<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>Edmond</first-name><last-name>Privat</last-name></author><book-title>FEDERALA SPERTO</book-title><lang>ru</lang></title-info><document-info><author><first-name>Edmond</first-name><last-name>Privat</last-name></author><program-used>calibre 5.27.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>27.8.2022</date><id>bc669c56-02df-4844-8bbe-96c36ca8af16</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p><strong>
      FEDERALA SPERTO
    </strong></p><p><strong>
      Komparo inter: UNUIGITAJ &#x15C;TATOJ AMERIKAJ � SVISA KONFEDERACIO � LIGO DE NACIOJ
    </strong></p><p>
        Verkis: 
        Edmond Privat</p><p>
        Eldonado: UNIVERSALA LIGO Hago, Nederlando 1958</p><p>
        Grandeco: 78 p.</p><p>
      Proksimuma verkojaro: 1958</p><p>
      Kreis la Esperantan tekston: 
      Edmond Privat</p><p>
      Tiu &#x109;i versio de �Federala Sperto� estas bazita sur teksto enretigita &#x109;e 
      
        <a l:href="https://www.google.com/url?q%3dhttp%3a//www.egalite.hu/konstitucio/federala_sperto.pdf%26sa%3dD%26source%3deditors%26ust%3d1661595389148292%26usg%3dAOvVaw05MNvwooalLYP0OCj04T00">http://www.egalite.hu/konstitucio/federala%5Fsperto.pdf</a>
      
      .</p><p>
      En 1942 aperis versio de tiu &#x109;i teksto en la Franca (Trois exp�riences f�d�ralistes: �tats-Unis d'Am�rique � Conf�d�ration suisse � Soci�t� des Nations, Neuch�tel, Baconni�re, 1942). La esperanta versio de 1958 estas tamen tute reverkita kaj &#x11D;isdatigita, kaj devas esti rigardata kiel originala Esperanta verko.</p><p><strong>
      ENKONDUKO
    </strong></p><p><strong>
      I. LA VALORO DE SPERTO
    </strong></p><p>
      Ke la homaro estas ankora&#x16D; tre infana, tion pruvas la fakto, ke en &#x11D;ia vivo nur malgrandan rolon ludas la sperto. Anstata&#x16D; lerni el la pasintaj malfeli&#x109;oj por eviti la samajn erarojn centfoje ripetitajn, &#x11D;i emas forgesi tion, kion la prauloj suferis, a&#x16D; nur heredi la timojn kaj la blindan rifuzon ekprovi pli ta&#x16D;gan vojon.</p><p>
      El la malsukcesoj oni &#x11D;enerale konkludas al senutila pesimismo, dum ili havigas la plej efikan instruilon pri eraroj faritaj kaj eviteblaj. Tio estas anta&#x16D; &#x109;io konstatebla, kiam temas pri konstruo de paco inter nacioj.</p><p>
      Tiu ekzameno de eraroj, kiun konas kaj aplikas teknikistoj, kiam ili konstruas novajn ma&#x15D;inojn, plej ofte mankas en la arto de la homaj rilatoj kaj speciale de la interpopolaj klopodoj je komuna organizo por eviti militojn. La tekniko de paca kunvivado &#x15D;ajnas ne posedi la saman valoron, kiel la ceteraj teknikaj.</p><p>
      Multe pli da homoj science klopodas observi malta&#x16D;ga&#x135;ojn kaj ser&#x109;i plibonigojn al iloj mortigaj, ol fari la saman laboron sur la kampo de homa kunvivado, malgra&#x16D; la fakto, ke historio, sociologio kaj psikologio tamen posedas metodojn por ekstudi la temon la&#x16D; diversaj aspektoj.</p><p>
      Ke la registaroj elspezas sumojn ne centoble, sed miloble pli grandajn por la tekniko mortiga, ol por la alia, tio estas ja banala&#x135;o, kiun oni konsideras kvaza&#x16D; normala.</p><p>
      En helpa mondlingvo, tute male, mi ju&#x11D;as normala kaj necesa proveton, e&#x109; modestan, por interesigi la publikon al tiu alia tekniko. Jen la ka&#x16D;zo, kial mi decidis verki en Esperanto &#x109;i tiun studon, kiun mi jam prezentis en franca lingvo sub alia formo, kaj povas nun pliri&#x109;igi per pluaj observa&#x135;oj.</p><p><strong>
      II. DAN&#x11C;ERO DE NACIA SUVERENECO
    </strong></p><p>
      Malgra&#x16D; la nuna rivaleco inter la grandaj potencoj, la mondo ser&#x109;as unuecon. E&#x109; interne de kontra&#x16D;aj grupoj la tendenco al unui&#x11D;o sur bazo federala pli kaj pli disvasti&#x11D;as. La malnova kredo, ke nacioj povas vivi aparte kaj sole kun absoluta suvereneco, &#x15D;ajnas hodia&#x16D; plena iluzio.</p><p>
      Hiera&#x16D; &#x15D;ajnis ankora&#x16D; utopia &#x109;iu klopoda por krei mondregistaron. Hodia&#x16D; la revuloj estas tiuj, kiuj imagas la da&#x16D;ron de suverenaj &#x15D;tatoj ebla longe a&#x16D; eterne. Du mondmilitoj jam montris, al kia teruro kondukas la ekzisto de sendependaj militaj potencoj, havantaj la eblon uzi teknikon detrui unu la alian, kaj havantaj la povon decidi amasajn bu&#x109;adojn, dum la homaro posedas nek a&#x16D;toritaton, nek eblecon ilin haltigi.</p><p>
      Ke la civila paca lo&#x11D;antaro ne &#x11D;uos trankvilecon, &#x11D;is kiam malaperos la plena milita suvereneco de apartaj &#x15D;tatoj, tio fari&#x11D;as pli kaj pli &#x11D;enerala konvinko.</p><p>
      El tiu konvinko devenis la unua provo je inter&#x15D;tata organizo, la 
      <emphasis>Ligo de Nacioj</emphasis>
      , kaj poste la dua, la 
      <emphasis>Unui&#x11D;intaj Nacioj</emphasis>
      , sed nek unu, nek la alia kura&#x11D;is forigi la dan&#x11D;eran suverenecon de la membro&#x15D;tatoj, kaj fari&#x11D;i vera unui&#x11D;o federala. Pro tio la unua provo malsukcesis, kaj la dua riskas la saman sorton, se &#x11D;i ne decidos la necesan pa&#x15D;on kaj ne preparas sian evoluon a&#x16D; reformon en la &#x11D;usta direkto.</p><p>
      &#x108;ar multaj personoj ankora&#x16D; ne komprenas klare la diferencon inter nura ligo de suverenaj &#x15D;tatoj kaj efektiva unui&#x11D;o federala, ekzameno de la spertoj faritaj, &#x109;u negativaj, &#x109;u pozitivaj, estas la plej bona klarigo kaj gvidilo.</p><p>
      Pozitivajn spertojn de sukceso montras ekzemple la historio de la 
      <emphasis>nord-amerikaj anglaj kolonioj</emphasis>
      , kiuj fondis la 
      <emphasis>usonan federacion</emphasis>
      �en la jaro 1787 post dekunujara anarkio kiel sendependaj &#x15D;tatoj post sia liberi&#x11D;o el brita regado.</p><p>
      Similan sukceson atingis la 
      <emphasis>svisaj &#x15D;tatoj</emphasis>
      , kiuj fondis 
      <emphasis>konfederacion</emphasis>
      �en 1848 post plurcentjara interbatalo ekonomia kaj religia.</p><p>
      Kontra&#x16D;e, malsukceson spertis la Ligo de Nacioj, kiu naskis tiom da espero &#x109;e la homoj. Komparante du sukcesojn kaj unu malsukceson oni tre klare vidas la ka&#x16D;zon de la diferenco, kaj tiel la vojo al kompreno ricevas lumon. Tion celas la jena studo.</p><p><strong>
      UNUA PARTO: USONA FEDERALA SPERTO
    </strong></p><p><strong>
      III. LA NORDAMERIKAJ KOLONIOJ ESTIS TRE MALSAMAJ
    </strong></p><p>
      Tre malsamaj estis en siaj moroj kaj devenoj la anglaj kolonioj sur la atlantika marbordo de Nord-Ameriko dum la dekoka jarcento. Avoj estis preska&#x16D; &#x109;iam rifu&#x11D;intoj pro ka&#x16D;zo de religia politiko.</p><p>
      En la Bostona regiono vivis 
      <emphasis>puritanoj</emphasis>
      , demokrataj &#x109;e alveno, sed balda&#x16D; ekskludemaj. Unuaj pioniroj en 1620 el&#x15D;ipi&#x11D;is el �
      <emphasis>Mayflower</emphasis>
      � kun jam preta konstitucio sur&#x15D;ipe redaktita. Ili forkuris el la tiama Anglujo de la re&#x11D;oj 
      <emphasis>Stuart</emphasis>
      , for el persekuto kontra&#x16D; neanglikanoj. En 
      <emphasis>Rhode-Island</emphasis>
      �vivis postaj alvenintoj, ili protestis kontra&#x16D; la posedemo kaj maltolero de la unuaj.</p><p>
      En 
      <emphasis>Virginio</emphasis>
      �lo&#x11D;is aristokratoj, forkurintaj el la 
      <emphasis>Cromwell</emphasis><emphasis>-a</emphasis>
      �Respubliko. En nova lando ili da&#x16D;rigis la morojn komfortajn, kun elegantaj domegoj, multegaj servistoj, plejparte sklavoj. Al anglikanaj episkopoj ili restis fidelaj. Inter ili kaj la Nordo restos ankora&#x16D; sentebla la diferenco grava je tempo de 
      <emphasis>Lincoln</emphasis>
      �en 1860. &#x11C;in pentris romano fama de 
      <emphasis>Margaret Mitchell</emphasis>
      ��Forportas la vento�.</p><p>
      Inter la Nordo kaj la Sudo vivis katolikoj en 
      <emphasis>Maryland</emphasis>
      , kaj nederlandanoj en 
      <emphasis>Nova Amsterdamo</emphasis>
      , fari&#x11D;inta 
      <emphasis>Novjorko</emphasis>
      . En 
      <emphasis>Pensilvanio</emphasis>
      �la 
      <emphasis>kvakeroj</emphasis>
      �gvidis modelan &#x15D;taton la&#x16D; ideoj de 
      <emphasis>William Penn</emphasis>
      , sen armeo, sen bataloj, amikaj al la indianoj, toleremaj pacifistoj, kontra&#x16D;aj al komerco de sklavoj.</p><p>
      Tre malproksime staris tiuj kolonioj, unuj de la aliaj. Por voja&#x11D;i de &#x109;efurbo al &#x109;efurbo necesis rajdadi dum semajnoj, kaj transpasi riverojn kaj arbarojn sova&#x11D;ajn.</p><p>
      La sistemoj politikaj estis tre diversaj kaj akre malsamaj, kiel la partioj, en kiuj batalis la praavoj, unuj kontra&#x16D; la aliaj. Imagu koloniojn de fa&#x15D;istoj, de naciistoj, de katolikoj a&#x16D; komunistoj, kaj vi komprenos la tiamajn diferencojn.</p><p>
      Kelkaj kolonioj apartenis al la brita re&#x11D;o, kelkaj al akciaj kompanioj, kelkaj al personaj posedantoj, &#x108;iu tamen havis ian specon de parlamento, kunvenon de elektitoj. &#x108;iu fari&#x11D;is iom post iom &#x15D;tato por si mem. Kiam Anglujo militis kontra&#x16D; Francujo, tiuj regnoj kunligi&#x11D;is. Ili kaptis terojn de la francoj &#x11D;is la rivero 
      <emphasis>Mississippi</emphasis>
      . Tiam kunvenis en 
      <emphasis>Albany</emphasis>
      �la unua kongreso de iliaj delegitoj en la jaro 1754.</p><p><strong>
      IV. PROPONO DE FRANKLIN
    </strong></p><p>
      &#x108;ar ili kunbatalis aliance por gajni teritorion, la anglaj kolonioj en Nord-Ameriko havis jam en 1754 la okazon formi potencan kaj efikan federacion. Tion ja proponis 
      <emphasis>Franklin</emphasis>
      , la fama sa&#x11D;ulo, presisto, &#x135;urnalisto kaj delegito el 
      <emphasis>Filadelfio</emphasis>
      .</p><p>
      Al la kongreso en 
      <emphasis>Albany</emphasis>
      �li montris, kiel utila estus tia unui&#x11D;o federala, kies prezidanton povus elekti la brita re&#x11D;o mem. Sed lia ideo estis tro nova. &#x11C;in oni rifuzis, kaj &#x109;iu preferis konservi plenan liberecon.</p><p>
      Kiam la brita parlamento en Londono volis trudi novajn impostojn al la angloj de Nord-Ameriko por pagi la elspezojn de la milito kontra&#x16D; la francoj, &#x109;iuj koloniaj kunvenoj protestis. Pago sen propra decido kontra&#x16D;as la anglan tradicion.</p><p>
      El tiu konflikto naski&#x11D;is ribelo, punoj, persekutoj kaj fine la deklaro de sendependeco en 1776. Por venki la re&#x11D;an armeon, la kolonioj denove kunbatalis aliance. Ilia kontinenta kongreso kunvenis en Filadelfio kaj elektis la solan kompetentan spertulon, 
      <emphasis>George Washington</emphasis>
      , por gvidi la militon.</p><p>
      Ses jaroj necesis por devigi la re&#x11D;on akcepti la sendependecon de la nordamerikaj &#x15D;tatoj. Post la sukceso la kongresoj perdis vivon kaj intereson. Ne alvenis la delegitoj. Tro longaj estis la voja&#x11D;oj. La dektri novaj regnoj estis nun anglaj respublikoj kun vastegaj landoj sen ia serioza ligo a&#x16D; centra povo. Ekzistis nur vaganta oficejo, iuj komisionoj por dividi la elspezojn, kaj kelkaj �artikoloj de konfederacio�. Plene mankis vera federala registaro; unuvorte estis simila situacio, kian havis la svisaj kantonoj en la tempo de la 
      <emphasis>Dietoj</emphasis>
      �a&#x16D; la 
      <emphasis>Unui&#x11D;intaj Nacioj</emphasis>
      �post la dua mondmilito.</p><p>
      Mal&#x11D;ojis 
      Franklin
      �kaj 
      Washington
      �pro tia malordo. &#x108;u valoris tiom da oferoj por atingi nur anarkion? Jam devis la generalo 
      <emphasis>inviti</emphasis>
      �al sia hejmo furiozajn delegitojn el du najbaraj &#x15D;tatoj por provi pacigon en disputo pri landlimoj. Sendependeco sen unui&#x11D;o montri&#x11D;is iluzio, kaj malka&#x15D;is dan&#x11D;erojn.</p><p><strong>
      V. FEDERACIO &#x15C;AJNIS UTOPIA
    </strong></p><p>
      En 1786 la nordamerika malordo kaj anarkio impresis E&#x16D;ropon kaj vekis e&#x109; mokon. Tiun senton esprimis angla ekonomiisto tiam fama, kies verkojn tradukis 
      <emphasis>Turgot</emphasis>
      �francen: 
      <emphasis>Josiah Tucker</emphasis>
      , dekano de la &#x109;efpre&#x11D;ejo en 
      <emphasis>Gloucester</emphasis>
      . Jen lia profeta&#x135;o:</p><p>
      �
      <emphasis>Pri la estonta grandeco de Nordameriko kaj pri la ideo, ke iam &#x11D;i povus fari&#x11D;i potenca imperio sub ia kapo, &#x109;u monarkia, &#x109;u respublika, jen unu el la plej frenezaj kaj fantaziaj utopioj iam eltrovitaj de novelaj verkistoj.</emphasis></p><p><emphasis>La reciprokaj antipatioj kaj kontra&#x16D;aj interesoj de la amerikanoj, la diferencoj inter iliaj registaroj, iliaj moroj kaj kutimoj pruvas klare, ke neniam ili havos centron de unui&#x11D;o a&#x16D; komunaj interesoj.</emphasis></p><p><emphasis>Neniam ili kapablos unui&#x11D;i en unu regnon sub ia ajn formo de administrado: homoj, inter si malamikaj &#x11D;is fino de la tempoj, plenaj je suspekto kaj malfido reciprokaj, ili restos dividitaj kaj subdividitaj en etaj komunumoj a&#x16D; princlandoj la&#x16D; siaj naturaj limoj, la grandaj margolfoj a&#x16D; vastaj riveroj, la lagoj kaj montaroj.</emphasis>
      �
      *</p><p>
      *
      �1. Vidu 
      <emphasis>Clarence Streit</emphasis><emphasis>: �</emphasis><emphasis>Union Now</emphasis><emphasis>�</emphasis>
      , 
      London
      , 
      Jonathan Cape
      , p. 58. 
      Tucker
      �(1712-1799) estis a&#x16D;toro de verko �gravaj problemoj de komerco�.</p><p>
      Tia teksto estas vivanta instruo al tiaj personoj, kiuj tro facile uzas la vorton �utopio�, kiam ili parolas pri la ideoj de aliaj homoj. La historio ja montris ofte, ke hiera&#x16D;a utopio estas hodia&#x16D;a reala&#x135;o.</p><p>
      Pasis unu jaro, kaj tiam kunsidis en 
      <emphasis>Filadelfio</emphasis>
      �konvencio kunvokita de la kontinenta kongreso por revizio de la mizeraj �
      <emphasis>artikoloj de konfederacio</emphasis>
      �. En 1787 &#x11D;i jam vo&#x109;donis la nunan konstitucion ankora&#x16D; validan kaj aplikatan de la prezidanto de Usono.</p><p>
      &#x11C;i kreis vastan kaj solidan unui&#x11D;on, kiu balda&#x16D; fari&#x11D;is granda potenco en la mondo.</p><p>
      Kiu nun ankora&#x16D; memoras la malpravan anta&#x16D;diron de 
      Josiah Tucker
      , se ne kiel instruon je prudento al tiuj korvoj kun la vido tro mallonga kaj la funebra vo&#x109;o tro rapida? Utopioj staras anta&#x16D; ni en la stato de ideoj, kaj malanta&#x16D; ni kiel faktoj, kiam ni mar&#x15D;is anta&#x16D;en kaj donis korpon al la ideoj.</p><p><strong>
      VI. DU TENDENCOJ
    </strong></p><p>
      La nuna usona konstitucio, redaktita en 1787, rezultas el pacienca klopodo por atingi konsenton inter du kontra&#x16D;aj emoj: centralista kaj malcentralista.</p><p>
      Ne facila &#x11D;i estis, Granda federalisto kiel 
      <emphasis>Hamilton</emphasis>
      �devis batali en gazetoj kaj en kunvenoj por sukcesi, ke lia &#x15D;tato Novjorko akceptu la tekston.</p><p>
      Kiu legas nun liajn artikolojn en lia &#x135;urnalo �
      <emphasis>The Federalist</emphasis>
      �, tiu konstatos, kiel aktualaj ili ankora&#x16D; estas, ekzemple pri la problemo de suvereneco.</p><p>
      Por trankviligi la timojn de la kontra&#x16D;uloj, la Filadelfia Konvencio kreis la senaton, en kiu &#x109;iuj &#x15D;tatoj sidas egale kun po du delegitoj. La&#x16D; tiu modelo krei&#x11D;is poste la Svisa Konsilantaro de la &#x15C;tatoj. Ili defendas apartajn interesojn de siaj regiono&#x135;. Por progresigi la komunajn aferojn kaj favori la &#x11D;eneralan intereson, oni kreis la &#x108;ambron de Reprezentantoj, elektataj proporcie la&#x16D; la nombro de la lo&#x11D;antoj. Same faris la Svisaj Respublikoj en 1848 por sia dua centra &#x109;ambro, la Nacia Konsilantaro.</p><p>
      Inter la ekzekutivoj de la du konfederacioj estas granda diferenco: en Usono unu homo portas la tutan respondecon: la prezidanto. En Svislando sep homoj: federalaj konsilantoj, fakte ministroj.</p><p>
      La nordamerika sistemo posedas kelkajn avanta&#x11D;ojn de diktatora povo sen la malavanta&#x11D;oj. &#x11C;i konfirmas la opinion de 
      <emphasis>J. J. Rousseau</emphasis>
      �en sia verko �
      <emphasis>Socia Kontrakto</emphasis>
      �, &#x109;ar li ja diris tie, ke ju pli vasta estas la respubliko, des pli malvasta devas esti la registaro.</p><p>
      Tiamaniere la regon oni konfidas al fama persono, preta gvidi la nacion. Sed, se li trouzas la povon, tiam la popolo rajtas lin forigi post kvar jaroj, rifuzante lin elekti denove. E&#x109; pli frue la �Kongreso� (usona du&#x109;ambra parlamento) povas lin senpovigi, rifuzante la monon, &#x109;ar la &#x108;ambron de Reprezentantoj kaj trionon de la Senato elektas la nacio en &#x109;iu dua jaro. Tiamaniere la plimulto povas renversi la situacion de la partioj kaj forpreni de la prezidanto la eblecon da&#x16D;rigi sian &#x11D;istiaman agmanieron.</p><p>
      Tiel la &#x15D;ajna diktatoro fakte dependas de la parlamenta konsento a&#x16D; malaprobo, kaj la kvardekok &#x15D;tatoj konservas la rajton de kontrolo egala al tiu de la tuta lo&#x11D;antaro de Usono.</p><p><strong>
      VII. SUPERA TRIBUNALO POR DEFENDI &#x15C;TATOJN
    </strong></p><p>
      Por e&#x109; plifortigi la jam fortajn garantiojn al la &#x15D;tatoj, la usona konstitucio donas plie al la 
      <emphasis>Supera Tribunalo</emphasis>
      �la rajton nuligi &#x109;iun le&#x11D;on, kiu preterpasus fiksitan limon de permesataj povoj.</p><p>
      Tiel la jura a&#x16D;toritato disponas kontrolan potencon por malebligi, ke la Unui&#x11D;o ekmar&#x15D;u sur la kampojn rezervitajn al la &#x15D;tatoj. Tio estas dua kaj tre grava cedo al la timoj de la kontra&#x16D;uloj al centralismo.</p><p>
      La konstitucio entenas la&#x16D;vortan liston de la temoj konfiditaj al la Kongreso: konservi &#x15D;iparon, varbi armeon, stampi monon, fiksi &#x11D;ian valoron, reguligi la komercon kun la eksterlando, kun indianoj kaj inter la &#x15D;tatoj de la Unui&#x11D;o.</p><p>
      Kiam prezidanto 
      <emphasis>Franklin Roosevelt</emphasis>
      �akceptigis en la Kongreso le&#x11D;on pri laborkondi&#x109;oj, unu industriestro dungis advokatojn por &#x11D;in ataki &#x109;e la Supera Tribunalo. Malgranda plimulto de la ju&#x11D;istoj decidis, ke problemo pri laborhoroj a&#x16D; laboristaj sindikatoj ne apartenas al la temoj fiksitaj en la konstitucio �por reguligi la komercon inter la &#x15D;tatoj�.</p><p>
      Kontra&#x16D;e la malplimulto montris, ke apena&#x16D; ekzistis industrio en 1787, kaj asertis, ke komerca konkurenco rekte dependas de horaj a&#x16D; salajraj diferencoj.</p><p>
      Pluraj federalaj le&#x11D;oj estis do nuligataj por rezervi la kampon al apartaj &#x15D;tatoj. Kiam mortis kelkaj el la plej maljunaj ju&#x11D;istoj, ilin anstata&#x16D;is pli modernaj juristoj, kiuj ne plu kontra&#x16D;staris tian socian le&#x11D;aron.</p><p>
      En la tempo de 
      <emphasis>George Washington</emphasis>
      �la centralistojn subtenis bankoj kaj industrio naski&#x11D;anta, dum la demokrataj kontra&#x16D;uloj de centralismo estis plejparte la malgrandaj farmistoj.</p><p>
      Post unu jarcento kaj duono la situacio renversi&#x11D;is. Ofte la financaj interesoj nun defendas la malkreskantan a&#x16D;tonomion de la &#x15D;tatoj, por haltigi la federalan kontrolon super iliaj aferoj, dum la malri&#x109;aj homoj vokas al la federala kongreso por ricevi protekton kontra&#x16D; la potenco de la privata kapitalo.</p><p>
      Tiamaniere 
      Franklin Roosevelt
      �estis demokrato kiel 
      Jefferson
      , sed li faris la centralistan politikon same kiel 
      Hamilton
      .</p><p><strong>
      VIII. MALFACILA FORCEDO DE SUVERENECO
    </strong></p><p>
      La Filadelfia Konvencio preterpasis sian taskon en 1787. La&#x16D;jure &#x11D;i devis fari nur revizion de la �Konfederaciaj Artikoloj� kaj rekomendi al la Kontinenta Kongreso kaj al la &#x15D;tataj parlamentoj tiajn &#x15D;an&#x11D;ojn, kiaj povus faciligi la komercon kaj &#x11D;eneralan prosperon de la Unui&#x11D;o.</p><p>
      La&#x16D; tiuj artikoloj �&#x109;iu &#x15D;tato konservas sian suverenecon, sian liberecon, sian sendependecon, siajn povojn kaj sian ju&#x11D;orajton�. Nur �
      <emphasis>Ligon de Amikeco</emphasis>
      � ili anta&#x16D;vidis.</p><p>
      Sed 
      Franklin
      �kaj 
      Washington
      �ja sciis tre bone, ke tio ne sufi&#x109;os. Post la paco kun Anglujo en 1784 la generalo skribis: �Necesos trovi lokon por supera povo pri &#x11D;eneralaj interesoj de la federala respubliko. Sen tio la Unui&#x11D;o ne kapablos da&#x16D;ri.�</p><p>
      Jam anarkio minacis. Kontra&#x16D; najbara &#x15D;tato 
      New York
      �amasigis armeon &#x109;e sia limo kaj altigis la doganan barilon kontra&#x16D; ligno el 
      Connecticut
      �kaj butero el 
      New Jersey
      . Siaflanke 
      Massachusetts
      �bojkotis grenon el 
      Rhode-Island
      �kaj Pensilvanio rifuzis akcepti pagojn en moneroj de 
      New Jersey
      .</p><p>
      Kiam la konvencio, prezidita de la generalo, fine proponis la grandan interkonsenton en solena formo de vera konstitucio, la kongreso &#x11D;in submetis al la dektri &#x15D;tatoj. Siavice iliaj parlamentoj elektis konvenciojn por &#x11D;in ekzameni. Dudek monatoj necesis por ricevi la dektri aprobojn. Ofte tre malgrandaj estis la plimultoj en la vo&#x109;dono, kaj 
      Rhode-Island
      �cedis malfrue kaj malvolonte.</p><p>
      &#x108;ie a&#x16D;di&#x11D;is plendoj kaj protestoj. Kial perdi la liberecon? &#x108;u valoris militi kontra&#x16D; la angla re&#x11D;o por kroni en Filadelfio novan tiranon kun timinda kaj tro kosta burokratio?</p><p>
      &#x108;e la konvencio en Bostono elektito 
      <emphasis>Nasan</emphasis>
      �ekkriis:</p><p>
      � Ho, libereco, ho vi, plej supra bono, ho vi, plej nobla beno, kun vi mi volas vivi, kun vi mi volas morti! Pardonu min, se mi ploras larmon, vidante la minacon al la kara trezoro.
      *</p><p>
      *
      �2. 
      <emphasis>Elliot�s Debates</emphasis>
      �vol. II, pa&#x11D;o 133. kaj 
      <emphasis>Bryce: American Democracy</emphasis>
      , noto &#x109;e �
      National government
      � 2.</p><p>
      Multa sa&#x11D;o necesis kaj multa pacienco por venki tian kontra&#x16D;staron. Ribelis ja la sentoj patriotaj en &#x109;iu &#x15D;tato kontra&#x16D; tiu perdo de suvereneco.</p><p>
      Se 
      Hamilton
      �estus trudinta sian pli forte centralistan projekton, &#x11D;i neniam estus ricevinta la konsenton de la diversaj &#x15D;tatoj.</p><p>
      Nur por savi sian propran liberecon oni akceptus oferi parton de sia suvereneco por gajni garantion de protekto kaj interhelpo en konsentita disciplino.</p><p>
      Sendependeco ja signifas la rajton vivi libere la&#x16D; propra genio, dum plena suvereneco signifas la rajton fari &#x109;ion voleblan, e&#x109; ataki najbaron.</p><p>
      Estas klare, ke la dua minacas la unuan, se &#x15D;tatoj vivas apude. Tio pravigas justan limigon.</p><p><strong>
      IX. UNUI&#x11C;O KREAS FORTON
    </strong></p><p>
      La sperto montras, kian forton donis al la nordamerikaj &#x15D;tatoj ilia federala unui&#x11D;o. Siatempe 
      <emphasis>Thomas Paine</emphasis>
      �en sia verko �
      <emphasis>Common Sense</emphasis>
      � proponis, ke ili fondu anglan respublikon en la Nova Mondo. Fakte granda potenco balda&#x16D; elkreskis.</p><p>
      Jam en 1835 
      <emphasis>Tocqueville</emphasis>
      �atestis &#x11D;in en fama libro: �
      <emphasis>La D�mocratie en Am�rique</emphasis>
      �. El tiuj &#x15D;tatoj, kiuj hezitis akcepti la konstitucion en 1787, neniu volis poste reiri malanta&#x16D;en, &#x109;ar ili &#x109;iuj profitis el tiu komuna potenco kaj prospero.</p><p>
      Unufoje tamen la sudaj &#x15D;tatoj beda&#x16D;ris kaj protestis, kiam la norda plimulto volis trudi al ili la forigon de la nigrula sklaveco. Kiam 
      <emphasis>Lincoln</emphasis>
      �estis elektita kiel prezidanto, ili fondis apartan ligon por rezisti, kaj nur post kvarjara milito la federala registaro sukcesis venki la disi&#x11D;on. Sendube 
      Lincoln
      �celis home liberigi la sklavojn, sed anta&#x16D; &#x109;io li volis savi la unui&#x11D;on:</p><p>
      � Domo dividita kontra&#x16D; si mem ne kapablas stari. Mi kredas, ke nia registaro ne povos elteni, se &#x11D;i restos duone kun kaj duone kontra&#x16D; la sklaveco.
      *</p><p>
      *
      �3. Parolado de 
      <emphasis>Lincoln</emphasis>
      �kiel kandidato al la Senato kontra&#x16D; 
      <emphasis>Douglas</emphasis>
      �1858.</p><p>
      Se 
      Lincoln
      �estus fine malsukcesinta, Nordameriko similus eble al Sudameriko kun vasta Brazilo kaj granda Argentino, foje rivalaj. La problemo pri la negroj nun fari&#x11D;is rasa malfacila&#x135;o, sed Usono restis unu.</p><p>
      Ties civitanoj voja&#x11D;as de unu oceano al la alia sen pasporto, sen doganoj. Ili ridas pri la maljuna, malgranda E&#x16D;ropo kun tridek limoj kaj &#x109;ikanoj. Ili plendas pri tia vesponesto, kie rivalaj &#x15D;tatoj sen&#x109;ese kverelas.</p><p>
      La usona patriotismo kovras unu vastan kontinenton. Apena&#x16D; estis proklamita la sendependi&#x11D;o, jam kudris entuziasma virino la flagon kun steloj, kiu fari&#x11D;is simbolo de la nova unueco. La federalaj koloroj tre balda&#x16D; aperis &#x109;ie sur fenestroj kaj la �usona� sento aldoni&#x11D;is al la virginia a&#x16D; pensilvania tradicio, tute same, kiel la svisa patriotismo nun aldoni&#x11D;is al la multcentjara patrujamo de la Basela 
      <emphasis>a&#x16D;</emphasis>
      �&#x11C;eneva respublikoj.</p><p>
      Kredi, ke la nova sento detruis la malnovan, estus eraro. Memoru la fidelecon de generalo 
      <emphasis>Lee</emphasis>
      �al sia patrujo. 
      Lincoln
      �volis elekti lin por gvidi la federalan armeon, sed Virginio ali&#x11D;is al la suda disi&#x11D;o kaj 
      Lee
      �restis fidela, e&#x109; akceptis direkti la ribelan militon.
      *</p><p>
      *
      �4. En 1957 demokrata &#x15D;tatestro 
      <emphasis>Faubus</emphasis>
      �rifuzis obei ju&#x11D;on de Federala Kortumo kaj defendis la �rajton� de sia &#x15D;tato 
      <emphasis>(</emphasis><emphasis>Arkansas</emphasis><emphasis>)</emphasis>
      �kontra&#x16D; la interveno de la centra povo por devigi lernejon akcepti nigrajn geknabojn;</p><p>
      En plua centjaro la usona sento kreskis, sed &#x109;iu &#x15D;tato konservas ankora&#x16D; sian propran parlamenton, elektas sian guberniestron kaj decidas pri le&#x11D;oj en &#x109;iuj kampoj, ne ceditaj al la federala Kongreso.</p><p><strong>
      DUA PARTO: SVISA SPERTO
    </strong></p><p><strong>
      X. MALNOVA SVISA LIGO
    </strong></p><p>
      La svisa federala sperto estas parte pli malnova, kaj parte pli nova, ol la nordamerika: pli malnova, &#x109;ar la unua konata ligo jam ekzistis en 1291, kaj pli nova, &#x109;ar en 1848 la svisaj respublikoj imitis Usonon per nova konstitucio, kreanta veran federacian &#x15D;taton.</p><p>
      La malnova svisa ligo similis la Ligon de Nacioj (1920-1939). &#x108;e la kunvenoj la diversajn registarojn reprezentis ambasadoroj kun la tasko defendi la honoron kaj intereson de apartaj &#x15D;tatoj. La &#x11D;eneralan savon oni plej ofte prizorgis nur tiam, kiam komuna dan&#x11D;ero minacis &#x109;iujn kune. Tuj, kiam forpasis la dan&#x11D;ero, la disputoj reveki&#x11D;is.</p><p>
      Ankora&#x16D; nun la svisaj infanoj lernas pri 
      <emphasis>Sankta Nikolao de </emphasis><emphasis>Fl�e</emphasis>
      , kiu eliris el sia ermitejo por repacigi la delegitojn &#x109;e la Dieto post la venkoj kontra&#x16D; la Burgunda duko &#x109;e la fino de la 15-a jarcento. Pli poste la polemikoj inter protestantaj kaj katolikaj &#x15D;tatoj, inter urbaj kaj kamparaj respublikoj, dividis ilin tragedie. La svisa historio rakontas pri multaj interkantonaj militoj &#x11D;is 1847.</p><p>
      Anta&#x16D; la eltrovo de la fervojo kaj flugado Svislando estis siamaniere pli vasta, ol la nuna kontinento, se oni kalkulas la distancojn la&#x16D; tempo necesa por ilin traveturi. Pli longa estis la voja&#x11D;o de &#x11C;eneva delegito al la svisa Dieto en Lucerno, ol tiu de franca &#x15D;tatisto de Parizo al Novjorko en 1957!</p><p>
      Same kiel la Unuigita Naciaro, la malnova svisa ligo enhavis grandajn kaj malgrandajn &#x15D;tatojn. Ekzemple la Berna Respubliko estis konata militpotenco, kies aliancon e&#x109; re&#x11D;oj deziris. Anka&#x16D; koloniojn &#x11D;i havis: la landojn de 
      Vaud
      �kaj Argovio, regatajn kiel poseda&#x135;ojn.</p><p>
      La svisaj respublikoj havis apartajn aliancojn inter kelkaj el si, a&#x16D; kun eksteraj princoj. Berno kaj Friburgo apogis la sendependan &#x11C;enevon kontra&#x16D; la Savoja duko en la komenco de la 16-a jarcento. Post la reformacio la katolika Friburgo &#x109;esigis sian subtenon, kaj la protestanta Zuriko tiam protektis la kalvinistan respublikon, kiu deziris ali&#x11D;i al la svisa ligo.</p><p>
      La savoja duko subskribis aliancojn kun aliaj kantonoj, kaj tre longe malfruigis la akcepton de &#x11C;enevo. Li ofte ridis pri la fido &#x11D;eneva je la Dieto, �kiu neniam kapablas ion ajn decidi�.</p><p>
      Same kiel &#x109;e la Ligo de Nacioj, unuanimeco necesis por &#x109;iu rezolucio de la Dietoj, &#x109;ar iu &#x15D;tato rajtis poste konfirmi a&#x16D; rifuzi &#x11D;in. Nur komuna dan&#x11D;ero sukcesis ka&#x16D;zi provizoran unui&#x11D;on. Tiam reveki&#x11D;is la spirito de la malnova kontrakto de 1291: �
      <emphasis>En &#x109;iu ajn okazo de bezono &#x109;iu el la popoloj promesas al la ceteraj tuj alveni kun helpo je propra kosto kaj da&#x16D;rigi la helpon tiel longe, kiel necesos por rezisti al atako de malbonuloj kaj trudi justan riparon de la doma&#x11D;oj.</emphasis>
      �</p><p><strong>
      XI. ARBITRACIO DEVIGA
    </strong></p><p>
      En la mezepoko la ligo de la svisaj &#x15D;tatoj provis arbitracion, e&#x109; perfortan devigon al &#x11D;i. La kontrakto de 1291 entenis paragrafon tre klaran pri tio:</p><p>
      �Se aliflanke okazas konflikto inter kelkaj, la plej sa&#x11D;aj federacianoj devas interveni kiel perantoj por pacigi la disputon en la maniero la&#x16D; ili plej efika; la ceteraj federacianoj devas turni&#x11D;i kontra&#x16D; tiu, kiu malakceptus tiun arbitracian ju&#x11D;on�.</p><p>
      En 1438 okazis disputo inter la urba respubliko de 
      <emphasis>Z�rich</emphasis>
      �kaj la kamparaj &#x15D;tatoj 
      <emphasis>Schwytz</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>Glarus</emphasis>
      �pri la hereda&#x135;o de la grafoj de 
      <emphasis>Toggenburg</emphasis>
      . Ties landoj ali&#x11D;is al la du nomitaj kantonoj, kiuj ku&#x15D;as &#x109;e la Lago de 
      Z�rich
      , oriente. 
      Z�rich
      �protestis. &#x11C;i punis la du najbarojn, fermante al ili sian merkaton kaj malpermesante la importon de iliaj komerca&#x135;oj, kiuj kutime alvenis per &#x15D;ipo sur la lago. Estis ekonomia ven&#x11D;o.</p><p>
      La svisa Dieto proponis arbitracian aran&#x11D;on, ja pacigan, sed pli kontentigan al 
      Schwytz
      �kaj 
      Glarus
      �ol la 
      Z�rich
      . &#x11C;i e&#x109; aldonis averton solenan:</p><p>
      �Ni opinias, ke tiu, kiu ne akceptos tiun ju&#x11D;on, montros per tio malamikan intencon al tiu, kiu &#x11D;in akceptas kaj ni protektos tiun, kiu &#x11D;in akceptos, kontra&#x16D; la alia per &#x109;iuj niaj fortoj� oferante niajn vivojn kaj hava&#x135;ojn�.</p><p>
      Z�rich
      �kompreneble rifuzis submeti&#x11D;i, kaj tiam oni proponis uzi la metodon anta&#x16D;viditan en 1351, t. e. konferencon inter la du kontra&#x16D;aj partioj sub prezido de ne&#x16D;tralulo.</p><p>
      Rimarkinde estas, ke la respubliko 
      <emphasis>Basel</emphasis>
      , ali&#x11D;ante al la svisa ligo en la XIV-a jarcento, decidis konservi ne&#x16D;tralecon en interkantonaj disputoj, kaj uzis tiun sintenon &#x11D;uste kiel paciganto en kelkaj okazoj.</p><p>
      Tamen 
      Z�rich
      �da&#x16D;re malakceptis la ju&#x11D;on kaj da&#x16D;re fermis sian pordon al la komerca&#x135;oj de 
      Schwytz
      �kaj 
      Glarus
      , kiuj nepre bezonis ilin vendi por 
      <emphasis>vivi</emphasis>
      . Ili do ekmilitis kaj alvokis la ceterajn kantonojn al helpo. Same faris 
      Z�rich
      �plendante pri atako. 
      Uri
      , 
      Unterwald
      , Berno, Lucerno kaj Zugo apogis la du &#x15D;tatojn, kiuj akceptis la ju&#x11D;on, kaj kontra&#x16D;batalis 
      <emphasis>tiun</emphasis>
      , kiu rifuzis. 
      Z�rich
      �alvokis la helpon de A&#x16D;strio kaj poste de Francujo, sed ne sukcesis venki. Tiam &#x11D;i konsentis arbitracion en 1450.</p><p>
      La Berna &#x15D;tatisto 
      <emphasis>Bubenberg</emphasis>
      �redaktis sa&#x11D;an ju&#x11D;on, kiu lasis la disputitajn landojn al 
      Schwytz
      �kaj 
      Glarus
      , sed nek punis, nek humiligis Zurikon per devigo al riparo a&#x16D; pago. Tiamaniere tiu respubliko restis en la svisa ligo, kies intelekta centro &#x11D;i fari&#x11D;is.</p><p><strong>
      XII. DU PATRUJAMOJ
    </strong></p><p>
      Malgra&#x16D; interkantonaj militoj la svisaj &#x15D;tatoj konservis kaj defendis sian liberecon dum jarcentoj kontra&#x16D; eksteraj potencoj &#x11D;is la franca revolucio. Ties armeoj okupis Svislandon kaj &#x11D;in starigis kiel unuigitan �helvetan respublikon, unu kaj nedivideblan�. Malaperis la diversaj &#x15D;tatoj kaj regis unu centra povo, sed la popoloj poste reagis kontra&#x16D; sistemo trudita el ekstero. Napoleono 
      Bonaparte
      �restarigis la kantonojn, sed aldonis al ili la kantonojn 
      Vaud
      , Argovio kaj Ti&#x109;ino, kiuj fari&#x11D;is tiam respublikoj anstata&#x16D; poseda&#x135;oj. La viena packontrakto en 1815 devigis Bernon akcepti la novan egalecon kaj Svislando refari&#x11D;is nura ligo de suverenaj &#x15D;tatoj, havantaj apartajn landlimojn, doganojn, po&#x15D;tojn kaj monojn. Iliaj ambasadoroj kunvenis en Dietoj, kiel anta&#x16D;e.</p><p>
      Dum unu generacio la konservativaj elementoj regis en la svisaj &#x109;efurboj post la venko de la monarkioj en E&#x16D;ropo, sed en 1830, post la pariza julia revolucio, pluraj kantonoj renversis sian malnovan aristokratan registaron kaj enkondukis la &#x11D;eneralan vo&#x109;donrajton de la viroj por elekti la estrarojn.</p><p>
      Samtempe disvasti&#x11D;is nova sento, la tutsvisa, kiu ekaldoni&#x11D;is al la malnova patrujamo kantona, la tradicia fideleco al la aparta &#x15D;tato. Malrapide, jaron post jaro, kreskis tiu dua patriotismo, kiun florigis interkantonaj kongresoj, studentaj kunvenoj, festoj kaj bankedoj, dum kiuj oni honoris a&#x16D; kantis la svisan ideon.</p><p>
      Sed anka&#x16D; viglaj kontra&#x16D;staroj a&#x16D;di&#x11D;is. Multaj patriotoj konsideris kvaza&#x16D; blasfema tian transpason de unu sento al alia. Dek jaroj necesis por akceptigi unu novan flagon, ru&#x11D;an kun blanka kruco, por &#x109;iuj kantonaj armeoj. La �helvetismon� oni timis tiam same kiel la internaciismon unu jarcenton pli poste.</p><p>
      Demandu hodia&#x16D; iujn svisajn infanojn, kian patrujon ili havas, kaj ili ver&#x15D;ajne respondos: Svislandon. Anta&#x16D; unu jarcento ili respondis: &#x11C;enevon, Bernon a&#x16D; Ti&#x109;inon. La patrujo tiam estis la malgranda loka &#x15D;tato, kaj preska&#x16D; antipatriotaj &#x15D;ajnis esti ankora&#x16D; tiuj homoj, kiuj predikis helvetismon.</p><p>
      &#x108;iu el tiuj apartaj respublikoj ankora&#x16D; nun konservas siajn proprajn flagon, himnon kaj festotagon, sed dum ceremonioj oni &#x11D;enerale pendigas amba&#x16D; standardojn, la kantonan kaj la federalan. Neniu ofendi&#x11D;as nun, kaj oni konstatas, ke unu sento ne detruas la alian. Kial ne povus okazi simile pri tria flago, simbolo de la tuta homaro? Tiu de la Ru&#x11D;a Kruco a&#x16D; de Esperanto jam naskas respekton apud la ceteraj.</p><p><strong>
      XIII. KONFEDERACIO KAJ KANTONOJ
    </strong></p><p>
      Same kiel la tutsvisa flago simbolis la finon de la interkantonaj militoj kaj la federalan unui&#x11D;on de la sendependaj respublikoj, tiel same tutmonda flago povas simboli la homaran esperon al paco, kaj ne ofendi iun ajn. La usona sperto kaj la svisa pruvas egale, ke du popolaj sentoj, iam konsiderataj kiel rivalaj a&#x16D; kontra&#x16D;aj, fine kunlo&#x11D;is tute harmonie en la koroj kaj e&#x109; kompletigis unu la alian. Al tio havis influon kutimo, lernejo, poezio, komunaj entreprenoj, kunaj fervoroj, entuziasmoj a&#x16D; funebroj.</p><p>
      Kiu &#x15D;ajnis en 1830 malbona patrioto en la okuloj de siaj sam&#x15D;tatanoj bernaj a&#x16D; &#x11D;enevaj kun vido malpli vasta ol la sia, tiu sama homo, jarcenton poste jam fari&#x11D;is honorata pioniro nacia, konstruinto de la komuna patrujo. &#x108;iu nun konstatas, ke la pli vasta ne detruis la malpli vastan, sed male, donis al &#x11D;i pacon kaj trankvilecon.</p><p>
      Sendube &#x135;aluzoj, preferoj, simpatioj kaj mal&#x15D;atoj ne mortis inter la svisaj respublikoj, sed malaperis apartaj armeoj kaj tial, anstata&#x16D; militoj, nuraj &#x15D;ercoj a&#x16D; karikaturoj esprimas la negativajn sentojn. Tie ku&#x15D;as malpli grava dan&#x11D;ero. &#x11C;enerala bonhumoro, e&#x109; foje ridema, glatigis per familia kamaradeco la malnovajn akrajn angulojn.</p><p>
      En 1832 la nova emo al helvetismo instigis al klopodo por plifirmigi la ligon inter la svisaj &#x15D;tatoj. La komuna Dieto elektis komisionon por ekzameni la eblecon krei tutsvisan konstitucion. Oni tiamaniere fondus veran federalan registaron, kiu tamen respektus la memregon de la dudekdu apartaj &#x15D;tatoj. La komisiono preparis projekton, sed &#x11D;in oni rifuzis. La publika opinio tiam estis ankora&#x16D; ne sufi&#x109;e preta por tiel granda pa&#x15D;o anta&#x16D;en.</p><p>
      Necesis al la svisoj unu plia kaj lasta interkantona milito, por ilin konvinki. Post tiu sanga malfeli&#x109;o ili ekkomprenis, ke la sankta suvereneco de la diversaj &#x15D;tatoj endan&#x11D;erigas ilian sendependecon, &#x109;ar atakoj, e&#x109; defendoj, altiras eksterajn intervenojn kaj riskas engluti &#x109;iujn sub ondegoj de fremdaj maroj.</p><p><strong>
      XIV. LA&#x16C; USONA MODELO
    </strong></p><p>
      Inter 1830 kaj 1848 demokrataj ideoj progresas en tuta Svislando, sed ne mankas akra rezistado de la pli ri&#x109;aj klasoj. Anka&#x16D; batalas la radikala partio kontra&#x16D; eklezia regado de la lernejoj. Argovio forpelas la monakojn. Male Lucerno alvokas jezuitojn por gvidi la &#x15D;tatajn lernejojn.</p><p>
      En tiu katolika &#x15D;tato, Lucerno, la radikaluloj protestas, kaj iliaj sampartianoj el Argovio alkuras por helpo kun armitaj bandoj. La tutsvisa Dieto ekzamenas la eblecojn de pacigo. Unuflanke &#x11D;i forpelas la jezuitojn el Svislando, aliflanke &#x11D;i diskutas rezolucion por malpermesi &#x109;iajn armitajn societojn.</p><p>
      Sed jam sep katolikaj kantonoj formis apartan ligon 
      <emphasis>(</emphasis><emphasis>Sonderbund</emphasis><emphasis>)</emphasis>
      �kun milita kaj politika interkonsento. Ilin apogas A&#x16D;strio, Francujo kaj Sardujo, dum Anglujo male protestas kontra&#x16D; eksteraj intervenoj en la svisaj aferoj.</p><p>
      Anta&#x16D; ol tiuj intervenoj havas tempon efektivi&#x11D;i, la Dieto formas federalan armeon, kaj generalo 
      <emphasis>Dufour</emphasis>
      �okupas rapide Zugon, Friburgon kaj Lucernon.</p><p>
      Malvenkinte, la 
      <emphasis>Sonderbund</emphasis>
      �estas devigata dissolvi&#x11D;i, kaj &#x109;ie demokrataj registaroj anstata&#x16D;as la malnovajn. Sa&#x11D;a kaj homama sintenado de la venkinta generalo ebligas repaci&#x11D;on inter la batalintoj.</p><p>
      Tiam la publika opinio fine komprenas la dan&#x11D;eron de apartaj militaj suverenecoj, kaj la Dieto akceptas finfine federalan konstitucion la&#x16D; la nordamerika modelo de 1787.</p><p>
      Tion, kion oni rifuzis en 1832, oni bonvenigas en 1848 post kruela sperto.</p><p>
      De tiam Svislando ne estas plu nura ligo, sed fari&#x11D;is vera federacio kun forta, centra registaro, unu armeo, unu po&#x15D;to, unu mono kaj komuna dogano nur &#x109;e la eksteraj landlimoj.</p><p>
      Federala unueco superpasas kantonajn suverenecojn. &#x108;iuj dudekdu &#x15D;tatoj havas po du delegitoj en la federala &#x109;efurbo Berno, sed la tuta popolo elektas sian Nacian Konsilantaron la&#x16D; la nombro de lo&#x11D;antoj, por esprimi sian &#x11D;eneralan volon.</p><p>
      Estas la sama sistemo, kiel la usona Senato kaj &#x108;ambro de Reprezentantoj. Sed la registaro malsamas. Anstata&#x16D; unu prezidanto respondeca, sidas kvin (nun sep) ministroj en tiel nomata �
      <emphasis>Federala Konsilantaro</emphasis>
      �, kiun elektas la centra Parlamento (amba&#x16D; &#x109;ambroj kune). Kutime la samaj homoj el diversaj partioj estas reelektataj &#x11D;is morto a&#x16D; maljuni&#x11D;o.</p><p>
      La 
      <emphasis>Federala Tribunalo</emphasis>
      �similas al la usona Supera Kortumo, sed &#x11D;i ne rajtas nuligi iun federalan le&#x11D;on. Nur la Parlamento povas decidi, &#x109;u le&#x11D;o estas la&#x16D;konstitucia a&#x16D; ne, kaj la svisa popolo anta&#x16D; nelonge en referendumo rifuzis doni al la Federala Tribunalo tiun kompetentecon.</p><p><strong>
      XV. KONTRA&#x16C;STAROJ AL FEDERALISMO
    </strong></p><p>
      Kiu volas atente studi la federalismon inter &#x15D;tatoj, tiu trovas en la nordamerika �
      Federalist
      � de 
      Hamilton
      �kaj en la raportoj pri la diskutoj en Filadelfio (1787) tre valoran dokumentaron. Similan valora&#x135;on havas la studanto en la protokolitaj diskutoj de la Svisa Dieto kaj de &#x11D;iaj komisionoj en 1832 kaj 1848.</p><p>
      La usonan modelon oni jam de longe konis en Svislando, sed dum la unua periodo, en 1830, oni preska&#x16D; evitis &#x11D;in citi, &#x109;ar kiel ru&#x11D;a flago minaca &#x11D;i aperis al la konservativuloj, fervoraj partianoj de absoluta suvereneco de &#x109;iu kantono.</p><p>
      En la parlamento de la &#x11D;eneva respubliko la 27-an de junio 1832 la fama naturalisto 
      <emphasis>de Candolle</emphasis>
      , universitata rektoro, protestis kontra&#x16D; ideo, la&#x16D; li blasfema:</p><p>
      � Kion emas la proponantoj de nova pakto? Ili volas tion, kion ni ne povas akcepti, nome federalan respublikon anstata&#x16D; kunveno de suverenaj &#x15D;tatoj... ...Kun geografia situacio, moroj, tradicioj kaj lingvo malsamaj de tiuj de aliaj kantonoj ni ne povas deziri sistemon, kiu signifus pli malpli oferi nian propran naciecon.
      *</p><p>
      *
      �5. Vidu Prof. 
      W. Rappard
      : 
      <emphasis>Pactes et souverainet�s � Gen�ve</emphasis>
      . 
      Cahiers Protestants
      , Sept.-Okt. 1940.</p><p>
      Do por fama scienculo, en 1830 lia nacieco ne estis la svisa, sed la &#x11D;eneva. Dum tiu sama diskuto parlamentano 
      <emphasis>Lafontaine</emphasis>
      �nomis �utopia� la proponon fondi tutsvisan unui&#x11D;on.</p><p>
      � &#x108;iu kantono, � li diris, � tro &#x15D;atas sian suverenecon kaj rigardas &#x11D;in kiel tro karan trezoron por deziri sistemon, kiu &#x11D;in grave malfortigas.
      *</p><p>
      *
      �6. Same kiel sub 5)
      *</p><p>
      Kontra&#x16D;e la reformistoj insistis pri la malavanta&#x11D;oj de absolutaj suverenecoj:</p><p>
      � La Dieto nun kapablas havi nenian opinion, nenian volon; &#x11D;i estas nura parolejo de dudekdu suverenaj voloj.
      *</p><p>
      *
      �7. 
      L. Rilliet
      : 
      Nouvelles observations sur le service suisse capitul�
      . 
      Gen�ve
      , 1830, p. 3.</p><p>
      &#x108;e la komisiono de la svisa Dieto, kiu sidis en 1832 en Lucerno, profesoro 
      <emphasis>Rossi</emphasis>
      �notis, kiel malfacile kapablis la diversaj respublikoj e&#x109; imagi devigon de interhelpo a&#x16D;tomatan kaj &#x11D;eneralan:</p><p>
      � Ili volas ja ricevi garantion de helpo, sed kondi&#x109;e, ke &#x109;iu rajtu ne helpi tiun a&#x16D; alian ne&#x15D;atatan kantonon... ...Vi do volas, ke 
      Vaud
      �portu helpon al 
      Neuch�tel
      �kaj Valiso, &#x109;u ne? Nu, tiam necesas, ke la tutsvisa kontrakto devigu la kantonon 
      Vaud
      �helpi anka&#x16D; al 
      Bern
      �en dan&#x11D;ero!
      *</p><p>
      *
      �8. 
      <emphasis>Letero de </emphasis><emphasis>Rossi</emphasis><emphasis>�al sindiko </emphasis><emphasis>Rigaud</emphasis>
      �(26 nov. 1832), citata de 
      W. Rappard
      �en: 
      <emphasis>Pactes et souverainet�s � Gen�ve</emphasis>
      . 
      Cahiers Protestants
      , Sept.-Okt, 1940.</p><p>
      Unu jarcenton poste neniu civitano-soldato plu dubas, ke necesas defendi Zurikon, &#x11C;enevon a&#x16D; Ti&#x109;inon sendiskute la&#x16D; la loko de atako. Ekzistas nur unu federala armeo kun unu centra stabo. Nur la diverseco de lingvoj dividas la ta&#x109;mentojn, sed la ordonoj, uniformoj kaj materialo estas unusamaj.</p><p><strong>
      XVI. PROBLEMO DE LA PLIMULTO
    </strong></p><p>
      Dum la diskuto de eventuala konstitucio federala por Svislando, unu el la plej interesaj argumentoj kontra&#x16D; &#x11D;i estis la timo, ke plimulto de &#x15D;tatoj povus ion trudi al la malplimulto. Tiam oni riskus reziston de la malkontentaj &#x15D;tatoj, kaj iliaj anoj defendus unu patrujon kontra&#x16D; la alia, la malgrandan kontra&#x16D; la pli granda. La civitanoj povus esti dis&#x15D;irataj inter du devoj, amba&#x16D; la&#x16D;le&#x11D;aj siamaniere.</p><p>
      Efektive okazis tiel dum la 
      <emphasis>Sonderbund</emphasis>
      -a milito, kaj anka&#x16D; en Nord-Ameriko dum la milito pri sklaveco, inter la sudaj eksi&#x11D;intaj &#x15D;tatoj kaj la nordaj, fidelaj al la federacio.</p><p>
      Por eviti tian dan&#x11D;eron, necesas konstrui la federacion ne nur sur bazo de ali&#x11D;antaj &#x15D;tatoj, sed samtempe sur bazo de ali&#x11D;antaj individuoj. La svisoj devas senti fidelecon ne nur al sia kantono, sed anka&#x16D; al la tuta unui&#x11D;o, kaj havi rektan kontakton kaj rilaton kun &#x11D;i. Krom kantonaj le&#x11D;oj, necesas havi &#x11D;eneralajn le&#x11D;ojn, kaj oni devas malebligi, ke ili kontra&#x16D;staros unu la aliajn.</p><p>
      La komisiono de la svisa Dieto, kiu preparis la konstitucion de 1848, proponis: �Federalan sistemon, kiu respektos la du elementojn de la svisa vivo (krom la urbaj kaj vila&#x11D;aj komunumoj), nome la &#x11D;eneralan a&#x16D; tutnacian elementon kaj la kantonan a&#x16D; apartan elementon. La nova sistemo donu al &#x109;iu el tiuj elementoj tion, kio apartenas al &#x11D;i por la bono de la tuto de la diversaj partoj. &#x11C;i akordigu ilin harmonie, submetante la membrojn al la korpo, subigante la kantonan elementon al la tutnacia.�
      *</p><p>
      *
      �9. Protokolo de la komisiona diskuto.</p><p>
      Oni anta&#x16D;vidis, ke la konsilantaro de la &#x15D;tatoj protektos la kantonajn rajtojn kaj la Nacia Konsilantaro prizorgos la komunajn interesojn.</p><p>
      En la tutnacia &#x109;ambro de la federala parlamento la elektitoj prezentas plej ofte ideojn a&#x16D; tendencojn de personoj lo&#x11D;antaj en multaj kantonoj. Katolikoj a&#x16D; socialistoj grupi&#x11D;as la&#x16D; siaj partioj, ne la&#x16D; sia kantono, escepte en okazoj, kiam grava loka intereso estas tu&#x15D;ata. La plimulto &#x109;e la vo&#x109;donoj do reprezentas opinion de la pli granda parto de la popolo en la tuta federacio. &#x11C;i esprimas la volon de la individuoj kaj ne &#x109;iam la deziron de la plimulto de la kantonaj registaroj.</p><p>
      Mankis tia &#x109;ambro al la Ligo de Nacioj kaj anka&#x16D; al la Unui&#x11D;intaj Nacioj. Aldono de popola parlamento al kunveno de nuraj registaroj estas neevitebla, se oni volas krei veran unui&#x11D;on kun centra a&#x16D;toritato tu&#x15D;anta la homojn mem.</p><p>
      En Svislando e&#x109; la &#x108;ambro de la &#x15C;tatoj iom post iom evoluis, kaj en multaj kantonoj la popolo mem elektas la du delegitojn al &#x11D;i. Same en Usono por la Senato.</p><p><strong>
      XVII. SVISA SPERTO PRI SUVERENECOJ
    </strong></p><p>
      Same kiel la usona, la svisa federalismo estas ceda kompromiso inter du suverenecoj. Artikolo 3 de la konstitucio (1848) diras:</p><p>
      �La kantonoj estas suverenaj &#x109;iam, kiam la federala konstitucio ne limigas ilian suverenecon. Estante tiaj, ili rajtas &#x109;iujn povojn, kiuj ne estas konfidataj al la federala a&#x16D;toritato.�</p><p>
      La usona konstitucio (1787) ne entenas teorian principon en la samtema artikolo (sekcio 8). &#x11C;i donas nur liston de la kampoj, en kiuj kompetentas la Kongreso, kaj &#x11D;i lasas la reston al la &#x15D;tatoj. Artikoloj 9 kaj 10 malpermesas al unu kaj al la aliaj tiujn kampojn, en kiuj la povoj konfliktus.</p><p>
      Ekvilibro inter la duspecaj a&#x16D;toritatoj ebligis al la svisaj respublikoj grandan ekonomian prosperon, kaj la kantonaj memregoj tute ne malebligis tre solidan centran registaron, kiu &#x109;efe zorgis pri novaj kampoj de la vivo, malfermitaj de la modernaj tempoj kaj de la internaciaj rilatoj.</p><p>
      La sep svisaj ministroj, nomataj �
      <emphasis>Federalaj Konsilistoj</emphasis>
      �, estas preska&#x16D; &#x109;iam reelektataj, e&#x109; de siaj politikaj kontra&#x16D;uloj. Same kiel la usonaj superaj ju&#x11D;istoj, ili plej ofte restas &#x109;e sia tasko &#x11D;is la morto. Fakte, se oni volus kritiki la svisan kutimon, oni povus e&#x109; beda&#x16D;ri tro pezan da&#x16D;recon. Ekzemple &#x11D;i ne faciligas &#x15D;an&#x11D;on de socia tradicio.</p><p>
      Sub la tria kaj kvara francaj respublikoj la registaro &#x109;iumomente falis, kaj tial suferis iom la fido je parlamenta demokratio. Male, en Svislando la Federala Konsilantaro neniam eksi&#x11D;as, sed simple obeas, se la parlamento per vo&#x109;dono, a&#x16D; la popolo per referendumo, rifuzas le&#x11D;on, kiun &#x11D;i proponis.</p><p>
      Ke Svislando ne sekvis plene la skandinavajn landojn en ilia socia progreso, tion klarigas parte la fakto, ke &#x11D;iaj laboristoj kaj kamparanoj ne sukcesis akordi&#x11D;i. Ni anka&#x16D; notu la obstinon de &#x11D;iaj viroj por rifuzi al la virinoj la rajton je vo&#x109;dono.</p><p>
      Sed la federala sistemo certe sukcesis garantii al la svisaj respublikoj ilian sendependecon. &#x11C;in protektas are ilia unui&#x11D;o kun ne&#x16D;traleco, rekonata de la grandaj potencoj eksteraj, kaj ere iliaj kantonaj registaroj, kiuj fidele konservas la lingvojn, kutimojn kaj religiajn aparta&#x135;ojn de tiuj diversaj popoloj.</p><p>
      Svisa &#x15D;tato presas sur sia leterpapero �
      <emphasis>Respubliko kaj Kantono de &#x11C;enevo</emphasis>
      �, ekzemple. &#x11C;i mem elektas sian kantonan parlamenton kaj propran registaron. En la plej malnovaj svisaj respublikoj de la montvaloj ankora&#x16D; kunvenas la tuta vira popolo en &#x109;iujara �
      <emphasis>Landsgemeinde</emphasis>
      � (landkomunumo), antikva formo de rekta demokratio, la&#x16D;data de 
      <emphasis>Rousseau</emphasis>
      �kaj e&#x109; de 
      <emphasis>Bonaparte</emphasis>
      .</p><p><strong>
      XVIII. DIVERSECO LINGVA
    </strong></p><p>
      &#x108;ar la dudekdu svisaj respublikoj konservas siajn proprajn parlamentojn kaj registarojn, ili memfakte konservas siajn lingvojn kaj apartajn kulturojn. Kvankam tri kvaronoj de la tuta lo&#x11D;antaro parolas germanajn dialektojn kaj skribas germane, la franclingvaj kantonoj restas plene franckulturaj, kaj same Ti&#x109;ino restas itallingva kaj Grizono parte roman&#x109;a.</p><p>
      En la centra registaro la germanlingva plimulto emas lasi al la latinaj svisoj e&#x109; pli grandan lokon, ol ili rajtus la&#x16D; nura proporcio nombra. Tia tolero kaj kutimo esprimas la volon akcenti la federalan unuecon en diverseco.</p><p>
      Tiu fakto pruvas, ke e&#x109; energia gento, kiel la germana, kapablas eduki&#x11D;i demokrate al respekto por alia kulturo &#x109;e malplimulto, anstata&#x16D; trudi la sian. La federala sistemo faciligas tian edukadon.</p><p>
      Kiam germanlingvaj hotelistoj kaj komercistoj el la nordo tro multigis germanlingvajn surskriba&#x135;ojn en la suda respubliko Ti&#x109;ino, kie ku&#x15D;as Lugano kaj Lokarno, tiam la kantona registaro decidis diversajn pa&#x15D;ojn por protekti la itallingvan karakteron de sia lando. En fama proceso &#x109;e la Federala Tribunalo la superaj svisaj ju&#x11D;istoj pravigis tiun defendon de la propra landkulturo.</p><p>
      Anka&#x16D; la protestantoj formas en Svislando la plimulton, sed la plej malnovaj respublikoj estas katolikaj. Multaj aliaj havas miksan lo&#x11D;antaron. En 
      Glarus
      �la du eklezioj uzas la saman &#x109;efpre&#x11D;ejon diman&#x109;e je malsamaj horoj por sia diservo. Post religiaj militoj kaj post polemikoj tre akraj en la fino de la dekna&#x16D;a jarcento, nun fine la interkreda paco montri&#x11D;as al &#x109;iuj kiel granda feli&#x109;o. Tiel malgra&#x16D; multaj malperfekta&#x135;oj kaj e&#x109; malfrui&#x11D;o en sociaj kampoj, Svislando vivigis, kiel Usono, federalan civilizon, kies sperto povas utili ne nur al &#x11D;i mem. Al E&#x16D;ropo &#x11D;i havigas eksperimentan materialon kun interesaj rezultatoj.</p><p>
      &#x11C;i pruvas, ke federala sistemo ebligas konservi apartajn liberecojn kulturajn, politikajn a&#x16D; religiajn, kaj akceli samtempe komunan ekonomian progreson kaj pacan kunlaboradon. Kiom la svisaj respublikoj perdis je suvereneco, tiom ili gajnis je sendependeco, trankvileco kaj profitigaj inter&#x15D;an&#x11D;oj.</p><p><strong>
      XIX. FEDERALA SENTO
    </strong></p><p>
      La federala sento radiki&#x11D;as kaj profundi&#x11D;as pro komunaj institucioj. En Svislando &#x11D;in favoras la lernejoj, sed &#x109;iam kun atenta zorgo pri la du flankoj: unueco kaj diverseco. La infanoj lernas ami la �personecon� de &#x109;iu cetera svisa respubliko, ne nur de la centra unui&#x11D;o. Ili devas koni iliajn flagojn, kolorojn, kostumojn, pejza&#x11D;ojn kaj famulojn. En svisaj lernejoj la blazon&#x15D;ildoj de la dudekdu kantonoj ornamas plej ofte la murojn de la klasoj a&#x16D; koridoroj.</p><p>
      Tiamaniere la geknaboj lernas kompreni la elementon de reciprokeco, kio estas fundamenta por iu ajn federacio. Anka&#x16D; la nomo de la tuta lando helpas al tio. Hejme sin sentis nek la slovakoj en la tiel nomita Hungarujo, lando de hungaroj, nek la hungaroj en &#x108;e&#x125;oslovakujo, lando de &#x109;e&#x125;oj kaj slovakoj. La nomo mem estis malhelpo. Ukrajnoj kaj litovoj de la malnova Polujo preferis la nomon �
      <emphasis>Serenissima Respublica</emphasis>
      �, &#x109;ar &#x11D;i entenis la tri popolojn.</p><p>
      Anka&#x16D; la moderna Belgujo kaj Svislando havas senpartiajn nomojn. Imagu tion, kio okazus, se tiuj regnoj estus nomataj Flandrujo a&#x16D; Valonujo por difini la tutan landon anstata&#x16D; nur parton de &#x11D;i! Centmiloj da homoj sentus ofendon pro nura vorto. &#x108;ar li bone komprenis tion, 
      <emphasis>Zamenhof</emphasis>
      �proponis ne&#x16D;tralajn landnomojn en sia fama �
      <emphasis>Letero al la Diplomatoj</emphasis>
      � en la jaro 1915, kaj pro la sama ka&#x16D;zo disvasti&#x11D;is novaj nomoj imititaj la&#x16D; la modelo 
      <emphasis>Bolivio, Kolombio, A&#x16D;stralio</emphasis>
      , kiuj ebligas nomi la homojn per sufikso �ano� anstata&#x16D; per genta substantivo. Mahometano bengala preferas enskribi&#x11D;i kiel Indiano ol kiel Hindo, &#x109;ar tiu &#x109;i lasta vorto por li signifas genton kaj religion, ne lian.</p><p>
      Civitano el &#x11C;enevo sentas sin romando kaj sviso, civitano el 
      Z�rich
      �sentas sin alemano kaj sviso, tute simile, kiel franco en 
      <emphasis>Quebec</emphasis>
      �kaj anglo en 
      <emphasis>Toronto</emphasis>
      �sentas sin kanadanoj, e&#x109; parolante malsamajn lingvojn.</p><p>
      Tute prave insistis Zamenhof pri la graveco de ne&#x16D;tralaj nomoj. Ili certe faciligas unui&#x11D;ojn de popoloj diverslingvaj kaj diversreligiaj. Pro tio li tre bonvenigis la vortojn 
      <emphasis>Usono</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>usonano</emphasis>
      , kiuj anka&#x16D; ebligas eviti la malprecizajn nomojn 
      <emphasis>Ameriko</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>amerikano</emphasis>
      .</p><p>
      Memoru, ke en la provinco 
      <emphasis>Galicio</emphasis>
      �de la a&#x16D;stro-hungara imperio homoj sin &#x135;etis iam sub lokomotivon, &#x109;ar la surskriboj de la vagonoj estis presitaj pole kaj ne ukrajne. La svisaj fervojistoj uzas la vortojn 
      <emphasis>Basel</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>Gen�ve</emphasis>
      , evitante kiom eble �
      <emphasis>B�le</emphasis>
      � kaj �
      <emphasis>Genf</emphasis>
      �, kiuj ka&#x16D;zus pli ofte ridon ol koleron.</p><p><strong>
      TRIA PARTO: LIGO DE NACIOJ
    </strong></p><p><strong>
      XX. EKSPERIMENTO DE LIGO DE NACIOJ
    </strong></p><p>
      La provo de 1920 &#x11D;is 1939 estis la unua oficiala klopodo por funkciigi &#x11D;eneralan ligon de nacioj. &#x11C;is tiam la ideo restis nur teoria kaj e&#x109; kimera en la okuloj de la homoj.</p><p>
      Kelkaj pioniroj ja presis projektojn pli frue. La fama &#x15D;tatisto 
      <emphasis>Sully</emphasis>
      , ministro de la franca re&#x11D;o 
      <emphasis>Henriko Kvara</emphasis>
      , verkis planon. Pli poste 
      <emphasis>William Penn</emphasis>
      , la kvakera fondinto de Pennsilvanio, eldonis proponon por E&#x16D;ropa Federacio en 1692. Al la konferenco en 
      <emphasis>Utrecht</emphasis>
      �en 1713 
      <emphasis>abato </emphasis><emphasis>Saint-Pierre</emphasis>
      �sendis similan projekton, kiun 
      <emphasis>Jean-Jacques Rausseau</emphasis>
      �kaj e&#x109; 
      <emphasis>Kant</emphasis>
      �pli malfrue la&#x16D;dis kaj rekomendis.</p><p>
      Tiam temis pri restarigo kaj plilar&#x11D;igo de la malnova roma imperio sub nova formo de federacio kun la&#x16D;vicaj prezidoj. Efektive la imperio iam formis komencon de unui&#x11D;o. En la mezepoko la a&#x16D;toritato de la papo favoris tion &#x109;efe dum la tempo, kiam li ankora&#x16D; disponis sankcion, kiun timis la tiamaj princoj, nome la povon ekskomuniki.</p><p>
      Dum la dektria kaj dekkvara jarcentoj la granda itala poeto 
      <emphasis>Dante</emphasis>
      �revis pri la homara unueco, kaj en sia latina verko �
      <emphasis>De monarchia</emphasis>
      � (I.8.) li e&#x109; skribis, ke �la homa familio pli proksimi&#x11D;as al Dio, kiam &#x11D;i estas unuigita ... kaj tial la faktoj pli konformi&#x11D;as al la Dia volo, se &#x11D;in regas unu princo�.</p><p>
      La unua mondmilito de 1914 montris al la homoj interalie du faktojn: unue, ke la mondo fari&#x11D;is tre malgranda, &#x109;ar Azio kaj Ameriko envolvi&#x11D;is en la disputojn de la malvasta kaj batalema E&#x16D;ropo; due, ke ne nur armeoj, sed tutaj popoloj suferis en tiu nova infero kruela kaj barbara. En 1860 kompato por vunditaj soldatoj inspiris 
      <emphasis>Henrikon </emphasis><emphasis>Dunant</emphasis>
      �fondi la 
      <emphasis>Ru&#x11D;an Krucon</emphasis>
      . En 1916 la kompato je la civilaj lo&#x11D;antaroj instigis 
      <emphasis>Lordon </emphasis><emphasis>Cecil</emphasis>
      �submeti al la brita registaro, en kiu li sidis, memorandumon pri �la rimedoj por maloftigi la okazojn de milito en la estonteco�.</p><p>
      Li proponis fiksi novajn landlimojn nur por kvin jaroj kaj poste ekzameni la plendojn kaj kritikojn en dua packonferenco, malpli influata de la militaj pasioj. Sed &#x109;iuj &#x15D;tatoj devus anta&#x16D;e promesi, ke ili submetos sin al arbitracio kaj partoprenos en ekonomia blokado kontra&#x16D; &#x109;iu ajn, kiu rifuzus obei tian ju&#x11D;on senpartian.</p><p>
      Anta&#x16D; la mondmilito la franca &#x15D;tatisto 
      <emphasis>L�on Bourgeois</emphasis>
      �jam proponis, en libro nomita �
      <emphasis>Societo de Nacioj</emphasis>
      �, similan sistemon de materiaj sankcioj por trudi disciplinon inter la nacioj. El diversaj flankoj esprimi&#x11D;is la deziro, kiam prezidanto 
      <emphasis>Wilson</emphasis>
      �decidis agi mem.</p><p><strong>
      XXI. WILSONA KREA&#x134;O
    </strong></p><p>
      La proponon de 
      <emphasis>Lord Cecil</emphasis>
      �ekzamenis prezidanto 
      <emphasis>Wilson</emphasis>
      �kaj deklaris sian aprobon al kreo de ligo de nacioj en sia fama parolado de la 8-a de januaro 1918. Tri tagojn anta&#x16D;e &#x109;efministro 
      <emphasis>Lloyd George</emphasis>
      �akceptis publike la ideon de mondsistemo por inter&#x15D;tata justeco, kiel unu el la militceloj de Britujo.</p><p>
      La dekkvara punkto de la 
      Wilson
      -a deklaro anoncis ligon &#x11D;eneralan kun reciprokaj sindevigoj por �garantii sendependecon kaj teritorian netu&#x15D;eblecon al &#x109;iuj regnoj, grandaj kaj malgrandaj�. El tio devenis la 
      <emphasis>Liga Kontrakto</emphasis>
      .</p><p>
      &#x11C;in redaktis aparta komisiono, kiu sidis en Parizo sub la prezido de 
      <emphasis>Woodrow Wilson</emphasis>
      �mem. Partoprenis 
      <emphasis>Lord Cecil</emphasis><emphasis>, </emphasis><emphasis>L�on Bourgeois</emphasis>
      , generalo 
      <emphasis>Smuts</emphasis>
      , senatano 
      <emphasis>Scialoja</emphasis>
      �kaj aliaj reprezentantoj de la venkintaj nacioj. Ne&#x16D;traluloj estis invitataj pli poste. La packonferenco akceptis la tekston verkitan de tiuj spertuloj kaj &#x11D;in enmetis en</p><p>
      la kontrakton de 
      <emphasis>Versailles</emphasis>
      �kiel unuan &#x109;apitron. Tolerema je nobla ideo, sed trovanta &#x11D;in nebula, 
      <emphasis>Cl�menceau</emphasis>
      �ne ka&#x15D;is sian dubon de skeptikulo.</p><p>
      Malgra&#x16D; &#x109;iuj klopodoj de 
      Lord Cecil
      �la venkitoj ne ricevis inviton al partopreno, kaj tial la germanoj konsideris la krea&#x135;on kiel ligon de la venkintoj. Kiam Germanujo envenis en 1926, estis jam tro malfrue por ripari la impreson.</p><p>
      E&#x109; pli gravan baton suferis la Ligo pro la usona malakcepto. La&#x16D; la nordamerika konstitucio necesas du trionoj de la vo&#x109;oj en la Senato por konfirmi kontrakton kun fremdaj regnoj. La plimulto favora ne atingis tiun altan proporcion, &#x109;ar la respublikana partio forte kontra&#x16D;staris al 
      Wilson
      �kaj al &#x109;ia devigo je interveno eksterlanda.</p><p>
      Tiamaniere la sama potenco, kiu fondis la Ligon kaj povus doni al &#x11D;i la plej fortan apogon, forestis dekomence. Anka&#x16D; la garantion promesitan de 
      Wilson
      �al Francujo malkonfirmis la usona Senato. &#x11C;in ne volis doni Britujo sola kaj tiel falis la tuta sistemo kune kun la francaj esperoj.</p><p>
      Nur tio sufi&#x109;as por klarigi la malsukceson de la unua provo por organizi la tutmondon. Tamen la Ligo sukcesis almena&#x16D; eviti plurfoje militon inter malgrandaj landoj kaj ilin devigi al arbitracio. Tion oni ne rajtas forgesi, kaj anka&#x16D; ne la konatan fakton, ke la disputoj inter malgrandaj &#x15D;tatoj ofte ka&#x16D;zas militojn inter la grandaj, &#x109;ar la disputantoj havas amikojn a&#x16D; protektantojn kaj tial la konfliktoj, &#x15D;ajne lokaj, facile fari&#x11D;as pli vastaj.</p><p>
      Kiu povus imagi, ke unua provo sukcesus tuj liberigi la mondon de la batalkutimo da&#x16D;rinta jarmilojn? La dudekjara eksperimento de la Ligo havigas ri&#x109;an dokumentaron de faktoj kaj spertoj por studi erarojn kaj &#x109;erpi instruon al pli ta&#x16D;ga klopodo.</p><p><strong>
      XXII. LIGO KAJ DIETOJ
    </strong></p><p>
      Same kiel la Dietoj en la mezepoko, la kunvenoj de la Ligo de Nacioj kunigis ambasadorojn a&#x16D; ministrojn de suverenaj regnoj. La membroj ne estis personoj, sed registaroj. Neniun decidon oni povis fari, escepte unuanime, kaj e&#x109; tiam &#x11D;i devis esti poste konfirmata en la diversaj naciaj parlamentoj.</p><p>
      Simile okazis &#x109;e la konsilantaro de la Ligo, pli malvasta kaj pli ofte kunvenanta. En &#x11D;i sidis la&#x16D;rajte la grandaj potencoj kaj ses aliaj &#x15D;tatoj, elektitaj de la &#x11D;enerala kunveno la&#x16D;vice. Kompreneble la reprezentantoj de malfortaj landoj estis devigataj al ega prudento dum la diskutoj, por ne riski ven&#x11D;on de la fortaj, &#x109;iam sentemaj.</p><p>
      Delegito de Belgujo a&#x16D; Grekujo bone sciis, ke li ne povas endan&#x11D;erigi la ekonomian a&#x16D; diplomatan trankvilecon de sia lando per interveno a&#x16D; e&#x109; opinio, kiu malpla&#x109;us a&#x16D; e&#x109; ofendus Italujon a&#x16D; Francujon.</p><p>
      Kiam disputis granda &#x15D;tato kun malgranda, la delegito de ne&#x16D;trala regno kutime ricevis &#x109;iam la saman ordonon de sia registaro: �Subtenu la malgrandan la&#x16D;eble, sed ne malamikigu nin kun la granda, &#x109;ar ni balda&#x16D; devos diskuti novan komercan kontrakton kun &#x11D;i...�. Alie dirite: Tenu vin sur unu kruro dum la tuta kunsido, sed ne falu!</p><p>
      Multe pli libere povis agi la senpartiaj organoj a&#x16D; teknikaj komisionoj konsistantaj ne el registaroj, sed el personoj sendependaj, elektitaj kiel individuoj! Kiam ili reprezentis nur sian propran kompetentecon kaj ne sian registaron, la spertuloj rajtis esti justaj.</p><p>
      Tiaj estis ekzemple la ju&#x11D;istoj en 
      <emphasis>Hago</emphasis>
      �kaj anka&#x16D; la membroj de la komisiono pri koloniaj mandatoj, kiuj povis paroli kaj vo&#x109;doni sen risko por sia lando. Similan povon havis ekzemple la direktoro de la Internacia Laboroficejo, kiu tiam estis fama franco, 
      <emphasis>Albert Thomas</emphasis>
      . Li e&#x109; pledis en Hago kontra&#x16D; la registaro de sia patrujo por defendi la rajton de sia oficejo protekti anka&#x16D; la kamplaboristojn, ne nur la fabrikajn.</p><p>
      Tiam okazis tre vigla polemiko en la pariza gazetaro inter du kontra&#x16D;aj emoj: La&#x16D; iuj verkistoj &#x109;iu oficisto de la Ligo restu naciano obeanta unualoke al sia patrujo, la&#x16D; aliaj li fari&#x11D;u homarano senpartia, kiu servu justecon e&#x109; kontra&#x16D; eventuala premo kaj anta&#x16D;ju&#x11D;o de la registaro de sia propra patrujo. Tiu &#x109;i dua vidpunkto certe gajnis komprenon, &#x109;ar oni pli kaj pli volonte preferis elekti skandinavojn a&#x16D; aliajn ne&#x16D;tralulojn por malfacilaj postenoj.</p><p><strong>
      XXIII. KOMUNA INTERESO
    </strong></p><p>
      En federacioj de &#x15D;tatoj, kiel Usono a&#x16D; Svislando, necesas, ke la ministroj a&#x16D; oficistoj donu la unuan lokon al la komuna kaj &#x11D;enerala intereso, anta&#x16D; ol zorgi pri aparta avanta&#x11D;o de sia propra &#x15D;tato. Se ili ne farus tion, ili ka&#x16D;zus grandan indignon &#x109;ie ekster sia kantono.</p><p>
      Tian sintenon faciligas la ekzisto de federala patriotismo, kiu plene mankis en la Ligo de Nacioj kaj ankora&#x16D; bezoni&#x11D;as en la Unui&#x11D;intaj Nacioj. Pri tio ni pli poste parolos denove.</p><p>
      Malgra&#x16D; &#x109;iaj mankoj la Konsilantaro de la Ligo sukcesis solvi rimarkindan nombron da konfliktoj per paciga interveno. E&#x109; sen e&#x16D;ropa a&#x16D; tutmonda patriotismo la nura intereso de la grandaj potencoj por eviti militon ludis utilan rolon tiam.</p><p>
      Ofte ludis rolon anka&#x16D; la publika mondopinio, kiel 
      Wilson
      �mem esperis. En &#x11C;enevo &#x109;eestis amaso da &#x135;urnalistoj kaj pioniroj el porpacaj movadoj. Ili formis a&#x16D;dantaron kaj iomete kreis atmosferon en la koridoroj, renkontante delegitojn.</p><p>
      &#x108;ar la kunsidoj estis publikaj, la plej senpartia vidpunkto &#x11D;enerale gajnis la favoron de tiu internacia medio. &#x11C;in esprimis plej ofte la senditoj de malgrandaj landoj kaj ili foje fari&#x11D;is herooj en la plej gravaj diskutoj. Ekzemple 
      <emphasis>Nansen</emphasis>
      , la norvega esploristo, ricevis aklamon, kiam li malka&#x15D;e kaj sentime pledis.</p><p>
      Kelkfoje la grandpotencoj provis forka&#x15D;i la diskutojn anta&#x16D; la oreloj de la publiko, sed la mondgazetaro reagis tiel severe kontra&#x16D; la partoprenantaj &#x15D;tatistoj, ke ili pli kaj pli hezitis proponi sekretajn kunsidojn.</p><p>
      Cetere la konsilantaro povis &#x109;iam �savi la viza&#x11D;on� en malfacilaj aferoj. La itala registaro ne perdis presti&#x11D;on en la solvo pri 
      <emphasis>Korfu</emphasis>
      . &#x11C;i ricevis doma&#x11D;pagon kaj forlasis la grekan insulon sen humili&#x11D;o.</p><p>
      En kelkaj landoj, kiel Britujo a&#x16D; Danujo, krei&#x11D;is ia popola kontrolo pri la sinteno de la nacia registaro dum la Ligaj kunsidoj. La 
      <emphasis>Brita Asocio por la Ligo de Nacioj</emphasis>
      �havis duonmilionon da membroj, kaj unu plebiscito, kiun &#x11D;i private organizis en la tuta lando, ricevis dekdu milionojn da respondoj memvolaj. En &#x109;iu skota, kimra kaj angla urbo kunsidis loka sekcio de tiu societo por ekzameni la konduton de la britaj oficialuloj en &#x11C;enevo.</p><p>
      En Francujo la simila asocio restis kompare malforta, kaj la publiko sufi&#x109;e skeptika. 
      <emphasis>Briand</emphasis>
      , kiu favoris la Ligon, estis ofte mokata kiel revulo.</p><p><strong>
      XXIV. INTERHELPO KONTRA&#x16C; ATAKO
    </strong></p><p>
      Artikolo 
      X
      �de la Kontrakto de la Ligo de Nacioj tekstis: �La membroj de la Ligo promesas respekti kaj protekti kontra&#x16D; &#x109;ia ekstera atako la teritorian netu&#x15D;eblecon kaj politikan sendependecon de &#x109;iuj membroj de la Ligo. Se okazas atakoj, la Konsilantaro zorgas pri la rimedoj por efektivigi aplikon de tiu promeso.�</p><p>
      &#x108;e la Pariza Konferenco en 1919 
      <emphasis>L�on Bourgeois</emphasis>
      �proponis, ke oni kreu internacian armeon a&#x16D; almena&#x16D; centran stabon por ebligi realigon de la promeso. Tion oni rifuzis kiel praktike nefareblan.</p><p>
      &#x108;iu volis resti absoluta mastro de sia &#x15D;iparo a&#x16D; armeo, kaj ilin disponigi nur la&#x16D;pla&#x109;e. Tute same okazis dum jarcentoj en la ligo de la svisaj &#x15D;tatoj anta&#x16D; ilia unui&#x11D;o en veran federacion. Jam de la unua kunveno de la Ligo la &#x109;efaj delegitoj ripetis, ke la membro-&#x15D;tatoj restas absolute suverenaj, kaj ke oni ne volas krei super&#x15D;taton.</p><p>
      Oni provis e&#x109; plie malfortigi la artikolon 
      X
      �per interpreta decido, kiu proklamis, ke &#x109;iu restas nepre libera sekvi a&#x16D; ne sekvi militajn rekomendojn de la Konsilantaro por savi teritorion a&#x16D; ekziston de minacata &#x15D;tato.</p><p>
      Kiam oni vo&#x109;donis pri tiu rezolucio, la grandpotencoj jesis, sed male deksep malgrandaj &#x15D;tatoj sin detenis, kaj Persujo sola kura&#x11D;is respondi 
      <emphasis>ne</emphasis>
      . &#x108;ar necesis unuanimeco por oficialigi decidon, la vo&#x109;o de Persujo faligis tiun aferon, kaj la deksep ministroj el la malgrandaj &#x15D;tatoj venis gratuli Princon 
      <emphasis>Arfa</emphasis>
      �el Irano. Ke ili ne povis agi same kiel li, sufi&#x109;e klare montris la fortan premon de la grandpotencoj por influi vo&#x109;donojn en internaciaj kunvenoj.</p><p>
      Tamen la tuta disputo restis nur teoria, &#x109;ar la praktiko montri&#x11D;is en la faktoj e&#x109; pli negativa ol la plej malfortiga interpretado de la artikolo 
      X
      . Neniam la grandpotencoj disponigis siajn armeojn por protekti atakitan landon dum tiu epoko de la Ligo.</p><p>
      La sola memorebla ekzemplo de simila disponigo estis la sendo de diverslandaj ta&#x109;mentoj por teni la polican ordon kaj senpartian gvidon de plebiscito en Saarlando. &#x11C;i almena&#x16D; pruvis la eblecon de efektiva servo por la paco en unu historia okazo. Certe la britaj kaj italaj soldatoj pli &#x15D;atis tiun pacigan taskon, ol bu&#x109;i unu la alian en afrikaj dezertoj kelkajn jarojn poste en la dua mondmilito eksterliga.</p><p>
      La Unui&#x11D;intaj Nacioj agis same, kreante internacian provizoran policon en 1957 por faciligi la forigon de francaj, britaj kaj izraelaj armeoj el Egipta teritorio. Pri milita helpo al Sud-Koreo vidu &#x109;apitron XXXV.</p><p><strong>
      XXV. RIFUZO HELPI
    </strong></p><p>
      Kiam Francujo kaj Britujo momente kaj samtempe havis registarojn pli favorajn al la Ligo de Nacioj, &#x11D;ia firmeco kreskis iomete. En 1924 la &#x11C;enerala Kunveno vo&#x109;donis tiel nomitan �Protokolon� por klare difini tion, kion oni konsideru kiel atakon, kaj por devigi sendiskutan helpon al tiu, kiu estus atakata.</p><p>
      La tekston oni bazis sur kontrakta promeso akcepti arbitracion kaj limigi armilojn, inter&#x15D;an&#x11D;e kun serioza garantio de sekureco per organizota helpo milita. Neniam tiu Protokolo estis subskribata, &#x109;ar intertempe la konservativa partio venkis &#x109;e la balotoj en Britujo, kaj la nova registaro ne konsentis pri tia kontrakto. Sen usona helpo &#x11D;i ne volis ligi �blinde� sian &#x15D;taton.</p><p>
      Sekve Francujo kaj ties aliancanoj en Orient-E&#x16D;ropo rifuzis haltigi sian rearmadon kaj la konferenco pri malarmado malsukcesis kelkajn jarojn poste. Anka&#x16D; ili ne volis riski surprizon.</p><p>
      La unua manko al la Liga devo je reciproka helpo okazis pri &#x108;inujo. Kiam &#x11D;in invadis la japanaj armeoj, la &#x11D;enerala kunveno ja nomis klare la &#x15D;taton atakantan, sed neniu volis mem helpi la viktimon, malgra&#x16D; la tutmonda publika opinio.</p><p>
      La du &#x109;efaj &#x15D;tatmembroj de la Konsilantaro, Britujo kaj Francujo, ja posedis en Azio koloniojn kiel 
      Hongkong
      , Malajo kaj Indo&#x109;inujo. Timante japanan ven&#x11D;on, ili ne volis riski tian perdon kaj malpermesis, ke la Ligo decidu pozitivan agon.</p><p>
      E&#x109; plendis ilia gazetaro pri la insisto de la malgrandaj landoj, kiuj ne riskis tiom en E&#x16D;ropo a&#x16D; Sudameriko. Al &#x109;iuj estis klare, kial Siamo, pli dan&#x11D;ere proksime, ne montri&#x11D;is tiel ur&#x11D;ema.</p><p>
      En 1932 &#x108;inujon oni do lasis defendi sin sole. Nur akvoplenan rezolucion oni vo&#x109;donis kun rekomendo, ke &#x109;iu ekzamenu tion, kion ili povus eltrovi por helpi iel ajn.</p><p>
      Dek jarojn poste Japanujo tamen kaptis Hongkongon, Indo&#x109;inujon kaj Malajon. Ne nur tiujn koloniojn oni tiam perdis, sed anka&#x16D; la tutmondan pacon kune. Historia sperto montras tion, kio okazas, kiam oni timas pagi la prezon de promeso. Pli malfrue ne nur la prezon, sed la centoblon oni devas pagi. Francujo spertis invadan en 1940 kaj Britujo trovi&#x11D;is mem sola en morta dan&#x11D;ero, &#x109;ar oni lasis malrespekti la devojn de la Ligo, unu post alia.</p><p><strong>
      XXVI. EKONOMIA SANKCIO
    </strong></p><p>
      Kiu rajtas kun pura konscienco ju&#x11D;i la mankojn &#x109;e la unua Ligo? Malgranda lando, kiel la svisa konfederacio, timis e&#x109; la partoprenon en la ekonomiaj sankcioj, la sola pozitiva puno iam provita de la Ligo kontra&#x16D; atako de unu membro al alia.</p><p>
      Granda &#x15D;tato, tiam regata de 
      <emphasis>Mussolini</emphasis>
      , najbaris la etan Svislandon, kiu estis devigata, pro membreco de la Ligo, apliki la ekonomian bojkoton deciditan kontra&#x16D; tiu potenca najbaro, kiu invadis Etiopion. Kompreneble fortan timon havis la svisa registaro kaj &#x11D;i petis permeson de la Ligo liberi&#x11D;i anka&#x16D; el similaj komercaj devoj. El la militaj devigoj &#x11D;i jam estis liberigata en 1920 pro sia ne&#x16D;traleco, kaj bonvenigata en la Ligon kun escepta permeso. Do ne decas, ke sviso ju&#x11D;u tro severe la timojn de la aliaj, e&#x109; se pli potencaj.</p><p>
      La&#x16D; la kontrakto de la Ligo la ekonomia bojkoto estis deviga kontra&#x16D; &#x15D;tato kondamnita kiel atakanto. Artikolo 16 tekstis: �Se membro de la Ligo komencas militon kontra&#x16D;e al siaj promesoj per artikoloj 12, 13 a&#x16D; 15, &#x11D;i estas 
      ipso facto
      �konsiderata kiel kulpa je batalo kontra&#x16D; &#x109;iuj ceteraj membroj de la Ligo. Ili promesas &#x109;esigi &#x109;iajn komercajn a&#x16D; financajn rilatojn kun tiu &#x15D;tato...� ktp.</p><p>
      Kiam Italujo invadis Etiopion malgra&#x16D; la ur&#x11D;aj petoj kaj avertoj de la Ligo, &#x11D;i fidis, ke oni aplikos al &#x11D;i la saman justecon, kiel al Japanujo, t.e. ke oni lasos &#x11D;in agi. Sufi&#x109;e kompreneble la itala popolo sentis ofendan, diferencon inter la &#x11D;entila forgeso de sankcioj kontra&#x16D; unu kaj la neatendita decido ilin apliki kontra&#x16D; alia.</p><p>
      &#x108;ia manko al fiksita regulo entenas du malavanta&#x11D;ojn: la juran �anta&#x16D;a&#x135;on� a&#x16D; escepton tiamaniere kreitan, kaj la malegalecon a&#x16D; maljustecon, se poste oni revenas al apliko de la le&#x11D;o en alia okazo.</p><p>
      Praktike la sankcioj estis malserioze aplikataj. La franca registaro de 
      <emphasis>Laval</emphasis>
      �sekrete promesis al 
      Mussolini
      , ke &#x11D;i nenion konsentos, kio povus efektive malutili al Italujo. Nur ian simbolan decidon &#x11D;i vo&#x109;donus &#x109;e la Ligo. Tiel oni vundis italan fierecon sen ia helpa profito al Etiopio, kaj la anglo-franca &#x15D;iparo trankvile lasis la italajn &#x15D;ipojn transporti armeojn al Afriko. La Ligon oni permesis ludi nur la rolon de pacju&#x11D;isto sen polico.</p><p><strong>
      XXVII. REEKZAMENO DE KONTRAKTOJ
    </strong></p><p>
      Kiel 
      <emphasis>ni</emphasis>
      �jam diris, 
      <emphasis>Lord Cecil</emphasis>
      �proponis post la unua mondmilito, ke la novaj landlimoj estu fiksataj nur por la da&#x16D;ro de kvin jaroj. Dua konferenco tiam okazus por ekzameni eblajn &#x15D;an&#x11D;ojn. Intertempe batalemo kaj ven&#x11D;emo trankvili&#x11D;us kaj oni povus pli facile apliki la konsilon de Prezidanto 
      Wilson
      , kiu deklaris la 27-an de septembro 1918, ke senpartia sinteno devas �
      <emphasis>fari nenian diferencon inter tiuj, al kiuj ni emas agi juste kaj tiuj, kontra&#x16D; kiuj ni ne tiel emas</emphasis>
      �.</p><p>
      &#x108;ar la ideo ne &#x15D;ajnis al kolegoj sufi&#x109;e praktika, 
      Lord Cecil
      �pledis por alia maniero lasi la pordon malfermita al eblaj &#x15D;an&#x11D;oj pacaj kun severaj sankcioj kontra&#x16D; &#x109;iu &#x15D;tato, kiu provus trudi &#x15D;an&#x11D;on per atako.</p><p>
      Kun tiu celo li submetis al la Pariza Konferenco en 1920 projekton de artikolo la&#x16D; la jena teksto: �
      <emphasis>La altaj kontraktantoj intencas respekti la teritorian netu&#x15D;eblecon de &#x109;iuj membro-&#x15D;tatoj de la Ligo kaj ilin defendi kontra&#x16D; &#x109;ia ekstera atako. Tial ili kundecidas anta&#x16D;vidi rimedojn por malebligi &#x109;ian provon de aliaj &#x15D;tatoj perforte &#x15D;an&#x11D;i la teritorian aran&#x11D;on ekzistantan je la tempo de &#x109;i tiu kontrakto.</emphasis>
      � (&#x108;apitro I, art. 2).</p><p>
      Post tiu promeso kune rezisti al perforto, la projekto malfermis fenestron al paca aer&#x15D;an&#x11D;o: �
      <emphasis>Se montri&#x11D;os iam ajn, ke landlimoj de iu &#x15D;tato, tiel garantiataj la&#x16D; la &#x109;i supra artikolo, ne plu konformi&#x11D;as al la postuloj de la situacio, la Ligo ekzamenos la problemon kaj rajtos rekomendi al la koncernaj &#x15D;tatoj iajn &#x15D;an&#x11D;ojn, kiujn &#x11D;i ju&#x11D;os necesaj. Se tia rekomendo estas malakceptata de la koncernatoj, tiam estos por la membro-&#x15D;tatoj de la Ligo la devigo konsentita en la &#x109;i supra artikolo protekti tiun teritorion kontra&#x16D; atako.</emphasis>
      � (&#x108;ap. II. art 1.)
      *</p><p>
      *
      �10. Vidu 
      <emphasis>D. M. Miller</emphasis>
      : �
      <emphasis>The Drafting of the Covenant</emphasis>
      � kaj 
      <emphasis>Tamara Hauchmann-Tcherniak</emphasis><emphasis>: </emphasis><emphasis>Revue de Droit International</emphasis>
      , N-ro 1, 1939.</p><p>
      Tiamaniere la Ligo rajtus submeti al la Tribunalo en Hago peton por &#x15D;an&#x11D;o de landlimo kaj poste rekomendi la ju&#x11D;on senpartian al la disputantaj landoj. Se ili rifuzus akcepti la ju&#x11D;on, la Ligo tiam &#x109;esigus sian garantion al tiu teritorio, kaj lasus iliajn kanonojn paroli. Oni tiam havus negativan sankcion kun la celo devigi tiun, kiu ne &#x15D;atas cedi.</p><p>
      Samtempe tio povus ka&#x16D;zi dan&#x11D;eron de loka milito, kaj tial la Pariza Konferenco ne konsentis kun tiu projekto, sed la rezultato estis e&#x109; pli malbona, &#x109;ar la pordon oni tiam plene &#x15D;losis kontra&#x16D; &#x109;ia paca kaj trankvila reekzameno de situacioj, kaj fine oni ne plu protektis iun ajn kontra&#x16D; perfortaj &#x15D;an&#x11D;oj.</p><p>
      Ioman resta&#x135;on el la ideo de 
      Lord Cecil
      �oni ja lasis en artikolo 19 de la Liga Kontrakto, sed en formo mortlitera: �
      <emphasis>La &#x11D;enerala kunveno rajtas de tempo al tempo inviti la &#x15D;tatmembrojn al reekzameno de kontraktoj, i&#x11D;intaj neaplikeblaj, kaj de internaciaj situacioj, kies da&#x16D;ro povus endan&#x11D;erigi la pacon de la mondo.</emphasis>
      �</p><p>
      E&#x109; tiel malgrasa artikolo estus povinta servi por ekzameni ekzemple la plendojn de Germanujo post 
      Versailles
      , se la politika genio egalus la teknikan, sed, malfeli&#x109;e, nur dormis artikolo 19 en sia glacia beleco kvaza&#x16D; mumio en vitra kesto.</p><p>
      Unufoje oni &#x11D;in citis en &#x11C;enevo, kiam Bolivio petis ekzamenon de sia landlimo kun &#x108;ilio, sed la Ligo rifuzis e&#x109; diskuti la peton, timante, ke &#x11D;i ka&#x16D;zus tro multajn similajn, kaj nenio plu &#x11D;enis la dormon de la bela artikolo, &#x11D;is kiam la dua mondmilito saltigis en pecojn la vitron de &#x11D;ia &#x109;erko, samtempe kun la vitra&#x135;oj de la plej belaj &#x109;efpre&#x11D;ejoj en E&#x16D;ropo.</p><p><strong>
      XXVIII. &#x108;EFAJ KAJ FLANKAJ TASKOJ
    </strong></p><p>
      Fakte la Ligo de Nacioj ja sukcesis solvi multajn konfliktojn lokajn kaj e&#x109; mezgravajn, sed &#x11D;i malsukcesis en la gravaj, kiam &#x11D;iaj &#x109;efaj membroj estis rekte koncernataj. &#x108;iu el tiuj grandpotencoj disponis mem pri materia forto supera al la malgrandaj rimedoj, kiujn la ceteraj modestaj &#x15D;tatoj povis kune havigi al la Ligo. Finance &#x11D;ia jarbud&#x11D;eto kune kun tiuj de la Haga Tribunalo kaj Internacia Laboroficejo sumis apena&#x16D; dek milionojn da dolaroj.</p><p>
      Tio egalis la spezon por unu horo de milito a&#x16D; unu batal&#x15D;ipo. Por asekuro kontra&#x16D; la plej terura katastrofo, la membroj ne pagis e&#x109; unu centonon de dolaro por &#x109;iu lo&#x11D;anto. Tamen en &#x109;iu &#x11D;enerala kunveno famaj &#x15D;tatistoj insistis por &#x15D;paro de elektra lumo a&#x16D; de hejtado de la &#x109;ambroj en la sekretariejo. Tio montris, kiel malmulte ili &#x15D;atis la novan institucion, dum la popoloj multon atendis de &#x11D;i. &#x108;ar mankis al ili la volo apliki la pacajn artikolojn de la Liga Kontrakto (pri reekzameno de situacioj kaj senarmi&#x11D;o), kaj &#x109;ar ili ne kura&#x11D;is plenumi la promesojn pri kuna rezisto al perforto, ili uzis la Ligon nek por certigi pacon, nek por haltigi atakojn, &#x11D;is kiam la dua mondmilito surprizis ilin. Nur tiam la kura&#x11D;o venkis hezitojn.</p><p>
      Kiel prave rimarkigis 
      Einstein
      , vizitante &#x11C;enevon, ke ne kompetenteco mankis 
      <emphasis>tie</emphasis>
      , sed karaktero kaj la volo sukcesi. Certe la Liga Kontrakto suferis je komenca difekto, &#x109;ar &#x11D;i bazi&#x11D;is sur absolutaj naciaj suverenecoj, sed &#x11D;i tamen entenis la rimedon ilin bremsi per komuna disciplino. La praktiko montri&#x11D;is e&#x109; pli difekta ol la teksto, kaj la spirito malsuper la litero. Tian sperton oni ne rajtas forgesi por estonta konstruo.</p><p>
      Dum mankis la fido je la &#x109;efaj taskoj, iom da fervoro regis por la flankaj. En la dua periodo, post 1930, nur tiuj efektive da&#x16D;ris. Kutime la publiko ne scias pri la granda kaj pacienca laborado por haltigi la vendadon de opio kaj la trafikon de sklavoj kaj sklavinoj, &#x109;u nigraj a&#x16D; blankaj, por rehejmigi rifu&#x11D;intojn, por egaligi laborkondi&#x109;ojn en fabrikoj per internaciaj konvencioj de la Laboroficejo, kaj anka&#x16D; por iom protekti la popolojn afrikajn en la kolonioj �sub mandato�.</p><p>
      En mondo, kie oni ne havas militon en &#x109;iu generacio, tiaj agadoj havas unuan rangon. Necesas do ne forgesi la sperton pli pozitivan sur tiuj kampoj, e&#x109; se la &#x109;efa tasko bezonas novan kaj plenan rekonstruon.</p><p><strong>
      XXIX. KOLONIOJ SUB MANDATO
    </strong></p><p>
      Sur la kampo kolonia la Ligo de Nacioj efektive kreis nova&#x135;on. Anta&#x16D;e, afrika popolo, regata de e&#x16D;ropa potenco, havis nenian plendejon. Nur okaze &#x11D;i trovis amikon en la konscienco de kompata misiisto a&#x16D; de indignanta parlamentano, kiu kura&#x11D;is presigi bro&#x15D;uron a&#x16D; protesti parole kontra&#x16D; maljusta&#x135;oj. Necesis por tio vera kura&#x11D;o, &#x109;ar tian personon oni tuj kulpigis kiel perfidulon kontra&#x16D; la bonfamo de la patrujo.</p><p>
      En 1919 Prezidanto 
      Wilson
      �ne konsentis, ke la venkintoj simple aneksu la koloniojn de Germanujo, anka&#x16D; ne la teritoriojn de la turka imperio en arabaj landoj. Li postulis, ke ili estu administrataj de la okupantoj (Francujo, Belgujo, Britujo, Sud-Afriko, k.t.p.) sub �
      <emphasis>mandato</emphasis>
      � kaj sub kontrolo de la Ligo de Nacioj.</p><p>
      La Konsilantaro de la Ligo elektis apartan komisionon por ekzameni la raportojn de la mandataj potencoj &#x109;iujare, kaj la plendojn de la lo&#x11D;antaro kune kun la oficialaj respondoj.</p><p>
      Artikolo 22 de la Liga Kontrakto diris: �
      <emphasis>La bonfarto kaj prospero de tiuj popoloj estas sankta tasko de la civilizo kaj tial necesas enmeti en tiun &#x109;i kontrakton ta&#x16D;gajn garantiojn por plenumi tiun taskon</emphasis>
      �.</p><p>
      Unu scenon mi &#x109;eestis kaj povas rakonti por ilustri la novecon de la sistemo. Anta&#x16D; la komisiono sin prezentis iam la guberniestro mem de tia kolonio. Surloke en Afriko Lia Mo&#x15D;to kutimis je la humilegaj salutoj de nigraj oficistoj kaj servistoj sur la &#x15D;tuparo de sia blanka palaco. En &#x11C;enevo li devis sidi &#x109;e la fino de longa tablo kiel studento por ekzameno.</p><p>
      Kontra&#x16D; li sidis la ju&#x11D;anto, sveda parlamentanino kun blankaj haroj, konata en 
      Stockholm
      �kiel prezidantino de kontra&#x16D;alkohola ligo. En la nomo de la komisiono &#x15D;i demandadis lin pri fakto post fakto la&#x16D; zorge preparita dokumentaro: kial oni kondamnis negron je dujara malliberigo pro mal&#x11D;entila&#x135;o, dum blankulo devis nur pagi monpunon pro &#x11D;ismorta batado de mallaborema laboristo. &#x15C;i volis anka&#x16D; scii, kial certa fabriko pagis la salajrojn per boteloj da drinka&#x135;o anstata&#x16D; per mono, k.t.p.</p><p>
      Lia kompatinda Mo&#x15D;to pli kaj pli &#x15D;vitis, promesis informi&#x11D;i, embarase foliumis paperojn kaj malfacile konservis la paciencon, La prezidanto estis italo. &#x108;ar lia lando ne ricevis e&#x109; parton de la dividitaj kolonioj, li malice kura&#x11D;igis la demandojn, videble &#x11D;enajn por najbaro pli favorita, &#x135;aluzo inter potencoj ofte helpis ekkoni la veron.</p><p>
      La unuan fojon en la homa historio, koloniaj registaroj estis devigataj respondi pri siaj agoj al supera monda&#x16D;toritato. Tiu sola fakto enkondukis ja gravan &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;on en homaj rilatoj. Reiri malanta&#x16D;en estus granda malprogreso. Jam la &#x109;arto de la Unui&#x11D;intaj Nacioj entenas pa&#x15D;on malanta&#x16D;en, &#x109;ar la&#x16D; &#x11D;i la membroj de la komisiono pri kontrolataj kolonioj estas ne plu sendependaj personoj elektitaj pro sia individua sperto, sed &#x15D;tatoj, kiuj sendas oficialajn delegitojn. Tiamaniere la ju&#x11D;antoj ne estas plu liberaj esprimi plene senpartian opinion, &#x109;ar ili dependas de sia registaro.</p><p><strong>
      XXX. DIFERENCO INTER INDIVIDUOJ KAJ &#x15C;TATOJ KIEL JU&#x11C;ANTOJ
    </strong></p><p>
      La diferenco inter individuoj kaj &#x15D;tatoj, elektitaj por ju&#x11D;i plendojn, estas fundamenta. &#x11C;i aperis en plena lumo inter la komisiono pri kolonioj sub mandato kaj la Konsilantaro de la Ligo, kiu tenis la povon findecidi pri la rekomendoj de la komisiono.</p><p>
      Nenio pli klare montras la malsamecon inter vera federacio kaj nura ligo de &#x15D;tatoj, kiel la mortinta Ligo de Nacioj a&#x16D; la posta Unui&#x11D;intaj Nacioj. En vera federacio la supraj a&#x16D;toritatoj konsistas el sendependaj personoj, kiel la ju&#x11D;istoj en Hago. Ili reprezentas ne sian apartan &#x15D;taton, sed la tutan naciaron, kies &#x11D;enerala kunveno elektis ilin.</p><p>
      Por ju&#x11D;i a&#x16D; decidi 
      <emphasis>ion</emphasis>
      , ili ne ricevas ordonon de sia registaro, sed agas la&#x16D; sia sperto kaj konscienco. Male, Konsilantaro, la&#x16D; la &#x11D;eneva a&#x16D; novjorka formo, konsistas el &#x15D;tatoj, ne personoj, kaj ties ambasadoroj a&#x16D; ministroj devas 
      <emphasis>pri</emphasis>
      �&#x109;io sekvi la instrukciojn de sia registaro. &#x108;u sviso povus imagi la membrojn de la federala ekzekutivo en 
      Bern
      , devigataj submeti siajn decidojn al la volo de la a&#x16D;toritatoj de sia kantono?</p><p>
      &#x108;u nordamerikano povus imagi la ju&#x11D;antojn de la Supera Federala Tribunalo en 
      Washington
      �devigataj atendi la opinion de loka &#x15D;tatpolico anstata&#x16D; ordoni male, ke tiu polico apliku la ju&#x11D;on? Nek por ekzekutivo, nek por tribunalo ta&#x16D;gas la sistemo de &#x15D;tato-membroj anstata&#x16D; individuoj. Cetere, &#x109;u oni povas e&#x109; konsideri kiel veran a&#x16D;toritaton tian konsilantaron, kiu devas peti siajn membrojn � a&#x16D; la plej potencajn inter ili � ke ili pruntedonu siajn &#x11D;endarmojn por &#x109;ia komuna polica&#x135;o?</p><p>
      La Haga Tribunalo kaj la estinta Liga Komisiono pri Koloniaj Mandatoj reprezentas la &#x11D;ustan kaj justan sistemon. Malgra&#x16D; la fakto, ke ili ne disponis pri forto por apliki siajn ju&#x11D;ojn, ili tamen efikis, &#x109;ar la mondopinio subtenis ilin. Pri kolonioj plendis la registaro de Sud-Afriko e&#x109; pri la influo de la &#x135;us nomita komisiono, &#x109;ar &#x11D;i naskis esperojn &#x109;e la nigraj popoloj en la tuta kontinento.</p><p>
      Anka&#x16D; la nova komisiono pri kontrolaj kolonioj �sub kuratoreco�, &#x109;e la Unui&#x11D;intaj Nacioj, ne pla&#x109;is al la sud-afrika registaro, kvankam &#x11D;i estas malpli sendependa ol la malnova. Politikaj aliancoj a&#x16D; diplomata singardemo fermas ja la bu&#x15D;on de pluraj delegitoj, sed la partopreno de membro-&#x15D;tatoj kun kolorha&#x16D;ta lo&#x11D;antaro tamen a&#x16D;digas vo&#x109;on por defendi la nigrulojn. Azio fari&#x11D;as advokato por Afriko, kiel esperis tion 
      Gandhi
      .</p><p><strong>
      XXXI. SPIRITO KAJ LITERO
    </strong></p><p>
      La reganta fideleco al nacia suvereneco &#x109;iam tenis la spiriton multe malanta&#x16D; la litero &#x109;e la Konsilantaro de la Ligo kaj preska&#x16D; same &#x109;e la Unui&#x11D;intaj Nacioj. Estis iom pli bone &#x109;e la &#x11D;eneralaj kunvenoj de amba&#x16D; institucioj, la malnova kaj la nova, &#x109;ar la granda nombro de malgrandaj &#x15D;tatoj kreas atmosferon, ian tutmondan opinion.</p><p>
      En la subinstitucioj, kie sidis personoj respondecaj al la &#x11D;enerala kunveno kaj ne al apartaj registaroj, sufi&#x109;e rapide kreskis la kunlaboremo internacia. &#x108;e la sekretariejo kaj en teknikaj komisionoj sidis foje veraj apostoloj, agemaj por ser&#x109;i solvojn justajn kaj pacigajn. Pli multaj ili estus, se la salajroj de la plej altaj oficistoj ne tiom transpa&#x15D;us la limon kompare kun tiuj de la plej malaltaj, &#x109;ar ne la mono, sed la spirito kapablas havigi la verajn sindonulojn.</p><p>
      La diplomata superkontrolado kaj la sen&#x109;esaj seniluzii&#x11D;oj pro la sinteno de la Konsilantaro balda&#x16D; malkura&#x11D;igis multajn el la plej bonaj fervoruloj. Unu post la alia forlasis &#x11C;enevon post kelkaj jaroj. Tamen, e&#x109; en la Konsilantaro, iom da homara sento kreskis en la &#x11D;ardeno de kutimo kaj amika renkonti&#x11D;o. Kompare kun sia kontrakto, la Ligo montri&#x11D;is ege malsuper sia tasko, sed kompare kun anarkio kaj milito, &#x11D;iaj kunsidoj alportis grandan progreson.</p><p>
      E&#x109; se la statuto transpa&#x15D;is la naciajn volojn, ne sufi&#x109;e preparitajn, estis jam tu&#x15D;ebla rezultato la sola fakto, ke oni nun havis centron por ekzameni komunajn malfacila&#x135;ojn kun la deziro eviti militon.</p><p>
      Neniu bezonis esti profeto por aserti, ke tiu kutimo fari&#x11D;is definitiva kaj necesa en la mondo, La kreo de la nova organiza&#x135;o de Unui&#x11D;intaj Nacioj post la morto de la malnova Ligo tion pruvis klare.</p><p>
      La 
      <emphasis>Internacia Ru&#x11D;a Kruco</emphasis>
      �en 
      <emphasis>&#x11C;enevo</emphasis>
      , la 
      <emphasis>Universala Po&#x15D;ta Unui&#x11D;o</emphasis>
      �en Berno, la 
      <emphasis>Internacia Agrikultura Instituto</emphasis>
      �en Romo, k.t.p. sukcesis ja vivigi en siaj organizoj spiriton de tutmonda kunlaborado super malsamaj vidpunktoj, Estas e&#x109; ankora&#x16D; pli normale, ke simila centro ekzistas por la fundamenta celo de la inter&#x15D;an&#x11D;oj kaj de la paco kune kun la komunaj zorgoj pri sano a&#x16D; interhelpo en okazoj de naturaj katastrofoj, Pri tiu &#x109;i lasta punkto la itala senatano 
      <emphasis>Ciraolo</emphasis>
      �montris la avanta&#x11D;ojn de anta&#x16D;tempa preparo kaj preteco.</p><p>
      &#x108;u por plibonigi nesufi&#x109;an organon, &#x109;u por alporti pli da oleo al radoj ekzistantaj, sed tro avare uzataj, por amba&#x16D; celoj necesas la varmo de publika sento aldoninda al la amo je nacia patrujo. Nek la eta Konfederacio de svisaj &#x15D;tatoj, nek la vasta Unui&#x11D;o de nord-amerikaj &#x15D;tatoj estus eblaj kaj vivaj sen federala patriotismo, siatempe amo nova, kiu kreskis kiel amika aldona&#x135;o al la &#x11D;istiamaj patrujamoj.</p><p><strong>
      XXXII. INTERNACIECO
    </strong></p><p>
      Granda eraro &#x109;e la publiko estas la kredo, ke nacia patrujamo kaj internacia patriotismo ne povas kunvivi. Kio okazis en inter&#x15D;tataj federacioj, pruvas la malon. Vidu la sperton usonan, svisan a&#x16D; jugoslavan ekzemple.</p><p>
      Ekzistas ankora&#x16D; homoj timantaj la vorton �internacia�, kiun ilia koro igas samsignifa kiel �kontra&#x16D;nacia�. Nu, la po&#x15D;to estas internacia, anka&#x16D; pano, komerco, scienco, religio. La plej vasta eklezio kristana nomas sin �katolika�; en la greka lingvo tio signifas �universala�.</p><p>
      Nomu &#x11D;in universala, homara, tutmonda a&#x16D; internacia, nenia institucio super landlimoj povas kreski sen ia sento a&#x16D; amo por &#x11D;in varmigi. Ofte la sento kreskas kun la institucio mem same kiel floroj sur arbo. Usono kaj Svislando spertis tiun fenomenon, Sovjetio simile. Kompreneble la publikaj lernejoj en tiuj federacioj kulturis tiun senton.</p><p>
      En svisaj respublikoj, kiel Baselo, &#x11C;enevo a&#x16D; Ti&#x109;ino, la infanoj stari&#x11D;as por ekkanti la kantonan kaj poste la federacian himnon en &#x109;iu ceremonio. La du flagoj flirtas &#x109;e la fenestroj. Kiu rajtas profeti, ke neniam ekflirtos tria standardo kaj eksonos tria kanto? Tia homara simbolo, kiel la esperantista, nur pliri&#x109;igus la &#x11D;isnunan tradicion.</p><p>
      Se nia libereco kaj aparta nacia genio estas savataj kaj protektataj de la nova institucio pli vasta, &#x109;u ni ne konstatos gajnon en la nova kompletiga sento?</p><p>
      Ami blinde kantonan a&#x16D; nacian patrujon kiel absolutan plafonon, tio kondukas rekte al katastrofo, &#x109;ar fatale okazas iam interfrapo kun alia grupo, same blinda, kiu kredas sian patrujon sola en la mondo. Nu, patriotismo nacia en la realo ekzistas &#x109;iam en la multenombro, neniam en soleco.</p><p>
      Trovi&#x11D;as ne nur tragedia, sed anka&#x16D; ridiga elemento en tia gusto por veroj falsigitaj per amo al unu sola parto de la mondo kaj pro malkapableco vidi objektive la faktojn de la ceteraj partoj. Tiel oni falas en la fantaziojn de sova&#x11D;aj gentoj, kiuj nomas sin �la veraj homoj� a&#x16D; �la filoj de la suno� a&#x16D; �la plej nobla nacio en la tuta mondo�, k.t.p.</p><p>
      En la mezepoko la e&#x16D;ropaj familioj ankora&#x16D; agadis la&#x16D; ven&#x11D;o kaj reven&#x11D;o kiel la 
      <emphasis>Kapuletoj</emphasis>
      �kaj 
      <emphasis>Montaguoj</emphasis>
      �en 
      <emphasis>Verono</emphasis>
      , kies dramon eternigis 
      <emphasis>Shakespeare</emphasis>
      . La sento pri honoro kaj �
      <emphasis>vendetta</emphasis>
      � regis. Longe da&#x16D;ris la kutimo pri dueloj.</p><p>
      Nun tiu kutimo preska&#x16D; mortis kaj sento supera disvasti&#x11D;is. &#x11C;i ne detruis la amon de la gepatroj al siaj infanoj. Male, la patrinoj &#x11D;ojas, ke la filoj ne plu riskas sian vivon pro tiuj bataloj pri familia honoro. En nia tempo beda&#x16D;rinde la nacia honoro kaj presti&#x11D;o fari&#x11D;is tragedia preteksto por submeti la junulojn kaj tutajn popolojn al la mortdan&#x11D;ero. Ur&#x11D;as aldoni novan senton al tiu blinda fideleco.</p><p><strong>
      XXXIII. EDUKO AL MONDSENTO
    </strong></p><p>
      Disvastigi mondsenton por malgrandigi la dan&#x11D;eron de blinda patrujamo, tio necesas kune kun la pliperfektigo de mondorganizo. La Ligo de Nacioj ja starigis 
      <emphasis>Internacian Instituton de Intelekta Kunlaborado</emphasis>
      , sed oni devigis &#x11D;in severe limigi sian agadon kaj zorgi nur pri universitataj kaj bibliotekaj interrilatoj, Oni timis pli homaran kampon.</p><p>
      Kiam iu proponis enkonduki en la lernejojn instruadon pri la celoj de la Ligo a&#x16D; konsili senpartiecon en la lernolibroj pri historio, tuj a&#x16D;di&#x11D;is protestoj en la nomo de la sankta nacia suvereneco. La nuna 
      <emphasis>UNESCO</emphasis>
      �&#x11D;uas pli favoran atmosferon, sed anka&#x16D; ne povas tro kura&#x11D;i.</p><p>
      La &#x11D;enerala kunveno de la Ligo de Nacioj ordonis enketon pri la rezultatoj de Esperanto-kursoj en lernejoj kaj vo&#x109;donis oficialigon de simpatia raporto la 21-an de septembro 1922. &#x11C;i konstatis, ke �
      <emphasis>la potenco de lingvo estas granda forto kaj la Ligo de Nacioj havas bonajn ka&#x16D;zojn por sekvi kun speciala intereso la progreson de la Esperanto-movado, kiu povus iam havi grandan influon por akceli la spiritan unui&#x11D;on de la homaro, se &#x11D;ia disvasti&#x11D;o &#x11D;enerali&#x11D;us</emphasis>
      �.</p><p>
      En la sekvinta jaro la kunveno petis la Inter&#x15D;tatan Telegrafan Mondunui&#x11D;on doni al Esperanto la staton de rekonata lingvo por internaciaj rilatoj kun normala tarifo. Poste la Unui&#x11D;o decidis tion per statuta artikolo.</p><p>
      La 10-an de decembro 1954 la &#x11D;enerala kunveno de 
      UNESCO
      �konstatis oficiale, ke �
      <emphasis>la rezultatoj atingitaj per Esperanto por internaciaj intelektaj inter&#x15D;an&#x11D;oj kaj por amiki&#x11D;o de la popoloj kunrespondas al la celoj kaj idealoj de </emphasis><emphasis>UNESCO</emphasis>
      �, kaj komisiis la Direktoron kunlabori kun Universala EsperantoAsocio sur la komunaj kampoj.</p><p>
      Estas certe, ke lingvo, e&#x109; nur helpa kaj ne&#x16D;trala, potence favoras unuecon. Neniu povas dubi, ke la angla lingvo fari&#x11D;is elemento de kuna kompreno kaj kultura parenceco inter la nacioj de la Brita &#x15C;tataro, e&#x109; se kelkaj estas alilingvaj. La komuna uzo de unu lingvo tenas ilin pli solide ligataj ol ia nura tre malfirma 
      <emphasis>Statuto de </emphasis><emphasis>Westminster</emphasis>
      , kiu proklamas ilian plenan suverenecon kaj e&#x109; ilian rajton eksi&#x11D;i el la familio la&#x16D;vole, se ilia parlamento tion decidus.</p><p>
      Tiu brita �
      <emphasis>Commonwealth</emphasis>
      � estas ekzemplo de ligo, kies spirito superas la �literon�, dum &#x11D;uste la malo montri&#x11D;is &#x109;e la Ligo de Nacioj, kie mondsento mankis kaj la praktiko videble malsuperis la statuton.</p><p>
      Sed neniu el la grandaj nacilingvoj povas krei komunan homaran senton, &#x109;ar ili ankora&#x16D; entenas tro da unuflanka tradicio. Nek la angla, nek la rusa lingvoj estas rigardataj &#x109;ie kun egala simpatio. Pozitiva sento ekzistas interne de grupo de nacioj influitaj de angla a&#x16D; slava kulturoj, sed negativa sento kaj malfido ekzistas &#x109;e la cetera grupo. Nur ne&#x16D;trala lingvo kapablas eviti tiun baron kaj unuigi mondsenton super &#x109;iuj landlimoj.</p><p><strong>
      XXXIV. LA UNUI&#x11C;INTAJ NACIOJ
    </strong></p><p>
      Ke la homaro nepre bezonas inter&#x15D;tatan organizon por eviti militon, tion pruvas la fakto, ke post la malsukceso de la unua provo (Ligo de Nacioj) oni faris duan provon (Unui&#x11D;intaj Nacioj). Tiu dua mondorganizo tamen havis, jam de la komenco, la samajn mankojn, kiel la unua, kaj riskas la saman dan&#x11D;eron. Neniu bezonas esti profeto por anta&#x16D;diri, ke &#x11D;i devos &#x15D;an&#x11D;i sian statuton por sukcesi, a&#x16D; ke tria provo &#x11D;in anstata&#x16D;os, se &#x11D;i detrui&#x11D;os kiel la unua.</p><p>
      &#x108;u &#x11D;i korekti&#x11D;os, &#x109;u &#x11D;i cedos lokon al pli ta&#x16D;ga forma&#x135;o, la spertoj jam faritaj amba&#x16D;okaze utilos por konstrui pli bone. Kompare kun la Ligo la nova organizo, Unui&#x11D;intaj Nacioj, havas unu tre gravan avanta&#x11D;on: la partoprenon de Usono kaj Sovjetio, kio mankis anta&#x16D;e. Usono neniam ali&#x11D;is al la Ligo, Sovjetio venis malfrue en &#x11D;in kaj, male, partoprenis de la komenco en la kreo de la nova mondorganizo.</p><p>
      Beda&#x16D;rinde balda&#x16D; kreskis forta malfido inter la du plej grandaj membro-&#x15D;tatoj, kaj tio nur akrigis la situacion, jam negativan pro la samaj eraroj ripetitaj. Kiel la Ligo, la Unui&#x11D;intaj Nacioj ne estas kunveno elektita de la popoloj mem kun ekzekutivo reprezentanta la tuton: &#x11D;i denove estas kunveno de registaroj kun konsilantaro de naciaj potencoj, reprezentantaj sin mem aparte, kaj ne la tuton. La bazo estas divido, ne unuigo. Pro tio la kunsidoj ilustras rivalecon, ne pacemon.</p><p>
      Por krei veran konsilantaron kapablan certigi la pacon, la kunveno devas elekti personojn, ne &#x15D;tatojn, kaj tiuj homoj, simile kiel la ju&#x11D;istoj en Hago, devus dependi ne de siaj naciaj registaroj, sed de la &#x11D;enerala kunveno kun unu klara tasko: malebligi militon. Tio estas tute alia afero ol defendi la intereson a&#x16D; presti&#x11D;on de tiu a&#x16D; alia &#x15D;tato.</p><p>
      Tia ekzekutivo povus esti elektata kune de du &#x109;ambroj, se oni volas konservi ion de la malnova sistemo kaj ne &#x15D;an&#x11D;i radikale &#x109;ion: la &#x11D;isnuna kunveno de &#x15D;tatoj kaj dua kunveno elektota de la popoloj la&#x16D; proporcio de la lo&#x11D;antoj. En la unua &#x109;ambro &#x109;iuj &#x15D;tatoj estas egalaj, en la dua la grandaj havus pli da delegitoj ol la malgrandaj.</p><p>
      Tio estas la sistemo ekzistanta inter la du &#x109;ambroj de la usona a&#x16D; de la svisa parlamento. Tiu &#x109;i lasta elektas mem la sep homojn de la centra a&#x16D;toritato ekzekutiva: la federalan konsilantaron de ministroj. Ili reprezentas la tutan popolaron kaj ne apartajn &#x15D;tatojn.</p><p><strong>
      XXXV. TUTMONDA POLICO
    </strong></p><p>
      En vera federacio la centra a&#x16D;toritato devas disponi pri propra polico por teni ordon kaj ne almozpeti &#x11D;endarmojn de tiu a&#x16D; alia membro&#x15D;tato &#x109;iufoje, kiam &#x11D;i devas agi por respektigi decidon pri plebiscito, landlimo, k.t.p. &#x108;iu observanto ja scias, ke la &#x11D;endarmoj de aparta &#x15D;tato dependas de &#x11D;ia registaro kaj portas &#x11D;ian koloron politikan. Kompreneble, tio naskas tuj suspekton &#x109;e aliaj nacioj.</p><p>
      Nur senpartia polico sub a&#x16D;toritato de senpartia ekzekutivo povas eviti tiajn suspektojn kaj ne ka&#x16D;zi malamikajn reagojn &#x109;e nacioj kun malsamaj politikaj tendencoj. Ke tiaj suspektoj kaj reagoj povas fari&#x11D;i ege dan&#x11D;eraj, tion pruvis la korea milito, kaj sufi&#x109;e klaran lecionon &#x11D;i donis al la tuta mondo. Se la dan&#x11D;ero estas sentebla &#x109;e la suspektantoj, &#x11D;i estas same sentebla &#x109;e la suspektato. Kio estus justa la&#x16D; senpartia sistemo, fari&#x11D;as maljusta por &#x109;iuj, e&#x109; la oferantoj. Veneno penetras la tutan aferon.</p><p>
      Similaj okazoj ilustras anka&#x16D; la delikatan situacion de la malfortaj &#x15D;tatoj rilate al la pli fortaj en la diskutoj &#x109;e Kunveno a&#x16D; Konsilantaro. Premo a&#x16D; timo malhelpas liberecon en diskuto. Estas dan&#x11D;ere kontra&#x16D;stari la volon de potenca najbaro a&#x16D; de bezonata protektanto. Necesas vo&#x109;doni kiel �satelito� a&#x16D; kiel protektato.</p><p>
      Ne&#x16D;trala malgranda &#x15D;tato, kiel Svislando, ne povas riski similan dan&#x11D;eron. Pro tio &#x11D;i neniam akceptis sidi en la Konsilantaro de la Ligo kaj ne volis ali&#x11D;i al la Unui&#x11D;intaj Nacioj. Male, svisa ju&#x11D;isto povas libere sidi en la Haga Tribunalo sen ia respondeco por sia registaro kaj por &#x11D;ia ne&#x16D;traleco, Tie li vo&#x109;donas kiel persono sperta, ne kiel &#x15D;tatdelegito.</p><p>
      Necesas insisti pri tiaj diferencoj, &#x109;ar ili tu&#x15D;as ne nuancon, sed fundamenton. Protekti la civilan paceman lo&#x11D;antaron de la mondo kontra&#x16D; militoj kaj samtempe &#x11D;in defendi kontra&#x16D; invadoj de unu najbaro &#x109;e alia, estas afero ne realigebla sur bazo de divido kaj de rivalaj suverenecoj. La kreo de aliancoj a&#x16D; blokoj estas neevitebla sekvo de tia sistemo, &#x109;ar se mankas unu supera senpartia protekto, la diversaj &#x15D;tatoj emas ser&#x109;i alian protekton, pli partian, malpli perfektan, la&#x16D; sia geografia situacio a&#x16D; ideologia prefero. El tio rezultas, ke unu dan&#x11D;ero anstata&#x16D;as alian, kaj la konfuzo kreskas.</p><p><strong>
      XXXVI. KONKLUDO
    </strong></p><p>
      Kion pruvas la spertoj pozitivaj de inter&#x15D;tataj federacioj, kiel la usona a&#x16D; la svisa, kaj la spertoj negativaj de inter&#x15D;tataj organizoj, kiel la Ligo de Nacioj? Ili pruvas, ke unui&#x11D;o kun vera a&#x16D;toritato kapablas certigi pacon kaj prosperon kondi&#x109;e, ke la decidan potencon en komunaj aferoj tenu la centraj organoj, kaj ne la diversaj &#x15D;tatoj. Sur tiu kampo ili devas rezigni sian absolutan suverenecon. Sen tio la organizo malsukcesas kaj tion montras &#x11D;uste la negativa Liga sperto.</p><p>
      La centraj organoj devas rilati ne nur al la membro-&#x15D;tatoj, sed anka&#x16D; rekte al &#x109;iuj homoj de iliaj popoloj. Devas ekzisti duobla civitaneco, unu aparta kaj unu komuna. Tial Kunveno de &#x15D;tatdelegitoj ne sufi&#x109;as. Krom &#x11D;i devas ekzisti federacia parlamento elektata de la tuta lo&#x11D;antaro kaj esprimanta la &#x11D;eneralan popolan deziron al paco kaj normala vivo.</p><p>
      Same kiel la usonanoj a&#x16D; svisoj elektas &#x108;ambron de Reprezentantoj a&#x16D; Nacian Konsilantaron por sidi apud la Senato a&#x16D; Konsilantaro de &#x15C;tatoj, tiel same la homaranoj devos iam elekti mondparlamenton por sidi apud la &#x11D;isnuna kunveno de naciaj registaroj. Tiamaniere la du principoj estos egale reprezentataj: unuflanke la naciaj interesoj kaj aliflanke la komunaj bezonoj.</p><p>
      Tiun sistemon aplikas ekzemple la hinda federacio, kiu posedas unu inter&#x15D;tatan kaj unu popolan tuthindan &#x109;ambron. La du mond&#x109;ambroj kune devos elekti la centran ekzekutivan a&#x16D;toritaton, kies anoj kaj estro neniel dependos de nacia registaro, sed estos respondecaj al la komuna &#x11D;enerala popolaro.</p><p>
      En 1950 
      <emphasis>Tennessee</emphasis>
      , unu el la usonaj &#x15D;tatoj, decidis organizi popolan vo&#x109;donon por elekti tri mondparlamentanojn, unu po milione, esperante, ke aliaj nacioj en la mondo faros same. Ili venis al &#x11C;enevo por partopreni kongreson celantan rekomendi tion al la tuta mondo. De tiam en diversaj landoj oni proponis le&#x11D;ojn por similaj elektoj, sed ili restis ankora&#x16D; nuraj projektoj. En Londono en 1951 kaj 1952 kunvenis membroj de pluraj naciaj parlamentoj por disvastigi la saman ideon kaj ekzameni, kiamaniere &#x11D;in realigi, ekzemple per &#x15D;an&#x11D;oj kaj aldonoj al la Statuto de la Unui&#x11D;intaj Nacioj. Malrapide progresas ideoj, e&#x109; se bezonoj ur&#x11D;as.</p><empty-line/></section></body></FictionBook>