<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>Spomenka</first-name><last-name>�timec</last-name></author><book-title>Ombro sur interna pejza&#x11D;o</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>Spomenka</first-name><last-name>�timec</last-name></author><program-used>calibre 5.27.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>2.8.2022</date><id>1754f435-58d2-4a5e-b890-68d94f5b0a55</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p><strong>
      Ombro sur interna pejza&#x11D;o
    </strong></p><p><strong>
      romano
    </strong></p><p>
        Verkis: 
        Spomenka �timec</p><empty-line/><p>
        El: Ombro sur interna pejza&#x11D;o</p><p>
        Eldonado: Edistudio 
        Pizo
        , Italujo 1984</p><p>
        Grandeco: 141 p.</p><p>
      La bazan tekston origine enkomputiligis 
      Hamzeh Shafiee</p><p>
      Proksimuma verkojaro: 1984</p><p>
      Kreis la Esperantan tekston: 
      �timec</p><p><strong>
      Anta&#x16D;babilo de la Eldonisto
    </strong></p><p>
      � Saluton! Kiel vi?</p><p>
      � Vi ja scias, vi povas imagi...</p><p>
      � Mi ne vidis vin de tiom ... Mi scias, ke li ... ne plu...</p><p>
      � Ja, ja... Estas malfacile... Por iel elturni&#x11D;i, mi e&#x109; verkadas rakonton pri tio.</p><p>
      � Tiam mi devos eldoni &#x11D;in.</p><p>
      Tiel, pro promeso dum posttagmeza revidi&#x11D;o &#x109;ekongresa, kiom pro delonga sincera amikeco kaj persona apreco, mi eldonas &#x109;i tiun premieran libron de 
      Spomenka �timec
      , konata aktivulino (dekkelko da PIF organizitaj, pluraj internaciaj junularaj eventoj, kaj kaj kaj), agrabla &#x135;urnalistino (refoliumu viajn jarkolektojn de Kontakto kaj de Heroldo, ekzemple) kaj nun � ho ve, pro mia kulpo: &#x15D;i centfoje proponis rezigni, depost tiu &#x109;ekongresa kapti&#x11D;o � lerta verkistino.</p><p>
      Lerta, &#x109;ar tre vigla, a&#x16D;toro por kiu &#x109;iu frazo estas nova &#x109;efverko, kiu devas proponi al la leganto novajn surprizojn, novajn surse&#x11D;ajn eksaltojn, novajn ekzaltojn. Kaj tamen senpretenda, ke oni rajtu &#x15D;in legi en la trajno, en la bankuvo (&#x109;u eblus kun Francis?), &#x109;e la tablo je la tria nokte post dibo&#x109;a vespero. Tamen, ne por endormi&#x11D;i en la lito: kiel &#x109;e la plej valoraj krimromanoj, vi riskus entute ne dormi por finlegi la paperan beston, kiun vi entreprenis.</p><p>
      Kaj tiam vi atendos senpacience, kiel mi, la duan &#x15D;ian verkon.</p><p>
      Bru&#x109;jo Kasini</p><p>
      La repertuaro</p><p>
      de l� memoro lizi&#x11D;is: ledvalizo,</p><p>
      kiun glumarkis tiam da hoteloj.</p><p>
      Jen restas nomoj, kiujn</p><p>
      mi ne kura&#x11D;as deglui. Portistoj tion faros,</p><p>
      noktaj pordgardantoj, taksiistoj.</p><p>
      La repertuaron de via memoro</p><p>
      vi mem donis al mi, anta&#x16D; via foriro.</p><p>
      Enestis multaj landonomoj, la datoj</p><p>
      de l� restado, kaj fine blanka pa&#x11D;o,</p><p>
      kun punktetoj tamen... kvaza&#x16D; vi sugestus,</p><p>
      se eble, &#x109;u, �da&#x16D;rigu�.</p><p>
      La repertuaron</p><p>
      de mia memoro oni ne povas imagi</p><p>
      distran&#x109;ita de klingo: �stas paperfolio</p><p>
      nedividebla, kun resta&#x135;oj</p><p>
      de stampoj, kontuzoj, kelkaj sangmakuloj.</p><p>
      &#x11C;i ne estis pasporto, anka&#x16D; ne atesto,</p><p>
      ke oni bone servutis. Servutado,</p><p>
      a&#x16D; espero pri &#x11D;i, ankora&#x16D; estus vivo.</p><p>
      E&#x16D;geno Montale
      �nobel premiito por literaturo</p><p>
      traduko de 
      Ma&#x16D;ro Nervi</p><p><strong>
      Ombro sur interna pejza&#x11D;o
    </strong></p><p>
      Mi fartis iom kiel uzita glubendo kiun oni klopodas reuzi sed &#x11D;i ne plu fikstenis. E&#x109; pli malbone � mi sentis kiel oni dis&#x15D;iras min de la fono kun tuta amaso da polveroj kiuj malhelpas min. � Kial vi permesis? Kial vi lasis vin tiom glui? � malicis iu vo&#x109;o en mi dum nia �ni� perforte deglui&#x11D;is al �li� kaj �mi�. Perforte? Ne precize. Mi bezonis forton por elglui&#x11D;i. Li ne. A&#x16D; li multe malpli.</p><p>
      Estis vespero senkurenta. Io misfunkciis, mi ser&#x109;is kandelojn tra mallumo. Mi trovis ilin. Anka&#x16D; alumetojn. Li peze sidis &#x109;etable. Mi parolis pri negrava&#x135;oj, senkonjekte. Li prononcis mian nomon kaj mi lasis kandelojn kaj turnis min al li. Estis io maltrankviliga en lia vo&#x109;o. Mi tuj komprenis, terurita. Sed mi ne volis kredi. Mi ne emis kompreni.</p><p>
      Mi staris en koridoro dum li prenis mantelon. Mi rigardis kiel li surmetas dekstran kaj poste maldekstran manikon. Mi volis ke butonumado longe da&#x16D;ru. &#x11C;i estis tre rapide finita. Nenia interveno. Li faris du pa&#x15D;ojn al mi kaj &#x109;irka&#x16D;brakis min supra&#x135;e. Kompreneble mi faris tion kio estas la plej hontinda tiukaze: mi ploris. Mi vidis kiel du larmgutoj enfalis</p><p>
      en la pelton de lia jako � li rapide malglui&#x11D;is de mi kaj ekiris grandpa&#x15D;e. La pordo fermi&#x11D;is; mi a&#x16D;dis liajn &#x15D;uojn grinci, enirpordon malfermi&#x11D;i, fermi&#x11D;i. Mi scias kiel li mar&#x15D;as la&#x16D; vojeto anta&#x16D; la domo kaj turnas sin kaj foriras. Foriras.</p><p>
      Fakte, tiu vespero kun kandeloj ne venis subite. Mi jam kelkan tempon sentis ke ni mar&#x15D;as deklivon malsupren. Kial? Kial entute &#x109;esas rilatoj?</p><p>
      Mi memoras 
      Tolstoj
      . Tion pri feli&#x109;aj kaj malfeli&#x109;aj familioj. �&#x108;iu feli&#x109;a familio similas unu al alia. &#x108;iu malfeli&#x109;a estas malfeli&#x109;a la&#x16D; sia maniero.�</p><p>
      � Nun via vico por malfeli&#x109;o. Tio al &#x109;iuj okazas!</p><p>
      � &#x11D;eneraligis tiu vo&#x109;o en mi kiu &#x11D;uis vundante. Bonvolu nur. Deklivo malsupren.</p><p>
      Dum montogrimpado mi e&#x109; &#x15D;atis tiun momenton kiam mi sentis pu&#x15D;ata min gravite malsupren. Se oni &#x15D;atas � estas agrabla sento kuri de montopinto suben. Se oni ne &#x15D;atas, muskoloj onin dolorigas pro klopodo bremsi. Mi bremsis. Sed mi tamen malgrimpis.</p><p>
      Kio nun?</p><p>
      La domo pleni&#x11D;is per silento, kiu &#x109;egor&#x11D;e premis. Kio nun? Kio nun? La malplena demando palpser&#x109;is savelirejon.</p><p>
      � Reiru kuirejen! Komencu ion fari! � Iu el mi milde diktis ordonojn.</p><p>
      � Jen la kuirejo, pu&#x15D;u la pordon. � Mi vidis la vazaron malpuran kaj volis &#x11D;in lavi. Sed subite mi ne plu kapablis stari. La tristo plenigis miajn maleolojn kaj mi devis sidi&#x11D;i sur la plej proksiman se&#x11D;on. Trans &#x11D;i vakis lia malplena loko. Mi atendis kelkajn momentojn. Anta&#x16D; ol mi sufoki&#x11D;is pro silento revenis hejmen la ironia vo&#x109;o kaj deklaris solene: � Anta&#x16D;en al malfeli&#x109;o! � Vidante min sidi senmove, &#x11D;i komprenis, ke tiu solena tono estas tamen troigo. Sed &#x11D;i ne pardonpetis.</p><p>
      � Klopodu movi la kapon dekstren � maldekstren! � Mi faris. Ne pro mia plezuro sed por montri, ke mi provas kunlabori. Kaj &#x11D;i kura&#x11D;igis min &#x109;esi sidi, kaj pu&#x15D;is min &#x11D;is la lavujo kun malpuraj teleroj.</p><p>
      &#x108;e la renkonti&#x11D;o kun lia tetaso mi kapitulacis. A&#x16D; &#x109;u tio estis kapitulaco de la vo&#x109;o?</p><p>
      &#x108;u meti min en liton?</p><p>
      &#x108;u telefoni al iu amikino?</p><p>
      La vo&#x109;o estis tre bonkonduta. Mi kredis anta&#x16D;e, ke &#x11D;i nur ironion konas. &#x11C;i densigis malhelon en mia &#x109;ambro kaj senlace glatigis litotukojn batalante kun mi kontra&#x16D; sendormo kaj maldormo. Ni rondpromenis tra la &#x109;ambro kaj trinkis akvon kune. Matene ni amba&#x16D; havis violkolorajn ringojn &#x109;irka&#x16D; okuloj. Nur la miaj estis iom pli malhelaj.</p><p>
      Li laci&#x11D;is de nia kunvivado. Mi ne. Jen la tuta sa&#x11D;a&#x135;o. Mia eterna kaj stulta revo pri samtempeco: dum li ... mi ... Dum li tajpas siajn leterojn, mi lavas puloveron. Tiu �dum� subite efikis disige. Kaj kion mi volis? Ke li interrompu la tajpadon kaj venu trempi siajn manojn er mia lavujo? Kvar manoj sub &#x15D;a&#x16D;mo. Jen estas imago pri komuna vivo anta&#x16D; ol &#x11D;i komenci&#x11D;as.</p><p>
      Iun matenon veki&#x11D;is fremdulo sur mia kuseno. Lia kiso enpenetris nur tra plej maldika tavolo de mia ha&#x16D;to. Li ekmal&#x109;eestis. Unue li komencis malaperi tiel. Poste li anka&#x16D; fizike foriros.</p><p>
      Mi emis veni hejmen. Mi dum tiom longa tempo estis senhejma. &#x108;e la enmeto de la &#x15D;losilo enseruren, mi jam sciis, ke mi trovos la domon malplena. Li dum la lasta tempo emis vagi ien. E&#x109; kiam li &#x109;eestis, li ne &#x109;eestis. Tiam la vo&#x109;o, por gajigi la vesperon, lan&#x109;is tiun diagnozon:</p><p>
      � Li ekmal&#x109;eestas! Ekmal&#x109;eestas! Vidu kiel bela vorto! Kvaza&#x16D; azteka! � Mi devis rideti pri la klopodoj de mia vo&#x109;eto. Tio estis kvaza&#x16D; karesprovo. Sed &#x11D;ia sprita&#x135;o mallonge da&#x16D;ris. La tristo kapablis reinvadi:</p><p>
      � Kie mi fu&#x15D;is? � demandas mi mian viza&#x11D;on enspegulan. Kaj mi ne povas memori ion ajn.</p><p>
      La fakto ke ni kunvivis tiom da tagoj ne tedis min. Ses jaroj al mi ne sufi&#x109;is. Mi povus refari samajn voja&#x11D;ojn kaj renkonti kun li samajn homojn.</p><p>
      &#x108;u al li &#x15D;ajnis ke jam &#x109;io okazis? &#x108;u lin &#x11D;enas ke mi scias tro pri li? Mi per mia nevola sento por detalo enkapigis scenojn el lia infana&#x11D;o same detalri&#x109;e kiel &#x109;iujn aliajn liajn traviva&#x135;ojn. Mi konis pli bone</p><p>
      ol li repertuaron de liaj &#x15D;ercoj kaj kapablis foje memorigi lin, dum estis lia vico por rakonti. &#x108;u tio estas signo de disfalo?</p><p>
      Foje ni parolis pri unuaj amoj. Mi devis korekti lin: pardonu, vi transaltis tiun japaninon. � Kiun japaninon? � Tiun kiam vi estis soldato! � Fakte, vi pravas. Mi devos balda&#x16D; demandi vin kiel nomi&#x11D;is hundo de mia praavino.</p><p>
      Ni ridis. Tiumomente tio &#x15D;ajnis sprita. Nur poste &#x11D;i doloris. Mi simple a&#x16D;skultis dum li parolis. Poste kiam mi komencis dividi mian vivon de la lia mi komprenis kiom el lia arkivo mi devas el&#x135;eti. &#x15C;ajnis al mi ke a&#x16D;tomate miaj trezorejoj malpleni&#x11D;as.</p><p>
      Kiam li foriris li forportis nenion krom tajpilo. Kiam li fermis la pordon post si, mi sentis min komplete pri&#x15D;telita.</p><p>
      Kial mi estis pli eltenema ol li? &#x108;u &#x109;ar nian rilaton anta&#x16D;is jaroj de soleco dum kiuj mi akumulis neel&#x109;erpeblan paciencon por kunvivado?</p><p>
      Duopa vivo kapablas esti tre bela. Tion scias nur tiuj kiuj ankora&#x16D; ne havis &#x11D;in. A&#x16D; jam &#x11D;in perdis.</p><p>
      Mi dum jaroj de perkoresponda amo tiom &#x11D;ojis pri la fakto, ke iam lia dentobroso staros &#x109;iutage apud la mia, ke tiu starado ankora&#x16D; post ses jaroj ne amarigis min.</p><p>
      Li estis tu&#x15D;ebla &#x109;iutage. Post ses jaroj mi havis tro bonan memoron pri la tempo, kiam mi nur volis, ke estu tiel. La deziro ne eluzi&#x11D;is.</p><p>
      � Mi havas konsciencripro&#x109;ojn: mi ne plu amas vin.</p><p>
      Mi a&#x16D;dis tiun frazon. Mi ne volis kompreni &#x11D;in. Kiam li anoncis ello&#x11D;i&#x11D;on, mia korpo jam estis kramfita etendante la frazon. Kiam &#x11D;i fine estis prononcita, miaj lipoj malfacile deglui&#x11D;is por diri �bone�. &#x108;io ekhaltis pormomente. Nur stultaj larmoj ekrapidis, humilige. Li metis la manon sur miajn harojn. La tu&#x15D;o mildigis, sed ne forigis la amaron.</p><p>
      Dum multaj tagoj ni kune foriradis eldome. Mi sciis, ke venos la tago, kiam mi hejmen revenos sola. Mi mar&#x15D;is kontente apud li kaj etendis mian manon al lia polmo:</p><p>
      � Dum vi ankora&#x16D; &#x109;eestas!</p><p>
      � Sed vi scias, ke mi ne malaperos por &#x109;iam. � &#x108;u li anoncis per tio, ke mi povus &#x109;iam kalkuli je li? � Kalkuli! Jen! kaptis min la vo&#x109;o sed mi ne emis dueli. Foriri egalis al malaperi. Por pli ol &#x109;iam. Mi rigardis al liaj &#x15D;uoj, por ka&#x15D;i malgajon. &#x11C;i tre malbone ka&#x15D;i&#x11D;is. Kiel amo, same. Kun rigardo &#x109;e &#x15D;uoj, mi klopodis spriti:</p><p>
      � Plej triste sen vi estos, ke mi &#x109;iam devos mem ciri &#x15D;uojn!</p><p>
      Ve, al tio mi plej facile adapti&#x11D;os.</p><p>
      &#x108;io montri&#x11D;os malfacila: ku&#x15D;i, mar&#x15D;i, man&#x11D;i, pensi.</p><p>
      Litomeze mi ku&#x15D;is. Geaj litoj diskreskas kiam unu ello&#x11D;i&#x11D;as. Mi ku&#x15D;is diagonale kaj sentis min tute malgranda. Konstante min atakis pensoj pri lia enlo&#x11D;i&#x11D;o: lia nigra voja&#x11D;sako malfermita, li eltiras kamizolojn kej librojn, mi malavare donacas al li tirkestojn kaj bretojn. &#x108;e enlo&#x11D;i&#x11D;o, &#x109;u mi konsciis tuj pri tio kiom li kontribuis al la pleno de mia lito? Mi sciis tiam. Poste tio memkomprenebli&#x11D;is.</p><p>
      Po&#x15D;tkesto mia same malpleni&#x11D;is: mi skribis multe pli ol anta&#x16D;e. Kej mi ricevis rapidajn respondojn. Sed leteroj ku&#x15D;is meze de po&#x15D;tkesto kiel mi meze de la gea lito. Unu sola maldika letero &#x109;iutage. Nenia kunpo&#x15D;ta&#x135;o tu&#x15D;as &#x11D;in. Kaj anta&#x16D;e mi jam pensis pri havigo de pli granda leterkesto. Li abomenis kiam po&#x15D;tisto misfaldis lian �Monaton�. Ni du abonis du ekzemplerojn de �Esperanto�. Li legis la sian vespere, &#x109;e sia skribtablo, sublampe. Mi legis la mian en bankuvo malsekigante &#x11D;iajn randojn a&#x16D; faldadis &#x11D;in senkompate en plej grandaj tumultojena&#x16D;tobuse por povi kapti iun titolon el &#x11D;iaj pa&#x11D;oj. Kaj mi opiniis lin harfendulo &#x109;ar oni ne rajtis meti tetason sur lian ekzempleron.</p><p>
      Mi volas senti ke mi vivis kun tiu revuo, e&#x109; se nur dum unu a&#x16D;tobusa voja&#x11D;o.</p><p>
      Li lasis al mi mian opinion. Tio venkis min.</p><p>
      Vi vivas kun ulo el alia kulturo � prelegis mi al mi mem, admire kaj maladmire. � Temas simple pri alia ulo! Li povus esti samklasano kaj tia. � Diferencoj venas &#x109;ar li estas alia esta&#x135;o! � mi vokis min al toleremo &#x109;iuokaze.</p><p>
      Kiam li ju&#x11D;is pri libroj, la diferenco inter ni frapis miajn orelojn. Post �Majstro de Korboja� li diris:</p><p>
      � Tiu libro estas vere bona. Se vi havos okazon, legu &#x11D;in!</p><p>
      Kiam mi volis rekomendi al li ion, mi estis tute senkompromisa:</p><p>
      � Tiu libro estas mirakla! Vi devas legi &#x11D;in!</p><p>
      &#x108;e mi: �vi devas�; &#x109;e li �se vi havos okazon�.</p><p>
      Amikinoj mergitaj en tedaj geedzecoj enviis min, sen koni tiun diferencon inter ni. Ili enviis min &#x109;ar mi vivis apud milda kaj klera ulo. Pri lia alilandeco ili havis sian opinion kaj mi la mian. Mi &#x15D;atis ilian envion. Anka&#x16D; mi povus envii min pro lia toleremo.</p><p>
      � Kiel kruela penso: ekde nun vivi sen ilia envio! -en&#x135;etas la vo&#x109;o. � &#x108;u ni ka&#x15D;u anta&#x16D; amikinoj, ke li foriris?</p><p>
      Mi decidis ne ka&#x15D;i la nova&#x135;on. Aperis e&#x109; la inklino beligi miajn tagojn kun li anta&#x16D; geamikoj. Kun eta miro mi legis poste, ke multaj divorcitoj faras la samon.</p><p>
      Mi ne emis al la konstato, ke mi amis iun ajn. Mi ne amis iun ajn. Kaj mi ne bezonas &#x15D;ajnbeligi la tagojn kun li, ili vere estis belaj. Kaj tio, kio okazis, vere ne plu estas forprenebla de mi.</p><p>
      � Halt! � enmiksi&#x11D;as la vo&#x109;o. � A&#x16D;du la tonon! Al mi ne necesas propagandi. Mi ja kunvivis &#x109;ion. &#x11C;i okazis. &#x11C;i ne plu estas forprenebla, se vi volas tiel. Sed anka&#x16D; ne da&#x16D;rigebla.</p><p>
      La vo&#x109;o per plena forto tira&#x109;is min al realo.</p><p>
      Mi volis &#x15D;topi la orelojn pervate.</p><p>
      La lo&#x11D;ejo vasti&#x11D;is kiel gea lito. &#x11C;i &#x15D;ajnas tro granda. La vesta&#x135;pendigilo enkoridora vakas pro spaco. Mi pendigis tie tri miajn jakojn por plenigi &#x11D;in. Ne eblas ka&#x15D;i malplenon. Tio estis miaj jakoj. Mankas al mi lia mantelo enkoridore kaj mi kapablas senkonsole plori noktomeze &#x109;ar mankas lia mantelo enkoridore.</p><p>
      La vo&#x109;o hororis vidante sian ironion senpova anta&#x16D; mia malgajo.</p><p>
      &#x108;iam malpli da po&#x15D;ta&#x135;o mi devas plusendi al li. Foje alvagas iu gazeto, lialingva. Mi foliumas en &#x11D;i, kun stranga sento de fremdi&#x11D;o. Lian lingvon mi eklernis. Finlernis neniam. Mi sentas kiel &#x11D;ia eta scio el mi glitas for. Mi sentas min forpu&#x15D;ata. Tio ver&#x15D;ajne aperas &#x109;e pluraj inoj kiam edzperanto &#x109;esas funkcii: oni ne regas la alian lingvon, sed oni sentas sin proksima al lia kulturo. Duobla aparteno. Duobla malfacila&#x135;o redukti&#x11D;i al si mem. Al sia lando. Al sia mondo.</p><p>
      Foje, tamen, dum iuj diskutoj, iu verve defendas &#x11D;eneraligitan opinion pri lia lando. Mi emas enmiksi&#x11D;i, mi haltigas min.</p><p>
      Kion mi scias pri tio? �Mia eksulo estis tiulandano!� foje mi kaptas min kun tiu argumento enbu&#x15D;e. Mi volas diri ke tio pezas pli ol lia opinio. Mi ne diras.</p><p>
      Mi lernis sen tristo fari tiujn taskojn kiujn per silenta labordivido li dum jaroj faris: pendigi lavitajn vesta&#x135;ojn, malplenigi ruba&#x135;ujon. A&#x109;etumi. Fari matenman&#x11D;on.</p><p>
      A&#x109;etumo iom timigis min. Mi &#x109;iutage atendis de babilemaj vendistinoj la demandon pri la sinjoro edzo. � &#x108;u li forvoja&#x11D;is, ni jam delonge ne vidis lin?</p><p>
      Kion mi respondu? Ke li forvoja&#x11D;is? Ke li ne plu estas tie &#x109;i? Mi volis havi preparitan frazon por eviti mian konfuzi&#x11D;on. Bon&#x15D;ance, &#x109;iu el ili montri&#x11D;is tre &#x11D;entila. &#x108;u la&#x16D; la ridinde malgranda kvanto da pano kaj lakto kiujn mi havigis ili &#x109;ion komprenis? Kaj silentis pro virina solidareco?</p><p>
      Katarina diris, parolante pri unuaj jaroj de sia geedzeco:</p><p>
      � Kiam Martin forvoja&#x11D;is por du semajnoj, mi povis fari nenion. Mi staris &#x109;e la fenestro kaj atendis ke li revenu.</p><p>
      Martin a&#x16D;skultas &#x15D;in ravita pro la frazo pri kiu li nenion sciis.</p><p>
      � &#x108;u vere, Katarina?</p><p>
      Katarina, mi anka&#x16D;. Mi anka&#x16D; emas al nenio, povas fari nenion. Mi staras &#x109;e fenestro kaj konscias ke mi povus stari senfine: li ne plu aperos.</p><p>
      Kiam Albert foriris Hana ne forlasis sian domon. &#x15C;i timis ke &#x15D;i povus maltrafi lian telefonalvokon.</p><p>
      Nun mi jam lernis iri al telefono sen penso pri li.</p><p>
      Sed dum la unuaj semajnoj, en la oficejo, mi tajpis la&#x16D;te por ka&#x15D;i ke mi atendas lian alvokon. Telefono sonoris. Tra mi fluis espero. Foje estis li. Vo&#x109;o seka kaj malproksima. Informo negrava. Demando �kiel vi fartas�, banala kaj sen la plej eta ero de vera interesi&#x11D;o. Mi respondas �bone�. Mi estas &#x11D;entila. Mi remetas a&#x16D;skultilon kaj revenas al mia sidloko. Bruo de tajpado. Miaj oreloj da&#x16D;re a&#x16D;skultas: ili bezonas lian telefonalvokon kiu ne okazis. Poste ili alkutimi&#x11D;os. Anka&#x16D; mi.</p><p>
      Mi ne emis malglui niajn nomojn de mia pordo. Monatoj pasas, lia nomo atendas min &#x109;e la enirejo.</p><p>
      Li da&#x16D;re lo&#x11D;as tie &#x109;i.</p><p>
      Iutage venis tuta lavango de leteroj por ni. Mi signas la partojn de la letero por li kaj plusendas. Al mia parto de la demandoj respondas mi mem. Mi tedi&#x11D;as de klarigoj ke li estas for. &#x108;u mi presigu malgeedzi&#x11D;an informon: Ni ne plu kunlo&#x11D;as. Niaj novaj adresoj: ...</p><p>
      Mi ne faras.</p><p>
      Komence mi havis la kredon ke lia foriro nuli&#x11D;os, se mi rakontos pri &#x11D;i al iuj geamikoj. Mi pensis kiam mi finparolos kio okazis, ke &#x109;io &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;os kaj renversos la staton.</p><p>
      Mi rakontis atenteme. Oni a&#x16D;skultis min detale. Kaj klopodis diri ion mildigan. Sed mi sentis ke per mia diro nenio &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. Neniu estis miraklisto � nenio okazis. Male � lia foriro fari&#x11D;is per &#x109;iu nova renkonti&#x11D;o kun geamikoj pli reala. Ju malpli da homoj sciis ke li estas for � des pli proksima al mi li estis. Ju pli mi informadis des pli for li foriradis. Mi sentis tion � Kaj se vi estus dirinta al neniu, li estus ankora&#x16D; kun vi! � malice amuzi&#x11D;is la vo&#x109;o.</p><p>
      Mi kredas ke pli suferas tiuj kiuj silentas. Mi decidis ne silenti. Komence mi &#x15D;atis konversacii nur kun tiuj kiuj asertadis ke li revenos. Kiel balzamaj opinioj! Anka&#x16D; mi &#x15D;atis kredi tion.</p><p>
      Foje li invitis min al tagman&#x11D;o. Ni man&#x11D;is en &#x109;e&#x125;a restoracio pasta&#x135;ojn kiujn ni &#x15D;atis. Li konas miajn &#x15D;atojn.</p><p>
      Fine mi demandis:</p><p>
      &#x108;u mi rajtas trinki unu gluton el via kafo?</p><p>
      Mi ne &#x15D;atis kafon. Mi &#x15D;atis &#x11D;ian odoron. Kutime mi ricevis unu trinkprenon el lia taso por gustumi &#x11D;in.</p><p>
      Foje li tedi&#x11D;is de miaj pri&#x15D;teloj kaj servis por mi aparte trinketon funde de la plej malgranda taso. Kiam li ekapartigis mian gluton, mi ankora&#x16D; ne konjektis, ke per tio ni komencos definitive trinki el du tasoj. Klara mesa&#x11D;o kiel &#x109;e redonita ringo. Sed mi preferis &#x109;iam vidi nur tion kio al mi konvenis. Kun kafodoro subnaze mi kura&#x11D;is demandi:</p><p>
      � &#x108;u vi nun estas pli feli&#x109;a? � Mi volonte tion scius.</p><p>
      � Estas por mi pli bone tiel.</p><p>
      Mi kapjesis remetante lian tason anta&#x16D; lin. Almena&#x16D; unu el ni fartu pli bone. Juste.</p><p>
      Disi&#x11D;oj posttagman&#x11D;aj estis por mi plej strangaj. Li diris �&#x11D;is� kaj foriris. Kaj anta&#x16D; ol li turnis sin for, mi repa&#x15D;is rapide por kontribui al la distanco inter ni kaj kamufli, ke mi staris tie, atendante kison adia&#x16D;an. Per manko de tu&#x15D;oj &#x109;erenkonti&#x11D;aj, mi konsciis kiom for li jam de mi estis. Neniu in&#x11D;eniero povus plu inter ni du ponton rekonstrui. Iu letero flatis konsolprove: �&#x108;u li ion precizigis? Mi ne komprenas � trezorojn oni ne for&#x135;etas sed gardas.� � Trezoro estas evidente vi! Do, trezoro, bonvolu plene &#x11D;ui en vi � tute je la dispono de si mem!</p><p>
      Nur poste mi komprenis kiom da homoj konis</p><p>
      nin. &#x108;u anka&#x16D; lin oni tiom ofte haltigas demandante pri mi? Kaj kion li respondas? &#x108;u li diras la veron? A&#x16D; &#x109;u li nebule respondas?</p><p>
      Leteroj de niaj geamikoj plue rema&#x109;adis la temon. Mi sola devis kontra&#x16D;stari la lavangon de demandoj plej banalaj.</p><p>
      � Kiel fartas 
      Jan
      �?</p><p>
      � Dankon, bone. Li tusis iom &#x109;i-printempe, sed tio pasis.</p><p>
      � Kial tiu en&#x135;eto pri tuso? � severe en&#x135;etis la vo&#x109;o. � &#x108;u por montri apartenon: &#x109;u vi &#x15D;atus teon kun mielo? Mi pensas ke vi devus kontroli vin pro tiu gor&#x11D;o. � Jes, mi faras, se &#x11D;i ne &#x109;esos. Sed tio &#x15D;ajnas negrava. � Jes sed &#x11D;i tre longe da&#x16D;ras.</p><p>
      La vo&#x109;o senmanke revokis la konversacion. Mi sciis, kio nun sekvos. Nun la vo&#x109;o diros, ke min &#x11D;enis tiu eterna tusado tra la domo. &#x11C;enis. � Do, bonvolu, nun &#x11D;uu la silenton.</p><p>
      � Do, bonvolu nun &#x11D;ui la silenton! Neniu plu tusas en via domo � diris vere la vo&#x109;o kaj por mi estis nur eta la konsolo, ke mi divenis &#x11D;ian frazon.</p><p>
      En a&#x16D;tobuso:</p><p>
      � Kiel fartas 
      Jan
      ?</p><p>
      � Dankon, bone.</p><p>
      � Kie vi ferios?</p><p>
      � Mi kongresos. Li, mi ne scias. Ni ne plu estas paro.</p><p>
      � Tre bone! � kura&#x11D;igis min la vo&#x109;o flustre. � Rapide ser&#x109;u nun novan temon por ka&#x15D;i, ke vi embarasi&#x11D;is.</p><p>
      � Kaj &#x109;e vi? &#x108;u &#x109;io en ordo? � reiris mi al oficiala konversacio.</p><p>
      � Malbone! � koleris la vo&#x109;o. � Ekestis tro longa silento inter �Ni ne plu estas paro� kaj �Kaj &#x109;e vi?�</p><p>
      � Kompreneble, &#x109;ar mi a&#x16D;skultis vian komenton, anstata&#x16D; tuj paroli mem. Estonte ne enmiksi&#x11D;u! � batalas mi kontra&#x16D; mia vo&#x109;o, ridetante pri la respondo de mia kunparolanto.</p><p>
      � Saluton, kion faras la ulo?</p><p>
      � Li forlasis min.</p><p>
      � Kion vi rakontadas? &#x108;u vi ekkverelis? Tio al &#x109;iuj okazas. Kaj tio rapide pasas! � sa&#x11D;umas la vivspertulo.</p><p>
      � Ni ne kverelis. Li foriris, informas mi serioztone. Mia decida respondo tran&#x109;as konversacion kaj optimismon de la kunparolanto.</p><p>
      Kiam mi foriras de li, postkurante mian a&#x16D;tobuson, la vo&#x109;o kura&#x11D;as gratuli al mi: � Bonege! Tian mi vin &#x15D;atas. Sen ero da sentimentaleco! Ja ni venkos!</p><p>
      � Vi vidas, ke mi klopodas � diras mi el&#x109;erpite al la vo&#x109;o, sed jam nova kunparolanto aperas. Necesas rapide ripari la melankolian maskon de la viza&#x11D;o.</p><p>
      � He, kiom longe ni ne vidis vin! Vi kaj 
      Jan
      �jam de monatoj ne aperis &#x109;e ni. &#x108;u vi ne povus sekvontsemajne?</p><p>
      � Mi eble. Pri li mi dubas. Ni ne plu estas kune.</p><p>
      � Pardonu, mi nenion sciis.</p><p>
      � Anka&#x16D; mi ne � diras mi senkulpige.</p><p>
      � &#x108;u vi des pli ne &#x15D;atus? ...</p><p>
      Des pli. Foje mi e&#x109; &#x15D;atis tiun amikan zorgon pri mi. Precipe kiam liaj amikoj venis, preterpase. Ili asertis, ke ili jam plurfoje klopodis ensalti, sed &#x109;iam la pordo &#x15D;losita. Mi konfesas, ke mi malofte estas hejme. Mi ne konfesas, ke mi timetas sidi nur silente apud mia skribotablo.</p><p>
      Kiel fartas 
      Jan
      �?</p><p>
      Dependas mia respondo. Se mishumora, mi simple transprenas salutojn kaj asertas ke li telefonos. Kun rideto, artefarita. Kunparolanto komprenu. Sed li ne konjektas.</p><p>
      Foje mi diras, kun preska&#x16D; vera gajo:</p><p>
      � Ho, ne plu demandu min pri li, li estas kun alia ino.</p><p>
      � Ne malbone! � diras la vo&#x109;o poste. � La gajo &#x15D;ajnis iom superflua.</p><p>
      � Sed &#x11D;i venis nur tiel, neatendite!</p><p>
      � &#x108;u vi vidas nun? � kaj kiam mi asertis, ke &#x11D;i revenos, vi pretis murdi min.</p><p>
      Mi ne volas, ke la vo&#x109;o pravu. La gajo malaperas.</p><p>
      Por devi diri nenion plu mi transiras la straton anta&#x16D; la sekvonta konatulo.</p><p>
      Li telefonis anta&#x16D; kelkaj tagoj:</p><p>
      �Mi a&#x16D;dis en via oficejo ke vi estas malsana.� �Jes, de anta&#x16D; du tagoj.�</p><p>
      �Mi pensis eble pro menstruo.�</p><p>
      �Ne, estas io stranga &#x109;e kapo kaj kolo. Mi malfacile movi&#x11D;as. Eble pro trablovo.�</p><p>
      Liaj frazoj kaskadas sen transiri la randon de &#x11D;entileco.</p><p>
      Kiam iu ajn amiko telefonas li metas pli da varmo al sia bondeziro pri resani&#x11D;o ol li. Kial tia fremdulo rajtas uzi la vorton pri mia menstruo?</p><p>
      E&#x109; ne la plej eta propono veni vidi min.</p><p>
      � Kompreneble, oni ja divorcas, por ne devi rigardi unu la alian � instruis la vo&#x109;o malice.</p><p>
      � Tamen, ekde kiam li foriris, li venis nur unu fojon.</p><p>
      � Jes, &#x109;ar vi humili&#x11D;is, kaj li ne volis esti mal&#x11D;entila. Vi petis lin, ke li venu.</p><p>
      � Jes, sed mi pentis tuj poste � korektis mi la vo&#x109;on. � El mi simple elflugis la demando: �&#x108;u vi venos?� Mi ekhontis, tuj kiam mi a&#x16D;dis, ke &#x11D;i estas prononcita.</p><p>
      � Kara mia, pro tiu stulta&#x135;o nek malsano nek tristo povas senkulpigi vin. Pri lia nova ino ni jam konjektis. Kial voli ke li helpu al vi? Li ne helpos plu. Li faris sian decidon, li foriris.</p><p>
      La diabla sa&#x11D;o de la vo&#x109;o. Estis &#x11D;uste tiel.</p><p>
      Mia demando �&#x108;u vi povus veni?� senpripense elfu&#x11D;is el mia bu&#x15D;o, kvaza&#x16D; el ka&#x11D;o. Dum tagoj mi tenis &#x11D;in &#x15D;losita.</p><p>
      Li respondis, ke li povus veni dum unu horo. Se tio konvenus al mi. &#x108;ar poste li havas sindevigon. Konveno kaj sindevigo estis nuancoj el lia nova vorttrezoro. Sindevigo estis &#x15D;i.</p><p>
      Li vere venis. Li ne uzis sian &#x15D;losilon. Li sonorigis. En la domo jam trovi&#x11D;is iuj geamikoj, venintaj kontroli &#x109;u mi ion bezonas.</p><p>
      Vidintaj ke li aperis, ili tuj retiri&#x11D;is. Ili kredis min en bonaj manoj. Eksbonaj.</p><p>
      Kion li povus fari!</p><p>
      � Teon. Kamomilan. Mi nenion man&#x11D;is hodia&#x16D;. Li alportis teon.</p><p>
      Mi per amba&#x16D; manoj kaptis la tason por tute kovri spurojn de liaj fingroj. Mi bezonis tu&#x15D;on por resani&#x11D;i. Li rigardis al alia flanko por ne devi vidi tion.</p><p>
      � &#x108;u vi povus ion man&#x11D;i? � li &#x11D;entilis.</p><p>
      � Mi &#x15D;atus man&#x11D;i patkukojn. Tiujn vi jam tiom longe ne faris por mi.</p><p>
      � &#x108;u vere vi povus nun man&#x11D;i patkukojn?</p><p>
      � Vere, se ne estas tro komplike nun fari ilin.</p><p>
      � Mi povus. Je la sepa mi devas for.</p><p>
      Mi sciis. La sindevigo.</p><p>
      Patkukoj ne estis bonaj nun por mia stomako. Sed tio kion mi petis ne estis patkuko. Tio estis memoro. Hejmo nia. Lia &#x109;efa plado por diman&#x109;aj matenman&#x11D;oj kiam neniu rapidis. Ekzistis normalaj matenman&#x11D;oj kaj specialaj. Li prizorgis amba&#x16D;. &#x108;e diman&#x109;aj Patkukoj ingrediencis sekigitaj vinberoj kaj arakidoj.</p><p>
      Ni dividis niajn speciala&#x135;ojn. Mi faris la miajn, li la siajn. Mi neniam provis unu el liaj receptoj. Anka&#x16D; li ne kuiris la&#x16D; la miaj. Nur &#x109;e la fino. Tiam li jam foriradis. Mi faris baklavon, li volis lerni kiel oni faras tion. Mi klarigis, muelante nuksojn.</p><p>
      &#x108;u mi rajtus mem fari unu tavolon?</p><p>
      Li rajtis.</p><p>
      La patkukojn li alportas al la lito. Li havas embarasatan viza&#x11D;on. Iu sonorigas. Novaj vizitantoj venantaj vidi min. Li alportas telerojn por ili, dividas patkukojn kaj profitas ilian &#x109;eeston por rapide adia&#x16D;i.</p><p>
      Mi diras "&#x11D;is" kaj returnas min al vizitantoj por ka&#x15D;i mian triston per multaj frazoj kiuj nenion diras.</p><p>
      Mi lernas redukti&#x11D;i al mi mem. Malalloga leciono, sed mi bone progresas. Mi klopodas dividi miajn tagojn kun aliaj tiel kiel mi anta&#x16D;e dividis ilin kun li. Fu&#x15D;a maniero sendependi&#x11D;i!</p><p>
      Li mankas. Tio estas la &#x109;efa sento kiun mi klopodas &#x109;iel kamufli. Kiam ekmankas la kurento, nur tiam mi konscias pri la nombro de aparatoj kiuj &#x11D;in uzas. Eblas sen kurento, vere. Sed kiam kandeloj ekbrulas, mi apena&#x16D; povas fari aferojn kiujn mi faris &#x109;e la elektra lumo.</p><p>
      Se ju&#x11D;i la&#x16D; la grado de tristeco, kiu min ree invadis, tiu homo vere por &#x109;iam foriris. Se mia amo estas tia, kia &#x11D;i devus esti � li revenos. � spekulaciis iu peceto en mi ankora&#x16D; esperplene. Tio estus justa.</p><p>
      � Jes, jes. Kiel konate, en la mondo nur maljusta&#x135;oj okazas � intervenis rapide la vo&#x109;o. � Kaj elfosu, diable, de ie ankora&#x16D; iom da digneco! Ne montru al li; kiom li signifis en via eta vivo.</p><p>
      Kiel simple &#x15D;ajnas ekami kaj ekkunlo&#x11D;i. Kelkaj &#x109;irka&#x16D;brakoj, kelkaj dividitaj tagoj. Oni tiom rapide</p><p>
      alkutimi&#x11D;as al duopo. Kaj balda&#x16D; a&#x16D;di&#x11D;as: ne lasu malpurajn &#x15D;uojn ie ajn. Kaj por malkonstrui &#x109;ion necesas nun tioma forto! Kaj tempo.</p><p>
      Dum kelkaj horoj mi normale funkcias. Tiam venas ondo de amo � mi povus sufoki&#x11D;i.</p><p>
      � Trankvili&#x11D;u! Nun plej gravas travivi! Ne lasu vin detrui&#x11D;i de tristeco! Ekzistas tiom da aferoj en la mondo kiuj ne sukcesis!</p><p>
      � Sed e&#x109; la mia ne sukcesis! � veas mi sincere al mia vo&#x109;o konsolpete.</p><p>
      � Mi foje fartas kvaza&#x16D; en abismo al kiu mi erare enfalis. Helpon! � vokas mi sube jam tute ra&#x16D;ka, sed neniu min a&#x16D;das.</p><p>
      La vo&#x109;o a&#x16D;skultas min hodia&#x16D; aprobe kaj nek rebatas nek nomas min stulta.</p><p>
      Nokte mi veki&#x11D;as pro io. Estas &#x11D;i la malfeli&#x109;sento. Mi kovras min vespere per tro da kovriloj &#x109;ar mi tremas enirante la vaston de la lito. Poste la kovriloj ekpezas.</p><p>
      Mi movi&#x11D;as al tiu flanko kie anta&#x16D;e eblis renkonti lian korpon. Nokte mi &#x109;iam pli glitas tiudirekten. Nenia korpo min haltigas. Mi glitas &#x11D;is la rando. Feli&#x109;e, la lito estas barita kvaza&#x16D; infana. El la lito mi ne povas elfali. Nur el la vivo.</p><p>
      Per li mi aliel partoprenis en la vivo. Soleco ne estas malfacila. Sen-li-esti estas malfacile.</p><p>
      Mi ku&#x15D;as nokte maldorna, ser&#x109;ante la plej bonan pozicion por miaj pensoj. Mi pensas pri nuboj voja&#x11D;antaj. Mia sopiro vespera al li levi&#x11D;as alten kaj perdi&#x11D;as. En oceano de plej diversaj energioj &#x11D;i estas de nebezonata &#x15D;tofo.</p><p>
      Spiru profunden!</p><p>
      Malstre&#x109;u muskolojn!</p><p>
      Pensu pri io bela!</p><p>
      Mi ne povas.</p><p>
      Vane estas citataj helpordonoj por savi&#x11D;oj.</p><p>
      Mi ne povas spiri profunde.</p><p>
      Mi ne kapablas malstre&#x109;i muskolojn.</p><p>
      Mi ne povas memori pri io bela.</p><p>
      Tamen:</p><p>
      Foje mi ne povis dormi. Li spiris apud mi profunde. Mi toleris tion ion da tempo, tiam envio ne permesis pli lasi lin en trankvilo:</p><p>
      � Mi ne povas dormi! mi pu&#x15D;etis lin senkompate.</p><p>
      � Kio okazis?</p><p>
      Mi ku&#x15D;i&#x11D;is &#x109;e lia &#x15D;ultro. Tie mi &#x15D;atis &#x109;iuvespere fini mian tagon. Iam dum endormi&#x11D;o mi el&#x15D;teli&#x11D;is el la ripozejo.</p><p>
      � &#x108;u vi faris spirekzercojn?</p><p>
      � &#x108;u vi faris muskolekzercojn?</p><p>
      � Rakontu ion! � mi veis.</p><p>
      Li pretis. Mi fermis okulojn.</p><p>
      Foje vivis iu antilopo. Kiam &#x109;iuj liaj amikinoj endormi&#x11D;is, li da&#x16D;re saltadis kaj kuretis.</p><p>
      � Oni ne diras �li� por antilopo.</p><p>
      � Bone.</p><p>
      � &#x108;iuj &#x11D;iaj amikinoj jam endormi&#x11D;is, nur &#x11D;i da&#x16D;re viglis. Tiam aperis &#x11D;ia amiko elefanto: kara antilopo, diris &#x11D;i. &#x108;u vi ne vidas ke nokti&#x11D;is? &#x108;io trankvili&#x11D;is, &#x109;iuj endormi&#x11D;is, nur vi da&#x16D;re bruas. &#x108;u vi ne vidas stelojn? Faru vian ku&#x15D;ejon kaj pensu pri ili.</p><p>
      La antilopo iris al la ku&#x15D;ejo kaj klinis rekti&#x11D;intajn herbojn.</p><p>
      &#x11C;i fleksis genuojn rigardante al malhela herbnesto. &#x108;u pro steloj la herbejo briletis? &#x11C;i klinis la kapon kaj etendis &#x11D;in malrapide al ...</p><p>
      Matene mi veki&#x11D;is tute gaja.</p><p>
      � Kiel fini&#x11D;is la rakonto pri la antilopo?</p><p>
      Li &#x15D;miras buteron sur pantran&#x109;on.</p><p>
      � &#x108;u vi scias ke &#x11D;i esence estas malbona endormigilo? Mi ne scias kiel aspektas tiu besto precize. Kaj mi ne povas imagi &#x11D;iajn okulharojn. Kaj tiu elefanto! &#x108;u ne &#x15D;ajnas iom kontra&#x16D;logike?</p><p>
      � Mi sciis ke mi eraris. Estus estinte pli bone se mi prenus erinacon kiu ne povis dormi. Sed mi nenion povis memori kiam vi vekis min subite. Sed &#x11D;i efikis, &#x109;u ne?</p><p>
      � Kaj kiel &#x11D;i fini&#x11D;as, efektive?</p><p>
      � Kion vi memoras?</p><p>
      Mi rakontas al li. Mi ricevis impreson ke li endormi&#x11D;is e&#x109; pli frue ol mi. Ni ridas. Mi kisas lin, liaj lipoj glui&#x11D;as de mielo.</p><p>
      Nun, nokte, mi rakontas al mi la rakonton pri nedormema antilopo je la tria kaj dudek. Je la kvara kaj kvindek mi rakontas &#x11D;in en dio-scias-kia versio. Mi imagas &#x109;iun herbeton en la nesta ku&#x15D;ejo. Tio ne helpas. Mankas &#x109;irka&#x16D;brako.</p><p>
      A&#x16D;toj ekmovi&#x11D;as domproksime. Mateno. Mankas &#x109;irka&#x16D;brako.</p><p>
      Iu obstina larmo komencas kompati &#x109;iujn postvivantajn antilopojn de la terglobo kiuj &#x109;i-nokte ne povis endormi&#x11D;i</p><p>
      Iam meze de nia amo ni iris sabate a&#x109;etumi. Meze de nia amo! Nun mi scias ke estis meze &#x109;ar la fino estas konata. Mezo estas sufi&#x109;e for de la unua tu&#x15D;o. Kaj la lastan oni e&#x109; imagi ne povas. Ni lo&#x11D;is lialande tiutempe. Mi estis dommastrino dum kelkaj monatoj. Mi &#x11D;ojis lasi mian laboron hejme kaj esti dommastrino. Mi staris &#x109;e la vitra pordo kiam li foriris matene, surbicikle. &#x108;e la alia fenestro mi povis vidi lin ankora&#x16D; foje preterpasanta. Tiam li estis for. Por la tuta tago. &#x15C;ajnis longa la atendado. La grincadon de la biciklo mi povis a&#x16D;di ankora&#x16D; ion da tempo. Tiam de li restis nur eta bicikla spuro ensable.</p><p>
      Al mi &#x15D;ajnis ke lialande oni tre multe laboras. Tre longe. Mi plenigadis la tagon per legado. Per skribado de leteroj. Grava ero estis vizito al po&#x15D;tkesto. La po&#x15D;tkestoj de ni kaj najbaroj staris sube &#x109;e la &#x109;efa vojo. Mi promenis &#x109;iutage esperplene al &#x11D;i malrapide kaj ekscitite. Per nervoza movo mi malfermis la kesteton. Jes, estas io ene! Mi ne volis legi leteron en la plena aero sed kuris kun &#x11D;i al la domo kaj voris &#x11D;in perokule. Mi povis salti sur unu kruro pro &#x11D;ojo. A&#x16D; mi pretis dis&#x15D;iri &#x11D;in, se &#x11D;i ne pla&#x109;is al mi. Sed mi atendis la vesperon, por dividi &#x11D;in kun 
      Jan
      .</p><p>
      Leteroj � la konsistiga vivparto de esperantistoj. De Zamenhof oni skribas leterojn, devante komuniki ion gravan al iu translime. Mi vidis tiun a&#x16D;tografan po&#x15D;tkarton en la budape&#x15D;ta biblioteko: Zamenhof informas iun �ke li la monon ne ricevis�. Min konstante premas tiu leterbezono: &#x109;iam iu mankas. Kiam ni lo&#x11D;is en mia lando li pasigis semajnfinojn skribante leterojn al sia hejmo. Kiam ni venis al &#x109;i tiu</p><p>
      loko ni &#x15D;ar&#x11D;as po&#x15D;tistojn pro klopodo dividi &#x109;ion kun tiuj kiuj restis ie alie. E&#x109; &#x109;e kongresoj kiam tiom da geamikoj kunestadis, &#x109;iam trovi&#x11D;as iuj kiuj ne venis. Kaj &#x11D;uste al tiuj oni volas ion diri. Almena&#x16D; saluton.</p><p>
      Mi akceptis esti &#x109;iam ie inter: dankanta pro pasinta vizito kaj plananta la novan. Beda&#x16D;ranta ke oni ne vidis unu la alian tiom longe. Kiam la revido? Kvaza&#x16D; oni devus &#x109;iujn revidi.</p><p>
      Se nenio estis en la po&#x15D;tkesto, mi malrapide mar&#x15D;is hejmen. En la korto de la najbaro sonis muziko -vento lulis argilan muzikilon pendigitan sur la teraso. Estis io timiga en tiu sono. Mi rapidigis la pa&#x15D;ojn. Blanka hundo levi&#x11D;is, kaj kun stranga rigardo ekiris al mi. &#x108;e &#x11D;ia kolo pendis violkolora perlo&#x109;eno. Mi emis forkuri. Supre &#x109;e la monteto mi turnis min al la urbo. Inter mi kaj &#x11D;i strangaj kreska&#x135;oj, kun foje-foje videblaj flavaj floroj kun absintecaj tigoj. Mi prenas unu por planti &#x11D;in en vinbotelon portugalan. Vento subite levas polvon la&#x16D; la vojeto. �
      Vje�tica di�e stub od praha
      �. La verso el malproksima leciono pri serba poeto elkuras el mia bu&#x15D;o. �Sor&#x109;istino levas kolonon el polvo.� Strange mi fartas. Veninte hejmen mi pu&#x15D;as la vitran pordon kaj rigardas tra la ejo. Sur bela solida tablo kiun por 
      Jan
      �faris lia patro, staras skatolo de maizflokoj. Dekstre nia granda lito. Mi iras al &#x11D;i kaj glatigas kovrilojn. Super ilin mi metas iun grandan kovrilon en kies teksa&#x135;o plekti&#x11D;is grandaj buntaj birdoj. La birda kovrilo estas tre granda kaj mi &#x109;irka&#x16D;iras la liton por aran&#x11D;i &#x11D;in. Mi devas bateti la birdojn permane por ke la kovrilo &#x109;ie egale etendi&#x11D;u.</p><p>
      Kiam mi finis la batalon kun birdoj mi levas la kapon al skribotablo. Super &#x11D;i de la trabo pendas bunta koro, mielkuka, a&#x109;etita &#x109;e iufoiro mialande. En ru&#x11D;an mezon de la kolo plantita peceto de spegulo. Trankvilo. La koro delikate movi&#x11D;as sur sia rompebla fadeno. Iu sunradio kapti&#x11D;is en la spegulo kaj stranga rebrilo diskuras tra la &#x109;ambro.</p><p>
      Mi decidas sidi&#x11D;i &#x109;e la skribotablo. Sur &#x11D;i amaso da fajna papero kiun mi plenigas, dissendas al diversaj adresoj. A&#x16D; simple plenskribitajn &#x15D;ovas al aktujo. &#x108;u mi iam uzos ilin? &#x108;u ili kapablos resentigi la anta&#x16D;tagmezon de la absinta floro tra kiu turni&#x11D;is la sunradio, kaptita en la ka&#x11D;o de la spegulo?</p><p>
      Mi iras al fenestro. Tra &#x11D;i vidi&#x11D;as barilo kaj malplena hamako de najbaro. Mi eliras por kontroli &#x109;u plantitaj iridoj elkreskis. Ili preferis ne fari tion.</p><p>
      Mi revenas al kuirejo kaj decidas fari surprizon por vesperman&#x11D;o.</p><p>
      Dommastrino. Amo kaj libera tempo de novedzino metitaj en iun &#x15D;mira&#x135;on el kazeo. Sur telero delikate elektitaj kolornuancoj: kukumo apud rondaj tran&#x109;oj de kapsikoj. Tra ili &#x135;etonoj de tomatoj. En potoj mi vane klopodas alvoki odorojn de infana&#x11D;o. E&#x109; la samaj fruktoj nun aliel gustas. Mi trovis cidonion en vendejo. �cidonio de la &#x15D;ranko�. Vespere mi provos klarigi al li tiun odoron de infana&#x11D;o. Li a&#x16D;skultos bonvoleme, alproksimigos sian nazon al la &#x15D;elo de la cidonio kaj diros ke &#x11D;i agrable odoras. Sed &#x109;io kio estas cidonio en infana&#x11D;o de iuj balkanaj infanoj restos al li sekreto.</p><p>
      Tio mankas al mi dum la kunvivado kun alilandano. � tiuj komunaj nuancoj de la homoj kreskintaj en la sama medio. Kaj kiam mi rakontas al li pri tio, &#x15D;ajnas kiel malbona traduko � la esenco restas ka&#x15D;ita. Tiom ofte mi volas aludi al io el la lerneja tempo. &#x15C;erco. Odoro. Verso. Sed unue mi devus fari enkondukon. Por alproksimigi lin al la medio. Ankora&#x16D; dum la enkonduko mi konscias ke la perado ne sukcesos. Tio ne estas pro tio &#x109;ar ni devenas el du diversaj kulturoj. La samaj aferoj simple ne estas egale divideblaj inter du homoj.</p><p>
      �Kiam 
      Anna Karenina
      �renkontis 
      Vronski
      �estis &#x15D;tormo.�</p><p>
      Por ke li komprenu tiun frazon mi devus aparte prezenti �
      Anna Karenina
      � �
      Vronski
      � �&#x15D;tormo�.</p><p>
      � &#x108;u la romano de 
      Tolstoj
      ? Mi vidis la filmon.</p><p>
      Estus tro granda tasko klopodi tion alproksimigi al li tiel kiel mi perceptis &#x11D;in. Li devus havi 20 jarojn malpli kaj esti mia samklasano dum kelkaj lecionoj. Anka&#x16D; tiam mi ne sukcesus dividi &#x11D;in.</p><p>
      Kiam mi eltiras tirkeston el la tablo por elpreni fre&#x15D;an paperon, mi konstatas ke mi erare eltiris la suban. En &#x11D;i ne estis paperoj. Estis ricevitaj leteroj. Apud ili granda koverto de �El Popola &#x108;inio� en kiu kolekti&#x11D;as po&#x15D;tmarkoj. La granda renkonti&#x11D;ejo de dekstraj anguloj de &#x109;iuj eblaj mesa&#x11D;oj. Mi lasas ilin dum monatoj rakonti al si pri voja&#x11D;oj. En mallumo de la tirkesto kreskas rakontoj por infanoj. Iam oni elprenos ilin el la malhelo kaj sendos al la lasta voja&#x11D;o, al UEA. En Nederlando oni prilaboros ilin kaj ordigos ilin, por doni al ili valoron. Por preni de ili mian valoron. Ekzistas kelkaj po&#x15D;tmarkoj de kiuj</p><p>
      mi ne emas seni&#x11D;i. Ne &#x109;ar ili estas speciale belaj. Mi ne kolektas ilin. Temas pri sendintoj. Mi apartigas tiujn de la kolektujo kaj lasas ilin dise tra tirkestoj. Nur kiam pli longa tempo pasas de ilia ricevo mi denove distanci&#x11D;as de ili kaj &#x15D;ovas ilin ne&#x16D;trale al komuna ujo. Miksitaj kun la aliaj, ili tamen retenas distingeblan pudron de kroma valoro pri kiu nur mi scias.</p><p>
      Apud la kolektujo stoko da ricevitaj leteroj. Mi elprenas la plej supran.</p><p>
      Estas &#x11D;i la mia en la tempo kiam &#x109;iu el ni vivis en sia lando. Ridetante mi legas en &#x11D;i. Mi rekonas la etoson, la ejon en kiu &#x11D;i estis skribita. La tagojn perditajn gardas niaj leteroj. Mi prenas duan leteron. Damnita emo al divido: en &#x11D;i mi listigas la horojn de la tago por ke li sentu ke ni kunvivis &#x11D;in.</p><p>
      �Jen &#x11D;i. La lasta letero, kiun mi sendas al vi anta&#x16D; ol ekvoja&#x11D;i. &#x108;u vi kredas ke post nur kelkaj tagoj mi simple diros bu&#x15D;e: saluton!� La vorto �bu&#x15D;e� substrekita. En &#x11D;i la ungoj de miaj dekstraj fingroj jam voja&#x11D;as inter haroj de lia brusto.</p><p>
      Mi remetas &#x11D;in en la koverton. Tra &#x11D;i ne vidi&#x11D;as la pasio ka&#x15D;ita. &#x11C;i ku&#x15D;as sur letero de komuna amiko. Mi eltiras &#x11D;in por vidi kio najbaras al mia pasio. Sub &#x11D;i blua papero. Mi prenas &#x11D;in senpripense, kun trankvila scivolo pri la tagoj eluzitaj.</p><p>
      La teksto ne estis en Esperanto, sed &#x11D;i estis tiel klare skribita, ke mi komprenis &#x11D;in. Nur meze de la pa&#x11D;o mi komprenis kion mi faras: mi legas en la amletero de alia ino. Rapide mi refermis la tirkeston kaj</p><p>
      rigardis tra la &#x109;ambro, por trovi ion kio regajigos min.</p><p>
      Sed &#x11D;i jam okazis. La sperto de la virino, kiu traser&#x109;as po&#x15D;ojn de sia edzo, estante dommastrino. Multe da tempo kaj sento, ke &#x15D;i nenion scias pri la edzo, kiam li forlasas la domon.</p><p>
      Vespere li revenas. La tablo atendas. Mi apogi&#x11D;as al li kaj restas tie, trista.</p><p>
      � Kio okazas? Vi estas tro multe sola en &#x109;i tiu lo&#x11D;ejo. Oni devus ion entrepreni. &#x108;u vi ne &#x15D;atus sekvi iun lingvokurson? � Mi kapneas. Mi laci&#x11D;as de konkerado de lingvoj en kiuj neniam eblas flue paroli. Kaj mi sentas min tro provizore en lia vivo por voli alproprigi lian lingvon. Por kelkmonata restado en lia lando tradukoj sufi&#x109;as. Anta&#x16D; geamikoj Esperanto provokas la&#x16D;tajn diskutojn. Por aliri ilin mi lasas ke li &#x109;ion traduku por mi. Mi preska&#x16D; &#x15D;atas tiun senton ne aparteni al ili. Kiu volas paroli kun mi devas unue transiri tra Esperanto-koridoro. Tio da&#x16D;ras iomete; ili pacience a&#x16D;skultas siajn frazojn en alia lingvo. Tiam mi respondas. La respondo denove estas direktata al Esperanto-koridoro. &#x108;e la elirejo respondo atendata. Kompreneble ke io perdi&#x11D;is en tiu labirinto.</p><p>
      Eble iu alia entuziasmi&#x11D;us pri la restado en fremda lando kaj bone malfermus orelojn por kapti kiel eble plej multe el la nova lingvo. Mi ne emas. &#x108;u Esperanto fu&#x15D;as mian lingvemon? Same kiel &#x11D;i stimulas &#x11D;in &#x109;e aliaj homoj?</p><p>
      Mi fartas bone, preska&#x16D; fiere ke mi ne parolas la grandan lingvon. Mi venas de la malgranda kulturo.</p><p>
      La unuan fojon mi ne suferas pro tio sed e&#x109; fartas superece.</p><p>
      Per Esperanto mi sentas min pli forta en la granda lingvo, ol per mia klopodo posedi &#x11D;in. Mi lasas, ke 
      Jan
      �traduku por mi la mondon &#x109;irka&#x16D; li.</p><p>
      Dum la vesperman&#x11D;oj en fremdaj domoj kun fremdaj bongusta&#x135;oj mi defendas Esperanton per ago. &#x108;u tio necesas?</p><p>
      Iu la&#x16D;ta Ben asertis, ke estas multe pli grave per la hispana realigi kontaktojn kun milionoj da homoj en Suda Ameriko ol ser&#x109;i rarajn Esperantopartnerojn tra la mondo.</p><p>
      Eble. Min ne interesas milionoj da lo&#x11D;antoj de la terglobo. Por mi sufi&#x109;as kelkdekoj kiuj havas similajn inklinojn kiel mi. 
      Jan
      �kura&#x11D;igas min. Kruroj ekdoloris min, mi devis sidi&#x11D;i. Iu ino aliras la konversacion kaj komprenas iel ke &#x135;us fajri&#x11D;is opinioj tie &#x109;i.</p><p>
      � Vi havas tre belan bluzon � montras &#x15D;i al miaj broda&#x135;oj.</p><p>
      � &#x11C;i estas parto de mia nacia kostumo � mi da&#x16D;rigas la ludon de la aparteno al malgranda kulturo kie popolkostumoj ankora&#x16D; vivas. &#x15C;i entuziasmi&#x11D;as. Mi anka&#x16D;. Mi mensogas aldone ke &#x11D;i estas el pasinta jarcento kaj montras al &#x15D;i makulojn de iuj praavinoj kiuj portis &#x11D;in.</p><p>
      Vespere li &#x109;irka&#x16D;brakas min. Mi fartas bone sub la kovrilo de birdoj. Mi ne konfesas al li ke mi tralegis tiun leteron en la tirkesto kiun mi ne devis legi.</p><p>
      Mi rakontas al li ion alian: ke mi ofte pensas ke venos iu homo kiu detruos &#x109;ion kion mi havas.</p><p>
      Li premas min pli forte al si. � Kaj vi scias, mi</p><p>
      jam rakontis al vi tion pri la masko de Barbara.</p><p>
      La najbarino Barbara trovis ie iun a&#x109;an kalvan maskon, kun viza&#x11D;o minaca, senmova. &#x15C;i surmetis &#x11D;in kaj ekiris al mia pordo. Mi vidis tiun homon malrapide proksimi&#x11D;i al nia porda vitro. Pro teruro mi povis rekoni nek &#x15D;ian pantalonon nek &#x15D;iajn brakojn. Mi staris anta&#x16D; pordo terurita kaj ne povis movi&#x11D;i. �&#x108;u li jam venas?� Barbara ekridis vidinte mian hororon.</p><p>
      � Tio estas mi! � kriis &#x15D;i per sia vo&#x109;o, timigita &#x109;ar mi ne movi&#x11D;as. &#x15C;i for&#x135;etis la maskon kaj ekridis. Mi ne povis ridi. La masko ku&#x15D;is surplanke kaj mi ne volis rigardi al tiu direkto.</p><p>
      Barbara pardonpetis, tu&#x15D;is miajn manojn kaj volis eldiri multajn mildajn frazojn. Tro malfrue. La detruonto jam staris anta&#x16D; mia pordo, ni jam rigardis unu la alian senvorte. Li venadis jam al mi. La fakto, ke li decidis &#x135;eti sian maskon kaj transformi&#x11D;i al Barbara ne mildigis la situacion. Mi ja vidis la pa&#x15D;ojn per kiuj li alproksimi&#x11D;is.</p><p>
      Poste mi vidos la maskon plurfoje en &#x15D;ia lo&#x11D;ejo. Mi turnos la kapon for.</p><p>
      Neniam mi volis tu&#x15D;i &#x11D;in. &#x11C;i ne estis el plasto, falsa rekvizito de aktoroj. &#x11C;i estis la viza&#x11D;o de homo kiu venas detrui &#x109;ion kion oni havas.</p><p>
      Li konsolis min. Li ser&#x109;is vortojn por forigi mian timon.</p><p>
      De kie mi havas &#x11D;in? Kial venas iu kiu detruu? Sensence. Mi tute ne devas timi. Li ja estas &#x109;i tie. Al mi nenio malbona povas okazi.</p><p>
      Mi komencis plori al lia &#x15D;ultro pro malbono kiu</p><p>
      promenas &#x109;irka&#x16D;e kaj kiufrapos iun tagon anka&#x16D; al mia pordo.</p><p>
      Mateni&#x11D;is. Son&#x11D;o vekis min: granda blanka domo kun triparta fasado en kiu estis enkonstruitaj spegul pecetoj. Parto de la domo estis en ombro kaj speguletoj ne vida&#x11D;is. Sur la alia parto de la domo suno brilegis en speguleroj kiel sur la mielkuka koro. Sunradioj saltis de vitrero al vitrero. &#x108;u &#x109;iu el ili havas sian estingilon?</p><p>
      Tiun sabatan matenon ni iris a&#x109;etumi. En iu malgranda kaj nealloga vendejo oni vendis florojn. &#x11C;i estis ki&#x109;ece aran&#x11D;ita. Fakte, florojn la vendistino e&#x109; ne havis. Nur malgrandajn plantidojn en tute etaj ujoj.</p><p>
      Jan
      �ser&#x109;is iun subpoton por sia planto. Mi staris malanta&#x16D;e. La babilema kaj afabla vendistino per konvinka kaj malla&#x16D;ta parolo tiris lian atenton al iuj etaj kaktoj, al ujoj. &#x15C;i alportis du plastajn ujetojn al kiuj subteleroj estis kunigitaj. 
      Jan
      �decidis a&#x109;eti ilin. Unu el ili, helblua plasta&#x135;o, estis la&#x16D; mia gusto aparte a&#x109;a. 
      Jan
      �apartigis &#x11D;in kaj ekser&#x109;is en siamonujo. Mi maltrankvili&#x11D;is, sed mi ne havis kura&#x11D;on diri ke &#x11D;i estas tre malbela. Mi volis ke li ne portu &#x11D;in hejmen.</p><p>
      Li vidis ke io ne estas en ordo.</p><p>
      � &#x108;u vi &#x15D;atas &#x11D;in?</p><p>
      � Por mi estas egale � diris mi mensoge, terurita ke li ankora&#x16D; ne kapablas tuj senti kio ne pla&#x109;as al mi.</p><p>
      Li prenis &#x11D;in en la manon. Mi vidis ke oni devas diri kion oni pensas:</p><p>
      � Fakte, la blua ne estas bela. � Mi volis paroli milde, sed nervozo subsenti&#x11D;is.</p><p>
      Kial mi ne tuj havis kura&#x11D;on por ataki lian elekton? Por ne ofendi lian guston? A&#x16D; &#x109;ar li pagas &#x11D;in? Por lasi al li liberon je kiu oni nin &#x109;iutage pri&#x15D;telas?</p><p>
      Tio jam la duan fojon okazis al mi. Kiam ni fiksadis &#x15D;ranketojn en la kuirejo, 
      Jan
      �pendigis iun tute enangulen, ne lasante e&#x109; la plej etan spacon tie.</p><p>
      � &#x108;u vi &#x15D;atas &#x11D;in? � li turnis la kapon al mi, tenante la pezan &#x15D;ranketon en la imagita angulo.</p><p>
      La pozicio por mi estis tre malbela. Estus multe pli bone &#x15D;ovi &#x11D;in maldekstren.</p><p>
      Mi diris nenion. Mi kredis ke li multe pli longe uzos tiun &#x15D;ranketon ol mi. Kial mi altrudu mian opinion?</p><p>
      Foje mi legis ke a&#x109;eto de &#x109;iu tablolampo prezentas malvenkon por iu el la geedzoj. Mi sentis &#x11D;in, la malvenkon. Mi volis lasi al li la elekton, mi volis esti lar&#x11D;anima, sed mi ne sciis ne malkontenti &#x109;ar e&#x109; en plej etaj aferoj niaj gustoj tiom diferencas.</p><p>
      Mi klopodis lin savi de miaj kutimoj. &#x108;u li sentis ke mi bridas min? Mi koleris je mi kiam mi kaptis min klariganta kiuj koloroj de liaj vesta&#x135;oj pli kongruas reciproke kun aliaj. Mi ne volis &#x15D;an&#x11D;i lian guston. Mi &#x15D;an&#x11D;adis &#x11D;in tamen.</p><p>
      � Tiu &#x109;emizo kaj tiu pantalono tre harmonias!</p><p>
      � la&#x16D;dis mi foje, ne senintence.</p><p>
      � &#x108;u mi denove hazarde trafis?</p><p>
      Mi enviis lin pro lia libero. Estis multaj &#x15D;ar&#x11D;oj kiujn li tute ne konis. Kolorharmoniado estis por li neekzistantafenomeno.</p><p>
      � Kiel vi povas pensi pri tio vestante vin?</p><p>
      � Mi ne pensas, mi ne sentas ke mi perdas energion. Estas tio ludo.</p><p>
      Kiam li vizitis miajn gepatrojn, mi tamen donis kelkajn &#x11D;eneralajn instrukciojn:</p><p>
      � Vidu, niamedie, kiam oni finman&#x11D;as oni metas forkon kaj tran&#x109;ilon paralele unu apud la alian sur sia telero. Se vi lasas ilin interkrucitaj tio signifas ke vi &#x15D;atus man&#x11D;i pli. Mi ne pensas ke vi devas tiel fari. Mi nur volas ke vi sciu kiaj estas la bontona&#x135;oj &#x109;i-tieaj. La pantran&#x109;on oni ne enmordas, krom se &#x11D;i estas &#x15D;mirita per io. Se &#x11D;i estas panpeco mem, tiam oni for&#x15D;iras peceton kaj enbu&#x15D;igas. Panon oni ne tran&#x109;as surtelere &#x109;e ni.</p><p>
      Li a&#x16D;skultis. Sekvis longa diskuto pri internacia kutimaro. Mi &#x15D;atis &#x109;ar li neniam tenis mian mantelon dum mi surmetis &#x11D;in. &#x11C;entila&#x135;oj de iuj �Vienaj Skoloj pri bona konduto� per kiuj oni dresis min en infana&#x11D;o neniam infektis lin.</p><p>
      Post jaroj de komuna vivo niaj &#x11D;entilumadoj kunfandi&#x11D;is je familia nivelo. Man&#x11D;ante elbovle rizon per man&#x11D;bastonetoj, mi levis &#x11D;in sub mian mentonon, kio anta&#x16D;e estus neimagebla peko kontra&#x16D; hejmlanda kutimo lasi la teleron surtable. Niaj kutimoj interplekti&#x11D;is, mi neniam plu memoris demandi al kiu apartenas certa maniero.</p><p>
      Internacia paro kun la Internacia Lingvo en kuirejo. Rigardu tra fenestro por memori en kiu lando ni vivas.</p><p>
      Iun diman&#x109;on dum li tajpis iun tradukon, li subite levi&#x11D;is de la skribotablo kaj ekparolis al mi sialingve. Mi levis la rigardon de la libro kaj lasis lin paroli iom da tempo. La monologo da&#x16D;ris. Mi maltrankvili&#x11D;is. Mi ne komprenis kion li volas.</p><p>
      � He, kion vi parolas?</p><p>
      Li rigardis min senkomprene kaj tiam ekkonsciis ke li uzis sian lingvon. Li revenis al Esperanto. Mi reestis hejme.</p><p>
      Kaj se li ricevus lingvan amnezion? Se ni neniam plu povus kompreni&#x11D;i?</p><p>
      Ni interkisi&#x11D;is kvaza&#x16D; post longa nevido.</p><p>
      La unua vintra tago. 
      Jan
      �klarigas al mi dum matenman&#x11D;o kial ekzistas sezonoj. Li levas alten oran&#x11D;on. Tran&#x109;ilo estas la tera akso. Ni estas gajaj.</p><p>
      Lia patrino telefonis hiera&#x16D; por sciigi nin pri la kristnaska donaco: tritaga ekskurso al la plej granda &#x15D;tata vidinda&#x135;o. Ili venos vendredon por preni nin.</p><p>
      La najbaroj muntis en sia salono grandan kristnaskan arbon kaj la tuta ejo mirinde odoras. Sub &#x11D;i komenci&#x11D;as donacoj amasi&#x11D;i. Unu el ili estos la mia.</p><p>
      La urbo estas senguste aran&#x11D;ita. Sur stratoj estas etaj ru&#x11D;aj dometoj en kiuj sidas Sankta Nikolao. Al dometoj eniras infanoj, unu post la alia, kaj Sankta Nikolao ion diskrete flustras al iliaj oreloj.</p><p>
      Mia konatulino Korina jam diris ke &#x15D;i deklaris al</p><p>
      siaj infanoj ke &#x109;io tio estas elpensa&#x135;o kaj ke &#x15D;i estas tro malri&#x109;a por povi a&#x109;eti tiom da donacoj. Mi ne scias kion diris &#x15D;iaj infanoj.</p><p>
      Mi scias ke en mia lando fabrikaj sindikatoj por nova jaro disdonas saketojn kun donacoj. Avo Frosto portas la saman uniformon kiel Sankta Nikolao.</p><p>
      Mi iris a&#x109;etumi. En infana fako de la magazeno mi trovis iun leonon por Danielle, filino de Barbara. Leonon. &#x11C;i etendis la anta&#x16D;ajn krurojn kaj havis iom dormeman esprimon. Fa&#x16D;ko kunfermita. Leonhararo el bruna dika lano. &#x11C;i &#x15D;ajnis bonintenca.</p><p>
      Nokte mi konfesis al 
      Jan
      �ke mi ek&#x15D;atis tiun leonon kaj ke mi ne emas fordonaci &#x11D;in. Li &#x109;irka&#x16D;brakis min. Mi pensas, ke mi tamen devos donaci &#x11D;in al la infano.</p><p>
      Dum vesperman&#x11D;o mi legas al li &#x109;apitron el mia hodia&#x16D;a labro. Temas pri taglibro de iu sveda aktorino. Foje &#x15D;i furiozi&#x11D;is kontra&#x16D; sia eksedzo, re&#x11D;isoro de la filmo kiun oni tiutempe filmadis. &#x15C;i kuris al la &#x109;ambro de iu kunlaboranto kaj detale kaj malame prikla&#x109;is la re&#x11D;isoron, eksedzon. La kunlaboranto havas tre strangan viza&#x11D;esprimon kaj respondas nenion. Fari&#x11D;is silento; &#x15D;i turnas la kapon en la direkto de liaj okuloj. Tie sidas &#x15D;ia eksedzo kun trista mieno. &#x15C;i kuras for, forlasas la domon, la kvartalon. Al kampoj. Fine &#x15D;i stumblas kontra&#x16D; iu kesto kaj enrampas &#x11D;in pene tirante la kovrilon. Geamikoj venas kaj petas &#x15D;in reveni. &#x15C;i ne volas eliri.</p><p>
      Fine post multe multe da tempo venas &#x15D;ia eksedzo. Li frapetas &#x109;e la kesto. Li atendas, ne malfermante &#x11D;is &#x15D;i ekflustros:</p><p>
      � Libere!</p><p>
      Li demandas: � &#x108;u vi volas ke ni denove estu geamikoj? � kaj lia viza&#x11D;o estas afabla.</p><p>
      La granda aktorino eliras el la kesto kaj oni povas da&#x16D;rigi la filmadon.</p><p>
      &#x15C;ia kesto fari&#x11D;as nia poseda&#x135;o.</p><p>
      Kiam io ne mar&#x15D;is iu el ni simple deklaris: � Mi volas mian keston!</p><p>
      Mi precipe emis uzi la keston. Foje pro tristosento. Pro la konscio, ke mi kun tiom da aliaj apartenas al la mondo de nepagipovantoj.</p><p>
      Nur kelkajn tagojn post la renkonti&#x11D;o kun la kesto, la malri&#x109;sento envolvas min kiel fumo. Mi mar&#x15D;is tra kristnaske ornamitaj stratoj kaj defendis min per moka rideto.</p><p>
      Vendistinoj &#x109;irka&#x16D; mi el&#x109;erpi&#x11D;as pro &#x11D;entileco. Kun ekstazo en la vo&#x109;o kaj akcentita &#x11D;ojo ili alproksimi&#x11D;as al klientoj. Mi lernis la frazon la&#x16D; kiu �mi nur rigardas hodia&#x16D;�. Por forigi ilian &#x11D;enan helpemon. Por trankvile vagi tra varoj, primokante ilin. Kiel oni tiulande kreas la guston? &#x108;u la&#x16D; la kvanto de kvastoj kaj rubandoj? Tri nodetoj sur&#x15D;ultre por esti trioble pli &#x109;arma. De kie tiu emo al marcipanaj koloroj? La vido mem sukeri&#x11D;as.</p><p>
      Mi nenion a&#x109;etas. Mi estas el nepagipova lando. Por defendi min, mi decidas hejme entrepreni prelegon pri ki&#x109;o. Vana la intenco. Li prave akuzos min pri e&#x16D;ropigemo kaj volos internacie validan difinon kun precizaj indikiloj.</p><p>
      Reveninte al la sekuro de la hejmo mi forgesas pri la decido. Mi okupi&#x11D;as pri la surtabligota bongusta&#x135;o.</p><p>
      Li tuj divenas kio estas sur fajro.</p><p>
      � &#x108;u la tuta regiono odoras je &#x11D;i?</p><p>
      Ne, li rekonis la provbu&#x15D;an odoron dum la enporda kiso.</p><p>
      Mi rezignis petoli pro fu&#x15D;ita surprizo.</p><p>
      Post la vesperman&#x11D;o li fosas inter paperoj.</p><p>
      � &#x108;u vi scias, ke hodia&#x16D; ni nepre devas ali&#x11D;i al la kongreso? � Balda&#x16D; estos la limdato.</p><p>
      Li trovis la ali&#x11D;ilon. Mi staras malanta&#x16D; li kun mentono sur lia &#x15D;ultro kaj studas kategoriojn.</p><p>
      � &#x108;u vi kredas? Tio estas mia unua oficiala ali&#x11D;o al la kongreso. &#x108;e mia unua kongreso ni kvar kune havis nur unu enirinsignon. La unua kiu preterpasis la kontrolinton kuris al la malanta&#x16D;a barilo por &#x15D;ovi la enirigilon al la sekvonta.</p><p>
      Anta&#x16D; mi estis Roman, litovo. Post mi, Feri, hungaro. Mi bone memoras la movon, kiam mi &#x15D;ovetis la insignon subbarile, kiu sen novaj elspezoj envenigos la sekvontan. Ni estis nepagipovantoj. Kaj ni devis esti pli ruzaj kaj pli elturni&#x11D;emaj, se ni volis eniri. Kaj ni volis enirigi aliajn.</p><p>
      Li signifoplene konsentis, ke kelkaj talentoj ja ne mankas. Pri humili&#x11D;o ni ne parolis.</p><p>
      � Mi plenigos vian ali&#x11D;ilon, por ke homoj povu legi &#x11D;in. � Piketon pri mia manskribo mi preteratentis. Mi nun devas tu&#x15D;i la malagrablan temon:</p><p>
      � Mi &#x15D;atus pagi la ali&#x11D;on per mia propra &#x15D;para&#x135;o � diris mi malla&#x16D;te.</p><p>
      Mi suferis sen enspezoj, vivante el lia po&#x15D;o.</p><p>
      � Estas pli bone pagi nun &#x109;ion per mia &#x109;eko. Kaj vi havos okazon uzi vian monon poste.</p><p>
      Li estas delikata kaj komprenema. Mi retenas la kapon sur lia &#x15D;ultro rigardante kiel li skribas mian nomon sur la ali&#x11D;ilon.</p><p>
      Subite mi memoras pri Cvetko. Anta&#x16D; jaroj, li, bulgara pentristo, gastis en mia lando por akompani sian edzinon, aktorinon.</p><p>
      � Emilia estas infano � konfesis li al mi. � Sed mi lasis volonte mian laboron por akompani &#x15D;in tien &#x109;i. Estas plezuro rigardi &#x15D;iajn infana&#x135;ojn. Ni estas kvar jarojn geedzoj, mi ankora&#x16D; ne sati&#x11D;is de &#x15D;iaj manieroj. &#x108;u vi scias kion &#x15D;i alportos de sia a&#x109;et&#x109;asado? Glasojn! Nia domo estas plen&#x15D;topita per vitra&#x135;oj, sed Emilia ne preterlasas unu gastadon de sia teatro por havigi ... novajn glasojn. Rigardu &#x15D;in, kiam &#x15D;i parolos pri glasoj. &#x15C;i estas infano.</p><p>
      Mi &#x15D;atis la rakonton. Post horo revenis Emilia kun du paka&#x135;etoj. En vestejo de la teatro mi &#x109;eestis la malligadon. Ne &#x109;ion mi komprenis, &#x109;ar &#x15D;i parolis bulgare. Sed mi sentis, ke temas pri io bela. &#x15C;i levis unu glason kaj parolis ion pri la formo de la tenilo. La dua paka&#x135;o same enhavis glasojn. Ili havis nek tenilojn nek piedojn, estis realecaj, staris per la tuta korpo surfunde. Tiam mi ek&#x15D;atis glasojn.</p><p>
      Nun dum anta&#x16D; miaj okuloj pleni&#x11D;is la ali&#x11D;ilo, mi revidis la alian memoron pri Cvetko.</p><p>
      Mallevi&#x11D;is la kurteno, Emilia forigis sian &#x15D;minkon. &#x15C;i ludis tiutage Gerdan, la amikinon de Kaj, kiu ser&#x109;os lin en la glacia mondo de la Ne&#x11D;a Re&#x11D;ino.</p><p>
      El &#x15D;iaj brovoj malaperis ne&#x11D;eroj de la nordo, &#x15D;i tenis la manon de Cvetko, ni iris komune promeni. La okuloj de Cvetko observis malnovajn domojn. Mi havis la impreson, ke la motivoj por estonta pentra&#x135;serio fiksi&#x11D;as malanta&#x16D; liaj pupiloj.</p><p>
      Hazarde ni haltis anta&#x16D; la nova banko.</p><p>
      � &#x108;u oni povas &#x109;i tie &#x15D;an&#x11D;i levojn?</p><p>
      La&#x16D; mia scio oni ne povas. Ni eniris. La oficistino &#x11D;entile ridetis.</p><p>
      � Ne, ni ne akceptas levojn.</p><p>
      Mi turnis min al Cvetko. Estis humila&#x11D;o sur lia viza&#x11D;o. Li ridetis konfuze.</p><p>
      � Strange, kiel oni sentas sin humiligita, &#x109;ar la propra mono tie &#x109;i ne valoras.</p><p>
      Poste li diris ion ne&#x16D;tralan, sed la esprimo restis en la okuloj. Ni haltis sur la &#x15D;tuparo. Mi volis diri ion gajan kaj bonan por forigi tiun tristan senton de nepagipovanto.</p><p>
      Jarojn poste jen reaperas mia malgaja sperto. Mi revidas la viza&#x11D;on de Cvetko. Mi mem estas Cvetko. Mi estas malgaja membro de la eterna armeo de nepagipovantoj.</p><p>
      Kvaza&#x16D; mi estus infano, mi sentis subite grimaci&#x11D;i mian viza&#x11D;on kaj iu malobeema larmo jam kuris la&#x16D; lia &#x109;emizo. Rapide mi retiri&#x11D;is de lia &#x15D;ultro kaj forprenis la puloveron por momente ka&#x15D;i la okulojn. Mi malfruis. Li jam vidis min.</p><p>
      � Kio okazis? � li konsole tu&#x15D;is mian hararon.</p><p>
      � Mi volas iri dormi! � deklaris mi infanece. Li kovris miajn &#x15D;ultrojn kaj per naztuko de&#x135;oris &#x109;e miaj okuloj. Ni ne parolis plu pri la afero. Mi &#x15D;ajne trankvili&#x11D;is.</p><p>
      Matene restis nur amara sento pri io, kion ne eblas &#x15D;an&#x11D;i.</p><p>
      Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konati&#x11D;os kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi &#x15D;in de malproksime por ne devi paroli kun &#x15D;i. Mi ne scias kial mi sentis kulposenton.</p><p>
      Mi konsolis min: estis foje iu feli&#x109;aparo kiu disfalis kaj nun &#x109;iu rajtas je sia ... Tio estis kura&#x11D;igo anta&#x16D; la renkonti&#x11D;o.</p><p>
      � &#x108;u vi volas ke ni vizitu &#x15D;in hodia&#x16D;? � li demandis iun posttagmezon. Li ne diris &#x15D;in, li uzis &#x15D;ian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. &#x11C;i iam okazu. Mi atendis dum li la&#x109;is siajn &#x15D;uojn. La la&#x109;ado ne longe da&#x16D;ris. Mi ekdeziris ke &#x15D;i ne estu hejme.</p><p>
      Ni staris anta&#x16D; la domo. Mi tenis vinbotelon dum li frapis &#x109;e la pordo.</p><p>
      � Ili ne estas hejme. � Mi ek&#x11D;ojetis..</p><p>
      � Klopodu ankora&#x16D; foje � diris mi. &#x108;u por esti certa? A&#x16D; &#x109;ar ni jam venis tien &#x109;i, ke &#x11D;i okazu. Senpezigita mi mar&#x15D;is apud li, dum ni forlasis la straton.</p><p>
      Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?</p><p>
      &#x108;u dum konversacio ne en&#x15D;teli&#x11D;as ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas &#x11D;in kundividi. La fakto, ke mi &#x11D;in enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri lian vivon anta&#x16D; ol en &#x11D;i estis mi. Mi vidis ilian foton &#x109;e parencoj: ili tran&#x109;antaj la geedzan torton. Li aspektas ridige, &#x15D;i bele. Kune ili tenas la tran&#x109;ilon.</p><p>
      Iun tagon dum mi venis el vendejo &#x15D;i staris anta&#x16D; nia pordo. Kun amikino. Mi tuj sciis ke tio estas &#x15D;i. Ni etendis niajn manojn, eldiris niajn nomojn. Ili konfirmis, ke tio estas ni. Ekrideto amba&#x16D;flanka. Mi invitis ilin eniri. Kun timo, ke mi lingve eraras. Tiu lingvo neniam estos la mia. De &#x15D;ia unua ludilo &#x11D;i apartenas al &#x15D;i. Mi okulmezuras &#x15D;in, sen rigardi. Belajn dentojn &#x15D;i havas. Pli maldika ol mi. Dum parolado &#x15D;ia �s� iom orelfrape sonas. &#x15C;i havas malgrandajn mamojn. Striitajn genu&#x15D;trumpojn kiel knabino.</p><p>
      � &#x108;u vi malsatas? � Feli&#x109;e ke ili venis duope. &#x108;u uzi tuj �ci�?</p><p>
      Mi alportas iun froma&#x11D;an inventa&#x135;on. Mi volas ke &#x11D;i estu bona. La froma&#x11D;o bone impresas.</p><p>
      &#x15C;i parolas malrapide kaj la&#x16D;te, kvaza&#x16D; mi komprenos &#x15D;in se &#x15D;i estos la&#x16D;ta. Mi pa&#x16D;zojn plenigas per rideto.</p><p>
      Sur la librobreto ... fotoalbumo. Mi scias ke ie &#x15D;i havas sian fotoalbumon kun similaj someroj kaj la sama viro. Foje foje &#x15D;i ridetas demandante kie estis tio fotita? Mi listigas landojn, urbojn. Al nevoja&#x11D;antaj homoj esperantistoj &#x15D;ajnas tre entreprenemaj. Kaj ri&#x109;aj. A&#x16D; &#x109;u oni estas tia?</p><p>
      Ni eliras al &#x11D;ardeno. Ni klini&#x11D;as super plantoj, komentarias. Iu insekto grimpas la&#x16D; &#x15D;ia kruro. &#x15C;i alten levas sian jupon por trovi &#x11D;in. Vespo? Abelo? &#x108;e la vido de &#x15D;ia femuro liaj manoj aperas anta&#x16D; mi.</p><p>
      � &#x108;u vi volas meti iom da cepo, se &#x11D;i pikis vin?</p><p>
      � mi demandas por rapide forpeli imagon pri karesado kiu subite aperis.</p><p>
      � Cepon? Por kio?</p><p>
      � Nialande tio estas popola kuracilo por abelpikoj.</p><p>
      Ni ridas pri popola sa&#x11D;o.</p><p>
      &#x15C;i invitas nin al si. Sabate. Mi akceptas. &#x15C;i estas simpatia. �Ni� venu al �ili�. Mi ne emas diri, ke mi preferus resti hejme. Sen gastoj.</p><p>
      Kiam li revenas vespere, mi atendas lin &#x109;e la pordo.</p><p>
      � Mi konati&#x11D;is kun via eksedzino. &#x15C;i havas belajn dentojn kaj aspektas interese. � Mi prisilentas la scenon kun la insekto en la &#x11D;ardeno. � Kial vi efektive disi&#x11D;is?</p><p>
      Li klopodas klarigi tion �efektive� . Mi ne komprenas, ankora&#x16D;. Tion ne necesas kompreni, sufi&#x109;as travivi.</p><p>
      Sabate mi la&#x16D;te pensas &#x109;u necesas porti florojn al &#x15D;i. Li diras, ke ne necesas. Pli longe ol kutime mi pensas kiun jupon surmeti.</p><p>
      &#x15C;i atendas nin. Mi fartas iel konfuze. Ne estas kiel kutime dum sabataj vizitoj al geamikoj. &#x15C;i balda&#x16D; venas el kuirejo kun iu bokalo. &#x15C;i turnas sin al sia nuna ulo:</p><p>
      � &#x108;u vi volas malfermi tion? � Li malfermas senvorte.</p><p>
      &#x15C;i havas belan mar&#x15D;on dum &#x15D;i revenas al la kuirejo.</p><p>
      Mi pensas pri tio kiom da fojoj 
      Jan
      �malfermadis konserva&#x135;ojn por &#x15D;i. Vesperman&#x11D;o. Oni ser&#x109;as pri iu ne&#x16D;trala temo kaj trovas &#x11D;in. Dum la dua plado mia forko dufoje elglitis el miaj fingroj. Nenia komentario. Pri mallertuloj ne temis.</p><p>
      Ni sidi&#x11D;as post deserto en foteloj kaj a&#x16D;skultas muzikon.</p><p>
      -Kion vi &#x15D;atas?</p><p>
      Mi malvolonte respondas tiun demandon kiam temas pri muziko. Ial &#x11D;i &#x15D;ajnas tro maldiskreta al mi. Hundo, la dorlotito de la domo kun malbela nomo, subite preterkuras min kaj per sia vosto elver&#x15D;as mian glason sinen. &#x108;iuj purigas min. &#x15C;i alportas malsekan &#x109;ifonon kaj frotas mian makulon. Mi strange sentas &#x15D;ian manon sur mia korpo.</p><p>
      Poste ni provas kanti. Kion ni &#x109;iuj scias? Nenion. Mi venas el alia repertuara mondo.</p><p>
      Tiam &#x15D;i ekkantis. Per vo&#x109;o tre agrabla. Mia rigardo fiksi&#x11D;is al fingroj &#x15D;iaj sur gitaraj kordoj.</p><p>
      Vortojn &#x15D;i ser&#x109;as, tekston &#x15D;i parte forgesis.</p><p>
      � &#x108;u vi ne memoras pli? Estis io pri okuloj?</p><p>
      Jan
      �ne povas memori. &#x108;u li vere forgesis &#x11D;in? Subite &#x15D;i tiam kaptis fadenon de la perdita teksto kaj &#x11D;i reteksi&#x11D;as en niaj oreloj. Temas pri foriroj, pri atendado, pri espero de reveno. La kanto komencis kreski super ni kaj plenigi la &#x109;ambron. &#x108;iuj konfuzi&#x11D;is. Neniu pensis pri tiu rekanta&#x135;o, kiam &#x15D;i proponis &#x11D;in.</p><p>
      La gitaro silenti&#x11D;is kaj trankvilo revenis super ni. &#x108;iu el ni havis strangan rideton surviza&#x11D;e. Da&#x16D;ris iom, anta&#x16D; ol oni sukcesis trovi novan paroltemon. Kiam &#x11D;i estis trovita, mi emis teni min je &#x11D;i por malebligi pluan for&#x15D;vebi&#x11D;on.</p><p>
      Jan
      �balda&#x16D; poste ekrigardis al la horlo&#x11D;o. Ni adia&#x16D;is kaj ekmar&#x15D;is hejmen.</p><p>
      � E&#x109; ne estis tiel terure! � diris mi tra la silento. Nur nun li &#x109;irka&#x16D;brakis min. Mi senkiale malgaji&#x11D;is. Pluvos. Malfermi pluvombrelon super amo, por ke &#x11D;i ne malseki&#x11D;u.</p><p>
      Mi malfermis la pluvombrelon kaj tenis &#x11D;in zorgoplene timante pri malseki&#x11D;o. &#x108;u &#x11D;i malhelpis mar&#x15D;i? Ial tralikis pluvo, la mano tenanta la ombreltenilon komencis malvarmi&#x11D;i. &#x108;u ne estus simple ekfroti &#x11D;in? Neniu havis tiun ideon. Mi mar&#x15D;is plue firme decidinta reteni &#x109;ion, kion eblas savi.</p><p>
      Jan
      �ne &#x15D;atis apartenon. Mi lernis pensi kiel li kaj evitis posedemon. Mi sentis kiel li malfavori&#x11D;as al virinoj kiuj parolis pri �mia edzo� kaj �mia ulo�.</p><p>
      Tiel oni rilatas al a&#x135;oj.</p><p>
      � Mi metis leteron sur vian tablon!</p><p>
      � Via tajpilo ne plu funkcias.</p><p>
      La pronomoj klopodis doni al ni sian &#x15D;ajnan individuecon. Foje la posedema penso eskapis el mia bu&#x15D;o:</p><p>
      � En nia lo&#x11D;ejo ... � Tie &#x11D;i rompi&#x11D;is. Mi estis ka&#x15D;e enami&#x11D;inta al la pronomo �ni�. Se li hazarde prononcis &#x11D;in, mi sidis komforte en &#x11D;i kvaza&#x16D; en varma akvo en bankuvo. Sed li avaris pri &#x11D;i. Mi ne povis ofte senti kiel &#x11D;i &#x109;irka&#x16D;brakas min.</p><p>
      � En via lo&#x11D;ejo ... � diradis la, kaj mi akceptis tian parolturnon. Li ne volis, ke a&#x135;oj apartenu al amba&#x16D; ni. Li volis, ke &#x109;iu apartenu al si mem. Mi provis tion kompreni, sed mi &#x15D;atis aparteni. Mi &#x15D;atis aparteni al homoj, al kiuj mia amo alglui&#x11D;is. Kaj &#x11D;i ne estis elektema. &#x11C;i ne parolis pri tipoj, pri centimetroj, pri kvocientoj de inteligenteco. &#x11C;i havis siajn mezurunuojn, kiujn mi mem neniam kapablis kompreni. E&#x109; ne tiam, kiam mi jam sentis min varma konsistiga parto de la pronomo �ni�.</p><p>
      � En nia biblioteko estas terura malordo. � La &#x109;iutaga �ni� ekvagis inter li kaj ni kvaza&#x16D; hejma besto. Mi tiom alkutimi&#x11D;is al &#x11D;i; ke mi apena&#x16D; havis tempon karesi &#x11D;in.</p><p>
      � Precipe miaj libroj estas mistere netroveblaj. � Mi pretis transpreni mian parton de la respondeco.</p><p>
      Al gasto, kiu vane klopodis trovi ion nun bezonatan de sur la breto kun esperanta&#x135;oj, mi plendis pri dividita biblioteko. Bibliotekoj de diverslandaj paroj restas nekompletaj. Transloki&#x11D;oj neniam sukcesas kompletigi ilin.</p><p>
      � Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie &#x11D;i povus esti? &#x108;u en mia hejmo? &#x108;u en lia lando? &#x108;u pruntita al iu el ia lo&#x11D;ejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj? Ne estis tempo por starigi librobreton, temis pri restado mallonga kaj lo&#x11D;ejo nur portempa. Tiam al oni &#x15D;ajnis, ke oni nur trovi&#x11D;as survoje al iu vera ekzisto kaj kunekzisto. Nur poste eblos konstati, ke &#x11D;uste tie, en la provizorejo, la vivo estis la plej neprovizora.</p><p>
      Foje, klopodante fari katalogon de posedataj Esperanto-libroj, mi stumblis kontra&#x16D; jarkolektoj de �El Popola &#x108;inio�.</p><p>
      � Kion pri ili?</p><p>
      � Kiam ni aparti&#x11D;os, ni devos dividi ilin, unuaj ses numeroj al vi, ses al mi. Kaj ni kverelos krome al kiu apartenu jarkomenco kaj al kiu jarfino � mi volis spriti. Dan&#x11D;era spritprovo. Dividi inter ni komencon kaj finon.</p><p>
      Kiam li foriris li lasis al mi plenajn jarkolektojn. Li forprenis nur tiujn librojn en kiujn mi dedi&#x109;ojn enskribis. Kiam amo pasas, dedi&#x109;oj en libroj subite ricevas amaretan guston. Dedi&#x109;oj gardas pasintajn statojn. Sed oni da&#x16D;re klopodas rideti pri la skriba&#x135;o. Kun iom da embaraso.</p><p>
      � Mi havas ion por vi � diris mi tiun foran matenon kaj etendis la brakon.</p><p>
      � Sed vi devas levi la kapon. � Li levis &#x11D;in.</p><p>
      Mia nuda brako eniris palpe sub kusenon.</p><p>
      � Libro?</p><p>
      Mi rigardis kiel li malfermis &#x11D;in: �Libro de amo?�</p><p>
      Kortu&#x15D;o aperis en liaj okuloj.</p><p>
      � Por la naski&#x11D;tago.</p><p>
      Mi donacis la amlibron pli frue ol la amon mem. Ina&#x16D;gure.</p><p>
      �Por provizora renkonti&#x11D;o� skribis mi sur la unuan pa&#x11D;on blankan. Funde de la dedi&#x109;pa&#x11D;o mi notis la nomon de la renkonti&#x11D;a urbo kaj la daton martan. Post tiu dato ses novjaraj festoj pensigos min pri donaco por li. Kaj per &#x109;iu nova festo kaj dato mi iros pli malproksimen de li.</p><p>
      Provizora renkonti&#x11D;o. Jam tiam mi volis instrui al mi la senton pri provizoreco. Sed dum mi skribis �provizora� mi pensis pri �neprovizora�. Kiam ni ekrilatis ni ja parolis pri provizoreco. Li parolis, mi kapjesis. Mi ne volis tuj diri al li, ke mi scias, ke provizoraj solvoj estas la plej longda&#x16D;raj.</p><p>
      Per sia &#x109;eesto li kovris &#x109;iujn miajn bezonojn por viroj. Tiel &#x15D;ajnis. Aliaj &#x109;esis interesi min.</p><p>
      Li ribelis kontra&#x16D; tio. Kia respondeco! Kiel unu homo povus kovri &#x109;iujn aliajn!</p><p>
      Mi sentis ke mi ne kovras &#x109;iujn. Mi sentis kiel liaj interesoj restis malfermitaj. Kaj mi kredis ke la rilato kun mi diferenci&#x11D;as de aliaj pro � Esperanto. &#x11C;i &#x15D;ajnis esti bonodora glua&#x135;o kiu bone tenis.</p><p>
      Post nia disi&#x11D;o ni foje man&#x11D;is en iu la&#x16D;ta man&#x11D;ejo, mi diris al li super telero kun hepata&#x135;o:</p><p>
      � Mi ne povas kredi ke nia vivo disfalis. Malgra&#x16D; Esperanto! &#x11C;i seniluziigis min! � mi estis ofendita al Zamenhof. Fu&#x15D;ulo! Enmiksas li ion ajn kaj oni ne scias kiel elna&#x11D;i sen suferoj.</p><p>
      Li ekridis. � Sed Esperanto estas nur lingvo! Ilo!</p><p>
      � Ekde kiam tio? Mi sentis &#x11D;in iom alia.</p><p>
      Ni ne plu diskutas. Tio estas tereno kie ne eblas ion plu aldoni: mi asertadis ke amoj kun Esperanto gustas pli bone. Li ne estis sufi&#x109;e kruda por demandi min:</p><p>
      &#x108;u disi&#x11D;oj same?</p><p>
      Al imago pri amo kiu gustas alie per Esperanto mi sufi&#x109;e kredis. La vo&#x109;o tiutempe ankora&#x16D; ne kunlo&#x11D;is en mi, do, eblis kredi al multo.</p><p>
      Kiam mi eksciis, ke li amas U&#x15D;i, mi sentis min nur iom perfidita, ne tute. &#x15C;i ne konis Esperanton, sekve, mia amo havis multe pli da &#x15D;anco.</p><p>
      Kiu diablo instruis min pensi pri &#x15D;anco en amo? Amo venas a&#x16D; ne venas. &#x15C;anco ne rilatas al &#x11D;i.</p><p>
      � Amo venas kaj foriras � flustras kontente la diablido en mi.</p><p>
      Al U&#x15D;i mi prezentis 
      Jan
      .</p><p>
      � La inojn pro kiuj li foriros de vi, &#x109;iam vi prezentis al li � amuzi&#x11D;as la vo&#x109;o.</p><p>
      � Ne estas vero!</p><p>
      � Pruvu la malon! � insistas &#x11D;i.</p><p>
      Bone. Pri U&#x15D;i mi konsentas. Klare mi memoras tion. Mi eklaboris novlande.</p><p>
      Mia nova &#x109;efo alkondukis min al la lo&#x11D;ejo de U&#x15D;i, &#x15C;i volis luigi &#x109;ambron kadre de sia studenta lo&#x11D;ejo, &#x15D;ia kunlo&#x11D;antino foriris dum kelkaj monatoj. Dum kelkaj monatoj? &#x15C;i ja edzini&#x11D;is.</p><p>
      U&#x15D;i ver&#x15D;is teon por ni. Mi &#x15D;atis &#x15D;ian teujon. &#x15C;i demetis &#x11D;in al servopleto kun birdoj kaj siajn harojn de brusto trans&#x135;etis al dorso. La haroj estis longaj kaj blondaj. Anta&#x16D; ol &#x15D;i montris al mi la &#x109;ambron kie mi lo&#x11D;u mi sciis ke ni estos amikinoj. Ni estos.</p><p>
      Mia lito estis surplanka matraco en flank&#x109;ambro. &#x11C;i kovris tute la plankon. Oblikva muro kun fenestro sur kiu &#x109;iam pluvgutoj kolekti&#x11D;is. La lita&#x135;o estis malhele blua. Mi enliti&#x11D;is la unuan vesperon en la nova ejo kaj pensis pri iu viro el mia hejmlando. Mi ne sciis kion pri li: &#x109;u sopiri a&#x16D; forgesi?</p><p>
      La libro apud la matraco restis dum la sekvontaj tagoj netu&#x15D;ita, malfermita je la sama pa&#x11D;o. �Kontakton� mi e&#x109; ne malfermis.</p><p>
      Por semajnfino U&#x15D;i invitis gastojn al tagman&#x11D;o. Mi proponis inviti mian novan kolegon 
      Jan
      . Inklino al li aperis post kelkaj horoj da laboro.</p><p>
      Dum la tagman&#x11D;o mi ek&#x11D;ojis, &#x109;ar U&#x15D;i evidente &#x15D;atis 
      Jan
      . Ni kirlis nederlandan sa&#x16D;con en iu blua ujo, sed &#x11D;i neniel volis sukcesi. &#x108;e la kafo mi sidis apud 
      Jan
      �sur ru&#x11D;a sofo. Super &#x11D;i pendis malnova portreto de eksposedintoj, a&#x109;etita kun la sofo je bagatela prezo &#x109;e iu fatrasejo. Ni fari&#x11D;is geamikoj, U&#x15D;i, 
      Jan
      �kaj mi. Geamantoj nur poste. 
      Jan
      �kaj mi, unue. Poste 
      Jan
      �kaj U&#x15D;i.</p><p>
      Mi &#x15D;atis U&#x15D;i. Kiam &#x15D;i iris dormi &#x15D;i surmetis lanajn &#x15D;trumpojn. Por varmigi piedojn. Matene ne eblis veki &#x15D;in. Mi dormis en apuda &#x109;ambro kiel leporo kaj a&#x16D;dis &#x15D;ian vekhorlo&#x11D;on sonori &#x11D;is la lasta spiro. Tio ne &#x11D;enis &#x15D;ian dormon.</p><p>
      Mi donacis al &#x15D;i mian puloveron kiam mi ello&#x11D;i&#x11D;is. Mia kontrakto fini&#x11D;is kaj mi revenis hejmen.</p><p>
      � Dankon pro &#x109;io.</p><p>
      &#x108;io estis multo. Al &#x15D;ia adreso li venis alportante narcisojn. La verajn el florvendejo, ne &#x15D;telitajn el parko. Enpakitajn en travidebla papero. Pluvegis. Li vivis sen pluvombrelo. Liaj haroj pendis kiel la&#x109;oj, malsekaj. La papero &#x109;irka&#x16D; floroj &#x109;ifi&#x11D;is. Mi ser&#x109;is travideblan vazon de U&#x15D;i por vidi anka&#x16D; flortigojn. Matene kiam mi veki&#x11D;is malgrandaj vezikoj grimpis la&#x16D; la tigoj supren. Mi estis feli&#x109;a.</p><p>
      U&#x15D;i havis hamstron. Mi evitis &#x11D;in. &#x11C;i tro similis al muso. Kiam U&#x15D;i forvoja&#x11D;is mi petis 
      Jan
      �transpreni la zorgon pri la hamstro. Nutri &#x11D;in kaj purigi &#x11D;ian neston. Mi enfermis min en la kuirejo por ne devi &#x109;eesti.</p><p>
      Li restis &#x11D;is vespero. Ni kunlaboris super iuj paperoj. Mi sidis proksime de hejtilo &#x109;ar estis malvarme. Mi ne emis tajpi tedajn vortolistojn kiujn morga&#x16D; necesos klarigi al petolemaj infanoj. Li etendis siajn fingrojn al mia viza&#x11D;o.</p><p>
      Li restis tiun nokton &#x109;e mi. Mi ekploris renkonte al mateno.</p><p>
      � Kio okazis? � demandis li kompreneme.</p><p>
      � Nenio.</p><p>
      Klarigi mi ne sciis.</p><p>
      Mi sentis min malforta fronte al la konstato, ke &#x109;e mi fini&#x11D;as unu &#x109;apitro kaj komenci&#x11D;as nova.</p><p>
      Iom poste memfido revenis. &#x11C;i estis videbla de ekstere. Mi ku&#x15D;i&#x11D;is en bankuvon plenan de &#x15D;a&#x16D;mo kaj li sidi&#x11D;is apud mi.</p><p>
      � Vi aspektas tre memfida! � diris li.</p><p>
      Mi bone fartis. Maltrankvilo malaperis. Mi sciis, ke li balda&#x16D; foriros el mia vivo kaj tiumomente ne beda&#x16D;ris tion.</p><p>
      Sur la akvujo de necesejo U&#x15D;i desegnis fi&#x15D;ojn. Ili na&#x11D;is meze de iuj herboj kaj estis striitaj ru&#x11D;eblanke.</p><p>
      Li helpis al mi &#x109;e seki&#x11D;o. Mi jam konfesis al li ke mi ne emas vi&#x15D;i mian ha&#x16D;ton post banado. Tio estas teda.</p><p>
      � Mi helpos al vi! � Entuziasmo senti&#x11D;is.</p><p>
      Jarojn poste li koleretos kiam mi malseka post du&#x15D;ado engrimpos lian liton &#x109;ar mia humido alglui&#x11D;is al li. Entuziasmo mankis.</p><p>
      � Oni ne vi&#x15D;is sin adekvate! � Oni estis mi. Anstata&#x16D; Entuziasmo ripro&#x109;o senti&#x11D;is.</p><p>
      Kiam ni voja&#x11D;is tra Makedonio survoje al Greklando, mi ridis apud sunfloroj tra kampoj. Kion farus Van Gogh tie &#x109;i? En Skopje restis al mi bildkarto superflua. &#x108;u ni skribu al U&#x15D;i? &#x15C;ajnis bona la ideo. &#x15C;i restis &#x109;e fenestroj kun pluvgutoj, anta&#x16D; ni estis Greklando. Mi skribis &#x15D;ian adreson, sciante &#x11D;in ankora&#x16D; parkere. � &#x108;u vi volas ion aldoni?</p><p>
      Nur en a&#x16D;tuno mi komprenos kial ombro trakuris lian viza&#x11D;on. Li nur aldonis sian nomon. A&#x16D;tune &#x15D;i skribis al mi. Mi malfermis &#x15D;ian bluan leteron sensuspekte. En la unuan frazon &#x15D;i vokis helpon de fluta koncerto por diri al mi tion kion &#x15D;i volis diri: 
      Jan
      �kaj &#x15D;i intimi&#x11D;is kiam mi forlasis la urbon.</p><p>
      &#x15C;i volas, ke mi tion sciu.</p><p>
      Mi refaldis la bluan paperon kaj pensis pri mia pulovero en &#x15D;ia &#x15D;ranko.</p><p>
      Pri lia senvorta subskribo sur mia sunflora po&#x15D;tkarto greklanda.</p><p>
      � Kion, &#x109;u vi sentis vin unika? � helpis la vo&#x109;o forpeli sufoki&#x11D;on.</p><p>
      Mi ne plu emis esti &#x15D;ia amikino. Mi emis, sed mi ne povis. Pro &#x135;aluzo. Tre simple.</p><p>
      Pri &#x15D;i ni parolis kun rigido anstata&#x16D; sincero en niaj vo&#x109;oj. Li decidis transloki&#x11D;i al mia lando. Mia lando komence konsistis el mia &#x109;ambro, mia lito, miaj manoj. En &#x11D;ardeno sennombraj herboj. Ni matenman&#x11D;as mole kuiritajn ovojn festante sensignifan tagon de pasanta printempo.</p><p>
      � Doma&#x11D;e, ke vi ne estas botanikisto! Estus bone scii nomon almena&#x16D; de &#x109;iu deka planto sub niaj piedoj.</p><p>
      � Mi pleje &#x15D;atas tiujn bluajn. � Mi rigardas la blua&#x135;on kun la nekonata nomo, sen scii, ke &#x11D;i por &#x109;iam eniris nian konversacion. Iu abelo venis vidi kion li skrapas en la ovo&#x15D;elo. Li svingis manon por forpeli &#x11D;in.</p><p>
      � Ne pelu &#x11D;in for! � reagis mia supersti&#x109;o, timanta, ke oni forpelos printempon kaj &#x109;ion.</p><p>
      Tro malfrue. Li jam faris.</p><p>
      Ni ekstaris kaj reportis vazaron de la &#x11D;ardeno endomen, mar&#x15D;ante sur sennomaj plantoj, kvaza&#x16D; ili ne ekzistus.</p><p>
      Multo anta&#x16D;is al la idilia matenman&#x11D;o en mia domo.</p><p>
      Ni ne ofte parolis pri la urbo de nia renkonti&#x11D;o.</p><p>
      Memoron pri &#x11D;i fu&#x15D;is paralela penso pri U&#x15D;i. &#x15C;i lo&#x11D;is amba&#x16D;loke, En la urbo kaj en la renkonti&#x11D;o mem.</p><p>
      Miaj pensoj malofte reiras tien. Trudas sin al mi konstato, ke tiuurbe oni &#x109;ion pagigis. Nur mi ne ricevis fakturon por feli&#x109;o. A&#x16D; &#x109;u tamen?</p><p>
      Tie ni kuiris en prunteprenitaj patoj. Ruba&#x135;on ni ka&#x15D;e el&#x135;etadis al fremdaj rubujoj: la nia ja ne havis necesan glumarkon por la aktuala jaro, kiu certigus la forporton de ruba&#x135;o. Ni ne havis tutjarajn etikedojn. Ni ja provizoris tiuvintre.</p><p>
      Vespere ni promenadis &#x109;irka&#x16D;brakumitaj kun ruba&#x135;sako enmane, spionante pri malplenaj kolektejoj. &#x134;etinte ruba&#x135;on, ni rolis geamantoj apud montrofenestroj. En ili plastaj modelportantoj jam anoncadis nian unuan printempon.</p><p>
      Kiel post jaroj revoki al mia memoro gustojn de foraj montrofenestraj kisoj? Malfacilas rekonstrui ilin kiel odoron de flavpetala rozo subfenestra. Ilin valorus reteni kaj ne rankoron. Malgra&#x16D; la scio, ke la pordo, tra kiu li eniris alportante panon kaj malsekajn narcisojn, enlasos lin post mia foriro por trinki teon &#x109;e U&#x15D;i.</p><p>
      - Ver&#x15D;ajne el via taso! � &#x11D;oje pikas la vo&#x109;o. � Ne pensu nur, ke al &#x15D;i li ne donacis narcisojn!</p><p>
      Al la vaza&#x11D;o de mia sentimentaleco la vo&#x109;o gaje ver&#x15D;as plenan sitelon da malvarma akvo. Mi ne defendas min anta&#x16D; &#x11D;i.</p><p>
      U&#x15D;i dum jaroj restis inter ni. Diskrete kaj fajne. Mia troigita sentemo kapablis senti &#x15D;in. Kompreni anka&#x16D;.</p><p>
      Por kristnasko &#x15D;i aperis kiel donaco. Por li donac&#x109;eno. Por &#x109;iu tago sur &#x11D;i pendis unu dol&#x109;a&#x135;o. &#x108;e la fino de la &#x109;eno luli&#x11D;is lanaj &#x15D;trumpoj. Anka&#x16D; por mi samaj, grizaj. En ilia fadena&#x135;o mi rekonis &#x15D;ian kro&#x109;ileton. Unua bombono gustis nedol&#x109;e kiam &#x11D;i degelis en mia bu&#x15D;o. Doma&#x11D;e! Mi volis plue &#x15D;ati &#x15D;in, sed semajnoj estis necesaj, por ke mi povu surmeti la &#x15D;trumpojn kaj simple senti ilian varmon � sen pensi pri donacintino.</p><p>
      Kelkajn jarojn poste mi solis vespere &#x109;e la skribotablo. Ni lo&#x11D;is lialande kaj mi ne emis levi a&#x16D;skultilon de telefono. En &#x11D;in necesis paroli lian lingvon. &#x108;iu telefonvoko iom timigis min. Sed ne eblis eskapi.</p><p>
      � 
      Jan
      �ne estas hejme � diris mi. � Eble li venos post unu horo.</p><p>
      Rapida �klik� a&#x16D;di&#x11D;is post dankvorto. Nenio pli. � Telefonis iu ino al vi, &#x15D;i ne prezentis sin � raportis mi vespere.</p><p>
      Sed mi ne estis maltrankvila, El bankuvo ne eblis purigi ru&#x11D;brunan makulon de gutanta akvo.</p><p>
      Vespero havis cent viza&#x11D;ojn. Mateno estis for, mateno estis morga&#x16D;. Mi ne plu parolis. Nek pri telefo</p><p>
      noj; nek pri makuloj enbankuvaj. Li venis hejmen kaj mi &#x15D;atis rigardi kiel li malbutonumas sian &#x109;emizon.</p><p>
      Kelkajn tagojn poste venis letero por mi. De U&#x15D;i. U&#x15D;i estis tiu vo&#x109;o vespera. &#x15C;i volis paroli kun 
      Jan
      �kaj &#x15D;i embarasi&#x11D;is, a&#x16D;dinte mian vo&#x109;on en lia lo&#x11D;ejo.</p><p>
      &#x108;u &#x15D;i ne sciis, ke mi jam de jaroj transloki&#x11D;adas kun li tra provizoraj landoj kaj lo&#x11D;ejoj?</p><p>
      Tiutempe mi sentis min la plej grava persono en lia adresaro. Tiam &#x11D;i a&#x16D;tomate malfermi&#x11D;adis &#x109;e la pa&#x11D;o kun mia nomo.</p><p>
      Hodia&#x16D; ne plu estas tiel.</p><p>
      Mi sidi&#x11D;is iun matenon al tajpilo kaj respondis al U&#x15D;i. Iial mi menciis al &#x15D;i la timigan maskon de Barbara. &#x15C;i rekonis malgajon en mia letero kaj reskribis al mi milde kaj amike.</p><p>
      Min &#x11D;enis &#x15D;ia bondeziro. Kaj &#x15D;ian mildan leteron mi dis&#x15D;iris. Por ka&#x15D;i agresemon, mi silenti&#x11D;is.</p><p>
      Kun mi pasigis 
      Jan
      �ses jarojn. El ili nur kelkajn tagojn kun U&#x15D;i. Foje-foje ili renkonti&#x11D;is. Mi primitive enviis &#x15D;in pro libero kaj ri&#x109;o. Al &#x15D;i apartenis Kalifornio kaj Parizo. Mi havis nenion.</p><p>
      Kiam li forvoja&#x11D;is al &#x15D;i, mi iris kun amikino farbi iun malnovan lignan domon. Bruna farbo fluis la&#x16D; mia mano, mi etendis la fingrojn malpurajn kaj pensis pri &#x15D;i. &#x15C;i &#x15D;ajnis pli bon&#x15D;anca. Nun kiam mi rigardas malanta&#x16D;en al la jaroj kun 
      Jan
      , mankas al mi el la sumo tiuj tagoj, kiujn li ne pasigis kun mi. Aparte tiuj kelkaj jam li estis kun U&#x15D;i. Renkonti&#x11D;oj diverslokaj, diverslandaj. Neniam hazardaj.</p><p>
      Amatinoj &#x109;iam &#x15D;ajnas esti pli bon&#x15D;ancaj ol edzinoj. &#x108;u ili konscias pri tio? A&#x16D; &#x109;u ili nur amare pensas pri sia efemero?</p><p>
      Mi decidis neniam telefoni al edzoj kiujn mi amos. Por eviti embarason rekoni propran vo&#x109;on en la vo&#x109;o de edzino.</p><p>
      � Telefoni al edzoj, kiujn vi amos? � Plurale? Mirinde! Via optimismo revenis! Do, oni amos denove? Vi ne haltos tie &#x109;i? � la vo&#x109;o konfete dis&#x135;etas gajajn demandojn al kiuj &#x11D;i scias respondon. Mi ankora&#x16D; ne kura&#x11D;us. Sed &#x11D;i jam ordonas.</p><p>
      � Necesus purigi tirkestojn, kara mia! Simple sidi&#x11D;u iun posttagmezon kaj elver&#x15D;u iliajn enhavojn surplanken. Relegu diagonale, se vi volas, a&#x16D; bruligu nur tiel, sen relego.</p><p>
      Mi ne emis. Mi prokrastadis de semajno al semajno. Mi sciis, ke mi denove devus konfronti&#x11D;i kun la tagoj pasintaj.</p><p>
      Iam mi faris.</p><p>
      Teo malvarmi&#x11D;is en mia taso.</p><p>
      Mi legis la tekstojn el miaj tirkestoj kaj apartigadis tiujn kiuj estis for&#x135;etindaj. Mi ne povis ilin tuj dis&#x15D;iri. La unua teksto &#x15D;ajnas veni el fora tempo kaj mi ne tute kredis, &#x109;u &#x11D;i vere al mi okazis. La tempo kiam ni lo&#x11D;is apartigite &#x109;iu en sia mondo ku&#x15D;as nun for kiel en fabelo: malanta&#x16D; sep valoj kaj sep montoj. La jaron entran&#x109;is ferioj kaj festotagoj, kiuj permesis renkonti&#x11D;ojn.</p><p>
      Mi povis beni la malkongruon de e&#x16D;ropa Oriento kaj Okcidento rilate la festotagojn. Sekve eblis renkonti&#x11D;i ne nur por kristnasko sed anka&#x16D; por la Festo de la Unua de Majo. Foje &#x109;e li, foje &#x109;e mi.</p><p>
      Mi &#x15D;atis voja&#x11D;i al lia mondo. Okcidenten. Mi plezure promenis e&#x109; tra man&#x11D;a&#x135;vendejoj. Ili memorigis min pri iuj &#x15D;lositaj ejoj en fabelaj kasteloj, kiujn oni neniukaze rajtis enpenetri. &#x108;ar ili ka&#x15D;is ri&#x109;on kaj sekretojn. &#x108;i tie, servutuloj en man&#x11D;a&#x135;imperio jam malkovris &#x109;iujn sekretojn de ka&#x15D;itaj kestoj kaj sur &#x109;aretoj forportadis konserva&#x135;ojn de arti&#x15D;okoj kaj palmmedoloj. Tie centoj da froma&#x11D;specoj estis enpakitaj kiel amuletoj en susuraj rektangulaj folioj.</p><p>
      Li &#x15D;atis veni al mi kaj a&#x109;etumi &#x109;ebazare de vila&#x11D;aninoj. Rememori ke laktuko ne kreskas en plastaj sakoj sed en bedoj de vila&#x11D;oj, kies nomoj estis plenaj de konsonantoj kaj &#x11D;ardenoj de floroj. Ni inter&#x15D;an&#x11D;is rideton eksciinte dum a&#x109;eto de mirteloj, ke la vila&#x11D;anino ofertanta ilin kolektis la fruktojn frumatene dum ni ankora&#x16D; dormis &#x109;irka&#x16D;brakumitaj.</p><p>
      Pleje mi &#x15D;atis tiun tempon kiam li elektis la trajnon kiu lin alportos. La tagoj subite ekgvidis ien kaj la adia&#x16D;o &#x15D;ajnis malproksima kiel la Luno mem.</p><p>
      Mi vizitadis geamikojn por anonci lian alvenon. Li venas, sekve pri lia ekzisto ne eblas dubi. &#x11C;ojon oni volonte dividas.</p><p>
      Penelopo mi ne estis. Ne nur pro tio ke mi ne scias teksi. Anka&#x16D; malteksado hororigas min. Kiel rapide minutoj disfadeni&#x11D;as. La posttagmezo en kiu</p><p>
      elkreskis manika pulovero el sub virina mano &#x15D;ajnas esti konservita en &#x11D;i. Se oni maltrikas &#x11D;in, &#x11D;i &#x109;esas ekzisti. De la tago restas nur mola amaseto de bukla lano.</p><p>
      Mi neniam lernis esti Penelopo. Pri la temo de fidelo al unu sola viro mi neniam povus doktori&#x11D;i, teoriumis mi. Praktiko aspektis iom alia.</p><p>
      &#x108;e geamikoj estis gaja societo. El inter &#x109;eestantoj elstaris aktoro, tro la&#x16D;ta. Se talentita, tiam pro senespero. Li kutimis esti en la centro de diskutoj: &#x109;iuj finluditaj roloj de malfeli&#x109;uloj veki&#x11D;is post eltrinkita glaso.</p><p>
      Mi levi&#x11D;is diskrete kaj pretis eliri. &#x108;e la pordo haltigis min lia eluzita frazo. Mi tenis jam la anson.</p><p>
      � Ne foriru ankora&#x16D;! Mi recitos por vi Li Taibai!</p><p>
      Fora vespero el lerneja tempo ridetigis min.</p><p>
      � Mi recitos por vi Li Taibai! � insistis li.</p><p>
      Kun komplica sento mi tu&#x15D;is lian hararon. La haroj estis akraj kaj nekombitaj.</p><p>
      Miraklistoj estas geaktoroj. En ili koncentri&#x11D;is &#x109;iuj monologoj kiuj tristigis la mondon.</p><p>
      � Mi ne rajtas al Li Taibai. La lasta a&#x16D;tobuso al mia vila&#x11D;o foriros post kvin minutoj.</p><p>
      Mi lasis la &#x109;inan poeton al la aliaj.</p><p>
      Li atingis min sur &#x15D;tuparo, butonumante sian jakon.</p><p>
      � Mi akompanos vin! Mi emas resti ankora&#x16D; iom kun vi!</p><p>
      Obstinaj dorlotitoj kiuj pri &#x109;io volas mem decidi.</p><p>
      � Vi ne povas veni kun mi!</p><p>
      � Sed mi vere &#x15D;atus!</p><p>
      � Atendu momenton, ke mi klarigu al vi: mi lo&#x11D;as tre malproksime kaj mia tutlasta a&#x16D;tobuso ... vi ne plu povos reveni urben.</p><p>
      Li finbutonumis sian jakon. Ni kvereletis en nebulo de urba parko kaj mi emis kiel atestanton inviti apudan platanon.</p><p>
      � Vi ja devus kompreni, ke mi lo&#x11D;as malproksime!</p><p>
      La arbo pretis interveni: tio ja estas malbona argumento. Diru prefere, ke vin ne interesas Li Taibai. Ne parolu pri malproksimo.</p><p>
      La ulo subtenis la arbon:</p><p>
      � Malproksime lo&#x11D;as Ne&#x11D;ulino nur. Mi revenos perpiede. Ne gravas. Mi piediros. Tute ne gravas.</p><p>
      La aktoro &#x15D;atis tiun vesperon akompani min malproksimen. Al mi ekpla&#x109;is lia obstino. Li estis pli konvinka ol mia rifuzemo.</p><p>
      Kiam ni alkuris, la a&#x16D;tobuso jam lumigis siajn ru&#x11D;ajn lumojn ennebule.</p><p>
      � Kiam tiu a&#x16D;tobuso revenos urben?</p><p>
      � Tuj � respondis la &#x15D;oforo ridetante, sciante ke &#x11D;i revenos malplena.</p><p>
      &#x108;e mia a&#x16D;tobusa haltejo estis strange vidi novan viron apud mi. Tie min &#x109;iam la samaj brakoj akompanis. Kaj jen tiu ulo, kiu e&#x109; ne scias, kiu pordo efektive estas la mia.</p><p>
      Per fajrigilo li lerte prilumis mian seruron. Mi klare vidis, kiel la &#x15D;losilo tremetas en la lumcirklo.</p><p>
      � Kiu estas &#x109;e vi hejme? � subite li memoris starigi tiun demandon.</p><p>
      � Hodia&#x16D; neniu. � Kvaza&#x16D; iu verso de Menart ree&#x125;us inter ni.</p><p>
      � &#x108;u kafon? � li proponis.</p><p>
      Mi rigardis kiel li aktorlerte kuiras kafon. La sceno perfekte konata, kiel &#x109;e ofta ripeti&#x11D;o: &#x109;iu movo jam bone pristudita. Mi forgesis demandi lin kiam li lastfoje havis scenejtremi&#x11D;on. Tiu demando certe ridigus lin. Dentojn li havas de tiu speco kiajn oni devas tuj forgesi a&#x16D; deponi en privatan antologion de ridetoj.</p><p>
      � Ne okazu la dua! � pre&#x11D;is en mi la vo&#x109;o, dum li enver&#x15D;is kafon. Tiutempe la vo&#x109;o ankora&#x16D; pre&#x11D;is, estinte seninflua. Potenco de ironio venis kun postaj jaroj.</p><p>
      Versojn de Li Taibai mi nun ne plu memoras. &#x108;u ili odoris je kafo?</p><p>
      Matene ni promenis apud montrofenestro kun ludiloj.</p><p>
      � &#x108;u vi a&#x109;etos al mi &#x109;evalidon? � liaj dentoj ekbrilis kiam li starigis la demandon. Bone ke mi ne metis ilin en antologion!</p><p>
      Mi volis resti je la nivelo de lia teatra ripeti&#x11D;o:</p><p>
      � &#x108;u mi ricevos rozon?</p><p>
      Ni eniris la plej proksiman florvendejon. &#x11C;i odoris je krizantemoj. Mi eksentis malforton dum li elektadis la rozon por mi.</p><p>
      Delikate kun la rozoj! � intervenis mishumore la vendistino, kvaza&#x16D; &#x15D;i pasigus tedan nokton.</p><p>
      Li jam elektis. Bela &#x11D;i estis, la rozo. Sed &#x11D;i havis iujn makuletojn, kvaza&#x16D; &#x11D;i havus lentugojn. Li ekser&#x109;is alian. Mi demandis min &#x109;u anka&#x16D; rozoj suferas de komplekso de malplivaloreco.</p><p>
      Ni matenman&#x11D;is kun la rozo. Nur nun mi rimarkis, ke li havas cikatron surmentone. De knaba interbati&#x11D;o el friponepoko.</p><p>
      Li adia&#x16D;is. Densa programo atendas lin hodia&#x16D;. Du prezenta&#x135;oj. Ripetoj. Mi ekiris al la oficejo kaj senvorte metis la rozon envazen.</p><p>
      � &#x108;u vi vidas? � triumfis la vo&#x109;o. Mi ne volis demandi kion, sed decidis reteni la tekston. Tiutempe la vo&#x109;o estis malgranda kaj &#x11D;entila.</p><p>
      � Anka&#x16D; vi tiutempe estis alia � rebatis &#x11D;i ofendite, kvaza&#x16D; hontigita pro iu memoro el juna&#x11D;o.</p><p>
      El&#x15D;irita nova foliamaseto el la tirkesto. Notoj el komuna feriado. Kiam aero odoris &#x11D;is kapturni&#x11D;o kaj konataj insuloj subite ricevis aliajn nuancojn. Miraklo de duopa feriado a&#x16D; manko de kritikkapablo?</p><p>
      El paperoj elkreskas meze de malvarma &#x109;ambro &#x15D;tonaj stratoj de somera insulo. Ili odoras jen je oleandro jen je rostita fi&#x15D;o.</p><p>
      Geknaboj preteriris niajn lantajn pa&#x15D;ojn kaj kuris</p><p>
      for. Frapis sandaletoj super la eluzitaj &#x15D;tonblokoj, en kiuj apena&#x16D; eblis vidi anta&#x16D; jarcentoj &#x109;izelitajn stelojn, florojn, literojn.</p><p>
      Ferioj estas tiel agrablaj, mi pretus veti, ke ne ekzistas pli bela maniero ol trasomeri sur tiu &#x109;i insulo.</p><p>
      Du skulptitaj virinkapoj sur muro. Salaj ventoj kaj pluvoj forlavis iliajn trajtojn, sed io virineca restis e&#x109; en la forblovitaj viza&#x11D;oj.</p><p>
      Sur domo estas kvadrata &#x15D;tontabulo. Simila staras komence de &#x109;iu strateto, anstata&#x16D; kutima metala &#x15D;ildo aliurbe. &#x108;i tiu surdoma plato ne indikas stratnomon: Galerio PIK.</p><p>
      Ia konjekto trakuris min. A&#x16D;tomate mi premis la anson. &#x11C;i ne cedis. La galerio estis fermita. Sub la mano mi sentis la akrarandan pinton: anso ne estis kutima, sed for&#x11D;ita formo de kartluda piko. Mi staris anta&#x16D; la galerio de pentristo 
      Pik
      .</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon mi kontrolis &#x109;e Turisma Servo. La galerio estas fermita jam kelkajn jarojn. La pentristo vivas eksterlande.</p><p>
      � Kaj kion &#x11D;i enhavas?</p><p>
      � Malnovan meblaron kaj liajn pentra&#x135;ojn � diris trankvile oficistino. Mi nervozi&#x11D;is, mi volonte enrigardus. Sed neniam mi kura&#x11D;is peti, ke oni nur por mi malfermu &#x15D;lositajn pordojn. Cetere, pentroarto ne interesis min tiom.</p><p>
      Jam du jardekoj pasis ...</p><p>
      Mia familio transloki&#x11D;is urben. En malgranda vila&#x11D;o, kie ni anta&#x16D;e vivis, neniu instruis al mi pentradon. Kaj jen nun urba klaso, kie pri pentrado parolas vera artisto. Dum liaj ekspozicioj ripeti&#x11D;is turoj</p><p>
      kaj maroj, katoj kaj fi&#x15D;oj, virinoj kun citronoj anta&#x16D;bruste.</p><p>
      Li klopodis instigi nin al amo al &#x109;ina inko, kaj ni,</p><p>
      ravitaj pro malkovro, dum horoj blovis al &#x109;ininkaj makuloj kreante marfundan pejza&#x11D;on, miraklan arbaron, kokobatalon.</p><p>
      Lin impresis ma&#x15D;inoj. Kune ni imagadis kiel aspektus tiu maro el &#x15D;ra&#x16D;betoj kaj rimenoj, kiuj aperus, se ni scius levi la metalan ha&#x16D;ton de ma&#x15D;inoj. Mi diligentis, metante &#x15D;ra&#x16D;beton apud &#x15D;ra&#x16D;beto de mia imagita ma&#x15D;ino.</p><p>
      Dum leciono pri spaco, li petis nin analizi niajn lo&#x11D;ejojn kaj raporti pri ili.</p><p>
      Sekvantlecione li alvokis min al sia tablo. Miajn skizetojn mi metis anta&#x16D; lin. Tio estas tereta&#x11D;o, kaj jen eta&#x11D;o. Tien al kelo. Jen tegmentopordo. Mia fingro malgranda movi&#x11D;is de linio al linio. Li rigardis paperojn dum kelkaj sekundoj.</p><p>
      � Bone, nu, kion vi &#x15D;atas en via domo?</p><p>
      � &#x11C;ardenon. &#x11C;i estas vasta.</p><p>
      � Nu, ni lasu la &#x11D;ardenon por hodia&#x16D;. Kion vi &#x15D;atas en la domo mem?</p><p>
      � &#x11C;i estas tre granda. Kaj ... � Mi eksilentis.</p><p>
      Dum jaroj mia familio lo&#x11D;is en luitaj lo&#x11D;ejoj. Kiam finfine duonpreti&#x11D;is nia domo por kiuj la gepatroj tutvive &#x15D;paris, &#x11D;i devis &#x15D;ajni ideala. Sed &#x11D;i estis nenecese granda kaj &#x109;iusezone iuj novaj metiistoj senfine laboris en &#x11D;i. Pro monsumegoj, kiujn la domo konstante englutadis, mi ne kura&#x11D;is havi dezirojn por &#x11D;ia pliboni&#x11D;o.</p><p>
      � Kion vi &#x15D;atas en &#x11D;i?</p><p>
      � Mi &#x15D;atas &#x109;ion.</p><p>
      � Kaj kion ne &#x15D;atas la aliaj? Kio mankas al &#x11D;i?</p><p>
      � Kio mankas? Nenio mankas. � Mia menseto ne permesis iun mankon por ne devi enlasi novajn metiistojn por ia aldona&#x135;o.</p><p>
      � Kaj se vi devus projekti nun, &#x109;u vi refarus tian?</p><p>
      Mi kapjesis. Mi ne volis rekomenci la laboron.</p><p>
      � Sed, &#x109;u vi ne pensas, ke bonvenus ankora&#x16D; unu banejo supraeta&#x11D;e?</p><p>
      Kiel li tion eksciis? Sor&#x109;isto! Mi neniam tion kura&#x11D;us la&#x16D;te diri, por ke la ideo ne ekpla&#x109;u al aliaj. Tiam oni decidus eltajlori el dormo&#x109;ambrego pecon por banejo kaj denove masonistoj estus endome.</p><p>
      � Mi volus nenion plu &#x15D;an&#x11D;i � konkludis mi timeme, sentante, ke mi seniluziigos lin.</p><p>
      Li rezignis eduki min pri kritikkapablo kaj lace forsendis min de sia tablo.</p><p>
      Lecionoj pri pentrado frue &#x109;esis. Estis aliaj temoj kaj lernobjektoj je kiuj necesis elkreski.</p><p>
      Kaj jen mi du jardekojn poste anta&#x16D; la fermita pentrogalerio, kaptanta la perditan lecionon.</p><p>
      � Retenu! � konsilas la vo&#x109;o. &#x11C;i havas nenion for&#x135;etendan. Temas pri ferioj. � El la teksto tute ne vidi&#x11D;as mia bu&#x15D;o, kiu &#x109;e salikokoj vane provas dividi kun li mian lernoa&#x11D;on.</p><p>
      La vo&#x109;o &#x15D;ovis sub mian nazon la tekston pri Nata&#x15D;a. Mi relegas &#x11D;in kun simpatio. La posttagmezo en la dol&#x109;a&#x135;ejo proksime de la &#x109;efa parko. Tie li &#x15D;atis brunajn kafajn volva&#x135;ojn kun karamela kovrilo. Ni dol&#x109;igis posttagmezon per ili. Mi &#x15D;atis la paciencon de la posedantino. Foje mi vidis iun knabinon apud &#x15D;i. Kun karamela gusto enbu&#x15D;e mi nomis &#x15D;in Nata&#x15D;a. Mi faris el &#x15D;i rakonton.</p><p>
      Mi nomi&#x11D;as Nata&#x15D;a. Mia panjo havas blankan kitelon kaj faras kukojn. Anka&#x16D; mia pa&#x109;jo. Anka&#x16D; onjoj. Ili estas blanke vestitaj kaj seriozaj kiel kuracistoj. Anka&#x16D; injektilojn ili havas. Sed ili laboras en kuirejo kaj per ili aran&#x11D;as ornama&#x135;ojn. Panjo faras pastojn. Onjo faras kremojn. Panjo staras malanta&#x16D; vitra breto kaj vendas kukojn. &#x15C;i vendas. Venas homoj kaj prenas kukojn. Panjo &#x11D;entile ridetas kaj rigardas iliajn fingrojn malanta&#x16D; la vitro.</p><p>
      � Aveletoj. Kafo. &#x108;okolado. Migdalo. Zingibro. Cinamo.</p><p>
      La fingro foriras al la alia angulo de la montrofenestro.</p><p>
      � Kaj tiu? � demandas la fngro scivole. � Ne, tiu dekstra.</p><p>
      � El cidonio, tiu &#x109;i � diras panjo milde.</p><p>
      La fingro retiri&#x11D;as kaj pensas. &#x11C;i ne estas kontenta. &#x11C;i ne &#x15D;atas tiujn. &#x11C;i volus la neekzistantajn.</p><p>
      � Kaj &#x109;u vi ne havas volva&#x135;ojn de papavo?</p><p>
      La fingro havas fantazion.</p><p>
      � Beda&#x16D;rinde, ne. Nur lundon eble fre&#x15D;ajn denove. Estas ja similaj, jen tie &#x109;i. Kun juglandoj kaj figoj.</p><p>
      La fingro ne volas reaperi, &#x11D;i jam ka&#x15D;i&#x11D;as en ganto. Nur papavajn rula&#x135;ojn &#x11D;i volus.</p><p>
      Venas nova fingro. &#x11C;i ne estas dorlotita kaj ne hezitas. &#x11C;i scias kion &#x11D;i volas: vanilajn kornetojn. Duonkilogramon. Enpaki, petas la fingro.</p><p>
      Panjo prenas saketon. Transloki&#x11D;as bonodoraj kornetoj el la vitra &#x15D;ranko al papera sako. El la manoj de panjo al la fingro kun helpantoj. Transloki&#x11D;as bonodoraj kornetoj. Foriras al la strato.</p><p>
      La sekvanta volas nun unu pecon da baklavo. Sur teleron, por man&#x11D;i tuj.</p><p>
      Kie estas la maljuna fingro hodia&#x16D;? &#x11C;i tedas panjon. Venas &#x11D;i &#x109;iutage, heziteme decidi&#x11D;as por la kafa. Ne, tuj &#x11D;i nuligas la mendon. Ne la kafan. Estas malpermesate pro sano. E&#x109; ne guteto da &#x109;eriza brando. Nek rumo nek io ajn. Sen ajna guteto. La plej maldol&#x109;an &#x11D;i rajtas. Kaj senbuteran krome.</p><p>
      Panjo per marcipana trankvilo eltrovas ion. &#x15C;ia rideto dol&#x109;igas venditajn kokosajn tran&#x109;ojn. &#x15C;i &#x15D;ajnas komprenema por la plej postulemaj kaj plej supra&#x135;aj.</p><p>
      � Kiu estas la plej ebria? � demandas gaje unu.</p><p>
      Mi staras apud panjo kaj rigardas fingrojn frapetantajn kontra&#x16D; la vitro. Mi silentas.</p><p>
      La enirporda sonorilo balanci&#x11D;as kiel bruanta galanto. La kukoj de panjo, vestitaj per blankaj paperaj &#x109;emizetoj, foriras sur la straton. Neniu revenos. Nur foje, foje kelkaj kiel komplimentoj:</p><p>
      � La kafaj buletoj lastan mardon estis nesupereblaj. � Panjo ridetas.</p><p>
      Mi memoras ilin, kun koketaj &#x109;apeletoj de bruna kremo supre.</p><p>
      � Esceptaj estas la karamelaj hiera&#x16D;. � Panjo ridetas. Mi resentas la akran odoron dum ties farado.</p><p>
      � Nata&#x15D;a, an&#x11D;eleto, iru al pa&#x109;jo kaj diru, ke mankas kornetoj. � An&#x11D;eleto obeeme formovi&#x11D;as al la malanta&#x16D;a kuirejo. Odoras sufoke.</p><p>
      Mia patro nur post du&#x15D;ado odoras je sia kolonja akvo. Poste li tuj ekodoras je sukera&#x135;o. Same kiel panjo. &#x15C;ajnas ke nia banejo odoras je zingibraj piramidetoj. Ne ekzistas sufi&#x109;e forta sapodoro por forpeli &#x11D;in por &#x109;iam.</p><p>
      Nur miaj amikinoj tial &#x15D;atas mian domon. Ili e&#x109; envias min, &#x109;ar mia domo odoras je dol&#x109;o. Oni nomis min en somero Dol&#x109;a Nata&#x15D;a. Sed mi ne estas dol&#x109;a. Mi e&#x109; ne &#x15D;atas kukojn. Nek kubetojn nek triangulojn. Nek princinajn nek karnavalajn. Nek &#x15D;a&#x16D;majn nek malmolajn.</p><p>
      Mi &#x15D;atas stari apud panjo kaj rigardi kiel fingroj alternas sur vitro. Kaj mi &#x15D;atas kiam panjo envolvas ilin kaj ili foriras elen.</p><p>
      Mi ka&#x15D;e nombras la restantajn.</p><p>
      � Ankora&#x16D; 13 kafaj. 7 torteroj. 14 &#x15D;a&#x16D;ma&#x135;oj. 3</p><p>
      buletoj. � Kaj mi klopodas diveni kion mendos la alvenanto. Mi flustras en mi por sor&#x109;i lin:</p><p>
      � Mendu dek &#x15D;a&#x16D;ma&#x135;ojn, mendu dek &#x15D;a&#x16D;ma&#x135;ojn, mendu dek &#x15D;a&#x16D;ma&#x135;ojn! � Sed estas malfacile. Fingroj havas sian volon kaj estas spitemaj. Kaj mi staras apud panjo kaj deziras, ke &#x109;iuj kukoj enpaki&#x11D;u en blankajn paperetojn kaj forlasu nin.</p><p>
      Sed tio ne povas okazi. Se neniu kuko restus en la vitra &#x15D;ranko, mi scias, mia panjo rapidus al pa&#x109;jo por helpi al li fari novajn. Kaj &#x15D;i rapidigus lin kaj mi mem ordigus &#x109;iun unuopan kuketon, ke &#x109;iu aspektu fre&#x15D;e kombita kun la &#x109;okolada flanko supre.</p><p>
      &#x15C;i persone zorgus pri &#x109;iu unuope, ke &#x109;iu tute beli&#x11D;u kaj tiam &#x15D;i pretigus ilin la&#x16D;vice en la vitra &#x15D;ranko. Kiam la provizejo estas plene plenplena, mi scias, ke la vendado estos longa kaj longa.</p><p>
      Kaj neniam estos eble stari apud panjo dum &#x15D;i vendas la tutlastan kukon. &#x108;ar la kukoj kiel aliaj aferoj ne havas finojn.</p><p>
      Ha, tiu vivo � diras pa&#x109;jo razante sin.</p><p>
      Mi sentas, ke lia razkremo odoras je vanilo.</p><p>
      � Kial vi faris el Nata&#x15D;a malfeli&#x109;an infanon? � ofendi&#x11D;is la vo&#x109;o brufermante la pordon al &#x15D;i.</p><p>
      Mi decidis ne komentarii.</p><p>
      Kiam 
      Jan
      �kaj mi silente trinkis nian teon el bluaj tasoj estis agrable &#x109;ar neniu infano ensaltis niajn</p><p>
      konversaciojn. &#x108;ie &#x109;irka&#x16D; ni mi spertis egoismajn infanojn. Neniu el ili kapablis atendi &#x11D;is la frazoj alproksimi&#x11D;os al punktoj. Ili per kri&#x109;a vo&#x109;o alparolus meze de io ajn, fu&#x15D;ante miajn &#x109;eferojn. Etaj diktatoroj al kiuj necesas blinde obei. Mi kontentis ne havi la propran. Anka&#x16D; li &#x15D;ajne.</p><p>
      Ni &#x15D;atis niajn silentajn vesperojn tra kiuj teo odoris kaj a&#x16D;di&#x11D;is nur susuroj de pa&#x11D;oj trafoliumataj.</p><p>
      Ni sekure voja&#x11D;is al estonto, kiu nin senmanke apartigos. Sed la voja&#x11D;o estis agrabla.</p><p>
      � Estus pli utile lasi kreski la bran&#x109;on kiu liveras paperon por viaj skriba&#x135;oj! � komentarias la vo&#x109;o super �Tri &#x109;apitroj pri logo� kiuj elfalis el aktujo.</p><p>
      Kiam mi decidis legi ilin al 
      Jan
      , lia unua reago estis nekompreno. Sed mi emis rakonti al li &#x109;ion el anta&#x16D;a tempo. Mi ne bezonis scii &#x109;u li interesi&#x11D;as tiom pri miaj temoj a&#x16D; &#x109;u li volis nurplezurigi min, permesante tolereme, ke miaj vortkaskadoj plenigu liajn orelojn. Mi volis pli ol orelan partoprenon.</p><p>
      � Tri &#x109;apitroj pri logo, nu, se vi volas, tio estas tri fazoj en la vivo de esperantistino. Kiu aldone estas sentema numero. Allogo, malallogo kaj ginekologo. Respektive la unua renkonti&#x11D;o kun esperantistoj, la unuaj elrevi&#x11D;oj kaj, malgra&#x16D;e, revado.</p><p>
      � Sed tiu �logo� en �ginekologo� ne estas la sama.</p><p>
      � Kompreneble ne. Sed &#x109;u mi lo&#x11D;as kun 
      Waringhien
      ? Kie estas via fantazio? Mi ludas!</p><p>
      Registri mi ne emis, ke liajn frazojn elparolis la viro, la esta&#x135;o kiu detruas virinan fantazion. Mi &#x15D;ovis al</p><p>
      lia tablo pa&#x11D;ojn pri miaj foraj neplenumitaj promesoj.</p><p>
      Mi rigardis kiel liaj okuloj malanta&#x16D; okulvitroj movi&#x11D;as tra �Allogo�.</p><p>
      Ser&#x109;ante ion en la mallumo de la &#x15D;ranko mi stumblis permane kontra&#x16D; io porcelana. Estis &#x11D;i sukerujo senansa. &#x11C;ia kovrilo mem estis je nuanco pli malhela ol la ujo. Malmultekosta fatrasa&#x135;o kia amasi&#x11D;is anta&#x16D;e en avinaj deponejoj. &#x108;u anka&#x16D; mi ripetas tion? &#x108;u &#x135;eti &#x11D;in trankvilkonscience rubujen?</p><p>
      Ties kovrileton mi prenis enmanen kaj unue klopodis surmeti &#x11D;in al diversaj ujoj en kuirejo. &#x108;e unu &#x11D;i sukcese sidi&#x11D;is. Mi surtabligis &#x11D;in.</p><p>
      Vidu, mi lan&#x109;as novan buterujon. Kun kovrilo. Kaj historio. &#x108;u vi volas a&#x16D;di kiel mi akiris &#x11D;in?</p><p>
      Li volis.</p><p>
      Anka&#x16D; jaregoj instruistino pri Esperanto diris al mi, ke tiun vesperon venos a&#x16D;tobuso kun esperantistaj gastoj. El &#x108;e&#x125;oslovakio.</p><p>
      Nian urbeton travoja&#x11D;is multaj a&#x16D;tobusoj survoje al la sudo. Al la maro kun neelgladeblaj ondoj pilgrimis meze&#x16D;ropanoj senmaraj. Revene ili kontrabandis oleandran bran&#x109;eton. Por sunradio en bruligita ha&#x16D;to neniu pagigis doganon.</p><p>
      Ni atendis a&#x16D;tobuson &#x109;e la parko. Multaj preterpasis. Unu haltis. Eliris &#x11D;ibhava samideanino kaj bonvesperis. Mi komprenis la saluton. Anka&#x16D; du postajn frazojn mi komprenis. Oreloj miaj ru&#x11D;e eksciti&#x11D;is. Estis tio tute alia ol kompreni instruistinon en la klaso.</p><p>
      Poste oni sidi&#x11D;is en urba kafejo. La plej bona komencantino de la grupo rajtis kunsidi, sed &#x15D;i ne precize komfortis.</p><p>
      En la gastgrupo &#x109;efis iu sinjoro. Kiam mi tradukis lian nomon, &#x11D;i sonis kiel Lardo. Sinjoro Lardo redaktis iun gazeton. Li estis tradukisto, iu simpligis por mi. Lia profesio estas traduki � de&#x109;ifradis la fina&#x135;ojn mia nesperta kapo.</p><p>
      Iel dum tiu vespero oni petis min legi al la sinjoro mian esperantan poemon. Estis mi deksesjara kaj post la deka leciono kompreneble sentis nepran kompetenton esperantigi iujn pa&#x11D;ojn el mia literatura kajero. E&#x109; kura&#x11D;o ne mankis por montri &#x11D;in al instruistino. &#x15C;i la&#x16D;dis min kaj korektis kelkajn nacilingva&#x135;ojn. La&#x16D;dojn mi preteratentis. Pri korektoj mi grumblis en mi: certe &#x15D;i malpravis. De kie &#x15D;i povus juste taksi �kion la poeto volis diri�? La poeto estis mi.</p><p>
      Anta&#x16D; sinjoro Lardo mi rifuzis la legon de la poemeto. &#x11C;i ja estis ama kaj mi ne volis paradi per &#x11D;i. Post persistoj mi fine devis cedi kaj ekflustris &#x11D;in. Oreloj miaj ru&#x11D;i&#x11D;is kaj elradiis varmon. La poemeto temis pri iuj esperoj, pri kio ja alia. Kaj pri plenumi&#x11D;oj.</p><p>
      Post apla&#x16D;do mi sentis humidon en akseloj.</p><p>
      S-ro Lardo petis min montri al li la tekston. Li pretis &#x11D;in publikigi en sia revuo. Miaj ru&#x11D;aj oreloj apena&#x16D; kredis. Kreskuloj &#x109;irka&#x16D; mi helpis kompreni. S-ro Lardo petis la permeson de la a&#x16D;toro.</p><p>
      � Sed &#x11D;i estas malbona poemo! � diris mi averte.</p><p>
      � &#x11C;i estas sincera. � Mi vere &#x15D;atus &#x11D;in havi!</p><p>
      � Mi skribos &#x11D;in por vi. Mi sendos &#x11D;in per po&#x15D;tisto.</p><p>
      Estis tro da novaj vortoj tiuvespere. Inkluzive de �sin-cera�. La grupo balda&#x16D; devis forlasi gastejan tablon. Ie translime atendis ilin tranoktejo rezervita.</p><p>
      Surlokuloj pagis la fakturojn kaj akompanis la gastojn al la a&#x16D;tobuso. Tie apud la parko okazis la adia&#x16D;o.</p><p>
      Miaj oreloj &#x109;esis flami. Sub akseloj restis humidetaj makuloj. Mi mar&#x15D;is gaje apud la gastoj kiel plenrajta samideano.</p><p>
      Dum la adia&#x16D;o iu el la gastoj alpa&#x15D;is al mi kaj elfosis el sia sako vitran kol&#x109;enon kaj ankora&#x16D; ion enpakitan.</p><p>
      � Por nia juna samideanino!</p><p>
      Mi ne sciis kion oni dvas diri kiam oni ricevas. Dankon, kaj poste kion? Kiel oni diras en Esperanto tion kroman?</p><p>
      La a&#x16D;tobuso balda&#x16D; ekiris. Sufi&#x109;is mia danko. Mi eksvingis per unu mano, en la alia mi premis kol&#x109;enon kaj paka&#x135;eton.</p><p>
      Surlokuloj disi&#x11D;is. Hejme mi elpakis la donaceton. En papero ku&#x15D;is blanka sukerujo. Kovrilo neperfekte sidis sur &#x11D;i.</p><p>
      Mi turnis &#x11D;in al diversaj flankoj kaj rigardis. Mia patrino post rapida alrigardo konsilis &#x11D;in deponi kun neuzita&#x135;oj.</p><p>
      Mi ne donis &#x11D;in. Neniam mi mem estus &#x11D;in elektinta en vendejo. Sed nun &#x11D;i estis donaca&#x135;o. Post unuaj komprenitaj frazoj!</p><p>
      La kol&#x109;enon mi surmetis kaj iris al spegulo. Rozkoloraj perletoj svingi&#x11D;is malvarmtu&#x15D;e. Mi rigardis la deksesjarulinon enspegulan: &#x15D;i rigardis min severe, senaprobe. Mi ridetis al &#x15D;i kaj forprenis la &#x109;enon. Anka&#x16D; &#x15D;ia viza&#x11D;o iom heli&#x11D;is per eta rido. Ni amba&#x16D; ja estis dekses.</p><p>
      Neniu poste kontrolis min &#x109;u mi sendis la poemon al sinjoro Lardo. Mi ne faris. Mi hontis doni &#x11D;in por publikigo.</p><p>
      Kiam timo reiris, venis forgeso.</p><p>
      Anta&#x16D; iom da tempo mi legis pri sinjoro Lardo. Sur nekrologa pa&#x11D;o. Mi rememoris pri mia &#x15D;uldo. Pasis dek ses jaroj de deksesjara poemeto.</p><p>
      La vesperon inter Prago kaj Dubrovnik forpu&#x15D;is aliaj eventoj historien. Kovrilo sukeruja rezistas. Nerompebla kiel neplenumita promeso.</p><p>
      Kiam li finlegis la tekston, mi tu&#x15D;is etan kovrilon surtable. Al &#x11D;i butero bruligis la randon.</p><p>
      � &#x108;u vi scias, mi sentas tute strange, ke tiu fora tago el la komenco de mia esperantisti&#x11D;o sukcesis konservi&#x11D;i &#x11D;is &#x109;i tiu vespero. Kaj se mi ne estus partopreninta tiun renkonti&#x11D;on, eble mi neniam povus renkonti vin.</p><p>
      � Fakte, ekzistis miloj da eblecoj por maltrafi vin!</p><p>
      � Eterna spekulaciado pri �se�! � morne komentis la vo&#x109;o. Sed &#x11D;in neniu a&#x16D;skultis. Ni fosis inter malnovaj paperoj. Temis jam pri provoj profesie labori por Esperanto. Kia humili&#x11D;o klopodi vendi Esperanto-libron. Kial mi ne fu&#x11D;is?</p><p>
      Li bonvoleme malfermis �la malallogan &#x109;apitron�.</p><p>
      � &#x108;u vi volus &#x109;e nacia kongreso zorgi pri libroservo ?</p><p>
      Demando enoficeja. Temis pri voja&#x11D;o najbarlanden. Mi ne rifuzis. Kelkajn monatojn ja mi profesie laboris por Esperanto. Mi ekkredis, ke tio estas la sola ebleco anta&#x16D;enpu&#x15D;i la aferon. Ial ne tu&#x15D;is min la frazoj de veteranoj, kiuj ne povus e&#x109; duonan guldenon profiti per la Internacia Lingvo. Mi pli kredis, ke honeste estas rezigni pri la propra profesio. Eniri la dan&#x11D;eron el hobio fari profesion. Nenia dubo pri pekado je zamenhofa etiko premis min. Zamenhofe estis akcepti malaltan salajron.</p><p>
      Dek jarojn post mia poresperanta laboro ru&#x11D;bu&#x15D;a lamulino renkontos min &#x109;e la enirejo al la domo laborhore. Por &#x15D;i tie &#x109;i estas Esperanto-Klubo. Por mi oficejo. Anka&#x16D; &#x109;i-jare ne mankis &#x15D;ia &#x11D;entila demando:</p><p>
      � Kara, &#x109;u vi jam finstudis?</p><p>
      � Jes, anta&#x16D; jaroj � mi paciencis.</p><p>
      � &#x108;u vi jam enposteni&#x11D;is en lernejo? � &#x15C;i dum dek jaroj volis vidi min &#x109;e lerneja tablo.</p><p>
      � Ne, sinjorino, mi profesie laboras por Esperanto.</p><p>
      � Vi estus tre bona profesorino.</p><p>
      Mia respondo neniam kapablis frakasi &#x15D;ian imagon pri mi. &#x15C;i mem estas kotizpagantino, kiu fervore apla&#x16D;das &#x109;e Zamenhof-vesperoj &#x109;iudecembre. Kiom da samurbanoj tiaj ekzistas, kiuj ne akceptas penson, ke post iliaj diapozitivaj vesperoj iu ja en la sama ejo tuttage tajpas kaj ade klopodas fari per Esperanto ion alian ol diapozitavan vesperon. Mian librovendadon &#x109;e Zamenhofaj vesperoj ili ne kunligas al profesio.</p><p>
      � Libroj, jes. &#x108;u vi memoras la spinon de la Movado? &#x108;e la lego de Probal Da&#x15D;gupto enkonduke al la malnova libroserva katalogo, la&#x16D; mia propra spino kuretis eksciti&#x11D;o:</p><p>
      �Libroj estas niaj obeliskoj kaj piramidoj, niaj pagodoj kaj stupaoj, niaj moskeoj, totemoj, prahistoriaj grotoj, nia &#x109;io�.</p><p>
      Anka&#x16D; mi aliris al unua vendado de Esperantolibroj entuziasme.</p><p>
      � Tio tute ne similis al almozpetado anta&#x16D;pre&#x11D;eja � kura&#x11D;igo malforta.</p><p>
      La&#x16D; bona spirito de Cezaro Rosetti mi lan&#x109;is la ideon kiel redukti voja&#x11D;kostojn: kuninviti amikon, blindulon por redukti trajnkostojn estante lia akompanantino.</p><p>
      La valizo plena de libroj fu&#x15D;i&#x11D;is &#x109;e zipo dum ni du klopodis surbretigi &#x11D;in. Libroj tro pezis. Mia kolego optimisme kredis je grandaj a&#x109;etoj kaj enpakis tro da pa&#x11D;oj.</p><p>
      Enkongreseje ni aran&#x11D;is nian librostandon.</p><p>
      En mia infana&#x11D;o estis kermeso: sur longaj tabloj</p><p>
      oni vendis kukojn ... ru&#x11D;vangajn pupojn. Kiam gepatroj trinkis mielan trinka&#x135;on proksime, infano sola rajtis alpa&#x15D;i la tablon kaj elekti la kukan pupon. Estis tre malfacile. Estis multaj infanoj kaj multaj pupoj. Kaj nur unu vendistino. Eblis elekti nur unu por sia monero. La vendistino rapidi&#x11D;is. &#x15C;i ne havis tempon. &#x108;u eblas bone elekti dum rapidigo? Kaj estis nur unu pupelekto. &#x15C;ajnis esti unu por &#x109;iam.</p><p>
      Nur la ku&#x15D;igo de libroj surtablen iom memorigis pri kermeso infantempa. La tumulto mankis. La elekteblo. La monero en &#x15D;vitanta mano.</p><p>
      Samideanoj preterpasantaj petis insignojn. Mi ne havas insignojn, mi vendas librojn. Nova libro en Esperanto! &#x134;us venis &#x11D;i el la presejo! Foliumu &#x11D;in! Bona donaco, kredu min, sinjorino! A&#x16D; &#x109;u estis pli facile kun potoj?</p><p>
      � Vi bone parolas! � diris iu samideano preterpase. Mi mal&#x15D;atis lin. Mi volis komplimenton de a&#x109;etinto! A&#x109;etintoj mankis.</p><p>
      Fine mi sukcesis vendi du ekzemplerojn. Unu al loka fanatikulo kiu kolektas &#x109;iun presa&#x135;on. La alia al estrarano dum li eliris el necesejo. Li estis tiom surprizita, kun mano surpantalonfendo, ke li ne povis rifuzi.</p><p>
      � Motivo por sinmortigo! � dirus sincere la vo&#x109;o. � Kaj vi decidas profesie labori por la afero de tiuj stelornamitaj analfabetoj?</p><p>
      Iu digna sinjorino kun fajna friza&#x135;o pleje dolorigis min. &#x15C;i promenis kun iu amikino kaj grumblis kontra&#x16D; trablovo. Malrapide ili preterbastonumis mian tablon.</p><p>
      � &#x108;u vi interesi&#x11D;us pri nova Esperanto-libro? � mi ankora&#x16D; ne perdis la frazon.</p><p>
      � &#x108;u vi &#x15D;atus a&#x109;eti novan Esperanto-libron? � Mi rigardis scivole al &#x15D;iaj okuloj.</p><p>
      � Dankon, ne! Mia edzo jam havas &#x11D;in!</p><p>
      � Eble vi eraras, sinjorino! Via edzo ne povas havi tiun libron. &#x11C;i ja nur hiera&#x16D; venis el presejo.</p><p>
      � Ne, dankon! Mia edzo jam havas unu Esperanto-libron!</p><p>
      Fine ni komprenis unu la alian! Al &#x15D;ia sinjoro edzo iu jam foje altrudis iun libron. Eble jaroj pasis. Mankis tempo por malfermi &#x11D;in.</p><p>
      &#x108;e vesperman&#x11D;o mi sidis kelkajn tablojn for de &#x15D;ia loko.</p><p>
      La sinjorino kun digna stelarbro&#x109;o surbruste klarigis ion al siaj samtablanoj kaj lampa brilo lumis sur la ornama&#x135;o bluza.</p><p>
      Mi rigardis al mia telero. � Ne kompatus mi &#x15D;in, se &#x15D;i estus havinta stomakkramfojn tiuvespere. � entuziasmi&#x11D;is la vo&#x109;o.</p><p>
      Preferis mi predikon: estu indulga al &#x109;iuj, kiuj ne a&#x109;etas librojn. Pardonu al &#x109;iuj, kiuj ne legas. Vera toleremo estas toleremo al nelegantoj.</p><p>
      � Nu, vidu, Esperanto tamen helpis al vi flegi ... toleremon. � diris li kun &#x109;irka&#x16D;brako fine de la pa&#x11D;o.</p><p>
      � Nepre. Ekzemple, rilate vin, &#x109;iutage! Por ne paroli pri stimulado de la fantazio. Pro tio profesiaj esperantistoj tute ne rajtus postuli salajro-alti&#x11D;on!</p><p>
      � Profesiaj esperantistoj! Kia kategorio! Pri kiom da homoj en la mondo temas? Dek kvin? &#x108;u vi ne sentas, ke vi tenas unika&#x135;on en viaj brakoj?</p><p>
      Decembros balda&#x16D;. Eble mi tamen devus sendi iun dankkarton al mia imagita kuracisto? Li estas la sola viro, kiu ne subfosis mian fantazion.</p><p>
      Dankon, neekzistanta sinjoro doktoro el imagita lando! Vi savas reputacion de &#x109;iuj viroj.</p><p>
      Mi turnis la pa&#x11D;ojn de �Ginekologo�.</p><p>
      Ovarioj min doloras. La maldekstra precipe. Ekde pluraj tagoj oni maldorlotas min per iuj injektoj. Mi sentas neniun pliboni&#x11D;on.</p><p>
      Geamikoj el &#x108;inio sendis al mi lastjare teon per stevardino-esperantistino. Pla&#x109;a vo&#x109;o diris en mia telefonilo bonan tagon.</p><p>
      � Mi alportis al vi iujn herbojn el Pekino.</p><p>
      � Mi petas?</p><p>
      � El Pekino. Vi mendis tie iujn herbojn.</p><p>
      Sanktega diego! Mi preska&#x16D; forgesis jam pri tio.</p><p>
      � Mirinde! Dankegon!</p><p>
      La instrukcioj delikate instruis kiel trempi ilin kaj varmetajn en &#x15D;tofa saketo ku&#x15D;igi subumbiliken. Balda&#x16D; &#x15D;ajnis al mi, ke la lo&#x11D;ejo odoris je ili. Neniu perceptis tiun odoron, mi jes. Mia litkovrilo ricevis eternan makulegon, kiu kreskis &#x109;iuvespere, kiam mi kovris mian korpon kun saketo da herboj surventre.</p><p>
      Dum mi ku&#x15D;adis tiel, mi alvokadis pejza&#x11D;on en kiu ili povas kreski anta&#x16D; ol pluki&#x11D;i. Kaj en kiu ejo a&#x109;etis ilin tiu samideano por mi. Ne estis iu samideano. Estis la homo. Du e&#x109;. Mi bone memoras: malgranda balkono de kongresa hotelo, ni trinkis iun malbonan sukon, sengustan kaj fascinis unu la alian reciproke. Por ni amba&#x16D; tio estis Bulonjo-surMaro. Dum kelkaj tagoj. &#x108;u ili povas sekvi miajn ideojn? Kaj ni ja inter&#x15D;an&#x11D;is multe da ili anta&#x16D; ol mi du jarojn poste kura&#x11D;is skribi pri � ovarioj. He, Zamenhof, nek vi nek mi povis konjekti kiel vi peros inter iu &#x109;ina herbo kaj mia ovario.</p><p>
      Vespere dum mi ku&#x15D;is kun ekpikoj je maldekstra flanko, mi regule eksopiris pri iu Esperanta kuracisto. Ginekologo. Pri lia famo neniu sciis. Nur inoj resani&#x11D;intaj. Centoj da ili.</p><p>
      Kiel mi entute venis al lia adreso? Devis esti tra longaj vojoj. Amikoj de amikoj de amikoj. Ne, tio estus tro for. Prefere iu amikino el Rumanio. &#x11C;uste &#x15D;i skribis al mi post iu mia plendo. �Provu &#x109;e li. Se li vivus en Usono ...�</p><p>
      Feli&#x109;e, li ne vivas tie. Li estas maljuneta. Lar&#x11D;aj brovoj kaj multe da tempo. Malrapide li parolas.</p><p>
      Korekte. Post unuaj dek minutoj mi &#x109;esas ser&#x109;i liajn erarojn. Ili mankas. Kiel li flegas izolule tiun lingvon? &#x108;u hejme, kun sia edzino? Mi ne kura&#x11D;as demandi. Kaptis min lia pacienco. La ulo, kiu havas tempon. Lia akcepto&#x109;ambro estis moderna en kvindekaj jaroj tiulande. Tiam oni apla&#x16D;dis al montevidea rezolucio kaj kredis, ke la terglobo &#x15D;an&#x11D;os sian ritmon. Nenio stari&#x11D;is kapturnen.</p><p>
      Mia kuracisto havis tempon kaj ridetis. Li detale demandis pri mi. Ne por plenumi malplenan formularon. Por scii. Mia korpo &#x15D;atis plenan atenton. Kiam li per malrapida movo surmetis gantojn al siaj zorge lavitaj fingroj, mi sentis min en bonaj manoj. Ungoj kun raspitaj etlunoj, blanke puraj. Jen la homo kiu resanigis multajn virinojn, pensis mi pozitive, ku&#x15D;ante surtable.</p><p>
      Post la esploro li parolis per sia malrapida vo&#x109;o. Estis tiel agrable ekscii, ke temas pri banala&#x135;o, kiun aliaj doktoroj ne kapablis malkovri. Sed mia doktoro estis speciala.</p><p>
      Kie li entute lo&#x11D;as? Ie oriente&#x16D;rope. Mi ne scias kien meti lin. Kie vivu tiel lerta kaj nekonata fakulo? Anka&#x16D; malkovri lin estas malfacile. Oni ne povas skribi al Landa Asocio kaj peti rekomendon pri la plej bona samideano-ginekologo. Mi pensas, ke li lo&#x11D;as pli oriente ol Leningrado.</p><p>
      Neniam mi finimagis mian akcepton &#x109;e li. Sufi&#x109;as al mi, ke ni atingu la punkton, kiam li malrapide kaj konvinke deklaras, ke tiu problemo estas tre facile forigebla. Tiam mi levas la okulojn de liaj lipoj kaj rigardas flanken por momento.</p><p>
      Mi ne fina&#x16D;das lian dira&#x135;on. Restas sento pri facila ebleco resani&#x11D;i. Kaj agrablo de interparolado. Estas io en konversacio kun ginekologo-esperantisto, kio forestas kiam vi estas en oficiala hospitalo. Kaj li rakontas trankvile. Doktoro kiu ja havas tempon.</p><p>
      Dum monatoj mi tiel intimi&#x11D;is kun mia doktoro, ke mi nun kredas je lia ekzisto. Sed doloroj mildi&#x11D;is lastatempe kaj mi provizore rezignis pri ser&#x109;ado de li.</p><p>
      Sufi&#x109;as ke li ekzistas. Foje en decembro, mi emus sendi al li salutkarton.</p><p>
      �Elkore dankas pro kura&#x11D;i&#x11D;o</p><p>
      via pacientino�</p><p>
      Doma&#x11D;e nur, ke lia adreso nekonatas. E&#x109; la lando ne.</p><p>
      Al la hipotezo pri fantazifrakaso fare de viroj, mi havas kroman tekston entirkeste: Valentinan!</p><p>
      Nikola haltis anta&#x16D; fenestro de librovendejo:</p><p>
      � Jen Valentina!</p><p>
      Mi ali&#x11D;is al gapado. Malanta&#x16D; la vitro vere ku&#x15D;is Valentina. Temis pri tajpilo, ne ino.</p><p>
      � &#x108;i-jara premio por modelo. Tio ne estas tajpilo sed arta&#x135;o! � entuziasmis li junulaplombe.</p><p>
      Mi kunadmiris &#x11D;in. Brilis Valentina malanta&#x16D; la vitro per tiu konata nuancbrilo de neakirebla varo.</p><p>
      La interkonsento estis tuja: se oni iam a&#x109;etos tajpilon, &#x11D;i estos Valentina. La ru&#x11D;a.</p><p>
      Ni forrapidis senrevene.</p><p>
      Havigo estas &#x109;efa signo de a&#x11D;i&#x11D;o. Pasis apena&#x16D; kelkaj kongresoj post la promeno apud la tajpilo montrofenestra, jam mi vizitis vendejon. A&#x109;etcele. Sola.</p><p>
      � &#x108;u Valentina? � revokas vendisto en sia memoro. Li ne memoras ekspozicion. Li ne partoprenis la posttagmezon. Mi klopodas &#x11D;in priskribi. Vortoj ne bone bildigas objektojn. Tro da vervo metita en ili. La vendisto nenion scias pri mia promeno apud Valentina. La viza&#x11D;on de Nikola mi memoras, lian frazon anka&#x16D;.</p><p>
      Fine iu helpanto memoras. Helpantoj havas fre&#x15D;ajn kapojn. Temis pri la modelo kiu tiame ricevis premion, sed poste oni ne plu produktis &#x11D;in. Sekvis priskriboj kial merkato estis malpli ravita ol mi. La modelo estis retirita. Plua kaskado de klarigoj. Sed &#x109;u mi ne &#x15D;atus rigardi novajn tipojn?</p><p>
      Mi ne &#x15D;atis. Mi volis la tajpilon tiuposttagmezan. Jen la okazo a&#x109;eti revon kaj &#x11D;i ne plu vendi&#x11D;as!</p><p>
      Etas la obstaklo. &#x11C;i ne vendi&#x11D;as mialande. Sed la mondo estas la mia!</p><p>
      Vespere mi skribis leteron al amiko najbarlanda. Koverto lekita, po&#x15D;tmarko enangula:</p><p>
      �Kara homo,</p><p>
      Anta&#x16D; jaroj mi enami&#x11D;is je iu tajpiltipo kiun oni &#x109;esis vendi mialande. Temis pri Valentina. La ru&#x11D;a. &#x108;u vi kunkreskis kun iu neplenumita deziro? Estu homo, traser&#x109;u vian landon. Nur unu ekzemplero estas ser&#x109;ata. &#x108;u eblus alporti &#x11D;in al la kongreso somere? Pardonu, ke mi atakas vin, sed temas pri la revo de juntempo. &#x108;u &#x11D;i trova&#x11D;as en via lando?�</p><p>
      Kiso leterfina sigelis esperon. La ulo serioze komprenis la taskon. Balda&#x16D; venis lia sciigo. Diablo forportu min kaj miajn infana&#x135;ojn! La ma&#x15D;ino ne estas rekomendinda. Tial oni anka&#x16D; ne plu produktas &#x11D;in. Kelkaj ekzempleroj de &#x11D;i restas, se mi insistas. Sed la ilo a&#x109;e kostas kompare kun kvalito.</p><p>
      Homo, leteris mi entuziasme, vi estas la detektivo de la jaro. &#x108;u vi komprenas vian historian rolon en mia eta vivo? Temas pri la revo, fakte. Memoro al iu posttagmeza promeno el la epoko, kiam ni ja rajtis pagadi TEJO-kotizon la&#x16D; plej eta tarifo. Se la&#x16D; viaj jaroj, pensu kiom vi devus pagi &#x109;i-somere ... A&#x109;etu! Mi timas, ke li ne komprenis. Sed li a&#x109;etis.</p><p>
      &#x108;e la kongresa a&#x16D;tobuso mi &#x109;irka&#x16D;brakadis gekonatulojn. Anka&#x16D; li aperis. Kiso de homo, kiun adia&#x16D;o interrompis en konversacio, lastjare, lastlande. Ankora&#x16D; en lia &#x109;irka&#x16D;brako, kun lipoj &#x109;e lia kravato, mi demandas pri Valentina.</p><p>
      Li grumblas, sed li havas &#x11D;in. � Montru!</p><p>
      Mi mar&#x15D;as renkonte al Valentina.</p><p>
      Multa kaj sensenca parolo. Al Esperanto-amiko foje mankas 350 tagoj jare. Postkuro de la fadeno lasita lastsomere, kiam adia&#x16D;oj sendis nin hejmen.</p><p>
      � Jen &#x11D;i! � Teatreco ne mankis en lia movo.</p><p>
      � Tio? Griza? � mi ka&#x15D;is elrevi&#x11D;on kaj malfermis la kovrilon. Ene ku&#x15D;is bone enpakita griza tajpilo. Simpla kaj &#x109;iutaga. &#x11C;i jes surhavis la nomon �Valentina�.</p><p>
      � Mi imagis &#x11D;in alia! � komencis mi amasigi vortojn por kamufli seniluzii&#x11D;on. Mi vidis &#x11D;in anta&#x16D; jaroj en iu montrofenestro, &#x11D;i estis ru&#x11D;a kaj aspektis tute alia.</p><p>
      � Mi traser&#x109;is duonan urbon. &#x11C;i ne plu produkti&#x11D;as. Mi kredis, ke vi volas tiun a&#x16D; neniun. Ke &#x11D;i devas krome esti ru&#x11D;kolora, tion mi ne komprenis kiel la &#x109;efa&#x135;on.</p><p>
      � Vira&#x109;o! � pensis mi amare. � Tipa grizulo! Kion signifas koloro en lia vivo?</p><p>
      � Vi montri&#x11D;is brile eltrovema. Perfekta homo por ekspluatado. &#x108;u vi komprenas vian rolon? Homo kiu postkuras imagon, trovas &#x11D;in kaj alportas &#x11D;in � grizan!</p><p>
      Ni ridis. Mi pagis la fakturon. Kongreso entiris min. En vespera programo iu gaja studento el Zimbabvo muzikis sur mirakla muzikilo. Poste, en mia &#x109;ambro, kun zimbabva muziko enorele, mi malpakis Valentina.</p><p>
      � &#x11C;i estas &#x109;arma � da&#x16D;ris mi konsole, eble pro &#x135;usa muziko.</p><p>
      Mi funkciigis &#x11D;in, cilindro movi&#x11D;is, mi enmetis paperon. Nomon mian mi decidis tajpi. &#x11C;i stumblis. &#x11C;i ne parolis mian lingvon. Mankis al &#x11D;i miaj supersignoj! Literpozicio min konfuzis. Anstata&#x16D; ciferoj aperis interpunkcioj.</p><p>
      � Mi &#x15D;an&#x11D;os ja tion! Mi uzebligos &#x11D;in! Jen, estas &#x11D;i, Valentina!</p><p>
      Necesis reteni &#x11D;in spite al propraj grumbloj. Por lerni la lecionon pri akordigo de revo kaj realo.</p><p>
      Revo kaj realo.</p><p>
      Por lo&#x11D;i mialande 
      Jan
      �senigis sin de gepatra lingvo. Mi volis eviti lian lingvan izoli&#x11D;on. Revo. Realo estis multe pli kruda.</p><p>
      Mi volis forigi el lia rondo komencantojn por ne senesperigi lin. Perfektuloj en Esperanto subite &#x15D;ajnis raraj birdoj. Mi &#x109;asis ilin pasie kaj gvidis hejmen por dividi ilin kun li. Kiam mi spritis por ili super plenaj teleroj, mi sentis lian &#x15D;aton. Gastoj alvenadis amase: mia hejma gastlibro memorigis pri jarlibro. Kiam gasto venis, li estis hejme. Mi &#x15D;atis gastojn, &#x109;ar ili revenigis 
      Jan
      .</p><p>
      Kaj ni amba&#x16D; &#x15D;atis tiujn vesperojn kun gitaro, kiuj lasis montetojn da malpuraj teleroj en kuirejo. Foje mi perceptis pla&#x109;an envion &#x109;e iuj gastoj. Ili enviis nin, &#x109;ar ni parolis la lingvon en kuirejo, inter spicoj kaj ovobatado, en banejo, &#x109;e skrapado de malpura&#x135;oj de bankuvaj randoj, enlite, flustre, kun lipoj surha&#x16D;te. Mi kompatis tiujn, kies Esperanto redukti&#x11D;is al instruado de komencaj lecionoj en bazaj kursoj.</p><p>
      Tra mia lo&#x11D;ejo sterni&#x11D;is helpmatracoj:</p><p>
      Niaj plej viglaj konversacioj ekrilatis al kompilado de listoj pri a&#x109;etenda&#x135;oj.</p><p>
      � Ni ne plu havas purajn vi&#x15D;tukojn! � mi flustris vespere anstata&#x16D; karesoj.</p><p>
      Kreskon de vizitantoj ni amba&#x16D; registris. Mankon de amorado ne.</p><p>
      Kiam gastoj foriris, mi &#x15D;atis akompanon al la pordo. Post manpremo ni duope revenis al la &#x109;ambro. Mi &#x109;irka&#x16D;brakis lin kvaza&#x16D; post longa nevido.</p><p>
      � Mi estas feli&#x109;a &#x109;ar la gasto forvoja&#x11D;is kaj ne vi.</p><p>
      Ne ofte mi povis sincere tu&#x15D;i tiun temon: mi tiom da fojoj adia&#x16D;is, ke tiuj salutoj &#x109;e fervojoj kaj flughavenoj, kiuj apartigas min de aliaj homoj, da&#x16D;re enlo&#x11D;igis en min timon pri foriro. &#x108;e &#x109;iu nova adia&#x16D;o, mi resentis la plezuron &#x109;ar li restis tie &#x109;i. Mi pretis suba&#x109;eti lin, por ke li &#x109;eestu.</p><p>
      � Vi nur tajpu viajn leterojn, mi hodia&#x16D; purigos vazaron.</p><p>
      Li timis, ke li ekspluatas min. Mi neniam kura&#x11D;as konfesi al li, ke mi &#x15D;atas la bruon de lia tajpilo transmure, dum mi sidas en la kuirejo kaj gladas &#x109;emizojn. Varma gladilo glatigis surfacon de la &#x109;emizaj butontruoj. Mi revis. Odoro de gladitaj teksa&#x135;oj plenigadis la kuirejon kiel miaj pensoj pri tagoj intaj kaj ontaj.</p><p>
      � Vi estas la sola ino kiun ni konas, kiu &#x15D;atas lavi vazaron.</p><p>
      � Estas tio pro ikebana&#x135;o � asertadis mi.</p><p>
      Mi &#x15D;atis ordigi bluajn tasojn unuavice, telerojn ordigi la&#x16D;kolore, forkojn kaj kulerojn meti en poton kiel florojn, petalojn supren. El malsekaj vazoj mi sekigis nur tiujn, kiuj per siaj koloroj ne apartenis al la aran&#x11D;o. Tasoj malpuraj retenis konversaciojn okazintajn. Dum mi lavis ilin, la paroladoj reaperis. Nur tiuj partoj, kiujn mi volis a&#x16D;di. &#x108;iu subtaso apartenis al konkreta homo kaj lia movo. Makuloj respondis al diritaj vortoj.</p><p>
      Mi timis konfuzi lin per mia fantazio. Kafon mi enver&#x15D;is kaj aliris lian skribotablon por havi pretekston por tu&#x15D;i lin meze de la laboro.</p><p>
      Li sentis la kafodoron jam elkoridore kaj levis la kapon.</p><p>
      Mi volis esti bona an&#x11D;elo. Preta transpreni anka&#x16D; parton de liaj taskoj por doni al li pli da libera tempo. Mi kapablis esti rapida, lerta kaj bone organizita. &#x108;ar mi amis. Dum estis evidente, ke li jam laci&#x11D;is, neripareble.</p><p>
      Kongresa tempo alproksimi&#x11D;adis. Oni parolis pri ferioj. Mi ne planis: estis klare, ke li ne interesi&#x11D;as kaj mi ne volis tu&#x15D;i la temon. Prefere ke li ne formulu mian konjekton.</p><p>
      Kiam la somero jam tute ebrii&#x11D;is de si mem, li ekparolis. Li proponis, ke ni feriu aparte &#x109;i-somere. Necesis forte pensi, por ke mi memoru iun amikinon, kiun eblus viziti. Por eviti longajn eksplikojn, mi forvoja&#x11D;is, sola. La vizitata amikino montri&#x11D;is</p><p>
      tiel teda, ke mi pretis plori vespere en &#x15D;ia lito.</p><p>
      Post kvar tagoj mi revenis. Aviadile, por esti pli frue hejme. Lia viza&#x11D;o ombri&#x11D;is, vidinte, ke mi jam estas anta&#x16D; pordo.</p><p>
      Ne kura&#x11D;is mi diri, ke li mankis al mi. Mi diris, ke mi ricevis febron. Tio &#x11D;ustis. Sed kun tia febro aliaj plue turismas. Ne fartis mi komforte. Ne pro la febro, sed pro lia foresto. Elparoli tion estus tro humilige. Sed li povis tion konkludi la&#x16D; la maniero de mia alglui&#x11D;o al lia korpo post endormi&#x11D;o.</p><p>
      Sekvantsomere &#x109;io ripeti&#x11D;is. Sed mi jam elkreskis.</p><p>
      � Kiel vi imagas &#x109;iferin? � demandis mi kura&#x11D;e kun sento de sendependo. Lia propono embarasis lin pli ol min. Mi komencis vidi pla&#x109;on en nekuna feriado. A&#x16D; &#x109;u la &#x109;efa pla&#x109;o ku&#x15D;is en tio, ke li atendis &#x109;efine? Mi &#x15D;atis la revenon.</p><p>
      � Kiel estis? � intereso ne mankis en lia vo&#x109;o. Mi forprenis mian robon por montri al li kiom mi bruni&#x11D;is.</p><p>
      � Kaj mi fartas bonege! � diris mi tute gaje. Li ne havis ideon demandi &#x109;u pro la foresto a&#x16D; pro la reveno.</p><p>
      � Mi havis amason da traviva&#x135;oj! Estis mi &#x109;e nudisma pla&#x11D;o! Promenis, partoprenis koncertojn, man&#x11D;is glacia&#x135;ojn, verkis. E&#x109; havis amindumanton.</p><p>
      &#x108;u li volas a&#x16D;di? Li volas.</p><p>
      Scenojn pri tio kiel mi ku&#x15D;adis surroke kaj imagis, ke subite iu ombrigos mian kapon, por ke mi levu la rigardon, kaj konstatu, ke li venis ser&#x109;i min, mi elegante prisilentis. Ne licis tion raporti al la ulo, kiu instigis min al neduopa feriado.</p><p>
      Mi ekparolis al li pri 
      Ivan
      , la ulo de la pla&#x11D;o.</p><p>
      Por altiri mian atenton li proponis sin por ... tredi mian fadenon. Tiun posttagmezon mi sidis surpla&#x11D;e &#x109;irka&#x16D;ita per fadenoj. Klopodo enplekti ion sunan por longa vintro. La helpon mi rifuzis. Kaj &#x109;u li rajtus la&#x109;i miajn tenisajn &#x15D;uojn? Altruduloj de la pla&#x11D;oj! Kiel tiaj demandoj vintre sonas never&#x15D;ajne! Mi ridetis, imagante lin super mia maleolo, fiksanta miajn la&#x109;ojn. Anka&#x16D; li alridetis min. Ver&#x15D;ajne pro io tute alia. Vesperman&#x11D;an inviton mi rifuzis. Al tombejo mi tamen volis kun li.</p><p>
      &#x11C;is la tombeja muro eblis kun ta&#x16D;ga distanco a&#x16D;skulti liajn kli&#x15D;ajn somerajn frazojn. &#x108;e la tombejo enkrepuska kun odoro de velkaj floroj, ni preterpasis apud nigre vestita maljunulino kun &#x15D;ovelilo enmane. Mi turnis min post &#x15D;i. Jen la malgajo preterpasanta.</p><p>
      Li haltis apud tombo&#x15D;tonoj kaj legis al mi nomojn el malhelo venanta. La manon mi etendis al marmora tabulo. En &#x11D;i restis ankora&#x16D; eta spuro de taga varmo. 
      Ivan
      �vidis mian movon kaj etendis al mi sian manon. En &#x11D;i la varmo de la fini&#x11D;inta tago tute senteble pulsis. Mi ne eltiris miajn fingrojn. Ni sidi&#x11D;is &#x109;e iu mureto kaj flaris cipresan odoron de Mediteraneo.</p><p>
      � Pri kio vi pensas? � demandis li post longa silento.</p><p>
      � Pri vintro � sinceris mi.</p><p>
      Li ekridetis senkomprene.</p><p>
      Kaj mi demandis min, &#x109;u tiu odoro kaj tiu tu&#x15D;o reaperos vintre, ligitaj al insula pejza&#x11D;o. La manoj de nefinokazinta ulo kun la insulaj turoj fone.</p><p>
      Ivan
      �ne povis kompreni kial mi ne volis diri al li mian nomon. Kaj kial mi ne akceptas revidi lin morga&#x16D;.</p><p>
      Mi anka&#x16D; ne komprenis. Senkritike kaj entuziasme mi ka&#x15D;e pensis pri tiu homo hejme, sentante tamen, ke nia rilato estas subfosita. Pensi pri &#x11D;i kun amo ne sufi&#x109;is por savi &#x11D;in de krevo.</p><p>
      � Kiam &#x11D;i eksplodos, klopodu kapti firman grundon! � ekmalicis la vo&#x109;o el mi, dum mi eltiradis fingrojn el manvarmo de 
      Ivan
      , decidante reiri.</p><p>
      � Mi &#x15D;atis tiujn promenojn kun la ulo de la pla&#x11D;o � rakontis mi gaje al 
      Jan
      .</p><p>
      � Mi &#x11D;ojas � diris li. &#x15C;ajnis kvaza&#x16D; li vere &#x11D;ojus.</p><p>
      La someroj bruligis etan flamon en nia vivo. Mi pretis protekti &#x11D;in per manplato por ke &#x11D;i ne estingi&#x11D;u.</p><p>
      Kiam komenci&#x11D;is vento subfenestre, mi emis rakonti mian fabelon pri la ora fi&#x15D;eto.</p><p>
      Jan
      �a&#x16D;skultis bonvole kaj korektis miajn transitivajn verbojn.</p><p>
      Varma mediteranea vespero. Mi post tuttaga fastado sidas en restoracio. Homoj svarmis &#x109;ie. Unu eta tablo estis libera ankora&#x16D;. Fi&#x15D;on mi mendis. Mono en la po&#x15D;o tiuvespera hazarde sufi&#x109;is por la plej kosta el la menuo.</p><p>
      La okuloj trankvile promenis la&#x16D; nud&#x15D;ultraj man&#x11D;antoj. Tiom da homoj! Tiom da lingvoj! Mi tamen ne sentis tiun nervozi&#x11D;on kiu min foje kaptas en a&#x16D;tobusoj, kiam mi rigardas voja&#x11D;antojn &#x109;irka&#x16D;e: diable, kiom da ili ankora&#x16D; necesus informi pri Esperanto! Kaj min kaptas hororo pri nura memoro pri mondaj enlo&#x11D;antoj.</p><p>
      Kelnero &#x11D;entile alvenis. &#x108;u li rajtus sidigi al mia tablo iun alian klienton? Estas tia tumulto &#x109;i-hore!</p><p>
      Iu sinjoro balda&#x16D; altabli&#x11D;is kaj elprenis iun &#x135;urnalon. Anglalingvan, klare.</p><p>
      Oni alportis al mi fi&#x15D;on. &#x11C;i estis oreta. Por ne diri ora. Bonodoris el mia telero. Mia samtablano glutis iun loka&#x135;on. &#x11C;i &#x15D;ajnis sengusta.</p><p>
      Ni ekkonversaciis super niaj teleroj. Pri voja&#x11D;oj temis. Afrikaj.</p><p>
      � Mi neniam estis tie. Miaj voja&#x11D;oj kondukas al aliaj direktoj! � ne mankis &#x109;armo en tiu frazo. Mi fartis bone. Kial lia safari-voja&#x11D;o en Kenjo valorus pli ol mia semajno en Veliko Tarnovo?</p><p>
      Poste ektemis pri profesioj.</p><p>
      � Mi vendas nafton en tiu mondparto � diris la sinjoro.</p><p>
      � Kaj mi la Internacian Lingvon.</p><p>
      Ni levis la manojn de niaj teleroj. Naftulo kaj esperantistino afable manpremis. Ne mankis rideto.</p><p>
      � Mi ne bone komprenis pri via profesio � li kura&#x11D;is.</p><p>
      Al lia viza&#x11D;o mi rigardis por alfronti primokon. E&#x109; ombro de &#x11D;i mankis. La vojo de anglalingva naftovendanto al Zamenhof &#x15D;ajnis al mi tro longa por tiu vespero. Mi diris ion nekompletan, intereso restis en liaj okuloj. Li ne tuj klasifikis min al stranguloj. Eble al nekutimuloj. Mi preferis tiel.</p><p>
      Ni iris al sudamerikaj temoj. En pa&#x16D;zojn de lia rakonto mi enmetis miajn komentojn. &#x15C;ajne li &#x15D;atis ilin. &#x108;u &#x109;ar mi klopodis? Mi volis lasi favoran impreson pri persono profesie okupi&#x11D;anta pri utopio.</p><p>
      Favora impreso &#x109;e la naftosinjoro sukcesis.</p><p>
      � &#x108;u vi regule pasigas feriojn sola sur &#x109;i tiu insulo?</p><p>
      � La unuan fojon. Kaj sola kaj sur &#x109;i tiu insulo.</p><p>
      &#x108;e li temis pri hazarda aparti&#x11D;o. Lia edzino en Munkeno posedas iun moda&#x135;vendejon. Kaj somere estas la pinta sezono por elmontro de vintraj modeloj. Subite &#x15D;i devis partopreni iun modspektaklon, kaj tiel okazis.</p><p>
      Kaj mi estas parto de iu internacia paro. Foje senti&#x11D;as la bezono redukti&#x11D;i al propra kulturo kaj soli&#x11D;i. Tiel.</p><p>
      � &#x108;u mi bone komprenis, ke via hejma lingvo estas Esperanto?</p><p>
      � Jes, sinjoro, vi bone komprenis.</p><p>
      � Ege interese! � Li tute ne sciis. Li tute ne sciis, ke io tia ekzistas.</p><p>
      Kio ne ekzistus? Uzo de Esperanto? Jes, &#x11D;i ekzistas. Ne grandskale. Sed kvalite. &#x15C;ajnas al mi.</p><p>
      Mi ridetis vidalvide al la naftosinjoro kiel homo kiu posedas oran fi&#x15D;eton.</p><p>
      Balda&#x16D; li &#x15D;ajnis laceta. Tumulto &#x109;e &#x109;irka&#x16D;aj tabloj &#x109;esis. Kelnero svingis per sia tuko.</p><p>
      � Mi &#x15D;atus pagi � senkulpi&#x11D;is mi.</p><p>
      � &#x108;e kiu pla&#x11D;o vi kutimas?</p><p>
      � Mi kutimis. Per matena &#x15D;ipo morga&#x16D; mi forlasos la insulon. Estis agrable.</p><p>
      Kelnero alportis fakturojn. Por la naftosinjoro iun bagatelon. Por mi la sumo estis altega. &#x15C;ajne oni pagigas anka&#x16D; feli&#x109;on. Ial mi estis tre gaja. Kun digna trinkmono mi pagis la kalkulon. Kiel homo, kiu ja rilatas al ora fi&#x15D;eto.</p><p>
      � La ora fi&#x15D;eto transformi&#x11D;is al sireno! ... Restis de &#x11D;i nur duono! � provis spriti la vo&#x109;o, dum mi sentis kiel miaj kruroj ligni&#x11D;is de sidado super renversita tirkesta enhavo. Spino ekdoloris min pro ka&#x16D;rado.</p><p>
      Mi forlamis al fenestro. Anta&#x16D; &#x11D;i vento lulis maldikan arbon. &#x11C;i havas krombastonon al kiu neniu kunligis &#x11D;in por helpi &#x11D;ian kreskon. Foje mi petis de 
      Jan
      , &#x109;u li ne povus fiksi &#x11D;in. Li diris, ke li faros morga&#x16D;.</p><p>
      La arbo balanci&#x11D;as triste kiel maljuna dancistino. Meze de la &#x109;ambro restis &#x109;ifita amaso da skribitaj pa&#x11D;oj. Mi likvidos ilin morga&#x16D;.</p><p>
      � Nu, kio nun? Kial deprimi&#x11D;o? Tiu stulta Esperanto forkonsumos vin definitive. Estu feli&#x109;a, ke &#x11D;i retiri&#x11D;as! Vi ricevas &#x15D;ancon rehejmeniri! Kiaj stulta&#x135;oj pri &#x15D;oko de malri&#x109;i&#x11D;o! � mia vo&#x109;o vangofrapis mian triston.</p><p>
      � Vidu, vi tute &#x109;esis aparteni al via propra kulturo! Vi havas konsciencripro&#x109;on dum skribado de unu letero nacilingva, dum amasetoj da Esperanto-kovertoj atendas vian atenton. Lasu ilin! &#x108;iuj volas vin ekspluati! Al diablo kun petoj pri perado de &#x135;urnaloj, pri recenzoj de verkoj al kiuj vi ne havas emon. Rifuzu! Forgesu pri geonkloj esperantistaj. Kiam vi lastfoje partoprenis iun vesperon de nacia poezio? Kiam?</p><p>
      � Kiam? � ree&#x125;is tra la malplena kapo.</p><p>
      � Kompreneble, tio restis en nebulo. Sed lia foriro estas kristale klara!</p><p>
      La vo&#x109;o pravas.</p><p>
      En mia bu&#x15D;o kapablas reaperi la amaro de la unua mateno post lia foriro. Kuseno &#x109;ifita. La lito kiel batalkampo. &#x11C;i kunsuferis hororon de soli&#x11D;o. Kiam fine endormi&#x11D;o sukcesis, la vo&#x109;o pikis min per senkompato:</p><p>
      � Kial vi dorma&#x109;as? Ne klopodu vin ka&#x15D;i! Vi eksolis! Alkutimi&#x11D;u konscie al tiu stato!</p><p>
      La lumon mi decidis en&#x15D;alti kaj meti manon sur mian nukon.</p><p>
      � &#x108;io, kion la vo&#x109;o diris, estas vero. Nur ne tristu! Provu legi!</p><p>
      Mi foliumas. Kien malaperis belaj vortoj de la mondo? Subjektoj fu&#x11D;is el frazoj kaj lasis sensenca&#x135;ojn surpa&#x11D;e.</p><p>
      La vo&#x109;o tamburas jubile:</p><p>
      � Vi devas alkutima&#x11D;i al tio, ke hiera&#x16D; vi lastfoje dormis apud li! Lastfoje! Kiam vi tion akceptos, &#x109;io iros glate!</p><p>
      La informo &#x15D;ajnas terura. &#x108;u ne eblus &#x15D;an&#x11D;i &#x11D;ian enhavon?</p><p>
      &#x108;u ne ekzistas instanco, al kiu eblus plendi? Kie eblus peti &#x15D;an&#x11D;on?</p><p>
      � Ne eblas � verdiktas la vo&#x109;o.</p><p>
      � &#x108;u vi &#x15D;atus iom da akvo? � proponas mi al mi konsole. La akvo likas senguste tra mia gor&#x11D;o. Mi glutas &#x11D;in malrapide por prokrasti la foriron: per &#x109;iu bu&#x15D;pleno mi iras for de nia vivo komuna. Kien? la tagoj venantaj timigas per imagita soleco.</p><p>
      Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu &#x11D;in varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!</p><p>
      Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormi&#x11D;is.</p><p>
      Mateno grizigas la &#x109;ambron. Li kutimis fermi &#x15D;utrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas levi&#x11D;on.</p><p>
      � Vi devas mem fermadi &#x15D;utrojn &#x109;iuvespere! � komencas la vo&#x109;o aferece.</p><p>
      La unua leciono pri nova soleco: mi devas sola elliti&#x11D;i. Neniu sciigas la horon. Nudaj piedoj surplanke lace gvidas al fenestro. Kurteno levita. Ekstere vivo fluas senfantazie. Malvarmo en&#x15D;ovi&#x11D;as al mia talio kaj &#x109;irka&#x16D;brakas min sub nokto&#x109;emizo. Sobrigo.</p><p>
      � Estas griza tago hodia&#x16D; � prononcas mi la&#x16D;te anta&#x16D; la kurteno per tono de veterprognozo. La frazo plenigas la &#x109;ambron. Nenia respondo. Tiam la vo&#x109;o decidas interveni:</p><p>
      � Ne necesas paroli Esperanton kun vi! Vi estas sola!</p><p>
      La enhavo de la frazo frapis min kiel bato.</p><p>
      � Vi pravas � pensas mi responde al la vo&#x109;o. � Ne necesas</p><p>
      � Sve je sivo! � ripetas mi por mia vo&#x109;o nacilingve.</p><p>
      � Bele sonas tio, kun multaj �s�oj � entuziasmi&#x11D;as la vo&#x109;o false.</p><p>
      La vo&#x109;o akompanas min en la banejon kaj ni rigardas unu la alian en la spegulo.</p><p>
      � Oni ne estas tro fre&#x15D;a hodia&#x16D;.</p><p>
      � Oni ne estas tro fre&#x15D;a hodia&#x16D; � ripetas la vo&#x109;o senmoke, Esperante, kaj helpas al mi &#x11D;entile el&#x15D;ovi dentopaston sur broseton. Remetinte la broson, mia</p><p>
      fingro hazarde tu&#x15D;as la alian broson entasan. Mal&#x11D;ojo atakas min kiel vomemo.</p><p>
      � A&#x16D;skultu � eksplodas la vo&#x109;o mal&#x11D;entile � en la mondo milegoj da virinoj alkutimi&#x11D;is al pli a&#x109;aj aferoj! Kaj se vi nun faros scenojn pri &#x109;iu feka a&#x135;o, kiun li lasis tie &#x109;i; vi faros dramon konstante. Li lo&#x11D;is tie &#x109;i dum jaroj!</p><p>
      � Jam bone, silentu nur!</p><p>
      Mi vidas, ke oni e&#x109; en la propra domo ne rajtos esti trista. Mia &#x109;efa zorgo fari&#x11D;os kiel kontra&#x16D;stari al la vo&#x109;o, kiu definitive decidis savi min de sentimentaleco.</p><p>
      Por li estas pli facile. Li ello&#x11D;i&#x11D;is kaj &#x109;irka&#x16D;i&#x11D;is per nova medio. Mi restis apud a&#x135;oj, al kiuj ni donis siaspecan historion. Kaj se mi forvoja&#x11D;us?</p><p>
      � Bonega ideo! � entuziasmi&#x11D;as la vo&#x109;o. � Vi distanci&#x11D;os!</p><p>
      De kie la vo&#x109;o &#x15D;ajnigas tiom da sa&#x11D;o kaj vivsperto? Mi havas la impreson, ke &#x11D;i pu&#x15D;as min kiel invalidon en rulse&#x11D;o.</p><p>
      � Nenio interesas min, sciu. Mi voja&#x11D;as nur por plezurigi vin!</p><p>
      La vo&#x109;o luli&#x11D;as en mi kontente.</p><p>
      Trajna bruo.</p><p>
      Ni voja&#x11D;as al Budape&#x15D;to.</p><p>
      Al amikino.</p><p>
      � &#x108;u vi ne &#x15D;atus veni flegi vin &#x109;e mi? � proponis &#x15D;i delikate.</p><p>
      La vo&#x109;o zumas gajete en mi kiel en granda konko, en kiu subite restis multa spaco por plenigi.</p><p>
      Domoj kaj reloj multobli&#x11D;is. La plata panonia pejza&#x11D;o transformi&#x11D;as al &#x109;efurbo.</p><p>
      En fremdan urbon enirante mi kutime perdas paperon, kiu klarigas kiel trovi tiujn al kiuj mi ekvoja&#x11D;is. &#x108;io ripeti&#x11D;is &#x109;i foje.</p><p>
      Grizis &#x109;io. El grizo ne eblas eskapi. Subite iu vinkolora mantelo deglui&#x11D;is elfone kaj ekvenis al mi. Estis 
      Anna
      . Mi estis atendata. Sento pla&#x109;a kaj korvarmiga. Mi &#x109;irka&#x16D;brakas &#x15D;in, kvaza&#x16D; nia renkonti&#x11D;o &#x109;ion &#x15D;an&#x11D;os kaj rebonigos aferojn.</p><p>
      Poste &#x15D;i prezentos min al sia amiko. Mi rigardis lin kun &#x135;aluzo. Jen la amata viro. Pro kiu eblas &#x109;iujn superruzi, &#x109;ar nur li &#x15D;ajnas unika. &#x108;u tiu amo kapablos elteni &#x109;iujn obstaklojn? � &#x11C;i eltenu, jen la viro kiun iu amas � murmuri&#x11D;is en mi.</p><p>
      Vespere mia blua libreto ri&#x109;i&#x11D;is je recepto pri celeria sa&#x16D;co. Tra la pa&#x11D;o al kiu &#x109;ina paperproduktanto enteksis floron, mia malbela manskribo instrukciis kiel el radiko elraspi bongusta&#x135;on.</p><p>
      � Sed por kiu vi kuiros? Ne indas malpurigi raspilon pro unu homo, se tiu estas oni mem � ekmalicis la vo&#x109;o.</p><p>
      Mi &#x15D;ajnigis ne a&#x16D;di la komenton kaj finnotis la recepton &#x11D;is la lasta guto de aldonota acida kremo.</p><p>
      En noktaj &#x109;emizoj, ku&#x15D;antaj en nia florokovrita lita&#x135;o ni duonan nokton prikla&#x109;adis virojn, komplotante kontra&#x16D; ili kaj primokante nian dependemon. La flegejo mirinde funkciis. Tage. Post endormi&#x11D;o, mi tuj sentis lian brakon &#x109;irka&#x16D; miaj &#x15D;ultroj.</p><p>
      � Mi ne volas, ke vi suferu! � diris li milde. � Venu &#x109;i tien! � Mi veki&#x11D;as pro plezuro de la invito. Malfermante la okulojn, mi tuj komprenas: la vespera leciono pri sendependi&#x11D;o jam forgesita. Mi devas rekomenci.</p><p>
      En a&#x16D;tobuso mi staris apud geamanta paro, kiu flustris unu al la alia ion, je kio anka&#x16D; mi &#x15D;atus varmi&#x11D;i. Mi restis apud ili &#x11D;is la lasta haltejo. La amo, apud kiu mi staris, ne helpis. &#x108;e &#x11D;i mia perdita ek&#x15D;ajnis e&#x109; pli perdita.</p><p>
      Anta&#x16D; la montrofenestroj de 
      V�ci-utca
      �mia vo&#x109;o subite timigis min:</p><p>
      � He, kion vi faras anta&#x16D; la fenestro kun viraj varoj? Li &#x109;esis ekzisti!</p><p>
      Mi forglitis al apuda fenestro, kvaza&#x16D; kaptita &#x109;e io malpermesita. Tie mia rigardo ne&#x16D;trale sekvis linion de iu broda&#x135;o kaj perdi&#x11D;is la&#x16D; &#x11D;i.</p><p>
      Ne halti apud la montrofenestro kun porvira varo montri&#x11D;is ne tiom simpla afero.</p><p>
      � &#x108;u vi ser&#x109;as ion konkretan? � ekpikis min la vo&#x109;o, memorigante.</p><p>
      Nur jaron poste eblos amuzi&#x11D;i pri tio:</p><p>
      Koleginoj enoficejaj malkovris rabatvendadon de viraj puloveroj. Anka&#x16D; mi entuziasmi&#x11D;is kaj vigle</p><p>
      sekvis informojn pri manikoj kaj koleltran&#x109;a&#x135;o. � Kaj en kiu koloro?</p><p>
      � Homoj, sed mi tute forgesis, ke mi estas senvira! Tute ne plu interesas min &#x109;u longmanikaj a&#x16D; ne! � kaj ni &#x109;iuj ekridis sincere.</p><p>
      Sperto de pasa&#x11D;ero, kiu jarojn post ello&#x11D;i&#x11D;o, subite erare elbusi&#x11D;as &#x109;e la anta&#x16D;a adreso.</p><p>
      Sed necesus atingi tiun punkton de ridindeblo de la propra stato. Momente mi mar&#x15D;is ankora&#x16D; tra la unua urbo sen li. La unua a&#x109;etumo.</p><p>
      En iu &#x109;arma vendejo, kie vortoj montri&#x11D;is superfluaj, mi a&#x109;etas naztukojn. &#x108;e la tablo de la dol&#x109;a&#x135;ejo �
      Anna
      � mi malligis la paka&#x135;eton kaj eltiras iun bluetan. &#x11C;i &#x15D;ajnas iom pli granda ol supozite.</p><p>
      � Uzendas nur por grandaj tristoj! � eksufloris la vo&#x109;o kaj mi per kapmovo forskuis &#x11D;in.</p><p>
      Iu knabeto &#x109;e la apuda tablo evidente tedi&#x11D;as dum onjoj legas leteron. Li surhavas bluan koltukon kaj ni inter&#x15D;an&#x11D;as seriozan rigardon.</p><p>
      Per rideto mi interkompreni&#x11D;as kun kelnerino: teo kaj kuko. Mi &#x15D;atus mendi teon kun lakto, sed mi ne scias tion diri. Sekve mi devus &#x15D;ati teon kun citrono.</p><p>
      Sur la tablo mi malfaldas urboplanon kaj malfermas mian kajeron. Bruas la hungara &#x109;irka&#x16D; mi. Mi sentas min sekura en fremda lingva medio kiam mi skribas miajn liniojn. Kiam mi skribas, neniu min alparolas. Mi estas &#x109;e mi mem. Anta&#x16D;e kiam mi estadis sola fremdlande, mi skribis leterojn por dividi spacon kun li. Nun miaj leteroj lin ne plu interesas. Mi skribas al mi mem:</p><p>
      Kara mia,</p><p>
      mi salutas vin el la flegejo. La vivo estas tre trankvila. &#x108;irka&#x16D; oni aliaj vivas gaje, tostas kaj ma&#x109;as juglandajn kukojn. Ili estas bongustaj, imitu ilin.</p><p>
      La teksto enhavas &#x109;iun torda&#x135;on de altrudita diktado.</p><p>
      Tage mi vagas ser&#x109;ante iujn stratojn, kiujn mi indikis kiel imagitan celon sur la urboplano. Survoje al man&#x11D;ejo mi haltis anta&#x16D; apoteka muzeo. Iu simpatia sinjorino en blanka kitelo elpalpis mian solecon kaj ekrakontis al mi pri iama laboro de apotekistoj. Kiam ili produktadis medikamentojn kaj ne vendadis boteletojn.... &#x15C;i pacience klarigis al mi pri diversaj vazoj, pri korboj, pri kolektado de kamomilo. Mi obeeme sekvis &#x15D;in al laboratorio, kie &#x109;e homkranio, vesperto kaj aligatoro oni ser&#x109;is oron. Bra&#x11D;oj da&#x16D;re ru&#x11D;is, helpataj per elektra kurento. Oro plue ser&#x109;ata.</p><p>
      Mi subite memoris pri mia propra ser&#x109;o kaj malla&#x16D;te fermis la pordon post mi.</p><p>
      Surstrate por sekundo bona humoro revenis. Mi sidi&#x11D;is sur benkon &#x109;e la Parlamentejo. Suno sur mia vango. Melankolio &#x109;ie alie.</p><p>
      Ekzistas momentoj tute gajaj: mi ferias eksterlande. &#x15C;tonaj leonoj gardas la Parlamentejon. Parto de la tegmento ripari&#x11D;as. Kolombojn sur &#x11D;i ne necesas longe ser&#x109;i.</p><p>
      Tiam subite tertremi&#x11D;as sub miaj piedoj.</p><p>
      � Helpon! Vi ne ferias sola! Vi eklo&#x11D;is en la lando de la solado!.</p><p>
      Mi emis turni la viza&#x11D;on al marmora muro de subtera fervojo kaj ekplori.</p><p>
      Kalendaro forpelis min el la flegejo. La vo&#x109;o ne demandis pri sukcesoj. Ni sidis trankvile kaj &#x11D;i foliumis por mi �Sen para&#x15D;uto� de 
      Poul Thorsen
      . Ekster la vagono pluvis. &#x15C;ajnis ke jam de tagoj pluvis. La herbejoj, kiujn mi lasis vintraj jam verdi&#x11D;is &#x109;e fenestroj.</p><p>
      � Printempo! � ekkriis gajtone vo&#x109;o. Entuziasmo de infano kiu ekvidis la maron. El mi jam bur&#x11D;onis �amara planto de la solec��. Por ke &#x11D;i ne rimarku tion, mi sidis trankvile, senmove kaj sentis klare kiel mi voja&#x11D;as tra krepusko renkonte al novaj longaj vojoj.</p><p>
      En mia pordo la &#x15D;losilo kutime ekklikis. Mi eniris kun valizo kaj metis &#x11D;in en koridoron. Mi havis la impreson, ke la aero enlo&#x11D;eja kunpremi&#x11D;is kaj ke &#x11D;i pene tran&#x109;i&#x11D;as.</p><p>
      En po&#x15D;tkesto estis pluraj presa&#x135;oj kaj unu sensignifa bildkarto, kiu anoncis iun gaston. Sur kalendaro mi devis konstati, ke &#x11D;i estos balda&#x16D;, tiu dato. Lacon mi sentis. &#x11C;ojon nenian.</p><p>
      Dum tagman&#x11D;o en restoracio sekvanttage, mi elektis iom foran tablon. Kiam kelnero decidis alproksimi&#x11D;i, ripeti&#x11D;is la sperto de la reveno. Mi preska&#x16D; povis vidi kiel li tran&#x109;as la aeron survoje al mi. Kiam li notis mian mendon, mi sentis kiel per lia foriro denove fermi&#x11D;is la cirklo &#x109;irka&#x16D; mi. Kiel akvaj algoj surlage, kiam boato preterglitas. &#x108;u tiel do aspektos soleco?</p><p>
      Ni trinkis vinon. Tri amikinoj. Okazo por festi trovi&#x11D;is. Ni parolis pri sano. Mia lango trovis dentotruon. Vino el botelo dividi&#x11D;is tra niaj glasoj, flava kaj travidebla.</p><p>
      Ektemis pri viroj.</p><p>
      � Mi ne povas imagi, ke nun mi iam devos ku&#x15D;i apud iu nekonata vira korpo. Pri kiu oni nenion scias. &#x108;u eblas entute meti sian manon al &#x11D;i, sen senti tiun viron kun kiu oni anta&#x16D;e vivis? Kvaza&#x16D; na&#x16D;zi&#x11D;on mi sentas. Triste kiel &#x109;e Simone de Beauvoir: �Karesoj kaj rimorsoj havis la guston de aferoj pasintaj.�</p><p>
      � Amakinoj rigardis min senpartoprene.</p><p>
      Kiel nun da&#x16D;rigi? &#x15C;ajnis vere, ke &#x109;io ekhavis la guston de aferoj pasintaj. Pasinta absinto.</p><p>
      Tagoj ne permesis cerbumadon, far&#x109;itaj per teda&#x135;oj. Noktoj &#x15D;ovis min sub kusenon kaj bruske el&#x15D;altis lumon kaj la mondon tutan.</p><p>
      La vo&#x109;o &#x15D;toni&#x11D;is en mia stomako kramfe kaj mi zorge evitis &#x11D;iajn eblecojn por ataki:</p><p>
      Malfruvespere mi sidis &#x109;e supa telero. Tra silento</p><p>
      telefono sin anoncis. Mi ekstaris kun impreso, ke iu volas ion novan diri al mi.</p><p>
      � Jes?</p><p>
      � Mi venos morga&#x16D; per matena trajno � la vo&#x109;o de la bildkarta anonco eniris mian vesperman&#x11D;on.</p><p>
      � Se vi venus nun, vi ricevus supon. Sed anka&#x16D; morga&#x16D; mi atendos vin.</p><p>
      Almena&#x16D; ia &#x15D;an&#x11D;o. Al li mi &#x11D;ojis konatule. Malanta&#x16D; ni renkonti&#x11D;oj &#x109;e pluraj kongresoj. Tempo neniam sufi&#x109;a por satparoli. Niaj du &#x15D;tatoj apartenas al du diversaj mondoj. Kvaza&#x16D; du planedoj. Kiam en Nov-Jorko oni vo&#x109;donas pri io, deputito de mia lando alten levas la manon kontra&#x16D; la lia. Mi subtenas mian deputiton &#x109;i-kaze. En niaj konversacioj tiuj du mondoj ne vidi&#x11D;as. &#x108;u pro ne&#x16D;traleco?</p><p>
      Mian landon li neniam sukcesis eniri. Mankis enirpermeso. Kvadrata stampo enpasporta. &#x108;u &#x109;ifoje li sukcesos? Agrabla sento pri ebla venko super burokratoj.</p><p>
      Al la trajno mi ekiris per ne&#x16D;trala pa&#x15D;o de atendanto. Vento blovis &#x109;irka&#x16D;e, kaj mi rigardis al pesilo stacidoma, al po&#x15D;tkesto apuda. Mi atendis lin kiel mi atendis tiom da homoj anta&#x16D;e. Kiam fine lokomotivo aperis, mi vane kontrolis la trajnon la&#x16D;longe. Li estis nenie.</p><p>
      La homo, kiu vane atendis, sentas sin trompita. Kie ser&#x109;i tra plen&#x15D;topitaj kajoj? Mi ekiris a&#x16D;tomate al telefonejoj. Malaperis mia rezignita mieno: anta&#x16D; unu el ili staris la kongresa knabo. &#x108;irka&#x16D;brako.</p><p>
      Nekredeble, la &#x109;efa vorto. Kiom da jaroj ni ne vidi&#x11D;is? Tri? Kvar?</p><p>
      � Kiel fartas la ulo ?</p><p>
      � La ulo foriris, definitive..., Anta&#x16D;nelonge � &#x108;e tiu frazo mi stulte sentas etan ombron surviza&#x11D;an. Mi volas &#x11D;in rapide forpu&#x15D;i:</p><p>
      � Estas strange vidi vin sen ducent kongresanoj!</p><p>
      Li ekridis per lar&#x11D;a rido de interkona vespero.</p><p>
      Lia dorsosako eniris tra mia pordo. Mi alportas glasojn. Suko de sambuko. &#x108;u malsata? Mi surtabligis du telerojn. En randoj de miaj glasoj subite respeguli&#x11D;as la tuta kuirejo. Jam de longe ne trovi&#x11D;is du glasoj sur mia tablo.</p><p>
      Per babilo mi forpelas tiun intiman bildon de la tablo. Ni ekmencias geamikojn tutmondajn. Iliaj po&#x15D;tkartoj plenigas niajn leterkestojn dumjare kaj &#x109;e kongresoj ni eventuale dividas kun ili unu fojon man&#x11D;otablon. &#x108;u tio sufi&#x109;as?</p><p>
      Sur teleroj mi dividas iun mian improviza&#x135;on, prezentante &#x11D;in kiel nacian man&#x11D;a&#x135;on. Dumman&#x11D;e li plurfoje tu&#x15D;as mian manon. Nek pro salo, nek pro pantran&#x109;o. Sed mi ne agnoskis la tu&#x15D;on. Li &#x109;iam &#x15D;ajnis iom bubeca.</p><p>
      Rutina&#x135;ojn de gastigantino mi da&#x16D;re recitis: vi&#x15D;tukoj tie &#x109;i, liton oni muntas tiel. &#x108;u pli da suko?</p><p>
      Malanta&#x16D; li horlo&#x11D;aj montriloj anoncis nokton. Necesis akvumi florojn. Li petolis kaj gaje &#x109;irka&#x16D;brakis min. Mi ridis pri io kion li &#x135;us diris kaj por sekundo mia kapo restis sur lia &#x15D;ultro. Rapide mi &#x11D;in rektigis.</p><p>
      Necesis &#x15D;ajnigi, ke nenio okazis. A&#x16D; &#x109;u jam estis tro malfrue?</p><p>
      � Bonan nokton! � diris mi simple, kun bu&#x15D;o plena de gusto de aferoj pasintaj. Lian rigardon mi havis en la nuko dum mi iris al la pordo de mia &#x109;ambro.</p><p>
      Sed li evidente decidis tion kio okazis nomi &#x109;irka&#x16D;brako.</p><p>
      � Mi ne &#x15D;atas adia&#x16D;i kun vi. E&#x109; ne &#x11D;is morga&#x16D;. Elpruvita frazo el lia voja&#x11D;repertuaro? Mia orelo registris &#x11D;in la&#x16D; sia maniero. Lia ha&#x16D;to odoris je alia sapa parfumo. Mi perceptis etan &#x15D;oki&#x11D;on. &#x11C;i ne estis la gusto de aferoj pasintaj.</p><p>
      � Mi ne kutimas enliti&#x11D;i en la litoj de preterpasantoj � volis mi pensi, sed mi iom scivolis pri la nova odoro. Lia barbo raspis min dum kisoj.</p><p>
      La vo&#x109;o ien malaperis. Alie &#x11D;i certe pelus min al liaj brakoj. &#x15C;ajne &#x11D;i kaj mi jam harmoniis.</p><p>
      Matene mi sentis agrablajn brula&#x135;ojn surviza&#x11D;e: ardo de ununoktuloj.</p><p>
      Per senkompato de &#x109;iutagejo mateno eniradis la &#x109;ambron.</p><p>
      � He! � frapetis mi &#x109;e lia &#x15D;ultro. � Vi el&#x15D;ovis min el la propra lito! � li ku&#x15D;is diagonale �per la pozicio de posedemuloj�. Ial la veki&#x11D;o ne surprizis min.</p><p>
      Vesperman&#x11D;is geamikoj, veki&#x11D;is geamantoj.</p><p>
      Li forvoja&#x11D;is najbarlanden por mallonga vizito. Mi ebria de nova gusto, kiu min subite invadis, divenis la trajnon per kiu li revenos. Je la kajo, kie oni nur adia&#x16D;as, alvena kiso gustis promesdone.</p><p>
      Al geamikoj, al kiuj li anka&#x16D; apartenu, mi ne emis montri, al kio transformi&#x11D;is lia vizito. Mi klopodis eviti lian rigardon anta&#x16D; ili. Se niaj rigardoj interkruci&#x11D;us, &#x109;io jam estus publika deklaro. Mi havis lumon en okuloj.</p><p>
      Ne eblis sen vespera invito algeamikoj. Multaj invititoj, malmultaj sidlokoj. Mi trovis spacon sur okupita sofo, Li &#x15D;ovis sin apud mi kaj ne plu ekstaris. Se mi nur iom movus la brakon, mia bluzo tu&#x15D;us lian puloveron. Mi devis intense pensi pri la temo priparolata.</p><p>
      Etulo de la domo malhelpis nian konversacion. Li alportadis a&#x16D;tetojn kaj ruligadis ilin en mian sinon.</p><p>
      � Donu! Mi montros al vi!</p><p>
      Mi prenis a&#x16D;teton kaj ne&#x16D;trale glitigis &#x11D;in la&#x16D; la femuro de mia dekstra najbaro. La a&#x16D;teto glitis iom, la knabo &#x15D;atis.</p><p>
      � &#x108;u ni &#x15D;an&#x11D;u nun &#x15D;oseon? Ni provu voja&#x11D;i la&#x16D; tiu &#x109;i vojo!</p><p>
      Mi glitigis &#x11D;in delikate la&#x16D; la blu&#x11D;ino de la novgusta ulo. La a&#x16D;to longe glitis senhalte. La knabo konsentis, ke tiu &#x109;i femur&#x15D;oseo estas pli kvalita. Ni havis veran pretekston por rul&#x15D;ovi &#x11D;in denove.</p><p>
      La posedanto de la femuro diskutis super niaj kapoj ion pri kosmaj temoj. La knabeto kaj mi amuzi&#x11D;is per la a&#x16D;teto. Doma&#x11D;e, la etulo balda&#x16D; sati&#x11D;is de</p><p>
      la ludo kaj foriris ser&#x109;i sian biciklon. Mi delikate remetis la a&#x16D;teton surplanken kaj revenis al la grandaj konversacioj super niaj femuroj.</p><p>
      Ekzistas homoj, kiuj vizitas nin nur unu fojon en la vivo. Tia nun devas for. Kaj &#x11D;uste al tiu mi permesis ekspresan lecionon pri forgesi&#x11D;o. Matene mi veki&#x11D;is kun sento de fino.</p><p>
      Li ankora&#x16D; ku&#x15D;is apud mi kaj spiris trankvile. Mi ne kura&#x11D;is movi&#x11D;i. Mi ne volis, ke tio fini&#x11D;u. La gusto de aferoj pasintaj reaperis dum lia hararo ku&#x15D;is sur mia kuseno. Kaj nun?</p><p>
      � Mi &#x15D;atus forvoja&#x11D;i kun vi!</p><p>
      Tio ne estis deziro. Eble amdeklaro. Sed mi ne elparolis &#x11D;in. Mi nur pensis &#x11D;in. A&#x16D; &#x109;u &#x11D;i la&#x16D;ti&#x11D;is? &#x108;ar li samsekunde malfermis la okulojn kaj diris:</p><p>
      � Vi estas freneza!</p><p>
      Ni rigardis unu la alian por momento. Mi ne volis preterpasan traviva&#x135;on. E&#x109; se mi ne ku&#x15D;is diagonale, mi volis pli, mi estis jam pli posedema. Decidite.</p><p>
      Kiam mi elliti&#x11D;is por telefoni al la oficejo, en la koridoro ku&#x15D;is la mondo surplanke: mia mondmapo falis dumnokte de la muro.</p><p>
      � Homo, vi forskuis mian mondon lastnokte! kriis mi al li ku&#x15D;anta. Li ekridis: agrabla rolo de tertremiganto.</p><p>
      Pri mia ferio en oficejo neniu komplikis. &#x108;io sukcese aran&#x11D;i&#x11D;is, kiel tiam, kiam oni precize scias, kion oni volas.</p><p>
      Ni a&#x109;etis du biletojn por maro. Por la maro, la plej proksima. Nova gusto de aferoj pasintaj.</p><p>
      �&#x108;u vi jam diris al la &#x15D;oforo, ke vi min amas?�.</p><p>
      Al la &#x15D;oforo de tiu a&#x16D;tobuso ne necesis la komuniko. Multo videblis. Mi turnis min tra la a&#x16D;tobuso por vidi aliajn kunvoja&#x11D;antojn. Mornuloj sidis &#x109;irka&#x16D; ni. En mi novgusta gajo.</p><p>
      Multajn movojn mi rekonis. Frazerojn same. Sed ili havis novan nuancon.</p><p>
      Pejza&#x11D;oj komencis vetkuri apud la a&#x16D;tobusa fenestro. Anka&#x16D; urboj. Da&#x16D;ris tio dum kelkaj tagoj. En unu mano dorsosako, en la alia li. Iam li forprenis la brakojn, por foti ion. Iu &#x11D;entila soldato pretis cedi sian lokon por ebligi alproksimi&#x11D;i al fenestro kun pli bona vida&#x135;o. La soldato volis vidi &#x109;u li inter&#x15D;an&#x11D;us min kontra&#x16D; iu foto&#x109;asa&#x135;o. Malgra&#x16D; la &#x109;asfebro li volis inter&#x15D;an&#x11D;i min kontra&#x16D; neniu pejza&#x11D;o. Poste li lernis foti &#x109;irka&#x16D;brakante min.</p><p>
      En bluza po&#x15D;o dianto kaj irido. Malfermita gvidlibro &#x109;e la pa&#x11D;o de la plej bela urbo. La urbo de miela monato kaj abiturienta voja&#x11D;o. Ni kombinis amba&#x16D;.</p><p>
      � Mi tute ne mirus, se mi gravedi&#x11D;us. Ekzistas aferoj novgustaj. � Kiel tio eblis? Kaj se mi mendus likvoron el absinto?</p><p>
      Ni tenis unu la alian per mano en iu restoracio, kies nomo rilatis al espero. La kandelo brulis malrapide, tiel &#x15D;ajnis al kelnerino, kiu post kelkaj horoj senvorte alportis al ni fakturon. Ni devis malplekti niajn fingrojn por trovi monujon.</p><p>
      Pri kio ni parolis? Pri kio ni parolis?</p><p>
      Mi memoras lian blankan puloveron kun kandellumo enokula.</p><p>
      Kio okazis kun mi?</p><p>
      Mi elprenis vitaminon kaj ver&#x15D;is &#x11D;in en mian sukoglason.</p><p>
      � &#x108;u jam por bebo? � ekmiris li. En liaj okuloj ekmovi&#x11D;is flagranta lumo de la surtabla kandelo. Ni okazigis komitatkunsidon por vo&#x109;doni pri bebo: �por�, �kontra&#x16D;� kaj �sindeteno�. &#x108;u li hezitos?</p><p>
      Aperis listo de infannomoj. Mi la&#x16D;tlegis ilin. Ni komencu per �A�. Ajna. Ni haltis &#x109;e �A�. Ajna. Kiel io ajn. Ni konsentis. Tuje. Tiel harmonias nur homoj, kiuj neniam kunlo&#x11D;os.</p><p>
      Ajna voja&#x11D;is kun ni &#x11D;is la lasta tago. Tiam mi iris al biletgi&#x109;eto kaj kura&#x11D;e a&#x109;etis bileton por reveno. Nur unu.</p><p>
      � &#x108;u por pli frua a&#x16D; pli posta trajno? � demandis la gi&#x109;etulo seninterese.</p><p>
      � Pli frua � Mi estis decidinta. &#x11C;i okazu. Mi devas ja reveni hejmen. Ne indas plu &#x15D;teli minutojn. Trista mi ne volis esti. Ekzistas homoj, kiujn bon&#x15D;anco neniam vizitas. Al mi &#x11D;i okazis.</p><p>
      Dudek minutojn poste mi venis peti la saman gi&#x109;etulon, &#x109;u li bonvolus doni al mi tamen ku&#x15D;lokon por pli posta trajno. Temis ja pri du pliaj horoj. E&#x109; du.</p><p>
      Homoj sen futuro havas ja nur nunon.</p><p>
      Ie rapide glitis blankaj sableroj en sablohorlo&#x11D;oj. Li akompanis min al mia vagono. Mi &#x15D;ovis mian dorsosakon en la trajnon kaj eliris por &#x109;irka&#x16D;braki lin.</p><p>
      En la kiso tute ne senti&#x11D;is adia&#x16D;o.</p><p>
      La trajno ekiris, kun mi en &#x11D;i.</p><p>
      Post multaj horoj, hejme mi trovis surtable netu&#x15D;itan tason, el kiu li trinkis. En mia sapujo restis lia blanka sapo. Mi flaris &#x11D;in, kaj memoro pri li penetris &#x11D;is renoj.</p><p>
      Venis ia bildkarto de li. Mi abomenas ilin. Bildkartoj nenion kapablas komuniki � glataj trompviza&#x11D;oj de milproksimaj urboj.</p><p>
      �Mi sidas sur tiu ponto, kaj cerbumas, kiel enpaki en &#x109;i tiun etan spacon, &#x109;ion, kion mi volus diri al vi�.</p><p>
      Salutojn al Ajna. Al mi &#x109;irka&#x16D;brakojn. Kaj lia nomo enangula, malgranda. Neniam plu mi povos renkonti &#x11D;in kun ne&#x16D;trala penso.</p><p>
      La ideo pri Ajna vekas min nokte. Ajna estas &#x15D;an&#x11D;o. Ajna estas amo. Timo. Emo. Sopiro. Memoro.</p><p>
      Mi prononcas lian nomon por kura&#x11D;i&#x11D;i. Silento. Mi respondas kion ajn mi volas. Mi volas kion ajn.</p><p>
      Vespere mi kuntiras la kurtenojn en mia &#x109;ambro. Mi ekrigardas stelojn unue. For ili &#x15D;ajnas.</p><p>
      Kion li nun faras?</p><p>
      Ku&#x15D;as apud sia edzino?</p><p>
      Mi etendas la manon kaj rapide ektiras la &#x15D;nureton &#x109;e lia &#x109;elita lampo. Mallumo.</p><p>
      Mi engrimpas en mian liton. &#x11C;i &#x15D;ajnis esti tre granda. Mi formovas la mapon de lia lando, &#x109;e kiu mi hiera&#x16D; endormi&#x11D;is, kaj glatigas la kusenon. Nur miaj haroj plu troveblas subfingre.</p><p>
      Mi pensis pri Ajna kaj endormi&#x11D;is. Trankvila dormo de ino, kiu estas bon&#x15D;anca.</p><p>
      La aventuro kuntiris min kirle kaj ne plu lasis min. Tio ne estis amo sed savi&#x11D;o. Milbone, sed tiel: la tutan amon kiu restis sur kribrilo post la foriro de 
      Jan
      �mi ver&#x15D;is al la nova adreso. Kun nova entuziasmo, kvaza&#x16D; &#x109;io la unuan fojon okazas. Kaj nur al mi. Reaperis la forgesita etoso de la unua amo. Tremi&#x11D;o esperplena, kian jaroj de komuna vivo senspure elvi&#x15D;as.</p><p>
      Pensi pri ... letero. Atendi &#x11D;in. Iu ekscito inundas min je nura penso, ke lia letero povus ku&#x15D;i &#x109;e mia adreso hodia&#x16D;.</p><p>
      Letero, kiu ne venis, fu&#x15D;is &#x109;iujn alvenintajn. Kaj tuj post elrevi&#x11D;o nova gajo enlo&#x11D;i&#x11D;as en mi. Bonege ke la letero ne venis hodia&#x16D;. Alie la morga&#x16D;a tago estus malplena. Nun, oni atendu! Morga&#x16D;!</p><p>
      Por konsolo mi reprenas la malnovan leteron. Mi</p><p>
      relegas &#x11D;in. Mi haltas &#x109;e komoj. Mi analizas pronomojn: mi, vi, li, &#x15D;i, ni.</p><p>
      Kiu ni? � demandas la vo&#x109;o, amuzi&#x11D;anta.</p><p>
      Post relego mi enrigardas la koverton. Tute profunden, &#x11D;is la fundo mem. Eble tie elfalis iu vorto, kiun mi ankora&#x16D; ne legis? Mi vestas la koverton kiel ganton. Mia mano perfekte eniras. Mi ser&#x109;as ene tu&#x15D;ojn de liaj fingroj kiam li &#x15D;ovis paperojn. Rigardo al po&#x15D;tmarkoj. &#x108;u sub ili ka&#x15D;ita spuro de liaj lipoj?</p><p>
      Kiam la vo&#x109;o ne estas hejme, mi pensas pri lia edzino. Kun iom da honto kaj iom da bonfarto. Malhonesta&#x135;o miaflanka, jes. Ataki &#x15D;ian edzon per amleteroj! Pensi pri lia ha&#x16D;to kiel pri la propra memormapo, kun cikatroj de skianto.</p><p>
      &#x108;u estas pardoneble, ke mi uzas lin por el&#x15D;oki&#x11D;i post propra disi&#x11D;o? &#x108;u tio estu preteksto? Inter tiom da homoj, kial &#x11D;uste lian nomon uzi kiel amuleton kontra&#x16D; soleco?</p><p>
      En iu revo, ni veki&#x11D;as sabatan matenon je la na&#x16D;a. Na&#x16D;a kaj dek. La latotuko kun mia nomo ku&#x15D;as &#x109;ifita inter ni.</p><p>
      � Matenman&#x11D;a horo! � flustras mi al la bulo de nigraj haroj apude. Li turnas sin tuj. Doma&#x11D;e, mi volis tiri ankora&#x16D; mian fingron la&#x16D; lia spino.</p><p>
      � Kion ni faru hodia&#x16D;?</p><p>
      Kiam li aperas, &#x109;esas labordevoj.</p><p>
      Matenman&#x11D;o sur balkono. &#x15C;ajne ja &#x109;io okazas &#x109;e mi, somere. Li portas servpleton al la balkono.</p><p>
      � Vi forgesis marmeladon! � Ni du havis tiom malmulte da matenman&#x11D;oj, ke li e&#x109; ne scias, ke la fruktoj por &#x11D;i kreskis en la &#x11D;ardeno de mia avino. Mi</p><p>
      sidas transe de li kaj rigardas kiel li frapetas la &#x15D;elon de mole kuirita ovo. Mi absorbas la movojn, kvaza&#x16D; tiuj la unuan fojon okazas en mia vivo. Kiel eblas, ke la ripeti&#x11D;o ne senti&#x11D;as?</p><p>
      � Nun li lekos la tran&#x109;ilon! � deklaras subite la vo&#x109;o, por pruvi, ke &#x11D;i jam tre bone konas lin.</p><p>
      Kaj li, kvaza&#x16D; la&#x16D; ordono, senmanke lekas la tran&#x109;ilon.</p><p>
      Normale mi mal&#x15D;ategas tiun geston. Nun mi &#x15D;atas &#x11D;in. For&#x15D;ovitaj kriterioj? &#x108;u &#x109;ar li jam postmorga&#x16D; estos for? Mi lernas ami por du tagoj kaj ne por jaroj.</p><p>
      Mi etendas mian manon, li la sian. Ni renkonti&#x11D;as &#x109;e la teujo. Fingrorendevuo &#x109;e la teujo.</p><p>
      Inter miaj kaj liaj fingroj araneoj ne plektos sian reton.</p><p>
      Alia veki&#x11D;o: nokto&#x109;emizo mia entran&#x109;is sin perrande al &#x15D;ultro. Sopiro fermas min en nukso&#x15D;elon. Pasio, tio estas la vorto. Mi timas renkonti lin &#x109;e kongreso sekvonta. Se li pruntedonus al mi sian kongresan libron, en la momento, kiam &#x11D;i transirus el liaj fingroj al la miaj a&#x16D;di&#x11D;us kraketado.</p><p>
      &#x108;u &#x109;iuj anta&#x16D;aj sopiroj tiel aspektis? Mi ne plu memoras aliajn. Mi sentas nur la nunan. Mi alkro&#x109;i&#x11D;as al &#x11D;i.</p><p>
      En tiu parto de la lito mi ku&#x15D;as kie li estis. Kun genuoj kungluitaj. Klopodo formovi etan fingron</p><p>
      por vidi, &#x109;u la amo &#x11D;is tie etendi&#x11D;is. &#x11C;i mova&#x11D;as. Nun mi sentas &#x11D;in super la kubuto. Se mi metas mian manon tien por mildigi &#x11D;in, &#x11D;i foreskapas. Mi sentas min timige plena de &#x11D;i.</p><p>
      &#x108;u tio estas la sama amo &#x109;iam? A&#x16D; iu tute nova?</p><p>
      Hodia&#x16D; en mian laborejon enpa&#x15D;is la nova ino de 
      Jan
      . Ne kun mi &#x15D;i volis paroli, feli&#x109;e. &#x15C;i salutis. Mi &#x11D;entilis. &#x15C;i preterpasis min, ridetante, en eleganta kostumo. Haroj levitaj subnuken. Okuloj trankvilaj. &#x15C;i estas damo. Mi bubino en blu&#x11D;ino. Por li nepre &#x15D;an&#x11D;o.</p><p>
      Mi rimarkis &#x109;e la lasta renkonti&#x11D;o kun 
      Jan
      , ke li helpis al mi surmeti mantelon.</p><p>
      � Vi kavaliri&#x11D;is! � mi ne volis preterpasi la okazon por registri la &#x15D;an&#x11D;on.</p><p>
      Li konfuzi&#x11D;is &#x109;e tio.</p><p>
      &#x108;e mia skribotablo restis &#x15D;ia forta parfumo. Agrabla. Mi devigis min atendi, ke &#x11D;i per si mem disi&#x11D;u.</p><p>
      Tio estas la sola afero kiun mi lernis. Atendi, ke &#x109;io per si mem solvi&#x11D;u.</p><p>
      Kun sincera partopreno mi plue atendas po&#x15D;tiston. Alproksimi&#x11D;ante al la leterkesto, mi tra truetoj sur &#x11D;ia pordo klopodas diveni &#x109;u io enestas. Pro eksciti&#x11D;o miaj okulharoj ektremas kaj mi ne certas, &#x109;u tio estas ombro de iu koverto a&#x16D; la ombro mem. Mia rigardo koncentri&#x11D;as. &#x11C;i volas tuj distingi &#x109;u la letero estas aviadila a&#x16D; nur loka. &#x11C;i volas samsekunde scii, de kiu &#x11D;i estas. Ne, &#x11D;i ne volas scii de kiu. &#x11C;i volas scii, ke &#x11D;i estas la lia.</p><p>
      Jam kelkajn tagojn alirante mian leterkeston mi sentas la tremeton, similan al tiu, kiam mi atendis po&#x15D;tiston anta&#x16D; dudek jaroj. Estas iu neklara ekscito, kiu malpermesas spiri normale. Io agrabla, sed ial mi tuj volas &#x109;esigi &#x11D;in. &#x11C;i &#x109;esas per alveno al la leterkesto. Per &#x11D;ia malfermo. Per konstato, ke ene estas nur fakturoj.</p><p>
      &#x108;u mi tremetas tiel pro atendata menstruo? A&#x16D; &#x109;u &#x11D;i estas la konjekto mem?</p><p>
      La leteron mi kaptis bruskmove, kvaza&#x16D; &#x11D;i estus for&#x15D;telebla. Mi fermis la pordon de mia &#x109;ambro por resti sola, kaj rapide prenis tondilon. &#x11C;i malbone funkciis. Mi ne havis paciencon kaj nervoze dis&#x15D;iris la koverton. Zumis en miaj oreloj. La unuan frazon mi enspiris supra&#x135;e, per pulmo de ftizulo.</p><p>
      Mi devis relegi &#x11D;in. Poste mi relegis la tutan leteron. Sed &#x11D;i ne &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. Nur la tono de la letero &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is, la enhavo ne. Kaj la tono dependis de la lumo en la &#x109;ambro. &#x108;e la vespera lego &#x11D;i ne estis vunda. La frazoj &#x15D;ajnis e&#x109; elektitaj. Kvaza&#x16D; li cerbumus iom anta&#x16D; ol surpaperigi ilin.</p><p>
      �Permesu al mi helpi al tiu tendenco de senebrii&#x11D;o: ni devas scii diferenci inter pasinteco kaj aktualeco.�</p><p>
      La pasinteco, tio estis mi. La aktualeco, tio estas aliaj. Por li tre gravas la komuna vivo kiun li havas. Kaj li ne plu volas suferigi sian edzinon.</p><p>
      Kompreneble. &#x108;u mi pensis alie? Mi ne pensis. Mi pensis nenion.</p><p>
      Mi ne scias kio min pli trafis. Honto a&#x16D; tristo. Mi hontis &#x109;ar li devis skribi tian leteron kaj &#x109;ar mi devis ricevi &#x11D;in. Kulpas mi. Post tiom da jaroj mi ne scias flirti. E&#x109; la plej efemera okazinta&#x135;o skuas min kiel la &#x109;efa vivamo.</p><p>
      Tristo estas manko de espero. Li ne plu skribos. Tristo estas manko de adresato.</p><p>
      � &#x108;u mi rajtas al ankora&#x16D; unu letero? � almozpetis mi de mi.</p><p>
      � Vi rajtas &#x11D;in skribi, sed ne ekspedu &#x11D;in. &#x11C;i nur maltrankvilon enportus.</p><p>
      Leteroj neekspedeblaj tristigas same kiel nericeveblaj.</p><p>
      Mi decidis ello&#x11D;igi lin.</p><p>
      Jam la dua ello&#x11D;i&#x11D;o &#x109;i jara.</p><p>
      Kolekti liajn leterojn tra la &#x109;ambro. &#x108;u vere estis nur tri? Unu ku&#x15D;is faldita apudlite. La dua estis &#x109;e kuseno. &#x15C;ajne mi legis &#x11D;in &#x109;e endormi&#x11D;o.</p><p>
      De la tajpilo mi el&#x15D;iris jam finskribitan leteron por li. &#x11C;ia enhavo hororigis min.</p><p>
      &#x108;u tioma la amo? -&#x108;ion mi &#x15D;ovis al iu dosiero.</p><p>
      La domo estis a&#x109;e plena de li. &#x108;e telefono amaso da sensignifaj notoj kiujn mi devis traser&#x109;i, por ne el&#x135;eti ion reuzeblan. Reuzebla?</p><p>
      Sur unu papereto estis per ru&#x11D;a krajono listigitaj a&#x16D;tobusoj per kiuj eblus forvoja&#x11D;i kun li. Matene je la sesa. Tro frue.</p><p>
      Posttagmeze je la dek-kvara. Ne estis klare kiu kien kondukas. Mi dis&#x15D;iris ilin en pecetojn. Ili konduki&#x11D;is al paperkorbo.</p><p>
      La eltiritan enciklopedion kun la teksto pri lia lando mi &#x15D;ovis inter aliajn. Se iu nun envenus &#x15D;ajnas ke neniuj videblaj spuroj plu pri li. Kaj kion nun?</p><p>
      La vo&#x109;o fajfis iun melodion, kiu &#x15D;ajnis gaja.</p><p>
      Anta&#x16D; kelkaj tagoj mi ricevis donace iun magiiston-pupon. Estas &#x11D;i malbela foirpupo kun pinta &#x109;apo kaj longa blua robo. Mi ne &#x15D;atis la donacon, mi &#x15D;atis la ideon de la donacinto ... doni al mi la magiiston.</p><p>
      Kiam mi en&#x15D;altis lampon la steletoj sur lia &#x109;apo kvaza&#x16D; eklumis pro ia rebrilo.</p><p>
      Mi iris al la magiisto kaj volis ion deziri.</p><p>
      � Magiisto, magiisto! � komencis mi.</p><p>
      La magiisto staris sur sia botelo de minerala akvo, kun etenditaj brakoj kaj rigardis min kun stulta rideto en okuloj. La okuloj ne movi&#x11D;is. Mi rezignis.</p><p>
      Dum feriado surinsula geamikoj gapis al futbala mat&#x109;o surekrana. Min oni sendis al a&#x16D;tobuso por akcepti novan gastinon. Pri &#x15D;i mi nenion sciis, nur la nomon: Alico. Sed mi ne estis en Mirlando. A&#x16D; &#x109;u tamen?</p><p>
      Krepuski&#x11D;is.</p><p>
      Stratetoj vespere aspektis e&#x109; pli malgrandaj. Oleandraj bran&#x109;oj elrigardis el kortoj al stratoj, malgrandigante ilin.</p><p>
      Mi mar&#x15D;is en blanka robo tra mallar&#x11D;a &#x15D;tuparo. La robon vento agrable movis &#x109;irka&#x16D; miaj ardantaj genuoj, kiuj ricevis tiutage tro da suno.</p><p>
      La &#x15D;tuparo estis longa, oleandraj floroj remburis &#x11D;in. Sube vidi&#x11D;is la urbeto. La vida&#x135;o estis tiom bela, ke mi volis dividi &#x11D;in.</p><p>
      Mi turnis min malanta&#x16D;e por diri:</p><p>
      � Vidu, kiel bele!</p><p>
      Post mi estis neniu.</p><p>
      La &#x15D;tuparo tute malplena kiel striita tapi&#x15D;o kondukis malanta&#x16D;en. Mi trasomeris.</p><p>
      &#x108;e la kongresa renkonti&#x11D;o nenia kraketado, e&#x109; se lia pruntedonita libro transirus al miaj fingroj.</p><p>
      Al sia edzino li ne emis prezenti min. Tempon li tamen trovis por eta rendevuo. Inter du kongreseroj, dudek minutojn en best&#x11D;ardeno de la kongresa urbo.</p><p>
      Mi alvenis la unua kun dosiero enmane.</p><p>
      � &#x108;u mi povus helpi? � li aliris dum mi foliumis ene.</p><p>
      Mi dubis.</p><p>
      Dum unuaj dek du minutoj ni parolis pri gramatiko. Tiam li &#x109;esis kaj por kelkaj sekundoj promenigis sian montrofingron sur la ha&#x16D;to de mia mano. Mi sentis &#x11D;in. Kiam mi deturnis mian rigardon de elefantoj, miaj okuloj lace konstatis, ke lia barbo ekkreskis.</p><p>
      Li parolis pri io, kio sonis kiel ripro&#x109;o.</p><p>
      La horlo&#x11D;eto sur lia brako montris, ke la tempo elfluis. Li ekstaris. Mi havis ankora&#x16D; iun frazon enbu&#x15D;e, kiu komenci&#x11D;is per �&#x108;u�.</p><p>
      Kiam lia dorso perdi&#x11D;is inter infanoj, mi restis ankora&#x16D; anta&#x16D; elegantaj movoj de &#x11D;irafoj. Vento levis puntan kolumon de mia bluzo kaj mi ne povis tuj ekstari por foriri.</p><p>
      Laboro ena&#x16D;tunigis min.</p><p>
      Kun budeko de &#x11D;ardenaj floroj mi voja&#x11D;as hejmen. Trajno malrapide glitas apud la pejza&#x11D;o plena de vitejoj. Pre&#x11D;eja turo ennebula.</p><p>
      La somera suno konservi&#x11D;is en oran&#x11D;a &#x15D;elo de kukurboj, dissemitaj trakampe. Tago elsu&#x109;is kolorojn el sunfloroj kaj ili rigardas al siaj piedoj. Ne&#x11D;o dormas ankora&#x16D; super la Polusa Cirklo. Neniu pensas nun, ke ilia &#x109;efgeneralo balda&#x16D; donos signon por la konkero de la sudo. Ne vidi&#x11D;as blanka sabro de frosto enaera. Nur ne pensi, ke la vintro havos en si pasion de ritbataloj.</p><p>
      Mi trankvile spiras septembron. La trajno super</p><p>
      ponteto ekbruas. Mildigita per kotona nebulo, tio sonas kiel tondrado en infana teatro.</p><p>
      Mia vintra mantelo estas premita ankora&#x16D; en &#x15D;ranka mallumo. &#x11C;i tutan someron enviis molajn fadenojn de mia na&#x11D;kostumo. Al &#x11D;i, al la vintra mantelo, mi promesis foje viziti maron. Sed, ve, &#x11D;i neniam na&#x11D;os. La envio de la mantelo ne venas pro rozkoloro de la na&#x11D;kostumo. Sed pro mamtu&#x15D;o. Inter la mantela deziro al la sudo &#x109;iam staras io obstakla. Inter &#x11D;i kaj mia ha&#x16D;to &#x109;iam staras pulovero.</p><p>
      Lumo de la lokomotivo reflekti&#x11D;as preterpase en fenestro kaj &#x11D;i ekflamas timige. Kiam la trajno preterpasas, en la vitron tuj nigro de nokto enlo&#x11D;i&#x11D;as.</p><p>
      En mi krepusko ekmovas sopiron. Kie &#x11D;i ka&#x16D;ris dum taglumo? Mi sentas &#x11D;in ungopinte dum tiu voja&#x11D;o helnokta apud puntoj el maizsiluetoj &#x109;efenestraj.</p><p>
      Unua septembra nebulo konsole repacigas a&#x16D;guston kun septembro. Malhelo densi&#x11D;as kiel trankvilo. Ni nur divene scias, ke folioj apudrelaj perdis la verdon de desegnitaj steloj.</p><p>
      La sopiro lanbuli&#x11D;as kaj mi ne plu sentas kiel &#x11D;iaj fadenoj mole envolvas min.</p><p>
      Anta&#x16D; relvoja barilo a&#x16D;toj haltigitaj: vico de ru&#x11D;aj lumoj kiel koliero etendita en skatolo el nokto. En vila&#x11D;o mallumo grimpas sciurrapide al pinopintoj. Ru&#x11D;aj lumoj post ili ofti&#x11D;as, detruante silenton per rebrilo. La trajna sireno la&#x16D;ti&#x11D;as: akra radio de &#x11D;eno entran&#x109;as la nokton. Urbi&#x11D;as. Mi venas hejmen.</p><p>
      En fetora a&#x16D;tobuso mi fermas okulojn por porti &#x11D;is la domo puntajn maizsiluetojn &#x109;efenestrajn. Tie</p><p>
      mi sidi&#x11D;as en mallumo. Floroj jam delikate estis metitaj envazen. &#x108;u akvo alportos al ili la perditan fre&#x15D;on de mateno?</p><p>
      Kio povus esti la plej milda okupo por plenigo de la vespero? Nur malbelaj taskoj plenumendas. Mi prokrastas ilin. Malbelon oni ja devus definitive prokrasti.</p><p>
      En taso teo. &#x11C;za odoro ektiklas. Prefere pensi pri la �Libro de teo�, ol pri la emo dividi &#x11D;in. La&#x16D; la libro la akvo devas boli tri fojojn. &#x108;e la unua ekbolo sur la akvo ekna&#x11D;as vezikoj kiel fi&#x15D;okuloj. &#x108;e la dua bolo ...</p><p>
      Telefono.</p><p>
      &#x11C;ia sono elver&#x15D;i&#x11D;as tra mi per tremantaj ondoj el la tria bolo: ondoj ekkirli&#x11D;as en kaldrono sova&#x11D;e. Pantoflo timigita falis de mia piedpinto. Mi ekstaras.</p><p>
      Planka korko varme tu&#x15D;as mian ha&#x16D;ton. Mi rapidas al la telefono, subite ektimante, ke &#x11D;i povos &#x109;esi voki min. Tamen, mi volas esti certa, ke tiu kiu vokas vere volas paroli.</p><p>
      Ankora&#x16D; unu sonon mi finatendis kaj tiam mia mano, jam iom humida pro espero, etendi&#x11D;is al la a&#x16D;skultilo.</p><p>
      A&#x16D;tuno malfermis pluvombrelon super mia hararo. &#x15C;uoj estis malsekaj. Oktobro okazigas adia&#x16D;an</p><p>
      vesperon. Mi ne &#x15D;atas &#x11D;in &#x109;eesti. Nek private nek ofice. Prefere turni la dorson kaj &#x15D;ajnigi morga&#x16D;an revidon.</p><p>
      &#x108;e la oficejaj adia&#x16D;aj vesperoj necesas traduki. Mi devas &#x109;eesti. Mi estas de&#x135;oranta tradukantino de bondeziroj.</p><p>
      Levi&#x11D;os glasoj por ke la disi&#x11D;o prokrasti&#x11D;u.</p><p>
      Prifestata estas rondcifera jubileo. Multaj invititoj. Mi sentas, ke mi devas foriri inter la lastaj. Mia kapo morga&#x16D; pezos. Pro laco, kompreneble. Se la renkonti&#x11D;o valoris, anka&#x16D; pro melankolio iomete.</p><p>
      Mi sidi&#x11D;is apud mia norvega amiko &#x109;ar mi timas lin perdi. Kiam mi ne povas endormi&#x11D;i, foje mi devas pensi al la trankvilo de lia hejmo: tie nokto fari&#x11D;as tago kaj mevoj disportas kriojn, kiam folioj ekkreskas. Dum iu veturo tra kampoj, mi rigardis al arbaro. Junaj arbidoj grizis kaj ombroj voja&#x11D;is tra iliaj trunkoj:</p><p>
      � Hej, mi vidis &#x135;us trolon! � deklaris mi subite gaje, por montri al li mian &#x15D;aton al Norvegio.</p><p>
      � Kompreneble, ke vi vidis trolon � diras li trankvile. En lia vo&#x109;o ne estis &#x15D;erco, nur konvinko. Kun maltrankvilo mi komprenas, ke mia imago trafis realon.</p><p>
      &#x108;e li ne&#x11D;o venas, dum mi ankora&#x16D; sen&#x15D;trumpa vagas tra parkoj. Mi havas la impreson, ke varmon li bezonas. Foje mi ludas sunon kaj tu&#x15D;as lin.</p><p>
      Anta&#x16D; mi sidas Giorgio. Mi rigardas lin super supotelero en kiu viandbuletoj na&#x11D;as.</p><p>
      � Kio estas tio? � demandas ies vo&#x109;o pri buleto kiun li tu&#x15D;as per kulero. Mi klopodas klarigi, ke &#x11D;i</p><p>
      konsistas el odoro de infana&#x11D;o. Muziko estas la&#x16D;ta kaj egoisma. Ne eblas diri ion ajn. De bu&#x15D;o ne eblas legi, &#x109;ar mia rigardo rapide grimpas al okuloj. En ili ombroj. Ili estas malklaraj, mi nenion povas de&#x109;ifri. Por a&#x16D;di kion li diras, mi decidis transloki&#x11D;i pli proksimen. Tio estas longa voja&#x11D;o: de la Polusa Cirklo al la Sudo. Mi devas &#x15D;an&#x11D;i lingvon.</p><p>
      Liajn frazojn mi eka&#x16D;skultis. Muziko bruis, mia orelo proksima al lia hararo kaptadis vortojn kiel birda beko. Mi devis pli diveni ol a&#x16D;di. Mi divenadis. Estas dan&#x11D;ere lasi min al divenado.</p><p>
      Li demandis min, kion mi faros post la adia&#x16D;a vespero. Evidente interesis lin pluaj okupoj de la tradukantino de bondeziroj. Mi mem surprizi&#x11D;is a&#x16D;dinte mian respondon.</p><p>
      � Mi &#x15D;atus verki iun tekston en la Internacia Lingvo.</p><p>
      � Pri kio?</p><p>
      � Pri kunvivado.</p><p>
      � Libron pri amo?</p><p>
      � Ne, pri divorco.</p><p>
      � Tristan, do.</p><p>
      � Ne, ne tristan.</p><p>
      Mi embarase rigardis al liaj brovoj. La lingvo en kiu ni parolis havas tre fortajn esprimojn por amo kaj tristo.</p><p>
      � Kaj vi? � Mi emis konjekti iom el liaj tagoj venontaj.</p><p>
      Li planas labori enteatre per ombroj.</p><p>
      Mi ekridetis: li estas tiu, kiu en la rubrikon pri sia profesio enskribas �pupisto�. &#x11C;i sonas same never&#x15D;ajne kiel esperantisto. &#x108;u li kompletigos &#x11D;in per ... ombristo?</p><p>
      � Ombroj? &#x108;u vere? � gajo grimpis la&#x16D; mia vo&#x109;o.</p><p>
      En la &#x15D;tato Andra Prade&#x15D; pluvsezono ne povas komenci&#x11D;i anta&#x16D; ol pupistoj estas alvokataj porprezenti ombroludon. Nur kiam tra truetoj en ledo transiras lumo, kaj kiam la princo Rama melsupreniras de la blanka ekrano, la pluvo rajtas alteri&#x11D;i.</p><p>
      Mi havis anta&#x16D; nelonge strangan son&#x11D;on pri ombroj. Mi son&#x11D;is, ke mi estis ombro de voja&#x11D;anto en hinda pupteatro.</p><p>
      En liaj okuloj mi vidis, ke mi rakontas la son&#x11D;on al la &#x11D;usta persono.</p><p>
      Mia viza&#x11D;o estas leda pupo-voja&#x11D;anto. Tra truetoj en la ledo lumradioj trapenetris lasante koloran ombron sur la malanta&#x16D;a ekrano. La ombro movi&#x11D;is kun muziko. Mi sentis kiel mi, la ledo, tu&#x15D;as agrablan fonon de la ekrano. &#x11C;i molis. Mi estis la rakonto kaj la voja&#x11D;o.</p><p>
      El la publiko iu la&#x16D;te ekkriis:</p><p>
      � La ekrano skui&#x11D;as!</p><p>
      Mi, dormantino, kaj mi, la ombra voja&#x11D;anto, subite sentas, ke la fono vere dramece movi&#x11D;as.</p><p>
      Okuloj time malfermi&#x11D;is:</p><p>
      Le brusto de la viro &#x109;e kiu mi dormis eltiri&#x11D;is el sub mia kapo. Pro tio mi sentis la skui&#x11D;on de la ekrano.</p><p>
      Dormu nur plue � diras li, elliti&#x11D;ante.</p><p>
      Unuajn sekundojn de le veki&#x11D;o varmigas la sento, ke ni kune voja&#x11D;igis la ombron. Li sidi&#x11D;is tuj en fotelon kaj etendis la manon al sia cigaro.</p><p>
      Mi provis rakonti al li la son&#x11D;on, sed &#x11D;i perdis la belon, elrakontite.</p><p>
      Sen lia brusto-ekrano ne plu eblis esti voja&#x11D;anta ombro. Li fumis silente, e&#x109; ne supozante, ke tiu bruska levi&#x11D;o povus dronigi min en la maron anta&#x16D; Srilanko.</p><p>
      Mi finflustris la son&#x11D;on kaj ree embarasi&#x11D;is. Ne &#x109;ar mi rakontis la son&#x11D;on, sed pro la mesa&#x11D;o en kiu viro dis&#x15D;iras virinan fantazion.</p><p>
      Rapida ser&#x109;o de banalaj vortoj por ka&#x15D;i, ke mi elrakontis tro. Malfermi mian sakon kaj tu&#x15D;i ene kelkajn konatajn objektojn, kiuj redonos fidon. Klopodo kamufli, ke la son&#x11D;o elrakontite nun rericevis la belon perditan. &#x108;u pro lia mencio de ombroj?</p><p>
      Sur la telero ante&#x16D; ni nuksa far&#x109;a&#x135;o en kuka tran&#x109;o ricevis nuancojn de ombro.</p><p>
      Li ekrakontis al mi unu el siaj revoj. Ni inter&#x15D;an&#x11D;is: revo kontra&#x16D; son&#x11D;o.</p><p>
      Nur poste mi levos le kapon kaj rigardos tra la adia&#x16D;a salono. &#x15C;ajnis kvaza&#x16D; ni forvoja&#x11D;is duope, kaj lasis &#x109;iujn super malpuraj teleroj kun resta&#x135;oj de ombra kuko.</p><p>
      Mi diris rapide bonan nokton kaj butonumis mian mantelon.</p><p>
      Mateno estis rapida kiel malbela nova&#x135;o.</p><p>
      Mi revidis Giorgion ankora&#x16D; foje. Meze de tumultaj babiloj tradukantino de bondeziroj devis voki ekvilibron al sia vo&#x109;o.</p><p>
      Ne montri al li, ke li jam diferenci&#x11D;as de &#x109;iuj aliaj partoprenantoj.</p><p>
      Li &#x15D;atus ankora&#x16D; foje paroli kun mi. &#x108;u tio estis lia a&#x16D; mia frazo? Li prononcis &#x11D;in, mi kapjesis. Mi venos.</p><p>
      Sed en la posttagmezon enlo&#x11D;i&#x11D;is neinvititoj de kiuj ne eblis liberi&#x11D;i: Mi malfruis multe pli ol decis al la tradukantino. Sed li ankora&#x16D; estis tie. La tablon okupis malplenaj konversacioj kaj malplenaj glasoj. En la loko kie li atendis min aktoroj kaj kritikistoj faris simpozion pri fumo. Mi ali&#x11D;is.</p><p>
      Sidi&#x11D;i apud li mi ne kura&#x11D;is. Li jam estis tro proksima. Inter niaj emoj paroli Albert fluigis kaskadon de siaj vortoj. Ili kreskis mure kaj apartigis nin. Anta&#x16D; ol la muro fari&#x11D;is tro alta, ni tu&#x15D;is unu la alian per rigardo, mallonge kaj serioze. Rapide mi deturnis miajn okulojn kaj revenis al ceteraj &#x109;e la tablo. Ili jam estis meze de iu politika &#x15D;erco. Mi ekridis lastsekunde por savi &#x11D;ian &#x109;eferon. Apud li ku&#x15D;is surtable cigaredskatolo. Sur &#x11D;ia kovrilo kamelo mar&#x15D;is. Mi prenis &#x11D;in kaj enrigardis flare la skatolon. Nenia odoro de Nilo en &#x11D;i.</p><p>
      Dum mi remetis la skatolon surtablen, subite porcelana krokodilo de iu librobreto trakuris mian imagon. Tri fojojn mi prenis la skatoleton kaj remetis &#x11D;in. Nur tiam mi ekuzis skribilon. En la kovrilon de la skatoleto mia skribilo tiris liniojn de literoj pri kiuj mi ne respondecis: �Kiam vi revenos?�</p><p>
      La skatoleto pu&#x15D;ita anta&#x16D; li, mi reveninta al la</p><p>
      konversacio. Temis pri mono kaj reflektoroj. Mi kunludis, gvidante du konversaciojn samtable. Giorgio kaj mi la&#x16D;te inter&#x15D;an&#x11D;is informojn pri reflektoroj. Senla&#x16D;te ni en&#x15D;altis lumon en la skatolo kun kamelo. Mi sentis, ke li skribas respondon.</p><p>
      Pasis minutoj anta&#x16D; ol mi kura&#x11D;is levi la kovrileton. Mia demando ne plu ku&#x15D;is sola.</p><p>
      � Kiam vi revenos? � demandis mia demandsigno.</p><p>
      � Kiel eble plej balda&#x16D;. � Tio staris sub &#x11D;i. Tremeto trakuris min, kvaza&#x16D; mi estus acerarbo. La respondo estis en la franca.</p><p>
      �
      Le plus t�t possible
      " . La vorto �
      t�t
      � havis la &#x109;apeleton sur �o�, kiel tegmenton, por ne permesi, ke iu legu &#x11D;in �morta�. Germane. Dufoje �p� apogis &#x11D;in de amba&#x16D; flankoj. A&#x16D;di mi povus kiel siblas la �ss�-o en �
      possible
      �.</p><p>
      La kovrilon mi devis klakfermi, timigita per la mesa&#x11D;o. Post tiu poezio necesis reiri al la konversacio supertabla: Benzino. Mi emis peti la samtablanojn ne malpurigi la medion. Por momento mi fermis okulojn, por ke ne polucii&#x11D;u la respondo 
      le plus t�t possible
      .</p><p>
      Balda&#x16D; &#x109;iuj levi&#x11D;is de la tablo. Mi ne havis kura&#x11D;on rigardi al liaj manoj, por vidi en kiun po&#x15D;on li metos la skatolon. Kiam nigri&#x11D;os &#x109;irka&#x16D; mia demando premita de cigaredodoro, &#x109;u &#x11D;i timos?</p><p>
      Ni etendis la manojn.</p><p>
      � Vi foriras kiel aliaj? � demandis mi malla&#x16D;te.</p><p>
      � Mi ne foriras kiel aliaj.</p><p>
      Tiun impreson mi ja havis. Sed estis agrable a&#x16D;di &#x11D;in.</p><p>
      Li mal&#x15D;losis sian veturilon kaj elprenis el &#x11D;i florbukedon. Mi prenis &#x11D;in delikate, kiel kolombon, kiun necesas persvadi pri neforflugo.</p><p>
      � Se vi havos paneon, revenu!</p><p>
      � Mi revenos.</p><p>
      En pupteatro paneoj okazas kiam pupistoj volas.</p><p>
      Li ekiris. Mi svingis la manon apud la babilema Albert kies vorta kaskado tuj &#x109;esis.</p><p>
      � Vi estas unu el renkonti&#x11D;oj de liaj voja&#x11D;oj � diris la vo&#x109;o rapide.</p><p>
      Albert havis aliajn okupojn:</p><p>
      Io likas el via a&#x16D;to! � kriis li post Giorgio.</p><p>
      E&#x109; mi povis tion vidi. Kie li preterpasis, restis lar&#x11D;a spuro. Mi, nelerta en a&#x16D;toaferoj kaj lerta en fantazio, samsekunde vidis seriozan difekton, pro kiu necesas resti. �Paneoj okazas kiam pupistoj tion volas� ripeti&#x11D;is rapide.</p><p>
      Anta&#x16D; mia &#x15D;uo iu lignopeco altiris mian atenton. &#x11C;i similis al fa&#x16D;ko de krokodilo. Mi levis &#x11D;in kaj jam estis klare ke la a&#x16D;to de Giorgio ne havos paneon.</p><p>
      Li foriris.</p><p>
      Vespere, kiam silento enlo&#x11D;i&#x11D;as en mia &#x109;ambro &#x11D;is plafono, mi, kun krajono enmane, trankvile konstatas, ke �kiel eble plej balda&#x16D;� estas tempoindiko de la sama kategorio kiel �neniam�.</p><p>
      Franclingva vortaro komencis tranoktadi en mia</p><p>
      lito. Kiam mi tu&#x15D;is la brunon de &#x11D;ia kovrilo matene, &#x11D;i &#x15D;ajnis kiel skatolo de &#x109;okolado. Estis &#x11D;i skatolo, skatolo kun vortoj. Kaj mi malpakis ilin kaj provis en la nova lingvo diri ion belan, kio ne havos la guston de aferoj pasintaj.</p><p>
      Nur unu fojon mi maltrankvile imagis, ke iam mi malfermos &#x11D;in kaj &#x109;iuj vortoj estos elvi&#x15D;itaj. Por kontroli, mi lasis &#x11D;in malfermi&#x11D;i &#x109;e la vorto �gvidi�. &#x11C;i estis tie. Kaj &#x11D;i en siaj klarigoj gvidis al ordo, gvidis al harmonio, gvidis al rilato, gvidis al embaraso. Sed &#x109;irka&#x16D; &#x11D;i pendis anka&#x16D; la vortoj pri kompromito, tento kaj senesperigo. E&#x109; pli: starigi sub demandsignon, frenezigi, kortu&#x15D;i &#x11D;is larmoj. La sinsekvo &#x15D;ajnis iom minaca, sed mi &#x11D;ojis, ke la vorto ekzistis.</p><p>
      Lia vo&#x109;o en telefono similis al foro kaj mildo de la Eta Princo. Kiam li ekparolis al mia a&#x16D;skultilo, sur mia planedo noktomezis. Li vokis min el &#x15D;a&#x16D;mo de la bankuvo. Post niaj dulandaj flustroj en la loko kie mi staris restis humida makulo kvaza&#x16D; de ne&#x11D;homo degelinta.</p><p>
      Li volis doni al mi lecionon pri adverboj. Kiel eble plej balda&#x16D; ne estas neniam. Kiel pruvon, li nomis unu trajnon. La leciono pri adverboj volis fari&#x11D;i kurso pri fantazio.</p><p>
      Mi iris al stacidomo por vidi &#x109;u tiu trajno ekzistas. &#x11C;i estis vere notita sur trajnhoraro. La rubriko eta, kiu per ru&#x11D;aj literoj enkadrigis tempon kaj spacon.</p><p>
      Ni renkonti&#x11D;is sur la supro de &#x15D;tuparo. Mi volis lin &#x109;irka&#x16D;braki kaj resti tiel, kovrita per lia jako.</p><p>
      El la valizo li elprenis donacon ... fajrajn &#x15D;prucigilojn.</p><p>
      � Por mi?</p><p>
      Ni ekser&#x109;is mallumon &#x109;ekastele, por vidi ilian brilon. Versoj el �A&#x109;etanto de sor&#x109;aj &#x15D;prucigiloj� ver&#x15D;i&#x11D;is tra mi.</p><p>
      Vespere li lavis miajn harojn per sia &#x15D;ampuo. &#x11C;ia odoro de lupolo enplekti&#x11D;is en ili kaj ne volis foriri.</p><p>
      � Lupolo! Kion vi faras en &#x15D;iaj haroj? � Descendu tuj!</p><p>
      Sed la lupolo tute ne volis obei.</p><p>
      Liaj okuloj estis e&#x109; pli malobeemaj. Ili restis en mia domo longe post lia foriro. Tagoj klopodis lin elvi&#x15D;i. Sed mi ne permesis. Envente mi lekis la lipojn por plue reteni sur ili varmigajn spurojn de liaj dentoj. La vento malbone imitis lin.</p><p>
      Familia festo en la malnova domo de avino. Mi ornamas la tablon. Teleroj strange brilas en antikva spegulo el infana&#x11D;o. Mankas ankora&#x16D; nur salujo. Mi alportas &#x11D;in el la kuirejo kaj kiam mi eniras li rigardas min el la spegulo. En liaj okuloj tristo, kiun mi ne scias elvi&#x15D;i. Ni rigardas unu la alian, senvorte kun eta vitra salujo inter ni. La pordo malfermi&#x11D;as kaj fratino eniras portante florvazon al la spegulo. &#x108;u &#x15D;i vidis lin ene?</p><p>
      Mi turnas min for kaj metas la salujon surtablen. Pro sento de mildo ne eblas paroli.</p><p>
      Tiun nokton li telefonas por diri, ke la luno estas plena. La vo&#x109;o karese eniras la konkon de mia orelo kaj mi volas &#x15D;teli pli da ora pudro el liaj tagoj.</p><p>
      � Tenu min pli forte, mi ne &#x15D;atus vin perdi.</p><p>
      �Krajono per kiu mi skribas &#x109;i tiujn vortojn, la papero florplena kiun mi elektis, mia mano kiu glitis sur miaj lipoj scias kiel mi plenas de etaj kaj grandaj frazoj por vi.</p><p>
      Mi &#x15D;atus skribi sur via korpo per plumo de mia bu&#x15D;o, per inko de miaj okuloj kaj mia ventro, lavi vin per miaj manoj kaj levi vin super la tagoj kiuj pasas. Mi atendas vin�.</p><p>
      Giorgio</p><p>
      La lasta �o� en lia nomo grimpis supren.</p><p>
      Mi metas vespere mian viza&#x11D;on sur lian leteron kaj imagas lin. Anta&#x16D; ol satrigardi lin, venas mateno. &#x15C;ajnas kvaza&#x16D; Kafka persone per sia etlitera manskribo mesa&#x11D;us tra mia &#x109;ambro al Milena Jesenska, �ke leteroj ne estas por legi, sed por malfaldi ilin, meti la viza&#x11D;on suren kaj frenezi&#x11D;i�.</p><p>
      Li ekzistas, lia urbo ekzistas, la trajno ekzistas, la merkredo anka&#x16D; kun sia horo 22 kaj minutoj dek. Je la tria kajo.</p><p>
      Militoj, prokrasti&#x11D;u por momento, mi petas. Mi &#x15D;atus resenti kiel niaj lipoj renkonti&#x11D;as.</p><p>
      Ili renkonti&#x11D;is. Pro ilia tu&#x15D;o mi ne vidis la stacidomon.</p><p>
      En lia lo&#x11D;ejo ombroj estis hejme. Apud ilin li metis grandan kru&#x109;on kun floroj, menditaj por mia humoro. Ili da&#x16D;ris obstine kaj flave lumigis lian muzikon.</p><p>
      Muziko. Muziko.</p><p>
      En mia kapo turni&#x11D;is la vo&#x109;o de la Eta Princo. La mondo en &#x11D;ia fono. Balio. Paskinsulo. En la truoj de grandaj kanoj sur Salamoninsulo vento mistere muzikis. Mi timus, se liaj fingroj ne tu&#x15D;us mian orelon. &#x108;io havis sian sonon. Tasoj kaj teleroj, metalaj kovriloj, forkoj, cindrujoj. Kirli&#x11D;is ritmoj dum li improvizis sur kaserola rando, &#x135;etante salon al bolanta akvo.</p><p>
      Suno kaj luno pendis batike surmure. Sub ili mi man&#x11D;is nekonatajn plantojn, kiuj havis guston de lia bu&#x15D;o.</p><p>
      &#x108;irka&#x16D; liaj fenestroj hundoj fremdlingve mesa&#x11D;is ion gravan de korto al korto. Kion? Mi ne povis kompreni.</p><p>
      Lialande a&#x16D;tuno volis atingi printempon.</p><p>
      Io vekas min nokte. Estis &#x11D;i, la feli&#x109;sento.</p><p>
      Tiam li ekparolis. Kaj igis min kompreni, ke tio ne estas amo. Ke li ne sentas &#x11D;in. Ke li triste solas apud mi kaj mia egoismo. Li ne volas esti utiligata. Li ne volas balzamkovri cikatrojn. Li ne volas plenigi miajn malplenojn. Kaj li bruligis cigaredon, por ke mi povu en tremetanta lumo vidi kiel liaj vortoj eliras el la bu&#x15D;o kaj kovras min kiel glacieroj.</p><p>
      La varmo en mi prujni&#x11D;is. Mi volis malfermi la bu&#x15D;on, sed nenio estis en &#x11D;i. La brunkovrila vortaro franclingva tamen fari&#x11D;is blankpa&#x11D;a.</p><p>
      Inter mi kaj li tristo subite komencis konstrui muron el glaciaj brikeroj. Mi tu&#x15D;is &#x11D;in kaj glacio man&#x11D;is ha&#x16D;ton de fingroj &#x109;irka&#x16D; la ungoj.</p><p>
      Unu ombro el liaj okuloj etendi&#x11D;is de kuseno al fenestro kaj tago vane provis eniri la &#x109;ambron.</p><p>
      Li ekstaris kaj foriris al koridoro por preni sian mantelon. Mi bone vidis kiel li enbrakigis sian dekstran kaj poste maldekstran manikon.</p><p>
      &#x108;u tio estas &#x109;iam la sama amo? A&#x16D; &#x109;u ili estas pluraj?</p><p>
      Li alportis al mi trajnhoraron kaj montris al mi unu pa&#x11D;on. Mi rigardis al lia bu&#x15D;o, al la lipoj nerekoneble belaj kaj atendis ke ili prononcu la horon. Ili malfermi&#x11D;is:</p><p>
      � Vidu, mi havas boaton por vi!</p><p>
      El lia po&#x15D;o eliris eta boato el bruna papero.</p><p>
      � Mi faris &#x11D;in por vi, dum mi atendis vin. Mi konstruis multajn, ili estas &#x109;ie en miaj po&#x15D;oj.</p><p>
      La helo de la frazo &#x15D;ajnis al mi konata.</p><p>
      Mi prenis la brunan boaton sur manplaton kaj decidis eniri &#x11D;in.</p><p>
      Al kiu direkto?</p><p>
      Eble mi ien alvenos.</p><p>
      �Mi ne estas grand-formata a&#x16D;toro. &#x108;u mi verkas a&#x16D; ne, mia nacia lingvo kaj la literaturo en &#x11D;i bone fartas. Sed se mi verkas en Esperanto, eble mi iom kontribuas al &#x11D;ia ri&#x109;o. Eble la literaturo en Esperanto per mia teksto havos unu tavolon pli. E&#x109; se tre maldikan. A&#x16D; &#x109;u mi nur perdigas tempon al mi kaj al la aliaj?�</p><p>
      Spomenka �timec
      �naski&#x11D;is en Jugoslavio en 1949. Konati&#x11D;o kun Esperanto dum lerneja a&#x11D;o gvidis &#x15D;in al la profesielekto: diplomi&#x11D;inte pri lingvoj, &#x15D;i akceptis la defion fari el Esperanto profesion. Kun &#x109;iuj plezuroj kaj malplezuroj kiujn tia decido kunportas, &#x15D;i ekde 1972 enposteni&#x11D;is en la �Internacia Kultura Servo� en Zagrebo, plentage laborante por kaj pri Esperanto, &#x109;efe pri interligo de Esperanto kaj kuulturo.</p><p>
      &#x15C;i kuna&#x16D;toris kelkajn instrulibrojn, kaj kunlaboras en diversaj revuoj. En 1975 estis publikigita en la gepatra lingvo, la keroatserba, la novelkolekto �Darija�. &#x15C;ia komedio �Gastamo� estis surscenigita okaze de la UK en Antverpeno, en 1982.</p><empty-line/></section></body></FictionBook>