<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?><FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink"><description><title-info><genre>sci_linguistic</genre><author><first-name>Vilmos</first-name><last-name>Benczik</last-name></author><book-title>Lingvo, skribo, literaturo</book-title><annotation><p>Artikolo el la kolekto �Lingva arto�, jubilea libro oma&#x11D;e al William Auld and Marjorie Boulton (UEA, 1999).</p></annotation><date>1999</date><lang>eo</lang></title-info><document-info><author><nickname/></author><date>2024</date><src-url>http://www.benczikvilmos.fw.hu/benczik1.html</src-url><id>20241206B</id><version>0</version><program-used>fb2cut 2.5.4, fb2cut 2.6.2</program-used></document-info><publish-info><book-name>Lingva arto: jubilea libro oma�ge al William Auld kaj Marjorie Boulton</book-name><publisher>UEA</publisher><city>Roterdamo</city><year>1999</year></publish-info></description><body><title><p>Vilmos Benczik:</p><empty-line/><p>Lingvo, skribo, literaturo</p></title><section><title><p>Lingvo</p></title><p>Publiko kaj fakuloj &#x11D;enerale konsentas pri tio, ke lingvo estas ver&#x15D;ajne la plej signifa kaj unika intelekta produkto de la homa raso, kiu produkto siavice estis nepra anta&#x16D;kondi&#x109;o de &#x109;iuj aliaj homaj produktoj, &#x109;u materiaj, &#x109;u spiritaj. Ne estas mirinde do, ke tiu vere majesta plenuma&#x135;o delonge obsedas nian narciseman rason: amasas la hipotezoj kaj pli-malpli fundamentitaj teorioj pri la kreado de la lingvo, pri la rilato inter homo kaj lingvo, kaj pri la detaloj de la funkciado de tiu fajna mekanismo. La multe kritikita kaj ver&#x15D;ajne ekstreme troiga teorio de Whorf asertas, ke la gramatika strukturo de la gepatra lingvo difinas la mondbildon de la individuo<a l:href="#n1" type="note">[1]</a>: li diras ekzemple, ke la <emphasis>hopiaj</emphasis> indianoj malhavas historian percepton pro tio, ke en ilia lingvo forestas tempokategorioj. La klarigo por tiu fenomeno ver&#x15D;ajne devus esti inversa: la hopia lingvo malhavas tempokategoriojn, &#x109;ar la materia kaj socia evolugrado de &#x11D;iaj parolantoj ne neprigis la kreon de tiaj kategorioj. Malgra&#x16D; la facila refuto de la Whorfa tezo ni sentas, ke ku&#x15D;as en &#x11D;i anka&#x16D; certa dozo da vero: infano per la alproprigo de la gepatra lingvo alproprigas anka&#x16D; iun specifan segmentadmanieron de la realo, kaj tiu maniero certagrade efektive influas tion, kiel li perceptas la mondon.</p><p>Por la homaro la komencoj de la lingvokrea procezo dronas en la nefacile trapenetrebla nebulo de la anta&#x16D;historiaj tempoj: tiu cirkonstanco fakte malebligas fundan ekzamenadon de tiu procezo, eblas aliri &#x11D;in nur teorie, kaj tiaj aliroj &#x109;iam entenas la dan&#x11D;eron de spekulacioj, foje-foje pli fantaziaj ol seriozaj. Estas tiel ne nur koncerne la homan lingvon mem, sed ja malmultas serioze studeblaj fidindaj materialoj anka&#x16D; pri la plej fruaj tempoj de la opaj etnaj lingvoj.</p><p>Esperantistoj estas tiurilate en unike privilegia situacio: ili plej detale povas studi la cirkonstancojn de la naski&#x11D;o kaj evolua disvolvi&#x11D;o de sia lingvo. Dum la centdekjara historio de la Internacia Lingvo kvaza&#x16D; en dramece densi&#x11D;inta formo ripeti&#x11D;is anta&#x16D; iliaj okuloj la kutime jarmilojn traarkanta kaj tial por la individuo malpli facile perceptebla miraklo de la krei&#x11D;o de homa lingvo. Tiu senprecedenca traviva&#x135;o certe estas inter la motivoj de tio, ke esperantistoj e&#x109; pli ol aliaj homoj havas profundajn emociajn sentojn al sia lingvo. Tia arda emocia sinteno povis naski la penson, ke lingvo mem estas arto, ne nur materialo de la perlingva arto, la literaturo.<a l:href="#n2" type="note">[2]</a> Anka&#x16D; la tute evidenta cirkonstanco ne malpliigas la tute specialan rolon de lingvo en la pensaro de esperantistoj, ke Esperanto naski&#x11D;is ne el vaka nenio, sed el tiu fekunda grundo, kiun prezentis la alte evoluinta homa lingvaro fine de la 19� jarcento.</p><p>Jes ja, fakte, kiom a&#x11D;as homa lingvo? Critchley skribas en sia resuma studo<a l:href="#n3" type="note">[3]</a>, ke la plej multaj hipotezoj supozas vidi nerektajn pruvojn pri la ekzisto de la homa lingvo en la tempoj inter 25'000�10'000 jaroj a.K., sed la&#x16D; iuj teorioj la homo povis disponi pri parolkapablo jam anta&#x16D; 100'000 eventuale e&#x109; 500'000 jaroj.</p><p>Sed krom la a&#x11D;o de la homa lingvo levi&#x11D;as anka&#x16D; pluraj interesaj demandoj pri &#x11D;i. La unua certe estas tio, kial &#x11D;i entute naski&#x11D;is? Oni ver&#x15D;ajne ne multe eraras asertante, ke lingvon naskis anta&#x16D; &#x109;io la komunuma vivmaniero de la homoj, kiu vivmaniero neprigis komunikadon ianivelan. Kaj kompreneble funde de tiu vivmaniero devis ekzisti la kapablo uzi kaj e&#x109; prepari ilojn, kiel anka&#x16D; iu primara formo de speciali&#x11D;o en la vivtenaj aktivadoj (ekz. inter viroj kaj virinoj).</p><p>Pli interesa demando estas, kial homoj elektis akustikan formon por sia komunikado, ja la akustika dimensio certe neniam havis distingitan rolon en la perceptado fare de la homo. (La prioritata sensorgano de homo &#x109;iam estis la okuloj: niaj kontaktoj kun la ekstera mondo grandparte � la&#x16D; iuj 70�85 procentoj � efektivi&#x11D;as vide, a&#x16D;dado havas la pezon de 5�15 procentoj, kaj la ceteraj tri sensoj � flarado, gustumado kaj tu&#x15D;ado � dividas inter si la restantajn procentojn.</p><p>La ideala formo de komunikado estus tio, se homo kapablus sendi informe la sensitajn sensacojn al siaj kunuloj kvaza&#x16D; �analoge�: ekz. kiam li volus averti sian kunulon pri tigro, tiam li plusendus al li la bildon (eventuale e&#x109; odoron ktp.) de la tigro. Sed estas evidente, ke tion fari frutempa homo neniel kapablis. (Nuntempe estas celanta tiaspecan transporton de informoj la tn. <emphasis>virtuala</emphasis><emphasis>realeco</emphasis>.)</p><p>Se la ideala formo de komunikado ne estis atingebla, la homo do elektis iun alian, se ne idealan, almena&#x16D; ta&#x16D;gan formon. La&#x16D; la sensorgana dotiteco de la homo oni atendus, ke la elektita formo ligi&#x11D;os al la vidado, sed ne okazis tiel. Pli funde pripensante la aferon ni venas al la konkludo, ke la elekto de la akustika dimensio estis vere trafa. La produktado de vo&#x109;o &#x109;e la mamuloj estas duagrada funkcio: produkti vo&#x109;on &#x109;iam eblas, tio &#x11D;enas neniun alian agadon (krom iomete la man&#x11D;adon), dum vo&#x109;ado la manoj restas liberaj por alia agado, kaj krome vo&#x109;signoj estas uzeblaj anka&#x16D; nokte, kaj tute sendepende de la tereno.<a l:href="#n4" type="note">[4]</a> La ne ideala, sed praktike tre ta&#x16D;ga elekto estis uverturo de longega sed seninterrompa evoluo, kies nuna stadio estas ne nur la spirhaltige esprimpova homa lingvaro, sed anka&#x16D; la pensokapablo de la homo.</p><p>Tiu evoluo certe startis kun neartikitaj krioj, per kiuj probable eblis kodi nur kelkajn dekojn da mesa&#x11D;oj. La neartikitaj vo&#x109;a&#x135;oj diferencis inter si per tono, melodio ktp., &#x109;iukaze la vo&#x109;a&#x135;oj estis kompaktaj, nediskretaj. Tamen, tiel kiel plimulti&#x11D;is la mesa&#x11D;enda&#x135;oj, iom post iom el&#x109;erpi&#x11D;is la variigeblaj intonaciaj elementoj, kaj la homo devis komenci artiki sian vo&#x109;a&#x135;on. Tiu artikado komence certe estis tre malfajna, kaj &#x11D;i komencis fajni&#x11D;i nur paralele kun la ampleksi&#x11D;o de la komunikadaj bezonoj. La procezo kompreneble estis tre malrapida, ja &#x11D;i starigis malfacilajn postulojn por la artikulaciaj organoj. Fakuloj opinias, ke en la pralingvo abundis vokaloj, guturaloj kaj uvulaj sonoj, kaj plej probable tute mankis senvo&#x109;aj konsonantoj. Ver&#x15D;ajnas anka&#x16D; tio, ke la komence uzataj vortoj estis unusilabaj, ja la dusilabaj kombina&#x135;oj postulas de la artikulaciaj organoj almena&#x16D; duoble pli komplikan laboron.</p><p>Sed la akustika signaro, ekuzita de la homo, kiel jam dirite, ne estis perfekta.<a l:href="#n5" type="note">[5]</a> Ne eblis per &#x11D;i kapti kaj peri &#x109;iujn opajn fenomenojn de la senfine varia realo. Tiu malperfekteco trudis al la homo la bezonon distingi inter la esencaj, substancaj kaj malpli gravaj trajtoj de la opaj fenomenoj, kaj tiamaniere krei kategoriojn: fakte <emphasis>primarajn abstrakta&#x135;ojn</emphasis>. Estis ja facile vidi, ke sango estas ru&#x11D;a, lakto estas blanka; sed abstrakti la ru&#x11D;econ de la sango el la kompleksa percepta&#x135;o, kaj retrovi tiun saman econ en la ru&#x11D;a frambo, kaj malgra&#x16D; la sennombre multaj diferencaj trajtoj de sango kaj frambo krei la koncepton de <emphasis>ru&#x11D;o</emphasis> � tio estas jam tute nova nivelo: la <emphasis>pensado</emphasis>.<a l:href="#n6" type="note">[6]</a> Estas notinde do, ke &#x11D;uste la malperfekteco de la komunikilo donis al la homo grandan pu&#x15D;on en sia intelekta evoluo.<a l:href="#n7" type="note">[7]</a> Cetere la malperfekteco de la lingvo (manko de unusola perfekta lingva rimedo por &#x109;iu opa esprimenda&#x135;o) donas bazon por <emphasis>stilo</emphasis>, t.e. individua elekteblo el inter diversaj � la&#x16D; adekvateco diferencaj, sed neniam perfektaj � lingvaj rimedoj.</p><p>Necesas atenti &#x109;i tie almena&#x16D; unu plian aspekton. Nome tiun diferencon, e&#x109; kontra&#x16D;econ, kiu ekzistas inter la karaktero de la homa pensado kaj tiu de la lingvo. Nome la origina � sensace bazita � pensado estas <emphasis>malregule cirkula</emphasis>, dum la parola lingvo <emphasis>tempe linia</emphasis>. La parole komunikanta homo do devas iom �kombi� siajn individue malregulajn pensozigzagojn, t.e. <emphasis>liniigi</emphasis> ilin, por povi ilin kodi per la tempe linia lingvo, kaj tiel fari ilin kompreneblaj al la adresato. Tiamaniere la pensoj certe multe perdas el sia originala formo, individua unikeco, oni povas diri, ke ili certagrade uniformi&#x11D;as, sed tio estas la kosto de interkompreni&#x11D;o. Inter du diversmaniere malregulaj pensomekanismoj � tiu de la adresanto kaj tiu de la adresato � nur rekta linio povas esti la plej malgranda komuna denominatoro.</p></section><section><title><p>Primara parollingveco</p></title><p>Nuntempe, kiam lingvo aperas por ni &#x109;iutage en du alternativaj formoj, t.e. parola lingvo kaj skriba lingvo, nur malfacile ni povas imagi, kia povis esti frua lingvo, malhavanta skribon. Walter J. Ong en 1971 kreis la konceptojn <emphasis>primara parollingveco</emphasis> (�primary orality�) kaj <emphasis>sekundara parollingveco</emphasis> (�secundary orality�), nomante <emphasis>primara</emphasis> la parollingvecon anta&#x16D; la apero de la skribo, kaj <emphasis>sekundara</emphasis> tiun parollingvecon, kiun ni alfrontas dum la lasta jarcento dank� al la disvasti&#x11D;o de radiofonio, magnetofono, televido.</p><p>&#x108;ar pri la lingvostato de la primara parollingveco ni malhavas rektajn pruvojn, ni povas iom konturi &#x11D;in nur per teoriaj metodoj. Oni povas diri ekzemple sen riski eraron, ke en &#x11D;i lingvo havis <emphasis>pure akustikan</emphasis> karakteron. Tio ver&#x15D;ajnigas, ke la lingvouzanta homo tiam pli vaste utiligis la disponeblan akustikan rimedaron (tono, sonalto, melodio), ol nuntempe. La primara parollingveco probable estis kanteca,<a l:href="#n8" type="note">[8]</a> akustike pli ri&#x109;e modulita, ol la nuntempa parolo. Certe la tiamaj tekstoj havis iatipan akustikan organizitecon, kiu similis al niaj nunaj konceptoj pri verso. (Ekzemple en la araba kulturo, pro historiaj ka&#x16D;zoj malmulte tu&#x15D;ita de skribo, longe floris la tekstoformo de <emphasis>makamo</emphasis> � rimita prozo.)</p><p>En la primara parollingveco anka&#x16D; vortoj havas alian rolon. Mankas al ili vortare difinitaj, precizaj signifoj, kaj ne povas sedimenti&#x11D;i sur ili tiaj historiaj signifotavoloj, kiel post la invento de la skribo. La signifon de la vortoj konturas intonacio, mimiko, gestoj, kaj kompreneble &#x109;iam la konkreta situacio, en kiu ili estas prononcataj.<a l:href="#n9" type="note">[9]</a> En la primara parollingveco ludas multe pli gravan rolon ol nuntempe la eksterligvaj rimedoj de komunikado, kaj el la lingvaj elementoj la tn. <emphasis>supersegmentaj</emphasis><emphasis>rimedoj</emphasis>, kiel tono, sonalto, melodio. Rajte ni supozas, ke la vortoj havis multe pli vastan signifoareon, ol nuntempe, kaj la vortsignifon konkretigis anta&#x16D; &#x109;io mem la situacio, la emocia enhavo injektita en la vorton, kaj kompreneble vasta aro de supersegmentaj kaj eksterlingvaj elementoj.</p><p>La lingvouzo de la primara parollingveco montras karakterizajn specifa&#x135;ojn anka&#x16D; sur la nivelo de frazoj kaj teksto. Ong jene skribas pri tio:</p><cite><p>�En primare parollingvaj kulturoj oni solvas la problemon de konservado kaj revoko de pensoj nur tiam, se oni pensas en skemoj, kiuj facile transformi&#x11D;as en parolon. La pensoj devas aperi en emfaze ritmitaj, ekvilibritaj formoj, en ripetoj a&#x16D; kontra&#x16D;ecoj, en aliteracioj a&#x16D; asonancoj, en ofte ripeti&#x11D;antaj epitetaj sintagmoj kaj aliaj formuloj, kiujn &#x109;iam oni a&#x16D;das nove kaj denove, kaj tial &#x109;iam facile oni revokas ilin. [�] En parollingvaj kulturoj[�] la substancon de pensado difinas la fiksi&#x11D;intaj esprimoj.�<a l:href="#n10" type="note">[10]</a></p></cite><p>Do en la primara parollingveco estas diferenca anka&#x16D; la pensado, naskanta la parolon: tiu pensado havas anta&#x16D; &#x109;io operacian karakteron, &#x11D;i ne aplikas &#x11D;eneraligajn silogismojn, ne perceptas logikan identecon a&#x16D; kontra&#x16D;diron, kaj plej ofte ligi&#x11D;as al fizikaj agoj. La formuleca stilo, karakterizanta la parollingvecon reprezentis ne nur certajn lingvajn kaj metrikajn kutimojn, sed anka&#x16D; certan pensomanieron kaj spiritan staton.<a l:href="#n11" type="note">[11]</a></p><p>La primaran parollingvecon do karakterizis lingvostato funde diferencanta disde la nuntempa homa lingvo. &#x108;e la apero de la literskriba sistemo la skribanta homo provis kapti kaj fiksi helpe de manpleno da grafemoj tiun &#x109;i specifan lingvon, kiu forte ligi&#x11D;is al situacioj, kiu malavare, kvaza&#x16D; dibo&#x109;e utiligis muzikajn elementojn, kaj kiu donis dominantan rolon al supersegmentaj kaj eksterlingvaj rimedoj.</p></section><section><title><p>Skribo</p></title><p>Parolante pri skribo, &#x109;i tie &#x109;iam ni komprenos <emphasis>literskribon</emphasis>. La aliaj skribsistemoj ja apena&#x16D; rilatas la lingvon mem, ili plejparte nur traarkas &#x11D;in, kreante senperan kontakton inter konceptoj kaj skribo. Vera skribo � el la vidpunkto de la lingvo � aperis e&#x109; ne tiam, kiam meze de la dua jarmilo a.K. fenicianoj kreis sian literskribon, sed nur kiam &#x109;. la oka jarcento a.K. grekoj kompletigis &#x11D;in per vokaloj. Nur tiam nome skribo fari&#x11D;is vere preciza ilo por la fiksado de lingvo. (La vorton <emphasis>preciza</emphasis> &#x109;i tie oni komprenu en lingva, kaj ne en akustika senco: la &#x15D;parema literskribo kreis apartajn grafikajn signojn nur por tiuj parolsonoj, kiuj posedas sencdistingan rolon � ilin oni nomas <emphasis>fonemoj</emphasis>. Tiamaniere la nombro de necesaj grafikaj signoj povis proksimume kvinoni&#x11D;i.)</p><p>La literskribo en sia nuna formo estas sistemo efike funkcianta kaj ekonomia: helpe de kelkaj dekoj da grafikaj signoj ni povas fiksi ajnan tekston. Al tio &#x15D;uldi&#x11D;as, ke &#x11D;i servas grandan parton de la homaro jam depost preska&#x16D; tri jarmiloj.<a l:href="#n12" type="note">[12]</a></p><p>Estas kurioze, kiom fortan kontra&#x16D;staron trovis skribo e&#x109; &#x109;e grandaj scienculoj, kvankam scienco entute ne povus ekzisti sen skribo. Platono diras jene en <emphasis>Phaidros</emphasis>: <emphasis>�Naivegas tiu kiu kredas, ke li povas postlasi sian arton en skriba formo; kaj ne malpli tiu kiu esperas akiri surbaze de skribo klaran kaj solidan scion; kaj naivegas anka&#x16D; tiu kiu atribuas al la skribo plian signifon ol tion, ke &#x11D;i memorigu nin pri io, kion ni jam sciis sen la skribo.�</emphasis> Humboldt opinias simile, kiam li diras, ke skribo kapablas konservi la lingvon nur malperfekte, mumiece.</p><p>La supraj mal&#x15D;ataj vortoj pri skribo ne estas tute senfundaj, ja la ekonomieco de la literskribo havis sian prezon.<a l:href="#n13" type="note">[13]</a> Skribo e&#x109; parte ne kapablas fiksi la eksterlingvajn elementojn de parolo: mimikon, gestojn ktp. Tio estas grava manko, &#x109;ar ties proporcia pezo en la komunikada procezo foje povas atingi e&#x109; 60�70 procentojn.</p><p>Nur fragmentece kaj pale kapablas fiksi skribo la supersegmentajn elementojn (tonon, sonalton, precizan da&#x16D;ron kaj intensecon de sonoj ktp.) de parolo. &#x108;ar tiuj elementoj gravas e&#x109; pli ol eksterlingvaj, tial la skribanta homo da&#x16D;re strebis iom tamen kapti el ili. Sur tiu kampo la lastaj tri jarmiloj kaj duono alportis certajn, tamen ne esencajn rezultojn.</p><p>Skribo plej sukcese kaptas kaj fiksas la segmentajn elementojn de la parolo � la vortojn. Tiu cirkonstanco instigis la skribantan homon esprimi per segmentaj elementoj anka&#x16D; tiujn signifojn de sia teksto, kiuj en parolo ordinare esprimi&#x11D;is per eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj.</p></section><section><title><p>Influo de la skribo sur la lingvo</p></title><p>Skribo influis lingvon en &#x109;iuj niveloj: en tiu de <emphasis>akustiko, morfemoj, vortoj, sintagmoj, frazoj</emphasis> kaj � rezulte de la influo de skribo al la pensado � anka&#x16D; sur la nivelo de <emphasis>teksto</emphasis>. La fonto de tiu influo anta&#x16D; &#x109;io estis la supre aludita <emphasis>malperfekteco de la skribo</emphasis>; krome anka&#x16D; la <emphasis>liberigo de la memoro</emphasis>, kaj la <emphasis>novaj komunikadaj situacioj</emphasis>, kreitaj dank� al la skribo.</p><p>Por ke tiu influo efiku, necesis, ke skribo sufi&#x109;e disvasti&#x11D;u, kaj havu a&#x16D;toritaton inter la lingvouzantoj. Skribo &#x15D;uldas sian a&#x16D;toritaton &#x109;efe al tio, ke presti&#x11D;aj institucioj (&#x15D;tata administrado, eklezioj, scienco) vaste aplikis &#x11D;in. Tamen certe venis en konsideron anka&#x16D; tio, ke la homo rekonis: skribe li kapablas efektivigi pli altgradan lingvan plenumon ol parole, kaj tial li komencis strebi por alsimiligi sian parolon al la skribo. Tiu strebado elvokis la malaprobon de multaj, precipe lingvistoj, sed anka&#x16D; la filozofo Spengler en la dua volumo <emphasis>Der Untergang de Abedlandes</emphasis> (1922) grumblas jene: <emphasis>�� la antikvan prozon oni kreis rekte por la oreloj. Oni la&#x16D;tlegis tiujn verkojn, kvaza&#x16D; oni parolus; kontraste al tio &#x109;iuj ni parolas, kvaza&#x16D; ni legus niajn vortojn el libro.�</emphasis> La alsimili&#x11D;o de parolo al skribo ofte elvokas ripro&#x109;ojn anka&#x16D; el pedagogiaj rondoj.</p><p>La malperfekteco de skribo influis pleje � malri&#x109;ige � la <emphasis>akustikan</emphasis> dimension de lingvo. La skribe nefiksebla varia akustika moduliteco iom post iom malaperis anka&#x16D; el la parolo.<a l:href="#n14" type="note">[14]</a> Rezulte de tio klare aparti&#x11D;as unu disde la alia <emphasis>kanto</emphasis> kaj <emphasis>parolo</emphasis>, kaj krei&#x11D;is kiel transira formo inter ili <emphasis>verso</emphasis>, konservanta certan gradon de akustika organiziteco. (Notindas, ke versa epiko pli longe vivis en tiuj kulturoj, en kiuj skribo fari&#x11D;is nur malfrue ero de la &#x109;iutaga vivo por la plimulto de la lo&#x11D;antoj.)</p><p>Sur akustika nivelo interesa influo de skribo sur lingvo estas la fenomeno de <emphasis>literprononcado</emphasis>. &#x11C;i aperas precipe en tiaj lingvoj, kies ortografio aplikas pli-malpli fonetikan principon (fakte plej ofte iun miksi&#x11D;on de fonetikaj kaj morfologiaj principoj). La hungara lingvo estas tia: kaj dum la lasta jarcento la hungara prononco plej signife modifi&#x11D;is &#x11D;uste pro literprononcado, kiun la lingvokulturo kondamnas, sed senrezulte; tio, kio anta&#x16D; kelkaj jardekoj kalkuli&#x11D;is prononcpeko, nuntempe estas normo. La sama procezo povas okazi tamen anka&#x16D; en lingvoj kun tradicia ortografio.<a l:href="#n15" type="note">[15]</a></p><p>Probable konsiderindan � kvankam ne &#x109;efan � rolon havas skribo en la spertebla rapidi&#x11D;o de parolo.<a l:href="#n16" type="note">[16]</a> Ver&#x15D;ajne temas pri tio, ke la signife pli rapida muta legado alkutimigis la lingvouzanton al la pli rapida tekstoaperceptado. Tio siavice plirapidigas la tekstokreadon, kaj sekve de tio plirapidi&#x11D;as anka&#x16D; parolo. (Kompreneble tiu plirapidi&#x11D;o havas iujn � kvankam ne absolute rigidajn � anatomiajn limojn; kaj kompreneble &#x11D;i povas anka&#x16D; malklarigi la prononcon.)</p><p>La influo de skribo sur la nivelo de vortoj konstateblas precipe &#x109;e la fiksi&#x11D;o de vortsignifoj. Kiel pli supre jam temis pri tio, en la primara parollingveco neniu teksto estis prononcata plurfoje en sen&#x15D;an&#x11D;a formo, a&#x16D; e&#x109; se la teksto mem estis tamen sen&#x15D;an&#x11D;a, la situacio certe ne estis tia. Male, la skribitaj vortoj konservi&#x11D;is en sen&#x15D;an&#x11D;a formo, restis konstantaj, kaj tial ene de la konkreta teksto la signifo de la vortoj estis klare priskribebla, tiel ke la skribita vorto povis fari&#x11D;i referenco koncerne la signifon. Tiu nova situacio tute certe rezultigis la plii&#x11D;on de la nombro de vortoj, ja vorton pruveble okupitan por difinita signifo ne plu eblis uzi libere en alia senco, tial por tiu nova senco necesis krei novan vorton.</p><p>La fenomeno de plursignifeco de vortoj kompreneble ne malaperis el la lingvo, &#x11D;i nur &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;is. Inter la opaj signifoj de la sama vorto ekzistas logike interpreteblaj rilatoj, diference disde la senkontureco de vortsignifoj en la primara parollingveco. La skribanta homo devis enkodi en la segmentajn elementojn &#x109;ion tion, kion la lingvo de la primara parollingveco esprimis per la ri&#x109;a arsenalo de eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj. Tiu defio elvokis grandegan evoluon koncerne la segmentan rimedaron. Tio kompreneble ne signifis nure la kreskon de la vortprovizo, sed anka&#x16D; tiun de la nivelo de sintaksa prilaboriteco.</p><p>Jack Goody faris konkretajn esplorojn (per anglalingvaj tekstoj) pri la lingvaj ecoj de parolaj kaj skribitaj tekstoj. Li formulis la sekvajn konstatojn pri skribitaj tekstoj:
1. pli ofta uzo de abstraktaj esprimoj;
2. pli granda vortprovizo;
3. vortouzo malpli persona, kaj tial malpli kunteksto-dependa;
4. pli granda ekzakteco;
5. pli fajna sintaksa prilaboriteco;
6. pli granda formaleco;
7. pli granda fido al la mortintaj lingvoj [tio aludas la pli grandan proporcion de vortoj latindevenaj].<a l:href="#n17" type="note">[17]</a>
El la supraj konstatoj la 2�, 4� kaj 5� pruvas, ke skribita teksto la&#x16D; gravaj lingvaj kriterioj superas parolan tekston.</p><p>Skribo komence servis nur por fiksi, konstantigi tekston, &#x11D;ia uzo por komunikado disvolvi&#x11D;is nur pli malfrue.<a l:href="#n18" type="note">[18]</a> Tamen anka&#x16D; la fiksadcela skribo alportas &#x15D;an&#x11D;on en la cirkonstancoj de tekstokreo: &#x11D;i liberigas la memoron disde la tasko de la konservado de tradicioj. Tion, kio estas skribita, ni povas forgesi sen la risko perdi &#x11D;in. Platono (en Phaidros) skribas pri tio jene: <emphasis>�[la skribo] injektos &#x11D;uste forgeson en la animon de tiuj, kiuj lernos &#x11D;in, &#x109;ar ili ne plu ekzercos sin en la memorado, ja fidante je la skribo, ili memoros deekstere, helpe de fremdaj signoj, ne elinterne, per la propraj fortoj�</emphasis>. Tio, kio por Platono &#x15D;ajnas malavanta&#x11D;o, por Ong montri&#x11D;as &#x11D;uste granda avanta&#x11D;o. Li trovas, ke la forfalo de la deviga memorado efikas liberige al la homa konscio, kaj ebligas la aperon de pensmaniero pli originala, pli abstrakta.<a l:href="#n19" type="note">[19]</a></p><p>La pli altnivelan lingvouzon subtenas anka&#x16D; la nova komunikada situacio, kreita de la skribo. Parolante por krei sian tekston oni disponas proksimume tiom da tempo, dum kiom oni prononcas &#x11D;in. De tempo al tempo kompreneble oni povas halti por ser&#x109;i la ta&#x16D;gan vorton a&#x16D; formulon, sed se oni faras tion ofte, la a&#x16D;skultanto komencos enui. La koncizon, nuancri&#x109;on kaj kompleksecon de la teksto limigas tamen ne nur la kapabloj de la parolanto, sed anka&#x16D; tiuj de la a&#x16D;skultanto � ja anka&#x16D; li disponas pli-malpli nur tiom da tempo por kompreni la a&#x16D;datan tekston, dum kiom da tempo &#x11D;i estas prononcata. Ja certe anka&#x16D; a&#x16D;skultanto povas peti la parolanton ripeti siajn vortojn, sed se li faras tion tro ofte, la komunikada procezo paneos.</p><p>Dum skribo la situacio estas alia. La kreado de teksto principe ne havas tempajn limojn: oni povas dedi&#x109;i plurajn horojn a&#x16D; e&#x109; tagojn por fajli unusolan frazon, kaj dank� al tio oni povas lingve formuli siajn pensojn pli precize, pli nuancite kaj pli koncize.<a l:href="#n20" type="note">[20]</a> Parolan tekston oni povas artiki nur unudimensie, inter la limoj fiksitaj far la homa memoro; la skribo ofertas dudimensian kaj principe senliman spacon. E&#x109;, rezulte de la nova komunikada situacio povas profundi&#x11D;i anka&#x16D; mem la direndo, ja la tekstokreanto havas tempon por konturigi siajn nebule &#x15D;vebantajn pensojn. (Bacon diris siatempe, ke skribado kutimigas al precizeco.)</p><p>La kompleksecon de la skribita teksto principe limigas e&#x109; ne la kapabloj de la leganto, ja anka&#x16D; li havas la&#x16D;pla&#x109;an tempoda&#x16D;ron por kompreni la tekston. Tion subtenas anka&#x16D; la cirkonstanco, ke skribita teksto kontraste al la <emphasis>tempkaraktera</emphasis> parola teksto havas <emphasis>spacan karakteron</emphasis>; dum a&#x16D;skultanto en &#x109;iu momento a&#x16D;das nur solan teksteron, kaj la jam a&#x16D;ditajn li devas stoki en sia memoro, leganto � depende de sia rutino � povas percepti samtempe tutan linion a&#x16D; e&#x109; plenan alineon. Skribo do ebligas kaj al la tekstokreanto, kaj al la tekstoaperceptanto fruktuzon de pli nuancita, pli ri&#x109;a lingva&#x135;o.</p><p>Kun la komunikada situacio ekestinta per la naski&#x11D;o de skribo signife intensi&#x11D;is la postulo pri la ordigo, reguligo, �liniigo� de la eldirotaj pensoj. Kiel pli frue ni jam tu&#x15D;is tion, tian postulon starigis la naski&#x11D;o de la lingvo mem. Parolante oni vidis sian alparolaton, ties mimiko da&#x16D;re orientis parolanton, &#x109;u li estas komprenata a&#x16D; ne, kaj en nea okazo li povis reformuli sian dira&#x135;on, krome li vaste povis helpi sin per eksterlingvaj kaj supersegmentaj elementoj. Tial li povis riski prezentante anka&#x16D; ne tute �kombitajn� pensojn. &#x108;e skribita teksto oni ne vidas la alparolaton, eble e&#x109; ne konas lin; kaj unu sama skribo povas sinsekve trafi en la manojn de multaj tute diversaj �alskribatoj�. Kaj tiam, kiam oni presas la skribon, tiuj ebloj eksponente plimulti&#x11D;as. Tial diris McLuhan � tamen iom troige �, ke �komunikilo estas la mesa&#x11D;o mem�.</p><p>La lingva ri&#x109;i&#x11D;o, startinta kun la apero de skribo, kompreneble efikis anka&#x16D; sur la parola lingvouzo: estas konata fakto, ke tiu, kiu legas multe, parolas pli nuancite, pli ri&#x109;e, pli esprimplene. Kaj li e&#x109; pli nuancite, ri&#x109;e kaj esprimplene skribas. Tio rezultigis ekde la apero de la skribo superbe suprenantan spiralon de la nivelo de lingvouzo � kaj anka&#x16D; de pensado.</p><p>Oni devas tamen noti, ke anka&#x16D; parola lingvo influas skriban lingvon: bremsas &#x11D;ian troan ri&#x109;i&#x11D;on, kompliki&#x11D;on � kvaza&#x16D; �zorgas� pri tio, ke tiu konservu �homan aspekton�.</p></section><section><title><p>Lego</p></title><p>Skribo dum longa tempo estis por la homo kvaza&#x16D; <emphasis>glaciigita parolo</emphasis>. Legado estis sekve nenio alia, ol <emphasis>degeligo</emphasis> de tiu parol-glacio: tial legado dum longega tempo estis preska&#x16D; ekskluzive la&#x16D;ta. En la antikva rakonto <emphasis>Satyricon</emphasis> de Petronius Trimalchio estas ravita de sia sklavo-skribisto, &#x109;ar tiu �kapablas dividi per dek, kaj nure perokule [t.e. ne perbu&#x15D;e] kapablas legi tutan libron�. A&#x16D;gusteno skribas rekone pri la episkopo Ambrozio, ke tiu kapablis mute legi: <emphasis>�eum legentem vidimus tacite�</emphasis>. Muta legado &#x11D;is la 8� jarcento p.K. okazis nur sporade, poste &#x11D;i jam ne estis tiel malofta (probable akcelis &#x11D;ian pliofti&#x11D;on la apero de intervortaj spacoj en la skribitaj tekstoj), tamen &#x11D;i disvasti&#x11D;as nur post la invento de la presado en la 15� jarcento. Legado muti&#x11D;is plej ver&#x15D;ajne pro la multi&#x11D;o de legebla&#x135;oj, pro kio necesis plirapidigi legoritmon. Kaj tiu plirapidigo siavice unue kondukis al la malklari&#x11D;o de artikulacio kaj malplii&#x11D;o de la vo&#x109;forto: la&#x16D;ta legado redukti&#x11D;is je iu murmurado, kaj tio kondukis fine al muti&#x11D;o.</p><p>Tamen tiu muti&#x11D;o ne estis plena, kaj vere muta legado anka&#x16D; nuntempe nur malofte okazas. Nian legadon &#x109;iam akompanas pli-mapli forta subvokalado, t.e. tre malklara kaj malforta funkciado de la parolorganoj, a&#x16D; almena&#x16D; la �interna la&#x16D;tigo� de la legata&#x135;oj helpe de la akustikaj memorskemoj, kiujn ni stokas en nia cerbo. Plenan eliminon de la akustika dimensio celas la arto de la t.n. <emphasis>rapidlegado</emphasis>; &#x11D;iaj kursoj konsistas &#x109;efe el strebado plene subpremi subvokaladon, dezirante tiel signife rapidigi legadon. Tio bele pruvas, ke nia ordinara �muta� legado neniam estas vere muta.<a l:href="#n21" type="note">[21]</a></p><p>Indas noti tion, ke parola lingvo konservas siajn poziciojn anka&#x16D; en la �skribepoko�, ekzemple en la instruado, e&#x109; supera. (Akademiaj prelegserioj estas tute kurioza ekzemplo por tio, ja en ili prononci&#x11D;as tekstoj tipe skribaj, kiujn ofte e&#x109; la specialista a&#x16D;skultantaro ne &#x109;iam kapaplas sekvi senmanke.) &#x108;iukaze estas tre atentinda fenomeno, kiel intense homo persistas &#x109;e la akustika dimensio de la lingvo. Tamen, se oni pripensas, ke en la historio de nia raso parola lingvouzo ampleksas minimume 15�20 mil jarojn, dum la relative vasta aplikado de skribo apena&#x16D; duonan jarmilon, tiu persisto ne estas mirinda.</p></section><section><title><p>Sekundara parollingveco</p></title><p>Ong nomas <emphasis>sekundara parollingveco</emphasis> tiun staton, kiu aperis dank� al la invento de radiofonio, telefono kaj televido.<a l:href="#n22" type="note">[22]</a> Anka&#x16D; sekundara parollingveco grave influas la homan lingvon: tiuj konservaj kaj unuecigaj efikoj, kiuj aperis kun la disvasti&#x11D;o de skribo koncerne la segmentajn elementojn de la lingvo, nun validi&#x11D;as anka&#x16D; rilate la supersegmentajn elementojn.</p><p>Ong en sia supre citita verko opinias, ke la kulturo de la sekundara parollingveco ne anstata&#x16D;os la kulturon de skribo, sed kompletigos &#x11D;in. Li skribas jene: <emphasis>�La nova parollingveco [�] la&#x16D; sia esenco estas pli volata kaj konscia parollingveco, kiu konstante bazi&#x11D;as sur la apliko de skribo kaj preso.�</emphasis> Li skribis tion anta&#x16D; pli ol du jardekoj, kaj nuntempe liaj vortoj &#x15D;ajnas iom tro optimismaj. Mi emus kredi prefere al Bloomfield, kiu en sia verko <emphasis>Laguage</emphasis> jam en 1933 � tri jardekojn anta&#x16D; McLuhan! � lan&#x109;as la eblon, ke la mekanikaj iloj servantaj por la reproduktado de parolo iom post iom mar&#x11D;enigos la nunan kutimon de skribado kaj presado. La degenerantajn poziciojn de la skriba kulturo bele demonstras la malkresko de la nombro de presitaj libroj kaj gazetoj en la plej multaj landoj.<a l:href="#n23" type="note">[23]</a></p><p>Esence tio ja ne mirindas, se oni pripensas, ke skribo krei&#x11D;is por fiksi kaj transsendi parolon. Tiun bezonon nuntempe oni povas kontentigi pli simple, ol per la aplikado de simbolaj grafikaj signoj: per telefono, magnetofono, sondiskoj, televido ktp. Multaj intelektuloj e&#x109; rigardas la regreson de la skriba kulturo kun stoika kvieto: ili vidas en &#x11D;i ne pli ol simplan &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;on de komunikada teknologio.</p><p>Tamen supozoble temas ne pri simpla teknologia &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;o. Skribo tiel funde reformis, ri&#x109;igis la homan lingvon � inkluzive la parolan lingvon! � ke &#x11D;ia �elglito� elsub la lingvo povus havi fatalajn konsekvencojn. Tre facile la nivelo de la homa lingvouzo � kaj anka&#x16D; tiu de la lingva pensado! � povos refali al tiu de la praa primara parollingveco. Super tia malforti&#x11D;inta, degenerinta lingvo facile triumfos la konkurencaj kodoj: la facile digesteblaj analogaj bildsignoj kaj la programadaj kodoj, kiuj siavice eliminas lingvon. Kaj tiam tute facile povos reali&#x11D;i la fantazia vizio de Flusser, la&#x16D; kiu iam future en la komunikado de homo la lingvo ludos tian � &#x109;arman, &#x15D;atindan, tamen mar&#x11D;enan � rolon, kian en la nuna komunikado de Napolanoj ludas mangestoj.</p></section><section><title><p>Literaturo</p></title><p>Literaturo estas lingva arto � pri tio ver&#x15D;ajne &#x109;iuj konsentas. Ni pripensu iom, kial &#x11D;i estas entute arto? Ja se lingvo servis interalie por informi al iu pri iuj okaza&#x135;oj, &#x109;e kiuj li ne &#x109;eestis, tiamaniere, ke almena&#x16D; <emphasis>simbole</emphasis> tiu travivu la okaza&#x135;ojn, kvaza&#x16D; li estus &#x109;eestinta ilin, tiam literaturo celis la samon, nur en tiu kazo temis pri <emphasis>neokazintaj, fikciaj okaza&#x135;oj</emphasis>. La celo de la plej fruaj literaturaj &#x11D;enroj � fabeloj, mitoj � estis certigi al la homoj <emphasis>simbolan travivadon<a l:href="#n24" type="note">[24]</a></emphasis> de eventoj, kiuj en la realo kutime ne okazis. (Herder nomis fabelon �korekto de la realo�.) La arteco de tiu frua literaturo � kiun oni ne apartigis disde religio ktp., sed tiu cirkonstanco el nia vidpunkto estas preterlasebla � dependis de la nivelo de la inventita historio mem, kaj &#x11D;ia sensacelvoka lingva formulado. La unua komponento ne havas konekson kun la lingvo, sed la dua tiom pli: &#x11D;i estis kontinua lukto kun la esenca malta&#x16D;geco (malperfekteco) de la lingvo por tiu celo. Kaj la arto estis tio: per simbolaj akustikaj sonoj elvoki en iu alia homo la sensacon de malvarma venta pluvo, &#x15D;prucanta en la viza&#x11D;on, de tepide velura tu&#x15D;o de virina mano sur la haroj � kiam &#x109;eestis nek unu, nek la alia en la realo. La sukcesgrado de tiu provo ne malmulte dependis de la sagaco kaj lingva lerteco de la rakontanto. Temis ja pri provo efektivigi malebla&#x135;on � kaj &#x109;ia arto &#x109;iam celis &#x11D;uste tion<a l:href="#n25" type="note">[25]</a>. &#x108;i tie indas mencii, ke en tiu senco &#x109;ia lingvouzo � anka&#x16D; ne literaturcela � estas <emphasis>arto</emphasis>, do la komence citita titolo de la Aulda esearo ne troigas.</p><p>Literaturo &#x109;e sia ekesto kaj dum longa tempo poste celis rakonton de eventoj, kiuj okazis en la <emphasis>ekstera mondo</emphasis>, do ne en la homo mem. Tio certe havis minimume du ka&#x16D;zojn. La unua estis tio, ke eksteraj eventoj tiel funde difinis &#x109;iun momenton de la homa ekzistado, ke la internaj, animaj procezoj ne povis ricevi atenton. La dua ka&#x16D;zo estis lingva: mankis lingva rimedaro kapti tiujn apena&#x16D; konturi&#x11D;intajn, &#x15D;vebantajn, malmulte objektivajn internajn okaza&#x135;ojn. Bone ilustras tion popolfabeloj: ili rakontas nur eventojn, kaj se tamen aperas en ili sentoj � ekzemple amo � tute mankas ties detala priskribo, ili rakontas ekz. ekeston de amo kiel okaza&#x135;on. Tio karakterizas fakte la tutan antikvan literaturon � e&#x109; en la liriko; esceptoj, kiel la kvara kanto de <emphasis>Eneido</emphasis> a&#x16D; <emphasis>Konfesoj</emphasis> de A&#x16D;gusteno kalkuli&#x11D;as raraj pioniraj esceptoj. La interna mondo de homo fari&#x11D;as protagonisto de literatura verko nur en la 18� jarcento, en <emphasis>The Sentimental Journey Through France and Italy of Yorick</emphasis> [Sentimentala taglibro de Yorick tra Francio kaj Italio] de Sterne. Kaj romantiko da&#x16D;rigis tiun tendencon, kiu cetere validas &#x11D;is nun. Tio, kion ni nomas literatura moderni&#x11D;o, estas &#x109;efe la &#x15D;an&#x11D;i&#x11D;o de la temaro: la atento de verkistoj &#x109;iam pli emfaze direkti&#x11D;as al tio, kio okazas <emphasis>en</emphasis> la homo, anstata&#x16D; tio, kio okazas <emphasis>inter</emphasis> la homoj. Se tamen rakonti&#x11D;as anka&#x16D; inter-homaj okaza&#x135;oj, ili ricevas sian veran signifon per sia efiko al la interna mondo de la agantoj.</p><p>Pli frue ni atentigis pri tio, ke lingvo, kaj poste skribo e&#x109; pli, devigis homon ordigi, reguligi, �liniigi� siajn pensojn anta&#x16D; ol eldiri ilin, por tiel certigi komprenon fare de la aperceptanto de la mesa&#x11D;o. El tiu neceso rezultis certe subpremo de la homa memo. &#x11C;is la 18� jarcento skriba kulturo tiel vaste konkeris la tutan E&#x16D;ropon, ke devis aperi ia intenco kontra&#x16D;pesi la �liniigan� efikon de skribo. Tia kontra&#x16D;peso estis ne nur mem la verko de Sterne, sed anka&#x16D; la fakto, ke en tiu jarcento klare kaj konscie oni apartigas beletron disde la cetera literaturo. Per tio homo volis kvaza&#x16D; protekti sin kontra&#x16D; la da&#x16D;ra atenco fare de la komunikada teknologio. Estas paradokse tamen, ke &#x11D;uste tiu komunikada teknologio � skribo kaj preso � efektivigis la grandskalan lingvan evoluon, kiu ebligis &#x109;iam pli efikan kaj adekvatan perlingvan esprimon de internaj eventoj de la homa animo.</p><p>Oni povas diri, ke moderna literaturo klopodas kiel eble plej multe liberi&#x11D;i disde la devo de �liniigo� de pensoj: &#x11D;i strebas prezenti ilin en stato plejeble proksima al ilia origina malregule cirkulanta formo. Tiucele aperis interalie la renverso de la linia tempa ordo en romanoj, ja en la interna mondo de la homo tempa linieco ne ekzistas. Iuj opinias, ke per la tekniko de hiperteksto estas bone prezentebla la origina naturo de la enhoma penso- kaj sentokavalkado<a l:href="#n26" type="note">[26]</a>, sed tio estas almena&#x16D; dubinda, &#x109;ar hierarkieco estas esenca trajto de hiperteksto, kaj la interna mondo de homo neniel estas regule hierarkia.</p><p>Kompreneble liberi&#x11D;o disde liniigo kostas tion, ke multaj homoj simple ne povas apercepti la neliniigitan literaturan mesa&#x11D;on. Ja valida �pakto� inter sendanto kaj ricevanto de mesa&#x11D;o estas liniigo. Moderna literaturo da&#x16D;re strebas krei novan pakton inter verkanto kaj leganto, sed tiu strebo alportas nur partan sukceson.</p><p>&#x108;i tie indas tu&#x15D;i anka&#x16D; <emphasis>tekstoformojn</emphasis> de literaturo. La fruan fazon de literaturoj dominas esence la <emphasis>rakonta</emphasis> tekstoformo: specifa varianto de tio, <emphasis>dialogo</emphasis> � kiun eblus nomi <emphasis>dialogita rakonto</emphasis> � aperas en la fruaj verkoj tre malvivece. <emphasis>Priskriboj</emphasis>, e&#x109; se ili koncernas per vido percepteblan reala&#x135;on, maloftas, kaj se tamen ili aperas, ili estas supra&#x135;aj kaj ne vere elvokivaj. Priskriboj de sensacoj, percepteblaj per aliaj sentorganoj praktike ne aperas en fruaj literaturaj verkoj.<a l:href="#n27" type="note">[27]</a> Nenio mirindas en tio, se oni konscias, ke rakonto kaj dialogo estas esence dinamismaj, dum priskriboj rilatas staton: la interesi&#x11D;on de homo plie altiras &#x15D;an&#x11D;oj, movoj, ol sen&#x15D;an&#x11D;aj statoj. <emphasis>Refleksaj tekstoj</emphasis>, tre oftaj en la moderna literaturo, reprezentas alian kvaliton: nome, ili rakontas dinamika&#x135;ojn, tamen <emphasis>internajn</emphasis>, por kiuj eroj de la ekstera mondo estas nur preteksto. Pro tio, ekzistas palpebla tendenco en la literatura evoluo, kiu arkas ekde <emphasis>rakonto</emphasis> tra <emphasis>priskriboj</emphasis> al <emphasis>refleksaj</emphasis><emphasis>tekstoj</emphasis>.</p><p>Estas notinda diferenco inter informcelaj kaj beletraj tekstoj, ke en la &#x109;i lastaj <emphasis>signifo</emphasis> (enhavo) kaj <emphasis>signokorpoj</emphasis> estas pli-malpli samgravaj, dum &#x109;e informcelaj tekstoj oni atentas nur la signifon, kaj ordinare ignoras la signojn mem. (Sub <emphasis>signokorpoj</emphasis> oni komprenu unuavice la <emphasis>akustikan</emphasis> signokorpon; la vida aspekto � bildpoemoj ktp. � restis periferiaj almena&#x16D; en la beletroj, uzantaj literskribon.)</p><p>Male, la akustika aspekto estas treege grava. Ne nur en la antikva literaturo, pri kiuj pluraj fakuloj malkovris, ke &#x11D;i estis verkita unuavice por la oreloj<a l:href="#n28" type="note">[28]</a>, sed anka&#x16D; en la plej moderna. <emphasis>�Mi skribas la&#x16D;te�</emphasis> � asertis Mih�ly Babits, &#x109;i-jarcenta poeto, eseisto, romanisto: tion li asertis ne pri siaj poemoj, sed pri unu el siaj romanoj. Marcel Proust � same prozisto � skribas jene:</p><cite><p>�Komencante legi a&#x16D;toron, rapide mi ekperceptas malanta&#x16D; la vortoj la melodian linion, kiu malsamas &#x109;e &#x109;iu a&#x16D;toro; kaj dum mi legas, e&#x109; ne atentante, da&#x16D;re mi zumas, mi akcelas, malakcelas a&#x16D; interrompas la sonfluon por frapi la ritmon &#x11D;is la reapero de la sono, tiel same kiel okazas dum kantado, kiam la&#x16D; la ritmo de l� melodio ni ofte longe tiras sonon anta&#x16D; ol fini la vorton. [�] Se verkisto trovas sian melodion, vortoj venas jam per si mem.�</p></cite><p>Oni povas do konstati, ke literaturo celas savi kaj eternigi fenomenojn, kiujn la evoluo trudas al la homo �transpasi�: la unuavide kaosan, zigzagan, sed spirhaltige belan kaj neniam ripeti&#x11D;antan zigzagadon de pensoj, sentoj kaj sentimentoj, kiujn unue pedanteme ordigadis lingvo, kaj poste e&#x109; pli skribo; kaj same la akustikan arsenalon de lingvo, kiun siavice skribo kripligis, tamen samtempe plej vaste profitante tiujn avanta&#x11D;ojn, kiujn ofertas skribo. Per tio &#x11D;i fari&#x11D;is plej bela sintezo de la akustika kaj grafika lingvo, kaj samtempe fekunda eksperimenta laboratorio de lingva evoluo.</p></section></body><body name="notes"><title><p>Notoj</p></title><section id="n1"><title><p>[1]</p></title><p>Vidu: Carrol, J. B. (red.): <emphasis>Language, Thought and Reality. Selected Writings of Benjamin Lee Whorf.</emphasis> [Lingvo, pensado kaj realo. Elektitaj verkoj de Benjamin Lee Whorf] 1956.</p></section><section id="n2"><title><p>[2]</p></title><p>�Pri lingvo kaj aliaj artoj� titoli&#x11D;as unu el la brilaj esearoj de William Auld.</p></section><section id="n3"><title><p>[3]</p></title><p>Critchley, M: The Evolution of Man�s Capacity for Language. In: Sol Tax (ed.): <emphasis>Evolution after Darwin.</emphasis> Vol. II. Chicago, 1960. P. 289�309.</p></section><section id="n4"><title><p>[4]</p></title><p>Greenberg, J. H.: <emphasis>Essays in Linguistics.</emphasis> New York, 1957. P. 56�65.</p></section><section id="n5"><title><p>[5]</p></title><p>La malperfektecon bele pruvas interalie la malsamnivelaj ebloj koncerne lingvan formuladon de diversaj sensacoj. Vidajn sensacojn relative detale kaj elvokive ni povas enlingvigi, a&#x16D;dajn jam malpli, kaj ni tute fiaskas, kiam ni volas klarigi al iu la tu&#x15D;sensacon de iu specifa arbofolio.</p></section><section id="n6"><title><p>[6]</p></title><p>Critchley, M: citita verko.</p></section><section id="n7"><title><p>[7]</p></title><p>Tamen ne estas &#x11D;uste pensi, ke pensado estas nur lingva, kiel faras Wittgenstein (�la limoj de mia lingvo estas anka&#x16D; la limoj de mia mondo�), ja pensado povas esti anka&#x16D; bilda, pli precize bazi&#x11D;anta sur sensorganaj sensacoj. Tiu pensadformo � vivanta &#x11D;is nun kun ni � certe anticipis lingvan pensadon. (F. Klix nomas &#x11D;in � en <emphasis>Erwachendes Denken</emphasis> [Veki&#x11D;anta pensado] � �arkaika pensado�, V. Flusser � en <emphasis>Die Schrift</emphasis> [La skribo] � �mita pensado�.) La abstrakta, koncepta pensado certe formi&#x11D;is surbaze de la lingva, do certe &#x11D;i aperis pli malfrue.</p></section><section id="n8"><title><p>[8]</p></title><p>Tiu kanteca lingvo pluvivas en la liturgio de multaj religiaj ceremonioj.</p></section><section id="n9"><title><p>[9]</p></title><p>Goody, J. � Watt, I.: The cosequences of literacy. In: Jack Goody (ed.): <emphasis>Literacy in Traditional Societies.</emphasis> Cambridge University Press, Cambridge, 1968. P. 27�84.</p></section><section id="n10"><title><p>[10]</p></title><p>Ong, Walter J.: <emphasis>Orality and Literacy: The Technologizing of Word.</emphasis> Methuen, London, 1982. p. 33�34. Cetere Jack Goody demonstras tion saman anka&#x16D; pri la nuntempaj lingvoj, malhavantaj skribon, en sia verko <emphasis>The Domestication of Savage Mind</emphasis> (Cambridge University Press, 1977)</p></section><section id="n11"><title><p>[11]</p></title><p>Havelock, E. A.: <emphasis>Preface to Plato.</emphasis> Mass.: Belknap Press of Harvard University Press, Cambridge, 1963.</p></section><section id="n12"><title><p>[12]</p></title><p>Tamen oni konsciu, ke dum tiu tempo la literskriba sistemo da&#x16D;re evoluis. Komence skribo estis vere nur la fiksado de parolo: oni skribis la tekston sen spacoj inter la vortoj (ja anka&#x16D; en la parolo vortoj ne aparti&#x11D;as), forestis interpunkciaj signoj. Intervortaj spacoj probable aperis unuafoje en la 8� jc. p.K. sur la britaj insuloj, &#x109;ar la saksaj kaj keltaj pastroj ne regis bone la latinan, kaj sen interspacoj ili ne sciis orienti&#x11D;i en la latinaj tekstoj. Grava anta&#x16D;pa&#x15D;o estis la apero de la Karolinga minusklo (sed tio praktike duobligis la nombron de la literoj), kaj anka&#x16D; la stabiligo de la uzado de interpunkciaj signoj fare de Aldus Manutius fine de la 15� jc.</p></section><section id="n13"><title><p>[13]</p></title><p>Foje tamen mire oni konstatas, ke e&#x109; brilaj scienculoj ne rimarkas, ke skribo malkapablas kapti tre gravajn komponentojn de parolo. Friedhart Klix skribas en sia jam citita verko jene:</p><p>�La fikso de difinita signo por &#x109;iu sono, distingita en la parolo, levas skribon sur la esprimnivelon de parolo. &#x108;io esprimebla per parolo, esprimeblas anka&#x16D; per skribo.�</p></section><section id="n14"><title><p>[14]</p></title><p>Rimarkindas, ke en tiuj lingvokomunumoj, en kiuj granda parto de la komunumanoj alproprigis skrib- kaj legkapablon nur malfrue (a&#x16D; eble tute ne alproprigis &#x11D;in), lingvo utiligas &#x11D;is nun pli vastan spektron de la akustika rimedaro. Ekz. la &#x109;ina skribsistemo ekskludis la eblon de &#x11D;enerala disvasti&#x11D;o de funda skrib- kaj legkapablo; en la &#x109;ina lingvo toneco havas gravan rolon. Kaj e&#x109; interne de E&#x16D;ropo rimarkeblas diferencoj: la hispana, itala kaj rusa � kies lingvokomunumanojn konkeris skribo pli poste � posedas pli ri&#x109;an intonacion, ol la tiusence iom pli griza germana a&#x16D; angla, sur kies teritorioj skribo pli frue enhejmi&#x11D;is.</p></section><section id="n15"><title><p>[15]</p></title><p>Franca vortaro el 1874 malaprobe skribas, ke en la vorto <emphasis>legs</emphasis> (postlasa&#x135;o) multaj � mal&#x11D;uste � prononcas <emphasis>g</emphasis> [<emphasis>l�g</emphasis>]; la &#x11D;usta prononco devus esti [<emphasis>l�</emphasis>]. Nuntempaj vortaroj donas kiel &#x11D;ustan prononcon [<emphasis>l�g</emphasis>], kaj la formon [<emphasis>l�</emphasis>] ili mencias kiel malofte renkonteblan prononcvarianton.</p></section><section id="n16"><title><p>[16]</p></title><p>En la hungara lingvo komence de la sesdekaj jaroj oni prononcis avera&#x11D;e 11 parolsonojn dum sekundo, fine de la okdekaj jaroj 15�16.</p></section><section id="n17"><title><p>[17]</p></title><p>Goody, Jack: Language and Writing. In: <emphasis>The Interface between the Written and the Oral,</emphasis> Cambridge University Press, Cambridge, 1987. P. 258�289.</p></section><section id="n18"><title><p>[18]</p></title><p>Tion konfirmas anka&#x16D; la plimulto de la hipotezoj pri la celo de la kreo de skribo. Vaste estas akceptata la hipotezo, ke skribon oni uzis unue por komercaj kontraktoj; aliaj opinias, ke skribon elvokis la bezono en la &#x15D;tata administrado � tiu &#x109;i hipotezo jam inkluzivas anka&#x16D; la komunikadan funkcion.</p></section><section id="n19"><title><p>[19]</p></title><p>Ong, Walter J.: <emphasis>Orality and Literacy: The Technologizing of Word.</emphasis> Methuen, London, 1982. p. 16�30.</p></section><section id="n20"><title><p>[20]</p></title><p>Tial pli komplikaj lingvaj formoj (ekz. kompleksaj subordigitaj propozicioj) unuafoje ver&#x15D;ajne aperis en skribitaj tekstoj.</p></section><section id="n21"><title><p>[21]</p></title><p>Indas noti, ke personoj kun malmulta legrutino anka&#x16D; nuntempe preferas legi la&#x16D;te. Kaj e&#x109; rutinaj legantoj ofte faras tion, kiam ili ne komprenas klare je la unua (muta) lego.</p></section><section id="n22"><title><p>[22]</p></title><p>Ong, Walter J.: The Literate Orality of Popular Culture Today. In: <emphasis>Romance and Technology.</emphasis> Cornell University Press, Ithaca, 1971.</p></section><section id="n23"><title><p>[23]</p></title><p>En iuj ekssocialismaj landoj tiu malkresko estas e&#x109; drama. En Hungario ekzemple en la jaro 1990 presi&#x11D;is 92 milionoj kaj 406 mil libroj, en 1997 nur 29 milionoj kaj 505 miloj (amba&#x16D; ciferoj sen lernolibroj, kies nombro estis en amba&#x16D; jaroj sen&#x15D;an&#x11D;e &#x109;. 16 milionoj).</p></section><section id="n24"><title><p>[24]</p></title><p>Simbola travivado � kompreneble depende de la aperceptanta individuo � povas esti efektive tre intensa: tion pruvas la fakto, ke foje-foje &#x11D;i povas elvoki e&#x109; per volo ne direkteblajn fiziologiajn reagojn. Legante ekzemple pri dan&#x11D;ero trafanta romanheroon, nia pulso povas rapidi&#x11D;i, ktp.</p></section><section id="n25"><title><p>[25]</p></title><p>Pentroarto celis prezenti la trian dimension, skulptarto movon, ktp.</p></section><section id="n26"><title><p>[26]</p></title><p>Ie mi legis, ke oni kreis hipertekstan eldonon kompaktdiskan de <emphasis>Der Mann ohne Eigenschaften</emphasis> [Homo sen proprecoj] de Musil, pretendante, ke tiu prezento povas proksimigi la leganton al la verko.</p></section><section id="n27"><title><p>[27]</p></title><p><emphasis>Gusto</emphasis> ekzemple ne ricevas signifan rolon en literatura verko &#x11D;is la kuko en <emphasis>� la recherche du temps perdu</emphasis> [Ser&#x109;e de la perdita tempo] de Proust.</p></section><section id="n28"><title><p>[28]</p></title><p>Milman Parry en <emphasis>L�Epith�te traditionelle dans Hom�re</emphasis> demonstras pri la Homeraj epopeoj, ke ili en &#x109;iu sia ero estas produktoj de la parola literaturo. El liaj konstatoj faras multajn pliajn konstatojn interalie Marshall McLuhan kaj Walter J. Ong en pluraj siaj verkoj. Nietzsche malkovras tion saman pri la antikva prozo, tiel anka&#x16D; trovante klarigon por ties tro retorika karaktero.</p></section></body></FictionBook>