<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>antique</genre><author><first-name>CHOE</first-name><last-name>Taesok</last-name></author><book-title>La Sankta Instruo de Uonbulismo</book-title><lang>en</lang></title-info><document-info><author><first-name>CHOE</first-name><last-name>Taesok</last-name></author><program-used>calibre 5.27.0, fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used><date>28.10.2022</date><id>7c01e5cc-9271-460e-8cb5-73cb117222bd</id><version>1.0</version></document-info><publish-info><year>0101</year></publish-info></description><body><section><p>La Sankta Instruo de</p><p>&#x16C;onbulismo</p><p/><empty-line/><p>&#x16C;onbulismo</p><p/><p/><p>&#x16C;onbulismo (&#x16C;onbulgjo &#xC6D0;&#xBD88;&#xAD50; en la korea) estas religio fondita de Sotesano (1891-1943), en 1916, Koreio.  &#x11C;i prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, la darmkorpan budhon, unu cirklon.  Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li ilumini&#x11D;is meminstruite post dudekjara penado.</p><p/><p>&#x16C;onbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de &#x109;iuj esta&#x135;oj kaj danki ilin.  La kerna vorto de &#x16D;onbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo.  &#x16C;onbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.</p><p/><p>La fundamenta doktrino de &#x16D;onbulismo konsistas el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepra&#x135;oj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj.  La kvar grandaj principoj de &#x16D;onbulismo estas &#x11D;ustaj ilumini&#x11D;o kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.</p><p/><p>Sotesano post sia ilumini&#x11D;o tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris &#x15C;akjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidi&#x11D;is fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. &#x16C;onbulismo strebas al la &#x11D;isdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo kaj anka&#x16D; utiligas instruojn de ekzistantaj religioj.</p><p/><p>Nun &#x16D;onbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvasti&#x11D;as tra la mondo. &#x108;i tiu libro enhavas la baza sankta libro de &#x16D;onbulismo kun la fundamenta doktrino.</p><p/><p/><empty-line/><p><strong>Sloganoj</strong></p><p/><p>Jam progresas materio,                                                         </p><p>ni disvolvu la spiriton.                                                        </p><p/><p>Ja budhofiguro estas &#x109;ie,         </p><p>ni adoru budhon &#x109;iuage.                </p><p/><p>Iamajne ni meditu,                                                         </p><p>ieajne ni meditu.                                                          </p><p/><p>Vere unu estas movo kaj senmovo,</p><p>ni kunperfektigu korpon kaj spiriton.                                        </p><p/><p>Budha darmo estas &#x109;iutaga vivo,                                                 </p><p>&#x109;iutaga vivo estas budha darmo.                                         </p><p/><p/><empty-line/><p>1</p><p>&#x11C;enerala enkonduko</p><p/><p>1.1        Fondmotivo</p><p/><p>Nun la&#x16D; la progreso de scienca civilizo pli kaj pli malforti&#x11D;as la spirito de homo, kiu devas uzi materion, dum la potenco de materio uzenda por homo &#x109;iutage prosperas kaj venke regas la spiriton malforti&#x11D;antan, tial male &#x109;iuj homoj ne povas eviti vivon sklavan al tiu materio. Kiel do en ilia vivo ne estus ondoplena sufermaro<sup>1</sup>?</p><p>Do la fondmotivo estas konduki &#x109;iujn vivulojn<sup>2</sup> en ondoplena sufermaro al senlime vasta paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno.</p><p/><p>1.2        Instruresumo</p><p/><p>Budhismo estas superega vojo<sup>3</sup>. &#x11C;iaj veroj kaj rimedoj estas vastaj, tial surbaze de &#x11D;i majstroj dividi&#x11D;is en diversajn ekleziojn kaj skolojn, malfermis siajn pordojn de propagando kaj instruis multajn homojn. La fundamenta principo de &#x109;iuj religioj en la mondo origine estas unu, sed ili apartigis unu de la alia kaj de longe havis diferencajn sistemojn kaj rimedojn, tial malestis komuniki&#x11D;oj inter ili. Tion ka&#x16D;zas nescio pri la fundamenta principo de &#x109;iuj religioj kaj skoloj. Kiel do tio estus la volo de &#x109;iuj budhoj<sup>4</sup> kaj sanktuloj?</p><p>Interalie la sistemo de tradicia budhismo estis organizita precipe por bonzoj vivantaj for de la &#x109;iutaga mondo kaj &#x109;iuflanke ne konvenis al ordinaruloj vivantaj en la &#x109;iutaga mondo, tial kiu ajn volis i&#x11D;i vera budhano, tiu devis ignori siajn devojn kaj respondecojn pri la &#x109;iutaga vivo kaj e&#x109; profesion. Tiuokaze al &#x109;iuj vivuloj en la vasta mondo malfacilas ricevi budhan bonfaron malgra&#x16D; la boneco de la budha darmo<sup>5</sup>. Kiel do &#x11D;i nomi&#x11D;us perfekta kaj granda vojo?</p><p>Tial ni adoras kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budho<sup>6</sup>, unu cirklon<sup>7</sup>, kiu estas la fonto de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj la mensosigelo<sup>8</sup> de &#x109;iuj budhoj kaj sanktuloj. Ni prenas kiel la &#x109;efajn principojn de kredo kaj de praktikado la kvar bonfarojn<sup>9</sup> de &#x109;ielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj le&#x11D;oj kaj la tri studojn<sup>10</sup> de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Ni integrigas kaj utiligas anka&#x16D; la &#x109;efinstruojn de &#x109;iuj religioj por i&#x11D;i kredantoj de vasta kaj perfekta religio.</p><p/><p>2</p><p>Doktrino</p><p/><p>2.1        Unu cirklo</p><p/><p><strong>2.1.1        Vero de</strong><strong> unu cirklo</strong></p><p/><p>Unu cirklo estas la fonto de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo, la mensosigelo de &#x109;iuj budhoj kaj sanktuloj, la naturo<sup>11</sup> de &#x109;iuj vivuloj, la stato en kiu ne distingi&#x11D;as grando, malgrando, esto kaj neesto<sup>12</sup>, la stato en kiu ne estas naski&#x11D;o, morto, veno kaj iro, la stato en kiu &#x109;esas karma repago por bono kaj malbono kaj la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo. La&#x16D; la lumo de okulta sa&#x11D;o en trankvila malpleno distingi&#x11D;as grando, malgrando, esto kaj neesto, malsami&#x11D;as karma repago por bono kaj malbono kaj evidenti&#x11D;as vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj<sup>13</sup> en la dek direktoj<sup>14</sup> klare elmontri&#x11D;as kiel perlo sur manplato. La povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo tra senkomenca vasta eono<sup>15</sup>. Tio estas la vero de unu cirklo.</p><p/><p><strong>2.1.2        Kredo je</strong><strong> unu cirklo</strong></p><p/><p>Ni kredas, ke la vero de unu cirklo estas la fonto de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo, kredas ke &#x11D;i estas la mensosigelo de &#x109;iuj budhoj kaj sanktuloj, kredas ke &#x11D;i estas la naturo de &#x109;iuj vivuloj, kredas ke &#x11D;i estas la stato en kiu ne distingi&#x11D;as grando, malgrando, esto kaj neesto, kredas ke &#x11D;i estas la stato en kiu ne estas naski&#x11D;o, morto, veno kaj iro, kredas ke &#x11D;i estas la stato en kiu &#x109;esas karma repago por bono kaj malbono, kredas ke &#x11D;i estas la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo, kredas ke la&#x16D; la lumo de okulta sa&#x11D;o en tiu trankvila malpleno distingi&#x11D;as grando, malgrando, esto kaj neesto, kredas ke malsami&#x11D;as karma repago por bono kaj malbono, kredas ke evidenti&#x11D;as vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj klare elmontri&#x11D;as kiel perlo sur manplato, kaj kredas ke la povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo tra senkomenca vasta eono. Tio estas la kredo je unu cirklo.</p><p/><p><strong>2.1.3        Praktikado de</strong><strong> unu cirklo</strong></p><p/><p>Kredante la veron de unu cirklo kaj samtempe prenante &#x11D;in kiel praktikmodelon, ni sciu nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel unu cirklo, nutru nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel unu cirklo, kaj uzu nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel unu cirklo. Tio estas la praktikado de unu cirklo<emphasis>.</emphasis></p><p/><p><strong>2.1.4        Voto al</strong><strong> unu cirklo</strong></p><p/><p>Unu cirklo kiel la nepriskribebla stato de koncentri&#x11D;o<sup>16</sup>, kiel la eston kaj neeston transcendanta pordo de naski&#x11D;o kaj morto, kiel la fonto de &#x109;ielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj le&#x11D;oj kaj kiel la naturo de &#x109;iuj budhoj, patriarkoj, ordinaruloj kaj vivuloj povas esti kaj konstanta kaj neda&#x16D;ra. Rigardate kiel konstanta, &#x11D;i estas eterne senmorta kaj sen&#x15D;an&#x11D;a, tiel ke &#x11D;i disvolvas la senliman mondon. Rigardate kiel neda&#x16D;ra, &#x11D;i &#x15D;an&#x11D;as la universon en formi&#x11D;on, da&#x16D;radon, detrui&#x11D;on kaj malplenon, &#x109;iujn esta&#x135;ojn en naski&#x11D;on, maljuni&#x11D;on, malsanon kaj morton kaj la kvar naskulojn<sup>17</sup> en la ses vojojn<sup>18</sup> la&#x16D; la ago de korpo kaj menso, jen progresante, jen malprogresante, jen bonfaron estigante en dama&#x11D;o, jen dama&#x11D;on estigante en bonfaro, tiel ke &#x11D;i same disvolvas la senliman mondon. Ni malsa&#x11D;uloj votas, ke sekvante la darmkorpan budhon, unu cirklon, ni faros tutforte la studojn por gardi korpon kaj menson perfekte, por scii aferon kaj principon perfekte kaj por uzi korpon kaj menson perfekte, progresos kaj ricevos bonfaron anstata&#x16D; malprogresi kaj dama&#x11D;i&#x11D;i, &#x11D;is ni akiros la potencon de unu cirklo kaj unui&#x11D;os kun la esenco de unu cirklo.</p><p/><p><strong>2.1.5        Prediko pri</strong><strong> unu cirklo</strong></p><p/><p>Se ni ilumini&#x11D;as pri la vero de &#x109;i tiu cirklo, ni scias, ke &#x109;iuj tri mondoj en la dek direktoj estas nia hava&#x135;o, ke &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo diferencas per nomo, sed ne estas du, ke la vero de &#x109;i tiu cirklo estas la naturo de &#x109;iuj budhoj, patriarkoj, ordinaruloj kaj vivuloj, ke la principo de naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto estas sama kiel tiu de printempo, somero, a&#x16D;tuno kaj vintro, ke la principo de karmo<sup>19</sup> estas sama kiel tiu de la reciproka anta&#x16D;enpu&#x15D;o de jino kaj jango<sup>20</sup>, kaj ke la vero de &#x109;i tiu cirklo estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p>&#x108;i tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas okulon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p>&#x108;i tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas orelon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p>&#x108;i tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas nazon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p>&#x108;i tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas langon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p>&#x108;i tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas korpon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p>&#x108;i tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas menson, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.</p><p/><p><strong>2.1.6        Versa</strong><strong>&#x135;o</strong></p><p/><p><emphasis>Esto senen, seno esten </emphasis></p><p><emphasis>turni&#x11D;adas, kaj en fino</emphasis></p><p><emphasis>ja malplenas est’ kaj seno,</emphasis></p><p><emphasis>tamen plenas la malpleno.</emphasis></p><p/><p>2.2        Kvar bonfaroj</p><p/><p><strong>2.2.1        </strong><strong>&#x108;iela-tera bonfaro         </strong></p><p/><p><strong>1. &#x15C;uldprincipo al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>Se ni volas plej facile rekoni nian &#x15D;uldon al &#x109;ielo kaj tero, ni anta&#x16D; &#x109;io nepre pensu, &#x109;u ni povas konservi nian ekziston kaj vivi sen ili. Tiam e&#x109; idioto kaj malsa&#x11D;egulo aprobos la nepovadon vivi sen ili. Se estas rilato nepova vivi sen ili, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?</p><p>&#x11C;enerale &#x109;ielo kaj tero havas siajn vojon kaj virton. La a&#x16D;tomata movi&#x11D;o de la universa organismo estas ilia vojo kaj la rezulto aperanta la&#x16D; la sekvado de ilia vojo estas ilia virto. La vojo de &#x109;ielo kaj tero estas ekstreme brila, ekstreme konstanta, ekstreme justa, bonorde natura, senlime vasta, eterne senmorta, je&#x15D;ance malplena kaj enage senpensa<sup>21</sup>. Kiam &#x109;i tiu granda vojo vaste plenumi&#x11D;as kaj granda virto aperas, &#x109;iuj esta&#x135;oj da&#x16D;rigas sian vivon kaj konservas sian figuron.</p><p/><p><strong>2. &#x15C;uldpunktoj al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>1.        Estas aero en &#x109;ielo, tial ni spiras kaj vivas.</p><p>2.        Estas grundo en tero, tial ni apogas nian korpon sur &#x11D;i kaj vivas.</p><p>3.        Estas la lumo de la suno kaj la luno, tial ni distingas kaj scias &#x109;iujn esta&#x135;ojn.</p><p>4.        Estas bonfaro de vento, nubo, pluvo kaj roso, tial &#x109;iuj esta&#x135;oj kreskas kaj ni vivas de iliaj produktoj.</p><p>5.        &#x108;ielo kaj tero ne havas naski&#x11D;on kaj morton, tial &#x109;iuj esta&#x135;oj akiras senliman vivda&#x16D;ron la&#x16D; ilia vojo.</p><p/><p><strong>3. Dankprincipo al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>Se ni volas danki<sup>22</sup> &#x109;ielon kaj teron pro ilia bonfaro, ni anta&#x16D; &#x109;io nepre sekvu kaj plenumu ilian vojon.</p><p/><p><strong>4. Dankpunktoj al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>1.        Sekvante la ekstreme brilan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni esploru kaj senobstakle sciu &#x109;iujn aferojn kaj principojn.</p><p>2.        Sekvante la ekstreme konstantan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni sen&#x109;ese kaj konsekvence atingu la celon &#x109;e &#x109;iu ago.</p><p>3.        Sekvante la ekstreme justan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni tenu nur la mezan vojon<sup>23</sup> &#x109;e &#x109;iu ago sen tiri&#x11D;i de proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco<sup>24</sup> kaj de plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo.</p><p>4.        Sekvante la bonorde naturan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni analizu racion kaj absurdon &#x109;e &#x109;iu ago, prenu racion kaj forlasu absurdon.</p><p>5.        Sekvante la senlime vastan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni forigu menson alkatenitan al unu flanko.</p><p>6.        Sekvante la eterne senmortan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni liberi&#x11D;u de la transformi&#x11D;o de &#x109;iuj esta&#x135;oj kaj de la naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto de homo.</p><p>7.        Sekvante la je&#x15D;ance malplenan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni trovu bonan &#x15D;ancon en malbona kaj malbonan &#x15D;ancon en bona kaj ne tiri&#x11D;u de bona kaj malbona &#x15D;ancoj.</p><p>8.        Sekvante la enage senpensan vojon de &#x109;ielo kaj tero, ni nutru la senpensan vojon &#x109;e movo kaj senmovo<sup>25</sup>, forigu ajnajn penson kaj ideon post spirita, korpa kaj materia bonfaroj kaj ne pli malamu, nek malamiku &#x15D;uldanton pro nia pasinta bonfaro, e&#x109; se li ne dankas.</p><p/><p><strong>5. Nedanko al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>Nedanko al &#x109;ielo kaj tero estas ne scii &#x15D;uldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgra&#x16D; scio.</p><p/><p><strong>6. Dankrezulto al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>Se ni plenumas &#x109;iujn dankpunktojn al &#x109;ielo kaj tero, ili kaj ni ne estos du, sed ni estos ili kaj reciproke. E&#x109; se tiu &#x109;ielo malplena kaj tiu tero silenta rekte ne donas feli&#x109;on kaj plezuron, ni nature akiros la potencon kaj vivda&#x16D;ron kiel &#x109;ielo kaj tero kaj la lumon kiel la suno kaj la luno, tiel ke homoj, &#x109;ielanoj kaj la mondo respektos nin kiel &#x109;ielon kaj teron.</p><p/><p><strong>7. Nedankrezulto al &#x109;ielo kaj tero</strong></p><p/><p>Se ni ne dankas &#x109;ielon kaj teron, ni ricevos &#x109;ielpunon. Se paroli facilvorte pri la enhavo, pro la nepovado sekvi &#x109;ielan vojon ni ne scios aferon kaj principon, malmulte penos por &#x109;iu ago, multe havos troon kaj mankon &#x109;e &#x109;iu ago, multe faros absurdon &#x109;e &#x109;iu ago, multe havos partiecon &#x109;e &#x109;iu ago, ne scios pri la transformi&#x11D;o de &#x109;iuj esta&#x135;oj kaj pri la naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano, morto, bon&#x15D;anco, malbon&#x15D;anco, katastrofo kaj feli&#x109;o de homo, kaj fieros interne kaj fanfaronos ekstere pro alkro&#x109;i&#x11D;o al la ideo pri farita virto. Kiel do al tia homo ne estus puno kaj dama&#x11D;o? Kvankam &#x109;ielo malplenas kaj tero silentas, sufero hazarde venanta kaj sufero ka&#x16D;zita de propra ago estas puno ricevata pro nedanko al ili.</p><p/><p><strong>2.2.2        Gepatra bonfaro</strong></p><p/><p><strong>1. &#x15C;uldprincipo al gepatroj</strong></p><p/><p>Se ni volas plej facile rekoni nian &#x15D;uldon al gepatroj, ni anta&#x16D; &#x109;io nepre pensu, &#x109;u sen ili ni povas naski&#x11D;i en la mondo, a&#x16D; ni kun senpova korpo povas mem plenkreski malgra&#x16D; naski&#x11D;o. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas naski&#x11D;i kaj kreski sen gepatroj, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?</p><p>&#x11C;enerale ni povas atribui al natura le&#x11D;o la naski&#x11D;on kaj morton de homo, sed ni &#x15D;uldas al gepatroj tion, ke ili naskis kaj nutris nin dum nia senpova tempo, kaj ke ili instruis nin pri la devoj de homo.</p><empty-line/><p><strong>2. &#x15C;uldpunktoj al gepatroj</strong></p><p/><p>1.        Gepatroj estas, tial ni ricevas &#x109;i tiun korpon, kiu estas la bazo de &#x109;iuj aferoj kaj principoj.</p><p>2.        Gepatroj kun &#x109;ia amo doma&#x11D;as nenian penon kaj nutras kaj protektas nin &#x11D;is nia sendependi&#x11D;o.</p><p>3.        Gepatroj instruas nin pri la devoj kaj respondecoj de homo kaj gvidas nin al homa socio.</p><p/><p><strong>3. Dankprincipo al gepatroj</strong></p><p/><p>Ni rekonu &#x15D;uldon dum nia senpova tempo al gepatroj kaj la&#x16D;kapable protektu senpovulojn.</p><p/><p><strong>4. Dankpunktoj al gepatroj</strong></p><p/><p>1.        Ni surpa&#x15D;u komplete la esencajn vojojn de praktikado, nome la tri studojn kaj la ok sintenojn<sup>26</sup>, kaj la esencajn vojojn de vivo, nome la kvar bonfarojn kaj la kvar nepra&#x135;ojn<sup>27</sup>.</p><p>2.        Kiam gepatroj estas senpovaj, ni la&#x16D;kapable &#x11D;ojigu ilian menson kaj vivtenu ilian korpon.</p><p>3.        &#x108;u gepatroj vivas a&#x16D; forpasis, ni la&#x16D;kapable protektu senpovajn gepatrojn de aliuloj kiel niajn.</p><p>4.        Post kiam gepatroj forpasis, ni konservu iliajn biografiojn kaj portretojn kaj memoru ilin longtempe.</p><empty-line/><p><strong>5. Nedanko al gepatroj</strong></p><p/><p>Nedanko al gepatroj estas ne scii &#x15D;uldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgra&#x16D; scio.</p><p/><p><strong>6. Dankrezulto al gepatroj</strong></p><p/><p>Se ni dankas gepatrojn, la mondo nature favoros kaj respektos nin, kvankam ni dankas nur niajn gepatrojn. Estas la neevitebla principo, ke infanoj sekvas kaj faras bonojn kaj malbonojn, kiujn iliaj gepatroj faras. Do kompreneble niaj infanoj nepre sekvos nian dankon al gepatroj kaj priservos nin, kaj anka&#x16D; rezulte el nia protekto de senpovuloj homoj &#x109;iam helpos nin, kiam ni estos senpovaj en sennombraj vivoj.</p><p/><p><strong>7. Nedankrezulto al gepatroj</strong></p><p/><p>Se ni ne dankas gepatrojn, la mondo nature malamos kaj malakceptos nin, kvankam ni ne dankas nur niajn gepatrojn. Kompreneble niaj infanoj tuj sekvos nian nedankon al gepatroj kaj rekte malfeli&#x109;igos nin, kaj anka&#x16D; homoj &#x109;iam forlasos nin, kiam ni estos senpovaj en sennombraj vivoj.</p><p/><p><strong>2.2.3        Kunvivula bonfaro</strong></p><p/><p><strong>1. &#x15C;uldprincipo al kunvivuloj</strong></p><p/><p>Se ni volas plej facile rekoni nian &#x15D;uldon al kunvivuloj<sup>28</sup>, ni anta&#x16D; &#x109;io nepre pensu, &#x109;u ni povas solaj vivi en la loko sen homoj, birdoj, bestoj, arboj kaj herboj. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas vivi sen la helpo, subteno kaj provizado de kunvivuloj, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?</p><p>&#x11C;enerale en la mondo estas la kvar &#x109;efaj profesioj<sup>29</sup> de klerulo<sup>30</sup>, terkultivisto, metiisto kaj komercisto. Kiam homoj aktivas sub tiuj &#x109;efaj profesioj kaj inter&#x15D;an&#x11D;as &#x109;iujn a&#x135;ojn per sia respektiva enspezo, ili helpas kaj &#x15D;uldas unu la alian nur en reciproka profito.</p><p/><p><strong>2. &#x15C;uldpunktoj al kunvivuloj</strong></p><p/><p>1.        Klerulo, lernante kaj esplorante, gvidas kaj edukas nin per &#x109;iuj scioj kaj oficoj.</p><p>2.        Terkultivisto, semante kaj kreskigante, liveras al ni materialon por vesto kaj man&#x11D;o.</p><p>3.        Metiisto fabrikas diversajn varojn kaj provizas nin per lo&#x11D;ejo kaj vivnecesa&#x135;o.</p><p>4.        Komercisto inter&#x15D;an&#x11D;as miriadojn da varoj kaj helpas la oportunecon de nia vivo.</p><p>5.        Anka&#x16D; birdo, besto, arbo kaj herbo helpas nin.</p><p/><p><strong>3. Dankprincipo al kunvivuloj</strong></p><p/><p>Klerulo, terkultivisto, metiisto kaj komercisto jam &#x15D;uldi&#x11D;as al kunvivuloj en reciproka profito. Tial se ili volas danki ilin pro ilia bonfaro, ili sekvu la principon kaj &#x109;iam faru tion en reciproka profito, kiam ili inter&#x15D;an&#x11D;as miriadojn da scioj kaj da varoj.</p><p/><p><strong>4. Dankpunktoj al kunvivuloj</strong></p><p/><p>1.        Kiam klerulo instruas per miriadoj da scioj kaj plenumas &#x109;iujn oficojn, li &#x109;iam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.</p><p>2.        Kiam terkultivisto liveras materialon por vesto kaj man&#x11D;o, li &#x109;iam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.</p><p>3.        Kiam metiisto provizas per lo&#x11D;ejo kaj vivnecesa&#x135;o, li &#x109;iam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.</p><p>4.        Kiam komercisto inter&#x15D;an&#x11D;as miriadojn da varoj, li &#x109;iam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.</p><p>5.        Ni senprave ne detruu e&#x109; herbon kaj arbon, nek mortigu e&#x109; birdon kaj beston.</p><p/><p><strong>5. Nedanko al kunvivuloj</strong></p><p/><p>Nedanko al kunvivuloj estas ne scii &#x15D;uldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgra&#x16D; scio.</p><p/><p><strong>6. Dankrezulto al kunvivuloj</strong></p><p/><p>Se ni dankas kunvivulojn, &#x109;iuj kunvivuloj kortu&#x15D;itaj de reciproka profito amos unu la alian kaj &#x11D;ojos. Protekti&#x11D;os kaj respekti&#x11D;os ni anka&#x16D; kaj estos amo inter individuoj, amikeco inter familioj, kompreni&#x11D;o inter socioj kaj paco inter &#x15D;tatoj, tiel ke fine esti&#x11D;os neimageble ideala mondo.</p><p>Sed se la tuta homaro ne i&#x11D;as dankanto, a&#x16D; se &#x109;iuj kunvivuloj eniras en sufermaron pro la misfaro de nedankanto, mondsavaj sanktuloj uzos korfavorajn kaj kompatajn rimedojn kaj savos la nedankantojn per moralo, politiko a&#x16D; militforto.</p><p/><p><strong>7. Nedankrezulto al kunvivuloj</strong></p><p/><p>Se ni ne dankas kunvivulojn, &#x109;iuj kunvivuloj malamos, mal&#x15D;atos kaj malamikos unu la alian. Estos kverelo inter individuoj, malsimpatio inter familioj, malakordo inter socioj kaj malpaco inter &#x15D;tatoj, tiel ke esti&#x11D;os milita mondo.</p><p/><p><strong>2.2.4        Le</strong><strong>&#x11D;a bonfaro</strong></p><p/><p><strong>1. &#x15C;uldprincipo al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>Se ni volas plej facile rekoni nian &#x15D;uldon al le&#x11D;oj<sup>31</sup>, ni pensu, &#x109;u ni povas vivi pace kaj orde sen la le&#x11D;oj kultivi sin, estri familion, regi socion, regi &#x15D;taton kaj regi la mondon. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas vivi sen ili, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?</p><p>&#x11C;enerale le&#x11D;o signifas la senpartian regulon por homa justeco. Se la senpartia regulo por homa justeco speguli&#x11D;as en individuo, la individuo ricevos helpon; se &#x11D;i speguli&#x11D;as en familio, la familio ricevos helpon; se &#x11D;i speguli&#x11D;as en socio, la socio ricevos helpon; se &#x11D;i speguli&#x11D;as en &#x15D;tato, la &#x15D;tato ricevos helpon; se &#x11D;i speguli&#x11D;as en la mondo, la mondo ricevos helpon.</p><p/><p><strong>2. &#x15C;uldpunktoj al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>1.        Sanktuloj la&#x16D;tempe alvenas kaj per religio kaj moralo igas nin surpa&#x15D;i &#x11D;ustan vojon.</p><p>2.        Le&#x11D;oj establas la instituciojn de ofico, terkultivo, metio kaj komerco, tutforte gvidas kaj kura&#x11D;igas nin kaj igas nin konservi vivon kaj vastigi scion.</p><p>3.        Le&#x11D;oj distingas juston de maljusto, profiton de malprofito, punas maljuston kaj starigas juston, bontenas pacon kaj ordon kaj igas nin vivi trankvile.</p><p/><p><strong>3. Dankprincipo al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>Se ni &#x15D;uldi&#x11D;as al le&#x11D;a malpermeso, &#x11D;in ni obeu, kaj se ni &#x15D;uldi&#x11D;as al le&#x11D;a rekomendo, &#x11D;in ni obeu.</p><p/><p><strong>4. Dankpunktoj al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>1.        Ni kiel individuoj lernu kaj plenumu la le&#x11D;on kultivi sin.</p><p>2.        Ni en familio lernu kaj plenumu la le&#x11D;on estri familion.</p><p>3.        Ni en socio lernu kaj plenumu la le&#x11D;on regi socion.</p><p>4.        Ni en &#x15D;tato lernu kaj plenumu la le&#x11D;on regi &#x15D;taton.</p><p>5.        Ni en la mondo lernu kaj plenumu la le&#x11D;on regi la mondon.</p><p/><p><strong>5. Nedanko al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>Nedanko al le&#x11D;oj estas ne scii &#x15D;uldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgra&#x16D; scio.</p><p/><p><strong>6. Dankrezulto al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>Se ni dankas le&#x11D;ojn, ili protektos nin kaj kun la tempo fori&#x11D;os mallibero kaj akiri&#x11D;os libero. Pliboni&#x11D;os respektiva personeco, bonordi&#x11D;os la mondo kaj pli progresos la ofico, terkultivo, metio kaj komerco, tiel ke esti&#x11D;os senkompare komforta mondo. Tio anka&#x16D; estos danko al le&#x11D;donanto kaj le&#x11D;administranto.</p><p/><p><strong>7. Nedankrezulto al le&#x11D;oj</strong></p><p/><p>Se ni ne dankas le&#x11D;ojn, ili ne pardonos nin kaj ni ricevos malliberon kaj limigon. Malvirti&#x11D;os respektiva personeco kaj malordi&#x11D;os la mondo, tiel ke esti&#x11D;os tumulta pandemonio.</p><p/><p>2.3        Kvar nepra&#x135;oj</p><empty-line/><p><strong>2.3.1        Kreskigo de propra forto</strong></p><p/><p><strong>1. Principo por kreskigi propran forton</strong></p><p/><p>Krom se ni estas senpovaj infanoj, kadukaj maljunuloj a&#x16D; senhelpaj malsanuloj, ni kreskigu propran forton kiel studon, plenumu la devojn kaj respondecojn neeviteblajn por homo kaj samtempe protektu senpovulojn la&#x16D;kapable.</p><p/><p><strong>2. Punktoj de dependa vivo en la pasinteco</strong></p><p/><p>1.        Se estis plibonhavulo el la gepatroj, gefratoj, geedzoj, gefiloj kaj parencoj, oni volis dependi de li kaj vivi nenifare. Se li malakceptis tion, oni volis lo&#x11D;i kun li. Se oni ne pagis sian &#x15D;uldon al aliulo, la tuta parencaro mizeri&#x11D;is, pene &#x11D;in pagante.</p><p>2.        Virino dependis de gepatroj en la infana&#x11D;o, de edzo post la edzini&#x11D;o kaj de gefiloj en la maljuna&#x11D;o. &#x15C;i ne povis eduki&#x11D;i kiel viro pro neegalrajteco, nek havi la rajton societumi, nek havi la rajton heredi hava&#x135;on. Krome &#x15D;i ne povis libere uzi e&#x109; siajn proprajn korpon kaj menson &#x109;e &#x109;iu ago.</p><p/><p><strong>3. Punktoj rekomendataj de memstarulo al dependulo</strong></p><p/><p>1.        Ni ne akceptu malpravan peton de memstarulo.</p><p>2.        Gepatroj disdonu hava&#x135;on al infanoj sendistinge, &#x109;u la unua filo, &#x109;u la dua filo, &#x109;u filino, escepte de tiu, kiu ne povas bonteni la hereda&#x135;on.</p><p>3.        Geedzoj respektive estu finance memstaraj post la geedzi&#x11D;o kaj ne restu nur en amo, sed plenumu precipe siajn devojn kaj respondecojn.</p><p>4.        Ni administru &#x109;iujn ceterajn aferojn konforme al cirkonstanco kaj le&#x11D;o kaj ne faru diskriminacion inter viro kaj virino kiel en la pasinteco, sed traktu ilin la&#x16D; ilia faro.</p><p/><p><strong>4. Punktoj por kreskigi propran forton </strong></p><p/><p>1.        &#x108;u viroj, &#x109;u virinoj, ni ne vivu dependan vivon kiel en la pasinteco, krom se ni estas senhelpaj pro infaneco, kadukeco a&#x16D; malsano.</p><p>2.        Anka&#x16D; virino eduki&#x11D;u kiel viro por aktivi en homa socio.</p><p>3.        Viro kaj virino kune diligentu en profesio por komforta vivo kaj egale plenumu la devojn kaj respondecojn pri la familio kaj la &#x15D;tato.</p><p>4.        Anka&#x16D; la dua filo priservu gepatrojn &#x109;u vivajn, &#x109;u mortajn, kiel la unua en la pasinteco.</p><p/><p><strong>2.3.2        Unuaigo al sa</strong><strong>&#x11D;ulo</strong></p><p/><p><strong>1. Principo por unuaigi sa&#x11D;ulon</strong></p><p/><p>Nepras principe, ke sa&#x11D;ulo instruu malsa&#x11D;ulon kaj malsa&#x11D;ulo lernu de sa&#x11D;ulo. Se ni volas lerni en ajna cirkonstanco, ni ne tiri&#x11D;u de absurda diskriminacia sistemo, sed atingu nur nian celon.</p><p/><p><strong>2. Punktoj de absurda diskriminacia sistemo en la pasinteco</strong></p><p/><p>1.        Estis diskriminacio inter nobelo kaj malnobelo.</p><p>2.        Estis diskriminacio inter le&#x11D;a kaj eksteredzeca infanoj.</p><p>3.        Estis diskriminacio inter maljunulo kaj junulo.</p><p>4.        Estis diskriminacio inter viro kaj virino.</p><p>5.        Estis diskriminacio inter gentoj.</p><p/><p><strong>3. Punktoj por unuaigi sa&#x11D;ulon</strong></p><p/><p>1.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies naturestrado<sup>32</sup> kaj virta konduto superas niajn.</p><p>2.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies kapablo plenumi &#x109;iun oficon superas nian.</p><p>3.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies vivosperto superas nian.</p><p>4.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies scio kaj tekniko superas niajn.</p><p>5.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun, kies komuna sa&#x11D;o superas nian.</p><p>Esence ni neniel diferencigu nin de la ajna homo supre menciita, sed faru tion, nur kiam ni volas lerni.</p><p/><p><strong>2.3.3        Eduko de aliula infano</strong></p><p/><p><strong>1. Principo por eduki aliulan infanon</strong></p><p/><p>Se eduka institucio estas malvasta a&#x16D; eduka spirito ne povas superi la limon de memo kaj aliulo, monda civilizo prokrasti&#x11D;as, tial vastigante edukan institucion kaj superante la limon de memo kaj aliulo, ni eduku &#x109;iujn posteulojn, anta&#x16D;enirigu mondan civilizon kaj igu &#x109;iujn estulojn kunvivi en paradizo.</p><p/><p><strong>2. Edukaj difektoj en la pasinteco</strong></p><p/><p>1.        Registaro kaj socio ne faris aktivajn penadon kaj kura&#x11D;igon por eduko.</p><p>2.        Eduka sistemo estis tia, ke virino kaj malnobelo ne povis e&#x109; pensi pri eduki&#x11D;o.</p><p>3.        El la edukitoj malmultis tiuj, kiuj vaste montris la avanta&#x11D;on de edukiteco.</p><p>4.        Pro la maloportuneco de parola kaj gazetara komuniko malmultis inter&#x15D;an&#x11D;oj de opinioj pri eduko.</p><p>5.        Eduka spirito ne povis superi la limon de memo kaj aliulo, tial bonhavulo sen infano klopodis havi nur propran infanon vane kaj perdis la okazon eduki, kaj senhavulo deziris eduki sian infanon, sed ne povis tion fari pro financa manko.</p><empty-line/><p><strong>3. Punktoj por eduki aliulan infanon</strong></p><p/><p>1.        Renkonte al la tempo, kiam fori&#x11D;as edukaj difektoj, por eduki aliulan infanon kiel nian, ni &#x109;u kun infano, &#x109;u sen infano helpu &#x109;iujn edukajn instituciojn la&#x16D;kapable kaj eduku tiom multajn infanojn de aliuloj, kiom cirkonstanco permesas tion, kvaza&#x16D; ili estus niaj infanoj.</p><p>2.        &#x15C;tato kaj socio vaste establu edukajn instituciojn kaj aktive plenumu edukon.</p><p>3.        Eklezio, socio, &#x15D;tato kaj la mondo premiu kaj honoru la&#x16D;merite tiujn, kiuj plenumas la punktojn por eduki aliulan infanon.</p><empty-line/><p><strong>2.3.4        Estimo al sindonulo</strong></p><p/><p><strong>1. Principo por estimi sindonulon</strong></p><p/><p>Se la mondo tutkore estimas sindonulon, multi&#x11D;os sindonuloj al la mondo. Se &#x15D;tato tutkore estimas sindonulon, multi&#x11D;os sindonuloj al la &#x15D;tato. Se socio kaj eklezio tutkore estimas sindonulon, multi&#x11D;os sindonuloj al la socio kaj la eklezio. Ni do estimu la&#x16D;merite tiujn, kiuj diverskampe kontribuas al la mondo, &#x15D;tato, socio kaj eklezio, kiel gefiloj gepatrojn kaj anka&#x16D; respektive aktivu por la publiko, sekvante ilian altruismon.</p><p/><p><strong>2. Difektoj de publika laboro en la pasinteco</strong></p><p/><p>1.        Malmultis faka eduko pri la ofico, terkultivo, metio kaj komerco, kiuj estas la &#x109;efokupo de vivo kaj la fundamento de la publika bono.</p><p>2.        Malmultis la ekipa&#x135;oj kaj institucioj de ofico, terkultivo, metio kaj komerco.</p><p>3.        Religiaj doktrinoj kaj sistemoj ne povis populari&#x11D;i.</p><p>4.        Registaro kaj socio malofte honoris sindonulojn.</p><p>5.        &#x108;iu eduko ne povis memstari&#x11D;i, nek liberi&#x11D;i de ekstera forto.</p><p>6.        Trois egoismo por memprofiti e&#x109; dama&#x11D;ante aliulon kaj alkro&#x109;i&#x11D;emo al proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco.</p><p>7.        Malmultis scio kaj komuna sa&#x11D;o.</p><p>8.        Malmultis tiuj, kiuj distingis la familian estimon ricevatan sindone al la familio de la publika estimo ricevata sindone al la publiko.</p><p/><p><strong>3. Punktoj por estimi sindonulon</strong></p><p/><p>1.        Renkonte al la tempo, kiam fori&#x11D;as difektoj de publika laboro, ni distingu familian laboron de publika, kaj se amba&#x16D; egale farindas, ni superu la limon de memo kaj aliulo kaj faru publikan laboron.</p><p>2.        Ni vivtenu la&#x16D;merite sindonulojn en ilia maljuna&#x11D;o, kaj post ilia forpaso ni respondecu pri la funebra rito, konservu iliajn portretojn kaj biografiojn kaj memoru ilin longtempe.</p><p/><p>2.4        Tri studoj</p><p/><p><strong>2.4.1        Spirita kultivo</strong></p><p/><p><strong>1. Signifo de spirita kultivo</strong></p><p/><p>Spirito signifas la staton, ke menso estas klara, trankvila kaj malplena je distingo kaj alkro&#x109;i&#x11D;o. Kultivo signifas nutri klaran kaj trankvilan spiriton, interne forigante distingon kaj alkro&#x109;i&#x11D;on kaj ekstere ne tiri&#x11D;ante de maltrankviliga&#x135;o.</p><p/><p><strong>2. Celo de spirita kultivo</strong></p><p/><p>Sentpovulo esence havas sciojn kaj dezirojn malgra&#x16D; nelernado. Tamen homo, la plej inteligenta estulo, vide, a&#x16D;de kaj lerne havas kelkoble pli da scioj kaj da deziroj ol la aliaj bestoj. Se do homo penas kontentigi nur siajn sciojn kaj dezirojn per siaj rajto, povo kaj militforto sen havi e&#x109; la tempon por pensi pri deco, honto kaj justa regulo, li fine ruinigas sian familion kaj malhonoras sin kaj pro la &#x109;agreno, iluzio, kolero kaj senpacienco senesperi&#x11D;as, nervomalsani&#x11D;as, frenezi&#x11D;as a&#x16D; ekstremkaze e&#x109; sin mortigas. Tial ni kultivu spiriton por forigi &#x109;i tiujn dezirojn etendi&#x11D;antajn al mil bran&#x109;oj kaj dek mil folioj<sup>33</sup>, atingi perfektan spiriton kaj nutri memstarforton.</p><p/><p><strong>3. Rezulto de spirita kultivo</strong></p><p/><p>Se ni longe da&#x16D;rigas la studon de spirita kultivo, nia spirito fari&#x11D;os firma kiel fero kaj roko kaj naski&#x11D;os la memstarforto de menso en miriadoj da situacioj, tiel ke fine ni akiros la kultivoforton.</p><p/><p><strong>2.4.2        Afera-principa esploro</strong></p><p/><p><strong>1. Signifo de afera-principa esploro</strong></p><p/><p>Afero signifas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo. Principo signifas la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de la universo. Grando signifas la esencon de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo. Malgrando signifas, ke &#x109;iuj esta&#x135;oj diferencas forme kaj kolore. Esto kaj neesto signifas la cirkuladon de la kvar sezonoj de printempo, somero, a&#x16D;tuno kaj vintro, kaj venton, nubon, pluvon, roson, prujnon kaj ne&#x11D;on en &#x109;ielo kaj tero, kaj la transformi&#x11D;on de &#x109;iuj esta&#x135;oj en naski&#x11D;on, maljuni&#x11D;on, malsanon kaj morton kaj en levi&#x11D;on, falon, prosperon kaj malkreskon. Esploro signifas studi kaj sondi profunde aferon kaj principon.</p><p/><p><strong>2. Celo de afera-principa esploro</strong></p><p/><p>&#x108;i tiu mondo konstrui&#x11D;as per la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj funkcias per la afero de justo, maljusto, profito kaj malprofito. La specoj de principoj estas tiel sennombraj, kiel la mondo estas vasta, kaj tiuj de aferoj anka&#x16D; estas tiel senlimaj, kiel homoj estas multaj. Sed sufero kaj plezuro hazarde venantaj al ni kaj ka&#x16D;zitaj de nia propra ago rezultas el la uzo de la ses sentorganoj<sup>34</sup>. Se ni la&#x16D;pla&#x109;e agas sen scii la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de afero, nia &#x109;iumomenta uzo de la ses sentorganoj estigos pekon kaj sufermaro estos senlima en nia estonteco. Se ni vivas sen scii la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de principo, ni ne scios la kialon de hazarde venantaj sufero kaj plezuro, kaj ne scios pro mallar&#x11D;a penso kaj partia menso la principojn de naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto kaj de karmo, kaj pro la nepovado distingi veron de malvero &#x109;iam enfalos en iluzion kaj deziros bon&#x15D;ancon, tiel ke fine ni atingos la staton de familia ruini&#x11D;o kaj persona malhonori&#x11D;o. Tial ni anticipe esploru la malfacile mezureblan principon de la universo kaj la multe komplikan aferon de homo kaj ilin klare analizu kaj rapide ju&#x11D;u en reala vivo.</p><p/><p><strong>3. Rezulto de afera-principa esploro</strong></p><p/><p>Se ni longe da&#x16D;rigas la studon de afera-principa esploro, naski&#x11D;os la sa&#x11D;forto senobstakle analizi kaj ju&#x11D;i &#x109;iujn aferojn kaj principojn, tiel ke fine ni akiros la esploroforton.</p><p/><p><strong>2.4.3        Justaga elekto</strong></p><p/><p><strong>1. Signifo de justaga elekto</strong></p><p/><p>Ago signifas en ajna laboro uzi la ses sentorganojn de okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso. Elekto signifas preni juston kaj forlasi maljuston.</p><p/><p><strong>2. Celo de justaga elekto</strong></p><p/><p>Kvankam ni akiras la kultivoforton post spirita kultivo kaj la esploroforton post afera-principa esploro, la kultivo kaj la esploro dis&#x15D;a&#x16D;mi&#x11D;os kaj apena&#x16D; efikos, se ni ne utiligas ilin en reala ago. Ekzemple tio estas same, kiel ne fruktas arbo kun bonaj trunko, bran&#x109;oj, folioj kaj floroj.</p><p>&#x11C;enerale ni, homoj, scias bonon bona, sed ne povas &#x11D;in fari, kaj ni scias malbonon malbona, sed ne povas &#x11D;in fortran&#x109;i, tiel ke ni forlasas ebenan paradizon kaj eniras en kruelan sufermaron. Kio estas la kialo? Tio estas, ke ni ne forlasas malbonon, nek prenas bonon &#x109;e nia ago pro nescio pri justo kaj maljusto, pro la nepovado regi deziron fajre levi&#x11D;antan malgra&#x16D; scio pri justo kaj maljusto a&#x16D; pro tiri&#x11D;o de kutimo firma kiel fero kaj roko. Tial ni evitu mal&#x15D;atatan sufermaron kaj bonvenigu deziratan paradizon, nepre prenante juston kaj forlasante maljuston.</p><p/><p><strong>3. Rezulto de justaga elekto</strong></p><p/><p>Se ni longe da&#x16D;rigas la studon de justaga elekto, naski&#x11D;os la agforto kura&#x11D;e preni juston kaj forlasi maljuston &#x109;e &#x109;iu ago, tiel ke fine ni akiros la elektoforton.</p><p/><p>2.5        Ok sintenoj                 </p><p/><p><strong>2.5.1        Kvar</strong><strong> havendaj sintenoj</strong></p><p/><p><strong>1. Kredo</strong></p><p/><p>Kredo signifas fidon kaj estas la mova forto decidi menson, kiam ni volas plenumi ion ajn.</p><p/><p><strong>2. Kura&#x11D;o</strong></p><p/><p>Kura&#x11D;o signifas bravan anta&#x16D;eniremon kaj estas la mova forto stimuli kaj akceli nin, kiam ni volas plenumi ion ajn.</p><p/><p><strong>3. Scivolo</strong></p><p/><p>Scivolo signifas la volon trovi kaj ekscii nekonata&#x135;on el la aferoj kaj principoj kaj estas la mova forto ekscii nekonata&#x135;on, kiam ni volas plenumi ion ajn.</p><p/><p><strong>4. Penado</strong></p><p/><p>Penado signifas sen&#x109;esan koron kaj estas la mova forto atingi la celon, kiam ni volas plenumi ion ajn.</p><p/><p><strong>2.5.2        Kvar for</strong><strong>lasendaj sintenoj</strong></p><p/><p><strong>1. Nekredo</strong></p><p/><p>Nekredo, kontraste kun kredo, estas nedecidiga, kiam ni volas plenumi ion ajn.</p><p/><p><strong>2. Avido</strong></p><p/><p>Avido signifas tro deziri ion ajn, deflanki&#x11D;ante de &#x11D;usta vojo.</p><p/><p><strong>3. Maldiligento</strong></p><p/><p>Maldiligento signifas nefaremon, kiam ni volas plenumi ion ajn.</p><p/><p><strong>4. Malsa&#x11D;o</strong></p><p/><p>Malsa&#x11D;o signifas agi la&#x16D;pla&#x109;e, sciante nenion pri grando, malgrando, esto kaj neesto kaj pri justo, maljusto, profito kaj malprofito.</p><p/><p>2.6 Esencaj vojoj de vivo kaj de praktikado</p><p/><p>La kvar bonfaroj kaj la kvar nepra&#x135;oj estas la esencaj vojoj de vivo, kaj la tri studoj kaj la ok sintenoj estas tiuj de praktikado. Ni ne povas surpa&#x15D;i la esencajn vojojn de vivo sen tiuj de praktikado, nek efikigi la esencajn vojojn de praktikado sen tiuj de vivo. Ekzemple la esencaj vojoj de praktikado estas kiel medicinarto, per kiu kuracisto kuracas malsanulon, kaj tiuj de vivo estas kiel medikamento, per kiu kuracisto kuracas malsanulon.</p><p/><p>2.7        Kvar devizoj</p><p/><p>La kvar devizoj estas &#x11D;ustaj ilumini&#x11D;o kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.</p><p>&#x11C;ustaj ilumini&#x11D;o kaj ago estas, ke ni ilumini&#x11D;u pri la vero de unu cirklo<emphasis>, </emphasis>t.e. la mensosigelo &#x11D;uste transdonita de budhoj kaj patriarkoj kaj sekvante la veron faru perfektan agon sen partii&#x11D;o, alkro&#x109;i&#x11D;o, troo kaj manko &#x109;e la uzo de la ses sentorganoj de okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso.</p><p>Pribonfara konscio kaj danko estas, ke ni profunde sentu kaj konsciu la bonfarojn de &#x109;ielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj le&#x11D;oj kaj danku ilin sekvante la vojon de nia &#x15D;uldo, kaj samtempe anta&#x16D; &#x109;io trovu la devenon de &#x109;iuj bonfaroj kaj danku ilin anstata&#x16D; plendi, e&#x109; se ni havas plendinda&#x135;on kontra&#x16D; ili.</p><p>Utiligo de la budha darmo estas, ke budhani&#x11D;ante ni pli bone faru mondan aferon, malsame ol en la pasinteco, kiam budhano ne povis &#x11D;in fari pro sia tiri&#x11D;o de la budha darmo. Alivorte budhani&#x11D;ante ni ne i&#x11D;u homoj senutilaj al la mondo, sed utilaj al individuo, familio, socio kaj &#x15D;tato, utiligante la budhan darmon.</p><p>Sindonema servo al publiko estas, ke ni forlasu penson nur por memo kaj propra familio kaj la&#x16D;pla&#x109;an agon kaj tutkore savu &#x109;iujn vivulojn nur per altruisma mahajana<sup>35</sup> ago.</p><p/><p>3</p><p>Praktikado</p><p/><p>3.1 &#x108;efaj punktoj de &#x109;iutaga praktikado</p><p/><p>1.        En la mensogrundo<sup>36</sup> maltrankvilo origine ne estas, sed esti&#x11D;as la&#x16D; sensobjekto, tial ni starigu la koncentri&#x11D;on de memnaturo por forigi la maltrankvilon.</p><p>2.        En la mensogrundo malsa&#x11D;o origine ne estas, sed esti&#x11D;as la&#x16D; sensobjekto, tial ni starigu la sa&#x11D;on de memnaturo por forigi la malsa&#x11D;on.</p><p>3.        En la mensogrundo maljusto origine ne estas, sed esti&#x11D;as la&#x16D; sensobjekto, tial ni starigu la precepton de memnaturo por forigi la maljuston.</p><p>4.        Ni forigu nekredon, avidon, maldiligenton kaj malsa&#x11D;on per kredo, kura&#x11D;o, scivolo kaj penado.</p><p>5.        Ni turnu plendan vivon en dankan vivon.</p><p>6.        Ni turnu dependan vivon en memstaran vivon.</p><p>7.        Ni turnu nelernscipovulon en bonlernulon.</p><p>8.        Ni turnu neinstruscipovulon en boninstruulon.</p><p>9.        Ni turnu egoiston en altruiston.</p><p/><p/><p>3.2        Fiksperioda kaj &#x109;iutaga trejnoj</p><p/><p><strong>3.2.1        Fiksperioda trejno</strong></p><p/><p>Por fiksperiode trejni studanton<sup>37</sup> al darmo estas kiel la objektoj de fiksperioda trejno budhonoma &#x109;antado<sup>38</sup>, sidmedito<sup>39</sup>, sankta libro, prelego, diskuto, demando<sup>40</sup>, principo de naturo<sup>41</sup>, fiksperioda taglibro, &#x109;iutaga taglibro, atento kaj konduto. Budhonoma &#x109;antado kaj sidmedito estas la trejnobjektoj de spirita kultivo. Sankta skribo, prelego, diskuto, demando, principo de naturo, kaj fiksperioda taglibro estas tiuj de afera-principa esploro. &#x108;iutaga taglibro, atento kaj konduto estas tiuj de justaga elekto.</p><p>Budhonoma &#x109;antado estas &#x109;anti ripete frazon de nia difinita pre&#x11D;vorto. &#x11C;i celas sur la &#x109;antatan verson koncentri spiriton disi&#x11D;antan milbran&#x109;en kaj dekmilfolien kaj fari mil kaj dek mil pensojn nur unu penso.</p><p>Sidmedito estas, por &#x11D;ustigi energion<sup>42</sup> kaj protekti menson, koncentri ilin sur la subabdomenon<sup>43</sup> kaj resti en la vera stato de perfekta trankvilo kaj nenia distingo e&#x109; sen alkro&#x109;i&#x11D;i al unu penso. &#x11C;i estas la maniero nutri la puran kaj fundamentan spiriton de homo.</p><p>Sankta libro estas nia difinita instruverko kaj referenca sutro. &#x11C;i celas igi studanton orienti sin en studo.</p><p>Prelego estas klarigi la signifon de difinita temo pri afero kaj principo. &#x11C;i celas igi studanton formale inter&#x15D;an&#x11D;i scion anta&#x16D; homoj kaj poluri sa&#x11D;on.</p><p>Diskuto estas libere diri impreson &#x109;e vido kaj a&#x16D;do. &#x11C;i celas igi studanton neligite kaj vigle inter&#x15D;an&#x11D;i opinion kaj poluri sa&#x11D;on.</p><p>Demando estas pristudi duban temon el la aferoj de justo, maljusto, profito kaj malprofito, el la principoj de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj el la klasikaj demandoj<sup>44</sup> de pasintaj budhoj kaj patriarkoj kaj ricevi ju&#x11D;on. &#x11C;i celas igi studanton kun la profunda stato de esploro klare analizi aferon kaj principon.</p><p>Principo de naturo estas solvi kaj scii la principojn de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj de nia memnaturo.</p><p>Fiksperioda taglibro estas enskribi la tiutagajn laborhorojn, enspezon kaj elspezon, korpajn kaj mensajn agojn, ilumini&#x11D;ojn kaj impresojn.</p><p>&#x108;iutaga taglibro estas enskribi la tiutagajn atentajn kaj senatentajn agojn, studhorojn kaj preceptajn malobeojn.</p><p>Atento estas menso por memori kaj plenumi la&#x16D;okaze tion, kion homo decidis fari, kaj kion li decidis ne fari, &#x109;e la uzo de la ses sentorganoj.</p><p>Konduto estas havi humanan konduton kiel homo. &#x11C;i celas igi studanton akiri la realan efikon de studo, iam ajn kontrolante sian studon kaj praktikante &#x11D;in.</p><p/><p><strong>3.2.2        </strong><strong>&#x108;iutaga trejno</strong></p><p/><p>Por &#x109;iam trejni studanton al praktikado estas faritaj la ses atenta&#x135;oj en la &#x109;iutaga vivo kaj tiuj dum la templa vizito.</p><p/><p><strong>1. Atenta&#x135;oj en la &#x109;iutaga vivo</strong></p><p/><p>1.        &#x108;e ago oni kun perfekta penso atentu preni juston kaj forlasi maljuston.</p><p>2.        Anta&#x16D; ol fari agon, oni atentu sin prepari, observante &#x11D;ian cirkonstancon.</p><p>3.        En libera tempo oni atentu studi sanktan libron kaj regulon.</p><p>4.        Se oni pli-malpli studis sanktan libron kaj regulon, oni atentu pristudi demandon.</p><p>5.        En la resta tempo anta&#x16D; endormi&#x11D;o, fininte &#x109;iun hejmlaboron post vesperman&#x11D;o, a&#x16D; &#x109;e tagi&#x11D;o, oni atentu &#x109;anti budhan nomon kaj sidmediti por spirita kultivo.</p><p>6.        Traktinte &#x109;iun aferon, oni atentu kontroli, &#x109;u oni plenumis farenda&#x135;on kaj nefarenda&#x135;on, pensante la traktitan aferon.</p><p/><p><strong>2. Atenta&#x135;oj dum la templa vizito</strong></p><p/><p>1.        Kiam ajn oni vizitas templon dum la studo de la atenta&#x135;oj en &#x109;iutaga vivo, oni atentu demandi kaj respondi pri &#x109;iu sia intertempa afero.</p><p>2.        Se oni ilumini&#x11D;as pri iu afero, oni atentu ricevi de instruisto ju&#x11D;on, raportante &#x11D;in.</p><p>3.        Se oni aparte dubas pri iu afero, oni atentu ricevi de instruisto klarigon, prezentante &#x11D;in.</p><p>4.        En &#x109;iujara trejnsesio oni atentu studi fake en trejnejo, anta&#x16D;preparinte la kotizon.</p><p>5.        En la tago de &#x109;iu darmkunveno<sup>45</sup> oni atentu tutkore nur studi en templo, anticipe traktinte &#x109;iun aferon.</p><p>6.        Reveninte de templo, oni atentu nepre utiligi sian akira&#x135;on en la &#x109;iutaga vivo, ekzameninte tion, kiun ilumini&#x11D;on oni atingis kaj kiun dubon oni solvis.</p><p/><p><strong>3.2.3        Amba</strong><strong>&#x16D;trejna rilato</strong></p><p/><p>Se paroli pri la rilato inter fiksperioda kaj &#x109;iutaga trejnoj, fiksperioda trejno kiel la trejno farata &#x109;e senmovo &#x109;efigas spiritan kultivon kaj aferan-principan esploron kaj preparas la materialon por &#x109;iutaga studo, kaj &#x109;iutaga trejno kiel la trejno farata &#x109;e movo &#x109;efigas justagan elekton kaj preparas la materialon por fiksperioda studo. La du trejnoj helpas kaj bazas unu la alian kaj estas la vojo por igi studanton, &#x109;u laikon, &#x109;u pastron, ne forlasi studon e&#x109; en unu minuto kaj sekundo.</p><p/><p>3.3        Budhonoma &#x109;antado</p><p/><p><strong>1. Signifo de budhonoma &#x109;antado</strong></p><p/><p>&#x11C;enerale budhonoma &#x109;antado estas studo por fari miriadbran&#x109;en disi&#x11D;antan spiriton unu penso kaj trankviligi menson &#x15D;anceli&#x11D;antan de favora kaj malfavora situacioj. La &#x109;antata frazo “<emphasis>Namu Amitabul</emphasis><sup>46</sup><emphasis>”</emphasis> signifas en la korea rifu&#x11D;i en senlima vivda&#x16D;ro kaj ilumini&#x11D;o. En la pasinteco homo &#x109;antis la sanktan nomon de Amitabo, dezirante renaski&#x11D;i en Okcidenta Paradizo, Purlando<sup>47</sup> danke al la dia forto de Amitabo<sup>48</sup>, sed ni celas trovi rekte la Amitabon de nia menso kaj reiri al la paradizo de nia memnaturo. Nia menso origine estas sen naski&#x11D;o kaj morto, tial &#x11D;i estas senlima vivda&#x16D;ro, kaj en tio &#x11D;i estas brila kaj okulta kaj neniam mallumi&#x11D;as, tial &#x11D;i estas ilumini&#x11D;o. Tio estas la Amitabo de nia menso. Nia memnaturo origine estas pura, tial &#x11D;i tute ne havas pekon kaj feli&#x109;on kaj eterne ne havas suferon kaj aflikton<sup>49</sup>. Tio estas la eterne sen&#x15D;an&#x11D;a paradizo de nia memnaturo. Tial &#x109;antanto anta&#x16D; &#x109;io komprenu &#x109;i tiun principon, bazu sin sur sia menso sen naski&#x11D;o kaj morto kaj konsciu unu penson sen veno kaj iro, tiel ke li restigu nur en unu penso pri Amitabo spiriton disi&#x11D;antan miriadbran&#x109;en kaj revenigu al la stato de senfara komforto<sup>50</sup> menson &#x15D;anceli&#x11D;antan de favora kaj malfavora situacioj. Tio estas la vera studo de budhonoma &#x109;antado.</p><p/><p><strong>2. Metodo de budhonoma &#x109;antado</strong></p><p/><p>La metodo de budhonoma &#x109;antado estas tiel ekstreme simpla kaj facila, ke iu ajn povas &#x11D;in fari.</p><p>1.        &#x108;iam rektigu vian pozon kaj trankviligu vian energion, kaj ne svingu, nek movetu vian korpon.</p><p>2.        Ne tro la&#x16D;tigu, nek tro malla&#x16D;tigu vian vo&#x109;on, sed konformigu &#x11D;in nur al via energio.</p><p>3.        Koncentru vian spiriton nur sur unu vo&#x109;on de budhonoma &#x109;antado, kolektu unu penson la&#x16D; la frazo de budhonoma &#x109;antado kaj kunkontinuigu la unu penson kaj vian vo&#x109;on.</p><p>4.        Forlasu &#x109;iun penson kaj havu nur la mensostaton de libero kaj senfareco, sed ne havu tian alian penson, ke vi, ser&#x109;ante eksteran budhon en via menso, imagas amitaban figuron a&#x16D; bildigas al vi paradizan solena&#x135;on.</p><p>5.        Por kapti vian menson estas bone kalkuli rozariajn globetojn kaj por ritmi vian vo&#x109;on estas necese frapi moktakon<sup>51</sup> a&#x16D; tamburon.</p><p>6.        Se vanaj pensoj &#x109;agrenas vian menson dum laboro, iro, staro, sido kaj ku&#x15D;o, estas bone fortran&#x109;i ilin per budhonoma &#x109;antado, sed &#x109;esigu budhonoman &#x109;antadon, se &#x11D;i male malhelpas vian koncentri&#x11D;on sur vian laboron.</p><p>7.        Per budhonoma &#x109;antado &#x109;iam kontemplu la originan staton de via menso kaj trankviligu vian menson &#x109;e iriti&#x11D;o, &#x109;e ekavido kaj &#x109;e tiri&#x11D;o de favora kaj malfavora situacioj. Do scianto de la vero de budhonoma &#x109;antado povas venki &#x109;iujn malvirtajn diablojn per unu vo&#x109;o de budhonoma &#x109;antado. Ne aparte efikas nur perbu&#x15D;a &#x109;antado sen la konscio de unu penso, sed akiri&#x11D;as koncentri&#x11D;o e&#x109; per senvo&#x109;a &#x109;antado kun la konscio de unu penso.</p><empty-line/><p><strong>3. Merito de budhonoma &#x109;antado</strong></p><p/><p>Se vi faras budhonoman &#x109;antadon dum longa tempo, vi nature povas akiri koncentri&#x11D;on kaj &#x11D;ui la celitan paradizon. La meritpunktoj de budhonoma &#x109;antado estas samaj, kiel tiuj de sidmedito.</p><p>Tamen budhonoma &#x109;antado kaj sidmedito reciproke estas la interno kaj ekstero de la sama trejnobjekto de spirita kultivo. Se studanto havas tro pezan aflikton, li unue fortran&#x109;u sian maltrankvilan spiriton per budhonoma &#x109;antado kaj poste eniru en la veran staton de perfekta trankvilo per sidmedito. Koncerne la tempon budhonoma &#x109;antado pli necesas tage kaj tiam, kiam ekstera situacio estas proksime, kaj sidmedito nokte, tagi&#x11D;e kaj tiam, kiam ekstera situacio estas malproksime. Se studanto &#x109;iam observas siatempan medion, ekzamenas sian mensostaton kaj bone faras budhonoman &#x109;antadon kaj sidmediton konforme al la tempo, la du da&#x16D;ras unu post la alia kaj li facile akiras la grandan forton de koncentri&#x11D;o.</p><p/><p>3.4        Sidmedito</p><p/><p><strong>1. Signifo de sidmedito</strong></p><p/><p>&#x11C;enerale sidmedito estas studo por enmense &#x109;esigi iluzion kaj aperigi la veran naturon kaj estas maniero por enkorpe malsuprenigi la fajran energion kaj suprenigi la akvan energion. Se iluzio &#x109;esas, la akva energio supreni&#x11D;as, kaj reciproke, tiel ke vere unu estas korpo kaj menso kaj refre&#x15D;i&#x11D;as spirito kaj energio.</p><p>Sed se iluzio ne &#x109;esas, la fajra energio &#x109;iam supreni&#x11D;as, forbruligas la tutkorpan akvan energion kaj kovras la spiritlumon. Homa korpo funkcias kiel tiu ma&#x15D;ino kaj do e&#x109; unu fingro ne moveblas sen la energioj fajra kaj akva. &#x108;iuj ses sentorganoj de homo estas regataj en la kapo, tial kiam li uzas ilin &#x109;e vido, a&#x16D;do kaj penso, la tutkorpa fajra energio, nature koncentri&#x11D;ante sur la kapon, boligas kaj bruligas la tutkorpan akvan energion, kiel tiu lamplumo konsumas oleon. Kiam do ni &#x109;agrenite pensas ion longe, detale rigardas ion okulstre&#x109;e kaj la&#x16D;te diras ion pene, nepre la viza&#x11D;o ru&#x11D;i&#x11D;as kaj la salivo en la bu&#x15D;o seki&#x11D;as. Tio estas la fenomeno, ke supreni&#x11D;as la fajra energio. Ni devas &#x15D;pareme uzi la ses sentorganojn e&#x109; por neevitebla farenda&#x135;o, des pli kiel do ni da&#x16D;rigus tage-nokte la cerban lamplumon por senutilaj iluzioj? Tial sidmedito estas studo por forigi &#x109;i &#x109;iujn iluziojn kaj aperigi la veran naturon kaj por malsuprenigi &#x109;iun fajran energion kaj plimultigi la puran akvan energion.</p><p/><p><strong>2. Metodo de sidmedito</strong></p><p/><p>La metodo de sidmedito estas tiel ekstreme simpla kaj facila, ke iu ajn povas &#x11D;in fari.</p><p>1.        Sterninte kusenon, krurkruce sidi&#x11D;u komforte kaj poste rektigu la kapon kaj la dorson.</p><p>2.        Metu malpeze la tutkorpan forton sur la subabdomenon kaj sen alkro&#x109;i&#x11D;i e&#x109; al unu penso konsciu nur, ke via energio koncentri&#x11D;as sur la subabdomenon. Se vi estas malatenta, la energio malbuli&#x11D;as. Tiam tuj denove kolektu &#x11D;in kaj ne forgesu &#x11D;in koncentri.</p><p>3.        Spiru ekvilibre, sed enspiru iom longe kaj forte kaj elspiru iom mallonge kaj malforte.</p><p>4.        Necesas teni la okulojn &#x109;iam malfermitaj por forigi la demonon de dormemo, sed provu mediti kun la okuloj fermitaj, kiam viaj spirito kaj energio estas tiel fre&#x15D;aj, ke vin e&#x109; kun la fermitaj okuloj ne povas invadi la demono de dormemo.</p><p>5.        Tenu la bu&#x15D;on &#x109;iam fermita. Se bone iras post longa studo la akvenergia supreni&#x11D;o kaj la fajrenergia malsupreni&#x11D;o, pura kaj glata salivo sen&#x109;ese eli&#x11D;as el inter la lango kaj la dentoj. Tiam plenbu&#x15D;e kolektu la salivon kaj foje englutu &#x11D;in.</p><p>6.        Tenu vian spiriton vigla &#x109;iam en trankvilo kaj trankvila en viglo. Se vi klini&#x11D;as al konfuzo, stre&#x109;u novan spiriton, kaj se vi fluas al iluzio, deturni&#x11D;u al prava penso. Tiamaniere restu en la origina stato de senfara naturo.</p><p>7.        Unuafoja sidmeditanto ofte suferas la doloron de la gamboj kaj la invadon de iluzio. Se la gamboj doloras vin, &#x15D;an&#x11D;u ilin unu sur la alian por iom da tempo. Se iluzio invadas vin, rekonu &#x11D;in nur kiel iluzion, kaj &#x11D;i mem foriros. Neniel rigardu &#x11D;in kiel &#x11D;ena&#x135;on, nek malkura&#x11D;i&#x11D;u de &#x11D;i.</p><p>8.        Se vi unuafoje sidmeditas, foje senteblas jukado sur viaj viza&#x11D;o kaj korpo, kvaza&#x16D; formikoj krablus sur ili. Tio pruvas, ke sango trapenetras la angion. Ne tu&#x15D;u, nek gratu &#x11D;in.</p><p>9.        Dum sidmedito ne ser&#x109;u eksterordinaran okazon kaj miraklan spuron. E&#x109; se foje aperas tia&#x135;o, rigardu &#x11D;in kiel malvirta&#x135;on kaj neniom korligi&#x11D;u al &#x11D;i, sed pretervidu &#x11D;in kiel malgrava&#x135;on.</p><p>Se vi same kiel supre faras sidmediton dum longa tempo, vi fine forgesos la distingon inter subjekto kaj objekto kaj tempon kaj lokon kaj restos nur en la vera stato de perfekta trankvilo kaj nenia distingo, tiel ke vi &#x11D;uos senegalan mensplezuron.</p><p/><p><strong>3. Merito de sidmedito</strong></p><p/><p>Se oni faras sidmediton dum longa tempo kaj akiras &#x11D;ian forton, estas la jenaj dek profitoj:</p><p>1.        La&#x16D;grade malaperas senprudenta kaj senpripensa ago.</p><p>2.        Oni akiras ordon &#x109;e la uzo de la ses sentorganoj.</p><p>3.        Malsansufero malplii&#x11D;as kaj la viza&#x11D;o glati&#x11D;as.</p><p>4.        Memoro pliboni&#x11D;as.</p><p>5.        Pacienco esti&#x11D;as.</p><p> 6.        Korinklino estingi&#x11D;as.</p><p> 7.        Malvirta koro &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en &#x11D;ustan.</p><p> 8.        La sa&#x11D;lumo de memnaturo aperas.</p><p> 9.        Oni &#x11D;uas paradizon.</p><p>10.        Oni liberi&#x11D;as de naski&#x11D;o kaj morto.</p><p/><p><strong>4. Neceso koncentri menson subabdomenen</strong></p><p/><p>&#x11C;enerale de antikva tempo estas la kutimo, ke sidmedito estas koncentri menson sur iun a&#x135;on kaj forigi &#x109;iun penson. Do vere multas metodoj koncentri menson la&#x16D; respektivaj opinioj kaj rimedoj. Sed se oni koncentras menson sur la kapon a&#x16D; ekstera&#x135;on, penso movi&#x11D;as kaj energio supreni&#x11D;as, tiel ke oni ne trankvili&#x11D;as facile. Se oni koncentras menson subabdomenen, penso ne movi&#x11D;as facile kaj energio malsupreni&#x11D;as glate, tiel ke oni trankvili&#x11D;as facile.</p><p>Krome &#x109;i tiu koncentri&#x11D;o subabdomenen ne nur gravas por sidmedito, sed anka&#x16D; ekstreme por sankonservo. Se oni koncentras menson subabdomenen kaj multe englutas la salivon eli&#x11D;antan el la jadfonto<sup>52</sup>, harmonii&#x11D;as bone la akva kaj la fajra energioj, malplii&#x11D;as korpa malsansufero, glati&#x11D;as la viza&#x11D;o, pleni&#x11D;as la fundamenta energio kaj formi&#x11D;as la mensa subabdomeno<sup>53</sup>, tiel ke oni povas konservi sian vivda&#x16D;ron. &#x108;i tiu koncentri&#x11D;o subabdomenen ja servas la du celojn de koncentri&#x11D;o kaj sankonservo.</p><p>Pledanto por medito kun demando<sup>54</sup> kritikas, ke &#x109;i tiu koncentri&#x11D;o subabdomenen igas homon droni en senviva medito de inerteco. Sed kvankam medito kun demando povas esti provizora rimedo la&#x16D; homo, malfacilas &#x11D;in popularigi. Se oni koncentras menson sur klasikan demandon dum longa tempo, oni povas facile malsani&#x11D;i pro energia supreni&#x11D;ado. Plie, kiu esence ne scivolas pri klasika demando, tiu ne povas &#x15D;ati mediton. Tial ni, difinante aparte tempon por sidmedito kaj tiun por demando, meditas dum medito kaj esploras dum esploro kaj kunperfektigas koncentri&#x11D;on kaj sa&#x11D;on. Tiam sen droni en malpleno kaj enfali en distingon ni povas sperti la veran naturon, kiu ne havas movon kaj senmovon.</p><p/><p>3.5         Grava demandaro</p><p/><p>1.        &#x15C;akjamunio<sup>55</sup> jam malsupreni&#x11D;is al la re&#x11D;palaco, ne forlasante la &#x109;ielon <emphasis>Tu&#x15D;ita</emphasis><sup>56</sup>, kaj finsavis &#x109;iujn vivulojn, estante en la utero de patrino. Kion signifas tio?</p><p>2.        &#x15C;akjamunio diris &#x109;e sia naski&#x11D;o: “Super kaj sub la &#x109;ielo mi sola estas la honorato.” Kion signifas tio?</p><p>3.        Kiam &#x15C;akjamunio montris floron al homoj en la Vulturpinta Monto<sup>57</sup>, ili &#x109;iuj silentis, sed nur Ka&#x15D;japo<sup>58</sup> ridetis. Tiam &#x15C;akjamunio diris: “Mi transdonas al Ka&#x15D;japo la okulkorbon de la &#x11D;usta darmo<sup>59</sup>.” Kion signifas tio?</p><p> 4.        &#x15C;akjamunio diris &#x109;e sia morto: “Mi ne predikis e&#x109; unu darmon de la Cerva Parko<sup>60</sup> &#x11D;is la rivero <emphasis>Hiranjavati</emphasis><sup>61</sup>.” Kion signifas tio?</p><p> 5.        Estas dirite: “&#x108;iuj esta&#x135;oj reiras al unu.” Kien reiras la unu?</p><p> 6.        Kio estas tiu a&#x135;o, kiu ne estas parulo de &#x109;iuj esta&#x135;oj?</p><p> 7.        Estas dirite: “Lumigu unu menson per &#x109;iuj esta&#x135;oj.” Kion signifas tio?</p><p> 8.        Estas dirite: “Anta&#x16D; ol naski&#x11D;is la antikvaj budhoj<sup>62</sup>, sen&#x15D;an&#x11D;e estis unu ronda&#x135;o.” Kion signifas tio?</p><p> 9.        Kia estis la korpo, kiun vi havis, anta&#x16D; ol ricevi de gepatroj vian korpon?</p><p>10.        Kiam homo profunde dormas senson&#x11D;e, kie estas lia spirito?</p><p>11.        Estas dirite: “Menso kreas &#x109;ion.” Kion signifas tio?</p><p>12.        Estas dirite: “Menso estas budho.” Kion signifas tio?</p><p>13.        Kial &#x109;iuj vivuloj transmigras kaj &#x109;iuj budhoj liberi&#x11D;as?</p><p>14.        Estas dirite: “Bona sinkultivanto ne aparti&#x11D;as de sia memnaturo.” Kiel oni do povas ne aparti&#x11D;i de la memnaturo?</p><p>15.        Kiusence samas menso, naturo, principo kaj energio kaj kiel ili diferencas inter si?</p><p>16.        &#x108;u &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo havas la komencon kaj la finon a&#x16D; ne?</p><p>17.        &#x108;iuj esta&#x135;oj reciproke scias kaj repagas agon en la nuna vivo, sed ili reciproke ne scias agon en la sekva vivo pro nememoro de la pasinta vivo. Kiel ili repagas?</p><p>18.        Estas dirite: “&#x108;ielo kaj tero scias sen scio.” Kion signifas tio?</p><p>19.        La spirito de nirvan-atinginto<sup>63</sup> jam unui&#x11D;as kun la darmkorpo. Kiel la spirito denove deaparti&#x11D;as kiel individua spirito kaj la anta&#x16D;a kaj la sekva korpoj diferencas inter si?</p><p>20.        Mi havas unu sanktan libron. &#x11C;i ne estas farita el papero kaj inko kaj do ne enhavas e&#x109; unu vorton, sed &#x11D;i &#x109;iam lumas. Kion signifas tio?</p><p/><p>3.6        Taglibro</p><p/><p><strong>1. Signifo de taglibro</strong></p><p/><p>&#x108;iutaga taglibro estas farita, por ke &#x109;u laiko &#x109;u pastro, &#x109;u klerulo &#x109;u malklerulo, &#x109;iu studanto ekzamenu siajn tiutagajn atentajn kaj senatentajn agojn, studhorojn kaj preceptajn malobeojn. Fiksperioda taglibro estas farita, por ke studanto trejnata en lernejo a&#x16D; trejnejo enskribu siajn tiutagajn laborhorojn, enspezon kaj elspezon, korpajn kaj mensajn agojn kaj ilumini&#x11D;ojn kaj impresojn.</p><p/><p><strong>2. &#x108;iutaga taglibro</strong></p><p/><p>1.        Oni ekzamenu kaj enskribu, kiomfoje oni estis atenta kaj senatenta &#x109;e &#x109;iu ago. Se oni kun atento plenumas punktojn farendan kaj nefarendan, oni estas atenta al ili. Alie oni estas senatenta al ili. Komence oni kalkulu fojojn per tio, &#x109;u ago estas atente a&#x16D; senatente plenumita, senkonsidere &#x11D;ian rezulton bonan a&#x16D; malbonan, sed kiam la studo profundi&#x11D;as, per tio, &#x109;u &#x11D;ia rezulto estas bona a&#x16D; malbona.</p><p>2.        Oni enskribu la studhorojn en la objektoj de spirita kultivo kaj de afera-principa esploro kaj la &#x109;eeston kaj foreston en darmkunveno kaj trejnsesio.</p><p>3.        Oni kontrolu, &#x109;u oni obeis a&#x16D; malobeis preceptojn, kaj enskribu en koncernaj punktoj, kiomfoje oni malobeis ilin.</p><p>4.        Estas aparte farita la fazeola ekzamenmetodo, por ke mallertuloj pri alfabeto a&#x16D; dokumentado kontrolu nur atenton kaj senatenton. Ili uzu blankan fazeolon por atenta ago kaj nigran por senatenta ago kaj kalkulu fojojn de atento kaj de senatento.</p><p/><p><strong>3. Fiksperioda taglibro</strong></p><p/><p>1.        Enskribi la tiutagajn laborhorojn celas, ke oni kontrolu valore kaj senvalore pasigitajn tempojn tra la diurno kaj atentu ne pasigi e&#x109; minuton senvalore en la sekva tago, se estis senvalore pasigita tempo.</p><p>2.        Enskribi la tiutagajn enspezon kaj elspezon celas, ke se mankas enspezo, oni ser&#x109;u enspezrimedon kaj diligente laboru por &#x11D;in pligrandigi, kaj ke se multas elspezo, oni &#x11D;in malpliigu la&#x16D;eble por eviti malri&#x109;i&#x11D;on kaj vivi komforte, kaj ke e&#x109; bonhavulo forigu malbonan kutimon vivi nenifare.</p><p>3.        Enskribi la korpajn kaj mensajn agojn celas, ke oni taksu la tiutagajn justojn kaj maljustojn kaj sciu la saldon de peko kaj feli&#x109;o, kaj ke oni ju&#x11D;u juston, maljuston, profiton kaj malprofiton kaj akiru la elektoforton &#x109;e &#x109;iu ago.</p><p>4.        Enskribi la ilumini&#x11D;ojn kaj impresojn celas, ke oni kontrolu la gradon de sia scii&#x11D;o pri la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto.</p><p/><p>3.7        Iamajna medito</p><empty-line/><p>&#x11C;enerale medito estas studo por ilumini&#x11D;i pri la propra naturo origine sen distingo kaj alkro&#x109;i&#x11D;o kaj akiri mensliberon. De antikva tempo ne meditas neniu el la homoj aspirantaj la grandan vojon.</p><p>Se homo volas praktiki veran mediton, li, unue nepre rigardante veran malplenon kiel substancon<sup>64</sup> kaj misteran eston kiel funkcion<sup>65</sup>, tenu ekstere en miriadoj da situacioj menson senmova kiel granda monto kaj interne menson pura kiel malplena &#x109;ielo kaj uzu sian menson sen movi&#x11D;i &#x109;e movo kaj sen senmovi&#x11D;i &#x109;e senmovo. Tiam &#x109;iu distingo &#x109;iam ne forlasas koncentri&#x11D;on kaj &#x109;iu uzo de la ses sentorganoj &#x109;iam akordas kun la memnaturo de trankvila malpleno kaj okulta sa&#x11D;o. Tio estas tiel nomataj mahajana medito kaj tristuda kunpraktikado.</p><p>Tial estas skribite en sutro<sup>66</sup>: “Estigu la menson sen resti en io ajn.” Tio estas la granda instruo por kultivi senmovan agon en miriadoj da situacioj. &#x15C;ajnas ke tre malfacilas sekvi &#x109;i tiun instruon, sed se oni detale scias la kultivmanieron, mediti povas e&#x109; kamparano kun &#x15D;ovelilo, e&#x109; metiisto kun martelo, e&#x109; komizo kun abako kaj e&#x109; oficisto kun administra&#x135;o kaj eblas mediti e&#x109; promenante kaj e&#x109; hejme. Kiel do indus elekti lokon kaj paroli pri movo kaj senmovo?</p><p>Sed unuafoja meditanto ne povas regi menson la&#x16D;vole, kaj do tio similas malsova&#x11D;igi bovon. Se li lasas mensobridon e&#x109; dum momento, li tuj difektas sian aspiron por ilumini&#x11D;o. Tial se li tutforte meditas sen lasi la spiriton batali &#x11D;isfine kontra&#x16D; ajna avidveka situacio, lia menso poiome harmonii&#x11D;as kaj maturi&#x11D;as kaj li atingas la staton de la&#x16D;vola mensregado. Renkonte al situacio li &#x109;iam ne forgesu en la koro, ke al li revenas la tempo por studi, kaj nur konsciu, ke lia menso tiri&#x11D;as kaj ne tiri&#x11D;as de &#x11D;i. Se la&#x16D;vola mensregado pli kaj pli ofti&#x11D;as, li de tempo al tempo lasu sian menson en tia situacio, kiun li kutime ekstreme &#x15D;atas kaj mal&#x15D;atas. Se lia menso ankora&#x16D; movi&#x11D;as en tia situacio, lia aspiro por ilumini&#x11D;o estas nematura, kaj se lia menso ne movi&#x11D;as, li sciu, ke tio pruvas la maturi&#x11D;on de lia aspiro por ilumini&#x11D;o. Sed e&#x109; se lia menso ne movi&#x11D;as, li ne estu tuj malatenta. &#x108;ar tio okazas pro mensa klopodo, sed ne spontane. Nur se lia menso e&#x109; lasata ne movi&#x11D;as, &#x11D;i estas bone malsova&#x11D;igita.</p><p>Se homo, da&#x16D;rigante mediton dum longa tempo, fortran&#x109;as &#x109;iujn afliktojn kaj akiras mensliberon, lia menso fari&#x11D;as la centro de fera kolono kaj la ekstera&#x135;o de granita muro, tiel ke lian menson ne povas ka&#x135;oli e&#x109; ri&#x109;o kaj prospero, nek subigi e&#x109; armilo kaj potenco, kaj ke li faras &#x109;iun agon sen impliki&#x11D;o kaj bloki&#x11D;o kaj &#x109;iam akiras milojn da koncentri&#x11D;o e&#x109; en la polvomondo<sup>67</sup>. Se homo atingas &#x109;i tiun staton, la tuta mondo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en unu veran darman regnon<sup>68</sup> kaj &#x109;iuj a&#x135;oj justaj kaj maljustaj, bonaj kaj malbonaj, puraj kaj malpuraj faras unu guston de lakta&#x135;o<sup>69</sup>. Tio estas tiel nomata neduala pordo<sup>70</sup>, el kiu venas la liberi&#x11D;o el vivo kaj morto, la emancipi&#x11D;o el transmigrado kaj la paradizo de purlando.</p><p>Lastatempe multas homoj, kiuj pensas mediton tre malfacila kaj opinias ke ili ne povas praktiki &#x11D;in kun familio kaj profesio, sed nur en kvieta sido monte. Tion ka&#x16D;zas, ke ili ne scias la grandan instruon, ke &#x109;iuj esta&#x135;oj ne estas du. Se homo povas mediti nur side, li ne povas mediti stare. Medito praktikebla nur side kaj nepraktikebla stare estas malsana medito. Kiel do &#x11D;i estus la granda instruo por savi &#x109;iujn vivulojn?</p><p>Krome la naturo mem ne restas nur en malpleno. Se homo meditas kiel nesentpovulo, tio ne estas medito por trejni la naturon, sed ago por fari senutilan invalidon. Tial nur se menso ne maltrankvili&#x11D;as en tumulto, nek movi&#x11D;as en avidveka situacio, tio estas vera medito kaj vera koncentri&#x11D;o. Se paroli denove pri la principo de iamajna medito, &#x11D;i estas jene:</p><p>“Kiam la ses sentorganoj ne laboras, forigu vanan penson kaj kultivu unu menson; kiam la ses sentorganoj laboras, forigu maljuston kaj kultivu juston.”</p><p/><p>3.8        Pentvortoj</p><p/><p>Estas ekzakte, ke la&#x16D; la reciproka anta&#x16D;enpu&#x15D;o de jino kaj jango bonfaranto estonte ricevos repagon de reciproka vivigo<sup>71</sup> kaj malbonfaranto tiun de reciproka konflikto<sup>72</sup>, sed homo, kiu eterne pentofaras, povas superi la karman forton<sup>73</sup> de reciprokaj helpo kaj konflikto kaj liberi&#x11D;i de peko kaj feli&#x109;o. Tial &#x109;iuj budhoj kaj patriarkoj unuvo&#x109;e malfermis la pordon de pento.</p><p>&#x11C;enerale pento estas la unua pa&#x15D;o por for&#x135;eti malnovan vivon kaj kultivi novan kaj la unua pordo por forlasi malbonan vojon kaj enveni en bonan. Se homo pentas pri pasinta peko kaj bonfaras tagon post tago, malnova karmo poiome malaperos kaj nova ne plu krei&#x11D;os, tiel ke bona vojo<sup>74</sup> &#x109;iutage proksimi&#x11D;os kaj malbona mem malproksmi&#x11D;os. Tial en budhana skribo estas dirite: “Anta&#x16D;a menso pekfaranta estas kiel nubo kovranta la sunon kaj posta menso bonfaranta estas kiel fajro rompanta mallumon.” Peko fontas el menso kaj nepre nenii&#x11D;as la&#x16D; la pereo de menso, kaj karmo fontas el nescio kaj nepre nenii&#x11D;as la&#x16D; la sa&#x11D;lumo de memnaturo. &#x11C;emantoj de peksuferoj, kiel do vi ne envenus en &#x109;i tiun pordon?</p><p>Tamen la radikoj de peko estas avido, kolero kaj malsa&#x11D;o<sup>75</sup>. Peko neniam estingi&#x11D;as malgra&#x16D; ajna pento, se homo denove faros malbonon en la estonteco. Se gravpekulo merita enfali en malbonan vojon e&#x109; faras iom da bonfaro per momenta pento, sed lasas avidon, koleron kaj malsa&#x11D;on esti, li ricevas tioman feli&#x109;on kaj lia peko ankora&#x16D; restas. Kompardire, se homo kun la deziro malvarmigi bolantan akvon en granda kaldrono desupre enver&#x15D;as nur iom da malvarma akvo, sed lasas fajron sube brulanta, la akvo neniam malvarmi&#x11D;as, &#x109;ar fortas la fajro kaj malfortas la malvarma akvo.</p><p>En la mondo multas homoj, kiuj pentas pri pasinta peko, sed malmultas homoj, kiuj poste ne pekas. Estas homo, kiu faras unu a&#x16D; du bonojn per momenta pento, sed lasas avidon, koleron kaj malsa&#x11D;on en sia menso. Kiel do li esperus pekon purigita?</p><p>Estas du manieroj de pento: unu estas peraga pento kaj la alia estas ilumini&#x11D;a pento. Peraga pento estas tutkore penti pri peko anta&#x16D; la tri trezoroj<sup>76</sup> kaj &#x109;iutage fari &#x109;iujn bonojn, kaj ilumini&#x11D;a pento estas ilumini&#x11D;i pri la origine malplena stato de peka naturo<sup>77</sup> kaj interne forigi &#x109;iujn afliktojn kaj iluziojn. Se homo volas por eterne liberi&#x11D;i de peko, li, nepre kunfarante ilin amba&#x16D;, ekstere konstante faru &#x109;iujn bonojn kaj samtempe interne forigu siajn avidon, koleron kaj malsa&#x11D;on. Tiam tuj puri&#x11D;as e&#x109; pekoj akumulitaj dum miloj da eonoj, kiel homo kun la deziro malvarmigi bolantan akvon en tiu kaldrono desupre enver&#x15D;as multe da malvarma akvo kaj estingas sube brulantan fajron.</p><p>Se studanto tutkore sin kultivas per pento, ilumini&#x11D;as pri la budho de trankvila kaj vigla memnaturo<sup>78</sup> kaj akiras mensliberon, li la&#x16D;vole regas naturan karmon<sup>79</sup>, liberi&#x11D;as de naski&#x11D;o kaj morto kaj havas nenion por preni, forlasi, malami kaj ami, tiel ke al li la tri mondoj kaj la ses vojoj estas egala gusto, kaj ke al li movo kaj senmovo, favora kaj malfavora situacioj estas nenio alia ol koncentri&#x11D;o. Al tia homo &#x109;iuj pekoj kaj suferoj degelas kiel glacio en varma akvo, tiel ke sufero ne plu estas sufero, peko ne plu estas peko; &#x109;iam radias la sa&#x11D;lumo de memnaturo, tiel ke la tuta mondo estas &#x109;i tiu templo, la tuta mondo estas &#x109;i tiu purlando, kie interne, ekstere kaj meze ne troveblas e&#x109; iomete da peka formo. Tio estas tiel nomata pento de budho kaj patriarko kaj tiu de mahajano. Oni povas diri, ke nur en &#x109;i tiu stato homo ja komplete purigis pekon.</p><p>Lastatempe grupoj da sinproklamitaj ilumini&#x11D;intoj foje aperis, malestimis precepton kaj karmon kaj agis la&#x16D;pla&#x109;e pretekste de senobstakla ago<sup>80</sup>, tiel ke ne malestis ilia malpurigo de budha instruo. Tion ka&#x16D;zas, ke ili sciis nur la memnaturon sen distingo, sed ne la memnaturon kun distingo. Kiel do oni dirus, ke ili sciis la veran vojon, kiu transcendas eston kaj neeston? Krome multas homoj, kiuj konsideras la finon de sia studo nur per naturvido<sup>81</sup> kaj opinias senutilaj penton kaj praktikadon post naturvido. Sed e&#x109; se homo atingis naturvidon, miriadoj da afliktoj kaj &#x109;iuj alkro&#x109;i&#x11D;oj ne estingi&#x11D;as samtempe, kaj e&#x109; se homo budhi&#x11D;is akirinte la tri grandajn fortojn<sup>82</sup>, li ne povas eviti fiksitan karmon<sup>83</sup>. Do nepre atentante &#x109;i tiun punkton, ne deklini&#x11D;u al malvirta opinio kaj miskomprenante la vortojn de budho kaj patriarko, ne rigardu pekon malgrava.</p><p/><p>3.9        Korkonfeso kaj pre&#x11D;o</p><p/><p>Kiam homo naski&#x11D;as kaj vivas en la mondo, li bezonas kaj propran forton kaj aliulan forton. Propra forto estas la fundamento de aliula forto kaj reciproke. Tial, kiu akiras aliulan forton fidindan, tiu estas kiel arbo, kies radiko renkontas grundon. Ni scias la bonfaron kaj potencon de la fidinda darmkorpa budho, la kvar bonfaroj. Prenante &#x109;i tiujn perfektajn kvar bonfarojn kiel la fonton de kredo, ni esprimu dankon en plezura okazo, petu pardonon en sufera okazo kaj faru korkonfeson<sup>84</sup> a&#x16D; parolan pre&#x11D;on por decido en malfacile decidebla okazo, por favora situacio en malfavora situacio kaj por ne iri al malvirta kaj mal&#x11D;usta loko en favora situacio. Se ni bone scias la signifon de &#x109;i tiuj korkonfeso kaj pre&#x11D;o kaj tutkore da&#x16D;rigas ilin, ni nature akiros la potencon de la kvar bonfaroj, realigos nian deziron kaj &#x11D;uos feli&#x109;an vivon, &#x109;ar la pleja penado movas &#x109;ielon.</p><p>Sed se ni kontra&#x16D;as al la voto farita per korkonfeso kaj pre&#x11D;o, nin punos la kvar bonfaroj per sia potenco. Kiu stampas &#x109;i tiun punkton en la koro kaj ne faras falsajn korkonfeson kaj pre&#x11D;on, tiu ja scias ilian veran signifon.</p><p>Kiam ni korkonfesas kaj pre&#x11D;as, ni komencu tion per la jeno: “&#x108;ielo kaj tero desupre min gardrigardu, gepatroj desupre min gardrigardu, kunvivuloj responde min gardrigardu, le&#x11D;oj responde min gardrigardu! Mi, &#x15D;uldanto, konfesas anta&#x16D; la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj.” Kaj ene de la supre menciita kadro ni korkonfesu kaj pre&#x11D;u la&#x16D; nia respektiva volo. Se estas respondanto al korkonfeso kaj pre&#x11D;o, ni povas fari silentan korkonfeson, senperan pre&#x11D;on kaj parolan pre&#x11D;on. Alie ni povas fari nur silentan korkonfeson kaj parolan pre&#x11D;on. Silenta korkonfeso plenumi&#x11D;as silente en la koro, senpera pre&#x11D;o plenumi&#x11D;as rekte al la respondanto kaj parola pre&#x11D;o plenumi&#x11D;as, por ke homoj kortu&#x15D;i&#x11D;u kaj animveki&#x11D;u, bone a&#x16D;skultante &#x11D;in.</p><p/><p>3.10 Albudha adoro</p><p/><p>Malsame ol en la pasinteco, ni ne petu nur de budhofiguro<sup>85</sup> e&#x109; pekpardonojn kaj feli&#x109;ojn, kiuj rilatas al &#x109;ielo-tero; tiujn, kiuj rilatas al gepatroj; tiujn, kiuj rilatas al kunvivuloj; tiujn, kiuj rilatas al le&#x11D;oj.  &#x108;iu esta&#x135;o en la universo estas reenkarni&#x11D;o de la darmkorpa budho, tial &#x109;ie estas budho kaj &#x109;iu ago estas albudha adoro<sup>86</sup>. Ni do petu de &#x109;ielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj le&#x11D;oj pekpardonojn kaj feli&#x109;ojn, kiuj rilatas al ili respektive. Tio estas reala kaj nepre sukcesa adoro al budho.</p><p>Anka&#x16D; la tempo de albudha adoro ne estu nedifinita kiel en la pasinteco. Sukceso en iu okazo postulas albudhan adoron tra dekmiloj da vivoj, en alia tra miloj da vivoj, en alia tra centoj a&#x16D; dekoj da vivoj, en alia tra unu a&#x16D; du vivoj, en alia tra dekoj da jaroj, en alia tra kelkaj monatoj a&#x16D; tagoj kaj en alia nur dum unu momento. Ni do difinu tempon ta&#x16D;gan por la karaktero de okazo kaj faru albudhan adoron. Tio anka&#x16D; estas reala kaj nepre sukcesa adoro al budho.</p><p/><p>3.11 Preceptoj</p><p/><p><strong>1. Dek preceptoj de la grado de elementa kredo</strong></p><p/><p>1.        Ne mortigu senprave.</p><p>2.        Ne &#x15D;telu.</p><p>3.        Ne adultu.</p><p>4.        Ne drinku senprave.</p><p>5.        Ne vetludu.</p><p>6.        Ne diru malbonajn vortojn.</p><p>7.        Ne kverelu senprave.</p><p>8.        Ne &#x15D;teluzu monon publikan.</p><p>9.        Ne pruntu monon inter amikoj senprave.</p><p>10.        Ne fumu senprave.</p><p/><p><strong>2. Dek preceptoj de la grado de tutfidela kredo</strong></p><p/><p> 1.        Ne sola traktu publikan aferon.</p><p> 2.        Ne diru aliulan kulpon.</p><p> 3.        Ne forlogi&#x11D;u al ser&#x109;ado de oro, ar&#x11D;ento kaj juveloj.</p><p> 4.        Ne portu pompan veston.</p><p> 5.        Ne asocii&#x11D;u kun maljustulo.</p><p> 6.        Ne parolu, dum parolas aliulo.</p><p> 7.        Ne estu malfidinda.</p><p> 8.        Ne diru flatajn vortojn.</p><p> 9.        Ne dormu senprave en tempo neta&#x16D;ga.</p><p>10.        Ne ali&#x11D;u al maldeca festo de kanto kaj danco.</p><p/><p><strong>3. Dek preceptoj de la grado de darma-diabla lukto</strong></p><p/><p> 1.        Ne fieru.</p><p> 2.        Ne havu pli ol unu edzon a&#x16D; edzinon.</p><p> 3.        Ne man&#x11D;u senprave viandon kvarpiedulan.</p><p> 4.        Ne maldiligentu.</p><p> 5.        Ne diru memkontra&#x16D;dirajn vortojn.</p><p> 6.        Ne diru mal&#x11D;ustajn vortojn.</p><p> 7.        Ne &#x135;aluzu.</p><p> 8.        Ne avidu.</p><p> 9.        Ne koleru.</p><p>10.        Ne malsa&#x11D;u.</p><p/><p>3.12 &#x108;efaj punktoj por estri la naturon</p><p/><p> 1.        Ne kredu nur homon, sed lian darmon.</p><p> 2.        Elektu la plej bonan el la darmoj de dek homoj kaj &#x11D;in kredu.</p><p> 3.        &#x15C;atu lernadon, i&#x11D;inte homo el la kvar naskuloj.</p><p> 4.        Da&#x16D;rigu lernadon, kvankam multescia.</p><p> 5.        Ne dibo&#x109;u, sed la tempon uzu por ser&#x109;i la veron.</p><p> 6.        Ne alkro&#x109;i&#x11D;u al unu flanko.</p><p> 7.        Respekte rilatu kun &#x109;iuj a&#x135;oj kaj timu avidon kiel leonon.</p><p> 8.        Instruu vin mem &#x109;iutage kaj &#x109;iuhore.</p><p> 9.        Se okazas ajna misa&#x135;o, ne plendu kontra&#x16D; aliulo, sed ekzamenu vin mem.</p><p>10.        Eksciante aliulan malbonon, ne malka&#x15D;u &#x11D;in, sed korektu vian per &#x11D;i.</p><p>11.        Eksciante aliulan bonon, ne forgesu &#x11D;in, sed diskonigu &#x11D;in al la mondo.</p><p>12.        Komprenu la cirkonstancojn de aliulo, kiu faras justa&#x135;on, rigardante &#x11D;in kiel vian.</p><p>13.        Faru justa&#x135;on spite al la vivoperdo, e&#x109; se vi mal&#x15D;atas &#x11D;in fari.</p><p>14.        Ne faru maljusta&#x135;on spite al la vivoperdo, e&#x109; se vi deziras &#x11D;in fari.</p><p>15.        Ne altrudu ajnan laboron al aliulo, kiun li ne volas fari, sed faru nur vian.</p><p>16.        Se vi ekhavas ian deziron kaj volas &#x11D;in realigi, kontrolu &#x11D;in &#x109;e vido kaj a&#x16D;do kaj pristudu &#x11D;in.</p><p/><p>3.13 Unua prediko</p><p/><p><strong>1. &#x108;efaj punktoj de sinkultivo</strong></p><p/><p>1.        Oni konforme al la epoko okupi&#x11D;u pri lernado kaj preparu &#x109;iun scion.</p><p>2.        Kultivante sian spiriton, oni akiru trankvilon pri sia stato kaj ne perdu justecon &#x109;e plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo.</p><p>3.        Esplorante aferon kaj principon, oni analizu veron kaj malveron kaj &#x11D;uste ju&#x11D;u juston kaj maljuston, profiton kaj malprofiton.</p><p>4.        Oni atentu preni juston kaj forlasi maljuston &#x109;e ago kaj konformigu agon al scio.</p><p/><p><strong>2. &#x108;efaj punktoj de familiestrado</strong></p><p/><p>1.        Familiestro fidele praktiku profesion kaj komplete solvu veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon, kaj saldu &#x109;iutagan spezon kaj penu por diligento kaj &#x15D;parado.</p><p>2.        Familiestro ne forgesu scion kaj lernadon, nek la edukon de infano, nek la respondecon priservi plia&#x11D;ulon kaj gvidi malplia&#x11D;ulon.</p><p>3.        Familiestro penu, por ke la familianoj inter si vivu harmonie kaj inter&#x15D;an&#x11D;u opiniojn.</p><p>4.        Familiestro interne havu instruiston kaj amikon de moralo, kiu lumigas menson, kaj ekstere obeu politikon, kiu lumigas le&#x11D;on.</p><p>5.        Familiestro atentu turni sin al tio, per kiaj esperoj kaj manieroj &#x109;iu familio en la nuna kaj la pasinta tempoj fari&#x11D;is komforta a&#x16D; malsukcesa familio.</p><p/><p><strong>3. &#x108;efaj punktoj de la progreso de fortulo kaj malfortulo</strong></p><p/><p>1.        Se paroli pri la esenco de forto kaj malforto, venko en io ajn estas forto kaj malvenko estas malforto. Fortulo atingas la celon de forto per malfortulo kaj malfortulo akiras forton per fortulo, tial ili apogas kaj bazas unu la alian kaj estas amikeco kaj malamikeco.</p><p>2.        Kiam fortulo donas forton al malfortulo, la fortulo progresigu la malfortulon &#x11D;is fortulo per reciproka profito, kio estas la vojo por i&#x11D;i eterna fortulo. La malfortulo prenu la fortulon kiel gvidanton kaj malgra&#x16D; &#x109;iuj malfaciloj progresu de la loko de malfortulo &#x11D;is tiu de fortulo, kio estas la vojo por i&#x11D;i senegala fortulo. Kiam fortulo rolas kiel fortulo, e&#x109; plejfortulo i&#x11D;os malfortulo, se li nur ekspluatas malfortulon sen pripensi tion, kiel forto i&#x11D;as eterna forto, kaj kiel forto &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en malforton. Malfortulo i&#x11D;os eterna malfortulo, se li nur kontra&#x16D;staras fortulon kaj ne ser&#x109;as la principon de fortuli&#x11D;o sen pripensi tion, kiel malfortulo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en fortulon, kaj kiel fortulo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en malfortulon.</p><p/><p><strong>4. &#x108;efaj punktoj preparendaj por gvidanto</strong></p><p/><p>1.        Gvidanto pli multe sciu ol gvidato.</p><p>2.        Gvidanto ne perdu la fidon de gvidato.</p><p>3.        Gvidanto ne ser&#x109;u personan profiton &#x109;e gvidato.</p><p>4.        Gvidanto konformigu agon al scio &#x109;e &#x109;iu ago.</p><p/><p>3.14 Prediko pri sufero kaj plezuro</p><p/><p><strong>1. Klarigo pri sufero kaj plezuro</strong></p><p/><p>&#x11C;enerale, kiam homo naski&#x11D;as en la mondo, estas la du a&#x135;oj de mal&#x15D;atata&#x135;o kaj &#x15D;atata&#x135;o. Unu estas &#x109;agrena sufero kaj la alia estas agrabla plezuro. Estas suferoj hazarda kaj ka&#x16D;zita de homa ago kaj anka&#x16D; estas plezuroj hazarda kaj ka&#x16D;zita de homa ago. &#x108;iu homo mal&#x15D;atas suferon kaj &#x15D;atas plezuron, sed malmultas homoj, kiuj pripensas la kialojn de sufero kaj plezuro. Plejparte homoj vivas sen pripensi tion, &#x109;u sufero fari&#x11D;as eterna sufero a&#x16D; &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en plezuron, kaj &#x109;u plezuro fari&#x11D;as eterna plezuro a&#x16D; &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en suferon, sed ni detale sciu pravajn suferon kaj plezuron kaj malpravajn suferon kaj plezuron, tiel ke ni kun pravaj sufero kaj plezuro konsekvence pasigu senliman tempon kaj kun perfekta penso atentu preni juston kaj forlasi maljuston &#x109;e iro, staro, sido, ku&#x15D;o, parolo, silento, movo kaj senmovo, por ke eterne ne venu malpravaj sufero kaj plezuro.</p><p/><p><strong>2. Kialoj forlasi plezuron kaj eniri en suferon</strong></p><p/><p>1.        Ni ne scias la fonton de sufero kaj plezuro.</p><p>2.        Ni ne agas malgra&#x16D; scio.</p><p>3.        Ni la&#x16D;pla&#x109;e agas &#x109;e vido, a&#x16D;do kaj penso kaj senprudente nutras korpon kaj menson, tiel ke tio estas firma kiel fero kaj roko.</p><p>4.        Ni ne komplete studas, &#x11D;is ni kutimigas korpon kaj menson al darmo kaj forigas malbonan kutimon, kaj &#x11D;is ni trejnas ilin per prava darmo kaj efektive &#x15D;an&#x11D;as temperamenton.</p><p>5.        Ni deziras rapide fari ajnan agon senpene.</p><p/><p>3.15 Malsana socio kaj &#x11D;ia kuracado</p><p/><p>Se malsana homo ne povas resani&#x11D;i, li povas fari&#x11D;i kripla, invalida a&#x16D; e&#x109; morta homo. Tiel same, se dum longa tempo gvidanto ne scias malsanon de sia socio, nek penas kuraci &#x11D;in malgra&#x16D; scio, la socio povas fari&#x11D;i neperfekta, korupta a&#x16D; e&#x109; ruina socio. Se paroli skize pri simptomoj de socia malsani&#x11D;o, homo multe malka&#x15D;as nur aliulan kulpon sen rekoni sian, a&#x16D; vivas malpravan dependvivon, a&#x16D; kiel gvidato ne bone sekvas pravan gvidon, a&#x16D; kiel gvidanto ne scipovas instrui per prava gvido, a&#x16D; ne havas altruismon, t.e. la&#x16D;di bonulon kaj kompati malbonulon, fordoni utilon al aliulo kaj preni al si malutilon, cedi komforton al aliulo kaj preni al si malkomforton. Por kuraci &#x109;i tiun malsanon homo &#x109;iam ekzamenu sian kulpon, ne vivu malpravan dependvivon, kiel gvidato bone sekvu pravan gvidon, kiel gvidanto bone instruu per prava gvido kaj deturni&#x11D;u de egoismo al altruismo. Tiam la malsano bone finkuraci&#x11D;os kaj samtempe la socio fari&#x11D;os sana kaj paca socio.</p><p/><p>3.16 Kunperfektigo de korpo kaj spirito</p><p/><p>En la pasinteco homo sekulare vivanta ne rigardi&#x11D;is kiel sinkultivanto, tial regis inter sinkultivantoj malbona kutimo vivi senprofesie, kio multe malutilis al individuo, familio, socio kaj &#x15D;tato. De nun la malnova mondo transformi&#x11D;as en novan mondon, tial novmonda religio devas esti viva religio, en kiu vivo kaj sinkultivo ne estas du. Ni do akiru veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon per la vero de unu cirklo, la mensosigelo &#x11D;uste transdonita de &#x109;iuj budhoj kaj patriarkoj kaj per la tri studoj de kultivo, esploro kaj elekto kaj anka&#x16D; atingu la veron per vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo kaj per la tri studoj, tiel ke ni kunperfektigu korpon kaj spiriton kaj utilu al individuo, familio, socio kaj &#x15D;tato.</p><p/><p>3.17 Gradoj de darmforto</p><p/><p>La&#x16D; la grado de praktikado de studanto estas la ses gradoj de darmforto<sup>87</sup>, t.e. la gradoj de elementa kredo, de tutfidela kredo, de darma-diabla lukto, de diablovenka darmforto, de transcenda darmforto kaj de budha darmforto.</p><p>1.        La grado de elementa kredo estas tiu de homo, kiu sendistinge, &#x109;u klerulo &#x109;u malklerulo, &#x109;u viro &#x109;u virino, &#x109;u junulo &#x109;u maljunulo, &#x109;u bonulo &#x109;u malbonulo, &#x109;u nobelo &#x109;u malnobelo, unuafoje membri&#x11D;as kaj ricevas la dek preceptojn de la grado de elementa kredo.</p><p><emphasis>2.        </emphasis>La grado de tutfidela kredo estas tiu de homo, kiu plenumas &#x109;iujn dek preceptojn de la grado de elementa kredo, kaj progresante al la prepargrado de tutfidela kredo, ricevas kaj plenumas la dek preceptojn de la grado de tutfidela kredo, kaj kiu &#x11D;enerale komprenas niajn doktrinojn kaj regulojn, kaj kies &#x109;iuj laboro, penso, kredo kaj peno neniel deklini&#x11D;as al alia mondo.</p><p>3.        La grado de darma-diabla lukto estas tiu de homo, kiu plenumas &#x109;iujn dek preceptojn de la gradoj de elementa kredo kaj de tutfidela kredo, kaj progresante al la prepargrado de darma-diabla lukto, ricevas kaj plenumas la dek preceptojn de la grado de darma-diabla lukto, kaj kiu analizas darmon kaj diablon<sup>88</sup> &#x109;e &#x109;iu ago kaj apena&#x16D; misinterpretas niajn sanktajn librojn, kaj kiu plezuras per forigo de malvirta penso en miriadoj da situacioj kaj ne enmiksi&#x11D;as en fremdan aferon, kaj kiu komprenas la signifon de lukto inter darmo kaj diablo kaj luktas inter diablo kaj darmo sen fari grandan malbonon en la esencaj vojoj de vivo kaj de praktikado, kaj kiu venkas diablon per darmo pli ol duonon de la fojoj e&#x109; en detala afero.</p><p>4.        La grado de diablovenka darmforto estas tiu de homo, kiu plenumas &#x109;iujn punktojn necesajn por progresi al la grado de darma-diabla lukto kaj progresas al la prepargrado de diablovenka darmforto, kaj kiu &#x109;iam venkas diablon per darmo en la lukto inter la du &#x109;e la uzo de la ses sentorganoj, kaj kiu interpretas &#x109;iujn signifojn de niaj sanktaj libroj kaj senobstakle scias la principon de grando, malgrando, esto kaj neesto, kaj kiu liberi&#x11D;as de naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto.</p><p>5.        La grado de transcenda darmforto estas tiu de homo, kiu plenumas &#x109;iujn punktojn necesajn por progresi al la grado de diablovenka darmforto kaj progresas al la prepargrado de transcenda darmforto, kaj kiu konstruas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo la&#x16D; la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto, kaj kiu plene scias la doktrinojn de &#x109;iuj ekzistantaj religioj, kaj kiu transcendas proksimecon, malproksimecon, intimecon, malintimecon kaj la limon de memo kaj aliulo kaj neniel doma&#x11D;as ajnan malfacilon kaj vivdan&#x11D;eron por &#x109;iuj vivuloj.</p><p>6.        La grado de budha darmforto estas tiu de homo, kiu plenumas &#x109;iujn punktojn necesajn por progresi al la grado de transcenda darmforto kaj progresas al la prepargrado de budha darmforto, kaj kiu savas &#x109;iujn vivulojn per grandaj korfavoro kaj kompato kaj estas &#x109;iopova, kaj kiu la&#x16D;okaze instruas per miriadoj da rimedoj, sed ne devoji&#x11D;as de justeco, nek igas sian rimedon rimarkata de instruato, kaj kies distingo &#x109;e movo estas sen alkro&#x109;i&#x11D;o kaj &#x109;e senmovo estas konforma al modereco.</p><empty-line/><p>1</p><p>Enkonduko</p><p/><p><strong>1.</strong> Sotesano<sup>89</sup> atingis grandan ilumini&#x11D;on en la dudekoka de aprilo de la unua jaro de &#x16D;onbulismo<sup>90</sup> (1916) kaj diris: “&#x108;iuj esta&#x135;oj enestas en unu esenco kaj &#x109;iuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu ronda&#x135;on.”</p><p><strong>2.</strong> Sotesano post granda ilumini&#x11D;o tralegis sanktajn librojn de diversaj religioj. Leginte la sutron <emphasis>Diamanto</emphasis>, li diris: “&#x15C;akjamunio estas vere la sanktulo el &#x109;iuj sanktuloj. Mi ilumini&#x11D;is meminstruite, sed kiam mi retrorigardas mian procezon ekde la studmotivo &#x11D;is la ilumini&#x11D;o, multas koincidoj kun liaj faroj kaj diroj, tial mi atribuas lin kiel la anta&#x16D;ulon de mia darmo.” Li aldiris: “Kiam mi malfermos eklezion estonte, mi &#x109;efdoktrinigos la budhan darmon kaj konstruos tute senmankan kaj grandan eklezion en &#x109;i tiu mondo.”</p><p><strong>3.</strong> Sotesano diris: “La budha darmo estas la granda vojo de la mondo. &#x11C;i klarigas la principon de vera naturo, solvas la gravan problemon de naski&#x11D;o kaj morto, montras la principon de karmo kaj enhavas la vojon de praktikado, tial &#x11D;i superas &#x109;iujn aliajn doktrinojn.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano observis siatempan situacion kaj decidis la gvidprincipon per la slogano: “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton.” </p><p><strong>5.</strong> Kiam Sotesano unuafoje komencis instruadon, sekvantoj jam atingis la nombron de pli ol kvardek ene de kelkaj monatoj. El ili li elektis na&#x16D; homojn aparte sincerajn kaj fidelajn kaj nomis ilin modelaj dis&#x109;iploj por la eklezifondo. Li diris: “Homo estas la mastro de &#x109;iuj esta&#x135;oj kaj ili estas la uza&#x135;oj de homo, kaj en homa vojo bonvolo kaj justeco estas &#x109;efaj kaj intrigo estas flanka. Tial al la principo konformas tio, ke homa spirito ja regas &#x109;iujn esta&#x135;ojn kaj la granda vojo de bonvolo kaj justeco establi&#x11D;as en la mondo. Sed lastatempe la &#x109;efa&#x135;o perdas sian statuson kaj intrigo regas en la mondo, tiel ke la granda vojo tre malordi&#x11D;as. Nun ni unue kunigu niajn mensojn kaj volojn kaj &#x11D;ustigu la popolan menson malforti&#x11D;antan tagon post tago. Vi bone komprenu &#x109;i tiun signifon kaj iniciatu la fondon de granda eklezio en la eterna mondo.”</p><p><strong>6.</strong> Sotesano ellaboris la organizan sistemon de dekmembra grupo, per kiu eblas senescepte instrui &#x109;iujn homojn en la dekdirekta mondo, kaj diris: “&#x108;i tio estas la rapida metodo egale trejni &#x109;iujn homojn nur per la instruo de unu instruisto kaj estas tiel simpla organizo, ke e&#x109; miriadoj da homoj gvideblas &#x109;iam nur per penado al na&#x16D; homoj.” Li diris, organizinte la unuan grupon de la eklezio per la na&#x16D; dis&#x109;iploj anta&#x16D;e elektitaj: “&#x108;i tiu grupo organizi&#x11D;as responde al la mondo en la dek direktoj: la estro respondas al &#x109;ielo, la vicestro al tero kaj la aliaj ok anoj respektive al la ok direktoj. Lar&#x11D;asence &#x109;i tiu grupo reprezentas la dek direktojn kaj mallar&#x11D;asence la dek direktoj integri&#x11D;as al unu korpo.” La estro estis Sotesano, la vicestro <emphasis>Song Gju</emphasis><sup>91</sup> kaj la anoj <emphasis>I &#x11C;e&#x109;ol</emphasis><sup>92</sup>, <emphasis>I Sunsun</emphasis><sup>93</sup><emphasis>Gim Gi&#x109;on</emphasis><sup>94</sup>, <emphasis>O &#x108;anggon</emphasis><sup>95</sup>, <emphasis>Bak Se&#x109;ol </emphasis><sup>96</sup>, <emphasis>Bak Dongguk</emphasis><sup>97</sup>, <emphasis>Ju Gon</emphasis><sup>98</sup>, kaj <emphasis>Gim G&#x16D;angson</emphasis><sup>99</sup>.</p><p><strong>7. </strong>Sotesano prepare al la eklezifondo establis &#x15D;parsocieton kaj diris al la grupanoj: “&#x108;i tiu laboro, kiun ni entreprenas, ne fareblas por ordinara homo. Se la laboro estas tia, nepras apartaj pacienco kaj penado, des pli ni &#x109;iuj nun vivas malri&#x109;e. Tial malfacilas starigi la fundamenton de nia laboro sen apartaj &#x15D;paremo kaj laboremo en &#x109;iuj kampoj. Ni tutkore plenumu &#x109;iujn regulojn de la &#x15D;parsocieto, per kio ni montru fondmodelon al niaj posteuloj.” Unue li malpermesis al ili drinki kaj fumi kaj igis ilin &#x15D;pari dankorizon<sup>100</sup> kaj &#x109;eesti komunan laboron.</p><p><strong>8.</strong> Sotesano komencis polderigadon en <emphasis>Giljongni</emphasis><sup>101</sup> kaj &#x11D;in direktante diris al dis&#x109;iploj: “Vi, na&#x16D; homoj, estas senspertaj en laboro kaj venis en la fondperiodo de granda eklezio, tial nun al vi multas nekutimaj suferoj, sed anka&#x16D; ne malmultas viaj plezuroj. Pli signifoplene estas iniciati ajnan laboron elportante suferojn ol nur gardi senpene laboron faritan de aliulo. La eklezio konstruata de ni estas granda eklezio neekzistinta en la pasinteco kaj malfacile videbla e&#x109; en la estonteco. Por konstrui tian eklezion ni devas elfari la doktrinon, kiu entenas la jenon: religio kaj scienco kunprogresu por malfermi vere civilizan mondon; movo kaj senmovo akordu unu kun la alia por kunprogresigi studon kaj laboron; &#x109;iuj doktrinoj senescepte integri&#x11D;u por fari unu familion en reciproka harmonio. Tial nature ni tiel multe laboras por realigi &#x109;iujn punktojn senmakule.”</p><p><strong>9. </strong>Kiam la grupanoj faris la polderigadon, iu ri&#x109;ulo de najbara vila&#x11D;o, vidante tion, tuj estigis disputon, submetis al la &#x15D;tatoficejo petskribon por sia polderigado kaj frekventis la koncernan instancon. Tio tre maltrankviligis la grupanojn pri la eventuala problemo de terposeda rajto kaj do ili profunde malamis lin. Sotesano diris: “&#x15C;ajnas, ke &#x109;ielo ekzamenas nian penadon per &#x109;i tia disputo dumlabore okazanta. Ne tiri&#x11D;u de tio, nek malamu lin, nek plendu al li. Nepre venkos justo en la fino. E&#x109; se nia pena&#x135;o fari&#x11D;as lia poseda&#x135;o, ni neniom hontas pri la konscienco kaj nia volo estas &#x109;iam agadi por homoj. Malgra&#x16D; ke la finfarota poldero vaste ne uzi&#x11D;os malsame ol ni komence planis, li anka&#x16D; estas unu el la homoj kaj esti&#x11D;as granda kampo por &#x109;i tiuj malri&#x109;aj lo&#x11D;antoj &#x109;emaraj. Ja tio anka&#x16D; donas profiton al homoj, &#x109;u ne? &#x108;i-okaze transcendu la ideon pri memo kaj aliulo kaj penu diligente nur kun la volo labori por homoj, kaj la problemo nature solvi&#x11D;os juste.”</p><p><strong>10. </strong><emphasis>I &#x108;unpung</emphasis><sup>102</sup> iun tagon vizitis kaj Sotesano demandis: “Kvankam tiuj homoj venis al mi por lerni moralon, mi ne instruas al ili &#x11D;in, sed unue taskas al ili digokonstruon. &#x108;u vi komprenas mian volon?” Li respondis: “Kiel do mi kun mallar&#x11D;a vido komprenus vian profundan volon? Tamen &#x15D;ajnas al mi, ke estas du kialoj: unu estas por igi ilin prepari sian studkotizon per &#x109;i tiu digokonstruo kaj la alia estas por pruvi, ke &#x109;io plenumeblas per unuanima kunlaboro.” Sotesano respondis: “Vi &#x11D;enerale pravas, sed a&#x16D;skultu miajn pliajn volojn. Ili venas al mi por lerni, tial mi anta&#x16D; &#x109;io devas scii, &#x109;u ili havas firman fidon a&#x16D; ne. Mi povas ekscii ilin kun a&#x16D; sen vera fido, kiam ili senspertaj en fizika laboro kampigas la marbordon malzorgitan dum dekmiloj da jaroj, alfrontante mokojn de najbaroj, kaj faras &#x109;i tiun laboron sufi&#x109;e nekredeblan por ili. Vidante ilian laboron de la komenco &#x11D;is la fino, mi povas scii, &#x109;u ili havas la forton fari &#x109;iujn laborojn en la estonteco a&#x16D; ne. Spertante memprovizadon per konsuma &#x15D;paro kaj diligenta laboro, ili povas ekscii la fonton de feli&#x109;o. Farante &#x109;i tiun penigan laboron, ili sin trejnas al naturestrado kaj povas akiri la propran forton venki &#x109;iujn suferojn. Mi kun &#x109;i &#x109;iuj voloj entreprenis &#x109;i tiun laboron.”</p><p><strong>11. </strong>Kiam la grupanoj komplete finis la digokonstruon, ili interparolis: “Komence la laboro aspektis malfacila kiel konstruo de alta monto sur ebena grundo, sed nun &#x11D;i estas finita kaj male aspektas facila. Tamen, kiel malfacilos atingi la vojon?” Sotesano a&#x16D;skultis tion kaj diris: “Vi nun ne scias la manieron atingi la vojon, tial vi diras tiajn vortojn. Se vi scias la manieron, tio pli facilas ol man&#x11D;ado. Kiel do havi grandaniman kaj liberan mensostaton malfacilus kiel konstrui tiun digon? Se vi ne komprenas miajn vortojn, ilin bone memoru kaj ree pensu, post kiam vi ekscios la studmanieron.”</p><p><strong>12. </strong>Kiam la unua templo de &#x16D;onbulismo estis konstruita piede de la montpinto <emphasis>Oknjobong</emphasis><sup>103</sup> en <emphasis>Giljongni</emphasis>, Sotesano skribis sur &#x11D;ia &#x109;eftrabo la jenan tekston: “Mi teksas ronda&#x135;on per la suno kaj la luno, kaj &#x15D;pinas la le&#x11D;on de printempo kaj a&#x16D;tuno,” kaj aldonis sube la jenan tekston: “Elstaras la pino, entenante la printempon de dek mil arboj; mu&#x11D;fluas la rojo, kunigante la pluvgutojn de mil montpintoj.”</p><p><strong>13. </strong>Sotesano diris al la na&#x16D; grupanoj: “Nun materia civilizo prosperas tagon post tago, dum malforti&#x11D;as la spirito de homo, kiu devas uzi materion. Tial &#x109;iuj individuoj, familioj, socioj kaj &#x15D;tatoj ne povas teni sian stabilecon kaj homoj enfalos en senfinan suferon. Kiel do tion malatentus ni kun la volo savi la mondon? Ne malestis, ke sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj &#x109;iapene pre&#x11D;is al &#x109;ielo kaj tero por &#x109;iuj vivuloj kaj movis &#x109;ielan volon. Nun estas la tempo por pre&#x11D;i tutkore kaj &#x109;iapene al &#x109;ielo kaj tero kaj movi &#x109;ielan volon, por ke &#x109;iuj homoj ne menstiri&#x11D;u de materio, sed uzu &#x11D;in. Via menso estas &#x109;iela menso. Se via menso tute koncentri&#x11D;as kaj neniom estas egoisma, &#x11D;i unui&#x11D;as kun la virto de &#x109;ielo kaj tero kaj &#x109;io sukcesas la&#x16D; via menso. Vi sciu, ke via menso havas la povon movi &#x109;ielan volon, kaj &#x109;iam memoru anka&#x16D;, ke via korpo havas la respondecon savi homojn.” Li asignis al ili datojn kaj lokojn kaj petis de ili &#x109;iuj pre&#x11D;adon.</p><p><strong>14. </strong>La dudekunuan de a&#x16D;gusto de la kvara jaro de &#x16D;onbulismo (1919) la pleja pre&#x11D;openado de la na&#x16D; grupanoj, kiuj transcendis vivon kaj morton, fine montri&#x11D;is kiel la miraklo de sanga fingroprema&#x135;o<sup>104</sup>. Sotesano vidis tion kaj diris: “Dioj de &#x109;ielo kaj tero jam respondis al via sindona menso kaj la nevidebla vermondo nun priju&#x11D;is nian laboron. Per tio komenci&#x11D;as nia sukceso. Nun via korpo estas dedi&#x109;ita al la dekdirekta mondo. Se vi ne &#x15D;an&#x11D;as &#x109;i tiun hodia&#x16D;an menson dum &#x109;iu estonta laboro malgra&#x16D; &#x109;iuj suferoj kaj malfaciloj a&#x16D; pensas nur la hodia&#x16D;an okazon e&#x109; &#x109;e viaj korinklino al la familio kaj situacio de la kvin deziroj<sup>105</sup>, vi ne tiri&#x11D;os de ili. Nu, vi kun sentiri&#x11D;a pura menso strebu nur al studo kaj laboro.” Sotesano donis al ili respektive &#x16D;onbulanajn alnomon<sup>106</sup> kaj nomon<sup>107</sup> kaj diris: “Via nomo &#x11D;is nun uzita estas sekulara kaj privata nomo, tial vi kun tiu nomo jam mortis. Nun mi donas al vi novan kaj publikan nomon kaj revivigas vin. Bonvole prenu &#x11D;in kaj &#x109;iapene savu multajn homojn.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris: “De nun nia lerna&#x135;o estas la budha darmo kaj nia instrua&#x135;o al sekvantoj estas la budha darmo. Vi anta&#x16D; &#x109;io klopodu esplori la esencon de &#x109;i tiu budha darmo kaj ilumini&#x11D;i pri &#x11D;ia vero. Mi jam sciis la veron de la budha darmo. Sed vi ankora&#x16D; ne atingis la kapablon analizi la veron kaj anka&#x16D; pro la plurjarcenta malbontrakti&#x11D;o de budhismo en &#x109;i tiu lando mankis respekto al iu ajn, kiu portis la nomon budhismo. Tial mi timis ne respekti&#x11D;i pro la fermitaj mensoj de homoj kaj e&#x109; ne parolis, &#x109;u la budha darmo estas justa a&#x16D; maljusta, vera a&#x16D; malvera, tiel ke mi precipe penis inspiri al vi nur kredon per senorda instruo la&#x16D; via kapablo. Se ni volas trovi la fundamentan veron, atingi veran studon kaj konduki &#x109;iujn vivulojn al la du vojoj de sa&#x11D;o kaj feli&#x109;o, ni devas preni &#x109;i tiun budhan darmon kiel &#x109;efa&#x135;on kaj krome budhismo fari&#x11D;os monda &#x109;efreligio en la estonteco. Tamen la estonta budhismo ne tenos la saman sistemon kiel la tradicia budhismo, sed havos oficon, terkultivon, metion kaj komercon kaj estos &#x11D;enerale studata de homoj, &#x109;u laikoj, &#x109;u pastroj. Oni ne adoros nur limigitan budhofiguron kaj studo kaj laboro ne estos aparte unu de la alia, &#x109;ar oni scios, ke &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj la malplena darma regno estas budho. Bonfaranto de monda afero estos bonstudanto de la budha darmo kaj reciproke. Ne estos aparte darmhalo kaj budho por fari adoron, sed la&#x16D; la laboro kaj deziro de adoranto estos loko kaj budho por fari adoron. Se tiel, nenie ne estos darmhalo kaj budho, kaj budha bonfaro etendi&#x11D;os e&#x109; al herboj kaj arboj, tiel ke reali&#x11D;os neimageble ideala budholando. Miaj karaj! malfacilas renkonti &#x109;i tian &#x15D;ancon malgra&#x16D; dekmilionfoja tempocirkulado, sed vi feli&#x109;e renkontis &#x11D;in. Malmultas tiuj, kiuj rekonas &#x109;i tiun &#x15D;ancon, sed vi feli&#x109;e rekonis &#x11D;in kaj fari&#x11D;is fondintoj de nova eklezio. Ne rigardu vanaj miajn vortojn e&#x109; ne pruveblajn hodia&#x16D;, sed popa&#x15D;e iru la&#x16D; &#x109;iu mia gvido, kaj vi povos vidi ilian efektivi&#x11D;on en la balda&#x16D;a estonteco.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “Budhismo kiel religio kun profunda rilato al Koreio multfoje estis kaj bonvenigita kaj malakceptita. &#x11C;i estis bonvenigita anta&#x16D; plurjarcente kaj malakceptita de nelonge. Politika &#x15D;an&#x11D;o kaj konfuceisma potenco pu&#x15D;is bonzojn eniri en montojn kaj nenifare vivi malsekularan vivon, tial en &#x11D;enerala socio malmultas sciantoj de la budha darmo, des pli iu scianto diras jene. En belpejza&#x11D;aj lokoj situas temploj. Tie estas bonzoj kaj budhofiguroj. Homoj en la mondo adorvizitas lokojn, kie estas bonzoj kaj budhofiguroj, por peti feli&#x109;on kaj senkulpigon. Bonzoj fari&#x11D;as dis&#x109;iploj de budhofiguroj kaj vivas solaj sen sia familio. Ili havas plenrazitan kapon kaj portas &#x109;ifonan robon. Ili &#x109;antas budhonomon kaj vo&#x109;legas sutron, rondeturnante rozarion en la mano. Ili kun dorsosako vagas por peti almozon. Kiam ili renkontas homojn en la mondo, ili salutas e&#x109; la plej malnobelan. Ili detenas sin de fumado, drinkado kaj viand- a&#x16D; fi&#x15D;man&#x11D;ado. Ili mortigas neniun vivulon. Tamen bonzi&#x11D;as ne nobeloj, ri&#x109;uloj kaj bonsortuloj, sed malbonsortuloj kaj vivmalsukcesintoj. Se el la bonzoj iu bone studas kaj ilumini&#x11D;as, li libere povas diveni la plej ta&#x16D;gan lokon por lo&#x11D;ejo kaj tombo, alporti venton kaj pluvon, movi monton kaj transpa&#x15D;i riveron. Tamen tia povulo estas unu el mil a&#x16D; dek mil. La budha darmo estas vana vojo kaj &#x11D;in ne povas sekvi homoj en la mondo. Bone estas foje ekskursi al belpejza&#x11D;aj lokoj. Se iu frekventas templon a&#x16D; fari&#x11D;as bonzo, lia familio ruini&#x11D;as. Kremacio malhelpas idojn. Bonzoj, kiuj kredas la budhan darmon, rigardi&#x11D;as kiel nekutimaj homoj. Sed jene estas la reala vivo de bonzoj. Ili estas for de la sufera mondo, konstruas purajn templojn en belpejza&#x11D;aj lokoj, adoras dignoplenajn budhofigurojn. Ili solaj sen havi &#x109;irka&#x16D;e parencojn apogas kun kelkaj samideanoj sian menson sur enpinara vento kaj superhedera luno. Ili estas &#x109;irka&#x16D;ataj de muziko natura kiel birda pepo kaj akvoflua sono en &#x109;iuj direktoj. Ili senzorge vivas de man&#x11D;o kaj vesto, kiujn oferas kredantoj. Ili frapadante moktakon jen &#x109;antas budhonomon, jen recitas sutrojn. Ili sidmeditinte eliras el pompa kaj impona domo kaj promenas en arbaro. Ne &#x109;iuj bonzoj, sed la plejmulto de ili tiel same vivis liberan, puran kaj la&#x16D;gustan vivon. Sed dum tia vivo da&#x16D;ris, la superega vojo de budho ne povis diskoni&#x11D;i al la mondo kaj bonzoj enfalis en hinajanon<sup>108</sup>, solaj bonfarante nur al si. Kiel do tio estus la volo de budho? Tial la superega vojo de budho estas sen&#x15D;an&#x11D;a, sed ni reformu parton de &#x11D;iaj doktrino kaj sistemo kaj turnu malmultnombran budhismon en popolamasan, partian praktikadon en perfektan.”</p><p><strong>17. </strong>Sotesano plu diris: “La superega vojo de budho estas senlime alta, profunda kaj vasta, tiel ke ne eblas priskribi bu&#x15D;e kaj penike liajn sa&#x11D;on kaj povon. Sed koncizadire ni scias nur la ekziston de naski&#x11D;o kaj morto, sed ne scias tiun de multvivo, dum li plie sciis la principon sen naski&#x11D;o kaj morto kaj la ekziston de senlima vivo tra la multviva eterno. Ni ne scias e&#x109; la fundamentan principon de nia memo, dum li plie scias tiun de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo. Ni ne povas klare distingi bonan vojon de malbona kaj enfaligas nin en malbonan, dum li sin savinte povas savi &#x109;iujn vivulojn en la dekdirekta mondo el malbona vojo al bona. Ni ne scias e&#x109; feli&#x109;on kaj suferon ka&#x16D;zitajn de ni, dum li scias feli&#x109;on kaj suferon hazardajn kaj ka&#x16D;zitajn de &#x109;iuj vivuloj. Kiam ne plu &#x11D;ueblas feli&#x109;o kaj plezuro, ni povas nenion fari, dum li tiam povas ilin revenigi. Ni vivas la&#x16D;pla&#x109;e, &#x109;u sa&#x11D;o lumas a&#x16D; mallumas, dum li povas lumigi mallumi&#x11D;antan sa&#x11D;on kaj da&#x16D;rigi luman sa&#x11D;on. Ni tiri&#x11D;as de avido, kolero kaj malsa&#x11D;o kaj misfaras multon, dum li tute ne tiri&#x11D;as de ili. Ni estas alkatenitaj nur al la ekzisto de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj ne scias ilian neekziston, dum li povas scii neekziston en ekzisto kaj ekziston en neekzisto. Ni ne povas scii, &#x109;u estas la ses vojoj de &#x109;ielula, homa, bataldemona, besta, malsatdemona kaj infera mondoj kaj la kvar naskuloj de vivonaskulo, ovonaskulo, humidnaskulo kaj transformi&#x11D;naskulo, dum li scias e&#x109; la principon, ke &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as la kvar naskuloj en la ses vojoj. Ni penas profitigi nur nin mem, e&#x109; dama&#x11D;ante aliulojn, dum li faras &#x109;ion en reciproka profito kaj en la nefarebleco de tio plezuras per helpo al aliuloj spite siajn malprofiton kaj vivoperdon. Ni havas nur poseda&#x135;on, lo&#x11D;ejon kaj familion reale limigitajn al ni, dum &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo estas lia poseda&#x135;o, la dekdirekta mondo estas lia lo&#x11D;ejo kaj &#x109;iuj vivuloj estas lia familio. Do ni akiru &#x109;i tiajn sa&#x11D;on kaj povon de budho kaj strebu al vivulsavo.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano plu diris: “La doktrino kaj sistemo de tradicia budhismo organizi&#x11D;is precipe por bonza vivo, tial ili ne konvenis al ordinaruloj en la &#x109;iutaga vivo. Kredantoj en la &#x109;iutaga vivo ne povis &#x109;efroli, sed estis kiel gastoj, tial al ili, malsame ol bonzoj, malfacilis enlisti&#x11D;i kiel senperaj dis&#x109;iploj de budho kaj prauloj de la budhana eklezio, krom se iu el ili havis distingitajn laboron kaj studon. Religioj traktas homojn, sed temploj estis konstruitaj en senhomaj montoj, tial homoj okupataj pri la &#x109;iutaga vivo ne povis viziti templojn por ricevi instruon. Sutroj konsistis el idiotismoj kaj vortoj malfacile lerneblaj kaj kompreneblaj por ordinaruloj, tial ili estis malfacile instrueblaj &#x109;u por klerulo &#x109;u por malklerulo, &#x109;u por viro &#x109;u por virino, &#x109;u por maljunulo &#x109;u por junulo. Bonzoj forlasis profesion de ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj vivis de ofero, donaco kaj almozo, tial ne povis vivi &#x109;iuj homoj tiamaniere. Estis strikte malpermesite al bonzoj geedzi&#x11D;i. Estis la instrukcio nur pri diversa formala adoro al budho, sed ne pri &#x109;iutaga etiketo. Kiel do direblus, ke ilia vivo estis vasta? Tial ni ne diferencigos pastrojn kaj laikojn per &#x109;efeco kaj flankeco, sed nur per la gradoj de iliaj studo kaj laboro. Ni ne diferencigos pastrojn kaj laikojn anka&#x16D; en la darmheredo. Ni establos templojn ie ajn la&#x16D; kredantoj. Ni elektos kaj redaktos esencajn sanktajn librojn en facilaj vortoj lerneblaj por ordinaraj homoj. Ni igos pastrojn havi profesion la&#x16D; sia cirkonstanco. Ni lasos ilin geedzi&#x11D;i la&#x16D;vole. Ni ne sekvos &#x109;iun komplikan formalan adoron al budho, sed faros precipe realan adoron kaj pli instrukcios etiketon konvenan kaj utilan al la &#x109;iutaga vivo. Ni igos escepte de speciala okazo pastrojn en la juna&#x11D;o lerni alfabeton, en la meza&#x11D;o lerni religion kaj strebi al vivulsavo kaj en la maljuna&#x11D;o enlo&#x11D;i&#x11D;i en bela kvieta loko, fortran&#x109;i mondajn korinklinojn kaj dezirojn, studi la gravan aferon de naski&#x11D;o kaj morto, printempe-a&#x16D;tune rondviziti templojn en la mondo kaj instrui homojn kaj vintre-somere denove absorbi&#x11D;i en sinkultivo. Tiamaniere ni forigu difektojn en la tuta vivo kaj la&#x16D; la epoko kaj popola menso anka&#x16D; en la institucio funkciiganta &#x109;i tiujn doktrinon kaj sistemon.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano plu diris: “En tradicia budhismo estas instruata a&#x16D; sankta libro, a&#x16D; medito kun demando, a&#x16D; budhonoma &#x109;antado, a&#x16D; pre&#x11D;vorta recitado, a&#x16D; albudha adoro. Sankta libro celas sciigi la doktrinon, sistemon kaj historion de budhismo. Medito kun demando celas komprenigi la okultan veron malfacile instrueblan per sankta libro kaj parolo. Budhonoma &#x109;antado kaj pre&#x11D;vorta recitado celas igi novulon koncentri &#x109;agrenitan menson, &#x109;ar li lo&#x11D;anta en la &#x109;agrena mondo havas multajn korinklinojn kaj dezirojn kaj al li malfacilas eniri en &#x11D;ustan vojon. Albudha adoro celas realigi la volon de kredanto kaj ricevi lian helpon al budhana laboro. Ja &#x109;i &#x109;iujn objektojn kredanto devas lerni. Tamen iuj alkro&#x109;i&#x11D;is al unu a&#x16D; du objektoj el ili, formis diferencajn ekleziojn per la vojo de partia praktikado kaj malhelpis la kredon kaj praktikadon de kredanto. Tial ni unuigas &#x109;i &#x109;iujn objektojn. Ni studas multajn klasikajn demandojn de medita skolo<sup>109</sup> kaj &#x109;iujn sanktajn librojn de sutra skolo<sup>110</sup>, forlasas &#x109;iujn komplikajn klasikajn demandojn kaj sanktajn librojn kaj prenas kiel la objektojn de afera-principa esploro tiujn klasikajn demandojn kaj sanktajn librojn, kiuj klarigas la &#x109;efan principon kaj esencon. Ni studas budhonoman &#x109;antadon, mediton kaj pre&#x11D;vortan recitadon kaj prenas ilin kiel la objektojn de spirita kultivo por koncentri menson. Ni studas &#x109;iujn preceptojn, la kialon de repago kaj la vojon de la kvar bonfaroj kaj prenas ilin kiel la &#x109;iutagvive konvenajn objektojn de justaga elekto. Ni do igas &#x109;iujn kredantojn kunpraktiki &#x109;i tiujn tri grandajn objektarojn. Ni igas ilin akiri la forton senobstakle klarvidi aferon kaj principon kiel budho per la studo de la objektoj de afera-principa esploro. Ni igas ilin akiri la forton netiri&#x11D;i de a&#x135;oj kiel budho per la studo de la objektoj de spirita kultivo. Ni igas ilin akiri la forton distingi juston de maljusto kaj fari juston kiel budho per la studo de la objektoj de justaga elekto. Se ni igas ilin preni &#x109;i tiujn tri grandajn fortojn kiel la materialon por albudha adoro en la &#x109;iutaga vivo kaj kiel la movan forton plenumi &#x109;iujn volojn, nature unui&#x11D;as &#x109;iuj doktrinoj kaj perfekti&#x11D;as la praktikado de kredanto.”</p><empty-line/><p>2</p><p>Doktrino</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iuj religifondintoj en la pasinteco enmondi&#x11D;is la&#x16D;tempe kaj instruis la farenda&#x135;ojn de homoj, sed ili diferencis inter si per &#x109;efinstruo la&#x16D; epoko kaj regiono. Tio kompareblas kun diversaj fakoj en medicino. Do budhismo, prenante kiel sian &#x109;efinstruon la senformecon de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo, instruas la veron de eterno kaj la principon de karmo kaj klarigas precipe la vojon al ilumini&#x11D;o el iluzio. Konfuceismo, prenante kiel sian &#x109;efinstruon la formon de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo, instruas la tri principojn<sup>111</sup>, la kvin homrilatojn<sup>112</sup> kaj la bonvolon, justecon, decon kaj sa&#x11D;on<sup>113</sup>, kaj klarigas precipe kiel kultivi sin, estri familion, administri &#x15D;taton kaj pacigi la mondon. Taoismo, prenante kiel sian &#x109;efinstruon la naturan le&#x11D;on en la universo, instruas kiel nutri la naturon kaj klarigas precipe kiel teni sin en pureco, trankvilo kaj senfareco. Kvankam ili tri diferencas inter si per &#x109;efinstruo, ili samcelas &#x11D;ustigi la mondon kaj profitigi vivulojn. En la pasinteco &#x109;i tiuj tri religioj klopodis instrui nur sian fakon, sed en la estonteco ne eblos savi vastan mondon nur per parta instruo. Tial ni integrigas &#x109;i &#x109;iujn doktrinojn, unuigas en unu cirklo spiritan kultivon, aferan-principan esploron kaj justagan elekton kaj decidas &#x109;iun kurson per la kunperfektigo de korpo kaj spirito kaj per la kunfaro de studo kaj afero. Se iu ajn bone studas tiamaniere, li ne nur mastras la &#x109;efinstruojn de la tri religioj, sed anka&#x16D; komprenas la doktrinojn de &#x109;iuj aliaj religioj en la mondo kaj &#x109;iujn le&#x11D;ojn en la universo, tiel ke li povas atingi la grandan vojon, kiu kuras al &#x109;iuj direktoj.”</p><p><strong>2. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kion oni povas nomi granda vojo?” Sotesano respondis: “La vojo, kiun &#x109;iuj homoj de la mondo povas sekvi, estas la granda vojo de la mondo, dum la vojo, kiun nur malmultaj homoj povas sekvi, estas malgranda vojo. Niaj &#x109;efinstruo de unu cirklo, kvar bonfaroj, kvar nepra&#x135;oj, tri studoj kaj ok sintenoj sciendas kaj praktikeblas por &#x109;iuj homoj de la mondo, tial ili estas la granda vojo de la mondo.”</p><p><strong>3. </strong><emphasis>Bak G&#x16D;ang&#x11D;on</emphasis><sup>114</sup> demandis: “Kia estas rilato inter unu cirklo kaj homo?” Sotesano respondis: “Ja vi demandas grandan veron. Nia eklezio adoras unu cirklon same kiel tradicia budhismo budhofiguron. Budhofiguro simbolas la korpon de budho, dum unu cirklo simbolas la menson de budho. La korpo estas nenio alia ol homfiguro, dum la menso estas tiel senlime vasta, ke &#x11D;i povas inkludi eston kaj neeston kaj trapenetri la tri mondojn. Tial &#x11D;i estas la fonto de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj la nepriskribebla stato de koncentri&#x11D;o. Konfuceismo nomas &#x11D;in la grandekstremo<sup>115</sup> a&#x16D; la senekstremo<sup>116</sup>, taoismo &#x11D;in la naturo a&#x16D; la vojo kaj budhismo &#x11D;in la pura darmkorpa budho. Sed &#x109;i &#x109;iuj havas la saman principon kaj fine revenas al la vero de unu cirklo tra iuj ajn direktoj kaj vojoj. Se iu nomata religio ne bazas sin sur tia vero, tiu estas malvirta vojo. Tial nia eklezio prenas la veron de unu cirklo kiel la modelon de nia reala vivo kaj klarigas la du pordojn de kredo kaj praktikado.”</p><p><strong>4. </strong><emphasis>G&#x16D;ang&#x11D;on</emphasis> plu demandis: “Kiel kredi je unu cirklo?” Sotesano respondis: “Tio estas, prenante unu cirklon kiel kredobjekton, kredi je &#x11D;ia vero kaj ser&#x109;i feli&#x109;on kaj plezuron. La enhavo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj kaj tiu de la kvar bonfaroj estas &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo. &#x108;iuj esta&#x135;oj en la mondo kaj la malplena darma regno estas nenio alia ol budho. Tial ni iam ajn kaj ie ajn ne perdu timrespekton kaj kun pura menso kaj pia sinteno rilatu al &#x109;iuj a&#x135;oj kiel al dignoplena budho. Ni penu fari albudhan adoron rekte al &#x109;iuj a&#x135;oj kaj reale havigu al ni feli&#x109;on kaj plezuron. Unuvorte ni turnu partian kredon en perfektan kaj supersti&#x109;an kredon en realan.”</p><p><strong>5. </strong><emphasis>G&#x16D;ang&#x11D;on</emphasis> plu demandis: “Kiel praktiki unu cirklon?” Sotesano respondis: “Tio estas, prenante unu cirklon kiel praktikmodelon, sekvi &#x11D;ian veron kaj kultivi personecon. Ilumini&#x11D;inte pri la vero de unu cirklo, ni sciu senobstakle la komencon kaj finon, &#x109;efa&#x135;on kaj flanka&#x135;on de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo, la naski&#x11D;on, maljuni&#x11D;on, malsanon kaj morton de homo kaj la principon de karmo. Ni nutru &#x109;iam la klaran naturon sen havi egoismon en menso kaj sen klini kaj submeti nin al korinklino kaj avido kiel unu cirklo. Ni faru nur &#x11D;uste kaj senpartie &#x109;iujn agojn sen tiri&#x11D;i de plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo kaj de proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco kiel unu cirklo, kiam ni uzas menson en &#x109;iuj situacioj. Ilumini&#x11D;i pri la principo de unu cirklo estas naturvido, gardi la esencon de unu cirklo estas naturnutrado kaj fari perfektan agon kiel unu cirklo estas naturestrado. Tio estas anka&#x16D; la spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto, kiuj estas la esencaj vojoj de nia praktikado. Tio estas anka&#x16D; la tri studoj de precepto, koncentri&#x11D;o kaj sa&#x11D;o, kiujn &#x15C;akjamunio instruis. Spirita kultivo estas koncentri&#x11D;o kaj naturnutrado, afera-principa esploro estas sa&#x11D;o kaj naturvido kaj justaga elekto estas precepto kaj naturestrado. Se iu ajn tutkore faras &#x109;i tiujn studojn, li atingas budhecon senkonsidere siajn edukitecon, inteligentecon, sekson kaj a&#x11D;on.”</p><p><strong>6. </strong><emphasis>G&#x16D;ang&#x11D;on</emphasis> plu demandis: “Se tiel, &#x109;u tiu desegnita unu cirklo enhavas en si la veron, povon kaj studmanieron?” Sotesano respondis: “Tiu cirklo estas unu modelo por almontri la veran unu cirklon. Tio estas same, kiel fingro almontranta la lunon ne estas la vera luno. Tial nepre per la tiumodela unu cirklo studanto devas trovi la veran unu cirklon, gardi la veran naturon de unu cirklo kaj uzi la perfektan menson de unu cirklo. Tiam lia vivo tute unui&#x11D;as kun la vero de unu cirklo.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “Resume la vero de unu cirklo estas malpleno, rondeco kaj justeco. En naturnutrado klarvidi la staton, kiu transcendas eston kaj neeston, estas malpleno; havi menson sen iro kaj veno estas rondeco; ne klini menson estas justeco. En naturvido scii, ke la vero de unu cirklo absolute malplenas je vorto kaj penso, estas malpleno; havi senlime vastan sa&#x11D;on estas rondeco; &#x11D;uste vidi kaj ju&#x11D;i &#x109;iun a&#x135;on estas justeco. En naturestrado fari &#x109;iun agon sen penso estas malpleno; fari &#x109;iun agon sen alkro&#x109;i&#x11D;o estas rondeco; fari &#x109;iun agon la&#x16D; la meza vojo estas justeco.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris: “Studantoj celas ilumini&#x11D;i pri la okulta vero por &#x11D;in utiligi en reala vivo. Alie tio estas balasto. Nun mi parolos pri la darmkorpa budho, unu cirklo, konforme al reala vivo. Kiam vi renkontas unu cirklon, unue &#x109;iam prenu &#x11D;in kiel klasikan demandon necesan por naturvido kaj budhi&#x11D;o. Due prenu &#x11D;in kiel la modelon de perfekta praktikado en la &#x109;iutaga vivo. Trie prenu &#x11D;in kiel la objekton de vera kredo, sciante ke &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo posedas la realan povon rekte doni feli&#x109;on kaj punon. Kiam scianto de &#x109;i tia vero vidas unu cirklon, &#x109;iam li adoras &#x11D;in kiel la portreton de gepatroj.”</p><p><strong>9. </strong>Iu demandis: “Kiun budhon via religio adoras kiel la originan majstron?” Sotesano respondis: “La budhon &#x15C;akjamunio.” Li denove demandis: “Se tiel, kial unu cirklo anstata&#x16D; lia figuro estas ensanktejigita en via darmhalo?” Sotesano respondis: “Malfacilas efektive interpreti kaj instrui la pruvon, ke lia figuro donas al ni feli&#x109;on kaj punon. Tamen unu cirklo montras la puran darmkorpan budhon. &#x108;ielo-tero, gepatroj kaj kunvivuloj estas la apera&#x135;oj de la darmkorpa budho kaj anka&#x16D; le&#x11D;oj estas donitaj de la darmkorpa budho. Ni povas iel ajn interpreti kaj instrui la pruvon, ke al ni feli&#x109;on kaj punon donas &#x109;i tiuj &#x109;ielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj le&#x11D;oj, tial ni adoras unu cirklon kiel kredobjekton.” Li denove demandis: “&#x15C;ajnas al mi, ke vi nur vorte adoras &#x15C;akjamunion. &#x108;u ne estas aparta adorceremonio al li?” Sotesano respondis: “Kvankam ni ne ensanktejigas lian figuron en la darmhalo, ni inspiras al kredantoj tutkore adori lin kaj samtempe substrekas, ke vera adoro al li estas respekte sekvi la esencan spiriton de lia instruo, la&#x16D; &#x11D;i uzi la ses sentorganojn kaj eterne heredigi kaj progresigi liajn darmon kaj laboron. Kiel do nur ensanktejigi lian figuron kaj fari matenan kaj vesperan adorceremoniojn nomi&#x11D;us adoro al li?”</p><p><strong>10. </strong>Li plu demandis: “Por sa&#x11D;uloj en &#x109;i tiu civilizita mondo ekstreme ta&#x16D;gas efektive interpreti kaj instrui la fonton de feli&#x109;o kaj puno, ensanktejiginte unu cirklon. Tamen estas la fakto, ke en ajna epoko tra la homara historio multas malsa&#x11D;uloj kaj malmultas sa&#x11D;uloj. &#x108;u por inspiri al malsa&#x11D;uloj kredon ne pli utilas ensanktejigi budhofiguron?” Sotesano respondis: “Mi pensas, ke se ni detale klarigas la pruvon, ke la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, donas al ni feli&#x109;on kaj punon, e&#x109; la plej malsa&#x11D;a homo povas tion facile kompreni kaj kredi. Sed estas bone, se en budhofigurejo savi&#x11D;as tiaj homoj, kiuj ne povas veki en si kredon sen budhofiguro. Tiam eblas savi kaj adorantojn de budhofiguro kaj tiujn de unu cirklo, &#x109;u ne?”</p><p><strong>11. </strong>Li plu demandis: “Kia estas rilato inter unu cirklo kaj &#x15C;akjamunio?” Sotesano respondis: “Unu cirklo estas la fonto de &#x109;iuj veroj kaj &#x15C;akjamunio estas instruisto, kiu ilumini&#x11D;is pri &#x109;i tiu vero kaj instruis &#x11D;in al ni. Kvankam estas bona vero, &#x11D;i ne utilas al ni sen tiu, kiu trovas kaj instruas &#x11D;in. Kvankam li naski&#x11D;is en &#x109;i tiu mondo, sen la vero de unu cirklo li ne povus fari&#x11D;i budho, nek estus materialoj por lia kvardekna&#x16D;jara predikado. Tial ni prenas la darmkorpan budhon, unu cirklon, kiel la simbolon de la vero kaj &#x15C;akjamunion kiel la originan majstron kaj adoras egale la darmkorpan budhon kaj la homfiguran budhon. Sed ni devas scii, ke tio estas esprimo el la distinga vidpunkto inter unu cirklo kaj &#x15C;akjamunio, kaj ke unu cirklo kaj &#x15C;akjamunio ne estas du el la sendistinga vidpunkto.”</p><p><strong>12. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kiel diferencas adori budhofiguron kaj unu cirklon?” Sotesano respondis: “Adori budhofiguron havas signifon nur en tio, ke postvenantaj dis&#x109;iploj memoras kaj respektas budhon, limigite al lia personeco, sed adori unu cirklon havas vere vastan kaj grandan signifon. Anstata&#x16D; adori nur budhan personecon kiel kredobjekton, ni adoras kaj kredas &#x109;iujn esta&#x135;ojn en la universo kiel budhon kaj &#x109;e ili ni ser&#x109;as la fonton de &#x109;iuj feli&#x109;oj, punoj, plezuroj kaj suferoj. Krome ni rekte prenas ilin kiel praktikmodelon kaj nutras perfektan personecon kiel unu cirklo. Tio estas &#x11D;enerala diferenco.”</p><p><strong>13. </strong>Sotesano diris: “Foje necese estis adori budhofiguron por la disvasti&#x11D;o de instruo, sed se konsideri pri la nuna kaj la estonta tempoj, fakte tio ne estas tiel. Homoj adoras tiun budhofiguron de jarmiloj, tial nun ili poiome seniluzii&#x11D;as pri &#x11D;ia potenco. Kiam ili plene seniluzii&#x11D;os, ili ne kredos &#x11D;in sen scii la principon de la superega vojo nur tial, ke tia adoro estas vana. Kiel do tio ne malhelpus la disvasti&#x11D;on de instruo? Des pli ne malmultas homoj, kiuj adoras majestan budhofiguron nur por siaj vivrimedoj. Kiel do tio ne estus beda&#x16D;rinda? Ni tial decidas adori la darmkorpan budhon, unu cirklon.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano plu diris: “En &#x109;i tiu epoko la tuta homaro pli kaj pli eniras en la maturan a&#x11D;on kaj &#x11D;ia sa&#x11D;o disvolvi&#x11D;as. Tial &#x109;iuj homoj komprenos feli&#x109;on kaj punon &#x109;e plezura kaj sufera situacioj. Komprenante feli&#x109;on kaj punon, ili ser&#x109;os la fonton de feli&#x109;o kaj puno. Trovante &#x11D;in, ili klare scios ilian signifon. Klare sciante &#x11D;in, ili bone kredos &#x11D;in. Se homo trovas kaj adoras kredobjekton efektive kompreneblan, li &#x109;u sa&#x11D;a, &#x109;u malsa&#x11D;a povas havi trankvilan koron. Oni ne petu de aliulo sian albudhan adoron kiel en la pasinteco, sed plejparte mem faru tion. Kredanto sciu &#x109;iun manieron adori budhon. La principo de adormaniero estas &#x109;i tiuj doktrino kaj sistemo kaj anka&#x16D; sukceso post albudha adoro diferencas. Albudha adoro sukcesas nur per konstanta penado la&#x16D;situacia. Tial &#x109;u oni havas bonan a&#x16D; malbonan rilaton, &#x109;u oni estas ri&#x109;a, nobela, malri&#x109;a a&#x16D; malnobela, &#x109;i &#x109;io rezultas el la bona a&#x16D; malbona albudha adoro farita tra la multviva eterno. Kiu havas multe da feli&#x109;o kaj da sa&#x11D;o, tiu ilumini&#x11D;as pri la principo de la darmkorpa budho, unu cirklo, kaj adoras kiel budhon &#x109;iujn esta&#x135;ojn en la universo kaj la malplenan darman regnon. Li klare distingas tempoda&#x16D;ron necesan por sukcesi en albudha adoro. Li trovas la fonton de feli&#x109;o kaj puno kaj al &#x11D;i faras albudhan adoron, tial li nepre sukcesas en ajna voto. Ni do adoras la darmkorpan budhon, unu cirklon, ne por adori nur unu budhofiguron kiel budhon, sed por adori &#x109;iujn esta&#x135;ojn en la universo kaj la malplenan darman regnon kiel budhon.”</p><p><strong>15. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis><sup>117</sup>, iun tagon paro da maljunaj geedzoj preterpasante diris, ke ili iras al la templo <emphasis>Silsangsa</emphasis><sup>118</sup> por adori tiean budhofiguron, &#x109;ar ilia bofilino estas malbonkaraktera kaj tre malservema. Sotesano a&#x16D;skultis tion kaj diris: “Vi scias adori nur budhofiguron, sed ne vivan budhon.” Ili demandis: “Kie estas la viva budho?” Sotesano respondis: “Via bofilino en via hejmo estas la viva budho, &#x109;ar &#x15D;i rekte povas servi a&#x16D; malservi vin. Bonvolu adori unue &#x15D;in.” Ili denove demandis: “Kiel ni povas fari tion?” Sotesano respondis: “A&#x109;etu objekton pla&#x109;an al &#x15D;i per tiu mono, kiun vi volas oferi al la budhofiguro, kaj servu &#x15D;in kiel vi respektas budhon, kaj via adoro fruktos la&#x16D; via penado.” Hejmenreveninte, ili sekvis lian konsilon kaj ilia bofilino fari&#x11D;is tre servema en kelkaj monatoj. Kiam ili denove venis kaj esprimis mil dankojn, Sotesano diris al apudaj dis&#x109;iploj: “Tio estas reala albudha adoro, kiu estas pre&#x11D;i por feli&#x109;o kaj senkulpigo rekte al la koncernato.”</p><p><strong>16. </strong><emphasis>Gim Jongsin</emphasis><sup>119</sup> demandis: “&#x108;u ne estas alia krom reala adoro al la koncernaj kvar bonfaroj?” Sotesano respondis: “Estas du manieroj: unu estas adori rekte la koncernajn kvar bonfarojn, kion ni nomas reala adoro, kaj la alia estas vera adoro, kiu signifas adori la darmkorpan budhon pere de la senforma malplena darma regno. Konforme al tempo, loko kaj situacio konstante utiligu &#x109;i tiujn du manierojn, &#x11D;is vi sukcesos en via deziro, kaj nenio ne realigeblas, kvankam diferencas tempoda&#x16D;ro.” &#x15C;i plu demandis: “Kiel mi faru veran adoron al budho?” Sotesano respondis: “Purigu viajn korpon kaj menson kaj ekhavu vian deziron direkte al la darmkorpa budho, kaj poste forigu &#x109;iujn pensojn kaj tutforte koncentru menson per medito, budhonoma &#x109;antado, sutra vo&#x109;legado a&#x16D; pre&#x11D;vorta recitado. Tiam fine vi realigos vian deziron kaj samtempe atingos la grandan povon savi vivulojn en malbonaj vojoj kaj konverti centmilojn da maliculoj. Tamen por atingi tian povon vi ja devas ver&#x15D;i tutfortan penadon kaj plejan sinceron.”</p><p><strong>17. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis pri la respondi&#x11D;o de korkonfeso. Sotesano respondis: “Korkonfeso responde povas spontane ricevi neimageble grandan potencon la&#x16D; penado. Malfacilas pruvi tion vorte. Tamen ekzemple, kiam vi ne povas facile forigi ofte levi&#x11D;antan malbonan menson, faru tutforte korkonfeson, kaj &#x11D;i nature ne plu levi&#x11D;os kaj turni&#x11D;os en bonan menson. Kiam kontra&#x16D;vole vi ofte faras malbonon pro via pasinta kutimo, sincere konfesu vian pekon kaj tutforte &#x135;uru bonfari en la estonteco, kaj nature esti&#x11D;os la forto pentofari. Tio estas proksima pruvo de korkonfesa respondi&#x11D;o. Kiel en legendo a&#x16D; historia okazinta&#x135;o, la bambua &#x15D;oso de priservema filo, la sanga bambuo de lojala kortegano a&#x16D; la sanga fingroprema&#x135;o de niaj na&#x16D; homoj, &#x109;i &#x109;io rezultis el korkonfesa respondi&#x11D;o. Sed tiaj granda respondi&#x11D;o kaj grandioza potenco aperas nur tiam, kiam oni neniel rompas sian konfesitan voton kaj tutkore da&#x16D;rigas strebadon al la voto. Vi aparte memoru &#x109;i tiun punkton. Se vi tiel akiras firman mensforton, vi povas anka&#x16D; preni senliman &#x109;ielan povon kaj elmontri potencon kiel &#x109;ielo kaj tero.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris: “La tri studoj, la esencaj vojoj de nia praktikado, plej necesas kaj e&#x109; momente ne forlasendas por trejni nian spiriton kaj atingi perfektan personecon. Ekzemple ili estas nenio alia ol la tri necesa&#x135;oj de korpo, t.e. vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo. Nia korpo naski&#x11D;inta en la mondo bezonas veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon. Se mankas unu el ili, difekti&#x11D;as nia vivo. Nia spirito bezonas por vivi la tri fortojn de kultivo, esploro kaj elekto. Se mankas unu el ili, ni ne povas plenumi &#x109;iujn laborojn perfekte. Tial surbaze de la kunperfektigo de korpo kaj spirito, mi sume nomas la ses grandaj esenca&#x135;oj la tri necesa&#x135;ojn de korpo, t.e. veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon kaj tiujn de spirito, t.e. koncentri&#x11D;on, sa&#x11D;on kaj agon. Ili havas neapartigeblan interrilaton kaj estas nia nura sav&#x15D;nuro. Sed ordinaruloj scias gravaj nur la tri esenca&#x135;ojn de korpo, sed ne tiujn de spirito. Kiel do tio ne estus mallar&#x11D;a penso? Ni devas scii, ke fakte nature sekvas la tri esenca&#x135;oj de korpo, se ni bone studas tiujn de spirito. Tio estas distingi &#x109;efa&#x135;on de flanka&#x135;o kaj realigi ilin.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Ordinaruloj pene ser&#x109;as nur veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon, sed ne ilian fonton. Tio estas vere korprema. Se por korpo necesas vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo, des pli multe necesas la fortoj de koncentri&#x11D;o, de sa&#x11D;o kaj de ago por spirito, kiu regas korpan vivon, &#x109;u ne? Nur se spirito havas &#x109;i tiujn tri fortojn, oni povas bone akiri veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon kaj atingi perfektan personecon. Nur se oni scias la fonton de sia menso kaj uzi &#x11D;in la&#x16D;vole, oni povas sekvi pravan vojon por akiri veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon. Nur se oni liberi&#x11D;as de naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto, oni povas atingi la vojon de eterno. Nur se oni scias la principon de ka&#x16D;zo kaj efiko, oni povas ser&#x109;i sa&#x11D;on kaj feli&#x109;on. Tio estas la vera kaj eterna vojo solvi veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon. Tial la spiritaj tri esenca&#x135;oj estas la bazo de la tri esenca&#x135;oj de vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo.”</p><p><strong>20. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “En tradicia budhismo skolo de budhonoma &#x109;antado &#x109;iam nur vokas budhan nomon, sutra skolo &#x109;iam nur legas sutrojn, medita skolo &#x109;iam nur sidmeditas kaj precepta skolo &#x109;iam nur obeas precepton. Sub la sama budhismo ili kritikas unu la alian. Sed &#x109;i &#x109;io konsistigas la tri studojn de precepto, koncentri&#x11D;o kaj sa&#x11D;o, tial ni igas kredanton kunpraktiki ilin &#x109;iujn. Ni igas lin &#x109;iutage frumatene sidmediti kaj tage-vespere la&#x16D; konvena tempo trejni&#x11D;i al sankta libro, prelego, diskuto, demando, principo de naturo, taglibro kaj budhonoma &#x109;antado. Kiu ajn tutforte penas tiamaniere, tiu povas akiri multoble pli grandan efikon ol per tradicia trejno.”</p><p><strong>21. </strong>Sotesano plu diris: “Kiam ni lernas la tri studojn en sankta libro, ili diferencas inter si, sed en reala studo ili havas nedisigeblan interrilaton kiel la tridento de rastilo. Por spirita kultivo devas esti la kunlaboro de afera-principa esploro kaj justaga elekto, por afera-principa esploro devas esti la kunlaboro de spirita kultivo kaj justaga elekto kaj por justaga elekto devas esti la kunlaboro de spirita kultivo kaj afera-principa esploro. Tial la tristuda kunpraktikado celas reciproke kunigi la fortojn kaj senprokraste progresigi studon. Krome en trejnsesio la inter&#x15D;an&#x11D;o de opinioj pri studo celas sa&#x11D;igi homojn egale kaj akirigi al ili grandan scion sen troa peno.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris: “Studanto &#x109;iam devas konscii la tri studojn en miriadoj da situacioj de la mondo. Ili kompareblas kun la kompaso kaj stiristo de &#x15D;ipo. Sen ili la &#x15D;ipo ne povas transmari&#x11D;i. Al homo malfacilas bone vivi en la mondo sen konscii la tri studojn.”</p><p><strong>23. </strong>Sotesano diris: “Kompardire mia instruado iras de la bran&#x109;oj kaj folioj de arbo &#x11D;is &#x11D;ia radiko kaj inverse. &#x108;ar mi instruas homojn la&#x16D; ilia respektiva kapablo.”</p><p><strong>24. </strong><emphasis>Song Dosong</emphasis><sup>120</sup> diris: “Anta&#x16D;e mi legis skribon de antikva sanktulo kaj a&#x16D;skultis klarigon pri &#x11D;i. Tiam mi nur legis &#x11D;in parkere kaj ne tute komprenis la veran signifon de moralo. Sed de post kiam mi fari&#x11D;is via dis&#x109;iplo, mi trovas min poiome ilumini&#x11D;anta pri la vero, kvankam viaj skribo kaj diro samas kiel tiu anta&#x16D;e legita skribo kaj tiu anta&#x16D;e a&#x16D;skultita diro. Mi scivolas, kial mi fre&#x15D;e ekscias &#x109;i &#x109;ion.” Sotesano respondis: “Malnova skribo kompareblas kun konfekcio, kiu estas malfacila por &#x11D;uste konveni al la korpo de &#x109;iuj homoj, sed rekta lernado per bu&#x15D;a transdono kaj kora ricevo kompareblas kun la&#x16D;mende farita vesto, kiu &#x11D;uste konvenas al tiu de ili respektive. Kiel do la studo de menskultivo per la instruo konvena al la respektivaj kapablo kaj kondi&#x109;o de &#x109;iuj homoj kompareblus kun tiu nur per tiu fiksita skribo?”</p><p><strong>25. </strong>Iu pastoro diris: “De antikva tempo preska&#x16D; senescepte &#x109;iuj eklezioj instruas precepton. Mi pensas, ke male &#x11D;i subpremas naivan naturon de homo kaj bridas spiritan liberon, tiel ke &#x11D;i multe malhelpas instrui homon.” Sotesano demandis: “En kiu punkto vi havas tian penson?” Li respondis: “Ne malestas homoj en la mondo, kiuj senprave malakceptas religion pro sia nepovado kompreni &#x11D;ian veron. Tamen ne malmultas homoj, kiuj plejparte sentas doktrinan sanktecon, sed hezitas reale kredi religion pro precepto. Se ne estus precepto, tiaj homoj povus eniri en la kadron de savo.” Sotesano diris: “Vi beda&#x16D;ras nur ilian nepovadon eniri en la kadron de savo. &#x108;u vi tamen ne pensas, ke tio povas havi grandan influon sur alian lokon? Nia eklezio havas la tridek preceptojn, sed e&#x109; unu el ili ne forstrekindas, tial ni igas kredanton plenumi ilin &#x109;iujn. Sed la tridek preceptoj &#x15D;tupare doni&#x11D;as al kredanto la&#x16D; lia studgrado. Kiam iu ajn membri&#x11D;as, li ne povas facile deturni&#x11D;i de sia kutimo havita en tiu mondo, tial ni donas al li unue dek preceptojn plenumindajn por li. Tuj post kiam li trapa&#x15D;as la unuan &#x15D;tupon, ni donas al li po dek preceptojn. Kiam li perfekte plenumas la tridek preceptojn, ni ne donas al li plian precepton, sed liberlasas lin, &#x109;ar tia homo anticipe distingas pravan agon de malprava kaj faras pravan. Sed ni neniel liberlasas netian homon. Kiel do ni same traktus spertulon kaj novulon? En la mondo pli multas malsa&#x11D;uloj, tial via &#x135;usa aserto ta&#x16D;gas por unu a&#x16D; du el dekmiloj da homoj. Kiel do ni neglektus dekmilojn da homoj per la instruo ta&#x16D;ga por unu a&#x16D; du homoj. Se homo vivus sola, ne gravus lia la&#x16D;pla&#x109;a ago, sed en la mondo &#x109;iuj le&#x11D;oj orde etendi&#x11D;as kaj la tuta socio egale rigardas. Se iu la&#x16D;pla&#x109;e faras maljuston, kie do li povas stari? Mi pensas, ke homo ne deflanki&#x11D;as de homa vojo, nur se li atentas &#x109;iun sian agon, kvaza&#x16D; li tretus maldikan riverglacion. Tial ni ne povas ne doni precepton al studanto.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano voja&#x11D;is al Busano<sup>121</sup>. Kelkaj kredantoj venis kaj diris: “Ni senlime respektas vian instruon, sed &#x109;iam rompas la unuan precepton, &#x109;ar ni vivas de fi&#x15D;kaptado. Pro tio ni hontas kaj e&#x109; senkura&#x11D;i&#x11D;as.” Sotesano respondis: “Ne &#x109;agreni&#x11D;u. Ja malfacilas &#x15D;an&#x11D;i profesion en mallonga tempo. Kvankam vi kontra&#x16D;vole rompas unu el la tridek preceptoj, se vi tutkore plenumas la ceterajn preceptojn, vi faras dudek na&#x16D; bonojn kaj aperigas senliman meriton en socio. Kiel do vi enirus en la kavon de peksufero, rompante e&#x109; la ceterajn plenumeblajn preceptojn nur pro tio, ke vi ne povas plenumi la unu? Se vi fidele plenumas la ceterajn preceptojn, nature esti&#x11D;as la vojo plenumi anka&#x16D; la unu. Vi kun tia konvinko neniom hezitu studi.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano &#x109;eestis trejnsesion kaj diris: “<emphasis>I Inujh&#x16D;a</emphasis><sup>122</sup> nun havas grandan aspiron, tiel ke &#x15D;i flankenlasas e&#x109; sian okupon kaj partoprenas jen darmkunvenon, jen trejnsesion. &#x15C;ia fido ja estas grandioza. Tial mi permesas al &#x15D;i &#x109;i tiun tempon anstata&#x16D; premii &#x15D;in. Se vi havas iun demandon, demandu min.” &#x15C;i demandis: “Kiel respondi, se iu demandas, kion oni instruas kaj lernas en mia religio?” Sotesano respondis: “Origine budhismo estas tiu religio, kiu sciigas al homoj la principon, ke menso kreas &#x109;ion. Vi povas respondi, ke la principon oni instruas kaj lernas. Se oni scias la principon, oni povas solvi anka&#x16D; la principojn de eterno kaj de karmo.” &#x15C;i denove demandis: “Kiel studi, sciante la principon?” Sotesano respondis: “Oni ne igu menson maltrankvila, malsa&#x11D;a kaj maljusta en situacio.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano demandis <emphasis>Gim Jongsin</emphasis>: “Kiam homo vivas en la mondo, kio plej gravas?” &#x15C;i respondis: “Mi pensas, ke vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo.” Sotesano denove demandis: “Kiu plej gravas el viaj studobjektoj en lernejo?” &#x15C;i respondis: “Mi pensas, ke la studobjekto de sinkultivo.” Sotesano diris: “Vi pravas. Por korpa vivo gravas vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo, dum por studo gravas sinkultivo, &#x109;ar ili respektive estas la bazoj de vivo kaj de studo. Sed ne sufi&#x109;as sinkultivo nur per la lerneja studobjekto de sinkultivo. Nenio povas elmontri la veran staton de sinkultivo krom religio, kiu prizorgas la studon de menskultivo. Tial &#x109;iam memoru, ke religia studo estas la mastro de &#x109;iuj sciencoj kaj la bazo de &#x109;iuj studoj.”</p><p><strong>29. </strong>Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: “Se iu demandas vin, kion vi lernas &#x109;i tie, kiel vi respondas?” Iu respondis: “Mi respondas, ke ni lernas la tri grandajn fortojn.” Alia respondis: “Mi respondas, ke ni lernas la esencajn vojojn de vivo.” Krome pluraj homoj esprimis malsamajn opiniojn. Sotesano a&#x16D;skultis ilin kaj diris: “La vortoj de vi &#x109;iuj havas sencon, sed anka&#x16D; mi aldonas kelkajn vortojn. Atente a&#x16D;skultu min. Ni devas respondi konforme al la personeco kaj sinteno de demandanto. Tamen &#x11D;eneraldire mi respondas, ke mi instruas vin kiel uzi menson. Detaldire mi instruas klerulon kiel uzi scion, potenculon kiel uzi potencon, ri&#x109;ulon kiel uzi ri&#x109;on, plendvivanton kiel vivi dankan vivon, malfeli&#x109;ulon kiel krei feli&#x109;on, dependvivanton kiel vivi memstare, nelernscipovulon kiel lerni, neinstruscipovulon kiel instrui, kaj egoiston kiel veki altruismon. Unuvorte mi instruas ilin nur &#x11D;uste uzi &#x109;iujn talentojn, materiojn kaj mediojn.”</p><p><strong>30. </strong>Sotesano plu diris: “La&#x16D; la evoluo de materia civilizo en la nuna mondo multe progresas scio kaj tekniko pri ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj multe luksi&#x11D;as anka&#x16D; vivaparato. Tial homo okul- kaj korravi&#x11D;as de &#x109;i tiu brila materio kaj ekstreme malforti&#x11D;as lia spirito uzanta materion, tiel ke la spirito, kiu estas la mastro, male fari&#x11D;as sklavo de materio. Tio estas vere zorgiga fenomeno. E&#x109; la plej bona materio male misuzi&#x11D;as, se mal&#x11D;ustmensulo uzas &#x11D;in; e&#x109; la plej bona talento kaj multa scio male dama&#x11D;as homojn, se mal&#x11D;ustmensulo uzas ilin; e&#x109; la plej bona medio male helpas pekadon, se mal&#x11D;ustmensulo uzas &#x11D;in, &#x109;u ne? Kvankam brilas &#x109;iuj eksteraj civilizoj etendi&#x11D;antaj en la universo, ili a&#x16D; bonigas a&#x16D; malbonigas &#x109;i tiun mondon nur la&#x16D; mensuzo. Se oni uzas menson &#x11D;uste, &#x109;iuj civilizoj helpas la konstruon de paradizo. Se oni uzas menson mal&#x11D;uste, tio estas same, kiel &#x109;iuj civilizoj donas armilon al rabisto. Tial vi denove veku vin, diligente lernu la uzmanieron de menso, kiu estas la mastro de &#x109;iuj instruoj kaj fari&#x11D;u la piloto de menso, kiu bone utiligas &#x109;ion en reciproka profito. Sekve vi instruu al homoj la stirmanieron de menso kaj materie kaj spirite klopodu konstrui vere civilizan mondon.”</p><p><strong>31. </strong>Sotesano diris: “Esti&#x11D;as sendifekta mondo, kie kunperfekti&#x11D;as korpo kaj spirito, interno kaj ekstero, nur se oni interne akcelas spiritan civilizon kaj progresigas religion kaj ekstere akcelas materian civilizon kaj progresigas sciencon. Sed se kiel nuntempe oni emfazas nur materian civilizon kaj malzorgas spiritan, tio estas same, kiel oni enmanigas tran&#x109;ilon al senprudenta infano. Oni ne scias, kian katastrofon kaj kiam &#x11D;i alportos. Alivorte tio estas kiel mensa invalido kun sana korpo. Se oni emfazas nur spiritan civilizon, tio estas kiel korpa invalido kun sana menso. Kiel do tia unuflanka mondo nomi&#x11D;us perfekta? Tial, nur se interna kaj ekstera civilizoj kunprogresas, fine esti&#x11D;as paca kaj komforta mondo sen difekto.”</p><p><strong>32. </strong>Sotesano diris: “Homoj en la mondo ricevas senlimajn oportunecon kaj profiton en la vivo pro la du bonfaroj de materia kaj morala civilizoj. Tial ili ne povas ne danki inventistojn kaj moralistojn. Tamen materia civilizo donas oportunecon precipe al korpa vivo, tial &#x11D;ia efiko tuj montri&#x11D;as, sed &#x11D;ia merito havas limon. Morala civilizo trejnas senforman menson de homo, tial &#x11D;ia efiko malrapide montri&#x11D;as, sed &#x11D;ia merito ne havas limon. Kiel do la granda forto savi vivulojn kaj kuraci la mondon kompari&#x11D;us kun tiu de materia civilizo, kaj kiel do la lumo &#x109;esus nur en unu mondo? Sed estas tre beda&#x16D;rinde, ke nunuloj ankora&#x16D; scias ser&#x109;i nur montri&#x11D;antan materian civilizon kaj malmultas ser&#x109;antoj de senforma morala civilizo.”</p><p><strong>33. </strong>Sotesano diris: “En la pasinteco &#x15C;akjamunio rigore malpermesis al &#x109;iuj bonzoj vesti&#x11D;i bone, man&#x11D;i bonguste, lo&#x11D;i komforte kaj &#x11D;ui mondan plezuron. Li instruis ilin plezuri nur per la trankviligo de korpo kaj menso, kiam veki&#x11D;as deziro al monda plezuro. Sed mi instruas vin diligente fari pravan agon, konforme al viaj vivrimedoj vesti&#x11D;i, man&#x11D;i kaj lo&#x11D;i, kaj foje amuzi vin por ripozo. Kiel do eblus instrui homojn nur per mallar&#x11D;a darmo en &#x109;i tiu tempo kun altaj inteligenteco kaj vivnivelo? Perfekta kaj harmonia budha darmo nepre uzendas senescepte por individuo, familio, socio, &#x15D;tato kaj la mondo. Tio estas la kerno de mia darmo.”</p><p><strong>34. </strong>Sotesano diris al homoj en <emphasis>Jongsan</emphasis>: “Oni diras, ke la nuna mondo havas tian civilizon, kiu neniam estis anta&#x16D;e. Tamen ni devas ne ebrii&#x11D;i nur de materia civilizo supra&#x135;e pompa kaj oportuna, sed nepre pripensi &#x11D;iajn difektojn kaj estontajn influojn. En la nuna mondo, ju pli alten progresas civilizo ekstere, des pli profunden enradiki&#x11D;as malsano interne. Se tio estas tiel lasata, la mondo estonte enfalos en dan&#x11D;eron nesaveble. Tio igas mondamantojn ne povi ne havi profundan zorgon. Kiujn malsanojn do havas la nuna mondo? La unua estas monavidemo. Homoj, kiuj ekscias, ke mono estas la plej necesa por atingi &#x109;iujn dezirojn kaj plezurojn de la vivo, taksas monon pli grava ol justeco kaj honto. Pro tio malforti&#x11D;as &#x109;ia morala energio kaj vundi&#x11D;as amikeco. Tio estas granda malsano. La dua estas plendemo. Individuoj, familioj, socioj kaj &#x15D;tatoj rigardas nur aliulan kulpon sen rekoni sian kaj pensas nur pri sia bonfaro al aliulo sen memori sian &#x15D;uldon al aliulo. Ili malamas kaj plendas unu la alian, tial neniam &#x109;esas batalo &#x109;u granda, &#x109;u malgranda. Tio estas granda malsano. La tria estas vivdependemo. La malsano estas pli serioza &#x109;e nia popolo pro la malbono de molkoreco plurjarcente da&#x16D;ranta en &#x109;i tiu lando, tial infano de ri&#x109;a familio volas vivi nenifare kaj havanto de ri&#x109;a parenco a&#x16D; amiko volas vivi de lia hava&#x135;o, tiel ke dek homoj volas vivi per la laboro de unu. Tio estas granda malsano. La kvara estas nescipovo de lernado. Na&#x16D; dekonoj de la homa personeco formi&#x11D;as per lernado. Kiel abelo kolektas mielon, oni devas nepre klini sin kaj lerni scion necesan por si de homo el ajnaj kampo kaj klaso. Tamen el la homoj en la mondo multas tiuj, kiuj maltrafas sian lerno&#x15D;ancon pro malinda memfiereco. Tio estas granda malsano. La kvina estas nescipovo de instruado. Se e&#x109; la plej multescia homo ne scipovas utiligi sian scion a&#x16D; instrui &#x11D;in al posteuloj, lia scio estas nenio alia ol nescio. Tamen el la homoj en la mondo multas tiuj, kiuj mem estas tiel fieraj kaj la&#x16D;demaj pri sia ioma scio, ke ili e&#x109; ne volas asocii&#x11D;i kun nesciuloj. Tio estas granda malsano. La sesa estas egoismo. Egoismo da&#x16D;ranta milojn da pasintaj jaroj estas firma kiel ar&#x11D;enta monto kaj fera muro, tial ne nur malmultas esence sindonuloj, sed anka&#x16D; estas tiaj homoj, kiuj por sia famo provizore faras publikan laboron, sed &#x109;esigas &#x11D;in post nelonge pro la reveki&#x11D;o de egoismo. Tial preska&#x16D; ruini&#x11D;as &#x109;iuj institucioj por la publika bono. Tio estas granda malsano.”</p><p><strong>35. </strong>Sotesano plu diris: “Nu, por kuraci &#x109;i tiujn malsanojn, anta&#x16D; &#x109;io ni devas instigi religian studon al homoj kaj instrui ilin kiel kontenti&#x11D;i per sia stato, kiel trovi bonfaron esence, kiel vivi memstare, kiel lerni, kiel instrui kaj kiel altruisti&#x11D;i. Tiel ni devas kune klopodi igi &#x109;iujn homojn interne ekzameni sin kaj kuraci sian malsanan menson kaj ekstere observi la mondon kaj kuraci malsanan mondon la&#x16D; la diro, ke la unua travivinto de malsano estas kuracisto. La granda recepto por kuraci &#x109;i tiujn grandajn malsanojn estas la esencaj vojoj de vivo, t.e. la kvar bonfaroj kaj la kvar nepra&#x135;oj kaj de studo, t.e. la tri studoj kaj la ok sintenoj. Kiam &#x109;i tiu darmo disvasti&#x11D;os tra la mondo, la mondo nature fari&#x11D;os sendifekta mondo kaj &#x109;iuj homoj fari&#x11D;os budhoj kaj bodisatvoj kaj &#x11D;uos feli&#x109;on en paradizo senkompare ideala.”</p><p><strong>36. </strong>Sotesano diris: “Religio kaj politiko estas respektive kiel korfavora patrino kaj severa patro en familio. Religio surbaze de moralo instruas la menson de homoj, anticipe gardas ilin kontra&#x16D; peko kaj igas ilin bonfari, dum politiko surbaze de le&#x11D;o observas la rezulton de iliaj faroj kaj premias kaj punas ilin. Se korfavora patrino kaj severa patro scias kaj plenumas sian respektivan rolon, ilia infano nepre &#x11D;uas feli&#x109;on. Alie &#x11D;i suferas malfeli&#x109;on. Kiel feli&#x109;o kaj malfeli&#x109;o de infano dependas de la ago de iliaj gepatroj, tiuj de homoj dependas de la ago de religio kaj politiko. Kiel do ne gravus la respondeco de ni, kiuj celas savi vivulojn kaj kuraci la mondon? Tial ni devas unue scii nian doktrinon sufi&#x109;e, kaj poste disvastigi &#x11D;in al la mondo kaj &#x11D;ui feli&#x109;an vivon egale kun &#x109;iuj vivuloj per bona kaj virta regado bazita sur vera moralo. Tiam nia respondeco estas plenumita.”</p><p><strong>37. </strong>Sotesano diris al homoj en la ferma ceremonio de trejnsesio: “Dum &#x109;i tiu trimonata trejnsesio mi instruis al vi la manieron blovi venton. &#x108;u vi komprenas la signifon de vento? &#x11C;enerale en la universo estas sudorienta kaj nordokcidenta ventoj kaj en la mondo estas ventoj de moralo kaj de le&#x11D;o. Moralo estas sudorienta vento kaj le&#x11D;o estas nordokcidenta vento. &#x108;i tiuj du ventoj estas la principo de mondregado. Juristo, kiu direktas premion kaj punon, respondecas pri nordokcidenta vento, dum religiisto, kiu direktas edifon, rekte respondecas pri sudorienta vento. Tial vi nepre devas bone lerni la manieron blovi sudorientan venton kaj vaste sekvi la vojon de reciprokaj helpo kaj harmonio. Nu, kio estas la maniero blovi sudorientan venton? Tio estas la instruoj de &#x109;iuj budhoj kaj sanktuloj de antikva tempo kaj niaj nunaj doktrinoj. Anka&#x16D; diversaj lecionoj dum &#x109;i tiu sesio trejnis vin al la maniero. Kian venton vi blovos, reveninte al via hejmo? Kiel sankta kaj glora estos tio, se vi blovos tian sudorientan venton, kies varma energio samtempe revivigas &#x109;iujn vivulojn suferintajn en la severa malvarmo de vintro, kaj alportos trankvilon al terurita vivulo, dankemon al plendemulo, reciprokan vivigon al vivulo kun reciproka konflikto, savi&#x11D;on al peksuferanto kaj reboni&#x11D;on al malvirtulo, tiel ke &#x109;iupa&#x15D;e vi harmoniigos familion, socion, &#x15D;taton kaj la mondon! Tio estas la celo de mia instruo kaj estas farenda por vi. Sed la influo de tia sudorienta vento ne reali&#x11D;as nur per prediko kaj persvado, sed nur tiam, kiam vi unue estigas &#x109;i tiun sudorientan venton en la fundo de via koro, harmoniigas menson kaj energion kaj praktikas &#x109;i tiun principon. Vi plu studu kaj vaste utiligu &#x109;iujn doktrinojn &#x109;i-sesie lernitajn kaj &#x109;iam estu mastroj de sudorienta vento, kien ajn vi iras.”</p><p><strong>38. </strong>Sotesano diris: “Kiam religio kaj politiko kondukas la mondon, ili estas kiel la du radoj de &#x109;aro. La &#x109;aro ne povas bone veturi, se la du radoj ne funkcias, se e&#x109; unu rado estas difektita, a&#x16D; se la &#x15D;oforo estas mallerta &#x11D;in veturigi. Kiel oni povas bone veturigi la &#x109;aron por ne perdi &#x11D;ian funkcion? Estas du manieroj. Unu estas ofte ripari &#x11D;in, por ke &#x11D;i ne fari&#x11D;u senutila&#x135;o, nek difekti&#x11D;u. La alia estas, ke &#x11D;ia &#x15D;oforo bone konu vojon kaj sekure veturigu &#x11D;in la&#x16D;voje. Tiel same, se religio kaj politiko volas bone konduki la mondon, ili devas la&#x16D;epoke forigi korupton kaj malbonon kaj ilia gvidanto devas la&#x16D;popolmense apliki le&#x11D;on kaj fari administron.”</p><p><strong>39. </strong>Sotesano demandis: “Ni jam malfermis religian eklezion. Kiel ni povas plibonigi &#x109;iujn malbonojn en la pasinteco kaj bone instrui la mondon per &#x109;i tiu nova religio?” <emphasis>Bak De&#x16D;an</emphasis><sup>123</sup> respondis: “&#x108;iu laboro plenumi&#x11D;as de proksime, tial ni devas unue plibonigi nian respektivan menson por plibonigi la mondon.” <emphasis>Song Mangjong</emphasis><sup>124</sup> respondis: “Niaj doktrino kaj sistemo jam elfari&#x11D;is responde al la epoko, tial se ni nur praktikas ilin, la mondo nature pliboni&#x11D;as.” <emphasis>&#x11C;o Songg&#x16D;ang</emphasis><sup>125</sup> respondis: “Mi ankora&#x16D; ne tute komprenas vian profundan volon, sed via instruo estas ekstreme perfekta kaj egala, tial mi kredas, ke &#x109;iuj homoj spontane pliboni&#x11D;as la&#x16D; la granda fortuno de la mondo.” Sotesano diris: “Vi &#x109;iuj pravas. Se homo volas plibonigi la mondon, li devas unue plibonigi sian menson. Se li volas plibonigi sian menson, devas unue esti la instruo por fari tion. Ni jam havas &#x11D;in kaj vi scias la principon de &#x109;i tiu studo. Vi do pli strebu al la studo kaj nepre efektivigu nian hodia&#x16D;an interparola&#x135;on. Se pliboni&#x11D;as &#x109;iu religio, pliboni&#x11D;as homa menso. Se pliboni&#x11D;as homa menso, pliboni&#x11D;as anka&#x16D; la politiko de lando kaj la mondo. Kvankam religio kaj politiko havas malsaman kampon, ili dorsoflanke havas nedisigeblan interrilaton kaj egale influas la bonon kaj malbonon de la mondo.”</p><empty-line/><p>3</p><p>Praktikado</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “Mi celas, ke vi recitu la &#x109;efajn punktojn de &#x109;iutaga praktikado matene kaj vespere ne por ripeti ilin la&#x16D;vorte, sed por memori iliajn signifojn kaj kontroli ilin en via menso. &#x11C;enerale unufoje tage kontrolu ilin kaj detale &#x109;iusituacie bone ekzamenu ilin. Vi do kontrolu kaj rekontrolu, &#x109;u la mensogrundon estis maltrankvilo a&#x16D; ne, &#x109;u la mensogrundon estis malsa&#x11D;o a&#x16D; ne; &#x109;u la mensogrundon estis maljusto a&#x16D; ne, &#x109;u vi akcelis kredon, kura&#x11D;on, scivolon kaj penadon a&#x16D; ne, &#x109;u vi vivis danke a&#x16D; ne, &#x109;u vi vivis memstare a&#x16D; ne, &#x109;u vi lernis diligente a&#x16D; ne, &#x109;u vi instruis diligente a&#x16D; ne, &#x109;u vi servis aliulon a&#x16D; ne. Tiel vi prizorgu kaj reprizorgu tion, &#x11D;is tio spontane plenumi&#x11D;os sen via prizorgado. Estas dirite, ke homa menso estas tiel subtila, ke &#x11D;i ekzistas, kiam oni kaptas &#x11D;in, kaj ke &#x11D;i malaperas, kiam oni lasas &#x11D;in. Kiel do vi povas kultivi la menson sen prizorgado? Tial por realigi &#x109;i tiun prizorgemon mi starigis la atenta&#x135;ojn en la &#x109;iutaga vivo kaj dum la templa vizito kaj por esplorigi ilin starigis taglibron, tiel ke mi gvidis akvimunan praktikmanieron. Vi diligente studu la&#x16D; &#x109;i tiu maniero kaj kiel eble plej rapide plenumu la grandan laboron de sanktuli&#x11D;o.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “La unua rapida maniero akiri la kultivoforton &#x109;e movo kaj senmovo estas, ke kiam vi faras &#x109;iun agon, vi ne faru tian agon, kiu maltrankviligas kaj ravas vian menson, kaj estu for de tia situacio. La dua estas, ke kiam vi rilatas al &#x109;iu objekto, vi ne havu korinklinon kaj avidon al &#x11D;i, sed &#x109;iam kreskigu indiferentecon por &#x11D;i. La tria estas, ke kiam vi faras &#x109;i tiun agon, vi ne tiri&#x11D;u de tiu ago kaj reciproke, sed koncentri&#x11D;u nur sur la faratan agon. La kvara estas, ke kiam ajn vi havas liberan tempon, vi atentu &#x109;anti budhonomon kaj sidmediti. La unua rapida maniero akiri la esploroforton &#x109;e movo kaj senmovo estas, ke kiam vi faras &#x109;iun agon de homo, vi klopodu akiri scion pri la farata ago. La dua estas, ke vi klopodu inter&#x15D;an&#x11D;i opiniojn kun instruistoj kaj samideanoj. La tria estas, ke vi klopodu solvi la&#x16D; esplorordo demandon, kiu naski&#x11D;as &#x109;e via vido, a&#x16D;do kaj penso. La kvara estas, ke vi klopodu studi niajn sanktajn librojn. La kvina estas, ke kiam vi finstudis niajn sanktajn librojn, vi konsultu sanktajn librojn de &#x109;iuj ekzistantaj religioj kaj plimultigu vian scion. La unua rapida maniero akiri la elektoforton &#x109;e movo kaj senmovo estas, ke se vi scias justa iun agon &#x109;u grandan, &#x109;u malgrandan, vi faru &#x11D;in spite al la vivoperdo. La dua estas, ke se vi scias maljusta iun agon &#x109;u grandan, &#x109;u malgrandan, vi ne faru &#x11D;in spite al la vivoperdo. La tria estas, ke kiam vi faras &#x109;iun agon, vi ne malkura&#x11D;i&#x11D;u de &#x11D;ia tuja neplenumi&#x11D;o, sed da&#x16D;rigu sen&#x109;esan penadon.”</p><p><strong>3. </strong>Sotesano diris: “En la pasinteco religio substrekis nur studon &#x109;e senmovo, tial oni rigardis studon kaj laboron nekunfareblaj. Iu do forlasis sian familion kaj pasigis la tutan vivon en monto kaj alia nur legadu, e&#x109; ne rimarkante enkortan grenon foriranta pro pluvo. Kiel do tio estus perfekta studmaniero? Tial ni ne rigardas, ke studo kaj laboro estas du. Se ni bone studas, ni bone laboras, kaj reciproke. Tiel ni povas kontinue akiri la tri grandajn fortojn &#x109;e movo kaj senmovo. Vi strebu al &#x109;i tiu granda studo sen&#x109;esa &#x109;e movo kaj senmovo.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Dum faka trejnsesio novulo povas senti sin sufera a&#x16D; mallibera pro la regula vivo. Sed kiam lia studo pli kaj pli maturi&#x11D;as kaj liaj korpo kaj menso poiome trejni&#x11D;as, ne estas pli komforta kaj plezura vivo ol &#x109;i tiu. Kiam vi plenumas la tagordon, &#x109;iam vi kontrolu en la menso, &#x109;u vi vivas suferan a&#x16D; komfortan vivon. Al sufervivanto ankora&#x16D; restas karma kondi&#x109;o de la polvomondo kaj al komfortvivanto pli kaj pli malfermi&#x11D;as la pordo de budhi&#x11D;o.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “Penado por ajna laboro dependas de tio, &#x109;u homo scias, kian rilaton al li havas la farata laboro, a&#x16D; ne. Ekzemple homo diligente laboras por man&#x11D;o kaj vesto, &#x109;ar li scias, ke ili havas rektan rilaton al lia vivteno. Malsanulo fidele penas kuraci sin, &#x109;ar li scias, ke la kuracado havas gravan rilaton al lia sankonservo. Studanto tutforte studas, &#x109;ar li scias, ke la studo havas gravan rilaton al lia estonteco. Scianto de &#x109;i tiu rilato venkas &#x109;iajn malfacilojn renkontatajn dum studo kaj neniom plendas, e&#x109; se indiferente traktita de instruisto a&#x16D; samideanoj. Sed nescianto de &#x109;i tiu rilato ne havas la paciencon studi kaj facile havas senpravan malkontenton e&#x109; pri instruisto a&#x16D; samideanoj kaj sentas, ke li studas kaj laboras kvaza&#x16D; anstata&#x16D; aliulo. Vi denove pensu aplombe, &#x109;u vi jam scias, kian rilaton al vi havas &#x109;i tiu studo.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “&#x108;asisto, kiu iras por kapti leonon a&#x16D; tigron, ne pafas senbride fazanon a&#x16D; leporon, e&#x109; se li vidas &#x11D;in. &#x108;ar li timas, ke la deziro kapti malgrandan beston igas lin maltrafi grandan beston. Tiel same aspiranto de granda studo ne vekas en si malgrandan deziron, &#x109;ar li timas, ke &#x11D;i malhelpas lin realigi grandan aspiron. Do studanto, kiu celas budhi&#x11D;i, devas ignori &#x109;iujn mondajn dezirojn kaj ampasiojn por atingi la celon. Se iu ne povas fortran&#x109;i malgrandan deziron kaj deflanki&#x11D;as de siaj grandaj voto kaj celo, li estas kiel &#x109;asisto, kiu kaptas fazanon a&#x16D; leporon kaj fine maltrafas leonon a&#x16D; tigron. Kiel do tio ne lamentindus? Tial mi petas grandaspiranton ne veki en si malgrandan deziron.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: “Mi a&#x16D;dis, ke iu kredanto de la templo <emphasis>Jongg&#x16D;ang</emphasis><sup>126</sup> por gajni ioman tagsalajron laboris proksime de la templo en la tago de darmkunveno. Kiel vi pensas pri li?” Iu dis&#x109;iplo demande respondis: “Estas eraro, ke li rigardas nur monon grava kaj neglektas studon. Sed se liaj gepatroj, edzino kaj infanoj malsatus manke de tiutaga man&#x11D;o, &#x109;u &#x11D;usta ago ne estus savi la familion de malsato kaj malvarmo malgra&#x16D; lia unutaga foresto en la darmkunveno?” Sotesano diris: “Viaj vortoj &#x15D;ajnas pravaj, sed darmkunveno ne okazas &#x109;iutage. Se homo vere aspiras studon kaj alte taksas la valoron de darmo, li &#x109;iamaniere intertempe preparas la man&#x11D;on de darmkunvena tago. &#x11C;uste tiutage ser&#x109;i la man&#x11D;on montras, ke li jam neglektas studon kaj ne fidelas al darmo. Tial mi anticipe menciis tion en la atenta&#x135;oj dum la templa vizito. E&#x109; se ne sufi&#x109;as man&#x11D;o malgra&#x16D; lia anticipa peno, estas principo, ke nature esti&#x11D;as man&#x11D;o, se li studas sen egoismo en la koro. Ekzemple, nur post kiam naski&#x11D;as infano, eli&#x11D;as la patrina lakto anta&#x16D;e neeli&#x11D;inta kaj la infano kreskas su&#x109;ante tiun &#x109;ieldotita&#x135;on.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris al darmkunvenantoj: “Hodia&#x16D; mi sciigos al vi mongajnan manieron. A&#x16D;skultu min bone kaj ri&#x109;igu vin. La maniero ne temas pri ekstera ia tekniko, sed pri interna mensuzo. Nia doktrino estas mongajna maniero. Vidu! Kiom da mono homoj en la mondo elspezas por vino, seksamo kaj veto en ordinara vivo! Kiom da materio ili mal&#x15D;paras pro vanteco kaj sinmontremo! Kiom da hava&#x135;o ili perdas pro mallaboremo kaj malfidindeco! Se homo, kiu vivas la&#x16D;pla&#x109;e sen sia vivmodelo, lernos &#x109;iun instruon en darmkunveno kaj plenumos e&#x109; nur kelkajn rekomendojn kaj malpermesojn, lia mono senprave elspezita ne plu ellasi&#x11D;os eksteren kaj interne pligrandi&#x11D;os lia hava&#x135;o akirata pro diligento, &#x15D;paremo kaj fidindeco. Tio estas mongajna maniero. Sed rigardante ke studo havas nenian rilaton al mongajno, homoj en la mondo diras, ke pro monmanko ne eblas studi, kaj ke por mongajno ne eblas darmkunveni. Kiel do tio ne estus nur unuflanka penso? Tial scianto de &#x109;i tiu principo konvinki&#x11D;as, ke pro monmanko li devas pli diligente studi, kaj ke por mongajno li devas pli fidele darmkunveni, tiel ke li atingas la vojon al la kunprogreso de studo kaj vivo.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “Ordinaruloj scias, ke nur sidmedito, budhonoma &#x109;antado a&#x16D; sutrolegado &#x109;iam en kvieta sido estas studo, sed ne scias, ke estas studo por trejni&#x11D;i en reala vivo. Kiel do ili scius la grandan studon de interna trankvilo kaj ekstera trankvilo? &#x11C;enerale la granda studo estas unue esplori la principon de memnaturo kaj scii &#x11D;ian staton origine senalkro&#x109;i&#x11D;an kaj fari senalkro&#x109;i&#x11D;an agon en reala vivo. Kaptinto de &#x109;i tiu vojo certe akiras grandan kapablon. Se la&#x16D;situacie studanto ne tiri&#x11D;as de tiu ago dum &#x109;i tiu ago kaj reciproke, tio estas koncentri&#x11D;o. Se li ser&#x109;as sa&#x11D;on dum &#x109;i tiu ago kaj dum tiu ago kaj orde faras ilin, tio estas studo de afera-principa esploro. Se li ne tiri&#x11D;as de maljusto dum &#x109;i tiu ago kaj dum tiu ago, tio estas studo de justaga elekto. Spontane akumuli&#x11D;as la kultivoforto, akiri&#x11D;as la esploroforto kaj naski&#x11D;as la elektoforto, se li dum libera tempo dedi&#x109;as sin al koncentri&#x11D;o per budhonoma &#x109;antado kaj sidmedito kaj al esploro per legado de sanktaj libroj kaj &#x109;u kun ago, &#x109;u sen ago nur da&#x16D;rigas studon sen&#x109;ese. Vidu! <emphasis>Song Gju</emphasis> de la membri&#x11D;o &#x11D;is nun tutforte oficis jen en la centra sidejo, jen en loka templo kaj ne povis &#x109;eesti e&#x109; trimonatan trejnsesion. Sed se mi ekzamenas lian nunan kapablon, en la kultivoforto li preska&#x16D; ne havas korinklinon kaj avidon kaj malofte tiri&#x11D;as de plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo kaj de proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco. En la esploroforto li &#x11D;enerale analizas &#x109;iujn aferojn de justo, maljusto, profito kaj malprofito kaj &#x109;iujn principojn de grando, malgrando, esto kaj neesto. En la elektoforto li povas distingi juston de maljusto kaj faras juston je dek kontra&#x16D; unu. Liaj leteroj skribitaj dum oficokupateco kaj senditaj al mi enhavas profundan veron kaj estas verkitaj facilstile kaj klarlogike, tiel ke ili apena&#x16D; havas korektinda&#x135;ojn. Post nelonge li akiros la sufi&#x109;ajn tri grandajn fortojn kaj fari&#x11D;os gravulo, kiu servas multajn homojn, kien ajn li iras. Tio estas la merito de lia sen&#x109;esa studo &#x109;e movo kaj senmovo. Tiel same vi tutforte strebu al iamajna medito &#x109;e movo kaj senmovo kaj sufi&#x109;e akiru la deziratajn tri grandajn fortojn.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Kiam vi ne laboras, &#x109;iam prepari&#x11D;u por farota laboro. Kiam vi laboras, &#x109;iam havu la mensostaton de nelaboro. Se dum nelaboro vi ne prepari&#x11D;as por farota laboro, vi ne povas eviti konfuzi&#x11D;on kaj renversi&#x11D;on fronte al &#x11D;i. Se dum laboro vi ne havas la mensostaton de nelaboro, vi fine fari&#x11D;as homo alkatenita al la situacio.”</p><p><strong>11. </strong>En diskutkunveno<emphasis> &#x11C;on Umg&#x16D;ang</emphasis><sup>127</sup> opiniis pri diferenco inter studanto kaj nestudanto: “E&#x109; kiuj ne praktikas nian doktrinon, tiu utiligas la tri studojn en iu okazo. Tamen post la paso de tiama tiu okazo ili denove estas malatentaj kaj ne interesi&#x11D;as, tial ili neniel progresas en studo tra la tuta vivo. Sed ni, studantoj, kontinue praktikas la tri studojn senkonsidere movon kaj senmovon, laboron kaj nelaboron, tial ni nepre atingos grandan personecon, se ni diligente da&#x16D;rigas studon la&#x16D; la instruo.” Sotesano a&#x16D;skultis kaj diris: “Viaj vortoj estas sencohavaj, sed mi pli detale klarigos la diferencon. Ekzemple &#x109;i tie sidas tri personoj: unu studas pri ma&#x15D;ino, la dua meditas kaj la tria sidas nenifare. Ili aspektas apena&#x16D; diferencaj en sido, sed granda diferenco montri&#x11D;os post longa tempo. La ma&#x15D;instudanto inventos ion, la sidmeditanto atingos la forton de koncentri&#x11D;o kaj la nenifaranto rikoltos nenion. Tiel same grande diferencas la rezulto de sen&#x109;esa penado por io ajn. Estas mia konato, kun kiu mi lernis dum kelka tempo en la infana&#x11D;o. Li malmulte interesi&#x11D;is pri lernado, sed tiel &#x11D;uis kantadon, ke li kantis malferminte libron kaj anka&#x16D; irante. Pasintjare mi vidis lin, kiu ankora&#x16D; ne &#x109;esigis sian kantadon &#x11D;is la grizhari&#x11D;o kaj rolis kiel ka&#x15D;ita fama kantisto. De la infana&#x11D;o mi hazarde interesi&#x11D;is pri la vero kaj malmulte pri legado. Tial mi tage-nokte enpensi&#x11D;is nur pri la okulta principo, tial mi multfoje forgesis dormon kaj man&#x11D;on kaj dronis en profunda medito. El tia sen&#x109;esa penado rezultas mia &#x11D;ishodia&#x16D;a vivo kun la vero. Konsidere &#x109;i tion, plej grave estas elekti vivdirekton, kaj se homo jam decidis sian &#x11D;ustan direkton, sindone da&#x16D;rigi penadon por la celo estas la fundamento de sukceso.”</p><p><strong>12. </strong>Sotesano diris: “Kvankam multaj patriarkoj de medita skolo malfermis miriadojn da rimedoj kaj da pordoj pri medito, unuvorte medito estas aperigi okultan sa&#x11D;on en trankvila malpleno, forigante iluzion kaj nutrante veran naturon. Tial jene tekstas la principo de medito: &#x11D;ustas viglo en trankvilo, dum mal&#x11D;ustas inerteco en trankvilo, kaj &#x11D;ustas trankvilo en viglo, dum mal&#x11D;ustas iluzio en viglo.”</p><p><strong>13. </strong>Sotesano demandis sidmeditantojn de trejnsesio: “Vi nun meditas, tolerante dormemon. Por kio vi faras?” <emphasis>G&#x16D;on Dongh&#x16D;a</emphasis><sup>128</sup> respondis: “La spirito de homo origine estas perfekta kaj brila, sed la&#x16D; avidveka situacio &#x11D;i disi&#x11D;as milbran&#x109;en kaj dekmilfolien, tiel ke li perdas perfektan spiriton kaj samtempe malbriligas sa&#x11D;lumon. Tial ni celas akiri la kultivoforton kaj sa&#x11D;lumon, kvietigante aflikton levi&#x11D;antan kaj koncentrante menson disi&#x11D;antan.” Sotesano diris: “Se vi vere scias la meriton de spirita kultivo, vi mem fidele da&#x16D;rigas &#x11D;in e&#x109; sen aliula rekomendo, sed atentu meditmetodon. Se vi estas mal&#x11D;uste rapidema ne detale sciante la metodon a&#x16D; ne povas &#x11D;uste praktiki puran meditmetodon ser&#x109;ante miraklan signon, vi dum studo povas malsani&#x11D;i, deklini&#x11D;i al malvirta vojo kaj havi pli da afliktoj. Tial por ne mal&#x11D;uste studi ofte kontrolu vin la&#x16D; nia meditmetodo kaj &#x109;iam demandu vian anta&#x16D;ulon pri la procezo. Se vi diligente faras &#x11D;ustan studon, vi facile atingas la liberon de korpo kaj menso. &#x108;iuj budhoj, sanktuloj kaj granduloj atingis tioman mensforton per &#x109;i tiu meditmetodo.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Nuntempe diversaj skoloj de medita skolo argumentas unu kontra&#x16D; la alia pri meditmetodoj, sed mi alprenas el ili la metodon koncentri menson subabdomenen, tiel ke oni perfekte nur koncentru menson dum la tempo de spirita kultivo kaj foje pristudu klasikan demandon la&#x16D; konvena okazo. &#x108;ar ilumini&#x11D;o pri demando ne rezultas nur el longa pripensado kun obtuza spirito, sed pli efika estas la&#x16D;okaza esplorado kun klara spirito.”</p><p><strong>15. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis pri la principo de akvenergia supreni&#x11D;o kaj fajrenergia malsupreni&#x11D;o. Sotesano respondis: “La karaktero de akvo estas malsuprenflua, malvarma kaj pura, dum tiu de fajro estas suprenira, varma kaj malklara. Kiam homo en si vekas &#x109;agrenan penson kaj la energio levi&#x11D;as, varmi&#x11D;as la kapo, malklari&#x11D;as la spirito kaj seki&#x11D;as la salivo. &#x108;ar la fajra energio supreni&#x11D;as kaj la akva malsupreni&#x11D;as. Kiam penso dormas kaj la energio kvieti&#x11D;as, malvarmi&#x11D;as la kapo, klari&#x11D;as la spirito kaj en la bu&#x15D;o cirkulas la pura salivo. &#x108;ar la akva energio supreni&#x11D;as kaj la fajra malsupreni&#x11D;as.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “Estas du vojoj akiri la kultivoforton. Unu estas kultivi temperamenton kaj la alia estas kultivi menson. Ekzemple la senmova menso, kiun soldato havas trejninte menson en reala batalo, rezultas el la ekstera kultivo de temperamento, kaj la senmova menso, kiun sinkultivanto havas en favora kaj malfavora situacioj venkinte diablsoldaton en situacio de la kvin deziroj, rezultas el la interna kultivo de menso. Se soldato akiris la eksteran kultivoforton de temperamento, sed ne akiras la internan kultivoforton de menso, lia kultivoforto ne povas esti perfekta. Se sinkultivanto akiris la internan kultivoforton de menso, sed ne akiras la kultivoforton de temperamento en reala situacio, anka&#x16D; lia kultivoforto ne povas esti perfekta.”</p><p><strong>17. </strong><emphasis>Jang Dosin</emphasis><sup>129</sup> demandis Sotesanon: “Vi &#x109;iam diras, ke oni ne tiri&#x11D;u de tiu ago dum &#x109;i tiu ago kaj reciproke, kaj ke oni havu pacan kaj perfektan menson &#x109;iam en farata ago. Tial ni strebas al tio. Anta&#x16D; nelonge mi, kudrante veston, dekoktis herban medikamenton. Mi donis la tutan atenton al la kudro kaj forbruligis la medikamenton. Se mi prizorgas la dekokton dum la kudro, mi tiri&#x11D;as de tiu ago dum &#x109;i tiu ago. Se mi atentas nur la kudron kaj malatentas la dekokton, mi denove fu&#x15D;as la medikamenton. Kio estas la &#x11D;usta vojo al studo en &#x109;i tiu okazo?” Sotesano respondis: “Se vi tiam faris kudron kaj dekokton, ili amba&#x16D; estis sub via respondeco. Tutforte plenumi la respondecon estas perfekta koncentri&#x11D;o kaj vera studo. Se vi absorbi&#x11D;is nur en unu ago kaj fu&#x15D;is la alian agon, tio ne estas perfekta koncentri&#x11D;o, sed partia menso kaj malatenta faro. Tial se homo povas prizorgi samtempe dek a&#x16D; dudek agojn sub sia respondeco, tio estas ne senatenta menso, sed perfekta menso kaj grava maniero studi &#x109;e movo. Tamen homo senprave klopodas fari nenecesajn penson, a&#x16D;don, vidon kaj enmiksi&#x11D;on, tiel ke lia menso iras al tiu ago dum &#x109;i tiu ago kaj reciproke kaj vana iluzio neniam &#x109;esas. Do studanto devas eviti tion. Se homo samtempe faras e&#x109; miriadojn da agoj en unu tago sub sia respondeco, tio neniel malhelpas lian koncentri&#x11D;on.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris: “&#x108;u vi scias, kial via menso dum koncentri&#x11D;o estas jen maltrankvila, jen trankvila? Tion ka&#x16D;zas, &#x109;u vi juste faris &#x109;iun agon a&#x16D; ne. Kiu faras justan agon, tiu trovas tion komence komplika kaj malfacila. Sed ju pli &#x11D;in li faras, des pli grandanimaj kaj trankvilaj fari&#x11D;as liaj korpo kaj menso, tiel ke lia estonteco lar&#x11D;e malfermi&#x11D;as kaj samtempe li bone koncentri&#x11D;as. Kiu faras maljustan agon, tiu trovas tion komence plezura kaj facila. Sed ju pli &#x11D;in li faras, des pli komplikaj kaj suferaj fari&#x11D;as liaj korpo kaj menso, tiel ke lia estonteco &#x15D;topi&#x11D;as kaj samtempe li malfacile koncentri&#x11D;as. Tial, kiu volas komplete koncentri&#x11D;i, tiu devas anta&#x16D; &#x109;io forigi maljustan deziron kaj &#x109;esigi maljustan agon.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano demandis <emphasis>I Sunsun</emphasis>: “Kiel vi studas, estante laiko?” Li respondis: “Mi penas trankviligi menson.” Sotesano denove demandis: “Kiel vi trankviligas menson?” Li respondis: “Mi nur penas teni &#x11D;in trankvila, sed ne scias specialan manieron.” Sotesano diris: “&#x11C;enerale por homo estas la du tempoj de movo kaj senmovo kaj por akiri trankvilon estas la du vojoj de ekstera trankvilo kaj interna trankvilo. Ekstera trankvilo estas forigi la fonton de diablo spiritmaltrankviliga &#x109;e movo, nepre farante justan agon kaj ne farante malsa&#x11D;an kaj &#x109;agrenan agon. Interna trankvilo estas nutri la perfektan originan spiriton &#x109;e senmovo, dormigante levi&#x11D;antan aflikton per sidmedito, budhonoma &#x109;antado a&#x16D; ajna maniero. Ekstera trankvilo kaj interna trankvilo bazas unu la alian, tial oni povas akiri la veran trankvilon de menso nur per kunpraktikado de amba&#x16D;.”</p><p><strong>20. </strong><emphasis>Song Dosong</emphasis> tiel &#x15D;atis legi &#x135;urnalon, ke por legi &#x11D;in li &#x109;esigis e&#x109; sian faratan laboron, kaj ke kiam li havis ur&#x11D;an laboron, li devis legi almena&#x16D; artikoltitolojn por trankvile eklabori. Iun tagon Sotesano admonis lin: “Vi tiel forlogi&#x11D;as al negrava &#x135;urnallegado, tial mi zorgas, &#x109;u vi tiel agas anka&#x16D; por alia afero. &#x108;iu homo havas &#x15D;atata&#x135;on kaj mal&#x15D;atata&#x135;on. Renkonte al sia &#x15D;atata&#x135;o ordinarulo tiri&#x11D;as de &#x11D;i kaj perdas perfektan kaj veran menson. Renkonte al sia mal&#x15D;atata&#x135;o li tiri&#x11D;as de &#x11D;i kaj forgesas homan devon kaj devias de &#x11D;usta vojo kaj alportas al si aflikton kaj suferon. Tia homo neniam povas atingi la trankvilon kaj sa&#x11D;lumon de spirito. Mia admono pro &#x109;i tiu bagatelo celas montri al vi la fakton de spirita tiri&#x11D;o. Vi nepre tiri&#x11D;u nek de via &#x15D;atata&#x135;o, nek de via mal&#x15D;atata&#x135;o, sed &#x109;iam surpa&#x15D;i &#x11D;ustan vojon, tiel ke vi fari&#x11D;u utiliganto de miriadoj da situacioj, sed ne tiri&#x11D;anto de ili. Tiam vi eterne ne perdos vian veran kaj justan naturon.”</p><p><strong>21. </strong><emphasis>I</emphasis><emphasis>&#x108;ong&#x109;un</emphasis><sup>130</sup> demandis: “&#x108;u e&#x109; granda ilumini&#x11D;into havas korinklinon?” Sotesano respondis: “Homo kun korinklino ne estas ilumini&#x11D;into.” &#x15C;i demandis: “<emphasis>&#x11C;ongsan</emphasis><sup>131</sup> amas sian infanon. &#x108;u tio ne montras lian korinklinon?” Sotesano respondis: “Vi ja povus nomi ilumini&#x11D;into e&#x109; sensentan lignon a&#x16D; rokon. Korinklino signifas, ke ne eblas foriri de amato pro amtiri&#x11D;o a&#x16D; sopiro dum la foresto de amato malhelpas sinkultivon kaj publikan laboron. Sed li ne havas tia&#x135;on.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris: “Homoj en la mondo rekonas kiel ilumini&#x11D;inton nur tiun, kiu legis multajn sanktajn librojn. Ili kredeme a&#x16D;skultas predikon kun cita&#x135;oj el malnovaj sanktaj libroj, sed duona&#x16D;skultas predikon, kiu rekte klarigas la principon en facilaj vortoj. Kia korprema penso tio estas! Sankta libro estas skribo, kiu enhavas la instruon de pasintaj sanktuloj, sa&#x11D;uloj kaj filozofoj por klerigi homojn. Tamen kun la tempo al la originaloj aldoni&#x11D;is tiom da komentoj kaj piednotoj, ke esti&#x11D;is kvin&#x109;aro da libroj<sup>132</sup> kaj okdekmilo da sutroj<sup>133</sup>. Malfacilas tralegi ilin &#x109;iujn, e&#x109; se ni dedi&#x109;as la tutan vivon. Kiam do ni atingus la fortojn de kultivo, de esploro kaj de elekto kaj fari&#x11D;us elstaruloj kun granda personeco? Tial &#x15C;akjamunio anta&#x16D;diris la la&#x16D;epokan &#x15D;an&#x11D;on de sia darmo, dividante &#x11D;in en la periodojn de &#x11D;usta darmo, de &#x15D;ajna darmo kaj de fina darmo<sup>134</sup>. La &#x15D;an&#x11D;o rezultis precipe el tio, ke pro sutra malsimpleco postvenaj neilumini&#x11D;intoj perdis sian memstarecon kaj agis malsa&#x11D;e, tiel ke &#x11D;usta darmo nature kaduki&#x11D;is. Tial, kiam revenas la periodo de &#x11D;usta darmo, &#x109;iuj homoj povas reale trejni&#x11D;i per nova simpla doktrino kaj oportuna maniero. Ili &#x109;iuj povas sperti kaj ilumini&#x11D;i pri la granda vojo la&#x16D; &#x11D;usta darmo bu&#x15D;e transdonita kaj kore ricevita. Kial do lerni la tutan kvin&#x109;aron da libroj kaj studi la tutan okdekmilon da sutroj? Vi do ne logi&#x11D;u de multaj komplikaj malnovaj sanktaj libroj, sed nepre diligente studu per simpla doktrino kaj oportuna maniero kaj atingu elstaran kapablon. Post tiam vi konsultu tiujn malnovajn sanktajn librojn kaj &#x109;iujn teoriojn. Tiam unumatena konsulto pli efikos ol dekjara legado.”</p><p><strong>23. </strong>Sotesano diris: “Kiu el vi trovis sanktan libron sen&#x109;ese legeblan? Ordinaruloj scias, ke estas sanktaj libroj nur la kvar libroj<sup>135</sup> kaj tri klasika&#x135;oj<sup>136</sup>, la okdekmilo da sutroj kaj la sanktaj libroj de aliaj religioj. Sed ili ne scias grandan sanktan libron, kiu reale aperas. Kio do tio ne estus korprema? Se homo vidas la mondon per vera spirito, &#x109;io estas nenio alia ol sankta libro. Kiam li malfermas sian okulon, li vidas sanktan libron; kiam li klinas sian orelon, li a&#x16D;skultas sanktan libron; kiam li parolas, li vo&#x109;legas sanktan libron; kiam li movi&#x11D;as, li utiligas sanktan libron, tiel ke al li sen&#x109;ese malvolvi&#x11D;as sankta libro ie ajn kaj iam ajn. &#x11C;enerale sankta libro eksplikas la du a&#x135;ojn de afero kaj principo. &#x11C;i analizas aferon per justo, maljusto, profito kaj malprofito kaj klarigas principon per grando, malgrando, esto kaj neesto, tiel ke &#x11D;i helpas homon decidi direkton kaj surpa&#x15D;i homan vojon. &#x108;iuj sanktaj libroj de konfuceismo, budhismo kaj aliaj religioj ne deflanki&#x11D;as de &#x109;i tia enhavo. Tamen afero kaj principo ne ku&#x15D;as en libro, sed la tuta mondo estas ili. Homo naski&#x11D;as, vivas, mortas kaj renaski&#x11D;as en afero kaj principo, tial ili havas nemalhaveblan rilaton al li kaj la mondo estas sankta libro, kiu sternas ilin, kiel ili estas. En &#x109;i tiu sankta libro, bone observante multajn aferojn de justo, maljusto, bono kaj malbono, ni devas fari justan kaj profitan aferon kaj forlasi malbonan kaj malprofitan aferon. Kaj bone observante &#x109;iujn principojn de grando, malgrando, esto kaj neesto, ni devas ilumini&#x11D;i pri ilia fonto. Kiel do tiam &#x109;i tio ne estus viva sankta libro? Tial mi petas vin bone legi &#x109;i tiun grandan sanktan libron reale aperantan, anta&#x16D; ol legi multajn komplikajn sanktajn librojn.”</p><p><strong>24. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Mi &#x109;iam ne estas lerta en laboro. Kiel mi povas lerti&#x11D;i?” Sotesano respondis: “Diligente preparu vin anta&#x16D; laboro, bone faru justa&#x135;on dum laboro, denove kontrolu &#x11D;in post laboro kaj &#x109;iam bone kontemplu e&#x109; aliulan laboron en la koro. Tiam vi pli kaj pli lerti&#x11D;os kaj faros &#x109;iun laboron senobstakle.”</p><p><strong>25. </strong>Sotesano diris al homoj en darmkunveno: “Vi devas atente a&#x16D;skulti predikon a&#x16D; prelegon, kvaza&#x16D; vi ricevus de &#x11D;i valoran trezoron. Kvankam pastro a&#x16D; preleganto diras utilajn vortojn, ili ne efikas, se vi ne kaptas ilian esencon a&#x16D; senatente a&#x16D;skultas ilin. Tial se vi, a&#x16D;skultante ajnajn vortojn, kontrolas ilin kontra&#x16D; viaj studo kaj situacio kaj kun perfekta spirito atente a&#x16D;skultas ilin, via gajno multi&#x11D;as kaj samtempe ili nature speguli&#x11D;as en via reala ago, tiel ke plimontri&#x11D;os la merito de darmkunveno.”</p><p><strong>26. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, li demandis, montrante al lampofajro: “Kial tiel mallume estas sub tiu lampofajro, kiu lumigas la kvar murojn?”<emphasis> Gim Nam&#x109;on</emphasis><sup>137</sup> respondis: “Tio estas vere kiel mi. De pluraj jaroj mi rekte servas sub vi, sed miaj scio kaj ago pri &#x109;iuj aferoj ankora&#x16D; ne superas tiujn de samideanoj vizitantaj vin de fora loko.” Sotesano ridis kaj denove demandis<emphasis> Song Gju</emphasis>. Li respondis: “La lamplumo supren difuzi&#x11D;as kaj lumigas malproksiman lokon, kaj la lampostango estas proksime kaj mallumigas suban lokon. Tio estas same, kiel homo bone scias aliulan kulpon, sed ne sian. Se paroli pri la kialo, kiam homo vidas aliulan faron, li povas &#x11D;uste vidi &#x11D;iajn forton kaj malforton, alton kaj malalton, &#x109;ar nenio hezitigas lin. Sed, kiam homo vidas sian faron, li ne povas &#x11D;uste scii &#x11D;iajn juston kaj maljuston, &#x109;ar la ombro de la ideo pri memo &#x109;iam kovras lian sa&#x11D;lumon.” Sotesano denove demandis: “Kiel tia neperfekta homo povas lumigi kaj sin kaj aliulon sendistinge?” Li respondis: “Se tia homo ne alkro&#x109;i&#x11D;as al plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo kaj fortran&#x109;as &#x109;iun ideon el sia menso, lia scio pri memo kaj aliulo estas tute egala.” Sotesano respondis: “Vi pravas.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano diris: “Se vi volas perfektuli&#x11D;i kaj akiri vastan scion, nepre ne alkro&#x109;i&#x11D;u al unu flanko. Preska&#x16D; &#x109;iuj homoj de la nuna mondo estas unuflanki&#x11D;emaj kaj ne atingas la perfektan vojon. Konfuceanoj alkro&#x109;i&#x11D;as al konfuceana kutimo, bonzoj al budhana kutimo kaj aktivuloj de aliaj religioj kaj socioj al siaj scio kaj laboro, tiel ke ili ne povas vaste scii pri justo, maljusto, profito kaj malprofito, nek preni aliulan instruon por sia uzo. Tial ili ne povas perfektuli&#x11D;i.” Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x108;u tio ne signifas perdi propran opinion, se oni deflanki&#x11D;as de siaj tradicio kaj aserto?” Sotesano respondis: “Miaj vortoj ne signifas senprudente uzi &#x109;iujn instruojn perdante propran opinion, sed lar&#x11D;e utiligi aliulan instruon post la firma starigo de propra prava opinio. Vi devas &#x11D;uste kompreni &#x109;i tiun signifon.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano diris: “Ordinarulo havas du kondi&#x109;ojn, kiuj mallumigas lian sa&#x11D;on en ajna laboro. Unu estas, ke li tiri&#x11D;as de avido, tial li perdas la mezan vojon kaj lia sa&#x11D;o mallumi&#x11D;as. La alia estas, ke li alkro&#x109;i&#x11D;as nur al sia talento, tial lia sa&#x11D;o pri alia kampo mallumi&#x11D;as. Sinkultivanto devas aparte atenti &#x109;i tiujn du kondi&#x109;ojn.”</p><p><strong>29. </strong>Iu kredanto de &#x109;ondoismo<sup>138</sup> vizitis kaj diris: “Mi a&#x16D;dis vian famon kaj venis de malproksime. Bonvolu favori min.” Sotesano diris: “&#x15C;ajnas al mi, ke vi havas en la koro ion por demandi. Diru al mi.” Li demandis: “Kiel mi povas vastigi scion?” Sotesano respondis: “Demandi min estas vastigi scion kaj anka&#x16D; a&#x16D;skulti vin estas vastigi scion. Ekzemple, se mastruma aparato mankas al mastrumanto, li a&#x109;etas &#x11D;in en bazaro, kaj se scio pri laboro mankas al laboranto, li akiras &#x11D;in en la mondo. Tial mi akiras scion pri io ajn ne nur per mia studo, sed anka&#x16D; de homoj, kiujn mi renkontas. Dum renkonti&#x11D;o kun vi mi akiras scion pri via religio kaj dum renkonti&#x11D;o kun alireligiulo pri lia religio.”</p><p><strong>30. </strong>Sotesano diris: “Homa naturo origine estas nek bona, nek malbona, sed la&#x16D; kutimo esti&#x11D;as bona kaj malbona personecoj. Kutimo formi&#x11D;as el tio, ke unu komenca penso multfoje respondadas al &#x109;i&#x16D;j ka&#x16D;zoj-kondi&#x109;oj<sup>139</sup>. Ekzemple vi ekaspiras studon kaj unuafoje venas al &#x109;i tiu templo, tiel ke vi renkontas instruiston kaj samideanon kaj sekvas le&#x11D;on kaj regulon. Komence vi trovas &#x109;ion fremda, malkonvena kaj malfacile tolerebla, sed se vi longe da&#x16D;rigas vian aspiron sen&#x15D;an&#x11D;e, viaj menso kaj ago pli kaj pli maturi&#x11D;as kaj en la fino nature &#x11D;usti&#x11D;as senpene. Tio estas kutimo. Tiel same al bono kaj malbono estas egala la principo, ke kutimo formi&#x11D;as la&#x16D; &#x109;iuj ka&#x16D;zoj-kondi&#x109;oj, sed malfacilas kutimi&#x11D;o al bono kaj facilas al malbono. Krome, se homo estas e&#x109; iomete malatenta dum strebo al bona kutimo, li senkonscie deklini&#x11D;as al malbona situacio kaj facile rezultigas la malon de sia komenca celo. &#x108;iam atentu &#x109;i tiun punkton, kaj vi formos bonan personecon.”</p><p><strong>31. </strong>Sotesano diris: “La&#x16D; mia sperto el la renkonti&#x11D;o kun multaj gestudantoj, viro &#x11D;enerale estas indulgema, sed malsolideco kaj malsincereco estas lia malsano. Virino &#x11D;enerale estas detalema, sed alfiksi&#x11D;emo kaj netoleremo estas &#x15D;ia malsano. Por formi perfektan personecon viro kun indulgemo precipe klopodu esti solida kaj sincera, kaj virino kun detalemo precipe klopodu esti senpartia kaj indulgema.”</p><p><strong>32. </strong>Iu dis&#x109;iplo rapide man&#x11D;is kaj ofte parolis, tial Sotesano diris: “Homo povas studi e&#x109; dum man&#x11D;ado kaj parolo. Se li man&#x11D;as rapide a&#x16D; tro, tio facile kuntrenas malsanon, kaj se li parolas nenecese a&#x16D; maldece, tio facile kuntrenas katastrofon. Kiel do malatenti unu kuleron da man&#x11D;ado kaj unu vorton da parolo, rigardante tion kiel bagatelon? Tial studanto prenas &#x109;iun okazon kiel la &#x15D;ancon studi kaj plezuras per bontraktado de tiu kaj tiu okazo. Vi anka&#x16D; havu volon por &#x109;i tiu studo.”</p><p><strong>33. </strong><emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis><sup>140</sup> demandis: “Kiun modelon mi prenu por justaga elekto renkonte al situacio?” Sotesano respondis: “Prenu la tri pensojn kiel la modelon. Unu estas pri via voto, la dua pri la instruvolo de via instruisto kaj la tria pri tio, &#x109;u vi klini&#x11D;as al unu flanko a&#x16D; ne, observante tiutempan cirkonstancon. Se vi prenas &#x109;i tiujn tri kiel la modelon, via studo &#x109;iam ne mallumi&#x11D;as kaj &#x109;iu via ago nature &#x11D;usti&#x11D;as.”</p><p><strong>34. </strong>Sotesano diris, surgrimpante kun<emphasis> I &#x108;unpung</emphasis> krutan montpasejon malanta&#x16D; la templeto <emphasis>&#x108;ongnjonam</emphasis><sup>141</sup>: “Renkonte al kruta vojo spontani&#x11D;as koncentri&#x11D;o. Tial homo malmulte eraras sur kruta vojo, sed facile sur ebena vojo, kaj li malmulte eraras en malfacila laboro, sed facile en facila laboro. Nur se studanto agas egale, &#x109;u vojo estas ebena a&#x16D; kruta, &#x109;u laboro estas facila a&#x16D; malfacila, li atingas plenan koncentri&#x11D;on sur unu agon.”</p><p><strong>35. </strong>Sotesano diris: “&#x108;u vi vidis &#x109;ielulojn? Ili ne lo&#x11D;as en la &#x109;ielo, sed tiuj infanoj estas &#x109;ieluloj. Ili neniom havas egoismon en la koro, tial &#x109;ieldotita&#x135;o eli&#x11D;as pere de patrino. Sed se egoismo pli kaj pli esti&#x11D;as, la &#x109;ieldotita&#x135;o &#x109;esas. Se sinkultivantoj ne havas nur egoismon, el tio sekvas senlima &#x109;ieldotita&#x135;o. Alie &#x15D;topi&#x11D;as la vojo al &#x109;ieldotita&#x135;o.”</p><p><strong>36. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Per kiamaniera spirita kultivo mi povas forigi &#x109;iujn kvin dezirojn kaj vivi liberan kaj ri&#x109;an vivon kiel budho, absorbi&#x11D;ante en sinkultivo?” Sotesano respondis: “Deziro ne estas forigenda, sed kreskigenda. Turnu kaj kreskigu malgrandan deziron al granda voto kaj koncentri&#x11D;u sur &#x11D;in, kaj la malgranda deziro nature kvieti&#x11D;os kaj vi spontane vivos liberan kaj ri&#x109;an vivon.”</p><p><strong>37. </strong>Sotesano diris: “Mi ne instruas, ke vi perforte forigu la sentojn de plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo, sed ke vi uzu ilin konvene al tempo kaj loko kaj senobstakle utiligu liberan menson nur sen deklini&#x11D;i de la meza vojo. Mi ne instruas, ke vi mal&#x15D;atu banalan talenton kaj malgrandan deziron, sed ke vi zorgu pri ilia nepovado pligrandi&#x11D;i. Tial mi instruas, ke vi nur pligrandigu malgranda&#x135;on, kaj ke vi turnu vian penon de malgranda&#x135;o al granda&#x135;o. Tio estas la supera maniero atingi granda&#x135;on.”</p><p><strong>38. </strong>Sotesano diris: “Vi devas anticipe scii, ke estas tre dan&#x11D;era momento dum studo kaj laboro. Tia momento por studanto estas, kiam al li malfermi&#x11D;as &#x109;iu sa&#x11D;o, kaj por laboranto estas, kiam al li venas &#x109;iu povo. &#x108;ar homo kun malsupera kapablo<sup>142</sup>, ekhavante ioman sa&#x11D;on, maldiligentas en granda studo kaj facile kontenti&#x11D;as per malgranda sa&#x11D;o, kaj ekhavante ioman povon, fari&#x11D;as egoisma kaj fiera kaj ne povas plu progresi. Se faranto de studo kaj laboro ne atentas tian momenton, li mem enfalas en senliman kavon.”</p><p><strong>39. </strong>Iu dis&#x109;iplo dum pluraj jardekoj dedi&#x109;is sindonan kredon kaj tutforte sidmeditadis, tiel ke lia spirito pli kaj pli klari&#x11D;is kaj li povis anta&#x16D;vidi la venon de gasto kaj la komencon kaj &#x109;eson de pluvo. Sotesano diris: “Tio estas nenio alia ol fantomo foje aperanta dum studo kiel lampirbrileto. Rekonscii&#x11D;u kaj tion forigu. Se vi plezuras per tio, vi ne nur ne povas ilumini&#x11D;i pri la granda vero, sed e&#x109; enfalas en malvirtan vojon kaj facile fari&#x11D;as batalema demono. Kiel do permesi tia&#x135;on en la eklezio de &#x11D;usta darmo?”</p><p><strong>40. </strong><emphasis>Song Bjok&#x11D;o</emphasis><sup>143</sup> absorbi&#x11D;is nur en sidmedito, rapide dezirante akvenergian supreni&#x11D;on kaj fajrenergian malsupreni&#x11D;on, sed male alportis al si kapdoloron. Sotesano diris: “Tio okazas tial, ke vi ne bone scias studvojon. &#x11C;enerale perfekta studvojo estas studi egale &#x109;e movo kaj senmovo. &#x108;e movo kunakiru la tri grandajn fortojn precipe per justaga elekto kaj &#x109;e senmovo kunakiru ilin precipe per spirita kultivo kaj afera-principa esploro. Kiu scias kaj sekvas &#x109;i tiun vojon, tiu ne aparte sentas suferon dum studo kaj estas libera kaj ri&#x109;a kiel la akvo de senventa oceano kaj akvenergia supreni&#x11D;o kaj fajrenergia malsupreni&#x11D;o nature okazas pro la trankvilo de lia menso. Kiu ne scias &#x109;i tiun vojon, tiu facile alportas al si nenecesan malsanon kaj suferas la tutan vivon. Vi do tre atentu tion.”</p><p><strong>41. </strong>Sotesano diris: “&#x108;efigante la esencan darmon farendan por homo, mi perfektigis la partian darmon de la pasinteco kaj faciligis la komplikan darmon, por ke iu ajn tuj eniru en la grandan vojon. Sed kiu ne scias &#x109;i tiun signifon kaj ankora&#x16D; ne for&#x135;etas malnovan penson, tiu diras, ke por studi oni devas eniri en kvietan monton, a&#x16D; ke oni devas akiri supernaturan forton kaj libere transloki monton, transpa&#x15D;i riveron kaj estigi venton kaj pluvon, a&#x16D; ke ne utilas sankta libro, prediko kaj diskuto, sed nepras nur budhonoma &#x109;antado kaj sidmedito. Tiel li foje ne sekvas &#x11D;uste mian instruon. Tio estas vere lamentinda. Nun ne malmultas homoj, kiuj senprofesie dum la tuta vivo vagadas en temploj, mona&#x125;ejoj a&#x16D; profundaj montoj, dezirante spiritlertecon a&#x16D; vojlertecon. Se homo ser&#x109;as darmon ekster la mondo kaj deziras nur supernaturan forton perdante homan vojon, tio ja estas malvirta vojo. Nu, vi bone studu en la mondo la&#x16D; la esencaj vojoj de vivo kaj de praktikado, kiujn mi instruas. Tiam fine vi plene atingos kaj feli&#x109;on kaj sa&#x11D;on, en kio samtempe enestos supernatura forto kaj spirita forto. Tio estas orda studo kaj radikohava granda vojo.”</p><p><strong>42. </strong>Sotesano diris: “En la eklezio de &#x11D;usta darmo supernatura forto ne rigardi&#x11D;as grava, &#x109;ar &#x11D;i ne nur estas senutila, sed e&#x109; malutila al mondsavo. Jen estas la kialo. &#x11C;enerale deziranto de supernatura forto eniras monten, evitante la &#x109;iutagan mondon, kaj for de homa vojo pasigas la tutan vivon per recitado de pre&#x11D;aj a&#x16D; sanktaj vortoj, alkro&#x109;i&#x11D;ante nur al vanteco. Se la tuta mondo adoros tion, disfalos ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj neglekti&#x11D;os moralo kaj disciplino. Krome tia homo ne scias la fonton de moralo kaj kun senorda penso kaj maljusta deziro esperas eksterordinaran forton. Se iam aperas ia miraklo pro falsa spirito, li misuzas &#x11D;in, trompas la mondon kaj dama&#x11D;as homojn. Tial sanktulo diris, ke supernatura forto estas flanka, kaj ke supernatura forto aperanta sen la bazo de moralo estas nenio alia ol magio. Tamen se homo bone sekvas &#x11D;ustan vojon, estas indiferenta por deziro kaj havas puran konduton, mistera signo foje povas okazi la&#x16D; la lumo de memnaturo, sed tio nature akiri&#x11D;as, malgra&#x16D; ke li ne strebas al tio. Kiel do tion konjektus vivulo kun malvirta penso.”</p><p><strong>43. </strong>Sotesano diris: “De tempo al tempo estas novulo, kiu sen scii sian kapablon klopodas tuj ilumini&#x11D;i pri la granda principo per momenta sindona penado. Tamen kun tia menso homo povas facile gravmalsani&#x11D;i, kaj kiam lia volo ne reali&#x11D;as, rezignemo veki&#x11D;as kaj li e&#x109; povas malproksimi&#x11D;i de sinkultiva vivo. Vi devas atenti tion. Sed foje estas anka&#x16D; sinkultivanto, kiu aliras budhan etapon per unu salto. Li havas la plej superan kapablon rezulte el la multa sinkultivo tra sia multviva eterno. Havanto de meza a&#x16D; malsupera kapablo devas plene strebi dum longa tempo. En la ordo de sinkultivo unue granda volo devas esti kaj unu post la alia esti&#x11D;as granda kredo, granda kura&#x11D;o, granda scivolo, granda penado kaj granda ilumini&#x11D;o. Ilumini&#x11D;o ne fini&#x11D;as per unufoja atingo, sed estas miriadoj da ilumini&#x11D;oj.”</p><p><strong>44. </strong>Sotesano diris: “Stulta homo klopodas atingi tuj post sia ekaspiro la grandan sa&#x11D;on de sanktulo, sed tio estas vere mal&#x11D;usta penso. La akvo de tiu oceano estas la kuna&#x135;o de akveroj, la granda tero de monto kaj kampo estas la kuna&#x135;o de polveroj kaj la granda atingo de &#x109;iuj budhoj kaj sanktuloj estas la kuna&#x135;o de la klopodoj de senforma kaj nevidebla menso. Kiu aspiras grandan studon kaj entreprenas grandan laboron, tiu anta&#x16D; &#x109;io nepre devas komenci sian klopodon per malgranda&#x135;o.”</p><p><strong>45. </strong>Sotesano diris: “De tempo al tempo estas tia homo pastri&#x11D;inta por ser&#x109;i la vojon, kiu intertempe forgesas sian volon kaj strebas al eksteraj lernado kaj scio. Tia homo povas esti multescia, sed lia spirita energio malforti&#x11D;as kaj al li malfacilas akiri veran sa&#x11D;on. Kiu ser&#x109;as veran vojon, tiu ekzamenu sian komencan volon kaj tutforte klopodu akumuli la tri grandajn fortojn, &#x11D;ustigante diversflanken disi&#x11D;antan menson. Tiam li nature havigos al si anka&#x16D; la kapablon de eksteraj lernado kaj scio.”</p><p><strong>46. </strong>Sotesano diris: “Anta&#x16D; ol akiri unu penson, mi jen pre&#x11D;is, jen recitis subite levi&#x11D;antajn vortojn, jen senkonscie dronis en kvieta silento. De post kiam, hazarde akirinte unu penson, ilumini&#x11D;o esti&#x11D;is kaj la spiritpordo malfermi&#x11D;is, alternis lumo kaj mallumo tage-vespere en unu diurno, anta&#x16D;aduone-postaduone en unu monato. Kiam la sa&#x11D;pordo malfermi&#x11D;is dum &#x109;i tiu alterno, mi memfidis je &#x109;ioscio kaj &#x109;iopovo, sed kiam &#x11D;i refermi&#x11D;is, mi ne sciis, kion fari kun mi mem, denove timis pri mia estonteco kaj e&#x109; dubis, &#x109;u mi ne estis sor&#x109;ata de io. Fine tiu alterno malaperis kaj ilumini&#x11D;o da&#x16D;ris konsekvence.”</p><p><strong>47. </strong>Sotesano &#x109;iuvintre suferis tusadon. Kiam li predikis, li &#x109;iam tusadis. Pri tio li parolis al homoj: “Kiel vi scias, malmultas en la mondo tia loko, kiu havas malri&#x109;an vivon kaj homan malklerecon kiel mia kreskloko <emphasis>Giljongni</emphasis>. Feli&#x109;e pro mia kutimo de anta&#x16D;aj vivoj mi ekaspiris en la infana&#x11D;o kaj tutkore ser&#x109;is la vojon, sed &#x109;e mi estis neniu, kiun mi povis demandi, kaj kiu povis min gvidi. Tial mi sola elpensis ideojn kaj ne povis ne travivi malfacilan kaj asketan agon. Mi jen tranoktis sendorme en monto, jen tratagis side sur vojo, jen tranoktis kun la malfermitaj okuloj side en &#x109;ambro, jen bani&#x11D;is per glacia akvo, jen fastis, jen lo&#x11D;is en frosta &#x109;ambro, tiel ke mi eniris en senkonsciecon kaj fine mia demando solvi&#x11D;is. Sed malsano jam profunde enradiki&#x11D;is en la korpo kaj malsansufero plii&#x11D;as la&#x16D; la energia malforti&#x11D;o. Tiutempe mi ne sciis la vojon, tial tio ne eviteblis. Sed danke al mia traviva&#x135;o feli&#x109;e vi scias &#x11D;uste la perfektan manieron de mahajana praktikado sen travivi tian malfacilan kaj asketan agon. Tio estas por vi granda feli&#x109;o. &#x11C;enerale iamajna kaj ieajna medito estas la rapida vojo al mahajana praktikado. Se homo tiamaniere sin kultivas, li akiras duoblon per duona klopodo kaj sukcesas sen malsani&#x11D;o. Mi do kore petas vin ne vundi vian korpon, atestante vanan asketan agon, kiun mi faris, kiam mi ne povis atingi la vojon.”</p><p><strong>48. </strong>Sotesano diris: “Kiel en tiu lernejo estas ekzameno fine de semestro a&#x16D; lernojaro, anka&#x16D; al sinkultivanto estas diversaj ekzamenoj per favoraj kaj malfavoraj situacioj, kiam li plialti&#x11D;as en darmforto a&#x16D; aliras budhan etapon. Tial, kiam &#x15C;akjamunio estis &#x109;e la atingo de sia ilumini&#x11D;o, lin malhelpis la diabla re&#x11D;o Papijaso<sup>144</sup> kun siaj okdek kvar mil subuloj. Anka&#x16D; multaj postaj sinkultivantoj alfrontis tian ekzamenon. La&#x16D; mia observo estas homo el vi, kiu pene batalas kontra&#x16D; ekzameno, kaj kiu malvenkis en la batalo kaj fu&#x15D;as la laboron de sia eterna vivo, kaj kiu bonrezulte trapasis la ekzamenon kaj havas la promesplenan estontecon. Mi deziras, ke vi esploru vian gradon kaj ne malsukcesu en la ekzameno.”</p><p><strong>49. </strong>Sotesano diris: “Lernanto de tekniko devas ricevi de sia instruisto ju&#x11D;on pri tekniko kaj lernanto de etiko devas ricevi de sia instruisto ju&#x11D;on pri justo kaj maljusto. Alie lia tekniko ne povas esti linikonforma tekniko kaj lia studo ne povas esti celhava studo. Tial mi &#x109;iam ju&#x11D;as viajn juston kaj maljuston en afero kaj principo, por ke vi evitu kurban vojon kaj surpa&#x15D;u rektan vojon. Se vi hezitas ricevi mian ju&#x11D;on a&#x16D; malkontenti&#x11D;as per &#x11D;i, kio estas via origina studcelo kaj kiel vi povas progresi en studo? Pravaj kritikoj kaj konsiloj ne nur de mi, sed anka&#x16D; de iu ajn fari&#x11D;as ekzemplo por via estonteco. Se vi plendas kontra&#x16D; bonfaranto, kiu malfermas vian estontecon, vi fari&#x11D;as nedankantoj, &#x109;u ne? Nu, vi devas danki pro ju&#x11D;oj de mi kaj de la mondo pri viaj justo kaj maljusto kaj samtempe pli peni akiri la veran kernon de studo.”</p><p><strong>50. </strong>Sotesano diris: “Kiu evitas situacion kaj klopodas kultivi menson nur en kvieta loko, tiu sinkultivanto estas kiel tiu homo, kiu evitas akvon kaj klopodas kapti fi&#x15D;on. Kian rezulton do li rikoltus? Tial, kiu volas vere sin kultivi, tiu devas kultivi menson nur en miriadoj da situacioj. Nur tiam li povas akiri la grandan forton ne mensoskui&#x11D;i de miriadoj da situacioj. Se situacion renkontas mensotrejnanto nur en sensituacia loko, lia menso tuj skui&#x11D;as, kiel se la sunon renkontas fungo kreskinta en ombro, &#x11D;i tuj velkas. Tial la sutro <emphasis>Vimalakirti</emphasis><sup>145</sup> diras, ke bodisatvo<sup>146</sup> estas en tumulta loko, tamen lia menso estas trankvila, dum herezulo estas en kvieta loko, tamen lia menso estas maltrankvila. Tio instruas, ke studo dependas nur de mensa sinteno, sed ne de ekstera situacio.”</p><p><strong>51. </strong>Sotesano diris al dis&#x109;iploj: “Utiligu la budhan darmon kaj plibonigu vivon, sed ne alkatenu vin al la budha darmo kaj pasigu la tutan vivon vane. &#x11C;enerale la budha darmo estas la granda vojo savi la mondon. Se homo tamen evitas la &#x109;iutagan mondon, eniras en monton, pasigas la tutan vivon senprofesie nur per sutrolegado, sidmedito a&#x16D; budhonoma &#x109;antado kaj fine havas nenian atinga&#x135;on de vivulsavo, tia homo estas alkatenita al la budha darmo, tial li nek alportas al si apartan sukceson, nek al la mondo ian utilon.”</p><p><strong>52. </strong>Sotesano diris al homoj: “Homo volas scii la vojon por uzi &#x11D;in en necesa loko. Se li ne povas uzi &#x11D;in en necesa loko, lia scio estas nenio alia ol nescio. Kia profito do estus?” Sotesano levis sian ventumilon kaj aldiris: “Mi havas &#x109;i tiun ventumilon, sed se mi ne scias uzi &#x11D;in dum varma vetero, kio do estus la efiko de &#x11D;ia ekzisto?”</p><p><strong>53. </strong>Sotesano diris: “Studanto devas ekstere fortran&#x109;i inklinon al &#x109;iu rilato kaj interne forlasi alkro&#x109;i&#x11D;on e&#x109; al koncentri&#x11D;o. Alkro&#x109;i&#x11D;o al koncentri&#x11D;o nomi&#x11D;as darmkateno. Se homo estas darmkatenita, li estas &#x109;iam ligita per darmo e&#x109; dum unu rulado de okulo kaj unu movo de korpo, tiel ke li ne povas liberigi sin. Kiel do li povus eniri en la pordon de granda emancipi&#x11D;o? Tial studanto nepre spontane nutru la naturon kaj aktive &#x11D;in funkciigu, tiel ke kiam la ses sentorganoj ne laboras, li forigu nur nenecesan penson, kaj ke kiam ili laboras, li forigu nur maljuston. Kiel do aparte alkro&#x109;i&#x11D;i al koncentri&#x11D;o dum koncentri&#x11D;o? Kompardire bona vartisto lasas bebon libere ludi kaj vigle movi&#x11D;i kaj nur detenas &#x11D;in de dan&#x11D;eraj loko kaj objekto. Se vartisto por gardi bebon apudtenas &#x11D;in kaj tuttage ne lasas &#x11D;in movi&#x11D;i, &#x11D;i nature suferas malliberon. Tiel same estas la malbono de alkro&#x109;i&#x11D;o al koncentri&#x11D;o.”</p><p><strong>54. </strong>Sotesano diris al<emphasis> Gim Nam&#x109;on</emphasis>: “Anta&#x16D; nelonge mi vidis iun homon rajdanta sur bovo. Li ne trenis la bovon la&#x16D;vole, sed estis trenata de &#x11D;i. Kiam la bovo eniris jen en dornejon, jen en kavon, jen en monton, jen en kampon, li estis trenata tien kaj falis jen surdorsen, jen surventren, tiel ke lia vesto dis&#x15D;iri&#x11D;is kaj lia korpo kompatinde vundi&#x11D;is. Rigardante tiun scenon, mi diris al li, ke se li firme bridus la bovon kaj detenus &#x11D;in de senprudenta iro kaj kondukus &#x11D;in nur la&#x16D; la vojo, ne okazus al li tia akcidento. Li respondis, ke li anka&#x16D; deziras tion, sed pro nescio ne povis la bovon malsova&#x11D;igi kaj disponigis &#x109;iujn rajtojn al &#x11D;i, tiel ke &#x11D;i plisova&#x11D;i&#x11D;is la&#x16D; lia maljuni&#x11D;o kaj nun li tute ne povas &#x11D;in regi. Hodia&#x16D; mi vidas vin anka&#x16D; veninta bovrajde. Kie estas via bovo?” <emphasis>Nam&#x109;on</emphasis> respondis: “Mi ankora&#x16D; rajdas sur &#x11D;i.” Sotesano demandis: “Kiel aspektas via bovo?” Li respondis: “La alteco estas unu klafto, la koloro estas flava, la &#x15D;uoj estas faritaj el kanabo kaj la barbo estas nigra kaj blanka.” Sotesano ride demandis: “Vi jam scias la aspekton de via bovo. &#x108;u &#x11D;i bone agas la&#x16D; via volo a&#x16D; vi anka&#x16D; estas trenata de &#x11D;i?” Li respondis: “La bovo &#x11D;enerale bone agas la&#x16D; mia volo. Kiam la bovo maldiligentas fari justa&#x135;on, mi krie igas la bovon &#x109;iuokaze fari &#x11D;in. Kiam la bovo inklini&#x11D;as al maljusta&#x135;o, mi anka&#x16D; krie igas la bovon ne fari &#x11D;in.” Sotesano diris: “Vi jam trovas la bovon kaj anka&#x16D; scias malsova&#x11D;igi &#x11D;in, des pli &#x11D;i &#x11D;enerale a&#x16D;skultas vin. Do vi pli klopodu malsova&#x11D;igi la bovon por libere fari &#x109;iujn aferojn.”</p><p><strong>55. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “&#x108;eesti trejnsesion estas kiel malsova&#x11D;igi bovon. Homo libere agas la&#x16D; vido, a&#x16D;do a&#x16D; penso sen moraltrejni sin en la mondo, tial li deflanki&#x11D;as de homa justeco. Tiam li estas kiel senbrida bovido, kiu su&#x109;as la mamon de patrino kaj la&#x16D;pla&#x109;e saltadas. Dum li elhejmi&#x11D;inte &#x109;eestas trejnsesion kaj sekvas &#x109;iujn regulojn kaj preceptojn, li ankora&#x16D; ne deturni&#x11D;as de malnova kutimo, tial tio &#x109;agrenas gvidanton; pensoj malvirtaj kaj nenecesaj svarmas en lia menso, tial gvidanto zorgas pri liaj studo kaj laboro. Tiam li estas kiel demamigita bovido, kiu alligite al paliso plorkrias al patrino kaj torde baraktas. Dum li sekvas &#x109;iun tagordon, li poiome komprenas vortojn de gvidanto kaj kvietigas pensojn malvirtajn kaj nenecesajn kaj plezuras per scii&#x11D;o pri unu a&#x16D; du nekonata&#x135;oj el la aferoj kaj principoj. Tiam li estas kiel bovo neplene malsova&#x11D;igita, sed grade trankvili&#x11D;anta de &#x109;ia laboro. Li ne deflanki&#x11D;as de la interpretado kaj praktikado de la doktrino kaj maturigas la kultivoforton, la esploroforton kaj la elektoforton kaj samtempe &#x109;iupa&#x15D;e donas profiton al homoj spirite, korpe kaj materie. Tiam li estas kiel bone malsova&#x11D;igita bovo, kiu bone faras ajnan taskitan laboron kaj &#x109;iupa&#x15D;e donas profiton al la mastro. Tiel same kamparano malsova&#x11D;igas bovon por bone utiligi &#x11D;in en plugado kaj mi faras fakan trejnon al vi en trejnsesio, por ke vi utiligu &#x11D;in en homsocia agado. Mi deziras, ke vi ne forpasigu tempon en &#x109;i tia okazo, sed diligente studu kaj servu la vastan mondon per bone malsova&#x11D;igita mensbovo kaj fari&#x11D;u sanktaj apostoloj de vivulsavo kaj mondkuracado.”</p><p><strong>56. </strong>Sotesano diris al homoj en la ina&#x16D;guro de trejnsesio: “Via &#x109;eesto en trejnsesio estas kiel enhospitali&#x11D;o de malsanulo. Korpa malsano kuraci&#x11D;as per medikamento en hospitalo, dum mensa malsano kuraci&#x11D;as per moralo en religio. Tial budho kompari&#x11D;as kun la medicina re&#x11D;o, lia instruo kun medikamento kaj lia templo kun hospitalo. Tamen homoj en la mondo scias, ke korpa malsano estas malsano, kaj penas kuraci &#x11D;in, elspezante tempon kaj monon, sed ili ne scias, ke mensa malsano estas malsano, nek e&#x109; pensas &#x11D;in kuraci. Kiel do tio ne estus lamentinda por prudentulo? Kiel ajn grava estas korpa malsano, &#x11D;i da&#x16D;ras nur unu tutan vivon kaj malgrava malsano kuraceblas en mallonga tempo. Sed se mensa malsano restas nekuracita, &#x11D;i fari&#x11D;as la semo de peko kaj sufero por la eterna estonteco. Havanto de mensa malsano perdas mensliberon, forlogi&#x11D;as al ekstera situacio kaj faras malindajn parolon, agon kaj penson, tiel ke li al si mem fosas tombon, alportas malestimon kaj faras suferon. Li do iras de peko al peko, de sufero al sufero kaj li neniam povas resani&#x11D;i. Sed nehavanto de mensa malsano povas en la vasta lando de la dekdirekta mondo transcendi suferon kaj plezuron, liberi&#x11D;i de iro kaj veno kaj &#x11D;ui &#x109;iajn feli&#x109;ojn kaj plezurojn la&#x16D;vole. Miaj karaj! Dum &#x109;i tiu trejnsesio vi bone trovu vian mensan malsanon kaj tutforte &#x11D;in kuracu.”</p><p><strong>57. </strong>Sotesano plu diris: “Se vi volas trovi kaj kuraci vian mensan malsanon, vi anta&#x16D; &#x109;io devas scii kuracmanieron. Unue, kiel korpa malsanulo devas honeste konfesi al kuracisto la simptomojn de sia malsano, vi anka&#x16D; devas sincere konfesi al gvidanto tiujn de via mensa malsano. Due, kiel korpa malsanulo devas obei &#x109;e &#x109;iu ago la gvidon de kuracisto, vi anka&#x16D; devas absolute obei la instruon de gvidanto. Trie, kiel korpa malsanulo devas fidele peni &#x11D;is la kompleta kuracado de sia malsano, vi anka&#x16D; devas tutforte strebi &#x11D;is la fina kuracado de via mensa malsano. Se vi faras tiel diligente, vi fine perfekte resanigas vian menson kaj samtempe akiras la medicinan arton kuraci &#x109;iujn homojn, kiuj suferas mensan malsanon, tiel ke vi eterne en la vasta mondo plenumas la grandan taskon de vivulsavo kaj mondkuracado.”</p><p><strong>58. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Nia doktrino por studo estas kiel taktiko subpremanta la mondon de milito kaj vi estas kiel trejnato lernanta tiun taktikon. Tiu milito signifas militon, kiu sen&#x109;ese levi&#x11D;as en la lando de menso. La lando de menso origine estas perfekta, trankvila, brila kaj pura, sed la&#x16D; la diablsoldato de egoismo &#x11D;i mallumi&#x11D;as, malpuri&#x11D;as, konfuzi&#x11D;as kaj maltrankvili&#x11D;as, tiel ke &#x11D;i havas malmultajn pacajn tagojn en la senlima mondo. Tia vivo de vivuloj nomi&#x11D;as mensa milito kaj taktiko signifas la manieron venki &#x109;iujn diablsoldatojn en nia menso. La taktiko estas la vojo de mia praktikado, nome, kultivi koncentri&#x11D;on, sa&#x11D;on kaj precepton kaj distingi darmon de diablo. Tio estas la senkompare granda taktiko subpremi la mondan militon. Sed homoj en la mondo ne rigardas &#x109;i tiun mensan militon kiel militon. Kiel do direblus, ke ili scias kaj &#x109;efa&#x135;on kaj flanka&#x135;on? Se ni esploras la radikon de &#x109;iuj grandaj kaj malgrandaj militoj de individuoj, familioj, socioj kaj &#x15D;tatoj, ili komenci&#x11D;as pro &#x109;i tiu mensa milito de homo. Tial mensa milito estas la fonto de &#x109;iuj militoj kaj samtempe estas la plej granda milito, kaj taktiko subpremanta mensan militon estas la &#x109;efo de &#x109;iuj taktikoj kaj samtempe estas la plej granda taktiko. Nu, vi bone komprenu &#x109;i tiun signifon, diligente kultivu koncentri&#x11D;on kaj sa&#x11D;on kaj plenumu precepton spite al la vivoperdo. Se vi ripete faras tion dum longa tempo, vi fine povos venki &#x109;iujn diablsoldatojn. Tiam vi atingos la gradon de diablovenka darmforto kaj samtempe fari&#x11D;os elstara &#x109;efgeneralo, kiu subpremas &#x109;i tiun mondon sen&#x109;ese suferantan pro mensa milito. Pri tio mi certas.”</p><p><strong>59. </strong>Sotesano diris: “Kiel diversaj grenoj kaj herba&#x109;oj esti&#x11D;as en tiu kampo, bona kaj malbona mensoj esti&#x11D;as en nia naturo origine sen distingo kaj alkro&#x109;i&#x11D;o, tial nia mensogrundo nomi&#x11D;as menskampo. Kiel ni bone kultivu forlasitan kampon por fari &#x11D;in fekunda, ni bone trejnu nian mensogrundon por akiri sa&#x11D;on kaj feli&#x109;on, tial el tio devenas la vorto menskampa kultivo. Do, kiel bona terkultivanto sarkas kampon, forigas herba&#x109;on, kreskigas nur grenon kaj a&#x16D;tune akiras ri&#x109;an rikolton, bona menskultivanto ekzamenadas la esti&#x11D;on de bona kaj malbona mensoj, forigas malbonan menson, nutras nur bonan menson kaj &#x109;iam havas ri&#x109;ajn sa&#x11D;on kaj feli&#x109;on. Kiel malbona terkultivanto lasas herba&#x109;on kaj grenon kreski, ne prilaboras kampon kaj a&#x16D;tune rikoltas nenion, malbona menskultivanto agas senprudente la&#x16D; bona kaj malbona mensoj, renkontas nur suferon kaj plimalproksimi&#x11D;as de la vojo al sa&#x11D;o kaj feli&#x109;o. Tial la ka&#x16D;zoj de &#x109;iuj niaj suferoj kaj feli&#x109;oj ne ku&#x15D;as en alia loko, sed nur en bona kaj malbona kultivoj de &#x109;i tiu menskampo. Kiel do neglekti &#x109;i tiun aferon?”</p><p><strong>60. </strong>Sotesano plu diris: “De antikva tempo en religio estas dirite, ke trovi menskampon estas naturvido kaj kultivi menskampon estas naturnutrado kaj naturestrado. &#x108;iuj budhoj kaj sanktuloj prenis la studon de &#x109;i tiu menskampo kiel destinitan profesion kaj la studo estas la bazo por konduki &#x109;i tiun mondon al bono. Tial nia eklezio decidis por la fakaj objektoj de menskampa kultivo la tri principojn de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto kaj instrukciis &#x109;iujn manierojn praktiki ilin en la &#x109;iutaga vivo. Spirita kultivo estas la objekto, kiu purigas kampon por kultivi menskampon, kaj afera-principa esploro estas la objekto, kiu sciigas diversajn kultivmanierojn kaj distingas grenon de herbo, kaj justaga elekto estas la objekto, kiu efektivigas scion kaj sukcese rikoltas multan grenon. La&#x16D; la progreso de scienca civilizo homa avido tagon post tago regas en la nuna mondo, tial &#x109;i tiu avido ne subigeblas sen la studo de menskampa kultivo kaj malfacilas realigi la mondan pacon sen subigi &#x109;i tiun avidon. Do estonte homoj en la mondo nature deziros menskampan kultivon, kaj se ili deziros tion, ili ser&#x109;os veran religion, fakulon pri tio. Kiu havas maturan praktikadon, tiu homo ricevos senliman respekton. Vi &#x109;i-tempe refortigu vian decidon kaj fari&#x11D;u modelaj kamparanoj, kiuj atingas grandan sukceson en menskampa kultivo.”</p><p><strong>61. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Dum &#x109;i tiu trejnsesio mi multe predikis kaj do mia hodia&#x16D;a prediko eble povas tedi al iu, sed mi tiel multe predikas kaj predikas, &#x109;ar mi devas ofte prediki al neplenkomprenanto de moralo, &#x11D;is li nature ilumini&#x11D;os pri &#x109;iuj aferoj kaj principoj kaj agos. Tial, kiam &#x109;iuj pasintaj sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj instruis kaj gvidis &#x109;iujn novulojn, ili unue klopodis klarigi aferon kaj principon kaj sekve kura&#x11D;igis ilin por poioma ago. Vi do ne maltrankvili&#x11D;u, nek korpremi&#x11D;u de tio, ke scio kaj ago tuj ne konformi&#x11D;as post unu a&#x16D; du trejnsesioj, kaj anka&#x16D; ne primoku, nek ripro&#x109;u tian homon. Nu, vi ne pensu facila la predikon, kiun vi jam a&#x16D;skultis kaj denove a&#x16D;skultas, nek malkura&#x11D;i&#x11D;u de tio, ke ago tuj ne komplete reali&#x11D;as la&#x16D; scio, sed vi a&#x16D;skultu kaj denove a&#x16D;skultu, agu kaj denove agu. Tiam vi atingos perfektan personecon, en kiu ago konformas al scio.”</p><p><strong>62. </strong>Sotesano diris al homoj en la ferma ceremonio de trejnsesio: “&#x108;i tiu hodia&#x16D;a ceremonio estas kaj ferma en malgranda trejnejo kaj malferma en granda trejnejo. Kiu rigardas &#x109;i tiun ceremonion nur kiel ferman, tiu ankora&#x16D; ne scias la manieron de granda studo.”</p><p><strong>6</strong>3. <emphasis>Gim Dego</emphasis><sup>147</sup> demandis: “Ekde la grado de diablovenka darmforto ne estas preceptoj. &#x108;u tiu gradano komplete finis la studon de justaga elekto?” Sotesano respondis: “La grado de diablovenka darmforto estas la unua sankta grado. Li do ne studas, alligite al darmo kaj alkatenite al preceptoj, sed li interne havas mensopreceptojn. Unu estas atenti, ke li ne deklini&#x11D;u al hinajano, preferante nur siajn sinkultivon kaj komforton. La dua estas atenti, ke li ne forgesu la originan celon, dronante en ri&#x109;o, famo kaj plezuro. La tria estas atenti, ke li ne malhelpu &#x11D;ustan darmon, senprudente montrante supernaturan forton al la okuloj de vivuloj. Krom tio li faru la tri studojn de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto por supren havi pli da budheco kaj malsupren nutri pli da kompato kaj klopodu savi vivulojn.”</p><empty-line/><p>4</p><p>Homa vojo</p><p/><p><strong>1. </strong>Iu nova kredanto petis: “Mi lo&#x11D;as en la monto <emphasis>Gjerjongsan</emphasis><sup>148</sup> kaj ofte interparolas kun anoj de diversaj religioj en la monto. Ili &#x109;iam fanfaronas pri la doktrino de sia religio kaj &#x109;iuvorte mencias <emphasis>dodok</emphasis><sup>149</sup>, sed pri &#x11D;ia signifo mi ankora&#x16D; ne a&#x16D;dis klaran respondon. Bonvolu klarigi al mi la signifon de <emphasis>dodok</emphasis>.” Sotesano diris: “Mi admiras vian scivolemon pri <emphasis>dodok</emphasis>, sed &#x11D;i estas tro vasta por klarigi &#x109;ion en mallonga tempo. Vi do poiome scii&#x11D;os nur post via konsiderinda trejni&#x11D;o. Nun mi koncize tradukos nur la la&#x16D;vortan signifon de <emphasis>dodok</emphasis> por kontentigi vian scivolemon kaj vi a&#x16D;skultu min atente. Facildire <emphasis>do</emphasis> estas vojo, kiu signifas agi &#x11D;uste en io ajn. Tial ago de &#x109;ielo nomi&#x11D;as &#x109;iela vojo, tiu de tero tera vojo, kaj tiu de homo homa vojo. Homa vojo konsistas el la du vojoj de korpo kaj spirito. Kvankam la principo de &#x109;i tiuj vojoj havas unu fonton, iliaj detaloj estas tro multaj por nombri ilin. El &#x109;i tiuj diversaj vojoj mi unue parolos nur pri homa vojo. Sennombraj estas lar&#x11D;aj kaj mallar&#x11D;aj vojoj por korpo, kiuj interligite ien ajn trakuras riverojn, montojn, kampojn kaj vila&#x11D;ojn. Tiel same anka&#x16D; sennombraj estas grandaj kaj malgrandaj vojoj por spirito, kiuj kune la&#x16D;situacie aperas ie ajn &#x109;e individuo, familio, socio kaj &#x15D;tato. Sed jen estas kelkaj ekzemploj. Estas vojo inter gepatroj kaj gefiloj, inter plia&#x11D;ulo kaj malplia&#x11D;ulo, inter edzo kaj edzino, inter amikoj kaj inter kunvivuloj. Tiel same estas &#x11D;usta vojo respektive, kiam ajn oni rilatas al &#x109;iu afero kaj &#x109;iu a&#x135;o. Kiu ie ajn scias nur &#x109;i tiun &#x11D;ustan vojon, tiu estas vojscianto, dum kiu ne scias &#x11D;in, tiu estas vojnescianto. El la vojoj la plej granda vojo estas nia naturo, la vojoj de eterno kaj de karmo. Tio unuigas &#x109;iujn esta&#x135;ojn kaj estas la fonto de &#x109;ielo, tero kaj homo, tial kiu scias &#x109;i tiun vojon, tiu scias la plej grandan vojon.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano plu diris: “Facildire <emphasis>dok</emphasis> estas virto, kiu signifas aperigi bonfaron en ajnaj laboro kaj loko. Se &#x109;ielo sekvas la vojon, aperas &#x109;iela bonfaro. Se tero sekvas la vojon, aperas tera bonfaro. Se homo sekvas la vojon, aperas homa bonfaro. Tiom da virtoj rezultas el kiom da vojoj. Do el &#x109;i tiuj diversaj virtoj mi unue klarigos nur homan virton, kies detaloj anka&#x16D; estas sennombraj. Se gepatroj kaj gefiloj sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se plia&#x11D;ulo kaj malplia&#x11D;ulo sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se edzo kaj edzino sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se amikoj sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se kunvivuloj sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se &#x109;i tiujn virtojn renkontas individuo, familio, socio, &#x15D;tato kaj la mondo, ili respektive harmonii&#x11D;as. El la virtoj la plej granda virto estas tio, ke ilumini&#x11D;into de superega vojo transcendas eston kaj neeston, liberi&#x11D;as de vivo kaj morto, tute komprenas ka&#x16D;zon kaj efikon kaj igas resti pace en paradizo &#x109;iujn vivulojn vagantajn en la brulanta domo de la tri mondoj. Tia homo ja atingis superegan virton.”</p><p><strong>3. </strong>Sotesano plu diris: “Sed se iu ser&#x109;as malvirtan kaj misteran a&#x135;on, ne sciante la principon de <emphasis>dodok</emphasis>, kaj nur bu&#x15D;e la&#x16D;das <emphasis>dodok</emphasis>, farante absurdan kaj malmoralan a&#x135;on, li sekvas malican kaj malbonan vojon. Kian rilaton do tio havus al vera vojo kaj kian virton do tio estigus? Tial, kiu volas lerni <emphasis>dodok</emphasis>, tiu unue devas scii la principon de vojo kaj poste &#x109;iam tutforte kultivi virton. Tiam iu ajn poiome klare scios vojon kaj atingos virton. Sed ordinaruloj ne scias la esencon de <emphasis>dodok</emphasis>, tial ili rigardas kiel ilumini&#x11D;inton tiun, kiu havas nur ian magian forton, &#x109;u li scias la fundamentan principon de grando, malgrando, esto kaj neesto a&#x16D; ne, kaj kiel virtulon tiun, kiu havas nur mildan koron, &#x109;u li scias la klaran elekton de justo, maljusto, profito kaj malprofito a&#x16D; ne. Kio do tio ne estus ridinda? Al la ordo de lernado estas ta&#x16D;ge, ke vi kiel novulo scivolas unue pri <emphasis>dodok</emphasis>. Mi deziras, ke vi, gravurante miajn vortojn en la koro, &#x109;iam sciu komplete la esencon de <emphasis>dodok</emphasis> kaj ne deklini&#x11D;u al malvirta vojo.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Se homo volas sekvi homan vojon, li ne povas malatenti &#x11D;in e&#x109; dum unu momento. Kiel do li povus plene sekvi homan vojon sen prizorgi la vojon inter gepatroj kaj gefiloj, inter instruisto kaj dis&#x109;iplo, inter plia&#x11D;ulo kaj malplia&#x11D;ulo, inter geedzoj, inter amikoj, inter &#x109;iuj kunvivuloj a&#x16D; en ajna situacio? Tial de antikva tempo &#x109;iuj sanktuloj la&#x16D;epoke naski&#x11D;is, respektive elfaris pravan le&#x11D;on kaj klarigis la vojon al humana vivo. Se iu malestimas la le&#x11D;on kaj &#x15D;atas konduti la&#x16D;pla&#x109;e, tia homo ne povas montri homan valoron e&#x109; en la nuna vivo kaj anka&#x16D; enfalos malbonvojen en la sekva vivo, tiel ke li ne povos eviti peksuferon.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iuj aferoj en la mondo havas &#x109;efa&#x135;on kaj flanka&#x135;on, primara&#x135;on kaj sekundara&#x135;on. Se oni scios kaj pripenos &#x109;efa&#x135;on, nature boni&#x11D;os anka&#x16D; flanka&#x135;o, dum se ni sekvos kaj pripenos nur flanka&#x135;on, nature malklari&#x11D;os &#x109;efa&#x135;o. Se oni scios kaj pripenos primara&#x135;on, nature boni&#x11D;os sekundara&#x135;o, dum se oni sekvos kaj pripenos sekundara&#x135;on, nature malklari&#x11D;os primara&#x135;o. Ekzemple en homo menso estas &#x109;efa&#x135;o kaj korpo estas flanka&#x135;o, kaj en la mondo religio estas primara&#x135;o kaj scienco estas sekundara&#x135;o. Nur kiu klare distingas &#x109;efa&#x135;on de flanka&#x135;o kaj primara&#x135;on de sekundara&#x135;o, tiu povas nomi&#x11D;i vojscianto. Nur tia homo povas &#x11D;ustigi e&#x109; mondan aferon.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris al <emphasis>I Dong&#x11D;inh&#x16D;a</emphasis><sup>150</sup>: “Naski&#x11D;inte en la mondo, homo havas du grandajn farenda&#x135;ojn. Unu estas renkonti instruiston de &#x11D;usta darmo kaj fari&#x11D;i budho, kaj la alia estas atingi grandan ilumini&#x11D;on kaj savi vivulojn. Amba&#x16D; estas la plej &#x109;efaj kaj grandaj el &#x109;iuj aferoj.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano la&#x16D;dis la versojn de <emphasis>Dong &#x11C;ong&#x15D;u</emphasis><sup>151</sup>:</p><p>“<emphasis>Nur la juston li starigas ne celante la profiton. </emphasis></p><p><emphasis>Nur la vojon li klarigas ne pensante la meriton</emphasis>.”</p><p>Sotesano aldonis po unu verson al &#x109;iu lia verso:</p><p>“<emphasis>Se nur juston li starigas ne celante la profiton, </emphasis></p><p><emphasis>al li venas grandprofito.</emphasis></p><p><emphasis>Se nur vojon li klarigas ne pensante la meriton, </emphasis></p><p><emphasis>al li venas grandmerito</emphasis>.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano vidis &#x109;evalon trenanta &#x109;aron kaj demandis iun dis&#x109;iplon: “&#x108;u anta&#x16D;eniras la &#x109;evalo a&#x16D; la &#x109;aro?” Li respondis: “La &#x109;evalo iras kaj la &#x109;aro sekvas &#x11D;in.” Sotesano denove demandis: “Se la &#x109;aro haltas, &#x109;u vipi la &#x109;evalon a&#x16D; la &#x109;aron?” Li respondis: “La &#x109;evalon.” Sotesano diris: “Vi pravas. Vipi la &#x109;evalon estas regi la &#x109;efa&#x135;on. Homo sukcesas en ajna afero, nur se li unue ser&#x109;as kaj regas &#x11D;ian &#x109;efa&#x135;on.”</p><p><strong>9. </strong><emphasis>Gim Gi&#x109;on</emphasis> demandis: “Kiel homo povas rekoni konformi&#x11D;on kaj reziston?” Sotesano respondis: “Konformi&#x11D;o estas tio, ke homo faras &#x109;ion orde, kiel la kvar sezonoj de printempo, somero, a&#x16D;tuno kaj vintro alternas orde. Rezisto estas tio, ke homo volas obstine fari laboron neelteneblan sen scii &#x11D;ian ordon, obstine laborigas aliulon kontra&#x16D; lia volo kaj &#x109;iam ofendas la koron de aliulo. Se homo unue distingas bone konformi&#x11D;on de rezisto kaj strebas precipe al konformi&#x11D;o, li sukcesas preska&#x16D; en ajna laboro.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iuj homoj volas sin bonigi, sed fine ili diferencas per sukceso kaj malsukceso, &#x109;ar la&#x16D; siaj sa&#x11D;o kaj kapablo ili ser&#x109;as konformi&#x11D;e, reziste, reale a&#x16D; false. Kiu konformi&#x11D;e ser&#x109;as, tiu bonigas aliulon kaj anka&#x16D; sin, tial li malfermas senliman paradizon. Kiu reziste ser&#x109;as, tiu bonigas nur sin kaj dama&#x11D;as aliulon, tial li enfalas en senfinan peksuferon. Kiu reale ser&#x109;as, tiu la&#x16D;principe ser&#x109;as &#x109;iujn feli&#x109;on kaj plezuron en la koncerna loko, tial li atingas sukceson. Kiu false ser&#x109;as, tiu ser&#x109;as &#x109;iujn feli&#x109;on kaj plezuron &#x109;e la nekonata loko de supersti&#x109;o, tial li nepre atingas nenian sukceson. En la mondo malmultas tiuj, kiuj ser&#x109;as konformi&#x11D;e kaj reale, dum multas tiuj, kiuj ser&#x109;as reziste kaj iluzie. Tion ka&#x16D;zas, ke &#x11D;usta darmo ankora&#x16D; ne estas disvasti&#x11D;inta, kaj ke homara spirito ankora&#x16D; ne estas egale ilumini&#x11D;inta. Kiam lumos la vojo ser&#x109;i konformi&#x11D;e kaj reale kiel la &#x109;ielmeza suno, &#x109;iuj homoj boni&#x11D;os.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano diris: “El la homoj, kiuj en sia familio priservas gepatrojn kaj amas gefratojn, malmultas tiuj, kiuj malbonfaras al aliulo. El la homoj, kiuj malzorgas gepatrojn kaj malpacas kun gefratoj, malmultas tiuj, kiuj bonfaras al aliulo. Tial en konfuceismo estas dirite, ke gefila priservo estas la bazo de &#x109;iuj kondutoj, kaj ke oni ser&#x109;as lojalan korteganon el familio konata per gefila priservo. Tio efektive pravas.”</p><p><strong>12. </strong>Sotesano diris: “Kio superas mian povon, tio superas anka&#x16D; aliulan povon. Kio estas bona al mi, tio estas bona anka&#x16D; al aliulo. Kio beda&#x16D;rigas min, tion mi ne faru al aliulo. Kio kontentigas min, tion mi faru anka&#x16D; al aliulo. &#x108;i tio estas la maniero kompreni aliulan menson konsidere mian. Se vi tiel same studos longan tempon, okazos reciproka kortu&#x15D;o sen la distanco inter vi kaj aliulo.”</p><p><strong>13. </strong>Sotesano diris: “Grandtalentulo scias utiligi aliulan talenton. Se tia homo trovi&#x11D;as en familio, socio, &#x15D;tato kaj la mondo, li progresigas ilin respektive.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano diris: “Kion homo faras kun la volo doni utilon al aliuloj, tio foje povas esti eraro kaj dama&#x11D;i ilin. Kiam do vi faras ion ajn por aliuloj, vi nepre anticipe priatentu tian okazon. Kaj tiaokaza dama&#x11D;ito danku farinton pro lia bonvolo, sed ne plendu nur pro la malutila rezulto.”</p><p><strong>15. </strong>Kiam Sotesano restadis en<emphasis> Jongsan</emphasis>, nova kredanto oferis al li man&#x11D;on kaj donacon. Sotesano demandis: “Mi elkore dankas vin pro la oferoj, sed via hodia&#x16D;a komplezemo povos iam &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i la&#x16D; via menso. &#x108;u vi komprenas &#x109;i tiun principon?” La kredanto respondis: “Kiel do mia menso &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;us senprave?” Sotesano diris: “Tio ja dependas de tio, kion vi ser&#x109;as. Se mi havas tion, kion vi ser&#x109;as dum nia renkonti&#x11D;o, nia rilato estas eterna. Alie nia rilato estas efemera.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “Dum amikado bona rilato ne da&#x16D;ras longe, &#x109;ar homo estas senatenta en atentenda loko kaj atenta en senatentenda loko. Homo estas senatenta en atentenda loko, se li forgesas sian ajnan &#x15D;uldon al aliulo kaj sendanke traktas bonfarinton, kiu lin malkontentigas. Homo estas atenta en senatentenda loko, se li deziras rekompenci&#x11D;i pro sia ajna bonfaro al aliulo kaj pli malamas sian &#x15D;uldanton, kiu faras malbonon al li, pensante sian pasintan bonfaron. Tial bona rilato ne da&#x16D;ras longe, des pli amikeco &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en malamon kaj koleron. Vi komprenu &#x109;i tiun principon kaj nepre estu atentaj en atentenda loko kaj senatenta en senatentenda loko, tiel ke vi plilongigu bonan rilaton kaj estu atentaj por ne &#x15D;an&#x11D;i &#x11D;in en malbonan rilaton.”</p><p><strong>17. </strong><emphasis>I Gong&#x11D;u</emphasis><sup>152</sup> diris: “Mi iam donis ioman oferon al malri&#x109;a najbaro. De tiam li sindone helpas laboron de mia hejmo. Mi klare scii&#x11D;is, ke nepre indas bonfaro, kaj ke bonfaro alportas rekompencon same, kiel tio.” Sotesano demandis: “Vi scias la principon, ke bonfaro alportas rekompencon. &#x108;u vi tamen scias anka&#x16D; la principon, ke en iu okazo bonfaro &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en pekon?” &#x15C;i demande respondis: “Kiel tio povas okazi?” Sotesano diris: “Jama bonfaro ne fari&#x11D;as peko, sed bonfarinta menso povas &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i en pekfarantan menson. Ordinaruloj fieras e&#x109; pri sia ioma bonfaro al aliulo, tial ili kelkoble pli malamas kaj priplendas sian &#x15D;uldanton, kiam li ne rekonas ilian bonfaron a&#x16D; sendanke agas. Tiel ekstrema amo naskas ekstreman malamon kaj malgranda bonfaro grandan malamikecon. Do kultivi bonon igas la bonon nekredinda kaj bonfaro ofte rezultigas pekon. Tial Bodidarmo<sup>153</sup> diris, ke enaga senpenso nomi&#x11D;as virto. <emphasis>Laozi</emphasis><sup>154</sup> diris, ke supera virto ne estas virta. Nur se studanto scios &#x109;i tiun principon kaj utiligos &#x109;i tiun menson, lia bonfaro fari&#x11D;os eterna bonfaro kaj lia feli&#x109;o fari&#x11D;os eterna feli&#x109;o, tiel ke lia virto unui&#x11D;os kun tiu de &#x109;ielo kaj tero. Vi pli diligente klopodu fari tiujn nevirtan virton kaj sen&#x15D;an&#x11D;an feli&#x109;on.”</p><p><strong>18. </strong><emphasis>I</emphasis><emphasis>&#x11C;ong&#x16D;on</emphasis><sup>155</sup> demandis: “Kiel mi povas teni perfektan menson sen tiri&#x11D;i de amo kaj malamo?” Sotesano respondis: “La maniero ne tiri&#x11D;i de amo kaj malamo estas &#x109;iam deturni unu penson bone. Ekzemple, kiam iu malamas vin, ne reciproke malamu lin senpripense, sed unue ser&#x109;u la ka&#x16D;zon. Se la malaminda&#x135;o estas en vi, klopodu forigi &#x11D;in. Se ne, rigardu la malamon kiel pagon por ago de via anta&#x16D;a vivo kaj akceptu &#x11D;in trankvile. Aliflanke, kiam iu malamas vin, decidi&#x11D;u malami neniun alian konsidere vian &#x109;agrenon. Tiam, kiu malamas vin, tiu fari&#x11D;as via instruisto pri mensuzo. Se vi akceptas lin kiel vian instruiston, kiel do vi malamus lin? Tio estas la maniero ne tiri&#x11D;i de malamo. Kiam iu amas vin, ne &#x11D;oju senpripense, sed unue ser&#x109;u la ka&#x16D;zon. Se la aminda&#x135;o estas en vi, klopodu &#x11D;in &#x109;iam konservi. Se ne, rigardu la amon kiel &#x15D;uldon. Anka&#x16D; estas prava amo kaj malprava amo. Da&#x16D;rigu pravan amon kaj fortran&#x109;u malpravan amon. Se vi ekrimarkas, ke via alkro&#x109;i&#x11D;o e&#x109; al prava amo malhelpas alian laboron, nepre faru kura&#x11D;an decidon kaj klopodu por ne misfari &#x109;efan laboron. Tio estas la maniero ne tiri&#x11D;i de amo. Konstante studu por ne tiri&#x11D;i de la du, kaj vi akiros perfektan menson.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano vidis iun dis&#x109;iplon tro ripro&#x109;anta sian suboficulon kaj diris: “Se vi lin admonas sen tiri&#x11D;i de amo kaj malamo, via parolo estas darmo. Alie via parolo ne estas darmo. Kiel varmo kaj malvarmo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as &#x109;e sia ekstremo en la naturo, ekstrema ago de homo alportas estontan malforti&#x11D;on.”</p><p><strong>20. </strong>Iu dis&#x109;iplo mal&#x11D;entile parolis al infano kaj Sotesano diris: “Kiam homo rilatas al plia&#x11D;ulo, estas la maniero priservi lin. Kiam homo rilatas al infano, estas la maniero ami &#x11D;in. La&#x16D;okaze la du manieroj diferencas per formo, sed ne per la spirito respekti kaj prizorgi aliulon. Kiel do trakti e&#x109; infanon senprudente?”</p><p><strong>21. </strong>Sotesano diris: “Estas la proverbo, ke famkuriganto estas trumpetanto. &#x108;iu homo do havas kaj blovas sian trumpeton. Por a&#x16D;skultanto ia tono estas trankviliga, &#x109;agrena, plezuriga, mal&#x11D;ojiga, harmoniiga a&#x16D; kvereliga, tiel ke dividi&#x11D;as la vojoj al feli&#x109;o kaj al peko. Nu, kiam vi trumpetas en &#x109;ia situacio, &#x109;iam per bona tono harmoniigu &#x109;iujn homojn kaj progresigu privatan kaj publikan laborojn, sed ne kvereligu kaj ruinigu ilin reciproke. Tiam via trumpeto estas bona muzikilo, kiu kreas senliman feli&#x109;on. Alie &#x11D;i estas fonto de senlima peko.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris: “E&#x109; en rilato sendistanca<sup>156</sup> kiel inter gepatroj kaj gefiloj, gefiloj malvolas sekvi tiun gvidon, kiun gepatroj mem ne povas plenumi. E&#x109; en rilato intima kiel inter geedzoj iu partnero malvolas sekvi tiun rekomendon, kiun alia mem ne povas plenumi. Tial anticipa memplenumo estas la plej bona maniero instrui aliulon.”</p><p><strong>23</strong>. Iunokte hundo gardanta la pordon de la domo <emphasis>&#x11C;osil</emphasis><sup>157</sup> furioze bojadis kontra&#x16D; indiko de alproksimi&#x11D;anto. Iu dis&#x109;iplo ekstaris kaj ripro&#x109;is la hundon. Sotesano diris: “La respondeco de la hundo estas bojado. Kial vi malhelpas &#x11D;in plenumi sian respondecon? &#x108;iu homo kaj &#x109;iu a&#x135;o en la mondo havas sian respondecon. E&#x109; en homo okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso havas sian respondecon. Se homo &#x109;u plia&#x11D;a &#x109;u malplia&#x11D;a, &#x109;u nobela &#x109;u malnobela, plenumos nur sian respondecon, la mondo ordi&#x11D;os kaj progresos. Nu, fidele plenumu vian respondecon kaj anka&#x16D; ne malhelpu aliulon plenumi sian respondecon. Tamen el &#x109;iuj respondecoj estas la &#x109;efa respondeco, kiu regas ilin. En homo menso havas la &#x109;efan respondecon kaj en socio kaj &#x15D;tato &#x11D;in havas &#x109;iuj iliaj gvidantoj, kiuj administras kaj estras &#x109;iujn instituciojn. Tial se &#x109;efrespondeculo malzorgos sian respondecon e&#x109; iomete, &#x109;iuj aliaj subrespondecoj malzorgi&#x11D;os kaj la institucio nature malordi&#x11D;os. Fidele plenumu vian ajnan respondecon konsidere vian situacion kaj atente uzu vian menson, kies respondeco estas la plej grava el &#x109;iuj respondecoj, por ne malhelpi vian sorton kaj la estontecon de homoj.”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano diris al dis&#x109;iploj: “&#x11C;enerale la mondo konsistas el fortulo kaj malfortulo. Se ili amba&#x16D; harmonie plenumos sian respondecon, eterna paco reali&#x11D;os en &#x109;i tiu mondo. Alie ili amba&#x16D; suferos katastrofon kaj la mondo neniam paci&#x11D;os. Iu pasinta sanktulo diris, ke se superulo rigardas malsuperulon kiel infanon, la malsuperulo rigardas la superulon kiel gepatrojn; se superulo rigardas malsuperulon kiel pajleron, la malsuperulo rigardas la superulon kiel malamikon.”</p><p><strong>25. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iu homo volas esti respektata de aliulo, sed pli multe faras malrespektindan agon. Kiel do li realigus sian volon? La maniero esti respektata de aliulo estas unue respekti kaj servi lin. Se vi respektas kaj servas lin, li reciprokas la samon al vi.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano diris: “Mi &#x109;iam beda&#x16D;ras tiun fortulon, kiu ne scias roli kiel fortulo. Nur se fortulo &#x109;iam helpos, gvidos kaj kura&#x11D;igos malfortulon fortuli&#x11D;i kiel li, lia forto fari&#x11D;os eterna forto kaj li estos &#x109;iam respektata kiel anta&#x16D;iranto kaj pioniro. Sed nun fortulo ofte nur subpremas kaj trompas malfortulon. Kiel do li fari&#x11D;us eterna fortulo? Malfortulo ne estas &#x109;iama malfortulo, sed staros en la pozicio de fortulo, se lia spirito pli kaj pli malfermi&#x11D;os kaj lia energio revivi&#x11D;os. Tiam nature disfalos la pozicio de tiu fortulo, kiu lin anta&#x16D;e subpremis kaj trompis. Tial vera prudentulo &#x109;iam pli helpas kaj prizorgas aliulojn, kiam ili estas malri&#x109;aj kaj malfortaj, tiel ke li konservas sian forton eterne.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano vizitis la eklezian farmon kaj demandis la kialon de porka maldiki&#x11D;o. <emphasis>I</emphasis><emphasis>Dongan</emphasis><sup>158</sup> respondis: “Dum &#x109;i-jara longa pluvado ni nutris porkojn per iom putra hordeo kaj ili diki&#x11D;is tagon post tago, sed anta&#x16D; nelonge ni denove eknutris ilin per branoj. Ili do ne povas tuj dekutimi&#x11D;i de sia intertempa gusto, tiel ke ili perdas apetiton kaj pli kaj pli maldiki&#x11D;as.” Sotesano diris: “&#x108;i tio estas viva sankta libro. Tiel sama estas sufero de ri&#x109;ulo subite malri&#x109;i&#x11D;inta a&#x16D; de potenculo subite senpovigita. Tial de antikva tempo &#x109;iuj sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj estas indiferentaj por ri&#x109;o kaj rango, tiel ke ili ne tiel &#x11D;ojas pro ilia alveno, nek tiel &#x109;agreni&#x11D;as pro ilia foriro. La imperiestro <emphasis>&#x15C;un</emphasis><sup>159</sup> kiel malnobelo pluganta kampon kaj bakanta argilon surtroni&#x11D;is, sed neniom estis malmodera en sia suvereneco. &#x15C;akjamunio abdikis sian estontan re&#x11D;econ kaj transsaltinte la palacan muron bonzi&#x11D;is, sed neniom korinklini&#x11D;is al la re&#x11D;eco. Kiel indiferenta estis ilia sinteno por ri&#x109;o kaj rango kaj kiel granda estis ilia forto superi feli&#x109;on kaj suferon! Nu, se vi aspiras la vojon kaj volas lerni la instruon de sanktulo kaj sa&#x11D;ulo, ne forlogi&#x11D;u al momentaj komforto, plezuro kaj potenco, sed cedu ilin. E&#x109; se por vi ne eviteblas akcepti ilin, ne alkro&#x109;i&#x11D;u al ili, nek malvirti&#x11D;u. Tiam vi &#x11D;uos eternajn komforton, honoron kaj potencon.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano klarigis la signifon de ‘kontenteco pri malri&#x109;o kaj plezuro per studo’: “&#x11C;enerale malri&#x109;o signifas mankon de io ajn. Se viza&#x11D;o havas mankon, tio nomi&#x11D;as viza&#x11D;a malri&#x109;o. Se scio mankas, tio nomi&#x11D;as scia malri&#x109;o. Se hava&#x135;o mankas, tio nomi&#x11D;as hava&#x135;a malri&#x109;o. Kontenteco signifas &#x109;iamanieran trankvilon pri la stato. Se homo malkontenti&#x11D;as per jam ricevita malri&#x109;o kaj perforte baraktas por eviti &#x11D;in, tio pli &#x109;agrenas kaj suferigas lin. Tial oni trankvile traelportu jam neeviteblan malri&#x109;on kaj plezuru per preparado de estontaj sa&#x11D;o kaj feli&#x109;o. Studanto trankvilas pri la stato kaj plezuras per studo, &#x109;ar li scias, ke &#x109;iuj nunaj malri&#x109;o kaj sufero povas &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i en estontajn feli&#x109;on kaj plezuron. Des pli, &#x109;ar li &#x109;iam uzas sian menson konforme al la vero kaj havas la plezuron eniri en la veran staton de la kultivoforto, kiu transcendas suferon kaj feli&#x109;on. De antikva tempo &#x109;iuj sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj plene sciis &#x109;i tiun principon kaj aplikis tian mensostaton en sia reala vivo, tial ili &#x11D;uis senkompare plezuran vivon en malri&#x109;o.”</p><p><strong>29. </strong>Sotesano diris: “Kiu deziras kontenti&#x11D;i per tio, ke &#x109;io en la mondo plene konformas al lia volo, tiu estas malsa&#x11D;a kiel homo, kiu konstruas pompan domon sur sablo kaj deziras vivi lukse por dek milionoj da jaroj. Sa&#x11D;ulo kontenti&#x11D;as kaj dankas, se en la vivo io konformas nur al la ses dekonoj de lia volo. E&#x109; se tio konformas al la tuto de lia volo, li ne monopolas tion kontentindan, sed dividas tion kun aliaj homoj, tial tio neniam alportas al li katastrofon kaj lia feli&#x109;o &#x109;iam estas senfina.”</p><p><strong>30. </strong>Sotesano diris: “Ofte granda peko de homo komenci&#x11D;as per malgranda eraro. Vi do nepre ekzamenu vian agon de tempo al tempo kaj klopodu tuj korekti e&#x109; malgrandan eraron, se vi &#x11D;in trovas. Orangutango en sudaj landoj estas tiel forta kaj rapida, ke homoj ne povas &#x11D;in kapti. Sed &#x11D;i tre &#x15D;atas vinon, tial homoj metas grandan vazon vinplenan sur la vojo, kiun &#x11D;i frekventas. Unuafoje &#x11D;i rikane preteriras la vazon, sed revenas kaj trinkas iom da vino. &#x11C;i foriras kaj denove revenas kaj trinkas pli da vino. Post plurfoja tia ripeto li fortrinkas la tutan vinon kaj fine ebrie surfalas. Tiam homoj malka&#x15D;as sin kaj kaptas &#x11D;in senpene. Iom da vino, kiun &#x11D;i komence intencas trinki, ja kreskas al unu granda vazo da vino, tiel ke &#x11D;i perdas sian vivon a&#x16D; kapti&#x11D;as viva. Tiel same, se homo lasas sin fari unu a&#x16D; du malgrandajn erarojn kaj ne ilin korektas, ili akumuli&#x11D;adas, tiel ke li fine faras grandan pekon kaj serioze fu&#x15D;as sian estontecon. Kiel do malatenti tion?”</p><p><strong>31. </strong>Sotesano diris kun zorgo pri junaj dis&#x109;iploj, kiuj vagis pro la nepovado kapti la &#x11D;ustan vojon de studo: “El vi estas homo, kiu komence faras bone, sed fine malbone, kaj kiu komence faras malbone, sed fine bone. Tial mi anta&#x16D;vidas tion kaj gvidas vin per maniero konvena al vi respektive. Homo pli-malpli formas sian personecon de la tuta vivo pli ol en la a&#x11D;o de tridek jaroj. Se vi ne povas esti&#x11D;i prudentaj e&#x109; &#x11D;is tiam, tio estas zorgiga ne nur al mi, sed anka&#x16D; al vi pli grande.”</p><p><strong>32. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, granda pluvado akvoplenigis la lageton anta&#x16D; la pajldomo. En &#x11D;i kolekti&#x11D;is el&#x109;iuflanke multaj ranoj kaj naskis sennombrajn idojn. Kiam la pluvado &#x109;esis post nelonge kaj la suno brilis, la akvo poiome malplii&#x11D;is kaj aspektis el&#x109;erpi&#x11D;onta ene de kelkaj tagoj. Sed enakve ranidoj amuzi&#x11D;is, svingante la vosteton. Sotesano vidis tion kaj diris: “Kiel kompatinde estas! Ranidoj tiel vigle amuzi&#x11D;as, ne rimarkante sian vivon mallongi&#x11D;anta minuton post minuto. Kiel do nur ili estus tiaj? Anka&#x16D; homoj estas tiaj. Kiam sa&#x11D;ulo vidas la estontecon de tiuj homoj, kiuj nur elspezas sen enspezo, a&#x16D; kiuj nur misuzas sian nunan potencon, ili estas nenio aliaj ol tiuj ranidoj en la seki&#x11D;anta akvo.”</p><p><strong>33</strong>. Sotesano diris al homoj: “Hodia&#x16D; mi parolos pri la plej necesa maniero por gardi menson kaj protekti korpon. Bone a&#x16D;skultu mian parolon kaj prenu &#x11D;in kiel la sloganon de via studo en &#x109;iuj situacioj. La slogano estas ‘Ne perdu timrespekton’. Tio signifas, ke vi devas iam ajn kaj ie ajn rilati timrespekte al &#x109;iuj homoj kaj objektoj. Se homo perdas timrespekton, sendube naski&#x11D;as plendo kaj ven&#x11D;emo e&#x109; en rilato plej intima kaj sendistanca kiel inter gepatroj kaj gefiloj, inter gefratoj kaj inter geedzoj kaj li ofte malliberi&#x11D;as kaj dama&#x11D;i&#x11D;as de malgrava situacio kaj e&#x109; senvalora objekto. Tion ka&#x16D;zas, ke li perdas timrespekton en la koro kaj agas senprudente, rigardante rilaton sendistanca kaj situacion malgrava. Ekzemple, se vendisto kaptas iun homon, kiu estas &#x15D;telanta skatolon da alumetoj en lia butiko, &#x109;u la vendisto lasas la &#x15D;telanton foriri, rigardante la skatolon kiel bagatelon? Nur ekstreme bonkora homo finas per ripro&#x109;o. Alie povas okazi insulto. La skatolo da alumetoj do igas la &#x15D;telanton ripro&#x109;ata kaj insultata. Alivorte pro la deziro preni alumetojn li ignoras kaj insultas sin, kaj la deziro rezultas el tio, ke li perdas timrespekton al unu skatolo da alumetoj. Se homo perdas timrespekton, e&#x109; nesentpova kaj senvalora skatolo da alumetoj montras tioman potencon, des pli kioman potencon povas montri plivalora&#x135;o a&#x16D; &#x109;iopova homo? Tial ni &#x109;iam havu timrespekton. Se ni timrespektas ion ajn kaj juste vivas, &#x109;iuj objektoj en la tuta universo de la blua &#x109;ielo &#x11D;is la vasta tero estas niaj uza&#x135;oj, kaj &#x109;iuj le&#x11D;oj plenumataj en &#x109;i tiu mondo estas niaj protektantoj. Se ni sen timrespekto agas senprudente, &#x109;iuj objektoj en la universo estas aparatoj, kiuj vundas nin, kaj &#x109;iuj le&#x11D;oj en &#x109;i tiu mondo estas &#x15D;nuroj, kiuj malliberigas nin. Kiel do ne timi tion? Tial mi petas vin nepre gravuri &#x109;i tiun sloganon korfunde kaj sekvi &#x11D;in en &#x109;iuj okazoj, se vi en &#x109;i tiu ondoterura mondo volas bone gardi menson kaj protekti korpon.”</p><p><strong>34. </strong>Sotesano diris en novjara tago: “Hodia&#x16D; mi ricevis de multaj homoj novjarajn bondezirojn. Sekularuloj kutimas regali bondezirintojn repage per man&#x11D;o a&#x16D; donaco, sed mi sciigos al vi unu sekreton, per kiu vi povas sekure travivi la venantan malfacilan mondon.” Kaj li skribis la jenan poemon de iu pasinta sa&#x11D;ulo:</p><p><emphasis>“Milda ago estas plej valora,</emphasis></p><p><emphasis>malfeli&#x109;on ka&#x16D;zas la rigora.</emphasis></p><p><emphasis>Kvaza&#x16D; balbutante vi parolu,</emphasis></p><p><emphasis>kvaza&#x16D; stulta homo vi laboru.</emphasis></p><p><emphasis>Ju pli ur&#x11D;e, des pli lante pensu,</emphasis></p><p><emphasis>kaj en paco krizon ne forgesu.</emphasis></p><p><emphasis>Kiu vivas vivon &#x109;i tiele,</emphasis></p><p><emphasis>tiu estas homo brava vere.”</emphasis></p><p>Sotesano aldonis poemfine la jenan frazon:</p><p><emphasis>“Kiu agas la&#x16D; la supra vorto,</emphasis></p><p><emphasis>tiu vivas &#x109;iam en komforto.”</emphasis></p><p/><p><strong>35. </strong>Iun tagon dis&#x109;iploj dum &#x135;urnallegado diverse argumentis por kaj kontra&#x16D; iu nova&#x135;o. Sotesano a&#x16D;skultis kaj diris: “Kiel vi povas senprudente paroli pri aliula afero? Veropiniulo estas prudenta kritiki aliulon. E&#x109; dum vi legas &#x135;urnalon, vi detale esploru en &#x11D;i la ka&#x16D;zon kaj efikon de bono kaj malbono kaj prenu ilin kiel ekzemplojn por via estonteco. Tio estas la &#x11D;usta konduto de studanto kaj estas la vojo al vera profito. Tio ja estas lumigi unu menson per &#x109;iuj esta&#x135;oj. Por leganto kun tia spirito &#x135;urnalo estas viva sankta libro kaj materialo por sa&#x11D;o kaj feli&#x109;o. Leganto sen tia spirito kreskigas nur kritikemon per akra opinio kaj malpeza lango kaj facile enfalas en la kavon de peko. Vi do tre atentu tion.”</p><p><strong>36. </strong>Sotesano ial ripro&#x109;is<emphasis> Gim Nam&#x109;on</emphasis> kaj diris al <emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis>: “Mia ripro&#x109;o ne direkti&#x11D;is nur al <emphasis>Nam&#x109;on</emphasis>. Kiel vi pensas pri tio? Kiam mi ripro&#x109;as iun ajn, unue ekzamenu vian konduton. Se vi trovas la saman kulpon, korektu &#x11D;in. Se ne, &#x109;iam memoru la ripro&#x109;on por ne kulpi en la estonteco. Ne kla&#x109;u, nek moku la ripro&#x109;aton. Malsa&#x11D;ulo klarigas nur aliulan kulpon, tial &#x109;iam estas mallume anta&#x16D; li, dum sa&#x11D;ulo ekzamenas sian kulpon, tial li ne havas e&#x109; la tempon por rigardi aliulan kulpon.”</p><p><strong>37. </strong>Sotesano diris: “Kiam homo faras iun laboron en la mondo, li ricevas de aliulo jen la&#x16D;don, jen ripro&#x109;on. Se vi senpripense nur &#x11D;ojas a&#x16D; mal&#x11D;ojas pro &#x11D;i, vi estas kiel infano. Kiam aliulo parolas ion pri vi, reale ekzamenu vian laboron. Se la laboro konformas al via konscienco, malgra&#x16D; &#x109;ies kritiko fidele faru &#x11D;in per nesubigebla kura&#x11D;o. Se ne, malgra&#x16D; &#x109;ies la&#x16D;do senhezite for&#x135;etu &#x11D;in kiel eluzitajn &#x15D;uojn. Tio farendas por memstara studanto.”</p><p><strong>38. </strong>Sotesano diris: “Kiam homo komencas iun laboron, ofte li da&#x16D;rigas sian penon bone fari &#x11D;in &#x11D;is unu eraro, sed post unu- a&#x16D; dufoja eraro li tute malatentas sian volon kaj agas la&#x16D;pla&#x109;e. Tio estas komparebla kun la jeno: kiam homo portas novan veston, li kun atento portas &#x11D;in komence, sed perdas la atenton, post kiam &#x11D;i estas makulita kaj &#x109;ifita. Se homo tiamaniere faras &#x109;iun laboron, kiel do li sukcesus? Nur homo kun kompleta penso kaj granda administro ne senkura&#x11D;i&#x11D;as de ajna eraro en laboro kaj ne &#x109;esigas komencan penon, sed rigardas la eraron kiel modelon kaj plibonigas sian estontecon, des pli por tia homo malgranda eraro estas la bazo de granda sukceso.”</p><p><strong>39. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iuj homoj volas profiton, sed multe faras malprofitigan agon. &#x108;iuj homoj volas ri&#x109;on kaj rangon, sed multe faras malri&#x109;igan kaj malnobeligan agon. &#x108;iuj homoj volas la&#x16D;don, sed multe faras mokigan agon. Tiel ofte enkora volo estas malsama ol perkorpa ago. Tion ka&#x16D;zas, ke ili ne scias la fonton de plezuro kaj sufero, a&#x16D; ke malgra&#x16D; scio ili &#x11D;in ne efektivigas. Vi do pensu profunde kaj klare ju&#x11D;u &#x109;i tiun kialon kaj &#x109;iapene konformigu vian agon al via volo. Tiam &#x109;io reali&#x11D;os la&#x16D; via volo.”</p><p><strong>40. </strong>Sotesano diris: “El la profesioj de homoj estas tiu, kiu estas feli&#x109;okrea, kaj kiu estas pekfara. Feli&#x109;okrea profesio estas tiu, per kiu homo profitigas &#x109;iun socion kaj nature bonigas sian menson. Pekfara profesio estas tiu, per kiu homo malprofitigas &#x109;iun socion kaj nature malbonigas sian menson. Tial homo devas esti prudenta elekti sian profesion. La plej bona profesio el &#x109;iuj profesioj estas budha laboro, kiu &#x11D;ustigas la menson de &#x109;iuj vivuloj kaj savas ilin de sufermaro al paradizo.”</p><p><strong>41. </strong>Sotesano diris: “Prospero kaj malprospero de familio dependas anka&#x16D; de la mensostato de &#x11D;ia estro. Por familia prospero unue la spirito de familiestro estu diligenta. Due &#x109;iuj anoj harmonie kunlaboru por io ajn. Trie oni akiru scion kaj sperton anta&#x16D; ol komenci ajnan laboron. Kvare oni disvolvu laboron orde la&#x16D; la maksimo, ke oni eklaboras per malgranda&#x135;o kaj poiome atingas granda&#x135;on. Kvine oni bone utiligu uzitan a&#x135;on. Sese oni havu ta&#x16D;gan vicokupon krom &#x109;efokupo kaj ilin glate interligu por enspezo. Sepe oni ne uzu senprudente kapitalon &#x11D;is la atingo de planita enspezo. Oke oni e&#x109; post la celatingo ne troprofitu, sed &#x109;iam investu kapitalon en bazhavan kaj fidindan lokon. Na&#x16D;e oni &#x109;iam kontrolu spezon kaj malavaru pravan elspezon, sed firme preventu malvaloran elspezon. Se vi &#x109;iapene tiel estras vian familion, via mastruma&#x135;o nature kreskas kaj tio anka&#x16D; helpas vian mensostudon.”</p><p><strong>42. </strong>Sotesano diris: “Familio estas reduktita &#x15D;tato kaj &#x15D;tato estas kolekto da familioj. Do familio estas malgranda &#x15D;tato kaj samtempe la fundamento de granda &#x15D;tato. Tial, kiu bone estras sian familion, tiu povas bone gvidi anka&#x16D; sian socion kaj sian &#x15D;taton. Se &#x109;iu homo bone estras sian familion, la &#x15D;tato bone administri&#x11D;as. Oni ja devas scii, kiel grava kaj granda estas la respondeco de familiestro.”</p><p><strong>43</strong>. Sotesano diris: “Por starigi modelan familion unue la tuta familio komune havu kredindan religion kaj &#x109;iam kun nova spirito disvolvu novan vivon. Due la familiestro havu virton, sa&#x11D;on kaj konduton meritajn gvidi sian familion. Trie la familiestro &#x109;iamaniere klopodu precipe eduki siajn anojn, sed anta&#x16D; &#x109;io li mem multe lernu kaj spertu por fari&#x11D;i familia spegulo. Kvare &#x109;iuj anoj vivu de sia laboro, kontrolu &#x109;iutagan spezon kaj faru bu&#x11D;eton por &#x15D;pari e&#x109; iom da mono. Kvine &#x109;iuj anoj havu profesion, sed evitu profesion, kiu mortigas vivulon a&#x16D; narkotas aliulan spiriton, kaj ne minacu vivon kaj hava&#x135;on de aliuloj per la misuzo de sia potenco, nek kordolorigu ilin. Sese e&#x109; geedzoj la&#x16D;eble memstare havu respektivan financan vivon kaj kune klopodu ri&#x109;igi siajn familion, socion kaj &#x15D;taton. Sepe &#x109;iuj anoj fidele plenumu devon kaj respondecon por la &#x15D;tato kaj socio kaj la&#x16D;kapable kunhelpu precipe al organizoj senpovulprizorgaj, klerigaj kaj religiaj. Oke gepatroj instruu al siajn gefilojn kaj sciencon kaj religion kaj igu ilin servi post sia fineduki&#x11D;o la &#x15D;taton, socion a&#x16D; eklezion dum konsiderinda tempo. Na&#x16D;e gepatroj heredigu al gefiloj nur tiom da hava&#x135;o, per kiom ili povas starigi la bazon de sia vivtenado, kaj oferu la resta&#x135;on al publikaj organizoj de la &#x15D;tato, socio a&#x16D; eklezio. Deke &#x109;iuj anoj havigu al si novan forton per adekvata ripozo kelkfoje monate a&#x16D; jare por kultivi korpon kaj menson en komplika homa vivo.”</p><p><strong>44. </strong>Kiam Sotesano renkontis gravedulinon, li &#x109;iam diris: “Ne pensu senkompate, nek parolu senkompate, nek agu senkompate.” Li aparte malpermesis al &#x15D;i mortigi ajnan vivulon kaj diris: “Kiam feto estas en la patrina utero, &#x11D;ia spirito estas tro juna. &#x11C;ian estontan karakteron do facile influas gepatraj menso, parolo kaj ago, tial ekstreme gravas la bona konduto de gravedulino.”</p><p><strong>45. </strong>Sotesano diris: “Estas kvar manieroj instrui gefilojn. La unua estas permensa instruado. Gepatroj kun religia kredo tenu sian menson &#x11D;usta, bona kaj trankvila kaj igu gefilojn sekvi unue ilian menson. La dua estas peraga instruado. Gepatroj unue mem kaj dece agu kaj igu gefilojn sekvi nature ilian agon. La tria estas pervorta instruado. Gepatroj multe rakontu al gefiloj sentencojn kaj bonfarojn de budhoj, bodisatvoj, sanktuloj, sa&#x11D;uloj, granduloj kaj klarviduloj, igu gefilojn memori kaj sekvi ilin kaj instruu per &#x11D;entila admono gefilojn pri &#x109;iuj aferoj kaj principoj. La kvara estas rigora instruado. Gepatroj instruu al gefiloj per digno en neevitebla okazo, kiam gefiloj estas senprudentaj, sed tio ne ofte uzendas. Tial se gepatroj dum sia hejma instruado al gefiloj kunuzas &#x109;i tiujn kvar manierojn de la feti&#x11D;o &#x11D;is la plena&#x11D;i&#x11D;o de ili, tio multe helpas gefilojn bonuli&#x11D;i.”</p><p><strong>46. </strong>Sotesano diris: “Kiam gepatroj instruas gefilojn, unue gepatroj mem ne kontra&#x16D;u la vojon priservi plia&#x11D;ulon kaj gvidi malplia&#x11D;ulon. Gepatroj perdas la presti&#x11D;on gvidi gefilojn, se anta&#x16D; gefiloj gepatroj rekte malpriservas kaj malrespektas proprajn gepatrojn a&#x16D; miskondutas en io ajn. Due gepatroj serioze parolu kaj agu. Se gefiloj rigardas gepatrojn facilanimaj, malfacilas gvidi gefilojn per prava regulo. Trie gepatroj donu amon al gefiloj. Se gepatroj estas nur seriozaj kaj ne donas amon al gefiloj, gepatroj ne povas vere edifi gefilojn. Kvare gepatroj ne perdu de gefiloj fidon pri &#x109;iuj siaj promesoj. Alie gepatroj ne povas doni striktan ordonon al gefiloj. Kvine gepatroj klare premiu kaj punu gefilojn. Alie gepatroj ne povas doni al gefiloj veran veki&#x11D;on. Sese gepatroj inspiru pravan religian kredon al gefiloj ekde ilia infana&#x11D;o. Alie al gefiloj facilas forlogi&#x11D;i al ekstera situacio dum ilia kresko. Sepe gepatroj rekomendu altruismon al gefiloj ekde ilia infana&#x11D;o. Alie nature kreskas egoisma &#x11D;ermo. Oke gepatroj malpermesu al gefiloj kritika&#x109;i kaj kalumnii aliulon ekde ilia infana&#x11D;o. Alie nature kreskas senprudenta kutimo kaj malfermi&#x11D;as la pordo de langalporta katastrofo. Na&#x16D;e gepatroj malpermesu al gefiloj preni maldecan objekton e&#x109; bagatelan ekde ilia infana&#x11D;o. Alie nature kreskas senhonta kutimo.”</p><p><strong>47. </strong>Sotesano diris: “En la infana&#x11D;o &#x11D;enerale homo facile heredas la spiriton de gepatroj, vidante kaj a&#x16D;dante iliajn agojn. Tial e&#x109; por idoj gepatroj devas prudente elekti sian profesion kaj &#x109;iapene sekvi pravan laboron kaj &#x11D;ustan vojon.”</p><p><strong>48. </strong>Sotesano diris en memorceremonio pri <emphasis>hujsa&#x16D;i</emphasis><sup>160</sup>: “Nia eklezio honoras per la titolo <emphasis>hujsa&#x16D;i</emphasis> la meriton de tiuj gepatroj, kiuj naskis, nutris kaj oferis siajn amatajn gefilojn por la eklezio, kaj memoras ilin. La nuna popola menso plenas je egoismo kiel en la pasinteco, tial tre malmultas tiuj, kiuj servas aliulon spirite, korpe kaj materie. Ofte gepatroj alkatenas nur al unu familio la tutan vivon de gefiloj e&#x109; kun granda povo, precipe volante sin apogi sur ilin. Sed vi, <emphasis>hujsa&#x16D;i</emphasis>-anoj, de frue transcendis tian penson, ignoris viajn gloron kaj komforton kaj dedi&#x109;is viajn amatajn gefilojn por &#x109;i tiu granda monda laboro. Tio estas la ago de kompatoplena bodisatvo. Ni devas eterne glori la spiriton kaj meriton de &#x109;i tiuj <emphasis>hujsa&#x16D;i</emphasis>-anoj kaj fari&#x11D;i veraj homoj, kiuj &#x109;iam servas la publikon ie ajn en la mondo, sekvante ilian volon.”</p><p><strong>49. </strong>Sotesano en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> informi&#x11D;is pri la malsano de patrino. Li ur&#x11D;e revenis hejmen en <emphasis>Jongg&#x16D;ang</emphasis> kaj flegis &#x15D;in. Post kelka tempo li diris al frato <emphasis>Dongguk</emphasis>: “Kiel do mi, moralinstruisto, malzorgus nian malsanan patrinon? Sed mia nuna situacio ne permesas al mi plene flegi &#x15D;in. Kiel vi scias, jam multenombraj estas homoj, kiuj volas lerni de mi. Se mi ilin ne zorgos, tio malhelpos ilian estontecon kaj obstaklos &#x109;iun &#x11D;isnunan laboron. Bonvolu tutforte flegi patrinon anstata&#x16D; mi. Tiam mi e&#x109; iomete liberi&#x11D;os de mia kulpo pri neflegado kaj vi anka&#x16D; fari&#x11D;os granda fondinto de &#x109;i tiu laboro.” Sotesano konsolis patrinon: “La vivo kaj morto de homo dependas de &#x109;iela volo. Patrino, estu trankvila kaj restu &#x109;iam en la vera stato de koncentri&#x11D;o kaj pureco.” Sotesano kontra&#x16D;vole forlasis la hejmlokon kaj reveninte al la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> absorbi&#x11D;is en sia savlaboro.</p><p><strong>50. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x108;u &#x11D;uste estas precipe &#x15D;pari en &#x109;iuj ceremonioj de plena&#x11D;i&#x11D;o, geedzi&#x11D;o, funebro kaj prapatra memoro?” Sotesano respondis: “Oni moderigu elspezon en &#x109;iuj ceremonioj, sed nur &#x15D;pari sen doni oferon al publika laboro ne estas la celo de ceremonia reformo. Geedzi&#x11D;a ceremonio estas la komenco de nova vivo, tial &#x11D;uste estas &#x15D;pari geedzi&#x11D;an koston kaj starigi la fundamenton de vivtenado per &#x15D;parita mono. Funebra ceremonio estas la fino de vivo, tial &#x11D;uste estas malavari funebran elspezon konforme al la merito de mortinto.”</p><p><strong>51. </strong>Kiam Sotesano vidis najbarajn infanojn ludantaj, du el ili kverelis pri la posedo de iu malgranda objekto. La du fine venis kaj petis Sotesanon solvi la aferon, atestigante alian infanon. Sed la infano post longa pripensado respondis, ke &#x11D;i ne scias, &#x109;ar la afero ne rilatas al &#x11D;i. Sotesano solvis la aferon kaj diris al dis&#x109;iploj: “E&#x109; tiuj infanoj kverelas unu la alian kaj strebas al afero, kiu rekte rilatas al ili, sed ne strebas al afero, al kiu ne rilatas al ili. Kiel do multus homoj, kiuj sindone laboras por aliuloj? Tial respekti&#x11D;i meritas homo, kiu forlasas siajn profiton kaj potencon kaj laboras por aliuloj. Anka&#x16D; kiu havas tute malfermitan menson, tiu ne povas ne labori por aliuloj.”</p><p><strong>52. </strong>Sotesano diris: “<emphasis>I &#x108;ungmugong</emphasis><sup>161</sup> uzis sian menson konforme al la vojo. Li havis altan rangon, sed sen fiereco dividis kun &#x109;iuj siaj soldatoj vivon kaj morton, plezuron kaj suferon. Li senpotencigite fari&#x11D;is simpla &#x109;evalservisto, sed sen plendo kaj deklini&#x11D;o tutforte nutris &#x109;evalojn bone. Foje li diris al &#x109;evaloj: ‘Kvankam bestoj, vi anka&#x16D; devas fari plejeblon en la tempo de &#x15D;tata krizo, &#x109;ar vi kreskis, vivante de &#x15D;tata hava&#x135;o.’ Li cedis komfortan kaj gloran taskon al alia generalo kaj prenis sur sin malfacilan kaj nedistingi&#x11D;an taskon. Li lojale priservis sian superulon kaj ame gvidis sian subulon. Tial vere li estas sankta generalo kun sa&#x11D;o kaj virto kaj estas inda ekzemplo por &#x109;iuj homoj, kiuj faras &#x15D;tatan a&#x16D; mondan laboron.”</p><p><strong>53</strong>. Sotesano petis de <emphasis>Ju Hoil</emphasis><sup>162</sup> legi la anta&#x16D;parolon de la libro <emphasis>&#x15C;u&#x109;uan</emphasis><sup>163</sup>. Kiam li atingis la frazon, ke la du imperiestroj<sup>164</sup> kaj la tri re&#x11D;oj<sup>165</sup> estas menskonservantoj, dum la re&#x11D;oj <emphasis>&#x108;ieh</emphasis> de <emphasis>Hsia</emphasis><sup>166</sup> kaj <emphasis>&#x15C;ou</emphasis> de <emphasis>&#x15C;ang</emphasis><sup>167</sup> estas mensperdintoj, Sotesano diris: “&#x108;i tiu frazo estos granda sekreto en la venonta mondo. Kiu avidas ri&#x109;on, rangon kaj potencon kaj perdas menson, tiu ruinigos sin kaj anka&#x16D; sian familion. Se tia estas gvidanto de &#x15D;tato a&#x16D; la mondo, la katastrofo etendi&#x11D;os sur &#x11D;in. Vi do ne tiri&#x11D;u de ri&#x109;o, rango kaj potenco, sed tenu viajn rimedojn en la vivo de vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo kaj ne perdu menson. Tiam al vi ne okazos dan&#x11D;ero en ajna malfacila tempo kaj unue vi ricevos bonan fortunon de &#x109;ielo kaj tero.”</p><p><strong>54. </strong>Post kiam iu ri&#x109;ulo savis per iom da greno najbarajn malri&#x109;ulojn, kiuj suferis malbonan rikolton, li &#x109;iam deziris iliajn la&#x16D;dojn. Tial vila&#x11D;anoj diskutis kaj starigis al li monumenton, sed li ne kontenti&#x11D;is per tiu monumento kaj per propra granda monsumo denove starigis monumenton kaj konstruis grandiozan monumentpavilonon. Rigardante tion ridinda, la vila&#x11D;anoj multe kalumniis kaj mokis lin. <emphasis>Gim G&#x16D;angson</emphasis> a&#x16D;dis kaj raportis tion en diskutkunveno. Sotesano a&#x16D;skultis tion kaj komentis: “Tio estas viva sankta libro, kiu avertas tiajn homojn, kiuj perforte ser&#x109;as honoron. Tiu ri&#x109;ulo faris tion por montri sian honoron, sed male perdis e&#x109; sian pli fruan honoron, &#x109;u ne? Tial malsa&#x11D;ulo ser&#x109;as honoron, sed tio male difektas lian honoron, dum sa&#x11D;ulo aparte ne ser&#x109;as honoron, sed nur dum lia &#x11D;usta laboro nature venas al li granda honoro.”</p><p><strong>55. </strong><emphasis>I &#x108;unpung</emphasis> diris: “Anta&#x16D; nelonge mia filo iris al monto kaj estis tre surprizita de la kuglo mispafita de &#x109;asisto. Mi ne povas bone trakti la aferon, se tiam la kuglo malfeli&#x109;e trafis mian filon.” Sotesano diris: “Diru al mi vian opinion.” Li respondis: “Le&#x11D;o estas por trakti tian aferon, tial mi informos la fakton al la jurejo kaj esprimos mian senton kiel patro.” Sotesano demandis<emphasis> Song &#x11C;okbjok</emphasis><sup>168</sup>. Li respondis: “&#x108;iu afero okazas la&#x16D; la principo de ka&#x16D;zo kaj efiko, tial mi rigardos anka&#x16D; tiun aferon kiel repagon kaj tiel traktos &#x11D;in, kiel nenio okazis.” Sotesano demandis <emphasis>O &#x108;anggon</emphasis>. Li respondis: “Se mi ne estus studanto, mi nepre alvokus la jurejon. Mi tamen rigardos tiun aferon kiel sorton kaj &#x11D;in preterlasos.” Sotesano diris: “Vortoj de vi tri deflanki&#x11D;as de la meza vojo. La&#x16D; la nuna le&#x11D;o oni nepre devas sciigi al &#x15D;tatoficejo la naski&#x11D;on kaj morton de homo. Des pli, kiu trovas akcidentan a&#x16D; subitan mortinton, tiu devas sciigi tion al la &#x15D;tatoficejo, e&#x109; se la trovanto havas nenian rilaton al la mortinto. Ne necesas paroli, se la trovanto estas patro de la mortinto. Tial mi kiel &#x15D;tatano kaj patro tuj raportos la fakton al la &#x15D;tatoficejo kaj konfidos al la jurejo postan traktadon.”</p><p><strong>56. </strong>Sotesano iun tagon a&#x16D;skultis historian romanon kaj diris: “Por elvoki la intereson de legantoj ofte verkistoj tro priskribas la psikon kaj konduton de malsuperuloj kaj friponoj kaj faras ilin nekompareblaj fiuloj. Tio anka&#x16D; fari&#x11D;as la semo de malbona rilato. Tial kiam vi parolas pri la historio de antikvulo a&#x16D; kritikas la konduton de nunulo, vi estu atentaj por ne troigi la reala&#x135;on.”</p><p><strong>57. </strong>Sotesano iun tagon legis la frazon de la libro <emphasis>&#x11C;uangzio</emphasis><sup>169</sup>, ke Konfuceo<sup>170</sup> vizitis <emphasis>Dao&#x11D;i</emphasis><sup>171</sup> por savi lin, sed ricevis sennombrajn insultojn kaj revenis vane. Sotesano diris: “Konfuceo estas granda sanktulo. Li klopodis bonigi lin malgra&#x16D; dan&#x11D;ero kaj insulti&#x11D;o kaj montris homsavan ekzemplon por dekmiloj da jaroj venontaj, sed homsavaj rimedoj diferencas la&#x16D;epoke. Por savi nunulojn pli efikas nature inspiri al ili agon, montrante la rezulton de anticipa memago, ol ilin admoni nur parole. Se paroli pri la kialo, granda parto de la nunuloj sen memago nur admonas aliulojn kaj fine enfalas en falsecon, tial &#x109;iuj homoj vere ne kredas nur admonon. Tio estas rimedo malsama ol tiu de Konfuceo, kiu klopodis savi <emphasis>Dao&#x11D;i</emphasis> per rekta admono. Sed samas la celo de mondsavo &#x109;u per rekta admono, &#x109;u per anticipa memago kaj diferencas nur la rimedoj la&#x16D;epoke.”</p><p><strong>58. </strong>Sotesano iun tagon diris pri la memsurtroni&#x11D;o de la re&#x11D;o <emphasis>Vu</emphasis> de <emphasis>&#x108;ou</emphasis><sup>172</sup>, kiu eksigis sian suverenon <emphasis>&#x108;o&#x16D;</emphasis><sup>173</sup> aj subigis la tutan landon: “Se mi estus sur la loko de la re&#x11D;o <emphasis>Vu</emphasis>, mi neeviteble forpelus la re&#x11D;on <emphasis>&#x108;o&#x16D; </emphasis>la&#x16D; la popola volo, sed cedus la tronon al alia virtulo. Sed se ne trovi&#x11D;us virtulo, a&#x16D; se la popolo persiste ne akceptus mian cedon, mi anka&#x16D; ne povus fari alie ol surtroni&#x11D;i.”</p><p><strong>59. </strong>Iu homo revenis de la voja&#x11D;o en la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis><sup>174</sup> kaj diris al Sotesano: “Dum mia voja&#x11D;o mi renkontis homon, kiu kapablis la&#x16D;vole alvoki a&#x16D; forsendi korvojn a&#x16D; serpentojn. &#x15C;ajnas al mi, ke li estas vera ilumini&#x11D;into.” Sotesano diris: “Korvo grupi&#x11D;as kun korvo kaj serpento asocii&#x11D;as kun serpento. Kiel do ilumini&#x11D;into trovi&#x11D;us inter korvoj kaj inter serpentoj?” Li demandis: “Kia homo estas vera ilumini&#x11D;into?” Sotesano respondis: “Vera ilumini&#x11D;into sekvas nur homan vojon inter homoj.” Li demandis: “&#x108;u ilumini&#x11D;into ne havas ian apartan signon?” Sotesano respondis: “Ne.” Li demandis: “Kiel oni povas rekoni ilumini&#x11D;inton?” Sotesano respondis: “Se oni mem ne estas ilumini&#x11D;into, oni ne povas bone rekoni ilumini&#x11D;inton, e&#x109; se oni vidas lin. Nur kiu bone parolas fremdan lingvon, tiu povas rekoni, &#x109;u aliulo bone parolas &#x11D;in a&#x16D; ne. Nur kiu bone muzikas, tiu povas rekoni, &#x109;u aliulo bone muzikas a&#x16D; ne. Tial estas dirite, ke nur tia homo rekonas tian homon.”</p><empty-line/><p>5</p><p>Ka&#x16D;zo kaj efiko</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “La vero de la universo eterne turni&#x11D;adas sen naski&#x11D;o kaj morto. Iri estas veni kaj veni estas iri, donanto estas ricevanto kaj ricevanto estas donanto. Tio estas eterne sen&#x15D;an&#x11D;a principo.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “La&#x16D; la principo de kvarsezona rotacio en &#x109;ielo kaj tero, &#x109;iuj esta&#x135;oj havas la &#x15D;an&#x11D;on de naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto. La&#x16D; la principo de jina-janga reciproka anta&#x16D;enpu&#x15D;o en la universo, &#x109;iuj homoj havas la karman repagon por bono kaj malbono. Vintro estas la tempo, kiam malvarmo estas forta, sed la malvarmo enhavas varmon, tial kiam la varmo pli kaj pli forti&#x11D;as, venas printempo kaj somero. Somero estas la tempo, kiam varmo estas forta, sed la varmo enhavas malvarmon, tial kiam la malvarmo pli kaj pli forti&#x11D;as, venas a&#x16D;tuno kaj vintro. Tiel same anka&#x16D; en homa afero forto kaj malforto rilatas unu la alian, kaj la&#x16D; siaj bono kaj malbono homoj repage progresas kaj malprogresas, ricevas reciprokajn helpon kaj konflikton. Tio estas la principo de karmo.”</p><p><strong>3</strong>. Sotesano diris: “Plantoj radikas en tero, tial se iliaj semoj a&#x16D; radikoj enteri&#x11D;os, ili &#x11D;ermos kaj kreskos la&#x16D; la kondi&#x109;oj de tempo. Animaloj radikas en &#x109;ielo, tial se iliaj e&#x109; unu penso, ago kaj parolo kiel karma ka&#x16D;zo semi&#x11D;os en la malplena darma regno, ili rikoltos repagon la&#x16D; la kondi&#x109;oj de bono kaj malbono. Kiel do trompi homon kaj &#x109;ielon?”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Homo kun penso donas rekompencon kaj punon, tial, kvankam li plej juste donas ilin, li povas erari. Sed &#x109;ielo kaj tero sen ajna anta&#x16D;ju&#x11D;o donas rekompencon kaj punon, tial ili tute ne eraras konforme al la vero kaj ili klare faras repagon por bono kaj malbono. La vero estas &#x109;iopova kaj &#x109;ieesta en la dek direktoj. Kiel do trompi la veron kaj maltimi la repagon? Tial prudentulo rigardas rekompencon kaj punon donitajn de la vero pli grandaj kaj gravaj ol de homo.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “Ne malamu, nek insultu aliulon malanta&#x16D; lia dorso. Interkomuniki&#x11D;as la energioj en la universo. Tial e&#x109; se unufoje iu malamas kaj insultas aliulon dum lia foresto, unue okazas energia interkomuniki&#x11D;o kaj semi&#x11D;as reciproka konflikto. E&#x109; se unufoje iu bone pensas kaj la&#x16D;das aliulon sen lia scii&#x11D;o, unue okazas energia interkomuniki&#x11D;o kaj semi&#x11D;as reciproka vivigo. Fine, renkontante siajn kondi&#x109;ojn, la semo de reciproka konflikto produktas malbonan frukton kaj tiu de reciproka vivigo produktas bonan frukton. Lumbriko kaj skolopendro havas energion de reciproka konflikto. Tial kiam oni kunbruligas iliajn &#x15D;elojn, oni povas observi, ke la du energioj pu&#x15D;as unu la alian kaj poste unu malaperas pli frue. Anka&#x16D; per tio oni povas scii, ke al si mem respondas energioj de reciproka konflikto kaj de reciproka vivigo.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iela-tera vetero estas jen sunbrila, jen nuba. Tiel same homa humoro estas jen gaja, jen melankolia, kaj &#x109;irka&#x16D;a situacio estas jen favora, jen malfavora. Anka&#x16D; tio estas nenio alia ol natura &#x15D;an&#x11D;o la&#x16D; la principo de ka&#x16D;zo kaj efiko. Kiam scianto de &#x109;i tiu principo elportas tian &#x15D;an&#x11D;on, lia kultivita menso estas egala kaj ordinara kiel &#x109;ielo kaj tero. Sed nescianto de &#x109;i tiu principo travivas senfinan suferon, &#x109;ar lia menso skui&#x11D;as de tia &#x15D;an&#x11D;o, tiel ke li &#x109;iam ne povas teni la mezan vojon en &#x11D;ojo, mal&#x11D;ojo, plezuro kaj &#x109;agreno.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “Kion vi bonvole donas al aliulo, tion li bonvole redonos al vi. Kion vi malice forprenas de aliulo, tion li malice forprenos de vi. Tiu repago povas dekmiloble plii&#x11D;i kaj dekmilone malplii&#x11D;i la&#x16D; la progreso kaj malprogreso de via partnero, sed neniel nuli&#x11D;as. E&#x109; se partnero rekte ne faras repagon, estas nature revenantaj feli&#x109;o kaj puno. Tial vi ne povas ricevi feli&#x109;on kaj punon ka&#x16D;zitajn de aliulo anstata&#x16D; li, nek li povas ricevi feli&#x109;on kaj punon ka&#x16D;zitajn de vi anstata&#x16D; vi.”</p><p><strong>8. </strong><emphasis>&#x11C;o &#x11C;ong&#x16D;on</emphasis><sup>175</sup> diris: “Budhoj ne farus punindan malbonon tra sia multviva eterno, tial ili eterne ne suferus. Sed &#x15C;akjamunio siatempe travivis diversajn suferojn kaj vi anka&#x16D; de la eklezifondo ne malmulte suferas polican observadon kaj popolmensan gvidadon. Ni ne povas kompreni la kialon.” Sotesano diris: “Mi de longe klopodas ne fari ajnan pekon. Tamen mia sufero okazas &#x15D;ajne pro tio, ke kiam mi instruis sennombrajn homojn tra mia multvivo, nerimarkate subpremi&#x11D;is malvirta kaj malbona spirito de obstinuloj.” Sotesano plu diris: “Fiksitan karmon ne povas kvitigi e&#x109; budho, kiu kompatoplene savas &#x109;iujn vivulojn per &#x11D;usta darmo, kaj e&#x109; la plej malnobla homo ne povas nuligi meriton per peko. Tamen kapablaj budhoj kaj bodisatvoj povas mallongigi la da&#x16D;ron de repago, sed neniel &#x11D;in povas forigi.”</p><p><strong>9. </strong>Iu demandis: “Se homo tutkore kultivas sin, &#x109;u li povas liberi&#x11D;i de fiksita karmo?” Sotesano respondis: “Malfacilas subite eviti fiksitan karmon, sed ne maleblas liberi&#x11D;i de &#x11D;i poiome. Se studanto, sciante la principon, ke la kvar naskuloj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en la ses vojoj, ne plu faras malbonon kaj &#x109;iam faras bonon, malbona vojo mem fori&#x11D;as kaj bona vojo pli kaj pli proksimi&#x11D;as al li. E&#x109; se iu homo kun malbona rilato lin ven&#x11D;as, li kun ilumini&#x11D;vola menso reagas al la homo sen pensi reven&#x11D;on kaj nature &#x109;esas la karmo inter li kaj la homo. Kiam li ricevas repagon por malbono, li &#x109;iam kontemplas tute pekmankan memnaturon kaj solvas &#x109;iujn karmajn kondi&#x109;ojn, pensante ke li pagas malnovan &#x15D;uldon. Tiuokaze &#x109;iuj liaj pekoj degelas kiel ne&#x11D;o sur forno. Tio estas la maniero estingi fiksitan karmon per menso. Anka&#x16D; se li bone sin kultivas, li &#x109;iam progresas en la ses vojoj. E&#x109; se li renkontas iun homon kun ajna malbona rilato, li ricevas malpli da repago, &#x109;ar li havas pli altan gradon ol la homo. Li servadas la publikon, kiu &#x109;iam protektas lin ie ajn, tial homoj kun malbona rilato ne povas facile invadi lin. Tio estas la maniero malpezigi fiksitan karmon per potenco.”</p><p><strong>10. </strong>Iu dis&#x109;iplo suferis akcidenton fare de iu homo kaj ne povis subpremi indignon. Sotesano diris: “Toleru en via vico por repagi, kaj la karmo &#x109;esos. Alie li denove repagos al vi. Se amba&#x16D; da&#x16D;rigas repagon unu al la alia, neniam &#x109;esas la karmo de reciproka konflikto.”</p><p><strong>11. </strong>Iu kredanto malpacis kun edzo kaj kun la deziro havi nenian rilaton al li en la sekva vivo &#x109;iam malamis lin. Sotesano diris: “Se vi volas realigi la deziron, for&#x135;etu kaj amon kaj malamon kaj rilatu al li nur indiferente.”</p><p><strong>12. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, li a&#x16D;dis mal&#x11D;ojan &#x15D;irkrion de apro pafita de &#x109;asisto kaj diris: “Kiam io profitas, alio dama&#x11D;i&#x11D;as.” Li aldonis: “Kiam mi vidas la apron mortigita, mi povas ekscii, kion &#x11D;i faris en la pasinteco. Kiam mi vidas la &#x109;asiston mortigi &#x11D;in, mi povas ekscii, kion li ricevos en la estonteco.”</p><p><strong>13</strong>. Sotesano diris: “Kiam homo faras diversajn pekojn per korpo, bu&#x15D;o kaj menso, specoj de repagoj estas sennombraj. Mi donas kelkajn konatajn ekzemplojn. Kiu multe vundas la koron de aliulo per malprecizaj vortoj, tiu kormalsanos en la sekva vivo. Kiu &#x15D;atas gvati kaj &#x15D;tela&#x16D;di aliulan sekreton, tiu en la sekva vivo naski&#x11D;os kiel bastardo kaj estos malestimata kaj hontigata. Kiu facile malka&#x15D;as aliulan sekreton kaj ofte hontigas aliulon anta&#x16D; la publiko &#x11D;is lia viza&#x11D;ru&#x11D;i&#x11D;o, tiu en la sekva vivo havos malbelan makulon a&#x16D; cikatron sur la viza&#x11D;o kaj malaktive vivos la tutan vivon.”</p><p><strong>14. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Pro kia peko okazas fulmomorto?” Sotesano respondis: “Subita fulmomorto okazas tial, ke la peko estas tiel subite farita al la publiko kiel fulmo. Ekzemple iu misuzis sian politikan a&#x16D; militan potencon kaj masakris amason da homoj, a&#x16D; iu devigis al homoj maljustan le&#x11D;on kaj multe dama&#x11D;is ilin.”</p><p><strong>15. </strong>Kiam Sotesano direktis la konstruon en la templo Seulo<sup>176</sup>, li a&#x16D;dis kelkajn laboristojn interparoli pri tio, ke homo neniel povas bone vivi malgra&#x16D; &#x109;ia sia peno sen hazarda nekonata helpo. Poste li diris al dis&#x109;iploj: “&#x11C;enerale en homa vivo ne malestas hazarda nekonata helpo a&#x16D; malhelpo. Nescianto scias, ke &#x11D;in disponas dio, budho, prapatro a&#x16D; demono, sed scianto scias, ke &#x109;i &#x109;io rezultas el la uzo de propraj korpo kaj menso, ke homo nun ricevas agon anta&#x16D;e faritan kaj estonte ricevos agon nun faratan, kaj ke homo neniam ricevas ajnan agon nefaritan. Tial malsa&#x11D;ulo perforte ser&#x109;as ri&#x109;on, rangon kaj prosperon kaj penas eviti malri&#x109;on kaj suferon, sed sa&#x11D;ulo trankvile traelportas ajnan punon a&#x16D; feli&#x109;on ka&#x16D;zitan de li mem kaj &#x109;iam klopodas krei feli&#x109;on kaj plezuron por la estonteco. Dum feli&#x109;okreado li semas senlimajn meritojn en la publiko, tiel ke la fonto de lia feli&#x109;o ne el&#x109;erpi&#x11D;as ie ajn kaj iam ajn.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “La plej ur&#x11D;a afero estas ne instrui sennombrajn sutrojn kaj instigi homojn bonfari, sed unue igi ilin kredi kaj ilumini&#x11D;i pri la veroj de eterno kaj de karmo.”</p><p><strong>17. </strong>Sotesano diris: “Malsa&#x11D;ulo envias aliulon pro lia feli&#x109;o, sed fordormas la okazon krei &#x11D;in al si. Tia homo estas kiel terkultivisto, kiu deziras rikolton sen semado. Se terkultivisto semas nenion printempe, li rikoltas nenion a&#x16D;tune. Tio estas la principo de ka&#x16D;zo kaj efiko. Kiel do tio validus nur al terkultivo?”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris: “Kiu ne bonfaras, tiu ne povos realigi sian volon bone vivi en la sekva vivo. Kompardire, kvankam iu volas lo&#x11D;i &#x109;i-vive en luksa domo, li ne povas tie enlo&#x11D;i&#x11D;i, se &#x11D;i ne estas lia. Vidu <emphasis>Gong&#x109;il</emphasis><sup>177</sup>! Kiam li eltrajni&#x11D;as en la stacidomo <emphasis>Iksan</emphasis><sup>178</sup>, trovi&#x11D;as vicoj da modernaj domoj kun kelkaj eta&#x11D;oj, sed li revenas nur al sia doma&#x109;o, e&#x109; ne povante a&#x16D;daci eniri en unu el ili. Tio estas ekzemplo, ke oni iras kaj ricevas la&#x16D; sia pasinta ago.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Nur merita homo povas longe teni grandan feli&#x109;on. Se senmeritulo &#x11D;in ricevas, li disver&#x15D;as &#x11D;in a&#x16D; &#x11D;i alportas al li katastrofon. Tial sa&#x11D;ulo scias krei, gardi kaj uzi feli&#x109;on, tiel ke li eterne tenas kiel ajn grandan feli&#x109;on.”</p><p><strong>20. </strong>Sotesano diris: “Malsa&#x11D;uloj rigardas honoron nur bona kaj penas elmontri e&#x109; falsan honoron, &#x109;ar ili ne scias, ke falsa honoro fine ka&#x16D;zas al ili dama&#x11D;on. En la mondo estas principo, ke kvankam oni penas iel ajn ka&#x15D;i veran honoron, &#x11D;i nature elmontri&#x11D;as, dum kvankam oni penas diskonigi falsan honoron, &#x11D;i fine disfalas. Tial vorte akirita honoro sen fakto nepre detrui&#x11D;as vorte, kaj intrige akirita honoro ne nur detrui&#x11D;as intrige, sed anka&#x16D; faligas jam ekzistantan honoron. Sekve en serioza okazo &#x11D;i perdigas e&#x109; hava&#x135;on kaj vivon. Kiel do ne atenti tion anticipe?”</p><p><strong>21. </strong>Kiam iu almozulo petis de<emphasis> Gim Gi&#x109;on </emphasis>bonfari,<emphasis> Gi&#x109;on </emphasis>demandis: “Se mi donas al vi almozon, &#x109;u vi kapablas rekompenci min?” Li ne povis respondi kaj <emphasis>Gi&#x109;on</emphasis> diris: “Malsa&#x11D;uloj ofte petas aliulon bonfari al ili, sed male per tio ili faras pekon.” Sotesano a&#x16D;dis tion kaj diris: “La vortoj de <emphasis>Gi&#x109;on </emphasis>ja estas prediko. Homoj en la mondo &#x15D;atas ricevi feli&#x109;on, sed malmultas feli&#x109;okreantoj. Homoj mal&#x15D;atas ricevi punon, sed multas pekantoj. Tial en &#x109;i tiu mondo multas suferantoj kaj malmultas feli&#x109;antoj.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris: “Se homo la&#x16D;pla&#x109;e faras &#x109;ian malbonon kaj ne povas moderigi sin, aliuloj nepre punas lin. Se ili ne povas, la vero nepre punas lin. Tial prudentulo mem ne faras malbonon, anta&#x16D; ol aliuloj punas lin, kaj li akceptas ilian konsilon, anta&#x16D; ol la vero punas lin. Li do ne timas pri la malka&#x15D;i&#x11D;o de sia malbono kaj &#x109;iam havas trankvilan koron.”</p><p><strong>23</strong>. Sotesano diris: “Misuzanto de malgranda potenco per malgranda talento, ne trompu, nek dama&#x11D;u la popolamason, rigardante &#x11D;in malsa&#x11D;a! &#x11C;ia kolektiva menso estas &#x109;iela menso, &#x11D;ia kolektiva okulo estas &#x109;iela okulo, &#x11D;ia kolektiva orelo estas &#x109;iela orelo kaj &#x11D;ia kolektiva bu&#x15D;o estas &#x109;iela bu&#x15D;o. Kiel do trompi kaj dama&#x11D;i la popolamason, rigardante &#x11D;in malsa&#x11D;a?”</p><p><strong>24. </strong>Iam furioza hundo, kiu lo&#x11D;is apud la centra sidejo de &#x16D;onbulismo, estis mordmortigita de sia kolego. Sotesano vidis tion kaj diris: “Kiam juna, tiu hundo tre sova&#x11D;is kaj rolis kiel re&#x11D;o inter najbaraj hundoj. &#x11C;i senbride faris &#x109;ian kruela&#x135;on al ili, sed jam &#x11D;i tiel kruele morta&#x109;as repage. Tio avertas homojn, kiuj misuzas sian potencon. Kiel do malatenti tion, rigardante tion hunda afero?” Li aldiris: “Oni povas ju&#x11D;i per la mensuzo de iu homo, &#x109;u li progresas a&#x16D; malprogresas. Progresanto estas milda kaj bonkora, tiel ke li ne dama&#x11D;as aliulojn kaj bone harmonias kun &#x109;iuj siaj renkontatoj, &#x109;iam humiligante sin gloras aliulojn kaj &#x15D;atas lernadon, aparte kredas la veron kaj strebas al sinkultivo, &#x11D;ojas vidi boni&#x11D;on de aliuloj, kaj &#x109;iamaniere kura&#x11D;igas malfortulojn. Malprogresanto estas mal&#x11D;entila kaj malbonkora, tiel ke li ne profitigas aliulojn kaj ofte malpacas kun &#x109;iuj siaj renkontatoj, havante fortan fierecon &#x15D;atas malestimi aliulojn kaj mal&#x15D;atas lernadon, aparte ne kredas la veron de ka&#x16D;zo kaj efiko kaj ne sin kultivas, kaj ne povas toleri boni&#x11D;on de aliuloj kaj &#x109;iamaniere malla&#x16D;das pli bonajn homojn ol si.”</p><p><strong>25. </strong>Sotesano diris: “Se homo senbride faras malbonon kaj ofte malbone estas sur &#x109;ies lango, lia estonteco mallumi&#x11D;as. Iu homo fari&#x11D;is provinca estro kaj kruele misuzis sian potencon, tiel ke li multe forprenis de homoj la vivon kaj hava&#x135;on. Tial kiam homoj kolekti&#x11D;is en vila&#x11D;o, ili kune insultis lin. Tio fari&#x11D;is la semo de lia mizeri&#x11D;o en lia vivo kaj li montris sian puni&#x11D;on al homoj. Do ilia lango estas vere timiga.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano diris: “El la multaj pekoj, kiujn ordinaruloj faras senprudente, estas kvin teruraj pekoj. Unu estas ne scii la &#x11D;ustan principon kaj misgvidi la spiriton de homoj. La dua estas nekredigi homojn je la principo de ka&#x16D;zo kaj efiko kaj malhelpi ilin bonfari. La tria estas kalumnii kaj pri&#x135;aluzi &#x11D;ustan kaj bonvolan homon. La kvara estas grupi&#x11D;i kun malvirtuloj kaj helpi ilin. La kvina estas malhelpi la kredon je &#x11D;usta darmo kaj obstakli la progreson de &#x11D;ustdarma eklezio. Kiu ne &#x109;esas fari &#x109;i tiujn pekojn, tiu neniam povas liberi&#x11D;i de la tri malbonaj vojoj<sup>179</sup>.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano diris: “En la mondo estas tri teruraj pekoj. Unu estas aserti pekon de aliulo per pretervido kaj insidi lin. La dua estas pri&#x135;aluzi amikan rilaton de aliuloj kaj disigi ilin. La tria estas uzi malvirtan sa&#x11D;on kaj misgvidi naivulon. Kiu multe faras &#x109;i tiujn pekojn, tiu repage fari&#x11D;os blinda, muta a&#x16D; freneza.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano diris: “Iam iu meditmajstro havis multajn dis&#x109;iplojn kaj oferojn, tiel ke la vivo estis tre komforta kaj bonhava. Sed li plantis kaj kultivis kelkajn fruktarbojn, per kies profito li aparte vivtenis unu subbonzon. Kiam &#x109;iuj aliaj dis&#x109;iploj demandis la kialon, li respondis: ‘Se paroli pri la subbonzo, li ne bonfaris en la pasinta vivo, nek povas fari&#x11D;i tia homo anka&#x16D; en la nuna vivo, kiu donas utilon al aliuloj. Vivteni lin per la oferoj, kiujn donacis homoj por peti feli&#x109;on, estas pligrandigi lian &#x15D;uldon. Des pli, se li vivus per la oferoj en la nuna vivo, li repage suferus plurajn siajn vivojn kiel bovo kaj &#x109;evalo. Pro mia instruista amo por malpliigi lian &#x15D;uldon mi tiamaniere gajnas kroman enspezon dum libera tempo kaj vivtenas lin.’ Tia konduto de la majstro estas granda prediko al homo, kiu vivas en la komunumo. Vi ne pretera&#x16D;skultu &#x109;i tiun predikon. Se vi tiom servas aliulojn spirite, korpe kaj materie, vi povas sen&#x11D;ene vivi de iliaj oferoj. Sed se vi servas nur vin kaj vivas de iliaj oferoj, vi estas grand&#x15D;uldantoj kaj nepre devas fari penojn en pluraj viaj vivoj. &#x11C;enerale altruisto mal&#x15D;atas ricevi oferon, dum egoisto &#x15D;atas tion. Vi &#x109;iutage kaj &#x109;iutempe ekzamenu vin kaj estu atentaj por ne i&#x11D;i grand&#x15D;uldantoj al homoj.”</p><p><strong>29. </strong><emphasis>&#x108;oj Neson</emphasis><sup>180</sup> iutage oferis man&#x11D;on al homoj. Man&#x11D;inte kun ili, Sotesano diris: “Homo diference rekompenci&#x11D;as e&#x109; pro la samkvanta bonfaro. Tio dependas ne nur de materia kvanto, sed anka&#x16D; de mensa profundeco kaj de partnera povo. Dum somera pluvado de iu jaro unu kamparano en <emphasis>Jongg&#x16D;ang</emphasis> transriverigis tri &#x15D;tatoficistojn, tial li konati&#x11D;is kun ili. Kvankam li bonfaris samtempe kaj sampene, la tri personoj poste faris konsiderinde diferencan rekompencon al li la&#x16D; siaj rajto kaj povo. Tio estas nur parta rakonto aperinta en nia reala vivo, sed entenas la principon de bonfaro kaj rekompenco tra la pasinta, la nuna kaj la estonta tempoj.”</p><p><strong>30. </strong>Kiam Sotesano restadis en<emphasis> Jongsan</emphasis>, iu dibo&#x109;inta junulo el najbara vila&#x11D;o mem ekaspiris sinkultivon, pripentis pasintan pekon kaj promesis fari humanan agon estante dis&#x109;iplo de Sotesano. Post tiam Sotesano voja&#x11D;is diversajn lokojn kaj revenis al <emphasis>Jongsan</emphasis> kelkajn monatojn poste. Intertempe la junulo denove fordibo&#x109;is la familian hava&#x135;on kaj hontis pri sia promesrompo kaj evitis Sotesanon, sed iun tagon survoje okazis neevitebla renkonti&#x11D;o. Sotesano demandis: “Kial vi e&#x109; unufoje ne vizitis min?” Li respondis: “Mi nur povas pardonpeti vin.” Sotesano demandis: “Pri kio vi pardonpetas min?” Li respondis: “Mia anta&#x16D;a promeso montri&#x11D;as nun kiel nenio alia ol mensogo al vi, sanktulo. Kiel do tio ne estus pardonpetinda? Bonvolu min pardoni grandanime.” Sotesano diris: “Intertempe vi estis malatenta kaj mal&#x15D;paris la familian hava&#x135;on kaj nun estas en mizero. Tial vi ne bezonas pardonpeti min. Se mi anstata&#x16D; vi ricevus punon pro via malbonfaro, vi povus pardonpeti kaj eviti min, sed vi nepre ricevas rekompencon kaj punon pro via propra ago. Nun vi pensas, ke vi mensogis min, sed fakte vi mensogis vin mem. Tial de nun ne evitu min senprave, sed klopodu regi vian menson.”</p><p><strong>31. </strong>Kiam Sotesano restadis en<emphasis> Jongsan</emphasis>, iutage li promenis al la legom&#x11D;ardeno. &#x108;e la rando de la legom&#x11D;ardeno estis sterkejo plena je sterkakvo, kie naski&#x11D;is svarmo da insektoj. &#x11C;uste tiam rato foriris man&#x11D;inte ilin kaj dis&#x109;iploj sarkantaj la &#x11D;ardenon diris: “Tiu rato de tempo al tempo venas kaj tiel man&#x11D;inte foriras.” Sotesano diris: “Nun tiu rato la&#x16D;vole man&#x11D;as insektojn, sed ili forman&#x11D;os &#x11D;in ene de kelkaj tagoj.” La dis&#x109;iploj ne sufi&#x109;e komprenis lin kaj scivolis, &#x109;u tiel rapide okazos la trimonda repago. Kelkajn tagojn poste ja la rato enfalis en la sterkejon kaj ekputris, kaj &#x11D;in su&#x109;man&#x11D;is svarmo da insektoj. Tiam Sotesano diris: “En la anta&#x16D;a tago &#x15D;ajne vi rigardis mian dira&#x135;on mistera, sed mi nur vidis la cirkonstancon kaj anta&#x16D;diris tion. Tiam la strekejo estis plena je streko kaj la rato povis &#x109;irka&#x16D;iradi &#x11D;in libere kaj man&#x11D;i insektojn. Sed oni uzos la sterkon post la elsarkado kaj la sterkejo profundi&#x11D;os. Tiam la senatente vizitadanta rato nepre falmortos en la sterkejo kaj ne povos ne fari&#x11D;i man&#x11D;a&#x135;o de svarmo da insektoj.” Li aldiris: “Tiel same homo ricevas repagon en la vivo nuna a&#x16D; sekva la&#x16D; la karaktero de sia ago.”</p><p><strong>32. </strong>Kiam<emphasis> Gim Sammeh&#x16D;a</emphasis><sup>181</sup> dispecigis viandon en la kuirejo, Sotesano demandis: “&#x108;u vi vidis la inferon de tran&#x109;ilmonto<sup>182</sup>?” &#x15C;i respondis: “Neniam.” Sotesano diris: “La viando sur la tran&#x109;tabuleto estas en tiu infero. &#x108;e la morto &#x11D;i estis hakita kaj tran&#x109;ita en mil pecojn, kaj homoj a&#x109;etinte anka&#x16D; &#x109;iuhejme tiel dekmiltran&#x109;as &#x11D;in. Kiel do ne timi tion?”</p><p><strong>33</strong>. Sotesano diris: “En la pasinteco multis e&#x109; homoj kun malhonesta kaj malbona koro, kiuj bone vivis en la kuranta tempo, sed en la estonteco al tia homo malfacilos bone vivi en la kuranta tempo. Homoj ricevos preska&#x16D; &#x109;iujn repagojn por siaj dumvive faritaj agoj en la kuranta tempo kaj la malmulto transiros al ilia sekva vivo. Tial kiam la mondo pli kaj pli lumi&#x11D;os, homo kun honesta kaj bona koro trovos &#x109;ion honesta kaj bona kaj lia estonteco brile malfermi&#x11D;os, dum homo kun malhonesta kaj malbona koro trovos &#x109;ion malhonesta kaj malbona kaj lia estonteco mallumi&#x11D;os kaj &#x15D;topi&#x11D;os.”</p><empty-line/><p>6</p><p>Respondoj al demandoj</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano &#x109;eestis sutroklarigan kunvenon de trejnsesio kaj a&#x16D;skultis diskuton de dis&#x109;iploj pri la brilo de &#x109;ielo kaj tero. Sotesano demandis: “&#x108;u vi opinias, ke &#x109;ielo kaj tero havas konscion a&#x16D; ne?” <emphasis>I Gong&#x11D;u</emphasis> respondis: “Jes, ili havas klaran konscion.” Sotesano demandis: “Kiel vi scias tion?” &#x15C;i respondis: “Se homo faras bonon, al li neatendite venas feli&#x109;o, kaj se li faras malbonon, al li neatendite venas puno, tiel ke tiu reciproka respondo neniom okazas mal&#x11D;uste. Se &#x109;ielo kaj tero ne havas konscion, kiel do ili tiel distingus punon de feli&#x109;o?” Sotesano petis: “Pruvu ilian distingon, por ke iu ajn facile komprenu tion.” &#x15C;i respondis: “Mi nur konvinki&#x11D;as per mia kutima a&#x16D;skultado de multaj predikoj, sed malfacilas al mi analizi la principon kaj pruvi ilian distingon.” Sotesano diris: “Okulta stato estas malfacile komprenebla, kaj e&#x109; se oni komprenas &#x11D;in, malfacilas sufi&#x109;e &#x11D;in pruvi. Tamen nun mi facilvorte klarigos unu pruvon. Per tio vi klopodu travidi &#x109;i tiun malfacile pruveblan staton. &#x11C;enerale tero estas nur silenta kaj ne havas lingvon kaj movon, tial &#x109;iuj homoj rigardas &#x11D;in nesentpova. Sed fakte estas pruvo, ke &#x11D;i estas vere klarbrila. En terkultivo, se iu semas grenon, tero nepre helpas &#x11D;ian kreskon. Kie ru&#x11D;fabo estas semita, tie tero nepre eligas ru&#x11D;fabon, kaj kie sojfabo, tie sojfabon. Kie homo multe penas, tie tero donas ri&#x109;an rikolton, kaj kie malmulte, tie malri&#x109;an, kaj kie mal&#x11D;uste, tie malprofiton. Do tero sen ajna konfuzo klare distingas la karakteron de semo kaj la gradon de homa penado, &#x109;u ne? A&#x16D;skultinte miajn vortojn, iu povas pensi, ke semo mem kreskas, &#x109;ar &#x11D;i enhavas vivelementon kaj homo prizorgas &#x11D;in, kaj ke tero estas nenio alia ol bazo. Sed sen tera respondo semo ne povas mem kreski. Kian efikon do farus homa penado planti kaj sterki? Des pli, kio ajn radikas en tero, tio ne povas montri&#x11D;i sen &#x11D;ia respondo. Tial tero intervenas en &#x109;iujn esta&#x135;ojn kaj uzas povon de naski&#x11D;o, morto, progreso kaj detrui&#x11D;o. Plie, &#x109;ielo kaj tero ne estas du, kaj la suno, la luno, stelo, vento, nubo, pluvo, roso kaj ne&#x11D;o, &#x109;i &#x109;io enestas en unu energio kaj unu principo kaj estas miraklofara. Tial homo neniel povas ka&#x15D;i &#x109;iujn siajn bonojn kaj malbonojn e&#x109; sekrete faritajn, nek rezisti al repagoj por ili. &#x108;i &#x109;io estas la konscio kaj brila potenco de &#x109;ielo kaj tero. Sed la konscio de &#x109;ielo kaj tero malsamas ol tiu de homo pri plezuro, kolero, &#x11D;ojo kaj mal&#x11D;ojo kaj estas konscio funkcianta sen penso, konscio aperanta sen formo kaj konscio justa, perfekta kaj malegoisma. Kiu scias &#x109;i tiun principon, tiu timas la brilon de &#x109;ielo kaj tero kaj en ajna situacio ne a&#x16D;dacas mensogi sian konsciencon, nek faras pekon. Des pli, kiu modeligas sin la&#x16D; la konscio de &#x109;ielo kaj tero, tiu akiras senliman kaj puran konscion kaj povas la&#x16D;vole efektivigi la potencon de &#x109;ielo kaj tero.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano demandis dis&#x109;iplojn: “Kiam homo sekrete preparas malicon en la koro a&#x16D; sekrete faras pekon, li mem hontas renkonti &#x109;iujn esta&#x135;ojn en la universo. Kio estas la kialo?” <emphasis>I</emphasis><emphasis>&#x16C;onh&#x16D;a</emphasis><sup>183</sup> respondis: “Kvankam homo sola sekrete faras e&#x109; ion malgrandan, &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo ekscias tion same, kiel la tuta korpo de homo sentas e&#x109; malgrandan mordinsekton, kiu senbrue rampas sur lia korpoparto. Tial tia homo mem hontas renkonti ilin.” Sotesano diris: “Viaj vortoj estas sencohavaj, sed mi aldiros. Ekzemple malbonfaranto, pensante ke neniu rimarkas lian decidon sekrete faritan en la koro, tuj plenumas &#x11D;in en la mondo, tiel ke la mondo tuj ekscias &#x11D;in, tial li mem hontas e&#x109; pri sia sekreta peko. Se vi volas scii ka&#x15D;itan faron de aliulo, vi bezonas nur vidi &#x11D;ian aperon, sed homoj vane klopodas anta&#x16D;scii sekreton de aliulo.”</p><p><strong>3</strong>. Iu homo petis: “Orienta teorio asertas, ke &#x109;ielo movi&#x11D;as kaj tero estas senmova, dum okcidenta teorio asertas, ke tero movi&#x11D;as kaj &#x109;ielo estas senmova. Bonvolu diri, kiu pravas el la du kontra&#x16D;diraj teorioj.” Sotesano diris: “Jam de longe estas &#x109;i tiuj teorioj kaj anka&#x16D; estas multaj aliaj asertoj. Se koncize paroli pri mia opinio, &#x109;ielo kaj tero origine ne estas du, tial iliaj movo kaj senmovo ne diferencas inter si. El la vidpunkto de movo amba&#x16D; movi&#x11D;as, dum el tiu de senmovo amba&#x16D; estas senmovaj. Kompardire homaj energio kaj korpo kune agas &#x109;e siaj movo kaj senmovo. La &#x109;iela energio kaj la tera bazo kunligite rotacias sen&#x109;ese kaj harmonias unu kun la alia. Sed se ju&#x11D;i &#x109;efa&#x135;on kaj flanka&#x135;on, la energio estas &#x109;efa&#x135;o kaj la bazo estas flanka&#x135;o, tiel ke la bazo sekvas la energion. Tio estas eterne sen&#x15D;an&#x11D;a principo.”</p><p><strong>4. </strong><emphasis>So De&#x16D;on</emphasis><sup>184</sup> demandis: “&#x15C;akjamunio diris, ke en la detrua epoko<sup>185</sup> &#x109;i tiu mondo pereas de la forbrulo de &#x109;ielo kaj tero. &#x108;u tio vere okazos?” Sotesano respondis: “Jes.” Li denove demandis: “Se ili forbrulos, &#x109;u la nuna mondo nenii&#x11D;os kaj nova mondo krei&#x11D;os?” Sotesano respondis: “Ilia forbrulo ne signifas, ke la mondo pereos en unu momento. Tio okazas, kiel la naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto de homo. Sen&#x109;ese da&#x16D;ras, ke homoj parte naski&#x11D;as, parte maljuni&#x11D;as, parte malsanas kaj parte mortas. Tiel same en la mondo &#x109;iakampe funkcias la principo de formi&#x11D;o, da&#x16D;rado, detrui&#x11D;o kaj malpleno. E&#x109; nun estas parto, kiu formi&#x11D;as, kiu da&#x16D;ras, kiu detrui&#x11D;as, kaj kiu nenii&#x11D;as. Do &#x109;iam forbrulas &#x109;ielo kaj tero.”</p><p><strong>5. </strong><emphasis>De&#x16D;on</emphasis> denove demandis: “&#x15C;akjamunio diris, ke estas la tri mil grandmondoj<sup>186</sup>. &#x108;u ili reale ekzistas?” Sotesano respondis: “Jes. Tamen ili ne estas konstruitaj ekster &#x109;i tiu mondo, sed estas diversaj mondoj disstarigitaj en &#x109;i tiu mondo. Se kalkuli ilin, e&#x109; tri mil ne sufi&#x109;as.” Li demandis: “Anka&#x16D; la nuna astronomio diras, ke en &#x109;i tiu universo estas multaj pli grandaj mondoj ol nia. Kion tio signifas?” Sotesano respondis: “Budhaj vortoj povas esti aliaj la&#x16D; la vidpunkto de interpretanto. Nun estas diversaj teorioj, sed miajn vortojn pruvos naturvidinta granda sciencisto en la balda&#x16D;a estonteco. Kiu kredas min, ne plu dubu.”</p><p><strong>6. </strong><emphasis>De&#x16D;on</emphasis> denove demandis: “Estas dirite, ke en la universo estas progresa kaj malprogresa epokoj. En kiu nun trovi&#x11D;as Koreio?” Sotesano respondis: “En la progresa epoko.” Li denove demandis: “Kiom longe da&#x16D;ras la du epokoj?” Sotesano respondis: “&#x15C;akjamunio kalkulis ilian da&#x16D;ron kiel unu grandan eonon.”</p><p><strong>7. </strong><emphasis>De&#x16D;on</emphasis> denove demandis: “Per kio la universo formi&#x11D;as, da&#x16D;ras, detrui&#x11D;as kaj malplenas?” Sotesano respondis: “Kiel &#x15C;akjamunio diris, tio okazas per la tri radoj de akvo, fajro kaj vento.”</p><p><strong>8. </strong><emphasis>De&#x16D;on</emphasis> denove demandis: “Iu pasinta sanktulo diris, ke la suno, la luno kaj la steloj estas la spirito de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo. &#x108;u tio estas vero?” Sotesano respondis: “Jes.”</p><p><strong>9. </strong>Iu katoliko dum interparolo demandis iun kredanton de la templo<emphasis> &#x11C;on&#x11D;u</emphasis><sup>187</sup>: “&#x108;u vi scias, kiu estas Kreinto?” La kredanto ne povis respondi kaj la katoliko diris: “Nia Sinjoro estas Kreinto, &#x109;ar Li estas &#x109;ioscia kaj &#x109;iopova.” Poste Sotesano a&#x16D;skultis la raporton de la kredanto kaj diris kun rideto: “Denove iru al li kaj demandu, &#x109;u li efektive vidis sian Sinjoron. Se li respondos, ke ne, diru, ke tio ja estas egala al nescio, kaj ke vi eksciis post pripensado, ke Kreinto ne ekzistas en aparta loko, sed lia Kreinto estas li, via Kreinto estas vi, kaj ke &#x109;iu vivulo estas sia Kreinto. Tio estas la plej ta&#x16D;ga respondo. Se li komprenos &#x109;i tiun signifon, viaj vortoj donos al li grandan feli&#x109;on.”</p><p><strong>10. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kie estas paradizo kaj infero?” Sotesano respondis: “Se via menso restas en la stato transcendanta pekon kaj feli&#x109;on, suferon kaj plezuron, la stato estas paradizo. Se via menso restas en la stato alkatenita al peko kaj feli&#x109;o, sufero kaj plezuro, la stato estas infero.” Li denove demandis: “Kiel mi povas eterne vivi nur en paradizo kaj ne enfali en inferon?” Sotesano respondis: “Ilumini&#x11D;u pri la principo de memnaturo kaj &#x109;iam restigu vian menson en memnaturo, kaj vi eterne vivos en paradizo kaj ne enfalos en inferon.”</p><p><strong>11. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x15C;akjamunio diris, ke estas la tridek tri &#x109;ieloj<sup>188</sup> en la &#x109;iela regno. &#x108;u ili trovi&#x11D;as &#x15D;tupare en tiu malplena spaco?” Sotesano respondis: “Tiuj &#x109;ieloj estas nenio alia ol gradoj de studo. Tiu loko &#x109;u &#x109;iela, &#x109;u tera, kie trovi&#x11D;as kapabla studanto, estas la &#x109;iela regno.” Li denove demandis: “Estas dirite, ke en ju pli alta &#x109;ielo, des pli alta estas &#x109;ielula staturo kaj des pli malpeza estas &#x109;ielula vesto. Kion tio signifas?” Sotesano respondis: “Statura plialti&#x11D;o signifas, ke ju pli progresas la forto ilumini&#x11D;i, des pli kreskas la spirita energio. Vesta plimalpezi&#x11D;o signifas, ke ju pli progresas la forto ilumini&#x11D;i, des pli malsupreni&#x11D;as malpura energio kaj malpezi&#x11D;as la spirito. Sed e&#x109; tiu &#x109;ielulo, kiu atingis la plejprofundon de la tridek tri &#x109;ieloj, malprogresos post la el&#x109;erpi&#x11D;o de sia feli&#x109;o, se li ne atingos grandan, perfektan kaj &#x11D;ustan ilumini&#x11D;on.”</p><p><strong>12. </strong><emphasis>&#x11C;o &#x11C;ong&#x16D;on</emphasis> demandis: “Mi iam vidis homon, kiu ricevis punon pro tio, ke li detran&#x109;is a&#x16D; senprudente difektis malnovan arbon &#x109;irka&#x16D; sia vila&#x11D;o. &#x108;u tio okazis tial, ke anka&#x16D; tia nesentpovulo havas karman rilaton?” Sotesano respondis: “Tio ne okazis pro la karma repago de arbo, sed en la pasinta malluma epoko tre multis demonoj, kiuj ne povis reenkarni&#x11D;i. Ili do apogis sin sur tia malnova arbo, vila&#x11D;sanktejo, famkonata monto a&#x16D; granda rivero kaj estis multe adorataj de malsa&#x11D;uloj. Se homo malpli forta ol ili dama&#x11D;is ilin, ili ven&#x11D;is lin per malsanigo a&#x16D; alia puno, sed nun venas la luma epoko kaj tiaj demonoj ne povas a&#x16D;daci homojn dama&#x11D;i.”</p><p><strong>13</strong>. Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kiun pre&#x11D;vorton kaj kiel mi devas &#x109;antadi por ilumini&#x11D;i pri la vojo en mallonga tempo?” Sotesano respondis: “Granda studo ne dependas de pre&#x11D;vorto, sed de homa penado. Iam analfabeta kolportisto de pajl&#x15D;uoj ekaspiris sinkultivon kaj demandis instruiston, kio estas la vojo. Li respondis, ke &#x11D;i estas <emphasis>&#x11D;uksimsibul</emphasis>: menso estas budho. Tiu analfabeto a&#x16D;skultis la frazon kiel <emphasis>&#x11D;ipsinsebol</emphasis>: tri parojn da pajl&#x15D;uoj, kaj &#x109;antadis &#x11D;in dum pluraj jaroj. Iun tagon li eksciis la veron, ke menso estas budho. Kiam iu sinkultivanto a&#x109;etis viandon, li petis vendiston detran&#x109;i puran parton. Tiam la vendisto enpikis tran&#x109;ilon en la viandon kaj demandis, kiu parto estas pura kaj kiu parto estas malpura. &#x108;e tiu demando la sinkultivanto subite ilumini&#x11D;is pri la vojo. Tio klare montras, ke ilumini&#x11D;o ne dependas nur de iuj loko, tempo kaj pre&#x11D;vorto. Sed ni jam havas elektitan pre&#x11D;vorton kaj tutkore &#x109;antadi &#x11D;in estas pli efike.”</p><p><strong>14. </strong>Iu kredantino demandis: “Mi anka&#x16D; volas purigi mian menson kaj pre&#x11D;i kiel pastro, sed mi estas tro ligita al hejmlaboro por realigi mian volon. Kiel do mi faru?” Sotesano respondis: “Pastro kaj laiko ne diferencas per mensa purigado. Purigu nur vian menson kaj tutkore pre&#x11D;u, kaj vi egale ricevos tiom da potenco, kiom da penado vi faras.”</p><p><strong>15. </strong>Iu homo demandis<emphasis> I &#x11C;e&#x109;ol</emphasis>: “Mi a&#x16D;dis, ke via instruisto estas sanktulo. &#x108;u li scias &#x109;iujn aferojn kaj principojn?” <emphasis>&#x11C;e&#x109;ol</emphasis> respondis: “Jes.” Li denove demandis: “&#x108;u li scias anka&#x16D; kiel fari aviadilon a&#x16D; trajnon?” <emphasis>&#x11C;e&#x109;ol</emphasis> respondis: “Sanktulo scias la &#x11D;enerala&#x135;on de afero kaj principo, dum specialisto scias tiajn teknikajn detalojn.” Li denove demandis: “Se tiel, &#x109;u tio ne kontra&#x16D;diras, ke li estas &#x109;ioscia pri afero kaj principo?” <emphasis>&#x11C;e&#x109;ol</emphasis> respondis: “&#x11C;enerala&#x135;o signifas radikon. Se iu scias la radikon de io ajn, &#x109;iuj bran&#x109;oj kaj folioj estas &#x109;e &#x11D;i. Ekzemple provincestro a&#x16D; prezidento ne povas scii &#x109;iujn detalojn, kiujn scias sekretario a&#x16D; teknikisto en vila&#x11D;a &#x15D;tatoficejo. Tamen se li bone scias la &#x11D;enerala&#x135;on de administrado kaj orde gvidas &#x109;iujn partojn, &#x109;u vi pensas, ke li scias tiun laboron a&#x16D; ne? Tiel same sanktulo klare scias la esencojn de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj de justo, maljusto, profito kaj malprofito, tial li rigardi&#x11D;as kiel &#x109;ioscianto de afero kaj principo, sed li ne povas scii &#x109;iujn teknikajn detalojn. Li ja klare scias la esencojn, en kiuj enestas &#x109;iuj scioj.” <emphasis>&#x11C;e&#x109;ol</emphasis> revenis kaj raportis. Sotesano diris: “Viaj vortoj estas plejparte pravaj.”</p><p><strong>16. </strong>Kiam Sotesano restadis en Seulo,<emphasis> Min &#x11C;ajonh&#x16D;a</emphasis><sup>189</sup> &#x109;iam servis lian man&#x11D;on kaj plezure man&#x11D;is la resta&#x135;on. Sotesano iam demandis pri la kialo. &#x15C;i respondis: “Mi faras tion, &#x109;ar en iu budhana skribo mi legis, ke se iu servas man&#x11D;on al budho kaj man&#x11D;as la resta&#x135;on, li povas savi&#x11D;i kaj budhi&#x11D;i.” Sotesano demandis: “Mi scias, ke vi faras tion, &#x109;ar vi pleje kredas kaj respektas min. &#x108;u vi tamen reale komprenas la frazon a&#x16D; &#x11D;in supersti&#x109;e kredas?” &#x15C;i respondis: “Mi nur kredas &#x11D;in, sed ne provis analizi &#x11D;ian veran signifon.” Sotesano diris: “Kiam iu servas man&#x11D;on al budho kaj man&#x11D;as la resta&#x135;on, li havas tiel proksiman rilaton al budho. Nature lia vida&#x135;o estas budha konduto, lia a&#x16D;da&#x135;o estas budha parolo, lia ilumini&#x11D;a&#x135;o estas budha &#x11D;usta darmo, lia ensorba&#x135;o estas budha kutimo. Sekve li povas facile savi&#x11D;i kaj budhi&#x11D;i, &#x109;u ne? Tio estas la vera signifo de la frazo.”</p><p><strong>17. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Estas dirite, ke se iu multe rondiras templan pagodon, li renaski&#x11D;os postmorte en paradizo. Tial kredantoj multe faras sian adoron, rondirante pagodon. &#x108;u tio estas vero?” Sotesano respondis: “Tio signifas, ke se homo ne rondirigas nur sian korpon &#x109;irka&#x16D; &#x15D;tona pagodo, sed &#x109;iam rondirigas sian menson &#x109;irka&#x16D; sia korpa pagodo konsistanta el tero, akvo, fajro kaj vento kaj ekzamenas &#x11D;in, li povas &#x11D;ui paradizon. Kiel do homo komprenus la veran signifon, se lia korpo rondiras nur &#x15D;tonan pagodon kaj lia menso ne scias rondiri korpan pagodon?”</p><p><strong>18. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x15C;akjamunio diris, ke kiam studo maturi&#x11D;as, oni povas atingi la tri sciojn<sup>190</sup> kaj la ses okultajn povojn<sup>191</sup>. En kiu grado de darmforto oni povas atingi ilin?” Sotesano respondis: “E&#x109; kiu ankora&#x16D; ne atingis la gradon de diablovenka darmforto, tiu parte povas scii la pasintan vivon kaj anta&#x16D;vidi la estontan vivon el la tri scioj, kaj anka&#x16D; povas a&#x16D;di &#x109;ion, travidi aliulan koron, scii la pasintan vivon, anta&#x16D;vidi la estontan vivon kaj fari miraklon el la ses okultaj povoj. Sed ilin atingi ne povas e&#x109; iu, kiu jam atingis pli ol la gradon de darma-diabla lukto. Nur budho a&#x16D; bodisatvo, kiu atingis grandan, perfektan kaj &#x11D;ustan ilumini&#x11D;on, povas estingi &#x109;iujn afliktojn.”</p><p><strong>19. </strong>Iu dis&#x109;iplo diris: “Mi volas scii la signifon de la kvar ideoj<sup>192</sup> en la sutro <emphasis>Diamanto</emphasis>.” Sotesano respondis: “De antikva tempo estas diversaj interpretoj pri ili. Tamen mi koncize klarigos ilin konforme al reala vivo. La ideo pri memo estas, ke oni pensas &#x109;ion memcentre kaj rigardas sia&#x135;on la plej bona, nome, memestimo. La ideo pri homo estas, ke rigardante homon kiel la mastron de &#x109;iuj esta&#x135;oj, oni pensas &#x109;iujn aliajn vivulojn naski&#x11D;intaj por homo kaj traktas ilin la&#x16D;pla&#x109;e. La ideo pri vivulo estas, ke apartigante budhon de malbudho, oni mem deprimi&#x11D;as de sia malbudheco kaj ne klopodas progresi. La ideo pri vivda&#x16D;ro estas, ke oni prifieras nur siajn altecojn de a&#x11D;o, de sperto kaj de posteno kaj ne klopodas racie distingi juston de maljusto. Kun &#x109;i tiuj kvar ideoj neniu povas atingi budhecon.” Li denove demandis: “Kiel mi povas forigi ilin?” Sotesano respondis: “Por forigi la ideon pri memo vi devas scii la principon de malda&#x16D;reco, ke viaj plej amataj korpo, hava&#x135;o, posteno kaj potenco neniel utilas al vi &#x109;e la morto, tial &#x109;i &#x109;iuj ne estas viaj fiksitaj a&#x135;oj. Por forigi la ideon pri homo vi devas scii la principon, ke la kvar naskuloj senfine transformas sian korpon en la ses vojoj. Por forigi la ideon pri vivulo vi devas scii, ke origine budho kaj malbudho ne estas du, kaj ke budho ne plu estas budho, kiam li iluzii&#x11D;as, dum malbudho budhi&#x11D;as, kiam li ilumini&#x11D;as. Por forigi la ideon pri vivda&#x16D;ro vi devas scii, ke maljunulo kaj junulo, nobelo kaj malnobelo diferencas per korpo, sed tute ne per la naturo. Kiu komplete forigas &#x109;i tiujn kvar ideojn, tiu sinkultivanto estas budho.”</p><p><strong>20. </strong><emphasis>I &#x108;unpung</emphasis> deturni&#x11D;is de konfuceana vivo kaj pastri&#x11D;is. Vizitante Sotesanon, li diris: “Kiam mi vidas vin, mi estas tiel ravata, kvaza&#x16D; mi vidus Konfuceon kun tri mil dis&#x109;iploj. Tamen min &#x109;iam &#x109;agrenas, ke budhismo havas iun punkton, kiun ne akceptis konfuceanaj sanktuloj.” Sotesano demandis: “Kio estas tiu punkto?” Li respondis: “Ili diris, ke budhismo emfazas nur vantecon kaj malplenon, tial budhanoj ignoras sian devon al gepatroj kaj suvereno.” Sotesano diris: “Budho malfermis la savpordon por multaj gepatroj kaj gefiloj tra eterna tempo, sed foje ne malestis tiaj liaj postaj dis&#x109;iploj, kiuj kontra&#x16D;is lian volon. Mi tamen konformigas &#x109;iun darmon al la epoko kaj klopodas, por ke oni bone faru laboron de familio, socio kaj &#x15D;tato per la kredo je budhismo. Do ne zorgu pri tio. Krome la senekstremo kaj la grandekstremo en <emphasis>La</emphasis> [la libro] <emphasis>&#x15C;an&#x11D;o</emphasis><sup>193</sup> estas la vera stato de vanteco kaj malpleno. La bonvolo de Konfuceo estas la malegoisma stato de vanteco kaj malpleno. La mezeco de <emphasis>Cu&#x15D;u</emphasis><sup>194</sup> anta&#x16D; sentapero ne povas esti trankvila kaj senmova mezeco sen vanteco kaj malpleno. La brila virto de <emphasis>La Granda Lernado</emphasis><sup>195</sup> nelumigeblas sen vanteco kaj malpleno. Tial &#x109;iuj religioj kaj skoloj diferencas per vorto kaj nomo, tamen samas la fonto de la vero. Kiu restas nur en vanteco kaj malpleno, tiu ne povas fari&#x11D;i granda ilumini&#x11D;into. Nur kiu prenas vantecon kaj malplenon kiel la substancon de la vojo kaj bonvolon, justecon, decon kaj sa&#x11D;on kiel la funkcion de la vojo kaj utiligas ilin en &#x109;iuj homaj aferoj, tiu atingas perfektan grandan vojon.”</p><p><strong>21. </strong>Iu dis&#x109;iplo diris: “Iu homo demandis min, kiu estas via instruisto. Mi respondis, ke vi ne havas propran instruiston, &#x109;ar vi meminstruite ilumini&#x11D;is.” Sotesano diris: “Se poste iu homo denove demandos vin pri mia instruisto, respondu al li, ke via instruisto estas mi, mia instruisto estas vi.” Alia dis&#x109;iplo demandis: “Kiu budho estas la &#x109;efinstruisto de via a&#x16D;toritato?” Sotesano respondis: “La nuna mondo estas en transira tempo, tamen li estas &#x15C;akjamunio.”</p><p><strong>22. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Ni reformis adoron al budhofiguro. &#x108;u ni tamen ne povas starigi e&#x109; statuojn de vi kaj de viaj sekvaj majstroj?” Sotesano respondis: “Starigeblas statuo por memori meritulon, sed &#x11D;i ne prenendas kiel kredobjekto.”</p><p><strong>23</strong>. Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x108;u pro la relativa graveco de la kvar bonfaroj ni pre&#x11D;diras, ke desupre min gardrigardu &#x109;ielo-tero kaj gepatroj, responde min gardrigardu kunvivuloj kaj le&#x11D;oj?” Sotesano respondis: “Ne indas aparte diskuti pri la relativa graveco. Tamen se kompari ilin kun la rango de parenceco, &#x109;ielo-tero kaj gepatroj estas en la gepatra rango, kaj kunvivuloj kaj le&#x11D;oj estas en la gefrata rango. Tial ili estas dividitaj en ‘desupre min gardrigardu’ kaj ‘responde min gardrigardu’.”</p><p><strong>24. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “La dankprincipo al &#x109;ielo kaj tero en <emphasis>la</emphasis><emphasis>Fundamenta Instruo</emphasis><sup>196</sup> tekstas, ke se ni volas danki &#x109;ielon kaj teron pro ilia bonfaro, ni anta&#x16D; &#x109;io nepre sekvu kaj plenumu ilian vojon. &#x108;u nur tio sufi&#x109;as por danki ilin, al kiuj ni &#x15D;uldas multegon?” Sotesano respondis: “Mi ekzemplos tion. En la eklezio de budho kaj bodisatvo a&#x16D; en la skolo de sanktulo, sa&#x11D;ulo a&#x16D; superulo iu dis&#x109;iplo &#x15D;ulda al sia instruisto scias kaj faras &#x109;ion, kion lia instruisto scias kaj faras, kaj povas heredi la laboron de sia instruisto, kvankam li ne rekompencas materie sian instruiston. &#x108;u ni tiam nomas lin dankanto a&#x16D; nedankanto al sia instruisto? Per tio vi povas kompreni, kial sekvi kaj plenumi ilian vojon estas danki ilin.”</p><p><strong>25. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “El la dankpunktoj al gepatroj estas, ke ni surpa&#x15D;u komplete la esencajn vojojn de praktikado kaj de vivo. Kial tio povas esti danko al ili?” Sotesano respondis: “Kiu sekvas komplete la esencajn vojojn de praktikado, tiu atingas budhan sa&#x11D;on. Kiu sekvas komplete la esencajn vojojn de vivo, tiu atingas budhan agon. Se iu filo atingos budhajn sa&#x11D;on kaj agon kaj fidele plenumos budhan laboron, lia glorplena nomo diskoni&#x11D;os en vasta mondo kaj gepatra bonfaro al li elmontri&#x11D;os. Pro la filo anka&#x16D; la nomoj de gepatroj eterne memori&#x11D;os kaj &#x109;iuj homoj ilin respektos de generacio al generacio. Kiel do tio kompareblus kun priservado al ili dum unu mallonga vivda&#x16D;ro? Tio estas semlima danko al ili.” Li denove demandis: “Kial protekti senpovajn gepatrojn de aliuloj kiel niajn estas danki gepatrojn?” Sotesano respondis: “Konsidere la principon de multvivo, pri kiu &#x15C;akjamunio diris, sennombraj estas gepatroj pasintaj kaj estontaj tra miriadoj da eonoj. Kiel do fini dankon al tiel multaj gepatroj per danko nur al la nunaj gepatroj? Tial ni la&#x16D;kapable protektu senpovajn gepatrojn de aliuloj, &#x109;u la nunaj gepatroj vivas a&#x16D; forpasis. Tio estas granda danko al &#x109;iuj pasintaj, nunaj kaj estontaj gepatroj.”</p><p><strong>26. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kian rilaton havas la atenta&#x135;oj en la &#x109;iutaga vivo al la tri studoj en <emphasis>La Fundamenta Instruo</emphasis>?” Sotesano respondis: “La atenta&#x135;oj en la &#x109;iutaga vivo estas malkombina&#x135;o de la tri studoj. La kvina atenta&#x135;o akcelas spiritan kultivon. La dua, la tria kaj la kvara akcelas aferan-principan esploron. La unua akcelas justagan elekton. La sesa kontrolas efektivigon de la tri studoj.” Li denove demandis: “Kiel la ses atenta&#x135;oj dividi&#x11D;as en studon &#x109;e movo kaj studon &#x109;e senmovo?” Sotesano respondis: “La tria, la kvara kaj la kvina estas studo &#x109;e senmovo kaj preparas materialon por studo &#x109;e movo. La unua, la dua kaj la sesa estas studo &#x109;e movo kaj preparas materialon por studo &#x109;e senmovo. Tiel &#x109;iuj atenta&#x135;oj helpas sin reciproke kaj ne permesas al homo lasi studon e&#x109; sekunde.” Li denove demandis: “Kian rilaton havas la atenta&#x135;oj en la &#x109;iutaga vivo al tiuj dum la templa vizito?” Sotesano respondis: “La atenta&#x135;oj en la &#x109;iutaga vivo estas rapida maniero, per kiu en vivo &#x109;iam studi povas homo, &#x109;u klerulo &#x109;u malklerulo, &#x109;u viro &#x109;u virino, &#x109;u junulo &#x109;u maljunulo, &#x109;u bonulo &#x109;u malbonulo, &#x109;u noblulo &#x109;u malnoblulo. La atenta&#x135;oj dum la templa vizito helpas al homo kompreni kaj praktiki la atenta&#x135;ojn en la &#x109;iutaga vivo.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano a&#x16D;skultis diskuton de la partoprenantoj de trejnsesio. Iu diris: “Egale regali dek personojn per bovlo da rizo havas pli grandan meriton ol nur unu personon.” Alia kontra&#x16D;diris: “Regali kontentige almena&#x16D; unu personon per &#x11D;i havas pli grandan meriton ol nekontentige dek personojn.” Ili ne povis trovi la solvon kaj Sotesano ju&#x11D;is: “Se iu donos ian objekton nur al unu persono, nur la persono plezure lin rekompencos. Se li donos &#x11D;in al vila&#x11D;o, lando a&#x16D; senlima laboro de la mondo, la vila&#x11D;o, la lando a&#x16D; la tuta mondo plezure lin rekompencos. Tial uzi senlime la saman objekton havas senkompare pli grandan meriton ol kunlime.”</p><p><strong>28. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kiel diferencas per merito almozoj kun penso<sup>197</sup> kaj sen penso?” Sotesano respondis: “Doni almozon estas kiel sterki fruktarbon. Doni almozon kun penso estas kiel dis&#x135;eti sterkon sur la grundon kaj doni almozon sen penso estas kiel kovri dis&#x135;etitan sterkon. La energio de sur&#x135;etita sterko facile perdi&#x11D;as kaj tiu de kovrita sterko da&#x16D;ras longe. Tiel same diferencas per merito almozoj kun kaj sen penso.”</p><p><strong>29. </strong><emphasis>&#x11C;o &#x16C;onson</emphasis><sup>198</sup> demandis: “Kion signifas la verso de &#x109;ondoismo: <emphasis>i &#x11D;e gung gung ol ol</emphasis> (profito enestas en arko kaj arko kaj birdo kaj birdo)?” Sotesano respondis: “Estas diversaj interpretoj pri la verso. Se oni kunigas du arkojn la&#x16D;vorte, ili formas unu cirklon. Se oni enmetas du birdojn en unu cirklon, ili formas la simbolon de la grandekstremo. Tio signifas, ke se iu strebos al perfekta moralo kaj vivos senven&#x11D;eme, li multe profitos el tio.” Li denove demandis: “Kion signifas, ke se iu tage-nokte kantados la verson, al li malfermi&#x11D;os fortuno?” Sotesano respondis: “Se iu tiel kantados la verson, kiu estas religia pre&#x11D;vorto, lia menso puri&#x11D;os kaj ven&#x11D;emo kaj malico en &#x11D;i degelos, tiel ke la tuta universo puri&#x11D;os kaj paci&#x11D;os. Kie do estus pli bona kanto ol tiu? Multe &#x11D;in kantadu.”</p><p><strong>30. </strong><emphasis>&#x108;oj Suinh&#x16D;a</emphasis><sup>199</sup>, plurgeneracia kredanto de &#x109;ondoismo, neatendite ekaspiris studon kaj membri&#x11D;is. Iutage &#x15D;i diris al Sotesano: “Kiam mi estis kredanto de &#x109;ondoismo, mi tutkore atendis la renaski&#x11D;on de majstro <emphasis>Suun</emphasis><sup>200</sup>. Kiam mi ekvidis vin, mi sentis min, kvaza&#x16D; mi vidus majstron <emphasis>Suun</emphasis>, tiel ke mi pliintimi&#x11D;as al vi kaj e&#x109; ne povas subpremi mian &#x11D;ojon.” Sotesano ride diris: “Tiaj sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj plene disponas pri la veno kaj iro de siaj korpo kaj menso. La&#x16D; sia laborordo ili renaski&#x11D;as libere en sia pasinta lando, en Oriento a&#x16D; en Okcidento kaj havas nenian obstaklon. En &#x109;i tiu lando multaj senkomparaj ilumini&#x11D;intoj naski&#x11D;is en la pasinteco kaj anka&#x16D; estonte kolekti&#x11D;os el &#x109;iuj direktoj por establi senprecedentan eklezion. Kiam vi kredas min, kredu min per mia instruo, sed ne kredu min por ser&#x109;i sinapogejon &#x109;e mi.”</p><p><strong>31. </strong>Iu dis&#x109;iplo kutimis kritiki aliulojn senprudente. Iun tagon li diris, ke majstro <emphasis>&#x11C;ungsan</emphasis><sup>201</sup> estas frenezulo. Sotesano a&#x16D;dis tion kaj diris: “Kiel vi povas ju&#x11D;i anta&#x16D;ulojn senprudente? Estas maljuste akuzi instruiston pro la kulpo de liaj dis&#x109;iploj. Nur tia homo povas rekoni tian homon, tial kiu ne havas plenan scion, tiu ne povas priju&#x11D;i aliulon.” Li demandis: “Kia homo estas li?” Sotesano respondis: “Li estas rara profeto kaj dia persono. Kiam nia eklezio diskoni&#x11D;os en la mondo, li kaj majstro <emphasis>Suun</emphasis> kune respekti&#x11D;os kaj memori&#x11D;os eterne.”</p><p><strong>32. </strong><emphasis>Gim Gi&#x109;on </emphasis>demandis: “Mi komparas kun tagi&#x11D;o novmondan malfermi&#x11D;on<sup>202</sup> menciitan de profetoj. Majstro <emphasis>Suun</emphasis> anta&#x16D;sciigis tagi&#x11D;on al homoj en profunda dormo, majstro <emphasis>&#x11C;ungsan</emphasis> informis ilin pri posttagi&#x11D;a nova&#x135;o kaj vi eklaboris &#x109;e tagi&#x11D;o. Kiel vi pensas pri tio?” Sotesano respondis: “Tio havas sencon.” <emphasis>I Ho&#x109;un</emphasis><sup>203</sup> demandis: “Mi komparas &#x11D;in kun unujara terkultivo, majstro <emphasis>Suun</emphasis> konsilis al homoj dum degelo prepari kampan laboron, majstro <emphasis>&#x11C;ungsan</emphasis> informis ilin pri terkultiva kalendaro kaj vi rekte instruis al ili kiel kultivi teron. Kiel vi pensas pri tio?” Sotesano respondis: “Tio anka&#x16D; havas sencon.” <emphasis>Song Dosong</emphasis> demandis: “Ili estis tiaj diaj personoj, sed homoj havas malsamajn komentojn pro iliaj dis&#x109;iploj. Kiel ili trakti&#x11D;os estonte?” Sotesano respondis: “Homa afero tiel akcepti&#x11D;as, kiel &#x11D;in kompetentulo aprobas. Ni hodia&#x16D; interparolis pri ili, tial se nia instruo diskoni&#x11D;os, ili diskoni&#x11D;os. Krome ili multe helpis estontajn ilumini&#x11D;intojn, tial tiuj postaj multe memoros kaj respektos anta&#x16D;ajn.”</p><p><strong>33</strong>. Iu homo demandis: “Unu el la malnovaj esotera&#x135;oj de nia lando diras, ke en la estonteco <emphasis>&#x11C;ong</emphasis><emphasis>Dorjong</emphasis><sup>204</sup> surtroni&#x11D;os en la monto <emphasis>Gjerjongsan</emphasis> kaj pacigos la mondon. &#x108;u tio okazos vere?” Sotesano respondis: “La monto <emphasis>Gjerjongsan</emphasis> signifas la venontan luman mondon kaj <emphasis>&#x11C;ong</emphasis><emphasis>Dorjong</emphasis> &#x11D;ustajn gvidantojn, kiuj regos la mondon. Tio do anta&#x16D;diras, ke en la venonta luma mondo &#x11D;ustuloj regos familion, socion, &#x15D;taton kaj la mondon.”</p><p><strong>34. </strong><emphasis>Gim Gi&#x109;on </emphasis>demandis: “&#x108;u al la grado de diablovenka darmforto povas progresi tiu, kiu ankora&#x16D; ne vidas la naturon?” Sotesano respondis: “Ne.”</p><p><strong>35. </strong><emphasis>Gi&#x109;on </emphasis>denove demandis: “Kio estas pli peniga el progresi de la grado de elementa kredo al la grado de diablovenka darmforto kaj progresi de la grado de diablovenka darmforto al la grado de budha darmforto?” Sotesano respondis: “Tio dependas de persona kapablo. Iu homo kun la plej supera kapablo povas transsalti tuj post la grado de diablovenka darmforto al la grado de budha darmforto, dum alia homo sen tia kapablo restas longan tempon en la grado de diablovenka darmforto.”</p><p><strong>36. </strong><emphasis>Gi&#x109;on </emphasis>denove demandis: “Estas dirite, ke la povo apartigi la animon de la korpo atingeblas por sinkultivanto dum studo. En kiu grado de darmforto oni atingas la povon?” Sotesano respondis: “Ne povas tion fari e&#x109; iu en la grado de budha darmforto. E&#x109; se iu ankora&#x16D; ne vidis la naturon, nek atingis la gradon de diablovenka darmforto, li povas tion fari per intensa spirita kultivo. Sed per tio ne takseblas la atingo de perfekta vojo. Tial en la venonta epoko nur peca ilumini&#x11D;into estos tiu, kiu ne bone scios &#x109;iujn homajn aferojn kaj principojn, e&#x109; se li estos lerta en astronomio supre kaj geografio malsupre, apartigos la animon de la korpo kaj atingos spiritlertecon. Do vi kunpraktiku la tri studojn kaj atingu perfektan personecon.”</p><p><strong>37. </strong><emphasis>Gi&#x109;on </emphasis>denove demandis: “Por atingi la gradon de diablovenka darmforto oni liberi&#x11D;u de naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto. &#x108;u tio signifas la povon morti libere en sido a&#x16D; staro kiel eminentaj budhanaj majstroj en la pasinteco?” Sotesano respondis: “Tio signifas ilumini&#x11D;i pri la vero de eterno kaj ne alkro&#x109;i&#x11D;i al naski&#x11D;o kaj morto.”</p><p><strong>38. </strong><emphasis>Gi&#x109;on </emphasis>denove demandis: “Kiun gradon de darmforto iu devas havi por elekti&#x11D;i kiel &#x109;efmajstro<sup>205</sup> estonte?” Sotesano respondis: “E&#x109; en la degenera epoko tiu devas havi almena&#x16D; la gradon de diablovenka darmforto.” Li denove demandis: “Se estas iu, kiu havas pli altan darmforton ol siatempa &#x109;efmajstro, kiel trakti la progreson de ties darmforto?” Sotesano respondis: “Oni faru tion la&#x16D; la opinio de la eklezia publiko.”</p><p><strong>39. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “En kiu grado de darmforto oni ne plu malprogresas?” Sotesano respondis: “Almena&#x16D; en pli ol la grado de diablovenka darmforto. Sed se e&#x109; tiu gradano lasas sian studemon, li povas malprogresi. Estas vero, ke &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as &#x109;io en la universo. E&#x109; budho, kiu atingis tian gradon, devas konstante teni sian studemon. Nur tiam li povas venki ajnajn favorajn kaj malfavorajn situaciojn kaj miriadojn da eksteraj diabloj. Tio nomi&#x11D;as neniama malprogreso.”</p><p><strong>40. </strong>Li denove demandis: “Estas dirite, ke homo kun la plej supera kapablo povas atingi kaj tujan ilumini&#x11D;on kaj tujan praktikadon. &#x108;u tio eblas?” Sotesano respondis: “El la pasintaj budhoj kaj patriarkoj ne malestis tiuj, kiuj atingis ilin amba&#x16D;, sed fakte homoj atingas ilin, trapasinte miriadojn da tavoloj de naturvido kaj da &#x15D;tupoj de praktikado. Kompardire &#x109;e tagi&#x11D;o nerimarkate fori&#x11D;as mallumo kaj alproksimi&#x11D;as lumo.”</p><empty-line/><p>7</p><p>Principo de naturo</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano, atinginte grandan ilumini&#x11D;on, versis sian senton:</p><p><emphasis>“La luno levi&#x11D;as fre&#x15D;vente,        </emphasis></p><p><emphasis>kaj &#x109;io lumi&#x11D;as spontane.”</emphasis></p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “Kiam homa naturo estas senmova, &#x11D;i estas nek bona, nek malbona. Kiam &#x11D;i movi&#x11D;as, &#x11D;i povas fari&#x11D;i kaj bona kaj malbona.”</p><p><strong>3. </strong>Sotesano diris: “Oni nomas plejbono la staton, kiu transcendas bonon kaj malbonon, kaj plejplezuro la staton, kiu transcendas plezuron kaj suferon.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Granda vojo estas perfekte harmonia, tiel ke esto kaj neesto, studo kaj laboro, naski&#x11D;o kaj morto, movo kaj senmovo ne estas du. &#x108;i tiu neduala pordo inkludas &#x109;ion.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “Sendistance interrilatas grandaj vojoj, sed ilin distancigas homoj mem, ne sciante tion. Kiu scias lumigi unu menson per &#x109;iuj esta&#x135;oj, tiu povas atingi grandan, perfektan kaj &#x11D;ustan ilumini&#x11D;on.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “Se iu diras, ke ne videblas la menso pro &#x11D;ia senformeco, kaj ke ne vortigeblas la naturo pro &#x11D;ia nepriskribebleco, li ne estas homo, kiu vere vidis la naturon. Budhecon klare vidas nur tiu, kiu povas evidente vidi sen okulstre&#x109;ado kaj tuj diri sen pripensado la formon de la menso kaj la reala&#x135;on de la naturo.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “Sinkultivanto celas vidi la naturon por scii &#x11D;ian originan staton, uzi korpon kaj menson senmanke kiel &#x11D;i kaj fari&#x11D;i perfekta budho. Se iu nur vidas la naturon kaj ne strebas al budhi&#x11D;o, lia naturvido estas neutila kiel belaspekta plumbohakilo.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris: “Naturvido estas same, kiel fine ekscias sian hava&#x135;on milionulo, kiu ne sciis &#x11D;in. Naturestrado estas same, kiel li reakiras diversmaniere sian perditan rajton por hava&#x135;o, kiun aliulo forprenis dum lia malzorgado.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “Kiu ne instruas la principon de naturo, tiu religio ne estas perfekta, &#x109;ar &#x11D;i estas la &#x109;efa&#x135;o de &#x109;iuj instruoj kaj la fundamento de &#x109;iuj principoj.”</p><p><strong>10. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, iam pluvegis kaj akvo tondre falis de altaj klifoj kaj torente fluis en &#x109;iuj valoj. Li rigardis la scenon longe kaj diris: “Nun akvoj diversvale fluantaj havas malsamajn fluejojn, sed fine kolekti&#x11D;os en unu loko. Tiel same &#x109;iuj esta&#x135;oj reiras al unu.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> skribis la jenan versa&#x135;on al dis&#x109;iploj:</p><p><emphasis>“En la na&#x16D;kurbi&#x11D;a montvalo de Bjonsan</emphasis><sup>206</sup></p><p><emphasis>la &#x15D;tono starante a&#x16D;skultas fluakvon.         </emphasis></p><p><emphasis>Nenio-nenio ja estas nenio,         </emphasis></p><p><emphasis>neado-neado ja estas neado.”</emphasis></p><p>Li aldiris: “Kiu komprenas &#x109;i tiun signifon, tiu estas ilumini&#x11D;into.”</p><p><strong>12. </strong>Sotesano revenis de<emphasis> Jongsan</emphasis> al la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> kaj demandis iun dis&#x109;iplon: “Kiam mi &#x15D;ipvoja&#x11D;is de <emphasis>Jongsan</emphasis> &#x109;i tien, mi trovis la maron profunda kaj vasta. Mi detale mezuris la tutan marakvon kaj kalkulis &#x109;iujn fi&#x15D;ojn. &#x108;u vi povas scii la akvokvanton kaj la fi&#x15D;nombron?” Li ne komprenis la signifon de liaj vortoj.</p><p><strong>13</strong>. Sotesano demandis &#x109;iujn dis&#x109;iplojn en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>: “Iam iu lernanto demandis sian instruiston pri la vojo. Li respondis: ‘La vojon kontra&#x16D;as kaj instrui kaj ne instrui &#x11D;in al vi. Kion mi faru!’ &#x108;u vi komprenas la signifon?” Ili &#x109;iuj silentis kaj ne respondis. Tiam estis vintro kaj la korto plenis je blanka ne&#x11D;o. Sotesano sola el&#x109;ambri&#x11D;is kaj forigis la ne&#x11D;on. Iu dis&#x109;iplo rapide eliris, deprenis de li &#x15D;ovelilon kaj petis lin en&#x109;ambri&#x11D;i. Sotesano diris: “Per &#x109;i tio mi celis ne nur forigi la ne&#x11D;on, sed anka&#x16D; instrui al vi la okultan staton.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano demandis <emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis> en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>: “&#x108;u vi povas irigi majstron Bodidarmo de la bildo surmure pendanta?” Li respondis: “Jes.” Sotesano diris: “Nu, provu!” Li ekstaris kaj mem iris. Sotesano diris: “La iranto ne estas li, sed &#x11D;uste vi.” Li respondis: “Sova&#x11D;ansero veninta de la oriento flugas suden.”</p><p><strong>15. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, iu meditoskola bonzo venis de la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis> kaj Sotesano demandis: “Kion mi povas fari por vi, kiu venis tiel longan vojon?” Li respondis: “Mi volas a&#x16D;skulti vin pri la vojo. Bonvolu diri al mi, kie &#x11D;i estas.” Sotesano diris: “&#x11C;i estas en via demando.” Li riverencis kaj foriris.</p><p><strong>16. </strong>Iu meditoskola bonzo venis al la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> kaj demandis Sotesanon: “Estas dirite, ke &#x15C;akjamunio jam malsupreni&#x11D;is al la re&#x11D;palaco, ne forlasante la &#x109;ielon <emphasis>Tu&#x15D;ita</emphasis>, kaj finsavis &#x109;iujn vivulojn, estante en la utero de patrino. Kion signifas tio?” Sotesano respondis: “Vi estas korpe en la domo <emphasis>Sokduam</emphasis><sup>207</sup>, ne forlasante la templon <emphasis>Silsangsa</emphasis>, kaj finsavas &#x109;iujn vivulojn, estante en la domo <emphasis>Sokduam</emphasis>.”</p><p><strong>17. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, iu homo vizitis lin, akompanate de<emphasis> So &#x11C;ungan</emphasis><sup>208</sup>. Sotesano demandis: “Kion vi a&#x16D;dis pri mi por veni &#x109;i tian malfacilan vojon?” Li respondis: “Mi a&#x16D;dis pri via alta moraleco kaj venis por renkonti vin.” Sotesano demandis: “Vi jam vidas min. Kion vi volas de mi?” Li respondis: “Mi &#x109;iam en la polvomondo ne povas &#x11D;ustigi menson pro afliktoj kaj iluzioj, tial mi volas &#x11D;ustigi &#x11D;in.” Sotesano respondis: “Por &#x11D;ustigi menson vi devas unue ilumini&#x11D;i pri &#x11D;ia fonto kaj uzi &#x11D;in senpartie. Se vi volas scii la kialon, pristudu &#x109;i tiun demandon.” Sotesano skribis al li: “&#x108;iuj esta&#x135;oj reiras al unu. Kien reiras la unu?”</p><p><strong>18. </strong>Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, meditmajstro <emphasis>Bek</emphasis><emphasis>Hakmjong</emphasis><sup>209</sup> vizitadis kaj foje &#x11D;uis interparolon pri la principo de naturo per eksterordinaraj vortoj. Iun tagon Sotesano anta&#x16D;diris kelkajn vortojn al knabino <emphasis>I &#x108;ongpung</emphasis><sup>210</sup>. La sekvan tagon li venis de la templeto <emphasis>&#x16C;olmjongam</emphasis><sup>211</sup>. Sotesano bonvenigis lin kaj diris: “&#x15C;ajnas, ke tiu pistanta <emphasis>&#x108;ongpung</emphasis> maturi&#x11D;as en studo de la vojo.” Li tuj aliris kaj la&#x16D;te diris al &#x15D;i: “Montru al mi la vojon sen movi viajn piedojn!” &#x15C;i trankvile stari&#x11D;is kaj suprenlevis la pistilon. Li silente en&#x109;ambri&#x11D;is kaj &#x15D;i sekvis lin. Li demandis: “&#x108;u vi povas irigi Bodidarmon surmure pendantan?” &#x15C;i respondis: “Jes.” Li diris: “Irigu lin.” &#x15C;i stari&#x11D;is kaj faris kelkajn pa&#x15D;ojn. Frapante sian genuon, li aprobis &#x15D;ian ilumini&#x11D;on en la a&#x11D;o de dek tri jaroj. Sotesano rigardis la scenon kaj ridete diris: “Naturvido dependas kaj de vortoj kaj ne de vortoj, sed estonte ne aprobeblos tiamaniere.”</p><p><strong>19. </strong>Iun tagon majstro <emphasis>Hakmjong</emphasis> skribis la jenan versa&#x135;on al Sotesano:</p><p><emphasis>“Montego kvaza&#x16D;e pikanta &#x109;ielon,        </emphasis></p><p><emphasis>revenu al maro kaj faru grandondon.</emphasis></p><p><emphasis>Vi tamen sen scii al kiu reveni,         </emphasis></p><p><emphasis>nur restas en Sokdu kaj domon konstruas.”</emphasis></p><p>Sotesano respondis al li per la jena versa&#x135;o:</p><p><emphasis>“Montego elstaras ja kiel &#x11D;i estas,        </emphasis></p><p><emphasis>kaj maro tre vasta mem estas grandondo.        </emphasis></p><p><emphasis>Denove mi scias al kiu reveni,        </emphasis></p><p><emphasis>kaj alta montri&#x11D;os la domo de Sokdu.”         </emphasis></p><p><strong>20. </strong><emphasis>Gim G&#x16D;angson</emphasis> demandis: “Kio estis la reala&#x135;o, anta&#x16D; ol &#x109;iuj esta&#x135;oj en la mondo naski&#x11D;is?” Sotesano respondis: “Silente kontemplu la staton, anta&#x16D; ol vi parolas.” Li denove demandis: “Kial naturvido necesas por praktikado?” Sotesano respondis: “Tio estas kiel scii la korpon de teksto.”</p><p><strong>21. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kion rezultigas naturvido?” Sotesano respondis: “Naturvidinto klare scias la principon de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj estas kiel &#x109;arpentisto, kiu jam havas liniilon kaj tu&#x109;fadenon.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano a&#x16D;skultis la predikon de <emphasis>Gim Gi&#x109;on </emphasis>pri la principo de naturo en trejnsesio kaj diris: “Lastnokte mi en duonson&#x11D;o akiris la dezirplenuman globon<sup>212</sup> kaj donis &#x11D;in al <emphasis>Samsan</emphasis><sup>213</sup>. Mi do vidis, ke li &#x11D;in englutis kaj tuj aliformi&#x11D;is. Kiam mi reale a&#x16D;skultas lian predikon pri la principo de naturo, mia spirito refre&#x15D;i&#x11D;as.” Sotesano aldiris: “Darmo nek doneblas, nek riceveblas per persona intimeco, sed &#x11D;in ricevas nur homo, kiu malfermas sian sa&#x11D;okulon. Okultan povon havas nur drak<sup>214</sup>, kiu posedas la dezirplenuman globon. Tian povon havas nur sinkultivanto, kiu vidas la naturon kaj scias trejni &#x11D;in.” <emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis> demandis: “Ni de longe respektas <emphasis>&#x11C;ongsan</emphasis>. &#x108;u li anka&#x16D; vidis la naturon?” Sotesano respondis: “Samtempe ekkonstrui&#x11D;as granda domo kaj malgranda domo, sed estas domo, kiu finkonstrueblas en unu monato, unu jaro a&#x16D; pluraj jaroj. Tiel same <emphasis>&#x11C;ongsan </emphasis>bezonas iom pli da tempo.”</p><p><strong>23</strong>. Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x108;u budhi&#x11D;o okazas tuj post naturvido?” Sotesano respondis: “Jes, tio eblas la&#x16D; la kapablo de homo, sed tre malofte. &#x11C;enerale budhi&#x11D;o estas pli peniga ol naturvido. En la pasinteco homa sa&#x11D;o estis malluma, tial homo rigardi&#x11D;is kiel ilumini&#x11D;into nur per naturvido, sed en la venonta mondo homo ne povos rigardi&#x11D;i kiel ilumini&#x11D;into nur per naturvido. La plejmulto de la sinkultivantoj facile vidos la naturon frue en sia hejmo kaj strebos al budhi&#x11D;o, ser&#x109;ante grandan instruiston.”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Onidire la principo de naturo ne vortigeblas, sed &#x11D;i anka&#x16D; klare vortigendas. Se iu el vi pensas sin ilumini&#x11D;inta, klarigu al mi tion, ke &#x109;iuj esta&#x135;oj reiras al unu, kaj kien reiras la unu.” Homoj respondis unu post la alia, sed neniu estis aprobita. Tiam iu dis&#x109;iplo stari&#x11D;is kaj riverencinte diris: “Bonvolu ankora&#x16D; foje demandi min.” Sotesano denove demandis la samon kaj li respondis: “&#x108;iuj esta&#x135;oj origine estas klaraj kaj dekomence havas neniun lokon por reiri. Kien do necesus reirigi la unu?” Sotesano kun rideto silentis.</p><p><strong>25. </strong>Sotesano diris: “Lastatempe el la studantoj de la principo de naturo multas tiuj, kiuj ofte klopodas interpreti &#x11D;in nur per silento. Tio estas granda malsano. Verscianto scias klare distingi kapon de vosto, kvankam la stato de la principo de naturo origine estas sen kapo kaj vosto, kaj vorte priskribi la staton, kvankam &#x11D;i estas super vortoj. Verscianto iel ajn aperigas sian scion kaj nescianto sian nescion. Sed oni ne rigardu nur pervortan esprimon la plej ta&#x16D;ga. Mil sutroj kaj dek mil predikoj de budhoj kaj patriarkoj estas kiel fingro almontranta la lunon.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: “Kiu el vi komplete transposedas la malplenan darman regnon?” Ili silentis kaj ne respondis. Sotesano denove diris: “&#x108;iuj budhoj kaj bodisatvoj de la tri mondoj penis posedi la malplenan darman regnon, kiu estas senforma kaj nevidebla, tial ili posedas anka&#x16D; &#x109;iujn formhavajn esta&#x135;ojn en la universo. Sed ordinaruloj kaj vivuloj avidas alproprigi nur formhavajn esta&#x135;ojn, tial ili ne povas eterne posedi ilin kaj forpasigas nur valoran tempon. Kiel do tio ne estus vanta&#x135;o? Nu, vi ne baraktu por posedi nur objekton formhavan, sed pli penu posedi la malplenan darman regnon senforman.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Se vi scias dividi grandon en malgrandojn, kiuj diference montras &#x109;iujn esta&#x135;ojn, kaj integrigi tiujn malgrandojn en grandon, vi perfekte komprenas la substancon de la principo de naturo. Se vi scias fari eston neesto, neeston esto kaj scias la veron, ke &#x109;io en la mondo ne &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en &#x15D;an&#x11D;o kaj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en sen&#x15D;an&#x11D;o, vi perfekte komprenas la funkcion de la principo de naturo. El la homoj asertantaj sian ilumini&#x11D;on pri la principo de naturo ne malmultas tiuj, kiuj pli-malpli konjektas grandon kaj neeston, sed ne komprenas la principon de malgrando kaj esto. Kiel do eblus diri, ke ili perfekte ilumini&#x11D;is pri la principo de naturo?”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Detale dividu homon en menson, naturon, principon kaj energion kaj anka&#x16D; integrigu la tutan homon nur en menson, naturon, principon a&#x16D; energion. Nun diru la rezulton.” Ili donis diversajn respondojn, sed Sotesano aprobis neniun kaj diris: “Ekzemple, kiam iu homo bredas kapron, li ne nutras &#x11D;in per multo en unu tempo por tuj kreskigi &#x11D;in, sed per &#x11D;usta kvanto la&#x16D; &#x11D;ia kresko, tiel ke &#x11D;i nature kreskas, naskas idojn, produktas lakton kaj donas profiton al li. Tiel same oni en religio igas kredanton ilumini&#x11D;i pri la vojo.”</p><p><strong>29. </strong>Kiam Sotesano estis en la domo<emphasis> &#x11C;osil</emphasis>, grupo da inspektistoj vizitis kaj demandis: “Kie la budho de via eklezio estas ensanktejigita?” Sotesano respondis: “La budhoj de nia eklezio &#x135;us eliris. Atendu momenton por vidi ilin.” Ne komprenante lin, ili konfuzi&#x11D;is. Post nelonge de la kampo revenis por tagman&#x11D;i grupo da homoj kun siaj laboriloj. Tiam Sotesano diris, montrante al la homoj: “&#x11C;uste tiuj estas budhoj de nia eklezio.” Des pli ne komprenis lin la inspektistoj.</p><p><strong>30. </strong>Sotesano en trejnsesio petis de<emphasis> Song Dosong</emphasis> interpreti la darmtransdonajn versa&#x135;ojn<sup>215</sup> de la antikvaj sep budhoj. <emphasis>Dosong</emphasis> interpretis ilin unu post la alia kaj atingis la versa&#x135;on de la sepa budho &#x15C;akjamunio, kiu tekstas jene: “Darmo fonte estas ja sendarmo, anka&#x16D; la sendarmo estas darmo. Kiam mi transdonas ja sendarmon, kiun darmon mi do nomu darmon?” Tiam Sotesano &#x109;esigis lian interpretadon kaj diris: “Origine ne indas nomi ion darmo, sed por komprenigi homojn kun malsupera kapablo tio nomi&#x11D;as darmo. La darmo tamen ne estas vera darmo. Kiu ilumini&#x11D;as pri la signifo de &#x109;i tiu versa&#x135;o, tiu ne bezonas tralegi dekmilojn da sutroj.”</p><p><strong>31. </strong>En januaro de la dudeksesa jaro de &#x16D;onbulismo (1941) Sotesano deklamis sian versa&#x135;on kaj diris: “Esto estas la stato de &#x15D;an&#x11D;o kaj seno estas tiu de sen&#x15D;an&#x11D;o, sed eblas nomi &#x109;i tiun staton nek esto, nek seno. La vortoj ‘turni&#x11D;adas, kaj en fino’ estas nenio alia ol devigata esprimo por instrui. Des pli ne necesas paroli pri la vortoj ‘malplenas kaj plenas.’ &#x108;i tiu stato estas la vera reala&#x135;o de la naturo, tial ne klopodu kompreni &#x11D;in per pesado, sed ilumini&#x11D;u pri &#x11D;i per intuo.”</p><empty-line/><p>8</p><p>Budheco</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “En &#x109;i tiu mondo multas montoj kaj grandaj kaj malgrandaj, sed multenombraj bestoj sin apogas kaj lo&#x11D;as en la plej granda, profunda kaj arboplena monto el ili. &#x108;ie fluas riveroj kaj grandaj kaj malgrandaj, sed multenombraj fi&#x15D;oj sin apogas kaj lo&#x11D;as en la plej vasta kaj profunda maro el ili. Tiel same diversaj homoj respektive gvidas la mondon, sed multenombraj vivuloj siajn korpon kaj menson apogas kaj kun&#x11D;uas komfortan vivon &#x109;e la plej virta kaj kompata homo el ili.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “La grandaj korfavoro kaj kompato de budho havas pli varman kaj brilan forton ol la suno. Tial kien ajn etendi&#x11D;as &#x109;i tiuj korfavoro kaj kompato, malsa&#x11D;a koro de vivuloj degelas kaj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en sa&#x11D;an, kruela koro en favoran kaj kompatan, avara kaj avida koro en bonfaran kaj distinga koro pri la kvar ideoj en perfektan. Nenio do kompareblas kun iliaj potenco kaj lumo.”</p><p><strong>3</strong>. Sotesano diris: “Se naiva infano estas sana kaj honesta kaj ne &#x109;agrenas gepatrojn, a&#x16D; se &#x11D;i estas bonkora kaj &#x11D;entila, gepatroj tre &#x11D;ojas, vekas dorloton kaj pli amas &#x11D;in. Tiel same, kiam budho vidas &#x109;iujn vivulojn, li tre &#x11D;ojas, amas kaj pli kaj pli kondukas al bona vojo tian homon, kiu estas bonkora, estas lojala al lando, priservas gepatrojn, amas gefratojn, respektas instruiston, harmonias kun najbaro, savas malri&#x109;ulon kaj malsanulon, sa&#x11D;igas sin sekvante la grandan vojon kaj akiras neel&#x109;erpeblan meriton per enaga senpenso. Tio estas la granda korfavoro de budho. Se senprudenta infano dolorigas sian okulon pikante &#x11D;in per sia fingro, vundas sian manon prenante tran&#x109;ilan klingon kaj plortumultas sen scii la kialon, gepatroj vekas simpation kaj kompaton kaj pli protektas kaj kondukas &#x11D;in. Tiel same budho tre mal&#x11D;ojas, kompatas kaj &#x109;iarimede savas &#x109;iujn vivulojn, se ili mem bruligas sian menson pro alkro&#x109;i&#x11D;o al avido, kolero kaj malsa&#x11D;o, mem ruinigas sian korpon, mem faras a&#x135;on indan enfali en malbonan vojon kaj e&#x109; pro puno ka&#x16D;zita de ili mem plendas al &#x109;ielo-tero, prapatroj, kunvivuloj kaj le&#x11D;oj. Tio estas la granda kompato de budho. Kvankam vivuloj vivas sub tiaj grandaj korfavoro kaj kompato de budho, ili ne povas rekoni lian bonfaron. Sed tio neniom gravas al budho kaj li tutkore dedi&#x109;as miriadojn da eonoj nur por savi ilin. Tial budho estas la granda instruisto de la tri mondoj kaj la kompatoplena patro de la kvar naskuloj.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Budhoj kaj bodisatvoj sekvas senobstaklan kaj liberan vojon &#x109;e iro, restado, sido, ku&#x15D;o, parolo, silento, movo kaj senmovo, tial la&#x16D;bezone ili povas jen senmovi&#x11D;i jen movi&#x11D;i, jen grandi&#x11D;i jen malgrandi&#x11D;i, jen lumi&#x11D;i jen mallumi&#x11D;i, jen vivi jen morti, tiel ke ili neniom kontra&#x16D;as le&#x11D;on en ajnaj a&#x135;o kaj loko.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “Se nur materialon disponas homo, kiu bone faras man&#x11D;a&#x135;on a&#x16D; veston, li povas elfari &#x11D;in la&#x16D;pla&#x109;e kaj &#x11D;ustigi &#x11D;in misfaritan. Tiel same granda sinkultivanto, kiu bone scias &#x109;iujn darmojn, knedante ilin, povas elfari novan darmon kaj &#x11D;ustigi eksmodan. Netia sinkultivanto uzas kaj transdonas nur faritan darmon, sed ne havas talenton krei kaj &#x11D;ustigi darmon.” Iu dis&#x109;iplo demandis: “En kiu grado de darmforto sinkultivanto atingas tian povon?” Sotesano respondis: “Nur sinkultivanto pli ol en la grado de diablovenka darmforto. Tiaj sinkultivantoj manifestas darmon per &#x109;iu uzo de siaj ses sentorganoj kaj estas la modelo de &#x109;iuj generacioj.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano petis de<emphasis> Song Bjok&#x11D;o</emphasis> interpreti la frazon en <emphasis>La Doktrino de Mezeco</emphasis>: “Sekvi la naturon nomi&#x11D;as la vojo.” Li klarigis: “En konfuceismo tio signifas konformi&#x11D;i al &#x109;iela volo.” Sotesano diris: “Nur konformi&#x11D;i al &#x109;iela volo estas en la etapo de bodisatvo kaj utiligi &#x11D;in estas en tiu de budho. Kompardire lerta rajdisto bone utiligas &#x109;evalon &#x109;u mildan, &#x109;u sova&#x11D;an. Ordinarulo kaj vivulo tiri&#x11D;as de la sesvoja transmigrado kaj de la dek du ka&#x16D;zoj-kondi&#x109;oj<sup>216</sup>, sed budho trabatas naturan karmon kaj estas libera veni kaj iri, supreni&#x11D;i kaj malsupreni&#x11D;i.”</p><p><strong>7. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x15C;ajnas, ke anka&#x16D; majstro <emphasis>&#x11C;inmuk</emphasis><sup>217</sup> logi&#x11D;is de vino kaj virino. &#x108;u tio estas vero?” Sotesano: “Mi a&#x16D;dis, ke li &#x15D;atis vinon. Sed li iam prenis bovlon da sala akvo por vino kaj fortrinkis &#x11D;in, tamen nenio malbona okazis al li. En alia tempo, kiam li estis sub persimonarbo, iu virino kun voluptemo venis kaj petis lin amuzi&#x11D;i. Li volis akcepti &#x15D;ian peton, sed tiumomente defalis ru&#x11D;matura persimono kaj li indiferente iris por &#x11D;in preni. &#x15C;i hontis kaj mem retiri&#x11D;is. Kiel do en lia menso estus vino kaj virino? Tia homo estas budho, al kiu vino ne plu estas vino, virino ne plu virino.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris: “Vivulo uzas menson, regate de plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo, tial li multe dama&#x11D;as sin kaj aliulon. Bodisatvo uzas menson, transcendante ilin, tial li ne dama&#x11D;as sin kaj aliulon. Budho uzas menson, regante ilin kvaza&#x16D; sklavon, tial li multe profitigas sin kaj aliulon.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “E&#x109; se homo atingas nur la gradon de diablovenka darmforto, lin rekonas kaj adoras unue &#x109;ieluloj kaj demonoj. Sed se li volas ka&#x15D;i sian spuron, &#x11D;in povas rekoni neniu krom tiu, kiu havas pli altan gradon de darmforto.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Kiam homo atingas la plej altan studgradon, li akiras la tri lertecojn. Unu estas spiritlerteco, per kiu sen vidi, a&#x16D;di kaj pensi li klare scias la &#x15D;an&#x11D;on de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj la karman repagon de homo en la tri mondoj. La dua estas vojlerteco, per kiu li bone scias la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de la universo kaj la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo. La tria estas darmlerteco, per kiu li rekonas la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de la universo, klarigas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo kaj elfaras darmon ekzemplan por dekmiloj da generacioj. El la tri lertecoj darmlertecon povas akiri nur tiu, kiu atingas grandan, perfektan kaj &#x11D;ustan ilumini&#x11D;on.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano diris: “Ne estas pli granda mastruma&#x135;o ol tiu kuni&#x11D;inta kun &#x109;iela mastruma&#x135;o. Ne estas pli granda homo ol tiu kuni&#x11D;inta kun &#x109;iela spirito.”</p><p><strong>12. </strong>Sotesano diris: “Kiu kaptas la universan veron kaj utiligas &#x11D;in &#x109;e la uzo de la ses sentorganoj, tiu estas &#x109;ielulo, sanktulo kaj budho.”</p><p><strong>13</strong>. Sotesano diris: “Kvankam &#x109;ielo kaj tero abundas je senlimaj principoj kaj potencoj, ili estas nenio alia ol malplena &#x15D;elo, se homo ilian vojon ne rekonas kaj ne utiligas. Homo rekonas ilian vojon kaj utiligas &#x11D;in kiel sian aparaton, tial homo nomi&#x11D;as la mastro de la universo kaj la re&#x11D;o de &#x109;iuj esta&#x135;oj. E&#x109; se homo ne povas fari &#x109;iujn universajn laborojn kaj anka&#x16D; la universo &#x109;iujn homajn laborojn, la universo uzi&#x11D;as de homo en afero kaj principo. Tial la grandan povon de la tri mondoj disponas budhoj kaj bodisatvoj, kiuj perfekte ilumini&#x11D;as pri la grando, malgrando, esto kaj neesto de la universo kaj la&#x16D;vole utiligas &#x109;ielan vojon. Estonte homa povo estos pli respektata ol &#x109;iela povo kaj &#x109;iuj homoj adoros la grandan povon de budhoj kaj bodisatvoj.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano diris: “Vazo de vivuloj estas malgranda, tial &#x11D;i facile superfluas per novaj a&#x135;o kaj scio a&#x16D; malpeze &#x15D;anceli&#x11D;as, tiel ke ili alportas al si e&#x109; vivdan&#x11D;eron. Sed tiu de budhoj kaj bodisatvoj estas senlima, tial &#x11D;i nek plii&#x11D;as kun esto, nek malplii&#x11D;as sen esto kaj &#x11D;ia enhavo ne enrigardeblas, tiel ke ili perfekte gardas sian hava&#x135;on kaj pace konservas sian vivon.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Ordinaruloj avidas nur homan plezuron, tial ilia plezuro ne da&#x16D;ras longe. Sed budhoj kaj bodisatvoj &#x11D;uas senforman &#x109;ielan plezuron, tial ili povas &#x11D;ui anka&#x16D; homan plezuron. &#x108;iela plezuro signifas mensan plezuron per la vojo kaj homa plezuro signifas formhavan plezuron per la kvin mondaj deziroj. Facildire homa plezuro estas kontenti&#x11D;i per siaj edzino, infano, hava&#x135;o, posteno, ajna objekto a&#x16D; vivmedio. La kronprinco Sidarto range estis estonta re&#x11D;o kaj korpe estis super &#x109;iuj regatoj, tiel ke li povis plezuri &#x109;iamaniere. Tio estas homa plezuro. Male post sia &#x11D;usta ilumini&#x11D;o li transcendis &#x109;iujn formhavajn a&#x135;ojn kaj vivmediojn, liberi&#x11D;is de naski&#x11D;o kaj morto, feli&#x109;o kaj sufero, bono kaj malbono, ka&#x16D;zo kaj efiko, tiel ke li &#x109;iam estis trankvila en ajna situacio. Tio estas &#x109;iela plezuro. Konfuceo diris: ‘Kvankam mi, man&#x11D;inte legomon kaj trinkinte akvon, ku&#x15D;as apogante la kapon sur la brako, mi ja plezuras per tio. Maljustaj ri&#x109;o kaj rango estas por mi kiel flosanta nubo.’ Tio estas la vortoj de &#x109;ielulo, kiu &#x11D;uas &#x109;ielan plezuron, havante e&#x109; homan korpon. Sed homa plezuro nepre havas sian finon kaj estas natura le&#x11D;o, ke veninto foriras, kreskinto velkas, naski&#x11D;into mortas. E&#x109; la plej altaj ri&#x109;o, rango kaj famo en la mondo ne havas la forton rezisti kontra&#x16D; maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto. Kiam do &#x109;i tiu korpo mortas, foriras kiel flosanta nubo la edzino, infano, poseda&#x135;o kaj posteno, al kiuj homo ver&#x15D;is &#x109;iajn penon kaj avidon. Sed &#x109;iela plezuro ankora&#x16D; estas sen&#x15D;an&#x11D;a malgra&#x16D; korpa aliformi&#x11D;o, &#x109;ar homo &#x11D;in &#x11D;uas per senforma menso. Kompardire talentulo havas la saman talenton, kvankam li transloki&#x11D;as de &#x109;i tiu lo&#x11D;ejo en alian.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano plu diris: “Tial iu pasinta sanktulo diris, ke tritaga mensostudo estas miljara trezoro, centjara avidata&#x135;o estas unumatena polvo. Tamen ordinarulo ne scias &#x109;i tiun principon, tial li taksas nur sian korpon grava kaj neniam ser&#x109;as sian menson. Sinkultivanto scias &#x109;i tiun principon, tial li forgesas sian korpon por ser&#x109;i sian menson. Nu, vi ne alkro&#x109;i&#x11D;u al &#x109;iu esta&#x135;o vere vanta, sed strebu al &#x109;iela plezuro eterna. Se homo longe da&#x16D;rigas &#x109;ielan plezuron, li fine akiras la liberon de korpo kaj menso, prenas la grandan potencon de la tri mondoj kaj transcendas la eston kaj neeston de &#x109;iu a&#x135;o kaj la sesvojan transmigradon. Li do povas nur anime sen enkorpi&#x11D;o voja&#x11D;i la dekdirektan mondon. Li la&#x16D;vole en- kaj eliras e&#x109; en besta kaj insekta mondoj kaj estas tute libera naski&#x11D;i kaj morti, veni kaj iri. En kiu ajn mondo li enkorpi&#x11D;as, li eterne &#x11D;uas plezuron sen infekti&#x11D;i de tiu mondo. Tio estas plejplezuro. Sed homo ofte ne povas longe teni &#x109;ielan plezuron, &#x109;ar veki&#x11D;as lia deziro je forma plezuro. Se e&#x109; &#x11D;uanto de &#x109;iela plezuro ekvolas nur plezuri sen fari laboron indan ricevi &#x11D;in, li subite malvirti&#x11D;as, perdas la liberon de korpo kaj menso, tiri&#x11D;as de la cirkulanta rado de la granda naturo kaj denove ne povas eviti la sesvojan transmigradon.”</p><p><strong>17. </strong>Iu homo vizitis Sotesanon kaj dum diverstema interparolo diris kun granda envio: “Ri&#x109;uloj de la provinco <emphasis>&#x11C;olado</emphasis><sup>218</sup> kune investis kapitalon al la fervojo kuranta inter<emphasis> Iksan</emphasis> kaj<emphasis> &#x11C;on&#x11D;u</emphasis>, tial ili &#x109;iam senpage veturas.” Sotesano diris: “Kiel malri&#x109;a vi estas! E&#x109; unu trajnon ankora&#x16D; vi ne posedas!” Li konfuzite diris: “Necesas granda monsumo por posedi trajnon. Kiel do mi senhavulo povas &#x11D;in posedi?” Sotesano diris: “Tial mi diris, ke vi estas malri&#x109;a. E&#x109; se vi posedus &#x11D;in, mi ne rigardus vin kiel ri&#x109;ulon. Nu, a&#x16D;skultu pri mia mastruma&#x135;o. Mi de longe rigardas ne nur tiun trajnon de <emphasis>&#x11C;on&#x11D;u</emphasis>, sed anka&#x16D; &#x109;iujn enlandajn kaj enmondajn veturilojn kiel miajn. &#x108;u vi ankora&#x16D; ne komprenas min?” Li pli konfuzite diris: “Via parolo estas instruo super mia kompreno, tial mi ne povas sondi &#x11D;ian signifon per mallar&#x11D;a rigardo.” Sotesano diris: “Por posedi trajnon homo bezonas grandan kapitalon en unu momento kaj rekte respondecas pri &#x11D;ia administrado, tiel ke li devas elporti multajn suferojn. Sed mia posedmaniero estas alia ol lia. Mi ne bezonas unumomente grandan kapitalon, nek rekte respondecas pri &#x11D;ia administrado. Mi pagas ioman koston nur tiam, kiam mi voja&#x11D;as ien ajn per la trajno, kaj &#x11D;in uzas la&#x16D; mia volo. &#x108;u mi ne tro malmulte salajras &#x109;iujn miajn laboristojn, kiuj veturigas mian trajnon tage-nokte, kiuj riparas mian fervojon, kaj kiuj prizorgas la tutan administradon? Anta&#x16D; nelonge mi voja&#x11D;is al Seulo kaj vizitis parkon. Promenante tie, mi senlime enspiris fre&#x15D;an aeron kaj &#x11D;uis la plezuran etoson de la tuta parko. Neniu ordonis al mi eliri kaj ne plu veni tien. Homo &#x109;iujare bezonas multan monon por prizorgi e&#x109; sian ripozdometon, sed sen fari tion mi plene utiligis tiun agrablan parkon kiel mian. &#x11C;enerale homo volas proprigi al si ajnan a&#x135;on por sia oportuneco. Mi ja tiel utiligis la trajnon kaj la parkon. Kies posedmaniero do estus pli bona ol mia? Tial mi diris, ke &#x109;i &#x109;io estas mia. Mi rigardas kiel mian ne nur tion, sed anka&#x16D; &#x109;ion en la mondo kaj e&#x109; la tutan teron, kiu surhavas &#x109;i &#x109;ion. Se mi &#x11D;uste uzas tion la&#x16D;okaze, neniu malpermesas, nek malhelpas min. Kiel vasta estas mia mastruma&#x135;o! Sed sekularaj ordinaruloj kun limigita menso baraktas por registri ion ajn nepre en sia nomo kaj ili senprave rapidas akiri a&#x135;ojn penigajn, zorgigajn kaj pezrespondecigajn. Tion ka&#x16D;zas, ke ili ankora&#x16D; ne trovis senlime grandan mastruma&#x135;on.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano post vintra trejnsesio voja&#x11D;is al la templo <emphasis>Bongsosa</emphasis><sup>219</sup> kun kelkaj dis&#x109;iploj. Survoje iu dis&#x109;iplo vespire diris: “Estas lamentinde, ke ni akompanas Sotesanon piede pro monmanko.” Sotesano diris: “Se iu ajn homo naski&#x11D;as en &#x109;i tiu mondo kaj bone uzas siajn ses sentorganojn, li konformi&#x11D;as al le&#x11D;o kaj el tio povas gajni monon. Tial korpo kaj menso estas mongajnilo. &#x108;io en la mondo povas i&#x11D;i mono la&#x16D; la uzo de homo. Kiel do nur lamenti pro monmanko? Sed ni sinkultivantoj ne alkro&#x109;i&#x11D;u al mono, sed trankvile plibonigu vivon egale, &#x109;u ni havas monon a&#x16D; ne. Tio estas nia devo kaj tia homo estas vere ri&#x109;a homo.”</p><p><strong>19. </strong>Iu dis&#x109;iplo diris: “Nuntempe en Seulo okazas granda ekspozicio. Estos bone, se vi vizitos &#x11D;in.” Sotesano diris: “Ekspozicio komparas la pasintecon kun la nuno, montras la progreson de ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj helpas homojn plisa&#x11D;i&#x11D;i per inter&#x15D;an&#x11D;o de scioj. Se homo kun vera volo vizitas la ekspozicion, li povas multe profiti el &#x11D;i. Tamen hodia&#x16D; mi prezentos al vi unu grandan ekspozicion. Bone a&#x16D;skultu min. &#x108;i tiu ekspozicio estas tiel vasta kaj granda, ke la tuta universo estas &#x11D;ia ejo, ke en &#x11D;i prezenti&#x11D;as &#x109;iuj esta&#x135;oj en la mondo, kaj ke &#x11D;i sen&#x109;ese okazas tra miriadoj da jaroj. Kompare kun &#x109;i tiu ekspozicio, la seula ekspozicio estas malpli granda ol e&#x109; plumeto. La ekspozicio elmontras &#x109;iujn varojn, sed &#x11D;i ne povas transloki kaj prezenti la monton <emphasis>Besan</emphasis><sup>220</sup> kaj la lagon <emphasis>H&#x16D;angdungho</emphasis><sup>221</sup>, kiujn ni nun vidas de &#x109;i tie, kaj la mondfaman monton <emphasis>Gumgangsan</emphasis>. En la muzeo estas diversaj antikva&#x135;oj, sed tie ne prezenti&#x11D;as montoj, riveroj kaj tero, kiuj estas la plej antikvaj. En la akvario estas kelkspecaj fi&#x15D;oj, sed ilia nombro ne atingas e&#x109; la miliardonon de la tuta kvinoceana fi&#x15D;aro. En la grenejo estas kelkspecaj rizoj, sed ilia kvanto estas malpli granda ol unu sablero de alta monto, kompare kun la tuta seskontinenta rizaro. &#x108;iuj prezenta&#x135;oj en la ekspozicio trovi&#x11D;as samproporcie kiel supre. Kiel do grandsa&#x11D;a kaj lar&#x11D;vida homo ne sentus tiun artefaritan ekspozicion malvasta kaj malri&#x109;a? Tial, kiu malkovras &#x109;i tiun senliman ekspozicion kaj &#x109;iam rigardas &#x11D;in per tia grandanimeco, tiu senlime profitas el io ajn, kion li vidas kaj a&#x16D;das. De antikva tempo &#x109;iuj budhoj, sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj vidas &#x109;i tiun senliman ekspozicion, sekvas &#x109;iujn &#x109;i-ekspozicie elmontratajn principojn de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj traktas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo. Tial ili neniom estas malri&#x109;aj.”</p><p><strong>20. </strong>Iun tagon Sotesano promenis al <emphasis>Nam&#x11D;ungni</emphasis><sup>222</sup> kun<emphasis> &#x11C;o Songg&#x16D;ang</emphasis> kaj<emphasis> &#x11C;on Umg&#x16D;ang</emphasis>. Vidante kelkajn belajn pinojn, kiuj staris apudvoje,<emphasis> Songg&#x16D;ang</emphasis> admire diris: “Ho, kiaj belaj pinoj estas ili! Estus bone transplanti ilin en nian templon.” Sotesano a&#x16D;dis kaj diris: “Kiel vi ankora&#x16D; ne povas transpasi mallar&#x11D;an penson kaj malgrandan lokon? La templo kaj la pinoj ne staras apartigite unu de la alia, tial ili amba&#x16D; trovi&#x11D;as ene de nia barilo. Kiel do transplanti la pinojn? Tion ka&#x16D;zas, ke vi ankora&#x16D; ne transcendas diskriminacion kaj distancon kaj ne trovas la grandan hejmon de la universo.” <emphasis>Songg&#x16D;ang</emphasis> demandis: “Kie do &#x11D;i estas?” Sotesano respondis: “Vi ne rekonas &#x11D;in, kiu ja estas anta&#x16D; viaj okuloj, tial mi nun montros &#x11D;ian figuron.” Sotesano desegnis unu cirklon surtere kaj diris: “&#x108;i tio estas la granda hejmo de la universo, kiu enhavas &#x109;iujn okultajn principojn, sennombrajn trezorojn kaj senegalajn povojn.” <emphasis>Umg&#x16D;ang</emphasis> demandis: “Kiel oni povas eniri en tiun hejmon kaj mastri &#x11D;in?” Sotesano respondis: “Nur per la &#x15D;losilo de la tri grandaj fortoj, kiun oni povas elfari per kredo, kura&#x11D;o, scivolo kaj penado.”</p><p><strong>21. </strong>Iu pastoro vizitis kaj Sotesano demandis: “Kion mi povas fari por vi?” Li respondis: “Mi venis a&#x16D;skulti vian utilan instruon.” Sotesano demandis: “&#x108;u vi vidis vastan mondon, translimante vian kristanismon?” Li demande respondis: “Kie trovi&#x11D;as tiu vasta mondo?” Sotesano diris: “Vi trovas &#x11D;in, se vi translokas menson kaj havas lar&#x11D;an rigardon. Homo kun mallar&#x11D;a rigardo &#x109;iam obstinas nur en sia laboro kaj kutimas je sia moro, tiel ke li kritikas aliulan laboron kaj malakceptas aliulan moron. Tial li limi&#x11D;as je siaj regulo kaj kutimo, enfalas en unu flankon kaj inter si kaj aliulo faras distancon fortikan kiel ar&#x11D;enta monto kaj fera muro. Tiel same okazas konflikto kaj batalo inter &#x15D;tatoj, inter religioj kaj inter individuoj. Kiel do dispartigi origine perfektan kaj grandan hejmon kaj dispecigi senliman kaj grandan instruon? Ni devas rapide disrompi la distancon, harmonie rilati al &#x109;iuj hejmoj kaj disvastigi perfektan, viglan kaj novan vivon. Tiam nenio en la mondo estas for&#x135;etinda.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano plu diris: “Se homo povas la&#x16D;okaze uzi ion ajn &#x109;u valoran, &#x109;u senvaloran en &#x11D;usta loko, &#x109;iu esta&#x135;o en la universo estas mia uza&#x135;o kaj &#x109;iu instruo estas mia protektanto. Ekzemple en bazaro trovi&#x11D;as multaj varoj kaj valoraj kaj senvaloraj. Oni ne prenas nur valorajn varojn, nek for&#x135;etas &#x109;iujn senvalorajn varojn. Povas okazi, ke ne utilas e&#x109; la plej valora varo, dum utilas e&#x109; la plej senvalora varo. Juvelo estas valorega, sed bovlo da rizo estas pli valora por plenigi malsatan stomakon. Lesivo estas venena, sed &#x11D;i estas necesa&#x135;o por lavi vesta&#x135;on. Tiel same &#x109;iu objekto havas sian karakteron kaj sian uzi&#x11D;ejon. Kiel mallar&#x11D;amensa kaj stulta estas tiu, kiu, ne komprenante &#x109;i tiun principon, pensas nur unuflanke, ke senvalora estas &#x109;iu varo en bazaro krom tio necesa por lia uzo!” La pastoro kortu&#x15D;ite diris: “Kiel grandanima vi estas!”</p><p><strong>23</strong>. Sotesano diris: “Budhoj kaj bodisatvoj prenas &#x109;i tiun mondon jen kiel ripozejon, jen kiel laborejon, jen kiel amuzejon.”</p><empty-line/><p>9</p><p>Animsavo</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “Ordinaruloj rigardas grava nur vivon en la nuna mondo, sed prudentuloj rigardas anka&#x16D; morton grava, &#x109;ar ili scias, ke bonmortanto povas bone naski&#x11D;i kaj vivi kaj reciproke, kaj &#x109;ar ili scias, ke naski&#x11D;o kaj morto bazas unu la alian. Ne estas difinita tempo por solvi &#x109;i tiun problemon, sed homo preparu sian mortvalizon almena&#x16D; ekde la a&#x11D;o de kvardek jaroj. Tiam li ne rapidos &#x109;e la morto.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “Iu ajn naski&#x11D;into en la mondo atingas sian morton. Hodia&#x16D; mi diros, kion vi faru por helpi mortanton animforiri kiel lia proksimulo, kaj kion vi faru kiel animforiranto. Atente a&#x16D;skultu min. Malfacilas sekvi mian tutan instrukcion, kiam homo subite mortas de akuta malsano a&#x16D; ia akcidento, a&#x16D; kiam mortanto estas tro nekredema por sekvi la gvidon. Se morto ne estas subita, a&#x16D; se mortanto havas e&#x109; ioman kredon, sekvi mian instrukcion multe helpos mortanton plifirmigi la lastmomentan menson kaj savi la animon. Unue vi kiel proksimulo de mortmalsanulo bruligu incenson de tempo al tempo en la malsan&#x109;ambro kaj purigu &#x11D;in. Alie lia menso malpuri&#x11D;os. Due &#x109;iam kvietigu lian &#x109;irka&#x16D;on. Alie li ne povos koncentri sian menson. Trie multe rakontu al li pri bonuloj kaj konsolu lin la&#x16D;dante liajn bonfarojn. Tiam tiu bona penso impresos lin kaj facile fari&#x11D;os lia denaska kutimo en la sekva vivo. Kvare al li ne diru malbonajn kaj flatajn vortojn, nek mal&#x109;astajn kaj dibo&#x109;ajn rakontojn. Alie tiu malbona aspekto impresos lin kaj facile fari&#x11D;os lia denaska kutimo en la sekva vivo. Kvine al li ne diru korinklinajn vortojn, nek montru mal&#x11D;ojan mienon, zorgante la familian hava&#x135;on a&#x16D; la parencaron. Alie tio alkatenos lin al amo kaj avido kaj malhelpos lian animon forlasi la lokon eterne. Se tie la animo ne havos la &#x15D;ancon reenkarni&#x11D;i kiel homo, &#x11D;i facile enfalos en malbonan vojon. Sese al li la&#x16D;okaze &#x109;antu budhan nomon, legu sutron kaj prediku, a&#x16D; meditu, se li ne volas a&#x16D;skulti vo&#x109;on. Tiam lia menso apogos sin sur tio kaj povos trankvili&#x11D;i. Sepe &#x109;e lia lasta spiro neniel bruu plorante, skuante lian korpon a&#x16D; vokante lian nomon. Tio nur konfuzos la menson de la foriranto. Se vi ne povas subpremi mal&#x11D;ojon, ekploru kelkajn horojn post lia morto.”</p><p><strong>3</strong>. Sotesano plu diris: “Se vi kiel mortmalsanulo mem eksentas proksimi&#x11D;on al la morto, forlasu &#x109;iajn pensojn kaj nur kolektu vian menson. Se necesas fari vian testamenton, anticipe traktu tion por ne malhelpi vian koncentri&#x11D;on. Por vi nenio pli grava estas ol koncentri&#x11D;o. Se vi pensas, ke vi kutime havas ven&#x11D;emon a&#x16D; malamikecon al iu homo, invitu lin por repaci&#x11D;i. Se li ne povas veni, e&#x109; vi sola &#x109;iapene estingu vian ven&#x11D;emon. Alie &#x11D;i fari&#x11D;os la semo de malbona karmo en la sekva vivo. Se vi pensas, ke vi kutime korinklinas al iu ajn, &#x109;iapene &#x11D;in forigu. Alie vi ne atingos veran nirvanon kaj la korinklino ka&#x16D;zos vian senfinan transmigradon en malbona vojo. Kiam vi atingas la lastan momenton sekvante &#x109;i &#x109;iujn punktojn, forgesu &#x109;iajn pensojn per pli pura menso kaj lasu vian animon foriri per medito a&#x16D; budhonoma &#x109;antado. Tiam, e&#x109; kiu ne komplete scias la veron de naski&#x11D;o kaj morto, tiu povos eviti malbonan vojon kaj aliri bonan vojon. Tamen &#x109;i tiun instrukcion devas sekvi ne nur homo &#x109;e la morto, sed anka&#x16D; homo, kiu kutime havas firman kredon kaj trejni&#x11D;on, por anta&#x16D;prepari la lastan vivaferon. Al homo sen kredo kaj trejni&#x11D;o malfacilas sekvi &#x11D;in subite. Vi do anticipe komprenu &#x109;i tiun signifon kaj ne pentu en la lasta momento, &#x109;iam memoru &#x109;i &#x109;iujn punktojn kaj liberigu vin de la veno kaj iro de la animo. La afero de naski&#x11D;o kaj morto estas granda kaj neniel neglektebla.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano recitigis al<emphasis> Song Song-&#x16D;on</emphasis><sup>223</sup> kaj<emphasis> I Gong&#x11D;u </emphasis>sian versa&#x135;on, kiu fari&#x11D;is animsava pre&#x11D;vorto<sup>224</sup>:</p><p><emphasis>“La animo vivas &#x109;iame,        </emphasis></p><p><emphasis>kaj elstaras &#x11D;i nirvane.        </emphasis></p><p><emphasis>Eternfloras &#x11D;i post scio,        </emphasis></p><p><emphasis>&#x109;iupa&#x15D;e sutras &#x109;io.”        </emphasis></p><p><strong>5. </strong>Sotesano verkis kiel aninsavan predikon la jenan predikon por konduki al la postviva vojo anta&#x16D; kaj post morto: “<emphasis>Amuja</emphasis><sup>225</sup>, rekonscii&#x11D;u kaj bone a&#x16D;skultu mian vorton. Kion vi ricevis en &#x109;i tiu mondo, tion bonan kaj malbonan vi faris en la pasinta mondo. Kion vi faras en &#x109;i tiu mondo, tion anka&#x16D; vi denove ricevos en la estonta mondo. Ja &#x109;i tio estas karmo natura. Budho kaj patriarko ilumini&#x11D;is pri memnaturo kaj akiris mensliberon, tial ili trabatas &#x109;i tiun naturan karmon kaj la&#x16D;vole &#x11D;uas la ses vojojn kaj la kvar naskulojn. Sed ordinarulo kaj vivulo ne ilumini&#x11D;is, nek mensliberi&#x11D;is, tial ili alkro&#x109;i&#x11D;as al &#x109;i tiu natura karmo kaj travivas senliman suferon. &#x108;u vi estas budho, patriarko, ordinarulo a&#x16D; vivulo, &#x109;u vi estas nobela a&#x16D; malnobela, kaj &#x109;u vi vivas longe a&#x16D; mallonge – &#x109;i &#x109;ion vi faras. <emphasis>Amuja</emphasis>, &#x109;u vi nun klare scias, ke &#x109;ion vi mem faras? <emphasis>Amuja</emphasis>, a&#x16D;skultu plu min. Budho, vi kaj &#x109;iuj vivuloj havas la egalan principon de naski&#x11D;o kaj morto kaj la egalan naturon, kiu estas pura kaj perfekta. La naturo estas kiel la luno en la &#x109;ielo. Sola en la &#x109;ielo estas la vera luno, sed &#x11D;i speguli&#x11D;as en miloj da riveroj. Tiel same &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo originas el la pura naturo, kiu ne havas nomon, nek formon, nek venon kaj iron, nek naski&#x11D;on kaj morton, nek budhon kaj malbudhon, nek vantecon kaj neniecon, nek e&#x109; la vorton ‘ne havas’. &#x11C;i estas nek esto, nek neesto, sed el &#x11D;i spontane naski&#x11D;as esto, tiel ke la universo &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en formi&#x11D;on, da&#x16D;radon, detrui&#x11D;on kaj malplenon, &#x109;iuj vivuloj &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as en la ses vojojn kaj la kvar naskulojn tra naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto, la suno kaj la luno alterne &#x15D;an&#x11D;as tagon kaj nokton. Tiel same via korpo naski&#x11D;as kaj mortas. Tio anka&#x16D; estas nur &#x15D;an&#x11D;o, sed ne naski&#x11D;o kaj morto. <emphasis>Amuja</emphasis>, &#x109;u vi min ankora&#x16D; a&#x16D;skultas? &#x108;u vi nun konvinki&#x11D;as pri la stato de &#x109;i tiu naturo? A&#x16D;skultu min plu. Kiam vi nun demetas &#x109;i tiun korpon kaj ricevas novan korpon, vi reenkarni&#x11D;as la&#x16D; viaj kutima &#x11D;uo kaj forta korinklino. Se la mondo de budho kaj bodisatvo regas en via &#x11D;uo, vi reenkarni&#x11D;os en ilia mondo kaj ricevos senliman plezuron. Male, se avido, kolero kaj malsa&#x11D;o regas, vi reenkarni&#x11D;os en tia mondo kaj ricevos sennombrajn suferojn tra senlima eono. <emphasis>Amuja</emphasis>, &#x109;u vi min ankora&#x16D; a&#x16D;skultas? Denove a&#x16D;skultu min. Renkonte al &#x109;i tiu momento plifirmigu vian menson. Se vi ne forlasas e&#x109; la plej malgrandajn korinklinon kaj avidon, vi enfalos en malbonan vojon. Se vi unufoje enfalas en malbonan vojon, kiam do vi povos reenkarni&#x11D;i kiel homo, membri&#x11D;i al la eklezio de sanktulo kaj sa&#x11D;ulo, plenumi grandan laboron kaj akiri senlimajn sa&#x11D;on kaj feli&#x109;on? <emphasis>Amuja</emphasis>, &#x109;u vi min a&#x16D;skultis?”</p><p><strong>6. </strong>Kiam Sotesano vidis la reklama&#x135;on de fajrasekura kompanio en seula ekspozicio, venis al li unu ideo kaj li diris: “Ni &#x109;iam diras, ke ni liberi&#x11D;u de naski&#x11D;o kaj morto, plezuro kaj sufero, sed ni ne povas bone liberi&#x11D;i de ili sen scii la principon de naski&#x11D;o kaj morto. Se homo pensas, ke ne estas la principo de renaski&#x11D;o, kiel beda&#x16D;rinda kaj mal&#x11D;ojiga por li estas morto! Tio estas kiel nefajrasekurato perdas la tutan hava&#x135;on unumomente pro subita fajro. Sed al scianto de la principo naski&#x11D;o kaj morto de &#x109;i tiu korpo estas nenio alia ol surmeti kaj demeti veston. Kvankam &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;anta korpo nun mortas, sen&#x15D;an&#x11D;a kaj klarbrila spirito eterne ne malaperas kaj denove ricevas alian korpon. Tial tiu spirito garantias al homo eternan vivon, kiel tiu asekura atesto povas konstruigi novan domon. Do scianto de &#x109;i tiu principo &#x109;iam estas trankvila pri naski&#x11D;o kaj morto, dum nescianto maltrankvili&#x11D;as kaj agas senprudente. Scianto de la principo de plezuro kaj sufero preparas senfinan plezuron per pravaj plezuro kaj sufero, dum nescianto nek esperas, nek preparas &#x11D;in kaj neniam savi&#x11D;as el vasta sufermaro. Kiel do tio ne vekus zorgon kaj kompaton &#x109;e prudentulo?”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “Multas vojoj sekvendaj por homo, sed se ilin resumi, ili ne deklini&#x11D;as de la vojo de naski&#x11D;o kaj morto. Kiu dumvive ne scias la vojon de naski&#x11D;o, tiu ne povas montri la valoron de vivo. Kiu &#x109;emorte ne scias la vojon de morto, tiu ne povas facile eviti malbonan vojon.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris: “Por homo naski&#x11D;i kaj morti estas kiel malfermi kaj fermi okulon, enspiri kaj elspiri, endormi&#x11D;i kaj veki&#x11D;i. Kvankam ili diferencas per tempa longo, la principo estas egala. Origine naski&#x11D;o kaj morto ne estas du, nek ekzistas. Ilumini&#x11D;into rigardas ilin kiel &#x15D;an&#x11D;ojn, dum neilumini&#x11D;into nomas ilin naski&#x11D;o kaj morto.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “Tiu suno hodia&#x16D; subiras okcidente, tamen &#x11D;i morga&#x16D; denove levi&#x11D;os oriente. Tiel same &#x109;iuj vivuloj mortas en &#x109;i tiu mondo, tamen ilia foriranta spirito denove aperos kun nova korpo en &#x109;i tiu mondo.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Oni nomas &#x109;i tiu mondo la mondon, kie oni vivas, kaj tiu mondo la mondon, kien oni iras post la morto. Oni do pensas, ke &#x109;i tiu mondo estas alia ol tiu mondo, sed nur la korpo kaj loko &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as kaj alia mondo ne ekzistas aparte.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano diris: “Kiam homa spirito elkorpi&#x11D;as, &#x11D;i unue sekvas sian korinklinon kaj poste sian karmon, tiel ke &#x11D;i eterne transmigradas en la senlima mondo. La nura maniero liberi&#x11D;i de la transmigrado estas forigi korinklinon kaj transcendi karmon.”</p><p><strong>12. </strong><emphasis>&#x11C;ong Ilsong</emphasis><sup>226</sup> demandis: “Kiel teni la lastan penson &#x109;e la fino de mia vivo?” Sotesano respondis: “Restu en perfekta penso.” Li denove demandis: “Kiel okazas renaski&#x11D;o post morto?” Sotesano respondis: “Tio estas kiel veki&#x11D;o el via dormo. Kiam vi dormas sen distingo, <emphasis>Ilsong</emphasis> &#x15D;ajnas foririnta ien. Sed veki&#x11D;inte, vi ree trovas la saman <emphasis>Ilsong</emphasis>. Kien ajn vi iras, unu objekto nomata <emphasis>Ilsong</emphasis> senfine renaski&#x11D;as kaj remortas la&#x16D; sia karmo.”</p><p><strong>13</strong>. Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x108;u vi povas sciigi al mi la procezon kaj staton, kiam la animo forlasas &#x109;i tiun korpon kaj ricevas novan korpon?” Sotesano respondis: “&#x11C;enerale la animo aparti&#x11D;as de &#x109;i tiu korpo post la lasta spiro, sed iu animo povas pli frue forlasi la korpon. La elkorpi&#x11D;inta animo &#x15D;vebas en la aero kutime &#x109;irka&#x16D; kvardek na&#x16D; tagojn anta&#x16D; ol enuteri&#x11D;i, sed iu animo povas enuteri&#x11D;i tuj post la elkorpi&#x11D;o, a&#x16D; post kelkmonata a&#x16D; kelkjara vagado en la aero kiel vento. &#x11C;enerale la animo &#x109;irka&#x16D;vagas &#x11D;is nova enkorpi&#x11D;o, konsciante ke &#x11D;i ankora&#x16D; havas sian malnovan korpon kiel en son&#x11D;o. Kiam la animo enuteri&#x11D;as, &#x11D;ia anta&#x16D;a konscio malaperas kaj &#x11D;i rigardas la enuteri&#x11D;intan korpon kiel propran.”</p><p><strong>14. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Mi ankora&#x16D; ne povis solvi la problemon de naski&#x11D;o kaj morto, tial mi sentas mian vivon efemera kaj por mi &#x109;io en la mondo aspektas nur vanta. Kiel mi faru?” Sotesano respondis: “Iu malnova skribo diras, ke el la vidpunkto de &#x15D;an&#x11D;o anka&#x16D; &#x109;ielo kaj tero ne restas sen&#x15D;an&#x11D;aj e&#x109; momenton, dum el tiu de sen&#x15D;an&#x11D;o &#x109;iuj esta&#x135;oj inkluzive min mem neniam &#x109;esas. Multe studu &#x109;i tiun signifon.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris: “&#x108;iuj sentpovuloj kaj nesentpovuloj en la mondo havas vivelementon. Estas neniu, kiu absolute malaperas, sed ili da&#x16D;ras nur &#x15D;an&#x11D;ante sian formon. Ekzemple homa kadavro putras subtere kaj fekundigas la teron, &#x109;irka&#x16D; kiu kreskas abundaj herboj. Homo faras sterkon el la herboj kaj la sterko donas ri&#x109;an rikolton de greno. Homo man&#x11D;as la grenon, el kiu fari&#x11D;as sango kaj karno, tiel ke li konservas sian vivon kaj aktivas. El &#x109;i tiu vidpunkto &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo eterne ne malaperas morte. E&#x109; tiu pajlero elmontras sian kapablon &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i en miriadojn da formoj. Tial studu profunde &#x109;i tiun principon kaj ilumini&#x11D;u pri tio, ke &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo &#x11D;uas senfinan vivon en la vero de eterno.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris al homoj en novjara ceremonio: “Nek hiera&#x16D;, nek hodia&#x16D; estas aparta tago, sed oni nomas la &#x11D;ishiera&#x16D;an jaron la lasta jaro kaj la dehodia&#x16D;an jaron &#x109;i tiu jaro. Tiel same la animo estas tute identa, &#x109;u oni vivas, &#x109;u oni mortis, sed oni nomas tiu mondo la mondon de mortinto kaj &#x109;i tiu mondo la mondon de vivanto. La korpo konsistanta el tero, akvo, fajro kaj vento mortas kaj naski&#x11D;as, tiel ke estas &#x109;i tiu mondo kaj tiu mondo. Sed la animo estas eterne senmorta, tiel ke ne estas naski&#x11D;o kaj morto. Tial por scianto de &#x109;i tiu vero la naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto de homo estas kiel la rotacio de la kvar sezonoj de printempo, somero, a&#x16D;tuno kaj vintro, kaj tiu mondo kaj &#x109;i tiu mondo estas kiel la lasta jaro kaj &#x109;i tiu jaro.”</p><p><strong>17. </strong>Sotesano diris: “Kvankam homo gajnis multajn hava&#x135;ojn dum la tuta vivo, li neniel povas kunporti e&#x109; unu el ili &#x109;e la morto. Kiel do oni povas rigardi nekunporteblan hava&#x135;on kiel eternan sia&#x135;on? Se vi volas havi vian eternan poseda&#x135;on, &#x109;iamaniere dum via vivo multe bonfaru al aliuloj sen pensi vian bonfaron kaj akumulu neel&#x109;erpeblan meriton. Via vera eterna poseda&#x135;o estas voto al &#x11D;usta darmo kaj la mensforto praktiki &#x11D;in. Sen&#x109;ese strebu al la voto kaj mensostudo, kaj vi fari&#x11D;os la mastro de sa&#x11D;o kaj feli&#x109;o en la senlima mondo.</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “&#x108;u vi scias pri la mondo de mortinto kaj &#x11D;ia sendito? La mondo nenie estas krom ene de la &#x109;irka&#x16D;barilo de via domo. La sendito estas neniu alia ol via familio. Jen estas la kialo. Ordinarulo havas fortan korinklinon al sia familio &#x109;i-monda, tial lia animo postmorte apena&#x16D; povas levi&#x11D;i foren kaj denove enfalas en sian domon. Se la animo ne havas la &#x15D;ancon reenkarni&#x11D;i kiel homo, &#x11D;i povas reenkarni&#x11D;i kiel besto a&#x16D; insekto de la domo. De antikva tempo do &#x109;iuj budhoj kaj patriarkoj konsilas, ke oni foriru kaj agu sen korinklino. &#x108;ar nur tiam oni povas eviti enfali en malbonan vojon.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Homo &#x109;iutage klopodu ne havi alkro&#x109;i&#x11D;on. Kiu multe alkro&#x109;i&#x11D;as al hava&#x135;o, seksamo, famo, profito, familio, vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo, tiu multoble pli suferas kaj maltrankvili&#x11D;as, kiam li perdas ilin. Tio estas infera vivo en la realo kaj tia homo anka&#x16D; &#x109;e la morto ne povas liberi&#x11D;i pro sia alkro&#x109;i&#x11D;o kaj enfalas en pekmaron. Kiel do ne atenti tion?”</p><p><strong>20. </strong>Sotesano diris: “El la nunuloj foje estas tia homo, kiu anticipe elektas bonan lokon por sia tombo kaj firme pensas enteri&#x11D;i tie. Tuj post la morto lia spirito rekte kuros al tiu loko. Se &#x11D;i ne havos la &#x15D;ancon reenkarni&#x11D;i kiel homo &#x109;irka&#x16D; la loko, &#x11D;i nekonscie enfalos en malbonan vojon kaj al &#x11D;i malfacilos denove homi&#x11D;i. Kiel do ne atenti tion?.”</p><p><strong>21. </strong>Iu dis&#x109;iplo malobeis ordonon de Sotesano kaj volis agi la&#x16D; sia obstino. Sotesano admonis: “Se vi obstinas en tia bagatela afero, vi povos anka&#x16D; en grava. Tiuokaze vi faros &#x109;iun aferon la&#x16D; via opinio kaj fine estos super miaj savo kaj animsavo. Tiam mi e&#x109; volos savi vin, sed tio ne eblos.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: “Se vi, forrifuzante &#x109;iujn mondajn korinklinojn kaj dezirojn, purigas vian menson kaj akiras la forton koncentri&#x11D;i per &#x109;iutaga a&#x16D;skulto de prediko, vi animsavas ne nur vin, sed anka&#x16D; nerimarkate e&#x109; mikrobojn kaj insektojn &#x109;irka&#x16D; vi per via darmforto, kiu movas la malplenan darman regnon. Kompardire la suno indiferente radias al ne&#x11D;o kaj glacio sen degeligi ilin, sed ili nature degelas. Tiel same de la darmforto de ilumini&#x11D;into, kiu ne havas malvirtan menson kaj vanan penson, nerimarkate degelas la karma obstaklo de ordinarulo kaj vivulo.”</p><p><strong>23</strong>. Sotesano diris: “El la homoj estas &#x109;ielano kaj terano. &#x108;ielano estas tia homo, kiu &#x109;iam havas indiferentecon por deziro kaj noblan penson, tiel ke lia pura energio supreni&#x11D;as. Terano estas tia homo, kiu &#x109;iam havas abundan deziron kaj malnoblan penson, tiel ke lia malpura energio malsupreni&#x11D;as. Tio estas vojkruci&#x11D;o al bona vojo kaj al malbona vojo. Se iu ajn ekzamenas sian menson, li povas ekscii, al kia homo li apartenas, kaj kio li fari&#x11D;os estonte.”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano diris: “Nur kiam fori&#x11D;as nigra nubo en la &#x109;ielo, la luno aperas kaj prilumas &#x109;iujn esta&#x135;ojn. Tiel same, nur kiam fori&#x11D;as nubo de deziro en la menso de sinkultivanto, la luno de sa&#x11D;o levi&#x11D;as kaj fari&#x11D;as spegulo prilumanta &#x109;iujn vivulojn, kaj li fari&#x11D;as granda majstro, kiu animsavas vivulojn en malbona vojo.”</p><p><strong>25.</strong> Sotesano diris: “Iun matenon mi en <emphasis>Jongg&#x16D;ang</emphasis> rigardis al la monto <emphasis>Bjonsan</emphasis> en <emphasis>Buan</emphasis><sup>227</sup> kaj trovis tie puran energion &#x109;irka&#x16D;&#x15D;vebanta la &#x109;ielan mezon. Poste mi vizitis tiun lokon kaj scii&#x11D;is, ke amaso da sinkultivantoj ekmeditadis en la templeto <emphasis>&#x16C;olmjongam</emphasis>. Sendube, se homo kolektas sian menson kaj purigas sian koron, malpura kaj malklara energio poiome malsupreni&#x11D;as, dum okulta kaj pura energio levi&#x11D;as al la plej alta &#x109;ielo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj eni&#x11D;as en lian klaran energion kaj la kvar naskuloj en la ses vojoj, &#x109;irka&#x16D;ite de lia pura darmforto, ricevas savon kaj animsavon.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano &#x109;eestis iun vesperkunvenon kaj diris, alrigardante &#x109;iujn homojn unu post la alia sub la lampo: “Vi diferencas per energia levi&#x11D;o. El vi estas homo, kiu havas &#x109;iun malpuran energion sinkintan pro multa spirita kultivo kaj nur tute puran energion levi&#x11D;antan. Estas homo, kiu havas multan puran energion kaj malmultan malpuran energion. Estas homo, kiu duone havas puran energion kaj duone malpuran energion. Estas homo, kiu havas multan malpuran energion kaj malmultan puran energion. Estas homo, kiu havas nur tute malpuran energion.” Li aldiris: “Ju pli multe avida estas homo, des pli malpura estas lia energio, tiel ke &#x11D;i ne povas altenlevi&#x11D;i. Tia homo postmorte ne povas reenkarni&#x11D;i kiel homo kaj fari&#x11D;as besto a&#x16D; insekto. Se homo, kvankam ne tiel avida, neglektas spiritan kultivon kaj bonfaradon kaj deklini&#x11D;as nur al scio, lia energio malpeze levi&#x11D;as, sed ne havas pezon, tiel ke li fari&#x11D;as demono a&#x16D; birdo. Tial se sinkultivanto ilumini&#x11D;as pri menso, kultivas puran menson kaj faras &#x11D;ustan agon distingante juston de maljusto, li fine formas la spiritan subabdomenon<sup>228</sup> kaj la&#x16D;vole enkarni&#x11D;as sen tiri&#x11D;i de la sesvoja rado kaj povas absorbi&#x11D;i nur en spirita kultivo voja&#x11D;ante sen enkarni&#x11D;o la malplenan darman regnon nur kun la spirita subabdomeno.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano diris: “Tutforte &#x109;iam igu la mensogrundon nek maltrankvila, nek malsa&#x11D;a, nek maljusta, kaj el tio naski&#x11D;os la povo animsavi e&#x109; eninferan vivulon. E&#x109; nur unufoje rilatigi iun al la &#x11D;usta darmo de budho fari&#x11D;as bona semo de budhi&#x11D;o tra eterna eono.”</p><p><strong>28. </strong>Kiam<emphasis> Gim G&#x16D;angson</emphasis> forpasis, Sotesano kun larmoj diris al homoj: “Mi havas nepriskribeblan intimecon kun <emphasis>Palsan</emphasis><sup>229</sup>, dividante &#x109;iajn feli&#x109;ojn kaj suferojn kun li dum pli ol dudek jaroj. Ne estas en la darmkorpo naski&#x11D;o, morto, prospero kaj kaduki&#x11D;o, sed kiel do mi ne beda&#x16D;rus, ke ne eblas plu vidi lian viza&#x11D;on de la &#x15D;an&#x11D;korpo. Por la animo de <emphasis>Palsan</emphasis> nun mi predikos pri la naski&#x11D;o kaj morto, veno kaj iro kaj pri la estingo de karma repago. Des pli bone a&#x16D;skultu &#x109;i tiun predikon por konsoli lin. Se vi ilumini&#x11D;os &#x109;e miaj vortoj, tio utilos ne nur al vi, sed anka&#x16D; al li. &#x15C;akjamunio diris, ke se homo sekvas la grandan vojon, kiu ne havas naski&#x11D;on kaj morton, venon kaj iron, estingi&#x11D;as multviva karma repago. Jen estas la maniero estingi karman repagon. Se iu ka&#x16D;zas al vi suferon kaj malprofiton, ne plendu lin korfunde, nek malamu lin, sed rigardu tion kiel vian mal&#x15D;uldi&#x11D;on kaj estu paca kaj anka&#x16D; ne kontra&#x16D;u lin. Se vi forrifuzas vian vicon por repagi, ja &#x109;esas tiu sinsekva repago. Krome komprenu la staton sen naski&#x11D;o kaj morto, sufero kaj plezuro kaj tenu vian menson &#x109;iam en la stato. Tie estas nek naski&#x11D;o kaj morto, nek karma repago. Se vi atingas &#x109;i tiun staton, komplete estingi&#x11D;as naski&#x11D;o kaj morto kaj karma repago.”</p><p><strong>29. </strong><emphasis>Bak &#x11C;ebong</emphasis><sup>230</sup> demandis: “Kian utilon donas al la animo de mortinto kvardekna&#x16D;taga animsava ceremonio a&#x16D; mortmemora ceremonio?” Sotesano respondis: “En la universo estas la principo de okulta reciproka respondo. Se homo semas grenon en grundo kaj donas sterkon, tio faras diferencon en la rikolto, kvankam grundo, greno kaj sterko estas sensentaj. E&#x109; sensenta greno tiel respondas, des pli kiel do ne respondus al sincera penado homo, la plej inteligenta estulo? Se por la animo de mortinto &#x109;iuj homoj tutkore faras pre&#x11D;on, esprimas bondeziron, oferas monon kaj invitas pastron prediki, iliaj koroj interkomuniki&#x11D;as kaj iliaj energioj respondas unu la alian. Sekve li povas tuj animsavi&#x11D;i. E&#x109; se li enfalis en malbonan vojon, li povas progresi iom post iom. E&#x109; se li havis multajn &#x15D;uldojn en sia vivo, li povas kviti&#x11D;i per la ofermono uzita je lia nomo por publika laboro. Se li ne havis &#x15D;uldon, nevideble akumuli&#x11D;as meritoj. Alivorte la principo de &#x109;i tiu reciproka respondo estas kiel tiu de elektra.”</p><p><strong>30. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “De antikva tempo, por la animo de mortinto liaj gefiloj, parencoj kaj amikoj oferas monon al budhofiguro a&#x16D; invitas pastron prediki kaj reciti sutrojn. Kian efikon naskas tio, kaj kiel diferencas la efiko la&#x16D; la gradoj de penado kaj de darmforto?” Sotesano respondis: “Oni esprimas sian penadon per pre&#x11D;o kaj ofero por la animo de mortinto. La pleja penado movas &#x109;ielon, tial pre&#x11D;o efikas la&#x16D;pene kaj anka&#x16D; prediko kaj recitado influas la animon la&#x16D; pastra darmforto. Rezulte estas la animo, kiu puni&#x11D;as pro &#x109;iuj siaj pasintaj malbonoj kaj poste revenas sen scii&#x11D;o al bona vojo. Estas la animo, kiu liberi&#x11D;as de &#x109;iuj karmaj obstakloj kaj tuj revenas al bona vojo. Estas la animo, kiu vagser&#x109;as la vojon de sia enkarni&#x11D;o en la malluma aero kaj denove &#x11D;in trovas. Estas la animo, kiu forlasas momentan alkro&#x109;i&#x11D;on, libere venas al la mondo de &#x109;ielo a&#x16D; homo kaj &#x11D;uas feli&#x109;on kaj plezuron. Sed se malgranda estas gefila penado kaj mankas pastra darmforto, tio ne aparte efikas sur la animradikon, &#x109;ar sen la pleja penado ne aperas vera potenco. Kompardire tio estas kiel terkultivisto havas malri&#x109;an rikolton, se li ne enver&#x15D;as &#x109;iujn siajn penadojn kaj povojn por kultivi kampon.”</p><p><strong>31. </strong><emphasis>So De&#x16D;on</emphasis> demandis: “&#x108;u savata animo povas kompreni la animsavan predikon?” Sotesano respondis: “Estas jen la animo, kiu komprenas, jen la animo, kiu ne komprenas. Sed la animsavon nerimarkate ka&#x16D;zas penado enver&#x15D;ita al la animo prefere al tio, ke la animo komprenas la predikon kaj atingas ilumini&#x11D;on. Mu&#x15D;o ne povas propraforte flugi kvarcent kilometrojn, sed &#x11D;i povas nekonscie voja&#x11D;i la distancon, se &#x11D;i fiksas sin sur &#x109;evalo, kiu kuras la distancon. Tiel same la animo povas poiome veni al la mondo de budho danke al la prediko.”</p><p><strong>32. </strong><emphasis>Gim Dego</emphasis> demandis: “Hodia&#x16D; mi faris kvardekna&#x16D;tagan animsavan ceremonion por dujara bebo. E&#x109; al plenkreskulo malfacilas kompreni la tutan ceremonion kaj animsavi&#x11D;i. Kiel tiu nematura animo komprenas &#x11D;in kaj animsavi&#x11D;as?” Sotesano respondis: “Animo ne diferencas per a&#x11D;o. Animsavo estas kiel sterkado al planto kaj najla tiri&#x11D;o al magneto. &#x108;iu animalo enbatas sian animradikon en la malplenan darman regnon kaj vivas, tial vera faro de animsava ceremonio tra la malplena darma regno i&#x11D;as sterko por la animradiko kaj faras efikon.”</p><p><strong>33</strong>. <emphasis>Dego</emphasis> denove demandis: “&#x108;u per tiu ceremonio unumomente estingi&#x11D;as &#x109;iuj pekoj pezaj kaj malpezaj kaj savi&#x11D;as la animo?” Sotesano respondis: “La&#x16D; la pezo de persona peko, la penado de ceremoniano kaj la darmforto de pastro, &#x109;iuj pekoj povas degeli unumomente, kiel glacio degelas de la suno, a&#x16D; tio bezonas longan tempon. Sed faro de la ceremonio neniel vani&#x11D;as kaj nepre alligas la animon al bona rilato.”</p><p><strong>34. </strong><emphasis>Dego</emphasis> denove demandis: “Kial dum kvardek na&#x16D; tagoj oni faras animsavan ceremonion?” Sotesano respondis: “Kiam homo mortas, &#x11D;enerale la animo &#x15D;vebas en la aero pli-malpli dum kvardek na&#x16D; tagoj kaj poste enkorpi&#x11D;as la&#x16D; sia karma kondi&#x109;o, tial la&#x16D; la vortoj de &#x15C;akjamunio ni tiel difinas la da&#x16D;ron por ankora&#x16D; foje igi la animon pura kaj koncentrita kaj deziras animsavon. Sed multas animoj, kiuj tuj postmorte enkorpi&#x11D;as la&#x16D; sia alkro&#x109;i&#x11D;o.”</p><p><strong>35. </strong><emphasis>Dego</emphasis> denove demandis: “En la sutro <emphasis>Nirvano</emphasis><sup>231</sup> &#x15C;akjamunio diras, ke se vi volas scii vian anta&#x16D;an vivon, vidu tion, kion vi ricevas en &#x109;i tiu vivo; se vi volas anta&#x16D;scii vian sekvan vivon, vidu tion, kion vi faras en &#x109;i tiu vivo. Tamen ni trovas, ke homo, kiu estas punenda pro sia malbonkoreco, &#x11D;uas plezuran vivon en ri&#x109;a familio, dum homo, kiu estas feli&#x109;enda pro sia bonkoreco, suferas mizeran vivon en malri&#x109;a familio. Kiel do ni povas diri, ke la vero de ka&#x16D;zo kaj efiko estas preciza?” Sotesano respondis: “Tial &#x109;iuj budhoj kaj patriarkoj atentigis al homoj teni puran penson &#x109;e la lasta spiro. Kiu malbonkora &#x11D;uas ri&#x109;on kaj rangon en &#x109;i tiu vivo, tiu estas homo, kiu faris bonojn en la juna&#x11D;o de la anta&#x16D;a vivo, sed malvirti&#x11D;is en la maljuna&#x11D;o pensante bonfarinda&#x135;on ne plu estanta kaj finis la vivon per malbona penso. Kiu bonkora travivas mizeran vivon en &#x109;i tiu vivo, tiu estas homo, kiu nekonscie faris malbonojn en la juna&#x11D;o de la anta&#x16D;a vivo, sed bone pentofaris en la maljuna&#x11D;o. Tiel same la lasta penso de &#x109;i tiu vivo fari&#x11D;as la unua penso de la sekva vivo.”</p><p><strong>36. </strong><emphasis>Dego</emphasis> denove demandis: “Post kiam homo mortas, la mondoj de mortinto kaj de vivanto diferencas inter si. &#x108;u tamen nur la spirito povas libere veni kaj iri kiel dumvive?” Sotesano respondis: “Nur la konscio estas egala dumvive kaj postmorte, sed en veno kaj iro la animo alkro&#x109;i&#x11D;anta al avido, kolero kaj malsa&#x11D;o diferencas de tiu subpremanta ilin. Kiam mortas la animo alkro&#x109;i&#x11D;anta al avido, kolero kaj malsa&#x11D;o, &#x11D;i, alligite al alkro&#x109;i&#x11D;o, ne estas libera veni kaj iri, kaj, kovrite de la karmforto de nescio, tiri&#x11D;as de tiu alkro&#x109;ita loko, nur kiu estas luma. Anka&#x16D; &#x109;e la enkorpi&#x11D;o la animo vidas &#x109;ion konfuze. Vidante beston a&#x16D; insekton bela, la animo eniras kun seksa deziro en &#x11D;ian uteron nekonscie kvaza&#x16D; son&#x11D;e. Kiam la animo elektas gepatrojn en homa mondo, &#x11D;i enuteri&#x11D;as kun seksa deziro. Se la animo aspiras ian fiksitan karmon kaj tamen ne povas ricevi homan korpon, &#x11D;i en besta a&#x16D; insekta mondo ricevas similan repagon, kiun &#x11D;i ricevus en homa. Tiel same la animo ne estas libera naski&#x11D;i kaj morti, sennombre suferas la sen&#x109;esan sesvojan transmigradon kaj tiri&#x11D;as de la dek du ka&#x16D;zoj-kondi&#x109;oj. Sed, kiam mortas la animo subpremanta avidon, koleron kaj malsa&#x11D;on, &#x11D;i ne estas alligita al alkro&#x109;i&#x11D;o, tial &#x11D;i estas tute libera veni kaj iri. La animo &#x11D;uste vidas kaj pensas, tiel ke &#x11D;i distingas pravan lokon de malprava kaj ne tiri&#x11D;as de karmo. &#x108;e la enkorpi&#x11D;o la animo prave ricevas korpon en aplombo, enuteri&#x11D;as kun dankemo al novaj gepatroj kaj la&#x16D;vole ricevas ajnan fiksitan karmon, tiel ke &#x11D;i estas tute libera naski&#x11D;i kaj morti kaj sen tiri&#x11D;i de la sesvoja transmigrado promenas, la&#x16D;pla&#x109;e regante la dek du ka&#x16D;zojn-kondi&#x109;ojn.”</p><p><strong>37. </strong><emphasis>Dego</emphasis> denove demandis: “Pro kio naski&#x11D;as proksima rilato?” Sotesano respondis: “Vivuloj &#x11D;enerale havigas al si proksiman rilaton pro amo kaj malamo, sed budhoj kaj bodisatvoj havigas al si proksiman rilaton kun &#x109;iuj vivuloj pro favoro kaj kompato por savi ilin.”</p><p><strong>38. </strong><emphasis>Dego</emphasis> denove demandis: “&#x108;u homo animsavi&#x11D;as nur postmorte?” Sotesano respondis: “Animsavo estas egala &#x109;u dumvive, &#x109;u postmorte, tial dumvive savi propran animon pli efikas ol postmorte aliulo savas &#x11D;in. Se homo &#x109;iutage igas sian menson brila, orda kaj &#x11D;usta, tiel ke la ses perceptoj<sup>232</sup> nek makuli&#x11D;as, nek miksi&#x11D;as en la ses sentobjektoj<sup>233</sup>, li ne nur havas la grandan povon animsavi aliulon, sed anka&#x16D; jam animsavas sin dumvive. Sed tre malmultas tiaj homoj, tial ur&#x11D;e sin kultivis &#x109;iuj sinkultivantoj de la tri mondoj.”</p><empty-line/><p>10</p><p>Fido</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “&#x108;e renkonti&#x11D;o instruisto unue ekzamenas la fidon de dis&#x109;iplo. Se studanto havas sindonan fidon, la instruo transdoni&#x11D;as kaj efikas. Alie &#x11D;i ne transdoni&#x11D;as, nek efikas. Nu, kio estas fido? Unue fido estas ne dubi pri instruisto. E&#x109; se &#x109;iuj homoj iel ajn kalumnias lin, via fido ne skui&#x11D;u de tio. E&#x109; se vi propraokule vidas ian suspekta&#x135;on &#x109;e li, ne pesu &#x11D;in. Due fido estas nur obei &#x109;iun lian gvidon, neniel obstinante en via propra opinio. Trie fido estas neniom plendi al li, &#x11D;oje elportante tion, e&#x109; se li rigore instruas kaj severe ripro&#x109;as vin, a&#x16D; publike malka&#x15D;as vian eraron, a&#x16D; taskas al vi penigan laboron, a&#x16D; iel ajn traktas vin. Kvare fido estas sincere paroli al li, neniel ka&#x15D;ante vian eraron. Se fido enhavas &#x109;i tiujn kvar punktojn, &#x11D;i nomi&#x11D;as sindona fido kaj povas elfari la darmbovlon de budho kaj patriarko.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “Estas dekmiloj da gradoj en la kapablo de studantoj. Tamen ili &#x11D;enerale povas dividi&#x11D;i en superan, mezan kaj malsuperan kapablojn. Al supera kapablo apartenas homo, kiu tuj ekhavas ju&#x11D;on kaj fidon kaj memcerte faras &#x109;iun studon, kiam li vidas kaj a&#x16D;das &#x11D;ustan darmon. Al meza kapablo apartenas homo, kiu estas nek plenscia, nek senscia kaj &#x109;iam kun dubo pesas &#x11D;ustan darmon kaj instruiston. Al malsupera kapablo apartenas homo, kiu ne povas distingi &#x11D;uston de mal&#x11D;usto, sed fidele sekvas la gvidon de instruisto, ne pesante kaj dubante lin. Supera kapablo estas la plej valora kaj bezonata en religio el &#x109;i tiuj tri. Tia homo diligente studas por si mem kaj anka&#x16D; &#x109;iam pligrandigas eklezian laboron. &#x11C;in sekvas malsupera kapablo kun sindona fido. Tia homo, kvankam ne memfida, alte taksas darmon, plene fidas instruiston kaj sen&#x109;ese studas, tiel ke li povas atingi sukceson. Sed plej malfacilas instrui homon kun meza kapablo. Li, multe kaprica, ofte malestimas darmon kaj instruiston kaj ne havas firman volon kaj sinceran penadon, tiel ke li apena&#x16D; povas sukcesi en studo kaj laboro. Tial homoj kun meza kapablo devas &#x109;iapene transiri tiun kapablon. Foje estas e&#x109; homo kun malsupera kapablo, kiu transsaltas rekte al supera kapablo. Alie li devas atenti la tempon, kiam li trairas mezan kapablon, &#x109;ar tiam estas dan&#x11D;ero.”</p><p><strong>3</strong>. Iu dis&#x109;iplo demandis: “Mia sukceso &#x15D;ajnas apena&#x16D; videbla, &#x109;ar mi estas denaske sentalenta kaj anka&#x16D; mia studo estas mallonga. Kiel mi povas fari?” Sotesano respondis: “Religia studo ne multe rilatas al talento kaj tempo, sed nur al tio, &#x109;u oni tutforte studas per kredo, kura&#x11D;o, scivolo kaj penado a&#x16D; ne. Se iu ajn tutforte studas nur per kredo, kura&#x11D;o, scivolo kaj penado, lia studo nepre povas sukcesi.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Kiam ordinaruloj decidi&#x11D;as fari ion, ilia fido &#x15D;ajnas tiel forta, ke &#x11D;i traboras e&#x109; &#x109;ielon, sed &#x11D;i povas velki kun la tempo kaj anka&#x16D; &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i, se ili akiras a&#x16D; perdas potencon, a&#x16D; se ilia familio repaci&#x11D;as a&#x16D; malpaci&#x11D;as. Ju pli tian situacion oni renkontas, des pli oni sian fidon oni ekzamenu, tiel ke oni turnu malfavoran situacion en favoran kaj forigu malicon kaj arogantecon en favora. Nur tiam atingeblas granda studo.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “Al altrangulo, potenculo, ri&#x109;ulo kaj multesciulo malfacilas eniri kun granda fido en religian pordon. Se tia homo decidas sian religian studon kaj sindone servas la publikon, li estas naski&#x11D;into kun profunda voto farita en anta&#x16D;a vivo.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “El la homoj, kiuj dis&#x109;iple rilatas al mi, ne malestas tiu, kiu, ne min plenfidante, persistas en sia talento a&#x16D; opinio kaj emas la&#x16D;vole fari. Kiel do indus lia renkonti&#x11D;o kun mi? Se studanto kun grandaj voto kaj fido tutkore dedi&#x109;as sin al mi, li neniel dubas kaj plendas, kian ajn vorton mi diras kaj kian ajn laboron mi taskas. Nur tiam ligi&#x11D;as lia kaj mia koroj kaj ne vani&#x11D;as lia kaj mia penoj.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “En religio oni rigardas fidon la plej grava, &#x109;ar &#x11D;i estas la ujo por enmeti instruon, la mova forto por solvi &#x109;iujn demandojn kaj la fundamento por plenumi &#x109;iujn preceptojn. Studi sen fido estas kiel sterki mortintan arbon, kio rezultigas nenion. Tial unue starigu sindonan fidon, kaj vi povos vin savi. Inspiri fidon al senfidulo estas la plej granda merito en instruado al aliulo.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris: “Estas du manieroj kredi je la tri trezoroj: unu estas kredi per aliula forto kaj la alia per propra forto. La unua estas kredi kaj adori budhon, darmon kaj eklezion, kiuj efektive aperas. La dua estas, trovinte budhon, darmon kaj eklezion en memnaturo, kredi kaj praktiki ilin. La du manieroj bazas unu la alian, tial oni devas kunpraktiki ilin amba&#x16D;. Se oni atingas la plej altan gradon de studo, &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj la malplena darma regno fari&#x11D;as la tritrezora unuo sen la limo de memo kaj aliulo.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano demandis dis&#x109;iplojn: “Kiom multe vi sopiris vidi kaj apudi min dum mia longa foresto?” Ili respondis: “Ni tre multe sopiris.” Sotesano diris: “Mi komprenas vin. Sed kiom ajn infano priservas gepatrojn, tio malfacile kompareblas kun gepatra zorgo pri &#x11D;i. Tiel same, kiom ajn dis&#x109;iplo fidelas al instruisto, tio malfacile kompareblas kun instruista zorgo pri li. Se la fido kaj sopiro de dis&#x109;iplo al instruisto atingas e&#x109; la duonon de la instruistaj amo kaj zorgo pri li, la instruo povas transdoni&#x11D;i al la dis&#x109;iplo.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Kiam oni kiel dis&#x109;iplo volas lerni de instruisto, oni ne povas plene ricevi lian instruon, se oni ne donas sian tutan koron al li a&#x16D; &#x109;esigas sian penadon. En malnova tempo estis majstro <emphasis>Gu&#x11D;ong</emphasis><sup>234</sup>. Kiam li bonzi&#x11D;is, en frosta tago instruisto ordonis al li instali kaldronon. Kvankam li na&#x16D;foje &#x11D;in reinstalis tra la tuta nokto, li neniom plendis en la koro. Tial fine la instruisto, nomante lin <emphasis>Gu&#x11D;ong</emphasis>, akceptis lian dis&#x109;ipli&#x11D;on. De tiam li fidele priservis sian instruiston dum pluraj jardekoj sen a&#x16D;skulti apartajn predikojn. Kiam seriozi&#x11D;is la malsano de la instruisto, li pli sindone flegis lin kaj iun tagon li subite eksciis, ke memilumini&#x11D;i estas ricevi instruon. Nur kiu kun tia fido ser&#x109;os instruon, tiu plene &#x11D;in ricevos.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano diris: “Kvankam printempa vento blovas indiferente, nur viva arbo povas ricevi &#x11D;ian energion. Kvankam sanktuloj kaj sa&#x11D;uloj instruas tute egale, nur fidulo povas plene ricevi la instruon.”</p><p><strong>12. </strong>Reveninte de la voja&#x11D;o en la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis>, Sotesano diris: “La mastro de mia gastejo, kristano, havis firman kredon kaj &#x11D;uis tre feli&#x109;an vivon. Mi demandis lin pri lia persona historio. Li respondis, ke li kredas Dion de tridek jaroj. Dum tiu tempo li havis multajn malfacila&#x135;ojn en la vivo, sed li &#x109;iam dankis Dion pro la amo, kiam li havis favoran situacion, kaj pro la admono, kiam li suferis malfavoran situacion. En &#x109;iuj situacioj kaj favoraj kaj malfavoraj lia koro pli kaj pli ligi&#x11D;is kaj lia kredo pli kaj pli profundi&#x11D;is, tiel ke li povis &#x11D;ui feli&#x109;an vivon. Nu, korfunde ekzamenu la gradon de via kredo. Kvankam tiu kristano restas nur en la kredo je aliula forto kaj ne plene komprenas la fonton de la vero, li povas havi tian feli&#x109;an vivon. Kiel do tio estus &#x11D;usta kredo kaj sincera penado, se e&#x109; iomete al &#x109;agrenaj cirkonstancoj korklini&#x11D;as des pli vi, kiuj kredas kaj je propra forto kaj je aliula forto? Vi venis al &#x109;i tiu perfekta kaj reala kredejo. Do &#x109;iam ekzamenadu vian menson kaj regu &#x109;iun vivmedion per kredo, sed ne fari&#x11D;u fu&#x15D;uloj, kies kredo skui&#x11D;as de vivmedio.”</p><p><strong>13</strong>. Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Sokduam</emphasis>, malfortaj virinoj <emphasis>&#x11C;ang</emphasis><emphasis>&#x11C;ok&#x11D;o</emphasis><sup>235</sup>, <emphasis>Gu Namsu</emphasis><sup>236</sup> kaj <emphasis>I</emphasis><emphasis>Mangap</emphasis><sup>237</sup> piedvoja&#x11D;adis &#x109;irka&#x16D; kvardek kilometrojn kaj esprimis sindonan fidon. Sotesano kortu&#x15D;ite diris al ili: “Via fido &#x15D;ajnas tiel firma, ke vi povas tuj man&#x11D;i feka&#x135;on, se mi nun ordonas tion.” Ili tri tuj el&#x109;ambri&#x11D;is kaj alportis &#x11D;in. Sotesano diris: “Sidi&#x11D;u. Mi supozas per via ago, ke vi povas man&#x11D;i e&#x109; ion pli na&#x16D;zan ol feka&#x135;o. Nia eklezio nun estas tiel malgranda, ke mi povas ofte prizorgi vin afable. Sed kiam &#x11D;i pligrandi&#x11D;os, povos okazi, ke mi e&#x109; ne rimarkos viajn alvenon kaj foriron. Pensu, &#x109;u via hodia&#x16D;a fido da&#x16D;ros e&#x109; tiaokaze, kaj konstante &#x11D;in havu eterne.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano ripro&#x109;is<emphasis> Gim &#x11C;onggak</emphasis><sup>238</sup>, kiu dormetis en la anta&#x16D;a vico dum lia prediko: “La dormetanta <emphasis>&#x11C;onggak</emphasis> ja estas abomena kiel hipopotamo.” &#x15C;i tuj ekstarinte kvarfoje riverencis kaj ridetis. Sotesano diris: “Mi &#x11D;is nun multfoje faris malagrablajn ripro&#x109;ojn al &#x15D;i, sed &#x15D;ia fido neniom &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. &#x15C;i estas tia homo, kiu sekvas min &#x109;u dumvive, &#x109;u postmorte.” Sotesano aldiris: “Se dis&#x109;iplo havas nediritan vorton al instruisto kaj reciproke, ili ne estas veraj instruisto kaj dis&#x109;iplo.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris: “Kiam mi hodia&#x16D; sidis en la domo <emphasis>&#x11C;osil</emphasis>, la viza&#x11D;o de <emphasis>No</emphasis><emphasis>Doksongok</emphasis><sup>239</sup> klare aperis iom longan tempon anta&#x16D; miaj okuloj. &#x15C;i havas tian fidon, kiu movas &#x109;ielon. Tial &#x15D;ia sindonemo tiel montri&#x11D;as, malgra&#x16D; ke nin blokas pli ol kvardek kilometroj da montoj kaj riveroj.”</p><p><strong>16. </strong><emphasis>&#x11C;ong Sokhjon</emphasis><sup>240</sup> diris: “Kvankam min &#x109;irka&#x16D;as multaj suferoj, mi vivas plezure de &#x109;iutaga korkonfeso al la darmkorpa budho.” Sotesano diris: “Mi ne scias, &#x109;u vi vere plezuras, komprenante la meriton kaj potencon de la darmkorpa budho. Sed tio estas bona maniero trovi feli&#x109;on en sufero. Kiu vivas tiamaniere, tiu povas &#x11D;ui feli&#x109;on e&#x109; en tre malfacila vivmedio. Kiam mi lo&#x11D;is en la monto <emphasis>Bongnesan</emphasis><sup>241</sup>, miaj kunuloj &#x109;iam vivis plezure, priservante min kaj a&#x16D;skultante miajn predikojn, malgra&#x16D; ke ili &#x109;iuflanke suferegis pro malkomforta lo&#x11D;ejo, malri&#x109;a man&#x11D;o kaj peza laboro en tiuj kruta monto kaj profunda valo. Kiam la unuaj na&#x16D; dis&#x109;iploj nespertaj fizike labori polderigis malvarmvintre la marbordon en <emphasis>Jongg&#x16D;ang</emphasis>, ili neniom plendis kaj malkontenti&#x11D;is, sed &#x11D;ojis pro la fondo de &#x109;i tiu eklezio, turnis &#x109;iujn suferojn en feli&#x109;on kaj obeis miajn ajnajn vortojn. &#x15C;ajnis al aliuloj, ke la dis&#x109;iploj travivis netolereblajn malfacilojn kaj suferojn. Sed fakte iliaj mensoj plenis je feli&#x109;o kaj ili &#x11D;uis &#x109;ielan feli&#x109;on ja surtere. Nu, se vi jam decidi&#x11D;as fari la studon kaj laboron de &#x109;i tiu eklezio, venku &#x109;iujn malfacilojn kaj suferojn per firma fido kaj longvida espero kaj atingu la forton turni ajnan situacion en feli&#x109;on. Nur tiam vi povas da&#x16D;rigi paradizan vivon eterne en la senlima mondo.”</p><p><strong>17. </strong>Iu dis&#x109;iplo detran&#x109;is sian manon por esprimi sindonan fidon, sed Sotesano diris, lin severe ripro&#x109;ante: “Korpo estas la kapitalo nemalhavebla por studo kaj laboro. Kio do utilus esprimi fidon dama&#x11D;ante la gravan kapitalon? Vera fido ne dependas de korpo, sed de menso. De nun neniu faru tian stultegan agon.” Sotesano aldiris: “Kvankam eminentas scio kaj verko a&#x16D; foja distinga ago altigas fidon de multaj homoj, tio ne sufi&#x109;as por heredi la a&#x16D;toritaton de &#x109;i tiu eklezio. &#x11C;in povas heredi nur tiu, kiu tutkore strebas al &#x109;i tiuj studo kaj laboro, havante fidon sen&#x15D;an&#x11D;an spite al la morto.”</p><p><strong>18. </strong><emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis> demandis: “<emphasis>Song Gju</emphasis>,<emphasis> Song Dosong</emphasis> kaj<emphasis> So De&#x16D;on</emphasis> nun estas junaj, sed kiu estas pli promesplena en la estonteco?” Sotesano silentis longan tempon kaj <emphasis>&#x11C;onggju</emphasis> diris: “Al mi malfacilas ilin priju&#x11D;i, &#x109;ar ili diferencas inter si per avanta&#x11D;o kaj malavanta&#x11D;o.” Sotesano diris: “<emphasis>Song Gju </emphasis>ne mezureblas per via sa&#x11D;o. De post la renkonti&#x11D;o kun la du fratoj de <emphasis>Song Gju </emphasis>kaj<emphasis> Song Dosong</emphasis> mi neniam havis grandan zorgon pri ili, estis neniu laboro taskita de mi, kiun ili ne plenumis, kaj estis neniu laboro, kiun mi dufoje petis ilin plenumi. Tial mia menso fari&#x11D;is iliaj mensoj kaj iliaj mensoj fari&#x11D;is mia menso.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Epoksava sanktulo enmondi&#x11D;as kun la granda fortuno de la universo. Se vivuloj dedi&#x109;as sin al li kaj lia eklezio kaj starigas voton, ilia voto reali&#x11D;as rapide. Male, se vivuloj malestimas kaj malhelpas lin kaj lian eklezion, severa puno venas al ili. La saman forton havas ne nur li, sed anka&#x16D; tiu homo, kies menso tute unui&#x11D;as kun lia menso.”</p><p/><p>11</p><p>Sentencoj</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “Ne &#x109;iam utilas studo de iu ajn scienco, sed &#x109;iumomente utilas tiu de mensuzo. Tial mensostudo estas la bazo de &#x109;iuj studoj.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano diris: “Sinkultivanto celas scii menson kaj atingi &#x11D;ian liberon, scii la principon de naski&#x11D;o kaj morto kaj transcendi ilin, kaj scii la principon de peko kaj feli&#x109;o kaj la&#x16D;vole regi ilin.”</p><p><strong>3</strong>. Sotesano diris: “Bona menso naskas &#x109;ian bonon, dum malbona menso &#x109;ian malbonon. Tial menso estas la fonto de &#x109;iaj bono kaj malbono.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Se mal&#x11D;ustmensulo havas multan monon, scion a&#x16D; potencon, &#x11D;i male fari&#x11D;as la fonto de pekado. Nur post kiam menso &#x11D;usti&#x11D;as, mono, scio kaj potenco fari&#x11D;as eterna feli&#x109;o.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris: “Bono estas bona, sed alligi&#x11D;o al malgranda bono malhelpas grandan. Sa&#x11D;o estas bona, sed alligi&#x11D;o al malgranda sa&#x11D;o malhelpas grandan. Ne alligi&#x11D;u al malgranda&#x135;on, kaj vi akiros granda&#x135;on.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “Se oni scias sin stulta, e&#x109; stultulo sa&#x11D;i&#x11D;as. Se oni scias nur sin sa&#x11D;a kaj ne povas trovi mankon, e&#x109; sa&#x11D;ulo poiome stulti&#x11D;as.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “Grandstudanto kunstiras koncentri&#x11D;on kaj sa&#x11D;on, tamen li starigas sa&#x11D;on sur koncentri&#x11D;o kaj atingas veran sa&#x11D;on. Grandlaboranto kunuzas virton kaj talenton, tamen li starigas talenton sur virto kaj utiligas veran talenton.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano diris: “Facilas al bravulo renkonti fortan malamikon kaj al talentulo fari eraron.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “Kiam malsa&#x11D;ulo havas &#x109;agrenon kaj zorgon, li penas forigi ilin. Kiam li ne havas ilin, li diligentas rehavigi ilin al si. Tial en lia vivo neniam malestas &#x109;agreno kaj zorgo.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Kiu volas fari grandan studon, tiu ne esperu sukcesi en mallonga tempo. Maleblas iri longan distancon &#x109;iam rapidpa&#x15D;e kaj malfacilas atingi grandan studon per rapidemo. Tiu arbego rezultas el la plurjara kresko de &#x15D;oseto sen putri kaj budho kaj bodisatvo rezultas el la longa penado sen rezigni ekaspiron.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano diris: “Estas du diabloj, kiuj malhelpas grandan studon. Unu estas malalte taksi sian kapablon kaj memrezigne &#x109;esigi progreson. La alia estas memkontenti&#x11D;i per eta scio kaj memfiere &#x109;esigi progreson. Maleblas atingi grandan studon sen forigi &#x109;i tiujn du diablojn.”</p><p><strong>12. </strong>Sotesano diris: “Senesperulo vivas korpe, sed mortis mense. E&#x109; malbonulo, kiu fara&#x109;is murdon, &#x15D;telon kaj adulton, povas fari&#x11D;i budho a&#x16D; bodisatvo, nur se li deturnas menson. Tamen senesperulo estas tute senpova &#x11D;is la revivi&#x11D;o de sia menso. Tial budhoj kaj bodisatvoj starigas la voton inspiri grandan esperon al &#x109;iuj vivuloj kaj sen&#x109;ese strebas al tio en &#x109;iu sia vivo.”</p><p><strong>13</strong>. Sotesano diris: “La dezirplenuma globo ne trovi&#x11D;as aparte. Se oni forigas avidon el menso kaj liberi&#x11D;as de volo kaj malvolo, tio estas la dezirplenuma globo.”</p><p><strong>14. </strong>Sotesano diris: “&#x11C;ustigu vin, anta&#x16D; ol &#x11D;ustigi aliulon, instruu vin, anta&#x16D; ol instrui aliulon, kaj bonfaru al aliulo, anta&#x16D; ol ricevi de li bonfaron, kaj vi povos akiri &#x109;iun vian deziron kaj samtempe harmonii kun aliulo.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris: “Forta estas tiu, kiu venkas aliulon, sed pli forta estas tiu, kiu venkas sin. Sinvenkanto povas naski la forton venki &#x109;iujn homojn en la mondo.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “Estas du specoj de stultuloj. Unu estas tiu, kiu penas regi la&#x16D;vole aliulan menson malgra&#x16D; la nepovado regi e&#x109; sian menson. La alia estas tiu, kiu entrudi&#x11D;as en aliulan aferon malgra&#x16D; la nepovado fari e&#x109; sian aferon &#x11D;uste kaj suferas disputon.”</p><p><strong>17. </strong>Sotesano diris: “Estas la vojo strebi al io ajn. Ordinarulo sen la vojo strebas al tio. Ju pli strebas li al tio, des pli fori&#x11D;as tio. Sed budho kaj bodisatvo per la vojo strebas al tio kaj tio nature venas al ili e&#x109; sen peno.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris: “Kiu unue laboras kaj poste man&#x11D;as, tiu estas superulo. Kiu unue man&#x11D;as kaj poste laboras, tiu estas malsuperulo.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Malsa&#x11D;ulo &#x15D;atas ricevi feli&#x109;on, sed mal&#x15D;atas &#x11D;in fari, kaj li mal&#x15D;atas ricevi malfeli&#x109;on, sed &#x15D;atas fari pekon. &#x108;ar li ne scias la fonton de feli&#x109;o kaj malfeli&#x109;o, a&#x16D; ke al li mankas ago malgra&#x16D; scio.”</p><p><strong>20. </strong>Sotesano diris: “Kiu multe bonfaras spirite, korpe kaj materie, tiu estas multe rekompencota homo. Kiu trankvilas en ajna situacio, tiu estas la plej trankvila homo. Kiu kontenti&#x11D;as per ajna kondi&#x109;o, tiu estas la plej ri&#x109;a kaj nobela homo.”</p><p><strong>21. </strong>Sotesano diris: “Vivulo &#x15D;ajnas fari nur sian laboron inteligente, sed fine li malprofitas. Budho kaj bodisatvo &#x15D;ajnas fari nur aliulan laboron stulte, sed fine ili profitas.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris: “Sa&#x11D;ulo, ne konsiderante postenon &#x109;u altan, &#x109;u malaltan, fidelas nur al sia laboro, tial liaj laboro kaj merito glore elmontri&#x11D;as kun la tempo. Malsa&#x11D;ulo, ne fidelante al sia laboro, ser&#x109;as nur famon kaj meriton, tial fine liaj famo kaj merito nenii&#x11D;as.”</p><p><strong>23</strong>. Sotesano diris: “Kiu &#x15D;ajnigas sin supera, tiu nepre malestimi&#x11D;as. Kiu volas &#x109;iam venki aliulon, tiu nepre malvenkas.”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano diris: “Ju pli malka&#x15D;i&#x11D;as bono, des pli malgrandi&#x11D;as &#x11D;ia merito. Ju pli ka&#x15D;i&#x11D;as malbono, des pli profundi&#x11D;as &#x11D;ia radiko. Tial ka&#x15D;i bonon estas grandigi &#x11D;ian meriton kaj malka&#x15D;i malbonon estas malprofundigi &#x11D;ian radikon.”</p><p><strong>25. </strong>Sotesano diris: “Ka&#x15D;helpi aliulon estas pli granda virto. Ka&#x15D;malhelpi aliulon estas pli granda peko.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano diris: “Se vi plendas, ke aliulo ne rekonas vian bonon, el &#x11D;i &#x11D;ermas malbono. Se vi pentas pri via malbono, el &#x11D;i &#x11D;ermas bono. Tial ne malhelpu vian progreson kontenti&#x11D;ante per momenta bono, nek malvirtigu vin malesperante pro momenta malbono.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano diris: “Malsa&#x11D;ulo &#x15D;atas ricevi senpaga&#x135;on kaj ne scias, ke tio povas ka&#x16D;zi al li kelkoble pli grandan perdon. Sa&#x11D;ulo ne &#x15D;atas ricevi senpaga&#x135;on, des pli li ne prenas la tuton de senpaga&#x135;o, sed disdonas &#x11D;in al konvenaj lokoj, tiel ke li preventas malfeli&#x109;on.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano diris: “Verulo ne havas falsecon en menso kaj &#x109;iu lia ago montri&#x11D;as vera, kaj sanktulo ne havas reciprokan konflikton en menso kaj &#x109;iu lia ago montri&#x11D;as virta. Tial verulo &#x109;iam havas &#x11D;ustan menson kaj ne malicon, kaj sanktulo &#x109;iam havas trankvilan menson kaj ne suferon.”</p><p><strong>29. </strong>Sotesano diris: “Ne diru malsincere, ke vi donos ion al aliulo, nek diru fanfarone, ke vi multe donis ion al aliulo. Alie via vorto &#x15D;uldigos vin kaj difektos vian virton. Ne &#x135;uru malsincere al la malplena darma regno. Alie tio ka&#x16D;zos al vi teruran peksuferon.”</p><p><strong>30. </strong>Sotesano diris: “Oni ne povas forigi malbonan kaj malican energiojn el aliula menso, &#x11D;is oni forigos ilin el sia menso.”</p><p><strong>31. </strong>Sotesano diris: “Menso de reciproka konflikto estas la fonto de malfeli&#x109;o kaj menso de reciproka vivigo estas la fonto de feli&#x109;o.”</p><p><strong>32. </strong>Sotesano diris: “Se e&#x109; iama pekinto tutkore pentas kaj akumulas meriton, malbona energio forfandi&#x11D;as en lia korpo kaj lia estonteco brile malfermi&#x11D;as. Se e&#x109; iama bonfarinto ankora&#x16D; havas plendon kaj malicon en sia menso, malbona energio &#x109;irka&#x16D;volvas lian korpon kaj lia estonteco mallume &#x15D;topi&#x11D;as.”</p><p><strong>33</strong>. Sotesano diris: “Neilumini&#x11D;intoj plendas e&#x109; al dekfoja bonfarinto, kiu nur unufoje faras malbonon, sed ilumini&#x11D;intoj dankas e&#x109; al dekfoja malbonfarinto, kiu nur unufoje faras bonon. Tial neilumini&#x11D;intoj trovas nur dama&#x11D;on e&#x109; en bonfaro kaj alportas al si &#x109;agrenon kaj detruon, sed ilumini&#x11D;intoj trovas bonfaron e&#x109; en dama&#x11D;on kaj alportas al si pacon kaj komforton.”</p><p><strong>34. </strong>Sotesano diris: “Bonulo instruas la mondon per bono kaj malbonulo atentigas la mondon per malbono. Ili amba&#x16D; havas egalan meriton por instrui kaj atentigi la mondon. Sed por la mondo laboras bonulo ricevante feli&#x109;on kaj malbonulo farante pekon. Tial ne malamu, sed kompatu malbonulon.”</p><p><strong>35. </strong>Sotesano diris: “For&#x135;etindas nenio en la mondo, se oni scias la manieron uzi tion.”</p><p><strong>36. </strong>Sotesano diris: “E&#x109; per simpla parolo kaj kelkvorta verko homo povas doni al aliulo esperon kaj trankvilon a&#x16D; malesperon kaj &#x109;agrenon. Tial homo ne pekas nur pro fundamenta malboneco, sed ofte senkonscie pro nesciado de la principo de feli&#x109;o kaj peko.”</p><p><strong>37. </strong>Sotesano diris: “Malobei preceptojn gravajn kiel murdo, &#x15D;telo kaj adulto estas malbono, sed &#x109;esigi &#x11D;ustan kredon de homo kaj &#x15D;topi lian estontecon tra la eterna multvivo estas pli granda malbono. Almozdoni multan monon, man&#x11D;on a&#x16D; veston estas bono, sed inspiri al homo &#x11D;ustan kredon kaj malfermi lian estontecon tra la eterna multvivo estas pli granda bono.”</p><p><strong>38. </strong>Sotesano diris: “Estas tri specoj de homoj, kiuj malfacile saveblas. Unu estas tiu, kiu ne havas plia&#x11D;ulon en menso. La dua estas tiu, kiu malmodestas pri ajna afero. La tria estas tiu, kiu ne hontas pri peko.”</p><p><strong>39. </strong>Sotesano diris: “Kiel membro de organizo malobei &#x11D;ian regulon estas detrui &#x11D;in kaj neglekti membraran volon estas kontra&#x16D;i &#x109;ielan volon.”</p><p><strong>40. </strong>Sotesano diris: “Kiu, kvankam sen distingi&#x11D;aj bono kaj tekniko inter homoj, tenas sian ordinarecon longe kaj faras diligentan penadon, tiu estas elstara figuro kaj atingos grandan sukceson.”</p><p><strong>41. </strong>Sotesano diris: “Vivda&#x16D;ro de religio ne dependas de &#x11D;ia ekipa&#x135;o a&#x16D; hava&#x135;o, sed de la transdono de &#x11D;ia darmsa&#x11D;o.”</p><p><strong>42. </strong>Sotesano diris: “Vera libero venas, kiam oni moderigas troliberon, kaj granda profito venas, kiam oni for&#x135;etas egoismon. Tial kiu deziras veran liberon, tiu unue obeu preceptojn, kaj kiu deziras grandan profiton, tiu unue kultivu altruismon.”</p><p><strong>43</strong>. Sotesano diris: “Vivuloj rigardas budhon kaj bodisatvon kiel la kampon de sia feli&#x109;o, dum budho kaj bodisatvo rigardas vivulojn kiel tiun de sia feli&#x109;o.”</p><p><strong>44. </strong>Sotesano diris: “Se oni kiel homo ne scias vaste la ses vojojn kaj la kvar naskulojn, oni scias nur unuflankan mondon. Se oni ne scias komplete la progresan-malprogresan principon de la ses vojoj kaj la kvar naskuloj, oni estas miopulo.”</p><p><strong>45. </strong>Sotesano diris: “Kiu ne havas egoisman penson en sia menso, tiu estas posedanto de la tri mondoj en la dek direktoj.”</p><p>12</p><p>Ekzemplaj kondutoj</p><p/><p><strong>1. </strong>Dum Sotesano &#x15D;ipvoja&#x11D;is de <emphasis>Bopsongpo</emphasis><sup>242</sup> al la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> en <emphasis>Buan</emphasis>, &#x15D;tormo subite levi&#x11D;is kaj la &#x15D;ipo forte skui&#x11D;is. El la &#x15D;ipistoj kaj pasa&#x11D;eroj trovi&#x11D;is jen svenanto, jen ploranto, jen vomanto, jen renversi&#x11D;anto, kio faris grandan tumulton en la &#x15D;ipo. Tiam Sotesano diris en plena aplombo: “Se homo e&#x109; en vivdan&#x11D;ero, kolektane sian menson, tutkore pripentas sian pasintan pekon kaj &#x135;uras bonfaron en la estonteco, li povas savi&#x11D;i helpe de &#x109;iela forto. Homoj, do rekonscii&#x11D;u!” &#x108;iuj en&#x15D;ipanoj trankvili&#x11D;is, forte impresite de lia digna sinteno. Post kelka tempo pli kaj pli mildi&#x11D;is ventoj kaj kvieti&#x11D;is ondoj. &#x108;iuj homoj ne povis ne respekti Sotesanon, vidante lian pacan kaj senmovan sintenon kaj lian kompatan kaj sanktan figuron.</p><p><strong>2. </strong>Sotesano iutage vizitis la templon <emphasis>Silsangsa</emphasis> kaj vidis du maljunajn bonzojn severe ripro&#x109;antaj sian junan novicon pro tio, ke li tute ne a&#x16D;skultis ilian peton mediti. Ili diris: “E&#x109; se mil budhoj naski&#x11D;us, tia homo ne povus savi&#x11D;i. Li estas nur rubo.” Sotesano ridete diris: “Vi pensas, ke vi favoras lin, sed &#x15D;ajnas al mi, ke vi igas lin eterne ne mediti.” Iu bonzo demandis: “Kial vi opinias tiel?” Sotesano respondis: “Trudi ion al iu estas eterne malemigi lin al tio. Ekzemple, se mi, informante ke ene de tiu roko trovi&#x11D;as oro, petos vin elfosi la oron, &#x109;u vi kredos min kaj tuj ekrompos la rokon?” Post iom longa pripensado li respondis: “Mi pensas, ke ne.” Sotesano diris: “Se mi trudos tion al vi kun tia necerteco, kiel vi do reagos? Vi sendube rigardos miajn vortojn malveraj. Via novico ankora&#x16D; ne scias plezuri per medito, nek havas la deziron mediti. Se vi trudas al li mediton, tio male igas lin rigardi &#x11D;in vanta. Kiam li rigardas mediton vanta, li eterne ne meditas, &#x109;u ne? Tial tio ne estas bona maniero savi homon.” Li demandis: “Kio estas bona savmaniero?” Sotesano respondis: “Se vi ekscias, ke ene de tiu roko trovi&#x11D;as oro, unue elfosu kaj brile utiligu &#x11D;in. Tiam homoj scivolos pri la kialo de via ri&#x109;i&#x11D;o. Tiam klarigu la kialon la&#x16D; la grado de ilia scivolemo, kaj ili danke elfosos la oron. Tio estas bona maniero savi homon.” La maljunaj bonzoj diris, &#x11D;ustigante sian sidpozon: “Via savmaniero estas vere vasta.”</p><p><strong>3</strong>. Kiam Sotesano restadis en la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>, iun tagon li rezignis vesperman&#x11D;on. <emphasis>Gim Nam&#x109;on</emphasis> kaj<emphasis> Song &#x11C;okbjok</emphasis>, kiuj priservis lin, demandis pri la kialo. Sotesano respondis: “Lo&#x11D;ante &#x109;i tie, mi &#x15D;uldas multon al vi. Sed hodia&#x16D; nokte vi kverelos unu la alian kaj foriros anta&#x16D; la morga&#x16D;a tagi&#x11D;o, tial mi ne vesperman&#x11D;os.” Ili du diris: “Ni estas tre proksimaj amikoj. Kiel do ni forlasus &#x109;i tiun lokon, e&#x109; se ni ial ofendi&#x11D;us? Bonvolu vesperman&#x11D;i.” Kelkajn horojn poste ili subite kverelis kaj pakis sia&#x135;ojn, ne tolerante koleron. <emphasis>Nam&#x109;on</emphasis> memoris la averton de Sotesano kaj plu restante gardis lian sanktan instruon dum sia tuta vivo, sed <emphasis>&#x11C;okbjok</emphasis> foriris en la sekva mateno.</p><p/><p><strong>4. </strong>En la na&#x16D;a jaro de &#x16D;onbulismo (1924) la eklezio ekkonstruis sian centran sidejon en<emphasis> Iksan</emphasis> kaj dum iom da tempo produktis hordean dol&#x109;a&#x135;on por sia vivteno. Sotesano &#x109;iam avertis dis&#x109;iplojn: “En la nuna mondo homaj mensoj ne estas egalaj, tial certe &#x15D;losu la pordojn kaj gardu la varojn kontra&#x16D; &#x15D;telo. Se ili estus pri&#x15D;telitaj, ni ne nur suferus la perdon, sed anka&#x16D; pekigus aliulon.” Sotesano donis serurojn al la dis&#x109;iploj, sed ili ne povis certe &#x15D;losi &#x109;iujn pordojn pro spertmanko. Iun nokton &#x109;iuj hordeaj dol&#x109;a&#x135;oj kaj portiloj estis pri&#x15D;telitaj. La dis&#x109;iploj timis kaj ne povis subpremi sian maltrankvili&#x11D;on. Sotesano diris: “Ne maltrankvili&#x11D;u. La lastnokta gasto estas por vi granda instruisto. Vi kredas min la plej respektata instruisto, sed mian averton vi ne atentis. Tamen de hodia&#x16D; vi estos tre atentaj e&#x109; sen mia averto. Rigardu la lastnoktan perdon de iom da varoj kiel lernokotizon, per kiu vi regalis tiun instruiston.”</p><p><strong>5. </strong>Iu dis&#x109;iplo estis tiel mal&#x11D;entila, ke li ne povis korekti sian malnovan fikutimon e&#x109; kelkajn jarojn post la pastri&#x11D;o. Aliaj dis&#x109;iploj diris al Sotesano: “Li &#x15D;ajnas neutila, e&#x109; se li restas &#x109;e vi cent jarojn. Estas bone sekularigi frue lin por gardi la puran etoson de nia templo.” Sotesano diris: “Kiel vi diras tiajn vortojn? Li estas tia en &#x109;i tiu templo, des pli kia estos li en socio? Apartigi templon de socio estas mallar&#x11D;a penso kaj arbitra opinio. El la lar&#x11D;a vidpunkto malbono de socio estas tiu de templo kaj malbono de templo estas tiu de socio. Kiel do perfekta ago estus forigi nur malbonon de templo kaj &#x11D;in transloki en socion? &#x11C;enerale la budha darmo celas instrui &#x109;iarimede homojn &#x11D;is la fino kaj konduki ilin al bono. Se ni rilatas nur al bonuloj, kie do estus nia devo? Tial ne malamu, nek forlasu tiun, kiu ne respondas rapide al via instruo, sed faru vian plejeblon instrui lin &#x11D;isfine kaj kura&#x11D;igu lin resti eterne kiel budha dis&#x109;iplo, por ke li kune budhi&#x11D;u. Nur li povas decidi sian foriron.”</p><p><strong>6. </strong>Iu dis&#x109;iplo skandale malobeis eklezian regulon kaj la publiko decidis forpeli lin. Sotesano diris, eksciante tion: “Kiel vi a&#x16D;dacas fari tian decidon? Tio estas kontra&#x16D; mia volo. Miaj homoj estas ne nur dekmiloj da dis&#x109;iploj, sed anka&#x16D; &#x109;iuj homoj en la mondo. Mia instruejo estas ne nur la limigita terpeco de &#x109;i tiu templo, sed anka&#x16D; &#x109;iuj lokoj en la mondo. Mia sekvanto mem povas foriri de mi, sed mi neniam forlasas lin unue.” Sotesano, mem alvokinte la dis&#x109;iplon, jen severe ripro&#x109;is lin, jen milde persvadis lin &#x11D;is lia boni&#x11D;o.</p><p/><p><strong>7. </strong>Kiam Sotesano restadis en<emphasis> Jongsan</emphasis>, kelkaj prostituitinoj membri&#x11D;is kaj vizitadis lin. Liaj &#x109;irka&#x16D;uloj hezite diris: “Kiam tiaj homoj vizitadas &#x109;i tiun sanktejon, ne nur eksteruloj mokas nin, sed anka&#x16D; tio nepre malhelpas la disvasti&#x11D;on de nia eklezio. Estas bone &#x109;esigi ilian vizitadon.” Sotesano ride diris: “Kiel vi diras tiajn senvalorajn vortojn? &#x11C;enerale la budha darmo celas savi &#x109;iujn vivulojn &#x109;iam per grandaj korfavoro kaj kompato. Kiel do ni esceptus nur ilin? Des pli la savpordo estas malfermita por tiaj pekuloj. Ni devas ilin pli varme bonvenigi, por ke ili mem konsciu sian malbonon kaj memhonte forlasu sian pekon. Tio estas nia devo. Kiel do for&#x135;eti nian devon, timante aliulajn mokojn? Homoj diferencas inter si per rango kaj profesio, sed neniel per budheco. Pli malfacilas savi tiun, kiu, ne sciante &#x109;i tiun principon, malemas lerni kun tiaj homoj.”</p><p><strong>8. </strong>Post la sendependi&#x11D;a movado en 1919<sup>243</sup> pli kaj pli severi&#x11D;is polica observado al Sotesano. Kiam li restadis en la templo <emphasis>Gumsansa</emphasis><sup>244</sup> kaj en<emphasis> Jongsan</emphasis>, li estis plurtage pridemandita en la respektiva policejo. Krome tra la tuta vivo li elportis multajn subpremojn kaj malpermesojn fare de la japanaj a&#x16D;toritatoj. Sed li neniom malamis ilin kaj &#x109;iam aplombe rilatis al ili. Sotesano diris al homoj: “Ili faras nur sian laboron kaj ni nur nian laboron. Se nia laboro estas &#x11D;usta, neniu povas fine dama&#x11D;i kaj malhelpi &#x11D;in.”</p><p><strong>9. </strong>Kiam japana policisto maldece vokis la nomon de Sotesano, <emphasis>O &#x108;anggon</emphasis> indignis pro lia mal&#x11D;entila&#x135;o kaj severe ripro&#x109;is lin. Sotesano diris post lia foriro: “Ripro&#x109;i lin ne estas &#x11D;usta ago, &#x109;ar li ne bone konas min. Kiu volas instrui homon, tiu &#x109;iam klopodu kortu&#x15D;i lin. Nepre venos venka tago al tiu, kiu malvenkas en malvenkinda loko. Nepre venos malvenka tago al tiu, kiu venkas en malvenkinda loko.”</p><p><strong>10. </strong>Pro iu dis&#x109;iplo, kies politika penso suspektindis, Sotesano estis alvokita kaj estis tuttage pridemandita de japana policisto. Li postulis de Sotesano &#x135;uri, ke neniu plu estos tia dis&#x109;iplo. Sotesano diris: “Kvankam gepatroj volas konduki &#x109;iujn siajn infanojn al &#x11D;usta vojo, tion ne ebligas iliaj malsamaj karakteroj. Kvankam registaro volas bone gvidi &#x109;iujn siajn anojn, tion ne ebligas iliaj diferencaj mensoj. Tiel same, kvankam mi penas bonigi &#x109;iujn homojn, kiel do mi povus fari tion en unu tago? Tial mi da&#x16D;rigos mian penon, sed al mi malfacilas &#x135;uri, ke neniu plu estos tia dis&#x109;iplo.” Sotesano revenis kaj diris al homoj: “De longe fortulo kaj malfortulo kontra&#x16D;staras unu la alian kaj diskriminacio estas serioza, tiel ke multas false kulpigitaj homoj kun ven&#x11D;emo. Estonte unufoje eksplodos granda milito, sed poste la homara sa&#x11D;o plialti&#x11D;os poiome, tiel ke individuoj kaj landoj helpos kaj amike rilatos unu la alian kaj ne invados senprudente aliulan suverenecon.”</p><p><strong>11. </strong>Iu homo demandis: “&#x108;u estas naturvidinto en &#x109;i tiu &#x125;aosa mondo?” Sotesano respondis: “Ju pli en tia mondo, des pli multi&#x11D;i devas naturvidintoj.” Li denove demandis: “&#x108;u vi vere vidis la naturon kaj budhi&#x11D;is?” Sotesano respondis ride: “Naturvido kaj budhi&#x11D;o rekoneblas nek parole, nek a&#x16D;skulte. Nur kiu atingas tioman scion, tiu povas rekoni la staton, kaj la veran valoron de moralo pruvos estontaj homoj en la mondo.”</p><p><strong>12. </strong>Sendite de polico, iu detektivo lo&#x11D;is plurjare en la centra sidejo de &#x16D;onbulismo por observi Sotesanon kaj la eklezion. Sotesano traktis lin kiel favoratan dis&#x109;iplon. Iu dis&#x109;iplo demandis: “&#x108;u vi ne tro indulgas lin?” Sotesano respondis: “Mi malsame pensas ol vi. Kiel do ne indus edifi kaj savi lin?” Sotesano prizorgis kaj amis lin &#x109;iam egale, &#x109;u kiam li estis, &#x109;u kiam li forestis. Fine li kortu&#x15D;ite membri&#x11D;is kaj de tiam multe helpis &#x109;iujn aferojn de la eklezio. Lia &#x16D;onbulana nomo estas <emphasis>H&#x16D;ang</emphasis><emphasis>I&#x109;on</emphasis><sup>245</sup>.</p><p><strong>13</strong>. Kiam Sotesano restadis en<emphasis> Jongsan</emphasis>, iun tagon loka policisto venis al najbara vila&#x11D;o kaj alvokis al si Sotesanon per sendito. Sotesano &#x15D;ajnis volonta iri. Liaj apudaj dis&#x109;iploj forte indignis pro la maldeca ago de la policisto kaj petis Sotesanon ne iri. Sotesano demandis: “Kial mi ne povas iri por renkonti lin?” Iu dis&#x109;iplo respondis: “Kvankam la nuna mondo ne scias moralan valoron, estas ridinde, ke simpla malaltranga policisto ordonas veni kaj iri al vi, kiu havas plurcentojn da sekvantoj. Se vi senreziste cedos al li, tio ne nur difektos vian dignon, sed anka&#x16D; malhonoros nian eklezion.” Sotesano diris: “Vi pravas iasence, sed neniom zorgu pri tio. Mi jam havas ideon.” Sotesano rapide iris por renkonti la policiston kaj, reveninte, diris al dis&#x109;iploj: “Kiam mi renkontis lin, li bonvenigis min male en humila sinteno kaj reiris tre kontenta. &#x15C;ajne multe malplii&#x11D;os lia emo subpremi nin. Se mi ne irus al li, sendube lia emo pligrandi&#x11D;us. Kio malbona sekve okazus al nia eklezio? Nun japanoj &#x109;iakiale subpremas &#x109;iujn koreajn organizojn. Do estas plej bone trakti lin, kiel mi faris. Se vi volas esti bontraktata, unue montru al la mondo bontraktindan atingon en ajna kampo, kaj &#x109;iuj homoj respektos vin konforme al la atingo. Tamen budho kaj bodisatvo e&#x109; ne konscias altan lokon, atinginte &#x11D;in.”</p><p><strong>14. </strong>El la tiutempaj novaj religioj ne malmultis tiuj, kiuj altiris la atenton de a&#x16D;toritatoj kaj socio per financa kaj seksa skandaloj. Sekve la registaro ofte intervenis kaj inspektis &#x109;iujn religiojn, sed inspektistoj trovis neniun kulpiga&#x135;on &#x109;e la Instituto de Budha Darmo<sup>246</sup> kaj inter si diris: “Se konsideri la organizadon, planadon kaj agadon de la Instituto de Budha Darmo, &#x11D;i povas administri e&#x109; landon.” Sotesano a&#x16D;dis pri tio kaj diris: “Vera moralo estas granda rimedo bonigi individuon, familion, &#x15D;taton kaj la mondon. Kiel do ni ne povus e&#x109; la mondon administri?”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano mem elsarkis herba&#x109;ojn en la templo Seulo kaj diris: “Mia hodia&#x16D;a elsarkado havas du signifojn. Unu estas doni ekzemplon al la respondeculoj de templo, por ke ili &#x109;iam atentu ordon en templo. La alia estas instrui, ke kiel herba&#x109;oj abunde kreskas en &#x109;i tiu templo malzorgata e&#x109; momenton, vanaj pensoj levi&#x11D;as en menso ofte malzorgata, tiel ke mensostudo kaj elsarkado havas egalan signifon. Kontrolu mensostudon dum elsarkado kaj faru elsarkadon kvaza&#x16D; mensostudon, tiel ke vi purigu kaj la templon kaj la menson. Mi petas vin &#x109;iam memori &#x109;i tiujn du signifojn kaj ne kontra&#x16D;i al mia volo.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano &#x109;iam metis sian a&#x135;on nepre en ordo, tiel ke li povis palpe trovi &#x11D;in e&#x109; en malluma nokto. Li &#x109;iam tenis sian &#x109;ambron tiel pura, ke e&#x109; polvero ne restis tie. Sotesano diris: “Se a&#x135;o estas malorde metita, tio montras, ke la menso de &#x11D;ia posedanto estas malorda. Se &#x109;ambro estas malpura, tio montras, ke la menskampo de &#x11D;ia posedanto estas kruda. Se menso estas maldiligenta kaj kruda, &#x109;io ne regeblas. Kiel do neglekti &#x109;i tiun aferon, rigardante &#x11D;in bagatela?”</p><p><strong>17. </strong>E&#x109; kiam Sotesano el&#x109;ambri&#x11D;is por momento, li &#x15D;losis la pordon. Iu dis&#x109;iplo demandis pri la kialo. Sotesano respondis: “Mian &#x109;ambron frekventas multaj homoj viraj kaj virinaj, maljunaj kaj junaj, kiuj ankora&#x16D; ne estas maturaj en studo, kaj anka&#x16D; eksteruloj. Mi timas, ke ili farus malbonon, &#x109;ar vido vekas deziron, kaj mi anticipe protektas ilin kontra&#x16D; malbonfaro.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano, ne for&#x135;etante, uzis &#x15D;pareme e&#x109; paperpecon, krajonstumpon kaj &#x15D;nureton kaj diris: “Kiu mal&#x15D;paras e&#x109; ion abundan, tiu puni&#x11D;os per malri&#x109;o. Ekzemple, kiu mal&#x15D;paras akvon abundan en la mondo, tiu renaski&#x11D;os tie, kie li suferos akvomankon.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano neniam konfuzi&#x11D;is en laboro, &#x109;ar li anta&#x16D;vidis &#x11D;ian okazon. Sotesano multe uzis senvalora&#x135;on kiel valora&#x135;on, &#x109;ar li anta&#x16D;pensis &#x11D;ian uzeblon kaj ne for&#x135;etis &#x11D;in senprudente.</p><p/><p><strong>20. </strong>Sotesano &#x109;iam avertis homojn kontra&#x16D; la lukso de vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo super siaj vivrimedoj kaj diris: “Se homo prenas veston, man&#x11D;on kaj lo&#x11D;ejon super siaj vivrimedoj, tio povas ruinigi lian familion kaj malhonori lin. Se e&#x109; bonhavulo dronas en lukso, fine lia malvirta menso regas kaj tio malhelpas la spiriton de lia sinkultivo. Tial studanto precipe estu &#x109;iam indiferenta kaj modera en vesto, man&#x11D;o kaj lo&#x11D;ejo.”</p><p><strong>21. </strong>Kiam Sotesano kun kelkaj dis&#x109;iploj eliris el la &#x109;efpordo de la centra sidejo de &#x16D;onbulismo, lin salutis &#x109;iuj infanoj tie ludantaj krom la plej juna. Sotesano, karesante lin, diris: “Salutu, kaj mi donos al vi dol&#x109;a&#x135;on.” Li salutis kaj Sotesano ridetis. Tamen Sotesano da&#x16D;rigis sian vojon dum kelka tempo kaj subite haltis kaj diris: “Atendu min por momento. Mi forgesis ion.” Li rapidis al sia &#x109;ambro kaj alportis dol&#x109;a&#x135;on kaj donis &#x11D;in al la infano. Tiel Sotesano &#x109;iam plenumis sian promeson e&#x109; bagatelan.</p><p/><p><strong>22. </strong>Kiam Sotesano malsanis, iu dis&#x109;iplo diris: “Najbara kredanto havas tre komfortan brakse&#x11D;on. Mi alportos &#x11D;in por vi.” Sotesano diris: “Ne faru tion, des pli li nun forestas hejme. Kiel do alporti &#x11D;in por mia komforto? Krom neevitebla okazo, estas bone ne uzi a&#x135;on de aliulo sen lia ofero a&#x16D; permeso, e&#x109; se estas intima rilato.”</p><p><strong>23</strong>. Kiam Sotesano ricevis leteron, li &#x109;iam tralegis &#x11D;in kaj tuj respondis. Poste li orde konservis leterojn indajn kaj kolekte forbruligis la ceterajn en pura loko. Sotesano diris: “Letero entenas penon de la skribinto kaj do maldecas meti &#x11D;in senprudente.”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano iutage ripro&#x109;egis dis&#x109;iplon, sed traktis lin afable post iom da tempo, kiam li venis denove. Alia dis&#x109;iplo demandis pri la kialo. Sotesano respondis: “&#x134;us anta&#x16D;e mi tiel faris por detrui lian malican menson, sed nun mi &#x109;i tiel faras por kura&#x11D;igi lian &#x11D;ustan menson, kiun li rehavas.”</p><p><strong>25. </strong><emphasis>Jang Haun</emphasis><sup>247</sup> &#x109;iapene prizorgis la familion de Sotesano anta&#x16D; lia eklezifondo kaj e&#x109; post tiam &#x15D;i elportis &#x109;ian malfacilan kamplaboron. Tial &#x11D;eneralaj kredantoj beda&#x16D;ris tion kaj diskutis pri la tuteklezia monkolekto por liberigi &#x15D;in de tia peniga laboro. Sotesano a&#x16D;skultis ilian opinion kaj diris: “Viaj vortoj havas ian sencon, sed &#x109;esigu tion. &#x15C;i ne povas rekte fari grandan kontribuon al &#x109;i tiu eklezio, des pli &#x15D;i devas ne ricevi publikan helpon. Estas feli&#x109;e kaj prave, ke &#x15D;i vivas de sia laboro, krom se &#x15D;i ne povas vivi tiel.”</p><p><strong>26. </strong><emphasis>I</emphasis><emphasis>&#x108;ong&#x109;un </emphasis>profunde ilumini&#x11D;is, vidante virporkon kaj porkinon ludantaj, kaj fortran&#x109;is sian mondan plezuron. Dum &#x15D;i membri&#x11D;inte strebis al sinkultivo, &#x15D;i decidi&#x11D;is donaci la tuton de sia terposeda&#x135;o al la eklezio. Sotesano diris: “Via volo estas tre bela, sed homa menso povas alii&#x11D;i fine ol komence. Denove pripensu vian decidon prudente.” Sotesano plurfoje rifuzis, sed e&#x109; pli kortu&#x15D;ite, &#x15D;i persistis sen&#x15D;an&#x11D;e. Sotesano fine akceptis &#x15D;ian donacon kaj diris: “Faru senpensan grandan virton kiel &#x109;ielo kaj tero, kaj via merito eterne ne pereos.”</p><p><strong>27. </strong>Kiam Sotesano vizitis la templon <emphasis>Marjong</emphasis><sup>248</sup>, <emphasis>O Songa</emphasis><sup>249</sup> venis kaj diris: “<emphasis>&#x11C;ongsun</emphasis><sup>250</sup> kaj <emphasis>&#x11C;ongte</emphasis><sup>251</sup>, miaj du filinoj, membri&#x11D;inte rezignas edzini&#x11D;i. Tio mian volon kontra&#x16D;as, sed mi lasas ilin, &#x109;ar mi ne povas subigi ilin al mia volo. Mi petas vin respondeci pri ilia estonteco.” Sotesano diris: “Malsame ol en tradicia budhismo, ne estas malpermesite geedzi&#x11D;i en &#x109;i tiu eklezio. Kiel do mi preteratentus ilin, kiuj kun speciala voto dedi&#x109;as siajn purajn korpon kaj menson al studo kaj laboro? Sed ilia estonteco pli dependas de ili mem ol de iliaj gepatroj kaj instruistoj. Ni konfidu la lastan respondecon al ili kaj nur gvidu ilin &#x109;iapene.” Li ekstarinte riverencis al Sotesano kaj &#x11D;oje akceptis ilian pastrini&#x11D;on.</p><p/><p><strong>28.</strong> Kiam Sotesano voja&#x11D;is al Busano, <emphasis>Im &#x108;ilboh&#x16D;a</emphasis><sup>252</sup> vizitis kaj invitis lin hejmen. Sotesano demandis: “Mi scias, ke vi estas fidela kredanto, sed via edzo estas nekredanto. &#x108;u li akceptos min?” &#x15C;i respondis: “Mi jam priparolis tion kun mia edzo. Li diris, ke via vizito donos grandan honoron al nia familio, kvankam li ankora&#x16D; ne membri&#x11D;is pro la manko de plena praktikado.” Sotesano divenis la proksiman rilaton ligitan en la anta&#x16D;a vivo kaj plezure akceptis la inviton.</p><p><strong>29. </strong>Iu homo venis kaj volis dis&#x109;ipli&#x11D;i. Sotesano demandis: “&#x108;u ne estus pli bone viziti min unu- a&#x16D; dufoje plu en la sekvaj tagoj, anta&#x16D; ol decidi&#x11D;i?” Li respondis: “Mi firme decidi&#x11D;as. Bonvolu akcepti min kiel vian dis&#x109;iplon.” Sotesano post longa pripensado donis al li la &#x16D;onbulanan nomon <emphasis>Il&#x11D;i</emphasis><sup>253</sup>. Li el&#x109;ambri&#x11D;is kaj diris al homoj: “Nia pasinta proksima rilato igas nin kunlerni sub la sama instruisto. Mi havas bonajn medikamentojn. A&#x109;etu ilin sensuspekte.” Sed neniu volis a&#x109;eti. Li koleri&#x11D;is kaj foriris anta&#x16D; la vesperi&#x11D;o, dirante: “Kiel do povus esti &#x109;i tia la samideaneco?”</p><p><strong>30. </strong>Iu dis&#x109;iplo pajltegmentis eklezian domon, sed &#x109;e la fino li ne &#x15D;nuris la tegmenton. Sotesano avertis lin, ke lia laboro estos vana, se nokte ventos. Li diris, ke tiuregione ne estas forta vento, kaj lasis la laboron nefinita. Ja en tiu nokto forta vento levi&#x11D;is subite kaj forblovis la pajlan tegmenton. Li embarasite diris: “Malgra&#x16D; ke vi anta&#x16D;sciigis min per via supernatura povo, mi stulta ne a&#x16D;skultis vin kaj ka&#x16D;zis &#x109;i tiun katastrofon.” Sotesano diris: “Tiuokaze mi instruis al vi &#x11D;ustan vojon, sed vi preterlasis mian averton. Tamen nun vi rigardas min kiel magiulon, kio do pligrandigas vian kulpon. Se vi pensos min tia, vi ne lernos de mi &#x11D;ustan darmon, sed observos nur mirinda&#x135;on. Kiel do ne estus dan&#x11D;ero en via estonteco? Korektu vian penson kaj &#x109;iam sekvu nur &#x11D;ustan vojon.”</p><p><strong>31. </strong>Kiam <emphasis>I Un&#x16D;oj</emphasis><sup>254</sup> malsanis serioze, &#x15D;ia familiano kuris al Sotesano kaj petis lian kuracadon. Sotesano diris: “Tuj alvoku kuraciston kaj petu lin kuraci &#x15D;in.” &#x15C;i resani&#x11D;is kelkajn tagojn poste kaj Sotesano diris: “Kiam <emphasis>Un&#x16D;oj</emphasis> malsanis serioze anta&#x16D; nelonge, peti mian kuracadon ne estis &#x11D;usta ago. Mi kiel moralinstruisto kuracas spiritan malsanon kaj kuracisto korpan malsanon. De nun konsultu min nur pri spirita malsano kaj kuraciston pri korpa malsano. Tio estas &#x11D;usta ago.”</p><p><strong>32. </strong><emphasis>G&#x16D;angrjong</emphasis><sup>255</sup>, la dua filo de Sotesano, malsani&#x11D;is. Sotesano petis sian familion tutforte flegi lin, sed li fine junmortis. Sotesano diris: “Ni nur faras nian plejeblon, sed homa forto ne povas disponi pri la vivo.” Lia sinteno en laboro kaj prediko neniom malsamis ol kutime.</p><p><strong>33</strong>. Kiam <emphasis>I</emphasis><emphasis>Dongan </emphasis>forpasis, Sotesano pre&#x11D;is longe en silento kaj larmis. Dis&#x109;iploj diris: “Bonvolu ne tro dolorigi vian koron.” Sotesano respondis: “Mi ne dolorigas mian koron, sed mi ne povas ne larmi pro lia morto. Komence de nia eklezio li tutkore sekvis mian volon kaj &#x11D;uste tenis la &#x15D;nuron de kredo, kaj poste li neniom pesis postenon anka&#x16D; en &#x109;iu laboro.”</p><p><strong>34. </strong>Najbara granda hundo preska&#x16D; mortmordis junan hundon nutratan en la centra sidejo de &#x16D;onbulismo kaj la juna dolorkriadis mal&#x11D;oje. Sotesano a&#x16D;dis kaj diris: “&#x108;u homo, &#x109;u besto, neniu volas morti.” Li kompatis la junan, sed fine &#x11D;i mortis. Sotesano donis monon kaj petis ritrespondecan pastron okazigi kvardekna&#x16D;tagan animsavan ceremonion por la &#x135;us mortinta hundo.</p><p><strong>35. </strong>Kvankam Sotesano estis afabla al homo, la homo ne povis esti mal&#x11D;entila. Kvankam Sotesano ripro&#x109;is homon severe, la homo ne povis veki ven&#x11D;emon. Kvankam Sotesano vidis homon neutila, li unue ne forlasis la homon.</p><p><strong>36. </strong>Sotesano admonis tiun dis&#x109;iplon, kiu nur parolis kaj ne agis, sed li ne neglektis lian parolon. Sotesano admonis tiun dis&#x109;iplon, kiu havis nur talenton kaj ne virton, sed li ne neglektis lian talenton.</p><p><strong>37. </strong>Kiam Sotesano gvidis homojn, estis la kvar severaj ripro&#x109;inda&#x135;oj. Unu estis proprigi al si publikan hava&#x135;on. La dua estis senprave resti longe kiel pastro en sia familio a&#x16D; entrepreni personan laboron. La tria estis ne kunhelpi publikan laboron pro la deziro esti komforta. La kvara estis esperi okultan povon nur per unuflanka medito anstata&#x16D; sekvi la grandan vojon per la tristuda kunpraktikado.</p><p><strong>38. </strong>Kiam Sotesano premiis kaj punis homojn, li havis la jenajn kvin regulojn la&#x16D; ilia kapablo. Unu estis nek premii, nek puni tiun, kiu &#x109;iam agis &#x11D;uste. La dua estis nur puni tiun, kiu plej ofte agis &#x11D;uste kaj foje eraris, por perfektigi lin. La tria estis kaj premii kaj puni tiun, kiu iufoje agis &#x11D;uste kaj alifoje eraris. La kvara estis nur premii tiun, kiu plej ofte eraris kaj foje agis &#x11D;uste, por kura&#x11D;igi lin plu agi &#x11D;uste. La kvina estis nur observi sen premii kaj puni dum kelka tempo tiun, kiu &#x109;iam eraris.</p><p><strong>39. </strong>Sotesano kutime pli ripro&#x109;is fidelan kaj bonkoran dis&#x109;iplon e&#x109; pro lia malgranda eraro kaj malpli ripro&#x109;is senfidan kaj malbonkoran dis&#x109;iplon e&#x109; pro lia granda eraro kaj multe la&#x16D;dis lin e&#x109; pro lia malgranda bonfaro. Iu dis&#x109;iplo demandis pri la kialo. Sotesano respondis: “Mi celas, ke kiu faras unu eraron el dek, tiu korektu e&#x109; la unu eraron kaj fari&#x11D;u perfekta kiel plenrafinita jado. Mi celas, ke kiu faras unu bonon el dek, tiu kreskigu e&#x109; la unu bonan &#x11D;ermon.”</p><p><strong>40. </strong>Kiam Sotesano enpostenigis homon, li &#x109;iam demandis unue pri liaj fido, sindonemo kaj plenumpovo kaj poste pri liaj scio kaj talento.</p><p><strong>41. </strong>Sotesano de tempo al tempo a&#x16D;skultis korean klasikan muzikon kun homoj. Kiam li a&#x16D;skultis precipe koreajn operojn<sup>256</sup>, t.e<emphasis>. &#x108;unhjang&#x11D;on</emphasis>, <emphasis>Sim&#x109;ong&#x11D;on</emphasis> kaj <emphasis>Hungbu&#x11D;on</emphasis>, li &#x109;iam la&#x16D;dis &#x109;astecon, filinan priservon kaj fratecon kaj ofte emfazis la gravecon de konstanteco kaj harmonio precipe en la komunuma vivo kaj diris: “Lojaleco, &#x109;asteco, gefila priservo kaj frateco diferencas la&#x16D;epoke per formo, sed ilia spirito utiligendas sen&#x15D;an&#x11D;e en ajna epoko.”</p><p><strong>42. </strong>Sotesano en &#x109;iu eklezia afero dividis penon, &#x11D;ojon, zorgon kaj mal&#x11D;ojon kun homoj kaj ne faris ion ajn malhumanan, nek prenis ion ajn super siaj vivrimedoj, nek deziris ion ajn bon&#x15D;ancan.</p><p><strong>43</strong>. Kiam estis komuna laboro, Sotesano &#x109;iam partoprenis en &#x11D;i kaj mem &#x11D;in direktis. Li diris: “Mi laborigas vin komune, por ke vi ne malzorgu la tri korpajn esenca&#x135;ojn el la ses esenca&#x135;oj.” Li severe ripro&#x109;is tiun, kiu ne partoprenis senprave en komuna laboro, a&#x16D; kiu laboris maldiligente malgra&#x16D; sia partopreno en &#x11D;i.</p><p><strong>44. </strong>Iu homo, travoja&#x11D;inte la tutan landon, vizitis Sotesanon kaj admire diris: “Mi surgrimpis multajn montojn, sed la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis> estas la plej elstara. Mi renkontis sennombrajn homojn, sed mi unuafoje vidas homon tian kiel vi.” Sotesano demande respondis: “Kial vi parolas nur pri monto kaj homo? &#x108;u vi ne rimarkas, ke &#x109;i-lande konstrui&#x11D;as eklezio senprecedente granda en la tutmonda historio?”</p><p><strong>45. </strong>Kiam <emphasis>An Dosan</emphasis><sup>257</sup> vizitis, Sotesano mem lin bonvenigis kaj aprezis lian patriotan penadon. <emphasis>Dosan</emphasis> diris: “Mia laboro estas malvasta kaj nesufi&#x109;e lerta, tial anstata&#x16D; doni grandan profiton al la nacio mia laboro nur multigas samideanojn, kiujn la polico subpremas. Sed via laboro estas vasta kaj ri&#x109;a je rimedoj, tial vi interne multe kontribuas al la samnacianoj kaj elekstere apena&#x16D; ricevas rektajn malliberigon kaj subpremon. Ja via kapablo estas granda.”</p><p><strong>46. </strong>Sotesano diris: “Mi miras, ke vi fidas kaj sekvas min, malgra&#x16D; ke mi ne havas apartan lertecon, nek sufi&#x109;an edukitecon.” Sed li estis &#x109;iopova e&#x109; sen aparta povo kaj &#x109;ioscia e&#x109; sen aparta scio. Kiam li instruis homojn, lia virto superis tiun de &#x109;ielo kaj tero, kaj kiam li trarigardis aferon kaj principon, lia sa&#x11D;o estis pli luma ol la suno kaj la luno.</p><p><strong>47. </strong><emphasis>Gim G&#x16D;angson</emphasis> lamente admiris Sotesanon kaj diris: “Dum pli ol dudekjara lernado sub Sotesano mi klopodis sekvi &#x109;iujn liajn vortojn kaj agojn, sed ankora&#x16D; ne sukcesas sekvi e&#x109; la dekmilonon de ili. El ili estas tri, kiujn mi plej adoras kaj volas lerni, sed ne povas fari. Unu estas sinforgesa altruismo, la dua estas konsekvenca penado kaj la tria estas grandanimeco toleranta puron kaj malpuron. &#x11C;enerale, kiam mi observas lian konduton, &#x109;iu lia parolo kaj &#x109;iu lia ago estas nur por la publiko kaj &#x109;e li egoismo tute ne ekzistas aparte, tiel ke li ne havas alian penson, alian parolon kaj alian agon krom fondi &#x109;i tiun eklezion. Tial tion mi korfunde admiras kaj volas ellerni. Kiam mi observas lian laboron, neniom malplii&#x11D;as lia penado &#x11D;is hodia&#x16D;, kiun li anta&#x16D; longe montris dum la polderigado en <emphasis>Giljongni</emphasis>, des pli &#x11D;i estas pli granda ol anta&#x16D;e. Tial anka&#x16D; tion mi korfunde admiras kaj volas ellerni. Kiam mi observas lian homgvidon, li pli multe karesas kaj favoras malbonulon kaj &#x109;iam diras, ke &#x109;ar &#x109;iu &#x15D;atas bonulon, &#x15D;ati malbonulon estas fari grandajn korfavoron kaj kompaton. Tial anka&#x16D; tion mi korfunde admiras kaj volas ellerni.”</p><p/><p/><p>13</p><p>Eklezio</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “Kunsento inter instruisto kaj dis&#x109;iplo estu sendistanca kiel inter patro kaj filo, kaj nenian obstaklon havos instruado kaj lernado. Kunsento inter samideanoj estu intima kiel inter fratoj, kaj ili senhezite konsilos kaj kura&#x11D;igos unu la alian. Nur tiam rekte komuniki&#x11D;as morala energio kaj reciproke transdoni&#x11D;as menso, tiel ke krei&#x11D;as la kolektiva forto por studo kaj laboro.”</p><p><strong>2. </strong>En la dekdujara jubileo de la eklezio Sotesano diris al homoj: “Vi a&#x16D;skultis la raporton pri la dekdujaraj studo kaj laboro de nia eklezio. Diru viajn impresojn.” Dis&#x109;iploj esprimis siajn impresojn unu post la alia. Sotesano atente a&#x16D;skultis ilin kaj diris: “Viaj vortoj estas &#x11D;enerale ta&#x16D;gaj, sed ankora&#x16D; unu grava afero ne estas rimarkita. Mi &#x11D;in diros. Nun en &#x109;i tiu darmhalo trovi&#x11D;as homoj, kiuj intervidi&#x11D;as kun mi de multaj jaroj, kaj kiuj nur de kelkaj jaroj. Sekve diferencas la anta&#x16D;uloj kaj la posteuloj. Okaze de &#x109;i tiu jubileo mi volas, ke la anta&#x16D;uloj kaj la posteuloj denove danku kaj rekonu sin reciproke. Temas pri la posteuloj. Kvankam ili ne tiel penis fondi la eklezion, ili povas facile studi ekde la membri&#x11D;o danke al la jam konstruitaj institucioj kaj faritaj doktrinoj. Tio atribui&#x11D;as al la sindonema penado de la anta&#x16D;uloj. Se ne estus la anta&#x16D;uloj, kion do la posteuloj lernus kaj sur kiujn do ili apogus sin? Tial la posteuloj devas &#x109;iam danki kaj respekti kaj priservi la anta&#x16D;ulojn, e&#x109; surdorsigante ilin &#x109;iujn. Temas pri la anta&#x16D;uloj. De la komenco de la eklezio ili tutforte laboregis por fari &#x109;iujn doktrinojn kaj konstrui diversajn instituciojn. Tamen se ne la posteuloj sinsekve venantaj uzus la ekipa&#x135;ojn kaj adorus la doktrinojn kaj funkciigus la instituciojn, la multjara penado de la anta&#x16D;uloj montri&#x11D;us senvalora, la institucioj kaj doktrinoj ne transdoni&#x11D;us eterne kaj ilia sen&#x109;esa merito neniam montri&#x11D;us. Tial la anta&#x16D;uloj devas &#x109;iam danki kaj &#x11D;oje bonvenigi la posteulojn, e&#x109; surdorsigante ilin &#x109;iujn. Se la anta&#x16D;uloj kaj la posteuloj havas tian penson eterne, mi certas, ke nia eklezio prosperos senlime kaj via merito transdoni&#x11D;os senfine.”</p><p><strong>3</strong>. Sotesano voja&#x11D;is al Seulo, kaj dis&#x109;iploj vizitis lin kaj diris: “Ni tre &#x11D;ojas, ke pro nia profunda rilato ni samepoke naski&#x11D;is en la sama regiono kaj studas sub la sama budho. Tio montras, ke ni havas eterne nerompeblan bonan rilaton.” Sotesano diris: “A&#x16D;skultante vin, mi &#x11D;ojas iuflanke kaj zorgas aliflanke. Estas &#x11D;ojige, ke vi hodia&#x16D; harmonias kaj plezuri&#x11D;as anta&#x16D; mi. Estas zorgige, ke malbona rilato povas &#x11D;ermi el la hodia&#x16D;a bona rilato.” Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kiel tio povas okazi?” Sotesano respondis: “Des pli facile naski&#x11D;as malbona rilato el ju pli proksima rilato kiel inter patro kaj filo, inter fratoj, inter geedzoj kaj inter amikoj. Pro la proksimeco ili ofte malatentas &#x11D;entilecon kaj prudenton. Tial reciproka favoro naskas reciprokan malamon kaj reciproka instruado male miskomprenon, tiel ke ofte ilia rilato fari&#x11D;as pli malbona ol inter tute nekonataj homoj.” Alia dis&#x109;iplo demandis: “Kiel ni povas &#x109;iam teni bonan rilaton?” Sotesano diris: “Ne trudu ion ajn al aliulo. Ne penu nur venki aliulon, &#x15D;ajnigante vin pli alta. Ne malka&#x15D;u aliulan eraron, sed korektu vian eraron per &#x11D;i. Ne penu posedi sola la amon de via instruisto. Ju plu intimi&#x11D;as vi kun aliulo, des pli respektu lin kaj ne perdu &#x11D;entilecon en &#x109;iu ago. Nur tiam malbona rilato ne naski&#x11D;as kaj via &#x11D;ojo da&#x16D;ras eterne.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano diris: “Se oni rilatas al &#x109;iuj homoj en la mondo, &#x11D;enerale ili diferencas per karaktero. Karaktero formi&#x11D;as el aparte komprenata instruo inter multaj instruoj en la mondo, el longda&#x16D;ra sperto, el aparta ideo pri instruo starigita la&#x16D; propra opinio a&#x16D; el aparta kutimo denaske havata. Se &#x109;iuj homoj insistas nur pri sia karaktero sen kompreni aliulan karakteron, facile esti&#x11D;as konflikto kaj kverelo e&#x109; inter intimaj samideanoj. &#x108;ar &#x109;iuj homoj diferencas per kutimo kaj scio, tiel ke aliulo eble ne scias ies scion, &#x109;ar lokaj moroj diferencas, &#x109;ar scio malsamas inter novulo kaj malnovulo, a&#x16D; &#x109;ar diferencas io ajn &#x15D;atata kaj mal&#x15D;atata, al kio homoj kutimi&#x11D;is en anta&#x16D;a kaj &#x109;i tiu vivoj. Tial homoj neas a&#x16D; neglektas aliulan scion per sia scio kaj en serioza okazo vekas e&#x109; malamon. Tion ka&#x16D;zas reciproka nekompreno pri tiu karaktero en la lar&#x11D;a vidpunkto. Homo do malestimi&#x11D;as ne &#x109;iam pro sia kulpo. Eksteruloj trovis okdek mil kulpojn de &#x15C;akjamunio. Tio okazis ne tial, ke li havis ilin, sed tial, ke la eksteruloj ne komprenis lian veran volon, &#x109;ar iliaj scioj kaj kutimoj diferencis de liaj. Nu, nur se vi inter eldiversloke kolekti&#x11D;intaj homoj kun diferencaj scioj kaj kutimoj anta&#x16D; &#x109;io bone komprenas, ke &#x109;iu homo havas propran karakteron, naski&#x11D;as nenia konflikto inter samideanoj kaj esti&#x11D;as la virto akcepti lar&#x11D;e &#x109;iujn homojn.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano diris al dis&#x109;iploj: “Kiam homoj a&#x16D; objektoj estas dividitaj inter si malproksime, ili ne sonas. Sed kiam ili pli kaj pli proksimi&#x11D;as kaj interfrapi&#x11D;as, ili nepre naskas sonon. Se metaloj interfrapi&#x11D;as, metala sono naski&#x11D;as, kaj se &#x15D;tonoj interfrapi&#x11D;as, &#x15D;tona sono naski&#x11D;as. Tiel same, se pravuloj renkonti&#x11D;as, prava sono naski&#x11D;as, kaj se maliculoj renkonti&#x11D;as, malica sono naski&#x11D;as. Vidu! Kvankam pasis kelkaj jarmiloj, ekde kiam &#x109;iuj pasintaj sanktuloj malfermis sian eklezion, ilia kompatplena kaj bona sono estas &#x11D;is nun pura kaj flua kaj frapas la orelojn de &#x109;iuj vivuloj. Male konfuza sono de malvirtuloj ankora&#x16D; avertas la mensojn de multaj homoj. Krom se vi havas nenian rilaton dekomence, vi jam renkonti&#x11D;as kaj kune laboras, tial vi nepre naskas sonon. &#x108;iuokaze atentu, ke vi ne eligu malbonan sonon, kaj &#x109;iam produktu nur bonan sonon. Tiam tio estos ne nur feli&#x109;o por vi, sed anka&#x16D; &#x11D;ojo por la mondo.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “Kvankam homoj laboras kun egalaj personeco kaj peno, la valoro estas alta a&#x16D; malalta la&#x16D; la skalo de ilia laboro kaj la historio estas longa a&#x16D; mallonga la&#x16D; la da&#x16D;ro de ilia laboro. En la skalo estas laboroj por familio, por nacio, por &#x15D;tato kaj por la mondo. En la da&#x16D;ro estas laboroj por jardekoj, por jarcentoj, por jarmiloj kaj por eterno. La grandeco kaj longeco montri&#x11D;as depende de respektiva laboro. La plej granda kaj longa laboro estas religia laboro, kiu havas nek landlimon, nek a&#x11D;on. Estis vere malforte, kiam &#x15C;akjamunio de pordo al pordo almozpetis kun siaj mil ducent dis&#x109;iploj, kiam Konfuceo &#x109;are vagis la tutan &#x109;inan kontinenton sen posteno, kaj kiam Kristo persekuti&#x11D;is tie kaj tie kun siaj dek du dis&#x109;iploj. Sed nun iliaj instruoj disvasti&#x11D;as tutmonde kaj pli kaj pli brilas kun la tempo. Vi jam ani&#x11D;is al religio. Unue plene komprenu la valoron de religia laboro, da&#x16D;rigu diligentan strebadon al &#x11D;i kaj fari&#x11D;u &#x109;efroluloj de la plej granda kaj longa laboro.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano diris: “Pastroj estas tiuj, kiuj tute dedi&#x109;as siajn korpon kaj menson al la publiko kaj ignoras siajn personajn famon, potencon kaj profiton. Tio ja estas ilia devo. Tamen la&#x16D; mia nuna observo iuj el ili forgesas poiome sian komencan volon, plendas senprave kaj faras mal&#x11D;ustan peson en la menso, tiel ke ili agas por si anstata&#x16D; por la publiko. Kiel do ili nomi&#x11D;us pastroj? Via komenca voto estis krei neel&#x109;erpeblan feli&#x109;on eterne kaj fari bodisatvan agon inter vivuloj. Se vi male pekos en feli&#x109;okreejo kaj nutros malbudhecon dum bodisatva studo, via peko estos multe pli granda ol en la sekulara mondo. Kiel do ne timi tion? Memorante miajn vortojn, &#x109;iam ekzamenu vin, &#x109;u vi estas pastro bonfaranta al aliulo a&#x16D; atendanta de aliulo bonfaron. Se vi estas pastro bonfaranta al aliulo, konstante da&#x16D;rigu tion. Se vi estas pastro atendanta de aliulo bonfaron, tuj korektu tion. Se vi trovas tion malfacila, estas pli bone ekspastri&#x11D;i kaj preventi gravan pekon.”</p><p><strong>8. </strong><emphasis>&#x11C;ong Jangson</emphasis><sup>258</sup> kaj aliaj maldiki&#x11D;is pro peniga kuireja laboro. Sotesano diris: “Vi maldiki&#x11D;as pro peniga laboro. Por fari la studon kaj laboron de nia eklezio vi ja pene laboras, elportante &#x109;iajn suferojn en fabriko, kuirejo a&#x16D; kampo. Tio estas kiel produkti aparaton utilan al homoj, enforniginte kaj malhardadinte kaj for&#x11D;adinte feron. En tiaj malfacilaj situacioj nur ser&#x109;u la veron kaj kunpraktiku la tri studojn, kaj vi forigos la nepuran feron de ordinarulo kaj akiros la rafinitan oron de budho kaj bodisatvo. Oni ne povas ricevi puran feron sen fandforno kaj oni ne povas atingi elstaran personecon sen trejni&#x11D;o en &#x109;iaj malfacilaj situacioj. Sciu &#x109;i tiun signifon kaj &#x109;iam vivu en paco kaj plezuro.”</p><p><strong>9. </strong>Iu dis&#x109;iplo demandis: “Kial pli inter pastroj en la degenera epoko ol inter laikoj multas tiaj pekuloj, kiuj indas reenkarni&#x11D;i repage kiel serpento?” Sotesano respondis: “Peko de laiko influas pli-malpli nur lin a&#x16D; lian familion. Sed se pastro, ne sciante &#x11D;ustan darmon, misgvidas homojn, li fu&#x15D;as iliajn multajn sekvajn vivojn. Se pastro parazite vivas sen merita laboro, li kvaza&#x16D; su&#x109;as la sangon de multaj homoj, &#x109;ar e&#x109; kompleto da vesto kaj bovlo da rizo estas faritaj respektive per teksistina &#x15D;vito kaj kamparana sango. Se pastro, sciante grandan &#x15D;uldon al la kvar bonfaroj, ne rekompencas ilin, tio ja estas nedanko al la familio, socio, &#x15D;tato kaj mondo. Tial tio facile okazas. Iuj el vi povas pensi mian vorton troa, sed fakte &#x11D;i ne estas tia. Ofte ekzamenu vin kaj ne devoji&#x11D;u de via celo.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Ni neniel vampiri&#x11D;u. Se homo, uzante sian postenon a&#x16D; potencon, prenas per ruza maniero kaj sen prava pago tiun hava&#x135;on, kiun malplibonuloj akiris per siaj sango kaj &#x15D;vito, a&#x16D; se homo sen prava kialo vivas de la laboro de parenco a&#x16D; amiko, tia homo estas vampiro. Nu, ni &#x109;iam ekzamenu nian vivon kaj kontrolu, kiom da profito &#x109;iutage donante al homoj ni vivas &#x109;i tian vivon de vesto kaj man&#x11D;o. Se ni havas tioman penadon, ni povas trankvili&#x11D;i. Se ni sen tioma penado ser&#x109;as nur porviva&#x135;on kaj komforton sub la masko de publika laboro, tio estas granda &#x15D;uldi&#x11D;o en la senlima mondo kaj ne eviteblas vampiri&#x11D;o. Klare konsciu tion.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano en la templo Seulo petis de <emphasis>I &#x16C;an&#x109;ol</emphasis><sup>259</sup> alporti paka&#x135;on surdorse al la stacidomo Seulo. Li diris: “Nun mi direktas dekojn da laboristoj por konstrui la templon, des pli tio povas difekti mian dignon kiel pastro.” Sotesano petis de <emphasis>O &#x108;anggon </emphasis>tion. Reveninte, Sotesano demandis <emphasis>&#x16C;an&#x109;ol</emphasis>: “Kiel vi pensas pri via &#x135;usa konduto?” Li respondis: “Mi ne pensas, ke mi faris grandan eraron.” Sotesano diris: “Via kialo povas esti prava, sed se vi hontas e&#x109; surdorsigi al vi paka&#x135;on kaj ne pensas serioza vian malobeon al mi, tio kontra&#x16D;as la devon de pastro. Kiel do vi kun tia sinteno esperus fari&#x11D;i grandulo, kiu savas &#x109;iujn vivulojn? Se vi ne povas for&#x135;eti tian sintenon, estas pli bone ekspastri&#x11D;i.” <emphasis>&#x16C;an&#x109;ol</emphasis> estis severe ripro&#x109;ita kaj li pardonpetis Sotesanon. De tiam li da&#x16D;rigis la penadon for&#x135;eti vantan dignon.</p><p><strong>12. </strong>Iu dis&#x109;iplo, prizorgante la eklezian legom&#x11D;ardenon, kaptis kaj sekigis multajn vermojn. Li vendis ilin al apoteko kaj enspezis nemalgrandan monon. Lia superulo raportis al Sotesano kaj demandis: “Tiu mono estas kroma enspezo kaj li bezonas novan veston. Kiel vi pensas pri tio, ke mi a&#x109;etu per tiu mono novan veston por li?” Sotesano respondis: “Kvankam la mono estas kroma enspezo, &#x11D;i rezultas el publika laboro kaj devas enmeti&#x11D;i en publikan kason. Se ni a&#x109;etus veston por li per la mono, kiu kostis la vivon de multaj vermoj malgra&#x16D; prava kialo. Kiel do li povus eviti la punon?” Sotesano donacis kompleton da vesto al li kaj diris: “Uzu la monon por publika laboro, por ke al li ne estu peko.”</p><p><strong>13.</strong> Iu dis&#x109;iplo, prizorgante la eklezian fruktejon, devis ofte mortigi multajn insektojn kaj esprimis sian &#x109;agrenon. Sotesano diris: “Ne timu pri la puno, sed nur malegoisme priservu la publikon, kaj la puno ne turni&#x11D;os al vi. Sed se vi prenas e&#x109; ioman personan profiton el la laboro, vi ne povos eviti la punon. Aparte atentu tion.”</p><p><strong>14. </strong>Iu dis&#x109;iplo, lo&#x11D;ante najbare de la centra sidejo de &#x16D;onbulismo, alportis al sia hejmo eklezian objekton banalan kiel brulligno. Sotesano diris: “E&#x109; se la eklezio mizere vivas, kelkaj lignetoj kaj najloj ne multe influas &#x11D;in. Sed se vi maljuste proprigas al vi objektojn kolektitajn per publika penado, neatendita katastrofo trafos vin en la estonteco kaj vi suferos kelkoble pli grandan perdon. Tial mi anticipe avertas vin.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano demandis: “Kiel vi pensas pri la starigo de eklezia fonda&#x135;o por helpi malri&#x109;ajn familiojn de pastroj, por ke ili tute okupi&#x11D;u pri publika laboro, ne zorgante sian privatan mastrumadon?”<emphasis> &#x11C;on Umg&#x16D;ang</emphasis> respondis: “Nepre endas starigi tian fonda&#x135;on.” Sotesano denove demandis: “Kion kaj kiel fari, &#x11D;is ni starigos &#x11D;in, se la familio de iu pastro estos en tiel mizera situacio, ke li devos hejmeni&#x11D;i?”<emphasis> So De&#x16D;on</emphasis> respondis: “Se li estos ordinara pastro, estos bone sendi lin hejmen por adekvata tempo. Se li estos grava persono, estos bone subvencii lian familion e&#x109; provizore post la decido de nia konsilio.” Sotesano denove demandis: “Kion kaj kiel fari, se tromulti&#x11D;os subvencipetantoj, kiam funkcios la fonda&#x135;o?” <emphasis>Ju Hoil</emphasis> respondis: “Por preventi tian problemon, ni devos en la centra sidejo starigi la instancon, kiu gvidos kaj prizorgos la familiojn de la pastroj.” Sotesano diris: “Vi tri havas bonajn opiniojn. Ni do poiome starigu kaj utiligu tian fonda&#x135;on. Kiam la eklezio ne havos sufi&#x109;ajn financojn por funkciigi &#x11D;in, ni e&#x109; reduktu niajn agadojn kaj prizorgu helpobezonajn familiojn de oficantaj pastroj, por ke ili ne &#x109;agreni&#x11D;u de sia privata mastrumado.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “Sub la pastra sistemo de nia eklezio pastroj povas studi kaj labori geedzi&#x11D;inte a&#x16D; negeedzi&#x11D;inte<sup>260</sup> kun speciala voto fortran&#x109;i mondajn dezirojn. La eklezio akceptas kaj traktas ilin la&#x16D; ilia volo. Sed se iu sen speciala voto nur korpe restas negeedzi&#x11D;inta pro ia cirkonstanco a&#x16D; por persona komforto kaj envias mondan vivon, ne nur tio estas granda perdo al li kaj la eklezio kaj la mondo, sed anka&#x16D; li, kvankam belaspekta, estos mokata de multaj homoj en la sekva vivo. Tial se vi ne estas memfida, estas bone refari vian decidon anticipe. Se vi komencis memfide, la&#x16D; via voto purigu la sekularan mondon kaj kun firma koro kaj nobla fideleco malfermu por &#x109;iuj vivuloj la vojon al sa&#x11D;o kaj feli&#x109;o.”</p><p><strong>17. </strong>Sotesano ofte afable prizorgis negeedzi&#x11D;intajn dis&#x109;iplojn kaj diris: “E&#x109; se vi nur en &#x109;i tiu unu vivo pure kaj sindone laboras por la eklezio kaj la mondo, forigante dezirojn al ri&#x109;o, seksamo, famo kaj profito, tio ne kompareblas kun via priservado al unu familio tra via plurvivo. Per unuviva penado vi akiros neel&#x109;erpeblajn feli&#x109;on kaj honoron tra via multvivo kaj fine rikoltos la grandan frukton de budhi&#x11D;o. Sed se vi estas nur formale negeedzi&#x11D;intaj kaj vivas sen aparta indo, tio anka&#x16D; estas vanta&#x135;o. Rekonscii&#x11D;u kaj studu.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris: “Kiam oni plenigas la ali&#x11D;ilon de pastri&#x11D;o, oni devas profunde pensi. Se survoje falos en personan laboron a&#x16D; en sian plezuron tiu, kiu al la malplena darma regno kaj al la publiko votas dedi&#x109;i sin por la studo kaj laboro de &#x109;i tiu eklezio kaj budhi&#x11D;i kaj savi vivulojn, tio estos nenio alia ol trompi &#x109;ielon kaj teron. Tial la vero neniel pardonos lin kaj lia estonteco &#x15D;topi&#x11D;os. Anka&#x16D; kiam oni gvidas la publikon, oni devas profunde pensi. Se iu &#x15D;ajnigos sin ilumini&#x11D;into kaj misgvidos homojn, tio estos nenio alia ol trompi la veron. Tial li apena&#x16D; povos eviti malbonan vojon.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Ni estas kiel sova&#x11D;anseroj. Ili konstruas nestojn la&#x16D; sezonoj jen sude, jen norde. Tiel same ni instruas homojn la&#x16D; rilatoj jen oriente, jen okcidente. Sed se iu sova&#x11D;ansero deflanki&#x11D;as de la vico gvidata de la &#x109;efo a&#x16D; estas malatenta e&#x109; en la vico, &#x11D;i povas facile retkapti&#x11D;i a&#x16D; mortpafi&#x11D;i. Reto kaj kuglo estas hava&#x135;o kaj seksamo por ni.”</p><p><strong>20. </strong>Sotesano diris: “E&#x109; tigro a&#x16D; leono konata kiel la plej brava besto povas morti, se eta skabio disvasti&#x11D;as al &#x11D;ia tuta korpo. Tiel same e&#x109; grandvola studanto povas rompi sian volon kaj fu&#x15D;i sian tutan vivon, se li havas kelkajn skabiojn en menso. Tial studanto devas &#x109;iam atenti, ke skabioj ne en&#x15D;teli&#x11D;u en lian menson. Jen estas kelkaj mensaj skabioj. La unua estas malkontenti&#x11D;i per tio, ke &#x15D;ajne nur al li direkti&#x11D;as admono, kiam instruisto &#x11D;in diras publike. La dua estas ser&#x109;i senprave bontrakti&#x11D;on en templo kiel en hejmo, forgesante sian studcelon. La tria estas &#x109;iuokaze ne preni konsilon donitan por la estonteco kiel modelon, kontra&#x16D;stari tiun kaj tiun homon a&#x16D; e&#x109; rigardi konsilinton kiel malamikon. La kvara estas pli kaj pli fieri&#x11D;i la&#x16D; la alti&#x11D;o de siaj posteno kaj fidindeco. La kvina estas ser&#x109;i nur sian komforton, atendante &#x109;iam de aliuloj favoron. La sesa estas plendi pro tio, ke instruisto a&#x16D; samideanoj ne simpatias lin, malzorgante siajn menson kaj vortojn. La sepa estas ju pli favorate, des pli malkontenti&#x11D;i kaj alporti al si novan fikutimon. Kvankam &#x109;i &#x109;io ne estas granda malbono, tio povas esti skabio, kiu malhelpas la penemon de studanto. Vi do devas esti tre atentaj pri tio.”</p><p><strong>21. </strong>Kiam iu dis&#x109;iplo unuafoje enofici&#x11D;is kiel pastro en loka templo, Sotesano diris: “&#x15C;ajnas, ke intertempe mi malpli ofte prizorgis vin ol aliajn dis&#x109;iplojn. &#x108;u vi ne malkontenti&#x11D;is per tio? Por havi ri&#x109;an rikolton kamparano penas pli multe en malbona kaj herba&#x109;oplena grundo kaj malpli en fekunda grundo. Tiel same trovi&#x11D;as homoj, kiuj ofte bezonas konsilojn, kaj kiuj boni&#x11D;as nur post kelkfojaj konsiloj. Tiel komprenu en via okazo kaj neniel malkontenti&#x11D;u.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano revenis de<emphasis> Jongsan</emphasis> al la domo <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis> kaj diris al dis&#x109;iploj: “Survoje mi vizitis bazaron. Matene bazaren venis terpotisto kun &#x11D;igeo<sup>261</sup> da varoj kaj iu homo kun malplena &#x11D;igeo. Sed kiam ili hejmeni&#x11D;is, la terpotisto surhavis malplenan &#x11D;igeon kaj la homo &#x11D;igeon kun terpotoj. Ili amba&#x16D; aspektis tre kontentaj. Vidante tion, al mi venis la jena penso. Komence la terpotisto ne venis por la homo kun malplena &#x11D;igeo kaj la homo kun malplena &#x11D;igeo por la terpotisto. Tamen ili akiris nur sian deziron kaj fine amba&#x16D; &#x11D;ojis. Tio ja estas la principo, ke homoj apogas kaj bazas unu sur la alia. Iu homo koleri&#x11D;is kaj ne a&#x109;etante foriris, &#x109;ar li trovis butikiston malafabla. Homoj mokis lin pro tio, ke li venis bazaren por bontrakti&#x11D;i anstata&#x16D; a&#x109;eti varojn. Alia homo venis sambutiken kaj senerare a&#x109;etis nur siajn necesa&#x135;ojn senkonsidere tion, kia ajn estas la butikisto. &#x108;iuj apuduloj rigardis lin prava kaj la&#x16D;dis lin kiel solida homo. Vidante kaj a&#x16D;dante tion, mi subite komparis tion kun via vivo en la eklezio kaj sola jen ridis, jen vespiris. Per mia rakonto atingu profundan scion.”</p><p><strong>23</strong>. Sotesano diris: “Feli&#x109;e vi envenis en &#x109;i tiun religion, sed vi diferencas ja per kutimo kaj scio. Nur tia homo rekonas tian homon. Tial inter vi foje estas tiu, kiu foriras ne eltenante e&#x109; bagatelan aferon. Tia homo estas kiel tiu blindulo, kiu &#x11D;uste kaptis manilon, sed koleri&#x11D;as stumblante &#x109;e la sojlo kaj denove ekvagas. Korpa blindulo scias sian difekton, tial li anticipe atentas sian pa&#x15D;adon. Sed mensa blindulo ofte ne scias sian difekton, tial li ne rimarkas sin falinta en profundan kavon. Kiel do tio ne estus dan&#x11D;era?”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano diris: “Mi malfermis unu butikon kaj komercis plurjare, sed mi neniom profitis. &#x108;ar mi donis kredite &#x109;iujn varojn al homoj. Iu bone vendis la varojn kaj pagis al mi sian &#x15D;uldon, alportante anka&#x16D; al si konsiderindan profiton. Tamen tiaj homoj plej malmultis. Plejparte homoj ne vendis la varojn kaj konservis ilin hejme kaj post nelonge reportis ilin al mi, a&#x16D; ili perdis la varojn kaj e&#x109; ne pagis al mi sian &#x15D;uldon. Tial mi havis perdon. Sed de nun mi la&#x16D;dos kaj pli glate provizos per varoj tiun, kiu bone profitos el sia vendado kaj pagos al mi sian &#x15D;uldon. Tamen mi severe ripro&#x109;os tiun, kiu reportos al mi la varojn, kaj mi nepre akuzos al jurejo kaj traktos tiun, kiu perdos la varojn kaj ne pagos al mi sian &#x15D;uldon.” Sotesano demandis: “&#x108;u vi komprenas miajn vortojn?” Iu dis&#x109;iplo respondis: “Malfermi butikon estas fondi religian eklezion. Kiu pagas sian &#x15D;uldon kaj alportas al si konsiderindan profiton, tiu estas homo, kiu, a&#x16D;skultinte vian instruon, bone diskonigas &#x11D;in al aliuloj kaj multe profitas el la sekvado de &#x11D;i. Kiu reportas la varojn, tiu estas homo, kiu, a&#x16D;skultinte vian instruon, memoras &#x11D;in, sed ne sekvas &#x11D;in. Kiu perdas la varojn kaj ne pagas sian &#x15D;uldon, tiu estas homo, kiu, a&#x16D;skultinte vian instruon, tute forgesas &#x11D;in kaj ne diskonigas &#x11D;in al aliuloj, nek mem sekvas &#x11D;in. Akuzi al jurejo kaj trakti tiun homon signifas, ke kiu forgesas a&#x16D;skultitan bonan instruon kaj ne sekvas &#x11D;in, tiu nepre faras multajn malbonojn kaj nature ricevas multajn punojn.” Sotesano diris: “Vi pravas.”</p><p><strong>25. </strong>Okaze de novjara tago Sotesano diris al homoj: “Lastnokte mi renkontis eksterordinarulon en son&#x11D;o. Li diris, ke sendube &#x109;i tiu eklezio havos grandan prosperon, sed li zorgis pri tio, ke la&#x16D; la kresko de potenco &#x11D;i povos malestimi aliajn homojn a&#x16D; organizojn. Tial li petis min anticipe averti miajn sekvantojn. Onidire son&#x11D;o estas vanta, sed mia son&#x11D;o estis vere klara, des pli mi havis en la jar&#x15D;an&#x11D;a tago. Tial mi ne povas &#x11D;in preteratenti. Neniam forgesu respekton al homo, kian ajn vi renkontas. Sciu ke e&#x109; la plej malnobela homo posedas la povojn kaj helpi kaj malhelpi la progreson de nia eklezio. Tio havas gravan rilaton kun la estonteco de nia eklezio.”</p><p><strong>26. </strong>&#x108;iuj membroj &#x11D;ojis, ke &#x135;urnalaj artikoloj serie aperantaj la&#x16D;dis nian eklezion. Sotesano diris: “La&#x16D;do kuntrenas kalumnion. Se nia eklezio pliforti&#x11D;os kaj plifami&#x11D;os en la estonteco, esti&#x11D;os anka&#x16D; &#x135;aluzuloj kontra&#x16D; ni. Tial anta&#x16D;sciante tion, ne tro skui&#x11D;u de mondaj la&#x16D;doj kaj kalumnioj, sed &#x109;iam ekzamenante vin, plenumu nur &#x11D;ustan laboron.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano diris: “Kiam homo volas plenumi iun laboron en la mondo, li alfrontas tiom da suferoj kaj malfaciloj, kiom da skalo havas la laboro. Preska&#x16D; ne ekzistas tiuj, kiuj sensufere sukcesis, inter budhoj, bodisatvoj, sa&#x11D;uloj, granduloj kaj lertuloj tra la tutmonda historio. For&#x135;etante &#x109;iujn glorojn de sia kronprinceco, &#x15C;akjamunio elpalaci&#x11D;is por bonzi&#x11D;i kaj dum ses jaroj li travivis multajn suferojn kaj malfacilojn. Anka&#x16D; post la fondo de sia eklezio li traelportis diversajn suferojn kaj e&#x109; eksteruloj murda&#x109;is lian dis&#x109;iplon. Sed liaj dis&#x109;iploj transdonis lian grandan darmon de generacio al generacio kaj hodia&#x16D; &#x109;iuj vivuloj senlime respektas lin. Kiam Konfuceo travagis la &#x109;inan kontinenton por starigi justecon en la periodo <emphasis>&#x108;un&#x109;u</emphasis><sup>262</sup>, oni insultis lin, e&#x109; ke li estas kiel hundo de funebra hejmo<sup>263</sup>. Li travivis la ribelon de <emphasis>&#x11C;in&#x109;e</emphasis><sup>264</sup> kaj multajn persekutojn. Sed liaj dis&#x109;iploj konstante penadis starigi lian principon de homa moralo kaj hodia&#x16D; la mondo respektas lin kiel sanktulon. Kiam Kristo disvastigis sian evangelion, li traelportis &#x109;iajn persekutojn kaj insidojn kaj fine estis krucumita. Sed liaj dis&#x109;iploj &#x109;iapene transdonis lian instruon kaj hodia&#x16D; lia merito etendi&#x11D;as sur la tutan mondon. Kiel do kritikoj kaj suferoj ne okazus al ni, kiuj agadas kun granda celo en &#x109;i tiu mondo ondoplena? Ni ankora&#x16D; ne alfrontis grandajn kritikojn kaj subpremojn. Sed la&#x16D; la plimulti&#x11D;o de niaj membroj kaj la pligrandi&#x11D;o de nia laboro povos naski&#x11D;i iuj el ni, kiuj eraros kaj difektos la reputacion de nia eklezio. Tamen se nia celo vere estas priservi la mondon kaj nia instruo vere necesas por savi la mondon, misfaroj de unu a&#x16D; du homoj a&#x16D; eraroj en unu a&#x16D; du aferoj ne detruos nian tutan eklezion kaj la eklezio fine elmontri&#x11D;os tia, kia &#x11D;i reale estas, malgra&#x16D; ajnaj insido kaj persekuto. Kompardire monto pli klare vidi&#x11D;as post la malapero de nebulo, kiu kovras &#x11D;ian aspekton. Tial ne &#x109;agreni&#x11D;u de ajna sufero, sed &#x11D;isfine strebu al la celo, bontenante vian konsciencon, kaj nia granda laboro sukcesos perfekte. Pri tio mi certas.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano diris: “Estas tri kialoj de malsukceso en ajna laboro. Unu estas esperi rapidan kaj grandan sukceson sen peno. La dua estas agi senprudente, ne sciante, kiu laboro estas &#x109;efa a&#x16D; flanka kaj farendas unue a&#x16D; poste. La tria estas limigi sin per malgranda malsukceso a&#x16D; profito anta&#x16D; la finlaboro kaj fine alporti al si grandan malsukceson. &#x108;iu laboranto devas &#x109;iam atenti &#x109;i tiujn tri.”</p><p><strong>29. </strong>La industria fako de la eklezio bredis kokojn sub la a&#x16D;spicioj de provinca registaro. Iun tagon varmakvujo en la kokejo disrompi&#x11D;is pro malatento kaj multaj kokidoj vundmortis. Respondeculo tre embarasi&#x11D;is kaj tuj alkuris la &#x15D;tatoficejon por raporti la akcidenton. La koncerna &#x15D;tatoficisto diris: “Se vi volas atingi grandan sukceson en kokobredado, vi devas spiti e&#x109; pli grandan malsukceson. Kiam homo bredas amason da kokoj, li povas multe malprofiti pro neatenditaj katastrofoj kaj akcidentoj, sed estas anka&#x16D; diversaj rimedoj preventi ilin. Se li ne spertas tian malgrandan malsukceson en malgranda bredado, li ja ne povos eviti grandan malsukceson en granda bredado. Tial via nuna malgranda perdo estas utila sperto, per kiu vi preventos grandan malsukceson en la estonteco. Neniel senesperi&#x11D;u, sed plu klopodu.” Reveninte, la respondeculo rakontis. Sotesano diris: “Lia parolo vere estas prediko. Estas la proverbo, ke venas sa&#x11D;o post laboro. &#x108;i tiu malgranda malsukceso estas bona ekzemplo por estonta sukceso. Kiel do tio limi&#x11D;us nur al kokobredado? Kiam ni studas kaj laboras en la eklezio, ni devas atenti &#x109;iujn okazojn kaj sukcesajn kaj malsukcesajn kaj nepre ser&#x109;i la kialojn de sukceso kaj malsukceso. Ni devas observi anka&#x16D; aliajn religiojn, kial ilin la mondo bonvenigas a&#x16D; malakceptas, kaj kial ili bonfami&#x11D;as a&#x16D; fifami&#x11D;as dum longa tempo. Se ni &#x109;iam tiamaniere ekzamenas nin, korektas nin kaj sekvas nur &#x11D;ustan vojon, nia eklezio estos modela religio, kiu utilos al ajnaj individuoj, familioj, socioj kaj landoj, kaj kiun la publiko bonvenigos. Alie &#x109;iaj kulpoj okazos al ni kaj la mondo malakceptos nin. Kiel do tion preteratenti?”</p><p><strong>30. </strong>Sotesano diris: “Nenio en la mondo povas i&#x11D;i granda&#x135;o krom el malgranda&#x135;o. Do estas natura principo, ke granda&#x135;o i&#x11D;as el malgranda&#x135;o. Kiam ni trarigardas la historion de &#x109;iuj mondkonataj religioj, ili estis tre malfortaj en sia fondperiodo, sed ili pliforti&#x11D;is kun la longa tempo kaj nun estas grandaj religioj. Anka&#x16D; &#x109;iuj aliaj grandaj laboroj estas nenio alia ol la akumulita rezulto de malgrandaj fortoj. Se ni kun la spirito de elmalgranda&#x135;a granda&#x135;i&#x11D;o da&#x16D;rigas malegoisman penadon por progresigi nian eklezion, granda rezulto spontane venos al ni. Se ni obeas la gvidon de instruisto kaj orde studas sen rapidemo, ni fine sukcesos. Sed se ni intrige strebas al la momenta disvasti&#x11D;o de la eklezio, a&#x16D; se ni per partia studo volas atingi grandan darmforton en mallonga tempo, tio estas nur stulta deziro kaj kontra&#x16D;principa ago. Ni forpasigas tempon malgra&#x16D; tutforta penado. Nu, mi deziras, ke kiam vi studas, laboras a&#x16D; faras ion ajn, vi ne havu elmontri&#x11D;emon kaj rapidemon, sed nepre plenumu vian celon la&#x16D; la supre menciita principo de elmalgranda&#x135;a granda&#x135;i&#x11D;o.”</p><p><strong>31. </strong>Sotesano diris: “Kiam e&#x109; ordinarulo volas dungi laboriston por unu tago a&#x16D; serviston por unu jaro, li ekzamenas la kvalifikon kaj fidindecon de la dungoto. Des pli kiam la &#x109;ielo volas komisii al homo grandan laboron, &#x11D;i nepre ekzamenas lin. Tial kiu volas plenumi grandan laboron, tiu estu tre atenta por trapasi sukcese la ekzamenon.”</p><p><strong>32. </strong>Sotesano diris: “Por fari grandan eklezion kompreneble necesas renkonti tian homon, kiu estas ri&#x109;a je talento, scio kaj hava&#x135;o. Tamen li povas fari&#x11D;i nur kiel he&#x11D;o. Pligravas renkonti tian homon, kiu estas sindona, kvankam malsprita kaj malklera. Li ja povas fari&#x11D;i fidela mastro kaj atingi grandan sukceson en &#x109;iuj laboroj.”</p><p><strong>33</strong>. Sotesano diris al la homoj en darmkunveno: “Hodia&#x16D; mi parolos pri kreanto kaj detruanto de &#x109;i tiu eklezio. A&#x16D;skultu min atente. Kreanto de &#x109;i tiu eklezio rekte penas por la eklezio mense, korpe kaj materie. Li regule &#x109;eestas darmkunvenon kaj fidele faras fiksperiodan trejnon. Li diligente studas la sanktajn librojn hejme kaj tute komprenas &#x109;iujn niajn doktrinojn kaj sistemojn. Li utiligas la instruojn en la &#x109;iutaga vivo kaj &#x109;iuflanke estas modelo de aliuloj. Tiel li nerimarkate kontribuas al la eklezia progreso. Detruanto de &#x109;i tiu eklezio rekte malutilas al la eklezio mense, korpe kaj materie. Li apena&#x16D; &#x109;eestas darmkunvenon kaj ne plezuras per fiksperioda trejno. Li ne deturni&#x11D;as de malnova fikutimo. Li la&#x16D;pla&#x109;e malobeas la preceptojn kaj nur dama&#x11D;as sin kaj aliulojn. Tiel li malhonoras la eklezion kaj malhelpas &#x11D;ian progreson. Klare memorante &#x109;i tion, vi ne fari&#x11D;u detruanto de &#x109;i tiu eklezio, sed &#x109;iam klopodu akumuli la meriton de eminenta kaj eterna kreanto.”</p><p><strong>34. </strong>Sotesano diris: “Multas manieroj progresigi &#x109;i tiun eklezion, sed mi ekzemplos dek unu &#x109;efajn punktojn. Ili estu kriterioj por elekti &#x109;iun kontribuanton al la eklezia progreso. La unua estas dedi&#x109;i sin mense kaj korpe al la eklezio. La dua estas oferi multajn materiojn al la eklezio. La tria estas esti konsekvenca de post la membri&#x11D;o. La kvara estas multe interpreti la sanktajn librojn kaj registri predikojn. La kvina estas bone plenumi la regulojn kaj preceptojn. La sesa estas &#x109;iamaniere &#x11D;ojigi samideanon, por ke li progresu en studo kaj laboro. La sepa estas iel ajn strebi nur al la eklezia progreso. La oka estas persisti en altruismo. La na&#x16D;a estas senpensi en ago. La deka estas membrigi fifamulon, kiu pentofaros kaj fari&#x11D;os modelo de &#x109;iuj homoj kaj nature kura&#x11D;igos multajn homojn. La dekunua estas iel ajn membrigi bonfamulon, kiu nature kura&#x11D;igos &#x109;iujn homojn kaj altigos la eklezian statuson.”</p><p><strong>35. </strong><emphasis>H&#x16D;ang</emphasis><emphasis>&#x11C;ongsinheng</emphasis><sup>265</sup> demandis: “&#x15C;akjamunio diris, ke oni bonfaru sen penso. Kristo diris, ke la maldekstra mano ne sciu, kion oferas la dekstra. Sed vi enkondukis labornotojn<sup>266</sup> kaj registras ajnan kontribuon de &#x109;iuj kredantoj. &#x108;u tio ne ka&#x16D;zas al oferanto pesemon?” Sotesano respondis: “Nur kiam oferanto bonfaras sen penso, akumuli&#x11D;as neel&#x109;erpebla feli&#x109;o. Tamen ricevanto devas honori kaj rekompenci oferinton, tial necesas taksi lian meriton klare.”</p><p><strong>36. </strong>Sotesano diris: “Vi &#x109;iuj mastri&#x11D;u en la komunumo. Privata mastruma&#x135;o a&#x16D; laboro &#x109;u granda, &#x109;u malgranda transdoni&#x11D;as tradicie al idoj, sed publikaj mastruma&#x135;o kaj laboro transdoni&#x11D;as nur al senpartia homo, kiu faras senpartian agadon por la publiko. Se vi komprenas &#x109;i tiun principon kaj fari&#x11D;as senpartiaj homoj, &#x109;iuj niaj ekipa&#x135;oj, instruoj kaj honoroj apartenas al vi kaj estas sub via direktado. &#x108;i tiu eklezio estas la publika hava&#x135;o de la mondo, kiun direktas nur altmoralaj kaj sindonaj homoj, tial vi kune penu mastri&#x11D;i en &#x109;i tiu komunumo.”</p><p><strong>37. </strong>Sotesano instrukciis al pastroj: “En &#x109;i tiu tumulta epoko &#x109;iam danku tutkore la kvar bonfarojn kaj profunde konsciigu iliajn grandecon kaj gravecon al kredantoj kaj konduku ilin al dankema, modera kaj fidela vivo. Lastatempe religiaj organizoj en &#x109;i tiu lando ofte prenis de siaj kredantoj multajn hava&#x135;ojn kaj malzorgigis al ili mastrumadon, tiel ke la organizoj malbone influis &#x11D;eneralan socion. Tial foje okazis, ke multaj kritikoj malfondigis e&#x109; iujn el ili. Ni do gvidu kaj kura&#x11D;igu niajn kredantojn diligenti en sia profesio kaj pli bonigi sian vivon per nia studo ol anta&#x16D;e. Monda situacio pli kaj pli alii&#x11D;as kaj anta&#x16D; longe falis serioza baro inter viro kaj virino, sed &#x109;iuokaze ni priatentu asocii&#x11D;on kun aliseksuloj kaj neniom difektu la eklezian presti&#x11D;on. Nia prospero dependas &#x11D;uste de tio, &#x109;u ni atentas &#x109;i tiujn tri punktojn a&#x16D; ne. Ne pretera&#x16D;skultu miajn vortojn.”</p><p><strong>38. </strong>Sotesano instrukciis al pastroj: “Mi petas vin, kiuj rekte instruas niajn kredantojn, esti honestaj en dono kaj ricevo de materio. Klare kaj rapide librotenu la spezon de publika mono. Ne forlogi&#x11D;u al senradika famo. Ne komentu senprudente pri siatempa politika afero. Ne malhelpu alian religion kaj &#x11D;ian sanktejon. Kovru bone kulpon de kredanto kaj harmoniu senfiere kun &#x109;iuj kredantoj, sed ne permesu al ili maldecan trorespekton al vi. Atentu aparte inter viro kaj virino. Diskonigu bone aliulan meriton, sed ne troigu vian. Ne koncentru sur vin la kredon de kredanto. Ne limigu je via templo laboremon de kredanto. Memoru, ke vi estas anstata&#x16D;antoj de la &#x109;efmajstro en via templo, kaj plenumu vian devon sen difekti la kvalifikon.”</p><p><strong>39. </strong>Sotesano jarfine alvokis <emphasis>&#x11C;o Gap&#x11D;ong</emphasis><sup>267</sup> kaj aliajn dis&#x109;iplojn kaj ordonis al ili fari ekzakte la spezokonton de la kuranta jaro kaj la bu&#x11D;eton de la nova jaro. Sotesano diris, detale memkontrolante: “Sen la speza ekvilibro de familio, organizo a&#x16D; &#x15D;tato &#x11D;i ne povas prosperi. La pasintecon en religio ne rigardi&#x11D;is kiel vera religiulo tiu, kiu diskutis pri hava&#x135;o, sed &#x109;e novmonda religio kunperfektigendas korpo kaj spirito. Tial nia eklezio ekipas kaj la centran sidejon kaj la lokajn templojn per librotena dokumento kaj kontrolas &#x109;iun spezon, tiel ke nia eklezio forigas difekton en korpa kaj spirita kampoj kaj kune gradigas studon kaj laboron.”</p><p><strong>40. </strong>Sotesano diris al pastroj: “Kiam vi parolas kaj skribas por homoj, ne diru nur por akiri pla&#x109;on vortojn nepraktikeblajn, troigajn, ruzajn, misterajn, malfacilajn kaj partiajn. Tiaj vortoj ne utilas al la mondo, nek faras homojn ilumini&#x11D;intoj.”</p><p><strong>41. </strong>Sotesano diris: “Kiam vi gvidas homojn, &#x109;iam atente observu, kien direkti&#x11D;as ilia spirito. Se veki&#x11D;as e&#x109; iom da nebona moro &#x109;e ili, studu manieron &#x11D;ustigi ilin kaj &#x11D;isfine klopodu deturni ilin per vorto a&#x16D; ago konforme al situacio. Ekzemple, se ili ne emas labori, laboru fizike por inspiri al ili laboremon. Se ili avidas memfierecon, famon kaj profiton, humili&#x11D;u anta&#x16D; ili por estigi ilian memhonti&#x11D;on. Tiel same en &#x109;ia okazo preventu kaj kuracu ilian malbonon per via anticipa memago. Tio estas tiel nomata bodisatva maniero gvidi kaj instrui vivulojn.”</p><p><strong>42. </strong>Sotesano diris: “Por sukcese fondi novan eklezion en ajna epoko esence gravas ne nur havi doktrinon kaj sistemon, kiuj superas tiujn de la pasinteco, sed anka&#x16D; renkonti samideanojn, kiuj vaste utiligas ilin. En la eklezio de &#x15C;akjamunio estis dek elstaraj dis&#x109;iploj el mil ducent sekvantoj. La dis&#x109;iploj la&#x16D; sia aparta povo unue praktikis lian instruon kaj stimulis multajn homojn kaj modele agis &#x109;iuflanke. Tiel la homoj poiome instrui&#x11D;is danke al la spirito de la dek dis&#x109;iploj kaj fine konstruis grandan eklezion en la Vulturpinta Monto. Nun mi ekzemplos la instrumanierojn de la dek dis&#x109;iploj. Iu homo faris eraron. Se rekta ripro&#x109;o negative efikis al li, du a&#x16D; tri dis&#x109;iploj ka&#x15D;diskutis pri la maniero &#x11D;ustigi lin. Unu el ili intence faris la saman eraron kaj la ceteraj alvokis kaj severe ripro&#x109;is lin. Li konfesis sian eraron, &#x135;uris pentofaron kun danko kaj fine korektis &#x11D;in. Per tio la vera erarinto nerimarkate ekpentis kaj senvorte korektis sian eraron. Tia&#x135;o estis laboro kaj instrumaniero de la dek dis&#x109;iploj. Krome iuokaze por gvidi homojn ili &#x15D;ajnigis sin nesciaj, misfarintaj, avidaj a&#x16D; pasiaj kaj poste deturni&#x11D;is al la origina stato. Ili malka&#x15D;e a&#x16D; sekrete faris &#x109;iajn favorajn kaj kompatajn agojn, kiel gepatroj prizorgas siajn infanojn, kaj kiel kokino kovas siajn ovojn. Tiamaniere ili multe malpezigis la savpenon de &#x15C;akjamunio kaj la homoj facile lernis lian &#x11D;ustan darmon. Kiom granda estas ilia kompatemo kaj kiom vasta estas ilia merito! Nu, mi petas vin en la komunuma vivo &#x109;iam sekvi la ekzemplojn de la dek dis&#x109;iploj kaj i&#x11D;i gvidantoj kaj &#x109;efaj figuroj por progresigi &#x109;i tiun eklezion.”</p><p/><p>14</p><p>Perspektivo</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris: “Mondsava sanktulo kun potenca darmo nepre aperas en degenera kaj malfacila epoko. Li deturnas la universan spiriton, &#x11D;ustigas la mondon kaj harmoniigas homojn.”</p><p><strong>2. </strong>Sotesano verkis multajn kantversa&#x135;ojn kaj &#x109;inideogramajn poemojn kaj kolektis ilin en <emphasis>La Granda Kolekto da Instruoj</emphasis>. Ilia signifo estis vere okulta kaj malfacile komprenebla per ordinara scio. Ili temis precipe pri tio, ke la tran&#x109;ita vejno de moralo revivi&#x11D;os, kaj ke al la mondo venos favora situacio post malfavora situacio, kaj pri la fondplano de nova eklezio. Poste li mem forbruligis la libron, por ke &#x11D;i ne postrestu en la mondo. Sed bu&#x15D;e transdoni&#x11D;is la unua verso de &#x11D;ia anta&#x16D;parolo: “Malfermi&#x11D;as la grandekstremo kaj malsupreni&#x11D;as la &#x109;efa &#x109;ielo en tiun menson, kiu &#x109;esigas anta&#x16D;an epokon kaj postan heredas.” kaj la jena dekunuversa &#x109;inideograma poemo:</p><p/><p><emphasis>“Trapasinte dek mil valojn kaj mil pintojn montajn,         </emphasis></p><p><emphasis>mi renkontas mastron senmondecan kaj senspuran.</emphasis></p><p/><p><emphasis>Sova&#x11D;herboj kreskas danke al la pluvo-roso, </emphasis></p><p><emphasis>universa &#x15D;anco venas al la &#x11D;ustmensulo.        </emphasis></p><p/><p><emphasis>Kiam mi sagpafas brilan sunon en &#x109;ielo,        </emphasis></p><p><emphasis>min envolvas kvinkolora nubo el la truo.        </emphasis></p><p/><p><emphasis>Pitoreskan lokon ser&#x109;as la nubrajda feo, </emphasis></p><p><emphasis>pleje bonas loko, kie harmonias &#x109;io.</emphasis></p><p/><p><emphasis>Longa la rivero en si tenas mondan volon,</emphasis></p><p><emphasis>vojo fontas el akordo de la jino-jango,</emphasis></p><p/><p><emphasis>Kia loko estas do la regiono Honam</emphasis><sup>268</sup><emphasis>?         </emphasis></p><p><emphasis>&#x11C;i ja estas la plej bela loko en la mondo. </emphasis></p><p/><p><emphasis>Mi mezuras universajn longon kaj direktojn,         </emphasis></p><p><emphasis>kaj mi faras veston la&#x16D; la homoj kaj transdonas.</emphasis></p><p/><p><emphasis>&#x108;io en la mondo venas de la samutero,         </emphasis></p><p><emphasis>suno-luno harmonie faras tagon-nokton.</emphasis></p><p/><p><emphasis>Universo mu&#x11D;as pro ventblovo en aero,         </emphasis></p><p><emphasis>orienta luno igas &#x109;iujn landojn lumaj.</emphasis></p><p/><p><emphasis>Kiam malaperas vento, pluvo, roso, ne&#x11D;o,         </emphasis></p><p><emphasis>samatempe floras kaj eternas la printempo.</emphasis></p><p/><p><emphasis>Vojtrejnita menso belas kiel luno brila,        </emphasis></p><p><emphasis>virtigita korpo estas kiel &#x15D;ipo granda.”</emphasis></p><p/><p><strong>3</strong>. Iu dis&#x109;iplo rigardis grava nur scion pri &#x109;inideograma skribo. Sotesano diris: “Moralo origine ne dependas de litera scio, tial vi nun lasu tian penson. Estonte oni devos skribi &#x109;iun sanktan libron en simplaj vortoj, kiujn facile komprenas ordinaruloj. Balda&#x16D; venos la tago, kiam sankta libro redaktita en la korea traduki&#x11D;os en diversajn lingvojn kaj ilin lernos multaj homoj en la mondo. Ne adoru nur &#x109;inajn ideogramojn malfacilajn.”</p><p><strong>4. </strong>Kiam Sotesano konstruis la centran sidejon de &#x16D;onbulismo en <emphasis>Iksan</emphasis>, li demandis nemultajn dis&#x109;iplojn en pajltegmenta domo kelk&#x109;ambra: “Kun kio kompareblas nia nuna eklezio?” <emphasis>G&#x16D;on Deho</emphasis><sup>269</sup> respondis: “Kun rizbedo.” Sotesano denove demandis: “Kial vi komparas tiel?” Li respondis: “Nun nia eklezio estas tia, ke en &#x109;i tia dometo nur kelkdekoj da homoj sekvas kaj &#x11D;uas &#x109;i tiun darmon, sed el tio la darmo disvasti&#x11D;os estonte al la tuta mondo.” Sotesano diris: “Vi pravas. Rizo de tiu vasta kampo devenas de &#x11D;ia malvasta bedo. Tiel same ni estonte montri&#x11D;os la prapatroj de mondkonata granda eklezio. Iuj povas mokridi &#x109;e miaj vortoj. Sed multaj homoj sopiros kaj petos nian darmon e&#x109; post la unua periodo<sup>270</sup> de nia eklezio. Nia lando petos &#x11D;in post kelkaj jardekoj kaj la tuta mondo post kelkaj jarcentoj. Tiam estos sennombraj homoj, kiuj tre beda&#x16D;ros ne vidi min, kaj ili envie respektos vin, kiuj nun nombras malpli ol cent, kaj e&#x109; membri&#x11D;intojn ene de la unua periodo.”</p><p><strong>5. </strong>Reveninte de la voja&#x11D;o en la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis>, Sotesano versis la jenan frazon:</p><p><emphasis>“Kiam bela monto Gumgang diskoni&#x11D;os monde,</emphasis></p><p><emphasis>Koreio i&#x11D;os Koreio ja denove.”         </emphasis></p><p>Li diris al homoj: “La monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis> estas mondfama monto kaj en la balda&#x16D;a estonteco estos nomata monda parko, kiun prizorgos &#x109;iuj landoj. Tiam homoj en la mondo kvaza&#x16D; konkurence vizitos la mastron de la monto. Se la mastro anticipe ne preparos sin, per kio li povos regali venantan gaston?”</p><p><strong>6. </strong>Okaze de la datreveno de la eklezifondo Sotesano diris al homoj: “Nia lando havas unu grandan trezoron. &#x11C;i estas la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis>. La lando nepre diskoni&#x11D;os al la mondo pro la monto kaj la monto nepre plilumi&#x11D;os pro sia mastro. La lando, la monto kaj la mastro do havas nedisigeblan interrilaton kaj kunfari&#x11D;os la lumo de la mondo. Nu, ne malesperu pri la nuna situacio de nia lando, sed klopodu ekipi vin per tia kvalifiko por respondi, ke kiam la mondo ser&#x109;as la veran montmastron, jen estas li. La mastro devas kultivi tian personecon kiel la monto. Kultivu kaj lumigu &#x11D;in, kaj vi akiros la lumon. Por esti kiel la monto, ne perdu la originan naturon, estante sinceraj kiel la monto. Tutkore okupi&#x11D;u pri via respektiva devo, estante prudentaj kiel la monto. Ne &#x15D;an&#x11D;u viajn fidon kaj volon, estante firmaj kiel la monto. Tiam monto estos substanco kaj homo estos funkcio. Substanco estas senmova kaj funkcio estas mova. Monto restas senmova, sed &#x11D;i povas fari&#x11D;i substanco. Tamen homo povas fari&#x11D;i funkcio nur per sia bonagado. Tial vi studu rapide la superegan darmon de budho, estu bonvenigataj de &#x109;iuj homoj, kiel la monto <emphasis>Gumgangsan</emphasis> elstaras inter &#x109;iuj montoj en la mondo, kaj faru &#x109;i tiun eklezion modelo de &#x109;iuj aliaj eklezioj. Tiam la monto kaj la homo kune elmontros brilan lumon.”</p><p><strong>7. </strong>Sotesano voja&#x11D;is al<emphasis> &#x11C;on&#x11D;u</emphasis> kaj diris al <emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis> kaj <emphasis>Bak Ho&#x11D;ang</emphasis><sup>271</sup>, kiuj lin vizitis: “Survoje al<emphasis> &#x11C;on&#x11D;u</emphasis> mi vidis multajn ridinda&#x135;ojn. Kiam mi matene trapasis iun vila&#x11D;on, mi vidis, ke iu homo profunde dormis, malgra&#x16D; ke jam tagi&#x11D;is, &#x109;io veki&#x11D;is kaj la &#x109;irka&#x16D;o bruis; iu homo prisemis glacian kampon en malvarma vento; alia homo frostotremis, ankora&#x16D; portante someran veston.” <emphasis>&#x11C;onggju</emphasis>, komprenante la signifon, demandis: “Kiam la dormanto en plena taglumo veki&#x11D;os kaj el&#x109;ambri&#x11D;os? Kiam la prisemanto de glacia kampo kaj la portanto de somera vesto en vintro rekonos la &#x11D;ustan tempon fari tion?” Sotesano respondis: “Kvankam la homo profunde dormas ne rimarkante la tagi&#x11D;on, li nepre veki&#x11D;os de longa ekstera bruo de &#x109;iuj veki&#x11D;intoj, vidos la sunlevi&#x11D;on malfermante la pordon kaj eklaboros. La prisemanto de glacia kampo kaj la portanto de somera vesto en vintro sendube malsukcesos en sia laboro, &#x109;ar ili ne scias la &#x11D;ustan tempon. Travivinte multajn suferojn kaj malfacilojn, ili rigardos al homoj, kiuj scias la &#x11D;ustan tempon, kaj poiome mem scii&#x11D;os pri &#x11D;i.”</p><p><strong>8. </strong><emphasis>Gim Gi&#x109;on </emphasis>demandis: “Nuntempe homoj organizas siajn ekleziojn, asertante sin &#x11D;ustaj kaj nomante sin instruistoj. Tamen kiam mi vidas iliajn instruojn, malindas nomi ilin instruistoj. &#x108;u ili estas veraj instruistoj?” Sotesano respondis: “Jes.” Li denove demandis: “Kial vi opinias tiel?” Sotesano demande respondis: “Vi diris, ke vi scias distingi veron de malvero pere de ili. &#x108;u tio ne sufi&#x109;as por nomi ilin veraj instruistoj?” Li denove demandis: “Tio estas tia. Kiam ili povos havi kvalifikon kiel veraj instruistoj?” Sotesano respondis: “Venas realo post iluzio, aperas vero post malvero. Per multfoja sperto kun vero-malvero kaj realo-iluzio malvera instruisto povas nature &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;i en veran instruiston.”</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “Nuntempe la mondo plenas je tiaj homoj, kiuj deziras ilumini&#x11D;i sen studo, kiuj deziras sukcesi sen peno, kiuj atendas nur &#x15D;ancon sen preparo, kiuj mokas grandan vojon per sor&#x109;arto, kaj kiuj kalumnias juston per intrigo, tiel ke ili iras brue, kvaza&#x16D; ili havus ian grandan povon. Ili estas tiel nomataj tagdemonoj. Sed kiam la epoko plilumi&#x11D;os, tiaj homoj nenie povos trovi sian starlokon kaj en la mondo staros nur darmo necesa por homa justeco. Tia mondo nomi&#x11D;as grandluma mondo.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano vizitis Seulon kaj iun tagon promenis en la parko <emphasis>Namsan</emphasis><sup>272</sup>. Rimarkante lian figuron eksterordinara, kelkaj junuloj venis saluti lin kaj donis siajn vizitkartojn. Kiam anka&#x16D; Sotesano donis sian vizitkarton, ili diris, montrante kritikan &#x135;urnalartikolon pri iu nova religio, kiu faris grandan skandalon al siatempa socio: “La religio faris multajn malbonojn, tial nia junularo debatas &#x11D;iajn malbonfarojn kaj iros surloken por ekstermi &#x11D;ian ekziston.” Sotesano demandis: “Kio estas &#x11D;iaj malbonfaroj?” Iu junulo el ili respondis: “&#x11C;i allogas malri&#x109;ajn kamparanojn per supersti&#x109;aj vortoj kaj akaparas iliajn hava&#x135;ojn. Se oni da&#x16D;re preterlasos tion, &#x11D;i serioze influos la mondon malbone, tial ni celas ekstermi &#x11D;in.” Sotesano diris: “Mi ja komprenas vin, tamen neniu povas &#x109;esigi ion ajn, kiam aliulo volas fari tion spite al sia vivoperdo. Kiel do vi povus malhelpi tion, kion tiu religio volas fari?” Li demandis: “&#x108;u tio signifas, ke la religio eterne ekzistas sen detrui&#x11D;o?” Sotesano respondis: “Mi ne parolis pri la da&#x16D;rado de &#x11D;ia ekzisto, sed nur pri tio, ke ne eblas perforte &#x109;esigi tion, kion aliulo obstine volas fari. &#x108;iu homo &#x15D;atas profiton kaj mal&#x15D;atas malprofiton. Tial se &#x109;iam venas profito dum la interrilatoj de homoj, ili eterne estas proksimaj, kaj se venas malprofito, ili eterne ne povas esti proksimaj. &#x11C;usta vojo komence &#x15D;ajnas malutila, sed fine estas utila, dum mal&#x11D;usta darmo komence &#x15D;ajnas utila, sed fine estas venena. Se la religio instruas &#x11D;ustan vojon, vi &#x11D;in neniel sukcesos ekstermi. Se &#x11D;i instruas mal&#x11D;ustan vojon, &#x11D;i spontane detrui&#x11D;os e&#x109; sen via ekstermado.”</p><p><strong>11. </strong>La junulo denove demandis: “Kio estas viaopinie ta&#x16D;ga maniero instrui la mondon sukcese?” Sotesano respondis: “Ne estas speciala maniero, sed mi diros unu ekzemplon. Se iu estas lerta je terkultivo kaj diligente laboras kaj havas multe pli bonan rikolton ol &#x109;iuj aliuloj en la sama regiono, ili nature sekvas lian manieron. Se iu sen bona rikolto nur rekomendas sian manieron al aliuloj, ili neniel sekvas &#x11D;in. Tial mi ofte diras, ke anticipe memagi estas instrui aliulon.” Li demandis: “Vi instruas ja lertmaniere. &#x108;u tamen indas ekzisti religio, kiu enmizerigas homojn per malbonfaroj?” Sotesano respondis: “Por la mondo laboras kaj la religio kaj vi.” Li denove demandis: “Kial vi opinias, ke la religio laboras por la mondo?” Sotesano respondis: “La religio estas kiel batuisto. Kiel do pafistoj povus kapti &#x109;asa&#x135;on sen batuista alpelado? Nun estas la tempo por konstrui novan mondon, sed homoj ne konscias la situacion kaj dormegas sen aspiro. &#x108;iujn homojn vekas kaj instigas diversaj religioj tie kaj tie levi&#x11D;antaj. Nur tiam &#x109;iuj talentuloj enmondi&#x11D;inte spertas jen vera&#x135;on, jen falsa&#x135;on, kaj jen trompas aliulojn, jen trompi&#x11D;as de ili, tiel ke ili en &#x109;iuj aferoj distingas veron de malvero, juston de maljusto kaj fine renkontas &#x11D;ustan religion kaj &#x11D;ustan homon kaj plenumas &#x11D;ustan laboron. Tion ili &#x15D;uldas ja al la alpelado de tiaj diversaj religioj. Tial tiu religio anka&#x16D; laboras por la mondo.” Li denove demandis: “Tio estas tia. Kial vi opinias, ke ni laboras por la mondo?” Sotesano respondis: “Observante la farojn de &#x109;iuj religioj, vi la&#x16D;das iliajn bonfarojn kaj kritikas iliajn malbonfarojn. Kiu ajn estas kritikata, tiu indignas kaj penas ne plu esti kritikata, denove stre&#x109;ante sin. Tial vi estas laborantoj, kiuj kura&#x11D;igas kaj sinekzamenigas &#x109;iujn religiojn laborantajn por la mondo. Sen via tia agado ili apena&#x16D; povas akiri la forton anta&#x16D;eniri. Anka&#x16D; via merito estas granda.” La junuloj profunde impresi&#x11D;is kaj respektplene diris: “Viaj vortoj estas spertaj pri &#x109;iuj direktoj kaj havas nenian baron.”</p><p><strong>12. </strong>Iu homo diris: “Mi kredas vian darmon ne nur epokokonvena, sed anka&#x16D; &#x11D;usta, tamen &#x11D;i ankora&#x16D; havas mallongan historion kaj ne enradiki&#x11D;as profunde. Tial mi scivolas, kio okazos en la tempo de viaj postaj generacioj.” Sotesano diris: “Se vi jam scias &#x109;i tiun darmon &#x11D;usta, ne zorgu pri &#x11D;ia disvasti&#x11D;o en la tempo de miaj postaj generacioj. Vidu! &#x15C;telo estas malbonfaro. Malgra&#x16D; ke registaro klopodas forigi &#x11D;in, kaj ke socio tute ne akceptas &#x11D;in, &#x11D;ia semo ne malaperas kaj &#x109;agrenas nin, &#x109;ar estas homoj, kiuj bezonas tian malbonfaron. Des pli ne necesas paroli pri la ekzisto de &#x11D;usta darmo, kiun &#x109;iuj homoj bezonas. Jen estas alia ekzemplo. Homoj en la mondo uzas &#x109;iujn materiojn kaj teknikojn ne por iliaj inventintoj, sed por sia oportuneco. E&#x109; se aliulo konsilas al ili ne uzi ilin, ili nature uzas ilin, kiujn ili mem trovas utilaj. Tiel same malgra&#x16D; aliula malkonsilo homoj nature kredas &#x109;iujn instruojn, kiujn ili memsperte trovas utilaj. Kiam multi&#x11D;os tiaj homoj, anka&#x16D; &#x109;i tiu instruo disvasti&#x11D;os, &#x109;u ne?”</p><p><strong>13</strong>. Iu homo demandis: “En Oriento kaj en Okcidento jam ekzistas konsiderinda nombro da malnovaj religioj interdisputantaj de jarmiloj. Krome lastatempe tie kaj tie fondi&#x11D;is novaj religioj, kiuj asertas nur sian opinion kaj malakceptas aliulan, tiel ke tio plimultigas kritikojn kaj pliakrigas disputojn. Kiel aspektos la estonteco de la religia mondo?” Sotesano respondis: “Iu viro, havante sian familion en Seulo, travoja&#x11D;is diversajn landojn en la mondo. Restante plurjare en kelkaj landoj el ili, li kunvivis kun surlokaj virinoj kaj naskigis infanojn kaj revenis al Seulo. Intertempe liaj infanoj kreskis en siaj landoj kaj ili &#x109;iuj kunvenis por vidi sian patron en unu loko. &#x108;u tiam povas tuj intimi&#x11D;i kaj akordi&#x11D;i ili, kiuj diferencas viza&#x11D;e, lingve, more kaj kondute? Sed kunvivante jarojn, ili maturi&#x11D;os, interkompreni&#x11D;os, kutimi&#x11D;os al la samaj lingvo kaj moro kaj detale rekonos sian fratecon, tiel ke ili plene scios la samsangecon kaj kunvivos en harmonio. Tiel same &#x109;iuj religioj diferencas inter si, sed originas el unu fonto. Kiam homoj multe pli sa&#x11D;i&#x11D;os kaj moralo egale lumos, &#x109;iuj religioj formos unu familion kaj intime interrilatos en harmonio.”</p><p><strong>14. </strong>Kiam<emphasis> &#x11C;o Songg&#x16D;ang</emphasis> unuafoje vizitis, Sotesano demandis: “Vi aspektas malsama ol ordinara homo. Kian kredon vi havas?” Li respondis: “Mi kredas Dion de pluraj jardekoj kaj estas presbitero de kristana pre&#x11D;ejo.” Sotesano demandis: “Vi kredas Dion de tiel multaj jaroj. &#x108;u vi povas diri al mi, kie estas Dio?” Li respondis: “Estas dirite, ke Dio estas &#x109;ioscia, &#x109;iopova kaj &#x109;ieesta.” Sotesano demandis: “Se tiel, &#x109;u vi vidis kaj a&#x16D;skultis Lin kaj ricevis de Li instruon?” Li respondis: “Mi ankora&#x16D; ne vidis Lin, nek parolis kun Li.” Sotesano diris: “Se tiel, vi ankora&#x16D; ne fari&#x11D;is kordis&#x109;iplo de Kristo” Li demandis: “Kiamaniere mi povas vidi Dion kaj ricevi de Li instruon?” Sotesano respondis: “Tio realigeblas, nur se vi diligente studas kaj fari&#x11D;as kordis&#x109;iplo de Kristo.” Li demandis: “En <emphasis>la</emphasis><emphasis>Biblio</emphasis> estas dirite, ke Kristo &#x15D;tele revenos mondfine, kaj ke tiam aperos multaj pruvoj de Lia alveno. &#x108;u Li vere alvenos iam?” Sotesano respondis: “Sanktulo neniam mensogas. Se vi bone studas kaj ilumini&#x11D;as, vi rimarkos anka&#x16D; la alvenon de Kristo.” Li diris: “Mi de longe atendas grandan instruiston, kiu rekte min instruos. Mi tiel kontenti&#x11D;as per nia renkonti&#x11D;o, ke mi volas tuj fari&#x11D;i via dis&#x109;iplo. Sed aliflanke mi sentas min kvaza&#x16D; apostato kaj tio &#x109;agrenas mian konsciencon.” Sotesano diris: “E&#x109; kristano komprenas mian laboron, nur se li estas kordis&#x109;iplo de Kristo. Anka&#x16D; mia dis&#x109;iplo komprenas tiun de Kristo, nur se li estas mia kordis&#x109;iplo. Nescianto distancigas &#x109;i tiun religion de tiu religio, rigardas sian konverti&#x11D;on kiel apostatadon kaj malamikas kun alireligianoj. Sed verscianto komprenas, ke &#x109;iuj religioj diferencas nur per nomo la&#x16D; epoko kaj loko kaj estas samfamilianoj. Via dis&#x109;ipli&#x11D;o dependas nur de via decido.” Li stari&#x11D;is kaj riverencinte denove esprimis sian volon dis&#x109;ipli&#x11D;i. Sotesano fine akceptis lian volon kaj diris: “E&#x109; de nun pli fidele kredu Dion, kaj vi fari&#x11D;os mia vera dis&#x109;iplo.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris: “Iutage mi legis sutron, en kiu mi trovis la jenan rakonton. Iu dis&#x109;iplo demandis &#x15C;akjamunion: ‘Kiam ajn ni vidas kaj a&#x16D;skultas vin, en nia menso senlime esti&#x11D;as respekto kaj &#x11D;ojo. Sed estas iuj, kiuj prikla&#x109;as kaj kalumnias vin kaj e&#x109; malhelpas nin viziti vin. Kial ili agas kontra&#x16D; vi, kiu &#x109;iam korfavore kaj kompate instruas nin?’ &#x15C;akjamunio respondis: ‘Kiam la suno levi&#x11D;as el la oriento, &#x11D;i lumas unue sur la plej altan pinton de la monto <emphasis>Sumeru</emphasis><sup>273</sup>, sekve sur la ceterajn altebena&#x135;ojn kaj poste sur &#x109;iujn kampojn. La suno tiel lumas ne pro sia diskriminaciemo, sed nur indiferente. Tamen la&#x16D; la teralteco okazas tia sinsekvo. Budha prediko estas kiel la suno. Kvankam lia senlima sa&#x11D;o lumas tute egale, la&#x16D; sia kapablo iuj pli frue komprenas lian predikon, dum aliuloj pli malfrue. Inter la samtempaj a&#x16D;skultantoj de budha prediko unue bodisatvo komprenas &#x11D;in, due memilumini&#x11D;into<sup>274</sup>, trie dis&#x109;iplo<sup>275</sup> kaj kvare bonfarinto. Laste e&#x109; vivulo, kiu havas nenian rilaton al budho, poiome ricevas lian sa&#x11D;lumon. Do neilumini&#x11D;intoj, kiuj kalumnias la instruon de budho malgra&#x16D; ke ili vivas de lia sa&#x11D;lumo, estas kiel blindulo, kiu neas la bonfaron de la suno pro la nepovado vidi &#x11D;in malgra&#x16D; ke li vivas danke al &#x11D;i. Nu, fidele plenumu nur vian laboron, sed neniel malamu tiajn malsa&#x11D;ulojn, nek malesperu, nek deprimi&#x11D;u. Kiel do homoj ne diferencus inter si per scio?’ Ne pretera&#x16D;skultu &#x109;i tiun instruon, sed prenu &#x11D;in kiel modelon kaj da&#x16D;rigu vian studon. Neniel tro interesi&#x11D;u pri tio, ke aliuloj malla&#x16D;das kaj neglektas vin. Monda &#x15D;an&#x11D;o estas nenio alia ol taga-nokta &#x15D;an&#x11D;o. Kiam malluma mondo lumi&#x11D;os, &#x109;iuj vivuloj rekonos budhan bonfaron kaj kune penos danki budhon.”</p><p><strong>16. </strong><emphasis>&#x108;oj</emphasis><emphasis>Doh&#x16D;a</emphasis><sup>276</sup> demandis: “Multaj homoj soifas la alvenon de Majtrejo<sup>277</sup> al &#x109;i tiu mondo kaj la konstrui&#x11D;on de la eklezio Drakfloro<sup>278</sup>. Kia budho estas Majtrejo kaj kia eklezio estas la eklezio Drakfloro?” Sotesano respondis: “Majtrejo signifas la vastan diskoni&#x11D;on de la vero de la darmkorpa budho kaj la eklezio Drakfloro signifas grandluman mondon, nome, tio signifas la vastan praktiki&#x11D;on de la maksimo, ke ja budhofiguro estas &#x109;ie, ni adoru budhon &#x109;iuage.” <emphasis>&#x11C;ang &#x11C;ok&#x11D;o</emphasis> demandis: “Se tiel, kiam tia mondo revenos?” Sotesano respondis: “Nun &#x11D;i reali&#x11D;as poiome.” <emphasis>&#x11C;ong Se&#x16D;ol</emphasis><sup>279</sup> demandis: “Kiu estas la unua mastro de tia mondo?” Sotesano respondis: “Kiu ajn unue ilumini&#x11D;as, tiu estas la mastro.”</p><p><strong>17. </strong><emphasis>Bak Sasih&#x16D;a</emphasis><sup>280</sup> demandis: “Nun iuj eklezioj asertas, ke Majtrejo jam alvenis kaj konstruas la eklezion Drakfloro. Kiu el ili estas la vera eklezio Drakfloro?” Sotesano respondis: “Ne konstrueblas la eklezio nur vorte. Kvankam iu eklezio diras nenion, se &#x11D;i komprenas la signifon de Majtrejo kaj plenumas nur lian laboron, &#x11D;i nature fari&#x11D;as la eklezio Drakfloro kaj povas propraokule vidi Majtrejon.”</p><p><strong>18. </strong><emphasis>So De&#x16D;on</emphasis> demandis: “Kiel aspektos la epoko, kiam Majtrejo alvenos kaj komplete konstruos la eklezion Drakfloro?” Sotesano respondis: “En tiu epoko multe pli lumi&#x11D;os homa sa&#x11D;o kaj estos nenia konflikto. Klare distingi&#x11D;os vero de malvero kaj poiome fori&#x11D;os pre&#x11D;o al budhofiguro por feli&#x109;o kaj vivda&#x16D;ro. Homoj &#x109;iapene pre&#x11D;os la&#x16D;okaze kaj la&#x16D;situacie al &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj al la malplena darma regno por ri&#x109;o, rango kaj vivda&#x16D;ro. &#x108;iu i&#x11D;os viva budho kaj sin savos. &#x108;iu rekonos sin enhavanta budhan povon kaj &#x109;iuhejme lo&#x11D;os budho. Ne estos loko aparte asignita al templo, sed &#x109;iupa&#x15D;e trovi&#x11D;os nenio alia ol templo. Kiel do eblus esprimi parole kaj skribe la grandiozecon de la epoko? En la mondo, kie la eklezio Drakfloro konstrui&#x11D;os, la budha darmo estos &#x109;ieesta, tiel ke diferenco inter pastro kaj laiko malaperos, le&#x11D;o kaj moralo ne malhelpos sin reciproke, studo kaj vivo ne malhelpos unu la alian, kaj &#x109;iu vivulo egale &#x11D;uos la virton.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “Nun iuj homoj asertas, ke la mondo atingos sian finon kaj ne havos alian vojon krom eterna detrui&#x11D;o. Sed mi ne opinias tiel. Ja forvi&#x15D;i&#x11D;is anta&#x16D; longe la spuroj de sanktuloj kaj mallumi&#x11D;is justeco kaj moralo, tiel ke fakte la mondo trovi&#x11D;as en sia fino, sed &#x11D;i ne detrui&#x11D;as nunstate. La venonta mondo estos vere civilizita mondo. Nun estas la fino de malnova mondo kaj la komenco de nova. Tre malfacilas anta&#x16D;vidi la estontecon, sed nur kiu anta&#x16D;vidas la venontan civilizitan mondon, tiu &#x11D;uas trankvilon kaj plezuron.”</p><p><strong>20. </strong>Sotesano plu diris: “&#x108;iu homo en la venonta mondo estas &#x109;i tia. &#x11C;enerale nunulo beda&#x16D;ras la nepovadon forpreni aliulan a&#x135;on, maltrankvili&#x11D;as de la nepovado venki aliulon kaj &#x109;agreni&#x11D;as de la nepovado dama&#x11D;i aliulon. Sed estonta homo beda&#x16D;ras la nepovadon doni ion ajn al aliulo, maltrankvili&#x11D;as de la nepovado malvenki kaj &#x109;agreni&#x11D;as de la nepovado helpi aliulon. &#x11C;enerale nunulo beda&#x16D;ras la nepovadon gajni personan profiton kaj maltrankvili&#x11D;as de la nepovado gajni altan potencon kaj famon. Sed estonta homo beda&#x16D;ras la nepovadon labori por la publiko kaj maltrankvili&#x11D;as de la nepovado havi liberan tempon por sin kultivi pro la alveno de la &#x15D;anco gajni famon kaj de potenco. &#x11C;enerale nunulo &#x15D;atas peki, estas malliberejo pekopuna kaj individuoj, familioj, socioj kaj &#x15D;tatoj limigas sin kaj penegas defendi unu kontra&#x16D; la alia konstruante barilon kaj muron. Sed estonta homo mal&#x15D;atas peki kaj individuoj, familioj, socioj kaj &#x15D;tatoj disrompas sian limon kaj harmonias unu kun la alia. En la nuna mondo regas materia civilizo, sed en la venonta mondo la superega moralo ege disvolvi&#x11D;os, kulturos homaran spiriton kaj regos materian civilizon, kiu helpos la disvolvi&#x11D;on de moralo. Vi vidos en la balda&#x16D;a estonteco vere civilizitan mondon, kie rabisto ne estos en monto, kaj kie neniu prenos al si aliulan perdita&#x135;on sur vojo.”</p><p><strong>21. </strong>Sotesano plu diris: “Nun ni estas en la tempo, kiam la nokto foriras kaj la suno balda&#x16D; levi&#x11D;os en Oriento. Kiel la oriente levi&#x11D;anta suno lumas unue sur la okcidentan &#x109;ielon, Okcidento estas unue civilizita. Kiam la suno en la zenito lumas sur &#x109;iujn partojn de la universo, &#x11D;uste tiam estas grandmorala mondo kaj vere civilizita mondo.”</p><p><strong>22. </strong>Sotesano diris: “La pasinta mondo estis malsa&#x11D;a kaj malluma, tial forta kaj scihava homo povis vivteni sin, ekspluatante malfortajn kaj malsa&#x11D;ajn homojn. Sed la venonta mondo estos sa&#x11D;a kaj luma, tial e&#x109; ajna rangulo ne povos vivteni sin sen justa le&#x11D;o, forprenante aliulan a&#x135;on senprave. Do mizeri&#x11D;os malbona kaj malvera homo, dum nature ri&#x109;i&#x11D;os &#x11D;usta kaj vera homo.”</p><p><strong>23</strong>. Sotesano diris: “De la korea ekcivilizi&#x11D;o multe pliboni&#x11D;as vivmaniero kaj grande malfermi&#x11D;as obstina scio, sed ankora&#x16D; neperfekta punkto &#x15D;topi&#x11D;os estonte. En la spirita kampo Koreio estos la plej bona gvidlando el la multaj landoj de la mondo. Nun &#x109;i tiu lando estas kiel fi&#x15D;o, kiu poiome draki&#x11D;as.”</p><p><strong>24. </strong>Sotesano plu diris: “Homoj en la venonta mondo sur belaj pintoj de altaj montoj plantos diversajn arbojn kaj florojn a&#x16D; fosos lageton kaj bredos fi&#x15D;ojn. Ili dise metos fantaziajn rokojn kaj maljunajn arbojn, tiel ke ili faros belegan parkon, sub kiu ili fosos groton, konstruos domon kaj uzos sunlumon tage kaj elektrolumon nokte. Ili vivos senmanke kaj lukse kaj eldomi&#x11D;inte vidos super la domo densan arbaron, en kiu raraj floroj kaj belaj plantoj abundos kaj diversaj birdoj kaj insektoj kantos kaj dancos. Anka&#x16D; en &#x109;i tiu lando grandpotenculo konstruos sian rezidejon en fama monto kiel la montoj <emphasis>Gumgangsan</emphasis>, <emphasis>&#x11C;irisan</emphasis><sup>281</sup> kaj <emphasis>Gususan</emphasis><sup>282</sup>, a&#x16D; e&#x109; faros monton, sur kiu li konstruos sian domon, kaj en domkonstruado li preferos naturan &#x15D;tonon al artefarita materialo. Tiamaniere &#x109;iuj amos kaj prenos naturan belecon.”</p><p><strong>25. </strong>Sotesano plu diris: “Ri&#x109;a eklezio surpinte de granda monto faros flughavenon kaj parkon kaj konstruos pompan kaj grandiozan sanktejon kaj konservos la portretojn kaj biografiojn de porpublikaj sindonuloj, al kiuj klinos sian respekton multaj vizitantoj el &#x109;iuj direktoj. Fama pastro kultivos sin en diversloka mona&#x125;ejo kun belaj pejza&#x11D;oj. Kiam li la&#x16D;okaze vizitos templon, la sono de bonvenigaj vivuoj tremigos montojn. &#x108;iuj homoj eskortos kaj regalos lin kaj petos lian predikon. Tiam li predikos pri la esencaj vojoj de vivo necesaj por la sekulara vivo, pri la principo de karmo kaj pri la okulta principo de naturo. Post la prediko ili rekompencos lin per multaj donacoj. Li fordonos tiujn oferojn al tiu templo kaj iros al alia templo, kie lin atendos la sama bontraktado.”</p><p><strong>26. </strong>Sotesano plu diris: “En &#x109;iu urbeto establi&#x11D;os lernejo. En &#x109;iu vila&#x11D;o konstrui&#x11D;os templo kaj publika renkonti&#x11D;ejo, kie &#x109;iuj homoj regule darmkunvenos. Ili tie okazigos oportune &#x109;iujn ceremoniojn de plena&#x11D;i&#x11D;o, geedzi&#x11D;o, funebro kaj prapatra memoro kaj specialajn predikojn kaj diversajn kunsidojn. &#x108;iuj nunaj religioj ne sufi&#x109;e trejnas siajn kredantojn, tial &#x11D;enerale ne estas aparta fido al religiuloj. Sed estonte instrua laboro de &#x109;iuj religioj sufi&#x109;e progresos kaj iliaj kredantoj trejni&#x11D;os konsiderinde, tiel ke ili havos tute malsaman personecon ol netrejnitaj ordinaruloj. Sekve publikaj kaj privataj institucioj nepre multe ser&#x109;os religiajn kredantojn por siaj dungotoj.”</p><p><strong>27. </strong>Sotesano plu diris: “E&#x109; nun trovi&#x11D;as laborperejoj en grandurboj, sed en la venonta mondo konsiderindaj laborperejoj diversloke fondi&#x11D;os kaj multe servos laborser&#x109;antojn. Svatagentejoj trovi&#x11D;os kaj ilin multe utiligos geedzi&#x11D;dezirantoj. Vartejoj establi&#x11D;os &#x109;iuloke kaj patrinoj povos trankvile okupi&#x11D;i pri sia profesio. Maljunuloj nehavantaj siajn protektantojn povos vivi senzorge kaj komforte en maljunulejoj, kiujn konstruos kaj prizorgos registaro, organizo a&#x16D; filantropoj. Nun vivo en fora vila&#x11D;o estas tre malkomforta, sed en la venonta mondo e&#x109; en la plej fora loko ekipi&#x11D;os diversaj oportuna&#x135;oj, kiuj senlime komfortigos la vivon. Esti&#x11D;os man&#x11D;ejoj, tiel ke homoj ne bezonos &#x109;iam kuiri hejme kaj tie povos komforte man&#x11D;i la&#x16D; sia vivnivelo. Multi&#x11D;os anka&#x16D; kudrejoj kaj lavejoj, tiel ke okupataj homoj ne &#x11D;eni&#x11D;os de vestfarado kaj lavado.”</p><p><strong>28. </strong>Sotesano diris: “En la pasinteco estis kutimo, ke homo nur al sia ido heredigis sian hava&#x135;on &#x109;u multan, &#x109;u malmultan. Se iu ne havis propran idon, li e&#x109; adoptis filon kaj transdonis al li sian hava&#x135;on. Sekve idoj pensis, ke ili nepre heredos la gepatran hava&#x135;on. Sed en la venonta mondo homo uzos nur parton de sia hava&#x135;o por adekvate eduki kaj vivteni siajn idojn kaj fordonos la resta&#x135;on por instrua, eduka kaj karitata laboroj. Nunuloj profitigas sin, dama&#x11D;ante aliulon, sed estontaj homoj rigardos profitodonon al aliulo kiel sian profiton. &#x108;ar homoj kun la kresko de sa&#x11D;o mem spertas, ke oni tiom dama&#x11D;i&#x11D;as, kiom oni dama&#x11D;as aliulon, kaj tiom profitas, kiom oni profitigas aliulon.”</p><p><strong>29. </strong>Kiam Sotesano predikis, lia virta digno aspektis subpremanta la tri mil grandmondojn kaj impresis la a&#x16D;skultantojn, kvaza&#x16D; &#x109;iuj kvar naskuloj kune &#x11D;uus lian predikon. Tiam <emphasis>Bak Sasih&#x16D;a</emphasis>, <emphasis>Mun</emphasis><emphasis>&#x11C;onggju</emphasis> kaj<emphasis> Gim Nam&#x109;on</emphasis> emocie dancis, svingante siajn blankajn harojn. <emphasis>&#x11C;on Samsam</emphasis><sup>283</sup>,<emphasis> &#x108;oj Doh&#x16D;a</emphasis> kaj <emphasis>No</emphasis><emphasis>Doksongok</emphasis> riverencis sennombre al Sotesano. Tiel ili stimulis la etoson de la darmhalo kaj inspiris superegan &#x11D;ojon al la publiko. Tio &#x15D;ajnis, ke la tuta universo triumfis. Sotesano ridete diris: “Por fondi grandan eklezion budhoj kaj bodisatvoj kunsidas en la nevidebla vermondo kaj enmondi&#x11D;as kun sia respektiva respondeco. Tiuj homoj estas bodisatvoj, kiuj respondecas pri dancado kaj riverencado. Nun nur ni, malmultaj homoj, &#x109;i tiel &#x11D;uas la scenon, sed estonte &#x11D;in egale kun&#x11D;uos la tri mondoj en la dek direktoj kaj la kvar naskuloj en la ses vojoj.”</p><p><strong>30. </strong>Iu dis&#x109;iplo diris: “Mi supozas, ke nia eklezio fondi&#x11D;is kun granda fortuno, sed mi volas scii, por kiom da dek mil jaroj &#x11D;i prosperos.” Sotesano diris: “&#x108;i tiu eklezio diferencas de pasintaj eklezioj kaj estas rara eklezio, kiu naski&#x11D;as la&#x16D; la epoko de ‘reveno al la komenco’, tial &#x11D;ia fortuno estas senlima.”</p><p/><p/><p>15</p><p>Lastaj petoj</p><p/><p><strong>1. </strong>Sotesano diris al dis&#x109;iploj: “Kiam mi vidas vin, mi sentas profundan korinklinon al vi, &#x109;ar vi pli frue ol multaj aliaj homoj ser&#x109;is specialan rilaton kaj kun speciala aspiro venis por studi &#x109;i tiun darmon. Tamen mi foje beda&#x16D;ras, ke iu el vi maldiligentas en sinkultivo, vekas en si egoisman koron kaj ne bone obeas mian gvidon. Kion do farus tiu, kiu forgesas la celon kaj ne komprenas mian volon, se mi forrifuzos &#x109;iajn rilatojn kaj iros malproksimen por sinkultivo? Tiam vi ne povos facile realigi la deziron iel ajn revidi min. Nu, rekonscii&#x11D;u por ne havigi al mi tian penson. La mensostato de ilumini&#x11D;into ne mezureblas per ordinara penso. Kiam li faras ajnan laboron, &#x15D;ajnas ke li ne forlasus tiun laborejon e&#x109; por dekmiloj da jaroj, sed kiam li decidi&#x11D;as lasi menson, li en unu momento malaperas senspure kiel la malplena &#x109;ielo.”</p><p><strong>2. </strong>En januaro de la dudeksesa jaro de &#x16D;onbulismo (1941) Sotesano deklamis sian darmtransdonan versa&#x135;on kaj diris: “Kutime pasintaj majstroj haste deklamis sian darmtransdonan versa&#x135;on &#x109;e la morto, sed mi anticipe al vi. Ili deklamis &#x11D;in sekrete nur al kelkaj dis&#x109;iploj, sed mi publike al vi &#x109;iuj. Tamen tute ricevi la darmon dependas nur de via studo. Pleje strebu al la studo kaj poste ne beda&#x16D;ru.”</p><p><strong>3</strong>. Sotesano unu jaron anta&#x16D; la morto ofte ur&#x11D;is la redakton de <emphasis>La Fundamenta Instruo</emphasis> kaj kontrolis &#x11D;in &#x11D;is malfrua nokto. Kiam la manuskripto fine estis preta presi&#x11D;i, Sotesano diris al dis&#x109;iploj: “Pro la tempur&#x11D;eco mi ne povis plene senmakuligi la libron, sed en &#x109;i tiu unu libro preska&#x16D; esprimi&#x11D;is la esenco de miaj tutvivaj aspiro kaj instruo. Prenu la libron kaj &#x11D;in lernu vorte, sekvu korpe kaj klarkomprenu mense por transdoni &#x109;i tiun darmon eterne de generacio al generacio. Estonte sennombraj estos homoj en la mondo, kiuj rekonos &#x109;i tiun darmon kaj &#x11D;in respektos grande kortu&#x15D;ite.”</p><p><strong>4. </strong>Sotesano kelkajn monatojn anta&#x16D; la morto ofte diris al homoj kaj individuo: “Mi balda&#x16D; iros al profunda loko por ripozi. Ekzamenu vin, &#x109;u vi ne malkura&#x11D;i&#x11D;os dum mia foresto, kaj stre&#x109;u vian menson. Nun estas la tempo por ju&#x11D;i. Velkos homo kun malprofunda kredo, dum rikoltos bonan frukton homo kun firma kredo. Mi transdonas mian darmon al iu ajn, kiu estas fidela kaj sindona. Ne lamentu poste pri la nepovado ricevi la darmon, sed rapide prenu &#x109;i tiun &#x11D;ustan darmon libere kaj faru &#x11D;in viaj sango kaj karno.”</p><p><strong>5. </strong>Sotesano iun tagon diris al<emphasis> Song Gju</emphasis>: “De la unua renkonti&#x11D;o kun mi &#x11D;is nun vi faras nur tion, kion mi diras al vi, sen aserti vian opinion. Mi scias, ke vi tiamaniere montras vian plejan fidon al mi. Kiel vi faros, kiam mi neatendite forestos &#x109;e vi longan tempon? Tial de nun provu starigi vian opinion pri &#x109;iu afero kaj gvidi homojn propraforte.” Sotesano aldiris: “Nuntempe la polica observado pli kaj pli seriozi&#x11D;as kaj al mi malfacilas pli longe resti &#x109;i tie. Estonte iuj foje ka&#x16D;zos al la eklezio suferon malfacile elteneblan, sed ne okazos krizega situacio. Do estu trankvila.”</p><p><strong>6. </strong>Sotesano diris: “Neniu el vi malsukcesos, se vi sekvante min klopodos diligente la&#x16D; via ekaspiro. Sed kiam iu eniras de malsupera kapablo en mezan kapablon, a&#x16D; kiam iu ne sukcesas transiri la montpasejon de meza kapablo, &#x109;iuj simptomoj levi&#x11D;as kaj &#x11D;enerale li ne povas atingi superan kapablon. Vi devas aparte penadi transiri &#x109;i tiun teruran montkreston de meza kapablo. Jen estas simptomoj de meza kapablo. La unua estas tedi&#x11D;i de studo. Homo kun &#x109;i tiu simptomo sentas &#x109;ion &#x11D;ena kaj malinteresa, tiel ke foje li pli malbone pensas kaj parolas ol sekularulo. La dua estas, ke homo ne plene ilumini&#x11D;is, sed ne estas tute nescia. Kiam li de tempo al tempo parolas kaj skribas, multaj homoj la&#x16D;das kaj bonvenigas lin, tial li pensas, ke neniu estas super li. Li fidas kaj senkulpigas sin. Li kritikas instruiston senprudente kaj vulpodubas pri darmo kaj vero, tiel ke li ja persistas en sia volo. &#x108;i tiu simptomo vanigas lian &#x11D;istiaman penadon kaj fine facile fu&#x15D;egas lian eternan grandan laboron, tial pasintaj budhoj kaj patriarkoj plej severe avertis &#x109;i tiujn vulpodubemon kaj nefidemon. Sed estas beda&#x16D;rinde, ke nun multaj homoj el vi havas &#x109;i tiun malsanon. Estas bone ekzameni vin mem kaj liberi&#x11D;i de la stato. Alie tio ne nur fu&#x15D;os vin, sed anka&#x16D; ka&#x16D;zos grandan malfeli&#x109;on al la eklezio. Forte kura&#x11D;igu vin kaj &#x109;iapene transiru la staton. La maniero facile liberi&#x11D;i de &#x109;i tiu meza kapablo estas dedi&#x109;i vian menson sincere al darmfortohava instruisto kaj samtempe ofte pripensi vian komencan voton kaj konscii la dan&#x11D;eran finon de meza kapablo. Se vi liberi&#x11D;as nur de &#x109;i tiu stato, vi kuras al budheco kvaza&#x16D; aviadile.”</p><p><strong>7. </strong>En januaro de la dudekoka jaro de &#x16D;onbulismo (1943) Sotesano publikigis la doktrinan skemon novdesegnitan kaj diris: “&#x108;i tiu skemo entenas la esencon de &#x109;iuj miaj instruoj. Kiom da homoj do komprenas mian veran volon? &#x15C;ajnas, ke nur malmultaj homoj el vi tute komprenas &#x109;i tiun volon. Tion ka&#x16D;zas la nepovado koncentri&#x11D;i pro tio ke homoj korklini&#x11D;as unue al hava&#x135;o kaj seksamo kaj due al famo kaj elmontri&#x11D;emo. &#x108;iuokaze havu la firman decidon preni a&#x16D; tion a&#x16D; &#x109;i tion kaj la&#x16D;iru nur unu vojon, kaj vi sukcesos.”</p><p><strong>8. </strong>Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: “Kiu per kia studo en la tutmonda historio atingis la plej grandan povon kaj fari&#x11D;is la sav&#x15D;ipo por &#x109;iuj vivuloj vagantaj en sufermaro? Kian povon vi volas atingi per via studo &#x109;i tie?” Kelkaj dis&#x109;iploj respondis unu post la alia. Sekve<emphasis> Song Dosong</emphasis> respondis: “Tiu estas &#x109;iu budho de la tri mondoj. Ni ekstreme deziras studi por atingi budhan povon. Tra &#x109;i tiu vivo kaj e&#x109; miriadoj da estontaj eonoj ni neniel kor&#x15D;anceli&#x11D;as de malvirta vojo kaj bagatela studo kaj ni klopodas atingi budhajn sa&#x11D;on kaj agon, solvi la problemon de maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto kaj savi ensufermarajn vivulojn.” Sotesano diris: “Tamen inter vi estas homo, kiu pli adoras eksteran studon, kaj foje estas anka&#x16D; homo, kiu eksmembri&#x11D;as por ser&#x109;i eksteran scion. Kiel do ne lamenti? Nu, por plifirmigi vian voton &#x135;uru strebi &#x11D;isfine al la studo de &#x109;i tiu darmo.” &#x108;iu dis&#x109;iplo submetis sian &#x135;urskribon kaj da&#x16D;rigis sian penadon.</p><p><strong>9. </strong>Sotesano diris: “De post kiam mi fondis &#x109;i tiun eklezion anta&#x16D; dudek ok jaroj, mi tro interprete predikis pri darmo, tial mi ne zorgas pri homo kun supera kapablo. Sed atingi la veran vojon &#x15D;ajnas malfacile al homo kun meza kaj malsupera kapabloj, &#x109;ar ili rigardas darmon facila kaj i&#x11D;as na&#x16D;vostaj vulpoj<sup>284</sup>. Ja pri tio mi zorgas. De nun &#x11D;enerale ne klini&#x11D;u nur al la interpretado de darmo, sed klopodu kunpraktiki la tri studojn.”</p><p><strong>10. </strong>Sotesano diris: “Mi fondis multajn ekleziojn en miaj sennombraj anta&#x16D;aj vivoj, tamen &#x109;i tiu eklezio estas la plej grandskala, tial estonte nekalkuleble multi&#x11D;os tiaj sindonaj homoj, kiuj volonte dividos la vivon kun &#x109;i tiu eklezio kiel la unuaj na&#x16D; fondodis&#x109;iploj.”</p><p><strong>11. </strong>Sotesano diris: “Mi de longe instruas vin, sed mi havas tri beda&#x16D;rinda&#x135;ojn. Unu estas, ke estas homoj, kiuj esprimas la okultan veron bu&#x15D;e, sed malmultas homoj, kiuj atingas la veran staton kondute kaj sperte. La dua estas, ke estas homoj, kiuj vidas per korpa okulo, sed malmultas homoj, kiuj vidas per mensa okulo. La tria estas, ke estas homoj, kiuj vidas la &#x15D;an&#x11D;korpan budhon, sed malmultas homoj, kiuj klare vidas la darmkorpan budhon.”</p><p><strong>12. </strong>Sotesano diris: “Estas tri malfacila&#x135;oj en religio. Unu estas scii la absolutan staton de unu cirklo. La dua estas konformigi la &#x109;iutagan vivon al la vero de unu cirklo kaj praktiki &#x11D;in egale &#x109;e movo kaj senmovo. La tria estas klarigi koncize la veron de unu cirklo al ordinaruloj. Sed ajna malfacila&#x135;o i&#x11D;as facila al tiu, kiu starigas firman menson kaj fidele strebas al &#x11D;i. Ajna facila&#x135;o i&#x11D;as malfacila al tiu, kiu malemas a&#x16D; &#x109;esas fari &#x11D;in.”</p><p><strong>13</strong>. Sotesano diris: “Malsa&#x11D;uloj ne scias la bonfaron de pluvo kaj roso kaj ordinaruloj tiun de sanktulo. Do &#x109;iuj homoj ekscias la bonfaron de pluvo, nur post kiam ili suferas sekan veteron, kaj la tuta mondo ekscias tiun de sanktulo, nur post kiam li forpasas.”</p><p><strong>14. </strong>La deksesan de majo de la dudekoka jaro de &#x16D;onbulismo (1943) Sotesano predikis al la darmkunvenantoj: “Survoje al la domo <emphasis>Degak&#x11D;on</emphasis><sup>285</sup> mi renkontis kelkajn infanojn, kiuj ludis en apudvoja bosko. Kiam ili min ekvidis, unu el ili faris signalon kaj ili &#x109;iuj stari&#x11D;inte salutis min. Ili aspektis tre ordaj. Tio montras, ke ili pli kaj pli maturi&#x11D;as. Kiam homo estas tre juna, li ne scias bone e&#x109; la historion kaj parencecon de la plej proksimaj gepatroj kaj gefratoj, des pli sian devon. Sed kun la kresko li ekscias la historion kaj parencecon kaj devon. Tiel same, kiam studanto estas neilumini&#x11D;inta, li ne scias la manieron de budhi&#x11D;o, bodisatvi&#x11D;o, ordinaruli&#x11D;o kaj vivuli&#x11D;o, sian rilaton al &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj la principon de naski&#x11D;o kaj morto. Sed kun la studmaturi&#x11D;o li ekscias la manieron, la rilaton kaj la principon. Nia progreso en religia studo estas kiel la plenkreski&#x11D;o de infano. Infano kreskas kaj fari&#x11D;as plena&#x11D;ulo, ordinarulo ilumini&#x11D;as kaj fari&#x11D;as budho, dis&#x109;iplo lernas kaj fari&#x11D;as instruisto. Do rapide atingu veran povon kaj fari&#x11D;u instruistoj de viaj posteuloj kaj fari&#x11D;u grandaj gvidantoj en la granda laboro de vivulsavo kaj mondkuracado. En la libro <emphasis>Jinfu&#x109;ing</emphasis><sup>286</sup> estas dirite, ke naski&#x11D;o radikas en morto kaj morto en naski&#x11D;o. Naski&#x11D;o kaj morto estas kiel kvarsezona rotacio kaj taga-nokta ripeti&#x11D;o. Tio estas la regulo funkciigi &#x109;iujn esta&#x135;ojn en la universo kaj la vero rotaciigi &#x109;ielon kaj teron. Estas nura diferenco, ke budho kaj bodisatvo scias pri iro kaj veno kaj liberi&#x11D;as de ili, dum ordinarulo kaj vivulo ne scias pri ili kaj do ne liberi&#x11D;as de ili. La naski&#x11D;o kaj morto de korpo okazas tute egale al budho, bodisatvo, ordinarulo kaj vivulo. Ne kredu nur homon, sed lian darmon. &#x108;iapene sciu pri naski&#x11D;o kaj morto kaj liberi&#x11D;u de ili. Darmkunveni estas kiel iri bazaren. Indas viziti bazaron, nur kiam vi tie akiras utilon al via vivo, a&#x109;etante aliulan varon la&#x16D;bezone kaj vendante vian varon. Nu, kiam vi darmkunvenas, donu utilan vorton al homoj la&#x16D; via scio, demandu kaj solvu nekonatan aferon, prenu aliulan vorton kiel vian modelon, kaj aparte atentu, ke vi ne venu al templo vane. Ja naski&#x11D;o kaj morto estas granda afero kaj &#x109;io rapide &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;as. Tial la afero ne malatentindas.”</p><p><strong>15. </strong>Sotesano diris: “Niaj laborceloj estas edifo, eduko kaj karitato. Kunplenumu ilin tri, kaj nia laboro estos senmakula.”</p><p><strong>16. </strong>Sotesano diris: “En ajnaj epoko kaj lando neniel &#x15D;an&#x11D;endas la tri studoj, la ok sintenoj kaj la kvar bonfaroj, kiuj estas miaj esencaj doktrinoj kune kun la &#x109;efinstruo, unu cirklo. La ceteraj detaloj kaj sistemoj &#x15D;an&#x11D;eblas konforme al koncernaj epoko kaj lando.”</p><p><strong>17. </strong>Sotesano diris: “En la pasinteco religio, registaro kaj civila organizo regis homojn precipe per diskriminacia le&#x11D;o, sed en la venonta mondo &#x109;iuokaze ne povos harmoniigi ordinarajn homojn per diskriminacia le&#x11D;o. Tial nia eklezio kiel budhon respektas grandilumini&#x11D;inton, &#x109;u pastron &#x109;u laikon, &#x109;u viron &#x109;u virinon, &#x109;u maljunulon &#x109;u junulon. Ni ne okazigas naski&#x11D;feston, mortmemoran ceremonion kaj &#x109;iujn aliajn ceremoniojn individue, sed ni &#x109;iuj eklezianoj devas samtage dividi &#x11D;ojon kaj mal&#x11D;ojon.”</p><p><strong>18. </strong>Sotesano diris: “Gravas transdoni penike kaj bu&#x15D;e mian darmon al la sekvaj generacioj, sed pli gravas ne &#x109;esigi la a&#x16D;toritaton de &#x109;i tiu darmo eterne en la estonteco, &#x11D;in praktikante korpe kaj spertante mense. Tiam via merito ne mezureblos.”</p><p><strong>19. </strong>Sotesano diris: “La triunuon formas la instruisto, kiu elfaras novan darmon, la dis&#x109;iploj, kiuj &#x11D;in ricevas kaj transdonas al postvenantaj homoj, kaj la postvenantaj homoj, kiuj &#x11D;oje &#x11D;in respektas kaj praktikas. Ili &#x109;iuj havas tute egalan meriton.”</p><p/><p/><p><strong>Voto al unu cirklo</strong></p><p/><p><emphasis>&#x108;i tiun tekston verkis Sotesano en 1938. Por unui&#x11D;i kun la vero de unu cirklo, ilumini&#x11D;ante pri &#x11D;i kaj utiligante &#x11D;in en la &#x109;iutaga vivo, &#x16D;onbulanoj plenkore votas al unu cirklo per ofta recitado de &#x109;i tiu teksto 306-silaba en la korea. La teksto estas transliterigita en Esperanto. La tekston transskribu la&#x16D;prononce en vian lingvon</emphasis>.</p><p/><p><strong>Il·&#x16D;on·sang·so·&#x16D;on·mun</strong></p><p/><p>Il·&#x16D;on·on on·o·do·dan·e ip·&#x11D;ong·&#x109;o­·jo, ju·mu·&#x109;o·&#x16D;ol·e seng·sa·mun·in·ba, &#x109;on·­&#x11D;i bu·mo dong·po bop·rjul·e bon·&#x16D;on­·i·­jo, &#x11D;e·bul &#x11D;o·sa bom·bu &#x11D;ung·seng·e song·pum·u·ro, nung·i·song ju·sang·ha·go, nung·i·song mu·sang·ha·jo, ju·sang·u·ro bo·mjon, sang·&#x11D;u bul·mjol·o jo·jo &#x11D;a­-jon­·ha­·jo, mu·rjang se·gje·ul &#x11D;on·ge·ha·jo­ko, mu·sang·u·ro bo·mjon, u·&#x11D;u·uj song­·&#x11D;u­·ge·gong­·g&#x16D;a, man·mul·e seng·no·bjong·sa·&#x16D;a, sa·seng·e &#x15D;im·&#x15D;in &#x11D;ag·jong·ul ta·ra, juk·do·ro bjon·h&#x16D;a·ul &#x15D;i·kjo, hog·un &#x11D;in·gup­·u·ro, hog·un gang·gup·u·ro, hog·­un un·seng·o·he·ro, hog·un he·seng·o·un·­u·ro, i·&#x16D;a·ga·&#x109;i mu·rjang se·gje·ul &#x11D;on­·ge­·ha­·jot·na·ni, u·ri o·ri·so·gun &#x11D;ung·seng·­un i bop·&#x15D;in·bul il·&#x16D;on·sang·ul &#x109;e·ba·da·so, &#x15D;im·&#x15D;in·ul &#x16D;on·man·ha·ge su·ho·ha·nun gong·bu·rul ha·mjo, to·nun sa·ri·rul &#x16D;on·­man­·ha·ge a·nun gong·bu·rul ha·mjo, to·­nun &#x15D;im·&#x15D;in·ul &#x16D;on·man·ha·ge sa·jong·­ha·nun gong·bu·rul &#x11D;i·song·u·ro ha·jo, &#x11D;in·gup·i de·go un·hje·nun ip·ul·&#x11D;i·on-&#x11D;ong, gang·gup·i·de·go he·dog·un ip·&#x11D;i a·ni·ha·gi·ro·so, il·&#x16D;on·e vi·rjog·ul ot·do­rok­·ka·&#x11D;i so·&#x16D;on·ha·go, il·&#x16D;on·e &#x109;e·song·­uj hap·ha·do·rok·ka·&#x11D;i so·&#x16D;on·ham.</p><p/><p/><p>Заметки</p><p>[</p><p>&#x2190;1</p><p>]</p><p><strong>* Klarigo:</strong> &#x109;. = en la &#x109;ina, j. = en la japana, s. = en la sanskrita, k. = en la korea.</p><p> Ondoplena sufermaro &#xD30C;&#xB780;&#xACE0;&#xD574; &#x6CE2;&#x703E;&#x82E6;&#x6D77;: metaforo por homa vivo sufera, malfavora kaj malfacila kiel boatado en maro plena je ondoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;2</p><p>]</p><p> &#x108;iuj vivuloj &#xC77C;&#xCCB4;&#xC0DD;&#xB839; &#x4E00;&#xFA00;&#x751F;&#x9748;: &#x109;iuj vivantaj esta&#x135;oj, &#x109;iuj sentpovuloj, &#x109;iuj viva&#x135;oj en la universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;3</p><p>]</p><p> Vojo &#xB3C4; &#x9053;: <emphasis>tao</emphasis> (&#x109;.) instruo, vero, esenca principo, kondutregulo, metodo, maniero.</p><p>[</p><p>&#x2190;4</p><p>]</p><p> Budho &#xBD80;&#xCC98; &#x4F5B;: <emphasis>buddha</emphasis> (s.), ilumini&#x11D;into, homo kiu atingis la plej supran gradon de scio kaj klarvido kaj eniris en absolutan liberi&#x11D;on.</p><p>[</p><p>&#x2190;5</p><p>]</p><p> Darmo &#xBC95; &#x6CD5;: <emphasis>dharma</emphasis> (s.), kosma le&#x11D;o, budha instruo, esenca vero, principo, esta&#x135;o, fenomeno, metodo.</p><p>[</p><p>&#x2190;6</p><p>]</p><p> Darmkorpa budho &#xBC95;&#xC2E0;&#xBD88; &#x6CD5;&#x8EAB;&#x4F5B;: budho havas tri korpojn la&#x16D; mahajana vidpunkto. La darmkorpo, <emphasis>dharmakaya</emphasis> (s.), estas la vera naturo de budho, kiu identas kun la esenco de la universo. La &#x11D;ukorpo, <emphasis>sambhogakaya</emphasis> (s.), estas la korpo de budho, kiu &#x11D;uas la veron rezulte de longa bodisatva praktikado. La &#x15D;an&#x11D;korpo, <emphasis>nirmanakaya</emphasis> (s.), estas la korpo de budho, kiu la&#x16D;vole aperas en diversaj formoj por savi &#x109;iujn vivulojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;7</p><p>]</p><p>  Unu cirklo &#xC77C;&#xC6D0;&#xC0C1; &#x4E00;&#x5713;&#x76F8;: <emphasis>il&#x16D;onsang </emphasis>(k.), formo de unu cirklo; &#x11D;i figure esprimas la fundamentan veron de la universo, pri kiu Sotesano ilumini&#x11D;is, kaj &#x11D;i estas tute egala al la darmkorpa budho kaj estas kiel fingro montranta al la luno.</p><p>[</p><p>&#x2190;8</p><p>]</p><p> Mensosigelo &#xC2EC;&#xC778; &#x5FC3;&#x5370;: budha menso, kiu povas sigeli la veron.</p><p>[</p><p>&#x2190;9</p><p>]</p><p> Kvar bonfaroj &#xC0AC;&#xC740; &#x56DB;&#x6069;: <emphasis>saun</emphasis> (k.), unu el la kernaj doktrinoj de &#x16D;onbulismo, &#x109;iela-tera (<emphasis>&#x109;on&#x11D;iun</emphasis>), gepatra (<emphasis>bumoun</emphasis>), kunvivula (<emphasis>dongpoun</emphasis>) kaj le&#x11D;a bonfaroj (<emphasis>boprjulun</emphasis>), kiuj konkrete kaj reale montras la veron de unu cirklo. &#x108;i tiu bonfaro povas kuntekste signifi anka&#x16D; bonfarulon.</p><p>[</p><p>&#x2190;10</p><p>]</p><p> Tri studoj &#xC0BC;&#xD559; &#x4E09;&#x5B78;: <emphasis>samhak</emphasis> (k.), unu el la kernaj doktrinoj de &#x16D;onbulismo, spirita kultivo (<emphasis>&#x11D;ongsinsujang</emphasis>), afera-principa esploro (<emphasis>sarijongu</emphasis>) kaj justaga elekto (<emphasis>&#x11D;akup&#x109;&#x16D;isa</emphasis>), kiuj praktikendas por atingi la personecon de budho kaj unui&#x11D;i kun la vero de unu cirklo.</p><p>[</p><p>&#x2190;11</p><p>]</p><p> Naturo &#xC131;&#xD488; &#x6027;&#x54C1;: denaska esenco, origina ecaro.</p><p>[</p><p>&#x2190;12</p><p>]</p><p> Grando, malgrando, esto kaj neesto &#xB300;&#xC18C; &#xC720;&#xBB34; &#x5927;&#x5C0F; &#x6709;&#x7121;: &#x109;i tiuj klarigas la esencon, fenomenon kaj &#x15D;an&#x11D;on de la universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;13</p><p>]</p><p> Tri mondoj &#xC0BC;&#xACC4; &#x4E09;&#x754C;: dezira, forma kaj senforma mondoj. La&#x16D; budhana mondrigardo en la tri mondojn dividi&#x11D;as vivuloj alkatenitaj al transmigrado. La tri mondoj signifas anka&#x16D; la pasintan, la nunan kaj la estontan mondojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;14</p><p>]</p><p> Dek direktoj &#xC2DC;&#xBC29; &#x5341;&#x65B9;: la universon space esprimas la dek direktoj de oriento, okcidento, sudo, nordo, nordoriento, sudokcidento, nordokcidento, sudoriento, supro kaj malsupro.</p><p>[</p><p>&#x2190;15</p><p>]</p><p> Eono &#xAC81; &#x52AB;: <emphasis>kalpa</emphasis> (s.), senlima epoko, kiu ampleksas la kreon kaj disfalon de la universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;16</p><p>]</p><p> Koncentri&#x11D;o &#xC785;&#xC815; &#x5165;&#x5B9A;: <emphasis>samadhi</emphasis> (s.), plena absorbi&#x11D;o de la menso, kiu koncentri&#x11D;as sur unu objekton.</p><p>[</p><p>&#x2190;17</p><p>]</p><p> Kvar naskuloj &#xC0AC;&#xC0DD; &#x56DB;&#x751F;: &#x109;iuj vivuloj dividi&#x11D;as en kvar tipojn la&#x16D; naskmaniero. Ili estas vivonaskulo kiel mamulo, ovonaskulo kiel birdo, humidnaskulo kiel vermo kaj transformi&#x11D;naskulo kiel papilio el krizalido.</p><p>[</p><p>&#x2190;18</p><p>]</p><p> Ses vojoj &#xC721;&#xB3C4; &#xF9D1;&#x9053;: ses mondoj, en kiuj &#x109;iuj vivuloj renaski&#x11D;as la&#x16D; sia karmo, transmigrante de iu al alia. Ili estas infera, malsatdemona, besta, bataldemona, homa kaj &#x109;ielula mondoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;19</p><p>]</p><p> Karmo &#xC5C5; • &#xC778;&#xACFC;&#xBCF4;&#xC751; &#x696D; • &#x56E0;&#x679C;&#x5831;&#x61C9;: <emphasis>karma</emphasis> (s.), ago, ka&#x16D;zo kaj efiko, la le&#x11D;o de ka&#x16D;zo kaj efiko. Nia nuna traviva&#x135;o estas la produkto de nia anta&#x16D;a ago.</p><p>[</p><p>&#x2190;20</p><p>]</p><p> Jino kaj jango &#xC74C;&#xC591; &#x9670;&#x967D;: du kontrastaj elementoj a&#x16D; fortoj, kiuj konsistigas la universon kaj la fundamentan naturon de &#x109;iuj esta&#x135;oj. Ekzemple jino estas minuso, negativo, virino, mallumo, malvarmo, kaj jango estas pluso, pozitivo, viro, lumo kaj varmo.</p><p>[</p><p>&#x2190;21</p><p>]</p><p> Enage senpensa &#xC751;&#xC6A9;&#xBB34;&#xB150; &#x61C9;&#x7528;&#x7121;&#x5FF5;: enaga senpenso. Tio signifas agi sen ajnaj konsidero kaj peso kaj kun menso malplena kiel la &#x109;ielo.</p><p>[</p><p>&#x2190;22</p><p>]</p><p> Danki &#xBCF4;&#xC740; &#x5831;&#x6069;: rekompenci. &#x11C;enerale en &#x109;i tiu libro danki signifas ne nur vorte atesti ricevitan bonon, sed anka&#x16D; reciproki &#x11D;in kaj rekompenci bonfarinton.</p><p>[</p><p>&#x2190;23</p><p>]</p><p> Meza vojo &#xC911;&#xB3C4; &#x4E2D;&#x9053;: vojo inter du ekstremoj, justa ago nek troa, nek maltroa.</p><p>[</p><p>&#x2190;24</p><p>]</p><p> Proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco &#xC6D0;&#xADFC;&#xCE5C;&#xC18C; &#x9060;&#x8FD1;&#x89AA;&#x758E;: statoj de interhoma rilato.</p><p>[</p><p>&#x2190;25</p><p>]</p><p> Movo kaj senmovo &#xB3D9;&#xC815; &#x52D5;&#x975C;: movo signifas tion, kiam oni uzas la ses sentorganojn, laboras a&#x16D; eksciti&#x11D;as de situacio, kaj senmovo signifas tion, kiam oni ne uzas la ses sentorganojn, ne laboras, a&#x16D; trankvilas pri situacio.</p><p>[</p><p>&#x2190;26</p><p>]</p><p> Ok sintenoj &#xD314;&#xC870; &#x516B;&#x689D;: <emphasis>pal&#x11D;o</emphasis> (k.), unu el la kernaj doktrinoj de &#x16D;onbulismo. Tio konsistas el la kvar havendaj sintenoj de kredo (<emphasis>sin</emphasis>), kura&#x11D;o (<emphasis>bun</emphasis>), scivolo (<emphasis>uj </emphasis>) kaj penado (<emphasis>song</emphasis>), kiuj helpas kaj akcelas la tri studojn, kaj el la kvar forlasendaj sintenoj de nekredo (<emphasis>bulsin</emphasis>), avido (<emphasis>tamjok</emphasis>), maldiligento (<emphasis>na</emphasis>) kaj malsa&#x11D;o (<emphasis>u</emphasis>), kiuj malhelpas la tri studojn kaj estas forigendaj.</p><p>[</p><p>&#x2190;27</p><p>]</p><p> Kvar nepra&#x135;oj &#xC0AC;&#xC694; &#x56DB;&#x8981;: <emphasis>sajo</emphasis> (k.), unu el la kernaj doktrinoj de &#x16D;onbulismo, t.e. kreskigo de propra forto (<emphasis>&#x11D;arjokjangsong</emphasis>), unuaigo al sa&#x11D;ulo (<emphasis>&#x11D;i&#x11D;abon&#x16D;i</emphasis>), eduko de aliula infano (<emphasis>ta&#x11D;anjogjojuk</emphasis>) kaj estimo al sindonulo (<emphasis>gongdo&#x11D;asungbe</emphasis>), kiuj estas nepraj por progresigi homan socion kaj konstrui egalan mondon.</p><p>[</p><p>&#x2190;28</p><p>]</p><p> Kunvivuloj &#xB3D9;&#xD3EC; &#x540C;&#x80DE;: ne nur propraj gefratoj kaj samlandanoj, sed anka&#x16D; &#x109;iuj homoj, bestoj kaj plantoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;29</p><p>]</p><p> Kvar &#x109;efaj profesioj &#xB124; &#xAC00;&#xC9C0; &#xC0DD;&#xD65C;&#xAC15;&#xB839; &#x56DB;&#x5927;&#x751F;&#x6D3B;&#x7DB1;&#x9818;: profesioj klasifikitaj anta&#x16D; la moderna epoko de Koreio.</p><p>[</p><p>&#x2190;30</p><p>]</p><p>  Klerulo &#xC0AC; &#x58EB;: oficisto, &#x15D;tatoficisto, sciencisto, instruisto kaj similaj.</p><p>[</p><p>&#x2190;31</p><p>]</p><p> Le&#x11D;o &#xBC95;&#xB960; &#x6CD5;&#x5F8B;: juro, religia a&#x16D; morala instruo, principo, regulo, etiko, ordono.</p><p>[</p><p>&#x2190;32</p><p>]</p><p> Naturestrado &#xC194;&#xC131; &#x7387;&#x6027;: estrado de la homa naturo en la &#x109;iutaga vivo.</p><p>[</p><p>&#x2190;33</p><p>]</p><p> Mil bran&#x109;oj kaj dek mil folioj &#xCC9C;&#xC9C0;&#xB9CC;&#xC5FD; &#x5343;&#x679D;&#x842C;&#x8449;: metaforo por tre komplika interplektiteco.</p><p>[</p><p>&#x2190;34</p><p>]</p><p> Ses sentorganoj &#xC721;&#xADFC; &#xF9D1;&#x6839;: okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj koro.</p><p>[</p><p>&#x2190;35</p><p>]</p><p> Mahajano &#xB300;&#xC2B9; &#x5927;&#x4E58;: <emphasis>mahayana</emphasis> (s.), la&#x16D;vorte granda veturilo, unu el la du &#x109;efaj budhanaj skoloj, floranta en Tibeto, &#x108;inio, Koreio kaj Japanio. &#x11C;ia &#x109;efinstruo estas savi kaj budhigi ne nur sin, sed anka&#x16D; &#x109;iujn aliajn vivulojn pere de sindona strebado.</p><p>[</p><p>&#x2190;36</p><p>]</p><p> Mensogrundo &#xC2EC;&#xC9C0; &#x5FC3;&#x5730;: la fundamenta bazo de menso. Kiel en grundo esti&#x11D;as greno, herbo kaj arbo, en menso esti&#x11D;as peko, bono kaj malbono. Tial menso metafore nomi&#x11D;as mensogrundo a&#x16D; menskampo.</p><p>[</p><p>&#x2190;37</p><p>]</p><p> Studanto &#xACF5;&#xBD80;&#xC778; &#x5DE5;&#x592B;&#x4EBA;: sinkultivanto, darmpraktikanto, vojser&#x109;anto, ilumini&#x11D;ser&#x109;anto, moraltrejnanto.</p><p>[</p><p>&#x2190;38</p><p>]</p><p> Budhonoma &#x109;antado &#xC5FC;&#xBD88; &#xF9A3;&#x4F5B;: la&#x16D;vorte penso pri budho. Oni ritme kaj tutkore &#x109;antadas la nomon de la budho Amitabo, pensante pri lia figuro a&#x16D; merito.</p><p>[</p><p>&#x2190;39</p><p>]</p><p> Medito &#xC120; &#x79AA;: <emphasis>dhyana</emphasis> (s.), <emphasis>ch’an</emphasis> (&#x109;.), <emphasis>zen</emphasis> (j.), <emphasis>son</emphasis> (k.), koncentri&#x11D;o sur unu objekton kaj profundi&#x11D;o en la staton de nenia penso.</p><p>[</p><p>&#x2190;40</p><p>]</p><p> Demando &#xC758;&#xB450; &#x7591;&#x982D;: <emphasis>ujdu</emphasis> (k.), demando, kiun oni pristudas por ilumini&#x11D;i pri la vero de unu cirklo, a&#x16D; duba temo pri la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj pri la afero de justo, maljusto, profito kaj malprofito.</p><p>[</p><p>&#x2190;41</p><p>]</p><p> Principo de naturo &#xC131;&#xB9AC; &#x6027;&#x7406;: esenca principo de la homa naturo kaj tiu de la universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;42</p><p>]</p><p> Energio &#xAE30;&#xC6B4; &#x6C23;&#x904B;: la fundamenta forto movanta homajn korpon kaj menson kaj la vitala forto de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;43</p><p>]</p><p> Subabdomeno &#xB2E8;&#xC804; &#x4E39;&#x7530;: <emphasis>dan&#x11D;on</emphasis> (k.), la korpa parto situanta &#x109;irka&#x16D; 4-6.5 centimetrojn sub la umbiliko. La&#x16D; la orienta medicino &#x109;i tiu loko tre gravas por korpa kaj mensa sanoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;44</p><p>]</p><p> Klasika demando &#xD654;&#xB450; &#x8A71;&#x982D;: <emphasis>h&#x16D;adu</emphasis> (k.), demando, rakonto, dialogo a&#x16D; paradoksa frazo donita de meditmajstro al dis&#x109;iploj, por ke ili profunde pristudu &#x11D;in dum medito kaj fine atingu ilumini&#x11D;on. Budhanaj klasikaj demandoj estis formitaj ekde la tempo de la &#x109;ina dinastio Tang (618-907) kaj nombras 1701.</p><p>[</p><p>&#x2190;45</p><p>]</p><p> Darmkunveno &#xBC95;&#xD68C; &#x6CD5;&#x6703;: &#x16D;onbulana diservo kutime okazanta &#x109;iudiman&#x109;e kaj konsistanta el pre&#x11D;o, sidmedito, vo&#x109;legado de sankta teksto, prediko, diskuto, kantado kaj aliaj.</p><p>[</p><p>&#x2190;46</p><p>]</p><p><emphasis>Namu Amitabul </emphasis>(k.) &#xB098;&#xBB34;&#xC544;&#xBB34;&#xD0C0;&#xBD88; &#x5357;&#x7121;&#x963F;&#x5F4C;&#x9640;&#x4F5B;: <emphasis>namo Amitabha </emphasis>(s.), <emphasis>namu</emphasis> signifas rifu&#x11D;i, <emphasis>Amitabul</emphasis> Amitabon.</p><p>[</p><p>&#x2190;47</p><p>]</p><p> Okcidenta Paradizo, Purlando &#xC11C;&#xBC29;&#xC815;&#xD1A0;&#xADF9;&#xB77D; &#x897F;&#x65B9;&#x6DE8;&#x571F;&#x6975;&#xF95C;: lando de Amitabo. La esprimo devenas de <emphasis>La Amitaba Sutro</emphasis>: “Estas unu mondo, kiu trovi&#x11D;as okcidente de &#x109;i tie trans 10<sup>12</sup> landoj. &#x11C;i nomi&#x11D;as Paradizo.”</p><p>[</p><p>&#x2190;48</p><p>]</p><p> Amitabo &#xC544;&#xBBF8;&#xD0C0;&#xBD88; &#x963F;&#x5F4C;&#x9640;&#x4F5B;: <emphasis>Amitabha</emphasis> (s.), la budho Senlima Lumo a&#x16D; Senfina Vivda&#x16D;ro, reganto de Okcidenta Paradizo.</p><p>[</p><p>&#x2190;49</p><p>]</p><p> Aflikto &#xBC88;&#xB1CC; &#x7169;&#x60F1;: <emphasis>klesha</emphasis> (s), &#x109;ia sento a&#x16D; a&#x135;o, kiu &#x109;agrenas, maltrankviligas kaj dolorigas menson, ekzemple iluzio, malvirta penso, vana penso, nescio, pasio, deziro.</p><p>[</p><p>&#x2190;50</p><p>]</p><p> Senfara komforto &#xBB34;&#xC704;&#xC548;&#xB77D; &#x7121;&#x7232;&#x5B89;&#xF95C;: senfara estas natura, spontana, libera de pasioj, transcenda kaj eterna, kaj do tia stato estas la plej komforta.</p><p>[</p><p>&#x2190;51</p><p>]</p><p> Moktako &#xBAA9;&#xD0C1; &#x6728;&#x9438;: neologismo prononce derivita el la korea <emphasis>moktak</emphasis>. Unu el la plej gravaj instrumentoj por rito. Rond&#x109;izita ligna&#x135;o sen interno kaj kun tenilo. &#x11C;i uzi&#x11D;as por signali a&#x16D; helpi budhonoman &#x109;antadon kaj sutran vo&#x109;legadon.</p><p>[</p><p>&#x2190;52</p><p>]</p><p> Jadfonto &#xC625;&#xC9C0; &#x7389;&#x6C60;: fonto pura kaj bela kiel jado, salivelirejo inter la lango kaj la dentoj dum medito.</p><p>[</p><p>&#x2190;53</p><p>]</p><p> Mensa subabdomeno &#xC2EC;&#xB2E8; &#x5FC3;&#x4E39;: sincera kaj firma menso akirita per spirita kultivo. Kiel la korpa pezcentro estas subabdomeno, la universa pezcentro estas menso.</p><p>[</p><p>&#x2190;54</p><p>]</p><p> Medito kun demando &#xAC04;&#xD654;&#xC120; &#x770B;&#x8A71;&#x79AA;: medito, kiun oni, pristudante klasikan demandon, faras kun la spirito por atingi ilumini&#x11D;on, kontraste kun silenta medito, kiun oni silente faras sen klasika demando.</p><p>[</p><p>&#x2190;55</p><p>]</p><p> &#x15C;akjamunio &#xC11D;&#xAC00;&#xBAA8;&#xB2C8; &#x91CB;&#x8FE6;&#x725F;&#x5C3C; (623-544 aK): <emphasis>Shakyammuni</emphasis> (s.), alnomo de Gotamo Sidarto, fondinto de budhismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;56</p><p>]</p><p><emphasis>Tu&#x15D;ita </emphasis>&#xB3C4;&#xC194;&#xCC9C;: <emphasis>Tushita</emphasis> (s.), la&#x16D; budhana mondodivido la kvara &#x109;ielo de la dezira mondo kaj la lo&#x11D;ejo de Majtrejo. Anka&#x16D; &#x15C;akjamunio kultivis sin &#x109;i tie anta&#x16D; sia enkarni&#x11D;o en la re&#x11D;palaco.</p><p>[</p><p>&#x2190;57</p><p>]</p><p> Vulturpinta Monto &#xC601;&#xCDE8;&#xC0B0; &#xF9B3;&#x9DF2;&#x5C71;: <emphasis>Grdhrakuta</emphasis> (s.), monto en nordorienta Hindio. &#x15C;akjamunio faris multajn predikojn en &#x109;i tiu monto, kies pinto similas al tiu de vulturo.</p><p>[</p><p>&#x2190;58</p><p>]</p><p> Ka&#x15D;japo &#xAC00;&#xC12D; &#x8FE6;&#x8449;: <emphasis>Kashyapa</emphasis> (s.), unu el la dek dis&#x109;iploj de &#x15C;akjamunio kaj heredanto de lia darmo.</p><p>[</p><p>&#x2190;59</p><p>]</p><p> Okulkorbo de la &#x11D;usta darmo &#xC815;&#xBC95;&#xC548;&#xC7A5; &#x6B63;&#x6CD5;&#x773C;&#x85CF;: la sekreto de la vero, pri kiu ilumini&#x11D;is &#x15C;akjamunio. &#x108;e medita skolo oni nomas &#x11D;in anka&#x16D; la mensosigelo speciale transdonita ekster la skriba&#x135;oj a&#x16D; la menso senpere elmontrita.</p><p>[</p><p>&#x2190;60</p><p>]</p><p> Cerva Parko &#xB179;&#xC57C;&#xC6D0; &#xF940;&#x91CE;&#x82D1;: <emphasis>Mrgadava </emphasis>(s.), unu el la kvar budhanaj sanktejoj proksime de <emphasis>Benares</emphasis> en Hindio. &#x108;i tie &#x15C;akjamunio faris la unuan predikon pri la kvar noblaj veroj.</p><p>[</p><p>&#x2190;61</p><p>]</p><p><emphasis>Hiranjavati </emphasis>&#xBC1C;&#xC81C;&#xD558; &#x8DCB;&#x63D0;&#x6CB3;: <emphasis>Hiranyavati</emphasis> (s.), rivero en Hindio, &#x109;e kies bordo &#x15C;akjamunio mortis en <emphasis>Kusinagara</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;62</p><p>]</p><p> Antikvaj budhoj &#xACE0;&#xBD88; &#x53E4;&#x4F5B;: sep budhoj naski&#x11D;intaj en antikva tempo, kiuj estas <emphasis>Vipashyin, Shikhin, Vishvabhu, Krakucchanda, Kanakamuni, Kashapa</emphasis> kaj &#x15C;akjamunio.</p><p>[</p><p>&#x2190;63</p><p>]</p><p> Nirvano &#xC5F4;&#xBC18; &#x6D85;&#x69C3;: <emphasis>nirvana</emphasis> (s.), la&#x16D;vorte estingo, la stato de absoluta liberi&#x11D;o atingebla per la kompleta neniigo de &#x109;iaj deziroj kaj suferoj. Krome &#x11D;i estas respekta esprimo por morto de budhano.</p><p>[</p><p>&#x2190;64</p><p>]</p><p> Substanco &#xCCB4; &#x9AD4;: la esenca reala&#x135;o de vero kaj la fundamento de &#x109;iuj distingaj fenomenoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;65</p><p>]</p><p> Funkcio &#xC6A9; &#x7528;: aktivado de vero, &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;anta fenomeno.</p><p>[</p><p>&#x2190;66</p><p>]</p><p> Sutro <emphasis>Diamanto </emphasis>&#xAE08;&#xAC15;&#xACBD; &#xF90A;&#x525B;&#x7D93;: <emphasis>Vajrachchedika-prajnaparamita-sutra</emphasis> (s.), unu el la plej popularaj sutroj de budhismo. &#x11C;i traktas precipe la budhanan doktrinon de malpleno kaj senmemo kaj vaste legi&#x11D;is pro la ilumini&#x11D;o de la sesa patriarko <emphasis>Huineng</emphasis> (638-713) &#x109;e la frazo: “Estigu la menson sen resti en io ajn.”</p><p>[</p><p>&#x2190;67</p><p>]</p><p> Polvomondo &#xC9C4;&#xC138; &#x5875;&#x4E16;: reala mondo de multavidaj homoj en la senco, ke kiel polvo estas malpura la mondo plena je &#x109;iaj krimoj, pekoj, koruptoj, suferoj, maljusta&#x135;oj ktp.</p><p>[</p><p>&#x2190;68</p><p>]</p><p> Darma regno &#xBC95;&#xACC4; &#x6CD5;&#x754C;: <emphasis>dharmadhatu</emphasis> (s.), la noumena mondo kontraste kun la fenomena mondo.</p><p>[</p><p>&#x2190;69</p><p>]</p><p> Lakta&#x135;o &#xC81C;&#xD638; &#x918D;&#xD638;: <emphasis>manda </emphasis>(s.), man&#x11D;a&#x135;o plej rafinita el lakto, kies gusto estas senkompare bona, kaj do &#x11D;i estas metaforo por mistera gusto de paradizo en la memnaturo sen bono kaj malbono a&#x16D; por la stato de la plej nobla budho.</p><p>[</p><p>&#x2190;70</p><p>]</p><p> Neduala pordo &#xBD88;&#xC774;&#xBB38; &#xF967;&#x4E8C;&#x9580;: instruo pri la vero de absolute sendistinga unu, pordo al la mondo de absolute egala vero.</p><p>[</p><p>&#x2190;71</p><p>]</p><p> Reciproka vivigo &#xC0C1;&#xC0DD; &#x76F8;&#x751F;: reciproka helpo a&#x16D; konformigo. La termino devenas de la interrilato de la kvin elementoj de la universo, kiuj estas fero, akvo, arbo, fajro kaj tero. Fero vivigas kaj helpas akvon, akvo arbon, arbo fajron, fajro teron kaj tero feron.</p><p>[</p><p>&#x2190;72</p><p>]</p><p> Reciproka konflikto &#xC0C1;&#xADF9; &#x76F8;&#x514B;: reciprokaj malhelpo kaj detruo. Fero malhelpas kaj detruas arbon, arbo teron, tero akvon, akvo fajron, kaj fajro feron.</p><p>[</p><p>&#x2190;73</p><p>]</p><p> Karma forto &#xC5C5;&#xB825; &#x696D;&#x529B;: forto alporti repagon.</p><p>[</p><p>&#x2190;74</p><p>]</p><p> Bona vojo &#xC120;&#xB3C4; &#x5584;&#x9053;: virta, deca, &#x11D;usta vojo. Anka&#x16D; &#x11D;i signifas la tri bonajn vojojn, t.e. bataldemona, homa kaj &#x109;ielula mondoj, kontraste kun la aliaj tri malbonaj vojoj, t.e. malsatdemona, besta kaj infera mondoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;75</p><p>]</p><p> Avido, kolero kaj malsa&#x11D;o &#xD0D0;&#xC9C4;&#xCE58; &#x8CAA;&#x778B;&#x75F4;: tri venenoj, kiuj malhelpas sinkultivanton kaj estas la ka&#x16D;zoj de &#x109;iuj malbonoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;76</p><p>]</p><p> Tri trezoroj &#xC0BC;&#xBCF4; &#x4E09;&#x5BF6;: <emphasis>triratna</emphasis> (s.), tri plejvalora&#x135;oj en la mondo, t.e. budho (ilumini&#x11D;into), darmo (instruo) kaj eklezio (komunumo).</p><p>[</p><p>&#x2190;77</p><p>]</p><p> Peka naturo &#xC8C4;&#xC131; &#x7F6A;&#x6027;: fundamenta eco, kiu povas fari pekon pro karma forto kaj kutimo.</p><p>[</p><p>&#x2190;78</p><p>]</p><p> Budho de memnaturo &#xC790;&#xC131;&#xBD88; &#x81EA;&#x6027;&#x4F5B;: memnaturo estas budho.</p><p>[</p><p>&#x2190;79</p><p>]</p><p> Natura karmo &#xCC9C;&#xC5C5; &#x5929;&#x696D;: a&#x16D;tomata funkciado de la universa naturo. Formi&#x11D;o, da&#x16D;rado, detrui&#x11D;o kaj malpleno de la universo; naski&#x11D;o, maljuni&#x11D;o, malsano kaj morto de &#x109;iuj vivuloj; &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;o de tago kaj nokto; sezona rotacio.</p><p>[</p><p>&#x2190;80</p><p>]</p><p> Senobstakla ago &#xBB34;&#xC560;&#xD589; &#x7121;&#x788D;&#x884C;: ago libervola kaj sen&#x11D;ena spite al &#x109;iaj situacioj, kaj anka&#x16D; ago la&#x16D;pla&#x109;a deflanki&#x11D;ante de la preceptoj kaj de la virta vojo.</p><p>[</p><p>&#x2190;81</p><p>]</p><p> Naturvido &#xACAC;&#xC131; &#x898B;&#x6027;: ilumini&#x11D;o pri sia naturo.</p><p>[</p><p>&#x2190;82</p><p>]</p><p> Tri grandaj fortoj &#xC0BC;&#xB300;&#xB825; &#x4E09;&#x5927;&#x529B;: tri grandaj fortoj akiritaj per la tri studoj de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto.</p><p>[</p><p>&#x2190;83</p><p>]</p><p> Fiksita karmo &#xC815;&#xC5C5; &#x5B9A;&#x696D;: karmo nepre alportanta repagon pro ka&#x16D;za ago.</p><p>[</p><p>&#x2190;84</p><p>]</p><p> Korkonfeso &#xC2EC;&#xACE0; &#x5FC3;&#x544A;: konfesi sian senton a&#x16D; deziron en la koro anta&#x16D; la vero.</p><p>[</p><p>&#x2190;85</p><p>]</p><p> Budhofiguro &#xBD88;&#xC0C1; &#x4F5B;&#x50CF;: &#x109;ia figuro de budho skulptita, muldita, pentrita a&#x16D; simile farita.</p><p>[</p><p>&#x2190;86</p><p>]</p><p> Albudha adoro &#xBD88;&#xACF5; &#x4F5B;&#x4F9B;: rilati respektplene al &#x109;io kiel al budho kaj spirite, korpe kaj materie doni oferon al budho.</p><p>[</p><p>&#x2190;87</p><p>]</p><p> Darmforto &#xBC95;&#xB825; &#x6CD5;&#x529B;: forto akirita per la tristuda praktikado.</p><p>[</p><p>&#x2190;88</p><p>]</p><p> Diablo &#xB9C8; &#x9B54;: io ajn, kio &#x109;agrenas menson kaj malhelpas sinkultivon, ekzemple avido, kolero, malsa&#x11D;o, iluzio kaj malvirta penso.</p><p>[</p><p>&#x2190;89</p><p>]</p><p> Sotesano &#xC18C;&#xD0DC;&#xC0B0; &#x5C11;&#x592A;&#x5C71; (1891-1943): prononce derivita el la korea vorto <emphasis>Sotesan</emphasis>, alnomo de <emphasis>Bak &#x11C;ungbin</emphasis>, fondinto de &#x16D;onbulismo. Kutime &#x16D;onbulanoj respekte nomas lin <emphasis>De&#x11D;ongsa</emphasis>, kiu signifas grandan majstron.</p><p>[</p><p>&#x2190;90</p><p>]</p><p> &#x16C;onbulismo &#xC6D0;&#xBD88;&#xAD50; &#x5713;&#x4F5B;&#x654E;: koredevena religio fondita de Sotesano en 1916. &#x11C;i, surbaze de budhismo, prenas kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budhon, unu cirklon, kiu simbolas la veron. &#x11C;i instruas siajn kredantojn konscii la bonfarojn de &#x109;iuj esta&#x135;oj en la universo kaj danki ilin kaj emfazas la &#x11D;isdatigon, vivutiligon kaj popularigon de budhismo. &#x16C;onbulismo estas <emphasis>&#x16D;onbulgjo </emphasis>en la korea kaj <emphasis>Won-Buddhism </emphasis>en la angla. <emphasis>&#x16C;on </emphasis>signifas cirklon, per kiu Sotesano esprimis sian ilumini&#x11D;intan veron, <emphasis>bul</emphasis> signifas ilumini&#x11D;on, budhon kaj <emphasis>gjo</emphasis> signifas instruon. Tiel estas derivita la vorto &#x16D;onbulo, kiu identas kun la darmkorpa budho, unu cirklo. &#x16C;onbulejo: loko en kiu unu cirklo estas ensanktejigita, templo de &#x16D;onbulismo; &#x16D;onbulano: kredanto de &#x16D;onbulismo; &#x16D;onbuliko: scienco okupi&#x11D;anta pri &#x16D;onbulismo; &#x16D;onbulikisto: sciencisto okupi&#x11D;anta pri &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;91</p><p>]</p><p><emphasis>Song Gju </emphasis>&#xC1A1;&#xADDC; &#x5B8B;&#x594E; (1900-1962): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x11C;ongsan</emphasis>, pastro, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis> (honortitolita &#x16D;onbulano, kiu atingis pli ol la gradon de diablovenka darmforto a&#x16D; oficis kiel &#x109;efmajstro), &#x109;efdis&#x109;iplo de Sotesano, &#x109;efmajstro de &#x16D;onbulismo (1943-1962).</p><p>[</p><p>&#x2190;92</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x11C;e&#x109;ol</emphasis> &#xC774;&#xC7AC;&#xCCA0; &#xF9E1;&#x8F09;&#x5586; (1891-1943): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Ilsan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis> (honortitolita &#x16D;onbulana pastro, kiu ricevis la plej altan noton de studa-labora merito), unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;93</p><p>]</p><p><emphasis>I Sunsun </emphasis>&#xC774;&#xC21C;&#xC21C; &#xF9E1;&#x65EC;&#x65EC; (1879-1941): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Isan</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis> (honortitolita &#x16D;onbulana laiko, kiu ricevis la plej altan noton de studa-labora merito), unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;94</p><p>]</p><p><emphasis>Gim Gi&#x109;on </emphasis>&#xAE40;&#xAE30;&#xCC9C; &#x91D1;&#x5E7E;&#x5343; (1890-1935): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Samsan</emphasis>, pastro, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano, la unua dis&#x109;iplo, kiun Sotesano aprobis kiel naturvidinton.</p><p>[</p><p>&#x2190;95</p><p>]</p><p><emphasis>O &#x108;anggon </emphasis>&#xC624;&#xCC3D;&#xAC74; &#x5433;&#x660C;&#x5EFA; (1887-1953): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Sasan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;96</p><p>]</p><p><emphasis>Bak Se&#x109;ol </emphasis>&#xBC15;&#xC138;&#xCCA0; &#x6734;&#x4E16;&#x5586; (1879-1926): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Osan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;97</p><p>]</p><p><emphasis>Bak Dongguk </emphasis>&#xBC15;&#xB3D9;&#xAD6D; &#x6734;&#x6771;&#x5C40; (1897-1950): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Juksan</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano, frato de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;98</p><p>]</p><p><emphasis>Ju Gon </emphasis>&#xC720;&#xAC74; &#xF9C7;&#x5DFE; (1880-1963): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x108;ilsan</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano, onklo de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;99</p><p>]</p><p><emphasis>Gim G&#x16D;angson </emphasis>&#xAE40;&#xAD11;&#xC120; &#x91D1;&#x5149;&#x65CB; (1879-1939): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Palsan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>, la unua dis&#x109;iplo de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;100</p><p>]</p><p> Dankorizo &#xBCF4;&#xC740;&#xBBF8; &#x5831;&#x6069;&#x7C73;: rizo, varo, mono a&#x16D; objekto &#x15D;parita en la &#x109;iutaga vivo, kiun oni oferas por publika laboro, profunde dankante la kvar bonfarojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;101</p><p>]</p><p><emphasis>Giljongni </emphasis>&#xAE38;&#xB8E1;&#xB9AC; &#x5409;&#x9F8D;&#x91CC;: malgranda vila&#x11D;o, unu parto de <emphasis>Jongsan</emphasis>, kie Sotesano naski&#x11D;is, kreskis, ilumini&#x11D;is kaj instruis dum la unuaj jaroj de &#x16D;onbulismo, la unua sankta loko de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;102</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x108;unpung </emphasis>&#xC774;&#xCD98;&#xD48D; &#xF9E1;&#x6625;&#x98A8; (1876-1930): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hunsan</emphasis>, pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;103</p><p>]</p><p><emphasis>Oknjobong </emphasis>&#xC625;&#xB140;&#xBD09; &#x7389;&#x5973;&#x5CF0;: montpinto en <emphasis>Giljongni</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;104</p><p>]</p><p> Sanga fingroprema&#x135;o &#xD608;&#xC778; &#x8840; &#x5370;: la na&#x16D; dis&#x109;iploj de Sotesano decidi&#x11D;is oferi sin por la tuta homaro, kaj premis sian dikfingron sube de sia nomo sur blankan paperon. Post ilia profunda pre&#x11D;o aperis miraklo, ke la fingroprema&#x135;o montri&#x11D;is sange stampita.</p><p>[</p><p>&#x2190;105</p><p>]</p><p> Kvin deziroj &#xC624;&#xC695; &#x4E94;&#x617E;: kvin bazaj deziroj de homo, t.e. la kvin deziroj de ri&#x109;o, seksamo, man&#x11D;o, famo kaj dormo.</p><p>[</p><p>&#x2190;106</p><p>]</p><p> &#x16C;onbulana alnomo &#xBC95;&#xD638; &#x6CD5;&#x865F;: nomo aldonita al kredanto de &#x16D;onbulismo por honori lian grandan meriton de studo kaj laboro.</p><p>[</p><p>&#x2190;107</p><p>]</p><p> &#x16C;onbulana nomo &#xBC95;&#xBA85; &#x6CD5;&#x540D;: nomo donita al kredanto de &#x16D;onbulismo &#x109;e lia membri&#x11D;o.</p><p>[</p><p>&#x2190;108</p><p>]</p><p> Hinajano &#xC18C;&#xC2B9; &#x5C0F;&#x4E58;: <emphasis>hinayana</emphasis> (s.), la&#x16D;vorte malgranda veturilo, unu el la du &#x109;efaj budhanaj skoloj, floranta en Sri-Lanko, Tajlando, Birmo, Kambo&#x11D;o kaj Laoso. &#x11C;i emfazas precipe grandan asketismon kaj fidelecon al la primitiva doktrino por atingi absolutan liberi&#x11D;on.</p><p>[</p><p>&#x2190;109</p><p>]</p><p> Medita skolo &#xC120;&#xC885; &#x79AA;&#x5B97;: budhana skolo, kiu celas atingi ilumini&#x11D;on per medito.</p><p>[</p><p>&#x2190;110</p><p>]</p><p> Sutra skolo &#xAD50;&#xC885; &#x654E;&#x5B97;: budhana skolo, kiu celas atingi ilumini&#x11D;on per la studo de sanktaj libroj.</p><p>[</p><p>&#x2190;111</p><p>]</p><p> Tri principoj &#xC0BC;&#xAC15; &#x4E09;&#x7DB1;: unu el la kernaj doktrinoj de konfuceismo, la tri sekvendaj principoj inter reganto kaj regato, patro kaj filo, kaj edzo kaj edzino.</p><p>[</p><p>&#x2190;112</p><p>]</p><p> Kvin homrilatoj &#xC624;&#xB95C; &#x4E94;&#x502B;: unu el la kernaj doktrinoj de konfuceismo, la kvin homrilatoj inter reganto kaj regato (justeco), patro kaj filo (amo), edzo kaj edzino (distingo), plia&#x11D;ulo kaj malplia&#x11D;ulo (ordo), kaj amikoj (fido).</p><p>[</p><p>&#x2190;113</p><p>]</p><p> Bonvolo, justeco, deco kaj sa&#x11D;o &#xC778;&#xC758;&#xC608;&#xC9C0; &#x4EC1;&#x7FA9;&#xF9B6;&#x667A;: kernaj virtoj de konfuceismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;114</p><p>]</p><p><emphasis>Bak G&#x16D;ang&#x11D;on</emphasis> &#xBC15;&#xAD11;&#xC804; &#x6734;&#x5149;&#x7530; (1915-1986): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Sungsan</emphasis>, pastro, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>, filo de Sotesano, rektoro de la universitato <emphasis>Wonkwang</emphasis> (<emphasis>&#x16C;ong&#x16D;ang) </emphasis>(1951-1986).</p><p>[</p><p>&#x2190;115</p><p>]</p><p> Grandekstremo &#xD0DC;&#xADF9; &#x592A;&#x6975;: <emphasis>taichi</emphasis> (&#x109;.), la realeco de la universa esenco.</p><p>[</p><p>&#x2190;116</p><p>]</p><p> Senekstremo &#xBB34;&#xADF9; &#x7121;&#x6975;: <emphasis>wuchi</emphasis> (&#x109;.), la senformeco kaj transcendeco de la universa esenco.</p><p>[</p><p>&#x2190;117</p><p>]</p><p><emphasis>Bongne&#x11D;ongsa </emphasis>&#xBD09;&#xB798;&#xC815;&#xC0AC; &#x84EC;&#x840A;&#x7CBE;&#x820D;: alia nomo de <emphasis>Sokduam </emphasis>en la monto <emphasis>Bjonsan</emphasis>, kie Sotesano lo&#x11D;is de 1921 &#x11D;is 1924 kaj elfaris la doktrinon kaj sistemon de &#x16D;onbulismo, la dua sankta loko de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;118</p><p>]</p><p><emphasis>Silsangsa </emphasis>&#xC2E4;&#xC0C1;&#xC0AC; &#x5BE6;&#x76F8;&#x5BFA;: budhana templo.</p><p>[</p><p>&#x2190;119</p><p>]</p><p><emphasis>Gim Jongsin</emphasis> &#xAE40;&#xC601;&#xC2E0; &#x91D1;&#x6C38;&#x4FE1; (1908-1984): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Jungta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;120</p><p>]</p><p><emphasis>Song Dosong </emphasis>&#xC1A1;&#xB3C4;&#xC131; &#x5B8B;&#x9053;&#x6027; (1907-1946): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x11C;usan</emphasis>, pastro, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;121</p><p>]</p><p> Busano &#xBD80;&#xC0B0; &#x91DC;&#x5C71;: granda havenurbo, la dua granda urbo en Koreio.</p><p>[</p><p>&#x2190;122</p><p>]</p><p><emphasis>I Inujh&#x16D;a </emphasis>&#xC774;&#xC778;&#xC758;&#xD654; &#xF9E1;&#x4EC1;&#x7FA9;&#x83EF; (1879-1963): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Deta&#x16D;on</emphasis>, laiko, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;123</p><p>]</p><p><emphasis>Bak De&#x16D;an</emphasis> &#xBC15;&#xB300;&#xC644; &#x6734;&#x5927;&#x5B8C; (1885-1958): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Jongsan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;124</p><p>]</p><p><emphasis>Song Mangjong</emphasis> &#xC1A1;&#xB9CC;&#xACBD; &#x5B8B;&#x842C;&#x4EAC; (1876-1931): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Mosan</emphasis>, pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;125</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;o Songg&#x16D;ang</emphasis> &#xC870;&#xC1A1;&#xAD11; &#x66FA;&#x980C;&#x5EE3; (1876-1957): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Gjongsan</emphasis>, laiko, &#x109;efdirektoro de la Instituto de Budha Darmo (1928-1937).</p><p>[</p><p>&#x2190;126</p><p>]</p><p> Templo <emphasis>Jongg&#x16D;ang </emphasis>&#xC601;&#xAD11;&#xAD50;&#xB2F9; &#xF9B3;&#x5149;&#x654E;&#x5802;: &#x16D;onbulejo en la urbeto <emphasis>Jongg&#x16D;ang</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;127</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;on Umg&#x16D;ang</emphasis> &#xC804;&#xC74C;&#xAD11; &#x5168;&#x98EE;&#x5149; (1909-1960): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hjesan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;128</p><p>]</p><p><emphasis>G&#x16D;on Dongh&#x16D;a </emphasis>&#xAD8C;&#xB3D9;&#xD654; &#x6B0A;&#x52D5;&#x83EF; (1902-2004): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Dota&#x16D;on</emphasis>, laiko, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>, edzino de <emphasis>&#x11C;on Umg&#x16D;ang.</emphasis></p><p>[</p><p>&#x2190;129</p><p>]</p><p><emphasis>Jang Dosin</emphasis> &#xC591;&#xB3C4;&#xC2E0; &#xF97A;&#x9053;&#x4FE1; (1918-2005): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hunta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;130</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x108;ong&#x109;un</emphasis> &#xC774;&#xCCAD;&#xCD98; &#xF9E1;&#x9751;&#x6625; (1886-1955): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Ota&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;131</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ongsan </emphasis>&#xC815;&#xC0B0; &#x9F0E;&#x5C71;: &#x16D;onbulana alnomo de <emphasis>Song Gju</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;132</p><p>]</p><p> Kvin&#x109;aro da libroj &#xC624;&#xAC70;&#xC2DC;&#xC11C; &#x4E94;&#xF902;&#x8A69;&#x66F8;: metaforo por tiel multaj libroj, kiuj povas plenigi kvin &#x109;arojn. Ili konsistigas la konfuceanan biblion.</p><p>[</p><p>&#x2190;133</p><p>]</p><p> Okdekmilo da sutroj &#xD314;&#xB9CC;&#xC7A5;&#xACBD; &#x516B;&#x842C;&#x85CF;&#x7D93;: &#x109;i tiu esprimo devenas de tio, ke en la tripitako kolekti&#x11D;is okdek kvar mil predikoj de &#x15C;akjamunio. Okdek kvar mil a&#x16D; okdek mil esprimas anka&#x16D; multnombrecon.</p><p>[</p><p>&#x2190;134</p><p>]</p><p> Periodoj de &#x11D;usta darmo, de &#x15D;ajna darmo kaj de fina darmo &#xC815;&#xBC95; &#xC0C1;&#xBC95; &#xACC4;&#xBC95; &#x6B63;&#x6CD5; &#x50CF;&#x6CD5; &#x5B63;&#x6CD5;: estas dividita la disvasti&#x11D;o de budha instruo post la forpaso de &#x15C;akjamunio en la tri periodoj. La unua periodo da&#x16D;ras 500 a&#x16D; 1000 jarojn, dum kiuj perfekte estas instruo, praktikado kaj frukto. La dua periodo da&#x16D;ras 500 a&#x16D; 1000 jarojn, dum kiuj estas instruo kaj praktikado, sed ne frukto. La tria periodo estas tiam, kiam ne etas praktikado kaj frukto, sed nur instruo.</p><p>[</p><p>&#x2190;135</p><p>]</p><p> Kvar libroj &#xC0AC;&#xC11C; &#x56DB;&#x66F8;: konfuceanaj sanktaj libroj, t.e. <emphasis>La Granda Lernado (Tahsiao), La Doktrino de Mezeco (&#x108;ungjung), La Analektoj de Konfuceo (Nunju)</emphasis> kaj <emphasis>Mengzi</emphasis> (<emphasis>Mengtzu</emphasis>).</p><p>[</p><p>&#x2190;136</p><p>]</p><p> Tri klasika&#x135;oj &#xC0BC;&#xACBD; &#x4E09;&#x7D93;: konfuceanaj sanktaj libroj, t.e. la tri libroj de La <emphasis>Poezio</emphasis> (&#x15C;<emphasis>ih&#x109;ing</emphasis>), <emphasis>La Historio</emphasis> (&#x15C;<emphasis>u&#x109;ing</emphasis>) kaj <emphasis>La </emphasis>&#x15C;<emphasis>an&#x11D;o</emphasis> (<emphasis>Ji&#x109;ing</emphasis>).</p><p>[</p><p>&#x2190;137</p><p>]</p><p><emphasis>Gim Nam&#x109;on</emphasis> &#xAE40;&#xB0A8;&#xCC9C; &#x91D1;&#x5357;&#x5929; (1869-1941): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Gaksan</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;138</p><p>]</p><p> &#x108;ondoismo &#xCC9C;&#xB3C4;&#xAD50; &#x5929;&#x9053;&#x654E;: korea religio fondita de <emphasis>&#x108;oj &#x11C;eu</emphasis> en 1860, kies &#x109;efinstruo bazita sur konfuceismo, budhismo kaj taoismo estas, ke homo estas &#x109;ielo.</p><p>[</p><p>&#x2190;139</p><p>]</p><p> Ka&#x16D;zo-kondi&#x109;o &#xC778;&#xC5F0; &#x56E0;&#x7DE3;: ka&#x16D;zo kaj kondi&#x109;o. Ka&#x16D;zo estas rekta kaj interna kialo, kiu estigas rezulton, dum kondi&#x109;o estas nerekta kaj ekstera kialo, kiu helpas tion. &#x108;iu ago do rezultas el ka&#x16D;zo kaj kondi&#x109;o.</p><p>[</p><p>&#x2190;140</p><p>]</p><p><emphasis>Mun &#x11C;onggju</emphasis> &#xBB38;&#xC815;&#xADDC; &#x6587;&#x6B63;&#x594E; (1863-1936): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Dongsan</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;141</p><p>]</p><p><emphasis>&#x108;ongnjonam </emphasis>&#xCCAD;&#xB828;&#xC554; &#x9751;&#x84EE;&#x5EB5;: budhana templeto.</p><p>[</p><p>&#x2190;142</p><p>]</p><p> Kapablo &#xADFC;&#xAE30; &#x6839;&#x6A5F;: persona kapablo studi, kompreni kaj praktiki instruon. La kapablo dividi&#x11D;as en superan, mezan kaj malsuperan kapablojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;143</p><p>]</p><p><emphasis>Song Bjok&#x11D;o</emphasis> &#xC1A1;&#xBCBD;&#xC870; &#x5B8B;&#x78A7;&#x7167; (1876-1951): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Gusan</emphasis>, pastro, patro de <emphasis>Song Gju </emphasis>kaj <emphasis>Song Dosong</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;144</p><p>]</p><p> Papijaso &#xD30C;&#xC21C; &#x6CE2;&#x65EC;: <emphasis>Papiyas</emphasis> (s.), la&#x16D;vorte malbonulo, malica re&#x11D;o de la diabloj.</p><p>[</p><p>&#x2190;145</p><p>]</p><p> Sutro <emphasis>Vimalakirti </emphasis>&#xC720;&#xB9C8;&#xACBD; &#x7DAD;&#x6469;&#x7D93;: la sutro entenas la predikojn de <emphasis>Vimalakirti </emphasis>(s.), laika dis&#x109;iplo de &#x15C;akjamunio.</p><p>[</p><p>&#x2190;146</p><p>]</p><p> Bodisatvo &#xBCF4;&#xC0B4; &#x83E9;&#x85A9;: <emphasis>bodhisattva</emphasis> (s.), la&#x16D;vorte ilumini&#x11D;anto, budhi&#x11D;anto, tiu, kiu ser&#x109;as ilumini&#x11D;on kaj sindone helpas aliulojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;147</p><p>]</p><p><emphasis>Gim Dego</emphasis> &#xAE40;&#xB300;&#xAC70; &#x91D1;&#x5927;&#x64E7; (1914-1998): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Desan</emphasis>, pastro, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>, &#x109;efmajstro de &#x16D;onbulismo (1962-1994).</p><p>[</p><p>&#x2190;148</p><p>]</p><p><emphasis>Gjerjongsan </emphasis>&#xACC4;&#xB8E1;&#xC0B0; &#x9DC4;&#x9F8D;&#x5C71;: naciparka monto alta je 828 metroj.</p><p>[</p><p>&#x2190;149</p><p>]</p><p><emphasis>Dodok </emphasis>&#xB3C4;&#xB355; &#x9053;&#x5FB7;: moralo, la&#x16D;vorte vojo kaj virto. &#x11C;i estas netradukita pro la la&#x16D;silaba klarigo en la originalo.</p><p>[</p><p>&#x2190;150</p><p>]</p><p><emphasis>I</emphasis><emphasis>Dong&#x11D;inh&#x16D;a</emphasis> &#xC774;&#xB3D9;&#xC9C4;&#xD654; &#xF9E1;&#x6771;&#x9707;&#x83EF; (1893-1968): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Jukta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;151</p><p>]</p><p><emphasis>Dong &#x11C;ong&#x15D;u</emphasis> &#xB3D9;&#xC911;&#xC11C; &#x8463;&#x4EF2;&#x8212; (179-104 aK): <emphasis>Dong Zhongshu</emphasis> (&#x109;.), &#x109;ina konfuceano.</p><p>[</p><p>&#x2190;152</p><p>]</p><p><emphasis>I Gong&#x11D;u</emphasis> &#xC774;&#xACF5;&#xC8FC; &#xF9E1;&#x5171;&#x73E0; (1896-1991): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Guta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano, kiu kromnomis &#x15D;in Darmsako, &#x109;ar &#x15D;i plej multe diktis liajn predikojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;153</p><p>]</p><p> Bodidarmo &#xB2EC;&#xB9C8; &#x9054;&#x78E8; (460?-534?): <emphasis>Bodhidharma</emphasis> (s.), princo en suda Hindio, la dudekoka patriarko de hinda budhismo. Li enmigris en &#x108;inion &#x109;irka&#x16D; en 520, i&#x11D;is la unua patriarko de &#x109;ina medita skolo kaj estas konata per sia na&#x16D;jara anta&#x16D;mura meditado en la templo &#x15C;<emphasis>aolin</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;154</p><p>]</p><p><emphasis>Laozi</emphasis> &#xB178;&#xC790; &#xF934;&#x5B50; (604?-531 aK): <emphasis>Laotzu </emphasis>(&#x109;.), &#x109;ina granda filozofo, prapatro de taoismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;155</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x11C;ong&#x16D;on</emphasis> &#xC774;&#xC815;&#xC6D0; &#xF9E1;&#x6B63;&#x5713; (1871-1933): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hujta&#x16D;on</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;156</p><p>]</p><p> Rilato sendistanca &#xBB34;&#xAC04;&#xD55C; &#xC0AC;&#xC774;: esprimo por la plejproksimeco de interhoma rilato.</p><p>[</p><p>&#x2190;157</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;osil </emphasis>&#xC870;&#xC2E4; &#x7956;&#x5BA4;: &#x109;efmajstrejo, domo, kie Sotesano lo&#x11D;is kaj oficis, en la centra sidejo de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;158</p><p>]</p><p><emphasis>I Dongan</emphasis> &#xC774;&#xB3D9;&#xC548; &#xF9E1;&#x6771;&#x5B89; (1892-1941): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Dosan, </emphasis>pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;159</p><p>]</p><p> &#x15C;<emphasis>un</emphasis> &#xC21C; &#x821C; (&#x109;irka&#x16D; 2250-2150 aK): imperiestro konata kiel perfekta plenumanto de fila priservo, sa&#x11D;a kaj virta reganto en la antikva &#x108;inio.</p><p>[</p><p>&#x2190;160</p><p>]</p><p><emphasis>Hujs</emphasis>a&#x16D;<emphasis>i </emphasis>&#xD76C;&#xC0AC;&#xC704; &#x559C;&#x6368;&#x4F4D;: &#x16D;onbulana honortitolo donita al gepatroj de tiuj &#x16D;onbulanoj, kiuj atingis pli ol la gradon de darma-diabla lukto.</p><p>[</p><p>&#x2190;161</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x108;ungmugong</emphasis> &#xC774;&#xCDA9;&#xBB34;&#xACF5; &#xF9E1;&#x5FE0;&#x6B66;&#x516C; (1545-1598): alnomo de <emphasis>I Sunsin</emphasis>, korea admiralo, nacisava sankta heroo.</p><p>[</p><p>&#x2190;162</p><p>]</p><p><emphasis>Ju Hoil</emphasis> &#xC720;&#xD5C8;&#xC77C; &#xF9C9;&#x865B;&#x4E00; (1882-1958): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Jusan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;163</p><p>]</p><p> &#x15C;<emphasis>u&#x109;uan </emphasis>&#xC11C;&#xC804; &#x66F8;&#x50B3;: &#x109;ina libro kun la komentarioj de <emphasis>&#x108;e&#x109;im </emphasis>(1167-1230) pri la libro <emphasis>La</emphasis><emphasis>Historio</emphasis>, kolekto da politikaj dokumentoj en la &#x109;ina frua historio, kiujn onidire redaktis Konfuceo.</p><p>[</p><p>&#x2190;164</p><p>]</p><p> Du imperiestroj &#xC774;&#xC81C; &#xF9E1;&#x5E1D;: <emphasis>Jao</emphasis> kaj &#x15C;<emphasis>un</emphasis>, rigardataj kiel sanktaj regantoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;165</p><p>]</p><p> Tri re&#x11D;oj &#xC0BC;&#xC655; &#x4E09;&#x738B;: <emphasis>Ju</emphasis>, <emphasis>Tang </emphasis>kaj<emphasis>Ven</emphasis> kaj<emphasis>Vu</emphasis> (<emphasis>Ven</emphasis> kaj <emphasis>Vu</emphasis> estas patro kaj filo kaj kalkuli&#x11D;as je unu), rigardataj kiel sanktaj regantoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;166</p><p>]</p><p><emphasis>&#x108;ieh</emphasis> de <emphasis>Hsia </emphasis>&#xD558;&#xAC78; &#x590F;&#x6840;: la lasta re&#x11D;o de la &#x109;ina dinastio <emphasis>Hsia</emphasis>, rigardata kiel tirano.</p><p>[</p><p>&#x2190;167</p><p>]</p><p> &#x15C;<emphasis>ou</emphasis> de &#x15C;<emphasis>ang </emphasis>&#xC0C1;&#xC218; &#x5546;&#x53D7;: identa kun la suvereno <emphasis>&#x108;o&#x16D;</emphasis>, la lasta re&#x11D;o de la &#x109;ina dinastio <emphasis>Jin</emphasis>, rigardata kiel tirano.</p><p>[</p><p>&#x2190;168</p><p>]</p><p><emphasis>Song &#x11C;okbjok</emphasis> &#xC1A1;&#xC801;&#xBCBD; &#x5B8B;&#x8D64;&#x58C1; (1874-1939): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hasan</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;169</p><p>]</p><p> Libro<emphasis> &#x11C;uangzio  </emphasis>&#xC7A5;&#xC790; &#x838A;&#x5B50;: libro atribuita al la &#x109;ina filozofo &#x11C;uan&#x11D;zio (365-286 aK), <emphasis>Zhuangzi</emphasis> (&#x109;.), alinome <emphasis>Nanhua&#x109;ing</emphasis>, kolekto da verkoj de &#x11C;uangzio.</p><p>[</p><p>&#x2190;170</p><p>]</p><p> Konfuceo &#xACF5;&#xC790; &#x5B54;&#x5B50; (551-479 aK): &#x109;ina granda filozofo, fondinto de konfuceismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;171</p><p>]</p><p><emphasis>Dao&#x11D;i </emphasis>&#xB3C4;&#xCC99;: <emphasis>Daozhi</emphasis> (&#x109;.), &#x109;ina konata malbonulo, &#x109;efo de la na&#x16D;milrabista bando.</p><p>[</p><p>&#x2190;172</p><p>]</p><p><emphasis>Vu</emphasis> de <emphasis>&#x108;ou </emphasis>&#xC8FC;&#xBB34;&#xC655; &#x5468;&#x6B66;&#x738B;: re&#x11D;o, kiu mortigis la lastan re&#x11D;on de <emphasis>Jin</emphasis> a&#x16D; &#x15C;<emphasis>ang</emphasis> kaj fondis la dinastion de <emphasis>&#x108;ou</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;173</p><p>]</p><p><emphasis>&#x108;o&#x16D; </emphasis>&#xC8FC; &#x7D02;: lasta re&#x11D;o de <emphasis>Jin</emphasis>, konata kiel tirano.</p><p>[</p><p>&#x2190;174</p><p>]</p><p><emphasis>Gumgangsan </emphasis>&#xAE08;&#xAC15;&#xC0B0; &#xF90A;&#x525B;&#x5C71;: monto fama per belaj pejza&#x11D;oj, alta je 1638 metroj, situanta en norda Koreio.</p><p>[</p><p>&#x2190;175</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;o</emphasis><emphasis>&#x11C;ong&#x16D;on</emphasis> &#xC870;&#xC804;&#xAD8C; &#x66FA;&#x5C08;&#x6B0A; (1909-1976): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Gongta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;176</p><p>]</p><p> Templo Seulo &#xC11C;&#xC6B8;&#xAD50;&#xB2F9;: &#x16D;onbulejo en Seulo.</p><p>[</p><p>&#x2190;177</p><p>]</p><p><emphasis>Gong&#x109;il </emphasis>&#xACF5;&#xCE60; &#x516C;&#x4E03;: alnomo de <emphasis>&#x11C;ong</emphasis><emphasis>Jongho</emphasis>, laiko, kiu malri&#x109;e vivis apud la centra sidejo de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;178</p><p>]</p><p><emphasis>Iksan </emphasis>&#xC775;&#xC0B0; &#x76CA;&#x5C71;: mezgranda urbo, en kiu situas la centra sidejo de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;179</p><p>]</p><p> Tri malbonaj vojoj &#xC0BC;&#xC545;&#xB3C4; &#x4E09;&#x60E1;&#x9053;: infera, besta kaj malsatdemona mondoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;180</p><p>]</p><p><emphasis>&#x108;oj Neson</emphasis> &#xCD5C;&#xB0B4;&#xC120; &#x5D14;&#x5167;&#x5584; (1895-1964): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x11C;angta&#x16D;on</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;181</p><p>]</p><p><emphasis>Gim Sammeh&#x16D;a</emphasis> &#xAE40;&#xC0BC;&#xB9E4;&#xD654; &#x91D1;&#x4E09;&#x6627;&#x83EF; (1890-1944): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Nakta&#x16D;on</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;182</p><p>]</p><p> Infero de tran&#x109;ilmonto &#xB3C4;&#xC0B0;&#xC9C0;&#xC625; &#x5200;&#x5C71;&#x5730;&#x7344;: infero, kie vivuloj suferas, dispecigate per tran&#x109;iloj.</p><p>[</p><p>&#x2190;183</p><p>]</p><p><emphasis>I</emphasis><emphasis>&#x16C;onh&#x16D;a</emphasis> &#xC774;&#xC6D0;&#xD654; &#xF9E1;&#x9858;&#x83EF; (1884-1964): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Sata&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>, la unua dis&#x109;iplino de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;184</p><p>]</p><p><emphasis>So De&#x16D;on </emphasis>&#xC11C;&#xB300;&#xC6D0; &#x5F90;&#x5927;&#x5713;: (1910-1945): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x16C;onsan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;185</p><p>]</p><p> Detrua epoko &#xAD34;&#xAC81; &#x58DE;&#x52AB;: budhismo dividas la universan evoluon en la kvar epokojn de formi&#x11D;o, da&#x16D;rado, detruo kaj malpleno. La lastan sekvas denove la unua, kaj anka&#x16D; samtempe &#x109;iu epoko povas okazi tie kaj tie.</p><p>[</p><p>&#x2190;186</p><p>]</p><p> Tri mil grandmondoj &#xC0BC;&#xCC9C;&#xB300;&#xCC9C;&#xC138;&#xACC4; &#x4E09;&#x5343;&#x5927;&#x5929;&#x4E16;&#x754C;: la senlima universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;187</p><p>]</p><p> Templo<emphasis> &#x11C;on&#x11D;u </emphasis>&#xC804;&#xC8FC;&#xAD50;&#xB2F9; &#x5168;&#x5DDE;&#x654E;&#x5802;: &#x16D;onbulejo en <emphasis>&#x11C;on&#x11D;u</emphasis>, provinca &#x109;efurbo.</p><p>[</p><p>&#x2190;188</p><p>]</p><p> Tridek tri &#x109;ieloj &#xC0BC;&#xC2ED;&#xC0BC;&#xCC9C; &#x4E09;&#x5341;&#x4E09;&#x5929;: la dua &#x109;ielo de la dezira mondo la&#x16D; budhana mondrigardo.</p><p>[</p><p>&#x2190;189</p><p>]</p><p><emphasis>Min &#x11C;ajonh&#x16D;a</emphasis> &#xBBFC;&#xC790;&#xC5F0;&#xD654; &#x9594;&#x81EA;&#x7136;&#x83EF; (1859-1932): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Nakta&#x16D;on</emphasis>, laiko, patrino de<emphasis> I Gong&#x11D;u</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;190</p><p>]</p><p> Tri scioj &#xC0BC;&#xBA85; &#x4E09;&#x660E;: scii la pasintan vivon, anta&#x16D;vidi la estontan vivon kaj estingi &#x109;iujn afliktojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;191</p><p>]</p><p> Ses okultaj povoj &#xC721;&#xD1B5; &#xF9D1;&#x901A;: krom la tri scioj, a&#x16D;di &#x109;ion, travidi aliulan koron kaj fari miraklon.</p><p>[</p><p>&#x2190;192</p><p>]</p><p> Kvar ideoj &#xC0AC;&#xC0C1; &#x56DB;&#x76F8;: kvar misaj, falsaj kaj alkro&#x109;i&#x11D;aj konceptoj de neilumini&#x11D;into. Ili estas ideoj pri memo, pri homo, pri vivulo kaj pri vivda&#x16D;ro.</p><p>[</p><p>&#x2190;193</p><p>]</p><p> &#x15C;<emphasis>an&#x11D;</emphasis>o, <emphasis>La</emphasis> &#xC8FC;&#xC5ED; &#x5468;&#x6613;: unu el la tri klasika&#x135;oj de konfuceismo, libro pri sortodivenado verkita de la re&#x11D;o <emphasis>Ven</emphasis> kaj komentita de Konfuceo.</p><p>[</p><p>&#x2190;194</p><p>]</p><p><emphasis>Cu&#x15D;u </emphasis>&#xC790;&#xC0AC; &#x5B50;&#x601D; (492-431 aK):<emphasis> Tzussu </emphasis>(&#x109;.), nepo de Konfuceo, konfuceano konata kiel la a&#x16D;toro de <emphasis>La</emphasis><emphasis>Doktrino de Mezeco</emphasis>. La mezeco anta&#x16D; sentapero signifas, ke menso anta&#x16D; apero de plezuro, kolero, mal&#x11D;ojo kaj &#x11D;ojo nomi&#x11D;as mezeco.</p><p>[</p><p>&#x2190;195</p><p>]</p><p><emphasis>Granda Lernado, La </emphasis>&#xB300;&#xD559; &#x5927;&#x5B78;: unu el la kvar libroj de konfuceismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;196</p><p>]</p><p><emphasis>Fundamenta Instruo, La </emphasis>&#xC815;&#xC804; &#x6B63;&#x5178;: <emphasis>&#x11C;ong&#x11D;on</emphasis> (k.), la &#x109;efa sankta libro de &#x16D;onbulismo. &#x11C;i enhavas la fondmotivon, doktrinon kaj praktikadon de &#x16D;onbulimso kaj estis eldonita surbaze de <emphasis>La Fundamenta Instruo de Budhismo</emphasis> (<emphasis>Bulgjo&#x11D;ong&#x11D;on </emphasis>en la korea), kiun verkis kaj finredaktis Sotesano en 1943.</p><p>[</p><p>&#x2190;197</p><p>]</p><p> Almozo kun penso &#xC720;&#xC0C1;&#xBCF4;&#xC2DC; &#x6709;&#x76F8;&#x5E03;&#x65BD;: doni almozon pensante pri siaj bonfaro kaj rekompenci&#x11D;o.</p><p>[</p><p>&#x2190;198</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;o &#x16C;onson </emphasis>&#xC870;&#xC6D0;&#xC120; &#x66FA;&#x5143;&#x5584; (1896-1950): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hojsan</emphasis>, pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;199</p><p>]</p><p><emphasis>&#x108;oj Suinh&#x16D;a </emphasis>&#xCD5C;&#xC218;&#xC778;&#xD654; &#x5D14;&#x4FEE;&#x4EC1;&#x83EF; (1889-1980): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Gjongta&#x16D;on</emphasis>, pastrino.</p><p>[</p><p>&#x2190;200</p><p>]</p><p><emphasis>Suun </emphasis>&#xC218;&#xC6B4; &#x6C34;&#x96F2; (1824-1864): alnomo de <emphasis>&#x108;oj &#x11C;eu</emphasis>, fondinto de &#x109;ondoismo, korea religio fondita en 1860.</p><p>[</p><p>&#x2190;201</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ungsan</emphasis> &#xC99D;&#xC0B0; &#x7511;&#x5C71; (1871-1909): alnomo de <emphasis>Gang Ilsun</emphasis>, fondinto de &#x11D;ungsanismo, korea religio fondita en 1900.</p><p>[</p><p>&#x2190;202</p><p>]</p><p> Novmonda malfermi&#x11D;o &#xD6C4;&#xCC9C;&#xAC1C;&#xBCBD; &#x5F8C;&#x5929;&#x958B;&#x95E2;: disvolvi&#x11D;o de nova civiliza mondo.</p><p>[</p><p>&#x2190;203</p><p>]</p><p><emphasis>I Ho&#x109;un</emphasis> &#xC774;&#xD638;&#xCD98; &#xF9E1;&#x660A;&#x6625; (1902-1966): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hangsan</emphasis>, pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;204</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ong</emphasis><emphasis>Dorjong </emphasis>&#xC815;&#xB3C4;&#xB839; &#x912D;&#x9053;&#x4EE4;: homo, kiu fondos sian dinastion en la monto <emphasis>Gjerjongsan</emphasis> kaj pace regos la mondon post la korea dinastio <emphasis>&#x11C;oson</emphasis>, la&#x16D; la libro <emphasis>&#x11C;onggamrok </emphasis>verkita en la deksesa jarcento kaj priskribanta la estontan sorton de Koreio.</p><p>[</p><p>&#x2190;205</p><p>]</p><p> &#x108;efmajstro &#xC885;&#xBC95;&#xC0AC; &#x5B97;&#x6CD5;&#x5E2B;: <emphasis>&#x11D;ongbopsa</emphasis> (k.), la eklezia estro kaj plej alta gvidanto de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;206</p><p>]</p><p><emphasis>Bjonsan </emphasis>&#xBCC0;&#xC0B0; &#x908A;&#x5C71;: monto en la naciparka duoninsulo <emphasis>Bjonsan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;207</p><p>]</p><p><emphasis>Sokduam </emphasis>&#xC11D;&#xB450;&#xC554; &#x77F3;&#x982D;&#x5EB5;: alia nomo de <emphasis>Bongne&#x11D;ongsa</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;208</p><p>]</p><p><emphasis>So &#x11C;ungan</emphasis> &#xC11C;&#xC911;&#xC548; &#x5F90;&#x4E2D;&#x5B89; (1881-1930): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x108;usan</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>, &#x109;efdirektoro de la Instituto de Budha Darmo (1924-1928).</p><p>[</p><p>&#x2190;209</p><p>]</p><p><emphasis>Bek</emphasis><emphasis>Hakmjong</emphasis> &#xBC31;&#xD559;&#xBA85; &#x767D;&#x9DB4;&#x9CF4; (1867-1929): budhana pastro, kiu profunde amiki&#x11D;is kun Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;210</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x108;ongpung </emphasis>&#xC774;&#xCCAD;&#xD48D; &#xF9E1;&#x6DF8;&#x98A8;: nepino de <emphasis>Gim Nam&#x109;on</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;211</p><p>]</p><p><emphasis>&#x16C;olmjongam </emphasis>&#xC6D4;&#xBA85;&#xC554; &#x6708;&#x660E;&#x5EB5;: tre malnova budhana templeto en la monto <emphasis>Bjonsan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;212</p><p>]</p><p> Dezirplenuma globo &#xC5EC;&#xC758;&#xBCF4;&#xC8FC; &#x5982;&#x610F;&#x5BF6;&#x73E0;: <emphasis>cintamani</emphasis> (s.), magia kaj okulta globo, per kiu oni povas plenumi &#x109;iujn siajn dezirojn, metaforo por homa naturo kaj ilumini&#x11D;inta menso, atributo de budho kaj bodisatvo. Oni imagas, ke &#x11D;i trovi&#x11D;as en la submentono de drako.</p><p>[</p><p>&#x2190;213</p><p>]</p><p><emphasis>Samsan </emphasis>&#xC0BC;&#xC0B0; &#x4E09;&#x5C71;: &#x16D;onbulana alnomo de <emphasis>Gim Gi&#x109;on</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;214</p><p>]</p><p> Drako &#xC6A9; &#xF9C4;: legenda besto. En e&#x16D;ropaj legendoj kaj rakontoj &#x11D;i aperas kiel malica besto, sed en Azio &#x11D;i estas rigardata kiel &#x109;iopova besto kaj ofte metafore signifas re&#x11D;on, ekzemple drakrobo estas la robo de re&#x11D;o kaj drakviza&#x11D;o estas la viza&#x11D;o de re&#x11D;o.</p><p>[</p><p>&#x2190;215</p><p>]</p><p> Darmtransdona versa&#x135;o &#xC804;&#xBC95;&#xAC8C;&#xC1A1; &#x50B3;&#x6CD5;&#x5048;&#x980C;: versa&#x135;o, per kiu majstro transdonas la a&#x16D;toritaton de sia eklezio a&#x16D; skolo, kaj kiu enhavas lian kernan instruon.</p><p>[</p><p>&#x2190;216</p><p>]</p><p> Dek du ka&#x16D;zoj -kondi&#x109;oj &#xC2ED;&#xC774;&#xC778;&#xC5F0; &#x5341;&#x4E8C;&#x56E0;&#x7DE3;: <emphasis>dvadashanga-pratitya-samutpada</emphasis> (s.), nescio, impulso, konscio, nomo-formo, ses sentorganoj, kontakto, sento, deziro, preno, esti&#x11D;o, naski&#x11D;o, kaj maljuni&#x11D;o-morto.</p><p>[</p><p>&#x2190;217</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;inmuk</emphasis> &#xC9C4;&#xBB35; &#x9707;&#x9ED8; (1562-1633): budhana pastro fama per drinkado kaj senobstakla ago.</p><p>[</p><p>&#x2190;218</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;olado </emphasis>&#xC804;&#xB77C;&#xB3C4; &#x5168;&#x7F85;&#x9053;: la sudokcidenta parto de Koreio.</p><p>[</p><p>&#x2190;219</p><p>]</p><p><emphasis>Bongsosa </emphasis>&#xBD09;&#xC11C;&#xC0AC; &#x9CF3;&#x68F2;&#x5BFA;: budhana templo.</p><p>[</p><p>&#x2190;220</p><p>]</p><p><emphasis>Besan </emphasis>&#xBC30;&#xC0B0; &#x76C3;&#x5C71;: monto en <emphasis>Iksan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;221</p><p>]</p><p><emphasis>H&#x16D;angdungho </emphasis>&#xD669;&#xB4F1;&#xD638; &#x9EC3;&#x767B;&#x6E56;: lago proksime de <emphasis>Iksan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;222</p><p>]</p><p><emphasis>Nam&#x11D;ungni </emphasis>&#xB0A8;&#xC911;&#xB9AC; &#x5357;&#x4E2D;&#x91CC;: urboparto de <emphasis>Iksan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;223</p><p>]</p><p><emphasis>Song Song&#x16D;on</emphasis> &#xC131;&#xC131;&#xC6D0; &#x6210;&#x8056;&#x9858; (1905-1984): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x11C;ongta&#x16D;on</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;224</p><p>]</p><p> Animsava pre&#x11D;vorto &#xC131;&#xC8FC; &#x8056;&#x546A;: Sotesano donis al <emphasis>Song Song&#x16D;on</emphasis> la unuajn du versojn kaj al <emphasis>I Gong&#x11D;u</emphasis> la postajn du versojn. Jen estas la originala teksto.</p><p><emphasis>jong&#x109;on jong&#x11D;i jongbo &#x11D;angseng</emphasis></p><p><emphasis>manse mjoldo sangdogno</emphasis></p><p><emphasis>gore gakdo mugungh&#x16D;a</emphasis></p><p><emphasis>bobo il&#x109;e desonggjong</emphasis></p><p>[</p><p>&#x2190;225</p><p>]</p><p><emphasis>Amuja</emphasis> (k.) &#xC544;&#xBB34;&#xC57C;: vokativa esprimo, kiun anstata&#x16D;as persona nomo de mortinto.</p><p>[</p><p>&#x2190;226</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ong Ilsong</emphasis> &#xC815;&#xC77C;&#xC131; &#x912D;&#x4E00;&#x6210; (1879-1941): &#x16D;onbulano, pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;227</p><p>]</p><p><emphasis>Buan </emphasis>&#xBD80;&#xC548; &#x6276;&#x5B89;: okcidenta regiono de la provinco <emphasis>&#x11C;onbuk</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;228</p><p>]</p><p> Spirita subabdomeno &#xC601;&#xB2E8; &#xF9B3;&#x4E39;: mensa subabdomeno, okulta mensforto akirita per spirita kultivo.</p><p>[</p><p>&#x2190;229</p><p>]</p><p><emphasis>Palsan </emphasis>&#xD314;&#xC0B0; &#x516B;&#x5C71;: &#x16D;onbulana alnomo de <emphasis>Gim G&#x16D;angson</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;230</p><p>]</p><p><emphasis>Bak &#x11C;ebong</emphasis> &#xBC15;&#xC81C;&#xBD09; &#x6734;&#x6FDF;&#x5CEF; (1888-1957): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x11C;esan</emphasis>, pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;231</p><p>]</p><p> Sutro <emphasis>Nirvano </emphasis>&#xC5F4;&#xBC18;&#xACBD; &#x6D85;&#x69C3;&#x7D93;: la sutro, kiu enhavas la lastajn predikojn de &#x15C;akjamunio kaj priskribas lian morton.</p><p>[</p><p>&#x2190;232</p><p>]</p><p> Ses perceptoj &#xC721;&#xC2DD; &#xF9D1;&#x8B58;: okula, orela, naza, langa, korpa kaj mensa perceptoj.</p><p>[</p><p>&#x2190;233</p><p>]</p><p> Ses sentobjektoj &#xC721;&#xC9C4; &#xF9D1;&#x5875;: formo, sono, odoro, gusto, kontakto kaj ideo (objekto).</p><p>[</p><p>&#x2190;234</p><p>]</p><p><emphasis>Gu&#x11D;ong </emphasis>&#xAD6C;&#xC815; &#x4E5D;&#x9F0E;: budhana pastro en la na&#x16D;a jarcento. <emphasis>Gu</emphasis> signifas na&#x16D;, kaj <emphasis>&#x11D;ong</emphasis> kaldronon.</p><p>[</p><p>&#x2190;235</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ang</emphasis><emphasis>&#x11C;ok&#x11D;o</emphasis> &#xC7A5;&#xC801;&#xC870; &#x5F35;&#x5BC2;&#x7167; (1878-1960): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Ita&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;236</p><p>]</p><p><emphasis>Gu Namsu </emphasis>&#xAD6C;&#xB0A8;&#xC218; &#x5177;&#x5357;&#x5B88; (1870-1939): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Jeta&#x16D;on</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;237</p><p>]</p><p><emphasis>I</emphasis><emphasis>Mangap</emphasis> &#xC774;&#xB9CC;&#xAC11; &#xF9E1;&#x842C;&#x7532; (1879-1960): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x16C;anta&#x16D;on</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;238</p><p>]</p><p><emphasis>Gim &#x11C;onggak</emphasis> &#xAE40;&#xC815;&#xAC01; &#x91D1;&#x6B63;&#x89BA; (1874-1952): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Sonta&#x16D;on</emphasis>, pastrino.</p><p>[</p><p>&#x2190;239</p><p>]</p><p><emphasis>No</emphasis><emphasis>Doksongok</emphasis> &#xB178;&#xB355;&#xC1A1;&#xC625; &#xF933;&#x5FB7;&#x980C;&#x7389; (1859-1933): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hjonta&#x16D;on</emphasis>, laiko, avino de <emphasis>Gim Dego</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;240</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ong Sokhjon</emphasis> &#xC815;&#xC11D;&#xD604; &#x912D;&#x77F3;&#x73FE; (1879-1947): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Bekta&#x16D;on</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;241</p><p>]</p><p><emphasis>Bongnesan </emphasis>&#xBD09;&#xB798;&#xC0B0; &#x84EC;&#x840A;&#x5C71;: alia nomo de <emphasis>Bjonsan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;242</p><p>]</p><p><emphasis>Bopsongpo </emphasis>&#xBC95;&#xC131;&#xD3EC; &#x6CD5;&#x8056;&#x6D66;: havenurbeto en la provinco <emphasis>&#x11C;onnam</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;243</p><p>]</p><p> Sendependi&#x11D;a movado en 1919 &#xAE30;&#xBBF8;&#xB3C5;&#xB9BD;&#xC6B4;&#xB3D9; &#x5DF1;&#x672A;&#x7368;&#x7ACB;&#x904B;&#x52D5;: kontra&#x16D;japana movado de la korea popolo, kiu komenci&#x11D;is en la unua de marto de 1919.</p><p>[</p><p>&#x2190;244</p><p>]</p><p><emphasis>Gumsansa </emphasis>&#xAE08;&#xC0B0;&#xC0AC; &#xF90A;&#x5C71;&#x5BFA;: budhana templo fondita en 599.</p><p>[</p><p>&#x2190;245</p><p>]</p><p><emphasis>H&#x16D;ang</emphasis><emphasis>I&#x109;on</emphasis> &#xD669;&#xC774;&#xCC9C; &#x9EC3;&#x4E8C;&#x5929; (1910-1990): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Bungsan</emphasis>, laiko, policisto, kiu observadis la &#x16D;onbulanan eklezion dum la japana regado (1910-1945).</p><p>[</p><p>&#x2190;246</p><p>]</p><p> Instituto de Budha Darmo &#xBD88;&#xBC95;&#xC5F0;&#xAD6C;&#xD68C; &#x4F5B;&#x6CD5;&#x784F;&#x7A76;&#x6703;: eksa nomo de &#x16D;onbulismo, kiu estis uzata de 1924 &#x11D;is 1948.</p><p>[</p><p>&#x2190;247</p><p>]</p><p><emphasis>Jang Haun</emphasis> &#xC591;&#xD558;&#xC6B4; &#xF97A;&#x590F;&#x96F2; (1890-1973): &#x16D;onbulana alnomo &#x15C;<emphasis>ipta&#x16D;on</emphasis>, laiko, edzino de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;248</p><p>]</p><p> Templo <emphasis>Marjong </emphasis>&#xB9C8;&#xB839;&#xAD50;&#xB2F9; &#x99AC;&#x9748;&#x654E;&#x5802;: &#x16D;onbulejo situanta en la provinco <emphasis>&#x11C;onbuk</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;249</p><p>]</p><p><emphasis>O Songam</emphasis> &#xC624;&#xC1A1;&#xC554; &#x5433;&#x677E;&#x5EB5; (1886-1948): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>H&#x16D;isan</emphasis>, laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;250</p><p>]</p><p><emphasis> O &#x11C;ongsun</emphasis> &#xC624;&#xC885;&#xC21C; &#x5433;&#x5B97;&#x9806; (1913-1935): &#x16D;onbulano.</p><p>[</p><p>&#x2190;251</p><p>]</p><p><emphasis>O &#x11C;ongte </emphasis>&#xC624;&#xC885;&#xD0DC; &#x5433;&#x5B97;&#x6CF0; (1913-1976): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Hjongta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;252</p><p>]</p><p><emphasis>Im &#x108;ilboh&#x16D;a </emphasis>&#xC784;&#xCE60;&#xBCF4;&#xD654; &#xF9F4;&#x4E03;&#x5BF6;&#x83EF; (1896-1972): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Jongta&#x16D;on</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;253</p><p>]</p><p><emphasis>Il&#x11D;i </emphasis>&#xC77C;&#xC9C0; &#x65E5;&#x4E4B;: vendisto de medikamento. La nomo signifas foriri en unu tago.</p><p>[</p><p>&#x2190;254</p><p>]</p><p><emphasis>I Unoj</emphasis> &#xC774;&#xC6B4;&#xC678; &#xF9E1;&#x96F2;&#x5916; (1872-1967): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x11C;unta&#x16D;on</emphasis>, laiko, edzino de <emphasis>Song Bjok&#x11D;o</emphasis>, patrino de <emphasis>Song Gju </emphasis>kaj <emphasis>Song Dosong</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;255</p><p>]</p><p><emphasis>G&#x16D;angrjong </emphasis>&#xAD11;&#xB839; &#x5149;&#x9748;: &#x16D;onbulano, la dua filo de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;256</p><p>]</p><p> Korea opero &#xD310;&#xC18C;&#xB9AC;: <emphasis>pansori</emphasis> (k.), popola muzika teatra&#x135;o, en kiu unu kantisto kantas dialogojn kun diversaj gestoj kaj vo&#x109;oj, akompanate de unu tamburisto.</p><p>[</p><p>&#x2190;257</p><p>]</p><p><emphasis>An Dosan </emphasis>&#xC548;&#xB3C4;&#xC0B0; &#x5B89;&#x5CF6;&#x5C71; (1878-1938): alnomo de <emphasis>An &#x108;angho</emphasis>, fama korea patrioto kontra&#x16D; la japana regado.</p><p>[</p><p>&#x2190;258</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ong Jangson </emphasis>&#xC815;&#xC591;&#xC120; &#x4E01;&#xF97C;&#x5584; (1914-1986): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Dokta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;259</p><p>]</p><p><emphasis>I &#x16C;an&#x109;ol</emphasis> &#xC774;&#xC644;&#xCCA0; &#xF9E1;&#x5B8C;&#x5586; (1897-1965): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Ungsan</emphasis>, pastro, <emphasis>&#x11D;ongsa</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;260</p><p>]</p><p> Needzi&#x11D;inta pastro &#xC815;&#xB0A8; &#x8C9E;&#x7537;: <emphasis>&#x11D;ongnam</emphasis> (k.); needzini&#x11D;inta pastrino &#xC815;&#xB140; &#x8C9E;&#x5973;: <emphasis>&#x11D;ongnjo </emphasis>(k.).</p><p>[</p><p>&#x2190;261</p><p>]</p><p> &#x11C;igeo (k.) &#xC9C0;&#xAC8C;: neologismo derivita el la korea vorto <emphasis>&#x11D;ige</emphasis>, &#x15D;ar&#x11D;portilo surdorsa kun simila formo al la litero A.</p><p>[</p><p>&#x2190;262</p><p>]</p><p> Periodo <emphasis>&#x108;un&#x109;u</emphasis> &#xCD98;&#xCD94;&#xC2DC;&#xB300; &#x6625;&#x79CB;&#x6642;&#x4EE3;: tempo de 770 aK &#x11D;is 403 aK en la &#x109;ina historio.</p><p>[</p><p>&#x2190;263</p><p>]</p><p> Hundo de funebra hejmo &#xC0C1;&#xAC00;&#xC758; &#xAC1C;: metaforo por malzorgata, neglektata, neinvitita gasto.</p><p>[</p><p>&#x2190;264</p><p>]</p><p> Ribelo de <emphasis>&#x11C;in&#x109;e </emphasis>&#xC9C4;&#xCC44;&#xC758; &#xB09C; &#x9673;&#x8521;&#x4E4B;&#xF91B;: kontra&#x16D;registara ago okazinta en la tempo de Konfuceo.</p><p>[</p><p>&#x2190;265</p><p>]</p><p><emphasis>H&#x16D;ang</emphasis><emphasis>&#x11C;ongsinheng</emphasis> &#xD669;&#xC815;&#xC2E0;&#xD589; &#x9EC3;&#x6DE8;&#x4FE1;&#x884C; (1903-2004): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Palta&#x16D;on</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;266</p><p>]</p><p> Labornotoj &#xC0AC;&#xC5C5;&#xC131;&#xC801; &#x4E8B;&#x696D;&#x6210;&#x7A4D;: en dek du gradoj oni taksas mensan, korpan kaj materian kontribuon de &#x109;iuj &#x16D;onbulanoj al la eklezio.</p><p>[</p><p>&#x2190;267</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;o Gap&#x11D;ong</emphasis> &#xC870;&#xAC11;&#xC885; &#x8D99;&#x7532;&#x937E; (1905-1971): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Ujsan</emphasis>, pastro, <emphasis>debongdo</emphasis>, filo de <emphasis>&#x108;oj Doh&#x16D;a</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;268</p><p>]</p><p><emphasis>Honam </emphasis>&#xD638;&#xB0A8; &#x6E56;&#x5357;: alia nomo de la provinco <emphasis>&#x11C;olado</emphasis>, la sudokcidenta regiono de Koreio.</p><p>[</p><p>&#x2190;269</p><p>]</p><p><emphasis>G&#x16D;on Deho</emphasis> &#xAD8C;&#xB300;&#xD638; &#x6B0A;&#x5927;&#x93AC; (1910-1931): &#x16D;onbulana pastro.</p><p>[</p><p>&#x2190;270</p><p>]</p><p> Unua periodo &#xC81C;&#xC77C;&#xB300; &#x7B2C;&#x4E00;&#x4EE3;: tridek ses jaroj, kiujn Sotesano tripartigis po dek du jaroj.</p><p>[</p><p>&#x2190;271</p><p>]</p><p><emphasis>Bak Ho&#x11D;ang</emphasis> &#xBC15;&#xD638;&#xC7A5; &#x6734;&#x6236;&#x5F35; (?-1929): &#x16D;onbulana laiko.</p><p>[</p><p>&#x2190;272</p><p>]</p><p> Parko <emphasis>Namsan </emphasis>&#xB0A8;&#xC0B0;&#xACF5;&#xC6D0; &#x5357;&#x5C71;&#x516C;&#x5712;: parko situanta en la monto <emphasis>Namsan</emphasis> en la seula centro.</p><p>[</p><p>&#x2190;273</p><p>]</p><p><emphasis>Sumeru </emphasis>&#xC218;&#xBBF8;&#xC0B0; &#x9808;&#x5F4C;&#x5C71;: la&#x16D; budhana mondrigardo alta monto, kiu elstaras meze de la universo.</p><p>[</p><p>&#x2190;274</p><p>]</p><p> Memilumini&#x11D;into &#xC5F0;&#xAC01; &#x7DE3;&#x89BA;: <emphasis>pratyeka-buddha</emphasis> (s.), sanktulo, kiu ilumini&#x11D;is meminstruite kaj plezuras sola neinstruante aliulojn.</p><p>[</p><p>&#x2190;275</p><p>]</p><p> Dis&#x109;iplo &#xC131;&#xBB38; &#x8072;&#x805E;: <emphasis>shravaka</emphasis> (s.), origine rektea&#x16D;skultinto de &#x15C;akjamunio, tiu budhano, kiu ser&#x109;as ilumini&#x11D;on kaj povas atingi &#x11D;in a&#x16D;skultante la instruon de budho.</p><p>[</p><p>&#x2190;276</p><p>]</p><p><emphasis>&#x108;oj Doh&#x16D;a</emphasis> &#xCD5C;&#xB3C4;&#xD654; &#x5D14;&#x9053;&#x83EF; (1883-1954): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Samta&#x16D;on</emphasis>, laiko, <emphasis>dehobop</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;277</p><p>]</p><p> Majtrejo &#xBBF8;&#xB975;&#xBD88; &#x5F4C;&#x52D2;&#x4F5B;: <emphasis>Maitreya</emphasis> (s.), la estonta budho.</p><p>[</p><p>&#x2190;278</p><p>]</p><p> Eklezio Drakfloro &#xC6A9;&#xD654;&#xD68C;&#xC0C1; &#xF9C4;&#x83EF;&#x6703;&#xDF;&#x11C;: komunumo de tiuj, kiuj a&#x16D;skultos la predikojn de Majtrejo sub la drakflora arbo, <emphasis>naga-puspa</emphasis> (s.).</p><p>[</p><p>&#x2190;279</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;ong Se&#x16D;ol</emphasis> &#xC815;&#xC138;&#xC6D4; &#x912D;&#x4E16;&#x6708; (1896-1977): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>&#x108;ilta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano, edzino de <emphasis>So &#x11C;ungan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;280</p><p>]</p><p><emphasis>Bak Sasih&#x16D;a</emphasis> &#xBC15;&#xC0AC;&#xC2DC;&#xD654; &#x6734;&#x56DB;&#x6642;&#x83EF; (1867-1946): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Ilta&#x16D;on</emphasis>, pastrino, <emphasis>debongdo</emphasis>, unu el la na&#x16D; dis&#x109;iplinoj de Sotesano.</p><p>[</p><p>&#x2190;281</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;irisan </emphasis>&#xC9C0;&#xB9AC;&#xC0B0; &#x667A;&#xF962;&#x5C71;: naciparka monto alta je 1916 metroj.</p><p>[</p><p>&#x2190;282</p><p>]</p><p><emphasis>Gususan </emphasis>&#xAD6C;&#xC218;&#xC0B0; &#x4E5D;&#x5CAB;&#x5C71;<emphasis>: </emphasis>na&#x16D;pinta monto, kiu &#x109;irka&#x16D;as la sanktan lokon de &#x16D;onbulismo en<emphasis> Jongsan</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;283</p><p>]</p><p><emphasis>&#x11C;on Samsam</emphasis> &#xC804;&#xC0BC;&#xC0BC; &#x7530;&#xF96B;&#xF96B; (1870-1948): &#x16D;onbulana alnomo <emphasis>Songta&#x16D;on</emphasis>, laiko, patrino de <emphasis>&#x11C;on Umg&#x16D;ang</emphasis>.</p><p>[</p><p>&#x2190;284</p><p>]</p><p> Na&#x16D;vosta vulpo &#xAD6C;&#xBBF8;&#xD638; &#x4E5D;&#x5C3E;&#x72D0;: metaforo por homo, kiu estas multetalenta, dubema kaj nekredema je instruisto kaj darmo.</p><p>[</p><p>&#x2190;285</p><p>]</p><p><emphasis>Degak&#x11D;on </emphasis>&#xB300;&#xAC01;&#xC804; &#x5927;&#x89BA;&#x6BBF;: domo kun granda halo en la centra sidejo de &#x16D;onbulismo.</p><p>[</p><p>&#x2190;286</p><p>]</p><p><emphasis>Jinfu&#x109;ing</emphasis>&#xC74C;&#xBD80;&#xACBD; &#x9670;&#x7B26;&#x7D93;: <emphasis>Yinfuching</emphasis> (&#x109;.), unu el la fundamentaj sanktaj libroj de taoismo, verkita &#x109;irka&#x16D; en la sesa jarcento.</p></section></body></FictionBook>