<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>Henri</first-name><last-name>Vallienne</last-name></author><book-title>Kastelo de Prelongo</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>Henri</first-name><last-name>Vallienne</last-name></author><program-used>calibre 5.27.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>27.8.2022</date><id>abe8bedd-986a-445d-9775-eec124e6dcf0</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p><strong>
      Kastelo de Prelongo
    </strong></p><p>
        Verkis: 
        Henri Vallienne</p><p>
        Eldonado: Inko 
        Tyres�
        �2002</p><p>
        Grandeco: 711 p.</p><p>
      La bazan tekston origine enkomputiligis 
      Miroslav Malovec</p><p>
      Proksimuma verkojaro: 1907</p><p>
      Kreis la Esperantan tekston: 
      Vallienne</p><p><strong>
      ANTA&#x16C;VORTO
    </strong></p><p>
      Kastelo de Prelongo
      <emphasis>�estas la unua romano verkita originale en esperanto. En 1957, okaze de la 50-jara jubileo de &#x11D;ia apero, Avoto skribis en </emphasis>
      Norda prismo
      <emphasis>:</emphasis></p><p>
      �... la jaro 1907 estis la centro de agema disflora epoko en nia historio, speciale en Francujo kaj Britujo.</p><p>
      Oni povus nomi plurajn gravajn eventojn de tiu jaro, kaj samtempe citi diversajn opiniojn pri ilia relativa graveco. Sed la&#x16D; literatura vidpunkto, ekster &#x109;ia dubo, la plej signifa infano de 1907 estis la unua originala esperanta romano � 
      <emphasis>Kastelo de Prelongo</emphasis>
      , de D-ro 
      Henri Vallienne
      .</p><p>
      Por taksi la valoron de tiu &#x109;i libro rilate la evoluon de nia literaturo, necese estas superrigardi la tiaman situacion per la okuloj de 
      Vallienne
      �mem.</p><p>
      La tiama verkanto havis nur tre malgrandan provizon da studmaterialo. Krom dekkelkaj verkoj � precipe tradukaj � de Zamenhof, 
      Grabowski
      , 
      Devjatnin
      , 
      Kofman
      , kaj du-tri aliaj adeptoj, fidindaj kaj imitindaj ekzemploj estis raraj. E&#x109; la 
      <emphasis>Krestomatio</emphasis>
      �ekzistis nur kvar jarojn.</p><p>
      La Esperanto-scianta publiko, kiun ni nun kalkulas per centmiloj, tiam konsistis nur el centoj. Nia tuta literaturo, inkluzive je lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj por komencantoj, enhavis proksimume tricent librojn. El tiuj granda parto eldoni&#x11D;is je propra risko de la verkintoj, kaj rezultigis preska&#x16D; &#x109;iam malprofiton.</p><p>
      Kia homo do estis tiu 
      Vallienne
      , kiu kura&#x11D;e dedi&#x109;is tiom da horoj al la kreo de grandskala romano � &#x109;irka&#x16D; 150 000 vortoj � en tia malfavora medio? Nia scio pri li estas ja tro magra. Pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj, kaj ni malbone servas al postaj generacioj, ne ser&#x109;ante kaj ar&#x125;ivante ilin, anta&#x16D; ol perdi &#x109;iujn konintojn a&#x16D; parencojn. La&#x16D; la 
      <emphasis>Enciklopedio de Esperanto</emphasis>
      , 
      Henri Vallienne
      �estis franca kuracisto, naskita en 
      Saumur
      �19/11 1854, kaj mortinta en 
      Malakoff
      , apud Parizo, 1/12 1908, do nur 54-jara. Li ne ekkonis Esperanton &#x11D;is 1903, tial nian movadon li servis nur kvin jarojn. Sed kia fekunda jarkvino! Dum tiu mallonga tempo li faris veran tradukon de 
      <emphasis>Eneido</emphasis>
      �de Virgilio; verkis du romanojn � 
      <emphasis>Kastelo de Prelongo</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>&#x108;u li?</emphasis>
      �(&#x109;. 130 000 vortoj); eseon pri 
      <emphasis>Evolucio de la religia ideo</emphasis>
      ; tradukojn de 
      <emphasis>Paco kaj milito</emphasis>
      �de 
      Richet
      , 
      <emphasis>Manon Lescaut</emphasis>
      �de 
      Prevost
      , 
      <emphasis>Margot</emphasis>
      , novelo de 
      Musset
      , kaj du komedioj de sama a&#x16D;toro: 
      <emphasis>Kaprico</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>Oni neniam pri io devas &#x135;uri</emphasis>
      , anka&#x16D; 
      <emphasis>Aventuroj de Telemako</emphasis>
      �de Fenelon, kaj 
      <emphasis>La metamorfozoj</emphasis>
      �de Ovidio. Krome li kontribuis abunde al tiamaj esp. gazetoj. Oni povas nur konjekti, kiom nia literaturo estus &#x15D;velinta, se li estus restinta &#x109;e ni ankora&#x16D; dudek jarojn! Sed tio ne estas la fina mezuro de lia agemo, &#x109;ar en aprilo 1905 lin frapis kormalsano, kaj de tiam li ne plu povis eliri el sia &#x109;ambro, nek forlasi sian apogse&#x11D;on. Tia triumfo kontra&#x16D; malfeli&#x109;a sorto devus esti ekzemplo al &#x109;iu samideano.</p><p>
      La 
      <emphasis>Enciklopedio</emphasis>
      �silentas pri liaj gepatroj kaj frujaroj, kaj ne mencias edzinon a&#x16D; infanojn. Tamen krom fotografa portreto &#x11D;i citas jenan priskribon faritan de 
      Bourlet
      : �altkreska, fortika, lar&#x11D;&#x15D;ultra viro, kun sufi&#x109;e longaj haroj kaj barbo, griznigraj akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro; en tiu kapo de kaperisto lo&#x11D;is cerbo de altpensema scienculo.� Ni povas dedukti aliajn trajtojn de lia karaktero per zorga studado de liaj verkoj. Ekzemple li montras la kulturintan observemon kaj precizon de &#x125;irurgo, kaj la kristalan logikon tiel karakterizan de la franca pensmaniero. Li anka&#x16D; lasas nin suspekti, ke al li ne estis tute fremdaj, precipe en lia juna&#x11D;o, la kutimaj deliktoj de lia epoko. Iom mankas &#x109;e li tiu sento de humuro, kiu iluminas la pa&#x11D;ojn de 
      Dickens
      �a&#x16D; 
      Dumas
      , kaj liaj priskriboj de lokoj, urbaj a&#x16D; kampaj, ne pentri&#x11D;as per tre poeziaj koloroj. Tamen ofte evidenti&#x11D;as intua komprenemo pri la psikologio de liaj geaktoroj; kun egala facileco li konturas la plej delikatajn sentimentojn kaj la plej krudajn pasiojn.</p><p>
      Resume oni povas aprezi lin sagaca, praktika, laborema, decidema, interne sentema kaj bonvola, sed ekstere severa kaj necedema. Se iu samideano kiu konis lin bonvole komunikus al nia estimata redaktoro konfirmon a&#x16D; malkonfirmon pri tio, a&#x16D; pluajn detalojn pri lia vivo, tiu sendube meritus dankon de niaj posteuloj.</p><p>
      Nu, ni radiu atenton al la libro mem: 
      <emphasis>Kastelo de Prelongo</emphasis>
      . Mi legis kaj a&#x16D;skultis tre diversajn opiniojn pri &#x11D;i. Mi anka&#x16D; mem dufoje trastudis &#x11D;in, kaj mi proponas propran sendependan aprezon.</p><p>
      Kiel romano, ju&#x11D;ata la&#x16D; alta literatura kriterio, &#x11D;i ne pretendas trudi sin en la rangojn de klasika mondliteraturo. Oni sentas, legante &#x11D;in, ioman beda&#x16D;ron, ke 
      Vallienne
      �ne dedi&#x109;is siajn talentojn al pli inspiraj temoj.</p><p>
      Tamen kiel unuafoja eksperimento en tute nova medio, oni estas devigata admiri &#x11D;ian kompetentecon. La rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun esencan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banala&#x135;o. La lingva stilo estas simpla kaj flua, kun ne multe da francismoj, kaj sufi&#x109;e preciza por teni la intereson e&#x109; de nesperta leganto. Eble la vortprovizo ne estas tiel abunda kiel tiu de pli modernaj libroj en nia lingvo, sed &#x11D;enerale &#x109;iu vorto estas zorge elektita kaj &#x11D;uste uzata. El la vidpunkto de beletra arto, la libron makulas kelkaj nenecese erotikaj paragrafoj, kaj foje la situacioj estas tiel melodramaj kaj never&#x15D;ajnaj, ke ili tro stre&#x109;as la kredemon. Aliparte, la roluloj estas klare desegnitaj, kaj kondutas konstante kaj kompreneble de la unua pa&#x11D;o &#x11D;is la lasta. La agado estas rapida, kaj ne permesas al la atento vagi.</p><p>
      ( ... ) Sendube multe da pli bonaj romanoj ekzistas en naciaj lingvoj; 
      Vallienne
      �estis nenia 
      Balzac
      �a&#x16D; 
      Tolstoj
      . Sed kiel unua provo en la internacia lingvo, &#x11D;i estas sufi&#x109;e atentinda por meriti la renomon, kiun kredeble donos al &#x11D;i estontaj generacioj de gesamideanoj. La eldonistoj estis 
      Hachette
      �kaj K-io el Parizo, kies altruisma apogo netakseble akcelis la bur&#x11D;onadon de nia frutempa literaturo. La presisto, 
      Paul Brodard
      �el 
      Coulommiers
      , meritas la&#x16D;don pro lia ne malgranda laboro, &#x109;ar la preseraroj estas tre malmultaj.</p><p>
      Kompreneble la tuta eldono estas delonge el&#x109;erpita, sed &#x109;u oni povas esperi, ke &#x109;i tiu historie signifa verko estu balda&#x16D; represata, por la edifado de hodia&#x16D;aj kaj morga&#x16D;aj esperantistoj?�</p><p><emphasis>Nu, jen &#x11D;i estas, lingve fidela reeldono; nur evidentaj preseraroj estas korektitaj kaj la interpunkcio estas parte &#x15D;an&#x11D;ita, iom pli konsekvenca. Pluraj tiutempaj esprimoj estas nuntempe eraraj � ne forgesu tion legante la libron!</emphasis></p><p><strong>
      &#x108;APITRO UNUA
    </strong></p><p>
      Nu, E&#x16D;lalio, &#x109;u vi ekvidas ion?</p><p>
      � Ne ankora&#x16D;, panjo.</p><p>
      � Kaj vi, Josefino, vi, kiu havas bonajn okulojn?</p><p>
      � Mi vane ilin malfermegas; mi vidas nenion, sinjorino Heleno.</p><p>
      � Mi esperas, ke li ne preterlasis la vagonaron.</p><p>
      � Nekredeble: sur sia depe&#x15D;o li skribis, ke li eniras en vagonon.</p><p>
      � Tamen, ekkriis kolertone sinjorino Heleno, jam de du horoj eliris Ludoviko kaj Andreo. Sufi&#x109;as tri kvaronoj da horo por iri &#x11D;is la fervojo. Do, de longa tempo, ili devus esti &#x109;i tien alvenintaj.</p><p>
      � Ver&#x15D;ajne la vagonaro malfrui&#x11D;is. La tri virinoj, sinjorino Lin&#x15D;ardo, &#x15D;ia bofilino, kaj bokuzino kompate akceptita, starante meze de la blanka vojo, tenante siajn manojn super siaj okuloj kiel &#x15D;irmilon, atentegis senpacience al la dezirata veturilo, kiu ne alvenis.</p><p>
      Ili atendis la alvenon de kapitano Viktoro, la dua familia filo, kiun lia patro Andreo kaj lia frato Ludoviko estis akceptontaj en la stacidomo.</p><p>
      � Fine, diris E&#x16D;lalio, mi lin do revidos, post tiom da jaroj; &#x109;ar mi lin amas vere kiel fraton. Tamen, de mia edzini&#x11D;o, mi ne havis okazon lin nomi per tiu amika nomo.</p><p>
      � Ho, mia Viktoro, sopiris Josefino, kia feli&#x109;o por mi, kiam mi vin kisados.</p><p>
      � Via Viktoro! Haltu, knabino, respondis akre Heleno. &#x108;u mi vin gastigis, kiam vi ku&#x15D;is sur la pavimo, por ke vi poste kunprenu mian filon? Aliru do al la kuirejo, kaj zorgu, ke la servistinoj ne bruligu la rosta&#x135;on.</p><p>
      Josefino konfuza eliris, nenion plu dirinte, sed profunde &#x109;agreni&#x11D;anta. Heleno murmurante da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Mi esperas, ke tiu malri&#x109;ulino ne haltigos la anta&#x16D;eniradon de miaj projektoj per &#x15D;ia amo neefektivigebla. Viktoro estas difinita por la plej altaj situacioj. Sed mi kontra&#x16D;staras, feli&#x109;e. Se &#x15D;i ne mar&#x15D;os rekte, &#x15D;i scios, ke mi konas rimedojn por min obeigi.</p><p>
      Fine, lacaj pro atendo, Heleno kaj E&#x16D;lalio revenis hejmen, por observi la pretigon de nutregonta tagman&#x11D;o, kiu prepari&#x11D;is en la farmodomo por honori la kapitanon. Tuj kiam sinjorino Ludoviko estis enirinta, &#x15D;i rapide suprengrimpis al sia &#x109;ambraro, por vidi &#x109;u &#x15D;ia novnaskito nenion bezonas. Pasante anta&#x16D; la &#x109;ambro de Josefino, kies pordo restis malfermita, &#x15D;i ekvidis la fra&#x16D;linon genufleksantan anta&#x16D; sia lito, ploregantan. Kortu&#x15D;ita pro kompato, &#x15D;i alproksimi&#x11D;is. Tu&#x15D;etante &#x15D;ian &#x15D;ultron:</p><p>
      � &#x108;u do &#x109;iam vi amas lin? &#x15D;i demandis.</p><p>
      � &#x108;u tia demando estas ebla! balbutis la malfeli&#x109;ulino, direktante al sia kuzino larmoplenajn okulojn.</p><p>
      � Tamen vi devas kompreni ...</p><p>
      � Certe mi komprenas: kaj estas &#x135;us tio, kio min mortigas.</p><p>
      � Silentu: vi&#x15D;u viajn okulojn. Mi a&#x16D;das mian bopatrinon.</p><p>
      Efektive la vo&#x109;o malagrabla de Heleno suprenflugis tra la &#x15D;tuparo &#x11D;is oreloj de la du junulinoj:</p><p>
      � Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! &#x108;u vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne &#x109;eestas? Tamen mi sendis Josefinon ... Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la &#x15D;tuparo, &#x15D;i vokis:</p><p>
      � Josefino, Josefino.</p><p>
      � Jen, jen, respondis la malfeli&#x109;a knabino, rapide malsuprenirante la &#x15D;tupojn.</p><p>
      � Nu, &#x109;u vi kredas. ke mi vin resendis anta&#x16D; nelonge por ploretadi en via &#x109;ambro? Zorgu do pri la tagman&#x11D;o, dum mi preparos la man&#x11D;ilaron.</p><p>
      Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda monumenta kameno, okupanta la tutan dekstran flankon, flamis klara fajro el bran&#x109;etoj, kiu orumis de bela flava koloro alloganta la kortbirdojn trapikitajn &#x109;irka&#x16D; longa trapikilo senhalte turni&#x11D;anta. Meze de la &#x109;ambro, tablego el kverka&#x135;o masiva estis kovrita de &#x109;iuspecaj iloj; dum, sur la alia flanko, kupraj kaseroloj, korekte ordigitaj sur sama linio, la&#x16D; sia grandeco, helege brilis, frapitaj de sunaj radioj enirantaj tra la fenestro.</p><p>
      E&#x16D;lalio, kiu enuis, tute sola en sia &#x109;ambro, malsupreniris en la man&#x11D;o&#x109;ambron kun sia infaneto, kiun &#x15D;i mamnutris. &#x15C;i rigardis Helenon preparantan la man&#x11D;ilaron:</p><p>
      � &#x108;u mi povas vin helpi, panjo?</p><p>
      � Ne, filino mia, vin sufi&#x109;e okupas via naskito. &#x11C;in su&#x109;igu, por ke &#x11D;i ne &#x11D;enu nin, post kelke da tempo. Nur tion oni petas de vi.</p><p>
      Sinjorino Lin&#x15D;ardo da&#x16D;rigis sian laboradon, vi&#x15D;ante tre zorgeme unu post la alia la erojn de belega fajencman&#x11D;ilaro el antikva fabrika&#x135;o 
      Rouen
      �a, kiu estus paliginta pro dezirego antikva&#x135;iston. Jam multaj kolektantoj proponis al Andreo, por &#x11D;in a&#x109;eti, nekredindan monsumon. Sed por neniu prezo tiu &#x109;i konsentis &#x11D;in forlasi. &#x11C;i estis familia memora&#x135;o: kaj Lin&#x15D;ardoj, la plej potencaj kulturigistoj de la lando, estis sufi&#x109;e ri&#x109;aj por pagi al si tiun artan senutila&#x135;on.</p><p>
      &#x11C;in oni eligis nur por grandaj familiaj festoj. Heleno, kiu fidis tre malmulte al la lerteco de sia servistaro, pri &#x11D;i prizorgis mem, kaj ne toleris, ke iu &#x11D;in tu&#x15D;u.</p><p>
      La resta&#x135;o estis samepoka. Malnovaj kestegoj, elmetiloj, &#x15D;rankoj, altaj se&#x11D;oj kun dorsapogiloj masivaj, tablo staranta sur ses piedoj meze de la man&#x11D;ejo, faris meblaron, kiu ne estus mal&#x15D;atita en la 
      Cluny
      �a hotelo.</p><p>
      E&#x16D;lalio rigardis per okulo malatenta sian bopatrinon, kiu aliris kaj eliris, kiam subite &#x15D;i diris:</p><p>
      � Sed vi eraras, panjo, vi metas nur ok man&#x11D;ilarojn kiel kutime.</p><p>
      � Mi scias tion, kion mi faras: mi ne bezonas observojn.</p><p>
      � Ho! ekkriis E&#x16D;lalio, kiu subite komprenis; vi ne ka&#x16D;zos tian humiligon al kompatinda fra&#x16D;lino, kiu tion ne meritis.</p><p>
      � Mi volas al &#x15D;i komprenigi, ke &#x15D;i devas sin teni en ta&#x16D;ga loko, ke &#x15D;i devas ne perfidi la grandajn amika&#x135;ojn al &#x15D;i faritajn de ni.</p><p>
      � A&#x16D;skultu, panjo, diris seriozvo&#x109;e sinjorino Ludoviko; mi kredas ke vi estas malprava. Vi mal&#x11D;ojigos familian feston. Viktoro amas multe Josefinon, sian infanecan amikinon: li koleros kontra&#x16D; vi. Eble li postulos, ke vi mem remetu la man&#x11D;ilaron de vi formetitan. Vi bone scias, ke mia edzo kaj pa&#x109;jo Andreo opinios kiel li. Do tia malbona&#x135;o nur vin malutilos.</p><p>
      � Je Dio! Estas tamen vera tio, kion &#x15D;i rakontas kun sia mieno kvieta, murmuris Heleno. Viktoro estas kapabla fari tion, kion &#x15D;i diras. Kiel &#x109;iam, Andreo kaj Ludoviko min kontra&#x16D;batalos. Nu, mi submeti&#x11D;u, &#x109;ar mi ne povas fari alie.</p><p>
      &#x15C;i remetis sur la tablon la teleron, kiun &#x15D;i estis formetinta, kiam subite bruaj krioj a&#x16D;di&#x11D;is. La tri infanoj de E&#x16D;lalio alkuris en la &#x109;ambron, kriante:</p><p>
      � Jen estas ili, jen estas!</p><p>
      � Fine, li do alvenas, ekkriis sinjorino Lin&#x15D;ardo, kiu rapidis al la pordo, sekvita de sinjorino Ludoviko kaj de Josefino, kies rigardo tuj aliris al kale&#x15D;o rapide malsupreniranta la deklivon, kiu kondukas al Prelongo, normanda urbeto.</p><p>
      Apena&#x16D; la veturilo haltis, tuj el &#x11D;i elsaltis juna oficiro, kiu sin &#x135;etis en la brakojn de Heleno.</p><p>
      � Bonan matenon, panjo!</p><p>
      � Mia Viktoro!</p><p>
      � Via viza&#x11D;o ne &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is.</p><p>
      � Mi ne tiel parolos pri la via. Kiel &#x11D;i estas brunigita!</p><p>
      � &#x108;ar nur en Afriko oni vidas veran sunon. Tie &#x109;i &#x11D;i estas konita nur fame.</p><p>
      � Nu, kaj min? &#x108;u oni ne kisas min? diris E&#x16D;lalio.</p><p>
      � Sed kie do estas Josefino? demandis Viktoro, kiam tiu kispluvego estis iom kvietigita.</p><p>
      � Mi min tenas tie &#x109;i, malanta&#x16D; &#x109;iuj aliaj, respondis timeme la fra&#x16D;lino.</p><p>
      � Kaj vi ne eksaltas al mia kolo! Tio estas tre malafabla. &#x108;u vi scias, ke vi fari&#x11D;is treege bela?</p><p>
      � Vi do tiel opinias, sinjoro Viktoro, &#x15D;i sopiris, ru&#x11D;i&#x11D;ante pro plezuro.</p><p>
      Tamen &#x15D;i moderi&#x11D;is: &#x109;ar sonis ankora&#x16D; en &#x15D;iaj oreloj la maljustaj ripro&#x109;oj de Heleno.</p><p>
      Efektive iu, kiu estus dezirinta renkonti virinon pli belan ol Josefinon, estus faronta tre longan vojiron. Altkreska, maldiktalia, portante sen &#x11D;eno bruston belforman ne difektitan de la korseto, &#x15D;i estis, kiel oni diras en la lando, bela peco da knabino. Certe Viktoro ne estis la unua, kiu al &#x15D;i tion diris; sed li estis la sola, kiun &#x15D;i a&#x16D;skultis plezure.</p><p>
      � Nu, &#x109;u oni ne tagman&#x11D;as? ekkriis gaje la junulo, enirante en la man&#x11D;o&#x109;ambron.</p><p>
      � Tuj; mi alportigas la man&#x11D;a&#x135;on, diris sinjorino Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      &#x108;iuj sidi&#x11D;is al la tablo. Heleno kontentega, nur zorgante pri la voja&#x11D;anto, lin glutigis, kvaza&#x16D; &#x15D;i volus lin mortigi per sendigestego. Dum li plenbu&#x15D;e man&#x11D;egis, la juna oficiro rakontis siajn armagojn. Josefino ravegita, plenigante siajn okulojn de lia vida&#x135;o, siajn orelojn de la sono de lia vo&#x109;o, lasis sur sia telero &#x109;ion, kion oni metis en &#x11D;in. Pri Andreo, Ludoviko kaj E&#x16D;lalio, &#x109;iu, pro nesamaj ka&#x16D;zoj, ne haltigis Viktoron parolantan, kaj man&#x11D;is silente.</p><p>
      Dum la deserto, kiam estis mal&#x15D;topita la &#x109;ampano, Ludoviko sin levis:</p><p>
      � Mi trinkas, li diris, por tiu, kiun oni nomas tie &#x109;i la Prelonga heroo, por la oficiro kiu, malgra&#x16D; sia juna&#x11D;o, jam faris sin fama per tridek bataloj pereigaj por Araboj, kaj kiu gajnis per sia nevenkebla maltimego, tiun stelon de kura&#x11D;uloj, kiu brilas sur lia brusto.</p><p>
      � Ha! frateto, ekkriis la voja&#x11D;anto, tremetante pro kortu&#x15D;eco kaj plezuro; vi tiamaniere min perfide ekkaptas! Sed, atentu: mi bone scios redoni moneretojn inter&#x15D;an&#x11D;e de via monerego.</p><p>
      Sin levante siavice:</p><p>
      � Mi trinkas por la honesta viro, kiun liaj samlandanoj elektis kiel sian reprezentanton, por tiu, kiun ili volis speciale distingi, alligante al lia butontruo la honoran insignon, por tiu unuvorte, kies mi estas fiera esti filo.</p><p>
      � Nu, Viktoro, balbutis sinjoro Lin&#x15D;ardo, ne diru petola&#x135;ojn. Vi bone scias, ke sen via frato neniam mi estus ricevinta tiun ordenon.</p><p>
      � Atendu do, pa&#x109;jo, mi ne finis. Kaj mi trinkas anka&#x16D; por tiu modesta frato, por tiu senlaca laboranto, kiu sciis suprenirigi la kulturarton &#x11D;is scienca alteco, kaj kiu, malgra&#x16D; neprotesteblaj servoj, donitaj al sia patrujo, kiel rekompenson nur deziris la senfamon.</p><p>
      Tiam la entuziasmo fari&#x11D;is nerakontebla. &#x108;iu sin levis, kisadis sian najbaron. Fine E&#x16D;lalio rompis la reciprokan eksciti&#x11D;on, dirante per vo&#x109;o iom malrapida:</p><p>
      � Oni iru en la &#x11D;ardenon por trinki kafon. Oni sufoki&#x11D;as tie &#x109;i.</p><p>
      � Bonega ideo, ekkriis Viktoro. Mi tiel ofte tendaris en plena aero, ke mi malbone spiras, kiam mi estas enfermita.</p><p>
      La tuta familio malsupreniris al la&#x16D;bo, kiu borderigas la vojon.</p><p>
      Post kelkaj minutoj, servistino metis sur kamparan tablon grandan kafujon fumantan.</p><p>
      De kvarono da horo, Lin&#x15D;ardoj tie sidis: la viroj fumis pipojn, trinketante sian kafon. La virinoj, malpleniginte siajn tasojn su&#x109;is sukererojn de brando sorbitajn, kiam kapo vestita de pastra &#x109;apelo aperis supre de la bran&#x109;obarilo.</p><p>
      � Sed tio estas sinjoro paro&#x125;estro, ekkriis la kapitano. Eniru do, sinjoro Benojto, aliru do. Mi esperas, ke vi trinkos kaftason kun ni.</p><p>
      � Viktoro! mia brava knabo, jen estas vi! Vi do estas reveninta? Sed oni nenion diris al mi pri tio.</p><p>
      � Mi petis libertempon por resani&#x11D;o.</p><p>
      � &#x108;u vi estis vundita? murmuris la maljuna pastro, &#x109;agrene kortu&#x15D;ita.</p><p>
      � Ho! negrava&#x135;o! Kuglo, kiu tu&#x15D;etis mian &#x15D;ultron. Konfidencie, tio estis nur preteksto. Mi deziregis revidi mian familion kaj miajn amikojn. Vi scias, ke inter ili mi kalkulas vin, sinjoro paro&#x125;estro.</p><p>
      � Ho, jes, mi tion scias. Ha! mia infano ... pardonu, mi volis diri: kapitano.</p><p>
      � Da&#x16D;rigu do, sinjoro Benojto; ne &#x11D;enu vin. Diru, aldonis la junulo kun malica rideto, &#x109;u vi &#x109;iam fanatike fi&#x15D;kaptas per hokfadeno?</p><p>
      � Ho, ne! Kiam unufoje oni evitis la dronigon, oni ne rekomencas plu. Vi ne tie &#x109;i &#x109;eestis por min formeti el la morto: pro tio, mi promesis al Dio, ke neniam plu mi tu&#x15D;os fi&#x15D;hokon. Mi ne forgesis, kiel kura&#x11D;e vi riskis vian vivon por savi la mian. Neniu tago pasis, en kiu mi ne pre&#x11D;is la Superan Majstron, por ke al vi Li donu sian potencan protekton. Mi vidas, ke Li min a&#x16D;skultis. Kun kia kortu&#x15D;eco, kia admiro, mi pense partoprenis viajn venka&#x135;ojn. Kiam mi legis, en la &#x135;urnalo, la artikolojn, en kiuj oni parolis pri vi, &#x15D;ajnis al mi, ke mi havas sub okuloj la rakonton de unu el tiuj grekaj a&#x16D; romaj heroa&#x135;oj, kiujn al ni konigis antikveco.</p><p>
      � Ho, sinjoro Benojto, vi tro grandigas.</p><p>
      � La modesteco decas kun la kura&#x11D;o, respondis sentence la abato, kiel &#x11D;i decas kun la talento, li aldonis, sin turnante al Ludoviko, kiu sin klinis. Ha! mia kara amiko, li da&#x16D;rigis, parolante al Andreo, vi povas konfesi, ke vi estas &#x15D;ancema. &#x108;ar, kiam e&#x109; oni ne parolus pri vi, kiu alvenis al situacio, kiun neniam vi estus revinta dum via juna&#x11D;o, &#x109;u vi ne havas du filojn, kies &#x109;iu patro estus rajte fiera?</p><p>
      � Kaj liajn genepojn, kiuj estas belaj kiel amoroj, interrompis E&#x16D;lalio, kaj kiuj lin amegas kiel la bonan Dion.</p><p>
      � Mi &#x135;us estis tion dironta, da&#x16D;rigis la maljuna pastro. Pro tio, se iam iu demandus min: �&#x108;u vi konas sur tiu tero viron feli&#x109;an?� mi tuj respondus sen&#x15D;ancele: Andreo Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      � Nu, estas &#x135;us tiom da prosperoj, kiu min timigas. Mi diras, ke iam mi devos pagi &#x109;ion tion &#x109;i: kaj mi timas.</p><p>
      � Lasu do lin trankvila, respondis Heleno senpacienca. &#x108;u karaktero simila al la lia povas &#x11D;ui kviete la bona&#x135;ojn estantajn? Vi vidas, ke &#x109;io lin favoras: nu, ju pli li havas ka&#x16D;zojn por esti &#x11D;oja, des pli li &#x109;agreni&#x11D;as.</p><p>
      � Sinjoro paro&#x125;estro, aldonis melankolie la mastro, anta&#x16D; nelonge, dum la tagman&#x11D;o, mi prenis el la deserto pomon supra&#x135;e belegan. Kiam &#x11D;i estis malfermita, mi trovis vermon, kiu man&#x11D;etis &#x11D;ian koron. Mi kredas, ke en la mondo trovi&#x11D;as multaj homoj, kiuj similas tiun pomon.</p><p>
      Heleno direktis al sia edzo rigardon tiel akran, ke tiu &#x109;i mallevis la okulojn kaj silentis.</p><p>
      La tempo pasis: la abato ne foriris. Fine, post kiam li estis rigardinta la horon sur sia lar&#x11D;a ar&#x11D;enta po&#x15D;horlo&#x11D;o:</p><p>
      � Jam la kvina, li diris. Necese estas, ke mi forkuru. Mi hodia&#x16D; vesperman&#x11D;as en la kastelo. Mi timus aliri nur kiam oni sidi&#x11D;os al la tablo. Tia farmaniero estus ne&#x11D;entila.</p><p>
      � Kion oni faras &#x109;e la markizo?</p><p>
      � Nenion eksterordinaran; la samajn aferojn ol &#x109;iujare.</p><p>
      � &#x108;u oni &#x109;iam &#x109;asas la cervon?</p><p>
      � &#x108;iam. E&#x109; granda &#x109;aso okazos en la proksima semajno. La tutan nobelaron &#x109;irka&#x16D;antan oni al &#x11D;i invitis.</p><p>
      Dirinte tiujn vortojn, la bona pastro prenis sian bastonon kaj sian &#x109;apelon, kaj ekeliris.</p><p>
      � Sinjoro paro&#x125;estro, diris Viktoro, mi vin ekkondukas.</p><p>
      � Neutile, kapitano, mi konas la vojon.</p><p>
      � Ne insistu; mi volas, ke tio fari&#x11D;u.</p><p>
      La abato komprenis, ke la junulo deziras paroli kun li sekrete. Li sin klinis.</p><p>
      � Sinjoro Benojto, diris la filo Lin&#x15D;ardo, kiam, post kelkaj pa&#x15D;oj, ili trovi&#x11D;is solaj, &#x109;u vi kredas, ke vi &#x15D;uldas al mi iom da dankemo?</p><p>
      � Vi bone scias, ke mi ne estas maldanka. Ho, jes, mi havas dankecon. Mi petas de la &#x109;ielo nur unu favoron; &#x11D;i estas okazo, kiu ebligus, ke mi &#x11D;in pruvu.</p><p>
      � Tiun okazon mi al vi prezentas.</p><p>
      � Parolu: kion mi devos fari.</p><p>
      � Neniun malfacila&#x135;on. Tamen, se vi sukcesos, estos mi, kiu fari&#x11D;os via &#x15D;uldanto.</p><p>
      � Sed parolu do: vi min igas bolanta.</p><p>
      � Invitigu min de la markizo al lia cerva &#x109;aso, en la semajno proksima.</p><p>
      La frunto de la paro&#x125;estro mallumi&#x11D;is. Li tre bone sciis, ke aferon tre malfacile efektivigeblan Viktoro al li komisiis. Sed, &#x109;ar li povis nenion rifuzi al sia savinto, li respondis:</p><p>
      � Ne estas facile: sed mi esperas, ke mi sukcesos. Fidu min.</p><p>
      � Danke, sinjoro paro&#x125;estro, lasu min vin kisi. Kaj sinjoro Benojto foriris, tute mirigita de tia neatendita amika&#x135;o. Dum li supreniris pa&#x15D;ete la serpenti&#x11D;antan vojon, kiu kondukas al la Prelonga kastelo, la pia pastro al si rediris:</p><p>
      � Nu, estas tre malfacila la komisio, kiun petas de mi tiu brava junulo. Fine, mi vidos; Dio min inspiros.</p><p>
      Apena&#x16D; li transiris la flankan pordeton por piedirantoj, kiam hundego &#x11D;oje eksaltis &#x109;irka&#x16D; li. La abato terurita singardeme alproksimi&#x11D;is la muron, altirante al siaj kruroj la faldojn de sia pastra vesto.</p><p>
      � &#x15C;afo, venu &#x109;i tien, tuj; kaj lasu sinjoron paro&#x125;estron, ekkriis, el fenestro, ridanta vo&#x109;o de junulino.</p><p>
      Uzante la haltigan momenton ka&#x16D;zitan de tiu intermeto, sinjoro Benojto rapide eniris en la vestiblon.</p><p>
      La gastoj, kiuj en tiu momento lo&#x11D;is en la antikva kastelo, estis nemultaj. Krom la gekastelmastroj kaj Matildo, ilia sola filino, trovi&#x11D;is en la salono, en kiun penetris la abato, nur fra&#x16D;lino de Savinako, &#x15D;ia intima amikino, la juna duko Gastono de Blasano, kiu, de kvar jaroj, venis &#x109;iusomere pasigi en la kastelo kelkajn semajnojn, fine la grafo Frederiko de Ruvezo, iam kunlernanto kun tiu lasta junulo, nun infanteria sub-le&#x16D;tenanto, kiu, lo&#x11D;ante en la 
      Milianah
      �a garnizono, por la unua fojo venis Prelongon.</p><p>
      � Ho, sinjoro paro&#x125;estro, vi, kiu estas la akurateco mem, hodia&#x16D; preska&#x16D; malfrui&#x11D;is.</p><p>
      � Senkulpigu min, via markiza Mo&#x15D;to: sed mi estas tute kortu&#x15D;ita.</p><p>
      � Kio do okazis? petis amikeme la markizino.</p><p>
      � Viktoro revenis, sinjorino. Li ja estas tre bela oficiro. Pro tio, lin revidinte, mi sentis min tiel feli&#x109;a, ke mi preska&#x16D; forgesis la horon.</p><p>
      En tiu momento, lakeo malfermis la duoblan pordon, kaj ekkriis per vo&#x109;o sonora:</p><p>
      � &#x15C;ia markizina Mo&#x15D;to estas servita.</p><p>
      � Tiam, sinjoro Benojto, da&#x16D;rigis la markizino, kiam &#x109;iu estis sidanta, vi diris, ke tiu individuo revenis. Nu, tio ne pravigas vian kortu&#x15D;econ.</p><p>
      � Dio mia, sinjorino, oni &#x109;iam estas feli&#x109;a, revidante heroon.</p><p>
      � Ho! heroo estas vorto multe tro altranga. &#x108;ar fine, li ne estas rasa; li havas neniun titolon. Kiam e&#x109; li estus plenuminta miraklojn de kura&#x11D;o, li &#x109;iam restos malnobela kaj hazarda soldato.</p><p>
      � Sed estas komenco por &#x109;io, respondis naive la abato.</p><p>
      Pro tiuj vortoj, la &#x109;eestantoj ne povis deteni ekridegon tuj haltigitan. Ekparolante, la markizo ekkriis &#x11D;oje:</p><p>
      � Je Dio! sinjoro paro&#x125;estro estas tute prava, mia kara Suzano. La mar&#x15D;alo 
      Lefebvre
      , al kiu oni ripro&#x109;is lian mankon de prapatroj, respondis: �Sed mi mem estas prapatro�.</p><p>
      � Ho, vi, Ra&#x16D;lo, se oni ne vin detenus, vi estus kapabla fari&#x11D;i socialisto.</p><p>
      � Sed feli&#x109;e vi prizorgas pri tio, amikino karega. Tamen vi estos devigata konsenti kun mi la jenon: Vilhelmo de Prelongo, la kreinto de nia familio, estis nur hazarda soldato, kiam, dank� al liaj heroa&#x135;oj, Sankta-Ludoviko lin rimarkis kaj al li donis nobelecajn leterojn.</p><p>
      � Dio mia, mi tion akceptas: kien vi deziras alveni?</p><p>
      � Al tio. La iama Vilhelmo komencis anta&#x16D; ses jarcentoj; eble Viktoro komencas hodia&#x16D;. Ja ekzistas diferenco nur inter datoj. Do vi bone vidas, ke sinjoro paro&#x125;estro estas prava.</p><p>
      La du junuloj, kiuj sidis &#x109;e la tablo de la markizino, fundkore opiniis, ke sinjoro de Prelongo montri&#x11D;as iom paradoksa. Sed ili havis tro delikatan &#x11D;entilecon por kontra&#x16D;batali la mastron en lia hejmo. Do la okazinta&#x135;o ne da&#x16D;ris; kaj la interbabilado, fari&#x11D;inte &#x11D;enerala, sin turnis al aliaj temoj.</p><p>
      Dum la kaftrinko, kiu okazis sur la teraso, la abato, kiu ne forlasis sian ideon, kaj kiu kredis, ke Ra&#x16D;lo fari&#x11D;os por li firma apogo, rekomencis la atakon.</p><p>
      � Mi kredas, ke vi multe lin amas: &#x109;u mi eraras? li diris al la markizo.</p><p>
      � Kiun do?</p><p>
      � Sed Viktoron.</p><p>
      � Ha, jes: nu, vi ankora&#x16D; pensas al li. Certe mi amas tiun junulon. Unue, li estas bravulo; due, mi zorgis pri li anta&#x16D; kelka tempo: kaj se li hodia&#x16D; estas alveninta al brila situacio, li al mi &#x11D;in iom &#x15D;uldas.</p><p>
      � Ho, al vi, respondis la markizino. Vi forgesas tiun memorindan voja&#x11D;on en Parizon, kiam la ministro &#x135;us al vi rimarkigis, ke tiu 
      Cond�
      �a &#x11D;ermo neniel bezonis vian protekton.</p><p>
      La Ra&#x16D;la viza&#x11D;o kuntiri&#x11D;is. Lia edzino aludis fari&#x11D;on, kiun li ne amis rememori&#x11D;i. Do, por &#x15D;an&#x11D;i la interparoladon:</p><p>
      � &#x108;u viaj invitoj estas &#x109;iuj senditaj? li diris.</p><p>
      � Jes, &#x109;iuj proksimume: &#x109;ar oni retrovas &#x109;iam iun forgesitan. Feli&#x109;e mi havas ankora&#x16D; tutan semajnon anta&#x16D; mi.</p><p>
      La paro&#x125;estro sentis, ke la psikologia momento alproksimi&#x11D;as. La malfeli&#x109;ulo &#x15D;ajnis sidi sur dornoj. Li levi&#x11D;is, residi&#x11D;is, eltiris sian naztukon, &#x11D;in remetis en sian po&#x15D;on, ne &#x11D;in uzinte.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo rimarkis lian maltrankvilecon. &#x15C;i diris ridante:</p><p>
      � Kion do vi havas tiuvespere, sinjoro paro&#x125;estro? Mi estas certa, ke Sankta-La&#x16D;rento sur sia krado estis pli kvieta ol vi.</p><p>
      � Ha! fra&#x16D;lino, Sankta-La&#x16D;rento estis subtenita de la Dia helpo, kaj li ne bezonis, kiel mi, peti de sinjorino via patrino favoron tian, ke mi tre timas rifuzon.</p><p>
      � Vi min tre forte intrigas. &#x108;u mi povus scii tion, kion vi deziras, por ke mi fari&#x11D;u via advokatino.</p><p>
      � Fra&#x16D;lino, se vi konsentas procesi mian peton, &#x11D;i de nun estas gajnita.</p><p>
      � Tamen necese estas, ke mi &#x11D;in konu.</p><p>
      � Nu, li diris malla&#x16D;te, mi forte dezirus, ke oni sendu inviton al Viktoro.</p><p>
      Post tiuj vortoj, la ridema junulino fari&#x11D;is subite tute glacia.</p><p>
      &#x15C;i respondis per tono iom malafabla:</p><p>
      � Ho, sinjoro paro&#x125;estro, tion ne esperu. &#x108;ar de nun mi estas certa, ke mi perdos mian tempon kaj miajn parolojn.</p><p>
      � Kion do vi mistere konspiras? ekkriis de malproksime la markizo, sin turnante al sia filino kaj al la maljuna pastro.</p><p>
      � Patro mia, diris Matildo, sin levante, sinjoro paro&#x125;estro volus invitigi al la &#x109;aso ... divenu kiun.</p><p>
      � &#x108;u mi povas diveni? Eble unu el niaj najbaroj.</p><p>
      � Ne ... sinjoron Viktoron.</p><p>
      � Nu, neniam mi estus propramove tion pripensinta. Tamen mi opinias, ke vi havas tre &#x15D;atindan ideon, sinjoro paro&#x125;estro.</p><p>
      � Tiam, &#x109;u via markiza Mo&#x15D;to konsentas? balbutis la abato, kiu malfacile ka&#x15D;is sian &#x11D;ojon.</p><p>
      � Nu, amiko mia, diris la markizino, &#x109;u ni povas postuli, ke niaj invititoj, kiuj estas &#x109;iuj de la plej vera nobeleco, kontakti&#x11D;u kun sentitolita kaj senprapatra soldato? La&#x16D; vi, li estas prapatro; mi tion bonvole konsentas: tiam atendu, anta&#x16D; kiam vi fari&#x11D;os lia amiko, ke lia posteularo havu sescentjaran ekzistadon.</p><p>
      � Brave, sinjorino, brave, interrompis la duko de Blasano, kiu &#x11D;is nun timis, ke estus maldiskreta lia intermeto en la parolado.</p><p>
      La markizo konfuza eltiris sian flartabakujon, kiu lin utilis por, en embarasantaj situacioj, doni al li sintenadon.</p><p>
      &#x11C;i estis malnova kaj sankta resta&#x135;o, datumanta de la XVIII
      a
      �jarcento. La kovrilo konservis kelkajn postsignojn de 
      Watteau
      �a pentra&#x135;o, difektita de la eluzo. &#x11C;in &#x109;irka&#x16D;is ora ronda&#x135;o, kiu iam enhavis diamantojn.</p><p>
      � La nobeleco! li da&#x16D;rigis, kiel parolante kun si. Nu, tiu tabakujo &#x11D;in reprezentas. La Revolucio &#x11D;in malkronigis el &#x11D;ia diamanta a&#x16D;reolo; kaj la tempo da&#x16D;rigis &#x11D;ian agon, malpurigante &#x11D;iajn kolorojn.</p><p>
      Tiu melankolia pripenso &#x135;etis malvarma&#x135;on inter la &#x109;eestantoj. Plumba silento haltigis subite la interparoladon. Fine Matildo, por &#x11D;in malaperigi, unua &#x11D;in rompis.</p><p>
      � Sed, patro mia, &#x15D;i diris, via juvelo estas tre facile restarigebla. Vi scias, ke miaj profesoroj opinias, eble tro indulge, ke mi sufi&#x109;e sukcesas la kopiojn de 
      Watteau
      �aj pentra&#x135;oj. Pruntu &#x11D;in: kaj balda&#x16D; tiuj difekta&#x135;oj tute malaperos.</p><p>
      � Kiel vi volos, filino mia. Sed ne &#x11D;in difektu; &#x109;ar vi scias, ke por mi &#x11D;i estas karega.</p><p>
      � Tamen, sinjorino, rekomencis la paro&#x125;estro, vi ne diris, kiun respondon mi devas alporti al mia juna amiko.</p><p>
      � Respondu maltime la jenon, ekkriis triumfe la kastelmastrino: sufi&#x109;as, ke tiuj Lin&#x15D;ardoj estas estroj de la lando; do ili ne penu eniri perfide en la antikvan Prelongan domegon kun la ka&#x15D;ata deziro &#x11D;in poste potenci.</p><p>
      � Ho, via markizina Mo&#x15D;to, dolore sopiris la abato, &#x109;u mi povas rediri tian parolon? La malfeli&#x109;a paro&#x125;estro havis mienon tiel &#x109;agrenitan, ke fra&#x16D;lino de Savinako, tu&#x15D;ita de kompato, blovis al li malla&#x16D;te:</p><p>
      � Respondu, ke tion oni beda&#x16D;ras, sed ke &#x109;iuj invitkartoj estas disdonitaj.</p><p>
      Tamen, a&#x16D;dinte la nomon �Lin&#x15D;ardo�, sinjoro de Ruvezo levis la orelojn:</p><p>
      � Pardonu, sinjorino, li diris, mi multe a&#x16D;dis en Al&#x11D;erio pri oficiro tiel nomita.</p><p>
      � Sed tiu estas li, estas mia Viktoro, murmuris la paro&#x125;estro.</p><p>
      � La kapitano Lin&#x15D;ardo! ekkriis la grafo. Tiam, sinjorino, permesu, ke mi kunmetas miajn petojn kun tiuj de sinjoro de Prelongo. La famo de tiu juna oficiro estas grandega. Mi ne kredas esti malvera profeto, lin montrante kiel unu el niaj estontaj generaloj. Vi scias, ke mi montri&#x11D;as tre fiera kaj tre &#x135;aluza pri la nomo, kiu estas la mia; tamen mi diros: viro kiel la kapitano Lin&#x15D;ardo honoras la domojn, kiuj lin akceptas: kaj inter niaj nobelaj sinjorinoj trovi&#x11D;as neniu, kiu ne estus fiera, lin havante kiel kavaliron.</p><p>
      � Sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi &#x15D;ancelas miajn decidojn. Neniam mi a&#x16D;dis homon de nia societo parolantan pri li per tiel entuziasmaj vortoj.</p><p>
      � Neniam oni estas profeto en sia lando, rimarkigis la abato.</p><p>
      � Tiam, amikino kara, kion ni decidas? petis Ra&#x16D;lo.</p><p>
      � Faru tion, kion vi volos, sopiris Suzano, kiu sentis sin venkita.</p><p>
      Senprokraste letero estis skribita. Oni &#x11D;in komisiis al la abato, kiu volis &#x11D;in tuje forporti, &#x109;ar li timis, ke la markizino &#x15D;an&#x11D;os sian decidon.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, dirinte sian meson pli rapide ol kutime, sinjoro Benojto frapis sur la pordon de Andreo. Estis Viktoro mem, kiu &#x11D;in malfermis.</p><p>
      � Venko! mia kara infano, ekkriis la paro&#x125;estro, svingante triumfe la deziritan karton.</p><p>
      � &#x108;u vi sukcesis?</p><p>
      � Legu mem.</p><p>
      � Ha! ekkriis la kapitano, pala pro kortu&#x15D;eco, vi estas rimarkinda diplomatiisto.</p><p>
      � &#x108;u vi kredas?</p><p>
      � Mi e&#x109; aldonos, ke &#x109;iuj fortika&#x135;oj, kontra&#x16D; kiuj mi batalis, estis malpli malfacile ekkapteblaj ol tiu paperfolieto.</p><p>
      � Infano mia, murmuris modeste la bona pastro, estas la Providenco, kiu &#x109;ion faris.</p><p>
      � Konfesu, ke vi &#x11D;in iom helpis.</p><p>
      � Ne, mi certigas. &#x11C;i evidentmaniere montri&#x11D;is, pere de juna infanteria sub-le&#x16D;tenanto, kiun certe vi konas, la grafo de Ruvezo.</p><p>
      � Ja, diris Viktoro ser&#x109;adante en sia memoro, &#x15D;ajnas, ke mi a&#x16D;dis tiun nomon ie.</p><p>
      � Nu, la markizino &#x15D;anceli&#x11D;is, pretekstante, ke vi ne estas nobelulo. Tiam tiu juna oficiro parolis pri vi tiel la&#x16D;dege, ke &#x15D;i tuj ekkriis: Dum la afero estas tia, ni devas lin sen&#x15D;ancele inviti.</p><p>
      La paro&#x125;estro malamegis la mensogon; kaj li donis al Viktoro tiun ne tute veran respondon nur &#x109;ar li tradukis la impreson de li sentitan, kredante, ke estis entuziasmo la konsento malkora de la markizino.</p><p>
      � Nun, li da&#x16D;rigis, &#x109;ar mi sukcesis mian komision, &#x109;u mi estus maldiskreta, petante de vi, kial vi tiel deziras tiun inviton?</p><p>
      � Neniel. Mi e&#x109; intencas diri al vi kelkajn vortojn pri tio, petonte konsilon. Sed tiu porda sojlo ne ta&#x16D;gas por interbabilado. &#x108;u vi povas doni al mi kelkajn minutojn?</p><p>
      � La tutan tagon, se vi deziras. Mi diris mian meson. &#x108;ar ni estas en semajno, mi havas &#x11D;is vespero neniun okupon.</p><p>
      � Nu, ni supreniru el mian &#x109;ambron. Tie neniu nin &#x11D;enos.</p><p>
      La Viktoran &#x109;ambron apartigis el tiu de Josefino muro sufi&#x109;e dika: sed komunika pordo iam ekzistis inter la du &#x109;ambroj. De multaj jaroj tiu pordo estis fermita, e&#x109; najlita, kaj, sur amba&#x16D; flankoj, &#x11D;in ka&#x15D;is mebloj, por ke estu neebla &#x11D;ia malfermi&#x11D;o.</p><p>
      Pro la hiera&#x16D;aj kortu&#x15D;ecoj, suferis la junulino fortan kapdoloron. &#x15C;i pasigis plorante pecon de la nokto, kaj, &#x109;ar la dormo &#x15D;in venkis nur dum la ekmateno, &#x15D;i malfrue elliti&#x11D;is. &#x15C;i finis sian vestadon kaj ekmalfermis la pordon por eliri, kiam &#x15D;i vidis Viktoron anta&#x16D;irantan la paro&#x125;estron, kiu pasis anta&#x16D; &#x15D;i. Rapide &#x15D;i reeniris malanta&#x16D;en, refermis senbrue la pordon, sidi&#x11D;is sur se&#x11D;on kaj ekpensis:</p><p>
      � Viktoro kaj sinjoro Benojto kune. Li lin kondukas al sia &#x109;ambro. Tre grava certe estas la afero, kiun li balda&#x16D; rakontos. Eble mi ekfaros tre kulpan agon: sed, nu! mi volas scii.</p><p>
      Tre zorgeme &#x15D;i formetis la tualettablon, kiu ka&#x15D;is la komunikan pordon, eltiris la &#x15D;losilon, kiu feli&#x109;e trovi&#x11D;is sur &#x15D;ia flanko, alproksimigis sian orelon kontra&#x16D; la serurtruon, kaj atendis.</p><p>
      Alveninte en sian hejmon, Viktoro prezentis se&#x11D;on al la paro&#x125;estro. Kiam ili amba&#x16D; sidis,</p><p>
      � Eble vi demandis vin, li diris, pro kia celo mi laboradis tiel persiste, mi &#x109;iumomente riskis mian vivon tiel maltime, fine pro kia ka&#x16D;zo mi volis, ke mia nomo fari&#x11D;u fama.</p><p>
      � Sed &#x109;iam mi pensis, ke &#x11D;i estis pro gloramo ... pro nobla gloramo, aldonis sinjoro Benojto sin reprenante.</p><p>
      � Vi eraras. La gloramo ku&#x15D;as nur flanke: ja neniu estas pli modesta ol mi. Ne, aldonis la&#x16D;tege la kapitano, &#x11D;i ne estas pro gloramo, sed pro virinamo.</p><p>
      � Pro virinamo! ripetis la maljuna pastro miranta.</p><p>
      � Jes. De multaj jaroj, mi sekrete kaj fundkore amegas la plej belan, la plej &#x109;astan, la plej perfektan junulinon, kiun la tero &#x11D;is nun portis. Sed estas a&#x16D; prefere estis inter ni sociala interspaco tiel vastega, ke tia revo, en tiu epoko, estis rajte konsiderinda kiel la plej nekuracebla freneza&#x135;o. Nu, tiun interspacon mi &#x135;uris, ke mi malaperigos. Hodia&#x16D; mi kredas, ke mi sukcesis.</p><p>
      � Tiun junulinon &#x109;u mi konas? interrompis naive la bona paro&#x125;estro.</p><p>
      � Nu, ekkriis Viktoro, kolereta pri tia spiritmalrapideco, &#x109;u vi ne divenis, ke mi parolas pri fra&#x16D;lino de Prelongo?</p><p>
      � Pri Matildo, pri la filino de la markizo?</p><p>
      � Jes, pri &#x15D;i, sinjoro paro&#x125;estro. &#x108;ar mi ne povis &#x15D;in malsuprenirigi &#x11D;is mi, mi volis min suprenirigi &#x11D;is &#x15D;i. Mi elektis la militan profesion ne inkline, kredu min, sed kalkule. &#x108;ar la glavo nobeligas. &#x11C;i sola estas inda por loki viron kiel min, sentitolitan kaj senprapatran, sur la saman socialan rangon ol la idinon de antikvaj ferarmitaj herooj. &#x108;u vi opinias, ke mi estis malprava?</p><p>
      � Mi tion ne diras: &#x109;ar kontra&#x16D;e ... Subite la abaton interrompis malsonora bruo, ka&#x16D;zita de peza objekto falanta en la apuda &#x109;ambro.</p><p>
      � Da&#x16D;rigu, sinjoro Benojto; nenio grava. Kredeble meblo, kiun servistino mastrumante faligis. Vi diris: kontra&#x16D;e ...</p><p>
      � Ha, jes: mi diris kontra&#x16D;e la markizo vin multe &#x15D;atas: eble la markizino montri&#x11D;os malpli konsentema, pro via nomo, kiun &#x15D;i trovas tro ... kiel mi dirus?</p><p>
      � Diru la vorton senvestitan ... tro malnobelan.</p><p>
      � Jes, la vorto estas &#x11D;usta: sed ili timis vin &#x109;agreni. Do nur via nomo malpla&#x109;as al &#x15D;i; &#x109;ar &#x15D;i deziras por sia filino titolitan edzon. Sed mi estas konvinkata ke, funde de &#x15D;ia animo, viaj indoj multe &#x15D;in allogis; sed tion &#x15D;i ne volas konfesi. Pri Matildo ...</p><p>
      � Pri Matildo ..., ripetis Viktoro kortu&#x15D;e, sin klinante al la lipoj de la maljuna pastro, kvaza&#x16D; li volus diveni parolojn anta&#x16D; kiam ili eliros.</p><p>
      � Ho! la &#x109;arma infanino estas tro virta, tro pia kaj precipe tro bone edukita por malkonsenti edzinigon, kiun dezirus &#x15D;iaj gepatroj.</p><p>
      � Tiam vi konsilas, ke mi risku mian peton?</p><p>
      � Tute. Mi estas certa, ke gesinjoroj de Prelongo inter si &#x11D;in diskutos; sed fine ili amba&#x16D; &#x11D;in akceptos. Kaj ili estus pravaj; &#x109;ar ili malfacile trovus bofilon, kiel vin. Pri vi, mia kara infano, lasu min vin gratuli pri via elekto, kaj admiri la intencojn de la Providenco, kiu metis tiun junulinon sur la vojon de via vivo, por ke &#x15D;i fari&#x11D;u tiu dia stelo, kiu jam vin direktis, kaj kiu vin poste kondukos al la plej brila estonteco.</p><p>
      Post tiu paroladfino, kiu ne estus malta&#x16D;ga en lia pre&#x11D;eja katedro, la bona paro&#x125;estro sin levis, malfermis la pordon kaj eliris, skuante siajn fingrojn ankora&#x16D; rigidajn pro la fortika manpremo, kiun Viktoro al li donis, kaj en kiun la junulo metis sian tutkoran dankemon.</p><p>
      Malsuprenirinte en la man&#x11D;o&#x109;ambron, la kapitano trovis sian patrinon, kiu diris iom maltrankvile:</p><p>
      � &#x108;u vi vidis Josefinon, tiumatene?</p><p>
      � Ne, panjo, ne ankora&#x16D;.</p><p>
      � Strange! &#x15C;i ne malsupreniris. Mi kredis, ke &#x15D;i babiladis kun vi: pro tio mi ne malkvieti&#x11D;is. Sed nun mi miras. Mi demandas min; kion tio signifas?</p><p>
      � Se vi suprenirus al &#x15D;ia &#x109;ambro?</p><p>
      � Vi estas prava; mi iras al &#x11D;i.</p><p>
      En tiu momento, la junulo sentis tremeton trakurantan tra liaj membroj. Li rememori&#x11D;is la malsonoran bruon, kiu interrompis la abaton. Kontra&#x16D;vole li timis.</p><p>
      Subite li a&#x16D;dis la vo&#x109;on de Heleno krianta:</p><p>
      � Viktoro, Viktoro, tuj supreniru.</p><p>
      Per tri saltegoj la junulo trovi&#x11D;is supre, kaj eniris en la &#x109;ambron de sia amikineto.</p><p>
      &#x15C;i ku&#x15D;is sur la lito, rigida. &#x15C;ia viza&#x11D;o senkolora havis la flavan palecon de la kandelega vakso. &#x15C;i tenis ankora&#x16D; en siaj krispi&#x11D;antaj fingroj malgrandan boteleton. Post longa penado, Viktoro fine malfermis la manon de la junulino. Alproksimigante al la fenestro la boteleton el blua vitro, li legis tiun surskriba&#x135;on: 
      Laudanum
      �de 
      Sydenham
      .</p><p>
      � La malfeli&#x109;ulino, li ekkriis, &#x15D;i sin venenigis. La kapitano tiel ofte trovi&#x11D;is en anta&#x16D;postenoj, funde de la dezerto, vidante &#x109;irka&#x16D; si siajn soldatojn, kiuj falis mortantaj a&#x16D; vunditaj, ke li lernis preska&#x16D; senvole iom da kuracarto. Ne &#x15D;anceli&#x11D;ante, li malfermetis la korsa&#x135;on de sia kuzino; poste, apogante sian orelon sur &#x15D;ian bruston:</p><p>
      � &#x15C;i vivas ankora&#x16D;, li diris: eble &#x15D;i estas revivigebla. Mi ekkuras por venigi la kuraciston.</p><p>
      Kiam la junulino, ka&#x15D;ita malanta&#x16D; la pordo, a&#x16D;dis la konfeson de tiu amo, kiun &#x15D;i suspektis, kvankam &#x15D;i ne estis certa pri &#x11D;i, &#x15D;i sentis ke nubo pasas anta&#x16D; &#x15D;iaj okuloj; &#x15D;iaj kruroj &#x15D;anceli&#x11D;is; &#x15D;i falis. Sed, &#x109;ar &#x15D;ia kapo fortege frapi&#x11D;is kontra&#x16D; la tualettablon, la doloro rapide &#x15D;in eltiris el &#x15D;ia sveno. Denove &#x15D;i penis a&#x16D;skulti; sed &#x15D;iaj oreloj tiel zumis, ke &#x15D;i povis a&#x16D;di nur konfuzan bruon. Tiam &#x15D;i levi&#x11D;is kun sova&#x11D;aj okuloj, kun &#x15D;a&#x16D;mo sur la bu&#x15D;o, kunpremante sian bruston per siaj brakoj en gesto de neesprimebla doloro, murmurante tiun solan vorton:</p><p>
      � Morti! morti! Anta&#x16D; ok tagoj, pro negrava malsana&#x135;o, la kuracisto al &#x15D;i ordonis la&#x16D;danumitajn kataplasmojn. &#x108;ar &#x15D;ia malsaneto ne da&#x16D;ris, &#x15D;i zorge metis en sian komodon la malgrandan boteleton ankora&#x16D; trikvarone plenan.</p><p>
      Per a&#x16D;tomata ekmovo, &#x15D;i &#x11D;in prenis, sin &#x135;etis sur sian liton, kaj plengor&#x11D;e englutis la mortigan fluida&#x135;on.</p><p>
      Kiam la doktoro alvenis, li &#x11D;entile elirigis la kapitanon kaj petis ke oni senvestigu Josefinon. Post unu horo da energiaj frotadoj, li plezure konstatis, ke denove la sango fluas en la vejnoj de la junulino. Poste, kiam, dank� al potenca vomilo, li malplenigis la stomakon, li eliris, dirante:</p><p>
      � La dan&#x11D;ero estas nun tute forpelita: &#x15D;i bezonas nur iom da ripozo.</p><p>
      Dum la vespero, kiam Viktoro supreniris por sin informi pri &#x15D;ia farto, la malesperintino estis tute resanigita. Heleno zorgeme observis la malsanulinon, sin malla&#x16D;te kulpigante: &#x109;ar &#x15D;i sentis, ke &#x15D;iaj hiera&#x16D;aj maljustaj ripro&#x109;oj estis ebla ka&#x16D;zo de tiu pereiga determino.</p><p>
      � Patrino, diris la junulo, mi dezirus diri unu vorton al Josefino. &#x108;u vi povus lasi nin solaj? Sinjorino Lin&#x15D;ardo, kiu, post tiaj fari&#x11D;oj, timis la sekvojn de tro intima parolado, da&#x16D;rigis siajn al- kaj eliradojn tra la &#x109;ambro, &#x15D;ajnante mastrumi &#x109;i tie kaj tie, kvaza&#x16D; &#x15D;i estus neniel a&#x16D;dinta.</p><p>
      � Patrino, ripetis la kapitano la&#x16D;tiganta sian vo&#x109;on kaj sulkiganta siajn brovojn, mi jam petis de vi, ke vi eliru momente.</p><p>
      Kvankam tiu frazo ne estis mal&#x11D;entila forme, tamen &#x11D;in ekelparolis Viktoro per tiu ordoneganta tono al li kutima, kiun la necesa&#x135;oj de la milita komandeco ankora&#x16D; pligrandigis.</p><p>
      Heleno eksperimente sciis, ke oni ne kontra&#x16D;batalas sian filon: do &#x15D;i submeti&#x11D;is kaj eliris.</p><p>
      � Malfeli&#x109;ulino, diris la junulo, prenante la malsanulinon en siaj brakoj, kial vi faris tion?</p><p>
      � Mi trovi&#x11D;is malanta&#x16D; la pordo; mi &#x109;ion a&#x16D;dis, &#x109;ion komprenis.</p><p>
      � Vi &#x109;ion a&#x16D;dis, eble, sed komprenis nenion.</p><p>
      � Tamen ...</p><p>
      � A&#x16D;skultu, Jonjo: neniun virinon mi amis, krom vi; mi vin amas ankora&#x16D;; mi vin amos &#x109;iam. Kredu min kaj fidu.</p><p>
      � Tamen vi diris al sinjoro Benojto ...</p><p>
      � Mi diris al la paro&#x125;estro tion, kion li devas kredi. Vi komprenas, ke pro tio mi havas motivojn. Sed vi eraras, imagante ke mi pensas tion, kion mi al li rakontis.</p><p>
      Kaj, &#x109;ar la junulino muti&#x11D;is pro miro:</p><p>
      � Vi min konas, karega; vi min vidis aganta. Vi scias, ke &#x109;iam mi plenumas miajn decidojn. Nu! en tiu momento, mi provas teruran batalon: de la sukceso de &#x11D;i dependos mia estonteco kaj kredeble la via.</p><p>
      � Sed fine vi intencas edzi&#x11D;i kun Matildo?</p><p>
      � Eble.</p><p>
      � Ho, ekkriis Josefino ploregante, vidi tian abomena&#x135;on ne estus kapabla mia kura&#x11D;o. Certe mi ne povas vin malhelpi: sed se iam vi edzi&#x11D;os kun tiu fiera&#x109;ulino, mi certigas, ke mi rekomencos mian memmortigan provon.</p><p>
      � Josefino, vi al mi ek&#x135;uros sur la tombon de via patro, ke de nun neniam vi alvokos la morton.</p><p>
      � Mi ne povas paroli &#x135;uron, kiun mi ne respektus. La junulo prenis en siaj manoj la manradikojn de la malfeli&#x109;ulino, ilin fortike premis, kaj, enirigante funden de &#x15D;iaj okuloj sian estran rigardon, diris nur tiun vorton:</p><p>
      � Mi postulas.</p><p>
      � Viktoro, mia estro, mia Dio, mi faros tion, kion vi volos, sopiris la malsanulino, kiu ekfaletis venkita.</p><p>
      � Tre bone, karega, diris la kapitano, lasante &#x15D;iajn manojn. Nun, &#x109;ar vi estas sa&#x11D;a, ni povas interparoli. Vi konas parton de miaj projektoj: per unu vorto vi povas ilin detrui. Tiam mi havos nur unu rimedon: trabori per kuglo mian cerbon. Vi scias, ke mi ne kutimas negrave paroli.</p><p>
      � Ho, jes; mi tion scias.</p><p>
      � Nu, Jonjo, mi jam diris: mi amas nur vin. (Kaj parolante li kovris per pasiaj kisadoj frunton kaj vangojn de sia amikino.) Sed mi ne povas edzi&#x11D;i kun vi ... almena&#x16D; nun. Matildo estas por mi nur ilo necesega, &#x15D;tupetaro, kiun mi bezonas por ekkapti la titolon, kiun mi volas iam posedi. Do, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Anstata&#x16D; min kontra&#x16D;batali, min malutili per via &#x135;aluzo a&#x16D; via memmortigo, batalu kun mi kontra&#x16D;e. Fari&#x11D;u mia amikino, mia kunhelpantino. Kiu scias? Eble estos vi mem, kiu iam rajte nomi&#x11D;os la kastelmastrino de Prelongo.</p><p>
      Kaj presinte sur la lipojn de Josefino kisegon ankora&#x16D; pli fervoran ol la aliajn, Viktoro rapide eliris, lasante la junulinon tute miregantan.</p><p>
      Alproksimi&#x11D;is la tago de la granda festo; kaj la junulo sin sentis maltrankvila. &#x108;ar li estis rajdisto tre rimarkinda, li deziris sin montri anta&#x16D; Matildo kun &#x109;iuj siaj kvalitoj. Sed la du belegaj arab&#x109;evaloj, kiujn li rajdis en Al&#x11D;erio, devige estis lasitaj en la soldatejo. Aliparte la patra farmodomo havis nur veturilajn &#x109;evalojn; pro tio li anta&#x16D; vidis, ne sen granda &#x109;agreno, ke li estos devigata sekvi la &#x109;asantojn en kale&#x15D;o. Feli&#x109;e la markizo bonvolis &#x109;esigi tiun malkvietecon. &#x108;ar dum la &#x11D;entileca vizito, kiun faris la juna kapitano por danki sinjoron de Prelongo pri lia invito, Ra&#x16D;lo proponis, ke li prenu en lia &#x109;evalejo la beston, kiu al li plej pla&#x109;us. Nun Viktoron nur embarasis la elekto: fine li montris al la gardisto vivegan ru&#x11D;brunan senmikssangulon tute &#x15D;atindan.</p><p>
      La kunvenejo trovi&#x11D;is sur la vojkruci&#x11D;o de la Stelo, kiu senarbigis meze de la arbaro lar&#x11D;an rondan placon, en kies centro staris montranta fosto blanke pentrita. Ok vojoj, borantaj la arbaron de unu rando &#x11D;is la kontra&#x16D;a, &#x109;i tie kuni&#x11D;is. La radiaron de tiuj vojoj prezentis sur la fosto ok tabuletoj, surskribitaj de iliaj nomoj kaj iliaj direktoj.</p><p>
      De la mateno, el dek mejloj &#x109;irka&#x16D;ku&#x15D;antaj, &#x109;iuj, kiuj havis &#x109;u &#x109;evalon &#x109;u veturilon, direkti&#x11D;is al tiu loko. La vasta placo kiu, en ordinaraj tagoj, &#x15D;ajnis ega, trovi&#x11D;is tro eta por enhavi la aron sen&#x109;ese multi&#x11D;antan da kale&#x15D;oj premitaj unuj kontra&#x16D; la aliaj.</p><p>
      Kiam la gekastelmastroj aliris al tiu kunvenejo, la vida&#x135;o estis vere belega. Anta&#x16D;e rajdis la duko de Blasano kaj la grafo de Ruvezo, vestitaj per &#x109;asa jako, kun tran&#x109;ilo en la zono, akompanantaj kiel kavaliroj Matildon de Prelongo kaj Valentinon de Savinako; poste aliaj junuloj alvenintaj de la anta&#x16D;a tago; fine Viktoro sub uniformo. Belegaj &#x109;evalinoj, mane tenitaj, atendis la sinjorinojn, kiuj pli amis, por &#x109;asi la cervon, galopi sur rajditoj. Fine venis aro da kale&#x15D;oj, okupitaj de gemaljunuloj a&#x16D; de personoj, kiuj ne tre &#x15D;atis la plezuron de la rajdarto.</p><p>
      De kelkaj jaroj, pro falo tre dan&#x11D;era kaj preska&#x16D; mortiga, la markizo ne rajdis plu. Tio estis por li granda &#x109;agreno. Senigita da plezuro direkti la &#x109;ason, kiel li faris iam, li estis devigita komisii tiun zorgon al subulo, kiu ne &#x109;iam plenumis sian taskon tiel lerte, kiel oni estus tion dezirinta.</p><p>
      Kiam &#x109;iuj invititoj estis kunvenintaj, &#x109;askornoj sonorigis de &#x11D;oja trumpetado la profunda&#x135;ojn de la altaj arbegaroj. Mare&#x109;alo, la &#x109;efa &#x109;asdirektanto, belega sub sia orplena vestaro, aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn. Post signo donita de la mastro, la hundoj, kiujn &#x11D;is nun lakeoj mantenis per ligiloj, estis liberigitaj. La nazon al la tero, flarante la 
      <emphasis>fumojn</emphasis>
      �de la besto, ili rapidis tra la arbaro kaj norden direkti&#x11D;is.</p><p>
      La sekvantaro ekmovi&#x11D;is. Unue la rajdantoj, freneze galopantaj, postiris la hundojn, tiel proksime kiel ebligis la neebena&#x135;oj de la tero kaj la denseco de la arbeta&#x135;oj: poste la &#x109;aroj, devigataj resti sur la vojo, sekvis, sed nur de malproksime. Post kelkaj minutoj, la vasta vojkruci&#x11D;o de la Stelo, anta&#x16D; nelonge tiel plena, tiel bruanta, subite fari&#x11D;is dezerto, &#x11D;is kiam la man&#x11D;aj oficistoj venos &#x11D;in okupi post kelke da tempo, por organizi sub tendo, starigita por tiu uzo, posttagman&#x11D;on tute allogantan.</p><p>
      Post unu horo de senhalta kurado, la hundoj trovis ankora&#x16D; nenion. Tamen, la&#x16D; ilia sintenado, oni sentis, ke ili sekvas postsignaron. Mare&#x109;alo maltrankvili&#x11D;is. La anta&#x16D;an tagon, tiom da zorgoj estis lin okupintaj, ke anstata&#x16D; rekoni mem la postsignojn de la cervo, li komisiis pro tiu laboro subulan gardiston, kiun li tute fidis. Sed tro malfrue li konstatis, ke lia komandito grave eraris.</p><p>
      Anstata&#x16D; &#x109;asadi dekkornan cervon, apron la hundaro persekutis. &#x108;agrena pro tia beda&#x16D;rinda okazinta&#x135;o, timante la perdon de profita situacio, li humile alproksimi&#x11D;is sinjoron de Prelongo, kaj al li rakontis sian mal&#x15D;ancon.</p><p>
      Ra&#x16D;lo, kolera pri tio, severe ripro&#x109;is lian malspritecon, kaj finis per tiuj vortoj:</p><p>
      � Atentu precipe; zorgeme observu viajn hundojn. Vi scias, ke en la &#x109;aso al la apro trovi&#x11D;as dan&#x11D;eroj ne ekzistantaj en tiu al la cervo.</p><p>
      � Trankvili&#x11D;u via markiza Mo&#x15D;to; mi atentegos.</p><p>
      � Nu, diris unu el &#x109;eestantoj, Mare&#x109;alo ekfaris eraron nepardoneblan en &#x109;asarto. Mi estas certa, ke neniam Kamu&#x15D;o estus erarinta tiel malscience.</p><p>
      � Ho, respondis alia, Kamu&#x15D;o estis &#x109;ef&#x109;asisto tute rimarkinda. Mi kredas, amiko mia, ke neniam vi lin anstata&#x16D;os.</p><p>
      � Mi tion timas, respondis Ra&#x16D;lo. Sed kiam e&#x109; li ne estus kripla, sekve nekapabla por ia laboro, pro motivoj specialaj, mi estus devigata min senigi da liaj servoj.</p><p>
      De kiam &#x11D;i kuradis tra la arbaro, la sekvantaro pli kaj pli longi&#x11D;is kaj fine dispeci&#x11D;is. E&#x109; kelkaj &#x109;asistoj, kredante mallongigi sian vojon, grave eraris.</p><p>
      Tio okazis al la grafo de Ruvezo kaj al la duko de Blasano, kiun La&#x16D;rento lia servisto sekvis post respekta interspaco. Kunportitaj unue kun la galopanta rajdantaro, poste &#x11D;in forlasis kaj da&#x16D;rigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la &#x109;aso iom oblikve klini&#x11D;is. La bruo de &#x109;askornoj, kiu estis ilin direktontaj, kontra&#x16D;e ilin tute erarigis. &#x108;ar dank� al e&#x125;a ripetado ofta sub arbegoj, ili a&#x16D;dis dekstre trumpetadon, kiu ja sonoris maldekstre. Trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontra&#x16D;an, ili fine tute perdi&#x11D;is.</p><p>
      � Kie do ni estas? ekkriis la duko. Mi neniel rekonas la lokon.</p><p>
      � Mi ne vin kondukos en la bonan vojon, &#x109;ar por la unua fojo mi venas en tiun arbaron, respondis la grafo.</p><p>
      � Se tiu okazinta&#x135;o, mia kara Frederiko, ne vin senigus da la plezuro sekvi la &#x109;ason, mi konfesas, ke mi neniel estus &#x109;agrena pri tio. Tiu rajdado min lacigis. Mi certigas vin, ke mi multe pli &#x15D;atas promenadon tra la silenta arbaro kune kun malnova amiko, ol tiun tumulton kaj tiun pu&#x15D;egadon. Sed mi parolas egoisme: pardonu min.</p><p>
      � Jen egoismo, kiun mi estas feli&#x109;a naski, mia kara Gastono, kaj kiun mi tute partoprenas. Cetere, kiam oni persekutis en Atlasaj fa&#x16D;koj la panteron kaj la leonon, mi konfesas, ke &#x109;asoj similaj al la hodia&#x16D;a &#x15D;ajnas iom paletaj.</p><p>
      � Se ni malsuprenirus momente.</p><p>
      � &#x108;u vi sentas vin malsaneta? Vi diris al mi, anta&#x16D; kelkaj tagoj, ke tiuj krizoj, kiuj vin iam tiel suferigis, nun tute malaperis.</p><p>
      La juna duko ru&#x11D;i&#x11D;is: kaj li respondis iom embarasite:</p><p>
      � Ili ne min atakis denove; tio estas vera. Sed, post sia eliro, ili lasis grandan lacigadon, kiun renaskas la plej malforta ekmovo, kaj kiu al mi malpermesas, kiel vi vidas, vivmanieron similan al tiu de aliaj homoj.</p><p>
      La du junuloj elsaltis el siaj rajditoj. Poste, alliginte siajn &#x109;evalojn al arbo kaj ekbruliginte bonegan habanan cigaron, ili sidi&#x11D;is sur la muskhavan deklivon, kiu borderas la vojon.</p><p>
      En tiu momento, ili ekvidis en malproksimo kaj tre malprecize la profilon de Afrik&#x109;asista oficiro, kiu galopis rapidege tra la arbeta&#x135;oj.</p><p>
      � Nu, ekkriis Gastono, la kapitano trovi&#x11D;as en situacio simila al la nia. Li same perdis la &#x109;ason: sed, &#x109;ar li konas tiujn arbarojn de sia infana&#x11D;o, li sen malfacileco sin retrovos.</p><p>
      � Tiam Lin&#x15D;ardo devenas de Prelongurbo.</p><p>
      � Jes, kiel lia tuta familio.</p><p>
      � Vi scias, ke tiu viro estas vere eksterordinara. &#x108;io, kio rilatas kun li min interesas. En la armeo, oni diras, ke li estas tre ri&#x109;a.</p><p>
      � Oni estas prava. Kiel rimarkigis la markizino, anta&#x16D; kelkaj tagoj, tiuj Lin&#x15D;ardoj estas estroj de la lando. La patro estas &#x11D;enerala konsilanto kaj ordenumita; oni e&#x109; diras, ke li rifuzis la deputatecon. Lia unua naskito estas sciencisto vere &#x15D;atinda. Pri la dua, mi ne bezonas pri li paroli: vi lin konas pli bone ol mi.</p><p>
      � Kia estas la deveno de tiuj ri&#x109;a&#x135;oj?</p><p>
      � Ha! karulo, vi tro petas de mi. Mi e&#x109; kredas, ke en la lando neniu pri tio pli scias ol mi. Anta&#x16D; la Revolucio ili posedis nenion: la avo de la kapitano vivis per ofico nur servista. Sed post la Resta&#x16D;racio, ilia havo subite fari&#x11D;is tiel multa proksimume kiel &#x11D;i estas hodia&#x16D;. Sed jen la afero la plej mirinda: la maljuna avo montris malprofitemon kaj honestecon indajn de plej grandaj la&#x16D;doj. Per sia propra mono, li rea&#x109;etis la kastelon, kaj &#x11D;in donacis al la patro de la markizo, kiam li revenis el ekzilo.</p><p>
      � Estas tute mirinda tia rakonto. Sed tia ago, &#x109;ar &#x11D;i estas malavara kaj noblega, ne ri&#x109;igas la faranton; kontra&#x16D;e.</p><p>
      � Nu, mi tion tre bone scias. Pro tio, &#x109;ar la popolo ne povas koni la veron, &#x11D;i imagas legendojn.</p><p>
      � Legendojn?</p><p>
      � Jes. Oni e&#x109; certigas, ke tiuj ri&#x109;a&#x135;oj devenas de trezoro trovita en la antikvaj subteraj galerioj.</p><p>
      � Sed rakonton indan de Mil-kaj-unu-noktoj vi faras al mi.</p><p>
      � Mi nur alportas tion, kion oni diras. Sed pri tiu afero mi ne garantias la verecon.</p><p>
      � Pri la kastelo, &#x109;u vi rimarkis ion? De la pordista kajuto, &#x11D;is la servistaj &#x109;ambretoj, &#x109;io estas nuntempa. Ne vidi&#x11D;as ia antikva meblo, ia prapatra portreto, nek juvelo, nek familia memora&#x135;o, nenio. Krom malnova &#x109;aro, kiun mi eltrovis anta&#x16D; kelkaj tagoj en kale&#x15D;ejo, tio plennaze malbonodoras la nuntempecon.</p><p>
      � Kaj la tabakujon, kiun vi forgesas, ekkriis la duko ridegante.</p><p>
      � Ha! jes, tiun faman tabakujon, kiun fra&#x16D;lino Matildo promesis repentri.</p><p>
      Subite bojadoj ripetitaj, kuni&#x11D;antaj kun malsonora bruo de &#x109;evaloj tremigantaj la teron, haltigis la babiladon de du amikoj. Ili levis la kapojn: kaj tio, kion ili vidis, ilin teruris. Sur la vojo, apro grandega persekutita de hundoj rekte direkti&#x11D;is al ili. Post kelkaj pa&#x15D;oj, la &#x109;evalo de fra&#x16D;lino de Prelongo, blanka pro &#x15D;a&#x16D;mo, malsa&#x11D;e galopegis la&#x16D; teruranta rapideco. Oni sentis, ke &#x11D;i estis frenezi&#x11D;inta, kaj ke la junulino trovi&#x11D;is malpotenca por &#x11D;in obeigi. Iom pli malproksime, starante sur siaj piedingoj, sin klinante anta&#x16D;en por ke la rapideco de la kurado ne lin sufoku, Viktoro penadis trafi la malfeli&#x109;an Matildon, por haltigi per la brido la frenezan beston. Sed malgra&#x16D; la spronaj frapoj, per kiuj li sangigis la flankojn de sia rajdito, estis videble, ke pligrandi&#x11D;is la interspaco.</p><p>
      Sur la sama linio ol la kapitano, fra&#x16D;lino de Savinako, kiun kura&#x11D;igis la dan&#x11D;ero minacanta &#x15D;ian amikinon, batadis sian &#x109;evalinon per vipetaj frapoj por ke &#x11D;i ne restu poste. La ceteraj &#x109;asistoj sekvis en malproksimo.</p><p>
      Tiam okazis terura vida&#x135;o. Alveninte sur la apron, la &#x109;evalo de Matildo flanken ek&#x135;eti&#x11D;is per grandega salto, kaj sin frapegis kontra&#x16D; arbon, piede de kiu &#x11D;i falegis, kun kranio rompita.</p><p>
      La malfeli&#x109;a fra&#x16D;lino, malproksimen &#x135;etita, ruli&#x11D;is sub la piedojn de la grandega virapro. Jam la malbelega besto, kun haregoj starantaj, rapidis al &#x15D;i, por enpu&#x15D;egi en &#x15D;iajn ripojn siajn timindajn dentegojn, kiam sinjoro de Ruvezo, la tran&#x109;ilon en la mano, sin &#x135;etis sur la monstron, ekkaptis &#x11D;ian kolan haregaron, kaj per mano netremanta trapu&#x15D;is tra &#x11D;ia koro la tutan tran&#x109;anton. La apro falis, &#x15D;prucigante el sia vundo ondon de nigra sango. &#x11C;i estis tuje mortigita.</p><p>
      Por premegi neniun, Viktoro, kiu fulme alkuris, havis nur tempon necesan por altiri la enbu&#x15D;a&#x135;on de sia rajdito tiel perforte, ke la besto, bu&#x15D;on rompitan, tuj haltis, fleksante postajn krurojn, kaj plugante la teron per anta&#x16D;aj piedoj.</p><p>
      Dum tiu tempo, fra&#x16D;lino de Savinako alvenis, anta&#x16D;irante kale&#x15D;ojn. Per kusenoj oni faris provizoran liton, sur kiun oni ku&#x15D;igis Matildon &#x109;iam svenantan.</p><p>
      Oni sin preparis por realiri al la vojkruci&#x11D;o de la Stelo, kie trovi&#x11D;is kuracila skatolo, kiam sinjoro de Ruvezo, tran&#x109;inte unu el piedoj de l� apro mortigita, &#x11D;in prezentis al la markizino, la&#x16D; la kutimo de &#x109;asaj venkantoj. Sed sinjorino de Prelongo, tute forgesante la protokolon, sin &#x135;etis al la kolo de tiu, kiu eksavis &#x15D;ian filinon, dirante, inter larmoj, kiuj &#x15D;in blindigis:</p><p>
      � Danke, sinjoro, danke, infano mia. Ni devas al vi &#x15D;uldon da dankemo, kiun tre kredeble neniam ni povos pagi. Pro tio, mi volas, ke de nun nia domo estu por vi tiel hejma kiel la via, de nun kaj por &#x109;iam.</p><p>
      Pri Valentino, forportita de senpripensa ekmovo danka kaj admira, &#x15D;i premis la manojn de la grafo tiel amikeme, kaj samtempe tiel ameme, ke la juna suble&#x16D;tenanto sin sentis subite okupita de kortu&#x15D;eco nedifinebla kaj &#x11D;is nun ankora&#x16D; nekonita de li.</p><p>
      Tamen Matildo malrapide revenis al la vivo. En korpo de la junulino feli&#x109;e trovi&#x11D;is neniu vundo: nur la frapego &#x15D;in svenigis. Poste, kiam &#x15D;i ekvidis, per miranta rigardo, tiun aron &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;antan, &#x15D;i petis klarigojn pri la okazinta&#x135;o, Kiam oni al &#x15D;i rakontis la dan&#x11D;erojn pereigajn, kiuj estis mirakle evititaj de &#x15D;i, &#x15D;i prezentis la manon al sia savinto, kaj lin dankis per kortu&#x15D;antaj vortoj. Sinjoro de Ruvezo sin klinis, dirante modeste, ke li faris nur tion, kion &#x109;iu honesta viro estus farinta en tia okazo. Nur la hazardo estis dankinda; &#x109;ar &#x11D;i lin metis en la oportunan lokon.</p><p>
      En tiu momento, fra&#x16D;lino de Prelongo ekvidis Viktoron; kaj &#x15D;ia rigardo mallumi&#x11D;is.</p><p>
      Kiam la juna grafo estis tutkore la&#x16D;dita pro sia kura&#x11D;a ago, &#x109;iuj supreniris en kale&#x15D;ojn a&#x16D; sur selojn: kaj oni reiris pa&#x15D;ete al la vojkruci&#x11D;o de la Stelo.</p><p>
      Tien alveninte, Matildo certigis, ke &#x15D;i sentas sin tute resanigita, ke, pro singardemo, &#x15D;i konsentas resti ku&#x15D;anta sur kusenoj, sed ke &#x15D;i volas neniel, per tuja reveno, malkvietigi la preparitan posttagman&#x11D;on.</p><p>
      Pri sinjoro de Blasano, kiun tiu vida&#x135;o estis dolore kortu&#x15D;inta, li eliris anglamaniere, grande dankinte sian amikon. Akompanite de sia fidinda servisto, li revenis al la kastelo.</p><p>
      Komence de la &#x109;aso, la kapitano estis sin alproksimi&#x11D;inta al fra&#x16D;lino de Prelongo. &#x108;ar en kamparaj plezuroj ia liberago estas pli ebla ol en salono, li provis kun &#x15D;i unu el tiuj seninteresaj interbabiladoj, kiujn uzas la bonsocietuloj, kiam ili havas reciproke nenion por diri unu al la alia.</p><p>
      Sed la junulino akceptis liajn &#x11D;entila&#x135;ojn per mieno tiel glacia kaj tiel malhumila, ke li sin sentis tute malkura&#x11D;igita. Moderigante sian &#x109;evalon, li lasis la &#x109;ason lin preteriri: &#x109;ar li deziris pripensi sole kaj kviete. Tiam la junulo al si ripro&#x109;is sian malkura&#x11D;econ. Galopante tra tiuj arbaroj, kies li konis plej malgrandajn arbeta&#x135;ojn, li trafis per la plej mallonga vojeto la lokon, en kiu li estis certa, ke li retrovos la &#x109;ason.</p><p>
      Denove li penis rekomenci la babiladon. Sed la junulino, tedita de tia insisto, frapis la flankojn de sia rajdito per forta ekbato vipeta. La &#x109;evalo, kiun &#x15D;i rajdas, kutiminte pli &#x11D;entilajn procedojn, eksaltis unue kaj poste ekforkuris la&#x16D; rapideco pli kaj pli kreskanta. Kredante ke la &#x109;evalo de Matildo frenezi&#x11D;is, Viktoro &#x11D;in sekvis galope kaj &#x11D;in persekutis. Indignanta pri tiu farmaniero, kies &#x15D;i ne povis kompreni la&#x16D;dindajn motivojn, fra&#x16D;lino de Prelongo volis, per &#x109;iuj rimedoj, forkuri for de tiu &#x11D;entila&#x109;ulo, kiun &#x15D;i konsideris kiel mal&#x11D;entilulon.</p><p>
      Denove &#x15D;i fortike frapis la noblan beston, kiu, sentante ke la &#x109;evalo de la kapitano galopadas malanta&#x16D; &#x11D;i kaj &#x11D;in persekutas, fine reale frenezi&#x11D;is.</p><p>
      Tiam la kura&#x11D;a rajdantino alvenis internen de la hundaro, kiun Mare&#x109;alo ne estis ankora&#x16D; realirinta, &#x109;ar li estis devigita fari longan kurbi&#x11D;on por averti sinjoron de Prelongo pri sia beda&#x16D;rinda eraro. Sen la kura&#x11D;o kaj la spirit&#x109;eesto de sinjoro de Ruvezo, la apro krevigus la bruston de la junulino per siaj akregaj dentegoj.</p><p>
      Matildo pasigis en sian spiriton &#x109;iujn tiujn fari&#x11D;ojn, dum Valentino &#x15D;in kisadis kaj ploris &#x11D;ojajn larmojn, vidante sian amikinon tute resanigitan.</p><p>
      Tamen interne de la vasta tendo starigita en mezo de la vojkru&#x109;i&#x11D;o, la &#x109;ampanaj boteloj are mal&#x15D;topitaj bruis kiel pafado. Longa tablego subtenita de stabloj faldis sub amaso da paste&#x109;oj, da malvarmaj viandoj, kaj da kuka&#x135;oj, kiujn la stomakoj kavigitaj de fre&#x15D;a aero, de frenezaj kuradoj kaj de kortu&#x15D;ecoj englutis plezurege. Por forkuri la la&#x16D;dojn kaj precipe la neceson ripeti por la dudeka fojo la saman rakonton, la grafo de Ruvezo rifu&#x11D;is en angulon. Tie li kunuli&#x11D;is kun Viktoro, kiu man&#x11D;is silente.</p><p>
      La malfeli&#x109;a kapitano estis kolerega, &#x109;ar ne al li aliris la honoroj de la &#x109;aso. Ne nur Matildo ne lin amas, sed ankora&#x16D; &#x15D;i lin timas. Devige &#x15D;i balda&#x16D; falos en la brakojn de sia savinto: tiu edzi&#x11D;o estas nun nur afero de tempo. Sed li estis tro justema por malami la grafon. Li konfesis ke, sen la intermeto de la juna sub-le&#x16D;tenanto, li estus alveninta sur lokon de la katastrofo nur por apudesti la agonion de la junulino. Kvankam &#x15D;i estis perdita por li, li pli amis, ke &#x15D;i vivu. Vo&#x109;o sekreta diris al li, ke &#x109;io ne estas ankora&#x16D; malesperiga. Pro tio, komplimentinte kiel la aliaj la heroon de tiu tago, li lin aparten altiris.</p><p>
      Sidante anta&#x16D; monteto el &#x15D;inkaj bulkoj, la du junuloj amike babiladis pri siaj al&#x11D;eriaj memora&#x135;oj.</p><p>
      En tiu momento, Ra&#x16D;lo, kiu revenis, kisinte sian filinon kaj certi&#x11D;inte, ke &#x15D;i nenion bezonas, reeniris en la tendon. Unue li ronde promenadis interne de &#x11D;i, premante la manojn de siaj invititoj, dirante al &#x109;iu afablan vorton. Poste, ekvidinte la du oficirojn, li sin direktis al ili. Redirinte al sinjoro de Ruvezo la esprimon de sia dankemo, li aldonis:</p><p>
      � Ha! sinjoroj, kiel mi min sentus &#x11D;oja se mi trovi&#x11D;us en via loko. Dum mia tuta vivo, &#x109;iam min turmentis fantomoj de milita gloro. La diversaj fari&#x11D;oj, kiuj okazis en mia ekzistado, &#x109;iam malhelpis, ke mi ilin efektivigu. Se almena&#x16D; mi estus naskinta filon, mi estus volinta, ke li portu epoleton. Estas li, kiu realigus mian revon. Dum nun ...</p><p>
      � Sed, provis Viktoro, fra&#x16D;lino de Prelongo estas &#x109;arma, kaj ...</p><p>
      � Sendube. Malfeli&#x109;e &#x15D;i estos la lasta ido de sia raso. Post &#x15D;i, mia nomo estingi&#x11D;os.</p><p>
      � Kial do, mia kara Ra&#x16D;lo, interrompis la grafo de Ro&#x15D;brulo, unu el malnovaj amikoj de la markizo, kial do vi ne petas de l� imperiestro, ke li aliformigu en ma&#x135;oraton vian bienon de Prelongo, Nu, &#x109;ar en via familio la ventro nobeligas, la titolo estus portita nur de via bieno kaj de via filino: sekve, via bofilo, kia ajn estus li, estus devigata &#x11D;in transdoni al siaj infanoj.</p><p>
      � Via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla. &#x108;u ekzistas viro jam titolita, kiu konsentus forlasi la nomon de siaj prapatroj, por da&#x16D;rigi nomon, kiu ne estas la sia? Mi prenas ateste sinjoron de Ruvezo tie &#x109;i &#x109;eestantan.</p><p>
      � Sinjoro, respondis grave la juna oficiro, kiam e&#x109; oni proponus al mi, kun multegaj ri&#x109;a&#x135;oj, la virgulinon la plej idealan, kiun povus revi artista imago, neniam, mi tion &#x135;uras, neniam mi konsentus senigi miajn idojn de la nomo, kiun famigis miaj prapatroj, kaj kiun mi penos al ili transdoni sendifektita.</p><p>
      � Bone respondita, junulo. En via loko, mi tiel estus parolinta.</p><p>
      � Dio mia, mi tion bone scias, respondis la grafo de Ro&#x15D;brulo, kiu malfacile forlasis siajn ideojn. Sed rigardu la familion de Lar&#x11D;evilo. La filino enami&#x11D;is bur&#x11D;on. Oni aliformigis la bienon en 
      <emphasis>ma&#x135;oraton</emphasis>
      , kaj la edzi&#x11D;o tamen fari&#x11D;is. La geidoj portas la nomon de sia patrino; kaj, per tiu rimedo, nomo fama ne falis en la forgeson.</p><p>
      Viktoro a&#x16D;skultis tiun paroladon tute-atente. Interne de si, li saltadis pro &#x11D;ojo. Tiun ideon pri ma&#x135;orato li karesis de tempo jam longa. Sed kiel paroli kun la markizo pri punkto tiel delikata? La kapitano estus kisinta tutkore, kvankam li estas tre malbela, tiun bonan grafon de Ro&#x15D;brulo, kiu al li alportis tian helpon. Aliparte la respondo de sinjoro de Ruvezo pruvis ke, &#x109;u okaze la markizo decidus efektivigi la konsilojn de sia amiko, la savinto de Matildo ne estos plu timinda.</p><p>
      � Nu, respondis sinjoro de Prelongo, tio estus nur flanka rimedo. Fine, &#x109;ar mi estos devigata min kontentigi per bofilo, estas afero, kiun mi amus trovi en li: la maltimeco. Mi dezirus, ke li estu tiel kura&#x11D;a kiel sinjoro de Ruvezo ... a&#x16D; kiel sinjoro Lin&#x15D;ardo, li aldonis, sin turnante al tiu lasta.</p><p>
      Viktoro ru&#x11D;i&#x11D;is pro plezuro. &#x108;ar oni kredas facile tion, kion oni deziras, li imagis, ke la paroloj de la markizo estis invito maskita. Kiam li resupreniris sur sian &#x109;evalon li diris al si, ke liaj aferoj trovi&#x11D;as sur vojo tiel bona, per &#x109;iuj rimedoj li devos altiri al si la bonvolon de Matildo; &#x109;ar &#x15D;ia patro &#x15D;ajnis tute konsenta pri la efektivigo de liaj projektoj.</p><p>
      Pro tio la junulo tiel lerte manovris, ke senrimarkite li alproksimi&#x11D;is la kale&#x15D;on en kiu trovi&#x11D;is la fra&#x16D;lino ankora&#x16D; ku&#x15D;anta. Sin klinante al la junulino, kiu nun ne povis lin forkuri:</p><p>
      � Kredeble mi vin tre grave ofendis, fra&#x16D;lino, li murmuris: sen tio mi ne scius kiamaniere klarigi vian sin tenadon pri mi. Mi vin petegas, diru al mi pro kio mi malpla&#x109;is al vi, por ke mi povu ripari mian kulpon, se &#x11D;i estas riparebla.</p><p>
      Tio estis dirita per tono tiel humila, tiel submetita, ke &#x11D;i kortu&#x15D;is fra&#x16D;linon de Prelongo. Levante la kapon, &#x15D;i rigardis rekte sian interparolanton kaj respondis:</p><p>
      � Vi konsentos kun mi, sinjoro, ke via konduto pri mi estis tute mal&#x11D;entila. Oni ne persekutas junulinon tiel persiste. Se mia vivo estis minacita, mi devas kulpigi nur vian obstinon.</p><p>
      � Sed, fra&#x16D;lino, vi tute malkomprenis miajn intencojn.</p><p>
      Mi persekutis ne vin sed vian &#x109;evalon, kiu frenezi&#x11D;is kaj mi tion faris nur por malebligi dan&#x11D;eron, kiun mi sentis neevitebla.</p><p>
      � En la fino, jes; sed en la komenco.</p><p>
      � Mi &#x135;uras, fra&#x16D;lino: mi estis konvinkita, ke via rajdito subite teruri&#x11D;is, kiel kelkafoje tio okazas &#x109;e iuj &#x109;evalo timemaj. Sen tio, mi ne estus farinta agon, kiu, mi tion konfesas, estus nur ago de malnoblulo.</p><p>
      La junulinon surprizis la tono de vereco, kiu devenis de tiu lasta frazo. Certe &#x15D;i sentis por la kapitano nenian simpation, sed &#x15D;i estis tro justema por lin kulpigi pri procedo, kiun &#x15D;i, malgra&#x16D;vole, ju&#x11D;is tre korekta, kaj e&#x109; pro kio &#x15D;i &#x15D;uldis sincerajn dankojn. Do propramove kaj tute afable, &#x15D;i prezentis sian manon, dirante:</p><p>
      � &#x108;ar mi eraris, pardonu min. La junulo ne povis kredi, ke liaj oreloj bone a&#x16D;dis. Tremante li tu&#x15D;etis la fingrojn de la fra&#x16D;lino. Al la saluto kiun, sin lasante, li sendis, &#x15D;i respondis per rideto tiel &#x109;arma, ke Viktoro revenis hejmen, konvinkita, ke la batalo estas gajnita.</p><p>
      Tie li trovis sinjoron Benojton, kiu venis por peti nova&#x135;ojn. Scivola, kiel tiuj, kiuj havas neniun okupon, la paro&#x125;estro atendis la revenon de sia juna amiko, por a&#x16D;skulti rakonton pri la &#x109;aso de la markizo. Kontentiginte la dezirojn de la abato, la juna oficiro konigis al li siajn timojn kaj siajn esperojn. La respektinda homo promesis sin informi, dum la vespero mem, &#x109;ar li vesperman&#x11D;is en la kastelo. Pro la cirkonstanco, la markizo pensis, ke li devis inviti la pastron, kvankam tiu tago ne estas diman&#x109;o.</p><p>
      De la morga&#x16D;a mateno, tiu &#x109;i alportis la jenajn sciigojn: La duko de Blasano, kiu sekrete deziris la manon de Matildo, ne vidis sen profunda &#x109;agreno la kura&#x11D;an agon de sia amiko. De nun li havis en la grafo konkuranton tiel timindan, ke li ju&#x11D;is senutila la entreprenon de milito, en kiu senbatale li sentis sin venkita. Pro tio la &#x109;agreno kaj la &#x135;aluzo lin vere malsanigis; kaj li ne povis malsupreniri por la vesperman&#x11D;o. Sed per unu vorto sinjoro de Ruvezo lin trankviligis:</p><p>
      � Certe fra&#x16D;lino de Prelongo plene meritas la amon de honesta viro. Sed mi donis al alia mian koron; kaj mi ne deziras &#x11D;in repreni.</p><p>
      Gastonon iom mirigis la ekzisto de tiu sekreta amo, pri kiu neniam Frederiko kun li parolis. Sed la junulo estis tiel feli&#x109;a, ke li ne deziris profundigi la klarigon. Sinjoro Benojto certigis, ke li &#x109;erpis tiujn informojn en fidinda fonto; &#x109;ar estis La&#x16D;rento mem, la konfida servisto de sinjoro de Blasano, kiu ilin komunikis.</p><p>
      Tiam la kapitano decidis ke li agos. En hipotezo de ma&#x135;orato, estis tute kredeble, ke la duko parolos same kiel lia amiko la grafo. Kiam e&#x109; sinjoro de Blasano konsentus pro amo la perdon de sia nomo, tiam la titolo de li posedita havas neniun valoron, kaj la batalo okazas nur inter du viroj. Sen malhumileco, Viktoro estis konvinkita, ke inter Gastono kaj li la elekto de la markizo ne estos duba. Neniu komparo estis ebla inter tiu junulo pala, senbarba, ido degenerita de antikva raso, kaj la oficiro jam fama, kiu povis briligi anta&#x16D; okuloj de sinjoro de Prelongo anta&#x16D;vida&#x135;on de mirinda estonteco.</p><p>
      Sekve li skribis al la markizo leteron la&#x16D; tiu senco. Li uzis la samajn vortojn iam diritajn de li al sinjoro Benojto, kiam li faris al la maljuna pastro konfeson de siaj projektoj.</p><p>
      La kapitano finis per tiuj vortoj:</p><p>
      � &#x108;ar vi revas konservi la nomon de viaj prapatroj per la fondo de ma&#x135;orato, mi pensas, ke mi liveris pruvojn sufi&#x109;ajn de miaj propraj indoj: do tio min kura&#x11D;igas por provi tian edzigan peton.</p><p>
      Poste, zorge releginte sian leteron por bone pesi &#x109;iujn &#x11D;iajn terminojn, Viktoro &#x11D;in sendis al la patro de Matildo, kaj maltrankvile atendis la respondon.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DUA
    </strong></p><p>
      Kvankam &#x11D;i ne estas klasigita inter la historiaj monumentoj, tamen la kastelo de Prelongo meritas la viziton de klera voja&#x11D;anto transiranta la landon. Konstruita sur arbhava altajo, &#x109;e kies piedo fluas la rivero Violano, &#x11D;i ebligas, sur la supro de la alta turo, belegan vida&#x135;on al vastega ebena&#x135;o, kiu desegnas, &#x11D;is la malproksimo de dubeblua horizonto, multkoloran kvadrataron da diversaj kultura&#x135;oj. La verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj, dum la tera&#x135;oj nove plugitaj ilin pentre valorigas per la nigraru&#x11D;a koloro de siaj argilaj sulkoj. Oni sentas antikvan aglan neston de la fe&#x16D;dala epoko, en kiu la sinjorego sin ka&#x15D;is por observi pasantojn, el kiu li ekalflugis birdege por ilin mortigi, al kiu li &#x11D;oje revenis &#x15D;ar&#x11D;ita de l� akiro rabita. Sed hodia&#x16D; feli&#x109;e la kutimoj estas tute malsamaj: kaj kie trovi&#x11D;is la iama nestego vidi&#x11D;as nur princa domego, kiu de malproksime altiras la rigardon per sia belegeco.</p><p>
      &#x11C;in konstruis, meze de la XIII
      <emphasis>a</emphasis>
      �jarcento, kunulo de Sankta-Ludoviko, nomita Vilhelmo, kiu, dank� al sia kura&#x11D;o en Egipto estis rimarkita kaj tre &#x15D;atita de la re&#x11D;o.</p><p>
      Dum tiu malfeli&#x109;ulo, malliberigita de Sarazenoj, atendis pacience la monon pagontan lian liberecon, Vilhelmo, komisiita kun kelkaj aliaj kavaliroj por &#x11D;in kolekti per &#x109;iuj eblaj rimedoj, revenis en Francujon, forportante kun si &#x109;iujn ri&#x109;a&#x135;ojn de li kaptitajn dum la rabado de aziaj kaj afrikaj urboj.</p><p>
      Provizita de nobelecaj leteroj tute regulaj, li ricevis de 
      Blanche-de-Castille
      , kiu regis la re&#x11D;olandon dum la foresto de sia filo, la proprecon de bieno nomita 
      <emphasis>les Pr�s Longs</emphasis>
      �(Longaj herbejoj), pro la vasteco de herbejoj borderantaj la riveron, bieno kiun, post tri jaroj, kiam li revenis el la Sankta-Tero, Ludoviko IX
      a
      �aliformigis en markizlandon.</p><p>
      Tiam sur la pli alta loko konstrui&#x11D;is, per multaj servutoj, timeginda kastelo, miksa&#x135;o de muroj netransireblaj, de minacantaj turoj, provizita de &#x15D;tondentoj, kovrita de pintaj tegmentoj, kaj &#x109;irka&#x16D;ita de fosa&#x135;o, kiun plenigis akvo dubeverda. Oni &#x11D;in transiris per levebla ponto, kiu mallevi&#x11D;is nur por ebligi la aliron a&#x16D; la eliron de ferarmitoj rapidantaj al la rabado.</p><p>
      Dum tri jarcentoj tiu malluma lo&#x11D;ejo teruris la landon. En la vintraj vesperkunvenoj, okazantaj funde de garbejoj, oni malla&#x16D;te rakontis terurajn historiojn: kavaliro, malamiko de Prelongoj, estis enmurigita kun sia arma&#x135;o inter du muroj; virinoj malrespektegitaj estis &#x135;etitaj vivaj en forgesputojn; subteraj galerioj, konitaj nur de la sinjorego, ebligis, ke li aliras &#x11D;is multaj mejloj for de sia domo, dum &#x109;iu kredis, ke li ankora&#x16D; trovi&#x11D;as en sia kastelo. Nur kiam la malproksima milito devigis la vasalon sekvi lian estron, nur tiam la landanoj &#x11D;uis iom da trankvileco.</p><p>
      Sed tiuj ferarmitoj, rabistoj dum la paco, aliformi&#x11D;is sur la kampo batala en verajn heroojn. Estas Johano de Prelongo, la filo de la familia kreinto, kiu per sia kura&#x11D;o ebligas la 
      Mons-en-Puelle
      �an venkon. Pli poste, en bataloj kontra&#x16D; Anglujo, en 
      Cr�cy
      , en 
      Poitiers
      , la markizoj de Prelongo lasas mortigi sin, sed ne sin liveras. Inter kunuloj de la re&#x11D;o Johano, kiuj lin kuniras Londonon, trovi&#x11D;as Filipo de Prelongo. Kaj kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VI
      a
      , anglan re&#x11D;on, kaj al li obeis kiel al sia rajta re&#x11D;o, Prelongoj restis fidelaj al la monar&#x125;o venkita, kaj oferis al Karlo VII
      a
      �sian glavon kaj sian koron.</p><p>
      Tia nobla konduto pluvigis sur ilin honorojn kaj ri&#x109;a&#x135;ojn. Apogi&#x11D;inte sur la re&#x11D;an favoron, ilia malhumileco fari&#x11D;is tiel ega, ke iom post iom ili sin konsideris kiel la protektantoj de la re&#x11D;o, kaj opiniis, ke la pereo de unu Prelongano estas por Francujo malfeli&#x109;a&#x135;o pli plorinda ol malvenko en batalo. Pro tio, ilia mirego grandegi&#x11D;is, kiam, dum la komenco de la XVII
      a
      �jarcento, ili vidis ke 
      Richelieu
      �penadis en&#x109;enigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan, kies ili estis unu el plej fieraj specimenoj. Kulpigita pro sia partopreno en la 
      Chalais
      �a konspiro, Gustavio da Prelongo estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis; kaj, &#x109;ar la pikilego kaj la pikfosilo ne povis dispecigi la fortikajn murojn de la kastelo, kies cemento, malfluidigita de jaroj, akiris &#x15D;tonan malmolecon, la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortika&#x135;o kaj la fe&#x16D;dala domego eksplodis unumase kun tondra bruego.</p><p>
      Retrovinte la favoron de Ludoviko XIV
      a
      , Ludoviko de Prelongo ricevis de la re&#x11D;o la permeson rekonstrui la familian kastelon, kies nur du turoj, ne renversitaj de eksplodo, staris ankora&#x16D; ruine supre de la monteto.</p><p>
      Terfosistoj kaj masonistoj ekforpelis la vespertojn el disrompa&#x135;oj kaj la ranojn el fosa&#x135;oj; oni forportis la unuajn kaj plenigis la duajn, kaj en loko, en kiu minacis la antikva fortika&#x135;o, stari&#x11D;is Renaski&#x11D;ostila palaco, flankita norde kaj sude de du turoj, enmetitaj interne de la novaj konstrua&#x135;oj, kiel postsigno ankora&#x16D; staranta de estinteco malaperinta por &#x109;iam.</p><p>
      Tiam nova ekzistado komencis por la Prelongaj anoj. Lo&#x11D;anta &#x109;u en 
      Versailles
      , &#x109;u en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto. La modo de l� epoko estis ruini&#x11D;i gaje, sinjorege, kiel oni diris; sed tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis sin ri&#x109;igi per la malri&#x109;i&#x11D;o de sia mastro. Pro tio, anta&#x16D;tage de la Revolucio, la Prelonga familio posedis nur memoron de sia iama grandeco. Unu vesperon, Ludoviko XVI
      a
      , sin turnante al Ro&#x11D;ero de Prelongo, diris:</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, oni rakontas ke vi havas multe da &#x15D;uldoj.</p><p>
      � La afero ne estas neebla, via re&#x11D;a Mo&#x15D;to, respondis Ro&#x11D;ero: mi demandos pri tio mian intendanton, kaj mi havos la honoron informi vian re&#x11D;an Mo&#x15D;ton.</p><p>
      Nu, tiu intendanto nomi&#x11D;is Lin&#x15D;ardo. Jam de longa tempo, Lin&#x15D;ardoj lo&#x11D;is en la Prelonga bieno, kaj estis la naskitservistoj de la familio. Armservantoj dum la Mezepoko, fari&#x11D;inte terlaboristoj, kiam E&#x16D;ropo iom post iom paci&#x11D;is, ili havis en la kastelo sidon nedisputeblan kiel servistoj, pordistoj, &#x109;ambristoj, domistoj: fine la lasta el Lin&#x15D;ardoj estis altigita &#x11D;is la intendanta rango. Malkura&#x11D;e humilega anta&#x16D; la estro, li estis kruela, senkompata, anta&#x16D; la subuloj kaj la farmbienuloj: kaj dum li kontentigis la mal&#x15D;paremon de la sinjorego, li sukcese pligrandigis &#x109;iutage sian propran poseda&#x135;on, kiam eksplodis la Revolucio.</p><p>
      Dum la gemarkizoj agoniis sur la ekzila lando, la hotelo de la Grenela strato kaj la Prelonga bieno estis venditaj kiel naciaj bienoj. Per kelkaj monpaperoj Lin&#x15D;ardo ilin a&#x109;etis. Sed li zorge sin &#x15D;irmis malanta&#x16D; peruloj kaj postulis, ke lia nomo ne estu skribita malsupre de la vendokontrakto; &#x109;ar li ne volis, ke oni sciu en la lando kiamaniere li trompis la fidon de la familio al kiu li &#x109;ion &#x15D;uldis.</p><p>
      Tiam maltrankvileco lin kortu&#x15D;egis. Kiam tiu periodo de politikaj konfuza&#x135;oj, kiun li sentis nur provizora estos finita; kiam la mastroj, koleraj pri longa ekzilo kaj malafabligitaj de la malfeli&#x109;o, revenos hejmen, kaj lin demandos pri lia administro, kion li respondos? Turmentita de tiu ideo, kiu lin tage kaj nokte mordetis Lin&#x15D;ardo pripensis, ke se kastelo kaj parko estas objektoj malfacile enmeteblaj en po&#x15D;on, tamen iliaj pecoj, aliformigitaj en belajn sonorantajn monerojn, estas facile ka&#x15D;eblaj.</p><p>
      Pro tio, aro da detruistoj okupis la Prelongan bienon. La zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita la&#x16D;peze, la grandvaloraj mebloj, artaj objektoj, armiloj kaj armilaroj, transportitaj en senriskan lokon, &#x109;e brokantiston, komisiitan por ilin revendi detale: la pordoj, fenestroj, skulptitaj enkadra&#x135;oj, plafonaj kartu&#x15D;oj, eligitaj el muroj, pligrandigis la amason: kaj kiam restis nenio kaptinda kaj vendinda, oni atakis la parkon.</p><p>
      La jarcentajn arbegojn tran&#x109;is hakistaro: la altkreskaj kverkoj, samtempuloj de unuaj 
      Valois
      �oj, frakase falegis; kaj iliaj senbran&#x109;aj trunkoj, aliformigitaj en trabojn kaj en tabulojn, sekvis la saman vojon ol aliaj resta&#x135;oj.</p><p>
      Balda&#x16D; el tiu belega sinjorega domo restis nur kvadrato da nudaj kaj plorindaj muroj, interne difektita de la suno kaj de la pluvo, kiuj eniris tra tegmento rompita kaj tra malfermegitaj fenestroj, entenante du masivajn turojn kaj superante korton plenan da sova&#x11D;aj herboj kaj da arbtrunkoj putri&#x11D;antaj sur la tero. &#x11C;i estis la resta&#x135;o de la antikva parko.</p><p>
      Sed per tiuj sinsekvaj komercagoj, la poseda&#x135;o de Lin&#x15D;ardo &#x109;iutage pligrandi&#x11D;is. Li revendis metalmone tion, kion li estis a&#x109;etinta papermone, sciis atendi kaj ekkapti okazon favoran. &#x108;ar la multekostaj objektoj estis retrovontaj sian antikvan valoron nur sub registaro iom malpli popola, li &#x11D;oje salutis la alvenon de l� Imperio. Francujo, laca pro la sanga tragedio de Teruro, retrovis rilatan kvietecon sub la fera mano, kiu &#x11D;in premegis, kaj &#x11D;i penadis forgesi, dank� al &#x11D;uadoj de lukso kaj de facilaj plezuroj, la teruran inkubson&#x11D;on de lastaj jaroj. Ri&#x109;a da gloro, sed malri&#x109;a da viroj, al &#x11D;i mankis laboristoj, man&#x11D;itaj de la militado. Pro tio, la vendo de artaj objektoj kaj de mebloj maloftaj estis facila. Dank� al tiu farmaniero, Lin&#x15D;ardo dekobligis ri&#x109;a&#x135;ojn, kiujn neniu povis al li protesti: kaj kiam la falo de Napoleono ebligis al gemarkizoj ilian revenon en Francujon, li estis preta ilin akcepti.</p><p>
      &#x108;ar, kiel por la a&#x109;eto de la kastelo, &#x109;iuj tiuj vendadoj estis faritaj sub nomo de tria persono fremda kaj nekonita en la lando, al kiu, por lin rekompensi pro lia servemo, Lin&#x15D;ardo pagis gravan makleron. Dank� al tiu kunkulpeco, la subskribo de l� ekssubregisto nenie trovi&#x11D;is: kaj estis neeble, ke la posedanto &#x15D;telita povos suspekti, ke lia ruiniginto estis lia propra intendanto.</p><p>
      Kiam la voja&#x11D;a kale&#x15D;o, kiu veturigis Prelongon la iamajn posedintojn de la kastelo, haltis anta&#x16D; lia pordo, la ruza fripono opiniis, ke alvenis la momento efektivigi projekton elpensitan de tempo jam longa. Certe lia hava&#x135;o estis netu&#x15D;ebla: neniu rajte povis al li &#x11D;in disputi. Sed samtempe li diris al si ke, &#x109;ar la re&#x11D;eco estas restarigita, sinjoro de Prelongo, refari&#x11D;inte potenca, favore a&#x16D;skultata de la re&#x11D;o, penos, per &#x109;iuj eblaj rimedoj, repreni la heredbienon de siaj prapatroj. La iama subregisto ne timis tujan reprenon; sed lin teruris eblaj incitetoj kaj enuadoj, kiuj lasus al li neniun minuton da ripozo: kaj, &#x109;ar li sentis sin maljuni&#x11D;antan, li volis &#x11D;ui pace la rabitan ri&#x109;a&#x135;on.</p><p>
      La perulo, kiun li iam uzis, estis malviva jam de kelkaj jaroj; do lin povis ataki nenia maldiskreto: kaj li estis certa, ke da&#x16D;ros la publika estimo, kiu &#x11D;is nun lin &#x109;irka&#x16D;is, kaj kiun li &#x15D;atis treege. Sed fama proceso okazu, informi&#x11D;o fari&#x11D;u, la tuta traba&#x135;o de liaj kombinoj, tiel penade starigitaj, subite falegos.</p><p>
      Do Lin&#x15D;ardo komprenis, ke estas necese konsenti malgrandan perdon, kaj redoni al la markizo, sen espero de reakiro, tiun malnovan kastelon ruini&#x11D;antan, kiun li neniel povis utiligi.</p><p>
      La anta&#x16D;an jaron, li &#x15D;ajne &#x11D;in rea&#x109;etis, tiufoje tre malka&#x15D;e, grande mirigante siajn najbarojn, kiuj diris inter si:</p><p>
      � Kion do li volas fari per tiuj disrompa&#x135;oj? La ruza vila&#x11D;ano efektivigis sian projekton. Agante lerte, li esperis malkolerigi sinjoron de Prelongo, kaj aliformigi en amikon tiun iaman mastron, kiu alvenos kun minaco en la okuloj, kun ripro&#x109;oj en la bu&#x15D;o.</p><p>
      La maljuna fripono ne eraris. Retrovinte ruinigita la prapatran domegon, kiun li lasis sendifekta anta&#x16D; sia eliro, Ro&#x11D;ero sentis sian koron okupitan de malespero kaj de kolero. Sed la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon.</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, li diris, mi ne povis malhelpi, ke la revolucia rabado ne ruinigu la kastelon de viaj prapatroj. Mi povis fari nur unu aferon: rea&#x109;eti per miaj &#x15D;para&#x135;oj tion, kion la sankulotoj bonvolis indulgi. Tiu kastelo al mi apartenas; kaj mi &#x11D;in redonas al vi.</p><p>
      � Tio estas tre bona; mi dankas vin, respondis Ro&#x11D;ero, farante grimacon de malkontento, sed &#x109;u vi opinias, ke estas lo&#x11D;ebla tiu amaso da ruboj? Tiam Lin&#x15D;ardo sin levas, kaj diras per vo&#x109;o solena:</p><p>
      � Via Prelonga markiza Mo&#x15D;to, ekzistas supre de la pordo, kiu enirigas en la grandan nordan turon granita &#x15D;tonplato, sur kiu estas skulptita la blazon&#x15D;ildo de via familio: tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo. &#x108;i tien metita de la kreinto de via raso, &#x11D;i transiris la jarcentojn sendifektite, kaj &#x11D;i ankora&#x16D; superas la landon la&#x16D; trimejla radio. Unuafoje jam, dum epoko de fama kardinalo, Dio &#x11D;in protektis, &#x109;ar &#x11D;in mirakle ne rompis la eksplodo. Se mi ne estus estinta fidela servisto, la kastelo, falante en aliajn manojn, dispeci&#x11D;is sub la pikilego de detruistoj. Sed feli&#x109;e mi tie &#x109;i trovi&#x11D;is, &#x11D;in observante. La resta&#x135;oj de la palaco malmulte min interesis: por mi, tiu sankta simbolo nur estis grava: kaj mi &#x11D;in prenis sub mia protekto, por ke la sangokovritaj manoj de la Revolucio ne &#x11D;in detruu, ne &#x11D;in malrespektu.</p><p>
      Tiuj vortoj, elparolitaj per vo&#x109;o vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo, kaj korbatigis la plej intimajn fibrojn de lia rasa malhumileco. Do, rapidante al sia iama intendanto, li premis liajn manojn, kaj ekkriis:</p><p>
      � Danke, mia bona Lin&#x15D;ardo; danke, mia fidela servisto; mi vin malprave kulpigis: pardonu min.</p><p>
      Tuj oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn de &#x11D;i, kaj la parkon &#x11D;in &#x109;irka&#x16D;antan. Kaj sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon, dum &#x11D;in kontaktigis la nomo de lia iama lakeo.</p><p>
      El la milmiliono por migritoj la senbiena nobelulo estis rajte ricevonta grandegan parton. Do, post kelkaj tagoj, li aliris Parizon, por fari, &#x109;e la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn. Post multaj malrapida&#x135;oj, post senfinaj interparoladoj, la monsumo da ses milionoj al li estis difinita.</p><p>
      Lin&#x15D;ardo, konservita en siaj intendantaj funkcioj, prenis sur sin &#x109;iujn detalajn klopodojn, kiujn absolute ne komprenis la naiva markizo. Dank� al li, la hotelo de la Grenela strato estis rea&#x109;etita, kaj restarigita la Prelonga kastelo; dum Imperiostila meblaro anstata&#x16D;is la antikvajn Ludovikodekkvinajn apogse&#x11D;ojn, kiu fari&#x11D;is netroveblaj pro malofteco.</p><p>
      &#x11C;ardenfabrikisto metis en la senarbigitan parkegon ta&#x109;menton da laboristoj: kaj beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita anstata&#x16D;is la belegan antikvan arbegaron.</p><p>
      La kelkaj jarcentaj kverkoj, kiuj ne estis faligitaj pro brakomanko, estis pie konservitaj, kaj fari&#x11D;is la centro kaj samtempe la ka&#x16D;zo de ravaj herbejoj, kies pala verda&#x135;o &#x11D;ojigis la rigardon. Fonteto, kiu proksime fluis, estis kaptita, kaj povis forkuri al la ebena&#x135;o nur kiam &#x11D;i estis fruktiginta la novan parkon, &#x11D;in malsekigante per siaj multaj kurbi&#x11D;oj, kaj farante de loko al loko belmovajn akvofaletojn sur nenaturaj roka&#x135;oj multekoste masonitaj. &#x108;i tie kaj tie natur&#x15D;ajnaj pontoj ebligis la transiron super &#x11D;i. Oni e&#x109; konstruis per cemento, en la parto plej malproksima, ruina&#x135;on tiel perfekte kaj tiel okultrompe faritan, ke la pasanto ne klarigita restis konvinkita, ke li havas anta&#x16D; li veran fe&#x16D;dalan resta&#x135;on, datumantan de la Krucaj militiroj.</p><p>
      La mono kiu, post tiuj laboroj, restis el la monsumo donita kiel kompensa&#x135;o, estis procente donita de Lin&#x15D;ardo al la &#x15D;tata prunto, por ke &#x11D;i pagu la renton.</p><p>
      Certe inter la antikvaj Prelongaj markizoj kaj la nuna, neniu komparo estis ebla: sed tamen li povis ankora&#x16D; figuri en la mondo, kaj en &#x11D;i vivadi kiel ri&#x109;a senokupulo.</p><p>
      Dum tiu tempo, lia filo Ra&#x16D;lo, grafo de Prelongo, naskita en Germanujo dum ekzilo, plenumis apud la re&#x11D;o la funkciojn de nobelgardisto, funkciojn, al kiuj liaj multaj nobelecaj vicoj donis rajton nediskuteblan.</p><p>
      La patro Lin&#x15D;ardo havis filon nomitan Andreo, naskitan anta&#x16D; la Revolucio kaj sekve iom pli maljunan ol la grafo Ra&#x16D;lo. De tiu tempo fluis dudekok jaroj, kaj la knabo fari&#x11D;is bela junulo, kiu estis por sia patro lia sola &#x11D;ojo kaj sola fiereco. Pro tio, afero, kiun la maljunulo pli &#x15D;atis ol la ri&#x109;econ, estis la estimo kaj la amo de sia filo. Li estu sola, la ju&#x11D;oj, kiujn oni povus fari pri liaj gestoj a&#x16D; paroloj, lin lasus tute indiferenta; sed apud li trovi&#x11D;is Andreo, Andreo, kiu stari&#x11D;is anta&#x16D; li kiel viva konscienco: kaj, &#x109;ar la fila respekto malfacile akordi&#x11D;as kun la malestimo publika, la cerbo de Lin&#x15D;ardo elpensis &#x109;iutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn, por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj ri&#x109;a&#x135;oj estis akiritaj. Li sciis ke, se lia filo konus la veron, li estus kapabla &#x109;ion malakcepti, kaj e&#x109; sin vole kondamni al la malri&#x109;eco, prefere ol uzi ri&#x109;a&#x135;ojn ne honeste ricevitajn.</p><p>
      Kiam la ekssubregisto redonis al sia iama mastro la ruinojn de la kastelo, la junulo sin &#x135;etis al la kolo de sia patro, kaj ekkriis en movado de sincera entuziasmo:</p><p>
      � Estas bela, tio kion vi faras, estas kura&#x11D;a, estas grandanima; kaj mi pli ankora&#x16D; vin amus se tio estus ebla! Tamen tia malavareco &#x109;iujn mirigis. Oni al si ripetis malla&#x16D;te, ke tia malprofitemo tre malbone akordi&#x11D;is kun la karaktero de la maljuna ruzulo, kaj, ke &#x11D;i kredeble estis pli &#x15D;ajna ol vera. Famoj maltrankviligaj &#x109;irka&#x16D;iris pri la deveno de tiu ri&#x109;eco; kaj, en sia sen&#x109;esa mar&#x15D;ado, la imagoj incititaj pli kaj pli anta&#x16D;eniris kaj jam preska&#x16D; anta&#x16D;vidis la veron.</p><p>
      Tiam li opiniis, ke necese estas frapi grandan baton kaj doni al tiuj langoj, kiuj volis senhalte agiti&#x11D;i, nutra&#x135;on por interparoladoj, kaj utiligi por lia savo tiujn babiladojn, kiuj, se li ne ilin haltigos, balda&#x16D; ka&#x16D;zos lian pereon. Pro tio, pretekstinte, ke li bezonas novmodelan plugilon, li supreniris en la publikan veturilon, kiu trifoje semajne veturigis Parizon.</p><p>
      Tuj kiam li estis alveninta, li rapidis sin provizi de la kulturilo, &#x15D;ajna ka&#x16D;zo de sia voja&#x11D;o: kaj kiam tiu a&#x109;eto estis farita, &#x109;ar li havis dum kelkaj tagoj sian tempon tute liberan, li komencis siajn klopodojn. Kiam li eliris, li anta&#x16D;sciigis Andreon, ke kredeble li restos forestanta dum unu semajno, pretekstante, ke li ne revidis Parizon de multaj jaroj, ke grandaj &#x15D;an&#x11D;oj okazis en la &#x109;efurbo, kaj, ke li estus kontenta viziti la novajn monumentojn, kiujn Napoleono konstruigis dum sia regado.</p><p>
      Sed anstata&#x16D; sin promenadi al la Triumfa arko, al la Magdaleno, al la Karusela placo, kiuj lin neniel interesis, li unue sin provizis de ilustrita katalogo enhavanta la figurojn de antikvaj moneroj, kaj de nomaro uzata de moneristoj kaj de medalkolektistoj. Li zorge studis &#x109;iujn, kiuj estis uzitaj dum la epoko de 
      Valois
      �oj: kaj kiam, dank� al sia memoreco vere rimarkinda, li gravurigis en sian cerbon la figuron de tiuj moneroj tiel bone, ke neniu estus kapabla lin erarigi, dum li kontra&#x16D;e povus lernigi pri tio e&#x109; la plej klerajn specialistojn, li konscience ekekzamenis unu post la alia &#x109;iujn butikojn de brokantistoj kaj de komercistoj por antikva&#x135;oj. &#x108;iujn monerojn de tiu epoko, precipe la kuprajn kaj la ar&#x11D;entajn li a&#x109;etis, rifuzante senkompate, kaj neniel allogite de admonoj de la vendisto, &#x109;iujn, kiuj apartenas al pli nunaj tempoj. Momente li haltis anta&#x16D; du turnojsaj monfuntoj (
      livres tournois
      ), markitaj per la profilo de Karlo IX
      a
      �kaj admirinde konservitaj. La komercisto petis tri cent frankojn por &#x109;iu monero. Distirita unuflanke de sia avareco kaj aliflanke de sia sukcesdeziro, li &#x15D;anceli&#x11D;is, kiam subite li decidi&#x11D;is:</p><p>
      � Nu, li diris, kiu volas la finon volas la rimedojn! Li pagis sescent frankojn al la brokantisto: kaj la du oraj moneroj kuni&#x11D;is kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn a&#x109;eta&#x135;ojn. Kiam, post ok tagoj plenigitaj de kuradoj tra Parizo el nordo suden kaj el oriento okcidenten, li estis akirinta tiamaniere centon da moneroj, li resupreniris en la veturilon kaj revenis Prelongon kun sia plugilo, kiun li montris al &#x109;iu, kaj sia saketo, kiun li vidigis al neniu.</p><p>
      Reveninte hejmen, li unue parolis entuziasme pri la plibeliga&#x135;oj de la &#x109;efurbo, kiun liaj longaj klopodoj lin devigis viziti preska&#x16D; malgra&#x16D;vole. Sed kiam li trovi&#x11D;is sola kun najbaro, kiun li sciis babilema, li eltiris el sia po&#x15D;o, kun grandaj misteraj gestoj, la saketon enhavantan la antikvajn monerojn: kaj li malla&#x16D;te rakontis, ke iam, vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da similaj moneroj.</p><p>
      Tia rakonto kompreneble ekbriligis en okuloj de lia interparolanto flamojn de avideco. La du oraj moneroj precipe entuziasmigis tiujn e&#x109; kiuj &#x15D;ajnis plej indiferentaj kaj plej malprofitemaj. Neutile estas aldoni, ke, kiam li lasis sian interparoliton, &#x109;iam al li li rekomendis la plej absolutan sekreton.</p><p>
      Post ok tagoj, nova legendo rondediri&#x11D;is &#x109;irka&#x16D; la lando. &#x108;iuj homoj, al kiuj Lin&#x15D;ardo konfidis sian novan el penson, rapide rakontis al tiuj, kiuj bonvolis ilin a&#x16D;di, sed &#x109;iam promesigante la plej grandan diskretecon, ke la ekssubregisto estis trovinta trezoron en la keloj de la malnova kastelo. Unue oni parolis nur pri kelkaj centoj da frankoj. Sed, post dekkvin tagoj, la kupra vazo, konsiderita kiel tro eta, kaj ne kontentiganta la incititajn imagojn, estis anstata&#x16D;ita de bareleto; la bareleto fari&#x11D;is barelo; la barelo, barelego; kaj fine la barelego aliformi&#x11D;is en ujon tiel vastan, ke neniu estis vidinta tiel vastegan ujegon.</p><p>
      Post unu monato, oni rakontis malka&#x15D;e, ke ekzistas subtera galerio, pasanta sub Violano, kaj anta&#x16D;iranta en la kamparon &#x11D;is du mejloj el la kastelo; ke, de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komuniki&#x11D;is plu kun la aliaj keloj; ke, ian nokton, Lin&#x15D;ardo, armita de pikfosilo, detruis la baron, kaj, anta&#x16D;irante sin gardeme en la mallar&#x11D;an koridoron, fine eniris en specon da &#x109;ambro, kie trovi&#x11D;is ordigitaj grandegaj bareloj plenaj da oraj moneroj. Nur pri la kvanto de tiuj bareloj la opinioj diversi&#x11D;is. La&#x16D; iaj, la nombro estis nepreciza, senfina: la plej malimagemaj certigis ke, la&#x16D; la rakonto de iu tre bone sciigita, dek bareloj almena&#x16D; trovi&#x11D;is en tiu subtera &#x109;ambro.</p><p>
      Lin&#x15D;ardo sekvis tiun movadon kun malsincera indiferenteco, sed funde de lia brusto lia koro saltegis pro &#x11D;ojo; &#x109;ar li vidis, ke lia ruzo sukcesis multe pli bone ol li estus tion esperinta.</p><p>
      � Nu, li diris, kiam li estis sola, frotante siajn manojn unu kontra&#x16D; la alian la&#x16D; fortikeco kapabla elartikigi siajn manradikojn, nu, se la babiladoj estas &#x11D;enerale malbona&#x135;o, tamen ili kelkafoje enhavas bona&#x135;ojn ... kiam oni scias ilin utiligi.</p><p>
      De tiu momento, estis akceptite, kiel vera&#x135;o tute ne diskutebla, ke la ri&#x109;a&#x135;oj de l� ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li en la malnovaj subteraj galerioj. Tia estis la lasta milito, kiun entreprenis la patro Lin&#x15D;ardo. Sed post tiu sukceso, li ne timis la estontecon: li povis ekdormi sur siaj la&#x16D;roj, &#x109;ar li ne estis plu vundebla e&#x109; de la dubo. La maljuna batalanto eliris el la batalo ankora&#x16D; venkinte.</p><p>
      Tute rekura&#x11D;igita sur tiu flanko, Lin&#x15D;ardo komencis la ekspluaton de kampoj, kiuj iam apartenis al lia eksmastro. En la bieno dispecigita, li apartigis por si leonan parton: dank� al la persisteco kaj la obstineco kamparana, kiuj trovi&#x11D;is funde de lia karaktero, li sukcesis &#x109;iutage pligrandigi ilian valoron. Oni devas aldoni, ke li estis lerte helpita de sia filo. Al malnovaj metodoj de anta&#x16D;aj jarcentoj, li anstata&#x16D;igis novajn farmanierojn: dank� al lia lerteco, la tero produktis renton superan, kiun neniam konis la antikvaj subregistoj. Li estis la plej ri&#x109;a posedanto en la tuta lando: lia opinio altrudi&#x11D;is; kaj &#x11D;is multaj mejloj &#x109;irka&#x16D;e oni &#x11D;in konsideris kiel veran potencon. Dum la markizo, vivante sola en sia kastelo restarigita, aperis anta&#x16D; okuloj de &#x109;iuj landanoj nur kiel respektinda resta&#x135;o de malaperintaj jarcentoj, lia intendanto, kiu disigis &#x109;irka&#x16D; si la movadon kaj la vivon, fari&#x11D;is, kaj preska&#x16D; senvole, la vera sinjorego de la lando.</p><p>
      Nur unu afero venenigis lian &#x11D;ojon. Lia filo ne &#x15D;ajnis deziri la edzi&#x11D;on, kaj diris ofte:</p><p>
      � Ni estas nun tiel feli&#x109;aj: kial &#x15D;an&#x11D;i? La maljuna patro sentis kvaza&#x16D; konsciencripro&#x109;on: ofte li sin demandis &#x109;u la mal&#x15D;ato, kiun la junulo &#x15D;ajnis sentadi por rajta edzi&#x11D;o, ne havas sian fonton en la trograndigo de fila amo.</p><p>
      &#x108;ar Andreo estis bona, ageme bona. Neniam malri&#x109;ulo, sin prezentinte en la farmodomon, el &#x11D;i eliris kun manoj malplenaj. Lin oni konsideris kiel la bonfaranton de la lando; kaj tiu famo naskis okaza&#x135;on, kiu havis por lia estonteco gravegan influon. Iam li revenis en sia veturilo, kiam li renkontis sur la vojo kvindek- a&#x16D; sesdekjaran viron, kiu &#x15D;ajnis lacega.</p><p>
      � Kien vi iras, kompatindulo? demandis Andreo.</p><p>
      � Al la Lin&#x15D;arda farmodomo.</p><p>
      � Supreniru en mian veturilon. Post kvarono da horo, Andreo jam sciis, ke lia kunvoja&#x11D;anto nomi&#x11D;as 
      Giulio
      �Fre&#x109;io, devene Korsa, kaj partoprenis &#x109;iujn militojn de l� Imperio. Lin vunditan en la batalo de Borodino kaj militkaptitan oni direktis al la Siberia landlimo kaj poste enfermis en fortika&#x135;on, en kiu li vivis dum kvar jaroj, kvaza&#x16D; forgesita. Fine iam malfermi&#x11D;is la pordoj de lia malliberejo: li refari&#x11D;is libera sed tute senmona. Tiam, pro grandega deziro revidi Francujon, komencis por li ekzistado, kiun li ne povis sentreme rememori&#x11D;i. De urbo en urbon li revenis piede el fundo de Rusujo: pro tio liaj fortoj estis tute eluzitaj. Feli&#x109;e tiu bona Andreo lin helpis: sen tio, li estus mortinta pro malsato, funde de fosa&#x135;o.</p><p>
      Post ok tagoj, Andreo kaj Fre&#x109;io fari&#x11D;is reciprokaj amikoj. La filo Lin&#x15D;ardo ne laci&#x11D;is, a&#x16D;dante sian kunulon, kiu parolis pri sia pentrinda insulo, pri la sova&#x11D;a beleco de arbetaroj (
      maquis
      ), kun la maro blua ekvidita en la malproksimo inter du montaroj. Poste la vo&#x109;o de la maljuna ekssoldato plimoli&#x11D;is: li memoris pri virino iam de li amita. Kiam li estis devigita forlasi la patran landon, por bataladi en kvar anguloj de E&#x16D;ropo, li lasis &#x15D;in gravedan. Kiaj amba&#x16D; fari&#x11D;is, &#x15D;i kaj &#x15D;ia infano? Pro tio, li estis tre dezirema revidi Korsujon. &#x108;ar Andreo promesis, ke li pagos al li la voja&#x11D;on, li instigis sian junan amikon, ke li plenumu sian promeson.</p><p>
      � Vi estas tre feli&#x109;a, diris iam la filo Lin&#x15D;ardo; vi balda&#x16D; revidos belegan regionon, kiun mi &#x109;iam deziris koni.</p><p>
      � Nu, venu kun mi: kio vin malhelpas? Mi estus tiel feli&#x109;a vin prezenti al miaj amatoj, dirante: jen mia savinto.</p><p>
      � Ne estas la deziro, kiu mankas. Sed la farmaj laboroj devigas, ke mi tie &#x109;i &#x109;eestu, kaj malpermesas mian eliron.</p><p>
      � Ho! por kelkaj semajnoj! Ni trovi&#x11D;as en momento de la jaro, en kiu la kulturo iom ripozas. Cetere &#x109;u vi ne havas sinjoron vian patron por vin anstata&#x16D;i? Andreo fari&#x11D;is revema, kaj nenion respondis. Vespere, &#x109;e la man&#x11D;otablo, li diris pri tio kelkajn vortojn al sia patro, kiu ekkriis gaje:</p><p>
      � Iru, mia kara infano, iru do. Vi sufi&#x109;e laboradas dum la tuta jaro: vi tre rajte povas preni unu a&#x16D; du monatojn da libertempo. Sinjoro Fre&#x109;io estas prava: &#x109;u mi ne restas tie &#x109;i por zorgi pri &#x109;io? Sed vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato; oni rakontas, ke en via lando pro negrava&#x135;o oni mortigas viron kiel hundon.</p><p>
      � Ne timu, sinjoro Lin&#x15D;ardo. La ven&#x11D;adoj (
      vendetta
      ), al kiuj vi aludas, estas dan&#x11D;eraj nur por la anoj de malamikaj familioj. La fremdulo kontra&#x16D;e estas certa, ke li trovos &#x109;ie la plej &#x11D;entilan akcepton. Estas necese aliri Korsujon, a&#x16D; &#x109;e sinjoron Lin&#x15D;ardon, li aldonis ridetante, por bone kompreni la sencon de la vorto gastamo.</p><p>
      Post tiuj paroloj &#x109;iuj sin levis kaj decidis, ke la eliro okazos la morga&#x16D;an tagon.</p><p>
      Alveninte Ajaccio�n, post marveturo tute sendan&#x11D;era, la du voja&#x11D;antoj aliris al la kvartalo, en kiu Fre&#x109;io vivadis dum sia juna&#x11D;o. Tie ili eksciis, ke la iama amantino de 
      Giulio
      , 
      Paolo Boldino
      , naskis filinon, kaj revenis Sartenon en sian familion. Oni aldonis malla&#x16D;te, ke Fre&#x109;io estus singardema ne sin montrante en tiu lando; &#x109;ar la fratoj de la junulino &#x135;uris ven&#x11D;i en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio. Malgra&#x16D; dudek kvin jaroj pasintaj la vundo &#x109;iam sangodonis, kaj ne pardonis la malpurigita fiereco de Boldinoj. Sed la maljuna militisto tro ofte a&#x16D;dis la kuglojn siblantajn apud siaj oreloj, por obei la timoplenajn rekomendojn de siaj iamaj kunuloj. Pro tio, post du tagoj uzitaj por vizitadi la urbon kaj &#x11D;iajn &#x109;irka&#x16D;a&#x135;ojn, Andreo kaj 
      Giulio
      �en&#x15D;ipi&#x11D;is al Sarteno.</p><p>
      En tiu urbo ili tre facile trovis la domon lo&#x11D;atan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj &#x15D;ian filinon Helenon, la infaninon, kiun &#x15D;i naskis de Fre&#x109;io.</p><p>
      Kiam ili sin prezentis, la servistino diris, ke sinjoroj Boldinoj amba&#x16D; forestas, sed ke sinjorino Paolo kaj la fra&#x16D;lino trovi&#x11D;as hejme.</p><p>
      A&#x16D;dinte la sonon de la sonorilo, Paolo levi&#x11D;is, malfermis la pordon, kaj rekonante sian iaman amanton:</p><p>
      � 
      Giulio
      ! &#x15D;i ekkriis.</p><p>
      � Mia karega Paolo! Kaj la maljunaj geamantoj sin &#x135;etis reciproke en brakojn unu de alia.</p><p>
      Kiam la unuaj amatestoj iom kvieti&#x11D;is, Fre&#x109;io, preninte la manon de Andreo, kiu diskrete sin metis flanken, lin prezentis al sia amatino, kaj rakontis &#x109;iujn servojn de li ricevitajn.</p><p>
      La amanto de Paolo ne haltigis siajn la&#x16D;dojn, kaj elfluigis la dankemon, kies estis plena lia koro, kiam la pordo malfermi&#x11D;is. Aperis Heleno.</p><p>
      � Filino mia, diris grave &#x15D;ia patrino, jen estas via patro, pri kiu tiel ofte mi al vi parolis. Kisu lin.</p><p>
      La junulino rapide ekzamenis tiun viza&#x11D;on brulitan de dudek-kvin militoj kaj poste, sen entuziasmo, &#x15D;i malvarme prezentis sian frunton: sed Fre&#x109;io &#x15D;in prenis en siajn brakojn, kaj, &#x15D;in sufokante per &#x109;irka&#x16D;premoj, &#x15D;in kisadis plenlipe.</p><p>
      Sed Paolo, kiun la sento de la dan&#x11D;ero revenigis al la realeco, diris al sia amanto:</p><p>
      � 
      Giulio
      , vi ne povas pli longatempe resti &#x109;i tie, &#x109;ar Pietro kaj Giusepo &#x135;uris vin mortigi.</p><p>
      � Ho! ne timu, mi vidis multajn alia&#x135;ojn. Mi intencas ripari la malbona&#x135;on de mi faritan: mi volas edzi&#x11D;i kun vi kaj rajtigi mian filinon. Pro tio, necesege estas, ke mi vidu Pietron, la familian &#x109;efon, por peti de li vian manon. Mi tie &#x109;i atendos lian revenon.</p><p>
      � Sed, diris Andreo, &#x109;u vi ne timas ...?</p><p>
      � Mia kara amiko, oni tre bone vidas, ke vi ne konas la korsajn kutimojn. Tiel longe kiam mi restos en tiu domo, mi estos gasto; sekve nenio min minacos.</p><p>
      Ja, kiam, dum la vespero, la fratoj Boldinoj revenis por la man&#x11D;o, Paolo, tremanta pro kortu&#x15D;eco, al ili prezentis sian amanton kaj lian amikon. Sen ia &#x15D;anceli&#x11D;o, la kvar viroj premis reciproke siajn manojn. E&#x109; Pietro petis Andreon kaj 
      Giulio
      n, ke ili bonvolu konsideri lian domon kiel sian hejmon dum la tuta tempo, kiun ili intencis resti en Sarteno. Unuvorte la akcepto &#x15D;ajnis tute kora. Sed Lin&#x15D;ardo tre klare vidis, ke la palpebroj de Boldinoj mallevi&#x11D;is, por ka&#x15D;i la malamegan flamon, kiu brilis en iliaj okuloj.</p><p>
      Post la vesperman&#x11D;o, Fre&#x109;io prezentis sian peton. Post la unuaj vortoj, Pietro kaj Giusepo malfacile sin detenis por ne eksaltegi. Vagisto kiel Fre&#x109;io kura&#x11D;is peti la manon de Boldinino, de virino en kies vejnoj fluis unu el plej senmiksaj kaj plej antikvaj sangoj de Korsujo! Sed ili ka&#x15D;is siajn sentojn; kaj Pietro respondis per vo&#x109;o preska&#x16D; afabla:</p><p>
      � Ni reparolos pri tio. Nenio ur&#x11D;as. &#x108;ar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, &#x15D;i povas ankora&#x16D; atendi dum kelkaj tagoj.</p><p>
      Andreo kaj 
      Giulio
      �salutinte eliris, kaj lo&#x11D;i&#x11D;is en hotelo de la urbo.</p><p>
      &#x108;iutage Fre&#x109;io vizitis sian fian&#x109;inon dum kelkaj horoj: &#x109;ar amba&#x16D; fratoj forestis dum la tuta tago, nenio maltrankviligis la karesojn kaj la revojn al estonteco de maljunaj gefian&#x109;oj.</p><p>
      Iam Andreo akompanis sian amikon. La interparolado sin turnis al la naturaj bela&#x135;oj de la lando. Paolo parolis entuziasme pri sova&#x11D;a fa&#x16D;ko sidanta post kelkaj mejloj el la urbo. &#x108;ar Lin&#x15D;ardo ne venis en Korsujon por vidi du gemaljunulojn okupitajn de malfrua amo, li proponis, ke oni &#x11D;in vizitu: la propono estis akceptita &#x11D;oje. Oni dungis kale&#x15D;on por la morga&#x16D;a tago: kaj frumatene Paolo, Andreo, 
      Giulio
      �en &#x11D;in loki&#x11D;is. Heleno, iom malsaneta petis, ke oni &#x15D;in senkulpigu.</p><p>
      Alveninte en loko, kie la vojo ne estas veturebla, la tri gevoja&#x11D;antoj malsupreniris. De unu horo &#x109;irka&#x16D;e ili mar&#x15D;adis apud teruranta profundega&#x135;o, funde de kiu fluis &#x15D;a&#x16D;manta torento, kaj kiun la mallar&#x11D;a vojeto elstaris kornice, kiam pafo bruis. 
      Giulio
      �mortige frapita falis en abismon kaj en &#x11D;in dispeci&#x11D;is. Tuj sur roko alta aperis la profilo de Pietro minacanta, dum, post tri pa&#x15D;oj pli malproksime, tiu de Giusepo desegni&#x11D;is sur la blua fundo de la &#x109;ielo.</p><p>
      � Ha! monstroj, ekkriis Paolo freneza pro &#x109;agrenego, bu&#x109;istoj, rabistoj, vi mortigis la viron, kiun mi amas, la patron de mia infanino! Sed tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la ju&#x11D;istaro, mi vin liveros al ekzekutisto; kaj sur e&#x15D;afodo, sur kiu falos viaj kapoj, vi pagos la sangon de vi ekver&#x15D;itan!</p><p>
      � Malnoblega filino, ekkriegis Giusepo, ebria pro kolerego, &#x109;ar vi pli amas la honton ol la honoron kaj vian malkura&#x11D;an delogiston ol vian familion, nu, iru lin retrovi.</p><p>
      Rapide li celis kaj pafis. La malfeli&#x109;a Paolo, frapita en koron siavice &#x15D;anceli&#x11D;is kaj ekfalis en abismon. Andreo, kaptita de teruro, vidis la korpon de la juna virino saltegantan el roko al roko: en la &#x15D;a&#x16D;mantan ondon la sangplenaj pecoj subakvi&#x11D;is kaj balda&#x16D; malaperis.</p><p>
      � Sinjoro, diris Pietro alproksimi&#x11D;ante al Lin&#x15D;ardo kaj sin apogante sur sian pafilon ankora&#x16D; fumantan, vi tuj &#x109;eestis justecan agon, kiun eble vi nomos per alia vorto. La afero ne estas grava: &#x109;ar via opinio nin tute indiferentigas. &#x108;iu estas la sola ju&#x11D;isto pri la maniero uzota por ven&#x11D;i sian malrespektegitan honoron. Mi diros nur unu vorton; kaj mi petas, ke vi bonvolu ne &#x11D;in forgesi. En niaj familiaj malpacoj ni ne amas la atestantojn, sekve mi kredas, ke vi sa&#x11D;e agus, revenante Francujon kiel eble plej balda&#x16D;. Pri la knabino Heleno, frukto de tiu malbenita amo, se vi &#x15D;in kondukus en vian landon, tio certe estus la plej bona afero okazebla por ni ... kaj por &#x15D;i.</p><p>
      Poste, salutinte la junulon kun la plej afabla &#x11D;entileco, amba&#x16D; fratoj &#x135;etis la pafilojn sur siajn &#x15D;ultrojn, returnen iris, kaj penetris en la arbetaron, en kiun ili balda&#x16D; malaperis.</p><p>
      De tempo jam longa ili estis elirintaj: kaj la malfeli&#x109;ulo restis obstine sur la sama loko, starigite de teruro. Fine, iom post iom, la senteco revenis: li rememoris la parolojn de Pietro, kiuj unue zumis en liaj oreloj tute konfuze. Li komprenis, ke grava devo trudi&#x11D;as al li: elpreni Helenon el la kolerego de &#x15D;iaj onkloj. &#x108;u &#x15D;i ne estas la filino de lia maljuna amiko? &#x108;ar jam li savis la naskinton, &#x109;u la devo ne ordonas, ke li faru la samon por la naskitino? Sed, por tion efektivigi, ekzistis unu kaj sola rimedo: dekonduki kun li la junulinon. Kaj li ne sciis &#x109;u &#x15D;i tion akceptos.</p><p>
      Malvolvante tiujn pensojn en sia cerbo, li retrovis la kale&#x15D;on, kiu atendis funde de la valo, rakontis al la veturigisto ian historion por klarigi la foreston de siaj voja&#x11D;aj gekunuloj, kaj revenis Sartenon.</p><p>
      Post multaj &#x109;irka&#x16D;paroloj la juna Korsino estis sciigita pri la malfeli&#x109;a&#x135;o, kiu &#x15D;in frapis. &#x15C;i diris nenion kaj sur &#x15D;iaj vangoj fluis neniu larmo. Sed &#x15D;iaj nigraj okuloj brilis de stranga fajro: anta&#x16D; ili instinkte Andreo mallevis la siajn. Li petis de &#x15D;i, kion &#x15D;i intencas fari, &#x109;u &#x15D;i havas rimedojn por ekzistado. &#x108;ar Heleno nee skuis la kapon, Lin&#x15D;ardo diris:</p><p>
      � Mi ne povas vin lasi sola en la terura situacio, en kiu vi trovi&#x11D;as: &#x109;u vi bonvolas min kuniri Prelongon?</p><p>
      � Kiel vi volas, &#x15D;i respondis; &#x109;ar mi estas nur virino.</p><p>
      Kaj nenio, dum kelkaj tagoj, estis kapabla &#x15D;in elirigi el &#x15D;ia muteco.</p><p>
      Dum la marveturo, lia kunulo, mirante pri la karaktero stranga kaj sova&#x11D;a de tiu junulino, kiu tiel malsimilis tiun de aliaj fra&#x16D;linoj &#x11D;is nun de li konitaj, demandis &#x15D;in, kial &#x15D;i ne ploris, eksciinte la pereon de siaj gepatroj.</p><p>
      � &#x108;u tio povis utili, &#x15D;i murmuris kolere; &#x109;ar mi estas nur virino.</p><p>
      Por la dua fojo, Andreo a&#x16D;dis tiun frazon elirantan el &#x15D;ia bu&#x15D;o.</p><p>
      � Tiam se vi estus viro, kion vi farus?</p><p>
      � Mi ilin ven&#x11D;us.</p><p>
      � Mi vidas, Heleno, ke vi partoprenas miajn sentojn, kaj, ke vi opinias abomena la duoblan krimon de viaj onkloj.</p><p>
      � Miaj onkloj estis pravaj. En ilia loko, mi estus aginta kiel ili.</p><p>
      � Dio! &#x108;u via patro ...</p><p>
      � Mia patro! Li delogis fra&#x16D;linon; li estis krimulo.</p><p>
      � Sed via patrino ...</p><p>
      � Mia patrino estis delogita nur, &#x109;ar &#x15D;i tion bonvolis.</p><p>
      � Tamen, mia kara infanino ...</p><p>
      � Ne ta&#x16D;gas tamen. Kiam knabino sin lasas kapti, tio okazas nur, kiam &#x15D;i konsentas; do, &#x109;ar mia patrino konsentis, &#x15D;i estas krimulino.</p><p>
      � Sed anta&#x16D;nelonge vi deziris ilin ven&#x11D;i.</p><p>
      � Certe, se mi estus viro, tio estus mia devo: kaj mi &#x11D;in ne malobeus.</p><p>
      Tiuj respondoj mallongaj, kruelaj, sed ne senigitaj da ia sova&#x11D;a grandeco, profunde mirigis Andreon. Iom post iom, tiu junulino naskis interne de li senton &#x11D;is nun ne konitan. Li tiel bona, tiel kvieta, tiel &#x11D;uste ekvilibrata, ne sciis kian sintenadon konservi anta&#x16D; tiu fra&#x16D;lino kruela, kolerema, tute forportita de &#x15D;ia pasio.</p><p>
      Alveninte Prelongon, kiam la filo Lin&#x15D;ardo, prezentinte Helenon al sia patro, al li rakontis sian draman voja&#x11D;on, &#x109;i tiu skuis la kapon, kiel viro priokupata pri la estonteco &#x109;ar, la&#x16D; li, la &#x109;eesto de tiu fremdulino en la farmodomo enhavis multajn timindajn minacojn por la hejma feli&#x109;eco.</p><p>
      Ja Andreo, kiun la amo pli kaj pli okupis, penadis pro vi apud la junulino tiujn delogajn rimedojn, kiuj &#x11D;is nun tiel ofte sukcesis apud la aliaj: sed Heleno senkompate lin repu&#x15D;is; kaj la amanto pelita estis devigita malla&#x16D;te konfesi, ke li estas hontinde venkita.</p><p>
      Ian nokton, freneza pro amego, decidinte triumfi tiun malhumilan virinon, kiu lin suferigas, li pu&#x15D;egis per frapo de &#x15D;ultro la pordon de &#x15D;ia &#x109;ambro. Sed la juna Korsino sin gardis: armita de peza fajrincitilo, &#x15D;i rapidis al li, &#x11D;in svingante:</p><p>
      � Se vi faras unu pa&#x15D;on plie, mi rompas vian kapon, &#x15D;i diris. Vi bone scias, ke iam mi diris: �Knabino falas nur, kiam &#x15D;i bonvolas�. Mi scios tion pruvi.</p><p>
      &#x15C;i estis duonvestita. La junulo sentis pasian ebriecon, kiu ekokupegis lian koron. Senripareble venkita, li falis sur genuojn, anta&#x16D; &#x15D;iaj piedoj, ek&#x11D;emante:</p><p>
      � Kaj se mi edzi&#x11D;us kun vi?</p><p>
      � Ha! se vi edzi&#x11D;us, tio estus alia afero. Tiamaniere mi konsentus; sed alie, ne.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, Andreo havis kun sia patro gravegan interparoladon: la maljuna Lin&#x15D;ardo finante diris:</p><p>
      � Malfeli&#x109;a knabo, mi pli amus, ke mia bofilino estu samlandanino, kiu vin komprenus, kiu partoprenus viajn ideojn, kaj plie al vi alportus belan doton; &#x109;ar tio nenion difektas. Kun Heleno, vi havos neniun el tiuj bona&#x135;oj: kaj mi timas, ke vi ne estos feli&#x109;a.</p><p>
      � Nu, vi certe estas prava; sed mi amas &#x15D;in. Kaj jen kial, post ses semajnoj, dum funde de Korsujaj arbetaroj la Boldinaj fratoj, persekutitaj de la policistaro, elpensis &#x109;iutage mil novajn ruzojn por erarigi la &#x11D;endarmojn, Heleno, ilia nevino, alkondukita al la altaro de l� ekssubregisto de Prelongoj, rajte nomi&#x11D;is sinjorino Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      La patron de Andreo ne trompis liaj anta&#x16D;sentoj. Tamen tia edzini&#x11D;o estus kontentiginta la plej ambiciemulinojn, kaj preteriris &#x109;iujn revojn fareblajn de la juna virino en &#x15D;ia Sartena dometo. Sen ri&#x109;a&#x135;oj, havante kiel vivrimedojn nur la &#x109;aso&#x15D;telon, la Boldina familio vivis &#x15D;pareme, senprovize, la&#x16D; la hazardo de okazoj. Subite la humila Korsino fari&#x11D;is unu el plej ri&#x109;aj Normandaj farmomastrinoj; kaj, &#x109;ar Prelongoj nuli&#x11D;is en la lando, &#x15D;i povis sin konsideri kiel la veran kastelmastrinon ... senkastelan.</p><p>
      Pro tio, &#x15D;ia kolerego fari&#x11D;is grandega, kiam &#x15D;i sciis, ke tiu belega sinjorega lo&#x11D;ejo iam estis propra&#x135;o de &#x15D;ia bopatro, kaj, ke &#x109;i tiu sin senigis da &#x11D;i, instigita de neklarigebla malavareco.</p><p>
      De tiu momento, la bela farmodomo, kiun &#x15D;i lo&#x11D;as, &#x15D;ajnis al &#x15D;i dometo; kaj iam la maljuna Lin&#x15D;ardo a&#x16D;dis sian bofilinon, kiu diris, minacante per pugno la kastelon: �Ha! malbenita palaco, el kiu oni min forpelis, mi &#x135;uras, ke iam mi reeniros en vin estrine, a&#x16D; mi pereos de miaj penadoj�.</p><p>
      Sinsekve &#x15D;i naskis du filojn, Ludovikon kaj Viktoron, kiujn &#x15D;i volis mamnutri mem, esperante trovi en la &#x11D;ojoj de la patrineco nutra&#x135;on al malkvietaj pasioj, kiuj bolis en &#x15D;i, kaj kiujn &#x15D;ia edzini&#x11D;o kun Andreo ne kontentigis. &#x108;ar Heleno ne amis sian edzon. Certe &#x15D;i ne sentis al li malamon: kontra&#x16D;e &#x15D;i volonte konsentis la firmajn kvalitojn, kiuj faris la fundamenton de lia karaktero. Sed tiu dika viro, timema, iom spiritpeza, bona &#x11D;is la malspriteco, ne povis ta&#x16D;gi por &#x15D;ia itala natureco ardanta kaj malhumila.</p><p>
      Sed ekzistis iu al kiu sinjorino Lin&#x15D;ardo sentadis profundan malamon: &#x109;i tiu estis &#x15D;ia bopatro. &#x15C;i sciis lin tiel maldika, tiel ruza, tiel supera, ke kelkafoje &#x15D;i demandis sin &#x109;u pezulo kiel Andreo estis naskitebla de li. &#x15C;i estus lin ameginta, se li estus &#x15D;ia edzo. Sed, &#x109;ar &#x15D;i povis vidi en li nur kontra&#x16D;pezon kontra&#x16D; la influo, kiun &#x15D;i esperis efikigi, &#x15D;i lin timis kiel dan&#x11D;eran malamikon; kaj ju pli &#x15D;i lin sincere admiris, des pli &#x15D;i lin malamis en la plej profunda ka&#x15D;ejo de &#x15D;ia koro.</p><p>
      Jam de longa tempo Heleno &#x11D;uste divenis la agojn de la maljuna Lin&#x15D;ardo. Unue tio estis nur instinkta suspekto, sed iom post iom, dank� al babiladoj de unuj kaj de aliaj, &#x15D;i kolektis aron da fari&#x11D;etoj, kiuj, faske grupigitaj, liveris sumon plenegan da ver&#x15D;ajno. Tamen la historio de la trezoro, kiun neniu malkonsentis, detruis la teksa&#x135;on de &#x15D;iaj kombinoj. Sed &#x15D;i ne sin konfesis venkita; kaj &#x15D;i ser&#x109;is dum multaj monatoj, &#x109;u &#x15D;i ne trovos ian skriba&#x135;on pruvantan, kiu rajtigus &#x15D;iajn konjektojn.</p><p>
      La hazardo &#x15D;in helpis. En amaso da malnovaj &#x135;urnaloj datumantaj de la Revolucio, &#x15D;i trovis liga&#x135;on da paperoj, kiujn &#x15D;ia bopatro kredis detruitaj de longa tempo. Ili estis kelkaj leteroj, kiujn lia kunkulpanto al li sendis, kiam la kastelo estis vendita kiel nacia bieno: kun tiuj leteroj kuni&#x11D;is la kvitancoj de la brokantisto, al kiu Lin&#x15D;ardo vendis la meblaron.</p><p>
      La homo mortis: la patro Lin&#x15D;ardo kredis, ke lia sekreto estas kun li enfermita en lia tombo: kaj subite la kulpiganta subskriba&#x135;o postvivis kaj eliris el la forgeso por lin kondamni.</p><p>
      Triumfante, Heleno volis montri al sia edzo tiujn paperojn, sed Andreo ne trovi&#x11D;is en la farmodomo.</p><p>
      &#x15C;i lin atendis longatempe; kaj kiam li revenis, li &#x15D;ajnis priokupata.</p><p>
      Revenante viziti siajn rikoltistojn, li estis preska&#x16D; renversita de kale&#x15D;o, po&#x15D;te jungita, kiu bruligis la vojon, meze de polva nubo. Sed, kvankam &#x11D;i rapidege ruli&#x11D;is, la filo Lin&#x15D;ardo rekonis la voja&#x11D;anton: li estis la grafo Ra&#x16D;lo.</p><p>
      � Li, en Prelongo, en tiu momento de la jaro! li murmuris: kredeble okazas en Parizo io gravega.</p><p>
      Ja estis la filo de la markizo, kiu pagis duoblajn bridojn, dezirante anonci pli frue al sia patro la ruinigon de la monar&#x125;eco kaj la Julian Revolucion.</p><p>
      Andreo eksupreniris al sia &#x109;ambro por anstata&#x16D;i siajn vestojn, kiam Heleno diris, montrante sian trova&#x135;on:</p><p>
      � Nu, rigardu. La filo Lin&#x15D;ardo &#x135;etis rigardon sur la paperfolietojn, kaj &#x109;ion komprenis. Tiam li faletis en apogse&#x11D;on, ka&#x15D;is la kapon en siajn manojn, kaj ekploregis.</p><p>
      A&#x16D;dante bruon de ploregoj en la apuda &#x109;ambro, la patro, kiu ne povis suspekti la ka&#x16D;zon de tiuj larmoj, malfermis la pordon komunikigantan, dezirante peti de li la motivon, kaj lin konsoli.</p><p>
      � Kion vi havas, mia kara infano, li diris; kiu povis vin &#x109;agreni.</p><p>
      � Nur vi.</p><p>
      � Mi! Vi scias, ke, por ke vi estu feli&#x109;a, mi donus mian sangon.</p><p>
      � Eble. Sed vi ne havis rajton liveri la honoron.</p><p>
      � Andreo, kiu povis diri al vi ...?</p><p>
      � Neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn; mi ne vin kredus. Cetere mi scias &#x109;ion.</p><p>
      � Kion vi volas diri per tiu vorto &#x109;io, balbutis la malfeli&#x109;a patro, esperante sin alkro&#x109;i al savontaj bran&#x109;oj.</p><p>
      Ne respondinte, lia filo montris la leterojn: la maljunulo pali&#x11D;is.</p><p>
      � Vi bone vidas, diris la junulo, ke la ri&#x109;eco, kiun ni &#x11D;uas, estas ri&#x109;eco &#x15D;telita, ke la nomo, kiun mi portas, estas nomo malpurigita.</p><p>
      � Malfeli&#x109;a infano, ekkriis Lin&#x15D;ardo per ne homa vo&#x109;o, vi do ne sentas, ke vi min mortigas?</p><p>
      � Tro malfrue, respondis Andreo senkompate; la malbona&#x135;o estas nekuracebla. Ve! kial vi ne mortis anta&#x16D; mia naski&#x11D;o.</p><p>
      Nur per &#x11D;emado respondis la maljunulo.</p><p>
      � Mi estas edzo, mi estas patro, da&#x16D;ris Andreo kolerega. Anta&#x16D;e mi povis protesti tiun ri&#x109;a&#x135;on, &#x11D;in redoni al &#x11D;ia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon. Oni estus kompreninta, ke mi abomenas viajn agojn: de neniu mi estus kulpigebla, konsiderinda kiel via kunkulpanto. Sed nun la devo min devigas konservi tiujn ri&#x109;a&#x135;ojn, min devigas mensogi pri ilia deveno, min devigas unuvorte da&#x16D;rigi vian rabistan agon; &#x109;ar mi ne volas, ke iam miaj filoj min ripro&#x109;u, ke mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono, min kulpigu, ke mi ilin devigas porti la nomon de hipokritulo kaj de &#x15D;telisto.</p><p>
      La maljunulo ne povis plion a&#x16D;di. Li eliris, sin alkro&#x109;ante sur la muroj: kaj li havis nur la tempon eniri en sian &#x109;ambron kaj sin &#x135;eti sur liton.</p><p>
      Pri Andreo, li estis refalinta en sian apogse&#x11D;on. Per la brakoj li dolore kunpremis sian bruston por haltigi la ploregojn, kiuj minacis lin sufoki. Interne de li io dis&#x15D;iri&#x11D;is, la estimo kaj la amo, kiujn li sentis al sia patro. Subite falegis longa estinteco de feli&#x109;eco. &#x108;ar li komprenis, ke lia edzino ka&#x16D;zis la malfeli&#x109;on per &#x15D;ia malamema sagaceco, &#x109;ar li sentis, ke li ne estas amata, sekve ke li ne povas ricevi de &#x15D;i la konsolojn, kiujn li bezonas, li &#x15D;in ripro&#x109;is, &#x109;ar &#x15D;i devigis lin malfermi liajn okulojn: kaj, sentante sin sola en la mondo, li malesperis pri la estonteco.</p><p>
      Lasante flui tiun larmotorenton, kiun &#x15D;i ne povis haltigi, Heleno eliris. A&#x16D;dinte stertori en la najbara &#x109;ambro, &#x15D;i en &#x11D;in rapidis. &#x15C;ia bopatro, svenanta sur sia lito, a&#x16D;digis tiun spiradon fortan kaj bruan, kiu anta&#x16D;iras la agonion.</p><p>
      � Rapide, la kuraciston, &#x15D;i diris al servisto. Kuru kaj lin venigu.</p><p>
      Sed la vila&#x11D;a doktoro alvenis nur post du horoj. Li trovi&#x11D;is apud la markizo de Prelongo, kiu estis falinta en la brakojn de Ra&#x16D;lo, eksciante la nova&#x135;on, kiun al li konigis lia filo.</p><p>
      Per unu rigardo, la praktikisto ju&#x11D;is la staton de la malsanulo.</p><p>
      � Cerba sangado! li diris al sinjorino Lin&#x15D;ardo: li estas senespere mortonta.</p><p>
      Poste alproksimi&#x11D;ante al la lito, kaj studinte la simptomojn:</p><p>
      � La vivaj centroj ne estas tu&#x15D;itaj; kredeble li vivos ankora&#x16D; dum kelkaj tagoj; sed li ne resani&#x11D;os.</p><p>
      Kaj, farinte lar&#x11D;an sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero.</p><p>
      Tuj post tiu operacio, la patro Lin&#x15D;ardo malfermis siajn okulojn, &#x15D;ajnis rememori kaj penis sin levi. Sed la paralizo lin najlis sur lia lito malmovigitan.</p><p>
      Post tri tagoj, &#x109;ar la malsanulo a&#x16D;dis sur la strato grandan bruon de kale&#x15D;oj kaj de &#x109;evaloj, miksitan kun religiaj kantoj:</p><p>
      � Petro, li diris al la farma knabeto &#x109;i tie metita por lin servi, kio do okazas ekstere?</p><p>
      � Estas la enterigo de la markizo de Prelongo.</p><p>
      � Nu, la markizo mortis, li murmuris dolore; kial oni ne tion konigis al mi? Petro komprenis, ke li ekdiris malsprita&#x135;on: sed, &#x109;ar estis tro malfrue por &#x11D;in malkonfesi, li da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Li mortis subite, eksciinte, ke nova Revolucio okazis.</p><p>
      � &#x108;u li estis sola en sia kastelo?</p><p>
      � Ho! ne; sinjoro Ra&#x16D;lo trovi&#x11D;is apud li.</p><p>
      � Li estas feli&#x109;ega, sopiris la maljunulo. Li mortis, &#x109;irka&#x16D;ata de l� estimo kaj de la respektego de sia filo: mi kunportos en la tombon nur la mal&#x15D;aton kaj la malamon de la mia.</p><p>
      Liaj okuloj fermi&#x11D;is: kaj li &#x15D;ajnis ekdormi. Kiam la kuracisto revenis vespere, post kiam li alproksimi&#x11D;is al la lito, en kiu la malsanulo &#x109;iam &#x15D;ajnis dormanta, li sin turnis al apudestantoj, dirante:</p><p>
      � Mia &#x109;eesto nun senutili&#x11D;as: &#x109;ar sinjoro Lin&#x15D;ardo estas malviva de du horoj almena&#x16D;.</p><p>
      Estis tion rimarkintaj nek Andreo nek Heleno.</p><p>
      Post la morto de Ro&#x11D;ero de Prelongo, Ra&#x16D;lo, lia sola filo, nature heredis lian titolon kaj liajn bienojn. Sed, &#x109;ar la monar&#x125;eco, kiun liaj familiaj tradicioj lin devigis servi, estas reprezentata nur de senkrona infano kaj de maljunulo ekzilita, la juna markizo sin demandis kortu&#x15D;e, kia do nun estos la celo de lia vivo.</p><p>
      Li trovi&#x11D;is sola en la mondo. Kelkajn jarojn post sia reveno en Francujon, lia patrino pereis de malrapida malsano ricevita dum la ekzilo.</p><p>
      Nun, post kiam li estis oferinta al la malviva markizo la lastajn honorojn, kio por Ra&#x16D;lo estas farebla? Nevole li ekpripensis al fra&#x16D;lino Suzano de Belvojo, juneca amikineto, kiun de longe li silente amegis.</p><p>
      Komparite kun tiu de Prelongoj, la nobeleco de la barono de Belvojo estis neantikva. &#x11C;i datumis nur de Henriko IV
      a
      ; kaj en lia genealogia arbo trovi&#x11D;is multe pli da Parlamentaj konsilantoj ol da partoprenantoj de la 
      Versailles
      �a kortego. Pro tio &#x11D;is nun la ebleco de edzi&#x11D;o kun la &#x109;arma Suzano estis por Ra&#x16D;lo nur revo &#x15D;ajne ne efektivigebla.</p><p>
      Li sciis, ke la maljuna markizo estus akceptinta tre malentuziasme la hipotezon de tia unui&#x11D;o, &#x11D;in konsiderante kiel malnobeledzigon: &#x109;ar por li la roba nobeleco de Belvojoj povis esti nur maskita bur&#x11D;eco. Certe la grafo Ra&#x16D;lo montris al sia patro obeemon tiel respekteman, ke li estus pli aminta &#x109;ion suferi ol suferigi la patran amon per la doloro de malkonsento; sed nun, &#x109;ar la maljuna nobelulo ne ekzistis plu, lia filo sin demandis &#x109;u tiuj malnunaj opinioj, kiujn li respektis sed ne partoprenis, estis sufi&#x109;e potencaj por malfeli&#x109;igi lian vivon. La amo parolis estre en la koro de la junulo; post ok tagoj, li eliris el sia familia domego, kaj revenis Parizon.</p><p>
      Kaj, post tri monatoj, en la pre&#x11D;ejo 
      Saint Thomas d�Aquin
      , la tuta altranga societo rapidis doni al Ra&#x16D;lo pruvon de sia estimo, &#x109;eestante &#x109;e lia edzi&#x11D;o kun fra&#x16D;lino Suzano de Belvojo.</p><p>
      Kiam e&#x109; la patro de Ra&#x16D;lo estus estinta milfoje prava, la nova markizino de Prelongo, nur sin vidigante, senkulpigis kaj e&#x109; rajtigis tiun malrespekteton kontra&#x16D; anta&#x16D;ju&#x11D;oj de la antikva nobeleca malhumileco. Estis malfacile vidi virinon pli amindan, pli afablan, provizitan de viza&#x11D;o pli simpatia, pli indan unuvorte porti la gloran nomon, kiun Ra&#x16D;lo ekfaligis en &#x15D;ian edzini&#x11D;an korbon. Pro tio, sentante la respondecon, kiu pezas sur &#x15D;in, Suzano montri&#x11D;is pli &#x135;aluza kaj pli fiera pri &#x15D;ia titolo ol &#x15D;ia edzo mem: &#x15D;i senbeda&#x16D;re kaj tutkore estus pli aminta la morton ol &#x109;ian ajn fari&#x11D;on kapablan, e&#x109; de malproksime, &#x135;eti malpura&#x135;on sur &#x15D;ian novan blazonon. Ha! tiu blazono! &#x15C;i ame &#x11D;in rigardadis dum multaj horoj, ne la maloriginalan kopion, kiu trovi&#x11D;is desegnita sur &#x15D;iaj juvelujoj, &#x15D;ia ar&#x11D;entilaro, la pecoj de &#x15D;ia vestaro kaj la kartu&#x15D;oj de &#x15D;iaj kale&#x15D;oj, sed la solan veran, la solan historian, tiun, kiu trovi&#x11D;is supre de la pordo eniriganta en la grandan nordan turon, tiun blazonon unu vorte, kiun la antikva Vilhelmo skulptigis sur granitplaton, kiam li revenis el Palestino, kaj kiun li sigelis por &#x109;iam sur la muron de sia kastelo.</p><p>
      &#x108;ar &#x11D;i estis mirakle savita unuafoje dum Ludoviko XIII
      a
      , kaj duafoje dum la Revolucio, tiu duobla hazardo donis al tiu respektinda resta&#x135;o gravecon de talismano: kaj la juna markizino, iom supersti&#x109;a, sincere kredis, ke la feli&#x109;eco a&#x16D; la malfeli&#x109;eco de la Prelonga familio estas nerompeble alligitaj al tiu &#x15D;tono.</p><p>
      Ra&#x16D;lo ofte &#x15D;in moketis pri tiu temo.</p><p>
      � Mia kara Suzano, li diris, mi kelkafoje incitetis mian patron, dirante, ke li estas pli re&#x11D;ema ol la re&#x11D;o; sed rajte mi povus vin proklami pli Prelongema ol mi mem, kaj precipe ol la respektinda Vilhelmo, la kreinto de nia familio. &#x108;ar ni supozu, ke tiu heraldika &#x15D;tono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta re&#x11D;o tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus &#x109;agreni&#x11D;inta.</p><p>
      � &#x108;iu havas sian sendan&#x11D;eran malprudenta&#x135;eton: mi estus rajta miavice moketante la pian zorgon, per kiu vi konservas vian antikvan flartabakujon.</p><p>
      � Ha! tio estas alia afero, respondis Ra&#x16D;lo, fari&#x11D;inte subite neridema. Tiu tabakujo estas familia memora&#x135;o, kiun la re&#x11D;o Ludoviko XV
      a
      �iam donacis al mia avo. Dum la ekzilo, por neniu monsumo mia patro konsentis &#x11D;in forlasi. Por a&#x109;eti panon, li dismetis la diamantojn, kaj ilin vendis unu post la alia. Poste, kiam nur restis la ujo, ornamita, kiel vi vidas, per 
      Watteau
      �a pentra&#x135;o kaj &#x109;irka&#x16D;ata de orrando havanta diamant&#x109;elojn beda&#x16D;rinde malplenajn, li &#x11D;in ka&#x15D;is zorge en angulon de &#x15D;ranko, &#x135;urante sur la animojn de Prelongoj glore mortintaj por la re&#x11D;o kaj por Francujo, ke li pli amus morti pro malsato ol sin senigi da tiu juvelo. Kaj vi vidas, ke li respektis sian parolon.</p><p>
      � Sed kial vi ne &#x11D;in restarigas?</p><p>
      � Tial ke la difekti&#x11D;o mem de tiu juvelo al mi memorigas la kura&#x11D;on montritan de mia patro dum la malfeli&#x109;eco. &#x11C;in tu&#x15D;i &#x15D;ajnus al mi malrespekto, detruo de memora&#x135;o, Tian, kia &#x11D;i estas, mi &#x109;iam volas &#x11D;in konservi, por ke &#x11D;i al mi montru la veran vojon sekvotan, min subtenu, min kura&#x11D;igu, kaj, se estus bezone, malhelpu mian malvenkon.</p><p>
      Post tiuj paroloj eksaltis la koro de la juna markizino: &#x109;ar &#x15D;i komprenis, ke Ra&#x16D;lo al &#x15D;i alportis ne nur la nobelecon, kiu &#x15D;in fierigis, sed samtempe la noblecon, kiu feli&#x109;igas; &#x109;ar la nobleco estas multe pli malofta ol la nobeleco.</p><p>
      Feli&#x109;e por amba&#x16D; ili sin amegis reciproke: &#x109;ar nur tiu amo fervora estis kapabla tolerigi al ili tiun tedigan vivmanieron kvaza&#x16D; mona&#x125;an, kiun ili vivadis en Prelongo.</p><p>
      Pro fideleco al la falinta dinastio, Ra&#x16D;lo estis devigata sin deteni de &#x109;iu okupo, kiu &#x109;u de proksime &#x109;u de malproksime rilatas kun la politiko.</p><p>
      Dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de vo&#x109;donoj &#x15D;ajnis alironta al Andreo Lin&#x15D;ardo. Aliparte la registaro de Ludoviko-Filipo, dezirante revenigi al si la disi&#x11D;antajn erojn de l� antikva nobelaro, sekrete sciigis Ra&#x16D;lon, ke, se li volus sin prezenti kiel kandidaton, lia elekto estus certa.</p><p>
      Ekkoninte tiujn malla&#x16D;tajn intrigojn, Andreo, kiun man&#x11D;egis la konsciencripro&#x109;oj, siavice rifuzis la mandaton al li prezentitan: &#x109;ar li ne konsentis kontra&#x16D;batali la viron &#x15D;telitan de lia patro.</p><p>
      � Prezentu do vin maltime, sinjoro Lin&#x15D;ardo, diris tiam Ra&#x16D;lo, dezirante finigi tiun bataleton; kaj estu certa, ke mi vin helpados.</p><p>
      Dank� al la protekto de la markizo, Andreo estis elektita per premeganta plimulto.</p><p>
      &#x108;ar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo. Per la princa doto, kiun al li Suzano alportis, li decidis, ke li plivastigos sian bienon por redoni al la kastelo de Prelongo rebrilon de &#x11D;ia pasinta grandeco.</p><p>
      Lin forte instigis en tiun vojon la markizino, kiu fervore akceptis &#x109;ion, kio povis plialtigi la gloron kaj la famon de la nomo de &#x15D;i portata. &#x15C;i e&#x109; petis de sia edzo, ke li a&#x109;etu la Foliera&#x135;an arbaron, malfacile ekspluateblan, sed enhavantan multajn &#x109;iuspecajn &#x109;asbestojn.</p><p>
      � Kiam oni nomi&#x11D;as la markizo de Prelongo, &#x15D;i diris, oni devas prezenti al siaj invititoj &#x109;asojn preska&#x16D; re&#x11D;ajn. Ra&#x16D;lo, kiu momente &#x15D;anceli&#x11D;is, ridetis kaj fine cedis: cetere &#x109;iam tiamaniere finis la disputoj, kiam okaze ili inter si malkonsentetis.</p><p>
      La vivado estis do tute unutona por la juna markizino, sed &#x15D;i trovis en sia nekonsumebla disdonemo &#x109;iumomentan okupadon. &#x108;iutage &#x15D;i jungigis sian kale&#x15D;on; kaj malsanuloj, maljunuloj, forlasitoj &#x15D;in vidis alvenantan al ilia lito, kien &#x15D;i alportis konsolajn parolojn kaj kuracilojn, esperon kaj monerojn.</p><p>
      Jam de du jaroj Prelongaj gesinjoroj estis edzi&#x11D;intaj, kaj ili &#x109;agreni&#x11D;is: &#x109;ar ilian reciprokan amon ne kronis la nasko de infano. Sed, ian vesperon, la bela Suzano konfesis al Ra&#x16D;lo, ke kredeble ilia revo proksime fari&#x11D;os reala&#x135;o.</p><p>
      Dum la longaj vintraj vesperkunvenoj anta&#x16D;estantaj la naski&#x11D;on de la ido tiel deziregita, la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l� estonta infano. Certe amba&#x16D; deziris knabon, kiu da&#x16D;rigos la Prelongan rason: sed Suzano lin deziris multe pli obstine ol &#x15D;ia edzo. Kiam la markizo incite diris, ke filino estos samkore akceptita de li, la juna virino ekkriis:</p><p>
      � Ho! amiko mia, se &#x11D;i estas filino, kaj se ni estos tiel malfeli&#x109;aj, ke ni ne naskos aliajn idojn, &#x109;u vi ne tremetas pripensante, ke unu inter la plej famaj francaj nomoj malaperos el historiaj tabeloj?</p><p>
      � Nu, kara amikino, se tio okazos, ni devos &#x11D;in akcepti rezignacie.</p><p>
      Kaj &#x135;us estis tiu rezignacio iom mokema, kiu kolerigis la kastelmastrinon.</p><p>
      Fine post la natura tempolimo, la timoj de Suzano efektivi&#x11D;is; kaj &#x15D;i naskis ravan filineton.</p><p>
      Ra&#x16D;lo havis &#x109;asgardiston nomitan Kamu&#x15D;o. La anta&#x16D;an jaron li edzi&#x11D;is kun junulino, Virginio Burbanto, kiu &#x135;us finis siajn aku&#x15D;istinajn studojn. Pro amo &#x15D;i forlasis klientaron kontentige komencantan, kaj senbeda&#x16D;re entombi&#x11D;is funden de arbaroj. Oni decidis, ke &#x15D;i kuracos sinjorinon de Prelongo.</p><p>
      Sed Virginio gravedi&#x11D;is dum la sama epoko ol la markizino. Pro tio, &#x109;ar la du aku&#x15D;oj proksimume koincidos, oni estis devigata forlasi tiun projekton. Tri tagojn anta&#x16D; Suzano, la kamu&#x15D;a virino naskis knabon, kiu vivis nur kelkajn horojn. &#x108;ar &#x15D;i havis multe da lakto, la kuracisto opiniis, ke &#x15D;i estas nutristino tute &#x15D;atinda por la infanino naskita de la markizino. Virginio &#x11D;oje akceptis. &#x15C;i lasis la gardistodomon, kiun &#x15D;i lo&#x11D;is, kaj loki&#x11D;is en kastelon por zorgi pri sia nutritino.</p><p>
      Kiam li vidis tiun homan larvon, kiu bleketis en sia lulilo, la markizo sentis unue miron miksitan kun ia &#x109;agreneto. Senkonscie li &#x15D;in ripro&#x109;is, ke &#x15D;i ne realigas la nekonfesitan revon, kiun, malgra&#x16D; lia &#x15D;ajna sed malsincera nedeziremo, li ame karesis funde de sia koro.</p><p>
      Pri la markizino, kiu tuj divenis la intimajn sentojn de sia edzo, &#x15D;i estis &#x109;agrenega. &#x15C;i demandis sin, kaj ne sen maltrankvileco, &#x109;u la amo, kiun Ra&#x16D;lo sentis al &#x15D;i, ne suferos pro tia elrevi&#x11D;o, kaj ne plimalgrandi&#x11D;os. Sed &#x15D;ia timo rapide vapori&#x11D;is: de la unua balbuto, la gepatroj estis tuj kaptitaj de la venkanta beleteco de tiu infanino, kiu ridetis al la vivo kun la nekonscia &#x109;armo de novnaskitoj.</p><p>
      � &#x108;ar beda&#x16D;rinde, diris iam Suzano, al tiu knabineto estos malpermesata la porto de nia nomo, ni &#x15D;in edzinigos kun altrasa viro, kun unu el viaj samnobeluloj, kiu da&#x16D;rigos la tradicion de viaj prapatroj kaj samtempe tiun de siaj.</p><p>
      � Mi tute konsentas kun vi, respondis la juna patro: sed mi penados precipe, ke &#x15D;i edzini&#x11D;u kun edzo, kiu &#x15D;in feli&#x109;igos.</p><p>
      Dum Prelongaj gesinjoroj esprimis tiun deziron eble iom anta&#x16D;tempan, la knabineto kreskis, kaj iom post iom aliformi&#x11D;is. Pro tio, kiam &#x15D;iaj membroj plilongi&#x11D;is, kiam &#x15D;ia inteligenteco plivasti&#x11D;is, fari&#x11D;is nesentita &#x15D;an&#x11D;o en la koro de gepatroj. Post kelkaj monatoj, nenia komparo estis ebla inter la iama embrio, kies akraj kriadoj &#x15D;iris la orelon, pro kiu nenio ekzistis en la mondo krom la mamo de &#x15D;ia nutristino, kaj la nuna infanino. La knabineto ilin amba&#x16D; rekonis kaj eligis &#x11D;ojajn krietojn, prezentante siajn malfortajn brakojn. La markizo sentis, ke &#x15D;i &#x109;irka&#x16D;prenas lian koron per nevideblaj ligiloj, el kiuj cetere li neniel penis sin liberigi. &#x108;iutage li al &#x15D;i alportis kelkan novan ludilon, interesi&#x11D;is al &#x15D;iaj plej etaj balbutoj; kaj kiam &#x15D;i okaze ternis, tuj li montris ridindan teruron, kiu ridetigis la doktoron &#x109;iumomente alvokitan pro konsili&#x11D;o.</p><p>
      Pri la markizino, anta&#x16D; la infanineto blanka kaj roza, &#x15D;i falis en verajn ravojn: kaj &#x15D;i sincere sin demandis &#x109;u estas eble, ke trovi&#x11D;as en la mondo knabineto pli &#x109;arma kaj pli inteligenta, la&#x16D; sia a&#x11D;o. Kaj &#x15D;i estis preska&#x16D; prava: &#x109;ar &#x109;iuj, al kiuj estis permesita la honoro vizitadi fra&#x16D;linon de Prelongo, senka&#x15D;e konsentis, ke kun siaj brunoraj bukloj, siaj grandaj bluverdaj okuloj kaj siaj ru&#x11D;aj lipoj, la malgranda Matildo prezentis rimarkindan kaj originalan viza&#x11D;on.</p><p>
      Ra&#x16D;lo petis de malnova amiko de sia patro, la grafo de Gimbalo, ke tiu &#x109;i bonvolu esti la baptopatro de lia filino. La grafo respondis senprokraste, ke tia honoro ne rifuzi&#x11D;as, sed ke li povos kontentigi tiun deziron nur en la venonta jaro.</p><p>
      La sinjoro de Gimbalo estis guberniestro de Guadelupo. Devigata resti en sia ofico, li atendis por reveni Francujon ke estus finita lia komanda tempo. Pro tio, la infanino estis provizore nur ondoumita: kaj oni atendis senpacience la tagon elektitan por la ceremonio.</p><p>
      Tiam &#x109;io movi&#x11D;is en la lando. La pre&#x11D;ejo estis repentrita de supre malsupren: novaj vitra&#x135;oj anstata&#x16D;is la malnovajn, malpurigitajn de la polvo: la antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva, datumanta de la dekunua jarcento estis tute mirigita, &#x109;ar oni lo&#x11D;igis en &#x11D;in novajn sonorilojn, kiuj vibrigis atmosferon per gaja sonorilaro. Dum multaj monatoj, laboristoj klopodis, ordonitaj de Ra&#x16D;lo. La kastelo estis reordigita, kaj la meblaro tute &#x15D;an&#x11D;ita: &#x109;ar la juna markizino plendis, ke &#x15D;iaj okuloj estas sen&#x109;ese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj, tiel pezaj, tiel malbelaj, per kiuj la maljuna Lin&#x15D;ardo iam plenigis la &#x109;ambrarojn; kaj &#x15D;i esprimis la deziron, ke ili estu anstata&#x16D;itaj de meblaro pli nunstila. &#x11C;is dudek mejloj ronde, invitoj estis senditaj. La tuta nobelaro &#x109;irka&#x16D;anta, dezirante, ke la markizo ricevu pruvon de &#x11D;ia amikeco, rapide konigis sian akcepton. Pro tio &#x109;iutage ri&#x109;aj kale&#x15D;oj veturigis la multajn amikojn de Ra&#x16D;lo: kvankam la kastelo estas vasta, tamen la markizo timis, ke &#x11D;i ne povos ilin &#x109;iujn akcepti.</p><p>
      Fine alvenis la tago dezirita. La suno, kiu bonvolis partopreni la feston, levi&#x11D;is en &#x109;ielo sennuba. &#x108;ar &#x11D;i promesis belan tagon, la tuta anaro rapidis al la vojo, kiu el kastelo kondukas al la pre&#x11D;ejo. &#x108;iuj domoj de la vila&#x11D;o montri&#x11D;is girlandoplenaj. La orelojn surdigis la pafoj eksplodigitaj de landanoj, signe de &#x11D;ojego. Kaj kiam komencis la sinsekvado de veturiloj, kiam, post la kale&#x15D;oj de invititoj aperis la grandfesta &#x109;aro de Prelongoj, trenata de kvar &#x109;evaloj, (&#x109;aro, kiun la mortinta markizo feli&#x109;e retrovis sendifekta &#x109;e veturila komercisto en aleego de 
      Champs Elys�es
      ) tiam ripetitaj apla&#x16D;doj kaj vivu�oj salutis la malgrandan Matildon, kiu tute malaperis sub amaso da puntoj kaj da rubandoj. Kaj la entuziasmo estis tiel freneza, la atento tiel koncentri&#x11D;anta al tiu sola punkto, ke oni e&#x109; ne rimarkis la kale&#x15D;on de lia episkopa Mo&#x15D;to, sinjoro de Birmundo, Jerusalema episkopo, speciale veninta por tiu pia ceremonio.</p><p>
      Dum la vespero, ducentman&#x11D;ilara vesperman&#x11D;o kunigis &#x109;iujn invititojn en la vasta man&#x11D;o&#x109;ambro de la kastelo. La parko, lumigita 
      <emphasis>al giorno</emphasis>
      �de koloraj lumpotetoj kaj de veneciaj lanternoj, estis liverita al la anaro, kiu &#x11D;is la mateno &#x11D;ojege lacegi&#x11D;is per plej senripozaj dancoj; dum nevideblaj orkestroj, ka&#x15D;itaj interne de kreska&#x135;aroj, penis ordigi la pa&#x15D;ojn de kvadriloj. La nenatura ruina&#x135;o, konstruita funde de la &#x11D;ardeno, aliformigita en bufedon, enhavis barelojn plenajn da pomvino: kvar kelistoj penis sed malfacile sensoifigi la soifantajn dancantojn. Fine, kiam post la lasta lumpoteto estingita, post la lasta guto da pomvino trinkita, la suno levi&#x11D;ante devigis la Prelonganojn reveni hejmen, &#x109;iuj tutkore interkonsentis, ke neniam oni vidis en la kastelo feston tiel bone sukcesintan.</p><p>
      Sed, en tiu &#x11D;enerala &#x11D;ojeco, estis virino, kiun tiuj entuziasmaj elmontroj paligis pro &#x135;aluzeco: &#x15D;i estis Heleno.</p><p>
      � Malnoblaj kamparanoj, &#x15D;i balbutis kolere: kiam mi pensas ke, pro la bapto de miaj filoj, neniu pensis prezenti al mi ian pruvon de simpatio.</p><p>
      Momente la scivolo venkis: kiel aliaj, sinjorino Lin&#x15D;ardo aliris en la parkon. Tra la fenestroj lar&#x11D;e malfermitaj, &#x15D;i ekvidis la belegan ducentman&#x11D;ilaran tablon, brilantan per trinkvitra&#x135;oj kaj ar&#x11D;entiloj sub la heleco de lustroj.</p><p>
      Tiam la indigno &#x15D;in sufokis: &#x15D;i revenis hejmen, kie &#x15D;i trovi&#x11D;is sola: &#x109;ar Andreo profitis tiun okazon, kaj kondukis siajn du filojn al la kastelo, por ke ili saltegu sur la herbejoj, en la lumo de multkoloraj lanternoj.</p><p>
      � Jes, murmuris malla&#x16D;te la ambiciema Korsino, miaj infanoj estas knaboj, idoj fari&#x11D;ontaj viroj, dum tiu mu&#x15D;ineto estas nur knabino ... knabino, &#x15D;i ripetis malatente. Subite penso transiris &#x15D;ian cerbon kiel fajrero.</p><p>
      � Ho! kia ideo! &#x15D;i ekkriis. Certe hodia&#x16D; la afero &#x15D;ajnus tute malver&#x15D;ajna; sed kiu scias? Per lerteco kaj persisteco oni povas trafi &#x109;iujn celojn.</p><p>
      Dum multaj horoj, Heleno restis en sama loko, senmova, plipreciziganta sian ideon.</p><p>
      Kiam Andreo revenis, li trovis sian edzinon sidantan sur se&#x11D;o, okulmalferme revantan.</p><p>
      � Kion do vi faras, tute sola en la senluma&#x135;o? li diris. Kial vi ne enliti&#x11D;is? &#x15C;i eksaltis, kiel iu subite vekita.</p><p>
      � Ha! estas vi! &#x15D;i respondis. &#x108;u estis bela tiu festo?</p><p>
      � Belega.</p><p>
      � &#x108;u la knaboj multe amuzi&#x11D;is?</p><p>
      � Kiel petoluloj.</p><p>
      � Nu, tre bone. Iam eble la kastelo de Prelongo revidos similan kunvenon: sed tiam estos niaj filoj, kiuj &#x11D;in prezidos.</p><p>
      Andreo rigardis sian edzinon kun maltrankvila miro, sin demandante &#x109;u, post lia eliro, subita senteraro ne malordigis &#x15D;ian spiriton.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO TRIA
    </strong></p><p>
      Dume, post la tagoj postvenis aliaj tagoj. Por fari semajnojn, monatojn kaj jarojn: kaj la infanoj kreskadis.</p><p>
      Ludoviko Lin&#x15D;ardo, la familia unuanaskito, fari&#x11D;is bela fra&#x16D;lo, la plej bela certe en la tuta lando. Viza&#x11D;e viva portreto de sia patro, li pli ankora&#x16D; lin similis senteme kaj karaktere. Pro tio lin Andreo preferis, &#x109;ar li vidis sin revivanta en sia unua filo, kaj sentis, ke li sola estis inda da&#x16D;rigi la Lin&#x15D;ardan rason.</p><p>
      Post lia naski&#x11D;o, vidante tiun belan knabon, kiu pezis dek funtojn kaj kiu kriadis kiel diablo, Heleno, kaptite de admiro, lin freneze ekamegis; &#x109;ar &#x15D;in instigis al tiu sento la multaj kaj entuziasmaj elmontroj de &#x109;iuj personoj &#x109;eestantaj &#x109;e &#x15D;ia aku&#x15D;o.</p><p>
      Sed kiam la infanaj trajtoj, unue malprecizaj, elfiksi&#x11D;is kaj pli kaj pli similis tiujn de Andreo, kiam liaj emoj, liaj kapablecoj kaj e&#x109; lia vo&#x109;sonorado al &#x15D;i memorigis la viron kun kiu &#x15D;i edzini&#x11D;is, &#x15D;ia amego unue varmeti&#x11D;is, kaj iom post iom preska&#x16D; malaperis, anstata&#x16D;ita de tiu ameto iom komuna, kiun patrino &#x109;iam sentas al infano, kiun &#x15D;i gravedi&#x11D;is, naskis kaj mamnutris. Li ne estis &#x15D;ia sango, sed nur fremdulo, nur la infano de &#x15D;ia edzo, kiun &#x15D;i estis naskinta.</p><p>
      Kia diferenco por Viktoro, &#x15D;ia dua filo! La naski&#x11D;o de &#x109;i tiu multe &#x15D;in suferigis. Li estis infaneto malfortika, malgrasa, malsanada, por lin vivigi, por lin plikreskigi, Heleno devis &#x109;erpi en sian patrinan koron trezorojn de sindonado. Tage kaj nokte, maldormante apud lia lulilo, matene lin tiregante el la morto, sed vespere timante, ke li pereos, multfoje &#x15D;i lin tenis senmovan en siaj brakoj. La kuracisto, skuante la kapon kaj dirante parolojn nur neprecizajn, opiniis, ke kredeble li savos &#x15D;ian idon sed ke &#x15D;i tre malfacile lin povos konservi. Alian tagon, li certigis, ke la situacio ne estas malesperiga, sed tamen ke nur miraklo povos lin savi. La malfeli&#x109;a Heleno devis sin kontentigi per tiuj dusencaj frazoj, kiuj, kvankam rekura&#x11D;igaj, ne forpelis la timon, kvankam ne esperigaj, tamen malhelpis, ke &#x15D;i malesperu.</p><p>
      Dum dekok monatoj, la vivado de l� infano fluis tra sen&#x109;esaj malkvieta&#x135;oj: pro tio, la amo, kiun lia patrino al li oferis, alti&#x11D;is &#x11D;is la frenezeco. &#x15C;i lin gratulis, &#x109;ar li bonvolis vivi; &#x15D;i estis dankema, &#x109;ar li permesis, ke ne estu senutilaj &#x15D;iaj kortu&#x15D;ecoj kaj maltrankvilecoj.</p><p>
      Sed kiam Viktoro kreskis, kiam la starigo de lia bonfarto unue provizora fari&#x11D;is tute definitiva, kiam unuvorte la timoj de Heleno malaperis, tiam alia ka&#x16D;zo da&#x16D;rigis la agon komencitan de la malsano.</p><p>
      Male de lia frato Ludoviko, la duanaskito, kvankam fortika en sia intima konstitucio, tamen restis malgranda, maldika, malmodere nervincitebla.</p><p>
      Heleno retrovis en li sian propran sangon, la sangon de Boldinoj.</p><p>
      Kiam &#x15D;i lin atente rigardis, &#x15D;i sin kredis returnenirintan al epoko dektrijare pli anta&#x16D;tempa: al &#x15D;i &#x15D;ajnis, ke trovi&#x11D;as anta&#x16D; &#x15D;iaj okuloj &#x15D;ia onklo Pietro. &#x15C;i rekonis tiun saman dubeolivan viza&#x11D;koloron, tiujn flamajn okulojn, tiun rigardon borantan, fosantan, similan al pikilo, kiu trapikus la karnon. Senmodere pasia, Viktoro koleris kontra&#x16D; la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu en la loko, en kiu li trovi&#x11D;is. Liaj koleregoj de knabeto tro malsevere edukita tuj vestis sova&#x11D;ecan kaj kruelegecan karakteron, kiuj lin timigis de &#x109;iuj najbaraj infanoj. Li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feli&#x109;o estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petola&#x135;oj.</p><p>
      Ian tagon, li alligis al arbo unu el siaj kuzinetoj nomitan Josefino Brantino, kaj &#x15D;in lasis en tiu loko malgra&#x16D; &#x15D;iaj kriadoj kaj &#x15D;iaj larmoj. Kiam &#x15D;iaj gepatroj maltrankvilaj &#x109;ar ili ne vidis &#x15D;in revenintan, &#x15D;in petis al &#x109;iuj e&#x125;oj, Viktoro direktis mem la ser&#x109;adojn, donis al la patro Brantino malverajn sciigojn, kaj lin instigis al direkto diametre kontra&#x16D;a: poste rapidege ekkurante, li realiras la knabineton turmentitan de tiu malsprita fantazio, &#x15D;in malligas, &#x15D;in rekondukas al la farmodomo kaj al &#x15D;i malpermesas la rakonton de l� historio, &#x15D;in minacante de fraparo, se &#x15D;i lin malobeos. La malfeli&#x109;a infanino, terurita, timanta kiel fajron la minacon de &#x15D;ia persekutanto, sen responde suferis la survangojn de siaj gepatroj, konvinkitaj, ke ilia filino ilin mokis, sin ser&#x109;iginte dum la tuta tago.</p><p>
      Alian tagon, alvenis en vila&#x11D;on trupo de &#x135;onglistoj. Kompreneble la geknabaro entuziasmi&#x11D;is anta&#x16D; la falseco de &#x109;araj ornamoj, de malveraj perloj, de maldelikataj puntoj, de kurtenoj ru&#x11D;aj kaj malpurigitaj, kiuj estis por la geknaboj miregantaj la plej alta montro de l� eleganteco. Andreo kaj Heleno, kiujn en Prelongo ne lacigis la distra&#x135;oj, kondukis siajn infanojn en la budon de tiuj teatristoj.</p><p>
      En &#x11D;i oni ludis specon de mirteatra&#x135;o, en kiu vidi&#x11D;is malgranda re&#x11D;o. Dum Ludoviko treege amuzi&#x11D;is, kredante reale, ke la historio estas vera, Viktoro restis malkontenta, kaj de tempo al tempo &#x135;etis al la aktoreto, kiu ludis la rolon de monar&#x125;o &#x135;aluzajn rigardojn. Certe, se oni al li estus proponinta inter&#x15D;an&#x11D;i lian situacion kontra&#x16D; tiu de la vaganta &#x135;onglisto, li estus entuziasme tion akceptinta.</p><p>
      Elirinte, Andreo demandis siajn filojn: � Nu, knaboj, &#x109;u vi multe amuzi&#x11D;is?</p><p>
      � Ho! jes, pa&#x109;jo, respondis Ludoviko, ridetante ankora&#x16D; pro la memoro de aferoj viditaj.</p><p>
      � Kaj vi, Viktoro?</p><p>
      � Ne.</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � Mi volas esti re&#x11D;o: kaj tiel longe kiam mi ne estos tia, mi min sentos malfeli&#x109;a.</p><p>
      Kaj li ekploregis.</p><p>
      � Ho! karulo mia, sekigu viajn larmojn; vi estos re&#x11D;o iam, ekkriis sinjorino Lin&#x15D;ardo, lin prenante en siaj brakoj por lin konsoli.</p><p>
      � Heleno, diris Andreo kun malkolera ripro&#x109;o, kial vi donas al tiu infano tiajn ideojn? Vi sukcesos nur pli maldol&#x109;igi por li, en estonteco, la malsuperecon de lia situacio.</p><p>
      � Kiu scias? murmuris la juna virino; kelkafoje oni vidas aferojn tiel strangajn, kiuj reali&#x11D;as.</p><p>
      � Nu, respondis Andreo per tono tiufoje severa, vi preteriras la permesitajn limojn. Mi al vi malpermesas, a&#x16D;skultu min, la ripetadon de tia absurda&#x135;o anta&#x16D; niaj filoj.</p><p>
      Heleno silentis. La reveno estis malgaja: suferis Andreo. Lin maltrankviligis la karaktero de lia dua filo.</p><p>
      Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua. Al la spirito rektema kaj konsciencema de la farmomastro, la natureco malhumila kaj kruela de Viktoro &#x15D;ajnis speco de monstreco, kiun la familia edukado estas malpotenca korekti. Nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron.</p><p>
      Sed se oni esceptus Ludovikon el tiu severa rimedo, Lin&#x15D;ardo timis, ke rajta &#x135;aluzeco ekrompos la bonan amikecon, kiu &#x11D;is nun &#x109;iam estadis inter la du fratoj: pro tio, kvankam tia ago estis por li tre &#x109;agreniga, li decidis ke la du knaboj estos metitaj en lernejon, dum la proksima rekomenco de klasoj. Cetere li tre &#x15D;atis la instruadon; kaj li grande beda&#x16D;ris sian nefaron de gravaj studadoj. Sed tio ne estis miriga; &#x109;ar en lia juna&#x11D;o ne ekzistis tiaj kutimoj de lernigo.</p><p>
      Kiam li anoncis al sia edzino la decidon de li ekprenitan, sinjorino Lin&#x15D;ardo ekkoleris, certigante ke neniam &#x15D;i konsentos sin senigi da siaj infanoj.</p><p>
      Sed la sintenado de Andreo estis tiel firma, lia parolo tiel energia kaj plena da volado tiel ne &#x15D;ancelebla, ke Heleno komprenis la senutilecon de &#x109;iu kontra&#x16D;batalo. Pli amante cedi tuj, ol esti devigata sin konfesi venkita, &#x15D;i plorante submeti&#x11D;is.</p><p>
      Dum la Oktobra monato, Ludoviko kaj Viktoro eniris en kolegion. De la unuaj tagoj la diferenco inter iliaj naturecoj klare montri&#x11D;is. La unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn; sed &#x109;io, kio devigas imagan penadon, lin trovis malobeanta. La pasia natureco de la dua kontra&#x16D;e renkontis en la studado de literatura&#x135;oj la nutra&#x135;on, kiun &#x11D;i bezonas; kaj lia vivega karaktero signis liajn lecionojn de fortika kaj propra sigelo, kiu mirigis liajn profesorojn.</p><p>
      Fine Andreo rajte povis esti kontenta pri la rezultatoj. &#x108;e la disdono de premioj, &#x109;iujn kronojn ricevis liaj du filoj: kaj Heleno fiere ilin montris al la Prelongaj lo&#x11D;antoj kun rigardo kiu &#x15D;ajnis diri:</p><p>
      � Kiu el vi estus kapabla naski tiajn idojn? Dum la libertempo, Lin&#x15D;ardo kredis, ke liaj anta&#x16D;vidoj pri Viktoro estis realigitaj, kaj ke la fera mano de l� universitata a&#x16D;toritato fine plifleksebligis la rigidecojn de tiu perforta natureco. Ja la junulo ne havis plu tiujn sova&#x11D;ajn kolerojn, kiuj lin similigis al frenezulo, kiam li &#x109;ion ekrompis &#x109;irka&#x16D; si. Li &#x15D;ajnis sa&#x11D;i&#x11D;inta, kaj prezentis kun &#x15D;ia patrino spiritan similecon nur tre malproksiman.</p><p>
      Cetere pri iaj punktoj li tute diferencis el Heleno. Tiun &#x109;i tute ekokupis la influo de unua sento; kaj poste &#x15D;i anta&#x16D;eniradis, ne prizorgante pri sekvoj kaj eblecoj de sukceso. Viktoro kontra&#x16D;e, kun la sama vivegeco de deziro, sciis atendi kaj ka&#x15D;i sian avidecon por agi nur certece. Anta&#x16D; masko tiel lerte almetita, viro pli sagaca al la bona Andreo certe estus estinta tre senkulpigebla, sin lasante erarigi. Sed observanto pli atentema sen malfacilo estus rekoninta la heredecon de la maljuna Lin&#x15D;ardo, &#x109;e kiu la ruzo ne malhelpis la sentimecon; kaj li estus kompreninta, ke en tiu malsimpla animo la malhumileco de la patrino trovis kiel batalilon la singardemon de l� avo.</p><p>
      Se, kiel en tagoj de sia infana&#x11D;o, Viktoro ne deziris plu esti re&#x11D;o, la soifo fari&#x11D;i famulo, esti kaj &#x15D;ajni altrangulo, lin &#x109;iam sekigis. La prudento, alvenante kun la vira&#x11D;o, nur aliformigis lian unuan deziron, sed la fundamento ne &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is; kaj la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l� infano. Sed oni devas diri, ke lia patrino penadis per &#x15D;iaj tutaj fortoj por lin kura&#x11D;igi en tiun vojon. Anstata&#x16D; kvietigi tiun man&#x11D;eman febron, &#x15D;i estis feli&#x109;a nur kiam &#x15D;i trovis la rimedon, kiu batigas la malhumilan koron de &#x15D;ia filo agorde kun la &#x15D;ia.</p><p>
      Ilia kutima promenado estis la pentrinda monteto, sur kiu staras la kastelo. Ili amis sekvi la eksteran muradon de la parko, kaj poste alveni anta&#x16D; la kradego, tra kiu subite senvuali&#x11D;is la frontego de la vasta palaco.</p><p>
      � Viktoro, diris iam sinjorino Lin&#x15D;ardo, vi vidas tiun luksegan domegon. &#x11C;i devus esti via, se via avo ne estus farinta la nekompreneblan freneza&#x135;on, mi e&#x109; dirus la krimon, vin senigi da &#x11D;i. &#x134;uru ke vi faros &#x109;ion eblan por en &#x11D;in iam reeniri.</p><p>
      � Certe mi tutkore konsentas. Sed kion fari? Se oni atakus la donkontrakton?</p><p>
      � Malbona rimedo. La papero estas tute regula: iam mi sukcesis &#x11D;in legi &#x109;e la notario. Tio naskus proceson, kiun certe ni malgajnus kaj kiu nin kovrus de ridindeco. Plie &#x11D;i nin senripareble malamikigus kun Prelongoj; kaj tio estus neriparebla malprudenta&#x135;o. Kontra&#x16D;e estas necese ke pli kaj pli ni nin &#x15D;ovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon. Vi ne suspektas la revon, kiun mi faris?</p><p>
      � Ne; sed &#x11D;in konigu.</p><p>
      � Mi dezirus ke vi edzi&#x11D;u kun Matildo. Kvankam Viktoro tre &#x109;efis siajn sentajn elmontrojn, tamen li ne povis haltigi eksalton, a&#x16D;dante tiun pripenson &#x15D;ajne tiel malsa&#x11D;an.</p><p>
      � Edzi&#x11D;i kun Matildo, kara panjo mia; &#x109;u vere vi tion pripensis? Certe la rimedo estus bonega, mi tion konfesas, sed beda&#x16D;rinde tute ne efektivigebla. &#x108;u, e&#x109; momente, estas konjekteble, ke la markizo konsentos akcepti kiel bofilon viron ne titolitan, filon de kamparano, nepon de sia iama subregisto. Vane vi imagos la plej favorajn cirkonstancojn, la plej never&#x15D;ajnajn koincidojn, neniam vi sukcesos trairi tian baregon.</p><p>
      � &#x11C;in trairi, ne; sed &#x11D;in &#x109;irka&#x16D;iri. Kaj dum Viktoro &#x15D;ajnis zorganta pri la faro de cigaredo, kiun liaj fingroj tremantaj ne sukcesis ruli, Heleno da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Matildo estas ankora&#x16D; nur infanino: &#x15D;i bezonas tempon por kreski. Vi, dum tiu tempo, laboru multe, fari&#x11D;u abituriento, eniru en 
      Saint-Cyr
      *
      . Kiam vi estos oficiro, petu, ke oni vin sendu en Al&#x11D;erion. Kondutu kiel kura&#x11D;a soldato, kiel inteligenta &#x109;efo: unuvorte montri&#x11D;u pli supera ol &#x109;iuj viaj kolegoj. Kiam vi revenos kun kapitanaj epoletoj, kun kruco de la honora legio, la knabino estos fari&#x11D;inta fra&#x16D;lino: kaj vi tu&#x15D;os la finan sukceson. Cetere mi intencas peti de la markizo, ke li bonvolu doni al vi sian protekton. Jam en alia cirkonstanco, li nin helpis. Se mia edzo estis nomita departementa konsilanto, al sinjoro de Prelongo li tion &#x15D;uldas: kaj mi estas certa, ke li ne rifuzos fari por la filo tion, kion li faris por la patro. Realigu liajn esperojn; montru al li, ke lia servemo, ke lia konfido ne estis semitaj en malbonan tera&#x135;on; kaj vi vidos ... vi vidos ... &#x108;iam oni amas tiujn, kiujn oni protektis.</p><p>
      *
      �Militista lernejo, apud Parizo, en kiu lernantoj studas por fari&#x11D;i oficiroj</p><p>
      Viktoro da&#x16D;rigis silenti. Kiam &#x11D;ia cigaredo estis rulita, li &#x11D;in ekbruligis, a&#x16D;skultante la flamantajn parolojn de sia patrino, kaj subpesante &#x109;iujn vortojn.</p><p>
      � Ni, atendante, zorge preparu la vojon. Mi volas ke la markizo trovu mian peton tre akceptebla kaj ne &#x15D;anceligu &#x11D;in efektivigi. Sekve, mia kara infano, necese estas ke vi dresu vian malafablan naturecon, por ke, kiam oni parolos pri vi, oni samtempe estu devigata proklami viajn la&#x16D;dojn. Pripensu ke &#x109;e la celo trovi&#x11D;as la sukceso. En tiu momento, vi staras sur disdui&#x11D;o de du vojoj. La unua vin kondukos, flanke de via frato, al la hejma feli&#x109;eco, en intimeco de kamparana filino, kiu al vi donos multajn infanojn, kaj kies idealo estos nur zorgi mem pri la bona konservado de &#x15D;iaj staloj: la alia kontra&#x16D;e vin forportos en la paradizon de viaj revoj, al la gloro, la ri&#x109;eco, la nobeleco kaj la potenco. Elektu.</p><p>
      Heleno silentis: Viktoro pripensis. Kaj kiam li tiamaniere pripensis, oni povas esti certa, ke tiu cerba laboro ne restos senfrukta.</p><p>
      Kontenta, &#x109;ar &#x15D;i konvertis sian filon al siaj ideoj, sinjorino Lin&#x15D;ardo estis devigita al si konfesi, ke la plej malfacila baro ne estis ankora&#x16D; transirita. &#x15C;i devis ricevi la konsenton de sia edzo: kaj, en tiu flanko, &#x15D;i anta&#x16D;vidis batalon des pli furiozan, ke Andreo havis aliajn projektojn. Certe Heleno al li farigis proksimume &#x109;ion, kion &#x15D;i deziris en komunaj aferoj de l� ekzistado; sed &#x15D;i bone konis tiun karakteron malfortan kaj senenergian. &#x15C;i sciis, ke kiam ia ideo radiki&#x11D;is sub lia iom dika kranio, neniu potenco en la mondo estis kapabla &#x11D;in eltiregi: kaj jam en multaj cirkonstancoj &#x15D;i estis haltigita de tiu nevenkebla obstineco, formo kiun vestas la voleco &#x109;e homoj senigitaj da volemo.</p><p>
      &#x108;e la alia flanko de la sola strato, kiu formas la Prelongan vila&#x11D;on, preska&#x16D; kontra&#x16D;e, trovi&#x11D;is la farmodomo de lia kuzo Brantino. Tiu lasta havis du idojn, Josefinon jam junuletinon, kaj duan filinon ankora&#x16D; infana&#x11D;an, la malgrandan Ernestinon. Josefino estis tiu malfeli&#x109;a knabineto, kiun Viktoro plezure turmentis en sia infana&#x11D;o, kaj al kiu li inspiris &#x109;iumomentan teruron. Kiam &#x15D;i ekkreskis, tiu timo aliformi&#x11D;is, &#x109;e la junulino, en senton strangan, kiun &#x15D;i estus estinta tre embarasita difini mem. Unue &#x15D;i ekdedi&#x109;is al sia kuzo sova&#x11D;an malamon, faritan el memorsentoj amasigitaj: sed kiam alvenis tiu momento de la vivo. kiam la koro ekparolas, &#x15D;i malgra&#x16D; si rimarkis, ke Viktoro estas viro terure forta, kaj ke la virino, kiu havos la feli&#x109;econ edzini&#x11D;i kun li, trovos en li edzon kapablan &#x15D;in suprenirigi &#x11D;is la plej altaj gradoj de la sociala skaldo.</p><p>
      Pro tio, &#x15D;ia unua malamo iom post iom aliformi&#x11D;is en timeton unue respekteman: poste la timo malaperis kaj estis anstata&#x16D;ita de estimo kaj de admiro. Fine, ian tagon, kiam &#x15D;i revenis hejmen, &#x15D;i ekvidis meze de la vojo la junulon, kiu estre korektis per sen&#x109;esa batado altkreskan fra&#x16D;lon, dufoje pli fortikan ol si, por lin puni, &#x109;ar &#x109;iam li incitetis la malfortajn infanojn. Anta&#x16D; tia vida&#x135;o, io interne de &#x15D;i eksaltegis. &#x15C;i subite komprenis, ke nun nenio restas el la iama malamo: kaj la amo eniris en &#x15D;ian koron, amo vivega, pasia, kapabla de &#x109;iuj sindonoj kaj e&#x109; de &#x109;iuj krimoj por ricevi la favorojn de l� amegito. Siaflanke Viktoro, kiu rimarkis ke la knabino aliformi&#x11D;is en belan junulinon, montri&#x11D;is al &#x15D;i plena da afableco kaj da &#x11D;entileco: dum la du patroj, Lin&#x15D;ardo kaj Brantino, observis plezure la amika&#x135;ojn de geamantoj. &#x108;ar la junulo estis por sia kuzino tre &#x15D;atinda edzi&#x11D;onto; kaj tiu lasta, kvankam malpli ri&#x109;a ol li, staris tamen inter la junulinoj, kiujn la patrinoj, havantaj edzigeblajn filojn, pli deziris havi kiel bofilinon.</p><p>
      La aferoj estis en tiu stato: oni konsideris tiun edzigon kvaza&#x16D; neevitebla en la estonteco, kiam la fratoj Lin&#x15D;ardoj amba&#x16D; sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj. De la kvara klaso Ludoviko disdui&#x11D;is por studi la kursojn de specialaj matematikoj, kaj li preparis la diplomon de scienca abituriento; dum Viktoro, finante sian homedukadon per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo. Amba&#x16D; fratoj brile respondis &#x109;iujn demandojn, kaj estis akceptitaj de &#x109;iuj ekzamenantoj kun la noto: tre bone.</p><p>
      Kiam ili revenis Prelongon, post la unuaj gratuloj kaj reciprokaj kisadoj, Andreo ilin demandis:</p><p>
      � Nun, junuloj, kion vi intencas fari? Nu, Ludoviko, vi kiu estas unuanaskito, parolu unue.</p><p>
      � Mi opinias, ke la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en &#x125;emio, en fiziko, en natura historio, por perfektigi la nunajn procedojn kaj, &#x109;u estus bezone, krei novajn. Mi dezirus montri al la mondo, predikante per ekzemplo, ke &#x109;ie trovi&#x11D;as la hejmo de la scienco, kaj ke ekzistas neniu profesio, kiun &#x11D;i ne estas kapabla nobeligi.</p><p>
      � Tiu parolo estas ora, ekkriis Lin&#x15D;ardo entuziasmigita.</p><p>
      � Anta&#x16D;nelonge oni fondis terkulturan lernejon. Mi partoprenos &#x11D;iajn kursojn: kaj kiam mi sentos min sufi&#x109;e klera por pasi el la teorio al la praktikado, mi revenos Prelongon vin anstata&#x16D;i, kaj ebligi vian ripozon.</p><p>
      � Tre bone, filo mia; vi certe mar&#x15D;as sur la bona vojo. Kaj vi, Viktoro, kiaj estas viaj intencoj?</p><p>
      � Mi dezirus esti militisto.</p><p>
      � Kio?</p><p>
      � Mi volus eniri en 
      Saint-Cyr
      , kaj fari mian profesion en la armeo.</p><p>
      � Stranga ideo! murmuris Andreo, sulkigante siajn brovojn. Fine &#x109;iuj gustoj estas en la naturo. Mi promesis, ke neniam mi kontra&#x16D;batalos ian inklinon. Ja tiu situacio estas tre honorinda; kaj kontra&#x16D; &#x11D;i mi povas kontra&#x16D;meti opiniojn nur proprajn. Fari&#x11D;u soldato, infano mia, kaj penu alporti iom da gloro en viaj galonkovritaj vestoj. Tio ne multe pezas: sed tio valoras pli ankora&#x16D; al nenio.</p><p>
      Post tiuj vortoj, la Lin&#x15D;arda familio disi&#x11D;is: kaj &#x109;iu zorgis pri siaj propraj okupoj.</p><p>
      Viktoro ne forgesis la rekomendojn al li faritajn de sia patrino, anta&#x16D; la Prelonga kastelo: pro tio, subita kaj plena aliformi&#x11D;o okazis en liaj sintenadoj kaj liaj agoj. Bona, humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de &#x109;iuj anoj tiel grande kiel li iam estis sin malamiginta de ili. Sed tiuj senvaloraj faktoj ne estis sufi&#x109;e potencaj por la&#x16D;digi lian nomon per &#x109;iuj bu&#x15D;oj. Li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kura&#x11D;on, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon, kaj devigus liajn samlandanojn kantadi por lia honoro koncerton de la&#x16D;doj, kies e&#x125;o devige alvenus &#x11D;is la oreloj de kastelaninoj. La &#x15D;anco lin favoris; kaj anta&#x16D; kiam li revenos Parizon por sin prepari al 
      Saint-Cyr
      , la fari&#x11D;o tiel dezirita fine okazis.</p><p>
      Unu el servistoj de la Brantina farmodomo, juste kulpigita revendi parton da greneroj, kiujn al li oni donis por ensemi, estis hontinde forpermesita. Tiu lasta, kolerega, &#x109;ar lin oni elpelis kiel &#x15D;teliston, kaj devigis ku&#x15D;i&#x11D;i nokte sub la &#x109;ielo stelhava, &#x135;uris ke li sin ven&#x11D;os. Dum ok tagoj, oni nenion a&#x16D;dis pri li. Sed, ian nokton, Lin&#x15D;ardoj estis subite vekitaj de ru&#x11D;a lumeto, kiu lumigis al la &#x109;ambro per dancantaj rebriloj. Kraketadoj similaj al pafado surdigis iliajn orelojn, dum fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn, kiuj rekte supreniris al la sennuba &#x109;ielo.</p><p>
      Ekbruligite de mano krima sed lerta, la fajro naskita en kvin malsamaj lokoj &#x109;iam plivasti&#x11D;is: kaj tiuj kvin apartaj bruladoj, fluantaj al la renkonto unu de l� alia, minacis kunflui&#x11D;i post tre mallonga tempo en vastegan brulegon. Estis la Brantina farmodomo, kiu brulis.</p><p>
      Sin rapide vestinte, Andreo, Ludoviko kaj Viktoro ekkuregis kiel eble plej rapidege; sed, alveninte sur la lokon de la katastrofo, ili komprenis. ke &#x109;iu klopodo provita por haltigi la ruinigon estos senutila. La &#x109;evaloj en &#x109;evalejoj, la brutoj en staloj, frenezi&#x11D;intaj kaj blekegantaj, penis rompegi la pordojn per kornaj kaj hufaj frapegoj. Tiuj batoj ripetitaj, miksitaj kun bovinaj kriadoj, plendoj &#x15D;afinaj, ronkadoj de la flamado, sonorigis la atmosferon de surdiganta kaj funebra bruego, kiu glaciigis pro teruro la animojn de &#x109;eestantoj.</p><p>
      � Brantino, lia edzino, liaj infaninoj, kie ili estas? ekkriis Andreo.</p><p>
      Tiam li alproksimi&#x11D;is grupon, kaj rekonis sian kuzon ku&#x15D;antan sur pajla fasko, kun ripoj rompitaj. Rapidante por helpi sian edzinon kaj sian duan infaninon, la malfeli&#x109;ulo estis frapita en bruston de trabo falanta. Flanke de li, preska&#x16D; senvestita, Josefino genufleksante ploregis.</p><p>
      � Kie nun estas la inoj? demandis Andreo.</p><p>
      � Restitaj en la domo, sendube malvivaj. La trabo falanta min &#x135;etegis en la korton.</p><p>
      � Kiel, ekkriis Andreo al la scivoluloj, vi scias ke virino kaj infanino trovi&#x11D;as en mortiga dan&#x11D;ero. kaj vi tie restas, kiel malkura&#x11D;uloj, ne farante e&#x109; unu pa&#x15D;on! Murmuroj eka&#x16D;di&#x11D;is:</p><p>
      � Iru mem.</p><p>
      � Oni vidos &#x109;u vi estos pli lerta ol la aliaj.</p><p>
      � Estus frenezulo tiu, kiu riskus sian vivon en tia brulego.</p><p>
      � Tien mi iros, diris simple Viktoro. Nu, lokon; kaj min helpu, vi aliaj. Kvar fortikajn virojn por teni &#x15D;tupetaron je duonmetro el la muro, por ke &#x11D;i ne ekflami&#x11D;u, kaj ke mi revenante povu &#x11D;in retrovi.</p><p>
      Parolante li havis ekskuan tonon de supera viro, kiu scias komandi kaj sin obeigi.</p><p>
      En momento, liaj ordonoj estis plenumitaj, kaj la &#x15D;tupetaro almetita sub fenestron, el kiu la flamoj ne ankora&#x16D; eliris. Kaj ne sen premo de koro Lin&#x15D;ardo vidis sian filon eksaltantan sur &#x15D;tupetojn kaj malaperantan mezen de la fumo.</p><p>
      Viktoro konis la Brantinan domon tiel bone kiel la sian.</p><p>
      Li ne bezonis klare vidi por senerare sin direkti. Alveninte en la dormo&#x109;ambron, li ekvidis dank� al la lumeto de la brulado sinjorinon Brantinon genufleksantan sur la planko, palegan, kun frenezaj okuloj, &#x15D;ajnantan nenion kompreni; dum la malgranda Ernestino, senpere vekita, eligis akrajn kriadojn kaj en sia lulilo prezentis siajn malfortajn manetojn al sia savonto.</p><p>
      Viktoro rapide &#x15D;in prenis en siajn brakojn, kaj diris al la patrino:</p><p>
      � Sekvu min.</p><p>
      � Kial? Neutile. Ni estas pereontaj.</p><p>
      � Nu, mi ne havas tempon diskuti: sekvu min.</p><p>
      � Ne eliru; restu kun mi; mi ne volas morti sola; mi tro timas.</p><p>
      &#x15C;i krampi&#x11D;is al la vestoj de la junulo. &#x108;i tiu tuj komprenis la situacion. Se li prokrastas, babilante kun tiu malfeli&#x109;ulino, kiun la teruro frenezigis, &#x109;iuj tri estos perditaj. Rapide li returneniris, &#x15D;in maldelikate ekkaptis al la talio, &#x135;etis sur siajn &#x15D;ultrojn tiun korpon senmovan, svenigitan de la perforto de l� frapo; kaj, en la alia mano svingante per &#x15D;iaj vestoj la malgrandan Ernestinon, kiun paralizis la teruro, li rapidis al la fenestro.</p><p>
      � Nu, la fra&#x16D;loj; rapide, la &#x15D;tupetaron! Sed la fra&#x16D;loj malaperis. Nur surdiganta bruego al li respondas. La fenestroj de la tereta&#x11D;o pecete disflugas; kaj flama kurteno, suprenirante el la kelo &#x11D;is dekmetra alteco, stari&#x11D;as subite, kiel baro netransirebla, inter la filo Lin&#x15D;ardo kaj la mondo de vivantoj.</p><p>
      Viktoro sin sentis pereonta.</p><p>
      � Nu, li diris, la&#x16D; la volo de Dio! Fermante la okulojn, stre&#x109;ante la poplitojn, li eksaltegis kiel besto sova&#x11D;a tra la brulado, kaj el alteco de unua eta&#x11D;o sin &#x135;etis en la korton.</p><p>
      La sterka&#x135;o sur kiun li feli&#x109;e falis malplifortigis la frapon.</p><p>
      Post li la fajro da&#x16D;rigis siajn ruinigojn. La farmodomo tuta brulis kiel grandega tor&#x109;o. La vento kvieti&#x11D;is; kaj la flama kolono ununura, vastega, altece tridekmetra, rekte supreniris al la &#x109;ielo, kiun &#x11D;i mallumigis per sia nigra fumado.</p><p>
      Poste subita krakado teruranta eka&#x16D;di&#x11D;is. La tegmento disfalis meze de supermezura garbo de fajreroj: kaj &#x109;io finis. La Brantina farmodomo estis malaperinta.</p><p>
      Kiam, post sveno, kiu da&#x16D;ris kelkajn horojn, Viktoro sin retrovis en sia lito, lia unua parolo estis pri la inoj, kies vivon li savis, riskante la sian.</p><p>
      Oni diris al li, ke sinjorino Brantino estis malviva. &#x108;ar la kuracisto konstatis neniun ostrompon, oni konkludis, ke &#x15D;in pereigis cerba sangalfluo, ka&#x16D;zita de la teruro. Pri Brantino, lia stato ne estis pli enviebla: kredeble anta&#x16D; la vespero li estos mortinta.</p><p>
      La malgranda Ernestino prezentis dan&#x11D;erajn brulvundojn; &#x109;ar &#x15D;ia fluganta &#x109;emizo el maldika tola&#x135;o flami&#x11D;is dum &#x15D;ia trairo tra la fajro. Sola Josefino trovi&#x11D;is senvunda: sed &#x15D;ia malespero &#x109;iun kortu&#x15D;is.</p><p>
      � Infano, diris Heleno al sia filo, lin fervorege kisante, vi do ne pripensis al via patrino, anta&#x16D; kiam vi kontra&#x16D;stari&#x11D;is kontra&#x16D; tia dan&#x11D;ero?</p><p>
      � Jes, jes; kontra&#x16D;e mi al vi pripensis. &#x108;u vi ne rekomendis, ke mi paroligu pri mi la&#x16D;de? Se, en la kastelo, oni ne admiras mian kura&#x11D;on, mi ne scias kion fari plie.</p><p>
      � Sed neniam mi al vi instigis, ke vi risku vian vivon.</p><p>
      � Kiu volas la finon volas la rimedojn, ofte diris mia avo. Mi sukcesos, mi tion &#x135;uras, a&#x16D; mi pereos.</p><p>
      Vidante tiajn elmontrojn de sova&#x11D;a energio, sinjorino Lin&#x15D;ardo silentis. &#x15C;i tro admiris sian filon, por kura&#x11D;i ripro&#x109;on. E&#x109;, &#x109;ar neniu dan&#x11D;ero jam estis nun timinda, &#x15D;i malgra&#x16D; si malla&#x16D;te murmuris:</p><p>
      � Tiu heroa&#x135;o treege faciligos la klopodon, kiun mi intencas provi apud la markizo de Prelongo.</p><p>
      Vespere, la&#x16D; la anta&#x16D;vidoj de la kuracisto, la patro Brantino mortis. Post du tagoj, la malgranda Ernestino, kies tuta korpo aliformi&#x11D;is en unu solan vundon, siavice pereis meze de teruraj suferegoj. Josefino restis sola en la mondo.</p><p>
      &#x108;ar &#x15D;i estis neplena&#x11D;a, oni nomis familian konsilantaron, kaj oni komisiis Andreon pri la administrado de bienoj de la junulino, kies li fari&#x11D;is zorganto. Sed kiam li de proksime studis tiun ri&#x109;econ, kiun oni kredis tre grava, Lin&#x15D;ardo ekvidis terure ke Brantino estis ri&#x109;a nur &#x15D;ajne.</p><p>
      Man&#x11D;egite de ambicio, volante tro rapide sukcesi, la patro de Josefino prunteprenis: kelkaj malbonaj rikoltoj malhelpis la pagon de lia &#x15D;uldo: por &#x11D;in efektivigi, li estis devigita pruntepreni denove; kaj iom post iom la profundega&#x135;o kavi&#x11D;is. Nun &#x11D;i trovi&#x11D;is tute senfunda; &#x109;ar la brutaro, la kulturiloj, la garbejoj, unuvorte la tuta ekspluata ilaro, estis detruitaj de la fajro: nur restis la terbienoj, kies valoro malsuperis la &#x15D;uldon. Do Josefino trovi&#x11D;is samtempe orfina kaj tute ruinigita.</p><p>
      � Malfeli&#x109;a infanino! kia &#x15D;i nun fari&#x11D;os? diris Andreo ek&#x11D;emante.</p><p>
      � &#x15C;in ni konservu &#x109;e nia hejmo, se tion vi bonvolas, respondis Heleno.</p><p>
      � Vi estas bona, mia kara edzino: kaj mi estas feli&#x109;a, vidante ke vi havas tian intencon; &#x109;ar mi same tion deziris.</p><p>
      � Kion vi volas, amiko mia? Ni ne povas lasi sur la pavimo tiun malfeli&#x109;an knabinon, kiu estas nia parencino. Nur &#x15D;ajnas al mi, ke, &#x15D;in akceptinte hejme, ni faras &#x109;ion, kion ordonas la devo. Neniu povas peti plion de ni.</p><p>
      � Kion vi volas diri?</p><p>
      � Tion; nun via edziga projekto estas forlasota. Nia Viktoro rajte povas trovi edzinon pli &#x15D;atindan ol orfinon kompate akceptitan.</p><p>
      � Sendube: sed se li &#x15D;in amas.</p><p>
      � Verdire, mi ne kredas, ke li sentas al Josefino profundan amegon. Li &#x15D;in trovas beleta, tio estas nediskutebla; cetere &#x109;iu sammaniere opinius. Sed post tia konstato haltas lia pasio. Se ni havus pli dezirindan fian&#x109;inon proponi al li, mi estas certa, ke li ne &#x15D;anceli&#x11D;us.</p><p>
      � &#x108;u vi pripensas al iu junulino?</p><p>
      � Jes.</p><p>
      � Al kiu do?</p><p>
      � Divenu.</p><p>
      Lin&#x15D;ardo nomis sinsekve kelkajn najbarajn fra&#x16D;linojn. Per skuoj de kapo &#x109;iam Heleno malkonsentis. Fine &#x15D;i diris!</p><p>
      � Estas ankora&#x16D; unu, kiun vi forgesas.</p><p>
      � Kiu?</p><p>
      � Fra&#x16D;lino de Prelongo.</p><p>
      � La filino de la markizo! Sed vi estas freneza, mia plendinda edzino. Cetere, li aldonis kun malafabla rigardo, kiam e&#x109; sinjoro Ra&#x16D;lo konsentus, kaj tio estas tute neebla, estas mi, kiu malkonsentus tian edzigon.</p><p>
      � Vi! kial do?</p><p>
      � Sed, ekkriis Andreo eksplodante, vi do nenion komprenas! vi do memoras nenion! Tiu poseda&#x135;o, kiu estas la mia, devenas de mono &#x15D;telita. Mi silentis, mi ankora&#x16D; silentas, &#x109;ar mi ne volas, ke la kulpo de l� avo &#x15D;prucadu sur la senkulpan nepon. Sed min mordetas la konsciencripro&#x109;o, kaj mi suferas kiel inferano. Kaj vi volus ke mi miavice partoprenu tiun malgloran artifikadon, ke, por inde kroni la malluman agon komencitan de mia patro, mi ek&#x135;etu en brakojn de junulino la nepon de tiu, kiu &#x15D;in rabadis, rabinte &#x15D;ian prapatron, neniam, a&#x16D;du min, Heleno, neniam.</p><p>
      � Sed, a&#x16D;skultu do ...</p><p>
      � Ne, kriegis Lin&#x15D;ardo, ne rimarkinte la interrompon, por malhelpi tian monstrecon, mi estus kapabla &#x109;ion fari, e&#x109; konfesi la veron al la markizo, kaj poste pafi kuglon en mian cerbon.</p><p>
      � Nu, amiko mia, vi tute malsa&#x11D;i&#x11D;as. Mi e&#x109; miras, vidante, ke viro tiel inteligenta kaj tiel praktika kiel vi, ne ankora&#x16D; divenis, ke mia propono havas nur unu celon: malaperigi viajn konsciencripro&#x109;ojn. Dank� al tiu edzigo, vi povus redoni al la markizo la monon &#x15D;telitan de via patro: kaj por tion plenumi, vi ne estus devigata suferi la honton de ia konfeso, nek anta&#x16D; li, nek anta&#x16D; iu ajn.</p><p>
      � Mi ne vin komprenas.</p><p>
      � Nu, mi tre bone tion ekvidas. Cetere vi diris: neniam. Kaj mi scias, ke estas neeble vin revenigi el viaj decidoj. Pro tio mi silentas.</p><p>
      � Parolu tamen. Mi obstinas nur kiam mi kredas min prava: kiam oni montras sendiskuteble, ke mi eraris, mi &#x109;iam cedas.</p><p>
      � Tiam lasu min klarigi mian planon.</p><p>
      � Iru; mi vin a&#x16D;skultas.</p><p>
      � Per via klera administrado, &#x109;u la ri&#x109;a&#x135;oj lasitaj de via patro ne estas duobli&#x11D;intaj?</p><p>
      � Vi e&#x109; povus diri: triobli&#x11D;intaj.</p><p>
      � Tre bone. Sekve la duono de via tuta poseda&#x135;o superas tiun, kiun vi heredis.</p><p>
      � Certe: poste?</p><p>
      � La mono, kiun vi posedas hodia&#x16D;, ne estas tute mono &#x15D;telita. La resta&#x135;o al vi rajte apartenas: &#x11D;i estas frukto de via laboro.</p><p>
      � La temo estas diskutebla. Sed fine, kien vi volas alveni?</p><p>
      � Al tio. &#x108;ar &#x109;iu el niaj filoj heredos post nia morto la duonon de niaj bienoj, la propra parto de unu kaj de l� alia superos nian unuan ri&#x109;econ. Edzi&#x11D;ante kun Matildo, Viktoro redonas do al la markizo a&#x16D; al lia filino, kaj tio estas sama afero, tiun monon, kies memoro maltrankviligas vian ekzistadon. La resta&#x135;o, kiun vi konservas, al vi apartenas rajte: &#x109;ar &#x11D;i estis gajnita per la &#x15D;vito de via frunto.</p><p>
      � Sed, por ke tio estu efektivigebla, necese estus, ke ni mortu amba&#x16D;.</p><p>
      � Kio vin malhelpas al li doni tuj lian parton, sub formo de anta&#x16D;tempa hereda&#x135;o.</p><p>
      � Tio estas tre bela parole. Sed ni vendas la felon de l� urso, kaj ni ankora&#x16D; ne &#x11D;in mortigis. Vi bone komprenas, ke neniam la markizo konsentos.</p><p>
      Heleno ne povis deteni geston de triumfo. Nenion suspektinte, &#x15D;ia edzo vidigis, ke li estis falinta en la kaptilon de &#x15D;i insiditan. &#x15C;i respondis:</p><p>
      � Mi tion konfesas. Mi ne diras, ke tiu revo ne estas &#x125;imera: tion mi ne scias, &#x109;ar al neniu apartenas la estonteco. Nur mi estas feli&#x109;a, trovinte rimedon por kvietigi viajn maltrankvilecojn: kaj mi petas vin, se okaze tiu edzigo fari&#x11D;us ebla, ke vi ne &#x11D;in kontra&#x16D;batalu. Jen estas mia nura deziro.</p><p>
      Tiu projekto &#x15D;ajnis al Andreo tiel iluzia, ke li ne kredis multon konsenti, promesante tion, kion deziris Heleno. Sed la paroloj de lia edzino lin profunde kortu&#x15D;is, multe pli ol li volis tion konfesi. La ebleco redoni al la markizo la ri&#x109;a&#x135;ojn iam &#x15D;telitajn de lia patro lin &#x11D;ojigis malgra&#x16D;vole. Pro tio, li sin surprizis deziranta tiun edzigon, kiu devos silentigi la kriadojn de lia konscienco: kaj ne sen beda&#x16D;ro li anta&#x16D;vidis &#x11D;ian neeblecon.</p><p>
      En tiu spiritstato li akompanis al la publika veturilo siajn du filojn, kiuj revenis Parizon, la unua por sin prepari al 
      Saint-Cyr
      , kaj la alia por eniri en la terkulturan lernejon.</p><p>
      Post du tagoj, Heleno demandigis al sinjoro de Prelongo, &#x109;u li bonvolos konsenti interparoladon.</p><p>
      &#x15C;i ne ankora&#x16D; sidi&#x11D;is, kaj jam al &#x15D;i diris Ra&#x16D;lo:</p><p>
      � Anta&#x16D; kiam mi konos la motivon de via vizito, sinjorino, permesu, ke mi al vi konigu la grandan admiron de mi sentitan, kiam mi sciis la kura&#x11D;an agon vere superhoman de via dua filo. Vi estas tre feli&#x109;a; kaj rajte vi devas esti fiera.</p><p>
      � Neniam vi scios, via markiza Mo&#x15D;to, kiel grande min kortu&#x15D;as tiuj estimaj elmontroj. &#x108;ar &#x135;us por paroli al vi pri Viktoro, mi prenis la liberecon vin malhelpi.</p><p>
      � Via &#x109;eesto tie &#x109;i neniel estas por mi malhelpa, sinjorino.</p><p>
      � Jen estas, via markiza Mo&#x15D;to, la motivo de la klopodo, kiun mi provas apud vi. Mia duanaskito sin difinas por la armprofesio. Lia revo estus eniri en 
      Saint-Cyr
      , el &#x11D;i eliri kiel oficiro, kaj dedi&#x109;i lian ekzistadon al la defendo de lia patrujo. Mi do ekpetas de vi &#x109;u, en la diversaj baroj, kiujn li devos transiri, li povos konfidi al via helpado.</p><p>
      � Certe, sinjorino, li povos konfidi. Kiam viro tiel juna montras tian sentimecon, estas preska&#x16D; devo platigi anta&#x16D; li la malfacila&#x135;ojn de la komenco.</p><p>
      La markizo ne forgesis sian promeson. Kvankam sisteme li staris absolute for de la politiko, tamen li konservis en Parizo gravajn rilatojn kun politikuloj. Malnovaj amikoj, kiuj ne havis la samajn motivojn ol li por sin deteni el &#x109;iuj agema&#x135;oj, estis tre kontentaj pruvi al Ra&#x16D;lo, ke grandan gravecon enhavis por ili lia rekomendo.</p><p>
      Dank� al tiuj potencaj rekomendoj unuparte, al sia laboro kaj al sia reala merito aliparte, Viktoro estis ricevita en 
      Saint-Cyr
      �la&#x16D; la numero unua. Andreo kaj Heleno na&#x11D;is en ravo: kaj sinjoro de Prelongo mem montri&#x11D;is tre kontenta pri sia protektito. Tio pruvis, ke la junuloj, pri kiuj li atentigis la registaron, estas tute indaj de tiu favoro, kies li estis iom avara.</p><p>
      Inter la personoj, kiuj en Prelongo vizitadis la markizon, la abato Benojto, la vila&#x11D;a paro&#x125;estro, havis kompreneble sian lokon markitan en la kastelo. &#x108;iudiman&#x109;e li en &#x11D;i vesperman&#x11D;is. La Prelonga paro&#x125;o donis al li okupojn nur tre malmultajn: kaj &#x11D;enerale, kiam estis dirita lia meso, li trovi&#x11D;is libera &#x11D;is la morga&#x16D;a tago.</p><p>
      Pro tio, ne sciante kiamaniere pasigi la tempon, li staris dum multaj horoj apud la rivero, hokfadenon en la mano. Lia granda feli&#x109;o estis alporti vespere por la vesperman&#x11D;o boneggustan fi&#x15D;frita&#x135;on, kiun lia mastrino sciis kuiri tute majstre. Tre malkolerema, tre bona, tre tolerema, vidante la malbona&#x135;on nur kiam &#x11D;i estis efektivigita, unuvorte iom limigita, iom malspriteta, kaj tute senigita da la sento de nuancoj, sinjoro Benojto estis, la&#x16D; la tuta &#x11D;usteco de la terminoj, bona homo kaj sankta pastro.</p><p>
      Kiam, fininte sian unuan jaron en 
      Saint-Cyr
      , Viktoro revenis Prelongon, lia unua vizito estis por la markizo.</p><p>
      Li devis lin danki por lia alta protekto: kaj li eliris kontentega pri la akcepto al li farita de sinjoro de Prelongo. Ra&#x16D;lo al li parolis per vortoj tiel flatemaj por lia memestimo, ke la sukceso &#x15D;ajnis nur afero de tempo.</p><p>
      Tamen la junulo tute ne konis la sentojn de la markizino pri li. Nu, &#x109;iu sciis en Prelongo, ke Ra&#x16D;lo kaj Suzano ofte opiniis pri la sama temo la&#x16D; manieroj diametre malaj. Sed oni sciis same, ke la markizo &#x109;iam cedis, unue pro amo al lia edzino, kaj due, &#x109;ar li konfuze sentis, ke li &#x11D;enerale vidas la aferojn la&#x16D; vidpunkto tro alta kaj tro filozofia, por ke ili estu efektivigeblaj, kiam oni ilin faligas sur la tera&#x135;on de la praktikado. Pro tio, malfidante sian imagon tro idealan, sinjoro de Prelongo kutimis neniam konsenti ion gravan, ne anta&#x16D;e konsili&#x11D;inte kun Suzano.</p><p>
      Viktoro tion konis: kaj li opiniis, ke estas necesege havi en lia ludo iun, kiu estus kapabla efiki sur la markizinon &#x109;iumomentan influon. Al tio li pripensis, malsuprenirante el la kastelo, kiam li renkonti&#x11D;is kun la abato Benojto, kiu al &#x11D;i supreniris. Estis diman&#x109;o; kaj la bona paro&#x125;estro anta&#x16D;tempe lekis siajn lipojn, pripensante la bongustan man&#x11D;a&#x135;on, kiun li balda&#x16D; gustumos. Lin vidante, la juna 
      Saint-Cyrien
      *
      �sentis, ke en lia cerbo lumo subita ekbruli&#x11D;as; li komprenis, ke li ekrenkontas sur sia vojo la atuton tiel longe ser&#x109;itan: pro tio, kun atestoj de la plej granda estimego li salutis la respektindan pastron.</p><p>
      *
      �Lernanto en la lernejo 
      Saint-Cyr</p><p>
      Konfesprenanto de la markizino, penetrante en angulojn de &#x15D;ia animo nekonitajn e&#x109; de &#x15D;ia edzo, fine povante meti en sian parolon a&#x16D;toritaton, kiun &#x15D;ia direktatino kredas inspiritan de Dio, la abato estis vere la sola homo kapabla efiki sur sinjorinon de Prelongo tiun premadon, kiun bezonis Viktoro. Sed, por sukcesi, necese estis, ke la inda pastro agu nesciante kaj estu en la manoj de la junulo nur pupo, kies li scius lerte manovrigi fadenojn. Necese estis, ke la pastro estu alligita al li de io potenca, ekzemple de sento de dankemo, por ke la devo mem devigu sinjoron Benojton fari&#x11D;i lia protektanto a&#x16D; prefere lia senkonscia kunkulpanto.</p><p>
      Certe unuafoje, kiam okazis la brulado de la Brantina farmodomo, la hazardo lin mirinde favoris; sed Viktoro estis tro inteligenta por ne kompreni, ke tiaj &#x15D;ancoj ne dufoje renovi&#x11D;as. Li diris al si ke, kiam la fari&#x11D;o ne venas al ni, oni devas aliri al la fari&#x11D;o kaj devigi &#x11D;ian naski&#x11D;on. Momente li revis montri subitan kaj vivegan kredon al la religiaj misteroj, kaj plenumi praktika&#x135;ojn de fervorega pieco. Sed kelkaj minutoj da pripensado al li pruvis la malsa&#x11D;econ de tia sistemo. &#x108;iuj Prelonganoj sciis, ke neniam li eniras en la pre&#x11D;ejon. Konverti&#x11D;o tiel rapida, mirigante &#x109;iun sed erarigante neniun, nur ebligus, ke iu ajn legu en lia ludo kaj &#x109;ion kompromitu.</p><p>
      Konante, kiel &#x109;iuj Prelonganoj, la pasion de l� abato Benojto al la fi&#x15D;kapto, Viktoro sentis, ke kredeble tiu amuzo enhavas por li ion fruktodonan, se li scios &#x11D;in lerte utiligi. Pro tio, de tiu tago, li komencis &#x15D;ajne indiferente spionadi la vivmanieron de la paro&#x125;estro: kaj tio al li kostis nek multe da tempo nek multe da laboro, &#x109;ar la ekzistado de la bonega viro estis libro malfermata, en kiu &#x109;iu povis legi.</p><p>
      La diversaj riveretoj, al kiuj alfluis la malpura&#x135;oj de la vila&#x11D;o, &#x109;iuj ver&#x15D;i&#x11D;is en la malgrandan riveron elirantan el la Prelonga parko. En loko, kie tiu alflua&#x135;o &#x135;eti&#x11D;as en Violanon, sablalmeta&#x135;oj ofte produkti&#x11D;is. Nigra kaj malbonodora koto, farita el &#x109;iuj sterka&#x135;oj de la lando kelkafoje plilongi&#x11D;is deltoforme la&#x16D;longe de riveraj bordoj. Por malaperigi tiun malutilon, oni faris oftajn skrapojn, difinitajn por al&#x135;eti mezen de la fluo la bordajn sabla&#x135;ojn. Por tion plenumi, la urbestraro starigis barilon el ligna traba&#x135;o, kiu anta&#x16D;eniris la&#x16D; kelkaj metroj en la ku&#x15D;ujon de la rivero.</p><p>
      &#x11C;i estis la loko kutime elektita de l� abato Benojto: kaj, &#x109;ar Viktoro al li de tio petis la tialon:</p><p>
      � Tial ke, li respondis, tiuj akvoj plenaj da malpura&#x135;oj estas por la fi&#x15D;oj medio esence nutranta. Pro tio, la fi&#x15D;aro pli multi&#x11D;as en tiu loko ol en &#x109;iu ajn alia punkto de la rivero.</p><p>
      � Nu, sinjoro paro&#x125;estro, &#x109;u vi venas &#x109;i tien &#x109;iutage? &#x108;u neniam vi iras aliloken?</p><p>
      � Tre malofte, amiko mia; escepte kiam mi estas malhelpata de tempomanko. Tiam mi iras fi&#x15D;kapti en rodeton pli proksiman de la pastrejo.</p><p>
      � Kaj nun?</p><p>
      � Ho! En somero estas neniu religia festo. Mi pli amas fari kelkajn pa&#x15D;ojn plie kaj reveni kun reta&#x135;o pli plena.</p><p>
      Rekura&#x11D;igite pri tiu punkto, kaj certa ke, krom okazo ne anta&#x16D;vidita, la morga&#x16D;an tagon la abato revenos al la sama loko, Viktoro eliris pensema. Alveninte hejmen, li demandis la kalendaron. Vidinte ke oni trovi&#x11D;as en la epoko de la nova luno:</p><p>
      � Nu, li diris, tio min favoras. La nokto estos nigra: neniu min vidos.</p><p>
      Dum la vespero, li supreniris en sian &#x109;ambron kiel kutime. Poste, kiam li estis certa, ke &#x109;iu dormas en la domo kaj en la vila&#x11D;o, li sen&#x15D;ui&#x11D;is, malsupreniris silentege la &#x15D;tuparon, malfermis anta&#x16D;zorge la pordon al la strato, sidi&#x11D;is sur &#x15D;tupon, revestis siajn &#x15D;uojn, kaj repu&#x15D;is la pordon &#x11D;uste kontra&#x16D; la foston, sed &#x11D;in ne tute ferminte: poste li sin direktis al ilejo en kiu trovi&#x11D;is &#x109;iuj iloj, kiujn oni bezonas por ur&#x11D;aj riparoj. Li prenis segilon, &#x109;izilon kaj fortikajn prenilojn. Tiam, provizita de tiuj iloj, li trafis la barilon, sin alproksimigante kontra&#x16D; la domojn. La anta&#x16D;an tagon li tre bone rimarkis la lokon, kiun la abato &#x15D;atis prefere. &#x11C;i estis speco de plata&#x135;o, farita el du tabuloj, sur kiuj la piedoj de la fi&#x15D;kaptisto ripozis pli oportune ol sur traboj neregulaj kaj maldelikate sen&#x15D;eligitaj. Unue Viktoro singarde eksidi&#x11D;is sur unu el traboj kiuj formis la traba&#x135;on, dismetis sian segilon, kaj &#x15D;ovis la &#x15D;talan platon sub la tabulojn, metinte supren la segildentojn. Poste, reordiginte la ilon, li eksegis de malsupre supren, la&#x16D; sa&#x11D;a malrapideco, por ke la grincado de segilo mordanta la lignon ne estu a&#x16D;debla de malproksime, en tiu granda silento, kiu nokte &#x15D;ajnas pezi sur la kamparon. Kiam la fendo estis sufi&#x109;e profunda por ke la resta&#x135;o de la tabulo estu pli maldika ol rabota&#x135;o, Viktoro redismetis la ilon kaj elprenis la platon enmetitan en la fendon. Poste li kolektis iom da koto kaj per &#x11D;i &#x15D;miris la parton de li segitan, por ke, la morga&#x16D;an tagon, la fre&#x15D;a tran&#x109;o de la ligno ne aparti&#x11D;u blanke el aliaj supra&#x135;oj nigrigitaj de gudro a&#x16D; verdigitaj de la malsekeco. Zorge ekzameninte sian laboron per la pala lumeto de steloj, li revenis hejmen kontenta.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, li observis la paro&#x125;estron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fi&#x15D;kaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. Poste, kiam li estis tute certa, ke neniu povas lin vidi, li rapide ekkuregis por alveni pli frue ol la abato en la lokon, kien tiu &#x109;i lasta kutimis veni &#x109;iutage.</p><p>
      Kiam la junulo lin ekvidis, li &#x15D;ajnis atente ser&#x109;i ion sub la salikoj borderantaj la riveron. De tempo al tempo li rigardis al la alia flanko, metis la manon supren de siaj okuloj, kvaza&#x16D; li volus ilin protekti kontra&#x16D; la suna rebrilo, kaj penadis vidi &#x109;u la objekto tiel dezirita ne trovi&#x11D;as sur alia bordo. Viktoro &#x15D;ajnis tiel okupata de siaj ser&#x109;adoj, &#x15D;ajnigante ne suspekti, ke sinjoro Benojto trovi&#x11D;as apud li, ke tiu &#x109;i lasta mirigite metis sian manon sur lian &#x15D;ultron, &#x11D;oje ekkriante:</p><p>
      � Kion do vi ser&#x109;as tiel atente, amiko mia?</p><p>
      � Nu, estas vi, sinjoro paro&#x125;estro, respondis la 
      Saint-Cyrien
      , eksaltante kiel viro neatendite surprizita. &#x108;u vi scias kien Groskla&#x16D;do alligas sian boaton? Mi dezirus, pro tiu bela vetero, provi promenadon en barko. De tempo tiel longa mi ne manprenis remilojn, ke mi ne scias &#x109;u mi povos ankora&#x16D; dece remi. De unu horo almena&#x16D; mi iras la&#x16D;longe de la rivero, kaj trovas nenion.</p><p>
      � Tio ne estas miriga, respondis la paro&#x125;estro. Tiumatene, portante la bonan Dion al la patrino Tri&#x15D;ardo, kiu mortas pro maljuneco, mi vidis Groskla&#x16D;don, kiu sekvis la fluon de l� akvo en sia boato plena &#x11D;is la randoj. Mi opinias, ke li iris al la urbo vendi sian grenon.</p><p>
      Violano estas &#x15D;ipirebla nur por malgrandaj boatoj. Pro tio &#x11D;in uzis kulturigistoj nur malmulte ri&#x109;aj. Tiuj kiuj, kiel Andreo, devis transporti multajn rikolta&#x135;ojn, pli amis ilin &#x15D;ar&#x11D;i sur grandajn veturilojn. Pro tio boato fari&#x11D;is al ili tute senutila.</p><p>
      � Ha! tiam mi komprenas, ekkriis Viktoro, kiu pri tiu punkto estis tiel bone sciigita kiel la pastro, &#x109;ar li elpensis sian historion nur vidinte Groskla&#x16D;don suprenirantan en sian barkon. Tiam, sinjoro paro&#x125;estro, vi ankora&#x16D; turmentados tiujn malfeli&#x109;ajn fi&#x15D;ojn dum la tuta tago?</p><p>
      � Ho! infano mia, ne diru tion: &#x109;ar mi konfesas, ke tiu penso, kiam mi haltas sur &#x11D;in, naskas en mia konscienco veran ripro&#x109;on. Sed la homo ne esta perfekta: kaj se mi pekas, mortigante esta&#x135;ojn de Dio kreitajn, mi esperas, ke li bonvolos min pardoni.</p><p>
      Dirante tiujn vortojn, la abato, kiu jam ne estis juna, sin suprentiris &#x11D;is la barilo, kaj alproksimi&#x11D;is malrapide al la loko, kiun Viktoro preparis, la anta&#x16D;an nokton. La koro de la junulo batis rompeble: li &#x15D;ajnigis ruli cigaredon, sed liaj okuloj atentege subobservis la plej malgrandajn movetojn de la maljuna pastro.</p><p>
      Subite li a&#x16D;dis kortu&#x15D;antan ekkrion. Nigra maso &#x15D;anceli&#x11D;is sur sin mem, kaj la riveraj ondoj malfermi&#x11D;is, &#x135;etante, de la loko, en kiu estis falinta la korpo, multekoloran garbon, kiu refalis pluve. Rapida kiel fajrero, la 
      Saint-Cyr
      �subakvi&#x11D;is kun kapo malsupre en la lokon mem, en kiu malaperis sinjoro Benojto.</p><p>
      Renkontante sub sia mano la korpon de la pastro, kiu, tu&#x15D;inte la fundon, resupreniris al la supra&#x135;o, Viktoro rapide metis lian kapon for de l� akvo, por ke la abato povu spiri. Poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia, li lin alkondukis al la bordo. Viktoro na&#x11D;is kiel fi&#x15D;o. Kiam li estis knabeto, li tiel ofte sin banis en Violano, ke li &#x11D;in konis &#x11D;is &#x11D;iaj plej malgrandaj truoj. Pro tio, tiu savado estis por li vera infana ludo. Nur liaj vestoj estos malsekigitaj; sed rapide ilin sekigos la varmega a&#x16D;gusta suno. Cetere la dankemo de la paro&#x125;estro ne estus supervalore pagita de subakvi&#x11D;o. Pri la malfeli&#x109;a abato, kies pastra vesto alglui&#x11D;inte al liaj membroj malhelpis la plej etajn movojn, lia stato &#x15D;ajnis tute plendinda. Kun viza&#x11D;o palega, kun okuloj for de la kapo, kun korpo skuata de konvulsiaj tremadoj, li ku&#x15D;is sur la bordo, balbutante, krakigante dentojn. Viktoro povis distingi nur tiujn vortojn:</p><p>
      � Dio min punis ... Ho! mia savinto ... mia dankemo ... Sed tiuj balbutoj sufi&#x109;is. Li komprenis, ke lia petola&#x135;o sukcesis, kaj ke li ekmetis en sian ludon atuton tute gravegan.</p><p>
      Tamen la mizera paro&#x125;estro &#x109;iam restis ku&#x15D;anta sur herbo, sufoki&#x11D;ante kiel karpo eltirita el akvo, kaj elparolante nur nekompreneblajn vortetojn. Liaj vestoj kaj tiuj de Viktoro fumis sub la suno. Tiu lasta &#x135;etis &#x109;irka&#x16D; si malesperajn rigardojn, kaj sin demandis de kiu ekvenos la helpado. Estis necesege, ke oni venigu veturilon por transporti la abaton nekapablan sin teni sur siaj kruroj: aliparte la junulo ne povis lasi lin sola, en la mal&#x11D;oja stato en kiu li trovi&#x11D;is. Subite, pro remila bruo, li turnis la kapon kaj ekvidis Groskla&#x16D;don, kiu rekondukis sian malplenan boaton.</p><p>
      � Ha! amiko mia, nin helpu, ekkriis la filo Lin&#x15D;ardo. Sinjoro paro&#x125;estro preska&#x16D; dronis; feli&#x109;e mi povis lin savi: sed mi bezonas veturilon. Rapide kuradu al la farmodomo kaj petu Ludovikon a&#x16D; mian patron a&#x16D; iun ajn, ke li venu por nin veturigi.</p><p>
      � Tuj mi iros, respondis Groskla&#x16D;do saltante sur la bordon, kiam mi estos alliginta mian barkon.</p><p>
      Kaj ekkurante, la kamparano sin direktis al Prelongo. Post unu kvarono da horo, Ludoviko alvenis en sia veturilo. En &#x11D;in tre malfacile oni suprentiris sinjoron Benojton. La du fratoj lin demetis en lian hejmon, dum Gertrudo levis al la &#x109;ielo siajn brakojn, miregigita, &#x109;ar &#x15D;i vidis ke &#x15D;ia mastro revenas pala kiel malvivulo kaj kovrita de kota&#x135;oj.</p><p>
      Kiam ili lin vidis en senriska loko, la filoj Lin&#x15D;ardoj veturis rapide al la farmodomo, kaj Viktoro tuj supreniris en sian &#x109;ambron por anstata&#x16D;i siajn vestojn. Andreo kaj Heleno forestis. Nur dum la vespero la familio eksciis la novan savadon faritan de la junulo. Cetere tiu &#x109;i estis tre malbabilema pri detaloj. Li rakontis la okazinta&#x135;on la&#x16D; maniero tute simpla, kaj parolis pri &#x11D;i kiel pri afero tute negrava. E&#x109; al sia patrino, al kiu tamen li plene fidis, li ne volis konigi la veron.</p><p>
      � La virinoj, li opiniis, e&#x109; la plej sindonemaj estas ofte babilemaj: la plej bona rimedo por konservi sekreton estas ankora&#x16D; &#x11D;in konfidi al neniu.</p><p>
      Tia simpleco kaj tia modesteco pligrandigis ankora&#x16D; la estimon kaj la admiron, kiun la 
      Saint-Cyr
      �&#x11D;uis en la lando. Kaj kiam, la venontan diman&#x109;on, la abato rakontis en la kastelo la dan&#x11D;eron de li evititan, li finis per tiuj vortoj:</p><p>
      � Rigardu, sinjorino, kiel la mano de Dio &#x109;ie trovi&#x11D;as. Li diris, en la komenco de tempoj: � Akvoj produktu dense bestojn vivantajn kaj movi&#x11D;antajn. Kaj li kreis la fi&#x15D;ojn, dirante: �Kresku kaj obli&#x11D;u�. Kaj mi krimulo, &#x109;iutage mi detruis plezure la agon de liaj manoj, &#x109;iutage mi malhelpis ilian kreskadon kaj ilian obli&#x11D;on. Sekve li volis min puni pro mia krueleco kaj pro mia forgeso de lia sankta parolo. Sed se li estas la eterna justeco, li estas samtempe la eterna boneco; kaj li ne volis la morton de la pekulo. Pro tio li instigis al tiu kura&#x11D;a junulo la ideon de promenado en barko, por ke li, por la dua fojo, povu konduti kiel heroo. Do, sinjorino, mi admiras la misterajn projektojn de la Providenco, mi min klinas, kaj mi pre&#x11D;as.</p><p>
      Tiam Suzano ekkriis per tono kolera, kiu miregigis la bonan pastron:</p><p>
      � Se tio da&#x16D;ras, li balda&#x16D; savos unu post la alia &#x109;iujn Prelongajn lo&#x11D;antojn: ne estas homo tiu &#x109;i viro, sed Novtera hundo!</p><p><strong>
      &#x108;APITRO KVARA
    </strong></p><p>
      De tiu tago, kiam Viktoro savis la paro&#x125;estron, Heleno, dank� al tiu neerarema instinkto de patrinoj, sentis ke &#x15D;ia filo al &#x15D;i ka&#x15D;as la veron. &#x108;ar li trovi&#x11D;is apud la pastro &#x11D;uste en la momento favora, tiu koincido vere mirakla, kiel plezure ripetis la bona paro&#x125;estro, al &#x15D;i same &#x15D;ajnis tute ne klarigebla. Sed, &#x109;ar &#x15D;i ne akceptis la hazardon, &#x15D;i diris funde de si, ke la propra ago de Viktoro en tiu fari&#x11D;o estis kredeble multe pli agema ol tiu, kiun la junulo malbabileme konfesis. Momente &#x15D;i suspektis la demonan artifikon de sia filo: sed tiu ideo trairis &#x15D;ian cerbon nur fulmofajre kaj en &#x11D;i ne haltis. Tamen la lerteco montrita de la junulo ne estis kapabla malpligrandigi &#x15D;ian amon kaj &#x15D;ian admiron: kontra&#x16D;e.</p><p>
      Por da&#x16D;rigi kaj sukcesigi la agon komencitan sur la abato, Viktoro opiniis ke, kvankam &#x11D;is nun li elmontris neniun piecon, tamen li politike agus &#x109;eestante &#x109;e la meso &#x109;iudiman&#x109;e, vestita de sia uniformo de 
      Saint-Cyr
      . Li do sin prezentis en la pre&#x11D;ejon ne kiel kredemulo premegita de religieco, sed kiel eleganta bonsocietulo, kiu, akompanante sinjorinon, faras nur agon de &#x11D;entileco. Lia sintenado iom skeptika kvankam tre respektplena montris la superulon, kiu ne kredas malplialti&#x11D;i, konsentante iajn fantazia&#x135;ojn, &#x109;ar li estas certa, ke &#x109;iam li resupreniros, kiam tion postulos la cirkonstancoj.</p><p>
      Iam per okulo brila pro &#x135;aluzeco sinjorino Lin&#x15D;ardo vidis, dum la diman&#x109;o, la markizinon de Prelongo enirantan en la pre&#x11D;ejon por &#x109;eesti &#x109;e la Diservo. Alveninte inter la unuaj en la kapelon, Heleno a&#x16D;skultis la bruadon de la blazonkovrita kale&#x15D;o ruli&#x11D;anta sur la placo, kaj haltanta anta&#x16D; la sojlo de la sanktejo. &#x15C;i rigardadis la belan Suzanon alirantan meze de la navo, ekzamenis &#x15D;iajn tualetojn, &#x15D;iajn juvelojn, &#x15D;ian &#x109;apelon, kalkulis sur &#x15D;ia vestaro la prezon de &#x109;iuj detala&#x135;oj; kaj &#x15D;i sekvis okule la junan virinon celantan la sinjoregan benkon.</p><p>
      Ha! tiu benko blazonhava, sur kies se&#x11D;odorso vidi&#x11D;is la nobel&#x15D;ildo de Prelongoj, kun &#x11D;iaj kusenoj el ru&#x11D;a veluro, provizitaj de oraj glanoj, Heleno sola sciis la suferojn al &#x15D;i de &#x11D;i ka&#x16D;zitajn. &#x15C;i sentis la sangon alfluantan al &#x15D;ia kapo, pripensante ke neniam &#x15D;i en &#x11D;in eniros, ke malgra&#x16D; la supereco de sia inteligenteco kaj de sia voleco, &#x109;iam &#x15D;i estos malapartigita kun la popolamaso. Tamen &#x109;u justece ne estus &#x15D;i, kiu devus sur &#x11D;in sidi&#x11D;i? Heleno sin malsanigis, &#x109;iam movante tiujn samajn ideojn. Tamen &#x109;iudiman&#x109;e &#x15D;i revenis al la sama loko por suferi la saman turmenton, pri kiu &#x15D;i parolis al neniu: &#x109;ar &#x15D;i timis ke &#x15D;ia ambicio nekomprenita &#x15D;ajnus ridinda kaj naskus al &#x15D;i &#x109;iuspecajn mokojn en la tuta lando.</p><p>
      Sed nun, &#x109;ar la ri&#x109;a farmomastrino povis eniri en la pre&#x11D;ejon, sin apogante sur la brakon de tiu, kiun la urbo salutis kiel heroon, tiu malbona febro malaperis; kaj &#x15D;i &#x135;etis al la sinjorega benko rigardon nur malestiman. Nun la markizino alpa&#x15D;is nerimarkite. &#x108;iuj okuloj direkti&#x11D;is al la brila 
      Saint-Cyr
      �kaj al lia malhumila patrino. Malla&#x16D;taj paroloj ilin akceptis kiam ili eniris; kaj Heleno diris aparte:</p><p>
      � Ni solaj nun estas la veraj estroj de la lando!</p><p>
      Tamen trovi&#x11D;is en Prelongo iu, kiu rigardis Viktoron per okuloj ankora&#x16D; pli amplenaj. &#x11C;i estis Josefino.</p><p>
      De la terura brulado, kiu ka&#x16D;zis la morton de &#x15D;iaj gepatroj kaj la perdon tutan de &#x15D;iaj poseda&#x135;oj, la junulino vivis en la Lin&#x15D;arda farmodomo. Andreo timis insulti sian kuzinon, al &#x15D;i farigante la laborojn de servistino, aliparte Josefino, el kies koro elfluis la dankemo, petegis Helenon, ke &#x15D;i al &#x15D;i donu iun ajn taskon, por ke &#x15D;i ne &#x15D;ajnu senpage nutrita. Komprenante, ke la orfino obeas al sento de tre &#x15D;atinda delikateco, Lin&#x15D;ardo permesis, ke lia edzino utiligu &#x15D;ian bonvolon, kaj al &#x15D;i farigu kelkajn negravajn laborojn.</p><p>
      Sed sisteme li ordonis, ke la naturo de &#x15D;ia tasko konstante &#x15D;an&#x11D;u, por ke oni ne kredu en la lando, ke li scias lerte ekspluati la mizerecon de malri&#x109;a knabino, por, per tiu rimedo, sin provizi de malmultekosta servistino. La situacio de Josefino estis do tre nepreciza; nek servistino, nek hejmido, &#x15D;i povis vidi de hodia&#x16D; al morga&#x16D; sian sorton balanci&#x11D;antan inter la du kontra&#x16D;aj randoj, la&#x16D; la bonvolo a&#x16D; la kapricoj de l� mastroj, jen malsupreniri &#x11D;is la plej malsuperaj laboroj, se &#x15D;i malfeli&#x109;e malpla&#x109;os, jen kontra&#x16D;e fari&#x11D;i estrino en la domo, se Viktoro edzi&#x11D;os kun &#x15D;i.</p><p>
      Post la unuaj momentoj de malkonscio, kiuj postvenis post la malfeli&#x109;ego, Josefino komprenis nur tre malperfekte la sekvojn eblajn de la ruinigo, kiu &#x15D;in tiel kruele frapegis. E&#x109; la ideo ke &#x15D;i vivos &#x109;e Heleno, ke &#x15D;i havos konstante flanke de si tiun kiun &#x15D;i amas, fari&#x11D;is por &#x15D;ia animo vundita potenca konsolo. Sed post kelkaj tagoj, &#x15D;i komprenis, ke &#x15D;i devas multe plimalgrandigi siajn esperojn. Kvankam Andreo &#x109;iam montri&#x11D;is tiel patra kiel anta&#x16D;e; kvankam, en la farmodomo, &#x109;iu intence evitis, en sia interparolado, &#x109;iun aludon kapablan &#x15D;in iomete &#x109;agreni, tamen &#x15D;i sentis, per tiuj mil negrava&#x135;oj de la &#x109;iutaga vivado, ke oni ne &#x15D;in konsideris plu kiel la heredantinon de bela bieno: kaj, kvankam oni neniel aludis, &#x15D;i komprenis ke &#x15D;ia edzini&#x11D;o kun Viktoro fari&#x11D;is revo tute ne efektivigebla.</p><p>
      Tamen &#x15D;i lin amis. Lin amis &#x109;iuj amecoj de &#x15D;ia pasia animo, &#x109;iuj fervoroj de &#x15D;ia brunhara natureco, revanta supernaturecon kaj superhomecon. Kiam &#x15D;i ekvidis lin saltegantan tra la brulego, forportantan en liaj brakoj &#x15D;ian patrinon kaj &#x15D;ian fratinon, kiam &#x15D;i vidis lin falintan en la korton sana kaj senvunda, dum flanke de &#x15D;i &#x15D;iaj parencoj mortis unuj post la aliaj, &#x15D;i memoris la historion pri Danielo, kiun la bona paro&#x125;estro al &#x15D;i konigis, kiam &#x15D;i estis infana&#x11D;a, kaj &#x15D;i nerideme sin demandis &#x109;u Viktoro ne estis, kiel la biblia persono, protektita de an&#x11D;elo. Iom post iom, la amo enradikigis en &#x15D;ian koron radikojn tiel profundajn, ke la orfino sincere kredis sian kuzon reale nevundebla.</p><p>
      La savado de l� abato pligrandigis ankora&#x16D; tiun kvaza&#x16D; religian entuziasmon: kaj la sento, kiun &#x15D;i metis anta&#x16D; la piedojn de la junulo, kiel oferon anta&#x16D; piedojn de ia dio, estis farita de la donaco tiel absoluta de &#x15D;ia tuta personeco, ke la ideo ke &#x15D;i povas sin repreni a&#x16D; lin kontra&#x16D;batali ne estis enirebla en &#x15D;ian cerbon. Kontra&#x16D; Viktoro &#x15D;i ne komprenis, ke ia diskuto estu ebla, e&#x109; dum unu minuto; kaj &#x15D;ia amego traduki&#x11D;is per tiuj du vortoj: a&#x16D;di kaj obei. Tamen la malfeli&#x109;a fra&#x16D;lino suferis &#x109;iujn turmentojn de l� amo ne partoprenita: dank� al tiu instinkto naskita de la &#x135;aluzeco, &#x15D;i divenis ke io teksi&#x11D;as kontra&#x16D; &#x15D;ia feli&#x109;eco, kaj ke la ino &#x15D;in anstata&#x16D;onta en la koro de l� estro jam estis trovita.</p><p>
      La dua jaro vivota de Viktoro en 
      Saint-Cyr
      �jam estis preska&#x16D; finita: kaj alvenis la momento kiam la juna oficiro ekfaros siajn unuajn militista&#x135;ojn kun la suble&#x16D;tenantaj epoletoj.</p><p>
      Dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, &#x109;i tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto, por eniri en la afrik&#x109;asistan skadraron. Tiun korpuson elektis Viktoro, por ke oni lin sendu en Al&#x11D;erion. La juna oficiro esperis ke, en tiu lando, en kiu la militado estas sen&#x109;esa, li trovos pli oftajn okazojn sin rimarkigi ol en Francujo, kie oni vivas nur en garnizonoj.</p><p>
      &#x108;ar, dank� al senripoza laborado li estis restinta en la unua loko de li okupita, kiam li eniris en 
      Saint-Cyr
      , tio lin rajtigis elekti mem lian korpuson; kaj pro tio la protekto de sinjoro de Prelongo fari&#x11D;is senutila. Do, kiam &#x109;i tiu lasta al li proponis iri mem Parizon por peti de la milita ministro tiun favoron, la filo Lin&#x15D;ardo penis &#x15D;an&#x11D;i lian decidon. Sed Ra&#x16D;lo insistis: &#x109;ar kiam li komencis aferon, li estis tiel dezirema &#x11D;in sukcesigi, ke nek pa&#x15D;ojn nek klopodojn li mal&#x15D;paris. Vidante tian obstinecon, la junulo povis nur sin klini. Do tion li faris.</p><p>
      Kiam sinjoro de Prelongo trovi&#x11D;is anta&#x16D; la ministro, post kiam li konigis la motivon de sia vizito:</p><p>
      � Dio mia, sinjoro, respondis tiu altranga oficisto, pro lia klasiga numero, sinjoro Lin&#x15D;ardo estas sendiskuteble rajtigita elekti mem sian regimenton: kaj mi devas min klini anta&#x16D; lia deziro. La junuloj de vi protektitaj, li aldonis malice, estas tiel ekstervicaj, ke ili e&#x109; ne bezonas ian protekton.</p><p>
      Elirinte, Ra&#x16D;lo sin sentis okupitan de nedifinebla impreso. Li estis fiera pri sia protektito kaj malkontenta, &#x109;ar nun li ne povos plu fari ion por li. Li preska&#x16D; ripro&#x109;is Viktoron, &#x109;ar la junulo estis la nevola ka&#x16D;zo de tiu senutila voja&#x11D;o: tial li komprenis kial la juna oficiro penis lin deturni el &#x11D;i. Devige li konfesis al si mem, ke la sintenado de Viktoro estis tute korekta, kaj ke estis neeble agi pli delikate ol faris la filo Lin&#x15D;ardo; &#x109;ar li ne povis mal&#x11D;entile diri: �Neutile, sinjoro, nun mi ne bezonas plu vin.� Li devis kompreni; kaj li, ne diveninte, sin kulpigis de malspriteco.</p><p>
      Sed tiu ministra vizito havis tamen konsekvencon: &#x11D;i malforte vundetis la amikecon sentitan de la markizo al la filo Lin&#x15D;ardo. &#x108;ar &#x109;iam oni kulpigas tiun, kiu, ne nur ne vole sed e&#x109; kontra&#x16D;vole, al ni ludigas rolon de malsa&#x11D;ulo.</p><p>
      Pro tio, kiam li rakontis al sinjorino de Prelongo la negravan malfeli&#x109;eton al li okazintan, li ne estis mirigita, a&#x16D;dinte &#x15D;in, kiu diris:</p><p>
      � Kion vi volas? Vi estas iom kulpeta. Vi obstine prezentas helpilojn al knabo, kiu sin trovas sufi&#x109;e granda por mar&#x15D;i sola. Ha! li ne bezonas, ke oni lin pu&#x15D;u, tiu &#x109;i; li tre bone scios trafi sian celon sen via helpo. Kaj mi petas de la &#x109;ielo nur unu favoron; &#x11D;i estas, ke tiu celo ne estu por ni malfeli&#x109;iga.</p><p>
      � Dio mia! mia kara Suzano, mi ne komprenas ke vi, tiel bona, tiel kompatema al &#x109;iu, vi sentas tiom da antipatio kontra&#x16D; plendinda junulo, kiu neniam vin ofendis.</p><p>
      � Tio estas vera, kaj vi prava; sed vane mi kontra&#x16D;batalas tiun senton. Kiam mi vidas tiun fra&#x16D;lon, min ekokupas impreso de repu&#x15D;o. La lastan fojon, kiam li venis Prelongon, mi promenadis piede kun Matildo, kiam li nin renkontis: li nin salutis tre &#x11D;entile kaj tre respekteme, mi tion senka&#x15D;e konfesas, sed pafante sur min kaj precipe sur mian filinon rigardon tiel borantan, ke mi fari&#x11D;is tuj maltrankvila. Matildo, kiu estis elirinta gaja kaj ridema, fari&#x11D;is subite senparola: kaj sub la premo de melankolia sento nedifinebla ni amba&#x16D; revenis al la kastelo.</p><p>
      � Vi kaj via filino estas amba&#x16D; tro nerveksciteblaj; kaj vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn.</p><p>
      La markizo sin preparis da&#x16D;rigi la&#x16D; tiu tono, kiam li tempe memoris, ke la kuracisto nepre rekomendis: �Oni incitu nek la markizinon nek &#x15D;ian filinon�. &#x108;ar Matildo trovi&#x11D;is en la matenru&#x11D;o de la vivo, kiam la virineco komencas, kaj sinjorino de Prelongo en tiu vesperru&#x11D;o, kiam &#x11D;i finas: kaj iom post iom &#x109;iutage forflugis tiu espero, tiel ameme karesita dum &#x15D;ia tuta ekzistado, doni al Ra&#x16D;lo heredanton de lia nomo kaj de lia titolo.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo estis balda&#x16D; deksesjara. En ekflori&#x11D;o de &#x15D;ia virga beleco, &#x15D;i alten portis belegan frunton, kiun la densaj torda&#x135;oj de flavblonda hararo enkadrigis de ora a&#x16D;reolo. &#x15C;iaj grandaj okuloj, de ekstermara verdblueco, havis malkvietigan klarecon, kaj iliaj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;antaj rebriloj suspektigis en tiu junulina animo abismojn pli nesondeblajn ol tiujn de l� Oceano. La idealeco, kiun &#x15D;i heredis de sia patro, aliformi&#x11D;is en artan senton tre vastigitan. &#x108;ar &#x11D;is nun &#x15D;i estis frapita de neniu malfeli&#x109;a&#x135;o, la junulino vivis en sen&#x109;esa revo, kaj sentis en sia koro nur du amojn, al siaj gepatroj kaj al Dio.</p><p>
      Tamen en iaj okazoj cetere tre maloftaj, &#x15D;i montris nevenkeblan energion. Kiam &#x15D;in ekscitis la kolero, subite &#x15D;iaj okuloj fari&#x11D;is nigregaj: la sono de &#x15D;ia vo&#x109;o kutime tre dol&#x109;a aliformi&#x11D;is en tonon sekan, malglatan de senkompata voleco, kiun neniu provis kontra&#x16D;batali. La markizino estis iom timigita, kiam, la unuan fojon, &#x15D;i konstatis tiujn maltrankviligajn simptomojn; sed la markizo kontra&#x16D;e &#x11D;ojis pro ili. &#x108;ar li retrovis en sia filino la neflekseblan karakteron de sia patro, la iama markizo, kiu neniam &#x15D;anceli&#x11D;is, kiam ordonis la devo kaj la honoro. Kun tia natureco, la edukado estus do renkontinta nevenkeblajn malfacila&#x135;ojn; sed la neflekseblecon de tiu karaktero kontra&#x16D;batalis senlima boneco. Matildo ne povis vidi iun plorantan apud &#x15D;i, kaj ne suferi pri &#x11D;ia &#x109;agreno. Sinjorino de Prelongo sciis, ke nur tie &#x109;i trovi&#x11D;is la artiko de la kiraso: pro tio, en la maloftaj okazoj, en kiuj la junulino penis malkonsenti la postulojn de sia patrino, &#x109;i tiu ne provis altrudi sian a&#x16D;toritaton: &#x15D;i nur diris:</p><p>
      � Matildo, vi multe min &#x109;agrenas. Tuj fra&#x16D;lino de Prelongo sin &#x135;etis en la brakojn de la markizino, kaj diris, &#x15D;in kisante:</p><p>
      � Ne ploru, panjo, mi vin obeos.</p><p>
      &#x11C;is nun, Ra&#x16D;lo kaj Suzano, helpite de specialaj profesoroj, sufi&#x109;is &#x15D;ian instruadon. Tamen la markizo anta&#x16D;vidis momenton en kiu tiu edukado, iom tro familia, fari&#x11D;os neta&#x16D;ga. Pri tiu punkto, longaj diskutoj okazis inter li kaj lia edzino. Sed kiam li eksciis, ke la re&#x11D;o de bur&#x11D;oj detronita alpa&#x15D;is siavice sur la vojo al ekzilo, sinjoro de Prelongo ne &#x15D;anceli&#x11D;is.</p><p>
      La respublika formo, per kiu Francujo vestis sian registaron, ebligis, ke li realiras Parizon, &#x109;ar oni ne povis lin kulpigi, ke li alportas siajn servojn al uzurpulo. Sekve la paka&#x135;oj estis faritaj: kaj la hotelo de la Grenela strato, kiu de dekok jaroj revidis siajn gemastrojn nur inter kelkaj longaj interspacoj, malfermis anta&#x16D; ili sian duoblan pordegon.</p><p>
      En tiu nova &#x109;irka&#x16D;a&#x135;o, elfinante sian edukadon, perfektigante tion, kio en &#x11D;i trovi&#x11D;is nur preparita, la &#x109;arma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon. Aro da adorantoj kuniris post &#x15D;iaj pa&#x15D;oj: kaj &#x109;iutage nova deziranto petigis al sinjoro de Prelongo la koron kaj la manon de lia filino. El&#x135;etinte dudekon da ili, la gemarkizoj inter si elektis la junan dukon de Blasano, parolonte pri li al Matildo nur kiam estos alveninta la tempo por la edzinigo.</p><p>
      Inter la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino, sur la unua vico trovi&#x11D;is la pentrarto. &#x15C;iaj akvopentra&#x135;oj estis &#x15D;atitaj e&#x109; de kleruloj. Iam, farinte kopion la&#x16D; 
      Watteau
      , &#x15D;i havis gloron a&#x16D;di pentramanton, kiu proponis grandan monsumon, &#x109;ar li kredis ke estas originalo, tio kio trovi&#x11D;as anta&#x16D; liaj okuloj.</p><p>
      Pro tio, gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni &#x109;iujare en Parizon, dum kelkaj monatoj, por ebligi, ke Matildo perfekti&#x11D;u en arto, kiu &#x15D;in treege interesis. Cetere ilin instigis en tiun vojon &#x15D;iaj profesoroj mem, kiuj anta&#x16D;diris al fra&#x16D;lino de Prelongo, en tre proksima estonteco, la plej brilajn sukcesojn.</p><p>
      Inter la lernantinoj, kiuj vizitadis la pentran kurson partoprenitan de Matildo, trovi&#x11D;is junulino, iom pli maljuna ol fra&#x16D;lino de Prelongo, kiun duobla malfeli&#x109;o ekfaris orfinon.</p><p>
      Valentino de Savinako vidis sian patron, maristan eksoficiron, alportitan hejmen kun brusto borita de glava frapo ricevita en duelo: kaj &#x15D;ia patrino, kaptita de subita frenezo anta&#x16D; la kadavro de tiu, kiun &#x15D;i amegis, estis enfermita en frenezejon, en kiu, post tre mallonga tempo, &#x15D;i mortis pro &#x11D;enerala paralizo.</p><p>
      Restinte sola en la mondo, kun malgranda hereda&#x135;o, kiu apena&#x16D; liveris la monon necesan por &#x15D;ia vivado, Valentino estis filinigita de maljuna onklino, Artemiso de Savinako, fratino de &#x15D;ia patro; kaj &#x109;i tiu lasta kare pagigis al sia nevino, per sia kolerema kaj malgaja karaktero, la maldol&#x109;an panon, kiun &#x15D;i al &#x15D;i donis. Okupita nur de bigota&#x135;oj, la maljuna fra&#x16D;lino vivadis en mona&#x125;ejaj parolejoj a&#x16D; funde de pre&#x11D;ejaj oficejoj. Kia ajn estu la horo de la tago, en kiu oni eniris en &#x15D;ian hejmon, oni estis certa, ke en &#x15D;ia salono trovi&#x11D;as aro da flatemaj abatoj, kiuj atente observis neeviteblan heredon.</p><p>
      Valentino sola sciis tion, kion &#x15D;i suferis en tia societo. Malboneta artistino, &#x15D;i tamen obstine &#x109;eestis &#x109;e &#x109;iuj desegnaj kursoj; &#x109;ar nur tie &#x109;i &#x15D;i trovis alian vivmanieron, kiu &#x15D;in ripozigis el la ekzistado unutona kaj mona&#x125;a vivita de &#x15D;i &#x109;e &#x15D;ia onklino.</p><p>
      Post kelkaj semajnoj, Matildo kaj Valentino fari&#x11D;is sendisi&#x11D;aj amikinoj. &#x108;i tiu rakontis al sia nova kunulino &#x109;iujn malfeli&#x109;a&#x135;ojn, kiuj sur &#x15D;in ekfalegis. Fra&#x16D;lino de Prelongo estis kortu&#x15D;ita pro kompato, kiam &#x15D;i vidis tiun senlaci&#x11D;on de la Fatalo kontra&#x16D; malfeli&#x109;an kaj senkulpan knabinon: &#x15D;i &#x15D;in ameme kisis, petante de &#x15D;i, ke &#x15D;i bonvolu &#x15D;in ami kiel fratinon. La koron de Valentino, premitan de kelkaj monatoj, plilar&#x11D;igis la varmo de tiu nova amelmontro; kaj &#x15D;i &#x135;uris al Matildo eternan amikecon.</p><p>
      Preska&#x16D; &#x109;iutage Valentino vesperman&#x11D;is en la hotelo de la Grenela strato. Kiam la somero realvokis al Prelongo la gemarkizojn, Ra&#x16D;lo, cedante al la deziroj de sia filino, konsentis klopodi mem apud fra&#x16D;linon Artemison, kaj &#x15D;in petis, ke &#x15D;i bonvolu al li prunti Valentinon &#x11D;is la novembra monato, por ke li &#x15D;in konduku en la kamparon.</p><p>
      La maljuna fra&#x16D;lino opiniis, ke pro &#x11D;entileco &#x15D;i devas montri kelkajn &#x15D;anceli&#x11D;ojn. Sed funde de sia koro, &#x15D;i sin sentis kontentega, renkontinte tiujn komplezulojn, kiuj &#x15D;in liberigis el &#x15D;ia nevino. &#x108;ar dank� al la beleco vivega kaj brunhara de Valentino, la viza&#x11D;o de &#x15D;ia onklino &#x15D;ajnis kompare ankora&#x16D; pli difektita, streketita kvaza&#x16D; malnova pomo, dum maldensaj grizaj haroj &#x11D;in superis de malkombita harkrono.</p><p>
      La diversaj societrilatoj, kiujn Ra&#x16D;lo realligis dum lia &#x109;eesto en Parizo, lin devigis sendi multajn invitojn al personoj, kiuj lar&#x11D;e malfermis anta&#x16D; li la pordojn de siaj salonoj. Opiniante, ke ne sufi&#x109;as redoni en sia hotelo la &#x11D;entila&#x135;ojn de li ricevitajn, la markizo decidis, ke li organizos en sia sinjorega kastelo de Prelongo grandajn kamparajn festojn, kunigitajn de &#x109;asoj al la cervo. Li samtempe pensis, ke post nelonga tempo alvenos la momento ser&#x109;i edzon por lia filino. Kvankam li jam elektis sinjoron de Blasano, tamen li deziris, ke Matildo povu lin kompari kun aliaj junuloj.</p><p>
      Filo ununura, portante unu el plej famaj nomoj de la Franca nobelaro, Gastono de Blasano tre bone realigis tiun edzon revitan de Suzano, kiam naski&#x11D;is &#x15D;ia filino. La karaktero nobla kaj grandanima de la juna duko pla&#x109;is al Ra&#x16D;lo, kiu, kvankam partoprenante la ideojn de la markizino pri la nobeleco de sia bofilo, postulis samtempe viron kun kiu Matildo kredeble estos feli&#x109;a. Pri tio li zorgis, ke la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj. Tute fiera pri tia honoro, kiu al li pruvis, ke liaj esperoj estas kura&#x11D;igitaj, Gastono montri&#x11D;is unu el plej diligentaj inter tiuj, kiuj alvenis al la kastelo. Li estis junulo havanta belecon iom virinan, preska&#x16D; malsaneman. Liaj grandaj nigraj okuloj, interni&#x11D;antaj en la okulejon, brilis kelkafoje pro febra belo, kiu faris ankora&#x16D; pli pala la senkoloran palecon de lia viza&#x11D;o. &#x108;ar li estis heredanto de famaj nobelecaj familioj, kiuj, por konservi la senmiksecon de sia raso, nur inter si konsentis geedzi&#x11D;on, lia nervaro delikati&#x11D;is, kaj &#x109;efis estre malri&#x109;igitan sangon.</p><p>
      Li alvenis akompanata de sia servisto La&#x16D;rento, kiu neniam lin ellasis. Tiu obstineco trovi&#x11D;i konstante en ombro de lia mastro naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj. Tiuj babiladoj tute indiferentigis la junulon: kaj por ne respondi pri ili, li &#x15D;ajnigis ilin malkoni.</p><p>
      La festoj estis tre brilaj: Matildo kaj Valentino treege amuzi&#x11D;is. Tamen, kiam la lasta invitito estis foririnta, fra&#x16D;lino de Prelongo sentis kvaza&#x16D; senton de ripozo.</p><p>
      Ne vane junulino kreskis sola inter sia patro kaj sia patrino, sen fratino, sen amikino. Nesenteble &#x15D;i prenas kutimojn, en kiujn koncentri&#x11D;as &#x15D;ia melankolia karaktero. Do kun plezuro &#x15D;i retrovis sian karan solecon, kiun la amikeco de Valentino &#x11D;ojigis per sen&#x109;esa rideto.</p><p>
      Ofte la celo de iliaj promenadoj estis la Kamu&#x15D;a gardistodomo. Tie Matildo retrovis sian maljunan nutristinon, al kiu la alveno de du junulinoj ka&#x16D;zis &#x11D;ojon &#x109;iam novan. Ili amba&#x16D; petolante kaj ridegante englutis plenan tason da lakto ensorbitan en grizan panon, kaj poste revenis al la kastelo.</p><p>
      &#x15C;i same rekomencis kune kun sia patrino kaj sia elekta fratino la &#x109;iutagajn vizitojn faritajn al la malri&#x109;uloj kaj al la malsanuloj. Kiam la vintro &#x15D;in revenigis en Parizon, la malfeli&#x109;uloj, kiujn &#x15D;i lasis post si en Prelongo, ploris pro &#x15D;ia eliro, kvaza&#x16D; &#x11D;i estus malfeli&#x109;ego.</p><p>
      La boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke &#x11D;i sin turnis ne nur al homoj sed okaze e&#x109; al bestoj.</p><p>
      Ian tagon, &#x15D;i veturis en kale&#x15D;o la&#x16D;longe de Violano, kiam &#x15D;i vidis aron da malbonaj knaboj, kiuj turmentis junan hundon, per tiu krueleco speciala al la infaneco. Ili rompis unu el &#x11D;iaj anta&#x16D;aj piedoj, kaj, malgra&#x16D; tiu vundo, &#x11D;in devigis kuri, &#x11D;in persekutante per &#x15D;tonbatoj. La malfeli&#x109;a besto terurita penis, sed vane, sin liberigi el siaj turmentistoj; sed tuj kiam &#x11D;i mar&#x15D;is dum tri pa&#x15D;oj, saltetante, skuante &#x11D;ian sangoplenan piedon, kiu pendetis kiel &#x109;ifono, &#x11D;i falis, flanken ruli&#x11D;ante, kaj pu&#x15D;is dolorajn blekegojn. Tiam denove la &#x15D;tonoj are pluvis. Fine, lacaj pro tiu ludo, kiu prezentis &#x109;iam saman vida&#x135;on, unu inter ili ekkriis.</p><p>
      � Ni &#x135;etu &#x11D;in en akvon.</p><p>
      � Vi estas prava; ni tre amuzi&#x11D;os, respondis &#x125;ore la bando.</p><p>
      � Nu, finu tiun kruelan petola&#x135;on, ekkriis Matildo indignanta, kaj lasu trankvila tiun mizeran beston.</p><p>
      � Nu, fra&#x16D;lino, respondis la &#x109;efo de la knabaro, &#x109;u ni maldiskrete partoprenas viajn aferojn? Kial do vi metas vian nazon en la niajn, kiuj neniel vin koncernas?</p><p>
      � Silentu, Nikolao, diris alia. &#x15C;i estas la kastela fra&#x16D;lino. &#x15C;i montri&#x11D;is kompatema al mia maljuna patrino, kiam &#x15D;i rompis sian kruron. Mi malpermesas, ke oni &#x15D;in malrespektu. A&#x16D;du min.</p><p>
      Alproksimi&#x11D;ante respekteme al Matildo:</p><p>
      � Dio mia, fra&#x16D;lino, li diris, ni &#x135;us estis &#x11D;in &#x135;etontaj en akvon. Se vi &#x11D;in volas, vi povas &#x11D;in preni.</p><p>
      La junulino ne deziris sin embarasi per tiu malpura hundo, kovrita de sango kaj de koto; sed tiu bonfaro estis la sola rimedo por &#x11D;in savi. Aliparte la malfeli&#x109;a besto &#x15D;in rigardis per okuloj tiel petegantaj, ke &#x15D;i sin lasis kortu&#x15D;i:</p><p>
      � Vi estas prava, &#x15D;i diris; &#x11D;in al mi donu. La veturigisto pruntis sian kovrilon por ke la kusenoj ne estu malpurigitaj: oni sur &#x11D;in ku&#x15D;igis la vunditan kvarpiedulon; kaj la kale&#x15D;o revenis kastelen.</p><p>
      Kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, &#x109;i tiuj unue ekgrimacis pro mal&#x15D;ato. Sed amba&#x16D; tiel amegis sian filinon, ke ili &#x15D;in &#x15D;ercis nur modere, kontentegaj funde de sia koro pro tiu ago, kiu unu fojon plie montris la bonecon de &#x15D;ia natureco.</p><p>
      Oni venigis la bestkuraciston. Kredante, ke unu el multekostaj &#x109;evaloj de Ra&#x16D;lo malsani&#x11D;is, li rapide alkuris. Sed kiam li vidis la strangan klienton al li montritan, li malfacile detenis ironian rideton.</p><p>
      � Nu, por tiu malbelega besto vi min venigis, fra&#x16D;lino, li diris. La&#x16D; mia opinio, oni devus &#x11D;in mortigi. Vi estus estinta prava lasinte &#x11D;in dronigi.</p><p>
      � Se vi malkonsentas &#x11D;in kuraci, diru tuj, respondis sektone Matildo. Mi petos mian kuraciston; kaj mi estas certa ke, por min plezurigi, li konsentos provi tiun resanigon.</p><p>
      La bestkuracisto komprenis, ke li diris malsprita&#x135;on. Oni ne perdas pro petola&#x135;o klienton kiel sinjoron de Prelongo. Pro tio, li respondis tre respekteme:</p><p>
      � &#x108;ar vi tion absolute deziras, fra&#x16D;lino, mi &#x11D;in provos. Post kelkaj minutoj mi revenos.</p><p>
      Post duono da horo li realiris kun tola&#x135;a banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato. La ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato senmoviga.</p><p>
      � Nun, fra&#x16D;lino, nenio movi&#x11D;os, mi tion al vi certigas. De nun, vi povos purigi tiun beston. &#x108;ar &#x11D;i estas tre juna, kredeble la ostoj perfekte kunluti&#x11D;os.</p><p>
      Zorge lavita de la &#x109;ambristino, la vundito montri&#x11D;is kun felo tute blanka. Oni &#x11D;in sekigis anta&#x16D; flamanta fajro: &#x11D;iaj maldikaj haroj nature frizi&#x11D;is.</p><p>
      � Vidu, patrineto, diris la junulino entuziasmigita, &#x11D;in portante al la markizino; rigardu &#x109;u Dio ne min rekompensis pro mia bona ago. &#x108;u vi jam vidis hundeton pli ravan? Oni kredus ke &#x11D;i estas malgranda &#x15D;afo.</p><p>
      � Mi konsentas, diris sinjorino de Prelongo, ke &#x11D;i estas belega. Kiam vi &#x11D;in alportis, &#x11D;i montri&#x11D;is tiel malpura, ke neniu estus suspektinta &#x11D;ian belecon.</p><p>
      Post ses semajnoj &#x15C;afo estis tute resanigita. Sed Matildo treege miris, vidante, ke li &#x109;iam kreskadas. La monatoj fluis, kaj &#x11D;i ne &#x15D;ajnis haltonta. Kiam, post la vintro, la junulino revenis Prelongon, anstata&#x16D; la mizera hundeto, kiun &#x15D;i kredis esti savinta, &#x15D;i retrovis grandrasan Novterhundon, kiu preska&#x16D; &#x15D;in renversis per la fervoro de siaj unuaj karesoj.</p><p>
      De tiu momento &#x15C;afo &#x109;iam akompanis sian junan mastrinon. &#x11C;i &#x15D;in sekvis kvaza&#x16D; &#x15D;ia ombro. Kiam &#x15D;i sidi&#x11D;is sur benkon, &#x11D;i ekmetis sur la genuojn de la junulino sian inteligentan kapegon. A&#x16D; ankora&#x16D;, ku&#x15D;ante anta&#x16D; &#x15D;i, la nazon inter siaj anta&#x16D;aj piedoj, &#x11D;i restis tie dum multaj horoj, direktante al &#x15D;i sian rigardon ameman kaj kareseman, senmovigitan per muta adorado.</p><p>
      La bela Matildo, amegita de siaj gepatroj, de Valentino sia amikino, de Kamu&#x15D;aj geedzoj kaj de &#x15C;afo sia hundo vivis do tute feli&#x109;a.</p><p>
      Nun fra&#x16D;linoj de Savinako kaj de Prelongo neniam lasis unu la alian. La domo de la markizo fari&#x11D;is por la orfino &#x15D;ia vera hejmo: kaj la permeso, kiun Ra&#x16D;lo persiste petis &#x109;iujare de la maljuna Artemiso, estis konsiderinda nur kiel simpla &#x11D;entileca formulo.</p><p>
      Meze de la Foliera&#x135;a arbaro, kiun sinjoro de Prelongo a&#x109;etis dum la unuaj monatoj de sia edzi&#x11D;o, trovi&#x11D;is arbetaroj faritaj el arbetoj malaltaj, kiuj ne kreskis pro la malbona natureco de la tera&#x135;o. Ili faris nealireblajn dornarbeta&#x135;ojn, kiuj kompensis per sia denseco sian malkreskecon. Ian tagon, Ra&#x16D;lo promenadis kun Kamu&#x15D;o en tiu parto de l� arbaro. Lia gardisto al li rimarkigis, ke tiu loko estas tre favora por la edukado de fazanoj.</p><p>
      � Se via markiza Mo&#x15D;to tion permesas, mi prenos sur min starigi tie &#x109;i fazanejon tute &#x15D;atindan. Tio ebligus diversigi la plezurojn, prezentante al invititoj de via Mo&#x15D;to la amuza&#x135;ojn de la &#x109;aso per pafo post la kortu&#x15D;ecoj de la &#x109;aso per kurado.</p><p>
      Ra&#x16D;lo volis unue pripensi al tiu propono: poste, &#x109;ar Suzano tion konsentis, li donis al Kamu&#x15D;o la monon necesan.</p><p>
      Borante unue la&#x16D;longe kaj poste la&#x16D;lar&#x11D;e per vojetoj rektangule kruci&#x11D;antaj tiujn malaltajn kaj nealireblajn dornarbeta&#x135;ojn, Kamu&#x15D;o sukcesis ilin aliformigi en belegajn pafejojn. La kvadratoj konservitaj estis plenigitaj da junaj fazanoj. Trovinte en tiuj arbetaroj medion tre ta&#x16D;gan al siaj bezonoj, ili devis multe ari&#x11D;i, kaj liveri al avidaj &#x109;asistoj &#x109;asa&#x135;on ne konsumeblan.</p><p>
      La eksperimentado sukcesis multe pli bone ol &#x11D;in esperis Kamu&#x15D;o. La fazanoj okulvide kreskis. Sed kvankam ilia kvanto multe pligrandi&#x11D;is, tamen ili ne obli&#x11D;is tiel are kiel ili estus tion farontaj en tiaj kondi&#x109;oj. &#x108;ar la landanoj, kiuj trovis en tiu fazanejo senpagan man&#x11D;a&#x135;on, sen iu konsciencdubo &#x109;aso&#x15D;telis en la bieno de la markizo.</p><p>
      Inter ili unu precipe, senhejma senta&#x16D;gulo, ku&#x15D;anta funde de arbaroj, vivanta kiel sova&#x11D;ulo, pli klopodigis Kamu&#x15D;on kaj liajn subulojn ol &#x109;iuj aliaj. Kiam oni petis de tiu &#x109;as&#x15D;telisto, kiajn rimedojn li uzis por eviti sen&#x109;ese la senripozan observadon de gardistoj tiel lertaj kiel tiuj de la markizo, li respondis ironie, levetante la &#x15D;ultrojn:</p><p>
      � Ser&#x109;u! &#x108;ar neniu konis lian veran nomon, nur per tiu moknomo &#x109;iu lin vokis.</p><p>
      Ian nokton, Kamu&#x15D;o ne enliti&#x11D;is, por spionadi pli atente la misterajn iradojn de la rabisto; subite li a&#x16D;dis pafon eksplodantan apud kelkaj pa&#x15D;oj. Rapida kiel leporo la gardisto sin &#x15D;ovas internen de l� arbeta&#x135;o: kaj kiam la &#x109;as&#x15D;telisto sin preparas pafi sian duan &#x15D;argon, fera mano falegas sur lian &#x15D;ultron kaj maldirektigas la armilon. La pafo eksplodas, boretante per plomberoj nur la bran&#x109;ojn de l� apuda arbeto. Anta&#x16D; kiam li trovis tempon por returneniri, Ser&#x109;uo estas bu&#x15D;&#x15D;topita, alligita kaj &#x135;etita kiel paka&#x135;o sur la &#x15D;ultrojn de Kamu&#x15D;o, kiu lin alportas al la kastelo.</p><p>
      Lia proceso estis rapide ju&#x11D;ita. Sed la kulpigo de &#x109;as&#x15D;telo ne estis pruvebla de la gardisto, &#x109;ar la pafo mortigis neniun &#x109;asbeston. Ser&#x109;uo estis do kulpigita nur de nele&#x11D;a armportado. Sed, &#x109;ar lia famo estis malbonega, &#x109;ar li trovi&#x11D;is en stato de sen&#x109;esa vagado, la ju&#x11D;istaro sin montris severa, kaj lin kondamnis al du monatoj de malliberejo.</p><p>
      Kamu&#x15D;o estis malkontenta pro tia ju&#x11D;o. Li komprenis ke, anstata&#x16D; pliboni&#x11D;i, Ser&#x109;uo fari&#x11D;os kontra&#x16D;e ankora&#x16D; pli maltimema ol anta&#x16D;e, kaj eliros el la malliberejo kun soifo al ven&#x11D;ado. Tiam ne nur la &#x109;asbestoj sed li mem estos minacitaj. La rigardo, kiun la rabisto, a&#x16D;dinte sian kondamnon, sendis al la gardisto, pruvis sendiskuteble, ke tiu &#x109;i neniel eraris.</p><p>
      Ra&#x16D;lo, kiun tedegis tiuj aferoj, ordonis al Kamu&#x15D;o ke li ne promenadu nokte, uzu observon nur ordinaran pri la aliaj &#x109;as&#x15D;telistoj pli timemaj, malpli timindaj ol Ser&#x109;uo, kaj fine lasu tiun vagiston tute trankvila. Sed la gardisto, kiun malnova malamo kolerigis, ne volis a&#x16D;di. Li &#x109;agreni&#x11D;is, pensante ke tiu bela fazanejo, lia propra kreo, eble malprosperos pro la malboneco de senta&#x16D;gulo. Unu fojon e&#x109; sinjoro de Prelongo a&#x16D;dis lin, kiu murmuris:</p><p>
      � Ha! rabisto, la proksiman fojon, kiam mi vin surprizos &#x109;as&#x15D;teladantan, vi povas esti certa, ke mi pafos kuglon en vian kapon.</p><p>
      � Mi tion absolute malpermesas: a&#x16D;du min. Mi pli amas perdi kelkajn fazanojn ol min ripro&#x109;i pro la morto de iu ajn homo.</p><p>
      � Tamen, via Mo&#x15D;to ...</p><p>
      � A&#x16D;skultu min, Kamu&#x15D;o, da&#x16D;rigis Ra&#x16D;lo severtone. Vi scias, ke mi vin &#x15D;atas multege, &#x109;ar mi konas vian sindonemon al mi. Sed, se Ser&#x109;uo estas mortigita de vi, kaj se vi ne povas pruvi, ke vi trovi&#x11D;is en stato de rajta defendo, mi vin forpermesos.</p><p>
      Kiam la &#x109;as&#x15D;telisto eliris el la malliberejo, Kamu&#x15D;o rekomencis sian noktan observadon, malgra&#x16D; la malpermeso de la markizo: &#x109;ar li neprecize esperis, ke fari&#x11D;os tiu okazo de rajta defendo, kiun aludis sinjoro de Prelongo.</p><p>
      La pafejo finis oriente per kruta muro, en kiu la geologiistoj sen&#x15D;ancele rekonis la antikvan bordon de anta&#x16D; tempa maro. La s&#x109;ista
      *
      �kruta&#x135;o estis tiel krute tran&#x109;ita, ke vidi&#x11D;is neniu ebleco, ke oni &#x11D;in suprengrimpadu. &#x11C;i prezentis neniun truon sufi&#x109;e lar&#x11D;an, por ke oni povu en &#x11D;in meti piedon: pli supre e&#x109; &#x11D;i elstaris. &#x11C;enerale al tiu flanko finis la &#x109;asoj; &#x109;ar tie la harplenaj &#x109;asbestoj ne povis eliri, kaj falis hajle sub la pafoj de invititoj. Ian nokton, Kamu&#x15D;o sekvis la vojeton, kiu borderas la fundamenton de tiu kruta&#x135;o. Li sin sentis tute senriska, &#x109;ar li estis certa, ke neniam Ser&#x109;uo kura&#x11D;os eniri en tiun senelirejon, kies li devis koni dan&#x11D;erojn. Cetere li singardeme portis sian pafilon en la mano, anstata&#x16D;inte per kugloj la plumberajn karto&#x109;ojn. La kruta&#x135;o trovi&#x11D;is dekstre: subite el maldekstraj arbeta&#x135;oj ombro eliris, kaj eksplodis pafo. La gardisto vidis ru&#x11D;an fajreron pasantan anta&#x16D; liaj okuloj, dum varma vaporo bruligis lian viza&#x11D;on. Flanke la &#x15D;tonoj de la kruta&#x135;o brue eksaltegis. La senvola ekmovo de returneniro de li farita lin savis de neevitebla morto. Kvankam ne vundita, por trompi sian malamikon, li &#x135;etis krion kaj faletis, tenante forte premitajn en siaj manoj la tubon kaj la kapon de sia pafilo.</p><p>
      *
      �tiel en la presita eldono de 1907</p><p>
      Liaj okuloj, blindigitaj de la fajrero, iom post iom rekutimi&#x11D;is al la senlumeco. Kaj dum li restis senmova, li spionadis la movadojn de Ser&#x109;uo, kiu kriegadis:</p><p>
      � Vi nun estas plene tu&#x15D;ita! Kiam mi tedi&#x11D;is en malliberejo, mi &#x135;uris, ke vi pereos nur de mia mano. Mi realigis mian parolon.</p><p>
      La luno eklevi&#x11D;is, plene lumigante al la viza&#x11D;o de la &#x109;as&#x15D;telisto, sed lasante en ombro Kamu&#x15D;on &#x109;iam senmovan. &#x108;i tiu komprenis, ke estis utiliginda tiu cirkonstanco tiel favora por li. Sin apogante sur kubuton kun multaj anta&#x16D;zorgoj, li rapide celis. Sed pro la maloportuna sintenado en kiu li trovi&#x11D;is, li ne povis celi sufi&#x109;e &#x11D;uste. Anstata&#x16D; trabori la kranion de Ser&#x109;uo, la kuglo iomete klini&#x11D;is, plugis la vangon kaj formetis orelon. La &#x15D;telisto kriegis pro doloro, dum lia kontra&#x16D;ulo, ekstari&#x11D;ante sur siaj piedoj, pafis preska&#x16D; korpotu&#x15D;e sian duan pafil&#x15D;argon en mezon de lia brusto.</p><p>
      Ser&#x109;uo falis mase: sed lia mano krispi&#x11D;anta ne faligis lian pafilon, kies dua tubo estis ankora&#x16D; karto&#x109;hava.</p><p>
      Volante certi&#x11D;i &#x109;u la vagisto estis senripareble kuglofrapita, kaj &#x109;u lia falo ne estis milita ruzo komparebla al tiu jam uzita de li mem, la venkanto tre singardeme sin klinis al sia malamiko. Ku&#x15D;ante sur dorso, kun okuloj fermitaj, kun palega viza&#x11D;o, la rabisto &#x15D;ajnis vere malviva. Ru&#x11D;a makulo, pli kaj pli disvasti&#x11D;anta, malpurigis lian &#x109;emizon, en la loko de la koro. Tute rekura&#x11D;igita, Kamu&#x15D;o &#x135;etis sur sian &#x15D;ultron sian senutilan armilon kaj jam ekeliris, kiam la mortanto, subite stari&#x11D;inte de sia tuta alteco, saltegis al la gardisto, kiu havis nur tempon sin &#x135;eti malanta&#x16D;en.</p><p>
      Alpu&#x15D;ita al la kruta&#x135;o, tute senarma anta&#x16D; la rabisto, kiu havis ankora&#x16D; duan &#x15D;argon eksplodeblan, Kamu&#x15D;o komprenis, ke li estas pereonta. Svingante sian pafilon per la tubo, li flanken eksaltegis al Ser&#x109;uo, por rompegi lian kranion per frapego de pafilkapo; sed, rapida kiel fajrero, la vagisto premis la &#x109;anon; kaj la malfeli&#x109;a gardisto, ricevinte en la &#x15D;ultron tutan &#x15D;argon de kugletoj, falis flanken de sia malamiko, kiun lacegigis tiu lasta penego.</p><p>
      Dum la tuta nokto, la luno lumigis per sia pala lumeto al tiuj du korpoj banantaj en sango.</p><p>
      Kiam aperis la matenru&#x11D;o, la malvarmeta aero vekis Kamu&#x15D;on el la rigidigo, kiun ka&#x16D;zis la perdo de lia sango. Unue li malfermis la okulojn, mirante, &#x109;ar li tie &#x109;i ku&#x15D;as, memorante nenion. Sed kiam li volis ekmovi&#x11D;i, akra doloro sentita en la dekstra &#x15D;ultro lin revenigis al la realeco, kaj vekis lian memoron ankora&#x16D; nekonscian. Li komprenis ke, se li estas ankora&#x16D; vivanta, tio devenas de vera miraklo. Malfacile li sin starigis sur siaj kruroj, kiuj al li &#x15D;ajnis malfirmaj kiel kotono. Poste, &#x135;etinte kompatan rigardon al sia malamiko ku&#x15D;anta post du pa&#x15D;oj, li revenis en sian hejmon, malproksimi&#x11D;antan de du kilometroj apena&#x16D;, uzante sian pafilon kiel bastonon, sur kiun li sin apogis per la maldekstra mano. Sed li estis tiel lacega, ke li uzis preska&#x16D; tri horojn por trafi sian celon. De kvin pa&#x15D;oj al kvin pa&#x15D;oj li estis devigata halti kaj sin apogi kontra&#x16D; arbon por spiri. Hejme li havis nur tempon sin &#x135;eti sur apogse&#x11D;on: denove li svenis, dum lia edzino venigis la kuraciston, kaj tion sciigis al sinjoro de Prelongo. Kiam alvenis la markizo, lia viza&#x11D;o estis severa. Tamen li neniel ripro&#x109;is la vunditon, pli amante konigi al li sian opinion en momento pli favora. Sed Kamu&#x15D;o legis sian kondamnon en la okuloj de Ra&#x16D;lo. Li komprenis, ke &#x109;i tiu ne pardonis lian malobeon. Kiam la kuracisto ekzamenis la vundon, li certigis ke &#x11D;i estas dan&#x11D;era kaj ke kredeble estas farota la detran&#x109;o de la brako.</p><p>
      Pri Ser&#x109;uo, sinjoro de Prelongo sendis servistojn, kiuj lin prenis kaj alportis al la malsanulejo de la proksima urbo.</p><p>
      Li mortis la morga&#x16D;an tagon, ne rekonscii&#x11D;inte. La korpomalfermigo pruvis, ke la Kamu&#x15D;a kuglo lin plene frapis sur la bruston, en la loko de la koro. Sed, deklini&#x11D;inte sur la sternumo, &#x11D;i transiris la hepaton kaj haltis en la intesto. Tio klarigis kial la vundo, kvankam pereiga, ne estis tuj mortiga.</p><p>
      Kiam Ra&#x16D;lo eksciis la morton de la vagisto, li venis al la domo de sia gardisto.</p><p>
      � Kamu&#x15D;o, li diris severe, malgra&#x16D; mia sendiskutebla malpermeso, vi tamen denove persekutis tiun malfeli&#x109;ulon. Via ago estas do vera volmortigo.</p><p>
      � Sed, via markiza Mo&#x15D;to, mi trovi&#x11D;is en okazo de rajta defendo.</p><p>
      � Ne: kaj mi tion al vi pruvos. Via pafilo enhavis kuglojn kaj tiu de Ser&#x109;uo nur kugletojn. Vi do bone vidas, ke li intencis mortigi nur &#x109;asbestojn. Plie li pafis al vi nur kiam lin vundis viaj du pafoj. &#x108;ar se, de la komenco, vi estus ricevinta la vundon, kies vi suferas, &#x109;u poste vi estus povinta uzi vian armilon? Vi do atakis kontra&#x16D;e, kaj li nur sin defendis. Mi devus vin sendi al la ju&#x11D;istaro. Sed mi memoras vian sindonemon kaj tiun de via edzino: pro tio mi malobeas la ordonon de mia devo. Mi petis la imperian Kulpigiston, ke li ne vin persekutu. Li tiumatene al mi respondis ke, por pruvi al mi sian estimon, li &#x109;esigos la proceson: cetere la malbonega famo de via mortigito klarigas kaj ebligas tian komplezon. Do oni vin lasos trankvila. Tiel longe kiam via farto postulos specialajn kuraca&#x135;ojn, vi restos tie &#x109;i; sed tuj kiam vi estos resanigita, vi forlasos tiun domon. De tiu momento, vi ne partoprenas plu mian servistaron.</p><p>
      Kaj la markizo eliris, ne turninte la kapon. A&#x16D;dinte tiujn neripareblajn parolojn, Kamu&#x15D;o fluigis el siaj okuloj du lar&#x11D;ajn larmojn. &#x108;ar neniu &#x109;eestanto vidis la batalon, lin kulpigis &#x109;iuj &#x15D;ajnoj: li tion tro bone komprenis.</p><p>
      La nokto estis malbona por la malsanulo. La morga&#x16D;an tagon, la du kuracistoj, vokitaj pro konsili&#x11D;o, decidis, ke estas necesege operacii kiel eble plej rapide la elartikigon de la &#x15D;ultro.</p><p>
      Kamu&#x15D;oj havis en Matildo sindoneman amikinon. La junulino &#x109;iam konservis al sia nutristino sinceran amsenton, kaj ofte &#x15D;in vizitis. Al &#x15D;i sola la &#x109;asgardisto akurate rakontis la vera&#x135;on pri la batalo. Fra&#x16D;lino de Prelongo, kiu absolute fidis al la sincereco de tiu viro, e&#x109; unumomente ne dubis pri lia parolo. &#x15C;in &#x109;agrenis la severa decido prenita de &#x15D;ia patro: sed pro la respekto, kiun &#x15D;i sentis al li, &#x15D;i ne kura&#x11D;is lin kritiki.</p><p>
      Tamen kiam &#x15D;i eksciis la teruran operacion tolerotan de la malsanulo, operacion, kiu lin senripareble kripligos, &#x15D;i ne povis sin deteni, kaj, interparolante pri tio kun sinjoro de Prelongo:</p><p>
      � Pa&#x109;jo mia, &#x15D;i diris, la malfeli&#x109;a Kamu&#x15D;o estas malsanega. Balda&#x16D; oni tran&#x109;os lian brakon. Mia plendinda nutristino ploregas dum la tuta tago: mi timas, ke &#x15D;i malsani&#x11D;os pro &#x109;agreno. &#x108;u vi permesos, ke mi ilin helpu per mia junulina monujeto?</p><p>
      � Kara infanino, ekkriis Ra&#x16D;lo kortu&#x15D;ita. &#x108;ar &#x11D;i devenas de vi, tia peto ne min mirigas. Pro tio, ne nur mi ne kontra&#x16D;batalas tiun malavaran penson, sed kontra&#x16D;e mi volas &#x11D;in partopreni. Konservu viajn &#x15D;para&#x135;ojn; mi liveros al vi la tutan monon, kiun vi bezonos. Sed promesu la sekreton, &#x109;ar mi treege deziras, ke mia nomo ne estu elparolita.</p><p>
      La markizo tiel facile konsentis la peton de sia filino nur &#x109;ar, fonde de lia koro, lin tre kontentigis tiu intermeto. Lin suferigis lasi en la malri&#x109;eco viron kaj virinon kiujn, dum lia tuta vivo, li &#x15D;atis kaj amis, &#x109;iun pro malsimilaj ka&#x16D;zoj. Aliparte la ordonanta le&#x11D;o de la devo malpermesis, ke li ankora&#x16D; rilatu e&#x109; iomete kun homo, kiun li konsideris kiel volmortiginton. Dank� al sia interveno, Matildo mal&#x15D;ar&#x11D;is la patran konsciencon el granda pezo, ebligante lian helpadon, sed la&#x16D; maniero tute anonima.</p><p>
      Kiam la operacio estis finita, la &#x109;asgardisto, dank� al sia fortika natureco, ne estis plu balda&#x16D; minacita de ia dan&#x11D;ero. Tamen li restis &#x109;iam pala; kaj la forteco ne revenis. Tio, kio pligrandigis lian fizikan doloron, estis morala sufero: ne sin senti en sia hejmo, &#x109;ar la nova gardisto, nomita Mare&#x109;alo, atendis senpacience, ke la lo&#x11D;ejo estu malplena. &#x108;ar la kuracistoj certigis, ke la mara aero estos por la malsanulo kuracilo potenca kaj rapidigos lian resanigon, Matildo decidis, ke &#x15D;i efektivigos projekton de kelka tempo jam elpensitan.</p><p>
      &#x108;erpinte en la patran kason, anta&#x16D; &#x15D;i lar&#x11D;e malfermatan de sinjoro de Prelongo, &#x15D;i a&#x109;etis dometon konstruitan supre de kruta&#x135;o. De tiu alta supra&#x135;o, la rigardo vasti&#x11D;is super Oceano &#x11D;is dekmejla horizonto; dum dufoje &#x109;iutage la marfluo frapis &#x11D;ian fundamenton per la sen&#x109;esa movado de alfluo kaj de elfluo.</p><p>
      Kiam &#x109;iuj aran&#x11D;oj estis finitaj, fra&#x16D;lino de Prelongo akompanata de Valentino, sia sendisi&#x11D;a amikino, veturigis ge-Kamu&#x15D;ojn en sia propra kale&#x15D;o. La du junulinoj kun granda plezuro lo&#x11D;igis mem tiujn bonajn geedzojn, kiuj ploris pro &#x11D;ojo, ilin dankante.</p><p>
      � Nun, ili diris, nia dankemo pereos nur kun nia vivo. &#x108;u okaze vi bezonos nin, ni estas pretaj. Kion ajn vi petos, ni &#x11D;in plenumos sen&#x15D;ancele, kiam e&#x109; ni devus rompi niajn ostojn.</p><p>
      Matildo kaj Valentino ridetis. Ili amba&#x16D; sentis sin tiel &#x15D;irmitaj kontra&#x16D; ia ajn malfeli&#x109;a&#x135;o, ke kredeble neniam Kamu&#x15D;o a&#x16D; lia edzino trovos okazon ekzerci sian sindonemon.</p><p>
      Dum fra&#x16D;lino de Prelongo iom post iom aliformi&#x11D;is en junulinon mirinde belan, Ludoviko Lin&#x15D;ardo finis siajn studadojn en la terkultura lernejo. Reveninte en sian landon, li edzi&#x11D;is kun infaneca amikineto, E&#x16D;lalio Groskla&#x16D;do, kiu, post kvin jaroj da edzini&#x11D;o jam naskis kvar infanojn. Dum la junan edzinon okupadis la zorgoj de la patrineco, &#x15D;ia edzo anta&#x16D;enirigis la patran farmodomon per neatendita pu&#x15D;ado. Li anstata&#x16D;is la homajn brakojn per vaporma&#x15D;inoj nove elpensitaj kaj uzis specialajn ternutrilojn. De lia &#x125;emia laborejo, en kiu li pasigis la plej agrablajn horojn de sia vivo, eliris produkta&#x135;oj &#x11D;is nun nekonitaj, kiuj redonis al la tero nekonsumeblan fruktodonecon, a&#x16D; protektis la rikoltojn, detruante iliajn parazitojn. En la terkulturaj kunvenoj, en la regionaj ekspozicioj, li nepre ricevis &#x109;iujn premiojn, dank� al la supera kvalito de siaj greneroj a&#x16D; de siaj brutaroj. La registaro, dezirante kura&#x11D;igi la kulturarton, kaj montri, ke &#x11D;i tre &#x15D;atas la laboremajn homojn, kiuj &#x11D;in pliperfektigas, sendis al Andreo la rubandon de la Honora Legio.</p><p>
      Dum la lastaj balotoj por la &#x11D;enerala konsilantaro, preska&#x16D; &#x109;iuj vo&#x109;donoj kolekti&#x11D;is sur lian nomon. Liaj politikaj amikoj e&#x109; lin anta&#x16D;sciigis, ke &#x109;u li dezirus sin prezenti por la deputateco, li havas multajn &#x15D;ancojn kaj kredeble estos nomita. Sed Lin&#x15D;ardo, kiu jam suferis, &#x109;ar li estis devigata porti ordenon merititan nur de lia filo, malakceptis tian proponon, opiniante ke la situacio de &#x11D;enerala konsilanto lin famigas multe pli ol li tion dezirus, kaj ka&#x16D;zas al li sufi&#x109;e da zorgoj.</p><p>
      La nova&#x135;oj ricevitaj de Afriko same preteriris liajn esperojn. Dank� al tiu singarda maltimo, kiun li montris dum la brulado, Viktoro plenumis agojn de nekredebla kura&#x11D;o, kiuj, multajn fojojn, savis el certa pereo la korpuson de li komanditan. En okazoj en kiuj la kura&#x11D;o estis senutila a&#x16D; e&#x109; malutila, li ne &#x15D;anceli&#x11D;is kaj uzis la ruzon, kiu same bone ta&#x16D;gis. Pro tio li &#x109;iumomente estis nomita sur la militaj notoj; kaj oni lin konsideris, &#x109;e la ministra&#x135;o, kiel unu el plej bravaj, plej inteligentaj, unu vorte plej sukcesontaj oficiroj. Kiam oni kaptis Konstantinon, li ricevis sur la batalkampo la krucon de Honora Legio. Lian rapidan altgradi&#x11D;on neniu &#x135;aluzis, &#x109;ar oni konfesis, ke &#x11D;i estas plene meritita. Nur dudeksesjara, la filo Lin&#x15D;ardo jam estis kapitano, kaj enskribita sur la tabelo por la komandanta grado.</p><p>
      Eksterordinare severa pri la disciplino, kiam oni manovris en militagoj, li postulis de siaj viroj superhoman penadon, pro kiu ili ne plendis, &#x109;ar li ilin instigis ne nur per paroloj, sed per ekzemplo, partoprenante iliajn dan&#x11D;erojn kaj iliajn malkomforta&#x135;ojn. Sed kiam li ne trovi&#x11D;is anta&#x16D; la malamiko, li montri&#x11D;is bonkaraktera kaj patra: kaj tiamaniere li egalsukcese sin timigis kaj samtempe sin amegigis. Plezure oni ripetis en tendaroj, ke la kapitano Lin&#x15D;ardo estas trihara kura&#x11D;ulo, tute bonulo, sed kun kiu, Dinome! ne estas sa&#x11D;e petoli.</p><p>
      Heleno pensis, ke estas alveninta la tiel dezirita momento. Fra&#x16D;lino de Prelongo estis edzini&#x11D;ebla: Viktoro, kapitano, kavaliro en Honora Legio, atendante &#x109;iutage sian elekton al la komandanta grado, realigis &#x109;iujn revojn, kiujn &#x15D;ia ekscitita imago iam kareseme naskis. Pli longa prokrasto estus neriparebla malprudenta&#x135;o: sinjorino Lin&#x15D;ardo tion komprenis. &#x15C;i skribis al sia filo, ke li revenu kiel eble plej rapide, dum la markizo ankora&#x16D; trovi&#x11D;as en Prelongo, kaj risku sian edzi&#x11D;an peton.</p><p>
      Pretekstante negravan vundeton ricevitan dum la lasta batalo, Viktoro petis pro resanigo libertempon, kiun lia &#x109;efo tuj konsentis.</p><p>
      Dum li transiris plenvapore la kvincent mejlojn, kiuj lin disigis el sia familio, lia animo na&#x11D;is en la blua&#x135;o: &#x109;ar li vidis sin alvenintan al la celo, kiun de sia infana&#x11D;o li penadis trafi. Kiam li alvenis Prelongon, la akcepto al li farita de la markizo &#x15D;ajnis plej kura&#x11D;iga. Pro tio, kiam li decidis, ke li sendos la leteron, en kiu li respekte petis la manon de fra&#x16D;lino de Prelongo, en lia koro la espero superis la timon.</p><p>
      Kiam Ra&#x16D;lo finis la legadon de tiu letero, li restis momente mireganta. Ia Lin&#x15D;ardo kura&#x11D;is levi okulojn al Prelongino. Tia maltimego lin sufokis. Dum interparoladoj, por inciteti la markizinon, li plezure proponis paradoksojn, kaj tiamaniere kredigis, ke li estas multe pli egalecema ol li estas reale. Sed, en tiu momento, tiuj teorioj, kiujn li kredis konsenti, vapori&#x11D;is subite sub la pu&#x15D;o de lia malnova nobela sango, kiu suprenfluis al lia cerbo.</p><p>
      � Nu, sinjorino, li diris, prezentante al la markizino la leteron de Viktoro, kion vi opinias pri tio?</p><p>
      � Mi &#x11D;in atendis, respondis senkolere Suzano, &#x11D;in al li redonante.</p><p>
      � Sed fine, kio al vi povis kredigi ke ...</p><p>
      � Nenio, amiko mia, nur anta&#x16D;sento.</p><p>
      � Sed kion respondi ?</p><p>
      � Sidi&#x11D;u kaj skribu:</p><p><emphasis>�Sinjoro, Estas petola&#x135;oj, kiuj preteriras &#x109;iujn limojn; &#x109;ar vi devus kompreni, ke markizo de Prelongo ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.</emphasis></p><p><emphasis>RA&#x16C;LO, markizo de Prelongo.�</emphasis></p><p><strong>
      &#x108;APITRO KVINA
    </strong></p><p>
      &#x11C;in leginte, Viktoro sin sentis kvaza&#x16D; ekbatita de bastonego. La sango alfluis al lia kapo; li kredis ke &#x109;iuj objektoj turnas &#x109;irka&#x16D; li. Per rapida ekmovo li tiregis sian kravaton por spiri, &#x109;ar li sufoki&#x11D;is. Liaj krispi&#x11D;antaj pugnoj direkti&#x11D;is al la malplena&#x135;o, minacantaj. Balbuto, ra&#x16D;ka kiel stertoro, eliris el lia gor&#x11D;o:</p><p>
      � Mi min ven&#x11D;os! Mi min ven&#x11D;os! Subite li levi&#x11D;is, promenadis grandpa&#x15D;e tra sia &#x109;ambro, pu&#x15D;egante la meblojn, tiregante la kurtenojn, rompante, en lia kolerego, &#x109;iujn objektojn trovi&#x11D;antajn sub lia mano.</p><p>
      Terurite pro la bruego, kiun &#x15D;i a&#x16D;dis en la apartemento de sia filo, Heleno rapide supreniris. Meze de la &#x109;ambro, Viktoro, kun vestoj &#x15D;iritaj, inter la mebloj rompitaj kaj la kurtenoj dispecigitaj, agiti&#x11D;is kiel frenezulo: skuate de koleraj movadoj, havante la okulojn for de la kapo, la viza&#x11D;on kuntiritan de demona rideto, la lipon pendantan kaj sputetantan, li estis reale malbelega. Sinjorino Lin&#x15D;ardo ektimis kaj forkuris. Sed &#x15D;i a&#x16D;dis la kapitanon, kiu malanta&#x16D; &#x15D;i trombe malsupreniris la &#x15D;tuparon. Kiam &#x15D;i volis lin haltigi, li &#x15D;in brute repu&#x15D;is, ekkriante:</p><p>
      � Vi estas mia malbona genio. Se mi ne estus vin a&#x16D;skultinta, mi ne trovi&#x11D;us en tia stato.</p><p>
      Heleno sin apogis kontra&#x16D; la muron por eviti falon. Ne penante deteni sian filon, kiu forkuris rapidege, &#x15D;i balbutis:</p><p>
      � Sed kion do li havas? Kion do li havas? &#x108;u li estas freneza? Por koni la ka&#x16D;zon de tiu neklarigebla ekscitego, &#x15D;i resupreniris al la &#x109;ambro de sia filo.</p><p>
      Dum sinjorino Lin&#x15D;ardo penade reordigis tiun elrenversitan &#x109;ambraron, &#x15D;i ekvidis paperan buleton, kiu ruli&#x11D;is &#x11D;is la fenestro. Instinkto &#x15D;in avertis, ke en &#x11D;i &#x15D;i trovos la vorton de l� enigmo. &#x15C;i do mallevi&#x11D;is, prenis la objekton, &#x11D;in zorge malfaldis, legis kaj komprenis. Ja &#x11D;i estis la markiza letero, &#x109;ifita de Viktoro kaj malproksimen &#x135;etita.</p><p>
      Siavice la ri&#x109;a farmomastrino pali&#x11D;is: flavaj fajreroj eliris el &#x15D;iaj okuloj; &#x15D;iajn manojn agitis konvulsia tremado; sufoki&#x11D;ante, &#x15D;i estis devigita sidi&#x11D;i en apogse&#x11D;on. Sed rapide &#x15D;i resani&#x11D;is: malamegema, &#x15D;i murmuris:</p><p>
      � Ha! markizo, vi pentos pri via aroganta letero; iam vi komprenos, ke vi estus estinta pli prudenta tran&#x109;inte vian manon ol &#x11D;in skribinte.</p><p>
      En tiu momento, Andreo, kiu de malproksime ekvidis sian filon kuradantan kvaza&#x16D; frenezulo, senprokraste revenis, timante malfeli&#x109;a&#x135;on. Kiam li vidis sian edzinon kun brovoj krispi&#x11D;antaj, kun malbona viza&#x11D;o, sidantan meze de mebloj duonrompitaj do la Viktora kolerego, li ekkriis:</p><p>
      � Kio do okazas? Kion tio signifas?</p><p>
      � Tio signifas, karulo, ke por sinjoro de Prelongo vi estas &#x109;iam nur la filo de lia iama lakeo.</p><p>
      Andreo eksaltegis pro la insulto.</p><p>
      � Kiu diris tion?</p><p>
      � Legu.</p><p>
      Heleno prezentis al sia edzo la leteron de la markizo. Tiam &#x15D;i devis liveri klarigojn, &#x109;ar Lin&#x15D;ardo ne konis la klopodon provitan de Viktoro. De la unuaj vortoj, li respondis, ke lia filo estas juna malhumilulo, kiu ricevis nur tion, kion li meritis. Tamen ge-Prelongoj povus uzi terminojn malpli ofendajn. Ili estas tre feli&#x109;aj, havinte lakeon, kiu bonvolis al ili redoni ilian a&#x16D; prefere sian kastelon. Poste li beda&#x16D;ris la neeblecon de tiu geedzi&#x11D;o, kiu sola povis kvietigi la ripro&#x109;ojn de lia tro delikata konscienco.</p><p>
      Vespere Viktoro revenis, rompita de lacego. Dum la tuta tago, li mar&#x15D;is rekten anta&#x16D; si, nesciante kien li iras. En lia cerbo ekscitegita, la letero de la markizo estis kvaza&#x16D; fotografi&#x11D;inta: li &#x11D;in sen&#x109;ese relegis. Do oni for&#x135;etis ne la militiston kiel ne sufi&#x109;e gloran, sed la nepon de la iama lakeo. Tiom da laboroj, da penadoj, da kura&#x11D;o, da ruzoj estis senutilaj. Por la aristokrata malhumila&#x109;o de tiuj nobeluloj, la malnobeleco de la nomo superis la valoron de la viro. Oni al li ripro&#x109;is devenan makulon, da kiu nenio povus lin senigi; oni &#x135;etis sur lian viza&#x11D;on antikvan kota&#x135;on, el kiu li kredis sin purigita de tempo tre longa, a&#x16D; prefere kiun li neniam konis.</p><p>
      Pereigaj projektoj ruli&#x11D;is en la kapo de la junulo. El&#x135;etitaj kiel neefektivigeblaj tuj kiam naskitaj, ili estis anstata&#x16D;itaj de aliaj, la&#x16D; sen&#x109;esa randirado.</p><p>
      Unue la kapitano pensis elvoki la markizon al duelo; poste, komprenante kiel estus ridinda duelpeto sendita al maljuneta viro, li volis trapu&#x15D;i ponardon en lian gor&#x11D;on, bruligi la kastelon, a&#x16D; prefere eniri en la subterajn galeriojn, ilin plenigi da pulvo, kaj eksplodigi la antikvan domegon kun &#x11D;iaj lo&#x11D;antoj.</p><p>
      Sed iom post iom la aera blovo kaj la mar&#x15D;ado, lacigante liajn muskolojn, samtempe kvietigis la perforton de lia unua incitego. Kiam li revenis en la farmodomon, li estis preska&#x16D; trankvila.</p><p>
      Heleno lin atendis.</p><p>
      � A&#x16D;skultu, &#x15D;i diris; anta&#x16D;nelonge vi nomis min via malbona genio; vi ...</p><p>
      � Ha! patrino, kiam vi scios.</p><p>
      � Mi scias &#x109;ion: mi trovis la leteron.</p><p>
      � Kaj vi estas kvieta: vi do ne komprenis?</p><p>
      � Jes; nur mi trovis rimedon por &#x109;ion aran&#x11D;i.</p><p>
      � Kiun?</p><p>
      � Necese estas, ke la edzini&#x11D;o fari&#x11D;u neevitebla.</p><p>
      � Sed kion fari? ekkriis la junulo mirante.</p><p>
      � Ha! ne estas mi, kiu al vi tion klarigos. &#x108;ar vi ne divenis, ekenliti&#x11D;u kaj dormu. Morga&#x16D; via spirito estos pli komprenema.</p><p>
      Sinjorino Lin&#x15D;ardo rigardis sian filon, ridetante la&#x16D; maniero tiel mistera, ke Viktoro eksaltis, dirante:</p><p>
      � La rimedo estas malmulte certa kaj tro dan&#x11D;era.</p><p>
      � Kion vi riskas nun? Neniel vi sukcesos alimaniere. Kiu volas la finon volas la rimedojn.</p><p>
      � Estas vere, patrino.</p><p>
      � Ni supozu, ke la edzini&#x11D;o ne sekvos, vi &#x109;iam havos la ven&#x11D;on kiel konsolon.</p><p>
      � Vi estas prava! Ha! malhumila familio, vi scios kiel kare pagigas insultojn la kapitano Lin&#x15D;ardo!</p><p>
      Se la sento reganta en la farmodomo estis la kolerego, en la kastelo &#x11D;i estis la malkvieteco. Apena&#x16D; Ra&#x16D;lo sendis la leteron, jam li estus volinta &#x11D;in deteni. Li prave pensis, ke viro simila al Viktoro neniam pardonos la insultojn en &#x11D;i enhavatajn. Pro tio, li volis doni al Matildo kiel eble plej rapide naturan protektanton. De kvar jaroj, sinjoro de Blasano vizitadis en la kastelo; do amba&#x16D; gejunuloj kredeble sin reciproke studadis sufi&#x109;e bone. La markizino, kiun li komisiis por sondi pri tio la koron de sia filino, sen malfacileco konstatis, ke &#x11D;is nun &#x11D;i ne batis. Sed se la amo estis ankora&#x16D; nur bur&#x11D;ono, la tempo en kiu &#x11D;i flori&#x11D;os alproksimi&#x11D;as. Inter &#x109;iuj adorantoj, kiujn &#x15D;i renkontis, sinjoro de Blasano estis certe &#x109;i tiu, kiun &#x15D;i plej vole estus akceptinta kiel edzon.</p><p>
      Ra&#x16D;lo parolis aparte kun la juna duko, kaj al li diris ke, se la intencoj iam elmontritaj de li ne &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is, li povos peti sian patrinon, la dukinon de Blasano, ke &#x15D;i bonvolu veturi Prelongen por fari edzi&#x11D;peton, kiu estos favore akceptita.</p><p>
      Ebria pro &#x11D;ojo, Gastono skribis al sia patrino dum la vespero mem. Post du tagoj, sinjorino de Blasano sin prezentis en la kastelon, kaj petis por sia filo la manon de fra&#x16D;lino de Prelongo.</p><p>
      Oni decidis, ke la juna duko estos permesita al regula amindumo dum la kelkaj semajnoj ankora&#x16D; vivotaj en la kamparo. La geedzi&#x11D;o festi&#x11D;os en Parizo, post la reveno de la vintra sezono. &#x108;ar sinjorino de Blasano estis restonta en Prelongo kun sia filo, oni por &#x15D;i preparis plenan &#x109;ambraron.</p><p>
      Timante unu el tiuj ruzoj, kiujn tiel ofte kutimis la kapitano Lin&#x15D;ardo, Ra&#x16D;lo rekomendis, ke oni konservu pri tiu projekto la plej absolutan sekreton. Al neniu inter la invititoj ankora&#x16D; lo&#x11D;antaj en la kastelo oni do faris konfidencion.</p><p>
      Oni esceptis nur la grafon, intiman amikon de la duko, kaj fra&#x16D;linon de Savinako, al kiu Matildo da&#x16D;re sentis fratinan amikecon.</p><p>
      Eble sinjoro de Prelongo estus pli aminta militistan bofilon, ekzemple sinjoron de Ruvezo. Savinte la vivon de lia filino, la junulo estis preska&#x16D; rajtigita peti &#x15D;ian manon. Sed, kaj tio grande mirigis Ra&#x16D;lon, li sin detenis el &#x109;iu klopodo. Cetere, la&#x16D; sociala vidpunkto, la grafo multe malsuperis sian amikon: certe lia nobeleco estis tre rajta, sed ne komparebla al tiu de Blasanoj, kiu estis unu el plej antikvaj de Francujo, pli antikva e&#x109; ol tiu de Prelongoj. Pri la ri&#x109;eco, tiu de la juna duko estis vastega, dum la grafo trovis nur &#x15D;uldojn en la patra heredo. Cetere la markizino ne &#x15D;anceli&#x11D;is. &#x108;ar sinjoro de Blasano ja estas perfekta kaj nobla nobelulo, Ra&#x16D;lo al si diris, ke oni ne povas &#x109;ion posedi, ke ne estas li kiu edzi&#x11D;as sed lia filino kiu edzini&#x11D;as, kaj ke nur estas celotaj la &#x15D;atoj de Matildo.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo akceptis tiun edzini&#x11D;an proponon sen &#x109;agreno sed samtempe sen entuziasmo. Sciante ke la sorto de junulino, kiu alproksimi&#x11D;as la plena&#x11D;on, estas edzini&#x11D;i, &#x15D;i akceptis fermokule la edzon al &#x15D;i prezentitan, certa ke gesinjoroj de Prelongo celis nur &#x15D;ian feli&#x109;econ kaj ne povis erari.</p><p>
      Ne estis same por Valentino. Kun veraj &#x11D;ojaj elmontroj &#x15D;i eksciis tiun nova&#x135;on. &#x108;ar ne nur &#x15D;i estis vere feli&#x109;a, vidante, ke &#x15D;ia amikino faros edzini&#x11D;on, kiun multaj junulinoj estus enviintaj, sed anka&#x16D; tiu fini&#x11D;o liberigis &#x15D;ian konsciencon el premanta pezo. Momente, post la bela konduto de sinjoro de Ruvezo, &#x15D;i timis, ke Matildo enami&#x11D;os al la juna oficiro. Dum la kelkaj tagoj fluintaj de la kurad&#x109;aso, &#x15D;i atentis la fari&#x11D;ojn okazantajn en la kastelo kun vera kortu&#x15D;eco.</p><p>
      Ve! la plendinda junulino amis la junan grafon: &#x15D;i lin tiel amis, ke pro tio &#x15D;i ne dormis plu, precipe de tiu momento kiam &#x15D;i kredis, ke &#x15D;i ne estas mal&#x15D;atata de li. Tio alvenis tuje, en la momento mem, kiam minacis &#x15D;ian amikinon mortiga dan&#x11D;ero, kiam &#x15D;i vidis Frederikon rapidantan al la apro kaj enigantan en &#x11D;ian flankon la tran&#x109;ilon svingatan de lia pugno. &#x108;ar la koro de Valentino enhavis trezorojn de ameco, kiuj petis nur eltrovanton. Malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris &#x109;e &#x15D;ia onklino, &#x11D;i estis iom varmetigita de l� amikeco de Matildo. Sed la natureco de la junulino, ardanta kaj pasia, bezonis senton multe pli vivigan. Pro tio, kiam la juna venkanto sin prezentis al &#x15D;i, a&#x16D;reolita de sia triumfo, tiu dudekjara koro eksplodis.</p><p>
      La manpremo, per kiu la junulino sin donis tutan, ekbruligis saman amegon en la koron de Frederiko. &#x11C;is nun, koninte nur garnizonajn amrilatojn, la juna oficiro estis preparita al la ekokupo de tiu venkanta sento, kiu sin oferis kun sintenadoj de pre&#x11D;anto.</p><p>
      Dum fra&#x16D;lino de Prelongo pie metis en akvoplenan vazon la oficialan blankan bukedon, kiun &#x109;iuvespere al &#x15D;i alportis &#x15D;ia fian&#x109;o; dum &#x15D;i a&#x16D;skultis kun rideto iom senmova la korektajn amkonfesojn, kiujn la juna duko sin kredis devigata fari al &#x15D;i, anta&#x16D; la konsentaj okuloj de gepatroj kunsidantaj en la saloneto, Frederiko kaj Valentino, pretekstante, ke ili ne devas &#x11D;eni per sia &#x109;eesto la amelmontrojn de geamantoj amba&#x16D; reeniris en sian &#x109;ambron. Poste, &#x109;ar ili amba&#x16D; bezonis spiri aeron, ili el &#x11D;i eliris iom samtempe, kaj neeviteble sin renkontis en la parko.</p><p>
      &#x108;ar amba&#x16D; penis ne perfidi siajn sentojn, kaj repu&#x15D;is la vivegajn parolojn, kiuj el iliaj koroj supreniris &#x11D;is iliaj lipoj, ili rifu&#x11D;is malanta&#x16D; frazoj nur &#x11D;entilaj kaj tute negravaj. Kun elementoj tiel senvivaj la interparolado &#x109;iumomente haltis, kaj estis anstata&#x16D;ita de peza silento, kiun nek unu nek alia kura&#x11D;is rompi.</p><p>
      � La vetero estas tre bela, tiuvespere, fra&#x16D;lino.</p><p>
      � Tre bela, sinjoro.</p><p>
      � Vi do venis spiri aeron sur la teraso?</p><p>
      � Kiel vi vidas.</p><p>
      � Estas tiel varme en apartementoj.</p><p>
      � Oni sufoki&#x11D;as.</p><p>
      � Mi eliris, &#x109;ar mi timis, ke mia &#x109;eesto estus maldiskreta.</p><p>
      � Mi same.</p><p>
      � Oni ne devas &#x11D;eni geamantojn.</p><p>
      Frederiko rigardis Valentinon; kaj la junulino ru&#x11D;i&#x11D;is.</p><p>
      � Ja, &#x15D;i respondis.</p><p>
      Denove fari&#x11D;is silento. Amba&#x16D;, sin apoginte sur la balustradon, supre de kiu oni superis la tutan valon, a&#x16D;skultis tiujn malprecizajn kaj melankoliajn bruojn, kiuj estas la vo&#x109;o de belaj someraj noktoj. De la senluma kamparo, tra kiu Violano lumigata de la luno desegnis longan ar&#x11D;entan rubandon, iliaj rigardoj supreniris al la &#x109;ielo borita de brilaj punktoj, kiujn la nokta astro estingis unu post la alia, plialti&#x11D;ante el horizonto.</p><p>
      � Mi kredas, ke la luno trovi&#x11D;as en sia unua kvarono.</p><p>
      � Ha! vi kredas.</p><p>
      � Jes, mi tion vidis hodia&#x16D; sur la kalendaro. Kiel poezia estas bela somera nokto.</p><p>
      � Jes, sed iom malvarmeta. Mi foriras, da&#x16D;rigis Valentino, feli&#x109;a, &#x109;ar &#x15D;i trovis tiun rimedon por rompi embarasantan interparoladon. Mi estas maldike vestita; kaj mi timus malsanigon.</p><p>
      Kaj ne e&#x109; vidinte la respektan kaj amplenan saluton, kiun al &#x15D;i sendis la junulo, &#x15D;i forkuris, kiel frenezulino, tra la parko, kaj rapide &#x15D;i sin enfermis en sian &#x109;ambron. &#x15C;i sufoki&#x11D;is.</p><p>
      Restinte sola, sinjoro de Ruvezo ekbruligis cigaron. Dum li &#x135;etis tra la spaco odorajn fulmelspirojn, li lasis erari siajn okulojn al la nigra kamparo ku&#x15D;anta sub liaj piedoj. Kubutapoginte sur la balustrado al kiu li revenis, li pripensis:</p><p>
      � Ne, li diris post iom da tempo, tio estas neebla. Se mi estas ri&#x109;a per nobeleco, per moneroj kontra&#x16D;e mi trovi&#x11D;as tute malri&#x109;a. Mi havas nur mian sub-le&#x16D;tenantan soldon; kaj tio estas maldika. Pri Valentino, &#x109;u &#x15D;i havas la postulitan doton? Mi dubas. Kun tiaj vivrimedoj, ni amba&#x16D; mortus pro mizero anta&#x16D; la malplena telermeblo. Poste, &#x109;u mi povas &#x15D;in treni el garnizono en garnizonon, precipe en Afriko? &#x108;u mi scias kie mi trovi&#x11D;os post unu monato? Eble en 
      Laghonat
      , eble pli malproksime. Ne, decide, mi ne povas edzi&#x11D;i. Sed tiam, kion fari? &#x15C;i estas diable ebriiga, tiu junulino; kaj mi amegas &#x15D;in kiel frenezulo. Certe pli bone estus foriri morga&#x16D;. Sed kiun pretekston prezenti? Anta&#x16D; la &#x109;aso, mi promesis, ke mi restos ankora&#x16D; dum dekkvin tagoj, kaj ke mi poste iros en mian familion, por en &#x11D;i pasigi mian lastan monaton da libertempo. Se li vidus min forirantan nun, la markizo kredus, ke mi tiel agas pro &#x109;agreno, &#x109;ar lia filino edzini&#x11D;as kun Gastono. Nu, ni enliti&#x11D;u: la nokto alportos bonan konsilon.</p><p>
      La grafo &#x135;etis malproksimen la brulantan pinton de sia cigaro, kiu eksaltegante el roko al roko naskis en la nokto garbaron de fajreroj.</p><p>
      Dum li monologis en la parko, Valentino reenirinte en sian &#x109;ambron, sin &#x135;etis en apogse&#x11D;on, mordante sian naztukon por mala&#x16D;digi siajn ploregojn.</p><p>
      � Ha! estas finite! Li ne min amas. Tiuvespere li ne diris al mi tri parolojn: tamen estis favora la okazo. &#x108;u iam oni &#x11D;in retrovos? Ve! mi kredis, ke mi estis leginta amon en liaj okuloj. Mi eraris. La&#x16D; la famo, li estas malri&#x109;a, kiel mi: do por li mi &#x109;iam estos nur la birdeto, kiun oni vundas pasante, kiun oni forgesas, kaj kiu agonias en nekonita angulo. Ho! Frederiko mia, mia amato, mi tion komprenas; vi bezonas, ne malri&#x109;ulinon kiel min, sed ri&#x109;an heredantinon kiu reorumos vian blazonon. Vi estas prava; vi tion meritas; tion al vi &#x15D;uldas la Fatalo. &#x108;ar vi estas la plej bela, la plej nobla, la plej kura&#x11D;a: kaj mi estus krimulino, se mi vin embarasus per mia mizero.</p><p>
      Subite &#x15D;i a&#x16D;dis pordon malfermi&#x11D;antan: estis sinjoro de Ruvezo, kiu reeniris. &#x15C;i a&#x16D;skultis, detenante sian spiron, imagante, ke li alvenas por &#x15D;in surprizi, por &#x15D;in formeti. &#x15C;i estas konvinkata, ke li trovi&#x11D;as &#x109;i tie, malanta&#x16D; la pordo, a&#x16D;skultante. &#x15C;i diras tre la&#x16D;te, ke tia ago estas tre mal&#x11D;entila, ke reale li estas nur komuna deloganto, nur rabisto de ina honoro. Sed, post tiu penso, &#x15D;ia koro saltegis pro espero. Fine, ne povante sin deteni, volante montri al li, ke &#x15D;i sin gardas, ke &#x15D;i ne lin timas, &#x15D;i tiris la riglilon kaj tuje lar&#x11D;e malfermis la pordon. Sed &#x15D;ia lampo lumigis nur al koridoro tute senhoma. Frederiko estis reenirinta en sian apartementon, kaj ne pripensis al &#x15D;i. Ne, vere, li &#x15D;in ne amis.</p><p>
      Larmoj de &#x109;agreno supreniris al la okuloj de la junulino. Kial li venis en la kastelon? Anta&#x16D; kiam &#x15D;i lin renkontis, &#x15D;i estis feli&#x109;a en la societo de Matildo: la amikeco de &#x15D;ia elekta fratino sufi&#x109;is al &#x15D;iaj deziroj. Dum nun, kion do &#x15D;i bezonas? Nur pripensante al tio, &#x15D;i ru&#x11D;i&#x11D;is. Ho! nun &#x15D;i vidas klare en sia animo. Tio, kion &#x15D;i kredis esti amo, estas malamo kontra&#x16D;e. &#x15C;i lin malamas, &#x109;ar li &#x15D;in malfeli&#x109;igis, &#x109;ar li &#x15D;in plorigis, &#x109;ar li sin &#x15D;ovis en &#x15D;ian esta&#x135;on tiel rapide, &#x109;ar li penetris en &#x15D;ian koron tiel profunden. ke li kaj li sola &#x11D;in tutan hodia&#x16D; okupas. Jes, &#x15D;i lin malamas, &#x15D;i lin malamas funde de sia animo.</p><p>
      Subite &#x15D;i memoris, ke la &#x15D;tuparo kondukanta al la &#x109;ambro de la grafo ne estas la sama ol la &#x15D;ia. Pro sento de alta konveneco, la markizino ne volis, ke la gejunuloj, kiujn &#x15D;i akceptis en sia kastelo, estu devigataj toleri la malagrabla&#x135;ojn de sen&#x109;esaj renkontoj tra la koridoroj. Por aliri el la &#x109;ambro de Frederiko al tiu de Valentino, oni estis devigata &#x109;u malsupreniri en la korton, &#x109;u trairi la &#x109;ambraron de sinjoro de Prelongo. Sed tiam tie ku&#x15D;is nesingardemo kaj samtempe malkonveneco, kies estis nekapabla sinjoro de Ruvezo.</p><p>
      Iom rekura&#x11D;igite de tiu ideo, Valentino enliti&#x11D;is, kaj post iom da tempo ekdormis, farante orajn revojn. &#x15C;i vidis sin glitantan kun Frederiko sur smeralda maro, en &#x15D;ipeto ornamita de multekostaj &#x15D;tonoj, provizita de veloj purpuraj, de silka &#x15D;nuregaro. Kaj ili reciproke amegis unu la alian; senlace ili al si tion konfesis; &#x109;ar ili trovi&#x11D;is en la lando de la revo, en kiu oni ne bezonas monon por ami kaj esti feli&#x109;aj.</p><p>
      La morga&#x16D;an vesperon, ili amba&#x16D; kompreneble sin renkontis en la sama loko.</p><p>
      � Nu, ekkriis Valentino, la hazardo naskas kelkafoje nekredindajn surprizojn. Ni nin retrovas &#x135;us en la sama loko.</p><p>
      Ameme la junulo respondis:</p><p>
      � Mi konfesas, ke tiun hazardon mi iom helpetis. &#x108;u vi min ripro&#x109;as?</p><p>
      � Ne, &#x109;ar mi volas vidi en via &#x109;eesto nur noblan intencon. Kredeble vi timis, ke min terurus vespertoj, fantomoj a&#x16D; aliaj timigiloj.</p><p>
      � A&#x16D;skultante nur mian kura&#x11D;on, mi venis alporti al vi la helpadon de mia glavo.</p><p>
      La junulino ridetis. Tiam rekomencis la hiera&#x16D;a silento.</p><p>
      Sed tiufoje &#x11D;i estis tiel terure elokventa, ke la grafo unua &#x11D;in rompis:</p><p>
      � Vi trovi&#x11D;os tre sola, fra&#x16D;lino, kiam via amikino estos edzini&#x11D;inta. Kredeble tiu forlaso vin instigos imiti &#x15D;ian ekzemplon.</p><p>
      La vo&#x109;o de Frederiko malforte tremetis.</p><p>
      � Dio mia, respondis Valentino, eble.</p><p>
      � &#x108;u mi povas koni la feli&#x109;ulon kiu ...?</p><p>
      � Ho! sinjoro, vi estas maldiskretema.</p><p>
      � Vi estas prava, fra&#x16D;lino: sed kiam mi a&#x16D;dis de via bu&#x15D;o la konfeson, ke vi amas aliulon, mi ne povis deteni ...</p><p>
      � Kial do? &#x108;u miaj sentoj, &#x109;u mia estonteco povas vin kortu&#x15D;i? Post kelkaj tagoj vi eliros: kredeble neniam ni nin revidos. Vi ne savis mian vivon, kiel vi faris al Matildo. Vi do vidas, ke mi &#x15D;uldas al vi nenion, nek konfidon, nek dankemon, nek e&#x109; memora&#x135;on.</p><p>
      Sinjoro do Ruvezo divenis, tra la maldol&#x109;eco de tiuj paroloj, la konfeson, kiun preterlasis la junulino. Tuje li prenis &#x15D;iajn manojn en la siajn, ekkriante:</p><p>
      � Nu, mi ne konsentas kun vi, kaj rajte mi interesi&#x11D;as al via estonteco. &#x108;ar mi estas devigata foriri post kelkaj tagoj, mi ne volas tion fari kaj anta&#x16D;e ne konigi al vi miajn sentojn. Mi amas vin, Valentino; mi vin amegas per profunda kaj nepereebla amo. Se mi havus feli&#x109;on inspiri al vi pasion egalan al la mia ni amba&#x16D; estus tre fortaj por batali kontra&#x16D; la malfacila&#x135;oj de la vivo: &#x109;ar sento tiel potenca kiel la mia facile triumfas &#x109;iujn barilojn.</p><p>
      Parolante, Frederiko &#x15D;ovis sian brakon &#x109;irka&#x16D; la talion de la junulino kaj &#x15D;in alkondukis al benko. Ebria pro &#x11D;ojo, Valentino sin demandis &#x109;u tio ne estas revo. Sed &#x15D;ia koro grandfrape batanta pruvis, ke la realeco preteriras &#x15D;iajn esperojn. Duonsvenante, lasante sin faleti inter la brakojn de la junulo, kiu &#x15D;in pasie premis kontra&#x16D; sin, &#x15D;i sentis sin tiel plene feli&#x109;a, ke la &#x15D;ajnigo de kontra&#x16D;batalo ne e&#x109; venis en &#x15D;ian penson.</p><p>
      En la ombro de la nokto, pli densigita ankora&#x16D; de l� ombro de arboj, ili malla&#x16D;te da&#x16D;rigis la balbutadon de tiuj amaj paroloj, maljunaj kiel la amaso de jaroj, sed tamen eterne junaj, &#x109;ar oni ilin elparolas nur dum la dudeka. Ili restis tiel &#x11D;is horo tre vespera, premante reciproke siajn manojn, al si ridetante, sentante sur sin la pezon de siaj rigardoj, kiujn ili ne povis vidi en la senlumeco. &#x15C;afo, kiun post la ekvespero oni liberigis en la parkon por forkurigi la &#x11D;arden&#x15D;telistojn, mirante pro tiuj du ombroj sidantaj sur benko, kiuj &#x15D;ajne faris nur unu, venis ilin flari: ilin rekoninte, &#x11D;i ku&#x15D;i&#x11D;is anta&#x16D; iliaj piedoj. Kiam, ne sen beda&#x16D;ro, ili estis devigitaj reeniri, la junulo altiris al sia brusto sian novan amikinon. Ameme &#x15D;in preminte en siaj brakoj, li almetis sur la frunton de l� adoratino siajn varmegajn lipojn. Valentino ektremis, kaj rapide sin demetis el la premado &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;anta. Fine, al si ridetinte ankora&#x16D; dum iom da tempo, la geamantoj senparole disi&#x11D;is.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, la junulino sentis ankora&#x16D; sur sia viza&#x11D;o la premon de Frederikaj lipoj. &#x15C;ajnis al &#x15D;i, ke tiu kisado profunde penetris en &#x15D;ian karnon, kaj &#x11D;in markis kiel ru&#x11D;a fero. &#x15C;i estis konvinkita, ke &#x109;iuj, kiuj &#x15D;in renkontas, devas &#x11D;in ekvidi.</p><p>
      Kelkaj tagoj fluis. La limtempo fiksita de sinjoro de Ruvezo por lia eliro jam estis pasinta: tamen la grafo &#x109;iam restis. &#x108;iuvespere la juna oficiro kaj Valentino lasis en la salono la reprezentantojn de l� oficiala amo, kaj rapide sin ka&#x15D;is en malluman angulon de la parko, kie ili estis certaj, ke oni ne ilin malhelpos. Tiu loko trovi&#x11D;is apud la ruinforma dometo, konstruita anta&#x16D; jam kvardek jaroj de la avo de Matildo.</p><p>
      Interne de &#x11D;i trovi&#x11D;is &#x109;ambro, okupita de fra&#x16D;lino de Prelongo, kiu &#x11D;in aliformigis en specon da 
      <emphasis>buen</emphasis><emphasis>-retiro</emphasis>
      , por &#x15D;ia propra uzado. Ofte la junulino &#x109;i tie pasigis la varmajn horojn de la tago.</p><p>
      Vagigante siajn fingrojn sur la fortepiana klavaro, &#x15D;i rigardadis la belegan vida&#x135;on, kiu, de tiu loko alta kaj elstaranta, vasti&#x11D;is sub &#x15D;iaj okuloj. En angulo, pentrostablo; kontra&#x16D; muroj, pentrotola&#x135;oj ne finitaj; sur la mebloj, iom &#x109;ie, kolorskatoloj, pa&#x15D;teloj, muzikaj kajeroj, elmetis tiun &#x109;arman malordon de l� artistino, kiu sin sentas en sia privatejo, kaj kiu, certa ke &#x15D;i ricevos neniun viziton, ne perdas en zorgega ordigo de siaj laboriloj, tempon pli bone uzatan por la revado. Fine, funde de la &#x109;ambro, vidi&#x11D;is lar&#x11D;a turka kanapo, sur kiun Matildo plezure ku&#x15D;i&#x11D;is, kiam &#x15D;i estis laca, a&#x16D; kiam mankis la inspirado.</p><p>
      Ian vesperon, Valentino alvenis al la kunvenejo, nervincitata, agitata, maltrankvila. La vetero estis sufokanta. De pli ol du horoj, pezaj nuboj kuprokoloraj mallumigis la atmosferon, rondiris malrapide &#x109;irka&#x16D; la plata&#x135;o, kaj &#x15D;ajnis pezi sur la teron kvaza&#x16D; plumba klo&#x15D;o. Sinjoro de Ruvezo diris al sia amikino ke, e&#x109; en Al&#x11D;erio, kiam blovas siroko, li ne memoris esti spirinta aeron tiel varmegan.</p><p>
      De kvarono da horo apena&#x16D; ili sidis, kiam subita fulmofajro dis&#x15D;iris la nubon, tuj sekvita de tondra frapo seka, bruta, krakeganta, kiel kanona bruego eksplodanta en orelo. La junulino pu&#x15D;is krion de teruro; Frederiko mem eksaltis.</p><p>
      � Ni reeniru, &#x15D;i diris; mi timas. Certe Valentino estis kura&#x11D;a, e&#x109; tre kura&#x11D;a kontra&#x16D; vera dan&#x11D;ero. Sed estis teruro, kiun neniam povis venki &#x15D;ia voleco: &#x11D;i estis la teruro pro la fulmotondro. Kiam la tondro bruegis, kiam la fulmoj blindigis &#x15D;iajn okulojn, &#x15D;i sin metis en angulon, ka&#x15D;is sian kapon inter siajn manojn kaj ne movi&#x11D;is plu. &#x108;ar sur &#x15D;ian naturecon tro nervinciteblan la atmosfera elektro agis la&#x16D; eksterordinara potenco.</p><p>
      � Ni reeniru, &#x15D;i ripetis; ni reeniru rapide. Jam levi&#x11D;inte, la junulino ekeliris, kiam vera trombo falegis sur la terason. Blindigite de fulmofajroj kaj de hajleroj, kiuj skur&#x11D;is lian viza&#x11D;on, la grafo havis nur tempon malfermi la pordon de la dometo, kiu feli&#x109;e ne estis &#x15D;losita, kaj diri al sia amikino:</p><p>
      � Eniru tien. Sed en la &#x109;ambro regis plena senlumeco. Valentino, kiu konis &#x11D;ian aran&#x11D;on, trafis palpetante la lar&#x11D;an turkan kanapon, sur kiun &#x15D;i faletis; dum la grafo, kiu, kiel &#x109;iuj fumantoj, portis sur si alumetojn, ekbruligis unu el ili. De tempo al tempo la lumego de fulmofajro, enirante tra la mezepokaj fenestretoj, eklumigis al la &#x109;ambro, per rebrilo dubeblua de bruligita sulfuro.</p><p>
      &#x108;ar Matildo venis en sian 
      buen
      -retiron nur dum la tagmezo, &#x15D;i opiniis, ke estas senutile meti en &#x11D;in ian lumigilon. Tie do vidi&#x11D;is nek lustro, nek kandelabro, nek e&#x109; lampo. Fine tamen, en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo, &#x109;i tie forgesitan kredeble de multaj monatoj, kaj ne superantan la vitroringon de l� ingo. Li &#x11D;in ekbruligis.</p><p>
      Lumigite de tiu &#x15D;anceli&#x11D;anta flamo, kies malforta lumeto ne povis kontra&#x16D;batali la lumegon de la fulmotondro, la angulo de la &#x109;ambro. en kiu trovi&#x11D;is la turka kanapo, restis en la duonombro. La junulo tien sin direktis, sidi&#x11D;is apud sian amikinon, kaj &#x15D;in altiris al sia koro. Pro la nekonscio ka&#x16D;zita de la teruro, Valentino sin ka&#x15D;is sub la veston de Frederiko, apogis sian kapon kontra&#x16D; lian bruston kaj fermis la okulojn. El &#x15D;iaj haroj, el &#x15D;ia tuta persono eli&#x11D;is malkvietiga parfumo, kiu supreniris al la cerbo de la junulo kaj fine lin malsa&#x11D;igis. Li sin klinis, renversis malanta&#x16D;en la kapon de la junulino, kaj almetis sur &#x15D;iajn lipojn longan kisadon, kiun &#x15D;i nevole redonis, kiam la kandelo tute brulita subite estingi&#x11D;is.</p><p>
      La fulmotondro kvieti&#x11D;is, a&#x16D;digante nur post longaj intertempoj ian malproksiman tondreton. Post kelkaj minutoj Valentino ekpu&#x15D;is grandan kriadon: kaj la silento refalis, peza, premeganta, kiel tiu de tomboj.</p><p>
      Kiam, post du horoj, la junulino eliris sur la terason por elmeti sian varmegan frunton al la malvarma aero de la nokto, nur vidante &#x15D;iajn brilajn okulojn, &#x15D;iajn purpurajn vangojn kaj &#x15D;ian iom lacetan sintenadon, estis facile diveni, ke en la ama batalo la neriparebleco estis plenumita, kaj ke &#x15D;i eliris estrine el brakoj de tiu, kiu &#x15D;in venkis.</p><p>
      Tria horo matena eksonis. De longa tempo estis fermitaj la diversaj enirejoj en la kastelon. &#x108;ar pro honto Valentino estus mortinta prefere ol malfermigi al &#x15D;i la pordon, &#x15D;i reeniris en la dometon, en kiu &#x15D;i atendis kune kun sia amanto la levi&#x11D;on de la matenru&#x11D;o. Kiam eksteraj bruoj al ili sciigis, ke la servistaro estas elliti&#x11D;inta, kaj sekve, ke la pordoj estas malfermitaj, amba&#x16D; geamantoj, por realiri al sia &#x109;ambro, alpa&#x15D;is sin klinante al la tero kaj sin ka&#x15D;ante malanta&#x16D; la kreska&#x135;aroj, por eviti, ke oni ilin vidu.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, sinjoro de Blasano petis sian fian&#x109;inon, ke &#x15D;i bonvolu kanti romancon, kiun li speciale &#x15D;atis. Por al li plezurigi, Matildo ser&#x109;is en sian muzika&#x135;on la verkon petitan. Sed &#x11D;in ne trovinte, &#x15D;i memoris, ke &#x15D;i &#x11D;in lasis en la ruina&#x135;o. Do &#x15D;i petis la dukon, ke li bonvolu atendi dum kelkaj minutoj, alkuris al sia &#x109;ambro, ser&#x109;is sed vane en siaj po&#x15D;oj kaj tirkestoj la &#x15D;losilon de la dometo, kiun &#x15D;i kutime portis sur si. Tiam &#x15D;i pensis, ke kredeble &#x15D;i &#x11D;in forgesis en la seruro, malsupreniris en la parkon, kaj sin direktis al la 
      buen
      -retiro. Enirinte en sian laborejon, &#x15D;i estis tre mirigita, konstatante postsignojn de neklarigebla malordo. &#x15C;i diris al si, ke estontece &#x15D;i estos pli singardema, kaj ne lasos malfermita &#x109;ambron, kiu estus ebla rifu&#x11D;ejo por ia &#x11D;arden&#x15D;telisto. Poste, certi&#x11D;inte ke al &#x15D;i oni &#x15D;telis nenion, &#x15D;i prenis sian muzika&#x135;on, fermis la pordon, kaj tiufoje ne forgesis meti la &#x15D;losilon en sian po&#x15D;on.</p><p>
      Tuj &#x15D;i rakontis tiun historion al fra&#x16D;lino de Savinako. Feli&#x109;e tiu junulino prezentis sian dorson al la sunlumo: sen tio Matildo estus estinta tre mirigita pro la sintenado de &#x15D;ia amikino, ne komprenante kial subita ru&#x11D;i&#x11D;o kovris &#x15D;iajn vangojn.</p><p>
      Kiam vespere la geamantoj, ankora&#x16D; tremetantaj pro la memoroj de l� anta&#x16D;tago, sin &#x135;etis en la brakojn unu de la alia, ili konsentis ke, &#x11D;is la eliro de la juna oficiro, iliaj sinvidoj okazos, nokte kompreneble, en la &#x109;ambro de Valentino.</p><p>
      Sinjoro de Ruvezo estis tre malkontenta pro tiu kontra&#x16D;a&#x135;o, kiu, ilin senigante da loko senhoma kaj facile alirebla, malfaciligis iliajn amrenkontojn, kaj ilin faris tre dan&#x11D;eraj. &#x108;ar por aliri nokte al sia amantino tra la internaj apartementoj, la grafo devis trairi la tutan &#x109;ambraron de sinjoro de Prelongo, sekve peti de la markizo la du &#x15D;losilojn, kiujn li bezonis por tion fari. Kompreneble tia farmaniero estis tute neebla. Aliparte por &#x15D;in vizitadi dum la tago, li devis unue malsupreniri lian &#x15D;tuparon, poste transiri la korton, fine supreniri la &#x15D;tuparon de la junulino, kaj fari tian kurba&#x135;on tra koridoroj pli malpli plenaj da servistoj. Li sentis ke post tri tagoj de tiaj voja&#x11D;oj tra la kastelo, ilia kara sekreto fari&#x11D;os la temo de &#x109;iuj interbabiladoj. Do tiu dua rimedo estis tiel neefektivigebla kiel la unua.</p><p>
      Sekve dum la tuta tago Frederiko promenadis la&#x16D;longe kaj la&#x16D;lar&#x11D;e anta&#x16D; la malnova konstrua&#x135;o, studante tre atente &#x109;iujn ar&#x125;itekturajn elementojn, ornama&#x135;ojn, kornicojn, balkonojn kaj elstara&#x135;ojn: okule li mezuris la altecon de eta&#x11D;oj, notante en sia memoro la plej etajn kaj &#x15D;ajne plej senvalorajn detalojn. Poste li supreniris en grenejojn kaj penetris &#x11D;is la plej alta teraso de la granda turo, de kiu li superis la vastan tutecon de la tegmentaro. Li similis ar&#x125;itekturiston studantan la elementojn de ar&#x125;itektura plano. Sed sur tiun planon sinjoro de Ruvezo notis nur kelkajn partojn elstarantajn, neniel zorgante pri &#x109;iuj aliaj detaloj, kiuj lin ne speciale interesis. La morga&#x16D;an tagon, pretekstante ke li bezonas sigeligi sian permesa&#x135;on per la milita estraro, li veturis 
      Rouen
      �on kaj revenis alportante paka&#x135;on, kiun li mistere ka&#x15D;is en sian &#x109;ambron. &#x11C;in malferminte, li eltiris tuber&#x15D;nuron, unu el tiuj dikaj manteloj por veturigistoj, nomitaj limusinoj, kaj paron da Strasburgaj lan&#x15D;uoj.</p><p>
      Kiam alvenis la vespero, li petis Valentinon, ke &#x15D;i lasu malfermita &#x11D;is la mateno &#x15D;ian tualetejan fenestron, dirante ke &#x15D;i ne maltrankvili&#x11D;u se &#x15D;i ne vidas lin aperantan, &#x109;ar la sukceso de lia entrepreno ne estas certa; sed tamen ke &#x15D;i ne teruri&#x11D;u se, dum ia horo de la nokto, viro pa&#x15D;egas la apogilon de &#x15D;ia fenestro; &#x109;ar tiu viro estos li. La apartemento lo&#x11D;ita de fra&#x16D;lino de Savinako estis lokita en la parton de l� antikva kastelo, kiun ne faligis la eksplodo ordonita de la kardinalo. Tu&#x15D;ante la grandan nordan turon, &#x11D;i estis kun &#x11D;i konservita en la restarigo farita de Ludoviko de Prelongo. La ronda &#x109;ambro, kiun formis tiu turo &#x109;e &#x109;iu eta&#x11D;o estis e&#x109; aliformigita de la junulino en tualetejon. &#x11C;uste malsupre de la fenestro, kiu al &#x11D;i lumigis, trovi&#x11D;is la fama blazono, kiun la markizino tiel ame rigardadis dum la unuaj monatoj de sia edzini&#x11D;o. &#x11C;i okupis la tutan spacon ekzistantan inter la supro de la enireja pordo kaj la malsupro de la fenestro Valentina. La tri leonoj pasantaj skulptitaj en la granito faris tri profundajn reliefa&#x135;ojn, sur kiujn la piedo povis sin apogi. Plie la supera rando de la lar&#x11D;a &#x15D;tonplato faris sur la muro elstara&#x135;on, sur kiun povis krampi&#x11D;i la manoj kaj sin apogi la genuoj de iu, kiu estus dezirinta sin suprentiri &#x11D;is la fenestro.</p><p>
      Kiam la grafo estis certa, ke &#x109;iuj dormas en la kastelo, li vestis sian limusinon super siaj vestoj, kaj &#x11D;in premis per ligilo &#x109;irka&#x16D; sia talio, por ke &#x11D;i ne flirtadu. Anstata&#x16D;inte siajn pantoflojn per la Strasburgaj lan&#x15D;uoj, li volvis la tuber&#x15D;nuron kaj metis la ringegon tiel formitan &#x109;irka&#x16D; sian bruston, &#x11D;in apoginte sur sian maldekstran &#x15D;ultron. Tion farinte, li estingis sian luma&#x135;on, malfermis la pordon tre anta&#x16D;zorge, certi&#x11D;is &#x109;u la koridoro estas senhoma, kaj same senbrue refermis la pordon. Palpetante per manoj etendataj, li trafis la &#x15D;tuparon al la tegmento, penetris en la grenejon, kaj sin direktis al fenestreto, kiun, dum la anta&#x16D;tago, li speciale ekzamenis tute atentege. Li sublevis la vitra&#x135;on, kiu malfermi&#x11D;is kiel kovrilo de tabakujo. &#x108;ar la junulo estis maldika kaj facilmova, li sen malfacileco penetris tra tiu malvasta malferma&#x135;o, kaj sin starigis sur la mallar&#x11D;a randa&#x135;o.</p><p>
      Nun li devis ekkapti per amba&#x16D; manoj la randon de la tegmento, kaj eksaltegi sur la azenan dorson sammaniere, kiel rajdanto saltegas sur sian &#x109;evalon, kiam li volas &#x11D;in ekrajdi, ne uzinte la piedingon. La entrepreno estis dan&#x11D;era. La anta&#x16D;ensalto estu malbone kalkulita, okazos falo sur la tegmenton, rulado sur la kruta deklivo, sekvita de timeginda saltego en la malplena&#x135;on, kun morto malsupren. Frederiko momente &#x15D;anceli&#x11D;is. Subite li eksaltis, turnis sur siaj manradikoj, kaj refalis rajde sur la randon, &#x11D;uste sur la lokon celitan. La anta&#x16D;ensalto estis bone kalkulita.</p><p>
      Tion farinte, li &#x109;iam rajde sin direktis al la parto de la tegmento, kiu plej proksimi&#x11D;is la grandan turon. &#x11C;in trafinte, li malvolvis la tuber&#x15D;nuron, firme alligis unu el &#x11D;iaj ekstremajoj al la granda monumenta kamentubo, datumanta de la XIII
      a
      �jarcento, fiksis la alian ekstrema&#x135;on &#x109;irka&#x16D; sia zono, por esti certa ke, &#x109;u okazus duonsveno, li ne estus rapidigita en la abismon, kaj &#x135;etis en la spacon la &#x15D;nurrondon tiel formitan.</p><p>
      Tiam ekkaptinte plenmane la &#x15D;nuregon, poste &#x11D;in premante per siaj kruroj, li sin lasis gliti sur la dorso, la&#x16D;longe de la tegmenta deklivo, &#x11D;is la defluilo. Sen la dika teksa&#x135;o per kiu li zorge sin vestis, li estus alveninta malsupren kun vestoj &#x15D;iritaj kaj sangiga ha&#x16D;to.</p><p>
      Tien alveninte, li stari&#x11D;is sur la zinka defluilo, kiu iom faldetis sub lia pezo, sed ja estis sufi&#x109;e firma por lin porti: tiam li sin senigis da sia &#x15D;nuro kaj da sia limusino, kiujn li zorge kunrulis kaj lasis en tiu loko, por ilin retrovi, kiam li revenos. Li alpa&#x15D;is la&#x16D;longe de tiu dan&#x11D;era vojeto, havante dekstre la tegmenton kaj maldekstre nenion, la profundegajon. En tiu loko la kastelo estis konstruita sur la krutega roko, kies &#x11D;i &#x15D;ajnis esti nur la da&#x16D;rigo. Okazu mal&#x11D;usta pa&#x15D;o a&#x16D; ardezo glitiga, kaj la junulo estos rapidigita el ducent metroj da alteco, trovante sub sia mano nenion al kio li povos alkro&#x109;i&#x11D;i.</p><p>
      Meze de sia vojiro, li malforte frapis la pinton de sia piedo kontra&#x16D; reliefa&#x135;on faritan de kunluta&#x135;o. Li sentis sin &#x135;etetita anta&#x16D;en; li preska&#x16D; ekfalis: sed dank� al ekpenego de sia voleco, li sin re&#x135;etis malanta&#x16D;en kaj retrovis sian ekvilibron. Sed la skuo estis forta. Li estis devigita halti momente por spiri, kaj lasi al sia koro grandfrape batanta la tempon necesan por kvieti&#x11D;i.</p><p>
      Tiam, palpetante per la piedo &#x109;iujn malglata&#x135;ojn, li malrapide da&#x16D;rigis sian iradon. &#x108;ar la Fatalo favoras la maltimulojn, li trafis sen malfacila&#x135;oj la angulon reenirantan, formitan de la granda turo kaj de la kastela fronto rigardanta la parkon. Tiun angulon okupis &#x15D;tala &#x15D;nurego, kiu estis la kondukanta fadeno de fulm&#x15D;irmilo starigita sur tiu turo anta&#x16D; dudek jaroj. Tiun &#x15D;nuregon fiksis kontra&#x16D; la muro fortikaj krampoj. La tuta&#x135;o &#x15D;ajnigis &#x15D;tupetaron, kies &#x15D;tupetoj estus spacigitaj el du al du metroj. Frederiko sin lasis gliti la&#x16D;longe de tiu &#x15D;nurego, sin ripozante dum unu sekundo sur &#x109;iu el metalaj krampoj, kaj trafis la rondan kornicon, kiu ripeti&#x11D;is &#x109;e &#x109;iu eta&#x11D;o de la turo. La viza&#x11D;on kontra&#x16D; la muro, la brakojn kruce tenatajn, li malrapide flankenrampis. Alveninte anta&#x16D; la blazonon, li ekkaptis &#x11D;ian superan randon, utiligis la leonojn kiel &#x15D;tupojn, kaj per unu sola saltego rapidis en la &#x109;ambron de Valentino, kiu malfermis siajn brakojn por lin akcepti.</p><p>
      Dudek fojojn la juna oficiro ludis sian vivon, sed en Afriko, li tiel ofte &#x11D;in riskis, kvankam ne anta&#x16D;vidante al la celo feli&#x109;on kompareblan al tiu, kiu lin atendis, ke li konsideris tiun laboron kvaza&#x16D; negrava&#x135;on, kompare kun la rekompenso promesita.</p><p>
      Efektive, kiam, post tri horoj, resekvinte la&#x16D; mala direkto la vojon de li trairitan sur la tegmentoj, Frederiko retrovi&#x11D;is sana kaj savita en sia lito, li tuj ekdormis, al si dirante, ke nun lia ekzistado estas finita. &#x108;ar li konsumadis per unu sola trinkego la tutan pokalon de superegaj feli&#x109;a&#x135;oj, de nun la vivo havas plu nenion al li prezenti.</p><p>
      La markizo iom miris, vidante ke sinjoro de Ruvezo da&#x16D;rigas sian &#x109;eestadon en la kastelo multe pli longatempe ol la junulo anta&#x16D;e tion intencis. Kiam eliris la lastaj invititoj, la miro de Ra&#x16D;lo pligrandi&#x11D;is. La festoj estis finitaj: nenio detenis Frederikon en Prelongo. Nur kelkaj tagoj estis ankora&#x16D; fluontaj &#x11D;is la fino de lia libertempo. &#x108;u li estos devigata reveni al sia korpuso, ne revidinte sian familion? Tio estis vere tre stranga. Sinjoro de Prelongo laborigis sian cerbon por klarigi tian konduton, sed li eltrovis nenion. Certe la juna oficiro penis &#x109;iutage elpensi ian novan pretekston, kiu ne trompis la markizon, sed kiun &#x109;i tiu ne kura&#x11D;is protesti pro &#x11D;entileco. Cetere la markizino iam diris al la savinto de sia filino, ke de nun li devas konsideri &#x15D;ian domon kiel sian hejmon. La grafo uzis la permeson, kaj li estis prava.</p><p>
      La gekastelmastroj iom suspektis, ke la belaj okuloj de fra&#x16D;lino de Savinako ludis ian rolon en tiu afero: sed ili &#x11D;ojis pri tio. Kiam Matildo estos edzini&#x11D;inta, &#x109;ar ili ne povos konservi kun si la junulinon, ili pli amis ke &#x15D;i edzini&#x11D;u kun honesta viro kiel Frederiko, ol &#x15D;i revenu Parizon al sia onklino Artemiso.</p><p>
      Ha! jes, la grafo estis detenita de la belaj okuloj de sia amantino. &#x108;iutage li sentis sin pli mallar&#x11D;e envolvita. Anstata&#x16D; malakceli&#x11D;i pro la reciprokeco, lia amego kontra&#x16D;e pli kaj pli kreskis. &#x108;iunokte li supreniris sur la tegmenton, sin lasis gliti al la zinka defluilo, &#x11D;in sekvis, malsuprenrampis la&#x16D;longe de la fulmo&#x15D;irmila &#x15D;nurego, flankenrampis sur la mallar&#x11D;a kornico de la turo, grimpis sur la blazono de Prelongoj kaj de &#x11D;i eksaltegis en la brakojn de Valentino. Tiu aera promenado kiu, la unuan fojon, &#x15D;ajnis al li nereala, nun estis por li nur infana ludo, tiele al &#x11D;i li kutimis.</p><p>
      Ian tagon, li rimarkis, ke la granita &#x15D;tonplato ne ali&#x11D;is al la muro tiel firme kiel li tion kredis. De sescent jaroj &#x11D;i tie trovi&#x11D;is, kaj la pluvo, la varmo, la frosto iom post iom dispecigis la cementon; la &#x15D;anceloj al &#x11D;i truditaj de la junulo finis la difekton: kaj nun &#x11D;i staris nur proprapeze.</p><p>
      Unufojon e&#x109; &#x11D;i tiel &#x15D;anceli&#x11D;is sur sia fundamento, ke Frederiko timis, ke &#x11D;i tute balanci&#x11D;os kaj falos, lin forportante kun si. Pro tio nun li &#x11D;in ekkaptis nur tre sin garde. &#x108;ar li konis la pian amon, kiun al &#x11D;i sentis la markizino, li estus dezirinta &#x15D;in sciigi pri tio: sed li ne povis tion fari kaj samtempe ne perfidi siajn intervidi&#x11D;ojn. Do, kvankam tio lin multe &#x109;agrenis, li decidis, ke li silentos.</p><p>
      Du tagojn nur sinjoro de Ruvezo estis ankora&#x16D; pasigonta en Prelongo. Pli longatempe prokrasti estus grava malprudenta&#x135;o, kiu lin ripro&#x109;igus de liaj &#x109;efoj kaj malutilus lian plialtgradi&#x11D;on. Kun profunda mal&#x11D;ojo li vidis alvenanta la tagon en kiu li eli&#x11D;os el sia adoratino: sed tio, kio pligrandigis lian &#x109;agrenon, estis la malcerteco &#x109;u li ankora&#x16D; &#x15D;in vidos aparte anta&#x16D; sia eliro.</p><p>
      &#x108;ar la vento subite mali&#x11D;is. Post la varmaj tagoj de la anta&#x16D;a semajno postvenis sen&#x109;esa pluvado, kiu dronigis la kamparon en oceanon de grizaj vaporoj. &#x108;ielo, horizonto, kampoj, &#x109;io uniformi&#x11D;is en tiun unutonan koloron, kiu &#x15D;ajnas vesti de funebra vualo pensojn kaj objektojn, kaj plenigas animon da nekuracebla melankolio.</p><p>
      Valentino lin petegis, ke li ne risku sian vivon en tia vetero. Frederiko nenion respondis, kaj e&#x109; &#x15D;in konsilis, ke &#x15D;i konservu malfermata sian fenestron dum la tuta nokto: tamen li ne sciis &#x109;u li povos plenumi la promeson, kiun li faris al si mem.</p><p>
      Tamen, vespere, li havis ekmovon de &#x11D;ojo. La &#x109;ielo sennubi&#x11D;is kaj la koto de vojoj seki&#x11D;is rapide. Sed kiam li trovi&#x11D;is sur la tegmento, lia kontento ne longe da&#x16D;ris. La vento blovis uragane; kaj tio klarigis la rapidan malaperon de mar&#x109;a&#x135;etoj. La poploj de la parko, torditaj de la ventado, bruis kun funebra &#x11D;emado. La orelo de la junulo klare a&#x16D;dis la fajfadon de lokomotivo plenvapore ruli&#x11D;anta post du mejloj for de Prelongo. Momente Frederiko sin demandis &#x109;u la singardemo ne al li komande ordonas la reeniron: sed la &#x109;arma viza&#x11D;o de la juna virino, de kiu li sin sentis tiel senpacience atendita, prezenti&#x11D;is al lia penso. Li vidis &#x15D;in malkvieta, korbatanta pro espero kaj pro timo, prezentanta al la fenestro siajn nudajn brakojn, kiuj lin tiel pasie altiris, kiam li penetris en &#x15D;ian &#x109;ambron. Li komprenis ke, malgra&#x16D; siaj malpermesoj de l� anta&#x16D;tago, &#x15D;i atendas lian viziton dum tiu vespero, kiel dum la aliaj tagoj.</p><p>
      � Nu, li diris, mi ne malkura&#x11D;u. Sed sur la akra rando li estis devigita sin alkro&#x109;i per amba&#x16D; manoj, kaj forte premi la tegmenton per siaj femuroj, kiel oni faras por vivega &#x109;evalo.</p><p>
      � Kiam mi trovi&#x11D;os en la defluilo, li pensis, la tegmento mem min &#x15D;irmos. Tie &#x109;i mi havas nenion por min protekti.</p><p>
      La grafo da&#x16D;rigis malrapide, uzante egan fortikecon por ke la vento ne lin forportu. Kvankam la blovo estis malvarma, li lar&#x11D;gute &#x15D;vitadis. Alveninte apud la kamentubon, li alligis sian &#x15D;nuron kiel kutime, &#x11D;in volvis &#x109;irka&#x16D; sia korpo: poste, anta&#x16D; kiam li lasos sin gliti, li atendis kvieti&#x11D;on de la ventado.</p><p>
      Subite ventego pli fortega ol la aliaj falegis sur la kastelon. Sublevite kiel plumo, Frederiko etendis la brakojn por sin alkro&#x109;i al la &#x15D;nuro: sed liaj manoj ekkaptis nur la malplena&#x135;on. La malfeli&#x109;a junulo, &#x135;etite sur la deklivon de la tegmento, &#x15D;irante siajn ungojn por sin deteni sur la glitigaj ardezoj, ruli&#x11D;is senhalte &#x11D;is la defluilo, &#x11D;in preteriris, kaj unusaltege estis rapidigita en la profundega&#x135;on.</p><p>
      Sinjoro de Ruvezo ne eraris, opiniante ke Valentino ne enliti&#x11D;os anta&#x16D; kiam &#x15D;i estos ricevinta lian viziton. Tuj kiam alvenis la nokto, la junulino stari&#x11D;is apud sia fenestro, kalkulante la minutojn. De du horoj &#x15D;i atendis, kiam kortu&#x15D;anta kriado transiris la spacon, kaj &#x15D;in ekfrapis en koron de bato tiel bruta, ke &#x15D;i sur &#x11D;in almetis la manon, sufoki&#x11D;ante.</p><p>
      Poste &#x15D;i a&#x16D;skultis. Sed &#x15D;i a&#x16D;dis neniun bruon, krom la regula tik-tako de l� horlo&#x11D;o, krom la blekadoj de la ventego krakiganta la arbojn. Malrapide la horoj sonoris post la horoj. La vento malaperis. Nun &#x15D;i a&#x16D;dis la unutonan kantadon de pluvaj gutoj fluadantaj sur la folioj.</p><p>
      Kaj &#x15D;i atendis. &#x15C;iaj okuloj penadis sondi la senlumecon. &#x108;iumomente &#x15D;i kredis, ke nigra profilo aperas malsupre de &#x15D;ia fenestro: &#x15D;i sin klinis eksteren por al &#x11D;i prezenti la brakojn. Sed &#x11D;i estis nur fantomo kreita de &#x15D;ia deliranta imago. La horoj da&#x16D;rigis sian sonoradon unuj post la aliaj. Li ne venis.</p><p>
      Kaj &#x15D;i atendis. Ho! &#x15D;i lin konas; &#x15D;i konas sian Frederikon: &#x15D;i scias kiel li estas kura&#x11D;a. Se li ne trovi&#x11D;as tie &#x109;i, &#x15D;in premante en siaj brakoj, &#x15D;in kovrante per pasiaj kisadoj, tio okazas nur &#x109;ar estas li, kiu anta&#x16D;nelonge pu&#x15D;is tiun kriadon, &#x109;ar li glitis, &#x109;ar li falis, &#x109;ar li mortis.</p><p>
      Li mortis! Li estas malviva! &#x15C;i tiel ofte ripetadis tiujn tri vortojn, ke fine la senco de ili tute konfuzi&#x11D;as en &#x15D;ia cerbo. Cetere vo&#x109;o sekreta diras al &#x15D;i, ke tia afero estas neebla; ke, malgra&#x16D; &#x15D;ia maltrankvileco, &#x15D;i certe estus sentinta en sia tuta esta&#x135;o pli grandan dis&#x15D;iron. Tiam &#x15D;i genufleksas sur sian pre&#x11D;ose&#x11D;on kaj, per &#x109;iuj fervoroj de sia animo entuziasma kaj kredema, &#x15D;i pre&#x11D;egas la Dion de sia infana&#x11D;o. Iom rekura&#x11D;igite, &#x15D;i diras al si ke bezone estas varme rezoni. Se &#x15D;ia amanto estus rapidigita en la abismon, &#x15D;i estus a&#x16D;dinta la bruon de korpo peza rulanta el roko al roko. Sed vane &#x15D;i ser&#x109;as en sia memoro, &#x15D;i nun estas certa pri tio, &#x15D;i nenion a&#x16D;dis. Plie se Frederiko estas kura&#x11D;a, li same estas tre singardema. Li ne estus riskinta neeviteblan morton, estante certa, ke li &#x15D;in revidos la morga&#x16D;an tagon. Ne; li &#x15D;in obeis: li trankvile restis en sia lito. Sendube li venos balda&#x16D;: nun &#x15D;i estas certa pri tio.</p><p>
      Kaj &#x15D;i lin atendas.</p><p>
      Kiam la grafo sentis sin ruli&#x11D;antan sur la deklivo de la tegmento, ne povante sin deteni, li komprenis ke li estas pereonta. Sentante teruran impreson de malplena&#x135;o, li senvole ekpu&#x15D;is grandan krion, tuj haltigatan de kruelega doloro, kiu &#x109;esigis lian spiron. Estis la &#x15D;nurego, alligita &#x109;irka&#x16D; lia zono kiu tuje, brute, haltigis lian falegon. Duonsvenante, sufoki&#x11D;ante, Frederiko &#x11D;in ekkaptis instinkte. Subite la horizonto &#x15D;ajnis rapide turni&#x11D;adi &#x109;irka&#x16D; li, dum li sentis sin balancitan en la spaco per la vento, kiu da&#x16D;ris fortegan blovadon. Unue li neniel komprenis tion, kio okazas: senmova, li toleris, fermante la okulojn, la duoblan movadon, kiu lin skuis. Sed subite la vero lumigis al lia spirito: kaj, malgra&#x16D; lia kura&#x11D;o, varma &#x15D;vito perli&#x11D;is el la radiko de liaj haroj. La &#x15D;nuro estis stre&#x109;ita de la pezo de lia korpo sur la tran&#x109;anta rando de la defluilo: en la loko mem sur kiu &#x11D;i faldi&#x11D;is, la sen&#x109;esa movado de eliro kaj de aliro naskis sen&#x109;esan frotadon, kiu &#x11D;in rapide eluzis. &#x11C;i tran&#x109;i&#x11D;is. &#x108;iufoje kiam rompi&#x11D;is &#x15D;nurero, la &#x15D;nurego maltordi&#x11D;is, kaj estis tiu maltordi&#x11D;o, kiu &#x11D;in turni&#x11D;adigis. Kaj supre de abismo de ducentmetra profundeco lin pendigis tiu rompebla ligilo, kiu pli kaj pli maldiki&#x11D;is. De tempo al tempo, malgranda skueto lin avertis, ke ekrompi&#x11D;as unu el fadenoj, kiuj ankora&#x16D; lin detenis al la vivo.</p><p>
      Per tiu superhoma forteco, kiun naskas la instinkto por la konservado, la grafo febre ekkaptis la &#x15D;nuregon, kaj sin suprentiris sur &#x11D;i per la fortikeco de siaj manradikoj, ne zorgante pri ekskuoj, kiujn li al &#x11D;i trudis, kaj kiuj rapidigis &#x11D;ian rompeblecon. Kiam li trafis la defluilon, li sur &#x11D;in sin forte alkro&#x109;is per la maldekstra mano, dum lia mano dekstra ekkaptis la &#x15D;nuron supre de la loko tran&#x109;ita. Feli&#x109;e ne estis tro malfrue. Sed post kelkaj sekundoj, la &#x15D;nurego, malplilar&#x11D;igita &#x11D;is dikeco de &#x15D;nureto, estus rompi&#x11D;inta definitive, lasante la malfeli&#x109;an junulon fali kaj premegi&#x11D;i en la profundega&#x135;on.</p><p>
      Kiam, post lasta penado, Frederiko sin vidis en la de fluilo, liaj fortoj estis eluzitaj. Liaj oreloj zumis; flamoj pasis anta&#x16D; liaj okuloj. Timante, ke li svenos, li ku&#x15D;i&#x11D;is en la defluilon, en kiu li trovi&#x11D;is &#x15D;irmata kontra&#x16D; la vento, kaj sekve senriska. Li fermis okulojn, kaj sentis sin ekokupitan de sensenta rigideco.</p><p>
      Post unu horo lin vekis sento de glacia malvarmo, kiu lin penetris &#x11D;is ostoj. La pluvo ekfalis. &#x108;ar li okupis la tutan fundon de la defluilo, li baris la akvan fluon, kiu povis eliri, nur pasinte sur lia korpo. Feli&#x109;e li konservis sian limusinon, kies dika teksa&#x135;o lin &#x15D;irmis kontra&#x16D; la malsekeco, sed nur neperfekte. Tiu horo da ripozo al li redonis novajn fortojn. Li malalligis la ekstrema&#x135;on de la &#x15D;nuro, kiu pendis el lia zono, realligis &#x109;irka&#x16D; si la ekstrema&#x135;on sendifektan, kiu, de la kamentubo &#x11D;is la defluilo, ku&#x15D;is sur la tegmento, kaj komencis sian supreniron sur la glitigaj ardezoj. Kiam li alvenis sur la tegmentan randon, &#x109;ar la vento ne blovis plu, &#x109;iu dan&#x11D;ero malaperis. Li retransiris tra la fenestreto. Kaj kiam li estis reenirinta en sian &#x109;ambron, li sin &#x135;etis sur sian liton, kaj dankis la Dion de l� Amo, kiu lin tiel videble protektis. Sed, meze de sia dormeto, la junulo estis okupita de unu nura ideo: veki&#x11D;i samtempe kun la servistaro. &#x108;ar li volis malsupreniri en la korton, tuj kiam la afero estos ebla, por rekura&#x11D;igi Valentinon.</p><p>
      La suno jam estis levita, kiam pordo malfermi&#x11D;is por trapasigi la ta&#x109;menton de &#x11D;ardenistoj. La junulino &#x109;iam trovi&#x11D;is apud sia fenestro, kiun &#x15D;i ne forlasis dum la tuta nokto. Subite, apud kurbi&#x11D;o de aleo, &#x15D;i ekvidis viron rapide mar&#x15D;antan kaj al &#x15D;i sin direktantan. Kvankam &#x15D;i ne povis vidi lian viza&#x11D;on ka&#x15D;itan de kreska&#x135;aro, &#x15D;ia koro eksaltegis. Tiu viro estas li, &#x15D;i tion sentis; li estas &#x15D;ia Frederiko. Kiam &#x15D;i lin rekonis, eble iom palan, sed reale vivan, la malfeli&#x109;a knabino kiu, dum tiu tuta longa nokto plena da kortu&#x15D;a&#x135;oj, ne ver&#x15D;is unu larmon, subite ekploregis. Falante sur siajn genuojn, anta&#x16D; sia krucifikso, &#x15D;i ekkriis:</p><p>
      � Danke, Dio mia, danke! Kaj &#x15D;i senprokraste malfermis la pordon. La grafo trovi&#x11D;is jam en la koridoro. Li rapidis en la &#x109;ambron de Valentino, sublevis sian amantinon en siaj brakoj, kaj &#x15D;in kisadis, kiel oni kisas tiujn, kiujn oni ne kredis revidi.</p><p>
      � Ha! mia adoratino!</p><p>
      � Fine, mia amegato, vi estas &#x109;i tie; mi vin sentas; vi ne estas malviva.</p><p>
      � Ho! mi povas diri senmetafore, ke mia vivo estis detenita nur de unu fadeno.</p><p>
      � Kio do okazis? Altirinte la junulinon sur siajn genuojn, la grafo al &#x15D;i rakontis la dan&#x11D;erojn de li riskitajn, kaj per kiu maniero vere mirakla li estis savita.</p><p>
      Valentino, pendante al liaj lipoj, trinkis liajn parolojn, dum tremeto de teruro &#x15D;in skuadis tra &#x15D;ia tuta korpo.</p><p>
      Subite &#x15D;i pali&#x11D;is, ekkriante:</p><p>
      � Plendinda karegulo, kiel kruele vi suferis? Kaj tio estis pro mi. Ho! se vi estus mortinta, mi ne vin postvivus.</p><p>
      � Ni ne parolu pri tio, karulino. Vi scias, ke mi eliros morga&#x16D;, ve! Sed anta&#x16D; mia eliro, mi volus vin vidi aparte unufojon ankora&#x16D;. Nun ne estos ebla reveno per la tegmentoj.</p><p>
      � Ho! ne, mi tion malpermesas.</p><p>
      � Mi, por tion fari ne havus plu kura&#x11D;on. Vi diros ke mi estas timulo, kaj vi estos prava; &#x109;ar nun la timo &#x109;efas mian volecon. Post tio, kio okazis, mi anta&#x16D;sentas teruron, kiu paralizus miajn movadojn kaj senripareble ka&#x16D;zus mian pereon. Estas idiote, sed estas tiele.</p><p>
      � Ne, kara amato; tio ne estas idiota, sed nur prudenta.</p><p>
      � Jen estas tio, kion vi faros. Tage mi ne povas veni &#x109;i tien. En tiu momento, ni faras grandegan malprudenta&#x135;on. Via &#x109;ambristino povas alveni kaj nin surprizi. Mi forkuros tuj kiam mi estos dirinta per du vortoj tion, kio estas farota de vi. Provu vin provizi, por la venonta nokto, de la &#x15D;losilo de la nenatura ruinajo. &#x108;ar ne nur tiu loko estas tre ta&#x16D;ga, sed plie mi sentus min vere feli&#x109;a, dirante al vi adia&#x16D; sur la turka kanapo, sur kiu mi vin amis la unuan fojon.</p><p>
      Tion memorante, Valentino ru&#x11D;i&#x11D;etis, kaj respondis ridetante:</p><p>
      � Fidu min; mi havos la &#x15D;losilon.</p><p>
      � Nun, katineto mia, ekenliti&#x11D;u, kaj dormu. Miaflanke mi same agos. &#x108;ar vi estas rekura&#x11D;igita, rapide, al la lito.</p><p>
      Beda&#x16D;rinde la junulino estis tre malmulte vestita: konfuza pro feli&#x109;o, rapidinte por revidi pli frue tiun, kiun &#x15D;i amas, &#x15D;i neniel atentis sian tualeton. &#x15C;in kisante, anta&#x16D; kiam li eliros, Frederiko pli kaj pli malfrui&#x11D;is.</p><p>
      Plie li ekpu&#x15D;is mem la riglilon, murmurante:</p><p>
      � Nu, mi riskas.</p><p>
      Post unu horo, la &#x109;ambristino frapis sur la pordon, mirante &#x109;ar &#x11D;i estas &#x15D;losita. Eniriginte sian amanton en lar&#x11D;an &#x15D;rankon malplenan, trovi&#x11D;antan funde de sia tualetejo, Valentino malfermis al la servistino, kaj al &#x15D;i rakontis, ke &#x15D;i estis timigita de bruo a&#x16D;dita en la koridoro. Poste al &#x15D;i komisiinte ian tujan a&#x109;etadon, por ke &#x15D;i foriru, &#x15D;i liberigis la junulon, kiu, lasante sian amantinon, murmuris en &#x15D;ian orelon:</p><p>
      � Nu, karulino, malgra&#x16D; tio, tamen petu la &#x15D;losilon.</p><p>
      La junulino dormis &#x11D;is la tagmezo. Kiam sinjorino de Prelongo, mirante &#x109;ar &#x15D;i ne malsupreniras, petis sciigojn pri &#x15D;i, la &#x109;ambristino respondis ke fra&#x16D;lino petegas de &#x15D;ia markizina Mo&#x15D;to, ke &#x15D;i bonvolu &#x15D;in senkulpigi, se &#x15D;i ne montri&#x11D;as por la tagman&#x11D;o; sed iom malsaneta pro kapdoloro, &#x15D;i pli amas ripozi.</p><p>
      La servistino iom mensogis. &#x15C;ia mastrino nenion diris pri tio, &#x109;ar anta&#x16D; kiam la &#x109;ambristino estis reveninta el sia komisio, jam Valentino dormis pugnoferme. Tiam tiu sindonema knabino, vidante la junulinon senmovigitan de dormo profunda, kompateme ne kura&#x11D;is &#x15D;in veki.</p><p>
      Kiam, glutinte en sia &#x109;ambro kelkajn man&#x11D;a&#x135;ojn al &#x15D;i alportitajn de la kuiroficejo, fra&#x16D;lino de Savinako malsupreniris en la salonon, &#x15D;i havis okulojn tiel lacajn kaj mienon tiel palan, ke inter la &#x109;eestantoj neniu dubis; kaj &#x109;iu estis konvinkita, ke la junulino, dirante ke &#x15D;i estas malsaneta, diris nur la &#x11D;ustan veron.</p><p>
      Por forkuri la atestojn de simpatio, kiujn oni al &#x15D;i mal&#x15D;paris, sed kiuj pligrandigis &#x15D;ian embarason, Valentino altiris Matildon aparten. Pretekstante, ke la malsaneto, kiun &#x15D;i suferas, ne estas ankora&#x16D; tute resanigita, &#x15D;i petis, ke &#x15D;i bonvolu al &#x15D;i komisii la &#x15D;losilon de la dometo, por ke &#x15D;i povu ripozi dum la tuta tago, for de maldiskretaj rigardoj.</p><p>
      � Certe, mia kara Valentino; jen estas &#x11D;i. Nur, kiam vi eliros, zorge fermu la pordon.</p><p>
      � Trankvili&#x11D;u; mi ne forgesos la rekomendon. La salono malpleni&#x11D;is. Kiam sinjorino de Prelongo estis sola kun sia filino:</p><p>
      � Kie do estas Valentino? &#x15D;i demandis.</p><p>
      � &#x15C;i petis de mi la &#x15D;losilon de la ruina&#x135;o, respondis Matildo. Kredeble &#x15D;i trovi&#x11D;as en &#x11D;i.</p><p>
      La markizino nenion respondis, sed restis revema. Tiu malsaneto de fra&#x16D;lino de Savinako, kiu ordinare &#x11D;uis bonegan farton, tiu bezono al la soleco tiel malbone rilatanta kun &#x15D;ia karaktero pozitiva kaj praktika, &#x109;io tio &#x15D;ajnis al &#x15D;i tre stranga. Aliparte, la morga&#x16D;an tagon eliros sinjoro de Ruvezo. Devige Suzano starigis inter tiuj du fari&#x11D;oj senperan rilaton.</p><p>
      Dum la mateno, oni alportis en la kastelon belegan kolekton da azaleoj, kiujn la grafo de Ro&#x15D;brulo, klera floramanto, donacis al sinjorino de Prelongo. La &#x109;ef&#x11D;ardenisto venis averti &#x15D;ian markizinan Mo&#x15D;ton, ke la floroj estis metitaj en la florejon, kaj atendis &#x15D;ian viziton.</p><p>
      &#x15C;i do malsupreniris en la parkon. &#x15C;i pasis anta&#x16D; la dometo, kiam subite &#x15D;i haltis, senmovigita de miro kaj de admiro, a&#x16D;dante, elirantajn el la laborejo de &#x15D;ia filino, sonorojn de melodio plenumita per neordinara majstreco. &#x11C;i estis la tria Nokta&#x135;o de 
      Chopin
      . Certe Valentino estis sufi&#x109;e bona muzikistino; sed &#x109;u en muzikarto, &#x109;u en pentrarto, &#x15D;i neniam montris tre superan talenton; kaj tio, kion a&#x16D;dis la markizino, &#x15D;ajnis al &#x15D;i vera malkovra&#x135;o. La junulino, kredante sin sola, sin liveris al la impresoj de sia animo: kaj sub &#x15D;iaj fingroj la malesperigaj frazoj de la majstro kortu&#x15D;e ploregis.</p><p>
      � Nu, murmuris Suzano, mi ne eraris. Por ke neniu vidu &#x15D;iajn larmojn, Valentino volis pasigi tiun tagmezon en la 
      buen
      -retiro. &#x15C;i amas Frederikon, la plendinda knabino; &#x15D;i amas lin profundkore, kaj lia eliro &#x15D;in malsanigas. Aliparte tiu amo estas certe partoprenita: sen tio la &#x109;eesto tre da&#x16D;ra de sinjoro de Ruvezo estus neklarigebla.</p><p>
      Dio mia, &#x15D;i aldonis ridetante, ili estas &#x109;armaj; beda&#x16D;rinde amba&#x16D; posedas neniun ri&#x109;a&#x135;on.</p><p>
      Post kelkaj horoj, &#x109;ar fra&#x16D;lino de Prelongo diris, ke &#x15D;i deziras realiri al &#x15D;ia amikino, en la dometon, por fini desegna&#x135;on komencitan de la anta&#x16D;tago, la markizino rimarkigis:</p><p>
      � &#x108;ar Valentino petis de vi por la hodia&#x16D;a tago la &#x11D;uon de via laborejo, la&#x16D; mia opinio, estus maldelikate, ke vi &#x15D;in malhelpu en &#x15D;iaj okupoj per via &#x109;eesto.</p><p>
      Matildo silentis: &#x15D;ia patrino parolis, kaj tio sufi&#x109;is. Tamen &#x15D;i miris pro tiu pripenso. &#x108;ar la amikeco, kiu alligis la du amikinojn estis tiel senpera; ili havis unu por la alia tiom malmulte da sekretoj, ke la&#x16D; la opinio de Matildo, nenia maldiskreto estis ebla inter ili.</p><p>
      Dum tiu tempo fra&#x16D;lino de Savinako tualetigis sian aman neston. &#x15C;i amasigis en angulon muzikajn kajerojn, pastelajn skatolojn, pentrotola&#x135;ojn kaj skizojn. Novajn kandelojn &#x15D;i metis en la kandelingojn de la fortepiano; dum dekduo da bukedoj, fre&#x15D;e kolektitaj en la bedoj, balzamumis la aeron per siaj ebriigaj parfumoj. La amejo estis preta: la amato povis alveni.</p><p>
      Dum la vespero, kiam la geamantoj retrovi&#x11D;is en la mallar&#x11D;a &#x109;ambro, ilia reciproka amo alti&#x11D;is al deliro ne ankora&#x16D; konita de ili. Sed kiam tiu febro estis iom kvietigita; kiam amba&#x16D; sidi&#x11D;is sur la turkan kanapon kiel malnovaj geamikoj, interparolado pli grava komencis inter ili:</p><p>
      � Ne, karulino, diris la junulo: tio, kion vi petas, estas neebla: mi ne povas skribi al vi. &#x108;iuj leteroj, kiujn vi ricevas, devige estas vidataj de sinjoro de Prelongo a&#x16D; de la markizino, kiuj ordigas mem la leteraron, anta&#x16D; kiam oni &#x11D;in disdonos.</p><p>
      � Estas vere, sopiris Valentino &#x109;agrena. Kion fari? Sed a&#x16D;skultu, kateto mia: &#x109;u vi ofte skribas al sinjoro de Blasano.</p><p>
      � Ni estas tre amikemaj unu al la alia. Tamen, pro reciproka mallaboremo, ni malofte korespondas.</p><p>
      � Nu, vi devos kontra&#x16D;e skribi al li ofte, tre ofte. Vi metos en vian leteron vorton &#x11D;entilan al &#x109;iu lo&#x11D;anto de la kastelo. Pro tio la duko estos devigata paroli pri tiuj amika&#x135;oj. Sinjoro de Prelongo petos nova&#x135;ojn: kaj, dank� al tiu pera rimedo, mi &#x109;iam scios tion, kion vi faras, kaj en kiu loko vi trovi&#x11D;as.</p><p>
      � Estas tre bone. Cetere tio ne longatempe da&#x16D;ros. Mi klopodos por inter&#x15D;an&#x11D;i kun kolego, kaj resti en Francujo. Mi estas certa, ke post ses monatoj ni estos geedzoj. Subite teruraj bojadoj, miksitaj kun bruoj de batalo, sonis en la parko. Obeante nur sian kura&#x11D;on, sinjoro de Ruvezo rapidis eksteren. Post kelkaj metroj el la dometo, anta&#x16D; du pa&#x15D;oj apud la muro, kiu fermas la &#x11D;ardenon, li ekvidis &#x15C;afon flarantan la korpon de viro tere ku&#x15D;anta kaj bananta en sango.</p><p>
      � &#x15C;afo, &#x15C;afo, venu &#x109;i tien, tuj, ekkriis komandtone la juna oficiro.</p><p>
      La hundo obeis sed kolere kaj &#x135;etante al la nekonatulo malbonan rigardon.</p><p>
      La grafo sin klinis kaj rigardis. Kvankam al li lumigis nur la pala lumeto, kiu falas el steloj, li vidis, ke anta&#x16D; li trovi&#x11D;as la korpo de viro ankora&#x16D; juna, mezekreska, vestita kiel kamparano. Sur &#x109;iu flanko de lia kolo du profundaj vundoj lar&#x11D;e sangdonis, dum la viza&#x11D;o, kiu &#x15D;ajnis tran&#x109;ita de tran&#x109;iletaj frapoj, estis kovrita sur diversaj lokoj de dubenigra masko el sango malmoli&#x11D;inta. Tio estis malbelega vida&#x135;o.</p><p>
      Valentino terurita siavice eliris el la dometo. La geamantoj forgesis pro kia speciala ka&#x16D;zo ili &#x109;eestis en tiu loko, kaj ne &#x15D;ajnis suspekti la nesingardemon de sia konduto.</p><p>
      � Tamen ni ne povas lasi tiun malfeli&#x109;ulon en la stato en kiu li trovi&#x11D;as, kaj ne lin helpi, diris la junulino.</p><p>
      � Nu! ia &#x15D;telisto, kiu ricevis tion, kion li meritas, respondis Frederiko, kiu sur la batalkampoj jam vidis tiom da kadavroj kaj tiom da vunditoj, ke tia vida&#x135;o lin malmulte impresis.</p><p>
      � Tio pruvas nenion. Se li estas &#x15D;telisto, nur la ju&#x11D;istaro devos tion ju&#x11D;i, sed ne ni.</p><p>
      � Vi estas prava kiel &#x109;iam, adorata katineto mia. Atendu; mi lin eksublevos.</p><p>
      Stariginte per la &#x15D;ultroj la korpon kovritan de koto kaj de sango, Frederiko lin altiris al la muro, kaj kontra&#x16D; &#x11D;in lin dorsapogis.</p><p>
      � Estas mirinde, li diris al Valentino; li similas la kapitanon.</p><p>
      � Viktoro Lin&#x15D;ardo! ekkriis la junulino. Kion li farus en la parko, dum la nokto, sub malpropra vesto?</p><p>
      � Estas vere. Kredeble mi eraras. Tamen tre &#x15D;ajnas al mi, ke mi lin rekonas. A&#x16D;skultu: ka&#x15D;u vin en arbeta&#x135;on; poste mi krios: �Al helpado!� Kiam oni malfermos la pordojn, vi povos vin &#x15D;ovi en la kastelon, ne vidite.</p><p>
      � Tre bone. La belmova junulino foriris kurante, kaj balda&#x16D; malaperis en densan arbetaron.</p><p>
      Valentino estis tute ka&#x15D;ita for de rigardoj, sed &#x15D;i povis vidi tion, kio okazas. Do &#x15D;ia miro estis grandega, kiam &#x15D;i ekvidis blankan formon, kiu penade altrenis al ilejo pezan &#x15D;tupetaron. La scivolo venkis la singardemon: &#x15D;i alproksimi&#x11D;is kaj rekonis fra&#x16D;linon de Prelongo.</p><p>
      � Nu, Matildo, &#x109;u estas vi? Kion vi faras en la parko, kaj kial vi trenas tiun &#x15D;tupetaron?</p><p>
      � Nu, kaj vi mem? ekkriis la junulino, kolera kaj maltrankvila, &#x109;ar oni &#x15D;in rekonis. Bone; vi revenas el la dometo.</p><p>
      &#x15C;iaj rigardoj aliris al la &#x15D;losilo, kiun Valentino konservis en sia mano: &#x109;ar &#x109;iuj tiuj okazinta&#x135;oj al &#x15D;i forgesigis &#x109;iun singardemon.</p><p>
      � Jes, respondis &#x109;i tiu, siavice konfuza. Mi en &#x11D;i ekdormis, kaj nur anta&#x16D; momento mi veki&#x11D;is. Mi tiel suferis dum la tuta tago.</p><p>
      Sed subite &#x15D;i estis interrompita de krioj: �Al helpado! al helpado!� pu&#x15D;itaj de sinjoro de Ruvezo.</p><p>
      Post kelkaj sekundoj, la fenestroj de la kastelo lumi&#x11D;is; ombroj kuris sur la kurtenoj; kaj tra pordoj rapide malfermitaj trairis sinjoro de Prelongo sekvita de multaj servistoj.</p><p>
      La du junulinoj profitis tiun momenton por reeniri: neniu ilin rimarkis.</p><p>
      � Kio okazas? kio okazas? ekkriis la markizo.</p><p>
      � Estas viro mortigita, kiun mi trovis en la &#x11D;ardeno, respondis la grafo. Li similas la kapitanon.</p><p>
      Frederiko alkondukis sinjoron de Prelongo al la loko en kiun li metis la nekonatulon.</p><p>
      La kastelmastro lin ekzamenis dum kelkaj momentoj, kaj respondis:</p><p>
      � Estas vere. Sed li trovi&#x11D;as tiel malpurigita, ke oni povas nur konjekti, sed ne certigi. Kredeble &#x15D;ajno nin erarigas.</p><p>
      � Mi same opiniis, respondis la grafo.</p><p>
      La markizo ordonis, ke oni tuj preparu provizoran portilon, kaj ke oni sur &#x11D;in metu la vunditon.</p><p>
      Dum la servistoj al li ekobeis, Ra&#x16D;lo rimarkinte lumon, kiu filtris tra la fenestroj de la nenatura ruina&#x135;o, al &#x11D;i sin direktis. Sed anta&#x16D;e li prenis revolveron en sia po&#x15D;o, kaj singarde eligis la vergeton.</p><p>
      Komprenante lian intencon, Frederiko tremis en &#x109;iuj siaj membroj; sed &#x109;ar, por &#x15D;an&#x11D;i la decidon de sinjoro de Prelongo, neniu bona klarigo estis donebla de li, li rezignacie sekvis la markizon.</p><p>
      Alveninte apud la dometo, Ra&#x16D;lo rekomendis al la junulo, ke li faru neniun bruon. Alproksimi&#x11D;ante singarde, li malrapide turnis la seruran butonon, kaj, direktante anta&#x16D; si la tubon de sia armilo, li rapide enpu&#x15D;is la pordon. Kompreneble la &#x109;ambro estis malplena. Sur la fortepiano brulis kandeloj. Sur la mebloj, sur la se&#x11D;oj, iom &#x109;ie, aro da bukedoj amasi&#x11D;is, falis e&#x109;, en iaj lokoj, sur la tapi&#x15D;on, balzamumante la aeron per tiu forta odoro, kiun ellasas la velkantaj floroj. Ra&#x16D;lo, kiu kredis penetri en rabistan nestegon, trovi&#x11D;is en saloneto ornamita kiel por festo.</p><p>
      � Tre stranga, li murmuris. Alpa&#x15D;ante, li diris al sia kunulo:</p><p>
      � Sed pro kia ka&#x16D;zo vi trovi&#x11D;as en la parko, dum horo tiel nokta?</p><p>
      � Mi estis en mia &#x109;ambro, respondis balbutante la grafo, mi ordigis miajn paka&#x135;ojn por esti preta, kiam morga&#x16D; mi eliros; subite mi a&#x16D;dis bruon de batalo. Mia fenestro estis malfermita: &#x109;ar &#x11D;i trovi&#x11D;as sur la unua eta&#x11D;o, mi sen malfacileco saltis en la korton, uzante la spalirojn.</p><p>
      � Por fari tian gimnastikon, tio pruvas, ke vi estas treege facilmova, respondis sinjoro de Prelongo.</p><p>
      Sed, &#x109;ar la klarigo estis kredinda, la markizo &#x11D;in akceptis.</p><p>
      Ili revenis al la loko en kiun Frederiko metis la sangokovritan korpon de la nekonatulo; sed tie, nova miro ilin atendis.</p><p>
      La servistoj komisiitaj fari portilon rapide plenumis sian laboron. Sed kiam ili revenis por preni la vunditon, ili ne lin retrovis. Ili do mirante petis de sia mastro &#x109;u, dum ilia foresto, li ne donis aliajn ordonojn al aliaj servistoj.</p><p>
      � Ne, ne, diris Ra&#x16D;lo; ni ser&#x109;u. En la stato en kiu ni lin vidis, tiu individuo ne povis iri tre malproksimen.</p><p>
      La parko estis ekzamenita en &#x109;iuj lokoj: oni demandis &#x109;iujn arbetarojn unujn post la aliaj. Sed kiam, post du horoj, la tuta servistaro lacega revenis al la loko en kiu sinjoro de Prelongo kaj la grafo atendis, oni estis devigita akcepti la evidentecon.</p><p>
      La mortigita viro estis malaperinta.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO SESA
    </strong></p><p>
      Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edzi&#x11D;peton, la paro&#x125;estro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari &#x109;iumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Al&#x11D;erio. Sed lin enirantan mirigis la &#x109;agrena mieno pentrita sur &#x109;iuj viza&#x11D;oj. Viktoro precipe &#x15D;ajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmolo&#x11D;antoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankora&#x16D;.</p><p>
      � Kio do okazas? demandis la maljunulo.</p><p>
      � Ni &#x109;iuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. &#x108;ar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.</p><p>
      � Mi ne komprenas. La bona abato &#x15D;ajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron &#x109;ifitan, dirante:</p><p>
      � &#x108;u vi komprenas, nun?</p><p>
      � Ho! ekkriis la bona paro&#x125;estro, sufoki&#x11D;ante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun &#x15D;ia markizina Mo&#x15D;to; mi &#x15D;in ripro&#x109;os.</p><p>
      � Diru nenion, sinjoro Benojto; vi &#x109;ion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al &#x11D;i. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Lin&#x15D;ardo, se, kun sia kura&#x11D;o kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta ian peceton da nobeltitoleto, sed kiu povis esti nur utopio por la nepo de l� iama lakeo.</p><p>
      � Nu, dum vi konsoli&#x11D;as tiel sa&#x11D;e, vi estas tute prava. Kaj verdire, la&#x16D; mia opinio, estas pli bone por &#x109;iuj, ke la afero finu tiamaniere.</p><p>
      La abato elironta trovi&#x11D;is sur la sojlo de la pordo, kiam la kale&#x15D;o de la markizino pasis rapidege, sekvita de &#x15C;afo, kiu saltegis dekstren kaj maldekstren. Ekvidinte sinjoron Benojton, la hundo petolante volis leki liajn vangojn, kaj pro tio metis siajn lar&#x11D;ajn manegojn sur liajn &#x15D;ultrojn.</p><p>
      Kiam la paro&#x125;estro vidis kontra&#x16D; sia viza&#x11D;o tiun bu&#x15D;egon lar&#x11D;e malfermatan, armitan de duobla vico da timegindaj dentegoj, la malfeli&#x109;a pastro kredis, ke lia lasta horo estas alveninta, kaj preska&#x16D; svenis pro timego. Sed &#x15C;afo, sentante ke la kale&#x15D;o &#x109;iam ruli&#x11D;as, forlasis sinjoron Benojton palan pro teruro, kaj alkuris al la veturilo, kiun &#x11D;i trafis post kelkaj saltegoj.</p><p>
      Dume la plendinda maljunulo, falinte sur se&#x11D;on, iom post iom reprenis sian spiradon, dum Heleno diris:</p><p>
      � &#x108;u estas prudente lasi libera tian bestegon? &#x108;u tia rasan kaj tiakreskan hundon oni ne devus &#x109;iam en&#x109;enu mi? Sed tio tre bone pentras tiujn nobelulojn. Por kontentigi unu el iliaj kapricoj &#x109;io ta&#x16D;gas: kaj por ili estas indiferente, ke unu el iliaj lakeoj &#x109;u iamaj &#x109;u nunaj estu mortigita.</p><p>
      � Ho! sinjorino, mi kredas, ke vi trograndigas. Sinjorino de Prelongo estus &#x109;agrenega se malfeli&#x109;o okazus al iu pro &#x15D;ia kulpo.</p><p>
      � Fine, sinjoro paro&#x125;estro, diris Viktoro sin intermetante, vin preska&#x16D; vundis tiu grandega besto. Se vi parolus pri tio en la kastelo, kredeble oni a&#x16D;skultus kaj konsentus vian peton.</p><p>
      Ja, dum la unua vizito, kiun sinjoro Benojto faris al la markizino kaj al Matildo, li rakontis la okazinta&#x135;on la&#x16D; sia propra vidmaniero. &#x108;ar li ne povis suspekti la tre la&#x16D;dindajn intencojn al kiuj obeis la honesta kvarpiedulo, li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj &#x15D;ia patrino estis konvinkitaj, ke la pastro forkuris veran dan&#x11D;eron.</p><p>
      � Estas mirinde, diris la junulino: &#x11D;is nun &#x15C;afo estis tiel pacema kiel la besto, kies &#x11D;i portas nomon.</p><p>
      � Oni ne devas tro fidi al tiuj &#x15D;ajnoj, respondis la markizino. Kiam tiuj grandaj hundoj maljuni&#x11D;as, ofte ilia karaktero &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as: tiam ili fari&#x11D;as tiel kruelegaj kiel ili estis anta&#x16D;e bonaj. Mi dankas vin, sinjoro paro&#x125;estro, &#x109;ar vi min avertis. Malfeli&#x109;o tiel rapide alvenas, ke neniam oni eraras, uzante anta&#x16D;zorgojn. De nun, &#x15C;afo estos en&#x109;enumita kaj ne forlasos sian dometon.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn vortojn, Matildo sentis, ke &#x15D;iaj okuloj pleni&#x11D;as da larmoj: sed, funde de sia animo, &#x15D;i tro bone komprenis la sa&#x11D;on de motivoj al kiuj obeis &#x15D;ia patrino por kura&#x11D;i ian proteston.</p><p>
      Instigante sinjoron Benojton, ke li ripro&#x109;os la markizinon pri &#x15D;ia hundo, Viktoro sekvis sian ideon. Pro tio, li estis tre feli&#x109;a, kiam li eksciis ke, en la dramo preparita de li, la paro&#x125;estro bonege plenumis la roleton, kiun li ludigis al li nescianta.</p><p>
      &#x108;ar, kvankam li estis nediskuteble tre kura&#x11D;a, tamen la kapitano iom timis la Novterhundon: kaj eble li ne estis tute malprava. Kiam fra&#x16D;lino de Prelongo diris ke &#x15D;ia hundo estas tiel malkruela kiel &#x15D;afo, tio estis vera por &#x109;iu homo krom por la junulo.</p><p>
      &#x108;iufoje kiam Viktoro bezonis veni en la kastelon, &#x109;iam la hundego lin akceptis per timigaj gor&#x11D;bleketoj. Kiam &#x11D;i lin ekvidis, &#x11D;iaj haroj stari&#x11D;is, &#x11D;iaj okuloj pleni&#x11D;is da sango. Vane per karesoj, franda&#x135;oj, sukerpecoj, la filo Lin&#x15D;ardo penis &#x11D;in malsova&#x11D;igi; nenio sukcesis. La hundo akceptis la sukeron sed malakceptis la karesojn. Kaj kiam &#x11D;i plenbu&#x15D;e estis englutinta &#x109;iujn bonajn man&#x11D;a&#x135;ojn, kiujn Viktoro al &#x11D;i &#x135;etis de malproksime tra la kradego, denove &#x11D;i lin rigardis oblikvokule, kaj rekomencis siajn gor&#x11D;bleketojn. Instinkto &#x11D;in avertis, ke trovi&#x11D;as anta&#x16D; &#x11D;i malamiko al &#x11D;ia juna estrino, kaj ke &#x109;iuokaze estas prudente malfidi. Pro tio, la kapitano frotis siajn manojn unu kontra&#x16D; la alia, eksciante ke de nun la Novterhundo ne povos plu malutili iun. Li murmuris, mokridetante:</p><p>
      � Nu, tio tre bone komencas: se tio da&#x16D;ras, ni treege amuzi&#x11D;os.</p><p>
      La muro, kiu fermis la parkon, datumis parte de Ludoviko XIV
      a
      . Kiam mortis la markizo Ro&#x11D;ero, &#x11D;i estis preska&#x16D; ruini&#x11D;inta kaj ekfalonta. Dum la unuaj jaroj, kiuj fluis post la morto de lia patro, Ra&#x16D;lo &#x11D;in restarigis, sed nur la&#x16D; ia longo, kaj ordonis ke la masonistoj refaru la partojn plej difektitajn. Estis &#x135;us sur la ebena kamparo, tio estas en la lokoj plej facile alireblaj el la ekstero, ke tiu laboro estis konsiderita kiel plej necesa.</p><p>
      Por ke noktaj vagistoj ne povu penetri en la internon, oni kovris la randon de la muro per timinda aro da botelfundoj akre starantaj. Pri la parto, kiu superas la du centmetran profunda&#x135;on, funde de kiu fluas Violano, en tiu loko la roko estas tiel kruta, ke oni opiniis senutila entreprenon de ia laboro. &#x108;ar oni estis konvinkita, ke la &#x15D;telo de kelkaj pomoj ne estas allogo sufi&#x109;a por ke &#x15D;telistoj risku sian vivon tra vojo tiel dan&#x11D;era. Pro tio, la&#x16D; ia longo, la muro prezentis lar&#x11D;ajn truojn, tra kiuj viro facilmova kaj maldika povis facile trairi.</p><p>
      Dum du tagoj, Viktoro sekvis denove kaj tre atente la vojon, kiun tiel ofte li trairis kun sia patrino, kiam li estis infano. Post kiam li notis en sia memoro la plej malgrandajn detalojn de la muro, li diris al si:</p><p>
      � Flanke de la kruta&#x135;o, la trairo de la muro estas nur ludo; sed oni unue devas &#x11D;in trafi: tie ku&#x15D;as la malfacila&#x135;o. Plennokte oni riskas la rompon de siaj ostoj. Flanke de la kamparo kontra&#x16D;e, la afero estas multe pli simpla. Certe trovi&#x11D;as la botelfundoj: sed mi scios ilin malaperigi.</p><p>
      Dum la vespero mem, li veturis en &#x109;areto, funde de kiu li ka&#x15D;is malgrandan &#x15D;tupetaron, haltigis sian &#x109;evalon, anta&#x16D; kelkaj pa&#x15D;oj, apud la loko de li elektita; kaj per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis, la&#x16D; unumetra longo, la vitrajn rompa&#x135;ojn enmetitajn en la gipson. Poste li malsupreniris el sia &#x15D;tupetaro, &#x11D;in ka&#x15D;is en la fosa&#x135;on, zorge &#x11D;in kovris per herboj, kaj najlis sur la muro pecon da &#x109;ifona&#x135;o, por ke li facile rekonu la lokon kaj ne bezonu &#x11D;in longatempe ser&#x109;i, kiam li pli poste &#x109;i tien revenos.</p><p>
      En tiu loko, la muro de la parko staris apud grenkampo apartenanta al lia patro. Dum la tago, Ludoviko en &#x11D;in kondukigis mekanikan dra&#x15D;ilon, difinitan al la sen &#x15D;eligo de garboj devenantaj de la lasta rikolto, kiuj, en la vasta kampo nove fal&#x109;ita, amasi&#x11D;is sub formo de altegaj garbaroj.</p><p>
      La laboro ur&#x11D;is pro la malbona vetero: la rikoltistoj estis maldormontaj dum parto de la nokto. Tiun detalon tre bone konis Viktoro. Pro tio, li ne hazarde elektis tiun vesperon, prefere al alia, por prepari sian malluman entreprenon. Li esperis ke, meze de la terurega bruego farita de la ma&#x15D;ino, la malsonoraj bruoj de lia martelo pistanta la vitra&#x135;ojn, estos maskitaj de la mekanika bruo, kaj pro tio ne a&#x16D;ditaj. Tio cetere reali&#x11D;is.</p><p>
      Kiel &#x109;iuj Prelonganoj, la junulo konis la parton de la kastelo en kiu trovi&#x11D;as la &#x109;ambraro de Matildo, kaj inter &#x109;iuj fenestroj truigantaj la fronton, tiun kiu apartenas al &#x15D;ia dormo&#x109;ambro. Nun li devis rompi vitra&#x135;on de tiu fenestro, ne vidite, kaj e&#x109; ne suspektite.</p><p>
      Dum la tuta nokto, li kavigis sian cerbon, ser&#x109;ante ideon: sed matene, li estis trovinta ankora&#x16D; nenion. Li elliti&#x11D;is, faronta sian kutiman promenadon, kaj kompreneble sin direktis al la malnova domego. Kiam li trovi&#x11D;is anta&#x16D; la kradego, li kalkulis ke la interspaco, disiganta la fenestron de fra&#x16D;lino de Prelongo el la ekstera punkto plej proksima, estas almena&#x16D; cento da metroj. Plie, arboj ankora&#x16D; folihavaj staris, kiel kurteno, inter tiu kastela flugilo kaj la ekstero de kradoj. Li ne povis esperi, ke li sukcesos per &#x15D;tono &#x135;etita. Kuglo de pafilo certe trafus la celon, sed la bruo de l� eksplodo lin perfidus. Li pripensis al tio, trairante placeton, kiu estis apartigita el la vasta kastela korto nur de la kradego, kiam li renkontis bandon de knaboj, inter kiuj trovi&#x11D;is la infanoj de lia bofratino.</p><p>
      Tiuj knaboj estis tiel okupataj de ludo nova, ke ili ne rimarkis la &#x109;eeston de sia onklo. Unu el ili, la plej altkreska en la aro, estis ricevinta donace belan pafarkon pentritan per brilaj koloroj, kunirantan kun sagujo plena da sagetoj. Li amuzi&#x11D;is, provante sian lertecon anta&#x16D; siaj kunuloj, kaj celante celtabulon alkro&#x109;itan sur arbo. Tiu ludo fari&#x11D;is por la kapitano montro lumiga.</p><p>
      Tamen la solvo de la problemo ne estis ankora&#x16D; trovita: neniam sago, &#x135;etita de tia ludileto havus sufi&#x109;e da forto por rompi vitra&#x135;on post cent metroj da interspaco. Plie la celado estis tre malfacila; kaj, por sukcesigi sian projekton, la kapitano ne povis korekti sian pafadon, kiel faris la infanoj. Li havis nur unu sageton pafeblan; kaj &#x109;i tiu &#x135;eta&#x135;o sen&#x15D;ancele devis esti la trafonta. Li momente pripensis, kaj subite frapis sian frunton: li estis trovinta.</p><p>
      Li alproksimi&#x11D;is la &#x11D;ojan bandon. Dum li ju&#x11D;is la sagpafojn kaj donis konsilojn, li lerte &#x15D;telis unu el plumhavaj vergetoj, kiuj trovi&#x11D;is ankora&#x16D; en la sagujo, intencante 
      in petto
      �doni al la posedanto sufi&#x109;an kompenson, kiam okazo prezenti&#x11D;os. Post kelkaj minutoj, li lasis la knabaron kaj revenis al la farmodomo.</p><p>
      Tuj li supreniris en la grenejon, por vidi &#x109;u li ne trovos antikvan mezepokan pafarkon, datumantan de krucaj militiroj. Iam &#x11D;i estis propra&#x135;o de unu el liaj prapatroj, kiam Lin&#x15D;ardoj sekvis en la milito la Prelongajn sinjoregojn kiel armservantoj. Viktoro memoris, ke li &#x11D;in vidis iam, kiam li estis infano: tamen li ne kura&#x11D;is peti de iu &#x109;u &#x11D;i ekzistas ankora&#x16D;, kaj en kiu loko &#x11D;i trovi&#x11D;as. Sed en provinco, &#x109;ar la spaco ne mankas, oni facile estas konservema. Post kelkaj ser&#x109;adoj, la kapitano trovis tion, kion li deziris, malanta&#x16D; malnovaj kestoj, meze de aranea&#x135;oj. La armilo estis tre rustita kaj tre malpura, sed tute sendifekta la&#x16D; &#x109;iuj siaj partoj. &#x11C;in vi&#x15D;inte kaj zorge puriginte, li stre&#x109;is la pafarkon, celis, premis la risorton, kaj &#x11D;oje konstatis, ke &#x11D;i funkcias tiel bone kiel dum la 
      Valois
      �a epoko.</p><p>
      La junulo revenis apud la knabojn, kiuj pli kaj pli &#x15D;ajnis okupitaj de sia ludo. Li sin ka&#x15D;is malanta&#x16D; lar&#x11D;a arbtrunko, certi&#x11D;is &#x109;u neniu lin vidas, metis la sageton &#x15D;telitan en la fendon de la pafarko, stre&#x109;is la &#x15D;talan arkon, celis, premis la risorton. La sago ekflugis siblante, trairis la foliaron, kaj, rompinte la fenestran vitra&#x135;on, piki&#x11D;is en la harliga&#x135;on de la &#x109;ambristino, kiu ordigis la &#x109;ambraron de sia mastrino. Tiu knabino pu&#x15D;is teruran krion, malsupreniris kvar&#x15D;tupe la &#x15D;tuparon, lasante sterni&#x11D;antaj sur siaj &#x15D;ultroj siajn harojn malalligitajn, el kiuj pendis ankora&#x16D; la sageto, kiu preska&#x16D; &#x15D;in mortigis; kaj &#x15D;i rapidis kiel frenezulino en la kajuton de la pordisto.</p><p>
      Ekpreninte la kulpilon, la cerbero saltegis mezen de infanoj, kriante:</p><p>
      � Aro da buboj, al kiu apartenas tiu sageto?</p><p>
      � Al mi, sinjoro, respondis la posedanto de la sagujo.</p><p>
      � Petolulo, vi preska&#x16D; mortigis fra&#x16D;linon Klemencon; vi rompis vitra&#x135;on en la fenestro de &#x15D;ia fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to: vi tion elpagos al mi.</p><p>
      Tiam li ekkaptis per la orelo la malfeli&#x109;an knabeton, kiu nenion pri tio komprenis, kaj kriegis:</p><p>
      � Ne estas mi, sinjoro; mi al vi &#x135;uras, ke ne estas mi. Kaj li senprokraste lin alkondukis al liaj gepatroj. Post la rakonto farita de la pordisto, malgra&#x16D; la protestoj de la senkulpa knabo, &#x109;i tiuj opiniis, ke ili devas lin puni per grava survangaro.</p><p>
      � Nu, diris la pordisto revenante, post kiam li estis avertinta la vitra&#x135;iston, neniam mi suspektis, ke tia ludileto havus tian fortikecon. Estas tre malprudente lasi armilon tiel dan&#x11D;eran en manoj de dekjara knabeto.</p><p>
      Tuj kiam li pafis sian sageton, Viktoro singarde foriris, ka&#x15D;inte sian pafarkon. Sed kompreneble li povis resti en la loko en kiu li trovi&#x11D;is; &#x109;ar neniu estus suspektinta, ke viro tiel malpetolema kiel li, estus kapabla de tiaj infana&#x135;oj.</p><p>
      Post unu horo, la vitra&#x135;isto anstata&#x16D;is la vitra&#x135;on rompitan.</p><p>
      Nun, &#x109;ar li bone preparis la batalan kampon, Viktoro opiniis, ke estis alveninta la momento por agi: do, dum la vespero mem, li provos la aventuron.</p><p>
      Dum la tago, li sin provizis de kamparana vestaro, por ke oni ne lin rekonu, &#x109;u okaze li renkontus iun. Kiam li opiniis, ke &#x109;iu dormas en la farmodomo, li vestis sian maskantan veston kaj forlasis senbrue la patran lo&#x11D;ejon. Li sin direktis, per la plej mallonga vojo, al la loko de la muro, kiun li markis anta&#x16D;tage; kaj facile li &#x11D;in retrovis, malgra&#x16D; la senlumeco. &#x108;ar la rikoltistoj de lia patro finis sian laboron dum la hodia&#x16D;a tago, li estis preska&#x16D; certa, ke li renkontos neniun. Li malsupreniris en la fosa&#x135;on, palpetis tra la herboj, kaj retrovis sian &#x15D;tupetaron, kiun li apogis kontra&#x16D; la muron. Alveninte supren, li rajdis la randon sur la loko sur kiu ne trovi&#x11D;is plu la botelfundoj, &#x109;ar li ilin rompis anta&#x16D;tage. Ekpreninte sian &#x15D;tupetaron, li &#x11D;in altiris al si, &#x11D;in returnenirigis, &#x11D;in malrapide remetis sur la alian flankon, kaj malsupreniris en la parkon, farinte neniun bruon. &#x108;ar li esperis reveni per la sama vojo, li remetis sian &#x15D;tupetaron teren, la&#x16D;longe de la muro, por ke &#x11D;i ne altiru la rigardojn de servisto malfrui&#x11D;inta. Tion farinte, Viktoro restari&#x11D;is kaj longe spiris. Li trovi&#x11D;is en la fortika&#x135;o. Li sciis, ke &#x15C;afo estas en&#x109;enumita; do li ne timis, ke &#x11D;i lin malhelpu. &#x108;ar, ne estinte certa pri tio, eble li estus forlasinta sian entreprenon.</p><p>
      La kapitano orienti&#x11D;is kaj sin direktis luppa&#x15D;e, mar&#x15D;ante la&#x16D;longe de la kreska&#x135;aroj, al ilejo en kiu la &#x11D;ardenistoj lokis siajn ilojn. Li estis certa, ke li trovos en &#x11D;i alian &#x15D;tupetaron multe pli longan al tiun, kiun li alportis kun si: &#x109;ar tiu ilo ne sufi&#x109;is por atingi &#x11D;is alteco de unua eta&#x11D;o. Li facile trovis tion, kion li ser&#x109;is, starigis la &#x15D;tupetaron kontra&#x16D; la muron, en loko kie la kastela flugilo, farante angulon kun la fronto, naskis parton malluman, pli mallumigitan anka&#x16D;, per tiu nokto sen luno, sub nubkovrita &#x109;ielo. Suprenirinte &#x11D;is la unua eta&#x11D;o, la junulo sin &#x15D;ovis sur la kornico &#x11D;is la fenestro ankora&#x16D; lumigita, &#x135;etis internen rapidan rigardon, kaj, kontenta pro tio, kion li ekvidis, li atendis.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo estis en sia apartemento, kaj sin preparis al la enliti&#x11D;o. Klemenco, &#x15D;ia &#x109;ambristino, aliris kaj eliris tra la &#x109;ambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino. &#x108;ar dum la tuta tago la vetero estis varmega pro fulmotondro, la fenestro restis duonfermita. Pro tio, la kapitano perdis neniun vorton de l� interparolado.</p><p>
      � &#x108;u via fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to ne enliti&#x11D;os tuj, petis la &#x109;ambristino.</p><p>
      � Post unu momento, knabino. Anta&#x16D;e mi volas ekzameni tiun tabakujon, kiun mia patro al mi komisiis, por ke mi &#x11D;in restarigu. De kiam sinjoro de Blasano min amindumas, mi havas plu unu minuton da libertempo.</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to ne estas plendinda. &#x108;iuj edzini&#x11D;ontaj fra&#x16D;linoj estus feli&#x109;aj, se ili povus diri similan parolon.</p><p>
      � Estas vere. Sed fine mi promesis, kaj mi ne plenumas mian promeson. Aminda patreto! Kiel li estas bona kaj paciencema. Li ne ankora&#x16D; petis de mi tiun juvelon, kaj tamen Dio scias, ke li multe &#x11D;in &#x15D;atas.</p><p>
      Klemenco da&#x16D;rigis siajn klopodojn tra la &#x109;ambro.</p><p>
      � Kial do vi estas tiel malrapida, tiuvespere? al &#x15D;i diris Matildo.</p><p>
      � Ne pli ol kutime, via Mo&#x15D;to. Cetere, post unu momento, mi estos fininta. Mi tuj ekfermos la fenestrajn kovrilojn, kaj poste mi eliros.</p><p>
      Viktoro, kiu a&#x16D;skultis per siaj tutaj oreloj, ektremis, a&#x16D;dante tiujn vortojn: fermi la kovrilojn. Li kredis sin kalkulinta &#x109;ion, kaj li ne zorgis pri tiu grava afero. Sed tiam, kiam la fermiloj estos alligitaj, lia entrepreno ridinde malsukcesos; kaj li estos devigata refari la vojon trairitan, 
      <emphasis>hontema kiel vulpo venkita de kokino</emphasis>
      .</p><p>
      Tiam al li venis subita inspiro. Riskante, ke oni lin ekvidu, li sin &#x15D;ovis &#x11D;is la fenestra kovrilo, kaj ekzamenis &#x11D;ian ferilaron.</p><p>
      Sur &#x11D;ia malsupera parto estis fiksita en la ligna&#x135;o &#x109;eneto, el kiu pendis najlego. Malsupre trovi&#x11D;is, enmetita en la masona&#x135;o, fera plata&#x135;o mallar&#x11D;a, provizita de truo, en kiun oni faligis la najlegon, por haltigi la fermilon kontra&#x16D; la muro.</p><p>
      Kvankam lia &#x15D;ajno estis malfortika, tamen Viktoro havis &#x15D;talajn muskolojn. Li pu&#x15D;egis la feran vergeton en la truon malsuperan la&#x16D; fortikeco tiel granda, ke nun li estus nekapabla &#x11D;in tiri mem per sia mano kaj devigata uzi martelon. Tion farinte, &#x109;ar Klemenco alproksimi&#x11D;is, li realiris en ombron.</p><p>
      La &#x109;ambristino lar&#x11D;e malfermis la fenestron kaj sin klinis por malalligi la haltigilojn de fenestrokovriloj. Por la dekstra la afero fari&#x11D;is tre facila: sed kiam &#x15D;i volis altiri la maldekstran, &#x15D;i vane tiris la &#x109;eneton; la najlego restis senmova.</p><p>
      � Nu, knabino, eluzu viajn ungojn, murmuris malla&#x16D;te la junulo.</p><p>
      � Kion do vi faras en tiu fenestro? ekkriis Matildo. De kvin minutoj almena&#x16D; vi staras apud &#x11D;i. Oni ne bezonas tri horojn por fermi du kovrilojn.</p><p>
      � Nu, mi ne povas; mi &#x11D;in forlasas, balbutis la servistino spiregante.</p><p>
      � Vi kredeble ne agas sufi&#x109;e lerte. Eliru; mi ekprovos. Dum kelkaj sekundoj, la junulino siavice penis tiregi la najlegon enpu&#x15D;egitan de Viktoro. Vidante ke estas vanaj &#x15D;iaj klopodoj:</p><p>
      � Nu, &#x15D;i diris, ni lasu &#x11D;in tiel, tiuvespere.</p><p>
      � Se mi irus averti la &#x11D;ardeniston, dirante ke li venu kun siaj iloj?</p><p>
      � Neutile. Mi ne estas timena; vi tion scias. Mi ne mortos, &#x109;ar unufoje mi dormos kun &#x15D;irmiloj malfermitaj. Oni vidos morga&#x16D;.</p><p>
      La &#x109;ambristino eliris. Restinte sola, fra&#x16D;lino de Prelongo prenis la tabakujon, kaj dum longa tempo &#x15D;i ekzamenis la difektitan pentra&#x135;on.</p><p>
      En arbetaro, pa&#x15D;tistino vestita de blua jupo, de ru&#x11D;a korsa&#x135;o, kun &#x15D;ultroj nudaj, kvaza&#x16D; &#x15D;i estus ironta al kortega balo, reveme sidis apud rivereta bordo. &#x15C;iaj piedetoj preska&#x16D; trempis en la klara ondo, plenigita da akvaj kreska&#x135;oj. Per la dekstra kubuto sin apogante sur rokon, kies piede estis &#x135;etita &#x15D;ia &#x109;apelo, &#x15D;i subtenis en sia mano kapon iom beletan ornamitan per ornama&#x135;o kolektita en la apuda kampo, kiel la 
      Boileau
      �a pa&#x15D;tistino. &#x15C;ia maldekstra mano, mallaboreme ku&#x15D;anta sur &#x15D;iaj genuoj, tenis frukton ian, kiun &#x15D;i ne zorgis gustumi. Flanke de &#x15D;i, du &#x15D;afoj man&#x11D;etis kelkajn neprecizajn herba&#x135;ojn. Malanta&#x16D; la revantino, pa&#x15D;tisto alvenis neatendite, kaj tiklis per pajla trunketo &#x15D;ian kolon por &#x15D;in surprizi.</p><p>
      � Nu, diris Matildo, mi timis, ke mi troon promesis: sed ne. La figuroj estas ankora&#x16D; tre &#x15D;atindaj. Nur la randoj de la pentra&#x135;o difekti&#x11D;is. Mi povos tion ripari; kaj neniu &#x11D;in suspektos.</p><p>
      La junulino malfermis la skatoleton ankora&#x16D; plenan da tabako.</p><p>
      � Puah! &#x15D;i ekkriis, sentante sin ekokupitan de ternbezono. &#x108;u estas eble, ke oni metas en sian nazon tian malpura&#x135;on.</p><p>
      &#x15C;i malplenigis sur angulon de la tablo la enhavon de la tabakujo, &#x11D;in malforte tapetante, por ke neniu grajno restu en la interno.</p><p>
      � Morga&#x16D;, &#x15D;i diris, mi &#x11D;in portos en mian laborejon, kaj ordonos al Klemenco, ke &#x15D;i &#x135;etu tiun malbonodoran pulvoron.</p><p>
      Tamen la kapitano &#x109;iam sidante sur la mallar&#x11D;a kornico, kun kruroj pendantaj, kun dorso apogi&#x11D;anta kontra&#x16D; la muro, havante nenion al kio li alkro&#x109;i&#x11D;us, se okaze li glitus, ne forlasis per okuloj la fenestron &#x109;iam lumigitan. &#x108;ar tra la muslinaj kurtenoj de la junulino, li perdis neniun el &#x15D;iaj movoj, li malkontente murmuris:</p><p>
      � Sed kion do &#x15D;i faras kun tiu tabakujo, kiun, de preska&#x16D; unu horo, &#x15D;i &#x109;iumaniere manumas.</p><p>
      Fine Matildo levi&#x11D;is.</p><p>
      � Ne estas tro frue, opiniis Viktoro. Sed la junulino venis al la fenestro, kaj &#x11D;in lar&#x11D;e malfermis, volante aerumi sian &#x109;ambron anta&#x16D; la dormado. &#x15C;i kubutapogi&#x11D;is sur la balustradon, penante sondi per la rigardo la malluma&#x135;ojn &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;antajn. Sed la nokto estis tiel densa, ke kastelo, parko, vila&#x11D;o, konfuzi&#x11D;is en la unutoneco de nigra vasteco. Nur la lumo de &#x15D;ia lampo, al&#x135;etita de la lum&#x15D;irmilo, faris malsupre de la doma muro kvaza&#x16D;luman makulon. En tiu parto lumigita trovi&#x11D;is la piedo de la &#x15D;tupetaro, kiun uzis Viktoro: la resta&#x135;o perdi&#x11D;is en ombron.</p><p>
      � Nu, diris Matildo la&#x16D;te: jen &#x15D;tupetaro. A&#x16D;dante tiujn vortojn, la kapitano, forgesante en kiu loko li trovi&#x11D;as, faris tre dan&#x11D;eran kaj preska&#x16D; pereigan eksalton. Sed li fortege alkro&#x109;i&#x11D;is, dum la junulino murmuris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Masonistoj venis tiutagmeze; kredeble ili &#x11D;in tie forgesis. Nu, mi ne estas &#x15D;ancema hodia&#x16D;: vitra&#x135;o rompita, fenestra kovrilo kiu ne fermi&#x11D;as, &#x15D;tupetaro anta&#x16D; du pa&#x15D;oj de mia fenestro, se mi estus timema, mi havus tre bonajn motivojn por tremi.</p><p>
      Dum &#x15D;i, senmovigite de tiuj pripensoj, spiris la varmetan aeron de la nokto, &#x15D;i direktis siajn rigardojn al la nenatura ruina&#x135;o, kiu &#x15D;ajnis lumigita, kvankam &#x15D;i ne povis klarigi pro kiu ka&#x16D;zo kaj per kiu maniero.</p><p>
      � Dinome! blasfemis Viktoro inter siaj dentoj, &#x109;u &#x15D;i ne balda&#x16D; enliti&#x11D;os; &#x109;u &#x15D;i atendigos min &#x109;i tie &#x11D;is morga&#x16D; matene? La kapitano maltrankvili&#x11D;is, &#x109;ar li sentis sin ekokupitan de rigidigeco, kiu komencis en liaj piedoj. Se li ne konservas sendifekta la uzon de siaj membroj, &#x109;u li povos eliri el la loko maloportuna en kiu li trovi&#x11D;as.</p><p>
      Sed post kvarono da horo, fra&#x16D;lino de Prelongo reen iris kaj fermis la fenestron.</p><p>
      � Fine, ma&#x109;adis la junulo: feli&#x109;e ne estas tro malfrue.</p><p>
      Sed li devis atendi ankora&#x16D;, dum duono da horo, ke la junulino, kiu ne rapidis, estas sin senvestiginta kaj ku&#x15D;iginta en sian liton.</p><p>
      Viktoro ne perdis unu detalon de tiu pornokta tualeto, kaj sentis en liaj vejnoj la ekbruli&#x11D;on de dezirega febro. &#x108;ar fra&#x16D;lino de Prelongo estis tiel belega korpe kiel beleta viza&#x11D;e. &#x11C;is nun, krom &#x15D;ia patrino kaj &#x15D;ia &#x109;ambristino, neniu povis fanfaroni, ke li konas bela&#x135;ojn, kiujn ne e&#x109; suspektis la kapitano. Hiera&#x16D; lin instigis al tiu entrepreno nur la deziro al la ven&#x11D;o; sed nun estis la amo, kiu lin ekscitis al &#x11D;ia tuja plenumo, amo bruta kaj voluptama, estas vere, sed pro tio pli perforta.</p><p>
      Fine la lampo estingi&#x11D;is. La &#x109;ambro de Matildo estis lumigita nur de noktolampo, kies la opala vitroglobo lumigis al &#x109;iuj objektoj, kiel luna blanka radiado.</p><p>
      La junulo reiris al sia &#x15D;tuparo, malsupreniris teren, kaj &#x11D;in remetis malsupren de la fenestro. &#x108;ar Matildo estis enliti&#x11D;inta, nun li ne timis plu surprizon: pro tio li opiniis ke la aliro estos pli facila per la &#x15D;tupetaro senpere staranta sub la fenestro ol per la kornico. Sed li atendis ankora&#x16D; dum duono da horo, por ke &#x15D;ia suferontino havu la tutan tempon necesan por ekdormi.</p><p>
      Tiam li supreniris. La vitra&#x135;o, rompita dum la mateno kaj anstata&#x16D;ita dum la tagmezo, estis subtenita nur de mastiko ankora&#x16D; fre&#x15D;a, kiun sen malfacileco li formetis per la pinto de sia tran&#x109;ilo. Poste preninte en sia po&#x15D;o malgrandan prenilon, kies li zorge sin provizis, li eltiris delikate la najletojn, kiuj fiksis ankora&#x16D; la vitra&#x135;on, &#x11D;in tutan formetis, &#x11D;in prenis per sia dekstra mano, enirigis sian brakon maldekstran tra la malferma&#x135;o, kaptis la fenestrofermilon kaj &#x11D;in turnis. La fenestro senbrue malfermi&#x11D;is. La kapitano repu&#x15D;is la du duonfenestrojn kaj eniris en la &#x109;ambron, &#x109;iam tenante la vitra&#x135;on en sia mano. Li rapide &#x11D;in apogis kontra&#x16D; la muron, &#x109;ar &#x11D;i lin embarasis: poste, ferminte la fenestron, li momente pripensis.</p><p>
      La junulino dormis. Sed anstata&#x16D; esti kvieta kiel kutime, &#x15D;ia dormo &#x15D;ajnis maltrankvila kaj febra, kvaza&#x16D; &#x15D;i sufoki&#x11D;us sub la premo de inkubson&#x11D;o. Tiuj ekskuaj gestoj, tiuj nekompreneblaj paroloj elirantaj el &#x15D;iaj lipoj kun tono de teruro, pruvis ke, en sia son&#x11D;o, &#x15D;i penis repu&#x15D;i sed sensukcese nevideblan malamikon furiozantan kontra&#x16D; &#x15D;in. Tio estis la sekvo de pripensadoj de &#x15D;i faritaj, kiam &#x15D;i enliti&#x11D;is. Kvankam &#x15D;i estas tre kura&#x11D;a, tamen &#x15D;i estis impresita pro la fari&#x11D;oj okazintaj dum la tago, multe pli ol &#x15D;i kredis. Kaj tio reenagis en &#x15D;ia dormo.</p><p>
      Viktoro sin preparis, kaj jam estis &#x15D;in ekkaptonta en siajn brakojn, kaj haltigonta per kisado sur la bu&#x15D;on la krion, kiun certe &#x15D;i ekpu&#x15D;os veki&#x11D;ante, kiam subite Matildo, malfermante la okulojn, stari&#x11D;is kaj sidi&#x11D;is. Vidante anta&#x16D; si, vestitan kiel kamparanon, tiun viron kiu, pro lia malvera vesto, estis malfacile rekonebla, &#x15D;i volis krii.</p><p>
      La teruro paralizis &#x15D;ian langon; kaj nur ra&#x16D;ka sono eliris el &#x15D;ia gor&#x11D;o. Cetere &#x15D;i ne estis certa &#x109;u &#x15D;i ne ankora&#x16D; dormas. En &#x15D;ia cerbo duonvekita duondormanta, la son&#x11D;a&#x135;o kaj la reala&#x135;o tiel konfuzi&#x11D;is, ke &#x15D;i kredis da&#x16D;rigi la son&#x11D;on komencitan.</p><p>
      La junulo profitis tiun sekundon da &#x15D;anceli&#x11D;o. Li rapidis al la lito, sublevis la kovrilojn kaj jam ekkaptis la junulinon per siaj fortikaj brakoj, kiam la malfeli&#x109;a infanino, subite vekita de la malvarmo, rekonis sian atakanton. Baraktante, &#x15D;i ekkriis:</p><p>
      � Viktoro Lin&#x15D;ardo!</p><p>
      � Jes, belulino mia, Viktoro Lin&#x15D;ardo kiu cin amas, kaj kiu tion ekpruvos al ci. &#x108;ar mi ne povas esti cia edzo, mi fari&#x11D;os cia amanto: la afero estos sama.</p><p>
      Tiu mal&#x11D;entilega cidiro impresis Matildon eble pli dolore ol la resta&#x135;o. &#x15C;i penis sin liberigi el liaj &#x109;irka&#x16D;premoj kaj alvoki helpadon, sed vane.</p><p>
      &#x108;ar dum li rekomencis sian atakon, premegante per sia tuta pezo la korpon de sia suferantino, la malnoblulo almetis sian manon sur &#x15D;ian bu&#x15D;on por haltigi &#x15D;iajn kriojn.</p><p>
      � Cia sintenado estos vere fiera, li moke murmuretis en &#x15D;ian orelon, kiam ci estos vekinta la tutan lo&#x11D;antaron. Oni venos al ni; oni cin trovos inter miaj brakoj. Jen estas bela vida&#x135;o prezentota al sinjoro de Blasano, &#x15D;ia fian&#x109;o.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo sufoki&#x11D;is, e&#x109; stertoris sub la brutaj karesoj de sia atakanto. Sed &#x15D;i havis en vejnoj sangon de antikvaj ferarmitaj herooj; kaj &#x15D;i ne perdis kura&#x11D;on. Konsiderinte ke la situacio estus pereiga por &#x15D;ia famo, se oni &#x15D;in surprizus kun Viktoro, &#x15D;i komprenis, ke la kapitano estas prava, sekve ke &#x15D;i devas sin defendi sola. &#x108;ar la junulo premegis &#x15D;ian bu&#x15D;on per soldata&#x109;a kisado, &#x15D;i mordis lian lipon &#x11D;is sango. Lin&#x15D;ardo a&#x16D;digis malsonoran &#x11D;emadon kaj rapide stari&#x11D;is. Profitante tiun momenton da malatento, Matildo lin repu&#x15D;is kontra&#x16D; la muron, kaj per unu saltego eksaltis el la lito. Volante &#x15D;in reekkapti, Viktoro stre&#x109;is la brakon: sed liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tola&#x135;o, kiu &#x15D;iri&#x11D;is kaj restis en liaj manoj, lasante la junulinon tute senvestitan.</p><p>
      Vidante tiun virginan korpon subite senvualigitan, la kapitano pu&#x15D;is blekegon. Kun konvulsiaj trajtoj, kun gestoj de frenezulo, li rapidis al la malfeli&#x109;ulino. &#x15C;i, en la ekscitego en kiu &#x15D;i trovi&#x11D;is, nur zorgante pri la minacanta dan&#x11D;ero, ne ekvidis ke &#x15D;iaj plej sekretaj &#x109;armoj estis ka&#x15D;ataj de nenio, kaj perdis la barilon, kiu povis ankora&#x16D; ilin protekti.</p><p>
      Persekutado senhalta komencis. Uzante &#x109;iun meblon kiel remparon, sin &#x15D;ovante kiel kolubro en interspacon ku&#x15D;antan inter ili, &#x11D;is nun Matildo sukcese glitis for de la manoj de sia persekutanto: sed li ne laci&#x11D;is.</p><p>
      La malfeli&#x109;a infanino sentis, ke &#x15D;iaj fortoj eluzi&#x11D;as. &#x15C;i anta&#x16D;vidis la momenton en kiu &#x15D;i falos kiel senviva&#x135;o en la brakojn de sia malamiko, kiam subita inspiro trairis &#x15D;ian cerbon. Pasante apud la tablo, &#x15D;i prenis plenmane amaseton da tabako. Dum Viktoro, ne rimarkinte &#x15D;ian geston, penis utiligi tiun movon por &#x15D;in ekkapti malanta&#x16D;e, &#x15D;i per eksaltego returneniris, kaj, almetante sian pugnon al lia viza&#x11D;o, &#x15D;i frotis lian frunton kaj plenigis liajn okulojn per la brulanta pulvoro. La kapitano kriegis, forlasis sian suferantinon, embarasis siajn piedojn en la noktovesto dis&#x15D;irita tere ku&#x15D;anta, perdis ekvilibron kaj kun kapo malsupre ekfalis en la vitra&#x135;on, kiun enirinte li estis metinta kontra&#x16D; la muron.</p><p>
      Tio okazis tiel subite, ke Matildo restis senmova, rigardante, ne komprenante. Certe, &#x135;etante pulvoron en okulojn de sia atakanto, &#x15D;i esperis, ke &#x15D;i iom paralizos liajn fortojn; sed &#x15D;i ne kredis, ke preneto da tabako estus kapabla naski tiel subitegajn rezultatojn.</p><p>
      La roloj inter&#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is: Viktoro Lin&#x15D;ardo ne estis plu timinda: fra&#x16D;lino de Prelongo eliris triumfe el tiu malnoblega kaj neegala batalo, dank� al sia kura&#x11D;o kaj sia spirit&#x109;eesto. Tiam nur &#x15D;i ekvidis, ke vesto neniu &#x15D;in kovras. Ru&#x11D;i&#x11D;ante pro indigno kaj pro honto, &#x109;ar viro &#x15D;in vidis en tia stato, &#x15D;i rapide eniris en sian tualetejon, en kiu &#x15D;i vestis la unuan negli&#x11D;on trovi&#x11D;antan sub &#x15D;ia mano.</p><p>
      Dum tiu tempo, la venkito malfacile relevi&#x11D;is. Kiam Matildo revenis, &#x15D;i vidis Viktoron starantan meze de la &#x109;ambro, kun brakoj etendataj, alpa&#x15D;antan kiel blindulo. Lia viza&#x11D;o, tran&#x109;etita de vundetoj faritaj de la vitraj disrompa&#x135;oj, estis kuntirita de neesprimebla sufero: inter liaj palpebroj fluetis du larmoj nigraj pro tabako, kiuj miksi&#x11D;is kun sango fluanta el liaj vundoj. En tiu stato, li &#x15D;ajnis al fra&#x16D;lino de Prelongo tiel ridinde malbelega, ke &#x15D;i, forgesante tion, kio okazis anta&#x16D;momente, ne povis deteni ridegon bruan kaj tiel malestimantan, ke &#x11D;i frapis la kapitanon kiel vipeta bato.</p><p>
      � Nu, sinjoro, &#x15D;i diris, kion vi faras? Mi bonvolas kredi, ke vi ne intencas resti &#x109;i tie.</p><p>
      Malla&#x16D;ta balbuto estis la respondo de Viktoro.</p><p>
      � Ha! mi komprenas, da&#x16D;rigis la malkompatema junulino; vi ne klare vidas, &#x109;ar la tabako vin blindigis. Etendu la manon; iru dekstren; haltu; nun, maldekstren: nu, jen la fenestro: &#x11D;in pa&#x15D;egu kaj eliru rapide. Precipe zorgu, ke vi ne falu. &#x108;ar se morga&#x16D; oni trovus vin malsupre de mia fenestro, kun kruro rompita, mi estus &#x11D;enata por klarigi vian &#x109;eeston.</p><p>
      Premegita de doloro kaj de honto, Viktoro malsupreniris malrapide sur la &#x15D;tupetaro. Kiam li trovi&#x11D;is sur la tero, fra&#x16D;lino de Prelongo, kiu lin observis, al li &#x135;etis, per tono de netradukebla ironio, tiujn mokegajn vortojn:</p><p>
      � Iru, nepo de lakeo; kaj memoru, ke &#x109;iam Prelongoj devigos Lin&#x15D;ardojn al la mallevi&#x11D;o de la kapo.</p><p>
      � Malbeno! &#x109;iam tiu sama insulto, murmuris kolere la kapitano, kiu penade duonmalfermis siajn okulojn por sin direkti.</p><p>
      La tabako, kiu ilin plenigis, samtempe fluis kun la larmoj. Kvankam li ankora&#x16D; sentis impreson de kruelega brulumo, tamen la junulo povis sublevi sian palpebron sufi&#x109;e por sin konduki.</p><p>
      Li melankolie sekvis la vojon tiel &#x11D;oje aliritan de li anta&#x16D; kelkaj horoj, kiam malsonora gor&#x11D;bleketo, anta&#x16D; tri pa&#x15D;oj de li, lin eksaltigis.</p><p>
      � &#x15C;afo libera! li ekkriis; mi estas pereonta. Anta&#x16D; kiam la forkuranto trovis la tempon necesan por preni revolveron en sia po&#x15D;o, la grandega besto rapidas sur lin, almetas siajn manegojn sur liajn &#x15D;ultrojn, kaj malfermas siajn timindajn makzelojn por pu&#x15D;egi en lian kolon siajn akrajn dentegojn. Viktoro kontra&#x16D;batalas la atakon, ekkaptas la hundon per &#x11D;ia dika felo, kaj penas repu&#x15D;i la minacantan bu&#x15D;egon, kies li sentas elspira&#x135;on varmigantan lian viza&#x11D;on.</p><p>
      La kapitano estis facilmova kaj kura&#x11D;a, sed &#x15C;afo pli. &#x11C;i saltegis kontra&#x16D; la junulon per tia perforto, ke &#x109;i tiu, sentante siajn lumbojn faldi&#x11D;antajn kaj krakantajn falis malanta&#x16D;en, kun la hundo sur lia brusto. Tute senarma kontra&#x16D; malamiko, kiu &#x109;iam havis siajn naturajn armilojn, Viktoro sentis en sia kolo kruelegan doloron, kiu lin sufokis. La krio, kiun li volis ekpu&#x15D;i, perdi&#x11D;is en stertoron: kaj li svenis.</p><p>
      Tamen Matildo, dezirante certi&#x11D;i &#x109;u &#x15D;ia malamiko vere eliris, staris ankora&#x16D; apud sia fenestro, kiam &#x15D;i a&#x16D;das la furiozajn bojadojn de &#x15C;afo bruantajn en la nokta&#x135;o. &#x15C;i tremetas. Konante la malamon, kiun la hundego sentas al la kapitano, &#x15D;i komprenas, ke terura dramo okazas post kelkaj metroj el la kastelo, kaj ke la filo Lin&#x15D;ardo estos balda&#x16D; senkompate sufokita.</p><p>
      Malgra&#x16D; la monstra atenco en kiun &#x15D;i preska&#x16D; falis, &#x15D;i sentas sian koron prematan, pensante ke &#x15D;i estos eble la senvola ka&#x16D;zo de hommortigo. Tuj &#x15D;i eliras el sia &#x109;ambro, malsupreniras rapide la malgrandan &#x15D;tuparon rekte kondukantan en la parkon, kaj tiras la riglilojn de la pordo. Por malebligi malfeli&#x109;on, se tamen la afero estas ankora&#x16D; ebla, &#x15D;i volas alvoki sian hundon, kiam &#x15D;i ekvidas du ombrojn, kiuj sin klinas supren de korpo tere ku&#x15D;anta. Flanke de ili, &#x15C;afo &#x15D;ajnis tute kvieta kaj e&#x109; &#x11D;oje saltadis. &#x108;ar la pacema sintenado de la Novterhundo al &#x15D;i pruvis, ke tiuj ombroj estas kastello&#x11D;antoj, fra&#x16D;lino de Prelongo timis, ke oni &#x15D;in surprizos. &#x15C;i volis malaperigi &#x109;ian postsignon de la Viktora vizito; &#x109;ar &#x15D;i komprenis ke, se &#x11D;i estus konita, neeviteble &#x11D;i malpurigus &#x15D;ian bonan famon: do, pro tio, &#x15D;i rapide elprenis la pezan &#x15D;tupetaron, kaj &#x11D;in trenis &#x11D;is la ilejo.</p><p>
      En tiu momento &#x15D;i estis renkontita de fra&#x16D;lino de Savinako, kiu revenis el sia amkunvenejo. La du junulinoj amba&#x16D; reciproke mirantaj, &#x109;ar ili trovi&#x11D;as en la parko dum horo tiel nokta, reeniris &#x109;iu en sian &#x109;ambron, rezervante al la morga&#x16D;a tago la klarigon pri tiuj strangaj okazinta&#x135;oj.</p><p>
      Reveninte en sian apartementon, fra&#x16D;lino de Prelongo faletis sur apogse&#x11D;on, sin demandante &#x109;u tio, kio okazis estis vere reala; &#x109;u tio prefere ne estus la memoro de terura inkubson&#x11D;o? Sed &#x15D;i rimarkis sur la tapi&#x15D;o sian noktoveston dis&#x15D;iritan kaj la sangoplenajn disrompa&#x135;ojn de la vitra&#x135;o. Tiu vida&#x135;o &#x15D;in revenigis al la realeco.</p><p>
      Nun, kion &#x15D;i faros? Kompreneble &#x15D;i &#x109;ion rakontos al siaj gepatroj.</p><p>
      Tia estis &#x15D;ia unua ideo. Sed tiam &#x15D;i devos paroli pri malnoblegaj detaloj, kies nur memoro paligas la malfeli&#x109;an infaninon. Kaj sinjoro de Blasano, &#x15D;ia fian&#x109;o, kion li diros, kion li pensos pri tio? &#x108;u li kredos, ke fra&#x16D;lino de Prelongo estis vere malrespektegita? Eble li estos turmentita de dubo; eble li opinios, funde de sia koro, ke &#x15D;i estis konsentinta. &#x108;ar la junulino estas tro fiera por toleri e&#x109; la plej malgrandan suspekteton, &#x15D;i decidis, ke &#x15D;i silentos kaj sekve &#x15D;ajnos tute nescianta pri la fari&#x11D;oj okazintaj dum la nokto.</p><p>
      Tiun decidon preninte, Matildo zorge kolektis &#x109;iujn vitrajn erojn, kaj ilin &#x135;etis for de sia fenestro: morga&#x16D;, por klarigi la rompon de tiu vitra&#x135;o, &#x15D;i sin kulpigos de malzorgemo. &#x15C;i ka&#x15D;is la noktoveston dis&#x15D;iritan kaj enliti&#x11D;is, rompita de laci&#x11D;o kaj de kortu&#x15D;ecoj, sed kontenta pri la decido de &#x15D;i prenita.</p><p>
      Poste la viza&#x11D;o de Valentino trairis &#x15D;ian penson. &#x15C;i sin demandis kial &#x15D;ia amikino trovi&#x11D;is en la parko dum horo preska&#x16D; matena, kun la &#x15D;losilo de la dometo en sia mano. Fine &#x109;io konfuzi&#x11D;is en &#x15D;ia cerbo, kaj post kelkaj minutoj &#x15D;i ekdormis.</p><p>
      Kiam sinjoro de Ruvezo apogis kontra&#x16D; la muron la korpon senmovan de la kapitano, &#x109;i tiu ekeliris el sia sveno. Li sin preparis paroli, gestigi, peti helpon, kiam la vo&#x109;o de la markizo, alkuranta al la krioj pu&#x15D;itaj de Frederiko, frapis lian orelon. Kun la vivo renaski&#x11D;is la instinkto por la konservado. Tuj kiam li povis malkonfuze distingi la parolojn diritajn &#x109;irka&#x16D; li, li komprenis ke, dank� al la kamparana vesto, kiu &#x15D;an&#x11D;is lian &#x15D;ajnon, dank� al la vundoj, kiuj malrekonigis lian viza&#x11D;on, lia identigo, kvankam suspektita, ne estis certigita. Li estu maltima, kaj nenio estos malesperiga.</p><p>
      La parto de la muro, kontra&#x16D; kiu li trovi&#x11D;is, estis &#x135;us tiu, kiu datumis de Ludoviko XIV
      a
      , kaj kies refaron oni opiniis senutila, &#x109;ar &#x11D;i superis kruta&#x135;on ducentmetre profundan. Sublevinte mallar&#x11D;e siajn palpebrojn, Viktoro observis la plej etajn movojn de liaj &#x109;irka&#x16D;antoj. Unue la servistoj eliris, ekser&#x109;ontaj portilon; poste same agis Ra&#x16D;lo kaj sinjoro de Ruvezo. Momente la filo Lin&#x15D;ardo trovi&#x11D;is sola, for de maldiskretaj rigardoj: tiu momento sufi&#x109;is.</p><p>
      Li rimarkis en la muro, post kelkaj pa&#x15D;oj, fendon plenigitan per urtikoj. La tempo malaperigis &#x109;iun postsignon de mortero, kaj la &#x15D;tonoj restis unu sur la alia nur pro sia pezo. Por ke sinjoro de Prelongo povu suspekti nenion, kiam li revenos, Viktoro deklinigis la kurtenon el kreska&#x135;oj kiu maskis la malferma&#x135;on, repu&#x15D;is eksteren kelkajn &#x15D;tonojn por iom &#x11D;in plilar&#x11D;igi, kaj sin &#x15D;ovis kun kapo malsupre tra la mallar&#x11D;a fendo, dum la urtikoj kaj la konvolvuloj reprenis sian lokon, kaj maskis al neatenta observanto la vojon de li sekvitan.</p><p>
      La herboj tremis ankora&#x16D;, kiam revenis Ra&#x16D;lo akompanata de la grafo. La markizo esprimis la&#x16D;te sian miron, trovinte la nenaturan ruina&#x135;on plenan da floroj, kiel por amkunveno, kaj ser&#x109;is, ne &#x11D;in trovante, klarigon, pri kiu sinjoro de Ruvezo singardeme silentis. Malanta&#x16D; sia muro, Viktoro, same mirante pro tiuj neatenditaj nova&#x135;oj, sed ekanta&#x16D;vidante la veron, ne perdis unu vorton de l� interparolado.</p><p>
      Tuj kiam li a&#x16D;dis, ke sinjoro de Prelongo, mirigita &#x109;ar li ne lin trovis plu, ordonis, ke oni lin ser&#x109;u, la kapitano lasis sin gliti sur la deklivo de la profunda&#x135;o, sin alkro&#x109;ante hazarde al la plej malgrandaj elstara&#x135;oj de la roko, al herbaj tufoj, kiujn li renkontis sub sia mano. Kiam li estis knabeto, ofte li efektivigis tiun ekvilibra&#x135;on, pro kiu li ricevis multegajn survangarojn de Heleno, kiam li revenis kun kitelo dis&#x15D;irita, kun pantalono aliformigita en &#x109;ifona&#x135;on.</p><p>
      Feli&#x109;e li konservis la facilmovecon de sia infana&#x11D;o, dank� al la aktiva ekzistado vivita de li en Al&#x11D;erio; &#x109;ar li alvenis sendifekte malsupren de la terura deklivo. Sed liaj dorso, manoj kaj viza&#x11D;o fari&#x11D;is nur unu vundo, kies brulumo lin kruelege suferigis. Rapide li subakvi&#x11D;is en Violanon, sentante neesprimeblan sendolorigon, kiam la akvo de la rivero glitis sur lia ha&#x16D;to kaj malvarmetigis lian suferantan kaj sangigan korpon.</p><p>
      Anta&#x16D; kiam li reeniros en la kastelon, la markizo &#x109;irka&#x16D;iris mem la parkon, la&#x16D;longe de la muro &#x11D;in fermanta. Tiam li trovis la malgrandan &#x15D;tupetaron lasitan de Viktoro. Levinte la okulojn, li rimarkis ke la botelfundoj estis malaperintaj sur la rando de la muro.</p><p>
      &#x108;iuj tiuj detaloj estis signo de anta&#x16D;medito, kiun oni vidas tre malofte &#x109;e la simplaj &#x11D;arden&#x15D;telistoj. &#x108;ar li kredis sin prava, rilatigante la noktan suprenrampon kun la festaj prepara&#x135;oj eltrovitaj de li en la ruina&#x135;o, li obstine sekvis postsignon, kiu fatale lin malproksimigis for de la vero. Fine, anta&#x16D; kiam li supreniros en sian apartementon, li metis en la &#x11D;ardenon servistojn, kies komisio estis observadi, dum la tuta nokto; kaj li decidis ke li lerte demandos Valentinon kaj sian filinon; &#x109;ar li deziris scii &#x109;u la &#x15D;ajno, suspektita de li inter la vundito kaj la kapitano, estas pravigita a&#x16D; nur iluzia.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, sinjoro de Ruvezo diris adia&#x16D; al la Prelonga familio kaj eliris al Al&#x11D;erio. Li sentis sian koron tre &#x11D;emoplenan, disi&#x11D;ante el la &#x109;arma junulino, kiun li pli pasie amegis ol anta&#x16D;e: sed li firme esperis, ke balda&#x16D; li &#x15D;in revidos kaj ne forlasos plu. Sed tiu eliro &#x135;etis Valentinon en plorigan mal&#x11D;ojon.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo, sentante sian kapon ankora&#x16D; plenan da memoroj de la terura nokto, ser&#x109;is sian amikinon, dezirante senti apud si iun, kiu &#x15D;in distrus el &#x15D;iaj malgajaj pensoj: &#x109;ar &#x15D;i trovis &#x15D;in en neniu loko, &#x15D;i supreniris al &#x15D;ia &#x109;ambro kaj frapis sur la pordon.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Savinako ne respondis. &#x108;ar la &#x15D;losilo trovi&#x11D;is en la seruro, Matildo eniris kaj vidis sian amikinon ploregantan. Al la amikemaj demandoj de la juna kastelmastrino Valentino unue respondis per klarigoj nur neprecizaj. Sed instigite de la junulino, bezonante ver&#x15D;i en alian koron kompateman la &#x109;agrenon, kies &#x15D;ia koro superfluis, fine dezirante paroli pri la viro de &#x15D;i amata, &#x15D;i &#x109;ion konfesis, petante kompreneble la plej grandan sekreton. Sed rakontante la historion de siaj ama&#x135;oj kun la grafo, &#x15D;i zorge ka&#x15D;is iajn detalojn tro pasiajn, kiujn, &#x15D;i tion komprenis, ne estus aprobinta fra&#x16D;lino de Prelongo: tiamaniere &#x109;i tiu lasta restis konvinkita, ke &#x109;iuj karesoj okazintaj inter la geamantoj estis nekulpigeblaj de la plej severa moralo. Fra&#x16D;lino de Savinako e&#x109; konfesis sen ia honto, ke nur por havi lastan kunvenon kun Frederiko &#x15D;i petis la &#x15D;losilon de la dometo, ornaminte per floroj la kunvenejon por &#x11D;in beligi kaj por &#x11D;in parfumi.</p><p>
      Tiam, memorante pri la stranga laboro farita de Matildo, kiam &#x15D;i &#x15D;in renkontis, Valentino siavice petis kion &#x15D;i faris kun &#x15D;ia &#x15D;tupetaro. Fra&#x16D;lino de Prelongo multe ru&#x11D;i&#x11D;is. Sed la konfido naskas la konfidon. &#x108;ar la junulino same bezonis partoprenigi sian amikinon pri la sekreto &#x15D;in sufokanta, &#x15D;i rakontis la provon de malrespektego en kiun &#x15D;i preska&#x16D; falis. Samtempe &#x15D;i aldonis, ke &#x15D;i intencas faligi en la forgeson la memoron de tiu malgaja aventuro. Fra&#x16D;lino de Savinako la&#x16D;te la&#x16D;dis Matildon pri &#x15D;ia kura&#x11D;o, &#x15D;ia spirit&#x109;eesto kaj precipe pri la decideco de &#x15D;i ekprenita.</p><p>
      Ili do decidis ke nek unu nek alia parolos. Sin lasinte, amba&#x16D; junulinoj sin kisadis kun veraj amikelmontroj; &#x109;ar nun duobla sekreto ekzistis inter ili. Tiu mistero povis nur kuntiri pli mallar&#x11D;e ankora&#x16D; ol anta&#x16D;e la ligilojn tamen tre malvastajn de l� amikeco, kiu ilin unuigis. La markizo volis ilin demandi aparte; sed li ricevis respondojn neniel kontentigajn. Amba&#x16D; certigis ke ili nenion a&#x16D;dis. Kiam Ra&#x16D;lo petis de sia filino kial la vitra&#x135;o, remetita dum la tago, estis denove rompita, Matildo respondis, ke kredeble oni &#x11D;in malbone fiksis; &#x109;ar, fermante. sian fenestron eble tro maldelikate, &#x15D;i vidis &#x11D;in disi&#x11D;antan kaj falantan en la &#x11D;ardenon. Kaj tiun respondon plene certigis la ekzameno de vitraj disrompa&#x135;oj trovitaj piede de la muro.</p><p>
      Nun restis punkto klarigota. Kia estis tiu nekonatulo? Sed kiam sinjoro de Prelongo, dank� al sciigoj sekrete kolektitaj, eksciis ke Viktoro estas malsana kaj dan&#x11D;ere vundita, li ne dubis plu.</p><p>
      Jen estas kiamaniere li restarigis la dramon: La kapitano sin enkondukis en la parkon, intencante delogi unu el junulinoj. Li trovis rimedon por malfermi la ruina&#x135;on, kiu estis la loko elektita de li por la plenumo de lia malnobla projekto. Sendube li sukcesis kaj altiris sian suferintinon per procedo ia: sen tio, tiuj prepara&#x135;oj ne estus klarigeblaj. Sed tiam, kaj nevole la markizo alvenis al tiu nediskutebla konkludo: unu el ili konsentis, &#x109;u Valentino, &#x109;u ... Matildo.</p><p>
      Pro tiu penso, malvarma &#x15D;vitado fluis el lia kolo al liaj kalkanoj: kaj li ekkriis, tordante siajn brakojn:</p><p>
      � Sed tiam, kiu el amba&#x16D;? kiu el amba&#x16D;?</p><p><strong>
      &#x108;APITRO SEPA
    </strong></p><p>
      Malvarmetiginte en akvojn de Violano sian sangon bruligitan de febro, Viktoro realiris malfacilege la patran farmodomon. La pordo, kiun li nur duonfermis, estis nun tute fermita. Li devis frapi por &#x11D;in malfermigi.</p><p>
      � Kiu estas tie &#x109;i? petis Andreo.</p><p>
      � Mi, Viktoro, malfermu rapide, respondis la junulo malla&#x16D;te.</p><p>
      � Tuj. Kial vi trovi&#x11D;as ekstere, en tia horo?</p><p>
      Parolante, Andreo tiris la riglilojn.</p><p>
      � Dio mia! Kio do al vi okazis? Kiu vin metis en tian staton?</p><p>
      � Anta&#x16D;sciigu mian patrinon, mi petas. Mi respondos post momento.</p><p>
      Heleno rapide alvenis. &#x15C;ia instinkto al &#x15D;i diris, ke &#x15D;ia filo revenas el la kastelo: sed &#x15D;i konservis en sia koro siajn pripensojn.</p><p>
      Kiam la kapitano, post multaj penadoj, estis tireginta, pecon post peco, la malsekajn vestojn, alglui&#x11D;intajn sur lia ha&#x16D;to, Heleno reenpa&#x15D;is terurita. La korpo de &#x15D;ia filo estis nur unu vundo.</p><p>
      � Sed fine &#x109;u oni povas scii, murmuris Andreo, kiu ne forlasis la &#x109;ambron.</p><p>
      � Post momento, kiam mi estos enliti&#x11D;inta, respondis Viktoro.</p><p>
      Kiam li trovi&#x11D;is en sia lito, malsekiginte siajn vundojn por kvietigi la doloron, li opiniis ke, por sin liberigi el trudemuloj, necese estas, ke li faru kiel eble plej rapide rakonton ian, por pravigi lian farton.</p><p>
      � Nu, li diris, mi estis &#x109;asonta en embusko sova&#x11D;ajn anasojn.</p><p>
      � Vi bone scias, ke ne estas ankora&#x16D; la sezono.</p><p>
      � Jes, ili alvenas.</p><p>
      � Mi ne ankora&#x16D; ilin rimarkis.</p><p>
      � Vi eble, sed mi ilin ekvidis. Do mi atendis flugadon de tiuj birdoj, kiam grandega lupo rapidis al mi.</p><p>
      � Vi vidis lupon, ekkriis la patro: tio min treege mirigas. De mia naski&#x11D;o neniam mi vidis voston de lupo. Iam, dum la infana&#x11D;o de mia patro, ili fari&#x11D;is tre maloftaj; kaj de kvindek jaroj ili tute malaperis el la lando.</p><p>
      � Kredeble, respondis Viktoro senpacienca, unu almena&#x16D; restis, &#x109;ar estas &#x11D;i, kiu min vundis tiel kruele.</p><p>
      � Nu, estas eble, murmuris Andreo. Da&#x16D;rigu.</p><p>
      � La timeginda besto min ekkaptis al la gor&#x11D;o, min dis&#x15D;iris per siaj ungegoj. Por min liberigi el &#x11D;iaj atakoj, mi havis nur rimedon: min &#x135;eti en la riveron. Mi tion faris; kaj &#x11D;i ne kura&#x11D;is min persekuti tien. Nun, patro mia, &#x109;ar via scivolo estas kontentigita, lasu min, mi petas. Mi tro bezonas dormon.</p><p>
      Andreo eliris el la &#x109;ambro kun &#x15D;ajno nekredema, murmurante:</p><p>
      � Sova&#x11D;aj anasoj dum septembro; lupo en Prelongaj herbejoj; tio estas tre stranga. Certe oni al mi malkonfesas ion.</p><p>
      Premegite pro laci&#x11D;o, Viktoro ekdormis. Heleno maltrankvila sidi&#x11D;is apud lia lito, kiun &#x15D;i lasis nur matene. Nur kiam la matenru&#x11D;o ekaperis, oni venigis la kuraciston; &#x109;ar, por ke oni ne babilu en la lando, la kapitano malkonsentis, ke oni lin alvoku pli frue.</p><p>
      La ekzameno de tiuj strangaj vundoj ka&#x16D;zis al la honesta praktikisto unu el plej grandaj miroj sentitaj de li dum lia vivo. Skribinte sian recepton pri la kuracado plenumota kaj pri la banda&#x11D;oj almetotaj, li sin direktis al sia kabrioleto, kiu lin atendis apud la pordo, kiam Andreo stari&#x11D;is anta&#x16D; li:</p><p>
      � Nu, doktoro, kion vi opinias?</p><p>
      � Estas tre dan&#x11D;ere, respondis la kuracisto. Trovi&#x11D;as en la kolo du vundoj penetrantaj, kiuj min maltrankviligas. Amba&#x16D; okuloj estas okupataj de brulumo treege forta. Nur la vundetoj de la viza&#x11D;o kaj la kontuzoj de la dorso &#x15D;ajnas negravaj. Mi kredas ke li resani&#x11D;os; sed la malsano da&#x16D;ros longatempe.</p><p>
      � Do, komencis Andreo, la du dentoj de la lupo ...</p><p>
      La kuracisto malfacile detenis nekredeman rideton. Sin klinante al la orelo de Lin&#x15D;ardo:</p><p>
      � Konfidencie, li diris, &#x109;u vi kredas tian historion?</p><p>
      � Sendube, &#x109;ar li &#x11D;in certigas. Kian profiton li ricevus per mensogo?</p><p>
      � Jes, jes, vi estas prava, murmuris la doktoro, kiu ne volis protesti; &#x109;ar li tre deziris konservi la amikecon de &#x109;iuj siaj klientoj.</p><p>
      Ne aldoninte unu vorton, li supreniris en sian veturilon. Sed, dum li incitis sian maljunan &#x109;evalon per forta vipfrapo, li pensis malla&#x16D;te:</p><p>
      � Tio estas tre stranga. Fine oni estas devigata elpensi rakontojn, kiam oni ne volas diri la veron.</p><p>
      Post du tagoj, oni parolis en la vila&#x11D;o nur pri la kapitano kaj pri lia lupo. &#x108;ar la servistoj de la markizo ne misterigis pri la nokta atako, okazinta en la kastelo, oni tre facile rilatigis la du fari&#x11D;ojn. Ili tro akurate koincidis, por ke Viktoro ne estu konsiderita kiel la suprenrampinto. La sprita&#x135;ulo de la lando, nomita Blagardo, trovis la vorton finan, dirante:</p><p>
      � Tiu Lin&#x15D;ardo, kia &#x15D;erculo! Lia lupo estas nur &#x15D;afo. &#x108;iuj ridegis: oni gratulis la eltrovinton de la ludvorto, dirante, ke &#x11D;i estas tre bone pafita. Sed tiam alia demando trudi&#x11D;is:</p><p>
      � Kion la junulo faris en la parko?</p><p>
      Tamen oni ne povis kulpigi oficiron, ke li suprenrampis muron por &#x15D;teli pirojn.</p><p>
      � Nu, nu, mokridetis la elpensinto de la sprita&#x135;o, kiu ne volis halti senresponde, trovi&#x11D;as en la kastelo aliaj fruktoj ol tiuj de la &#x11D;ardeno.</p><p>
      � Kion vi volas diri?</p><p>
      � En &#x11D;i lo&#x11D;as du belulinoj; kaj kredeble la kapitano estas frandema de tiaj bongusta&#x135;oj.</p><p>
      � Nu, &#x109;u vi kredas?</p><p>
      � Oni vidis aferojn pli strangajn. Viktoro sufi&#x109;e sin famigis por batigi la koron de unu el tiuj junulinoj.</p><p>
      Post tiuj vortoj oni disi&#x11D;is. Revenante hejmen, &#x109;iu pripensis al la paroloj de tiu petolanta Blagardo.</p><p>
      � Ofte oni diras la veron ridante, rimarkigis la fortaj kapoj de la vila&#x11D;o.</p><p>
      � Sed tiam, se tio estas vera, por kiu li venis?</p><p>
      Kaj, kiel sinjoro de Prelongo, oni ripetis:</p><p>
      � Kiu el amba&#x16D;?</p><p>
      La doktoro ne eraris, certigante, ke la kapitano estis grave tu&#x15D;ita, kaj anta&#x16D;vidante, ke lia malsano estos longeda&#x16D;ra. Dum la vespero, forta febro naski&#x11D;is. En la deliro ka&#x16D;zita de la cerba ekscitego, &#x109;iam la sama vida&#x135;o prezenti&#x11D;is anta&#x16D; la okuloj de la junulo incitita: Matildo tute senvestigita, briliganta en la opala lumo de la noktolampo la perlamotajn rebrilojn de sia virgina ha&#x16D;to, a&#x16D; la skulptajn forma&#x135;ojn de antikva Galateo, kiu estus anstata&#x16D;inta per viva karno la senvivan marmoron. Jen li &#x15D;in persekutis, kredante &#x15D;in ekkapti: sed la &#x109;arma apera&#x135;o vapori&#x11D;is inter liaj brakoj, reaperis piede de lia lito, kaj moke ridetis, dirante &#x109;iam: �Ne�. Jen kontra&#x16D;e, &#x15D;ajnis al li, ke li sentas sur siaj lipoj la kontakton de bu&#x15D;o fre&#x15D;a kaj parfumita, sur sia tuta korpo la impreson de silka epidermo, kiu apena&#x16D; lin tu&#x15D;etas de senhalta kaj volupta kareso. Tiam li levi&#x11D;is, prezentis la manojn al la neviditino, jen ridetis, jen ploregis, kaj fine refalis sur la kapkusenon, sufoki&#x11D;ante, bani&#x11D;ante en &#x15D;vito, kaj ekkriante: � Venu, venu; mi amas vin: estu al mi por &#x109;iam.</p><p>
      Ian vesperon, kiam Josefino lin flegis, sidante apud lia lito, observante lian spiron, Viktoro sin turnis al &#x15D;i. Kredante, ke &#x15D;i estas fra&#x16D;lino de Prelongo, li &#x15D;in ekkaptis en siajn brakojn. Tiam li mal&#x15D;paris al sia infaneca amikino la plej pasiajn karesojn, kaj samtempe li balbutis al &#x15D;i konfesojn tiel varmegajn, ke la plendinda knabino sentis grandegan &#x11D;ojon plenigantan &#x15D;ian koron, kaj redonis procentege al sia amiko la frenezajn &#x15D;macadojn per kiuj li &#x15D;in kontuzis.</p><p>
      Tamen la nerva ekscitego, kiu suferigis la vunditon iom post iom kvieti&#x11D;is: &#x109;iutage malplii&#x11D;is la febro. La kuracisto, kiu komence respondis nur tre rezerveme al la sen&#x109;esaj demandoj de Heleno, fine certigis, ke nun la kapitano estas konsiderota kiel savita el tuja dan&#x11D;ero.</p><p>
      � Nur, li aldonis, la resani&#x11D;o estos longeda&#x16D;ra, pli longa ol la malsano.</p><p>
      La fortoj renaski&#x11D;is, sed samtempe la memoro de la terura nokto. Tio similis sie&#x11D;adon. Tuj kiam li ekdormis, la junulo estis certa, ke li revidus la adorindan virgulinon, starantan anta&#x16D; li en la gloro de sia venkanta sen vuali&#x11D;o. La son&#x11D;o &#x15D;ajnis tiel reala, ke la realeco ne estus gravuriginta en liajn nervojn impreson pli sentitan, pli materiigitan. Pro la neebleco posedi sian &#x125;imeron, Viktoro tordis siajn brakojn per krispi&#x11D;o de &#x109;iuj siaj muskoloj, kaj poste falis en malviglecon, kiu kelkafoje da&#x16D;ris dum multaj horoj.</p><p>
      De kiam la filo Lin&#x15D;ardo estis malsana, Josefino apena&#x16D; forlasis la &#x109;ambron de tiu, kiun &#x15D;i konsideris kiel estron kaj adoris kiel dion. Dum la unuaj tagoj, Heleno volis tion malpermesi, pretekstante tre la&#x16D;te, ke la &#x109;eesto de junulino, en &#x109;ambro, en kiu ku&#x15D;as &#x15D;ia filo, estas tre ege malkonvena. Sed tute alia estis la vera motivo de &#x15D;ia konduto: &#x15D;i timis, ke Viktoro sentos renaski&#x11D;i siajn iamajn amsentojn al sia amikineto. &#x108;ar nun lia edzi&#x11D;o kun Matildo &#x15D;ajnis neebla, la junulo estus kapabla edzi&#x11D;i pro &#x109;agreno kun tiu malri&#x109;ulino kompate akceptita.</p><p>
      Sed la kapitano ne povis toleri alian flegistinon ol Josefinon. Tiu mano malpeza kaj amema estis la sola kiu, tu&#x15D;ante liajn vundojn, ne lin kriigas. &#x108;ar la kuracisto rekomendis, ke precipe oni al li evitu &#x109;iun &#x109;agrenon, &#x109;ar li aldonis, ke kolera ekmovo eble estus pereiga, sinjorino Lin&#x15D;ardo devige obeis kaj cedis sub premo pli forta ol &#x15D;ia volo.</p><p>
      Sed kiam alvenis la resani&#x11D;o, kiam la senperaj kuraca&#x135;oj ne tiel ur&#x11D;is kiel anta&#x16D;e, la junulino estis devigata malplida&#x16D;rigi siajn vizitojn al sia amiko. Kiam &#x15D;i povis momente trompi la aktivan observadon de Heleno, &#x15D;i supreniris en sian &#x109;ambron, a&#x16D;skultis &#x109;u &#x15D;i a&#x16D;das en tiu de Viktoro bruon de interparolado: kaj kiam &#x15D;i estis certa, ke la junulo trovi&#x11D;as sola, &#x15D;i pasigis en lia intimeco la plej agrablajn horojn de sia vivo. Ian tagon, la kapitano diris al &#x15D;i:</p><p>
      � &#x108;ar vi &#x109;iam timas surprizon kaj ripro&#x109;ojn, kial do vi ne transiras per la pordo komunikiganta? &#x108;ar &#x11D;i estas fermita de dekvin jaroj, &#x109;iu forgesis &#x11D;ian ekziston.</p><p>
      � Sed &#x11D;i estas najlita.</p><p>
      � Tiuvespere, alportu do al mi prenilon. Kiam la junulo estis sola, li eltiris unu post la alia &#x109;iujn najlojn, sen ia penso ka&#x15D;ita, nur por fari &#x15D;ercon al sia patrino: &#x109;ar, lin senigante da flegoj de Josefino, Heleno lin treege tedis. Ne volante fari&#x11D;i ka&#x16D;zo de malkonsento en la hejmo, li estis tre feli&#x109;a pro tiu aran&#x11D;o, kiu &#x109;ion simpligis.</p><p>
      Ian nokton, la resani&#x11D;anto veki&#x11D;is, bani&#x11D;ante en malvarma &#x15D;vitado. Li son&#x11D;is, ke fine li posedas la objekton de siaj deziroj kaj ke Matildo bonvolas kontentigi lian amon. Sed &#x15D;in prenante por edzi&#x11D;i kun &#x15D;i, li sentis en &#x15D;ia kontakto nur na&#x16D;zigan impreson de glacia karno. La junulino ku&#x15D;anta sur la lito konservis senmovecon de statuo. Por &#x15D;in vivigi, li lacegi&#x11D;is per vanaj penadoj, kaj fine ekvidis, ke li premas sur siajn lipojn nur lipojn de kadavro jam rigida. Tiam li ruli&#x11D;is sur sia lito, &#x11D;emante kaj plorante. La bruo de liaj ploregoj estis tiel forta, ke &#x11D;i vekis Josefinon tra la mureto. Konvinkita, ke &#x15D;ia amato suferas sed volas malhelpi neniun, &#x15D;i petis tra la truo de la seruro &#x109;u li bezonas ion. Viktoro &#x109;iam dormanta ne respondis. Tiam Josefino, en noktovesto, kun piedoj nudaj en pantofloj, tenante en mano kandelingon, malrapide malfermetis la komunikigantan pordon, kaj &#x135;etis en la &#x109;ambron rapidan rigardon.</p><p>
      Vidinte ke la junulo &#x109;iam dormetas kaj ke li parolis nur pro son&#x11D;o, &#x15D;i ekreeniris al sia lito, kiam la lumo, frapinte la okulojn de la dormanto, lin tuje vekis. Tiu blanka apera&#x135;o, kiu lin rigardis per timigitaj okuloj, &#x15D;ajnis al li fantomo. Li rapidis al Josefino, ekkriante:</p><p>
      � Demono! Vi do eliras el via tombo por min tenti ankora&#x16D;? Nu! vivan a&#x16D; malvivan mi vin havos! Tiam, ekkaptinte en siajn brakojn la junulinon teruritan, li &#x15D;in &#x135;etis sur la liton kaj &#x15D;in amis.</p><p>
      &#x15C;i toleris tiun amon sen krio, sen protesto, kun sento de natura afero atendita de tempo tre longa. La estro parolis, &#x15D;i devis nur obei. Josefino tre bone komprenis ke, &#x109;ar &#x15D;i ne povis fari&#x11D;i lia edzino, &#x109;u unu &#x109;u alian tagon &#x15D;i devige fari&#x11D;os lia amantino. &#x15C;i do akceptis rezignacie kiel neevitebla&#x135;on la agon plenumitan.</p><p>
      Ne estis same por Viktoro. Kiam, tute rekonscii&#x11D;inte, la junulo ekvidis, ke li estis la ludilo de senteraro, li montris grandegan konfuzon. Li sentis veran konsciencripro&#x109;on, malrespektinte tiun infaninon, kiu neniam provis ian kontra&#x16D;batalon, kaj kiun kontra&#x16D;e li estus devinta protekti e&#x109; kontra&#x16D; &#x15D;in mem. Lia pento kaj liaj beda&#x16D;roj estis sinceraj. Li &#x15D;ajnis tiel &#x109;agrena, ke la junulino metis sian manon sur lian bu&#x15D;on por haltigi parolojn, kiujn &#x15D;i timis a&#x16D;di, dirante ke &#x15D;i lin amas, ke de longa tempo &#x15D;i al li apartenas, ke, &#x15D;in prenante, li uzis nur posedrajton al li donitan de &#x15D;i sur &#x15D;ia persono, kaj fine ke ne nur &#x15D;i havas nenion por al li ripro&#x109;i, sed ke kontra&#x16D;e estas &#x15D;i, kiu nun trovi&#x11D;as la plej feli&#x109;a inter virinoj.</p><p>
      De tiu tago, la komunikiganta pordo &#x109;iunokte restis malfermata.</p><p>
      La amo al Josefino iom kvietigis en Viktoro la troecojn de sia pasia febro. Kiam li eliris el brakoj de sia amantino, li ekdormis tuj, kaj dormadis &#x11D;is la mateno dormon senson&#x11D;an kaj senintermankan. Tiu intermeto lin savis; &#x109;ar sen &#x11D;i, lia nerva sistemo estus tute difekti&#x11D;inta.</p><p>
      Lin tro lacegigis multnombraj kortu&#x15D;ecoj: atendado sur la kornico, ekscitegoj de la batalo, ridinda malsukceso de lia entrepreno, korpaj vundoj, kaj fine penegoj de li faritaj kiam li glitis sur la deklivo de la kruta&#x135;o. Sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon.</p><p>
      Pro tio, la resani&#x11D;o tre rapide progresis, tiel rapide ke la doktoro mem miris pri tio, ne suspektante la misteran kuracilon, kiun uzis lia kliento.</p><p>
      Pro fenomeno tre ofta &#x109;e tiuj, kiujn man&#x11D;egas unu nura pasio, ne estis Josefino, kiun vidis kaj al kiu pensis la juna oficiro, kiam li &#x15D;in premis inter siaj brakoj; ne, &#x11D;i estis Matildo. Tuj kiam li fermis la okulojn, tuj li revidis la ensor&#x109;antan figuron. Nur post longa tempo li fine konsentis ilin malfermi, tiel potenca estis lia iluzio. Tiam nevole li ofte montri&#x11D;is bruta kaj mal&#x11D;entila por sia kuzino. kiu nenion komprenis pri tio kaj malla&#x16D;te ploregis. Ve! &#x109;u li ne havis kontra&#x16D; &#x15D;i la plej gravan el &#x109;iuj kulpigoj, la senperan revenigon al la realeco.</p><p>
      Krom tiuj neegalecoj de karaktero, kiujn &#x15D;i kredis ka&#x16D;zitaj de la malsano, Josefino estis plene feli&#x109;a. &#x15C;i kredis, ke &#x15D;in mem amas Viktoro. Kaj kiam &#x15D;i vidis sian amanton forportitan tra la senfineco per unu el tiuj &#x109;armo plenaj elmontroj, kiuj &#x15D;in entuziasmigis, &#x15D;i ne suspektis, ke al aliulino li balbutis tiujn flamajn parolojn, kaj ke &#x15D;i estis nur pupo, kiun li vestis per sia revo.</p><p>
      Ian tagon, sinjoro Benojto faris al la malsanulo sian &#x109;iutagan viziton. La interparolado direkti&#x11D;is al la fari&#x11D;oj okazantaj en la kastelo.</p><p>
      � Kredeble vi a&#x16D;dis, kapitano, pri la lasta provo de suprenrampo.</p><p>
      � Jes, respondis Viktoro, kiu ne povis deteni rideton; mi &#x11D;in konas la&#x16D; &#x109;iuj &#x11D;iaj detaloj.</p><p>
      � Nu, tiun nokton, simila afero ankora&#x16D; okazis.</p><p>
      � Rakontu tion al mi. Neniam vi scios, kiel vi min interesas.</p><p>
      � Tiumatene, oni trovis en la dometo de &#x15C;afo pantalonan posta&#x135;on sangoplenan. La &#x15D;telistoj eniris per la parto de la muro en kiu nun mankas la botelfundoj. Pro tio, sinjoro de Prelongo ordonis al sia &#x109;efmasonisto, ke li ilin remetu.</p><p>
      � Sed iam, sinjoro Benojto, respondis la resani&#x11D;anto per vo&#x109;o iom kolertona, vi certigis al mi, ke &#x15C;afo estis en&#x109;enumita.</p><p>
      � Dio mia, mi ripetis tion, kion &#x15D;ia markizina Mo&#x15D;to diris al mi mem. Kredeble la Novterhundo, en&#x109;enumata dum la tago, estas sen&#x109;ena dum la nokto.</p><p>
      Tio estis vera. Kiam alvenis la vespero, oni liberigis &#x15C;afon en la &#x11D;ardenon.</p><p>
      Se Viktoro ne lin renkontis alirante, estis kulpigota pri tio la servisto komisiita zorgi pri la hundo: tiu viro, haltinte en la kuiroficejo kaj babiladinte kun siaj kunuloj, liberigis &#x15C;afon multe pli malfrue ol li devis tion fari. Sen tiu servista malzorgo, eble la filo Lin&#x15D;ardo estus forlasinta sian abomenan entreprenon: tiam li ne portus, sur la du flankoj de la kolo, tiujn profundajn cikatrojn, kiujn la dentegoj de &#x15C;afo kavigis en lian karnon.</p><p>
      Ha! tiuj cikatroj! Ofte la kapitano sin metis anta&#x16D; spegulo. Tie li pasigis horojn, ilin rigardante, ilin palpante, sentante sian malnovan malamon suprenirantan al lia cerbo, pli varmegan, pli senkompatan ol anta&#x16D;e. Do ne nur oni lin vundis en lian memestimon, en lian indecon, sed anka&#x16D; en lian karnon; kaj oni ricevis tiun rezultaton, ke la vundo post sia resani&#x11D;o lasos neforigeblan postsignon. Ha! Prelongoj volis, ke li ne forgesu: ili estos kontentaj. Kiam sonoros la horo al la ven&#x11D;o, li scios memori: tiam, malfeli&#x109;o al &#x109;iuj! Oni lin insultis, mokegis, suferigis, markis senripareble: tio kapitali&#x11D;as, formas grandegan sumon. Li al si promesis, ke li pagos centoble la procentojn amasigitajn. La korsa sango de Boldinoj bolegis en la vejnoj de la juna oficiro. En lia malamo la tuta familio estis enhavita, Matildo, tiel fiera, tiel insultema, pli eble al la aliaj. Li &#x15D;in malamis tiom kiom li &#x15D;in deziris.</p><p>
      La plej granda &#x11D;uo, kiun li anta&#x16D;vidis, estis jena: renovigi lian provon de l� alia nokto, tiufoje sukcesi, kaj el&#x135;eti poste for de si la junulinon kontuzitan kaj gravedigitan, portantan en &#x15D;ia interna&#x135;o bastardon kaj honton. Alifoje li ru&#x11D;i&#x11D;is, sentante la malnoblecon de tiaj deziroj, revante, ke li sin &#x135;etas anta&#x16D; &#x15D;iajn genuojn, ke li &#x15D;in ricevas nur de &#x15D;i mem. Sed kiam hazarde la spegulo al li resendis lian figuron, kaj lin devigis revidi liajn cikatrojn, tiam la malamo resupreniris en lian koron. Se iam fra&#x16D;lino de Prelongo falos en lian potencon, la turmentego fari&#x11D;os por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion.</p><p>
      Feli&#x109;e por Prelongoj la kolerego de l� kapitano povis nur vapori&#x11D;i per senfruktaj ripro&#x109;egoj. Ili tro alte staris sur la sociala skaldo, por ke ilin maltrankviligu la malamikaj projektoj elpensitaj de la filo Lin&#x15D;ardo. Tion Viktoro tre bone komprenis: nun li havis la manojn ligitaj. De la aventuro, kiu estis preska&#x16D; mortiga por la kapitano, la parko estis observita, dum la nokto, de gardisto, kies funkcio estis sen&#x109;esa promenado tra &#x11D;i. Kiam liaj du horoj de observado estis finitaj, alia viro lin anstata&#x16D;is. Plie sinjoro Benojto rakontis al la junulo kiel potence tiu gardostaranto estis helpata de la Novterhundo, kiu sen&#x15D;ancele pu&#x15D;egis siajn dentegojn en la karnhavajn partojn de tiuj, kiujn &#x11D;i renkontis. Viktoro estis tro lar&#x11D;e pagita por tion forgesi.</p><p>
      Tamen vo&#x109;o sekreta al li diris, ke la lasta vorto ne estas ankora&#x16D; elparolita. En la devigata senokupado, al li trudita de lia resani&#x11D;o, lia cerbo, multe klopodinte en la malplena&#x135;o, fine alkro&#x109;i&#x11D;is al ideo. En la kastelo okazis mistera&#x135;oj. La miro de la markizo trovanta la ruina&#x135;on lumigita estis por li luma montro. La kapitano havis gravajn motivojn por esti certa, ke oni ne povis pri tio kulpigi Matildon; sinjorino de Prelongo preteriris la a&#x11D;on de amindumaj intrigoj: do restis Valentino. Oni ne povis suspekti sinjoron de Blasano tro ameman al lia fian&#x109;ino: sed la grafo tie trovi&#x11D;is. Jam Viktoro rimarkis, ke li da&#x16D;rigis sian &#x109;eeston preter la limtempo anoncita de li al li mem, dum la tago de la kurad&#x109;aso. &#x134;us, dum la anta&#x16D; tago de lia eliro, intervidi&#x11D;o kredeble ama okazis en la dometo. Certe, akceptante kiel vera amintrigon inter sinjoro de Ruvezo kaj fra&#x16D;lino de Savinako, Viktoro ne anta&#x16D;vidis &#x109;u li povas eltiri el &#x11D;i ian profiton: sed li opiniis, ke ekzistas neniu diferenco inter la persekutado al ven&#x11D;o a&#x16D; al korpuso. Lerta armea &#x109;efo devas atentege studi la kampon, kaj ne malzorgi pri la cirkonstancoj &#x15D;ajne plej senvaloraj, anta&#x16D; kiam li sur &#x11D;in kondukos siajn batalionojn.</p><p>
      Du monatoj fluis: la folioj ekflavi&#x11D;is kaj falis, anoncante la alvenon de la vintro. La&#x16D; la decidoj anta&#x16D;e prenitaj, &#x109;iuj kastello&#x11D;antoj preti&#x11D;is por aliri Parizon, kaj por tie festi la geedzi&#x11D;on de la duko de Blasano kun Matildo de Prelongo. Pro tio, post la festo de &#x109;iuj Sanktuloj, la servistoj rapide enpakis en vastajn kestojn &#x109;iujn objektojn, kiujn eble la kastelmastroj bezonos en Parizo: kaj la eliro estis difinita al la morga&#x16D;a tago.</p><p>
      Du kale&#x15D;oj estis veturigontaj al la stacidomo &#x109;iujn voja&#x11D;antojn. En unu loki&#x11D;is la junularo: Matildo, Valentino kaj Gastono; en la alia, la seriozuloj, tio estas la dukino de Blasano, la markizino kaj Ra&#x16D;lo. La veturiloj atendis anta&#x16D; la perono. Sur la sidejo trovi&#x11D;is veturigisto kaj piedlakeo, malridemaj, gravaj, korektaj, senmovaj kvaza&#x16D; ili estus vaksopupoj. La &#x109;evaloj, kiuj de kelkaj tagoj ne promenadis pro la malbona vetero, senpacience frapis la teron per siaj hufoj, subite skuadis siajn kapojn kaj al&#x135;etis sur la pavimon la &#x15D;a&#x16D;mon, kiu blankigis iliajn enbu&#x15D;a&#x135;ojn.</p><p>
      &#x108;iuj estis kuni&#x11D;intaj supre de la &#x15D;tupoj: oni atendis por eliri nur sinjorinon de Blasano. &#x108;i tiu alkuris, &#x109;agreneta, &#x109;ar &#x15D;i malfrui&#x11D;is. La lakeo, malsuprenirinte el sia sidejo, malfermis la kale&#x15D;pordon. Sed en momento kiam la maljuna sinjorino metis la piedon sur la &#x109;aro&#x15D;tupon, la &#x109;evaloj, malpaciencaj pro tro longa senmoveco, faris anta&#x16D;en neatenditan ekmovon. La dukino, perforte frapita de la pordo, estis rapidigita sur la &#x15D;tupojn: la rado, supreniris sur &#x15D;ian kruron, kiu tu&#x15D;is nur la randon de la &#x15D;tupo sed ne kontakti&#x11D;is kun la plata supra&#x135;o, kaj &#x11D;in rompis tuje kun seka bruo, kiu estis a&#x16D;dita de &#x109;iuj &#x109;eestantoj. Vane la veturigisto altiris la bridojn: estis tro malfrue. Plie tiu movado malanta&#x16D;en irigis la veturilon, kiu duafoje pasis sur la membro rompita, pligravigante la vundon faritan. Sinjorino de Blasano pu&#x15D;is teruran kriegon kaj svenis. Oni rapidis al &#x15D;i; kun multaj anta&#x16D;zorgoj oni &#x15D;in realportis en &#x15D;ian &#x109;ambron, kaj senprokraste oni venigis la kuraciston. Neutile aldoni, ke la voja&#x11D;o estis remetita al epoko tute nekonita.</p><p>
      La doktoro skuis la kapon, vidante ostrompon tiel malsimplan. Momente e&#x109; li parolis pri la ebleco de membra detran&#x109;o. Sed, almetinte unuan provizoran banda&#x11D;on, li konsilis, ke oni tuj telegrafu Parizen, kaj ke oni venigu por konsili&#x11D;o unu el majstroj de la &#x125;irurgio, la profesoron Nelatonon.</p><p>
      La sciencprinco opiniis la samajn malcertigojn ol sia provinca kolego, kaj li konsilis la saman kuracmanieron. Poste, klariginte ke, se la resani&#x11D;o ne estas neebla, tamen &#x11D;i plenumi&#x11D;os nur post tre longa tempo, li eliris, rekomendante, ke oni tuj lin sciigu, &#x109;u okaze alvenus ia maltrankviliga simptomo.</p><p>
      Dum la unuaj tagoj, kiuj postvenis post la akcidento, la juna duko sentis &#x109;agrenon tiel plorigan pro la malfeli&#x109;o frapinta lian patrinon, ke li e&#x109; ne pripensis al la prokrasto, kiun tiu malsano trudos al lia edzi&#x11D;o. Sed post kelke da tempo, kiam la unuaj ektimoj estis iom malaperintaj, li timeme parolis pri tio kun la markizo.</p><p>
      &#x108;i tiu tre facile al li komprenigis ke, kvankam lia malpacienco estas tre rajta, tamen ne estus konvene, ke oni festu tiun ceremonion, tiel longe kiam sinjorino de Blasano estos nekapabla &#x109;eesti &#x109;e &#x11D;i.</p><p>
      � Prokrasto de kelkaj monatoj, da&#x16D;rigis Ra&#x16D;lo, estas konsiderota kiel negrava&#x135;o, kiam oni havas anta&#x16D; si longan vivadon por esti feli&#x109;aj.</p><p>
      Kaj la semajnoj postvenis post la semajnoj. La ostrompo firmi&#x11D;is, sed malrapidege; &#x109;ar multaj osteroj naskis &#x109;iumomente novajn abscesojn, kiuj prokrastis la resani&#x11D;on. Tamen la &#x11D;enerala farto &#x109;iam montri&#x11D;is kontentiga; kaj la timoj esprimitaj de la fama &#x125;irurgiisto ne efektivi&#x11D;is. Tio, klarigis la doktoro de la lando, devenas de la granda pureco de l� aero spirita en Prelongo.</p><p>
      Se la prokrasto trudita al la geedzi&#x11D;o multe &#x109;agrenis la junan dukon, ne estis same por Matildo. De la abomeninda atako de Viktoro, &#x15D;i ne povis pensi sentremete ke, kiam &#x15D;i estos edzino, Gastono havos sur &#x15D;ia persono ne protesteblajn rajtojn, kaj ke &#x15D;i estos devigita vole konsenti tion, kion la kapitano provis proprigi al si per la perforto. Pro tiu penso, &#x15D;i sentis sin tremetanta. &#x15C;i ne povis kompreni kiamaniere simpla formulo civila kaj religia povas konvenigi kaj e&#x109; moraligi agon tiel tedegigan, kaj aliformigi en devon aferon, kiu al &#x15D;i aperis la&#x16D; &#x11D;ia plej malbelega vida&#x135;o. &#x15C;i ofte paroladis pri tio kun Valentino, sed kompreneble per vortoj malprecizaj. Instruita de l� eksperimentado, fra&#x16D;lino de Savinako malice ridetis, kaj nur respondis, ke iam &#x15D;i konis inter &#x15D;iaj amikinoj kelkajn novedzini&#x11D;intojn, kiuj trovis en la edzineco neniun aferon tedigan, kontra&#x16D;e.</p><p>
      De sia eliro el Prelongo, sinjoro de Ruvezo skribis regule al Gastono longan kaj &#x109;iusemajnan leteron, kiun la juna duko diligente legis anta&#x16D; la kuni&#x11D;anta familio. Kiam li ricevis la unuajn leterojn, la junulo estis iom mirigita pri tiu bezono al korespondado, kiu malbone rilatis kun la kutimoj de lia amiko. Sed, &#x109;ar sinjoro de Blasano estis provizita de tre delikata spriteco, li tre rapide komprenis, ke Frederiko uzas lin kiel risortplankon, difinitan resendi al la celitino la esprimon de sentoj, al kiuj Frederiko aludis, per konfuzaj frazoj, dum la vespero de la kurad&#x109;aso. Kun la plej &#x11D;entila afableco Gastono parto prenis tiun ludon. Kiam li respondis al sinjoro de Ruvezo, neniam li forgesis aldoni postskribe, ke fra&#x16D;lino de Savinako &#x109;iam &#x11D;uas bonegan farton, kaj ke &#x15D;i &#x15D;ajne a&#x16D;skultis la legadon de lia lasta letero kun la plej videbla intereso.</p><p>
      Subite &#x109;esis la alveno de grafaj leteroj al la kastelo. Unue oni kredis, ke la po&#x15D;to malfrui&#x11D;as, kaj oni ne estis tro maltrankvila pro tio. Post la unua semajno, la amikoj de la grafo fari&#x11D;is iom malkvietaj. Sed kiam la monato estis tute fluinta, dum kiu neniu letero alvenis al Prelongo, sinjoro de Blasano kaj la markizo estis certaj ke devige tia silento ka&#x15D;as grava&#x135;ojn. Pri Valentino, &#x15D;i ne vivis plu. &#x108;iumatene, kiam la pordisto donis al la &#x109;ambristo la leteraron trovitan en la skatolo, &#x15D;i trovi&#x11D;is tie kaj &#x135;etis rapidan rigardon sur la pleton plenan da kovertoj. &#x108;ar neniam &#x15D;i rekonis la skribecon de Frederiko, &#x15D;i rapidis al sia &#x109;ambro kaj en &#x11D;in sin enfermis, por plori sola dum multaj horoj. &#x15C;i sciis kiel &#x15D;i estis amata: sed same &#x15D;i sciis kiel &#x15D;ia amanto estis kura&#x11D;a kaj mal&#x15D;atis la dan&#x11D;eron. Se li ne skribas, tio devenas ne de indiferenteco, ne de forgeso: tio okazas nur &#x109;ar li sin &#x135;etis en militan aventuron, similan al tiuj, kiujn li al &#x15D;i iam rakontis, kaj kiujn &#x15D;i ne povis a&#x16D;skulti ne pali&#x11D;ante. Malgra&#x16D; a&#x16D; prefere pro lia maltimo li ne revenis el &#x11D;i.</p><p>
      Fine la farto de la junulino videble difekti&#x11D;is. &#x15C;i ne perdis sian dikecon, kiu kontra&#x16D;e &#x15D;ajnis pligrandi&#x11D;i; sed &#x15D;iaj trajtoj lacaj, &#x15D;iaj okuloj kavaj, &#x15D;ia pala mieno perfidis la moralajn suferojn, kiujn &#x15D;i toleris senplende, kaj kiuj &#x15D;in iom post iom malsanigis, dum la longaj horoj de &#x15D;iaj sendormaj noktoj. Tio fari&#x11D;is tiel videbla, ke la markizino estis kortu&#x15D;ita.</p><p>
      � Mia kara infanino, &#x15D;i diris iam, vi suferas, vi e&#x109; multe suferas. Diru al mi kion vi havas.</p><p>
      � Sed nenion, sinjorino.</p><p>
      � Vi estas la intima amikino de mia filino: kaj vi scias, ke ni &#x109;iuj vin amas multe.</p><p>
      � Ho, jes! tion mi scias. Sed, kredu min, mi ne estas maldankema. Mia koro superfluas pro dankeco.</p><p>
      � Nu, kial vi ne konfidas al mi kiel al dua patrino? Kial vi ne konfesas la sekreton, kiu vin sufokas?</p><p>
      � Kiu al vi kredigas, ke mi havas sekreton? &#x15C;ajnas, ke mia sintenado ...</p><p>
      � Infanino! Vi do ne vidas, ke mi scias &#x109;ion.</p><p>
      A&#x16D;dante tiujn vortojn, Valentino preska&#x16D; svenis pro miro kaj maltrankvileco. Kion signifas tiuj paroloj diritaj de sinjorino de Prelongo: �Mi scias &#x109;ion�? Ridetante, la markizino da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Vi amas sinjoron de Ruvezo. Kiam vi kredis, ke vi ka&#x15D;is vian sekreton en la plej profundan parton de via koro, vi ne ekvidis ke per viaj paroloj, per viaj gestoj, e&#x109; per viaj silentoj, vi &#x11D;in perfidis &#x109;iumomente. Tiel cetere agas &#x109;iuj amantoj. &#x108;ar vi ne havas sciigojn pri la grafo, jen estas pro kio vi malsani&#x11D;as. Vi lin kredas en dan&#x11D;ero, eble malviva. Tiu dubo vin pereigas.</p><p>
      La junulino ekploregis.</p><p>
      � Vi do vidas, mia kara Valentino, ke mi divenis. Sinjoro de Ruvezo estas perfekta &#x11D;entilhomo: la grandega servo de li farita al ni lin fari&#x11D;igis nian amikon. Mi opinias, ke li estas tute inda de la amo, kiun li al vi inspiris. Post tiuj vortoj, fra&#x16D;lino de Savinako spiris: la markizino konis nur parton de la vero.</p><p>
      � Kial malesperi? da&#x16D;rigis sinjorino de Prelongo. Tiu malesto de leteroj pruvas nenion. En la lasta, kiun ni ricevis de li, &#x109;u li ne diris ke kredeble li estos sendita al 
      El Gol�a
      . Sed tiu anta&#x16D;gvardia posteno trovi&#x11D;as meze de la dezerto. Preska&#x16D; &#x109;iam mankas la komunikrimedoj. Oni havas nur karavanojn tro ofte rabitajn de Tuaregoj. Dum vi &#x109;agreni&#x11D;as, eble sinjoro de Ruvezo estas tre trankvila en sia fortika&#x135;o, havante kiel malamikon mortigotan de li nur la tempon, kiu fluas tro malrapide la&#x16D; lia deziro. Nu, infanino mia, sekigu viajn larmojn, kisu min kaj esperu.</p><p>
      Kaj &#x15D;i metis ameman kisadon sur la frunton de Valentino, kiu plimultigis ankora&#x16D; siajn ploradojn: sed tiufoje ili estis larmoj de dankemo.</p><p>
      Malgra&#x16D; tiuj konsolaj paroloj, la junulino restis malgaja; kaj &#x15D;ia farto fari&#x11D;is pli kaj pli malbona. Nun &#x15D;i suferis vomajn bezonojn, kiuj &#x15D;in ekkaptis subite, e&#x109; meze de man&#x11D;adoj, kaj &#x15D;in devigis lasi la tablon, a&#x16D; nevenkeblan lacecon kunirantan kun sen&#x109;esa dormbezono. La morga&#x16D;an tagon &#x109;iuj tiuj fenomenoj malaperis; kaj ilin anstata&#x16D;is &#x109;u senka&#x16D;za bezono de kuradoj tra la kamparo, &#x109;u strangaj gustoj, kiuj neniel rilatis kun la delikateco de &#x15D;ia edukado.</p><p>
      Ian tagon, fra&#x16D;lino de Savinako promenadis en la kampoj kun Matildo kaj la markizino. &#x15C;i vidis kamparanojn, kiuj man&#x11D;is lardan supon. &#x15C;i tiel forte deziris fari la samon, ke momente &#x15D;i timis, ke tiu bezono ne estos venkebla de &#x15D;i. Post kelkaj pa&#x15D;oj, &#x109;ar tiu deziro &#x15D;in tro suferigis, &#x15D;i ser&#x109;is en sia po&#x15D;o kvaza&#x16D; &#x15D;i estus perdinta ion, kaj petegis sinjorinon de Prelongo kaj &#x15D;ian filinon, ke ili da&#x16D;rigu sian promenadon, aldonante ke &#x15D;i rekuni&#x11D;os ilin post kelkaj minutoj: tiam &#x15D;i revenis kurante apud la kamparanojn. Metinte en ilian manon moneron da dek frankoj, &#x15D;i petis la permeson gustumi ilian lardosupa&#x135;on. Komencinte, &#x15D;i &#x11D;in man&#x11D;egis &#x11D;is la lasta panpeceto, beda&#x16D;rante ke ne trovi&#x11D;as plio en la kaserolo. Stranga afero! &#x15C;ia malforta stomako, kiu anta&#x16D;tage ne povis toleri fluidan ovon, tre facile digestis la densan mastikon, kaj pro tio ne e&#x109; malsaneti&#x11D;is.</p><p>
      Multajn fojojn, la markizino esprimis la deziron, ke Valentino konsili&#x11D;u kun la doktoro, kiam li faras sian &#x109;iutagan viziton al sinjorino de Blasano. Sed &#x11D;is nun la junulino obstine rifuzis lian ekzamenon. E&#x109;, por ke li ne &#x15D;in renkontu, &#x109;iutage &#x15D;i elpensis novan pretekston por foriri la kastelon dum la horo de lia vizito.</p><p>
      La farto de la dukino &#x109;iam pliboni&#x11D;is sed tiel malrapide, ke ne estis ankora&#x16D; anta&#x16D;videbla la epoko en kiu la geedzi&#x11D;o estos ebla. Certe sinjorino de Blasano diris: � Oni tre bone povas &#x11D;in festi, kvankam mi ne &#x109;eestos en &#x11D;i: mi donos skribe mian konsenton.</p><p>
      Sed Matildo respondis sen&#x15D;ancele al sia bopatrino: � Mi ne volas, ke la ago la plej grava de mia vivo okazu en kondi&#x109;oj tiel malgajaj. La neceso uzi tiun rimedon difektus mian &#x11D;ojon.</p><p>
      Fundkore feli&#x109;a pro tiu senta delikateco, la dukino &#x109;iutage montris al sia bofilino amikemon pli kaj pli kreskantan. Sola Gastono estis iom &#x109;agrena, vidante kiel malforte lia fian&#x109;ino deziras la edzini&#x11D;on. Tamen, &#x109;ar li kredis, ke tiu decido devenas de &#x11D;entileca sento eble trograndigita, li al &#x15D;i facile pardonis, &#x109;ar tiu sento elmontri&#x11D;is pro lia patrino. Se la malfeli&#x109;a fra&#x16D;lo estus suspektinta la veran motivon, kiu instigis la junulinon, kredeble ne nur li estus prokrastinta sian unui&#x11D;on kun &#x15D;i, sed plie li estus kompreniginta al la markizo, ke tiu projekto de longa tempo kulturita, fari&#x11D;is revo tute ne efektivigebla.</p><p>
      Se la resani&#x11D;o de sinjorino de Blasano malrapidi&#x11D;is, ne estis same por tiu de Viktoro. Dank� al sia juneco kaj la amo de Josefino, la kapitano estis tute resanigita.</p><p>
      Sed, &#x109;ar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l� Afrika militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li da&#x16D;rigon de sia libertempo, kiu alvenis al la fino.</p><p>
      Por klarigi siajn vundojn, kompreneble li rakontis historion tute fantazian.</p><p>
      Poste li aliris al la urbo por peti ateston de la militkuracisto: li aldonis al sia letero tiun necesegan skriba&#x135;on kaj sendis la tuton al sia hierarkia &#x109;efo.</p><p>
      La respondo de la regimentestro ne malfrui&#x11D;is. Dezirante montri al la kapitano, ke li tre multe lin &#x15D;atas, ne nur li konsentis lian peton, sed plie li volis, ke tiu permesa&#x135;o estu alportita de unu el kolegoj de Viktoro, la le&#x16D;tenanto Karadelo, kiu revenis Francujon.</p><p>
      � &#x108;ar vi estas devigata trairi Prelongon, por aliri al via familio, li diris iam al la juna oficiro, estu do sufi&#x109;e afabla por halti en tiu urbo, kaj konigi al la kapitano Lin&#x15D;ardo la &#x109;agrenon, kiun mi sentis, kiam mi eksciis la malfeli&#x109;on al li okazintan.</p><p>
      Komprenante ke tiu peto estas nur komando maskita, Karadelo respondis al la regimentestro, ke li trankvili&#x11D;u, &#x109;ar la komisio estos plenumita.</p><p>
      Viktoro estis tre flatita de tia procedo. Dum la kelkaj tagoj, kiujn la le&#x16D;tenanto vivis en Prelongo, &#x109;iuj farmolo&#x11D;antoj klopodis, por ke la sendito de la regimentestro, reveninte al sia korpuso, forportu la plej bonan memoron de la gastado de li ricevita.</p><p>
      Eksciinte ke &#x109;eestas en la vila&#x11D;o oficiro de l� Afrika armeo, Valentino ektremetis. &#x15C;i pensis ke eble tiu junulo povos doni al &#x15D;i sciigojn pri la viro, kiun &#x15D;i amas. Pro tio, &#x15D;i petegis Matildon, ke &#x15D;i instigu sian patron al intervidi&#x11D;o kun la le&#x16D;tenanto. La markizo, kiu siavice estis pli kaj pli maltrankvila pri la sorto de Frederiko, akceptis senproteste la proponon de sia filino. Do li skribis al Karadelo leteron en kiu li diris:</p><p>
      � Mi estus tre feli&#x109;a interparoladi kun vi pri afero kiun mi konigos. Do estu sufi&#x109;e afabla por fari al mi la honoron akcepti vesperman&#x11D;an inviton en la kastelo.</p><p>
      La le&#x16D;tenanto &#x11D;oje konsentis. La man&#x11D;ado estis tre kora. La vespero pasi&#x11D;is en la vintro&#x11D;ardeno, en kiu la markizino prezentigis la teon.</p><p>
      Sinjoro de Prelongo sprite parolis pri multaj aferoj; poste, sin turnante al Karadelo:</p><p>
      � Je Dio, le&#x16D;tenanto, li diris, mi estas nekonita de vi. Kredeble mia invito &#x15D;ajnis al vi tre stranga: tamen lasu min vin danki pro via akcepto.</p><p>
      Karadelo sin klinis, ne respondante kaj atendante tion, kion oni petos de li.</p><p>
      En tiu momento, Matildo alproksimi&#x11D;is fra&#x16D;linon de Savinako kaj diris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Venu do; mi volus montri al vi kiel delikate la tabakujo estas restarigita. Neniam mi faris pentra&#x135;on pli &#x15D;atindan. Estas neeble ekvidi e&#x109; la plej malgrandan riparon.</p><p>
      � Mi dankas vin, Matildo, respondis Valentino ridetante mal&#x11D;oje. Vi estas bona kiel &#x109;iam. &#x108;ar vi anta&#x16D;vidas malbonan nova&#x135;on, vi volas min foririgi.</p><p>
      � Sed mi &#x135;uras ...</p><p>
      � Ne &#x135;uru; vi dirus mensogon.</p><p>
      � Nu, kiam e&#x109; tio estus reala? Por ke la vero estu pli facile konita, &#x109;u ne estas pli bone, ke vi forestu? Eble via &#x109;eesto &#x11D;enos tiun sinjoron, kaj malhelpos, ke li parolu libere.</p><p>
      � Ho! amikino mia, vi ne kredas e&#x109; unu vorton pri paroloj de vi diritaj. Vi scias ke la le&#x16D;tenanto Karadelo tute ne scias la naturon de ligiloj, kiuj min jungas kun Frederiko. Do iel mi ne povas lin &#x11D;eni. Cetere, da&#x16D;rigis la junulino eksciti&#x11D;ante, tia necerteco min mortigas. Mi pli amas koni la veron tuj, kia ajn doloriga &#x11D;i estu.</p><p>
      La du amikinoj, kiuj, por paroli pli senmalhelpe, estis alirintaj &#x11D;is la fundo de la &#x11D;ardeno, revenis apud la tablon, sur kiu linii&#x11D;is maldikaj tasoj el porcelano. En tiu momento, la markizo diris al sia gasto:</p><p>
      � Vi kredeble konis junan sub-le&#x16D;tenanton nomitan Frederiko de Ruvezo.</p><p>
      � Ho, jes, tre bone. Pro tiuj vortoj la koro de Valentino batis rompeble. &#x15C;iaj belaj okuloj pafis al la fremdulo rigardon tiel borantan, ke &#x11D;i &#x15D;ajnis fosonta lian cerbon tra la kranio, por &#x109;erpi lian penson, anta&#x16D; kiam li &#x11D;in elirigos.</p><p>
      � Li estas unu el niaj amikoj, da&#x16D;rigis Ra&#x16D;lo. &#x11C;is tiuj lastaj semajnoj, ni regule ricevis sciigojn pri li. Sed liaj leteroj subite &#x109;esis. Ni ne scias tion, kio li fari&#x11D;is. &#x108;u vi tion konas, sinjoro, kaj &#x109;u vi povas nin sciigi pri tio? A&#x16D;dinte tiujn parolojn, la frunto de la juna oficiro videble mal&#x11D;oji&#x11D;is.</p><p>
      � Ne, sinjoro: nek mi, nek iu inter miaj kolegoj estas kapabla certigi akurate tion, kion Ruvezo fari&#x11D;is.</p><p>
      Valentino palegi&#x11D;is: eltirinte sian po&#x15D;tukon, &#x15D;i plendente &#x11D;in mordis por haltigi la ploregojn. &#x108;iuj silentis kortu&#x15D;e. Fine la markizino renaskis la interparoladon, dirante:</p><p>
      � &#x108;u estus maldiskrete peti de vi en kiu loko li trovi&#x11D;is kaj kion li faris, la lastan fojon kiam vi lin vidis?</p><p>
      � Ne, sinjorino. Mi parolos pri Ruvezo tiel pli volonte, ke tio, kion mi rakontos, estos tute la&#x16D;dplena por li.</p><p>
      � Parolu, sinjoro, parolu.</p><p>
      � Estis matene. Trovi&#x11D;is en 
      El-Gol�a
      �du skadroj de Afrik&#x109;asistoj, kiujn mi partoprenis, kaj la infanteria regimento, en kiu via amiko estas oficiro. La anta&#x16D;an nokton estis atakitaj la anta&#x16D;postenoj. La regimentestro, kiu komandas la fortika&#x135;on, decidis ke li provos militeliron por fari ekzemplon. Parto de la garnizono anta&#x16D;eniris. &#x108;ar la malamiko sin malvidigis, la &#x109;efo haltigis la korpuson kaj demetis korpuseron, al kiu li komisiis la rekonon de marabuto staranta post kelka interspaco. Oni opiniis ke tiu konstrua&#x135;eto kredeble liveris rifu&#x11D;ejon al la forkurantoj. Al Ruvezo, kiu &#x109;efis la malgrandan bandon, oni ordonis senkompatan batalon. Mi trovi&#x11D;is kun miaj rajdistoj, en la flugiloj, por lin helpi, se li estus atakita. Subite aro da Araboj, ne ekviditaj de ni pro faldo de l� ebena&#x135;o, rapidis al ni. Post pafado multa kaj korpotu&#x15D;e pafita, ili forkuris sammaniere kiel ili estis alvenintaj, galope de siaj malgrandaj &#x109;evaloj, lasante sur la batalkampo kelkajn mortantojn kaj vunditojn. La infanterio same estis grave tu&#x15D;ita: &#x11D;i e&#x109; estis devigita iom reeniri malanta&#x16D;en pro la perforto de l� atako. Pro tio, kiam, persekutinte la forkurantojn, mi revenis al &#x11D;i por &#x11D;in kolekti, mi &#x11D;in retrovis nur malproksime de la loko en kiu okazis la batalo. Mirante, &#x109;ar mi ne renkontis la oficiron, kiu &#x11D;in &#x109;efas, mi petis de &#x109;efser&#x11D;ento, &#x109;u sinjoro de Ruvezo estis mortigita dum la batalo. Tiu viro respondis, ke li ne scias, &#x109;ar li estis tro okupita pro la memdefendo, por atenti al tio, kio okazis &#x109;irka&#x16D; li. Devigata preni la komandon de la tuta korpuso, &#x109;ar mankis &#x11D;ia &#x109;efo, mi provizore devis forlasi ian ser&#x109;adon, kaj alkonduki al la tendaro tion, kio restis el la malgranda bando. La morga&#x16D;an tagon nur ni povis aliri al la batalkampo, kaj enterigi niajn malvivulojn.</p><p>
      � Tiam sinjoro de Ruvezo ne trovi&#x11D;is inter ili? petis sinjoro de Prelongo.</p><p>
      � Ne, sinjoro; ni malkovris neniun postsignon pri tiu malfeli&#x109;a oficiro.</p><p>
      � Kial vi parolas tiamaniere? respondis la markizino. &#x108;ar vi trovis neniun diveniga&#x135;on pri la sorto de nia amiko, kredeble lin oni militkaptis. Do restas espero.</p><p>
      � Ve! sinjorino, mi volus &#x11D;in partopreni. Sed mi konas Ruvezon: li ne estas viro, kiun oni kaptas senbatale. Kredeble li kare vendis sian vivon; li falis, nur post kiam li estis farinta &#x109;irka&#x16D; si amason da kadavroj. Kiam li estis vundita sufi&#x109;e grave por ke iu defendo estu neebla de li, tiam sed nur tiam, li estis kaptita kaj forportita.</p><p>
      � Tio senvalori&#x11D;as, dum li estas &#x109;iam viva.</p><p>
      � Ve! respondis la oficiro per vo&#x109;o malla&#x16D;ta, sin turnante al la markizo por esti a&#x16D;data nur de li, Araboj havas abomenindan kutimon: ili tran&#x109;as la kapon de vunditoj.</p><p>
      Kvankam Karadelo tre malla&#x16D;te parolis, tamen Valentino a&#x16D;dis. &#x15C;i subite stari&#x11D;is, pu&#x15D;is ek&#x11D;emon haltigitan de sufoko, frapis la aeron per siaj brakoj kaj falis malanta&#x16D;en sur la sablon de l� aleo. &#x108;iuj levi&#x11D;is, klopodante por doni al &#x15D;i la necesajn flegojn. &#x15C;ia sveno da&#x16D;ris almena&#x16D; dum kvarono da horo. Fine kiam &#x15D;i estis iomete resani&#x11D;inta, oni metis la malsanulinon sur apogse&#x11D;on, kiun du fortikaj servistoj portis en &#x15D;ian &#x109;ambron.</p><p>
      Matildo kun ru&#x11D;aj okuloj mal&#x11D;oje sekvis sian amikinon. Sinjorino de Prelongo &#x15D;in kuniris por certi&#x11D;i mem, &#x109;u al la junulino nenio mankas. Kiam &#x15D;i estis trankvila pri &#x15D;ia farto, &#x15D;i proponis al sia filino, ke amba&#x16D; realiru al la &#x11D;ardeno, sed, &#x109;ar Matildo petis de sia patrino la permeson resti apud sia amikino, la markizino malsupreniris sola.</p><p>
      Dum &#x15D;ia foresto, sinjoro de Prelongo informis Karadelon pri la situacio, al li sciigante, ke fra&#x16D;lino de Savinako estas la fian&#x109;ino de la grafo. La juna oficiro grande sin kulpigis, dirinte parolon, kiu en lia bu&#x15D;o havis teruran ver&#x15D;ajnecon. La vespero finis silente; kaj kun profunda mal&#x11D;ojo la le&#x16D;tenanto premis la manon al li prezentitan de la markizo:</p><p>
      � Permesu al mi, li diris al Ra&#x16D;lo, ke mi revenu morga&#x16D; min informi pri la junulino, kiun mia malprudenta frazo frapis tiel kruele.</p><p>
      Kiam Valentino estis enlitigita, &#x15D;i falis en rigidan malviglecon: kaj Matildo timigita volis, ke la &#x109;ambristino petu helpadon. Sed fra&#x16D;lino de Savinako premis la manon de sia amikino per premo tiel elokventa, ke &#x109;i tiu kredis kompreni, ke la malsanulino deziras resti sola por plori senmalhelpe. &#x15C;i do ekeliris, kiam Valentino &#x15D;in altiris al si, kaj diris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Elirigu Celestinon; mi dezirus paroli kun vi konfidencie.</p><p>
      La servistino estis sendita al la farmacisto por a&#x109;eti eteron. Tuj kiam &#x15D;i estis foririnta, la du amikinoj sin reciproke rigardis mal&#x11D;oje. Matildo tre bone komprenis, ke Valentino estas rakontonta al &#x15D;i tre gravan sekreton, sed ke &#x15D;i ne scias kiamaniere komenci.</p><p>
      � Nu, karulino mia, diris fra&#x16D;lino de Prelongo, vi ne devas tiel malespere vin &#x109;agreni. Mi a&#x16D;skultis tre atente, mi al vi certigas, la rakonton de la le&#x16D;tenanto: kaj en &#x11D;i trovi&#x11D;as tre konsolanta afero: sinjoro de Ruvezo ne estas mortigita.</p><p>
      � Sed se li trovi&#x11D;as inter la kaptitoj, la afero estas sama; &#x109;ar Araboj tran&#x109;as iliajn kapojn.</p><p>
      � Tio ne estas tute certa. Mi akceptos tiun malfeli&#x109;on nur kiam oni estos retrovinta la korpon de Frederiko, a&#x16D; kiam oni havos aliajn pruvojn, ke li ne ekzistas plu.</p><p>
      � Sed, ni konjektu, ke li vivas ankora&#x16D;, lia kaptiteco kredeble estos longeda&#x16D;ra.</p><p>
      � Eble; sed tio negravi&#x11D;as. Kiam vi havos la certecon, ke li estas savita, vi tre bone povos atendi, ke via fian&#x109;o estu redonita al vi. &#x108;u mi ne atendas por edzini&#x11D;i, ke la farto de sinjorino de Blasano estu restarigita?</p><p>
      � Ho! por vi, Matildo, la afero ne estas sama. Facile vi povas prokrasti vian unui&#x11D;on kun la duko. Pri mi, estas neeble.</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � Promesu al mi, Matildo, &#x135;uru sur tion, kio estas al vi plej sanktega, ke vi absolute silentos pri tio, kion mi al vi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.</p><p>
      La juna kastelmastrino mire rigardis sian amikinon: neniam &#x15D;i estis vidinta sur &#x15D;ia viza&#x11D;o &#x15D;ajnon tiel solenan. Kortu&#x15D;ita mem de la &#x135;uro, kiun Valentino petis de &#x15D;i, &#x15D;i prezentis la manon al krucifikso, dirante:</p><p>
      � Mi &#x135;uras sur la animojn de Prelongoj, miaj prapatroj, kiuj mortis por la re&#x11D;o kaj por Francujo, ke neniam mi perfidos la sekreton, kiun vi al mi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.</p><p>
      � Kaj &#x109;u vi &#x135;uras same, da&#x16D;rigis Valentino, ke vi &#x109;iam min amos, ke neniam vi min malbenos, ke neniam vi min el&#x135;etos for de vi?</p><p>
      � Sed certe, karulino, kaj tutkore; mi tion certigas. Sed fine kial tiuj misteroj, kial tiuj teatra&#x135;oj?</p><p>
      � Matildo, respondis fra&#x16D;lino de Savinako, ka&#x15D;ante sian kapon sur la bruston de sia amikino, mi tro amis sinjoron de Ruvezo; kaj post ses monatoj, mi estos patrino.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO OKA
    </strong></p><p>
      Tiu konfeso frapis fra&#x16D;linon de Prelongo kiel fulmobato. Momente &#x15D;i restis senresponda: fine &#x15D;i plektis la manojn, kaj ekkriis:</p><p>
      � Vi, kulpa, Valentino. Ha! mi &#x135;uras, mi estis dubinta pri &#x109;iu ajn, sed ne pri vi.</p><p>
      � Ho! Dio mia, mi estas sufi&#x109;e malfeli&#x109;a: ne min malbenu.</p><p>
      � Sed fine, kion vi faros?</p><p>
      � Mi ne scias.</p><p>
      � Mia patrino estas bonkonsila: &#x15D;i multe amas vin. Mi estas certa ke, malgra&#x16D; via kulpo, &#x15D;i vin pardonos. Kial vi ne konfesus al &#x15D;i la veron?</p><p>
      � Matildo, memoru ke vi &#x135;uris sur la animojn de Prelongoj, ke vi ne min perfidos.</p><p>
      � Mi &#x135;uris, kaj mi respektos mian &#x135;uron, kio ajn alvenos. Sed kio malpermesas al vi tiun konfeson?</p><p>
      � La honoro de la nomo, kiun mi portas.</p><p>
      Apud la lito de fra&#x16D;lino de Savinako trovi&#x11D;is skatoleto el Koromandela lako: la junulino &#x11D;in prenis. &#x11C;in malferminte, &#x15D;i el &#x11D;i eltiris sinsekve diversajn alilandajn objektojn, kiujn &#x15D;i pie metis apud sin. Fra&#x16D;lino de Prelongo rigardis &#x15D;in agantan, mirigite. Fine, en la fundo, Valentino trovis tion, kion &#x15D;i ser&#x109;as. &#x11C;i estis strangforma ponardo, havanta lignan prenilon kaj tran&#x109;anton ondolinian: la pinto estis kovrita de flavbruna &#x15D;mira&#x135;o similanta la rezinon. Esploristo estus facile rekoninta en &#x11D;i Malajsan krison.</p><p>
      � Tiu skatoleto, diris respekteme fra&#x16D;lino de Savinako, enhavas &#x109;iujn memora&#x135;ojn, kiujn mia patro kunportis de sia voja&#x11D;o al Sumatra. Ian tagon, li estis persekutita de landano: li returneniris, lin atendis sen&#x15D;ancele kaj lin mortigis korpotu&#x15D;e per revolvera kuglo. Poste li kaptis tiun krison, per kiu la sova&#x11D;ulo penis lin pereigi, kaj &#x11D;in konservis kiel memora&#x135;on de l� okazinta&#x135;o. Nu; mi tion &#x135;uras al vi, karulino mia, se iam mia honto estas konata ne nur de vi sed plie de alia persono, tiam mi pu&#x15D;egos tiun ponardon en mian bruston.</p><p>
      Parolante, &#x15D;i &#x11D;in svingis: fra&#x16D;lino de Prelongo volis &#x11D;in tiregi el &#x15D;iaj manoj:</p><p>
      � Zorgu, Matildo; ne tu&#x15D;u &#x11D;in. &#x11C;i estis venenigita de l� upasa suko. Grata&#x135;o, e&#x109; simpla pikvundeto, estas rapide mortiga.</p><p>
      Terurita, la juna kastelmastrino reeniris. Sed dum &#x15D;ia amikino relokis la krison en la skatoleton, &#x15D;i sincere admiris tiun energion, kiun pli ol &#x109;iu ajn &#x15D;i estis kapabla kompreni.</p><p>
      Post silento, &#x15D;i diris:</p><p>
      � Ha! kiel vi devas lin malami.</p><p>
      � Kiun do?</p><p>
      � Sed tiun, kiu ka&#x16D;zis vian malfeli&#x109;on.</p><p>
      � Infanino! ekkriis Valentino, kun rideto de nedifinebla kompato. Sed mi lin amas, sed mi lin amegas pli ankora&#x16D; ol kiam li estis tie &#x109;i, min kovrante per kisadoj. Eble mi trenos dum mia tuta vivo mizeran ekzistadon; eble mi pro tio mortos: neniam mi malbenos la memoron de Frederiko, neniam mi blasfemos tiun nomon, kiun mi balbutis meze de miaj plej feli&#x109;aj amelmontroj. Kia ajn estos la estonteco al mi difinota, neniam mi pagos tro kare la horojn de ebriigaj plezuregoj, kiujn mi pasis inter liaj brakoj.</p><p>
      Matildo fari&#x11D;is revema. Kia do estis tiu sento sufi&#x109;e potenca por venki la malfeli&#x109;on, kaj orumi tutan ekzistadon! Kaj kial &#x11D;i estas nekonata de &#x15D;i? Post momento, ideo trairis &#x15D;ian cerbon.</p><p>
      � &#x108;ar vi ne volas paroli kun mia patrino pri via stato, eble vi ne estus sammaniere malkonsentanta pri mia maljuna nutristino. Vi scias ke, anta&#x16D; &#x15D;ia edzini&#x11D;o, &#x15D;i estis aku&#x15D;istino. Kredeble &#x15D;i vidis multajn similajn okazojn, kaj povos montri al ni la vojon sekvotan.</p><p>
      � &#x108;u vi estas certa pri &#x15D;ia diskreto?</p><p>
      � Vi scias mem, ke &#x109;iam &#x15D;i estis al mi sindonemega. Plie, de la malfeli&#x109;o okazinta al Kamu&#x15D;o, &#x15D;i &#x15D;uldas al mi &#x109;ion. &#x108;ar miaj gepatroj sisteme rifuzas &#x109;iun kunrilaton kun &#x15D;i kaj kun &#x15D;ia edzo, vi povas esti certa, ke ili ne perfidos nin.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo tiel partoprenis la interesojn de sia amikino, ke &#x15D;i diris ni anstata&#x16D; vi, ne tion rimarkante.</p><p>
      En tiu momento Celestino revenis, alportanta la eteron a&#x109;etitan de &#x15D;i &#x109;e la farmacisto. La interparolado tiam haltis.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, Matildo jungigis sian kale&#x15D;on. &#x108;ar la markizino, demandinte Valentinon pri &#x15D;ia farto kaj &#x15D;ia dormado dum la nokto pasinta, petis de junulinoj la celon de ilia promenado, fra&#x16D;lino de Prelongo respondis:</p><p>
      � Ni esperas veturi &#x11D;is la maro. Post la terura skuado sentita hiera&#x16D; de mia plendinda amikino, &#x15D;ajnas al mi, ke la oceana blovado &#x15D;in resanigos. Ni tagman&#x11D;os &#x109;e mia nutristino, &#x109;ar vi permesas ke mi kelkafoje &#x15D;in vizitu, kaj ni revenos por la vesperman&#x11D;o.</p><p>
      � Tre bone. Agrable promenadu. La kale&#x15D;o eliris, rapide tirita de la markizaj trotistoj. Kiam la patrino Kamu&#x15D;o ekvidis sian junan protektantinon kaj sian amikinon, &#x15D;i levis siajn brakojn al la &#x109;ielo, a&#x16D;digante kriadojn de bruanta &#x11D;ojo.</p><p>
      Dum la junulinoj malsupreniris el la kale&#x15D;o, &#x15D;i ekkriis:</p><p>
      � Nu, &#x109;u estas vi, fra&#x16D;linoj: kiel afablaj vi estas amba&#x16D;, venante viziti maljunulinon kiel min. Sed eniru do: kion mi povus prezenti al vi?</p><p>
      � Unue tagman&#x11D;on, mia bona nutristino, respondis Matildo, poste vian amikecon, vian sindonemon kaj vian diskreton: &#x109;ar kredeble ni bezonos &#x109;iujn tiujn aferojn.</p><p>
      � Petu de mi tion, kion vi volos; mi vin obeos. Ha! mi ne forgesis, mia kara infanino, ke se mi man&#x11D;as panon, mi &#x11D;in &#x15D;uldas al vi.</p><p>
      En tiu momento, &#x15D;ia rigardo falis sur Valentinon. La maljuna aku&#x15D;istino &#x15D;in ekzamenis de la kapo &#x11D;is la piedoj. &#x15C;ia malgranda griza okulo &#x15D;ajnis &#x15D;in esplori tiel detale, ke la junulino sentis ru&#x11D;on de honto, kiu kovris &#x15D;ian viza&#x11D;on.</p><p>
      Altirinte Matildon aparten, la maljunulino diris en &#x15D;ian orelon:</p><p>
      � Kial vi ne diris, ke via amikino estas nun edzino? Anta&#x16D; momento, mi &#x15D;in vokis: fra&#x16D;lino. Eble mi nevole &#x15D;in ofendis.</p><p>
      � Sed per kio vi vidas tion? respondis fra&#x16D;lino de Prelongo mirigita.</p><p>
      � Per kio, per kio, ma&#x109;adis la patrino Kamu&#x15D;o: ne estas malfacile diveni per kio.</p><p>
      Sed, memorante ke &#x15D;i parolas kun junulino:</p><p>
      � Nu, &#x15D;i diris, supozu ke mi diris nenion. Mi nur konjektis.</p><p>
      � Nu, mia bona nutristino, vi malbone konjektis; kaj anta&#x16D;nelonge vi estis tute prava, &#x15D;in vokante kiel vi faris.</p><p>
      La aku&#x15D;istino pu&#x15D;is unu Ha! tiel plenan da mirego, ke Valentino, kiu a&#x16D;dis &#x109;ion, ekploregis.</p><p>
      � Mi &#x11D;uste vidis, murmuris la edzino de l� eksgardisto. Oni ne erarigas maljunan batal&#x109;evalinon kiel min. Kvankam mi ne kuracis de tempo tre longa, tamen mi ne forgesis mian iaman profesion. Malfeli&#x109;a fra&#x16D;lino, &#x15D;i aldonis sopirante, mi multe vin plendas.</p><p>
      � Ho! jes, ekkriis fra&#x16D;lino de Savinako, alproksimi&#x11D;ante la maljunan aku&#x15D;istinon, mi estas mizerega. Pro tio mi venas, por ke vi donu al mi bonan konsilon.</p><p>
      � A&#x16D;du, diris Virginio, pripensante dum kelkaj minutoj: se vi trovos rimedon por klarigi vian foreston dum ses monatoj, vi povos veni &#x109;i tien. La lo&#x11D;ejo ne estas luksa kiel en la kastelo; sed fine, dank� al la malavareco de via amikino, nenio mankas al ni. Mi povas certigi al vi, ke vi estos bone flegata. Kiam alvenos la momento, mi vin liberigos. Mi faros mem la deklaracion en la urbodomo: mi e&#x109; sen&#x15D;ancele elpensos rakonton, se la oficistoj montri&#x11D;as tro scivolaj. Ne timu, &#x15D;i aldonis, vidinte ke la junulinoj tremetis, a&#x16D;dante la vorton �urbodomo�; ne timu: mi konas &#x109;iujn elirejojn de tiu &#x15D;ajna senelirejo. Poste ni vartigos la infanon per nutristino. Tiamaniere neniu suspektos ion.</p><p>
      � Sed &#x109;u vi ne timas ke via edzo ...</p><p>
      � Kamu&#x15D;o! Ha! ne estas konjekteble, ke li min malhelpos pruvi al vi mian dankemon. Kiam vi lokis &#x109;i tien nin amba&#x16D;, ni &#x135;uris, ke vi povos konfidi al ni, kia ajn estu la cirkonstanco. Prezenti&#x11D;as okazo al vi pruvi nian sindonemon: tio sufi&#x109;as. Vi povas fidi al ni.</p><p>
      En tiu momento, Kamu&#x15D;o eniris, flirtigante la dekstran manikon de sia vesto, kiun ne povis plenigi lia forestinta brako. Li jam ekdiris kelkajn frazojn &#x11D;entilajn por esprimi al la fra&#x16D;linoj, kiel li estas kortu&#x15D;ata pro la honoro, kiun al li ili faras, veninte lin viziti, kiam lia edzino, haltigante liajn afabla&#x135;ojn, lin fortiris en apudan &#x109;ambron, dirante:</p><p>
      � Venu, maljunulo mia; mi volas interparoli kun vi. Restinte solaj, la du junulinoj sin kubutapogis sur la fenestron, kiu rigardas la maron. Dum ili vagigis siajn okulojn al la horizontaj malproksima&#x135;oj, ili sin sentis tiel okupataj de siaj reciprokaj pensoj, ke ili ne elparolis e&#x109; unu vorton.</p><p>
      Post kvarono da horo, Kamu&#x15D;o reeniris.</p><p>
      � Fra&#x16D;lino, li diris, sin turnante al Valentino, kiun li salutis tre respekte, mia edzino al mi &#x109;ion rakontis. Vi bezonas nin; vi povas nin uzi. Se mi partoprenus ankora&#x16D; la servistaron de lia markiza Mo&#x15D;to, mi dirus: �ne�: &#x109;ar tia ago estus perfido al la mastro. Sed li min forpelis kiel hundon: mi &#x15D;uldas al li nenion. Mi bone scias ke lin erarigis la &#x15D;ajnoj: pro tio, mi ne lin ripro&#x109;as malame: sed nur tiun senkulpigon mi povas doni al li. Sed kontra&#x16D;e mi &#x109;ion al vi &#x15D;uldas, via fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to, li aldonis, sin turnante al Matildo: kaj mi scios pruvi ke, helpinte la maljunan Kamu&#x15D;on, vi ne faris komplezon al maldankemulo.</p><p>
      Post la tagman&#x11D;o, la du junulinoj dankis la eksgardiston kaj lian edzinon, aldoninte ke balda&#x16D; Valentino venos lo&#x11D;i &#x109;e ili, tuj kiam &#x15D;i estos trovinta ta&#x16D;gan rimedon por klarigi sian eliron el la Prelonga domo. La kale&#x15D;o ekruli&#x11D;is rapidege kaj revenis al la kastelo.</p><p>
      Certe Valentino estis tre kulpa, tro obeante la instigojn de sia koro. Sed io trovi&#x11D;is, kio procesis por &#x15D;i la profiton de senkulpigaj cirkonstancoj. &#x15C;i ne havis patrinon por zorgi pri &#x15D;i. Estante ankora&#x16D; infanino, &#x15D;i perdis sian patron kaj oni povas aldoni sian patrinon samtage, &#x109;ar sinjorino de Savinako estis frapita de frenezeco pro &#x109;agrenego. Plie la intima karaktero de tiu junulino estis anta&#x16D; &#x109;io esence ina, tio estas pasia. Ofte sinjorino de Prelongo rimarkis, ne sen maltrankvileco, la instigecojn de tiu vivega natureco, kiu agis unue kaj anta&#x16D;pensis nur poste.</p><p>
      Se Valentino estus estinta &#x15D;ia filino, eble &#x15D;i estus peninta haltigi la fervorojn iom tro malprudentajn de tia organeco. Sed la markizino havis sur &#x15D;in neniun rajtan a&#x16D;toritaton. Kvankam ja la junulino partoprenis la familion, tamen &#x15D;i trovi&#x11D;is en Prelongo nur kiel gastino, kiel invititino. La patrino de Matildo timis ke, per mallerta intermeto, &#x15D;i vundus la karakteron iom ofendsenteman de fra&#x16D;lino de Savinako, eble &#x15D;in instigus eliri for de la kastelo, kaj sekve senigus sian filinon da la sola amikino al kiu &#x15D;i sentis veran amikecon. Lo&#x11D;inte Frederikon kaj Valentinon, &#x109;iun en la plej apartigitaj partoj de la kastelo, sen ebla komunika&#x135;o, sinjorino de Prelongo kredis, ke tio sufi&#x109;as.</p><p>
      Fine la fatalo sin intermetis. Devigita, pro &#x15D;iaj devoj de mastrino kaj de fian&#x109;ina patrino, zorgi nur pri sinjorino de Blasano kaj pri &#x15D;ia filo, la kastelmastrino dankis fundkore fra&#x16D;linon de Savinako pro &#x15D;ia diskreteco, &#x109;ar &#x15D;i ne &#x109;eestis &#x109;e intimaj vesperkunvenoj rezervitaj nur al la familio. Sinsekvaj fari&#x11D;oj sendependaj de la voleco, ekzemple la fulmotondro, vindis la junulinon en reton, kies ma&#x15D;oj &#x109;iutage kuntiri&#x11D;is: kaj la malfeli&#x109;a infanino, nekonscia suferantino de sia natureco kaj de cirkonstancoj, estis nun sola por subportadi la pezon de &#x109;iuj tiuj amasi&#x11D;intaj okazinta&#x135;oj.</p><p>
      Alveninte en la kastelon, Valentino trovis la markizinon, kiu &#x15D;in atendis. Tuj post la eliro de du junulinoj, sinjorino de Prelongo trovis en la leteraro leteron stampitan de Parizo, adresitan al fra&#x16D;lino de Savinako, kaj portantan tiujn vortojn skribitajn sur la koverto: �Ur&#x11D;a kaj propra�.</p><p>
      La legado de tiu letero multe kortu&#x15D;is la junulinon; kaj &#x15D;i &#x11D;in montris al la markizino, petante de &#x15D;i konsilon. Amiko de &#x15D;ia onklino Artemiso &#x15D;in sciigis, ke la maljuna piulino estas malsanega, kaj ke Valentino devos rapidi, se &#x15D;i deziras kisi sian parencinon unufoje ankora&#x16D; anta&#x16D; kiam &#x15D;i mortos. Kvankam fra&#x16D;linon de Savinako ne tre kontentigis la procedoj, kiujn la maljunulino uzis al &#x15D;i, tamen &#x109;i tiu estis &#x15D;ia onklino, la fratino de &#x15D;ia patro. Fra&#x16D;lino Artemiso akceptis sian nevinon kiam &#x15D;i fari&#x11D;is orfino, kaj &#x11D;is la tago en kiu &#x15D;i renkontis Matildon, la junulino havis kiel hejmon nur la domon de &#x15D;ia onklino.</p><p>
      � Via devo estas nediskutebla, infanino mia, diris la markizino. Ordonu ke Celestino faru tuj vian valizon, kaj forveturu per la unua vagonaro.</p><p>
      � Tia estis mia intenco, sinjorino. Mi estas feli&#x109;a, vidante ke vi same opinias. Mi supreniras por &#x109;ion preparigi.</p><p>
      � Mi vin akompanas, Valentino, aldonis fra&#x16D;lino de Prelongo. Tio ebligos ke mi kunestu pli longatempe kun vi.</p><p>
      Dum la &#x109;ambristino, restinta en la tualetejo, enpakis en voja&#x11D;keston tola&#x135;ojn kaj vestojn, la du amikinoj, rifu&#x11D;inte en la &#x109;ambron de fra&#x16D;lino de Savinako, interparoladis malla&#x16D;te:</p><p>
      � Kion fari? diris Valentino: tiu malsano &#x11D;enas &#x109;iujn niajn projektojn.</p><p>
      � Kontra&#x16D;e, karulino mia, &#x11D;i ilin helpas.</p><p>
      � Kiamaniere?</p><p>
      � A&#x16D;skultu min tre atente, kaj obeu litere miajn konsilojn.</p><p>
      En apuda &#x109;ambro Celestino da&#x16D;rigis sian enpakigon, pu&#x15D;ante la meblojn, malfermante la tirkestojn. Por ke tiu knabino ne &#x15D;in a&#x16D;du, fra&#x16D;lino de Prelongo alproksimi&#x11D;is al la orelo de &#x15D;ia amikino. Dum kvarono da horo almena&#x16D; &#x15D;i parolis malla&#x16D;te.</p><p>
      De tempo al tempo Valentino skuis la kapon, signe de aprobo. Momente &#x15D;i preska&#x16D; ekrifuzis, sed Matildo insistis: fra&#x16D;lino de Savinako &#x15D;ajnis akcepti la motivojn, kiujn &#x15D;ia amikino klarigis al &#x15D;i. Fine ili amba&#x16D; levi&#x11D;is, dum Valentino diris:</p><p>
      � Tiamaniere la afero estas perfekta. Tute certe, dank� al la rimedo montrita de vi, viaj gepatroj ne volos plu e&#x109; a&#x16D;di pri mi. Sed neniam vi scios kiel profundkore mi suferas, &#x15D;ajnigante pagi per maldankeco la bonfarojn per kiuj ili &#x109;iam min plenigis.</p><p>
      � Mi komprenas, mi e&#x109; partoprenas tiun senton. Sed kion vi volas? Estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn. Tio da&#x16D;ros nur dum mallonga tempo. Oni vin maljuste ju&#x11D;u dum ses monatoj, la afero ne estas grava, kiam mi scias pri tio la plenan veron. Kiam tiu templimo estos pasinta, vi facile senkulpigos vin; kaj neniam oni reparolos pri tiuj mal&#x11D;ojaj okazinta&#x135;oj.</p><p>
      La kale&#x15D;o atendis en la precipa korto. Glutinte rapide malgrandan man&#x11D;eton, la du amikinoj loki&#x11D;is en la veturilon. Alveninte en la stacidomon, ili sin reciproke kisadis amikeme. Valentino akompanata de Celestino supreniris en la vagonon: la vagonaro ekruli&#x11D;is. Dum kelkaj minutoj Matildo sekvis per la okuloj la blankan fumon de la lokomotivo, kiu veturigis fra&#x16D;linon de Savinako al Parizo, tio estas al la nekonato.</p><p>
      De kvar jaroj, la du junulinoj ne sin forlasis. Duobla fari&#x11D;o samtempa, la edzini&#x11D;o de l� unua, la kulpo de la dua ilin balda&#x16D; disigos. Kio alvenos? &#x108;u ili povos &#x109;erpi en si mem sufi&#x109;e da maltimo, sufi&#x109;e da spirit&#x109;eesto por ta&#x16D;ge ludi la rolon, kiun al ili trudas la cirkonstancoj, sed por kies plenumo tre malbone ilin preparis ilia edukado?</p><p>
      Kiam fra&#x16D;lino de Savinako alvenis Parizon por diri al sia onklino lastan adia&#x16D;on, estis tro malfrue. Du horojn anta&#x16D;e, fra&#x16D;lino Artemiso estis elspirinta sian lastan blovon.</p><p>
      La poseda&#x135;o de la mortintino estis rilate grava. Oni tuj almetis la sigelojn. Atendante ke oni ilin formetu, kaj ke oni malfermu la testamenton, Valentino, &#x109;iam akompanita de sia &#x109;ambristino, loki&#x11D;is en apudan hotelon. &#x15C;i skribis al la markizino mallongan letereton, por &#x15D;in sciigi pri la morto de sia maljuna parencino. Samtempe &#x15D;i skribis alian leteron longan, plenan da detaloj, superfluantan de amikeco, kiun &#x15D;i sendis al la Kamu&#x15D;aj geedzoj, kun tiu surskribo �Por redoni al fra&#x16D;lino de Prelongo�.</p><p>
      Suzano estis iom mirigita pri la sekeco de Valentinaj frazoj. Pro tio, sentante sin ofendetita, &#x15D;i respondis malvarman bileton de simpla kondolenco, &#x15D;in senkulpigante, &#x109;ar, pro &#x15D;ia farto, &#x15D;i ne povas &#x109;eesti &#x109;e la entombigo de fra&#x16D;lino Artemiso. La junulino ekploris, ricevinte tiun leteron.</p><p>
      � Nu, &#x15D;i diris, Matildo estis prava. Tiu necesega sed mal&#x11D;ojega komedio pli bone sukcesas ol mi estus tion dezirinta. Ve! kiel mi estas malfeli&#x109;a, devigite al tiaj hipokrita&#x135;oj.</p><p>
      La testamento estis verkita la&#x16D; terminoj jam anta&#x16D;viditaj de &#x109;iuj, kiuj vizitadis la maljunan piulinon. &#x15C;i tute malheredis sian nevinon kaj donis siajn ri&#x109;a&#x135;ojn al mona&#x125;inejoj iaj. Tamen, pro resta&#x135;o de hontemo, kiu mirigis &#x109;iujn &#x109;eestantojn, la junulino estis enskribita por dumviva rento da dek mil frankoj, kiu ebligis ke &#x15D;i man&#x11D;os kaj ne konos la mizerecon.</p><p>
      &#x108;iutage Valentina sciigis Matildon pri tio, kio okazis, kaj al &#x15D;i skribis longan leteron, kiun &#x15D;i adresis al &#x15D;i &#x109;e Kamu&#x15D;on. Kiam la heredaj aferoj estis finitaj, la junulino komprenis, ke estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter &#x15D;i kaj &#x15D;ia amikino. Multe ploradinte, petinte de Dio pardonon pro la mensogo, kiun &#x15D;i estos devigita fari, &#x15D;i sidi&#x11D;is anta&#x16D; sian tablon kaj skribis al sinjorino de Prelongo. Sed &#x15D;i sinsekve dis&#x15D;iris multajn leterprova&#x135;ojn, anta&#x16D; kiam &#x15D;i estis sukcesinta unu, kiu &#x15D;in kontentigas. &#x108;iam senvole en&#x15D;ovi&#x11D;is kelkaj amemaj a&#x16D; dankemaj vortoj, kiujn, la&#x16D; sia projekto, &#x15D;i devis senkompate for&#x135;eti. Fine &#x15D;i decidis, ke &#x15D;i rekopios la malplej malbonan: &#x11D;i estis verkita la&#x16D; jenaj terminoj:</p><p><emphasis>Sinjorino,</emphasis></p><p><emphasis>Hodia&#x16D;, &#x109;ar mi trovi&#x11D;as senfamilia, plena&#x11D;a, sekve sola &#x109;efantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dedi&#x109;os min al Dio, kaj eniros en mona&#x125;inejon. Sed mi ne volis tion fali, ne vin dankinte anta&#x16D;e pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Anta&#x16D; kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adia&#x16D;on.</emphasis></p><p><emphasis>Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu &#x109;iam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.</emphasis></p><p><emphasis>VALENTINO DE SAVINAKO.</emphasis></p><p>
      Postskribo.</p><p><emphasis>Estu sufi&#x109;e bona por peti de fra&#x16D;lino de Prelongo, ke &#x15D;i bonvolu enpakigi &#x109;iujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin &#x15D;i al mi sendos en la paka&#x135;ejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kura&#x11D;as peti de vi. De nun mi vin dankas.</emphasis></p><p>
      Valentino volis relegi sian leteron; sed unue &#x15D;i ne povis, timante ke la larmoj, kiuj fluis, guton post guto, el &#x15D;iaj vangoj, falos sur la paperon kaj &#x11D;in makuligos. &#x108;ar estis malpermesate ke iu signo de &#x109;agreno dol&#x109;igu la sekecon de &#x15D;iaj frazoj. Tamen &#x15D;i kvieti&#x11D;is, vi&#x15D;is siajn okulojn, ilin refre&#x15D;igis per malvarmeta akvo, rapide tralegis sian leteron, kaj decidis, ke &#x15D;i &#x11D;in sendas sen&#x15D;an&#x11D;e.</p><p>
      � Ve! kiel ili min kredas maldankema kaj senkora. Ha! se ne estus krimo, mi pli amus fini mian vivon tuje.</p><p>
      Instinkte &#x15D;i malfermis sian skatoleton, kiun &#x15D;i estis alportinta kun si, kaj el &#x11D;i eltiris la ponardon.</p><p>
      � Ne, &#x15D;i diris post kelka momento: tio estus malkura&#x11D;a&#x135;o kaj samtempe egoisma&#x135;o al mi malpermesata. Mi portas en mia interna&#x135;o esta&#x135;eton, kies vivo, alligita al la mia, rilatas kun &#x11D;i senpere. Min mortigi estus pli ol memmortigo, tio estus alimortigo. Nu, mi faris kulpon, de &#x11D;i nun mi toleras la sekvojn: estas juste. Mi ne povas kulpigi iun, ne e&#x109; lin. &#x108;ar mi lin amis, kaj li ne prenis min perforte. Mi kura&#x11D;e penos trafi la celon; kaj se mi falas sur la vojo, lacegigita, mi almena&#x16D; havos kiel kompenson la senton, ke mi faris &#x11D;is la fino mian tutan devon, kaj ke mi ne liveris al la mokoj de la mondo la senmakulan nomon al mi lasitan de mia patro.</p><p>
      Poste residi&#x11D;inte al sia skribotablo, la malfeli&#x109;a virino skribis al Matildo alian leteron, en kiun &#x15D;i metis sian tutan animon. Ha! &#x11D;i estis longa, tiu &#x109;i: kaj &#x15D;i ne bezonis leterprova&#x135;on.</p><p>
      De la eliro de Valentino, Matildo fervore amuzi&#x11D;is per ekzercoj de rajdarto. Sinjorino de Prelongo estis tre feli&#x109;a pro tio. Ja &#x15D;i demandis sin kortu&#x15D;e &#x109;u &#x15D;ia filino ne suferos pro enuo, &#x109;ar nun fra&#x16D;lino de Savinako ne trovi&#x11D;as plu apud &#x15D;i por &#x15D;in distri. Pro tio, &#x15D;ia miro estis granda, kiam &#x15D;i konstatis la neatenditan kura&#x11D;on per kiu Matildo toleris la foreston de &#x15D;ia amikino. &#x108;iutage post la tagman&#x11D;o la junulino eliris rajde, kaj revenis nur por la vesperman&#x11D;o.</p><p>
      Plej ofte, sinjoro de Blasano &#x15D;in akompanis. Sed la junulo estis malboneta rajdisto. &#x108;ar lia fian&#x109;ino havis kelkafoje neordinarajn kapricojn, instigante sian &#x109;evalon al rapidegaj galopadoj, la duko &#x11D;ojis, kiam preteksto tre akceptinda kaj povanta neniamaniere malutili lian famon de &#x11D;entilhomo ebligis, ke li ne &#x15D;in sekvu.</p><p>
      Ne sen motivoj tiel agis la malica junulino. &#x108;ar &#x15D;i deziris sin liberigi el atestanto, kiun certe &#x15D;i ametis, se kiu estus fari&#x11D;inta tre &#x11D;enanta, obstinante &#x15D;in sekvi en &#x109;iujn lokojn en kiujn &#x15D;i intencis aliri.</p><p>
      La juna duko rimarkis tiun sintenadon; kaj pro tio li sentis sin mal&#x11D;oja.</p><p>
      � Kion do vi havas hodia&#x16D;, sinjoro Gastono, diris iam lia fian&#x109;ino; vi estas melankolia kiel Londona nebulo.</p><p>
      � Ha! fra&#x16D;lino Matildo, mi sentas grandan &#x109;agrenon.</p><p>
      � Sen maldiskreto, &#x109;u oni povas de &#x11D;i koni la ka&#x16D;zon?</p><p>
      � Vi ne amas min.</p><p>
      � Vi ne estas sagaca, mia kara fian&#x109;o. Kontra&#x16D;e mi sentas al vi sinceran amikecon. Kion vi volas plie? Nu, &#x109;u mi faris ion, kiu rajtigas viajn kulpigojn?</p><p>
      � Ho! jes. Sed tio estas tiel negrava, ke mi ne kura&#x11D;as &#x11D;in konfesi. Mi sentas, ke mi &#x15D;ajnus ridinda.</p><p>
      � Diru tamen: mi promesas, ke mi ne estos mokema.</p><p>
      � &#x108;ar vi nun kura&#x11D;igas, mi riskas mian peton. Kial, kiam ni rajdas amike, flankon kontra&#x16D; flanko, vi amuze instigas tuj vian rajditon al rapidegaj galopoj kaj al senfinaj kuradoj?</p><p>
      � Al mi estas netolereble &#x109;iam rajdi pa&#x15D;e, kiel vendistino de &#x109;erizoj.</p><p>
      � Vi estas prava: kaj mia pripenso al vi &#x15D;ajnas ridinda.</p><p>
      � Ne, amiko mia. Nur estas afero, kiun vi ne kura&#x11D;as konfesi. La rajdado vin lacigas: sed vi estas tro &#x11D;entilhomo por tion konsenti; kaj vi pli amas vin pereigi ol min forlasi. Nu, jen estas tio, kion mi al vi proponas. &#x108;ar tiu ekzercado tre ta&#x16D;gas al mia farto, mi rajdos &#x109;iujn duajn tagojn, kaj mi donos al vi la tagon intermezan: vi mem decidos pri la distra&#x135;oj de la posttagmezo. &#x108;u tio pla&#x109;as al vi?</p><p>
      � Vi estas an&#x11D;elino, kara adoratino. Ho! kiel senpacience mi atendas la momenton en kiu mi fari&#x11D;os via edzo: tiam mi vin apudestos sen&#x109;ese kaj ne dum kelkaj horoj &#x109;iudutage.</p><p>
      � Tio venos; neniu forkuras sian fatalon. Tuj kiam sinjorino de Blasano estos tute resanigita ...</p><p>
      � Sed &#x15D;ia farto fari&#x11D;as multe pli bona. Tiumatene la kuracisto diris, ke balda&#x16D; &#x15D;i povos sin levi kaj pa&#x15D;i.</p><p>
      � Jes, kun lambastonoj. Konsentu, amiko mia, ke sinjorino via patrino ne povas figuri tiamaniere en sekvantaro. Havu paciencon.</p><p>
      Tio, kio estis dirita, estis farita.</p><p>
      La markizino multe suferis, devigata vivi dum la tuta vintro en tiuj grandaj kastelaj &#x109;ambroj, kiujn arbtrunkoj tage kaj nokte brulantaj en vastaj kamenoj, varmigis nur tre neperfekte. Dum la tuta tago, &#x15D;i restis frostsenteme sidanta anta&#x16D; sia fajro. Pro tio, Matildo &#x15D;in anstata&#x16D;is en la disdono de &#x15D;iaj almozoj. La junulino rapide plenumis sian taskon: poste, galopegigante sian &#x109;evalon, &#x15D;i kuradis senhalte &#x11D;is la Kamu&#x15D;a domo, por preni la leteron de Valentino.</p><p>
      La unuan tagon, kiam &#x15D;i rajdis ne akompanata de sia fian&#x109;o, la markizo volis ke Josefo, lakeo en kiu li tute fidis, sekvu sian junan mastrinon la&#x16D; respekta interspaco, por helpi al &#x15D;i, &#x109;u dan&#x11D;ero ia &#x15D;in minacus. Dum &#x15D;i galopis, Matildo ser&#x109;is rimedon por sin liberigi el la lakeo, kiam &#x15D;i memoris ke, la&#x16D; la famo, li iom tro &#x15D;atis la trinkadon. Alveninte en Blazurbo, malgranda komunumo sidanta inter Prelongo kaj la maro, Matildo haltis.</p><p>
      � Josefo, &#x15D;i diris, alvokante al &#x15D;i la lakeon, mi estas vizitonta malsanulon en la apuda&#x135;oj. Eble mi restos &#x109;e li dum iom da tempo. &#x108;ar vi povus malsani&#x11D;i, min atendante sur la strato en tiel malvarma vetero, mi al vi permesas eniri en tiun trinkejon, kaj trinki glason da io ajn por mia farto. Revenante, mi vin reprenos.</p><p>
      Dirante tiujn vortojn, &#x15D;i metis moneron en lian manon.</p><p>
      � Via fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to estas tre kompatema, respondis la lakeo. Mi ne rifuzas. Sed, se lia markiza Mo&#x15D;to tion ekscias ...</p><p>
      � Estu diskreta; mi ne vin perfidos.</p><p>
      La lakeo sin klinis, malsupreniris el la &#x109;evalo, kaj sin direktis al la &#x109;evalejo de la gastejo. Dum tiu tempo, la junulino reforiris rapidege.</p><p>
      Dum fra&#x16D;lino de Prelongo galopis sur la vojo malfluidigita de la frosto, Josefo eniris en la trinkejon. Tie, trinketante glaseton da brando, li ma&#x109;adis inter siaj dentoj: � Nu, nu, mi tre forte dezirus scii &#x109;u sinjoro de Blasano estus tre kontenta, ekkoninte tiun detalon. Malsanulo vizitonta! Je Dio, oni tre facile divenas la naturon de lia malsano, al tiu &#x15D;erculo. Tamen senride &#x15D;i estas rava la knabino; kaj mi ne plendas la fra&#x16D;lon, kiu trovis rimedon sin flegigi de &#x15D;i.</p><p>
      Kaj, englutinte plengor&#x11D;on da brando, la petolema lakeo tuj ekridegis.</p><p>
      &#x108;iudutage, fra&#x16D;lino de Prelongo refaris la saman vojiron, akompanata de Josefo, kiun &#x15D;i lasis en Blazurbo: kaj la servisto trovis tiel grandan profiton en la diskreteco, ke li kompreneble ne rakontis al iu ajn la aventuron.</p><p>
      Ricevinte la leteron malvarme &#x11D;entilan al &#x15D;i senditan de fra&#x16D;lino de Savinako, la markizino estis miregigita. Valentino, la junulino, kiun &#x15D;i plej amis post sia filino, al &#x15D;i skribis la&#x16D; tia stilo. Sed kia mu&#x15D;o &#x15D;in pikis? Post la multaj amika&#x135;oj al &#x15D;i faritaj de &#x15D;ia edzo kaj de &#x15D;i mem, sinjorino de Prelongo rajte esperis kiel rekompenson alian aferon al tian maldankemon.</p><p>
      &#x15C;i montris tiun leteron al Ra&#x16D;lo:</p><p>
      � Nu, amiko mia, kion vi opinias pri tio?</p><p>
      � Mi absolute nenion komprenas, respondis la markizo. Eble vi &#x15D;in ofendis, ne &#x109;eestante &#x109;e l� entombigo de &#x15D;ia onklino.</p><p>
      � Ne estas eble. Valentino sciis ke fra&#x16D;lino Artemiso estis al mi tute antipatia. &#x15C;i mem sentis al sia parencino amikemon nur tre malvarman: tion cetere sufi&#x109;e pruvis &#x15D;ia konduto, &#x109;ar meze de ni &#x15D;i pasigis sian vivon.</p><p>
      � Nu, mi vidas tiam nur unu klarigon. &#x15C;i heredis: havante sufi&#x109;e da mono por ne timi la malri&#x109;econ, &#x15D;i nun volas vivi sendependa. Por tion plenumi, sentante sin &#x11D;enata de nia amikema zorganteco, &#x15D;i reprenas sian liberecon kaj nin forlasas.</p><p>
      � Sed se la ideo de vi esprimita estas vera, tia maldankemo &#x15D;ajnas al mi tute monstra.</p><p>
      Malgra&#x16D; siaj penadoj, sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn.</p><p>
      En tiu momento, la abato Benojto eniris en la salonon.</p><p>
      � Vidu, sinjoro paro&#x125;estro, diris Suzano &#x109;agrentone, jen kiamaniere oni estas rekompensita, kiam oni faras bona&#x135;ojn.</p><p>
      Kaj &#x15D;i al li montris la leteron de &#x15D;i ricevitan.</p><p>
      � Sed, sinjorino, respondis la maljuna pastro, mi vidas en &#x11D;i neniun ofendon al vi. Tiu letero estas tre &#x11D;entila kaj tre respektplena. Fra&#x16D;lino de Savinako diras ke &#x15D;i volas sin dedi&#x109;i al Dio. Kompreneble ne estas mi, kiu &#x15D;in ripro&#x109;os pri tio.</p><p>
      � Mi estas tre mirigita. sinjoro Benojto. Neniam mi rimarkis &#x109;e &#x15D;i ian inklinon al la religia vivo.</p><p>
      � &#x108;u vi ne diris al mi, ke fra&#x16D;lino Valentino amis sinjoron de Ruvezo? &#x108;ar beda&#x16D;rinde tiu brava junulo kredeble pereis, &#x15D;i prenas vualon: sed tio &#x109;iutage vidi&#x11D;as.</p><p>
      Funde, la tri kvaronoj de religiaj emoj estas ka&#x16D;zitaj de amaj &#x109;agrenoj. Tiu sento malaperu, preska&#x16D; &#x109;iuj mona&#x125;inejoj fari&#x11D;os tuj senmona&#x125;inaj.</p><p>
      � Sed vi bone vidas, ke &#x15D;i ne amas nin, ke &#x15D;i neniam amis nin: sen tio, &#x15D;i estus petinta de ni konsilon, &#x15D;i estus invitinta nin al sia vualpreno. Kontra&#x16D;e, &#x15D;i e&#x109; ne konigas al ni sian adreson. Estas evidente, ke &#x15D;i volas rompi &#x109;iun rilaton kun ni.</p><p>
      � &#x15C;i obeas senton, kiun mi komprenas kaj aprobas. Vin vidinte, eble &#x15D;i timus &#x15D;anceli&#x11D;on. Por resti forta en la ofero de sia vivo rompita, kiun &#x15D;i volas prezenti al Dio, &#x15D;i anta&#x16D; &#x109;io deziras esti influita de nenia memoro, de nenia amikeco.</p><p>
      Tiu parolo de la paro&#x125;estro donis al la letero de fra&#x16D;lino de Savinako sencon neatenditan sed ironian. Sinjorino de Prelongo respondis:</p><p>
      � Eble vi estas prava, sinjoro paro&#x125;estro. Sendube estas pro troo da dankeco, ke Valentino montri&#x11D;as tiel maldankema.</p><p>
      � Ekstrema&#x135;oj tu&#x15D;i&#x11D;as, respondis sentence la abato, nesciante ke li tiel &#x11D;uste parolis.</p><p>
      Oni eksidi&#x11D;is al la tablo. Matildo ne estis ankora&#x16D; reveninta.</p><p>
      � Estas tre nesingardeme, diris la markizino, malfrui&#x11D;i tiel vespere, en tiu jarepoko, kiam la nokto alvenas tiel rapide.</p><p>
      � Mia kara Suzano, respondis Ra&#x16D;lo, mi estas neniel maltrankvila. &#x108;ar nian filinon akompanas Josefo, &#x15D;i riskas neniun dan&#x11D;eron.</p><p>
      En tiu momento, fra&#x16D;lino de Prelongo eniris, tenante en mano sian vipeton, relevante la trena&#x135;on de sia rajdorobo. La aerblovado kaj la rapideco de la kurado ru&#x11D;igis &#x15D;iajn vangojn. &#x15C;iaj okuloj brilis de nekutima helo: en ili oni povis legi la kontenton de la triumfo.</p><p>
      � Eble mi malfrui&#x11D;is, &#x15D;i diris gaje: senkulpigu min. Rapide mi &#x15D;an&#x11D;os mian vestaron kaj tuj revenos.</p><p>
      La junulino eliris kurante.</p><p>
      � Malfeli&#x109;a infanino, sopiris la markizino. La forlaso de &#x15D;ia amikino &#x15D;in fortege kortu&#x15D;os. Mi ne scias kiamaniere tion anonci al &#x15D;i. Kaj &#x135;us, de l� eliro de Valentino neniam mi vidis &#x15D;in tiel gaja: tio pli malfaciligos mian taskon.</p><p>
      � &#x15C;ia animo estas forta, sinjorino, respondis la paro&#x125;estro. Mi kredas, ke vi povos sentime paroli: sen&#x15D;ancele &#x15D;i ricevos la baton &#x15D;in frapontan.</p><p>
      � Ni tion esperu, sinjoro Benojto, respondis Suzano. Kiam fra&#x16D;lino de Prelongo estis sciigita pri la situacio:</p><p>
      � &#x108;u trovi&#x11D;as en tiu letero, &#x15D;i diris, io, kion mi ne devas legi?</p><p>
      � Nenio. E&#x109; la postskribo enhavas vorton, kiu vin speciale koncernas.</p><p>
      � &#x108;u vi permesas, ke mi &#x11D;in legu?</p><p>
      � Certe. Nu, filino mia, jen estas &#x11D;i. Matildo studis atentege la frazojn de sia amikino. Kontenta pri la redaktado, kiun &#x15D;i inspiris mem, &#x15D;i senkortu&#x15D;e redonis la leteron al la markizino.</p><p>
      � Nu, karulino mia, diris &#x15D;ia patrino, &#x109;u vi ne indignas pri la konduto de tiu persono?</p><p>
      � Mi garantias la koron de Valentino. Tiu letero min tre mirigas sed ne min ofendas. Mi estas certa, ke sub tiuj &#x15D;ajnoj ku&#x15D;as nur malbonkomprena&#x135;o, kiu vapori&#x11D;os tuj kiam ni estos &#x11D;in klarigintaj inter ni amba&#x16D;.</p><p>
      � Sed &#x109;u vi kredas, infanino mia, ke estus inda de ni kaj e&#x109; de vi ia peto de klarigo? Se fra&#x16D;lino de Savinako nun rifuzas &#x109;iun kunrilaton kun la Prelonga familio, &#x15D;i estas tute libera. Cetere &#x15D;i tion diras al ni sufi&#x109;e klare.</p><p>
      Matildo povis tre malfacile deteni rideton.</p><p>
      La markizino da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Kiam e&#x109; ni intencus subiri &#x11D;is tiu peto, ni ne povus tion fari, &#x109;ar &#x15D;i ne lasis al ni sian adreson.</p><p>
      � Patrino mia, alvenas al mi ideo. Anta&#x16D; kelka tempo, vi konsilis al mi na&#x16D;tagan religian enfermi&#x11D;on en mona&#x125;inejo, kiam la farto de sinjorino de Blasano estos sufi&#x109;e bona, por ke oni povu decidi en kiu dato fari&#x11D;os mia edzini&#x11D;o. &#x108;u vi tion memoras?</p><p>
      � Jes, mi ne forgesis. Sed &#x109;u estas ia rilato inter ...</p><p>
      � Kiu min malhelpas elekti la mona&#x125;inejon en kiu Valentino faras sian novicecon?</p><p>
      � Sed beda&#x16D;rinde, mia kara infanino, &#x135;us ni ne konas tiun mona&#x125;inejon.</p><p>
      � Pardonu min, &#x109;ar mi insistas. Forlasante Prelongon, Valentino neniel intencis fari&#x11D;i mona&#x125;ino. Do, devige &#x15D;i estis influita. Per kiu? La respondo ne estas duba: per la &#x109;irka&#x16D;antoj de &#x15D;ia onklino. Sed fra&#x16D;lino Artemiso estis intima amikino kun la Superulino de Ursulinoj; per &#x15D;i mi havos certe la sciigojn, kiuj al ni mankas.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo, kiu parolante eksciti&#x11D;is, neniam estis pli rava. Ra&#x16D;lo &#x15D;in rigardadis admire kaj malla&#x16D;te murmuris:</p><p>
      � Kia kapo! kia potenco al rezonado! kial beda&#x16D;rinde &#x15D;i ne estas fra&#x16D;lo?</p><p>
      � Tiamaniere, da&#x16D;rigis Matildo, mi kredas ke la aferoj plej bone aran&#x11D;i&#x11D;os. Via indeco malhelpas, ke vi faru la unuan pa&#x15D;on. Ne estas same por mi, pli juna ol &#x15D;i. Cetere mi ne persekutas &#x15D;in: mi &#x15D;in renkontas hazarde sur kampo ne&#x16D;tra. Ni reciproke klarigas al ni la malbonkomprena&#x135;ojn: kaj vi vidos, ke mi estas prava, certigante, ke &#x15D;i al ni revenos.</p><p>
      � Mi certigas al vi, ke mi estus tre feli&#x109;a pri tio, &#x109;ar de kvar jaroj mi al &#x15D;i amikali&#x11D;is. Se &#x15D;i, petante pardonon, revenus al mi, mi sentas, ke mi plezure al &#x15D;i malfermus miajn brakojn.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo &#x15D;ajnis subite tre okupita al la distran&#x109;ado de flugilo fazana en sia telero. &#x108;ar necese estis, ke &#x15D;i ka&#x15D;u al &#x109;iuj &#x109;eestantoj la &#x11D;ojan fajreron, kiu brilis en &#x15D;iaj okuloj. &#x15C;i estis sukcesinta: de nun &#x15D;ia amikino ne timis plu ian dan&#x11D;eron; kaj &#x15D;i povis rigardadi la estontecon per okulo trankvila.</p><p>
      Tuj kiam &#x15D;ia letero estis skribita, fra&#x16D;lino de Savinako metis en la manon de sia &#x109;ambristino bankan bileton da cent frankoj, por doni kompensa&#x135;on pro la doma&#x11D;o al &#x15D;i ka&#x16D;zita, kaj &#x15D;in forpermesis, dirante, ke &#x15D;i eniras en mona&#x125;inejon. Poste Valentino forlasis Parizon per la Norda stacidomo, kaj, farinte kurbi&#x11D;on, aliris nokte al la Kamu&#x15D;a domo, ne rimarkite.</p><p>
      Kompreneble fra&#x16D;lino de Prelongo estis avertita. &#x108;ar &#x15D;i anta&#x16D;nelonge &#x135;us estis vidinta sian amikinon tute sanan kaj sukcese plenumintan &#x15D;ian malsimplan voja&#x11D;on, pro tio vidi&#x11D;is sur &#x15D;ia viza&#x11D;o tiu &#x15D;ajno de kontento, kiun tre bone rimarkis la okulo sagaca de la markizino.</p><p>
      La akcepto, trovita de fra&#x16D;lino de Savinako &#x109;e la Kamu&#x15D;aj geedzoj, estis tia, kian deziris Matildo. Tiuj gebonuloj fervore klopodis, translokis sian tutan meblaron, kompreneble donis al sia beleta lo&#x11D;antino la plej belan &#x109;ambron, kaj &#x11D;in ornamis per &#x109;iuj objektoj iom luksaj, de ili poseditaj. Sed terura malamiko atendis la junulinon: &#x11D;i estis la enuo. Por eviti la maldiskretajn rigardojn de maloftaj pasantoj, kiuj promenadis en tiu loko, Valentino devige restis enfermita dum la tuta tago.</p><p>
      Nur dum la vespero, &#x15D;i povis iom eliri por spiri la vivigan aeron, elblovatan el la maralto. Verdire, dum la vintro la nokto alvenas rapide, kaj la maldol&#x109;eco de la vetero igas la promenadojn malmulte agrablaj.</p><p>
      La patrino Kamu&#x15D;o faris &#x109;ion eblan por &#x15D;in distri: sed &#x15D;ia sen&#x109;esa babilado pli lacigis Valentinon ol &#x11D;i &#x15D;in amuzis; escepte tamen kiam Virginio parolis pri sia malnova metio, kaj rakontis aventurojn similajn al tiuj de la junulino, aventurojn kies &#x15D;i estis sola atestantino. La stato en kiu trovi&#x11D;is fra&#x16D;lino de Savinako ebligis, ke la maljuna aku&#x15D;istino penetru en detalojn, kiujn &#x15D;i ne estus kura&#x11D;inta rakonti, en la &#x109;eesto de Matildo. Tiamaniere la horoj pasis malrapide, tre malrapide, sed pasis tamen en la dometo konstruita sur la kruta&#x135;o.</p><p>
      La rimedo, kiun plej ofte uzis Valentino por kontra&#x16D;batali la enuon, estis la legado. Sed la libraro de Kamu&#x15D;o, tre maldensa, enhavis nur librojn de &#x109;asarto. Tiu de Matildo estis balda&#x16D; legita &#x11D;is la lasta libro. Certe trovi&#x11D;is la granda librejo de la kastelo, kiu estus enhavanta nekonsumeblan libraron, se al fra&#x16D;lino de Prelongo oni estus permesinta eniri en &#x11D;in libere. Sed kredeble en &#x11D;i trovi&#x11D;is libroj, kiuj ne ta&#x16D;gas al junulino, &#x109;ar la markizo &#x109;iam &#x15D;losis zorge tiun &#x109;ambron kaj Matildo ne kura&#x11D;is peti de li la &#x15D;losilon. Fine &#x15D;i trovis kelkajn librojn pri natura historio, kiujn &#x15D;i alportis triumfe al fra&#x16D;lino de Savinako. Ne havante pli amuzan lega&#x135;on, &#x15D;i ilin englutis &#x11D;is la lasta linio, kaj tiamaniere sin nevole instruis.</p><p>
      Sensenteble &#x15D;i interesi&#x11D;is al fenomenoj, kiujn &#x15D;i havas konstante sub siaj okuloj. &#x15C;i lernis kiamaniere la ondoj translokas la kontinentojn sur la supra&#x135;o de la globo, iom post iom, molekulon post molekulo. Tiam &#x15D;i observis interese tiun sen&#x109;esan ludon de l� ondego detruanta la kruta&#x135;on, dum &#x109;iu maralfluo, kaj &#x11D;in transportanta pli malproksimen sub formo de &#x15D;tonetoj kaj de sableroj: kaj tio senhalte, senripoze, senlace. Ofte, akompanata de Kamu&#x15D;o kaj de Virginio, &#x15D;i malsupreniris sur la marbordon, al ili klarigis fenomenojn, kiuj ilin mirigis, kaj rimarkigis detalojn, kiujn ili vidis &#x109;iutage, sed kiujn ili ekvidis, dank� al &#x15D;i, nur por la unua fojo.</p><p>
      Ian vesperon, dum la marelfluo, la luno brilis plene: la bordo kaj la maro estis lumigataj de ar&#x11D;enta lumo: oni vidis tiel klare kiel en la tago. Rondirinte &#x109;irka&#x16D; &#x15D;tonego, Valentino eltrovis la enirejon de kaverno, kiu &#x15D;ajne penetris profunden sub la kruta&#x135;o. Obeinte &#x15D;ian peton, Kamu&#x15D;o supreniris hejmen, kaj realportis paketon da kandeloj. Ili triope eniris en la groton. La &#x109;asgardisto, lia edzino kaj la junulino estis miregigitaj pro la alteco de arka&#x135;oj, el kiuj pendis stalaktitoj. Malsupre de ili grandaj stalagmitoj, stari&#x11D;intaj el la tero, aliris al la renkonto de tiuj penda&#x135;oj: &#x109;e la lokoj en kiuj ili kuni&#x11D;is, la longaj kolonoj rektaj, faritaj de la kalka karbono malrapide almetita, kredigis, ke tiu kava&#x135;o estas la navo de ia fantazia pre&#x11D;ejo.</p><p>
      � Estas tute strange, diris Kamu&#x15D;o; neniam mi a&#x16D;dis pri tiu kaverno. Neniu &#x11D;in konas, kaj ni estas la unuaj homoj, kiuj &#x11D;in vizitas; mi estas certa pri tio. Tamen oni povas facile eniri en &#x11D;in.</p><p>
      � La klarigo estas tre simpla, respondis fra&#x16D;lino de Savinako. Tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj; sed kredeble natura muro malmulte dika &#x11D;in apartigis el la maro. La lasta ventego detruis tiun barilon: kaj eble ni estas la unuaj homoj kiuj, de la epoko de tiu disrompo, pasas en tiu loko.</p><p>
      � Vi certe estas prava, fra&#x16D;lino. Mi memoras ke, dum la lasta septembro, la granda ekvinoksa maralfluo estis terura. Nu! mi nun komprenas, li aldonis sin turnante al sia edzino; vi memoras ke, &#x135;us de tiu epoko, ni a&#x16D;dis sub nia domo tiujn terurigajn bruadojn, kiuj kelkafoje al ni kredigis ke &#x11D;i estas vizitata de fantomoj. Je Dio! estas simple la maro kiu, dum la ventegoj, enprofundi&#x11D;as en la kavernon.</p><p>
      � Tio estas certe la plej scienca klarigo, kiun oni povas prezenti pri tiuj bruoj, respondis la junulino.</p><p>
      La tri geesplorantoj, alirinte &#x11D;is la fundo de la groto revenis per la sama vojo. Poste ili supreniris la serpenti&#x11D;antan vojeton kondukantan supren de la kruta&#x135;o, kaj reeniris hejmen por enliti&#x11D;i.</p><p>
      Malgra&#x16D; la intereso, kiun &#x15D;i &#x109;erpis el siaj legadoj, Valentino estus seki&#x11D;inta pro enuego en la soleco en kiu &#x15D;i trovi&#x11D;is, se, trifoje en semajno, &#x15D;i ne estus ricevinta la viziton de &#x15D;ia amikino. Matildo alvenis galope de sia &#x109;evalo, &#x135;etis la bridon al Kamu&#x15D;o, kiu &#x109;iam &#x15D;in atendis sur la sojlo de la pordo, kaj kuris kisi fra&#x16D;linon de Savinako, Dum du horoj, la junulinoj ne laci&#x11D;is, ripetante &#x109;iam la saman demandon.</p><p>
      � &#x108;u &#x11D;i estos knabo? &#x109;u knabino? kiun nomon &#x11D;i ricevos? Kelkafoje ili restis malanta&#x16D; la vitra&#x135;oj de la fenestro, kaj rigardadis la &#x15D;a&#x16D;migan ventegon, alkurantan el la fundo de l� horizonto, kaj rompegantan siajn ondegojn pieden de la kruta&#x135;o, sub fumokolora &#x109;ielo.</p><p>
      Ian tagon, Oceano estis trankvila. Sur barko fortike alligita al peco de rifo, laboristoj penis fiksi sur la sablan fundon longan feran stangon, sur kies pinto vidi&#x11D;is skribita tabulo.</p><p>
      Mirante la du amikinoj diris al Kamu&#x15D;o: �Kion do ili faras?�</p><p>
      � Ili metas stangon por montri ke la loko estas dan&#x11D;era. Tie trovi&#x11D;as terura fluo, kiu borderas la bordon dum kvin cent metroj, kaj poste supreniras al la maralto. Kredeble vi rimarkis, ke neniam &#x15D;ipo kura&#x11D;as na&#x11D;i tie.</p><p>
      � Nu, vi estas prava.</p><p>
      � &#x11C;i timus la fluon. &#x108;iu barko, kiu nesingarde en &#x11D;in enirus, estus minacata de tuja rompego kontra&#x16D; la rifojn. Rigardu, fra&#x16D;linoj; la laboristoj zorge alligis sian boaton, kaj la &#x15D;nuregoj estas fortege stre&#x109;itaj.</p><p>
      Dum kelkaj minutoj ankora&#x16D; Matildo rigardis interese tiun vida&#x135;on novan por &#x15D;i. Poste, &#x109;ar sonoris la horo por la reveno, &#x15D;i kisis sian amikinon, eksaltis sur sian &#x109;evalon kaj forkuris rapidege.</p><p>
      Dum &#x15D;i galopis al Prelongo, la junulino sentis sin okupitan de malgajaj pensoj. Kvankam &#x15D;i konas la ka&#x16D;zon, tamen la &#x15D;an&#x11D;oj okazintaj en &#x15D;ia amikino &#x109;iutage &#x15D;in pli mirigis. La malsanetoj sentitaj de Valentino, dum la komenco, tute malaperis; neniam e&#x109; &#x15D;ia farto estis tiel bona. Sed Matildo memoris, ke &#x15D;i iam konis junulinon altkreskan, belmovan, maldiktalian, havantan kolubrajn ondoliniojn; kaj nun &#x15D;i retrovis virinon dikan, pezan, grasi&#x11D;antan, malfacile movi&#x11D;antan; dum &#x15D;ia viza&#x11D;o, iam tiel &#x109;arma, estis kovrita de flavaj makuloj, kiuj &#x11D;in malbeligis.</p><p>
      � Do, &#x15D;i pensis, post kelkaj monatoj mi estos edzino. Kompreneble Gastono volos fari&#x11D;i mia edzo; mi ne povos tion malkonsenti. Tiam &#x109;iumomente min minacos la ebleco de la stato en kiu Valentino hodia&#x16D; trovi&#x11D;as. Nu! kia abomeno! Vespere, &#x15D;in senvestigante, Klemenco al &#x15D;i diris:</p><p>
      � Via fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to scias sendube ke Johano revenis.</p><p>
      � Johano? Kiu estas tiu Johano?</p><p>
      � Sed mia fian&#x109;o, tiu, kun kiu mi estas edzini&#x11D;onta.</p><p>
      � Ho! jes; mi memoras: vi al mi parolis pri li, anta&#x16D; kelka tempo.</p><p>
      � Lia militista servo estas finita; li revenas en la patrolandon. Dum la tagmezo, kiam via Mo&#x15D;to promenadis, li venis en la kastelon por rememorigi mian promeson.</p><p>
      � Kion vi faros?</p><p>
      � Mi estas tre embarasata. Mi estus dezirinta forlasi vian Mo&#x15D;ton nur post &#x15D;ia edzini&#x11D;o; sed &#x109;ar oni ne scias ankora&#x16D; en kiu epoko &#x11D;i efektivi&#x11D;os ...</p><p>
      � Mi vin komprenas; vi malpacienci&#x11D;as; vi ne volas atendi.</p><p>
      � Ne estas mi, via Mo&#x15D;to, sed Johano. Li diras ke de sep jaroj li kalkulas la tagojn: nu! li laci&#x11D;as pro atendo.</p><p>
      � Mia bona Klemenco, mi sentus konsciencripro&#x109;on, prokrastante vian feli&#x109;on. Mi vin beda&#x16D;ros, &#x109;ar mi scias, ke vi estas al mi koralligita. Nun, kiun oni metos en via loko?</p><p>
      � Se via Mo&#x15D;to konsentus min a&#x16D;di, eble mi havus &#x109;ambristinon tre proponindan.</p><p>
      � Kiun do?</p><p>
      � Josefinon Brantinon, la kuzinon de Lin&#x15D;ardoj.</p><p>
      � Nu! &#x15D;i volas fari&#x11D;i servistino.</p><p>
      � Jes, via Mo&#x15D;to. &#x15C;i estas bona knabino kaj tre malfeli&#x109;a, mi tion certigas. Lin&#x15D;ardoj &#x15D;in forpelis; kaj, &#x109;ar &#x15D;i estas senmona, &#x15D;i ne scias en kiu loko &#x15D;i dormos kaj trovos man&#x11D;a&#x135;ojn.</p><p>
      � Ho! tiuj Lin&#x15D;ardoj! ekkriis fra&#x16D;lino de Prelongo indignanta: devenante de ili, tia konduto ne min mirigas; estas neniuj malnobla&#x135;oj, kies ili ne estas kapablaj. Klemenco, via protektitino min multe interesas. &#x108;u vi scias en kiu loko &#x15D;i nun trovi&#x11D;as?</p><p>
      � &#x15C;i rifu&#x11D;is &#x109;i tien.</p><p>
      � &#x15C;i estis prava. &#x15C;i dormu tiun nokton en la kastelo. Morga&#x16D; alkonduku &#x15D;in al mi: mi kun &#x15D;i interparolos.</p><p>
      � Ho! via Mo&#x15D;to estas tre bonkora; kaj la malfeli&#x109;a infanino tre feli&#x109;i&#x11D;os.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, kiam Josefino trovi&#x11D;is anta&#x16D; fra&#x16D;lino de Prelongo, &#x15D;i rakontis, ne ke oni &#x15D;in forpelis, kiel diris Klemenco, sed ke &#x15D;i estis tre malfeli&#x109;a &#x109;e siaj kuzoj. Ili &#x15D;in uzis por la plej mal&#x15D;atindaj laboroj, kaj tamen ili sen&#x109;ese ripro&#x109;is al &#x15D;i la panon, de &#x15D;i man&#x11D;itan. Tiam &#x15D;i preferis eliri el tiu hejmo kaj gajni honeste sian vivon: tiamaniere &#x15D;i ne bezonos peti ion de iu ajn.</p><p>
      Matildo &#x15D;in gratulis pro &#x15D;ia decido, kaj &#x15D;in dungis tuj.</p><p>
      � Atendante la eliron de Klemenco, &#x15D;i aldonis, vi lo&#x11D;os en la kastelo. Dum tiu tempo, vi povos lerni la detalojn de viaj novaj okupoj.</p><p>
      Josefino sin klinis respekte kaj eliris. Jen estas kiamaniere la amantino de la kapitano Lin&#x15D;ardo fari&#x11D;is la &#x109;ambristino de fra&#x16D;lino de Prelongo.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO NA&#x16C;A
    </strong></p><p>
      Ofte kontakti&#x11D;as en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkonti&#x11D;is en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, &#x109;iuj rimedoj al li &#x15D;ajnis ta&#x16D;gaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li &#x109;erpis la preska&#x16D; tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la ripro&#x109;oj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne e&#x109; suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, anta&#x16D;eniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj �honoro� kaj �patrujo�, li ne povis ilin a&#x16D;di kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne mal&#x15D;atis la uzon de tiuj esprimoj; kontra&#x16D;e &#x109;iam li ilin havis en la bu&#x15D;o, &#x109;ar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj ta&#x16D;gaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sor&#x109;istoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfara&#x135;ojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon.</p><p>
      Estis same pri lia kura&#x11D;o. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis anta&#x16D;en, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kura&#x11D;a ne &#x15D;anceli&#x11D;is kaj mortis por la honoro de la standardo, la kapitano Lin&#x15D;ardo pli &#x15D;atis la uzon de la ruzo, kaj rekondukis al la tendaro la korpuson de li &#x109;efitan, ne suferinte gravajn difektojn. El la bataleto, en kiu Frederiko sendube estis mortigita, kredeble Viktoro estus elirinta sana kaj savita. &#x108;ar li tre &#x15D;atis sian ha&#x16D;ton, kaj li &#x11D;in riskis nur kiam la premio egalvaloris la laboron. Sed tiam li rapidis kun kapo anta&#x16D;a, kaj frapis la malamikon per maltimaj batadoj tiel nekredindaj, ke ilin admiris ne nur liaj superuloj, sed anka&#x16D; liaj konkurantoj.</p><p>
      Penante sin glorigi sur la Al&#x11D;eriaj batalkampoj, Viktoro celis unu nur celon: mirigi la markizon de Prelongo. Sed la kapitano estis persistema. &#x108;ar li ne sukcesis per la honorantaj rimedoj, necese estis ke li rekomencu per aliaj procedoj.</p><p>
      La reveno en Afrikon povis nun neniel lin utili: e&#x109; tre malutilus lin la malproksimeco for de lia agokampo: pro tio pli ta&#x16D;gis la restado en Francujo kaj precipe en Parizo. Lia nomo fari&#x11D;is sufi&#x109;e fama, por ke li, dank� al &#x11D;i, estu akirinta gravajn protektantojn: li komprenis ke lia plialtgradigo pli rapidos, se li montri&#x11D;as konstante anta&#x16D; la okuloj de la regaj potenculoj, ol se li riskas sian vivon en ia anta&#x16D;postena batalo, funde de l� dezerto.</p><p>
      Viktoro decidis, ke li uzos la kelkajn tagojn de libertempo al li ankora&#x16D; restantajn, por peti a&#x16D;diencon de la ministro, kaj provi sian inter&#x15D;an&#x11D;on kun kolego, pretekstante sian malbonan farton. Liaj cikatroj estis utiligotaj de li: &#x109;ar ili &#x15D;ajnigis erarige la alirajn kaj elirajn truojn faritajn de kuglo, kiu estus trairinta la gor&#x11D;on, ne vundinte ian gravan organon.</p><p>
      Sed anta&#x16D; sia eliro, Viktoro volis klarigi detalon, de li suspektitan, sed pri kiu li ne estis sufi&#x109;e certa.</p><p>
      Kompreneble Karadelo al li rakontis kiamaniere fra&#x16D;lino de Savinako svenis, eksciante la kredindan morton de sinjoro de Ruvezo. Tiu rakonto &#x15D;an&#x11D;is en certecon la dubojn jam aperintajn en la cerbon de la filo Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      � Valentino, li pensis, estas elirinta pro la entombigo de sia onklino; tre bone. Sed &#x15D;i ne revenis; kial? Oni diras ke &#x15D;i volas fari&#x11D;i mona&#x125;ino: tion mi tre malfacile kredas. &#x134;us de &#x15D;ia eliro la bela Matildo &#x109;iudutage faras rajde longan promenadon kaj revenas nur nokte. Kien &#x15D;i iras? Mi tion volas scii; mi tion scios.</p><p>
      Por sekvi la junulinon interspace, Viktoro penis aliformigi en rajdaton unu el plug&#x109;evaloj de la farmodomo. Sed la fortika besto ne povis kontra&#x16D;batali rapidece kontra&#x16D; la vivega &#x109;evalo de fra&#x16D;lino de Prelongo; la junulo estis devigata forlasi tiun projekton. Tamen tiu unua provo ne estis senfrukta, &#x109;ar &#x11D;i ebligis, ke li rekonu la direkton sekvitan de Matildo.</p><p>
      Kiam li haltigis en Blazurbo sian rajditon sufoki&#x11D;antan, por ke &#x11D;i ripozu man&#x11D;ante avena&#x135;on, li estis tre mirigita sin trovante anta&#x16D; Josefo, kiu trinketis glaseton da brando. La kapitano rapide turnis sian dorson, por ke la lakeo ne lin rekonu. Sed tiu sensignifa fakto certigis liajn suspektojn per nova pruvo. Fra&#x16D;lino de Prelongo iris en lokon, kiun &#x15D;i ne volis ke &#x15D;ia lakeo konu. Tiam, ser&#x109;inte dum longa tempo en sia cerbo &#x109;iujn lokojn ku&#x15D;antajn en la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj, la filo Lin&#x15D;ardo memoris ke, post tri kilometroj de Blazurbo, trovi&#x11D;as la dometo lo&#x11D;ata de Kamu&#x15D;o. Nur en tiun lokon povis iri la junulino.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, dum la matenru&#x11D;o, Viktoro ree eliris kaj sin direktis sen&#x15D;ancele al la domo de l� eksgardisto. Alveninte anta&#x16D; kvincent metroj, li sin ka&#x15D;is kun sia &#x109;evalo en arbeta&#x135;on, kaj okulcelante la enirejan pordon, li atendis.</p><p>
      La domo &#x15D;ajnis ne lo&#x11D;ata. La tago pasis. &#x108;ar la kapitano estis ne man&#x11D;inta de la mateno, li sentis ke lia stomako energie postulas nutra&#x135;on. Tamen li obstine restis senmova sub la akra venteto, kiu tran&#x109;etis lian viza&#x11D;on kaj lin frostigis &#x11D;is ostoj. Li kredis sin en militago, observante la malamikon: kaj reale tio estis alispeca malamiko, kiun senripoze li persekutis.</p><p>
      Fine dum la vespero la pordo malfermi&#x11D;is. Tri homoj, du virinoj kaj unu viro eliris el la domo. Viktoro vidis ilin malsuprenirantajn al la marbordo per la dekliva vojeto. Tuj, alliginte sian &#x109;evalon al arbeto, la kapitano siavice sin &#x15D;ovis al la mar&#x15D;tonetaro per alia vojo. &#x108;ar la tri gepromenantoj sin direktis al li, la junulo sin ka&#x15D;is malanta&#x16D; &#x15D;tonego. La luno eklevi&#x11D;is, kaj iliaj viza&#x11D;oj estis distingeblaj. Li unue rekonis Kamu&#x15D;on kaj lian edzinon: pri ilia kunulino, la filo Lin&#x15D;ardo unue dubis, &#x109;ar Valentino estis tiel &#x15D;an&#x11D;ita, ke li malfacile &#x15D;in rekonis: sed tiu &#x15D;anceli&#x11D;o ne da&#x16D;ris longatempe. Tute rajtigitaj trovi&#x11D;is liaj suspektoj. Fra&#x16D;lino de Savinako estis graveda: &#x109;ar la malapero de sinjoro de Ruvezo malebligis, ke &#x15D;i riparu sian kulpon, &#x15D;i venis &#x109;e Kamu&#x15D;on por &#x109;i tie naski sekrete; kaj fra&#x16D;lino de Prelongo, konante la veron, fari&#x11D;is la kunkulpantino de sia amikino.</p><p>
      La kapitano &#x11D;oje frotis siajn manojn, &#x109;ar demona ideo trairis lian spiriton. Nun li estas certa, ke li efektivigos sian ven&#x11D;on, kaj realigos sian revon pri Matildo. La amo al Josefino, kiu momente lin kvietigis, lin trompinte, fari&#x11D;is &#x15D;ar&#x11D;o hodia&#x16D;, kaj pli fortigis liajn amsentojn al la juna kastelmastrino.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, Viktoro estis elironta el Prelongo. Heleno zorge rekomendis al Josefino, ke &#x15D;i estu preta tre frue por &#x15D;in helpi en la lastaj preparadoj, necesigitaj de l� eliro de la kapitano. &#x15C;i mem, elliti&#x11D;inte anta&#x16D; la sunapero, direktis al objektoj apartenantaj al sia filo lastan rigardon, senpacienca &#x109;ar la junulino ne sin montras.</p><p>
      � Kion &#x15D;i povas fabriki en sia &#x109;ambro? &#x15D;i pensis: tamen mi al &#x15D;i diris, ke senprokraste &#x15D;i malsupreniru tre frumatene: kaj &#x15D;i promesis, ke &#x15D;i tion faros.</p><p>
      Heleno atendis ankora&#x16D; dum dek minutoj; sed Josefino ne montri&#x11D;is.</p><p>
      Fine sinjorino Lin&#x15D;ardo kolere supreniris. Dum &#x15D;i frapis sur la pordon, &#x15D;i kriis tra la truo de la seruro:</p><p>
      � Rapidu do, mallaborema knabino: vi tamen scias, ke mi bezonas vin malsupre.</p><p>
      Neniu respondis. Heleno sentis tremeton trakurantan tra sia dorso. Viktoro eliris. &#x108;u la malfeli&#x109;a infanino rekomencis memmortigan pruvon, similan al la alia? La farmomastrino, kiun teruris tia ideo, turnis la butonon, kaj perforte pu&#x15D;is la pordon.</p><p>
      La &#x109;ambro estis malplena kaj la lita&#x135;o ne malordigita. Sed kun mirego la patrino de Viktoro rimarkis, ke la pordo iam kondamnita estas lar&#x11D;e malfermata. Sinjorino Lin&#x15D;ardo transiris la sojlon kaj eniris en la &#x109;ambron de sia filo. Sed anta&#x16D; la vida&#x135;o prezenti&#x11D;anta sub &#x15D;iaj okuloj, &#x15D;i restis kun brakoj &#x109;ielen levitaj, kun bu&#x15D;o vaste malfermata pro miro.</p><p>
      La anta&#x16D;tagon, Josefino reigis la komunika&#x135;on inter la du &#x109;ambroj, kiel &#x15D;i kutimis fari &#x109;iuvespere, kiam &#x109;iuj dormas en la domo. &#x15C;ia amanto &#x15D;in akceptis brakomalferme. &#x108;ar tiu nokto estis la lasta, kiun amba&#x16D; gejunuloj estis vivontaj kune, iliaj kisadoj fari&#x11D;is tiel oftaj, ke unu kaj la alia estis okupitaj de dormo nur dum la mateno.</p><p>
      La suno brilis jam de longa tempo; kaj, male de sia kutimo, la junulino estis ankora&#x16D; apud Viktoro, kaj dormis senmova, &#x109;irka&#x16D;ante per brakoj la kolon de la junulo. La malpeza bloveto, eliranta el &#x15D;iaj amemaj lipoj, tu&#x15D;etis la vangon de la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo. Ili estis senpere vekitaj de la vo&#x109;o kolera de Heleno, kiu fine retrovinte la parolon, kriegis en la orelojn de la junulino:</p><p>
      � Mizerulino! senta&#x16D;gulino! malpurulino! &#x109;u vi ne hontas tian konduton? Mi &#x109;iam suspektis, ke tio finos tiamaniere: jen estas kial mi ne volis lasi vin sola kun li. Estas indigne tiel perfidi la bona&#x135;ojn al vi faritajn. Por min rekompensi, vi faras malkonvena&#x135;ojn en mia domo, kun la filo de via bonfaranto. Sed estas finite nun. La lastan panpeceton de Lin&#x15D;ardoj vi man&#x11D;is hiera&#x16D;. Nu, levi&#x11D;u, elliti&#x11D;u, eliru pli rapide, liberigu min el via &#x109;eesto, iru krevi kien vi volos.</p><p>
      Parolante, Heleno altiris al si Josefinon, kiu baraktis inter &#x15D;iaj brakoj, kaj ekkriis plorante:</p><p>
      � Lasu min, lasu min: vi min doloras. &#x11C;is nun la kapitano ne haltigis sian patrinon eksplodigantan &#x15D;ian koleron, kaj ne penis &#x15D;in interrompi. Sed kiam li vidis, ke &#x15D;i levas la brakon por survangi la junulinon, li stari&#x11D;is, ekkaptis la manon pasantan, kaj maldelikate premante &#x15D;ian manradikon per siaj fortikaj fingroj:</p><p>
      � Lasu &#x15D;in, li diris simple.</p><p>
      � Nu, kriegis la farmomastrino, vi defendas tiun friponinon, tiun ...</p><p>
      � Lasu &#x15D;in, ripetis la kapitano.</p><p>
      Dum Josefino hontema, sin ka&#x15D;is sub kovrilon, la junulo da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Vi volas, ke &#x15D;i eliru; &#x15D;i eliros. Mi ne povas ordoni, &#x109;ar mi ne estas mastro &#x109;i tie. Sed atendante mi malpermesas, ke vi &#x15D;in frapu; a&#x16D;du min, patrino, mi tion malpermesas. Nun eliru: mi volas paroli kun &#x15D;i.</p><p>
      � Ha! je Dio! &#x109;u vi kredas, ke mi lasos vin amba&#x16D; ...</p><p>
      � &#x108;u nun tio estas grava? &#x108;u vi povas malefektivigi tion, kio efektivi&#x11D;is? Ne. Post unu horo &#x15D;i estos lasinta tiun domon; mi mem forveturos per la unua vagonaro. Lasu nin, mi ripetas. Cetere estas malfrue; kaj mi bezonas vesti min.</p><p>
      Venkite de la tono ordonanta de l� kapitano, sinjorino Lin&#x15D;ardo eliris, ma&#x109;adante:</p><p>
      � Nu, ili aran&#x11D;u tion inter si. En sia kolero, Heleno havis neniun ripro&#x109;an vorton al sia filo. Li, je Dio! faris sian metion de junulo. Li trovis sub sia mano belan knabinon, kiu petis senhonte, ke oni &#x15D;in prenu; kaj li &#x15D;in prenis. Nenio pli natura. Sur la solan Josefinon &#x15D;i faligis la tutan pezon de &#x15D;ia malamikeco, kaj &#x15D;i agis des pli kolereme, ke &#x15D;i satis maljunan malamon amasigitan de longa tempo, malamon kiun la konduto de la junulino beda&#x16D;rinde tro rajtigis.</p><p>
      Funde de sia koro, la patrino de Viktoro sentis strangan kontenton, en kiu miksi&#x11D;is la malhumileco kaj la ven&#x11D;o fine satita. &#x15C;i memoris, kiel malfacile &#x15D;i iam repu&#x15D;is la atakojn de Andreo. Tio ku&#x15D;is en la sango de Lin&#x15D;ardoj: la filo valoris la patron. Sed &#x15D;i ne cedis: pro tio, dank� al &#x15D;ia obstineco, &#x15D;i fari&#x11D;is sinjorino Lin&#x15D;ardo. Feli&#x109;e la malri&#x109;a kuzino ne havis &#x15D;ian energion: sen tio &#x15D;ia filo, blindigite de la pasio, eble estus edzi&#x11D;inta kun &#x15D;i.</p><p>
      � Nu, &#x15D;i diris konklude: &#x109;io plej bone aran&#x11D;i&#x11D;as. Nun, &#x109;ar &#x15D;i donis al li &#x109;ion, li ne bezonos edzi&#x11D;i kun &#x15D;i por havi la resta&#x135;on. Mi almena&#x16D; trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; &#x109;ar mi &#x109;iam timis, ke mi estos devigata nomi &#x15D;in iam: mia filino.</p><p>
      Ne sen motivo la kapitano ne provis ian klopodon al sia patrino, por ke &#x15D;i bonvolu konservi Josefinon. La malpermeso de la junulino estis elemento de la projekto elpensita de li, kiam li revenis el Blazurbo. &#x108;ar li intencis fari al sia amantino proponon tiel malfacile akcepteblan, ke li anta&#x16D;vidis tujan rifuzon, necese estis ke &#x15D;i estu devigata &#x11D;in konsenti, kaj, pro tio, ke lia patrino kolerega, nekonscie instigita de li, &#x15D;in &#x135;etu sur la pavimon; tiamaniere, li tenis &#x15D;in tutan en lia povo.</p><p>
      Do, kvankam li nun sentis al &#x15D;i amon nur moderan, li opiniis, ke la sola rimedo ebla estas ebriigi &#x15D;in per amo. Armita de volado malmulte komuna, li trovis en si sufi&#x109;e da forto por renovigi unu el dekdu Herkulaj laboroj: kaj la malfeli&#x109;a knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto, kaj estis vekita nur de koleregaj kriadoj pu&#x15D;itaj de Heleno.</p><p>
      � Kion vi faros nun? diris Viktoro, kiam ili trovi&#x11D;is solaj.</p><p>
      � &#x108;u mi scias? &#x15D;i respondis ploregante.</p><p>
      � Vi havas neniun monon: vi estos devigata servi &#x109;e iu.</p><p>
      � Estos necesege.</p><p>
      � A&#x16D;skultu; mi faros al vi proponon.</p><p>
      � Kiun?</p><p>
      � Vi memoras ke, post kiam vi estis provinta vian memmortigon, la morga&#x16D;an tagon mi petis de vi, ke vi min helpu; kaj e&#x109; mi aldonis, ke eble vi mem fari&#x11D;os kastelmastrino de Prelongo.</p><p>
      � Jes, mi memoras. Pri tio mi ne kredis e&#x109; unu vorton; sed la afero ne estas grava. Da&#x16D;rigu.</p><p>
      � Mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri &#x109;io, kio okazas en la kastelo.</p><p>
      � Nu, spioninon.</p><p>
      � Josefino, ne diru do malbelajn vortojn. Nu, jen estas la afero al kiu mi pensis. Kial vi ne fari&#x11D;us la &#x109;ambristino de fra&#x16D;lino de Prelongo?</p><p>
      � Mi! eniri en la kastelon kiel servistino ...</p><p>
      � Tiu metio ne estas pli malsupera al tiu de farmodoma knabino, respondis malafable la kapitano.</p><p>
      La malfeli&#x109;a infanino denove ekploris.</p><p>
      � A&#x16D;skultu, Jonjo, diris Viktoro per tono iom pli &#x11D;entila. Se mi restus &#x109;i tie, vi ne bezonus laboradi; nenio mankus al vi. Sed mi foriras hodia&#x16D;, eble por longa tempo; mi ne estos apud vi por vin protekti. Vi do devas zorgi pri via estonteco. La malmulta mono, kiun mi lasos al vi, ne longatempe da&#x16D;ros; kaj vi ne povas vivi sen nutra&#x135;o, tio estas sen mono. Nu, estu prudenta: rigardu la realecon per okulo maltima. Se vi bone plenumos miajn ordonojn, vi povas esti certa ke, &#x109;u de proksime &#x109;u de malproksime, mi vin subtenos. Ian tagon, vi &#x109;efos estrine en tiu domo, en kiun vi estos enirinta servistine. &#x108;u tia revo ne estas bela? Nu, vi tre facile povos &#x11D;in realigi.</p><p>
      � Sed pro tio necese estas, ke la ofico estu ne okupata.</p><p>
      � Klemenco estas edzini&#x11D;onta kun Johano. Iru al &#x15D;i kaj petu, ke &#x15D;i bonvolu vin prezenti kiel sian anstata&#x16D;antinon. Lerte agante, vi sukcesos sen malfacileco.</p><p>
      � Poste kion mi faros?</p><p>
      � Vi skribos al mi &#x109;iusemajne longan leteron, en kiu vi rakontos &#x109;ion, kion vi estos vidinta, a&#x16D;dinta kaj e&#x109; suspektinta. Vi zorge kaptados la konfidon de fra&#x16D;lino de Prelongo.</p><p>
      � Farante kion?</p><p>
      � Dirante pri mi tiom da malafabla&#x135;oj kiom vi povos. La junulino miregita malfermis grandajn okulojn.</p><p>
      � Jes, la afero estas tia, certigis Viktoro. La bela Matildo sentas al mi sova&#x11D;an malamon, kiun mi tutkore redonas al &#x15D;i.</p><p>
      � &#x108;u tio estus vera? ekkriis la &#x135;aluzema Josefino; &#x109;u vi &#x135;uras, ke vi ne amas &#x15D;in?</p><p>
      � Infanino, murmuris la junulo kun nedifinebla rideto: iam mi persekutis la sukceson; hodia&#x16D;, la ven&#x11D;on.</p><p>
      � La ven&#x11D;on! Estas neeble.</p><p>
      � Jes. Ekzistas inter ni malnova konto reguligota pli poste, da&#x16D;rigis malvarme la kapitano. Faru akurate tion, kion mi al vi konsilas; kaj vi ne pentos pri tio.</p><p>
      Poste, kisinte ameme sian amantinon, kaj farinte siajn adia&#x16D;ojn al sia familio, Viktoro envagoni&#x11D;is kaj aliris al Parizo.</p><p>
      Por eviti &#x109;iun skandalon, Heleno parolis nek al Andreo, nek al sia unuanaskito pri la matena aventuro. Estis Josefino mem, kiu &#x15D;ajne foriris propramove. En la domo &#x109;iuj, krom sinjorino Lin&#x15D;ardo, penis &#x15D;in kontra&#x16D;batali; sed &#x15D;i ne cedis. Dum la vespero mem, &#x15D;i ku&#x15D;is en la kastelo; kaj, dum la morga&#x16D;a mateno, &#x15D;i komencis sian servon apud fra&#x16D;lino de Prelongo.</p><p>
      � Fine, kial do vi forlasis la farmodomon? sen&#x109;ese demandis la juna kastelmastrino al sia nova &#x109;ambristino.</p><p>
      � Tion mi jam diris al via Mo&#x15D;to: oni faris al mi vivon tro malagrablan.</p><p>
      � Sed &#x109;u sinjoro Viktoro ne vin defendis?</p><p>
      � Li! Li prefere estus instiginta la aliulojn, por ke ili min &#x109;agrenu.</p><p>
      � Tamen oni certigis al mi, ke li multe amas vin.</p><p>
      � Kiam mi estis ri&#x109;a, eble; sed tuj kiam mi estis ruinigita, liaj sentoj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. Feli&#x109;e li foriris.</p><p>
      � Nu, &#x109;u la kapitano ne trovi&#x11D;as plu en Prelongo?</p><p>
      � Nun, via Mo&#x15D;to, li kredeble lo&#x11D;as en Parizo.</p><p>
      � Ha! bone, bonege! ekkriis la junulino per tono tiel elkori&#x11D;inta, ke Josefino pensis:</p><p>
      � Viktoro ne mensogis. &#x15C;i ne povas lin toleri. Ja, la eliro de la filo Lin&#x15D;ardo eligis el Matildo grandan pezon. Malgra&#x16D; sia kura&#x11D;o kaj sia fido al la rapideco de sia &#x109;evalo, &#x15D;i ne &#x109;iam estis tute sentima, kiam &#x15D;i rajdis sola sur la vojo el Blazurbo al la Kamu&#x15D;a domo. Ofte &#x15D;i timis, ke la kapitano subite montri&#x11D;os sur ia angulo de la vojo, sin &#x135;etos al la kapo de &#x15D;ia rajdito kaj renovigos sian anta&#x16D;an abomenan provon. Momente &#x15D;i pensis sin akompanigi de &#x15C;afo; kun tia kunulo, &#x15D;i estus sentinta sin tute senriska. Sed la markizino sendiskuteble malpermesis, ke la Novterhundo eliru el sia dometo: por tion plenumi, la junulino estus devigita liveri &#x109;iuspecajn klarigojn. La foriro de la kapitano &#x109;ion aran&#x11D;is.</p><p>
      Jam de multaj semajnoj Viktoro trovi&#x11D;is en Parizo, pasigante sian tempon &#x109;u en vizitoj &#x109;e la generaloj, &#x109;u en atendadoj &#x109;e la ministraj anta&#x16D;&#x109;ambroj, kiam unu tagon, sur angulo de strato, li estis nevole frapita de viro, vestita de &#x109;ifona&#x135;oj, de senkalkanaj &#x15D;uoj kaj de grasplena &#x109;apeto.</p><p>
      � Malspritulo! vi do ne povas atenti, murmuris la junulo kolera.</p><p>
      � Nu! Kio okazas? &#x108;u la strato ne apartenas al &#x109;iu, nun? Eksciu, malgrandulo mia, ke vane vi portas tub&#x109;apelon kaj &#x135;akon; ne estas ci kiu timigos min! Ha! ne, ne. Kaj la vagisto, fermante la pugnojn kaj ne elirante, &#x109;iam okupis la lar&#x11D;econ de la trotuaro.</p><p>
      � &#x108;u vi min lasos pasi, fine? Nu, lokon. Mi ne havas tempon.</p><p>
      La &#x109;ifona&#x135;ulo sin preparis al la vortbatalo, kaj jam ekvomis kelkajn mal&#x11D;entilega&#x135;ojn, kiam lia viza&#x11D;o subite afabli&#x11D;is. Prezentante la manon al la kapitano, li ekkriis &#x11D;oje.</p><p>
      � Nu, estas Lin&#x15D;ardo, tiu brava Lin&#x15D;ardo! Kiel ci fartas, maljunulo mia.</p><p>
      Viktoro eksaltegis malanta&#x16D;en. Tiu viro lin konu, la afero ne estis stranga, sed tiu senta&#x16D;gulo kura&#x11D;u cidiri al li, lin vokinte per lia nomo, tiam la afero preteriris &#x109;iujn limojn. Pro tio, per tono de kolero malfacile malakcelita, li diris:</p><p>
      � Mi tre dezirus scii en kio vi &#x109;erpas la motivojn de tia sen&#x11D;eneco. Preteriru; mi ne vin konas.</p><p>
      � Ci ne estas afabla, Viktoro, respondis la sen&#x15D;uulo, per vo&#x109;o malrapida de posturbulo, vere ci ne estas afabla. La altranga&#x135;oj cin difektis, ci rifuzas rekoni ciajn amikojn, kiam ilin premas la malfeli&#x109;o.</p><p>
      � Fine, kiu vi estas? petis la filo Lin&#x15D;ardo, memorante sed malprecize, ke li iam vidis tiun viza&#x11D;on, kaj a&#x16D;dis tiun vo&#x109;on.</p><p>
      � Kiu mi estas? Sed Duponto, cia maljuna licea kunulo.</p><p>
      � Duponto! ekkriis la junulo; tre bone, mi memoras. Sed &#x109;u estis eble vin rekoni sub tiel malpura kaj &#x15D;irita vestaro?</p><p>
      � Kion ci volas, respondis Duponto, &#x135;etante malgajan rigardon al la &#x109;ifona&#x135;oj lin kovrantaj; &#x109;iuj ne &#x15D;ance sukcesis kiel ci.</p><p>
      Komence, kelkaj scivoluloj, altiritaj de la kriadoj de amba&#x16D; interparolantoj, jam ekhaltis post kelkaj pa&#x15D;oj, esperante batalon. Tedite, &#x109;ar oni lin ekvidis kun tia kunulo, Viktoro eltiris el sia paperujo bileton da cent frankoj kaj vizitkarton; poste, doninte al Duponto la du objektojn, li blovis en lian orelon:</p><p>
      � Mi volus diri al vi ion. Jen estas mia adreso. Venu al mi tiuvespere, je la kvina. Tiu mono al vi pagos vestaron pli konvenan.</p><p>
      � Komprenite, bonhomo mia. Oni ne volas ru&#x11D;i&#x11D;i pri antikva kolego.</p><p>
      Li ankora&#x16D; parolis; sed la kapitano jam forkuris malproksimen.</p><p>
      La unua zorgo de l� amiko Duponto estis obei la ordonojn de sia malnova kunulo. Sed anta&#x16D; kiam li eniros en &#x15D;tofmagazenon por aliformigi en novajn vestojn siajn malpuregajn almozulajn &#x109;ifona&#x135;ojn:</p><p>
      � Minuton! li diris, frapante sian kapon. Unue mi devos aliformigi en monerojn mian bankan bileton. La oficistoj mirus, vidante min tiel ri&#x109;an. Ili estus kapablaj venigi la policistojn. Strange! tamen. Jen estas bileto kiu al mi rajte apartenas; mi ne &#x11D;in &#x15D;telis, &#x109;i tiun; &#x109;ar estas Lin&#x15D;ardo mem kiu propramove &#x11D;in al mi donis: nu! &#x135;us pro tio mi estus arestita. Ha! estu do honesta viro.</p><p>
      Duponto sin direktis al malluksa trinkejo, kiun li ofte vizitadis. La kasistino, dika virino, donis al li monerojn. anstata&#x16D; lia bileto, kun okulklino kiu &#x15D;ajnis diri:</p><p>
      � Ian &#x15D;telon sukcesitan, nu?</p><p>
      � Ne, ne, patrino Rodiero, vi eraras. Estas amiko, kiu anta&#x16D;nelonge &#x11D;in al mi donis.</p><p>
      � Iom malgra&#x16D;vole, kredeble, respondis la trinkejestrino.</p><p>
      Kiam Duponto estis sur la strato, li ma&#x109;adis inter siaj dentoj:</p><p>
      � Strangege! Nur kiam oni diras la veron, nur tiam oni ne estas kredita.</p><p>
      Tamen li opiniis, ke ne estus prudente eniri en unu el tiuj potencaj firmoj, kiuj provizas ne nur Parizon sed anka&#x16D; la tutan mondon. Pro tio, li sin direktis al Temple
      *
      . Tie li elektis plenan vestaron grizan preska&#x16D; novan, &#x109;apelon, &#x15D;uojn, tola&#x135;ojn. Vestinte siajn novajn a&#x109;eta&#x135;ojn, li estis tiel aliformigita, ke li ne rekonis sin mem.</p><p>
      *
      �Vendejo hodia&#x16D; detruita, en kiu oni faris la komercon de malnovaj vestoj.</p><p>
      � Nu, li diris, Viktoro estos kontenta: mi lin honoros. Sed kial do li montris tian malavarecon? Kion do li estas dironta al mi? Kredeble ne nur por al mi plezurigi li elspezis bankan bileton. Li bezonas min, evidente; kaj ne malpli evidente, la servo, kiun li petos de mi, ne estas ago rekompensinda de la 
      Monthyon
      �a premio
      *
      . Nu, Duponto, amiko mia, malfermu la okulon, kaj la bonan; kaj precipe zorgu, ke oni ne vin trompu kiel naivegulon. Kredeble tie ku&#x15D;as profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta.</p><p>
      *
      �&#x108;iujara premio donita al gevirtuloj.</p><p>
      Estis nur la tria de la tagmezo. Duponto elspezis nur parton de la mono donita de Viktoro. &#x108;ar la malnova kunulo de la kapitano sentis en sia po&#x15D;o kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis.</p><p>
      � Atendante la horon, li pensis, mi enmetus volonte en mian stomakon pecon da ia man&#x11D;a&#x135;o kaj vinbotelon vakso&#x15D;topitan. Tio pasigos al mi la tempon.</p><p>
      Malri&#x109;a man&#x11D;ejo trovi&#x11D;is anta&#x16D; li: li en &#x11D;in eniris.</p><p>
      Dum tiu tempo, Lin&#x15D;ardo, enfermata en sia skribo&#x109;ambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis. Li bezonis viron fidindan kaj samtempe senkonsciencan. &#x108;u Duponto estas la viro ta&#x16D;ga? Li komprenis, ke li devos ludi lertege, kaj ne sin perfidi per konfesoj tro anta&#x16D;tempaj, anta&#x16D; kiam li estos certa, ke li povas fidi al tiu nova kunkulpanto.</p><p>
      Je la kvina akurate, la sonorilo a&#x16D;di&#x11D;is. La servsoldato frapis sur la pordon de sia superulo.</p><p>
      � Kapitano, estas civilulo, kiu volus paroli kun vi.</p><p>
      � &#x108;u li diris sian nomon?</p><p>
      � Sinjoro Duponto.</p><p>
      � Tre bone; enirigu. Se iu venas, anta&#x16D; kiam tiu sinjoro estos elirinta, vi diros al &#x109;iu ajn, vi bone min a&#x16D;das, Belardo, al &#x109;iu ajn, ke mi ne trovi&#x11D;as hejme.</p><p>
      � Jes, kapitano. Duponto, belega en siaj novaj vestoj, eniris en la fumejon, en kiun Viktoro lin atendis.</p><p>
      � Vi estas akurata, li diris; tre bone. Mi &#x15D;atas la akuratecon. Sidi&#x11D;u, kaj ni interparolu. Kion vi faris, de la liceo?</p><p>
      � Nu, kaj vi?</p><p>
      � Mi? &#x108;iu konas miajn agadojn: mi ne ilin ka&#x15D;as. Sed mi estas certa, ke vi ne povus same paroli.</p><p>
      Duponto sin sentis iom timigita de la komanda tono de l� kapitano. Tamen li ne malkura&#x11D;i&#x11D;is facile.</p><p>
      � Tion kion mi faris, li respondis; aferojn ne tre bonajn. Mi provis min ri&#x109;igi; sed mi sukcesis nur min malri&#x109;igi.</p><p>
      � &#x15C;ajnas, ke mi vin vidis en 
      Cayenne
      �(
      Kajen
      ). Pro tiuj vortoj, Duponto ru&#x11D;i&#x11D;is, pali&#x11D;is, kaj fine balbutis:</p><p>
      � Vi do marveturis 
      Cayenne
      �on?</p><p>
      � Sendube, &#x109;ar mi vin vidis tie.</p><p>
      La kapitano mensogis: li voja&#x11D;is nur en Al&#x11D;erio. Hazarde certigante la malveron por koni la veron, li &#x135;etis tiun frazon kiel diplomata&#x135;on. Li povis &#x11D;oji; &#x109;ar lia eksperimento plene sukcesis.</p><p>
      Post momento, li da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Kial oni vin sendis tien?</p><p>
      � Mi estas la suferinto de ju&#x11D;ista eraro, respondis Duponto fanfarontone.</p><p>
      Tiam la malnova kondamnito rakontis historion tiel malsimplan, ke la filo Lin&#x15D;ardo komprenis nur unu aferon: por ka&#x15D;i estinta&#x135;ojn malmulte honorindajn, lia interparolanto elpensis altfantazian fabelon. Li estis konscienco vendebla, sekve a&#x109;etebla; kaj tiu a&#x109;eto dependus nur de la prezo konsentita.</p><p>
      Duponto estis la filo de honorindaj komercistoj, kiuj rapide ri&#x109;i&#x11D;is en la komercado de sapoj. Orfa tro frue, li heredis, en sia plena&#x11D;o, preska&#x16D; unu milionon. Dezirante &#x11D;uegi la vivon, havante apud si neniun kiu lin direktas, tre rapide li mal&#x15D;paris tiun gravan kapitalon en &#x109;iuspecaj malsa&#x11D;a&#x135;oj, kaj en malnoblaj &#x11D;uadoj. Fine, ruini&#x11D;inte, sed volante spite de sia ruino da&#x16D;rigi vivmanieron, kiu fari&#x11D;is neebla pro manko de mono, li faris falsajn subskriba&#x135;ojn. La ju&#x11D;istaro lin kondamnis al kvin jaroj da publiklaboroj. De ses monatoj, li estis fininta sian punon, kiam Viktoro lin renkontis. De sia reveno en Francujon, li vivis nur de hazarda&#x135;oj, farante &#x109;iujn metiojn, bonajn a&#x16D; malbonajn, sed pli ofte la duajn ol la unuajn. Tamen la fundo de lia natureco ne estis tute malvirta. En la liceo, li estis amita de siaj kolegoj. Kvankam lernanto ne rimarkinda, tamen li ne estis lokita inter la mallaboreguloj. Sed la fundamenta difekto de lia karaktero estis la inercia forteco. Bone direktita, li estus fari&#x11D;inta bonegulo. Simila al bulo metita sur la randon de tegmento, li bezonis nur tre malfortan ekpu&#x15D;on por ruli&#x11D;i &#x109;u dekstren &#x109;u maldekstren. Beda&#x16D;rinde li falis maldekstren. Unue malrapida, la kurado pli kaj pli akceli&#x11D;is; kaj poste li ruli&#x11D;is sur la deklivo de la malvirto la&#x16D; rapideco tiel terura ke fine li falis en la porkriman ju&#x11D;istaron, kaj de tie saltegis &#x11D;is la publiklaborejo.</p><p>
      � Nu, mia malnova kunulo, ekkriis la kapitano, kion vi dirus, se mi proponus al vi gajnon da mil frankoj? Viktoro kredis, ke li akceptos la proponon entuziasme; sed la malnova kunulo restis senmova.</p><p>
      � &#x108;u vi ne a&#x16D;dis?</p><p>
      � Jes, jes, tre bone.</p><p>
      � Tiam, kial vi ne respondas?</p><p>
      � &#x108;ar mi supozas, ke vi ne proponis al mi tian monsumon nur por &#x135;eti leteron en la po&#x15D;tskatolon, anta&#x16D; kiam mi respondos, mi volas scii tion, kion vi petas de mi.</p><p>
      Viktoro &#x15D;ajnis &#x109;agrena: &#x109;ar li estus dezirinta, ke Duponto konsentu, anta&#x16D; kiam li konfidos al li siajn sekretojn.</p><p>
      Sed la ruza fripono atente observis sian kunparolanton. La kapitano komprenis ke, se li volas sukcesi, li unue devas sciigi sian kunkulpanton pri la afero. Li certi&#x11D;is, &#x109;u neniu povas ilin a&#x16D;skulti. Dum duono da horo, li parolis malla&#x16D;te.</p><p>
      Kiam li estis fininta:</p><p>
      � Tio estas tre bone, respondis Duponto: sed tio, kion vi petas valoras tridek mil frankojn, sen rabato. Mi riskas revenon al la fremdaj landoj. Nu, la koloniojn mi sufi&#x109;e vidis. Mi amas mian patrujon, kaj mi ne &#x15D;atas la voja&#x11D;ojn, e&#x109; pagitajn de la Regno.</p><p>
      � Neeble, mia kara amiko, respondis la filo Lin&#x15D;ardo. Vi devos &#x109;u preni, &#x109;u lasi: elektu. Sed mi ne povas doni tion, kion vi petas; mi ne havas &#x11D;in.</p><p>
      Fine post multaj diskutadoj, la prezo estis fiksita por dudek mil frankoj: dek mil tuj pagitaj, dek mil post la afero finita. Plie la kapitano pagis per sia mono la tramarveturon de Duponto &#x11D;is A&#x16D;stralio. &#x108;ar malgra&#x16D; sia amo al la patrujo, la fripono pli amis, post la sukceso de l� entrepreno, ne resti en Francujo pli longatempe.</p><p>
      � En kiu epoko la afero okazos?</p><p>
      � Proksimume en la junia monato; sed mi ne scias ankora&#x16D; la &#x11D;ustan daton. Kiam mi estos pleniginta miajn sciigojn, mi vin avertos. En kiu loko vi lo&#x11D;as?</p><p>
      � Ha! jen estas. En la komenco, mi transportis miajn penatojn sub la unuan arka&#x135;on de la 
      Pont-Royal
      �(Ponto Re&#x11D;a), sur maldekstra riverbordo. Sed mi diris al mi ke, &#x109;ar la ri&#x109;uloj kaj la bonsocietuloj lo&#x11D;as sur la bordo dekstra, mi ne komprenis kial mi ne farus la samon. Pro tio, mi transiris la akvon. Mi ku&#x15D;as nun piede de 
      Tuileries
      *
      �sub Ponto-Re&#x11D;a, a&#x16D; ponto de la Karuselo a&#x16D; ponto de l� Artoj. Mi diversigas miajn lo&#x11D;ejojn.</p><p>
      *
      �Palaco de antikvaj francaj re&#x11D;oj, konstruita sur la loko de brikfabrikejoj (france 
      tuileries
      ) kaj hodia&#x16D; detruita.</p><p>
      � Tamen mi ne povas sendi leteron al tia adreso. Vi devus esti pli serioza, Duponto; se ne, mi vin forlasos kaj komisios alian.</p><p>
      � Nu, Viktoro, malgrandulo mia, kial do vi diras sensenca&#x135;ojn? &#x108;u oni forlasas viron al kiu oni konfesis historiojn similajn al tiuj, kiujn vi rakontis?</p><p>
      � Nu, sopiris la kapitano, prezentante al li duan bileton, ser&#x109;u kaj trovu ian meblitan &#x109;ambron. Tuj kiam vi lo&#x11D;os en konvena apartamento, tion al mi sciigu.</p><p>
      � Je Dio, maljunulo mia, necese estas, ke mi diru mian opinion pri vi. &#x108;ar vi akceptas filozofe tion, kion vi ne povas malhelpi, tio pruvas ke vi estas diable forta.</p><p>
      La indaj amikoj disi&#x11D;is.</p><p>
      Josefino plenumis la promeson faritan al Viktoro. &#x108;iusemajne &#x15D;i skribis al sia amanto leteron longe detalitan. La kapitano konis &#x109;ion, kio okazis en la kastelo pli bone ol se li &#x109;eestus en Prelongo.</p><p>
      Li sciis ke sinjorino de Blasano estis tute resanigita. &#x15C;i nun pa&#x15D;is sen lambastonoj, kvankam &#x15D;i iom lametis. Sed la maljuna sinjorino estis ankora&#x16D; koketa. Kiam &#x15D;i trovi&#x11D;is anta&#x16D; homoj, &#x15D;i sin rigidigis sufi&#x109;e por ke &#x15D;ia kripleco ne estu tro rimarkita. Nenio nun kontra&#x16D;staris la geedzi&#x11D;on de &#x15D;ia filo kun Matildo. &#x108;i tiu demandite fiksis mem la daton al la trideka de Junio.</p><p>
      Anta&#x16D;e fra&#x16D;lino de Prelongo estis faronta en mona&#x125;inejo tiun na&#x16D;tagan enfermi&#x11D;on, kiu estis, &#x15D;i diris, la plenumo de promeso farita al Dio. &#x15C;i petis de sia patrino la permeson veturi Parizon kun Josefino por sin informi al la Superulino de Ursulinoj pri la mona&#x125;inejo en kiu Valentino faras sian novicecon. Tiu peto estis tre bonvole konsentita de la markizino. Pri Gastono, li &#x11D;oje eksciis, ke lia provtempo de amindumanto estos balda&#x16D; finita, &#x109;ar tiu enfermi&#x11D;o de lia fian&#x109;ino estos la ago, kiu entombigos &#x15D;ian ekzistadon de fra&#x16D;lino.</p><p>
      Kun la printempo revenis la longeda&#x16D;raj tagoj. Matildo ilin profitis por resti kun sia amikino kiel eble plej longatempe. Viktoro sciis, ke fra&#x16D;lino de Prelongo &#x109;iam malfrui&#x11D;is por la vesperman&#x11D;o.</p><p>
      � Tamen, certigis la &#x109;evalzorgisto al la servistaro, ne estas kulpigota &#x15D;ia &#x109;evalo. Kiam &#x11D;i revenas, mi estas devigata &#x11D;in vi&#x15D;egi, tiel forte &#x11D;i &#x15D;vitas. Se &#x15D;ia fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to da&#x16D;rigas tiajn kuradojn dum kelka tempo ankora&#x16D;, la malfeli&#x109;a besto rapide malsani&#x11D;os pro lacegeco.</p><p>
      � Kien do &#x15D;i povas iri &#x109;iudutage? diris la servistaro. Josefo demandite povis nenion respondi, &#x109;ar li sciis nenion. Nevolante konfesi, ke fra&#x16D;lino de Prelongo lin lasas en Blazurbo kaj pagas lar&#x11D;e la trinka&#x135;on, kiun li malrapide englutetas, la lakeo ridetis parolante, misteri&#x11D;is, kaj supozigis, ke li estas posedanto de grava sekreto, kies lia konscienco malhelpas diskonigon. Tio &#x15D;ajnis tiel stranga, ke La&#x16D;rento, la &#x109;ambristo de la duko de Blasano, opiniante, ke la devo al li ordonas la rakonton de tiuj kuiroficejaj maldiskreta&#x135;oj, ilin konigis al sia mastro, ian vesperon, kiam li helpis lin por lin senvestigi.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, kiam fra&#x16D;lino de Prelongo sidi&#x11D;is sur sian selon, Gastono, kiu prezentis siajn manojn plektitajn por faciligi al &#x15D;i la supreniron, diris, kiam &#x15D;i estis surseli&#x11D;anta.</p><p>
      � Vere, Matildo, konfesu, ke se mi estus &#x135;aluzema, mi havus belan okazon por ekzerci tiun malbelan malkvaliton.</p><p>
      � Vi estas prava ne havante tian malvirton. &#x108;ar neniam mi konsentus edzini&#x11D;i kun viro, kiu ne tute fidus al mi, kiaj ajn estu la &#x15D;ajnoj.</p><p>
      Kaj la junulino rapide ekgalopis, lasante sinjoron de Blasano tute konfuzan.</p><p>
      Josefino, kiu trovi&#x11D;is sur la &#x15D;tupoj de la perono, ne perdis unu vorton de tiu dialogo. Kompreneble post du tagoj, la kapitano &#x11D;in konis.</p><p>
      � Nu, li diris, &#x109;io mar&#x15D;as tre bone. Se &#x109;i tiun fojon mi ne sukcesas, &#x11D;i estos &#x109;ar la diablo kontra&#x16D;staros kontra&#x16D; mi.</p><p>
      Post kelkaj tagoj, en momento kiam fra&#x16D;lino de Prelongo ekforlasis Valentinon, la patrino Kamu&#x15D;o frapis diskrete sur la pordon.</p><p>
      &#x15C;i enirinte diris al la junulinoj:</p><p>
      � La momento de la liberigo alproksimi&#x11D;as: post kelkaj tagoj &#x109;io estos finita. Se vi volas &#x109;eesti &#x109;i tie por kura&#x11D;igi vian amikinon, &#x15D;i diris sin turnante al Matildo, vi havas nur la tempon necesan por vin prepari.</p><p>
      � Ho! karulino mia, mi ne volas, ekkriis fra&#x16D;lino de Savinako. &#x108;u vi ne faris por mi pli ol la plej sindonema amikeco povas liveri. Vi ne devas riski vian famon. Plie via &#x109;eesto estas neniel necesega, &#x109;ar sinjorino Kamu&#x15D;o tie trovi&#x11D;as. &#x15C;ia sindonemo ne estas diskutebla.</p><p>
      � Valentino, respondis gravtone fra&#x16D;lino de Prelongo, mi iros &#x11D;is la fino. Mia konscienco neniel min ripro&#x109;as; &#x109;ar mi sentas, ke mi faras bonan agon. Oni diras, ke vi suferos terurajn dolorojn. Nu, mi ne volas, ke vi sentu vin sola, forlasita, kiam vi devos ilin toleri. &#x108;ar vi havas neniun familion, &#x109;ar la cirkonstancoj devigas, ke ni agu en la plej granda mistero, almena&#x16D; mi volas, ke via plej bona, mi diros e&#x109; via sola amikino trovi&#x11D;u apud vi, por inspiri al vi kura&#x11D;on kaj por vin konsoli.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn amplenajn parolojn, fra&#x16D;lino de Savinako sentis ke fluo de larmoj &#x15D;in sufokas. Senforta por pli longe insisti, &#x15D;i &#x135;etis sin en la brakojn de Matildo, murmurante tiun simplan vorton:</p><p>
      � Danke.</p><p>
      Reveninte hejmen, fra&#x16D;lino de Prelongo venigis sian &#x109;ambristinon.</p><p>
      � Josefino, &#x15D;i diris, kvankam vi min servas nur de mallonga tempo, mi kredas, ke vi estas sindonema al mi.</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to estas prava: &#x15D;i povas fidi al mi.</p><p>
      � Se mi konfidus al vi sekreton, &#x109;u vi estus kapabla &#x11D;in konservi?</p><p>
      � Ho! via Mo&#x15D;to! ekkriis Josefino per tono indignanta tre bone ludita.</p><p>
      � &#x108;u sinjoro Viktoro estas &#x109;iam en Parizo?</p><p>
      � Jes, via Mo&#x15D;to.</p><p>
      � Kiamaniere vi scias tion?</p><p>
      Josefino restis iom konfuzita. &#x15C;i komprenis ke, respondinte tro rapide, &#x15D;i diris malsprita&#x135;on. Tamen &#x15D;i rekura&#x11D;i&#x11D;is kaj da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Hiera&#x16D; mi renkontis Ludovikon, kiu diris ke lia frato ne ankora&#x16D; sukcesis kaj da&#x16D;rigas siajn klopodojn al la ministro.</p><p>
      � Ha! tre bone. &#x108;u vi timus, restante sola dum na&#x16D; tagoj en urbo malproksima de Prelongo?</p><p>
      � Mi? via Mo&#x15D;to; tute ne.</p><p>
      � Nu, jen estas la afero. Vi scias, ke mi veturos Parizon por fari en tiu urbo religian enfermi&#x11D;on en mona&#x125;inejo; kaj vi devas min akompani &#x109;i tien. Sed mi intencas halti en Blazurbo: vi da&#x16D;rigos sola vian voja&#x11D;on. Iru kien vi volos; tio min indiferentigas: sed iru malproksimen de Prelongo, por ke dum tiuj na&#x16D; tagoj vi ne estu rekonebla de iu ajn. Kiam tiu intertempo estos fluinta, ni nin retrovos en la stacidomo de Blazurbo, kaj ni revenos kune en la kastelon, kvaza&#x16D; vi ne estus min forlasinta. Sed vi neniam klopodos por scii en kiun lokon mi iris, kaj tion, kion mi en &#x11D;i faris: &#x109;ar tie ku&#x15D;as terura sekreto, kiu ne estas la mia. Nur unu aferon mi povas al vi certigi, kaj mi volas ke vi estu konvinkita pri la vereco de miaj paroloj: mi faras nenion kulpigindan. Se mi min ka&#x15D;as, ne estas por malbona ago. Jen estas mono, &#x15D;i aldonis, metante en la manojn de Josefino paperujeton plenan da bankbiletoj. Mi kredas, ke tiu monsumo sufi&#x109;os por pagi &#x109;iujn viajn bezona&#x135;ojn dum via voja&#x11D;o. Mi e&#x109; estas certa, &#x15D;i da&#x16D;rigis ridetante, ke vi konservos tre gravan resta&#x135;on. &#x11C;i fari&#x11D;os malgranda doto, kiun vi plezure retrovos, kiam vi edzini&#x11D;os.</p><p>
      Tion dirinte, fra&#x16D;lino de Prelongo foririgis sian &#x109;ambristinon tute mirigitan.</p><p>
      Reveninte en sian &#x109;ambron, Josefino rapide malfermis la paperujeton. &#x11C;i enhavis biletojn nur milfrankajn. La junulino kalkulis: ili estis dek.</p><p>
      � Dek mil frankoj! &#x15D;i ekkriis. Ja, necese estas ke &#x15D;ia sekreto estu tre grava, por ke &#x15D;i konsentu &#x11D;in pagi per tia prezo. Nu, mi vidas ke la konsilo de Viktoro estis tre &#x15D;atinda. La ofico estas bonega.</p><p>
      Por a&#x109;eti la silenton de sia servistino kaj utili sian amikinon, Matildo sen&#x15D;ancele forlasis siajn tutajn &#x15D;para&#x135;ojn de fra&#x16D;lino. De la monata bud&#x11D;eto, kiun la markizo donacis al sia filino por pagi la malgrandajn a&#x109;eta&#x135;ojn, kiuj koncernis nur &#x15D;in mem, &#x15D;i ne elspezis la tutecon. La resta&#x135;o, amasi&#x11D;inte de multaj jaroj, faris tiun malgravan kapitalon, kiu estis &#x15D;ia nedisputebla propra&#x135;o, kaj kies neniu suspektis ekziston.</p><p>
      Josefino rapide sciigis la kapitanon pri la interparolado okazinta inter &#x15D;i kaj &#x15D;ia juna mastrino: sed &#x15D;i opiniis, ke neutile estas paroli pri la dek mil frankoj. Al &#x15D;i sola Matildo faris tiun mirindan donacon: Viktoro ne bezonis tion scii.</p><p>
      Tuj kiam li ricevis la leteron de sia amikino, la filo Lin&#x15D;ardo skribis sur vizitkarto tiujn du vortojn: �Venu tuj�, &#x11D;in metis en koverton kun tiu surskribo: �Sinjoro Duponto, strato Sinjoro-la-Princo (
      Monsieur-le-Prince
      )�, kaj alvokis sian servsoldaton:</p><p>
      � Belardo, li diris, vi uzos kale&#x15D;on, portos tiun leteron al &#x11D;ia adreso, &#x11D;in remetos en la proprajn manojn de l� adresato, kaj lin rekondukos al mi kun vi. Se li ne estas hejme, kaj se la pordistino sciigas vin kien li iris, vi portos tiun leteron en la lokon en kiu li trovi&#x11D;as. Se vi ne povas ricevi iun sciigon, vi lin atendos kaj revenos nur kun li. &#x108;u vi komprenis?</p><p>
      � Jes, bonege, kapitano.</p><p>
      � Nu, iru.</p><p>
      � Tuj, kapitano.</p><p>
      � Nu, murmuris la junulo, alproksimi&#x11D;as la momento en kiu la bela Matildo scios kiel multe kostas la mokegoj al Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      Kiam la veturilo uzita de Belardo alvenis al la adreso montrita, &#x135;us Duponto eliris el sia domo.</p><p>
      � Sinjoro Duponto, petis la servosoldato al la pordistino.</p><p>
      � Li tuj eliras.</p><p>
      � Mi devas doni al li leteron ur&#x11D;an.</p><p>
      � Vidu do. Kredeble li ne estas ankora&#x16D; tre malproksime.</p><p>
      Elirinte el sia kajuto, la pordistino alvenis sur la trotuaron &#x135;us en la momento kiam &#x15D;ia lo&#x11D;anto sin turnis al la angulo de la strato.</p><p>
      � Jen estas li, &#x15D;i diris al Belardo. Kuru; vi lin realiros. Kurante gimnastikopa&#x15D;e, la servsoldato rapidis malanta&#x16D; la promenanto, kriante:</p><p>
      � Sinjoro Duponto! Sinjoro Duponto!</p><p>
      � Nu, kion? respondis la malnova kondamnito, kiu, kiel &#x109;iuj homoj, kies konscienco ne estas trankvila, &#x109;iam estis vigla.</p><p>
      � Leteron de mia kapitano.</p><p>
      � Ha! estas vi, Belardo; tre bone, respondis Duponto tute rekura&#x11D;igita. Donu tuj. Kio okazas?</p><p>
      � Mi nescias, sinjoro.</p><p>
      � Estas prave. Traleginte la vorton rapide skribitan de Viktoro: � &#x108;u vi havas kale&#x15D;on? li petis de la servsoldato.</p><p>
      � &#x11C;i haltis post du pa&#x15D;oj.</p><p>
      � Rapide ni eliru.</p><p>
      Kiam li estis alveninta &#x109;e la filon Lin&#x15D;ardon, &#x109;i tiu lin enirigis en sian fumejon, fermis la pordon, kaj eltiris el tirkesto de sia skribotablo fotografa&#x135;on de Josefino, kiun li montris al li.</p><p>
      � Vi vidas tiun portreton, Duponto: rigardu &#x11D;in tre atente kaj konservu, por ke vi povu rekoni la originalon. &#x11C;i estas junulino nomita Josefino Brantino. Vi tuj veturos al Blazurbo per la unua vagonaro. Tien alveninte, vi ne eliros el la stacidomo. &#x108;ar en &#x11D;i ne trovi&#x11D;as man&#x11D;ejo, vi zorgos kunpreni nutra&#x135;on; &#x109;ar oni ne devas vin vidi en la lando. En &#x109;iu vagonaro alveninta el Prelongo vi tre atente ekzamenos &#x109;iujn unuaklasajn voja&#x11D;antinojn: ili estos malmultaj. Rekoninte la junulinon de la portreto, vi rimarkos, ke &#x15D;i ne estas sola. Kredeble la voja&#x11D;antinoj malsupreniros amba&#x16D;; sed certe la kunulino de Josefino forlasos sian vagonon. Vi donos tiun leteron al fra&#x16D;lino Brantino, ne dirante unu vorton, kaj vidite de neniu. Poste vi ne atentos plu &#x109;i tiun, sed vi sekvos la alian en kiun ajn lokon, kien &#x15D;i iros. Mi &#x11D;in konjektas; sed mi volas esti certa. Kiam vi estos tute certi&#x11D;inta pri tiu punkto, vi revenos Parizon. Nu, rapidu. Jen mono.</p><p>
      Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj.</p><p>
      Dresite de la komanda tono de l� kapitano, Duponto sin klinis nenion respondinte, saltis en la kale&#x15D;on kiu lin alkondukis, kaj aliris al la stacidomo.</p><p>
      Dum tiu tempo. Matildo tuje decidis, ke &#x15D;i plenumos sian religian promeson: kaj la markizino, kvankam mirigita pri tiu rapida determino, al &#x15D;i donis la permeson. La morga&#x16D;an matenon, fra&#x16D;lino de Prelongo veturis al Parizo, akompanata de Josefino. La markizo mem kuniris kun sia filino al la stacidomo, kaj prenigis la du biletojn per sia &#x109;ambristo.</p><p>
      � Precipe, li diris al Matildo, &#x15D;in ameme kisinte, tuj kiam vi estos alveninta, ne forgesu skribi al ni.</p><p>
      La junulino ru&#x11D;i&#x11D;is, &#x109;ar &#x15D;i ne pripensis tiun detalon tamen tre anta&#x16D;videblan. Sed &#x15D;i respondis maltime:</p><p>
      � Ho! patro mia, vi povos fidi al mi.</p><p>
      La vagonaro ekruli&#x11D;is.</p><p>
      En la Blazurba stacidomo, la du voja&#x11D;antinoj ne rimarkis viron, vestitan de jako el griza drapo, kiu scivole ekzamenis la internon de &#x109;iuj unuaklasaj fakegoj. Alveninte al tiu en kiu trovi&#x11D;is la junulinoj, li pu&#x15D;is unu Ha! de kontento; kaj lia viza&#x11D;o eklumi&#x11D;is. Ekzameninte tre atentege fra&#x16D;linon de Prelongo, kiu malsupreniris sur la fervojan trotuaron, tiu individuo rigardis rapide &#x109;irka&#x16D; si. Vidinte ke neniu lin rimarkas:</p><p>
      � Fra&#x16D;lino Brantino, li petis malla&#x16D;te.</p><p>
      � Estas mi, respondis la voja&#x11D;antino mirigita, &#x109;ar al &#x15D;i parolis tiu viro tute nekonita de &#x15D;i.</p><p>
      � Leteron por vi, li diris, &#x135;etante la koverton al li komisiitan de Viktoro.</p><p>
      Kaj li malaperis mezen de la voja&#x11D;antaro. Josefino pli kaj pli miregigita sin mallevis por kolekti la leteron, kaj ser&#x109;is okule la senditon. Sed Duponto, jam plenuminte la unuan parton de sia tasko, zorgis pri la efektivigo de la dua.</p><p>
      � Letero de Viktoro, murmuris la junulino. Kion li povas diri al mi? Ni vidu.</p><p>
      &#x15C;i legis:</p><p><emphasis>Mia kara Josefino,</emphasis></p><p><emphasis>Ne forlasu vian vagonon. &#x108;ar via bileto ta&#x16D;gas por Parizo, da&#x16D;rigu vian voja&#x11D;on. Venu al mi, &#x109;e la strato de l� Universitato, kie mi lo&#x11D;as. Mi volas paroli kun vi. Mi vin kisas.</emphasis></p><p><emphasis>VIKTORO LIN&#x15C;ARDO.</emphasis></p><p>
      � Per kiu rimedo li sciis, ke mi trovi&#x11D;os en tiu vagonaro kaj ne en alia, murmuris malla&#x16D;te Josefino. Ho! &#x15D;i ekkriis entuziasmege, kia supera inteligenteco! &#x108;u estas ebla ia kontra&#x16D;batalo kontra&#x16D; li?</p><p>
      � La voja&#x11D;antoj al Parizo, en vagonon, kriis la oficistoj.</p><p>
      � Sed, sinjorino, diris la kontrolisto al Matildo, rapidu: la vagonaro ekeliras.</p><p>
      � Mi forgesis ion, &#x15D;i respondis trankvile. Mi revenas por &#x11D;in preni.</p><p>
      � Sed via bileto ne ta&#x16D;gos plu.</p><p>
      � Tio min indiferentigas.</p><p>
      � Kaj min same, respondis la oficisto. Dum la vagonaro ekruli&#x11D;is forportante Josefinon al Parizo, la kontrolisto fine permesis, ke fra&#x16D;lino de Prelongo eliru el la stacidomo.</p><p>
      Duponto alpa&#x15D;is senpere malanta&#x16D; &#x15D;i. La junulino uzis omnibuson, kiu rilatigas &#x109;iujn vila&#x11D;ojn sidantajn sur la bordo de l� maro. La ekskondamnito &#x15D;in imitis. Alveninte anta&#x16D; kvincent metroj de la Kamu&#x15D;a domo, &#x15D;i haltigis kaj malsupreniris. Duponto restis ankora&#x16D; dum kelka tempo sur la peza veturilo, sed ne perdis okule la profilon de Matildo, kiu pli kaj pli fari&#x11D;is mikroskopa, dank� al la malproksimeco. Post kurbi&#x11D;o de la vojo, la kunkulpanto de Viktoro siavice malsupreniris. Li returnen iris, sin zorge ka&#x15D;ante malanta&#x16D; &#x109;iu arbo, &#x109;iu arbeta&#x135;o; kaj li vidis la junulinon enirantan en la domon. Li restis observante dum du horoj almena&#x16D;.</p><p>
      &#x108;ar fra&#x16D;lino de Prelongo ne reaperis, li opiniis ke lia tasko estas plenumita, kaj ke li nun devas reveni al Blazurbo. Alveninte al la stacidomo, li prenis bileton al Parizo, kaj, dum la vespero mem, li sonorigis &#x109;e la pordo de Viktoro, al kiu li rakontis sian voja&#x11D;on.</p><p>
      � Vi bone plenumis vian komision, diris la kapitano. Duponto, mi estas kontenta de vi. Nun mi vin rekonigos kun persono, kiun vi jam vidis.</p><p>
      Malferminte la pordon de sia dormo&#x109;ambro, li lin kondukis anta&#x16D; Josefinon.</p><p>
      � Fra&#x16D;lino Brantino, ekkriis Duponto miranta.</p><p>
      � Estas tiu sinjoro, kiu donis al mi vian leteron, diris siavice la amantino de l� kapitano.</p><p>
      � Vi estas tute pravaj amba&#x16D;. &#x108;ar, en la estonteco, vi agos kune kaj koncerte, pro tio mi vin prezentas reciproke unu al la alia. Poste vi havos sufi&#x109;e da tempo por pli intime interrilatigi inter vi. Vi ekeliros kun mia amiko Duponto, da&#x16D;rigis Viktoro, sin turnante al la junulino; kaj vi obeos al li, sammaniere kiel vi farus al mi mem.</p><p>
      � Kia do estos mia tasko? petis Josefino.</p><p>
      � Li tion diros al vi. Li ricevis &#x109;iujn miajn ordonojn, kiujn cetere mi ekplenigos.</p><p>
      Poste, sin turnante al sia kunulo:</p><p>
      � Vi veturos al Belurbo. Tiu urbeto estas fi&#x15D;kaptista haveno, en kiu vi a&#x109;etos barkon: poste vi marveturos sur tiu barko &#x11D;is la Kamu&#x15D;a domo. Mi tiel agas por ke, en la lando, neniu vidu vin kun Josefino. Prefere vi voja&#x11D;os nokte. Tien alveninte, vi tre singarde direktos vian boaton, &#x109;ar la fluo estas terura en tiu loko. Maldekstre trovi&#x11D;as rodeto, ne videbla de la domo; &#x109;ar &#x11D;in ka&#x15D;as &#x15D;tonega amaso devenanta de elfalego de la kruta&#x135;o. Tie vi haltigos vian &#x15D;ipeton, kaj &#x11D;in tre fortike alligos. Poste, tute ka&#x15D;ate de la rifoj, amba&#x16D; vi atendos la fari&#x11D;ojn. Ne estas risko ke oni vin vidu; &#x109;ar neniu pasas en tiu loko. Pri la resta&#x135;o, mi jam al vi montris tion, kion vi devos fari: nenio estas &#x15D;an&#x11D;ita.</p><p>
      � Sed tiu resta&#x135;o, kia &#x11D;i estas, murmuris la junulino senpacienca.</p><p>
      � Nu, pacon! ekkriis la kapitano. Mia amiko &#x11D;in al vi konigos, kiam estos alveninta la momento. Ia peceto da tempo ne estas perdota. Eliru tuj.</p><p>
      Poste, doninte al sia kunkulpanto la monsumon necesan al la sukceso de l� entrepreno, plie de dek mil frankoj jam pagitaj de li, Viktoro rekomendis, ke li neniel dek lini&#x11D;u el la kondutlinio jam montrita. Sed anta&#x16D; kiam li elirigos Duponton kaj Josefinon, li altiris la junulinon aparten, kaj al &#x15D;i diris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Kredeble vi komprenos nenion al tio, kio okazos; sed fidu min. En tiu momento mi provas decidigan batalon. Se mi venkos, mi &#x135;uras, ke mi faros vin kastelmastrino de Prelongo.</p><p>
      Kaj freneziginte sian amantinon de ebriigaj kisadoj por eligi el &#x15D;i tutan eblecon de pripensado, Viktoro mem kondukis al la stacidomo &#x15D;in kaj &#x15D;ian kunvoja&#x11D;anton, kaj al ili amba&#x16D; li deziris bonan &#x15D;ancon.</p><p>
      Tuj kiam li estis alveninta Belurbon, Duponto a&#x109;etis fi&#x15D;kaptistan barkon, armitan de masto kaj de triangula velo. Samtempe li sin provizis de kvanto da man&#x11D;a&#x135;oj sufi&#x109;a por liveri al amba&#x16D; nutradon dum oko da tagoj. Plie li a&#x109;etis matracon.</p><p>
      &#x108;ar Josefino miranta petis de li klarigojn pri tiuj strangaj preparadoj.</p><p>
      � Ni vivos kiel sova&#x11D;uloj, li diris, ne komunikante kun la resta&#x135;o de la mondo. Do ni bezonos sufi&#x109;e da nutra&#x135;oj por vivi dum tiu tempo. Pri la matraco, mi &#x11D;in a&#x109;etis por vi; &#x109;ar vi estas tro delikata por ku&#x15D;i funde de la barko a&#x16D; sur la sablo. Post dudek-kvar horoj, vi estus malsana pro lacegeco.</p><p>
      Tiujn preparadojn fininte, Duponto kaj Josefino en barki&#x11D;is. La ekskondamnito, estinte iam unu el fervoraj Bu&#x11D;ivalaj
      *
      �boatistoj sciis manovri &#x15D;ipeton. Li orientigis sian velon; kaj la barko, pu&#x15D;ita de l� vento, rapide direkti&#x11D;is al la Kamu&#x15D;a domo.</p><p>
      *
      �
      Bougival
      �(elparolu 
      Bu&#x135;ival
      ) estas urbeto apud Parizo, &#x109;e la bordo de la rivero Seine, en kiu kunvenas boatemuloj.</p><p>
      Multaj fi&#x15D;kaptistaj vel&#x15D;ipetoj sulkadis la maron: dank� al tio, ili transiris ne rimarkite. Plie Duponto estis zorge skrapinta la nomon de la barko kaj de &#x11D;ia kutima haveno, por malfaciligi la informi&#x11D;ojn, se pli posttempe ili estus surprizitaj.</p><p>
      Alveninte al unu kilometro de la promontoro sur kiu estis konstruita la domo de l� eksgardisto, Duponto alproksimi&#x11D;is al la marbordo, alligis sian barkon kaj atendis la nokton. Kiam la suno estis subirinta, li mallevis la velon kaj prenis la remilojn. Na&#x11D;ante tre singardeme, li sin direktis inter la &#x15D;tonegoj dissemitaj en la maro, kaj trafis sen okazinta&#x135;oj la rodeton montritan de Viktoro. Tien alveninte, li estis treege mirigita, trovante anta&#x16D; si pordegon lar&#x11D;e malfermatan, kiu ebligis la aliron en kavernon, kies kapitano kredeble ne konis ekziston, &#x109;ar li ne parolis pri &#x11D;i.</p><p>
      &#x108;ar la maro estis alta, la barko facile penetris en &#x11D;in. Sentante ke li estas &#x15D;irmita for de &#x109;iuj maldiskretaj rigardoj, Duponto ekbruligis lanternon, kaj ne povis ka&#x15D;i sian &#x11D;ojon, vidante la eltrovon de li faritan.</p><p>
      � Ni estos en vera palaco, li diris al sia kunulino. Ni povos atendi tute senriske, ke la fari&#x11D;o estu plenumita. Almena&#x16D; ni estas certaj, ke ni ne dormos sub la &#x109;ielaj steloj: tio ne estas mal&#x15D;atinda.</p><p>
      La maro rapide malalti&#x11D;is. Post duono da horo, la boato pli kaj pli klini&#x11D;is, kaj fine flanken ku&#x15D;i&#x11D;is sur ku&#x15D;ujon el maldika sablo. Duponto &#x11D;in fortike alligis al unu el kolonoj kiuj subportis la arka&#x135;on. Poste eltirinte el sako la nutra&#x135;ojn difinitajn al la vesperman&#x11D;o, li etendis sur lokon sekan la matracon de Josefino, deziris al la junulino bonan nokton, kaj eliris el la groto.</p><p>
      Supren rampinte &#x11D;is la supro de la kruta&#x135;o, li vagis &#x109;irka&#x16D; la domo.</p><p>
      &#x108;io silentis. Pordo kaj fenestroj estis fermataj: neniu lumo filtris tra la fendoj.</p><p>
      � Bone, li diris; mi povas dormi trankvile. La afero ne okazos dum tiu nokto.</p><p>
      Reenirinte en la kavernon, li ku&#x15D;i&#x11D;is senpere sur la sablon, envolvi&#x11D;is en mantelo kaj rapide ekdormis.</p><p>
      Kiam mateni&#x11D;is, li estis vekita de malla&#x16D;ta ronkado, dum impreso de malseka varmo lin frostigis &#x11D;is ostoj. Estis la maralfluo, kiu denove penetris en la groton. Li rapide vekis Josefinon, kiu nenion sentis, &#x109;ar &#x15D;ia matraco, ku&#x15D;anta sur loko pli alta, ne estis ankora&#x16D; atingita de la ondo. Senprokraste ili trafis la boaton. Post duono da horo, la barko sublevita de l� akvo, kies nivelo plialti&#x11D;is, denove flosi&#x11D;is inter la kvar centraj kolonoj, inter kiuj &#x11D;i &#x15D;ajnis enni&#x109;ita.</p><p>
      La tago pasis, kaj la nokto revenis sen okazinta&#x135;o. Singarde Duponto konsilis al la junulino, ke &#x15D;i loku sian matracon funde de la barko kaj sur &#x11D;in ku&#x15D;i&#x11D;u. Cetere li same dormis en la boato. Nun, la maralfluo alvenu, ili ne timis ian dan&#x11D;eron.</p><p>
      La morga&#x16D;an vesperon, Duponto vagis &#x109;irka&#x16D; la domo, kiam li a&#x16D;dis kortu&#x15D;antajn kriadojn, kiuj eliris el unuaeta&#x11D;a &#x109;ambro. Male de la hiera&#x16D;aj kaj anta&#x16D;hiera&#x16D;aj kutimoj, la domo estis &#x109;ie lumigata. La plendoj &#x109;esis momente, kaj rekomencis pli akraj, pli koleraj ol anta&#x16D;e. Tra la kurtenoj de la fenestroj, kies ne estis fermitaj kovriloj, lumoj pasis rapidaj kaj kvaza&#x16D; frenezaj.</p><p>
      Instruite de Duponto pri la rolo ludota de &#x15D;i, Josefino estis preta. De tempo al tempo &#x15D;ia kunulo ma&#x109;adis inter siaj dentoj:</p><p>
      � Bone, bonege. Nia juna sinjorino krias kaj kriadas. Nun la afero ne malfrui&#x11D;os.</p><p>
      Subite kriego longa, &#x15D;iranta, terura, enhavanta la tutan sumon da doloroj, kiujn homa esta&#x135;o povas suferi sen morto, interrompis la ekskondamniton. Poste &#x109;io silentis: kaj alia krio malforta sed samtempe akrega, tute malsimilanta la unuan, anoncis al la &#x109;eestantoj, ke nova homo komencis sian vivadon.</p><p>
      Jam de du horoj, la vetero, kiu &#x11D;is nun estis belega, subite kaj minace &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is, kiel tio ofte okazas dum la solsticaj epokoj. La vento blovis perforte, alportante de la fundo de l� horizonto &#x109;ifona&#x135;ojn de nuboj, kiuj rapide forkuris, pu&#x15D;itaj de la ventego. La maro estis agitata de maltrankviliga movado.</p><p>
      � Kia malbonega vetero, murmuris Duponto. Se tio da&#x16D;rigas, neniam, post la plenumo de l� afero, ni povos eliri per la boato.</p><p>
      Li atendis ankora&#x16D; dum duono da horo. Sed anstata&#x16D; kvieti&#x11D;i, la agitado de ondoj aliformi&#x11D;is en veran renversegon.</p><p>
      � A&#x16D;skultu, li diris al Josefino; la maro estas tro kolerega. Vi kurados senhalte &#x11D;is la Blazurba stacidomo. Vi revenos Parizon, zorge ka&#x15D;ante vian paka&#x135;on kaj vualante vian viza&#x11D;on, kvankam nokte neniu kredeble vin rekonos. La momento alvenis. Atentu.</p><p>
      Sen&#x15D;ancele Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron. Li el &#x11D;i eliris trempita &#x11D;is la ha&#x16D;to, alkondukis al sia viza&#x11D;o siajn harojn malsekajn, por ke ili fari&#x11D;u masko, kaj akompanata de Josefino, rapide suprenrampis, la deklivon de da kruta&#x135;o. La junulino sin ka&#x15D;is en ombro de la domo, apud fenestro, dum &#x15D;ia kunkulpanto frapis maldelikate sur la pordon.</p><p>
      � Kiu estas tie? demandis la vo&#x109;o de Kamu&#x15D;o.</p><p>
      � &#x15C;ippereulo kiu petas rifu&#x11D;ejon. Malfermu; mi estas mortonta.</p><p>
      &#x15C;ippereulo! &#x108;u ekzistas en la tuta mondo malhumana homo, kiu respondus:</p><p>
      � Pasu sur la vojo; mi ne vin konas.</p><p>
      Do la eksgardisto ne &#x15D;anceli&#x11D;is e&#x109; unu sekundon. Li lar&#x11D;e malfermis la pordon. Vidante tiun viron, kies vestoj disfluantaj certigis malmensogecon, li diris tiun simplan vorton:</p><p>
      � Eniru, mia malfeli&#x109;a amiko. En la superaj &#x109;ambroj, &#x109;iuj ripozis. Valentino, senmovigite de lacegeco &#x11D;uadis, kiel neesprimeblan feli&#x109;on, la &#x109;eson de siaj doloroj. Matildo reenirinte en sian &#x109;ambron dormis pugnoferme. Pri la aku&#x15D;istino, &#x135;etinte al la patrino kaj al la infano rapidan rigardon, kaj kontenta pri tiu ekzameno, &#x15D;i malsupreniris, alvokita de sia edzo kiu kriadis:</p><p>
      � Virginio, jen estas &#x15D;ippereulo. Donu al li tason da varmigita vino kaj vestojn sekajn. Dum tiu tempo, mi iros en la lignejon, kaj realportos bran&#x109;aron.</p><p>
      La patrino Kamu&#x15D;o aliris al la kuirejo, dum la eksgardisto malfermis la pordon kondukantan al la &#x11D;ardeno. Senprokraste Duponto eligis siajn &#x15D;uojn, saltegis kiel tigro &#x11D;is la &#x109;ambro de Valentino kaj formetis el &#x11D;ia lulilo la dormantan infanon. Poste li malsupreniris al la man&#x11D;o&#x109;ambro, malfermis la fenestron, en&#x15D;ovigis sian &#x15D;ar&#x11D;on en la brakojn de Josefino kaj saltis mem sur la teron. La junulino kaptis la novnaskiton, kiu da&#x16D;rigis sian dormadon. &#x11C;in portante delikate por ke &#x11D;i ne veki&#x11D;u, &#x15D;i rapidis al Blazurbo kaj balda&#x16D; malaperis en la nokta&#x135;on.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKA
    </strong></p><p>
      Apena&#x16D; alveninte &#x109;e Kamu&#x15D;on, Matildo rapidis al la &#x109;ambro de Valentino. Feli&#x109;a, &#x109;ar &#x15D;ia amikino fartas kiel eble plej sane, &#x15D;i konigis priokupadon, kiu &#x15D;in &#x109;agrenas de post &#x15D;ia eliro el Prelongo.</p><p>
      � Min kisante, kiam li diris al mi adia&#x16D;, mia patro tre insiste petis, ke mi al li skribu. Kion fari, &#x109;ar mi trovi&#x11D;as &#x109;i tie? Ne ricevinte sciigojn pri mi, li informi&#x11D;os al la Superulino de Ursulinoj, kiu povos doni neniun klarigon.</p><p>
      � Ja, respondis Valentino, la afero estas embarasanta. Mi vidas nur unu rimedon, mia kara amikino: revenu Prelongon, kaj diru ke, ne min trovinte, vi forlasas vian projekton de enfermi&#x11D;o.</p><p>
      � Ve! mi estos devigata tion konsenti, se ekzistas neniu espero venki tiun malfacila&#x135;on. Sed anta&#x16D;e mi volus konsili&#x11D;i kun mia nutristino.</p><p>
      La patrino Kamu&#x15D;o, sciigita pri la situacio, iom mokete ridetis:</p><p>
      � Infanino mia, &#x15D;i diris, vi embarasi&#x11D;as pro negrava&#x135;oj. Feli&#x109;e mi trovi&#x11D;as apud vi. Skribu vian leteron, kvaza&#x16D; vi estus reale &#x109;e Ursulinoj: sinjorino via patrino &#x11D;in ricevos senpere de Parizo.</p><p>
      � Sed per kia rimedo? &#x108;u vi speciale faros la voja&#x11D;on?</p><p>
      � Ho! ne. Mi tute simple skribos al aku&#x15D;istino kiun mi konis dum la pasinta tempo, kaj mi rakontos al &#x15D;i ian historion. Vi metos vian leteron sigelitan, stampitan, kun la adreso al viaj gepatroj, en la koverton en kiun mi metos la mian; kaj mia amikino &#x11D;in &#x135;etos en la skatolon de la po&#x15D;toficejo, kiu trovi&#x11D;as apud la mona&#x125;inejo.</p><p>
      � Bonega ideo! &#x108;u estas vi, kiu tion elpensis?</p><p>
      � Dio mia! ne, respondis modeste la patrino Kamu&#x15D;o; mi ne havas sufi&#x109;e da imago. Sed tio estas rimedo &#x109;iutage uzata. Mi nur imitas tion, kion mi vidis multfoje faritan &#x109;irka&#x16D; mi.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo skribis al sia patrino, ke &#x15D;iaj anta&#x16D;vidoj ne &#x15D;in erarigis. &#x15C;i trovis Valentinon farantan sian novicecon &#x109;e Ursulinoj; sed &#x109;iuj mona&#x125;inoj kaj precipe la Superulino estas konvinkitaj, ke &#x15D;i ne havas la inklinon. &#x15C;i cedis al premado; sed &#x15D;i decidis, ke &#x15D;i balda&#x16D; eliros el tiu mona&#x125;inejo, en kiun &#x15D;i eniris devigite kaj tute nevole. Matildo aldonis, ke &#x15D;i ne povas rakonti en letero &#x109;ion, kion &#x15D;ia amikino al &#x15D;i konfidis: sed &#x15D;i estis prava, nesuspektinte &#x15D;iajn korsentojn.</p><p>
      � Kredeble estos Valentino mem, diris la junulino finante, kiu konigos sian historion, kiam &#x15D;i revenos Prelongon por &#x109;eesti 
      <emphasis>&#x109;e</emphasis>
      �mia edzini&#x11D;o.</p><p>
      Tiu letero, sendita al Parizo, kaj resendita el Parizo al la kastelo, multe &#x11D;ojigis la markizinon. &#x108;ar &#x109;iam doloras la malestimo kaj la malbeno al tiuj, kiujn oni multe amis. Pri Matildo, &#x15D;i estis tre feli&#x109;a; &#x109;ar &#x15D;i anta&#x16D;vidis la finon de suferoj kaj la revenon al Prelongo, konvinkata ke neniu suspektis la sennombrajn kortu&#x15D;ecojn sentitajn de ili amba&#x16D;, dum tiuj ses longaj monatoj.</p><p>
      Pri Valentino, kvankam &#x15D;i same estis tre feli&#x109;a, sentante sin balda&#x16D; liberigota, tamen tiun feli&#x109;on venenigis la certeco, kiun &#x15D;i nun havas pri la morto de Frederiko. Kiam Matildo ne trovi&#x11D;is apud &#x15D;i, ofte &#x15D;i ploris dikajn larmojn, pripensante ke tiu etulo, kiun &#x15D;i sentas en sia interna&#x135;o tiel movi&#x11D;antan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naski&#x11D;o, &#x135;etita en la nekonaton, kaj pasigos sian tutan vivadon, malbenante la gepatrojn, kiuj &#x11D;in naskis. Sed &#x15D;i konservis interne de si tiujn mal&#x11D;ojajn pensojn: Matildo ne estante patrino ne povis &#x15D;in kompreni.</p><p>
      Tamen estus malfacile renkontebla sindonemo pli plena ol tiu de fra&#x16D;lino de Prelongo al &#x15D;ia malfeli&#x109;a kunulino. Dum Valentino tordi&#x11D;is sur sia dolora lito, Matildo staris apud &#x15D;i, vi&#x15D;is per sia po&#x15D;tuko la &#x15D;vitgutojn perli&#x11D;antajn sur la frunto de la juna virino, kaj &#x15D;in kisante murmuris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Kura&#x11D;u, mia plendinda amikino, kura&#x11D;u: post unu momento &#x109;io estos finita.</p><p>
      Fine, la patrino Kamu&#x15D;o ekkriis:</p><p>
      � &#x11C;i estas knabo.</p><p>
      Por bone lin vidigi al la du amikinoj, &#x15D;i altigis la novnaskiston, kiu kriegis per la tuta forto de siaj malgrandaj pulmoj.</p><p>
      � Ho! kiel li estas bela! ekkriis Valentino, instigita de patrina amo.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Prelongo ne same opiniis: kontra&#x16D;e &#x15D;i grimacis pro tedo. &#x108;ar, por la unua fojo &#x15D;i vidis infanon enirantan en la vivon, tiu etulo ru&#x11D;a, malpura, kun pirforma kapo, kun premegita nazo, kun bu&#x15D;o fendita &#x11D;is la oreloj, &#x15D;ajnis al &#x15D;i monstro. &#x15C;i esperis ke, se iam &#x15D;i naskos infanon, la &#x15D;ia estos pli bela ol tiu de Valentino.</p><p>
      � Vere, &#x15D;i pensis, se, por trafi tian rezultaton, oni suferas tiom da moralaj kaj fizikaj doloroj, ne estas kompensa&#x135;o.</p><p>
      Pro tio, &#x15D;i estis samtempe mirigita kaj seniluziigita, a&#x16D;dante la aku&#x15D;istinon kiu diris:</p><p>
      � Certe li estas bela. Devus elliti&#x11D;i tre frue tiu kiu volus renkonti knabon pli bone organizitan kaj pli firme konstruitan. Ho! li estas muskolhava kaj enspiras la vivon.</p><p>
      Lin vindante, la patrino Kamu&#x15D;o lin turnis kaj deturnis per lerta mano.</p><p>
      � Nu, &#x15D;i diris; li havas signon malanta&#x16D; la dekstra orelo. Jen estas marko, kiun oni ne forgesos noti sur lia priskribo, kiam li estos militisto.</p><p>
      Valentino sin klinis por &#x11D;in ekzameni, kaj ru&#x11D;i&#x11D;is &#x11D;is la oreloj. &#x11C;i estis frambkolora makulo, lar&#x11D;a kiel lento. Fra&#x16D;lino de Savinako memoris, ke &#x15D;i vidis &#x109;e Frederiko, sur la sama loko, unu makulon tute similan. &#x15C;i tion konfesis al Matildo, kiu sentis sin konfuzita, pripensante al la mistera&#x135;oj de la naskeco.</p><p>
      Tiam la juna patrino. delikate reku&#x15D;igita en puran liton, dankis Matildon pro &#x15D;ia sindonemo, kaj &#x15D;in kisadis per &#x109;irka&#x16D;premo en kiun &#x15D;i metis sian tutan animon; kaj fra&#x16D;lino de Prelongo reiris al sia &#x109;ambro. &#x108;io okazis tre bone; oni ne jam bezonis &#x15D;in: &#x109;ar &#x15D;i sentis sin rompita de laceco, &#x15D;i enliti&#x11D;is kaj rapide ekdormis.</p><p>
      Dume Kamu&#x15D;o revenis en la man&#x11D;o&#x109;ambron, kurbi&#x11D;anta sub la pezo de grandega bran&#x109;aro.</p><p>
      � Per &#x11D;i, li diris, vi povos sekigi viajn vestojn: kaj kiam vi estos englutinta varman trinka&#x135;on ... Nu, kie do li estas? murmuris la eksgardisto, ekvidante ke la nekonatulo ne tie &#x109;eestas.</p><p>
      Samtempe alvenis Virginio, portanta tason plenan da fumanta vino.</p><p>
      � Nu, kio li fari&#x11D;is? &#x15D;i petis siavice.</p><p>
      � &#x108;u mi scias? Mi kredis lin en la kuirejo kun vi.</p><p>
      � Ne; mi pensis ke li atendas min &#x109;i tie.</p><p>
      � Tio estas tre stranga, opiniis Kamu&#x15D;o. Ekstere la uragano plifortigis sian perforton. La blovegoj kaj la ventfrapadoj postvenis unu la alian seninterrompe. La blekegantaj ondegoj, enprofundi&#x11D;ante en la kavernon, supre de kiu estis konstruita la domo, naskis senpa&#x16D;zan ronkadon, kiu supreniris el la teraj interna&#x135;oj, mala&#x16D;digante la parolojn de Kamu&#x15D;o kaj de lia edzino. Ili amba&#x16D; estis devigataj krii reciproke en siajn orelojn tion, kion ili volis diri.</p><p>
      � Kia timeginda ventego, murmuris la eksgardisto. Mi kredas, ke neniam mi vidis tian renverson de ondoj.</p><p>
      � Nu, diris Virginio; nun, &#x109;ar mi scias, ke nia domo estas konstruita &#x135;us supre de la kaverno, mi ne estas kvieta, se &#x11D;i elfalus.</p><p>
      � Ho! ne estas eble. Fra&#x16D;lino Valentino diris anta&#x16D;nelonge, ke tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj. Ne timu, edzino mia; &#x11D;i da&#x16D;ros pli longatempe ol ni.</p><p>
      � Ni esperu; sed tamen mi treege timas. Estos multaj la &#x15D;ippereoj pro tia vetero. Cetere tiu &#x15D;ippereulo tion pruvas.</p><p>
      � Sed ni interbabiladas; kaj ni ne scias kien li sin ka&#x15D;is.</p><p>
      � Tamen &#x109;u li estas vera &#x15D;ippereulo, ekkriis la patrino Kamu&#x15D;o, ekokupita de suspekto, vidante ke la fenestro de la man&#x11D;o&#x109;ambro estas duonmalfermita.</p><p>
      La eksgardisto havis la saman ideon. Amba&#x16D; rapide supreniris al la &#x109;ambro de Valentino, kaj restis mutaj pro mirego anta&#x16D; la lulilo malplena.</p><p>
      Kamu&#x15D;o ekmalfermis la bu&#x15D;on por krii; lia edzino &#x11D;in &#x15D;topis per sia mano.</p><p>
      � Silentu, &#x15D;i diris: tia ekskuego &#x15D;in mortigus. Unue mi anta&#x16D;sciigos pri tio fra&#x16D;linon de Prelongo, por ke &#x15D;i preparu sian amikinon. Pri vi, iru eksteren, kaj esploru la &#x109;irka&#x16D;a&#x135;ojn. Tiu malbenita &#x15D;telisto kredeble ne estas ankora&#x16D; tre malproksima.</p><p>
      En tiu momento, nova amaso da ondoj frapegis la kruta&#x135;on kaj engluti&#x11D;is en la kavernon per tia perforto, ke la domo &#x15D;anceli&#x11D;is. Kamu&#x15D;o estis devigita alkro&#x109;i&#x11D;i sur meblon, por ke la tertremo ne lin &#x135;etu sur la kahelaron. Valentino senpere vekita ekpetis klarigojn pri la okazanta&#x135;o, kiam &#x15D;i sentis sian liton balanci&#x11D;antan kaj flanken klini&#x11D;antan. Subite la planko malfermi&#x11D;is, aperigante profundan truon. De la fundo de l� abismo suprenblovis terura vento, kiu estingis &#x109;iujn lumojn; kaj la domo fendi&#x11D;is el supro malsupren. Dum la muroj dispecigitaj elartiki&#x11D;is dekstren kaj maldekstren, &#x109;io kion ili enhavis, mebloj kaj homoj, unumase elfalegis en la malfermitan profundega&#x135;on. Grandega ondo sur kies dorso na&#x11D;is la Duponta barko, meze de &#x109;iuspecaj flosa&#x135;oj, elfinis la ruinigantan laboron de l� ondoj: kaj kiam la marelfluo &#x11D;in realportis al la maralto, la loko en kiu, anta&#x16D; kelkaj sekundoj, staris la Kamu&#x15D;a domo, aliformi&#x11D;is en grandegan sentegmentan duoncirkon, kun flankoj krutegaj, funden de kiu Oceano kolerege engluti&#x11D;is.</p><p>
      Frapegitaj de l� ondegaro, la kalkaj kolonoj, subportantaj la kavernan arka&#x135;on, cedis unu post la alia. Post la rompo de la lasta, la tero, sur kiu staris la domo, estante subtenita de nenio, ekfalegis en ondojn, kun &#x109;io, kion &#x11D;i subportis.</p><p>
      Duponto, kiu forkuris al Blazurbo, estis renversita de la perforta tremego. Relevi&#x11D;inte, li unue restis mireganta per tiu vid&#x15D;an&#x11D;o similanta teatran artifika&#x135;on. Li komprenis la naturon de la dramo okazanta apud kelkaj metroj de li, kaj sentis retroaktivan tremeton, kiu lin frostigis &#x11D;is koro, pripensante la dan&#x11D;eron kiun, pro unu minuto de prokrasto, li estus riskinta.</p><p>
      � Nu, li diris, mi estis tre bone inspirita, saltante tra la fenestro. Unu momento da &#x15D;anceli&#x11D;o min pereigis. Mi tre dezirus scii tion, kion la kapitano pensos pri tio; &#x109;ar tiu ruini&#x11D;o ne partoprenis lian programon. La du inoj kaj la du gemaljunuloj nun englutadas teruran trinka&#x135;on en la tasego: sola la etulo estas savita, kaj dank� al mi. Nu, neniam mi estus suspektinta, ke mi faris bonan agon.</p><p>
      Subite fulmofajro zigzaganta, longega, blindiganta, dis&#x15D;iris la nubon, lumigante kiel plentage al la maro kaj al la kruta&#x135;o. Duponto, kiu rigardis al la maralto, kredis vidi, kiel en apoteoza rebrilo, barkon rapidege forkurantan. Funde aperis blanka&#x135;o ku&#x15D;anta, kaj senmova.</p><p>
      La senluma&#x135;oj jam refalis pli nigraj pli premegantaj ol anta&#x16D;e; kaj la ekskondamnito murmuris:</p><p>
      � Strange: &#x15D;ajnas ke mi rekonis mian boaton. Sed mi donus tutkore rekompenson al tiu, kiu al mi konigus la naturon de la blanka&#x135;o trovi&#x11D;inta en &#x11D;i.</p><p>
      Tondrobato haltigis lian pripenson. Tiu bato devis esti la lasta. La vento tuje &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is kaj la ventego kvieti&#x11D;is, kvaza&#x16D;, estante kontenta &#x109;ar &#x11D;i plenumis sian ruinigantan agon, &#x11D;i opiniis nun senutila pli longan da&#x16D;rigon de sia kolerego.</p><p>
      La &#x109;ielo puri&#x11D;is kaj la steloj reaperis nun post la alia. Restis nun, post la terura atako de ondoj, nur malforta agiteto tu&#x15D;etanta la piedon de la kruta&#x135;o kaj &#x11D;in karesanta de sia sen&#x109;esa al- kaj eliro ritmita kaj murmuranta.</p><p>
      � Nu, tio estas bona, opiniis Duponto. Sed se mi trovus lokon en kiu mi povus min sekigi kaj min varmigi, tio estus ankora&#x16D; pli bona. Kian klarigon prezenti? &#x108;ar mi ne kura&#x11D;as rekomenci historion de &#x15D;ippereulo. Je Dio! kial do ne? ne min perfidos aliaj: en tiu horo, ilin tro okupas ilia interbabilado kun la fi&#x15D;oj.</p><p>
      Tiel monologante, li trafis fi&#x15D;kaptistan dometon, en kiu lo&#x11D;is tuta familio. Li rakontis al tiuj bonuloj ke grandega ondego, balainte la ferdekon de la &#x15D;ipo sur kiu li trovi&#x11D;is, lin &#x135;etis en la maron. Nur al mirakla hazardo li &#x15D;uldis la vivon.</p><p>
      � Plie, aldonis la mastro, vi renkontis la fluon: tio pruvas ke vi estas lertega na&#x11D;isto.</p><p>
      � Jes, mi na&#x11D;as sufi&#x109;e bone, respondis Duponfo, kiu ne volis sin komprometi.</p><p>
      Tiuj bonaj maristoj al li donis unu el siaj kostumoj, kiun li vestis kun granda plezuro. Poste englutinte brandan glaseton por varmigi sian interna&#x135;on, li ku&#x15D;i&#x11D;is en angulo de la dometo, kaj ripozis &#x11D;is la mateno.</p><p>
      Nenio seki&#x11D;as pli malfacile ol la mara akvo. Do, &#x109;ar liaj vestoj estis ankora&#x16D; tro malsekaj, Duponto petis de l� edzino &#x109;u &#x15D;i bonvolus vendi la vestaron de sia edzo. Por rekompensi tiun honestan familion, kiu lin tiel kore akceptis, li pagis la tutecon multe superpreze. Poste li eliris el la dometo, en kiu li pasigis la nokton, kaj sin direktis al la loko de la katastrofo. &#x108;ar li estis scivola vidi &#x109;u li ne kolektos iajn nova&#x135;ojn, kiujn la kapitano estus kontenta koni.</p><p>
      De malproksime li ekvidis grandan anaron. La omnibuso, kiu rilatigas &#x109;iujn fi&#x15D;kaptistajn vila&#x11D;ojn, staris senmova post kelkaj pa&#x15D;oj.</p><p>
      Alproksimi&#x11D;inte al la grupo, li vidis homojn gestigantajn: balda&#x16D;, kiam li estis pli proksime, li a&#x16D;dis:</p><p>
      � Sed tamen oni ne povas lasi &#x15D;in tiel.</p><p>
      � Estas terura tia situacio.</p><p>
      � Per ia ajn rimedo estas necesege ricevi helpadon.</p><p>
      � Nur &#x15D;nurojn oni bezonas.</p><p>
      � Jes, sed rapidu. Por aliri al Blazurbo kaj reveni, necesaj estas tri kvaronoj da horo. Dum tiu tempo, la plendinda knabino dudekfoje riskas en&#x135;eti&#x11D;on en la maron.</p><p>
      � Ho! ne estas dan&#x11D;ere; &#x15D;i estas firme fiksita. &#x108;ar la roko ne cedis pro la falego, tio pruvas ke &#x11D;i nerompeble staras.</p><p>
      � Sed oni bezonus veturilon.</p><p>
      � &#x108;u la omnibuso ne tie &#x109;i trovi&#x11D;as?</p><p>
      � Sed la de&#x135;oro malpermesas. ... rimarkigis la veturigisto.</p><p>
      � La de&#x135;oro! Oni sin senigos da &#x11D;i. Tamen oni ne povas lasi virinon mortantan, kaj nenion fari por helpi al &#x15D;i. Obeante la ordonon donitan de &#x109;iuj &#x109;eestantoj, la veturigisto resupreniris sur sian sidejon. Rapide tirita de la du &#x109;evaloj senpa&#x16D;ze vipitaj, la peza veturilo eliris al la urbo.</p><p>
      Duponto alproksimi&#x11D;is kaj singardeme rigardis malsupren. De la mara ebena&#x135;o &#x11D;is la tero sur kiu li pa&#x15D;as, la nova kruta&#x135;o rekte staris &#x11D;is sesdek metroj da alteco. Meze de tiu nova muro, virino, kies noktovesto dis&#x15D;irita vidigis la sangokovritan korpon, rajdis sur elstara&#x135;o eliranta kiel sprono el la kruta supra&#x135;o. &#x11C;i estis resta&#x135;o de antikvaj stalagmitoj dissemitaj tra la kaverno.</p><p>
      Post atenta ekzameno, Duponto fine rekonis la junu linon sekvitan de li, kiam &#x15D;i veturis el la Blazurba stacio &#x11D;is la domo Kamu&#x15D;a. &#x108;ar lia marista kostumo sufi&#x109;e aliformigis lian &#x15D;ajnon, la ekskondamnito ne &#x15D;anceli&#x11D;is kaj restis kun la aliaj scivoluloj por vidi kiamaniere tio fini&#x11D;os. Dum tiu tempo, sur sia roko, la malfeli&#x109;a forlasitino, simila al ia antikva Andromedo, paralizita de teruro kaj de lacegeco, suferanta kruelegan doloron, kiun ne povis suspekti la &#x109;eestantoj, direktis al ili petegantajn okulojn, ne havante la forton sufi&#x109;an por pu&#x15D;i e&#x109; unu krion.</p><p>
      � Do, pensis Duponto, ni estas je la sepa matene; la elfalego okazis je la dekunua vespere: de ok horoj &#x15D;i trovi&#x11D;as sur tiu &#x109;i sido. Brrr!! nur pripensante al tio, mi sentas malvarmon trakurantan tra mia dorso.</p><p>
      Ja, &#x15D;i estis Matildo. En momento de la marfrapego, kiu renversis la plafonon de la kaverno, la junulino dormis profunde. &#x15C;i veki&#x11D;is nur sentante sin falantan en la malplena&#x135;on, meze de rokoj turni&#x11D;adantaj &#x109;irka&#x16D; &#x15D;i kaj &#x15D;in kontuzantaj pasante. Kun membroj etenditaj, kun penso forestanta, &#x15D;i glitis sur la deklivo de la profundega&#x135;o, kiam perforta frapo &#x15D;in haltigis subite. Instinkte &#x15D;i alkro&#x109;i&#x11D;is al la elstara&#x135;o de la &#x15D;tonego kaj restis senmova, dum &#x109;iuspecaj ruboj, da&#x16D;riginte &#x109;irka&#x16D; &#x15D;i sian pluvadon, engluti&#x11D;is funden de la maro kun bruo malsonora.</p><p>
      La densega senlumeco &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;anta igis ankora&#x16D; pli terura la terurigecon de &#x15D;ia situacio. Sed &#x15D;i pri tio neniel atentis. &#x15C;i toleris fatalon, kiun &#x15D;i ne povis klarigi: tio &#x15D;ajnis al &#x15D;i inkubson&#x11D;o, kiu fari&#x11D;us reala&#x135;o.</p><p>
      De kiom da horoj &#x15D;i trovi&#x11D;is tie? Tion &#x15D;i ne e&#x109; suspektis. Per resta&#x135;o de instinkta energio, en kiu &#x15D;ia voleco ne partoprenis, &#x15D;i da&#x16D;rigis sian alkro&#x109;i&#x11D;adon sur la roko, kaj penis al la konservado de sia ekvilibro, kiam la maten ru&#x11D;o ekkoloris de roza rebrilo la blankajn murojn de la nova duoncirko. Tiam nur &#x15D;i komprenis. &#x15C;i pendis meze de la kruta&#x135;o. Malsupre, la &#x15D;a&#x16D;manta maro; supre la blua &#x109;ielo; inter tiuj du ekstrema&#x135;oj, la kruta kaj blanka murego. Bruo de veturilo levigis al &#x15D;i la okulojn: kapoj klini&#x11D;is super &#x15D;i, tre supre, tre malproksime, tiel malgrandaj kiel pupaj kapoj. &#x15C;i &#x135;etis al ili rigardon senvivan, sendeziran, ne konsciante tion kion &#x15D;i faras, e&#x109; pensante nek alvoki, nek peti helpadon.</p><p>
      Tamen veturilo alvenis, alportante de Blazurbo &#x15D;nuregojn kaj &#x15D;tupetarojn. Aliparte fi&#x15D;kaptistoj avertitaj, flosinte siajn barkojn, plenvelare sin direktis al la rodeto obstrukcita de ruboj. Viro bonvola sindoneme riskis sian vivon por savi tiun de la junulino. Alliginte &#x109;irka&#x16D; sia zono kaj sub siaj subbrakoj firmajn &#x15D;nurojn, li sin &#x15D;ovis la&#x16D;longe de la muro, dum dek fortikaj brakoj lin malsuprenirigis malrapide. Alveninte apud la rokan elstara&#x135;on, sur kiu Matildo rajdas alkro&#x109;i&#x11D;ante, li kriis ke oni haltigu, ekkaptis la ekstrema&#x135;on de &#x15D;nurego, kiun oni &#x135;etis al li de supre, kaj &#x11D;in volvis &#x109;irka&#x16D; la talio de la junulino. Sed kiam li volis ekpreni en siajn brakojn la malfeli&#x109;an infaninon, kaj &#x15D;in eligi el la roka sprono sur kiu &#x15D;i rajdis, Matildo pu&#x15D;is kriegon teruran, nehoman, veran blekegon. &#x108;ar la akra pinto de la stalagmito estis penetrinta en &#x15D;ian karnon: kaj &#x15D;ia savanto, por &#x15D;in liberigi, estis devigata &#x11D;in dis&#x15D;iri profunde. La roko, sur kiu &#x15D;i pasigis la tutan nokton. estis ru&#x11D;a de &#x15D;ia sango, kiam &#x15D;i &#x11D;in lasis.</p><p>
      Sed kiam la plendinda vunditino estis ku&#x15D;igita en la boaton, kiu &#x15D;in atendis malsupre; kiam la maristoj malalligis la &#x15D;nuron kiu pligrandigis la doloron de kontuzoj per la premado de siaj tuberoj; kiam fine &#x15D;i sentis sin savita, la nenatura kura&#x11D;o, kiu &#x15D;in subtenis dum tiuj ok horoj da turmentegoj, subite forflugis; kaj la junulino svenis.</p><p>
      Dume, la markizo de Prelongo, avertita ke katastrofo okazis post kelkaj kilometroj de la kastelo, sur punkto de la bordo lo&#x11D;ita de Kamu&#x15D;o, tuj jungigis sian kale&#x15D;on. Pri pensante ke kredeble trovi&#x11D;os mizeruloj helpotaj kaj almozoj disdonotaj, li sin provizis de monsumo sufi&#x109;e grava. Plie li petis la kuraciston, ke li bonvolu lin akompani: &#x109;ar eble vunditoj bezonos liajn flegojn.</p><p>
      Li alvenis sur la lokon de la elfalego &#x135;us kiam la boato veturiganta Matildon postiris la promontoron, por albordi&#x11D;i en lokon de la bordo, kie la kruta&#x135;o pli alirebla faciligos la transporton de la junulino. Anta&#x16D; la markizo alvenanta, &#x109;iuj kapoj malkovri&#x11D;is mal&#x11D;oje: peza silento lin akceptis.</p><p>
      � Nu, kio do okazas? li demandis, mirante pro la &#x15D;ajno kompatema de &#x109;eestantoj.</p><p>
      � Estas la Kamu&#x15D;a domo kiu, tiun nokton, elfalegis.</p><p>
      � Ho! gemizeruloj! li murmuris, sentante ke lia maljuna amikeco reaperas pro la malfeli&#x109;o. Sed kie ili trovi&#x11D;as?</p><p>
      � Oni ne scias, via Mo&#x15D;to. Kredeble ili dronis.</p><p>
      En tiu momento unu el &#x109;eestantoj ekkriis:</p><p>
      � Rigardu malproksimen kadavron, kiun la maro rulas.</p><p>
      Tri maristoj rapidis al la sabla bordo per la porkaprina vojeto plej proksima. Enirinte en la akvon &#x11D;is la genuoj, ili altiris al si viran korpon.</p><p>
      &#x11C;i estis Kamu&#x15D;o.</p><p>
      � Ne estas mirige se la malfeli&#x109;ulo dronis, diris vo&#x109;o. Kiam brako mankas, ne estas facila la na&#x11D;ado.</p><p>
      � Sed lia edzino? ripetis la markizo.</p><p>
      � Lia edzino, ekkriis unu el maristoj, kiuj trovi&#x11D;is sur la bordo, se vi deziras &#x15D;in vidi, &#x15D;i ku&#x15D;as tie.</p><p>
      � &#x108;u malviva? demandis Ra&#x16D;lo.</p><p>
      � Kredeble: oni mortus pro kontuzo malpli grava. Kvankam la malsupreniro estis malfacila&#x135;o por viro jam maljuneta, tamen sinjoro de Prelongo sekvis al la bordo &#x109;iujn &#x109;eestantojn. Sed anta&#x16D; la vida&#x135;o prezenti&#x11D;anta, li nevole sentis sin tremetanta pro teruro. Inter du rifoj ku&#x15D;is la maljuna nutristino de lia filino, nur rekonebla per siaj vestoj. &#x108;ar &#x15D;ia kapo, premegita de pezega rokpeco eli&#x11D;inta el la kruta&#x135;o estis aliformigita en duberu&#x11D;an mola&#x135;on ne havantan homan formon.</p><p>
      � Gemalfeli&#x109;uloj! murmuris Ra&#x16D;lo, Dio akceptu iliajn animojn! Poste, sin turnante al la fi&#x15D;kaptistoj:</p><p>
      � Alportu tiujn du korpojn supren de la kruta&#x135;o. Iu restu apud ili, kaj ilin gardu, &#x11D;is kiam la administracia a&#x16D;toritato estos sciigita. Al kiu apartenas la plej proksima domo?</p><p>
      � Al mi, respondis la maristo, kiu jam donis rifu&#x11D;ejon al Duponto.</p><p>
      � Nu, amiko mia, diris Ra&#x16D;lo, metante dudekfrankan moneron en lian manon; &#x109;ar tiuj gemizeruloj ne havas plu sian hejmon, &#x109;u vi bonvolas prunti la vian?</p><p>
      � Tutkore, via Mo&#x15D;to.</p><p>
      � &#x108;u ne trovi&#x11D;is en tiu domo alia homo ol Kamu&#x15D;o kaj lia edzino? da&#x16D;rigis sinjoro de Prelongo.</p><p>
      � Dio mia, via Mo&#x15D;to, &#x11D;is hiera&#x16D; ni pensis, ke ili trovi&#x11D;is solaj. Sed kredeble ni eraris: &#x109;ar anta&#x16D; momento oni savis junulinon, kiu &#x15D;ajnas grave vundita.</p><p>
      � Junulino! ekkriis Ra&#x16D;lo, kiu, influita de neklarigebla anta&#x16D;sento, sentis tuj sian koron premita kiel en premilego.</p><p>
      � Cetere rigardu tien, &#x15D;i alvenas. Ja la maristoj, konstruinte per remiloj, veltola&#x135;oj kaj litkovriloj specon de portilo, ku&#x15D;igis sur &#x11D;in Matildon &#x109;iam svenantan. Farinte longan kurbi&#x11D;on por trovi vojon pli lar&#x11D;an kaj pli oportunan, ili revenis al sia elira punkto, intencante sin direkti al Blazurbo.</p><p>
      � Ho! &#x15D;i estas malfeli&#x109;a infanino, komencis unu el &#x109;eestantoj.</p><p>
      � Silentu do, blovis alia en lian orelon.</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � &#x15C;i estas lia filino, murmuris la unua, rekoninte fra&#x16D;linon de Prelongo.</p><p>
      � Nu, &#x109;u vi estas certa pri tio? La afero &#x15D;ajnas tiel never&#x15D;ajna.</p><p>
      � Silentu, rediris la dua interparolanto.</p><p>
      Alproksimi&#x11D;ante al Ra&#x16D;lo:</p><p>
      � Ne restu tie &#x109;i, via Mo&#x15D;to, li murmuris.</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � Revenu al la kastelo.</p><p>
      � Sed kial do? &#x108;u tiu junulino estas konita de mi?</p><p>
      � Ve! jes...</p><p>
      � Sed kion vi volas diri? &#x108;ar nun la portistoj trovi&#x11D;is nur al kelkaj pa&#x15D;oj, Ra&#x16D;lo saltegis al ili. Rekoninte en tiu palega viza&#x11D;o, tiun de sia ununura idino, li ekkriis per plendo similanta la blekadon de sova&#x11D;besto vundita:</p><p>
      � Mia filino! Matildo, malviva!</p><p>
      � Ne, sinjoro, rekura&#x11D;igu vin, diris la kuracisto, ekvidinte per unu nur rigardo, ke fra&#x16D;lino de Prelongo &#x109;iam spiradas. &#x15C;i vivas, mi tion certigas.</p><p>
      Kaj, &#x15D;in rapide a&#x16D;skultadinte:</p><p>
      � Mi e&#x109; kredas, li aldonis, ke &#x15D;i havas neniun dan&#x11D;eran vundon. Sed, &#x109;ar mi povos certi&#x11D;i pri tio nur farinte gravan ekzamenon, petu ke tiuj bonuloj bonvolu &#x15D;in realporti sur la portilo &#x11D;is la kastelo. Tio estos pli bona ol la kale&#x15D;o, pro la ekskuoj. Iu nin anta&#x16D;iros por delikate averti sinjorinon de Prelongo, kiun tro forta kortu&#x15D;eco eble malsanigus.</p><p>
      La markizo aprobis per skuo de kapo, ne havante forton elparoli unu vorton. Repreninte sian &#x15D;ar&#x11D;on, la portistoj anta&#x16D;iris. Ra&#x16D;lo kaj la kuracisto mar&#x15D;is apud la vunditino, dum la resta&#x135;o de la aro sekvis.</p><p>
      Sur la dezerta ebena&#x135;o, senfruktigita de la mara vento, tiu aro da malgajaj homoj serpente longi&#x11D;is kiel funebra sekvantaro.</p><p>
      Preteririnte Blazurbon, tiuj kiuj alestis al tiu kortu&#x15D;anta vida&#x135;o ekvidis la kale&#x15D;on de la markizo rapidege revenantan. A&#x16D;dinte la malprecizajn klarigojn de la veturigisto, sinjorino de Prelongo malpacienci&#x11D;is. Man&#x11D;egite de maltrankvileco, pli amante scii tuj tion kio okazis, &#x15D;i sentis ke &#x15D;i ne havos kura&#x11D;on atendi kviete en sia hejmo la realporton de sia filino sur portilo. &#x108;ar la veturilo trovi&#x11D;is ankora&#x16D; jungata en la korto, &#x15D;i eliris, anta&#x16D;sciiginte neniun, nek sinjorinon de Blasano nek la dukon, kaj ordonis, ke la veturigisto instigu la &#x109;evalojn kiel eble plej rapide.</p><p>
      Kiam &#x15D;i renkontis la funebran sekvantaron, &#x15D;i ne povis atendi la halton de la kale&#x15D;o, sed malgra&#x16D; sia maljuna&#x11D;o, &#x15D;i eksaltis el la &#x109;arpordo, kaj trovi&#x11D;is anta&#x16D; Matildo &#x109;iam senmova.</p><p>
      � Fine, Ra&#x16D;lo, klarigu al mi.</p><p>
      � Ve! amikino mia, mi ne estas pli informita ol vi. Oni trovis nian filinon alkro&#x109;itan sur elstara&#x135;o de la kruta&#x135;o, kaj tre malfacile oni &#x15D;in eligis el tiu loko. Jen estas &#x109;io, kion mi konas: kaj inter la bonuloj nin &#x109;irka&#x16D;antaj neniu donos al vi sciigojn pli detalitajn.</p><p>
      � Kial Josefino ne estas kun &#x15D;i?</p><p>
      � Mi ne scias.</p><p>
      � Vi &#x15D;in savos, doktoro, &#x11D;emis la markizino, plektante siajn manojn: promesu ke vi &#x15D;in savos.</p><p>
      � Mi penos per miaj tutaj fortoj, sinjorino; kaj mi esperas ke mi sukcesos: &#x109;ar fra&#x16D;lino de Prelongo &#x15D;ajnas pli lacega ol dan&#x11D;ere vundita.</p><p>
      � Mi petas vin, Suzano, diris Ra&#x16D;lo sin intermetante, resupreniru en kale&#x15D;on: &#x11D;is Prelongo la vojo estas ankora&#x16D; longa. Tute senutile vi konsumus viajn fortojn; kaj vi ilin bezonos por &#x15D;in flegi, li aldonis malgaje.</p><p>
      La markizino obeis tiun amikan ordonon de sia edzo. Kaj kiam oni vidis tiun luksan kale&#x15D;on, kiu pa&#x15D;e sekvis la portilon, la iluzio estis tiel plena, ke la pasantoj senvestigis siajn kapojn, kredante ke tio estas enterigo.</p><p>
      Alveninte en la kastelon, Matildo estis alportita en sian &#x109;ambron, kaj, post mil delikataj zorgoj, ku&#x15D;igita sur sian liton. &#x15C;i ne ankora&#x16D; rekonscii&#x11D;is; sed &#x15D;iaj vangoj de nove kolori&#x11D;is: oni sentis ke la vivo revenas. Fine &#x15D;i sublevis siajn palpebrojn. &#x15C;ia patrino, kiu kortu&#x15D;e observis &#x109;iujn &#x15D;iajn ekmovojn, pu&#x15D;is &#x11D;ojan krion. Sed &#x15D;ia feli&#x109;o ne longatempe da&#x16D;ris. Fra&#x16D;lino de Prelongo rulis &#x109;irka&#x16D; si sova&#x11D;ajn okulojn, kaj &#x15D;ajnis rekoni neniun. La frapado estis tro forta por la plendinda infanino; kaj &#x15D;ia cerbo martelumita de la terurego ne povis sendifekte kontra&#x16D;stari. La markizino falis sur genuoj, ka&#x15D;ante sian kapon inter la manoj. &#x15C;i sentis sin ekokupata de vera teruro, vidante fiksita al &#x15D;i tiun senvivan rigardon, kiun la animo &#x15D;ajnis forlasinta.</p><p>
      � Kura&#x11D;u, sinjorino, diris la kuracisto. Tio estas nur nerva stato, kiu resani&#x11D;os post kelkaj tagoj da absoluta ripozo. Permesu ke mi prizorgu pri aferoj pli ur&#x11D;aj kaj ekzamenu la vundojn.</p><p>
      Helpite de la patrino de Matildo, la kuracisto konstatis, ke trovi&#x11D;as nur simplaj kontuzoj. Neniu organo nesecega por la vivo estis tu&#x15D;ita. Li do povis certigi, ke la malsano tre kontentige finos, kaj ke la resani&#x11D;o estos certa post unu monato.</p><p>
      Tamen, resuprenirinte en sian veturilon, la honesta praktikisto &#x15D;ajnis maltrankvila.</p><p>
      � Feli&#x109;e, li pensis, la duko de Blasano konas sian fian&#x109;inon jam de longa tempo. En tiaj kondi&#x109;oj la pruvoj moralaj sufi&#x109;as: &#x109;ar se li postulus la fiziologiajn pruvojn, la malfeli&#x109;a infanino estus nun tute nekapabla ilin prezenti.</p><p>
      Dum tiuj fari&#x11D;oj okazis en Prelongo, Josefino atendis trankvile en Parizo. ke la semajno estu tute fluinta, dezirante funde de sia koro ke la lasta tago neniam alvenu. Forlasinte la Kamu&#x15D;an domon, &#x15D;i kuris senhalte &#x11D;is la Blazurba stacio. Ka&#x15D;ante sian viza&#x11D;on sub densa vualo, kaj la novnaskiton sub lar&#x11D;a voja&#x11D;a mantelo, &#x15D;i alvenis &#x11D;ustatempe por uzi la lastan vagonaron direkti&#x11D;antan al Parizo. La fakego en kiun &#x15D;i supreniris estis malplena. Ne bezonante plu trompi iun pri la naturo de la stranga paka&#x135;o, kiun &#x15D;i portas, &#x15D;i sin liberigis el sia mantelo kaj ku&#x15D;igis la infanon sur la kanapon. En stacidomo en kiu trovi&#x11D;is man&#x11D;ejo, &#x15D;i a&#x109;etis glason, kulereton, boteleton de oran&#x11D;flora akvo, sukeron kaj litron malplenan, kiun &#x15D;i plenigis da akvo per la fontano de la stacidomo.</p><p>
      Certa nun, ke &#x15D;i povos kvietigi la &#x11D;emadojn de l� etulo, kies stomako kriadis pro malsato, &#x15D;i resupreniris tute gaja en sian vagonon. Josefino sin okupis pri tiuj prepara&#x135;oj tre nature, instigata de tiu patrina instinkto kiu dormetas funde de koro de &#x109;iuj virinoj, e&#x109; de tiuj, kiuj neniam estis patrinoj. Kiam, dum la mateno, &#x15D;i alvenis Parizon, la filo de Valentino, supersatigita de sukerakvo, dormis en &#x15D;iaj brakoj tiun profundan infanan dormon, kiun nenio povas veki.</p><p>
      &#x15C;i sonorigis &#x109;e la pordo de l� kapitano; kaj li mem &#x11D;in malfermis; &#x109;ar la anta&#x16D;tagon li donis al Belardo tritagan permeson, ne volante, ke okulo maldiskreta direkti&#x11D;u al liaj agoj.</p><p>
      � Nu, Viktoro, &#x15D;i diris, jen estas la etulo.</p><p>
      � &#x108;u vi sukcesis? ekkriis la junulo, kies okulo estis sulkata de flavaj rebriloj.</p><p>
      � Sendube, &#x109;ar jen estas li.</p><p>
      � Tre bone: venu kun mi.</p><p>
      � Kion vi intencas fari al tiu infano, murmuris Josefino terurita: mi esperas, ke vi ne lin doloros.</p><p>
      Jam la kapitano estis malferminta la pordon.</p><p>
      � Nu, rapidu, li diris al sia amantino. Se vi volas ke li vivu, ni devos senprokraste lin provizi de nutristino.</p><p>
      Kiam li trovi&#x11D;is sur la strato, li sin direktis al la pre&#x11D;ejo 
      Saint-Germain-des-Pr�s
      �(Sankta-Germano-de-Herbejoj).</p><p>
      � Vi eniros per tiu pordo, li diris al Josefino: dum tiu tempo mi trapa&#x15D;os per alia. &#x108;ar estas ankora&#x16D; tre frue, trovi&#x11D;as en la pre&#x11D;ejo malmulte da pre&#x11D;antoj. Tamen vi tre atentos, ke neniu vin vidu; kaj kiam vi estos certa pri tio, vi tute simple metos la etulon en konfesejon.</p><p>
      � Poste?</p><p>
      � Poste vi rapide forkuros kaj min atendos hejme.</p><p>
      � Sed la infano?</p><p>
      � Ne maltrankvili&#x11D;u; tio min koncernas.</p><p>
      La granda pre&#x11D;ejo estis malluma, preska&#x16D; malplena. Nur unu pastro diris sian meson en flanka kapelo. &#x11C;in a&#x16D;skultis kelkaj servistoj, kiuj, elliti&#x11D;inte anta&#x16D; la matenru&#x11D;o, &#x109;eestis &#x109;e &#x11D;i, ne sciiginte pri tio siajn gemastrojn. Josefino tre facile trovis en kapelo tute senhoma la malluman angulon deziratan de &#x15D;i. Turninte la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj sentinte sin observita nur de la kapitano, &#x15D;i rapide metis la infanon sur la plankon, kaj forkuris, ne rigardante malanta&#x16D; si. Sed, malgra&#x16D; &#x15D;i, &#x15D;ia koro, kiu ne estis difektita, saltegis en &#x15D;ia brusto, kaj kun larmoplenaj okuloj &#x15D;i eliris el 
      Saint-Germain-des-Pr�s
      .</p><p>
      Tamen Viktoro promenadis tie &#x109;i kaj tie en la pre&#x11D;ejo, legante la nomojn surskribitajn sur la konfesejoj. Vidinte ke tiu, kiu trovi&#x11D;as en la kapelo, en kiun estis metita la infano, apartenas al vikario nomita Frikarto, li alpa&#x15D;is al la pedelo.</p><p>
      � &#x108;u la sinjoro abato Frikarto estas en sia konfesejo? li petis &#x11D;entile.</p><p>
      � Mi ne kredas, sinjoro; sed vi povas certi&#x11D;i mem pri tio.</p><p>
      � &#x108;u vi povus min konduki? Mi ne konas la pre&#x11D;ejon.</p><p>
      � Nu, &#x11D;i trovi&#x11D;as tie, respondis la oficisto kun montra gesto malpacienca.</p><p>
      � Danke, sinjoro. Post unu sekundo, li revenis al la pedelo, al kiu li diris per mirigita tono:</p><p>
      � Sinjoro, mi kredas, ke trovi&#x11D;as en la kapelo infano forlasita.</p><p>
      � &#x108;ielo! Kion ni faros de &#x11D;i?</p><p>
      � &#x108;ar Dio metis tiun infanon sur mian vojon, diris solene la kapitano, mi volas obei tion, kion mi konsideras kiel ordonon de la Superulo. Min &#x11D;in prenas sub mia protekto. &#x108;u vi povas doni al mi duonon da horo kaj peti de unu el viaj kolegoj, ke li bonvolu min kuniri por min apudesti kiel atestanto? Parolante, la junulo metis dudekfrankan moneron en la manon de la pedelo.</p><p>
      � Tute plezure, respondis la oficisto. Kiam oni proponas al mi bonan agon farotan, &#x109;iam oni min trovas preta. Mi petos de la sviso, ke li venu: kaj kredeble li ne rifuzos.</p><p>
      La sviso, ricevinte alian samvaloran moneron, konsentis. La tri viroj sin direktis al la urbodomo de la sesa kvartalo. Tie la du oficistoj de la pre&#x11D;ejo certigis, ke tiu infano estis trovita en unu el kapeloj de 
      Saint-Germaindes-Pr�s
      . La kapitano faris sian deklaracion, ripetante la frazon jam diritan al la pedelo kaj al la sviso.</p><p>
      Do la akto konstatanta la naski&#x11D;on de l� infano, kiun naskis Frederiko de Ruvezo kaj Valentino de Savinako, estis enskribita en la urbodomo de la sesa kvartalo sub tiu titolo beda&#x16D;rinde tro ofta: nekonitaj gepatroj.</p><p>
      Provizita de tiu necesega papero, Viktoro sin direktis al oficejo por nutristinoj, elektis hazarde unu el tiuj inoj, kaj &#x15D;in tuje dungis.</p><p>
      Tuj kiam tiu virino estis prezentinta sian mamon al la infano malsata, &#x109;i tiu rapidis al &#x11D;i, kaj &#x11D;in avide su&#x109;adis. Kiam la kapitano revenis hejmen, li trovis Josefinon lin atendantan.</p><p>
      � Kion vi faris de l� infano? &#x15D;i petis.</p><p>
      � Mi lin konfidis al nutristino.</p><p>
      � &#x108;u vi ne mensogas?</p><p>
      � Pro kio mi mensogus? Se mi lin &#x15D;teligis, mi tion faris nur &#x109;ar mi bezonas, ke li vivu por utili miajn projektojn.</p><p>
      � Sed kiaj do estas tiuj projektoj?</p><p>
      � Vi ilin konos, kiam estos alveninta la momento.</p><p>
      Sed, dum la vespero, Viktoro ricevis viziton kiu fortege lin &#x15D;ancelis kaj momente lin dubigis pri la ebleco de la ven&#x11D;o de li preparita.</p><p>
      Duponto, nerekonebla sub siaj maristaj vestoj, falis kiel bombo en lian fumejon, kaj rakontis senpa&#x16D;ze la katastrofon &#x109;e kiu li &#x109;eestis.</p><p>
      Vidinte ke la markizo rekonas sian propran filinon en tiu plendinda infanino tiel malfacile eltirita el la morto, Duponto komprenis, ke nun la afero la plej ur&#x11D;a estas sciigi lian mastron pri tiuj okazinta&#x135;oj. Pro tio, li rapide alkuris al la stacidomo kaj supreniris en la unuan vagonaron veturantan al Parizo.</p><p>
      � Do, diris la kapitano, fra&#x16D;lino de Prelongo estas savita.</p><p>
      � Jes; sed mi kredas ke &#x15D;i fartas malbonege.</p><p>
      � Kaj ge-Kamu&#x15D;oj?</p><p>
      � Amba&#x16D; malvivaj. Oni retrovis iliajn kadavrojn.</p><p>
      � Kaj tiun de Valentino?</p><p>
      � La maro ne ankora&#x16D; &#x11D;in redonis. Je Dio! &#x108;u &#x15D;i ne estus tiu blanka&#x135;o, kiun mi vidis funde de la barko, ekkriis la ekskondamnito, frapita de subita ideo.</p><p>
      Kaj li rakontis al la filo Lin&#x15D;ardo la fantazian apera&#x135;on, kiun li kredis ekvidi en la rebrilo de fulmofajro.</p><p>
      � Iluzio, karulo mia, nur iluzio, ekkriis la kapitano kun kompata rideto. Vi mem estis frenezi&#x11D;inta: kaj via malsana cerbo al vi montris fantomon.</p><p>
      � Estas eble, respondis Duponto, &#x109;ar la impreso estis tiel rapida, ke mi povas nenion certigi.</p><p>
      � A&#x16D;skultu, Josefino, diris Viktoro, sin turnante al sia amantino, vi ree eliros tuj.</p><p>
      � Jam, sopiris Josefino: mi kredis ke mi restos ok tagojn kun vi.</p><p>
      � Mi same: sed vi vidas ke neatenditaj cirkonstancoj devigas min al la tutplena &#x15D;an&#x11D;o de mia taktiko. Estas necesege ke fra&#x16D;lino de Prelongo vin trovu apud sia lito kiel eble plej rapide. Vi bezonos interparoladi kune por klarigi al &#x15D;iaj gepatroj &#x15D;ian &#x109;eeston &#x109;e la Kamu&#x15D;a domo kaj vian foreston dum la momento de l� elfalego. Necese estas, ke vi konservu la konfidon de via juna mastrino: &#x15D;i gratulos vin, &#x109;ar vi revenis en okazo tiel malfacila por &#x15D;i.</p><p>
      � Sed &#x15D;i petos kiamaniere mi estis sciigita: &#x109;ar mi povos prezenti al &#x15D;i neniun ta&#x16D;gan klarigon, &#x15D;i min suspektos de spionado. Malbona rimedo, karulo mia, por altiri al si la konfidon.</p><p>
      Viktoro pripensis dum kelkaj minutoj.</p><p>
      � Vi estas prava, li diris. Pro tio, vi pasigos la nokton tie &#x109;i, kaj eliros nun morga&#x16D; matene.</p><p>
      � Ho, dum la semajno ne estos fluinta, la situacio &#x109;iam restos sama.</p><p>
      � Ne; &#x109;ar de nun &#x11D;is morga&#x16D; mi elpensos ion. La kapitano prenis paperfolion, skribis sur &#x11D;i dekduon da linioj, kaj &#x11D;in faldinte, &#x11D;in metis en sian paperujeton. Preninte sian &#x109;apelon, li eklevi&#x11D;is.</p><p>
      � &#x108;u vi eliras? diris samtempe Josefino kaj Duponto.</p><p>
      � Jes; mi estos forestanta dum unu horo apena&#x16D;. Atendu min.</p><p>
      Kiam li trovi&#x11D;is sur la strato, li sin direktis al la oficejoj de la &#x135;urnalo 
      <emphasis>Figaro</emphasis>
      . Transirinte la sojlon:</p><p>
      � &#x108;u sinjoro Kroziero estas ankora&#x16D; en la &#x135;urnalejo? li petis de oficisto.</p><p>
      � Jes, sinjoro, kredeble li &#x109;eestas &#x109;e la redakciejo.</p><p>
      � &#x108;u vi bonvolas doni al li mian vizitkarton? Sub sia nomo, la kapitano krajonis:</p><p>
      � Por gravega komunika&#x135;o. Post kvarono da horo, la servisto revenis kaj diris respekte al la filo Lin&#x15D;ardo:</p><p>
      � Se vi bonvolas eniri, sinjoro, vi estas atendata. Kiel Duponto, Kroziero estis malnova licea kolego. Sed male de l� ekskondamnito, li sukcesis, kaj sekvis en la &#x135;urnalismo vojon brilan kaj rapidan. La kapitano tre bone sciis ke lian amikon sie&#x11D;adas &#x109;iuspecaj petadoj. Do, se, por ricevi tion, kion li intencis peti, li estus prezentonta nur la maljuni&#x11D;intan memoron de ilia iama kolegeco, tre kredeble la rekomenda&#x135;o ne sufi&#x109;us. Sed Viktoro havis pli bonajn sukcesilojn. La frato de Kroziero, malprudenta junulo, fari&#x11D;is militisto incitite de senpripensa ekmovo, kaj estis ankora&#x16D; nur suboficiro. &#x108;ar li trovi&#x11D;is en la skadro &#x109;efita de la filo Lin&#x15D;ardo, la protekto de lia superulo lin forte utilis por gajni la epoleton. Pro tio, la kapitano esperis ke, dank� al la fervorega amo de la maljuna frato al la juna, li povus &#x109;erpi en tiu sento la ilon necesan al la sukceso de siaj projektoj.</p><p>
      � Kiel, mia kara amiko, diris la &#x135;urnalisto, &#x109;u estas vi? Sed eniru do: kia estas la ka&#x16D;zo de via agrabla vizito?</p><p>
      � &#x108;u de longa tempo vi ricevis sciigojn pri via frato?</p><p>
      � Tiumatene, karulo mia, tiumatene.</p><p>
      � &#x108;u ili estas bonaj?</p><p>
      � Bonegaj.</p><p>
      � Nu, tio min tre kontentigas. Brava junulo, via frato; eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito. Ha! mi opinias, ke li rapide altgradi&#x11D;us, se li estus sufi&#x109;e protektita.</p><p>
      � Sed vi, mia kara amiko, vi kiu havas tiom da amikoj inter la superuloj, &#x109;u vi ne povus iom lin helpi?</p><p>
      � Mi ne atendis vian peton por agi. &#x134;us tiumatene mi parolis pri li kun supera oficiro.</p><p>
      � &#x108;u vere vi faris tion? Ho! tio estas tre amikema. Neniam vi scios kian dankemon mi sentas al vi.</p><p>
      � Nu, tio estas negrava&#x135;o: ni ne parolu pri tio, Via frato min interesas; kaj, zorgante pri li, mi faras nur mian devon. Mi venis al vi.</p><p>
      � Ja, vi estas prava: ne por paroli pri Eduardo vi trovi&#x11D;as en la &#x135;urnalejo.</p><p>
      Viktoro eligis el sia paperujeto la verketon de li skribitan hejme, anta&#x16D; duono da horo ...</p><p>
      � &#x108;u vi povus, karulo mia, presigi tiun noton?</p><p>
      � Tre facile, respondis Kroziero leginte; &#x109;ar mi supozas, ke vi garantias la realecon de l� okazinta&#x135;o.</p><p>
      � Tute. Mi eksciis tuj tiun nova&#x135;on de vidinta &#x109;eestinto. Neeble estos kulpigi la &#x135;urnalon pro mensogo.</p><p>
      � Tre bone. Tiam ni &#x11D;in presigos tuj kiam ni havos lokon.</p><p>
      � Mia kara Kroziero, diris Viktoro, rigardante sian amikon en la blanka&#x135;on de liaj okuloj, pro motivoj gravaj kaj propraj, mi dezirus, ke tiu nova&#x135;o estu presita en la morga&#x16D;an numeron.</p><p>
      � Diablo! Sed la komposto de la folio estas tute finita.</p><p>
      � &#x108;u la presado komencis?</p><p>
      � Ne ankora&#x16D;.</p><p>
      � Nu, &#x109;u estus neeble eligi unu artikolon malmulte interesan, kaj &#x11D;in anstata&#x16D;igi per la mia.</p><p>
      � Dio mia, la afero estas ebla. Atendu iom; mi min ekinformos.</p><p>
      Post kelkaj momentoj Kroziero revenis.</p><p>
      � Mi diris unu vorton pri tio al la direktoro: &#x109;ar la sciigo estas interesa kaj nekonita, li konsentas: &#x109;ar ni deziras konigi la nova&#x135;ojn pli frue al la aliaj &#x135;urnaloj. Vi ricevos ekzempleron morga&#x16D; matene.</p><p>
      � Danke, danke, diris la kapitano. Estu certa ke balda&#x16D; via frato estos nomita sub-le&#x16D;tenanto.</p><p>
      � Mi fidas al vi kaj al via malnova amikeco, respondis la &#x135;urnalisto, premante lian manon.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, Josefino apena&#x16D; veki&#x11D;is kaj havis okulojn ankora&#x16D; dormoplenajn, kiam Viktoro, dis&#x15D;irinte la banderolon de Figaro anta&#x16D; momento ricevita, legis la&#x16D;te artikolon tiel titolitan:</p><p><emphasis>De nia speciala korespondanto.</emphasis></p><p><emphasis>ELFALEGO DE KRUTA&#x134;O.</emphasis></p><p><emphasis>Terura katastrofo ek&#x135;etis la konsternon en la lo&#x11D;antaron de normandaj marbordoj. Dum la lasta ventego, apud Blazurbo, tuta kruta&#x135;o ekfalegis, fortirante en sia falo domon, en kiu lo&#x11D;is, kun sia edzino, malnova &#x109;asgardisto de la markizo de Prelongo. Tiumatene la maro realportis sur la sablon iliajn dispecigitajn kadavrojn. Ploriga detalo: la propra filino de la markizo, kiu, � dank� al neklarigebla fatalo, pasigis la nokton en tiu domo izolita, estis retrovita, dum la matenru&#x11D;o, al kro&#x109;ita sur roka elstara&#x135;o kaj bananta en sia sango. &#x15C;iaj vundoj estas tre gravaj: oni timas ke la malsanulino ne resani&#x11D;os. La malespero de gepatroj estas tute kortu&#x15D;anta.</emphasis></p><p>
      � Nun, karulino mia, &#x109;u vi komprenas? da&#x16D;rigis la kapitano: kiam la bela Matildo petos de vi klarigojn, vi montros la artikolon. Vi zorge aldonos ke, &#x11D;in leginte, vi tuj revenis por helpi al &#x15D;i. Tiam anstata&#x16D; ripro&#x109;o, &#x15D;i dankecon al vi &#x15D;uldos.</p><p>
      Josefino neniel respondis, kaj nur levis la okulojn al la &#x109;ielo, kunplektante la manojn. &#x108;u estis ebla kontra&#x16D;batalo kontra&#x16D; viro kiel Viktoro, kiu sukcese ludis kun malfacila&#x135;oj &#x15D;ajne plej nevenkeblaj.</p><p>
      � Nun, da&#x16D;rigis la kapitano, &#x109;io estas anta&#x16D;vidota. Eble fra&#x16D;lino de Prelongo ne ankora&#x16D; parolis: eble, kiam vi alvenos en la kastelon, oni vin unue demandos. En tiu okazo, jen estas tio, kion vi rakontos.</p><p>
      Kaj, farinte al la junulino tre klare kaj tre precize &#x15D;ian lecionon, la filo Lin&#x15D;ardo elirigis sian amantinon: kaj la malfeli&#x109;a knabino refaris malgaje la voja&#x11D;on al Prelongo.</p><p>
      Viktoro &#x11D;uste divenis, konjektante ke Matildo ne ankora&#x16D; parolis. De kiam &#x15D;i estis alportita en sian &#x109;ambron, la plendinda junulino ne eliris el la senmoviga rigidigo, en kiun &#x15D;in &#x135;etis la cerba frapado. &#x15C;iaj gepatroj malesperis, kredante, ke tio estas simptomoj de frenezeco. La doktoro ilin rekura&#x11D;igis kiel eble plej bone; sed li mem ne estis tute konvinkita. Pri la vundoj eksteraj, &#x109;ar ili tu&#x15D;etis nur la ha&#x16D;ton, dank� al konvenaj banda&#x11D;oj ili rapide cikatri&#x11D;is.</p><p>
      La markizino sidis apud la lito de sia filino, kiam &#x15D;ia &#x109;ambristino alkuris sufoki&#x11D;ante.</p><p>
      � Via Mosto, &#x15D;i diris, via Mo&#x15D;to; jen Josefino kiu alvenas.</p><p>
      Ja, &#x15D;i estis la kuzino de Viktoro, kiu revenis el Parizo. De kiam &#x15D;i estis elirinta el Prelongo kun sia juna mastrino, &#x15D;i vivis ekzistadon tute neordinaran, ku&#x15D;ante nokte sur la matraco de la barko, sur la kanapo de l� vagonoj, a&#x16D; en la lo&#x11D;ejo de sia amanto, kaj tio ne multe &#x15D;in ripozigis. Pro tio, kiam &#x15D;i alvenis en la kastelon, &#x15D;iaj bistraj okulejoj, &#x15D;iaj kuntiritaj trajtoj, kaj &#x15D;ia pali&#x11D;anta viza&#x11D;o montris sufi&#x109;e la pruvon de &#x15D;ia lacegeco.</p><p>
      &#x15C;in vidante, la markizino sentis impreson de mirego.</p><p>
      � Fine, &#x15D;i diris severtone, mi esperas ke vi klarigos ...</p><p>
      � Sed &#x15D;ia fra&#x16D;lina kredeble &#x109;ion rakontis al via markizina Mo&#x15D;to.</p><p>
      � Mia filino estas nun tute nekapabla elparoli e&#x109; unu vorton.</p><p>
      � Mi &#x135;uras al via Mo&#x15D;to, ke mi tute nesciis tion.</p><p>
      � Fine, kion tio signifas? Mi kredis ke vi trovi&#x11D;is en Parizo kun via mastrino. Subite oni trovas mian malfeli&#x109;an infaninon alkro&#x109;itan sur Blazurba kruta&#x135;o: kaj &#x15D;ia &#x109;ambristino reaperas nur post du tagoj.</p><p>
      � Jen estas, via Mo&#x15D;to, kiel la aferoj okazis. De tri tagoj ni trovi&#x11D;is en la mona&#x125;inejo, kiam &#x15D;ia fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to, pro motivoj tute nekonitaj de mi, diris anta&#x16D;hiera&#x16D;: �Josefino, faru la paka&#x135;ojn. Ni eliras.� Mi sciis ke la enfermi&#x11D;o estis da&#x16D;ronta dum na&#x16D; tagoj; pro tio, mi konfesas, ke mi sentis min iom mirigita. Sed mi devis nur obei, kaj tion mi faris. Ni supreniris en kale&#x15D;on. Kiam ni alvenis al la stacidomo, la vagonaro, kiun &#x15D;ia Mo&#x15D;to intencis uzi, jam estis elirinta de unu horo, &#x109;ar oni liveris al ni montrojn malverajn: pro tio ni povis forlasi Parizon nur dum la tagmezo. Kiam vesperi&#x11D;is, ni trovi&#x11D;is en la fakego rezervita por sinjorinoj solaj, kaj ni amba&#x16D; dormetis, kiam &#x15D;ia Mo&#x15D;to subite veki&#x11D;is, rigardis tra la fenestro kaj ekkriis:</p><p>
      � Sed ni estas alvenintaj, Josefino; rapidu. Ni saltis el la vagono, kaj la vagonaro eliris. Tiam &#x15D;ia Mo&#x15D;to ekvidis sian eraron. Anstata&#x16D; malsupreniri en Prelongo, ni malsupreniris en Blazurbo. La oficisto ne anoncis la staciojn: kaj, &#x109;ar &#x109;iuj tiuj stacidomoj simili&#x11D;as, eraro estis ebla, precipe dum la nokto. Mi diris tiam:</p><p>
      � Kion ni faros, via Mo&#x15D;to?</p><p>
      � &#x108;u vi timas piedan iradon &#x11D;is la maro?</p><p>
      � Ne; via Mo&#x15D;to tion bone scias.</p><p>
      � Nu, ni iru al mia nutristino kaj petu &#x15D;ian gastigon. Mi pli amas pasigi la nokton en &#x15D;ia domo ol en vila&#x11D;a hotelo.</p><p>
      Tuj dirite, tuj farite. Ge-Kamu&#x15D;oj nin akceptis brako malferme, tio estis anta&#x16D;videbla. &#x15C;ia Mo&#x15D;to tre laca jam ku&#x15D;is en sia lito, kiam la patrino Kamu&#x15D;o diris:</p><p>
      � Mi kredas ke la &#x11D;ardena krado restis malfermita.</p><p>
      � Trankvili&#x11D;u, mi respondis, mi &#x11D;in ekfermos.</p><p>
      En momento kiam mi transiris la korton, mi sentis ke la tero tremas sub miaj piedoj. Mi rapidis kiel frenezulino tra la kampoj, kaj mi vidis ke, post du pa&#x15D;oj, kavi&#x11D;as profundega truo, en kiun la domo malaperis.</p><p>
      � Kial vi ne revenis tuj en la kastelon? demandis la markizino.</p><p>
      � Ha! via Mo&#x15D;to, &#x109;u mi sciis tion, kion mi faris? Mi estis tiel terurita, ke dum la tuta nokto mi mar&#x15D;is rekten anta&#x16D; mi, nesciante kien mi iras. Kiam mateni&#x11D;is, mi alvenis al urbo, kies mi ne konas e&#x109; nomon, kaj mi supreniris en elirontan vagonaron. Mi havis nur unu ideon: forkuri, forkuri rapidege landon, kies tero ne estas firma, en kiu oni estas minacata de tuja enfaligo. Fine mi dormis dum kelkaj horoj en hotela &#x109;ambro; kaj tiam, sed nur tiam, mi sentis, ke miaj ideoj iom post iom revenas. Tiam mi volis scii &#x109;u oni jam konas la katastrofon: pro tio, mi a&#x109;etis &#x135;urnalon. Estas &#x11D;i kiu al mi sciigis, ke &#x15D;ia fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to trovi&#x11D;as dan&#x11D;ere vundita sed vivas ankora&#x16D;. &#x108;ar &#x15D;i ne mortis, mia devo min alvokis al &#x15D;i; kaj mi revenis.</p><p>
      � Nu, ekkriis la markizino, &#x109;u la presaro jam sin okupas pri tiu okazinta&#x135;o?</p><p>
      � Mi konservis la &#x135;urnalon. Se via Mo&#x15D;to deziras legi, jen estas &#x11D;i.</p><p>
      � Mi dezirus scii, diris sinjorino de Prelongo, leginte la noton, per kia frenezo estas instigitaj tiuj &#x135;urnalistoj, por ke ili rakontu tiel maldiskrete la historiojn de aliaj homoj. Kvankam tie trovi&#x11D;as nenio malhonora por ni, tamen mi estus pli aminta, ke tiu afero ne disvasti&#x11D;u.</p><p>
      Tiam &#x15D;ia rigardo falis sur Josefinon, &#x11D;is nun ekzamenitan de &#x15D;i nur neperfekte.</p><p>
      � Sed kiel vi estas pala, &#x15D;i diris; vi &#x15D;ajnas malsana.</p><p>
      � Malsana! Ho! ne, via Mo&#x15D;to, sed nur lacega. De du tagoj, mi ne englutis panpeceton: entute mi dormis nur tri horojn.</p><p>
      � Iru ripozi.</p><p>
      � &#x108;u anta&#x16D;e mi ne povos vidi &#x15D;ian fra&#x16D;linan Mo&#x15D;ton?</p><p>
      � Kiel vi volos, respondis malgaje sinjorino de Prelongo; sed &#x15D;i ne vin rekonos. &#x15C;ia animo forestas for de &#x15D;ia korpo.</p><p>
      Kaj la malfeli&#x109;a patrino ekploregis. Tiu malespero profunde kortu&#x15D;is Josefinon. &#x15C;i diskrete eliris kaj supreniris al sia &#x109;ambro.</p><p>
      Post ripoza nokto, &#x15D;iaj fortoj estis tute restarigitaj. &#x15C;i do povis helpi sinjorinon de Prelongo por la observado de la malsanulino, kiu prezentis &#x109;iam neniun inteligentecan signon.</p><p>
      Fine, ian vesperon, dum Josefino trovi&#x11D;is sola apud sia juna mastrino, Matildo malfermis okulojn tiufoje tre vivajn. Rekonante sian &#x109;ambristinon, &#x15D;i diris per malforta vo&#x109;o:</p><p>
      � Kio do okazis?</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to trankvili&#x11D;u, respondis Josefino; iom post iom mi al vi klarigos &#x109;ion. Sed precipe diru nenion, parolu kun neniu, anta&#x16D; kiam mi estos koniginta al vi tion, kion vi devos rakonti.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKUNUA
    </strong></p><p>
      Sin klinante al la orelo de fra&#x16D;lino de Prelongo, &#x15D;ia &#x109;ambristino ripetis la rakonton jam faritan de &#x15D;i al la markizino. &#x108;iumomente Matildo skuis la kapon jese kaj aprobe.</p><p>
      � Mi akceptas, &#x15D;i diris, la historion elpensitan de vi. Mi vin gratulas: vi donis pruvon de supera inteligenteco. &#x108;io estis anta&#x16D;vidita; kaj via klarigo anta&#x16D;respondas &#x109;iujn demandojn.</p><p>
      � &#x108;ar mi ne konis viajn intencojn, via Mo&#x15D;to, mi &#x109;iam timis, ke miaj elpensoj malutilus viajn projektojn. Beda&#x16D;rinde vi ne opiniis, ke mi estas sufi&#x109;e inda de via fido: sen tio, mi estus parolinta pli maltime.</p><p>
      � Vi estas prava, Josefino. Sed min ligas terura &#x135;uro. Anta&#x16D; la krucifikso, mi &#x135;uris sur la animojn de Prelongoj mortintaj por la re&#x11D;o kaj por Francujo. En nia familio, tiu &#x135;uro estas sanktega: ne ekzistas ekzemplo, ke unu Prelongo &#x11D;in malrespektis. Kiam mi devus suferi pro &#x11D;i la plej grandajn malfeli&#x109;a&#x135;ojn, kiam e&#x109; pro &#x11D;i mi devus morti, neniam mi &#x11D;in perfidos.</p><p>
      Parolante la malsanulino eksciti&#x11D;is. &#x15C;i refalis sur la kapkusenon, lacega, sufoki&#x11D;anta. Josefino da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Sed, via Mo&#x15D;to, kial vi tiel kortu&#x15D;i&#x11D;as? Nenio vin devigas al la konigo de viaj sekretoj. Volu e&#x109; min senkulpigi pro la malkonveneco de mia pripenso.</p><p>
      &#x108;io refalis en la silenton. Matildo iom ekdormetis. La unutona tik-tako de l� horlo&#x11D;o nur malkvietigis la trankvilecon iom pezetan de tiu malsanulina &#x109;ambro.</p><p>
      Subite la junulino reparolis:</p><p>
      � Diru do, Josefino: &#x109;ar vi devis reveni nur post na&#x16D; tagoj, kial do vi trovi&#x11D;as &#x109;i tie?</p><p>
      � Ha! via Mo&#x15D;to, tuj kiam mi legis en la &#x135;urnalo la rakonton pri la katastrofo, mi kredis ke mia devo ...</p><p>
      � Kiel? &#x108;u la &#x135;urnaloj jam parolis pri &#x11D;i?</p><p>
      � Jes, via Mo&#x15D;to: se tio vin interesas, mi konservis la numeron.</p><p>
      � Legu, legu, ekkriis Matildo. Kiam la &#x109;ambristino estis leginta, fra&#x16D;lino de Prelongo sulkigis siajn brovojn, kaj faris la samajn rimarkojn ol sia patrino.</p><p>
      Poste &#x15D;i petis:</p><p>
      � &#x108;u oni trovis aliajn korpojn ol tiujn de Kamu&#x15D;o kaj de mia nutristino? Elparolante tiujn vortojn, Matildo havis larmojn en sia vo&#x109;o, &#x109;ar &#x15D;i pensis al la terura morto, kiu pereigis tiujn gemaljunulojn, kiujn &#x15D;i amis tiel kore.</p><p>
      � Ne, via Mo&#x15D;to, respondis Josefino; jam tio sufi&#x109;as.</p><p>
      � Tio e&#x109; sufi&#x109;egas, aldonis fra&#x16D;lino de Prelongo.</p><p>
      Post unu momento, &#x15D;ia &#x109;ambristino a&#x16D;dis &#x15D;in murmurantan:</p><p>
      � Tio estas tre stranga. Matildo pensis al sia amikino. Kio &#x15D;i fari&#x11D;is? Se &#x15D;i estas malviva, kial oni ne retrovis &#x15D;ian kadavron, samtempe kun la du aliaj? Oni havu neniun diveniga&#x135;on pri la korpo de l� infaneto, la junulino ne estis tre mirigita pro tio. En tia elfalego, esta&#x135;eto tiel eta kiel novnaskito povas malaperi, lasinte neniun postsignon; sed Valentino ... Aliparte se fra&#x16D;lino de Savinako estis mirakle savita, kial &#x15D;i per ia rimedo ne konigas sian ekziston? Fra&#x16D;lino de Prelongo laborigis sian kapon por trovi respondon al tiuj demandoj; sed, malgra&#x16D; &#x15D;iaj penadoj, la problemo restis nesolvebla. &#x108;ar &#x15D;ia dolorigita cerbo ne estis ankora&#x16D; tre fortika, tia laboro &#x15D;in tiel lacigis, ke fine &#x15D;iaj ideoj ekkonfuzi&#x11D;is; kaj &#x15D;i refalis en sian dormeton.</p><p>
      Sciigite de Josefino pri la vera spirita renaski&#x11D;o de sia filino, la markizino rapide alkuris.</p><p>
      En la stato de duondormo en kiu trovi&#x11D;is fra&#x16D;lino de Prelongo, &#x109;iuj eksteraj bruoj estis a&#x16D;dataj de &#x15D;i. La pordo malfermi&#x11D;anta &#x15D;in vekis. &#x15C;i prezentis siajn brakojn al sia &#x11D;ojega patrino, kaj ekkriis:</p><p>
      � Panjo, kisu min; mi estas resanigita.</p><p>
      � Filino mia, mia adorata infanino, fine vi min rekonas: mi vin revidas, mi vin retrovas; estas vere mia kara Matildo, kiun mi premas en miaj brakoj, sur mian koron. Ho! kiel mi estas feli&#x109;a! &#x108;ielreganto, estu benita; &#x109;ar fine vi kompatis miajn larmojn, kaj vi redonis la sunan radion, kiu lumigas al mia vivo kaj &#x11D;in varmigas.</p><p>
      Post tiu pre&#x11D;o, la patrino, aliformigita de la feli&#x109;eco, sidi&#x11D;is apud la liton de sia filino, prenis unu el &#x15D;iaj manoj inter la siaj, kaj senmovi&#x11D;is en muta rigardado.</p><p>
      Kiam alvenis la markizino, Josefino senbrue eliris, kaj supreniris al sia &#x109;ambro, por sciigi Viktoron pri la interparolado okazinta inter &#x15D;i kaj &#x15D;ia juna mastrino.</p><p>
      Post kelkaj minutoj de reciprokaj karesoj.</p><p>
      � Panjo, komencis la junulino ...</p><p>
      � Ne parolu, karulino mia, ne lacigu vin. Lasu min vin rigardadi. Retrovi en viaj okuloj la esprimon de la penso kaj de la vivo al mi lar&#x11D;e sufi&#x109;as.</p><p>
      � Ne, panjo; necese estas, ke mi rakontu &#x109;ion. Ekzistas aferoj, kiujn Josefino ne povis klarigi, &#x109;ar &#x15D;i ilin nescias. Kredeble vi estas mirigita, maltrankvila. Mi devas sciigojn.</p><p>
      � &#x108;ar vi tion absolute deziras, mi vin a&#x16D;skultas.</p><p>
      � Mi skribis al vi ke Valentino revenos; mi eraris. Ha! &#x15D;i estas nun tre aliformigita. Kredeble neniam ni revidos &#x15D;in.</p><p>
      Dirante tiujn vortojn, kiuj en &#x15D;ia bu&#x15D;o havis teruran sencon ka&#x15D;itan, la junulino ne povis deteni siajn larmojn.</p><p>
      � Pro tio, &#x15D;i aldonis rapide, mi &#x15D;in forlasis multe pli frue al mi tion konjektis.</p><p>
      La ploregoj pliofti&#x11D;is tiel forte, ke la markizino respondis per tono neamikema:</p><p>
      � Mi &#x109;iam tion diris; sed vi ne volis min kredi. Valentino estas nur maldankulino kaj malhumilulino. &#x15C;i estas persono tute senigita da koro. Mi opinias, ke vi estas tute malprava, tiel &#x109;agreni&#x11D;ante pro &#x15D;i.</p><p>
      Tiuj maljustaj paroloj pligrandigis ankora&#x16D; la &#x109;agrenon de fra&#x16D;lino de Prelongo. A&#x16D;di ke &#x15D;ia amikino, kiun &#x15D;i tiel amis, estas kalumniata tiel malafable, en momento kiam la maro rulas eble &#x15D;ian dispecigitan kadavron, kaj ne povi rajte &#x15D;in defendi, estis por la amema koro de Matildo kruelega turmento. Sed tia estis la falseco de la situacio en kiu amba&#x16D; trovi&#x11D;is, ke fra&#x16D;lino de Prelongo povis savi la honoron de Valentino nur lasante kulpigi &#x15D;in anta&#x16D; si, plie &#x15D;in kulpigante mem. Pro tio, &#x15D;i respondis nur per tiuj vortoj:</p><p>
      � &#x108;u vi bonvolas min tre plezurigi, panjo?</p><p>
      � Certe, karulineto mia.</p><p>
      � Promesu ke neniam vi reparolos pri mia amikino, e&#x109; ke neniam &#x15D;ia nomo estos elparolita inter ni.</p><p>
      � Ho! tutkore. Kiam iu montri&#x11D;as malinda de la amikeco kiun mi al &#x11D;i montris, mi penas forgesi e&#x109; &#x11D;ian memoron.</p><p>
      La markizino respektis sian promeson. De tiu tago oni ne parolis plu pri Valentino de Savinako, kvaza&#x16D; &#x15D;i neniam estus ekzistinta.</p><p>
      De l� akcidento okazinta al lia fian&#x109;ino, sinjoro de Blasano, kiu pro diskreteco ne kura&#x11D;is transiri la sojlon de &#x15D;ia &#x109;ambro, sendis al &#x15D;i &#x109;iutage belegan bukedon plej ofte faritan el blankaj tulipoj, el kamelioj kaj el Bengalaj rozoj; &#x109;ar la dolorigita cerbo de la junulino ne toleris sen malsanigo la fortajn parfumojn de l� heliotropo, de la jasmeno kaj de la gardenio.</p><p>
      La florojn &#x109;iam akompanis verketo &#x11D;entile skribita &#x109;u proze &#x109;u verse. La &#x109;efa pensa&#x135;o estis &#x109;iam sama: la espero ke fra&#x16D;lino de Prelongo balda&#x16D; resanigita fine rekompensos sian fian&#x109;on, pro lia longa atendado, bonvolante akcepti la titolon de dukino. Kiam &#x15D;i legis tiujn delikatajn kaj korektajn strofojn, Matildo ridetis pro plezuro. &#x15C;i diris ke, &#x109;ar edzini&#x11D;o estas neevitebla&#x135;o, &#x15D;i estas tre feli&#x109;a, renkontinte viron kiel la dukon:</p><p>
      � Mi estas certa, &#x15D;i pensis, ke lia supera &#x11D;entileco trovos rimedon por afabligi la malagrabla&#x135;ojn, kiujn mi anta&#x16D;vidis en la rilatoj inter geedzoj.</p><p>
      Ian tagon, en sia poezia entuziasmo, Gastono volis priskribi la luksa&#x135;ojn kaj la belega&#x135;ojn de la religia ceremonio. Dum longa tempo li ser&#x109;is rimon al la vorto cierge (kandelego). Tedita, &#x109;ar li trovis nenion ta&#x16D;gan, li fine uzis la vorton vierge (virga), &#x109;ar la malri&#x109;eco de la franca lingvo ne al li permesis alian rimvorton.</p><p>
      Tiu termino, tie metita iom kiel &#x15D;topilo, ru&#x11D;igis fra&#x16D;linon de Prelongo. &#x15C;i sin demandis terure &#x109;u, de sia el falo, &#x15D;i meritis ankora&#x16D; tiun epiteton. &#x15C;ia kortu&#x15D;eco estis tia, ke &#x15D;i volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto.</p><p>
      � Precipe, &#x15D;i aldonis finante, mi volas ke Gastono bone sciu mian opinion pri tio: se ian tagon li devas montri la plej malgrandan malfidon, a&#x16D; e&#x109; fari la plej malfortan aludon al tio kio okazis, neniam mi tion pardonos.</p><p>
      Tiu deklaracio treege impresis la markizinon. &#x15C;i sciis ke por multaj viroj tiu detalo estas gravega. Pro tio, &#x15D;i tremante prenis aparte sinjorinon de Blasano, kaj al &#x15D;i rakontis la interparoladon okazintan kun &#x15D;ia filino. Sed, dum la vespero mem, &#x15D;i estis tute rekura&#x11D;igita, &#x109;ar la dukino al &#x15D;i diris per gaja tono:</p><p>
      � Jen estas, sinjorino, tion kion respondis mia filo: �Mi konas fra&#x16D;linon de Prelongo jam de kvar jaroj. Pli ol &#x109;iu ajn mi povis konstati la tre &#x15D;atindajn kvalitojn de &#x15D;ia karaktero kaj de &#x15D;ia koro. Mi estus malnoblulo, se mi dubus e&#x109; unu momenton. La malfeli&#x109;a infanino estas jam sufi&#x109;e plendinda, estinte vundita en sia karno; kaj mi ne pligravigos la frapadojn de la Fatalo, vundante &#x15D;in miavice en &#x15D;ia indeco kaj en &#x15D;ia hontemo.�</p><p>
      &#x108;ar Matildo estis tute resanigita, oni fine datumis la geedzi&#x11D;on al la dekkvina de Julio: kaj &#x109;iu febre klopodis por esti preta en tiu dato.</p><p>
      Josefino &#x109;iam informis Viktoron pri tio, kio okazis en la kastelo: sed nun &#x15D;in tedegis tiu malnobla metio. Ja &#x15D;in teruris &#x15D;ia amanto; sen tio jam de longa tempo &#x15D;i estus rompinta &#x109;iun korespondan rilaton kun li. Sed &#x15D;i sciis, ke li estas kapabla de &#x109;iuj malbona&#x135;oj; kaj la lastaj fari&#x11D;oj al &#x15D;i pruvis, ke la malvenko estas certa, kiam malfeli&#x109;e oni provas kontra&#x16D; li ian batalon.</p><p>
      Aliparte alia sento enirigis konsciencripro&#x109;ojn en la animon de la junulino, kiu restis kore honesta malgra&#x16D; &#x15D;iaj realaj kulpoj kaj &#x15D;ia kunkulpeco. Intime vivante kun Matildo, &#x15D;i estis devigita admiri la belan karakteron de fra&#x16D;lino de Prelongo. &#x15C;i sentis sin malnoblega, parto prenante konspiron, kies &#x15D;i ne konis naturon, sed kiu povis celi nur la pereon de &#x15D;ia juna mastrino. Pro tio, &#x15D;i &#x11D;oje vidis, ke alvenas la dato de &#x15D;ia edzini&#x11D;o kun la duko de Blasano. &#x15C;i komprenis ke Matildo, fari&#x11D;inte dukino, trovi&#x11D;os &#x15D;irmata for de Viktoraj entreprenoj.</p><p>
      Fine pli fortika sento aldoni&#x11D;is al la konfuzaj impresoj agiti&#x11D;antaj interne de &#x15D;i, kaj e&#x109; ilin superis. &#x15C;i ne forgesis sian interparoladon kun la kapitano, dum la morga&#x16D;a tago post sia memmortiga provo. &#x15C;i memoris, ke la junulo intencis edzi&#x11D;i kun la filino de la markizo, por ke &#x15D;i fari&#x11D;u por li &#x15D;tuparo al plej altaj estonta&#x135;oj. Sendube li al &#x15D;i certigis ke, dank� al &#x15D;ia kunkulpeco, &#x15D;i fari&#x11D;os iam la Prelonga kastelmastrino. Sed Josefino estis konvinkata, ke li faris tiun promeson nur por varmigi &#x15D;ian entuziasmon, kaj kura&#x11D;igi &#x15D;ian sindonemon al la plenumado de siaj projektoj.</p><p>
      Fine alvenis la dato, fiksita de fra&#x16D;lino de Prelongo mem. La morga&#x16D;an tagon, &#x15D;i aliros al la altaro, sub la blanka vualo de novaj edzini&#x11D;antoj, kronata de l� oran&#x11D;a floro, simbolo de senkulpeco.</p><p>
      La kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn. &#x108;iuj familioj &#x109;eestintaj &#x109;e la bapto de Matildo denove kunvenis en Prelongon: e&#x109; kelkaj inter ili alkondukis kun si sian servistaron. &#x108;ar la loko mankis por la lakearo, la servistoj disi&#x11D;is en la tuta vila&#x11D;o, ku&#x15D;i&#x11D;ante &#x109;e la anoj kiuj havis liton disponeblan. Pro tio, la Prelongaj stratoj estis plenaj da multaj viza&#x11D;oj fremdaj al la lando. Dum la tagmezo, Josefino transiris la placon, farante komision, kiam &#x15D;i sentis, ke malforte tu&#x15D;as &#x15D;ian &#x15D;ultron viro tute nekonita de &#x15D;i. Kun sia lar&#x11D;a barbo, siaj bluaj okulvitroj, kaj sia longa surtuto, li havis malprecizan &#x15D;ajnon de germana profesoro.</p><p>
      � Venu, li diris; necese estas, ke mi parolu kun vi.</p><p>
      � Lasu min trankvila; mi ne konas vin.</p><p>
      � Vi eraras.</p><p>
      Alproksimi&#x11D;ante al &#x15D;ia orelo, la nekonatulo murmuris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Mi estas sendita de Viktoro. Josefino sentis sin pali&#x11D;anta. De kiam &#x15D;i, forlasinte Parizon, estis reveninta Prelongon por flegi sian mastrinon, por la unua fojo &#x15D;i a&#x16D;dis pri sia amanto. Tiu longa silento &#x15D;in esperigis, ke la kapitano forlasis siajn projektojn.</p><p>
      La nekonatulo malfermis pordegon alirigantan en farmodoman korton plenan da kortbirdaro man&#x11D;etadanta en sterko. Anta&#x16D;irante la &#x109;ambristinon, li al &#x15D;i suprenrampigis &#x15D;tupetaron kondukantan al fojnejo. Kiam amba&#x16D; sidis sur pajlofasko, la mistera persono ekkriis:</p><p>
      � Unue mi ekelmetos tiun maskon, kiu min varmigas. Rapidege li eligis sian &#x109;apelon, kaj kun &#x11D;i la perukon, la okulvitrojn kaj la malveran barbon al &#x11D;i alligitajn.</p><p>
      � Duponto! ekkriis Josefino mireganta.</p><p>
      � Jes, fra&#x16D;lino. Mi vidas, ke mia masko min aliformigas sufi&#x109;e bone, &#x109;ar vi mem ne min rekonis.</p><p>
      � Kion vi venas fari &#x109;i tien.</p><p>
      � Mi obeas la ordonojn de la kapitano.</p><p>
      � Mi tion suspektas. Sed kia estas via celo?</p><p>
      � Malhelpi la edzini&#x11D;on de fra&#x16D;lino de Prelongo. Pro tio, mi bezonas vian helpon. Mi do kura&#x11D;is vin haltigi sur la strato, kaj vin suprenrampigi &#x109;i tien, por ke ni povu interparoli tute sendan&#x11D;ere.</p><p>
      Josefino ne atentis la klarigojn de Duponto. Nur unu frazo sonis en &#x15D;ia orelo: �Malhelpi la edzini&#x11D;on de fra&#x16D;lino de Prelongo.� &#x108;iam &#x15D;i tion timis. Viktoro volis posedi la junan kastelmastrinon; pro tio li devis malhelpi ke &#x15D;i apartenu al alia viro. Ha! li ne forgesis siajn malnovajn projektojn! &#x108;u tia viro estis kapabla forlasi revon karesitan de longa tempo? Sed tiam, se Matildo edzini&#x11D;as kun li, estas Josefino mem kiu fari&#x11D;os la ofero. Li utiligis la amegon, kiun &#x15D;i sentas al li por fari &#x15D;in la sklavino de &#x109;iuj siaj projektoj, la kunkulpantino de &#x109;iuj siaj malnobla&#x135;oj. Kaj nun, &#x109;ar li ne bezonas plu &#x15D;in, li &#x15D;in &#x135;etas en angulon, kiel malnovan &#x109;ifona&#x135;on eluzitan, kiu ne estas plu utiligebla. Por dormadigi &#x15D;iajn suspektojn, li parolis pri ven&#x11D;o trafota, pri malnova konto reguligota. Sed, ne; tio ne okazos tiamaniere. Kion &#x15D;i faros? &#x15C;i nescias; sed &#x15D;i ne pereos ne kontra&#x16D;batalinte. Instigite de sia amo, &#x15D;i estas certa pri la venko. Se &#x15D;i refalos rompita, &#x109;i tie trovi&#x11D;as Violano kiu estos fidela, se iam la la&#x16D;danumo &#x15D;in perfidis.</p><p>
      Subite &#x15D;i ektremetis, a&#x16D;dante Duponton kiu diris:</p><p>
      � Al kio do vi pripensas? Vi &#x15D;ajnas tute priokupata. Josefino komprenis, ke &#x15D;i devas ruzi kaj &#x15D;ajne aprobi la projektojn de la kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontra&#x16D;batali pli sukceseble.</p><p>
      � Mi pensis al tio, kion vi rakontis, &#x15D;i respondis. Vi diras ke vi bezonas min; sed pro tio necese estas, ke mi sciu ...</p><p>
      � Sed mi deziras vin instrui; e&#x109; mi supreniris &#x109;i tien nur pro tio.</p><p>
      Malla&#x16D;te li rakontis la&#x16D; la plej etaj detaloj la planon elpensitan de Viktoro, planon kiun li, Duponto, estis komisiita plenumi.</p><p>
      &#x108;iu frazo elirinta el la bu&#x15D;o de &#x15D;ia interparolanto enirigis tremeton en la vejnojn de la junulino.</p><p>
      � Mi ne vidas, &#x15D;i diris, pro kio mi estus necesega.</p><p>
      � Certe la vorto necesega ne estas esprimo tute &#x11D;usta: sed vi konsentos, ke vi povas tre utili al mi.</p><p>
      � Mi tion ne malkonsentas. Josefino silentis momente, kaj da&#x16D;rigis post unu minuto:</p><p>
      � A&#x16D;skultu min, Duponto: vi estas plenumonta agon tute malnoblegan. Kredu min; &#x11D;in forlasu.</p><p>
      Se la junulo ne estus estinta tiel priokupata, &#x15D;i ne estus povinta deteni ridegon, vidante la miregantan mienon de l� ekskondamnito a&#x16D;dinta tiujn vortojn.</p><p>
      � Ta, ta, ta, ta, &#x109;u vi frenezi&#x11D;as, belulino mia? Sed &#x11D;in forlasi estas samtempe forlasi la rekompenson promesitan de Viktoro. Eksciu do ke nun la administrado de mia poseda&#x135;o al mi ka&#x16D;zas neniun zorgadon.</p><p>
      � Nu, amiko mia, &#x109;u por kelkaj ormoneroj vi riskos la ju&#x11D;istaron, la malliberejon, pli eble?</p><p>
      � Etino mia, oni revenas de &#x11D;i: mi tion tre bone scias. Cetere mi ne alvenis &#x109;i tien por a&#x16D;skulti morala&#x135;ojn. Inter ni, karulino mia, tio ne ta&#x16D;gas al vi, kredu min, sed tute ne. Se vi ne volas helpi al mi, Dio mia, mi min senigos da vi.</p><p>
      � &#x108;u Viktoro mem al vi konsilis, ke vi vin turnu al mi?</p><p>
      � Ne; li e&#x109; rekomendis, ke mi neniel parolu al vi pri tio. Sed mi vidis vin aganta; mi scias ke vi estas tre lerta: tiam mi pensis, ke vi ne rifuzos vian helpon, &#x109;ar vi tion faris alifoje.</p><p>
      � Ha! Viktoro volis, ke mi sciu nenion, murmuris la junulino. La fripono! Li min malfidis.</p><p>
      � Mi ne scias. Sed mi vidas, ke li estis prava. Certe sekvinte lian konsilon, mi estus pli bone inspirita.</p><p>
      Frapita de subita ideo, Josefino ekkriis:</p><p>
      � Kiom da mono li promesis?</p><p>
      Duponto &#x15D;anceli&#x11D;is.</p><p>
      � Ha! vi povas diri tion al mi. Mi estas tro komprometita por vin perfidi. Vi tion tre bone scias.</p><p>
      � Tio estas vera. Por la tuta entrepreno, li donas du dek mil frankojn, dek mil anta&#x16D;e, kiujn mi jam enkasigis, kaj dek mil post la tuta plenumo: mi ilin ricevos morga&#x16D; vespere.</p><p>
      � Atendu min dum unu minuto. Lasinte sur lia pajlofasko la ekskondamniton miregitan, la &#x109;ambristino malsupreniris la &#x15D;tupetaron per tri saltoj, alkuris al la kastelo, supreniris al sia &#x109;ambro, prenis la paperujeton al &#x15D;i donitan de Matildo anta&#x16D; &#x15D;ia supozita voja&#x11D;o al la Ursulina mona&#x125;inejo, kaj rapidege venis al Duponto, en la grenejon, en kiu &#x109;i tiu &#x15D;in atendis. Alveninte, &#x15D;i tiel sufoki&#x11D;is ke &#x15D;i estis devigita ku&#x15D;i&#x11D;i sur la pajlon, kaj resti ku&#x15D;anta sur &#x11D;i dum kelkaj minutoj, anta&#x16D; kiam &#x15D;i povos elparoli unu vorton.</p><p>
      Kiam fine &#x15D;i denove spiris normale:</p><p>
      � Viktoro donas al vi dek mil frankojn por fari ion, &#x15D;i diris. Mi deziras proponi al vi aferon. Mi donos la saman monsumon por ke vi faru nenion. &#x15C;ajnas al mi, ke tio estas ankora&#x16D; pli facila: plie vi riskas nenion.</p><p>
      � Nu! Kion do vi kantas al mi? &#x108;u vi parolas serioze? Lin&#x15D;ardo certigis, ke vi estas senmona, kaj ke tiu manko de poseda&#x135;o vin devigis akcepti servistinan metion.</p><p>
      � Mi ne havas tempon por diskuti, Duponto. Prenu a&#x16D; for&#x135;etu; sed decidi&#x11D;u rapide. Viktoro ne suspektas, ke mi havas tiun monon. &#x11C;in akceptu kaj forkuru tuj. Kompreneble ne estas mi, kiu al li rakontos nian interparoladon. Kiam li vidos ke la afero malsukcesis, li vane koleros, li ne scios kiun kulpigi. Kredu min, mia kara Duponto, aldonis Josefino per karesanta vo&#x109;o, la kapitano, kvankam terura, estas tamen malpli timinda ol la ju&#x11D;istaro.</p><p>
      La vorto ju&#x11D;istaro estis vorto, kiun la ekskondamnito ne povis a&#x16D;di sen impreso de timado. Tamen dubo restis ankora&#x16D; en lia spirito.</p><p>
      � Vi certigas, ke tiu paperujeto enhavas dek mil frankojn.</p><p>
      � Certi&#x11D;u mem. Vi vidas, ke mi fidas al vi.</p><p>
      &#x15C;i prezentis al li la marokenan ujeton.</p><p>
      Duponto &#x11D;in malfermis, eligis la biletojn, ilin kalkulis, palpetis, trarigardis unu post la alia. Kiam li estis certa, ke la &#x109;ambristino ne mensogas:</p><p>
      � Dirite, li ekkriis, prezentante la manon. &#x11C;in frapu.</p><p>
      � &#x108;u vi juras, ke vi faros nenion por malhelpi la geedzi&#x11D;on de la duko de Blasano kaj de Matildo de Prelongo?</p><p>
      � Mi &#x135;uras.</p><p>
      � Tre bone. Mi kredas vin. Mi eliras trankvila nun. Mia foresto estis longeda&#x16D;ra; kaj &#x15D;ia fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to kredeble min petas al &#x109;iuj e&#x125;oj.</p><p>
      La junulino revenis al la kastelo, malpeza, ridetanta, dirante ke nun, &#x109;ar Matildo edzini&#x11D;as kun Gastono, la juna kastelmastrino estas neripareble perdita por Viktoro. Aliparte la kapitano, nesciante ke lia kuzino estis la &#x109;efa agantino de l� ago detruinta &#x109;iujn liajn esperojn, ne povos &#x15D;in ripro&#x109;i pro tio. Kaj nun &#x15D;i estas certa, ke &#x15D;i lin reakiros sen malfacileco.</p><p>
      Pri la dek mil frankoj, &#x15D;i e&#x109; ne pripensis al tiu monsumo. Neniam &#x15D;i konsideris sin kiel veran posedantinon de tiu malgranda kapitalo. &#x108;ar &#x11D;is nun &#x15D;i ne havis tempon konstrui sur tiun hava&#x135;on ian revon pri la estonteco, la biletoj enhavitaj en la paperujeto &#x15D;ajnis al &#x15D;i senvaloraj papera&#x135;oj, kiuj eliris sammaniere kiel ili estis alirintaj.</p><p>
      Restinte sola, Duponto zorgege enfermis la paperujeton en la flankan po&#x15D;on de sia surtuto, kaj murmuris, malsuprenirante sur sia &#x15D;tupetaro.</p><p>
      � Mi promesis; mi respektos mian promeson. Tamen &#x15D;ajnas al mi ke per iom da lerteco kaj multe da sentimeco, mi povus ankora&#x16D; pagigi al mi la dek mil frankojn rezervitajn por mi de Viktoro. Tio farus tridek mil frankojn. Nu, nu, la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. Mi povas diri kiel tiu antikvulo: �Mi ne perdis mian tagon.�</p><p>
      Dum tiu tempo, Matildo senpacienci&#x11D;is, &#x109;ar &#x15D;ia &#x109;ambristino ne revenas. Dum &#x15D;i rigardadis la horlo&#x11D;on, &#x15D;i a&#x16D;skultis kompleze la &#x11D;entila&#x135;ojn, kiujn Gastono al &#x15D;i rakontis konvinke.</p><p>
      � Fine, mia kara Matildo, morga&#x16D; vi estos dukino de Blasano. Tiu titolo al vi apartenos, tuj kiam vi estos malsuprenirinta la ununuran &#x15D;tupon de l� urbodomo.</p><p>
      � Ho! amiko mia, respondis lia fian&#x109;ino per tono afable ripro&#x109;anta, mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo.</p><p>
      Timinte, ke li &#x109;agrenis fra&#x16D;linon de Prelongo, la duko silentis. Estis Ra&#x16D;lo kiu, vidinte la embarason de sia bofilo, respondis:</p><p>
      � Sed, mia infanino, tio kion vi nomas vana formulo estas reale la edzigo la&#x16D; &#x11D;ia tuteco. Tio estas tiel vera, li aldonis ridetante, ke se, post via eliro el la urbodomo, Gastono montri&#x11D;us tiel maldelikatema, ke li postulus, ke vi tuje lin akompanu al lia hejmo, li havus la rajton por si. Via devo estus lin obei.</p><p>
      � Mi esperas ke vi ne lasus min forprenita, ne provinte ion por min defendi.</p><p>
      � Nu, vi eraras, filino mia; mi estus devigata lasi vian edzon trankvila, kaj fari nenion, kiu povus lin malhelpi.</p><p>
      � Tio ne estas ebla. Amba&#x16D; vi mokas min pri mia nescieco kaj mia kredemo.</p><p>
      A&#x16D;dinte la parolojn de sia bopatro, Gastono, kiun tia disputado treege amuzis, ne povis deteni rideton.</p><p>
      � Kaj e&#x109;, da&#x16D;rigis la markizo, &#x11D;ojante pro la mirego de sia filino, se, tre nekredeble, vi estus malobeema, la duko de Blasano, via rajta edzo, estus rajtigita alvokante la &#x11D;endarmaron kiu trovi&#x11D;us devigata helpi al li.</p><p>
      � Sed estas abomeninda tio, kion vi rakontas ekkriis la junulino kortu&#x15D;ita nevole. &#x108;u povas ekzisti le&#x11D;oj tiel senigitaj da konveneco kaj da moraleco?</p><p>
      � Timu nenion, kara amatino, respondis la duko ridetante; se tiuj le&#x11D;oj vin tedas, estas rimedo tre simpla por ke ili ne &#x11D;enu vin: agi tiel, kiel se ili ne ekzistas. Mi volas vin havi nur de vi mem kaj neniel de &#x11D;endarma mano. En tiu momento, Josefino revenis, sentante siajn orelojn ankora&#x16D; zumantajn pro &#x15D;ia interparolado kun Duponto.</p><p>
      � Nu, jen estas vi, fine, diris Matildo kolereta, kial vi restis forestanta dum tempo tiel longa? Tiam, sin turnante al sia patro kaj al sia fian&#x109;o:</p><p>
      � Mi petas de vi pardonon, &#x109;ar mi vin forlasas: sed necese estas, ke mi havu pro mia tualeto longan interparoladon kun mia &#x109;ambristino. Malkleruloj kiel vi ne povas partopreni tiel gravajn konsili&#x11D;ojn.</p><p>
      Salutinte per rideto tiujn du virojn, kies &#x15D;i estis tuta &#x11D;ojo, &#x15D;i forflugis malpeze sekvita de Josefino.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, de la matenru&#x11D;o, &#x109;io festi&#x11D;is en la kastelo, la vila&#x11D;o kaj la Prelongaj &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj. Same kiel por la bapto de Matildo, floraj girlandoj ornamis la stratojn. La knabaro pafis petardojn. &#x15C;ajne oni estis reveninta al dudek jaroj malanta&#x16D;en. Nur la iamaj buboj, fari&#x11D;inte seriozaj familipatroj, rigardis siajn infanojn, kiuj da&#x16D;rigis la tradicion kaj rekomencis post ili la samajn saltegojn kaj la samajn amuza&#x135;ojn.</p><p>
      &#x15C;ajne nenio estis &#x15D;an&#x11D;ita. &#x108;iu estis &#x11D;oja de sincera &#x11D;ojo, &#x109;iu, krom Heleno. Kiel iam, &#x15D;i mordetis siajn pugnojn, kaj murmuris kolere:</p><p>
      � Ho! mia bela revo, kien &#x11D;i forflugis? Tiufoje &#x109;io estas finita. La filino de la markizo balda&#x16D; fari&#x11D;os dukino de Blasano. Ha! tiuj Prelongoj! Ili alpa&#x15D;is malrapide al la celo, kiun ili volis atingi, kaj ili &#x11D;in trafis. Vane ni penis bari al ili la vojon, nin ku&#x15D;igante la&#x16D;lar&#x11D;e: ili nin premegis, ne e&#x109; rimarkante ke ili pasas sur nia korpo. Kaj, lastan mokon de la sorto! Andreo estos devigata fari la edzigon: estas la filo de l� iama lakeo, kiu rajtigos ilian triumfon kaj ebligos ilian feli&#x109;on.</p><p>
      Ja, dum la lastaj balotoj de la urba konsilantaro, Lin&#x15D;ardo estis nomita urbestro de Prelongo per la tuteco de vo&#x109;donoj. Do estis li kiu, je la nomo de la le&#x11D;o, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj.</p><p>
      La urbodoma &#x109;ambro malgranda, iom fumokolora, estis ornamita pro la cirkonstancoj la&#x16D; lukso neniam konita de &#x11D;i. De du tagoj laboristoj klopodis, maskante per ri&#x109;aj tapetoj la nudecon de muroj. Du vicoj da kestoj, plenaj da alilandaj arboj liveritaj de l� oran&#x11D;ejo, faris anta&#x16D; la pordo parfuman aleon, kiun devis trairi la sekvantaro.</p><p>
      Fine la antikva ceremonia &#x109;arego, montranta sur siaj kartu&#x15D;oj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo, sekvita de aro da blazonhavaj kale&#x15D;oj, en kiuj amasi&#x11D;is la invititoj. La sekvantaro haltis anta&#x16D; la urba dometo. El la &#x109;aro malsupreniris Matildo brilega pro beleco sub sia virgulina tualeto, sinjorino de Blasano, la markizino kaj Ra&#x16D;lo. En la kale&#x15D;o postiranta trovi&#x11D;is la duko de Blasano kaj la kvar atestantoj. Nur eniris tiuj na&#x16D; personoj: la sola Josefino ilin akompanis por subporti la trena&#x135;on de l� edzini&#x11D;anto. Same kiel en multaj vila&#x11D;aj urbodomoj, la &#x109;ambro estis tro mallar&#x11D;a por akcepti tiom da homoj. Aliparte tiuj reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran formulon: pro tio ili pli amis atendi ekstere kaj e&#x109; ne volis malsupreniri el la kale&#x15D;oj.</p><p>
      Malanta&#x16D; la tablo, kiu lin disigis el la publiko, staris Andreo zonita de la urba skarpo. Li anka&#x16D; estis malgaja. Tiu espero de li karesita dum tiom da jaroj, tio estas la redono al sinjoro de Prelongo de la mono iam &#x15D;telita de lia patro, tiu revo de honesta viro hodia&#x16D; vapori&#x11D;is.</p><p>
      Kiam li trovi&#x11D;is anta&#x16D; la markizo, anta&#x16D; la viro kiu lin insultis per la aroganta letero sendita al lia filo, li ne povis deteni malaman fajreron, kiu brilis en liaj okuloj. La ceremonio komencis. &#x108;iuj rigardoj direkti&#x11D;is al la viza&#x11D;o de la sinjoro urbestro, kiu legis per neridema vo&#x109;o la le&#x11D;ajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj. Sola Josefino turnis la kapon &#x109;u dekstren &#x109;u maldekstren, tremetante pro &#x109;iu brueto. Subite la pordo malfermi&#x11D;is. La &#x109;ambristino sentis mortigan malvarmon trakurantan tra &#x15D;iaj ostoj. &#x108;u estis Duponto, kiu sin intermetis en la ceremonion por neebligi &#x11D;ian fini&#x11D;on? Ne; &#x15D;i eraris. Estis nur la registristo kiu revenis, alportante paperfolion necesegan forgesitan en la aktaro. Momente &#x15D;i vidis Lin&#x15D;ardon sin klinantan al li kaj al li parolantan malla&#x16D;te.</p><p>
      Kion li povis diri? Kredeble la afero ne estis grava; &#x109;ar post tiu mallonga interrompo, kiun la &#x109;eestantoj apena&#x16D; rimarkis, la sinjoro urbestro da&#x16D;rigis. Dio mia! Kiel li estas malrapida, legante la paperon kiun li tenas en sia mano. Kial prokrasti la plenumon de l� edzigo per tiu legado de malklaraj tekstoj, en kiuj Josefino nenion komprenis, kaj kiujn la interesatoj mem &#x15D;ajnis a&#x16D;skulti nur per &#x11D;entila indiferenteco. Denove la pordo malfermi&#x11D;is; la &#x109;ambristino sentis ke zumadas &#x15D;iaj oreloj: la muroj de la &#x109;ambro turni&#x11D;is &#x109;irka&#x16D; &#x15D;i. &#x15C;i estis rekoninta la kunkulpanton de Viktoro. Sed tiufoje &#x15D;i denove eraris. Estis nur unu el honoraj fra&#x16D;loj, kiu staris sur la sojlo por prezenti la manon al la sinjorinoj, kiam ili resupreniros en la kale&#x15D;ojn.</p><p>
      Reale la ceremonio estis plenumita tiel rapidege ke fremdulo ne konante la francajn kutimojn neniel estus suspektinta la gravecon de l� ago farita. Kiam per vo&#x109;o iom tremanta Andreo elparolis la sakramentajn vortojn: 
      <emphasis>�Je la nomo de la le&#x11D;o vi estas kunligitaj,�</emphasis>
      �&#x109;iu levi&#x11D;is kaj rapidis al la pordo.</p><p>
      Tamen nerevokebla ago estis plenumita. La duko de Blasano kaj Matildo de Prelongo, fari&#x11D;inte rajtaj geedzoj, trovi&#x11D;is kunligitaj unu kun la alia per ligilo, kies rompo estis ebla nur de la morto.</p><p>
      Josefino ne estis tute resanigita pro siaj emocioj kaj dubis ankora&#x16D; anta&#x16D; la realigo de la geedzigo. Tiel longe kiam oni restis en la &#x109;ambro, &#x15D;ia korpremo da&#x16D;ris. Nur kiam &#x15D;i trovi&#x11D;is ekstere &#x15D;ia brusto plivasti&#x11D;is, kaj &#x15D;i povis spiri libere. Nu, tiufojon la afero estis vere finita, Matildo edzinigita, kaj Duponto respektinta la parolon donitan.</p><p>
      Tamen la ekskondamnito estis restinta en la vila&#x11D;o. Sed por ke neniu, e&#x109; la &#x109;ambristino, povu lin rekoni, li surmetis alian vestaron, kies lia grandega voja&#x11D;kesto estis sufi&#x109;ege provizita. Dank� al la sen&#x109;esa fluado de fremduloj, kiujn altiris al Prelongo la edziga ceremonio, li povis sin &#x15D;ovi en la pre&#x11D;ejon ne rimarkite, portante paka&#x135;on sufi&#x109;e grandan, pli longan ol lar&#x11D;an, kiun li ka&#x15D;is sub la faldoj de vasta surtuto.</p><p>
      En tiuj malgrandaj kamparaj paro&#x125;oj, la diservo ne estas farebla tiel lukse kaj tiel ceremonie kiel en grandurba pre&#x11D;ejo. Vane la servistoj de la kastelo laboradis por ornami per floroj kaj tapetoj la humilan sanktejon: pro ilia neeklezia karaktero, pro ilia nescieco de liturgiaj aferoj, ili ne povis anstata&#x16D;i la mankantan pre&#x11D;ejoservistaron.</p><p>
      La sola oficisto estis la patro Rakeno, la komunuma kampogardisto, kiu plenumis samtempe la oficojn de sviso, de pedelo kaj de sonorilisto. Pro tio, dum la abato Benojto trovi&#x11D;is malanta&#x16D; la altaro, vestante la belegajn ornama&#x135;ojn al li donitajn de la markizino pro tiu grava cirkonstanco; dum Rakeno en sia rimarkinda uniformo same nova atendis kun halebardo en sia pugno la alvenon de novaj geedzoj, Duponto povis sin &#x15D;ovi ne vidite &#x11D;is la blazonhava apogse&#x11D;o rezervita al la duko de Blasano, kaj meti sur &#x11D;in la paka&#x135;on, kiun li tenis sub sia brako.</p><p>
      � Uf! estas finite, li diris, rapide forkurante, kaj revenante al la grupoj de scivoluloj, por eniri en la pre&#x11D;ejon samtempe kun la anaro.</p><p>
      Dume la &#x109;arego haltis anta&#x16D; la malnova pre&#x11D;eja pordego datumanta de la krucaj militiroj. Matildo, sin apogante sur la brakon de sia patro, supreniris &#x11D;iajn &#x15D;tupojn iom malkuni&#x11D;antajn. Malanta&#x16D; &#x15D;i venis la duko de Blasano kun sinjorino de Prelongo, poste la patrino de l� edzi&#x11D;anto kun la grafo de Ro&#x15D;brulo, unu el atestantoj de la nova dukino, fine la resta&#x135;o de l� invititoj. Rakeno sonigis la arka&#x135;ojn per maldelikata frapo de sia halebardo: kaj la sekvantaro anta&#x16D;eniris.</p><p>
      Alveninte al la loko al li rezervita en la &#x125;orejo, Gastono miris, vidante paka&#x135;on metitan sur la apogse&#x11D;on, sur kiun li estas sidi&#x11D;onta.</p><p>
      Li jam faris signon al Rakeno por ke li formetu tiun objekton &#x109;i tie lasitan kredeble senatente, kiam lia rigardo falis sur koverton fiksitan per du pingloj sur la tola&#x135;o envolvanta la paka&#x135;on: sur &#x11D;i estis skribitaj tiuj vortoj:</p><p><emphasis>Al lia duka Mo&#x15D;to Gastono de Blasano,</emphasis></p><p><emphasis>Edzini&#x11D;a donaco de lia fian&#x109;ino.</emphasis></p><p>
      Matildo, genufleksinte sur sia pre&#x11D;ose&#x11D;o &#x15D;ajnis okupata de fervora pre&#x11D;ado. La duko ne volis malkvietigi sian junan edzinon el &#x15D;ia pia meditado. Li eligis la pinglojn, kiuj detenis la leteron. La tola&#x135;o ne estante plu stre&#x109;ita falis, malkovrante belan sessemajnan infaneton, kiu &#x15D;ajnis profunde dormanta.</p><p>
      � Infano! li ekkriis, kion signifas tiu &#x15D;erca&#x135;o?</p><p>
      Pro tiu ekkrio, Matildo sin deturnis.</p><p>
      � Infano! &#x15D;i diris siavice, kion &#x11D;i faras &#x109;i tie?</p><p>
      � Mi vin pri tio demandas, sinjorino, respondis la duko per ra&#x16D;ka vo&#x109;o. Sed kredeble tiu letero min sciigos. Tamen la &#x109;eestantoj plej proksimaj, mirante pro la stranga sintenado de la geedzi&#x11D;antoj rigardis al ili, kaj restis mutaj pro miro, vidante ku&#x15D;antan sur apogse&#x11D;o, tiun infaneton kiu malgra&#x16D; la bruado de l� anaro da&#x16D;rigis sian dormadon, kvaza&#x16D; &#x11D;i estus en sia lulilo.</p><p>
      Per febra mano Gastono dis&#x15D;iris la koverton, eltiris leteron kaj &#x11D;in tralegis per rapida rigardo.</p><p>
      � La krimulino! li ekkriis. Kaj batante la aeron per siaj amba&#x16D; manoj, li falis en la brakojn, kiujn lia fidela La&#x16D;rento etendis por lin subteni.</p><p>
      Anta&#x16D; kiam la &#x109;eestantoj estis revenintaj el sia mirego, la fortika servisto, montrante ke li kutimis tian laboron, forportis sian mastron kaj eliris el la pre&#x11D;ejo. Sin turnante al la unua kale&#x15D;o trovi&#x11D;anta anta&#x16D; li, li en &#x11D;in metis la dukon kaj ordonis al la veturigisto, ke li rekonduku ilin amba&#x16D; al la kastelo.</p><p>
      Dum tiu momento la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malanta&#x16D;a&#x135;oj de l� altaro. Sin turnante al Matildo:</p><p>
      � Sed kie do trovi&#x11D;as la edzi&#x11D;anto? li petis mirigita. Fra&#x16D;lino de Prelongo vidis kaj a&#x16D;dis nenion. &#x15C;ia rigardo obstine fiksi&#x11D;is al la letero falinta teren, kiu enhavis la vorton de l� enigmo. La junulino sentis tenton tiel nevenkeblan ke &#x15D;i mallevi&#x11D;is, prenis la paperfolion kaj legis siavice:</p><p><emphasis>Sinjoro,</emphasis></p><p><emphasis>Se fra&#x16D;lino de Prelongo prokrastis de tago en tagon la daton de sia edzini&#x11D;o, la ka&#x16D;zo de tiu prokrasto estas jena: &#x15D;i volis esti certa, ke &#x15D;i povos doni heredanton al la antikva familio de Blasano.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;ar la eksperimentado plene sukcesis, &#x15D;i senprokraste montras al vi la rezultaton, konvinkite ke vi tre &#x15D;atos tiel delikatan &#x11D;entila&#x135;on.</emphasis></p><p><emphasis>Tiu infano naski&#x11D;is en la Kamu&#x15D;a domo, la kvaran de Junio.</emphasis></p><p><emphasis>Kiel vi vidas, la akcidento alveninta &#x109;e via fian&#x109;ino havis karakteron tute intiman. La oficiala rakonto, kiun oni plezure vastigis, celis nur unu celon: erarigi pri &#x11D;ia deveno.</emphasis></p><p><emphasis>Mi certigas, ke fra&#x16D;lino de Prelongo estas nekapabla pruvi la malon.</emphasis></p><p><emphasis>Se vi montras tiun leteron al sinjoro de Prelongo, li komprenos kial anta&#x16D; na&#x16D; monatoj la nenatura ruina&#x135;o estis lumigita kaj ornamita per floroj.</emphasis></p><p>
      Fininte la legadon de tiu mordanta letero, Matildo ne estis pli sciigita ol anta&#x16D;e. La ideo ke oni povas &#x15D;in kulpigi pro patrineco tiel malproksimi&#x11D;is el &#x15D;ia cerbo, ke &#x15D;i ne ankora&#x16D; divenis kial tiu infaneto estis metita en tiun lokon. Nur unu vorto &#x15D;in atentigis. Oni diris en la letero, ke tiu infano estis naskita en la Kamu&#x15D;a domo, la kvaran de Junio. Sed tiam &#x11D;i estas la infano de Valentino. &#x108;ar dormante &#x11D;i iom movi&#x11D;is flanken, la juna dukino ekkriis:</p><p>
      � La ru&#x11D;a makulo! La ru&#x11D;a makulo! Estas li! Li vivas! Sed &#x15D;i estis interrompita de aro da homoj, kiuj rapidis al &#x15D;i kaj &#x15D;in forkondukis for de la pre&#x11D;ejo. Kvaza&#x16D; en revo &#x15D;i supreniris en kale&#x15D;on: la objektoj aperis al &#x15D;i nur tra nebulo. &#x15C;i trovi&#x11D;is en sia &#x109;ambro ne sciante kiamaniere. La abato Benojto levis la brakojn al la &#x109;ielo, &#x11D;emante:</p><p>
      � Kion tio signifas? Kion tio signifas? &#x108;ar ili estas nerevokeble geedzigitaj, kial ili rifuzas la edzigan benon? Kia skandalo! La multaj invititoj, forgesante en kiu loko ili trovi&#x11D;as, kriadis kaj gestigadis la&#x16D;tege, kvaza&#x16D; ili estus sur la strato.</p><p>
      � Kia nekredebla aventuro!</p><p>
      � Kredeble al fra&#x16D;lino de Prelongo apartenas tiu infano.</p><p>
      � Estas neeble.</p><p>
      � Oni devas tion konjekti, &#x109;ar la duko svenis.</p><p>
      � Sed kion diris fra&#x16D;lino Matildo?</p><p>
      � Nenion.</p><p>
      � Vi eraras; &#x15D;i parolis pri ru&#x11D;a makulo.</p><p>
      � Kie &#x15D;i trovi&#x11D;as?</p><p>
      � La ru&#x11D;a makulo? Mi ne scias.</p><p>
      � Ne; mi parolas pri la edzini&#x11D;anto.</p><p>
      � Oni &#x15D;in forkondukis.</p><p>
      � Oni agis prudente.</p><p>
      � Kompreneble. &#x108;ar la duko estis elirinta, &#x15D;i ne povis edzini&#x11D;i sola.</p><p>
      � Tamen &#x15D;i tre bone sciis sin senigi da li, en aliaj cirkonstancoj.</p><p>
      � Silentu do; vi estas malkonvena.</p><p>
      � Kial atendi, ke la geedzigo estu plenumita. Nun ili estas kunligitaj unu kun la alia neripareble. Estus estinta pli kompateme anta&#x16D;sciigi la dukon tiun matenon, kiam li povis ankora&#x16D; sin elpreni.</p><p>
      � Mi konsentas kun vi. Tion mi komprenas neniel.</p><p>
      � Nu, kion ni faras &#x109;i tie? � Mi demandas vin pri tio.</p><p>
      � Mi opinias, ke nia konduto estas tre simpla: fermi niajn voja&#x11D;kestojn kaj eliri anglamaniere.</p><p>
      � La konsilo estas bona; ni &#x109;iuj &#x11D;in sekvos. Post kvin minutoj, la pre&#x11D;ejo estis tute malplena. Restis nur en la &#x125;orejo la paro&#x125;estro, kiu sin senvestigis kaj la filo de Valentino, kiu da&#x16D;rigis sian nevekeblan dormadon.</p><p>
      � Fine, pensis la respektinda pastro, kial oni metis tiun infanon sur la apogse&#x11D;on de la duko de Blasano? Plendinda kerubo, li aldonis, kiel &#x11D;i dormas. Oni estas prava dirante, ke la infana dormo estas la dormo de la senkulpeco. Sed kion mi faros de &#x11D;i? Mi ne povas &#x11D;in lasi tie &#x109;i; mi ne povas &#x11D;in preni sur min. Fine mi vidos. Dio min inspiros.</p><p>
      Preninte la infanon, la bonega viro &#x11D;in &#x15D;irmis en faldo de sia pastra vesto, kaj &#x11D;in portis al la pastrejo.</p><p>
      Tiu dormado, kiun la abato kredis ka&#x16D;zitan de la senkulpeco, devenis de ka&#x16D;zo tute alia. Timante ke la kriadoj de la novnaskito &#x11D;enos sian laboron, Duponto, la&#x16D; la konsiloj de la kapitano, en&#x15D;prucis sub &#x11D;ian ha&#x16D;ton malfortan kvanton da morfina solva&#x135;o. Tiam la esta&#x135;eto, paralizita de la dormigilo, estis senmovigita per rigida dormego, el kiu &#x11D;i devis veki&#x11D;i nur post kelkaj horoj.</p><p>
      Tamen la nova dukino de Blasano, tenante ankora&#x16D; en sia krispi&#x11D;anta mano la leteron kolektitan piede de l� apogse&#x11D;o, sin &#x135;etis sur kanapon senmova, senpensa. &#x15C;ia blanka robo vasti&#x11D;is &#x11D;is la mezo de la &#x109;ambro; &#x15D;ia tula vualo &#x15D;in envolvis per nubi&#x11D;anta amaso. Sub &#x15D;ia krono el oran&#x11D;aj floroj, la senmoveco de &#x15D;ia pala viza&#x11D;o estis tia, ke &#x15D;i similis mortintinon enmetitan en kapelon.</p><p>
      En la apuda &#x109;ambro, Josefino profundkore ploris, kaj ne kura&#x11D;is toleri la rigardojn de la juna kastelmastrino.</p><p>
      � Do, &#x15D;i diris, jen estas la rezultato de miaj krimaj komplezoj. Mi kredis min tre lerta; mi oferis sen&#x15D;ancele la monsumon, kiun mia malfeli&#x109;a mastrino donis por a&#x109;eti mian silenton kaj savi sian amikinon. Jen estas tio, kion mi ricevis. Tiu malnoblega Duponto ne min trompis; estas vere. Li promesis ke li ne malhelpos la edzigon; kaj li ne &#x11D;in malhelpis: li faris agon pli abomenindan. Ho! ne sufi&#x109;os tuta vivado de sindonado por ripari la malbonon, kiun la pasio al mi farigis.</p><p>
      Bruo de sonorilo eksaltigis la &#x109;ambristinon. &#x15C;i alkuris.</p><p>
      � Helpu min por la senvestigo, diris &#x15D;ia mastrino.</p><p>
      Sed en tiu momento la pordo malfermi&#x11D;is: sinjorino de Prelongo eniris.</p><p>
      � &#x108;u vi povas klarigi, filino mia, la strangan komedion, kiu okazis?</p><p>
      � Mi absolute nenion komprenas.</p><p>
      � Sed tiu infano metita sur la apogse&#x11D;on de la duko? tiu letero?</p><p>
      � Tiu letero? respondis Matildo prezentante la paperfolion &#x109;ifitan, kiun &#x15D;i tenis ankora&#x16D; en sia mano, jen estas &#x11D;i: &#x11D;in legu. Se por vi &#x11D;i havas sencon, estu sufi&#x109;e bona por &#x11D;in konigi.</p><p>
      � Kiel! se &#x11D;i havas sencon! respondis la markizino leginte: sed vi do ne komprenis la abomenindan kalumnion, kiun &#x11D;i enhavas. Oni tute simple vin kulpigas, ke vi estas la patrino de tiu infano.</p><p>
      � De l� infano de ... La juna dukino ekdiris: �de l� infano de Valentino�, sed &#x15D;i haltis tempe. Instinkte &#x15D;iaj okuloj direkti&#x11D;is al krucifikso el elefantosto iam aparteninta al fra&#x16D;lino de Savinako. La dukino memoris ke tiun krucifikson &#x15D;i prenis ateste, &#x135;urante al sia amikino ke &#x15D;i konservos &#x15D;ian sekreton. Denove oni frapis sur la pordon.</p><p>
      � Vidu, Josefino, kiu &#x109;i tie trovi&#x11D;as.</p><p>
      � Lia markiza Mo&#x15D;to petas de &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to, &#x109;u &#x15D;i bonvolas lin akcepti.</p><p>
      � Certe; mia patro povas eniri.</p><p>
      � Ha! vi trovi&#x11D;as &#x109;i tie, Suzano, diris Ra&#x16D;lo, penetrante en la &#x109;ambron; tre bone. Mia infanino, li diris al Josefino, eliru.</p><p>
      Kiam la &#x109;ambristino ne &#x109;eestis:</p><p>
      � Nu, &#x109;u vi konas la sekreton de la stranga konduto de Gastono?</p><p>
      � Legu tiun leteron, diris la markizino.</p><p>
      Per rapida rigardo sinjoro de Prelongo &#x11D;in tralegis, kaj poste &#x11D;in metis sur la tablon, levetante la &#x15D;ultrojn.</p><p>
      � Kiel, amiko mia, vi do ne komprenis la monstran kulpigon ...</p><p>
      � Pardonu min: sed tiu letero, kiun vi opinias malnoblega, aperas al mi nur ridinda.</p><p>
      � Kion vi volas diri, patro mia?</p><p>
      � Mi volas diri ... A&#x16D;skultu, Matildo, reprenis la markizo sin interrompinte; mi bezonas havi kun via patrino delikatan interparoladon. Do, ne vin ofendu se mi ne kura&#x11D;as libere paroli anta&#x16D; vi. Suzano, &#x109;u vi volas esti sufi&#x109;e bona por min realiri post momento en mian lerno&#x109;ambron.</p><p>
      � Mi do diris, reprenis sinjoro de Prelongo, kiam li trovi&#x11D;is sola kun la markizino, ke se, anstata&#x16D; kulpigi Matildon, ke &#x15D;i estas la patrino de tiu infano, la a&#x16D;toro de tiu anonima letero provis kredigi, per perfidaj supozoj, ke nia filino estis malprudenta kaj malhontema, tiaj konjektoj enhavus sekvojn multe pli gravajn, &#x109;ar estus neeble ke ni ilin kontra&#x16D;batalu per pruvo de mensogo.</p><p>
      � Kien vi volas alveni?</p><p>
      � Al tio. Estas senutile en tiu momento, ke Matildo faru apud la duko sia edzo ian provon de alproksimi&#x11D;o. La malfeli&#x109;ulo estis frapita en la koron per la legado de tiu letero. &#x108;iuj niaj certigoj estus malpotencaj kaj ne lin konvinkus. Ni tuj aliros al Parizo. Ni petos de fama kuracisto, ke li bonvolu certigi la malverecon de la kalumnioj enhavitaj en tiu malnobla skriba&#x135;o. Kiam la Scienco estos parolinta, la duko estos devigata akcepti la evidentecon.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo mallevis la kapon.</p><p>
      � Dio mia, da&#x16D;rigis la markizo, mi tre bone komprenas, ke mia propono estas tedega kaj e&#x109; ofendema por la indeco de juna edzino. Sed pripensu, ke estas minacataj la honoro de Matildo kaj &#x15D;ia feli&#x109;eco. Trovi&#x11D;as en la vivo momentoj en kiuj oni devas sin altigi &#x11D;is la alteco de fari&#x11D;oj.</p><p>
      � Ne estas via propono, kiu min &#x109;agrenas, respondis mal&#x11D;oje Suzano: kontra&#x16D;e mi unua konsentas pri &#x11D;ia prudenteco.</p><p>
      � Tiam, kial vi &#x15D;ajnas &#x15D;anceli&#x11D;i?</p><p>
      � Tial ke en sia falo sur la kruta&#x135;o, Matildo estis vundita tiel malfeli&#x109;e, ke la rezultato de tia ekzameno &#x15D;in plenigus da honto. Anstata&#x16D; detrui la suspektojn, &#x11D;i kontra&#x16D;e ilin pli fortigus.</p><p>
      A&#x16D;dante tiujn vortojn la markizo relevis la kapon kaj direktis al sia edzino demandantan rigardon. Li kredis, ke li malbone a&#x16D;dis. Sed, vidante la konfuzitan viza&#x11D;on de Suzano, li ekkriis:</p><p>
      � Tio estas do vera? Sed tiam la enhavo de tiu malnoblega letero ne estas kalumnio sed nur malkura&#x11D;a&#x135;o.</p><p>
      � Ho! Ra&#x16D;lo, vi suspektas vian filinon.</p><p>
      � Tamen evidenteco ku&#x15D;as funde de &#x109;i tio.</p><p>
      � Amiko mia, ekkriis la markizino per tono solena, kiam oni havas filinon kiel la vian, oni &#x109;iam devas dubi, e&#x109; anta&#x16D; evidenteco.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo estis interrompita per granda bruado supreniranta el la precipa korto. &#x11C;i konsistis el &#x109;evalaj huffrapadoj, kale&#x15D;aj ruli&#x11D;adoj, veturigistaj inter kriadoj. Plie tra la koridoroj kaj la &#x15D;tuparoj de la kastelo oni distingis sen&#x109;esan al- kaj eliron de kurantaj kaj klopodantaj homoj.</p><p>
      � Kio do okazas denove? Ra&#x16D;lo deklinetigis la kurtenon kaj respondis maldol&#x109;e:</p><p>
      � Estas niaj invititoj kiuj foriras, ne dirinte e&#x109; adia&#x16D;. Nu, li murmuris pripensinte dum kelkaj minutoj, post tio, kio okazis, mi opinias, ke ili ne povis agi pli delikate. En tiu momento, la komuneco de iliaj kondolencoj min dolorus.</p><p>
      Post unu duonhoro &#x109;iuj estis foririntaj; la korto senhomi&#x11D;is kaj sur la kastelon malplenan refalis malgaja silento.</p><p>
      Dum &#x15D;i sin senigis da la virgulina vestaro, kiun, la&#x16D; la kulpiganta letero, &#x15D;i vestis senrajte, Matildo sin demandis de kie povis deveni tiu abomena&#x135;o, kiu krima mano &#x11D;in skribis, kiu &#x11D;in portis en la pre&#x11D;ejon.</p><p>
      &#x15C;i konis al &#x15D;i neniun malamikon, a&#x16D; prefere &#x15D;i anta&#x16D; vidis unu, kiun &#x15D;i sentis rampanta silente en la ombro, ser&#x109;anta nur okazon por rapidi al &#x15D;i kaj &#x15D;in sufoki per mortiga &#x109;irka&#x16D;premo. Li estis &#x109;i tiu, kiun &#x15D;i vundis en lia amo, en lia malhumileco, kaj fine en lia karno mem; li estis Viktoro Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      Sed, &#x109;ar li trovi&#x11D;is en Parizo, kiamaniere li povis agi de malproksime per tia precizeco? Kiamaniere li povis malkovri la lo&#x11D;ejon de Valentino, ekkapti la infanon, &#x11D;in meti sur la apogse&#x11D;on de la duko, ne suspektite de iu? Devige li havis kunkulpanton; kaj e&#x109; tiu kunkulpanto lo&#x11D;is en la kastelo. Sed kiu? La juna dukino intervidis, kiel en fulmofajro, la eblan perfidon de Josefino. &#x15C;i &#x15D;in alvokis kaj diris senpere:</p><p>
      � &#x108;u sinjoro Lin&#x15D;ardo lo&#x11D;as &#x109;iam en Parizo?</p><p>
      � Mi kredas, via dukina Mo&#x15D;to, respondis la &#x109;ambristino tremanta kiel folio.</p><p>
      � Ha! vi ne estas certa.</p><p>
      � De kiam mi servas vian Mo&#x15D;ton, mi neniam rilatis kun miaj kuzoj.</p><p>
      � E&#x109; per leteroj?</p><p>
      � Ili tro timus humili&#x11D;on, korespondante kun malri&#x109;ulino kiel mi.</p><p>
      Tiuj lastaj vortoj estis elparolitaj per tono tiel malama, ke Matildo fari&#x11D;is certa, ke ne estas suspektinda &#x15D;ia &#x109;ambristino. &#x15C;i &#x15D;in forpermesis kaj da&#x16D;rigis siajn pensadojn. &#x108;ar la infano de Valentino estas savita, kredeble la samo okazis al lia patrino. Eble en tiu momento &#x15D;ia malfeli&#x109;a amikino trovi&#x11D;as en la povo de Viktoro, malliberigita, petanta helpadon, trovanta neniun por a&#x16D;skulti sian &#x11D;emadon, por sin liberigi.</p><p>
      Instigite de tiu ideo &#x15D;i levi&#x11D;is, intencante konigi al sia patro siajn suspektojn. Per la sama okazo &#x15D;i sin rehonorigas, rakontante la veron. Sed tiam &#x15D;i perfidos sian amikinon, &#x15D;i malrespektos la &#x135;uron promesitan anta&#x16D; la krucifikso, sur la animojn de Prelongoj. &#x108;u &#x15D;i estas rajtigita al tio? Ne evidente.</p><p>
      � En kia ajn cirkonstanco, &#x15D;i diris. Certe se &#x15D;i estus anta&#x16D;vidinta kiaj estus tiuj cirkonstancoj, eble &#x15D;i estus rezervinta kelkajn esceptojn. Sed fine &#x15D;ia malprudento kaj &#x15D;ia nesingardemo ne estas motivoj sufi&#x109;aj por &#x15D;in malalligi el &#x15D;ia &#x135;uro.</p><p>
      La juna edzino pripensis al tio, kiam &#x15D;i estis surprizita de la bruego okazinta en la korto pro la rapida eliro de invititoj.</p><p>
      Kiam &#x109;io fari&#x11D;is silenta en la antikva domego de Prelongoj, Matildo, kiu sufoki&#x11D;is, malsupreniris sola en la &#x11D;ardenon. En momento kiam &#x15D;i pasis anta&#x16D; la dometo de &#x15C;afo, la bona hundo el &#x11D;i eliris. Tirante sian &#x109;enon, &#x11D;i vane penis alproksimi&#x11D;i al sia mastrino, petante kareson. La dukino &#x11D;in ekvidis. Alirinte al &#x11D;i, &#x15D;i &#x11D;in malalkro&#x109;is kaj, &#x109;iam tenante la ekstrema&#x135;on de la &#x109;eno, sin direktis al benko.</p><p>
      Mirante, &#x109;ar &#x11D;i rimarkas mal&#x11D;ojecon sur viza&#x11D;o sur kiu &#x11D;is nun &#x11D;i vidadis nur rideton, tiu fidela amiko en malgajaj tagoj ekmetis sian lar&#x11D;an kapon sur la genuojn de la juna virino. Dum &#x15D;i ludis senatente kun la longaj pendantaj oreloj. kiujn la hundo lasis tiri, montrante neniun signon de malpacienco, Matildo da&#x16D;rigis sian revadon, kiam &#x15D;i sentis sur sia mano la impreson malsekan kaj varman de lango dol&#x109;a, kiu &#x15D;in lekadis. Tiam &#x15D;i ne povis sin deteni. &#x15C;ia koro tro plena subite eksplodis. Kun larmoplenaj okuloj &#x15D;i prenis plenbrake la kolon de la Novterhundo, kaj dum &#x15D;i kisadis &#x11D;in pasie, &#x15D;i ekkriis: � Ha! mia tro kompatema &#x15C;afo, dum vi lin tenis sub viaj dentegoj, kial do vi ne enpu&#x15D;is ilin pli profunden?</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKDUA
    </strong></p><p>
      Sveninte kaj falinte en la brakojn de La&#x16D;rento, sinjoro de Blasano estis transportita de sia fidela servisto en sian &#x109;ambron, kaj ku&#x15D;igita sur sian liton.</p><p>
      Tiu senmoveco da&#x16D;ris jam de kelkaj horoj, kiam la markizo mem frapis sur la pordon de sia bofilo por ricevi sciigojn. La&#x16D;rento anoncis, ke lia mastro trovi&#x11D;as &#x109;iam en la sama stato.</p><p>
      � &#x108;u mi povas lin vidi? petis Ra&#x16D;lo.</p><p>
      La &#x109;ambristo &#x15D;anceli&#x11D;is momente.</p><p>
      � Eniru, via Mo&#x15D;to. Sed li rekonas neniun kaj ne e&#x109; suspektas ke li ekzistas.</p><p>
      � Vi min mirigas strange. Vi &#x15D;ajnas paroli pri tiu kortu&#x15D;anta akcidento, kvaza&#x16D; vi rakontus la plej sensignifan aferon.</p><p>
      � Multfojojn jam mi vidis lian dukan Mo&#x15D;ton en tiu stato. &#x108;iam li tre bone eliris el &#x11D;i. Pro tio mi havas neniun maltrankvilecon.</p><p>
      � Tamen necese estas, ke oni venigu la kuraciston.</p><p>
      � Kiel vi volas, via Mo&#x15D;to; sed la vizito de la kuracisto estas tute senutila. Kiam estos fluinta la necesa tempo, lia duka Mo&#x15D;to rekonscii&#x11D;os tute nature sen ies helpo.</p><p>
      Malgra&#x16D; tiuj konsolaj paroloj, la doktoro estis vokita. Ra&#x16D;lo penetris malanta&#x16D; li en la &#x109;ambron de la malsanulo.</p><p>
      Gastono ku&#x15D;is sur sia lito, pala kiel kadavro, senmova, kvaza&#x16D; reale frapita de la morto. Liaj okuloj estis fermitaj. Sed tre atentante, oni distingis la movadon de al- kaj eliro de la brusto sublevanta la littukon; kaj tio pruvis, ke la junulo &#x109;iam spiradas.</p><p>
      � Stranga okazo de katalepsio, murmuris la doktoro. Malmultaj kuraciloj estas eblaj. Penu, li diris al La&#x16D;rento, en&#x15D;ovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio.</p><p>
      La scienculo eliris, skribinte sur la angulo de la tablo recepton ian.</p><p>
      � Nu, murmuris malafable La&#x16D;rento, kiam &#x109;iuj estis foririntaj, &#x109;u vi kredas ke mi komprometos la vivon de mia mastro, riskante sufokon? Kiel ili estas malspritaj &#x109;iuj tiuj kuracistoj! Li do ne vidis, ke lia duka Mo&#x15D;to estas nekapabla engluti ion ajn. Mi sola konas tion, kio estas farebla en tiuj okazoj.</p><p>
      Kiam la farmacia boteleto alvenis, la &#x109;ambristo zorge ver&#x15D;is en tualetan sitelon la trionon de &#x11D;ia enhavo, por ke unu parto de la pocio &#x15D;ajnu trinkita, metis la resta&#x135;on tre malka&#x15D;e sur komodon, kaj, tion farinte, li sidi&#x11D;is en apogse&#x11D;on apud la lito, prenis &#x135;urnalon por doni al si sintenadon ta&#x16D;gan kaj atendis.</p><p>
      Pri sinjorino de Blasano, &#x15D;i estis tiel emociita de la fari&#x11D;o okazinta en la pre&#x11D;ejo, ke &#x15D;i povis realiri al sia &#x109;ambro nur tre malfacile: kaj, tien alveninte, &#x15D;i tuj enliti&#x11D;is. &#x15C;ia vundo apena&#x16D; cikatri&#x11D;inta sin ankora&#x16D; tre doloris. Timante ke &#x15D;ia farto pligravi&#x11D;os pro tio, oni malkonfesis al &#x15D;i la veron pri la farto de &#x15D;ia filo.</p><p>
      � La emocio, diris La&#x16D;rento, naskis &#x109;e lia duka Mo&#x15D;to svenon tute negravan. Tamen, pro la laceco devenanta de tiu sveno, estus malprudente ke li eliru el sia &#x109;ambro.</p><p>
      La maljunulino, i&#x11D;inte egoista pro la granda&#x11D;o, ne petis klarigojn pli detalitajn, kaj kontenti&#x11D;is, tedigante per siaj plendoj kaj sen&#x109;esaj postuladoj &#x109;iujn, kiuj &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;as.</p><p>
      Dum tiuj fari&#x11D;oj okazis &#x109;e Prelongo, Viktoro alpa&#x15D;is la&#x16D; longe kaj la&#x16D;lar&#x11D;e en sia lerno&#x109;ambro, kiel urso en ka&#x11D;o. Malpacienca, febra, &#x109;iumomente li rigardis la horon al la horlo&#x11D;o.</p><p>
      � Jen estas la sesa, li diris, kaj Duponto ne alvenas. Tamen, &#x109;ar la civila edzigo okazis je la deka, li povis uzi la vagonaron je la dekunua. Li devus esti &#x109;i tie. Nu, &#x109;u okaze la entrepreno estus malsukcesinta? Sed ne, tia konjekto estas neebla. &#x108;io estis tro bone organizita. La nutristino forpermesita ne scias kien mi intencis konduki &#x15D;ian su&#x109;infanon. Hiera&#x16D;, kiam li eliris kun la etulo, Duponto montris al mi ke okaze li scias varti novnaskiton. Mi estas certa, ke la knabeto neniel suferis. Sed eble okazis prokrasto, vagonaro jam elirinta. Ni atendu tiun, kiu alvenos je la oka.</p><p>
      Por pasigi la tempon, la kapitano ordonis al sia servsoldato ke li alportu lian vesperman&#x11D;on.</p><p>
      Je la duono de la na&#x16D;a, forta sonorila bruo eksaltigis la junulon. Duponto rapidis al la man&#x11D;o&#x109;ambro, kie Viktoro finis sian deserton.</p><p>
      � &#x108;u malsukcesinta? demandis la kapitano.</p><p>
      � Kontra&#x16D;e, sukcesinta pli bone ol oni estus tion esperonta.</p><p>
      � Vere, tre vere? petis kortu&#x15D;e la filo Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      � Kredu min, bonulo mia. Mi certigas, ke la afero estis lertege farita. &#x108;u vi havas la dek mil frankojn?</p><p>
      � Ili ku&#x15D;as &#x109;i tie. Sed rakontu &#x109;ion detale: mi volas koni &#x109;iujn fari&#x11D;ojn e&#x109; la plej etajn.</p><p>
      � Nu, leginte la leteron, la duko svenis. Ha! maljunulo mia, mi beda&#x16D;ras, ke vi ne trovi&#x11D;is &#x109;ie tie. Vi diris, ke vi volis plenumi ven&#x11D;on; mi certigas, ke vi estus estinta kontenta. La anaro kriegis, blekegis, agitadi&#x11D;is. Estis surdiganta tumultego.</p><p>
      � Kiel? La anaro? &#x108;u do trovi&#x11D;is tie tiom da homoj?</p><p>
      � Vi tre bone komprenas, ke por tia edzi&#x11D;o la homamaso estis tre densa.</p><p>
      � Jes; sed la &#x109;ambro estis tro malvasta por enhavi ilin &#x109;iujn.</p><p>
      � Mi ne scias tion, kion vi volas diri. Fine, kiam la paro&#x125;estro venis ...</p><p>
      � La paro&#x125;estro? Por fari kion li venis?</p><p>
      � Sed por ilin geedzigi, do.</p><p>
      � Kiel? Ilin geedzigi? Nu, mi supozas, ke ne estas en la pre&#x11D;ejon, ke vi metis la etulon.</p><p>
      � Ja vere en la pre&#x11D;ejon. Kien do mi devis lin meti?</p><p>
      � En la urbodomon, je Dio!</p><p>
      � Mi ne eniris en &#x11D;in, e&#x109; unu minuton.</p><p>
      � Nu, nu, balbutis Viktoro timante la ekvidon de la vero, ni rezonu malmulte sed bone. De kie venis la duko kaj lia fian&#x109;ino, kiam ili trovis la leteron?</p><p>
      � De la urbodomo.</p><p>
      � Sed tiam ili estis jam geedzoj!</p><p>
      � Kredeble, respondis Duponto, kiu ne &#x15D;anceli&#x11D;is. A&#x16D;dante tiujn vortojn, la kapitano rapidege levi&#x11D;is. Saltegante al sia kunkulpanto, li premis lian gor&#x11D;on, dum tra liaj lipoj kuntiri&#x11D;antaj, tra liaj dentoj grincantaj, malfacile eliris la vorto:</p><p>
      � Senta&#x16D;gulo!</p><p>
      � Finu do, vi min sufokas, stertoris la malfeli&#x109;a Duponto. Nu, kion vi havas? &#x108;u vi frenezi&#x11D;as?</p><p>
      Poste, sin liberiginte sed tre malfacile el la fera mano, kiu lin premadis:</p><p>
      � &#x108;ar vi tiamaniere dankas tiujn, kiuj vin servas, mi forkuras. Donu mian monon.</p><p>
      � Vian monon! Rabisto, vi kura&#x11D;as peti vian monon! Ne nur vi ne &#x11D;in gajnis, sed plie per via malspriteco vi detruis &#x109;iujn miajn esperojn. Mi ne scias &#x109;u mi ne vin denuncos al la ju&#x11D;istaro, petante ke &#x11D;i vin resendu en la lokon el kiu vi revenas.</p><p>
      � Vi do tre deziras veni kun mi? petis Duponto per tono mokema.</p><p>
      � Kion vi diras? respondis Viktoro sulkante la brovojn.</p><p>
      � Dio mia, se tio vin tre plezurigas, mi ne volus vin &#x109;agreni. Fari voja&#x11D;on pagitan de la Regno, kun kunulo tiel supera kiel vi, estus perspektivo, kiu tre pla&#x109;us al mi.</p><p>
      � Kion signifas tiu &#x15D;erca&#x135;o?</p><p>
      � Tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensenca&#x135;ojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto. Nu, &#x109;u vi kredas ke, se vi min denuncus, mi lasus senha&#x16D;tigi min viva, ne kriegante? Senerari&#x11D;u, bon homo mia. Mi rakontus &#x109;ion; mi liverus pruvojn: kaj tio ne estus malfacila. La ju&#x11D;istaro tuj komprenus, ke mi estis nur la brako, sed vi la kapo. Via afero ne estus pura, kamarado mia, tion mi al vi certigas. Pro tio mi ne timas, ke vi faros tian mallerta&#x135;on. Mi &#x135;uras, ke mi estas tre kvieta.</p><p>
      Viktoro malkontentege silentis. La ekskondamnito estis prava: li tenis lin en siaj ungegoj. Duponto da&#x16D;rigis:</p><p>
      � A&#x16D;skultu, Lin&#x15D;ardo, se mi eraris, mi tion beda&#x16D;ras: sed pri tio vi sola estas kulpa. Vi devas kompreni, ke min indiferentigis meti la infanon &#x109;u en la urbodomon, &#x109;u en la pre&#x11D;ejon. Mi e&#x109; diros: &#x11D;in meti en la urbodomon estus pli facile. Sed vi ne fidis al mi. Vi nur donis ordonojn, kies mi ne komprenis &#x109;iam motivojn kaj valoron. Vi diris: �Duponto, faru &#x109;i tion; Duponto, faru tion�. Mi obeis. Se mi estus koninta viajn verajn intencojn, mi estus servinta vin multe pli efikece, &#x109;ar tiam mi laborus ne kiel ma&#x15D;ino, sed kiel inteligentulo. Mi komprenis, ke vi volis plenumi ven&#x11D;on, naski skandalon. Pro tio, la loko plej ta&#x16D;ga estis sendiskuteble la pre&#x11D;ejo. Se vi estus dirinta la motivojn pro kiuj vi deziris malebligi la edzinigon de fra&#x16D;lino de Prelongo, mi estus aginta alimaniere.</p><p>
      La ekskondamnito povis longatempe da&#x16D;rigi sian monologon, la kapitano ne lin a&#x16D;skultis. De la unuaj vortoj, Viktoro komprenis, ke la senta&#x16D;gulo estas tute prava. Li suferis, vidante ke li parolis &#x109;u tro &#x109;u ne sufi&#x109;e: tro, &#x109;ar li trovi&#x11D;is en la povo de Duponto kun piedoj kaj pugnoj ligitaj; ne sufi&#x109;e, &#x109;ar estis lia neplena konfeso, kiu malsukcesigis la aferon.</p><p>
      Sed Duponto &#x109;iam parolis.</p><p>
      � Ni nin ekforlasos, Lin&#x15D;ardo. Vi estas malprava, min kolerigante. Vi povas nenion kontra&#x16D; mi, &#x109;ar perdi min estas samtempe perdi vin. Mi kontra&#x16D;e povas ka&#x16D;zi al vi multe da malfeli&#x109;a&#x135;oj. Oni renversas nur tion, kio staras alte. Mi balda&#x16D; lasos mian patrujon kaj &#x15D;an&#x11D;os mian nomon. Vi ne povos agi sammaniere, &#x109;ar tio disrompus vian profesion. Estu certa ke, per serio da anonimaj leteroj venintaj de diversaj lokoj, la tuta historio estos konita, sen dan&#x11D;ero por mi. Nu, maljunulo mia, bonan ekmovon! Tiun monon mi vere gajnis. Mi vin servis konscience. Se, en la fino mi faris eraron, la kulpo estas via, sed ne mia.</p><p>
      � Ni finu, respondis malafable la kapitano, kiu decidi&#x11D;is rapide. Mi pagos tamen viajn dek mil frankojn por min liberigi el vi. Sed vi foriros al A&#x16D;stralio tuj.</p><p>
      � Certe, &#x109;ar tio estas konsentita.</p><p>
      � Mi vin akompanos por esti certa, ke vi ne trompas min. Nur sur la &#x15D;ipo mi donos al vi la monsumon.</p><p>
      � &#x108;u vi intencus en&#x15D;ipigi min ne pagitan?</p><p>
      � &#x108;u vi malfidas al mi?</p><p>
      � Mi resendas al vi la reciprokon.</p><p>
      � Ne diskutu. &#x108;u vi konsentas?</p><p>
      Duponto pripensis: post silento:</p><p>
      � &#x108;u la mono estas tie &#x109;i?</p><p>
      Viktoro montris paperujeton plenan da bankbiletoj. La okuloj de la malnoblulo lumis:</p><p>
      � Mi konsentas, li respondis. Dum la vespero mem, la du viroj veturis al 
      Dover
      , transiris Anglujon plenvapore kaj haltis en 
      Liverpool
      . &#x15C;ipo marveturonta al Melbourne staris en la haveno. Viktoro pagis la prezon de la marveturado por sia amiko, lin akompanis sur la ferdekon kaj lin forlasis nur kiam la &#x15D;ra&#x16D;bego ekmovi&#x11D;is. Anta&#x16D; kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La &#x15D;ipo fendis la ondojn per sia &#x15D;ipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton &#x15D;ar&#x11D;itan de la dudek mil frankoj de la filo Lin&#x15D;ardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.</p><p>
      Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surpriza&#x135;o lin atendis. Sur lia skribotablo trovi&#x11D;is ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humila&#x135;oj, kiujn de ses monatoj li faris anta&#x16D; la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroa&#x135;oj &#x109;iutage plenumitaj de li en Al&#x11D;erio.</p><p>
      En la momento kiam Duponto forlasis E&#x16D;ropon, ne &#x11D;in revidonte, la duko de Blasano veki&#x11D;is el la longa letargia dormado, en kiun lin &#x135;etis la legado de l� anonima letero.</p><p>
      Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l� estinteco renaski&#x11D;is la profunda &#x109;agreno, kiun devige &#x11D;i estis fortironta kun si.</p><p>
      � Kiel krima, pensis la junulo, estas &#x109;i tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min &#x135;etis la tro granda amo al &#x15D;i sentita de mi. Nun la okulmasko &#x15D;iri&#x11D;as: mi &#x109;ion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, trovi&#x11D;is nur plimultigo da singarda&#x135;oj. Mi klarigas nun kial &#x15D;i volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial &#x15D;i malpermesis, ke mi estu &#x135;aluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri &#x15D;ia parolo, e&#x109; malgra&#x16D; la &#x15D;ajnoj; kial &#x15D;i tiel timis la unuan provon de l� edzini&#x11D;o, dum la vespero de l� edzinigo. Kaj nun mi estas edzi&#x11D;inta, alligita al tiu an&#x11D;elfrunta monstro per nerompebla ligilo; &#x15D;i estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre mar&#x15D;ante en sia &#x109;ambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la konsolonto, la liberigonto, la lasta rifu&#x11D;ejo, la lasta espero.</p><p>
      Ve! vane la duko incitis sian koleron per la memoro de tiu abomeninda letero, li tiel amis tiun neamindan junu linon, &#x15D;i tiel plene kaptadis lian tutan animon, ke malgra&#x16D; liaj pensadoj, la malamo ne povis eniri en lian koron. &#x15C;ia perfido estis evidenta, kaj skandala &#x15D;ia konduto; sed nevole li dubis. &#x108;u tiom da malhontemo, tiom da hipokriteco estas eblaj kun okuloj tiel dol&#x109;aj, kun frunto tiel &#x109;asta? Li povis fari nur unu aferon: forkuri, forkuri, ne revidinte tiun malrespektindan virinon, ne dirinte al &#x15D;i adia&#x16D;. &#x108;ar se li vidus &#x15D;iajn larmojn fluantajn, li sentas ke li ne havos plu la kura&#x11D;on &#x15D;in kulpigi, e&#x109;, li pensis ru&#x11D;i&#x11D;ante, eble li havos la malkura&#x11D;econ &#x15D;in senkulpigi.</p><p>
      � Ha! li ekkriis, ka&#x15D;ante sian kapon inter la manoj, &#x109;u &#x15D;i estas la vera kulpulino? &#x108;u ne estas mi kontra&#x16D;e, kiu devus petegi de &#x15D;i pardonon? &#x15C;i vivis feli&#x109;a, ridetante al la vivo, vokante la amon. Mi prezentas min al &#x15D;i, a&#x16D; prefere mi prezentas al &#x15D;iaj gepatroj vanan titolon kaj ri&#x109;a&#x135;ojn senutilajn; sed samtempe mi zorge malkonfesas tiun malsanon, kiu ruinigas mian farton, kaj kiu devis forpeli de mi &#x109;iun esperon al edzebleco, se mi estus honesta viro. La malhumileco de la markizino min akceptas, sed la koro de &#x15D;ia filino min rifuzas: kaj mi estas devigata konfesi ke Matildo neniam estis trompema. Instigata sendube de anta&#x16D;sento, kiu devis malfermi miajn okulojn, neniam &#x15D;i donis al mi signojn de ameco, kiun senta&#x16D;gulo kiel mi ne povas inspiri. Ha! tiu puno estas kruelega, sed meritita. &#x108;ar mi ta&#x16D;gas por nenio, restas al mi nur unu rimedo: malaperi kaj ripari kiel eble plej plene la malfeli&#x109;a&#x135;ojn, kies mi estas precipa aganto.</p><p>
      � La&#x16D;rento, li ekkriis, preparu la voja&#x11D;kestojn. Ni eliras tuj.</p><p>
      � &#x108;u vi ne revidos &#x15D;ian dukinan Mo&#x15D;ton?</p><p>
      � Pri kia dukino vi parolas? petis Gastono kolertone.</p><p>
      � Sed pri ... sinjorino via patrino, respondis La&#x16D;rento iom &#x15D;anceli&#x11D;ante.</p><p>
      � Mi prezentos al &#x15D;i miajn respekta&#x135;ojn, kaj informi&#x11D;os pri &#x15D;ia farto. Sed nek &#x15D;i nek iu ajn devas koni mian decidon.</p><p>
      � Tre bone, via Mo&#x15D;to. Post unu horo &#x109;io estos preta. Farinte al sia patrino viziton seninteresan kaj nur &#x11D;entilecan, Gastono eliris. Vane sinjorino de Blasano petis de li la veron; &#x15D;iaj demandoj restis senrespondaj. &#x15C;ia filo sin enfermis en kelkajn neprecizajn frazojn.</p><p>
      � Oni trograndigis la gravecon de l� okazinta&#x135;o: post kelke da tempo, &#x109;io klari&#x11D;os.</p><p>
      Kaj li foriris kun sia fidela La&#x16D;rento, ne dirinte adia&#x16D; al iu ajn inter la kastello&#x11D;antoj.</p><p>
      Eksciinte ke lia bofilo pli bone fartas, &#x109;ar lin vidis kelkaj servistoj, la markizo iris post du horoj al la &#x109;ambraro de sinjoro de Blasano. Li deziris havi kun li gravan interparoladon por koni liajn intencojn. &#x108;ar neniu respondis, li pensis ke Gastono promenadas por iom spiradi la puran aeron de la kamparo, kaj reaperos por la vesperman&#x11D;o.</p><p>
      � Kiam lia duka Mo&#x15D;to revenos, li diris al la pordisto, petu de li, ke li bonvolu eniri en mian apartamenton, anta&#x16D; kiam li sin direktos al la sia.</p><p>
      Sed vespere, oni havis neniun sciigon pri sinjoro de Blasano a&#x16D; pri lia &#x109;ambristo. Nur la morga&#x16D;an matenon, ekzamenante la leteraron, sinjoro de Prelongo trovis leteron skribitan de la mano de lia bofilo, adresitan al Matildo, kaj portantan tiun surskribon:</p><p><emphasis>Al &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to de Blasano.</emphasis></p><p>
      � Nu, filino mia, li diris, prezentante al &#x15D;i la koverton, jen estas letero de via edzo. &#x108;ar la cirkonstancoj estas gravegaj, mi ne kredas min tro maldiskreta, petante de vi, ke vi &#x11D;in legu la&#x16D;te anta&#x16D; mi.</p><p>
      Kun larmoplenaj okuloj, Matildo dis&#x15D;iris la koverton per mano tremanta, kaj legis:</p><p><emphasis>Sinjorino.</emphasis></p><p><emphasis>La sola afero farota de &#x11D;entilhomo, en la situacio en kiun vi min metis, estas la evito de &#x109;iu skandalo difektonta lian nomon.</emphasis></p><p><emphasis>Mi esperas ke vi bonvolos imiti mian sintenadon, kaj ke vi &#x15D;irmos kontra&#x16D; &#x109;ia malpurigo blazonon iam gloran, kiu estas nun la via.</emphasis></p><p><emphasis>Mia farto jam tre malforta estis tre &#x15D;ancelita de la terura bato, kiu min frapis. Mi sentas, ke la ligilo nur le&#x11D;a, kiu nin unuigas, estos balda&#x16D; rompita.</emphasis></p><p><emphasis>Pro tio mi al vi permesas, kaj e&#x109; mi petas de vi, ke vi prizorgu pri tiu infano, senkulpa konsekvenco de la kulpo farita.</emphasis></p><p><emphasis>Balda&#x16D; vi povos &#x11D;in rajtigi, edzini&#x11D;inte kun &#x11D;ia patro.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;ar ni ne nin revidos, mi profitas tiun cirkonstancon, por sendi al vi eternan adia&#x16D;on.</emphasis></p><p><emphasis>BLASANO.</emphasis></p><p>
      La juna virino povis tre malfacile da&#x16D;rigi &#x11D;is la fino la legadon de tiu malvarmega letero, en kiu senti&#x11D;is nerevokebla decido.</p><p>
      � Ha! ekkriis la markizo, li anka&#x16D; kredas al la kulpo farita. Tiu vorto en &#x11D;i trovi&#x11D;as tutlitere skribita. Kion vi faros por lin senerarigi? Kion vi respondos, filino mia? Falinte sur apogse&#x11D;on, kun kapo inter siaj manoj, Matildo ploregis.</p><p>
      � &#x108;u vi min a&#x16D;dis? Se vi ne estas kulpa, tamen vi ne povas lasi vian honoron minacatan de tia dubo.</p><p>
      � &#x108;u mi povas respondi ion ajn? Mi estas envolvata en reto de &#x15D;ajnaj pruvoj, kies rompo ne estas farebla de mi. Mi diras nur unu vorton: mi estas senkulpa. Tiu ano nima letero estas malnoblega kalumnio. Pli malfrue ia vero eksplodos. Tiuj, kiuj min kulpigas hodia&#x16D;, kaj vi mem inter la unuaj, mia patro, hontos pro siaj maljustaj suspektoj. Kiam sonoros la horo de la rehonori&#x11D;o, la malluma mistero, kiu noktigas mian vivon, fari&#x11D;os propramove luma, kaj pro tio mi ne bezonos elparoli e&#x109; unu vorton.</p><p>
      Kaj sin enferminte en sova&#x11D;an silenton, Matildo ne respondis plu al la petantaj demandoj de la markizo.</p><p>
      � Nu, li diris, mi vidas, ke mi ricevos nenion. Ni esperu, ke via patrino estos pli feli&#x109;a a&#x16D; pli lerta.</p><p>
      Apena&#x16D; sinjoro de Prelongo fermis la pordon malanta&#x16D; si, tuj la juna dukino sin &#x135;etis sur sian pre&#x11D;ose&#x11D;on, anta&#x16D; la elefantosta krucifikso al &#x15D;i donita de Valentino.</p><p>
      � Dio mia, &#x15D;i ekkriis, tordante siajn brakojn, kion fari? kion diri? inspiru min, Sinjorego. Se Valentino estas malviva, &#x109;u &#x15D;ia morto ne min liberigas el mia &#x135;uro? Mia malfeli&#x109;a amikino cedis al la ebrieco de l� amo: mi ne volas &#x15D;in ju&#x11D;i; sed fine &#x109;u estas mi, kiu devas toleri la sekvojn de &#x15D;iaj agoj? Kaj Gastono, tiu amema kaj delikatema amiko, kiu estas mortanta pro &#x109;agreno, &#x109;u mi ne povas redoni al li la feli&#x109;econ, dirante: �La &#x15D;ajnoj staras kontra&#x16D; mi; sed jen estas la vero.� Dum kelkaj minutoj Matildo restis senmova, ka&#x15D;ante en siaj manoj sian viza&#x11D;on kovritan de larmoj.</p><p>
      � Sed se mia edzo ne min kredas? &#x15D;i &#x11D;emis relevi&#x11D;ante; &#x109;ar Valentino forportis kun si &#x109;iujn pruvojn. Tiam mi estos farinta senutilan &#x135;urrompon, kiu venenigos la resta&#x135;on de mia vivo. Ne, ne; io diras al mi ke mia amikino ne estas malviva. Ni nin revidos, pri tio mi estas certa. Mi konas &#x15D;ian koron: &#x15D;i ne &#x15D;anceli&#x11D;os kaj sin malsavos, por min savi. Tiam mi estos rehonorigita, ne &#x15D;in perfidinte. Dio mia, &#x15D;i aldonis kun religia fervoro, pardonu min, &#x109;ar mi unu minuton &#x15D;anceli&#x11D;is inter mia feli&#x109;eco kaj mia devo. Vi min subtenis en momento kiam mi estis ekfalonta. Danke, danke, &#x109;ar vi ne min forlasis. Nun mi estas forta; mi respektos mian &#x135;uron, mi ne parolos.</p><p>
      En tiu momento, la markizino eniris en la &#x109;ambron de sia filino:</p><p>
      � Via patro, &#x15D;i diris, sciigas min ke Gastono al vi skribis, anta&#x16D; kiam li eliris el la kastelo. Plie, instigite de stranga kaj nekomprenebla sento, li deziras ke vi prizorgu pri tiu malbenita infano, kiu ka&#x16D;zis &#x109;iujn niajn malfeli&#x109;a&#x135;ojn. Kion vi intencas fari?</p><p>
      � Obei liajn konsilojn, kiujn mi konsideras kiel ordonojn.</p><p>
      � Vi ne parolas serioze.</p><p>
      � Patrino mia, kiel &#x109;iujn aliajn Gastonon erarigas la &#x15D;ajnoj. Sed lia letero estas &#x11D;entilhoma kaj nobla kiel lia karaktero. En tiu sola cirkonstanco, li estas direktonta mian konduton: nu, mi volas agi kiel obeema edzino, kaj al li montri, ke por mi liaj paroloj e&#x109; la plej malgravaj enhavas &#x109;iuj grandan gravecon.</p><p>
      � Vi komprometos vin senutile. Vidante, ke vi prizorgas pri tiu infano, tiuj, kiuj dubas ankora&#x16D; fari&#x11D;os konvinkitaj.</p><p>
      � Kion faras al mi la opinio de indiferentuloj? ekkriis la juna virino per tono maldol&#x109;a, dum tiuj, kiujn mi amas, ne fidas plu al mi. Mia vivo estas rompita por &#x109;iam. Akceptante tiun etulon, mia konscienco diras al mi, ke mi faras bonan agon. Jes, estas Dio mem, kiu &#x11D;in metis sur mian vojon. Kiam &#x109;iuj homoj min for&#x135;etos kiel malhonteman virinon, kiam mi vidos forfluginta la amikecon de &#x109;iuj, kiuj min &#x109;irka&#x16D;as, li staros tie &#x109;i, la kompatinda senkulpuleto, por min devigi al la da&#x16D;rado de la vivo, por min ami, min subteni, kaj min konsoli.</p><p>
      � Maldankulino, murmuris sinjorino de Prelongo kun larmoj en la okuloj, vi forgesas vian patrinon.</p><p>
      � Estas vere, patrino; pardonu min. Kiam oni suferas, oni estas maljusta. Vi estas bona; mi tion scias. Sed vi estos devigita fari kiel la aliaj; kaj vi min suspektos.</p><p>
      � Neniam, Matildo; a&#x16D;du min, neniam.</p><p>
      La saman tagon, la juna dukino aliris al sinjoro Benojto. &#x15C;i tre zorge ekzamenis la infanon forlasitan, rekonis ke li estas vere la filo de Valentino, dank� al la ru&#x11D;a makulo trovi&#x11D;anta malanta&#x16D; lia dekstra orelo, kaj petis de la maljuna pastro, ke li bonvolu veni kun &#x15D;i en la pre&#x11D;ejon por lin bapti. Kompreneble &#x15D;i fari&#x11D;is lia baptopatrino, elektis kiel baptopatron la patron Rakenon, &#x109;ar li hazarde trovi&#x11D;is tie &#x109;i, kaj nomis Valento sian etan protektiton, memore de lia patrino. Poste &#x15D;i revenis malgaja kaj sola al la kastelo; &#x109;ar nek la markizo, nek la markizino volis rajtigi per sia &#x109;eesto filigon, kiun ili malaprobis.</p><p>
      � Ha! pensis la juna virino, en mia malfeli&#x109;o mi devas opinii min feli&#x109;eta, &#x109;ar Gastono deziras, ke mi prizorgu pri tiu infano. &#x15C;ajne mi lin obeas; kaj tio aran&#x11D;as &#x109;ion.</p><p>
      Plendinda &#x109;armuleto, &#x15D;i aldonis, direktante al la filo de sia amikino rigardon plenan da ameco, &#x109;ar via vera patrino malaperis, necese estas, ke vi retrovu alian. La malboneco kaj la malamo min elektis kiel anstata&#x16D;antinon. La ganton, kiun oni &#x135;etas al mi, mi akceptas sentime. Miaj kalumniantoj miros, vidante, ke mi ilin kontra&#x16D;batalas kaj ne konfesas mian malvenkon.</p><p>
      Najbarino, kiu &#x135;us estis perdinta pro krupo infanon sama&#x11D;an ol Valenton, bonvolis fari&#x11D;i lia nutristino: kaj la kastelo de Prelongo havis novan lo&#x11D;anton, la pli malgrandan, sed ne la malpli bruantan.</p><p>
      Tamen la timoj de la markizino rapide reali&#x11D;is. La tagon mem de la bapto, kiam oni vidis en la vila&#x11D;o, ke la dukino de Blasano eliras el la pre&#x11D;ejo kun Jo sefino portanta la infanon, grupoj formi&#x11D;is sur la placo. Dum la anaro interparoladis, &#x11D;i unue nur mokema iom post iom fari&#x11D;is malbonvola.</p><p>
      Super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra vo&#x109;o de Blagardo, feli&#x109;a &#x109;ar li kolektis &#x109;irka&#x16D; si rondon da a&#x16D;dantoj.</p><p>
      � Nu, &#x109;u mi estis prava, anta&#x16D; dekunu monatoj. Vi memoras, ke oni parolis pri historio de lupo.</p><p>
      � Kiam oni parolas pri lupo, interrompis sentence Groskla&#x16D;do, oni vidas &#x11D;ian ...</p><p>
      � Jes, ni konas la sekvon. He! he! &#x109;u vi kredas ke &#x15D;i &#x11D;in vidis, tiu hipokritulino?</p><p>
      � Kion do &#x15D;i vidis?</p><p>
      � Sed la lupon, je Dio! respondis Blagardo, skuadita de grasa ridego.</p><p>
      Por reveni al sia kale&#x15D;o, la dukino estis devigata trairi tiujn grupojn, kiuj fori&#x11D;is anta&#x16D; &#x15D;i, kvaza&#x16D; &#x15D;i estis frapita de komunikebla malsano. Iam Matildo estis malfiera kaj modesta; sed hodia&#x16D;, maltimema &#x109;ar &#x15D;i estas senkulpa, &#x15D;i havis la mienon malhumilan kaj majestan de re&#x11D;ino. Neridema, kun frunto altigita, &#x15D;i pasis, sentante al &#x15D;i direktataj tiujn kulpigantajn okulojn, divenante tiujn malbonajn parolojn, kiuj rekomencis pli akre kiam la kale&#x15D;o estis elirinta.</p><p>
      � &#x108;u tio ne estas hontinde? da&#x16D;rigis Blagardo. &#x15C;i havas &#x15D;ajnon de princino. &#x15C;i nin premegus, ne e&#x109; petante de ni senkulpigon. Tamen nenio rajtigas, ke &#x15D;i sin montru tiel fiera. La duko ekvidas, ke lia &#x109;asta fian&#x109;ino tre bone sin senigas da li. Li ne estas kontenta, tiu viro; tio kompreni&#x11D;as: tiam li forlasas sian metion de edzo. Tuj la fra&#x16D;lino, libera kaj povante agi la&#x16D; sia bonvolo, reprenas sian etulon. &#x108;ar &#x15D;i ne povas konfesi, ke &#x15D;i estas lia patrino, &#x15D;i aliformi&#x11D;as en baptopatrinon por esti rajtigita, prizorgante pri li.</p><p>
      � &#x108;u &#x15D;in vidante oni povis suspekti tion, diris unu el &#x109;eestantoj. &#x15C;i havis mienon tiel senkulpan, tiel simplaniman.</p><p>
      � Ho! malgrandulo mia, &#x109;iam mi malfidis al tiaj &#x15D;ajnoj, mi: kaj vi vidas ke mi estis prava.</p><p>
      Dum ok tagoj, la filigo de Valento fari&#x11D;is la sola temo de &#x109;iuj vila&#x11D;aj interbabiladoj. &#x108;iu estis tiel plene konvinkita, ke la dukino estas la vera patrino de l� infano metita en la pre&#x11D;ejon, ke neniu vo&#x109;o la&#x16D;ti&#x11D;is por protesti.</p><p>
      Tamen Ra&#x16D;lo, dezirante koni la veron per &#x109;iuj eblaj rimedoj, da&#x16D;rigis ka&#x15D;e sian informi&#x11D;on.</p><p>
      Anta&#x16D; sia edzino, anta&#x16D; &#x109;iuj aliaj apuduloj, li &#x15D;ajnis konvinkita, ke la anonima letero estas malnobla kalumnio; sed funde de sia animo li dubis. Unu matenon, li venigis Josefon.</p><p>
      � Kiam vi akompanis mian filinon, anta&#x16D; &#x15D;ia edzini&#x11D;o, li diris, &#x109;u vi tute plenumis miajn ordonojn? &#x108;u neniam vi lasis &#x15D;in? Josefo komprenis kien la markizo volas alveni. Dank� al sia lakea netrompebla flaro, li sentis ke lia juna mastrino ne &#x109;efas plu en la kastelo. Pro tio, li decidis, ke li sin turnos al la estro.</p><p>
      � Certe, via Mo&#x15D;to, li respondis, escepte kiam &#x15D;ia fra&#x16D;lina Mo&#x15D;to ordonis, ke mi &#x15D;in atendu en Blazurbo, dum &#x15D;i vizitis sola malsanulon en la apuda&#x135;oj.</p><p>
      � Ha! fra&#x16D;lino de Prelongo malpermesis, ke vi &#x15D;in sekvu.</p><p>
      � Jes, via Mo&#x15D;to, &#x109;iudutage. Mi ne kredas, ke mi malbone agis, obeante.</p><p>
      � &#x108;u mi ripro&#x109;as vin? respondis Ra&#x16D;lo per malhumila tono. Mi ne vin kulpigas, kontra&#x16D;e. Se mia filino donis al vi tian ordonon, sendube por fari tion &#x15D;i havis motivojn, kiujn mi aprobas. Vi povas eliri.</p><p>
      � Do, diris la malfeli&#x109;a patro, kiam la lakeo estis elirinta, malgra&#x16D; miaj penoj por trovi malkuni&#x11D;on, mi estas devigata konfesi, ke &#x109;io beda&#x16D;rinde tro bone kuni&#x11D;as. Anta&#x16D; dekdu monatoj, viro, kiun mi kredas esti la kapitano Lin&#x15D;ardo, estas trovita ku&#x15D;ante en la &#x11D;ardeno, duone sufokita de &#x15C;afo. De kiu loko li venis? Evidente de la dometo, kies Matildo sola havas &#x15D;losilon; &#x109;ar tiu ruina&#x135;o estis lumigita kaj ornamita per floroj. La a&#x16D;toro de la letero tion aludas, la&#x16D; terminoj tre precizaj; kaj mi estas devigata rekoni ke li estas senerare sciigita. De tiu momento, Matildo penas per &#x109;iuj eblaj rimedoj prokrasti sian edzini&#x11D;on, pretekstante la farton de la patrino de Gastono. Malbonaj pretekstoj, kiujn mi konsideris kiel kapricojn de infanino tro amata. Dum tiu tempo &#x15D;i &#x109;iudutage rajdpromenadas al loko al kiu &#x15D;i ne kunkondukas Josefon. Kiun &#x15D;i iras viziti? Malsanulon, &#x15D;i diras al sia lakeo; tio estas malvera, &#x109;ar &#x15D;ia patrino lin estus koninta. Sekve tiu malsanulo povas esti nur ... amanto.</p><p>
      Elparolante tiun vorton, sinjoro de Prelongo sentis ke malvarma &#x15D;vito fluas sur lia dorso. Tamen lia penso da&#x16D;rigis sian iradon. Subite, en dato koincidanta akurate kun la natura tempolimo, &#x15D;ia filino bezonas iri Parizon por fari religian enfermi&#x11D;on. Li permesas &#x15D;ian eliron. Post du tagoj, li retrovas, en la profundega&#x135;o en kiun malaperis la Kamu&#x15D;a domo, &#x15D;in alkro&#x109;itan sur la kruta&#x135;o. &#x15C;i estis vundita tiel malfeli&#x109;e ke, la&#x16D; la rakonto, &#x15D;ia senkulpeco ne estus plu pruvebla. Plie &#x15D;ia nutristino estis malnova aku&#x15D;istino. Tiam alvenas tiu infano, kiun &#x15D;i filigas por pli bone certigi &#x109;iujn suspektojn.</p><p>
      � Nu, murmuris la malfeli&#x109;a patro, &#x15D;i estas kulpa; ne estas ebla ia dubo. Nei pli longatempe estus nei la evidentecon.</p><p>
      Sed tiam kiu estis la deloganto? Tie ankora&#x16D; la &#x15D;anceli&#x11D;o estas neebla. La kapitano, kiun per sia letero sinjoro de Prelongo vundis neripareble, volis sin ven&#x11D;i. Li sin prezentis al &#x15D;i kun la tuta allogo &#x109;irka&#x16D;anta la junecon, la uniformon kaj militistan gloron tre maloftan &#x109;e viro tiel juna. La malfeli&#x109;a infanino falis. Eble &#x15D;i promesis la edzini&#x11D;on kaj poste reprenis sian promeson. Vidante tian perfidon, la kolero venkis &#x109;e Viktoro &#x109;iujn aliajn sentojn, kaj lin instigis al la plenumo de tiu malnobla ago, malinda de grandkora viro kaj precipe de oficiro.</p><p>
      Subite la frunto de la markizo malsulki&#x11D;is. &#x11C;oja fajrero momente lumigis al la malgajeco de lia viza&#x11D;o. Dubo naski&#x11D;is.</p><p>
      � Morga&#x16D;, li pensis, mi estos sciigita.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, pretekstante negrava&#x135;on, Ra&#x16D;lo veturis Parizon, kaj sin direktis al la lo&#x11D;ejo de fama aku&#x15D;isto.</p><p>
      � Doktoro, li diris, la temo pri kiu mi volus vin demandi estas nur teoria. Mi do petas de vi, ke vi ne estu tro mirigita pro la strangeco de miaj demandoj.</p><p>
      La &#x125;irurgiisto sin klinis.</p><p>
      � &#x108;u virino povas rajdi &#x11D;is la lastaj tagoj de sia gravedeco, kaj tamen ne fari&#x11D;i malsana pro tio?</p><p>
      � Tia gimnastiko estus certe tute malprudenta kaj tre dan&#x11D;era; sed science la afero ne estas neebla.</p><p>
      � Ha! respondis Ra&#x16D;lo, per &#x109;agrenega tono. Nun, duan demandon. &#x108;u en la Scienco trovi&#x11D;as okazoj en kiuj gravedeco estis tiel perfekte ka&#x15D;ita, ke neniu povis &#x11D;in suspekti?</p><p>
      � Tio estas escepta: tamen mi konas kelkajn ekzemplojn. Anta&#x16D;nelonge e&#x109; mi estis vokita por kuraci junan virinon, kiu tute nesciis, ke &#x15D;i trovi&#x11D;as en tiu stato. Nenio estis preparita por akcepti la novnaskiton. &#x108;ar la persono pri kiu mi parolas estas rajta edzino tre honesta, jam patrino de unu knabo kaj de unu knabino, &#x15D;i havis neniun profiton en trompo al siaj familianoj. Estas &#x15D;i mem kiu estis trompita.</p><p>
      � Mi dankas vin, doktoro.</p><p>
      � Jen estas ankora&#x16D; dramo, kin okazas en familio, murmuris la kuracisto, kiam Ra&#x16D;lo estis elirinta.</p><p>
      Tiufoje la markizo ne dubis plu. Momente li timis erarigon. Sed la respondoj senprofitaj kaj sciencaj de tiu &#x125;irurgiisto, kiu ne konas lin, certigis liajn timadojn.</p><p>
      Pro tio, kiam dum la vespero li konigis al la markizino la rezultatojn pri la informi&#x11D;o de li provita, kaj la certigon beda&#x16D;rinde akiritan de li, li sentis sin miregegita per tiu ekkrio de espero kaj de fido, kiun ekpu&#x15D;is la patrino de Matildo.</p><p>
      � Ra&#x16D;lo, &#x15D;i diris, mi tiel fidas al la honesteco de mia filino, ke kiam e&#x109; &#x15D;i konfesus, mi ne kredus &#x15D;in.</p><p>
      Unu monato jam fluis de kiam fra&#x16D;lino de Prelongo fari&#x11D;is dukino de Blasano. La patrino de Gastono foriris.</p><p>
      La komuna vivo rekomencis kiel anta&#x16D;e. Sed tiu paco kiu &#x15D;ajne regis en la kastelo estis malsincera. La markizo, certa pri la malhonoro de Matildo, montri&#x11D;is pri &#x15D;i treege malvarma. La markizino multe suferis pri tiu malkonsento; sed &#x15D;i ne povis ripro&#x109;i sian edzon. &#x15C;i tro bone komprenis kiel estis potencaj la fundamentoj sur kiujn Ra&#x16D;lo apogis siajn kulpigojn. Kvankam &#x15D;i tute malkonsentis kun li, &#x15D;i estis devigata konfesi, ke &#x15D;ia kredo ripozas sur nenia decida pruvo, kaj estas subtenita nur de tiu nelogika anta&#x16D;sento, kiu direktas la korojn de patrinoj. Pri la dukino, &#x15D;i &#x15D;ajnis trairi la vivon kiel dormpromenantino kiu rondiras profundega&#x135;on, ne &#x11D;in vidante. Ferminte obstine siajn okulojn kaj siajn orelojn, &#x15D;i vidis, &#x15D;i a&#x16D;dis nenion, kaj havis nur unu celon, la vartojn donotajn al sia filiga infano.</p><p>
      La malgranda Valento kreskis mire, fari&#x11D;ante grasa kaj muskolhava.</p><p>
      Sola en tiu malgaja domo, li ridetis al la vivo. Kelkafoje Matildo lin prenis sur siajn genuojn, lin longatempe rigardadis ser&#x109;ante, &#x109;u &#x15D;i ne eltrovos similecon kun fra&#x16D;lino de Savinako. Sed sur la movemaj trajtoj de la knabeto, tiu impreso da&#x16D;ris nur kiel fajrero. Kelkafoje sinjorino de Blasano eksaltis. Per gesto, per rideto, la filo de Valentino tiel precize rememoris al &#x15D;i &#x15D;ian amikinon, ke &#x15D;i kredis &#x15D;in revidi tia, kia &#x15D;i iam &#x15D;in konis. Post unu sekundo, &#x15D;i retrovis nur tiun &#x109;arman komunecon specialan al la junaj infanetoj.</p><p>
      � Tamen, &#x15D;i diris, se post kelkaj jaroj li similas sian patrinon, devige &#x109;iuj, kiuj min &#x109;irka&#x16D;as, rekonos la malverecon de siaj kulpigoj. Tie ku&#x15D;as la savado; de tie devenos mia rehonorigo.</p><p>
      Subite terura nova&#x135;o alvenis al la kastelo. Sinjoro de Blasano estis trovita malviva sur la tapi&#x15D;o de sia &#x109;ambro. &#x108;iuj &#x15D;ajnoj kredigis al memmortigo. La servisto, kiu anstata&#x16D;is La&#x16D;renton alirintan al la lito de sia mortanta patrino, vane provis revivigi la dukon. La kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton. La telegramo aldonis ke la patrindukino, sciigita tro maldelikate de mallerta amiko, estis tiel forte frapita de tiu neatendita batego, ke &#x15D;i estas malsanega. Oni e&#x109; malesperas pri &#x15D;ia resani&#x11D;o.</p><p>
      Kiam li revenis al la Blasana kastelo, la duko havis nur unu ideon: sin liberigi el ekzistado, kiu pezas sur lin, forkuri al tiu rifu&#x11D;ejo en kiu oni ne suferas plu. Sed tiu pereiga projekto estis neefektivigebla tiel longe kiam La&#x16D; rento tie trovi&#x11D;os. &#x108;ar tiu fidela servisto ne lin forlasis e&#x109; unu sekundon, lia &#x109;eesto neebligis la plenumadon de tiu deziro. Tial ke la duko ne povis lin forigi kaj samtempe ne naski suspektojn, li atendis ke okazo prezenti&#x11D;u.</p><p>
      Gastono neniam portis sian barbon. Ian matenon dum lia &#x109;ambristo lin razis, la duko kredis rimarki ke la viza&#x11D;o de La&#x16D;rento &#x15D;ajnas pli malgaja ol kutime.</p><p>
      � Kion do vi havas, bonulo mia, kun via enteriga viza&#x11D;o?</p><p>
      � Ho! via Mo&#x15D;to, mi estas tre malfeli&#x109;a.</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � Mi &#x135;us ricevis leteron, kiu sciigas min, ke mia patrino estas tre malsana.</p><p>
      � Plendinda fra&#x16D;lo! Kial vi ne jam eliris?</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to bone scias, ke mi ne povas lin forlasi.</p><p>
      � Ho! por kelkaj tagoj! Cetere en tiu momento mi fartas sufi&#x109;e bone.</p><p>
      � Se dum mia foresto akcidento ia alvenus al via Mo&#x15D;to, neniam mi senkulpigus min pro tio.</p><p>
      � Vi trograndigas la gravecon de mia stato. Kiam mi havis fortegan krizon, kelkafoje tri monatoj pasas anta&#x16D; kiam la venonta min doloras; kaj la lasta okazis anta&#x16D;nelonge.</p><p>
      � Mi tion scias, via Mo&#x15D;to; sed mi timas.</p><p>
      � Vi estas tiel sindonema al mi, ke mi agus egoisme, trouzante vian amikecon. Mi ne konsentas pri tio. Vi tuj eliros. Baptisto vin anstata&#x16D;os.</p><p>
      � Tamen, via Mo&#x15D;to.</p><p>
      � Sufi&#x109;e, La&#x16D;rento; mi parolis. Dum la tagmezo mem, la bonega servisto supreniris en vagonon, kaj sinjoro de Blasano ekkriis:</p><p>
      � Fine mi havos kelkajn horojn da libereco. Dum la vespero, dirinte al sia patrino adia&#x16D;on pli amplenan ol kutime, la duko eniris en sian &#x109;ambron.</p><p>
      � Baptisto, li diris al sia nova &#x109;ambristo, vi povas enliti&#x11D;i. Se mi bezonos vin, mi vin alvokos.</p><p>
      Restinte sola, Gastono sidi&#x11D;is anta&#x16D; sian skribotablon, skribis du leterojn, unu al sia patrino, unu al Matildo, ilin sigelis kaj poste ilin enfermis en komunan koverton, kun tiu surskribo.</p><p><emphasis>Donota post mia morto al mia patrino, &#x15D;ia patrindukina Blasana Mo&#x15D;to.</emphasis></p><p>
      Tion farinte, li sin direktis al &#x109;ifonujo, lokita inter du fenestroj, kaj eligis el &#x11D;i beletan revolveron ornamitan de elefantosta prenilo ar&#x11D;ente gravurita. Certi&#x11D;inte ke la armilo estas &#x15D;argita, li apogis sur sian tempion la ekstrema&#x135;on de la tubo.</p><p>
      Sed premonte la &#x109;anon liaj fingroj estis agititaj de tremado tiel konvulsia, ke la junulo estis devigata halti.</p><p>
      � Ho! li ekkriis, malbenita korpa&#x109;o, kiu ne volas obei mian volecon! Kiam do tiuj mizeraj nervoj kvieti&#x11D;os? Li metis la revolveron sur la tablon. Post kvin minutoj li &#x11D;in reprenis, penante rekomenci sian mortigan agon. Sed tuj kiam Gastono sentis sur sia ha&#x16D;to la malvarmecon de la metalo, tuj la tremado renaski&#x11D;is pli forta ol anta&#x16D;e. &#x11C;i estis la instinkto al la konservado kiu reaperis kaj kontra&#x16D;batalis la voladon de la juna duko.</p><p>
      � Se mi premus la &#x109;anon en la stato en kiu mi trovi&#x11D;as, li pensis, mi maltrafus min. La bruo de l� eksplodo alkurigus Baptiston. Por ke mi ne rekomencu, mia terurita patrino min gardigus, kiel &#x15D;i jam faris, &#x109;iufoje kiam mi provis min liberigi el la &#x15D;ar&#x11D;ego de tiu malaminda vivo.</p><p>
      Sinjoro de Blasano sin &#x135;etis sur sian liton. Kiam la nerva agitado estis tute kvietigita:</p><p>
      � Mi kredas, li diris, ke nun mi povos. Sed la fenomeno rekomencis la&#x16D; perforto &#x11D;is nun ne sentita de li. &#x108;agrena, &#x109;ar li ne povis &#x109;efi la movadojn de sia muskola ma&#x15D;ino, Gastono ekkriis en kolerega ekmovo:</p><p>
      � Iu, kiu min vidus, min kredus malkura&#x11D;a. Tamen, mi prenas Dion ateste, la morto ne min timigas. Kontra&#x16D;e mi &#x11D;in alvokas per miaj plej fervoraj deziroj. &#x108;ar &#x11D;i estas la sola rimedo por malaperigi miajn turmentojn &#x109;u moralajn &#x109;u fizikajn.</p><p>
      La mano tenanta la revolveron da&#x16D;rigis sian agitadon, a&#x16D;tomate movi&#x11D;ante kiel pendolo.</p><p>
      � Nu, li diris, ni finu tiun malgajan komedion. &#x134;etinte en angulon sian senutilan armilon, la junulo malfermis &#x15D;rankon, prenis boteleton duone plenan da orkolora fluida&#x135;o, ver&#x15D;is la enhavon en glason, kaj &#x11D;in unugor&#x11D;e englutis. Sed la lasta guto ne estis ankora&#x16D; alveninta en la stomakon, kiam la duko de Blasano mase falegis sur la tapi&#x15D;on de sia &#x109;ambro, kvaza&#x16D; fulmofrapite.</p><p>
      Kiam sinjoro de Prelongo alvenis en 
      Touraine
      �on, en la kastelon de Blasano, la patrindukino estis mortinta jam de kelkaj horoj.</p><p>
      Pri la korpo de Gastono, &#x11D;i jam trovi&#x11D;is en la &#x109;erko, kiun oni metis en la vestiblon aliformigitan en kandelegplenan kapelon.</p><p>
      � &#x108;u oni estas certa, ke li sin memmortigis? petis la markizo.</p><p>
      � Absolute, respondis la kuracisto de la lando. La duko sin venenigis per prusika acido. La &#x125;emia analizo lasas neniun dubon pri tio.</p><p>
      � Plie, aldonis la notario, volu legi tiujn du dokumentojn. La unua estas testamento, kiun sinjoro de Blasano metis en mian oficejon, du tagojn anta&#x16D;e. Pri la alia, mi &#x11D;in trovis en lia paperujeto. Vi rimarkos, leginte la daton ke &#x11D;i estas skribita nur de dekvin tagoj. La strangaj rekomendoj, kiujn &#x11D;i enhavas, pruvas evidentege, ke jam de kelka tempo la duko intencis fini sian vivon.</p><p>
      � Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose.</p><p>
      Ra&#x16D;lo prenis la du paperfoliojn al li prezentitajn, kaj legis.</p><p><emphasis>Tio estas mia testamento,</emphasis></p><p><emphasis>Mi donas testamente &#x109;iujn bienojn, meblojn kaj konstrua&#x135;ojn, kiujn mi posedos en la epoko de mia morto al sinjorino Matildo de Prelongo, dukino de Blasano, mia rajta edzino, por ke &#x15D;i redonu tiun kapitalon al la infano, kiun &#x15D;i filigis, kiam tiu infano estos atinginta sian plena&#x11D;on.</emphasis></p><p><emphasis>Farita en la kastelo de Blasano, la dekkvaran de a&#x16D;gusto, mil ok cent kvindek-kvar.</emphasis></p><p><emphasis>GASTONO, duko de Blasano.</emphasis></p><p>
      � Kia nobla koro, sopiris Ra&#x16D;lo. Kia superega maniero ven&#x11D;i insulton. Ha! kial mia filino lin tiel mal&#x15D;atis? Pri la alia dokumento, la markizo estis devigita &#x11D;in relegi dufoje, anta&#x16D; kiam li estis plene konvinkita ke li ne son&#x11D;as.</p><p>
      Jen estas &#x11D;ia enhavo.</p><p><emphasis>Kastelo de Blasano,</emphasis></p><p><emphasis>10 julio 1854. Se mi mortus subite, mi deziras, ke mia korpo estu en&#x109;erkigita tute vestita, kovrita de la vestoj, kiujn mi portos sur mi, en la momento de l� akcidento. Oni ne forgesu aldoni al ili mian po&#x15D;horlo&#x11D;on kun &#x11D;ia &#x109;eneto kaj kun la brelokoj al &#x11D;i alligitaj. Ili estas familiaj memora&#x135;oj, kiujn mi volas kunporti kun mi en la tombon. Poste oni min metos en la &#x109;erkon, kiun mi farigis: oni &#x11D;in trovos en la &#x109;ambreto apudi&#x11D;anta mian tualetejon. Mi rekomendas specialege ke oni envolvu min de neniu mortkitelo, tuko, drapo, a&#x16D; kia ajn tola&#x135;o. Mi deziras anka&#x16D;, ke oni metu en mian &#x109;erkon nek aroma&#x135;ojn, nek iun ajn el tiuj &#x125;emiaj kunmeta&#x135;oj, da kiuj oni plenigas la &#x109;erkojn por malfruigi la dismeton de korpoj.</emphasis></p><p><emphasis>Mi esperas, ke la &#x109;eestantoj bonvolos plenumi litere miajn lastajn voladojn.</emphasis></p><p><emphasis>Duko DE BLASANO.</emphasis></p><p>
      � Strange! murmuris la markizo. Kial viro, tiel nepasia, tiel sa&#x11D;a kiel Gastono, donis tian gravecon al la maniero per kiu oni agos pri lia malviva resta&#x135;o. Fine la volo de mortintoj estas sanktega kaj respektota.</p><p>
      � &#x108;u oni plenumis la rekomendojn enhavitajn en tiu miriganta skriba&#x135;o? li diris sin turnante al Baptisto.</p><p>
      � Litere, via Mo&#x15D;to. &#x108;iu miris, sed neniu kura&#x11D;is ilin malobei.</p><p>
      � Vi estis prava. &#x108;u via beda&#x16D;rita mastro ne lasis leteron por mia filino a&#x16D; por mi?</p><p>
      � Mi ne scias, via Mo&#x15D;to. Sur lia skribotablo trovi&#x11D;is koverto sufi&#x109;e dika, adresita al lia patrino, &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to. Kredeble li al &#x15D;i komisiis la plenumadon de siaj lastaj voladoj. Sed, &#x109;ar sinjorino de Blasano subite malsanega mortis ne rekonscii&#x11D;inte, la paka&#x135;o restis en &#x15D;ia &#x109;ambro, kien mi &#x11D;in alportis.</p><p>
      � Post la ceremonio, mi petos la magistratojn komisiitajn al tiuj aferoj, ke ili bonvolu malsigeligi tiun koverton en la &#x109;eesto de atestantoj. Ankora&#x16D; unu demandon: en kiu stato trovi&#x11D;is la duko, kiam, matene, enirante en lian &#x109;ambron, vi ekvidis ke li estas malviva.</p><p>
      � Lia duka Mo&#x15D;to ku&#x15D;is sur la tapi&#x15D;o. Flanke de li vidi&#x11D;is revolvero tute &#x15D;argita. Pli malproksime mi kolektis la pecojn de glaso, kiu falante rompi&#x11D;is. &#x11C;i enhavis ankora&#x16D; kelkajn gutojn da dubeflava fluida&#x135;o, kiun oni portis al la farmacisto por ilin analizi. Tio estas &#x109;io. Mi prenis mian plendindan mastron en miajn brakojn, kaj mi lin ku&#x15D;igis sur lian liton. Kiam mi estis certa, ke &#x109;iuj miaj flegoj estas senutilaj, mi decidis ke mi avertos la magistratojn de l� apuda urbo.</p><p>
      � Danke. Tio estas &#x109;io, kion mi deziris scii. La korpo de la dukino estis metita, flanke de tiu de &#x15D;ia filo, en la saman vestiblon. Sama religia ceremonio estis farita por la duobla enterigo. Kiam la peza &#x15D;tonplato kovranta la tombkava&#x135;ojn de la Blasana familio fermi&#x11D;is super la du &#x109;erkoj, &#x109;iuj &#x109;eestantoj revenis malgaje al la kastelo, kie tagman&#x11D;o ilin atendis.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, la prezidanto de la ju&#x11D;istaro malfermis la koverton adresitan al la patrino de la duko. &#x11C;i enhavis nur du leterojn skribitajn, unu al la patrindukino mortinta, alian al Matildo. Sur la koverto de &#x109;i tiu legi&#x11D;is tiuj vortoj grandlitere skribitaj: TUTE PROPRA.</p><p>
      La prezidanto legis la unuan. Gastono petis pardonon de sinjorino de Blasano pro la &#x109;agreno, kiun li al &#x15D;i ka&#x16D;zas. Li komisiis &#x15D;in, ke &#x15D;i bonvolu sendi al Matildo de Prelongo la duan letoron. Plie li petis sian patrinon ke &#x15D;i prizorgu pri la plenumo de liaj lastaj voladoj enhavitaj en la testamento. Sed, kaj pro tio &#x109;iuj &#x109;eestantoj tre miris, li neniel aludis al la strangaj rekomendoj trovitaj en lia paperujeto.</p><p>
      � Sinjoro de Prelongo, diris la prezidanto, prezentante al la markizo la leteron adresitan al Matildo, &#x109;u vi bonvolos alporti mem tiun leteron al la adresatino.</p><p>
      � Vi povas fidi al mi, sinjoro.</p><p>
      � Mi ne bezonas rimarkigi la specialan montron skribitan sur tiu koverto.</p><p>
      Ofendita pro tiu averto, kiu supozigis ke sen &#x11D;i li estus kapabla agi alimaniere, Ra&#x16D;lo rigardadis la le&#x11D;iston per okulo aroganta, kaj nenion respondis.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, li revenis Prelongon, havante en sia po&#x15D;o la leteron skribitan de Gastono al Matildo, kaj kopion de la mortakto, kiun li prenis en la urbodomo.</p><p>
      � Mia filino, li diris al la dukino, vi estas vidvino. Jen letero, kiun via edzo skribis anta&#x16D; sia morto.</p><p>
      Kaj doninte al la juna virino la koverton, la markizo eliris, dirinte nek konsolan frazon nek e&#x109; kompatan vorton.</p><p>
      Per mano tremanta, la malfeli&#x109;ulino dis&#x15D;iris la koverton, kaj legis:</p><p><emphasis>Mia kara Matildo,</emphasis></p><p><emphasis>La amo, kiun mi sentis al vi, estis tiel profunda, ke se, anta&#x16D; nia geedzi&#x11D;o, vi estus konfesinta vian kulpon, tamen mi estus vin pardoninta kaj edzi&#x11D;inta kun vi. &#x108;ar mi volis, ke la dukino de Blasano povu &#x109;iam altigi la frunton, kaj ne ru&#x11D;i&#x11D;u pro sia estinteco, mi estus konsentinta rekoni min kiel la le&#x11D;an patron de l� infano, kiun vi portis, kaj &#x11D;in rajtigi. Sed vi ne fidis al mi; pro tio vi perdis la ununuran okazon de rehonorigo al vi prezentitan. Post la skandalo en la pre&#x11D;ejo, la honoro malpermesis, ke mi kunvivu kun vi. &#x108;ar mi ne povas vivi sen vi, mi pli amas fini mian vivon, kaj malaperigi la baron, kiu malhelpas vian feli&#x109;econ.</emphasis></p><p><emphasis>Kiam la le&#x11D;a templimo estos trafinta, edzini&#x11D;u kun la viro, kiu vin patrinigis kaj rajtigu vian infanon.</emphasis></p><p><emphasis>&#x108;ar via familio eble malfaciligus tiun edzini&#x11D;on, pro tio, per mia testamento mi zorgis, ke vi ne estu &#x11D;enita de la malri&#x109;eco. Mi volis, ke estu senhazardigita la estonteco de tiu infaneto, kiun mi ne povas malami, &#x109;ar &#x11D;i devenas de vi.</emphasis></p><p><emphasis>Mi estas sola de mia raso kaj havas kiel heredanton nur parencon tre malproksiman. Via konscienco povas do akcepti sentime tiun lastan ampruvon de tiu, kiu vin amegis kaj mortis pro tio.</emphasis></p><p><emphasis>GASTONO.</emphasis></p><p>
      Leginte, la dukino de Blasano da&#x16D;rigis dum longa tempo la rigardadon al tiu paperfolio per okuloj, tra kiuj pasis kelkafoje frenezecaj konfuza&#x135;oj. Ili restis sekaj, &#x109;ar &#x15D;i konsumis &#x109;iujn siajn larmojn. &#x15C;i jam tiel suferis, ke &#x15D;i ne sentis plu la doloron.</p><p>
      Furiozinte kontra&#x16D; &#x15D;i, la Fatalo similis tiujn Ru&#x11D;ha&#x16D;tulojn, kiuj, alliginte malliberulon sur la turmentegfoston, miras pro lia kura&#x11D;o, &#x109;ar ili ne rimarkas, ke ili turmentegas nur kadavron.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKTRIA
    </strong></p><p>
      De la tago kiam Matildo ricevis la leteron de sia edzo, &#x15D;i falis en profundan melankolion. Sen&#x109;ese &#x15D;i relegis tiujn frazojn tiel amemajn kaj tiel grandanimajn. Kiam &#x15D;i pripensis ke, kvankam li estas certa pri &#x15D;ia kulpeco, tamen Gastono ne havis ian malaman e&#x109; ripro&#x109;an vorton, &#x15D;i sentis, ke &#x15D;ia koro plivasti&#x11D;as pro admiro, kaj &#x15D;iaj okuloj pleni&#x11D;is da larmoj. Tiam &#x15D;i pensis:</p><p>
      � &#x108;io estas finita; neniam mi lin revidos; li sin mortigis pro mi.</p><p>
      Kaj &#x15D;i ekkriis, en ekmovo de kolerego, direktante nevole sian pugnon al la &#x109;ielo:</p><p>
      � Sed mi estas do malbenita! Tamen mi faris neniun kulpon.</p><p>
      &#x15C;i kelkafoje sin enfermis en sia &#x109;ambro dum la tuta tago, volante vidi neniun, parolante al neniu e&#x109; al Josefino.</p><p>
      Nur la malforta Valento estis sufi&#x109;e potenca por naskigi kelkajn maloftajn ridetojn sur la senkoloraj lipoj de sia baptopatrino; sed &#x15D;i balda&#x16D; refalis en tiun senfinan spiritan dormeton, el kiu nenio povis &#x15D;in eltiri. La dukino de Blasano ne man&#x11D;is plu kaj dormis nur per dormigiloj. Kiam &#x15D;i pasis, malgrasa, maldika en siaj funebraj vestoj, kiuj pli altigis &#x15D;in, kaj kiuj faris ankora&#x16D; pli palega la palecon de &#x15D;ia viza&#x11D;o, oni kredis vidi fantazian apera&#x135;on, superhoman esta&#x135;on, elirintan el la tombo kaj balda&#x16D; en &#x11D;in reirontan. Ve! la juna virino devis portadi la &#x15D;ar&#x11D;on de &#x135;uro, tro pezan por sia malforteco; kaj, &#x109;ar &#x15D;i ne povis &#x11D;in el&#x135;eti for de si, &#x15D;i kura&#x11D;ege lasis sin premegitan de &#x11D;i.</p><p>
      Vidante ke &#x15D;ia filino iom post iom senvivi&#x11D;as, sinjorino de Prelongo elpensis &#x109;iutage iajn distra&#x135;ojn. &#x15C;i estus forte dezirinta alirigi la dukinon en Parizon, &#x15D;in konduki en la societajn salonojn, &#x15D;an&#x11D;i la direkton de &#x15D;iaj pensadoj per la plezura&#x135;oj kaj per la festoj: sed pro &#x15D;ia novvidvineco Matildo devis resti en la kamparo. La juna virino sin sentis preska&#x16D; feli&#x109;a, ke la societaj konvenecoj trudas al &#x15D;i la solecon. Kvankam &#x15D;i estis estinta la edzino de Gastono kiel eble plej malmulte, tamen &#x15D;i grandigis la severecon de sia vidvineco &#x11D;is la plej ekstremaj limoj.</p><p>
      La sola rimedo uzebla de sinjorino de Prelongo estis do la sen&#x109;esa faro de la disdono. &#x15C;i estis konvinkita, ke nenio pli malakrigas niajn dolorojn ol la konstanta vida&#x135;o de alihomaj suferoj, pro la komparo, kiu devige de &#x11D;i naski&#x11D;as.</p><p>
      Ian tagon la markizino ordonis, ke la veturigisto veturigu &#x11D;is la markruta&#x135;oj. &#x15C;i eksciis ke borda fi&#x15D;kaptisto estis &#x135;etegita sur rifon, sur kiun lia barko rompi&#x11D;is. Se li mem ne estis mortigita, tio devenis de vera miraklo. Oni lin realportis hejmen tiel kontuzitan, ke la kuracisto timis, ke li restos kripla. Tie trovi&#x11D;is malfeli&#x109;a&#x135;o helpota: sinjorino de Prelongo ne &#x15D;anceli&#x11D;is.</p><p>
      Kiam &#x15D;i eniris en la domon de la vundito, la unua objekto, kiu altiris &#x15D;ian rigardon estis skatolo el Koromandela lako admirinde konservita. Mirante, &#x109;ar &#x15D;i trovas a&#x135;on tiel grandvaloran en la dometo de malri&#x109;a fi&#x15D;kaptisto, &#x15D;i jam ekpetis de li klarigojn pri la deveno de tiu multekosta mebleto, kiam &#x15D;i ekkriis per miranta tono:</p><p>
      � Sed &#x11D;i estas la skatoleto de Valentino! Mi memoras, ke ofte mi &#x11D;in admiris en &#x15D;ia &#x109;ambro.</p><p>
      Matildo silentis. &#x15C;i same rekonis la malgrandan ska tolon, en kiun fra&#x16D;lino de Savinako enfermis siajn familiajn memora&#x135;ojn, inter kiuj trovi&#x11D;is la Malajsa kriso. La dukino estis tre &#x109;agrena pri tiu okazinta&#x135;o, kiu devige trudos al la pensoj de la markizino alian direkton.</p><p>
      � Ve! &#x15D;i pensis, mi do suferis senutile. Tiu trovita&#x135;o &#x109;ion perfidos.</p><p>
      � Nu, bonulo mia, da&#x16D;rigis sinjorino de Prelongo, kiamaniere tiu skatolo trovi&#x11D;as en viaj manoj?</p><p>
      � Mi &#x11D;in kolektis en mia reto anta&#x16D; ok tagoj. Mi penis &#x11D;in malfermi, sed mi ne sukcesis; &#x109;ar la seruro estas sekrethava. &#x11C;in malfermante ne ta&#x16D;gmaniere, mi timus &#x11D;in difekti, &#x109;ar tiu objekto estas grandvalora. Kiam mi estos resanigita, mi iros al la urbo kaj &#x11D;in komisios al seruristo, kiu certe &#x11D;in malfermos.</p><p>
      � Ne veturu: mi a&#x109;etas tiun objekton la&#x16D; la prezo, kiun vi petos.</p><p>
      � Ho! via markizina Mo&#x15D;to, mi neniel estas kompetenta pri tio. Sed mi ne timas, ke vi trompos malri&#x109;ulon kiel min. Vi pagos la monsumon, kiun vi volas.</p><p>
      � Mi tre deziras posedi tiun skatoleton. Pro tio, mi &#x11D;in pagos ne la&#x16D; &#x11D;ia reala valoro, sed la&#x16D; la granda valoro, kiun &#x11D;i havas por mi.</p><p>
      Kaj &#x15D;i donis al la fi&#x15D;kaptisto monsumon sufi&#x109;an por pagi dek skatoletojn similajn. La malri&#x109;ulo ektremis pro &#x11D;ojo. Per la mono donita li povos a&#x109;eti alian barkon, kaj rekomenci sian laboron, kiam li estos resanigita. Nu, eltirinte tiun objekton, li ne suspektis, ke li trovis ri&#x109;econ funde de l� Oceano.</p><p>
      Post multaj dankoj:</p><p>
      � Strange, li diris. Mi neniam estus kredinta, ke Kamu&#x15D;o posedis aferon tiel multekostan.</p><p>
      � Kial vi kredas, ke &#x11D;i devenas de lia domo?</p><p>
      � Unue, mi &#x11D;in trovis kun aliaj ruboj devenantaj de tiu domo; poste &#x11D;i trovi&#x11D;is en la fluo, kiu eliras de la loko en kiu li lo&#x11D;is.</p><p>
      � Tiam, kial lia korpo kaj tiu de lia edzino ne estis forportitaj?</p><p>
      � Mi komprenas nenion pri tio. Kredeble ili estis kaptitaj de kontra&#x16D;a fluo kaj el&#x135;etitaj sur la sablobordon.</p><p>
      � Tiam, interrompis Matildo, kiu &#x11D;is nun neniel partoprenis la interparoladon, ni supozu, ke alia persono estis &#x135;etita en la maron samtempe kun ili, oni rajte devas kredi, ke &#x11D;i mortis, kvankam &#x11D;ia kadavro ne estis retrovita.</p><p>
      � Certe, via Mo&#x15D;to. Se trovi&#x11D;is kun ge-Kamu&#x15D;oj alia persono, de longa tempo &#x11D;i estis man&#x11D;ita de kraboj.</p><p>
      La dukino bezonis sian tutan kura&#x11D;on por deteni siajn larmojn.</p><p>
      Dezirinte al la brava fi&#x15D;kaptisto rapidan resanigon, la du kastelmastrinoj resupreniris en kale&#x15D;on, kunportante la skatoleton iam apartenintan al fra&#x16D;lino de Savinako.</p><p>
      � Patrino, petis Matildo iom kortu&#x15D;ita, &#x109;u vi bonvolas, ke mi konservu tiun skatoleton, memore de mia amikino?</p><p>
      � Nur por vi mi &#x11D;in a&#x109;etis, infanino mia. Mi pensis, ke iam vi estus feli&#x109;a, &#x11D;in posedante. Do mi volis povi &#x11D;in al vi redoni, kiam vi &#x11D;in petos de mi.</p><p>
      � Ho! panjo, mi dankas vin.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo sin demandis kial Valentino ne kunportis kun si tiun memora&#x135;on, kiun &#x15D;ajne &#x15D;i tiel multe &#x15D;atis. Iom post iom, kiel timis sinjorino de Blasano, &#x15D;ia penso rapide alpa&#x15D;is al la eltrovo de la vero. &#x15C;i miris, ke en cirkonstanco tiel neordinara Matildo estu silentinta, ne &#x15D;ajninte tre mirigita pri la eltrovo farita de la fi&#x15D;kaptisto. Plie la stranga rimarko de &#x15D;ia filino pri la ebleco de tria persono droninta dum la elfalego de la kruta&#x135;o, la doloro, kiun &#x15D;i ne povis ka&#x15D;i, a&#x16D;dante la respondon de la maljuna maristo, estis novaj faktoj pruvantaj la &#x109;eeston de Valentino en la domo Kamu&#x15D;a. Sed tiam kial tia mistero? Momente &#x15D;i volis paroli pri tio kun sia filino: sed &#x15D;i tiel bone sentis, ke Matildo sin gardas, kaj respondos nur tion, kion &#x15D;i bonvolos respondi, ke &#x15D;i pli amis anta&#x16D;e peti la opinion de Ra&#x16D;lo.</p><p>
      � Ni povas fari neniun konjekton akcepteblan, mia kara Suzano, respondis la markizo, tiel longe kiam ni ne scios en kiu loko trovi&#x11D;as Valentino. Niaj rilatoj kun &#x15D;i estas interrompitaj de unu jaro. Mi min informos pri tio. La morga&#x16D;an tagon, sinjoro de Prelongo veturis Parizon, kaj sin prezentis al la Ursulina mona&#x125;inejo.</p><p>
      � &#x108;u vi bonvolus, li diris al la fratino pordistino, porti tiun vizitkarton al la Sinjorino Superulino, kaj peti de &#x15D;i, ke &#x15D;i konsentu al interparolado kun mi? La markizo estis enmetita en parolejon, kies vaksumita planko brilis kiel spegulo. La kvar nudaj muroj havis kiel ornama&#x135;on nur du malgrandajn religiajn desegna&#x135;ojn. Supre de pordoj kaj de fenestroj legi&#x11D;is moralaj sentencoj eltiritaj el Sanktaj-Skriba&#x135;oj. Dekdu pajlose&#x11D;oj, korekte liniigitaj je dek centimetroj for de la muro, staris &#x109;irka&#x16D; la &#x109;ambro: anta&#x16D; &#x109;iu se&#x11D;o ku&#x15D;is malgranda kvadrata tapi&#x15D;o el drapaj pecetoj.</p><p>
      Post duono da horo, fratino avertis la markizon, ke la Patrino Superulino bonvolas lin akcepti. Lin anta&#x16D;irante tra senfinaj koridoroj, &#x15D;i lin enmetis en alian parolejon tiel nudan kiel la unuan.</p><p>
      Fine nur post kvarono da horo, sinjoro de Prelongo estis akceptita de la Ursulina Superulino.</p><p>
      � Mia Patrino, komencis Ra&#x16D;lo, unue bonvolu min senkulpigi pri la libereco de mi prenita, &#x109;ar mi petas de vi kelkajn minutojn de tempo tiel sankte utiligata. Sed pro motivoj tre gravaj mi bezonus kelkajn sciigojn, kiujn vi sola povas doni.</p><p>
      � Se tio, kion vi petas, ne kontra&#x16D;staras la regularon, sinjoro, mi estas tute preta vin kontentigi.</p><p>
      � &#x108;u mi estus maldiskreta, mia Patrino, petante &#x109;u fra&#x16D;lino de Savinako trovi&#x11D;as ankora&#x16D; inter viaj novicinoj?</p><p>
      � Fra&#x16D;lino de Savinako! Sed &#x15D;i mortis anta&#x16D; unu jaro.</p><p>
      � Kredeble vi parolas pri fra&#x16D;lino Artemiso.</p><p>
      � Jes. &#x15C;i estis mia intima amikino.</p><p>
      � Mia Patrino, mi ne parolas pri &#x15D;i, sed pri &#x15D;ia nevino Valentino, kiu faras hodia&#x16D; sian novicecon en via mona&#x125;inejo.</p><p>
      � Vi certe eraras, sinjoro. Neniu el niaj fratinoj a&#x16D; el niaj novicinoj tiel nomi&#x11D;as. E&#x109;, de la morto de mia pia amikino, por la unua fojo mi a&#x16D;das tiun nomon elparolitan anta&#x16D; mi.</p><p>
      � Ho! mia Patrino, &#x109;u vi estas certa pri tio?</p><p>
      � Dio mia, sinjoro, respondis la Superulino iom ironie, kredeble mi konas almena&#x16D; per ilia nomo &#x109;iujn mona&#x125;inojn komisiitajn al miaj zorgadoj.</p><p>
      � Estas vere, mia Patrino. Sed, &#x109;ar mi estas tre mirigita, pardonu tiun nerespektan pripenson. Kiam mia filino, Matildo de Prelongo, venis anta&#x16D; kelkaj monatoj, en vian mona&#x125;inejon, por fari en &#x11D;i religian enfermi&#x11D;on ...</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, estas same tiel por fra&#x16D;lino de Prelongo kiel por fra&#x16D;lino de Savinako. Nek nun nek alia el tiuj junulinoj transiris la sojlon de tiu mona&#x125;inejo.</p><p>
      � Mia Patrino, mi nur deziris tion scii. &#x108;ar mi timus trouzi vian tiel grandvaloran tempon, mi petos de vi la permeson vin lasi: samtempe estu sufi&#x109;e bona por akcepti miajn korajn dankojn.</p><p>
      La Superulino sin klinis: kaj Ra&#x16D;lo estis rekondukita la&#x16D; la sama ceremoniado &#x11D;is la pordo al la strato.</p><p>
      Kiam la peza fermilo estis refalinta, la markizo sopiris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Matildo, mia filino, kiun mi tiel amis, min malinde trompis. &#x108;ar &#x15D;i unufojon mensogis, nun mi ne povas kredi iun ajn el &#x15D;iaj certigoj. Ha! kiam mi sciigos Suzanon pri tio, mi frapos sur &#x15D;in teruran baton. Tamen necesege estas, ke &#x15D;i konu tiel bone kiel mi tion, kio okazas.</p><p>
      Kiam Ra&#x16D;lo reeniris Prelongon, sinjorino de Blasano estis enfermita en sia &#x109;ambro, kiel &#x15D;i tiel ofte kutimis fari de &#x15D;ia vidvineco. Nur trovi&#x11D;is en la salono la markizino kaj la paro&#x125;estro.</p><p>
      � Ha! sinjoro Benojto, vi estas tie &#x109;i, tre bone. &#x108;u vi memoras pri la letero, kiun fra&#x16D;lino de Savinako skribis al ni post la morto de sia onklino?</p><p>
      � Jes. &#x15C;i diris, ke &#x15D;i deziras fari&#x11D;i mona&#x125;ino.</p><p>
      � Nu, sinjoro paro&#x125;estro, &#x109;io tio celis nur unu celon: nin erarigi.</p><p>
      � Mi ne vin komprenas.</p><p>
      � Vi tuj komprenos.</p><p>
      La markizo rakontis al Suzano kaj al la abato sian interparoladon kun la Ursulina Superulino.</p><p>
      En tiu momento, la grafo de Ro&#x15D;brulo penetris en la salonon.</p><p>
      � &#x108;u mi estas maldiskreta? li petis.</p><p>
      � Neniel, mia kara Arturo; kontra&#x16D;e vi estas tre bone akceptita. Mi e&#x109; intencis iri al vi morga&#x16D;, petonte de vi konsilojn.</p><p>
      � Pro kio?</p><p>
      Kiam Ra&#x16D;lo sciigis sian amikon pri la fari&#x11D;oj:</p><p>
      � &#x108;u vi konservis tiun leteron? petis &#x109;i tiu.</p><p>
      � Jes, mi &#x11D;in tuj alportos al vi. Sinjoro de Ro&#x15D;brulo &#x11D;in tralegis rapide.</p><p>
      � Vi konas kredeble, li da&#x16D;rigis, la malbonajn famojn, kiuj vasti&#x11D;as en tiu momento pri Matildo.</p><p>
      � Ve! ilin ni tro konas.</p><p>
      � Nu, kaj mi sentas, tion konfesante, veran &#x109;agrenon, mi trovas, ke tiu letero ilin plene certigas. Nur hodia&#x16D; post la fari&#x11D;oj plenumitaj, estas permesate kompreni &#x11D;ian veran sencon.</p><p>
      � Parolu pli klare.</p><p>
      � Permesu ke mi &#x11D;in relegu la&#x16D;te, por pesi pli bone &#x109;iujn &#x11D;iajn terminojn.</p><p><emphasis>Sinjorino,</emphasis></p><p><emphasis>Hodia&#x16D; &#x109;ar mi trovi&#x11D;as senfamilia, plena&#x11D;a, sekve sola &#x109;efantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dedi&#x109;os min al Dio, kaj eniros en mona&#x125;inejon. Sed mi ne volis tion fari, ne vin dankinte anta&#x16D;e pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Anta&#x16D; kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adia&#x16D;on.</emphasis></p><p><emphasis>Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu &#x109;iam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.</emphasis></p><p><emphasis>VALENTINO DE SAVINAKO.</emphasis></p><p>
      Postskribo. 
      <emphasis>Estu sufi&#x109;e bona por peti de fra&#x16D;lino de Prelongo, ke &#x15D;i bonvolu enpakigi &#x109;iujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin &#x15D;i al mi sendos en la paka&#x135;ejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kura&#x11D;as peti de vi. De nun mi vin dankas.</emphasis></p><p>
      � Anta&#x16D; unu momento, da&#x16D;rigis la grafo, vi diris, ke neniam fra&#x16D;lino de Savinako eniris &#x109;e Ursulinojn. Kial &#x15D;i faris tiun mensogon? Evidente por rompi &#x109;iun rilaton kun vi. &#x15C;i tion diras tre klare: 
      <emphasis>eternan adia&#x16D;on, la lasta komplezo</emphasis>
      . Kial tiun rompon, post la bonfaradoj, da kiuj vi &#x15D;in plenigis? Mi vidas nur unu klarigon ebla. &#x15C;i rimarkis la malvirtan konduton de &#x15D;ia amikino, kaj &#x15D;ia honesteco ne &#x11D;in aprobis. Pro tio, &#x15D;i volis &#x109;esigi &#x109;iun rilaton kun junulino, kiun &#x15D;i ne povis estimi. Sed ne volante &#x15D;in perfidi kaj alporti konfuza&#x135;ojn en domon, en kiun oni &#x15D;in akceptis brakomalferme, &#x15D;i bezonis pretekston. &#x15C;i trovis nur unu: &#x15D;ajni eniron en mona&#x125;inejon. Per tiu rimedo &#x15D;i evitis la ripro&#x109;on pri maldankeco. Vi povas vidi ke, malgra&#x16D; &#x15D;iaj penadoj por resti seka kaj malvarma, &#x15D;ia letero tamen superfluas de dankeco. &#x15C;i montras al gesinjoroj de Prelongo la plej &#x15D;atindan &#x11D;entilecon: nur Matildo estas mal&#x15D;atita. Rimarku tiujn vortojn: 
      <emphasis>la malnova amikino de via filino</emphasis>
      ; sur la sekvanta linio: 
      <emphasis>fra&#x16D;lino de Prelongo</emphasis>
      . Tiuj junulinoj kutimis sin nomi reciproke per sia baptonomo: kial &#x15D;i ne &#x11D;in uzis en tiu loko? Kredeble malgra&#x16D;vole fra&#x16D;lino de Savinako tie &#x109;i divenigas iom da sia malestimo, montrante, ke de tiu momento &#x15D;i intencas konsideri sian amikinon kvaza&#x16D; fremdulinon.</p><p>
      Dum sinjoro de Ro&#x15D;brulo parolis, la gemarkizoj mallevis la kapon, mirigite kaj samtempe turmentite pro la &#x15D;ajneco de la klarigo liverita de la grafo.</p><p>
      � Vi tre mirigas min, sinjoro de Ro&#x15D;brulo, interrompis la paro&#x125;estro. Mi trovi&#x11D;is tie, kiam fra&#x16D;lino de Prelongo vidis tiun leteron: kaj mi memoras ke, &#x11D;in leginte, &#x15D;i montris malmulte da miro.</p><p>
      � Je Dio! anta&#x16D; kiam &#x15D;i &#x11D;in legos, jam &#x15D;i suspektis &#x11D;ian enhavon. Plie, sinjorino, da&#x16D;rigis la grafo sin turnante al la markizino, &#x109;u, la&#x16D; la rakonto de vi farita al mi, Matildo ne petegis, ke neniam vi parolos al &#x15D;i pri fra&#x16D;lino de Savinako?</p><p>
      � Jes, respondis Suzano: kaj mi respektis mian promeson. De unu jaro balda&#x16D; &#x15D;ia nomo ne estis elparolita en la kastelo.</p><p>
      � Tio kompreni&#x11D;as. Eble Valentino surprizis la sekreton de amrilatoj, kiujn via filino tiel zorge ka&#x15D;is al vi. En tiaj okazoj, nur &#x15D;ia nomo elparolita anta&#x16D; &#x15D;i &#x15D;ajnis al fra&#x16D;lino de Prelongo tiel minaca kiel Damoklesa glavo pendanta super &#x15D;ia kapo.</p><p>
      � Sed tiam rimarkigis Ra&#x16D;lo, kiamaniere, la&#x16D; via hipotezo, vi klarigas la &#x109;eeston de Valentino en la Kamu&#x15D;a domo, dum la tago de l� elfalego?</p><p>
      � La tago de l� elfalego, amiko mia, estas samtempe la tago en kiu naski&#x11D;is Valento. Tion ne forgesu. En la fatala momento, sciante, ke &#x15D;ia amikino trovi&#x11D;as sola en tiel teruraj cirkonstancoj, fra&#x16D;lino de Savinako sentis, ke &#x15D;ia malnova amikeco renaski&#x11D;as pro tia malfeli&#x109;eco. &#x15C;i alkuris al &#x15D;ia lito por tie morti, pereigita de sia sindonemo mem.</p><p>
      Sinjoro de Ro&#x15D;brulo silentis. La klarigo de li liverita estis tiel logika, tiel bone rilatis kun la terminoj de la letero kaj kun la realeco de l� okazinta&#x135;oj, ke devige grandega kredindeco estis donota al &#x11D;i.</p><p>
      � Evidente, pensis Ra&#x16D;lo, la vero ku&#x15D;as tie. Malgra&#x16D; &#x15D;i la markizino sin demandis, &#x109;u ne estas prava &#x15D;ia edzo.</p><p>
      � Kion vi opinias pri tio? sinjoro Benojto, &#x15D;i diris al la maljuna pastro.</p><p>
      � Permesu, respondis sentence la paro&#x125;estro, ke mi defendu la kulpigitinon. Ve! &#x15D;i faris gravegajn pekojn. Sed neniam oni devas malesperi pri la dia kompatemo. Do ni &#x109;iuj, kiuj deziras nur la feli&#x109;econ de la plorinda erarulino, plialtigu niajn animojn, pensante al Mario Magdaleno, al Mario-Egiptino, kiuj fari&#x11D;is grandaj sanktulinoj, estinte anta&#x16D;e grandaj pekulinoj. Ni esperu, ke sinjorino de Blasano ilin imitos.</p><p>
      � Nu, murmuris la grafo de Ro&#x15D;brulo, tiu bonega paro&#x125;estro, por defendi siajn amikojn, uzas rimedon, kiu terure similas la pavimon de l� urso.</p><p>
      Kiam la du vizitantoj estis elirintaj, la gepatroj de Matildo decidis, ke ili petos de sia filino plenan klarigon, ke ili &#x15D;in devigos al la rakonto de la tuta vera&#x135;o, kiam e&#x109; la kono de tiu vera&#x135;o devus ilin mortigi pro honto kaj pro doloro.</p><p>
      Ra&#x16D;lo sonorigis;.</p><p>
      � Petu de &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to, ke &#x15D;i bonvolu malsupreniri en la salonon, li diris al la lakeo.</p><p>
      Post dek minutoj, Matildo sin prezentis anta&#x16D; siajn gepatrojn, kiujn la fatalo aliformigis en ju&#x11D;istojn kaj e&#x109; en kulpigistojn.</p><p>
      � Mia filino, komencis Ra&#x16D;lo severtone, Valentino kaj vi mem mensogis al ni; &#x15D;i, skribante ke &#x15D;i volas fari&#x11D;i mona&#x125;ino; vi, kredigante al ni religian enfermi&#x11D;on, kiu neniam estis komencita. Oni vin retrovas en la Kamu&#x15D;a domo. Neprotesteblaj pruvoj montras, ke dum la sama epoko Valentino same lo&#x11D;is en tiu domo. Plie ver&#x15D;ajne infano en &#x11D;i naski&#x11D;is. Terura suspekto pezas sur vin: &#x109;iuj &#x15D;ajnoj vin kulpigas. Ili estis sufi&#x109;e fortaj por ka&#x16D;zi la morton de via edzo. Nu, mi vin petegas hodia&#x16D;, je la nomo de Dio viva, je la nomo de Prelongoj niaj prapatroj, kiuj mortis por la re&#x11D;o kaj por Francujo, rompu la silenton en kiun vi vin enfermas, diru al ni la tutan vera&#x135;on, kiam e&#x109; &#x11D;i devus esti por ni mortiga malkovra&#x135;o.</p><p>
      � &#x134;us je la nomo de tiuj samaj Prelongoj miaj prapatroj mi estas devigata al la konservo de mia sekreto. Ofte vi rakontis, ke en nia familio tiu &#x135;uro neniam estis malrespektegita. Nu, tiun teruran frazon mi elparolis anta&#x16D; la krucifikso. Mia patro, dum ses cent jaroj nia raso donis al la mondo ekzemplon de la fideleco kaj de la respekto al la promeso &#x135;urita. &#x108;u vi volas, ke estu via filino, kiu unua malpurigu sian blazonon per perfido kaj per felonio? Ra&#x16D;lo mirigita silentis momente. La markizino kortu&#x15D;ita ne povis ne admiri la tonon plenan da nobleco, per kiu &#x15D;ia filino estis parolinta. Malgra&#x16D; &#x15D;i en &#x15D;ia animo renaski&#x11D;is la espero.</p><p>
      � Certe, Matildo, respondis la markizo pli malsevere, tia sento vin honoras grande. Ne estas mi, kiu vin ripro&#x109;os pro tio. Sed vi ne bone komprenis la naturon kaj la valoron de tiu &#x135;uro, kiu ja transi&#x11D;is en nia familio kun la sango kaj kun la honoro. Dum la Mezepoko, kiam la Prelongaj sinjoregoj estis elirontaj al la milito, ili unue a&#x16D;dis la meson. Poste la familiestro kaj &#x109;iuj liaj filoj prezentis siajn dekstrajn manojn al la krucifikso, &#x135;urante sur la animojn de Prelongoj siaj prapatroj jam mortintaj por la re&#x11D;o kaj por Francujo, ke neniam ili sin liveros al la malamiko, ke neniam ili forkuros returnen. Mi devas aldoni, da&#x16D;rigis Ra&#x16D;lo kun nuanco de malhumileco, ke trovi&#x11D;as en la historio neniu ekzemplo de okazo, en kiu tiu &#x135;uro estis malrespektita e&#x109; unu fojon. Sed vi vidas, mia filino, ke tiu &#x135;uro estis nur juro militista: neniam iu virino &#x11D;in elparolis Kvankam tiu formulo estas solena, tamen &#x11D;i ne povas malliberigi vian respondon, &#x109;ar &#x11D;i ne estas uzebla de vi.</p><p>
      � Mia patro, kun via permeso, kaj ne forlasante la respekton al vi &#x15D;uldotan de mi, mi ne kredas ke tiu respondo tre &#x11D;uste tradukas vian veran penson. Mi estus treege mirigita, a&#x16D;dante en via bu&#x15D;o tiun opinion, ke ekzistas multaj specoj da honoroj, kaj ke la &#x135;urrompo, kiu estas krimo &#x109;e la viro, montri&#x11D;as &#x109;e la virino kiel ago nur negrava.</p><p>
      Venkite de tiu neatendita reatako, la markizo silentis kaj sin senmovigis en siaj pripensoj.</p><p>
      Estis Suzano kiu da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Dio mia, mia kara infanino, pli bone ol iu ajn ni komprenas, via patro kaj mi, la grandecon de via decido. Sed fine, vi povus diri al kiu vi faris tiun &#x135;uron.</p><p>
      � Ne. Tia konfeso &#x11D;in perfidus.</p><p>
      � Ni havas la certecon, ke vi ne estas kulpa. Eble vi suferas pro la kulpo de alia virino. La &#x109;eesto de Valentino en la Kamu&#x15D;a domo estas stranga kaj neklarigebla. Kion &#x15D;i faris en &#x11D;i? &#x108;ar Matildo persiste silentis, la markizino da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Post longa pripensado, eble mi &#x109;ion klarigis. Via amikino amis sinjoron de Ruvezo: mi estas certa pri tio. Eble tiu amo, kiun &#x11D;is nun mi kredis tute &#x109;asta, havis kontra&#x16D;e sekvojn, pri kiuj oni vin kulpigas hodia&#x16D;.</p><p>
      La dukino senmovi&#x11D;is en sia muteco, direktante siajn okulojn al unu el floroj de la tapi&#x15D;o.</p><p>
      � Matildo, pripensu al tio. Mi konsentas, ke vi promesis al Valentino la konservon de &#x15D;ia sekreto. &#x11C;is nun vi toleris &#x109;iujn turmentegojn de la kalumnio, preferante ne &#x15D;in perfidi. Tio ne min mirigas, venante de koro tiel supera kiel la via. Sed vi a&#x16D;dis anta&#x16D;nelonge, ke la fi&#x15D;kaptisto, kiu trovis &#x15D;ian skatoleton, al vi certigis, nenion suspektante, ke &#x15D;ia morto estas hodia&#x16D; tre ebla, preska&#x16D; pruvita. &#x108;u vi opinias, ke la pereiga akcidento, kiu mortigis vian amikinon, ne samtempe vin liberigis el via &#x135;uro? Tiam, pro kia motivo vi silentus?</p><p>
      � Nu, obstinema, &#x109;u vi paralos, fine? ekkriis la markizo per tondra vo&#x109;o.</p><p>
      � Mi diris: �Ne�. Neutile insisti. Ra&#x16D;lo, kiun ekokupis la kolero, vidante tian inercian forton, levi&#x11D;is per unu saltego.</p><p>
      � Ra&#x16D;lo, Ra&#x16D;lo, ekkriis la markizino; kvieti&#x11D;u, amiko mia. Vi malindi&#x11D;as.</p><p>
      � Vi estas prava: danke. Sin turnante al sia filino:</p><p>
      � &#x108;ar vi kura&#x11D;as vin &#x15D;irmadi malanta&#x16D; sanktega &#x135;uro por ka&#x15D;i vian konduton, sinjorino, iru; vi povas foriri. Forkonduku la dukinon, Suzano, forkonduku vian filinon: &#x109;ar mi sentas teruran koleron funde de mi bolantan.</p><p>
      Pala, tremanta, apena&#x16D; sin subtenanta, Matildo estis rekondukita de sia patrino &#x11D;is sia &#x109;ambraro. Kiam &#x15D;i trovi&#x11D;is sola, la juna virino ekkriis, levante al la &#x109;ielo malesperajn okulojn:</p><p>
      � Dio mia, kredeble la vivo kreskigis en mi potencegajn radikojn, &#x109;ar mi ne mortas pro la &#x109;agrenoj min premegantaj.</p><p>
      La plendinda infanino kredis ke &#x109;iuj homaj doloroj estis konsumitaj de &#x15D;i, kaj &#x15D;i ne suspektis, ke &#x15D;ia vera turmentego apena&#x16D; komencas.</p><p>
      La ekzistado da&#x16D;rigis en la kastelo kun la malgaja unu toneco de anta&#x16D;aj tagoj. La dukino volis ricevi neniun, veturis kelkafoje kun sia patrino sed plej ofte sola; &#x109;ar &#x15D;i timis, ke en &#x15D;ia &#x109;eesto &#x15D;i preterlasos komprometantajn frazojn. Ian matenon Josefino ricevis leteron, kies adreso estis skribita de nekonita mano. &#x11C;in malferminte la &#x109;ambristino estis tre mirigita, vidante ke la koverto enhavas alian koverton kun tiu surskribo:</p><p><emphasis>Por doni al &#x15D;ia dukina Blasana Mo&#x15D;to.</emphasis></p><p>
      &#x15C;i aliris al la &#x109;ambro de sia mastrino, kaj rakontis per kia maniero tiu letero trovi&#x11D;as en &#x15D;iaj manoj.</p><p>
      � Mi vidu, diris la juna virino. Mi estas tiel &#x109;irka&#x16D;ata de mistera&#x135;oj, ke nun nenio min mirigas.</p><p>
      &#x11C;in malferminte, &#x15D;i legis:</p><p><emphasis>Sinjorino,</emphasis></p><p><emphasis>Viro tute sindonema al vi dezirus havi kun vi interparoladon, kies grandega estas graveco. Tiu viro vin atendos &#x109;iutage dum unu semajno, de la unua &#x11D;is la sesa vespere, sur la vojkruci&#x11D;o de la Stelo, en la Foliera&#x135;a arbaro. Li esperas, ke vi ne pentigos de lia zorgo tiun, kiu, penante nur vin utili, sen&#x15D;ancele subskribas:</emphasis></p><p><emphasis>Amiko de VALENTO.</emphasis></p><p>
      � Kion tiu viro deziras de mi? murmuris Matildo. &#x108;u li estas savonto? &#x108;u malamiko? Ha! tia necerteco, estas tro granda. Kiaj ajn estu la konsekvencoj, mi iros hodia&#x16D; mem. Mi ne riskas plu mian famon. Pri mia vivo, &#x11D;i estas nun tiel senvalora por mi! De &#x15D;ia edzini&#x11D;o, sinjorino de Blasano estis tute libera. &#x15C;i iris kien &#x15D;i deziris iri; kaj neniu zorgis pri &#x15D;iaj promenadoj. &#x15C;i do povis rajdi &#x11D;is la Foliera&#x135;aj arbaroj, ne rimarkite de iu.</p><p>
      Alveninte en la lokon montritan de la letero, &#x15D;i haltigis sian &#x109;evalon, rigardis &#x109;irka&#x16D; si kaj vidis neniun. La kriadoj de babilemaj birdoj nur malkvietigis la silentadon de l� altaj arbegaroj.</p><p>
      Subite viro vestita kiel hakisto eliris el la malanta&#x16D;o de arbo. Elpreninte sian &#x109;apelon, li diris per tono de supera &#x11D;entileco:</p><p>
      � Mi dankas vin, sinjorino, &#x109;ar vi venis. Mi vin atendis konfide, estante certa, ke mi incitis vian scivolon.</p><p>
      A&#x16D;dante la sonon de tiu vo&#x109;o, Matildo ektremis:</p><p>
      � Sed, sinjoro, &#x15D;i diris, &#x15D;ajnas al mi, ke mi jam vidis vin ie. Viktoro Lin&#x15D;ardo! &#x15D;i ekkriis per tono de neesprimebla teruro.</p><p>
      � Jes, sinjorino, la nepo de l� iama lakeo. Parolante la junulo prenis per la brido la &#x109;evalon de la dukino.</p><p>
      � &#x108;ar mi estas certa, ke vi estus malkonsentinta min akcepti en vian kastelon, se mi estus farinta peton pri tio la&#x16D; regula maniero, mi estis devigita uzi tiun militan ruzon, pri kiu mi petegas de vi mian senkulpigon.</p><p>
      La komandanto parolis per ironia tono. Liaj gestoj prezentis tiun veluran dol&#x109;econ de la kato ludanta kun la muso kiun &#x11D;i balda&#x16D; ekman&#x11D;os.</p><p>
      � Nu, sinjoro, kion vi petas.</p><p>
      � Unue ke vi malsupreniru. Tio estos pli oportuna por interparolado.</p><p>
      � Neniam, sinjoro.</p><p>
      Kaj la juna virino levis sian vipeton.</p><p>
      Ne timigite la filo Lin&#x15D;ardo eltiris el sia po&#x15D;o malgrandan revolveron, kaj enmetis la tubon en la orelon de la &#x109;evalo.</p><p>
      � Se vi min tu&#x15D;as, li diris trankviltone, mi rompas la kapon de via rajdito. Kaj tio estus beda&#x16D;rinda, li aldonis ridetante, &#x109;ar &#x11D;i estas rashava besto, kiun neniu pli bone ol mi admiras kompetentule.</p><p>
      Vidinte ke &#x109;iu kontra&#x16D;batalo estas neebla kontra&#x16D; tia viro, la dukino submeti&#x11D;is kaj saltis teren. Viktoro prenis mem la bridon de &#x15D;ia &#x109;evalo kaj &#x11D;in alligis al arbo. Poste montrinte al Matildo unu el muskoplenaj benkoj &#x109;i tie trovi&#x11D;antaj:</p><p>
      � Sidi&#x11D;u, sinjorino, mi petas; kaj volu min a&#x16D;skulti. Venkita, ensor&#x109;ita de la ordonanta tono, kiun malbone ka&#x15D;is la &#x11D;entileco de frazoj, sinjorino de Blasano obeis sen ia protesta gesto.</p><p>
      � Mi devas vin sciigi, da&#x16D;rigis Viktoro, ke, se dum nia interparolado, vi okaze kriadus, petus helpadon, nenio estus por mi pli agrabla. Se iu pasanto trovi&#x11D;us en la apuda&#x135;oj, li alkurus tuje, kaj vidus vin apud mi. Per tiu rimedo, vi metus en mian ludon atuton tute gravegan.</p><p>
      � Trankvili&#x11D;u; mi diros nenion. Mi vin a&#x16D;skultos &#x11D;is la fino, &#x109;ar mi ne povas agi alimaniere.</p><p>
      � Vi scias, sinjorino, ke mi vin amas multege. Mi kredas, ke mi jam provis pruvi tion al vi.</p><p>
      A&#x16D;dante tiujn vortojn, la dukino ru&#x11D;i&#x11D;is pro indigno, pripensante, ke &#x15D;ia interparolanto jam vidis &#x15D;in tute malvestitan.</p><p>
      Sed &#x15D;i nenion respondis.</p><p>
      � Pro tio, da&#x16D;rigis la junulo ridetante, &#x109;ar vi estas vidvino, mi petas de vi vian manon.</p><p>
      � Sinjoro, ekkriis la dukino malhumiltone, en nia societo oni ne akceptas la malnobeledzini&#x11D;ojn. Mi bonvolas vin a&#x16D;skulti. Sed almena&#x16D; parolu serioze.</p><p>
      � &#x108;u mi similas petolanton? demandis la komandanto per glacia tono. Cetere min indiferentigas viaj fieregaj rimarkoj: &#x109;ar mi estas certa ke, kiam ni disi&#x11D;os, vi estos konsentinta mian peton.</p><p>
      � Neniam, neniam! Vi bone scias, ke mi vin malestimas, ke mi vin malamas. Mi havas la certecon, ke &#x109;iuj miaj malfeli&#x109;a&#x135;oj devenas de vi, de vi kiu estas krimulo kaj malnoblegulo. Kaj vi kura&#x11D;as peti mian konsenton por la plej malamegita inter la unui&#x11D;oj. Ne, milfoje ne. Ha! mi preferus la morton.</p><p>
      � Vi ne mortos, sinjorino, kaj vi konsentos. Dum la pasinta tempo sinjoro de Prelongo al mi rifuzis vian manon; sed mi &#x135;uris, ke vi apartenos al mi. Mi estas simila al vi, sinjorino; mi scias plenumi miajn &#x135;urojn. Unuafoje mi faris provon, kiu malsukcesis: nur la hazardo malhelpis &#x11D;ian efektivigon. Estas perulo pagita de mi, kiu formetis la infanon de Valentino, kaj &#x11D;in lokis sur la apogse&#x11D;on de la duko. Mi volis neebligi vian edzini&#x11D;on. Mia kunkulpanto malbone plenumis miajn ordonojn. Anstata&#x16D; iri al la urbodomo, li iris en la pre&#x11D;ejon. Cetere tio ne estis grava; la entrepreno tamen sukcesis, &#x109;ar &#x11D;i vin vidvinigis. Tio estis do nur prokrasto. Sed mi scias, kiel kore vi amas tiun infanon. Dank� al strangeco tre mallogika sekve tre virina, tiu esta&#x135;eto, kiun vi devus malamegi, fari&#x11D;is kontra&#x16D;e la objekto de &#x109;iuj viaj amsentoj. Nu, tiu infano estas mia. Kiam mi volos lin repreni, vi estos devigita obei al la le&#x11D;o.</p><p>
      � Kiel? Vi diras, ke tiu infano al vi apartenas. Tia certigo estas vere tro maltimega.</p><p>
      � Li estis formetita la&#x16D; miaj ordonoj, transportita Parizon kaj enmetita en konfesejon de 
      Saint-Germain-des-Pr�s
      , kie mi &#x15D;ajnigis lin trovi kvaza&#x16D; hazarde. Tiam mi lin prezentis en la urbodomon de la sesa kvartalo, sciigante, ke mi prenas sur min lian edukadon. La sviso kaj la pedelo de la pre&#x11D;ejo min apudestis kiel atestantoj: kun mi ili subskribis tiun deklaracion. Estu certa, ke la akto estas tute regula.</p><p>
      � Sed tio estas abomeninda! Vi montri&#x11D;as ankora&#x16D; pli malkura&#x11D;a, pli malestiminda ol mi kredis.</p><p>
      � lru sinjorino, iru; ne &#x11D;enu vin. Mi jam diris: viaj insultoj min indiferentigas. Por ke vi malkonsentu la redonon de tiu infano, vi devos liveri motivojn. Kiajn? Ke vi estas lia patrino? Tion mi tutkore deziras; sed vi ne &#x11D;in faros. Ke li estas la filo de Valentino? Vi estas malliberigita de via &#x135;uro. Kiam e&#x109; vi konsentus &#x11D;in perfidi, vi estus devigata liveri pruvojn; kaj tiujn pruvojn via amikino kun si forportis en la marondojn.</p><p>
      La dukino de Blasano direktis al la komandanto okulojn senrigardajn. &#x15C;i sentis sin tiel premegita de lia potenco, ke &#x15D;i sin demandis, &#x109;u la kontra&#x16D;batalo estas ankora&#x16D; ebla.</p><p>
      � Tio ne estas &#x109;io, da&#x16D;rigis la junulo per vo&#x109;o tran&#x109;anta. Via patro min mortige ofendis; kaj mi forgesas nenion: la vundo estas ankora&#x16D; tiel sangada kiel &#x11D;i estis en la unua tago. Se &#x11D;is nun mi prokrastis mian ven&#x11D;on, mi tion faris nur, &#x109;ar mi indulgis la patron de mia estonta edzino. Sed a&#x16D;skultu min tre atente, sinjorino, kaj sciu, ke neniam mi diras vanajn parolojn. Se ian tagon, malgra&#x16D; la &#x135;urita promeso, vi rakontos al sinjoro de Prelongo kiamaniere la aferoj vere okazis en la Kamu&#x15D;a domo, tiun saman tagon, mi al li konigos plendetale kiamaniere la aferoj vere okazis en via &#x109;ambro, dum fama nokto, kiun kredeble vi ne forgesis. La&#x16D; via opinio, kio fari&#x11D;os? La markizo sentos ekbolanta sian nobelulan sangon, pri pensante, ke ia malnobelulo, ke la nepo de lia iama la keo kura&#x11D;is atenci per mano malrespektega la nepinon de antikvaj Prelongoj. Anta&#x16D; atestantoj li min survangofrapos per sia ganto kaj per sia malestimo. Tiun insulton mi ne toleros. Insultite, mi elektos mem la duelarmilojn, kaj mi prenos la spadon per kiu mi estas lertega. Se vi dubas, demandu pri tio, inter &#x109;iuj miaj kolegoj, tiun kiun vi volos: vi a&#x16D;dos lian respondon. Sur la duelkampo, kontra&#x16D; kontra&#x16D;ulo tiel lerta kiel mi, via patro estas mortonto. Kaj, &#x109;ar mi estos pagigonta ne nur liajn insultojn sed samtempe la viajn, estu certa, ke mi ne lin indulgos.</p><p>
      Post tiuj vortoj, Matildo ekpu&#x15D;is teruran ekkrion. &#x15C;i vidis sian patron, tiel amegatan de &#x15D;i, ku&#x15D;antan sur la tero, banantan en sia sango, kun koro traborita: &#x15D;i vidis sian patrinon, frenezigitan de la dolorego, trenantan en la mal&#x11D;ojego ekzistadon de nun sencelan; &#x15D;i rememoris la rakontojn tiel ofte a&#x16D;ditajn de &#x15D;i en la bu&#x15D;o de fra&#x16D;lino de Savinako, al kiu tia malfeli&#x109;o alvenis. Pripensante al sia amikino, kiu kredeble estas nun malviva, &#x15D;i enviis &#x15D;ian sorton, kaj ekkriis:</p><p>
      � &#x108;ar mi havas neniun rifu&#x11D;ejon krom la morto, mia kara Gastono, mi iros vin retrovi.</p><p>
      � Jes, respondis ironie la filo Lin&#x15D;ardo, tiu rimedo estas la sola, kiu ebligus vian forkuron el mi. Vi povas elekti nur inter du okazonta&#x135;oj, &#x109;u la memmortigon, &#x109;u la edzini&#x11D;on kun mi.</p><p>
      � Nu, mi pli amas morti ol aparteni al vi. Mi same ne diras vanan parolon.</p><p>
      � Mi ne dubas pri tio, sinjorino. Sed memoru, ke nur la espero fari&#x11D;i via edzo haltigas mian brakon levatan super la kapo de via patro, Se vi finus vian vivon, kiu do restus tie &#x109;i por lin protekti?</p><p>
      � Kion fari? sed kion fari? &#x11D;emadis la malfeli&#x109;a virino, premante siajn tempiojn inter la manoj, kvaza&#x16D; &#x15D;ia kranio estus eksplodonta.</p><p>
      � Edzini&#x11D;i kun mi, sinjorino: tio estas via sola savilo. Li volis preni &#x15D;ian manon. Post tiu kontakto, la dukino rapide reeniris. &#x15C;ajnis al &#x15D;i, ke &#x15D;in tu&#x15D;as io gluanta kaj malvarma, simila al rampa&#x135;a ha&#x16D;to.</p><p>
      � Nu, Matildo, da&#x16D;rigis Viktoro, estu prudenta. Jam per viaj malestima&#x135;oj vi ka&#x16D;zis la morton de via edzo: &#x109;u vi volas denove &#x15D;argi vian konsciencon per la pereigo de via patro? Li fine prenis malgra&#x16D; &#x15D;i la manon de la dukino, kaj &#x11D;in premis en la siaj. La juna virino ne e&#x109; sentis lin.</p><p>
      Rigida sur la muskoplena benko sur kiu &#x15D;i sidas, kun okuloj direktitaj rekten anta&#x16D; &#x15D;i, &#x15D;i &#x15D;ajnis aliformigita en a&#x16D;tomaton. Trompite de tiu sintenado, la komandanto akceptis kiel mutan jeson tion, kio estis nur pensforestado.</p><p>
      Pro tio la filo Lin&#x15D;ardo kredis, ke li povas da&#x16D;rigi per tono preska&#x16D; amema:</p><p>
      � A&#x16D;skultu, mia kara Matildo: &#x109;ar vi amegas la filon de Valentino, &#x109;u vi faros nenion por efektivigi lian feli&#x109;on? Vi ne pripensis, ke lia estonteco estas nun tute plorinda. Liaj gepatroj mortis amba&#x16D;, ne lin rajtiginte. Do, dum sia tuta ekzistado, li estos kondamnita al la titolo de bastardo. &#x108;iuj homoj, e&#x109; viaj gepatroj kredas, ke vi estas lia patrino. Akceptu kura&#x11D;e la situacion tia, kia &#x11D;i trudi&#x11D;as al vi. Via edzini&#x11D;o kun mi, reguligante la civilan staton de tiu infano, redonante al li la familion, kiun li perdis, faros lian feli&#x109;on kaj samtempe la vian; &#x109;ar &#x11D;i ebligos vian rehonori&#x11D;on. Post la fari&#x11D;oj okazintaj, unu nur viro estas nun edzi&#x11D;ebla kun vi: kaj tiu viro, vi tre bone scias, ke li estas mi.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn vortojn, la dukino &#x15D;ajnis veki&#x11D;i. Sin turnante al sia malamiko, &#x15D;i pafis al li rigardon tiel malamo plenan, ke la komandanto ektremis. &#x108;iu alia, anta&#x16D; tiu muta minaco, estus reenirinta malanta&#x16D;en. Sed viro tiel persistema kiel li ne forlasas facile sian akira&#x135;on. Cetere la afero estis nun tro anta&#x16D;enpu&#x15D;ita, por ke estu ebla la haltigo de l� entrepreno. Li do staris senmova kaj muta, dum la dukino diris per sentona vo&#x109;o.</p><p>
      � Mi vin malamegas per la tutaj fortoj de mia esta&#x135;o. Vi estas por mi la malbonfaranta besto, kiun oni for&#x135;etas malproksimen pro timo kaj pro na&#x16D;zo. Sed la fatalo pezas sur min. Por savi miajn amatojn, mi edzini&#x11D;os kun vi, &#x109;ar la devo min instigas al tia malnoblega&#x135;o.</p><p>
      � Ha! Matildo, mi bone sciis ke ...</p><p>
      � Anta&#x16D; &#x11D;oji, sinjoro Lin&#x15D;ardo, lasu min fini. Mi portos vian nomon, kaj mi vivos en lo&#x11D;ejo sidanta sub la sama tegmento ol la via. Sed al tiu limo haltos la ofero, kiun terurega situacio min devigas fari. Pri la resta&#x135;o, a&#x16D;skultu min: se vi konservas la esperon, ke mi fari&#x11D;os reale via vera edzino, vi pli bone agus foririnte for de mi, &#x109;ar vi karesas revon, kiu neniam efektivi&#x11D;os, neniam. Mi &#x135;uras, ke neniam mi apartenos al vi.</p><p>
      � Dio mia, sinjorino, respondis Viktoro ridetante per bonhoma mieno, kial diskuti pri tiaj negrava&#x135;oj? Estas evidente ke, kiam ni estos geedzoj, vi apartenos al mi. En la geedzi&#x11D;o la perforto ne ekzistas.</p><p>
      � &#x11C;i ne ekzistos, &#x109;ar mi tre bone scios &#x11D;in malebligi. Cetere tio ne estos la unua fojo.</p><p>
      Pro tiu mordanta aludo, Viktoro fermegis siajn pugnojn. Lia viza&#x11D;o kuntirita de kolerego fari&#x11D;is malbelega. Sed Matildo ne povis &#x11D;in ekvidi. Estante jam levita, &#x15D;i sin direktis al la arbo, al kiu estis alligita &#x15D;ia &#x109;evalo.</p><p>
      � Nun, sinjoro, &#x15D;i diris, mi konjektas, ke vi diris &#x109;ion, kaj ke vi liberigos min.</p><p>
      Per penego de sia voleco la komandanto devigis siajn trajtojn repreni ilian kutiman &#x15D;ajnon. Do li respondis kviete:</p><p>
      � Certe, sinjorino. Permesu, ke mi helpu vin al la sidi&#x11D;o sur la selon.</p><p>
      Sed kiam Matildo estis suprenirinta sur sian &#x109;evalon, la filo Lin&#x15D;ardo da&#x16D;rigis ankora&#x16D;, tenante per la brido la rajditon kaj dirante al la juna virino:</p><p>
      � Post kelkaj tagoj, la dek le&#x11D;aj monatoj estos fluintaj.</p><p>
      Mi havos la honoron peti vian manon de sinjoro de Prelongo. Necesege estas, ke li &#x11D;in donu. Vi komprenis: estas necesege. Pro tio, nur unu afero estas farebla de vi: neniam vi kontra&#x16D;diros min, kion ajn mi povus rakonti.</p><p>
      � Mi ne kontra&#x16D;diros vin, sed lasu min eliri.</p><p>
      � Memoru, ke ni devas esti tute konsentantaj, se vi volas konservi vian filigan infanon kaj la vivon de via patro.</p><p>
      � Mi memoros. Sed lasu mian &#x109;evalon. &#x108;ar la komandanto obstine mantenis la noblan beston, kiu piedfrapadis pro malpacienco, la dukino spronpikis la flankon de sia rajdito. La besto stari&#x11D;is. Neatendite surprizita, Viktoro delasis la bridon. La &#x109;evalo sublevita de lertega mano faris grandegan saltegon, dum la vipeto de la dukino, svingite de kolera brako, tran&#x109;is siblante la aeron kaj falegis sur la viza&#x11D;on de la junulo, kiun &#x11D;i markis per ru&#x11D;a linio. La komandanto pu&#x15D;is doloregan ekkrion kaj prenis sian revolveron. Sed sinjorino de Blasano trovi&#x11D;is jam tro malproksime. La filo Lin&#x15D;ardo povis nur &#x11D;in observi okule, dum &#x15D;ia &#x109;evalo galopegante &#x15D;in alkondukis fulmorapide al la kastelo.</p><p>
      � Nu, li diris, vi&#x15D;ante per sia po&#x15D;tuko sian frunton sangadantan, jen estas gefian&#x109;i&#x11D;oj, kies elmontroj havas karakteron nekomunan. Sed pacience: tio pagi&#x11D;os kun la resta&#x135;o.</p><p>
      Malvarmetigante la varmegan frunton de Matildo, la rapideco de la kurado redonis al &#x15D;ia spirito klarecon, kiu ebligis la pripenson.</p><p>
      &#x108;io estis finita kaj &#x15D;ia vivo rompita por &#x109;iam. La fera prenilego &#x15D;in kaptinta pli kuntiri&#x11D;is &#x109;iutage: &#x11D;i haltos nur kiam &#x15D;i estos tuta elpremegita de &#x11D;i. Ha! &#x15D;ia &#x135;uro, kiun si timis malrespekti; &#x15D;ia sekreto, kiun &#x15D;i preska&#x16D; preterlasis pro la sagaceco de &#x15D;ia patrino; nun &#x15D;ia konscienco povas esti trankvila; &#x11D;i ne timu: &#x15D;i ne perfidos la unuan, ne konigos la duan. Nun, ne nur &#x15D;ia konsciencdelikateco estas minacata, sed la vivo de &#x15D;ia patro, de &#x15D;ia patrino, de Valento, de la solaj esta&#x135;oj, kiujn &#x15D;i amas.</p><p>
      &#x15C;i ripetis tiujn frazojn, per kiuj Viktoro &#x15D;in petegis, ke &#x15D;i rajtigu per sia edzini&#x11D;o la infanon de &#x15D;ia amikino. Retrovinte en la bu&#x15D;o de la viro malamegata la samajn esprimojn ol en la du leteroj de la duko sia edzo, &#x15D;i devige miris pro la koincido.</p><p>
      Kiam &#x15D;i alvenis, la unua viza&#x11D;o kiun &#x15D;i renkontis, estis tiu de &#x15D;ia malgranda protektito. La infano alkuris al &#x15D;i, &#x15D;anceli&#x11D;ante, prezentante siajn malfortajn brakojn, kaj balbutante tiun &#x109;arman vorton, kiu vibrigas la koron de patrinoj:</p><p>
      � Mama! mama!</p><p>
      � Jes, karuleto mia, mi estas via patrino, &#x15D;i ekkriis, lin prenante en siajn brakojn. Tiu krimulo estas prava. Kun li sola mi povas edzini&#x11D;i; &#x109;ar al li sola povas profiti la kredigo, ke li estas via patro. Plendinda senkulpulo! &#x15D;i murmuris, oni devas konfesi, ke la malbonulo estas tre forta, &#x109;ar li faris de vi sian kunkulpanton.</p><p>
      Post ok tagoj, la tuta Prelonga familio finis la tagman&#x11D;on, kiam servisto eniris, kaj donis al la markizo leteron ur&#x11D;an. Post la foriro de la lakeo, la markizo rompis la sigelon. &#x11C;in traleginte per rapida rigardo:</p><p>
      � Nu, li ekkriis, tio estas tro maltima.</p><p>
      � Kio do okazas, petis Suzano.</p><p>
      � Estas la komandanto Lin&#x15D;ardo, kiu petas de mi interparoladon. Li insistas. &#x15C;ajnas e&#x109; ke la tono de lia letero estas preska&#x16D; minaca. Kion li volas rakonti? li aldonis, rigardante sian filinon, kiu mallevis la okulojn.</p><p>
      � La sciigo de tio dependas nur de via volo, patro mia. Akceptu tiun viron.</p><p>
      � Ha! ne. E&#x109; mi lin malpermesos per terminoj tiaj, ke li ne deziros rekomenci.</p><p>
      � Mi vin petegas; ne tion faru.</p><p>
      � Kial? &#x108;u vi kredas, ke tiu sinjoro min timigas? Pripensante al la konsekvencoj, kiujn eble naskus dua insulto, la dukino tremis.</p><p>
      � Mi malbone esprimis mian penson, &#x15D;i balbutis. Mi nur volis diri, ke la interparoladon de vi malakceptitan hodia&#x16D; eble vi estos devigata doni post kelkaj tagoj.</p><p>
      Tiam vi &#x15D;ajnos repreni vian decidon: kaj tio estas &#x109;iam humiliga.</p><p>
      Sinjoro de Prelongo &#x15D;anceli&#x11D;is momente. Sin turnante al la markizino.</p><p>
      � Kaj vi, mia kara Suzano, kion vi opinias pri tio?</p><p>
      � Mi iom konsentas kun Matildo, amiko mia. Vi devas lin akcepti. Eble li konas aferojn, kiujn ni ne scias; eble li alportas iom da lumo en la senlumecon, en kiun ni baraktas. Estas li, kiun vi kredis rekoni, ian nokton, duonsufokitan en la parko. En tiaj okazoj lin malpermesi estus, la&#x16D; mia opinio, grava malprudenta&#x135;o.</p><p>
      � Eble vi estas pravaj amba&#x16D;, murmuris la markizo, kiu ordonis, ke oni enirigu la komandanton en la bibliotekon.</p><p>
      Enirante en tiun &#x109;ambron, Viktoro ne povis deteni malhumilecan ekmovon. Dum la pasinta tempo, kiam li venis en la kastelon, &#x109;u petonte de la markizo lian protekton, &#x109;u dankonte lin pro &#x11D;i, en tiu loko lin oni akceptis. La teruran batalon komencitan de lia infana&#x11D;o fine estis gajninta la malnobelulo. Balda&#x16D; li ordonos kiel estro en tiu domego, en kiun &#x11D;is nun li estis enirinta nur kiel peteganto.</p><p>
      Pro la cirkonstanco la junulo estis vestinta sian plej belan uniformon. Starante anta&#x16D; fenestro rigardanta la parkon, li atendis.</p><p>
      Sed li tremetis a&#x16D;dante la markizon, kiu penetrinte silente en la lerno&#x109;ambron diris:</p><p>
      � Vi petis de mi interparoladon, sinjoro. Mi vin a&#x16D;skultas.</p><p>
      Sinjoro de Prelongo ne sidi&#x11D;is, volante komprenigi al la filo Lin&#x15D;ardo, ke la&#x16D; lia espero lia vizito ne estos longeda&#x16D;ra. Viktoro ne &#x15D;ajnis rimarki la malvarmecon de tiu akcepto.</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, li diris, mi venas petonte de vi konsilon.</p><p>
      � De mi, sinjoro?</p><p>
      � Jes, de vi mem. Anta&#x16D; du jaroj, mi skribis al sinjorego respektplenan leteron, en kiu mi petis de li la manon de lia filino. Tiu sinjorego respondis, ke li ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.</p><p>
      � Poste, sinjoro.</p><p>
      � La patro de la junulino, kun kiu mi deziris edzi&#x11D;i, faris tre gravan malprudenta&#x135;on, sendante sian respondon kaj anta&#x16D;e ne demandinte sian filinon. Eble li estus aginta tute alimaniere, sciante ke tiu amo estis reciproka.</p><p>
      � Vi mensogas, sinjoro.</p><p>
      � Demandu &#x15D;ian dukinan Mo&#x15D;ton, respondis Viktoro ne &#x15D;ancelite: mi estas certa, ke &#x15D;i ne min kontra&#x16D;diros.</p><p>
      Post tiuj vortoj elparolitaj de mordanta vo&#x109;o, sinjoro de Prelongo duonsvenis. Sin alkro&#x109;inte sur la kurtenojn, por eviti falon, li havis nur la tempon sidi&#x11D;i en la apogse&#x11D;on al li prezentitan de la komandanto.</p><p>
      � &#x108;u vi deziras, ke mi voku serviston? demandis &#x109;i tiu.</p><p>
      � Neutile; la blindigo &#x109;esis. Da&#x16D;rigu, &#x11D;emis Ra&#x16D;lo per ra&#x16D;ka vo&#x109;o.</p><p>
      � Neebliginte la geedzi&#x11D;on, da&#x16D;rigis Viktoro, tiu letero naskis konsekvencojn facile anta&#x16D;videblajn. &#x11C;is nun nia reciproka amo estis tiel pura tiel ideala kiel la amo de Pa&#x16D;lo kaj de Virginio. Sed ian vesperon la pasio venkis la volon, kaj ni eliris el la poezio por eniri en la reala&#x135;on. La fari&#x11D;o okazis en dometo izolita, ormamita de floroj pro la cirkonstanco. Sed kiam mi eliris el la brakoj de mia amikino, la idilio aliformi&#x11D;is en tragedion. Kruelega besto sin &#x135;etis sur min, kaj min duonsufokis. Se mi estas ankora&#x16D; viva, mi tion devas iom al la hazardo, sed multe al mia maltimo. Volu rigardi la cikatrojn de mia kolo.</p><p>
      La markizo pu&#x15D;is &#x11D;emadon. Li memoris, ke &#x135;us en tiu loko estis vundita la nekonatulo trovita en la parko.</p><p>
      � Niaj ama&#x135;oj, reparolis la komandanto, da&#x16D;ris dum kelkaj monatoj. &#x108;ar estis tre nesingarda la da&#x16D;rigo de niaj kuni&#x11D;oj en la dometo, kiu estis la unua rifu&#x11D;ejo de niaj unuaj kisadoj, ni a&#x109;etis la kunkulpecon de malnova &#x109;asgardisto iam forpelita de la patro de mia amantino. Trifoje en la semajno, mi iris &#x109;e tiun viron; &#x15D;i tien min retrovis. De tago al tago mia amo pligrandi&#x11D;is. &#x108;ar ilia unua kuni&#x11D;o ne estis senfrukta; kaj mi havis la certecon, ke balda&#x16D; mi fari&#x11D;os patro.</p><p>
      Viktoro haltis momente por ju&#x11D;i la efekton faritan; kaj tio, kion li vidis lin multege kontentigis. La &#x15D;ajno de la markizo estis vere plendeginda. Lar&#x11D;aj &#x15D;vitgutoj perli&#x11D;is el liaj tempioj. Liajn manojn agitadis sen&#x109;esa tremado. Kiam la junulo &#x135;etis sian lastan frazon per vibranta vo&#x109;o, sinjoro de Prelongo respondis nur per malla&#x16D;ta plorego.</p><p>
      � Mi estas devigata konfesi, da&#x16D;rigis la filo Lin&#x15D;ardo, ke ekzistis oficiala fian&#x109;o, kiun oni montris al la naiveguloj. Sed mia amatino certigis, ke li ne estas dan&#x11D;era, ke pro li ne ta&#x16D;gus ia &#x135;aluzeco. Mi konfesas, ke &#x15D;ia konduto estis tre trankviliga. Uzante kiel pretekston akcidenton okazintan al &#x15D;ia estonta bopatrino, mia amantino prokrastis de tago al tago la geedzi&#x11D;on, esperante malkura&#x11D;igi tiun sinjoron, kaj lin devigi al la eliro. Sed li alkro&#x109;i&#x11D;is obstine, kaj malgra&#x16D; &#x109;io restis sur la batalkampo, pacience atendante la favoran okazon. Li estis prava; &#x109;ar la venko fina &#x109;iam apartenas al persistemuloj. En la nokto, en kiu mia filo naski&#x11D;is, la domo elfalegis. Mi havis nur la tempon forporti la novnaskiton, kiun mi savis el morto certa. Nur per miraklo lia patrino ne pereis en la katastrofo. Dum unu monato &#x15D;i &#x15D;anceli&#x11D;is inter la vivo kaj la morto. Mi trovi&#x11D;is en Parizo, atendante ke &#x15D;i resani&#x11D;u, anta&#x16D; kiam mi petos &#x15D;ian manon, kiam mi eksciis, ke &#x15D;i estis edzini&#x11D;onta kun tiu viro, kiun mi ne konsideris kiel timinda&#x135;on. Via markiza Mo&#x15D;to, estas &#x11D;usta la proverbo, kiu diras: �&#x108;iam la forestantoj estas malpravaj�. Ne vidante min, mia amantino min forgesis. La alia viro, kiun &#x15D;i renkontis &#x109;iutage, briligis anta&#x16D; &#x15D;iaj okuloj la blindigantan mirinda&#x135;on de titolo multfoje jarcenta. La kasta malhumileco, kiun la amo momente si lentigis, se ne tute mutigis, denove la&#x16D;ti&#x11D;is. Vidante tiun malrespekton al la &#x135;urita promeso, mi ne &#x15D;anceli&#x11D;is. Mi ne volis ke tia krimo efektivi&#x11D;u. La fian&#x109;o trompita estis avertota, ke lia estonta edzino apartenas al alia viro, kaj la kulpa patrino devigota al la repreno de l� infano, el kiu &#x15D;i volis sin liberigi. Beda&#x16D;rinde, mi malbone informita povis min intermeti nur tro malfrue.</p><p>
      Viktoro pa&#x16D;zis, por ke sinjoro de Prelongo havu la tempon en&#x15D;ovi ian pripenson. Sed Ra&#x16D;lo ne movi&#x11D;is. La komandanto da&#x16D;rigis.</p><p>
      � Se la perulo komisiita de mi al la plenumado de miaj ordonoj estus kompreninta ilin pli bone, granda malfeli&#x109;a&#x135;o estis evitita. Eksciinte la veron, la edzo de mia amantino sin mortigis pro malespero. Li estis bonulo, kaj ne meritis tian finon. Nu, via markiza Mo&#x15D;to, jen estas al kio mi volis alveni, jen estas la naturo de la konsilo, kiun mi petas de vi. La patrino de mia filo estas vidvino. Malgra&#x16D; &#x15D;ia malfideleco, mi &#x15D;in amas ankora&#x16D; tiel kore kiel en la unuaj tagoj. Pri tiu infano, la animo de mia animo, la karno de mia karno, mi lin amegas per la tutaj fortoj de mia vivo. Pro tio, mi demandas min, &#x109;u ekzistas en la mondo barilo sufi&#x109;e alta, kiu malebligas, ke mi alligu mian ekzistadon al la ekzistado de tiuj du amegitai esta&#x135;oj? Respondu: kion mi devos fari? Kion vi farus en mia loko? Peza silento sekvis la parolojn de la filo Lin&#x15D;ardo. Sinjoro de Prelongo da&#x16D;rigis sian rigardadon rekten anta&#x16D; si, ne &#x15D;ajninte a&#x16D;di la demandon faritan de la komandanto. Post dek minutoj, Viktoro malpacienca ekkriis:</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, mi atendas vian respondon. Penege Ra&#x16D;lo murmuretis:</p><p>
      � Mi volas unue certi&#x11D;i, &#x109;u vi ne mensogas.</p><p>
      La komandanto a&#x16D;digis malbonan ridon.</p><p>
      � Konsili&#x11D;u kun via filino, mia kara sinjoro, kaj &#x15D;in demandu. Mi timas nenian proteston.</p><p>
      Sinjoro de Prelongo sin levis, montrante, ke la interparolado estas finita. Viktoro sin klinis, kaj per vo&#x109;o akra, kun minaca fajrero en la rigardo:</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, li diris, mi havas la honoron peti de vi la manon de sinjorino via filino, &#x15D;ia dukina Blasana Mo&#x15D;to.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKKVARA
    </strong></p><p>
      Apena&#x16D; la komandanto eliris, iu frapis sur la pordon de la lerno&#x109;ambro, en kiu la markizo ankora&#x16D; trovi&#x11D;is. &#x11C;i estis sinjorino de Prelongo.</p><p>
      � Mi vidis sinjoron Lin&#x15D;ardon elirantan, &#x15D;i diris; do mi sciis, ke vi estas sola. Kion li volis?</p><p>
      � Li volis. Ha! Suzano, nia malfeli&#x109;o estas supermezura. Nia filino estas la amantino de tiu viro kaj la patrino de Valento.</p><p>
      � Tio estas neebla.</p><p>
      � Tio estas vera, beda&#x16D;rinde. La rakonto farita de li nepre rilatas kun la reala&#x135;oj. &#x108;iuj miaj suspektoj estas nun tro verigitaj. Cetere li proponas por ripari siajn kulpojn, la edzi&#x11D;on kun la patrino kaj la rajtigon de l� infano.</p><p>
      � La krimulo! ekkriis la markizino furioza. Jen estas do, kien celis &#x109;iuj liaj ka&#x15D;itaj intrigoj. Mi esperas, ke vi rifuzis per tono tute senesperiga.</p><p>
      � Ne. Unuan fojon jam ni malakceptis lian peton, ne konsili&#x11D;inte kun Matildo. Niaj tutaj malfeli&#x109;a&#x135;oj devenas de tio.</p><p>
      � Sed mi ne bezonas la opinion de mia filino por kontra&#x16D;stari tian edzini&#x11D;on. La heredantino de Prelonga markizo, hodia&#x16D; dukino de Blasano, fari&#x11D;us sinjorino Lin&#x15D;ardo. Nu, amiko mia, &#x109;u vi pripensis al tio?</p><p>
      � Mi ne bezonas pripensadon. Estas nia filino, kiun tio koncernas; estas &#x15D;i, kiu devas decidi. &#x108;u &#x15D;i trovi&#x11D;as en la kastelo?</p><p>
      � Jes, mi kredas.</p><p>
      � Mi &#x15D;in venigos. Post kvarono da horo, kiam la juna virino estis realirinta siajn gepatrojn en la biblioteko:</p><p>
      � Mia filino, diris sinjoro de Prelongo, tiel kiel vi deziris, mi akceptis la komandanton Lin&#x15D;ardon. Mi devas al vi konigi la interparoladon okazintan inter ni.</p><p>
      � Neutile, mia patro. Mi &#x11D;in divenas, a&#x16D; prefere anta&#x16D;sentas.</p><p>
      � La&#x16D; lia diro, li certigas ke vi estis lia amantino.</p><p>
      � Mi tion suspektis.</p><p>
      � Li certigas, ke Valento estas lia filo kaj la via.</p><p>
      � Mi tion atendis.</p><p>
      � Fine li proponas la edzi&#x11D;on kun vi.</p><p>
      � Tio estis neevitebla.</p><p>
      Matildo &#x15D;ajnis tiel sufoki&#x11D;anta, ke &#x15D;i apena&#x16D; povis paroli. Nur siblante tiuj mallongaj frazoj eliris el &#x15D;iaj lipoj. La markizo da&#x16D;rigis per tono severa:</p><p>
      � Kion vi respondos por vin senkulpigi?</p><p>
      � Nenion.</p><p>
      � Tiam mi devas kredi tion, kion diris tiu viro?</p><p>
      � Vi devas kredi.</p><p>
      � Li petis vian manon.</p><p>
      � Vi devas &#x11D;in doni.</p><p>
      � Kiam li revenos, kion mi respondos?</p><p>
      � Ke vi akceptas kaj, ke mi konsentas.</p><p>
      La markizino supermezure miregigita rigardis alterne sian edzon kaj sian filinon. Ra&#x16D;lo estis palega. Kolerego malfacile moderigita kuntiris liajn lipojn. Pri Matildo &#x15D;i staris, forte apogante sin sur la dorsapogilon de apogse&#x11D;o, sur kiu &#x15D;i alkro&#x109;i&#x11D;is por ne fali. En &#x15D;iaj okuloj pasis brunru&#x11D;aj lumetoj. &#x15C;ia viza&#x11D;o kuntirita de dolorego memorigis tiujn inferanajn maskojn desegnitajn en la miniaturoj de antikvaj pre&#x11D;olibroj.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo sin intermetis, timante malfeli&#x109;a&#x135;on:</p><p>
      � Matildo, reeniru en vian &#x109;ambron. Vi estas tute freneza.</p><p>
      La juna virino eliris, sin alkro&#x109;ante sur la muroj. La markizo ka&#x15D;is sian kapon en la manojn, kaj meze de kortu&#x15D;eganta plorego, ekpu&#x15D;is tiun malesperan ekkrion:</p><p>
      � Ha! mi dubis ankora&#x16D;!</p><p>
      � Neniam mi dubis, respondis Suzano per tono solena. Sed nun mi estas certa pri la senkulpeco de nia filino.</p><p>
      Miregite de tiu certigo, sinjoro de Prelongo levis la kapon.</p><p>
      � Kiel? mia malfeli&#x109;a amikino, vi do ne a&#x16D;dis?</p><p>
      � Kontra&#x16D;e, mi &#x109;ion a&#x16D;dis; kaj estas pro tio, ke mi certigas.</p><p>
      � Sed &#x15D;i konfesis.</p><p>
      � Se vi nomas tion konfeso.</p><p>
      � Sed &#x15D;i ne sin defendis.</p><p>
      � Kion tio pruvas?</p><p>
      � Ke &#x15D;i estas kulpa, ve! kaj ke tiu viro diras vera&#x135;ojn. Nu, Suzano, via amo al Matildo vin blindigas. Kiam la evidenteco stari&#x11D;as, vi vole fermas la okulojn por ne &#x11D;in vidi. &#x108;ar junulino estis edukita sankte, la&#x16D; principoj de la plej severa moraleco, vi kredas, ke tio sufi&#x109;as, kaj igas neebla ian ajn kulpon. Tamen vi bone scias, ke vi ne estas prava. &#x15C;i ne estas la unua, e&#x109; en nia societo, kiun la pasio erarigis &#x11D;is la tuta forgeso de &#x15D;ia indeco kaj de &#x15D;iaj devoj.</p><p>
      � Mi ne estas tiel malhumila, ke mi kredas mian filinon neerarema. Sed se &#x15D;i amus tiun viron, tute alia estus &#x15D;ia sintenado. En tiu afero vi agas la&#x16D; logika rezono; de forpreno en forprenon vi alvenas al la konkludo. Informanta ju&#x11D;isto ne procedus alimaniere. Mi ju&#x11D;as per mia patrina koro; kaj mi sentas, mi certigas, mi &#x135;uras, ke ne nur Matildo ne estas kulpulino, sed kontra&#x16D;e, ke &#x15D;i estas suferantino, mi e&#x109; diros oferitino.</p><p>
      � Ha! se vi dirus la veron!</p><p>
      � Memoru, Ra&#x16D;lo, kiel forte tiu Viktoro &#x109;iam estis antipatia al mi. Dum la pasinta tempo, kiam vi lin admiris multege, pli ol unu fojon ni amba&#x16D; malkonsentis pri tiu mal&#x15D;atinda persono. Anta&#x16D;sento min avertis, ke tiu esta&#x135;o estos al ni pereiga. Vi min mokis: tamen vi vidas, ke beda&#x16D;rinde tiu anta&#x16D;sento ne min trompis.</p><p>
      Restinte sola, sinjoro de Prelongo kontra&#x16D;batalis kontra&#x16D; la &#x109;agreno lin ekkaptinta. &#x108;ar la situacio estis malespera, li devis &#x11D;in studi per firma koro. La paroloj de la markizino ne lin konvinkis; &#x109;ar en &#x109;iuj aferoj la virinoj intermetas la senton: sed &#x109;u la sento valoras kontra&#x16D; la fari&#x11D;oj? La komandanto certigis, ke Matildo reciprokis lian amon, kaj estis bonvole delogita de li. A&#x16D;dinte tiun teruran kulpigon, la dukino ne protestis. Kiam li parolis pri edzini&#x11D;o, &#x15D;i &#x11D;in konsentis ne &#x15D;anceli&#x11D;ante. Do la krimulo estis deloginta lian filinon. La pruvo estis farita.</p><p>
      Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, Ra&#x16D;lo ektremetis. Li memoris la parolojn de la komandanto. La du gejunuloj sin amis reciproke, dezirante la geedzi&#x11D;on. &#x11C;is tiu momento, &#x109;asta estis ilia amo. Nur post la aroganta respondo farita al la Viktora edzi&#x11D;peto, la rajta unui&#x11D;o fari&#x11D;inte neebla estis anstata&#x16D;ita de kulpa kuni&#x11D;o. Sed tiam la filo Lin&#x15D;ardo ne estis sole kulpigota. La markizo sentis, ke terura respondeco pezas sur lin. &#x108;u li estis rajtigita al la el&#x135;eto de viro amita de lia filino, ne konsili&#x11D;inte kun &#x15D;i, ne e&#x109; &#x15D;in avertinte. Sinjoro de Prelongo sin kulpigis, ke li agis per nepardonebla malprudento. La kolera ekmovo, kiun li malprave obeis, estis la ka&#x16D;zo de &#x109;iuj iliaj malfeli&#x109;a&#x135;oj.</p><p>
      � Mi cedis al la markizino, li pensis, mi skribis, diktite de si. Jen estas en kiun senelirejon tiu letero nin &#x109;iujn kondukis.</p><p>
      Nesenteble lia granda anta&#x16D;a kolerego iom post iom malpliforti&#x11D;is. &#x108;ar li rekonis, ke li estis senvola kunkulpanto en la kulpo farita, tiu kulpo &#x15D;ajnis al li malpli neriparebla. Li memoris la malnovan amikecon de li sentitan al Viktoro, kaj sen malfacileco li konsentis ke, dum la pasinta tempo, la junulo &#x11D;in tute meritis. Se la komandanto estus havinta anta&#x16D; sia nomo ian nobelan titolon, neniam Ra&#x16D;lo estus revinta alian bofilon ol lin. La fantomoj de militista gloro, kiuj lin persekutis dum lia juna&#x11D;o, sur la ekzila lando, are revenis. Komparante sinjoron de Blasano kun la filo Lin&#x15D;ardo, li ne povis ne rimarki, ke la unua ne sciis konservi la virinon, kiun oni metis en liajn brakojn, dum la dua venke almilitis la inon al li disputitan.</p><p>
      Tiam penso penetris en lian cerbon kiel akra ferpinto. Kiam li estis sama&#x11D;a kiel Viktoro, se Suzano, kiun li amegis, kaj de kiu li estis amita, estis rifuzita al li de sia patro, kion li estus farinta? Pro tiu penso, li tremetis, sentante ke li estus provinta &#x109;iujn malprudenta&#x135;ojn prefere ol vidi sian amatinon en la brakoj de alia viro. Kiam oni glitas sur tia deklivo, oni iras rapide kaj malproksimen.</p><p>
      Sed pri unu punkto lia opinio tute diferencis la opinion de la komandanto: &#x11D;i estas la motivo instiginta Matildon al la misterigo de &#x15D;ia amo kaj al la edzini&#x11D;o kun sinjoro de Blasano. Kie Viktoro vidis nur vantecan kontenti&#x11D;on, la markizo malkovris alian senton. Sciante ke &#x15D;iaj gepatroj nepre volis kiel bofilon nur viron titolitan, ilia filino oferis sian amon al ilia malhumileco. Sed anta&#x16D; kiam &#x15D;i submeti&#x11D;os al tio, &#x15D;i longatempe &#x15D;anceli&#x11D;is: kaj tion pruvis &#x15D;ia malfervoro al la edzini&#x11D;o kun Gastono. Aliparte volante nek alporti la honton en sian novan familion, nek trompi sian edzon pri lia patreco, &#x15D;i atendis por &#x11D;in plenumi, ke la naski&#x11D;o de Valento estu efektivigita.</p><p>
      Fine la markizo trovis, ke la situacio estas multe pli simpla ol &#x11D;is nun &#x11D;i aperis al li. Viktoro kaj Matildo sin amis reciproke. Ili sin amis tiel pasie, ke ili faris kulpon. Tiun kulpon ili deziris ripari per geedzi&#x11D;o, kiun la morto de la duko igis ebla. &#x108;iuj amba&#x16D; respondis pri la infano, al kiu ili donis la vivon, ne havante la rajton fari de li bastardon, kiam ili povis lin rajtigi. Kio pli sa&#x11D;a? Pro kio li &#x15D;anceli&#x11D;us?</p><p>
      � Nu, diris Ra&#x16D;lo, al mi same la malhumileco farigis kulpon. Sed mi fari&#x11D;us krimulo, se tiu sama malhumileco malhelpus la riparon de miaj malprava&#x135;oj. Tiu ofero estos mia elpago. Mi tuj skribos al Viktoro, ke mi konsentas kaj akceptas lin kiel bofilon: kaj mia plendinda filino estos tre feli&#x109;a.</p><p>
      Momente trankviligita de tiu decido, la markizo volis anta&#x16D;e konsili&#x11D;i kun lia malnova amiko la grafo de Ro&#x15D;brulo, al kies sa&#x11D;o li tute fidis. De la unuaj vortoj &#x109;i tiu lin tuj haltigis:</p><p>
      � Estas farota nur unu afero.</p><p>
      � Kia?</p><p>
      � Rapide geedzigi niajn geamantojn.</p><p>
      � Ha! amiko mia, kion dirus mia patro, se li vidus tian malnobeledzinigon.</p><p>
      � Mi ne scias tion, kion li dirus. Sed mi havas pri la honoreco ideojn tre firmajn. Kiu faris kulpon devas &#x11D;in ripari. Vi konas la devizon de mia familio: Faru kion devas, alvenu kio povas. Pro tio, mi ne akceptas aliajn konsidera&#x135;ojn. Nun vi scias, ke mi havas manion: mi volus, ke oni revivigu la le&#x11D;ojn pri la ma&#x135;orato. La&#x16D; mia opinio, tio estas la sola rimedo por restarigi la nobelaron, kaj malhelpi, ke la famaj nomoj falu en la forgeson. Vi havas en la kortego potencajn protektantojn; aliparte pro aliaj motivoj la komandanto konas en la registaro influhavajn amikojn. Mi estas certa, ke se vi amba&#x16D; kunigus viajn penadojn, tre facile vi agus sur la volecon iom &#x15D;anceli&#x11D;antan de lia imperiestra Mo&#x15D;to, kaj ricevus lian konsenton.</p><p>
      � Mi dankas vin, mia kara Arturo, pri la konsilo al mi donita de vi. Mi konfesas, ke tia estis mia opinio. Sed anta&#x16D; kiam mi tiel agos, mi estas feli&#x109;a ricevi la aprobon de viro tiel prudenta kiel vi.</p><p>
      Post silento:</p><p>
      � Ha! li ekkriis, per kia kulpo mi do ofendis la &#x109;ielon, por ke &#x11D;i min devigu al tia ekstrema rimedo!</p><p>
      � Nu, Ra&#x16D;lo, ne tiel &#x109;agreni&#x11D;u, respondis lia malnova amiko premante liajn manojn. Je la diablo! &#x109;io estas aran&#x11D;ebla. Tio estas malfeli&#x109;a&#x135;o, mi tion konsentas; sed &#x11D;i ne estas neriparebla. Ne nur en via familio okazas tiaj okazinta&#x135;oj. Mi povus citi multajn ekzemplojn similajn.</p><p>
      Post unu horo Ra&#x16D;lo eliris kaj sin direktis al la saloneto de la markizino, por &#x15D;in sciigi pri lia interparolado kun la grafo.</p><p>
      Nenion dirante, sinjorino de Prelongo a&#x16D;skultis la rakonton &#x11D;is la fino. Sed poste &#x15D;i ekkriis:</p><p>
      � Tiam vi favore akceptas la edzi&#x11D;peton de sinjoro Lin&#x15D;ardo?</p><p>
      � Ve! la fatalo estre komandas. Ni estas devigataj al la akcepto de tiu neevitebla&#x135;o.</p><p>
      � Nu, mi ne &#x11D;in akceptas, respondis Suzano kolere. Mi esperas, ke vi sufi&#x109;e &#x15D;atas min, por fari nenion kontra&#x16D; mia volo. Pro tio mi diras: neniam mi donos mian konsenton, neniam tiu malamegita edzini&#x11D;o plenumi&#x11D;os, tiel longe kiam la blazon&#x15D;ildo de la Prelonga familio superos la landon iam regitan de viaj prapatroj.</p><p>
      Parolante la markizino la&#x16D;tigis la vo&#x109;on. La pordo de la saloneto restis malfermita. Josefino trairante la grandan salonon a&#x16D;dis tiun lastan frazon. Kvankam &#x15D;i neniel konis la edzi&#x11D;peton oficiale prezentitan de Viktoro, tamen &#x15D;ia instinkto de &#x135;aluzema virino &#x15D;in avertis, ke io estas komplotita. La vortoj elparolitaj de sinjorino de Prelongo fari&#x11D;is por &#x15D;i luma fajrero. Grandega &#x11D;ojo plenigis &#x15D;ian koron. Malgra&#x16D; &#x15D;iaj penadoj, malgra&#x16D; la malestimo nun sentata de &#x15D;i al &#x15D;ia amanto, tamen la amo regis en &#x15D;ia koro de tempo tro longa, por ke &#x11D;i ne estu lasinta en &#x11D;i profundajn vundojn, kiujn nur la ideo de ebla konkurantino ankora&#x16D; sangadigis.</p><p>
      Tiufoje &#x15D;i estis tre trankvila. Kiam e&#x109; la markizo konsentus, kiam e&#x109; la dukino &#x11D;in dezirus, kaj tio &#x15D;ajnis al &#x15D;i tute neebla, sinjorino de Prelongo &#x11D;in sendiskuteble rifuzis. Nek &#x15D;ia edzo nek &#x15D;ia filino kura&#x11D;us &#x15D;in malobei. Pro tio, &#x109;ar la deziro sciigi Viktoron venkis en &#x15D;ia koro &#x109;iun alian senton, &#x15D;i rapidis al sia &#x109;ambro por al li skribe konigi tiun nova&#x135;on.</p><p>
      Por ke Viktoro ne estu avertita pri la front&#x15D;an&#x11D;o okazinta en &#x15D;ia konduto kaj &#x15D;iaj sentoj pri li, Josefino &#x109;iam da&#x16D;rigis sian korespondadon kun la komandanto. Sed &#x15D;i nun konigis al li nur la negravajn aferojn, kiuj povis komprometi neniun, a&#x16D; kontra&#x16D;e la gravegajn, kiujn devige la filo Lin&#x15D;ardo estis kononta per &#x109;iu ajn alia persono. &#x15C;i do unua sciigis lin pri la morto de la duko de Blasano, konvinkita ke trovi&#x11D;as neniu maldiskreto en la konigo de fari&#x11D;o certigota la morga&#x16D;an tagon de la publika vo&#x109;o. La junulino estis tiel feli&#x109;a ke sia plumo kuradis sur la papero. &#x15C;i sciigis sian amanton, ke la hazardo al &#x15D;i konigis la projekton de li karesitan pri nova edzi&#x11D;o: &#x15D;i lin petegis, ke li forlasu provon povantan nur lin ridindigi, kaj finis per tiuj vortoj:</p><p>
      � La markizino &#x135;uris, ke neniam vi edzi&#x11D;os kun &#x15D;ia filino, tiel longe kiam la blazon&#x15D;ildo estos enmetita en la cemento de la granda turo. De ses cent jaroj &#x11D;i trovi&#x11D;as en &#x11D;i, mia plendinda amiko. Se por edzi&#x11D;i vi devos atendi, ke &#x11D;i estu falinta, kredeble vi restos fra&#x16D;lo &#x11D;is la fino de via vivado.</p><p>
      Post du tagoj faktoro, portanta sur sia dorso grandegan paka&#x135;on, sin prezentis al la krado de la kastelo. Kredeble tiu viro havis okulojn malsanajn, &#x109;ar ili estis ka&#x15D;itaj de unu el tiuj okulvitroj el kolorigita vitro nomitaj konserviloj.</p><p>
      � Fra&#x16D;lino Brantino, li petis de la pordisto per vo&#x109;o, kiu &#x15D;ajnis ra&#x16D;kigita de la trouzo de alkohola&#x135;oj.</p><p>
      � Kion vi volas al &#x15D;i?</p><p>
      � Doni tiun paka&#x135;on.</p><p>
      � Lasu &#x11D;in. Oni al &#x15D;i &#x11D;in sendos.</p><p>
      � Nu, se estas trinkmono gajnota, mi preferus, ke &#x11D;i estu de mi.</p><p>
      � Kia praktikema faktoro, ekkriis la pordisto ridante. Vi estas prava, bonulo mia; &#x109;ar ta&#x16D;gas &#x109;iuj profitoj, e&#x109; la malgrandaj.</p><p>
      Tiam montrante per la mano pordeton trovi&#x11D;antan en la angulo de la korto:</p><p>
      � Vi uzos la serv&#x15D;tuparon, li aldonis; vi supreniros &#x11D;is la dua eta&#x11D;o, dekstra koridoro, numero 25.</p><p>
      � Tre bone; mi dankas vin. Sin direktante la&#x16D; la montroj liveritaj de la pordisto, la nekonatulo, kiu &#x15D;ajnis kurbata sub la pezo de sia &#x15D;ar&#x11D;o, alvenis balda&#x16D; al la loko montrita. Li frapis.</p><p>
      � Eniru, diris Josefino.</p><p>
      La faktoro turnis la butonon.</p><p>
      � Kion vi volas? petis la junulino.</p><p>
      � Doni al vi &#x109;i tion.</p><p>
      � Vi eraras. Mi atendas nenion. Ne respondinte la portisto eniris, fermis la pordon, kaj sin liberigis el sia kesto. &#x108;ar Josefino mirante malfermis la bu&#x15D;on.</p><p>
      � Nu, silentu, diris tiu viro per vo&#x109;o subite &#x15D;an&#x11D;ita.</p><p>
      � Viktoro! ekkriis la &#x109;ambristino supermezure mirigita.</p><p>
      � Jes, estas mi. Mi deziras interparoli kun vi. &#x108;ar mi timis, ke oni min rekonos, mi vestis por alveni &#x11D;is vi tiun kostumon, kiu &#x15D;an&#x11D;as mian &#x15D;ajnon.</p><p>
      � Kion vi deziras diri al mi? Ne respondinte la komandanto &#x15D;in prenis en siajn brakojn, kaj &#x15D;in kisante fervore:</p><p>
      � Ke mi &#x109;iam amas vin, li balbutis en &#x15D;ian orelon. La filo Lin&#x15D;ardo bone konis sian ensor&#x109;antan potencon al sia amantino. Kontakte de tiu kisado, kiu al &#x15D;i memorigis tiel ebriigajn feli&#x109;ojn, la junulino sin sentis senforta. &#x15C;iaj bonaj decidoj, &#x15D;ia deziro al batalo, &#x109;io vapori&#x11D;is. &#x15C;i sin retrovis tia, kia &#x15D;i &#x109;iam estis, tiel malsuperigita de li, tiel nuligita, ke la voleco de Viktoro &#x15D;ajnis al la junulino kvaza&#x16D; anstata&#x16D;iginta la &#x15D;ian; kaj &#x15D;i ru&#x11D;i&#x11D;is pro honto, pensante ke tiu viro &#x109;iam amata bezonis nur unu minuton por repreni siajn anta&#x16D;ajn rajtojn. Denove &#x15D;i estis submetita.</p><p>
      Altirinte Josefinon sur siajn genuojn, Viktoro diris inter du kisadoj:</p><p>
      � &#x108;u la apartamento iam lo&#x11D;ita de fra&#x16D;lino de Savinako estas nun okupata?</p><p>
      � Ne, &#x11D;i estas malplena. De la eliro de tiu junulino neniu lo&#x11D;as en &#x11D;i.</p><p>
      � Tre bone. Mi restos ka&#x15D;ita en via &#x109;ambro &#x11D;is la nokto. Kiam &#x109;iuj dormos, vi min kondukos al &#x11D;i. &#x108;ar mi ne konas tre precize la internon de la kastelo, mi timus vojerarojn.</p><p>
      � Kion vi volas fari?</p><p>
      � Vi &#x11D;in vidos, &#x109;ar vi &#x109;eestos kun mi.</p><p>
      Sonorilbruo interrompis la junulon.</p><p>
      � Estas &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to, kiu min vokas, diris la &#x109;ambristino.</p><p>
      � Iru, rapidu. Mi vin atendos &#x109;i tie. Se vi povos alporti al mi pecon da pano kaj ion ajn kun &#x11D;i, vi min plezurigos: se ne, ne maltrankvili&#x11D;u, mi min senigos da &#x11D;i.</p><p>
      Restinte sola Viktoro malplenigis la keston. Eltirinte el &#x11D;i diversajn tualetajn objektojn &#x15D;atatajn de junulinoj, li tute funde trovis tion, kion li ser&#x109;as, grandegan levilon nomitan princo de la pavimistoj, kaj aliajn ilojn.</p><p>
      Josefino revenis kurante, alportante al li man&#x11D;a&#x135;ojn.</p><p>
      � Rigardu, karulino, diris &#x15D;ia amanto, tion, kion mi alportis.</p><p>
      � Ho! kiel vi estas aminda, ekkriis la junulino, kiu ridetis pro plezuro vidante la belajn tualetornama&#x135;ojn ku&#x15D;antajn sur la lito.</p><p>
      &#x108;ar &#x15D;i ilin ekekzamenis:</p><p>
      � Reiru al via mastrino, diris la komandanto. Eble &#x15D;i bezonos vin: kaj estas necese, ke &#x15D;i ne sendu iun, por vin venigi. &#x11C;is la revido.</p><p>
      Kiam nokti&#x11D;is, Josefino revenis en sian &#x109;ambron. Kiam &#x15D;i estis certa, ke &#x109;iu dormas en la kastelo, &#x15D;i kondukis sian amanton tra la &#x15D;tuparoj kaj la koridoroj &#x11D;is la &#x109;ambro, iam lo&#x11D;ita de Valentino. Enhavante nur komunan meblaron por invititoj, tiu apartamento ne estis &#x15D;losita. Do la filo Lin&#x15D;ardo bezonis nur turni la butonon por eniri en &#x11D;in. Poste alirinte en la tualetejon, li malfermis la fenestron. Mirante &#x15D;ia amantino rigardis, ne rimarkinte, ke tiu tualetejo faras sola la unuan eta&#x11D;on de la granda turo, kaj ke la familia blazon&#x15D;ildo trovi&#x11D;as tuje malsupre de la fenestro.</p><p>
      Sin klinante &#x11D;is la zono ekster la fenestro, riskante falon en la malplena&#x135;on, Viktoro palpis per la mano kaj ser&#x109;is en kiu stato de konserveco a&#x16D; de difekteco trovi&#x11D;as la masona&#x135;o. Subite li haltigis &#x11D;ojan ekkrion. &#x15C;ajnis al li, ke la &#x15D;tono &#x15D;anceli&#x11D;as. Li rekomencis sian provon, kaj konstatis, ke li ne eraris. Malrapide malalligita de sesjarcentaj veteratakoj, la granda &#x15D;tonplato estis de finitive disigita de la skuadoj al &#x11D;i truditaj de sinjoro de Ruvezo, kiam li uzis &#x11D;in kiel skabelon por eniri &#x109;e Valentinon. &#x11C;i staris nur per sia propra pezo. Viktoro prenis sian levilon kaj en&#x15D;ovis la pinton inter la blazon&#x15D;ildo kaj la muro; poste, metinte piedon sur la fenestra apogilo, li pezis per siaj tutaj fortoj sur la alian ekstrema&#x135;on. La peza &#x15D;tono balanci&#x11D;is, klini&#x11D;is malrapide al la malplena&#x135;o, turnis sur sin mem kaj estis rapidigita sur la teron, sur kiu &#x11D;i rompi&#x11D;is kun malsonora bruo. Tion farinte la komandanto fermis la fenestron kaj diris trankvile al sia amantino:</p><p>
      � Estas finite: ni eliru.</p><p>
      � Sed kion do vi &#x135;etis ekster tiu fenestro? murmuris la junulino.</p><p>
      &#x15C;i a&#x16D;dis la bruon faritan de la &#x15D;tono falanta; sed &#x109;ar &#x15D;i povis vidi nenion, &#x15D;i neniel komprenis tion, kio okazis.</p><p>
      � Karulino mia, diris Viktoro &#x15D;in kisante, mi nur ludis la rolon de Providenco. Nun, ni iru enliti&#x11D;i.</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon, dum la sunlevi&#x11D;o, la filo Lin&#x15D;ardo malsupreniris en la precipan korton. Dum lia amantino eniris en la kajuton de la pordisto por lin malatentigi, la komandanto sin &#x15D;ovis ekster la kastelo, ne ekvidite.</p><p>
      La markizino trovi&#x11D;is ankora&#x16D; en sia tualetejo, en kiu &#x15D;ia &#x109;ambristino &#x15D;in kombis, kiam Ra&#x16D;lo petis de &#x15D;i &#x109;u &#x15D;i bonvolas lin akcepti.</p><p>
      � Kion do vi havas, amiko mia? &#x15D;i diris, rimarkante la priokupatan &#x15D;ajnon de sia edzo. &#x108;u nova malfeli&#x109;o nin minacas.</p><p>
      � La vorto �malfeli&#x109;o� estas tro forta. Tamen en la nunaj cirkonstancoj, la akcidento okazinta dum tiu &#x109;i nokto fari&#x11D;as preska&#x16D; minaca&#x135;o.</p><p>
      � Parolu do; vi min teruras.</p><p>
      � Vi certi&#x11D;is, ke vi ne konsentos la edzini&#x11D;on de nia filino kun la komandanto Lin&#x15D;ardo tiel longe kiam la familia blazon&#x15D;ildo superos la landon.</p><p>
      � Certe; mi diris kaj mi ripetas: tiel longe kiam tiu blazon&#x15D;ildo ...</p><p>
      � Neutile da&#x16D;rigi, mia plendinda amikino! La heraldika &#x15D;tono de l� antikva Vilhelmo estis renversita dum tiu &#x109;i nokto. Tiumatene la &#x11D;ardenistoj trovis sur la tero &#x11D;in rompita la&#x16D; dudek pecoj.</p><p>
      � La grandan &#x15D;tonplaton kun tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo?</p><p>
      � Jes.</p><p>
      � Tiun kiun li alportis el Palestino kaj enmetis sur la grandan turon! La markizo nur jesis per klino de l� kapo.</p><p>
      � Estas neeble, ekkriis sinjorino de Prelongo. &#x11C;i staris senmova dum sescent jaroj; kiam 
      Richelieu
      �eksplodigis la kastelon &#x11D;i ne &#x15D;anceli&#x11D;is; la Revolucio &#x11D;in respektis; kaj vi volas ...</p><p>
      � Mi volas nenion, mi vidis kaj mi konstatis.</p><p>
      � Nu, mi same volas vidi; sen tio &#x109;iam mi kredos, ke vi eraris.</p><p>
      &#x134;etinte rapide mantilion sur sian kapon, la markizino malsupreniris en la parkon, sekvita de Ra&#x16D;lo.</p><p>
      Sed tie &#x15D;i estis devigita akcepti la evidentecon. La pecoj de la granita &#x15D;tonplato ku&#x15D;is sur la tero. Supre de la pordo, lar&#x11D;a supra&#x135;o glata kaj blanka montris la lokon en kiu &#x11D;i trovi&#x11D;is anta&#x16D;e.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn. &#x15C;i rapide revenis hejmen &#x11D;emante:</p><p>
      � Dio mia, Dio mia, vi volas nin humiligi: estu plenumita via volo.</p><p>
      &#x11C;is la vespero &#x15D;i restis enfermita en sia &#x109;ambraro, malpermesante la vizitantojn, ripetante por la centa fojo tiun &#x109;iaman demandon:</p><p>
      � Sed kiamaniere tio fari&#x11D;is? Se almena&#x16D; en tiu nokto estus okazinta fortega fulmotondro, tiu kastastrofo klari&#x11D;us per fulma frapego: sed neniam la atmosfero estis tiel kvieta.</p><p>
      Estis diman&#x109;o. Post la vesperman&#x11D;o la abato Benojto diris al la markizino:</p><p>
      � Mi kredas, sinjorino, ke nur tiuj, kiuj sin blindigas memvole, ne vidos en tiu okazinta&#x135;o la manon de Dio. En sia senfina sa&#x11D;eco, la Kreinto de &#x109;iuj a&#x135;oj gefian&#x109;igis Viktoron Lin&#x15D;ardon kaj vian filinon, de la eterneco. Jam unuan fojon vi rifuzas vian obeon al liaj ordonoj: li kruelege vin punis pro tio. Denove, por ne plenumi liajn postulojn, vi penas malliberigi per &#x135;uro vin kaj vian volon. Sed tiun &#x135;uron li ne akceptas. Li vin liberigas per miraklo ne klarigebla de la homa inteligenteco, sed kiu estas nur ludo por tiu, kiu povas &#x109;ion. Vidante tiun ordonon konigitan per tiel klarega maniero, kion vi intencas fari?</p><p>
      � &#x108;u mi scias, sinjoro paro&#x125;estro? Vi bone vidas, ke mi perdis mian tutan penspovon. Ve! tiu akcidento tiel similas miraklon, ke mi preska&#x16D; partoprenas vian opinion. Kion fari? Kion fari? Inspiru min, Dio mia.</p><p>
      � Malprudente vi demandas Dion, sinjorino: &#x109;ar lia respondo estos kredeble nova malfeli&#x109;a&#x135;o vin punanta pro via &#x15D;anceli&#x11D;o.</p><p>
      � Patrino mia, sopiris Matildo, kiu &#x11D;is nun silentis, mi vin petegas; donu al mi vian konsenton.</p><p>
      � Sed vi ne amas tiun viron; vi e&#x109; lin malamas, mi estas certa pri tio.</p><p>
      � Akceptu tiun edzini&#x11D;on: &#x11D;i estas necesega, mi tion certigas.</p><p>
      � Tiam bonvole vi fari&#x11D;us sinjorino Lin&#x15D;ardo?</p><p>
      � Dank� al la artifiko de 
      <emphasis>ma&#x135;orato</emphasis>
      �la nobela malhumileco estas savita. Kiam e&#x109; la aferoj ne tiel aran&#x11D;i&#x11D;us, estus tamen necesa tia akcepto.</p><p>
      � Kiam mi pensas, ke miaj genepoj estos la gefiloj de tiu krimulo, mi sentas min tremetanta pro honto kaj pro na&#x16D;zo.</p><p>
      � Ho! pri tio, patrino mia, ekkriis la dukino sin starigante, trankvili&#x11D;u tute. Kun mi la Prelonga familio estingi&#x11D;os: mi estos la lasta idino de mia raso.</p><p>
      � Vi parolas kiel infanino. Kiam tiu viro estos via edzo ...</p><p>
      � Sed, via dukina Mo&#x15D;to, peze rimarkigis la paro&#x125;estro, vi &#x15D;ajnas forgesi Valenton.</p><p>
      � Vi estas prava, respondis la juna virino ekploregante. Ha! &#x15D;i ekkriis, sin turnante al sia patrino, neniam vi scios kiel kruele vi min turmentegas en tiu momento. Mi vin petegas, konsentu mian peton, aldonante neniun pripenson. Ne eligu la malfortan kura&#x11D;on restantan ankora&#x16D; en mi; &#x109;ar &#x11D;in balda&#x16D; mi multe bezonos.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo direktis al Matildo profundan rigardon. Sentante ke &#x15D;ia filino obeas instigon tiel potencan, ke rifuzo devenanta de &#x15D;i eble naskus neripareblajn malfeli&#x109;egojn, &#x15D;i respondis per tono solena:</p><p>
      � Mi nescias la motivojn al kiuj vi obeas kaj kiuj diktas viajn parolojn; sed devige ili estas potencegaj. &#x108;ar la &#x109;ielo elpruvis per neprotestebla signo, ke &#x11D;i decidis la ruinon de la Prelonga familia, mia filino, mi konsentas vian peton, mi akceptas vian edzini&#x11D;on kun Viktoro Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      � Danke, danke, respondis la juna virino, sin levante kaj alirante al sia patrino. Nun promesu, ke mi konservos &#x109;iam vian amon kaj precipe vian estimon.</p><p>
      � Ho! mia plendinda infanino, ekkriis la markizino, altirante sian filinon en siajn brakojn, kaj &#x15D;in kovrante per kisadoj; pli ol estimon, pli ol admiron mi sentas al vi; &#x11D;i estas vera respektego. &#x108;ar vi oferas al devo konita nur de vi vian junecon kaj vian estontecon; kaj similante la kristanajn suferantinojn, vi alpa&#x15D;as ne pali&#x11D;ante al la turmentego, kiu vin atendas.</p><p>
      � Sed kian heroa&#x135;on faras do &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to? petis la paro&#x125;estro.</p><p>
      � Mi ne konas &#x11D;in, respondis sinjorino de Prelongo malpacience. Sed mi estas certa, ke trovi&#x11D;as en la &#x109;ielo multaj sanktulinoj oficiale sanktigitaj, kiuj ne montris tian grandkorecon kaj tian firmecon.</p><p>
      La abato skuetis la kapon, kiel homo ne konvinkita. Pri Ra&#x16D;lo, de la komenco de l� interparolado, li eliris, ne volante, ke per sia &#x109;eesto li &#x15D;ajnigu influi la decidon de la markizino.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon sinjoro de Prelongo skribis al la komandanto Lin&#x15D;ardo, ke li konsentas teorie al la akcepto de li kiel bofilo: sed la oficiala anonco ne okazos tiel longe kiam la permeso por starigi en 
      <emphasis>ma&#x135;oraton</emphasis>
      �la Prelongan bienon ne estos donita. La konsekvencoj de tia akto estos la transigo al Matildo de la kastelo kun &#x11D;iaj &#x109;irka&#x16D;a&#x135;oj kaj samtempe de la hereda nobela titolo, kiu fari&#x11D;os transigebla al la infano, kiun tiu edzini&#x11D;o rajtigos kaj al &#x109;iuj aliaj idoj, kiujn &#x15D;i eble naskos poste.</p><p>
      Kiam Viktoro finis la legadon de tiu letero:</p><p>
      � Nu, estas finite, li pensis triumfanta.</p><p>
      Sed kvankam li estas sola, neniu muskolo de lia viza&#x11D;o tremetis, tiele li kutimis komandi la esprimadon de sia fizionomio.</p><p>
      Tuj li ekklopodis. &#x108;iuj liaj influhavaj amikoj estis petitaj, por ke ili agu sur la bonvolon de la reganto. Aliparte Ra&#x16D;lo ne restis neagema. Tiradite de amba&#x16D; flankoj, havante cetere neniun gravan motivon por rifuzi, la imperiestro konsentis tion, kion oni petis de li.</p><p>
      Akto estis skribita la&#x16D; la le&#x11D;aj formoj: kaj la filino de la markizo fari&#x11D;is grafino de Prelongo.</p><p>
      De kiam Ra&#x16D;lo sin okupis de tiuj le&#x11D;aj detala&#x135;oj, plena &#x15D;an&#x11D;o fari&#x11D;is &#x109;e li. Iom post iom li kutimis al la ideo de tiu edzinigo; kaj kiam alvenis la konsento de Napoleono III
      a
      , li ne povis deteni kontentan ekmovon.</p><p>
      La edzinigo de Matildo kun la duko de Blasano malaperigis la gloran nomon de Prelongoj. Sed dank� al la memmortigo de Gastono, dank� al la projektoj de Viktoro, &#x11D;i estis elterigita, kaj reaperis en la nobelaron pli viva ol jam, kun espero de senfina da&#x16D;rado.</p><p>
      Pro tio, li penis kontra&#x16D;batali la mal&#x11D;ojecon pli kaj pli kreskantan de la markizino.</p><p>
      � Dio mia, li diris ofte, nia malfeli&#x109;a filino faris kulpon: neniu pli ol mi suferis pro tio. Sed &#x109;ar la malbono estas nekuracebla, &#x109;u ni ne devas senti nin feli&#x109;aj, ke en nia malfeli&#x109;eco ni havas tiun dol&#x109;iga&#x135;on, kiu ebligas la konservon de nomo, kies porto vin anta&#x16D;e tiel fierigis.</p><p>
      � Por mi tiu nomo estis detruita samtempe kiam rompi&#x11D;is la blazon&#x15D;ildo &#x11D;in reprezentanta. Mi pli amus, ke &#x11D;i estu estingita por &#x109;iam ol portita de krimulo, kiu sin ornamos per &#x11D;i, same kiel faras sova&#x11D;ulo per la akira&#x135;o de sia malamiko.</p><p>
      � Sed sinjoro Lin&#x15D;ardo estas neniel rajtigita al la porto de tiu nomo.</p><p>
      � Ne timu; li scios sin rajtigi mem.</p><p>
      Post plenumo de formula&#x135;oj, la komandanto estis permesita de la markizo sin prezenti en la kastelon. Sed tie kruela surprizo atendis la junulon:</p><p>
      � Tiel longe kiam ni ne estos geedzoj, diris lia fian&#x109;ino, indulgu min, mi vin petas, kaj ne min turmentu per via &#x109;eesto.</p><p>
      � Sed, mia kara Matildo ...</p><p>
      � Sufi&#x109;as, sinjoro, respondis komandtone la dukino. &#x108;ar mi estas kondamnota dum mia tuta vivado al via apudesto, almena&#x16D; lasu min &#x11D;ui pace la lastajn tagojn de libereco al mi restantajn.</p><p>
      � Tamen sinjoro via patro ...</p><p>
      � Mia patro agas tiel konvene kiel li opinias fari. Venu tien, se vi deziras; mi ne povas vin malhelpi. &#x108;iuj homoj kredos, ke mi estas la celo de viaj vizitoj. Dum tiu tempo mi restos enfermata en mia &#x109;ambraro.</p><p>
      � &#x108;u vi kredas, sinjorino, diris kolere la filo Lin&#x15D;ardo, ke la aferoj okazos tiamaniere?</p><p>
      � Nu, &#x109;u vi minacus min, sinjoro? Vi ne scias kiel vi estas ridinda. &#x108;ar mi konsentas la edzini&#x11D;on kun vi, vi ne povas plu formeti Valenton. Ne estas en la anta&#x16D;tago de via edzi&#x11D;o, ke vi duelbatalos kontra&#x16D; via bopatro. Do vi tre bone vidas, ke nun vi ne estas plu timinda. Per la ofero de mia vivo kaj de mia famo mi a&#x109;etis la rajton vin malestimi kaj kra&#x109;i tiun malestimon al via viza&#x11D;o. Kaj tiun rajton mi &#x135;uras, ke mi uzados.</p><p>
      La komandanto rulis furiozajn okulojn. Liaj krispi&#x11D;antaj pugnoj martelumis tableton, kvaza&#x16D; li volus &#x11D;in rompi.</p><p>
      � Cetere, da&#x16D;rigis Matildo, se tiu anta&#x16D;vido vin timigas, vi havas ankora&#x16D; tempon por eliri. Estu certa, ke mi ne vin detenos.</p><p>
      De la momento kiam la juna virino konsentis la edzini&#x11D;on, &#x109;io kio faris la forton de Viktoro subite rompi&#x11D;is. La filo Lin&#x15D;ardo tion sentis tre bone. Trafinte sian celon, li ekvidis ke la plej granda malfacila&#x135;o ne estis ankora&#x16D; venkita. Anstata&#x16D; la junulino, kiun li kredis nuligita, premegita de la sinsekvaj batadoj per kiuj li &#x15D;in subpremis, li trovis kontra&#x16D; si virinon fieregan, ordonantan, armitan de volego ne kurbi&#x11D;anta. &#x15C;i restis &#x109;iam tiu ino, kiun anta&#x16D; du jaroj li ne povis ekkapti, kiu lin blindigis kaj persekutis de insultaj paroloj. Sed pacience: post kelkaj tagoj la le&#x11D;o donos al li absolutajn rajtojn: kaj li same scios ilin uzadi.</p><p>
      &#x134;etinte sur sian fian&#x109;inon rigardon &#x15D;ar&#x11D;itan de malamo kaj samtempe de pasio, li eliris ne aldoninte unu vorton.</p><p>
      &#x108;iutage li faris en la kastelo duhoran viziton. Tuj kiam lia alveno estis signalita de la pordisto, sinjorino de Prelongo rapide supreniris al sia apartamento; kaj post kelkaj minutoj de seninteresa interparolado, Matildo &#x109;iam trovis tre ta&#x16D;gan pretekston por eliri kaj ne reveni.</p><p>
      Pro tio la markizo tre mirigita &#x109;iam trovi&#x11D;is sola kun la amindumanto.</p><p>
      � Sed, komandanto, li diris, mi petigos de la sinjorinoj, ke ili malsupreniru.</p><p>
      � Ne utile, via Mo&#x15D;to: ne malhelpu &#x15D;ian dukinan Mo&#x15D;ton el &#x15D;iaj okupadoj. Ni havos la tutan da&#x16D;radon de longa vivo por apudesti kune. Cetere ni nin konas reciproke sufi&#x109;e intime.</p><p>
      La kruela tono per kiu la filo Lin&#x15D;ardo substrekis tiun lastan frazon doloris Ra&#x16D;lon. Li penis forgesi la kulpon de sia filino, kaj tiu vorto al li &#x11D;in memorigis maldol&#x109;e. Sen tio li estus pasiginta en la intimeco de sia estonta bofilo horojn vere tre agrablajn. Nevole li sentis sin allogita de la parolo varma kaj vibranta de la junulo. Kiam &#x109;i tiu rakontis la militajn agojn en kiuj li partoprenis, la markizo forportita de l� entuziasmo forgesis dum unu momento, ke lia kunparolanto estas la deloginto de Matildo, vidis anta&#x16D; si nur la gloregan militiston, kaj ne povis kompreni, kial tiu sentima oficiro ne estas, ve! neripro&#x109;inda.</p><p>
      � Ha! li ofte diris, Viktoro estis prava. Kian malsprita&#x135;on mi faris, skribinte al li tiun malbenitan leteron. Sen &#x11D;i, mia filino estus ankora&#x16D; &#x109;asta. Mi estas devigata konfesi, ke inter &#x109;iuj junuloj de mi konitaj, Lin&#x15D;ardo estas la sola, kiu vere realigas la gloran bofilon de mi revitan.</p><p>
      Pro tio, kaj volante korekti per siaj &#x11D;entila&#x135;oj la sen entuziasmecon de Matildo kaj de la markizino, sinjoro de Prelongo sin montris tre afabla al la junulo, al kiu li preska&#x16D; pardonis.</p><p>
      Ja la komandanto bezonis kura&#x11D;igon por anta&#x16D;iri pli malproksimen. En la momento kiam lia entrepreno trafis la celon, &#x11D;i al li aperis la&#x16D; vidi&#x11D;o tute alia. La posedo de Matildo, la titolo de Prelonga kastelmastro, kiuj &#x11D;is nun estis por la ambiciemulo la 
      <emphasis>nec plus ultra</emphasis>
      �de la revita idealo, perdis sian valoron, &#x109;ar nun la batala febro ne lin subtenas.</p><p>
      Kiam Viktoro petis de siaj gepatroj, &#x109;u ili bonvolos doni sian konsenton, Andreo &#x15D;anceli&#x11D;is momente. Ne estante instigita de tiu fiksa ideo, redoni al la markizo la monon jam &#x15D;telitan, kredeble li estus rifuzinta. Pri Heleno, &#x15D;i estis dolore mirigita, &#x109;ar &#x15D;i ne trovis la &#x11D;ojon, kiun &#x15D;i kredis esti sentonta, vidante la realigon de &#x15D;iaj juna&#x11D;aj &#x125;imera&#x135;oj, &#x109;ar &#x15D;i ne divenis, ke la jaroj pasante sur &#x15D;i malvarmigis la fervoron de &#x15D;ia natureco kaj la ardegon de &#x15D;iaj pasioj.</p><p>
      Viro al kiu Viktoro tute fidis, kaj kies aprobon li multe &#x15D;atis, estis lia frato Ludoviko. Kiel &#x109;iam, &#x109;i tiu trovi&#x11D;is en sia laborejo, en kiu li pasigis sian vivon. Por lin renkonti, la komandanto estis devigita aliri al tiu &#x109;ambro. Post la unuaj vortoj, Ludoviko sublevetis siajn &#x15D;ultrojn.</p><p>
      � &#x108;ar vi petas mian opinion, li diris, jen estas &#x11D;i: mi kredis vin pli inteligenta. Ha! vi volas edzi&#x11D;i kun nobelulino. Vi do ne komprenas, ke malgra&#x16D; via neprotestebla merito, &#x15D;i vin premegos &#x109;iumomente de la pezo de sia blazono sesfoje jarcenta. Mia plendinda frato, tio estas &#x15D;ar&#x11D;o tro peza por viaj &#x15D;ultroj: vi pli bone agus, &#x11D;in forlasinte.</p><p>
      � Sed la aferoj estas jam pu&#x15D;itaj tiel malproksimen.</p><p>
      � Ha! ekkriis la maljuna frato, decidu tion, kion vi volos. Mi diris mian pensmanieron, &#x109;ar vi petis &#x11D;in de mi. Sed nun mi silentas. En aferoj tiel delikataj estas &#x109;iam prudente neniam doni konsilojn.</p><p>
      Kaj &#x109;ar, kiam Viktoro estis enirinta en lian laborejon, lin okupadis interesega eksperimento, la juna sciencisto revenis al siaj retortoj, kaj ne atentis la vizitanton, kvaza&#x16D; li ne estus &#x109;eestanta.</p><p>
      Viktoro eliris malkontenta, kaj aliris al la kastelo por fari sian &#x109;iutagan viziton. Kelkaj personoj trovi&#x11D;is en la salono. &#x108;ar la konveneco malhelpis, ke Matildo eliru &#x135;us en momento kiam alvenas &#x15D;ia fian&#x109;o, la komandanto povis manovri sufi&#x109;e lerte por apudesti la dukinon. Li treege &#x11D;ojis, retrovante junan virinon, amindan, gajan, parolantan al li nur per tono de bonsocieta &#x11D;entileco.</p><p>
      � Bonege, li pensis. &#x15C;i afabli&#x11D;as, &#x109;ar &#x15D;i komprenas, ke por &#x15D;i &#x109;io estas perdota kaj nenio gajnota en batalado kontra&#x16D; mi.</p><p>
      Sed kiam la lasta vizitanto estis elirinta, tuj &#x15D;an&#x11D;is la sintenado de la dukino. &#x108;ar &#x15D;ia fian&#x109;o diris:</p><p>
      � Ni decidis, via patro kaj mi, ke nia geedzi&#x11D;o fari&#x11D;os en Parizo.</p><p>
      � Vi estis malpravaj amba&#x16D;, tion decidinte, kaj anta&#x16D;e ne konsili&#x11D;inte kun mi, &#x15D;i respondis per tran&#x109;anta tono: &#x109;ar mi volas, ke &#x11D;i fari&#x11D;u en Prelongo.</p><p>
      � Sed mia kara Matildo, vi ne pripensis al tio. Se ni volas, ke oni akceptu niajn invitojn, ni ne devas trudi al niaj invititoj longan voja&#x11D;on. Detenite de siaj okupadoj, multaj ne povus veni.</p><p>
      � La ceremonio okazos &#x109;i tie: estos neniuj invitoj.</p><p>
      � Kiel? Vi volas ...</p><p>
      � La necesegon, viajn gepatrojn, la miajn, la kvar atestantojn.</p><p>
      � Viaj postuloj estas tute ne akcepteblaj: e&#x109;, senkulpigu min, mi ilin trovas jam ridindaj.</p><p>
      � Sinjoro, respondis Matildo sulkante la brovojn, mi petas de vi, ke vi ne min insultu. Mi postulas, ke la aferoj fari&#x11D;u tiamaniere. Se vi min malobeos pri tiu punkto, mi insultege vin malakceptos anta&#x16D; atestantoj.</p><p>
      La komandanto konis la feran volecon de la juna virino. Li sciis, ke &#x15D;i estos kapabla plenumi sian promeson. Pro tio li respondis per tono humila, sed kun kolerego en la koro:</p><p>
      � Vi estos obeita kaj kontenta; mi tion esperas. Anta&#x16D; tiom da malvarmeco kaj tiom da energio, la filo Lin&#x15D;ardo sentis, ke kruelega kortu&#x15D;egeco premas lian bruston. Li balbutis:</p><p>
      � &#x108;u vi &#x109;iam min malamos tiel profunde?</p><p>
      � Mi, respondis la dukino revenante al li, mi ne vin malamas.</p><p>
      � Ha! Matildo, &#x109;u mi povus esperi ke ...</p><p>
      � Sinjoro Lin&#x15D;ardo, vi estas inteligenta: do vi devas kompreni ke, por vin malami, mi estus devigata pensi al vi, sekve malsupreniri tro malsupren, treni mian penson en koton tro malpuran.</p><p>
      &#x108;ar Viktoro sufokita de kolero balbutis ian nekompreneblan respondon, &#x15D;i aldonis, malfermante la pordon:</p><p>
      � La malkura&#x11D;uloj ne meritas okupadi mian penson.</p><p>
      Tiuj kiujn mi malestimas, estas al mi kvaza&#x16D; ili ne ekzistus.</p><p>
      Kaj &#x15D;i pa&#x15D;is anta&#x16D; li, tiel fiera, tiel majesta, ke la komandanto superita de forto pli forta al sia voleco, respekte sin klinis.</p><p>
      Sed la pordo fermi&#x11D;ante rompis la ensor&#x109;on. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, Viktoro stari&#x11D;is palega, kun sangoplenaj okuloj, kaj ekkriis, prezentante la pugnon al la loko, en kiu Matildo estis malaperinta:</p><p>
      � Ha! malhumila knabino, mi estas al vi kvaza&#x16D; mi ne ekzistus. Tamen vi sciis per viaj malfeli&#x109;a&#x135;oj, ke mi okupas lar&#x11D;an lokon en via vivo. Kaj nun vi kura&#x11D;as min arogante kontra&#x16D;stari: tio estas tro maltimega. Kiam mi estos via edzo, mi scios vin kurbigi. Kaj se vi ne kurbi&#x11D;as, li aldonis kun terura gesto, malfeli&#x109;o al vi! &#x109;ar mi vin rompos!</p><p>
      Reenirinte en sian &#x109;ambron, la dukino sin sentis lacega. La funebra komedio ludita de &#x15D;i de kelka tempo, la arogantaj sed senutilaj ripro&#x109;egoj per kiuj &#x15D;i skur&#x11D;is la viron, kun kiu &#x15D;i estas edzini&#x11D;onta, &#x109;io tio iom post iom &#x15D;in senvivigis. &#x15C;i serioze demandis sin, &#x109;u &#x15D;ia kura&#x11D;o estos kapabla &#x15D;in subteni ankora&#x16D; dum longa tempo. &#x15C;i estis plena da tiuj pensadoj, kiam &#x15D;ia atento estis altirita de ploregbruo eliranta el la apuda &#x109;ambro. Tiu aliula doloro &#x15D;in deturnis el &#x15D;ia propra &#x109;agreno. Mirante ke trovi&#x11D;as en la kastelo alia persono ol &#x15D;i, kiu havas motivojn por plori, &#x15D;i malfermis la pordon kaj trovis Josefinon, kiu kun kapo en sia pa&#x15D;tuko estis tiel forte skuata de ploregoj, ke &#x15D;i nenion a&#x16D;dis.</p><p>
      La promeso de geedzi&#x11D;o inter Viktoro kaj Matildo estis tiel bone ka&#x15D;ita, ke &#x11D;is nun neniu en la kastelo &#x11D;in suspektis. Certe oni rimarkis la &#x109;iutagajn vizitojn de la filo Lin&#x15D;ardo: sed &#x109;ar sinjoro de Prelongo &#x109;iam trovi&#x11D;is sola por interparoli kun la komandanto, oni donis al tiuj vizitoj politikan karakteron. Josefino ne dubis pri la ver&#x15D;ajneco de tiu klarigo tre akceptebla. Subite la vero eksplodis plenlume, kiam &#x109;iu ebleco de kontra&#x16D;batalo, malhelponta tiun kriman projekton, estis tro malfrua.</p><p>
      � Kial vi ploras tiel kortu&#x15D;e, diris amikeme la dukino. Neatendite surprizita, la &#x109;ambristino respondis, ne sciante tion, kion &#x15D;i diras:</p><p>
      � Mi, via Mo&#x15D;to, por nenio.</p><p>
      � Ne mensogu. Oni ne ploras tiel forte kiel vi faras, ne havante gravan motivon Nu, vi min interesas. Se mi povus kvietigi vian &#x109;agrenon, mi tion farus tre plezure. Pripensante al siaj propraj malfeli&#x109;oj, Matildo estis preparita pli ol iu ajn virino al la kompato al aliulaj suferoj. Tiu penso donis al &#x15D;ia vo&#x109;o dol&#x109;econ tiel penetrantan, ke Josefino sentis sian koron subite kvietigita. &#x15C;i ekkriis meze de larmoj:</p><p>
      � Oni ekdiris, via Mo&#x15D;to, ke vi edzini&#x11D;os kun la komandanto.</p><p>
      � Estas vere.</p><p>
      � Sed, via Mo&#x15D;to, tio esta neebla.</p><p>
      � Kiel vi. mi tion kredis anta&#x16D; kelkaj tagoj. Tamen vi vidas, ke &#x109;io estas okazebla.</p><p>
      � Ne, via Mo&#x15D;to, ne; tio ne okazos. Anta&#x16D; momento vi parolis al mi per tono tiel kompatema; mi sentas min tiel malkura&#x11D;a, pripensante al la malbona&#x135;oj al vi faritaj de mi, ke mia sekreto min sufokas. Mi &#x109;ion ekrakontos.</p><p>
      � Kiel, ekkriis la dukino miregante, vi do estis mia malamikino?</p><p>
      � Ho! tute nevole, via Mo&#x15D;to, mi tion certigas. Sed fine se mi ne estus helpinta sinjoron Lin&#x15D;ardon en liaj krimaj entreprenoj, kredeble li ne sukcesus hodia&#x16D;. Mi ekperdos min, mi tion scias: sed almena&#x16D; vi estos sciigita pri la konduto de tiu malnoblulo. Vi povos eliri el liaj ungegoj.</p><p>
      Tiam Josefino konfesis la veron tutan, de la malamo de &#x15D;i sentita al Viktoro en &#x15D;ia infana&#x11D;o &#x11D;is la falo de la blazon&#x15D;ildo, falo okazinta dank� al la maltima lerteco de la komandanto.</p><p>
      La monstra kombina&#x135;o de la junulo, en kiun fatale estis falonta la malfeli&#x109;a Matildo, malvolvi&#x11D;is &#x11D;is siaj plej etaj detaloj anta&#x16D; la dukino terurita.</p><p>
      � Knabino, diris &#x109;i tiu per tono severa, mi &#x109;iam estis bona al vi. Neniam mi estus kredinta, ke vi havas animon tiel nigran, ke vi perfidus miajn bonfaradojn per tiel krimaj farmanieroj. Tamen mi opinias, ke vi ne estas tiel difektita kiel via konduto tion supozigus. Via rakonto montras, ke vi estis superita de pasio ne rezonanta, de trudanta voleco kontra&#x16D; kiu la via ne povis batali. La larmoj de vi ver&#x15D;itaj, kiam vi metis Valenton en la konfesejon, la dek mil frankoj, kiujn vi sen&#x15D;ancele donis por malhelpi la entreprenon de via amanto, estas agoj, kiuj pruvas vian realan kaj naturan bonecon. Do anstata&#x16D; vin forpeli, kiel mi unue intencis, mi pli amas vin konservi apud mi. La konfeso de vi farita estas garantia&#x135;o de via sincera pento. Post mia edzini&#x11D;o kun tiu viro, kredeble mi bezonos vin. &#x108;ar vi konas &#x109;iujn miajn sekretojn, mi ne estos devigata sciigi pri ili alian &#x109;ambristinon, kiu eble min perfidus siavice.</p><p>
      � Nu, via Mo&#x15D;to, &#x109;u estas eble, ke mia rakonto ne &#x15D;an&#x11D;is vian decidon?</p><p>
      � Ve! vi nur certigis tion, kion mi jam suspektis. Beda&#x16D;rinde tiu edzini&#x11D;o estas neevitebla. La vivon de miaj gepatroj minacas tiu monstro, nur mia unui&#x11D;o kun li povos lin haltigi; do necesege estas, ke &#x11D;i plenumi&#x11D;u. Sed ne timu; mi ne prenos vian amaton; ne ta&#x16D;gos via &#x135;aluzeco; mi tion promesas al vi per solena &#x135;uro.</p><p>
      La dukino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono plena da tiel sova&#x11D;a energio, ke Josefino ektremis.</p><p>
      � Tiam, &#x15D;i diris humile, via Mo&#x15D;to pardonas.</p><p>
      � Jes, sed kondi&#x109;e, ke vi servos min fidele.</p><p>
      � Viktoro min trompis malkura&#x11D;e, via Mo&#x15D;to, li montri&#x11D;is al mi tiel malnobla kiel al vi. Vi havas ven&#x11D;on plenumotan, mi same. Ni unuigu niajn amba&#x16D; malamojn: kaj ni vidos, &#x109;u li estos plej forta en batalo kontra&#x16D; du virinoj kunligitaj por lia pereo.</p><p>
      � Bone, Josefino; mi vidas, ke mi povas konfidi al vi. Nur, por sukcesi, necese estas, ke tiu viro ne suspektu la kunligon faritan inter ni. Pro tio &#x15D;ajne nenio estas &#x15D;an&#x11D;ota en viaj reciprokaj rilatoj.</p><p>
      � &#x108;ar vi tion deziras via Mo&#x15D;to, mi da&#x16D;rigos mian vivmanieron kun Viktoro kiel anta&#x16D;e.</p><p>
      La preparoj de la geedzi&#x11D;o estis tre ageme faritaj de la komandanto. Post du tagoj, oni devis subskribi la kontrakton. Pro tiu okazo Andreo havis kun sia unuanaskita filo longan interparoladon, kiu multege mal&#x11D;ojigis Ludovikon. Akompanite de siaj du filoj, sinjoro Lin&#x15D;ardo aliris al la notario, kaj diris:</p><p>
      � Mi intencas monigi la trionon de mia poseda&#x135;o kaj &#x11D;in doni tuje al la junaj geedzoj. Tamen mi ne volas, ke Viktoro estu konsiderita kiel &#x11D;in alportanta al la komuneco: la vera alportantino estos Matildo de Prelongo mem. Mi deziras, ke la akto estu skribita la&#x16D; tiu senco. Vane la komandanto penis kontra&#x16D;batali tiajn proponojn, vane la markizo, kiun tia donaco vundis en lia indeco kaj en liaj sentoj pri justeco, volis &#x11D;in rifuzi, Andreo montri&#x11D;is ne&#x15D;ancelebla.</p><p>
      � Via markiza Mo&#x15D;to, li diris, tiel agante mi obeas konsiderojn al mi tute proprajn. Se tiujn kondi&#x109;ojn vi malakceptas, mi rifuzas mian konsenton al la edzi&#x11D;o de mia filo.</p><p>
      Ludoviko konsultita respondis, ke lia patro estas prava kaj, ke li partoprenas lian vidmanieron. Do kvankam kolerante, la fian&#x109;o de la dukino estis devigita sin klini anta&#x16D; volo tiel klare esprimita.</p><p>
      � &#x108;iuj staras do kontra&#x16D; mi hodia&#x16D;, li diris. Jen estas mia patro kaj mia frato, kiuj interkonsentas por min en&#x109;enigi. Neniam mi estus kredinta, ke ili min perfidos.</p><p>
      Kiam li anoncis al la urbodomo, ke ekzistas promeso de geedzi&#x11D;o inter li kaj Matildo, la komandanto rekonis samtempe, ke la malgranda Valento devenas de liaj agoj. Li do petis, ke tiu infano estu rajtigita de la civila ago fari&#x11D;onta.</p><p>
      Fine en a&#x16D;tuna mateno pluvema kaj malgaja, kale&#x15D;o eliris el la kastelo, veturiganta al la urbodomo la markizon, la markizinon kaj Matildon tute nigre vestitan. En la sama horo Lin&#x15D;ardoj siaflanke sin direktis al la sama konstrua&#x135;o. Tie la du familioj renkonti&#x11D;is. Andreo estis kortu&#x15D;ita, Matildo pala kiel malvivulino, senmova kaj malvarmega. La markizo maltrankvila respondis malprecize al la demandoj faritaj. Sinjorino de Prolongo ploregis, rigardadante sian filinon. Pri Viktoro, por la unua fojo en sia vivo, li tremadis.</p><p>
      La religia ceremonio estis plenumita fulmorapide: &#x109;ar Matildo sendiskuteble postulis, ke la abato Benojto &#x11D;in malpligrandigu &#x11D;is la nur necesega formularo. Vane la paro&#x125;estro levis siajn brakojn al la &#x109;ielo, la juna virino al li respondis per tono ne toleranta la kontra&#x16D;parolon. Li estis devigita al la obeo.</p><p>
      Revenante Andreo diris al sia edzino:</p><p>
      � Kredeble vi estas kontenta. Viaj ambiciaj projektoj fine efektivi&#x11D;is.</p><p>
      Tiam Heleno respondis per malsonora vo&#x109;o:</p><p>
      � &#x108;u vi volas koni mian opinion? Neniam oni devus realigi siajn revojn: almena&#x16D; oni estas subtenata de l� espero.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKKVINA
    </strong></p><p>
      La aliformigo de la Prelonga bieno en ma&#x135;oraton, la redono de ri&#x109;a&#x135;oj iam &#x15D;telitaj de la patro Lin&#x15D;ardo, la hereda&#x135;o de la duko de Blasano, faris Matildon unu el plej ri&#x109;aj heredantinoj de Francujo. La komandanto vivis meze de lukso preska&#x16D; re&#x11D;a, kaj povis efektivigi &#x109;iujn multekostajn fantazia&#x135;ojn, kiuj naski&#x11D;is en lia cerbo. Tamen li ne estis feli&#x109;a: &#x109;ar la falseco de lia situacio erarigis neniun. Por &#x109;iuj homoj e&#x109; por la servistaro li estis nur la edzo de la grafino. &#x108;iu sciis, ke en la komunecon lia alporto estis nula, &#x109;ar pro la sendiskutebla volo de Andreo la doto al li donita de lia patro estis rekonita en lia edzi&#x11D;kontrakto kiel devenanta&#x135;o de Matildo. La tuta mono elspezita de Viktoro por &#x109;evalkuradoj, kartludado, a&#x109;etado de artista&#x135;oj, devenis do de la malavareco de lia edzino. Certe li havis propre sian komandantan soldon; sed por pagi lian luksan vivmanieron, la kelkaj miloj da frankoj de li enkasitaj estis konsiderotaj kiel tute senvalora kvanto.</p><p>
      Tia situacio pezis sur lin. Ofte li pensis maldol&#x109;e:</p><p>
      � Ludoviko estis prava; mi sekvis malveran vojon. Ne estis bezone amasigi tiom da krimoj unuj sur la aliajn por alveni al tia rezultato.</p><p>
      Ja portante la titolon kaj posedante la ri&#x109;a&#x135;aron Matildo estis &#x109;io, Viktoro nenio. Sen la konsento de la grafino neniu ago estis plenumebla en la administrado de tiu vastega poseda&#x135;o. La gemarkizoj mem provizitaj de dumviva rento estis nur la gegastoj de sia filino. Certe ili lo&#x11D;is ankora&#x16D; en la kastelo, en sia iama apartamento; sed tio okazis nur &#x109;ar la grafino de Prolongo postulis, ke &#x15D;ajne nenio estu &#x15D;an&#x11D;ita. &#x15C;i donis al sia patro &#x11D;eneralan rajtigon. Do Ra&#x16D;lo da&#x16D;rigis kiel en la pasinta tempo sian metion de kampara nobelulo, ne tro rimarkante, ke li estas nur la registo de bieno, kies li estis posedanto.</p><p>
      Tio precipe kolerigis la filon Lin&#x15D;ardon. Li trovi&#x11D;is en la antikva domego de Prelongoj kiel uzurpulo, kiel sen utila meblo, havante neniun motivon por esti. Li esperis, ke rebrilo de tiu nobela titolo &#x15D;prucos sur lin; ke li estos konsiderita de la landanoj kiel la vera kastelmastro. Kvankam ne estante rajtigita al la porto de tiu nomo li farigis novajn vizitkartojn:</p><p><emphasis>VIKTORO LIN&#x15C;ARDO</emphasis></p><p><emphasis>Grafo de Prelongo</emphasis></p><p>
      Sed iaj personoj, al kiuj li ilin sendis, ilin resendis kun tiuj vortoj;</p><p>
      � Nekonita en la Gotha almanako.</p><p>
      Viktoro silente englutis tiun kruelan insultegon. Feli&#x109;e lia komandanta rango iom savis la situacion. Sen &#x11D;i, kiam li akompanis Matildon en siaj vizitoj al la najbaraj nobeluloj, li estus havinta la humila&#x135;on a&#x16D;di lakeon anoncantan per sonora vo&#x109;o:</p><p>
      � &#x15C;ia grafina Prelonga Mo&#x15D;to kaj sinjoro Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      Sed se Viktoro ne realigis sian ambician revon, kiel pli dolora estis por Heleno la elrevi&#x11D;o. Iam, kiam dum multaj horoj &#x15D;i direktis siajn okulojn al la kastelo, esperante, ke se en la estonta tempo &#x15D;ia filo edzi&#x11D;os kun la heredantino de tiu belega bieno, estos &#x15D;i, kiu en &#x11D;i &#x109;efos estrine, &#x15D;i ne divenis tion, kion al &#x15D;i rezervas la estonteco. Hodia&#x16D; kiam &#x15D;i vizitis la komandanton, &#x15D;i estis akceptita per tiu protekta bonvoleco, &#x135;etita kiel almozo al humiluloj. Se &#x15D;i kura&#x11D;is ian pripenson, la servistoj respondis malafable:</p><p>
      � &#x15C;ia grafina Mo&#x15D;to ne donis ordonojn pri tio. &#x15C;ia a&#x16D;toritato en la kastelo estis tiel nula kiel anta&#x16D;e. Kolerega pri tiu bankroto de la fatalo, kiu ruinigis &#x15D;iajn plej karajn esperojn, nun sinjorino Lin&#x15D;ardo metis intertempojn pli kaj pli longeda&#x16D;rajn inter siaj vizitoj al la sinjorega domego.</p><p>
      Tiu situacio netolerebla por la edzo de Matildo ne povis longatempe da&#x16D;ri. Tiel longe kiam la grafino ne estos doninta al li la tutecon a&#x16D; almena&#x16D; grandan parton de siaj poseda&#x135;oj, li komprenis, ke li estos &#x109;iam konsiderata kiel senvalora&#x135;o.</p><p>
      Du farmanieroj prezenti&#x11D;is al li, la perforto a&#x16D; la konvinko. Li tiel uzis kaj e&#x109; trouzis la unuan rimedon, ke nun &#x11D;i lin kore tedegis. Aliparte la konsekvencoj ricevitaj enhavis rezultatojn neniel kura&#x11D;igajn. Do restis la konvinko apogiganta sur amon. Ha! &#x109;i tiu rimedo estis tute alloga, tiel pli alloga, ke la sen&#x109;esa apudesto de la juna virino apud li vekis lian malnovan pasion.</p><p>
      Nun &#x109;ar la le&#x11D;o donas al li nediskuteblajn rajtojn, li tre intencis ilin valorigi. Sed li sciis, ke la entrepreno estas multe &#x15D;ancebla; multfoje jam li povis konstati la vivegan malamon al li sentatan de Matildo; kaj li ne povis ne tre meti, memorante la &#x135;uron de &#x15D;i faritan, ke li &#x109;iam estos al &#x15D;i nur fremdulo. Sed li opiniis, ke nenio kontra&#x16D;staras sen&#x15D;ancele la tempon kaj la persiston. La komandanto esperis, ke per sennombraj ammontroj, per sen&#x109;esaj &#x11D;entila&#x135;oj, li forgesigos al la grafino la maldelikatajn kaj e&#x109; sova&#x11D;ajn rimedojn uzitajn de li, per kiuj li sin devigis kunligi sian estontecon kun la sia. Li apogis sian deziron sur unu bonegan rezonon:</p><p>
      � La amo senkulpigas &#x109;ion. La krimojn, kiujn &#x15D;i farigas, vin ne pardonas facile, kiam &#x15D;i estas la ka&#x16D;zo kaj la motivo de tiuj malbona&#x135;oj. Fine feli&#x109;e la bona Naturo ku&#x15D;as funde de tio &#x109;i; kaj mi fidas al &#x11D;i kiel al potenca helpanto. &#x108;ar nun Matildo povas sin doni al neniu viro krom al mi; &#x109;ar la le&#x11D;o kaj la religio al &#x15D;i trudas kiel devon la amon al &#x15D;ia edzo, pli-malpli frue &#x15D;i falos fatale en miajn brakojn.</p><p>
      Pro tio dum la unuaj tagoj, kiuj fluis post lia edzi&#x11D;o, Viktoro ne faris la malprudenta&#x135;on postuli edzinajn komplezojn; &#x109;ar tiaj postuloj povis nur malbonigi la situacion. Li &#x15D;ajne akceptis kiel naturan la malintiman vivmanieron al li truditan de la grafino. Li ne volis rimarki la malvarman kaj arogantan tonon de &#x15D;i prenitan, kiam &#x15D;i parolis al li. Li &#x15D;ajnis anta&#x16D; &#x15D;i submetita, respektema, amema, esperante ke Matildo fine estos kortu&#x15D;ita de tiu konstanta penado por pla&#x109;i al &#x15D;i. Certe por viro tiel ordonema kiel la komandanto tia konduto konjektigis neordinaran forton de voleco, kies pli bone ol iu ajn la grafino devis &#x15D;ati valoron.</p><p>
      &#x108;iutage la filo Lin&#x15D;ardo neniam forgesis alportigi en la apartamenton de sia edzino la florojn, kiujn &#x15D;i obstine rifuzis dum sia fian&#x109;ini&#x11D;o. Regule tuj kiam Matildo ekvidis la bukedojn, rapide &#x15D;i ilin ekkaptis kaj &#x135;etis ekster la fenestro. Sed ian tagon pro malatento &#x15D;i forgesis plenumi tiun &#x109;iutagan kaj malestiman detruadon. La morga&#x16D;an tagon Viktoro havis la &#x11D;ojon &#x135;eti mem la velkintajn rozojn kaj ilin anstata&#x16D;igi per fre&#x15D;aj. La sama afero rekomencis kelkajn fojojn. Fine laca pro tiu batalo per florbatoj, la grafino &#x109;esis zorgi pri tio. La bukedoj, senditaj de &#x15D;ia edzo, seninterrompe ornamis &#x15D;ian saloneton; kaj la juna virino tiel kutimis al ili, ke fine &#x15D;i ilin konsideris kiel meblojn de l� apartamento.</p><p>
      Vidante &#x109;iujn tiujn ampruvojn, kiujn la komandanto senpa&#x16D;ze donis al Matildo, la markizo sin turnis definitive al sia bofilo. E&#x109; li sentis al li komencantan amikecon: � Por &#x109;iu peko, kompatemo, li diris, Lin&#x15D;ardo faris grandan kulpon, mi e&#x109; dirus krimon. Sed oni estas devigata konfesi, ke li faras &#x109;ion, kion li povas, por sin pardonigi.</p><p>
      Sola la markizino avertita de sia patrina instinkto ne kredis al la pento de Viktoro. &#x15C;i sen interpaco montris al li glacian malvarmecon. Tiu antipatio e&#x109; &#x15D;prucis al Valento. Sinjorino de Prelongo sin kulpigis malla&#x16D;te, ke &#x15D;i sentas malamon al tiu senkulpulo, senvola ka&#x16D;zo de &#x109;iuj iliaj malfeli&#x109;a&#x135;oj.</p><p>
      � Kion venis fari &#x109;i tien tiu uzurpulo, &#x15D;i pensis ofte. Li ne estas mia nepo: mi tion sentas, mi estas certa pri tio; alie io neklarigebla min altirus al li. Aliparte kvankam Matildo envolvas sian etan protektiton de &#x109;iuj imageblaj vartoj, tamen nur vidante la manieron per kiu &#x15D;i karesas lin, &#x15D;i kisas lin, oni divenas, ke li ne estas &#x15D;ia ido. Patrino ne eraras pri tiuj aferoj. Sed tiam de kie do li devenas? Instigite de tiu malbona sento, la markizino petis de sia filino, ke neniam &#x15D;i alkonduku al &#x15D;i la knabeton, kies rajte Matildo estas patrino. Komprenanie la motivon, kiu instigis sinjorinon de Prelongo, la grafino respektis siajn tedojn, evitis ke Valento trovi&#x11D;u en &#x15D;ia &#x109;eesto, kaj neniam al &#x15D;i parolis pri li.</p><p>
      Tiel agante Suzano faris gravan malsa&#x11D;a&#x135;on. &#x108;ar se &#x15D;i estus sekvinta, pa&#x15D;on post pa&#x15D;o, la kreskadon de tiu esta&#x135;eto tiel mistere enirinta en la vivon, &#x15D;in estus miriginta lia simileco kun fra&#x16D;lino de Savinako: kaj &#x109;iuj &#x15D;iaj duboj estus rapide klarigitaj.</p><p>
      Tiu simileco estis tiel videbla, ke &#x11D;in rimarkis la lakeoj kaj e&#x109; la vila&#x11D;anoj.</p><p>
      Ian diman&#x109;on, Matildo revenis al la kastelo en nefermita kale&#x15D;o, havante apud si sian filigitan knabeton. &#x15C;i pasis anta&#x16D; la Krepona trinkejo, la plej bela kafejo de l� urbeto. Anta&#x16D; la pordo la tablojn korekte liniigitajn okupis multaj trinkantoj. Estis la sesa vespere: &#x109;iu venis &#x109;i tien, englutonte sian anta&#x16D;man&#x11D;an trinka&#x135;on kaj petonte nova&#x135;ojn. Kompreneble la luksa veturilo de la grafino fari&#x11D;is la celo de &#x109;iuj rigardoj. Kiam &#x11D;i estis elirinta:</p><p>
      � Strange, diris kamparano: la malgranda vicgrafo de Prelongo tute ne similas sian patron.</p><p>
      � Kaj sian patrinon?</p><p>
      � La grafinon? Ho anka&#x16D; pli malmulte.</p><p>
      � Mi ne scias, &#x109;u mi eraras; sed tiu pupa viza&#x11D;o al mi memorigas la fizionomion de fra&#x16D;lino Valentino.</p><p>
      � Tio ne estas miriga, diris la mastrino de la kafejo; tiuj junulinoj estis sendisigaj.</p><p>
      � Je Diablo! &#x108;u ekzistas, en la reciproka amikeco de du junulinoj kaj la viza&#x11D;o de etulo, ia rilato ebla?</p><p>
      � Jes, kaj e&#x109; tre granda, respondis la kafejmastrino per tono malkontenta: kiam &#x15D;i estis graveda la patrino de Valento ricevis rigardon de sia iama amikino. Pro tio la etulo estas la viva portreto de tiu &#x109;i lasta.</p><p>
      Grandega ekridego akceptis tiujn parolojn.</p><p>
      � Vi do kredas al tiuj sensenca&#x135;oj, sinjorino Krepono?</p><p>
      � Certe, tiel fervore kiel al la Kredo. Kiam ido similas najbarinon, tio pruvas, ke &#x15D;ia patrino ricevis rigardon dum sia gravedeco.</p><p>
      � Kaj kiam tiu najbarino estas najbaro?</p><p>
      � Tiam, respondis Blagardo, tio pruvas, ke la najbaro rigardis la najbarinon ... tro proksime.</p><p>
      � Silentu do, langmalbonulo. &#x108;u vi intencas kredigi, ke fra&#x16D;lino de Savinako iom rilatas kun la nasko de tiu infano?</p><p>
      � Nu, nu, eble.</p><p>
      � He! petolanto, rimarkigis Groskla&#x16D;do, memoru ke anta&#x16D; du jaroj vi parolis alimaniere.</p><p>
      Nun, &#x109;ar la opinio iam proponita de Blagardo estis partoprenita de la tuta lando, &#x109;i tiu ne &#x11D;in &#x15D;atis plu. E&#x109; li &#x11D;in kontra&#x16D;batalis, nur por ne partopreni la opinion de &#x109;iuj aliaj.</p><p>
      � Malgrandulo mia, li respondis al Groskla&#x16D;do, iam mi eble eraris. Sed nur la malsprituloj persistas en malvera opinio.</p><p>
      � &#x108;u vi eksciis nova&#x135;ojn?</p><p>
      � Ne, sed tio altrudi&#x11D;as al la okuloj. Fra&#x16D;lino Valentino forlasis la kastelon ses monatojn anta&#x16D; la naski&#x11D;o de l� etulo; ili amba&#x16D; simili&#x11D;as kiel du akvaj gutoj; la grafino &#x109;iam neis, ke &#x15D;i estas lia patrino. Kion vi respondos al tio? &#x108;ar la horo de la vesperman&#x11D;o sonoris por &#x109;iuj stomakoj, &#x109;iuj vila&#x11D;anoj sin direktis al sia hejmo, dirante ke tiu Blagardo, kvankam petolante havas tamen tre fortan kapon. Eble li estas prava.</p><p>
      Tio, kio certigis la konjektojn de la spritulo, estis la babiladoj de la servistaro mirigita pro la senameco de Viktoro al lia filo. Tiu patreco le&#x11D;a kaj deviga estis por la komandanto vera Sizifa &#x15D;tonego. Li deziregis, ke alvenu la momento, en kiu li estos vere patro. Pro tio li sentis grandegan &#x11D;ojon, konstatante, ke Matildo ne &#x135;etas plu la florojn al &#x15D;i senditajn. &#x108;ar la grafino akceptis la donacon, eble alvenas la tempo, en kiu &#x15D;i ne rifuzos la donacanton. La revo, kiun li karesis, tio estas havi infanon vere naskitan de li, kredeble efektivi&#x11D;os balda&#x16D;.</p><p>
      &#x108;ar &#x109;iu estis konvinkita, ke li estas la feli&#x109;a edzo de sia edzino; kaj tio lin kolerigis. La farton de Matildo iom malfortigis la sinsekvaj batoj, de kiuj la malfeli&#x109;a virino estis premegita. Negravaj malsanetoj &#x15D;in tre ofte devigis al la enliti&#x11D;o. Kompreneble &#x109;iuj homoj klarigis tiujn simptomojn per la konsekvencoj neeviteblaj de l� edzini&#x11D;o: sinjorino de Prelongo mem &#x15D;ajnis partopreni tiun opinion.</p><p>
      Ian iagon la markizino kaj &#x15D;ia filino ripozadis en la vintro&#x11D;ardeno. Ka&#x15D;ita malanta&#x16D; la lar&#x11D;aj folioj de bananarbo, la komandanto a&#x16D;dis Suzanon dirantan al la grafino:</p><p>
      � Certe mi estas tre &#x109;agrena, mia kara infanino, vidante, ke via farto &#x109;iam &#x15D;anceli&#x11D;as. Tamen mi konfesas, ke mi estas nek mirigita nek e&#x109; maltrankvila pri tio. &#x108;ar la ka&#x16D;zo facile diveni&#x11D;as.</p><p>
      � Kion vi volas diri!</p><p>
      � Simila al &#x109;iuj junaj edzini&#x11D;intoj ...</p><p>
      � Ne estas tio, ekkriis vivege Matildo kompreninte.</p><p>
      � Tamen mia konjekto estas tre ver&#x15D;ajna.</p><p>
      � Ne, patrino mia; &#x11D;i estas kontra&#x16D;e tute tute never&#x15D;ajna. Mi havas gravajn motivojn por certigi, ke vi eraras. Kiaj ajn estos la suferoj, kiujn mi eble toleros en la venonta tempo, neniam tiu ka&#x16D;zo estos akceptebla.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de la grafino per sova&#x11D;a energio, Viktoro sentis, ke lia koro kuntiri&#x11D;as.</p><p>
      Sed samtempe estis reveninta lia malnova maltimo. Jam de tempo tro longa li ludis tiun rolon de timema kolegiano, por kiu li ne ta&#x16D;gis. Li &#x135;uris al &#x15D;i mem, ke per ia ajn rimedo anta&#x16D; ok tagoj lia edzino al li apartenos.</p><p>
      � Dum tiu vespero mem, li pensis, mi parolos al Josefino pri tio.</p><p>
      De la edzi&#x11D;o de la komandanto, la situacio de la junulino en la kastelo estis tute &#x15D;an&#x11D;ita. Ian tagon la markizino diris al Matildo:</p><p>
      � Kion vi intencas fari pri Josefino?</p><p>
      � Sed &#x15D;in konservi.</p><p>
      � Neeble. Pripensu ke &#x15D;i estas la kuzino de sinjoro Lin&#x15D;ardo: do per via edzinigo &#x15D;i fari&#x11D;is la via. Vi ne povas esti parencino kun via &#x109;ambristino.</p><p>
      � Vi estas prava. Tamen mi sentus veran &#x109;agrenon, min senigante da &#x15D;i. &#x15C;i estas bona knabino, tre sindonema al mi. Kaj mi ne certigus tion, se mi ne hav&#x16D;s gravajn motivojn por tiel paroli.</p><p>
      � Neniam mi dubis pri tio. Sed tio neniamaniere &#x15D;an&#x11D;as vian reciprokan situacion. Vin kombante, &#x15D;i povus vin nomi: �Mia kuzino�; kaj &#x15D;i estus rajtigita al tio.</p><p>
      La markizino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono de neesprimebla kolerego.</p><p>
      La grafino de Prelongo pripensis dum kelka momento, kaj proponis al sia patrino projekton, kiun &#x109;i tiu aprobis tuje.</p><p>
      Josefino estis altigita al la rango de dommastrino. Pro vizita de nedisputebla potenco, &#x15D;i &#x109;efis la tutan servistaron de la kastelo, donante ordonojn kaj zorgante pri ilia plenumado.</p><p>
      De la unuaj tagoj la junulino montri&#x11D;is bonega servestrino. La markizino sin kore gratulis pro la decido el prenita de &#x15D;i. &#x15C;ia malforti&#x11D;anta farto ne ebligis, ke &#x15D;i zorgadu sufi&#x109;e bone la sennombrajn detalojn, al kiuj dommastrino estas devigata atenti. Matildo tro artista &#x109;iam montri&#x11D;is malema por tiaj funkcioj. Sinjorino de Prelongo estis do tre feli&#x109;a, trovinte fra&#x16D;linon inteligentan, sindoneman, ageman, tute fidindan, kiu dank� al sia parenceco kun la gemastroj estis respektata de la servistaro.</p><p>
      Ja sen &#x15D;anceli&#x11D;o la lakearo tuje montri&#x11D;is tre respektema al la kuzino de la grafino, sinnomante nur fra&#x16D;lino Brantino a&#x16D; e&#x109; Fra&#x16D;lino sen aldono.</p><p>
      La malfeli&#x109;a Josefino, kiu ne povis eviti sian fatalecon, retrovis do en la kastelo la malprecizan situacion jam havitan de &#x15D;i en la Lin&#x15D;arda farmodomo: nek mastrino, nek servistino, balanci&#x11D;anta inter la du ekstrema&#x135;oj.</p><p>
      Do, dum la vespero, Viktoro vizitis la novan dommastrinon. &#x15C;in preminte kontra&#x16D; sian koron, kiel li kutimis fari, kiam li bezonis &#x15D;ian kunkulpecon:</p><p>
      � Vi scias, li diris, ke mi ne amas la grafinon. Mi edzigis kun &#x15D;i nur pro ambicio. &#x15C;i min malamas, Por trafi la celon, al kiu mi volas atingi, necese estas, ke mi tute &#x15D;in superu, kaj pro tio ke mi havu idon de &#x15D;i. Nur en la patrina amo mi trovos la levilon, kiu min mankas. Sed &#x15D;i rifuzas ni mi la eniron en sian dormo&#x109;ambron. E&#x109; &#x15D;i sin enfermas per triobla riglilo. Mi fidas al vi, por ke vi lasu malfermata la pordon de &#x15D;ia tualetejo, kaj e&#x109; ke vi min enkonduku en &#x11D;in, se estas bezone. Nu, vi ne devas esti &#x135;aluza; &#x109;ar tio estas por mi vera servuto: sed vi komprenas, ke &#x11D;i estas necesega. Fine, li aldonis malla&#x16D;te, eble mia edzino mortos pro sia aku&#x15D;o: tiam mi edzi&#x11D;os kun vi, kaj vi estos kastelmastrino; &#x109;ar estante la patro le&#x11D;a de Valento, mi, kiel zorgamo de la heredanto, &#x109;efus estre en la kastelo.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn malnoblecajn parolojn, Josefino preska&#x16D; eksplodis pro indigno. Sed &#x15D;i memoris la obeotajn rekomendojn de la grafino, kaj respondis simple:</p><p>
      � Mi vin komprenas tiel bone, ke vi povas fidi al mi.</p><p>
      � Nu, vi estas inteligenta virino. Vi ne pentos pri la servo al mi farita de vi.</p><p>
      Poste &#x15D;in preninte en siajn brakojn, li &#x15D;in kisadis pasie kaj eliris dirante:</p><p>
      � Mi estas pli &#x15D;ancema ol mi kredis. Mi timis ripro&#x109;ojn; sed &#x15D;i cedis senbatale. &#x15C;i esperas, ke la grafino mortos post sia unua nasko, kaj ke &#x15D;i povos &#x15D;in anstata&#x16D;i. Nu, &#x15D;i estas pli ambiciema ol mi kredis. Ku&#x15D;as &#x109;i tie potenca levilo, kiun mi scios utiligi.</p><p>
      Dum tiu tempo la junulino ankora&#x16D; tremetanta pro la paroloj a&#x16D;ditaj, alkuris al Matildo, kaj al &#x15D;i rakontis la hontindan proponon faritan de la komandanto.</p><p>
      � La krimulo! ekkriis la grafino, mi bone sciis, ke lia dol&#x109;eco kaj lia submeti&#x11D;o estis nur &#x15D;ajnaj. Nu, mi pli amas tion. Jen estas la vera batalo, kiu komencas. Mi preferas al la serpento, kiu sin ka&#x15D;as, la tigron, kiun oni vidas. Josefino, volu fari tion, kion petas mia edzo.</p><p>
      � Sed, via Mo&#x15D;to, &#x109;u vi ne timas?</p><p>
      � Nun, &#x109;ar mi estas avertita, mi timas nenion. Cetere vi povus &#x109;eesti &#x109;e nia intervidi&#x11D;o, ka&#x15D;ite malanta&#x16D; tiu kurteno. Vi vidos, ke mi scias respekti mian promeson.</p><p>
      Dum la vespero la grafino de Prelongo vestis ri&#x109;an tualeton, kaj atendis ne sen ia maltrankvileco la viziton de sia edzo. Kio alvenos? &#x108;u &#x15D;i eliros triumfanta el tiu neegala batalo, en kiu &#x15D;ia kontra&#x16D;ulo havos kiel helpilojn la le&#x11D;on kaj la religion.</p><p>
      &#x15C;i estis priokupata de tiuj pripensoj, kiam pro la pargeto ekkrianta &#x15D;i levis la kapon. La komandanto staris anta&#x16D; &#x15D;i.</p><p>
      � Vi &#x109;i tie, sinjoro, ne min avertiginte pri via vizito. La procedo estas iom maldelikata. En nia societo oni uzas &#x11D;enerale pli &#x11D;entilajn farmanierojn.</p><p>
      � Mi sciis, ke via pordo estas &#x15D;losita per rigliloj. Por eniri tien mi havis nur unu rimedon, trairi tra via tualetejo: kaj tion mi faris.</p><p>
      � Vi estis malprava, uzante tian ruzon. Se vi estus proponinta al mi interparoladon, mi ne estus &#x11D;in rifuzinta.</p><p>
      � Nu, Matildo, &#x109;u vi fine konsentas ....</p><p>
      � Mi ne parolas pri tio. Sed &#x109;ar la interparolado, kiun ni havos post unu momento, estis neevitebla, de nia geedzigo mi vin atendis &#x109;iuvespere. Sed la&#x16D; via kutimo vi pli amas penetri &#x109;e virinon kiel &#x15D;telisto ....</p><p>
      � A&#x16D; kiel amanto, respondis Viktoro prenante &#x15D;ian manon.</p><p>
      Per gesto rapida la grafino &#x11D;in eligis, kaj respondis malvarmatone:</p><p>
      � Mi ne scias, sinjoro, &#x109;u en la venonta tempo vi meritos la unuan epiteton; sed mi al vi certigas, ke neniam la dua ta&#x16D;gos por vi.</p><p>
      � Kial, Matildo, kial rifuzi al mi tiun esperon? &#x108;u de nia geedzi&#x11D;o io estis al mi ripro&#x109;ebla de vi? &#x108;u kontra&#x16D;e mi ne estis submetita, respektplena, zorganta nur pri unu afero, ne malpla&#x109;i al vi? Mi povis paroli estre: la le&#x11D;o min rajtigas. Sed tiun rajton mi ne volis uzi; &#x109;ar mi nutras en mia koro nur unu revon, vin ricevi de vi mem; &#x109;ar mi sentas, ke iam vi bonvolos &#x109;esigi vian koleron, ke vi memvole konsentos la donon de via persono.</p><p>
      � Via memoro estas malvigla, sinjoro: vi &#x15D;ajnas forgesi, ke mi diris: �Neniam.�</p><p>
      � Tio estas &#x135;uro, kiun la virino elparolas estante fra&#x16D;lino, sed kiun &#x15D;i forgesas fari&#x11D;inte edzino.</p><p>
      � Forgesi, sinjoro, ekkriis la grafino kolerante; sed por tio mi devus forgesi samtempe viajn kalumniojn kaj viajn malkura&#x11D;a&#x135;ojn. Mi vivis feli&#x109;a, envolvita de la amikeco de miaj familianoj. Subite vi rabe eniras en mian vivon; senlace vi min turmentegas kun rafina&#x135;oj indaj de sova&#x11D;ulo; apogante vian tran&#x109;ilon sur la gor&#x11D;on de miaj amatoj, vi min devigas meti mian manon en la vian; kaj &#x109;ar vi ripozis momente en via laboro de turmentisto, vi kredas, ke vi akiris rajtojn sufi&#x109;ajn por postuli mian obeon kaj mian amon. Ha! viro tiel krima kiel vi malhonorus la militistaron, se la malnobleco de unu el &#x11D;iaj anoj povus malpurigi &#x11D;ian nemalpurigeblan indecon.</p><p>
      La komandanto palegi&#x11D;is.</p><p>
      � Nu, vi estas prava, Matildo. Vian malamon mi meritas; &#x109;ar por vin posedi mi provis &#x109;ion. Estante certa, ke mi ne povos vin havi per la honestaj rimedoj, mi estis devigita uzi la malhonestajn. Sed kiu en tio estas la &#x109;efa kulpulo? Kial vi montri&#x11D;as tiel bela kaj tiel dezirinda? Vi diras, ke vi vivis feli&#x109;a; mi same. En tiu militistaro, kiun vi rajte glorigas, mi rapide suprenflugadis &#x11D;ia la plej altaj sidejoj. La gloro, la patrujo, la honoro al la standardo, tiaj estis miaj ama&#x135;oj: kaj kiam mi rapidis al la batalo, &#x109;efante mian skadron, mi sentis en mia koro nur unu deziron, glore morti por la imperiestro kaj por Francujo. En tiu epoko mi estis fidela, senartifika soldato, kaj, similante 
      Bayard
      �on, senlima kaj ne ripro&#x109;inda. Ian tagon, mi vin vidis; tiun tagon, mi estis pereigita. La amo eniris en mian koron fulmorapide. &#x108;iuj noblecoj, &#x109;iuj heroecoj en mi vibrantaj estis sufokitaj de la venkanta pasio. Mi vin amas, Matildo; mi vin amegas per la tutaj potencoj de mia esta&#x135;o. Kiam mi vin apudestas, ne estas sango, kiu fluas en miaj vejnoj, sed fajro. De &#x109;iuj krimoj de mi faritaj, de &#x109;iuj krimoj de la privatulo, � &#x109;ar la oficiro &#x109;iam povas mar&#x15D;i, alte starigante la kapon, � estas vi la sola ka&#x16D;zo, la sola motivo. Vi diras, ke mi rabe eniris en vian vivon; estas vi, kiu kontra&#x16D;e inside penetris en la mian. Estas viaj malestima&#x135;oj, viaj mal&#x15D;ata&#x135;oj, kiu aliformigis la militiston, &#x109;iam estimatan kaj &#x109;iam estimindan, en la malamindan amanton, kiu sin trenas &#x109;e viaj piedoj.</p><p>
      Efektive, genufleksinte anta&#x16D; la grafino, Viktoro sukcese prenis &#x15D;ian manon, kaj &#x11D;in prenante en la siaj &#x11D;in kovris de pasiaj kisadoj.</p><p>
      Malgra&#x16D;vole kortu&#x15D;ita de la varmegaj paroloj de sia edzo, vane Matildo ser&#x109;is respondon. Ha! la komandanto estis prava. La krimojn, kiujn &#x15D;i inspiras, virino pardonas facile; &#x109;ar &#x15D;i sentas, ke &#x15D;ia respondeco estas grava en la plenumo de ili kaj preska&#x16D; similas kunkulpecon. Certe la grafino ne povis tiel rapide forgesi la malamindajn agadojn de la viro, al kiu la religio ordonis, ke &#x15D;i donu sian koron kaj sian korpon; sed fine &#x15D;i sentis sin &#x15D;ancelita. Lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon.</p><p>
      � Nu, Matildo, li diris amene, ekzamenu miajn amba&#x16D; ekzistadojn paralelajn; la unuan neripro&#x109;inda, la duan krima, se pro via kulpo. Pardonu al la lasta. La Societo kaj Dio vin donis al mi: kial vi volas kontra&#x16D;stari la ne eviteblecon? Mi havu nur vian simpation, kaj tuj mi refari&#x11D;as la honestega viro, kiu mi estis. Se mi ne povas alporti al vi nobelecan titolon, mi &#x135;uras, ke mi &#x11D;in anstata&#x16D;igos per tiom da la&#x16D;roj, ke mi faros vin &#x135;aluzinda inter la virinoj la plej feli&#x109;aj.</p><p>
      Iom post iom kaj nesenteble li prenis la junan virinon inter siaj brakoj, kaj &#x15D;in kovris per kisadoj. La grafino simila al ino hipnotizita kredis, ke &#x15D;i estas la ludilo de ia revo. Neniam sinjoro de Blasano al &#x15D;i parolis per tiel varmega kaj konvinka tono. Kun okuloj duonfermitaj &#x15D;i a&#x16D;skultis Viktoron, kiu diris:</p><p>
      � Mi ne petas, ke vi min amu: ve! mi tro komprenas ke estas neefektivigebla tia deziro. Sed lasu min vin ami; permesu, ke mi tion al vi diru humile, genufleksante kiel anta&#x16D; diina&#x135;o. Kaj kiam la kompato estos penetrinta en vian animon, post &#x11D;i venos la simpatio kaj kun &#x11D;i la pardono.</p><p>
      Parolante la komandanto manovris per tia lerteco, ke li sukcese &#x109;irka&#x16D;is per sia brako la talion de la grafino. Jam li &#x15D;in eksublevis el la apogse&#x11D;o, sur kiu &#x15D;i trovi&#x11D;is duonku&#x15D;anta, kiam la juna virino malfermis la okulojn, kaj ekvidis, ke la pordkurteno anta&#x16D; &#x15D;i pendanta estas movita de malforta tremeto. Tiu vidi&#x11D;o subite rompis la ensor&#x109;on, kaj &#x15D;in revenigis al la realeco. &#x15C;i stari&#x11D;is, kaj montrante la horlo&#x11D;on al sia edzo mirigita, diris:</p><p>
      � Estas malfrue, sinjoro. Mi estas fiera, vidante ke vi forgesas en mia societo la fluon de horoj. Sed via amantino vin atendas! kredeble &#x15D;i malpacienci&#x11D;as.</p><p>
      � Mia amantino! Vi bone scias, ke mi havas neniun amantinon, ke mi amas neniun virinon krom vi.</p><p>
      � Kiel? sinjoro Lin&#x15D;ardo, &#x109;u vi neniam amrilatis kun fra&#x16D;lino Brantino?</p><p>
      � Kiu al vi diris?</p><p>
      � Tio estas negrava: sed vi vidas, ke mi &#x109;ion konas. Ha! vi miras, vidante ke malgra&#x16D; tiu kono mi tamen konservas vian &#x109;arman kuzinon. Kion vi volas? Oni estas &#x135;aluza, nur kiam oni amas.</p><p>
      Post tiuj vortoj. Matildo malfermis la pordon, &#x11D;in montrante per la mano.</p><p>
      � Mi petas, ke vi eliru, sinjoro. Estas la unua matene kaj mi bezonas ripozon.</p><p>
      Nevole Viktoro obeis tiun geston. Kiam la pordo estis fermita malanta&#x16D; lia dorso, li a&#x16D;dis la bruon faritan de la grafino pu&#x15D;anta la riglilojn.</p><p>
      Ok tagoj fluis, Matildo ne vidis plu sian edzon, e&#x109; dum la horo de man&#x11D;oj. Viktoro pasigis ekstere siajn tutajn tagojn, penante lacigi siajn muskolojn per sen&#x109;esaj kuradoj. Li volis &#x109;esigi la pasian febron, kiu lin reprenis, kaj kiun li ne povis trankviligi. Sed kiam alvenis la vespero, la rezultato ricevita estis nur lacego, kiu lin rompis sed ne kvietigis.</p><p>
      Sed kia demono nun movi&#x11D;as interne de li? Se li ne povas plu &#x109;efi sian voladon, &#x109;u li estos sufi&#x109;e potenca por &#x109;efi la voladon de aliulino? Li estas edzo. &#x108;iuj homoj kredas, ke Matildo fari&#x11D;is lia edzino: kaj li estis tiel malkura&#x11D;a, ke li lasis sin komandi al li estrine, ke li ne prenis &#x15D;in en siajn brakojn, ke kontra&#x16D;e li &#x15D;in obeis, kiam &#x15D;i lin elirigis el sia &#x109;ambro. Kion do &#x15D;i volas? &#x108;u &#x15D;i esperas, ke &#x109;iam &#x15D;i restos venkanta? Tamen &#x15D;i devus kompreni, ke estas neebla la sen&#x109;esa rifuzo de &#x15D;ia persono.</p><p>
      Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, la komandanto eksentis subitan inspiron. Instigite de la kolero, de la sento de sia malpotenco, la grafino diris: �Neniam�. Nun la malhumileco malhelpas, ke &#x15D;i &#x15D;an&#x11D;u sian decidon. Sed eble &#x15D;i beda&#x16D;ras tiun tro neripareblan decidon; eble &#x15D;i ne estus malkontenta, se &#x15D;ia edzo uzus pri &#x15D;i rimedon tian, ke &#x15D;i estus devigata cedi, kvankam ne &#x15D;ajninte konsenti. Viktoro kredis, ke &#x15D;i estis kortu&#x15D;ita de liaj pasiaj kaj vibrantaj paroloj. Kiam, fermante la okulojn, li revidis pense la duonsvenan sintenadon de sia edzino, li ne dubis plu: e&#x109; li estis certa.</p><p>
      � Kaj mi ne komprenis, li diris kolere. Mi estis sufi&#x109;e malsprita por ne ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentigis al mi. Ha! Matildo, virino samtempe malamata kaj amegata, vi volas, ke mi uzu perforton. Vi perdos nenion atendinte: tiuvespere vi estos kontentigita. &#x108;efite de tiu ideo, la komandanto galopigis sian &#x109;evalon. Alveninte en la kastelon, li rapide &#x135;etis al la &#x109;evalgardisto la bridon de sia rajdito, certigis &#x109;u la grafino trovi&#x11D;as en la salono, kaj supreniris kvar&#x15D;tupe al sia &#x109;ambro. En skatolo, en kiun li enfermis ligna&#x135;istilojn, li prenis borileton kaj &#x15D;ra&#x16D;bturnilon. Provizite de tiuj du iloj, li sin direktis al la &#x109;ambraro de la grafino.</p><p>
      En &#x11D;i trovi&#x11D;is Josefino ordiganta tirkestojn.</p><p>
      � La lastan fojon, li diris, mi ne sukcesis. Tiuvespere mi volas refari novan provon. Mi esperas, ke vi ne min perfidos.</p><p>
      Benante malla&#x16D;te la hazardon, kiu ebligis, ke &#x15D;i konu la novan projekton elpensitan de sia amanto, la junulino respondis:</p><p>
      � &#x108;u vi ne diris al mi, ke vi laboras tiel same por mia profito kiel por la via?</p><p>
      � Certe.</p><p>
      � Tiam, kion vi timus?</p><p>
      � Vi estas prava.</p><p>
      � Nu, pensis la filo Lin&#x15D;ardo, la ambicio konfuzas &#x15D;iajn pensojn. Mi lasu al &#x15D;i &#x15D;iajn iluziojn. Helpite de la &#x15D;ra&#x16D;bturnilo, Viktoro demetis la seruron kaj la riglilojn; poste per la borileto li plilar&#x11D;igis la truojn lasitajn en la ligno post la eliro de &#x15D;ra&#x16D;boj; fine li remetis la tutecon la&#x16D; &#x11D;ia unua stato. Por rigardanto malatenta nenio &#x15D;ajnis &#x15D;an&#x11D;ita: sed la firmeco de la fera&#x135;oj estis nur &#x15D;ajna. Sola pu&#x15D;o per &#x15D;ultro sufi&#x109;is por &#x109;ion al&#x135;eti teren.</p><p>
      Kompreneble Josefino, kiu ekzamenis tre atente la laboron de la komandanto, senprokraste avertis pri tio la grafinon.</p><p>
      Dum la vespero Viktoro aliris luppa&#x15D;e al la apartamento de Matildo. Alveninte anta&#x16D; la enirejon, li pu&#x15D;egis la pordon, kiu cedis tuj kun malsonora bruo de rigliloj falantaj sur la tapi&#x15D;on.</p><p>
      La komandanto kredis, ke lia edzino dormas. Li jam estis eksaltonta al la lito, kiam bruo de mokema rido lin haltigis sur la sojlo de la &#x109;ambro.</p><p>
      Vestita de eleganta noktkostumo, la grafino sidis apud brila fajro gaje kraketanta. Flanke de &#x15D;i, sur tableto, lampo provizita de netravidebla vitroglobo lumigis al libro, kiun &#x15D;i legis, kaj samtempe al strangforma ponardeto, kiun kredeble &#x15D;i uzis kiel papertran&#x109;ilon. &#x11C;i estis la Malajsa kriso retrovita de &#x15D;i funde de la skatolelo aparteninta al fra&#x16D;lino de Savinako.</p><p>
      � Kiel? Sinjoro Lin&#x15D;ardo, estas vi ankora&#x16D;! &#x15D;i diris &#x109;iam ridema. Nun vi ne pasas plu tra la tualetejoj; vi preferas rompi la serurojn. Mi opinias, ke apud vi oni ne estas senriska. Morga&#x16D; mi venigos seruriston, por ke li almetu sur mian pordon fermilon sufi&#x109;e fortikan por &#x11D;in kontra&#x16D;starigi kontra&#x16D; la amo.</p><p>
      &#x15C;tonigite de miro Viktoro restis senmova en la loko, en kiu li trovi&#x11D;is, havante unu piedon en la &#x109;ambro kaj la alian en la koridoro.</p><p>
      � Nu, sinjoro, da&#x16D;rigis la juna virino, necese estas, ke pordo estu fermita a&#x16D; malfermita. &#x108;ar la noktoj iom malvarmeti&#x11D;as, eniru a&#x16D; eliru; sed decidi&#x11D;u.</p><p>
      La komandanto eniris, kaj repu&#x15D;is la pordon, kiu ne &#x15D;losi&#x11D;is plu: poste alproksimi&#x11D;ante al la grafino:</p><p>
      � Nu, li diris, estas mi, kiu venas, vidonta &#x109;u vi estos &#x109;iam senkompatema. Matildo, amatino mia, mi suferas &#x109;iujn inferanajn turmentegojn. Se dum la pasinta tempo, por vin posedi mi vin doloris, hodia&#x16D; vi devas senti vin kontenta; &#x109;ar mi al vi certigas, ke vi estas kruele ven&#x11D;ita. Kompatu, mi petegas, kaj &#x109;esigu mian suferegon.</p><p>
      � Sinjoro Lin&#x15D;ardo, &#x109;u vi konas la sukon de l� upaso?</p><p>
      � &#x108;u mi konas ... kion? respondis la komandanto mireganta.</p><p>
      � La sukon de l� upaso?</p><p>
      � Sed &#x109;u tiu alilanda kreska&#x135;o rilatas kun mia amo?</p><p>
      � Jes, kaj e&#x109; la&#x16D; maniero tute mallar&#x11D;a. En la momento kiam vi rompis mian pordon, mi &#x135;us legis tre interesan artikolon pri la fulmosimilaj efikoj produktitaj de tiu venena&#x135;o, Oni rakontas, ke la enlandanoj de la Sondaj insuloj venenigas per &#x11D;i siajn armilojn ...</p><p>
      � Ha! sinjorino, ekkriis Viktoro kolerega, &#x109;esu lian mokegon, mi vin petas. &#x11C;is tiu vespero min tedis uzi rajtojn, kiujn donas al mi la le&#x11D;o. Sed &#x109;ar vi rifuzas fari&#x11D;i mia adorata amantino, mi parolos estre, kaj vi obeos.</p><p>
      La malfeli&#x109;ulo rapidis al Matildo, kaj penis &#x15D;in &#x109;irka&#x16D;i per sia fortika brako. Sed la juna virino lin observis. Rapida kiel fulmofajro, &#x15D;i ekkaptis la ponardon ku&#x15D;antan sur la tablo.</p><p>
      � Se vi neniam vidis la sukon de l� upaso, &#x15D;i ekkriis, rigardu la pinton de tiu armilo: &#x11D;i estas &#x15D;mirita de &#x11D;i.</p><p>
      &#x108;ar la komandanto, neniel atentante tiujn parolojn, da&#x16D;rigis sian sova&#x11D;an atakon, la grafino piketis lian frunton per la pinto de la kriso, dirante per vo&#x109;o malrapida: � Atentu, sinjoro: la plej eta pikvundo estas mortiga post du horoj.</p><p>
      La komandanto eksaltegis malanta&#x16D;en. Profitante tiun liberigan ekmovon, Matildo sin levis; kaj svingante la ponardon, diris al sia edzo:</p><p>
      � Mi elparolis la vorton: �Neniam�. Tiu armilo ebligos, ke mi respektu mian promeson.</p><p>
      Apena&#x16D; la komandanto estis transirinta la sojlon de &#x15D;ia apartamento, la grafino rapidis al sia tualetejo. En &#x11D;i trovi&#x11D;is Josefino sufoki&#x11D;anta, &#x109;ion a&#x16D;danta, preta por helpi Matildon, se okaze &#x15D;i estus venkita en la batalo.</p><p>
      � Josefino, diris la grafino, &#x109;ar la pordo ne &#x15D;losi&#x11D;as plu, vi metos matracon sur la plankon; kaj tiun nokton vi dormos en mia &#x109;ambro.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, firmiginte la pordon per &#x15D;tala stango la&#x16D;lar&#x11D;e metita, la seruristo kura&#x11D;i&#x11D;is Maltildon per tiuj vortoj:</p><p>
      � Nun la &#x15D;telistoj ne estas plu timindaj, via grafina Mo&#x15D;to. Por detrui tion, necesa estus pafilega kuglego.</p><p>
      Tia estis same la opinio de Viktoro. &#x108;ar la amindumeco kaj la perforto ne sukcesis, restis nur unu rimedo: la ruzo.</p><p>
      Ian matenon li diris al sia kuzino:</p><p>
      � Mi ne scias &#x109;u la grafino suspektis ion, a&#x16D; &#x109;u tio estas efiko de sola hazardo, sed fine mia dua provo ne sukcesis pli bone ol la unua. Sed beda&#x16D;rinde nun mia edzino sin gardas: en tiaj kondi&#x109;oj nova surprizo estas neebla.</p><p>
      � Lasu min pripensi; morga&#x16D; mi respondos al vi. Dum la vespero, dum Josefino helpis sian mastrinon al la vesti&#x11D;o de &#x15D;ia noktualeto, &#x15D;i rimarkis, ke Matildo havas palan kaj malsanan mienon.</p><p>
      � Vi &#x15D;ajnas tre laca, via Mo&#x15D;to, &#x15D;i diris.</p><p>
      � Ha! knabino mia, de kiam mi estas edzino, mi vivas en sen&#x109;esaj timadoj. Apena&#x16D; mi dormas dum du horoj &#x109;iunokte.</p><p>
      � &#x108;u vi volas, ke mi ku&#x15D;igu en via &#x109;ambro, kiel mi faris anta&#x16D; kelkaj tagoj?</p><p>
      � Neutile; de kiam mia pordo estas bone riglita, mi sentas min pli kvieta.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon Josefino diris al la komandanto: � Alportu al mi botelelon de kloroformo. Mi &#x11D;in trinkigos al mia mastrino. Kiam &#x15D;i dormegos pugnoferme, vi povos agi kun &#x15D;i kiel vi volos.</p><p>
      � Bonega ideo! ekkriis Viktoro entuziasmigita. Mi &#x15D;uldas al vi kison pro via elpenso. &#x11C;in vere vi gajnis.</p><p>
      � Ja, li pensis, en la nunaj cirkonstancoj nur tiu rimedo estas uzebla de mi. Certe ne tiamaniere mi revis pasigi mian unuan edzi&#x11D;an nokton. Sed, nu! en tiaj aferoj nur la unua pa&#x15D;o estas doloranta. Kiam Matildo ekveki&#x11D;ante ekscios, ke nun &#x15D;i fari&#x11D;is mia edzino neripareble, necese estos, ke &#x15D;i akceptu la fakton plenumitan. Kaj poste &#x15D;i havos neniun motivon por malkonsenti.</p><p>
      Dum la vespero mem, li metis en la manon de la dommastrino la boteleton petitan. Post kelkaj tagoj la grafino diris al Josefino:</p><p>
      � Mi estas tre tedita. Mi devige havos balda&#x16D; kun mia edzo interparoladon pro monaj aferoj. Mi timas, ke fari&#x11D;oj similaj al la pasintaj okazinta&#x135;oj renovi&#x11D;os.</p><p>
      � &#x108;u vi bonvolas permesi al mi, via Mo&#x15D;to, ke mi efektivigu projekton elpensitan de mi?</p><p>
      � Kiun?</p><p>
      � &#x11C;i estas malfacile rakontebla. Trovi&#x11D;as projektoj tiel strangaj, ke ili ne toleras la diskuton. Nur la sukceso ilin aprobigas.</p><p>
      � Mi tute fidas al via inteligenteco kaj al via fideleco. Kio estas farota de mi?</p><p>
      � Kiam sinjoro Lin&#x15D;ardo &#x109;eestos tie &#x109;i, montri&#x11D;u tre afabla. Proponu al li la trinkon de iu ajn likvoro en via kunesto. Mi prenas sur min la plenumon de la resta&#x135;o.</p><p>
      En la poseda&#x135;o testamentita de la duko de Blasano trovi&#x11D;is obligacioj elirintaj el la lotrado. Kiam Ra&#x16D;lo sin prezentis, je la nomo de sia filino, por enkasigi la monsumon, oni respondis ke, &#x109;ar la montitoloj estas nomaj, kaj apartenas al virino edzini&#x11D;inta, oni povis fari nenion sen la edza permeso. La grafino estis fortege &#x109;agrena, eksciante ke en iaj okazoj &#x15D;i devos peti la bonvolon de sia edzo. Tio metis &#x15D;in en stato de malsupereco, kaj &#x15D;in devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacila&#x135;ojn de la batalo.</p><p>
      La markizo estis devigita &#x15D;in kvietigi, dirante:</p><p>
      � Sed, mia kara infanino, vi ne povas vin eli&#x11D;i el la le&#x11D;o. Cetere mi konfesas, ke via kolereto ne &#x15D;ajnas klarigebla. Petu de Viktoro la necesan subskribon; mi estas certa, ke li ne &#x11D;in rifuzos.</p><p>
      Sentante ke &#x109;iu plendo estas senutila, Matildo komprenis, ke &#x15D;i malobeus sian devon, oferante la utilojn de Valento al la malamo de &#x15D;i sentita al sia edzo. Pro tio, en tiu vespero mem, post sia interparolado kun Josefino, &#x15D;i petis de la komandanto, &#x109;u li bonvolus alveni al &#x15D;ia &#x109;ambraro.</p><p>
      Ne perdinte unu minuton, Viktoro, kiun tia invito mirigis kaj samtempe &#x11D;ojigis, sin prezentis al sia edzino. De la sojlo, li sentis sin kontenta. Neniam la grafino estis tiel aminda. Ridetante &#x15D;i diris al li:</p><p>
      � Bonvolu sidi&#x11D;i, komandanto: mi havas malgrandan servon petotan de via komplezo. Pro tio mi kura&#x11D;is vin eligi el viaj okupoj.</p><p>
      � Unu servon! sinjorino, ekkriis Viktoro mireganta: &#x109;u mi estas tiel feli&#x109;a, ke vi bezonus min. Parolu, mi vin petegas: kio estas farota de mi? Kion ajn vi deziras mi plezurege plenumos.</p><p>
      � Tia &#x11D;entileco ne min mirigas; kaj tute mi fidis al via afableco.</p><p>
      Kaj sciiginte rapide la komandanton pri la situacio, la grafino aldonis ironie:</p><p>
      � Mi povas fari nenion sen via konsento; &#x109;ar oni rakontas, ke mi estas sub potenco de edzo.</p><p>
      La junulo sulkis siajn brovojn; sed kvaza&#x16D; li ne estus a&#x16D;dinta tiun mokan frazon, li respondis:</p><p>
      � Nu, tio estas &#x109;io! Estas tiu negrava&#x135;o, kiun vi nomas servo. Ha! Matildo, mi multe beda&#x16D;ras, ke tiu ago, kiu vin utilas, estas al mi tiel nepeniga.</p><p>
      Kiam la filo Lin&#x15D;ardo estis parafinta sian subskribon malsupre de la paperfolio al li prezentita de la juna virino:</p><p>
      � &#x108;iu laboro meritas salajron, &#x15D;i diris, remetinte en tirkeston la akton regule subskribitan. Mi sentus konsciencripro&#x109;on vin veniginte, kaj ne doninte al vi kompensa&#x135;on pro transloki&#x11D;o.</p><p>
      � Ha! kara adoratino, se vi volus konsenti, mi trovus min grande pagita ...</p><p>
      � Tro pagita e&#x109;; tion konfesu. Anta&#x16D; momento vi mem certigis, ke via klopodo estis negrava. La pago estas rilatonta kun la laboro plenumita.</p><p>
      � Vi estas prava, mia kara Matildo, respondis Viktoro, kiu vidante sian edzinon tiel afabla ne kura&#x11D;is &#x15D;in kontra&#x16D;diri.</p><p>
      � &#x108;u vi jam trinkis mangustanon?</p><p>
      � Mi multe a&#x16D;dis pri tiu likvoro; sed neniam mi &#x11D;in gustumis.</p><p>
      � Mia baptopatro, kiu estis insulestro de Guadelupo, sendis al mi kelkajn botelojn tute verajn. &#x108;u pla&#x109;us al vi trinketi iom da &#x11D;i?</p><p>
      � Certe; estus tute malkonvena rifuzo, kiu tiel mal&#x11D;entile pagus afablecon, al kiu beda&#x16D;rinde vi ne min kutimigis.</p><p>
      � Estas komenco por &#x109;io, respondis la juna virino. &#x15C;i sonorigis Josefinon.</p><p>
      � Alportu du glasojn, &#x15D;i ordonis, kaj mangustanan botelon.</p><p>
      La komandanto preska&#x16D; sufoki&#x11D;is pro miro. Cetere de la komenco de la vespero li iris el miro en miron. Kiel? Tiu fierega knabino, kiu anta&#x16D; kelkaj tagoj lin minacis per sia venenigita ponardo al li hodia&#x16D; prezentas likvorojn. Se Josefino estas sufi&#x109;e lerta por profiti la okazon, en tiu vespero mem li realigos sian revon.</p><p>
      &#x108;ar la junulino pasis apud Viktoro, &#x109;i tiu blovis en &#x15D;ian orelon:</p><p>
      � Ne forgesu la kloroformon; estas la momento. Josefino palpebrumis, montrante ke &#x15D;i komprenas, kaj revenis post kelkaj minutoj portante sur pleto du glasojn, funde de kiuj aperis la mangustano kun &#x11D;iaj rebriloj el bruni&#x11D;anta oro.</p><p>
      &#x108;iu prenis sian glason. Dum la komandanto trinketis la sian, gustumante malrapide la likvoron, la grafino, kiu apena&#x16D; tu&#x15D;etis la trinka&#x135;on per la rando de siaj lipoj, trovinte ke tiu alkohola&#x135;o estas tro maldol&#x109;a, remetis sur la tablon sian glason tute plenan.</p><p>
      � Nu, komandanto, kion vi opinias pri tiu sova&#x11D;ula likvoro?</p><p>
      � En &#x11D;i trovi&#x11D;as duobla gusto nedifinebla, kiu difektas &#x11D;ian aromon. Sen tio &#x11D;i estus tute bongusta. Kredeble por &#x11D;in dece ju&#x11D;i, longa kutimo estas necesa.</p><p>
      � Vi certe estas prava, &#x109;ar oni rakontas, ke la enlandanoj estas fanatikaj pri &#x11D;i.</p><p>
      La interparolado da&#x16D;ris, sin turnante nur al neinteresa&#x135;oj.</p><p>
      Sed post kelkaj minutoj Viktoro silentis. Starante sen mova sur sia se&#x11D;o, havante okulojn fiksitajn kaj rigardante rekten anta&#x16D; &#x15D;i, li faris vanajn penadojn por teni malfermitaj siajn palpebrojn, kiuj malgra&#x16D;vole fermi&#x11D;is. Li e&#x109; ne respondis plu al la demandoj de la grafino, kiu fine diris malpacience:</p><p>
      � Vi ne estas afabla, komandanto, sed tute ne. La junulo volis paroli, protesti, sed li povis respondi nur per malsonora bleko.</p><p>
      � Sed li estas ebria, ekkriis Matildo kolera. Kredeble vi drinkis anta&#x16D; kiam vi venos &#x109;i tien; &#x109;ar la man&#x11D;ustano de vi englutita ne sufi&#x109;as por vin meti en tian staton.</p><p>
      La komandanto a&#x16D;digis duan bleketon pli malsonoran ol la unuan. Lia kapo falis sur la tablon.</p><p>
      � Kia soldateja procedo! Vi do opinias, ke mia saloneto estas drinkejo? ripetis la juna virino kolerega.</p><p>
      Sed nun &#x15D;ia edzo ne estis kapabla ion a&#x16D;di. Duonku&#x15D;ante sur la tableto, kun okuloj fermitaj kaj bu&#x15D;o malfermata, li ronkadis.</p><p>
      Matildo volis lin veki, kaj peti de li, ke li eliru. Pro tio &#x15D;i tusetis lian &#x15D;ultron. Kvankam tiu premo estis tre malforta, tamen &#x11D;i sufi&#x109;is por malstarigi la ekvilibron. La korpo de la komandanto ruli&#x11D;is sur la tapi&#x15D;on kun malsonora bruo de lia kapo frapi&#x11D;anta kontra&#x16D; meblon.</p><p>
      � &#x108;u, pensis la grafino, tio lin plenigas. Mi jam sciis, ke li estas malnoblulo; sed neniam mi estus kredinta, ke li estas drinkulo.</p><p>
      Kaj &#x15D;i sentis sian malnovan malamon, kiu estis ankora&#x16D; animosento, anstata&#x16D;ita de simpla nervosento: la na&#x16D;zo. Tiam &#x15D;i vokis:</p><p>
      � Josefino. Vidante ku&#x15D;anta sur la planko la amanton, kiu &#x15D;in trompis, la junulino havis triumfan rideton.</p><p>
      � Li abomene drinkis, al &#x15D;i diris &#x15D;ia mastrino. Nun li estas ebriega.</p><p>
      � Permesu, via Mo&#x15D;to, ke unufoje kaj escepte mi lin defendu. Pri tio, kio al li okazas li estas neniel kulpa; kvankam li ricevis nur tion, kion li juste meritis. Hiera&#x16D; vespere mi vidis vin tiel laca, tiel malsaneta, ke por ebligi vian ripozon, mi donis al li la trinka&#x135;on al vi rezervitan de li.</p><p>
      La junulino rakontis al la grafino, montrante al &#x15D;i la malplenan boteleton, la novan elpenson per kiu li esperis triumfi la obstinecon de sia edzino.</p><p>
      � Ha! murmuris Matildo, mi estis certa ke, funde de via koro vi estas bona. Vi min savis de vera dan&#x11D;ero. Kiam sonoros la horo, mi ne estos forgesema. Atendante, mi volas vin kisi.</p><p>
      Kaj la nobela sinjorino dankema altiris al sia brusto la humilan knabinon tute kortu&#x15D;itan.</p><p>
      La &#x109;ambristo de la komandanto estis venigita. Helpite de alia servisto, li realportis en lian &#x109;ambron sian mastron &#x109;iam dormantan. Kiam la pordo estis fermita, la grafino ekkriis en ekmovo de nedirebla &#x11D;ojeco:</p><p>
      � Ha! &#x109;i tiun nokton, mi do povos dormi!</p><p>
      La morga&#x16D;an matenon kiam Viktoro ekveki&#x11D;is post dekduhora rigida dormego, li frotis siajn okulojn, sidi&#x11D;is kaj murmuris:</p><p>
      � Kio do okazis? Li vane laborigis sian cerbon, penante revenigi sian memoron forestantan, tiu cerbo ankora&#x16D; duondormanta malbone obeis lian voladon. Li memoris tre malprecize sian anta&#x16D;tagan interparoladon kun la grafino. Li trinkis nekonitan likvoron; dormigilo estis anestezionta lian edzinon; poste &#x109;io konfuzi&#x11D;is. Anstata&#x16D; veki&#x11D;i en la &#x109;ambro de Matildo, li trovi&#x11D;is en la sia, ne sciante kiamaniere.</p><p>
      Sed tuje la lumo eliris el la nebuloj, kiuj ankora&#x16D; noktigis lian spiriton:</p><p>
      � Tondro de Dio! li ekkriis; mi estis mokita. Estas mi, kiu trinkis la kloroformon. Jen estas do kial tiu mangustano havis tiel strangan guston.</p><p>
      Sed tiam Josefino lin trompis. Anstata&#x16D; lin helpi, kiel li tion kredis, &#x15D;i fari&#x11D;is la kunkulpantino de la grafino por pli bone lin perfidi. Nun li klarigis kial lia triobla provo estis kronita de triobla malsukceso.</p><p>
      � Ho! virinoj, virinoj! li ekkriis. Se ekzistas en la tuta mondo unu ino, kiu vere min amis, &#x109;i tiu ino estas certe Josefino: kaj &#x15D;i min perfidas. Nun, al kiu do mi povas fidi? Sin vestinte rapide, Viktoro alpa&#x15D;is febre en sia &#x109;ambro, murmurante;</p><p>
      � Amaso da friponinoj! Mi vin pentigos, ke vi amuzi&#x11D;is per miaj malfeli&#x109;a&#x135;oj. En la kastelo mi ne havas mian kampon libera. La gemarkizoj ordonas estre: la tuta servistaro nur obeas tiujn maljunajn geperukulojn. Sed kiam mi estos en Parizo, mi scios fari&#x11D;i estro &#x109;e mi. Tiam oni vidos.</p><p>
      La trimonata libertempo ricevita de la komandanto pro lia edzi&#x11D;o finis post kelkaj tagoj. Li do estis devigata returni al sia soldatejo.</p><p>
      Kiam li parolis al la grafino pri la proksimeco de sia eliro,</p><p>
      � Mi konjektas, &#x15D;i respondis, ke vi ne pretendas min dekonduki kun vi.</p><p>
      � Vi tute eraras, mia kara amikino. Edzino devas sekvi sian edzon en iun ajn lokon, kien pla&#x109;as al li &#x15D;in konduki. Jen la teksto mem de la le&#x11D;o; kaj &#x11D;i estas neprotestebla.</p><p>
      � Sinjoro, respondis Matildo treege malkvieta, iru, kien vi bonvolos, neniel mi detenos vin. Pri mi, mi restos tie &#x109;i.</p><p>
      � Tion ni vidos, respondis glacitone la komandanto. Sed li eliris, ne aldoninte unu vorton plie.</p><p>
      Post la tagman&#x11D;o, la markizo kaj Viktoro trinkis la kafon en la fumejo, kiam Ra&#x16D;lo diris al sia bofilo:</p><p>
      � &#x108;u vi ricevis malbonan nova&#x135;on? Vi ne malfermas la bu&#x15D;on, kaj via mieno &#x15D;ajnas &#x109;agrena.</p><p>
      � Ho! ne; se mi malpli amegus mian edzinon, mi estus tute feli&#x109;a.</p><p>
      � Klarigu vian penson pli malkonfuze.</p><p>
      � Vi scias, ke la devoj de mia profesio min realvokas Parizon. Sed Matildo preferus ne min kunveni. La motivoj prezentitaj de &#x15D;i estas tiel &#x15D;atindaj, ke mi kredus min kulpa insistante.</p><p>
      � &#x108;u mi povas ilin koni?</p><p>
      � Ili &#x15D;in honoras tiel grande, ke trovi&#x11D;as en tiu konigo neniu maldiskreteco. &#x108;ar &#x15D;i scias, ke vi same kiel la markizino amba&#x16D; malsaneti&#x11D;as, &#x15D;i ne volas vin forlasi.</p><p>
      � Ha! kara ulino, ekkriis Ra&#x16D;lo, kontentega funde de sia koro pro tiu pruvo de sindonemo, mi bone rekonas &#x15D;ian grandkorecon.</p><p>
      � Mi unua &#x15D;in aprobis: e&#x109; mi anta&#x16D;batalis la kontra&#x16D; parolojn, kiujn &#x15D;ia amo al mi eble naskigus. Sed, da&#x16D;rigis la komandanto kun sopiro, la anta&#x16D;vido de mia disi&#x11D;o el &#x15D;i post tri monatoj de geedzi&#x11D;o, ka&#x16D;zas en mia koro veran senton de dis&#x15D;iro.</p><p>
      � Mia kara infano, ekkriis la markizo, ekkaptinte la manojn de sia bofilo, tia ofero estas grandanima; sed mi ne &#x11D;in akceptas. Tiuvespere mi parolos al Matildo pri tio.</p><p>
      � Ne, ne, silentu, mi vin petegas. Rakonti al la grafino nian interparoladon estus vera perfido. Mi sentus min &#x109;agrenega, se mia edzino kredus min tiel maldelikata, ke mi plendas al vi. &#x108;ar tia sento, kredu min, ku&#x15D;as tre malproksime de mia penso.</p><p>
      � Mi ne dubas pri tio. Sed fine mi ne volas esti la ka&#x16D;zo e&#x109; nevola de disi&#x11D;o inter geedzoj. Tion neniam mi toleros.</p><p>
      La markizo elparolis tiujn vortojn per tiel energia tono, ke Viktoro diris al si mem:</p><p>
      � Se &#x15D;i ne volas min obei, &#x15D;i ne kura&#x11D;os malobei sian patron.</p><p>
      De kelka tempo la farto de Ra&#x16D;lo malpliforti&#x11D;is: lin doloris oftaj krizoj de astmo. &#x108;ar la kuracistoj diris ke la malpura Pariza aero ne ta&#x16D;gas por tia malsano, li decidis, ke li restos en Prelongo dum la tuta jaro. Sed por ke la markizino ne suferu pro la malvarmo, kiel dum la anta&#x16D;aj vintroj, li starigis en la keloj de la kastelo hejtaparaton, kiu vastigis tra la tuta domego temperaturon de varma florejo.</p><p>
      &#x134;us tiun novan perfekta&#x135;on utiligis sinjoro de Prelongo por komenci la atakon.</p><p>
      � Mi estas certa, mia kara infanino, li diris al Matildo, ke vi pli suferos pro la malvarmo en via Pariza hotelo, ol ni en la Prelonga kastelo.</p><p>
      � Ho! la Parizaj apartamentoj min indiferentigas.</p><p>
      � Kiel? ekkriis la markizo per mirtono perfekte imitita, mi kredis, ke via edzo estas devigata reveni al sia re&#x11D;imento.</p><p>
      � Estas eble. Sed &#x109;ar mi ne apartenas al la militistaro, nenio min devigas kuniri kun li. Pro tio mi restas.</p><p>
      � Jen estas decido, kiun mi tute malpermesas.</p><p>
      � Sed, patro mia ...</p><p>
      La grafino subite silentis; &#x109;ar &#x15D;i ne povis diri:</p><p>
      � Okupu vin pri viaj aferoj, sed ne pri la miaj.</p><p>
      Tamen ne mankis la deziro.</p><p>
      � &#x108;u vi kredas, da&#x16D;rigis Ra&#x16D;lo, ke mi ne komprenis la noblecon de la sento, kiun vi obeas. Vi scias, ke ni amba&#x16D; estas malsanaj, via patrino kaj mi; pro tio vi ne volas nin forlasi.</p><p>
      � Kiu povis al vi kredigi ...?</p><p>
      � Estus blindulo tiu, kiu ne vidus. Pro kia motivo vi restus en la kamparo dum la tuta vintro, kaj vole senigus vin da la brila ekzistado, kiu vin atendas en Parizo, Vi estas juna, bela, ri&#x109;ega, portanta unu el plej gloraj nomoj de Francujo, edzino de viro jam fama, fine amegata de li. &#x108;ar tio estas nediskutebla: de tri monatoj mi lin observas tre atente. En mia vivado jam longa mi vidis multajn edzojn; sed mi konas neniun, kiu montri&#x11D;is al sia juna edzino pli &#x11D;entila, pli respektema kaj samtempe pli pasiema. Vi ne kura&#x11D;as konfesi la motivojn, kiuj vin instigas; &#x109;ar vi komprenas, ke ilin mi ne akceptus: sed vi bone vidas ke mi divenis.</p><p>
      A&#x16D;dante tiujn amikemajn parolojn, la malfeli&#x109;a Matildo suferis veran turmentegon. &#x108;u &#x15D;i povis diri al sia patro:</p><p>
      � Vi eraras: ne estas por vi, ke mi tiel agas. Tia respondo formetus el lia koro liajn piej karajn iluziojn. Konigante al li la veron, &#x15D;i venenigus la lastajn tagojn de tiu maljunulo, al kiu &#x15D;i oferis sian vivon.</p><p>
      Pro tio &#x15D;i nur respondis:</p><p>
      � Kiaj ajn estu la motivoj min agigantaj, mia nerevokebla decido estas resti &#x109;i tie.</p><p>
      Sed &#x15D;i estis terurita, a&#x16D;dinte sian patron, kiu diris: � Se la aferoj tiel okazas, Matildo, malgra&#x16D; la konsilo de l� kuracistoj, mi estos devigata forlasi Prelongon. Mi forgesis, ke mi ne trovi&#x11D;as &#x109;e mi, sed &#x109;e vi; vi tion rememorigas. Restante via gasto, mi &#x15D;ajnis aprobi per mia &#x109;eesto konduton, kiun mi tute malaprobas; kaj oni ne volas, ke oni tion kredu.</p><p>
      Unufojon plie la gralino estis venkita, sed tiufojon de &#x15D;ia patro mem, kiu pro tro granda amikeco fari&#x11D;is &#x15D;ia turmentisto. Pro tio &#x15D;i respondis per malsonora vo&#x109;o:</p><p>
      � Restu en Prelongo, patro mia; &#x109;ar via farto tion devigas. Mi vin obeos; kaj mi akompanos mian edzon.</p><p>
      Post du tagoj kale&#x15D;o veturigis al la stacidomo la komandanton &#x11D;ojegan, &#x109;ar li sukcesis. Flanke de li sidis la grafino terurita de tiu ideo, ke de nun &#x15D;i estas liverita sendefende al la atakoj de sia persekutanto.</p><p>
      Tiuj, kiuj rigardis la luksegan veturilon, &#x11D;in sekvis malproksimen per &#x135;aluzplenaj okuloj, murmurante malla&#x16D;te:</p><p>
      � Kiel estas feli&#x109;aj tiuj ri&#x109;uloj!</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKSESA
    </strong></p><p>
      En la epoko kiam Matildo edzini&#x11D;is, Ra&#x16D;lo donis al sia filino sian hotelon sur la Grenela strato, por ke &#x11D;i utilu al &#x15D;i kiel rifu&#x11D;ejo, kiam &#x15D;i venos Parizon. Tiu malnova konstrua&#x135;o datumis de la Regenco. Por obei la postulojn de la nuna lukso, necese estis, ke &#x11D;i estu reordigita kaj remeblita de supro mulsupren. La grafino deziris, ke &#x15D;ia patro observu mem tiujn laborojn: sed la markizo, detenita en Prelongo de la podagro, konsilis al &#x15D;i, ke &#x15D;i komisiu pri tio sian edzon. Kvankam tia neceso &#x15D;in forte tedis, tamen la juna virino cedis pro la premado de cirkonstancoj.</p><p>
      Do la komandanto &#x109;efis la entreprenistojn por la restarigoj kaj la plibeligoj, kiujn &#x15D;i plenumigis. &#x108;ar Viktoro trovi&#x11D;is estro en la situacio, li diris al si, ke li estus tro naiva ne utiligante &#x11D;in. Kaj dum li farigis la &#x15D;an&#x11D;ojn konsentitajn inter la grafino kaj sia ar&#x125;itekturisto, li komisiis la laboristojn pri mistera laboro, kies ili ne tre bone komprenis celon.</p><p>
      La ideo de tiu laboro al li venis, nur kiam li estis tute konvinkita, ke lia edzino cedos nek al pre&#x11D;oj, nek al minacoj, nek al ruzo. &#x108;ar li devis reveni en Parizon post kelkaj tagoj, la tempo restonta estis tre mallonga por la plenumo de la ago revita. Sed seminte plenmane la monon al li donitan de la grafino, li plezure eksciis, la anta&#x16D;tagon de sia eliro, ke &#x109;io estas finita.</p><p>
      Sed iu trovi&#x11D;is, kun kiu li deziris havi gravan interparoladon, anta&#x16D; kiam li eliros el Prelongo: tiu iu estis Josefino.</p><p>
      Li aliris al &#x15D;i kaj diris:</p><p>
      � Vi estas hipokrita kaj maldankema. Neniun virinon mi amis krom vi: kaj vi pagis mian fidelecon per perfido. La rolo, kiun mi ludis apud mia edzino, estis nur komedio: tion vi sciis tre bone. Mi celis nur unu celon: vin altigi altigante min. Kial do vi min ridindigi al la grafino? Kial vi trinkigis al mi la kloroformon?</p><p>
      � Estas vi kontra&#x16D;e, kiu montri&#x11D;is malspritulo, &#x15D;i respondis maltime. Mi ver&#x15D;is la kloroformon en la du glasojn ....</p><p>
      � Kial en la du glasojn? Kial ne en la &#x15D;ian sole?</p><p>
      � &#x108;u mi konis la glason, kiun &#x15D;i prezentos al vi? Vi estis avertita: vi sentis ke la trinka&#x135;o havis strangan guston. Kial vi trinkis &#x11D;in? Kial vi ne suspektis la veron? Mi kredis vin pli lerta, &#x109;ar en la pasintaj okazoj vi anta&#x16D;vidis aferojn pli malfacile diveneblajn.</p><p>
      Tiu klarigo mirigis Viktoron pro sia simpleco. Li &#x15D;anceli&#x11D;is momente, kaj respondis:</p><p>
      � Tre bone. Eble vi estas prava. Sed alian fojon ne estu suspektita: &#x109;ar mi &#x135;uras, ke mi vin pentigos.</p><p>
      La komandanto elparolis tiujn vortojn, sulkante la brovojn kaj pafante al sia iama amantino rigardon tiel senkompatan, ke Josefino timis.</p><p>
      Kiam &#x15D;i trovi&#x11D;is sola kun Matildo:</p><p>
      � Mi kredas, via Mo&#x15D;to, &#x15D;i diris, ke mi estos devigata vin forlasi.</p><p>
      � Kial? &#x108;u vi havas ion ripro&#x109;eblan al mi? Mi kredis vin sindonema. Vi, same kiel aliaj, min delasas en momento, kiam mi tiel bezonas senti apud mi apogon kaj iom da amikeco.</p><p>
      Lar&#x11D;aj larmoj ruli&#x11D;is en siaj okuloj. Fra&#x16D;lino Brantino sin sentis tre kortu&#x15D;ita pri tiu doloro.</p><p>
      Sed kiam &#x15D;i estis rakontinta al sia mastrino sian interparoladon kun Viktoro:</p><p>
      � Vi estas prava, knabino, certigis la grafino. &#x108;ar, pro karaktero tiel kolera kiel tiu de mia edzo, nun via vivo ne estas senriska.</p><p>
      � Se mi timus nur tion, via Mo&#x15D;to, mi restus apud vi, respondis kura&#x11D;e Josefino: sed mi obeas motivojn malpli egoismajn. Hodia&#x16D;, &#x109;ar sinjoro Lin&#x15D;ardo ne fidas plu al mi, mi neniel povas vin servi profite. Mi kredas kontra&#x16D;e, ke mi vin utilos multe pli ageme, konservante la liberecon de miaj agoj.</p><p>
      La grafino kaj &#x15D;ia servamikino decidis amba&#x16D;, ke &#x109;i tiu lasta venos Parizon, kaj elektos lo&#x11D;ejon en la apuda&#x135;oj de la Grenela strato. &#x108;ar la mono estas la nervo de &#x109;iuj militoj, la junulino eliris el la kastelo nur post kiam &#x15D;i estis &#x15D;ar&#x11D;ita de Matildo de paperujo plene provizita.</p><p>
      Kiam la komandanto petis de sia edzino:</p><p>
      � &#x108;u vi kunkondukos Josefinon?</p><p>
      � Josefino ne partoprenas plu mian servistaron, &#x15D;i diris sektone.</p><p>
      � Nu, kial?</p><p>
      � Al mi malpla&#x109;is havi konstante anta&#x16D; la okuloj la amantinon de mia edzo.</p><p>
      Viktoro estis &#x11D;ojega pro tiu respondo.</p><p>
      � &#x108;u hazarde la grafino fari&#x11D;us &#x135;aluza, li diris. Se tio estas vera, mi ne longatempe atendos.</p><p>
      La unuaj tagoj, kiuj fluis post ilia lo&#x11D;igo, estis rilate kvietaj.</p><p>
      La komandanto &#x15D;ajnis forgesi, ke li estas edzo. Li montri&#x11D;is aminda, e&#x109; malsevera: &#x109;ar li neniel aludis la pasintajn fari&#x11D;ojn, la grafino sin demandis, &#x109;u &#x15D;i ne estis la ludilo de doloriga son&#x11D;o, kaj renaski&#x11D;is al la espero.</p><p>
      � Fine, &#x15D;i pensis, mia edzo le&#x11D;a akceptas do rezignacie la certigon, ke neniam li fari&#x11D;os mia edzo natura.</p><p>
      Ian tagon, Viktoro al &#x15D;i diris:</p><p>
      � Vi ne estas scivola, Matildo. De kiam ni lo&#x11D;as en Parizo, vi ne deziris ekzameni la &#x15D;an&#x11D;ojn de mi faritajn en la hotelo.</p><p>
      � Senkulpigu min, sinjoro; &#x109;ar kontra&#x16D;e mi &#x11D;in vizitis de supro malsupren.</p><p>
      � Tio estas neebla: &#x109;ar mi havas la &#x15D;losilon de mia apartamento; kaj vi ne &#x11D;in petis de mi.</p><p>
      � Tio estus maldiskreta.</p><p>
      � Nu, &#x109;u vi deziras &#x11D;in viziti?</p><p>
      � Se vi volas.</p><p>
      Alveninte en la dormo&#x109;ambron de la komandanto, la grafino ekkriis:</p><p>
      � Mi konfesas, ke mi ne rekonas tiun parton de l� hotelo. En la pasinta tempo tie trovi&#x11D;is teraso.</p><p>
      � Estas vere; sed mi &#x11D;in forigis. Sur &#x11D;ia loko mi konstruigis &#x109;ambron apartigitan por mia propra uzo.</p><p>
      � &#x108;u mi povas &#x11D;in vidi?</p><p>
      � Certe. Eniru, mi petas. Ja la &#x109;ambro, en kiu lo&#x11D;as nun la komandanto, iam komuniki&#x11D;is kun teraso, sur kiun oni aliris per fenestro pordo. Sed Viktoro &#x11D;in aliformigis en vastan &#x109;ambron sen ia malferma&#x135;o, en kiun oni povis eniri nur tra lia apartamento per pordo &#x15D;losita de sekrethava seruro, kies la filo Lin&#x15D;ardo sola posedis &#x15D;losilon. Tiu stranga lo&#x11D;ejo, en kiun la suno neniam penetris, estis luksege meblita. De la plafono &#x11D;is la pargeto oni kovris la murojn per teksa&#x135;oj remburitaj, kiuj formis dank� al sia dikeco veran matracon. Nevideblaj truoj lerte disboritaj ebligis la renovigon de l� aero. Dank� al gaskameno tage kaj nokte hejti&#x11D;anta, estis ebla la konservado de alta temperaturo; kaj pro tio neniu bezonis eniri en la &#x109;ambron por observi la fajron.</p><p>
      Kiam la komandanto kaj lia edzino en &#x11D;in penetris, du lustroj same gasflamaj al &#x11D;i lumigis per kruda lumo.</p><p>
      � Kia stranga konstrua&#x135;o, ekkriis la grafino. Por kio &#x11D;i povas vin utili? Viktoro fermis la pordon malanta&#x16D; si.</p><p>
      � &#x11C;is nun, sinjorino, li respondis malvarmtone, tiu &#x109;ambro neniel min utilis. Sed mi &#x11D;in konstruigis por rompi la volegon de la fiera virino, kiu sin rifuzas al mia amo.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de terura vo&#x109;o, Matildo pali&#x11D;is.</p><p>
      � Sidi&#x11D;u, sinjorino, da&#x16D;rigis la komandanto, kaj min a&#x16D;skultu atentege. Vi estas en mia povo. Neniu scios, ke vi trovi&#x11D;as &#x109;i tie; neniu venos por vin liberigi. Tiu &#x109;ambro havas nek pordon nek fenestron. &#x11C;i trovi&#x11D;as en la parto la plej malproksima de l� hotelo, en la parto, kiu rigardas la &#x11D;ardenojn: plie &#x11D;i estas lerte matracumita. &#x108;i tie vi lo&#x11D;os ne vidante la sunon, parolante kun neniu. &#x108;iusemajne oni donos al vi skribilaron kaj paperfolion; vi povos korespondi kun via familio. Sed zorgu pri viaj frazoj, &#x109;ar &#x109;iuj leteroj, kiujn vi skribos a&#x16D; kiujn vi ricevos, estos legitaj de mi.</p><p>
      La grafino restis senmova, kvaza&#x16D; frapita de bastonego: &#x15D;iaj zumantaj oreloj a&#x16D;dis nur tre neperfekte la parolojn de &#x15D;ia edzo.</p><p>
      Post silento Viktoro da&#x16D;rigis.</p><p>
      � Mi estas laca, vidante, ke vi min konsideras kiel fremdulon, kiel senvalora&#x135;on. &#x11C;is nun mi estis nur via lakeo kaj via ludilo: de nun mi refari&#x11D;as via edzo kaj via estro. La malsukcesintaj provoj, kiuj min ridindigis, ne renovi&#x11D;os. La komandanto Lin&#x15D;ardo ne estas viro, kiun oni mokas: vi tion ekscios per viaj malfeli&#x109;a&#x135;oj. Kiam tiu mallibera ekzistado tro pezos sur vin, vi facile povos retrovi vian liberecon. Sed vi ricevos &#x11D;in nur per la delaso de via persono kaj de ri&#x109;a&#x135;oj al vi donitaj de mia patro. Vi havas la tutan vivadon por pripensadi: mi estas paciencema: mi atendos.</p><p>
      Sin &#x15D;ovinte sur la dika tapi&#x15D;o, kiu malsonorigis la bruon de liaj pa&#x15D;oj, la filo Lin&#x15D;ardo malfermis la pordon, eliris kaj &#x11D;in senbrue &#x15D;losis. La grafino ne rimarkis lian eliron.</p><p>
      De longa tempo Matildo restis senmova, kun frunto mallevita, kun manoj sur la genuoj; sidante sur la rando de apogse&#x11D;o, ne komprenante. Kiam fine &#x15D;i levis sian kapon, kun granda miro &#x15D;i rimarkis, ke &#x15D;i estas sola. &#x15C;i provis klarigi sian situacion, sed ne sukcesis kunligi kune du ideojn. Subite &#x15D;i stari&#x11D;is per unu salto. &#x15C;i volis krii, peti helpadon: sed en la silenta kaj peza atmosfero de tiu vatumita &#x109;ambro ne e&#x109; sonis la e&#x125;o de &#x15D;ia vo&#x109;o. &#x11C;i eksaltegis al la muroj, ilin frapis per la pugno, la piedo, la genuo: la elasta teksa&#x135;o repu&#x15D;is &#x15D;iajn batojn kaj redonis neniun sonon: e&#x109; la juna virino ne havis kiel konsolon la senton, ke &#x15D;i kontuzas siajn pugnojn. Kaj dum tiu tempo la kandelabroj da&#x16D;rigis la bruladon de siaj altaj kaj senmovaj flamoj, &#x135;etante lumon &#x109;iam egalan, neniam &#x15D;anceligantan, sur la pezan silenton de tiu matracumita tombo.</p><p>
      � Estas neeble! mi son&#x11D;as! mi havas febron! ekkriis la malfeli&#x109;ulino. Tamen mi ne povas resti enfermita tie &#x109;i, tiel longe kiam pla&#x109;os al tiu monstro min deteni en tiu loko.</p><p>
      La grafino ne povis resti senmova. &#x15C;i pa&#x15D;is, mar&#x15D;is, rondiris &#x109;irka&#x16D; la &#x109;ambro, kiel sova&#x11D;a besto falinta en kaptilon, kiam malforta krako altiris &#x15D;ian atenton.</p><p>
      &#x15C;ajnis ke kartu&#x15D;o eli&#x11D;as el la muro kaj anta&#x16D;eniras al &#x15D;i. La juna virino saltegis, kredante trovi malanta&#x16D;e malferma&#x135;on ian kaj poste la liberecon. Sed tiu kartu&#x15D;o nur maskis metalan &#x15D;rankon, enmetitan akurate en la muron kaj ruli&#x11D;antan sur ka&#x15D;itaj radoj. Ekstere pu&#x15D;ita de nevideblaj manoj, tiu &#x109;areto malrapide anta&#x16D;eniris &#x11D;is la mezo de la &#x109;ambro. Kiam &#x15D;i estis alveninta al la limo de sia irado, flanka pordo a&#x16D;tomate malfermi&#x11D;is. La grafino &#x135;etis internen de la meblo febran rigardon: en &#x11D;i &#x15D;i trovis la tola&#x135;ojn, la robojn, la nokttualetojn alportitajn de &#x15D;i en Parizon: ilin al &#x15D;i sendis &#x15D;ia edzo. Sur la pordo estis fiksita ardezo, al kiu krajono ali&#x11D;is per &#x109;eneto. Kelkaj linioj trovi&#x11D;is skribitaj sur &#x11D;i. Matildo rekonis la skribmanieron de la komandanto, kaj legis:</p><p><emphasis>Mi sendas &#x109;iujn objektojn, kiujn vi bezonas.</emphasis></p><p><emphasis>� Per tiu vagoneto fari&#x11D;os la tuta mastrumado.</emphasis></p><p><emphasis>� &#x11C;i alportos la aferojn al vi necesajn, kaj forportos tiujn da kiuj vi volos vin senigi.</emphasis></p><p><emphasis>� Se vi deziras ion, skribu vian peton sur tiu ardezo.</emphasis></p><p><emphasis>� Kiam la soleco kaj la pripensado vin igos sa&#x11D;a, skribu tiun solan vorton: Mi konsentas.</emphasis></p><p>
      La grafino ne havis tempon ekzameni detale tiun novan mirinda&#x135;on, jam la pordo de la veturileto fermi&#x11D;is tiel mekanike kiel &#x11D;i malfermi&#x11D;is anta&#x16D;e; kaj la fera &#x15D;ranko, malanta&#x16D;en altirita, reeniris en la muron, remetante en &#x11D;ian lokon la remburitan kartu&#x15D;on.</p><p>
      Vidante tiun senkompatan decidon, la juna virino sentis ke &#x15D;i duonsvenas. Nun &#x15D;i estas malliberigita, eligita el la resta&#x135;o de vivantoj. Se &#x15D;i volas vivi, pa&#x15D;i sur la strato, vidi la &#x109;ielon, a&#x16D;di la bruaron de la urbo, kiel la plej mizera inter la plej malri&#x109;ulinoj, &#x15D;i devos sin liveri al tiu monstro, al kiu la le&#x11D;o donas absolutajn rajtojn, &#x109;ar li estas &#x15D;ia edzo. Pro tiu penso, &#x15D;ia fiereco kaj &#x15D;ia hontemo ribeli&#x11D;is. &#x15C;i stari&#x11D;is malhumila, malestimanta, ekkriante:</p><p>
      � Mi pereos, estas kredeble; sed mi ne cedos. Kaj &#x15D;i sidigis sova&#x11D;a, direktante &#x109;irka&#x16D; si siajn okulojn kutime verdajn, sed kiujn la kolero, la malamo, la &#x109;agrenego faris nigraj kiel karbo. Sed &#x109;io estis senmova en la tomba silento de tiu matracumita &#x109;ambro, &#x109;io, e&#x109; la flamoj de kandelabroj, kiuj brulis rigidaj en siaj vitraj tuboj. Tiam la malfeli&#x109;a malliberigitino volis scii de kiom da horoj &#x15D;i trovi&#x11D;as tie &#x109;i. &#x15C;i ser&#x109;is okule horlo&#x11D;on a&#x16D; iun ajn aparaton, per kiu &#x15D;i povus sin sciigi pri la fluo de la tempo. Sed la apartamento enhavis neniun tiuspecan ilon. &#x15C;i rigardis en la objektoj al &#x15D;i senditaj de sia edzo, ser&#x109;ante &#x109;u en ili &#x15D;i trovos sian po&#x15D;horlo&#x11D;on: &#x11D;i vole estis formetita. Tamen en sia malfeli&#x109;eco, la grafino sentis impreson de &#x11D;ojo. En la po&#x15D;o de &#x15D;ia plej &#x15D;atita &#x109;ambro robo trovi&#x11D;is la venenigita kriso, kiun neniam &#x15D;i delasis. Kredeble &#x15D;ia edzo &#x11D;in ser&#x109;is dum tempo tre longa, ne divenante, ke li preska&#x16D; &#x11D;in tu&#x15D;is per sia mano.</p><p>
      � Per tiu ilo, &#x15D;i diris la&#x16D;te, mi estas estrino de mia vivo kaj de la vivo de aliuloj.</p><p>
      Kaj la tempo pasis; sed nenio &#x11D;in mezuris: nenio ebligis, ke &#x11D;in &#x15D;i kalkulu, nek bruo venanta el la ekstera&#x135;o, nek pligrandigo nek malpligrandigo en la egaleco de tiu nenatura lumo &#x109;iam senmova, nek la unutona tiktako de pendolo, nek la metala bruo de sonorilo vibranta la&#x16D; egalaj intertempoj. La malfeli&#x109;ulino ne havis e&#x109; tiun rimedon lasitan al la malsanuloj, turmentitaj de la maldormo; kalkuli la horojn.</p><p>
      La seka bruo, jam a&#x16D;dita de Matildo, rekomencis. La &#x109;areto anta&#x16D;eniris en la &#x109;ambron, alportante &#x109;iujn elementojn de bongusta vesperman&#x11D;o. Apena&#x16D; la grafino tu&#x15D;is &#x11D;in. Sed &#x109;ar &#x15D;iaj okuloj ekvidis la ardezon, &#x15D;i prenis la krajonon, kaj skribis per febra mano:</p><p>
      � Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.</p><p>
      Poste &#x15D;i remetis en la vagoneton la resta&#x135;ojn de la man&#x11D;o: kaj &#x109;io reeniris en la muron.</p><p>
      Rompite de tiuj multaj emocioj, Matildo volis ku&#x15D;i&#x11D;i. Anta&#x16D; kiam &#x15D;i enlitigos, &#x15D;i volis, se ne estingi la lumojn, almena&#x16D; malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimi&#x11D;ante al la unua kandelabro, &#x15D;i penis turni &#x11D;iajn kranojn. Sed &#x15D;iaj penadoj renkontis neklarigeblan kontra&#x16D;starecon. &#x15C;i aliris al la dua, kaj ne sukcesis plie. Fine post multaj provadoj &#x109;iam senutilaj, la juna virino estis devigata akcepti la evidentecon: la kranoj de flamingoj estis lutitaj.</p><p>
      Ne sen motivo Viktoro volis, ke la grafino ne povu mallumigi al sia luksa malliberejo. La junulo esperis, ke tiu sen&#x109;esa klareco, frapante seninterrompe la lacajn okulojn de Matildo, produktos sur &#x15D;ian nervan sistemon premadon tian, ke la fera volo de la juna virino estos rapide rompita. Aliparte li estis scivola, kaj volis observi &#x109;u tage &#x109;u nokte &#x109;iun el &#x15D;iaj agoj. Tiu spionado estus neebla se la mistera &#x109;ambro estas plenigita de senlumeco. Inter la malferma&#x135;oj boritaj tra la muro, unu trovi&#x11D;is, la&#x16D; alteco de homo, admirinde ka&#x15D;ita sur &#x109;iu flanko de la mureto. &#x11C;i trovi&#x11D;is en la &#x109;ambro de la komandanto; kaj &#x11D;in fermis vitra&#x135;o. Tie la edzo de Matildo pasigis la du trionojn de sia vivo, okulman&#x11D;ante la malfeli&#x109;an malliberigitinon, kiu ne povis suspekti, ke &#x15D;i estas observata.</p><p>
      Tiu terura ekzistado jam da&#x16D;ris de dekkvin tagoj: sed la plendinda suferantino ne povis konjekti la veran nombron de fluintaj horoj. &#x15C;ajnis al &#x15D;i ke de multaj monatoj kaj e&#x109; de jaroj &#x15D;i estas enfermita en tiu tombo. En iaj momentoj, &#x15D;i demandis sin &#x109;u reale &#x15D;i ne estas malviva; en sia pasinta vivo ne estas son&#x11D;o, kiu fari&#x11D;as iom post iom pli malpreciza, kaj kiun &#x15D;i memoras pli kaj pli konfuze. Certe &#x15D;i ankora&#x16D; kredis, ke ie ekzistas floroj, verda&#x135;o, fre&#x15D;a bloveto, suno, kiu malaperante estas anstata&#x16D;ita de la nokto; sed &#x15D;i ne estis tre certa pri tio. Ho! la nokton precipe! Revidi la stelojn, kies malforta klareco ne lacigas okulojn, a&#x16D;skulti tiujn bruetojn malproksimajn kaj nedifinitajn, kiuj supreniras el la fundo de la kamparo, kaj kiujn akompanas la murmuro de Violano, kiam la vespera venteto ilin alportis &#x11D;is &#x15D;iaj oreloj! Al &#x109;iu ajn homo, krom al sia edzo, &#x15D;i senbeda&#x16D;re estus doninta sian tutan poseda&#x135;on por promenadi sola, banita de luna lumeco, sur la teraso de sia kastelo.</p><p>
      Por sin iluziigi pri la mankanta ombro, &#x15D;i kusi&#x11D;is sur kanapon, fermis la palpebrojn, kovris sian kapon per vualo, kaj penis vidi kaj a&#x16D;skulti memore la objektojn, kaj la bruojn al &#x15D;i anta&#x16D;e kutimajn. Sed post kelkaj minutoj la sango alfluis al &#x15D;ia kapo: &#x15D;i estis devigata malkovri sian frunton, malfermi siajn okulojn. Tiam &#x15D;i a&#x16D;dis nur la premegantan silenton de sia vatumita malliberejo; &#x15D;i vidis nur la senmovajn kaj rigidajn flamojn de kandelabroj eterne brulantaj.</p><p>
      Dum la unuaj tagoj, la sola rimedo, ebliganta la proksimuman kalkulon de horoj kaj la apartigon de la tago el la nokto, estis la regula alveno de la vagoneto alportanta la tag- a&#x16D; la vesperman&#x11D;on. Sed &#x109;ar kelkafoje la grafino dormetis dum la intertempo, &#x109;io rapide konfuzi&#x11D;is. Ne tion suspektante, &#x15D;i inter&#x15D;an&#x11D;is la momentojn de la tago, kredante ke vesperi&#x11D;as kiam aperas la suno, enlitigante dum la kvina matene.</p><p>
      La&#x16D; la promeso farita de sia edzo, la juna virino trovis, ian tagon, en la ruli&#x11D;anta &#x15D;ranko, plumon, inkujon kaj paperfolion. Sur la ardezo estis skribitaj tiuj vortoj: �Se al vi pla&#x109;as doni sciigojn al via familio, vi trovos &#x109;i tie &#x109;ion, kion vi bezonas por skribi.� Kiam Matildo volis forporti la skribilaron por sin loki anta&#x16D; sian tablon, &#x15D;i vidis, ke &#x109;iuj tiuj objektoj estas alligitaj per &#x15D;talaj &#x109;enetoj. &#x15C;i do estis devigita skribi rapide kelkajn malesperajn liniojn sur la breto mem de la &#x109;areto.</p><p>
      En la posta voja&#x11D;o &#x15D;i legis sur la ardezo:</p><p>
      � Tiel longe kiam viaj leteroj estos verkitaj la&#x16D; tiaj terminoj, ili ne estos senditaj.</p><p>
      � Nu, tre bone, &#x15D;i ekkriis. Mi konas mian patrinon: maltrankvila, &#x109;ar &#x15D;i ricevos de mi neniun nova&#x135;on, &#x15D;i ne &#x15D;anceli&#x11D;os kaj veturos Parizon, kvankam &#x15D;ia farto estas tre malbona. Nenese estos, ke &#x109;io klari&#x11D;u: kaj tiam mi estos liberigita.</p><p>
      En la frazo, kiun la grafino ekelparolis la&#x16D;te, por ke &#x15D;i a&#x16D;du almena&#x16D; la sonon de homa vo&#x109;o, kelkaj vortoj resonis penige, kiel funebra sonorado: 
      <emphasis>kvankam &#x15D;ia farto estas tre malbona</emphasis>
      .</p><p>
      � Kaj se tiu voja&#x11D;o meze de la vintro estas pereiga al &#x15D;i, pensis la juna virino. Malfeli&#x109;a patrino! &#x15C;i sentas al mi tian amegon, ke vidante kiel mi estas turmentegita, &#x15D;i estus frapita en la koro de bato, kiu eble &#x15D;in tuje mortigus. Ne, ne: jam mi ripro&#x109;as al mi la morton de Gastono; mi edzini&#x11D;is kun tiu krima Viktoro nur por savi la vivon de mia patro; se mi kontra&#x16D;batalis tiel longe kaj tiel malespere, ne estas por kavigi la tombon de la sola homino, kiu neniam dubis pri mi, kiam &#x109;iuj homoj min kulpigis.</p><p>
      Kaj pligrandigante la memoferon &#x11D;is la heroeco de la mensogo, tiu viva malvivulino skribis iajn mallongajn frazojn, en kiuj &#x15D;i diris, ke &#x15D;i tre bone fartas kaj estas tre feli&#x109;a.</p><p>
      Viktoro, kiu perdis neniun detalon de tiu senparola sceno, komprenis &#x11D;ian signifon. Tio, kion li anta&#x16D;vidis, efektivi&#x11D;is kiel &#x109;iam. &#x108;ar nur en la konscienduboj kaj en la sindonemo de noblaj animoj &#x109;erpas sian forton la malbonuloj.</p><p>
      Dum &#x109;iuj horoj ne prenitaj de sia de&#x135;oro, la komandanto restis anta&#x16D; sia spionfenestreto, rigardadante sian suferantinon. Simila al la araneo embuskita en angulo de sia reto, li pacience atendis la tagon, en kiu la maldormo kaj la lacego &#x135;etos en liajn brakojn Matildon premegitan kaj venkitan.</p><p>
      Tiu kontra&#x16D;staro ekscitegis &#x11D;is la frenezeco volupteman pasion &#x11D;is nun neniam satigitan. Kiam la juna virino sin senvestigis por enliti&#x11D;i, &#x109;ar &#x15D;i kredis ke la soleco, en kiu &#x15D;i agonias, estas absoluta, &#x15D;i neniel atentis pri tiu senvesti&#x11D;o. Plie la varmega temperaturo de tiu remburita &#x109;ambro, kiun la gaso de la kameno kaj de kandelabroj hejtis sen&#x109;ese, &#x15D;in devigis ku&#x15D;i&#x11D;i sur kanapon preska&#x16D; sen ia vesto. Tiam la edzo malamegita rigardadis per okuloj brilegaj pro dezirego tiun blankan korpon de virgulino, kiu al li apartenas, sed kiun &#x15D;i al li rifuzis. La diafanaj vitrogloboj de la lustroj lumigis al la juna grafino la&#x16D; opala rebrilo, kiu faris anka&#x16D; pli laktokolora la perlamotan blankecon de &#x15D;ia ha&#x16D;to. Kiam tiu viva statuo ondoliniigis sub la blindiga klareco de kandelabroj la skulptajn forma&#x135;ojn de sia diina korpo, la monstro kiu &#x15D;in spionadis, stertoris pro malpotenco, balbutis sensencajn parolojn kaj ver&#x15D;is larmojn de kolerego. Kelkajn fojojn, instigite de pasia ebrieco, li intencis malfermi la pordon kaj rapidegi al la virino, kiu lin mokegas tiel maltime: sed la vida&#x135;o de la Malajsa ponardeto, kiun Matildo &#x109;iam konservis apud si, trakurigis tra lia dorso tremeton de teruro, kaj &#x11D;is nun &#x109;iam lin detenis.</p><p>
      &#x108;ar la komandanton teruris tiu armilo. La&#x16D; stranga sento, mallogika sed tre homa, tiu sentima militisto, kiu rapidis kun rideto sur la lipoj al baterioj vomantaj la kuglaron, sin sentis paralizita de timego, anta&#x16D; tiu akra pinto en&#x15D;pruciganta la morton per eta grateto.</p><p>
      Ian matenon, lia servsoldato, mirante, &#x109;ar lia superulo ne malsupreniris la&#x16D; sia kutima horo, kura&#x11D;is penetri en lian &#x109;ambron por lin veki. Li trovis lin ku&#x15D;anta tere anta&#x16D; la pordo kaj tute svenanta: dum, tra la duonmalfermi&#x11D;o de lia &#x109;emizo sangigita, vidi&#x11D;is lia brusto plugita de kruelaj kaj sennombraj ungotran&#x109;oj.</p><p>
      Ian tagon, en la militista kafejo, lia regimentestro al li diris kun grasa rido:</p><p>
      � Nu, komandanto, &#x109;u vi malliberigas la grafinon? Neniam oni &#x15D;in vidas.</p><p>
      Kredante ke li estis perfidita, Viktoro pali&#x11D;is. Sed la bonhoma mieno de lia interparolanto lin rapide kura&#x11D;igis.</p><p>
      � En tiu momento, &#x15D;i estas iom malsaneta, li respondis.</p><p>
      � Tre bone, mi komprenas, diris la supera oficiro. Kaj, &#x109;ar la edzo de Matildo komencis klarigojn:</p><p>
      � Mi ripetas ke mi komprenis: en kiu dato okazos la bapto? La junulo estis balbutonta ian respondon, kiam unu el liaj kolegoj sin intermetis:</p><p>
      � &#x108;u vi volas vidi skadro&#x109;efon en la ha&#x16D;to de feli&#x109;ulo, li diris, sin turnante al la &#x109;eestantoj kaj montrante per la mano Viktoron koleri&#x11D;antan, rigardu Lin&#x15D;ardon. Tiu fripono trovis rimedon por sin amegigi de la plej &#x109;arma, de la plej ri&#x109;a, de la plej nobela inter la virinoj. Mi al vi certigas: li estas feli&#x109;egulo.</p><p>
      Dum la komandanto estis devigita akcepti la gratulojn de siaj kunuloj entuziasmigitaj:</p><p>
      � La malsprituloj! li balbutis; sed Danto mem ne elpensis turmentegon kompareblan kun la mia.</p><p>
      Malgra&#x16D; tio, tuj kiam li havis minuton disponeblan, li realiris al sia observa posteno, en kiu li restis dum tutaj noktoj, ebrii&#x11D;ante per la vida&#x135;o &#x109;iam sama, kiu ku&#x15D;is anta&#x16D; liaj okuloj.</p><p>
      Ian vesperon li estis frapita de mirego, ekvidante la gravajn &#x15D;an&#x11D;ojn, kiuj aperis en la beleco de la grafino. La okuloj kavi&#x11D;is, la frunto sulki&#x11D;is kaj iom post iom vestis flavan koloron de vakso; la adorindaj ronda&#x135;oj de la membroj estis anstata&#x16D;itaj de la akraj kaj angulaj formoj de la progresema malgrasi&#x11D;ado. La efikoj de tiu absoluta malliberigado rapide efektivi&#x11D;is, sed alimaniere ol la komandanto tion deziris.</p><p>
      Timante ke dormigilo liveros &#x15D;in sendefendan al la satiro, kiun &#x15D;i malamegas, Matildo ne man&#x11D;is plu. &#x108;ar la senigo de aero kaj de ekzercado formetis el &#x15D;i la man&#x11D;odeziron, &#x15D;i trovis ke &#x109;iuj nutra&#x135;oj havas guston maldol&#x109;an kaj malagrablan, kiu plifortigis &#x15D;iajn suspektojn. De tenite de tiu sama ideo, la juna virino anka&#x16D; ne dormis. Kiam kelkafoje, rompite de lacego, &#x15D;i dormetis, &#x15D;i tion faris nur tenante forte prematan en sia mano la venenplenan krison, riskante, ke &#x15D;i sin vundos mem, sin turnante flanken.</p><p>
      � Se tio okazas, &#x15D;i pensis ofte, rigardadante kun rava atento la armilon, kiu povas &#x15D;in liberigi el la vivo; se mi pikas min hazarde per la pinto de tiu ponardo, tre bone. La memmortigo estas krimo. Mia morto liverus sendefende &#x109;iujn miajn amatojn al la monstro, kiu min turmentegas: mi ne havas rajton disponi mian vivon. Sed se mi estus tiel feli&#x109;a, ke mi mortus akcidente, Dio, kiu min ju&#x11D;os kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni.</p><p>
      Tamen Josefino estis obeinta la ordonojn de sia mastrino. &#x15C;i luis en la Varena strato malgrandan apartamenton. &#x108;iumatene &#x15D;i provis interparoladon kun unu a&#x16D; kun alia inter la servistoj de l� hotelo, kun kiuj &#x15D;i konservis korajn rilatojn. La unuajn tagojn, kiam &#x15D;i petis nova&#x135;ojn pri la grafino, oni respondis, ke kredeble &#x15D;ia Mo&#x15D;to estas malsaneta, &#x109;ar &#x15D;i restas enfermata en sia &#x109;ambro ne montri&#x11D;ante &#x109;u dum la tago &#x109;u dum la vesperman&#x11D;o. &#x108;ar &#x15D;i konis &#x109;iujn &#x109;agrenojn suferitajn de Matildo, la junulino neniel miranta ne tro maltrankvili&#x11D;is pro tio. Sed post dekkvin tagoj, kiam &#x15D;i eksciis, ke la nova &#x109;ambristino estis forpermesita de Viktoro kaj ne anstata&#x16D;igita; kiam &#x15D;i a&#x16D;dis la kuiristinon rakontantan, ke matene kaj vespere oni portis en la &#x109;ambron de la komandanto plenan man&#x11D;on, kiu ne estis difinebla al li; fine kiam la veturigisto certigis, ke &#x15D;ia Mo&#x15D;to estas tute nevidebla por &#x109;iu, tiam la teruro &#x15D;in ekkaptis.</p><p>
      Strangaj famoj, veninte de malprecizaj lokoj, rondirante vasti&#x11D;is. Oni parolis pri malliberigado, pri monstraj kaj malnoblegaj plezuregoj; oni e&#x109; elparolis la vorton hommortigo. La kale&#x15D;lakeo tre amanta la teatrodramojn certigis e&#x109; ke la Prelonga hotelo da&#x16D;rigas la tradiciojn de la Nesla Turo. Sciante ke &#x15D;ia iama amanto estas kapabla plenumi &#x109;iujn eblajn malnobla&#x135;ojn por satigi sian pasion, fra&#x16D;lino Brantino ne &#x15D;anceligis. &#x15C;i skribis al la markizino, ke &#x15D;i prudente agus venante Parizon kiel eble plej balda&#x16D;, &#x109;ar okazis strangaj aferoj en la hotelo de la Grenela strato.</p><p>
      Ricevinte tiun enigman kaj ne subskribitan leteron, sinjorino de Prelongo sentis impreson de neesprimebla kortu&#x15D;eco. Pri Ra&#x16D;lo, li levetis la &#x15D;ultrojn.</p><p>
      � Kion vi intencas fari? li demandis.</p><p>
      � Eliri tuj.</p><p>
      � Vi ne pripensis al tio: vi estas tro malsana. Voja&#x11D;o en tiu malvarma sezono estus por vi pereiga.</p><p>
      � &#x108;u mi zorgas pri tio, dum mia filino estas malfeli&#x109;a kaj bezonas min!</p><p>
      � Sed, mia kara amikino, anta&#x16D; kelkaj tagoj vi ricevis de &#x15D;i leteron, en kiu &#x15D;i diris, ke &#x15D;i fartas tre bone kaj nenion deziras. Kion vi volas plie?</p><p>
      � Sed tiu mistera bileto?</p><p>
      � &#x11C;i estas malsprita &#x15D;erco tute simple. Vi devus ne atenti al &#x11D;i kaj &#x11D;in &#x135;eti en fajron.</p><p>
      � Ra&#x16D;lo, estu sufi&#x109;e bona por ordoni al la veturigisto, ke li jungu la &#x109;evalojn al la kale&#x15D;o.</p><p>
      Tiam, kvankam kolereti&#x11D;ante, la maljuna markizo, kiu &#x109;iam amegis sian edzinon, zorgis mem pri la preparadoj de &#x15D;ia eliro.</p><p>
      La komandanto trovi&#x11D;is en sia lerno&#x109;ambro, laborante la redakton de raporto, kiam iu frapis sur lian pordon.</p><p>
      � Eniru, li kriis, ne turnante la kapon: mi estas okupata. Kion oni deziras de mi?</p><p>
      � Komandanto, diris la servsoldato, estas &#x15D;ia markizina Mo&#x15D;to, kiu ekalvenas.</p><p>
      � Kia markizino?</p><p>
      � Sinjorino de Prelongo.</p><p>
      � Mia bopatrino! ekkriis Viktoro. Diru al sinjorino de Prelongo, ke mi &#x15D;in akceptos post unu minuto.</p><p>
      La servsoldato eliris.</p><p>
      � Tiu maljuna ino en Parizo, dum la vintro, murmuris la filo Lin&#x15D;ardo; kion tio signifas. Kiu, diable! min perfidis? Nu, estos bezone ludi lertege.</p><p>
      Sidante en la saloneto, ankora&#x16D; vestite de sia voja&#x11D;a kostumo, la markizino atendis.</p><p>
      � Kiel? estas vi, sinjorino, ekkriis la komandanto, rapidegante en la &#x109;ambron, kvaza&#x16D; li estus treege okupata. &#x108;u mi povas scii pro kia agrabla hazardo ...?</p><p>
      � Sinjoro, interrompis Suzano, kiu en sia apoga se&#x11D;o fikse rigardadis sian bofilon, kiel fartas mia filino?</p><p>
      � Tre bone.</p><p>
      � Kie &#x15D;i trovi&#x11D;as?</p><p>
      � Sed tie &#x109;i, en la hotelo. Kial tia stranga demando?</p><p>
      � &#x108;u mi povas &#x15D;in vidi? Viktoro &#x15D;anceli&#x11D;is momente, kaj respondis malvarme:</p><p>
      � Ne, sinjorino.</p><p>
      � Kiel? ne? respondis la markizino miranta; kaj kial?</p><p>
      � Tial ke &#x15D;i estas videbla por neniu.</p><p>
      � E&#x109; por mi?</p><p>
      � E&#x109; por vi.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo sin levis subite. Amba&#x16D; interparolantoj staris unu anta&#x16D; la alia, la okulojn en la okulojn, kiel du militantoj pretaj por la batalo. Estis la markizino, kiu komencis la atakon.</p><p>
      � &#x108;u vi povus, sinjoro, al mi konigi la motivojn de tiu stranga konduto?</p><p>
      � Mi estas preta vin kontentigi, sinjorino. Sidi&#x11D;u, mi petas, kaj a&#x16D;skultu.</p><p>
      La komandanto senmovi&#x11D;is dum kelka tempo en profundaj pripensadoj.</p><p>
      � Mi atendas, sinjoro, diris la markizino senpacienca.</p><p>
      � Dio mia, sinjorino, tio, kion mi estas rakontonta havas tre delikatan kaj tre intiman karakteron. Mi estus preferinta, ke tiu geedza detalo estu &#x109;iam enfosigita en la plej profundan sekretejon. Sed &#x109;ar vi devigas min al la malkovro de tiuj sekretoj, mi al vi konigos la tutan veron. De kiam ni estas geedzoj, tio estas de kvar monatoj, fra&#x16D;lino via filino &#x109;iam repu&#x15D;is miajn aminduma&#x135;ojn; kaj la plenumo de l� edzini&#x11D;o ne ankora&#x16D; okazis.</p><p>
      � Ha! ekkriis sinjorino de Prelongo per triumfa tono, mi bone sciis, ke Matildo ne povas esti la patrino de Valento. &#x108;ar, se tio estus vera, &#x15D;i havus neniun motivon por rifuzi al vi rajte kaj malsekrete tion, kion vi pretendas esti ricevinta de &#x15D;i sekrete kaj malrajte.</p><p>
      A&#x16D;dante tiun pravan ripro&#x109;on, la komandanto eksaltis. &#x108;ar li ne atendis tiun pripenson, li sentis sin &#x15D;ancelita. Sed dank� al tiu potenco de volo, kiu apartenas nur al fortaj viroj, li tuj reprenis sian memfidon, kaj respondis ne kortu&#x15D;ite:</p><p>
      � Vi eliras el la demando, sinjorino. Mi ne parolas pri la estinteco, sed pri la estanteco. Nur pri &#x11D;i mi deziras interparoli kun vi.</p><p>
      Post pa&#x16D;zo, li da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Mi &#x109;ion provis por fari&#x11D;i la edzo de mia edzino. En Prelongo vi vidis mem &#x109;iujn pruvojn de ameco, kiujn al &#x15D;i mi malsparis sub formo de &#x109;iuspecaj servoj, afabla&#x135;oj kaj &#x11D;entila&#x135;oj. Vidante ke per la submeti&#x11D;o mi ricevis neniun rezultaton, mi volis paroli per tono iom pli koman da. Tie anka&#x16D; mi estis repu&#x15D;ita. Fine, de kiam ni lo&#x11D;as en Parizo, &#x109;agrena &#x109;ar mi estas por Matildo nur la patito, kiun oni mokegas, mi uzis la lastan rimedon, kiun mi povis ankora&#x16D; disponi. Mi devigis la grafinon lo&#x11D;i en &#x109;ambro partoprenanta mian privatan &#x109;ambraron. &#x15C;i en &#x11D;i restos tiel longe, kiam &#x15D;i ne estos konsentinta. &#x15C;ia libereco dependas de &#x15D;ia obeo.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn lastajn vortojn, la markizino levi&#x11D;is, ekokupita de terura kolero.</p><p>
      � &#x108;u vere vi faris tion? &#x15D;i ekkriegis.</p><p>
      � Mi faris tion.</p><p>
      � Tio estas malinda, malkura&#x11D;a! La komandanto mallevis la kapon sub tiu torento de insultegoj, sed ne &#x15D;anceli&#x11D;is.</p><p>
      � Vi kredas, blekegis la maljuna sinjorino grandpa&#x15D;e mar&#x15D;ante en la salono, vi kredas ke la aferoj restos en tiu stato, ke mi ne scios ilin ordigi. Vi min konas malbone, se vi opinias, ke mi lasos Matildon turmentegitan, ne farante ion por sin defendi. Senprokraste mi rapidas al la ju&#x11D;istaro, petonte ke &#x11D;i bonvolu meti mian filinon sub la protekton de la le&#x11D;oj.</p><p>
      � Iru, sinjorino, respondis la filo Lin&#x15D;ardo mokridante, iru. Sed kiam vi estos rakontinta al la ju&#x11D;isto, ke tiu severa rimedo celis nur unu celon: devigi la grafinon al la plenumo de &#x15D;iaj edzinaj devoj, &#x109;u vi scias tion, kion li respondos? A&#x16D;dinte tiujn vortojn, edzinaj devoj, sinjorino de Prelongo ektremetis.</p><p>
      � Li respondos, da&#x16D;rigis Viktoro siavice koleri&#x11D;ante, ke via filino estas la vera kaj la sola kulpulino, ke la komandanto Lin&#x15D;ardo, &#x15D;ia rajta edzo, nur uzis rajton al li donitan de la le&#x11D;o, fine ke ne ekzistas en Francujo unu ju&#x11D;istaro povanta lin kondamni.</p><p>
      La markizino estis refalinta sur sian apogse&#x11D;on. Post sia anta&#x16D;a kolerego postvenis profunda subpremado. &#x15C;i penis kontra&#x16D;batali la lastajn argumentojn de sia bofilo, sed malgra&#x16D;vole &#x15D;i sentis, ke li estas prava, kaj trovis nenion por ilin refuti.</p><p>
      &#x108;ar sinjorino de Prelongo havis pri la sankta stato de l� edzini&#x11D;o opiniojn tre firmajn. Anstata&#x16D; Matildo, fremdulino estu ripro&#x109;ita pri tio, &#x15D;i estus aprobinta la parolojn de la komandanto. La&#x16D; &#x15D;i, la edzini&#x11D;o estas sakramento. Edukita la&#x16D; principoj de severa moraleco kaj de religio rigida, &#x15D;i ne konsentis, ke edzino povas sin elpreni el la devoj, kiujn altrudas tiu sakramento, kia ajn estu la graveco de motivoj pretenditaj de &#x15D;i, kia ajn e&#x109; estu la malindeco de la edzo elektita.</p><p>
      Pro tio per vo&#x109;a tono malpli kolera &#x15D;i diris al sia bofilo:</p><p>
      � Komandanto, permesu ke mi vidu mian filinon. Mi certigas, ke vi ne pentos pro la interparolado, kiun mi havos kun &#x15D;i.</p><p>
      Viktoro malfacile ka&#x15D;is triumfan rideton, kiu faldetis la angulon de lia lipo.</p><p>
      � Mi tuj eliras, &#x15D;in venigonta, li respondis simple.</p><p>
      Ku&#x15D;ante sur kanapo, kun okuloj duonfermitaj, duonvestita kiel kutime pro la Senegala temperaturo de tiu supervarmigita lo&#x11D;ejo, la grafino dormetis. Fluado de malvarma aero glitante sur &#x15D;ia epidermo &#x15D;i vekis tuje. &#x15C;i levi&#x11D;is, vidis la pordon malfermatan, sian edzon starantan anta&#x16D; &#x15D;i. Simila al leonino atakita &#x15D;i saltegis malanta&#x16D;en, direktante al sia edzo la pinton de sia ponardo, blekegante per ra&#x16D;ka vo&#x109;o:</p><p>
      � Se vi alpa&#x15D;os, mi vin mortigas, kaj poste min. Sed la komandanto ridetis, kaj restis sur la sojlo de la pordo:</p><p>
      � Ne timu, Matildo, kaj remetu en &#x11D;ian ingon tiun armilon. Mi ne venas al vi malamike, malpli anka&#x16D; amante, li aldonis mal&#x11D;oje. Sinjorino de Prelongo atendas en saloneto, kaj deziras interparoladi kun vi.</p><p>
      � Mia patrino! ekkriis la juna virino, subite ekkaptita de freneza &#x11D;ojo. Mia patrino tie &#x109;i! Mi estas savita. Estu benita, mia Sinjorego.</p><p>
      Viktoro &#x109;iam da&#x16D;rigis sian rideton.</p><p>
      � Vestu vin tre plene, li diris. Kompare kun tiu lo&#x11D;ejo la aliaj &#x109;ambroj de l� hotelo &#x15D;ajnos al vi malvarmegaj. Eble vi malvarmumus.</p><p>
      La grafino &#x135;etis sur siajn &#x15D;ultrojn mantelon ian.</p><p>
      � Mi vin sekvas, &#x15D;i diris.</p><p>
      Sed kiam &#x15D;i estis alveninta en la &#x109;ambron de sia edzo, &#x15D;iaj okuloj kutimintaj la flavan lumon de la gaso ne povis toleri la blankan klarecon de la plentago. &#x15C;i sentis blindigon, &#x15D;anceli&#x11D;is kaj estus falinta, se Viktoro ne estus malferminta siajn brakojn por &#x15D;in subteni.</p><p>
      Dum Maltido malrapide rekonscii&#x11D;is, la komandanto &#x15D;in rigardadis kortu&#x15D;e. Konstatante la ruinigojn en &#x15D;i produktitajn de la suferoj kaj de la malliberigo, li sentis sian koron dolore prematan. Neniam li vidis &#x15D;in tiel difektitan: tamen, la anta&#x16D;tagon mem, li longatempe &#x15D;in rigardadis tra la spionfenestreto. Certe li rimarkis kelkajn &#x15D;an&#x11D;ojn: sed li ne kredis, ke ili estus tiel gravaj. &#x108;ar la nenatura heleco de kandelabroj ar&#x11D;entumis la ha&#x16D;ton de la juna virino de opala rebrilo, kiu aliformigis &#x15D;ian karnkoloron; dum &#x109;i tie, sub tiu klara suno pleniganta la &#x109;ambron, la iluzio ne estis plu ebla. Anstata&#x16D; tiu ebriiga kaj malkvietiga virgulino, kiu tiel plene lin frenezigis, la komandanto nur retrovis malfeli&#x109;an knabinon palan, sensangan, vaksokoloran, pli bezonantan flegistinon ol amanton.</p><p>
      Dum la grafino iom post iom rekonscii&#x11D;is, duonmalfermante malrapide la palpebrojn por kutimigi siajn okulojn al la heleco de la suno, &#x15D;ia edzo ver&#x15D;is en glason iom da Malaga vino. Li &#x11D;in prezentis al &#x15D;i.</p><p>
      � Trinku, li diris. Tio vin tute resanigos.</p><p>
      � Ne, &#x15D;i respondis sektone.</p><p>
      � Kial? demandis Viktoro miranta.</p><p>
      � &#x108;u mi scias se tiu vino ne estas venenigita.</p><p>
      Anta&#x16D; tiu malamo, kiu ne senarmigis, sed kontra&#x16D;e malbonigis liajn plej bonajn intencojn, la filo Lin&#x15D;ardo havis malesperan geston. Lar&#x11D;a larmo ruli&#x11D;is silente sur lia brunigita vango. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, li &#x11D;in vi&#x15D;is rapide, timante ke Matildo &#x11D;in vidos. Neniam li faris pli neripareblan malprudenta&#x135;on: &#x109;ar tiu larmo, kiu estis sincera, eble estus farinta sur la koron de lia edzino impreson pli favoran, ol la tutaj makiavelaj artifika&#x135;oj de li elpensitaj de pli ol du jaroj.</p><p>
      � Nun, li diris post silento, apogu vin sur mian brakon por vin subteni; kaj ni iru retrovi vian patrinon.</p><p>
      La juna virino levi&#x11D;is. Por la unua fojo &#x15D;i akceptis la helpon de sia edzo, &#x109;ar &#x15D;ia malforteco ne ebligis, ke &#x15D;i agu alimaniere.</p><p>
      Alveninte anta&#x16D; la saloneto, Viktoro malfermis la pordon, enirigis la grafinon, kaj &#x11D;in ferminte diskrete eliris.</p><p>
      Restinte sola post la eliro de sia bofilo, la markizino atendis, direktante siajn rigardojn al la pordokurteno. &#x15C;i jam ekmalpacienci&#x11D;is, kiam aperis &#x15D;ia filino. Malgra&#x16D; la &#x109;agrenoj, kiuj &#x15D;in premegis de du jaroj, tamen Matildo havis konstitucion tiel fortikan, ke, escepte per kelkaj negravaj malsanetoj, &#x15D;ia farto kaj &#x15D;ia beleco ne estis tro difektitaj pro ili. Pro tio revidante ruinigita de l� anemio la junulinon, kiun, anta&#x16D; unu monato, &#x15D;i lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn.</p><p>
      � Sed vin pereigos tiu krimulo, &#x15D;i ekkriis. Li vin mortigos, mia plendinda Matildo.</p><p>
      � Mi tion scias tre bone, &#x15D;i respondis maldol&#x109;e. Mi e&#x109; esperas, ke tiu stato ne longatempe da&#x16D;ros.</p><p>
      � Ho! kia kruela infanino, da&#x16D;rigis Suzano, premante kontra&#x16D; sian koron la grafinon senkura&#x11D;an, mi malpermesas, ke vi parolu tiamaniere, precipe kiam la &#x109;eso de tiu stato dependas nur de vi ...</p><p>
      � Kion vi volas diri, patrino mia?</p><p>
      � Mi &#x135;us havis kun tiu malnoblulo tre gravan interparoladon. Li certigis, ke vi estas lia edzino nur &#x15D;ajne sed ne reale.</p><p>
      � Li diris la veron.</p><p>
      � Matildo, &#x109;u vi fidas al via patrino?</p><p>
      � Ho! patrino mia, &#x109;u vi dubas pri mi?</p><p>
      � Nu, mia kara infanino, jen estas tio, kion vi devas scii. Vi provis militadon neeblan, en kies fino vi trovos nur la malvenkon a&#x16D; la morton. Tiu Lin&#x15D;ardo estas monstro, mi tion konsentas; sed li estas samtempe via edzo. Vi povas nenion kontra&#x16D; li, &#x109;ar la le&#x11D;o lin helpas.</p><p>
      � Al kio vi volas alveni?</p><p>
      � Al tio. &#x108;u frue &#x109;u malfrue necese estas, ke vi cedu. Kial do vi ne akceptus tian neceson tuj?</p><p>
      � Ho? patrino mia, &#x109;u estas vi, kiu donas al mi tian konsilon?</p><p>
      � Jes, filino mia. Vi scias kiel mi kontra&#x16D;batalis tiun edzini&#x11D;on, kian malamikecon mi &#x109;iam sentis al tiu malnobelulo. Hodia&#x16D;, &#x109;ar mi vidas, ke tro rajtigitaj estis miaj anta&#x16D;sentoj, mi ne min pardonas konsentinte. Fine ni ne parolu pri la estinteco; ni zorgu nur pri la estanteco. Via turmentisto ne akceptos sian malvenkon. Post tiu provo li elpensos alian, poste alian, kaj tio &#x109;iam da&#x16D;ros. Pripensu ke li ne laci&#x11D;os; ke li havas anta&#x16D; si longan aron da jaroj; ke vi ne povos sen&#x109;ese kontra&#x16D;stari; ke &#x109;u hodia&#x16D; &#x109;u morga&#x16D; li vin posedos a&#x16D; ... vin mortigos. Sed mi ne volas, ke vi mortu, aldonis Suzano ploregante kaj kovrante sian filinon de pasiaj kisadoj.</p><p>
      � Sed, respondis Matildo, kortu&#x15D;ita de tia doloro, &#x109;u en la pasinta tempo mi ne a&#x16D;dis vin dirantan, ke via plej granda &#x109;agreno estus vidi, ke viaj genepoj havas tiun viron kiel patron.</p><p>
      � Certe mi diris tion, sed anta&#x16D; la edzini&#x11D;o, esperante ke tiu pripenso vin deturnos el &#x11D;i. Kaj tiu parolo mem pruvas, ke mi akceptis sendiskuteble la neevileblajn konsekvencojn de tiu unui&#x11D;o.</p><p>
      � Ha! patrino mia, &#x11D;emis la grafino pli kaj pli senkura&#x11D;a, se vi scius ....</p><p>
      � Mi ne bezonas scii por kompreni. Viajn tedegojn mi sentas, vian antipation mi partoprenas: sed malgra&#x16D; tio mi diras al vi: kiam e&#x109; edzo estus malnoblegulo, tamen kristana edzino, kies edzini&#x11D;o estis benita de Dio, neniam devas sin rifuzi al la edzina devo.</p><p>
      Matildo momente silentis. La bataladoj de &#x15D;i faritaj kontra&#x16D; &#x15D;ia edzo, kiam &#x15D;i trovi&#x11D;is en Prelongo, &#x15D;in lacigis; tiuj dekkvin tagoj de malliberigo &#x15D;in rompis; per siaj konsiloj kaj siaj larmoj &#x15D;ia patrino &#x15D;in elvenkis tute.</p><p>
      � Tiam, patrino mia, vi tion postulas? demandis la grafino.</p><p>
      � Jes, mia plendinda filino. Tie ku&#x15D;as la devo, tie la savo. Vi ne povas plie sanceli&#x11D;i.</p><p>
      � Tre bone. Mi vin obeos. La juna virino rakontis al sia patrino &#x11D;is &#x11D;iaj plej etaj detaloj &#x109;iujn fari&#x11D;ojn okazintajn de &#x15D;ia edzini&#x11D;o.</p><p>
      � Malnobla! monstra! malkura&#x11D;a! balbutis la markizino, interrompante sian filinon post &#x109;iu frazo. Kiam mi pensas, ke vi estas alligita al tiu sova&#x11D;a besto &#x11D;is la fino de via vivo; ke tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas ke la kondamnitejoj estas lo&#x11D;ataj de honestaj homoj. Pro tio, kvankam min tedus konigi al publiko &#x109;iujn tiujn hontojn, mi preska&#x16D; konsilus al vi proceson por edzodisigo.</p><p>
      Matildo pripensis momente. La propono estis alloga; tamen &#x15D;i &#x15D;anceli&#x11D;is. Se &#x15D;i ne volis perfidi sian &#x135;uron e&#x109; al &#x15D;ia patrino, &#x109;u &#x15D;i liveros &#x11D;in al la publiko per la bu&#x15D;o de le&#x11D;isto? Aliparte se &#x15D;i volas gajni sian proceson, &#x15D;i estos devigata &#x109;ion rakonti al sia advokato: sen tio, vidante &#x15D;ian kulpigantan silenton, la ju&#x11D;istoj pravigos &#x15D;ian edzon: kaj la situacio fari&#x11D;os poste pli netolerebla ol anta&#x16D;e. Tiam frazo iam elparolita de Viktoro revenis en &#x15D;ian memoron: 
      <emphasis>�Kiam e&#x109;,�</emphasis>
      �li diris, 
      <emphasis>�vi konsentus la perfidon de via &#x135;uro, vi estus devigata liveri pruvojn: kaj tiujn pruvojn Valentino forportis kun si en la marondojn.�</emphasis></p><p>
      � Ne, &#x15D;i sopiris. &#x108;ar mi estas kondamnata al la elekto inter du malnoblega&#x135;oj, mi preferas tiun, al kies plenumo min devigas la moralo kaj la religio. Almena&#x16D; mia konscienco nenion al mi ripro&#x109;os.</p><p>
      � Nu, infanino mia, diris la markizino, al kio vi pensas? Kion vi decidas?</p><p>
      � Ni restu tiel, kiel ni estas. La mondo ne bezonas koni niajn aferojn.</p><p>
      � Eble vi estas prava. Sed tiam en la konsilo al vi donita de mi anta&#x16D; kelkaj minutoj neniu vorto estas &#x15D;an&#x11D;ota: a&#x16D; vin apartigi el tiu viro, a&#x16D; fari&#x11D;i lia edzino; tie trovi&#x11D;as dilemo el kiu vi ne povas eliri.</p><p>
      La markizino, kiu ne ankora&#x16D; ripozis dum unu minuto, de la momento kiam &#x15D;i ricevis la leteron de Josefino. supreniris al sia apartamento, kisinte denove sian amatan filinon por &#x15D;in rekura&#x11D;igi.</p><p>
      Restinte sola la grafino ka&#x15D;is sian kapon en siajn manojn, kaj senmovi&#x11D;is en profunda revado. Subite &#x15D;i relevis la frunton kaj a&#x16D;digis maldol&#x109;an ridegon. En la katastrofo, kiu &#x15D;in pereigis, kiuj estis la veraj a&#x16D;toroj de &#x109;iuj &#x15D;iaj malbonajoj? &#x108;u la malamegita viro, al kiu &#x15D;i &#x135;uris obeon, estas la vera kaj precipe la sola kulpigato? Ne certe. Li nur tre lerte utiligis la cirkonstancojn: sed lia tuta forto, lia tuta artifiko estus vanaj, se li ne estus havinta kiel kunkulpantojn nevolajn kaj nekonsciajn &#x109;iujn, kiujn &#x15D;i amas, kaj de kiuj &#x15D;i estis amata: unue Valentinon, kiu per sia kulpa amo, per la &#x135;uro postulita de &#x15D;i, komencas la ruinigantan agon, poste Gastonon, kiu per sia malprudenta memmortigo al &#x15D;i redonas la liberecon; fine la malgrandan Valenton mem, kiu ludas sian roleton, detruante per siaj infanaj balbutoj &#x15D;iajn lastajn &#x15D;anceli&#x11D;ojn.</p><p>
      Farinte la oferon de sia feli&#x109;eco kaj de sia estonteco, kiam &#x15D;i kredis, ke fine &#x15D;i &#x11D;uos iom da ripozo, jen estas &#x15D;iaj gepatroj, kiuj siavice sin intermetas. Per sia blindeco la markizo &#x15D;in liveras al la entreprenoj de &#x15D;ia malamiko; fine &#x15D;ia patrino mem &#x15D;in pu&#x15D;as en la brakojn de &#x15D;ia persekutanto.</p><p>
      Kiam malfeli&#x109;ulo falas en la fluon de rapida rivero, li unue kuntiras siajn muskolojn, stre&#x109;as siajn krurojn, kaj iom alproksimi&#x11D;as al la bordo. Sed balda&#x16D; lia energio malpliforti&#x11D;as, liaj movadoj malplirapidi&#x11D;as, li povas nur sin restigi en la sama loko. Fine se neniu homo lin helpas, li rekonas la neutilecon de la batalo, &#x109;esas &#x109;iun penadon, kaj simila al inercia&#x135;o lasas sin fortiri de la fluo, kiu lin alkondukas en la profundega&#x135;on.</p><p>
      Tia estis Matildo. &#x15C;i kontra&#x16D;batalis &#x11D;is la konsumo de siaj fortoj. Nun, &#x109;ar &#x15D;i estas venkita, la Fatalo &#x15D;in ekkaptas en sia turni&#x11D;o, kaj &#x15D;in &#x135;etas kiel rompa&#x135;on en liton de &#x15D;ia edzo.</p><p>
      La grafino pripensis al tio. &#x15C;ia decido estis ne&#x15D;an&#x11D;eble prenita; &#x15D;i sonorigis lakeon.</p><p>
      � Avertu la komandanton, &#x15D;i diris al la servisto, ke mi volas paroli kun li tuje.</p><p>
      Post kvin minutoj Viktoro sin prezentis, korekta kaj respektema.</p><p>
      � &#x108;u vi deziras havi interparoladon kun mi? li petis.</p><p>
      � Mi vin malamas kaj malestimas pli ol anta&#x16D;e. Tamen tion, kion viaj malnobla&#x135;oj kaj viaj turmentegoj neniam estus farintaj, la larmoj de mia patrino efektivigis sen malfacileco. Se tiuvespere vi deziras transiri la sojlon de mia dormo&#x109;ambro, &#x11D;ia pordo malfermi&#x11D;os anta&#x16D; vi. Sed bone sciu, ke al mia patrino sola mi obeas.</p><p>
      Matildo pensis, ke la komandanto rapidos al &#x15D;iaj genuoj, kovros &#x15D;iajn manojn de pasiaj kisadoj, &#x15D;in lacigos de varmaj kaj sindonemaj amesprimoj. Pro tio &#x15D;i sin gardis, sin preparante akcepti tiujn sentmontrojn per malhumila malvarmeco. Sed kontra&#x16D;e: kaj &#x15D;ia miro grandi&#x11D;is, kiam &#x15D;i rimarkis la mienon malfieran kaj malkontentan de la viro, kiu &#x11D;is nun &#x15D;in persekutis de siaj sova&#x11D;aj petadoj. &#x15C;ajnis ke li hontas pri sia triumfo, ke la premego de lia suferantino pezas sur lin kiel konsciencripro&#x109;o. &#x108;ar Viktoro direktis al sia edzino atentegan rigardadon: kaj, ne rekoninte sur &#x15D;ia ruinigita viza&#x11D;o la brilegan belecon de pasintaj tempoj, lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato.</p><p>
      Do, post momento:</p><p>
      � Kial tiuvespere, mia kara Matildo, li respondis dol&#x109;e. Viaj fortoj estas konsumitaj: vi bezonas ripozon, nutra&#x135;on, dormadon. Nun, &#x109;ar mi havas vian promeson, tio sufi&#x109;as. Mi scios atendi pacience dum semajnoj, e&#x109; dum monatoj, se estas necese, &#x11D;is kiam via farto tute resani&#x11D;os.</p><p>
      � Ne, ekkriis la grafino decidtone. &#x108;ar mi estas absolute devigata toleri tian abomena&#x135;on, mi pli amas, ke &#x11D;i okazu kiel eble plej balda&#x16D;. Hodia&#x16D; mi estas bonvola: eble morga&#x16D; mi estos &#x15D;an&#x11D;inta mian opinion. Mi volas, ke la neriparebleco plenumi&#x11D;u, por ke mi estu malhelpita repreni mian decidon.</p><p>
      � Mia kara amikino, respondis la filo Lin&#x15D;ardo senentuziasme, la plej eta inter viaj deziroj estas por mi ordono. Mi estus tro mal&#x11D;entila ne &#x11D;in obeante.</p><p>
      Viktoro eliris malkontenta, maltrankvila. Vere &#x109;io sin turnis kontra&#x16D; lin. En la terura ludado da&#x16D;rigita dum multaj jaroj sen ia &#x15D;anceli&#x11D;o, li tute venkis sian kontra&#x16D;ulon. Sed kolektante la gajnita&#x135;on, li rimarkas, ke la moneroj estas falsaj, ke la virino al li prezentata ne estas tiu, kiun li deziris.</p><p>
      Li malsupreniris sur la straton, kaj alpa&#x15D;is sencele rekten anta&#x16D; si. Pasinte apud fama restoracio, li en &#x11D;in eniris kaj mendis man&#x11D;on faritan el plej ekscitemaj man&#x11D;a&#x135;oj.</p><p>
      Dum la vespero li vestis elegantan noktkostumon; kaj tremante kiel lernanto en lia unua amkunveno, li frapis diskretan bateton sur la pordon de sia edzino. Ricevinte neniun respondon, li &#x11D;in malfermis kaj penetris senbrue en la &#x109;ambron, en kiu &#x15D;i lin atendis.</p><p>
      La grafino ku&#x15D;is, pala kiel malvivulino, kun okuloj fermitaj, &#x15D;ajne dormanta. Ku&#x15D;ante sur la dorso, kun kruroj rekte etenditaj, kun brakoj almetitaj al la korpo.</p><p>
      &#x15C;i similis kadavron envolvitan en mortkitelo. &#x15C;ia edzo volis preni &#x15D;in en siajn brakojn kaj almeti kison sur &#x15D;ian viza&#x11D;on: &#x15D;i sin deturnis na&#x16D;ze. &#x108;ar Viktoro insistis, &#x15D;i alparolis per glacia tono tiujn nerevokeblajn vortojn:</p><p>
      � Mi promesis la plenumon de la edzina devo; mi respektos mian promeson, sed donos nenion plie.</p><p>
      Kontakte de tiuj senmovaj membroj, de tiu malvarma korpo, kiun la sano ne vivigis, la komandanto sentis tremeton, kiu mortigis la amon. Li sin demandis &#x109;agrene &#x109;u li meritas ankora&#x16D; la nomon �viro�; &#x109;ar malgra&#x16D; la nenatura vireco, kiun anta&#x16D; kelkaj horoj la pimento kaj la 
      Cayenne
      �a pipro ver&#x15D;is en liajn vejnojn, tamen la inspiro ne venis. Li restis apud sia edzino, atendante, &#x109;iam atendante.</p><p>
      Ha! tiun fojon &#x109;io estis vere finita. Dum lia tuta vivado, per &#x109;iuj eblaj rimedoj, li persekutadis tiun papilion kun brilkoloraj flugiloj nomitan la revo; sed, en la momento kiam li &#x11D;in ekkaptis per gesto sova&#x11D;a, li ekvidis tro malfrue, ke li &#x11D;in premegis en sia mano. Volante rompi la forton de sia kontra&#x16D;starantino, li rompis samtempe sian propran energion. Li mortis de sia venko.</p><p>
      Tamen Matildo, mirante pro tia senmoveco, kiun &#x15D;i povis nek anta&#x16D;konjekti nek precipe klarigi, diris per senpacienca tono:</p><p>
      � Nu, sinjoro, mi esperas, ke vi ne restos tie &#x109;i dum la tuta nokto. Rapidu, mi petas: mi bezonas ripozon.</p><p>
      La komandanto volis provi lastan ekpenon. Sed en tiu momento, impreso de kortu&#x15D;egeco kaj de malespero jam sentita, li sciis nek kiam nek kie, ekpremis lian bruston kvaza&#x16D; per fera prenilego. La malfeli&#x109;ulo stertoris pro doloro, kiam subite li memoris. Kelkajn tagojn post la nokto, en kiu li penadis venki perforte Matildon, li son&#x11D;is, ke li &#x15D;in kisadas, sed ke &#x15D;i fari&#x11D;is subita kadavro. La sama impreso akra, pikanta revenis, sed la&#x16D; tia forteco, ke la realeco estus suferiginta lin multe malpli dolore. Tiam la vortoj skribitaj de la grafino sur la ardezo flamis anta&#x16D; liaj okuloj: �Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.� Tie ku&#x15D;is la vero. Se tiu fierega virino fine konsentis, tio pruvas, ke per sennomaj turmentegoj li tiel &#x15D;in frapis en la fonto mem de la vivo, ke estas reale malvivulino, kiun li premas inter siaj brakoj.</p><p>
      La komandanto pu&#x15D;is teruran ekkrion kaj rapide saltis eksteren, dum la grafino terurita pro la senordaj movadoj de sia edzo ka&#x15D;is sian kapon en siajn manojn. Kiam &#x15D;i a&#x16D;dis neniun bruon, &#x15D;i kura&#x11D;is rigardi &#x109;irka&#x16D; &#x15D;i. Sed &#x15D;ia miro estis ega, kiam &#x15D;i vidis Viktoron, kiu rapide sin vestis, alpa&#x15D;antan al &#x15D;ia lito, kaj kiam &#x15D;i a&#x16D;dis lin dirantan per tono ne senigita da nobleco:</p><p>
      � Por la unua fojo en sia vivo, sinjorino, la komandanto Lin&#x15D;ardo estas devigita konfesi, ke li estas venkita. Mi kredas ke sinjorino via patrino estas elironta el Parizo post kelkaj tagoj: se al vi pla&#x109;as &#x15D;in akompani, vi estas libera. &#x108;ar la necesoj de la de&#x135;oro min devigas resti &#x109;i tie, vi reeniros Prelongon sen mi.</p><p>
      Muta pro miro, la grafino sin demandis &#x109;u tio estas vere reala. La filo Lin&#x15D;ardo aldonis per tono &#x109;agrena:</p><p>
      � De nun ne estos plu timindaj por vi la edzaj entreprenoj de via edzo. Estas via malforto, kiu faris vian forton, via submeti&#x11D;o, kiu detruis en mi la amon kaj la pasion. Kaj nun &#x109;u vi volas permesi, ke mi kisu vian manon?</p><p>
      Miregante, kun okuloj pligrandigitaj de la surprizego, Matildo prezentis sian brakon per senkonscia gesto. Metinte sur tiun malgrasi&#x11D;intan manon respektplenan kiseton, la komandanto eliris el la &#x109;ambro, ne turninte sian kapon.</p><p>
      Post du tagoj la markizino kunkondukis en la prapatran lo&#x11D;ejon de Prelongoj la grafinon, sian filinon, savitan kaj reprenitan.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKSEPA
    </strong></p><p>
      Obeante nur sian deziron, la markizino estus elirinta el Parizo dum la morga&#x16D;a tago mem. Sed anta&#x16D; kiam &#x15D;i revenos Prelongon, &#x15D;i volis scii &#x109;u la malnoblega konduto de Viktoro pri lia edzino grave tu&#x15D;is la farton de Matildo. Do dum la tagmezo, &#x15D;i akompanita de la grafino aliris al la doktoro 
      Trousseau
      .</p><p>
      Post atenta ekzameno:</p><p>
      � La sinjorino havas neniun malsanon, respondis la fama klinikisto. Sed vidante &#x15D;in, kiam &#x15D;i eniris en mian lerno&#x109;ambron, mi estis mirigita de &#x15D;ia stranga paleco. Nevole mi pensis al tiuj senkoloraj kreska&#x135;oj, kiujn, por eksperimenta celo, la botanikistoj kulturas funde de keloj en lumado de lampoj. Aero, suno, spaco, jen estas la solaj kuraciloj, kiujn &#x15D;i bezonas.</p><p>
      La markizino kura&#x11D;igita okupis la resta&#x135;on de la post tagmezo per iaj necesegaj vizitoj kaj a&#x109;etadoj. La morga&#x16D;an tagon la grafino kaj &#x15D;ia patrino supreniris, en la Sankta-Lazara stacidomo, en la vagonaron al Normandujo.</p><p>
      Estis iu, kiu kun kortu&#x15D;eco atentis tiujn okazanta&#x135;ojn: tiu iu estis Josefino.</p><p>
      &#x15C;ia malgranda apartamento de la Varena strato superis la &#x11D;ardenon de la Prelonga hotelo. Dank� al la vintro la rigardo vasti&#x11D;is tra la arboj senigitaj da &#x11D;iaj folioj. &#x15C;i rimarkis la strangan konstrua&#x135;on elpensitan de Viktoro; &#x109;ar &#x11D;i malbeligis la palacon, similante monstran verukon gluitan sur &#x11D;ia fronto.</p><p>
      � Estas tie, &#x15D;i pensis, ke kredeble ludi&#x11D;as la dramo, kiun mi suspektas.</p><p>
      Kiel eble malplej ofte la junulino forlasis sian observejon. Do granda estis &#x15D;ia gojo, kiam &#x15D;i vidis ke la servistoj eltiras el la veturilejo la omnibuseton de l� hotelo kaj &#x11D;in plenigas per voja&#x11D;kestoj. La grafino eliris; tio ne estis duba. &#x108;ar la komandanto voja&#x11D;ante sola ne estus kunportinta tiom da paka&#x135;oj.</p><p>
      &#x15C;i malsupreniris sur la straton, dungis fiakron, &#x11D;in haltigis en la Grenela strato, anta&#x16D; la pordo de la Prelonga lo&#x11D;ejo, kaj atendis. Unue eliris la omnibuso, kaj poste kale&#x15D;o fermita.</p><p>
      � &#x11C;in sekvu, diris Josefino al la veturigisto. Alveninte al la stacidomo, &#x15D;i salutis la markizinon kaj Matildon, &#x109;i tiu feli&#x109;a, &#x109;ar &#x15D;i retrovis sian sindoneman servamikinon, deziris ke &#x15D;i revenu kun &#x15D;i al la kastelo.</p><p>
      � Sinjorino, respondis la junulino, donu al mi ankora&#x16D; unu monaton da libertempo, por ke mi povu observi la agojn de sinjoro Lin&#x15D;ardo: fidu al mi kaj al mia sindonemo. Post tiu tempo, mi vin realiros en Prelongon.</p><p>
      &#x15C;i helpis la du sinjorinojn, por ke ili facile supreniru en la vagonon, kaj spiris libere nur kiam la fajfo de la lokomotivo al &#x15D;i sciigis, ke &#x15D;ia juna mastrino fine alkuras al la ripozo kaj al la libereco.</p><p>
      Elirinte &#x15D;i estis &#x109;irka&#x16D;ata de plena aro da klopodantaj homoj, kiuj, &#x15D;ar&#x11D;itaj de paka&#x135;oj kaj de valizoj, kriadis kaj gestadis. La vagonaro el Havro ekalvenis, kaj ver&#x15D;is sur la trotuaron sian enhavon da voja&#x11D;antoj. &#x15C;i flankeniris por ebligi la fluadon de tiu anaro, kiam &#x15D;i nevole frapi&#x11D;is kontra&#x16D; virinon junan, maldiktalian, elegante kvankam funebrege vestitan. Malgra&#x16D; la dika vualo, kiu kovris &#x15D;ian viza&#x11D;on, oni sentis, ke &#x15D;i estas beleta.</p><p>
      � Pardonu min, sinjorino, diris Josefino, levante la kapon.</p><p>
      � Vi faris al mi neniun malbonon, respondis la voja&#x11D;antino.</p><p>
      Kaj &#x15D;i pa&#x15D;is. Fra&#x16D;lino Brantino ektremetis.</p><p>
      � Tio estas neebla, &#x15D;i murmuris. Tamen mi kredas, ke mi rekonis tiun vo&#x109;on.</p><p>
      &#x15C;i volis realiri al la nekonita sinjorino. Sed &#x15D;i estis malhelpita de tuta provinca familio, kiu plenigis la &#x109;ambregon ne rapidante. Fine post kelkaj kubutpu&#x15D;adoj, Josefino alvenis al la korto sufi&#x109;e frue por vidi ke la juna virino, kiu tiel forte &#x15D;in mirigis, supreniras en omnibuson, sur kiu &#x15D;i legis: 
      <emphasis>Hotel du Louvre</emphasis>
      �(Hotelo de la Luvro).</p><p>
      Resuprenirinte en la fiakron, kiu &#x15D;in alkondukis, fra&#x16D;lino Brantino sin kondukigis al la Rivolia strato.</p><p>
      Sed enironte en la hotelon, la junulino subite haltis.</p><p>
      � Kaj se mi eraras, &#x15D;i diris; se tiu virino ne estas tiu, kiun mi kredas. Anta&#x16D; kiam mi alparolos al &#x15D;i, mi volas esti certa.</p><p>
      Estis malfrue, Josefino decidis, ke &#x15D;i vesperman&#x11D;os en restoracio ia, kaj revenis hejmen, remetante siajn ser&#x109;adojn al la morga&#x16D;a tago.</p><p>
      Elliti&#x11D;inte frumatene, &#x15D;i alkuris al la Rivolia strato, kaj restis sub la arka&#x135;aro de la trotuaro, pasadante la&#x16D;longe kaj la&#x16D;lar&#x11D;e anta&#x16D; la pordo de l� hotelo, rigardadante &#x109;iujn voja&#x11D;antojn, kiuj eliras el &#x11D;i.</p><p>
      Fine je la dua posttagmeze, &#x15D;i sentis ke &#x15D;ia koro batas rekonante sian anta&#x16D;tagan voja&#x11D;antinon. La sinjorino ne delasis la trotuaron, kaj sin direktis al la magazenego, kiu portas la saman nomon ol la hotelo.</p><p>
      Josefino alpa&#x15D;is malanta&#x16D; &#x15D;i. La nekonata sinjorino havis multajn a&#x109;etadojn farotajn. La multkosteco de &#x15D;iaj a&#x109;etajoj pruvis, ke &#x15D;i estas ri&#x109;a. Aliparte la tempo perdita de &#x15D;i al la ekzameno tre atenta de &#x109;iu objekto, kaj la malrapideco de &#x15D;iaj movadoj pruvis, ke &#x15D;in atendas neniu familiano. Tiu vizito al la Luvraj magazenoj, ebligante, ke &#x15D;i sin provizu de a&#x135;oj, kiujn &#x15D;i bezonas, estis do por &#x15D;i ne nur neceseco sed samtempe plezuro kaj distra&#x135;o.</p><p>
      &#x15C;in sekvante kiel ombro el kontoro al kontoro, Josefino &#x15D;in ka&#x15D;e ekzamenis. Ju pli &#x15D;i &#x15D;in rigardis, des pli &#x15D;ia unua impreso &#x15D;ajnis rajtigita.</p><p>
      Fine post du horoj da al- kaj elpa&#x15D;oj, la juna virino remetis en sian po&#x15D;on la notlibreton, kiun &#x15D;i &#x109;iumomente demandis. Anta&#x16D;irite de oficisto, &#x15D;i sin direktis al la kaso.</p><p>
      � Sendu tiujn a&#x109;eta&#x135;ojn hejmen, &#x15D;i diris al la kasisto.</p><p>
      � Tre bone, sinjorino; kian nomon? kian adreson?</p><p>
      � 
      Miss
      �
      Johnson
      , hotelo de la Luvro.</p><p>
      � 
      Miss
      �
      Johnson
      , murmuris Josefino. Vere mi eraris: &#x15D;i ne estas la junulino, kiun mi kredis.</p><p>
      &#x15C;i eliris el la magazeno.</p><p>
      � Nu, &#x15D;i diris, mi riskas. Almena&#x16D; mi estos sciigita. Kaj &#x15D;i revenis.</p><p>
      � 
      Miss
      �
      Johnson
      , &#x15D;i petis, enirinte en la hotelan oficejon.</p><p>
      La oficistino okule demandis tabelon, kaj respondis: � Sur la unua eta&#x11D;o, dekstra koridoro, numero oka.</p><p>
      La junulino frapis sur la pordon portantan la montritan numeron. &#x108;ambristino &#x11D;in malfermis.</p><p>
      � &#x108;u 
      miss
      �
      Johnson
      �estas videbla? petis fra&#x16D;lino Brantino.</p><p>
      � No, no, sinjorino, respondis la servistino, kun angla elparoleco tre forta.</p><p>
      � Mi tute bezonus paroli kun &#x15D;i, pro tre grava komunika&#x135;o.</p><p>
      � 
      <emphasis>Aoh!</emphasis>
      �tre bone. Atendu unu minuton. La servistino penetris en la apudan &#x109;ambron, lasante la pordon duonmalfermita. Josefino a&#x16D;dis vo&#x109;on, kiun &#x15D;i kredis rekoni. La juna virino parolis per tono akra kaj senpacienca. Evidente &#x15D;i ripro&#x109;is sian &#x109;ambristinon, &#x109;ar &#x15D;i permesis, ke fremdulino eniru en &#x15D;ian hejmon. La servistino respondis per kelkaj mallongaj frazoj. &#x15C;i &#x15D;ajnis sin senkulpigi. &#x108;ar la interparolado fari&#x11D;is angle, kompreneble Josefino ne komprenis e&#x109; unu vorton. Tamen io &#x15D;in mirigis. La vo&#x109;sono de la sinjorino iom aliformi&#x11D;is, kiam &#x15D;i uzis la fremdan lingvon. La duboj de la junulino reaperis.</p><p>
      Post kvin minutoj la &#x109;ambristino revenis.</p><p>
      � 
      Miss
      �
      Johnson
      �volas, ke mi donu tion al vi, &#x15D;i diris, prezentante paperfolion al Josefino.</p><p>
      &#x108;i tiu &#x11D;in prenis kaj legis:</p><p><emphasis>Miss Johnson</emphasis><emphasis>�konas neniun en Parizo. &#x15C;i elvenas senpere el Ameriko, farinte la lastajn honorojn al sia patro mortigita de Ru&#x11D;ha&#x16D;tuloj. Pro &#x15D;ia nova funebro, &#x15D;i rifuzas momente &#x109;ian interparoladon kun iu ajn.</emphasis></p><p>
      Fra&#x16D;lino Brantino sin sentis tute &#x15D;ancelita, sed &#x15D;i tro anta&#x16D;eniris por returneniri. &#x15C;i do sidi&#x11D;is sur se&#x11D;on, kaj respondis al la servistino:</p><p>
      � Diru al via mastrino, ke mi ne eliros el tiu loko, tiel longe kiam &#x15D;i ne estos doninta al mi la interparoladon, kiun mi petas.</p><p>
      Denove Josefino a&#x16D;dis tra la mureto la vo&#x109;on koleri&#x11D;antan de la juna Amerikanino. Post unu minuto la &#x109;ambristino revenis kaj diris:</p><p>
      � Vi povas eniri, sinjorino. Fra&#x16D;lino Brantino penetris en la &#x109;ambron, en kiu la fremdulino &#x15D;in atendis: kaj la pordo fermi&#x11D;is malanta&#x16D; &#x15D;i.</p><p>
      Dume Matildo, kiu retrovis en Prelongo ne nur la puran aeron, la sunon kaj la spacon, sed anka&#x16D; la amikecon de siaj amatoj, sentis ke &#x15D;iaj fortoj revenas de tago al tago. &#x15C;i dormis dek horojn &#x109;iunokte, por regajni la tempon perditan. &#x108;iumatene la &#x109;efkuiristo elpensis novan man&#x11D;a&#x135;on, kiun englutis la juna virino per sia bela iama malsato. Dank� al tiu dieto, ru&#x11D;eteco unue malforta, sed kiu rapide pli kaj pli malpali&#x11D;is anstata&#x16D;is sur &#x15D;iaj vangoj tiun vaksan palegecon, kiu tiel dolore teruris la markizinon. Unuvorte &#x109;iuj kastello&#x11D;antoj tiel penis satigi &#x15D;iajn plej etajn kapricojn, ke la plendinda infanino estus estinta tute feli&#x109;a, se de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, kiu similis al &#x15D;i malbelega inkubson&#x11D;o, ne &#x135;etis funebran vualon sur &#x15D;iajn novajn &#x11D;ojojn.</p><p>
      Subite tiuj ombroj de malgajeco vapori&#x11D;is kiel ensor&#x109;e: kaj la rebrilo de radianta feli&#x109;eco sen&#x109;ese lumigis al la viza&#x11D;o de la grafino. &#x15C;i &#x15D;ajnis forgesinta, ke &#x15D;i estas edzino, ke ekzistas ie komandanto nomita Lin&#x15D;ardo, kiu havas sur &#x15D;i absolutajn rajtojn. &#x15C;i parolis pri la estonteco kiel virino, kiu estus sia propra estrino, ne devigata toleri aliulan voladon. Kiam &#x15D;i trovi&#x11D;is sola kun siaj gepatroj, &#x15D;i faris anta&#x16D; ili projektojn tiel &#x125;imerajn, ke sentante ilian neefektivigeblecon la gemarkizoj sentis la larmojn, kiuj supreniris al iliaj okuloj. &#x15C;i voja&#x11D;os sur sia plezur&#x15D;ipo kun tiuj, kiujn &#x15D;i amas. Sinjoro de Prelongo ne kura&#x11D;is &#x15D;in kontra&#x16D;diri. Li same ne volis rememorigi al &#x15D;i, ke de tago al tago oni atendas la revenon de la komandanto. Se &#x109;i tiu ne estis ankora&#x16D; alveninta, tio fari&#x11D;is &#x109;ar iaj de&#x135;oraj detaloj lin detenis en Parizo pli longatempe ol li tion deziris.</p><p>
      Tiuj simptomoj de feli&#x109;eco tiel malrilatanta kun la malgaja realeco tiel maltrankviligis sinjorinon de Prelongo, ke fine &#x15D;i parolis pri tio al la maljuna doktoro. &#x108;i tiu skuetis la kapon, dirante ke certe li ne kura&#x11D;as dubi pri la diagnozo de sia fama Pariza kolego: sed fine oni scias, ke tuberuklozuloj, &#x109;e kiuj la malmulto de tagoj vivotaj estas proksimume kalkulebla, estas eble la homoj, kiuj konstruas plej multe da revoj sur estontecon, kia beda&#x16D;rinde neniam al ili apartenos.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiujn malesperigajn parolojn, la markizino estis terurita. Pro tio &#x15D;i observis sian filinon tre atentege. Unue unu afero &#x15D;in mirigis. &#x108;iumatene anta&#x16D; la tagman&#x11D;o Matildo sin enfermis dum unu a&#x16D; du horoj en la iama &#x109;ambro de Valentino. Kaj estis kiam &#x15D;i eliris el tiu lo&#x11D;ejo, ke &#x15D;ia fizionomio &#x15D;ajnis plej &#x11D;ojplena. En &#x11D;i kion &#x15D;i faris? Kian motivon de tia kontento &#x15D;i povis trovi? Fra&#x16D;lino de Savinako lasis en tiu loko neniun memora&#x135;on; kaj la &#x109;ambraro iam lo&#x11D;ita de &#x15D;i estis nun meblita la&#x16D; la plej seninteresa maniero.</p><p>
      Ian matenon sinjorino de Prelongo pasis anta&#x16D; la pordo de tiu apartamento, kiam bruado de vo&#x109;oj, kiun &#x15D;i a&#x16D;dis elirantan el la &#x109;ambro, &#x15D;in haltigis tuje instinkte, ne rimarkante, ke &#x15D;i malnobligas &#x11D;is la metio de spionulino, &#x15D;i a&#x16D;skultis: la pla&#x16D;do de kisado alvenis malkonfuze &#x11D;is &#x15D;iaj oreloj. Instigite de scivolo malebliganta, ke &#x15D;i sin detenu, &#x15D;i, forgesinte &#x109;ian konvenecon, rigardis tra la truo de la seruro, Tio, kion &#x15D;i vidis, &#x15D;in sufokis. Matildo, &#x15D;ia amata filino, pri kies honoro neniam &#x15D;i dubis, trovi&#x11D;is sola kun viro. &#x108;ar &#x109;i tiu prezentis sian dorson al la pordo, &#x15D;i ne povis distingi liajn trajtojn: sed dank� al flanka ekmovo farita de li, &#x15D;i rimarkis, ke la nekonatulo havas dikan barbon kaj bronzkoloran ha&#x16D;ton. Plie (detalo, kiu jam &#x15D;in atentigis), lia kostumo estus tiu de ri&#x109;a kamparano de la lando.</p><p>
      Inter la grafino kaj li la interparolado &#x15D;ajnis amema sed samtempe interesplena. La markizino tion divenis dank� al iliaj gestoj. &#x108;ar se la bruo de vo&#x109;oj alvenis &#x11D;is &#x15D;iaj oreloj tra la dikeco de la pordo, tamen &#x15D;i ne povis distingi ian silabon. Subite la mistera vizitanto altiris al &#x15D;i Matildon ridetantan, &#x15D;in premis kontra&#x16D; sian koron, &#x15D;in longe kaj pasie kisadis, dum la juna virino ru&#x11D;i&#x11D;ante kaj sufoki&#x11D;ante &#x11D;oje akceptis liajn karesojn, kaj faris nenion por ilin repu&#x15D;i.</p><p>
      Sinjorino de Prelongo ne povis vidi plion. &#x15C;i rapidis al la lerno&#x109;ambro en kiu Ra&#x16D;lo trovi&#x11D;is, ekzamenante novan lukontrakton, kiun li estis subskribonta, je la nomo de sia filino, kun farmisto.</p><p>
      � Kio denove okazas? li diris, rimarkante la mienon teruritan de la markizino.</p><p>
      � Nia filino havas amanton.</p><p>
      � Kiu diris al vi tion?</p><p>
      � Neniu; mi lin vidis.</p><p>
      Suzano rakontis al sia edzo la&#x16D; &#x11D;iaj plej etaj detaloj la scenon de &#x15D;i viditan anta&#x16D; ne longe.</p><p>
      � Do, ekkriis sinjoro de Prelongo, jen estas la klarigo de tiu sen&#x109;esa &#x11D;ojado, kiu nin forte mirigis.</p><p>
      � Kion fari? &#x11D;emis la malfeli&#x109;a patrino.</p><p>
      � Jes, kion fari? ripetis Ra&#x16D;lo kiel e&#x125;o. Matildo estas plena&#x11D;a kaj edzino. Nun tio ne koncernas nin, sed la komandanton.</p><p>
      Pro tiuj vortoj la markizino tremetis.</p><p>
      � Mi supozas, da&#x16D;rigis la markizo, ke vi ne intencas sciigi pri tio tiun monstron. Vi scias, ke li estas haltigebla de neniu krimo. Li &#x15D;in mortigus; kaj tiufoje ankora&#x16D; la le&#x11D;o lin senkulpigus.</p><p>
      � Mi pli amus vidi mian filinon malvivan ol malhonoritan, ekkriis la markizino per vo&#x109;tono, en kiu eksplodis la ribeli&#x11D;o de &#x109;iuj &#x15D;iaj hontemaj kaj honestecaj sentoj.</p><p>
      � Sendube, sendube, ripetis Ra&#x16D;lo per tono malpli konvinka. Sed tamen oni ne devas &#x109;iam kredi tion, kion oni vidas: ni estas pagitaj por certigi la verecon de tiu proverbo. &#x108;u vi rekonis tiun viron?</p><p>
      � Ne.</p><p>
      � &#x108;u vi havas ian diveniga&#x135;on?</p><p>
      � Nenian.</p><p>
      � Strange, murmuris la markizo, kvaza&#x16D; parolante kun si mem. &#x108;ar fine tiu kamparano vera a&#x16D; malvera ne falis el la &#x109;ielo. Por alveni &#x109;i tien, devige li trairis la korton a&#x16D; la &#x11D;ardenon, supreniris per la &#x15D;tuparoj, transiris la koridorojn. &#x108;u estas eble, ke li estis renkontita de neniu servisto, ke neniu lakeo petis de li tion, kion li deziras?</p><p>
      � Kiel vi, mi absolute nenion komprenas en tio.</p><p>
      � Nu, amikino mia, ni atendu kaj observu. Se la afero ne estas neriparebla, ni penos haltigi Matildon sur la bordo de la profundega&#x135;o. Se ne, &#x109;ar en tiu domo ni lo&#x11D;as &#x109;e nia filino, &#x109;ar restante ni &#x15D;ajnus aprobi tian skandalon, necese estos ke ni delasu la kastelon.</p><p>
      Sed la maljuna markizo ne povis elparoli tiujn vortojn, kaj samtempe ne senti sian vo&#x109;on sufokitan de plorego.</p><p>
      � Preni de nun tiun ekstreman decidon, li da&#x16D;rigis, estus la&#x16D; mia opinio grava malprudenta&#x135;o. Tio avertas la komandanton, kaj naskus katastrofon, kiun eble ni povos malhelpi.</p><p>
      La markizino eliris el ia lerno&#x109;ambro, iom rekura&#x11D;igita. Dum &#x15D;i fermis la pordon, &#x15D;i ne a&#x16D;dis sian edzon, kiu murmuris malla&#x16D;te:</p><p>
      � Nu, se tio estas vera, mi opinias, ke tiu krima Viktoro juste ricevis tion, kion li meritas.</p><p>
      Estis konsentite inter la gepatroj de Matildo, ke neniu aludo estos farita pri tio, tiel longe kiam la certeco ne apogi&#x11D;os sur nerefuteblajn pruvojn. Ne sin gardante, la juna virino sin perfidos pli rapide. La markizino esperis, ke &#x15D;i konservis patrinan a&#x16D;toritaton sufi&#x109;e grandan, por facile rekonduki sian filinon en la virtan vojon.</p><p>
      Sed vane Ra&#x16D;lo kaj Suzano observis amba&#x16D; plej atentege, ili povis malkovri neniun kulpiga&#x135;on.</p><p>
      &#x108;iumatene Matildo eniris en la apartamenton de fra&#x16D;lino de Savinako; &#x109;iutage &#x15D;i eliris el &#x11D;i pli &#x11D;oja. Ne povante silenti, &#x15D;ia patrino petis de &#x15D;i la motivon de tiu nova kaprico.</p><p>
      � Tiu &#x109;ambro al mi memorigas mian amikinon, respondis la grafino. &#x108;e la fenestro de la turo, la vida&#x135;o estas mirinda. Fine por revadi mi trovi&#x11D;as en &#x11D;i pli agrable ol en &#x109;iu ajn loko.</p><p>
      Kelkajn fojojn, pro ia preteksto, sinjorino de Prelongo frapis sur la pordon. Sed &#x109;iufoje Matildo &#x11D;in malfermis tiel nature, ke Suzano estis devigita konfesi, ke &#x15D;ia filino trovi&#x11D;as tute sola.</p><p>
      La servistoj lerte demanditaj por scii &#x109;u ili ne estus renkontintaj okaze viron similan al la portreto farita de la markizo, unuvo&#x109;e certigis, ke la viro priskribita estas tute nekonita de ili. Tamen tuj kiam Ra&#x16D;lo turnis la dorson, ili ne povis deteni rideton; &#x109;ar ili faris la samajn rimarkojn ol sinjorino de Prelongo; imitinte sian mastrinon, la &#x109;ambristino rigardis tra la truo de la seruro: fine en la kastelo same kiel en la vila&#x11D;o, tio estis sekreto por neniu: la juna grafino havis amanton.</p><p>
      Laca, &#x109;ar li nenion trovis vane ser&#x109;inte, Ra&#x16D;lo sin demandis &#x109;u la markizino ne estis la ludo de senteraro: esperante ke &#x15D;i malbone vidis, sinjorino de Prelongo preska&#x16D; partoprenis la opinion de sia edzo, kiam &#x109;i tiu ricevis dikan leteron stampitan en Parizo.</p><p>
      &#x108;ar al li &#x15D;ajnis, ke li rekonas la skriba&#x135;on, li tuj ser&#x109;is la subskribon. Tio, kion li vidis, lin tiel kortu&#x15D;is, ke li sin demandis &#x109;u &#x15D;erculo ne amuzi&#x11D;as de lia naiveco. Sed kiam li estis studinta, la&#x16D; la atento kiun ili meritis, la dudek pa&#x11D;ojn de la letero, li &#x11D;in ellasis sur sian skribotablon, dum du dikaj larmoj ruli&#x11D;is sur liaj vangoj.</p><p>
      � Malfeli&#x109;a Matildo, li &#x11D;emis; malfeli&#x109;a suferantino! Ve! estas tro malfrue.</p><p>
      En tiu mistera letero oni petis de sinjoro de Prelongo, ke li bonvolu fari grandan feston, en kiu li invitos kiel eble plej multe da homoj: sed la celo de tiu festo ne estis tre precize montrita. Plie oni petegis la markizon, ke li ne sciigu Matildon pri la ricevo de tiu letero.</p><p>
      � Ni faros tion, kion oni konsilas al ni, diris la markizino.</p><p>
      � Kiun pretekston liveri?</p><p>
      � Nian ar&#x11D;entan geedzi&#x11D;on. Ja post kelkaj tagoj gesinjoroj de Prelongo estis plenigontaj siajn dudekkvinajn jarojn de geedzi&#x11D;o. Pro la mal&#x11D;ojeco en kiu ili trovi&#x11D;is, ili ne intencis festi per ia plezura&#x135;o tiun datrevenon, kiun la kutimo apartigis el la aliaj. Sed &#x109;ar ili ser&#x109;is okazon, kiu ebligus la altiron de multaj personoj al la kastelo, ili ne povis elpensi pli bonan pretekston.</p><p>
      Invitoj estis senditaj &#x109;iuloken. La markizo zorgis tre atente pri tiu, kiun li skribis al sia bofilo: &#x11D;i estis tre &#x11D;entila. Pro tio la komandanto respondis senprokraste, ke por li estos ne nur devo sed anka&#x16D; plezuro prezenti al siaj bogepatroj siajn bondezirojn pri iliaj longvivado kaj prosperado.</p><p>
      � Vi scias, Matildo, diris al &#x15D;i la markizino, ke via edzo &#x109;eestos &#x109;e tiu festo.</p><p>
      � Ha! respondis la grafino, per tono plena da indiferenteco.</p><p>
      � Kiel? post; tio, kio okazis inter vi, &#x109;u vi ne estas kortu&#x15D;ita, revidonte vian turmentiston?</p><p>
      � &#x108;u tiu viro povas min interesi? Por mi li nun estas nula&#x135;o.</p><p>
      La festo okazis la&#x16D; la programo anoncita. Nenio konfuzis la ceremonion. Dum la vespero la vasta man&#x11D;o&#x109;ambro brilega pro trinkvitra&#x135;oj kaj ar&#x11D;entilaro &#x15D;ajnis gastigi nur feli&#x109;ajn homojn. La gemarkizoj &#x15D;ajnigis gajecon, kiun de longa tempo ili ne kutimis prezenti. Tamen pro iaj malatenta&#x135;oj, kiujn ili preterlasis, oni sentis, ke ili estas malkvietaj kaj priokupataj.</p><p>
      La komandanto montri&#x11D;is bonsocieta viro, kaj lerte adresis al &#x109;iu &#x109;eestanto &#x11D;entilan a&#x16D; spritan vorton. Pri Matildo interna &#x11D;ojo, kies &#x109;iu kredis suspekti ka&#x16D;zon briligis sian viza&#x11D;on. Ne &#x15D;in lasis la okuloj de &#x15D;ia blindigita, ensor&#x109;ita edzo. La kunman&#x11D;antoj lin montris al si per malgrandaj skuetoj de siaj kapoj. Tiuj gestetoj estis tre elokventaj, sed Viktoro ne povis diveni ilian veran signifon.</p><p>
      Dum la deserto, la &#x109;ambristo de sinjoro de Prelongo montri&#x11D;is en la duonmalferma&#x135;o de la pordo. Ra&#x16D;lo faris signon; la &#x109;ambristo alpa&#x15D;is.</p><p>
      � La persono, kiun via Mo&#x15D;to atendas, estas ekalveninta.</p><p>
      � &#x108;u vi estas certa, ke &#x11D;in vidis neniu en la kastelo?</p><p>
      � Absolute certa. Mi iris mem &#x11D;in ser&#x109;i en la stacidomo, kaj &#x11D;in alkondukis &#x109;i tien per fervoja veturilo. Mi &#x11D;in enirigis en la saloneton, kiu trovi&#x11D;as apud la salonego.</p><p>
      � &#x108;u vi malfermis la komunikan pordon? Kaj &#x109;u vi ka&#x15D;is tiun malferma&#x135;on, mallevante la pordkurtenojn?</p><p>
      � Jes, via Mo&#x15D;to.</p><p>
      � Tre bone. La &#x109;ambristo eliris. Post la vesperman&#x11D;o oni aliris al la vasta festsalono lumigita 
      <emphasis>al giorno</emphasis>
      . Kiam &#x109;esis la bruaro, la pordo, kiu enirigas en la vestiblon, malfermi&#x11D;is, kaj tra &#x11D;i trairis virino tute nigre vestita, kaj havanta la viza&#x11D;on kovritan de dika vualo. Meze de klaraj roboj, de diamantoj kaj de nudaj &#x15D;ultroj, tiu funebra kostumo produktis tragedian impreson, kiu tremetigis &#x109;iujn &#x109;eestantojn.</p><p>
      La markizino rapidis al la nekonita virino, premis &#x15D;iajn manojn kaj &#x15D;in sidigis apud sin, dirante:</p><p>
      � Nun, &#x109;ar ni &#x109;iuj estas kunestantaj; vi povas eligi vian vualon.</p><p>
      La stranga vizitantino obeis. &#x15C;i estis Josefino.</p><p>
      &#x15C;in vidante, Viktoro sentis kortu&#x15D;econ miksitan kun maltrankvileco. Lia iama kunkulpulino estis akceptita sur la sama sociala rango ol la aliaj invititoj. Kion tio signifas? Kion oni konspiras kontra&#x16D; li? Pro tio ne povante ka&#x15D;i sian malbonan humoron, li ekkriis:</p><p>
      � Kion signifas tiu maskigado? Pri Matildo &#x15D;ia miro fari&#x11D;is mirego, kiam &#x15D;i a&#x16D;dis sian patrinon dirantan al sia iama &#x109;ambristino:</p><p>
      � Infano mia, permesu, ke mi dankas vin, &#x109;ar vi venis.</p><p>
      � Mi faris nur mian devon, sinjorino: mi esperas, ke mi havos la kura&#x11D;on necesan por iri &#x11D;is la fino.</p><p>
      Dume la kunman&#x11D;antoj de la markizo malla&#x16D;te murmuris. Inter ili multaj rekonis la iaman servistinon de Matildo. Por ke la malhumila markizino montru tian sintenadon al virino tiel humila, la&#x16D; la sociala rango, necese estis, ke &#x15D;i havas por fari tion potencajn motivojn. Mutaj pro miro, &#x109;iuj &#x109;eestantoj tion komprenis, kaj atendis emocie la klarigon de tiu stranga sceno. Viktoro sentis, ke glacia varmo lin penetras &#x11D;is ostoj. Instinkte li ser&#x109;is okule pordon, per kiu li povus eliri. Sed dank� al lerta manovro, pri kiu la komandanto ne atentis, Ra&#x16D;lo zorgis, ke li estu enmetita en angulon de la salono. Li ne povis eliri ne rimarkite.</p><p>
      Tiam sinjoro de Prelongo sin levas. &#x108;iuj interbabiladoj haltas: kaj meze de la granda silento, kiu plenigis la vastan &#x109;ambron, li diras per grava vo&#x109;o:</p><p>
      � Sendube vin mirigis la akcepto de ni farita al tiu junulino. Anta&#x16D; kelkaj tagoj, &#x15D;i partoprenis nian servistaron; tamen ni &#x15D;in akceptas kvaza&#x16D; &#x15D;i estus anino de nia societo. &#x108;ar &#x15D;i alportas kun &#x15D;i a&#x135;on pli &#x15D;atindan ol la vivon; tio estas la rehonorigo de la grafino Matildo de Prelongo.</p><p>
      &#x108;iuj brustoj sufoki&#x11D;is; &#x109;iuj rigardoj direkti&#x11D;is al Josefino. La markizo da&#x16D;rigis:</p><p>
      � La ar&#x11D;enta geedzi&#x11D;o, al kiu vi estis invititaj, estis nur preteksto. Mi &#x11D;in elektis, &#x109;ar &#x11D;i estis la sola rimedo prezenti&#x11D;anta al mi, por kolekti en tiun &#x109;ambregon la tutan nobelaron kaj la tutan bur&#x11D;aron de la lando. Mi volis, ke vi &#x109;iuj a&#x16D;skultu la sekreta&#x135;ojn, kiujn estas malkovronta fra&#x16D;lino Brantino.</p><p>
      La filo Lin&#x15D;ardo estis palega. Liaj sangoplenaj okuloj &#x135;etis al lia bopatro kaj al lia iama amantino rigardojn &#x15D;ar&#x11D;itajn de minacoj kaj de malamo.</p><p>
      En tiu momento, Matildo, kiu ne delasis sian sen&#x109;esan rideton, sin intermetis:</p><p>
      � Mi malpermesas, Josefino, &#x15D;i diris, ke vi rakontu al la &#x109;eestantoj &#x109;ion, kion vi scias. Estas sekretoj al kies malkovro nek vi nek mi estas rajtigitaj.</p><p>
      � Senkulpigu min, sinjorino, respondis la junulino, sed mi estas alligata de neniu promeso. Mi ne &#x135;uris kiel vi sur la animojn de Prelongoj. Do, kun la permeso de lia markiza Mo&#x15D;to, mi parolos.</p><p>
      � Iru, infanino mia, respondis Ra&#x16D;lo. Tiam Josefino rakontis &#x109;ion; la kulpan amon de Valentino kaj de Frederiko, &#x11D;iajn neeviteblajn konsekvencojn, la &#x135;uron elparolitan de Matildo, per kiu &#x15D;i promesis, ke neniam &#x15D;i konigos tian sekreton. &#x15C;i klarigis la motivojn, pro kiuj fra&#x16D;lino de Savinako estis instigita &#x15D;ajnigi novicecon, kaj &#x15D;ia amikino religian enfermi&#x11D;on.</p><p>
      Poste &#x15D;i priskribis la lo&#x11D;igon de Valentino en la Kamu&#x15D;a domo: &#x15D;i pravigis la strangajn promenadojn de fra&#x16D;lino de Prelongo. Kaj &#x109;iu komprenis pro kiu motivo &#x15D;i volis, ke neniu &#x15D;in akompanu. Tiam alvenis la elfalego de la gardista domo, la intermeto de Viktoro, la formeto de l� infano per Duponto, &#x11D;ia transporto en Parizon, &#x11D;ia meto en la konfesejon de 
      Saint-Germain-des Pres
      , &#x11D;ia enskribo en la urbodomo de la sesa kvartalo, fine la maniero per kiu la infano de Valentino, rekonebla per la ru&#x11D;a makulo, estis metita de la sama Duponto sur la apogse&#x11D;on de l� edzi&#x11D;anto.</p><p>
      Dum fra&#x16D;lino Brantino anta&#x16D;eniris en sia rakonto, &#x109;iuj rigardoj direkti&#x11D;is jen al la grafino jen al la komandanto. La unuaj estis plenaj da admiro kaj da kompato; la duaj &#x15D;ar&#x11D;itaj de malestimo kaj de na&#x16D;zo.</p><p>
      Viktoro ilin subportis ne premegite. &#x108;u tia historio rakontita de iama &#x109;ambristino havas valoron ian? Ne, &#x109;ar la pruvoj mankas.</p><p>
      � Nu, li pensis, alvenis la momento, en kiu necese estas montri maltimecon.</p><p>
      Sin levante siavice, li ekkriis:</p><p>
      � Tiu ino mensogas. Nun, &#x109;ar &#x15D;ia pasio estas satigita, mia edzino hontas, ke &#x15D;i estis la amantino de malnobelulo. &#x15C;i lar&#x11D;e pagis sian iaman servistinon, kaj &#x15D;in devigis rakonti tiun fantaziegan historion. Tiu krima grafino sen&#x15D;ancele difektas la honoron de sia amikino, kiu mortis por &#x15D;i, pereigita de sia sindonemo; &#x109;ar &#x15D;i scias, ke la marondoj ne &#x15D;in redonos por konfuzi la trompantinon. En tiu sama momento, la kurteno maskanta flankan pordon sublevi&#x11D;is; kaj la &#x109;ambristo de la markizo anoncis per sonora vo&#x109;o:</p><p>
      � Fra&#x16D;lino Valentino de Savinako! La invititoj ne havis tempon rekonscii&#x11D;i pro tiu nova surprizo, kiam Valentino, transirante la spacon, kiu &#x15D;in disigis el la grafino, sin &#x135;etis anta&#x16D; &#x15D;iajn genuojn:</p><p>
      � Pardonu, Matildo, pardonu, &#x15D;i ekkriis, plektante la manojn, kaj rigardante sian amikinon per okuloj, en kiuj legi&#x11D;is la pento kaj la admiro.</p><p>
      � Valentino! ripetis la grafino, estas vi! Mi vin revidas. Ha! miaj anta&#x16D;sentoj ne min erarigis: mi estis certa, ke vi ne mortis. Sed relevu vin, mi vin petegas.</p><p>
      � Mi restos anta&#x16D; viaj piedoj tiel longe kiam vi ne estos doninta al mi mian pardonon.</p><p>
      � Mi neniam dubis pri vi, respondis &#x15D;ia amikino, &#x15D;in relevante kaj &#x15D;in kisante, &#x109;ar mi konis vian koron. Mi havas neniun plendmotivon ripro&#x109;otan sekve pardonotan al vi.</p><p>
      � Ha! Matildo, superega animo, mi trovi&#x11D;is malanta&#x16D; tiu pordokurteno; mi &#x109;ion a&#x16D;dis. Vi estis kulpigita, kalumniita, premegita pro la kulpo de aliulino; senplende vi suferis &#x109;iujn turmentegojn. Anta&#x16D; momento vi malpermesis, ke Josefino perfidu mian sekreton. Sed Dio ne povis toleri, ke tia maljusteco senfine da&#x16D;ru: por via rehonorigo li faris miraklon. &#x108;io, kion tiu junulino al vi konigis, &#x15D;i da&#x16D;rigis, sin turnante al la a&#x16D;skultantoj, tiu plorinda rakonto de sen&#x109;esa maljusta&#x135;o, estas absolute vera &#x11D;is siaj plej etaj detaloj. Mi estas la patrino de l� infano &#x15D;telita kaj konjektita al la grafino; kaj la marondoj min redonis al la vivo, por konfuzi la trompanton.</p><p>
      Tiuj lastaj vortoj direkti&#x11D;is al Viktoro. Kun haroj starigitaj, kun &#x15D;a&#x16D;mo sur la lipoj, kun manoj agititaj de konvulsia tremado, la edzo de Matildo rulis &#x109;irka&#x16D; si furiozajn okulojn.</p><p>
      &#x108;iuj &#x109;eestantoj sentis sin kortu&#x15D;itaj pro la rakonto a&#x16D;dita. Multaj inter ili na&#x16D;zitaj, &#x109;ar ili kontakti&#x11D;is kun esta&#x135;o kapabla de tiaj malnobla&#x135;oj, premis siajn pugnojn, kaj &#x135;etis al la filo Lin&#x15D;ardo kolerajn kaj indignajn rigardojn. E&#x109; malsonoraj minacoj estis ma&#x109;adataj de la plej perfortuloj. &#x108;u la komandanto komprenis la dan&#x11D;eron de li riskatan? Estas eble. &#x108;ar subite li stre&#x109;is siajn krurojn, saltegis kun kapo anta&#x16D;a al la minacantaj grupoj, kiuj alpa&#x15D;is al li, kaj, simila al furioza bovviro, li rapidis ekster la salono, farinte truon inter la mebloj kaj la homoj, kiujn li renversis pasante.</p><p>
      Tio fari&#x11D;is fulmorapide. La pu&#x15D;egitoj ne havis la tempon sin relevi, kaj jam oni a&#x16D;dis la kradon de la kastelo fermi&#x11D;antan malanta&#x16D; li.</p><p>
      Tamen &#x109;iuj invititoj de la markizo alproksimi&#x11D;is al fra&#x16D;lino de Savinako. La juna virino, konfuzita de mil demandoj, ne sciis al kiu respondi.</p><p>
      � Sed kiamaniere vi estis savita?</p><p>
      � Kial vi ne donis nova&#x135;ojn pri vi?</p><p>
      � Kion vi faris dum tiuj du jaroj?</p><p>
      � Kie vi trovi&#x11D;is?</p><p>
      � Kiu al vi konigis tiun kortu&#x15D;antan historion? Feli&#x109;e la markizino liberigis Valentinon el tiuj trudemuloj, dirante la&#x16D;te:</p><p>
      � Vi vidas, infanino mia, kian scivolon vi naskas meze de ni. Mi esperas, ke mi ne estas maldiskreta, petante de vi, ke vi &#x11D;in satigu.</p><p>
      � Tiu scivolo estas pravigata, sinjorino. Vi havas rajton peti de mi klarigojn, kaj mi devon ilin liveri.</p><p>
      &#x108;iuj &#x109;eestantoj alproksimigis siajn se&#x11D;ojn. Meze de profunda silento, fra&#x16D;lino de Savinako komencis sian rakonton:</p><p>
      � En la momento kiam la tero el&#x15D;uti&#x11D;is, mi min alkro&#x109;is al miaj littukoj. Mi sentis min falantan en grandan nigran truon, kiam mi estis tuje haltigita en mia falo kaj e&#x109; sublevita alten per io mola kaj elasta. Tio estis, kiel mi tion eksciis pli poste, la barko de Duponto, sublevita sur dorso de grandega ondego, kiu min renkontis kaj la&#x16D; litere min kolektis pasante.</p><p>
      La matraco, kies &#x11D;ia fundo estis provizita, moligis anka&#x16D; la maldol&#x109;econ de la renkonto. Se mi ne estus nove aku&#x15D;inta, mi estus elirinta tute sana kaj savita el tiu terurega katastrofo. Subite mi sentis min malsuprenirantan la&#x16D; kapturniga rapideco: tio okazis pro la marefluo, kiu forportis la boaton tie metitan de la Providenco por min eligi el neevitebla morto. Ekkaptite de rapidega fluo, la &#x15D;ipeto estis altirita al la maralto: kaj kiam &#x11D;i estis trafinta la plenmaron, &#x11D;i flosi&#x11D;is sendirekte, pu&#x15D;ita de ondoj kaj de ventoj.</p><p>
      Malsana, terurita de la katastrofo, plie glaciigita de la malvarmo kaj de la malsekeco, mi ku&#x15D;is funde de la barko, rigida, nekapabla provi ian ekmovon, elparoli ian vorton, sed a&#x16D;dante &#x109;ion kaj neniel perdinte miajn inteligentajn ecojn. Mi estis certa ke Matildo, mia infano, ge-Kamu&#x15D;oj pereis &#x109;iuj dum la elfalego. Mi enviis tiun sorton, kiu al ili indulgis la malrapidajn turmentegojn de l� agonio, kiam mi a&#x16D;dis supre de mia kapo tiujn vortojn elparolitajn angle:</p><p>
      �Nu, barko kun malvivulo en &#x11D;i.� �Se oni &#x11D;in prenus, &#x135;etinte la kadavron en la maron.� �Bona ideo! La boato &#x15D;ajnas nedifektita.� Mi a&#x16D;dis &#x109;ion tion. Mi volis min levi, gestigi, krii; ne eble. La paralizo min najlis sur mia matraco, ne ebligante ke mi sublevu e&#x109; mian malgrandan fingron. Mi a&#x16D;dis la bruon de barko malsuprenirigita de la maristoj sur la maron. Post la ventego, Oceano kvieti&#x11D;is kvaza&#x16D; ensor&#x109;e: la luno brilis helege. Du viroj saltis en mian boaton, prenis la remilojn kaj &#x11D;in alkondukis al la &#x15D;ipo. Tiam la interparolado rekomencis.</p><p>
      �Anta&#x16D; kiam ni suprentiros la &#x15D;ipeton, estus prefere nin liberigi el tiu kadavro, kiu pezas.� �Kompreneble. Senutile estas &#x11D;in porti supren.� Mi sentis min sublevitan per la &#x15D;ultroj kaj per la kruroj. La du maristoj jam ekbalancis mian korpon per ritma movado, por ke fari&#x11D;u pli facila la &#x135;eto de &#x11D;i ekster la rando de la barko, kiam tria vo&#x109;o diris la&#x16D;tege:</p><p>
      �&#x108;u vi estas certa, ke &#x11D;i estas malviva?� �Sendiskuteble: sen tio, &#x11D;i movi&#x11D;us, &#x11D;i ribeli&#x11D;us.� �Tio pruvas nenion. Alportu &#x11D;in tien, por ke oni estu certa pri tio. Mi bonvolas nutri la skvalojn per kadavroj sed ne per vivantoj.� &#x108;ar la viro parolinta estis la &#x15D;ipestro, lin oni tuje obeis. Mi sentis min sublevitan, eligitan el la barko, ku&#x15D;igitan sur la plankon, dum orelo apogi&#x11D;is sur mian bruston.</p><p>
      �Nu, &#x109;u mi estis prava?� ekkriis la &#x15D;ipestro per triumfa tono. �Ekzistas ankora&#x16D; ero da vivo.� �Sed kion ni faros de tiu ano?� �Tiu ano estas ino.� �Ho! tio &#x15D;ajnas miriga. Kion &#x15D;i faris en tiu barko?� �&#x108;u mi scias? Mi donos al &#x15D;i mian &#x109;ambron, kaj &#x15D;in flegos kiel eble plej bone. Ni penos scii, kia estas tiu virino; kaj se ni povas &#x15D;in konduki en &#x15D;ian patrujon, ni tion faros.� Denove mi sentis min forportitan kaj ku&#x15D;igitan en varman liton. Dum multaj horoj mi restis en &#x11D;i nekon scia. De tempo al tempo mi sentis orelon apogi&#x11D;antan sur mian bruston. Oni venis certi&#x11D;i &#x109;u mia koro batas &#x109;iam.</p><p>
      �&#x108;u oni ekzamenis la barkon?� petis la &#x15D;ipestro. �Jes.� �Kion oni trovis en &#x11D;i?� �Provizojn kaj matracon.� �Kaj poste?� �Nenion plu.� �Sed la nomo de la boato, &#x11D;ia haveno kutima?� �Tiuj montroj estis skrapitaj.� �Diablo! Kion mi faros de tiu virino? &#x15C;i ne povas paroli. Mi trovas &#x15D;in vestitan nur de noktovesto, sen ia papero, kiu povas montri kia &#x15D;i estas, de kie &#x15D;i venas. La boato mem enhavas neniun sciigon. Mi vidas nur unu aferon ebla: konduki kun ni Nov-Jorkon tiun nekonatan virinon. Sinjoro 
      Johnson
      �mem decidos.� Tiuj vortoj al mi konigis, ke la &#x15D;ipo min savinta estas amerika.</p><p>
      La paralizo, kiu min senmovigis, da&#x16D;ris dum kelka tempo. Sed &#x109;ar &#x11D;i estis ka&#x16D;zita de la teruro kaj de la malvarmo, &#x11D;i cedis iom, dank� al la certeco en kiu mi trovi&#x11D;is, ke mi estas savita, kaj dank� al la varmeco de la lito konservita per boteloj plenaj da varma akvo.</p><p>
      Post tri tagoj mi povis fari signon per la mano. Oni enkondukis inter miaj dentoj kelkajn gutojn da brando. Tiu trinka&#x135;o min tute revivigis. Balda&#x16D; mi trovi&#x11D;is sufi&#x109;e fortika por engluti iom da nutra&#x135;o: poste mi faris kelkajn pa&#x15D;ojn interne de la kajuto. Fine ian tagon, min apogante sur la brakon de la &#x15D;ipestro, mi povis supreniri sur la ferdekon. Sed estis &#x109;iam neebla la elparolo de unu vorto. La paralizo de la lango estis la plej longeda&#x16D;ra el la simptomoj de mia malsano, kaj malaperis nur post la aliaj.</p><p>
      Alveninte en Nov-Jorkon, mi estis prezentita al la posedanto de la &#x15D;ipo. Li estis unu el tiuj ri&#x109;egaj Amerikanoj, kies multaj &#x15D;ipoj sulkas &#x109;iujn marojn de la terglobo. Li gratulis la &#x15D;ipestron kaj liajn maristojn pro la humana ago farita de ili, &#x109;ar ili min savis kaj flegis; kaj li donis al ili pro tio gravan rekompenson.</p><p>
      Ekvidante sinjoron 
      Johnson
      �on, mi estis mirigita de lia boneca &#x15D;ajno, de la profunda mal&#x11D;ojeco pentrita sur lia viza&#x11D;o kaj precipe de la speciala atento, per kiu li min rigardadis. Balda&#x16D; mi konis la ka&#x16D;zon de tio. Anta&#x16D; ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon kaj sian ununuran filinon sama&#x11D;an kiel min; kaj li trovis, ke iaj detaloj de mia personeco al li memorigis lian karan Mabelon, &#x109;iam ploritan de li.</p><p>
      �Pro tio,� li diris ian tagon al unu el siaj amikoj, �mi volas fari, por tiu malfeli&#x109;a infanino mirakle savita, tion, kion mi estus feli&#x109;a, ke oni faru por la mia, se &#x15D;i estus trovi&#x11D;inta en simila situacio.� La malfacileco de la parolo, kiun la kuracistoj nomis afazio, cedis fine dank� al &#x109;iuspecaj flegoj kaj kuracadoj elpensitaj por min resanigi. Ian tagon mi povis paroli sufi&#x109;e facile, kaj fari al mia bonfaranto la konfeson de mia kulpo, kaj la rakonton de &#x109;iuj fari&#x11D;oj &#x11D;in anta&#x16D;- kaj postirintaj.</p><p>
      �Kion vi intencas fari nun?� li demandis. �Mi petas vin, donu al mi konsilon.� �Unue necese estas, ke vi konu la veron tutan pri la katastrofo de la kruta&#x135;o, kaj sciu &#x109;u via infano kaj via amikino estas ankora&#x16D; vivantaj a&#x16D; ne.�</p><p>
      Sinjoro 
      Johnson
      �sin turnis tuje al agentejo por sciigoj. Post unu monato, li ricevis la jenan respondon:</p><p>
      �La elfalego de la Kamu&#x15D;a domo estis tute plena. &#x108;iuj, kiuj en &#x11D;i trovi&#x11D;is, pereis. Oni retrovis iliajn kadavrojn.� Do la agento, kiun mia protektanto komisiis pri tiuj ser&#x109;adoj, erarigite de falsaj &#x15D;ajnoj, al ni liveris malverajn sciigojn. Sed tiu rakonto estis tiel ver&#x15D;ajna, ke mi ne dubis e&#x109; unu minuton.</p><p>
      Mi kredis vin malviva, Matildo, aldonis Valentino sin turnante al la grafino: mi ne kura&#x11D;is skribi al gesinjoroj de Prelongo, &#x109;ar mi sentis, ke mi estis la nevola ka&#x16D;zo de la malespero, en kiun mi vidis ilin &#x135;etitajn pro via pereo: kaj estis neebla la anta&#x16D;vido de teruraj konsekvencoj. kiujn okazigis mia malapero. Certe tio ne senkulpigas mian silenton, sed tamen tio &#x11D;in klarigas. Hodia&#x16D;, sed nur hodia&#x16D;, mi komprenas kun grandega &#x109;agreno la gravecon de mia kulpo. Do unu fojon plie, mia plendinda amikino, mi petas de vi la donon de via pardono.</p><p>
      La grafino ne respondis parole, sed &#x15D;i altiris al sia brusto sian amikinon, kiu ploregis multajn larmojn. Vi&#x15D;inte siajn okulojn, Valentino da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Sinjoro 
      Johnson
      �mem al mi konsilis, ke mi kredigu al mia morto. Ian tagon, li diris:</p><p>
      �Vi perdis &#x109;iujn viajn amitojn: vi trovi&#x11D;as tute sola en la mondo; mi same. Nu, jen estas propono, kiun mi faros al vi! Neniam lasu min: ni unuigu niajn amba&#x16D; malfeli&#x109;ojn. Eble per tiu kunligo ni faros feli&#x109;on.� Unue mi kredis, ke li deziris edzi&#x11D;i kun mi. Jam mi suferis, estante devigata respondi per rifuzo kaj pagi per &#x15D;ajna maldankeco la bonfarojn da kiuj li min plenigis, kiam li da&#x16D;rigis:</p><p>
      �Se mi estus pli juna, mi estus petinta vian manon; sed mi tro bone komprenas, ke mi farus tre neta&#x16D;gan edzon kun mia griza barbo. Sed &#x109;ar aliparte &#x109;eesto tro longeda&#x16D;ra sub mia tegmento malutilus vian bonfamon, &#x109;u vi volas anstata&#x16D;i la filinon, kiun mi perdis? &#x108;u vi volas, ke dank� al filinigo, mi fari&#x11D;u via patro?� A&#x16D;dante tiun proponon tiel delikatan kaj tiel grandkoran, mi sentis unu el plej grandaj emocioj de mia vivo. Do mi respondis &#x11D;oje:</p><p>
      �Estu certa pri mia filinamo, patro mia.� La formala&#x135;oj estis rapide plenumitaj, kiel &#x109;io, kion oni faras en la Unuigitaj &#x15C;tatoj. De tiu tempo Valentino de Savinako ne ekzistas plu; &#x15D;i estis anstata&#x16D;ita de 
      miss
      �
      Johnson
      .</p><p>
      Mi &#x15D;ajne estis tute feli&#x109;a. Beda&#x16D;rinde la memoro de miaj pasintaj malfeli&#x109;a&#x135;oj &#x109;iam venenigis mian vivon. Mi ne diros, ke mia nova patro min amis; tiu vorto estas tro malforta; &#x109;ar la amemo de li sentita al mi estis vera amego. Li montri&#x11D;is reale &#x11D;oja nur kiam mi &#x109;erpis plenmane en lian neel&#x109;erpeblan kason: li sen&#x109;ese ser&#x109;is per kia maniero li kontentigos miajn plej etajn fantaziojn, &#x109;iam plendante, ke mi estas tro diskretema.</p><p>
      Ian tagon li anoncis, ke li estas veturonta pro longa voja&#x11D;o. Li estis vizitonta siajn petrolputojn en Pensilvanio kaj siajn ar&#x11D;entminejojn en Kolorado.</p><p>
      �Sed,� mi diris, �&#x109;u vi ne estas traveturonta tra landoj ankora&#x16D; neregitaj de E&#x16D;ropanoj kaj lo&#x11D;ataj de Siuksoj (
      Sioux
      )?� �Sendube.� �Nu, ne veturu tiam; mi petas vin. Via poseda&#x135;o estas grandega, &#x109;u ta&#x16D;gas ke la direktado de viaj ekspluata&#x135;oj estu pli-malpli perfekta; &#x109;ar malgra&#x16D; la mal&#x15D;paradoj al kiuj vi min devigas, vi ne povas elspezi vian renton. Via vivo estas por mi pli grandvalora ol kelkaj miloj da dolaroj.� �Mia kara filino,� li respondis, �vi rezonas infanine. Kiam e&#x109; lia ri&#x109;eco estus nekalkulebla, tamen, tiel longe kiam li posedas inteligentecon kaj sanon, viro devas laboradi. Li estus kulpa, lasante difektigi per sia mallaboremo la entreprenojn de li komencitajn. Pri la Ru&#x11D;ha&#x16D;tuloj, kiuj vin tiel teruras, ili estas multe pli dan&#x11D;eraj en la romanoj ol en la Herbejo. Ilin timas nur imagoj de junulinoj, sed tute ne voja&#x11D;antoj bone armitaj.� Kaj li eliris.</p><p>
      Ve! miaj anta&#x16D;sentoj ne min trompis. Post kelkaj semajnoj mi eksciis, ke la publika veturilo, en kiu sinjoro 
      Johnson
      �voja&#x11D;is, estis atakita de Apa&#x15D;a bando. &#x108;iuj homoj en &#x11D;i trovi&#x11D;antaj estis mortigitaj, sen ia escepto.</p><p>
      �Sed mi estas do markita de la Fatalo,� mi ekkriis. �Mi alportas la malfeli&#x109;econ al tiuj, kiuj min alproksimi&#x11D;as. Tuj kiam iu kuni&#x11D;as kun mi, li estas senkompate frapita de Morto.� Mi e&#x109; ne havis la konsolon ploradi sur la tombon de mia filiniginta patro, &#x109;ar lia korpo ku&#x15D;is sentomba sur la herbejoj de la Far-Uesto. Mi estis devigita plenumi funebran ceremonion, kiu fari&#x11D;is anta&#x16D; malplena katafalko. &#x108;iuj Nov-Jorkaj gravaj personoj konsideris kiel devon sian &#x109;eeston al tiu pia&#x135;o. Sed post kiam mi estis sendita tra la spaco lastan adia&#x16D;on al mia bonfaranto malviva, nenio min detenis en Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos E&#x16D;ropon; &#x109;ar mi forte deziris revidi Parizon en kiu finis miaj infanjaroj. Doninte al mia notario &#x109;iujn rajtigojn, kiujn li bezonis por ordigi la hereda&#x135;on, mi rapide faris miajn preparojn por la eliro. En la momento kiam mi en&#x15D;ipi&#x11D;is, mi ricevis de mia intendanto kalkulon montrantan proksimume la ciferon de la poseda&#x135;o lasita de sinjoro 
      Johnson
      . Sur tiu papero &#x11D;i estis minimume estimata po dudek milionoj da dolaroj.</p><p>
      � Ha! ekkriis tiam la rakontantino per kortu&#x15D;anta tono, se iam mi estus posedinta kapitaleton e&#x109; tute malgrandan, mi edzini&#x11D;is kun sinjoro de Ruvezo; mi petis de li ke li eksi&#x11D;u; fine li ne estus elirinta: kaj tiuj malfeli&#x109;a&#x135;oj, kies mi estis nevola ka&#x16D;zo, ne estus okazintaj. Dum hodia&#x16D; mi estas premegata de tiu supermezura ri&#x109;a&#x135;aro, kiu ne povas min utili: &#x11D;i alvenas en la momento kiam mi ne &#x11D;in bezonas plu. Mia kara Matildo, se vi mem ne estus tiel ri&#x109;a, mi &#x11D;in donus al vi &#x11D;ojege, petante de vi inter&#x15D;an&#x11D;e nur la forgeson de l� estinteco kaj samtempe malgrandan lokon en via domo kaj en via koro.</p><p>
      &#x108;iuj &#x109;eestantoj estis kortu&#x15D;itaj. La grafino premis silente la manon de Valentino. Redoninte al &#x15D;i sian kareson, fra&#x16D;lino de Savinako da&#x16D;rigis:</p><p>
      � Nun restas dirotaj malmulte da vortoj. Elvagoni&#x11D;inte en la Sankta-Lazara, stacidomo, mi estis rekonita de Josefino. Kvankam &#x15D;in erarigis la nomo 
      Johnson
      , kiu hodia&#x16D; estas la mia, tamen &#x15D;i obstine sie&#x11D;is mian pordon: kaj mi benas &#x15D;in pro &#x15D;ia persisteco. Per &#x15D;i mi konis plendetale la nekredeblajn turmentojn, kiujn mia malfeli&#x109;a amikino suferis pro mi. Tiam mi konsilis al sinjoro de Prelongo, ke li faru grandan feston en la kastelo. &#x108;ar mi intencis ne nur rehonorigi Matildon, sed plie mi volis premegi sub la publika malestimo la krimulon, kiu per hontindaj manovroj trudis al &#x15D;i la edzini&#x11D;on kun li.</p><p>
      Valentino silentis, Kortu&#x15D;egite &#x109;iuj a&#x16D;skultintoj same ne kura&#x11D;is paroli la&#x16D;te: nur kelkaj pripensoj estis malla&#x16D;te inter&#x15D;an&#x11D;itaj. Fine unu post la alia &#x109;iuj invititoj sin levis. Ili jam komencis siajn adia&#x16D;ajn afabla&#x135;ojn al la gemastroj, kiam, kvankam estis malfrue, la malgranda Valento akompanita de sia guvernistino eniris en la salonon. Lin vidante, &#x109;iuj, kiuj eble estus ankora&#x16D; nekredemaj, fari&#x11D;is subite konvinkitaj. Li estis la viva portreto de sia patrino.</p><p>
      Valentino ektremetis. Rapidante al sia filo, &#x15D;i lin prenis en siajn brakojn kaj lin kovris per kisadoj. Sed la infano, terurita de la pasiaj elmontroj de tiu nekonita virino, ekploregis. Al Matildo li prezentis siajn malgrandajn brakojn, ekkriante:</p><p>
      � Mama, mama! La juna patrino sentis ke &#x15D;ia koro kuntiri&#x11D;as. Sed farinte ekpenon de volado, &#x15D;i ridetis; kaj sin turnante al la infaneto:</p><p>
      � Amu &#x15D;in kore, &#x15D;i diris. Neniam vi estos sufi&#x109;e dankema por pagi konvene &#x15D;ian sindonemon kaj &#x15D;iajn suferojn.</p><p>
      Dume la infano, grimpinte sur la genuojn de la grafino, &#x15D;in rigardis per siaj friponaj okuloj de troamita knabeto. Dum li balbutis nekompreneblajn parolojn, li batetis &#x15D;iajn vangojn per siaj malfortaj manetoj. Tiam Matildo, dum &#x15D;i redonis al sia filigito la karesojn, kiujn &#x109;i tiu mal&#x15D;paris, diris al fra&#x16D;lino de Savinako:</p><p>
      � Mi petos de vi favoron. Neniam elprenu el mi tiun infanon. Mi tro suferis pro li por ne lin amegi.</p><p>
      � Li havos du patrinojn, respondis simple Valentino.</p><p>
      � Vi estas prava, fra&#x16D;lino, rimarkigis sinjoro Benojto kun sia kutima delikateco: la vera patrino ne estas tiu, kiu naskas, sed tiu, kiu vartas infanon, kaj &#x11D;in vindas en sian amecon.</p><p>
      &#x108;iuj &#x109;eestantoj rigardis tiun scenon kortu&#x15D;e. Kiam la invititoj eliris, ili salutis la grafinon per respektplenaj elmontroj, al kiuj de longa tempo &#x15D;i ne estis plu kutimigita.</p><p>
      � Kiam mi pensas, diris la grafo de Ro&#x15D;brulo al Ra&#x16D;lo, premante lian manon, kiam mi pensas, ke eble mi estis, pro la konsilo al vi donita de mi, unu el malfeli&#x109;iloj, kiuj suferigis la grafinon, mi hontas min mem. Fine post tio, kio okazis, mi esperas ke via fripona bofilo ne kura&#x11D;os reven&#x11D;i sin. Vi estas liberigita el li por longa tempo.</p><p>
      � Beda&#x16D;rinde, respondis Ra&#x16D;lo mal&#x11D;oje, tiu krimulo restas &#x109;iam la edzo de mia filino. Tiu Valentina revivigo, kiu &#x15D;in rehonorigas, alvenas, ve! kiam &#x109;io estas perdita.</p><p>
      � Krom la honoro, markizo. Tiu devizo de fama re&#x11D;o estu samtempe la via.</p><p>
      Dum tiu interparolado la salono malpleni&#x11D;is. Estis la maljuna grafo, kiu eliris laste, klinante sin anta&#x16D; Matildo kaj al &#x15D;i mal&#x15D;parinte &#x109;iujn elmontrojn de la plej profunda respektego.</p><p>
      Kiam &#x109;iu estis elirinta:</p><p>
      � Valentino, diris &#x15D;ia amikino, malfrui&#x11D;as. Kredeble vi estas laca. Permesu, ke mi mem vin konduku al la &#x109;ambro, kiun mi difinis al vi.</p><p>
      � Sed mi esperas, ke mi reokupos mian iaman apartamenton, tiun kiu memorigas la solajn horojn de feli&#x109;eco vere sentita de mi en mia vivo.</p><p>
      � Karulino mia, ne min ripro&#x109;u, se tiun vesperon mi ne povas vin kontentigi. Sed en tiu momento, tio kion vi petas, estas neebla. Sekreto, kiu ne estas la mia, malhelpas ke mi parolu pli klare. Sed, mi vin petegas, ne insistu.</p><p>
      Fra&#x16D;lino de Savinako nenion kontra&#x16D;diris. &#x15C;i akompanis Matildon &#x11D;is la &#x109;ambro okupota de &#x15D;i: &#x11D;i estis unu el plej luksaj de la kastelo. Sed funde de sia animo &#x15D;i beda&#x16D;ris la alian; tiun en kiu Frederiko kaj &#x15D;i amba&#x16D; amis sin reciproke; kaj &#x15D;i sin demandis:</p><p>
      � Kia motivo instigas Matildon al la malpermeso de tiu apartamento? Post unu horo, &#x109;iuj dormis: kaj la vasta sinjorega lo&#x11D;ejo estis okupata de sola silento.</p><p>
      Kiam Viktoro senmaskigita, konfuzita, premegita de tiu neatendita malkovro, estis transirinta per unu saltego la enirejan kradon, li da&#x16D;rigis sian kuradon, kaj sin direktis al la farmodomo. Li sentis sin persekutitan de ven&#x11D;aj paroloj de fra&#x16D;lino de Savinako:</p><p>
      � La marondoj min redonis al la vivo por konfuzi la trompanton.</p><p>
      &#x108;u hazarde la dia justeco ekzistus? Sed tiam li estas malsavita, kaj por li sonoris la horo de la puno.</p><p>
      Li rapidis en la man&#x11D;o&#x109;ambron kaj falis en la brakojn de sia patrino.</p><p>
      � Kion vi havas, Viktoro mia? ekkriis sinjorino Lin&#x15D;ardo, vidante la palegan viza&#x11D;on de sia filo.</p><p>
      � Josefino min perfidis: &#x15D;i malkovris &#x109;iujn miajn manovrojn.</p><p>
      � Vi &#x109;iam povas nei, &#x109;ar la pruvoj mankas.</p><p>
      � Valentino, kiun oni kredis malviva, revenis. &#x15C;i &#x109;ion certigis.</p><p>
      Post tiuj vortoj, Heleno rigardis fikse sian filon, por certi&#x11D;i, &#x109;u li ne frenezi&#x11D;as. Sed kiam la komandanto estis mallonge rakontinta &#x109;iujn fari&#x11D;ojn:</p><p>
      � Ha! mia plendinda knabo, ekkriis lia patrino per tono ironie kompatema; mi konfesas, ke vi ne estas &#x15D;ancema. Esti perfidita de sia amantino, post kiam oni estis trompita de sia edzino; vere tio estas tro doloriga.</p><p>
      � Kion vi volas diri? Vi scias ke Matildo estas tro honesta por perfidi sian devon.</p><p>
      � Malfeli&#x109;a naivegulo! Mi kredis vin pli sagaca. Nu, vi similas &#x109;iujn edzojn. Dum en Parizo vi faras konscience vian devon de militisto, via &#x109;asta edzino al vi donas kunlaboranton, anta&#x16D; via nazo kaj via barbo; kaj tion vi ne e&#x109; suspektas.</p><p>
      � Mensogo! kalumnio! ekkriis Viktoro freneza. Mi volas pruvojn, vi a&#x16D;das. Oni ne rakontas fakton tiel monstran, ne estante certa pri la realeco de &#x11D;ia ekzisto.</p><p>
      � Sed, amiko mia, tio estas fabelo konita en la tuta lando. &#x108;iu scias, ke via respektinda edzino akceptas &#x109;iumatene sian amanton en la iama &#x109;ambro de fra&#x16D;lino de Savinako.</p><p>
      � Kaj kiu li estas? balbutis la komandanto, penante sin deteni.</p><p>
      � Ha! pri tio mi kredas, ke neniu estas pli bone sciigita ol mi. Tiu viro &#x15D;ajnas diable forta; &#x109;ar &#x11D;is nun li trovis rimedon por senutiligi &#x109;iujn plej lertajn ser&#x109;adojn! Sed se tiu deziro ku&#x15D;as en via koro, vi povos iri tien morga&#x16D;: certe vi surprizos la geamantojn dum ilia ama interbabilado. Per tiu rimedo vi estos la unua, kiu ekvidos la kapon de via anstata&#x16D;anto.</p><p>
      � Mi iros, tondris Viktoro: kaj se tio estas vera, malfeli&#x109;o al &#x109;iuj. Mi vidigos, ke mi estas &#x109;iam la edzo de la grafino. Ha! vi min trompas, malhontema virino; post kiam vi vin rifuzis al miaj karesoj, post kiam vi donis al mi nur korpon, kies forestis animo, vi sen&#x15D;ancele vin li veras al aliulo; kulpigu vin, &#x109;ar vi volis tion, kio okazos. Sed morga&#x16D;, la &#x15D;tonplatoj estos ru&#x11D;aj en la kastelo de Prelongo! La komandanto sin levis kun malama kaj sova&#x11D;a mieno: hommortiga febro brilis en liaj okuloj. Heleno lin rigardadis, dum sur &#x15D;ia viza&#x11D;o pentri&#x11D;is la teruro sed samtempe la ravo. Per liaj kruelaj paroloj &#x15D;ia filo ekvekis la &#x15D;an&#x11D;emajn instinktojn de &#x15D;ia antikva Korsa sango. &#x15C;i kredis ke stari&#x11D;as anta&#x16D; &#x15D;i Pietro Boldino, &#x15D;ia onklo, revante ven&#x11D;adon.</p><p>
      Kiam Viktoro edzi&#x11D;is kun Matildo, sinjorino Lin&#x15D;ardo kredis, ke &#x15D;i ordonos en la kastelo kaj regos, sub la nomo de sia filo, kiel konsentita estrino. Tamen ne nur la estonta&#x135;oj ne rajtigis &#x15D;iajn esperojn, ne nur oni komprenigis al &#x15D;i pli-malpli &#x11D;entile, ke &#x15D;ia povo estas tute nula, sed plie estis la malri&#x109;a parencino, la almozulino, kompate akceptita, unuvorte Josefino, kiu prenis &#x15D;ian lokon kaj donis ordonojn, kiujn la servistaro sendiskute obeis.</p><p>
      Pro tio semo de sova&#x11D;a malamo &#x11D;ermigis en la koro de la maljunulino bezonon de terura ven&#x11D;o: kaj estis la filo, kiun &#x15D;i pu&#x15D;is anta&#x16D;en, por ke li fari&#x11D;u la plenumanto de &#x15D;iaj plej kruelaj kolera&#x135;oj.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon, dum la tagi&#x11D;o, la komandanto aliris al la kastelo kaj penetris en sian privatan apartamenton. La servistaro ne konis ankora&#x16D; la dramon intiman kiu okazis dum la anta&#x16D;tago en la salonego: al sia sola &#x109;ambristo Ra&#x16D;lo &#x109;ion rakontis konfidencie. Sed, &#x109;ar lia mastro al li rekomendis absolutan sekreton, tiu servisto timante, ke ia maldiskreta&#x135;o al li perdigos lian oficon, ne ankora&#x16D; parolis. Do la &#x109;eesto de la grafinedzo povis mirigi neniun. &#x108;io estis kvieta en la kastelo; kaj la ordinara movado de la vivo &#x109;iutaga rekomencis kiel anta&#x16D;e. Je la deka, Matildo eliris el sia &#x109;ambro, kaj sin direktis al la iama apartamento de Valentino, kiel &#x15D;i kutimis fari &#x109;iumatene. &#x15C;ia edzo, kiu &#x15D;in spionadis, vidis &#x15D;in enirantan kaj fermantan la pordon malanta&#x16D; &#x15D;i: poste li a&#x16D;dis la bruon, kiun &#x15D;i faris &#x15D;losante la seruron per duobla turno de la &#x15D;losilo.</p><p>
      � Nu, li pensis, mia patrino estis prava. Oni ne prenas tiajn anta&#x16D;zorgojn, kiam oni intencas resti sola.</p><p>
      Sed tiam lia konkuranto estis do jam alveninta? Sen tio &#x15D;i ne sin enfermus tiel zorgeme. Tamen de du horoj li observis, kaj li estis certa, ke neniu eniris.</p><p>
      Luppa&#x15D;e li alproksimi&#x11D;is al la pordo, kaj sur &#x11D;in almetis sian orelon. Subite li portis sian manon al sia koro: akra doloro premegis lian bruston; la sango fortege alfluis al lia viza&#x11D;o. Klare li a&#x16D;dis la bruon de du vo&#x109;oj, tiun de la grafino kaj alian, viran, basan, sonoran, kiu povis aparteni nur al viro.</p><p>
      Li sin relevis. Vi&#x15D;inte sian &#x15D;vitplenan frunton, li rigardis &#x109;irka&#x16D; &#x15D;i, &#x109;u neniu lin spionas. La koridoro estis sen homa. Tiam li trakuris tra la kastelo, dirante al &#x109;iuj servistoj, kiujn li renkontis, kaj kiuj lin rigardis, miran pro lia stranga sintenado:</p><p>
      � Iru kaj min atendu anta&#x16D; la dekkvina pordo, bezonas atestantojn.</p><p>
      Poste li malsupreniris en la parkon, eniris en ilejon, prenis hakilon kaj resupreniris.</p><p>
      Revenante li renkontis la gemarkizojn, kiuj sin preparis al la faro de sia kutima matenpromenado:</p><p>
      � Kiel? sinjoro, ekkriis Ra&#x16D;lo kun malestima tono, post tio, kio okazis hiera&#x16D;, vi kura&#x11D;as ....</p><p>
      � Tio, kio okazis hiera&#x16D;, respondis Viktoro dentgrincante, estis nur komedio. Hodia&#x16D; estas dramo, kiun mi prezentos al vi.</p><p>
      � Kion signifas tiuj paroloj? diris sinjoro de Prelongo kiun ekokupis maltrankvileco, vidante la koleregan sintenadon de sia bofilo.</p><p>
      � Via filino estas adultino. Malgra&#x16D; la romano elpensita hiera&#x16D; de Josefino kaj de &#x15D;ia kunkulpulino, mi restas &#x109;iam &#x15D;ia edzo; kaj mi scias lavi en la sango de la malfidela edzino la insultegon faritan al mia honoro.</p><p>
      � Sed vi eraras, sinjoro, ekkriis Suzano siavice; mi &#x135;uras ke Matildo ne estas kapabla ....</p><p>
      � Sinjorino, mi a&#x16D;dis. Ve! tiun saman respondon faris la markizino al sia edzo kelkajn tagojn anta&#x16D;e. &#x15C;i same a&#x16D;dis; plie &#x15D;i vidis. &#x108;u estis ebla ia protesto, kiam &#x15D;i sciis, ke tiu viro estas prava; kiam &#x15D;i devige rekonis, ke, malgra&#x16D; liaj malnobla&#x135;oj, malgra&#x16D; liaj kruela&#x135;oj, lia kolerego estas rajtigita.</p><p>
      Parolante Viktoro sin direktis rapide al la pordo, apud kiu lin atendis la tuta servistaro. Senkonscie gesinjoroj de Prelongo lin sekvis.</p><p>
      La komandanto ekkaptis sian hakilon. Manumita de fortika brako, la ilo falis perforte sur la kverka&#x135;an tabulon en kiun &#x11D;i kavigis profundan tran&#x109;a&#x135;on. Dum tiu tempo en la interno de la &#x109;ambro, oni a&#x16D;dis nur timegan kriadon:</p><p>
      � Forkuru, forkuru. Li vin mortigos. La markizino rekonis la vo&#x109;on de sia filino. Tiufoje, anta&#x16D; &#x109;iuj atestantoj alkondukitaj de sia edzo, Matildo trovi&#x11D;is neripareble perdita. Kiam e&#x109; oni povus &#x15D;in elpreni el la manoj de tiu frenezulo, tamen &#x15D;i fari&#x11D;is malrespektita kaj malhonorita por &#x109;iam.</p><p>
      Subite la rigliloj estis tiritaj, kaj la pordo tute lar&#x11D;e malfermi&#x11D;is.</p><p>
      Sur la sojlo aperis viro kun bronzkolora viza&#x11D;o, kun barbo dika.</p><p>
      Per komanda gesto li montris al la komandanto la &#x15D;tuparon kondukantan al la vestiblo, kaj diris simple:</p><p>
      � Eliru. A&#x16D;dinte tiun vo&#x109;on, &#x109;iuj &#x109;eestantoj tremetis.</p><p>
      � Sinjoro de Blasano! balbutis Viktoro per sufokita vo&#x109;o.</p><p>
      � Gastono! ekkriis la markizino, levante la brakojn al la &#x109;ielo.</p><p>
      � La duko! la duko! murmuris &#x109;iuj servistoj teruritaj.</p><p>
      � Jes, demono vomita de l� Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo, por elpreni el viaj manoj la malfeli&#x109;ulinon, kiun vi turmentegas.</p><p>
      La kolerego de Viktoro subite kvieti&#x11D;is. Li ellasis teren sian senutilan hakilon. Kun okuloj malklaraj, kun haroj gluitaj sur liaj tempioj, li penis repu&#x15D;i per siaj amba&#x16D; manoj etenditaj la supernaturan apera&#x135;on starigantan anta&#x16D; li.</p><p>
      � &#x108;u vi min a&#x16D;dis, krimulo? Mi estas la rajta edzo de la grafino. Kun &#x15D;ia permeso, &#x109;i tie mi trovi&#x11D;as &#x109;e mi: sola mi havas rajton paroli estre.</p><p>
      Sed la filo Li&#x15D;ardo da&#x16D;re restis sur la sama loko, &#x15D;tonigita, kun oreloj zumantaj, ne komprenante.</p><p>
      � &#x108;u mi estos devigata vin &#x135;etigi eksteren per miaj brakoj, ekkriis la duko, kiun ekokupis la malpacienco.</p><p>
      Sed tiu insulto, kiu lin ver&#x15D;is kiel vipbato, la komandanto &#x15D;ajnis veki&#x11D;i. Lia viza&#x11D;o ru&#x11D;kolori&#x11D;is de purpura masko; liaj kruroj balanci&#x11D;is dum unu sekundo; kaj de sia tuta alteco li falegis sur la &#x15D;tonplatojn, fulmofrapite de apopleksio.</p><p>
      � Oni metu la korpon de tiu fripono sur portilon, ordonis la duko; kaj oni &#x11D;in tuje realportu al la lo&#x11D;ejo de lia patro, al la Lin&#x15D;arda farmodomo.</p><p><strong>
      &#x108;APITRO DEKOKA
    </strong></p><p>
      De lia deksesjara ago, la dukon de Blasano ofte atakis krizoj de stranga malsano, kiun konis nur lia patrino, la patrindukino de Blasano, kaj La&#x16D;rento, lia fidela servisto. Pro emocio, &#x109;agreno, a&#x16D; ia ajn alia animtu&#x15D;o neatende alveninta, li subite falis en katalepsian staton, kiu kelkafoje da&#x16D;ris dum multaj tagoj. Estis tia krizo, kiu okazis, kiam li legis la malnoblegan leteron, en kiu Viktoro kulpigis Matildon, ke &#x15D;i estas la patrino de Valento. Unufoje e&#x109; li restis senmova sur sia lito, similante kadavron, dum pli ol unu semajno.</p><p>
      Kiam li eliris el tiu letargia rigideco, kvankam dum tiu tempo li neniel nutri&#x11D;is, tamen li sentis pro tio neniun doloron: post kelkaj horoj lia farto refari&#x11D;is tiel sana kiel anta&#x16D;e. Tamen li restis &#x109;iam iom malfortika: la fortegaj ekzercadoj, la rajdado precipe, lin treege lacigis. La hidroterapio kaj aliaj kuracrimedoj estis senprofite uzitaj. Sola la elektro &#x15D;ajnis doni kelkajn bonajn rezultatojn. Sed la kuracistoj konsilis, ke oni uzu tiun dan&#x11D;eran rimedon nur kiel lastan provon, kiam tiu neordinara dormado da&#x16D;rus tro longatempe; &#x109;ar ili timis, ke &#x11D;i aliformigu en realan pereon staton, kiu similis la morton, nur &#x15D;ajne.</p><p>
      Multajn fojojn, volante sin liberigi el ekzistado, kiu estis por li peza &#x15D;ar&#x11D;o, la duko provis atenci sian vivon. Sed &#x109;iam oni sin intermetis sufi&#x109;e frue por malhelpi, ke li plenumu sian pereigan projekton.</p><p>
      Tiam li renkontis Matildon. Vidante la junulinon, li sentis impreson subitan kaj &#x11D;is nun nekonitan, kiu favore influis la iradon de lia farto: la espero, ke li estos feli&#x109;a kun fra&#x16D;lino de Prelongo, forpelis for de lia spirito &#x109;iun deziron al la memmortigo. Tamen konsciencripro&#x109;o en &#x15D;ovi&#x11D;is en lian animon. Li sin demandis kun maltrankvileco, &#x109;u li agas honeste, kunligante kun sia ekzistado de degenerito tiun belegan infaninon, kiu ridetas al la vivo, en la radiado de siaj dudek jaroj. Pro tio, kiam li kredis sin perfidita, ne nur li ne sin ripro&#x109;is per insultaj vortoj, kiel li certe estus farinta, se lia farto estus estinta tute sana, sed kontra&#x16D;e li diris al si, ke la sola kulpigoto estas li, do ke la devo ordonas, ke li malaperu, kaj riparu kiel eble plej plene la malbonon de li faritan. Tiam lia deziro al la memmortigo renaski&#x11D;is pli potenca ol anta&#x16D;e, &#x109;ar &#x11D;i estis &#x15D;ajne rajtigita de la cirkonstancoj.</p><p>
      Sed se la duko soifis la morton, lin samtempe teruris la ideo, ke eble oni povus lin entombigi, kvankam li estus ankora&#x16D; vivanta. Por malebligi tiun timindan eblecon, li farigis specialan &#x109;erkon dol&#x109;e vatumitan kaj matracumitan. La kovrilo havis reta&#x135;on metitan nivele de la kapo. &#x11C;i &#x15D;losi&#x11D;is per seruro, kiu estis &#x15D;losebla samtempe de la interno kaj de la ekstero per eta &#x15D;losilo, kiun la junulo &#x109;iam portis sur si alligitan al sia po&#x15D;horloga &#x109;eneto meze de aliaj brelokoj, kiuj &#x11D;in ka&#x15D;is. Oni faris du aliajn &#x15D;losilojn similajn. La&#x16D;rento havis unu el ili, kaj sinjorino de Blasano la alian. Plie en la paperujo de Gastono trovi&#x11D;is koverto kun tiu surskribo:</p><p><emphasis>Malfermota post mia morto.</emphasis></p><p>
      En tiu koverto, letero, tute skribita de lia mano kaj stampita de lia blazonhava sigelo, enhavis tiujn strangajn kaj detalitajn rekomendojn, kiuj tiel forte mirigis sinjoron de Prelongo. Por ke la &#x109;eestantoj ne kredu, ke &#x11D;i estas malnova funebra petola&#x135;o, sinjoro de Blasano renovigis &#x109;iumonate tiun protektantan leteron.</p><p>
      Kvankam neniu povas lin ripro&#x109;i pri tio, tamen la duko hontis tiun nervan malsanon, kiu venenis lian vivon. &#x11C;i restis nekonita por &#x109;iuj homoj, tiel lerte La&#x16D;rento kaj lia juna mastro &#x11D;is nun sukcesis &#x11D;in ka&#x15D;i al la okuloj de la publiko. Se la cirkonstancoj, kiuj akompanis la edzi&#x11D;on de Gastono, ne estus estintaj tiel gravaj, neniel la fidela servisto estus permesinta, ke Ra&#x16D;lo lin vidu en tiu stato.</p><p>
      En la momento de sia memmortiga provo, kiam la juna duko estis tre certa, ke neniam li sufi&#x109;e potencos siajn nervojn por ebligi la apogon de la revolvera tubo sur sian tempion, li decidis ke li uzos rimedon, kiu &#x11D;is nun ofte sukcesis. Li prenis malgrandan boteleton plenan da orkolora likvoro, kaj ver&#x15D;is en glason &#x11D;ian enhavon. &#x11C;i estis pocio, en kiu trovi&#x11D;is kelkaj gutoj da prusika acido. En diversaj cirkonstancoj Gastono &#x11D;in uzis; kaj &#x109;iam li estis kontentigita de la rezultatoj ricevitaj. Sed tiun fojon la nerveksciteco estis tiel ega, ke, kvankam la kuracilo estis tre potenca, tamen &#x11D;i ne liveris la kutiman rezultaton, kaj ne povis haltigi la krizon, kiu da&#x16D;rigis sian iradon. Do la juna duko falis sur la tapi&#x15D;on de sia &#x109;ambro.</p><p>
      Se La&#x16D;rento estus &#x109;eestinta, li ne estus erarigita pri la naturo de l� akcidento: sed li forestis, elirinte la saman tagon por diri eternan adia&#x16D;on al sia mortanta patrino. Baptisto, kiu lin anstata&#x16D;is, ne estis sciigita pri tiu mistera malsano. Sola sinjorino de Blasano estis kapabla sin intermeti utile. Sed kredante la memmortigon de sia filo, fulmofrapite de tiu nova&#x135;o, kiu &#x15D;in premegis tiel kruele, &#x15D;i mortis ne rekonscii&#x11D;inte. La kuracisto venigita por kuraci la dukon estis &#x15D;ajne erarigita de la &#x15D;ajnoj, &#x109;ar nediskuteble Gastono intencis fini sian vivon. Liaj testamentaj rekomendoj, la revolvero trovita piede de la lito, la glaso rompita enhavanta ankora&#x16D; kelkajn gutojn de fluida&#x135;o, en kiu la farmacisto sen&#x15D;ancele rekonis postesignojn de prusika acido, &#x109;io fortigis la hipotezon de memmortigo. Do, donante la permeson por entombigo, post ekzameno tro mallonga kaj tro malplena, tiu kampara praktikisto, simpla sanoficiro, certe agis la&#x16D; nepardonebla malsagaceco; tamen se la cirkonstancoj ne rajtigis tiun farmanieron, ili &#x11D;in sufi&#x109;e klarigis.</p><p>
      Jam de tri tagoj 
      Gaston
      �dormadis en sia &#x109;erko senson&#x11D;an dormegon, kiam li veki&#x11D;is. Mirante pro la tomba silento kiu lin &#x109;irka&#x16D;as, pro la profunda senlumeco en kiu li sentas sin kvaza&#x16D; dronintan, li volis sidi&#x11D;i. Sed, &#x109;ar lia kapo renkontis la kovrilon de la &#x109;erko, li refalis sur la dorson. Per la mano li palpetis &#x109;irka&#x16D; si, kaj rapide komprenis tion, kio okazis.</p><p>
      Por ke li ne fari&#x11D;u tro mirigita, se tiu entombigo reale okazus, li kutimis provi &#x109;iumonate ripetadon de la ekzerco, kiun li faris en tiu momento. Li do sen malfacileco retrovis impreson, al kiu li estis sin kutimiginta.</p><p>
      � Nu, li diris, mi estis en&#x109;erkigita kvankam vivanta. Tio estis okazonta &#x109;u pli &#x109;u malpli frue, sed fatale neevitebla.</p><p>
      Tamen nevole li tremetis de la kapo &#x11D;is la piedoj.</p><p>
      � Brrr! li balbutis. Feli&#x109;e mi uzis &#x109;iujn anta&#x16D;zorgojn necesajn.</p><p>
      Li ser&#x109;is siajn brelokojn kaj ilin trovis. Post kelkaj palpetoj li sentis en siaj fingroj la &#x15D;losilon, kiu ebligas la malfermon de la &#x109;erko. Tiu laboro plene sukcesis. Kiam la kovrilo estis levita, la duko saltis ekster sia &#x109;erko. Genufleksante li dankis Dion per mallonga pre&#x11D;o.</p><p>
      Poste li brue spiradis. Tiam li sublevis la matracon, sur kiun li estis ku&#x15D;igita. La &#x109;erko enhavis duoblan ujon en kiu trovi&#x11D;is ka&#x15D;ejo, kies neniu povis suspekti ekziston. Gastono &#x11D;in malfermis. Li eltiris el &#x11D;i alumetskatoleton kaj kandelon, kiun li ekbruligis tuje. Kiam la lumo estis forpelinta la senlumecon, li sin direktis al angulo de la funebra kelo, kaj ser&#x109;is kupran butonon ka&#x15D;itan en la muro.</p><p>
      Inter la &#x15D;tonplatoj kovrantaj la tombaron de la Blasana familio, unu el tiuj, kiuj apudi&#x11D;is la &#x15D;tuparon, estis fiksita per &#x15D;tala stango &#x11D;in trairanta tra &#x11D;ia tuta dikeco. La da ekstrema&#x135;oj de tiu stango ku&#x15D;is en du truoj kavigitaj en la internon de apudaj &#x15D;tonplatoj: tio ebligis la renverson de la &#x15D;tono. Nevidebla risorto &#x11D;in fiksis en &#x11D;ia loko. Sed premante butonon, oni malstre&#x109;igis la risorton, kaj la &#x15D;tonplato renversi&#x11D;is. La laboristo, kiun komisiis Gastono pri tiu inteligenta laboro, estis mortinta de du jaroj. Do nun neniu homo konis &#x11D;ian ekziston.</p><p>
      La duko premis la butonon; la &#x15D;tono turnis sur sin mem, naskante spacon sufi&#x109;e lar&#x11D;an. Sinjoro de Blasano surrampis la &#x15D;tuparon, sin &#x15D;ovis tra tiu malferma&#x135;o kaj penetris en la kapelon.</p><p>
      Rigardinte tra la kradhava pordo fermanta la konstrua&#x135;eton:</p><p>
      � Nokti&#x11D;as, li diris. Kioma horo estas nun? Gastono eltiris sian po&#x15D;horlogon. Sed, &#x109;ar de tri tagoj la junulo estis ku&#x15D;inta en sia tombo, la ilo ne movi&#x11D;is plu. Do la duko estis devigata &#x11D;in remeti en sian po&#x15D;eton, ne sciigite.</p><p>
      Sinjoro de Blasano restis senmova, profunde pripensante, sin demandante kial li &#x109;i tie trovi&#x11D;as. Li vane penadis, klopodante por veki sian memoron ankora&#x16D; dormantan. Sen&#x109;ese, senpa&#x16D;ze tiuj du demandoj sie&#x11D;adis lian penson:</p><p>
      � Kial mia fidela La&#x16D;rento ne trovi&#x11D;as apud mi? Kial li konsentis, ke oni entombigu min ankora&#x16D; vivantan? Li trovis neniun ta&#x16D;gan respondon, kiam subite li memoris. Iom post iom lia cerbo puri&#x11D;is el malluma&#x135;oj &#x11D;in okupantaj: la memoroj de pasintaj okazinta&#x135;oj revenis are. Li donis al sia servisto kelkajn tagojn de libertempo; li provis sian memmortigon. Sed li ne sukcesis. Kial? Nun, kion li faros? &#x108;u li denove mortigos sin? &#x108;u kontra&#x16D;e li rekomencos la vivadon? En tiu momento akra venteto penetrante tra la krado frostigis la junulon &#x11D;is ostoj.</p><p>
      � Nu, li pensis, malvarmegi&#x11D;as. &#x108;ar necese estas, ke mi pripensu, anta&#x16D; kiam mi prenos decidon ian, mi kredas, ke preferinde estas malsupreniri. Mi estas maldike vestita: min eble ekkaptus pulmbrulumo. Malsupre mi estos pli varma.</p><p>
      Sed reironte en la kelon, Gastono prenis sur la altaro unu el kandelegoj, kiuj &#x11D;in ornamis.</p><p>
      � La noktoj estas longaj dum la vintro, li pensis. Mi timas, ke mia malgranda kandelo ne sufi&#x109;os.</p><p>
      Kiam li trovi&#x11D;is malsupre, li metis denove la &#x15D;tonplaton en &#x11D;ian lokon, ekbruligis la kandelegon apud sia &#x109;erko, kaj sidi&#x11D;is sur unu el &#x15D;tupoj de la &#x15D;tuparo.</p><p>
      Iu, penetrante dum tiu momento en la funebran kelon, en kiu estis entombigitaj la anoj de la Blasana familio, estus kredinta, ke li vidas mortan gardadon: nur estis sia propra gardanto la malvivulo mem.</p><p>
      La junulo prenis sian kapon inter siaj manoj, kaj profunde pripensadis.</p><p>
      Kio li fari&#x11D;os? Lian mortakton oni certe jam skribis; sekve li estas strekita por &#x109;iam el la aro de vivantoj. Nu, &#x109;u tio ne estas la celo, kiun li deziris trafi? Sin mortigante, kion li volis? Ripari la malbonon de li faritan, &#x109;ar, helpite de la malhumileco de la markizino, li devigis Matildon al nevola edzini&#x11D;o kun li; kaj samtempe ebligi ke la juna virino siavice riparu sian kulpon, edzini&#x11D;ante kun sia deloginto. Pro tio necesege estis, ke li malaperu.</p><p>
      Nu, &#x109;io tre bone aran&#x11D;i&#x11D;as. La duko de Blasano ne ekzistas plu. Li ne bezonas renovigi sian memmortigan provon; kaj li povas &#x11D;uadi libere la &#x109;armojn de tiu ekzistado, kiun Dio lasis al li.</p><p>
      De kiam li provis la tombon, Gastono tre &#x15D;atis la vivon: la pripenso, ke eble li povus morti denove, lin tremetigis.</p><p>
      Tamen la memoro de la malnobla perfido, kies li estis suferanto, &#x109;iam staris en lia koro, tiel viva kiel dum la unua tago; la &#x109;agreno de li sentita neniel malpliforti&#x11D;is. Sed fizika bezono pli potenca ol la volo de la junulo, for de li repu&#x15D;igis kiel abomena&#x135;on &#x109;ion, kio rilatas kun la morto. La estonteco al li aperis kun malpli malklaraj koloroj.</p><p>
      Li forte deziris eliri el tiu kelo, revidi la sunon, la horizonton, esta&#x135;ojn kiuj movi&#x11D;as, parolas, bruas. Li demandis sin, &#x109;u vere li estis tiel freneza, ke li vole sin senigis da tiuj agrabla&#x135;oj. Neniam li sentis sin tiel fortika, tiel sana. Kun plezurego li alspiris tiun malsekan kaj pezan aeron de tombo. En la parfumita atmosfero de la kamparo, li ne estus plilar&#x11D;iginta siajn pulmojn kun pli granda volupto. Li &#x11D;uis, sentante ke lia besta ma&#x15D;ino libere funkcias, en la pleneco de &#x11D;ia ekvilibro perfekte restarigita.</p><p>
      � Strange, li diris, post unu momento; sed min turmentas la malsato.</p><p>
      Li levi&#x11D;is. Revenante al sia &#x109;erko, li remalfermis la ka&#x15D;ejon kaj el &#x11D;i eltiris sinsekve sekajn biskvitojn, konfita&#x135;ojn, du skatolojn da konserva&#x135;oj, ar&#x11D;entan pokaleton, botelon da vino kaj paketon da bonegaj cigaroj, fine &#x109;iujn elementojn de man&#x11D;o.</p><p>
      La duko estis singardema viro. La antikvuloj metis apud la malvivulojn &#x109;iujn objektojn, kiujn ili eble bezonos en alia mondo. La junulo tiel aprobis tian konduton, ke li volis ilin imiti.</p><p>
      Gastono englutis unuan sardelon, kaj duan, kaj trian, sin interrompante nur por trinki. Post la konserva&#x135;oj alvenis la kukoj kaj la konfita&#x135;oj: li sin plenigis da riba&#x135;oj. Konsuminte siajn provizojn, la duko ne estis satita. Li ne memoris, ke en la pasinta tempo li estis sentinta tian apetiton. Ordinare, kiam li eliris el tiuj katalepsiaj krizoj, li restis dum dudek kvar horoj tute malforta, sin nutrante nur per supetoj: kaj tiuj fluidaj nutra&#x135;oj estis toleritaj nur tre malfacile. Hodia&#x16D; kontra&#x16D;e li sentis ke, ne nur lia stomako tre ageme digestas tiujn man&#x11D;ojn iom malbone digesteblajn, sed plie postulas aliajn.</p><p>
      � &#x108;u tiu letargia krizo estus la lasta? li pensis. &#x108;u mi estus tute resanigita? La kuracistoj &#x109;iam diris, ke forta emocio naskita de granda mirego eble relokus en &#x11D;ian ta&#x16D;gan lokon mian nervan sistemon malordigitan. Se la impreso de mi sentita, kiam mi veki&#x11D;is entombigita, ne sufi&#x109;as, mi devos malesperi pri mia resani&#x11D;o.</p><p>
      Subite blovo el malbonodorplena aero na&#x16D;zis la junulon. &#x11C;i devenis de la korpo de la dukino, kiu dismetigante plenigis la kavon de putra&#x135;aj miasmoj.</p><p>
      � Nu, la societo de malvivuloj estas malagrablega, murmuris sinjoro de Blasano. Mi pli amas tiun de vivantoj, kiaj ajn ili estu.</p><p>
      Por iom sanigi tiun malsanigan atmosferon, la duko prenis londreson kaj &#x11D;in ekbruligis.</p><p>
      � &#x108;ar mi volas esti rekonita de neniu, li da&#x16D;rigis, mi tuj eliros, dum ankora&#x16D; nokti&#x11D;as. Mi proponos al mia patrino intervidi&#x11D;on kun mi en 
      Tours
      a hotelo. Mi al &#x15D;i konigos mian decidon, petante de &#x15D;i la plej absolutan sekreton. Poste kun mia maljuna La&#x16D;rento mi forlasos E&#x16D;ropon sub nomo malvera, kaj neniam mi revenos en &#x11D;in. Estas vivo refarota. Feli&#x109;e mi estas sufi&#x109;e juna por &#x11D;in rekomenci.</p><p>
      La duko sin preparis resupreniri per la &#x15D;tuparo, kiam seka bruo levigis al li la kapon. La granita &#x15D;tonplato balanci&#x11D;is, kaj la terurita viza&#x11D;o de La&#x16D;rento aperis en la malferma&#x135;o.</p><p>
      Rekoninte sian junan mastron, kiu staras tute sana fumante sian cigaron, la fidela servisto ekpu&#x15D;is krion pro miro.</p><p>
      � Jen estas vi, mia maljuna La&#x16D;rento, diris la duko. Vi vidas ke, simila al Lazaro, mi estas elironta el mia tombo.</p><p>
      La &#x109;ambristo rapidis sur la &#x15D;tupoj de la glitiga &#x15D;tuparo kaj sin &#x135;etis en la brakojn de Gastono surprizita, balbutante:</p><p>
      � Estas vi! Mi vin retrovas, vi vivas, mia juna mastro? Ha! mi bone sciis, ke vi ne povas esti malviva. Kion do diris tiu malsprita Baptisto, certigante, ke vi vin memmortigis. Ha! se mi estus estinta hejme, mi ne estus lasinta forporti vin tiel.</p><p>
      � Ne ripro&#x109;u Baptiston malprave, &#x109;ar li estas sindonema servisto. Estus maljuste lin kulpigi pro aferoj kiujn li ne konis.</p><p>
      � Sed kial vi restas &#x109;i tie, en tiu funebra loko? Kial vi ne revenis en la kastelon?</p><p>
      � Neniam mi realiros en &#x11D;in?</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � Por &#x109;iuj homoj mi estas malviva: ili do estu &#x109;iam konvinkataj, ke ili ne eraris. Tion mi volas: kaj por tion fari mi havas motivojn, kiujn mi al vi konigos. Vi iros en mian &#x109;ambron ....</p><p>
      � Neeble, via Mo&#x15D;to.</p><p>
      � Kial?</p><p>
      � La sigeloj estas &#x109;ie almetitaj.</p><p>
      � Kion fari? Mi bezonas tola&#x135;ojn, vestojn ...</p><p>
      � Mia bona mastro, mi havas kelkajn &#x15D;para&#x135;ojn, kiujn mi devas al via malavareco. Permesu ke mi ilin donu al vi.</p><p>
      Profunde kortu&#x15D;ita Gastono prezentis sian manon al sia maljuna servisto:</p><p>
      � Mi akceptas, mia bona La&#x16D;rento, &#x109;ar la neceso min devigas al tia ago, &#x11D;is kiam mi povos rekompensi centoble la servon de vi faritan hodia&#x16D;. Nu, vi iros preni &#x109;ion, kion mi bezonas, kaj vi tion alportos al mi. Rapidu. Tiu tomba kavo pezas sur min: mi soifas la puran aeron.</p><p>
      Post duono da horo La&#x16D;rento revenis kun valizo plenega da &#x109;iuj objektoj, kiujn petis lia mastro.</p><p>
      Kiam sinjoro de Blasano estis vestinta felplenan mantelon, li surrampis la &#x15D;tuparon, relokis la &#x15D;tonplaton kaj eliris el la tombo, tiel facile kiel li estus elirinta el sia dormo&#x109;ambro.</p><p>
      Dum Gastono kaj lia servisto rapide mar&#x15D;is en la nigra nokto, La&#x16D;rento respondis kiel eble plej bone al la sen&#x109;esaj demandoj al li faritaj de lia mastro.</p><p>
      Revenante el sia patrolando la &#x109;ambristo eksciis la morton de la duko. Dum la unua momento, li ne tion kredis. Tamen kiam oni estis certiginta al li, ke la junulo sin memmortigis, lia konvinko estis iom &#x15D;ancelita.</p><p>
      � Tamen malgra&#x16D; tiuj certigoj mi dubis ankora&#x16D;, li aldonis. Kiam &#x109;iuj lumoj estis estingitaj en la kastelo, mi volis certi&#x11D;i mem, &#x109;u la espero estis tute forlasota. Mi venis: vi konas la resta&#x135;on.</p><p>
      � Via sindonemo ne estas plu pruvota, mia bona La&#x16D;rento: mi tion scias. Pro tio vi neniam delasos min: kun vi mi faros mian rondiradon &#x109;irka&#x16D; la mondo.</p><p>
      Per kelkaj vortoj la duko konigis la situacion al tiu &#x15D;ateginda viro, kies li estis faronta sian kunulon kaj e&#x109; sian amikon.</p><p>
      Li do lin sciigis pri sia decido kaj siaj projektoj.</p><p>
      � Tiam kien ni iras nun? petis la nobla servisto.</p><p>
      � Al 
      Tours
      . &#x108;ar mi ne volas ke oni min rekonu, ni voja&#x11D;os per flankaj vojoj kaj mar&#x15D;os nur dum la nokto.</p><p>
      � &#x108;u vi ne timas, ke tia piedirado vin lacegigos tute?</p><p>
      � Neniam mi sentis min tiel fortika.</p><p>
      � Poste kion ni faros?</p><p>
      � Ni voja&#x11D;os. Mi a&#x109;etos plezur&#x15D;ipon, kaj ni pasigos nian vivon meze de Oceano.</p><p>
      � Sed por tion efektivigi bezone estas havi multe da mono. Sed &#x109;ar vi donis vian tutan poseda&#x135;on al &#x15D;ia dukina Matilda Mo&#x15D;to, neniam miaj malgrandaj provizoj sufi&#x109;os.</p><p>
      � Pro tio tuj kiam mi estos alveninta 
      Tours
      on, mi intencas averti mian patrinon. Kiam &#x15D;i konos la noblecon de la motivo, al kiu mi obeas, &#x15D;i ne rifuzos la kapitalon, kiun mi bezonas.</p><p>
      Pro tiuj vortoj La&#x16D;rento pali&#x11D;is. &#x108;ar la morto de la patrindukino estis nur konsekvenco de la morto de &#x15D;ia filo, devige &#x109;i tiu ne konis &#x11D;in. La bona servisto sin demandis per kia dol&#x109;igita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon, kiu certe lin ekfrapos per terura bato. Se la junulo estas ekkaptita de krizo meze de la nokto en tiu senhoma kamparo, kiamaniere li, La&#x16D;rento venkos tiun malfacilecon?</p><p>
      � Kial vi ne respondas, maljunulo mia? diris sinjoro de Blasano. &#x108;u vi kredas ke mia patrino tion rifuzos?</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to, respondis mal&#x11D;oje la servisto, &#x109;u vi memoras pro kia okazo vi donis al mi kelkajn tagojn da libertempo?</p><p>
      � Jes; via patrino estis tre malsana. Senkulpigu min, mia bonulo, se mi ne petis ankora&#x16D; nova&#x135;ojn pri &#x15D;i. Mi estas tiel okupata de miaj propraj aventuroj, ke mi tute forgesas tiujn de aliuloj.</p><p>
      � Vi estas priokupata, mia kara mastro: tio komprenigas. Oni estus tia pro malpli grava motivo.</p><p>
      � Nu, kiel nun fartas la malsanulino?</p><p>
      � &#x15C;i mortis.</p><p>
      � Ha! mia plendinda amiko, mi certigas vin, ke tre kore mi kompatas vian doloron.</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to, da&#x16D;rigis La&#x16D;rento per malgajega vo&#x109;o, mi ne estas la sola viro, kiu perdis sian patrinon.</p><p>
      La funebra tono de tiu frazo kortu&#x15D;is Gastonon tiel prufunde, ke li timis la anta&#x16D;vidi&#x11D;on de la vero.</p><p>
      � &#x108;u mia patrino ...? li komencis tremante.</p><p>
      � Eksciinte vian memmortigon, &#x15D;i falis kaj ne relevi&#x11D;is.</p><p>
      � &#x108;u &#x15D;i estas malviva?</p><p>
      � Sama ceremonio kunigis la patrinon kaj la filon. Anta&#x16D; nelonge &#x15D;i ripozis apud vi.</p><p>
      La maljuna servisto tremis per &#x109;iuj siaj membroj. Krio &#x15D;ajnis al li ekminaca: jam li etendis siajn brakojn por akcepti sian mastron. Sed lia miro estis granda, kiam li vidis ke Gastono genufleksas kaj levas al la &#x109;ielo siajn plektitajn manojn, konservante sian cerbklarecon kaj la plenan konscion de sia esta&#x135;o: li pre&#x11D;is.</p><p>
      Subite, meze de 
      de profundis
      , ideo, kiun la junulo unue repu&#x15D;is, fine lin okupadis tiel perforte, ke li ne povis da&#x16D;rigi sian pre&#x11D;on. Li sin relevis, dirante:</p><p>
      � Estas do el la &#x109;erko de mia patrino, ke eliris tiu abomena odoro.</p><p>
      Tiufoje la morto aperis al li tia kia &#x11D;i estas reale, senigita da tiu poezia kaj mistera a&#x16D;reolo, per kiu la religioj plezure &#x11D;in beligis. &#x11C;i montri&#x11D;is en la tuta na&#x16D;zeco de la putrado.</p><p>
      Ha! nun, &#x109;ar la junulo spiris la puran kaj malvarman aeron de la kamparo, li volis vivi, kie ajn, kiel ajn, sed vivi, kaj malgra&#x16D; &#x109;io vivadi.</p><p>
      Pro tio li diris al La&#x16D;rento per tono malgaja sed kvieta:</p><p>
      � Amiko mia, tiu pereo min tute decidigas. Nenio nun min alligas al la vivo escepte grandega amo al la vivo mem. Pro mia testamento, mia propra hava&#x135;o fari&#x11D;is la propreco de tiu tro amita virino, de Matildo. Sed la ri&#x109;a&#x135;oj de mia patrino al mi rajte apartenas ....</p><p>
      � &#x108;ar sinjorino via patrino mortis post vi, &#x15D;ia poseda&#x135;o ne povas aliri al &#x15D;ia dukina Mo&#x15D;to, via vidvino; tio estas vera. Pro tio via kuzo Henriko de Blasano &#x11D;in heredas.</p><p>
      � Sed tiam mi trovi&#x11D;as pli malri&#x109;ega ol la plej senhavanto el la malri&#x109;uloj.</p><p>
      � Via Mo&#x15D;to, vi &#x109;iam forgesas, ke vi estas malviva. Vivanto ne rezonus alimaniere.</p><p>
      � Diablo! vi estas prava. Sed &#x109;ar la tombo ne min akceptis kaj min re&#x135;etis en la vivon, tamen necese estas ke mi min provizu da &#x109;iuj elementoj necesaj al la konservo de mia ekzistado. Kiamaniere venki tiun malfacilecon?</p><p>
      � Mi vidas nur unu rimedon; iri al la civila estraro kaj peti la elstrekon de via mortakto.</p><p>
      � Ne: mi volis morti; mi estas malviva. Ni devos elpensi alian rimedon.</p><p>
      La tagi&#x11D;o komencis. Kamparanoj pasis sur la vojo, alirante al sia laboro. Por ke oni ne ilin rimarku, la mastro kaj la servisto sin ka&#x15D;is malanta&#x16D; plektobarilo.</p><p>
      La kavaliro Henriko de Blasano apartenis al la duanaskita bran&#x109;o de tiu fama familio, kies li estis lasta ido. De la morto de sia patro li trovi&#x11D;is posedanto de grandega hava&#x135;o; sed li elspezis apena&#x16D; la kvaronon de sia rento, &#x109;ar liaj bezonoj estis modestaj. Ne &#x15D;atante la luksan vivmanieron, al kiu tamen li povis pretendi, li pli amis la sciencon kaj la librojn, kaj dedi&#x109;is al la studado sian tutan ekzistadon. Unuvorte li estis scienculo duobligita de filozofo.</p><p>
      Kiam lia notario al li anoncis, ke li heredas la bienojn de sia kuzino la patrindukino, la junulo pli mirigita ol entuziasmigita ekkriis, levetante la &#x15D;ultrojn:</p><p>
      � Bela ekzemplo, en kiu plene montri&#x11D;as la blindeco de la Fatalo. &#x11C;i plenigas homon jam plenan, kaj malvivigas pro mizero dudek malfeli&#x109;ulojn, kiujn revivigus tia poseda&#x135;o.</p><p>
      Li aldonis ridetante ironie:</p><p>
      � Certe mi estus nominta trompanto la viron profetadantan al mi, ke mi heredos iam de la patrino de Gastono. Mi ne bezonas &#x15D;in danki, &#x109;ar mi estas certa, ke tio ne okazis la&#x16D; &#x15D;ia bonvolo.</p><p>
      Efektive la du familioj ne sin intervizitis. Henriko estis la filo de humila laboristino, kiun la barono de Blasano delogis kaj kun kiu li edzi&#x11D;is poste 
      in extremis
      �por rajtigi sian infanon. La malhumila dukino neniam pardonis al la junulo tiun devenan makulon. Sed la le&#x11D;o ne konas la malnobeledzigojn; do, malgra&#x16D; la protestoj de sinjorino de Blasano; Henriko trovi&#x11D;is tamen &#x15D;ia kuzo: kaj, &#x109;ar la patrino de Gastono mortis ne testamentinte, la notario sciigis la junulon, ke &#x109;i tiu estas rajtigita al la hereda&#x135;o de sia parencino.</p><p>
      Li sidis en sia lerno&#x109;ambro ordigante kreska&#x135;ojn en sia herbujo, kiam lia servisto diris:</p><p>
      � Sinjoro Henriko, trovi&#x11D;as en la salono du homoj, kiuj volus interparoli kun vi.</p><p>
      � &#x108;u ili donis siajn nomojn?</p><p>
      � Ili ne volis; sed ili aldonis, ke ili havas tre gravajn sekretojn konigotajn al vi.</p><p>
      � Tre bone: ilin enirigu en tiun &#x109;ambron. La servisto alkondukis al sia mastro la du vizitantojn, kiuj estis sinjoro de Blasano kaj lia fidela La&#x16D;rento. Gastono portis lar&#x11D;an silktukon, kiu ka&#x15D;is la duonon de lia viza&#x11D;o kaj malhelpis ke oni lin rekonu.</p><p>
      � Sidi&#x11D;u, sinjoroj, diris Henriko prezentante du se&#x11D;ojn.</p><p>
      Tiam la duko, elpreninte sian tukon:</p><p>
      � Kavaliro, li petis, &#x109;u vi min rekonas?</p><p>
      � Gastono! ekkriis la juna scienculo. Sed oni certigis al mi, ke vi mortis.</p><p>
      � Oni certe eraris; sed nur duone. Tiam sinjoro de Blasano sciigis sian kuzon pri la motivoj, kiuj lin instigis al la finigo de lia vivo.</p><p>
      � La memmortigo estas krimo, aldonis grave la rakontanto: Dio ne volis ke &#x11D;i plenumi&#x11D;u. Sed kvankam li trudas al mi la vivon, tamen li permesis, ke mia morto konservus sian tutan efikon la&#x16D; la le&#x11D;a vidpunkto; do tio pruvas, ke li aprobas miajn motivojn. Jen estas do, mia kara Henriko, la celo de mia vizito. Mi vivos; sed por vivadi mi bezonas monon, kaj ...</p><p>
      � Vi venas petante la hereda&#x135;on de via patrino: nenio estas pli justa. &#x108;ar vi vivas, mi rekonas sen malfacileco, ke mi estas neniel rajtigita al la konservo de tiuj ri&#x109;a&#x135;oj. Pro tio mi tuj skribos leteron, en kiu mi diros, ke mi malakceptas tiun poseda&#x135;on.</p><p>
      � Ne faru tion, mi vin petegas: estas la Regno kiu &#x11D;in ekkaptus.</p><p>
      � Tiam kion fari?</p><p>
      � Jen estas tio, kion mi intencas peti de via malavareco. Restu oficiale la heredinto de la dukino, kaj donu al mi sekrete la monsumon, kiun mi bezonas por a&#x109;eti &#x15D;ipon, &#x11D;in ekspluati kaj pagi &#x11D;ian &#x15D;ipanaron. Poste sen ia beda&#x16D;ro, mi delasos al vi la resta&#x135;on.</p><p>
      � Mi rimarkigos, aldonis La&#x16D;rento maldelikate, ke en tia aran&#x11D;o vi trovos grandan profiton. &#x108;ar se vi ne akceptus la proponon de mia mastro, por da&#x16D;rigi sian vivadon li havus nur unu rimedon, konstatigi de la publika estraro, ke li ne estas malviva. En tiu okazo, &#x109;ar la tuta poseda&#x135;o de sinjorino lia patrino al li revenus rajte, ne restus al vi e&#x109; unu monero.</p><p>
      � Kio povas vin rajtigi al la elparolado de tiel insultaj vortoj, ekkriis Henriko, ofendita en sia indeco.</p><p>
      � Mia bona sed mallerta amiko, diris la duko, sin turnante al La&#x16D;rento, en la frazo elparolita de vi trovi&#x11D;as tiom da sensenca&#x135;oj kiom da vortoj. Senkulpigu lin, mia kuzo. Li estas sindonema servisto; sed lia amikeco al mi kelkafoje lin transirigas trans la permesitaj limoj. Sed mi scias ke vi estas tro grandkora, tro malprofitema por obei tiajn kalkulojn.</p><p>
      La duko prezentis la manon al la kavaliro, kiu &#x11D;in prenis kaj premis. Sed memorante pri la malestimo, kiun oni sentis al li en la familio de Gastono, li ne povis sin deteni, kaj aldonis iom ironie:</p><p>
      � Mi beda&#x16D;ras, ke oni ne sendis al mi mortleteron. &#x108;ar mi estus konsiderinta kiel veran devon mian &#x109;eeston &#x109;e via entombigo.</p><p>
      Gastono ridetis pro tiu iom funebra &#x11D;entila&#x135;o: kaj la du junuloj sin okupis pri monaj aferoj.</p><p>
      � &#x108;u vi havas hejme renttitolojn tuje vendeblajn? petis sinjoro de Blasano.</p><p>
      � Certe.</p><p>
      � Por kia monsumo?</p><p>
      � Por unu miliono &#x109;irka&#x16D;e.</p><p>
      � &#x108;u vi povas ilin doni al mi?</p><p>
      � Plezure.</p><p>
      La kavaliro malfermis sian kason, eligis el &#x11D;i kelkajn paketojn da renttitoloj por la portanto, kaj ilin donis al la duko, kiu eliris, varme dankante sian kuzon pro la grandega servo de li farita. Kiam Gastono estis elirinta, Henriko ekbruligis cigaredon:</p><p>
      � Dio mia! li diris, kiom da malprudenta&#x135;oj fari&#x11D;as la homaj pasioj. Nu, Scienco estas vere la plej bona el &#x109;iuj amatinoj, kaj la sola kiu neniam perfidas.</p><p>
      Kaj kvaza&#x16D; nenio estus okazinta, la juna scienculo da&#x16D;rigis la ordigon de sia herbujo.</p><p>
      Post unu monato, la Havraj lo&#x11D;antoj rigardis la elveturon de &#x15D;ipo, kiu ilin forte mirigis. Tamen tiu plezur&#x15D;ipo prezentis mem neniun neordinaran vida&#x135;on: kontra&#x16D;e &#x11D;i similis &#x109;iujn tiuspecajn markonstrua&#x135;ojn. Sed tio, kio ekscitis supermezure la scivolon de &#x109;eestantoj estis la nomo de &#x11D;i portita kaj la mistero &#x109;irka&#x16D;anta &#x11D;ian posedanton. Sur la posta&#x135;a tabelo legi&#x11D;is tiu vorto 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      , pentrita per grandaj blankaj literoj sur nigra fundo. Oni al si rakontis orele, ke &#x109;iuj formrilatoj necesaj por la a&#x109;eto de tiu &#x15D;ipo kaj la dungo de &#x11D;ia &#x15D;ipanaro estis faritaj de viro kvindekjara &#x109;irka&#x16D;e, en la nomo de ia sinjoro 
      <emphasis>Nihil</emphasis>
      , kiun neniu vidis. Tiuj, kiuj iom konis la latinan lingvon, estis fieraj sciigante al la malkleruloj ke tiu vorto signifas Nenio. Do la&#x16D; ilia opinio la vera posedanto de tiu &#x15D;ipo ekzistis nur image. Sed kiam &#x11D;i estis en la profunda&#x135;oj de l� horizonto punkto apena&#x16D; videbla, nur rekonebla per la fumfasko lasita malanta&#x16D; &#x11D;i, &#x109;iu revenis al sia kutima laboro: kaj post du tagoj neniu zorgis plu pri tiu mistero.</p><p>
      Dezirante perdigi sian postsignon, Gastono rekomendis al La&#x16D;rento, ke li plenigu la &#x15D;ipinternon per sufi&#x109;e da nutra&#x135;oj, por ke ili da&#x16D;ru dum dekok monatoj: &#x109;ar la duko a&#x16D; prefere sinjoro 
      <emphasis>Nihil</emphasis>
      �volis albordi&#x11D;i nenien. En la pasinta tempo lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro; kaj en la Unuigitaj &#x15C;tatoj, en Brazilujo, en en la Ar&#x11D;enta Respubliko li timis, ke oni lin rekonos.</p><p>
      � Nun, li diris, la civilizacio penetris &#x109;ien: la tero fari&#x11D;is tute malgranda. Oni faru e&#x109; unu pa&#x15D;on en iu ajn urbo de la terglobo, kaj tuj oni estas renkontata de malnova kamarado.</p><p>
      � Vivadi fizike, esti malviva morale, li aldonis mal&#x11D;oje, tia estas mia estonteco. &#x15C;ipo na&#x11D;anta en la plenmaro estas konsiderebla kiel flosi&#x11D;anta &#x109;erkujo.</p><p>
      Pro tio ne ekvidinte la teron e&#x109; de malproksime, li trairis la tutan Atlantikon de nordo Suden: poste rondirinte &#x109;irka&#x16D; la Horna promontoro kaj &#x11D;in transirinte, 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      �vagadis en la vasteco de Pacifiko.</p><p>
      Tiu aventura kaj sana ekzistado, en kiu la dan&#x11D;ero estas hodia&#x16D; venkita nur por reaperi la morga&#x16D;an tagon, pligrandigis &#x109;e Gastono muskolan energion &#x11D;is nun nekonitan.</p><p>
      Jam la impreso de li sentita, kiam li veki&#x11D;is meze de malvivuloj, produktis en lia nerva sistemo profundan kaj savantan reagon. La atmosfero saturita de oksigeno, kiun li nun spiras, redonante al lia malri&#x109;igita sango la vivecon, kiu mankis al &#x11D;i, finis la agon de la resanigo. Multajn fojojn la &#x15D;ipo estis atakita de teruraj ventegoj: kontra&#x16D; la dan&#x11D;ero, anstata&#x16D; sveni, kiel li certe estus farinta en la pasinta tempo, la junulo kontra&#x16D;e mirigis la maristojn per sia sentimo kaj sia kura&#x11D;o.</p><p>
      Ian tagon 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      �veturis en la antarktika regiono apud la 60� da lar&#x11D;o. Glaciero flosi&#x11D;anta devenanta de la polusa glaciegaro, penetris en la akvoturni&#x11D;on de la &#x15D;ra&#x16D;bego, kaj &#x11D;in rompis. La &#x15D;ipo trovi&#x11D;is sur la 120� da orienta longo, je kvin cent mejloj for de &#x109;iu lo&#x11D;ita lando. Ne &#x15D;ajnis ebla la da&#x16D;rado de la voja&#x11D;o en tiaj kondi&#x109;oj. Trafi 
      Melbourn
      on, la plej proksiman havenon, tial estis la plej prudenta konduto. En tiu urbo tiel juna, sed tamen tiel jam grava oni povos facile ripari la difekta&#x135;on: poste 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      �da&#x16D;rigos sian sencelan kuradon tra la Oceanoj.</p><p>
      Gastono estis &#x109;agrena pro tiu akcidento, kiu lin devigos al kontakti&#x11D;o kun homaj esta&#x135;oj. Tamen post longa pripensado li rekura&#x11D;i&#x11D;is.</p><p>
      � A&#x16D;stralio ne similas Amerikon, li diris. Mi estas preska&#x16D; certa, ke mi en &#x11D;i konas neniun. Kiam e&#x109; mi erarus, kredeble mi estas nun sufi&#x109;e aliformigita, por ke ne povu min rekoni tiuj, kiuj min iam vidis.</p><p>
      Tiel longe kiam la junulo estis duko de Blasano, &#x109;iutage li sin zorge razigis de sia &#x109;ambristo: sed de kiam li fari&#x11D;is sinjoro 
      <emphasis>Nihil</emphasis>
      , li lasis kreski sian barbon, kiu &#x109;irka&#x16D;is lian viza&#x11D;on de felo dika kaj frizita. Plie la mara vento kaj la suno tropika tiel bronzumis lian viza&#x11D;koloron ke li estis nun vere nerekonebla. Sola la sono de lia vo&#x109;o, kiun li ne estis kapabla &#x15D;an&#x11D;i, povis ankora&#x16D; lin perfidi.</p><p>
      Post dekkvin tagoj de malfacila marveturado sur maro malkvieta kaj en kontra&#x16D;a vento, 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      , kiu povis anta&#x16D;eniri nur per veloj, &#x135;etis la ankron en la 
      Melbourn
      a haveno. Sep monatoj jam fluis de kiam Gastono delasis Francujon; kaj por la unua fojo li estis sentonta sub siaj piedoj pa&#x15D;ejon alispecan ol la movi&#x11D;antan ferdekon de sia &#x15D;ipo.</p><p>
      Unue li decidis, ke li ne delasos sian kajuton, dum la tuta tempo, dum kiu efektivi&#x11D;os la riparo de la &#x15D;ra&#x16D;bego.</p><p>
      Sed la in&#x11D;enieroj al li rimarkigis, ke la &#x15D;ipo havas en sia &#x15D;elo difekta&#x135;ojn multe pli gravajn ol konjektis la &#x15D;ipestro. Oni estos devigata &#x11D;in meti en senakvan riparejon. &#x108;ar en tiaj kondi&#x109;oj 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      �estante okupita de laboristoj fari&#x11D;is loko tute ne lo&#x11D;ebla, la junulo estis devigita peti rifu&#x11D;ejon en la hotelo de la urbo.</p><p>
      Funde de sia animo, Gastono sin sentis feli&#x109;a pro tio. De tempo tiel longa li vidis nur la &#x109;ielon kaj la akvon, ke li vere soifis la teron. Li benis la ventegon, kiu, difektante lian &#x15D;ipon, malhelpis ke li respektu la promeson al li faritan de li, kaj venkis lian voladon.</p><p>
      Ian vesperon, la junulo revenis hejmen. Por malplilongigi sian vojiron, li la&#x16D;iris vojeton flankan kaj senhoman, kiam li vidis de malproksime du senta&#x16D;gulojn, kiuj persekutis trian viron, dum &#x109;i tiu vane penadis por ilin forkuri. Sed balda&#x16D; la malfeli&#x109;ulo estis atingita, kaptita kaj &#x135;etita teren malgra&#x16D; kura&#x11D;a reatako de li provita por lin defendi.</p><p>
      Tiam Gastono sentis sian koron premita, kiam li a&#x16D;dis tiujn vortojn elparolitajn france:</p><p>
      � 
      <emphasis>Au secours! A moi! a moi!</emphasis>
      �(Helpu min! al mi! al mi!) Nur tiu, kiu delasis sian patrujon dum longa tempo, povas kompreni la profundan impreson produktitan de la patra lingvo, kiam oni &#x11D;in a&#x16D;das en fremda lando.</p><p>
      Franco, sampatrujano trovi&#x11D;is en morta dan&#x11D;ero! La duko ne &#x15D;anceli&#x11D;is; kun revolvero en la mano, li rapidis al la atakantoj.</p><p>
      Vidante ke aliulo alkuras, helponte la viron de ili frapitan, la krimuloj forkuris rapidege. Kiam Gastono alvenis sur la lokon de la batalo, li trovis viron sangokovritan kaj tere ku&#x15D;antan.</p><p>
      Dume la kriadoj de la vundito venigis multajn aliajn homojn. Kiam la duko petis du bonvolajn virojn por transporti la mortanton, dek prezenti&#x11D;is. La malfeli&#x109;ulo estis ku&#x15D;igita sur liton, kaj &#x125;irurgiisto venigita. Kiam la doktoro estis ekzameninta la vundojn, li skuis la kapon:</p><p>
      � Ili ne estas tuje mortigaj, li diris. Sed la pinto de la ponardo penetris tro profunden por ke la malsanulo povu resani&#x11D;i.</p><p>
      Tamen sub la influo de flegadoj al li faritaj, la nekona tulo iom post iom rekonscii&#x11D;is, &#x135;etinte &#x109;irka&#x16D; si miregantan rigardon li demandis: kio okazis, kial li trovi&#x11D;as &#x109;i tie? Per kelkaj vortoj lia savinto rakontis kiamaniere li forkurigis la atakantojn.</p><p>
      � Beda&#x16D;rinde, li aldonis, mi alvenis tro malfrue. Dum Gastono parolis, la mortanto direktis al li rigardojn pli kaj pli observantajn. Stranga afero! &#x15C;ajnis multe pli atenti la fizionomion de sia interparolanto ol la frazojn elparolitajn de li. Pro tio kiam la junulo estis fininta sian rakonton:</p><p>
      � La duko de Blasano, ekkriis la vundito! tie &#x109;i, en A&#x16D;stralio! Gastono pali&#x11D;is vidante sin rekonita; sed li ne &#x15D;anceli&#x11D;is kaj respondis per miranta tono:</p><p>
      � Vi eraras, amiko mia; mi ne estas la duko de Blasano. Mi nomi&#x11D;as sinjoro 
      <emphasis>Nihil</emphasis>
      .</p><p>
      � Ho! ne penu min erarigi. Certe mi rimarkis, ke vi lasis kreski vian barbon kaj tio vin aliformigas. Sed estas du aferoj, kiujn vi ne povas &#x15D;an&#x11D;i, via vo&#x109;o kiaj viaj okuloj: kaj tiuj du elementoj al mi sufi&#x109;as, por ke mi rekonu homon ian sub ia ajn &#x15D;ajniga&#x135;o.</p><p>
      Vidante certigon tiel precizan, Gastono komprenis, ke li ne povas nei pli longe.</p><p>
      � Sed en kiu loko vi min konis? li demandis. Mi ne memoras, ke mi vin iam renkontis.</p><p>
      � Via duka Mo&#x15D;to, se vi bonvolas elirigi tiujn homojn nin &#x109;irka&#x16D;antajn, mi rakontos al vi aferojn, kiuj multege vin interesos. Mi sentas, ke mi estas mortige frapita: mi ne resani&#x11D;os. Sed anta&#x16D; kiam mi mortos, mi volas pagi mian &#x15D;uldon. Vi estis kompatema al mi, vi penis min savi, vi min flegis. Kvankam Duponto estas senta&#x16D;gulo, tamen li scias sin montri dankema al tiuj, kiuj provis al li bonfarojn.</p><p>
      La historio de la malnova kondamnilo estas rakontebla per malmulte da vortoj.</p><p>
      Tuj kiam li estis alveninta A&#x16D;stralion, li rekomencis tiujn malnoblegajn plezuregojn, dank� al kiuj en la pasinta tempo li englutis la patran hereda&#x135;on. Liaj tridek mil frankoj ebligis, ke li vivu lar&#x11D;e kaj senkalkule. Sed la krima mono, tro facile gajnita, eliris tiel rapide kiel &#x11D;i estis alirinta. Restis al li nur kelkaj bankbiletoj, kiam li konati&#x11D;is kun du individuoj, al kiuj li ilin montris nesingardeme. Alkondukita de ili en malbonfaman drinkejon, li estis &#x15D;telita. &#x108;ar li penis depreni de ili tion, kio restis el lia iama poseda&#x135;o, li estis frapita de tran&#x109;ilbato. Sentante sin vundita, li volis forkuri. Sed la krimuloj, timante ke li ilin kulpigos, lin persekutis kaj duonmortigis.</p><p>
      Tiam sinjoro de Blasano sin intermetis. Kiam li rekonis en sia savinto la viron, al kiu li faris tiom da malbona&#x135;oj, la kunkulpulo de Viktoro, kiu estis pli malbonmora ol vere kruela, decidis, ke anta&#x16D; kiam li mortos, li riparos kiel eble plej plene la malbonon de li faritan, konfesante al la duko &#x109;iujn krimojn al kies plenumo la komandanto lin devigis.</p><p>
      Por iri &#x11D;is la fino de sia rakonto, la mortanto devis uzi la malmulton da fortoj al li ankora&#x16D; restantaj. Lar&#x11D;aj &#x15D;vitgutoj fluadis el lia frunto, kaj la lastaj vortoj konfuzi&#x11D;is kun la agonia stertoro. Post du horoj li estis malviva.</p><p>
      Per tiuj malkovra&#x135;oj la edzo de Matildo estis premegita de &#x109;agreno. Li rapidigis la riparon de la &#x15D;ra&#x16D;bego. Kiam 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      �povis denove marveturi, li plenigis da karbo la karbujojn, por ke li povu reveni Francujon kiel eble plej rapide.</p><p>
      Gastono esperis, ke li estos realirinta anta&#x16D; kiam la dek le&#x11D;aj monatoj de la vidvineco de lia edzino estos fluintaj: sed li ne kalkulis la parton de la neanta&#x16D;viditeco. Apud la Bona-Espera promontoro, li estis atakita de unu el tiuj ventegbatoj, tiel timataj de &#x15D;ipoj, kiuj sin riskas en tiuj marregionoj. Devigite rifu&#x11D;i en la 
      Cap-Town
      �an havenon, 
      <emphasis>la Fatalo</emphasis>
      �devis atendi dum ok tagoj, ke Oceano fari&#x11D;u iom pli veturebla, anta&#x16D; kiam &#x11D;i da&#x16D;rigos sian voja&#x11D;on.</p><p>
      &#x108;ar li deziris veturi rapidege, la duko bruligis sian karbon tiel mal&#x15D;pareme, ke, kiam li atingis la E&#x16D;ropajn marojn, liaj karbujoj estis malplenaj. Li devis trafi Lisbaon vele por ilin plenigi. Tio lin anka&#x16D; prokrastis.</p><p>
      Fine kiam la junulo alvenis Havron, li sendis La&#x16D;renton, por ke li realportu nova&#x135;ojn.</p><p>
      La bona servisto revenis mal&#x11D;oje, kaj konigis al sia mastro, ke de la anta&#x16D;tago la grafino de Prelongo estis edzini&#x11D;inta kun la komandanto Lin&#x15D;ardo.</p><p>
      A&#x16D;dinte tiun rakonton, Gastono havis teruran krizon de malespero. Malgra&#x16D; la fulmosimila rapideco de sia veturo li alvenis tro malfrue.</p><p>
      Samtempe li sentis sin okupata de maldol&#x109;aj pripensadoj. Do tiu virino pro kiu li sin mortigis, tiu adorita Matildo, al kiu li lasis testamente &#x109;iujn siajn poseda&#x135;ojn, neniam estis sentinta al li amecon e&#x109; malfortan: &#x109;ar apena&#x16D; la fino de &#x15D;ia funebro estis alveninta, tuj &#x15D;i sin &#x135;etis en la brakojn de aliulo, kaj de kia aliulo? &#x134;us de la ka&#x16D;zo de &#x109;iuj iliaj malbonoj, de la a&#x16D;toro de lia memmortigo, de la vampiro, kiu sin krampigis sur &#x15D;in, de la malkura&#x11D;ulo, kies mallumaj manovroj kaj lertaj kalumnioj &#x15D;in malhonoris kaj por &#x109;iam &#x15D;in malrespektigis. Pro kia motivo &#x15D;i akceptis tian unui&#x11D;on?</p><p>
      � Ne estas eble, pensis sinjoro de Blasano. Devige la viro de Melbourne mensogis, kaj la unua hipotezo estas la sola vera. Per &#x11D;i &#x109;io kompreni&#x11D;as; dum la rakonto de tiu senta&#x16D;gulo, anstata&#x16D; klarigi la aferojn, ilin kontra&#x16D;e tute malklarigas. Tamen, aldonis la duko, kvankam tiu Duponto estas krimulo, malgra&#x16D; mi mi kredas liajn parolojn. Ne mensogas homo mortonta.</p><p>
      Gastono tre bone sciis, ke li povas per unu sola vorto dirita de li nuligi tiun duan edzini&#x11D;on. Sed kion ajn li faru, nun li alvenos nur post &#x11D;ia plenumado; nun li premos inter siaj brakoj nur virinon ankora&#x16D; varman de kisadoj de aliulo.</p><p>
      � Ve! li murmuris, mi ricevas nur tion kion mi meritas. Mi tro fidis al la &#x15D;ajnoj: kun malprudenteco ne pardonebla mi metis mian tombon inter Matildo kaj mi. Mi estas punita ka&#x16D;ze de mia kulpo.</p><p>
      Pro tio por ne refali en la saman eraron, li volis agi nur post kiam li estos ricevinta certajn sciigojn. Se Matildo estas reale la patrino de tiu infano, se &#x15D;i edzini&#x11D;is kun la komandanto por lin rajtigi, &#x109;ar la motivoj, kiuj ka&#x16D;zis lian memmortigon &#x109;iam valoras, li denove malaperos kaj tiufoje neniam revenos. Se kontra&#x16D;e Duponto diris la veron, se la malfeli&#x109;a virino estas la suferantino de malameginda konspiro, tiam li montros sin kaj valorigos siajn rajtojn.</p><p>
      Pro tio li sendis La&#x16D;renton en Prelongon, kaj al li ordonis, ke li petu sciigojn per &#x109;iuj eblaj rimedoj.</p><p>
      Alveninte en la vila&#x11D;on la fidela servisto de la duko opiniis, ke li devas elpensi historion por klarigi sian &#x109;e eston. Li rakontis al &#x109;iuj lo&#x11D;antoj, ke lia mastro al li donis mortante malgrandan kapitalon, ebligantan, ke li vivu per siaj propraj rentoj. &#x108;ar li enuis nenion laborante, ideo naski&#x11D;is en lia cerbo: veturi &#x11D;is Prelongo por premi la manojn de malnovaj kamaradoj kaj trinki botelon kun ili.</p><p>
      Dank� al kelkaj vinglasoj lerte proponitaj La&#x16D;rento tre rapide estis sciigita. En la lando &#x109;iu ekdubis pri la patrineco de la grafino. La neordinara simileco de Valento kun fra&#x16D;lino de Savinako plifortigis la suspektojn, kiujn naskigis la malforta ameco de Viktoro al lia supozita filo. En la letero, kiun la &#x109;ambristo adresis al sia mastro, li finis per tiuj vortoj:</p><p>
      � La komandanto kaj la grafino de Prelongo &#x15D;ajnas strangaj geedzoj. En la lando &#x109;iu estas intime konvinkata, ke la juna virino estas ne feli&#x109;a kaj edzino nur nome. Tiu letero, certigante la rakonton de Duponto, ka&#x16D;zis al sinjoro de Blasano grandegan &#x11D;ojon; la lastaj vortoj precipe batigis lian koron.</p><p>
      � Necesege estas, li pensis, ke mi vidu Matildon, kaj tamen ke mia &#x109;eesto ne estu e&#x109; suspektita. &#x15C;i mem al mi montros la konduton de mi sekvotan.</p><p>
      En la respondo kiun La&#x16D;rento ricevis la postmorga&#x16D;an tagon, la bonega viro miregis legante tiujn vortojn:</p><p>
      � La kastelo de Prelongo, kiel tiu de Blasano, kredeble havas vastajn subterajn galeriojn datumantajn de la Mezepoko. Informi&#x11D;u, kaj penu koni la lokon de la kamparo en kiu ili eble finas.</p><p>
      Post kelkaj tagoj la fidela servisto respondis al la duko:</p><p>
      � La kastelo de Prelongo havas ja forgesputojn kaj subterajn galeriojn, kiuj la&#x16D; la rakontoj pasas sub Violano. La landanoj e&#x109; certigis al mi ke la iama Lin&#x15D;ardo, la avo de la komandanto, trovis en ili trezoron, kiu estis la fundamento de lia ri&#x109;eco. Post tri kilometroj de la sinjorega lo&#x11D;ejo trovi&#x11D;as malnova dometo ruini&#x11D;anta kaj forlasita. Neniu volas &#x11D;in lo&#x11D;i, &#x109;ar oni pretendas, ke &#x11D;i estas fantomvizitata kaj ke la fantomoj de antikvaj Prelongaj sinjoregoj en &#x11D;in eniras, pasante sub la tero. Tiu terursento eble &#x109;erpas sian devenon en antikva legendo: eble en tiu loko finas la subtera galerio.</p><p>
      La saman vesperon, La&#x16D;rento ricevis la jenan telegramon:</p><p><emphasis>A&#x109;etu la dometon en via nomo, kia ajn estu la prezo petita. Mi alvenos morga&#x16D;.</emphasis>
      �
      Nihil
      .</p><p>
      La servisto rapidis. Feli&#x109;a, &#x109;ar li sin liberigis el senutila ruina&#x135;o, la posedanto tuj venis al konsento kun la a&#x109;etanto. En la dometon senlukse meblitan rifu&#x11D;is la duko kaj lia &#x109;ambristo. Post kelkaj tagoj ili povis komenci siajn ser&#x109;adojn.</p><p>
      Por ke la atento ne estu altirita al lia persono, Gastono sin provizis de kulturigista vestaro. Cetere, &#x109;ar li eliris kiel eble plej malofte el sia nova lo&#x11D;ejo, lia ekzisto ne estis rimarkita. Pri La&#x16D;rento oni estis kutiminta al lia &#x109;eesto en la lando: plie li &#x109;iam estis konsiderita kiel strangulo. Pro tio neniu miris, vidante, ke li lo&#x11D;as en dometo ne lo&#x11D;ebla kaj mal&#x15D;atita de &#x109;iuj landanoj.</p><p>
      La unuaj provoj faritaj de sinjoro de Blasano liveris neniun rezultaton. La keloj de la domo datumis de la sama epoko ol la resta&#x135;o de la konstrua&#x135;o, kaj neniel de la dektria jarcento. Sed kiam Gastono kaj La&#x16D;rento estis frapetintaj sur la murojn de tiuj keloj, sennombrajn batojn dum tempo tre longa, &#x15D;ajnis al ili, ke unu el tiuj muroj redonis sonon de malpleneco. Tuj tiu muro estis detruita pikfosile. Falinte la &#x15D;tonoj malkovris la enirejon de longa arka&#x135;hava koridoro, kiu &#x15D;ajne interni&#x11D;is en la interna&#x135;on mem de la tero. La duko kaj lia kunulo, armitaj &#x109;iu de lanterno kaj de paketo da kandeloj, tuj penetris en &#x11D;in. La&#x16D;irinte dum duono da horo &#x109;irka&#x16D;e tiun longan subteran galerion, kiu ne &#x15D;ajnis fini&#x11D;onta, ili renkontis &#x15D;tonan &#x15D;tuparon, kies &#x15D;tupoj malkuni&#x11D;antaj dispeci&#x11D;is pro malnoveco.</p><p>
      � Ni certe trovi&#x11D;as sub la kastelo, diris sinjoro de Blasano.</p><p>
      � Anta&#x16D;nelonge, respondis La&#x16D;rento, &#x15D;ajnis al mi, ke mi a&#x16D;dis supre de mia kapo kvaza&#x16D; malsonoran bruadon.</p><p>
      � Tio okazis, kiam ni pasis sub Violano.</p><p>
      � Sed kien kondukas tiu &#x15D;tuparo?</p><p>
      � Tion ni scios balda&#x16D;.</p><p>
      La duko rampis longan, senfinan, helikforman &#x15D;tupareton, kaj fine estis haltigita de masiva pordo, armita de feraj stangoj kaj ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn.</p><p>
      � Sarazena pordo, murmuris Gastono. &#x11C;i datumas de krucaj militiroj, kaj estis alportita el Palestino.</p><p>
      La&#x16D;rento volis &#x11D;in malfermi, sed &#x11D;i estis &#x15D;losita.</p><p>
      � La &#x15D;losilo estas perdita de tempo tre longa, diris lia mastro. Cetere kiam e&#x109; ni posedus &#x11D;in, kredeble &#x11D;i ne povus nin utili, &#x109;ar la seruro estas tro rustita. Ni eliru: ni revenos morga&#x16D;.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon la servisto veturis 
      Rouen
      �on kaj realportis aron da hokoj kaj da &#x109;iuspecaj &#x15D;losiloj similaj al tiuj uzataj de seruristoj kaj de ... &#x15D;telistoj.</p><p>
      Kiam la du viroj provizitaj de kru&#x109;eto da oleo estis alvenintaj al la pordo malkovrita de ili du tagojn anta&#x16D;e,</p><p>
      Gastono sorbigis la seruron kaj penis, ke la grasa fluida&#x135;o penetru plene en &#x11D;ian internon. Li agis sammaniere pri la pordhokoj. Post kiam li estis rekomencinta dum multaj fojoj, li atendis dum duono da horo &#x109;irka&#x16D;e, ke la rusta&#x135;o havu tempon sufi&#x109;an por sorbi&#x11D;i, kiel farus spongo. Provinte vane dekon da hokoj kaj da &#x15D;losiloj, la duko sentis fine, ke la seruro malforte ekmovi&#x11D;as: li premis pli forte; la ferpeco fermanta turnis, reeniris en la seruron, kaj la pordo malfermi&#x11D;is.</p><p>
      Sed kruela surprizo lin atendis. Anta&#x16D; li trovi&#x11D;is muro el brikoj, kiu de supro malsupren fermis tute la malferma&#x135;on de la pordo.</p><p>
      � Kion fari? murmuris Gastono. Se ni faligas tiun muron pikfosile, kiel ni faris por la alia, la bruo altiros &#x109;i tien &#x109;iujn kastello&#x11D;antojn.</p><p>
      Feli&#x109;e ekzameninte tiun mureton tre atente, la duko ekvidis ke en iaj folioj la mortero kuniganta estis difektita kaj mankis: kelkaj brikoj ne estis plu gluitaj unu al la alia. Uzante la pinton de sia pikfosilo kiel levilon, li faligis la brikojn, kiuj estis plej malbone kunligitaj. Poste la&#x16D;irinte tre zorge kaj tre metode la&#x16D; &#x109;iu rango, li ilin formetis unu post la alia, farinte neniun bruon. Fininte sian laboron sinjoro de Blasano ekvidis, ke li trovi&#x11D;as en speco de &#x15D;ranko, kies la muro de li detruita faris fundon. La duko a&#x16D;skultis atente, ne kura&#x11D;ante e&#x109; spiri. La pordo, kiu fermis tiun &#x15D;rankon, estis duone malfermita.</p><p>
      Li alproksimi&#x11D;is al &#x11D;i, &#x135;etis rigardon tra la mallar&#x11D;a malferma&#x135;o, kaj vidis neniun. A&#x16D;dante neniun bruon, li repu&#x15D;is malrapide la du duonojn de la pordo kaj penetris en &#x109;ambron; &#x11D;i estis senhoma. Sed &#x11D;ia ronda formo fari&#x11D;is por Gastono montro sufi&#x109;e preciza. Li komprenis, ke li trovi&#x11D;as en la unua eta&#x11D;o de la granda turo, en la iama apartamento de Valentino.</p><p>
      Kiam la antikva Vilhelmo konstruis la kastelon, la &#x15D;tuparo surrampita de la duko estis ka&#x15D;e farita interne de la murego mem. Per &#x11D;i la ferarmitoj malsupreniris en la subteran galerion, kaj poste en la kamparon por &#x15D;teli la pasantojn.</p><p>
      Kiam dum la XVII
      a
      �jarcento, Ludoviko de Prelongo restarigis la ruina&#x135;ojn de la antikva familia domego, la laboristoj fermis tiun senutilan malferma&#x135;on per muro el brikoj kaj poste &#x11D;in ka&#x15D;is per &#x15D;ranko. Kredeble nun neniu suspektis la ekziston de tiu &#x15D;tuparo kaj malpli anka&#x16D; de la galerio &#x11D;in da&#x16D;riganta.</p><p>
      Reveninte hejmen Gastono skribis kelkajn vortojn. Vokinte La&#x16D;renton:</p><p>
      � Necese estas, li diris, ke tiu letero estu donita al la grafino mem, en &#x15D;iajn proprajn manojn.</p><p>
      � La grafino trovi&#x11D;as nun en Parizo.</p><p>
      � De kiom da tempo?</p><p>
      � De tri tagoj.</p><p>
      � Kial vi ne sciigis min pri tio?</p><p>
      � Mi tion konis nur tiumatene ...</p><p>
      La duko &#x15D;ajnis multe &#x109;agrena.</p><p>
      � &#x108;u &#x15D;i restos en Parizo dum longa tempo?</p><p>
      � Neniu scias ion pri tio.</p><p>
      � Tuj kiam &#x15D;i estos reveninta, vi donos al &#x15D;i tiun koverton.</p><p>
      � Vi povas fidi al mi pri tio. Post unu monato Matildo revenis Prelongon en stato, kiu estus kompati&#x11D;inta &#x15D;ian plej kruelan malamikon. La postan semajnon, kamparano, kiun &#x15D;i ne konis, donis al &#x15D;i letereton tiel verkitan.</p><p><emphasis>Sinjorino,</emphasis></p><p><emphasis>Se tiu, kiu skribas al vi tiujn vortojn, ilin subskribus per sia nomo, li farus la plej beda&#x16D;rindan el malprudenta&#x135;oj. Sed la verkisto de tiu letero esperas, ke vi rekonos lian skribmanieron: &#x11D;i diros al vi, ke li ne estas malamiko. Trovi&#x11D;u dum la morga&#x16D;a mateno en la iama apartamento de fra&#x16D;lino de Savinako. Se okaze vi ne estus feli&#x109;a kun via edzo, unu nur vorto elparolita de vi sufi&#x109;as por rompi la &#x109;enon, kiu vin alligas al tiu viro.</emphasis></p><p>
      � Kia enigma letero, murmuris Matildo, leginte kaj releginte tiun strangan bileton. Oni esperas, ke mi rekonos la skribmanieron. Sed &#x15D;ajnas al mi ... sed ne, tio estas neebla ... oni kredus, ke &#x11D;i estas tiu de Gastono. Se li vivus ankora&#x16D;, mi &#x135;urus, ke tiuj linioj estis skribitaj de li.</p><p>
      Nu, nu, &#x109;u mi frenezigas? Mia beda&#x16D;rita amiko estas ve! tro vere malviva. Mia patro &#x109;eestis &#x109;e lia entombi&#x11D;o: li vidis lian &#x109;erkon metitan en la funebran kelon. Nur en la legendoj revenas la mortintoj: kaj ni trovi&#x11D;as meze de la dekna&#x16D;a jarcento.</p><p>
      Tamen la grafino dormis tre malbone. La lasta frazo precipe sonis sen&#x109;ese en &#x15D;iaj oreloj:</p><p>
      � Unu nur vorto elparolita de vi sufi&#x109;os por rompi la &#x109;enon, kiu vin alligas al tiu viro.</p><p>
      Ha! kiel goje &#x15D;i elparolus tiun vorton, se tia revo ne estus &#x125;imera.</p><p>
      La morga&#x16D;an tagon la juna virino trovi&#x11D;is en la &#x109;ambro de Valentino jam de unu horo, direktante sian orelon al la plej etaj bruoj venantaj el la koridoro, kiam &#x15D;ajnis al &#x15D;i, ke iu movi&#x11D;as en la tualetejo. Sentime &#x15D;i en &#x11D;in eniris. Mirante, &#x109;ar &#x15D;i en &#x11D;i vidis neniun, &#x15D;i ekrevenis en la dormo&#x109;ambron; kiam &#x15D;i a&#x16D;dis tiujn vortojn, kiuj &#x15D;ajnis eliri el la interno de la &#x15D;ranko:</p><p>
      � Ne timu, Matildo; precipe ne kriu. Estas mi, estas Gastono de Blasano. Mi aperos anta&#x16D; vi nur kiam vi tion permesos.</p><p>
      Starigite de mirego, etendante siajn manojn al la &#x15D;ranko, la grafino staris senmova meze de la &#x109;ambro. Malgra&#x16D; la teruro, kiu &#x15D;in tutan okupadis, nevenkebla magneto &#x15D;in altiris al la &#x15D;ranka pordo. Malrapide, similante hipnotigitinon, &#x15D;i sin direktis al tiu pordo, &#x11D;in malfermis kaj trovi&#x11D;is anta&#x16D; viro barbhava kaj bronzkolora, kiun &#x15D;i ne rekonis.</p><p>
      Sed la duko da&#x16D;rigis.</p><p>
      � Rigardu min atente, Matildo. Mi scias, ke mi estas &#x15D;an&#x11D;ita: sed mia vo&#x109;o restis sama. Se via koro konservis la memoron de &#x11D;ia sono, &#x11D;iaj batoj devas certigi al vi, ke la viro trovi&#x11D;anta anta&#x16D; viaj okuloj estas vere via iama edzo kaj ne trompanto.</p><p>
      � Gastono! ekkriis la grafino, instinkte malanta&#x16D;enirante &#x11D;is la kontra&#x16D;a flanko de la &#x109;ambro; &#x109;u min okupas senteraro? &#x109;u mi vidas vian fantomon? &#x109;u vi estas reale vivanta?</p><p>
      � Jes, kara adoratino, mi estas vivanta, tre reale vivanta. Tamen se vi preferas, ke mi estu malviva, unu vorto elparolita de vi sufi&#x109;os por tion efektivigi. Mi malaperos, kaj neniam vi min revidos.</p><p>
      � Klarigu tion.</p><p>
      � La&#x16D; la le&#x11D;o mi estas ankora&#x16D; malviva: mi revivi&#x11D;os nur, se vi tion permesas.</p><p>
      La juna virino alproksimi&#x11D;is al la duko: kaj kiam &#x15D;i estis palpinta la teksa&#x135;on de lia vesto, por certi&#x11D;i, ke estas vera esta&#x135;o el karno kaj ostoj kaj ne fantomo tiu, kiu staras anta&#x16D; &#x15D;i, &#x15D;i saltis al lia kolo per instinkta ekmovo ekkriante:</p><p>
      � Ha! Gastono, mi amas vin. Savu min, &#x109;ar mi estas tre malfeli&#x109;a.</p><p>
      � Nu, Matildo, sidi&#x11D;u apud min, kaj rakontu la veron tutan.</p><p>
      La grafino komencis sian rakonton de la tago kiam Valentino al &#x15D;i konfesis sian gravedecon, kaj &#x11D;in finis parolante pri la miro, en kiun &#x15D;i estis &#x135;etita, legante la leteron ricevitan dum la anta&#x16D;tago. De tempo al tempo la duko sentis indignajn ekmovojn. Sed li sin detenis, ne volante interrompi tiun edzinon &#x109;iam amatan, kiu estis la lia sed kiun aliulo egale konsideris kiel la sian. Rilatante plenmaniere kun la rakonto de Duponto, tiu de Matildo klare lumigis al iaj detaloj, kiujn la malnova kondamnito devige lasis en ombro, &#x109;ar li ilin ne konis.</p><p>
      � Nun, diris Matildo finante, viavice klarigu per kia miraklo vi estas ankora&#x16D; vivanta.</p><p>
      Sinjoro de Blasano prenis sian edzinon en siajn brakojn. &#x15C;in kisinte, li &#x15D;in altiris sur siajn genuojn. Por la unua fojo en sia vivo, Matildo sentis la amon enirantan en &#x15D;ian animon. Ne pripensante, &#x15D;i lasis sin ekkapti de tiu volupta kaj dia impreso, ami kaj esti amata. &#x15C;i apogis sian kapon sur la bruston de Gastono, kaj duonfermante la okulojn:</p><p>
      � Iru nun, &#x15D;i diris, mi a&#x16D;skultas vin. Kiam la duko estis fininta sian rakonton;</p><p>
      � Vi komprenas, mia kara Matildo, li aldonis, ke neniu, e&#x109; viaj gepatroj, devas koni nian sekreton. Hodia&#x16D; mem mi veturos al 
      Tours
      , kie mi klopodos por la restarigo de mia civila stato. Eble mi forestos dum kelkaj tagoj: ne maltrankvili&#x11D;u pri tio. Atendante, &#x109;ar la formula&#x135;oj estos eble longeda&#x16D;raj, venu &#x109;iumatene en tiun &#x109;ambron kaj restu en &#x11D;i dum unu a&#x16D; du horoj. Tuj kiam mi havos tagon disponeblan, mi alkuros al vi. &#x108;ar ni havas en tiu monstro, kiu kredas, ke li estas via edzo, potencan malamikon, estas necese, ke ni agu tre singarde. Tiel longe kiam nenio estos &#x15D;an&#x11D;ita, mi pli amas resti nekonata. Mi reaperos en la mondon nur kiam mi havos la rajton esti vivanta.</p><p>
      Ame kisinte por la lasta fojo sian junan edzinon, la duko reeniris en sian &#x15D;rankon; kaj la grafino a&#x16D;dis la pezan pordon datumantan de la krucaj militiroj, kiu fermi&#x11D;is malanta&#x16D; li.</p><p>
      Sinjoro de Blasano kredis, ke la prezento de lia persono anta&#x16D; la civila estraro sufi&#x109;os por restarigi lian personecon kaj nuligi lian mortakton. Certe li sciis, ke la administraciaj malrapida&#x135;oj ka&#x16D;zos kelkajn prokrastojn. Sed li ne konjektis, ke lia identeco estas protestebla kaj estos protestita. Pro tio lia miro fari&#x11D;is ega, kiam li a&#x16D;dis la reprezentanton de la le&#x11D;o dirantan per malvarmega tono:</p><p>
      � Tre bone, sinjoro: ni faros enketon por scii &#x109;u estas kredeblaj la strangaj aventuroj, kiujn vi rakontis.</p><p>
      � Sed, sinjoro, vi tamen tre bone konas min, vi devas vidi, ke mi estas la duko de Blasano.</p><p>
      � Ja, mi konfesas, ke ekzistas inter vi kaj la mortinta duko ia simileco. Sed kio pruvas, ke &#x135;us vi ne deziras utiligi tiun similecon por proprigi al vi le&#x11D;e gloran nomon kaj grandegan poseda&#x135;on. Vi konsentos, ke tia hipotezo estas almena&#x16D; tiom akceptebla kiom via pretendita revivigo.</p><p>
      Gastono eliris premita de &#x109;agrenego. &#x108;u, foririnte mirakle el la natura morto, li estos neripareble frapita de la morto sociala? La raporto de magistratoj, komisiitaj al la ordonita informi&#x11D;o, estis pereiga por la junulo. Certe ili konstatis, ke la &#x109;erko estas malplena: sed ili trovis &#x11D;in malfermita meze de la funebra kelo. Plie ili kolektis botelon enhavintan &#x11D;inon, skatoletojn por sardeloj, poton por konfitajoj, resta&#x135;on de cigaro kaj kandelingon duone konsumitan. &#x134;us unu mankis en la kapelo. Ili konkludis, ke &#x15D;telistoj eniris en la tombaron de la Blasana familio. Por sin kura&#x11D;igi ili &#x11D;oje man&#x11D;is apud la &#x109;erko: poste ili eltiris el &#x11D;i la korpon de la duko, kaj &#x11D;in &#x135;etis en ian ajn lokon, kredeble en 
      Loir
      on.</p><p>
      Kiam li rakontis la manieron per kiu li estis elirinta el sia tombo, Gastono ne zorgis paroli pri tiuj detaloj por li tute negravaj kaj e&#x109; preska&#x16D; forgesitaj de li. Do li estis dolore mirigita, vidante kiamaniere la plej simplaj aferoj malbone komprenitaj subite kontra&#x16D;staras kontra&#x16D; la malfeli&#x109;ulo, kiun ili premegas.</p><p>
      Kvankam tio lin forte tedegis, Gastono devis do komi sii sian aferon al advokato, kaj atendi pacience ke la ju&#x11D;istaro bonvolu konigi sian sentencon. Li lasis en 
      Tours
      �la &#x15D;ipestron de sia &#x15D;ipo, kun kiu li alligis sin amike dum la longa voja&#x11D;o kune farita. Lin komisiinte por ke li konigu la plej etajn detalojn de l� afero, li revenis Prelongon, por revidi sian karan Matildon, al kiu li faris &#x109;iumatene duhoran viziton.</p><p>
      Kiam la komandanto ebria pro kolerego penis rompi la pordon per hakilbatoj, sinjoro de Blasano estis ankora&#x16D; tiel malviva kiel en la tago de sia entombigo. Simpla singardemo konsilis al li la forkuron. Sed pensante ke li lasos sian amegatan edzinon minacatan de tiu furioza viro, kiu havis sur &#x15D;i neniun rajton, li sentis en sia koro la sa&#x11D;on venkitan de la amo. Li do sin montris sur la sojlo de la pordo, por fulmofrapi de sia malestimego sian malamitan kaj venkitan konkuranton.</p><p>
      Alvenis fine la tago en kiu la sentenco estis konigita. Inter la atestantoj certigantaj la identecon trovi&#x11D;is: la markizo kaj la markizino de Prelongo, la vidvino Lin&#x15D;ardo, grafino de Prelongo, edzino de la petanto, fine La&#x16D;rento, la maljuna &#x109;ambristo de la mortinta duko. Sed la atesto, kiu plej forte pezis sur la decidon de la ju&#x11D;istoj estis tiu de la kavaliro de Blasano. &#x108;i tiu rakontis la interparoladon okazintan kun lia kuzo, certigis, ke la viro petanta la strekon de la mortakto estas vere la duko de Blasano, kaj aldonis, ke li estas preta redoni hereda&#x135;on al kies posedo li rekonas havi nenian rajton. A&#x16D;dante tiun senartifikan certigon, kiu malutilis la profitojn de la juna scienculo, la ju&#x11D;istaro estis konvinkita. &#x108;ar Henriko tiel parolis, tio pruvis, ke lia parolo estas la esprimo &#x11D;usta de la plena vero. La ju&#x11D;istaro, kiu ne povis sin montri pli severa ol la kavaliro, liveris favoran sentencon. La morto de la duko de Blasano estis konsiderita kiel nula; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton, kiu malpermesis ke li vivu, kaj tiam, sed nur tiam, la duko kaj la dukino de Blasano povis fine ricevis tiun geedzi&#x11D;an religian benon, kiun iam interrompis la &#x109;eesto de Valento.</p><p>
      Post tiom da doloraj okazinta&#x135;oj neniu estis instigita al grandaj festoj kaj ceremonioj. La proksimaj parencoj, la intimaj amikoj nur estis invititaj: kaj dum la vespero, en la &#x109;ambro speciale difinita al la junaj geedzoj, la dukino de Basano, kiu plenumis, se oni povas tiel paroli, sian trian edzini&#x11D;on, eniris &#x109;iam virga en la liton de sia edzo.</p><empty-line/></section></body></FictionBook>