro	64</p><p>Politika Libereco	64</p><p>Regantoj kaj Regatoj	65</p><p>Disdono de Oficoj kaj Avancoj	65</p><p>Ekonomiaj Problemoj	65</p><p>Publikaj Financoj	66</p><p>Propravola Divido	66</p><p>Universala Labordevo	66</p><p>Etiko de Ri&#x109;eco	67</p><p>Malpermeso de Industria Sklaveco	67</p><p>Testamentaj Donacoj kaj Hereda&#x135;oj	68</p><p>Egaleco de Viroj kaj Virinoj	68</p><p>Virinoj en la Nova Epoko	69</p><p>Forlaso de Perfortmetodo	69</p><p>Edukado	69</p><p>Naturaj Diferencoj de Karakteroj	70</p><p>Preparado de Karaktero	70</p><p>Artoj, Scienco, Metioj	70</p><p>Traktado de Krimuloj	71</p><p>Influo de la Gazetaro	71</p><p>&#x108;APITRO X: LA VOJO AL PACO	72</p><p>Konflikto kontra&#x16D; Konkordo	72</p><p>La Plej Sankta Paco	72</p><p>Religiaj Anta&#x16D;ju&#x11D;oj	72</p><p>Rasaj kaj Naciaj Anta&#x16D;ju&#x11D;oj	73</p><p>Teritoriaj Ambicioj	74</p><p>Universala Lingvo	74</p><p>Universala Ligo de Nacioj	75</p><p>Internacia Arbitracio	76</p><p>Limigo de Armilaro	77</p><p>Nerezistado	77</p><p>Justaj Militoj	77</p><p>Unueco de Oriento kaj Okcidento	78</p><p>&#x108;APITRO XI: DIVERSAJ ORDONOJ KAJ INSTRUOJ	79</p><p>Mona&#x125;a Vivo	79</p><p>Edzi&#x11D;o	79</p><p>Eksedzi&#x11D;o	80</p><p>Bahaa Kalendaro	80</p><p>Spiritaj Asembleoj	81</p><p>Bahaaj Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj	81</p><p>Festoj	82</p><p>Fasto	82</p><p>Kunvenoj	83</p><p>La Festo de la Dek-Na&#x16D;a Tago	83</p><p>Mashriqu'l-Adhkar	83</p><p>Vivo post Morto	84</p><p>&#x108;ielo kaj Infero	85</p><p>Unueco de la Amba&#x16D; Mondoj	86</p><p>Neekzisto de Malbono	87</p><p>&#x108;APITRO XII: RELIGIO KAJ SCIENCO	88</p><p>Eraro kiel Ka&#x16D;zo de Konflikto	88</p><p>Persekutado de Profetoj	88</p><p>Komenco de Interpaci&#x11D;o	89</p><p>Ser&#x109;ado Por la Vero	89</p><p>Vera Agnostikismo	89</p><p>Kono pri Dio	90</p><p>La Diaj Malka&#x15D;antoj	90</p><p>Kreado	90</p><p>Deveno de Homo	91</p><p>Korpo kaj Animo	92</p><p>Unueco de la Homaro	92</p><p>La Epoko de Unueco	93</p><p>&#x108;APITRO XIII: PROFETA&#x134;OJ PLENUMITAJ DE LA BAHAA RELIGIO	94</p><p>Interpretado de Profeta&#x135;oj	94</p><p>La Veno de la Sinjoro	94</p><p>Profeta&#x135;oj pri Kristo	94</p><p>Profeta&#x135;oj pri Bab kaj Baha'u'llah	95</p><p>La Gloro de Dio	95</p><p>La Bran&#x109;o	96</p><p>La Tago de Dio	96</p><p>La Tago de Ju&#x11D;o	97</p><p>La Granda Revivi&#x11D;o	97</p><p>Reveno de Kristo	98</p><p>La Tempo de la Fino	99</p><p>Signoj sur la &#x108;ielo kaj Tero	99</p><p>La Maniero de la Alveno	100</p><p>&#x108;APITRO XIV: PROFETA&#x134;OJ DE BAHA'U'LLAH KAJ 'ABDU'L-BAHA	102</p><p>Krea Povo de la Dia Vorto	102</p><p>Napoleono III	103</p><p>Germanujo	103</p><p>Persujo	103</p><p>Turkujo	104</p><p>Ameriko	105</p><p>La Granda Milito	105</p><p>Sociaj Malfacila&#x135;oj post la Milito	106</p><p>Veno de la Regno de Dio	107</p><p>Akreo kaj Hajfa	108</p><p>&#x108;APITRO XV: RERIGARDO KAJ PERSPEKTIVO	109</p><p>Progreso de la Religio	109</p><p>Profeteco de Bab kaj Baha'u'llah	109</p><p>Glorplena Perspektivo	110</p><p>Renovigo de Religio	110</p><p>Bezono de Nova Revelacio	110</p><p>Vero Estas por &#x108;iuj	110</p><p>La Lasta Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Baha	111</p><p>La Gardanto de la Religio de Dio	112</p><p>Manoj de la Religio de Dio	113</p><p>La Administra Sistemo	113</p><p>La Mondordo de Baha'u'llah	116</p><p>EPILOGO	120</p><p>RIMARKOJ PRI LA PERSAJ KAJ ARABAJ VORTOJ EN TIU &#x108;l LIBRO	122</p><p>GVIDILO AL ELDIRADO DE LA PERSAJ LITEROJ	123</p><p>GLOSARO	124</p><p><strong>ENKONDUKO AL LA ESPERANTO-TRADUKO</strong></p><p>En 1972 la 57a Universala Esperanto-Kongreso okazis en Usono, en la nord-okcidenta urbo Portland, Oregon. &#x108;eestis na&#x16D; bahaanoj: du el Alasko kaj sep el Usono mem.</p><p>Dum la Kongresa semajno okazis Festo de la Dekna&#x16D;a Tago. La bahaa kalendaro havas 19 monatojn el po 19 tagoj, kun kvin (a&#x16D; ses en superjaro) intermetitaj inter la du lastaj monatoj. La bahaaj monatoj havas nomojn la&#x16D; atribuoj de Dio. En la unua tago de &#x109;iu monato la bahaanoj kuni&#x11D;as por soleni la Feston de la Dekna&#x16D;a Tago. La kuni&#x11D;o estas vere spirita festo, unue kun pre&#x11D;oj kaj legadoj el la Sanktaj Skriboj de la Disenditaj Revelaciantoj.</p><p>Tiutage la Bahaanoj tra la mondo solenis la Feston Kamal (Perfekteco de Dio). Post pre&#x11D;oj kaj legadoj, &#x109;io en Esperanto, sekvis interkonsili&#x11D;o, anka&#x16D; en Esperanto. Rezulte de la konsili&#x11D;o, la na&#x16D; &#x109;eestantoj kune verkis leteron al la Universala Domo de Justeco &#x109;e la bahaa mondsidejo en Hajfa, Israelo, en kiu ili petis permeson organizi la bahaajn Esperantistojn tra la mondo. La leteron ili fine sendis la 6-an de decembro, 1972. La Universala Domo de Justeco respondis favore la 19an de marto, 1973. Ni estis tuj pretaj organizi. Sub la fervora kaj senlaca kaj sen&#x109;esa gvidado de Pa&#x16D;lo Amorim Cardoso en Brazilo, la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) estis preta ekfunkcii, kun 80 membroj en 17 landoj. Okazis balotado, per po&#x15D;to kompreneble, kaj la fidela Pa&#x16D;lo Amorim Cardoso elekti&#x11D;is la unua sekretario de BEL, same senlaca kaj fervora kiel anta&#x16D;e.</p><p>Post iom da konsili&#x11D;o, la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Brazilo, sub kies kuratoreco BEL funkciis, aprobis la statuton de BEL, kaj &#x109;e la 60a Universala Esperanto-Kongreso en Kopenhago en 1975 BEL estis akceptita kiel nene&#x16D;trala faka organiza&#x135;o en la kadro de la Universala Esperanto-Asocio.</p><p>Unu el la celoj de BEL estas eldoni literaturon en Esperanto pri la Bahaa Religio. Ni komencis tre modeste per du bro&#x15D;uroj: UNUECO KAJ UNIVERSALA LINGVO de Johano Dale, tradukita el la angla lingvo de Roan Orloff Stone; kaj BAHAAJ RESPONDOJ, tradukita el la hispana lingvo de Pa&#x16D;lo Amorim Cardoso.</p><p>La unua ampleksa verko pri la Bahaa Religio estas tiu &#x109;i, BAHA'U'LLAH KAJ LA NOVA EPOKO. &#x11C;i estis unue tradukita el la angle lingvo de Lidia Zamenhof. En 1926, kiam la Esperantistaro de la mondo starigis monumenton en Varsovio al d-ro Zamenhof, f-ino Martha Root, mondkonata bahaanino kaj samideanino, oficiale reprezentis la tutmondan bahaanaron. Tie &#x15D;i konati&#x11D;is kun la Zamenhof-familio, kaj kiel rezulto Lidia, la pli juna filino de la Majstro, ali&#x11D;is al la Religio de Baha'u'llah, kaj tuj &#x15D;i eklaboris por disvastigi Lian Mesa&#x11D;on. &#x15C;i estis talentoplena tradukistino; kaj pro &#x15D;ia sindedi&#x109;o BAHA'U'LLAH KAJ LA NOVA EPOKO estis eldonita en 1930 de la tiama Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago" en Koln, Germanujo.</p><p>Dum la preska&#x16D; 50 jaroj postaj okazis multaj &#x15D;an&#x11D;oj, plejparte pro disvasti&#x11D;ado kaj progreso de la Bahaa Religio. Sekve, kiel sia unua granda tasko, BEL decidis &#x11D;isdatigi la verkon la&#x16D; nova eldono en 1978 de la anglalingva originalo.</p><p>Anta&#x16D;nelonge BEL okazigis sian duan tutmembran balotadon. La nova sekretario estas Johano Dale Jr. en Usono, kaj dum lia de&#x135;oro BEL estos sub la kuratoreco de la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Usono. Nuntempe BEL kalkulas pli ol 150 membrojn en 20 landoj.</p><p><strong>DANKESPRIMO</strong></p><p>Mi &#x15D;uldas senfinan dankon al Elwyn Charles Pollock (Elkopo) pro la multaj longaj, lacigaj, sendormaj horoj kiujn li dedi&#x109;is al la redakto de tiu &#x109;i verko; al Johano Dale Jr., kiu enkorpigas la moton - Al okupito aldoni&#x11D;as plia laboro - &#x109;ar meze de siaj plenegaj horoj li tamen trovis tempon por atente tralegi la manuskripton kaj fari multajn valorajn rekomendojn; al Roberto Stockman pro lia malavara preteco kompili la tutan indekson; al la Bahaa Eldonejo Usona pro la donaco de la manuskripto de la &#x11D;isdatigita verko anglalingva de Esselmont; kaj al la multaj BELanoj tra la mondo, kiuj da&#x16D;re fortikigis min per siaj kura&#x11D;igo kaj apogaj pre&#x11D;oj dum la longaj kaj malfacilaj horoj, kiujn postulis tiu &#x109;i laboro.</p><p>Roan Orloff Stone</p><p><strong>ANTA&#x16C;PAROLO AL LA ELDONO DE 1937</strong></p><p>Kiam "Baha'u'llah kaj la Nova Epoko" eldoni&#x11D;is anta&#x16D; pli ol dek jaroj, la Bahaa Kredo ricevis sian unuan bone prezentitan, plene komprenigan klarigon fare de studanto de la instruoj. Taksinte &#x11D;ian ta&#x16D;gecon kiel plej kontentiga enkonduko al la Kredo, bahaanoj en oriento kaj okcidento trovis la libron de d-ro Esslemont tiel valora ke &#x11D;i estas tradukita en proksimume tridek diversajn lingvojn.</p><p>Kiel d-ro Esslemont mem vidis, la Kredo eniris novan fazon de sia historio post la forpaso de 'Abdu'l-Baha. La rezulto estas ke la vidpunktoj de la a&#x16D;toro, kelkajn el kiuj li skribis anta&#x16D; 1921, pri iuj aspektoj de la temo, ne estas plu konformaj al la evolua karaktero de la Kredo. Plie, lia traktado de okazinta&#x135;oj kaj socialaj kondi&#x109;oj tiam ekzistantaj ne &#x15D;ajnas plu esti plene aplikebla. Neeviteble, kelkaj eraroj pri faktoj trovis sin en lia teksto, kaj lia klarigo de la rangoj de Bab kaj de 'Abdu'l-Baha estas anstata&#x16D;igitaj en la mensoj de bahaanoj per la a&#x16D;toritataj interpreta&#x135;oj kiujn de tiam faris la unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi.</p><p>La nuna eldono sekve reprezentas revizion de la Usona Nacia Spirita Asembleo, kun la konsilo kaj aprobo de Shoghi Effendi.</p><p>&#x108;i tiuj revizioj neniel &#x15D;an&#x11D;as la originan planon de la libro de d-ro Esslemont, nek ili efikas la pli grandan parton de lia teksto. Ilia celo estis pliampleksigi en kelkaj frazaroj la traktadon de la a&#x16D;toro per aldono de materialo reprezentanta pli plenan scion haveblan de post lia mal&#x11D;ojiga morto, kaj pli novan tradukon de liaj cita&#x135;oj el la Bahaaj Skriboj Sanktaj.</p><p>Januaro 1937. Bahaa Eldona Komitato</p><p><strong>ANTA&#x16C;PAROLO AL LA ELDONO DE 1950</strong></p><p>Samtempe kun tiu &#x109;i eldono la Usona Bahaa Eldona Komitato transprenis kopirajtajn kaj aliajn koncernajn aferojn pri "Baha'u'llah kaj la Nova Epoko" disde Messrs. George Allen &amp; Unwin, Ltd. el Londono, Anglujo, kiuj eldonis la konatan libron de d-ro J. E. Esslemont anta&#x16D; pli ol dudek jaroj. La&#x16D; aran&#x11D;oj kun la britaj eldonistoj la Komitato de post 1928 faris dekunu presojn, krom la unua usona eldono importita de Brentano en Nov-Jorko.</p><p>&#x108;i tiu eldono ne anstata&#x16D;igas la tekston de post gravaj revizioj estis faritaj en la libro sub direkto de la Gardanto de la Kredo en 1937, &#x109;ar ne venis la tempo por plena rearan&#x11D;o de la libro por fari &#x11D;iajn aludojn al mondstatoj tute nuntempaj. La verko de d-ro Esslemont da&#x16D;ras kiel fidinda enkonduko al la historio kaj instruoj de la Bahaa Kredo. &#x11C;ia traduko en &#x109;irka&#x16D; tridek lingvojn atestas al &#x11D;ia allogo en la Oriento kiel anka&#x16D; en la Okcidento.</p><p>Ni diru anka&#x16D; ke plua revizio estonta de la teksto okazos la&#x16D; aprobo de Shoghi Effendi. La komitato ne havas a&#x16D;toritaton aprobi reviziojn kiujn alilandaj bahaanoj dezirus por sia speciala bezono.</p><p>Decembro 1950, Bahaa Eldona Komitato</p><p><strong>ANTA&#x16C;PAROLO AL LA ELDONO DE 1970</strong></p><p>De post 1937 nenia revizio okazis al la teksto de la libro de d-ro Esslemont, kvankam en 1950 kelkaj malgravaj plibonigoj estis enkondukitaj. Aliflanke, la disvasti&#x11D;o kaj evoluo de la Bahaa Kredo de post tiu tempo estis grandegaj, kaj aldoni&#x11D;is al bahaa bibliografio ri&#x109;a hereda&#x135;o de senkompareblaj klarigoj, tradukoj kaj historiaj priskriboj el la plumo de Shoghi Effendi, Gardanto de la Kredo kaj la difinita interpretanto de la Sanktaj Skriboj.</p><p>Sekve estas necese &#x11D;isdatigi la libron por da&#x16D;rigi &#x11D;ian utilecon al modernaj legantoj. Oni faris tion per minimuma &#x15D;an&#x11D;o en la teksto, kaj &#x109;efe per uzo de piednotoj kaj de epilogo kiu donas la nuntempajn statistikojn kaj novajn evolui&#x11D;ojn en la organika disvolvi&#x11D;o de la Bahaa Kredo.</p><p>La libro de d-ro Esslemont da&#x16D;ras esti unu el la plej vaste uzitaj enkondukaj libroj pri la Bahaa Kredo, kiel atestas la fakto ke de post 1937 la nombro de &#x11D;iaj tradukoj plii&#x11D;is de tridek &#x11D;is kvindek ok.</p><p>Bahaa Eldona Komitato</p><p><strong>ENKONDUKO</strong></p><p>En decembro 1914, dank' al interparolo kun amikoj renkontintaj 'Abdu'l-Baha'n, kaj prunto de kelkaj bro&#x15D;uroj, mi unue konati&#x11D;is kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de iliaj ri&#x109;eco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol iu ajn religia ideo kiun mi ekkonis anta&#x16D;e. Tia estis la unua impreso kian posta studado ankora&#x16D; pliprofundigis kaj konfirmis.</p><p>Penante pli precize ekkoni la movadon mi trovis gravajn malfacila&#x135;ojn en akiro de dezirata literaturo, kaj balda&#x16D; naski&#x11D;is en mi la ideo kunigi la &#x109;efajn, punktojn de tio kion mi lernis en formo de libro, por ke tio &#x109;i estu pli facile akirebla por aliaj. Kiam la komuniki&#x11D;o kun Palestino rekomenci&#x11D;is post la milito, mi skribis al 'Abdu'l-Baha kunsendante kopion de la na&#x16D; unuaj &#x109;apitroj de la libro, kiuj estis tiam ankora&#x16D; en preska&#x16D; malneta formo. Mi ricevis tre afablan kaj kura&#x11D;igan respondon, kaj koran inviton viziti Lin en Hajfa kaj kunporti la tutan manuskripton. Mi &#x11D;oje akceptis la inviton, kaj havis la grandan privilegion pasigi en la vintro 1919-20 du kaj duonon da monatoj kiel gasto de 'Abdu'l-Baha. Dum tiu &#x109;i vizito "Abdu'1-Baha ofte diskutis kun mi pri la libro. Li faris kelkajn valorajn sugestojn koncerne &#x11D;ian plibonigon kaj proponis ke, kiam mi estos reviziinta la manuskripton, Li dezirus havi la tuta&#x135;on tradukitan en la persan lingvon por povi &#x11D;in tralegi kaj kompletigi a&#x16D; korekti se estos necese. La revizio kaj traduko estis efektivigitaj konforme al Lia sugesto, kaj 'Abdu'l-Baha trovis tempon, meze de la okupoj de Sia laborplena vivo, korekti proksimume tri kaj duonon da &#x109;apitroj (&#x108;apitroj I, II, V kaj parto de la lll-a), anta&#x16D; ol Li forlasis la mondon. Mi profunde beda&#x16D;ras ke "Abdu'1-Baha ne povis fini la korektadon de la manuskripto, &#x109;ar la valoro de la libro estus pro tio tre altigita. La manuskripto estis, tamen, zorge reviziita de komitato de la Nacia Bahaa Asembleo de Anglujo, kaj &#x11D;ia eldono estas aprobita de tiu Asembleo.</p><p>Mi &#x15D;uldas grandan dankon al f-ino E. J. Rosenberg, s-ino Claudia S. Coles, Mirza Lotfu'llah S. Hakim, s-roj Roy Wilhelm kaj Mountford Mills kaj al multaj aliaj amikoj por iliaj &#x15D;atindaj helpoj en la preparado de tiu &#x109;i verko.</p><p>Koncerne la transskribadon de la arabaj kaj persaj nomoj kaj vortoj, estas akceptita en tiu &#x109;i libro la sistemo laste rekomendita de Shoghi Effendi al la tuta bahaa mondo.</p><p>J. E. Esslemont, Fairford, Cults, apud Aberdeen</p><p>&#x108;APITRO I: LA &#x11C;OJA NOVAJ~O</p><p><emphasis>La Promesito de &#x109;iuj popoloj de la mondo aperis. &#x108;iuj popoloj kaj komunumoj atendis Revelacion, kaj Li, Baha'u'llah, estas la plej eminenta instruanto kaj edukanto de la homaro. - 'Abdu'l-Baha</emphasis></p><p><strong>La Plej Granda Okazinta&#x135;o en la Historio</strong></p><p>Se oni studas la rakonton de la "progresado de la homaro" kiel &#x11D;in prezentas la pa&#x11D;oj de la historio, evidenti&#x11D;as ke la gvida faktoro en la homa progreso estas la okazanta, de tempo al tempo, apero de homoj kiuj superpa&#x15D;as la akceptitajn ideojn de siaj tempoj kaj fari&#x11D;as eltrovantoj kaj malka&#x15D;antoj de veroj &#x11D;is nun nekonataj al la homaro. Eltrovanto, pioniro, genio, Profeto - jen estas la homoj de kiuj unuavice dependas la transformi&#x11D;o de la mondo. Carlyle diras:</p><p><emphasis>Simpla vero, la tre simpla, estas, la&#x16D; mia opinio, ke ... Unu homo, kiu havas pli altan Sa&#x11D;econ, &#x11D;is nun nekonatan spiritan Veron en si, estas pli forta, ne nur ol dek homoj kiuj &#x11D;in ne havas, ne nur ol dekmil, sed el &#x109;iuj homoj kiuj &#x11D;in ne havas. Li staras inter ili kun tute etera, an&#x11D;ela potenco, kvaza&#x16D; kun glavo el la &#x108;iela armilejo mem, kiun fine nenia &#x15D;ildo kaj nenia fortika&#x135;o povas kontra&#x16D;stari. - Signs of the Times</emphasis></p><p>En la historioj de la scienco, arto kaj muziko, ni vidas abundajn konfirmojn de tiu &#x109;i vero, sed en neniu fako estas videbla pli klare la superega signifo de granda homo kaj lia misio ol en tio: la religio. En &#x109;iuj epokoj, kiam ajn degeneri&#x11D;as la spirita vivo de la homoj kaj malnobli&#x11D;as iliaj moroj, aperas la plej mirinda kaj mistera el homoj - Profeto. Sola kontra&#x16D; la mondo, sen e&#x109; unu homo kiu kapablus instrui, gvidi, plene kompreni Lin a&#x16D; partopreni Lian respondecon, Li levi&#x11D;as, kiel vidanto inter blinduloj, por proklami Sian evangelion de justeco kaj vero.</p><p>Inter la Profetoj trovi&#x11D;as kelkaj &#x109;ef-eminentaj. &#x108;iam post kelkaj jarcentoj granda Dia Malka&#x15D;anto - Kri&#x15D;no, Zoroastro, Moseo, Jesuo, Mahometo - aperas en la Oriento, kiel spirita Suno, por lumigi la mallumi&#x11D;intajn homajn mensojn kaj veki iliajn dormantajn animojn. Kion ajn ni opinius pri la relativa gloro de tiuj &#x109;i religio-fondintoj, ni devas konsenti ke Ili estas la plej potencaj faktoroj en la edukado de la homaro. Unuakorde tiuj &#x109;i Profetoj deklaras ke la vortoj dirataj de lli ne devenas de lli mem, sed estas Revelacio farita pere de lli, Dia Senda&#x135;o kies perantoj lli estas. Iliaj paroloj abundas, anka&#x16D;, je aludoj kaj promesoj pri la apero de glora mond-instrumento Kiu aperos "en la pleneco de la tempo" por da&#x16D;rigi ilian laboron kaj plenumigi &#x11D;in, Kiu fondos regnon de paco kaj justeco sur la tero, kaj kunigos en unu familio &#x109;iujn rasojn, religiojn, naciojn kaj gentojn, por ke "estu unu &#x15D;afaro kaj unu &#x15C;afisto" kaj por ke &#x109;iuj konu kaj amu Dion "el la plej malgrandaj &#x11D;is la plej grandaj".</p><p>La alveno de tiu "Edukanto de la Homaro", en la lastaj tagoj, kiam Li aperas, devos esti sendube la plej granda okazinta&#x135;o en la historio de la homaro. Kaj la Bahaa Religio proklamas al la mondo la &#x11D;ojan nova&#x135;on ke tiu &#x109;i Edukanto jam efektive aperis, ke Lia Revelacio jam estas transdonita kaj surpaperigita kaj povas esti studata de &#x109;iu sincera ser&#x109;anto, ke la "Tago de la Eternulo" jam ekmateni&#x11D;is kaj la "Suno de Justeco" jam levi&#x11D;is. &#x11C;is nun nur kelkaj starantaj sur montpintoj ekvidis la Gloran Astron, sed &#x11D;iaj radioj jam lumigas la &#x109;ielon kaj la teron, kaj balda&#x16D; &#x11D;i levos sin super la montojn kaj brilos kun plena forto anka&#x16D; sur ebena&#x135;ojn kaj valojn, donante vivon kaj gvidon al &#x109;iuj.</p><p><strong>San&#x11D;i&#x11D;ado de la Mondo</strong></p><p>Ke la mondo, dum la dekna&#x16D;a kaj la komenco de la dudeka jarcentoj,[1] travivis la agoni-suferojn de la malnova epoko kaj la naskosuferojn de la nova, estas evidenta al &#x109;iuj. La malnovaj principoj de materialismo kaj egoismo, la malnovaj sektaj kaj naciaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj malamikecoj, pereas kaj senforti&#x11D;as, meze de la ruinoj ka&#x16D;zitaj de si mem, kaj en &#x109;iuj landoj ni vidas signojn de nova spirito de fido, de frateco, de internacieco, kiu rompas la malnovajn katenojn kaj transpa&#x15D;as la malnovajn limojn. Revoluciaj &#x15D;an&#x11D;oj de senekzempla grandeco okazis en &#x109;iu fako de la homa vivo. La malnova epoko ankora&#x16D; ne mortis. &#x11C;i baraktas pri vivo kaj morto kun la nova. Estas ankora&#x16D; multegaj malbonoj, grandegaj kaj teruraj, sed ili jam estas malkovrataj, komprenataj, elvokataj al batalo kaj atakataj kun nova forto kaj espero. Estas ankora&#x16D; multegaj nuboj, grandaj kaj minacaj, sed tra ili jam ekbrilas la lumo, lumiganta la vojon de progreso kaj malka&#x15D;anta la malhelpa&#x135;ojn kaj faligilojn kiuj baras la vojon anta&#x16D;en.</p><p>Alie estis en la dekoka jarcento. Tiam apena&#x16D; ia luma radio trapenetris la spiritan kaj moralan krepuskon kiu &#x109;irka&#x16D;prenis la mondon. &#x11C;i similis kvaza&#x16D; la plej malluman horon anta&#x16D; tagi&#x11D;o, kiam la malmultaj lampoj kaj kandeloj kiuj restis lumantaj, povas apena&#x16D; fari la mallumon videbla. Carlyle en sia<emphasis> Frederick the Great</emphasis>jene skribas pri la dekoka jarcento:</p><p><emphasis>&#x11C;i estis jarcento kiu havas nenian historion kaj povas havi malgrandan a&#x16D; nenian. &#x11C;i estis jarcento tiel ri&#x109;a je amasi&#x11D;intaj falsa&#x135;oj ... kiel neniu jarcento anta&#x16D;e! &#x11C;i ne havis plu la konscion pri sia falseco, tiel falsa &#x11D;i fari&#x11D;is; kaj tiel &#x11D;i estis envadinta en falson, tiel &#x11D;isfunde trapenetrita de &#x11D;i, ke vere la mezuro de la aferoj estis plena, kaj la franca revolucio devis finigi &#x11D;in. ... Tre konvena fino &#x11D;i estis, mi dankeme sentas, por tia jarcento. ... &#x108;ar denove estis bezono de Dia Revelacio al la sensenti&#x11D;intaj kaj frivolaj idoj de homo, por ke ili ne malalti&#x11D;u entute &#x11D;is la nivelo de simioj. - Frederick the Great, Libro I, &#x109;ap. 1</emphasis></p><p>Kompare kun la dekoka jarcento la nuna tempo estas kiel tagi&#x11D;o post mallumo, a&#x16D; kiel printempo post vintro. Nova vivo movas en la mondo, novaj idealoj kaj esperoj vibras en &#x11D;i. Aferoj kiuj ankora&#x16D; anta&#x16D; malmultaj jaroj &#x15D;ajnis neplenumeblaj revoj estas plenumitaj faktoj. Aliaj kiuj &#x15D;ajnis je jarcentoj esti en la estonteco apartenas nun al la "praktika politiko". Ni flugas en la aero kaj voja&#x11D;as sub la maro. Ni dissendas tra la mondo komunika&#x135;ojn fulmorapide. Ni vidis en la da&#x16D;ro de kelkaj jardekoj miraklojn tro multajn por kalkuli.</p><p><strong>La Suno de Justeco</strong></p><p>Kio estas la ka&#x16D;zo de tiu &#x109;i subita veki&#x11D;o tra la tuta mondo? La bahaanoj kredas ke &#x11D;i estas pro granda elfluo de la Sankta Spirito pere de la Profeto Baha'u'llah, Kiu naski&#x11D;is en Persujo en 1817 kaj mortis en la Sankta Lando en 1892.</p><p>Baha'u'llah instruis ke Profeto, a&#x16D; "Malka&#x15D;anto de Dio", estas la Lumportanto de la spirita mondo, same kiel la suno estas la lumdonanto de la natura mondo. Same kiel la materia suno brilas super la tero kaj ka&#x16D;zas kreskadon kaj evoluadon de materiaj organismoj, tiel anka&#x16D;, pere de Malka&#x15D;anto de Dio, la Suno de Vero brilas super la mondo de koroj kaj animoj, kaj edukas la pensojn, moralojn kaj karakterojn de la homoj. Kaj kiel la radioj de la natura suno havas influon kiu penetras en plej mallumajn kaj ombrajn angulojn de la mondo, donante varmon kaj vivon e&#x109; al tiuj kreitoj kiuj neniam vidis la sunon mem, tiel anka&#x16D;, la elfluo de la Sankta Spirito pere de Malka&#x15D;anto de Dio influas la vivojn de &#x109;iuj homoj, kaj inspiras impresi&#x11D;emajn mensojn e&#x109; en tiuj lokoj kaj inter tiuj popoloj kie la nomo de la Profeto estas tute nekonata. La alveno de Malka&#x15D;anto similas la alvenon de la Printempo. &#x11C;i estas Tago de Relevi&#x11D;o en kiu la spirite mortaj veki&#x11D;as al nova vivo, en kiu la Realeco de la Diaj Religioj estas renovigita kaj restarigita, en kiu aperas "nova &#x109;ielo kaj nova tero".</p><p>Sed, en la mondon de la naturo, la Printempo enportas ne nur kreskon kaj veki&#x11D;on de nova vivo sed anka&#x16D; detruon kaj forigon de &#x109;io malnova kaj velkinta. &#x108;ar tiu sama suno, kiu &#x11D;ermigas florojn kaj bur&#x11D;onigas arbojn, ka&#x16D;zas anka&#x16D; pereon kaj forputron de tio kio estas morta kaj senutila. &#x11C;i rompas la glaciojn kaj degeligas la vintran ne&#x11D;on; &#x11D;i liberigas akvojn kaj &#x15D;tormojn kiuj fre&#x15D;igas kaj purigas la teron. Same estas anka&#x16D; en la spirita mondo. La spirita sunbrilo ka&#x16D;zas similajn tumulton kaj &#x15D;an&#x11D;ojn. Sekve la Tago de Relevi&#x11D;o estas anka&#x16D; la Tago de Ju&#x11D;o, en kiu falsa&#x135;oj kaj imita&#x135;oj de la vero, eluzitaj ideoj kaj kutimoj estas for&#x135;etitaj kaj neniigitaj, en kiu la glacio kaj ne&#x11D;o de anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj supersti&#x109;oj, amasi&#x11D;intaj dum la longa vintro, estas degeligitaj kaj transformitaj, en kiu la longtempe glaciigitaj kaj malliberaj energioj estas liberigitaj por superver&#x15D;i kaj renovigi la mondon.</p><p><strong>La Misio de Baha'u'llah</strong></p><p>Baha'u'llah deklaris klare kaj plurfoje, ke Li estas la delonge atendata edukanto kaj instruanto de &#x109;iuj popoloj, la fluejo de mirinda Dia favoro superanta &#x109;iujn anta&#x16D;ajn elfluojn, kiu unuigas en si &#x109;iujn anta&#x16D;ajn formojn de religio, kiel oceano unuigas riverojn. Li metis fundamenton kiu prezentas firman bazon por Unueco tra la tuta mondo kaj por ina&#x16D;guro de tiu glora epoko de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, pri kiu parolis profetoj kaj kantis poetoj.</p><p>Ser&#x109;ado de la vero, unueco de la homaro, unui&#x11D;o de religioj, rasoj, nacioj, de la Oriento kaj la Okcidento, reunui&#x11D;o de religio kaj scienco, elradikigo de anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj supersti&#x109;oj, egaleco inter viroj kaj virinoj, starigo de justeco, fondo de supera internacia tribunalo, unuigo de lingvoj, deviga klerigado - tiuj &#x109;i instruoj kaj multaj similaj, estis en la dua duono de la dekna&#x16D;a jarcento, malka&#x15D;itaj per la plumo de Baha'u'llah en multegaj libroj kaj epistoloj el kiuj kelkaj estis direktitaj al la Re&#x11D;oj kaj Regantoj de la mondo.</p><p>Lia Revelacio, unika pro sia komprenebleco kaj vasteco, mirinde harmonias kun la signoj kaj bezonoj de nia tempo. Neniam aperis anta&#x16D; la homaro novaj problemoj tiel gigantaj kaj komplikitaj kiel nun. Neniam la proponitaj solvoj estis tiel multenombraj kaj kontra&#x16D;aj unu al la aliaj. Neniam estis tiel ur&#x11D;a a&#x16D; tiel sentebla la bezono de granda mondinstruanto. Neniam, eble, tia instruanto estis atendata tiel sopire kaj tiel &#x11D;enerale.</p><p><strong>Plenumi&#x11D;o de Profetajoj</strong></p><p>"Abdu'l-Baha skribas:</p><p><emphasis>Kiam Kristo aperis, anta&#x16D; dudek jarcentoj, kvankam la judoj senpacience atendis Lian Alvenon, kaj pre&#x11D;is &#x109;iutage, vokante kun larmoj: "Ho Dio, rapidigu la Revelacion de la Mesio", tamen kiam la Suno de Vero aperis, ili ekkontra&#x16D;staris Lin, levi&#x11D;is kontra&#x16D; Li kun grandega malamikeco, kaj fine krucumis tiun Dian Spiriton, la Vorton de Dio, kaj nomis Lin Baal-Zebub, la spirito de malbono, kiel rakontas la Evangelio. La ka&#x16D;zo de tio estis ke ili diris: "La Revelacion de Kristo, konforme al la klara teksto de la Torao, atestos certaj signoj, kaj dum tiuj &#x109;i signoj ne aperas, tiu kiu proklamas sin la Mesio estas trompanto. inter tiuj &#x109;i signoj estas, ke la Mesio devas veni el nekonata loko, tamen ni &#x109;iuj konas la domon de tiu &#x109;i homo en Nazaret, kaj &#x109;u io bona povas veni el Nazaret? La dua signo estas ke li regos per fera vergo, tio estas, Li devas agi per la glavo, sed tiu &#x109;i Mesio ne havas e&#x109; lignan bastonon. Alia kondi&#x109;o estas: Li devas sidi sur la trono de David kaj restarigi la potencon de David. Kaj jen, kontra&#x16D;e al surtroni&#x11D;o, tiu &#x109;i homo ne posedas e&#x109; maton por sursidi. Alia kondi&#x109;o estas: disvastigo de &#x109;iuj le&#x11D;oj de la Torao; tamen tiu &#x109;i homo forigis tiujn le&#x11D;ojn, kaj e&#x109; profanis la Sabaton, kvankam la teksto de la Torao klare diras ke kiu ajn proklamas sin profeto kaj faras miraklojn kaj profanas la Sabaton, devas esti mortpunita. Alia el la signoj estas, ke en Lia regno tiel floros justeco ke nobleco kaj bonfaremo disvasti&#x11D;ados el la homa mondo en la bestan; serpento kaj muso lo&#x11D;os en unu kavo, aglo kaj perdriko en unu nesto, leono kaj gazelo restados sur unu pa&#x15D;tejo, kaj lupo kaj &#x15D;afido trinkos el unu fonto. Tamen, la maljusteco kaj tiraneco estis tiel grandaj en Lia tempo ke oni krucumis Lin! Alia el la kondi&#x109;oj estas, ke en la tagoj de la Mesio la judoj prosperos kaj triumfos super &#x109;iuj popoloj de la mondo, sed jen ili vivas nun en plej granda humiligo sklavigitaj de la Roma Imperio. Kiel do tiu &#x109;i homo povus esti la Mesio promesita en la Torao? "</emphasis></p><p><emphasis>Tiamaniere ili kontra&#x16D;parolis tiun Sunon de Vero, kvankam tiu Spirito de Dio vere estis tiu promesita en la Torao. Sed &#x109;ar ili ne komprenis la signifon de la signoj, ili krucumis la Vorton de Dio. La bahaanoj akceptas ke la priskribitaj signoj ja efektivi&#x11D;is en la Malka&#x15D;o de Kristo, kvankam ne en tia senco kian komprenis la judoj, &#x109;ar la priskriboj de la Torao estas alegoriaj. Ekzemple, inter la signoj estas tiu de suvereneco. La bahaanoj diras ke la suvereneco de Kristo estas &#x109;iela, dia, eterna regado, ne ia regado napoleona kiu pereas post mallonga tempo. Preska&#x16D; jarojn tiu &#x109;i suvereneco de Kristo estas starigita, kaj &#x11D;i da&#x16D;ras &#x11D;is nun, ja por eterne restos tiu Sankta Esta&#x135;o glorkronita sur &#x109;iamda&#x16D;ra trono.</emphasis></p><p><emphasis>En simila maniero plenumi&#x11D;is &#x109;iuj la aliaj signoj, sed la judoj ne komprenis. Kvankam pasis preska&#x16D; dudek jarcentoj de kiam Kristo aperis kun dia brilego, la judoj tamen ankora&#x16D; atendas alvenon de la Mesio kaj konsideras sin mem pravaj kaj Kriston falsa. - Verkita de 'Abdu'l-Baha por tiu &#x109;i &#x109;apitro</emphasis></p><p>Se la judoj turnintus sin al Kristo, Li klarigintus al ili la veran signifon de la koncernantaj Lin profeta&#x135;oj. Ni profitu de ilia ekzemplo, kaj anta&#x16D; ol decidi ke la profeta&#x135;oj rilate al la Malka&#x15D;anto de la Lasta Tago ne plenumi&#x11D;is, ni vidu kion Baha'u'llah Mem skribis koncerne la manieron de ilia klarigado, &#x109;ar multaj el la profeta&#x135;oj kiel oni konsentas estas "sigelitaj" dira&#x135;oj, kaj nur la Vera Edukanto Mem povas rompi la sigelojn kaj elmontri la verajn signifojn ka&#x15D;itajn en la juvelujo de la vortoj.</p><p>Baha'u'llah multe skribis por klarigi la malnovajn profeta&#x135;ojn, sed ne sur tiuj profeta&#x135;oj Li &#x109;efbazas la argumentojn por Sia Profeteco. La suno mem pruvas sian propran ekziston, al &#x109;iuj kiuj havas la kapablon percepti. Kiam &#x11D;i levi&#x11D;as ni bezonas neniajn pratempajn anta&#x16D;dirojn por certi&#x11D;i pri &#x11D;ia brilado. Tiel estas anka&#x16D; &#x109;e la apero de la Malka&#x15D;anto de Dio. E&#x109; se forgesitaj i&#x11D;us &#x109;iuj anta&#x16D;aj profeta&#x135;oj, Li tamen Mem estus Sia propra, abunda kaj sufi&#x109;a pruvo Por &#x109;iu kies spirita percepto estas malfermita.</p><p><strong>Pruvo de Profeteco</strong></p><p>Baha'u'llah postulis de neniu blindan akcepton de Liaj instruoj kaj pruvoj. Kontra&#x16D;e, inter Siaj instruoj Li prezentis unuavice emfazajn avertojn kontra&#x16D; blinda akceptado de a&#x16D;toritato, kaj insistis ke &#x109;iuj malfermu la okulojn kaj orelojn, kaj ju&#x11D;u mem, sendepende kaj sentime, por certi&#x11D;i pri la vero. Li ordonis plej vastan esploradon kaj neniam ka&#x15D;is Sin, prezentante, kiel la plej altajn pruvojn de Sia Profeteco, Siajn vortojn kaj elfarojn kaj ilian efikecon en transformado de homaj vivoj kaj karakteroj. La rimedoj kiujn Li proponis por distingi la veron estas identaj kun tiuj de Liaj grandaj anta&#x16D;intoj. Moseo diris:</p><p><emphasis>Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fari&#x11D;os kaj ne plenumi&#x11D;os, tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. - Readm. xviii, 22</emphasis></p><p>Kristo anka&#x16D; atentigis tiun &#x109;i provmanieron, kaj prezentis &#x11D;in kiel pruvon de Sia propra pretendo. Li diris:</p><p><emphasis>Gardu vin kontra&#x16D; la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en &#x15D;afaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. &#x108;u el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, a&#x16D; el kardoj figojn? Tiel &#x109;iu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.... Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. - Mat. VII, 15- 17, 20</emphasis></p><p>En la sekvantaj &#x109;apitroj, ni penos trovi &#x109;u la pretendo al Profeteco de Baha'u'llah restas a&#x16D; falas &#x109;e la apliko de tiuj &#x109;i provmanieroj: &#x109;u la aferoj pri kiuj Li parolis efektivi&#x11D;is, kaj &#x109;u Liaj fruktoj estas bonaj a&#x16D; malbonaj. Alivorte - &#x109;u Liaj profeta&#x135;oj plenumi&#x11D;as kaj efektivi&#x11D;as Liaj ordonoj, kaj &#x109;u Lia vivlaboro helpis al la edukado kaj nobligo de la homaro, al plibonigo de moroj, a&#x16D; kontra&#x16D;e.</p><p><strong>Malfacila&#x135;oj de la Esplorado</strong></p><p>Ser&#x109;anto deziranta ekkoni la veron en tiu &#x109;i Kredo trovos, kompreneble, malfacila&#x135;ojn sur sia vojo. Kiel &#x109;iuj grandaj moralaj kaj spiritaj reformacioj, anka&#x16D; la Bahaa Religio estas ege misprezentata. Rilate la terurajn persekutojn kaj suferojn de Baha'u'llah kaj Liaj sekvantoj, kaj Liaj amikoj kaj malamikoj tute interkonsentas. Rilate, tamen, la valoron de la Religio, kaj la karakterojn de &#x11D;iaj Fondintoj, la asertoj de la kredantoj kaj tiuj de la neantoj funde diferencas. Okazas same kiel en la epoko de Kristo. Rilate la krucumon de Jesuo kaj la martirigadon de Liaj sekvantoj la kristanaj kaj judaj historiistoj konsentas unuj kun la aliaj, sed dum la kredantoj diras ke Kristo plenumis kaj progresigis la instruojn de Moseo kaj de la profetoj, la neantoj deklaras ke Li rompis la le&#x11D;ojn kaj ordonojn kaj meritis la morton.</p><p>En la religio, same kiel en la scienco, la vero malka&#x15D;as siajn misterojn nur al humila kaj respektema ser&#x109;anto, kiu estas preta formeti &#x109;iujn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn kaj supersti&#x109;ojn - vendi &#x109;ion kion li posedas, por povi a&#x109;eti la "perlon de grandega valoro". Por ekkompreni la Bahaan Religion en &#x11D;ia plena signifo, ni devas studi &#x11D;in en la spirito de sincera kaj senegoista sindonemo al la vero, persistante sur la vojo de ser&#x109;ado kaj fidante al la dia gvidado. En la Verkoj de &#x11D;iaj Fondintoj ni trovos la &#x15D;losilon por la misteroj de tiu &#x109;i granda spirita veki&#x11D;o, kaj la decidan kriterion de &#x11D;ia valoro. Beda&#x16D;rinde, jen denove trovi&#x11D;as malfacila&#x135;oj sur la vojo de la ser&#x109;anto nekonanta la persan kaj araban lingvojn en kiuj estas skribitaj la instruoj. Nur malgranda parto de la Verkoj estas tradukita en la anglan lingvon, kaj en multaj el la aperintaj traduka&#x135;oj trovi&#x11D;as granda manko, rilate la fidelecon kaj stilon. Sed malgra&#x16D; la neperfekteco kaj nesufi&#x109;eco de la historiaj rakontoj kaj tradukoj, la grandaj esencaj veroj formantaj masivan kaj firman fundamenton de la Kredo elstaras kvaza&#x16D; montoj el la nebulo de necerteco.[2]</p><p><strong>La Celo de la Libro</strong></p><p>En la sekvantaj &#x109;apitroj ni penos prezenti kiel eble plej bone, honeste kaj senanta&#x16D;ju&#x11D;e, la &#x109;efajn trajtojn de la historio kaj speciale de la instruoj de la Bahaa Religio, por ke la legantoj povu formi al si racian ju&#x11D;on pri &#x11D;ia graveco, kaj fine esti instigitaj al pli profunda studado de la temo.</p><p>Ser&#x109;ado por la vero, malgra&#x16D; &#x11D;ia tuta graveco, ne estas, tamen, la sola celo kaj senco de la vivo. La vero ne estas senviva objekto, kiun foje trovita oni povas loki en muzeo, por signi, klasifiki, enkatalogigi, ekspozicii kaj tie lasi, sekan kaj senfruktan. &#x11C;i estas io vivanta kiu devas unue enradiki&#x11D;i en homajn korojn kaj fruktigi iliajn vivojn anta&#x16D; ol ili rikoltos plenan rekompencon por sia ser&#x109;ado.</p><p>Tial, la vera senco de la disvastigado de profeta revelacio estas ke tiuj kiuj konvinki&#x11D;is pri &#x11D;ia vereco praktiku &#x11D;iajn principojn, vivu la&#x16D; ili kaj dissemu la &#x11D;ojan nova&#x135;on, rapidigante tiel la alvenon de la benita tago kiam la Volo de Dio plenumi&#x11D;os sur la tero kiel &#x11D;i estas plenumita en la &#x108;ielo.</p><p><strong>&#x108;APITROII: BAB, LA ANTA&#x16C;INTO</strong></p><p><emphasis>Vere, la persekutantoj mortigis la Amaton de la mondoj, por tiamaniere estingi la Lumon de Dio inter Liaj Krea&#x135;oj kaj deteni la homaron for de la torento de la Ciela Vivo en la tagoj de ilia Eternulo, la Bonfarema, la Malavara. - Baha'u'llah, Tablet to Ra'is (Tabuleto al Ra'is)</emphasis></p><p><strong>Naski&#x11D;loko de la Nova Revelacio</strong></p><p>Persujo, la naski&#x11D;loko de la Bahaa Revelacio, okupis unikan lokon en la historio de la mondo. En la tagoj de sia frua grandeco &#x11D;i estis vera suvereno inter la nacioj, sen rivaloj en civilizacio, potenco kaj gloro. &#x11C;i donis al la mondo grandajn re&#x11D;ojn kaj &#x15D;tatistojn, profetojn kaj poetojn, filizofojn kaj artistojn. Zoroastro, Ciro kaj Dario, Hafizo kaj Firda&#x16D;sio, Sadio kaj Omar Kajjam estis nur kelkaj el &#x11D;iaj renomaj filoj. &#x11C;iaj metiistoj estis nesupereblaj en sia profesio; &#x11D;iaj tapi&#x15D;oj estis senkomparaj, &#x11D;iaj &#x15D;talklingoj senegalaj, &#x11D;iaj fajenca&#x135;oj famaj tra la mondo. En &#x109;iuj partoj de la Proksima kaj Meza Oriento &#x11D;i lasis postsignojn de sia iama grandeco.</p><p>Tamen, en la dekoka kaj dekna&#x16D;a jarcentoj &#x11D;i falis en staton de profunda malnobli&#x11D;o. &#x11C;ia malnova gloro &#x15D;ajnis neretroveble perdita. &#x11C;ia registaro estis koruptema kaj trovis sin en senesperaj financaj embarasoj; kelkaj &#x11D;iaj regantoj estis malfortaj, kaj aliaj - monstroj de krueleco. &#x11C;iaj pastroj estis bigotaj kaj netoleremaj, &#x11D;ia popolo malklera kaj supersti&#x109;a. Plej multaj el ili apartenis al la &#x15D;ijaista sekto de Islamo,[3] sed estis anka&#x16D; konsiderinda nombro da zoroastranoj, judoj kaj kristanoj el diversaj kaj antagonistaj sektoj. &#x108;iuj la&#x16D;konfese sekvis la noblajn instruistojn kiuj alvokis ilin al adorado de unu Dio, al vivado en amo kaj unueco, tamen ili evitadis, malestimis kaj malrespektis sin reciproke, kaj &#x109;iu sekto konsideris la aliajn kiel malpurajn, kiel hundojn a&#x16D; idolanojn. Oni malbenadis kaj anatemadis ekster &#x109;ia mezuro. Estis dan&#x11D;ere al judo a&#x16D; zoroastrano iri sur strato en pluva tago, &#x109;ar se lia malseka vesto tu&#x15D;us islamanon, la islamano estus malpurigita, kaj la alia devus pagi la ofendon per sia vivo. Se islamano prenis monon de judo, zoroastrano a&#x16D; kristano li devis lavi &#x11D;in anta&#x16D; ol meti &#x11D;in en la po&#x15D;on. Se judo vidus sian infanon donantan glason da akvo al malri&#x109;a islama almozulo li elpu&#x15D;us la glason el la mano de la infano, &#x109;ar ne afableco sed malbeno devis esti riceva&#x135;o de malfideluloj! La islamanoj mem estis dividitaj en multaj sektoj, kaj malpaco inter ili ofte estis forta kaj akra. La zoroastranoj ne multe partopenis en tiuj &#x109;i reciprokaj atakoj, sed vivis en apartaj komunumoj, ne rilatante kun siaj samlandanoj de aliaj kredoj.</p><p>Sociaj same kiel religiaj aferoj estis en stato de senespera dekadenco. Edukado estis malzorgata. La sciencojn kaj artojn de la Okcidento oni rigardis kiel malpurajn kaj kontra&#x16D;ajn al la religio. Justecon oni parodis. Perforto kaj rabo estis ordinaraj aferoj. Vojoj estis malbonaj kaj dan&#x11D;eraj por voja&#x11D;antoj. Higienaj aran&#x11D;oj estis terure malperfektaj.</p><p>Tamen, malgra&#x16D; &#x109;io &#x109;i, la lumo de la spirita vivo ne estis estingi&#x11D;inta en Persujo. Jen kaj jen, meze de la superreganta mondumeco kaj supersti&#x109;oj, estis ankora&#x16D; troveblaj sanktaj animoj, kaj en multaj koroj vivis sopiro al Dio, kiel &#x11D;i vivis en la koroj de Anna kaj Simeon anta&#x16D; Kristo. Multaj senpacience atendis alvenon de promesita Disendito, kaj kredis ke la tempo de Lia apero estas proksima. Tia estis la stato de Persujo kiam Bab, la Heroldo de la nova epoko, ekskuis la tutan landon per Sia mesa&#x11D;o.</p><p><strong>Lia Frua Vivo</strong></p><p>Mirza "Ali Muhammad, Kiu poste alprenis la titolon Bab (t.e. Pordego), naski&#x11D;is en &#x15C;irazo, en la sudo de Persujo, la 20an de oktobro, 1819 p. Kr.[4] Li estis Sejjed, t.e., ido de la profeto Mahometo. Lia patro, konata komercisto, mortis balda&#x16D; post Lia naski&#x11D;o, kaj Li restis en la zorgo de patrin-flanka onklo, komercisto en &#x15C;irazo, kiu edukis Lin. En la infaneco Li lernis legi, kaj ricevis la elementan edukadon kutiman por infanoj.[5] En la a&#x11D;o de dekkvin jaroj Li ekokupis Sin per negocoj, komence kun Sia zorganto, kaj poste kun alia onklo kiu vivis en Bu&#x15D;ihro, &#x109;e la bordo de la Persa Golfo.</p><p>Kiel junulo Li estis konata pro granda persona beleco kaj &#x109;armo de sinteno, kaj anka&#x16D; pro neordinara pieco, kaj nobleco de la karaktero. Li estis &#x109;iam firma en plenumado de pre&#x11D;oj, fastoj kaj aliaj ordonoj de la islama religio, kaj Li obeis ne nur la&#x16D;litere, sed vivis konforme al la spirito de la instruoj de la Profeto. Li edzi&#x11D;is en la a&#x11D;o de &#x109;irka&#x16D; dudek du jaroj. El tiu &#x109;i edzi&#x11D;o naski&#x11D;is unu filo, kiu mortis en infaneco, en la unua jaro de la publika servado de Bab.</p><p><strong>La Deklaracio</strong></p><p>Atinginte la a&#x11D;on de dudek kvin jaroj, obee al la dia ordono, Li deklaris ke "Dio la Superega elektis Lin al la rango de Babeco." En "A Traveller's Narrative"[6] ni legas ke: "Tio, kion li difinis per la esprimo Bab signifas, ke li estis la fluejo de difavoro devenanta de iu granda Persono ka&#x15D;ita ankora&#x16D; malanta&#x16D; vualo de gloro, kiu estis posedanto de sennombraj kaj senlimaj perfektecoj, la&#x16D; kies volo li sin movis, kaj al kies amo li sin ligis." -<emphasis> A Traveller's Narrative</emphasis> (Episode of the Bab), p. 3 (Rakonto de Voja&#x11D;anto- Epizodo pri Bab).</p><p>En tiuj tagoj la kredo pri balda&#x16D;a apero de Sendito de Dio estis speciale forta en la sekto konata per la nomo &#x15C;ejkanoj, kaj estis al unu el la distingitaj anoj de tiu &#x109;i sekto, Mulao Husayn Bushru'i, ke Bab unue konigis Sian mision. La preciza dato de tiu &#x109;i konigo estas difinita en la Bayan, unu el la Verkoj de Bab, je du horoj kaj kvindek minutoj post la sunsubiro en la anta&#x16D;vespero de la kvina tago de la monato Jamadiyu'l-Avval, 1260 p. H.[7] 'Abdu'l-Baha naski&#x11D;is en tiu sama nokto, sed oni ne certas pri la preciza horo de Lia naski&#x11D;o. Post kelkaj tagoj de zorgema esplorado kaj studado, Mulao Husayn firme konvinki&#x11D;is ke la Disendito delonge atendata de la &#x15D;ejkanoj efektive aperis. Lian varmegan entuziasmon pro tiu &#x109;i malkovro balda&#x16D; ekpartoprenis multaj liaj amikoj. En mallonga tempo la plimulto de &#x15D;ejkanoj akceptis Babon, kaj i&#x11D;is konataj kiel babanoj; balda&#x16D; la famo de la juna Profeto komencis disvasti&#x11D;adi tra la lando kiel fajro.</p><p><strong>Disvasti&#x11D;ado de la Baba Movado</strong></p><p>La unuaj dekok dis&#x109;iploj de Bab (kalkulante Lin Mem kiel la dekna&#x16D;an) i&#x11D;is konataj kiel la "Literoj de Vivo". Tiujn &#x109;i dis&#x109;iplojn Li dissendis en diversajn partojn de Persujo kaj Turkestano por disvastigadi la nova&#x135;on pri Lia apero. Dume Li Mem pilgrimis en Mekkon, kien Li alvenis en decembro 1844, kaj tie Li publike deklaris Sian mision. Post la reveno en Bu&#x15D;ihron la anonco de Lia Babeco ka&#x16D;zis grandegan eksciton. La fajro de Lia elokventeco, la mirinda&#x135;o de Liaj rapidaj kaj inspiritaj verkoj, Liaj eksterordinaraj sa&#x11D;eco kaj scio, Liaj kura&#x11D;o kaj reformista fervoro, vekis grandegan entuziasmon inter Liaj sekvantoj, sed ka&#x16D;zis konformgradajn alarmon kaj malamikecon inter la ortodoksaj islamanoj. La &#x15D;ijaistaj doktoroj furioze akatakis Lin, kaj instigis la provincestron de Farso, nomatan Husayn &#x124;ano, fanatikan kaj tiranan reganton, entrepreni subpremon de la nova herezo. Tiam komenci&#x11D;is por Bab longa serio de malliberigoj, ekziloj, ekzamenoj anta&#x16D; tribunaloj, skur&#x11D;adoj kaj malhonoroj, kiuj fini&#x11D;is nur &#x109;e Lia martiri&#x11D;o en 1850.</p><p><strong>La Pretendoj de Bab</strong></p><p>La malamikeco ekscitita per la pretendo al Babeco i&#x11D;is duobla kiam la juna reformanto deklaris plue ke Li Mem estas la Mihdi (Mahdi) kies alvenon anta&#x16D;diris Mahometo. &#x15C;ijaastoj identigis tiun Mihdion kun la 12a Imamo[8] kiu, la&#x16D; ilia kredo, mistere malaperis for de la homa vido &#x109;irka&#x16D; mil jarojn anta&#x16D;e. Ili kredis ke li vivas ankora&#x16D; kaj reaperos en tiu sama korpo kiel anta&#x16D;e, kaj ili interpretadis en materiala senco la profeta&#x135;ojn rilate al lia regado, lia gloro, lia venko kaj la "signoj" de lia alveno, same kiel la judoj en la tempo de Kristo interpretadis similajn profeta&#x135;ojn pri la Mesio. Ili kredis ke li aperus kun tera potenco kaj sennombra armeo kaj deklarus sian revelacion, ke li levadus mortintajn korpojn kaj revivigadus ilin, k.t.p. &#x108;ar tiuj &#x109;i signoj ne aperis, la &#x15D;ijaistoj malakceptis Babon kun tia sama pasiega malrespekto kian lajudoj elmontris kontra&#x16D; Jesuo. La babanoj, aliflanke, interpretis simbole multajn el tiuj profeta&#x135;oj. Ili interpretis la regnon de la Promesito kiel regnon mistikan, same kiel tiun de la galilea "Homo de Zorgoj"; Lian gloron kiel la spiritan, ne teran gloron; Liajn konkerojn kiel konkerojn de la urboj de homaj koroj; kaj ili trovis multegajn pruvojn de la pretendoj de Bab en Liaj mirindaj vivo kaj instruado, en Lia nefleksebla kredo, Lia nevenkebla firmeco kaj en la povo per kiu Li vokadis al la noveco de la spirita vivo tiujn kiuj estis en tomboj de eraro kaj nescio.</p><p>Sed la misio de Bab ne limi&#x11D;is e&#x109; per Lia pretendo al Mihdi-eco. Li alprenis la sanktan titolon "Nuqtiyi&#x16D;la" a&#x16D; "Unua Punkto". Tio &#x109;i estas la titolo donita al Mahometo Mem de Liaj sekvantoj. E&#x109; la Imamoj estis duagradaj rilate al la "Punkto", el Kiu ili &#x109;erpis siajn inspiron kaj a&#x16D;toritaton. Alprenante tiun &#x109;i titolon, Bab pretendis envici&#x11D;i, kiel Mahometo, en la aron de la Grandfondintoj de Religio, kaj pro tio &#x109;i, Li estis rigardata de &#x15D;ijaistoj kiel &#x109;arlatano, same kiel Moseo kaj Jesuo anta&#x16D; Li estis konsiderataj &#x109;arlatanoj. Li e&#x109; ina&#x16D;guris novan kalendaron, restarigante la sunan jaron, kaj datante la komenci&#x11D;on de la Nova Epoko de la jaro de Sia propra deklaracio.</p><p><strong>Pligrandi&#x11D;o de Persekutoj</strong></p><p>Sekve de tiuj &#x109;i deklaracioj de Bab kaj de la alarmanta rapideco kun kiu homoj de &#x109;iuj klasoj, ri&#x109;aj kaj malri&#x109;aj, instruitaj kaj neinstruitaj, varmege respondis al Liaj instruoj, pli kaj pli kruelaj kaj atencitaj i&#x11D;is la penoj de subpremo. Oni rabadis kaj ruinigis domojn. Oni kaptis kaj forportis virinojn. En Teherano, Farso, Mazindarano kaj aliaj lokoj oni mortigis grandan nombron da kredantoj. Multajn oni senkapigis, pendigis, eksplodigis el kanonoj, bruligis a&#x16D; masakris en pecojn. Tamen, malgra&#x16D; &#x109;iuj penoj celantaj pereigon, la religio progresis. E&#x109; &#x11D;uste pro tiu &#x109;i persekutado kreskis la fido de la kredantoj, &#x109;ar per tio plenumi&#x11D;is la&#x16D;litere multaj el la profeta&#x135;oj pri la alveno de Mihdi. Tiel en tradicio priskribita de Jabir, kiun &#x15D;ijaistoj konsideras a&#x16D;tentika, ni legas:</p><p><emphasis>En li estos la perfekteco de Moseo, la altanimeco de Jesuo, kaj la pacienco de Ijob; liaj sanktuloj estos en sia tempo malhonorataj, kaj iliaj kapoj estos donace inter&#x15D;an&#x11D;ataj, kiel la kapoj de turkoj kaj de dejlamidoj estas donace inter&#x15D;an&#x11D;ataj; ili estos mortigataj kaj bruligataj, kaj ili estos teruritaj, timoplenaj kaj konfuzitaj; la tero estos ru&#x11D;igita per ilia sango, kaj la&#x16D;tsonos plendokrioj de iliaj virinoj; tiaj estas vere miaj sanktuloj. - New History of the Bab, angligita de prof-o E. G. Browne, p. 132 (Nova Historio de Bab)</emphasis></p><p><strong>Martiri&#x11D;o de Bab</strong></p><p>La 9-an de julio, 1850[9] Bab Mem, Kiu tiam estis en Sia tridek unua jaro, i&#x11D;is viktimo de la fanatika furiozo de Siaj persekutantoj. Kune kun sindonema juna sekvanto, Agao Muhammad 'Ali, kiu pasie petis permeson partopreni Lian martirecon, Li estis kondukita sur e&#x15D;afodon sur malnova kazerna placo en Tabrizo. Je &#x109;irka&#x16D; du horoj anta&#x16D; la tagmezo ili amba&#x16D; estis pendigitaj per &#x15D;nuroj sub la brakoj tiamaniere ke la kapo de Muhammad 'Ali apogis sin sur la brusto de lia amata Majstro. Oni starigis regimenton de armenaj soldatoj kaj komandis pafi. Sen prokraste ektondris la salvo, sed kiam la fumo disi&#x11D;is, oni ekvidis ke Bab kaj Lia kunulo estas ankora&#x16D; vivaj. La kugloj tra&#x15D;iris nur la &#x15D;nurojn per kiuj ili estis pendigitaj, sekve ili terenfalis nevunditaj. Bab trapa&#x15D;is en proksiman &#x109;ambron, kie oni trovis Lin interparolanta kun amiko. &#x108;irka&#x16D; tagmeze ili estis denove pendigitaj. La armenoj, kiuj konsideris la rezulton de sia salvo kiel miraklon, ne volis pafi denove, kaj tial oni venigis alian regimenton, kiu ekpafis je la komando. &#x108;i-foje la salvo estis efika. La korpoj de amba&#x16D; viktimoj estis kribre truitaj per la kugloj kaj terure senformigitaj, kvankam iliaj viza&#x11D;oj restis preska&#x16D; netu&#x15D;ataj.</p><p>Per tiu &#x109;i malnobla ago la Kazerna Placo en Tabrizo fari&#x11D;is la dua Kalvario. La malamikoj de Bab &#x11D;uis pekan triumfon, pensante, ke la malamegata arbo de la baba kredo estis forhakita &#x109;e la radikoj, kaj ke &#x11D;ia kompleta elradikigo estos nun facila. Sed ilia triumfo mallonge da&#x16D;ris! Ili ne komprenis ke la Arbon de Vero povas faligi nenia materia hakilo. Ili ne komprenis ke &#x11D;uste tiu &#x109;i ilia krimo estis la rimedo kiu donis novan vivoforton al la Movado. La martiri&#x11D;o de Bab plenumis Lian propran koran deziron kaj inspiris Liajn sekvantojn per kreskanta fervoro. Tia estis la fajro de ilia spirita entuziasmo ke la akraj ventoj de persekutoj nur flagrigis &#x11D;in en pli brulan flamon. Ju pli grandaj estis la penoj celantaj &#x11D;ian estingon, des pli alten &#x15D;prucis la flamoj.</p><p><strong>Tombo sur Monto Karmelo</strong></p><p>Post la martiri&#x11D;o de Bab, Lia resta&#x135;o, kune kun tiu de Lia fidela kunulo, estis &#x135;etita sur la bordon de fosa&#x135;o ekster la urba murego. En la dua nokto ili estis reakiritaj de kelkaj babanoj, kaj post multjara gardado en sekretaj tenejoj en Persujo, ili estis fine alportitaj, kun grandaj dan&#x11D;ero kaj malfacileco, en la Sanktan Landon. Tie ili estas nun enterigitaj en tombo belege lokita sur la deklivo de la monto Karmelo, nemalproksime de la Kaverno de Elija, kaj nur kelkajn mejlojn for de la loko kie Baha'u'llah pasigis Siajn lastajn tagojn kaj kie nun ku&#x15D;as Lia resta&#x135;o. El la miloj da pilgrimoj el &#x109;iuj mondpartoj kiuj venas honori la sanktan tombon de Baha'u'llah, neniu forgesas diri pre&#x11D;on anka&#x16D; &#x109;e la sanktejo de Lia sindonema amanto kaj anta&#x16D;into, Bab.</p><p><strong>Skriboj de Bab</strong></p><p>La Skriboj de Bab estis muitampieksaj, kaj la rapideco kun kiu Li, sen studado kaj anta&#x16D;a pripensado, verkis ellaboritajn komentariojn, profundajn klarigojn a&#x16D; elokventajn pre&#x11D;ojn estis konsiderata unu el la pruvoj de Lia dia inspiro.</p><p>La &#x109;efideo de Liaj diversaj Skriboj estas jene resumita:</p><p><emphasis>Kelkaj el ili (la Skriboj de Bab) estas komentarioj kaj interpretoj de la versoj de la Korano; kelkaj estas pre&#x11D;oj, predikoj, kaj indikoj de (la vera signifo de iuj) tekstopartoj; aliaj estas admonoj, avertoj, traktatoj pri diversaj bran&#x109;oj de la doktrino de la Dia Unueco ... kura&#x11D;igoj al plibonigo de karaktero, al aparti&#x11D;o de monduma pompo, kaj sinkonfido al la inspiro de Dio. Sed la esenco kaj &#x109;efideo de liaj skriboj estas glorado kaj priskribado de tiu balda&#x16D; aperonta Realeco Kiu estis liaj solaj objekto kaj celo, liaj kara&#x135;o kaj deziro. &#x108;ar li konsideris sian propran aperon kiel tiun de anoncanto de la bona nova&#x135;o, kaj sian propran realan naturon kiel helprimedon por elmontri&#x11D;o de pli grandaj perfektecoj de la Venonto. Kaj vere li ne &#x109;esis e&#x109; por unu momento gloradi Lin dum tagoj kaj noktoj, sed sen&#x109;ese atentigadis al &#x109;iuj siaj sekvantoj ke ili atendu Lian aperon tiamaniere kiel li deklaris en siaj verkoj, "Mi estas litero el tiu plej grandioza libro kaj rosoguto el tiu senlima oceano; kaj kiam Li aperos, mia vera naturo, miaj misteroj, enigmoj kaj mencioj i&#x11D;os klaraj, kaj la embrio de tiu &#x109;i religio evoluos tra la stadioj de sia esteco kaj supreni&#x11D;ado, atingos la staton de 'la plej bela el formoj', kaj i&#x11D;os ornamita per la vesto de 'benata estu Dio, la plej Bona el Kreantoj'... kaj li estis tiel flamigita per Lia flamo ke rememorado pri Li estis la luma kandelo de liaj mallumaj noktoj en la fortika&#x135;o de Makuo, kaj meditado pri Li estis lia plej bona kamarado en la malbonkondi&#x109;oj de la malliberejo de &#x108;iriko. Per tio &#x109;i li akiris spiritan pliri&#x109;i&#x11D;on; per Lia vino li estis ebriigita; kajje rememoro pri Li li &#x11D;ojis. - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), pp. 54-56 (Rakonto de Voja&#x11D;anto Epizodo pri Bab).</emphasis></p><p><strong>Tiu, al Kiu Dio Sin Malka&#x15D;os</strong></p><p>Bab estis komparita al Johano la Baptisto, sed la rango de Bab ne estas nur kiel heroldo a&#x16D; anta&#x16D;anto. Bab Mem estis Malka&#x15D;anto de Dio, Fondinto de sendependa religio, e&#x109; se tiu religio estas limigita al nur kelkjara periodo. La bahaanoj kredas ke Bab kaj Baha'u'llah estas Kunfondintoj de ilia Kredo; la jenaj vortoj de Baha'u'llah atestas al tiu vero: "Ke tiel mallonga da&#x16D;ro apartigis tiun &#x109;i plej potencan kaj mirindan Revelacion disde Mia propra anta&#x16D;a Malka&#x15D;a&#x135;o, estas sekreto kiun neniu povas solvi kaj mistero kiun nenia menso povas kompreni. &#x11C;ia da&#x16D;ro estis anta&#x16D;destinita, kaj neniu povos iam ajn trovi &#x11D;ian ka&#x16D;zon &#x11D;is kiam oni informi&#x11D;os pri Mia Ka&#x15D;ita Libro." En Siaj aludoj al Baha'u'llah, tamen, Bab revelaciis plenan sindonon en Sia deklaro ke, en la tagoj de "Tiu, al Kiu Dio Sin malka&#x15D;os": "Se iu a&#x16D;dos unu verson de Li kaj ripetos &#x11D;in, tio estos pli bone ol se li recitus la Bayanon (la Revelacion de Bab) milfoje." -<emphasis> A Traveller's Narrative</emphasis> (Episode of the Bab), p. 349 (Rakonto de Voja&#x11D;anto Epizodo pri Bab).</p><p>Li konsideris Sin feli&#x109;a suferante &#x109;iajn malfeli&#x109;ojn, se Li povis per tio ebenigi almena&#x16D; iomete la vojon por "Tiu, al Kiu Dio Sin malka&#x15D;os", Kiu estis, la&#x16D; Lia deklaro, la sola fonto de Lia inspiro kaj la sola objekto de Lia amo.</p><p><strong>Relevi&#x11D;o, Paradizo kaj Infero</strong></p><p>Gravan parton de la instruoj de Bab formas klarigado de la esprimoj: Relevi&#x11D;o, Tago de Ju&#x11D;o, Paradizo kaj Infero. La Relevi&#x11D;o signifas, la&#x16D; Li, aperon de nova Malka&#x15D;anto de la Suno de Vero. La relevi&#x11D;o de la mortintoj signifas la spiritan veki&#x11D;on de tiuj kiuj dormas en la tomboj de nescio, senatento kaj volupto. La Tago de Ju&#x11D;o estas tago de nova Malka&#x15D;anto kies Revelacio - per akcepto a&#x16D; malakcepto - apartigas la &#x15D;afojn de la kaproj, &#x109;ar &#x15D;afoj konas la vo&#x109;on de la Bona Pa&#x15D;tisto kaj sekvas Lin. Paradizo estas la &#x11D;ojo ami kaj koni Dion, malka&#x15D;i&#x11D;intan per Sia Malka&#x15D;anto, tiamaniere atingi la plej grandan perfektecon kian oni kapablas, kaj ricevo, post la morto, de la eniro en la Regnon de Dio kaj la eternan vivon. Infero estas simple nehavo de tiu &#x109;i kono de Dio kun sekvanta neatingebleco al la dia perfekteco, kaj perdo de la Eterna Favoro. Li definitive deklaris ke tiuj esprimoj ne havas alian realan signifon ol tio &#x109;i, kaj ke la &#x11D;eneralaj ideoj pri relevi&#x11D;o de materia korpo, materiaj &#x109;ielo kaj infero, kaj similaj, estas nur produkta&#x135;oj de imago. Li instruis ke homo vivas post la morto, kaj ke en la postmorta vivo progresado sur la vojo de perfekteco estas senlima.</p><p><strong>Sociaj kaj Etikaj Instruoj</strong></p><p>En Siaj Skriboj Bab diras al Siaj sekvantoj ke ili devas distingi sin per frata amo kaj afableco. Oni devas kulturi utilajn metiojn kaj artojn. Elementa edukado devas esti &#x11D;enerala. En la nova kaj mirinda epoko kiu nun komenci&#x11D;as, virinoj devas havi pli grandan liberecon. Malri&#x109;uloj devas ricevadi helpon el la publika konservejo, sed almozpetado estas severe malpermesita, same kiel trinkado de alkohola&#x135;oj.</p><p>La gvidideco de vera babano devas esti pura amo, sen espero de rekompenco a&#x16D; timo de puno. Li diras jene en la Bayan:</p><p><emphasis>Tiel adoru Dion ke se e&#x109; rekompenco de via adorado al Li estu la Fajro, tio &#x109;i neniel aliigu vian adoradon al Li. Se vi adoras Dion pro timo, tio &#x109;i estas neinda &#x109;e la sojlo de la sankteco de Dio. ... Tiel same estas, se vi fikse rigardas la Paradizon, kaj adoras esperante por la Paradizo; &#x109;ar tiuokaze vi faras la krea&#x135;on de Dio egala kun Li. - Babis of Persia, II, de prof-o E. G. Browne, J.R.A.S. Vol. XXI, p. 931 (Babanoj en Persujo)</emphasis></p><p><strong>Sufero kaj Triumfo</strong></p><p>La lasta cita&#x135;o malka&#x15D;as la spiriton kiu inspiris la tutan vivon de Bab. Koni kaj ami Dion, respeguli Liajn Atribuojn kaj prepari la vojon por Lia venonta Malka&#x15D;anto - tio &#x109;i estis Liaj solaj celo kaj deziro. Por Li vivo havis neniajn terurojn kaj morto nenian doloron, &#x109;ar amo disbatis timon, kaj la martiri&#x11D;o mem estis ravoplena sin&#x135;eto al la piedoj de la Amato.</p><p>Strange! ke tiu pura kaj bela animo, tiu inspirita instruanto de la Dia Vero, tiu sindonema amanto de Dio kaj de Siaj proksimuloj estis tiel ege malamata, kaj kondamnita je morto de siatempaj la&#x16D;diraj religiuloj! Certe nenio krom senpenseco a&#x16D; obstina anta&#x16D;ju&#x11D;o povus blindigi homojn kontra&#x16D; la fakto ke Li vere estis Profeto, Sankta Parolportanto de Dio. La mondan grandecon kaj gloron Li ne havis, sed kiamaniere spiritaj Potenco kaj A&#x16D;toritato povas sin pruvi se ne per la povo forlasi &#x109;ian teran helpon, kaj triumfi super &#x109;iaj teraj kontra&#x16D;staroj, e&#x109; la plej fortaj kaj malamikaj? Kiel Dia Amo povas elmontri&#x11D;i al la nekredema mondo se ne per la kapablo elteni plej ekstremajn sortobatojn kaj sagojn de malfeli&#x109;o, malamon de malamikoj kaj perfidon de &#x15D;ajnaj amikoj, levi sin serene super &#x109;io &#x109;i kaj, ne perdante kura&#x11D;on, sen dolorsento, ankora&#x16D; pardoni kaj beni?</p><p>Bab eltenis kaj Bab ektriumfis. Miloj da homoj atestis la sincerecon de sia amo al Li oferante siajn vivojn kaj &#x109;ion en Lia servo. Re&#x11D;oj povus envii Lian povon super homaj koroj kaj vivoj. Plie, "Tiu al Kiu Dio Sin malka&#x15D;os" aperis, konfirmis la pretendojn, akceptis la grandaniman sindonon de Sia anta&#x16D;into, kaj faris Lin partoprenanto de Sia Gloro.</p><p><strong>&#x108;APITRO III: BAHA'U'LLAH[10], LA GLORO DE DIO</strong></p><p><emphasis>Ho vi kiu atendas, ne prokrastu plu, &#x109;ar Li estas alveninta. Rigardu Lian Sanktejon kaj la Gloron en &#x11D;i lo&#x11D;antan. Tio estas la Pratempa Gloro, en nova Malka&#x15D;anto. - Baha'u'llah</emphasis></p><p><strong>La Naski&#x11D;o kaj Frua Juneco</strong></p><p>Mirza Husayn "Ali, Kiu poste alprenis la titolon Baha'u'llah (t.e. Gloro de Dio) estis la plej a&#x11D;a filo de Mirza "Abbas el Nuro, veziro a&#x16D; &#x15D;tatministro. Lia familio estis ri&#x109;a kaj distingita; multaj &#x11D;iaj membroj okupis gravajn postenojn en la registaro kaj en la Civila kaj Milita Servoj de Persujo. Li estis naskita en Teherano, la &#x109;efurbo de Persujo, la 12an de novembro 1817[11] inter la sunsubiro kaj sunlevi&#x11D;o. Li neniam vizitis lernejon a&#x16D; kolegion, kaj la negranda edukado kiun Li ricevis estis donita hejme. Malgra&#x16D; tio, estante ankora&#x16D; infano Li elmontradis mirindajn sa&#x11D;econ kaj scion. Kiam Li estis ankora&#x16D; junulo Lia patro mortis, lasante al Li la respondecon por Liaj pli junaj gefratoj, kaj por prizorgado de la vastaj familiaj poseda&#x135;oj.</p><p>Unufoje 'Abdu'l-Baha, la plej a&#x11D;a filo de Baha'u'llah, rakontis al la a&#x16D;toro la sekvantajn detalojn pri la frua juneco de</p><p>Sia Patro:</p><p><emphasis>De la juneco Li estis rimarkinde afabla kaj grandanima. Li treege amis la eksterdoman vivon, kaj pasigis plej multe da tempo en la &#x11D;ardeno a&#x16D; en kampoj. Li havis eksterordinaran allogpovon, kiun &#x109;iuj sentis. Homoj &#x109;iam amasi&#x11D;adis &#x109;irka&#x16D; Li. Li estis &#x109;irka&#x16D;ata de ministroj kaj korteganoj, kaj anka&#x16D; infanoj havis grandan simpation al Li. Kiam Li havis la a&#x11D;on de apena&#x16D; dektri a&#x16D; dekkvar jaroj, Li i&#x11D;is konata pro Sia instruiteco. Li paroladis pri &#x109;iaj temoj kaj solvadis &#x109;iajn problemojn prezentitajn al Li. En grandaj kunvenoj Li diskutadis kun ulemoj (elstaraj mulaoj) kaj eksplikis malfacilajn religiajn demandojn. &#x108;iuj ili a&#x16D;skultadis Lin kun grandega intereso.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam Baha'u'llah havis la a&#x11D;on de dudek du jaroj, Lia patro mortis, kaj la Registaro deziris ke Li okupu la postenon de la patro, kiel estis kutime en Persujo, sed Baha'u'llah ne akceptis la proponon. Tiam la &#x109;efministro diris: "Lasu lin trankvila. Tia posteno estas malinda je li. Li celas ion pli altan. Mi ne povas ekkompreni lin, sed mi estas konvinkita ke li estas destinita por ia alta sorto. Liaj pensoj ne similas la niajn. Lasu lin sola."</emphasis></p><p><strong>Malliberigita kiel Babano</strong></p><p>Kiam Bab deklaris Sian mision en 1844, Baha'u'llah, estanta tiam en la dudek sepa jaro de la vivo, kura&#x11D;e ali&#x11D;is al la nova Kredo, kaj balda&#x16D; i&#x11D;is konata kiel unu el &#x11D;iaj plej potencaj kaj sentimaj disvastigantoj.</p><p>Li estis jam dufoje malliberigita pro la Kredo, kaj unu fojon suferis la torturon de bastonado, kiam en a&#x16D;gusto 1852, okazis afero kiu rezultigis terurajn sekvojn por la babanoj. Unu el la sekvantoj de Bab, junulo nomita Sadiq, estis tiel kortu&#x15D;ita pro la martiri&#x11D;o de sia amata Majstro, kiun li vidis propraokule, ke tio malordigis lian menson, kaj, ven&#x11D;e, li ekembuskis kontra&#x16D; la &#x15D;aho kaj ekpafis al li per pistolo. Anstata&#x16D; uzi kuglon, tamen, li &#x15D;ar&#x11D;is sian armilon per kugleta&#x135;o, kaj kvankam kelkaj plumberoj trafis la &#x15D;ahon, ili faris al li nenian seriozan difekton. La junulo detiris la &#x15D;ahon de sur la &#x109;evalo, sed li estis tuj kaptita de akompanantoj de lia mo&#x15D;to kaj &#x109;i-loke mortigita. La tuta babanaro estis maljuste tenita priresponda pri tiu &#x109;i faro, kaj sekvis teruraj masakroj. Okdek el ili estis tuj mortigitaj en Teherano en plej kruelaj torturoj. Multaj aliaj estis malliberigitaj; inter tiuj anka&#x16D; Baha'u'llah. Li poste skribis:</p><p><emphasis>Je la justeco de Dio! Ni havis nenion komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita anta&#x16D; la tribunaloj. Malgra&#x16D; tio, oni arestis Nin, kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la re&#x11D;a restejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Teherano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis sur&#x109;evale, ekprenis la &#x109;apelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin anta&#x16D;en kun granda rapideco. Oni fermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta &#x109;elo estus multe pli preferebla ol la subtereja loko, kie estis enkarcerigitaj tiu &#x109;i Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno, oni kondukis Nin tra malluma koridoro, kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn &#x15D;tuparojn &#x11D;is la subtera&#x135;o destinita por Ni. Tiu &#x109;i loko estis pe&#x109;e malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preska&#x16D; cent kvindek; &#x15D;telistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, &#x11D;i tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Nenia plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango &#x11D;ian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek ku&#x15D;a&#x135;on. Nur Dio scias kio okazis al Ni en tiu odora&#x109;a kaj fia loko!</emphasis></p><p><emphasis>Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandanima, tiel nobla, kaj tiel inteligenta, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontra&#x16D; la vivo de la reganto. Tiu &#x109;i Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberi&#x11D;o, Li eklaboros kun plej granda peno, por regeneradi tiun &#x109;i popolon.</emphasis></p><p><emphasis>Unu nokton, en son&#x11D;o, la jenaj glorigaj vortoj a&#x16D;di&#x11D;is &#x109;iuflanke: "Vere, Ni igos Vin Triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne mal&#x11D;oju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, &#x109;ar Vi estas sekura. Balda&#x16D; Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin. - Epistle to the Son of the Wolf, pp. 20-21 (Epistolo al Filo de Lupo)</emphasis></p><p><strong>Ekzilo en Bagdadon</strong></p><p>Tiu &#x109;i terura malliberigo da&#x16D;ris kvar monatojn, sed Baha'u'llah kaj Liaj amikoj restis fervoraj kaj plenaj de entuziasmo, en plej granda feli&#x109;eco. Preska&#x16D; &#x109;iutage unu a&#x16D; kelkaj el ili estas torturitaj a&#x16D; mortigitaj kaj la aliaj estas rememorigitaj ke ilia vico povus veni la sekvantan fojon. Kiam la ekzekutistoj venis por kunpreni unu el la amikoj, tiu kies nomo estis elvokita simple dancis pro &#x11D;ojo, kisis la manojn de Baha'u'llah, &#x109;irka&#x16D;brakis la aliajn samkredantojn kaj kun &#x11D;oja fervoro rapidis al la martiri&#x11D;ejo.</p><p>Estis nerefuteble pruvite ke Baha'u'llah ne partoprenis en la komploto kontra&#x16D; la &#x15D;aho, kaj la rusa ministro atestis la purecon de Lia karaktero. Krome, Li estis tiel malsana, ke oni atendis Lian morton. Tial, anstata&#x16D; kondamni Lin je morto, la &#x15D;aho ordonis ekzili Lin en Irak-Arabujon en Mezopotamio, kaj tien Baha'u'llah ekiris, du semajnojn poste, akompanata de Sia familio kaj nombro de aliaj kredantoj. Ili terure suferis pro malvarmo kaj aliaj malfacila&#x135;oj dum la longa vintra voja&#x11D;o, kaj venis en Bagdadon en stato de preska&#x16D; kompleta senhaveco.</p><p>Tuj kiam Lia sano permesis, Baha'u'llah komencis instrui demandantojn, kura&#x11D;igi kaj admoni la kredantojn, kaj balda&#x16D; paco kaj feli&#x109;eco ekregis inter la babanoj.[12] Tio &#x109;i, tamen, mallonge da&#x16D;ris. La duonfrato de Baha'u'llah, Mirza Yahya, konata anka&#x16D; kiel Subh-i-Azal, venis Bagdadon, kaj balda&#x16D; poste komemis okazi malpacoj, sekrete instigitaj de li, simile al la diferencoj kiuj aperis inter la dis&#x109;iploj de Kristo. Tiuj &#x109;i malpacoj (kiuj poste, en Adrianopolo, i&#x11D;is malka&#x15D;aj kaj furiozaj) estis tre dolorigaj al Baha'u'llah, Kies sola celo en la vivo estis starigi unuecon inter la popoloj de la mondo.</p><p><strong>Du Jaroj en Sova&#x11D;ejo</strong></p><p>&#x108;irka&#x16D; unu jaro post la alveno en Bagdadon, Li foriris sola en la sova&#x11D;ejon de Sulejmanijje, kunprenante nenion krom &#x15D;an&#x11D;o de vesta&#x135;o. Tiun &#x109;i periodon Li priskribas jene en la libro iqan[13]:</p><p><emphasis>En la fruaj tagoj de Nia alveno en tiun &#x109;i landon, kiam Ni konstatis la signojn de minacaj okazonta&#x135;oj, Ni decidis foriri, anta&#x16D; ol ili okazos. Ni foriris en la dezerton, kaj tie, aparta kaj sola, pasigis du jarojn en tuta izoliteco. El Niaj okuloj fluadis larmoj de angoro, kaj en Nia sanganta koro ondadis oceano de dolorego. Dum multaj noktoj mankis al Ni nutra&#x135;o, kaj dum multaj tagoj la korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu en Kies Manoj estas Mia esteco! malgra&#x16D; tiuj &#x109;i abundaj afliktoj kaj sinsekvaj sortobatoj, Nia animo restis en beata &#x11D;ojo, kaj Nia tuta esteco evidentigis neesprimeblan feli&#x109;econ. &#x108;ar en Nia soleco Ni ne konsciis pri la malbono a&#x16D; profito, pri la sano a&#x16D; malsano, de iu ajn persono. Sola, Ni komuniis kun Nia spirito, forgesema pri la mondo kaj &#x109;io en &#x11D;i. Ni ne sciis, tamen, ke la ma&#x15D;o de la dia destino superas la plej vastan homan koncepton, kaj ke la sago de Lia dekreto superegas la plej a&#x16D;dacajn homajn planojn. Neniu povas eviti Liajn kaptilojn, kaj neniu persono povas trovi feli&#x109;on escepte per submeti&#x11D;o al Lia volo. Ni &#x135;uras je Dio, ke Nia foriro ne anta&#x16D;vidis revenon, nek Nia disi&#x11D;o esperis reunui&#x11D;on. La sola celo de Nia foriro estis ne i&#x11D;i ka&#x16D;zo de malharmonio inter la fideluloj, fonto de malkonkordo inter la amikoj, ilo de ofendo kontra&#x16D; iu ajn persono, a&#x16D; ka&#x16D;zo de mal&#x11D;ojo por iu ajn koro. Preter tio &#x109;i, Ni havis nenian alian intencon, nek ian celon. Kaj tamen, &#x109;iu intrigis la&#x16D;dezire, kaj okupis sin per siaj senvaloraj kapricoj, &#x11D;is la horo kiam, el la Mistera Fonto, venis la dekreto reveni. Cedante Nian volon al la Lia, Ni obeis al Lia ordono.</emphasis></p><p><emphasis>Kia plumo kapablas priskribi kion Ni vidis post la reveno! Dum du jaroj la malamikoj stre&#x109;adis &#x109;iujn siajn fortojn por neniigi Nin, kiel &#x109;iuj scias. - Kitab-i-iqan, pp. 250-252</emphasis></p><p><strong>Kontra&#x16D;staro de Mulaoj</strong></p><p>Post Lia reveno el tiu rifu&#x11D;ejo, Lia famo fari&#x11D;is pli granda ol anta&#x16D;e kaj homoj rapidis en Bagdadon el proksime kaj malproksime por vidi Lin kaj a&#x16D;di Lian instruadon. Judoj, kristanoj kaj zoroastranoj, same kiel islamanoj, interesi&#x11D;is pri la nova Revelacio. Tamen, Mulaoj (islamaj doktoroj) alprenis malamikan sintenon kaj persiste konspiris por Lin faligi. Foje ili sendis unu el sia anaro por intervjui Lin kaj prezenti al Li difinitajn demandojn. La sendito trovis ke la respondoj de Baha'u'llah estas tiel konvinkaj kaj Lia sa&#x11D;eco tiel miriga, kvankam evidente ne akirita per studado, ke li devis konfesi ke Baha'u'llah estas senkompara en scio kaj kompreno. Por certigi, tamen, al la Mulaoj kiuj lin sendis pri la vera profeteco de Baha'u'llah, li petis plenumon de la miraklo kiel pruvon. Baha'u'llah esprimis pretecon akcepti la proponon sub difinitaj kondi&#x109;oj, deklarante ke se la Mulaoj elektus ian difinitan de si miraklon, kaj subskribus kaj sigelus dokumenton tiel ke post plenumo de tiu &#x109;i miraklo ili konfesus ia a&#x16D;tentikecon de Lia misio kaj &#x109;esus kontra&#x16D;stari Lin, Li a&#x16D; ka&#x16D;zus la deziratan miraklon a&#x16D; konfesus Sin esti trompanto. Se la celo de la Mulaoj estus malka&#x15D;i la veron, ili ja havis sian okazon; sed iliaj intencoj estis tute aliaj. &#x108;u juste a&#x16D; maljuste, ili intencis certigi al si decidigon profitan al si. Ili timis la veron kaj forkuris de la kura&#x11D;a defio. Tiu &#x109;i malvenko, tamen, nur instigis ilin al novaj komplotoj por elradikigi la persekutatan sekton. La persa &#x109;efkonsulo en Bagdado helpis ilin en ilia penado kaj sendis al la &#x15D;aho plurajn sciigojn anoncantajn ke Baha'u'llah kelkfoje ofendis la islaman religion, da&#x16D;re malboninfluante Persujon, kaj ke oni devas pro tio ekzili Lin en ian pli malproksiman lokon.</p><p>Estis karakterize por Baha'u'llah ke, dum tiu &#x109;i krizo, kiam, pro la instigoj de la islamaj Mulaoj la persa kaj turka registaroj unuigadis siajn fortojn por elradikigi la Kredon, Li restis trankvila kaj serena, kura&#x11D;iganta kaj inspiranta Siajn sekvantojn kaj skribanta nepereeblajn vortojn de konsolo kaj gvidado. 'Abdu'l-Baha rakontas ke Li verkis tiutempe la Hidden Words (Ka&#x15D;itajn Vortojn). Baha'u'llah ofte iris promeni la&#x16D; bordo de Tigro. Li revenus aspektante tre feli&#x109;a, kaj skribus tiujn lirikajn gemojn de sa&#x11D;a konsolo kiuj alportis helpon kaj kuracon al miloj da suferantaj kaj premitaj koroj. Dum jaroj, ekzistis nur kelkaj manuskriptoj de la Ka&#x15D;itaj Vortoj manskribitaj de Li, kaj tiuj &#x109;i devis esti zorgeme ka&#x15D;itaj por ke ili ne enfalu en la manojn de la multegaj malamikoj, sed nun tiu malgranda volumeto estas probable la plej bone konata el &#x109;iuj verkoj de Baha'u'llah, kaj estas legata en &#x109;iuj partoj de la mondo. La alia bone konata verko de Baha'u'llah estas la<emphasis> Book of iqan,</emphasis> verkita en la sama periodo, &#x109;e la fino de Lia restado en Bagdado (1862-1863 p. Kr.)</p><p><strong>La Deklaracio en Ridvan[14] apud Bagdado</strong></p><p>Post longa traktado, la turka registaro eldonis, je la postulo de la persa registaro, ordonon alvokantan Baha'u'llah'n en Konstantinopolon. Tiu &#x109;i nova&#x135;o konsternis Liajn sekvantojn. Ili sie&#x11D;is tiel amase la domon de sia amata Gvidanto ke la familio entendi&#x11D;is en la &#x11C;ardeno de Najib Pa&#x15D;ao ekster la urbo por dekdu tagoj, dum kiuj oni preparis la karavanon por la longa voja&#x11D;o. Estis dum tiuj &#x109;i dekdu tagoj (22<sup>a</sup> de aprilo - 3-a de majo, 1863, t.e. dekna&#x16D; jarojn post la Deklaracio de Bab), ke Baha'u'llah anoncis al kelkaj el siaj sekvantoj la &#x11D;ojan nova&#x135;on ke Li estas Tiu Kies alvenon anta&#x16D;diris Bab - la Elektito de Dio, la Promesita de &#x109;iuj Profetoj. La &#x11C;ardeno en kiu okazis tiu &#x109;i memorinda deklaracio i&#x11D;is konata inter la bahaanoj kiel la "&#x11C;ardeno de Ridvan," kaj la tagoj kiujn Baha'u'llah pasigis tie estas rememorataj en la "Festo de Ridvan", solenata &#x109;iujare je la datreveno de tiuj dekdu tagoj. Dum tiuj tagoj Baha'u'llah, anstata&#x16D; esti malgaja kaj depremita, elmontris grandegajn &#x11D;ojon, dignon kaj povon. Liaj sekvantoj fari&#x11D;is feli&#x109;aj kaj entuziasmaj, kaj grandaj homamasoj venis esprimi sian respekton al Li. &#x108;iuj eminentuloj de Bagdado, e&#x109; la &#x108;efreganto mem, venis persone por honori la forveturantan malliberulon.</p><p><strong>En Konstantinopolo kaj Adrianopolo</strong></p><p>La voja&#x11D;o al Konstantinopolo da&#x16D;ris inter tri kaj kvar monatoj, kaj la grupo konsistis el Baha'u'llah kaj Liaj familianoj kaj dudek ses dis&#x109;iploj. Alveninte en Konstantinopolon ili estis malliberigitaj en malgranda dometo multe tro malvasta por ili. Poste ili ricevis iom pli bonajn lo&#x11D;ejojn, sed post kvar monatoj ili estis denove eksigitaj, tiufoje en Adrianopolon. La voja&#x11D;o al Adrianopolo, kvankam da&#x16D;ranta nur kelkajn tagojn, estis la plej terura el &#x109;iu kiujn ili &#x11D;is nun travivis. Ne&#x11D;is peze dum granda parto de la tempo, kaj &#x109;ar ili ne havis komfortajn vestojn kaj nutra&#x135;on, iliaj suferoj estis grandegaj. Dum la unua vintro en Adrianopolo, Baha'u'llah kaj Lia familio, nombranta dekdu personojn, estis lokitaj en malgranda tri&#x109;ambra dometo, senkomforta kaj insektoplena. Printempe oni donis al ili pli komfortan lo&#x11D;ejon. Ili restis en Adrianopolo dum pli ol kvar kaj duono da jaroj. Tie &#x109;i Baha'u'llah rekomencis Sian instruadon kaj arigis &#x109;irka&#x16D; Si grandan sekvantaron. Li publike anoncis Sian mision kaj estis entuziasme akceptita de plimulto de la babanoj, kiuj post tio i&#x11D;is konataj kiel bahaanoj. Tamen, malplimulto sub la gvidado de la duonfrato de Baha'u'llah, Mirza Yahya, ekkontra&#x16D;staris Lin furioze kaj unui&#x11D;is kun siaj iamaj malamikoj, la &#x15D;ijaistoj, por konspiri por Lia faligo. Sekvis grandaj malfacila&#x135;oj, kaj fine la turka registaro forigis kaj la babanojn kaj la bahaanojn el Adrianopolo, ekzilante Baha'u'llah'n kaj Liajn sekvantojn en Akreon, en Palestino, kie ili alvenis (la&#x16D; Nabil)[15] la 31an de a&#x16D;gusto 1868; kaj Mirza Yahya kun sia partio estis sendita en Cipron.</p><p><strong>Leteroj al la Re&#x11D;oj</strong></p><p>En tiu tempo Baha'u'llah skribis Siajn konatajn leterojn al la sultano de Turkujo, al multaj el la kronitoj de E&#x16D;ropo, al la Papo, kaj al la persa &#x15D;aho. Poste, en Sia Kitab-i-Aqdas[16], Li skribis al aliaj suverenoj, al la regantoj kaj Prezidentoj de Ameriko, al la &#x109;efoj de religioj &#x11D;enerale kaj al la tuta homaro. Al &#x109;iuj, Li anoncis Sian mision kaj alvokis ke ili stre&#x109;u siajn energiojn por starigi veran religion, justan regadon kaj internacian pacon. En Sia letero al la &#x15D;aho Li pledis potence la aferon de la persekutataj babanoj kaj postulis ke oni starigu Lin viza&#x11D;o kontra&#x16D; viza&#x11D;o kun tiuj kiuj instigis ties persekutadon. Ne necesas diri, ke oni ne konsentis plenumi tiun &#x109;i postulon. Badi, tiu juna kaj sindonema bahaano kiu transdonis la leteron de Baha'u'llah, estis kaptita kaj martirigita per teruraj torturoj, brulru&#x11D;ajn brikojn oni premegis sur lian karnon!</p><p>En tiu sama letero Baha'u'llah prezentas plej kortu&#x15D;an priskribon de Siaj propraj suferoj kaj sopiroj:</p><p><emphasis>Ho Re&#x11D;o, mi vidis sur la vojo de Dio tion kion nenies okulo vidis kaj nenies orelo a&#x16D;dis. Amikoj malkonfesis min; malfacili&#x11D;is miaj kondi&#x109;oj; la lageto de sekureco seki&#x11D;is; la ebena&#x135;o de facileco brulflavi&#x11D;is. Kiom multaj malfeli&#x109;oj venis, kaj kiom multaj venos ankora&#x16D;! Mi pa&#x15D;as anta&#x16D;en al la Potenca, al la Favora, dum malanta&#x16D; mi rampas serpento. Miaj okuloj pluvigas larmojn &#x11D;is mia lito malseki&#x11D;as, sed ne pro mi mem estas mia mal&#x11D;ojo. Je Dio, mia kapo sopiras lancojn pro la amo al sia Sinjoro, kaj neniam mi pasas preter arbo sen tio ke la koro vokas al &#x11D;i, "Ho ke vi estu forhakita en mia nomo kaj mia korpo krucumita sur vi en la vojo de mia Eternulo!" Ja, &#x109;ar mi vidas la homojn devoji&#x11D;antajn en sia ebrieco, kaj ili ne scias tion: ili glorigis siajn voluptodezirojn, kaj flankenigis sian Dion, kvaza&#x16D; konsiderante la Ordonon de Dio mokinda&#x135;o, amuzobjekto, kaj ludilo; kaj ili pensas ke ili agas bone, kaj ke ili estas rifu&#x11D;intaj en citadelon de sendan&#x11D;ereco. La afero ne tiel staras kiel ili supozas; morga&#x16D; ili ekvidos tion kion ili neas (hodia&#x16D;).</emphasis></p><p><emphasis>Ni estas translokotaj el tiu &#x109;i plej malproksima ekzilejo, Adrianopolo, en la malliberejon de Akreo. Kaj, la&#x16D; tio kion oni diras, &#x11D;i estas certe la plej dezerta el la urboj de la mondo, la plej malbela en sia aspekto, la plej malaminda pro sia klimato, kaj la plej malpura pri akvo; &#x11D;i estas kvaza&#x16D; &#x109;efurbo de strigoj; nenio estas tie a&#x16D;debla krom la sonoj de ilia kriado. Kaj en tiu loko oni intencas malliberigi la servanton, fermi anta&#x16D; niaj viza&#x11D;oj la pordojn de indulgo kaj forpreni de ni la bona&#x135;ojn de la enmonda vivo por la resto de niaj tagoj. Je Dio, kvankam laci&#x11D;o senfortigus min, kaj malsato pereigus min, kvankam mia ku&#x15D;ejo estus farita el malmola roko kaj bestoj el dezerto estus miaj kunuloj, mi ne ektremos, sed paciencos, kiel paciencas firmuloj kaj konstantuloj, en la potenco de Dio, la Re&#x11D;o de Praekzisto, la Kreinto de la nacioj; kaj en &#x109;iaj kondi&#x109;oj mi diras dankon al Dio. Kaj ni esperas pro Lia Favoreco (glorata estas Li) ... ke Li &#x15D;an&#x11D;os la viza&#x11D;ojn de (&#x109;iuj homoj) sinceraj al Si Mem, la Potenca, la Malavara. Vere Li respondas al tiu kiu pre&#x11D;as al Li, kaj estas proksima al tiuj kiuj vokas al Li. Kaj ni petas Lin ke tiun &#x109;i senluman malbonsorton Li faru &#x15D;ildo por la korpoj de Siaj sanktuloj, kaj defendu ilin tiamaniere de akraj glavoj kaj penetraj klingoj. Tra suferoj lumas Lia lumo kaj sen&#x109;ese brilas Lia gloro; tio &#x109;i estis Lia metodo en la estintaj jarcentoj kaj pasintaj tempoj. - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), pp. 145-147 (Rakonto de Voja&#x11D;anto-Epizodo pri Bab)</emphasis></p><p><strong>En la Malliberejo en Akreo</strong></p><p>En tiu tempo Akreo estis mallibereja urbo en kiun oni sendadis plej malbonajn krimulojn el &#x109;iuj partoj de la turka imperio. Alveninte tie, post malfeli&#x109;ega marvoja&#x11D;o, Baha'u'llah kaj Liaj sekvantoj, okdek &#x11D;is okdek kvar personoj, viroj, virinoj kaj infanoj, estis malliberigitaj en la soldataj kazernoj. La ejo estis malpura kaj ekstreme malgaja. Estis tie nek litoj nek ia ajn komforto. La provizata nutra&#x135;o estis tiom mizera kaj malsufi&#x109;a, ke post iom da tempo la malliberuloj petis permeson mem a&#x109;eti nutra&#x135;on. Dum la unuaj kelkaj tagoj la infanoj ploris sen&#x109;ese, kaj estis preska&#x16D; neeble dormi. Balda&#x16D; aperis malario, disenterio kaj aliaj malsanoj, kaj &#x109;iu el la anaro i&#x11D;is malsana, krom du. Tri el ili mortis sekve de la malsano, kaj la suferoj de la postvivantoj estis nepriskribeblaj.[17]</p><p>Tiu &#x109;i rigora mallibereco da&#x16D;ris du jarojn, dum kiuj neniun bahaanon oni ellasis ekster la mallibereja pordo, krom kvar homoj, zorge gardataj, kiuj eliris &#x109;iutage por a&#x109;eti nutra&#x135;on.</p><p>En la da&#x16D;ro de la enkazerna mallibereco, vizitoj estis severe malpermesitaj. Kelkaj bahaanoj piedvenis el Persujo por vidi sian amegatan gvidanton, sed oni malpermesis al ili eniri inter la urbajn muregojn. Ili iradis al loko sur la ebena&#x135;o ekster la tria &#x109;irka&#x16D;fosa&#x135;o, de kie ili povis vidi la fenestrojn de la lo&#x11D;ejo de Baha'u'llah. Li staris en unu el la fenestroj por ke ili povu vidi Lin kaj rigardinte Lin de malproksime, ili ploris kaj revenis hejmen, flamigitaj per nova fervoro al sinoferado kaj servado.</p><p><strong>Malseverigo de la Rigoro</strong></p><p>Fine la mallibereco estis moderigata. Okazis mobilizo de la turkaj rotoj kaj oni ekpostulis la kazernojn por la soldatoj. Baha'u'llah kaj Lia familio estis transkondukitaj en apartan domon kaj la ceteraj de la anaro estis lokitaj en karavanejo en la urbo. Baha'u'llah estis fermita en tiu &#x109;i domo dum sep jaroj pli. En malgranda &#x109;ambro apud tiu en kiu Li Mem estis enkarcerigita, dektri personoj el Lia domanaro, inkluzive amba&#x16D; seksojn, devis kune lo&#x11D;i kiel eble plej bone! En la komenco de sia restado en tiu &#x109;i domo li multege suferis pro la malkomforto, malsufi&#x109;a nutra&#x135;o kaj manko de la ordinaraj oportuna&#x135;oj de la vivo. Post iom da tempo, tamen, oni disponigis al ili kelkajn pluajn &#x109;ambrojn kaj ili povis vivi en relativa komforto. De la tempo kiam Baha'u'llah kaj Liaj kunuloj forlasis la kazernojn, oni permesadis al vizitantoj viziti kun ili, kaj iom post iom la severa limigo starigita per la Imperiestraj ordonoj estis neplenumita, kvankam restarigita de tempo al tempo.</p><p><strong>Malfermo de la Mallibereja Pordo</strong></p><p>E&#x109; en la tempo de la plej malbona enkarceri&#x11D;o, la bahaanoj ne senkura&#x11D;i&#x11D;is, kaj ilia serena fido neniam &#x15D;anceli&#x11D;is. Restante en la kazernoj de Akreo, Baha'u'llah skribis al kelkaj amikoj: "Ne timu. Tiu &#x109;i pordo malfermi&#x11D;os. Mia tendo estos starigita sur la monto Karmelo, kaj venos tempo de grandega &#x11D;ojo." Tiu &#x109;i deklaro estis granda fonto de konsolo por Liaj sekvantoj, kaj en la &#x11D;usta tempo &#x11D;i la&#x16D;litere plenumi&#x11D;is. Kiel malfermi&#x11D;is la mallibereja pordo estas rakontite pli bone per la vortoj de 'Abdu'l- Baha, jene tradukitaj de Lia nepo, Shoghi Effendi:</p><p><emphasis>Baha'u'llah amis la belecon kaj verda&#x135;on de kamparo. Unu tagon Li rimarkis: "Mi ne rigardas verda&#x135;on de na&#x16D; jaroj. Kamparo estas la mondo de animoj, urbo estas la mondo de korpoj." Kiam mi eka&#x16D;dis nedirekte pri tiu &#x109;i diro mi ekkomprenis ke Li sopiras je kamparo, kaj mi estis certa ke kion ajn mi farus por plenumi Lian deziron estus sukcesa. En tiu tempo vivis en Akreo homo nomata Muhammad Pa&#x15D;ao Safwat, kiu estis nia granda malamiko. Li havis palacon nomatan Mazralh, &#x109;irka&#x16D; kvar mejlojn norde de la urbo. Tio estis &#x109;arma loko, &#x109;irka&#x16D;ita per &#x11D;ardeno kaj kun torento de fluanta akvo. Mi iris kaj vizitis la pa&#x15D;aon en lia domo. Mi diris: "Pa&#x15D;ao, vi lasis la palacon malplena, kaj lo&#x11D;as en Akreo". Li respondis: "Mi estas malsanulo kaj ne povas forlasi la urbon. Se mi iras tien estas malproksime kaj mi estas apartigita disde miaj amikoj". Mi diris: "&#x108;ar vi ne lo&#x11D;as tie kaj la palaco estas malplena, ludonu &#x11D;in al mi". Li estis mirigita per la propono, sed fine li konsentis. Mi luis la domon por tre malalta prezo, &#x109;irka&#x16D; kvin pundoj jare, pagis al li por kvin jaroj kaj faris kontrakton. Mi sendis laboristojn por ripari la domon kaj ordigi la &#x11D;ardenon kaj konstrui banejon. Mi anka&#x16D; pretigis veturilon por la Benita Belo. 1 Unu tagon mi decidis iri kaj vidi mem la lokon. Malgra&#x16D; la ripetitaj instrukcioj donitaj en kelkaj sinsekvaj ordonoj ke ni neniel trapasu la limojn de la urbaj muregoj, mi eliris tra la Urba Pordego. &#x109;endarmoj gardestaris, sed ili ne protestis, do mi ekiris rekte al la palaco. La sekvintan tagon mi denove eliris, kun kelkaj amikoj kaj oficistoj, sen &#x11D;eno kaj kontra&#x16D;staro, kvankam gardistoj kaj soldatoj staris &#x109;e amba&#x16D; flankoj de la urba pordego. En alia tago mi aran&#x11D;is festeneton, starigis tablon sub la pinoj de Bahji, kaj kunvenigis &#x109;irka&#x16D; &#x11D;i la eminentulojn kaj oficistojn de la urbo. Vespere ni &#x109;iuj kune revenis en la urbon.</emphasis></p><p><emphasis>Unu tagon mi ekstaris en la Sankta &#x108;eesto de la Benita Belo kaj diris: "La palaco en Mazralh estas preta por Vi, anka&#x16D; veturilo por veturigi Vin tien". (En tiu tempo estis neniaj veturiloj en Akreo a&#x16D; Hajfa.) Li rifuzis iri, dirante: "Mi estas malliberulo". Poste mi ree petis Lin, sed mi ricevis la saman respondon. Mi fine decidis ke mi petu al Li la trian fojon, sed Li ankora&#x16D; respondis "Ne!" kaj mi ne kura&#x11D;is plu insisti. En Akreo vivis, tamen, unu islama &#x15D;ejko, persono fama kaj havanta konsiderindan influon, kiu amis Baha'u'llah'n kaj estis tre favorata de Li. Mi vizitis tiun &#x109;i &#x15D;ejkon kaj klarigis al li la situacion. Mi diris: "Vi estas kura&#x11D;a. iru &#x109;i-nokte en Lian Sanktan &#x108;eeston, falu sur la genuojn anta&#x16D; Li, ekkaptu Liajn manojn kaj ne cedu &#x11D;is Li promesos forlasi la urbon!" Li estis arabo. ... Li iris rekte al Baha'u'llah kaj sidi&#x11D;is apud Liaj piedoj. Li prenis la manojn de la Benita Belo, kisis ilin kaj demandis: "Kial vi ne forlasas la urbon?" Li diris: "Mi estas malliberulo". La &#x15D;ejko respondis: "Dio gardu! Kiu havas la povon fari vin malliberulo? Vi mem tenas vin en la malliberejo. Estis via propra volo esti malliberigita, kaj nun mi petegas vin eliri kaj iri en la palacon. &#x11C;i estas bela kaj verdori&#x109;a. La arboj estas &#x109;armaj; kaj la oran&#x11D;oj kiel fajrogloboj!" &#x108;iufoje kiam la Benita Belo diris: "Mi estas malliberulo, ne estas eble", la &#x15D;ejko prenis Liajn manojn kaj kisis ilin. Dum tuta horo li petadis. Fine Baha'u'llah diris, "&#x124;ejli &#x124;ub" (tre bone), kaj la pacienco kaj persisto de la &#x15D;ejko estis rekomprencitaj. Li venis al mi kun granda &#x11D;ojo por diri la bonan nova&#x135;on pri la konsento de Lia Sankteco. Malgra&#x16D; la severa ordono de 'Abdu'l-'Aziz kiu malpermesis mian intervidi&#x11D;on a&#x16D; ian interparolon kun la Benita Perfekteco, mi prenis la veturilon en la sekvanta tago kaj veturis kune kun Li al la palaco. Neniu protestis. Mi lasis Lin tie kaj revenis sola en la urbon.</emphasis></p><p><emphasis>Du jarojn Li restis en tiu &#x109;arma kaj bela loko. Poste estis decidite transloki&#x11D;i en alian lokon, &#x109;e Bahji. Okazis ke epidemio estis eksplodinta en Bahji, kaj la posedanto de la domo forkuris en aflikto, kun sia tuta familio, preta transdoni la domon senpage al iu ajn petanto. Ni luis la domon por tre malalta prezo, kaj tie la pordo de majesteco kaj vera re&#x11D;eco estis lar&#x11D;e malfermita. Baha'u'llah estis la&#x16D;nome malliberulo (&#x109;ar la severaj ordonoj de la sultano 'Abdu'l-'Aziz neniam estis revokitaj), tamen efektive Li elmontradis tiajn noblecon kaj dignon en Sia vivo kaj sintenado ke Li estis respektata de &#x109;iuj, kaj la Regantoj de Palestino enviis Liajn influon kaj povon. Estroj kaj Muta&#x15D;arifoj, generaloj kaj lokaj oficistoj, humile petadis ia honoron atingi Lian &#x109;eeston - peto, al kiu Li malofte konsentis.</emphasis></p><p><emphasis>Foje &#x109;efreganto de la urbo petegis tiun &#x109;i honoron pretendante ke li ricevis de pli altaj a&#x16D;toritatuloj la ordonon viziti, kune kun iu generalo, la Benitan Perfektecon. Kiam tiu &#x109;i peto estis plenumita, la generalo, kiu estis tre dika persono, e&#x16D;ropano, estis tiel impresita per la majesteco de Baha'u'llah ke li restis surgenue sur la tero apud la pordo. Tia estis la senmemfido de amba&#x16D; vizitantoj ke nur la ripetitaj invitoj de Baha'u'llah inklinigis ilin ekfumi la proponitan nargileon. E&#x109; tiam &#x11D;in apena&#x16D; tu&#x15D;is ili per la lipoj, kaj metinte &#x11D;in flanken, faldumis la brakojn kaj sidis en la sinteno de tiaj humileco kaj respekto ke miris &#x109;iuj &#x109;eestantoj.</emphasis></p><p><emphasis>La amplena estimo de la amikoj, la konsidero kaj respekto montrataj de &#x109;iuj oficistoj kaj eminentuloj, la alfluado de pilgrimuloj kaj verser&#x109;antoj, la spirito de sindonemo kaj servemo kiu elmontri&#x11D;adis &#x109;ie, la majesta kaj re&#x11D;a aspekto de la Benita Perfekteco, la efikeco de Liaj ordonoj, la nombro de Liaj fervoraj adeptoj - &#x109;io &#x109;i atestis ke Baha'u'llah estis efektive ne malliberulo, sed Re&#x11D;o de Re&#x11D;oj. Du despotaj registaroj estis kontra&#x16D; Li, du potencaj a&#x16D;tokrataj regantoj, tamen, e&#x109; limigita en iliaj propraj malliberejoj, Li Sin turnis al ili per severegaj esprimoj, kiel re&#x11D;o al siaj subuloj. Poste, malgra&#x16D; la severaj ordonoj, Li vivis en Bahji kiel princo. Ofte Li diris: "Vere, vere, la plej mizera malliberejo aliformi&#x11D;is en Edena Paradizo".</emphasis></p><p><emphasis>Certe, tian aferon oni ne vidis de post la kreo de la mondo.</emphasis></p><p><strong>La Vivo en Bahji</strong></p><p>Montrinte en la fruaj jaroj de la malfacila&#x135;oj kiel glori Dion en la stato de malri&#x109;eco kaj malrespekto, Baha'u'llah montris en la postaj jaroj en Bahji kiel glori Dion en honoro kaj bonstato. Ofera&#x135;oj de centmiloj da sindonemaj sekvantoj disponigis al Li grandajn monsumojn kiujn Li estis petita administri. Kvankam Lia vivo en Bahji estas priskribita kiel vere re&#x11D;a, en la plej alta senco de la vorto, oni tamen ne imagu ke &#x11D;i karakterizis sin per materiala brilego a&#x16D; elspezemo. La Benita Perfekteco kaj Lia familio vivis tre simple kaj modeste, kaj elspezoj je egoista lukso estis tute nekonataj en tiu domo. Proksime de Lia domo la kredantoj aran&#x11D;is belegan &#x11D;ardenon nomitan Ridvan, kie Li ofte pasigis multajn sinsekvajn tagojn a&#x16D; e&#x109; semajnojn, dormante nokte en kabano en la &#x11D;ardeno. De tempo al tempo Li iris pli malproksimen. Li vizitis kelkfoje Akreon kaj Hajfan, kaj pli ol unu fojon starigis Sian tendon sur la monto Karmelo, kiel Li anta&#x16D;diris dum Li estis malliberigata en la kazernoj en Akreo. Baha'u'llah pasigis la tempon plejparte en pre&#x11D;ado kaj meditado, en skribado de la Sanktaj Libroj, malka&#x15D;ado de Tabuletoj, kaj spirita edukado de la amikoj. Por certigi al Li plenan liberecon en tiu &#x109;i granda laboro, "Abdu'1-Baha prenis sur Sin la prizorgadon de &#x109;iuj aliaj aferoj, e&#x109; akceptadon de la Mulaoj, poetoj, kaj registaranoj. &#x108;iuj estis ravitaj kaj feli&#x109;igitaj per la renkonti&#x11D;o kun 'Abdu'l-Baha, kaj plene kontentigitaj per Liaj klarigoj kaj paroloj; kvankam ne vidinte Baha'u'llah'n Mem, ili estis inspiritaj per amikaj sentoj al Li, pro la renkonti&#x11D;o kun Lia filo, &#x109;ar la spiritstato de 'Abdu'l-Baha ebligis ilin ekkompreni la rangon de Baha'u'llah.</p><p>La eminenta orientalisto, la mortinta prof-o Edward G. Browne, de la Universitato en Kembri&#x11D;o, vizitis Baha'u'llah'n en Bahji en 1890, kaj priskribis siajn impresojn jene:</p><p><emphasis>...mia gvidanto haltis por momento dum mi deprenis miajn &#x15D;uojn. Poste, per rapida manmovo, li sin retiris, kaj, post kiam mi trairis, retiris la kurtenon. Mi trovi&#x11D;is en granda &#x109;ambro, kie en fora angulo staris malalta sofo, dum &#x109;e la kontra&#x16D;porda flanko estis du a&#x16D; tri se&#x11D;oj. Kvankam mi malklare divenis, kien mi iris kaj kiun mi estis vidonta (&#x109;ar oni donis al mi neniajn klarajn informojn), unu a&#x16D; du momentoj pasis anta&#x16D; ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis ke la &#x109;ambro ne estas senhoma. En la angulo kie la sofo tu&#x15D;is la muron sidis mirinda kaj respektinda persono, kronita per pelta kapvesto kian dervi&#x15D;oj nomas taj (sed de neordinaraj alteco kaj ellaboriteco), &#x109;irka&#x16D; kies malsupra parto estis volvita malgranda blanka turbano. La viza&#x11D;on de tiu kiun mi rigardis mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi &#x11D;in. Tiuj penetremaj okuloj &#x15D;ajnis legi la animon mem; povo kaj potenco ripozis sur tiu lar&#x11D;a frunto; dum la profundaj linioj super la brovoj kaj sur la viza&#x11D;o indikis a&#x11D;on kiun &#x15D;ajnis nei la densenigraj haroj kaj la barbo malsuprenfalanta en neesprimebla ri&#x109;eco preska&#x16D; &#x11D;is la zono. Ne estis necese demandi en kies &#x109;eesto mi staras, kiam mi klinis min anta&#x16D; tiu kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo kiajn re&#x11D;oj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane!</emphasis></p><p><emphasis>Milda kaj digna vo&#x109;o petis min sidi&#x11D;i, kaj tiam diris: "Gloro estu al Dio ke vi alvenis! ... Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. ... Ni deziras nur bonon de la mondo kaj feli&#x109;on de la nacioj; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo. ... Ke &#x109;iuj nacioj unui&#x11D;u en kredo kaj &#x109;iuj homoj fari&#x11D;u kiel fratoj; ke pliforti&#x11D;u la ligoj de amikeco kaj unueco inter la filoj de la homaro; ke &#x109;esu la diverseco de la religioj, kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj kia malbono estas en tio &#x109;i? ... Tamen tiel estos: tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Sankta Paco' venos. ... &#x108;u en E&#x16D;ropo vi ne bezonas la samon? &#x108;u &#x11D;i ne estas tio kion Kristo anta&#x16D;diris? ... Tamen ni vidas ke viaj re&#x11D;oj kaj regantoj preferas mal&#x15D;pari siajn trezorojn por la rimedoj de detruo de la homa gento ol por tio kio kondukas al la feli&#x109;o de la homaro. ... Tiuj konfliktoj kaj sangover&#x15D;ado kaj malpaco devas &#x109;esi, kaj &#x109;iuj homoj devas i&#x11D;i unu parencaro kaj unu familio.... Homo ne fieru pro tio, ke li amas sian patrujon; li fieru prefere pro tio, ke li amas la homaron."</emphasis></p><p><emphasis>Tiaj, kiom mi rememoras, estas la vortoj kiujn, krom multaj aliaj, mi a&#x16D;dis de Beha. La leganto mem bone konsideru &#x109;u tiaj doktrinoj meritas morton kaj katenojn, kaj &#x109;u la mondo povas profiti a&#x16D; malprofiti de ilia disvasti&#x11D;ado". Anta&#x16D;parolo al A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), p. XXXIX-XL (Rakonto de Voja&#x11D;anto - Epizodo pri Bab)</emphasis></p><p><strong>La Morto</strong></p><p>Tiele simple kaj serene Baha'u'llah pasigadis la vesperon de Sia vivo sur la tero &#x11D;is kiam, post atako de febro, li forlasis la mondon la 29an de majo 1892, je la a&#x11D;o de sepdek kvin jaroj. Inter la laste malka&#x15D;itaj de Li Tabuletoj estis Lia Volo kaj Testamento, kiun Li skribis propramane kaj konvene subskribis kaj sigelis. Na&#x16D; tagojn post Lia morto la plej a&#x11D;a filo rompis la sigelojn, en la &#x109;eesto de la familianoj kaj kelkaj amikoj, kaj la enhavo de la mallonga sed multsignifa dokumento i&#x11D;is konata. Per tiu &#x109;i testamento "Abdu'1-Baha estis difinita reprezentanto de Sia patro kaj klariganto de Liaj instruoj, kaj al la familio kaj parencoj de Baha'u'llah kaj al &#x109;iuj kredantoj estis ordonite turni sin al Li kaj obei Lin. Per tiu &#x109;i plano sekti&#x11D;o kaj divido estis malebligitaj kaj sekurita estis la unueco de la Kredo.</p><p><strong>La Profeteco de Baha'u'llah</strong></p><p>Estas grave havi klaran ideon pri la profeteco de Baha'u'llah. Liajn vortojn, simile al tiuj de aliaj "Malka&#x15D;antoj", oni povas dividi en du klasoj: en unu Li skribas kaj parolas simple kiel homo &#x15D;ar&#x11D;ita de Dio per misio al Siaj kunhomoj, kaj en la alia Liaj paroloj prezentas sin kiel senperaj vortoj de Dio Mem.</p><p>Li skribas en la<emphasis> Libro iqan:</emphasis></p><p><emphasis>Nijam en la anta&#x16D;aj pa&#x11D;oj difinis du rangojn al &#x109;iuj la Lumoj levi&#x11D;antaj el la Tagi&#x11D;o de eterna sankteco. Unu estas la rango de esenca unueco, kiun Ni jam klarigis. "Ni faras nenian diferencon inter ili." [Korano 2:137] La alia rango estas tiu de diferenceco, kaj rilatas al la mondo de kreiteco kaj ties limigoj. Tiurilate, &#x109;iu Malka&#x15D;anto de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, anta&#x16D;destinitan Revelacion, kaj speciale difinitajn limigojn. &#x108;iu el ili estas nomita per malsama nomo, karakterizita per speciala kvalito, plenumas definitivan Mision, kaj estas komisiita per nova Revelacio. Kiel Li ja diras: "Tiujn senditojn Ni plialtigis, kelkajn el ili super aliaj, al iuj el ili Allah parolis kaj iujn Li plialtigis je l'rango. Kaj Ni donis al Jesuo, filo de Maria, signojn evidentajn kaj plifortigis lin per la spirito de sankteco." [Korano 2: 254] ...</emphasis></p><p><emphasis>Sekve, de la vidpunkto de ilia unueco kaj pura aparti&#x11D;eco, la atribuoj de pura Alteco, Dieco, Supera Sincereco, kaj Plej interna Esenco, estis kaj estas aplikeblaj al tiuj Esencoj de esteco, &#x109;ar &#x109;iuj el ili okupas la tronon de dia Revelacio kaj dia Ka&#x15D;iteco. La Revelacio de Dio estas evidentiga per ilia apero, kaj la Perfekteco de Dio estas malkovrita per ilia belo. Tiel estas ke la vortojn de Dio Mem eldiras tiuj &#x109;i Malka&#x15D;antoj de la dia Esto.</emphasis></p><p><emphasis>En la dua rango, kiu estas tiu de eminenteco, diferencigo, aparteco, limigadoj kaj de la &#x109;i-mondaj kondi&#x109;oj kaj ecoj, ili elmontras absolutan servemon, tutan senhavecon kaj plenan humilecon. Kiel Li ja diras: "Mi estas servanto de Dio. Mi estas nur homo kiel vi."...</emphasis></p><p><emphasis>Se iu el la perfektaj Diosenditoj deklarus: "Mi estas Dio!" tiu &#x109;i estas vera kaj senduba. &#x108;ar ripete evidenti&#x11D;is ke per ilia Revelacio, iliaj atribuoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atribuoj, malka&#x15D;as sin sur la tero. Tiele, Li revelaciis: "Ne vi, sed Allah mortigis ilin." [Korano 8:18] Kaj anka&#x16D; Li diris: "Vere tiuj, kiuj&#x135;uris fidon al vi, nur al Allah &#x135;uris fidon." [Korano 48:11] Kaj se iuj el ili dirus: "Mi estas la Diosendito", Li anka&#x16D; parolas la veron, la senduban veron. Kiel Li diras, "Mahometo ne estas patro al iu ajn el viaj viroj, sed la Sendito de Allah". Do &#x109;iuj el ilija estas Senditoj de tiu ideala Re&#x11D;o, tiu ne&#x15D;an&#x11D;ebla Esenco. Kaj se &#x109;iuj el ili proklamus: "Mi estas la Sigelo de la Profetoj", ili ja dirus la veron, preter ia ajn dubo. &#x108;ar ili estas nur unu persono, unu animo, unu spirito, unu esteco, unu revelacio. Ili &#x109;iuj estas malka&#x15D;antoj de la "Komenco" kaj de la "Fino", la "Unua" kaj la "Lasta", la "Videbla" kaj la "Ka&#x15D;ita" - &#x109;io kio rilatas al Tiu Kiu estas la Plej Interna Spirito de Spiritoj kaj eterna Esenco de Esencoj. Simile se ili dirus: "Ni estas la servantoj de Dio" [Korano 33:41], tio &#x109;i anka&#x16D; estas akceptinda kaj evidenta, &#x109;ar ili estas aperintaj kun plej altgrada servemeco, tia servemeco kian neniu kapablas atingi. Do en momentoj kiam tiuj Esencoj de Esto profundi&#x11D;is en la marojn de pratempa kaj eterna sankteco, kaj &#x15D;vebis sur la montpintoj de diaj misteroj, ili pretendis ke ilia deklaro estas la Vo&#x109;o de dieco, la Voko de Dio Mem. Se la okuloj de interna sagaco malfermi&#x11D;us, evidenti&#x11D;us ke en tiu &#x109;i stato ja ili konsideras sin tute forvi&#x15D;i&#x11D;intaj kaj neekzistantaj anta&#x16D; Tiu Kiu estas la &#x108;ionpenetranto, la Nekoruptebla. Estas kvaza&#x16D; ili konsideras sin kiel tutan neniecon, kaj opinias mencion pri si en tiu Kortego kiel blasfemon. &#x108;ar la plej eta flustro pri la memo, en tia Kortego, estas evidenti&#x11D;o de sintrudo kaj sendependa ekzisto. Al tiuj kiuj atingis tiun Kortegon, tia sugesto estas mem doloriga peko. Kiom multe pli dolorige estus, se io alia estu menciita en ties &#x108;eesto, se la koro de homo, ties lango, ties menso, a&#x16D; ties animo, okupi&#x11D;us pri iu krom la Amegato, se ties okuloj rigardus alian viza&#x11D;on krom Lia beleco, se ties orelo a&#x16D;skultus al alia melodio krom Lia vo&#x109;o, kaj se ties piedoj irus alian vojon krom Lia vojo.</emphasis></p><p><emphasis>Nuntempe la venteto de Dio blovetas, kaj Lia Spirito &#x109;ion penetras. Tia estas la elver&#x15D;ado de Lia graco ke la plumo silentas kaj la lango mutas.</emphasis></p><p><emphasis>Per tiu rango, ili pretendas al si la Vo&#x109;on de Dieco kaj tiel plu, kaj per sia rango de Senditeco, ili deklaris sin Diosenditoj. &#x108;iam ili eldiris tion kio konformus al la bezonoj de la tempo, kaj atribuis &#x109;iujn tiujn deklarojn al Si, deklaroj kiuj vici&#x11D;as de la regno de dia Revelacio &#x11D;is la regno de Kreiteco, kaj de la kampo de Dieco &#x11D;is la kampo de surtera ekzistado. Tial kion ajn ili diras kaj atribuas al si, ne esceptante Diecon, Eternecon, Profetecon, Senditecon, Gardantecon, Apostolecon a&#x16D; Servemecon, estas vera kaj senduba. Sekve, tiuj paroloj kiujn Ni citis por subteni Nian diskuton devas esti atente konsiderataj, por ke la diversaj eldiroj de la Malka&#x15D;antoj de la Nevidato kaj de la Lumoj de Sankteco &#x109;esu maltrankviligi la animojn kaj perpleksi la mensojn. - Kitab-i-iqan, p. 176-181</emphasis></p><p>Kiam Baha'u'llah parolas kiel homo, la rango kiun Li atribuas al Si estas tiu de absoluta humileco, de "nenii&#x11D;o en Dio". Tio kio distingas Diosenditon, en Sia homa personeco, disde aliaj homoj estas la pleneco de Sia sindonemo kiel anka&#x16D; la perfekteco de Siaj povoj. En &#x109;iuj kondi&#x109;oj Li povas diri, kiel Jesuo en la Getsemana &#x11C;ardeno: "tamen ne la mia, sed via volo fari&#x11D;u". Tiel en Sia epistolo al la &#x15D;aho, Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Ho re&#x11D;o! Mi estis homo simila al aliaj, dormanta sur mia ku&#x15D;loko, kiam jen, la ventetoj de la Plej Glora pasis super Mi, kaj instruis al Mi la scion pri &#x109;io kio estas. Tio &#x109;i ne estas de Mi, sed de Tiu Kiu estas Potenca kaj &#x108;ionscia. Kaj Li ordonis al Mi proklamadi inter la tero kaj la &#x109;ielo, kaj pro tio &#x109;i okazis al Mi tio kio plenigas per larmoj la okulojn de &#x109;iuj prudentuloj. La sciencojn kiujn homoj posedas mi ne studis, nek Mi eniris iliajn lernejojn. ... Mi estas nur folio kiun ekmovis la ventetoj de la Volo de via Eternulo, la &#x108;ionpotenca, la La&#x16D;degata. &#x108;u Mi povas resti senmova kiam &#x15D;tormaj ventegoj blovadas? Ne, je la Eternulo de &#x109;iuj Nomoj kaj Atribuoj! Ili pu&#x15D;as Min la&#x16D;inkline. La forpasema similas al nenio anta&#x16D; la Eternulo. Lia decidiga ordono venis, igis Min parolije Lia Gloro meze de &#x109;iuj popoloj. Vere Mi estis nur kiel senvivulo kiam venis Lia ordono. La mano de via Eternulo, la Favora, la Kompatema, aliigis Min. &#x108;u iu povas paroli propranome tion por kio &#x109;iuj homoj, kaj altaj kaj malaltaj, persekutos lin? Ne, per Tiu Kiu instruis al la plumo la eternajn misterojn, krom tiu kiu estas fortigita de la &#x108;iopova kaj Potenca. - Lawh-i-Sultan (Tablet to the King of Persia), as quoted in The Promised Day is Come, pp. 40-41. (Tabuleto al la Re&#x11D;o de Persujo, citita en La Promesita Tago Jam Venis).</emphasis></p><p>Kiel Jesuo lavis la piedojn de Siaj dis&#x109;iploj, anka&#x16D; Baha'u'llah kelkfoje kuiris man&#x11D;a&#x135;on kaj plenumis aliajn humilajn servojn por Siaj sekvantoj. Li estis servanto de la servantoj, kaj fieris nur per servemeco, kontenta dormante sur nuda planko se estis necese, kaj nutrante Sin per pano kaj akvo, a&#x16D; e&#x109;, kelkfoje, per tio kion Li nomis "la dia nutra&#x135;o, t.e., malsato!" Lia perfekta humileco estis videbla en Lia profunda respekto al naturo, al homa karaktero, kaj speciale al sanktuloj, profetoj kaj martiroj. La&#x16D; Li, &#x109;iuj aferoj, de la plej malgrandaj &#x11D;is la plej grandaj, parolis al Li pri Dio.</p><p>Lia homa personeco estis elektita de Dio por i&#x11D;i la Diaj Bu&#x15D;o kaj Plumo. Ne pro Sia propra volo Li akceptis tiun rolon senkompare malfacilan kaj zorgoplenan. Kiel Jesuo diris: "Patro, se povas esti, tiu &#x109;i pokalo pasu for de mi", anka&#x16D; Baha'u'lhih diris: "Se trovi&#x11D;us alia instruanto a&#x16D; parolanto, Mi ne farus Min celo de malla&#x16D;doj, moko kaj kalumnioj flanke de la homoj".<emphasis> (Tabuleto Ishraqat).</emphasis> Sed la Dia voko estis klara kaj deviga kaj Li obeis. La volo de Dio i&#x11D;is Lia volo, kaj la deziro de Dio Lia deziro; kaj kun "radianta akceptemo" Li deklaris: "Vere Mi diras: Kio okazas sur la vojo de Dio estas amata de la animo kaj kordeziro. Mortiga veneno sur Lia vojo estas pura mielo, kaj &#x109;iu turmento malvarmeta kaj refre&#x15D;iga akvo". - Epistle to the Son of the Wolf, p. 17. (Epistolo al Filo de Lupo).</p><p>En aliaj okazoj, kiel ni menciis, Baha'u'llah parolas "el la rango de Dieco". En tiuj &#x109;i vortoj Lia homa personeco estas tiel komplete subigita ke &#x11D;i tute perdi&#x11D;as de la vido. Per Li Dio parolas al Siaj krea&#x135;oj, proklamante Sian amon al ili, instruante al ili Siajn atribuojn, konigante Sian volon, anoncante Siajn le&#x11D;ojn por ilia gvidado kaj petante iliajn amon, fidelecon kaj servadon.</p><p>En la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah, la vortoj ofte &#x15D;an&#x11D;as sian karakteron de unu al la alia. Kelkfoje estas evidente homo kiu parolas, kaj tuj poste sen ia rompo la skriba&#x135;o da&#x16D;rigas kvaza&#x16D; Dio parolas en la unua persono. E&#x109; parolante kiel homo, Baha'u'llah parolas tamen kiel sendito de Dio, kiel vivanta ekzemplo de plena sindonemo al la volo de Dio. Lia tuta vivo estas instigita de la Sankta Spirito. Pro tio nenia nefleksebla linio povas esti distingita inter la homa kaj dia elementoj en Liaj vivo kaj instruado. Dio diras al Li:</p><p><emphasis>Diru: "Nenio estas videbla en mia templo krom la Templo de Dio, kaj en mia belo krom Lia Belo, kaj en mia esteco krom Lia Esteco, kaj en mi mem krom Li Mem, kaj en miaj movoj krom Liaj Movoj, kaj en mia akceptemo krom Lia Akceptemo, kaj en mia plumo krom la Plumo de Li, la Karega, la La&#x16D;degata."</emphasis></p><p><emphasis>Diru: "Nenio estis en mia animo krom la Vero, kaj en mi mem nenio estis videbla krom Dio." - Suratu'l- Haykal.</emphasis></p><p><strong>Lia Misio</strong></p><p>La misio de Baha'u'llah en la mondo estas estigi Unuecon la Unuecon de la tuta homaro en Dio kaj per Dio. Li diras: "La Plej Glora frukto de la Arbo de Scio estas la jena glorinda vorto: De unu Arbo vi &#x109;iuj estas fruktoj kaj folioj de unu Bran&#x109;o. Homo ne fieru pro tio ke li amas sian patrolandon, sed li fieru pro tio ke li amas la homaron."</p><p>La anta&#x16D;aj Profetoj heroldis epokon de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, kaj fordonis siajn vivojn por akceli &#x11D;ian venon, sed &#x109;iu el lli klare deklaris ke tiu benita tempo estos atingita nur post la "Veno de la Sinjoro" en la lastaj tagoj, kiam la maljustuloj estosju&#x11D;itaj kaj lajustuloj rekompencitaj.</p><p>Zoroastro anta&#x16D;diris tri mil jarojn de malpacoj anta&#x16D; la alveno de &#x15C;aho Bahram, la mondsavonto, Kiu venkos Arimanon la spiriton de malbono, kaj fondos la regnon de justeco kaj paco.</p><p>Moseo anta&#x16D;diris longan periodon de ekzilo, persekutado kaj premado por la Izraelidoj, anta&#x16D; ol aperos la Sinjoro de Homamasoj por kunigi ilin el &#x109;iuj nacioj, neniigi la persekutantojn kaj fondi Sian Regnon sur la tero.</p><p>Kristo diris: "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon." (Mat. X, 34). Kaj Li anta&#x16D;diris periodon de militoj kaj famoj pri militoj, de suferegoj kaj mal&#x11D;ojoj kiuj da&#x16D;ros &#x11D;is la Filo de Homo venos "en la gloro de la Patro".</p><p>Mahometo deklaris ke, pro iliaj malbonfaroj, Allah starigis malamikecon kaj malamon inter kaj la judoj kaj la kristanoj kiuj da&#x16D;ros &#x11D;is la Tago de Revivi&#x11D;o, kiam Li aperos por ju&#x11D;i &#x109;iujn.</p><p>Baha'u'llah, aliflanke, anoncas ke Li estas Tiu Kiun promesis &#x109;iuj Profetoj - la Malka&#x15D;anto de Dio en Kies epoko estos efektive fondita la regno de paco. Tiu &#x109;i deklaro estas senprecedenta kaj unika, tamen &#x11D;i mirinde harmonias kun la signoj de la tempo, kaj kun la profeta&#x135;oj de &#x109;iuj grandaj Profetoj. Baha'u'llah malka&#x15D;is kun senkompara klareco kaj komprenebleco la rimedojn por starigi pacon kaj unuecon inter la homaro.</p><p>Vere estas ke, post la apero de Baha'u'llah, &#x11D;is nun okazis milito kaj detruo de senekzempla grandeco, sed &#x11D;i estas &#x11D;uste tio kio la&#x16D; &#x109;iuj profetoj devos okazi je la tagi&#x11D;o de la "granda kaj terura Tago de la Sinjoro", kaj, tiel, &#x11D;i estas nur konfirmo de la certeco ke la "Veno de la Sinjoro" estas ne nur proksima, sed jam plenumita fakto. La&#x16D; la parabolo de Kristo, la Sinjoro de la Vinberejo devas senkompate ekstermi la malnoblajn vinberistojn anta&#x16D; ol doni la Vinberejon al aliaj kiuj havigus al Li la fruktojn en la &#x11D;usta tempo. &#x108;u tio ne signifas ke je la alveno de la Sinjoro terura detruo atendas tiujn despotajn registarojn, avarajn kaj netoleremajn pastrojn, mulaojn a&#x16D; tiranajn gvidantojn kiuj dum jarcentoj, simile al la malhonestaj vinberistoj, malbonregis la teron kaj malrajte prenadis &#x11D;iajn fruktojn?</p><p>Teruraj aferoj kaj senkomparaj sortobatoj povas okazi sur la tero dum kelka tempo, sed Baha'u'llah certigas nin ke balda&#x16D;, "tiuj &#x109;i senfruktaj konfliktoj, tiuj &#x109;i detruaj militoj pasos for, kaj la "Plej Sankta Paco' venos". Milito kaj malpaco fari&#x11D;is tiel neelporteblaj en siaj detruaj rezultoj ke la homaro devas trovi savrimedon kontra&#x16D; ili a&#x16D; perei.</p><p>"La pleneco de la tempo" venis kaj kun &#x11D;i la Promesita Savanto! <strong>Liaj Skriba&#x135;oj</strong></p><p>La Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah estas treege ampleksaj en sia multobjekteco; ili pritraktas &#x109;ian fazon de homa vivo, individua kaj socia, aferojn materialajn kaj aferojn spiritajn, interpretadon de antikvaj kaj modernaj sanktaj skriboj, kaj entenas profetajn anta&#x16D;dirojn pri estonteco proksima kaj malproksima.</p><p>La amplekso kaj &#x11D;usteco de Lia scio estas mirinda. Li kapablis citi kaj klarigi Sanktajn Skribojn de diversaj religioj konatajn de Liaj korespondantoj kaj demandantoj, en konvinka kaj a&#x16D;toritata maniero, kvankam la&#x16D;scie Li neniam havis eblon konati&#x11D;i kun multaj el la koncernaj libroj. Li deklaras, en la Epistolo al Filo de Lupo, ke Li neniam legis la Bayanon, kvankam en Siaj propraj Skriba&#x135;oj Li elmontris plej perfektajn konon kaj komprenon de la Baba Revelacio. (Bab, kiel ni vidis, deklaris, ke Lia Revelacio, la Bayan, estas inspirita kaj devenis de "Tiu, Kiun Dio malka&#x15D;os"!) Esceptante sole la vizitojn de profesoro Edward Granville Browne, kun kiu Li havis en 1890 kvar intervjuojn, &#x109;iun da&#x16D;rantan de dudek &#x11D;is tridek minutoj, Li neniam havis okazon interparoli kun kleraj Okcidentaj pensuloj, tamen Liaj Verkoj elmontras mirindan komprenon de la sociaj, politikaj kaj religiaj problemoj de la Okcidento, kaj e&#x109; Liaj malamikoj devis konfesi ke Liaj sa&#x11D;o kaj scio estis senkomparaj. La konataj kondi&#x109;oj de Lia longa mallibereco esceptas &#x109;ian dubon ke multa scio elmontrita en Liaj Verkoj devis esti akirita el ia spirita fonto, tute sendependa de la ordinaraj maniero de studado kaj lernado kaj de libroj a&#x16D; instruistoj.[18]</p><p>Kelkfoje Li skribis en la moderna persa lingvo, la &#x109;iutaga lingvo de Siaj samlandanoj, kiu estas grandparte miksita kun la araba. Alifoje, turnante Sin al kleraj zoroastranoj, Li skribis en la plej klasika persa lingvo. Li anka&#x16D; skribis kun sama flueco arabe, foje en la plej simpla lingvo, foje per klasika stilo iom simila al tiu de la Korano. Lia perfekta kono de tiuj diversaj lingvoj kaj stiloj estis rimarkinda pro kompleta manko de literatura edukado.</p><p>En kelkaj el Liaj Verkoj la vojo de sankteco estus difinita per tiel simplaj esprimoj ke "irante sur tiu vojo, e&#x109; malsa&#x11D;uloj ne eraros" (Jesaja XXXV, 8). En la aliaj estas multe da poezia figuro, profunda filozofio kaj aludoj al la islamanaj, zoroastranaj kaj aliaj sanktaj libroj, a&#x16D; al la persaj kaj arabaj literaturo kaj legendoj, kiajn &#x11D;uste taksi povas nur poeto, filozofo a&#x16D; klerulo. Ankora&#x16D; aliaj koncernas la progresintajn stadiojn de la spirita vivo kaj povas esti komprenitaj nur de tiuj kiuj jam trapasis la komencajn stadiojn. Lia Verkaro similas malavaran tablon provizitan per man&#x11D;a&#x135;oj kaj bongusta&#x135;oj kiuj konvenas al la bezonoj kaj gustoj de &#x109;iuj, kiuj estas sinceraj verser&#x109;antoj.</p><p>Tio estas la kialo ke Lia Kredo havis efikon inter kleruloj kaj edukituloj, spiritaj poetoj kaj famaj verkistoj. E&#x109; kelkaj inter la gvidantoj de la sufanoj kaj de la aliaj sektoj, kaj kelkaj ministroj kiuj mem estis verkistoj, estis &#x109;armitaj per Liaj vortoj, &#x109;ar ili superis krea&#x135;ojn de &#x109;iuj aliaj verkistoj per la dol&#x109;eco kaj per la profundeco de spirita signifo.</p><p><strong>La Bahaa Spirito</strong></p><p>El Sia malliberejo en la malproksima Akreo, Baha'u'llah &#x11D;isfunde stimulis Sian patrolandon Persujon; kaj ne nur Persujon; Li stimulis kaj da&#x16D;re stimulas la tutan mondon. La spirito kiu inspiris Lin kaj Liajn sekvantojn estis sen&#x15D;an&#x11D;e milda, afabla kaj pacienca, tamen &#x11D;i estis potenco de mirinda vivoforto kaj superhoma povo. &#x11C;i elfaris &#x15D;ajnajn neebla&#x135;ojn. &#x11C;i &#x15D;an&#x11D;is homajn karakterojn. Homoj kiuj subi&#x11D;is al &#x11D;ia influo i&#x11D;is novaj krea&#x135;oj. Ili pleni&#x11D;is per amo, kredo, entuziasmo, kompare kun kiuj teraj &#x11D;ojoj kaj mal&#x11D;ojoj estis kvaza&#x16D; polvo. Ili estis pretaj akcepti tutvivan suferadon a&#x16D; subitan morton kun perfekta egalanimeco, e&#x109; kun radianta &#x11D;ojo, fortaj per la sentima sinkonfido al Dio.</p><p>Plej mirinde el &#x109;io estas, ke iliaj koroj tiom superpleni&#x11D;is per la &#x11D;ojo de la nova vivo ke restis en ili nenia loko por pensoj de malbonsento a&#x16D; ven&#x11D;emo kontra&#x16D; la persekutantoj. Ili tute forlasis la uzadon de forto en la sindefendo, kaj anstata&#x16D; priplori sian sorton, ili konsideris sin la plej feli&#x109;aj el homoj pro la privilegio ricevi tiun novan kaj grandiozan Revelacion kaj fordoni siajn vivojn a&#x16D; ver&#x15D;i sian sangon ateste al &#x11D;ia vero. Iliaj koroj ja kantis pro &#x11D;ojo, &#x109;ar ili kredis ke Dio, la Plejalta, la Eterna, la Amegata, parolis al ili per la homa bu&#x15D;o, alvokis ilin por esti Liaj servantoj kaj amikoj, venis fondi Sian Regnon sur la tero, kaj alporti la netakseblan benon de Paco al la mondo, laca de militoj, el&#x109;erpita de malpaco.</p><p>Tia estis la kredo inspirita de Baha'u'llah. Li proklamis Sian propran mision, kiel tion anta&#x16D;diris Bab, kaj, dank'al la sindonema laborado de Lia granda Anta&#x16D;into, miloj jam estis pretaj aklami Lian Alvenon miloj kiuj for&#x135;etis supersti&#x109;ojn kaj anta&#x16D;ju&#x11D;ojn,</p><p>kaj atendis kun puraj koroj kaj maifermitaj mensoj la Revelacion de la Promesita Gloro de Dio. Malri&#x109;eco kaj katenoj, malbonegaj kondi&#x109;oj kaj eksteraj malhonoroj ne povis ka&#x15D;i de ili la Spiritan Gloron de la Eternulo ja, tiuj &#x109;i mallumaj teraj cirkonstancoj servis nur por pliglorigi la radilumon de Lia efektiva Brilego.</p><p><strong>&#x108;APITROIV: 'ABDU^L-BAHA: LA SERVANTO DE BAHA</strong></p><p><emphasis>Kiam la oceano de Mia &#x109;eesto estos forfluinta kaj la Libro de Mia Revelacio finita, turnu tian viza&#x11D;on al Tiu Kiun Dio destinis, Kiu elkreskis el tiu &#x109;i Pratempa Radiko. - Baha'u'llah, Kitab-i-Aqdas</emphasis></p><p><strong>Naski&#x11D;o kaj Infaneco</strong></p><p>"Abbas Effendi, Kiu poste alprenis la titolon 'Abdu'l-Baha (t.e. Servanto de Baha), estis la plej a&#x11D;a filo de Baha'u'llah. Li naski&#x11D;is en Teherano mallonge anta&#x16D; la noktomezo la 23an de majo 1844,[19] en tiu sama nokto en kiu Bab deklaris Sian mision.</p><p>Li estis na&#x16D;jara kiam Lia patro, Kiun Li jam tiam fervore amis, estis lokita en malliberejo en Teherano. Popola&#x109;o rabis ilian domon, kaj la familio estis senigita de siaj poseda&#x135;oj kaj lasita en mizero. 'Abdu'l-Baha rakontas kiel Li unufoje ricevis permeson eniri la malliberejan korton por vidi Sian amatan patron dum Lia &#x109;iutaga promeno. Baha'u'llah estis terure &#x15D;an&#x11D;ita, tiel malsana ke Li apena&#x16D; povis ekpa&#x15D;i; Liaj haroj kaj barbo estis nekombitaj, Lia kolo frotvundita kaj &#x15D;velinta pro la premo de peza &#x15D;tala kolumo. Lia korpo estis klinita pro &#x15D;ar&#x11D;o de la katenoj, kaj tiu &#x109;i vida&#x135;o faris neforgeseblan impreson je la menso de la sentema knabo.</p><p>Dum la unua jaro de ilia restado en Bagdado, dek jarojn anta&#x16D; kiam Baha'u'llah publike deklaris Sian Mision, la penetrema intuicio de 'Abdu'l-Baha, kiu tiam havis nur na&#x16D; jarojn, ebligis al li fari la grandegan malkovron ke Lia patro estas vere la Promesito Kies Aperon atendis &#x109;iuj babanoj. Pli malpli sesdek jarojn poste Li tiel priskribis la momenton en kiu tiu &#x109;i konvinko ekposedis Lian tutan esta&#x135;on:</p><p><emphasis>Mi estas servanto de la Benita Perfekteco. En Bagdado mi estis infano. Tie Li anoncis al mi la Vorton, kaj mi ekkredis al Li. En la momento kiam Li anoncis al mi la Vorton, mi&#x135;etis min al Liaj Sanktaj Piedoj kaj petis kaj petegis ke Li akceptu mian sangon kiel oferon sur Lia Vojo. Ofero! Kiel dol&#x109;a estas al mi tiu &#x109;i vorto! Ne ekzistas por mi pli granda Favoro ol tio &#x109;i! Kian pli grandan gloron povas mi imagi ol vidi mian kolon katenitan por Li, miajn piedojn &#x109;enligitajn pro amo al Li, mian korpon kripligitan a&#x16D; &#x135;etitan en maran profunda&#x135;on pro Lia Kredo! Se ni efektive estas Liaj sinceraj amantoj - se efektive mi estas Lia sincera servanto, mi devas ja oferdoni mian vivon, kaj &#x109;ion &#x109;e Lia Benita Sojlo. - Diary of Mirza Ahmad Sohrab, januaro 1914. (Taglibro de Mirza Ahmad Sohrab)</emphasis></p><p>En tiu &#x109;i tempo Liaj amikoj komencis nomi Lin "La Mistero de Dio". Sub tiu &#x109;i titolo donita al Li de Baha'u'llah, Li estis &#x11D;enerale konata dum la periodo de la restado en Bagdado.</p><p>Kiam Lia patro foriris en la sova&#x11D;ejon dum du jaroj, la koro de "Abbas estis preska&#x16D; rompita. Lia &#x109;efa konsolo estis transskribado kaj parkera lernado de la Tabuletoj de Bab, kaj multe da tempo Li pasigis en soleca meditado. Kiam la patro fine revenis, la &#x11D;ojo de la knabo estis ekstermezura.</p><p><strong>La Juneco</strong></p><p>De tiu &#x109;i tempo, Li fari&#x11D;is plej intima kunulo de Sia patro, kaj e&#x109; Lia defendanto. Kvankam Li estis nur junulo, Li jam montris mirindajn sa&#x11D;econ kaj ju&#x11D;okapablon, kaj prenis sur Sin la taskon intervjui &#x109;iujn multnombrajn vizitantojn kiuj venis por vidi Lian patron. Se Li trovis ke ili estas sinceraj verser&#x109;antoj, Li lasis ilin &#x109;eesti &#x109;e Sia patro, sed alie Li ne permesis al ili &#x11D;eni Baha'u'llah'n. En multaj okazoj Li helpis al Sia patro respondi demandojn a&#x16D; solvi malfacila&#x135;ojn de tiuj &#x109;i vizitantoj. Ekzemple, kiam unu el la sufan-gvidantoj, nomata "Ali Shawkat Pa&#x15D;ao, demandis pri klarigo de la frazo: "Mi estis Ka&#x15D;ita Mistero", kiu trovi&#x11D;as en bone konata islama tradicio,[20] Baha'u'llah turnis Sin al la "Mistero de Dio", 'Abbas, petanta Lin skribi la klarigon. La knabo, kiu havis tiam la a&#x11D;on de dekkvin a&#x16D; dekses jaroj, tuj skribis gravan epistolon prezentanta klarigon tiel brilan ke Li mirigis la pa&#x15D;aon. Tiu &#x109;i epistolo estas nun vaste diskonigita inter la bahaanoj, kaj estas bone konata al multaj ekster la bahaa kredo.</p><p>En tiu &#x109;i tempo "Abbas ofte vizitis moskeojn, kie Li diskutis teologiajn temojn kun doktoroj kaj kleruloj. Li neniam vizitis ian lernejon a&#x16D; kolegion - Lia sola instruisto estis la patro. Lia plej &#x15D;atata distra&#x135;o estis rajdado, en kiu Li trovis multe da plezuro.</p><p>Post la Deklaracio de Baha'u'llah en la &#x11C;ardeno ekster Bagdado, la sindonemo de "Abdu'1-Baha al la patro fari&#x11D;is pli granda ol anta&#x16D;e. Dum la longa voja&#x11D;o al Konstantinopolo Li gardis Baha'u'llah'n tage kaj nokte, rajdante apud Lia veturilo kaj viglante apud Lia tendo. Kiom eble plej multe Li liberigis Sian patron de &#x109;iuj domaj zorgoj kaj respondecoj, fari&#x11D;ante subtenanto kaj esperdonanto de la tuta familio.</p><p>Dum la jaroj pasigitaj en Adrianopolo, 'Abdu'l-Baha gajnis amon de &#x109;iuj. Li multe instruis, kaj fari&#x11D;is &#x11D;enerale konata kiel la "Majstro". En Akreo, kiam preska&#x16D; la tuta anaro estis malsana je tifo, malario, kaj disenterio, Li lavis la pacientojn, flegis ilin, nutris ilin, maldormis apud ili, sen ripozo, &#x11D;is fine, ekstreme el&#x109;erpita, malsani&#x11D;is Mem je disenterio, kaj dum preska&#x16D; monato estis dan&#x11D;ere malsana. En Akreo, same kiel en Adrianopolo, Li estis amata kaj respektata de &#x109;iuj klasoj, de la &#x109;efreganto &#x11D;is plej mizeraj almozuloj.</p><p><strong>La Edzi&#x11D;o</strong></p><p>La sekvantajn detalojn rilate la edzi&#x11D;on de "Abdu'1-Baha afable donis al la a&#x16D;toro persa historiisto de la Bahaa Kredo:</p><p><emphasis>Dum la juneco de 'Abdul-Baha la problemo de Lia ta&#x16D;ga edzi&#x11D;o estis kompreneble treege interesa demando por la kredantoj, kaj venis multaj personoj, kiuj deziris ricevi por sia familio tiun &#x109;i kronon de gloro. Tamen, dum longa tempo 'Abdul-Baha elmontris nenian inklinon al edzi&#x11D;o, kaj neniu komprenis la sa&#x11D;on de tio &#x109;i. Poste oni eksciis ke estas knabino destinita i&#x11D;i edzino de 'Abdu'l-Baha, knabino kiu naski&#x11D;is dank'al la Beno kiun Bab donis al &#x15D;iaj gepatroj en isfahano. Sia patro estis Mirza Muhammad 'Ali, onklo de la "Re&#x11D;o de Martiroj" kaj la "Amato de Martiroj", kaj &#x15D;i apartenis al unu el la grandaj kaj altaj familioj en isfahano. Kiam Bab estis en Isfahano, Mirza Muhammad 'Ali estis seninfana, sed lia edzino sopiris havi infanon. A&#x16D;dinte tion &#x109;i, Bab donis al li porcion de Sia man&#x11D;a&#x135;o dirante ke li dividu &#x11D;in kun sia edzino. Post kiam ili man&#x11D;is tiun man&#x11D;on, balda&#x16D; evidenti&#x11D;is ke iliaj delongaj deziroj de gepatreco plenumi&#x11D;os, kaj en la &#x11D;usta tempo naski&#x11D;is al ili filino, al kiu estis donita la nomo "Munirih Khanum. Pli poste naski&#x11D;is al ili filo, al kiu ili donis la nomon Sejjed Yahya, kaj poste ankora&#x16D; ili havis kelkajn aliajn infanojn. Post iom da tempo la patro de Munirih mortis, &#x15D;iaj kuzoj estis martirigitaj de Zillu's-Sultan kaj mulaoj, kaj la tuta familio trovi&#x11D;is en grandaj zorgoj kaj estis severe persekutita pro sia aparteno al la Bahaa Kredo. Baha'u'llah tiam permesis al Munirih kaj al &#x15D;ia frato veni en Akreon por tie ser&#x109;i defendon. Baha'u'llah kaj Lia edzino, Navvab, la patrino de 'Abdu'l-Baha, elmontris al Munirih tiom da afableco kaj favoro ke aliaj komprenis, ke ili deziras al &#x15D;i edzi&#x11D;i kun 'Abdu'1- Baha. La deziro de la gepatroj fari&#x11D;is anka&#x16D; la deziro de 'Abdu'l-Baha. Li sentis al Munirih varman amon kaj simpation kiuj estis plene reciprokaj, kaj balda&#x16D; ili unui&#x11D;is per edzi&#x11D;o.</emphasis></p><p>Tiu &#x109;i edzi&#x11D;o montri&#x11D;is eksterordinare feli&#x109;a kaj harmonia. El la infanoj naski&#x11D;intaj al ili kvar filinoj postvivis la rigoron de la longa mallibereco, kaj, per siaj belegaj, servoplenaj vivoj, gajnis amon de &#x109;iuj kiuj havis la privilegion koni ilin.</p><p><strong>La Centro de la Sankta Interligo</strong></p><p>Baha'u'llah multmaniere indikis ke 'Abdu'l-Baha estu Lia sekvanto. Multajn jarojn anta&#x16D; Sia morto Li deklaris tion &#x109;i en vualita maniero en la Kitab-i-Aqdas. Multfoje Li parolis pri 'Abdu'l-Baha kiel "La Centro de Mia Interligo", "La Plej Sankta Bran&#x109;o", "La Bran&#x109;o el la Pratempa Radiko". Li kutime parolis pri Li kiel "La Majstro" kaj postulis de la tuta familio trakti Lin kun speciala distingo. En Sia Volo kaj Testamento Li lasis klarajn instrukciojn ke &#x109;iuj devas turni sin al Li kaj obei Lin.</p><p>Post la morto de la "Benita Belo" (kiel Baha'u'llah estis nomata de Siaj familio kaj amikoj), 'Abdu'l-Baha ekokupis la postenon kiun la patro klare destinis por Li, la postenon de la estro de la Kredo kaj a&#x16D;toritata Klariganto de la instruoj, sed tio &#x109;i malpla&#x109;is al kelkaj el Liaj parencoj kaj aliaj, kiuj ekkontra&#x16D;staris Lin tiel malamike kiel Subh-i-Azal kontra&#x16D;staris al Baha'u'llah. Ili penis semi malkonkordon inter la kredantoj, kaj, malsukcesinte pri tio, komencis fari kontra&#x16D; "Abdu'1-Baha diversajn falsajn akuzojn anta&#x16D; la turka registaro.</p><p>Konforme al la instrukcioj ricevitaj de la patro, 'Abdu'l-Baha estis konstruanta sur la deklivo de la Monto Karmelo, apud Hajfa, konstrua&#x135;on, kun la celo esti konstanta ripozejo por la kadavro de Bab, kaj enhavi plurajn &#x109;ambrojn por kunvenoj kaj diservoj. Oni kredigis al la registaro ke tiu &#x109;i konstrua&#x135;o estis celita kiel fortika&#x135;o, kaj ke "Abdu'1-Baha kun Siaj sekvantoj intencis entran&#x109;ei&#x11D;i tie, por kontra&#x16D;stari la registaron, kaj peni ekposedi la najbaran regionon de Sirio.</p><p><strong>Ripetigo de la Rigora&#x135;oj</strong></p><p>Sekve de tiu &#x109;i kaj aliaj same senbazaj akuzoj, en la jaro 1901, "Abdu'1-Baha kaj Lia familio, kiuj dum pli ol dudek jaroj havis liberan movrajton en la distanco de kelkaj mejloj &#x109;irka&#x16D; Akreo, estis denove, por pli ol sep jaroj, rigore enfermigitaj inter la muroj de la mallibereja urbo. Tio &#x109;i, tamen, ne malhelpis al Li efike disvastigadi la bahaan revelacion tra Azio, E&#x16D;ropo kaj Ameriko. S-ro Horace Holley skribas pri tiu periodo jene:</p><p><emphasis>Al 'Abdu'l-Baha, kiel al instruisto kaj amiko, venis viroj kaj virinoj de &#x109;iuj rasoj, religioj kaj nacioj, por sidi &#x109;e lia tablo kiel bonvenaj gastoj, &#x109;iu demandanta lin pri la sociala, spirita a&#x16D; morala programo kiun &#x109;iu plej multe tenis &#x109;e la koro. Post resto kiu da&#x16D;ris de kelkaj horoj &#x11D;is kelkaj monatoj, &#x109;iu revenis hejmen inspirita, refre&#x15D;igita kaj lumigita. Certe neniam la mondo posedis tian gastodomon kiel tiu &#x109;i.</emphasis></p><p><emphasis>inter &#x11D;iaj muroj fori&#x11D;is la rigidaj kastoj de Hindujo, la rasaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj de judoj, kristanoj kaj islamanoj malaperis el la memoro, kaj &#x109;iaj konven-reguloj krom la esenca le&#x11D;o de varmaj koroj kaj aspirantaj mensoj rompi&#x11D;is, forpelataj kaj neniigataj per la unuiganta simpatio de la dommastro. Estis simile al re&#x11D;o Arturo kaj lia Ronda Tablo ... sed Arturo kiu kavalirigis same virinojn kiel virojn, kaj sendis ilin for en la mondon ne kun la glavo sed kun la Vorto."- The Modern Social Religion, Horace Holley, p. 171 . (La Moderna Socia Religio)</emphasis></p><p>Dum tiuj &#x109;i jaroj "Abdu'1-Baha faris grandegan korespondlaboron al demandantoj kaj kredantoj el &#x109;iuj partoj de la mondo. En tiu &#x109;i laboro multe helpis Lin Liaj filinoj kaj kelkaj interpretistoj kaj sekretarioj.</p><p>Multe da tempo Li oferis por viziti malsanulojn kaj malfeli&#x109;ulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malri&#x109;aj kvartaloj de Akreo neniu gasto estis pli bonvenigita ol la "Majstro". Pilgrimulo kiu tiutempe vizitis Akreon skribas:</p><p><emphasis>Estas la kutimo de 'Abdu'l-Baha &#x109;iusemajne, vendredon matene, disdoni almozon al malri&#x109;uloj. El sia propra nesufi&#x109;a hava&#x135;o Li donas iomete al &#x109;iu bezonanto kiu venas por peti helpon. Hodia&#x16D; matene atendis en vico &#x109;irka&#x16D; cent homoj, sidantaj kaj ka&#x16D;rantaj sur la tero en la korta strato kie staras la domo de 'Abdu'l-Baha. Kia nepriskribebla kolekto da homoj ili estis. &#x108;iuj specoj de viroj, virinoj kaj infanoj - malri&#x109;aj, mizeraj, kun senesperaj viza&#x11D;oj, duonvestitaj, inter ili multaj kripluloj kaj blinduloj, veraj almozuloj, neesprimeble kompatindaj - sopire atendantaj, &#x11D;is aperis el la pordo 'Abdu'l-Baha ... Li rapide pa&#x15D;as de unu al la alia, haltas kelkafoje por flustri vorton de simpatio kaj kura&#x11D;igo, por lasi malgrandan moneron en &#x109;iu avide atendita mano, por tu&#x15D;eti viza&#x11D;on de infano, por premi manon de maljuna virino kiu ekkaptis la borderon de Lia vesto dum Li preterpa&#x15D;as, por diri lumajn vortojn al blindaj maljunuloj, por demandi pri tiuj kiuj estas tro malfortaj kaj tro premitaj por veni por sia modesta helpodono, kaj por sendi al ili ilian porcion kun vortoj de amo kaj inspiro. - Glimpses of 'Abdu'l-Baha, M.J.M., p. 13. (Ekvidoj de 'Abdu'l- Baha)</emphasis></p><p>La personaj bezonoj de 'Abdu'l-Baha estis malgrandaj. Li laboradis frue kaj malfrue. Du simplaj man&#x11D;oj tage sufi&#x109;is al Li. Lia vestaro konsistis el kelkaj vestoj el malmultkosta &#x15D;tofo. Li ne povus vivi en lukso dum aliaj suferis malri&#x109;econ.</p><p>Li treege amis infanojn, florojn, kaj bela&#x135;ojn de la naturo. &#x108;iumatene &#x109;irka&#x16D; la sesa a&#x16D; sepa, la familio kunvenis por kune matenman&#x11D;i, kaj dum la Majstro trinketis Sian teon, junaj infanoj el la domanaro kantis pre&#x11D;ojn. S-ro Thornton Chase skribas pri tiuj infanoj: "Neniam mi vidis tiajn infanojn tiel afablajn, neegoistajn, konsideremajn por aliaj, nesintrudemajn, inteligentajn kaj rapide sindetenajn de la malgrandaj aferoj kiujn infanoj amas." -<emphasis> In Galilee,</emphasis> p. 51. (En Galileo)</p><p>La "flora regno" estis trajto de la vivo en Akreo, el kiu &#x109;iu pilgrimo forportis kun si aromajn memora&#x135;ojn. S-ino Lucas skribas: "Kiam la Majstro enspiras la aromon de floroj, mirinde estas lin rigardi. &#x15C;ajnas ke la bonodoro de hiacintoj rakontas al li ion, kiam li ka&#x15D;as la viza&#x11D;on en la floroj. Estas koncentrita atento, simile al la peno de orelo por eka&#x16D;di belan harmonion!" -<emphasis> A Brief Account of My Visit to 'Akka,</emphasis> pp. 25-2.6. (Mallonga Historio pri Mia Vizito en Akreo)</p><p>Li &#x15D;ategis donaci belajn kaj dol&#x109;aromajn florojn al Siaj multaj vizitantoj.</p><p>S-ro Thornton Chase resumas siajn impresojn pri la mallibereja vivo en Akreo jene:</p><p><emphasis>Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu lo&#x11D;as en la "Plej Sankta Malliberejo". &#x11C;i estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj krea&#x135;oj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de &#x109;iuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondi&#x109;oj, estas ekster tiuj &#x15D;tonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. &#x108;iuj zorgoj, tumultoj, &#x109;agrenoj a&#x16D; mondaj deziroj estas forigitaj de tie."- En Gallileo, p. 24</emphasis></p><p>Al plejmulto da homoj la malfacila&#x135;oj de mallibereja vivo ka&#x16D;zus terurajn suferojn, sed por "Abdu'1-Baha ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo Li skribis:</p><p><emphasis>Ne mal&#x11D;oju pro mia mallibereco kaj malbonsorto; &#x109;ar tiu &#x109;i malliberejo estas mia belega &#x11D;ardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono kiu glorigas min inter justuloj.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;iu povas esti feli&#x109;a en la kondi&#x109;oj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj &#x11D;ojo. Sed se oni estas feli&#x109;a kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacila&#x135;oj kaj &#x11D;enerala malsano, tio &#x109;i estas pruvo de nobleco.</emphasis></p><p><strong>Turkaj Esplorkomisionoj</strong></p><p>En la jaroj 1904 kaj 1907 la turka registaro starigis komisionojn por esplori la akuzojn kontra&#x16D; 'Abdu'1-Baha. Mensogaj atestantoj havigis al si pruvojn kontra&#x16D; Li. "Abdu'1-Baha, refutante la akuzojn, esprimis samtempe plenan pretecon subi&#x11D;i al &#x109;ia verdikto kiun la tribunalo decidus. Li deklaris ke se oni &#x135;etus Lin en malliberejon, trenus Lin tra stratoj, malbenus, kra&#x109;us sur Lin, &#x15D;tonbatus Lin, amasigus kontra&#x16D; Li &#x109;iaspecajn malhonorojn, pendigus a&#x16D; mortpafus Lin, Li estus ankora&#x16D; tre feli&#x109;a.</p><p>Inter kunvenoj de la Esploraj Komisionoj Li da&#x16D;rigis Sian ordinaran vivmanieron kun plej granda sereneco, plantante fruktarbojn en &#x11D;ardeno kaj prezidante en edzi&#x11D;ofesto kun la digno kaj radieco de spirita libereco. La hispana konsulo proponis al "Abdu'l-Baha ke li transveturigu Lin sendan&#x11D;ere en iun ajn fremdan havenon kiun Li elektus, sed tiun &#x109;i proponon Li danke sed decide malakceptis, dirante ke kiaj ajn estus la rezultoj, Li devas sekvi la pa&#x15D;ojn de Bab kaj la Benita Belo, Kiuj neniam penis savi Sin a&#x16D; forkuri de Siaj malamikoj. Li ur&#x11D;is, tamen, plejparton de la bahaanoj forlasi la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;ojn de Akreo, kiuj fari&#x11D;is tre dan&#x11D;eraj por ili, kaj restis sola, kun kelkaj fideluloj, por atendi Sian destinon.</p><p>La kvar koruptemaj oficistoj kiuj formis la lastan esplorkomisionon venis en Akreon en la komenco de la vintro 1907, restis tie dum unu monato, kaj reveturis en Konstantinopolon, fininte sian tiel nomatan "esploradon", pretaj raporti ke la akuzoj kontra&#x16D; "Abdu'l-Baha estas pravigitaj kaj konsili Lian ekzilon a&#x16D; ekzekuton. Tamen, apena&#x16D; ili atingis Turkujon, eksplodis tie la Revolucio, kaj la kvar komisionanoj, kiuj apartenis al la malnova re&#x11D;imo, devis forkuri por savi siajn vivojn. La Junaj Turkoj starigis sian regadon, kaj liberigis &#x109;iujn politikajn kaj religiajn malliberulojn de la Otomana imperio. En septembro 1908 'Abdu'l-Baha estis liberigita el la malliberejo, kaj en la sekvanta jaro 'Abdu'l-Hamid, la sultano, mem fari&#x11D;is malliberigito.</p><p><strong>Voja&#x11D;oj tra la Okcidento</strong></p><p>Post la liberi&#x11D;o, "Abdu'1-Baha da&#x16D;rigis la saman sanktan vivon de sen&#x109;esa aktiveco, instruante, korespondante, prizorgante malri&#x109;ulojn kaj malsanulojn, transloki&#x11D;inte nur de Akreo en Hajfan kaj de Hajfa en Aleksandrion, kie Li restis &#x11D;is a&#x16D;gusto 1911, kiam Li ekiris por Sia unua vizito en la okcidenta mondo. Dum Siaj voja&#x11D;oj en la Okcidento, "Abdu'1- Baha renkontis homojn de &#x109;iuj nuancoj kaj opinioj kaj ekzemplige plenumis la ordonon de Baha'u'llah: "Interrilatu kun &#x109;iuj homoj en &#x11D;ojo kaj aromo". Li atingis Londonon frue en septembro 1911, kaj pasigis tie unu monaton, dum kiu, krom la &#x109;iutagaj interparoloj kun demandantoj kaj multaj aliaj okupoj, Li faris paroladon anta&#x16D; la kongregacio de lia pastra mo&#x15D;to R. J. Campbell en City Temple (Urbo-Templo), kaj anta&#x16D; tiu de la &#x109;efdiakono Wilberforce &#x109;e S-ta Johano, Westminster, kaj matenman&#x11D;is kun la Lordo Urbestro. Poste Li veturis Parizon, kie Lia tempo estis absorbita per &#x109;iutagaj paroladoj kaj interparoloj kun avidaj a&#x16D;skultantoj de diversaj nacioj kaj tipoj. En decembro Li revenis Egiptujon, kaj la sekvintan printempon, sekve de fervoraj invitoj de la amerikaj amikoj, voja&#x11D;is al Usono, alvenante Nov-Jorkon en aprilo 1912. Dum la sekvintaj na&#x16D; monatoj Li voja&#x11D;is tra Ameriko, de unu marbordo al la alia, alparolante homojn de &#x109;iaj specoj kaj de &#x109;iaj statoj - universitatajn studentojn, socialistojn, mormonojn, judojn, kristanojn, agnostikulojn, esperantistojn, pacajn societojn, novpensajn klubojn, virinbalot- rajtajn societojn, kaj parolis en pre&#x11D;ejoj de preska&#x16D; &#x109;iuj sektoj, farante en &#x109;iu okazo paroladon konforman al la a&#x16D;skultantaro kaj al la cirkonstancoj. La 5-an de decembro Li forvoja&#x11D;is al Britujo, kie Li pasigis ses monatojn, vizitante Liverpolon, Londonon, Bristolon kaj Edinburgon. En Edinburgo Li faris la faman paroladon en la Esperanto-societo, en Kiu Li sciigis ke Li ur&#x11D;is orientajn bahaanojn lerni Esperanton por atingi pli bonan interkompreni&#x11D;on inter la Oriento kaj la Okcidento. Post du monatoj en Parizo, pasigitaj kiel anta&#x16D;e en &#x109;iutagaj intervjuoj kaj konferencoj, Li veturis Stutgarton, kie Li havis serion de tre sukcesaj kunvenoj kun germanaj bahaanoj. De tie Li iris en Budape&#x15D;ton kaj en Vienon, fondinte en tiuj &#x109;i lokoj novajn grupojn. En majo 1913, Li revenis Egiptujon, kaj la 5-an de decembro 1913 al Hajfa.</p><p><strong>Reveno en la Sanktan Landon</strong></p><p>Li havis tiam sepdek jarojn, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj voja&#x11D;oj, eluzis Liajn korpajn fortojn. Post la reveno Li skribis la sekvantan kortu&#x15D;an Tabuleton al la kredantoj en la Oriento kaj Okcidento:</p><p><emphasis>Amikoj, venas la tempo kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris &#x109;ion kio estis farebla. Mi servis al la Kredo de Baha'u'llah &#x11D;is la ekstremo de mia povo. Mi laboris nokte kaj tage dum &#x109;iujjaroj de mia vivo.</emphasis></p><p><emphasis>Ho, kiel mi sopiras ke la kredantoj prenu sur siajn &#x15D;ultrojn la respondecon por la Kredo! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Abha (t.e., de la Plejglora)! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio!...</emphasis></p><p><emphasis>Mi stre&#x109;as miajn orelojn al la Oriento kaj al la Okcidento, al la Nordo kaj al la Sudo, esperante eka&#x16D;di la kantojn de amo kaj amikeco sonigitajn en kunvenoj de la kredantoj. Miaj tagoj estas malmultaj, kaj restas al mi nenia alia &#x11D;ojo ekster tio &#x109;i.</emphasis></p><p><emphasis>Ho, kiel mi deziras vidi la amikojn unuigitaj kiel brilanta kun&#x15D;nuro de perloj, kiel la lumantaj plejadoj, kiel radioj de la suno, kiel gazeloj de unu pa&#x15D;tejo!</emphasis></p><p><emphasis>La mistika najtingalo kantas al ili; &#x109;u ili ne a&#x16D;skultas? La Paradiza birdo &#x109;irpas; &#x109;u ili ne eka&#x16D;das? La An&#x11D;elo de la Regno de Abha vokas al ili; &#x109;u ili ne atentos? La Portanto de la Sankta interligo pledas; &#x109;u ili ne obeos?</emphasis></p><p><emphasis>Ho! Mi atendas, mi atendas la &#x11D;ojan nova&#x135;on, ke la kredantoj estas la personi&#x11D;o de sincereco kaj lojaleco, enkorpi&#x11D;o de amo kaj amikeco, elmontri&#x11D;o de unueco kaj konkordo!</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;u ili ne &#x11D;ojigos mian koron? &#x108;u ili ne kontentigos miajn sopirojn? &#x108;u ili ne obeos miajn petegojn? &#x108;u ili ne plenumos miajn esperojn? &#x108;u ili ne respondos al mia voko?</emphasis></p><p><emphasis>Mi atendas, pacience mi atendas!</emphasis></p><p>La malamikoj de la Bahaa Kredo, kies esperoj alten levi&#x11D;is kiam Bab i&#x11D;is viktimo de ilia furiozo, kiam Baha'u'llah estis forpelita el Sia patrolando kaj igita dumviva malliberulo, kaj refoje kiam Baha'u'llah mortis - tiuj &#x109;i malamikoj denove kura&#x11D;i&#x11D;is vidante la korpan malfortecon kaj eluzi&#x11D;on de "Abdu'1-Baha post Lia reveno el la Okcidentaj voja&#x11D;oj. Sed denove iliaj esperoj estis kondamnitaj je neplenumo. Post mallonga tempo 'Abdu'l-Baha povis skribi:</p><p><emphasis>Sendube tiu &#x109;i korpo kaj la homa energio ne kapablus elteni la sen&#x109;esan penadon kaj fortostre&#x109;adon ... sed la helpo kaj subteno de la Dezirato estis la Gardanto kaj Defendanto de la malforta kaj humila 'Abdul-Baha. ... Kelkaj asertis ke 'Abdul-Baha estas jam dironta Sian lastan adia&#x16D;on al la mondo, ke Lia korpa energio estas el&#x109;erpita kaj foruzita kaj ke balda&#x16D; tiuj &#x109;i komplika&#x135;oj finigos Lian vivon. Tio &#x109;i estas for de la vero. Kvankam la&#x16D; la evidenta opinio de la rompantoj de la Sankta interligo kaj neperfektaj mensuloj la korpo estas malforta pro la suferoj sur la Benita Vojo, tamen, Gloro al Dio! per la gardo de la Benita Perfekteco la spiritaj povoj estas plej altgrade rejuni&#x11D;intaj kaj fortaj. Danko estu al Dio ke nun, per la beno kaj favoro de Baha'u'llah, e&#x109; la korpa energio estas plene refortigita, ricevita estas dia &#x11D;ojo, la plej altaj bon-nova&#x135;oj brilegas kaj ideala feli&#x109;o abundegas.</emphasis></p><p>Kaj dum la E&#x16D;ropa Milito kaj poste "Abdu'1-Baha, inter sennombraj aliaj agadoj, povis skribi serion de grandanimaj kaj inspiraj leteroj kiuj, kiam venis informoj pri ili, vekis la kredantojn tra la mondo al novaj entuziasmo kaj servofervoro. Per la inspiro de tiuj &#x109;i leteroj la Kredo anta&#x16D;eniris rapidege kaj &#x109;ie la Religio montris novajn signojn de vivoforto kaj energio.</p><p><strong>La Milittempo en Hajfa</strong></p><p>Rimarkinda ekzemplo de la anta&#x16D;videmo de "Abdu'1-Baha montri&#x11D;is dum la monatoj tuj anta&#x16D; la milito. En tempo de paco en Hajfa estis ordinare granda nombro da pilgrimoj, de Persujo kaj la aliaj regionoj de la terglobo. &#x108;irka&#x16D; ses monatojn anta&#x16D; la eksplodo de la milito unu el la maljunaj bahaanoj vivantaj en Hajfa prezentis la deziron de pluraj persaj kredantoj por permeso viziti la Majstron. 'Abdu'l-Baha ne donis la permeson, kaj de tiu tempo iom post iom forsendis la pilgrimojn kiuj estis en Hajfa, tiel ke en la fino de julio 1914 restis neniu. Kiam, en la unuaj tagoj de a&#x16D;gusto, la subita eksplodo de la Granda Milito tremigis la mondon, la sa&#x11D;eco de Liaj anta&#x16D;zorgoj fari&#x11D;is klara.</p><p>Kiam la milito eksplodis, 'Abdu'l-Baha, kiu jam kvindek kvin jarojn de Sia vivo pasigis en ekzilo kaj malliberejo, denove i&#x11D;is fakte malliberulo de la turka registaro. Komunikado kun amikoj kaj kredantoj ekster Sirio estis preska&#x16D; tute interrompita, kaj Li kun Sia malgranda sekvantaro estis denove subigita al malfacilaj cirkonstancoj, nesufi&#x109;o de nutra&#x135;o, granda persona dan&#x11D;ero kaj maloportuneco.</p><p>Dum la milito 'Abdu'l-Baha estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de homoj &#x109;irka&#x16D; Li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko, danke al tio ke la malsato estis forturnita, ne nur de la bahaanoj sed de centoj de &#x109;iureligiaj malri&#x109;uloj en Hajfa kaj Akreo, kies bezonojn Li grandanime kontentigis. Li zorgis pri &#x109;iuj, kaj la&#x16D; Sia eblo moderigis iliajn suferojn. Al centoj da malri&#x109;uloj Li donis &#x109;iutage malgrandajn monsumetojn. Aldone al la mono Li donis panon. Se Li ne havis panon Li donis daktilojn a&#x16D; ion alian. Ofte Li vizitis Akreon por konsoli kaj helpi la tieajn kredantojn kaj malri&#x109;ulojn. Dum la milittempo Li aran&#x11D;is &#x109;iutage kunvenojn de la kredantoj, kaj per Lia helpo la amikoj restis feli&#x109;aj kaj trankvilaj dum tiuj zorgabundaj jaroj.</p><p><strong>Sir Abdu'l-Baha Abbas, K.B.E.</strong></p><p>Granda estis la &#x11D;ojo en Hajfa kiam, la 23an de septembro, 1918, je la 3-a ptm., post &#x109;irka&#x16D; du dekkvarhora batalado, la urbo estis kaptita de la brita kaj hinda kavalerio, kaj la teruraj militkondi&#x109;oj travivataj sub la turka regado fini&#x11D;is.</p><p>Ekde la komenco de la brita okupacio, grandaj amasoj da soldatoj kaj registaraj oficistoj de &#x109;iuj rangoj, e&#x109; de la plej altaj, celis intervjuon kun 'Abdu'l-Baha, &#x11D;uante kun granda plezuro Liajn lumdonajn paroladojn, la vastecon de Liaj vidpunktoj kaj profundecon de Lia intuicio, Lian dignoplenan &#x11D;entilecon kaj &#x109;arman gastamon. La registaraj reprezentantoj estis tiel profunde impresitaj per Lia nobla karaktero kaj Lia granda laboro por paco kaj vera prospero de la homaro, ke al 'Abdu'l- Baha estis donita kavalireco de la Brita Imperio. Tiu &#x109;i ceremonio okazis en la &#x11D;ardeno de la milita registar&#x109;efo de Hajfa la 27an de aprilo, 1920.</p><p><strong>La Lastaj Jaroj</strong></p><p>Dum la vintro de 1919-20 la a&#x16D;toro havis la grandan privilegion pasigi du kaj duonon da monatoj kiel gasto de "Abdu'1-Baha en Hajfa kaj intime observadi Lian &#x109;iutagan vivon. Tiutempe, kvankam havante la a&#x11D;on de preska&#x16D; sepdek ses jaroj, Li estis ankora&#x16D; rimarkinde vivoplena, kaj plenumis tage preska&#x16D; nekredeblan amason da laboro. Kvankam Li ofte estis tre laca Li elmontradis tamen mirindan kapablon de revigli&#x11D;o, kaj &#x109;iam Liaj servoj estis pretaj al dispono de tiuj kiuj plej multe bezonis ilin. Liaj senlaca pacienco, &#x11D;entileco, afableco kaj takto faris Lian &#x109;eeston kiel benon. Estis Lia kutimo pasigi grandan parton de &#x109;iu nokto en pre&#x11D;ado kaj meditado. De frua mateno &#x11D;is vespero, krom mallonga posttagman&#x11D;a ripozo, Li estis intense okupata per legado kaj respondado al leteroj el multaj landoj, per prizorgado de multegaj aferoj de la domo kaj de la Kredo. Posttagmeze Li kutime faris al Si malgrandan ripozon en formo de promeno a&#x16D; veturo, sed e&#x109; tiam ordinare akompanis Lin unu, du a&#x16D; areto da pilgrimoj, kun kiuj Li parolis pri spiritaj aferoj, a&#x16D; Li profitis la okazon la&#x16D;voje por viziti kaj helpi iajn malri&#x109;ulojn. Post reveno Li invitis la amikojn al la kutima vespera kunveno en Sia akceptejo. Kaj &#x109;e tagman&#x11D;o kaj &#x109;e vesperman&#x11D;o Li gastigis nombron da pilgrimuloj kaj amikoj, kaj &#x109;armis Siajn gastojn per gajaj kaj humoraj rakontoj kaj &#x15D;atindaj interparoloj pri diversaj aferoj. "Mia hejmo estas la hejmo de rido kaj &#x11D;ojo", Li deklaris, kaj ja estis tiel. Li &#x15D;atis kunvenigi homojn de diversaj rasoj, koloroj, nacioj kaj religioj en unueco kaj kora amikeco &#x109;irka&#x16D; Sia gastema tablo. Li estis vere amanta patro ne nur por la malgranda anaro en Hajfa, sed por la bahaanaro tra la tuta mondo.</p><p><strong>La Morto de Abdu'l-Baha</strong></p><p>'Abdu'l-Baha da&#x16D;rigis Siajn multspecajn okupojn kun apena&#x16D;a malplii&#x11D;o malgra&#x16D; la kreskanta korpa fortoperdo kaj laci&#x11D;o &#x11D;is la lastaj tagoj de Sia vivo. Vendrede, la 25an de novembro, 1921, Li &#x109;eestis la tagmezan pre&#x11D;on en la moskeo en Hajfa, kaj poste la&#x16D; Sia kutimo, disdonis propramane almozon al malri&#x109;uloj. Post la tagman&#x11D;o Li diktis kelkajn leterojn. Ripozinte Li promenis en la &#x11D;ardeno kaj parolis kun la &#x11D;ardenisto. Vespere Li donis Siajn benon kaj konsilon al amata kaj fidela domservanto kiu edzi&#x11D;is en tiu sama tago, kaj poste &#x109;eestis la kutiman kunvenon de la amikoj en Sia propra akceptejo. Malpli ol tri tagojn poste, &#x109;irka&#x16D; la 1:30<sup>a</sup> atm. lundon, la 28an de novembro, Li mortis tiel kviete ke, la&#x16D; Liaj du filinoj kiuj maldormis apud Lia lito, &#x15D;ajnis ke Li trankvile endormi&#x11D;is.</p><p>La mal&#x11D;oja nova&#x135;o balda&#x16D; disvasti&#x11D;is tra la urbo kaj estis tuj telegrafita tra &#x109;iuj partoj de la mondo. La sekvantan matenon (mardon, la 29an de novembro) okazis la enterigo:</p><p><emphasis>enterigo al kiu similan Hajfa, ja la tuta Palestino, certe estis neniam vidinta ... tiel profunda estis la sento kiu kunvenigis tiel multajn milojn da funebrantoj, reprezentantoj de tiom da religioj, rasoj kaj lingvoj.</emphasis></p><p><emphasis>La &#x108;efa Komisiito, Sir Herbert Samuel, la &#x108;efreganto de Jerusalemo, la &#x108;efreganto de Fenicujo, la &#x108;efaj Oficistoj de la Registaro, Konsuloj de diversaj landoj, rezidentaj en Hajfa, estroj de diversaj religiaj anaroj, eminentuloj de Palestino, judoj, kristanoj, islamanoj, drusoj, egiptoj, grekoj, turkoj, kurdoj, kaj amaso de liaj amerikaj, e&#x16D;ropaj kaj enlandaj amikoj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj de altaj kaj de malaltajpozicioj... &#x109;iuj, en la nombro de pli ol dek miloj, funebrantaj la perdon de sia Amato....</emphasis></p><p><emphasis>"Ho Dio, mia Dio!" unuvo&#x109;e ili lamentis, "nia patro forlasis nin, nia patro forlasis nin!"... malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio.... Postduhora irado, ili atingis la tombo&#x11D;ardenon de Bab.... Dum la granda amaso premis sin de &#x109;iuj flankoj... reprezentantoj de diversaj sektoj, islamanoj, kristanoj kaj judoj, &#x109;iuj kore flamantaj per varmega amo al 'Abdu'1-Baha, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj anta&#x16D;preparitaj, levis la vo&#x109;ojn en la&#x16D;do kaj beda&#x16D;ro, donante la lastan adia&#x16D;an oma&#x11D;on al la amato. Tiel unuvo&#x109;e ili aklamis Lin, kiel sa&#x11D;an edukiston kaj paciganton de la homa gento en tiu &#x109;i malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio &#x15D;ajnis resti direbla porbahaanoj. - The Passing of' "Abdu'l-Baha, de Lordino Blomfield kaj Shoghi Effendi, pp. 11, 12. (La Forpaso de 'Abdu'l-Baha)</emphasis></p><p>Na&#x16D; parolantoj, &#x109;iuj el ili eminentaj reprezentantoj de la islama, kristana kaj juda anaroj, en elokventa kaj kortu&#x15D;a maniero atestis siajn amon kaj admiron al la pura kaj nobla vivo kiu &#x135;us fini&#x11D;is. Tiam la &#x109;erkon oni malrapide enmetis en sian simplan kaj sanktan ripozejon.</p><p>Sendube tio estis konvena tributo al la memoro de Tiu Kiu dum Sia tuta vivo laboradis por unueco de religioj, rasoj kaj lingvoj-tributo, kaj anka&#x16D; pruvo, ke la laboro de Lia vivo ne estis vana, ke la idealoj de Baha'u'llah, kiuj estis Lia inspiro, plie, la esenco de Lia vivo, komencis jam penetri la mondon kaj rompi la barilojn de sektoj kaj kastoj kiuj dum jarcento apartigadis islamanojn, kristanojn, judojn kaj aliajn diversajn partiojn kiuj dividis la homan familion.</p><p><strong>Skriba&#x135;oj kaj Paroladoj</strong></p><p>La skriba&#x135;oj de "Abdu'1-Baha estas tre multaj kaj estas plejparte en la formo de leteroj al kredantoj kaj demandantoj. Multaj el Liaj paroloj kaj prelegoj estas anka&#x16D; surpaperigitaj kaj multaj el ili estas eldonitaj. El la miloj da pilgrimoj kiuj vizitis Lin en Akreo kaj Hajfa granda nombro skribe rakontis siajn impresojn, kaj multaj el tiuj priskriboj estas nun haveblaj en presa eldono.</p><p>Tiamaniere Liaj instruoj estas tre komplete konservitaj, kaj ili inkluzivas vastan amason da temoj. Multajn el la problemoj kaj de la Oriento kaj de la Okcidento Li pritraktis pli plene ol Lia Patro, prezentante pli detalajn aplikmanierojn de la &#x11D;eneralaj principoj starigitaj de Baha'u'llah. Granda nombro de Liaj Skriba&#x135;oj estas ne ankora&#x16D; tradukita en okcidentan lingvon, sed sufi&#x109;e da ili jam estas haveblaj por prezenti profundan kaj plenan scion pri la pli gravaj principoj de Liaj instruoj.</p><p>Li parolis perse, arabe kaj turke. En la Okcidentaj voja&#x11D;oj Liaj paroloj kaj paroladoj &#x109;iam estis tradukataj, perdante kompreneble multe de la beleco, elokventeco kaj forto en la procedo, tamen tia estis la potenco de la Spirito kiu akompanis Liajn vortojn ke &#x109;iuj kiuj Lin a&#x16D;dis estis impresitaj.</p><p><strong>La Posteno de 'Abdu'l-Baha</strong></p><p>La unika posteno destinita al "Abdu'l-Baha de la Benita Perfekteco estas indikita en la sekvanta peco skribita de Tiu &#x108;i: "Kiam la oceano de Mia &#x109;eesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio fini&#x11D;os, turnu viajn viza&#x11D;ojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu bran&#x109;i&#x11D;is el &#x109;i tiu Pratempa Radiko." Kaj denove:'... tion kion vi ne komprenas en la Libro demandu al Tiu Kiu bran&#x109;i&#x11D;is el tiu &#x109;i potenca Arbo."</p><p>"Abdu'l-Baha Mem skribis la jenon: "La&#x16D; la klara teksto de la Kitab-i-Aqdas Baha'u'llah difinis la Centron de la Sankta Interligo Klariganto de Liaj Vortoj - Interligo tiel firma kaj potenca, ke de la tempokomenco &#x11D;is nun neniu Religiosistemo havigis al si ion similan."</p><p>La pleneco de la servemeco per kiu 'Abdu'l-Baha disvastigis la Kredon de Baha'u'llah Oriente kaj Okcidente rezultis kelkafoje en konfuzo de penso parte de la kredantoj rilate al Lia rango. Konstatinte la purecon spiritan kiu vivigis Liajn vortojn kaj farojn, &#x109;irka&#x16D;itaj de religiaj influoj kiuj signis la detruon de la tradiciaj doktrinoj, pluraj bahaanoj sentis ke ili faras honoron al 'Abdu'l-Baha per tio ke ili komparas Lin al Malka&#x15D;anto, a&#x16D; aklamas Lin esti la "reveno de Kristo". Nenio faris Lin tiel ege mal&#x11D;oja kiel la nepovo por vidi ke Lia kapableco servadi al Baha'u'llah venas el la pureco de la spegulo turnita al la Suno de Vero, kaj ne de la Suno mem.</p><p>Plie, malsimile al anta&#x16D;aj Religiosistemoj, la Kredo de Baha'u'llah havas en si potencon de universala homsocio. Dum la misio de "Abdu'l-Baha inter 1892 kaj 1921, la Kredo kreskis per sinsekvaj niveloj de evoluo al vera mondordo. &#x11C;ia evolui&#x11D;ado postulis la da&#x16D;ran direkton kaj specialan instruadon de "Abdu'1-Baha, Kiu sola sciis la plenecon de tiu nova potenca inspiro surterigita en tiu &#x109;i epoko. &#x11C;is kiam Lia propra Testamento estis malka&#x15D;ita post la morto de "Abdu'1-Baha, kaj &#x11D;ia signifo klarigita de Shoghi Effendi, la Gardanto de la Kredo, &#x11D;is tiam la bahaanoj preska&#x16D; &#x109;iam atribuis al la gvidado de la amata Majstro gradon de spirita a&#x16D;toritateco egalan al tiu de la Malka&#x15D;anto Mem.</p><p>La efikoj de tiel naiva entuziasmo ne ekzistas plu en la bahaa komunumo, sed kun pli racia kompreno de la mistero de tiuj senkompareblaj sindono kaj servado, la bahaanoj povas nuntempe des pli konscie estimi la unikan karakteron de la misio kiun 'Abdu'l-Baha plenumis. La Kredo kiu en 1892 &#x15D;ajnis esti tiel malforta kaj senhelpa dum la ekzilo kaj enkarceri&#x11D;o de &#x11D;ia Ekzempliganto kaj Klariganto, de post tiu tempo starigas, per nerezistebla potenco, komunumojn en multaj landoj[21], kaj &#x11D;i kontra&#x16D;as la malfortecon de putri&#x11D;anta civilizacio per tiu instrua&#x135;o kiu sola malka&#x15D;as la estontecon de malespera homaro.</p><p>La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Baha Mem difinas kun plena klareco la misteron de la rangoj de Bab kaj de Baha'u'llah, kiel anka&#x16D; Lian propran mision:</p><p><emphasis>Jen estas la bazo de la kredo de la anoj de Baha (mia vivo estu oferita pro ili): "Lia Sankteco, la Ekzaltito (Bab), estas la Malka&#x15D;anto de la Unueco de Dio kaj la Anta&#x16D;ulo de la Pratempa Belo. Lia Sankteco la Abha Belo (mia vivo estu oferdono pri Liaj konstantaj amikoj) estas la Supera Malka&#x15D;anto de Dio kaj la Suno de Lia Plej Dia Esenco. &#x108;iuj aliaj estas servantoj al Li kaj sekvas Liajn ordonojn."</emphasis></p><p>Per tiu deklaro, kaj per multaj aliaj en kiuj 'Abdu'l-Baha emfazis la gravecon por bazigi la scion pri la Kredo sur Liaj &#x11D;eneralaj Tabuletoj, fundamento por unueco de kredo estis starigita, kun la rezulto ke la diversaj supozoj ka&#x16D;zitaj de aludoj al Liaj Tabuletoj al individuoj, en kiuj la Majstro respondis al personaj demandoj, rapide malaperis. Super &#x109;io, la starigo de definitiva administra sistemo, kun la Gardanto kiel &#x11D;ia &#x109;efo, transdonis al fakoj &#x109;iun a&#x16D;toritatecon anta&#x16D;e uzita en la formo de presti&#x11D;o kaj influo de individuaj bahaanoj en la diversaj lokaj grupoj.</p><p><strong>Ekzempliganto de Bahaa Vivo</strong></p><p>Baha'u'llah estis super &#x109;io la Malka&#x15D;anto de la Vorto. Lia kvardekjara mallibereco donis al Li nur limigitajn okazojn interparoli kun Siaj samtempuloj. Al 'Abdu'l-Baha estis, sekve, destinita la grava tasko por esti klariganto de la Revelacio, Plenumanto de la Vorto, Granda Ekzempliganto de la bahaa vivo en reala kontakto kun la hodia&#x16D;a mondo, en plej diversaj formoj de &#x11D;iaj sennombraj agadoj. Li montris ke estas ankora&#x16D; eble, meze de la vivokirlo kaj anta&#x16D;enpremo de la moderna tempo, meze de la &#x109;ieregantaj egoismo kaj batalado por materiala prospero, plenigi la vivon de tuta sindonemo al Dio kaj servado al siaj najbaroj, kion de homoj postulis Kristo, Baha'u'llah kaj &#x109;iuj Profetoj. Meze de provoj, sorto&#x15D;an&#x11D;oj, kalumnioj kaj perfidoj unuflanke, kaj amo, glorado, sindonemo kaj respekto aliflanke, Li staris kiel lumturo konstruita sur roko, &#x109;irka&#x16D; kiu furiozas vintraj uraganoj kaj ludas somera oceano. Lia ekvilibro kaj sereneco estis &#x109;iam firmaj kaj ne&#x15D;anceleblaj. Li plenumis la vivon de kredo, kaj alvokas Siajn sekvantojn por fari la samon. Meze de la militanta mondo Li levis la Standardon de Unueco kaj Paco, la standardon de la Nova Epoko, kaj inspiras tiujn kiuj levi&#x11D;as helpe al &#x11D;i per la Spirito de la Nova Tago. &#x11C;i estas la sama Sankta Spirito kiu inspiradis la anta&#x16D;ajn Profetojn kaj Sanktulojn, sed &#x11D;i estas nova el&#x15D;pruco de tiu &#x109;i Spirito, konvena al la bezonoj de la nova tempo.</p><p><strong>&#x108;APITRO V: KIO ESTAS BAHAANO?</strong></p><p><emphasis>Homo devas doni fruktojn. Senfrukta homo, la&#x16D; la vortoj de Lia Sankteco la Spirito (t.e. Kristo), estas kiel senfrukta arbo, kaj senfrukta arbo ta&#x16D;gas por fajro. - Baha'u'llah, Words of Paradise (Vortoj el Paradizo)</emphasis></p><p>Herbert Spencer foje diris ke per nenia poiitika al&#x125;emio oni povas ricevi oran konduton el plumbaj instinktoj; tiel same vere estas ke per nenia politika al&#x125;emio oni povas fari oran socion el plumbaj individuoj. Baha'u'llah, kiel &#x109;iuj anta&#x16D;aj Profetoj, proklamis tiun &#x109;i veron kaj instruis ke por fondi la Regnon de Dio en la mondo, oni devas fondi &#x11D;in anta&#x16D;e en la homaj koroj. Tial studante la bahaajn instruojn, ni komencos de la instruoj de Baha'u'llah pri konduto de individuoj, kaj penos prezenti klaran bildon pri tio kion signifas esti bahaano.</p><p><strong>Vivi la Bahaan Vivon</strong></p><p>Demandite iufoje: "Kio estas bahaano?" 'Abdu'l-Baha respondis:<emphasis> "Esti bahaano signifas simple ami la mondon; ami la homaron kaj peni servi al &#x11D;i; labori por universala paco kaj universala frateco."</emphasis> Alifoje Li difinis bahaanon kiel<emphasis> "personon posedantan &#x109;iujn perfektecojn de homo en aktiveco"</emphasis> En unu el Siaj londonaj paroloj Li diris ke homo povas esti bahaano se li e&#x109; neniam a&#x16D;dis la nomon de Baha'u'llah. Li aldonis:</p><p><emphasis>Homo kiu vivas la&#x16D; la instruoj de Baha'u'llah estas jam bahaano. Aliflanke, homo povas dum kvindek jaroj nomi sin bahaano, sed se li ne vivas la vivon li ne estas bahaano. Malbela homo povas nomi sin bela, tamen li trompos neniun, kaj homo nigra povas nomi sin blanka, sed li trompos neniun, nek e&#x109; sin mem.</emphasis></p><p>Tamen, tiu kiu ne konas la Disenditojn, similas al floro kreskanta en ombro. Kvankam &#x11D;i ne konas la sunon, &#x11D;i, tamen, estas absolute dependa de &#x11D;i. La grandaj Profetoj estas spiritaj sunoj, kaj Baha'u'llah estas la suno de la hodia&#x16D;a "tago" en kiu ni vivas. La sunoj de la anta&#x16D;aj tagoj varmigis la mondon kaj donis al &#x11D;i la vivon. Se tiuj sunoj ne estus brilintaj, la tero nun estus malvarma kaj malviva, sed nur la &#x109;i-taga sunlumo povas maturigi la fruktojn al kiuj la sunoj de anta&#x16D;aj tagoj donacis la vivon.</p><p><strong>Sindono al Dio</strong></p><p>Por atingi la bahaan vivon en &#x11D;ia plena perfekteco, konscia kaj direkta sinturno al Baha'u'llah estas necesa kiel la brilado de la suno necesa estas por florigi lilion a&#x16D; rozon. Bahaano adoras ne la personecon de Baha'u'llah, sed la Gloron de Dio malka&#x15D;itan en tiu &#x109;i personeco. Li respektas Kriston, Mahometon kaj &#x109;iujn anta&#x16D;ajn Disenditojn, sed Baha'u'llah'n li konsideras Portanto de la Dia Revelacio por la nova epoko en kiu ni vivas, kaj Granda Mondinstruisto Kiu venis por kontinui kaj plenumi la laboron de Siaj anta&#x16D;uloj.</p><p>Por ke homo fari&#x11D;u bahaano ne sufi&#x109;as intelekta konsento al la kredo, nek ekstera korekteco de lia konduto. Baha'u'llah postulas de Siaj sekvantoj tutkoran kaj plenan sindonon. Nur Dio rajtas fari tian postulon, sed Baha'u'llah parolas kiel Sendito de Dio, kaj Klariganto de Lia Volo. La anta&#x16D;aj Disenditoj estis tiel same kategoriaj. Kristo diris: "Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min, &#x109;ar kiu volas savi sian animon, tiu &#x11D;in perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu &#x11D;in trovos." Diversesprime, &#x109;iuj Malka&#x15D;antoj de Dio postulis la samon de Siaj sekvantoj, kaj la historio de la religio montras klare ke tiel longe kiel tiu &#x109;i postulo estis sincere plenumita kaj obeata, la religio floris, malgra&#x16D; &#x109;ia tera kontra&#x16D;batalado, malgra&#x16D; turmentoj, persekutado kaj martirigado de la kredantoj. Aliflanke, kiam ajn en&#x15D;telis sin kompromiso, kaj "respektindeco" okupis la lokon de la absoluta sinofero, la religio komencis kaduki. &#x11C;i fari&#x11D;is moda, sed &#x11D;i perdis la povon savi kaj transformi, la povon fari miraklojn. Vera religio neniam &#x11D;is nun estis moda. Dio permesu ke iam &#x11D;i fari&#x11D;u tia; sed nun estas ankora&#x16D; vere, kiel en la tagoj de Kristo, ke "malvasta estas la pordo kaj mallar&#x11D;a estas la vojo, kiu kondukas nin al la vivo, kaj malmultaj trovis &#x11D;in." La pordo de la spirita naski&#x11D;o, kiel la pordo de la natura naski&#x11D;o, enlasas homojn nur unuope, kaj sen &#x15D;ar&#x11D;a&#x135;oj. Se, estonte, pli multe da homoj sukcesos suriri tiun &#x109;i vojon ol en la pasintaj tempoj, tio estos ne pro la plilar&#x11D;igo de la pordo, sed pro tio ke la homoj pli inklinos al la "granda subi&#x11D;o" kiun Dio postulas; &#x109;ar longa kaj maldol&#x109;a sperto estos fine konvinkinta ilin kiel malsa&#x11D;e ili agis elektante sian vojon anstata&#x16D; la vojo de Dio.</p><p><strong>Ser&#x109;ado de la Vero</strong></p><p>Baha'u'llah ordonas justecon al &#x109;iuj el Siaj sekvantoj kaj difinas &#x11D;in kiel: "Libereco de supersti&#x109;oj kaj imitado, ke homo povu ekkoni la Revelaciantojn de Dio per la okuloj de la Unueco, kaj konsideri &#x109;iujn aferojn per penetra rigardo." -<emphasis> Words of Wisdom</emphasis> (Vortoj de Sa&#x11D;eco).</p><p>Estas necese ke &#x109;iu individuo vidu kaj komprenu mem la Gloron de Dio malka&#x15D;itan en la homa sanktejo de Baha'u'llah, alie la bahaa kredo estus por li nur senenhava nomo. La Profetoj &#x109;iam alvokadis la homojn ke ili malfermu siajn okulojn, ne fermu ilin, uzu sian intelekton, ne subpremu &#x11D;in. Ne sklava kredemo, sed klara vidado kaj libera pensado, ebligos al ili penetri la nubojn de anta&#x16D;ju&#x11D;oj, forskui la katenojn de blinda imitado, kaj atingi plenkomprenon de la vero de la nova Revelacio.</p><p>Kiu deziras esti bahaano devas esti sentima ser&#x109;anto de la vero, sed li ne devas limigadi sian ser&#x109;adon &#x11D;is la materiaj aferoj. Liaj spiritaj perceptpovoj devas esti tiel viglaj kiel la korpaj. Li devas uzi &#x109;iujn kapablojn donitajn al li de Dio por atingi la veron, kredante al nenio sen valora a&#x16D; sufi&#x109;a racio. Se lia koro estas pura, kaj la menso libera de anta&#x16D;ju&#x11D;oj, la fervora ser&#x109;anto ne malsukcesos ekkoni la Dian Gloron en kia ajn sanktejo &#x11D;i manifesti&#x11D;us. Baha'u'llah plue deklaras:</p><p><emphasis>Oni devas koni sin mem, kaj tion kio kondukas al nobleco a&#x16D; al malnobleco, al malhonoro a&#x16D; al honoro, al ri&#x109;eco a&#x16D; al malri&#x109;eco. - Tablet of Tarazat (Tabuleto Tarazat)</emphasis></p><p><emphasis>La radiko de &#x109;iuj scioj estas la kono de Dio, Gloro estu al Li! kaj tiu &#x109;i kono estas neatingebla alie ol per Liaj Manifesti&#x11D;oj. - Words of Wisdom (Vortoj de Sa&#x11D;eco)</emphasis></p><p>Malka&#x15D;anto estas Homo Perfekta, granda Ekzempliganto por la Homaro, la Unua Frukto sur la arbo de la homaro. Anta&#x16D; ol Lin koni ne eblas al ni koni la kapablojn dormantajn en ni mem. Kristo instruas ke ni konsideru liliojn kiel ili kreskas, kaj diras ke Salomono ne estis por sia tuta gloro tiel ornamita kiel lilio. Lilio elkreskas el tute sen&#x109;arma bulbo. Se ni neniam vidis florantan lilion, neniam rigardis la senkomparan graciecon de &#x11D;iaj petaloj kaj folioj, kiel ni povas koni la realecon ka&#x15D;itan en la bulbo? Ni povas dissekci &#x11D;in plej precize kaj esplori plej atente, sed ni neniam povus eltrovi la dormantan belon kiun &#x11D;ardenisto scias veki. Tiel same anta&#x16D; ol ekkoni la Gloron de Dio aperigitan en la Malka&#x15D;anto, ni povas havi nenian ideon pri la spirita belo ka&#x15D;ita en nia propra naturo kaj en tiu de niaj proksimuloj. Konante kaj amante la Malka&#x15D;anton de Dio kaj sekvante Liajn instruojn ni akiras la eblon, iom post iom, realigi la potencialajn perfektecojn interne de ni; tiam, kaj ne anta&#x16D;e, fari&#x11D;as klara al ni la signifo kaj celo de la vivo kaj de la universo.</p><p><strong>Amo al Dio</strong></p><p>Koni la Manifesti&#x11D;on de Dio signifas anka&#x16D; ami Lin. Unu estas neebla sen la alia. La&#x16D; Baha'u'llah, la celo de la kreo de la homo estis ke li konu Dion kaj adoru Lin. Li diras en unu el Siaj Tabuletoj:</p><p><emphasis>La ka&#x16D;zo de la kreo de &#x109;iuj enmondaj esta&#x135;oj estis amo, kiel oni diras en la bone konata tradicio, "Mi estis ka&#x15D;ita trezoro kaj Mi volis esti konata. Mi do faris krea&#x135;ojn por esti konata."</emphasis></p><p>Kaj en la<emphasis> Hidden Words</emphasis> (Ka&#x15D;itaj Vortoj) Li diras:</p><p><emphasis>Ho Filo de Ekzisto! Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi Min ne amas, Mia amo neniam povos vin atingi. Sciu tion &#x109;i, ho servanto.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Filo de la Plej Mirinda Vizio! Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj ekser&#x109;is alian amaton?</emphasis></p><p>Esti amanto de Dio! Tio estas la sola vivocelo de bahaano. Havigi al si Dion kiel sian plej proksiman kunulon kaj plej intiman amikon, kiel sian Senkomparan Amaton, Kies Apudesto estas la pleneco de &#x11D;ojo! Kaj ami Dion signifas ami &#x109;ion kaj &#x109;iun, &#x109;ar &#x109;io kaj &#x109;iu estas de Dio. Vera bahaano estas perfekta amanto. Li amas &#x109;iun, fervore, per pura koro. Li malamas neniun. Li malestimas neniun, &#x109;ar li scias distingi la Viza&#x11D;on de la Amato en &#x109;iu viza&#x11D;o, kaj &#x109;ie trovi Liajn signojn. Nek sekto a&#x16D; nacio, nek klaso a&#x16D; raso prezentas limon de lia amo. Baha'u'llah diras: "En la malnovaj tempoj estis dirite: 'Amo al sia patrujo estas elemento de la Kredo de Dio.' La Lango de la Majesto diris en la tagoj de tiu &#x109;i Revelacio: 'Gloro estas ne al tiu kiu amas sian patrujon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron.' " -<emphasis> Tablet of the World</emphasis> (Tabuleto de la Mondo). Kaj denove: "Benita estas tiu kiu preferas sian fraton ol sin mem. Tia homo estas el la anaro de Baha." -<emphasis> Words of Paradise</emphasis> (Vortoj el Paradizo).</p><p><emphasis>'Abdu'l-Baha diras ke ni devas esti "kiel unu animo en multaj korpoj, &#x109;ar ju pli ni amas unu la alian, des pli ni alproksimi&#x11D;as al Dio." Li diris al usona a&#x16D;dantaro:</emphasis></p><p><emphasis>Same la diaj religioj de la Sanktaj Manifesti&#x11D;oj de Dio estas ja unu kvankam la&#x16D; nomo kaj nomenklaturo ili diferencas. Oni devas ami lumon neatentante el kie &#x11D;i aperas. Oni devas ami rozon neatentante la teron en kiu &#x11D;i kreskas. Oni devas ami la veron e/ kiu ajn fonto &#x11D;i venas. Ami lanternon ne estas amo al la lumo. Ami la teron ne decas; inde estas &#x11D;ui rozon kiu kreskas e/ la tero. Sindono al arbo estas vana sed man&#x11D;i la frukton estas bonefika. Oni devas &#x11D;ui bongustajn fruktojn neatentante la arbon sur kiu ili kreskas a&#x16D; la lokon kie ili trovi&#x11D;as. Vorto de vero estu sankciita neatentante kiu lango &#x11D;in eldiras. Absolutaj veroj devas esti akceptitaj neatentante la librojn en kiuj ili estas. Anta&#x16D;ju&#x11D;o estas la ka&#x16D;zo de seni&#x11D;o kaj nescio. Luktoj inter religioj, nacioj kaj gentoj estas rezulto de miskompreno. Se oni esploras religiojn por trovi iliajn principojn oni trovos ke ili akordi&#x11D;as, &#x109;ar ilia fundamenta realeco estas unu kaj ne multobla. Tiel la religianoj de la mondo atingos punkton de unueco kaj akordi&#x11D;o.</emphasis></p><p>Kaj alifoje Li diras:</p><p><emphasis>&#x108;iu el la amatoj devas ami la aliajn kaj avari por ili nek sian hava&#x135;on nek la vivon, kaj en &#x109;iaj manieroj li devas peni fari ke la aliaj estu &#x11D;ojaj kaj feli&#x109;aj. Sed tiuj aliaj anka&#x16D; devas esti neprofitemaj kaj sinoferemaj. Tiamaniere tiu &#x109;i Sunlevi&#x11D;o surver&#x15D;u per lumo la horizontojn, tiu &#x109;i Melodio &#x11D;ojigu kaj feli&#x109;igu la homojn, tiu &#x109;i dia Kuracilo fari&#x11D;u panaceo kontra&#x16D; &#x109;ia malsano, tiu &#x109;i Spirito de Vero fari&#x11D;u ka&#x16D;zo de la vivo por &#x109;iu.</emphasis></p><p><strong>Sindetenemo</strong></p><p>Sindono al Dio signifas anka&#x16D; sindetenemon de &#x109;io kio ne estas de Dio, t.e., sindetenemo de &#x109;iuj egoistaj &#x109;i-mondaj, kaj e&#x109; transmondaj, deziroj. La vojo de Dio povas etendi sin tra ri&#x109;eco a&#x16D; mairi&#x109;eco, bonfarto a&#x16D; maisano, palaco a&#x16D; malliberejo, roz&#x11D;ardeno a&#x16D; tortur-kamero. Kia ajn &#x11D;i estu, bahaano devas akcepti sian sorton kun "radianta akceptemo". Sindetenemo ne signifas flegman indiferentecon de homo al tio kio lin &#x109;irka&#x16D;as, nek pasivan rezignemon je malbonaj kondi&#x109;oj; &#x11D;i anka&#x16D; ne signifas mal&#x15D;atadon de la bonaj aferoj kiujn Dio kreis. Vera bahaano estas nek senkompata, nek apatia nek asketa. Li trovas multegon da intereso, multegon da okupo kaj &#x11D;ojo en la Vojo de Dio, sed li ne flankeni&#x11D;os de tiu &#x109;i vojo e&#x109; je unu haro por sekvi plezurojn a&#x16D; postkuri ion kion Dio rifuzis al li. Kiam homo fari&#x11D;as bahaano, la Volo de Dio fari&#x11D;as lia volo, &#x109;ar malkonsenti kun Dio estas la sola afero kiun li ne povas suferi. En la Vojo de Dio nenia teruro povas timigi lin, nenia zorgo povas senkura&#x11D;igi lin. La lumo de amo radiigas liajn plej mallumajn tagojn, transformas suferon en &#x11D;ojon, kaj e&#x109; martirecon mem en ekstazon de feli&#x109;ego. La vivo estas altigita al heroa nivelo kaj la morto aperas kiel feli&#x109;a epizodo. Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Kiu havas en la koro e&#x109; malpli ol sinapan semon de amo al io ajn ekster Mi, tiu ne povas eniri Mian Regnon. - Suratu'l-Hajkal</emphasis></p><p><emphasis>Ho Filo de la Homaro! Se vi amas Min, forturnu vin de vi mem; kaj se Mian volon vi ser&#x109;as, ne atentu la propran; por ke vi mortu en mi kaj Mi eterne vivu en vi.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Mia Servanto! Liberigu vin de la katenoj de tiu &#x109;i mondo, kaj eligu vian animon el la malliberejo de la memo. Kaptu la okazon, &#x109;ar &#x11D;i neniam revenos al vi. - The Hidden Words (La Ka&#x15D;itaj Vortoj)</emphasis></p><p><strong>Obeo</strong></p><p>Sindono al Dio ligas sin kun senkondi&#x109;a obeo al Liaj malka&#x15D;itaj Ordonoj e&#x109; kiam la kialoj de tiuj &#x109;i Ordonoj ne estas komprenataj. Maristo senkondi&#x109;e obeas ordonojn de sia kapitano, e&#x109; kiam li ne komprenas ilian kialon, sed lia subi&#x11D;o al la kapitana a&#x16D;toritato ne estas blinda. Li scias tre bone ke la kapitano traservis provservadon, kaj donis sufi&#x109;ajn pruvojn de sia marista kompetenteco. Se ne estus tiel, li estus vere malsa&#x11D;ulo konsentante servi sub lia komando. Tiel anka&#x16D; bahaano devas senkondi&#x109;e obei la Kapitanon de sia Savo, sed vere li estus malsa&#x11D;a se li ne certi&#x11D;us anta&#x16D;e ke tiu &#x109;i Kapitano donis sufi&#x109;ajn pruvojn de fidindeco. Rifuzi, tamen, la obeon post la ricevo de tiuj &#x109;i pruvoj estus ankora&#x16D; pli malsa&#x11D;e, &#x109;ar nur per inteligenta kaj konscia obeado al sa&#x11D;a majstro ni povas plene profiti lian sa&#x11D;econ, kaj akiri tiun &#x109;i sa&#x11D;econ por ni mem. Estu la kapitano kiom ajn sa&#x11D;a, se neniu el la &#x15D;ipanaro obeas lin kiamaniere la &#x15D;ipo povas atingi la havenon a&#x16D; la maristoj lerni la maristarton? Kristo klare akcentis la neceson de tiu obeemo en la vojo de scio. Li diris: "Mia instruo ne estas mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, &#x109;u &#x11D;i estas de Dio, &#x109;u mi parolis nur el mi mem." - S- ta Johano VII, 16-17. Simile Baha'u'llah diras: "Kredo je Dio, kaj kompreno pri Li, ne povas esti plene atingita alie ol ... per praktikado de &#x109;io kion Li ordonis kaj de &#x109;io kio estas malka&#x15D;ita en la Libro per la Plumo de la Gloro." -<emphasis> Tablet of Tajalliyat</emphasis></p><p>Senkondi&#x109;a obeemo ne estas virto populara en niaj demokrataj periodoj, kaj vere absoluta subi&#x11D;o al la volo de iu ajn homo estus katastrofa. Sed la Unueco de la Homaro povas esti atingita nur per plena harmonio de &#x109;iu kaj de &#x109;iuj kun la Dia Volo. Krom se tiu Volo estas konigita, kaj homoj forlasas &#x109;iujn aliajn gvidantojn kaj obeas la Disenditon, konfliktoj kaj malpacoj da&#x16D;ras, kaj homoj plue kontra&#x16D;as unu la alian, foruzante grandan parton de sia energio por nuligi penojn de siaj gefratoj, anstata&#x16D; harmonie labori unu kun la alia por la Gloro de Dio kaj por la komuna bono.</p><p><strong>Servado</strong></p><p>Sindono al Dio signifas anka&#x16D; vivon de servado al niaj kunhomoj. Ni povas servi Dion en nenia alia maniero. Se ni turnas la dorson al niaj kunuloj, ni turnas la dorson al Dio.</p><p>Kristo diris: "Kiom vi ne faris al &#x109;i tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi." Simile Baha'u'llah diras: "Ho filo de homo! Se vi priatentas favoron, ne konsideru tion kio utilas al vi mem, sed alkro&#x109;u vin al tio kio utilos al la homaro. Se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas por vi mem." -<emphasis> Words of Paradise</emphasis> (Vortoj el Paradizo).</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>En la Bahaa Kredo arto, sciencoj kaj &#x109;iaj metioj estas konsiderataj kiel pre&#x11D;o. Homo kiu faras peceton de notpapero stre&#x109;ante &#x109;iujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante &#x109;iujn fortojn por &#x11D;in perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, &#x109;ia peno kaj fortostre&#x109;o de homo el la fundo de lia koro estas adoro, se &#x11D;i estas diktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio &#x109;i estas pre&#x11D;o: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de la homoj. Servado estas pre&#x11D;o. Kuracisto fleganta malsanulon, afable, kunsente, sen anta&#x16D;ju&#x11D;oj, kaj kredante la fratecon de la homa raso, plenumas glorakton.</emphasis></p><p><strong>Instruado</strong></p><p>Vera bahaano ne nur kredas la instruojn de Baha'u'llah, sed anka&#x16D; trovas en ili gvidon kaj inspiron por la tuta vivo kaj &#x11D;oje transdonas al aliaj la scion kiu estas la fonto de lia propra esto. Nur tiamaniere li povas ricevi plenmezure "la povon kaj konfirmon de la Spirito". Ne &#x109;iuj povas esti elokventaj oratoroj a&#x16D; talentaj verkistoj, sed &#x109;iuj povas instrui "vivante la&#x16D; la vivprincipoj". Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>La anaro de Baha devas servi al la Eternulo kun sa&#x11D;o, instrui aliajn per siaj vivoj, kaj elmontradi la lumon de Dio en siaj agoj. La efiko de agoj estas vere pli potenca ol tiu de vortoj. - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo)</emphasis></p><p>La bahaanoj, tamen, en nenia okazo devas trudi siajn ideojn al tiuj kiuj ne volas a&#x16D;di pri ili. Ili devas allogi homojn en la regnon de Dio, ne peni alpeli ilin tien. Ili devas esti kiel bona pa&#x15D;tisto kiu kondukas siajn &#x15D;afojn, kaj &#x109;armas ilin per muziko, ne kiel alia kiu, de malanta&#x16D;e, pelas ilin per bastono kaj hundo.</p><p>Baha'u'llah diras en la Hidden Words (Ka&#x15D;itaj Vortoj):</p><p><emphasis>Ho Filo de Polvo! Sa&#x11D;aj estas tiuj kiuj ne malfermas la bu&#x15D;ojn anta&#x16D; ol trovi a&#x16D;skaltantojn, kiel ver&#x15D;isto neniam proponas pokalon anta&#x16D; ol trovi soifanton, kaj la amanto kiu ne elkrias el la profundo de la koro &#x11D;is li rigardas la belecon de sia amatino. Do semu la semojn de sa&#x11D;eco kaj scio en la puran grundon de la koro, kaj ka&#x15D;u ilin, &#x11D;is la hiacintoj de la dia sa&#x11D;eco kreskos el la koro kaj ne el koto kaj argilo.</emphasis></p><p>Denove Li diras en la Tablet of Ishraqat (La Tabuleto Ishraqat):</p><p><emphasis>Ho anaro de Baha! Vi estas tagi&#x11D;lokoj de Amo kaj matenru&#x11D;oj de la Favoro de Dio. Ne malpurigu viajn langojn per abomeno kaj malbeno al iu ajn, kaj gardu viajn okulojn de tio kio ne estas inda. Elmontru tion kion vi posedas (t.e. la Veron). Se &#x11D;i estos akceptita, la celo estos atingita. Se ne, vane estas ripro&#x109;i kaj diskuti kun tiu kiu malakceptas. Lasu lin al li mem, kaj iru pluen vian vojon al Dio, la Defendanto, la Mem-Subtena. Ne estu ka&#x16D;zo de &#x109;agreno, nek ja de konflikto kaj malpaco! Estas atendate ke vi ricevos nutron en la ombro de la arbo de la Dia Favoro kaj agos kiel Dio volas por vi. Vi &#x109;iuj estas folioj de unu arbo kaj gutoj de unu maro.</emphasis></p><p><strong>Afableco kaj Respektego</strong></p><p>Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Ho anaro de Dio! Mi alvokas vin al afableco. Afableco estas vere ... re&#x11D;o de &#x109;iuj virtoj. Benita estas tiu, kiu estas ornamita per mantelo de Nobleco kaj iluminita per lumo de Afableco. Al kiu estas donacita Afableco (a&#x16D; Respektego) al tiu estas donacita granda rango. Estas esperate ke tiu &#x109;i Persekutato, kaj &#x109;iuj, atingos &#x11D;in, alkro&#x109;os sin kaj konformos al &#x11D;i. Tio &#x109;i estas la Nerefutebla Ordono kiu fluis el la plumo de la Plejsankta Nomo. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).</emphasis></p><p>Refoje Li denove ripetas: "&#x108;iuj nacioj de la mondo interrilatu unu kun la alia en &#x11D;ojo kaj aromo. Interrilatu, ho homoj, kun anoj de &#x109;iuj religioj en &#x11D;ojo kaj aromo."</p><p>"Abdu'l-Baha diras en letero al amerikaj bahaanoj:</p><p><emphasis>Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne ofendu iun ajn koron! Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne vundu iun ajn animon! Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne estu malafablaj al iu ajn persono! Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne estu ka&#x16D;zo de malespero al iu ajn krea&#x135;o!</emphasis></p><p><emphasis>Se iu fari&#x11D;us ka&#x16D;zo de &#x109;agreno por iu ajn koro, a&#x16D; de depremiteco por iu ajn animo, estus por li pli bone ka&#x15D;i sin en plej suban profunda&#x135;on de la tero ol mar&#x15D;i sur la tero.</emphasis></p><p>Li instruas ke kiei floro estas ka&#x15D;ita en bur&#x11D;ono, tiel spirito de Dio lo&#x11D;as en la koro de &#x109;iu homo, kiel ajn kruda kaj malagrabla estus lia ekstera&#x135;o. Tial, vera bahaano devas rilati al &#x109;iu homo kiel &#x11D;ardenisto prizorganta maloftan kaj belan kreska&#x135;on. Li scias ke nenia malpacienca interveno de lia flanko povas florigi bur&#x11D;onon; nur la sunbrilo de Dio povas fari tion, tial lia tuta celo estas transporti tiujn vivodonajn radiojn en &#x109;iujn senlumajn korojn kaj domojn.</p><p>"Abdu'l-Baha diras anka&#x16D;:</p><p><emphasis>Inter la instruoj de Baha'u'llah estas tiu kiu postulas de homo, en &#x109;iaj kondi&#x109;oj kaj cirkonstancoj, esti pardonema, ami sian malamikon kaj konsideri malbondeziranton kiel bondeziranton. Ne ke oni konsideru la alian kiel malamikon kaj tiam toleru lin ... kaj estu al li indulgema. Tio estas hipokriteco, ne vera amo. Ja, kontra&#x16D;e, vi devas vidi en viaj malamikoj amikojn, en viaj malbondezirantoj bondezirantojn kaj konforme trakti ilin. Viaj amo kaj afableco devas esti efektivaj... ne nur toleremo, &#x109;ar toleremo, kiu ne venas el la koro, estas hipokriteco.</emphasis></p><p>Tia konsilo &#x15D;ajnas nekomprenebla kaj kontra&#x16D;direma &#x11D;is ni ekkomprenas ke kvankam ekstera karnulo povas esti malamanto kaj malbondeziranto, ekzistas en &#x109;iuj interna, spirita naturo kiu estas vera homo, de kiu nur amo kaj bonvolo povas deveni. Al tiu &#x109;i efektiva, interna homo ka&#x15D;ita en &#x109;iu el niaj najbaroj ni devas direkti niajn pensojn kaj amon. Kiam li veki&#x11D;os al aktiveco, la ekstera homo estos &#x15D;an&#x11D;ita kaj refortigita.</p><p><strong>La Pekon-Nevidanta Okulo</strong></p><p>En neniu rilato la bahaaj instruoj estas pli kategoriaj kaj senkompromisaj ol en la postulo ordonanta deteni sin de kritikado. Kristo parolis tre firme pri tiu sama temo, sed oni alkutimi&#x11D;is nun konsideri la Predikon sur la Monto kiel prezentantan "Konsilojn pri Perfekteco" neatingeblajn por ordinara kristano.</p><p>Kaj Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha multe klopodas por klarigi ke pri tiu &#x109;i afero lli signifas &#x11D;uste kion Ili diras. Ni legas en la <emphasis>Hidden Words</emphasis> (Ka&#x15D;itaj Vortoj):</p><p><emphasis>Ho Filo de Homo! Ne flustro pekojn de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi agas kontra&#x16D;e al tiu &#x109;i ordono, malbenita estos vi, kaj tion &#x109;i Mi atestas.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Filo de Esto! Ne atribuu al iu ajn animo tion kion vi ne dezirus ke oni atribuu al vi mem, kaj ne diru tion kion vi ne plenumas. Tio &#x109;i estas Mia ordono al vi, obeu &#x11D;in.</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha diras al ni:</p><p><emphasis>Silentu pri kulpoj de aliaj homoj, pre&#x11D;u por ili; kaj per afableco helpu al ili korekti siajn kulpojn.</emphasis></p><p><emphasis>Rigardu &#x109;iam bonon ne malbonon. Se iu havas dek bonajn kvalitojn kaj unu malbonan, rigardu la dek kaj forgesu la unu; se iu havas dek malbonajn kvalitojn kaj unu bonan, rigardu la unu kaj forgesu la dek.</emphasis></p><p><emphasis>Neniam permesu al ni diri e&#x109; unu malafablan vorton pri alia homo, e&#x109; se tiu alia estus nia malamiko.</emphasis></p><p>Al amerika amiko Li skribas:</p><p><emphasis>La plej malbona kvalito de homo kaj la plej granda peko estas kla&#x109;ado, speciale kiam &#x11D;i elfluas el la bu&#x15D;oj de la kredantoj. Se povus esti elpensitaj iaj rimedoj por fermi eterne la pordon de kla&#x109;ado, kaj se &#x109;iu el la kredantoj je Dio sensigeligus sian bu&#x15D;on nur por la&#x16D;di aliajn, tiam la instruoj de Lia Sankteco Baha'u'llah estus disvastigitaj, la koroj estus iluminitaj, la spiritoj glorornamitaj, kaj la homa mondo atingus &#x109;iamda&#x16D;ran feli&#x109;on.</emphasis></p><p><strong>Humileco</strong></p><p>Dum Baha'u'llah ordonis al ni pardoni la kulpojn de aliaj, kaj vidi iliajn virtojn, Li ordonas al ni, aliflanke, elser&#x109;i niajn proprajn kulpojn kaj turni nenian atenton al niaj virtoj. En la<emphasis> Hidden Words</emphasis> (Ka&#x15D;itaj Vortoj) Li diras:</p><p><emphasis>Ho Filo de Esto! Kial vi forgesis viajn proprajn kulpojn kaj ekokupis vin per kulpoj de la aliaj? Kiu faras tion estas kondamnita de Mi.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Enmigrantoj! La lango ekzistas speciale por mencii Min, ne makulu &#x11D;in per kalumnio. Se la fajro de via memo ekregas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreita&#x135;oj, &#x109;ar &#x109;iu el vi estas pli konscia pri vi mem ol pri aliaj.</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Via vivo estu emana&#x135;o de la Regno de Kristo. Li ne venis por ricevi servojn, sed por esti servanto. ... En la religio de Baha'u'llah &#x109;iuj estas servantoj kaj servantinoj, fratoj kaj fratinoj. Kiam nur unu homo sentas sin iomete pli bona, iomete pli inda, ol la aliaj, li estas en dan&#x11D;era stato, kaj se li ne for&#x135;etos la semojn de tiu &#x109;i malbona penso, li ne estos ta&#x16D;ga ilo por la servado al la Regno.</emphasis></p><p><emphasis>Malkontenteco pri si mem estas signo de progreso. Homo kontenta pri si mem estas atesta&#x135;o de Satano, kaj tiu kiu ne estas pri si kontenta estas atesta&#x135;o de la Favora. Se iu havas mil bonajn kvalitojn li ne atentu ilin; ja kontra&#x16D;e, li penu eltrovi siajn mankojn kaj malperfektecojn.... Kiom ajn homo povas progresi, li tamen restas neperfekta, &#x109;ar &#x109;iam estas celo anta&#x16D; li. Kiam li ekrigardas al tiu celo li eksentas malkontentecon pro siaj propraj kondi&#x109;oj, kaj ekdeziras atingi la celon. Memla&#x16D;do estas signo de egoismo. - Diary of Mirza Ahmad Sohrab, 1914 (Taglibro de Mirza Ahmad Sohrab)</emphasis></p><p>Kvankam Baha'u'llah ordonas ke ni rekonu al ni niajn pekojn kaj pentu pro ili, la konfesado al pastroj a&#x16D; aliaj estas definitive malpermesita. Li diras en la Glad Tidings (Gojaj Sciigoj):</p><p><emphasis>Kiam la koro de pekulo estas libera de &#x109;io krom Dio, li devas ser&#x109;i pardonon sole &#x109;e Dio. Konfeso anta&#x16D; servantoj (t.e. anta&#x16D; homoj) ne estas permesita, &#x109;ar &#x11D;i ne estas rimedo nek ka&#x16D;zo de la Dia Pardono. Tia konfeso anta&#x16D; la kreita&#x135;oj kondukas al humiligo kaj malaltigo de la homo, kaj Dio - la&#x16D;data estu Lia Gloro - ne deziras humiligon de Siaj servantoj. Vere Li estas Kompatema kaj Bonfarema. La pekulo devas, inter si mem kaj Dio, petegi kompaton el la Maro de Kompato kaj pre&#x11D;i pardonon el la &#x108;ielo de Korfavoro.</emphasis></p><p><strong>Veramo kaj Honesteco</strong></p><p>Baha'u'llah diras en la<emphasis> Tablet of Tarazat</emphasis> (Tabuleto Tarazat):</p><p><emphasis>Vere, Honesteco estas pordo de trankvileco por &#x109;iu en la mondo, kaj signo de gloro el la &#x109;eesto de la Kompatema. Kiu atingis &#x11D;in atingis la trezorojn de bonstato kaj prospero. Honesteco estas la plej granda pordo al sendan&#x11D;ereco kaj trankvilo de la homaro. La firmeco de &#x109;iu afero &#x109;iam dependas de &#x11D;i, kaj la mondoj de honoro, gloro kaj prospero estas iluminitaj per &#x11D;ia lumo ...</emphasis></p><p><emphasis>Ho anaro de Baha! Honesteco estas la plej bona vesto por viaj temploj kaj plej grandioza krono por viaj kapoj. Alprenu &#x11D;in per la Ordono de la &#x108;ionpova Ordonanto.</emphasis></p><p>Aliloke Li diras: "La principo de la kredo estas malmultigi vortojn kaj multigi agojn. Tiu kies vortoj superas liajn agojn, sciu vere, ke lia neekzisto estus pli bona ol lia ekzisto, lia morto pli bona ol la vivo. -<emphasis> Words of Wisdom</emphasis> (Vortoj de Sa&#x11D;eco).</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Veramo estas la fundamento de &#x109;iuj homaj virtoj. Sen veramo, progreso kaj sukceso en &#x109;iuj el la mondoj estas eblaj al neniu. Kiam tiu &#x109;i sankta atribuo evidenti&#x11D;as en homo, reali&#x11D;os anka&#x16D; &#x109;iuj la aliaj diaj kvalitoj.</emphasis></p><p><emphasis>La lumo de veramo kaj honesteco brilu el viaj viza&#x11D;oj por ke &#x109;iuj sciu ke via promeso, &#x109;u en la laboro a&#x16D; en plezuro, estas promeso fidinda kaj certa. Forgesu la memon kaj penu por la homaro. (mesa&#x11D;o al la londonaj bahaanoj, oktobro 1911)</emphasis></p><p><strong>Sin-Reali&#x11D;o</strong></p><p><emphasis>Baha'u'llah insistas sen&#x109;ese ke homoj realigu kaj donu plenan esprimon al la perfektecoj ka&#x15D;itaj en ili ke ili realigu la veran internan memon tiel diferencan de la limigita ekstera memo, kiu estas en plej bona okazo nur sanktejo, kaj tro ofte malliberejo de la vera homo. En la Hidden Words (Ka&#x15D;itaj Vortoj) Li diras:</emphasis></p><p><emphasis>Ho Filo de Esto! Per la mano de povo Mi faris vin kaj per la fingroj de potenco Mi kreis vin. En vin Mi lokis la esencon de Mia lumo; tial konfidu al &#x11D;i kaj ne ser&#x109;u ion alian; &#x109;ar Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas deviga. Ne dubu pri tio, nek estu necerta.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Filo de Spirito! Mi kreis vin ri&#x109;a, kial vi faras vin malri&#x109;a? Mi kreis vin nobla, kial vi malnobligas vin? El la esenco de scio Mi donis al vi estecon, kial vi ser&#x109;as komprenon de alia ol Mi? El la argilo de amo Mi formis vin, kial vi okupas vin pri alia? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi ekvidu Min starantan en vi, fortan, potencan kaj memekzistantan.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Mia Servanto! Vi estas kiel glavo de mirindaj hardeco kaj brilo ka&#x15D;ita en malluma glavingo kaj pro tio &#x11D;ia valoro restas ka&#x15D;ita de la metiistoj. Eli&#x11D;u do el la ingo de memo kaj deziro por ke via hardeco ekfulmu brilege al la tuta mondo.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Mia Amiko! Vi estas la tagstelo sur la &#x109;ielo de Mia sankteco; gardu ke malpura&#x135;oj de la mondo ne mallumigu vian brilegon. Dis&#x15D;iru la vualon de senzorgeco, por ke vi sen vualoj kaj kovra&#x135;oj eli&#x11D;u plenlume kaj ornamu &#x109;iujn esta&#x135;ojn per la robo de la vivo.</emphasis></p><p>La vivo al kiu Baha'u'llah alvokas Siajn sekvantojn estas sendube vivo tiel nobla ke en la tuta sfero de homaj ebloj estas nenio pli altideala kaj bela ol kion oni povus celi. Reali&#x11D;o pri la spirita esenco interne de ni signifas reali&#x11D;on pri la alta vero ke ni devenas de Dio kaj al Li ni revenos. Tiu reveno al Dio estas glorinda celo por bahaano; sed la sola vojo por atingi tiun &#x109;i celon estas obeo al Liaj elektitaj Senditoj, kaj speciale al Lia Sendito por la tempo en kiu ni vivas, Baha'u'llah, la Profeto de la Nova Epoko.</p><p><strong>&#x108;APITRO VI: PREGO</strong></p><p><emphasis>Pre&#x11D;o estas &#x15D;tuparo per kiu &#x109;iu povas levi sin al la &#x108;ielo. - Mahometo</emphasis></p><p><strong>Interparolado kun Dio</strong></p><p>"Pre&#x11D;o", diras "Abdu'1-Baha, "estas konversacio kun Dio". Por ke Dio povu konigi al homoj Siajn Penson kaj Volon, Li devas paroli al ili en lingvo kiun ili povas kompreni, kaj Li faras tion per la bu&#x15D;oj de Siaj Sanktaj Profetoj. Kiam tiuj Profetoj estas korpe vivantaj ili parolas al homoj viza&#x11D;o kontra&#x16D; viza&#x11D;o kaj transdonas al ili la revelacion de Dio: post llia morto la revelacio plue efikas homajn mensojn per lliaj kronikaj dira&#x135;oj kaj skriba&#x135;oj. Sed tio &#x109;i ne estas la sola maniero, per kiu Dio povas paroli al homoj. Ekzistas "lingvo de la Spirito", sendependa de parolo a&#x16D; skribo, per kiu Dio povas interparoli kaj inspiri tiujn kies koroj ser&#x109;as la veron, kie ajn ili estas, kaj kia ajn estas ilia nacio a&#x16D; lingvo. En tiu &#x109;i lingvo la Malka&#x15D;anto da&#x16D;rigas Sian interparoladon kun la kredantoj post Sia foriro el la materiala mondo. Kristo interparoladis plue kaj inspiradis Siajn dis&#x109;iplojn post Sia krucumo. Fakte Li influadis ilin e&#x109; pli potence ol anta&#x16D;e; tiel same okazadis kun aliaj Profetoj. "Abdu'1-Baha multe parolas pri tiu &#x109;i spirita lingvo. Li diras, ekzemple:</p><p><emphasis>Ni devas paroli en la lingvo de la &#x109;ielo en la lingvo de la spirito - &#x109;ar ekzistas lingvo de la spirito kaj koro. &#x11C;i tiel diferencas de nia lingvo kiel nia propra lingvo diferencas de tiu &#x109;e bestoj, kiuj esprimas sin nur per krioj kaj sonoj.</emphasis></p><p><emphasis>La lingvo en kiu ni parolas al Dio estas la lingvo de la spirito. Kiam, pre&#x11D;ante, ni estas apartigitaj de &#x109;iuj eksteraj aferoj kaj turnas nin al Dio, tiam en niaj koroj ni kvaza&#x16D; a&#x16D;das la vo&#x109;on de Dio. Sen vortoj ni parolas, vokas, komuniki&#x11D;as kun Dio kaj a&#x16D;das la respondon. ... &#x108;iu el ni, atinginte la &#x11D;ustan spiritan staton, povas a&#x16D;di la Vo&#x109;on de Dio. (el prelego priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg)</emphasis></p><p>Baha'u'llah deklaras ke la pli altaj spiritaj veroj povas esti komunikitaj nur danke al tiu &#x109;i spirita lingvo. Vortoj parolataj a&#x16D; skribitaj estas tute senta&#x16D;gaj. En libreto nomita<emphasis> The Seven Valleys</emphasis> (La Sep Valoj), en kiu Li priskribas vojiradon de voja&#x11D;anto de la surtera lo&#x11D;ejo &#x11D;is la Dia Hejmo, Li diras, parolante pri la pli anta&#x16D;enigitaj gradoj de la voja&#x11D;o:</p><p><emphasis>La lango ne kapablas rakonti pri tio, kaj vortoj parolataj estas nesufi&#x109;egaj. La plumo estas neutila en tiu &#x109;i afero, kaj la inko postlasas nenion krom nigreco. ... Nur koro povas komuniki al koro la staton de la komprenanto: tio ne estas tasko de sendito, &#x11D;i anka&#x16D; ne povas esti ampleksita en leteroj.</emphasis></p><p><strong>La Spirita Sinteno</strong></p><p>Por ke ni povu atingi la spiritan staton en kiu la komuniki&#x11D;ado kun Dio fari&#x11D;as ebla, kiel diras "Abdu'1-Baha:</p><p><emphasis>Ni devas peni atingi tiun staton per aparti&#x11D;o de &#x109;iuj aferoj kaj personoj de la mondo kaj per sinturno ekskluzive al Dio. La atingo de tiu &#x109;i stato kostos al homo iom da peno, sed li devas strebi, li devas klopodi por tio. Ni povas &#x11D;in atingi se ni pensos kaj zorgos malpli pri la materiaj kaj pli multe pri la spiritaj aferoj. Ju pli ni foriras de la unua, des pli ni proksimi&#x11D;as al la alia. La elekto apartenas al ni.</emphasis></p><p><emphasis>Nia spirita perceptemo, niaj internaj okuloj devas esti malfermitaj, por ke ni povu vidi en &#x109;io signojn kaj pruvojn de la Dia Spirito. &#x108;io povas reflekti al ni la lumon de la Spirito. (el parolado priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg)</emphasis></p><p>Baha'u'llah skribis: "Tiu strebanto ... je &#x109;iu mateni&#x11D;o ... komunii&#x11D;u kun Dio, kaj, per la tuta animo, persistu celi al sia Amato. Li forigu &#x109;iun kaprican penson per la flamo de Lia aminda nomo...." -<emphasis> Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, </emphasis>p. 265 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah).</p><p>Simile, "Abdu'l-Baha deklaras:</p><p><emphasis>Kiam homo permesas al la spirito, pere de la animo, ilumini lian komprenadon, tiam li enhavas la tutan kreita&#x135;aron. ... Sed aliflanke, kiam homo ne malfermas la menson kaj koron al la benoj de la spirito, sed turnas la animon al materia&#x135;oj, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sur la alta&#x135;o kaj li subi&#x11D;as al la membroj de la malsupera bestoregno.</emphasis></p><p>Kaj Baha'u'llah skribis:</p><p><emphasis>Liberigu viajn animojn, ho homoj, el la katenoj de memo, kaj purigu ilin de &#x109;iu ali&#x11D;o al &#x109;io krom Mi. Memorado pri Mi forigas &#x109;iun malpura&#x135;on, se vi nurpovus kompreni tion. ...</emphasis></p><p><emphasis>Kantu, ho Mia servanto, la versojn de Dio donitaj al vi, ... por ke la dol&#x109;eco de via melodio flamigu vian propran animon, kaj allogu la korojn de &#x109;iuj homoj. Kiu ajn ripetas, en la privateco de sia &#x109;ambro, la versojn malka&#x15D;itajn de Dio, la dissemantaj an&#x11D;eloj de la &#x108;ionpova disvastigos la aromon de la vortoj de ties bu&#x15D;o...- Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 294-295 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah)</emphasis></p><p><strong>Neceso de Peranto</strong></p><p>Koncerne tion &#x109;i 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Estas necesa peranto inter homo kaj la Kreinto - iu kiu ricevas la plenan lumon de la Dia Brilego kaj disradias &#x11D;in tra la homa mondo, kiel la tera atmosfero ricevas kaj disvastigas la varmon de la sunradioj.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam ni deziras pre&#x11D;i, ni devas havi ian objekton pri kiu ni povas koncentri&#x11D;i. Se ni turnas nin al Dio, ni devas direkti la korojn al definitiva centro. Se lumo adoras Dion alie ol per Lia Manifestanto, li devas unue formi al si koncepton pri Dio, kaj tiu &#x109;i koncepto estas kreita de lia propra menso. &#x108;ar la limhava ne povas kompreni la Senfinan, Dio ne povas esti komprenita tiamaniere. Tion kion homo elpensas el sia propra menso li komprenas. Tio kion li povas kompreni ne estas Dio. Tiu koncepto pri Dio kiun homo formas al si estas nur vanta&#x11D;o, imaga&#x135;o, fantazia&#x135;o, iluzio. Nenio komuna ekzistas inter tia koncepto kaj la Plejsupra Esta&#x135;o.</emphasis></p><p><emphasis>Se homo deziras ekkoni Dion, li devas ser&#x109;i Lin en la perfekta spegulo, Kristo a&#x16D; Baha'u'llah. En amba&#x16D; tiuj &#x109;i speguloj li vidos la reflektitan Sunon de Dieco.</emphasis></p><p><emphasis>Kiel la fizikan sunon ni konas la&#x16D; &#x11D;iaj brilego, lumo kaj varmo, tiel anka&#x16D; Dion, la Spiritan Sunon, brilantan el la sankteco de Malka&#x15D;anto, ni ekkonas la&#x16D; Liaj atribuoj de perfekteco, la&#x16D; la beleco de Liaj kvalitoj kaj la&#x16D; la brilego de Lia lumo. (el interparolo kun s-ro Percy Woodcock, en Akreo, 1909)</emphasis></p><p>Aliloke Li diras:</p><p><emphasis>Sen la perado de la Sankta Spirito, oni ne povas atingi rekte la malavara&#x135;ojn de Dio. Ne ignoru la evidentan veron, &#x109;ar estas memkonpreneble ke infano ne povas esti edukita sen instruisto, kaj sciado estas unu el la malavara&#x135;oj de Dio. Grundo ne estus kovrita per herboj kaj vegeta&#x135;oj sen pluvo e/ nubo, tial la nubo estas perilo inter la Diaj malavara&#x135;oj kaj la grundo.... Lumo havas sian centron kaj se iu deziras ser&#x109;i &#x11D;in alie ol e/ &#x11D;ia centro, li neniam atingos &#x11D;in.... Turnu la atenton al la tagoj de Kristo; kelkaj imagis ke estas eble atingi la veron sen la Mesiaj eldira&#x135;oj, sed &#x11D;uste tiu &#x109;i imago ka&#x16D;zis al ili la seni&#x11D;on de la vero.</emphasis></p><p>Homo kiu penas adori Dion alimaniere sen turni sin al Lia Manifestanto estas kvaza&#x16D; homo en malliberejo penanta per sia imago &#x11D;ui la &#x109;armon de la sunbrilo.</p><p><strong>Pre&#x11D;ado Necesa kaj Deviga</strong></p><p>La pre&#x11D;ado estas ordonita al bahaanoj per esprimoj tute eksterdubaj. Baha'u'llah diras en Kitab-i-Aqdas:</p><p><emphasis>Kantu (a&#x16D; ripetu) la Vortojn de Dio &#x109;iumatene kaj &#x109;iuvespere. Kiu malatentas tion tiu malfideli&#x11D;is al la interligo de Dio kaj al Lia interkonsento, kaj kiu forturnas sin de &#x11D;i estas e/ tiuj kiuj forturnas sin de Dio. Timu Dion, ho mia popolo! Ne fieru pro superkvanta legado (de la Sanktaj Vortoj) kaj pro agoj en tago kaj nokto. Kanti nur unu verson kun &#x11D;ojo kaj kontenteco estas por vi pli bone ol tralegi &#x109;iujn Revelaciojn de la &#x108;ionpova Dio senatente. Kantu la Tabuletojn de Dio tiagrade ke ne ekregu vin laceco kaj depremi&#x11D;o. Ne &#x15D;ar&#x11D;adu la animon &#x11D;is plena senforti&#x11D;o kaj el&#x109;erpi&#x11D;o, sed kontra&#x16D;e refre&#x15D;igu &#x11D;in por ke &#x11D;i povu flugi per la flugiloj de la Revelacio &#x11D;is la Tagi&#x11D;loko de pruvoj. Tio proksimigos vin al Dio, se vi estus ja e/ tiuj, kiuj komprenas. - Kitab-i-Aqdas.</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha diras al korespondanto: "Ho vi spirita amiko! Sciu ke pre&#x11D;ado estas necesa kaj deviga, kaj nenia preteksto kia ajn &#x11D;i estus liberigas homon de &#x11D;i esceptante nur se li estas mense malsana a&#x16D; nevenkebla baro malpermesas &#x11D;in al li."</p><p>Alia korespondanto demandis: "Kial pre&#x11D;i? Kia estas La senco de tio &#x109;i, konsiderante ke Dio starigis &#x109;ion kaj aran&#x11D;as &#x109;iujn aferojn la&#x16D; la plej bona ordo; kia, do, estas la senco se oni petegas kaj pre&#x11D;as, prezentas siajn bezonojn kaj ser&#x109;as helpon?" "Abdu'l-Baha respondis:</p><p><emphasis>Sciu, vere, ke ta&#x16D;gas al malfortulo pre&#x11D;oturni sin al la Fortulo, kaj necesas al tiu kiu ser&#x109;as favoron petegi helpon de la Glora Favoranto. Kiam homo pre&#x11D;as al la Eternulo, turnas sin al Li kaj ser&#x109;as favoron en Lia Oceano, tiu pre&#x11D;o donas lumon al lia koro, klerecon al lia vido, vivon al lia animo kaj ekstazon al lia esta&#x135;o.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam vi pre&#x11D;as al Dio kaj ripetas, "Via Nomo estas mia kuraco," konsideru kiom via koro estas &#x11D;ojigita, via animo ravita per la spirito de amo al Dio, kaj via menso allogita al la Regno de Dio! Per tia al&#x109;armado pligrandi&#x11D;as la homaj povo kaj kapablo. Kiam la ujo estas pligrandigita la akvo plimulti&#x11D;as, kaj kiam kreskas soifo la donaco de nuboj fari&#x11D;as agrabla al la homa gusto. Tio &#x109;i estas la mistero de pre&#x11D;ado kaj la esenco de prezentado de siaj bezonoj. (el tabuleto al amerika kredanto, tradukita de 'Ali Kuli Khan, oktobro 1908)</emphasis></p><p>Baha'u'llah revelaciis tri &#x109;iutagajn pre&#x11D;ojn devigajn. La kredantoj rajtas elekti unu el tiuj &#x109;i tri pre&#x11D;oj, sed ili devas ripeti unu el ili, kaj la&#x16D; la maniero difinita de Baha'u'llah.</p><p><strong>Komuna Pre&#x11D;ado</strong></p><p>La pre&#x11D;oj ordonitaj de Baha'u'llah kiel &#x109;iutaga devo al bahaanoj estas privataj. Nur okaze de la Pre&#x11D;o por Mortintoj ordonis Baha'u'llah komunan pre&#x11D;on, kaj la sola postulo estas ke tiu kiu la&#x16D;tlegas &#x11D;in, kaj &#x109;iuj &#x109;eestantoj, staru. Tio malsimilas al la islama kutimo de komuna pre&#x11D;o dum kiu la kredantoj vici&#x11D;as malanta&#x16D; imamo, kiu kondukas la pre&#x11D;on. Tio estas malpermesita en la Bahaa Kredo.</p><p>Tiuj ordonoj, kiujn Baha'u'llah faris rilate al forigo de profesia pastraro, tute ne signifas ke Li senvalorigas Diservojn. Koncerne la valoron de unuigitaj kaj komunaj pre&#x11D;oj, "Abdu'1-Baha diris jene:</p><p><emphasis>Oni povas diri: "Mi povas pre&#x11D;i al Dio kiam ajn mi volas, kiam la sentoj de mia koro estas turnitaj al Dio; kiam mi estas en sova&#x11D;ejo, kiam mi estas en urbo, a&#x16D; kie ajn mi estas. Kial mi devas iri kie aliaj kunvenas en speciala tago, je difinita horo, por unuigi miajn pre&#x11D;ojn kun la iliaj, se mi eble ne havas tiam la inklinon al pre&#x11D;o?"</emphasis></p><p><emphasis>Tia penso estas vana imaga&#x135;o, &#x109;ar kiam multaj personoj estas kuni&#x11D;intaj ilia forto estas pli granda. Unuopaj soldatoj batalantaj aparte kaj individue ne havas la forton de unuigita armeo. Se &#x109;iuj soldatoj en tiu &#x109;i spirita milito kuni&#x11D;as, iliaj unuigitaj spiritaj sentoj helpas unu la alian, kaj iliaj pre&#x11D;oj fari&#x11D;as akceptindaj. (el notoj de f-ino Ethel J. Rosenberg)</emphasis></p><p><strong>Pre&#x11D;o estas La Lingvo de Amo</strong></p><p>Al iu kiu demandis &#x109;u pre&#x11D;o estas necesa, &#x109;ar supozeble Dio konas la dezirojn de &#x109;iuj koroj, "Abdu'1-Baha respondis:</p><p><emphasis>Se unu amiko amas alian, &#x109;u ne estas nature ke li deziras diri tion? Kvankam li scias, ke la amiko komprenas ke li amas lin, &#x109;u li tamen ne deziras diri tion al li?... Estas vere ke Dio konas la dezirojn de &#x109;iuj koroj; sed la impulso al pre&#x11D;o estas natura, fluanta el la amo de homo al Dio.</emphasis></p><p><emphasis>... Nenecesas ke pre&#x11D;o trovi&#x11D;u en vortoj, sed en pensoj kaj en agoj. Sedse tiuj amo kaj deziro forestas, vane estas la penado altrudi al ili. Vortoj sen amo signifas nenion. Se iu parolas al vi kvaza&#x16D; pro malagrabla devo, sen amo a&#x16D; plezuro en la renkonti&#x11D;o kun vi - &#x109;u vi deziras interparoli kun li? (artikolo en Fortnightly Review, julio-decembro 1911, p. 184, de f-ino E. S. Stevens)</emphasis></p><p>En alia parolo Li diris:</p><p><emphasis>En la plej alta pre&#x11D;o, oni pre&#x11D;as nur pro la amo al Dio, ne pro tio ke oni timas Lin a&#x16D; inferon, a&#x16D; esperas favoron a&#x16D; &#x109;ielon. ... Kiam homo ekamas alian homon, li ne povas sin deteni de ne mencii la nomon de la amato. Kiom multe pli malfacile estas sin deteni de ne mencii la Nomon de Dio kiam oni Lin ekamis.... Spirita homo trovas plezuron en nenio krom la rememorado pri Dio. (el notoj de f-ino Alma Robertson kaj aliaj pilgrimantoj, novembro kaj decembro 1900)</emphasis></p><p><strong>Liberi&#x11D;o de Sortobatoj</strong></p><p>La&#x16D; la instruoj de la Profetoj, malsanoj kaj aliaj formoj de sortobatoj estas &#x15D;uldataj al malobeo al la Diaj Ordonoj. E&#x109; malfeli&#x109;ojn devenantajn de inundegoj, uraganoj, kaj tertremoj "Abdu'1-Baha atribuas nerekte al tiu &#x109;i ka&#x16D;zo.</p><p>La sufero kiu sekvas la kulpon ne havas la karakteron de ven&#x11D;o, sed estas instruiga kaj kuraciga. &#x11C;i estas la Vo&#x109;o de Dio avertanta la homon ke li flankeni&#x11D;is de la &#x11D;usta vojo. Se la sufero estas terura, &#x11D;i estas pro tio ke la dan&#x11D;ero de la malbonfarado estas pli terura, &#x109;ar "la repago por peko estas morto".</p><p>Kiel malfeli&#x109;o estas ka&#x16D;zita de la malobeo, tiel anka&#x16D; liberi&#x11D;o de la malfeli&#x109;o povas esti atingita nur per la obeo. En tiu &#x109;i afero estas neniaj hazardoj nek malcerta&#x135;oj. Turni&#x11D;o for de Dio neeviteble sekvigas sortobatojn, kaj sinturno al Dio tiel same neeviteble sekvigas benon.</p><p>&#x108;ar, tamen, la tuta homaro estas unu organismo, la bonstato de &#x109;iu individuo dependas ne nur de lia persona konduto, sed anka&#x16D; de tiu &#x109;i de liaj najbaroj. Se unu agas malbone, &#x109;iuj suferas en pli a&#x16D; malpli granda grado; same se unu agas bone, &#x109;iuj profitas. &#x108;iu devas, iaparte, porti la &#x15D;ar&#x11D;ojn de siaj najbaroj, kaj la plej bonaj el la homaro estas tiuj kiuj portas la plej grandajn &#x15D;ar&#x11D;ojn. Sanktuloj &#x109;iam suferis multege; Profetoj suferis ekstermezure. Baha'u'llah diras en la Book of iqan (Libro iqan): "Sendube oni informis vin pri la malfacila&#x135;oj, la malri&#x109;eco, la malsanoj, kaj la malrespekto kiuj trafis &#x109;iun Dian Profeton kaj Liajn kunulojn. Sendube vi a&#x16D;dis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en diversajn urbojn. ..." -<emphasis> Kitab-i- lqan</emphasis>, p. 73</p><p>Ne estas pro tio ke la sanktuloj kaj Profetoj meritas la punon super aliaj homoj. Ja, ili ofte suferas pro la pekoj de la aliaj, kaj ili suferas propravole, por la aliaj. Ili celas la bonstaton de la mondo, ne la propran. Vera amanto de la homaro pre&#x11D;as ne ke li, kiel individuo, evitu malri&#x109;econ, malsanon a&#x16D; sortobaton, sed ke la homaro estu savita de nescio kaj pekado kaj de la malbonoj kiuj nepre rezultas el ili. Se li deziras sanon a&#x16D; ri&#x109;econ por si mem, &#x11D;i estas por tio ke li povu servi la Regnon, kaj se la korpa sano a&#x16D; ri&#x109;eco estas al li rifuzita, li akceptas sian sorton kun "radianta akceptemo", bone sciante ke ekzistas justa sa&#x11D;eco en &#x109;io kiu okazis al li sur la vojo de Dio.</p><p>Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>&#x108;agrenoj kaj mal&#x11D;ojoj ne venas al ni hazarde; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfekti&#x11D;o. Kiam venas &#x109;agreno kaj mal&#x11D;ojo, tiam la homo rememoras sian Patron Kiu estas en la &#x108;ielo, kaj Kiu havas la povon savi lin el liaj malfacila&#x135;oj. Ju pli granda estas lia punsufero, des pli granda estos la rikolto de la spiritaj virtoj elmontritaj de li.</emphasis></p><p>Unuavide povas &#x15D;ajni tre maljusta afero, ke senkulpulo suferu pro kulpulo, sed "Abdu'1-Baha certigas ke tiu maljusta&#x135;o estas nur la&#x16D;&#x15D;ajna kaj ke, finfine, superos perfekta justeco. Li skribas:</p><p><emphasis>Koncerne etulojn, infanojn kaj malfortulojn kiuj estas afliktataj per la manoj de premantoj... por tiuj animoj estas rekompenco en la alia mondo ... tiu suferado estas la plej granda favoro de Dio. Vere tiu favoro de la Eternulo estas multe pli bona ol la bonstato de tiu &#x109;i mondo kaj la kreskado kaj evoluado apartenantaj al tiu &#x109;i loko de mortemeco.</emphasis></p><p><strong>Pre&#x11D;o kaj la Le&#x11D;oj de la Naturo</strong></p><p>Multaj trovas malfacila&#x135;ojn en la ekkredo je la efikeco de pre&#x11D;oj &#x109;ar ili opinias ke respondo al la pre&#x11D;o prezentus arbitran konflikton kun la le&#x11D;oj de la naturo. Analogio povas helpi nin klarigi tiun malfacila&#x135;on. Kiam oni tenas magneton super feraj fajla&#x135;oj &#x109;i tiuj estas altirataj supren kaj kro&#x109;as sin al &#x11D;i; sed &#x109;i tio prezentas nenian konflikton kun la le&#x11D;o de gravito. La forto de la gravito influas la fajla&#x135;ojn kiel anta&#x16D;e. Tio kio okazis estas tiel ke oni intervenigis superan forton, alian forton kies agado estas tiel same regula kaj kalkulebla kiel tiu de la gravito. La bahaa vidpunkto estas ke pre&#x11D;o intervenigas agadon de pli altaj fortoj, &#x11D;is nun relative malmulte konataj; sed &#x15D;ajnas tute senracie kredi ke tiuj &#x109;i fortoj estas pli arbitraj en sia agado ol la korpaj fortoj. La diferenco konsistas en tio ke ili ne estas ankora&#x16D; plenstuditaj kaj eksperimente esploritaj, kaj ilia agado &#x15D;ajnas al ni mistera kaj nekalkulebla pro nia nescio.</p><p>Alia malfacila&#x135;o kiun kelkaj opinias konfuza estas ke pre&#x11D;o &#x15D;ajnas esti forto tro malgranda por ka&#x16D;zi la grandegajn rezultatojn pretendatajn por &#x11D;i. Analogio povas servi por klarigi anka&#x16D; tiun &#x109;i malfacila&#x135;on. Malgranda forto, aplikata al kluzpordo de akvujo, povas liberigi kaj reguligi fortegan fluon de akvopovo, a&#x16D;, aplikita al direktilo de oceana &#x15D;ipo, povas direkti la iradon de tiu grandega &#x15D;ipo. La&#x16D; la bahaa vidpunkto, la povo kiu venigas la respondojn al pre&#x11D;oj estas la neel&#x109;erpebla Povo de Dio. La tasko de la pre&#x11D;anto estas nur uzi la negrandan forton necesan por liberigi la fluon a&#x16D; difini la direkton de la Dia Malavareco, kiu estas &#x109;iam preta servi al tiuj kiuj ellernis &#x11D;in uzi.</p><p><strong>Bahaaj Pre&#x11D;oj</strong></p><p>Baha'u'llah kaj "Abdu'l-Baha malka&#x15D;is sennombrajn pre&#x11D;ojn por la uzo de Siaj sekvantoj en diversaj tempoj kaj en diversaj okazoj. La grandeco de la koncepto kaj la profunda spiriteco malka&#x15D;itaj en tiuj vortoj devas imponi &#x109;iun penseman studanton, sed nur farante ilin regula kaj grava parto de sia vivo oni povas plene kompreni ilian signifon kaj vere realigi ilian forton. Malfeli&#x109;e, la konsidero je la spaco malpermesas al ni doni pli ol kelkajn mallongajn specimenojn de tiuj &#x109;i pre&#x11D;oj. Por pluaj ekzemploj la legantoj devas sin turni al aliaj libroj.</p><p><emphasis>Ho mia Dio! Faru, ke Via belo estu mia nutra&#x135;o, Via kunesto mia trinka&#x135;o, kaj Via deziro mia espero, kaj la&#x16D;doj al Vi mia agado, kaj memorado pri Vi mia akompananto, kaj la potenco de Via suvereneco mia helpanto, kaj Via lo&#x11D;ejo mia hejmo, kaj mia restadejo la loko kiun Vi sanktigis de la limoj altruditaj sur tiuj kiuj estas kvaza&#x16D; vualitaj de Vi. Vi estas, vere, la &#x108;ionpova, la &#x108;ielglora, la Plej Potenca. - Baha'u'llah</emphasis></p><p><emphasis>Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke mi konu kaj adoru Vin. Mi atestas, &#x109;i-momente, pri mia senforteco kaj pri Via potenco, pri mia malri&#x109;eco kaj pri Via ri&#x109;eco. Ne ekzistas alia Dio krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto. - Baha'u'llah</emphasis></p><p><emphasis>Ho mia Dio! Ho mia Dio! Unuigu la korojn de Viaj servantoj, kaj malka&#x15D;u al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via le&#x11D;o. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado, kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio! ne forlasu ilin al ili mem, sed gvidu iliajn pa&#x15D;ojn per la lumo de scio, kaj &#x11D;ojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia helpanto kaj ilia Eternulo. - Baha'u'llah</emphasis></p><p><emphasis>Ho Vi bona Dio! Vi kreis &#x109;iujn homojn el la samaj prapatroj. Vi dekretis ke &#x109;iuj apartenu al la sama rondo familia. En Via Sankta Apudesto ili &#x109;iuj estas Viaj servantoj, kaj al la tuta homaro Vi donis rifu&#x11D;on en Via Sanktejo. &#x108;iuj kunvenis &#x109;e la Tablo de Via Malavareco; &#x109;iuj estas iluminitaj per la lumo de Via Providenco. Ho Dio! Vi estas bona al &#x109;iuj, Vi pretigas provizon por &#x109;iuj, donas rifu&#x11D;on al &#x109;iuj, donacis vivon al &#x109;iuj; &#x109;iun kaj &#x109;iujn Vi favoris per talentoj kaj kapabloj, kaj &#x109;iuj estas banitaj en la Oceano de Via favoro. Ho Vi bonkora Eternulo! Unuigu &#x109;iujn. Permesu ke la religioj interakordi&#x11D;u kaj faru &#x109;iujn unu nacio, por ke &#x109;iu konsideru la alian kiel membron de tiu sama familio kaj la tutan teron kiel unu hejmon, kaj ke &#x109;iuj kunvivu en perfekta harmonio.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Dio! Levu alten la standardon de la unueco de la homaro.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Dio! Starigu la Plej Sanktan Pacon. Cementu la korojn unu kun la alia, ho Dio.</emphasis></p><p><emphasis>Ho vi bona Patro, Dio! &#x11C;ojigu niajn korojn per la aromo de Via amo. Lumigu niajn okulojn per la Lumo de Via</emphasis></p><p><emphasis>Gvidado. Feli&#x109;igu niajn orelojn per la melodio de Via vorto, kaj enfermu &#x109;iujn en la Rifu&#x11D;ejo de Via</emphasis></p><p><emphasis>Providenco.</emphasis></p><p><emphasis>Vi estas la Potenca kaj Povanta, Vi estas la Pardonanta kaj Vi estas Tiu Kiu indulgas la erarojn de &#x109;iuj homoj! - "Abdul-Baha</emphasis></p><p><emphasis>Ho Vi &#x108;ionpova! Mi estas pekulo, sed Vi estas la Pardonanto! Mi estas plena de mankoj, sed Vi estas la</emphasis></p><p><emphasis>Kompatema! Mi estas en la mallumo de eraroj, sed Vi estas la Lumo de Pardono!</emphasis></p><p><emphasis>Tial, ho Bona Dio, pardonu miajn pekojn, favordonu Viajn Donacojn, indulgu miajn kulpojn, pretigu por mi</emphasis></p><p><emphasis>rifu&#x11D;on, profundigu min en la Fonto de Via Pacienco kaj resanigu nin el &#x109;iuj malsanoj kaj malfortecoj.</emphasis></p><p><emphasis>Purigu kaj sanktigu min. Permesu al mi partopreni en la elfluo de sankteco, por ke &#x109;agrenoj kaj mal&#x11D;ojoj</emphasis></p><p><emphasis>malaperu, por ke &#x11D;ojo kaj feli&#x109;o venu sur min, malgajeco kaj senespereco &#x15D;an&#x11D;u sin en &#x11D;ojon kaj fidon, kaj</emphasis></p><p><emphasis>kura&#x11D;o okupu la lokon de timo.</emphasis></p><p><emphasis>Vere Vi estas la Pardonanto, la Kompatema, kaj Vi estas la Malavara, la Amata! - 'Abdu'l-Baha</emphasis></p><p><emphasis>Ho Vi kompatema Dio! Dankoj estu al Vi pro tio ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi a&#x16D;dantajn orelojn. Vi kondukis min al Via Regno kaj gvidis min sur Vian Vojon. Vi montris al mi la &#x11D;ustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Savi&#x11D;o. Ho Dio! igu min esti konstanta, firma kaj</emphasis> fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj &#x15D;irmu min en la fortika&#x135;o de Viaj Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca! Vi estas la Vidanta! Vi estas la A&#x16D;danta! Ho Vi Kompatema Dio! Donacu al mi koron, kapablan por esti iluminita, kiel spegulo, per la Lumo de Via amo; inspiru min per pensoj kapablaj por &#x15D;an&#x11D;i la mondon en roz&#x11D;ardenon per Via Spirita Malavareco. Vi estas la Kompatema, la Malavara! Vi estas la Granda, Bonfara Dio! -Abdu'l-Baha</p><p>Bahaa pre&#x11D;o ne estas, tamen, limigita al la uzado de la difinitaj formoj, kiel ajn gravaj ili estu. Baha'u'llah instruas ke la tuta vivo de homo devas esti pre&#x11D;o, ke laboro plenumita en la &#x11D;usta animstato estas ador-akto, ke &#x109;iu penso, vorto kaj faro dedi&#x109;ita al la Gloro de Dio kaj al la bono de proksimuloj estas pre&#x11D;o, en la plej vera senco de la vorto.[22]</p><p><strong>&#x108;APITRO VII: SANO KAJ KURACADO</strong></p><p><emphasis>Turni la viza&#x11D;on al Dio donas sanon al la korpo, menso kaj animo. - 'Abdu'l-Baha <strong>Korpo kaj Animo.</strong></emphasis></p><p>La&#x16D; la bahaaj instruoj homa korpo servas kiel dumtempa ilo por la evoluigo de la animo, kaj, kiam tiu celo estas atingita, &#x11D;i estas demetita. Tiel same ovo-&#x15D;elo servas kiel dumtempa ilo por la maturi&#x11D;o de birdido, kaj, kiam tiu celo estas atingita, &#x11D;i estas rompita kaj for&#x135;etita. "Abdu'1-Baha diras ke la korpo estas nekapabla al senmorteco, &#x109;ar &#x11D;i estas a&#x135;o kombinita, konstruita el atomoj kaj molekuloj, kaj, kiel &#x109;iu objekto kombinita, &#x11D;i devas siatempe esti malkombinita.</p><p>La korpo devas esti servanto de la animo, neniel &#x11D;ia mastro, sed &#x11D;i devas esti volonta, obeema kaj kapabla servanto, kaj devas ricevi la konsideradon kiun meritas bona servanto. Se &#x11D;i ne estas &#x11D;uste konsiderata, sekvas malsanoj kaj malfeli&#x109;oj, kun rezultoj plorindaj por la mastro kiel anka&#x16D; por la servanto.</p><p><strong>Unueco de &#x108;iuj Vivoj.</strong></p><p>La esenca unueco de vivo en &#x109;iuj &#x11D;iaj miriadaj formoj kaj gradoj estas unu el la fundamentaj instruoj de Baha'u'llah. Nia korpa sano estas tiel ligita kun la sano mensa, morala kaj spirita, kaj anka&#x16D; kun individua kaj sociala farto de aliaj homoj, plie, e&#x109; kun la vivo de bestoj kaj kreska&#x135;oj, ke &#x109;iu estas influata de la aliaj en multe pli alta grado, ol oni ordinare pensas.</p><p>Ekzistas sekve nenia ordono de Profeto, al kiu ajn fako de la vivo &#x11D;i principe rilatas, kiu ne koncernus korpan sanon. Kelkaj el tiuj instruoj, tamen, pli senpere rilatas la korpan farton ol la aliaj, kaj tiujn &#x109;i ni nun studos.</p><p><strong>Simpla Vivado.</strong></p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>&#x15C;paremo estas la fundamento de homa prospero. Mal&#x15D;parulo &#x109;iam havas rnaltrankvila&#x135;ojn. Mal&#x15D;paremo flanke de iu ajn persono estas nepardonebla peko. Oni ne faru ruzon al aliaj kiel faras parazita planto. &#x108;iu persono havu profesion, &#x109;u tio estu literatura a&#x16D; mana, kaj vivu &#x109;astan, kuragan, honestan vivon, ekzemplo de &#x109;asteco imitinda de aliaj. Estas pli re&#x11D;e kontenti&#x11D;i per nefre&#x15D;a panpeco ol &#x11D;ui luksan man&#x11D;on, pagita per mono kiu venas el la po&#x15D;o de aliaj. La menso de kontenta persono estas &#x109;iam paca kaj lia koro serena. (Baha'i Scriptures, p.453 (Bahaaj Skriboj)</emphasis></p><p><emphasis>Oni ne malpermesas bestodevenan nutra&#x135;on sed 'Abdu'l-Baha diras: "Fruktoj kaj grenoj (estos la nutra&#x135;o de la estonteco). Venos tempo kiam oni ne mangos plu viandon. La medicina scienco estas nur en sia infana&#x11D;o, tamen &#x11D;i montris ke nia natura nutrado estas tio kio elkreskas el la tero." (Ten days in the Light of 'Akka, de Julia M. Grundy (Dek Tagoj en la Lumo de Akreo)</emphasis></p><p><strong>Alkoholo kaj Narkota&#x135;oj.</strong></p><p>La uzado de narkota&#x135;oj kaj alkohola&#x135;oj, escepte de kuraciloj en malsano, estas severeo malpermesita de Baha'u'llah. <strong>Vivo&#x11D;uado</strong></p><p>La bahaaj instruoj estas bazitaj sur moderneco, ne sur asketismo. &#x11C;uado de la bonaj kaj belaj aferoj de la vivo, kaj materialaj kaj spiritaj, estas ne nur permesita sed anka&#x16D; ordonita. Baha'u'llah diras: "Ne senigu vin de tio, kio estas kreita por vi." Refoje Li diras: "Estas ordonite al vi ke &#x11D;ojekstazo kaj la glora sciigo estu videblaj en viaj viza&#x11D;oj."</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>&#x108;io kio estas kreita por homo, kiu estas &#x109;e la plejsupro de la krea&#x135;o, kaj li estu dankema por la Diaj donacoj. &#x108;iuj materialaj aferoj estas por ni, por ke ni per dankemo lernu kompreni la vivon kiel Dian favora&#x135;on. Se ni estas malkontentaj pro la vivo ni estas sendankuloj, &#x109;ar nia materiala kaj spirita ekzistado estas ekstera atesto de la dia favoro. Tiaj ni devas esti feli&#x109;aj kaj utiligi la vivotempon en glorla&#x16D;doj, rekonante la valoron de &#x109;iuj aferoj.</emphasis></p><p>Demandite &#x109;u la bahaa malpermeso kontra&#x16D; vetludoj koncernas ludojn de &#x109;iuj specoj, 'Abdu'l-Baha respondis:</p><p><emphasis>Ne, kelkaj ludoj estas sendan&#x11D;eraj kaj ne estas malbono se oni sekvas ilin kiel distra&#x135;on. Sed minacas ke la distra&#x135;o povas degeneri en temporabo. La mal&#x15D;paro de tempo estas malakceptinda en la Kredo de Dio. Sed distri&#x11D;o por plibonigi la korpajn povojn, kiel ekzercoj, estas dezirinde. - A Heavebly Vista, p.9 (&#x108;iela Perspektivo)</emphasis></p><p><strong>Pureco</strong></p><p>Baha'u'llah diras, en la Book of Aqdas (Libro Aqdas):</p><p><emphasis>Estu la esenco de pureco inter la homoj ...en &#x109;iaj cirkonstancojkondutu en delikata maniero... lasu aperisur viaj vestoj nenian signon de malpureco. ... Banu vin en pura akvo; akvo unufoje uzita ne estas uzebla. ... Vere ni deziris vidi en vi elmontrantojn de la Paradizo sur la tero, por ke vi disradiu tion kio &#x11D;ojigos la korojn de la favoratoj. - Kitab-i-Aqdas</emphasis></p><p>Mirza Abu'l-Fadl, en sia libro,<emphasis> Baha'i Proofs</emphasis> (p. 89, Bahaaj Pruvoj) akcentas la grandegan signifon de tiuj &#x109;i ordonoj, speciale en kelkaj partoj de la Oriento, kie akvo de plej malbona kvalito estas ofte uzata por la celoj de mastrumado, por banado kaj e&#x109; por trinkado, kaj kie &#x11D;eneralaj estas terure nehigienaj kondi&#x109;oj, kiuj ka&#x16D;zas multegan eviteblan malsanon kaj mizeron. Tiuj &#x109;i kondi&#x109;oj. kiuj la&#x16D;supoze estas sankciitaj de la reganta religio, povas &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i, inter la Orientanoj, nur per ordono de iu kiu kredeble havas dian a&#x16D;toritaton. Anka&#x16D;, en multaj partoj de la Okcidenta Duonglobo, sekvus mirinda transformi&#x11D;o se pureco estus akceptita ne nur kiel plej proksima al dieco sed anka&#x16D; kiel esenca parto do la dieco.</p><p><strong>Rezulto de la Obeo al Profetordonoj.</strong></p><p>La efiko kiun havos je sano la ordonoj koncernantaj la simplan vivadon, higienon, sindetenadon de alkoholo kaj opio, k.t.p., estas tro evidenta por bezoni multajn komentariojn, kvankam dia vivsignifa valoro estas ordinare nesufice taksata. Se ili estus &#x11D;enerale plenumataj, plej multe da infektaj malsanoj kaj granda nombro da aliaj balda&#x16D; malaperus el inter la homoj. La amaso da malsanoj kiuj estas ka&#x16D;zitaj per malzorgado de simplaj higienaj anta&#x16D;gardoj kaj per inklino al alkoholo kaj opio estas giganta. Plie, obeado al tiuj &#x109;i ordonoj ne nur efikus la sanon, sed anka&#x16D; potence boninfluus kaj la karakteron kaj la konduton. Alkoholo kaj opio influas konsciencon de homo longe anta&#x16D; ol influi lian irmanieron a&#x16D; ka&#x16D;zi evidentan korpan malsanon, tiel ke la morala kaj spirita profitoj de abstinenco estas e&#x109; pli granda ol la korpa. Koncerne purecon, 'Abdu'l-Baha diras: "Ekstera pureco, kvankam &#x11D;i estas nur korpa afero, multe influas la spiritstaton. La fakto ke la korpo estas pura kaj senmakula influas la spiriton de homo."</p><p>Se estus &#x11D;enerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncernantaj &#x109;astecon en la seksaj rilatoj, nuligita estus abunda ka&#x16D;zo de malsanoj. La abomenaj veneraj infektoj, kiuj ruinigas hodia&#x16D; la sanon de multaj miloj, senkulpaj kiel anka&#x16D; la kulpaj, su&#x109;infanoj kiel anka&#x16D; la gepatroj, tre balda&#x16D; estus entute afero de pasinteco.</p><p>Se estus &#x11D;enerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncerne justecon, reciprokan helpon, ami proksimulon kiel sin mem - kiamaniere la homamasaj &#x15D;vit-laborado kaj malpura mizero unuflanke, kune kun la egoista &#x11D;uado, nenionfarado kaj malnobla lukso aliflanke, povus da&#x16D;re ka&#x16D;zi mensajn, moralajn kaj korpajn ruinojn?</p><p>Simpla obeo al la higienaj kaj moralaj ordonoj de Moseo, Budho, Kristo, Mahometo a&#x16D; Baha'u'llah farus pli multe por eviti malsanojn ol &#x109;iuj kuracisto kaj &#x109;iuj regularoj pri publika sano en la mondo kapablus atingi. Efektive, &#x15D;ajnas esti certa afero ke se tia obeo estus &#x11D;enerala, bonfarto anka&#x16D; farigus &#x11D;enerala. Anstata&#x16D; la nuna stato en kiu vivantoj velkas pro malsanoj a&#x16D; estas detruataj en la infana&#x11D;o, juneco a&#x16D; plenjaroj, kio tiel ofte hodia&#x16D; okazas, la homoj vivus &#x11D;is granda matura&#x11D;o, kiel sendifektaj fruktoj kiuj maturi&#x11D;as kaj moli&#x11D;as anta&#x16D; ol fali de la bran&#x109;o.</p><p><strong>La Profeto kiel Kuracisto.</strong></p><p>Ni tamen lo&#x11D;as en la mondo, kie de tempo nememorebla obeo al la ordonoj de la Profetoj estas la escepto pli &#x11D;uste ol regulo; en kiu memamo estis pli &#x11D;enerala motivo ol amo al Dio; en kiu personaj kaj partiaj profitoj ricevadis la unuan konsideron anta&#x16D; la profito de la tuta homaro; en kiu materialaj hava&#x135;oj kaj korpaj plezuroj estis pli &#x15D;atataj ol la socia kaj spirita bonstato de la homaro. El tio sekvis akraj konkuradoj kaj konfliktoj, premegoj kaj tiraneco, ekstremoj de ri&#x109;eco kaj mizero - &#x109;iuj tiuj kondi&#x109;oj kiuj naskas malsanon mensan kaj korpan. Rezulte de tio, la tuta arbo de la homaro malsanas, kaj &#x109;iu folieto de la arbo partoprenas en la &#x11D;enerala malsaneco. E&#x109; la plej puraj kaj plej sanktaj devas suferi pro la pekoj de aliaj.</p><p>Kuraco estas necesa - kuraco de la tuta homaro, de nacioj kaj de individuoj. Tiel Baha'u'llah kiel Liaj inspiritaj Anta&#x16D;uloj, ne nur montras kiel oni devas gardi la sanon, sed anka&#x16D; kiel &#x11D;in reakiri se &#x11D;i perdi&#x11D;us. Li venas kiel Granda Kuracisto, kiu resanigas la mondon, kaj korpe kaj anime.</p><p><strong>Kuracado per Materialaj Rimedoj.</strong></p><p>En la hodia&#x16D;a Okcidenta mondo videble estas rimarkinda revivi&#x11D;o de kredo en la efikeco de kuracado per rimedoj mensaj kaj spiritaj. Efektive multaj, ribelantaj kontra&#x16D; la materialaj ideoj pri malsanoj kaj pri kuracado kiuj regis en la dekna&#x16D;a jarcento, trairis al la kontra&#x16D;a ekstremo kaj neas entute &#x109;ian valoron de materialaj rimedoj kaj higienaj metodoj. Baha'u'llah agnoskas la valoron de kaj materialaj kaj spiritaj rimedoj. Li instruas ke oni devas evolui, stimuli kaj perfektigi la sciencon kaj arton de kuracado, por ke &#x109;iuj kuracmanieroj estu aplikataj plej sukcese, &#x109;iu en sia propra sfero. Kiam membroj de la familio de Baha'u'llah mem estis malsanaj, oni venigis profesian kuraciston, kaj la samo estas rekomendita al Liaj sekvantoj. Li diras: "Se vin atakos malsano, konsultu spertan kuraciston." - Kitab-i-Aqdas</p><p>Tio &#x109;i tute harmonias kun la &#x11D;enerala bahaa rilato al sciencoj kaj artoj. &#x108;iuj sciencoj kaj artoj kiuj servas por la bono de la homaro, e&#x109; en materiala maniero, devas esti respektataj kaj akcelataj. Per scienco homo fari&#x11D;as mastro de materialaj aferoj; per nescio li restas ilia sklavo.</p><p>Baha'u'llah skribas:</p><p><emphasis>Ne malzorgu kuracadon kiam &#x11D;i estas necesa, sed forlasu &#x11D;in kiam la sano estas rebonigita. Kuracu malsanon prefere per dieto, detenante vin de uzado de kuraciloj; kaj se vi trovos tion kion vi bezonas en unu simpla herbo, ne turnu vin al kunmiksitaj medikamentoj. ... Detenu vin de kuraciloj kiam la sano estas bona, sed uzu ilin kiam estas necese. -Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto)</emphasis></p><p>En unu el Siaj Tabuletoj Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Ho ser&#x109;anto de vero! Estas du manieroj por kuraci malsanon: materialaj rimedoj kaj spiritaj rimedoj. La unua maniero estas uzado de materialaj kuraciloj. La dua konsistas el pre&#x11D;ado al Dio kaj sinturno al Li. Amba&#x16D; rimedoj devas esti uzataj kaj aplikataj. . Plue, ili ne estas nekunigeblaj, kaj vi devas akcepti la korpajn medikamentojn rezulte de la kompatemo kaj favoro de Dio Kiu malka&#x15D;is kaj konigis la medicinan sciencon, por ke Liaj servantoj profitu anka&#x16D; tion &#x109;i kuracmanieron.</emphasis></p><p>Li instruas ke, se niaj naturaj gustosentoj kaj instinktoj ne estus difektitaj per la sensencaj kaj nenaturaj vivmanieroj, ili povus esti fidindaj gvidantoj en la elekto tiel de &#x11D;usta dieto kaj sanigaj fruktoj, herbo kaj aliaj kuraciloj, kiel okazas kun sova&#x11D;aj bestoj. En interesa interparolo pri kuracado priskribita en<emphasis> Some Answered Questions</emphasis> (Respondoj al Demandoj) (p. 298), Li diras fine:</p><p><emphasis>Estas do evidente ke estas eble kuraci per man&#x11D;oj, nutra&#x135;oj kaj fruktoj sed &#x109;ar hodia&#x16D; la medicina scienco estas neperfekta, tiu &#x109;i fakto ne estas ankora&#x16D; plene komprenata. Kiam la medicino atingos perfektecon, oni kuracados per man&#x11D;oj, nutra&#x135;oj, aromaj fruktoj kaj legomoj, kaj per diversaj akvoj, varma ka malvarmaj.</emphasis></p><p>E&#x109; kiam la rimedoj de la kuracado estas materiaj, la povo kiu efektive sanigas estas Dia, &#x109;ar la atribuoj de herboj kaj mineraloj devenas de la Dia Donacemo. "&#x108;io dependas de Dio. Medicino estas nur ekstera formo a&#x16D; rimedo per kiu oni ricevas la &#x109;ielan sanigon."</p><p><strong>Kuraco per Nemateriaj Rimedoj.</strong></p><p>Li instruas ke estas anka&#x16D; metodoj de kuracado sen la materiaj rimedoj. Eksiztas "infekto de sano", kiel anka&#x16D; infekto de malsano, kvankam la unua estas tre malrapida kaj malfortefika, dum la dua ofte estas fortega kaj rapida en sia agado.</p><p>Multe pli potencaj rezultoj sekvas el animaj statoj de malsanuloj mem, kaj "sugestio" povas ludi gravan rolon en la formado de tiuj statoj. Timo, kolero, &#x109;agreno, k.t.p., estas tre malfavoraj por la sano, dum espero, amo, &#x11D;ojo estas tiel same favoraj.</p><p>Tiel do Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Vere la plej necesa afero estas kontenteco en &#x109;iaj cirkonstancoj; tiel la homo estas gardata kontra&#x16D; malgajeco kaj laceco. Ne subigu al mal&#x11D;ojo kaj malfeli&#x109;o, ili ka&#x16D; zas la plej grandan mizeron. &#x134;aluzo konsumas la korpon kaj kolero bruligas la hepaton; evitu ilin amba&#x16D; kiel vi evitus leonon. - Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto)</emphasis></p><p>Kaj 'Abdu'l-Baha diras: "&#x11C;ojo donas al ni flugilojn. En &#x11D;ojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla. Sed kiam mal&#x11D;ojo nin ekregas, la forto forlasas nin."</p><p>'Abdu'l-Baha skribas pri alia formo de mensa kuracado ke gi rezultas el:</p><p><emphasis>Kompleta mensa koncentri&#x11D;o de forta persono je malsanulo, dum la lasta esperas per la tuta koncentrita kredo ke la resani&#x11D;o efektivi&#x11D;os per la spirita povo de la fortulo - &#x11D;is tia grado ke esti&#x11D;as interna kontakto inter la forta persono kaj la malsanulo. La fortulo stre&#x109;as &#x109;iujn fortojn por resanigi la pacienton, kaj la malsanulo plenfidas la ricevon de la resani&#x11D;o. La efekto de tiuj &#x109;i rnensaj impresoj ka&#x16D;zas ekscitecon de la nervoj, kaj tiuj &#x109;i impresoj kaj nervekscito ka&#x16D;zos resani&#x11D;on de la malsanulo. - Some Answered Questions, p.</emphasis></p><p>(Respondoj al Demandoj)</p><p>&#x108;iuj &#x109;i kuracmetodoj, tamen, estas iimigitaj en siaj efikoj, kaj povus rnalsukcesi resanigi en teruraj malsanoj. <strong>La Povo de la Sankta Spirito.</strong></p><p>La plej potenca kurac-rimedo estas la Povo de la Sankta Spirito.</p><p><emphasis>... Tio &#x109;i ne dependas de kontakto, nek de &#x109;evido, nek de apudesto. ... &#x108;u la malsano estas negrava &#x109;u grava, &#x109;u ekzistas kontakto de la korpoj a&#x16D; ne, &#x109;u a&#x16D; ne estas starigita persona interligo inter la malsanulo kaj la kuracisto - tiu &#x109;i kuraco efektivi&#x11D;as per la povo de la Sankta Spirito. - Some Answered Questions, p.</emphasis></p><p>(Respondoj al Demandoj)</p><p>En interparolo kun f-ino Ethel Rosenberg, en oktobro 1904, 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>La kuracado kiu okazas per la povo de la Sankta Spirito ne bezonas ian specialan koncentri&#x11D;on a&#x16D; kontakton. &#x11C;i okazas per la volo a&#x16D; deziro kaj la pre&#x11D;o de sankta persono. La malsanulo povas esti en la Oriento kaj la kuracisto en la Okcidento, kaj ili eble ne konis unu la alian; sed tuj kiam tiu sankta persono turmas sian koron al Dio kaj komencas pre&#x11D;i, la malsanulo resani&#x11D;as. Tio &#x109;i estas kapablo apartenanta al la Sanktaj Manifestantoj kaj al tiuj kiuj atingis la plej altan rangon.</emphasis></p><p>Tiun &#x109;i karakteron, ver&#x15D;ajne, havis la kuracado plenumita de Kristo kaj de Liaj apostoloj, kaj similaj kuracadoj estis atribuitaj al sanktuloj en &#x109;iuj tempoj. Kaj Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha posedis tiun &#x109;i povon, kaj simila povo estas promesita al iliaj fidela sekvantoj.</p><p><strong>Sintenado de la Paciento.</strong></p><p>Por ke la forto de la spirita kuracado povu plene efektivi&#x11D;i en sia agado definitivaj kondi&#x109;oj devas esti plenumitaj flanke de la paciento, de la kuracisto, de amikoj de la paciento kaj de la tuta socio.</p><p>Koncerne la pacienton la unua kondi&#x109;o estas, ke li tumu sin al Dio per la tuta koro, kun absoluta konfido en Lia Povo kaj en Lia Volo por fari tion kio estas plej bona. En a&#x16D;gusto 1912, 'Abdu'l-Baha diris al unu amerikanino:</p><p><emphasis>&#x108;iuj tiuj suferoj pasos for kaj vi akiros perfektan korpan kaj spiritan sanon.... Via koro estu fidoplena kaj certa ke per la Bonfaremo de Baha'u'llah, per la Favoro de Baha'u'llah, &#x109;io fari&#x11D;os agrabla por vi... Sed vi devas plene turni la viza&#x11D;on al la Abha (Plejglora) Regno, kun perfekta atento, kun tia sama atento kiun Maria Magdalena elmontris al Lia Sankteco Kristo, kaj mi certigas vin ke vi ricevos korpan sanon kaj spiritan sanon. Vi indas. Mi anoncas al vi la &#x11D;ojan nova&#x135;on ke vi estas inda &#x109;ar via koro estas pura. ... Estu memfida! Estu feli&#x109;a! Estu &#x11D;ojigita! Estu esperplena!</emphasis></p><p>Kvankam speciale en tiu &#x109;i okazo 'Abdu'l-Baha garantiis akiron de perfekta sano, Li ne faras tiel en &#x109;iu okazo, e&#x109; se estas forta kredo flanke de la individuo. Al iu pilgrimulo en Akreo, Li diris:</p><p><emphasis>La pre&#x11D;oj verkitaj por resani&#x11D;o estas kaj por kuraco spirita kaj por la materia.... Se sani&#x11D;o estas pli bona por la paciento, certe &#x11D;i estos donacita. Por kelkaj kiuj estas malsanaj, sani&#x11D;o por ili estos ka&#x16D;zo de aliaj malsanoj. Pro tio okazas ke la Sa&#x11D;eco ne dekretas la respondon al &#x109;iuj pre&#x11D;oj. Ho servantino de Dio. La Povo de la Sankta Spirito kuracas kaj materiajn kaj spiritajn malsanojn - Daily Lessons Received at 'Akka, p. 95 (&#x108;iutagaj Lecionoj Lernitaj en Akreo).</emphasis></p><p>Alifoje Li skribis al iu malsanulo:</p><p><emphasis>Vere la Volo de Dio agas kelkfoje en maniero por kiu la homoj ne kapablas trovi kialon. La ka&#x16D;zoj vidi&#x11D;os. Fidu je Dio, konfidencu al Li kaj rezignu vin al la Volo de Dio. Vere via Dio estas amplena, kompatema kaj favora... kaj Li malsuprenigos Sian Favoron sur vin.</emphasis></p><p>Li instruas ke spirita sano helpas korpan sanon, sed la korpa sano dependas de multaj faktoroj, el kiuj kelkaj estas ekster povo de la homo. E&#x109; plej imitinda spirita sintenado de individuo ne povas, do, certigi la korpan sanon en &#x109;iuj okazoj. Plej sanktaj viroj kaj virinoj suferadas kelkfoje malsanojn.</p><p>Malgra&#x16D; tio, la bonfara influo je korpa sano kiu rezultas el la &#x11D;usta spirita sintenado estas multe pli potenca ol oni &#x11D;enerale imagas, kaj &#x11D;i sufi&#x109;as por forigi malsanon en granda nombro da okazoj. 'Abdu'l-Baha skribis al iu anglino: "Vi skribis pri malforteco de via korpo. Mi pre&#x11D;as al la Favoremo de Baha'u'llah ke via spirito forti&#x11D;u, por ke per la forto de la spirito anka&#x16D; la korpo estu resanigita."</p><p>Alifoje Li diras:</p><p><emphasis>Dio donacis al homo tiun mirindan povon, por ke li &#x109;iam rigardu supren, kaj ricevu inter la aliaj donacoj, anka&#x16D; resanigon per Lia dia Malavareco. Sed ve! homo ne estas dankema por tiu &#x109;i plej granda bono, sed dormas la dormon de malzorgeco, kaj restas senatenta al la granda favoro kiun Dio elmontris al li, turnante la viza&#x11D;on for de la lumo kaj kontinuante sian vcrkon en mallumo.</emphasis></p><p><strong>Kuracisto</strong></p><p>La provo de la spirita kuracado estas sendube komuna al &#x109;iuj homoj en pli a&#x16D; malpli alta grado, sed, dum kelkaj estas favoritaj per speciala talento por matematiko a&#x16D; muziko, aliaj elmontras sin favoritaj per speciala kapablo al kuracado. Tiuj &#x109;i estas la homoj kiuj devus elekti kuracadon kiel sian vivotaskon. Malfeli&#x109;e, la mondo fari&#x11D;is en la lasta jarcentoj tiel materiista ne la eblo mem de la spirita kuracado grandparte malaperis de la vido. Simile al &#x109;iuj aliaj talentoj la kapablon de kuracado oni devas rekoni, instrui kaj eduki por ke &#x11D;i atingu la plej altajn evoluon kaj povon. En la hodia&#x16D;a mondo estas probable milo da homoj, plene favoritaj per la natura kapablo al kuracado, en kiu tiu &#x109;i altvalora talento restas dormanta kaj neaktiva. Kiam la potenco de mensa kaj spirita kuracado estos pli bone komprenitaj, la kuracarto transformi&#x11D;os, nobli&#x11D;os, kaj &#x11D;ia efikeco nemezureble kreskos. Kaj kiam tiuj novaj scio kaj povo de la kuracisto ligos sin kun vigla kredo kaj espero flanke de la paciento, oni povas atendi mirindajn rezulojn.</p><p><emphasis>Nia fido devas esti en Dio. Ne ekzistas Dio krom Li, la Kuracisto, la Scianto, la Helpanto. ... Nenio sur la tero nek en la &#x109;ielo estas ekster la potenco de Dio.</emphasis></p><p><emphasis>Ho kuracisto! Kuracante malsanulon, unue alvoku la nomon de Via Dio, la Reganto de la tago de la Ju&#x11D;o, kaj tiam apliku tion kion Dio destinis por resanigi Siajn kreita&#x135;ojn. Je Mia Vivo! Tiu kuracisto kiu trinkis el la Vino de Mia Amo, ties vizito estas resanigo, kaj ties spiro estas favoro kaj espero. Konfidu al Li por la bono de via farto. Li estas konfirmita de Dio en sia kuracado.</emphasis></p><p><emphasis>Tiu &#x109;i scio (la kuracarto) estas la plej grava el &#x109;iuj sciencoj, &#x109;ar &#x11D;i estas la plej granda rimedo de Dio, la Vivdonanto al polvo, por savi la korpojn de &#x109;iuj popoloj, kaj Li destinis por &#x11D;i la unuan lokon inter &#x109;iuj sciencoj kaj sa&#x11D;ecoj. &#x108;ar nun estas la tago en kiu vi devas levi&#x11D;i por Mia Venko.</emphasis></p><p><emphasis>Via Nomo estas mia sani&#x11D;o, ho mia Dio, kaj memoro pri Vi estas mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi estas mia kompano. Via kompato al mi estas mia resani&#x11D;o kaj helpo en tin &#x109;i mondo kaj en la mondo kiu venos. Vere, Vi estas la &#x108;io-Donanto, la &#x108;io-Scianto, la &#x108;io-Sa&#x11D;a. (Baha'u'llah, Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto)</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha skribas:</p><p><emphasis>Kiu estas plena de amo al Baha, kaj forgesas &#x109;ion, el ties lipoj estos a&#x16D;data la Sankta Spirito kaj ties koron plenigos la spirito de la vivo. ... Vortoj fluos el lia bu&#x15D;o kiel &#x15D;nuro de perloj, kaj &#x109;ia malsano estos kuracita per surmeto de liaj manoj.</emphasis></p><p><emphasis>Ho vi pura kaj spirita! Turnu vin al Dio kun la koro batanta per amo al Li, sindonita al Lia glorado, rigardanta al Lia Regno kaj ser&#x109;anta helpon de Lia Sankta Spirito en stato de ekstazo, ravo, amo. sopiro, &#x11D;ojo kaj aromo. Per la Spirito de Sia Apudesto, Dio kunhelpos al vi kuraci malsanojn.</emphasis></p><p><emphasis>Da&#x16D;rigu la resanigon de koroj kaj korpoj kaj penu resanigi malsanulojn turnante vin al la Plejalta Regno kaj koncentrante la koron por akiri la resani&#x11D;on por la povo de la Plejsankta Nomo kaj per la spirito de Amo de Dio.</emphasis></p><p><strong>Kiel &#x108;iu Povas Helpi</strong></p><p>Resanigi malsanulon estas, tamen, afero koncernante ne nur la kuraciston kaj la pacienton, sed &#x109;iuj. &#x108;iu devas helpi, per simpatio kaj servemo, per &#x11D;ustaj konduto kaj penado, kaj speciale per pre&#x11D;oj, &#x109;ar el &#x109;iuj kuraciloj pre&#x11D;o estas la plej Potenca. "Propetado kaj pre&#x11D;ado por aliaj", diras 'Abdu'l-Baha, "certe estos fruktodona". Amikoj de la malsanulo estas speciale respondecaj, &#x109;ar ilia influo, a&#x16D; por la bono a&#x16D; por la malbono, estas plej senpera kaj grava. En kiel multaj okazoj de malsano la rezulto dependas &#x109;efe de la prizorgado flanke de la gepatroj, amikoj kaj najbaroj de la senhelpa suferanto!</p><p>E&#x109; anoj de la tuta socio havas influon je &#x109;iu okaze de malsano. En individuaj okazoj tiu influo eble ne &#x15D;ajnas esti grava, sed amase &#x11D;ia efiko estas potenca. &#x108;iu estas influata de la socia "atmosfero" en kiu li vivas, de la &#x11D;enerala supereco de fido a&#x16D; materialismo, de virto a&#x16D; malvirto, de gajeco a&#x16D; depremiteco, kaj &#x109;iu individuo ludas certan rolon en la decido pri la stato de tiu sociala atmosfero. En la nunaj kondi&#x109;oj de la monde, ne estas eble por &#x109;iu atingi perfektan sanon, sed por &#x109;iu estas eble fari&#x11D;i volonta vojo por la sandonanta povo de la Sankta Spirito kaj tiamaniere uzi sanigan, helpeman influon sur sia propra korpo kaj sur &#x109;iuj kun kiuj li kontakti&#x11D;as.</p><p>Malmultaj devoj estas ordenitaj al bahaanoj pli insiste kaj fortakcente ol resanigi malsanulojn kaj multaj belaj prosanaj pre&#x11D;oj estis malka&#x15D;itaj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha.</p><p><strong>La Ora Epoko</strong></p><p>Baha'u'llah certigas ke pere de harmonia kunagado de pacientoj, kuracistoj kaj de la tuta socio &#x11D;enerale kaj per &#x11D;usta uzado de diversaj kurac-rimedoj, materialaj, mensaj kaj spiritaj, efektivi&#x11D;os la Ora Epoko kiam, per la Povo de Dio, "&#x109;iu mal&#x11D;ojo transformos sin en &#x11D;ojon, kaj &#x109;iu malsano en sanon."</p><p>'Abdu'l-Baha diras ke "kiam la Dia Revelacio estos komprenita &#x109;iuj zorgoj malaperos."</p><p>Refoje Li diras:</p><p><emphasis>Kiam la materia mondo kaj la Dia mondo bone kunrilatos unu kun la alia, kiam la koroj fari&#x11D;os &#x109;ielaj kaj la celadoj puraj, ekekzistos perfekta interrilato. Tiam tiu &#x109;i povo estos ka&#x16D;zo de perfekta manifesta&#x135;o. Korpaj kaj spiritaj malsanoj tiam ricevos absolutan resani&#x11D;on.</emphasis></p><p><strong>&#x11C;usta Uzado de la Sano</strong></p><p>En la konkludo de tiu &#x109;i &#x109;apitro bone estos memorigi la instruojn de 'Abdu'l-Baha, koncerne la &#x11D;ustan uzadon de la korpa sano. En unu el Siaj Tabuletoj al la bahaanoj en Va&#x15D;ingtono Li diras:</p><p><emphasis>Se la sano kaj bonstato de la korpo estas foruzitaj en la vojo de la Regno, tio estas tre akceptinda kaj la&#x16D;dinda; se &#x11D;i estas uzata per la bono de la homaro &#x11D;enerale - e&#x109; se tio estas por &#x11D;ia materiala (a&#x16D; korpa) bono - kaj se &#x11D;i estas rimedo de bonfarado, tio anka&#x16D; estas akceptebla. Sed se la sano kaj bonstato de homo estas uzataj per kontentigi korpajn dezirojn, en bestosimila nivelo, kaj per diablaj okupoj - tiam malsano estos pli bona ol tia sano; ja, e&#x109; morte estus preferinda ol tia vivo. Se vi deziras sanon, deziru &#x11D;in por servi la Regnon. Mi esperas ke vi akiros perfektan internan vidon, neflekseblan firmecon, plenplenan sanon, kaj spiritan kaj korpan forton per ke vi trinku el la fonto de la eterna vivo kaj por ke vin helpu la spirito de la Dia konfirmo.</emphasis></p><p><strong>&#x108;APITRO VIII: RELIGIA UNUECO</strong></p><p><emphasis>Ho vi surteranoj! La distinga trajto kiu signas la superan karakteron de tiu &#x109;i Superega Revelacio konsistas en tio ke Ni, unuflanke, forvi&#x15D;is el la pa&#x11D;oj de la sankta Libro de Dio &#x109;ion kio ajn estis ka&#x16D;zo de malpaco, de malico kaj malbono inter la homaro, kaj aliflanke, Ni difinis la esencajn kondi&#x109;ojn por konkordo, por komprenemo, por plena kaj da&#x16D;ra unui&#x11D;o. Bone estas al tiuj, kiuj obeas Miajn le&#x11D;ojn. - Baha'u'llah,Tablet of the World (Tabuleto al la Mondo)</emphasis></p><p><strong>Sektismo en la Dekna&#x16D;a Jarcento.</strong></p><p>Eble neniam la mondo &#x15D;ajnis pli malproksima de religia unueco ol en la dekna&#x16D;a jarcento. De multaj jarcentoj la grandaj religiaj komunumoj zoroastra, mosea, budhana, kristana, mahometana kaj aliaj - ekzistis unu apud la alia, sed anstata&#x16D; kunfandi sin en unu harmonian tuton ili sen&#x109;ese malamikis kaj malpacis, unu kun la alia. Krom tio, &#x109;iu el ili, per divido post divido, disfalis en &#x109;iam kreskantan nombron da sektoj kiuj ofte akre kontra&#x16D;staris unu la alian. Tamen Kristo diris: "Per tio &#x109;iuj scios, ke vi estas miaj dis&#x109;iploj, se vi havos amon unu al alia." Kaj Mahometo diris: "Li dekretis por vi pri la religio, kion Li jam ordonis al Noa, kaj kion Ni revelaciis al vi, kaj kion Ni konfidis al Abraham kaj al Moseo kaj al Jesuo; ke vi estu persistaj pri la religio, kaj ne disi&#x11D;u pri &#x11D;i." La Fondinto de &#x109;iu el la grandaj religioj alvokis Siajn sekvantojn al amo kaj unueco, sed en &#x109;iuj okazoj la idealo de la Fondinto altgrade perdi&#x11D;is de la vido en la koto de netoleremo kaj bigoteco, formala&#x135;oj kaj hipokriteco, degenereco kaj misprezentado, skismoj kaj malpacoj. La &#x11D;enerala nombro de pli a&#x16D; malpli malamikaj sektoj en la mondo estis probable pli granda en la komenco de la bahaa epoko ol en iu ajn anta&#x16D;a periodo de la historio de la homaro. &#x15C;ajnis ke la homaro tiutempe eksperimentis &#x109;iun eblan specon de religia kredo, &#x109;iun eblan specon de ritaj observoj kaj ceremenioj, &#x109;iun eblan nuancon de morala kodo.</p><p>En tiu sama tempo &#x109;iarn pli granda nombro da homoj dedi&#x109;is sian energion al sentima esplorado kaj kritika ekzamenado de la le&#x11D;oj de la naturo kaj de la fundamentoj de kredo. Oni akiris rapide novan sciencan scion de la aferoj kaj trovis novajn solvojn de multaj problemoj de la vivo. Progreso de tiaj eltrova&#x135;oj kiel vapor&#x15D;ipo kaj fervojo, po&#x15D;to kaj gazetsistemo, multe helpis la disvastigon de ideoj kaj plifortigon de kontakto inter tre diversaj tipoj de pensmaniero kaj vivo.</p><p>La tiel nomata "konflikto inter religio kaj scienco" fari&#x11D;is akra batalo. En la kristana mondo Biblia kritikismo kombinis kun fizika scienco por disputi, kaj iagrade refuti, la a&#x16D;toritaton de la Biblo, a&#x16D;toritaton kiu de jarcentoj estis la &#x11D;enerale akceptita bazo de kredo. Rapide kreskis amasoj da popolo kiuj fari&#x11D;is skeptikaj pri la instruoj de eklezioj. E&#x109; multaj pastroj ka&#x15D;e a&#x16D; malka&#x15D;e malfidis la kredojn konfesatajn de la koncernaj sektoj.</p><p>Tiu &#x109;i fermentado kaj da&#x16D;ra fluo de opinioj, kune kun kreskanta rekono de nesufi&#x109;eco de la malnovaj ortodoksoj kaj dogmoj, kune kun palpser&#x109;ado kaj strebado por pli plenaj scio kaj kompreno, ne estis limigita al la kristanaj landoj, sed estis evidentaj, pli a&#x16D; malpli, kaj en diferencaj formoj, inter la popoloj de &#x109;iuj landoj kaj religioj.</p><p><strong>La Revelacio de Baha'u'llah</strong></p><p>&#x11C;uste en la tempo kiam tiu stado de konflikto kaj &#x125;aoso estis &#x109;e la zenito, Baha'u'llah sonigis Sian grandan trumpet-vokon al la homaro:</p><p><emphasis>Ke &#x109;iuj nacioj unui&#x11D;u en kredo kaj &#x109;iuj homoj estu kiel fratoj, ke la ligoj de amo kaj unueco inter la filoj de la</emphasis></p><p><emphasis>homaro estu fortigitaj; ke la diverseco de la religioj malaperu, kaj la diferenco de la rasoj estu neniigitaj. ...</emphasis></p><p><emphasis>Tiuj &#x109;i bataloj, tiu &#x109;i sangover&#x15D;ado kaj malharmoni devas &#x109;esi, kaj &#x109;iuj homoj devas esti kiel unu parencaro</emphasis></p><p><emphasis>kaj unu familio</emphasis> ... - (vortoj diritaj al prof-o Browne)</p><p>&#x11C;i estas grandioza revelacio, sed kiel efektivigi &#x11D;iajn promesojn? Profetoj predikis, poetoj kantis kaj sanktuloj pre&#x11D;is pri tio dum miljaroj, sed la diverseco de religioj ne &#x109;esis, la malpacoj kaj sangover&#x15D;ado ne nenii&#x11D;is. Kio do pruvas ke nun la miraklo plenumi&#x11D;os? &#x108;u estas iaj novaj faktoroj en la situacio? &#x108;u la homa naturo ne estas tia sama kia &#x11D;i &#x109;iarn estis, kaj &#x109;u &#x11D;i ne da&#x16D;ros tiel same kiel longe la mondo ekzistos? Se du homoj a&#x16D; du nacioj avidos la samon, &#x109;u ili ne batalos pro tio sammaniere kiel en la pasintaj tempoj? Se Moseo, Budho, Kristo kaj Mahometo malsukcesis krei la unuecon de la mondo &#x109;u Baha'u'llah sukcesos tion? Se &#x109;iuj anta&#x16D;aj kredoj degeneris a&#x16D; disfalis en sektojn &#x109;u ne la sama estos la sorto de la bahaa kredo? Ni vidu kian respondon donas la bahaaj instruoj al tiuj kaj similaj demandoj.</p><p><strong>&#x108;u la Homa Naturo Povas Sin &#x15C;an&#x11D;i?</strong></p><p>Tiel edukado kiel religio estas same bazitaj sur la supozo ke estas eble &#x15D;an&#x11D;i la homan naturon. Fakte, oni ne bezonas multe esploradi por montri ke la sola certa&#x135;o kiun oni povas diri pri iu ajn vivesta&#x135;o estas ke &#x11D;i ne povas ne &#x15D;an&#x11D;adi sin. Sen &#x15D;an&#x11D;oj povas esti nenia vivo. E&#x109; mineraloj ne povas kontra&#x16D;stari &#x15D;an&#x11D;ojn, kaj ju pli alten ni iros en la skalo de esta&#x135;oj, des pli diversaj, komplikitaj kaj mirindaj estos la &#x15D;an&#x11D;oj. Plie, en la progreso kaj evoluado de &#x109;iugradaj krea&#x135;oj ni trovas du specojn de &#x15D;an&#x11D;oj - unu estas malrapida, grada, ofte preska&#x16D; neperceptebla; la dua estas rapida, subita kaj frapanta. &#x108;i tiuj okazas en la tiel nomataj "krizaj momentoj" de la evoluo. Koncerne mineralojn, ekzemple, ni trovas tiujn krizajn momentojn &#x109;e la punktoj de fandi&#x11D;ado kaj vapori&#x11D;ado, kiam solida&#x135;o subite fluidi&#x11D;as a&#x16D; kiam fluida&#x135;o fari&#x11D;as gaso. Koncerne vegeta&#x135;ojn ni vidas tiajn krizajn momentojn kiam semo komencas germi, a&#x16D; bur&#x11D;ono transformas sin en folion. En la mondo de bestoj ni vidas la samon la samon &#x109;iuflanke, ekzemple kiam larvo &#x15D;an&#x11D;as sin en papilion, kiam birdido eli&#x11D;as el la ovo, a&#x16D; kiam ido naski&#x11D;as el la utero de la patrino. En la pli alta vivo de la animo ni ofte vidas similan transformi&#x11D;on, kiam homo estas "ree naskita" kaj lia tuta esta&#x135;o radikale &#x15D;an&#x11D;as sin la&#x16D; siaj celado, karaktero kaj agado. Tiaj krizaj momentoj ofte koncernas tutan specon a&#x16D; amason da specoj samtempe, ekzemple kiam &#x109;iuspecaj vegeta&#x135;oj ekveki&#x11D;as printempe al la nova vivo.</p><p>Baha'u'llah deklaras ke kiel la malpli grandaj vivesta&#x135;oj havas periodon de subita transpaso al nova kaj pli plena vivo, anka&#x16D; por la homaro proksimi&#x11D;as la "kriza momento", la "renaski&#x11D;o". Tiam la kutimoj de vivo kiuj da&#x16D;ris de la mateni&#x11D;o de la histono &#x11D;is hodia&#x16D; &#x15D;an&#x11D;os sin nepre rapide, kaj la homaro eniros novan fazon de la vivo, fazon kiu tiel diferencas de la malnova kiel papilio diferencas de ra&#x16D;po, a&#x16D; birdo el la ovo. La tuta homaro, en la lumo de la nova Revelacio, akiros novan vidon de la vero; precize kiel la tuta lando estas lumigita kiam la suno levi&#x11D;as, por ke &#x109;iu povas klare vidi, kvankam anta&#x16D; unu horo &#x109;io estis en mallumo. "Tio &#x109;i estas nova ciklo de homa povo", diras 'Abdu'l-Baha "&#x108;iuj horizontoj de la mondo lumradias, kaj vere la mondo fari&#x11D;os kvaza&#x16D; roz&#x11D;ardeno kaj paradizo". La analogioj de la naturo konfirmas tiun &#x109;i opinion; la Profetoj de la malnovaj tempoj unuakorde anta&#x16D;diris la alvenon de tiu &#x109;i glora tago; la signoj de la tempo klare montras la nuntempan progreson de profundaj kaj radikalaj &#x15D;an&#x11D;oj en homaj ideoj kaj aran&#x11D;oj. Kio, do, povus esti pli vana kaj senbaza ol la pesimista argumento ke, kvankam &#x109;io alia &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as, la homa naturo ne povas sin &#x15D;an&#x11D;i?</p><p><strong>La Unuaj Pa&#x15D;oj al la Unueco</strong></p><p>Kiel rimedon por starigi la religian unuecon Baha'u'llah rekomendas plej grandan homamon kaj toleremon, kaj vokas al Siaj sekvantoj "interrilati kun anoj de &#x109;iuj religioj kun &#x11D;ojo kaj plezuro". En Sia lasta Volo kaj Testamento Li diras:</p><p><emphasis>Kverelojn kaj konflikton Li severe malpermesis en Sia libro (Kitab-i-Aqdas); tio &#x109;i estas la ordono de la Eternulo en tiu &#x109;i super-alta Revelacio - la ordono kiun Li esceptis de &#x109;ia nuligo kaj vestis per la ornamo de Sia konfirmo.</emphasis></p><p><emphasis>Ho vi homoj de la mondo! La Dia Religio estas por amo kaj unueco; ne faru &#x11D;in ka&#x16D;zo de malamikeco kaj konfliktoj. ... Mi esperas, ke la anaro de Baha &#x109;iam turnos sin al la Sankta Vorto: "Jen &#x109;iuj aferoj estas de Dio!" - al tiu Plejglora Vorto kiu, kvaza&#x16D; akvo, estingas fajron de malamo kaj furiozo ardantan en la koroj kaj brustoj. Per tiu &#x109;i sola Vorto la diversaj sektoj de la mondo atingos la lumon de efektiva unueco; vere Li diras Veron, Li kondukas sur la Vojon, kaj Li estas la Potenca, la Favora, la Belega.</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>&#x108;iu homo devas forlasi anta&#x16D;ju&#x11D;on kaj viziti e&#x109; pre&#x11D;ejojn de la aliaj, &#x109;ar, en &#x109;iuj &#x109;i adorlokoj, oni mencias la Nomon de Dio. Pro tio ke &#x109;iuj kunvenas por adori Dion, kio estas la diferencoj? Neniu el ili adoras Satanon. islamanoj devas viziti Pre&#x11D;ejojn de Kristanoj kaj Sinagogojn de Hebreoj, kaj kontra&#x16D;e la aliaj devas viziti Islamajn Moskeojn. Ili tenas sin aparte unuj de la aliaj nur pro senbazaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj dogmoj. En Ameriko mi vizitis Hebreajn Sinagogojn, kiuj similas al Kristanaj Pre&#x11D;ejoj, kaj mi vidis ke &#x109;ie oni adoras Dion.</emphasis></p><p><emphasis>En multaj el tiuj lokoj mi parolis al ili pri la origina fundamento de la diaj religioj, mi klarigis al ili la pruvojn de la valideco de la diaj profetoj kaj de la Sanktaj Revelacioj, kaj persvadis, ke ili &#x109;esu blindan imitadon. &#x108;iu el gvidantoj devas, tiel same, viziti Pre&#x11D;ejojn de la aliaj kaj paroli pri la fundamento kaj &#x109;efaj principoj de la diaj religioj. En plej granda unueco kaj harmonio ili devas adori Dion, en la adorejoj de la aliaj, kaj forlasi fanatikecon.</emphasis></p><p>Se nur tiuj unuaj pa&#x15D;oj estus faritaj kaj estus starigita amika reciproka toleremo inter diversaj religiaj sektoj, kia mirinda &#x15D;an&#x11D;o okazus en la mondo! Tamen, por atingi la veran unuecon, oni bezonas ion pli ol tio &#x109;i. Toleremo estas konsiderinda paliativo kontra&#x16D; la malsano de sektodivido, sed &#x11D;i ne estas radikala kuracilo. &#x11C;i ne forigas la ka&#x16D;zon de la doloro.</p><p><strong>La Problemo de A&#x16D;toritato</strong></p><p>La diversaj reiigiaj komunumoj malsukcesis unui&#x11D;i en la pasintaj tempoj, &#x109;ar la konfesantoj de &#x109;iu religio konsideris la Fondinton de la propra kiel la solan plejsuperan a&#x16D;toritaton, kaj Lian legaron kiel la dian le&#x11D;aron. &#x108;iu Profeto Kiu proklamis alian revelacion estis, sekve, rigardata kiel malamiko de la vero. Pro similaj ka&#x16D;zoj aparti&#x11D;is anka&#x16D; diversaj sektoj. La konfesantoj de &#x109;iu el ili akceptis ian duavican a&#x16D;toritatulon kaj konsideris ian specialan interpretmanieron de la Revelacio de la Fondinto kiel la Unu Solan Kredon, kaj &#x109;iujn aliajn kiel erarajn. Kompreneble tiel longe kiel da&#x16D;ras tiu &#x109;i stato ne estas eble vera unueco. Baha'u'llah, aliflanke, instruas ke &#x109;iuj Profetoj estas esprimantoj de la a&#x16D;tentikaj revelacioj de Dio; ke &#x109;iu prezentis en Sia tempo la plej altan instruon kiun la homoj tiam kapablis akcepti, kaj edukis ilin por ke ili kapablu akcepti pluajn instruojn de Liaj posteuloj. Li alvokas la anojn de &#x109;iuj religioj, ne ke ili neu la Dian Inspiritecon de sia propra Profeto, sed ke ili konfesu la Dian inspiritecon de &#x109;iu alia Profeto, por ke ili komprenu ke la instruoj de &#x109;iu el lli esence harmonias, kaj estas parto de la granda plano pri eduko kaj unui&#x11D;o de la homaro. Li alvokas la anarojn de &#x109;iuj sektoj ke ili elmontru respekton al siaj Profetoj dedi&#x109;ante siajn vivojn al efektivi&#x11D;o de tiu unueco por kiu &#x109;iuj Profetoj laboris kaj suferis. En Sia letero al Re&#x11D;ino Viktoria Li komparas la mondon kun malsanulo kies malsano pligravi&#x11D;as &#x109;ar li falis en manojn de malkapabla kuracisto; kaj Li diras kian kuracilon apliki:</p><p><emphasis>Tio kion la Etemulo faris kiel la sanondona medikamento kaj la plej perfekta kuracilo por la resani&#x11D;o de la mondo estas la unui&#x11D;o de &#x109;iuj &#x11D;iaj popoloj en unu Religio kaj sub unu Le&#x11D;o. Tio &#x109;i ne povas esti efektivigita alie ol per lerta, perfekta kaj inspirita Kuracisto. Tio &#x109;i estas la vero mem, kaj &#x109;io alia estas nur evidenta eraro. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 255 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah)</emphasis></p><p><strong>Progresa Revelacio</strong></p><p>Granda obstaklo, sur la vojo de la religia unueco, estas por multaj la diferencoj inter la revelacioj donitaj de diversaj Profetoj. Kion unu ordonis tion alia malpermesas; kiel do ili amba&#x16D; povas esti pravaj, kiel amba&#x16D; povas esti proklamantoj de la Volo de Dio? Sendube la vero estas Unua&#x135;o, kaj ne povas sin &#x15D;an&#x11D;i. Jes, la Absoluta Vero estas Unua&#x135;o kaj ne povas sin &#x15D;an&#x11D;i, sed la Absoluta Vero estas senlima ekster la nuna homa kompreneblo, kaj niaj ideoj pri &#x11D;i devas sin sen&#x109;ese &#x15D;an&#x11D;i. Niaj fruaj, malperfektaj ideoj, per la Favoro de Dio, estos anstata&#x16D;igitaj, tempon post tempo, per pli kaj pli perfektaj konceptoj. En Tabuleto al kelkaj persaj bahaanoj, Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Ho homoj! La vortoj estas aperigitaj la&#x16D; la kapableco por ke la komencantoj progresu. La lakto devas esti donata la&#x16D;mezure por ke la infaneto de la mondo eniru la Regnon de Grandiozo kaj estu lo&#x11D;igita en la Kortego de Unueco.</emphasis></p><p>Lakto estas la nutra&#x135;o kiu fortigas la infanon tiel ke &#x11D;i povas poste digestadi pli solidajn man&#x11D;a&#x135;ojn. Se oni dirus ke &#x109;ar unu Profeto estis prava donante difinitajn instruojn en difinita tempo, tial alia Profeto Kiu instruas alimaniere en alia tempo malpravas, estas kvaza&#x16D; oni dirus ke &#x109;ar lakto estas la plej bona nutra&#x135;o por novnaskita infano, tial, nur lakto kaj nenio alia devus esti nutra&#x135;o de plenkreskinto, kaj &#x109;ia alia man&#x11D;osistemo estus malbona!</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>&#x108;iu dia Revelacio estas dividita en du partoj. La unua estas esenca kaj apartenas al la mondo de la eterneco. &#x11C;i estas la konigo de la Dia vero kaj la esencaj principoj. &#x11C;i estas la esprimo de la Amo de Dio. Tiu &#x109;i da&#x16D;ras en &#x109;iuj el la religioj, absolute ne&#x15D;an&#x11D;ebla. La dua parto ne estas eterna; &#x11D;i rilatas al la praktika vivo, aran&#x11D;oj kaj negocoj, kaj &#x15D;an&#x11D;as sin la&#x16D; la evoluo de homo kaj la tempbezonoj de &#x109;iu Profeto. Ekzemple. ... Dum la Mosea periodo oni forhakis manon de homo pune por malgranda &#x15D;telo; estis la le&#x11D;o de okulo por okulo, dento por dento. Sed &#x109;ar tiuj &#x109;i le&#x11D;oj ne estis oportunaj en la tempo de Kristo, ili estis nuligitaj. Simile anka&#x16D; eksedzi&#x11D;ado fari&#x11D;is tiel &#x11D;enerala ke restis neniaj firmaj le&#x11D;oj pri edzi&#x11D;o, kaj tial Lia Sankteco Kristo malpermesis eksedzigon.</emphasis></p><p><emphasis>Konforme al la ur&#x11D;eco de la tempo, Lia Sankteco Moseo proklamis dek le&#x11D;ojn pri mortpuno. Estis en tiu tempo neeble defendi la socion kaj certigi la socian sekurecon sen tiuj &#x109;i severaj le&#x11D;oj, &#x109;ar la idoj de izraelo lo&#x11D;is en la regiono de Tah, kie estis fonditaj neniaj ju&#x11D;ejoj kaj neniaj pundomoj. Sed tiun &#x109;i le&#x11D;aron oni ne bezonis en la tempo de Kristo. La historio de la dua parto de religio ne estas grava, &#x109;ar &#x11D;i rilatas al la moroj de nur tiu &#x109;i vivo; sed la fundamento de la religio de Dio estas la unua parto, kaj Lia Sankteco Baha'u'llah renovigis tiun fundamenton.</emphasis></p><p>La Religio de Dio estas Unu Religio, kaj &#x109;iuj Profetoj instruis &#x11D;in, sed &#x11D;i estas io vivanta kaj kreskanta, ne senviva kaj sen&#x15D;an&#x11D;a. En la instruoj de Moseo oni vidas la Bur&#x11D;onon; en tiuj de Kristo la Floron; kaj en tiuj de Baha'u'llah la Frukton. Floro ne detruas la bur&#x11D;onon, nek frukto la floron. &#x11C;i ne detruas, sed plenumas. La kalikoj de bur&#x11D;ono devas forfali por ke gi ekfloru, kaj la petaloj devas forfali por ke la frukto kresku kaj maturi&#x11D;u. &#x108;u, do, la kalikoj a&#x16D; petaloj estis eraraj a&#x16D; senutilaj tiel, ke ili devas esti forigitaj? Ne, en sia tempo ili estis ta&#x16D;gaj kaj necesaj; sen ili ne povus esti la frukto. Tiel same okazas kun diversaj profetaj instruoj; ilia ekstera&#x135;o &#x15D;an&#x11D;as sin de epoko al epoko, sed &#x109;iu revelacio estas plenumi&#x11D;o de la anta&#x16D;aj. Ili ne estas neta&#x16D;gaj nek nekonvenaj unu de la aliaj, nur prezentas diversajn gradojn en la viva historio de la Unusola Religio, kiu estas malka&#x15D;ita alterne kiel semo, kiel bur&#x11D;ono, kiel floro, kaj nun eniras la staton de reali&#x11D;o.</p><p><strong>Senerareco de la Profetoj.</strong></p><p>Baha'u'llah instruas, ke al &#x109;iu favorita per Profeteco estas donitaj sufi&#x109;aj pruvoj de Lia Misio. Li rajtas postuli obeon de &#x109;iuj homoj kaj havas la povon nuligi, &#x15D;an&#x11D;i a&#x16D; kompletigi la instruojn de Siaj anta&#x16D;intoj. En la Libro lqan ni legas:</p><p><emphasis>Estus malkonforme al la malavareco de la amoplena providenco kaj ne ver&#x15D;ajne al la supermezura kompatemo elekti unu el &#x109;iuj servantoj por la gvidado de Siaj kreita&#x135;oj, detenante de Li sufi&#x109;ajn kaj perfektajn pruvojn, kaj samtempe punante la homojn &#x109;ar ili ne kredas je Li! Ja, la Grandfavoreco de la Sinjoro de Ekzisto &#x109;iam &#x109;irka&#x16D;brakis &#x109;iujn enmondajn kreita&#x135;ojn, per la aperigo de Sia Malka&#x15D;anto. ...</emphasis></p><p><emphasis>Kaj tamen, &#x109;u ne la celo de &#x109;iu Malka&#x15D;anto estas efektivigi transformi&#x11D;on en la tuta karaktero de la homaro, transformi&#x11D;o kiu evidenti&#x11D;os kaj ekstere kaj interne, kiu efikos kaj la internan vivon kaj eksterajn kondi&#x109;ojn? &#x108;ar se la rolo de la homaro ne &#x15D;an&#x11D;us sin, la vana apero de Universalaj Malka&#x15D;antoj de Dio estus evidenta. - Kitab-i-Iqan, pp. 14, 240</emphasis></p><p>Dio estas la Sola senerara A&#x16D;toritato, kaj la Profetoj estas seneraraj &#x109;ar llia Revelacio estas la Revelacio de Dio donita al la mondo pere de lli. Tiu Revelacio plenvalidas &#x11D;is kiam &#x11D;i estos anstata&#x16D;ita per alia Revelacio de tiu sama a&#x16D; alia Profeto.</p><p>Dio estas la granda Kuracisto kaj nur Li povas &#x11D;uste diagnozi la malsanon de la mondo kaj recepti ta&#x16D;gan kuracilon. La kuracilo receptita en unu epoko ne estas plu uzinda en alia epoko, kiam la kondi&#x109;oj de la paciento estas aliaj. Obstini por la malnova kuracilo kiam la kuracisto ordonis novan kurac-manieron ne signifas elmontri al la kuracisto fidon, sed malfidon. Judoj povas sin senti ofenditaj per la aserto ke kelkaj kuraciloj kontra&#x16D; la mondmalsano kiujn Moseo ordonis anta&#x16D; pli ol tri mil jaroj estas nun malnovtempaj kaj neta&#x16D;gaj; anka&#x16D; kristanoj povas konsideri kiel ofendon se oni diras al ili ke Mahometo la&#x16D;bezone aldonis kelkajn aferojn necesajn kaj valorajn al la ordonoj de Kristo. Tiel same povas esti kun islamanoj, kiam oni postulas ke ili konfesu ke Bab kaj Baha'u'llah havas la a&#x16D;toritaton &#x15D;an&#x11D;i la ordonojn de Mahometo. Sed konforme al la bahaa vidpunkto, sindonemo al Dio memsignifas respekton al &#x109;iuj Liaj Profetoj, kaj senkondi&#x109;an obeon al Liaj plej novaj Ordonoj, donitaj de la Profeto por nia epoko mem. Nur per tia sindonemo povas esti atingita la vera Unueco.</p><p><strong>La Superega Revelacio.</strong></p><p>Kiel &#x109;iuj aliaj Profetoj, Baha'u'llah deklaras Sian propran Mision en plej eksterdubaj esprimoj.</p><p>En la<emphasis> Lawh-i-Aqdas,</emphasis> Tabuleto dedi&#x109;ita speciale al kristanoj, Li diras:</p><p><emphasis>Vere la Patro venis kaj plenumis tion kio estis al vi promesita en la Regno de Dio. Tio &#x109;i estas la Vorto kiun la Filo vualesprimis dirante al Siaj &#x109;irka&#x16D;antoj ke en tiu &#x109;i tempo ili ne povus &#x11D;in elporti. Sed kiam la difinita tempo pasis, kaj la Horo alvenis, la Vorto elbrilis el la Horizonto de la Volo. Gardu vin, ho Anaro de la Filo (t.e. kristanoj)! Ne for&#x135;etu &#x11D;in malanta&#x16D;en, sed alkro&#x109;u vin al &#x11D;i. &#x11C;i estas por vi pli bona el &#x109;io, kio estis anta&#x16D; vi!... Vere, la Spirito de la Vero alvenis, por gvidi vin al la Vero. Vere, Li ne parolas el Si mem, sed &#x109;i Tiu Kiu estas &#x108;ionscianta kaj Sa&#x11D;a. Li estas Tiu Kiun gloris la Filo.... Forlasu tion kio estis anta&#x16D; vi, ho homoj de la tero, kaj alprenu tion kio estas al vi ordonita de Tiu Kiu estas Potenca, Fidela.</emphasis></p><p>Kaj en letero al la Papo, skribita el Adrianopolo en la jaro 1867, Li diras:</p><p><emphasis>Gardu vin ke la glorado ne apartigu vin de la Glorato kaj ke la adorado ne apartigu vin de la Adorato! Rigardu la Sinjoron, la &#x108;ionpovan, la &#x108;ionscian! Li venis por prizorgi la vivadon de la mondo, kaj por unuigi &#x109;ion kio lo&#x11D;as en &#x11D;i. Venu, ho homoj, al la Tagi&#x11D;-loko de Revelacio! Ne prokrastu e&#x109; je unu horo! &#x108;u vi estas kleraj en la Evangelio, kaj tamen ne scipovas ekvidi la Eternulon de la Gloro?</emphasis></p><p><emphasis>Tio &#x109;i ne estas inda je vi, ho anaro de kleruloj! Diru do, se vi neas &#x109;i tion, kiapruve vi kredas je Dio? Prezentu viajn pruvojn. .</emphasis></p><p>Kiel en tiuj &#x109;i leteroj al kristanoj Li anoncas la plenumon de la evangeliaj promesoj, tiel Li anka&#x16D; proklamas al islamanoj, judoj, zoroastranoj kaj konfesantoj de aliaj kredoj plenumon de la promesoj de iliaj Sanktaj Libroj. Li alparolas &#x109;iujn homojn kiel &#x15D;afojn de Dio, kiuj &#x11D;is nun estis dividitaj en diversajn arojn kaj &#x15D;irmitaj en diversaj &#x15D;afejoj. Lia revelacio estas, kiel Li diras, la Vo&#x109;o de Dio, de la Bona Pa&#x15D;tisto, kiu venis en la pleneco de la tempo por rekunigi &#x109;iujn Siajn disigitajn &#x15D;afojn en unu &#x15D;afaron, forigi barilojn inter ili, por ke "estu unu &#x15D;afejo kaj unu pa&#x15D;tisto".</p><p><strong>La Nova Situacio</strong></p><p>La pozicio de Baha'u'llah inter la Profetoj estas senprecedenta kaj unika, &#x109;ar la kondi&#x109;oj de la mondo en la tempo de Lia alveno estis senekzemplaj kaj unikaj. Dank'al la longa kaj &#x15D;an&#x11D;ori&#x109;a evoluado de religio, scienco, arto kaj civilizacio la mondo fari&#x11D;is matura por instruo pri Unueco. La bariloj kiuj en la pasintaj jarcentoj malebligis la unuecon de la mondo estis pretaj fali en rubojn kiam Baha'u'llah aperis, kaj depost Lia naski&#x11D;o, en 1817, kaj speciale de kiam Liaj instruoj estis anoncitaj, tiuj bariloj rompi&#x11D;adis en plej mirindaj manieroj. Kiel ajn oni tion &#x109;i klarigus, la fakto restas eksterduba.</p><p>En la tagoj de la anta&#x16D;aj Profetoj la geografiaj bariloj mem estis sufi&#x109;aj por malebligi la mondunuecon. Nun tiuj malfacila&#x135;oj estas venkitaj. La unuan fojon en la historio de la homaro homoj &#x109;irka&#x16D; la mondo povas interkomuniki&#x11D;i rapide kaj facile. Kio estis farita en E&#x16D;ropo hiera&#x16D; tion oni scias hodia&#x16D; en &#x109;iuj mondpartoj, kaj paroladon diritan en Ameriko hodia&#x16D; oni povas morga&#x16D;legi en E&#x16D;ropo, Azio kaj Afriko.</p><p>Alia granda obstaklo estis la lingva malfacila&#x135;o. Dank'al la lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj, tiu malfacila&#x135;o jam estis altgrade venkita, kaj estas plena ka&#x16D;zo por supozi ke anta&#x16D; ol multaj jaroj lingvo internacia estos akceptita kaj instruata en &#x109;iuj lernejoj de la mondo. Tiam anka&#x16D; tiu &#x109;i malfacila&#x135;o estos entute forigita.</p><p>La tria granda obstaklo estis religiaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj kaj netoleremo. Anka&#x16D; tio &#x109;i estas nun malaperinta. La mensoj de homoj fari&#x11D;as pli liberaj. La edukado de la homoj eli&#x11D;as pli kaj pli el la kontrolo de sektaj pastroj; novaj kaj pli liberalaj ideoj ne estas plu detenataj de penetro en e&#x109; plej ekskluzivajn kaj konservativajn rondojn.</p><p>Tiamaniere Baha'u'llah estas la unua el la grandaj Profetoj Kies revelaclo en da&#x16D;ro de relative malmultaj jaroj fari&#x11D;is konata en &#x109;iu regiono de la mondo. En da&#x16D;ro de mallonga tempo la esencaj instruoj de Baha'u'llah tradukitaj la&#x16D;Liaj propraj a&#x16D;tentikaj Verkoj, estos senpere atingeblaj por &#x109;iu virino, virino kaj infano en la mondo kiuj scias legi.</p><p><strong>Pleneco de la Bahaa Revelacio</strong></p><p>La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika inter la kredoj de la mondo pro la pleneco kaj kompleteco de Siaj a&#x16D;tentikaj skriba&#x135;oj. La enskribitaj vortoj kiujn oni povas kun plena certeco atribui al Kristo, Moseo, Zoroastro, Budho, a&#x16D; Kri&#x15D;no, estas tre malmultaj, kaj lasas sensolve multajn modernajn demandojn de grandega praktika valoro. Multaj el la instruoj &#x11D;enerale atribuitaj al tiuj religi-Fondintoj estas dubindaj koncerne ilian a&#x16D;tentikecon, kaj kelkaj estas evidente alkreska&#x135;o de pli malfrua dato. Islamanoj posedas en la Korano, kaj en granda amaso da tradicioj, multe pli plenan historion de la vivo kaj instruoj de sia Profeto, sed Mahometo Mem, kvankam inspirita, ne posedis la skribarton, same kiel plej multaj el Liaj fruaj sekvantoj. La metodoj kiujn oni uzis por kroniki kaj disvastigi Liajn instruojn lasis diversrilate multon por deziri, kaj la a&#x16D;tentikeco de multaj tradicioj estas tre dubinda. Rezulte de tio, diferencoj de interpretado kaj malakordaj opinioj ka&#x16D;zis dividojn kaj skismojn en Islamo, kiel en &#x109;iuj anta&#x16D;aj religiaj socioj.</p><p>Aliflanke, kaj Bab kaj Baha'u'llah verkis multe kaj kun grandaj elokventeco kaj forto. &#x108;ar publikaj paroladoj estis al lli malebligitaj kaj amba&#x16D; pasigis plimulton de Siaj vivoj (post la deklaro de Siaj misioj) en malliberejoj, lli dedi&#x109;is grandan parton de Sia tempo al verkado, el kio rezultas ke pro la ri&#x109;eco de a&#x16D;tentikaj skriboj la Bahaa Revelacio estas nekomparebla kun iu ajn el la anta&#x16D;aj. Estas donitaj klaraj kaj plenaj klarigoj pri multaj veroj kiuj estis malklare anta&#x16D;montritaj en la anta&#x16D;aj revelacioj, kaj la eternaj principoj de la vero, kiun instruis &#x109;iuj Profetoj, oni nun aplikas al problemoj kiuj prezentas sin al la hodia&#x16D;a mondo - al problemoj ekstreme komplikitaj kaj malfacilaj, el kiuj multaj ne aperis ankora&#x16D; en la tagoj de la anta&#x16D;aj Profetoj. Estas do evidente ke tiu plena registro de a&#x16D;tentika revelacio devas potence efiki por malebligi miskomprenojn en la estonteco kaj por klarigi la fals-komprenojn de la pasinteco, kiuj tenis unu sekton disde la aliaj.</p><p><strong>La Bahaa Interligo</strong></p><p>La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika en ankora&#x16D; alia rilato. Anta&#x16D; Sia morto Baha'u'llah kelkfoje skribis Interligon destinante Sian plej a&#x11D;an filon 'Abdu'l-Baha, Kiun Li ofte mencias kiel "La Bran&#x109;on" a&#x16D; "La Plej Sanktan Bran&#x109;on", kiel a&#x16D;toritatan interpretiston de la instruoj, kaj deklarante ke &#x109;iu klarigo a&#x16D; interpreto farita de Li devas esti konsiderata tiel same a&#x16D;toritata kiel la vortoj de Baha'u'llah Mem. En Sia Testamento Li diras:</p><p><emphasis>Konsideru tion kion Ni malka&#x15D;is en Nia Plej Sankta Libro: "Kiam la Oceano de Mia &#x109;eesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio estos finita, turnu viajn vizagojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu elkreskis el tiu el Pratempa Radiko". La celo de tiu &#x109;i sankta verso estas neniu alia ol la Plej Granda Bran&#x109;o ('Abdu'l-Baha).</emphasis></p><p>Kaj en la<emphasis> Tablet of the Branch</emphasis> (Tabuleto de la Bran&#x109;o) en kiu Li klarigas la rolon de 'Abdu'l-Baha, Li diras:</p><p><emphasis>Ho homoj, gloru Dion por Lia aperigo; &#x109;ar vere Li estas la plej granda Favoro kaj la plej granda beno donitaj al vi; kaj per Li &#x109;iu putranta osto estos revokita al la vivo. Kiu turnas Sin al Li tiu turnas sin al Dio, kaj kiu forturnis sin de Li forturnis sin de Mia Belo, malakceptis Miajn Pruvojn, kaj pekis kontra&#x16D; Mi.</emphasis></p><p>Post la morto de Baha'u'llah, 'Abdu'l-Baha, kaj en la propra domo kaj en Siaj vastaj voja&#x11D;oj, havis multnombrajn okazojn renkonti homojn el &#x109;iuj partoj de la mondo kaj de &#x109;iuj nuancoj de opinioj. Li a&#x16D;skultis &#x109;iujn el iliaj demandoj, iliaj malfacila&#x135;oj kaj kontra&#x16D;diroj, kaj donis plenajn klarigojn kiujn oni skribe kronikis. Dum longaj jaroj 'Abdu'l-Baha da&#x16D;rigis Sian taskon klarigante la instruojn kaj indikante ilan adapton al la plej diversaj problemoj de la nuntempa vivo. Diferencoj en opinioj kiuj aperis inter la kredantoj estis prezentitaj al Li kaj a&#x16D;toritate solvitaj, kaj dank'al tio la dan&#x11D;ero de estontaj miskomprenoj estis plue malpliigita.</p><p>Plue Baha'u'llah decidis ke devas esti elektita Internacia Domo de Justeco, reprezentanta la tutmondan bahaanaron, por prizorgi la aferojn de la Kredo, estri kaj unuigi &#x109;iujn &#x11D;iajn klopodadojn, malebligi dividojn kaj skismojn, klarigi obskurajn aferojn, kaj anta&#x16D;gardi la instruojn de degenero kaj misprezento. La fakto ke tiu supera administrantaro rajtas ne nur enkonduki le&#x11D;ojn pri &#x109;iuj aferoj ne difinitaj en la Skriboj, sed anka&#x16D; neniigi siajn proprajn le&#x11D;ojn kiam novaj kondi&#x109;oj postulas aliajn rimedojn, ebligas al la Kredo sin plivastigi kaj al&#x11D;ustigi, kiel vivanta organismo, al la bezonoj kaj postuloj de &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;anta socio.</p><p>Krom tio, Baha'u'llah firme malpermesis interpretadon de la instruoj al iu ajn ekster la nomita interpretisto. En Sia Lasta Volo kaj Testamento 'Abdu'l-Baha difinis ke Shoghi Effendi estu la Gardanto de la Kredo post Li kun la rajto interpreti la Skribojn.</p><p>Post milo a&#x16D; pli da jaroj aperos alia Malka&#x15D;anto, en la ombro de Baha'u'llah, kun klaraj pruvoj de Sia misio, sed &#x11D;is tiam la vortoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha kaj la Gardanto kaj la decidoj de la Universala Domo de Justeco prezentas la a&#x16D;toritatojn al kiuj &#x109;iuj kredantoj devas sin turni. Neniu bahaano rajtas fondi skolon a&#x16D; sekton bazitan sur la speciala interpreto de la instruoj a&#x16D; sur la supozita dia revelacio. Kiu malrespektas tiun &#x109;i malpermeson estas konsiderata kiel "rompanto de la Sankta Interligo."<sup>1</sup></p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Malamiko de la Kredo estas tiu kiu penas interpreti la vortojn de Baha'u'llah kaj tiamaniere nuancigas ilian signifon konforme al sia percepto-povo, arigas &#x109;irka&#x16D; si sekvantaron, formante apartan sekton, superigante sian propran signifon, kaj ka&#x16D;zante dividon en la Kredo.</emphasis></p><p>En alia Tabuleto Li skribas:</p><p><emphasis>Tiuj &#x109;i personoj (iniciatoroj de skismo) estas kiel &#x15D;a&#x16D;mo sur la mar-supra&#x135;o; ondo venos el la Oceano de la interligo kaj per la potenco de la Abha Regno tiu &#x15D;a&#x16D;mo estos&#x135;etita surteren. ... Tiuj &#x109;i koruptaj pensoj kiuj naski&#x11D;as pro personaj kaj malbonaj celoj &#x109;iuj malaperos, kaj la interligo de Dio restos firma kaj sekura.</emphasis></p><p><emphasis>Estas nenio kio malhelpas la homojn forlasi religion se ili tion deziras. Abdu'l-Baha diras: "Dio Mem ne devigas al la animo farigi spirita. La agigo de la homa volo libera estos necesa." La spirita Interligo, tamen, klare malebligas la sektismon interne de la bahaa komunumo.</emphasis></p><p><strong>Ne Ekzistas Profesia Pastraro</strong></p><p>Ni devas mencii ankora&#x16D; unu trajton de la bahaa organiza&#x135;o: tio estas la neekzisto de oficiala pastraro. Memvolaj kontribua&#x135;oj por elspezoj de instruistoj estas permesitaj kaj multaj dedi&#x109;as sian tutan tempon al laborado por la Kredo, sed oni esperas ke &#x109;iu bahaano partoprenos en la tasko de instruado, k.t.p., konforme al siaj eblo kaj kapablo, kaj ekzistas neniu speciala klaso de homoj distingitaj de siaj samkredanoj per ekskluziva plenumado de pastraj funkcioj kaj per pastraj prerogativoj.</p><p>En la malnovaj tempoj pastraro estis necesa, &#x109;ar homoj estis malkleraj kaj neinstruitaj kaj dependis de la pastroj por sia religia edukado, por plenumado de religiaj ritoj kaj ceremonioj, por administrado de justeco, k.t.p. Nun, tamen, la aferoj &#x15D;an&#x11D;as. Edukado rapide &#x11D;enerali&#x11D;as, kaj kiam la principoj de Baha'u'llah estos realigitaj, &#x109;iu knabo kaj knabino en la mondo ricevos plenan edukon. &#x108;iu povos tiam mem studi la Sanktajn Verkojn, kaj el&#x109;erpi al si la Akvon de Vivo, rekte el la &#x109;ef-fonto. Komplikitaj ritoj kaj ceremonioj, postulantaj servojn de speciala profesio a&#x16D; kasto, ne ekzistas en la bahaa sistemo, kaj administrado de justeco estas konfidita al la tiucele elektitaj kompetentuloj.</p><p>Instruisto estas necesa por infano, sed la celo de vera instruisto estas pretigi sian instruaton lerni sen instruisto - vidi aferojn per la propraj okuloj, a&#x16D;di per la propraj oreloj, kaj kompreni per la propra menso. Tiel same, en la infana&#x11D;o de la homa gento, pastro estas necesa, sed lia vera tasko estas ebligi al la homo sin helpi sen li; vidi la diajn aferojn per la propraj okuloj, a&#x16D;di ilin per la propraj oreloj, kaj kompreni ilin per la propraj mensoj. Nun la laboro de pastroj estas preska&#x16D; finita, kaj la celo</p><p>^Vidu pa&#x11D;ojn 252-254 kaj 262-263 por pliaj klarigoj pri la Gardanteco kaj la Universala Domo de Justeco.</p><p>de la bahaaj instruoj estas kompletigi tiun laboron, fari homojn sendependaj de &#x109;io krom Dio, por ke ili povu turni sin rekte al Li, t.e., al Lia Malka&#x15D;anto. Kiam &#x109;iuj turnos sinm al unu Centro, povas esti nenia malakordo a&#x16D; konfuzo kaj ju pli &#x109;iuj alproksimi&#x11D;as al la Centro, des pli ili alproksimi&#x11D;os unu al la alia.</p><p><strong>&#x108;APITRO IX: VERA CIVILIZACIO</strong></p><p><emphasis>Ho popolo de Dio! Ne okupi&#x11D;u kun vi mem. Klopodu priplibonigo de la mondo kaj eduko de la nacioj. - Baha'u'llah</emphasis></p><p><strong>Religio estas Fundamento de Civilizacio</strong></p><p>La&#x16D; la bahaa vidpunkto, la problemoj de la homa vivo, individua kaj socia, estas tiel neimageble komplikitaj ke ordinara homa intelekto ne kapablas &#x11D;uste solvi ilin per si mem. Nur la &#x108;ionscianta plene konas la celon de la kreado kaj scias kiel efektivigi tiun celon. Pere de Profetoj Li montras al la homaro la veran intencon de homa vivo kaj la &#x11D;ustan vojon de progreso; kaj starigo de vera civilizacio dependas de fidela sinturno al la gvidado de profeta Revelacio. Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Religio estas la plej granda instrumento por atingi ordon en la mondo kaj trankvilon de &#x109;iuj ekzistantaj esta&#x135;oj. La malforti&#x11D;o de la pilastroj de religio kura&#x11D;igis ignorantojn kaj faris ilin memfidaj kaj arogantaj. Vere Mi diras: kio ajn malaltigos la noblan staton de religio tio pligrandigas senzorgecon de malbonuloj, kaj finrezultigas anarkion. .</emphasis></p><p><emphasis>Konsideru la civilizacion de la Okcidentaj popoloj - kian maltrankvilon kaj ekscitegon &#x11D;i ka&#x16D;zis al la popoloj de la mondo. Oni elpensis inferajn instrumentojn, kaj elmontris tian kruelecon en la detruado de vivo kia estis neniam vidita en la mondo nek a&#x16D;dita de nacioj. Estos neeble reformi tiujn fortegajn, &#x109;ionregantajn malbonojn, escepte se la popoloj de la mondo unui&#x11D;os pri difinita principaro a&#x16D; en la ombro de Unu Religio.</emphasis></p><p><emphasis>Ho anaro de Baha! &#x108;iu el la malka&#x15D;itaj Ordonoj estas potenca fortika&#x135;o por la defendo de la mondo. - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo)</emphasis></p><p>La nuna stato de E&#x16D;ropo kaj &#x11D;enerale de la tuta mondo elokvente konfirmas la verecon de tiuj &#x109;i vortoj skribitaj anta&#x16D; tiom da jaroj. Malatenton al profetordonoj kaj superregadon de malpieco akompanis malordo kaj plej terura detrui&#x11D;o, kaj, se ne &#x15D;an&#x11D;is sin koroj kaj idealoj kio estas plej esenca trajto de vera religio, la reformo de la socio &#x15D;ajnas esti afero tute neebla.</p><p><strong>Justeco</strong></p><p>En la libreto Hidden Words (Ka&#x15D;itaj Vortoj), en kiu Baha'u'llah mallonge prezentas la esencon de la profetaj instruoj, Lia unua konsilo rilatas al individua vivo: "Havu bonan, puran ka lumradian koron." La sekvanta montras la &#x109;efprincipon de vera socia vivo:</p><p><emphasis>Ho Filo de Spirito! Super &#x109;io plej amata de Mi estas Justeco. Ne deturnu vin de &#x11D;i se vi Min deziras, kaj ne malatentu &#x11D;in por ke Mi konfidu je vi. Per &#x11D;i vi ricevos la forton por vidi per la propraj okuloj kaj ne per okuloj de aliaj homoj, por kompreni per la propra kompreno kaj ne per kompreno de via najbaro. Pripensu tion en via koro, kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia korfavoro. Tenu &#x11D;in anta&#x16D; viaj okuloj.</emphasis></p><p>La granda bezono de socia vivo estas ke individuoj i&#x11D;u kapablaj distingi veron de malvero kaj bonon de malbono kaj vidi &#x109;iujn aferojn en &#x11D;usta lumo. la plej grava ka&#x16D;zo de spirita kai socia blindeco, kaj la plej granda malamiko de socia progreso, estas egoismo. Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Ho filoj de intelekto! Estas ja nur malforta palpebro kiu malhelpas al okulo vidi la mondon kaj &#x109;ion kio estas en &#x11D;i. Pensu do kio sekvas se la kurteno de avido kovras la vidon de la koro!</emphasis></p><p><emphasis>Ho homoj! La mallumo de avido kaj envio malheligas la lumon de la animo kiel nubo malhelpas trapenetron de la sunaj radioj. (Tabuleto al kelkaj persaj kaj zoroastraj bahaanoj)</emphasis></p><p>Longda&#x16D;ra sperto fine konvinkas homojn pri la vereco de la profetaj instruoj ke egoistaj konsideroj kaj egoistaj agoj alportas neeviteblan socialan malfeli&#x109;on, kaj por ke la homaro ne pereu malglore, &#x109;iu devas konsideri aferojn de sia najbaro egale gravaj kiel siaj propraj, kaj subordigi siajn proprajn profitojn al tiuj de la tuta homaro. Tiamaniere bezonoj de &#x109;iu kaj &#x109;iuj estos fine plej bone kontentigitaj. Baha'u'llah diras: "Ho filo de homo! Se vi ser&#x109;as korfavoron, ne konsideru tion kio utilas nur al vi, sed alkro&#x109;u vin al tio kio utilas al la homaro. Kaj se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas pou vi mem." - <emphasis>Words of Paradise</emphasis> (Vortoj de Paradizo).</p><p><strong>Registaro</strong></p><p>La instruoj de Baha'u'llah enhavas du diversajn tipojn de aludoj al la problemo de vera socia ordo. Unu tipo trovi&#x11D;as en la tabuletoj revelaciitaj al la Regantoj, kaj ili traktas pri la problemoj de registaroj ekzistantaj en la mondo dum la surtera vivo de Baha'u'llah, la aliaj aludas al la nova mondordo evolui&#x11D;onta en la bahaa komunumo mem.</p><p>Sekve estas granda kontrasto inter tiaj frazaroj kiaj: "La unu vera Dio, ekzaltita estu Lia gloro, &#x109;iam konsideris, kaj da&#x16D;ros konsideri, la korojn de la homaro kiel la Siajn, Siajn ekskluzivajn poseda&#x135;ojn. &#x108;ion alian, &#x109;u rilate al tero a&#x16D; maro, al ri&#x109;a&#x135;oj a&#x16D; rangoj, Li donacis al la Re&#x11D;oj kaj regantoj de la tero"; kaj "Decas al &#x109;iuj homoj, en &#x109;i tiu tago alkro&#x109;i&#x11D;i al la Plej Sankta Nomo, kaj starigi unuecon de la tuta homaro. Estas nenia forkurejo, nenia rifu&#x11D;ejo, krom Li." -<emphasis> Gleaning from the Writings of Baha'u'llah,</emphasis> pp. 206, 203 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah)".</p><p>La &#x15D;ajna malakordi&#x11D;o inter tiuj du vidpunktoj estas forigita kiam oni vidas la diferencon kiun Baha'u'llah faras inter la "Malplia Paco" kaj la "Plej Granda Paco". En Siaj tabuletoj al la Re&#x11D;oj Baha'u'llah vokas al ili kunveni kaj klopodi por da&#x16D;ra politika paco, malpliigo de armiloj, kaj sen&#x109;ar&#x11D;igi kaj kura&#x11D;igi malri&#x109;ulojn. Sed Liaj vortoj plene klarigas ke ilia malsukceso respondeci pri la bezonoj nuntempaj rezultus en milito kaj revolucioj kaj kondukus al la renverso de la malnova sistemo. Sekve, Li diris unuflanke: "Tio kion la homaro bezonas en la nuna epoko estas obeado al la a&#x16D;ritatuloj", kaj aliflanke "Tiuj, kiuj amasigas la vanta&#x135;ojn kaj ornama&#x135;ojn de la tero, malestime deturnas sin de Dio - ili jam perdis kaj &#x109;i tiun mondon kaj la proksiman. Balda&#x16D;, Dio, per la Mano de Potenco, senigos ilin je iliaj poseda&#x135;oj kaj senvestigos ilin je la robo de Sia donacemo." "Ni havas difinitan tempon por vi, ho popoloj. Se &#x109;e la difinita horo vi ne turnos vin al Dio, vere, Li furioze kaptos vin, kaj igos ke mal&#x11D;ojigaj afliktoj ataku vin el cuiu direkto." "La signoj de okazontaj konvulsioj kaj &#x125;aoso estas nun distingeblaj, &#x109;ar la &#x11D;enerala ordo &#x15D;ajnas esti lamentinde neperfekta." "Ni promesis al Ni certigi Vian triumfon sur la tero kaj altigi Nian Kredon super &#x109;iuj homoj, kvankam ne trovi&#x11D;as re&#x11D;o kiu turnus la viza&#x11D;on al Vi." -<emphasis> Gleanings from the Writings of Baha'u'llah,</emphasis> pp. 207, 209, 214, 216, 248-249 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah).</p><p><emphasis>La Granda Esta&#x135;o, dezirante malkasi la postulojn por paco kaj trankvileco de la mondo kaj la anta&#x16D;enigo de la popoloj, skribis: Nepre venos tempo kiam deviga neceso okazigi vastan, &#x109;iun-entenan kunvenon de homoj estos universale realigita. La regantoj kaj re&#x11D;oj de la tero devos &#x109;eesti, kaj, partoprenante en &#x11D;iaj konsili&#x11D;oj, devos konsideri tiujn rimedojn por meti la fundamentojn de la Sankta Paco tutmonda inter la homaro. Tia paco postulas ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili estu plene akordi&#x11D;intaj inter si. Okaze se iu re&#x11D;o militus kontra&#x16D; alian, &#x109;iuj kune levi&#x11D;u kaj malebligu lin. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 249 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah)</emphasis></p><p>Per tiaj konsiloj, Baha'u'llah malkasis la kondi&#x109;ojn, la&#x16D; kiuj la publika respondeco devos esti plenumita en tiu &#x109;i Tago de Dio. Alvokante por internacia solidareco unuflanke, Li tamen tute klare avertis la regantojn ke da&#x16D;raj bataloj detruus ilian potencon. Nun la moderna historio konfirmas tiun averton, meze de tiuj devigaj movadoj kiuj atingis tiel detruigan energion en &#x109;iuj civilizitaj nacioj, kaj en la evoluo de militado tiagrade ke triumfo ne estas plu atingebla de iu partio. "Nun pro tio ke vi rifuzis la Plej Sanktan Pacon, alkro&#x109;i&#x11D;u al tiu &#x109;i Malplia Paco, por ke eble vi povu iagrade plibonigi vian propran staton kaj tiun de viaj familianoj." "Tio kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas unui&#x11D;o de &#x109;iuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, &#x109;ionpova kaj inspirita Kuracisto." -<emphasis> Gleanings from the Writings of Baha'u'llah,</emphasis> pp. 245, 255 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah).</p><p>La Malplia Paco signifas politikan unui&#x11D;on de &#x15D;tatoj, dum la Plej Sankta Paco estas unui&#x11D;o kiu enhavas spiritajn kiel anka&#x16D; politikajn kaj ekonomiajn faktorojn. "Balda&#x16D; la nuntempa ordo estos kunvolvita, kaj nova etendita en ties loko." -<emphasis> Gleanings from the Writings of Baha'u'llah,</emphasis> p. 7 (Kolektado el Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah).</p><p>En anta&#x16D;aj epokoj, registaroj rajtis okupi&#x11D;i pri eksteraj kaj materiaj aferoj, sed nuntempe la funkciado de registaroj postulas kvalitojn de &#x109;efeco, de sindedi&#x109;o kaj de spirita scio neeblaj krom al tiuj, kiuj turnas sin al Dio.</p><p><strong>Politika Libereco</strong></p><p>Kvankam Baha'u'llah prezentas kiel idealon reprezentantan formon de registaroj, lokaj, naciaj kaj internaciaj, Li instruas tamen ke tiu &#x109;i formo estas ebla nur kiam homoj estas atingintaj sufi&#x109;e altan gradon de individua kaj socia evoluo. Donaci subite plenan memregadon al homoj needukitaj, direktataj de egoistaj deziroj kaj nespertaj en la gvidado de publikaj aferoj - estus katastrofa. Nenio estas pli dan&#x11D;era ol doni liberecon al tiuj kiuj ne estas preparitaj uzi &#x11D;in en sa&#x11D;a maniero. Baha'u'llah skribas en la Libro<emphasis> Aqdas:</emphasis></p><p><emphasis>Konsideru la malgrandecon de la homaj mensoj. Oni petas tion kio malutilas, kaj for&#x135;etas tion kio utilas. Ili estas, ja, el tiuj kiuj eraregas. Ni rimarkas ke kelkaj popoloj klopodas por akiri liberecon, kaj fieras pri &#x11D;i, sed ili vivas en evidenta malklereco.</emphasis></p><p><emphasis>Por tiaj popoloj libereco estas ka&#x16D;zo de &#x125;aoso kaj malordo, kies fajro estas neestingebla. Tiel avertas vin la Kalkulanto, la &#x108;ionscianto. Sciu ke ekzemplo de absoluta libereco estas bestoj. Koncerne homon estas lia devo restadi sub le&#x11D;o kiu &#x15D;irmas lin kontra&#x16D; lia propra neklereco, kaj kontra&#x16D; malbonagoj de perfiduloj. Libereco igas homon forgesi la postulon de afableco, kaj lasas lin fari&#x11D;i maldigna. &#x11C;i malaltigas lin &#x11D;is plena malvirteco.</emphasis></p><p><emphasis>Konsideru homojn kiel &#x15D;afojn. &#x15C;afisto necesas por dia protekto. Vere, tio &#x109;i estas senduba certa&#x135;o. Ni aprobas liberecon sub kelkaj kondi&#x109;oj, ne sub aliaj. Ni estas, vere, la &#x108;ionscianto.</emphasis></p><p><emphasis>Diru: Vera libereco signifas submeti vin al ordonoj, se vi nur estas el tiuj kiuj scias. Se homoj sekvus tion kion Ni malka&#x15D;is el la &#x108;ielo de Inspiro, ili certe trovus, ke ili atingus plenan liberecon. Feli&#x109;a estas tiu kiu komprenas la Celon de Dio en kio ajn Li malka&#x15D;is el la &#x108;ielo de Sia Volo, kiu trapenetras &#x109;iujn kreita&#x135;ojn. Diru: La libereco kiu ka&#x16D;zos bonon al vi trovi&#x11D;as nenie krom en plena servo al Dio, la Eterna Vero. Kiu ajn gustumis &#x11D;ian dol&#x109;econ tiu neniam inter&#x15D;an&#x11D;os &#x11D;in por la tuta regno surtera kaj &#x109;iela. - Kitab-i-Aqdas</emphasis></p><p>Por plibonigo de la kondi&#x109;oj de neprogresintaj rasoj kaj nacioj, la Diaj instruoj estas la &#x109;efa kuracilo. Kiam kaj popolo kaj politikistoj studos kaj akceptos tiujn instruojn la nacioj estos liberaj de &#x109;iuj siaj katenoj.</p><p><strong>Regantoj kaj Regatoj</strong></p><p>Baha'u'llah malpermesas tiranecon kaj subpremadon per plej emfazaj esprimoj. En Hidden Words (Ka&#x15D;itaj Vortoj) Li skribas:</p><p><emphasis>Ho vi subpremantoj sur la Tero! Retiru vin mem for de tiraneco, car Mi &#x135;uris ke nenia maljusteco pasos senpune. Tio &#x109;i estas Mia interligo kiun Mi nerevoke dekretis en la konservita Tabuleto kaj sigelis &#x11D;in per Mia sigelo de gloro.</emphasis></p><p>Tiuj kiuj difinas kaj administras la le&#x11D;ojn kaj regularojn devas "forte teni la gvid&#x15D;nuron de Konsili&#x11D;o, kaj decidi kaj plenumi tion kio akcelas sendan&#x11D;erecon, bonstaton, sukceson kaj trankvilecon de la popolo; &#x109;ar se estos aran&#x11D;ite alie, tio kondukos al malpaco kaj malordo." -<emphasis> Tablet of the World</emphasis> (Tabuleto de la Mondo).</p><p>Aliflanke, la civitanoj devas esti le&#x11D;obeaj kaj lojalaj al justa registaro. Ili devas elekti edukajn metodojn kaj forton de bona ekzemplo, ne perforton, por plibonigi la kondi&#x109;ojn de la nacio. Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>En &#x109;iu lando kie vivas kelkaj el tiu &#x109;i komunumo, ili devas konduti rilate al la &#x15D;tata registaro kun fideleco, sincereco kaj obeemo. - The Glad Tidings (La &#x11C;oja Nova&#x135;o).</emphasis></p><p><emphasis>Ho popolo de Dio! Ornamu viajn tempiojn per mantelo de fidindeco kaj honesteco; tiam akompanu vian Eternulon kun armeo de bonaj agoj kaj bonaj moroj. Vere Ni malpermesis al vi ribelojn kaj malpacojn, en Miaj Libroj kaj Epistoloj, en Miaj Skriba&#x135;oj kaj Tabuletoj; kaj per tio &#x109;i Ni deziris nur vian noblecon kaj altigon. - Tablet of Ishraqat (Tabuleto Ishraqat)</emphasis></p><p><strong>Disdono de Oficoj kaj Avancoj.</strong></p><p>En disdono de oficoj, la sola kriterio devas esti ta&#x16D;geco de kandidato por la koncerna ofico. Al tiu &#x109;i &#x109;efkonsidero devas cedi &#x109;iuj aliaj, kiel supereco de a&#x11D;o, socia a&#x16D; financa stato, familiaj rilatoj a&#x16D; persona amikeco. Baha'u'llah diras en la<emphasis> Tablet of Ishraqat</emphasis> (Tabuleto Ishraqat):</p><p><emphasis>La kvina Ishraqat (Brilego) estas ke registaro devas scii la kondi&#x109;ojn de la regatoj, kaj disdoni oficojn konforme al indo kaj merito. Estas severe ordonite al &#x109;iu estro kaj reganto respekti tiun &#x109;i konsideron, por ke perfiduloj ne uzurpu postenon de homoj fidindaj kaj por ke rabemuloj ne okupu lokon de gardistoj.</emphasis></p><p>Oni ne bezonas multe argumenti por montri ke kiam tiu &#x109;i principo estos &#x11D;enerale akceptita kaj sekvata, la aliformi&#x11D;o de nia socia vivo estos miriga. Kiam &#x109;iu ricevos postenon kiu speciale ta&#x16D;gas la&#x16D; ties talentoj kaj kapabloj li povos dedici sian koron al la laboro kaj fari&#x11D;i artisto en sia profesio, kun nekalkulebla profito por si mem kaj por la cetero de la mondo.</p><p><strong>Ekonomiaj Problemoj</strong></p><p>En plej fortaj esprimoj la bahaaj instruoj insistas pri neceso de reformo en la ekonomiaj rilatoj inter ri&#x109;uloj kaj malri&#x109;uloj. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Oni devas tiel aran&#x11D;i la kondi&#x109;ojn de popolo ke malri&#x109;eco malaperu, ke &#x109;iu, konforme al siaj rango kaj pozicio, partoprenu kiom eblas en &#x11D;enerala bonhavo kaj bonstato. Ni vidas inter ni unuflanke homojn</emphasis></p><p><emphasis>super&#x15D;ar&#x11D;itajn per rica&#x135;oj, kaj alkflanke malri&#x109;ulojn mortantajn pro mizero; kelkajn kiuj posedas po kelke de luksaj palacoj, kaj aliajn kiuj ne havas kie ku&#x15D;igi la kapon. ... Tiu &#x109;i stato de la aferoj estas malbona, kaj devas esti rebonigita. Sed oni devas tre zorgeme apliki kuracilon. Oni ne povas tion fari okaziginte absolutan egalecon inter homoj. Egaleco estas &#x125;imero! &#x11C;i estas tute neefektivigebla. Se e&#x109; egaleco estus atingita &#x11D;i ne povus da&#x16D;ri; kaj se &#x11D;ia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La Le&#x11D;o de Ordo devas &#x109;iam regi en la mondo de la homaro. La &#x108;ielo tion &#x109;i dekretis kreante la homon. ...La homaro, kiel granda armeo, bezonas &#x11D;eneralojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn, kaj soldatojn, el kiuj &#x109;iu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el &#x11D;eneraloj, a&#x16D; nur el kapitanoj, a&#x16D; sole el soldatoj kun neniu komandanto.</emphasis></p><p><emphasis>Certe konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure ri&#x109;aj kaj aliaj plorinde malri&#x109;aj, necesa estas organiza&#x135;o por kontroli kaj plibonigi tiun &#x109;i staton. Estas grava afero limigi ri&#x109;econ, kaj tiel sarne grave estas limigi malri&#x109;econ. Neniu ekstremo estas bona. Kiam ni vidas ke oni lasas malri&#x109;econ atingi la limojn de mortmizero, &#x11D;i estas certa signo ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas klopodi pri tio &#x109;i, kaj ne prokrasti &#x15D;an&#x11D;on de la stato kiu ka&#x16D;zas mizeron de premeganta malri&#x109;eco al granda amaso da popolo.</emphasis></p><p><emphasis>Ri&#x109;uloj devas partodoni el sia superfluo; ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon pensante pri tiuj malfeli&#x109;uloj kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.</emphasis></p><p><emphasis>Devas esti kreitaj specialaj le&#x11D;oj, koncernantaj ekstremojn de ri&#x109;eco kaj mizero. ... &#x15C;tataj registaroj devas konformi&#x11D;i al la Dia Le&#x11D;o kiu donas egalan justecon al &#x109;iuj.... - La Le&#x11D;o de Dio estos obeata nur kiam tio &#x109;i estos farita.</emphasis></p><p><strong>Publikaj Financoj</strong></p><p>'Abdu'l-Baha sugestas ke oni konfidu kiom eble al &#x109;iu urbo, vila&#x11D;o a&#x16D; distrikto la administradon de fiskaj aferoj inter la limoj de sia propra teritorio kaj ke ili kontribuu justan proporcion por elspezoj de la &#x11D;enerala registaro. Unu el la &#x109;efaj fontoj de enspezoj devus esti progresa la&#x16D;enspeza impo&#x15D;to. Se ies enspezo ne superas liajn necesajn elspezojn oni ne devus postuli de li impo&#x15D;tpagon, sed en &#x109;iuj okazoj kiam enspezoj superas la necesajn elspezojn devus esti pagata impo&#x15D;to, kies proporcio konformus al la superfluo de la enspezoj kompare kun la necesaj elspezoj.</p><p>Aliflanke, se iu, pro malsano, malbonrikolto, a&#x16D; alia ka&#x16D;zo por kiu li ne estas respondeca, ne povas gajni sufi&#x109;e por kovri siajn necesajn elspezojn por kuranta jaro - tiam kio mankas por lia vivtenado kaj tiu de lia familio devus esti havigita el publikaj kapitaloj.</p><p>Estos anka&#x16D; aliaj fontoj de publikaj enspezoj, ekzemple el sentestamentaj hereda&#x135;oj, minejoj, trezor-trovoj kaj memvolaj kontribua&#x135;oj; dum inter la elspezoj estas sumoj asignitaj por subteno de kripluloj, orfoj, lernejoj, de blinduloj kaj surduloj, kaj por subteno de publika sano. Tiel estos certigita &#x11D;enerala bonhavo kaj bonstato.[23]</p><p><strong>Propravola Divido</strong></p><p>En Sia letero al la Centra Organiza&#x135;o por Konstanta Paco skribita en 1919, 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>inter la instruoj de Baha'u'llah estas tiu pri propravola dividado de sia hava&#x135;o kun aliaj homoj. Tiu &#x109;i propravola dividado estas pli granda ol (le&#x11D;efarita) egaleco, kaj konsistas el tio, ke oni ne preferu sin mem ol aliajn homojn, sed pli &#x11D;uste oferu siajn vivon kaj hava&#x135;on por la bono de la aliaj. Sed tio &#x109;i ne estu aran&#x11D;ita devige kaj fari&#x11D;u le&#x11D;o kiun &#x109;iu devas obei. Kontra&#x16D;e, &#x109;iu bonvole kaj la&#x16D; propra instigo oferu siajn havajon kaj vivon por la aliaj, kaj elspezu propravole por la malri&#x109;uloj, kiel okazas inter la bahaanoj en Persujo.</emphasis></p><p><strong>Universala Labordevo</strong></p><p>Unu el la plej gravaj instruoj de Baha'u'llah rilate al ekonomiaj problemoj estas ke &#x109;iu devas okupi sin per utila laboro. En la socia abelejo devas esti neniaj mallaboremuloj, neniaj laborkapablaj individuoj parazite vivantaj en la socio. Li diras:</p><p><emphasis>Estas ordonite al &#x109;iu el vi okupi sin per ja laboro - arto, metio a&#x16D; io simila. Tion &#x109;i - vian laboron - Ni identigas kun adorado de Dio, la Vera. Pensu, ho homoj, pri la Kompatemo de Dio kaj pri Liaj Favoroj, kaj danku Lin matene kaj vespere.</emphasis></p><p><emphasis>Ne mal&#x15D;paru vane vian tempon en senfareco kaj maldiligenteco, sed okupu vin per tio kio utilos al vi mem kaj al aliaj. Tiel estas dekretite en tiu &#x109;i Tabuleto, el kies Horizonto lumbrilas la Suno de Sa&#x11D;eco kaj Diaj Vortoj! Plej mal&#x15D;atinda anta&#x16D; Dio estas homo kiu sidas kaj petas almozon. Alkro&#x109;u al la &#x15D;nuro de vivrimedoj, fidante al Dio, la Ka&#x16D;zinto de Ka&#x16D;zoj. - Glad Tidings (&#x11C;oja Nova&#x135;o)</emphasis></p><p>Kiom multe de la energio uzita en la hodia&#x16D;a komerco-mondo estas foruzata simple por nuligi kaj ne&#x16D;traligi klopodojn de aliaj homoj - por senfrukta batalado kaj konkurado! Kaj kiom estas uzata en aliaj ankora&#x16D; pli malutilaj manieroj! Se &#x109;iuj laborus, kaj se &#x109;iuj laborus, per la cerbo a&#x16D; per la manoj, en maniero profitdona al la homaro, kiel ordonas Baha'u'llah, tiam por &#x109;iuj plene sufi&#x109;us la provizoj kiuj necesas por sana, bonstata kaj nobla vivo. Tiam oni vidus neniajn mizer-kvartalojn, nenian malsatigon, nenian malri&#x109;econ, nenian industrian sklavecon, nenian sanpereigan laboron.</p><p><strong>Etiko de Ri&#x109;eco</strong></p><p>La&#x16D; la bahaaj instruoj, ri&#x109;a&#x135;o juste akirita kaj juste uzita estas respektinda kaj la&#x16D;dinda. Faritaj servoj estu &#x11D;uste rekompencitaj. Baha'u'llah diras en la Tabuleto<emphasis> Tarazat</emphasis> La homoj de Baha devas al neniu rifuzi rekompenci per repago tion kion oni meritas, kaj devas respekti talentulojn. ... Oni parolu juste kaj rekonadu la valoron de bonfaroj."</p><p>Koncerne procenton, Baha'u'llah skribas en la Tabuleto<emphasis> Ishraqat</emphasis> sekvante:</p><p><emphasis>Estas multaj homoj kiuj bezonas tion &#x109;i, &#x109;ar se neniu procento estus permesita, negocoj estus haltigitaj kaj sufokitaj. ... Malofte oni povas trovi homon kiu pruntedonus monon al alia la&#x16D; la principo "Qard-i-hasan" (la&#x16D;vorte "bona prunto", t.e. ke la mono estas pruntedonita sen profito kaj redonota la&#x16D; oportuno de la prunteprenanto). Tial, pro favoro al la servantoj, Ni decidis, ke profit-mono estu allasita, inter aliaj negocagoj la&#x16D;le&#x11D;e plenumataj. Tio estas... estas permesite, la&#x16D;le&#x11D;e kaj neripro&#x109;inde postuli interezon pro sia mono ... sed oni devas konduti en tiu &#x109;i afero kun modereco kajjusteco. La Plumo de Gloro detenis sin de difino de ties limoj, kiel Sa&#x11D;eco e/ Sia &#x108;eesto kaj kiel oportuno por Siaj servantoj. Ni admonas la amikojn de Dio ke ili agadu kun justeco kaj praveco, kaj tiamaniere ke kompatemo kaj kunsentemo de Liaj amatoj vidj&#x11D;u en rilato de unu al la alia. .</emphasis></p><p><emphasis>La plenumo de tiuj &#x109;i aferoj estas komisiita al la membroj de la Domo de Justeco, ke ili agu konforme al la ur&#x11D;ecoj de la tempo kaj kun sa&#x11D;eco.</emphasis></p><p><strong>Malpermeso de Industria Sklaveco</strong></p><p>En la Libro Aqdas Baha'u'llah malpermesas sklavecon, kaj 'Abdu'l-Baha klarigis ke ne nur persona, sed anka&#x16D; industria sklaveco, kontra&#x16D;as la le&#x11D;on de Dio. En Usono en 1912, Li diris al amerikanoj:</p><p><emphasis>Inter la jaroj 1860 kaj 1865 vi plenumis admirindan agon; vi forigis personan sklavecon; sed nun vi devas fari multe pli grandan admirinda&#x135;on; vi devas forigiindustrian sklavecon. ...</emphasis></p><p><emphasis>La solvo de la ekonomiaj problemoj ne elektivi&#x11D;os per armi&#x11D;o de kapitalo kontra&#x16D; laboro, kaj de laboro kontra&#x16D; kapitalo, per interbatalado kaj konfliktoj, sed per sintenado de bonvolo armba&#x16D;flanke. Tiam estos atingita vera kaj da&#x16D;ra stato de justeco. ...</emphasis></p><p><emphasis>inter bahaanoj estas neniaj trouzoj, neniaj korupta&#x135;oj kaj maljusta&#x135;oj, neniaj ribelaj postuloj, neniaj revoluciaj ribeloj kontra&#x16D; la ekzistantaj registaroj. ...</emphasis></p><p><emphasis>Estonte ne estos eble por homoj amasigi grandegajn ri&#x109;a&#x135;ojn per laboro de aliaj. Ri&#x109;uloj volonte dividados siajn ri&#x109;a&#x135;ojn. Ili inklini&#x11D;os al tio &#x109;i iom post iom, en natura maniero, pro sia propra volado. &#x11C;i neniel estos efektivigita per militoj kaj sangover&#x15D;ado.</emphasis></p><p>Tiel la aferojn de kapitalo kiel de laboro servos plej bone amikaj interkonsento kaj kunagado, justa kompanianeco kaj profitkvoto. La akraj armiloj de strikoj kaj loka&#x16D;toj malutilas, ne nur al la rekte koncernataj fakoj, sed al la tuta socio. Estas, do, la tasko de registaroj elpensi rimedojn kiuj malebligos en estonteco uzadi tiajn barbarajn metodojn por solvi malkonsentojn. Abdu'l-Baha' diris en Dublin, New Hampshire, en 1912:</p><p><emphasis>Nun mi deziras paroli al vi pri la le&#x11D;o de Dio. La&#x16D; la dia le&#x11D;o, rekompenco de laboristoj ne devas konsisti nur e/ salajro. Ili devas esti ja firmanoj en &#x109;iu laboro. La problemo de sociigado estas tre malfacila. Strikoj pro salajroj ne solvos &#x11D;in. &#x108;iuj registaroj de la mondo devas unui&#x11D;i, kaj organizi asocion, kies membroj devas esti elektataj el parlamentoj kaj el inter la plej noblaj civitanoj. Tiuj &#x109;i devas ellabori planon kun sa&#x11D;eco kaj povo, por ke nek kapitalistoj suferu tro grandajn perdojn, nek laboristoj sin trovu en malri&#x109;eco. En pleja modereco ili devas krei le&#x11D;on, kaj proklami al la publiko ke la rajtoj de laboristoj estos efike defendataj; anka&#x16D;, ke la rajtoj de la kapitalistoj estos protektataj. Kiam estos &#x11D;enerale akceptita tia le&#x11D;o, per konsento de amba&#x16D; flankoj, tiam, se okazus striko, &#x109;iuj registaroj de la mondo devas kolektive kontra&#x16D;stari &#x11D;in. Alie la laboro kondukos al granda ruino, speciale en E&#x16D;ropo. Okazos teruraj aferoj. inter kelkaj ka&#x16D;zoj de tute&#x16D;ropa milito estos anka&#x16D; tiu &#x109;i problemo. Posedantoj de bienoj, minejoj kaj fabrikejoj, devas dividi siajn profitojn kun siaj laboristoj, kaj donadi difinitan, juste fiksitan procenton de la gajnoj al siaj laboristoj, por ke la oficistoj ricevu, krom la salajro, certan parton de la &#x11D;enerala profito de la fabrikejo, kaj pro tio dedi&#x109;u al la laboro sian tutan fervoron.</emphasis></p><p><strong>Testamentaj Donacoj kaj Hereda&#x135;oj</strong></p><p>Baha'u'llah diras ke &#x109;iu devas rajti libere disponi en la&#x16D;vola maniero sian poseda&#x135;on dum la vivo, kaj ke &#x109;iu devas skribi sian lastan testamenton difinante kiel lia poseda&#x135;o estu disponita post lia morto. Se iu mortas sentestamente, oni devas taksi la valoron de lia propra&#x135;o kaj dividi &#x11D;in la&#x16D; difinitaj fiksitaj proporcioj inter sep klasojn de heredantoj, kiuj estas: infanoj, edzo a&#x16D; edzino, patro, patrino, fratoj, fratinoj kaj instruistoj; la parto de &#x109;iu el ili malkreskas de la unuaj &#x11D;is la lastaj. Se mankas unu a&#x16D; kelkaj el tiuj &#x109;i klasoj, la parto kiu apartenos al ili estas transdonita en la publikan kason, por elspezi &#x11D;in por malri&#x109;uloj, orfoj, vidvinoj, a&#x16D; por publikutilaj entreprenoj. Se mortinto ne postlasis heredantojn, lia tuta propra&#x135;o pasas en la publikan kason.</p><p>En la le&#x11D;o de Baha'u'llah nenio malpermesas al homo testamenti sian tutan propra&#x135;on al unu persono se li tiel deziras, sed nature bahaanoj, skribante sian lastan testamenton, restos sub la influo de la modelo donita de Baha'u'llah por okazoj de sentestamentaj hereda&#x135;oj, kio certigos dividon de la hava&#x135;o inter sufi&#x109;e grandan nombron da heredantoj.</p><p><strong>Egaleco de Viroj kaj Virinoj</strong></p><p>Unu el la sociaj principoj al kio Baha'u'llah atribuas grandan signifon estas ke virinoj devas esti konsiderataj kiel egalaj kun viroj kaj devas posedi egalajn rajtojn kaj privilegiojn, egalan edukon, kaj egalajn oportunojn.</p><p>Potenca rimedo al kiu Li konfidas efektivigon de la virina emancipi&#x11D;o estas universala edukado. Knabinoj devas ricevi edukadon tiel bonan kiel knaboj. Fakte, la edukako de knabinoj estas e&#x109; pli grava ol tio de knaboj, &#x109;ar siatempe la knabinoj fari&#x11D;os patrinoj, kaj, kiel patrinoj, ili estos la unuaj edukantinoj de la nova generacio. Infanoj estas kvaza&#x16D; verdaj kaj delikataj bran&#x109;etoj; se la komenca prizorgado estas bona ili kreskas rekte, kaj se &#x11D;i estas malbona ili kreskas kurbe; kaj &#x11D;is la fino de la vivo ili estas sub la influo de la frujara edukado Kiel grave do estas, ke knabinoj estu bone kaj sa&#x11D;e edukitaj!</p><p>Dum Siaj okcidentaj voja&#x11D;oj, 'Abdu'l-Baha en multaj okazoj klarigadis la bahaajn instruojn pri tiu &#x109;i temo. Dum la kunveno de la Ligo por Libereco de Virinoj en Londono en 1913, Li diris:</p><p><emphasis>La homaro estas kvaza&#x16D; birdo kun du flugiloj - unu estas viro, la dua virino. Se ne estas fortikaj amba&#x16D; flugiloj, se ilin ne instigas iu komuna forto, birdo ne povas flugi al la &#x109;ielo. Konforme al la spirito de tiu &#x109;i epoko, virinoj devas iri anta&#x16D;en kaj plenumi sian mision en &#x109;iuj fakoj de la vivo, fari&#x11D;ante egalaj al viroj. Ili devas esti sur la sama nivelo kiel viroj kaj havi egalajn rajtojn. Tio &#x109;i estas mia fervora pre&#x11D;o kaj &#x11D;i estas unu el la fundamentaj principoj de Baha'u'llah.</emphasis></p><p><emphasis>Kelkaj sciencistoj konstatis ke vira cerbo pezas pli multe ol la virina, kaj prezentas tion kiel provon de supereco de viro. Tamen rigardanta cirka&#x16D;en ni vidas homojn kun malgrandaj kapoj, kies cerboj certe malmulte pezas, kaj kiuj tamen elmontras grandegan inteligentecon kaj grandan kapablon de kompreno. Aliflanke ni vidas personojn kun grandaj kapoj, kies cerboj certe estaspezaj, kaj kiuj tamen estas malspiritaj. Sekve pezo de cerbo ne estas fidinda mezurilo de inteligenteco kaj supereco.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam viroj prezentas kiel duan pruvon de sia supereco la aserton ke virinoj ne sukcesis tiel multe kiel viroj, ili uzas mizeran argumenton sen konsideri la historion. Se ilia kono de la historio estus pli granda, ili scios ke en la pasintaj tempoj vivis grandaj virinoj kiuj plenumis grandajn farojn, kaj ke anka&#x16D; hodia&#x16D; multaj vivas kaj plenumas grandajn farojn.</emphasis></p><p>Tiam 'Abdu'l-Baha priskribis la elfarojn de Zenobia kaj aliaj grandaj virinoj el la pasintaj tempoj, kaj finis per elokventa tributo al la sentima Maria Magdalena, kies kredo restis firma dum la kredo de la apostoloj &#x15D;anceli&#x11D;is. Li da&#x16D;rigis:</p><p><emphasis>Inter la virinoj de nia tempo estas Qurratu'l-'Ayn, filino de islama pastro. En la tempo de la apero de Bab &#x15D;i montris tiel eksterordinarajn kuragon kaj povon ke &#x109;iuj kiuj &#x15D;in a&#x16D;dis estis mirigitaj. &#x15C;i for&#x135;etis la vualon malgra&#x16D; la pretermemora persa kutimo, kaj kvankam interparoladon kun viroj oni konsideris malgentila&#x135;o, tio &#x109;i heroa virino diskutis kun plej instruitaj viroj, kaj venkis ilin en &#x109;iuj okazoj. La persa registaro malliberigis &#x15D;in; oni &#x15D;tonbatis &#x15D;in sur stratoj, oni anatemis &#x15D;in, ekzilis de urbo al urbo, minacis al &#x15D;i morton, sed &#x15D;i neniam malforti&#x11D;is en la decido labori por libereco de siaj fratinoj. &#x15C;i eltenis persekutojn kaj suferojn kun plej granda heroeco; e&#x109; en malliberejo &#x15D;i sukcesis en la konvertado. Al persa ministro, en kies domo &#x15D;i estis malliberigita, &#x15D;i diris: "Vi povas mortigi min tuj kiam vi volas sed vi ne povas malakceli emancipi&#x11D;on de virinoj". Fine venis la fino de &#x15D;ia tragika vivo; oni alportis &#x15D;in en &#x11D;ardenon kaj sufokis &#x15D;in. &#x15C;i tamen vestis sin per siaj plej belaj roboj kvaza&#x16D; &#x15D;i irus al edzi&#x11D;o-festo. Kun tiaj grandanimeco kaj kura&#x11D;o &#x15D;i fordonis sian vivon, timigante kaj ekscitante &#x109;iujn kiuj &#x15D;in vidis. &#x15C;i estis vere granda heroino. Nuntempe en Persujo, inter bahaaninoj, anka&#x16D;estas virinoj elmontrantaj ne&#x15D;anceli&#x11D;an kura&#x11D;on, kaj posedantaj poetan intuicion. Ili estas treege elokventaj, kaj paroladas anta&#x16D; grandaj kunvenoj de homoj.</emphasis></p><p><emphasis>Virinoj devas da&#x16D;rigi anta&#x16D;en. Ili devas pligrandigi sian konon de scienco, literaturo kaj historio - por la perfekteco de la homaro. Post mallonga tempo ili ricevos siajn rajtojn. Viroj vidos virinojn seriozajn, digne sin tenantajn, plibonigantajn civilan kaj politikan vivon, kontra&#x16D;ajn al militoj, postulantajn vo&#x109;rajtojn kaj egalrajtecon. Mi atendas vidi vin progresi en &#x109;iuj stadioj de la vivo; tiam viaj fruntoj estos kronitaj per la diademo de eterna gloro.</emphasis></p><p><strong>Virinoj en la Nova Epoko</strong></p><p>Kiam la virinaj idealoj estos &#x11D;uste konsideritaj, kiam la volo de virinoj akiros ta&#x16D;gan esprimon en la kondukado de la sociaj aferoj, oni povas esperi grandajn progresojn en la aferoj kiujn ofte la malnova vira re&#x11D;imo plorinde malzorgadis - en tiaj aferoj kiel sano, abstinenco, paco, kaj respektado por valoro de la vivo. La plibonigoj en tiuj &#x109;i rilatoj havos tre vastajn kaj bonfarajn rezultatojn. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>En la pasinteco la mondo estis regata per forto, kaj viro superregadis virinon &#x109;ar kvalitoj de liaj korpo kaj menso estis pli fortaj kaj atakemaj. Sed la ekvilibro jam sin &#x15D;an&#x11D;as - forto perdas sian influon, kaj mensa vigleco, intuicio, kaj la spiritaj kvalitoj de amo kaj serverno, kiuj estas la potenco de virinoj, akiras superecon. Tial la nova epoko estos epoko malpli vira, kaj pli multe penetrita de la virinaj idealoj - a&#x16D; dirante pli precize, &#x11D;i estos epoko en kiu la viraj kaj virinaj elementoj de civilizacio estos en pli granda egalpovo. - Star of the West, vol. iii, n-ro 3 (Stelo de la Okcidento) (el raporto pri rimarkoj sur la &#x15D;ipo S.S. Cedric, kiam &#x11D;i alvenis al Nov-Jorko)</emphasis></p><p><strong>Forlaso de Perfortmetodo</strong></p><p>Baha'u'llah konsilas al Siaj sekvantoj evitadi metodojn de perforto en la emancipado de virinoj same kiel en aliaj aferoj. Brilan ekzemplon de la bahaaj metodoj de socia reformado donis bahaaninoj en Persujo, Egiptujo kaj Sirio. En tiuj &#x109;i landoj estas kutimo ke islamaj virinoj ekster la hejmoj portas vualojn kovrantajn iliajn viza&#x11D;ojn. Bab indikis ke en la tempo de la Nova Revelacio virinoj estus liberigitaj de tiu &#x109;i malagrabla &#x11D;ena&#x135;o, sed Baha'u'llah konsilas al Siaj sekvantoj, ke kiam ne estas koncernata la grava problemo de moraleco, ili prefere konformu al la malnova kutimo &#x11D;is kiam la homoj estos pli kleraj, kaj ne skandalu tiujn inter kiuj ili vivas, kaj ne ka&#x16D;zu nenecesajn antagonismojn. Tial, do, la bahaaj virinoj, kvankam bone konsciante ke la antikva kutimo de vual-portado estas, por homoj kleraj, nenecesa kaj nekonvena, trankvile toleras tamen la &#x11D;ena&#x135;on, por ne stimuli uraganon de fanatika malamego kaj furioza malamikeco per publika malkovro de siaj viza&#x11D;oj. Tiu &#x109;i konformeco al la kutimo ne estas diktita de timo, sed de fidoplena certeco pri la potenco de edukado kaj pri transformaj kaj vivodonaj rezultoj de vera religio. La bahaanoj en tiuj &#x109;i regionoj dedi&#x109;as la energiojn al edukado de la infanoj, speciale de knabinoj, kaj al dissemado kaj progresigado de la bahaaj idealoj, plene komprenante ke kiam la nova spirita vivo kreskos kaj disvasti&#x11D;os inter la popolo, la malnovaj kutimoj kaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj estos iom post iom for&#x135;etitaj, tiel neeviteble kaj nature kiel &#x15D;eletoj de bur&#x11D;onoj estas for&#x135;etitaj printempe, kiam la folioj kaj floroj etendi&#x11D;as al la suno.</p><p><strong>Edukado</strong></p><p>Edukado - la instruado kaj gvidado de homoj, la evoluo kaj ekzercado de iliaj naturaj kapabloj - estis de la komenco de la mondo la plej alta celo de &#x109;iuj Sanktaj Profetoj. Anka&#x16D; en la bahaaj instruoj la fundamenta valoro kaj senlimaj perspektivoj de edukado estas proklamitaj en plej klaraj esprimoj. Instruisto estas la plej potenca faktoro de civilizacio kaj lia laboro estas la plej alta kian homo povas aspiri. Edukado komenci&#x11D;as jam en la patrina sino kaj da&#x16D;ras senfine dum la tuta homa vivo. &#x11C;i estas nepra kondi&#x109;o por &#x11D;usta vivado kaj la fundamento de individua kaj socia bonstato. Kiam la &#x11D;usta metodo de edukado fari&#x11D;os universala, la homaro estos aliformita kaj la mondo fari&#x11D;os paradizo.</p><p>En la nuna tempo homo vere bone edukita estas la plej malofta el &#x109;iuj fenomenoj, &#x109;ar preska&#x16D; &#x109;iu havas falsajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn, mal&#x11D;ustajn idealojn, erarajn ideojn kaj malbonajn kutimojn inspiritajn jam en la infaneco. Kiom malmultaj estas instruitaj de la plej fruaj jaroj por ami Dion per la tuta koro kaj dedi&#x109;i sian vivon al Li; por konsideri servadon al la homaro kiel plej altan celon de la vivo; perfekti&#x11D;adi siajn kapablojn por la komuna bono! Kaj tamen tiuj &#x109;iuj estas la esencaj elementoj de bona eduko. Ekskluziva &#x15D;ar&#x11D;ado de la memoro per scioj koncernantaj aritmetikon, gramatikon, geografion, lingvojn, k.t.p., ludas kompare malgrandan rolon en la formado de noblaj kaj utilaj vivoj.</p><p>Baha'u'llah diras ke edukado devas esti universala:</p><p><emphasis>Estas dekretite ke &#x109;iu patro devas instrui al siaj gefiloj legadon kaj skribadon kaj tion kio estas ordonita en la tabuleto. Se iu malzorgas la plenumon de tiu ordono (tiurilate), tiam, se li estas ri&#x109;a, la membroj de la Domo de Justeco devas havigi de li sumon necesan por la edukado de liaj infanoj; alie (t.e., se li estas malri&#x109;a) la afero devas esti transdonita al la Domo de Justeco. Vere Ni faris el &#x11D;i (la Domo de Justeco) azilon por malri&#x109;uloj kaj por tiuj, kiuj bezonas helpon.</emphasis></p><p><emphasis>Kiu edukas sian filon, a&#x16D; iun ajn alian infanon, tiu kvaza&#x16D; edukas unu el Miaj infanoj. - Tablet of Ishraqat (Tabuleto Ishraqat)</emphasis></p><p><emphasis>Viroj kaj virinoj devas deponi parton de siaj gajnoj akiritaj per metio, agrikulturo a&#x16D; aliaj negocoj, al dispono de fidinda persono, por ke &#x11D;i estu elspezita por edukado kaj instruado de infanoj. Tiu &#x109;i depona&#x135;o devas esti uzita por edukado de infanoj, la&#x16D;konsiloj de la membroj de la Domo de Justeco. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo)</emphasis></p><p><strong>Naturaj Diferencoj de Karakteroj</strong></p><p>La&#x16D; la bahaa vidpunkto infana naturo ne estas tiagrade simila al vakso kiun oni povas muldi mezkvalite la&#x16D; iu ajn formo konforme al la volo de la instruisto. &#x108;iu de la komenco ja havas siajn difinitajn de Dio karakteron kaj individuecon kiuj povas evolui plej bone nur en speciala maniero; kaj tiu maniero estas unika en &#x109;iu aparta okazo. Ne ekzistas du homoj kun identaj kapabloj kaj talentoj, kaj vera edukisto neniam penas trudi al du homaj naturoj tiun saman modelon. Efektive, li neniam penas trudi ian modelon al iu homo. Prefere li respekte kulturu la disvolvi&#x11D;antajn kapablojn de la juna homo, kura&#x11D;igu kaj subtenu ilin, kaj havigu al ili bezonajn nutra&#x135;on kaj helpon. Lia laboro similas laboron de &#x11D;ardenisto kiu kulturas diversajn plantojn. Unu planto &#x15D;atas la brilan sunon, alia malvarmetan ombron; unu &#x15D;atas akvobordojn kaj alia sekajn montetojn; unu prosperas plej bone sur sabla grundo kaj alia en ri&#x109;a humo. Oni devas konforme kontentigi la bezonojn de &#x109;iu planto, &#x109;ar alie &#x11D;ia perfekteco neniam plene sinmontros. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>La Profetoj rekonas ke edukado havas grandegan influon je la homa gento, sed Ili deklaras ke mensoj kaj intelektoj denature diferencas. Oni vidas ke infanoj sama&#x11D;aj, samlandaj kaj samgentaj, ja samfamiliaj, edukataj de la sama instruisto, diferencas la&#x16D; iliaj mensoj kaj komprenoj. Kiel ajn oni prizorgus (polurus) konkon &#x11D;i neniam fari&#x11D;os brilanta perlo. Nigra &#x15D;tono neniam fari&#x11D;os gemo kies briloj lumigas la mondon. La dornoplena kakto per aran&#x11D;ado kaj disvolvi&#x11D;o neniam fari&#x11D;os benita arbo. Tio signifas, ke edukado ne &#x15D;an&#x11D;as la esencan karakteron de la homa gemo, sed &#x11D;i ka&#x16D;zas mirindajn rezultojn. Per tiu &#x109;i efika forto estas aperigitaj &#x109;iuj bonkvalitoj kaj kapabloj, dormantaj en la realeco de homo.</emphasis></p><p><strong>Preparado de Karaktero</strong></p><p>Speciale atentinda afero en edukado estas la preparado de karaktero. Koncerne tion, ekzemplo estas pli efika ol instruo, kaj la vivmaniero kaj karaktero de la gepatroj, instruistoj kaj kutimaj kunestantoj estas faktoro de senkompara signifo.</p><p>La Profetoj de Dio estas la grandaj edukantoj de la homaro, kaj Iliaj konsiloj kaj la historioj de Iliaj vivoj devas esti semataj en infanaj mensoj tuj kiam ili kapablas ilin kompreni. Speciale gravaj estas la vortoj de la Superega Instruisto, Baha'u'llah, Kiu malka&#x15D;is la &#x109;efprincipojn sur kiuj devas esti konstruita la civilizacio de la estonteco. Li diras:</p><p><emphasis>instruu al viaj infanoj tion kio estis malka&#x15D;ita per la Plumo de Gloro. instruu al ili tion kio malsuprenvenis el la &#x109;ielo de grandeco kaj potenco. Igu ilin enmemorigi al si la Tabuletojn de la Kompatema kaj kanti ilin per plej melodiaj vo&#x109;oj en la kunvenoj de Mashriqu'l-Adhkar.</emphasis></p><p><strong>Artoj, Scienco, Metioj</strong></p><p>Edukado en la artoj, scienco, metioj kaj utilaj profesioj estas konsiderata grava kaj necesa. Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>Scio estas kvaza&#x16D; flugiloj por la esteco (homa) kaj kvaza&#x16D; &#x15D;tuparo por supreniri. Akiri scion estas deviga al &#x109;iuj, sed tian scion kia povas utili al la popoloj de la tero, kaj ne tian kia komenci&#x11D;as nur per vortoj kaj fini&#x11D;as per vortoj. Tiuj kiuj posedas sciojn kaj artojn havas grandajn rajtojn inter la homaro. Efektive, scio de homo estas trezorejo. Scio estas rimedo de honoro, prospero, &#x11D;ojo, plezuro, kontenteco kaj plej granda feli&#x109;o. - Tablet of Tajalliyat (Tabuleto Tajalliyat)</emphasis></p><p><strong>Traktado de Krimuloj</strong></p><p>En interparolo pri &#x11D;usta metodo de traktado de krimuloj, 'Abdu'l-Baha diris la jenan:</p><p><emphasis>... la plej esenca afero estas ke &#x109;iuj homoj devas esti edukitaj tiamaniere ... ke ili evitadu kaj abomenu krimadon, por ke krimo mem prezentu sin al ili kiel plej granda puno, plej terura kondamno kaj turmento. Tiel estos plenumataj neniaj krimoj postulantaj punon. ...</emphasis></p><p><emphasis>... se iu premas, ofendas alian a&#x16D; maljuste traktas kontra&#x16D; li, kaj la ofendito repagas la malbonfaron, tio estas ven&#x11D;o, kaj tio estas ripro&#x109;inda. ... Se 'Amru malhonoris Zaidon, tiu &#x109;i ne rajtas malhonori 'Amru'n; se li faras tiel tio estas ven&#x11D;o, kaj tio estas tre malla&#x16D;dinda. Prefere, li devas returni bonon por malbono, kaj ne nur pardoni, sed e&#x109;, se eble, servi al sia preminto. Tia konduto estas inda je homo, &#x109;ar kion li profitas per ven&#x11D;o? La du agoj egalvaloras; se unu estas malla&#x16D;dinda, amba&#x16D; estas malla&#x16D;dindaj. La sola diferenco estas tio ke unu el ili estis plenumita anta&#x16D;e, kaj la dua poste.</emphasis></p><p><emphasis>Sed la socio havas la rajton de defendo kaj de singardo. Krom tio, socio ne havas malamon nek malamikecon kontra&#x16D; mortiginto; &#x11D;i malliberigas kajpunas lin nurpor defendo kaj sendan&#x11D;erigo de aliaj....</emphasis></p><p><emphasis>Tiel la vortoj de Kristo: "Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu anka&#x16D;la alian", celis instrui homojn ke ili ne ser&#x109;u personan ven&#x11D;on. Li ne intencis diri ke se lupo atakus &#x15D;afaron kaj volus &#x11D;in ekstermi, oni lasu la lupon fari tion. Ne, se Kristo scius ke lupo penetris en &#x15D;afaron kaj intencas ekstermi la &#x15D;afojn, li tute certe malhelpus &#x11D;in....</emphasis></p><p><emphasis>... la bonstato de socio dependas de justeco. ... Sekve la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus vian landon, bruligus viajn domojn, rabus viajn hava&#x135;ojn, atakus viajn edzinojn, infanojn, kaj parencojn kaj perfortus vian honoron, vi devus esti cedemaj al la tiranaj malamikoj, kaj lasi ilin fari &#x109;iujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton de individuo rilate al al la individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. .</emphasis></p><p><emphasis>Oni devas diri ankora&#x16D; unu aferon: nome ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punle&#x11D;oj, kaj per preparado kaj organizado de instrumentoj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras &#x109;enojn kaj katenojn, aran&#x11D;as ekzilejojn, kaj divers-specajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj &#x109;i rimedoj disciplini krimulojn; dum efektive, &#x109;io &#x109;i ka&#x16D;zas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontra&#x16D;e, la socio devas kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj alti&#x11D;i en instruiteco kaj scio, proprigi al si virtojn, akiri bonajn morojn kaj eviti malvirtojn, tiel ke krimoj ne okazu. - Some Answered Questions, pp. 307-311 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p><strong>Influo de la Gazetaro</strong></p><p>Baha'u'llah plene rekonas la gravecon de gazetaro kiel rimedo por dissemi scion kaj edukadi la homojn, kaj &#x11D;ian potencon kiel forto de civilizacio, se &#x11D;i estas bone direktata. Li skribas:</p><p><emphasis>En la nunaj tagoj la misteroj de tiu &#x109;i tero estas malka&#x15D;itaj kaj videblaj al okuloj, kaj la pa&#x11D;oj de rapide eldonataj &#x135;urnaloj estas vere speguloj de la mondo. Ili reprezentas farojn kaj agojn de diversaj nacioj; ili samtempe vidigas kaj a&#x16D;digas ilin. &#x134;urnalo estas kvaza&#x16D; spegulo posedanta la kapablon de a&#x16D;do, vido kaj parolo. &#x11C;i estas mirinda fenomeno kaj granda afero.</emphasis></p><p><emphasis>Sed necesas ke &#x135;urnalistoj kaj eldonistoj estu liberaj de la anta&#x16D;ju&#x11D;oj de egoismo kaj avido, kaj ornamitaj per la belvesto de senpartieco kaj justeco. Ili devas esplori aferojn tiel funde kiel eble por informi&#x11D;i pri la veraj faktoj, kaj tiam skribi ilin. Koncerne tiun &#x109;i persekutaton, tio kion publikigis gazetoj estis plejparte senigita de la vero. Bonaj paroloj kaj honesteco estas, en la alteco de stato kaj grado, kvaza&#x16D; suno leviganta el la horizonto de la &#x109;ielo de scio. - Tablet of Tarazat (Tabuleto Tarazat)</emphasis></p><p><strong>&#x108;APITRO X: LA VOJO AL PACO</strong></p><p><emphasis>Hodia&#x16D;, tiu &#x109;i Servanto tute certe venis por revivigi la mondon kaj unuigi &#x109;iujn kiuj trovas sin sur la supra&#x135;o de la tero. Tio kion Dio volas efektivi&#x11D;os kaj vi vidos la teron kiel la Abha (Plej Gloran) Paradizo - Baha'u'llah, Tablet to Ra'is (Tabuleto al Ra'is).</emphasis></p><p><strong>Konflikto kontra&#x16D; Konkordo</strong></p><p>Dum la pasinta jarcento scienculoj dedi&#x109;is multe da studoj al la batalado por ekzisto en la regnoj de vegeta&#x135;oj kaj bestoj, kaj, inter la malfacila&#x135;oj de la socia vivo, multaj ekser&#x109;is gvidon &#x109;e la principoj kiuj trovi&#x11D;as en la malpli alta mondo de la naturo. Tiamaniere ili venis al la konkludo ke rivalado kaj konfliktoj estas necesa&#x135;oj de la vivo, kaj ke senkompata ekstermado de malpli fortaj membroj de la socio estas la&#x16D;le&#x11D;a kaj e&#x109; necesa rimedo por plibonigo de la raso. Baha'u'llah, kontra&#x16D;e, diras ke, se ni volas levi&#x11D;i sur la &#x15D;tuparo de progreso, ni devas, anstata&#x16D; turni la rigardon malanta&#x16D;en al la besta mondo, direkti &#x11D;in anta&#x16D;en kaj supren, kaj ne bestojn, sed Profetojn elekti kiel gvidantojn. La principoj de unueco, harmonio kaj kompatemo instruataj de la profetoj estas rektaj rnaloj de tiuj kiuj instigas bestojn al batalado por memkonservi&#x11D;o, kaj ni devas elekti inter ili, &#x109;ar la unuaj ne povas esti kunigitaj kun la dua. 'Abdul-Baha diras:</p><p><emphasis>En la mondo de la naturo la &#x109;efa motivo estas batalado por ekzisto, kies rezulto estas postvivo de plej vivta&#x16D;gaj individuoj. La le&#x11D;o de la supervivo de la plej ta&#x16D;gaj estas la fonto de &#x109;iaj malfacila&#x135;oj. &#x11C;i estas la ka&#x16D;zo de milito kaj malpaco, malamo kaj malamikeco, inter homoj. En la mondo de la naturo ekzistas tiraneco, egoismo, atakemo, premegado, uzurpado de rajtoj de la aliaj kaj aliaj malaprobindaj ecoj kiuj prezentas la malperfektecojn de la bestmondo. Tiel longe kiel la idoj de la homaro dedi&#x109;ados &#x109;efan konsideron al la postuloj de la naturmondo, sukceso kaj prospero ne estus eblaj. La naturo estas militema, la naturo estas sangsoifa, la naturo estas tiraneca, &#x109;ar la naturo ne havas konscion pri Dio, la &#x108;ionpova. Tio &#x109;i estas la ka&#x16D;zo, ke tiuj kruelaj ecoj estas naturaj en la bestmondo.</emphasis></p><p><emphasis>Tial la Eternulo de la humaro, havante grandan amon kaj kompaton, aperigis Siajn profetojn kaj revelaciojn de la Sanktaj Libroj, por ke per la dia edukado la homaro estu liberigita de la malvirtoj de la naturo kaj de la mallumo de senscio, ke &#x11D;i estu benita per ideala virto kaj per spiritaj atribuoj, kaj fari&#x11D;u tagi&#x11D;-loko de kompatsentoj. ...</emphasis></p><p><emphasis>Cent mil fojojn, ve! ke malsa&#x11D;aj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, malnaturaj diferencoj kaj antagonistaj principoj montri&#x11D;as ankora&#x16D; en rilatoj inter la nacioj de la mondo, tiamaniere malakcelante la &#x11D;eneralan progreson. Tiu &#x109;i malprogreso devenas de la fakto, ke la principoj de la dia civilizacio estas komplete forlasitaj, kaj la instruoj de la profetoj estas forgesitaj.</emphasis></p><p><strong>La Plej Sankta Paco</strong></p><p>En &#x109;iuj tempoj la Profeto de Dio anta&#x16D;diris alvenon de epoko de "paco sur la tero, bonvolo inter la homoj." Kiel ni jam vidis Baha'u'llah, en plej flamaj kaj certaj esprimoj, konfirmas tiujn &#x109;i profeta&#x135;ojn kaj deklaras ke ilia plenumi&#x11D;o estas proksima. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>en tiu &#x109;i mirinda ciklo, la tero estus aliformita, kaj la homaro estos ornamita per paco kaj belo. Malkonsentoj, malpacoj, kaj mortigoj estos anstata&#x16D;igitaj per harmonio, vero, kaj konkordo; amo kaj amikeco esti&#x11D;os inter nacioj, popoloj, gentoj kaj landoj. Starigitaj estos kunagado kaj unueco, kaj militoj estos fine tute neniigitaj. ... Universala paco starigos sian tendon en la mezo de la mondo, kaj la Benita Arbo de Vivo diskreskos tiagrade ke &#x11D;i superombros la Orienton kaj la Okcidenton. Fortuloj kaj malfortuloj, ri&#x109;uloj kaj malri&#x109;uloj, antagonistaj sektoj kaj malamikaj nacioj - kiuj estas similaj al lupo kaj &#x15D;afido, leopardo kaj kaprido, leono kaj bovido - kondutos reciproke kun perfekta amo, amikeco, justeco, kaj praveco. La mondo estos plenigita per scienco, per la kono de la realo de la misteroj de esta&#x135;oj, kaj per la kono de Dio. - Some Answered Questions, pp. 74-75 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p><strong>Religiaj Anta&#x16D;ju&#x11D;oj</strong></p><p>Por klare vidi kiel povos esti atingita la Plej Granda Paco, ni unue esploru la &#x109;efajn ka&#x16D;zojn kiuj kondukis al milito en pasintaj tempoj kaj vidu kiel Baha'u'llah proponas rilati al &#x109;iu el ili.</p><p>Unu el la plej produktivaj ka&#x16D;zoj de milito estis religiaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj. Koncerne tiun &#x109;i la bahaj instruoj klare montras ke malamikecoj kaj konfliktoj inter popoloj de diversaj religioj kaj sektoj &#x109;iam estis &#x15D;uldataj, ne al vera religio sed al manko de &#x11D;i, kaj al &#x11D;ia anstata&#x16D;igo per malpravaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, imita&#x135;oj kaj misprezentado.</p><p>En unu el Siaj paroloj en Parizo 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>Religio devas unuigi &#x109;iujn korojn kaj malaperigi de la supra&#x135;o de la tero militojn kaj malpacojn. &#x11C;i devas naski spiritecon, kaj alporti lumon kaj vivon al &#x109;iu. Se religio fari&#x11D;as ka&#x16D;zo de malsimpatio, malamo kaj divido estus pli bone resti sen &#x11D;i, kaj sindeteno de tiu religio estus vere religia ago. &#x108;ar estas klare ke la celo de kuracilo estas kuraco, kaj se la kuracilo nur pligravigas malsanon, estas pli bone &#x11D;in forlasi. Religio kiu ne estas ka&#x16D;zo de amo ka unueco ne estas religio.</emphasis></p><p>Alifoje Li diras:</p><p><emphasis>De la komenco de la historio de la homaro &#x11D;is la nunaj tempoj diversaj religioj de la mondo malbenadis sin reciproke kaj akuzadis unu la aliajn pri falseco. ... Ili gardis sin unu kontra&#x16D; la aliaj en plej severa maniero, subtenante reciprokan malamikecon kaj malamon. Konsideru la historion de la religiaj militoj. ... Unu el la plej grandajreligiaj militoj, la krucmilito, da&#x16D;ris pli ol 200jarojn. ... Kelkfoje la sukceso apartenis al la krucistoj, kiuj mortigadis, rabadis kaj malliberigis la islamanojn, kaj kelkfoje la islamanoj estis venkintoj, siavice repagante al la invadantoj per sangver&#x15D;ado kaj ekstermo.</emphasis></p><p><emphasis>Kaj tiel ili militis dum du jarcentoj, alterne furioze batalante kaj interrompante pro senforti&#x11D;o &#x11D;is fine la e&#x16D;ropaj fanatikuloj forlasis la Orienton, postlasante cindrojn kaj ruinojn kaj trovante siajn proprajn naciojn en stato de malordo kaj falo.... Tamen tio &#x109;i estis nur unu el la "Sanktaj militoj."</emphasis></p><p><emphasis>Religiaj militoj estis tre multaj. Oni kalkulis na&#x16D;cent mil martirojn de la protestantismo kiuj estis viktimoj de la konflikto kaj diferenco inter tiu kristana sekto kaj la katolikoj. ... Kiom multaj forvelkis en malliberejoj! Kiel kruele oni traktis la malliberigitojn! &#x108;io &#x109;i en la nomo de religio!</emphasis></p><p><emphasis>Kristanoj kaj islamanoj konsideris judojn kiel satanojn kaj malamikojn de Dio. Tial ili malbenis kaj persekutis ilin. Oni mortigis amasojn da judoj, bruligis kaj rabis iliajn domojn, sklavigis iliajn infanojn. La judoj siaflanke konsideris la kristanojn kiel senkredulojn, kaj la islamanojn kiel malamikojn kaj detruantojn de la le&#x11D;oj de Moseo; tial ili postulis ven&#x11D;on kontra&#x16D; ili kaj malbenas ilin e&#x109; &#x11D;is hodia&#x16D;.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam la lumo de Baha'u'llah tagi&#x11D;is en la Oriento, Liproklamis la promeson pri unueco de la homaro. Li turnis sin al &#x109;iuj homoj dirante: "Vi &#x109;iuj estas fruktoj de unu arbo. Ne estas du arboj, unu arbo de la dia favoro, kaj la alia arbo de Satano." ... Tial ni devas havi plej grandan amon unu al la alia. Ni ne devas konsideri iun popolon kiel popolon de Satano, sed koni kaj trakti &#x109;iujn kiel servantojn de unu Dio. Pleje estas tiel: kelkaj ne scias - oni devas ilin gvidi kaj eduki. ... Kelkaj estas malkleraj, oni devas ilin informi. Kelkaj estas kiel infanoj, oni devas helpi ilin maturi&#x11D;i. Kelkaj estas malsanaj, ilia moraleco estas en malbona stato, oni devas ilin kuraci &#x11D;is ilia moraleco puri&#x11D;os. Sed oni ne devas malami malsanulon pro tio ke li estas malsana; oni ne devas eviti infanon pro tio ke &#x11D;i estas infano; oni ne devas malestimi nescianton pro lia nescio. Oni devas kuraci, eduki, klerigi kaj helpi ilin en amo. Oni devas &#x109;ion fari por ke la homaro vivu en la ombro de Dio en plej granda trankvileco, en plej alta feli&#x109;eco.</emphasis></p><p><strong>Rasaj kaj Naciaj Anta&#x16D;ju&#x11D;oj</strong></p><p>La bahaa doktrino pri la unueco de la homaro trafas la kernon de alia militka&#x16D;zo, nome, rasaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj. luj rasoj atribuas al si superecon kompare kun la aliaj, kaj la&#x16D; la principo de "supervivo de la plej fortaj", ili akceptas kiel sian privilegion la rajton ekspluati je sia profito, kaj e&#x109; ekstermi, la malpli fortajn rasojn. Multaj el la plej nigraj pa&#x11D;oj de la historio prezentas ekzemplojn de senkompata aplikado de tiu &#x109;i principo. La&#x16D; la bahaa vidpunkto popoloj de &#x109;iuj rasoj estas egalaj anta&#x16D; Dio. &#x108;iuj havas mirindajn ennaskitajn kapablojn kiuj bezonas nur konforman ekzercadon por disvolvi&#x11D;i, kaj &#x109;iuj povas siaflanke efektivigi tion, kio, anstata&#x16D; malri&#x109;igi, ri&#x109;i&#x11D;os kaj kompletigos la vivon de &#x109;iuj aliaj membroj de la homara familio. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Koncerne la rasajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn tio estas iluzio, tute nura supersti&#x109;o, &#x109;ar Dio kreis nin &#x109;iujn unugente.... En la komenco estis anka&#x16D; neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj, neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento ol al alia. Anta&#x16D; Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Pro kio homo elpensu tian anta&#x16D;ju&#x11D;on? Kiel oni povas subteni militojn ka&#x16D;zitajn per tia iluzio? Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. &#x108;iuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la malavara&#x135;oj de sia &#x108;iela Patro.</emphasis></p><p><emphasis>La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la le&#x11D;oj de Dio. Estas kelkaj kiuj similas lumigitajn tor&#x109;ojn; estas aliaj kiuj brilas kiel steloj en la &#x109;ielo de la homaro.</emphasis></p><p><emphasis>Amantoj de la homaro, de kia ajn nacio, kredo a&#x16D; koloro, tiuj &#x109;i estas la superaj homoj.</emphasis></p><p>Tiel same malutila kiel la rasa anta&#x16D;ju&#x11D;o estas anta&#x16D;ju&#x11D;o politika a&#x16D; patriota. Venis nun la tempo kiam la malvasta nacia patriotismo kuni&#x11D;u en la pli vasta patriotismo kies patrujo estas la mondo. Baha'u'llah diras:</p><p><emphasis>En la malnovaj tempoj estis dirite: "Amo al sia patrolando estas elemento de la kredo de Dio. " La Lango de la Majesto ... en la tagoj de tiu &#x109;i revelacio proklamis: "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Per la potenco de tiuj &#x109;i altaj vortoj Li difinis fre&#x15D;an impulson al la birdoj de homaj koroj, kaj forvi&#x15D;is el la Sankta Libro de Dio &#x109;iujn apartigojn kaj limojn. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo)</emphasis></p><p><strong>Teritoriaj Ambicioj</strong></p><p>Multaj estis la militoj kondukitaj pro peco da teritono kies posedon avidis du a&#x16D; pli multaj konkurantaj nacioj. La posedavido estis tiel forta ka&#x16D;zo de malpacoj inter nacioj kiel inter individuoj. La&#x16D; la bahaa vidpunkto, tero rajte apartenas ne al individuaj homoj a&#x16D; individuaj nacioj sed al la tuta homaro; pli&#x11D;ustadire, &#x11D;i ja apartenas sole al Dio, kaj &#x109;iuj homoj estas nur tenantoj.</p><p>Okaze de la batalo apud Benghazi[24], 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>La nova&#x135;o pri la batalo apud Banghazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sova&#x11D;eco kiu ankora&#x16D; ekzistas en la mondo. Kiel estas eble al homoj batali de mateno &#x11D;is vespero, mortigante unu la alian, ver&#x15D;ante la sangon de siaj proksimuloj? Kaj pro kio? Por gajni la posedon de peceto da tero! E&#x109; bestoj batalante havas ian senperan kaj pli racian ka&#x16D;zon por ataki. Kiel terure estas ke homo kiu apartenas al la pli supera regno povas malsupreni&#x11D;i &#x11D;is mortigado kaj malfeli&#x109;igo de siaj proksimuloj pro posedo de ter-regiono - la plej altaj el la krea&#x135;oj batalas por akiri la plej malaltan formon de la mateno, la teron.</emphasis></p><p><emphasis>La Tero apartenas ne al unu popolo sed al &#x109;iuj. La tero por homo ne estas hejmo sed tombo.</emphasis></p><p><emphasis>Kiel ajn granda estas la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni por si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe ol etan terpecon - sian tombon.</emphasis></p><p><emphasis>Se oni bezonas pli da tero por plibonigi la kondi&#x109;ojn de la popolo, por disvastigi civilizacion ... certe estus eble pace akiri la necesan etendi&#x11D;on da teritorio. Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn. Por monduma gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj. ...</emphasis></p><p><emphasis>Mi admonas vin ke &#x109;iu el vi koncentrigu &#x109;iujn pensojn de sia koro sur amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontra&#x16D;staru &#x11D;in per pli forta penso pri paco. Penso de malamo devas esti neniigita per pli potenca penso de amo. Kiam la soldatoj de la mondo nudigas la sabrojn por mortigi, la soldatoj de Dio prenu al si reciproke la manojn. Ke la tuta sova&#x11D;eco de homoj malaperu per la favoro de Dio, influante pere de la puraj koroj kaj sinceraj animoj. Ne pensu ke la mondpaco estas neatingebla idealo. Nenio estas neebla por la dieca bonvolemo de Dio. Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter &#x109;iuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvasti&#x11D;os; &#x11D;i fari&#x11D;os deziro de aliaj, kreskante kaj pliforti&#x11D;ante &#x11D;is &#x11D;i atingos la mensojn de &#x109;iuj homoj.</emphasis></p><p><strong>Universala Lingvo</strong></p><p>Trarigardinte la &#x109;efajn ka&#x16D;zojn de la militoj kaj la manierojn per kiuj oni povas ilin eviti, ni trapasu nun al esplorado de kelkaj pozitivaj proponoj de Baha'u'llah kiuj celas atingon de la Plej Sankta Paco.</p><p>La unua koncernas akcepton de universala helplingvo. Baha'u'llah pritraktas tion &#x109;i aferon en la Libro Aqdas kaj en multaj Siaj Tabuletoj. Ekzemple en la<emphasis> Tablet of Ishraqat</emphasis> (Tabuleto Ishraqat) Li diras:</p><p><emphasis>La Sesa Ishraq (Brilego) estas Konkordo kaj Unueco inter la homoj. Per la radioj de Unueco la regionoj de la mondo estas lumigitaj en &#x109;iuj tempoj, kaj la plej granda el &#x109;iuj porunuecaj rimedoj estas interkompreni&#x11D;o en skribo kaj parolo. Pro tio, en Niaj Epistoloj, Ni ordonis al la Membroj de la Domo de Justeco, a&#x16D; elekti unu el la ekzistantaj lingvoj, a&#x16D; elpensi novan, kaj simile akcepti komunan skribmanieron, instruante ilin al infanoj en &#x109;iuj lernejoj de la mondo, por ke la mondo fari&#x11D;u kiel unu lando kaj unu hejmo.</emphasis></p><p>&#x108;irka&#x16D; la tempo kiam tiu &#x109;i propono de Baha'u'llah estis unue donita al la mondo, naski&#x11D;is en Polujo knabo nomita Ludoviko Zamenhof, kiu estis destinita kiel &#x109;efrolulo en la efektivigo de tiu &#x109;i propono. La idealo de universala lingvo estis plejsupera motivo en la vivo de Zamenhof, preska&#x16D; de lia infaneco, kaj la rezulto de lia sindonema laboro estis elpenso kaj disvastigo de la lingvo konata sub la nomo Esperanto, kiu estas nun elteninta la provon de multaj jaroj kaj montri&#x11D;is tre bona rimedo de internaciaj interrilatoj. Kompare kun tiaj lingvoj kiaj la angla, franca a&#x16D; germana, Esperanto prezentas la grandan avanta&#x11D;on ke oni povas &#x11D;in ellerni en multe malpli da tempo necesa por ellerni tiujn &#x109;i lingvojn. Dum esperantista festeno okazinta en Parizo en februaro 1913, 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>Hodia&#x16D; unu el la &#x109;efaj ka&#x16D;zoj de diferencoj en E&#x16D;ropo estas la diverseco de la lingvoj. Ni diras ke tiu &#x109;i homo estas germano, kaj tiu italo, jen ni renkontas anglon kaj poste francon. Kvankam ili &#x109;iuj apartenas al la sama raso, tamen la lingvo estas plej granda barilo inter ili. Se oni uzus universalan helplingvon &#x109;iuj estus konsiderataj kiel unu.</emphasis></p><p><emphasis>Lia Sankteco Baha'u'llah skribis pri tiu &#x109;i internacia lingvo anta&#x16D; pli ol kvardek jaroj. Li diras ke tiel longe kiel internacia lingvo ne estos akceptita, kompleta unueco inter diversaj grupoj de la mondo estos neefektivigebla, &#x109;ar ni vidas ke miskomprenoj detenas la popolojn disde reciproka kuni&#x11D;o, kaj tiujn &#x109;i miskomprenojn oni povas dispeli nur per internacia helplingvo.</emphasis></p><p><emphasis>Parolante &#x11D;enerale, la tuta lo&#x11D;antaro de la Oriento ne estas plene informita pri la okazoj en la Okcidento; nek anka&#x16D; la okcidentanoj povas starigi simpatian kontakton inter si kaj la orientanoj. Iliaj pensoj estas fermitaj en kesto - la lingvo internacia estos &#x15D;losilo malfermanta la keston. Se ni havus universalan lingvon, la okcidentaj libroj povus esti facile tradukataj en tiun lingvon, kaj la orientanoj scii&#x11D;us pri ilia enhavo. Sammaniere la libroj de la Oriento povus esti tradukitaj en tiun lingvon por la utilo de la lo&#x11D;antoj de la Okcidento. La plej granda rimedo akcelante unui&#x11D;on de la Oriento kaj la Okcidento estos komuna lingvo. &#x11C;i faros el la tuta mondo unu hejmon, kaj &#x11D;i fari&#x11D;os la plej forta impulso por la homa anta&#x16D;eni&#x11D;o. &#x11C;i levos la standardon de la unueco de la homaro. &#x11C;i faros el la tero unu universalan komuna&#x135;on. &#x11C;i estos ka&#x16D;zo de amo inter la homidoj. &#x11C;i ka&#x16D;zos bonan kunvivadon de diversaj rasoj.</emphasis></p><p><emphasis>Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof[25] elpensis la lingvon Esperanto. &#x11C;i posedas &#x109;iujn eblajn kvalitojn por fari&#x11D;i rimedo de internacia interkomuniki&#x11D;o. &#x108;iuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, &#x109;ar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de &#x11D;iaj pioniroj Esperanto fari&#x11D;os universala. Tial &#x109;iu el ni devas studi tiun &#x109;i lingvon kaj disvastigi &#x11D;in la&#x16D; sia eblo por ke &#x11D;i estu tagon post tago pli vaste konata, por ke &#x11D;i estu akceptita de &#x109;iuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fari&#x11D;u parto de la programo en &#x109;iuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de &#x109;iuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke &#x109;iuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter &#x109;iuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodia&#x16D; interkomuniki&#x11D;i kun diversaj nacioj. Se oni studas e&#x109; kvindek lingvojn oni ankora&#x16D; tamen povas voja&#x11D;i tra lando kaj ne koni &#x11D;ian lingvon. Tial mi esperas ke &#x109;iu el vi stre&#x109;os &#x109;iujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto lar&#x11D;e disvasti&#x11D;u.</emphasis></p><p>Kvankam &#x109;i tiuj aludoj al Esperanto estas specifaj kaj kura&#x11D;igaj, tamen estas vere ke &#x11D;is kiam la Universala Domo de Justeco traktos la aferon la&#x16D; la instruoj de Baha'u'llah, la Bahaa Kredo ne deklaras sin oficiale por Esperanto nek iu ajn alia vivanta a&#x16D; artefarita lingvo 'Abdu'l-Baha diris: "La amo kaj penado metitaj en Esperanton ne estos perditaj, sed neniu unuopa persono povas konstrui Universalan Lingvon." -<emphasis> 'Abdu'l-Baha in London,</emphasis> p. 95 ('Abdu'l-Baha en Londono).</p><p>Kiun lingvon adopti, kaj &#x109;u &#x11D;i estu natura a&#x16D; konstruita, estas decido kiun devos fari la popoloj de la mondo.</p><p><strong>Universala Ligo de Nacioj</strong></p><p>Alia propono multfoje kaj forte starigita de Baha'u'llah estis ke oni devas formi Universalan Ligon de Nacioj por gardado de internacia paco. En letero al la re&#x11D;ino Viktoria, skribita dum Li estis ankora&#x16D; malliberulo en la kazernoj de Akreo[26], Li diris:</p><p><emphasis>Ho Geregantoj de la tero! Pacigu la diferencojn inter vi, kaj tiam vi ne bezonos plu armilaron krom tiom kiom necesas por defendi viajn regnojn kaj popolojn. ...</emphasis></p><p><emphasis>Unui&#x11D;u, ho Geregnestroj de la tero, &#x109;ar per tio la ventoj de malkonsento inter vi kvieti&#x11D;os, kaj viaj popoloj trovos ripozon.... Se unu el vi ekmilitus kontra&#x16D; alia, ekmilitu vi &#x109;iuj kontra&#x16D; li, &#x109;ar tio &#x109;i estos nur ago de klara justeco.</emphasis></p><p>En 1875, 'Abdul-Baha anta&#x16D;diris fondon de Universala Ligo de Nacioj, kio estas speciale interesa en la hodia&#x16D;a tempo<sup>1</sup> pro la fervoraj penoj nune dedi&#x109;ataj al la fondo de tia ligo. Li skribas:</p><p><emphasis>La vera civilizacio levos sian standardon en la kormezo de la mondo tiam kiam kelkaj el la elstaraj kaj noblaj regantoj - brilantaj ekzempligantoj de sindedi&#x109;o kaj persisto - elpa&#x15D;os, por la bono de la tuta homa gento, kun firma decido kaj klara anta&#x16D;vido, por starigi la Movadon por Universala Paco. Ili devas fari el la Movado por Paco celon de &#x11D;enerala konsili&#x11D;o, kaj strebi per &#x109;iuj siaj fortoj starigi Unui&#x11D;on de la nacioj de la mondo. Ili devos sekvigi definitivan traktaton kaj fortan interligon, kies kondi&#x109;oj estos sa&#x11D;aj, nerompeblaj kaj devigaj. Ili devos proklami &#x11D;in al la tuta mondo kaj akiri por &#x11D;i sankcion de la tuta homaro. Tiu supera kaj nobla entrepreno - la vera fonto de paco kaj bonstato de la tuta mondo - estu konsiderata kiel sankta de &#x109;iuj sur la tero. &#x108;iuj fortoj de la homaro devos esti mobilizitaj por certigi la stabilecon kaj da&#x16D;recon de &#x109;i tiu Plej Sankta interligo. En tia universala Traktato devas esti fiksitaj ekstremoj kaj limoj de &#x109;iu nacio, la principoj de la rilatoj inter registaroj difinitaj, kaj &#x109;iuj internaciaj akordi&#x11D;oj kaj &#x15D;uldoj certigitaj. Tiel same, devas esti interkonsentita la grandeco de armostato por &#x109;iu registaro, &#x109;ar se en iu nacio vidi&#x11D;us kresko de militpreparoj, tio estus ka&#x16D;zo de alarmo por aliaj. La baza principo de tiu &#x109;i potenca interligo devas esti tiel fiksita ke se poste iu registaro rompus ian &#x11D;ian kondi&#x109;on, la ceteraj registaroj de la mondo levi&#x11D;u kaj reobeigu &#x11D;in. Ja la tuta homa gento devas tiam kunigi &#x109;iujn siajn fortojn por detrui tiun registaron. Se tiel granda kuracilo estos aplikita al la malsana korpo de la mondo, &#x11D;i certe resanigos kaj restos eterne sekura. - The Secret of Divine Civilization, pp. 64-65 (La Sekreto de Dia Civilizacio)</emphasis></p><p>La bahaanoj vidas gravajn mankojn en la strukturo de la Ligo de Nacioj<sup>2</sup>, kiu ne atingos tian tipon de institucio kian Baha'u'llah difinis kiel esenca al starigo de mondpaco. La 17an de decembro 1919, 'Abdu'l-Baha deklaris:</p><p><emphasis>Nuntempe Universala Paco estas gravega afero, sed unui&#x11D;o de konscienco estas esenca, por ke la bazo de tiu afero estu sekura, &#x11D;ia fondo firma kaj &#x11D;ia konstruo forta.... Kvankam la Ligo de Nacioj estas kreita, tamen &#x11D;i ne kapablos starigi Universalan Pacon. Sed la Supera Tribunalo priskribita de Lia Sankteco Baha'u'llah plenumos tiun sanktan taskon per la plej grandaj forto kaj potenco.</emphasis></p><p><strong>Internacia Arbitracio</strong></p><p>Baha'u'llah anka&#x16D; rekomendis starigon de internacia tribunalo de arbitracio, por ke malkonsentojn okazantajn inter nacioj oni solvu konforme al justeco kaj racio, anstata&#x16D; konfidi la decidon al armiloj.</p><p>En letero al la sekretario de la Konferenco de Mohonk pri Internacia Arbitracio, en a&#x16D;gusto 1911, 'Abdu'l-Baha' diris:</p><p><emphasis>Anta&#x16D; &#x109;irka&#x16D; kvindek jaroj en la Libro Aqdas, Baha'u'llah ordonis al popoloj estigi universalan pacon kaj alvokis &#x109;iujn naciojn al la dia festeno de internacia arbitracio, ke la problemoj de landlimoj, de naciaj honoro kaj poseda&#x135;o, kaj problemoj de grandega signifo estu solvataj de arbitra tribunalo, kaj ke neniu nacio kura&#x11D;u rifuzi obeon al tiamaniere akceptitaj decidoj. Se malkonsento ekestus inter du nacioj &#x11D;i devas esti prezentita al la internacia tribunalo kiu solvos kaj decidos &#x11D;in simile kiel Ju&#x11D;isto ju&#x11D;anta aferon inter du individuoj. Se iam iu nacio kura&#x11D;us rompi tian decidon, &#x109;iuj aliaj nacioi devas levi&#x11D;i, por neniigi tiun &#x109;i ribelon.</emphasis></p><p>Alifoje, en unu el Siaj Parizaj paroloj en 1911, Li diris:</p><p><emphasis>La popoloj kaj registaroj de &#x109;iuj nacioj devas starigi Superan Tribunalon, formitan el membroj elektitaj el &#x109;iu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidi en harmonio. &#x108;iuj disputoj havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al ju&#x11D;o de tiu &#x109;i tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri &#x109;io kio aliokaze povas esti ka&#x16D;zo de milito. La misio de tiu &#x109;i tribunalo estos anta&#x16D;gardado kontra&#x16D; milito.</emphasis></p><p>Dum la lasta kvaronjarcento anta&#x16D; la fondo de la Ligo de Nacioj estis fondita en Hago (1900) konstanta Arbitracia Tribunalo, kaj multaj arbitraciaj traktatoj estis subskribitaj, sed plejmulto el ili tute ne atingis la grandajn proponojn Baha'u'llah. Neniam inter du potencaj &#x15C;tatoj estis farita arbitracia traktato entenanta konfliktigajn aferojn. Malkonsentoj koncernantaj "grandsignifajn problemojn", "honoron" kaj "sendependecon" estis specife esceptataj. Ne nur tiel, sed mankis anka&#x16D; konkretaj garantioj ke la nacioj estos fidelaj al la kondi&#x109;oj akceptitaj en la traktatoj. La&#x16D; la bahaaj proponoj, kontra&#x16D;e, la problemoj de landlimoj, de nacia honoro kaj de grandsignifaj aferoj estas klare entenataj en la traktatoj, kaj la interkonsentoj posedos la plejsuperan sankcion de la Mond-Ligo de Nacioj. Nur kiam tiuj &#x109;i proponoj estos komplete plenumitaj la internacia arbitracio ricevos vastan kampon por realigi siajn bonfarajn eblecojn kaj la malbeno de milito estos fine elpelita el la mondo.</p><p><strong>Limigo de Armilaro</strong></p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Per &#x11D;enerala interkonsento &#x109;iuj registaroj de la mondo devas samtempe senarmi&#x11D;i. La afero ne estas farebla se unu formetos la armilojn kaj aliaj rifuzos tion fari. La nacioj de la mondo devas interkonsenti en tiu ekstreme grava afero, por ke &#x109;iuj kune forlasu la mortigajn armilojn de hom-bu&#x109;ado. Tiel longe kiel unu nacio pligrandigados sian militan kaj &#x15D;iparan bu&#x11D;eton la aliaj nacioj anka&#x16D; estos devigitaj al tiu freneza konkurado pro sia natura kaj supozita profito. - Diary of Mirza Ahmad Sohrab, 11-14 majo 1914 (Taglibro de Mirza Ahmad Sohrab)</emphasis></p><p><strong>Nerezistado</strong></p><p>Kiel religia komunumo, la bahaanoj, la&#x16D; klara ordono de Baha'u'llah, entute forlasis uzadon de arm-forto en siaj propraj aferoj, e&#x109; en okazoj de nura memdefendo. En Persujo multaj, multaj miloj de babanoj kaj bahaanoj suferis teruran sorton pro sia kredo. En la fruaj tagoj de la Kredo la babanoj diversokaze defendis sin mem kaj siajn familiojn per glavo, kun grandaj kura&#x11D;o kaj braveco. Baha'u'llah, tamen, malpermesis tion &#x109;i. 'Abdu'l-Baha skribas:</p><p><emphasis>Kiam Baha'u'llah aperis, Li deklaris ke proklamado de la vero per tiaj manieroj estas nenial permesebla, e&#x109; por celoj de memdefendo. Li neniigis la le&#x11D;on de la glavo kaj nuligis la ordonon pri "Sankta Milito". "Esti mortigitaj", Li diris, "estas por vi pli bone ol mortigi. La Religio de Dio devas esti disvastigata per firmeco kaj fido de la kredantoj. Kiam la kredantoj, kura&#x11D;aj kaj netimigeblaj, levos sin kun absoluta sinoferemo por glorigi la Vorton de Dio, kaj, kun okuloj forturnitaj de la mondaj aferoj, dedi&#x109;os sin al servado pro Dio kaj per Lia povo, tiam la Vorto de la Vero triumfos. Tiuj &#x109;i benitoj atestas per sia propra sango la verecon de la Religio kaj konfirmis &#x11D;in per la sincereco de sia kredo, sia sindonemo kaj sia firmeco. La Eternulo povas disvastigi Sian Religion kaj venki obstinulojn. Ni deziras neniun defendanton krom Li, kaj kun niaj vivoj en la manoj ni atendas la malamikojn kaj bonvenigas martirecon." (verkita de 'Abdul-Baha por tiu &#x109;i libro)</emphasis></p><p>Baha'u'llah skribis al unu el la persekutantoj de Sia kredo:</p><p><emphasis>Bonkora Dio! Tiu &#x109;i popolo ne bezonas detruigajn armilojn, &#x109;ar &#x109;iuj iliaj penoj celas renovigon de la mondo. Ilia armeo estas bonaj agoj, kaj iliaj bataliloj bona konduto, kaj ilia komandanto timo al Dio. Feli&#x109;a estas tiu, kiu tenas sin senpartia. Je la justeco de Dio! Tiu &#x109;i popolo per sia pacienco, trankvileco, rezignacio kaj kontenteco fari&#x11D;is elmontrantoj de justeco. Ilia sindeteno atingis tian punkton, ke ili preferas lasi sin esti mortigitaj ol mortigi aliajn, kaj &#x109;io tio en la tempo kiam tiuj persekutatoj suferis tion kio neniam estis priskribita en la historio de la mondo, kaj kion neniam vidis la okuloj de la nacioj. Kiel ili povus suferi tiajn terurajn malfeli&#x109;ojn, e&#x109; ne etendante la manon por defendi sin? Kio estis la ka&#x16D;zo de ilia rezignemo, de ilia trankvileco? La vera ka&#x16D;zo trovi&#x11D;as en la firma malpermeso kiun la Plumo de Gloro, tage kaj nokte, ordonis, kaj de Nia preno de la direktiloj de a&#x16D;toritateco, pere de la forto kaj potenco de la Reganto de la homaro. - Epistle to the Son of the Wolf, pp. 74-75 (Epistolo al Filo de Lupo).</emphasis></p><p>La ta&#x16D;gecon de la nerezista politiko de Baha'u'llah jam pruvis abundaj rezultoj. Por &#x109;iu kredanto martirigita en Persujo, la bahaa kredo ricevis en sian komunumon cent novajn kredantojn, kaj la feli&#x109;plena kaj sentima maniero en kiu la martiroj &#x135;etadis la kronojn de siaj vivoj al la piedoj de la Eternulo havigis al la mondo la plej klaran pruvon ke ili trovis novan vivon por kiu morto ne estas teruro, vivon de neesprimeblaj pleneco kaj &#x11D;ojo, kompare kun kiu la plezuroj de la tero estas nur polvo, kaj la plej kruelaj korpaj torturoj nur eta&#x135;oj sur facila vento.</p><p><strong>Justaj Militoj</strong></p><p>Kvankam Baha'u'llah, kiel Kristo, konsilas al Siaj sekvantoj tiel al individuoj kiel al la religia komunumo akcepti la kondut- manieron de nerezistado kaj pardonemo al siaj malmikoj, Li instruas ke estas la devo de la socio gardi kontra&#x16D; maljusteco kaj tiraneco. Se individuoj estas persekutataj kaj suferigataj estas postulinde ke ili pardonu kaj detenu sin de ven&#x11D;o, sed estas malbone se la socio toleras rabadon kaj mortigadon sen&#x11D;ene inter siaj limoj. Estas la devo de bona registaro gardi kontra&#x16D; malbonfaroj kaj puni malbonfarantojn.[27] Tiel same estas kun la socio de la nacioj. Se unu nacio premas a&#x16D; suferigas alian, estas devige al &#x109;iuj aliaj nacioj unui&#x11D;i por malpermesi tian premadon. 'Abdu'l-Baha skribas: "Povas okazi, ke iam militamaj kaj sova&#x11D;aj gentoj atakus socion intencante komplete forbu&#x109;i &#x11D;iajn membrojn; en tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa."</p><p>&#x11C;is nun la ordinara praktiko de la homaro estis tio ke kiam unu nacio atakis alian, &#x109;iuj ceteraj nacioj de la mondo restis ne&#x16D;tralaj, kaj akceptis nenian respondecon por la afero &#x11D;is kiam iliaj propraj aferoj estis rekte tu&#x15D;itaj a&#x16D; minacitaj. La tuta pezo de la defendo estis lasita al la atakita nacio, kiel ajn malforta kaj senhelpa &#x11D;i estus. La instruoj de Baha'u'llah inversigas tiun &#x109;i principon kaj per la devo de defendo &#x15D;ar&#x11D;as ne speciale la atakitan nacion, sed &#x109;iujn aliajn, unuope kaj kolektive. &#x108;ar la tuta homaro estas unu socio, atako kontra&#x16D; unu nacio estas atako kontra&#x16D; la tuta socio, kaj devas esti traktita de la tuta socio. Se tiu &#x109;i doktrino estus &#x11D;enerale akceptita kaj praktikata, nacio pripensanta atencon kontra&#x16D; alia scius jam anta&#x16D;e ke &#x11D;i devas konsideri kontra&#x16D;batalon ne nur flanke de tiu &#x109;i nacio, sed de la tuta cetero de la mondo. Tiu &#x109;i konscio sola sufi&#x109;as por fortimigi e&#x109; plej kura&#x11D;ajn kaj militemajn naciojn. Kiam estos fondita sufi&#x109;e forta ligo de pacamaj nacioj, milito fari&#x11D;os por tio afero de pasinteco. Dum la periodo de trans&#x15D;an&#x11D;o el la malnova stato de internacia anarkio en la novan staton de internacia solidareco atakaj militoj estos ankora&#x16D; eblaj, kaj en tiaj cirkonstancoj, milita a&#x16D; alia perforta agado en la afero de internacia justeco, unueco kaj paco povas esti nepra devo. 'Abdu'l-Baha skribas ke en tia okazo:</p><p><emphasis>Konflikto povas esti la&#x16D;dinda afero, kaj milito estas kelkfoje granda fundamento de paco, kaj detruo estas ka&#x16D;zo de rekonstruo. Se, ekzemple, altruista suvereno ordonas al sia soldataro malebligi atakon de ribelantoj, a&#x16D;, se li ekbatalas kaj fari&#x11D;as elstara en lukto por unuigi disigintajn &#x15D;taton kaj popolon, alivorte, se li militas justacele, tiam vere tiu furiozo estos favoreco mem, tiu &#x15D;ajna premado estos la esenco de justeco kaj tiu evidenta tiraneco la fonto de repaci&#x11D;o. Hodia&#x16D;, la efektiva devo de potencaj regantoj estas akceli universalan pacon, &#x109;ar vere &#x11D;i signifas la liberecon de &#x109;iuj popoloj. - The Secret of Divine Civilization, pp. 70- 71 (La Sekreto de Dia Civilizacio)</emphasis></p><p><strong>Unueco de Oriento kaj Okcidento.</strong></p><p>Alia faktoro kiu kunhelpos la efektivigon de universala paco estas kunligi&#x11D;o de la Oriento kaj la Okcidento. La Plej Sankta Paco estas ne nur &#x109;eso de malamikecoj, sed anka&#x16D; vivodona unueco kaj sincera kunlaborado de la &#x11D;is nun disigitaj popoloj de la tero kio donos multe da altvaloraj fruktoj. En unu el Siaj paroloj en Parizo, 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la Spirita Suno de la Vero &#x109;iam brilis el la horizonto de la Oriento. En la Oriento levi&#x11D;is Moseo por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la Orienta horizonto aperis la Sinjoro Kristo. Mahometo estis sendita al Orienta nacio. Bab aperis en la Orienta lando Persujo. Baha'u'llah vivis kaj instruis en la Oriento. &#x108;iuj grandaj spiritaj instrumentoj aperis en la Orienta mondo.</emphasis></p><p><emphasis>Sed kvankam la Suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de &#x11D;iaj radioj brilis speciale en la Okcidento, kie la brilego de &#x11D;ia gloro estis perceptata pli klare. La dia lumo de Lia instruado brilis kun pli granda forto en la Okcidenta mondo, kie &#x11D;ia progreso estis pli rapida ol en la lando de &#x11D;ia naski&#x11D;o.</emphasis></p><p><emphasis>En la hodia&#x16D;aj tagoj la Oriento bezonas materialan progreson kaj en la Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por la Okcidento estus bone turni sin al la Oriento por ricevi la lumigon, kaj doni al &#x11D;i repage sian sciencan sa&#x11D;on. Devas okazi tiu inter&#x15D;an&#x11D;o de donacoj - La Oriento kaj la Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion kio mankas al &#x109;iu el ili. Tiu kuni&#x11D;o rezultos veran civilizacion en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektivi&#x11D;os en la materiala. Kiam unu tiel ricevos de la alia, ekregos la plej granda harmonio, &#x109;iuj popoloj unui&#x11D;os, estos atingita la stato de perfekteco, okazos firma interkuni&#x11D;o, kaj la mondo fari&#x11D;os brilanta spegulo reflektanta la atribuojn de Dio.</emphasis></p><p><emphasis>Ni &#x109;iuj, nacioj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte, per la tuta koro kaj animo, penadi atingi tiun &#x109;i altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter &#x109;iuj nacioj de la tero. &#x108;iu koro estos tiam refre&#x15D;igita, &#x109;iuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la feli&#x109;o de la homaro estos certigita. ... Tio estos la Paradizo kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuni&#x11D;inta sub la Tendo de Unueco en la Regno de Gloro.</emphasis></p><p><strong>&#x108;APITRO XI: DIVERSAJ ORDONOJ KAJ INSTRUOJ</strong></p><p><emphasis>Sciu ke en &#x109;iu periodo kaj epoko &#x109;iuj diaj estas &#x15D;an&#x11D;ataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la le&#x11D;o de amo, kiu, kiel fonto, &#x109;iam &#x15D;prucas kaj neniam &#x15D;angi&#x11D;as. - Baha'u'llah</emphasis></p><p><strong>Mona&#x125;a Vivo</strong></p><p>Baha'u'llah, kiel Mahometo, malpermesas ali Siaj sekvantoj konduki la vivon en mona&#x125;a aparti&#x11D;o. En tabuleto al Napoleono Ill-a ni legas:</p><p><emphasis>Ho anaro de mona&#x125;oj! Ne apartigu vin en pre&#x11D;ejoj kaj klostroj. Forlasu ilin per Mia permeso, kaj okupi&#x11D;u per tio kio utilos al viaj animoj kaj al la animoj de la homaro. ... Eniru en la edzi&#x11D;an staton, por ke aliaj poste prenu viajn lokojn. Ni malpermesis al vi perfida&#x135;ojn, kaj ne tion kio montros fidelecon. &#x108;u vi sekvis viajn proprajn vojojn, kaj forturnadis vin de la vojo de la Sinjoro? Timu Dion, kaj ne apartenu al la malsa&#x11D;ularo. Sen la homo, kiu mencius Min sur Mia tero, kaj kiel Miaj atribuoj kaj Mia nomo estus malka&#x15D;itaj? Pripensu tion, kaj ne estu kiel tiuj kiuj estas vualitaj kaj dormas. Tiu Kiu ne edzi&#x11D;is (Jesuo) trovis neniun rifu&#x11D;ejon por meti la kapon, ka&#x16D;ze de tio kion faris la manoj de la perfiduloj. Lia sankteco ne konsistas el tio kion vi supozas a&#x16D; imagas, sed el tio kion Ni posedas. Pre&#x11D;u, ke vi povu ekkoni Lian staton kiu altigas la imagpovon de &#x109;iuj lo&#x11D;antoj de la tero. Benitaj estas tiuj kiuj scias!</emphasis></p><p>&#x108;u ne &#x15D;ajnas strange ke kristanaj sektoj starigis mona&#x125;an vivon kaj senedzinecon por la pastraro, malgra&#x16D; la fakto ke Kristo elektis edzi&#x11D;intojn kiel Siajn dis&#x109;iplojn, kaj tiel Li Mem kiel Liaj apostoloj vivis en aktiva bonfarado, en proksima kunvivado kaj intimaj rilatoj kun homoj?</p><p>En la Korano ni legas:</p><p><emphasis>Kaj Ni igis Jesuon la filon de Maria, sekvi, kaj Ni donis al Li la Evangelion, kaj Ni estigis en la koroj de tiuj, kiuj sekvis Lin, dol&#x109;econ kaj kompaton. La vivon mona&#x125;an ili nur fondis - Ni ne ordonis &#x11D;in al ili - por strebi al la plezuro de Allah; ili tamen ne sekvis &#x11D;in la&#x16D;vere. - Korano, &#x109;apitro 57:28</emphasis></p><p>Kia ajn pravigo povis esti por la mona&#x125;a vivo en la antikvaj tempoj kaj pasintecaj kondi&#x109;oj, Baha'u'llah deklaras ke tiuj &#x109;i pravigoj jam ne plu ekzistas; kaj ja &#x15D;ajnas evidente, ke la deturni&#x11D;o de granda nombro de la plej piaj kaj diotimaj el la lo&#x11D;antaro for de rilatoj kun siaj fratuloj, kaj de la devoj kaj respondecoj de patreco, devas rezulti en la spirita malri&#x109;i&#x11D;o de la homa gento.</p><p><strong>Edzi&#x11D;o</strong></p><p>La bahaaj instruoj rekomendas monogamion, kaj Baha'u'llah dekretas ke la edzi&#x11D;o devas dependi de la konsento de amba&#x16D;partoprenantoj kaj de iliaj gepatroj. Li diras en la Libro Aqdas:</p><p><emphasis>Vere en la Libro Bayan (la Revelacio de Bab) tiu &#x109;iproblemo estas limigita al la konsento de amba&#x16D; (fian&#x109;ino kaj fian&#x109;o). &#x108;ar Ni deziris florigi amon kaj amikecon kaj unuecon inter la homoj, Ni pro tio postulis ke &#x11D;i anka&#x16D; dependas de la konsento de la gepatroj, por eviti kontra&#x16D;senton kaj malamon. - Kitab-i-Aqdas</emphasis></p><p><emphasis>Pri tiu &#x109;i punkto 'Abdu'l-Baha skribis al unu demandinto: "Koncerne la demandon pri edzi&#x11D;o, konforme al la le&#x11D;o de Dio: Unue vi devas elekti la personon, kaj poste la afero dependas de la konsento de la gepatroj. Anta&#x16D; via elekto ili ne rajtas enmiksi sin en la afero."</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha diras ke rezulte de tiu &#x109;i anta&#x16D;zorgo de Baha'u'llah la stre&#x109;itaj rilatoj inter boparencoj jam proverbaj en la kristanaj kaj mahometanaj landoj estas preska&#x16D; nekonataj inter la bahaanoj, kaj eksedzi&#x11D;o estas anka&#x16D; tre malofta afero. Li skribis pri geedzeco:</p><p><emphasis>Bahaa edzi&#x11D;o estas unui&#x11D;o kaj tutkora amo inter amba&#x16D;. Ili devas, tamen, evidentigi al si reciproke plej grandan zorgemon kaj &#x109;iu el ili devas koni la karakteron de la alia. &#x108;i tiu eterna ligilo estu certigita per firma interligo, kaj la intenco estu por okazigi harmonion, kunecon kaj unuecon kaj por atingi eternan vivon. ...</emphasis></p><p><emphasis>En vera bahaa edzi&#x11D;o amba&#x16D; personoj devas unui&#x11D;i spirite kaj korpe, por ke ili atingu eternan unuecon tra &#x109;iuj el la diaj mondoj, kaj plibonigu reciproke siajn spiritajn vivojn. Tio &#x109;i estas bahaa geedzeco.</emphasis></p><p>La bahaa edzi&#x11D;o-ceremonio estas tre simpia, la sola postulo estas ke la geedzi&#x11D;antoj, en &#x109;eesto de almena&#x16D; du atestantoj, diru siavice: "Ni &#x109;iuj, vere, obeos la ordonon de Dio".</p><p><strong>Eksedzi&#x11D;o</strong></p><p>Koncerne la problemon de eksedzi&#x11D;o, la instruoj de la Profetoj simile kiel la instruoj pri edzi&#x11D;o, &#x15D;an&#x11D;adis sin konforme al la bezonoj de la tempoj. 'Abdu'l-Baha tiel prezentas la bahaajn instruojn pri eksedzi&#x11D;o:</p><p><emphasis>La amikoj (bahaanoj) devas severe eviti eksedzi&#x11D;on escepte en okazoj kiuj devigas ilin disi&#x11D;i ka&#x16D;ze de reciproka mal&#x15D;ato; en tiaj okazoj, ili povas, kun scio de la Spirita Asembleo, decidi disi&#x11D;i. Tiam ili devas esti paciencaj kaj atendi unu plenan jaron. Se dum tiu &#x109;ijaro ne estos restarigita harmonio inter ili, la eksedzi&#x11D;o povas esti plenumita. ... La fundamento de la Regno de Dio bazas Sin sur harmonio kaj amo, unueco, interrilateco kaj unui&#x11D;o, ne sur diferencoj, speciale inter edzo kaj edzino. Se unu el ili fari&#x11D;is ka&#x16D;zo de eksedzi&#x11D;o, tiu &#x109;i sendube falos en grandajn malfacila&#x135;ojn, i&#x11D;os viktimo de teruraj sortobatoj kaj travivos profundan memripro&#x109;on. (Tabuleto al la usonaj bahaanoj)</emphasis></p><p>En la afero de eksedzi&#x11D;o, kiel en &#x109;iuj aliaj aferoj, la bahaanoj, kompreneble, sekvos ne nur la bahaajn instruojn, sed anka&#x16D; la le&#x11D;ojn de la lando en kiu ili vivas.</p><p><strong>Bahaa Kalendaro</strong></p><p>Inter diversaj popoloj kaj en diversaj tempoj estis akceptitaj diversaj metodoj de tempokalkulo, kaj kelkaj diversaj kalendaroj ankora&#x16D; nun estas en &#x109;iutaga uzado, ekz. la gregoria en la Okcidenta E&#x16D;ropo, la julia en multaj landoj de la Orienta E&#x16D;ropo, la hebrea inter la judoj, kaj la islama inter la muzulmanaj komunumoj.</p><p>Bab akcentis la signifon de la heroldata de Si epoko per enkonduko de nova kalendaro. En &#x11D;i, kiel en la Gregoria Kalendaro, la luna monato estas forlasita kaj akceptita estas la sunajaro.</p><p>La bahaa jaro konsistas el 19 monatoj &#x109;iu po 19 tagoj (t.e. 361 tagoj), kun aldono de difinitaj "Intermetitaj Tagoj" (kvar en ordinara jaro kaj kvin en superjaro) inter la dekoka kaj dekna&#x16D;a monatoj por alkonformigi la kalendaron al la suna jaro. Bab nomis la monatojn la&#x16D; la atribuoj de Dio. La Bahaa Nova Jaro, kiel la antikva Persa Nova Jaro, estas astronomie difinita, komenci&#x11D;ante je la marta ekvinokso (kutime 21 marto), kaj la bahaa epoko komencas sin per la jaro de la deklaraclo de Bab (te. 1844 p. K., 1260 p.H.)</p><p>Sekvas la monatoj de la bahaa kalendaro:</p><p><strong>Araba Nomo</strong></p><p><strong>Eldirmaniero</strong></p><p><strong>Traduko</strong></p><p><strong>Komencaj Tagoj</strong></p><p>1-a</p><p>Baha</p><p>Baha</p><p>Splendoro</p><p>21 Marto</p><p>2-a</p><p>Jalal</p><p>&#x134;alal'</p><p>Gloro</p><p>09 Aprilo</p><p>3-a</p><p>Jamal</p><p>J*amal'</p><p>Beleco</p><p>28 Aprilo</p><p>4-a</p><p>'Azamat</p><p>Azamat'</p><p>Grandiozeco</p><p>17 Majo</p><p>5-a</p><p>Nur</p><p>Nur'</p><p>Lumo</p><p>05 Junio</p><p>6-a</p><p>Rahmat</p><p>Rahmat'</p><p>Indulgo</p><p>24 Junio</p><p>7-a</p><p>Kalimat</p><p>Kalemat'</p><p>Vortoj</p><p>13 Julio</p><p>8-a</p><p>Kamal</p><p>Kamal'</p><p>Perfekteco</p><p>01 A&#x16D;gusto</p><p>9-a</p><p>Asma'</p><p>Asma'</p><p>Nomoj</p><p>20 A&#x16D;gusto</p><p>10-a</p><p>'Izzat</p><p>Ezzat'</p><p>Potenco</p><p>08 Septembro</p><p>11-a</p><p>Mashiyyat</p><p>Ma&#x15D;ijjat'</p><p>Volo</p><p>27 Septembro</p><p>12-a</p><p>'Ilm</p><p>Elm'</p><p>Scio</p><p>16 Oktobro</p><p>13-a</p><p>Qudrat</p><p>Godrat'</p><p>Povo</p><p>04 Novembro</p><p>14-a</p><p>Qawl</p><p>Go&#x16D;l'</p><p>Parolo</p><p>23 Novembro</p><p>15-a</p><p>Masa'il</p><p>Masael'</p><p>Demandoj</p><p>12 Decembro</p><p>16-a</p><p>Sharaf</p><p>&#x15C;araf'</p><p>Honoro</p><p>31 Decembro</p><p>17-a</p><p>Sultan</p><p>Soltan'</p><p>Suvereneco</p><p>19 Januaro</p><p>18-a</p><p>Mulk</p><p>Molk'</p><p>Regado</p><p>07 Februaro</p><p>Ayyam-i-Ha</p><p>Aj-jam-eh-ha</p><p>Tagoj de H' (intermetitaj tagoj)</p><p>26 Februaro &#x11D;is 01 Marto inkluzive</p><p>19-a</p><p>'Ala'</p><p>Ala'</p><p>Alteco</p><p>02 Marto</p><p>En malproksima estonteco estos necese ke &#x109;iuj popoloj de la mondo akceptu komunan kalendaron.</p><p/><p>&#x15C;ajnas, do, konvene ke la nova epoko de unueco havu novan kalendaron liberan de kontra&#x16D;a&#x135;oj kaj sugesta&#x135;oj kiuj faras &#x109;iun el la malnovaj kalendaroj neakceptebla por vastaj partoj de la mondlo&#x11D;antaro, kaj malfacile estus elpensi sistemon kiu la&#x16D; simpleco kaj &#x11D;usteco superus tiun proponitan de Bab.</p><p><strong>Spiritaj Asembleoj</strong></p><p>Anta&#x16D; ol plenumi Sian surteran mision, 'Abdu'l-Baha starigis bazon por la evoluo de la administra sistemo establita per la Skriboj de Baha'u'llah. Por montri la altan gravecon atribuita al la institucio de la Spirita Asembleo, 'Abdu'l-Baha en tabuleto deklaris ke iu traduko devas esti aprobita de la Spirita Asembleo de Kairo anta&#x16D; eldoni &#x11D;in, kvankam Li Mem recenzis kaj plibonigis la tekston.</p><p>La Spirita Asembleo estas administraro de na&#x16D; personoj, elektitaj &#x109;iujare de &#x109;iu loka bahaa komunumo, al kiu estas donita la a&#x16D;toritato por decidi pri &#x109;iuj aferoj de kunagado flanke de la komunumo. Tiu &#x109;i titolo estas provizora, &#x109;ar estonte la Spiritaj Asembleoj estos nomitaj Domoj de Justeco.</p><p>Malsimile al la organizado de pre&#x11D;ejoj, &#x109;i tiuj bahaaj anaroj estas sociaj anstata&#x16D; ekleziaj institucioj. Tio signifas, ke ili aplikas la le&#x11D;on pri interkonsili&#x11D;o al &#x109;iuj aferoj kaj malfacila&#x135;oj kiuj okazas inter bahaanoj, kiuj estas petitaj ne prezenti tiujn aferojn al civila ju&#x11D;ejo, kaj penas anta&#x16D;enigi unuecon kiel anka&#x16D; justecon tra la tuta komunumo. La Spirita Asembleo tute ne egalas al pastro a&#x16D; klerikaro, sed respondecas por subteni la instruojn, instigi ageman servadon, konduki kunvenojn, konservi unuecon, teni bahaajn propra&#x135;ojn en kuratoreco por la komunumo, kaj reprezenti &#x11D;in en &#x11D;iaj rilatoj kun la publiko kaj kun aliaj bahaaj komunumoj.</p><p>La naturo de la Spirita Asembleo, loka kaj nacia, estas prezentita en la sekcio pri la Testamento de 'Abdu'l-Baha en la fina &#x109;apitro, sed &#x11D;iaj &#x11D;eneralaj devoj estas difinitaj de Shoghi Effendi jene:</p><p><emphasis>La afero pri instruado, &#x11D;ia direkto, &#x11D;iaj rimedoj, &#x11D;ia amplekso, &#x11D;ia firmigo, kiel ajn esencaj ili estas al la Religio, tute ne estas la sola agado por ricevi la plenan atenton de la Asembleoj. Atentiga studo de la Tabuletoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha malka&#x15D;os ke aliaj devoj, ne malpli necesaj al la interesoj de la Religio, apartenas al la elektitaj reprezentantoj de la geamikoj en &#x109;iu loko.</emphasis></p><p><emphasis>ili devas esti viglaj kaj prudentaj, diskretaj kaj gardemaj, kaj protekti sen&#x109;ese la Templon de la Religio kontra&#x16D; la sagoj de la malpacigantoj kaj la atakoj de la malamikoj.</emphasis></p><p><emphasis>ili penadu anta&#x16D;enigi amikecon kaj akordon inter la geamikoj, forigi &#x109;iun restantan &#x15D;puron de malfido, malproksimeco kaj malamikeco el &#x109;iu koro, kaj sekuri anstata&#x16D;e ageman kaj tutkoran kunlaboron per servado al la Religio.</emphasis></p><p><emphasis>Ili klopodu plej kapable helpi &#x109;iuokaze al malri&#x109;uloj, malsanuloj, kripluloj, orfoj, vidvinoj, senkonsidere de ha&#x16D;tkoloro, kasto, kaj kredo.</emphasis></p><p><emphasis>ili anta&#x16D;enigu per &#x109;iu klopodo en sia povo la materian kiel anka&#x16D; la spiritan klerecon de la junularo, rimedojn por la edukado de infanoj, starigu, kiam ajn eble, bahaajn edukadajn instituciojn, organizu kaj direktu ilian laboron por provizi la plej bonajn rimedojn por iliaj progreso kaj evoluigo.</emphasis></p><p><emphasis>ili entreprenu la aran&#x11D;ojn por la regulaj kunvenoj de la geamikoj, la festojn kaj la datrevenojn, kiel anka&#x16D; la specialajn kunvenojn por servi kaj anta&#x16D;enigi la sociajn, intelektajn kaj spiritajn profitojn de siaj kunhomoj.</emphasis></p><p><emphasis>ili direktu en tiuj &#x109;i tagoj kiam la Religio estas ankora&#x16D; en sia infaneco &#x109;iujn bahaajn eldonojn kaj tradukojn, kaj arangu &#x11D;enerale dignan kaj veran prezentadon de &#x109;iu bahaa literaturo kaj ties distribuo al la &#x11D;enerala publiko.</emphasis></p><p>La eblecojn trovi&#x11D;antajn en bahaaj institucioj oni povas nur taksi kiam oni elkomprenas kiel rapide la moderna civilizacio diseri&#x11D;as pro manko de tiu spirita potenco kiu sola kapablas provizi la bezonatan sintenon de respondeco kaj humileco al la &#x109;efuloj kaj bezonan lojalecon al la individuaj membroj de la homaro.</p><p><strong>Bahaaj Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj</strong></p><p>Festo Naw-Ruz (Bahaa Novjaro), 21 marto.</p><p>Festo Ridvan (Deklaracio de Baha'u'llah), 21 aprilo - 2 majo.</p><p>Deklaracio de Bab, 23 majo.[28]Morto de Baha'u'llah, 29 majo. Martirigo de Bab, 9 julio. Naski&#x11D;tago de Bab, 20 oktobro. Naski&#x11D;tagode Baha'u'llah, 12 novembro. Tago de la Sankta Interligo, 26 novembro. Morto de 'Abdu'l-Baha, 28 novembro. Fastperiodo, dekna&#x16D; tagoj komence de 2 marto.</p><p><strong>Festoj</strong></p><p>La esenca &#x11D;ojeco de la bahaa religio trovas esprimon en multaj festoj kaj sanktotagoj tra la jaro.</p><p>En Sia prelego dum la Naw-Ruz-Festo en Aleksandrio, Egiptujo, en 1912, 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>En la sanktaj le&#x11D;oj de Dio, en &#x109;iuj ciklo kaj erao estas benitaj festoj, sanktotagoj kaj senlaboraj tagoj. En tiaj tagoj oni devas interrompi &#x109;iaspecajn okupojn, komercon, industrion, agrikulturon, k.t.p.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;iuj devas kune &#x11D;oji, aran&#x11D;i &#x11D;eneralajn kunvenojn, fari&#x11D;i kiel unu asocio, por ke la unueco kaj harmonio de la tutlanda bahaanaro evidenti&#x11D;u al la tuta mondo.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;ar &#x11D;i estas benita tago oni ne devas &#x11D;in neglekti, nek senrezultigi per dedi&#x109;o al nura &#x11D;uado de plezuroj.</emphasis></p><p><emphasis>En tiaj tagoj devas esti fondatajinstitucioj de konstanta utilo kaj valoro por &#x109;iuj. ...</emphasis></p><p><emphasis>Hodia&#x16D; neniu rezulto a&#x16D; frukto estas pli grava ol gvidado de homoj. Sendube la amikoj de Dio devas en tia tago, lasi konkretajn filantropiajn a&#x16D; idealajn postsignojn kiuj koncernos la tutan homaron kaj ne apartenos nur al bahaanoj. En tiu &#x109;i mirinda erao, filantropiaj aferoj estas por la tuta homaro sen esceptoj, &#x109;ar &#x11D;i estas la elmontro de la kompatemo de Dio. Tial, mi esperas ke la amikoj de Dio, &#x109;iu el ili, fari&#x11D;os kiel korfavoro de Dio al la homaro.</emphasis></p><p>La Festoj Naw-Ruz (Nova Jaro) kaj Ridvan, la Datrevenoj de la Naski&#x11D;o de Bab kaj Baha'u'llah, kaj de la Deklaracio de Bab (kiu estas anka&#x16D; naski&#x11D;otago de 'Abdu'l-Baha), estas por bahaanoj la grandaj &#x11D;ojtagoj de la jaro. En Persujo oni solenas ilin per piknikoj a&#x16D; festaj kunvenoj en kiuj &#x109;eestantoj partoprenas per muziko, kantado de versaroj kaj tabuletoj, kaj per mallongaj prelegoj konformaj al la okazo. La intermetitaj tagoj inter la dekoka kaj dekna&#x16D;a monatoj (t.e. 26 februaro &#x11D;is 1 marto inkluzive) estas dedi&#x109;itaj speciale al gastigado al amikoj, oferado de donacoj, prizorgado de malriculoj kaj malsanuloj, k.t.p.</p><p>La datrevenoj de la martirigo de Bab kaj de la morto de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha estas solene honorataj per ta&#x16D;gaj kunvenoj kaj paroladoj, per kantado de pre&#x11D;oj kaj Tabuletoj.</p><p><strong>Fasto</strong></p><p>La dekna&#x16D;a monato, senpere sekvanta la gastamon de la intermetitaj tagoj, estas monato de fasto. Dum dekna&#x16D; tagoj oni observas faston per sindeteno de man&#x11D;o kaj trinko de sunlevi&#x11D;o &#x11D;is sunsubiro. &#x108;ar la monato de fasto fini&#x11D;as je la marta ekvinokso, la fasto okazas &#x109;iam en la sama sezono, nome, printempe en la Norda Hemisfero kaj a&#x16D;tune en la Suda; neniam dum ekstrema varmego de somero a&#x16D; dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam &#x11D;i povus ka&#x16D;zi malfacila&#x135;ojn. Je tiu sezono, la tempoda&#x16D;ro inter sunlevi&#x11D;o kaj sunsubiro estas pli malpli egala en &#x109;iuj lo&#x11D;ataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a a.t.m. &#x11D;is la 6-a p.t.m. La fasto ne estas deviga por infanoj kaj malsanuloj, por voja&#x11D;antoj, por personoj tro maljunaj a&#x16D; tro malfortaj (inkluzive virinoj gravedaj kaj kun su&#x109;infanoj).</p><p>Estas tre evidente ke perioda fasto kian ordonas la bahaaj instruoj estas utila kiel rimedo de korpa higieno. Sed kiel la realeco de la bahaaj festoj ne dependas de la konsumado de materia nutra&#x135;o, sed en la rememorado pri Dio, kiu estas nia spirita nutra&#x135;o, tiel la realeco de la bahaa fasto ne konsistas en la sindeteno de materia nutra&#x135;o, kvankam tio povus helpi por purigi la korpon, sed sindeteno de deziroj kaj plezuroj de la korpo, kaj aparti&#x11D;o de &#x109;io krom Dio. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Fasto estas simbolo. Fasto signifas abstinadon de voluptaj deziroj. Korpa fasto estas simbolo de tiu abstinado, kaj estas memorigilo. Tio estas, kiel homo sin detenas de korpaj apetitoj, li devas anka&#x16D; sindeteni de mem-apetitoj kaj mem-deziroj. Sed nura sindeteno de man&#x11D;o havas nenian influon je la spirito. &#x11C;i estas nur simbolo, nur memorigilo. Alie &#x11D;i havas nenian valoron. Tiucela fasto ne signifas kompletan abstinadon de man&#x11D;o. La regulo de la vivo koncerne man&#x11D;on estas: man&#x11D;u nek tro multe nek tro malmulte. Modereco estas necesa. En Hindujo estas sekto kies anoj praktikas ekstreman abstinadon, kaj iom post iom malpliigas sian nutra&#x135;on &#x11D;is fine ili preska&#x16D; nenion man&#x11D;as. Sed ilia intelekto suferas. Homo ne estas kapabla servi al Dio per la cerbo a&#x16D; korpo se li estas malfortigita pro manko de nutra&#x135;o. Li ne povas vidi klare. (citita de f-mo E. S. Stevens en Fortnightly Review, junio 1911)</emphasis></p><p><strong>Kunvenoj</strong></p><p>'Abdu'l-Baha atribuas piej grandan signifon al regulaj kunvenoj de kredantoj por komuna pre&#x11D;ado, klarigado kaj studado de la instruoj kaj interkonsili&#x11D;o pri progreso de la Kredo. En unu el Siaj Tabuletoj Li diras:</p><p><emphasis>Estas decidite la&#x16D; la Deziro de Dio ke unueco kaj harmonio povus plii&#x11D;i tagon post tago inter la amikoj de Dio ka] la servantinoj de la Kompatema. &#x11C;is tio &#x109;i estos plenumita la aferoj neniel ajn iros anta&#x16D;en! Kaj la plej granda rimedo por atingi unuecon kaj harmonion inter &#x109;iuj estas Spiritaj Kunvenoj. Tiu &#x109;i afero estas tre grava kaj &#x11D;i estas kvaza&#x16D;magneto por altiri Dian konfirmon.</emphasis></p><p>Dum la spiritaj kunvenoj bahaanoj devas eviti malpacan argumentadon kaj diskutojn pri politikaj a&#x16D; mondumaj aferoj; la sola celo de la kredantoj devas esti instrui kaj lerni la Dian Veron, plenigi siajn korojn per Diamo, atingi pli perfektan obeon al la Dia Volo, kaj akceli la venon de la Regno de. Dio. En prelego farita en Nov-Jorko en 1912, 'Abdu'l-Baha diris:</p><p><emphasis>Bahaa kunveno devas esti kunveno de la &#x108;ielanaro. &#x11C;i devas esti lumigita per la lumo de la &#x108;ielanaro. La koroj devas esti kvaza&#x16D; speguloj en kiuj sin malka&#x15D;as la Suno de Vero. &#x108;iu brusto devas esti kvaza&#x16D; telegrafa stacio: unu fino de la sendilo estu en la fundo de la animo, la dua &#x109;e la &#x108;ielanaro, por ke komunikoj povu esti inter&#x15D;an&#x11D;ataj inter ili. Tiamaniere el la Regno Abha fluos inspiro kaj harmonio regos en &#x109;iuj diskutoj. ... Ju pli da interkonsento, unueco kaj amo regos inter vi, des pli la konfirmoj de Dio estos kun vi, kaj helpo kaj apogo de la Benita Belo, Baha'u'llah, subtenos vin.</emphasis></p><p>En unu el Siaj Tabuletoj Li diris:</p><p><emphasis>En tiuj &#x109;i kunvenoj oni devas zorge eviti interparolon pri eksteraj temoj, kaj la kunsido devas esti limigita al kantado de versaroj kaj legado de la vortoj, kaj al aferoj koncernantaj la Kredon de Dio, kiel klarigo de pruvoj, elmontrado de klaraj kaj malka&#x15D;aj evidenti&#x11D;oj, kaj sekvado de la postsignoj de la Amato de la esta&#x135;oj. Tiuj kiuj partoprenas en la kunveno devas, anta&#x16D; la eniro, vesti sin per plej granda pureco kaj sinturni al la Regno Abha, kaj tiam eniri la kunvenon en plena humileco kaj malfiereco; kiam oni legas la tabuletojn, &#x109;iuj devas esti silentaj kaj trankvilaj; se iu deziras paroli li devas tion fari en plej &#x11D;entila maniero, kun konsento kaj permeso de la &#x109;eestantoj, kaj li devasparoli elokvente kaj flue. ...</emphasis></p><p><strong>La Festo de la Dek-Na&#x16D;a Tago</strong></p><p>Pro la evolui&#x11D;o de la bahaa administra sistemo de post la morto de 'Abdu'l-Baha, la Festo de la Dek-Na&#x16D;a Tago, kiun oni solenas en la unua tago de &#x109;iu bahaa monato, akiris al si ege specialan gravecon, &#x109;ar &#x11D;i aran&#x11D;as ne nur komunuman pre&#x11D;adon kaj legadon el la Sanktaj Libroj, sed anka&#x16D; la &#x11D;eneralan konsili&#x11D;on pri &#x109;iuj nuntempaj bahaaj aferoj kaj por la kunigo de la geamikoj. &#x108;i tiu Festo estas la okazo kiam la Spirita Asembleo faras siajn raportojn al la komunumo kaj petas kaj diskutas planojn kaj sugestojn por novaj kaj pli bonaj servometodoj.</p><p><strong>Mashriqu'l-Adhkar[29]</strong></p><p>Baha'u'llah postlasis instrukciojn ke en &#x109;iu lando kaj urbo Liaj sekvantoj konstruu templojn. Al tiuj &#x109;i temploj Li donis la nomon "Mashriqu'l-Adhkar", kio signifas "Tagi&#x11D;-loko de la Glorado al Dio". &#x108;iu Mashriqu'l-Adhkar devas esti na&#x16D;flanka konstrua&#x135;o kun kupolo supre, kaj devas esti kiel eble plej bela en desegno kaj labordetaloj. &#x11C;i devas stari en vasta &#x11D;ardeno ornamita per fontanoj, arboj kaj floroj, &#x109;irka&#x16D;ita per diversaj akcesoraj konstrua&#x135;oj dedicitaj al edukaj, bonfaraj kaj sociaj celoj, por ke la adorado al Dio en la templo estu &#x109;iam proksime kunligita kun respektplena &#x11D;uado de bela&#x135;oj de la naturo kaj arto, kaj kun praktikaj laboroj plenumataj por plibonigo de la sociaj kondicoj.[30]</p><p>En Persujo, &#x11D;is la nuna tempo, al bahaanoj estas malpermesite konstruadi templojn por publika diservado. Kaj sekve la unua granda Mashriqu'l-Adhkar estis konstruita en Iskabado, Rusujo.[31]</p><p>'Abdu'l-Baha' dedi&#x109;is la lokon de la dua bahaa Adorejo, &#x109;e bordo de la Mi&#x109;igan-lago kelkajn mejlojn norde de &#x108;ikago, dum Sia vizito al Ameriko en 1912.[32]</p><p>En tabuletoj koncernantaj tiun &#x109;i "Patrin-Templo" de la Okcidento, 'Abdu'l-Baha skribas jene:</p><p><emphasis>Gloro estu al Dio, ke en la nuna momento, el &#x109;iuj landoj de la mondo, konforme al ilia eblo, estas konstante sendataj oferoj por la fondkapitalo de la Mashriqu'l-Adhkar en Ameriko.... De la tago de Adamo &#x11D;is nun, la homaro neniam vidis tian aferon, ke el plej malproksimaj landoj de Azio oni sendas kontribua&#x135;ojn en Amerikon. Vere tio &#x109;i estas ka&#x16D;zo de mirego por la perceptuloj. Mi esperas ke la amikoj de Dio elmontros grandanimecon kaj kolektos grandan sumon por la konstruo.... Mi deziras, ke &#x109;iu estu libera agi, kiel li volas. Se iu volas meti sian monon alimaniere, li faru tion. Neniel miksu vin en liajn aferojn, sed estu certa, ke la plej grava afero en tiu &#x109;i tempo estas la konstruo de la Mashriqu'l-Adhkar.</emphasis></p><p><emphasis>...La mistero de la konstrua&#x135;o estas granda, kaj ne povas esti nun senvualigita, sed &#x11D;ia starigo estas la plej grava entrepreno en tiu &#x109;i tago. La Mashriqu'l-Adhkar havas gravajn akcesora&#x135;ojn, konsideratajn samvaloraj kiel la &#x109;ef-konstrua&#x135;o. Ili estas: lernejo por orfoj, dispensario kaj malsanulejo por malri&#x109;uloj, hejmo por kripluloj, kolegio por supera scienca edukado, kaj gastejo. En &#x109;iu urbo devas esti fondita granda Mashriqu'l- Adhkar la&#x16D; tiu &#x109;i vicoserio. En Mashriqu'l-Adhkar Diservoj okazos &#x109;iumatene. En la Templo estos neniaj orgenoj. En la apudaj konstrua&#x135;oj, estos aran&#x11D;itaj festoj, Diservoj, kunvenoj, publikaj konferencoj kaj spiritaj renkontoj, sed en la Templo pre&#x11D;ado kaj kantado estos senakompanaj. Malfermu la pordegojn de la Templo al la tuta homaro.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam estos konstruitaj tiuj &#x109;i institucioj-kolegio, malsanulejo, gastejo, establo por nekuraceblatoj, universitato por studado de superaj sciencoj, donanta postdiplomitajn kursojn, kaj aliaj filantropiaj konstrua&#x135;oj - la pordoj estos malfermitaj por &#x109;iuj nacioj kaj religioj. Estas absolute neniaj limoj. La bonfaroj estas disdonataj senkonsidere al koloro a&#x16D; raso. &#x11C;iaj pordegoj estos large malfermitaj por la tuta homa gento; anta&#x16D;ju&#x11D;oj kontra&#x16D; neniu, amo al &#x109;iuj. La centra konstrua&#x135;o estos dedi&#x109;ita al pre&#x11D;ado kaj Diadorado. Tiel... la religio harmonii&#x11D;os kun la scienco, la scienco fari&#x11D;os servantino de la religio, kaj ili amba&#x16D;ver&#x15D;os siajn materiajn kaj spiritajn donacojn sur la tutan homaron.</emphasis></p><p><strong>Vivo post Morto</strong></p><p>Baha'u'llah diras ke la enkorpa vivo estas nur embria stato de nia ekzisto, kaj ke forlaso de la korpo estas kvaza&#x16D; nova naski&#x11D;o, por kiu la homa spirito enpa&#x15D;as en pli plenan, pli liberan vivon. Li skribas:</p><p><emphasis>Sciu vere ke animo, post sia elkorpi&#x11D;o, da&#x16D;re progresos &#x11D;is &#x11D;i atingos la &#x109;eeston de Dio, en stato kaj kondi&#x109;o kiuj nek la evolui&#x11D;o de epokoj kaj jarcentoj, nek la &#x15D;an&#x11D;oj kaj okazinta&#x135;oj de &#x109;i tiu mondo, povos aliigi. &#x11C;i da&#x16D;ros tiel longe, kiel da&#x16D;ros la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. &#x11C;i aperigados la signojn de Dio kaj Liajn atribuojn, kaj revelacios Liajn indulgemon kaj favoron. Mia Plumo haltas kiam &#x11D;i provas ta&#x16D;ge priskribi la altecon kaj gloron de tiel ekzaltita rango. La Mano de la Dia Korfavoro plenhonore igos la spiriton eniri en staton kiun oni ne povas esprimi per vortoj, kaj kiun klarigi povas neniu el ekzistantaj kreita&#x135;oj. Benita estu tiu animo, kiu elkorpi&#x11D;as purigita de la duboj kaj la supersti&#x109;oj de la mondo. Vere &#x11D;i sin movas en la atmosfero de la Sankta Volo de sia Kreinto, kaj eniras la Superegan Paradizon. &#x108;iuj an&#x11D;eloj de la plej altaj lo&#x11D;ejoj bonvenigos kaj &#x109;irka&#x16D;os &#x11D;in, kaj tiu spirito amike rilatos kun &#x109;iuj Profetoj de Dio kaj Liaj sanktuloj. &#x11C;i parolos kun ili, kaj rakontos tion kio okazis al &#x11D;i en la vojo de Dio, la Eternulo de &#x109;iuj mondoj. Se iu povus bildigi al si tion kio estas dekretita en la mondoj de Dio, la Eternulo de la &#x109;iela trono kaj de la tero, lia tuta esta&#x135;o eksopirus kun granda malpacienco al tiu altega, sankta kaj glora stato. ... Koncerne la naturon de la animo postmorte oni ne povas &#x11D;in priskribi, nek estas ta&#x16D;ge kaj permeseble malka&#x15D;i &#x11D;ian tutan karakteron al la homaro. Diosenditoj venas nur por gvidi la kreitojn sur la rektan Vojon de la Vero. La celo de ilia revelacio estis ke la homoj estu edukitaj, por ke, en la mortohoro, ili levi&#x11D;u, en plejaj pureco kaj sankteco kaj kun absoluta sinofero, al la trono de la Plejaltulo. La lumo kiun &#x109;i tiuj animoj radias respondas por la progreso de la mondo kaj la anta&#x16D;enigo de &#x11D;iaj popoloj. Ili estas kiel fermenta&#x135;o kiu influas la mondon de ekzisto, kaj formas la vivoforton per kiu la artoj kaj mirinda&#x135;oj de la mondo malka&#x15D;i&#x11D;os. Pere de ili la nuboj super&#x15D;utas la homaron per bonfaremo, kaj la tero produktas siajn fruktojn. &#x108;iuj aferoj devas havi ka&#x16D;zon, movan forton, vivigan principon. &#x108;i tiuj animoj kaj simboloj de sinapartigo provizis, kaj da&#x16D;ros provizi, la superan movimpulson en la homa mondo. La pretera mondo estas tiel malsimila al &#x109;i tiu mondo kiel &#x109;i tiu mondo malsimilas al tiu de la infano ankora&#x16D; en la utero de la patrino. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 155-157 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah)</emphasis></p><p>Simile 'Abdu'l-Baha skribas:</p><p><emphasis>La misterojn kiujn homo malatentas en la tera mondo, li malkovros en la &#x109;iela mondo, kaj tie estos konigitaj al li la sekretoj de la vero; des pli certe li retrovos kaj rekonos personojn kun kiuj li rilatis. Sendube la sanktaj animoj kiuj trovas puran okulon kaj estas favoritaj per la interna vido i&#x11D;os, en la regno de lumo, konantoj de &#x109;iuj misteroj, kaj ser&#x109;os la benon por vidi la realecon de &#x109;iu granda animo. Ili e&#x109; klare vidos la Belon de Dio en tiu mondo. Simile ili trovos &#x109;iujn amikojn de Dio, tiujn de la anta&#x16D;a kaj lasta tempo, kune en la &#x109;iela asocio.</emphasis></p><p><emphasis>La distingi&#x11D;o inter la homoj kompreneble da&#x16D;ros post ilia foriro el tiu &#x109;i mortema mondo. Sed tiu distingi&#x11D;o ne koncernas lokon, sed koncernas la animon kaj konsciencon. &#x108;ar la Regno de Dio estas sanktigita (liberigita) disde tempo kaj loko; tio estas alia mondo kaj alia universo. Kaj sciu kun certeco ke en la diaj mondoj la spiritaj amatoj rekonos unu la alian, kaj ser&#x109;os reciprokan unui&#x11D;on, sed spiritan unui&#x11D;on. Tiel same amo kiun unu havis al alia, ne estos forgesita en la mondo de la Regno, nek vi forgesos tie la vivon kiun vi havis en la materia mondo.</emphasis></p><p><strong>&#x108;ielo kaj Infero</strong></p><p>Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha konsideras la priskribojn &#x108;ielo kaj Infero prezentitajn en kelkaj pli malnovaj religiaj libroj kiel simbolajn, simile al la biblia historio pri la Kreo de la mondo, kaj ne kiel absolute veran. La &#x108;ielo estas, la&#x16D; lli, stato de perfekteco, kaj la Infero - de malperfekteco. La &#x108;ielo estas harmonio kun la Volo de Dio kaj kun niaj proksimuloj, kaj la Infero estas manko de tiu harmonio. La &#x108;ielo estas stato de spirita vivo, kaj la Infero - de spirita morto. Homo povas esti a&#x16D; en la &#x108;ielo a&#x16D; en la Infero ankora&#x16D; dum sia enkorpa vivo. La &#x11D;ojoj de la &#x108;ielo estas spiritaj &#x11D;ojoj, kaj la suferoj de la Infero estas senigo de tiuj &#x11D;ojoj.</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Kiam homoj estas savitaj per la lumo de kredo el la mallumo de malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la suno de la vero, kaj nobligitaj per &#x109;iuj virtoj, ili konsideras tion la plej granda rekompenco, kaj scias ke tio estas la vera paradizo. Sammaniere ili konsideras ke la spirita puno ... estu submeti&#x11D;o al la mondo de naturo, estu forvuali&#x11D;o de Dio, estu kruela kaj nescia, dronu en korpaj &#x11D;uoj, estu absorbita per bestaj malfortecoj, karakterizu sin per mallumajkvalitoj.... Tio estas la plej grandajpunojkaj turmentegoj. ...</emphasis></p><p><emphasis>... La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj paco ricevitaj en la spiritaj mondoj post forlaso de tiu &#x109;i mondo... spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, akiro de la deziroj de la koro kaj animo, kaj renkonto de Dio en la mondo de eterneco. Sammaniere la punoj de la alia mondo.... konsistas el senigo de la specialaj diaj benoj kaj de la absolutaj malavar&#x135;oj, kaj ekfalo en la plej malaltajn gradojn de la ekzisto. Tiu kiu estas senigita de tiuj &#x109;i diaj favoroj, kvankam li da&#x16D;ras post la morto, estas tamen konsiderata morta de la popolo de la vero.</emphasis></p><p><emphasis>La rica&#x135;o de la alia mondo estas proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe ke al tiuj kiuj estas proksimaj al la Dia Kortego estas permesite propeti, kaj tiu propetado estas benita de Dio.</emphasis></p><p><emphasis>Estas e&#x109; eble ke la kondi&#x109;oj de tiuj kiuj mortis en peko kaj nekredo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;os, t.e., ili povas esti objekto de pardono per la malavareco de Dio, ne per Lia justeco; &#x109;ar malavareco estas donado senmerita, kajjusteco estas donado de tio kion oni meritis. Kiel ni havas la povon pre&#x11D;i por tiuj animoj tie &#x109;i, ni tiel same posedos tiun povon en la alia mondo, kiu estas la Regno de Dio. ... Sekve en tiu mondo ili anka&#x16D; povas progresi. Kiel tie &#x109;i ili povas ricevi la lumon per siaj propraj pre&#x11D;oj, anka&#x16D; tie ili povas petegi pardonon, kaj ricevi la lumon per petegoj kaj pre&#x11D;oj.</emphasis></p><p><emphasis>Tiel anta&#x16D;e kiel post la formeto de tiu &#x109;i materiala formo, ekzistas progreso en perfekteco sed ne en stadio. ... Estas neniu krea&#x135;o pli alta ol perfekta homo. Atinginte tiun &#x109;i staton homo povas ankora&#x16D; progresi en la perfekteco sed ne en la stadio, &#x109;ar ne ekzistas la stadio pli alta ol tiu de perfekta homo en kiun li povus sin transigi. Li progresas nur en la stato de homeco, &#x109;ar la homaj perfektecoj estas senfinaj. Tiel ekzemple, kiel ajn instruita homo povus esti, ni povas imagi homon pli instruitan.</emphasis></p><p><emphasis>Pro tio, &#x109;ar la perfektecoj de homaro estas senlimaj, oni povas anka&#x16D; progresi en la perfektecoj post la forlaso de tiu &#x109;i mondo. - Some Answered Questions, pp. 260, 261, 268, 269, 274 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p><strong>Unueco de la Amba&#x16D; Mondoj</strong></p><p>La unueco de la homa gento kiun instruas Baha'u'llah koncernas ne nur personojn ankora&#x16D; en la korpoj, sed &#x109;iujn homojn, &#x109;u enkorpajn &#x109;u elkorpi&#x11D;intajn. Ne nur &#x109;iuj homoj nun vivantaj sur la tero sed anka&#x16D; &#x109;iuj en la spirita mondo, estas partoj de la sama organismo kaj tiuj du partoj intime dependas de si reciproke. Spirita kuneco inter ili, kiu nepre ne estas neebla a&#x16D; nenatura, estas konstanta kaj neevitebla. Tiuj kies spiritaj kapabloj estas ankora&#x16D; neevoluintaj ne konscias pri tiu &#x109;i vivoplena kontakto, sed kiam la kapabloj de homo evoluas, la kontakto kun tiuj preter la vualo fari&#x11D;as iom post iom pli konscia kaj pli difinita. Por Profetoj kaj sanktuloj tiu &#x109;i spirita kontakto estas tiel simpla kaj tiel reala kiel ordinaraj vida&#x135;oj kaj interparoloj por aliaj homoj.</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>La vizioj de Profetoj ne estas son&#x11D;oj; ili estas spiritaj malkovroj kaj koncernas realecon. Ili diras, ekzemple: "Mi vidis personon en difinita formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon." Tia vizio estas en la sfero de maldormo, ne en la sfero de dormo. Ja, &#x11D;i estas spirita malkovro. ...</emphasis></p><p><emphasis>... Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Estas do skribite en la Evangelio ke sur la monto Tabor, Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas evidente ke tio &#x109;i ne estis materia renkonti&#x11D;o. &#x11C;i estis spirita kondi&#x109;o....</emphasis></p><p><emphasis>... (Renkonti&#x11D;oj similaj) al &#x109;i tiuj estas realaj, ka&#x16D;zas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn. - Some Answered Questions, pp. 290-292 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p>Kvankam konfesante la realecon de la "supernormalaj" psikaj povoj Li tamen malaprobas la penojn celantajn devigi ilian anta&#x16D;maturan disvolvi&#x11D;on. Tiuj &#x109;i povoj disvolvos sin en natura maniero, kiam venos la &#x11D;usta tempo, se ni nur sekvos la vojon de spirita progreso kiun la Profetoj preparis al ni. Li diras:</p><p><emphasis>Enmiksi&#x11D;o en psikaj fortoj en tiu &#x109;i mondo malhelpas la kondi&#x109;ojn de la animo en la venonta mondo. Tiuj &#x109;i fortoj estas realaj, sed normale, ili ne estas aktivaj en tiu &#x109;i sfero. ido en la utero havas okulojn, orelojn, manojn, piedojn, k.t.p., sed ili ne estas en aktiveco. La tuta celo de la vivo en la materia mondo estas eniri la mondon de Realeco, kie tiuj fortoj fari&#x11D;os aktivaj. Ili apartenas al tiu mondo. (el notoj de f-ino Buckton, reviziitaj de 'Abdu'l-Baha)</emphasis></p><p>Oni ne ser&#x109;u rilaton kun spiritoj de foririntoj nur pro tio, nek por kontentigi vanan scivolon. Estas, tamen, samtempe privilegio kaj devo de tiuj &#x109;e unu flanko de la vualo ami, helpi kaj pre&#x11D;i por tiuj je la alia. Pre&#x11D;oj por mortintoj estas ordonitaj al bahaanoj. 'Abdu'l-Baha diris al f-ino E. J. Rosenberg en 1904: "La favoro de efika propetado estas unu el la perfektecoj apartenantaj al progresintaj animoj, kiel anka&#x16D; al la Malka&#x15D;antoj de Dio. Jesuo Kristo havis la potencon por pre&#x11D;i pardonon por Siaj malamikoj estante sur la tero, kaj tiun &#x109;i povon Li certe havas nun. 'Abdu'l-Baha neniam mencias nomon de mortinto sen la vortoj: 'Dio pardonu al li! a&#x16D; similsencaj vortoj. Sekvantoj de la profetoj anka&#x16D; havas la povon por pre&#x11D;i pardonon al animoj. Tial ni ne pensu ke iu animo estas kondamnita al sen&#x15D;an&#x11D;a stato de suferado a&#x16D; pereo pro absoluta nescio pri Dio. La povo de efika propetado por ili &#x109;iam ekzistas."</p><p>"Ri&#x109;ulo en la alia mondo povas helpi malri&#x109;ulon, kiel ri&#x109;ulo povas helpi malri&#x109;ulon tie &#x109;i. En &#x109;iu mondo &#x109;iuj estas krea&#x135;oj de Dio. Ili &#x109;iam dependas de Li. Ili ne estas kaj nenial povas esti sendependaj. &#x108;ar ili bezonas Dion, ju pli ili pre&#x11D;as, des pli ri&#x109;aj ili fari&#x11D;as. Kio estas ilia poseda&#x135;o, ilia ri&#x109;a&#x135;o? Kio estas iliaj helpo kaj subteno en la alia mondo? &#x11C;i estas propetado. Nedisvolvi&#x11D;intaj animoj devas akiri progreson unue pere de petado de spiritaj ri&#x109;uloj; poste ili povas progresadi per sia propra petado."</p><p>Alifoje Li diras: "Tiuj kiuj suprenlevi&#x11D;is havas atribuojn diferencajn de tiuj kiuj estas ankora&#x16D; sur la tero, sed la unuaj ne estas efektive aparti&#x11D;intaj de la duaj."</p><p>"En pre&#x11D;o okazas kuni&#x11D;o de la statoj, kuni&#x11D;o de la kondi&#x109;oj. Pre&#x11D;u por ili kiel ili pre&#x11D;as por vi". -<emphasis> 'Abdu'l-Baha in London,</emphasis> p. 97 ('Abdu'l-Baha en Londono).</p><p>Demandite &#x109;u estas eble por kredo kaj amo alporti scion de la Nova Revelacio al tiuj kiuj foriris el tiu &#x109;i vivo ne a&#x16D;dinte pri &#x11D;i, 'Abdu'l-Baha respondis: "Jes, certe! &#x108;ar sincera pre&#x11D;o estas &#x109;iam efika, kaj havas grandan influon en la alia mondo. Ni neniam estas apartigitaj de tiuj kiuj estas tie. La efektiva kaj vera influo estas ne en tiu &#x109;i mondo sed en la alia." -<emphasis> Notes of Mary Hanford Ford,</emphasis> Parizo, 1911 (Notoj de Mary Hanford Ford).</p><p>Aliflanke Baha'u'llah skribas:</p><p><emphasis>Se iu vivas konforme al tio kio estas decidita por li, la &#x108;ielanaro, kaj la lo&#x11D;antoj de la Superega Paradizo, kaj tiuj kiuj lo&#x11D;as sub la Kupolo de Grandeco pre&#x11D;os por li, la&#x16D; Ordono de Dio, la Plej Kara kaj la glora. (Tabuleto tradukita de 'Ali Kuli Khan)</emphasis></p><p>Kiam oni demandis al 'Abdu'l-Baha kial la koro ofte turnas sin kun instinkta alvoko al amiko kiu trapasis en la postan vivon, Li respondis: "Tio estas le&#x11D;o de la Dia kreado ke malfortulo ser&#x109;u apogon &#x109;e fortulo. Tiuj al kiuj vi vin turnas povas esti perantoj de la Dia Povo al vi, e&#x109; kiam ili estas surtere. Sed estas la Sankta Spirito kiu fortigas &#x109;iujn homojn." -<emphasis> 'Abdu'l-Baha in London,</emphasis> p. 97 ('Abdu'l-Baha en Londono)</p><p><strong>Neekzisto de Malbono</strong></p><p>La&#x16D; la bahaa filozofio el la doktrino pri unueco de Dio sekvas ke povas ekzisti nenia pozitiva malbono. Povas esti nur la Senlimeco. Se en la universo ekzistus aliaj povoj eksteraj a&#x16D; kontra&#x16D;aj al tiu &#x109;i Unu, tiam tiu &#x109;i Unu ne estus senlima. Kiel mallumo estas nur manko a&#x16D; malforta grado de lumo, tiel malbono estas nur manko a&#x16D; malforta grado de bono, la nedisvolvita stato. Homo malbona estas homo kies pli alta naturo estas ankora&#x16D; nedisvolvita. Se li estas egoisma, la malbono ne estas lia amo de si mem-&#x109;ia amo, e&#x109; memamo, estas dia.</p><p>La malbono estas tio ke li havas tiel mizeran, ne&#x11D;ustan, malbone direktitan amon al si mem kaj tian mankon de amo al aliaj kaj al Dio. Li konsideras sin mem kiel nur superan specon de besto, kaj malsa&#x11D;e dorlotas sian malpli altan naturon kiel li dorlotus &#x15D;atatan hundon - kun rezulto pli malbona rilate al si mem ol tio de la hundo.</p><p>En unu el Siaj leteroj 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Koncerne vian rimarkon, ke 'Abdu'l-Baha diris al kelkaj kredantoj ke malbono neniel ekzistas, ke &#x11D;i estas, &#x11D;uste dirante, objekto neekzistanta, tio estas ja vero, konsiderante ke la plej granda malbono estas se homo devoji&#x11D;as kaj vuali&#x11D;as for de la vero. Eraro estas manko de gvido; mallumo estas foresto de lumo; nescio estas manko de scio; mensogo estas manko de vero; blindeco estas manko de vido; kaj surdeco estas manko de a&#x16D;dado. Tiel do, eraro, blindeco, surdeco kaj nescio estas objektoj neekzistantaj.</emphasis></p><p>Refoje Li diris:</p><p><emphasis>En la krea&#x135;o ne ekzistas malbono; &#x109;io estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj denaskaj karakter-trajtoj de tiuj homoj &#x15D;ajne tre ripro&#x109;indaj ne estas tiaj en realeco. Ekzemple, vi povas rimarki en su&#x109;infano de la komenco de &#x11D;ia vivo signojn de deziro, kolero, kaj malbona humoro. Oni povas tiam diri, ke bono kaj malbono estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio &#x109;i estas kontra&#x16D;a al la boneco de la naturo kaj krea&#x135;o. La respondo estas ke deziro, kiu celas ion pli, estas la&#x16D;dinda kvalito se &#x11D;i estas &#x11D;uste uzata. Se homo deziras akiri sciencon kaj instruitecon, a&#x16D; fari&#x11D;i kompatema, malavara, kajjusta, tio estas plej la&#x16D;dinda. Tiel same, se li ekscitas siajn koleron kaj indignon kontra&#x16D; sangamaj tiranoj kiuj similas sova&#x11D;ajn bestojn, tio estas tre la&#x16D;dinda; sed se li ne uzas tiujn &#x109;i kvalitojn en &#x11D;usta maniero, tio estas malla&#x16D;dinda....</emphasis></p><p><emphasis>... Tielsame okazas kun &#x109;iuj naturaj kvalitoj de homo, kiuj formas la bonecon de la vivo; se ili estas uzatajkaj elmontrataj en kontra&#x16D;le&#x11D;a maniero, ili fari&#x11D;as ripro&#x109;indaj. Tial estas klare ke la krea&#x135;o estas pure bona. - Some Answered Questions, pp. 250, 351 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p>Malbono estas &#x109;iam manko de vivo. Se la malpli bona flanko de la homa naturo estas neproporcie disvolvita, la kuracilo ne estas malpli da vivo por tiu flanko, sed pli da vivo por la pli bona flanko, por ke ekvilibro estu reatingita. "Mi venis", diris Kristo, "por ke vi havu vivon, kaj por ke vi havu pli multe da vivo." Jen tio kion ni &#x109;iuj bezonas: vivon, pli da vivo, vivon kiu estas vera vivo! La mesa&#x11D;o de Baha'u'llah estas la sama kiel de Kristo. "Hodia&#x16D;", Li diras, "tiu &#x109;i servanto venis ja por revivigi la mondon".<emphasis> (Tablet to Ra'is,</emphasis> Tabuleto al Ra'is), kaj al Siaj sekvantoj Li diras: "Venu por ke mi faru vin vivigantoj de la homaro".<emphasis> (Tablet to the Pope,</emphasis> Tabuleto al la Papo).</p><p><strong>&#x108;APITRO XII: RELIGIO KAJ SCIENCO</strong></p><p><emphasis>'Ali, la bofilo de Mahometo, diris: "Tio kio harmonias kun scienco harmonias anka&#x16D; kun religio." Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne akceptu. Religio kaj scienco pasas man-en-mane, kaj tia religio, kia kontra&#x16D;as al scienco ne estas vera. - 'Abdu'l-Baha, Wisdom of 'Abdu'l-Baha (Sa&#x11D;eco de 'Abdu'l-Baha)</emphasis></p><p><strong>Eraro kiel Ka&#x16D;zo de Konflikto</strong></p><p>Unu el la fundamenta instruo de Baha'u'llah estas ke vera scienco kaj vera religio &#x109;iam devas esti harmonia. Vero estas nur unu, kaj kiam ajn okazas konflikto, &#x11D;ia ka&#x16D;zo estas ne la vero, sed malvero. Inter la tielnomata religio kaj tielnomata scienco en &#x109;iuj epokoj okazis akraj konfliktoj, sed rerigardante tiujn &#x109;i konfliktojn en la lumo de pli pura vero ni povas atribui ilin &#x109;efe al nescio, anta&#x16D;ju&#x11D;o, vanteco, avido, bigoteco, netoleremo, obstino a&#x16D; io simila - io egale fremda al la vera spirito de la scienco kaj de la religio, &#x109;ar la spirito de amba&#x16D; estas nur unu. Huxley diras: "Granda elfaroj de filozofoj ne tiom estas fruktoj de ilia intelektoj kiom de la direkto de tiu intelekto per altgrada religia mensostato. La vero cedis ne tiom al ilia logika penetremo kiom al ilia pacienco, amo, korpureco kaj rnemforgeso." Boole, la matematikisto, certigas ke "geometria indukcio esence estas maniero de pre&#x11D;o - alvoko de limita menso al la Senlima por lumo en la limhavaj aferoj". La granda profetoj de religio kaj de scienco neniam akuzis unu la alian. Ne ili, la granda mondinstruistoj, sed iliaj neindaj sekvantoj - la adorantoj de la litero sed ne de la spirito de iliaj instruoj - estis &#x109;iam persekutantoj de novaj profetoj kaj plej akraj malamikoj de progreso. Ili studis la lumon de la speciala revelacio kiun ili akceptis kiel sanktan, kaj kun plej granda zorgemo kaj precizeco difinis &#x11D;iajn ecojn kaj kvalitojn, la&#x16D; la kapablo de sia limigita vidpovo. Tio &#x109;i estas por ili la sola vera lumo. Se Dio en Sia senlima malavareco aperigas pli plenan lumon el alia regiono, kaj la tor&#x109;o de inspiro brilas en la mano de nova tor&#x109;portanto pli hele ol anta&#x16D;e, anstata&#x16D; &#x11D;oje akcepti la novan lumon kaj kun ripetita dankemo adori la Patron de &#x109;iuj lumoj ili koleras kaj maltrankvilas. Tiu &#x109;i nova lumo ne konformas al ilia difino. &#x11C;i ne havas ortodoksan econ, kaj ne brilas el ortodoksa loko, tial oni devas estingi &#x11D;in je &#x109;ia kosto por ke &#x11D;i ne devojigu la homojn en vojon de herezo! Multaj malamikoj de la Profetoj apartenas al tiu &#x109;i tipo - ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj, kaj kontra&#x16D;as la novan kaj pli puran veron por defendi supozitan bonon de tio kion ili kredas esti vero. Aliaj apartenas al pli malaltaj kategorioj; pro egoistaj konsideroj ili batalas kontra&#x16D; la vero a&#x16D; baras la vojon de progreso per spirita senviveco kaj inerteco.</p><p><strong>Persekutado de Profetoj</strong></p><p>La grandaj religiaj Profetoj &#x109;iam estis malrespektataj kaj malakceptataj, en la tempo de Sia veno. Batoj de malamikoj faladis sur lliajn dorsojn kaj sur la dorsojn de lliaj fruaj sekvantoj kaj lli oferis Siajn poseda&#x135;ojn kaj vivojn la&#x16D; la vojo de Dio. E&#x109; en nia tempo tio &#x109;i okazis. De la jaro 1844 multaj miloj da babanoj kaj bahaanoj en Persujo estis kruele mortigitaj pro sia kredo, kaj multaj aliaj suferis malliberigon, ekzilon, malri&#x109;econ kaj malnobligon. La plej nova el la grandaj religioj estis "baptita per sango" pli abunde ol la anta&#x16D;aj, kaj martirado de la kredantoj da&#x16D;ras &#x11D;is la nuna tempo. Tian saman sorton havis la profetoj de scienco. Giordano Bruno estis bruligita kiel herezulo en la jaro 1600 pro tio, ke li interalie instruis, ke la tero sinmovas &#x109;irka&#x16D; la suno. Kelkan tempon poste la maljuna filozofo Galilejo devis sur la genuoj for&#x135;uri tiun saman doktrinon por eviti similan sorton. Je pli malfrua tempo, oni furioze atakadis Darvinon kaj la pionirojn de la moderna geologio &#x109;ar ili kura&#x11D;is kontra&#x16D;i la instruon de la Sankta Skribo ke la mondo estis farita en ses tagoj kaj anta&#x16D; malpli ol ses mil jaroj! Kontra&#x16D;staro al nova scienca vero devenas, tamen, ne nur flanke de la Eklezio. Sciencaj ortodoksuloj estis &#x109;iam tiel same malamikaj al progreso kiel religiaj ortodoksuloj. Samtempaj tielnomataj scienculoj ridis kaj mokis Kolumbon, argumentante je sia propra kontenteco ke se e&#x109; la &#x15D;ipoj ja sukcesus malsupreniri &#x11D;is la Antipodoj sur la kontra&#x16D;an flankon de la globo, estus por ili neeble reveni supren! Galvani, la pioniro de la elektra scienco, estis mokata de siaj kleraj kolegoj, kiuj nomis lin "dancmajstro de ranoj". Harvey, kiu malkovris la cirkuladon de sango, suferis pro tiu &#x109;i herezo ridon kaj persekutadon de siaj samprofesiuloj kaj estis eksigita de sia katedro. Kiam Stephenson elpensis sian lokomotivon, tiutempaj e&#x16D;ropaj matematikistoj, anstata&#x16D; malfermi la okulojn kaj studi la faktojn, argumentis je sia propra kontenteco ke ma&#x15D;ino sur glataj reloj neniam povos tiri &#x15D;ar&#x11D;ojn, &#x109;ar la radoj nur rondglitos sur la loko kaj la vagonaro ne povus ekmovi&#x11D;i. Oni povas citi senfinajn similajn ekzemplojn, tiel el la malnova kiel el la nova histono, kaj e&#x109; el la nuntempo. D-ro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto, devis batali por sia mirinda lingvo internacia kontra&#x16D; tiuj samaj mokado, malestimo kaj malsaga kontra&#x16D;sento kiuj trafis al Kolumbo, Galvani, kaj Stephenson. E&#x109; Esperanto, donita al la mondo anta&#x16D; tiel mallonga tempo en la jaro 1887, havas siajn martirojn.</p><p><strong>Komenco de Interpaci&#x11D;o</strong></p><p>En la da&#x16D;ro de proksimume la lasta duonjarcento, tamen, la spirito de la tempo san&#x11D;is, Nova Lumo de Vero ekbrilis kaj &#x15D;ajnigis jam la disputadojn de la lasta jarcento strange nemodernaj. Kie nun estas la fanfaronaj materialistoj kaj la dogmanaj ateistoj kiuj, nur anta&#x16D; nelonga tempo, minacis elpeli religion el la mondo? Kaj kie estas la predikistoj kiuj kun tia certeco elsendis tiujn kiuj ne akceptis iliajn dogmojn en la flamojn de infero kaj en la torturojn de kondamnitoj? Oni povas a&#x16D;di ankora&#x16D; e&#x125;on de ilia bruado, sed ilia tago rapide proksimi&#x11D;as al la fino kaj iliaj doktrinoj senkrediti&#x11D;as. Ni povas nun vidi ke la doktrinoj kiuj polemikis plej amare apartenis nek al la vera scienco nek al la vera religio. Kiu scienculo povus ankora&#x16D; aserti en la lumo de la modernaj psikaj esploroj ke "cerbo sekrecias penson kiel hepato sekrecias galon?" A&#x16D; ke kaduki&#x11D;o de korpo nepre devas okazigi kaduki&#x11D;on de la animo? Ni vidas nun ke por ke penso estu vere libera &#x11D;i devas flugi en la regionojn de psikaj kaj spiritaj fenomenoj kaj ne esti alligita nur al materiaj aferoj. Ni konscias nun ke tio kion ni scias pri la naturo estas kvaza&#x16D; guto en oceano kompare kun tio kio restas ankora&#x16D; por esti eltrovita. Pro tio ni facile konsentas eblecon de mirakloj, tamen ne kiel rompon de la naturle&#x11D;oj, sed kiel aperigon de funkciado de subtilaj fortoj kiuj estas ai ni ankora&#x16D; nekonataj, kiel elektro kaj X-radioj estis al niaj anta&#x16D;uloj. Aliflanke, kiu el niaj &#x109;efaj religiaj Instruistoj deklaras ankora&#x16D; ke por esti savita estas necese kredi ke la mondo estis kreita en ses tagoj, a&#x16D; ke la priskribo de la plagoj kontra&#x16D; la egiptoj la&#x16D; la Libro Eliro estas la&#x16D; litere vera, a&#x16D; ke la suno senmovi&#x11D;is sur la &#x109;ielo (t.e., ke la tero &#x109;esis turni&#x11D;i) por lasi Josuon postkuri la malamikon, a&#x16D; ke se iu homo ne akceptas la kredon de Sankta Atanasio, "li sendube pereos por eterne?" Oni povas ankora&#x16D; formale ripeti tiajn kredojn, sed kiu akceptas ilin senkondi&#x109;e en la litera senco? Ilia influo je homaj koroj kaj mensoj forpasis a&#x16D; rapide forpasas. La religia mondo &#x15D;uldas dankon al la scienculoj kiuj helpis dis&#x15D;iri en &#x109;ifonojn tiajn eluzitajn kredojn kaj dogmojn kaj lasis la veron libera por pa&#x15D;i anta&#x16D;en. Sed la mondo de scienculoj &#x15D;uldas ankora&#x16D; pli grandan dankon al la veraj sanktuloj kaj mistikuloj kiuj, dum bonaj &#x109;u malbonaj cirkonstancoj, restis fidelaj al la vivantaj veroj de la spirita sperto kaj montris al la nekredema mondo ke vivo estas io pli ol karno kaj la mondo nevidebla pli granda ol la videbla. Tiuj &#x109;i scienculoj kaj sanktuloj estas kvaza&#x16D; montpintoj kiuj ricevis la unuajn radiojn de la levi&#x11D;anta suno kaj rebriligis ilin al la malpli supra mondo; sed nun la suno estas levi&#x11D;inta kaj &#x11D;iaj radioj lumigas la mondon. En la instruoj de Baha'u'llah ni havas grandiozan revelacion de vero kiu kontentigas kaj korojn kaj mensojn, kaj en kiu la religio kaj la scienco estas en unueco.</p><p><strong>Ser&#x109;ado Por la Vero</strong></p><p>Kompleta harmonio kun la scienco estas videbla en la bahaaj instruoj koncerne la manierojn la&#x16D; kiuj ni devas ser&#x109;i la veron. Ser&#x109;anto devas liberigi sin de &#x109;iaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj por ke li povu sen malhelpoj ser&#x109;i la veron.</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Por ser&#x109;i la veron ni devas forlasi niajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn, niajn proprajn malvastajn ideojn; la &#x109;efa afero estas akceptema kaj malferma menso. Se nia kaliko estas plena de memo, ne estas en &#x11D;i loko por la akvo de vivo. La fakto ke ni imagas nin pravaj kaj &#x109;iujn aliajn malpravaj estas la plej granda barilo sur la vojo al unueco, kaj unueco estas esenca, se ni deziras atingi la Veron, &#x109;ar la Vero mem estas unueco.</emphasis></p><p><emphasis>Neniu vero povas kontra&#x16D;i alian veron. Lumo estas bona el kia ajn lampo &#x11D;i brilas! Rozo estas bela en kia ajn &#x11D;ardeno &#x11D;i floras! Stelo havas tiun saman brilon &#x109;u &#x11D;i brilas de la Oriento &#x109;u de la Okcidento! Estu liberaj de anta&#x16D;ju&#x11D;oj, kaj tiel vi amos la sunon de Vero en kiu ajn punkto de la horizonto &#x11D;i levi&#x11D;us. Vi komprenos ke se la Dia Lumo de Vero brilis en Jesuo Kristo, &#x11D;i brilis anka&#x16D; en Moseo kaj en Budho. Jen la signifo de la ser&#x109;ado por vero.</emphasis></p><p><emphasis>Tio anka&#x16D; signifas ke ni devas esti pretaj for&#x135;eti &#x109;ion kion ni lernis anta&#x16D;e, &#x109;ion kio povus malhelpi niajn pa&#x15D;ojn sur la vojo al la Vero; ni ne devas heziti, se estas necese, rekomenci nian tutan edukon. Ni ne devas permesi ke amo al iu religio a&#x16D; al iu persono tiel blindigu niajn okulojn ke ni estus katenitaj per supersti&#x109;oj. Kiam ni estos liberaj de &#x109;iuj tiuj ligoj, ser&#x109;antaj per liberigitaj mensoj, tiam ni kapablos atingi la celon.</emphasis></p><p><strong>Vera Agnostikismo</strong></p><p>La bahaa instruo konsentas kun la scienco kaj filozofio en sia deklaro ke la esenca naturo de Dio estas entute ekster homa kompreneblo. Tiel same emfaze kiel Huxley kaj Spencer instruas ke la Granda Unua Ka&#x16D;zo estas neekkonebla, Baha'u'llah instruas ke "Dio &#x109;ion komprenas; Li Mem ne povas esti komprenebla". Al la scio pri la Dia esenco "la vojo estas barita kaj la irejo estas netrapasebla", &#x109;ar kiamaniere limita povas kompreni la Senliman; kiamaniere guto povas enteni oceanon a&#x16D; polvero flirtanta en sunradio universon? Tamen la tuta universo estas elokventa atesto pri Dio. En &#x109;iu akvoguto estas ka&#x15D;itaj oceanoj de sencenhavo, &#x109;iu polvero entenas tutan universon da signifoj, etendante multe preter la kono de la plej kleraj scienculoj. Kemiistoj kaj fizikistoj esplorante la naturon de materio pasis de masoj al molekuloj, de molekuloj al atomoj, de atomoj al elektronoj kaj etero, sed &#x109;iupa&#x15D;e malfacileco de la esploroj pligrandi&#x11D;as &#x11D;is fine e&#x109; la plej profunda intelekto ne povas penetri piuen, kaj povas nur en silenta timo klini sin anta&#x16D; la nekonata Senlimeco Kiu restas &#x109;iam &#x109;irka&#x16D;vualita per neesplorebla mistero.</p><p><emphasis>Floro en fendita muro, Mi &#x15D;iras vin el la fendo,</emphasis></p><p><emphasis>Tenas vin, tutan kun la radikoj, en mano, Floreto - sed se mi komprenus</emphasis></p><p><emphasis>Kio vi estas, viaj radikoj kaj &#x109;io, kaj &#x109;io en &#x109;io, Mi scius kio estas homo kaj Dio.</emphasis></p><p>- Tennyson</p><p>Se floro en fendita muro, se e&#x109; unu atomo de materio prezentas misterojn kiujn plej profunda intelekto ne povas solvi, kiel do estus eble por homo kompreni la universon? Kiel li kura&#x11D;us pretendi difini a&#x16D; priskribi la Senfinan Ka&#x16D;zon de &#x109;io? Tiel do &#x109;iujn teologiajn konjektadojn pri la naturo de la esenco de Dio oni devas for&#x135;eti kiel sensencajn kaj senenhavajn.</p><p><strong>Kono pri Dio</strong></p><p>Sed kvankam la esenco ne estas konebla, elmontroj de &#x11D;ia malavereco estas &#x109;ie videblaj. Kvankam la unua ka&#x16D;zo ne povas esti imagita, &#x11D;iaj rezultoj frapas &#x109;iujn niajn perceptopovojn. Same kiel kono pri bildoj de pentristo donas al kompetentulo veran konon pri la artisto, anka&#x16D; kono pri la universo en &#x109;iuj &#x11D;iaj rilatoj - kono de la naturo a&#x16D; de la homa naturo, de aferoj videblaj kaj nevideblaj - estas kono de la verko de Dio, kaj donas al ser&#x109;antoj de la Dia Vero efektivan konon de Lia Gloro. "La &#x109;ielo rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la &#x109;iela firma&#x135;o. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon." - Psalmaro XIX, 1-2.</p><p><strong>La Diaj Malka&#x15D;antoj</strong></p><p>&#x108;io elmontras la malaverecon de Dio kun pli a&#x16D; malpli granda klareco, kiel &#x109;iuj materialaj objektoj elmetitaj al la suno reflektas &#x11D;ian lumon en pli a&#x16D; malpli forta grado. Amaso da fulgo reflektas malmulte, &#x15D;tono reflektas pli multe, peco de kreto ankora&#x16D; pli multe, sed en neniu el tiuj &#x109;i reflektoj ni povas trovi la formon kaj koloron de la glora astro. Perfekta spegulo, tamen, reflektas precize la formon kaj koloron de la suno, tiel ke rigardante la spegulon ni kvaza&#x16D; rigardas la sunon mem. En similaj manieroj &#x109;iuj aferoj rakontas al ni pri Dio. &#x15C;tono povas diri al ni iomete pri la Diaj atribuoj, floro povas diri pli multe, besto kun siaj mirindaj sentoj, instinktoj kaj movkapablo, ankora&#x16D; pli multe. En la plej malfortaj el niaj kunfratoj ni povas malkovri mirindajn ecojn kiuj rakontas pri la mirinda Kreinto. En poeto, sanktulo, geniulo, ni trovas ankora&#x16D; pli altan atenton, sed la grandaj profetoj kaj religifondintoj estas la perfektaj speguloj pere de kiuj la amo kaj sa&#x11D;o de Dio estas reflektitaj al la cetero de la homaro. La speguloj de aliaj homoj estas malklarigitaj per makuloj kaj polvo de egoismo kaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, sed tiuj &#x109;i estas puraj kaj senmakulaj - entute sindonintaj al la Volo de Dio. Tiel lli fari&#x11D;as la plej grandaj edukistoj de la homa gento. La Diaj instruoj kaj la Povo de la Sankta Spirito radiantaj pere de ili estis kaj estas ka&#x16D;zo de progreso de la homaro, &#x109;ar Dio helpas homojn per aliaj homoj. &#x108;iu homo kiu trovas sin pli alte en la vojo supren estas helprimedo por tiuj, kiuj estas pli malalte, kaj tiuj kiuj estas plej alte estas helpantoj de la tuta homaro. Estas kvaza&#x16D; &#x109;iuj homoj estus kunligitaj per elastaj &#x15D;nuroj. Se iu homo sin levas iomete super la &#x11D;enerala nivelo de siaj kunuloj, la &#x15D;nuro pli stre&#x109;i&#x11D;as. Liaj anta&#x16D;aj kamaradoj penas retiri lin, sed kun egala forto li tiras ilin supren. Ju pli alten li pasas, des pli li sentas la pezon de la tuta mondo kiu tiras lin returnen, kaj des pli li dependas de dia subteno, kiu atingas lin pere de tiuj kelkaj kiuj estas ankora&#x16D; pli alte super li. La plej altaj el &#x109;iuj estas la grandaj Profetoj kaj Savantoj, la Diaj "Malka&#x15D;antoj" - tiuj homoj perfektaj, Kiuj estis, &#x109;iu en Sia tago, sen egalulo a&#x16D; kamarado, kaj portis la &#x15D;ar&#x11D;on de la tuta mondo, estante subtenataj sole de Dio. "La &#x15D;ar&#x11D;o de niaj pekoj estis sur Li" - tio &#x109;i estis vera koncerne &#x109;iun el lli. &#x108;iu estis la "Vojo, la Vero kaj la Vivo" por Siaj sekvantoj. &#x108;iu estis fluejo de la Dia malavareco fluanta al &#x109;iu koro kiu volas &#x11D;in ricevi. &#x108;iu havis Sian rolon en la granda dia piano pri altigo de la homaro.</p><p><strong>Kreado</strong></p><p>Baha'u'llah instruas ke la universo estas sen komenco rilate al tempo. &#x11C;i estas konstanta emana&#x135;o el la Granda Unua Ka&#x16D;zo. La Kreinto &#x109;iam kreadis kaj &#x109;iam kreados. Mondoj kaj sistemoj povas aperi kaj malaperi, sed la universo &#x109;iam ekzistas. &#x108;iuj objektoj kiuj travivas kombini&#x11D;on, devas en sia tempo fari&#x11D;i malkombini&#x11D;o, sed la elementoj restas. Kreo de mondo, de lekanteto a&#x16D; de homa korpo ne estas "elfari ion el nenio"; sed &#x11D;i estas kunigo de elementoj kiuj anta&#x16D;e estis disigitaj, farante videbla ion kio anta&#x16D;e estis ka&#x15D;ita. lom post iom la elementoj ree disi&#x11D;os, la formo malaperos, sed efektive nenio estos perdita a&#x16D; neniigita; &#x109;iam novaj kombina&#x135;oj kaj formoj aperados el la ruinoj de la malnovaj. Baha'u'llah konfirmas la opinion de scienculoj kiuj pretendas, ne ses milojn, sed milionojn kaj bilionojn da jaroj por la historio de la terkreo. La evolucia teorio ne neas la krean potencon. &#x11C;i nur penas priskribi la rnetodojn de &#x11D;ia manifestado; kaj la mirinda historio de la materiala universo kiun astronomo, geologo, fizikisto kaj biologiisto grade malkovras anta&#x16D; niaj okuloj estas, se oni &#x11D;in &#x11D;uste konsideras, multe pli kapabla elvoki plej profundajn respekton kaj adoron ol la kruda kaj neinteresa rakonto pri la kreo donita en la Hebrea Sankta Skribo. Tamen, la merito de la malnova rakonto en la Libro Genezo estis ke per kelkaj kura&#x11D;aj simbolaj strekoj &#x11D;i montris la esencan spiritan signifon de la historio, kiel majstra pentristo, per kelkaj movoj de peniko, esprimas ideojn kiujn tute malsukcesus alia pentristo plej penige atentiganta detalojn. Se la materiaj detaloj blindigas nin al la spirita signifo, estus por ni pli bone ne havi ilin; sed se ni unu fojon bone ekkomprenis la esencan signifon de la tuta skemo, tiam kono de la detaloj mirinde ri&#x109;igos kaj briligos nian koncepton kaj faros &#x11D;in grandioza bildo anstata&#x16D; nura skizo.</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Sciu ke unu el la plej profundaj spiritaj veroj estas ke la mondo de ekzisto, t.e. tiu &#x109;i senlima universo, havas nenian komencon. ...</emphasis></p><p><emphasis>... Sciu, ke ... neeblas kreanto sen kreita&#x135;o, ke oni ne povas pripensi provizanton sen provizatoj &#x109;ar &#x109;iuj diaj nomoj kaj atribuoj postulas la ekzistadon de esta&#x135;oj. Se ni povas imagi tempon en kiu ekzistis neniaj esta&#x135;oj, tiu imaga&#x135;o estus neado de la Dieco de Dio. Plie, absoluta neekzisto ne povus fari&#x11D;i ekzisto. Se la esta&#x135;oj estus absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekesti. Tial, &#x109;ar la esenco de Unueco, tio estas la ekzisto de Dio, estas &#x109;iama kaj eterna - kaj havas nekkomencon nek finon estas certe, ke tiu &#x109;i mondo de la ekzisto. ... anka&#x16D; havas nek komencon nek finon ... povas okazi ke iu parto de la universo, iu el la globoj, ekzemple, ekekzistas, a&#x16D; estas dispartigita, sed la aliaj senfinaj globoj ankora&#x16D; ekzistas. ... &#x108;ar &#x109;iu globo havas komencon, &#x11D;i devas nepre havi finon, &#x109;ar &#x109;iu kombina&#x135;o, kolektiva a&#x16D; unuopa, devas nepre esti malkombinita. La sola diferenco estas ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli rapide, sed estas neeble ke objekto kombinita estu neniam malkombinita. - Some Answered Questions, pp. 209-210 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p><strong>Deveno de Homo</strong></p><p>Baha'u'llah konfirmas anka&#x16D; la aserton de biologoj la&#x16D; kiuj la historio de la korpo de homo atingas en la evoluado de la speco da&#x16D;ron de milionoj da jaroj. La homa korpo, komenci&#x11D;anta per tre simpla, la&#x16D;vide sensignifa formo, evoluis gradon post grado, en da&#x16D;ro de nekalkuleblaj generacioj, fari&#x11D;ante &#x109;iam pli kaj pli komplikita, &#x109;iam pli kaj pli bone organizita &#x11D;is fari&#x11D;is la homo de la hodia&#x16D;a tago. &#x108;iu individua homa korpo evoluas per tia serio de stadioj, de eta ronda gelaten-simila forma&#x135;o al plene evoluita homo. Se tio estas vera koncerne individuojn, kion neniu neas, kial do ni konsiderus ofendon kontra&#x16D; la homa digno konfesi pri simila evoluado de la speco? Tio estas tute alia afero ol aserti ke homo devenas de simio. La homa embrio povus simili iatempe fi&#x15D;on kun brankoj kaj vosto, sed &#x11D;i ne estas fi&#x15D;o. &#x11C;i estas embrio de homo. Tiel same la homa speco[33]povus en diversaj stadioj de sia longa evoluado simili ekstervice diversajn specojn de pli malaltaj bestoj, tamen &#x11D;i dam estis homa speco, posedanta en si la misteran povon evolui en la homon kian ni konas hodia&#x16D;, e&#x109; plie, la povon evolui, espereble, en ion ankora&#x16D; pli altan estontece.</p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>estas klare ke nia terglobo ne ekzistis subite en sia nuna formo, sed... pasadis grade tra diversaj fazoj &#x11D;is &#x11D;i estis ornamita per &#x109;iuj siaj nunaj perfektecoj. ...</emphasis></p><p><emphasis>... la homo, en la komenco de sia ekzisto kaj en la utero de la tero, kiel embrio en la utero de la patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia ... &#x11D;is li aperis kun tiuj &#x109;i beleco kaj perfekteco, kun tiuj &#x109;i forto kaj povo. Estas certe ke en la komenco li ne havis tiujn &#x109;i carmon, graciecon kaj belan aspekton, kaj ke li nur la&#x16D;grade atingis tiun &#x109;i nunan modelon, tiun &#x109;i formon, tiun &#x109;i belecon, kaj tiun &#x109;i graciecon....</emphasis></p><p><emphasis>... la ekzisto de la homo sur la tero, de la komenco &#x11D;is kiam li atingis tiujn &#x109;i staton, formon, kaj kondi&#x109;on, da&#x16D;ras kompreneble longan tempon. ... Sed de la komenco de sia ekzisto la homo estis aparta speco ... la fakto ke postsignoj de malaperintaj organoj ekzistas ankora&#x16D; (en la homa korpo), ne estas pruvo de sen&#x15D;an&#x11D;eco kaj neaparteco de la speco. Eventuale &#x11D;i pruvas ke la konstruo, kaj formo, kaj organoj de la homo progresis. La homo &#x109;iam estis aparta speco, homo, ne besto. - Some Answered Questions, pp. 211, 212, 213, 214 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p>Pri la rakonto pri Adam kaj Eva Li diras:</p><p><emphasis>Se ni akceptas tiun &#x109;i rakonton en &#x11D;ia evidenta signifo, konforme al la interpretmaniero de popoloj, &#x11D;i estas vere eksterordinara. La prudento ne povas &#x11D;in akcepti, konfirmi, nek imagi; &#x109;ar tiaj cirkonstancoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj ripro&#x109;oj montras multan mankon de inteligenteco de normala homo, kiom malpli de la Dia Esta&#x135;o, de tiu Dia&#x135;o kiu kreis tiun &#x109;i senfinan universon en plej perfekta formo, kaj &#x11D;iajn sennombrajn lo&#x11D;antojn kun absolutaj sistemo, forto, kajperfekteco....</emphasis></p><p><emphasis>Tial la rakonto pri Adam kaj Eva kiuj man&#x11D;is frukton de la arbo, kaj pri ilia ekzilo el la Paradizo, devas esti akceptita simple kiel simbolo. &#x11C;i enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj povas esti klarigita en mirindaj manieroj. - Some Answered Questions, p. 140 (Demandoj kaj Respondoj).</emphasis></p><p><strong>Korpo kaj Animo</strong></p><p>La bahaaj instruoj koncerne korpon kaj animon, kaj la vivon post morto, plene harmonias kun la rezultoj de psikaj esploroj. Ili instruas, kiei ni vidis, ke morto estas nur nova naski&#x11D;o - nur eli&#x11D;o el la malliberejo de la korpo en pli vastan vivon, kaj ke progresado en tiu transa vivo estas senlima.</p><p>Oni grade akiris grandan nombron da sciencaj pruvoj kiuj la&#x16D; opinio de senpartiaj sed severe kritikaj esplorantoj plene sufi&#x109;as por starigi ekster &#x109;ia dubo la fakton de la postmorta vivo - de da&#x16D;ra vivo kaj aktiveco de konscia "animo" post la morto de la materia korpo, kiel F. W. Myers diras en Human Personality (Homa Personeco), verko kiu resumas multajn studojn de la Societo de Psika Esplorado:</p><p><emphasis>Observado, eksperimentoj, kaj deduktoj, alkondukis multajn esplorantojn, el kiuj mi estas unu, al la kredo je senpera a&#x16D; telepatia interkomuniki&#x11D;ado, ne nur inter mensoj de homoj estantaj ankora&#x16D; sur la tero, sed anka&#x16D; inter mensoj a&#x16D; spiritoj estantaj ankora&#x16D; sur la tero kaj spiritoj elkorpi&#x11D;intaj. Tia malkovro malfermas anka&#x16D; la pordon al revelacio....</emphasis></p><p><emphasis>Ni montris ke meze de multaj trompoj kaj memtrompoj, mistifikoj kaj iluzioj, veraj manifestadoj atingas nin preterla tombo. ...</emphasis></p><p><emphasis>Pere de malkovroj kaj malka&#x15D;oj estas dume konstatitaj iuj tezoj koncerne tiujn elkorpi&#x11D;intajn spiritojn kiujn ni havis la eblon renkonti. Unue kaj cefe, almena&#x16D; mi vidas bazon por kredi ke ilia stato estas stato de senfina evoluado en sa&#x11D;eco kaj amo. Iliaj surteraj amoj persistas, kaj anta&#x16D; &#x109;io, persistas tiuj plej altaj amoj kiuj trovas sian esprimon en adorado kaj pre&#x11D;ado.... Malbono &#x15D;ajnas al ili ne tiom terura kiom sklava afero. &#x11C;i ne estas enkorpigita en iu forta Potenculo; &#x11D;i formas pli &#x11D;uste ian izolan frenezon de kiu pli altaj spiritoj penas liberigi la persekutatajn animojn. Oni bezonas tie nenian fajropunon; puno de homo kaj lia rekompenco estas memkonscio; memkonscio kaj proksimeco a&#x16D; aparteco de animoj-kunuloj. &#x108;ar en tiu mondo amo estas vere mem-konservo; rilatoj inter Sanktuloj ne nur ornamas sed konstruas la &#x108;iamda&#x16D;ran Vivon. Kaj el la le&#x11D;oj de telepatio sekvas anka&#x16D; ke tiu rilatado efikas je ni &#x11D;uste nun. E&#x109; nun amo de elkorpi&#x11D;intaj animoj donas respondon al niaj alvokoj. E&#x109; nun nia ama memoro - amo mem estas pre&#x11D;o - subtenas kaj fortigas tiujn liberi&#x11D;intajn spiritojn en ilia vojo supren.</emphasis></p><p>La grado de harmonio inter tiu &#x109;i opinjo, bazita sur zorgema scienca esplorado, kaj la ideo de la bahaaj instruoj, estas vere rimarkindaj.</p><p><strong>Unueco de la Homaro</strong></p><p>"Vi &#x109;iuj estas fruktoj de unu arbo, folioj de unu bran&#x109;o, folioj de unu &#x11D;ardeno." Tio estas unu el la plej karakterizaj diroj de Baha'u'llah, kaj &#x11D;in similas alia: "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Unueco - unueco de la homaro, kaj de &#x109;iuj kreita&#x135;oj en Dio - tio estas la &#x109;efa ideo de Liaj instruoj. Tio &#x109;i denove vidigas harmonie inter la vera religio kaj la vera scienco. Kun &#x109;iu anta&#x16D;enpa&#x15D;o de la scienco la unueco de la universo kaj reciproka dependeco de &#x11D;iaj partoj fari&#x11D;as pli kaj pli evidenta. La kampo de astronomo estas nedisigeble ligita kun tiu de fizikisto, la kampo de fizikisto kun tiu de kemiisto, la kampo de kemiisto kun tiu de biologo, de biologo kun tiu de psikologo, k.t.p. &#x108;iu nova malkovro en unu esplorkampo &#x135;etas novan lumon sur la aliajn kampojn. Kiel la fizika scienco elmontris ke &#x109;iu ero de la materio en la universo altiras kaj influas &#x109;iujn aliajn erojn, kiel ajn malgrandajn kaj malproksimajn, tiel same la psika scienco trovas ke &#x109;iu animo en la universo efikas kaj influas &#x109;iujn aliajn animojn. Princo Kropotkin, en sia libro pri Mutual Aid (Reciproka Helpo), klare montras ke e&#x109; inter la malsuperaj bestoj, reciproka helpo estas nepre necesa por certigi da&#x16D;recon de la vivo, kaj ke koncerne la homojn, progreso de la civilizacio dependas de pluganta anstata&#x16D;o de reciproka helpo kontra&#x16D; reciproka malamikeco. "lu por &#x109;iuj kaj &#x109;iuj por iu", jen estas la sola principo per kiu socio povas vere prosperi.</p><p><strong>La Epoko de Unueco</strong></p><p>&#x108;iuj signoj de la tempo indikas ke ni trovas nin en la mateni&#x11D;o de nova epoko en la historio de la homaro. &#x11C;is non la juna aglo de la homaro alkro&#x109;i&#x11D;is al la malnova nesto sur solida roko de egoismo kaj materialismo. La penoj por uzi la flugilojn estis timemaj kaj necertaj. &#x11C;i sopiris senripoze ion ankora&#x16D; neatingitan. Pli kaj pli &#x11D;i malpaciencis en la limigo de la malnovaj dogmoj kaj ortodoksecoj. Sed nun la epoko de limigo jam fini&#x11D;as, kaj &#x11D;i povas ek&#x15D;vebi per la flugiloj de kredo kaj intelekto en la superajn regionojn de spirita amo kaj vero. &#x11C;i ne estos plu ligita al la tero kiel &#x11D;i estis anta&#x16D; ol la flugiloj fortiki&#x11D;is, sed &#x11D;i flugos la&#x16D;vole en la regionojn de vasta horizonto kaj de glora libereco. Unu afero, tamen, estas necesa, por ke &#x11D;ia flugo esto certa kaj firma. La flugiloj devas esti ne nur fortaj, sed ili devas funkci en perfekta harmonio kaj kunordo. 'Abdu'l-Baha diras: "&#x11C;i ne povas flugi nur per unu flugilo. Se &#x11D;i penus flugi nur per la flugilo de religio &#x11D;i falus en mar&#x109;on de supersti&#x109;oj, kaj se gi penus flugi nur per la flugilo de scienco &#x11D;i pereus en malserena dronejo de materialismo."</p><p>Perfekta harmonio inter la religio kaj la scienco estas kondi&#x109;o esenca de la pli alta vivo de la homaro. Kiam tio estas atingita, kaj infanoj estos instruataj ne sole en sciencaj objektoj kaj artoj, sed egale same en amo al la tuta homa gento kaj en radianta akceptemo al la Volo de Dio kiel &#x11D;i estas malka&#x15D;ita en la evolua progreso kaj en la instruoj de la Profetoj, tiam kaj nur tiam, venos la Regno de Dio kaj Lia Volo plenumi&#x11D;u kiel en la &#x108;ielo tiel anka&#x16D;sur la tero; tiam kaj nur tiam la Plej Sankta Paco elver&#x15D;os siajn benojn tra la mondo.</p><p>"Kiam religio", diras 'Abdu'l-Baha, "senigita de siaj supersti&#x109;oj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformi&#x11D;os kun scienco, tiam en la mondo ekzistos granda, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forvi&#x15D;os &#x109;iujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la potenco de la amo de Dio."</p><p><strong>&#x108;APITRO XIII: PROFETA&#x134;OJ PLENUMITAJ DE LA BAHAA RELIGIO</strong></p><p><emphasis>Koncerne la Malka&#x15D;anton de la Plej Sankta Nomo (Baha'u'llah): Li estas Tiu, Kiun Dio promesis en &#x109;iuj Siaj Libroj kaj Skriboj, kiel la Biblio, la Evangelio kaj la Korano. - 'Abdu'l-Baha</emphasis></p><p><strong>Interpretado de Profeta&#x135;oj</strong></p><p>Interpretado de profeta&#x135;oj estas treege malfacila, kaj pri neniu alia temo opinioj de instruituloj diferencas pli ekstreme. Tio &#x109;i ne estu surprize, &#x109;ar, la&#x16D; la malka&#x15D;itaj skriba&#x135;oj mem, multaj profeta&#x135;oj estas donitaj en tia formo ke ili ne povas esti plene komprenitaj anta&#x16D; sia plenumi&#x11D;o, kaj e&#x109; tiam, nur de tiuj kiuj havas purajn korojn kaj estas liberaj de anta&#x16D;ju&#x11D;oj. Tiel en la fino de la vizio de Daniel estis dirite al la profeto:</p><p><emphasis>Kaj vi, ho Daniel, ka&#x15D;u la vortojn kaj sigelu la libron &#x11D;is la fina tempo; multaj &#x11D;in tralegos kaj multi&#x11D;os la scio. ... Mi a&#x16D;dis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio? Kaj li respondis: Iru, Daniel, &#x109;ar tio estas ka&#x15D;ita kaj sigelita &#x11D;is la fina tempo. - Daniel XII: 4-9.</emphasis></p><p>Se Dio sigelis la profeta&#x135;ojn &#x11D;is la difinita tempo, kaj ne malka&#x15D;is ilian signifon e&#x109; al la profetoj kiuj ilin anoncis, ni devas atendi ke nur elektita Disendito povos rompi la sigelojn kaj malkovri la signifojn ka&#x15D;itajn en la skatolo de la profetaj paraboloj. Rememoro pri la historio de profeta&#x135;oj kaj pri dia misinterpretado en la anta&#x16D;aj eraoj, kunigita kun solenaj avertoj de la profetoj mem, devas fari nin tre singardemaj por akcepti la konjekton de teologoj pri la vera signifo de tiuj &#x109;i paroloj kaj pri la maniero de ilia plenumi&#x11D;o. Aliflanke, kiam aperas iu kiu pretendas esti plenumanto de la profeta&#x135;oj, estas grave ke ni esploru lian pretendon per malfermita, senanta&#x16D;ju&#x11D;a menso. Se li estas malhonestulo, la trompo balda&#x16D; evidenti&#x11D;os kaj nenia malbono estos ka&#x16D;zita, sed ve al tiuj kiuj senatente forpu&#x15D;as Disenditon de sia pordo &#x109;ar Li venas en neatendita formo a&#x16D; tempo.</p><p>La vivo kaj dira&#x135;oj de Baha'u'llah pruvas ke Li estas Tiu Kiun promesis &#x109;iuj sanktaj libroj, Kiu havas la povon rompi la sigelon de la profeta&#x135;oj kaj ver&#x15D;i el ili la "Sigelitan plejbonan vinon" de la diaj misteroj. Ni do rapidu a&#x16D;skulti Liajn klarigojn kaj reesplori en dia lumo la konatajn sed ofte misterajn vortojn eldiritajn de la malnovtempaj Profetoj.</p><p><strong>La Veno de la Sinjoro</strong></p><p>La "Veno de la Sinjoro" en la "lastaj tagoj" estas la "malproksima dia okazo" al kiu &#x109;iuj Profetoj direktas Siajn rigardojn, pri kiu ili kantas siajn plej glorajn kantojn. Kion do signifas la "Veno de la Sinjoro"? Sendube Dio estas en &#x109;iuj tempoj kun Siaj kreita&#x135;oj, en &#x109;iuj, tra &#x109;iuj kaj super &#x109;iuj. "Li estas pli senpera ol spiro, pli proksima ol manoj kaj piedoj." Jes, sed homoj ne povas vidi a&#x16D; a&#x16D;di Dion memekzistan kaj transcendan, ne povas konsciigi al si Lian Apudeston, &#x11D;is kiam Li malka&#x15D;as Sin Mem en videbla formo kaj parolas al ili en homa lingvo. Por malka&#x15D;i Siajn pli altajn atribuojn, Dio &#x109;iam uzas peranton. &#x108;iu el la Profetoj estis peranto pere de kiu Dio vizitis kaj parolis al Sia popolo. Jesuo estis tia peranto, kaj kristanoj prave konsideris Lian aperon kiel venon de Dio. En Li ili vidis la Viza&#x11D;on de Dio kaj per Liaj lipoj ili a&#x16D;dis la Vo&#x109;on de Dio. Baha'u'llah diras ke la "Veno" de la Sinjoro de Homamasoj, de la Eterna Patro, Kreinto kaj Rea&#x109;etanto de la mondo, kiu, la&#x16D; &#x109;iuj Profetoj, okazos "en la fina tempo", signifas Lian aperon en homa templo, kiel Li aperigis Sin en la templo de Jesuo el Nazaret, sed &#x109;i-foje kun pli plena kaj pli glora revelacio, por kiu prepari homajn korojn kaj mensojn venis Jesuo kaj &#x109;iuj anta&#x16D;aj profetoj.</p><p><strong>Profeta&#x135;oj pri Kristo</strong></p><p>La judoj malakceptis Kriston, &#x109;ar ili malsukcesis kompreni la signifon de la profeta&#x135;oj pri la regado de Mesio. 'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>La judoj ankora&#x16D; atendas aperon de Mesio, kaj tage kaj nokte pre&#x11D;as al Dio ke Li rapidigu Lian alvenon. Kiam Jesuo venis ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante: "Li ne estas Tiu Kiun ni atendas. Ja, kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos ke Li vere estas Kristo. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de David, Li venos kun &#x15D;tala glavo, kaj regos per fera sceptro. Li plenumos la Le&#x11D;ojn de la Profetoj. Li konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regadon de paco dum kiu e&#x109; bestoj &#x109;esos malamiki kun homoj. &#x108;ar ja, lupo kaj &#x15D;afido trinkos el la sama fonto... kaj &#x109;iuj Diaj krea&#x135;oj estos en paco . "</emphasis></p><p><emphasis>Tiel la judoj pensis kaj parolis, &#x109;ar ili ne komprenis la Skriba&#x135;ojn nek la glorindan veron, kiun ili entenas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona Spirito ili ne komprenis e&#x109; unu vorton.</emphasis></p><p><emphasis>A&#x16D;skultu, kaj mi montros al vi la signifon de tio &#x109;i: Kvankam Kristo venis el Nazaret, kiu estis loko konata, Li venis anka&#x16D; el la &#x108;ielo. Lia korpo estis naskita de Maria, sed Lia Spirito venis el la &#x108;ielo. La glavo kiun Li kunportis estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela, kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo! La trono sur kiu Li sidis estas la Eterna Trono de kiu Kristo regas por &#x109;iam - trono &#x109;iela, ne tera, &#x109;ar teraj aferoj forpasas sed la &#x109;ielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la Le&#x11D;ojn de Moseo kaj plenumis la Le&#x11D;ojn de la Profetoj. Lia Vorto konkeris la Orienton kaj la Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn kiuj konis Lin. Ili estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili &#x109;iamda&#x16D;ran dignon. La kune vivantaj bestoj figuras diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, anta&#x16D;e militinte, nun vivas en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto de Kristo.</emphasis></p><p>Plejmulte da kristanoj akceptas tiun &#x109;i interpreton de la mesiaj profeta&#x135;oj koncernante Kriston; sed rilate al similaj profeta&#x135;oj pri la Mesio de la lasta tago, multaj el ili akceptas la sintenon de la judoj, atendante miraklan apera&#x135;on en la materiala medio kiu precize plenumos la &#x11D;ustan literon de la profeta&#x135;oj.</p><p><strong>Profeta&#x135;oj pri Bab kaj Baha'u'llah</strong></p><p>La&#x16D; la bahaa interpretado, la profeta&#x135;oj kiuj parolas pri la "fina tempo", pri "lastaj tagoj", pri la veno de la "Sinjoro de la homamasoj", pri la "eterna Patro", koncernas speciale, ne la alvenon de Jesuo Kristo, sed tiun de Baha'u'llah. Ni prenu, ekzemple, la fame konatan profeta&#x135;on en la Libro de Jesaja:</p><p><emphasis>Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.... &#x108;ar la jugon de ilia &#x15D;ar&#x11D;o, la kanon de ilia &#x15D;ultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. &#x108;ar &#x109;iu arma&#x135;o de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruli&#x11D;is en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. &#x108;ar infano naski&#x11D;is al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia &#x15D;ultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi &#x11D;in kaj fortigi &#x11D;in per justeco kaj vero de nun &#x11D;is eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros." - Jesaja IX: 2-7</emphasis></p><p>Tio &#x109;i estas unu el la profeta&#x135;oj kiun oni ofte konsideris kiel rilatantan al Kristo, kaj grandparte &#x11D;i tute prave povus esti prezentita en tia senco, sed iom da esploro montras kiom pli plene kaj pli &#x11D;uste &#x11D;i rilatas al Baha'u'llah. Kristo estis, efektive, Lumportanto kaj Savanto, sed dum preska&#x16D; du mil jaroj post Lia alveno plimulto de la popoloj de la tero da&#x16D;rigis sian vojon en mallumo, kaj la infanoj de Izraelo kaj multaj aliaj infanoj de Dio &#x11D;emadis plu sub vergoj de tiranoj. Aliflanke, dum kelkaj unuaj jardekoj de la bahaa epoko, la lumo de vero lumigis la Orienton kaj la Okcidenton, la evangelio de patreco de Dio kaj de frateco de la homoj estis portita en &#x109;iujn landojn de la mondo, la grandaj militamaj a&#x16D;tokracioj estis renversitaj, kaj naski&#x11D;is konscio pri mondunueco kiu donas esperon de rapida helpo al &#x109;iuj persekutataj kaj premataj nacioj de la mondo. La granda milito kiu de 1914 &#x11D;is 1918 konvulsiigis la mondon, kun sia senprecedenta uzado de pafiloj, likva fajro, bruigaj bomboj kaj brula&#x135;o por ma&#x15D;inoj, estis vere "bruligo kaj ekstermo perfajro"[34]. Baha'u'llah, vaste pritraktanta en Siaj Skriba&#x135;oj la problemojn de regado kaj administrado, kaj montrante kiel oni povas solvi ilin plej bone, "prenis la regadon sur Sian &#x15D;ultron" tiel kiel Kristo neniam faris. Koncerne la titolojn "Patro de Eterneco", "Princo de Paco", Baha'u'llah ofte parolas pri Si Mem kiel la malka&#x15D;anto de la Patro, pri Kiu parolis Kristo kaj Jesaja, dum Kristo &#x109;iam parolis pri Si Mem kiel la Filo. Baha'u'llah deklaras ke Lia misio estas starigi pacon sur tero, dum Kristo diris: "Mi ne venis, por alporti pacon, sed glavon", kaj fakte dum la tuta kristana epoko okazadis multegaj militoj kaj sektaj malpacoj.</p><p><strong>La Gloro de Dio</strong></p><p>La titolo "Baha'u'llah" signifas arabe "Gloro de Dio" kaj tiu &#x109;i titolo estas ofte uzata de la hebreaj profetoj por la Promesito Kiu aperos en la lastaj tagoj. Tiel en la 40a &#x109;apitro de Jesaja ni legas:</p><p><emphasis>Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al &#x11D;i, ke fini&#x11D;is la tempo de &#x11D;ia batalado, ke pardonita estas &#x11D;ia kulpo, ke &#x11D;i ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro &#x109;iuj siaj pekoj. Sonas vo&#x109;o de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. &#x108;iu valo levi&#x11D;u, kaj &#x109;iu monto kaj monteto malalti&#x11D;u, kaj la malebena&#x135;o farigu ebena&#x135;o, kaj la montaro fari&#x11D;u valo. Kaj aperos la Majesto (Gloro) de Dio, kaj &#x109;iu karno kune vidos, ke la bu&#x15D;o de la Eternulo parolis. - Jesaja XI: 1-5</emphasis></p><p>Kiel la anta&#x16D;a profeta&#x135;o, anka&#x16D; tiu &#x109;i estis parte plenumita per la alveno de Kristo kaj de Lia anta&#x16D;into, Johano la Baptisto; sed nur parte, &#x109;ar en la tagoj de Kristo la tempo de batalado ne fini&#x11D;is ankora&#x16D; por Jerusalem; multaj jarcentoj de maldol&#x109;aj provoj kaj humiligoj estis ankora&#x16D; anta&#x16D; &#x11D;i. Sed en la aperotempo de Bab kaj Baha'u'llah, komencas aperi pli kompleta plenumo, &#x109;ar jam nun pli lumaj tagoj ekbrilis por Jerusalem, kaj espero pri &#x11D;ia paca kaj glora estonteco nun &#x15D;ajnas esti firme bazita.</p><p>Aliaj profeta&#x135;oj parolas pri la Ela&#x109;etonto de Izrael, la Gloro de la Eternulo, kiel pri Tiu Kiu venas en la Sanktan Landon el la Oriento, de la sunlevi&#x11D;o. Baha'u'llah aperis en Persujo, kiu estas oriente de Palestino, al la sunlevi&#x11D;o, kaj Li venis en la Sanktan Landon, kie Li pasigis la lastajn dudek kvar jarojn de Sia vivo. Se Li venus tien kiel homo libera, oni povus diri ke tio &#x109;i estas ruzo de trompisto celanta alkonformi&#x11D;i al la profeta&#x135;oj; sed Li venis kiel ekzilito kaj malliberulo. Li estis sendita tien de la &#x15D;aho de Persujo kaj de la turka sultano, kiujn oni ja ne povis suspekti ke ili intencis liveri argumentojn por aprobi la pretendon de Baha'u'llah ke Li estas la "Gloro de Dio" Kies alvenon anta&#x16D;diris la Profetoj.</p><p><strong>La Bran&#x109;o</strong></p><p>En la profeta&#x135;oj de Jesaja, Jeremia, Je&#x125;ezkel kaj Ze&#x125;arja estas pluraj aludoj pri homo nomata la Bran&#x109;o. Tiuj &#x109;i estis ofte akceptitaj de kristanoj koncerne Kriston, sed bahaanoj konsideras ilin rilatantaj speciale al Baha'u'llah.</p><p>La plej longa biblia profeta&#x135;o pri la Branco trovi&#x11D;as en la 11a &#x109;apitro de Jesaja:</p><p><emphasis>Eliros markoto el la trunko de Ji&#x15D;aj, kaj bran&#x109;o elkreskos el &#x11D;iaj radikoj. Kaj estos sur li spirito de la Eternulo, spirito de sa&#x11D;o kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo anta&#x16D; la Etemulo. ... Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. Kaj lo&#x11D;os lupo kun safido, kaj leopardo kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune kaj malgranda knabo ilin kondukos. ... Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, &#x109;ar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.... En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la resta&#x135;on de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de &#x15C;inar kaj de &#x124;amat kaj de la insuloj de la maro. Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la dis&#x135;etitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. - Jesaja XI: 1-12</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha rimarkas pri tiu &#x109;i kaj aliaj profeta&#x135;oj pri la Bran&#x109;o:</p><p><emphasis>Unu el la grandaj eventoj kiu okazos en la tago de aperigo de tiu senkompara Bran&#x109;o, estos la hisado de la Standardo de Dio inter &#x109;iuj nacioj; kio signifas ke &#x109;iuj nacioj kaj gentoj kunvenos en la ombro de la Dia Flago, kiu estos &#x11D;uste la Grandioza Bran&#x109;o mem, kaj ili fari&#x11D;os unu nacio. La antagonismoj de kredoj kaj religioj, la malamikeco de rasoj kaj nacioj, kaj la patriotaj diferencoj, estos elradikigitaj el inter ili. &#x108;iuj fari&#x11D;os unu en la religio, unu en la kredo, unu en la raso, ili fari&#x11D;os unu popolo, kaj lo&#x11D;os en unu patrujo, kiu estas la terglobo. Universala paco kaj akordo esti&#x11D;os inter &#x109;iuj nacioj, kaj tiu senkompara Bran&#x109;o kunigos la tutan Izraleon: tio signifas ke en tiu &#x109;i ciklo la juda popolo dis&#x135;etita en la Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo, estos rekunigita en la Sankta Lando.</emphasis></p><p><emphasis>Nun rigardu: tiuj &#x109;i aferoj ne okazis en la kristana ciklo, &#x109;ar la nacioj ne kunvenis sub Tiu Standardo kiu estas la Dia Bran&#x109;o. Sed en tiu &#x109;i ciklo de la Sinjoro de Homamasoj &#x109;iuj nacioj kaj popoloj venos en la ombron de tiu &#x109;i Flago. Simile, izraelo, dis&#x135;etita tra la tuta mondo, ne estis rekunigita en la Sankta Lando en la kristana ciklo; sed en la komenco de la ciklo de Baha'u'llah tiu &#x109;i dia promeso, klare donita en &#x109;iuj Libroj de la Profetoj, komencis reali&#x11D;i. Vi povas vidi ke el &#x109;iuj partoj de la mondo aroj de judoj venas nun en la Sanktan Landon; ili eklo&#x11D;as en vila&#x11D;oj kaj kamparoj kiujn ili faras siaj propraj, kaj tagon post tago ilia nombro tiel pligrandi&#x11D;as, ke la tuta Palestino fari&#x11D;as ilia hejmo. - Some Answered Questions, pp. 75-76 (Demandoj kaj Respondoj)</emphasis></p><p><strong>La Tago de Dio</strong></p><p>La vorto "Tago" en tiaj esprimoj kiaj "Tago de Dio" kaj "Lasta Tago" estis interpretata kiel signifanta "Disistemo". &#x108;iu el la grandaj religifondintoj havas Sian "Tagon". &#x108;iu estas kvaza&#x16D; suno. Lia instruado havas sian mateni&#x11D;on, poste &#x11C;ia vero &#x109;iam pli kaj pli lumigas homajn korojn kai mensojn &#x11D;is &#x11C;i atingas la zeniton de sia influo. Post tiam &#x11C;i farigas nekonata, misprezentata kaj &#x15D;an&#x11D;ata, kaj mallumo ekregas la teron, &#x11D;is kiam levi&#x11D;os la suno de nova tago. La tago de la Plejalta Malka&#x15D;anto de Dio estas la Lasta Tago, &#x109;ar tio &#x109;i estas tago kiu neniam fini&#x11D;os, kaj neniam estos anstata&#x16D;ita per nokto. Lia suno neniam subiros, sed lumigos la animojn de homoj kaj en tiu &#x109;i kaj en la venonta mondo. Efektive neniu el la spiritaj sunoj iam subiras. La sunoj de Moseo, de Kristo, de Mahometo, kaj de &#x109;iuj aiiaj Profetoj da&#x16D;re lumas sur la &#x109;ielo kun sendifekta brilego. Sed terdevenaj nuboj ka&#x15D;is ilian lumon de la popoloj de la tero. La Plejalta Suno de Baha'u'llah dispelos fine tiujn mallumajn nubojn, tiel ke la popoloj de &#x109;iuj religioj &#x11D;uos la lumon de &#x109;iuj Profetoj, kaj la&#x16D;konforme adoros unu solan Dion Kies lumon &#x109;iuj Profetoj spegulis.</p><p><strong>La Tago de Ju&#x11D;o</strong></p><p>Kristo multe parolis en paraboloj pri granda Tago de Jugo, kiam "la Filo de Homo venos en la gloro de sia Patro ... kaj ... redonos al &#x109;iu la&#x16D; liaj faroj." (Mat. XIV: 27). Li komparas tiun Tagon kun tempo de rikolto, kiam lolo estos bruligita kaj tritiko kolektita en grenejo:</p><p><emphasis>... tiel estos &#x109;e la fino de la monda&#x11D;o (la elplenumo de la epoko). La Filo de Homo elsendos siajn angelojn, kaj ili kolektos el lia regno &#x109;iun falpu&#x15D;ilon kaj &#x109;iujn, kiuj faras maljustecon, kaj&#x135;etos ilin en la fornon de fajro; tie estos plorado kaj grincado de dentoj. Tiam la justuloj brilos kiel suno en la regno de sia Patro. - Mat. XIII: 40-43</emphasis></p><p>La esprimo "fino de la mondo" uzita en la A&#x16D;toritata Traduko de la Biblio[35] en tiu &#x109;i kaj en similaj lokoj igis multajn supozi ke kiam la Tago de Ju&#x11D;o venos, la tero estos subite detruita, sed tio &#x109;i estas evidenta eraro. La &#x11D;usta traduko de tiu ci esprimo &#x15D;ajnas esti "plenumi&#x11D;o a&#x16D; fino de la monda&#x11D;o." Kristo instruas ke la Regno de la Patro estos starigita sur la tero, kiel en la &#x109;ielo. Li instruas nin pre&#x11D;i: "Venu Via Regno, plenumi&#x11D;u Via Volo, kiel en la &#x109;ielo tiel anka&#x16D; sur la tero."</p><p>En la parabolo pri Vinberejo, kiam la Patro, la Sinjoro de la Vinberejo, venas por neniigi la malbonajn vinberistojn, Li ne neniigas anka&#x16D; la vinberejon (la mondon), sed lasas &#x11D;in al la aliaj vinberistoj, kiuj havigos al Li la fruktojn en la &#x11D;usta tempo. La tero ne estas neniigota, sed renovigota kaj renaskota. Alian fojon Kristo parolis pri tiu tago kiel "renaski&#x11D;o kiam la Filo de homo sidos en la trono de sia gloro." S-ta Petro parolas pri &#x11D;i kiel pri "tempo de refresi&#x11D;o", "tempo de restarigo de &#x109;io pri kio Dio parolis per la bu&#x15D;oj de &#x109;iuj siaj sanktaj profetoj de la komenco de la mondo." La Tago de Ju&#x11D;o pri kiu Kristo parolas, estas evidente identa kun la veno de la Sinjoro de Homamasoj, de la Patro, kiu estis profetita de Jesaja kaj de aliaj Malnovtestamentaj profetoj; &#x11D;i estas tempo de terura puno kontra&#x16D; maljustuloj, sed anka&#x16D; tempo en kiu estos starigita justeco, kaj vere regos tiel sur tero kiel en la &#x109;ielo.</p><p>La&#x16D; la bahaa interpreto, la alveno de &#x109;iu Malka&#x15D;anto de Dio estas Tago de Ju&#x11D;o, sed la alveno de la plejalta Malka&#x15D;anto, Baha'u'llah, estas la granda Tago de Ju&#x11D;o por la mondciklo en kiu ni vivas. La trumpet-blovego pri kiu parolis Kristo, Mahometo kaj multaj aliaj profetoj estas la voko de la Malka&#x15D;anto, kiu sonas al &#x109;iuj estantaj en la &#x109;ielo kaj sur la tero - al enkorpigitaj kaj elkorpigitaj. La renkonti&#x11D;o kun Dio, pere de Lia Malka&#x15D;anto, estas, por tiuj kiuj deziras Lin renkonti, pordego al Paradizo de amo kaj kono de Li, kaj de enama vivado kun &#x109;iuj el Liaj kreita&#x135;oj. Tiuj, aliflanke, kiuj preferas sian propran vojon ol la vojon de Dio, montritan de la Malka&#x15D;anto, kondamnas sin per tio al la infero de memamo, eraro kaj malamikeco.</p><p><strong>La Granda Revivi&#x11D;o</strong></p><p>La Tago de Ju&#x11D;o estas anka&#x16D; Tago de Revivi&#x11D;o, de levi&#x11D;o el mortintoj. S-ta Pa&#x16D;lo en sia Unua Epistolo al la Korintanoj diras:</p><p><emphasis>Jen mi sciigas al vi misteron: ni ne &#x109;iuj dormos, sed ni &#x109;iuj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;os, en momento, en okula ekmovo, &#x109;e la lasta trumpetsono: &#x109;ar la trumpeto sonos kaj la mortintoj relevi&#x11D;os senputraj, kaj ni &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;os. &#x108;ar estas necese, ke &#x109;i tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke &#x109;i tiu mortema surmetu senmortecon. - 1 Kor. XIV: 51-53</emphasis></p><p>Pri la signifo de tiuj vortoj pri la levi&#x11D;o de la mortintoj, Baha'u'llah skribas en la Libro iqan:</p><p><emphasis>La vortoj "vivo" kaj "morto", en la skriboj, signifas vivon per kredo kaj morton per nekredo. &#x11C;uste pro nekompreno de tiu &#x109;i signifo, plimulto da homoj ne volis kredi la personon de la Malka&#x15D;anto, ne estis direktata de la Suno de Gvidado, kaj ne sekvis la Eternan Belon. ...</emphasis></p><p><emphasis>... kaj kiel Jesuo diris: "Vi devas esti denove naskitaj" (Johano III: 7). Kaj en alia loko Li diris: "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri la Regnon de Dio. Tio, kio naski&#x11D;as el la karno, estas karno, kaj tio, kio naski&#x11D;as de la Spirito, estas spirito. " (Johano III: 5-6). La signifo de tiuj &#x109;i vortoj estas tio ke kiu ajn en &#x109;iu diepoko naski&#x11D;as de la Spirito kaj vigli&#x11D;as per la spiro de la Malka&#x15D;anto de Sankteco, tiu vere apartenas al tiuj kiuj atingis al "vivo" kaj "revivi&#x11D;o" kaj eniris en "paradizon" de la amo de Dio. Kaj kiu ajn ne apartenas al ili, estas kondamnita al "morto" kaj"senigo," al la "fajro" de nekredo, kaj al la "kolero" de Dio. ...</emphasis></p><p><emphasis>En &#x109;iu epoko, la celo de la Diaj Profetoj kaj iliaj elektitoj estis certigi la spiritan signifon de la vortoj "vivo", "revivi&#x11D;o", kaj "ju&#x11D;o"... Se vi gustumus nur kelkajn gutojn de la klara akvo de dia kono, vi scius ke la reala vivo estas la vivo de la spirito, ne la vivo de la korpo; &#x109;ar korpan vivon posedas kaj homoj kaj bestoj, sed la spirita vivo estas posedata de puraj animoj kiuj trinkas el la oceano de kredo kaj man&#x11D;as de la frukto de certeco. Tiu &#x109;i vivo ne konas morton, kaj tiu &#x109;i vivado estas kronita de la senmorteco, kiel estas dirite: "Vera kredanto vivas en tiu &#x109;i mondo kaj en la estonta mondo." Se per "vivo" ni signifas la teran vivon, estas evidente ke morto postiras &#x11D;in. - Kitab-i-iqan, pp. 114, 118, 120</emphasis></p><p>La&#x16D; la bahaaj instruoj la Revivi&#x11D;o neniel koncernas la materian korpon. Tiu korpo, unu fojon mortinte, estas pasinta. &#x11C;i malkombini&#x11D;as kaj &#x11D;iaj atomoj neniam rekombinos sin en tiun saman korpon.</p><p>Revivi&#x11D;o estas naski&#x11D;o de la individuo al spirita vivo, dank'al la favoro de la Sankta Spirito transdonita pere de la Malka&#x15D;anto de Dio. La tombo el kiu li levi&#x11D;as estas la tombo de malatento kaj nescio pri Dio. La dormo el kiu li estas vekita estas la dorma spirita stato en kiu multaj atendas la mateni&#x11D;on de la Tago de Dio. Tiu &#x109;i tagi&#x11D;o lumigas &#x109;iujn kiuj vivis sur la supra&#x135;o de la tero, &#x109;u ili estas ankora&#x16D; en korpoj &#x109;u elkorpi&#x11D;intaj, sed tiuj kiuj estas spirite blindaj ne povas &#x11D;in ekvidi. La Tago de Revivi&#x11D;o ne estas dudekkvarhora tago, sed epoko kiu nun komenci&#x11D;is kaj da&#x16D;ros tiel longe kiel da&#x16D;ros la nuna mondciklo. &#x11C;i da&#x16D;ros kiam &#x109;iuj postsignoj de la nuna civilizacio estos forbalaitaj de la supra&#x135;o de la tero.</p><p><strong>Reveno de Kristo</strong></p><p>En multaj el Siaj diroj Kristo parolis pri la venonta Malka&#x15D;anto de Dio en la tria persono, sed en aliaj Li uzas la unuan personon. Li diras: "Mi iras por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem" (Johano XIV: 2-3). En la unua &#x109;apitro de la Agoj ni legas ke al la dis&#x109;iploj estis dirite, &#x109;e la &#x109;ieleniro de Kristo: "&#x108;i tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la &#x109;ielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la &#x109;ielon." Pro tiuj kaj similaj diroj, multaj kristanoj kredas, ke kiam la Filo de Homo venos "en nuboj de la &#x109;ielo kaj kun granda gloro" ili vidos en korpa formo tiun saman Jesuon Kiu anta&#x16D; du mil jaroj pa&#x15D;adis sur la stratoj de Jerusalemo, kaj sangis kaj suferis sur la kruco. Ili kredas ke ili povos meti siajn fingrojn en la najlotruojn de Liaj manoj kaj piedoj, kaj siajn manojn en la lancvundon de Lia flanko. Sed iom da konsidero pri la propraj vortoj de Kristo sendube dispelos tiun ideon. La judoj en la tempo de Kristo havis tiajn samajn ideojn pri la reveno de Elija, sed Jesuo klarigis al ili ilian eraron, montrante ke la profeta&#x135;o ke "Elija devas veni unue" estis plenumita, ne per reveno de la persono kaj korpo de la iama Elija, sed en la persono de Johano la Baptisto, kiu venis "en la spirito kaj povo de Elija." "Kaj se vi volas tion ricevi", diris Kristo, "tiu estas Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por a&#x16D;di, tiu a&#x16D;du." La "reveno" de Elija signifas, do, aperon de alia persono, naskita de aliaj gepatroj, sed inspirita de Dio per tiu sama spirito kaj povo. Tiuj &#x109;i vortoj de Jesuo enhavas, kiel oni certe povas kompreni, anka&#x16D; la signifon ke la reveno de Kristo estos en simila maniero plenumita per apero de alia persono, naskita de alia patrino, sed elmontranta la Spiriton kaj Povon de Dio kiel Kristo. Baha'u'llah klarigas ke la "reveno" de Kristo estas plenumita per la alveno de Bab kaj per Lia propra. Li diras:</p><p><emphasis>Pripensu la sunon. Se &#x11D;i dirus hodia&#x16D;, "Mi estas la suno de la hiera&#x16D;a tago", tio estus vera. Se tamen, konforme al la taga sekvado, &#x11D;i pretendus esti alia suno, ol la hiera&#x16D;a suno, tio anka&#x16D; estus vera. Konsideru tiel same la tagojn: se estus dirite ke &#x109;iu el la tagoj estas sama, tio estus prava kaj vera; kaj se estus dirite, ke depende de sia nomo kaj difino, &#x109;iu tago diferencas de la aliaj, tio &#x109;i anka&#x16D; estus vera. &#x108;ar kvankam ili estas samaj, tamen &#x109;iu el ili havas nomon, kvaliton, kaj difinon, per kiu &#x11D;i diferencas de la aliaj. La&#x16D; tiu sama metodo kaj klarigo komprenu la statojn de aparteco, diferenco kaj unueco karakterizaj de la sanktaj Malka&#x15D;antoj, por ke vi komprenu la interpreton de la vortoj de la kreinto de &#x109;iuj nomoj kaj atribuoj koncerne la apartecon kaj unuecon, kaj por ke vi trovu la respondon al via demando kial tiu eterna Belo, je diversaj tempoj, nomis Sin per malsamaj nomoj kaj titoloj. - Kitab-i-iqan, pp. 21-22</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha diras:</p><p><emphasis>Sciu ke la duafoja veno de Kristo ne signifas tion kion oni kredas, sed &#x11D;i signifas la Promesiton kiu venos post Li. Li venos kun la Regno de Dio kaj Lia Povo kiu ekregis la mondon. Tiu &#x109;i regado estas en la mondo de koroj kaj spiritoj, ne en tiu de materio; &#x109;ar la materia mondo ne estas komparebla kun unu flugileto de mu&#x15D;o, en la okuloj de la Eternulo, se vi estus e/ tiuj kiuj scias! Vere Kristo venis kun Sia Regno de la komenco kiu ne havas komencon, kaj venos kun Sia Regno &#x11D;is la eterneco de eternecoj, &#x109;ar en tiu &#x109;i senco "Kristo" estas esprimo de la Dia Realeco, la Esenco mem kaj &#x109;iela Esta&#x135;o, kiu havas nek komencon nek finon. &#x11C;i havas sian aperon, tagi&#x11D;on, manifestadon kaj subi&#x11D;on en &#x109;iu ciklo.</emphasis></p><p><strong>La Tempo de la Fino</strong></p><p>Kristo kaj Liaj apostoloj menciis multajn signojn kiuj distingos la tempon de la "Reveno" de la Filo de Homo en la gloro de la Patro. Kristo diris:</p><p><emphasis>Sed kiam vi vidos Jerusalemon &#x109;irka&#x16D;itan de armeoj, tiam sciu, ke &#x11D;ia ruini&#x11D;o alproksimi&#x11D;is. ...&#x108;ar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumi&#x11D;u &#x109;io, kio estas skribita ... &#x109;ar estos granda manko sur la tero kaj kolero kontra&#x16D; tiu &#x109;i popolo. Kaj ili falos per tran&#x109;rando de glavo, kaj forkapti&#x11D;os en &#x109;iujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, &#x11D;is plenumi&#x11D;os la tempoj de la nacianoj. - Luko XXI: 20-24</emphasis></p><p>Alifoje Li diris:</p><p><emphasis>Gardu vin, ke neniu vin forlogu. &#x108;ar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. Kaj vi a&#x16D;dos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankvili&#x11D;u; &#x109;ar tio devas okazi; sed ankora&#x16D; ne estas la fino. &#x108;ar levi&#x11D;os nacio kontra&#x16D; nacion, kaj regno kontra&#x16D; regnon; kaj estos mal&#x15D;atoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed &#x109;i tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de &#x109;iuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendi&#x11D;os, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj levi&#x11D;os, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmi&#x11D;os. Sed kiu persistos &#x11D;is la fino, tiu estos savita. Kaj &#x109;i tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al &#x109;iuj nacioj; kaj tiam venos la fino. - Mat. XXIV: 4-14</emphasis></p><p>En &#x109;i tiuj du versaroj Kristo anta&#x16D;diris per sendubaj vortoj, nevualitaj a&#x16D; neka&#x15D;itaj, la aferojn kiuj devos okazi anta&#x16D; la alveno de la Filo de Homo. Dum la jarcentoj de post Kristo parolis, &#x109;iuj &#x109;i signoj plenumi&#x11D;is. En la fina parto de &#x109;iu versaro Li mencias okazonta&#x135;on kiu signos la tempon de la alveno - unuafoje la fino de la hebrea ekzilado kaj la revivigo de Jerusalem, kaj alifoje la predikado de la Evangelio en la tuta mondo. Estas mirige vidi ke amba&#x16D; tiuj signoj la&#x16D;vorte plenumi&#x11D;as en nia tempo. Se &#x109;i tiuj partoj de la profeta&#x135;o estas tiel veraj kiel la cetero, sekvas ke ni ja vivas nun en "la tempo de la fino" pri kio Kristo parolis.</p><p>Mahometo anka&#x16D; mencias difinitajn signojn kiuj da&#x16D;ros &#x11D;is la Tago de Revivi&#x11D;o. En la Korano ni legas:</p><p><emphasis>Kiam Allah diris: "Ho Jesuo, Mi igos vin morti kaj levos vin al Mi kaj purigos vin je la ruzoj de la miskredantoj kaj metos viajn dis&#x109;iplojn (t.e. Kristanoj) super la miskredantojn (Judoj kaj aliaj) &#x11D;is la tago de la revivi&#x11D;o. Tiam estos via reveno al Mi kaj Miju&#x11D;os super vi &#x109;iuj pri tio, pri kio vi malkonsentos." - &#x108;ap. III: 56</emphasis></p><p><emphasis>La Judoj diras: "La mano de Allah estas ligita." Iliaj manoj estu ligitaj kaj ili estu malbenitaj pro iliaj diroj. Ne! Liaj manoj estas amba&#x16D; tute malfermitaj. Li disdonas, kiel Li volas; tio, kio estis sendita al vi de via Sinjoro, vere nur pliigos por multaj el ili la malpiegecon kaj la miskredon. Ni semis inter ili malamikecon kaj malamon &#x11D;is la tago de la revivi&#x11D;o. &#x108;iam, kiam ili ekbruligos fajron por la milito, Allah estingos &#x11D;in. - &#x108;ap. V: 65</emphasis></p><p><emphasis>Anka&#x16D; kun tiuj, kiuj diras: "Ni estas Kristanoj", Ni faris aliancon, sed ili forgesis el tio, pri kio ili estis admonitaj. Pro tio Ni estigis malamikecon kaj malamon inter ili &#x11D;is la tago de la revivi&#x11D;o. Balda&#x16D; Allah sciigos al ili, kion ili faris. - &#x108;ap. V: 15</emphasis></p><p>Tiuj &#x109;i vortoj anka&#x16D; estis la&#x16D;litere plenumitaj per la subigo dejudoj flanke de la kristanaj (kaj islamaj) popoloj, kaj persekti&#x11D;oj kaj malpacoj kiuj ekde la tempo kiam Mahometo tion diris dum &#x109;iuj jarcentoj dividadis interne kaj judojn kaj kristanojn. Nur en la komenco de la bahaa epoko (la Tago de Revivi&#x11D;o) ekaperis la signoj anoncantaj finon de tiu &#x109;i stato.</p><p><strong>Signoj sur la &#x108;ielo kaj Tero</strong></p><p>En la hebreaj, kristanaj, mahometanaj kaj multaj aliaj Skriboj, ekzistas rimarkinda simileco en priskribo de la signoj kiuj akompanos la alvenon de la Promesito.</p><p>En la Libro de Joel ni legas:</p><p><emphasis>Kaj mi donos miraklajn signojn en la &#x109;ielo kaj sur la tero; sangon, fajron kaj kolonojn de fumo. La suno fari&#x11D;os malluma, kaj la luno fari&#x11D;os sanga, anta&#x16D; ol alvenos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.... &#x108;ar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, Mi kolektos &#x109;iujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jeho&#x15D;afat (Jehova jugas); kaj tie Mi faros super iliju&#x11D;on. ... Amasoj post amasoj kolekti&#x11D;as en la valo de la ju&#x11D;o, &#x109;ar alproksimi&#x11D;as la tago de la Eternulo en la valo de la ju&#x11D;o. La suno kaj la luno senlumi&#x11D;os, kaj la steloj perdos sian brilon. Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj a&#x16D;digos Sian vo&#x109;on el Jerusalem; ektremos la &#x109;ielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifu&#x11D;ejo por Sia popolo. - Joel II: 30- 31; III: 1-2, 14-16</emphasis></p><p>Kristo diras:</p><p><emphasis>Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumi&#x11D;os, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la &#x109;ielo, kaj la potencoj de la &#x109;ielo &#x15D;anceli&#x11D;os; kaj tiam aperos sur la &#x109;ielo la signo de la Filo de Homo, kaj tiam ploros &#x109;iuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la &#x109;ielo kun potenco kaj granda gloro. - Mat. XXIV: 29-30</emphasis></p><p>En la Korano ni legas:</p><p><emphasis>Kiam la suno estos envolvita per mallumo, kaj kiam la steloj malheli&#x11D;os, kaj kiam la montoj estos forpelitaj... Kiam la libroj de la homaj agoj estos malvolvitaj, kiam la &#x109;ielo malfermi&#x11D;os, kiam la fajro de 1'infero estos incitita. - &#x108;ap. LXXXI</emphasis></p><p>En la Libro<emphasis> lqan</emphasis> Baha'u'llah klarigas ke tiuj &#x109;i profeta&#x135;oj pri la suno, luno kaj steloj, pri la &#x109;ielo kaj tero, estas simbolaj kaj oni ne devas kompreni ilin en la nure litera senco.</p><p>La Profetoj interesis Sin anta&#x16D; &#x109;io pri spiritaj, ne pri materiaj, aferoj: pri spirita, ne pri fizika lumo. Kiam Ili parolas pri la suno, temante pri la Tago de Ju&#x11D;o, lli pensas pri la Suno de Justeco. La suno estas la plej granda fonto de lumo, tiel Moseo estis suno por hebreoj, Kristo por kristanoj, kaj Mahometo por islamanoj. Kiam la Profetoj parolas pri senbrili&#x11D;o de la suno, tio signifas ke la puraj instruoj de tiuj spiritaj sunoj estos mallumigitaj per misprezentado, miskompreno kaj anta&#x16D;ju&#x11D;o, tiel ke la homoj trovas sin en spirita mallumo. La luno kaj la steloj, la malpli fortaj lumfontoj, estas religiaj gvidistoj kaj instruistoj, kiuj devus direkti kaj inspiri homojn. Kiam estas dirite ke la luno ne donos plu la lumon a&#x16D; fari&#x11D;os sango, kaj ke la steloj falos el la &#x109;ielo, la senco de tio &#x109;i estas ke ekleziaj gvidantoj malalti&#x11D;os, profundi&#x11D;os en batalojn kaj malpacojn, kaj ke pastroj fari&#x11D;os mondumaj, absorbitaj per teraj aferoj anstata&#x16D; per la &#x109;ielaj.</p><p>La signifon de tiuj &#x109;i profeta&#x135;oj ne el&#x109;erpas, tamen, unu klarigo, kaj ekzistas aliaj interpretmanieroj de tiuj simboloj. Baha'u'llah diras ke en alia senco la vortoj "suno", "luno", kaj "steloj" rilatas al la ordonoj kaj instruoj donitaj de &#x109;iu religio. &#x108;ar en &#x109;iu sekvanta revelacio la ceremonioj, formoj, kutimoj kaj ordonoj de la anta&#x16D;a revelacio estas &#x15D;an&#x11D;itaj konforme al bezonoj de la tempo, tiel, en tiu &#x109;i senco la suno kaj la luno estas &#x15D;an&#x11D;itaj kaj la steloj dis&#x135;etitaj.</p><p>En multaj rilatoj la&#x16D;litera plenumi&#x11D;o de tiuj profeta&#x135;oj en la ekstera senco estus absurda a&#x16D; neebla; ekzemple, sango-fari&#x11D;o de la luno a&#x16D; terenfalo de la steloj. La plej malgranda el la videblaj steloj estas milfoje pli granda ol la tero, kaj se unu el ili falus sur la teron restus nenia tero kien la aliaj povus fali! En aliaj rilatoj, tamen, estas materiala kiel anka&#x16D; spirita plenumi&#x11D;o. Ekzemple, la Sankta Lando fakte fari&#x11D;is dezerta kaj forlasita dum multaj jarcentoj, kiel estis anta&#x16D; dirite de la profetoj, sed en la Tago de Revivi&#x11D;o, &#x11D;i jam komencas "&#x11D;oji kaj flori kiel rozo", kiel Jesaja anta&#x16D;diris. Oni fondas tie prosperajn koloniojn, oni akvumas kaj kulturas la teron, kaj vinberejoj, olivarbaroj kaj &#x11D;ardenoj prosperas tie kie anta&#x16D; duono da jarcento estis nur sablaj areoj. Sendube kiam homoj alifor&#x11D;os glavojn en plugilojn kaj lancojn en hoktran&#x109;ilojn, tiam sova&#x11D;ejoj kaj dezertoj en &#x109;iuj partoj de la mondo estos regajnitaj; la brulventoj kaj sabloventegoj kiuj blovas el tiuj dezertoj, kaj preska&#x16D; tute neebligas vivon en iliaj</p><p>&#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj, estos aferoj de pasinteco; la klimato de la tuta tero estos pli milda kaj pli egala; urboj ne plu malpurigos la aeron per fumo kaj haladzoj, kaj e&#x109; en la ekstera, materia senco ni havos "novan &#x109;ielon kaj novan teron."</p><p><strong>La Maniero de la Alveno</strong></p><p>Koncerne la manieron de Sia alveno &#x109;e la fino de la monda&#x11D;o, Kristo diris:</p><p><emphasis>Kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la &#x109;ielo kun potenco kaj granda gloro. Kaj li elsendos siajn an&#x11D;elojn kun granda sono de trumpeto ... tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj anta&#x16D; li kolekti&#x11D;os &#x109;iuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pa&#x15D;tisto apartigas la &#x15D;afojn for de la kaproj. - Mat. XXIV: 30-31; XXXV: 31-32</emphasis></p><p>Pri tiuj &#x109;i kaj similaj versoj Baha'u'llah skribas en la Libro iqan:</p><p><emphasis>... La vorto "&#x109;ielo" celas esprimi nenion alian ol la spiritfervoron kaj ekstazon, &#x109;ar &#x11D;i estas la fonto de la revelacio de tiuj Matenlumoj de Sankteco kaj Tagi&#x11D;lokoj de anta&#x16D;tempa gloro. Kvankam &#x109;i tiuj Pratempaj Esta&#x135;oj naski&#x11D;is el la uteroj de la patrinoj, tamen en realeco ili malsuprenvenis el la &#x109;ielo de la volo de Dio. Kvankam ili lo&#x11D;as sur la tero, tamen ilia vera lo&#x11D;ejo estas la lokoj de gloro en la supraj regnoj. Pasante e&#x109; sur la tero, ili svebas en la &#x109;ielo de la dia &#x109;eesto. Sen piedoj ili pa&#x15D;as la&#x16D; la vojo de la spirito, kaj sen flugiloj ili suprenflugas al la ekzalteco de dia unueco. Kun &#x109;iu spireto ili trairas la vastegecon de spaco, kaj &#x109;iumomente transiras la regnojn videblan kaj nevideblan. ...</emphasis></p><p><emphasis>...La "nuboj"signifas tion kio kontra&#x16D;as al la egoismo kaj deziro de homoj, kiel estas dirite en la verso: "&#x108;u vi volas esti ribelemaj, &#x109;iufoje kiam venas al vi senditoj? &#x108;u vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn?" (Korano 2:88). Tiuj &#x109;i "nuboj" signifas, unusence, la forigon de le&#x11D;oj kaj nuligon de anta&#x16D;aj Disistemoj, la nenii&#x11D;on de ritoj kaj nunaj kutimoj inter homoj, la ekzaltecon de la analfabetaj fideluloj super la kleraj kontra&#x16D;uloj de la Kredo. Alisence, ili signifas la aperon de tiu eterna Beleco en la figuro de mortema homo, kun tiaj limigoj kiel man&#x11D;ado kaj trinkado, malri&#x109;eco kaj ri&#x109;eco, gloro kaj humili&#x11D;o, dormado kaj veki&#x11D;o, kaj similaj aferoj kiuj ka&#x16D;zas dubon de homoj, kaj igas ilin sin forturni. &#x108;iuj tiaj vualoj estas simbole "nuboj."</emphasis></p><p><emphasis>ili estas la "nuboj" kiuj disfendas la &#x109;ielon de scio kaj kompreno de &#x109;iuj kiuj lo&#x11D;as sur la tero. Kiel Li revelaciis: "En la tago, en kiu la &#x109;ielo fendi&#x11D;os kun la nuboj." (Korano 25:26). Kiel la nuboj malebligas al homaj okuloj rigardi la sunon, same &#x109;i tiuj aferoj malebligas al la homaj animoj rekoni la lumon de la Dia Lumiganto. Al tio atestas tio kion eldiris la nekredantoj kiel revelaciite en la sankta Libro: "Ili diras: 'Kio estas pri tiu sendito, kiu man&#x11D;as man&#x11D;a&#x135;ojn kaj iras sur la stratoj? Kial ne estis sendita al li an&#x11D;elo, por ke li estu apud li kiel admonanto?'" (Korano 25:8). Aliaj Profetoj estis anka&#x16D; subigitaj al malri&#x109;eco kaj malbonsorto, kaj anka&#x16D; al malsato, kaj hazardaj okazoj. &#x108;ar tiuj &#x109;i sanktaj Personoj estis subigitaj al tiaj bezonoj kaj mankoj, la homoj, sekve, estis perditaj en la dezertoj de duboj kaj suspektoj, kaj suferis per iluzioj kaj perplekseco. Kiel, ili demandis, oni povas esti sendita de Dio, pretendi regadon super &#x109;iuj el la popoloj kaj parencaro de la mondo, atribui al si la celon de la tuta kreita&#x135;aro, - kiel Li diris: "Se ne pro Vi, Mi ne estus kreinta la &#x109;ielon kaj la teron" - kaj tamen esti afliktata per tiaj bagatela&#x135;oj? Sendube vi scias kiel &#x109;iu Profeto de Dio kaj Liaj kunuloj suferis malbonsorton kiel malri&#x109;eco, malsano, malrespekto. Certe vi a&#x16D;dis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en la urbojn, kiel oni malhelpis al ili en tio kio estis al ili ordonita, kaj kiel &#x109;iu el ili fari&#x11D;is viktimo de malamikoj de Lia Kredo, kaj devis suferi kion ajn ili dekretis. ... La &#x108;iel-Glora dekretis &#x109;iujn tiujn kondi&#x109;ojn, kiuj estas kontra&#x16D;aj al la deziroj de malvirtuloj, por esti la prov&#x15D;tono kaj standardo per kiuj Li provas Siajn servantojn, kaj distingas justulon de maljustulo, kredanton de malkredulo.</emphasis></p><p><emphasis>Koncerne Lian diron: "Kaj Li sendos Siajn an&#x11D;elojn ..." tiuj "an&#x11D;eloj" estas personoj, kiuj per spirita potenco, konsumis interne de si homajn kvalitojn per la fajro de Dia Amo, kaj karakterizas sin per atribuoj de Superuloj kaj Keruboj. .</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;ar la popolo de Jesuo ne komprenis tiun &#x109;i signifon, kaj la signoj ne plenumi&#x11D;is kiel &#x11D;iaj pastroj tion atendis, ili ne kredis je la Manifestoj de Sankteco de post la tago de Jesuo &#x11D;is la nuna tempo; tial ili estis senigitaj de la sanktaj favoroj kaj de la mirinda&#x135;oj de Liaj diaj vortoj. Tiel estas la kondi&#x109;oj de la servantoj en tiu &#x109;i Tago de Revivi&#x11D;o! Ili e&#x109; ne perceptis ke se en &#x109;iu epoko la signoj de Manifestado de Dio aperus en la videbla mondo la&#x16D; la teksto de konstatitaj tradicioj, neniu kura&#x11D;us nei a&#x16D; kontra&#x16D;i ilin, nek povus esti distingita piulo de malpiulo, kaj pekulo de justulo. Ju&#x11D;u honeste: Se tiuj aferoj priskribitaj en la Evangelio estus la&#x16D;litere plenumitaj; se an&#x11D;eloj malsuprenvenus kun Jesuo, la Filo de Maria, el la videbla &#x109;ielo en nubo; kiu kura&#x11D;us nei, kiu povus malakcepti la veron, kaj farigi malestima? Ja certe, tia ekscito ekregus la popolojn de la mondo ke ili ne kapablus diri e&#x109; unu vorton, des malpli nei a&#x16D; malakcepti. - Kitab-i-iqan, pp. 67, 71, 73, 76, 78-79, 80-81</emphasis></p><p>La&#x16D; la supre citita klarigo la alveno de la Filo de Homo, en modesta homa formo, naskita de virino, malri&#x109;a, needukita, persekutata kaj konsiderata nenio de potenculoj de la tero - tiu &#x109;i maniero de la alveno estas &#x11D;uste la prov&#x15D;tono per kiu Li ju&#x11D;as la homojn kaj apartigas ilin unu de aliaj, kiel pa&#x15D;tisto apartigas siajn &#x15D;afojn de kaproj. Tiuj kies spiritaj okuloj estas malfermitaj povas vidi tra tiuj nuboj kaj &#x11D;oji en "potenco kaj granda gloro" - ja la gloro de Dio kiun Li estas malka&#x15D;onta; la aliaj, kies okuloj estas ankora&#x16D; vualitaj per anta&#x16D;ju&#x11D;o kaj eraro, povas vidi nenion krom nigraj nuboj kaj da&#x16D;ros palpi en mallumo, senigitaj de la benita sunbrilo.</p><p><emphasis>Jen Mi sendas Mian an&#x11D;elon, kaj li preparos anta&#x16D; Mi la vojon; kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi ser&#x109;as; kaj la an&#x11D;elo de la interligo, kiun vi deziras.... Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? &#x108;ar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. ... &#x108;ar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam &#x109;iuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo. ... Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levi&#x11D;os suno de justeco, kajsanigo estos en &#x11D;iajradioj. - Mal. III: 1-2; IV: 1-2</emphasis></p><p>RIMARKO: Plenumado de profeta&#x135;oj estas tiel ampleksa afero ke estus necesa multaj volumoj por tion &#x11D;uste klarigi. &#x108;io kion oni povas fari en la limoj de unu &#x109;apitro estas montri la &#x109;efajn konturojn de la bahaa interpretado. La detalaj Apokalipsoj malka&#x15D;itaj de Daniel kaj S-ta Johano restis netu&#x15D;itaj. Legantoj trovos priparolon de iuj el la &#x109;apitroj en<emphasis> Some Answered Questions</emphasis> (Demandoj kaj Respondoj). Oni povas anka&#x16D; trovi plurajn klarigojn en la Libro<emphasis> lqan,</emphasis> de Baha'u'llah,<emphasis> Baha'i Proofs </emphasis>(Bahaaj Pruvoj), de Mirza Abu'l-Fadl, kaj en multaj Tabuletoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha.</p><p><strong>&#x108;APITRO XIV: PROFETA&#x134;OJ DE BAHA^U^LLAH KAJ 'ABDU^L-BAHA</strong></p><p><emphasis>Kaj se vi diros en via koro, kiel ni ekkonos la vorton kiun ne diris la Eternulo? Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fari&#x11D;os kaj ne plenumi&#x11D;os - tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. - Readmono XVIII: 21-22</emphasis></p><p><strong>Krea Povo de la Dia Vorto</strong></p><p>Dio, kaj nur Dio, havas la potencon fari &#x109;ion kion Li deziras, kaj la plej granda pruvo de Malka&#x15D;anto de Dio estas la krea potenco de Lia Vorto - &#x11D;ia efikeco por &#x15D;an&#x11D;i kaj aliigi &#x109;iujn homajn aferojn kaj por triumfi super &#x109;iaj kontra&#x16D;staroj. Per vorto de Profetoj Dio sciigas Sian volon, kaj la senpera a&#x16D; sekvanta plenumi&#x11D;o de tiu vorto estas la plej evidenta pruvo pri la pretendo de la Profeto kaj pri la vereco de Lia inspiro.</p><p><emphasis>&#x108;ar kiel la pluvo kaj la ne&#x11D;o falas de la &#x109;ielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas &#x11D;in kaj donas semon al la semanto kaj panon al la man&#x11D;anto: tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia bu&#x15D;o; &#x11D;i ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi &#x11D;in sendis. - Jes. IV: 10-11</emphasis></p><p>Kiam la dis&#x109;iploj de Johano la Baptisto venis al Jesuo kun la demando: "&#x108;u vi estas la venonto, a&#x16D; &#x109;u ni atendu alian?" Jesuo en Sia respondo simple montris la efikon de Siaj vortoj:</p><p><emphasis>Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi a&#x16D;das kaj vidas: blinduloj ricevas vidpovon kaj lamuloj mar&#x15D;as, lepruloj estas purigitaj kaj surduloj a&#x16D;das, kaj mortintoj levi&#x11D;as, kaj al malri&#x109;uloj evangelio estas predikata. Kaj feli&#x109;a estas &#x109;iu, kiu ne falpu&#x15D;i&#x11D;as pro mi. - Mat. XXI: 4-6</emphasis></p><p>Ni esploru nun per kiaj pruvoj oni povas evidentigi &#x109;u la vortoj de Baha'u'llah posedas tiun &#x109;i krean potencon kiu distingas la vorton de Dio.</p><p>Baha'u'llah ordonis al la regantoj starigi universalan pacon, kaj ilia plida&#x16D;rigo de militosistemo de post 1869-1870 detruis multajn antikvajn dinastiojn, dum &#x109;iu sinsekva milito alportis malpli de la fruktoj de venko, &#x11D;is kiam la E&#x16D;ropa milito en 1914- 1918 malka&#x15D;is la historie mirigan fakton ke milito fari&#x11D;as katastrofo al venkanto kiel anka&#x16D; al venkito.<sup>1</sup></p><p>Baha'u'llah anka&#x16D; ordonis ke la regantoj funkciu kiel kuratoroj de siaj regatoj, por fari politikan a&#x16D;toritatecon kiel rimedon al vera &#x11D;enerala bonfarto. La progreso al sociaj le&#x11D;oj fari&#x11D;is senprecedenta.</p><p>Li ordonis limigon de ekstremoj de ri&#x109;eco kaj malri&#x109;eco, kaj de tiu tempo, le&#x11D;-donado por la starigo de minimuma nivelo de ekzisto kaj gradigataj impostoj de ri&#x109;a&#x135;oj pere de enspezaj kaj heredaj impostoj fari&#x11D;is konstanta respondeco. Li ordonis neniigon de korpa kaj industria sklaveco, kaj de tiu tempo, la progreso al emancipado fermentas en &#x109;iuj partoj de la mondo.</p><p>Baha'u'llah ordonis egalecon inter geviroj, pere de egalaj respondecoj kaj egalaj rajtoj kaj privilegioj, kaj de tiu tempo, la ligoj per kiuj virinoj estis de jarcentoj ligitaj rompis, kaj virino rapide akiras sian rajtan lokon kiel egalulino kaj kunulino de viro.</p><p>Li deklaris la fundamentan unuecon de religioj, kaj de tiam montri&#x11D;is plej persistaj penoj de sinceraj homoj en &#x109;iuj partoj de la mondo atingi novan gradon de toleremo, de reciproka komprenemo kaj de kunlaboro por universalaj celoj. &#x108;ie detrui&#x11D;as la sekta mieno, kaj &#x11D;ia historia rango fari&#x11D;as pli kaj pli neeltenebla. La bazo de ekskluziveco en religio detrui&#x11D;as per la samaj fortoj kiuj igas al memsufi&#x109;a naciismo senkapabla por da&#x16D;ri.</p><p>Li ordonis universalan edukadon, kaj faris sendependan esploradon de vero por esti pruvo de spirita vivoforto. La moderna civilizacio estas profunde tu&#x15D;ita per tiu &#x109;i nova fermentilo. Deviga edukado por infanoj, kaj plivastigo de edukadaj facilecoj por plenkreskuloj, fari&#x11D;is &#x109;efa agadplano de registaroj. Tiuj nacioj kiuj celas limigi la sendependecon de mensoj kaj spiritoj inter siaj civitanoj per tiu agadplano ekscitis revolucion inter siaj bordoj kaj suspekton kaj timon ekstere.</p><p>Baha'u'llah ordonis akcepton de universala helplingvo, kaj d-ro Zamenhof kaj aliaj obeis al Li per dedi&#x109;o de siaj vivoj kaj talentoj al tiuj &#x109;i grandaj tasko kaj okazo.</p><p>Super &#x109;io, Baha'u'llah inspiris al la homaro per nova spirito, vekis novajn sopirojn en mensoj kaj koroj kaj novajn idealojn por la socio. Nenio en la tuta historio estas tiel drama kaj impona kiel la fluado de okaza&#x135;oj de post la komenco de la bahaa epoko en 1844. Jaron post jaro, la potenco de morta pasinteco, da&#x16D;rigita pere de eluzitaj ideoj, kutimoj, sintenoj kaj institucioj malforti&#x11D;is, &#x11D;is nuntempe kiam &#x109;iu inteligenta viro kaj virino surtere elkomprenas ke la homaro travivas sian plej teruran</p><p>^Tiun &#x109;i plu atestas la dua mondmilito.</p><p>krizon. Unufianke oni vidas la novan kreadon levi&#x11D;antan dum la lumo de la instruado de Baha'u'llah revelaciis la veran vojon de evoluado. Aliflanke oni vidas nur katastrofojn kaj malsukcesojn en &#x109;iuj regnoj kie tiun lumon oni rezistas a&#x16D; ignoras.</p><p>Al fidela bahaano, tamen, tiuj &#x109;i kaj sennombraj aliaj pruvoj, kiel ajn imponaj ili estu, ne povas montri la plenan mezuron de la spirita majesteco de Baha'u'llah. Lia vivo surtere, kaj la nerezistebla forto de Liaj inspiraj vortoj, estas la unusola kriterio de la volo de Dio.</p><p>Pristudo de pli detalaj profeta&#x135;oj de Baha'u'llah kaj de ilia plenumi&#x11D;o prezentos al ni potencajn konfirmajn pruvojn. Ni donos nun kelkajn ekzemplojn de tiuj profeta&#x135;oj, kies a&#x16D;tentikeco estas ekster &#x109;iaj disputoj. Ili estis vaste publikigitaj kaj konataj anta&#x16D; ol okazis ilia plenumi&#x11D;o. La leteroj kiujn Li sendis al la kronitoj de la mondo, en kiuj trovi&#x11D;is multaj el tiuj profeta&#x135;oj, estis kompilitaj en libron kiu estis unue publikigita en Bombajo en la lasta parto de la dekna&#x16D;a jarcento. De tiu tempo reaperis kelkaj eldonoj. Ni prezentos anka&#x16D; kelkajn ekzemplojn de rimarkindaj profeta&#x135;oj de 'Abdu'l-Baha.</p><p><strong>Napoleono III</strong></p><p>En la jaro 1869 Baha'u'llah skribis al Napoleono III, ripro&#x109;ante al li lian militamon kaj malrespekton la&#x16D; kiu li traktis anta&#x16D;an leteron de Baha'u'llah. La Epistolo enhavis la sekvantan severan averton:</p><p><emphasis>Viaj faroj ka&#x16D;zos &#x125;aoson en via regno, la regado eli&#x11D;os el viaj manoj pune por tio, kion vi faris. Tiam vija scios kiom vi eraris. Eksciti&#x11D;o ekregos la popolon en tiu lando, se vi ne ekstaros por helpi tiun &#x109;i religion, kaj sekvi Tiun Kiu estas la Spirito de Dio (Jesuo Kristo) sur tiu &#x109;i Rekta Vojo. &#x108;u via pompo faris vin gloravida? Je Mia Vivo! &#x11C;i ne da&#x16D;ros; sed &#x11D;i pasos for, se ne vi ekkaptos je tiu forta &#x15D;nuro. Ni vidas humiligon rapide pa&#x15D;antan al vi, sed vi tamen estas el tiuj kiuj malatentas.</emphasis></p><p>Nenecesas diri, ke Napoleono, kiu estis tiam &#x109;e la zenito de sia potenco, restis tute senatenta al tiu &#x109;i averto. En la sekvinta jaro li ekmilitis kontra&#x16D; Prusujo, firme konvinkita ke lia armeo facile konkeros Berlinon; sed la tragedio anta&#x16D;dirita de Baha'u'llah superregis lin. Li estis venkita &#x109;e Saarbruko, &#x109;e Weissenburgo, &#x109;e Metzo, kaj fine en la tondrobata katastrofo &#x109;e Sedano. Li estis tiam malliberigita en Prusujo, kaj &#x11D;isvivis mizeran finon en Anglujo du jarojn poste.</p><p><strong>Germanujo</strong></p><p>Baha'u'llah avertis poste en tiel same solena maniero la venkintojn de Napoleono, kiuj anka&#x16D; &#x15D;topis la orelojn kaj ricevis teruran plenumon. En la Libro Aqdas, komencita en Adrianopolo kaj finita dum la fruaj jaroj de la mallibereco de Baha'u'llah en Akreo, Li jene skribis al la imperiestro de Germanujo:</p><p><emphasis>Ho Re&#x11D;o de Berlino!... Rememoru tiun kies potenco estis pli granda ol la via (Napoleono III), kaj kies pozicio estis pli alta ol la via. Kie li estas? Kaj kie estas liaj poseda&#x135;oj? Atentu, kaj ne estu el tiuj kiuj dormas. Li for&#x135;etis malanta&#x16D;en la Tabuleton de Dio, kiam Ni informis lin pri tio kio al Ni okazis fare de la armeo de la tiraneco. Tial, malfavoro ekpremis lin de &#x109;iuj flankoj, &#x11D;is fine li disfalis al polvo en granda mizero. Ho re&#x11D;o, konsideru profunde lian sorton, kaj pensu pri tiuj, kiuj simile al vi, mem konkeris urbojn kaj regis super la homojn. La &#x108;ionpova elpelis ilin el iliaj palacoj en tombojn. Estu avertita, kaj estu el tiuj kiuj pripensas.</emphasis></p><p><emphasis>Ho bordoj de Rejno-rivero! Ni vidas vin kovritaj de sango, &#x109;ar la punglavoj de ven&#x11D;o turnis sin kontra&#x16D; vi; kaj ankora&#x16D; alia vico estos via sorto. Kaj Ni a&#x16D;das la lamentadon de Berlino, kvankam hodia&#x16D; &#x11D;i estas en plej elstara gloro. - Kitab-i-Aqdas</emphasis></p><p>Dum la periodo de la germana sukceso en la granda milito de 1914-1918, kaj speciale dum la granda germana ofensivo en la printempo de 1918, la kontra&#x16D;uloj de la Bahaa Religio en Persujo fervore citis tiun &#x109;i konatan profeta&#x135;on, por senkreditigi al Baha'u'llah; sed kiam la konkera anta&#x16D;enmar&#x15D;o de la venkantaj germanoj subite sin-&#x15D;an&#x11D;is en disfrakasan, pereigan malvenkon, la penoj de la malamikoj de la Bahaa Religio turnis kontra&#x16D; sin mem, kaj la famo kiun ili donis al la profeta&#x135;o fari&#x11D;is efika rimedo por altigi la reputacion de Baha'u'llah.</p><p><strong>Persujo</strong></p><p>En la Libro Aqdas revelaciita kiam la tirana &#x15D;aho Nasiri'd-Din estis &#x109;e la supro de sia potenco, Baha'u'llah benas la urbon Teherano, kiu estas &#x109;efurbo de Persujo, kaj Lia propra naski&#x11D;loko. Li diras pri &#x11D;i:</p><p><emphasis>Ho Lando Ta (Teherano), nenial mal&#x11D;oju &#x109;ar Dio faris vin fonto de &#x11D;ojo al la tuta homaro. Se Li volos, Li benos vian tronon per tiu kiu regos juste kaj rekolektos la &#x15D;afojn de Dio dispelitajn de lupoj. Tia reganto</emphasis></p><p><emphasis>traktos la popolon de Baha kun &#x11D;ojo kaj kontenteco. Dio ja kalkulas lin kiel juvelo inter homoj. Sur li estu por &#x109;iam la gloro de Dio, kaj la gloro de &#x109;iuj kiuj estas en la regno de Lia Revelacio.</emphasis></p><p><emphasis>&#x11C;ojegu, &#x109;ar Dio faris vin "la Tagi&#x11D;o de Sia lumo", &#x109;ar en vi estis naskita la Malka&#x15D;anto de Lia Gloro. &#x11C;oju pri &#x109;i tiu nomo kiu estas donita al vi - nomo, per kiu la Suno de graco brilas, per kiu la tero kaj la &#x109;ielo estas lumigitaj.</emphasis></p><p><emphasis>Balda&#x16D; &#x15D;an&#x11D;igos en vi la aferstato, kaj la regado transiros al la popoloj. Vere, via Eternulo estas la &#x108;ionscianta. Lia a&#x16D;toritato &#x109;ion&#x109;irka&#x16D;as. Estu certa pri la providenco de via Eternulo. La rigardo de Lia favoro estos &#x109;iam direktita al vi. Alproksimi&#x11D;as la tago kiam via &#x125;aoso fari&#x11D;os paco kaj kvieta sereneco. Tiel estas dekretita en la mirinda Libro. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 110-111 (Kolektado el la Skriba&#x135;oj de Baha'u'llah)</emphasis></p><p>&#x11C;is nun, Persujo estas apena&#x16D; komencinta eli&#x11D;i el la periodo de &#x125;aoso anta&#x16D;dirita de Baha'u'llah, sed jam estas starigita konstitucia registaro, kaj ne mankas signoj ke pli brila epoko estas proksima.</p><p><strong>Turkujo</strong></p><p>Al la Sultano de Turkujo kaj al lia &#x109;efministro 'Ali Pa&#x15D;ao, Baha'u'llah, malliberigita tiam (1868) en turka malliberejo, direktis kelkajn el Siaj plej solenaj, plej gravaj avertoj. Al la Sultano Li skribis el la Kazerno &#x109;e Akreo:</p><p><emphasis>Ho vi, kiu konsideras vin plej granda el &#x109;iuj homoj... balda&#x16D; via nomo estos forgesita kaj vi trovos vin en granda manko. La&#x16D; via opinio, tiu &#x109;i Reviviganto de la mondo kaj Pacportanto estas puninda kaj ribelema. Kian krimon faris la virinoj, infanoj kaj suferantaj idetoj ke ili meritis vian koleron, persekutadon kaj malamon? Vi persekutis multajn kiuj elmontris nenian kontra&#x16D;staron en via lando, kaj kiuj instigis al nenia revolucio kontra&#x16D; la registaro; ja kontra&#x16D;e, ili tage kaj nokte estis pace okupitaj per rememorado de Dio. Vi rabis iliajn propra&#x135;ojn, kaj pro viaj tiranaj agoj, &#x109;io kion ili posedas estas forprenita de ili. ... Anta&#x16D; Dio, plenmano da polvo estas pli granda ol viaj regno, gloro, supereco kaj re&#x11D;eco, kaj se Li dezirus, Li povus dis&#x135;eti vin kiel sablon de dezerto. Balda&#x16D; atingos vin Lia kolero, revolucioj eksplodos meze de via popolo kaj viaj &#x15D;tatoj estos dividitaj! Tiam vi ploros kaj veos kaj nenie trovos helpon kaj subtenon.... Estu gardemaj, &#x109;ar la kolero de la Eternulo estas preparita, kaj post nelonge vi ekvidos tion, kio estas skribita de la Plumo de Ordono.</emphasis></p><p>Kaj al 'Ali Pa&#x15D;ao Li skribis:</p><p><emphasis>Vi faris, ho Estro, tion pro kio Mahometo, la Profeto de Dio, &#x11D;emsopiras en la Plejsupera Paradizo. La mondo faris vin fiera, tiel ke vi forturnis vin de la Viza&#x11D;o per Kies lumo estas lumigitaj la membroj de la &#x108;iela Anaro. Balda&#x16D; vi trovi&#x11D;os en granda manko. Vi unui&#x11D;is kun la Reganto de Persujo por fari malbonon al Mi, kvankam Mi estas veninta al vi el la Tagi&#x11D;loko de la &#x108;ionpova, la Granda, kun Kredo kiu refre&#x15D;igis la okulojn de la favoratoj de Dio...</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;u vi supozis ke vi povos estingi la fajron kiun Dio ekbruligis en la Universo? Ne! Mi deklaras je Lia Vera Animo, se vi nur estus e/ tiuj kiuj komprenas. Kontra&#x16D;e, pro tio kion vi faris &#x11D;iaj brilo kaj flamo pligrandi&#x11D;os. Balda&#x16D; &#x11D;i &#x109;irka&#x16D;os la mondon kaj &#x11D;ian lo&#x11D;antaron. ... Balda&#x16D; la Lando de Mistero (Adrianopolo) kaj &#x11D;ia &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o estos &#x15D;an&#x11D;itaj, kaj forpa&#x15D;os el la manoj de la Re&#x11D;o, kaj sekvos &#x125;aoso, kaj a&#x16D;di&#x11D;os veado, kaj malutilo aperos en la regionoj, kaj malordi&#x11D;os aferoj pro tio kio okazis al tiuj &#x109;i malliberigitoj (Baha'u'llah kaj Liaj kunuloj) flanke de la armeoj de tiraneco. La direkto de viaj aferoj &#x15D;an&#x11D;os sin, kaj la kondi&#x109;oj fari&#x11D;os tiel malgajaj, ke e&#x109; la sablo &#x11D;emados sur dezertigitaj alta&#x135;oj, arboj plorados sur montoj, kaj sango fluos el &#x109;io, kaj vi vidos la popolon en granda mizero.</emphasis></p><p><emphasis>Tiel la afero estas dekretita de la Dekretanto, la sa&#x11D;a, kies ordonon armeoj de &#x109;ielo kaj tero ne povas kontra&#x16D;stari, nek &#x109;iuj re&#x11D;oj kaj regantoj povas deteni Lin de tio kion Li volas. Katastrofoj estas oleo por tiu &#x109;i Lampo, kaj per ili la Lumo pligrandi&#x11D;as, se vi estus e/ tiuj kiuj scias! &#x108;iuj kontra&#x16D;stara&#x135;oj elmontritaj de la persekutantoj estas vere kiel heroldoj de tiu &#x109;i Religio, kaj per ili la Apero de Dio kaj Lia Religio estas vaste diskonigitaj inter la popoloj de la mondo.</emphasis></p><p>Alifoje Li skribis en la Libro<emphasis> Aqdas:</emphasis></p><p><emphasis>Ho Terpunkto (Konstantinopolo) kiu ku&#x15D;as &#x109;e la bordoj de la du maroj! La trono de maljusteco estas starigita en vi, kaj en vi estas flamigita la fajro de malamo, en tia maniero ke veas pro tio la Plejsupera Anaro kaj tiuj, kiuj &#x109;irka&#x16D;as la Altan Tronon. Ni vidas en vi malsa&#x11D;ulojn kiuj superregas sa&#x11D;ulojn; kaj mallumon kiu fieras super lumo; kaj vere, granda estas via evidenta fiero. &#x108;u via ekstera ornamaro faris vin malmodesta? Je Li</emphasis></p><p><emphasis>Kiu estas la Sinjoro de la homaro! Balda&#x16D; &#x11D;i pereos, kaj viaj filinoj kaj vidvinoj, kaj tiuj kiuj estas en vi plorveos. Tiel informas vin la Sa&#x11D;a, la &#x108;ionscianta. - Kitab-i-Aqdas</emphasis></p><p>La sinsekvaj sortobatoj, kiuj trafis la iam potencan imperion de post la publikigo de tiuj &#x109;i avertoj havigis elokventan komentarion pri ilia profeta signifo.</p><p><strong>Ameriko</strong></p><p>En la Libro Aqdas revelaciita en Akreo en 1873, Baha'u'llah petegis al Ameriko:</p><p><emphasis>... Ho Regantoj de Ameriko, Prezidentoj kaj Estroj de &#x11D;iaj Respublikoj. ... A&#x16D;du la vokon el la Tagi&#x11D;o de Majesteco: Vere, ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Parolanto, la &#x108;ionscianto. Kunligu la rompitojn per la manoj de justeco, kaj dispremu premantojn per la vergo de la ordono de via Eternulo, la Reganto, la sa&#x11D;a. - Kitab-i- Aqdas</emphasis></p><p>'Abdu'l-Baha en Siaj paroladoj en Ameriko kaj aliloke multfoje esprimis la esperon, pre&#x11D;on kaj certigon ke la standardo de internacia paco estos unue levita en Ameriko. En Cincinnati, Ohio, la 5-an de novembro 1912, Li diris:</p><p><emphasis>Amerikanoj estas nobla nacio, portanta pacstandardon tra la mondo, radianta sian lumon al &#x109;iuj regionoj. Aliaj nacioj ne estas tiel senkatenitaj de intrigoj kiel Usono, kaj ne povas venigi la Universalan Pacon. Sed Ameriko, dank'al Dio, estas en paco kun la tuta mondo, kaj estas inda por levi la standardon de frateco kaj internacia Paco. Kiam alvoko al internacia paco estos la&#x16D;tigita de Ameriko, la cetera mondo ekkrios: "Jes, ni akceptas." La nacioj de &#x109;iuj mondpartoj unui&#x11D;os en akcepto de la instruoj de Baha'u'llah, malka&#x15D;itaj anta&#x16D; pli ol kvindek jaroj. En Siaj Epistoloj Li petis al la parlamentoj de la mondo sendi siajn plej bonajn kaj plej sa&#x11D;ajn homojn al internacia mondparlamento kiu devus decidi &#x109;iujn demandojn inter la popoloj kaj starigos pacon ... tiam ni havos la Parlamenton de Homo pri kiu revis la profetoj.</emphasis></p><p>Al la alvokoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha jam grandparte respondis Usono, kaj en neniu alia lando de la mondo la bahaaj instruoj renkontis pli pretan akceptemon. La destinita al Ameriko rolo de tiu, kiu alvokos la naciojn al internacia paco, estas tamen &#x11D;is nun nur parte plenumita, kaj bahaanoj atendas kun intereso pluan sekvadon de okazoj kiujn ka&#x15D;as en si la estonteco.[36]</p><p><strong>La Granda Milito</strong></p><p>Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha en multaj okazoj anta&#x16D;diris kun surpriza precizeco eksplodon de la Granda Milito de 1914-1918. &#x108;e Sakramento, en la &#x15D;tato Kalifornio, 'Abdu'l-Baha diris la 26an de oktobro, 1912: "Hodia&#x16D; la e&#x16D;ropa kontinento estas kvaza&#x16D; arsenalo. &#x11C;i estas provizejo de eksploda&#x135;oj, atendanta nur unu fajreron, kaj unu fajrero povas flamigi la tutan E&#x16D;ropon, speciale en la nuna tempo, kiam la balkana situacio estas anta&#x16D; la mondo."</p><p>En multaj el Siaj paroladoj en Ameriko kaj E&#x16D;ropo Li prezentis similajn avertojn. En alia parolado en Kalifornio en oktobro 1912 Li diris:</p><p><emphasis>Ni estas en anta&#x16D;tago de la Batalo de Armagedono pri kiu estas parolite en la deksesa &#x109;apitro de la Apokalipso. La tempo estas du jaroj de nun, kiam unu sola fajrero flamigos la tutan E&#x16D;ropon.</emphasis></p><p><emphasis>La socia maltrankvilo en &#x109;iuj landoj, la kreskanta religia skeptikeco anta&#x16D; la miljaro, kajjam venintaj, flamigos la tutan E&#x16D;ropon kiel estas profetite en la Libro de Daniel kaj en la Libro (Apokalipso) de Johano.</emphasis></p><p><emphasis>Anta&#x16D; la jaro 1917 regnoj falos kaj kataklismoj skuos la teron.</emphasis> (Raportite de s-ino Corinne True en The North Shore Review (Nord-Borda Revuo), 26 septembro 1914, &#x108;icago, Usono)</p><p>En la anta&#x16D;tago de la granda konflikto Li diris:</p><p><emphasis>&#x11C;enerala intermilito de la civilizitaj nacioj estas anta&#x16D; ni. Terurega konflikto alproksimi&#x11D;as. La mondo staras &#x109;e la sojlo de plej tragika batalado.... Grandaj armeoj-milionoj da homoj - estas mobilizataj kaj postenigataj &#x109;e landlimoj. Oni sin preparas al terura armiluzo. La plej eta malakordo ka&#x16D;zos teruran eksplodon, kaj okazos konfliktego, al kiu similan ne konas la gisnuna historio de la homaro. (en Hajfa, 3 a&#x16D;gusto 1914)</emphasis></p><p><strong>Sociaj Malfacila&#x135;oj post la Milito</strong></p><p>Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha amba&#x16D; anta&#x16D;diris periodon de grandaj sociaj malfacila&#x135;oj, konfliktoj kaj katastrofoj kiel neevitebla rezulto de la nereligiemo kaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj, nescio kaj supersti&#x109;oj, kiuj superregas en la mondo. La granda internacia milita konflikto estis nur unu fazo de tiuj malfacila&#x135;oj. En Tabuleto datumita januaro, 1920, Li skribis:</p><p><emphasis>Ho vi veramantoj! Ho vi servantoj al la homaro! Pro tio ke la dol&#x109;a parfumo de viaj pensoj kaj altaj celoj elspiris sur min, mi sentas ke mia animo senreziste volas komuniki kun vi.</emphasis></p><p><emphasis>Pripensu en viaj koroj kiel mal&#x11D;ojiga estas la konfuzo en kiu la mondo trempas sin; kiel la nacioj surteraj estas kovritaj per homa sango; ja e&#x109; ilia grundo fari&#x11D;as koaglita sango. La flamo de milito ka&#x16D;zis tiel furiozan flagron ke la mondo en siaj fruaj tagoj, en siaj mezaj epokoj, a&#x16D; en la nuntempo neniam vidis &#x11D;ian egalon. La muel&#x15D;tonoj de milito muelis kaj pistis multajn homajn kapojn, ja e&#x109; pli severa estis la sorto de &#x109;i tiuj viktimoj. Prosperantaj landoj dezerti&#x11D;is, urboj ebeni&#x11D;is, kaj ridetantaj vila&#x11D;oj ruini&#x11D;is. Patroj perdis la filojn, kaj filoj senpatri&#x11D;is. Patrinoj ver&#x15D;is sangolarmojn funebrante la junulojn, infanoj orfi&#x11D;is, kaj virinoj fari&#x11D;is vagantaj kaj senhejmaj. Unuvorte, la homaro, en &#x109;iuj siaj fazoj, fari&#x11D;is malnobligita. La&#x16D;ti&#x11D;as la krioj kaj plorado de orfoj, kaj la &#x109;ieloj e&#x125;as la amarajn lamentadojn de patrinoj.</emphasis></p><p><emphasis>La &#x109;efa ka&#x16D;zo de &#x109;iuj &#x109;i okaza&#x135;oj estas rasa, nacia, religia, kaj politika anta&#x16D;ju&#x11D;oj, kaj la radiko de &#x109;iuj &#x109;i anta&#x16D;ju&#x11D;oj ku&#x15D;as en eluzitaj kaj profunde fiksitaj tradicioj, &#x109;u religiaj, rasaj, naciaj, a&#x16D; politikaj. Tiel longe kiel &#x109;i tiuj tradicioj restos, la fundamento de homa socio estas nesekura, kaj la homaro mem estas elmetita al da&#x16D;ra dan&#x11D;ero.</emphasis></p><p><emphasis>Nun en &#x109;i tiu radianta epoko, kiam la esenco de &#x109;iuj esta&#x135;oj manifesti&#x11D;as, kaj la ka&#x15D;ita sekreto de &#x109;iuj kreita&#x135;oj malka&#x15D;i&#x11D;as, kiam la lumo de vero mateni&#x11D;as kaj ka&#x16D;zas ke la mallumo de la mondo fari&#x11D;u lumo, &#x109;u estas dece kaj ta&#x16D;ge ke okazu tiel terura bu&#x109;ado kiu portas tiel neripareblan ruinigon sur la mondo? Je Dio! Tio ne povas okazi.</emphasis></p><p><emphasis>Kristo vokis &#x109;iujn popolojn de la mondo al akordi&#x11D;o kaj paco. Li ordonis al Petro remeti la glavon en la ingon. Tio estis Liaj deziro kaj konsilo, kaj tamen la portantoj de Lia nomo elingis la glavon! Kiel granda la diferenco inter iliaj faroj kaj la klara teksto de la Evangelio!</emphasis></p><p><emphasis>Anta&#x16D;sesdekjaroj Baha'u'llah, ja kiel la brilanta suno, brilis en la &#x109;ielo de Persujo, kaj proklamis ke la mondo estas envolvita en mallumo kaj ke &#x109;i tiu mallumo estas &#x15D;ar&#x11D;ita per katastrofaj rezultoj, kaj kondukos al terura malpaco. En Sia mallibereja urbo Akreo, Li alparolis per sendubaj esprimoj la Imperiestron de Germanujo, kaj deklaris ke terura milito okazos, kaj ke la popolo de Berlino eklamentos kaj &#x11D;emkrios. Sammaniere, dum Li estis maljuste enkarcerigita de la Sultano de Turkujo en la citadelo de Akreo, Li klare kaj emfaze skribis al li ke Konstantinopolo fari&#x11D;os viktimo de grandega malordo, &#x11D;is tia grado ke la virinoj kaj infanoj &#x11D;eme la&#x16D;tkrios. Mallongvorte, Li sendis epistolojn al &#x109;iuj &#x109;efaj regantoj kaj suverenoj de la mondo, kaj &#x109;iuj Liaj anta&#x16D;diroj plenumi&#x11D;is. El Lia plumo de gloro fluis instruoj por malebligi militon, kaj &#x109;i tiuj estis vaste dissemitaj.</emphasis></p><p><emphasis>Lia unua instruo estas ser&#x109;i la veron. Blinda imitado, Li deklaris, mortigas la homan spiriton, sed la esplorado pri vero liberigas la mondon el la mallumo de anta&#x16D;ju&#x11D;oj.</emphasis></p><p><emphasis>Lia dua instruo estas la unueco de la homaro. &#x108;iuj homoj estas nur unu pa&#x15D;tataro, kaj Dio estas la amanta Pa&#x15D;tisto. Li donacas al ili Sian plejan kompaton, kaj konsideras &#x109;iujn el ili kiel unu. "Vidu neniajn diferencojn inter la kreitoj de Dio." &#x108;iuj el ili estas Liaj servantoj, kaj sentas Lian bonfaremon.</emphasis></p><p><emphasis>La tria instruo estas ke religio estas la plej potenca fortika&#x135;o. &#x11C;i celu al unueco, prefere ol esti la ka&#x16D;zo de malamikeco kaj malamo. Se &#x11D;i kondukos al malamikeco kaj malamo estos pli bone ne havi &#x11D;in. &#x108;ar religio estas ja simila al medikamento, se &#x11D;i pliigas la malsanon, estus prefere forlasi &#x11D;in.</emphasis></p><p><emphasis>Simile, religio, rasa, nacia, kaj politika anta&#x16D;ju&#x11D;oj, &#x109;iuj emas renversi la fundamenton de homa socio, &#x109;iuj kondukas al sangover&#x15D;o, &#x109;iuj ruinigas la homaron. Tiel longe kiel &#x109;i tiuj anta&#x16D;ju&#x11D;oj restos, da&#x16D;ros la timego pri milito. La sola kuracilo estas universala paco. Kaj tion oni atingos nur per la starigo de supera Tribunalo, reprezenta de &#x109;iuj registaroj kaj popoloj. &#x108;iuj naciaj kaj internaciaj problemoj estu transdonitaj al &#x109;i tiu tribunalo, kaj kio ajn estu &#x11D;ia decido tio estu deviga. Se registaro a&#x16D; popolo malkonsentus, la tuta mondo levi&#x11D;u kontra&#x16D; &#x11D;i.</emphasis></p><p><emphasis>Kaj inter Liaj instruoj estas la egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj, kaj tiel plu pri multaj aliaj similaj instruoj revelaciitaj per Lia plumo.</emphasis></p><p><emphasis>Nuntempe evidenti&#x11D;as kaj malka&#x15D;i&#x11D;as ke &#x109;i tiuj principoj estas ja la vivo de la mondo, kaj la enkorpi&#x11D;o de &#x11D;ia vera spirito. Kaj nun, vi, kiuj estas la servantoj al la homaro, penadu, tutkore kaj tutanime, liberigi la mondon el la mallumo de materiismo kaj homa anta&#x16D;ju&#x11D;o, por ke &#x11D;i lumi&#x11D;u per la lumo de la Urbo de Dio.</emphasis></p><p><emphasis>La&#x16D;doj estu al Li, ke vi konas la diversajn lernejojn, instituciojn kaj principoin de la mondo; nuntempe nenio krom &#x109;i tiuj diaj instruoj povas certigi pacon kaj trankvilon al la homaro. Sen &#x109;i tiuj instruoj, &#x109;i tiu mallumo neniam malaperos, &#x109;i tiuj da&#x16D;raj malsanoj neniam kuraci&#x11D;os; ja ili fari&#x11D;os pli teruraj tagon post tago. La Balkanoj restos senripozaj, kaj ilia kondi&#x109;o pligravi&#x11D;os. La venkitoj ne silentos, sed kaptos &#x109;iun rimedon por ekbruligi denove la flamon de milito. Nuntempaj universalaj movadoj faros sian plejon por plenumi siajn celon kaj planojn. La Movado de la Maldekstro akiros grandegan gravecon, kaj &#x11D;ia influo disvasti&#x11D;os.</emphasis></p><p><emphasis>Do penadu, por ke, per lumiga koro, &#x109;iela spirito, kaj dia forto, kaj helpe de Lia graco, vi donacu la malavaran donacon de Dio al la mondo ... la donaco de konsolo kaj trankvileco por la tuta homaro.</emphasis></p><p>En prelego, kiun Li faris en novembro 1919, Li diris:</p><p><emphasis>Baha'u'llah multfoje anta&#x16D;diris ke venos periodo kiam superregos nereligiemo kaj sekve de tio anarkio. La &#x125;aoso estos &#x15D;uldata al tro granda libereco de popolo kiu ne estas preparita al &#x11D;i; ka&#x16D;ze de tio devos okazi portempa reveno al perforta registaro, por la bono de la popolo mem kaj por malebligi malordon kaj &#x125;aoson. Klare estas ke &#x109;iuj nacioj deziras nun kompletan memregadon kaj liberecon de agado, sed kelkaj el ili ne estas maturaj por tio. La reganta stato en la mondo nun estas nereligiemo, kiu nepre devas finrezultigi anarkion kaj &#x125;aoson. Mi &#x109;iam diras ke la pacaj proponoj sekvantaj la grandan militon estas apena&#x16D; ekbrilo de mateni&#x11D;o, kaj ne sunlevi&#x11D;o.</emphasis></p><p><strong>Veno de la Regno de Dio</strong></p><p>Meze de la malfacila&#x135;oj de tiuj tempoj, la Religio de Dio tamen prosperos. La malfeli&#x109;oj ka&#x16D;zitaj de egoista batalado por individua ekzisto, a&#x16D; por partia, sekta a&#x16D; nacia profito, igos homojn turni sin en malespero al la kuracilo kiun donas la Vorto de Dio. Ju pli abunde venas la malfeli&#x109;oj, des pli la homoj sinturnos al la sola vera kuracilo. Baha'u'llah diras en Sia Epistolo al la &#x15D;aho:</p><p><emphasis>Dio faris afliktojn kvaza&#x16D; matena pluvo por tiu &#x109;i verda pa&#x15D;tejo, kaj kvaza&#x16D; me&#x109;o por Sia Lampo, per kiu la tero kaj &#x109;ielo estos lumigitaj. ...Per afliktoj brilis Lia Lumo kaj sen&#x109;ese brilradia estis Lia Gloro; tio &#x109;i estis Lia metodo dum la malnovaj jarcentoj kaj pasintaj ternpoj.</emphasis></p><p>Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha amba&#x16D; anta&#x16D;diris en plej konfidoplenaj esprimoj rapidan triumfon de spiriteco super materialismo kaj sekvantan el tio estigon de la Plej Granda Paco. 'Abdu'l-Baha skribis en la jaro 1904:</p><p><emphasis>Sciu tion, ke la malfacila&#x135;oj kaj malfeli&#x109;oj pligrandi&#x11D;os tagon post tago, kaj la popoloj estos turmentitaj. La pordoj de &#x11D;ojo kaj feli&#x109;o estos &#x109;iuflanke fermitaj. Teruraj militoj okazos. Senrevi&#x11D;o kaj espertrompo atakos la homojn de &#x109;iuj direktoj &#x11D;is ili estos devigitaj turni sin al Dio. Tiam la lumo de grandega feli&#x109;o lumigos la horizontojn, tiel ke la krio "Ja Baha'u'l-Abha!" eksonos sur &#x109;iuj flankoj. - Tabuleto al L. D. B., citita en Compilations on War and Peace, p. 187 (Kompilado de Milito kaj Paco)</emphasis></p><p>Demandite en februaro 1914, &#x109;u iu el la grandaj &#x15D;tatoj fari&#x11D;os kredantoj, Li respondis:</p><p><emphasis>&#x108;iuj popoloj de la mondo fari&#x11D;os kredantoj. Se vi komparus la komencon tiele de la Religio kun &#x11D;ia hodia&#x16D; stato, vi vidus kiel rapidan influon havas la Vorto de Dio, kaj nun la Religio de Dio estas &#x109;irka&#x16D;inta la mondon. ... Sendube, &#x109;iuj venos sub la ombron de la Religio de Dio.</emphasis></p><p>Li deklaris ke la plenumi&#x11D;o de mondunueco okazos dum la nuna jarcento. En unu el Siaj Tabuletoj Li skribis:</p><p><emphasis>&#x108;iuj anoj de la homa familio, &#x109;u popoloj a&#x16D; registaroj, urboj a&#x16D; vila&#x11D;oj, fari&#x11D;os pli kaj pli interdependaj. Memsufi&#x109;eco ne estas plu ebla, &#x109;ar politikaj ligiloj unuigas &#x109;iujn popolojn kaj naciojn, kaj la interligiloj de komerco kaj industrio, de agrikulturo kaj edukado, estas fortigitaj &#x109;iutage. Sekve la unueco de la tuta homaro estas atingebla nuntempe. Vere tio &#x109;i estas nur unu el la mirinda&#x135;oj de &#x109;i tiu mirinda jarcento. Anta&#x16D;aj epokoj estis senigitaj de tio, &#x109;ar &#x109;i tiu jarcento - la jarcento de lumo - estas dotita per unikaj kaj senprecedentaj gloro, potenco kaj lumado. Sekve la mirakla disvolvi&#x11D;o de nova mirinda&#x135;o &#x109;iutage. Poste oni vidos, kiel brile &#x11D;iaj kandeloj brulos inter la homaro.</emphasis></p><p><emphasis>En la du lastaj versoj de la Libro de Daniel trovi&#x11D;as la jenaj misteraj vortoj: "Feli&#x109;a estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj. Kaj vi, ho Daniel, foriru &#x11D;is la fino; kaj ripozu, kaj vi stari&#x11D;os por via sorto en la fino de la tempoj."</emphasis></p><p>Multaj estis la penoj de sa&#x11D;uloj por solvi la problemon de la signifo de tiuj &#x109;i vortoj. En unu &#x109;etabla interparolo kiun la a&#x16D;toro &#x109;eestis, 'Abdu'l-Baha kalkulis la plenumon de la profeta&#x135;o de Daniel de la komenca dato de la islama erao.</p><p>La Tabuletoj de 'Abdu'l-Baha klarigas ke &#x109;i tiu profeta&#x135;o aludas al la centa datreveno de la Deklaro de Baha'u'llah en Bagdado, a&#x16D; lajaron 1963:</p><p><emphasis>Nun rilate la verson en Daniel, kies interpreta&#x135;on vi petis, nome, "Feli&#x109;a estas tiu, kiu atingos la tempon de la mil tricent tridek kvin tagoj." &#x108;i tiuj tagoj estu kalkulitaj la&#x16D; sunaj kaj ne lunajjaroj. &#x108;ar la&#x16D; &#x109;i tiu kalkulo pasos jarcento de la levi&#x11D;o de la Suno de Vero, tiam la instruoj de Dio estos firme starigitaj surtere, kaj la Dia Lumo super&#x15D;utos la mondon de la Oriento &#x11D;is la Okcidento. En tiu tago, &#x11D;ojos la fidelaj!</emphasis></p><p><strong>Akreo kaj Hajfa</strong></p><p>Mirza Ahmad Sohrab priskribas en sia taglibro la sekvantan profeta&#x135;on pri Akreo kaj Hajfa eldiritan de 'Abdu'l-Baha kiam Li sidis &#x109;e fenestro de unu el la Bahaaj Pilgrimdomoj en Hajfa, la 14an de februaro, 1914:</p><p><emphasis>La panoramo el la Pilgrimdomo estas tre &#x109;arma, speciale pro tio ke &#x11D;i frontas la Benitan Tombon de Baha'u'llah. En estonteco la distanco inter Akreo kaj Hajfa estos plenkonstruita, kaj la du urboj kuni&#x11D;os kaj unui&#x11D;os per manpremo, i&#x11D;ante du ekstremoj de unu potenca &#x109;efurbo. Kiam mi rigardas nun tiun &#x109;i pejza&#x11D;on, mi vidas tute klare ke &#x11D;i fari&#x11D;os unu el la unuaj komercocentroj en la mondo. La granda duoncirkla golfo estos transformita en belegan havenon, en kiu &#x15D;ipoj de &#x109;iuj nacioj ser&#x109;os &#x15D;irmejon kaj rifu&#x11D;on. Grandaj &#x15D;ipoj de &#x109;iuj popoloj venos en tiun &#x109;i havenon, portante sur siaj ferdekoj multajn milojn da viroj kaj virinoj el &#x109;iu parto de la globo. La monto kaj la ebena&#x135;o estos kovritaj per plej modernaj konstrua&#x135;oj kaj palacoj. Establitaj estos industrioj kaj diversaj institucioj de filantropia karaktero estos fonditaj. La floroj de civilizacia kulturo de &#x109;iuj nacioj estos portataj &#x109;i tien por kunmiksi siajn aromojn kaj lumigi la vojon al la homa frateco. Mirindaj &#x11D;ardenoj, frukto&#x11D;ardenoj, boskoj kaj parkoj estos plantitaj &#x109;iuflanke. La tuta haveno de Akreo kaj Hajfa estos unu vojo de iluminado. Fortaj lumturoj estos konstruitaj sur amba&#x16D; flankoj de la monto Karmelo por gvidi vapor&#x15D;ipojn. La monto Karmelo mem, de la supro &#x11D;is la malsupro, estos trempita en maro da lumoj. Persono staranta sur la pinto de Karmelo, kaj la pasa&#x11D;eroj de la &#x15D;ipoj venantaj al &#x11D;i, rigardos la plej ravan kaj majestan vida&#x135;on de la tuta mondo.</emphasis></p><p><emphasis>El &#x109;iuj flankoj de la monto oni a&#x16D;dados la simfonion de "Ja Baha'u'l-Abha!" kaj anta&#x16D; tagi&#x11D;o la animsor&#x109;anta muziko akompanata de melodioj sinlevos al la trono de la &#x108;ionpova.</emphasis></p><p><emphasis>Vere, la vojoj de Dio estas misteraj kaj nepenetreblaj. Kia ekstera rilato ekzistas inter &#x15C;irazo kaj Teherano, Bagdado kaj Konstantinopolo, Adrianopolo kaj Akreo kaj Hajfa? Dio laboris pacience, pa&#x15D;on post pa&#x15D;o, tra &#x109;i tiuj diversaj urboj, konforme al Sia propra difinita kaj eterna plano, tiel ke la anta&#x16D;diroj kaj profeta&#x135;oj diritaj de la Profetoj estu plenumitaj. La ora fadeno de promeso koncerne la Mesian Miljaron estas plektita tra la Biblio, kaj estis tiel destinite ke Dio en Sia propra tempo ka&#x16D;zos &#x11D;ian reali&#x11D;on. E&#x109; ne unu sola vorto estos lasita sensignifa kaj neplenumita.</emphasis></p><p><strong>&#x108;APITRO XV: RERIGARDO KAJ PERSPEKTIVO</strong></p><p><emphasis>Mi atestas, ho amikoj! ke la favoro estas kompleta, la argumento certigita, la pruvo elmontrita kaj la atesto plenumita. Ni nun konstatu, la&#x16D; la volo de sinofero, kion viaj penemoj malka&#x15D;os. Tiamaniere la dia favoro plenumita estis al vi kaj al &#x109;iuj en la &#x109;ielo kaj sur la tero. La&#x16D;data estu Dio, la Eternulo de &#x109;iuj mondoj. - Baha'u'llah, La Ka&#x15D;itaj Vortoj</emphasis></p><p><strong>Progreso de la Religio</strong></p><p>Beda&#x16D;rinde ne estas eble, en tiu &#x109;i verko, detale priskribi la progresadon de la Bahaa Religio tra la mondo. Multan &#x109;apitrojn oni povus dedi&#x109;i al tiu &#x109;i interesega temo, kaj multajn kortu&#x15D;ajn historiojn oni povus rakonti pri la pioniroj kaj martiroj de la Religio, sed ni devas kontenti&#x11D;i per tre mallonga skizo.</p><p>En Persujo la fruaj konfesantoj de tiu &#x109;i revelacio renkontis ekstreman kontra&#x16D;staron, persekutadon kaj kruelecon flanke de siaj samlandanoj, sed ili akceptis &#x109;iujn malfeli&#x109;ojn kaj sortoprovojn per altaj heroeco, firmeco kaj pacienco. En sia propra sango ili estis baptitaj, &#x109;ar multaj miloj da ili pereis kiel martiroj; dum miloj da aliaj estis batataj, malliberigitaj, rabitaj de siaj poseda&#x135;oj, elpelitaj el la hejmoj a&#x16D; persekutataj en aliaj manieroj. Dum sesdek jaroj a&#x16D; e&#x109; pli longe &#x109;iu en Persujo kiu kura&#x11D;is konfesi lojalecon kun Bab a&#x16D; Baha'u'llah faris tion &#x109;i je la risko de sia propra&#x135;o, sia libereco kaj e&#x109; sia vivo. Tamen tiu &#x109;i decida kaj kruela kontra&#x16D;starado ne povas pli sufoki la progreson de la Religio, ol polva nubo povus deteni la sunlevi&#x11D;on.</p><p>De unu landlimo de Persujo[37] &#x11D;is la alia oni povas nun trovi bahaanojn en preska&#x16D; &#x109;iu urbo kaj urbeto, kaj e&#x109; inter la nomadoj. En kelkaj vila&#x11D;oj la tuta lo&#x11D;antaro estas bahaa kaj en aliaj lokoj la kredantoj formas grandan parton de la lo&#x11D;antaro. Rekrutite el multaj kaj diversaj sektoj, kiuj estis pasie malamikaj unu kontra&#x16D; alia, ili nun formas grandan anaron da amikoj kiuj konfesas fratecon, ne nur kun unu la alian, sed kun &#x109;iuj homoj &#x109;ie, kiuj laboras por unuigi kaj ekzalti la homaron, por forigi &#x109;iajn anta&#x16D;ju&#x11D;ojn kaj konfliktojn, kaj porfondi la Regnon de Dio en la mondo.</p><p>Kia miraklo povus esti pli granda ol tio? Nur unu, kaj tio estas tramonda plenumo de la tasko al kiu sin dedi&#x109;is tiuj homoj. Kaj signoj ne mankas ke anka&#x16D; tiu &#x109;i pli granda miraklo progresas. La Kredo montras mirindan vivoforton, kaj &#x11D;i disvasti&#x11D;as, kiel fermenta&#x135;o, tra la homamaso, transformanta la popolon kaj la socion dum &#x11D;i disvasti&#x11D;as.[38]</p><p>La relative malmulta nombro da bahaanoj &#x15D;ajnus esti ankora&#x16D; sensignifa kompare al la sekvantoj de la aliaj religioj, sed ili certas, ke dia Forto benas ilin per la granda privilegio servi al nova mondordo en kiu venos la homamasoj de Oriento kaj Okcidento en ne tre malproksima tago.</p><p>Sekve, kvankam estas vere, ke la Sankta Spirito respeguli&#x11D;as el puraj koroj en &#x109;iuj landoj ankora&#x16D; senkonsciaj pri la Fonto, kaj la disvasti&#x11D;o de la Kredo videbli&#x11D;as en la multaj penoj ekster la bahaa komunumo anta&#x16D;enigi iun a&#x16D; alian de la instruoj de Baha'u'llah, tamen la manko de da&#x16D;ra fundamento en la malnova mondordo estas konvinka pruvo ke la idealoj de la Regno povas fari&#x11D;i fruktodonaj nur en la kadro de la bahaa komunumo.</p><p><strong>Profeteco de Bab kaj Baha'u'llah</strong></p><p>Ju pli multe ni studas la vivojn kaj instruojn de Bab kaj Baha'u'llah, des pli neeble &#x15D;ajnas trovi iun klarigon de llia grandeco, krom la Dia Inspiro. Ili estas edukitaj en atmosfero de fanatikeco kaj bigoteco. Ili havis apena&#x16D; elementan edukadon. Ili havis nenian kontakton kun la okcidenta kulturo. Ili havis nenian politikan a&#x16D; financan subtenan forton. Ili nenion petis de la homoj, kaj ricevis malmulte krom maljusteco kaj persekutado. La potenculoj de la tero ignoris a&#x16D; kontra&#x16D;staris llin. Ili estis skur&#x11D;ataj kaj torturataj, malliberigitaj kaj subigataj al plej teruraj malfeli&#x109;oj en la plenumo de Sia misio. Ili estis solaj kontra&#x16D; la mondo, havante neniun helpanton krom Dio, tamen Ilia triumfo jam estis evidenta kaj grandioza.</p><p>La grandeco kaj alteco de lliaj idealoj, la nobleco kaj sinoferemo de lliaj vivoj, lliaj netimigeblaj kura&#x11D;o kaj konvinko, lliaj mirigaj sa&#x11D;eco kaj scio, llia kompreno de la bezonoj de la orientaj kaj okcidentaj popoloj, la klareco kaj ta&#x16D;geco de lliaj instruoj, Ilia povo inspiri en Siaj sekvantoj tutkorajn sindonemon kaj entuziasmon, la penetremo kaj potenco de Ilia influo, la progreso de la fondita de Ili Religio - &#x109;io tio sendube prezentas tiajn konvinkajn pruvojn de profeteco kiajn nur povas elmontri la historio de religio.</p><p><strong>Glorplena Perspektivo</strong></p><p>La bahaa &#x11D;oja nova&#x135;o prezentas bildon de la Favoro de Dio kaj de la estonta progreso de la homa gento, kio certe estas la plej granda kaj plej glora Revelacio iam donita al la homaro, la plenevoluo kaj plenumo de &#x109;iuj anta&#x16D;aj Revelacioj. &#x11C;ia celo estas nenio alia ol revivigo de la homaro kaj kreo de "nova &#x109;ielo kaj nova tero". Tio &#x109;i estas la sama tasko, al kiu Kristo kaj &#x109;iuj aliaj profetoj dedi&#x109;is siajn vivojn, kaj inter tiuj grandaj instruistoj ekzistas nenia rivaleco. La tasko estos plenumita ne per tiu Revelacio a&#x16D; per alia, sed per &#x109;iuj kune.</p><p>Kiel diras "Abdu'l-Baha:</p><p><emphasis>Ne estas necese malaltigi Abrahamon por altigi Jesuon. Ne estas necese malaltigi Jesuon por proklami pri Baha'u'llah. Ni devas bonvenigi la Veron de Dio, kie ajn ni vidas &#x11D;in. La esenco de la demando estas ke &#x109;iuj tiuj grandaj Disenditoj venis por levi la Dian Standardon de Perfektecoj. &#x108;iuj ili brilas kiel astroj en tiu sama &#x109;ielo de la Dia Volo. &#x108;iu el ili donas Lumon al la mondo.</emphasis></p><p>Tio &#x109;i estas la tasko de Dio, kaj Dio alvokas ne nur Profetojn sed &#x109;iujn homojn ke ili kunagu kun Li en tiu &#x109;i krea laboro. Se ni malakceptos Lian alvokon, ni ne detenos la aferon de anta&#x16D;enmar&#x15D;o, &#x109;ar kion Dio volas tio nepre efektivi&#x11D;os. Se ni ne plenumos nian rolparton Li povas destini aliajn instrumentojn por ke ili efektivigu Lian intencon; sed ni preterpasos la veran celon kaj taskon de nia propra vivo. Reakordi&#x11D;o kun Dio - i&#x11D;ante Liaj amatoj, Liaj servantoj, volplenaj fluejoj kaj perantoj de Lia Krea Povo, &#x11D;is ni konscios en ni mem nenian vivon krom Lia Dia kaj abunda vivo - jen kio, la&#x16D; la bahaa instruo, estas la nedirebla kaj glorplena plenumi&#x11D;o de la homa ekzisto.</p><p>La homaro estas tamen esence puranima, &#x109;ar &#x11D;i estas kreita "la&#x16D; la bildo de Dio, simile al Li", kaj kiam &#x11D;i fine ekvidos la veron, &#x11D;i ne da&#x16D;ri&#x11D;os la&#x16D; la vojo de malsa&#x11D;eco. Baha'u'llah certigas ke balda&#x16D; la alvoko de Dio estos &#x11D;enerale akceptita, kaj la tuta homaro turnos la viza&#x11D;on al justeco kaj obeemo. "&#x108;iu zorgo &#x15D;an&#x11D;os sin tiam en &#x11D;ojon, kaj &#x109;iu malsano en sanon", kaj la regnoj de tiu &#x109;i mondo fari&#x11D;os "la regnoj de nia Eternulo kaj de Lia Kristo; kaj Li re&#x11D;os por &#x109;iam kaj eterne." (Apok. XI, 15). Ne nur tiuj kiuj estas sur la tero, sed &#x109;iuj en la &#x109;ielo kaj sur la tero, unui&#x11D;os en Dio kaj eterne &#x11D;ojos en Li.</p><p><strong>Renovigo de Religio</strong></p><p>La hodia&#x16D;a stato de la mondo prezentas sufi&#x109;an atesta&#x135;on ke, kun malmultaj esceptoj, la popoloj de &#x109;iuj religioj bezonas esti revekitaj al la vera signifo de siaj religioj. Tiu &#x109;i reveko estas grava parto de la misio de Baha'u'llah. Li venas por fari kristanojn pli bonaj kristanoj, por fari islamanojn pli bonaj islamanoj, por fari &#x109;iujn homojn fidelaj al la spirito kiu inspiris iliajn Profetojn. Li anka&#x16D; plenumas la promeson farita de &#x109;iuj tiuj Profetoj pri la glora Malka&#x15D;anto kiu estos aperonta en la "Pleneco de la Tempo" por kroni kaj finplenumi llian laboron. Li donas pli plenan elvolvon de la spiritaj veroj ol Liaj anta&#x16D;intoj, kaj malka&#x15D;as la Volon de Dio rilate al &#x109;iuj problemoj de individua kaj socia vivo kiuj prezentas sin al ni en la hodia&#x16D;a mondo. Li donas universalan instruon kiu konstruas fortan fundamenton sur kiu povas esti bazita nova kaj pli bona civilizacio, instruon adaptitan al bezonoj de la mondo en la nova nun komenci&#x11D;anta epoko.</p><p><strong>Bezono de Nova Revelacio</strong></p><p>La unuigo de la homaro, kunfandigo de &#x109;iuj diversaj mondreligioj, reakordigo de Religio kaj Scienco, starigo de Universala Paco, de Internacia Arbitracio, de Universala Domo de Justeco, de Internacia Lingvo, Emancipo de Virinoj, Universala Edukado, nuligo ne nur de la Korpa, sed anka&#x16D; de la Industria Sklaveco, Organizo de la Homaro kiel sola tuta&#x135;o, kun &#x11D;usta respekto de la rajtoj kaj libereco de &#x109;iu individuo - &#x109;io &#x109;i estas problemoj de giganta grandeco kaj kolosa malfacileco rilate al kiuj kristanoj, islamanoj kaj konfesantoj de aliaj religioj akceptis kaj ankora&#x16D; persistas en plej diversaj kaj ofte akre kontra&#x16D;aj opinioj, sed Baha'u'llah klare malka&#x15D;is difinitajn principojn, kies &#x11D;enerala adopto sendube faros la mondon paradizo.</p><p><strong>Vero Estas por &#x108;iuj</strong></p><p>Multaj homoj estas pretaj konfesi ke la bahaaj instruoj estus bonegaj por Persujo kaj por la Oriento, sed ili opinias ke por la okcidentaj popoloj tiuj instruoj estas nenecesaj a&#x16D; nekonvenaj. Al iu, kiu menciis tian opinion, "Abdu'1-Baha respondis:</p><p><emphasis>Koncerne la signifon de la Kredo de Baha'u'llah, kio ajn rilatas al universala bono estas dia, kaj kio ajn estas dia, estas por la universala bono. Se &#x11D;i estas vero, &#x11D;i estas por &#x109;iuj; se ne, &#x11D;i estas por neniu; tial dia afero de universala bono ne povas esti limigita al la Oriento a&#x16D; la Okcidento, &#x109;ar la brilego de la Suno de Vero lumigas same orienton kaj okcidenton, kaj sentigas sian varmon en la Sudo kaj en la Nordo nenia diferenco estas inter unu Poluso kaj la alia. En la tempo de la Revelacio de Kristo, la romanoj kaj grekoj supozis ke Lia afero estas speciale por la judoj. Ili supozis ke ili havas perfektan civilizacion kaj bezonas nenion lerni de la instruoj de Kristo, kaj pro tiu &#x109;i falsa opinio multaj estis senigitaj de Lia Favoro. Sciu simile ke la principoj de kristanismo kaj la instruoj de Baha'u'llah estas identaj kaj samaj estas iliaj vojoj. En &#x109;iu tago estas progreso. Estis tempo, kiam tiu &#x109;i dia institucio (de progresa revelacio) estis embrio, tiam &#x135;us-naskito, tiam infano, tiam intelekta junulo; kaj hodia&#x16D; &#x11D;i radias belecon kaj lumas kun grandega brileco. Feli&#x109;a estas tiu kiu divenas la misteron kaj okupas lokon en la mondo de lumigitoj.</emphasis></p><p><strong>La Lasta Volo kaj Testamento de Abdu'l-Baha</strong></p><p>Kun la morto de sia amata gvidanto, 'Abdu'l-Baha, la Bahaa Kredo eniris novan fazon de sia historio. &#x108;i tiu nova fazo reprezentis pli altan staton en la ekzisto de la sama spirita organismo, pli maturan kaj sekve pli respondecan esprimon de la kredo parte de &#x11D;iaj anoj. "Abdu'1-Baha dedi&#x109;is Siajn superhomajn energion kaj unikan kapablecon al la tasko dissemi Sian amon al Baha'u'llah tra la Oriento kaj Okcidento. Li lumigis la kandelon de kredo en sennombraj animoj. Li instruis kaj gvidis ilin en la atribuoj de persona spirita vivo. Konsiderante la grandegan signifon de la Lasta Volo kaj Testamento de 'Abdu'l- Baha, la gravecon de la sekvoj rezultantaj el &#x11D;i kaj la profundan sa&#x11D;econ formantan la fundamenton de &#x11D;iaj decidoj, ni donas kelkajn pluajn el&#x109;erpa&#x135;ojn kiuj brile bildigas la spiriton kaj &#x109;efprincipojn kiuj donis spiron kaj gvidon al "Abdu'1-Baha kaj estas transdonitaj kiel ri&#x109;a hereda&#x135;o al Liaj fidelaj sekvantoj:</p><p><emphasis>Ho vi amatoj de la Eternulo! En tiu &#x109;i sankta Epoko konflikto kaj malpaco estas nenial permeseblaj. &#x108;iu malpaciganto senigas sin mem de la Dia favoro. Estas devige al &#x109;iu elmontri plej grandan amon, honestecon de la konduto, sincerecon kaj rektan afablecon al &#x109;iuj gentoj kaj popoloj de la mondo, &#x109;u ili estas amikoj &#x109;u fremduloj. Tiel intensa devas esti la spirito de amo kaj kor-afableco, ke fremdulo eksentu sin kiel amiko, malamiko kiel vera frato, sen ia ajn diferenco inter ili. &#x108;ar universaleco estas de Dio kaj &#x109;iaj limigoj estas terdevenaj....</emphasis></p><p><emphasis>Tial, ho miaj amataj amikoj! interrilatu kun &#x109;iuj popoloj, gentoj kaj religioj de ia mondo kun plej granda honesteco, lojaleco, fideleco, afableco, bonvolemo kaj amikeco; tiel ke la tuta mondo de krea&#x135;oj estu plenigita per la sankta ekstazo de la favoro de Baha, ke malklereco, malamikeco, malamo kaj malbonvolo malaperu el la mondo kaj la mallumo de fremdeco inter la popoloj kaj gentoj de la mondo cedu lokon al la Lumo de Unueco. Se aliaj popoloj kaj nacioj estus malfidelaj al vi elmontru vian fidelecon al ili; se ili estus maljustaj kontra&#x16D; vi elmontru justecon al ili; se ili tenus sin aparte de vi, allogu ilin al vi; se ili elmontrus malamikecon estu amikaj al ili; se ili venenus vian vivon, dol&#x109;igu iliajn animojn; se ili vundus vin, estu balzamo por iliaj doloroj. Tiaj estas la ecoj de sinceruloj! Tiaj estas la ecoj de fideluloj.</emphasis></p><p><emphasis>Ho vi amatoj de la Eternulo! Estas devige al vi esti cedemaj al &#x109;iuj monar&#x125;oj kiuj estas justaj kaj elmontri vian fidelecon al &#x109;iu justa re&#x11D;o. Servu la regantojn de la mondo kun plejgranda fideleco kaj lojeleco. Elmontru obeemon al ili kaj estu iliaj bondezirantoj. Sen ilia rajtigo kaj permeso ne miksu vin en politikajn aferojn, &#x109;ar mallojaleco al justa suvereno estas mallojaleco al Dio Mem.</emphasis></p><p><emphasis>Tio &#x109;i estas mia konsilo kaj la ordono de Dio al vi. Bone estas al ili kiuj la&#x16D;e agas.</emphasis></p><p><emphasis>Sinjoro! Vi vidas kiel &#x109;io ploras pro mi kaj miaj parencoj &#x11D;ojas pri mia sufero. Je Via Gloro, ho mia Dio! E&#x109; inter miaj malamikoj, kelkaj priploris miajn &#x109;agrenojn kaj malfeli&#x109;ojn, kaj inter enviuloj kelkaj ver&#x15D;is larmojn pro miaj zorgoj, miaj ekzilo kaj afliktoj. Ili lamentis &#x109;ar ili trovis en mi nenion krom sufero kaj zorgo kaj vidis nenion krom afableco kaj pardonemo. Kiam ili vidis min forvi&#x15D;itan de torento de mal&#x11D;ojoj kaj mizeroj kaj elmetitan kiel celo al la sagoj de la sorto, iliaj koroj estis tu&#x15D;itaj de kompato, larmoj venis en iliajn okulojn kaj ili atestis deklarante: "La Eternulo estas nia atestanto: ni vidis en li nenion krom fideleco, grandanimeco kaj plejgranda kompatemo". Pliforti&#x11D;is, tamen, la malamo de la rompantoj de la Sankta interligo, la anoncantoj de malbono, ili &#x11D;ojis ke mi i&#x11D;is viktimo de la plej afliktaj provoj, ili ekmovi&#x11D;is kontra&#x16D; mi kaj festis pro la kor&#x15D;irantaj aferoj okazintaj al mi.</emphasis></p><p><emphasis>Mi vokas al Vi, ho Eternulo mia Dio! per la lango kaj per la tuta koro, ke Vi ne repagu al ili ilian kruelecon kaj malbonajn agojn, iliajn ruzojn kaj malbonfarojn, &#x109;ar ili estas malsa&#x11D;aj kaj neindaj kaj ne scias kion ili faras. Ili ne distingas bonon de malbono, nek pravon de malpravo, nek justecon de maljusteco. Ili sekvas siajn proprajn dezirojn kaj sekvas la piedsignojn de la plej malperfektaj kaj malsa&#x11D;aj inter si. Ho mia Eternulo! Havu kompaton por ili, &#x15D;irmu ilin de &#x109;iaj afliktoj en tiu &#x109;i zorgoplena tempo kaj permesu ke &#x109;iuj provoj kaj malfacila&#x135;oj estu la sorto de tiu &#x109;i Via servanto kiu falis en tiun &#x109;i malluman kavon. Destinu min por &#x109;iu sufero kaj faru ke mi estu ofera&#x135;o por &#x109;iuj Viaj amatoj. Ho Eternulo, Plej Alta! Mia animo, mia vivo, mia esta&#x135;o, mia spirito estu oferitaj por ili! Ho Dio, mia Dio! Humile, petege kaj falinte sur la viza&#x11D;on, mi pre&#x11D;as al Vi kun la tuta ardo de mia alvoko ke Vi pardonu &#x109;iun kiu vundis min, senkulpigu &#x109;iun kiu konspiris kontra&#x16D; mi kaj ofendis min, kaj forlavu la malbonfarojn de tiuj kiuj faris al mi maljusta&#x135;on. Favordonu al ili Viajn havindajn donacojn, donu al ili &#x11D;ojon, liberigu ilin de mal&#x11D;ojo, donacu al ili pacon kaj prosperon, donu al ili Vian feli&#x109;egon kaj ver&#x15D;u sur ilin Vian favoron.</emphasis></p><p><emphasis>Vi estas &#x108;ionpova, Favora, Helpanto en Dan&#x11D;ero, Mem-Ekzistanta.</emphasis></p><p><emphasis>La dis&#x109;iploj de Kristo forgesis sin kaj &#x109;iujn terajn aferojn, forlasis &#x109;iujn siajn zorgojn kaj apartena&#x135;ojn, purigis sin de personeco kaj pasio kaj kun absoluta sinoferemo disiris malproksimen alvokante la popolojn de la mondo al la Dia Gvidado, &#x11D;is fine ili faris la mondon alia mondo, lumigis la supra&#x135;on de la tero, kaj e&#x109; &#x11D;is sia lasta horo elmontris sinoferemon en la vojo de la Amato de Dio. Fine en diversaj landoj ili suferis gloran martiri&#x11D;on. Tiuj kiuj estas homoj de ago sekvu iliajn piedsignojn.</emphasis></p><p><emphasis>Ho Dio, mia Dio! Mi alvokas Vin, Viajn Profetojn kaj Senditojn, Viajn Sanktulojn kaj Benitojn, por atesti ke mi findecide deklaris Viajn Pruvojn al Viaj amatoj kaj klare prezentis al ili &#x109;iujn aferojn, por ke ili &#x15D;irmu Vian Kredon, gardu Vian Rektan Vojon kaj defendu Vian Brilegan Le&#x11D;on. Vi estas vere la &#x108;ionscianta, la Plej Sa&#x11D;a!</emphasis></p><p>Post la forpaso de 'Abdu'l-Baha, venis la tempo por starigi la administradon kiun oni nomas modelo kaj nukleo de tiu mondordo kiun starigi estas la speciala misio de la religio de Baha'u'llah. La Testamento de 'Abdu'l-Baha sekve signas turnopunkton en bahaa historio, apartigante la epokon de senmatureco kaj nerespondeco de tiu epoko en kiu la bahaanoj mem estas destinitaj plenumi sian spiritecon per piivastigo de &#x11D;ia amplekso el la afero de personaj traviva&#x135;oj al tiu de socialaj unueco kaj kunlaboro. La tri principaj elementoj de la administra plano testamentita de 'Abdu'l-Baha estas:</p><p>"La Gardanto de la Religio de Dio,"</p><p>"La Manoj de la Religio de Dio," kaj</p><p>"La Domoj de Justeco, Lokaj, Naciaj kaj Universala."[39]</p><p><strong>La Gardanto de la Religio de Dio</strong></p><p>'Abdu'l-Baha destinis Sian plej a&#x11D;an nepon, Shoghi Effendi, al la respondeca posteno de la "Gardanto de la Religio de Dio" (Valiyy-i-Amru'llah). Shoghi Effendi estas la plej a&#x11D;a filo de Diya'iyyih Khanum, la plej a&#x11D;a filino de "Abdu'1-Baha. Lia patro, Mirza Hadi, estas parenco de Bab (kvankam ne en la rekta linio, &#x109;ar la sola ido de Bab mortis en infaneco). Shoghi Effendi havis la a&#x11D;on de dudek kvin jaroj kaj studis en la Balliol-Kolegio en Oksfordo, en la tempo de la morto de sia avo. La nomumo estis anoncita en la Testamento per la sekvantaj vortoj:</p><p><emphasis>Ho miaj amantaj geamikoj! Post la forpaso de tiu &#x109;i suferigito, estas devige al la Aghsan (Bran&#x109;oj), la Afnan (Bran&#x109;etoj) de la Sankta Lotusarbo, la Manoj (Kolonoj) de la Religio de Dio kaj la amatoj de la Abha Belo turni sin al Shoghi Effendi - la juna bran&#x109;o elkreskinta el la du benitaj kaj sanktaj Lotusarboj kaj frukto naskita el la unui&#x11D;o de la du elkreska&#x135;oj de la Arbo de Sankteco - &#x109;ar li estas la signo de Dio, la elektita bran&#x109;o, la gardanto de la Religio de Dio, al kiu devas sin turni &#x109;iuj Aghsanoj, Afnanoj, la Manoj de la Religio de Dio kaj Liaj amatoj. Li estas klariganto de la vortoj de Dio kaj estas sekvota de la unua-naskito el siaj rektliniaj posteuloj.</emphasis></p><p><emphasis>La sankta kaj juna bran&#x109;o, la gardanto de la Religio de Dio, kiel anka&#x16D; la Universala Domo de Justeco, universale elektota kaj fondota, amba&#x16D; estas en la zorgado kaj protektado de la Abha Belo, sub la &#x15D;irmo kaj neerara gvidado de Lia Sankteco, la La&#x16D;degato (mia vivo estu oferita al ili!). Kion ajn ili decidos, estas de Dio.</emphasis></p><p><emphasis>Ho vi amatoj de la Eternulo! Estas devige al la gardanto de la Religio de Dio elekti dum sia propra vivotempo tiun kiu estos lia sekvanto, por ke malpacoj ne ekestu post lia morto. La elektito devas elmontri apartecon de &#x109;iuj mondaj aferoj, li devas esti la esenco de pureco, devas evidentigi en si timon de Dio, scion, sa&#x11D;on kaj instruitecon. Tiel, se la unuanaskito de la gardanto de la Religio de Dio ne manifestas en si mem la verecon de la vortoj: '"Infano estas la esotera esenco de sia patro'", t.e. se li ne heredos (de la gardanto de la Religio de Dio) liajn spiritajn ecojn kaj lia glora deveno ne estos ligita kun bela karaktero, tiam li (la gardanto de la Religio de Dio) devos elekti alian bran&#x109;on kiel sian sekvonton.</emphasis></p><p><emphasis>La Manoj de la Religio de Dio devas elekti el sia propra nombro na&#x16D; personojn kiuj &#x109;iutempe estos okupataj per valora servado al la laboro de la gardanto de la Religio de Dio. La elekto de tiuj na&#x16D; personoj devas esti akceptita a&#x16D; unuanime a&#x16D; per plimulto da vo&#x109;oj de la anaro de la Manoj de la Religio de Dio kaj tiuj &#x109;i, &#x109;u per unuanima vo&#x109;donado a&#x16D; per plimulto, devas doni sian konsenton al la elekto de tiu kiun la gardanto de la Religio de Dio elektis kiel sian sekvonton. Tiu &#x109;i konsento devas esti donita tiamaniere ke la konsentaj kaj malkonsentaj vo&#x109;oj ne estu distingeblaj (t.e. persekreta balotado).</emphasis></p><p><strong>Manoj de la Religio de Dio</strong></p><p>Dum Sia propra vivo Baha'u'llah elektis kelkajn provitajn kaj fidelajn amikojn por ke ili helpu Lin direkti kaj disvastigi la aferojn de la Religio, kaj donis al ili la titolon Ayadiyi-Amru'llah (lit. "Manoj de la Religio de Dio"). 'Abdu'l-Baha en Sia Testamento postlasas regulojn koncerne fondon de konstanta aro da laborantoj kiuj devas servi la Religion kaj helpi la Gardanton de la Religio. Li skribas:</p><p><emphasis>Ho geamikoj! La Manoj de la Religio de Dio devas esti nomitaj kaj elektitaj de la gardanto de la Religio de Dio. ...</emphasis></p><p><emphasis>La devoj de la Manoj de la Religio de Dio estas diskonigi la Diajn Aromojn, edifi homajn animojn, anta&#x16D;enigi edukadon, plibonigi la karakteron de &#x109;iuj homoj kaj esti, en &#x109;iuj tempoj kaj en &#x109;iuj cirkonstancoj, sanktigitaj kaj apartigitaj de teraj aferoj. Ili devas manifesti timon al Dio per siaj konduto, manieroj, faroj kaj vortoj.</emphasis></p><p><emphasis>Tiu &#x109;i anaro la Manoj de la Religio de Dio, estas sub gvidado de la gardanto de la Religio de Dio. Li devas konstante stimuli ilin ke ili penu kaj stre&#x109;u &#x109;iujn siajn fortojn por diskonigi la dol&#x109;ajn bonodorojn de Dio, kaj por gvidi &#x109;iujn popolojn de la mondo, &#x109;ar estas &#x11D;uste la lumo de Dia Gvidado kiu ka&#x16D;zas ke la tuta universo estu lumigita.[40]</emphasis></p><p><strong>La Administra Sistemo[41]</strong></p><p>Estas la &#x11D;enerala karakterizo de religio ke organizado signas interrompon de la vera spirita influo kaj emas malhelpi al la originala impulso por veni en la mondon. Organizado &#x109;iam fari&#x11D;as surogato de religio pli &#x11D;uste ol metodo a&#x16D; ilo por doni efikecon al religio. La aparti&#x11D;o de popoloj en diversajn tradiciojn netu&#x15D;itajn de iu ajn paca a&#x16D; konstrua rilato faris tion neevitebla. Fakte, &#x11D;is nun neniu Fondinto de revelaciita religio klare difinis la principojn por gvidi la administradan funkcion de la Kredo, kiun Li starigis.</p><p>En la Bahaa Religio, la principojn de mondadministrado esprimis Baha'u'llah, kaj tiuj &#x109;i principoj evolui&#x11D;is en la skriboj de 'Abdu'l-Baha, precipe en Lia Testamento.</p><p>La celo de tiu &#x109;i organizado estas ebligi veran kaj da&#x16D;ran unuecon inter popoloj de diversaj rasoj, klasoj, interesoj, karakteroj, kaj hereditaj kredoj. Detala kaj simpatia studado de tiu &#x109;i aspekto de la Bahaa Kredo montras ke la celo kaj metodo de bahaa administrado tiel perfekte adapti&#x11D;as al la fundamenta spirito de la Revelacio ke &#x11D;i rilatas al &#x109;i lasta same kiel la korpo rilatas al la animo. Karaktere, la principoj de bahaa administrado prezentas la sciencon de kunlaborado; aplike, ili provizas novan kaj pli altan tipon de moraleco mondvasta en amplekso. ...</p><p>Bahaa komunumo malsimilas al aliaj memvolaj kunvenoj en tio ke &#x11D;ia fundamento ku&#x15D;as tiel profunde kaj etendi&#x11D;as tiel vaste ke &#x11D;i kapablas inkluzivi &#x109;iun sinceran homon. Dum aliaj asocioj estas ekskluzivaj, efike se ne intence, kaj metode se ne ideale la bahaa asocio estas inkluziva, kaj fermas al neniu sincera homo la enirejon al kuneco. En &#x109;iu kunveno estas latenta a&#x16D; evoluinta iu bazo por selekti. En religio &#x109;i tiu bazo estas kredo limigita per la historia naturo de sia origino; en politiko tio &#x109;i estas partio a&#x16D; programo; en ekonomio tiu &#x109;i estas komuna malbon&#x15D;anco a&#x16D; komuna potenco; en artoj a&#x16D; scienco tiu &#x109;i bazo konsistas el speciala edukado a&#x16D; agado a&#x16D; intereso. En &#x109;iuj &#x109;i tiuj aferoj, ju pli ekskluziva estas la bazo de selekto, des pli forta la movado-kondi&#x109;o diametre kontra&#x16D;a al tiu kiu ekzistas en la Bahaa Religio. Sekve la Kredo, malgra&#x16D; &#x11D;ia spirito de kreskado kaj progreso, evoluas malrapide rilate al la nombroj de siaj agemaj ali&#x11D;intoj. &#x108;ar oni kutimi&#x11D;as al ekskluziveco kaj aparti&#x11D;o en &#x109;iuj aferoj. La gravaj sankcioj estas &#x109;iam rajtigoj kaj pravigoj de aparti&#x11D;o. Eniri la</p><p>Bahaan Kredon estas postlasi tiujn &#x109;i sankciojn - traviva&#x135;o kiu unue &#x109;iam submetas personon al novaj pruvoj kaj suferadoj, dum la homa egoo kontra&#x16D;as la superegan sankcion de universala amo. Scienculoj kunestu kun simpluloj kaj needukitoj, ri&#x109;uloj kun malri&#x109;uloj, blankuloj kun negruloj, mistikuloj kun la literatoroj, kristanoj kun judoj, islamanoj kun parsioj; kaj je kondi&#x109;oj, kiuj forigas la avanta&#x11D;ojn de longda&#x16D;raj arogantecoj kaj privilegioj.</p><p>Kontra&#x16D;e al tiu &#x109;i malfacila&#x135;o estas gloraj rekompencoj. Oni memoru ke arto sterili&#x11D;as kiam &#x11D;i turnas sin for de la komuna homaro, ke filozofio same perdas sian vidkapablon kiam &#x11D;i evoluas en soleco, kaj ke politiko kaj religio neniam sukcesas aparte de la &#x11D;eneralaj bezonoj de la homaro. La homan naturon oni ankora&#x16D; ne scias, &#x109;ar ni &#x109;iuj vivas en stato de mensa, morala, emocia a&#x16D; socia defendo, kaj la psikologio de defendo estas la psikologio de malpermeso. Sed la amo forigas timon; forigo de timo starigas la latentajn potencojn, kaj kunesto kun aliaj en spirita amo portas esencan, pozitivan esprimon al tiuj &#x109;i potencoj. Bahaa komunumo estas kunveno kie tiu &#x109;i procedo povas okazi en la nuna epoko, unue malrapide, dum la nova impulso fortiki&#x11D;as, pli rapide dum la anoj konscii&#x11D;as pri la potencoj kiuj disvolvas la floron de unueco inter la homoj....</p><p>La respondeco por kaj direktado de lokaj bahaaj aferoj estas difinitaj al anaro titolita Spirita Asembleo. Tiu &#x109;i anaro (limigita al na&#x16D; membroj) estas elektita &#x109;iujare la 21an de aprilo, la unuan tagon de Ridvan (la Festo kiu solenas la deklaron de Baha'u'llah) parte de la plena&#x11D;aj konfesintaj kredantoj de la komunumo. La eli&#x11D;onta Spirita Asembleo kompilas la balotliston. Rilate al la karaktero kaj funkcio de tiu &#x109;i anaro, "Abdu'1-Baha skribis jene:</p><p><emphasis>Estas devige al &#x109;iu kredanto nenion fari rilate (al bahaa agado) sen konsili&#x11D;o kun la Spirita Asembleo, kaj ili devas plene obei tutkore kaj tutanime al ties ordonoj, por ke aferoj estu ta&#x16D;ge ordigitaj kaj bone aran&#x11D;itaj. Alie &#x109;iu persono agos sendepende kaj la&#x16D; sia volo, kaj sekvos sian deziron kaj malutilos al la Religio.</emphasis></p><p><emphasis>La &#x109;efaj necesa&#x135;oj de tiuj kiuj konsili&#x11D;as kune estas pura motivo, radianta spirito, aparti&#x11D;o de &#x109;io krom Dio, allogi&#x11D;o al Liaj Diaj Bonodoroj, humileco inter Liaj amatoj, pacienco dum malfacila&#x135;oj kaj servado al Lia glora Sojlo. Se kun Lia afabla helpo ili akiros &#x109;i tiujn atribuojn, estos certigita al ili triumfon el la nevidebla Regno de Baha. Nuntempe, estas grave kaj treege necese havi asembleojn por konsili&#x11D;o. Obeado al ili estas necesa kaj deviga. Ties anoj devas konsili&#x11D;i kune tiamaniere ke neniam okazu kontra&#x16D;sento a&#x16D; malakordi&#x11D;o. Tio &#x109;i estas atingebla kiam &#x109;iu ano esprimas plenlibere sian propran opinion kaj klarigas sian argumenton. Se iu kontra&#x16D;as, li tute ne &#x109;agrenu &#x109;ar la &#x11D;usta vojo montri&#x11D;as nur tiam kiam oni plene diskutas la aferojn. La brila fajrero de vero aperas nur post akordi&#x11D;o inter diversaj opinioj. Se post diskutado, estas unuanima decido bonege; sed se, la Eternulo malpermesu, okazos diversaj opinioj, la plimulto de la vo&#x109;donojregu. ...</emphasis></p><p><emphasis>La unua kondi&#x109;o estas absoluta amo kaj harmonio inter la asembleanoj. Ili estu tute sen fremdeco kaj montru en si la Unuecon de Dio, &#x109;ar ili estas ondoj de unu maro, gutoj de unu rivero, steloj de unu &#x109;ielo, radioj de unu suno, arboj de unu fruktarbaro, floroj de unu &#x11D;ardeno. Se harmonio de pensoj kaj plena unueco ne ekzistas, tiu kunveno disi&#x11D;u kaj tiu asembleo nenii&#x11D;u. La dua kondi&#x109;o: Kiam ili kunvenas ili turnu la viza&#x11D;ojn al la &#x108;iela Regno kaj petu helpon al la Regno de Gloro.... &#x108;iuj diskutoj temu pri spiritaj aferoj kiuj rilatas al edukado de homoj, instruado de infanoj, sen&#x15D;ar&#x11D;igo de malri&#x109;uloj, helpo de malfortuloj en &#x109;iuj klasoj en la mondo, bonkoreco al &#x109;iuj popoloj, dissemado de la bonodoroj de Dio kaj glorado de Lia Sankta Vorto. Se ili penos plenumi tiujn &#x109;i kondi&#x109;ojn la Graco de la Sankta Spirito estos certigita al ili, kaj tiu asembleo fari&#x11D;os centro de la Diaj benoj, la anaroj de Dia konfirmado venos por helpi al ili, kaj tagon post tago ili ricevos novan elver&#x15D;on spiritan.</emphasis></p><p>Klarigante tiun &#x109;i temon, Shoghi Effendi skribis:</p><p><emphasis>... neniu inter la geamikoj transdonu ion ajn al la publiko, se ne &#x11D;i estas plene konsiderita kaj aprobita de la Spirita Asembleo en ties loko; kaj se tio (kiel sendube estos la kazo) estos afero kiu temas pri la &#x11D;enerala intereso de la Kredo en tiu lando, tiam la Spirita Asembleo devas liveri &#x11D;in al la konsidero kaj aprobo de la nacia anaro kiu reprezentas &#x109;iujn diversajn lokajn asembleojn. Ne nur rilate eldonadon, sed &#x109;iujn aferojn tute senescepte, koncernantaj la interesojn de la Kredo en tiu loko, &#x109;u individue &#x109;u are, estu transdonitaj ekskluzive al la Spirita Asembleo en tiu loko, kiu decidos pri &#x11D;i, se ne &#x11D;i estas afero de nacia intereso, en kiu okazo &#x11D;i estu transdonita al la nacia (bahaa) anaro. Al tiu &#x109;i nacia anaro apartenas decido &#x109;u afero havas lokan a&#x16D; nacian intereson. (La termino "naciaj aferoj" ne rilatas al aferoj karakterece politikaj, &#x109;ar la amikoj de Dio tra la mondo estas severe malpermesitaj intermiksi&#x11D;i iel ajn kun politikaj aferoj, sed prefere al tiuj aferoj kiuj koncernas la spiritajn agadojn de la amikaro en tiu lando.)</emphasis></p><p><emphasis>Plena harmonio, tamen, kiel anka&#x16D; kunlaboro inter la diversaj lokaj asembleoj kaj inter la membroj mem, kaj precipe inter &#x109;iu asembleo kaj la nacia anaro, estas plej grave, &#x109;ar je tio dependas la unueco de la Religio de Dio, la solidareco de la geamikoj, la plena, rapida kaj kompetenta funkciado de la spiritaj agadoj de Liaj amatoj. ...</emphasis></p><p><emphasis>La diversaj Asembleoj, lokaj kaj naciaj, formas nuntempe la fundamenton sur kies forton la Universala Domo (de Justeco) estos firme starigita kaj konstruita. &#x11C;is tiuj &#x109;i funkcios energie kaj harmonie &#x11D;is tiam la espero pri fino de tiu &#x109;i periodo transira ne reali&#x11D;os ... memoru ke la &#x109;efnoto de la Religio de Dio estas ne diktatora a&#x16D;toritateco sed humila kunesto, ne arbitra potenco, sed spirito de sincera kaj amema konsili&#x11D;o. Nenio krom spirito de vera bahaano povas esperi akordigi la principojn de kompato kaj justeco, de libereco kaj obeado, de la sankteco de la rajtoj de individuo kaj de sinofero, de vigleco, diskreteco kaj prudento unuflanke, kaj de kunestado, malka&#x15D;emo, kaj kura&#x11D;o aliflanke.</emphasis></p><p>La lokaj Spiritaj Asembleoj de lando estas kunligitaj kaj kunordigitaj pere de alia elektita anaro el na&#x16D; membroj, la Nacia Spirita Asembleo. Tiu &#x109;i anaro esti&#x11D;as pere de &#x109;iujara balolado parte de la elektitaj delegitoj reprezentantaj la lokajn bahaajn komunumojn. ... La Nacia Kunveno kie la delegitoj kuni&#x11D;as konsistas el elektantaro bazita sur la principo de proporcia reprezentado. ... &#x108;i tiuj Naciaj Kunvenoj okazas prefere dum la Ridvan-sezono, la dekdutagoj komence de 21 aprilo, kiuj solenas la Deklaron de Baha'u'llah en la &#x11D;ardeno Ridvan proksime al Bagdado. La eksi&#x11D;onta Nacia Spirita Asembleo havas la a&#x16D;toritaton akcepti la delegitojn.</p><p>Nacia Kunveno estas okazo por pliprofundigi la komprenon pri bahaaj agadoj kaj por fari raportojn pri naciaj kaj lokaj agadoj dum la jaro &#x135;uspasinta. ... La funkcioj de bahaa delegito estas limigita al la da&#x16D;ro de la Nacia Kunveno kaj partopreno en la elekto de la nova Nacia Spirita Asembleo. Dum ili kunvenas, la delegitoj estas konsila kaj konsulta anaro kies rekomendojn atente konsideru la membroj de la elektota Nacia Spirita Asembleo. ...</p><p>La rilato de Nacia Spirita Asembleo al la lokaj Spiritaj Asembleoj kaj al la kredantaro en la lando estas difinita jene en la leteroj de la Gardanto de la Religio:</p><p><emphasis>Rilate la starigon de "naciaj asembleoj," estas gravege en &#x109;iu lando kie la kondi&#x109;oj permesas kaj la nombro de la amikoj konsiderinde kreskas ... ke "nacia Spirita Asembleo" estu tuj starigita, reprezentanta la geamikojn en tiu lando.</emphasis></p><p><emphasis>&#x11C;ia unua celo estas stimuli, unuigi kaj kunordigi per oftaj personaj konsili&#x11D;oj, la multoblajn agadojn de la amikoj kiel anka&#x16D; de la lokaj Asembleoj; kaj per proksima kaj konstanta rilato kun la Sankta Lando, enkonduki klopodojn, kaj direkti &#x11D;enerale la aferojn de la Religio en tiu lando.</emphasis></p><p><emphasis>&#x11C;i anka&#x16D; havas alian celon, ne malpli gravan ol la unua, &#x109;ar dum la da&#x16D;ro de tempo &#x11D;i evoluos en la Nacian Domon de Justeco (kiun 'Abdul-Baha mencias en Sia Testamento kiel la "sekundara Domo de Justeco"), kiu la&#x16D; la klara teksto de la Testamento devas, kune kun la aliaj Naciaj Asembleoj tra la Bahaa Mondo, senpere elekti la membrojn de la Internacia Domo de Justeco, tiu Supera Konsilantaro kiu gvidos, organizos kaj unuigos la aferojn de la Kredo tra la mondo....</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;i tiu Nacia Spirita Asembleo, kiu, &#x11D;is la starigo de la Universala Domo de Justeco, devos esti reelektita &#x109;iujare, memevidente akceptas gravajn respondecojn, &#x109;ar &#x11D;i devas administri plenan a&#x16D;toritatecon super &#x109;iuj lokaj Asembleoj en sia areo, kaj &#x11D;i devos direkti la agadojn de la geamikoj, gardi vigle la Religion de Dio kaj estri &#x11D;enerale la aferojn de la Kredo.</emphasis></p><p><emphasis>Gravaj aferoj, kiuj efikos la interesojn de la Religio en tiu lando, kiel tradukado kaj eldonado, la Mashriqu'l- Adhkar, instruado, kaj aliaj similaj aferoj kiuj estas apartaj de nur lokaj aferoj, devas esti sub plena a&#x16D;toritato de la Nacia Asembleo.</emphasis></p><p><emphasis>&#x11C;i devas, simile al la lokaj Asembleoj, transdoni &#x109;iun el tiuj &#x109;i aferoj al speciala Komitato, elektota de la membroj de la Nacia Spirita Asembleo, el la geamikoj en tiu lando, kiu rilatos al &#x11D;i same kiel la lokaj komitatoj rilatas al siaj respektivaj lokaj Asembleoj.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;e tio, anka&#x16D;, restas decido &#x109;u iu afero estas nur loka en sia naturo, kaj estu transdonita al la konsiderado kaj decido de la loka Asembleo, a&#x16D; &#x109;u tio restu en sia areo kiel afero kiu devas ricevi &#x11D;ian specialan atenton.</emphasis></p><p><emphasis>... je la intereso de la Kredo, kiun ni &#x109;iuj amas kaj servas, estas devige al la membroj de la nova Nacia Asembleo, elektita de la delegitoj dum la Kunveno, peti kaj havi la plejan respekton, individue kiel anka&#x16D; kune, al la konsiloj, la konsideritaj opinioj kaj la veraj sentoj de la kuni&#x11D;intaj delegitoj. Forigante el si &#x109;iun postsignon de sekreteco, de troa silentemo, de diktatora aparti&#x11D;emo, ili radiante kaj plene anoncu al la delegitoj, kiuj ilin elektis, siajn planojn, siajn esperojn, kaj siajn zorgojn. Ili informu al la delegitoj la diversajn aferojn konsiderotajn dum la kuranta jaro, kaj serene kaj konscie studu kaj pripensu la opiniojn kaj rekomendojn de la delegitoj. Dum la kelkaj tagoj de la Kunveno kaj post la foriro de la delegitoj, la nove elektita Nacia Asembleo devas ser&#x109;i rimedojn por anta&#x16D;enigi interkomprenon, faciligi kaj da&#x16D;rigi inter&#x15D;an&#x11D;on de vidpunktoj, pliprofundigi konfidon, kaj pravigi per &#x109;iu ebla perilo sian solan deziron servi kaj anta&#x16D;enigi la komunan bonon. ...</emphasis></p><p><emphasis>Pro la neeviteblaj limigoj rilate al oftaj kaj longaj kunsidoj de la Kunveno, la Nacia Spirita Asembleo devos tamen teni al si la finan decidon pri &#x109;iuj aferoj kiuj efikas la interesojn de la Kredo ... kiel ekzemple la rajto decidi &#x109;u iu loka Asembleo funkcias la&#x16D; la principoj difinitajpor la anta&#x16D;enigo de la Kredo....</emphasis></p><p>Rilate al kompilado de la balotlisto uzota &#x109;e &#x109;iujaraj lokaj bahaaj balotadoj, la respondeco pri tio apartenas al &#x109;iu loka Spirita Asembleo, kaj por gvidi en tiu afero la Gardanto skribis jene:</p><p><emphasis>... por diri tre mallonge kaj tiel adekvate kiel la nunaj cirkonstancoj permesas jen la &#x109;efaj detaloj kiujn oni devas konsideri anta&#x16D; ol decidi &#x109;u persono estas vera kredanto a&#x16D; ne: Plena akcepto de la rangoj de la Heroldo, la A&#x16D;toro, kaj la Vera Ekzemplo de la Bahaa Religio, kiel difinitaj en la Testamento de 'Abdu'l-Baha; senkondi&#x109;a akcepto de, kaj obeado al, kio ajn estas revelaciita per ilia Plumo; lojala kaj konstanta ali&#x11D;o al &#x109;iu frazo en la sankta Testamento de nia Amato; kaj proksima kunesto kun la spirito kiel anka&#x16D; la formo de la nuntempa bahaa administrado tra la mondo - tiujn &#x109;i mi opinias esti la fundamentaj kaj &#x109;efaj konsideroj pri kiuj oni devas juste, diskrete kaj penseme certigi anta&#x16D; ol fari tiel gravan decidon.</emphasis></p><p>La instruoj de 'Abdu'l-Baha prizorgas plian evoluon de bahaa organizado. ...</p><p><emphasis>Kaj nun, rilate al la Domo de Justeco kiun Dio ordonis kiel fonton de &#x109;iu bono kaj libera de &#x109;iu eraro, &#x11D;i devas esti universale elektita, tio estas, de la kredantoj. &#x11C;iaj membroj estu signoj de timo al Dio kaj mateni&#x11D;oj de scio kaj kompreno, konstantaj en la kredo de Dio kaj bondezirantoj al la tuta homaro. Tiu Domo estas la Universala Domo de Justeco, tio estas, en &#x109;iuj landoj sekundara Domo de Justeco estu starigita, kaj tiuj &#x109;i sekundaraj Domoj de Justeco elektu la membrojn de la Universala Domo.[42] Oni transdonu &#x109;iujn aferojn al tiu anaro. &#x11C;i dekretas &#x109;iujn le&#x11D;ojn kaj regulojn kiuj ne trovi&#x11D;as en la eksplicita Sankta Teksto. Tiu &#x109;i anaro solvu &#x109;iujn problemojn kaj la gardanto de la Religio de Dio estas &#x11D;ia benita &#x109;efo kaj elstara membro dumviva de tiu anaro. Se li ne &#x109;eestos persone &#x11D;iajn kunsidojn, li nomu iun por reprezenti lin. ... &#x108;i tiu Domo de Justeco dekretas la le&#x11D;ojn kaj la registaro administras ilin. La parlamento devas plifortigi la administradon, la administrado devas helpi al la parlamento por ke pere de proksima unueco kaj harmonio de tiuj &#x109;i du fortoj, la fundamento de justeco fari&#x11D;u firma kaj forta, por ke &#x109;iuj regionoj de la mondo fari&#x11D;u ja kiel Paradizo mem....</emphasis></p><p><emphasis>... AHa Plej Sankta Libro &#x109;iu devas sin turni kaj &#x109;ion kio ne estas klare skribita tie oni devas transdoni al la Universala Domo de Justeco. Kion ajn tiu &#x109;i anaro decidas &#x109;u unuanime a&#x16D; plimulte, tio estas ja la Vero kaj la Celo de Dio Mem. Kiu ajn deturnas sin de tio estas vere el tiuj kiuj emas al malakordo, montras malicon kaj sin turnas for de la Eternulo de la Sankta Interligo.</emphasis></p><p>E&#x109; nuntempe bahaanoj en &#x109;iuj partoj de la mondo intime kaj elkore kunestas pere de regula korespondado kaj personaj vizitoj. Tiu &#x109;i kontakto inter anoj de diversaj rasoj, naciecoj kaj religiaj tradicioj estas plena pruvo ke la &#x15D;ar&#x11D;o de anta&#x16D;ju&#x11D;o kaj la historiaj detaloj de aparti&#x11D;o povas esti tute venkitaj per la spirito de unueco starigita de Baha'u'llah.</p><p><strong>La Mondordo de Baha'u'llah</strong></p><p>La pli grandaj implikadoj de tiu &#x109;i ordo estas klarigitaj de Shoghi Effendi en sinsekvaj komunika&#x135;oj al la bahaa komunumo de post februaro 1929:</p><p><emphasis>Mi ne povas ne apelacii al tiuj kiuj identi&#x11D;as kun la Kredo ke ili malatentu la &#x11D;eneralajn ideojn kaj la neda&#x16D;rajn fantaziojn de la tempo, kaj elkomprenu kiel neniam anta&#x16D;e ke la eksploditaj teorioj kaj la &#x15D;anceli&#x11D;antaj institucioj de la nuntempa civilizacio devas aperi en akra kontrasto kun tiuj Didonitaj institucioj kiuj estas destinitaj stari&#x11D;i sur ties ruinoj....</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;ar Baha'u'llah ... ne nur inspiris al la homaro novan kaj regeneradan Spiriton. Li ne nur eldiris kelkajn universalajn principojn, a&#x16D; proponis specialan filozofion, kiel ajn potencaj, raciaj kaj universalaj tiuj &#x109;i estu. Krom &#x109;i tiuj Li, kiel anka&#x16D; 'Abdu'l-Baha post Li, malsimile al la anta&#x16D;aj Mondsistemoj, klare kaj specife difinis Le&#x11D;aron, starigis difinitajn instituciojn, kaj provizis la esencojn de Divina Ekonomio. &#x108;i tiuj estas destinitaj fari&#x11D;i modelo por estonta socio, piej supera instrumento por starigo de la Plej Sankta Paco, kaj la sola perilo por unuigo de la mondo, kaj la proklamo de la regno de justeco sur la tero....</emphasis></p><p><emphasis>Malsimile al la Disistemo de Kristo, malsimile al la Disistemo de Mahometo, malsimile al &#x109;iuj estintaj Disistemoj, la apostoloj de Baha'u'llah en &#x109;iu lando, kie ajn ili laboras, havas anta&#x16D; si en klara, en senduba</emphasis></p><p><emphasis>kaj emfaza lingvo, &#x109;iujn le&#x11D;ojn, regulojn, principojn, instituciojn, gvidadon, kiujn ili bezonas por kompletigi kaj elplenumi sian taskon. ... En tio ku&#x15D;as la elstara trajto de la Bahaa Revelacio. En tio ku&#x15D;as la forto de la unueco de la Kredo, de la valideco de Revelacio kiu pretendas ne detrui a&#x16D; malgrandigi anta&#x16D;ajn Revelaciojn, sed kunligi, unuigi kaj plenumi ilin.</emphasis></p><p><emphasis>Kvankam nia Kredo nun aperas malforta anta&#x16D; homoj, kiuj a&#x16D; denuncas &#x11D;in kiel bran&#x109;o de islamo, a&#x16D; malestime ignoras &#x11D;in kiel nur alian el tiuj malhelaj sektoj kiuj abundas en la Okcidento, tamen &#x109;i tiu multvalora juvelo de Dia Revelacio, nun ankora&#x16D; en sia embria stato, evoluos en la &#x15D;elo de Lia le&#x11D;aro, kaj anta&#x16D;eni&#x11D;os, nedividita kaj nedifektita, &#x11D;is &#x11D;i &#x109;irka&#x16D;prenos la tutan homaron. Nur tiuj kiuj jam rekonis la superegan rangon de Baha'u'llah, nur tiuj kies koroj estas tu&#x15D;itaj per Lia amo, kaj ekkonis la potencon de Lia spirito, povas adekvate estimi la valoron de tiu &#x109;i Divina Ekonomio - Lia netaksebla donaco al la homaro. - 21 marto 1930.</emphasis></p><p><emphasis>Estas al &#x109;i tiu celo - la celo de nova Mondordo, Dia en origino, &#x109;ion inkluziva en amplekso, justa en principo, provoka en siaj trajtoj - ke la turmentita homaro devas strebi....</emphasis></p><p><emphasis>Kiel kortu&#x15D;aj estas vere la fortostre&#x109;oj de tiuj gvidantoj de homaj institucioj kiuj, sen ia konsidero pri la spirito de la tempo, penegas al&#x11D;ustigi la naciajn procedojn, konvenajn por la malnovaj tagoj de la memfidaj nacioj, al la tempo kiu devas a&#x16D; atingi la unuecon de la mondo, anta&#x16D;montritan de Baha'u'llah, a&#x16D; perei. En tiel kritika horo de la historio de la civilizacio decas al la gvidantoj de &#x109;iuj nacioj de la mondo, grandaj kaj malgrandaj, &#x109;u en la Oriento a&#x16D; en la Okcidento, &#x109;u venkintoj a&#x16D; venkitoj, turni sian atentigon al la trumpetvoko de Baha'u'llah kaj, plene trapenetritaj de la sento de mondsolidareco, la kondi&#x109;o esenca de fideleco al Lia Kredo, brave levi&#x11D;i por efektivigi en la tuta pleneco la solan kuracan skemon kiun Li, la Dia Kuracisto, receptis por la malsana homaro. Ili for&#x135;etu, unu fojon por &#x109;iam, &#x109;ian anta&#x16D;konceptitan ideon, &#x109;ian nacian anta&#x16D;ju&#x11D;on, kaj atentigu la noblan konsilon de 'Abdu'l-Baha, la a&#x16D;toritata Klariganto de Liaj instruoj. "Vi povas plej bone servi al via lando,' estis respondo donita de 'Abdu'l-Baha1 al alta oficiulo de la federala registaro de Usono, kiu demandis Lin pri la plej bona maniero en kiu li povus progresigi la aferojn de sia registaro kaj popolo, "se vi penos, kiel mondcivitano, subteni la finan aplikon de la principo de federalismo kiu estas la fundamento de la registaro de via propra lando al la rilatoj nun ekzistantaj inter la popoloj kaj nacioj de la mondo.'...</emphasis></p><p><emphasis>Devas esti nepre evoluita ia formo de monda Super&#x15D;tato, je kies favoro &#x109;iuj nacioj de la mondo propravole cedos &#x109;ian pretendon por militi, certajn rajtojn starigi impostojn kaj &#x109;iajn rajtojn teni armadon, krom tio por sekurigi internan ordon en siaj poseda&#x135;oj. Tia &#x15D;tato devos enteni en siaj kadroj internacian Ekzekutivon adekvatan por trudi plejsuperan kaj nerezistebian a&#x16D;toritatecon al &#x109;iu kontra&#x16D;starema membro de la komunumo. &#x11C;i devas havi anka&#x16D; Mondparlamenton kies membroj estos elektitaj de la popoloj en ties landoj kaj kies elekto estos konfirmita de la koncernaj registaroj; kaj Plejsuperan Tribunalon kiesju&#x11D;o havos devigan signifon e&#x109; en tiuj kazoj kiam la koncernataj partioj ne konsentas propravole submeti sian kazon al &#x11D;iaj konsideroj. Monda komunumo en kiu &#x109;iuj ekonomiaj bariloj estos por &#x109;iam detruitaj kaj la interdependeco de Kapitalo kaj Laboro definitive rekonita; en kiu la brukriado de religia fanatikeco kaj disputado estos por &#x109;iam silentigita; en kiu la flamo de rasa malamikeco estos fine estingita; en kiu unu sola kodo de internaciaj le&#x11D;oj - produkta&#x135;o de pripensita ju&#x11D;ado de la federaciaj reprezentantoj de la mondo - havos kiel sankcion tujan kaj devigan intervenon de kunigitaj fortoj de la federaciaj unuoj; kaj fine mondkomunumo, en kiu la furiozo de kaprica kaj militema naciismo estos &#x15D;an&#x11D;ita en da&#x16D;ran konscion pri mondcivitaneco - ja prezenti&#x11D;as, en siaj &#x109;efaj linioj, la Ordo anta&#x16D;vidita de Baha'u'llah, la Ordo kiu estos konsiderata kiel la plej bela frukto de la malrapide maturi&#x11D;anta epoko. ...</emphasis></p><p><emphasis>Ne estu ia dubo rilate al la intenco inspiranta la mondampleksan Le&#x11D;on de Baha'u'llah. Tute ne celante al la renverso de la ekzistanta fundamento de la socio, &#x11D;i klopodas lar&#x11D;igi &#x11D;ian bazon, rekonstrui &#x11D;iajn instituciojn en maniero konforma kun la bezonoj de la &#x109;iam &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;anta mondo. &#x11C;i povas konflikti kun neniaj la&#x16D;le&#x11D;aj apartena&#x135;oj, nek &#x11D;i povas subfosi iujn esencajn lojalecojn. &#x11C;ia celo estas nek sufoki la flamon de sana kaj inteligenta patrioteco en la homaj koroj, nek forigi la sistemon de nacia a&#x16D;tonomio tiel esenca se oni volas eviti la malbonojn de la troa centralizado. &#x11C;i ne ignoras, nek &#x11D;i penas subpremi, la diversecon de etnikaj originoj, de klimato, de historio, de lingvo kaj tradicio, de penso kaj kutimo, kiuj diferencigas la popolojn de la mondo. &#x11C;i vokas pripli vasta lojaleco, pripli granda aspiro ol tiuj kiuj inspiris la homan genton....</emphasis></p><p><emphasis>La voko de Baha'u'llah estas anta&#x16D; &#x109;io direktita kontra&#x16D; &#x109;iaj formoj de provinca&#x135;oj, kontra&#x16D; &#x109;iaj izolmanieroj kaj anta&#x16D;ju&#x11D;oj. ... &#x108;ar le&#x11D;aj normoj, politikaj kaj ekonomiaj teorioj estas sole destinitaj por sekurigi la</emphasis></p><p><emphasis>interesojn de la tuto de la homaro, por ke la homaro ne estu krucumata por savi la esencon de iu speciala le&#x11D;o a&#x16D; doktrino....</emphasis></p><p><emphasis>La principo de la Unueco de la Homaro - la akso &#x109;irka&#x16D; kiu turni&#x11D;as &#x109;iuj instruoj de Baha'u'llah- ne estas nura eksplodo de senklera emocio a&#x16D; esprimo de nedifinita kaj pia espero.... &#x11C;ia enhavo estas pli profunda, &#x11D;iaj aspiroj estas pli grandaj ol &#x109;iaj kiujn la Profetoj de la pasinteco estis permesitaj anta&#x16D;enigi. La mesa&#x11D;o estas aplikebla ne nur al individuoj, sed koncernas anta&#x16D; &#x109;io la naturon de tiuj esencaj rilatoj kiuj devas ligi &#x109;iujn &#x15D;tatojn kaj naciojn kiel membrojn de unu homa familio....</emphasis></p><p><emphasis>&#x11C;iprezentas la fincelon de la homa evoluado....</emphasis></p><p><emphasis>Ke sole la fortoj de mondkatastrofo povas akceli tiun novan fazon de la homa penso, tio beda&#x16D;rinde fari&#x11D;as pli kajpli evidenta....</emphasis></p><p><emphasis>Nenio krom fajra aflikto, el kiu la homaro levi&#x11D;os, punita kaj preta, povas sukcesi enplanti tiun senton de respondeco kiun la gvidantoj de la novnaskita tempo devas akcepti sur siajn &#x15D;ultrojn. ...</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;u 'Abdu'l-Baha Mem ne asertis per paroloj preterdubaj ke "alia milito pli terura ol la lasta, nepre eksplodos" 28 novembro, 1931</emphasis></p><p><emphasis>Tiu &#x109;i Administra Ordo ... kiam &#x11D;iaj elementaj eroj, &#x11D;iaj organikaj institucioj, ekfunkcios kompetente kaj energie, asertos sian pretendon kaj elmontros sian kapablon esti ne nur la nukleo sed ja la modelo de la Nova Mondordo destinita entenije difinita tempo la tutan homaron. ...</emphasis></p><p><emphasis>Sole el &#x109;iuj Revelacioj anta&#x16D;aj &#x109;i tiu Kredo ... sukcesis starigi strukturon, al kiu la konfuzitaj sekvantoj de bankrotaj kaj rompitaj kredoj devus alproksimi&#x11D;i kaj plene esplori, kaj provi, anta&#x16D; estos tro malfrue, la nevundeblan sekurecon de &#x11D;ia mond&#x109;irka&#x16D;anta &#x15D;irmejo...</emphasis></p><p><emphasis>Al kio alia se ne al la potenco kaj majesto, kiujn tiu &#x109;i Administra Ordo - la elementoj de la estonta &#x109;irka&#x16D;volvanta Bahaa Komunumo - estas destinita manifesti, povas aludi la jenaj eldiroj de Baha'u'llah: "La ekvilibro de la mondo estas renversita per la vibra influo de tiu &#x109;i plej sankta, plej nova Mondordo. La orda vivo de la homaro estas revoluciigita pere de tiu &#x109;i unika, tiu &#x109;i mirinda Sistemo, kies similon homaj okuloj neniam vidis."...</emphasis></p><p><emphasis>La bahaa komunumo estonta, de kiu tiu &#x109;i vasta Administra Ordo estas la sola kadro, estas, teorie kaj praktike, ne nur unika en la tuta historio de politikaj institucioj, sed havas nenian paralelon en la kronikoj de iuj el la akceptitaj religisistemoj de la mondo. Nenia formo de demokrata registaro; nenia sistemo de a&#x16D;tokrateco a&#x16D; diktatoreco, &#x109;u monarkia a&#x16D; respublika, nenia peranta plano de pure aristokrata sistemo; e&#x109; ne iuj el la akceptitaj tipoj de teokratio, &#x109;u la Hebrea Komunumo, a&#x16D; la diversaj Kristanaj Ekleziaj organiza&#x135;oj, a&#x16D; la imameco a&#x16D; la Kalifeco en islamo - neniuj el tiuj &#x109;i povas identi&#x11D;i a&#x16D; konformi&#x11D;i al la Administra Ordo kiun kreis la mastromano de &#x11D;ia perfekta Arkitekto....</emphasis></p><p><emphasis>Dum tiu &#x109;i Sistemo estas ankora&#x16D; en sia infaneco, neniu miskomprenu &#x11D;ian karakteron, malgrandigu &#x11D;ian signifon a&#x16D; misprezentu &#x11D;ian celon. La fundamento sur kiu &#x109;i tiu Administra Ordo staras estas la ne&#x15D;an&#x11D;ebla Celo de Dio por la homaro en la nuna tempo. La Fonto el kiu &#x11D;i ricevas sian inspiron estas neniu alia ol Baha'u'llah Mem. ... La centra, la subtena celo kiu vivigas &#x11D;in estas la starigo de la Nova Mondordo anta&#x16D;montrita de Baha'u'llah. La metodoj kiujn &#x11D;i uzas, la normo kiun &#x11D;i enplantas, klini&#x11D;as nek Orienten nek Okcidenten, nek al Judoj nek al Nejudoj, nek al ri&#x109;uloj nek al malri&#x109;uloj, nek al blankha&#x16D;tuloj nek al negruloj. &#x11C;ia signovorto estas la unui&#x11D;o de la homa gento; &#x11D;iastandardo la "Plej Sankta Paco."... - 8 februaro, 1934</emphasis></p><p><emphasis>La kontrasto inter la amasi&#x11D;antaj atesta&#x135;oj pri persista centralizo kiu akompanas la levi&#x11D;adon de la Administra Ordo de la Kredo de Dio, kaj la fortoj de la diseri&#x11D;ado kiuj atakas la konstrua&#x135;on de la dolorpremita socio, estas same klaraj kiel atentigaj. Kaj interne kaj ekstere de la bahaa mondo la signoj kaj pruvoj kiuj, en mistera maniero, heroldas la naski&#x11D;on de tiu Mondordo, kies starigo devas marki la Oran Epokon de la Religio de Dio, kreskas kaj multi&#x11D;as de tago al tago....</emphasis></p><p><emphasis>"Balda&#x16D;," proklamas la propraj vortoj de Baha'u'llah, "la nuna Ordo estos envolvita, kaj nova anstata&#x16D;igos &#x11D;in."...</emphasis></p><p><emphasis>La Revelacio de Baha'u'llah ... devas ... esti rigardata kiel markanta per sia alveno la maturi&#x11D;on de la tuta homa gento. &#x11C;i devas esti konsiderata ne nur kiel ankora&#x16D; alia spirita revivi&#x11D;o en la vico de la progresaj Revelacioj, nek e&#x109; kiel kulmino de unu el la serio de la ripeti&#x11D;antaj profetaj cikloj, sed pli &#x11D;uste kiel markanta la lastan kaj la plej altan &#x15D;tupon en la grandega evoluado de la kolektiva homa vivo sur &#x109;i tiu planedo. La apero de la mond-komunumo, la konscio de la mondcivitaneco, la fondo de la mondcivilizacio kaj</emphasis></p><p><emphasis>mondkulturo... devas... esti konsiderataj koncerne la vivon sur tiu &#x109;i planedo kiel la plej ekstremaj limoj de la organizado de la homa socio, kvankam la homo, kiel individuo, povas, e&#x109; devas rezulte de tiu kompleti&#x11D;o, sendifine anta&#x16D;eniri en sia progreso kaj evoluado....</emphasis></p><p><emphasis>La unueco de la homa gento, kiel &#x11D;i estas anta&#x16D;vidita de Baha'u'llah, signifas starigon de tutmonda komunumo en kiu &#x109;iuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj da&#x16D;re unuigitaj, kaj en kiu la a&#x16D;tonomio de &#x11D;iaj membro&#x15D;tatoj kaj la persona libereco kaj iniciativo de la individuoj el kiuj &#x11D;i konsistas estas definitive kaj komplete protektitaj. Tiu &#x109;i komunumo devas, kiel ni povas &#x11D;in koncepti, konsisti e/ monda le&#x11D;odonistaro, kies membroj, estante kuratoroj de la tuta homaro, fine kontrolos la tutan natur-rimedon de &#x109;iuj kunfarantaj nacioj, kaj dekretos tiajn le&#x11D;ojn kiaj estos postulataj por reguligi la vivon, kontentigi la bezonojn kaj al&#x11D;ustigi la rilatojn de &#x109;iuj rasoj kaj popoloj. Monda ekzekutivo, subtenata de internacia Armeo, plenumos decidojn akceptitajn, kaj aplikos le&#x11D;ojn dekretitajn de tiu monda le&#x11D;donistaro. Monda tribunalo priju&#x11D;os kaj transdonos devigajn kaj finajn verdiktojn en &#x109;iuj disputoj kiuj povus okazi inter la diversaj elementoj formantaj tiun universalan sistemon. Elpensita estos me&#x125;anismo de mondaj komunikiloj, &#x109;irka&#x16D;liganta la tutan planedon, libera de naciaj &#x11D;enoj kaj limigoj, kaj funkcianta kun mirinda rapideco kaj perfekta reguleco. Mondmetropolo agos kiel nervocentro de la mondcivilizacio, kiel fokuso al kiu centri&#x11D;ados la unuigaj fortoj de la vivo kaj el kiuj radios &#x11D;iaj energidonaj influoj. Mondlingvo estos a&#x16D; elpensita a&#x16D; elektita el la ekzistantaj lingvoj kaj estos instruata en la lernejoj de &#x109;iuj federaciaj nacioj kiel helplingvo krom ilia gepatra lingvo. Mondskribo, mondliteraturo, unuforma kaj universala sistemo de mono, de pesiloj kaj mezuriloj, simpligos kaj faciligos la interrilatojn kaj la interkomprenon meze de la nacioj de la homaro. En tiu mondsocio, la scienco kaj la religio, la du plej potencaj fortoj en la nova vivo, interpaci&#x11D;os, kunlaboros, kaj harmonie disvolvi&#x11D;ados. La gazetaro, en tiu sistemo, donante plenan kampon al esprimado de diversaj vidpunktoj kaj konvinkoj de la homoj, &#x109;esos esti instrumento por malica agado de establitaj interesoj, &#x109;u privataj &#x109;u publikaj, kaj i&#x11D;os libera de la influo de interdisputantaj registaroj kaj popoloj. La ekonomiaj ri&#x109;a&#x135;oj de la mondo estos organizitaj, &#x11D;iaj fontoj de kruda&#x135;oj estos ekspluatitaj kaj plene utiligataj, &#x11D;iaj merkatoj estos kunordigitaj kaj disvolvitaj, kaj la distribuado de &#x11D;iaj produkta&#x135;oj estos juste reguligata.</emphasis></p><p><emphasis>La naciaj rivalecoj, malamoj, kaj intrigoj &#x109;esos, kaj la rasan malamikecon kaj anta&#x16D;ju&#x11D;on anstata&#x16D;igos rasa amikeco, kompreno kaj kunlaboro. La ka&#x16D;zoj de la religiaj malkonsentoj estos da&#x16D;re forigitaj, la ekonomiaj bariloj kaj limigoj estos komplete neniigitaj, kaj la ekscesaj distingoj inter la klasoj estos for&#x135;etitaj. Mizero unuflanke, kaj granda amasigado de hava&#x135;oj aliflanke, malaperos. La grandega energio mal&#x15D;parata kaj perdata por milito, &#x109;u ekonomia &#x109;u politika, estos dedi&#x109;ita al celoj kiuj plivastigos la kampon de la homaj inventa&#x135;oj kaj de la teknika progreso, al pligrandigo de la tuthoma produktado, al ekstermo de malsanoj, al plivastigo de sciencaj esploroj, al plialtigo de la standardo de la korpa sano, al perfektigo kaj subtiligo de la homa menso, al ekspluato de neuzitaj &#x11D;is nun kaj nesupozitaj rimedoj de la planedo, al plibonigo de la homa vivo, kaj al subtenado de &#x109;iuj aliaj faktoroj kiuj povas stimuli la intelektan, moralan, kaj spiritan vivon de la tuta homa gento.</emphasis></p><p><emphasis>Federala mondsistemo, reganta la tutan teron kaj posedanta nedisputeblan a&#x16D;toritaton super &#x11D;iaj neimageble vastaj rimedoj, kuniganta kaj enkorpiganta la idealojn kaj de la Oriento kaj de la Okcidento, libera de la malbeno de la milito kaj de &#x11D;iaj mizeroj, kaj inklinita al ekspluato de &#x109;iuj haveblaj fontoj de energio sur la surfaco de la planedo, sistemo en kiu Forto estas farita la servanto de Justeco, kies vivo estas subtenata per &#x11D;ia universala rekono de unu Dio kaj per &#x11D;ia subi&#x11D;o al unu komuna Revelacio jen estas la celo al kiu pa&#x15D;as la homaro, pelata de la unuigaj fortoj de la vivo. ...</emphasis></p><p><emphasis>La tuta homaro &#x11D;emas, sopiregas en sia deziro por esti kondukita al la unueco, kaj finigi sian multjaran martirecon. Kaj tamen &#x11D;i obstine rifuzas akcepti la lumon kaj rekoni la suverenan a&#x16D;toritaton de la sola Potenco Kiu povas elkonduki &#x11D;in el &#x11D;ia implikiteco, kaj forturni la dolorigan sortobaton, kiu minacas pereigi &#x11D;in....</emphasis></p><p><emphasis>La unui&#x11D;o de la tuta homaro estas marko de la stadio al kiu la homa socio nun alproksimi&#x11D;as. La unueco de familio, de gento, de urbocivito, kaj de nacio estis provataj unu post la alia kaj estis sukcese fonditaj. La unueco de la mondo estas nun la celo kiun la turmentita homaro penas atingi. La naciokonstruado fini&#x11D;is. La anarkio esenca en la &#x15D;tatsuvereneco alproksimi&#x11D;as al klimakso. La mondo, kreskanta al matureco, devas forlasi tiun &#x109;i feti&#x109;on, rekoni la unuecon kaj tutecon de la homaj rilatoj, kaj establi unu fojon por &#x109;iam la me&#x125;anismon kiu povas plej bone enkorpigi tiun &#x109;i fundamentan principon de &#x11D;ia vivo. - 11 marto 1936</emphasis></p><p>[La &#x109;i-supraj ieteroj eldoni&#x11D;is en unu volumo titolita The World Order of Baha'u'llah (La Mondordo de Baha'u'llah).]</p><p><strong>EPILOGO</strong></p><p>Sub la inspirita gvidado de Shoghi Effendi, la Bahaa Kredo kreskis konstante la&#x16D; nombro kaj la&#x16D; starigo de sia Administra Ordo, sekve en 1951 estis dek unu funkciantaj Naciaj Spiritaj Asembleoj. &#x108;e tiu punkto la Gardanto turnis sin al evoluo de la institucioj de la Kredo je &#x11D;ia internacia nivelo, kaj difinis la Internacian Bahaan Konsilantaron, la anta&#x16D;ironto de la Universala Domo de Justeco, kaj, balda&#x16D; poste, la unuan grupon de Manoj de la Kredo de Dio. &#x11C;is tiu tempo Shoghi Effendi altigis kelkajn eminentajn bahaanojn al la rango de Manoj de la Kredo post ilia morto, inter ili d-ro Johano E. Esslemont, sed estis nur en 1951 ke li decidis ke estas &#x11D;usta tempo por komenci la plenan evoluon de tiu &#x109;i grava institucio. En sinsekva serio inter 1951 kaj 1957 li difinis tridek du Manojn kaj etendigis la amplekson de iliaj agadoj, per starigo en &#x109;iu kontinento de Helpdirektoraroj konsistantaj el kredantoj difinitaj de la Manoj por esti al ili deputitoj, helpantoj kaj konsilantoj. Dudek sep el tiuj &#x109;i Manoj estis vivantaj kiam li mortis.</p><p>Per serio da leteroj, kelkaj skribitaj al bahaanoj tra la mondo, kaj aliaj al tiuj en specifaj landoj, la Gardanto pliprofundigis ilian komprenon pri la instruoj, grade fortikigis la administrajn instituciojn de la Kredo, instruis la kredantojn kiel bone kaj efike uzi ilin kaj en 1937 lan&#x109;is la Usonan Bahaan Komunumon en la efektivigon de la Dia Plano por la disvastigo de la Mesa&#x11D;o de Baha'u'llah. Tiu &#x109;i Dia Plano estis revelaciita de "Abdu'1-Baha en aro da Tabuletoj skribitaj dum la jaroj de la Unua Mondmilito kaj &#x11D;i estas la &#x109;arto por la propagando de la Kredo.</p><p>En la kadro de tiu &#x109;i &#x109;arto pluraj instruplanoj estis plenumitaj, unue en la Okcidenta Duonsfero, poste anka&#x16D; en E&#x16D;ropo, Azio, A&#x16D;stralazio kaj Afriko &#x11D;is en 1953 la Gardanto difinis "dekjarlongan, mond&#x109;irka&#x16D;antan, spiritan armeon" por porti la Kredon al &#x109;iuj restantaj sendependaj &#x15D;tatoj kaj &#x109;efaj kolonioj de la mondo.</p><p>En 1957, meze de la entrepreno, la Gardanto, ellacigita de tridek ses jaroj de konstanta laboro, mortis dum vizito en Londono.</p><p>Pro tio ke Shoghi Effendi ne havis filon, la laboro de la Kredo post novembro 1957 estis kunordigita kaj direktita de la dudek sep Manoj de la Religio &#x11D;is la triumfa plenumo de la entrepreno en aprilo 1963, kiam la unua Universala Domo de Justeco estis elektita de la membroj de la kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj kunvenigitaj &#x109;e la Bahaa Mondsidejo en Hajfa de la Manoj de la Religio.</p><p>Tuj post tiu &#x109;i historia elekto, bahaanoj el &#x109;iuj partoj de la terglobo kunvenis en Londono &#x109;e la unua Mondkongreso de la Kredo por soleni la centjaran datrevenon de la Deklaro de Baha'u'llah kaj por &#x11D;oji pri la tutmonda disvasti&#x11D;o de Lia Kredo.</p><p>La superega institucio nuntempe estas la Universala Domo de Justeco, kreita de Baha'u'llah en Sia Plej Sankta Libro, rajtigita a&#x16D;toritate le&#x11D;ofari pri &#x109;iuj aferoj ne traktitaj en la Bahaaj Skriboj, kaj certigita pri dia gvidado en la Sankta Teksto mem. 'Abdu'l-Baha, en Sia Testamento, precizigas la elektometodon de la Universala Domo de Justeco, difinas &#x11D;iajn rangojn kaj devojn pli klare, kaj asertas ke &#x11D;i estas sub rekta gvidado de Bab kaj Baha'u'llah kaj ke &#x11D;i estas la anaro al kiu &#x109;iuj sin turnu.</p><p>La unika kaj elstara trajto de la Bahaa Kredo estas la Sankta Interligo de Baha'u'llah, la fundamento sur kiu la Kredo starigas &#x109;iujn siajn strukturojn kaj bazigas sian evoluon. &#x11C;ia unikeco ku&#x15D;as en tio ke por la unua fojo en religia historio la Malka&#x15D;anto de Dio, en klara kaj senduba lingvo, provizas la rajtigitan interpretadon de Sia Vorto kaj certigas la kontinuecon de la divine difinita a&#x16D;toritateco kiu fluas el la Fonto de Kredo.</p><p>Interpretado de Skriboj estis &#x109;iam en pasintaj religioj plej fekunda fonto de skismo. Baha'u'llah, en la Libro de Sia Sankta Interligo, rajtigis al Sia plej a&#x11D;a filo, "Abdu'1-Baha, plenan a&#x16D;toritatecon por la interpretado de Liaj Skriboj kaj por la direkto de Lia Kredo. 'Abdu'l-Baha, en Sia Testamento, difinis Sian plej a&#x11D;an nepon, Shoghi Effendi, Gardanton de la Kredo kaj solan interpretanton de la Skriboj. Ne estas pastroj en la Kredo kaj neniu persono pretendu specialan rangon a&#x16D; gvidadon; a&#x16D;toritateco estas rajtigita al institucioj kreitaj pere de la Bahaaj Skriboj.</p><p>Per tiuj &#x109;i unikaj provizoj, la kredo de Baha'u'llah estas &#x15D;irmita kontra&#x16D; skismo, kontra&#x16D; rabadoj de nerajtigita &#x109;efeco, kaj super &#x109;io kontra&#x16D; infiltrado de homfaritaj doktrinoj kaj teorioj, kiuj en la pasinteco frakasis la unuecon de religioj. Pura kaj senmakula, la revelaciita Vorto de Baha'u'llah, kun &#x11D;ia rajtigita interpretado, restas tute tra la Disistemo senkorupta kaj sankta fonto de la spirita vivo al la homaro.</p><p>En 1968 la Universala Domo de Justeco klopodis provizi la estontan plenumon de la specifaj funkcioj de protektado kaj disvastigado rajtigitaj al la Manoj de la Religio, per starigo de Kontinentaj Konsilantaroj. &#x108;iu aro konsistas el kelkaj Konsilantoj difinitaj de la Universala Domo de Justeco, kaj ili da&#x16D;re kunlaboras kun la Manoj de la Religio de Dio. La difino kaj direktado de Helpdirektoraroj estas nun devo de la Konsilantaroj, kaj la agadoj de la Manoj, el kiuj dek na&#x16D; ankora&#x16D; vivas, fari&#x11D;is tutmonda.</p><p>La Gardanto skribis pri estontaj terglobaj instruplanoj plenumotaj sub la direktado de la Universala Domo de Justeco, kaj la unua el ili, Na&#x16D;jara Plano, estis lan&#x109;ita en 1964. Nuntempe, en 1969, la Bahaa Kredo estas starigita en 139 sendependaj &#x15D;tatoj. Bahaanoj lo&#x11D;as en pli ol 33000 lokoj tra la mondo; bahaa literaturo estas tradukita en 421 lingvojn; la kvina Bahaa Templo konstrui&#x11D;as en la urbo Panamo; terpecoj por 5� aliaj Temploj estas akiritaj; estas 83 Naciaj Spiritaj Asembleoj kaj pli ol 6800 Lokaj Spiritaj Asembleoj.</p><p>Plej kura&#x11D;ige el &#x109;io estas la reago de la homoj en lokoj tiaj kiaj Afriko, Hindujo, Sudorienta Azio kaj Latinameriko, kie grandaj nombroj de la indi&#x11D;enaj popoloj komencas akcepti la Kredon, estigantaj novan stadion en la evoluo de la administraj kaj sociaj agadoj de la tutmonda Bahaa Komunumo.</p><p><strong>RIMARKOJ PRI LA PERSAJ KAJ ARABAJ VORTOJ EN TIU &#x108;l LIBRO</strong></p><p>Transliterado signifas meti literojn de unu alfabeto en alian alfabeton. Estas sonoj en la araba kaj persa lingvoj, kiuj ne havas Esperantajn ekvivalentojn. Pro tio oni devas kunmeti literojn por reprezenti tiujn sonojn: gh, kh, k.t.p. Krome, la persa lingvo havas kvar zo-ojn, tri so-ojn, du to-ojn kaj du ko-ojn, kiuj devas esti montritaj per pretekstaj literoj, jene: d, th, t.</p><p>La eldirmaniero persa kaj araba &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as tra la Meza Oriento; personoj en Kairo, Teherano kaj Ka&#x15D;ano respektive eldiras la samajn vortojn la&#x16D; tri diversaj manieroj. Tiuj &#x109;i diversecoj okazas pro tio, ke "mallongajn" vokalojn oni ne skribas; ekzemple, "kelo" estus "klo". Perso kiu vidas por la unua fojo liston de nekonataj persaj urbetoj, ne scias kiel ilin eldiri. (Por helpi al persaj kaj arabaj legantoj eldiri nekonatajn vortojn oni uzas "diakritajn" signojn.) La persa lingvo en Teherano estas konsiderita la plej bona.</p><p>En la fruaj tagoj, Orientalistoj pliigis la konfuzon per transliterado de la persa kaj araba lingvoj la&#x16D;dezire. Germano literumus &#x15D;aho "Schah" kaj Franco literumus &#x11D;in "Chah." La 12an de marto 1923, la Gardanto de la Kredo petis al la bahaanoj "eviti konfuzon estonte" perfidela sekvo de uniforma literumado (kiu estis adoptita &#x109;e unu el la Internaciaj Orientaj Kongresoj). La 26an de novembro la Gardanto skribis:</p><p><emphasis>"Mi esperas, ke la geamikoj ne sentos siajn energion kaj paciencon tro stre&#x109;itaj per da&#x16D;ra sekvo al tio kio estas a&#x16D;toritata kaj universala, kvankam &#x11D;i estas arbitra kodo por literumi Orientajn esprimojn." Tiuj &#x109;i komunika&#x135;oj de Shoghi Effendi aperas en Baha'i Administration,p. 5, ((Bahaa Administrado).</emphasis></p><p>La rezulto estas, ke ordo anstata&#x16D;igis la anta&#x16D;an individualistan kaj kapriceman literumadon de fruaj tekstoj. Hodia&#x16D; kiam oni vidas persan a&#x16D; araban vorton transliterumitan la&#x16D; tiu &#x109;i sistemo, oni povas tuj reskribi la vorton en la originalan, dum anta&#x16D;e oni ofte devis diveni, kio estas la originalo.</p><p>Multaj personoj, kiuj ne estas poliglotoj, mal&#x15D;atas fonetikajn simbolojn kaj aliajn komplikajn helpilojn konataj al lingvistoj. Precizan eldirmanieron oni povas akiri nur per a&#x16D;skultado kaj imiti personojn kiuj precize parolas la tematan lingvon. Plej bone la nuntempa teksto povas provizi nur similon al la originaj persaj sonoj.</p><p>Se persa a&#x16D; araba nomo estas atente rigardata, elementon post elemento, estos pli facile trakti &#x11D;in. &#x15C;ejko Ahmad-i-Ahsa'i signifas religian &#x109;efon nomita Ahmad el la urbeto Ahsa. Ha&#x11D;ulo Mirza Sejjed "Ali signifas tiun, kiu plenumis la pilgrimadon al Mekko, apartenas al la klerula klaso kaj devenas de la Profeto Mahometo kaj nomita "Ali. La lasta elemento, se &#x11D;i ne aludas al urbeto, ofte signifas onies okupi&#x11D;on. Bazzaz estas vendisto de teksa&#x135;oj, Rikab-Saz estas fabrikisto de stirupoj. Mirza anta&#x16D; nomo signifas edukisto kaj klerulo; post nomo &#x11D;i signifas Princo.</p><p><strong>GVIDILO AL ELDIRADO DE LA PERSAJ LITEROJ</strong></p><p><strong>a:</strong> ne estas ekvivalento en Esperanto. &#x11C;i estas e&#x109; pli mallonga ol la angla vorto "cat", preska&#x16D; "e."</p><p>a: Armeo</p><p><strong>i:</strong> bEsto</p><p><strong>u:</strong> lOnga</p><p><strong>aw:</strong> OU</p><p><strong>i:</strong> mIto</p><p>&#x16D;: lUna</p><p>La jenaj kvar literoj havas la z-sonon:<strong> dh, d, z, z </strong>La jenaj tri literoj havas la s-sonon:<strong> th, s, s </strong>La jenaj du literoj havas la t-sonon:<strong> t, t </strong>La jenaj du literoj havas la h-sonon:<strong> h, h kh:&#x125; zh</strong>:&#x135;</p><p><strong>q</strong> kaj<strong> gh</strong> ne havas ekvivalentojn en Esperanto. La sono estas profunde gor&#x11D;sona, simile al gargaro &#x109;e la bazo de la gor&#x11D;o; anstata&#x16D;igu per "g", per "k", per pariza "r".</p><p><strong>ah</strong> similas al A.</p><p><strong>ch</strong> similas al &#x108;.</p><p><strong>j</strong> similas al G.</p><p>La aliaj literoj kaj kunmetita&#x135;oj similas al la Esperantaj. Rimarku ke <sup>1</sup> kaj' reprezentas pa&#x16D;zon, fakte glotajn haltojn. La vorto Ahsa'i inkluzivu la pa&#x16D;zon, a&#x16D; glotan halton, anta&#x16D; la fina<strong> i.</strong></p><p>&#x108;iu silabo havas egalan emfazon.</p><p>Ne glutu la ho-ojn, spiru ilin: Allah-u-Abha = Allah-ho-Abha</p><p><strong>GLOSARO</strong></p><p><strong>'Abdu'i-Baha</strong> (Abdol-Baha): La Servanto de la Gloro La Centro de la Interligo de Baha'u'llah; Ekzempliganto kaj Interpretanto de la Bahaa Kredo. "La Plej Sankta Bran&#x109;o" "Tiu Kiun Dio sendis". "La amata Filo de Baha'u'llah. ... Lia anstata&#x16D;anto surtere, la Administranto de Lia a&#x16D;toritato, la Pivoto de Lia Interligo, la Pa&#x15D;tisto de Lia grego, la Ekzempliganto de Lia religio, la Figuro de Liaj perfektecoj, la Mistero de Lia Revelacio, la Interpretanto de Lia menso, la Arkitekto de Lia Mondordo, la Standardo de Lia Plej Sankta Paco, la Fokuso de Lia senerara gvidado ... okupanto de posteno senegala kaj nekomparebla en la tuta kampo de religia historio (1844-1921). God Passes By, p. 239, 245 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Abraham:</strong> "Patro de Popolamaso" Lo&#x11D;anto de Ur en &#x124;aldeo, kiu fondis la hebrean nacion. Prapatro de Baha'u'llah pere de Ketura. Tiu &#x109;i Malka&#x15D;anto de Dio estas titolita anka&#x16D; la Amiko de Dio kaj la Patro de la Fideluloj.</p><p><strong>Adam:</strong></p><p><emphasis>Malka&#x15D;anto de Dio kiu ina&#x16D;guris 6000-jaran ciklon, kiu fini&#x11D;is per la Disistemo de Bab. "La Kredo de Baha'u'llah devas esti ja konsiderita, se ni deziras esti fidelaj al la grandegaj implikoj de &#x11D;ia mesa&#x11D;o, kiel la kulmino de ciklo, la fina etapo en serio de intersekvaj, de anta&#x16D;aj kaj progresaj revelacioj. Tiuj &#x109;i, komenci&#x11D;ante per Adam kaj fini&#x11D;ante per Bab, pretigis la vojon kaj anticipis kun &#x109;iam-kreskanta emfazo la alvenon de tiu Tago de Tagoj en kiu Tiu Kiu estas la Promesito de &#x109;iuj Epokoj estos malka&#x15D;ita". World Order of'Baha'u'llah, de Shoghi Effendi, p. 103 (Mondordo de Baha'u'llah). La Gardanto plie skribas pri "la levi&#x11D;o de la Astro de la plej nobla Revelacio de Baha'u'llah signanta la kompletigon de la sesmiljara ciklo enkondukita de Adam, glorigita de &#x109;iuj anta&#x16D;aj profetoj kaj sigelita per la sango de la A&#x16D;toro de la Baba Disistemo". (Baha'i News, enmetita&#x135;o datumita oktobro 1952.) Adam perslingve signifas homo. La Korano uzas la saman frazon por la kreo de Adam kiel por tiu de Jesuo Kristo, vidu 15:30, 66:13, k.t.p.: "blovinta en Lin Mian spiriton."</emphasis></p><p><strong>Adrianopoio:</strong> Lando de Mistero</p><p><strong>Akreo:</strong></p><p>Mallibereja urbo norde de la Monto Karmelo, Israelo; praa Ptolemais kaj la "Forta Urbo" de la Psalmoj. Loko de la PIej Sankta Malliberejo kie Baha'u'llah estis enkarcerigita. Tabuleto de 'Abdu'l-Baha al s-ino Ella G. Cooper deklaras: ''Estas skribite en la Biblio: 'A&#x125;or estas pordo de espero al ili.' Tiu A&#x125;or estas la Urbo Akreo. Kiu ajn interpretas tion &#x109;i alie estas malklera." Daily Lessons, de H. S. Goodall kaj E. G. Cooper; la citita Tabuleto komenci&#x11D;as sur p 92; specifa aludo estas al Ho&#x15D;ea 2:15; transliterumo estas modernigita. God Passes By , pp. 184, 185 (Dio Preteriras). La S-ta Johano de Akreo de la Krucmilitistoj.</p><p><strong>Aii</strong> (A-li):</p><p>La unua Imamo, la la&#x16D;rajta posteulo de Mahometo la&#x16D; kredo de la &#x15D;ijalstoj, anka&#x16D; la kvara Kalifo. Kuzo de Mahometo kaj edzo de Fatimih, li estas konata la&#x16D; la titoloj Komandanto de la Fideluloj, Leono de Dio, kaj Sinjoro de Sankteco. Sanktulo kaj batalanto, brila verkisto kaj administranto, lin mortigis &#x109;e Kufa Ibn-i-Muljam (p. Kr. 661). Amir-'Ali deklaras: "'Ali estis la belo ideala (de kavalireco) ... personi&#x11D;o de braveco, de kura&#x11D;o, de malavareco; pura, milda, kaj klera, 'sentima kaj senripro&#x109;a,' li montris al la mondo la plej noblan ekzemplon de brava majesteco de karaktero." The Spirit of Islam, p. 254 (La Spirito de Islamo).</p><p><strong>Ameriko:</strong></p><p>Usono, kiun 'Abdu'l-Baha vizitis en 1912. La Lulilo de la Bahaa Administra Ordo. God Passes By, pp. 329, 269 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Ayyam-i-Ha</strong> (Aj-jam-eh-ha): "Tagoj de H'" La Intermetitaj Tagoj.</p><p><strong>Bab:</strong> La Enirejo</p><p>La Profeto-Heroldo de Baha'u'llah, "La Malka&#x15D;anto de la Unueco de Dio kaj la Anta&#x16D;into de la Pratempa Belo"<emphasis> Baha'i Administration,</emphasis> p. 11 (Bahaa Administrado); la reveno de la Profeto Elija, de Johano la Baptisto kaj de la Dekdua Imamo; "Mia Unua Nomo", "Kiun la posteularo agnoskos ke Li staras &#x109;e la konfluo de du universalaj cikloj, la Adama ... kaj la Bahaa "La sendependa a&#x16D;toro de die revelaciita Disistemo ... anka&#x16D; ... la Heroldo de nova Epoko kaj la Ina&#x16D;gurinto de granda universala profeta ciklo". God Passes By, pp. 276, 58, 54, 57 (Dio Preteriras). Naski&#x11D;is en &#x15C;irazo 20 oktobro 1819, martiri&#x11D;is en Tabrizo 9 julio 1850.</p><p><strong>Badi (Ba-di): "Mirinda"</strong></p><p>Deksepjarulo kiu portis la Tabuleton de Baha'u'llah al la &#x15D;aho de Persujo kaj sekve estis torturita kaj mortigita. Lia persona nomo estis Aqa Buzurg de &#x124;orasano; li estis konvertita de la historiisto Nabil kaj gajnis la titolon "Fiero de Martiroj".</p><p><strong>Bagdado:</strong></p><p>Urbo kie Baha'u'llah deklaris Sian Mision al Siaj kunuloj en 1863. Titolita de Li la Urbo de Dio kaj (profete) en la Korano la "Domo de Paco" (10:26, 6:127). God Passes By, p. 110 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Baha'u'llah</strong> (Ba-ha-ol-lah): La Gloro de Dio ... "nomo specife menciita en la Persa Bayan, kiu signifas samtempe la gloron, la lumon kaj la splendoron de Dio ..." God Passes By, pp. 93-94 (Dio Preteriras). "La Supera Malka&#x15D;anto de Dio kaj la Fonto de Lia Plej Dia Esenco." Baha'i Administration p. 11 (Bahaa Administrado). "... neniam estu identigita kun tiu nevidebla Realeco, la Esenco de Dieco mem", Li estas "la plena enkorpi&#x11D;o de la nomoj kaj atribuoj de Dio." World Order of Baha'u'llah, pp. 114, 112 (Mondordo de Baha'u'llah). La Promesito de &#x109;iuj epokoj. Naski&#x11D;is en Teherano, Persujo, 12 novembro 1817, &#x109;ieleniris &#x109;e Bahji, Palestino, nun Israelo, 29 majo 1892.</p><p><strong>Bahji</strong> (Ba-h-&#x11D;i): &#x11C;ojego</p><p>Signifas tiun parton de la ebena&#x135;o de Akreo kie la Sanktejo kaj Domego de Baha'u'llah trovi&#x11D;as. <strong>Bayan</strong> (Araba) (Baj-an):</p><p>Verko de Bab. Pli malgranda, malpli grava ol la Persa Bayan. God Passes By, p. 25 (Dio Preteriras). <strong>Bayan</strong> (Baj-an): Klarigo</p><p><emphasis>"La tenejo de la le&#x11D;oj ordonitaj de Bab". "Senegala inter la doktrinaj verkoj de Bab" "Cele severa ... drasta ..." Plena de "sennombraj frazoj... en kiuj Li difinas la daton de la promesita Revelacio..." Titolo donita de Bab al Sia Revelacio, precipe al Siaj Verkoj. God Passes By, pp. 17, 25, 28 (Dio Preteriras).</emphasis></p><p><strong>Baytu'l-Adl-i-A'zam</strong> (bejt-ol-adl-eh-a-zam) La Universala Domo de Justeco, kies &#x109;iama &#x109;efo estas la Gardanto, kaj kies membroj estas elektitaj de la Naciaj Domoj de Justeco. Tiu &#x109;i anaro faras kaj rajtas nuligi siajn proprajn le&#x11D;ojn, &#x11D;i le&#x11D;igas pri "tio kio ne estas klare kaj plene registrita en Lia (de Baha'u'llah) sankta Skribo." ... la du kolonoj kiuj apogas tiun &#x109;i potencan Administran Strukturon - la institucioj de la Gardanteco kaj de la Universala Domo de Justeco". Estas anka&#x16D; Lokaj Domoj de Justeco, nuntempe nomitaj Lokaj Spiritaj Asembleoj, en urboj, urbetoj, k.t.p. kie lo&#x11D;as na&#x16D; a&#x16D; pli da bahaanoj. Tiuj &#x109;i, elektitaj de bahaanoj en sia a&#x16D;toritatsfero kiuj a&#x11D;as 21 jarojn a&#x16D; pli, direktas la aferojn de la Kredo; Naciaj Spiritaj Asembleoj (estontaj Domoj de Justeco) estas elektitaj de delegitoj kiuj siavice estas elektitaj de plena&#x11D;aj bahaanoj de &#x109;iu &#x15D;tato, teritorio, provinco, k.t.p. en difinita lando, kaj havas a&#x16D;toritaton super &#x109;iuj bahaaj aferoj en la tuta lando.</p><p><strong>Husayn</strong> (ho-sejn):</p><p>Virnomo. Al &#x15D;ijaisma Islamo, Baha'u'llah estas la reveno de la Imamo Husayn. God Passes By, p. 94 (Dio Preterias).</p><p><strong>Imamo Mihdi</strong> (Meh-di): Gvidato. Titolo de la 12a Imamo.</p><p><strong>Irano:</strong></p><p><emphasis>La persa nomo por Persujo "Iran, Eran, Airon, la Airiyana de la Avesto, estas la lando de la arjanoj (Ariya, Airiya de la Avesto, Sanskrite Arya (bonega, honorinda)" Browne, E. G., L. Hist., 1, 4n.</emphasis></p><p><strong>Islamo (ess-Iam):</strong></p><p>Submeti&#x11D;o al la volo de Dio. Nomo de la religio fondita de la Profeto Mahometo <strong>Junaj Turkoj:</strong></p><p>Turka partio organizita por efektivigi radikale politikajn kaj sociajn reformojn. La revolucio de la "Junaj Turkoj", 1908, devigis al la sultano proklami la konstitucion kaj liberigi, inter aliaj, &#x109;iujn religiajn malliberulojn, inkluzive de 'Abdu'l-Baha. God Passes By, p. 272 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Konstantinopolo:</strong></p><p>"La Urbo" "La Granda Urbo", titolita de la islamanoj "La Kupolo de Islamo." La tradicia sidejo kaj de la sultaneco kaj de la kalifeco.</p><p><strong>Korano:</strong> La Lego; Legenda&#x135;o</p><p>La Libro revelaciita de Mahometo, kaj nomita de Baha'u'llah la "senerara Libro". Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Baha'u'llah). &#x11C;i havas la&#x16D;dire 55 specialajn titolojn, inkluzive de la Fortika Tenilo, La &#x15C;nurego, kaj La Bayan.</p><p><strong>"Literoj de Vivo":</strong></p><p>La unuaj 18 dis&#x109;iploj de Bab; la 19a estis Bab, la 20a Baha'u'llah.</p><p><strong>Mahometo</strong> (Mo-ham-mad) (arabe): 570-632 p. Kr. Profeto de Dio, Revelacianto de la Korano. Fondinto de Islamo. Lia nomo signifas valde laudatus a&#x16D; laudandus - la&#x16D;degata a&#x16D; la&#x16D;degenda, anta&#x16D;dirita de Jesuo kiel Parakleto. Nomita de Baha'u'llah la "Amegato" de Dio. Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Baha'u'llah). Aludita en la Korano 33:41 kiel la Sigelo de la Profetoj. Parolante pri la nova Tago, Baha'u'llah deklaras: "La titolo "Sigelo de la Profetoj' plene malka&#x15D;as &#x11D;ian (de tiu &#x109;i Tago) altan rangon. La Profeta Ciklo ja fini&#x11D;is. La Eterna Vero jam venis." World Order of Baha'u'llah, p. 167 (Mondordo de Baha'u'llah).</p><p><strong>Mashriqu'l-Adhkar</strong> (ma&#x15D;-rek-ol-as-kar): Tagi&#x11D;ejo de la La&#x16D;doj al Dio Bahaa Adorejo. "Simbolo kaj anta&#x16D;a&#x135;o de estonta mondcivilizacio." God Passes By, p. 350 (Dio Preteriras). Estas nun kvin: en Wilmette, lllinois, Usono; Frankfurto, Germanujo; Sidnejo, A&#x16D;stralio; Kampala, Uganda, Afriko; Panamo-Urbo , Panamo.</p><p><strong>Mazra'ih</strong> (Mazz-ra-eh): Prisemita kampo; farmo Terpeco &#x109;irka&#x16D; 7 kilometrojn norde de Akreo, kie la palaco de Muhammad Pa&#x15D;ao Safwat estis luita flanke de la Mastro por Baha'u'llah, post na&#x16D; jaroj de enkarceri&#x11D;o en Akreo, dum kiuj Li "ne vidis verda&#x135;ojn."</p><p><strong>Mirza Husayn-'Ali</strong> (mir-za-ho-sejn-a-li):</p><p>Persa nobelulo kun la titolo Baha'u'llah. Fondinto de la Bahaa Religio. <strong>Mirza Yahya</strong> (mir-za-ja-h-ja):</p><p>Perfida duonfrato de Baha'u'llah kaj "&#x108;efrompanto de la Interligo de Bab". Bab neniam elektis posteulon, anstata&#x16D;anton a&#x16D; interpretanton; Li nomis Mirzan Yahya (Subh-i- Azal) simple "kiel simbolulon &#x11D;is la okazonta manifesti&#x11D;o de la Promesito." Mirza Yahya malhonore signita kiel "Tiu &#x109;i vanta kaj nefirma persono," "trompita kaj uzita" de Sejjed Muhammad. God Passes By, pp. 28, 233, 112 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Mulao Husayn BushriTi (ho-sejn-bo&#x15D;-ru-i):</strong></p><p>La unua kredanto je Bab. Nomita de Shoghi Effendi "la leonkora." God Passes By, p. 90 (Dio Preteriras). <strong>Nasiri'd-Din &#x15C;aho</strong> (Na-ser-ed-din):</p><p>"La helpanto al la Kredo" Malbonfama reganto de Persujo p. Kr. 1848-1896 (naski&#x11D;is en 1831). Plej grava potenculo de &#x15D;ijaisma Islamo. Malhonore signita de Baha'u'llah kiel "Princo de Subpremantoj." God Passes By, p. I97 (Dio Preteriras).</p><p><strong>La Navvab</strong> (Nav-ab):</p><p>Sanktulina edzino de Baha'u'llah, kies infanoj inkluzivis la Majstron, la Plej Sanktan Folion kaj la Plej Puran Bran&#x109;on. Si estis titolita de Li la "Plej Ekzaltita Folio" kaj Lia "&#x109;iama kunulino en &#x109;iuj la mondoj de Dio." God Passes By, p. 108 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Naw-Ruz</strong> (No-ruz): Nova Tago</p><p>Bahaa Novjartago, kiu okazas la 21an de marto nur se la printempa ekvinokso anta&#x16D;as la sunsubiron en tiu tago. Se la printempa ekvinokso okazas post la sunsubiro, Naw-Ruz estas solenita en la proksima tago. Irana tradicio atribuas la Naw- Ruzon al Jamshid, Anta&#x16D;diluva reganto en ora epoko, kiu starigis la sunan jaron. Kvankam la persoj adoptis la lunan kalendaron de Islamo, ili neniam preterlasis la solenon de Naw-Ruz.</p><p><strong>Parsi</strong> (par-si):</p><p>"Farsi" a&#x16D; perso. Zoroastraj persoj kiuj elmigris al Hindujo post la araba konkero. <strong>Qurratu'l-'Ayn</strong> (kor-ra-tol-ajn):</p><p>Konsolo de la Okuloj. Titolo donita al Tahirih de &#x15D;ia instruisto, Sejjed Kazim. La esprimon oni uzas por amata trezoro. <strong>Ridvan</strong> (Rezz-van):</p><p>1. Nomo donita de bahaanoj al la &#x11D;ardeno Najibiyyih &#x109;e Bagdado. 2. La &#x11D;ardeno de Na'mayn. 3. La "plej sankta kaj plej signifa el &#x109;iuj bahaaj festenoj", solenanta la Deklaron de Baha'u'llah de Sia Misio al Siaj kunuloj, en 1863. Dekdutaga periodo komenci&#x11D;ante 21 aprilo kaj solenate &#x109;iujare.</p><p><strong>Sadiq</strong> (Sa-dek):</p><p>Virnomo. La sesa Imamo de &#x15D;ijaisma Islamo (p. Kr. 699-783). Ja far-i-Sadiq (t.e. la Veremulo) klerulo, beletristo kaj jurkonsilisto.</p><p><strong>Shoghi Effendi</strong> (&#x15D;ogi' efendi'):</p><p>La Gardanto de la Bahaa Kredo; la plej a&#x11D;a nepo de 'Abdu'l-Baha, la Elektita Bran&#x109;o difinita en Lia Volo kaj Testamento kiel "Gardanto de la Kredo de Dio", a&#x16D;toritata interpretanto de la Instruoj kaj &#x109;iama &#x109;efo de la Universala Domo de Justeco. "Li estas la klariganto de la vortoj de Dio kaj post li sekvos la unuenaskito inter liaj idoj." La vorto shawq signifas "sopiro", effendi estas turka honortitolo, kiu signifas "sinjoro, mastro", kaj apliki&#x11D;as al altranguloj kaj kleruloj, k.t.p. en kelkaj partoj de la Mez- Oriento. La Gardanto, kiu mortis en Londono en 1957, estas enterigita en la Nord-Londona Tombejo.</p><p><strong>Subh-i-Azal</strong> (sob-he-az-al):</p><p>Mateno de Eterneco (Mirza Yahya). Baha'u'llah citas el Amos 4:12-13, "Tiu, ... kiu faris malluma la mateni&#x11D;on", rilate al li. Epistle to the Son of the Wolf, p. 146 (Epistolo al Filo de Lupo). Vidu God Passes By, pp. 90, 113, 114, 115 (Dio Preteriras).</p><p><strong>Sultano Abdu'l-Aziz</strong> (Abd-ol-az-iz): Sultano de Turkujo kiu "kune kun Nasiri'd-Din &#x15D;aho estis la instiganto de la malfacila&#x135;oj, kiuj okazis al Baha'u'llah ..." kaj enkorpigis la koncentritan potencon rajtigitan en la sultaneco kaj la kalifeco. God Passes By, p. 225 (Dio Preteriras). 1830- 1876; regis 1861-1876.</p><p><strong>Sultano Abdu'l-Hamid II</strong> (Ab-dol-ham-id): "La Granda Murdinto." Nevo kaj posteulo de 'Abdu'l-'Aziz kaj kune kun li respondeca por la kvardekjara enkarceri&#x11D;o de 'Abdu'l-Baha. The Promised Day is Come, p. 61 (La Promesita Tago Venis). 1842-1918; Sultano de Turkujo 1876 &#x11D;is li estis senoficigita en 1909.</p><p><strong>&#x15C;aho:</strong></p><p>Re&#x11D;o, precipe de Persujo. <strong>&#x15C;irazo:</strong></p><p>Urbo en suda Persujo kie Bab deklaris Sian Mision 22 majo 1844. <strong>Tabrizo:</strong></p><p>Urbo en nordokcidenta Persujo kie Bab martiri&#x11D;is 9 julio 1850. <strong>Teherano:</strong></p><p>Naski&#x11D;loko de Baha'u'llah; &#x109;efurbo de Persujo ekde 1788. La urbo estis fondita anta&#x16D; &#x109;irka&#x16D; 700 jaroj, norde de la situo de pratempa Rhages (Rajj).</p><p><strong>Zoroastro:</strong></p><p>Profeto de Pratempa Irano kaj prapatro de Baha'u'llah. Mortis &#x109;irka&#x16D; a. Kr. 583. 'Abdu'l-Baha deklaras ke Zoroastro estis unu el la Profetoj kiuj aperis post Moseo. Persian Tablets, pp. 11, 76 (Persaj Tabuletoj); ke la "popolo de la Puto" en la Korano 25:39 kaj 50:13 aludas al la homoj de la rivero Arakso, kaj ke multaj Profetoj altrangaj estis inter ili, inkluzive de Mah-Abid kaj Zoroastro.</p><p><sup>1</sup> Jamal-i-Mubarak (lit. Benita Belo) estis titolo kutime donata al Baha'u'llah de Liaj sekvantoj kaj amikoj.</p><p><sup>1</sup> Interese estas kompari tiun &#x109;i historion kun tiu pri la naski&#x11D;o de Johano la Baptisto; vidu la Evangelion de Sankta Luko, &#x109;apitro I.</p><p><sup>1</sup> La a&#x16D;toro skribis tiun &#x109;i paragrafon en 1919-1920.</p><p>5. La samaj konsidera&#x135;oj apliki&#x11D;as al la Organiza&#x135;o de Unui&#x11D;intai Nacioj.</p><p><sup>1</sup> En la jaro 1912.</p><empty-line/><p>[1] Verkita balda&#x16D; post la Unua Mondmilito.</p><p>[2] Ekzistas nun la nekompareblaj tradukoj de Shoghi Effendi de la Verkoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha el la persa kaj araba lingvoj. Tiuj, kune kun liaj propraj multaj verkoj rilate al la historio de la Kredo, la deklaroj kaj implika&#x135;oj de &#x11D;iaj fundamentaj veroj kaj la evoluado de &#x11D;ia Administra Ordo, multe pli faciligas la laboron de la ser&#x109;anto ol en la tempo de d-ro Esslemont.</p><p>[3] Unu el la du grandaj partioj - &#x15D;ijaismo kaj sunaismo - en kiun Islamo subfalis balda&#x16D; post la morto de Mahometo. &#x15C;ijaistoj asertas ke 'Alf, la bofilo de Mahometo, estis la unua la&#x16D;le&#x11D;a posteulo de la Profeto, kaj ke nur liaj idoj estas la&#x16D;le&#x11D;aj kalifoj. La 1-an de Muharram, 1235 p. H.</p><p>Koncerne tion historiisto rimarkas: "Multaj homoj en la Oriento, precipe la sekvantoj de Bab (nun bahaanoj), kredis, ke Bab ricevis nenian edukadon, sed la Mulaoj, celante malaltigi lin en la okuloj de la popolo, deklaris ke tiaj scio kaj sa&#x11D;eco kiajn li posedas estas pravigitaj per la edukado kiun li ricevis. Post longa esplorado de la vero en tiu &#x109;i afero ni trovis pruvojn elmontrantajn ke en la infaneco li vizitis dum mallonga tempo la domon de &#x15C;ejko Muhammad (konata anka&#x16D; kiel 'Abid) kie oni instruis lin legi kaj skribi perse. Estas tio pri kio Bab temis kiam li skribis en la Bayan: 'Ho Muhammad, ho mia instruisto!...'</p><p>"Rimarkinda afero estas, tamen, ke tiu &#x109;i &#x15C;ejko kiu estis lia instruisto, i&#x11D;is fervora dis&#x109;iplo de sia iama lernanto, kaj anka&#x16D; la onklo de Bab, Ha&#x11D;ulo Sejjed 'Alf, kiu estis por li kiel patro, fari&#x11D;is fervora kredanto kaj estis martirigita kiel babano.</p><p>"La ekkompreno de tiuj &#x109;i misteroj estas donata al ser&#x109;antoj de la vero, sed ni scias, ke la edukado kiun Bab ricevis estis nur elementa, kaj &#x109;iaj elmontritaj de li signoj de superordinara grandeco kaj scio estis denaskaj kaj devenantaj de Dio" -<emphasis> A Traveller's Narrative </emphasis>(Episode of the Bab) p. 3 (Rakonto de Voja&#x11D;anto - Epizodo pri Bab). <emphasis>A Traveller's Narrative to Illustrate the Episode of the Bab</emphasis> kun enkonduko de E. G. Browne, kies titolo poste mallongi&#x11D;is al<emphasis> A Traveller's Narrative</emphasis> (Episode of the Bab) -<emphasis> Rakonto de Voja&#x11D;anto</emphasis> (Epizodo pri Bab).</p><p>[7]	t.e., 23 majo, 1844 p. Kr.</p><p>[8]	La Imamo de &#x15D;ijaistoj estas la destinita de Dio sekvanto de la Profeto Kiun &#x109;iuj kredantoj devas obei. Dekunu personoj sinsekve okupis la oficon de Imamo; la unua el ili estis 'Alf, la kuzo kaj bofilo de Mahometo. La plimulto el la &#x15D;ijaistoj kredas ke la dekdua, nomita de ili "Imamo Mihdi", malaperis en subterejon en la jaro 329 p. H., kaj ke je la destinita tempo li reaperos, faligos la malfidelulojn kaj komencos epokon de beateco.</p><p>[9] Vendrede, la 28an de Sha'ban, 1266 p. H.</p><p>[10] Akcentu la duan kaj la kvaran silabojn, la unua silabo estu preska&#x16D; silenta kaj amba&#x16D; literoj "lo" estu klare elparolitaj.</p><p>La 2-an de Muharram, 1233 p. H.</p><p>[12] Tio &#x109;i estis frue en la jaro 1853, a&#x16D; na&#x16D; jarojn post la Deklaracio de Bab, plenumante tiel difinitajn profeta&#x135;ojn de Bab pri la "jaro Na&#x16D;a".</p><p>Libro iqan, iqan, Kitab-i-fqan, kaj Book of Certitude (Libro de Certeco) &#x109;iuj aludas al la sama libro.</p><p>[14] Eldiru Rezvan.</p><p>[15]	A&#x16D;toro defrua historio de la Kredo, The Dawn-Breakers (La Herooj de la Nova Tagi&#x11D;o en Esperanto-manuskripto), Nabfl partoprenis kelkajn el la okazinta&#x135;oj kiujn li priskribis kaj persone konis multajn el la frutempaj kredantoj.</p><p><emphasis>[16]	La Aqdas, Kitdb-i-Aqdas, La Libro Aqdas, kaj La Plej Sankta Libro &#x109;iuj aludas al la sama libro.</emphasis></p><p>Por enterigi du el la mortintoj, Baha'u'llah donis Sian propran tapi&#x15D;on por ke oni &#x11D;in vendu por la enterigaj elspezoj; sed anstata&#x16D; tiucele uzi la monon la soldatoj alproprigis al si la tapi&#x15D;on, kaj la korpojn &#x135;etis en terkavon.</p><p>[18] Al la demando &#x109;u Baha'u'llah studis speciale la Okcidentajn verkojn kaj konforme al ili bazis Siajn instruojn 'Abdu'l-Baha diris ke la libroj de Baha'u'llah skribitaj kaj presigitaj jam en la 1870<sup>&#x15D;</sup> jardeko, enhavas la idealojn nun tiel bone konatajn en la Okcidento, kvankam tiutempe oni neniam presis nek pensis pri tiuj &#x109;i ideoj en la Okcidento.</p><p>[19] Ja&#x16D;de, la 5-an de Jamadi I, 1260 p. H.</p><p>La tradicio estas citita en Tabuleto de Baha'u'llah; vidu &#x109;apitron V en tiu &#x109;i libro.</p><p>[21] En 1969, 139 sendependaj &#x15D;tatoj kaj 173 signifaj teritorioj kaj insuloj. (Vidu la Epilogon).</p><p>[22] Koncerne la propetajn pre&#x11D;ojn, rigardu &#x109;ap. XI.</p><p>[23] Pri pluaj detaloj rigardu publikigitajn paroladojn de 'Abdu'l-Baha, speciale tiuj kiujn Li faris en Usono.</p><p>[24] Batalo en la Itala-Turka Milito kiu eksplodis la 29an de septembro 1911.</p><p>[25]	Estas interese ke la filino de Zamenhof, Lidia, fari&#x11D;is agema bahaanino.</p><p>[26]	1868 &#x11D;is 1870.</p><p>[27] Rigardu anka&#x16D; la sekcion pri Traktado de Krimuloj, pp. 154-155.</p><p>[28] &#x108;i tiu dato koincidas kun la naski&#x11D;tago de 'Abdu'l-Baha.</p><p>[29] Eldiru Ma&#x15D;rekol-Azkar.</p><p>[30] Rilate al Mashriqu'l-Adhkar, estas interese rememorigi la versojn de Tennyson: "Mi son&#x11D;is, ke &#x15D;ton-post-&#x15D;ton' mi konstruis sanktan adorejon, Templon, nek pagodon, moskeon nek pregej-similan, sed pli altan, pli simplan, &#x109;iam malfermitan al &#x109;ia spiro &#x109;iela, kaj ke Vero kaj Paco kaj Amo kaj Justeco venis kaj eklog is tie."<emphasis> Son&#x11D;o deAkbar,</emphasis> 1892.</p><p>Tiu unua Adorejo estis multe difektita dum tertremo en 1948 kaj devis esti malkonstruita kelkajn jarojn poste.</p><p>[32] &#x108;i tiu Templo estis finkonstruita en 1953. Pliaj bahaaj Temploj staras nun en Kampala, Uganda; Sidnejo, A&#x16D;stralio; Frankfurto, Germanujo; kaj la plej nova finkonstrui&#x11D;is proksime al la urbo Panamo en 1972. En 1969 terpecoj por kvindek aliaj estas a&#x109;etitaj. (Vidu Epilogon).</p><p>[33] La vorto "speco" estas uzita &#x109;i tie por klarigi la distingon kiu &#x109;iam ekzistis inter homoj kaj bestoj, malgra&#x16D; eksteraj aspektoj. Oni ne donu al tiu vorto la nuntempan specialan biologian sencon.</p><p>[34] La Dua Mondmilito plie pruvis la plenumon de tiu &#x109;i profeta&#x135;o, kiu fini&#x11D;is per uzo de la atoma bombo.</p><p>[35] Koncernas la anglan tekston (rim. de trad.).</p><p>[36] Estas interese ke la &#x109;arta kunveno de la Unui&#x11D;intaj Nacioj okazis en San-Francisko.</p><p>[37]1 Lordo Curzon, en sia libro, Persia and the Persian Question, (Persujo kaj la Persa Problemo), eldonita en 1892, la jaro de la morto de Baha'u'llah, skribas: "La plej malalta takso de la nuntempa nombro da bahaanoj en Persujo estas duona miliono. Mi emas opinii, post konversacio kun kapablaj personoj, ke la nombro estas &#x109;irka&#x16D; miliono. Ili trovi&#x11D;as en &#x109;iu vivnivelo, de ministroj kaj nobeluloj de la Kortego al stratpurigistoj a&#x16D; &#x109;evalservistoj, kaj sufi&#x109;e nombraj inter ili estas la islamaj pastroj mem. ... Se la Babismo da&#x16D;ros kreski same rapide kiel nun, povas esti ke venos tempo kiam &#x11D;i elpu&#x15D;os la Islamismon el la lando Persujo. Tio, la&#x16D; mia opinio, ne estus ebla, se &#x11D;i estus aperinta sub standardo de malamika religio. Sed pro tio ke &#x11D;iaj membroj venas el inter la plej kapablaj soldatoj de la garnizono kiun &#x11D;i estas atakanta, estas pli kredeble ke &#x11D;i fine sukcesos." (Vol. i, pp. 499-502).</p><p>La bahaanaro plimulti&#x11D;as &#x109;iujare kaj en 1969 la nombro de lokoj tra la mondo kie lo&#x11D;as bahaanoj fari&#x11D;is pli ol 33,000. (Vidu la Epilogon.)</p><p>[39] La Lokaj kaj Naciaj Domoj de Justeco nuntempe nomi&#x11D;as Lokaj kaj Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiel menciite anta&#x16D;e.</p><p>[40]	El la Manoj de la Religio elektitaj de Shoghi Effendi dum sia tridek-ses-jara servado, dudek sep estis vivantaj kiam li forpasis. Li anka&#x16D; starigis, en 1954, Helpkomitatojn nomitajn de la Manoj por esti &#x109;i ties deputatoj, helpantoj kaj konsilantoj.</p><p>[41]	Tiu &#x109;i sekcio pri la Administra Sistemo estas el&#x109;erpita el la artikolo The Present-Day Administration of the Baha'f Faith (La Hodia&#x16D;a- Taga Administrado de la Bahaa Religio) de Horace Holley, eldonita en 1933 en The Baha'f World, Volumo V, pp. 191 kaj sekv. (La Bahaa Mondo). Partoj de tiu &#x109;i artikolo citantaj el bahaaj skriboj estas anstata&#x16D;igitaj per pli novaj tradukoj kie ili estas haveblaj.</p><p>[42] La Universala Domo de Justeco estis unue elektita en aprilo 1963 de la membroj de kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj.</p></section></body></FictionBook>